Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

MINORITATAJ LINGVOJ

La friula, lingvo de nord-orienta Italio

Monato intervjuis profesoron Federico Vicario [federiko vikarjo], prezidanton de la Friula Filologia Societo. Li zorgas pri la antaŭenigo kaj protektado de eta latinida lingvo parolata en nord-orienta Italio, kaj precipe en la regiono Friulo. La retejo de la societo estas www.filologicafriulana.it. La friula, kune kun la sarda, estas la solaj lokaj idiomoj de Italio, kiuj ricevis leĝe la agnoskon de minoritata lingvo kaj ne estas konsiderataj simplaj dialektoj.

Monato: La friula: ĉu ne simple unu el la multnombraj italaj dialektoj, kiel la napola, la piemonta, la toskana ktp?

Vicario: La scienca rekono de la friula kiel lingvo sendependa de la aliaj latinidaj lingvoj okazis jam meze de la 19a jarcento, danke al la studoj de Graziadio Isaia Ascoli, patro de la lingvosciencaj esploroj en Italio. La leĝa agnosko estas tamen multe pli freŝa: la unua regiona leĝo tiurilate datiĝas nur de 1996; la unua ŝtata leĝo estis iom pli malfrua, ĝi estis aprobita en 1999.

Monato: Ĉu la friula estas lingvo devenanta rekte de la latina — kiel la portugala, la franca, la hispana, la kataluna kaj la rumana? Ĉu ĝi havas neniun apartan, privilegian rilaton kun la ordinara itala?

Vicario: Ĉiuj latinidaj lingvoj, kiel idoj de la sama patrino (nome la latina), kunhavas unu kun alia gravajn elementojn kaj el struktura vidpunkto — fonologio, morfologio, sintakso — kaj el leksika vidpunkto. Ni do ne povas diri, ke la friula estas lingvo sen rilatoj kun la itala aŭ kun aliaj latinidaj lingvoj. Kontraŭe eblas aserti, ke la elementoj, kiuj kunigas la friulan kaj la italan, nelaste pro la komuna utiligo de samaj komunikaj spacoj, estas pluraj.

Monato: La friula estas lingvo; la venecia, la bolonja kaj la milana estas dialektoj. Kio estas la diferenco inter dialekto kaj lingvo?

Vicario: La diferenco kuŝas esence en ilia uzo, en ilia taŭgeco plenumi formalajn funkciojn: alivorte, la malsamo estas nur socilingvistika.

Monato: Kiam estiĝis ĉi tiu lingvo de Friulo kaj kio estis ĝiaj unuaj oficialaj atestoj?

Vicario: La friula akiris siajn proprajn kaj specifajn trajtojn ĉirkaŭ la 10a jarcento, same kiel la ceteraj latinidaj lingvoj. La unuaj dokumentoj en la friula, kiuj havis praktikan naturon (ekzemple, ĉartoj de piaj societoj, notariaj malnetoj, kancelariaj dokumentoj), datiĝas de la dua duono de la 13a jarcento. De la mezo de la 14a jarcento datiĝas, male, la unuaj poemoj. Inter la malfrua mezepoko kaj la hodiaŭa periodo konstanta estis la literatura produktado en Friulo, kun kelkaj verkistoj de granda valoro (Ermes di Colloredo, Pietro Zorutti, Pier Paolo Pasolini, Novella Cantarutti, Carlo Sgorlon).

Monato: Kiel fartas la friula hodiaŭ?

Vicario: La friula, kiel la ceteraj minoritataj lingvoj, spertas malpliiĝon de parolantoj — ne fortan, sed bedaŭrinde daŭran. Nun la lingva komunumo konsistas el ĉirkaŭ 500 000 parolantoj.

Monato: Kiel estas nombrataj la parolantoj de la friula?

Vicario: Ne estas oficiala nombrado, malkiel ekzemple tiuj faritaj de ISTAT (Itala Instituto pri Statistiko) por la germana aŭ la retia en Sud-Tirolo (itale Alto Adige): la taksado de la parolantoj okazas kadre de socilingvistikaj enketoj, plenumataj zorge de la aŭtonoma regiono Friuli-Venezia Giulia aŭ ekzemple la universitato de Udine aŭ nia Friula Filologia Societo.

Monato: Ĉu oni parolas la lingvon same ofte en urboj kaj en vilaĝoj, aŭ ĉu en ĉi-lastaj ĝi estas pli disvastiĝinta?

