Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

BIOGRAFIO

Clarence Bicknell: “Mirindaĵoj” de mirinda homo

Kelkfoje esperantistoj rilatas iom strabe al sia historio. Oni ne rimarkas, kaj fojfoje eĉ ne konscias, ke iuj esperantistoj estis eksterordinaraj personoj sendepende de tio, ke ili estis esperantistoj. Tio povas koncerni ankaŭ aliajn iniciatintojn de projektoj pri internaciaj lingvoj. Verŝajne neniu memoras, ke la projekton, kiu poste iĝis konata kiel latino sine flexione, kreis (ĉar temis pri vera kreado!) la itala matematikisto Giuseppe Peano: la sama persono, kiu en la 19a jarcento donis al aritmetiko tian aksioman strukturon, kian la pragreko Eŭklido kelkajn jarmilojn antaŭe donis al geometrio.

Plej multaj legantoj cetere ne scias, ke Kálmán Kalocsay en Hungario estis konata kiel elstara medicinisto (kaj iam li deklaris, ke Esperanto estas lia “nobla hobio”). En Italio Giorgio Canuto, kiu dum jaroj prezidis Italan Esperanto-Federacion kaj eĉ Universalan Esperanto-Asocion, estis samtempe la plej grava jurmedicinisto de la lando.

Siaflanke la lingvosciencisto Bruno Migliorini mem, kiu estis longe membro de la Akademio de Esperanto, paralele prezidis la Italan Lingvistikan Akademion*.

Botanikisto, arkeologo kaj ne nur

Nu, ĵus aperis ĉi-jare biografio pri Clarence Bicknell, homo, kiu dividis sian tempon inter Esperanto (li partoprenis la unuan Universalan Kongreson kaj kunfondis Italan Esperanto-Federacion) kaj aliaj kulturaj interesoj. La titolo de ĉi tiu libro, verkita en la angla lingvo, estas Marvels, do “Mirindaĵoj”. Ĝian subtitolon eblas traduki kiel: “La vivo de Clarence Bicknell, botanikisto, arkeologo, artisto”. Tiuj mirindaĵoj, al kiuj la titolo aludas, estas la multoblaj spuroj lasitaj de lia agado.

La verkanto komprenas, ke la recenzoj aperantaj en Monato koncernas precipe esperantlingvajn verkojn, sed tiu ĉi verko, kvankam anglalingva, temas pri esperantisto, kiun la Esperanto-movado ja memoru*. Li vivis de 1842 ĝis 1918 kaj lasis multajn dokumentojn, desegnojn kaj leterojn pri siaj vojaĝoj kaj eltrovoj. La libro estas 245 paĝojn longa kaj enhavas 212 bildojn. Ĝia aŭtoro estas Valerie Lester, usona historiistino kaj tradukistino, kiu publikigis ankaŭ biografiojn pri aliaj artistoj. La prezo estas 25 pundoj. Interesatoj povas ĝin mendi, vizitante la retejon www.clarencebicknell.com/shop.

Evoluisma teorio

Clarence Bicknell naskiĝis en Londono kaj estis filo de Elhanan Bicknell, sukcesa komercisto pri balen-oleo, kiu profite investis siajn gajnojn precipe en la aĉetado de artaĵoj. Tio spontane kontribuis al la instruado de Clarence, kiu 23-jaraĝe eniris la universitaton de Kembriĝo. Lia komenca celo estis studi matematikon, sed tiam lin ravis la apero de la evoluisma teorio de Darvino, kaj li sentis la bezonon pliklarigi siajn ideojn rilate religion. Li do aliĝis al diskutgrupo ĉe la universitato de Oksfordo. Li studis ankaŭ la islaman religion kaj prelegis pri ĝi. Sed poste lia “geografio” draste ŝanĝiĝis. Vizitinte la Universalan Ekspozicion en Parizo (1878), li vojaĝis kun geamikoj suden kaj haltis en la liguria urbeto Bordighera, en nord-okcidenta Italio, kie li aĉetis vilaon. Li devis ankaŭ difini sian religian pozicion, inter la romkatolika kaj la anglikana kristanaj kredoj.

Malkovroj sur Alpoj

Sed ĉi tio estas nur la komenco. La biografio raportas pri liaj vizitoj al Esperanto-kongresoj, sed ankaŭ pri lia sistema esplorado de la alpa regiono apud Bordighera, kie li trovis multajn ankoraŭ nekonatajn planto-speciojn kaj malkovris eĉ prahistoriajn rokajn gravuraĵojn. Ĉio estis regule dokumentata per ĉiutagaj raportoj kaj kontribuis al la konstruo de lia definitiva hejmo, la tiel nomata “Casa Fontanalba”: io mezvoje inter arkitektura verko kaj muzeo. Ĝin nun prizorgas Instituto pri Liguriaj Studoj. Lian memoron prizorgas la neprofitcela asocio Clarence Bicknell, kies prezidanto estas lia pranevo Marcus Bicknell. Clarence ne edziĝis kaj ne postlasis gefilojn.

Nicola Minnaja

korespondanto de Monato en Italio

* 1. Kaj li aperigis en 1960 tion, kio ĝis nun estas konsiderata la plej fidinda, riĉa kaj kompleta historio pri la itala lingvo.
* 2. En Esperanto aperis pri Bicknell: Pado al Paradizo: Clarence Bicknell kaj la Valo de la Mirindaĵoj, verko de C. Chippindale tradukita de Humphrey Tonkin, eldono FEI (ISBN: 9788896582220).