Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Usona kaj ne angla

Sur la kovrilo de la aŭgusta-septembra numero de Monato legiĝis: Forpasis reganto de la angla signolingvo. Tio estu “la usona gestolingvo”: lingvo sendependa de la parolaj lingvoj de Usono, kiu (pro historia hazardo) pli similas al la franca gestolingvo ol al la brita gestolingvo. Ĉar ĉiuj lingvoj uzas “signojn”, la esprimo “gestolingvo” ŝajnas pli taŭga por distingi la lingvojn de surduloj disde “parolaj lingvoj”. Cetere, estas tre dubinde, ke la gorilo Koko estis “reganto” de iu homa lingvo. Kvankam kelkaj simioj lernis uzi centojn da vortoj, ili kunmetas ilin ne en frazojn, sed sensisteme. Kiel emfazis la lingvosciencisto Noam Chomsky, sintakso ŝajnas esti homa specialaĵo.

Edmund Grimley Evans

Britio