Vicario: Sendube la uzo de la friula estas pli forta en la kamparo; ankaŭ en urboj tamen, kaj en la friula ĉefurbo Udine mem, ĝia utiligo iom plifortiĝas, precipe en la lastaj jaroj. Ĝia farto do pliboniĝas.

Monato: Ĉu oni uzas ĝin nur en neformalaj kuntekstoj aŭ eĉ en pli oficialaj okazoj (alparoloj de aŭtoritatuloj, politikaj renkontiĝoj, homilioj kaj liturgiaj celebradoj ktp)?

Vicario: Ĉefe en la lastaj jaroj, post la apero de la leĝoj pri protekto, la uzo de la friula en formalaj okazoj plioftiĝas.*

Monato: Kion faras la Friula Filologia Societo, de vi prezidata, por protekti la friulan?

Vicario: La Friula Filologia Societo, fondita en la urbo Gorizia [goricja] en novembro 1919, estas la precipa regiona organizo, kiu okupas sin pri la antaŭenigo kaj plibonigo de la lingvo, kulturo kaj identeco de Friulo. Nia societo agadas diversmaniere kaj proponas multajn iniciatojn. Mi povas mencii la aperigon de revuoj kaj libroserioj, la organizon de kunvenoj, konferencoj, ekspozicioj, sen forgesi disvastigajn aktivaĵojn, kursojn kaj seminariojn por instruistoj de la friula, produktadon de instruaj materialoj por infanĝardenoj kaj elementaj lernejoj, klerigajn kursojn por la ĝenerala loĝantaro. Ankaŭ la societa biblioteko estas tre aktiva kaj riĉa: ĝi enhavas proksimume 40 000 volumojn kaj estas altvalora trezoro pri la friula lingvo.

Monato: Ĉu homoj ĝenerale montras nuntempe intereson pri la friula?

Vicario: Intereso pri la regionaj lingvo kaj kulturo certe kreskas, precipe en la lastaj jaroj.

Monato: Kiom da kursoj vi efektivigas?

Vicario: En 2018 ni havis 22 Cors pratics di lenghe e culture furlane okazintaj en samnombraj komunumoj de Friulo. 671 personoj entute ĉeestis ilin: certe temas pri bonega rezulto.

Monato: Ĉu nur lokuloj aliĝas al tiuj kursoj, aŭ ili logas kaj fascinas ankaŭ aliregionanojn kaj eksterlandanojn?

Vicario: La friula estas ĝenerale konsiderata kiel rimarkinda faktoro por integriĝi en la lokan socion: tial ĉeestas lecionojn multaj homoj, kiuj ne estas friulanoj.

Monato: Kiuj estas la elstaraj fonologiaj kaj gramatikaj trajtoj de la friula kompare kun la retia kaj aliaj latinidaj dialektoj kaj lingvoj?

Vicario: Komunaj kun la retia de Dolomitoj kaj kun la romanĉa de Grizono (svisa kantono) estas karakterizoj, kiuj jen enkondukas novecon, jen montras arkaismon. Ĝenerale eblas klasifiki la supre menciitajn variojn ene de la gaŭlo-latinidaj lingvoj: oni pensu pri la uzo de -s por pluralo (tute nekutima en Italio), pri la konservado de la tiel nomataj konsonantaj grupoj muta cum liquida (clâf, “ŝlosilo”, latine clavis, itale chiave; ploie, “pluvo”, latine pluvia, itale pioggia), pri la palataliĝo de velaroj (c, g) antaŭ la vokalo a (cjase, “domo”, latine casa kun iom malsama signifo, itale casa; gjat, “kato”, latine gattus, itale gatto). Alia tipa karakterizo de la friula estas la fakto, ke ĝi evoluigis — unike inter la latinidaj lingvoj — longajn vokalojn kun fonologia graveco (ekzemple: pas, “paŝo”, pâs, “paco”; mil, “mil”, mîl, “mielo” ktp). La ĉapeleto indikas la plian longecon de vokalo, kiu ŝanĝas la signifon de vortoj. Plie, la friula posedas tutan serion da proklitikaj devigaj subjektaj pronomoj, kontraste kun la itala kaj ĝiaj dialektoj; temas do pri lingvo, kie ĉiam nepras indiki la subjekton, kiel ekzemple la usonangla, la germana kaj precipe la franca, kiu havas tre similan pronomaron.

