Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

IMUNOTERAPIO

Ĉu estonteca sanigilo por ĉiuspecaj tumoroj?

Fakuloj en Usono, perdinte ĉian esperon, antaŭvidis, ke iu pacientino vivos maksimume tri pliajn monatojn. Sed post du jaroj ŝi centprocente resaniĝis, sen iu ajn signo de tiu tumoro, kiu estis senkompate mortiganta ŝin. Kiel tio eblis? Ĉu okazis miraklo? La vero estas, ke la kuracistoj sukcesis trakti la virinon, suferantan pro mama kancero, per noveca terapio, kiu fakte implicis la pumpadon de 90 miliardoj da imun-ĉeloj en ŝian korpon — kaj tio ŝajne plene funkciis.

Metastazoj

La virino, kiu loĝas en Florido, havis kanceron je progresinta stadio. Ĝin ne eblis kuraci per konvenciaj metodoj. Tumora maso estis detektita ankaŭ en ŝia hepato, dum aliaj metastazoj estis disvastiĝintaj al pluraj aliaj partoj de ŝia korpo: la fino por tiu malsanulino do ŝajnis pli kaj pli proksimiĝi. “Temas pri traktado elpensita ĝuste por tiu persono”, klarigis doktoro Steven Rosenberg, estro de Nacia Instituto pri Kancero (angle National Cancer Institute), sed similaj imunoterapioj povus esti haveblaj iam kaj efiki por ĉiuspecaj tumoroj. La okazo estas nekredebla, verŝajne senprecedenca. Tamen en la nuna fazo la traktado, spite al la bonega rezulto ĉi-foje atingita, plu estas difinata eksperiment-tipa. Ĝi ankoraŭ postulas multajn provojn kaj testojn antaŭ ol oni povos vastskale ĝin utiligi.

Roberto Pigro

redaktoro de la rubriko “Scienco”