Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

MONTOGRIMPADO

Nepalanoj iris al la pinto

Du nepalanoj, la 48-jara viro Kami Rita Sherpa kaj la 44-jara virino Lhakpa Sherpa, en marto surgrimpis la monton Everesto respektive por la 22a (monda rekordo) kaj la 9a fojo (virina rekordo), portante oksigenon.

S-ro Kami estas profesie trejnita montgvidisto, kaj s-ino Lhakpa estas dommastrino. En la komenco ŝi helpis montogrimpistojn kaj okupiĝis pri kuirejaj taskoj.

Kami Rita kaj Lhakpa Sherpa

Kami komencis la aventuron kun sia teamo, kaj la 16an de majo li atingis la pinton de Everesto — konata en Nepalo kiel “Sagarmatha” — la plej alta monto en la mondo, 8848 metrojn super la marnivelo.

La unuan grimpadon li faris en 1994, kiam li estis 24-jarulo. Unu el liaj atingoj okazis en 2016 sur la ĉina flanko de la monto. La antaŭaj rekorduloj estis Apa Sherpa kaj Phurba Tashi Sherpa, kiuj ne plu grimpas.

Kami sciigis, ke li intencas grimpi Evereston 25 fojojn. Li diris, ke li volas tion fari nur pro sia pasio grimpi tiun monton, kaj ne pro iu celo rompi rekordojn.

Ankaŭ Lhakpa atingis la pinton la 16an de majo. Ŝia unua ekspedicio okazis en la jaro 2000, kaj la nuna rekordo indikas la plej multajn sukcesojn fare de virino. Ŝi nuntempe loĝas en Usono.

Angla vorto

La ŝerpoj estas famaj kiel gvidantoj de montaraj ekspedicioj, kaj la plimulto el ili venas de la distrikto Solukhumbu kaj de aliaj proksimaj regionoj.

Al la angla lingvo enkorpiĝis la vorto “sherpa” kun la signifo “tre forta anonima laborulo, kiun ofte oni ne bone taksas”, ĉar la ŝerpoj multe helpas homojn el ĉiuj mondopartoj por sukcesigi iliajn klopodojn atingi la plej altan monton en la mondo.

Everesto-pasio

En la sama tago 94 fremdaj grimpistoj atingis la pinton de Everesto. La brito Kenton Cool faris tion la 13an fojon, kaj tiel Britio elstaras kiel la lando kun plej multaj sukcesaj grimpadoj.

Pli ol 400 montogrimpistoj atingis Evereston en la printempo kaj somero de 2018.

Navin Shrestha

korespondanto de Monato en Nepalo