Monato: Ĉu estas vortaroj, lernolibroj strukturitaj en moderna maniero (eventuale kun aŭd-vidaj materialoj) kaj aliaj diverstipaj rimedoj por tiuj, kiuj volas lerni la friulan eĉ de malproksime?

Vicario: Jes, estas multaj. Ili nun haveblas kompreneble ankaŭ interrete.*

Monato: Mi legis, ke la plej granda spertulo pri la friula estas japana lingvisto: ĉu tio veras, aŭ temas pri simpla onidiro?

Vicario: Oni certe aludis al la kolego kaj amiko Shinji Yamamoto, kiu vizitis la universitatojn de Padova kaj Udine antaŭ jaroj. Ke li estas la plej granda fakulo pri la friula, ni ne povas vere aserti: ekzistas tamen efektive eksterlandaj lingvistoj (ĉefe fakuloj pri latinidaj lingvoj), kiuj okupis sin (aŭ plu okupas sin) pri la friula.

Monato: Ĉu do okazas konferencoj inter esploristoj de diversa origino interesataj pri la friula? Kiom ofte?

Vicario: Kompreneble. Ni okazigas kunvenojn rilate al apartaj aspektoj de nia fako, kiel ekzemple la esplorado de loknomoj (toponimio) aŭ de rilatoj inter la friula kaj aliaj alpaj varioj. Colloquium retoromanistich, ekzemplo de kunlaboro kun niaj retiaj “gekuzoj”, okazas ĉiun trian jaron.

Monato: Ĉu ekzistas unueca friula aŭ pluraj varioj?

Vicario: La naturaj lingvoj ĉiam prezentas plurajn variojn, kaj tio validas ankaŭ por la friula. Tamen ekzistas agnoskita komuna lingvo (koinè), kiu rolas kiel referenca vario. Ĝiaj bazoj estas la lingvo de la centra Friulo kaj la literatura tradicio de la 19a jarcento.

Monato: Ĉu la dialekto bisiaco, disvastiĝinta en la sudo de Friulo, estas vario tute malsama ol la friula, aŭ ĉu ekzistas ia simileco inter ili?

Vicario: Historie ĝi estas priskribita kiel venecia dialekto “kolonia” aŭ “imita”, kiu surmetiĝis sur antaŭa friullingva bazo. La afinecoj estas tre rimarkindaj, mi dirus, tiom en la leksiko, kiom en la morfosintakso.

Monato: Kio pri la literaturo en la friula lingvo?

Vicario: La literatura produktado en Friulo estas konstanta, ekde la 14a jarcento. Tiu produktado montris notindan kreskon aparte en la 19a kaj 20a jarcentoj.

Monato: Ĉu ekzistas precizaj ortografiaj reguloj pri la friula aŭ ĉiu aŭtoro uzas sian sistemon?

Vicario: Ja ekzistas komuna oficiala ortografio, aprobita de la regiona registaro: la bazo estas la historia ortografio de la Friula Filologia Societo.*

Monato: Je universitata nivelo ĉu ekzistas kurso pri friulaj lingvo kaj literaturo?

Vicario: Kurso tia okazas kadre de la eksa fakultato (nuna fako) pri fremdaj lingvoj kaj literaturoj de la universitato de Udine. Ĝi estas elektebla por studentoj, kiuj volas diplomitiĝi pri fremdaj lingvoj, kultura mediacio aŭ elementa instruado (do la estontaj element-lernejaj instruistoj). La kurso haveblas ankaŭ por magistriĝantoj. Jam de kelkaj jaroj ekzistas paralela lektora kurso, malfermita por ĉiuj studentoj registriĝintaj ĉe iu ajn fako de la universitato. Okazas, krome, apartaj lingvokursoj por dungitoj ĉe la publika administracio, por kiuj estas utile kaj iufoje necese koni la friulan.

Monato: Ĉu do eblas magistriĝi, prezentante tezon pri la friulaj lingvo kaj literaturo?

Vicario: Jes, certe, oni rajtas tion fari, kaj tio estas kutima. Temas pri universitata kurso kun valoro egala al la ceteraj.

Monato: Kiujn aranĝojn vi organizis lastatempe?

Vicario: Ni ĵus havis la belan regionan aranĝon Setemane de culture furlane (www.setemane.it). Ĝi inkluzivis 130 okazaĵojn tra la regiono Friulo kaj atingis kelkajn apudajn provincojn de la regiono Veneto.

