Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

SLOVENIO

Elektoj en Slovenio

La 3an de junio okazis elektoj en Slovenio. Voĉdonis nur 43 % de la balotrajtuloj. La rezultoj fakte montras la veran staton de pensado en la ŝtato. Iel venkis tre dekstra partio SDS sub la gvido de Janez Janša [janes janŝa], kiu gajnis 25 lokojn el 90 en la parlamento.

Balot-rezultoj

Tamen, krom tiu ĉi partio la parlamenton eniris nur du pliaj dekstraj partioj, kio ne sufiĉas por havi plimulton. Teorie do dekstra koalicio ne eblas. En la parlamenton eniris rekorda nombro da partioj (entute naŭ), inter kiuj ses estas nedekstraj. Mi ne diras “maldekstraj”, ĉar la duan pozicion kun 13 mandatoj havas partio de Marjan Šarec, la ĝisnuna urbestro de la eta urbo Kamnik, kiu estas tute nova partio, kaj krom la deklaro de Šarec, ke li ne volas koalicii kun Janša, ne estas klare, kiun politikon tiu partio sekvos.

La kvara partio kun 10 mandatoj estas tiu de ĝisnuna ĉefministro (SMC, partio de moderna centro), kiu estas liberaltipa partio, iom maldekstra. Same 10 mandatojn akiris tipa maldekstra partio SD (social-demokratoj). Sekvas iom ekstreme maldekstra partio Levica (Maldekstruloj) kun naŭ mandatoj. Estas ankoraŭ du partioj, pli maldekstraj.

Longaj intertraktadoj

Tamen estas malfacile kompreni, kian politikon gvidus koalicio. Sendube okazos longaj kaj malfacilaj intertraktadoj. Verŝajne la ĉefa kaŭzo, kiu tenos ilin kune, estas la deziro aktivi sen Janša (SDS).

Tio montras, ke granda kvanto da slovenoj voĉdonis por partioj, kies ĉefa proklamita politiko estas kontraŭ la enmigrantoj (36 mandatoj). Ili do voĉdonis ne laŭ tio, kian ŝtaton oni volas havi, sed laŭ tio, kion oni timas. Tamen, feliĉe, ili ne estas plimulto. Tio diferencigas Slovenion de ĝiaj najbaroj (Hungario, Aŭstrio, Italio kaj Kroatio).

Zlatko Tišljar

korespondanto de Monato en Slovenio