Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

SLOVENIO

Fine, nova registaro

Finfine, du monatojn post la balotoj okazintaj en junio, en Slovenio estas formita nova registaro. La rezultoj de la baloto estis, ke la dekstra naciista partio de Janez Janša gajnis la unuan pozicion kun 23 % de la voĉoj, sed krom unu (same dekstra) partio neniu volis koalicii kun ĝi, kaj Janša ne povis formi la registaron.

La strangaĵo estas, ke multaj (entute naŭ) partioj sukcesis eniri la parlamenton, kaj tre malfacilis kunmeti plimulton, kiu konsentus pri la efektivigota politiko.

Minoritata registaro

Fine tamen la dua partio laŭ la kvanto de voĉoj, la partio de Marjan Šarec, sukcesis kunigi tiel nomatan minoritatan registaron. Lia partio kun kvar aliaj interkonsentis pri koalicio, sed ankaŭ tiuj kvin partioj ne havas sufiĉe da lokoj en la parlamento. Tiel okazis, ke nun la kvin partioj kunmetos la registaron; el ili venos ministroj; kaj estas sesa partio, Levica (maldekstruloj), kiu — ne enironte la registaron — subskribis kun ili interkonsenton, ke ĝiaj parlamentanoj subtenos la registaron rilate ĉiujn gravajn demandojn, sed ne ĉiam.

Surprizo

Marjan Šarec estas la plej granda surprizo de la balotrezultoj. Li estas 40-jarulo, eniris en la parlamenton antaŭ nur unu mandato kaj nur antaŭ la elektoj fondis la partion (SMŠ). Li estis urbestro de malgranda urbo en Slovenio kaj nun iĝos registarprezidanto. Li estas la plej juna el ĉiuj ĝisnunaj ĉefministroj.

Malfacila ekvilibro

Ŝtatnivele li ne okupiĝis pri politiko, kaj oni fakte ne scias, kiel li gvidos la ŝtaton. Certe tio ne estos facila, ĉar li daŭre devos ekvilibri inter la kvar aliaj koaliciaj partioj kaj la sesa subtenanta.

Meze maldekstra

Tiaj rezultoj okazis pro tio, ke slovenoj ne estis kontentaj pri la rezultoj de la antaŭa registaro, kvankam ĝi estis sufiĉe sukcesa. La partio de la ĝisnuna registarprezidanto Miro Cerar estis la tria laŭ la voĉdonrezultoj kaj kunpartoprenas en la koalicio. Tamen plej grave estas, ke la ŝtaton ne transprenis ekstremaj dekstruloj, kion multaj timis. La koalicion eblas nomi centra-maldekstra.

Zlatko Tišljar

korespondanto de Monato en Slovenio