Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

GERMANIO

Sekreta nov-nazia organizaĵo

Nationalsozialistischer Untergrund (NSU) (Naci-socialisma subgrundo) estis kaŝe aganta nov-nazia organizaĵo. Inter la jaroj 2000 kaj 2011 membroj de NSU murdis 12 homojn, inter kiuj policistino, ĉefe pro rasisma malamo. Membroj de la organizaĵo aĉetis pistolon, per kiu ili mortpafis la viktimojn; aliaj preparis bombojn; multaj subtenis la organizaĵon en Interreto, per manifestacioj, koncertoj ktp.

Juĝa proceso

Fine, du ĉefagintoj verŝajne mortpafis sin mem. Oni trovis iliajn kadavrojn en loĝ-aŭto en Turingio. La loĝejo de ilia komuna amikino, kun kiu ambaŭ loĝis, estis centra bazo de la sekreta terorgrupo. Ŝi estis akuzita en 2013. La proceso ĉe Oberlandesgericht, la supera kortumo de Munkeno, daŭris 497 tagojn. En ĝi partoprenis, krom prokuroroj, 93 kromakuzantoj kun advokatoj; oni pridemandis 600 atestantojn, kaj la afero kostis plurajn milionojn da eŭroj.

Sekreta polico

Estas grave, ke la konstituci-protekta polico (Verfassungsschutz) ludis malklaran rolon en la afero, jen ĉeestis dum atako, jen forigis kaj neniigis dokumentojn. Tamen tion la kortumo neniel traktis.

La verdiktoj

La verdiktoj estis, laŭ publika opinio, nesufiĉe severaj: La ĉefakuzatino ja estis kondamnita je vivlonga malliberigo, sed ŝi traktis la kortumon malrespekte: ofte sin turnis dorse, longan tempon silentis. Alia akuzito estis traktata kiel junulo kaj tial ricevis malpli longdaŭran malliberigon (nur 10 jarojn). La defendaj advokatoj ofte per formalaĵoj interrompis la proceson kaj postulis anstataŭigi juĝistojn. Fine petis la ĉefakuzatino: “Ne juĝu pri mi pro la agoj, kiujn mi nek volis, nek faris!”

Jomo Ipfelkofer

korespondanto de Monato en Germanio