Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

ALFABETO

Litero neglektata

Ĉiu kapablas legi la literon “g”, sed preskaŭ neniu povas skribe reprodukti ĝin. Pro siaj du disaj disvastiĝintaj formoj, ili iĝis temo de lingvoscienca studo fare de esploristoj el la usona universitato Johns Hopkins.

Fojfoje oni trovas, ankaŭ en gazetoj kaj revuoj kiel la nia, la koncernan literon kun formo simila al tiu de numero 9 (Arial, Berlin Sans FB, Century Gothic, Courier New, Comic Sans FB ...). Alifoje ĝi estas, tamen, iel pli malsimpla, kun aldonitaj serifoj (pensu interalie pri la tre popularaj Times New Roman kaj Garamond) kaj tial pli malfacile priskribebla — kaj ŝajne eĉ skribe reproduktebla. La sciencistoj malkovris fakton tre interesan, kiun tamen multaj niaj legantoj verŝajne povos konfirmi: ni ja ne konas la alfabeton tiel bone, kiel ni emas kredi.

Grafika detalo

“Estas kutime opinii, ke, se oni rigardas ion ofte, kaj ĉefe se oni efektive devas priatenti ties formon (kio nepre okazas dum legado), ni ja scias, kiel tio aspektas kaj kiamaniere eblas tion reprodukti”, deklaris kogna sciencisto John McCitchos, aŭtoro de la nekutima lingva studo. “Sed la rezultoj de la esplorado sugestas, ke ĉi tio ne ĉiam estas vera.” En la diversaj fazoj de la testado, ekzemple, kvar versioj de serifa “g” — tri el kiuj estis malĝustaj, laŭ iu grafika detalo — estis montritaj al 25 personoj. Nur 7 personoj el ili sukcesis elekti la ĝustan, dum 18 deklaris sin certaj pri la ĝusteco de erara formo.

Alternado nerimarkata

Kadre de alia eksperimento, nur 2 plenkreskuloj el 38, kiam oni petis ilin listigi la literojn de la latina alfabeto kun du malsamaj uzataj formoj, diris “g”: multaj ja konfesis, ke ili neniam rimarkis ilian diferencon aŭ ilian alternadon. Eĉ pli notinde: nur unu persono el la tuta grupo estis kapabla skribi ambaŭ senerare. “Nia eltrovo montras interesan perspektivon pri la graveco, ke oni scipovu skribi por scipovi legi”, asertis doktoro McCitchos.

Cristina Casella

[FORIGITA!: bildo]

Nur 7 personoj el 25 sukcesis elekti la ĝustan literon g.