Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Pri la eksprezidento de Brazilo

La letero La vero pri Lula de Mauricio Gomes en Monato 2018/07 p. 5 ja montras kiel opinias la plejmulto de la brazilanoj. Malpli ol 30 % de la bruemaj apogantoj de Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo, plusendas falsajn novaĵojn enlande kaj tra la mondo, heroigante tiun politikiston, kiu povintus grandigi Brazilon, se li kun sampartianoj ne estus sufokinta la landan ekonomion per nerespondecaj kaj popolecaj agoj kaj misalproprigo de mono por si mem. Eŭropanoj kaj sud-amerikanoj kriaĉas kontraŭ la brazila justico, inkluzive kelkajn eŭropajn eksgvidantojn, ignorante pruvojn aŭ sen la minimuma kono pri la jura komplekseco de la proceso. La promesoj de la kampanjo de Lula, kiuj kaŭzis lian elekton antaŭ 16 jaroj, estis entuziasmigaj, sed li preferis eternigi sian regadon, kiel faris Hugo Chavez en Venezuelo, Vladimiro Putin en Rusio kaj aliaj. Bonŝance, la brazila justico bone funkcias kaj garantias la demokration de la reĝimo.

Henrique Knoedt

Brazilo.