Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

AKTUALE

Forpasis reganto de la usona signolingvo

La ina gorilo Koko forpasis en junio 2018 je la aĝo de 46 jaroj. La anonco estis disvastigita per Twitter de Gorilla Foundation (Gorilo-Fondaĵo). Kvankam ŝi estis besto, ŝin karakterizis tia inteligenteco, ke ŝi komprenis kaj eĉ utiligis la usonan signolingvon.

Empatio kaj komunikemo

Naskiĝinte en la bestoĝardeno de San-Francisko (Usono), Koko eklernis la lokan signolingvon en 1974 danke al doktorino Francine Patterson, kadre de aparta programo de la universitato de Stanford. Ene de sia gazetara komuniko la fondaĵo memorigas, ke ŝiaj empatio kaj komunikemo malfermis la menson kaj la koron de milionoj da homoj. “Ŝi estis tre amata, kaj ege mankos al ni”, oni legas.

Morto de amiko

En 1978 la revuo National Geographic dediĉis al ŝi kovrilon, en kiu Koko fotis sin antaŭ spegulo. Poste, en 2014, amaskomunikiloj refoje okupis sin pri ŝi, kiam aperis la novaĵo, ke ŝi eĉ ploris pro la morto de sia ŝatata malnova amiko, la aktoro Robin Williams. Ĉar ŝi neniam naskis gefilojn, okaze de ŝia 44a naskiĝdatreveno doktorino Patterson donis al ŝi aron da novnaskitaj katoj. Temis pri kortuŝa renkontiĝo, en kiu la gorilino enamiĝis al ili. “Jen miaj infanoj”, ŝi laŭvorte komentis per la regata signolingvo al dungitoj de Gorilla Foundation.

Bonfara apo

La gorilino, kiu havis tre altan mensan kvocienton (inter 75 kaj 95 poentoj), povis kompreni 2000 anglajn vortojn kaj sukcesis esprimi sin per klaraj agnoskitaj signoj. La dimensio de ŝia vorttrezoro kaj la nivelo de ŝia inteligento estas mirindaj, se konsideri, ke la averaĝa mensa kvociento por homoj estas 100 poentoj. La fondaĵo anoncas, ke baldaŭ ĝi honoros Kokon per speciala signolingva apo, kie ŝi mem estos ĉefrolulo. La iniciato bonfaros al goriloj kaj infanoj, kaj helpos la realigon de plurspecaj projektoj.

Roberto Pigro

redaktoro de la rubriko “Lingvo”