Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

GREKIO-MAKEDONIO

Intertraktoj kontribuis al interkonsento

En Vieno okazis altrangaj intertraktoj pri la nomŝanĝo de la respubliko Makedonio, kiuj grave kontribuis al subskribo de interkonsento. En ili partoprenis la ministroj pri eksteraj aferoj de Grekio kaj Makedonio. Ateno ekde 2005 blokis, sed nun konsentis ne plu bloki la komencon de interparoloj de Makedonio pri membreco en Eŭropa Unio (EU) kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).

Jam duan fojon en Vieno

Antaŭ la intertraktoj, la aŭstra ministrino pri eksteraj aferoj, Karin Kneissl, akceptis la ministrojn Nikos Kotzias (Grekio) kaj Nikola Dimitrov (Makedonio). Kotzias kaj Dimitrov dankis la aŭstran ministrinon kaj la aŭstran registaron pro la disponigita eblo intertrakti en Aŭstrio. Interparoloj de la du ministroj jam la duan fojon okazis en Vieno sub la perado de la usona diplomato Matthew Nimetz, speciala reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj.

Geografieca nomo

Fakte la ŝanĝo al la internacie agnoskita nomo “Iama Jugoslava Respubliko Makedonio” (angle FYROM) estis unu el multaj problemoj. Nun oni interkonsentis, ke la nova nomo de Makedonio enhavu geografian aldonon: Respubliko Nord-Makedonio.

Multjara problemo

La nomdisputo inter Ateno kaj Skopjo streĉas la rilatojn inter Grekio kaj ĝia norda najbaro Makedonio jam dum pli ol 25 jaroj. La konflikto havas sian originon en 1991, kiam la iama jugoslava respubliko anoncis sian sendependecon kaj transprenis la nomon Makedonio (Makedonija). El greka vidpunkto la nomo Makedonio estas parto de la nacia heredaĵo. Ateno timas, ke la najbara lando povus tiamaniere pretendi je la samnoma nord-greka regiono. Pro tio Grekio insistis, ke Makedonio ŝanĝu sian nomon.

Ambaŭ areoj estis partoj de la antikva Makedonio sub la regado de Aleksandro la Granda. Ankaŭ la teritorio de la nuna sud-okcidenta Bulgario kaj malpli grandaj areoj en Albanio kaj Serbio estas partoj de tiu antikva regno.

Bonaj kondiĉoj por solvo

Ambaŭ ĉefministroj de la intertraktantaj landoj, Alexis Tsipras (Grekio) kaj Zoran Zaev (Makedonio), estas reformemaj maldekstraj politikistoj. Zaev, kiu oficas de unu jaro, faris simbolajn paŝojn por kontentigi Grekion. Tiel la flughaveno de Skopjo kaj aŭtovojo ne plu havas la nomon “Aleksandro la Granda”.

La greka registaro propagandas kompromison. Ĝi substrekas, ke la solvo de tiu problemo estus kontribuo al la regiona stabileco. Dum por la greka publiko temas ĉefe pri la evito de vorto “Makedonio” en la nomo de la najbara ŝtato, la intertraktoj intertempe fokusiĝas sur konstituciaj aferoj.

Laŭ politikaj observantoj, oni plu kontestas paragrafojn 3 kaj 49 de la makedona konstitucio. Tie temas pri la ŝanĝebleco de la makedonaj limoj kaj pri “prizorgado” de anoj de la “makedona popolo” en la najbaraj landoj. Fakte ambaŭ paragrafojn oni klarigis en la provizora interkonsento akceptita sub la perado de Nimetz en 1995 kaj en konstituciaj aldonoj: Skopjo ne havas teritoriajn pretendojn en Grekio. Tamen por reguligo de la nomdisputo oni devas ankoraŭfoje ŝanĝi la makedonan konstitucion. Tion postulas la greka flanko. Makedonio volas kontraŭe, ke la nova nomo ĉefe estu destinita por internacia, sed ne por nacia uzado.

Subskribo de interkonsento

Celante plej baldaŭan solvon de la longa diplomata konflikto, la ministroj pri eksteraj aferoj de Grekio kaj Makedonio, respektive Kotzias kaj Dimitrov, subskribis la 17an de junio historian interkonsenton pri la ŝanĝo de la nomo de la balkana lando al Nord-Makedonio. Tio okazis enkadre de solena ceremonio ĉe lago Prespa, kuŝanta ĉe la limoj de Grekio, Makedonio kaj Albanio. Ĉeestis la ĉefministroj Alexis Tsipras, Zoran Zaev kaj aliaj altrangaj politikistoj.

Antaŭan tagon Tsipras sukcese trapasis voĉdonon pri deklaro de nekonfido en la greka parlamento pro la interkonsento pri la nova nomo de Makedonio. La opozicio kulpigis lin pro tio, ke li faris tro grandajn cedojn rilate la nomŝanĝon.

Kion signifas la interkonsento?

Konforme al la interkonsento la balkana lando nomiĝos ekde nun Respubliko Nord-Makedonio. Ties ŝtata lingvo estos la makedona, kaj la civitanoj estos nomataj makedonoj.

Laŭ la interkonsento Grekio ne plu malhelpos la aliĝon de la alinomita ŝtato al EU kaj NATO.

Parlamentaj ratifoj

Nun la sekva obstaklo por la politikistoj estos voĉdono en referendumo en Makedonio kaj aprobo de la interkonsento fare de la parlamentoj en ambaŭ landoj. Unue la makedona parlamento devas aprobi la interkonsenton kaj poste anonci la okazigon de referendumo pri la nova nomo en septembro kaj oktobro. Se la interkonsento estus aprobita, la makedona registaro devus fari amendojn en la konstitucio, kio estas la ĉefa postulo de Grekio.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

La aŭstra ministrino pri eksteraj aferoj Karin Kneissl en interparolo kun ministroj Nikola Dimitrov (Makedonio), Nikos Kotzias (Grekio) kaj speciala UN-sendito Matthew Nimetz (de maldekstre dekstren). Foto: MAHMOUD / AUSSENMINISTERIUM, WIEN

[FORIGITA!: bildo]

Grek-makedonaj intertraktoj en la aŭstra ministerio de eksteraj aferoj en Vieno. Foto: MAHMOUD / AUSSENMINISTERIUM, WIEN

[FORIGITA!: bildo]

Karin Kneissl kun la partopenantoj en la intertraktoj. Foto: MAHMOUD / AUSSENMINISTERIUM, WIEN

[FORIGITA!: bildo]

Ministroj pri eksteraj aferoj Nikola Dimitrov kaj Nikos Kotzias (de maldekstre dekstren) en la ĉeesto de ĉefministroj subskribas Interkonsenton pri nomŝanĝo de Makedonio. Foto: VIKIPEDIO.

[FORIGITA!: bildo]

Ĉefministroj Alexis Tsipras kaj Zoran Zaev post la subskribo de la Interkonsento (de maldekstre dekstren). Foto: VIKIPEDIO.