Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Malaperanta popola arkitekturo

La malgranda montara vilaĝeto Čičmany [ĉiĉmani] situas en la norda parto de Slovakio je ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo. La vilaĝeto spegulas la riĉan historion de la slovaka popola arkitekturo pere de multaj ornamitaj lignaj familidomoj kaj monumentoj.

La unua skriba mencio pri Čičmany datiĝas de la jaro 1272. Ĝi estis origine ŝafpaŝtista kolonio, kies praloĝantoj venis el sud-orienta Eŭropo. La ĉefa okupo de la ĉiĉmananoj estis terkulturado, ŝafbredado kaj arbohakado. Mizeraj vivkondiĉoj devigis la loĝantojn — precipe en la periodo de 1921 ĝis 1930 — amase forlasadi sian naskiĝvilaĝeton kaj veturi al Ameriko, Francio aŭ Belgio por trovi laboron. La vilaĝon plurfoje detruis incendioj. Dum la dua mondmilito ankaŭ germanaj faŝistoj bruldetruis la vilaĝon pro agadoj de slovakaj partizanoj.

Popola arkitekturo

La plej karakteriza trajto de Čičmany estas ornamitaj lignaj domoj enskribitaj en la listo de Nemateriaj Kulturheredaĵoj de Slovakio. Blankajn regulajn geometriajn ornamaĵojn oni ne trovas aliloke, kaj ili estas sendube la plej grava arta esprimo de popola arkitekturo en Slovakio. Ankoraŭ nuntempe oni ĉiujare pentras ornamaĵojn per kalko. Estas onidiroj, ke familidomojn komencis ornami virinoj, en la frua tempo per argilo kaj poste per kalko. Pentraĵo havis ĉefe praktikan celon: ŝirmi de humido kaj sunradioj la lignajn trabojn de domoj.

En la vilaĝeto troviĝas ankaŭ kelkaj religiaj objektoj: katolika baroka preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco (1798) kaj kapelo kaj kastelo de la 18a jarcento. Proksime de Čičmany troviĝas la slovaka banloko Rajecké Teplice, kie oni kuracas malsanojn de la movsistemo, civilizajn kaj profesiajn malsanojn, kaj faras alĝustigojn post operacioj ĉe vertebraro kaj koksaj artikoj.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

La plej karakteriza trajto de la vilaĝeto Čičmany estas ornamitaj lignaj domoj enskribitaj en la listo de Nemateriaj Kulturheredaĵoj de Slovakio. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

La blankaj regulaj geometriaj ornamaĵoj estas sendube la plej grava arta esprimo de popola arkitekturo en Slovakio. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

La pentraĵoj sur la muroj havas praktikan celon: ŝirmi de humido kaj sunradioj la lignajn trabojn de domoj. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

La geometriaj ornamaĵoj de la domoj en Čičmany ne troveblas aliloke. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

Ĉiujare oni pentras kalkajn ornamaĵojn sur la domajn murojn de Čičmany. Foto: SONA HAUSEROVA