Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KOSOVO

Forpasis laŭreato de la premio “Saĥarov”

La 26an de julio 2018 mortis en Prishtina, Kosovo, Adem Demaĉi (82-jara), laŭreato de la premio “Saĥarov”. Politika jugoslavia malliberulo dum 28 jaroj — ĝis printempo de 1990 — pliajn 28 jarojn Demaĉi daŭrigis siajn klopodojn por la homaj rajtoj kaj memstareco de Kosovo. Tamen, li neniam propagandis malamon inter la albana kaj serba etnoj en Kosovo, kaj pli vaste en la tiam disiĝanta Jugoslavio li denuncis la ŝovinisman politikon de Serbio, kiu rezultigis sangoverŝajn militojn en Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Kosovo mem.

Amanto de la paco

La 10an de decembro 1991 Eŭropa Parlamento transdonis al Adem Demaĉi la prestiĝan premion “Saĥarov”, premion pro la libereco de pensado. En sia salutparolado Demaĉi diris: “En la sankta libro oni skribas, ke la unua afero estis la vorto. Hodiaŭ ni devas diri, ke la unua estas libera parolo. Sen libera parolo ne estas dialogo. Sen dialogo oni ne povas malkovri la veron kaj sen la vero ne ekzistas progreso. La amantoj de libera parolo estas la plej pasiaj. Ankaŭ vi, honorindaj eŭroparlamentanoj, estas tiaj amantoj. Tial ni ĉiuj kune devas klopodi por defendi liberan parolon”.

Demaĉi estis ankaŭ verkisto, publicisto, politikisto, humanisto.

Komunikilo tre facila

Baldaŭ aperos en Esperanto-traduko du el liaj romanoj: “Sangovenĝaj Serpentoj” (verkita en 1958) kaj “Patrino Shega kaj kvin knabinoj”, verkita post liberiĝo de Kosovo en 1999. En la jaro 2012, dum reklamado en Prishtina pri la esperanta tradukaĵo “Mondo estas pejzaĝo de brilaj koloroj” de la verkisto Eqrem Basha, pro belsoneco kaj internacieco de nia lingvo Adem Demaĉi ravite esprimis, ke li estas tre kontenta pro tio, ke “finfine troviĝis komunikilo interetna tre facila kaj neŭtrala!”.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio

[FORIGITA!: bildo]

Adem Demaĉi en la hejmo de la aŭtoro, en 2008. Foto: BARDHYL SELIMI

[FORIGITA!: bildo]

Portreto de Adem Demaĉi. Foto: BARDHYL SELIMI