Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LITOVIO

Virinoj naskos hejme

Ĝis nun en Litovio virinoj oficiale devis naski en hospitalo. Tamen jam delonge tiu leĝo ne estis respektata. La afero pri hejmaj naskoj estis traktata en la Supera Tribunalo de Litovio. Rezulte, virinoj, kiuj decidis naski hejme, estis absolvitaj malgraŭ tio, ke ilia agado estis konsiderata kontraŭleĝa. Krome la tribunalo deklaris, ke naski hejme ne estas malpermesite de kriminala aŭ alia leĝo.

Ĉi-jare post longaj diskutoj la parlamento de Litovio finfine akceptis la leĝon pri hejmaj naskoj kondiĉe, ke ne ekzistas risko por la sano de patrino kaj bebo. “Virinoj naskas hejme. Tio estas ja realo. La ŝtato ne devas ignori tion. Tial ni devas klare proklami la regulojn, kiuj permesos sekure naski hejme kaj garantii altkvalitan servon por ĉiuj, kiuj decidis naski en familia medio”, diris la litova ministro pri sano Aurelijus Veryga.

Kontraŭstaroj

Ne ĉiuj parlamentanoj estis unuanimaj, diskutante pri tia leĝo. Socialdemokratoj emis al kontraŭstaro al la leĝo, ĉar iliaopinie naski hejme estas riska afero por graveda virino kaj ŝia bebo. Anstataŭ tio ili proponis krei maksimume hejmajn kondiĉojn en hospitaloj. Reagante al tio, parlamentanoj deklaris, ke akcepti hejmajn naskojn povos akuŝisto laboranta en hospitalo, kiu havas rajton liveri naskoservon hejme. Se gravedeco evidente estas riska, nasko devas okazi en hospitalo.

Politikistoj konsentis, ke necesas konsideri la decidon de la graveda virino kaj ne krei ajnan obstaklon al hejma nasko. Naskante en familia akompano, virino sentas sin psike pli trankvila.

Aprobante la longe mankintan eblon naski hejme, la parlamentanoj akcentis nur unu malfavoran aspekton: Por la hejma naskoservo gepatroj pagos per sia propra mono, ĉar la ŝtato garantias kaj totale rekompencas altkvalitan medicinan servon nur en hospitalo.

last

korespondanto de Monato en Litovio