Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ITALIO

Stomaka akvobalono por maldikiĝi

Alvenas en Italion aparte efika sistemo por perdi pezon, kiu jam estis sukcese uzita en aliaj landoj de la mondo. Temas praktike pri gastra balono, kiun oni glutas samkiel pilolon komence de la traktado kaj kiu post ĉirkaŭ kvar monatoj eliras nature el la korpo, ene de homaj fekaĵoj. La produkto, kiu nomiĝas Elipse, estis prezentita komence de junio 2018 en Milano kaj oni priskribas ĝin kiel la unuan balonon kun ĉi tiaj novecaj trajtoj. Fakuloj rekomendas ĝin al dikaj personoj, kies korpomasa indico (BMI) egalas al — aŭ pli altas ol — 27, precipe se ili jam provis sekvi dieton sen tamen atingi la deziratan rezulton.

Talia mezuro

Laŭ nunaj donitaĵoj, en la itala duoninsulo triono de la plenkreskuloj pezas tro, dum la problemo de vera dikventreco tuŝas ĉirkaŭ 6 milionojn da homoj. Ĝis nun, pli ol 4000 individuoj jam estis kuracataj pere de Elipse tutmonde. Oni konstatis mezuman maldikiĝon de 13-15 kilogramoj ene de 120 tagoj, kun perdo de 15 % de la totala pezo kaj 8 cm laŭ la talia mezuro. Aparta esploro, eldonita en la revuo Surgery for Obesity and Related Diseases, montris, ke pacientoj perdis averaĝe 50,2 % de sia troa pezo kaj 14,6 % de sia entuta korpa pezo. Krome pliboniĝis aliaj indikiloj pri homa sano, kiel ekzemple la kvanto de trigliceridoj kaj glukozo en la sango.

Akvo tra la tubeto

Elipse havas la formon de kapsulo kaj enhavas gastran balonon (memkompreneble malpufan). Ĝiaj dimensioj do estas tiuj de iu ajn glutenda medicinaĵo, sed al ĝi la medicinistoj fiksas specon de tre maldika tubo. Kiam la produkto estas finfine enigita en ies stomakon, ĝi estas plenigata je akvo tra la tubeto (kiu poste estas disigata de la balono kaj eligata per la buŝo). Fine de la proceduro, la enstomaka balono estas atinginta la grandecon de grapfrukto. Kontraŭe, okaze de la tradiciaj gastraj balonoj pasintece uzataj, necesis enhospitaliĝi kaj oni bezonis endoskopan operacion, kiu postulis eĉ anestezon.

Dietikistoj je dispono de pacientoj

La uzo de tiu ĉi metodo por maldikiĝi estas parto de programo, kiu intencas, danke al la paralela helpo de fakula teamo kaj al la sento pri sateco kaŭzata de la balono, ŝanĝi la manĝajn kutimojn de pacientoj. La programo antaŭvidas, ankaŭ en la fazo sekvanta la forpelon de la balono, la ĉeeston de aro da dietikistoj je dispono de pacientoj: ili kleriĝis tiurilate kaj do havas apartan kompetenton kaj ĉiujn necesajn kapablojn por prizorgi homojn post la elpelo de la gastra balono pere de ilia ekskremento.

En Romo, kie la projekto jam komenciĝis, ekzistas 15 nutraj kuracistoj, kiuj jam aliĝis al la projekto; en Sicilio oni nombras sume 20, dum aliaj ekaperas nun kaj pretas proponi tiun utilan servon en Lombardio, Emilia-Romagna kaj aliaj regionoj.

Roberto Pigro

redaktoro de la rubriko “Scienco”