Monato: Kaj kiujn aranĝojn vi intencas organizi baldaŭ?

Vicario: En la venonta oktobro ni havos Societan Kongreson, kiu ĉiujare okazas en malsama komunumo de nia regiono: ĉi-foje ni elektis la vilaĝon Colloredo di Montalbano en la provinco Udine. Pri tiu komunumo ni nun pretigas la tradician libron Numar Unic (Unika Numero). Temas pri granda monografio, kiu prezentas la historion, la medion kaj la kulturon de la gastiganta loko.

Monato: Kion vi opinias pri la usonangla uzata kiel internacia lingvo?

Vicario: Ĝi ne estas la sola “internacia” lingvo. En ĉi tiu momento, ĝi certe havas pli da bonŝanco ol la franca, la germana, la hispana aŭ la rusa, sed ĝi ne nepre okupos tiun rolon en la estonteco.

Monato: Ĉu temas pri neevitebla fenomeno, viaopinie nedanĝera? Aŭ ĉu tio kreas maljustecon kaj diskriminacion, kiel esperantistoj asertas, se konsideri la fakton, ke usonanglalingva civitano povas ekzemple labori en la tuta mondo kaj havi multajn avantaĝojn pro la nura fakto esti naskiĝinta tia, kontraste kun civitanoj el aliaj landoj?

Vicario: Mi ne scias: mi pensas, ke ne taŭgas aŭ utilas taksi lingvajn fenomenojn kiel “bonajn” kaj “malbonajn”, “justajn” kaj “maljustajn” — fari tion estus tre komplika afero, cetere. Lingvoj estas sociaj kaj kulturaj fenomenoj: ili ŝanĝiĝas laŭ sia naturo, kaj eĉ la ekvilibroj inter lingvoj laŭgrade ŝanĝiĝas.

Monato: Kion vi opinias pri Esperanto?

Vicario: Mi konas tre malmulton pri Esperanto el “teknika” vidpunkto, sed certe ĝi esprimas sentemon — rilate la lingvan problemon — kiu ĝenerale subteneblas: temas pri la ideo, ke oni povas elekti “neŭtralan” lingvon, apartenantan al ĉiuj, kiel senpartiecan komunikilon. Multaj, kaj valoraj, estis la friulaj esperantistoj: por mencii unu, mi memorigu pri Achille Tellini [akile telini].

Monato: Post jarcento, ĉu la friula ankoraŭ ekzistos aŭ la tutmondiĝo kaŭzos ĝian malaperon pro la kreskanta influo de la ordinara itala kaj poste, eble, de la usonangla?

Vicario: Certe ĝi ankoraŭ ekzistos: ne estas kialoj por pensi, ke la friula estas destinita al tiel rapida malkresko.

Monato: Kia estis la sinteno de la registaroj, kiuj intersekvis unu la alian en Italio en la lastaj jaroj, koncerne al minoritataj lingvoj, kiel ekzemple la friula?

Vicario: Estis nenia sinteno. Mi parolus, prefere, pri evidenta malzorgemo.

Monato: Ĉu ekzistas financado fare de la registaro aŭ ĉu la krizo kaŭzis “tranĉojn” ĉi-rilate?

Vicario: La ŝtata subteno al agnoskitaj, historiaj, minoritataj lingvoj falis draste jam malmultajn jarojn post la apero de aparta leĝo. En la lastaj jaroj la financado ne spertis plian tranĉon, sed la mono estas, iel ajn, plejparte nesufiĉa por atingi la ambiciajn celojn deklaritajn en la leĝo.

Roberto Pigro

redaktoro kaj korespondanto de Monato por Italio

* 1. Oni tradukis eĉ la Sanktan Meson en la friulan, kaj la romkatolika eklezio permesas celebri ĝin tute friullingve.
* 2. Aparte menciinda estas Grant Dizionari Bilengâl Talian-Furlan (Granda Vortaro Dulingva Itala-Friula) kun 63 500 vortoj, riĉa frazaro kaj multegaj praktikaj ekzemploj. Ties bela kaj bonege funkcianta cifereca versio estas havebla ĉe http://www.arlef.it/en/language-tools/dictionary.
* 3. Eblas kontroli la ĉeeston de tajperaroj laŭ la oficiala ortografio, atingante la retejon http://www.arlef.it/en/language-tools/friulian-spell-check kaj elŝutante apartan programon.