Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mondvaste estas konataj la bild-glumarkoj de la eldonejo Panini vendataj en jaroj de futbalaj sportkonkursoj. Ekde 2008 ekzistas paralela kolekto svisa, konata ĉefe de fervoruloj: Tschutti Heftli (Futbalist-albumo)1
La originaleco de Tschutti Heftli troviĝas en la bildoj: anstataŭ fotoj de la sportistoj sur la glumarkoj estas diversstilaj minipentraĵoj faritaj de artistoj. La portretistojn elektis internacia juĝantaro.
Kun fantazio kaj humuro ĉiu teamo havas propran temon: la hispanoj estas portretitaj kiel personoj el Don Kiĥoto; la meksikanoj estas aztekaj batalistoj, kaj la svisojn oni portretas en rastrumeroj sur verda futbalkampo kiel fono.
Ĉi-jare estas reprezentitaj entute 522 futbalistoj el la 32 naciaj teamoj partoprenantaj en la monda sportkonkurso de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA), en paketoj de po 10 aleatoraj glumarkoj en ĉiu 84-paĝa albumo. Krom la komerca intereso de la kolekto, ankaŭ filantropia celo ekzistas: kontraŭ ĉiu paketo vendita la firmao donas 0,10 svisajn frankojn al la internacia federacio Tero de la Homoj (france Terre des Hommes*).
Marteno Ecott
korespondanto de Monato en Svisio