Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

ITALIO

La lernado de la ĉina ie fariĝas eĉ devo

La ĉina lingvo estas nuntempe instruata en 180 italaj lernejoj (kutime temas pri teknikaj/komercaj altlernejoj) kiel libervole elektebla fako. Lastatempe, en Romo, Convitto Nazionale (Nacia Internulejo), kiun frekventas precipe adoleskantoj el la elita klaso, decidis doni al siaj gelernantoj pli profundan konon ne nur pri la lingvo mem de ĉinoj, sed ankaŭ pri iliaj socio kaj kulturo.

Aktorado

La afero funkcias jene. La geknaboj enskribiĝintaj en tiu instruejo aŭdas, de la 3a ĝis la 5a jaro, po unu horon semajne la ĉinan lingvon de siaj samaĝuloj. Kiam oni atingas la licean aĝon, en dek el la sekcioj (paralelaj 5-jaraj kursoj) de la tiel nomata scienca liceo la lernado de la ĉina estas devo — kaj la programo inkluzivas ĉiujn aliajn fakojn necesajn por akiri la sciencan abiturientan diplomon laŭ la itala leĝo.

En unuopa klaso kunlaboras du instruistoj: unu estas italo, lernis la ĉinan lingvon en Ĉinio kaj instruas itallingve la bazojn de la ĉina lingvo; la alia, ĉino, lekcias nur en sia gepatra lingvo, kvankam en ĉina universitato li lernis la italan lingvon kaj ankaŭ didaktikon por povi instrui la ĉinan kiel fremdan lingvon. La gejunuloj partoprenas en diversaj kulturaj aktivaĵoj (iĝis ekzemple populara la aktorado de klasikaj ĉinaj tragedioj).

Fine de la kurso, estas antaŭvidataj vizitoj al ĉinaj urboj, sed ankaŭ al altlernejoj kaj universitatoj de la azia lando, por ke oni havu kulturan bazon komunan kun la ĉinaj samaĝuloj.

Nicola Minnaja

korespondanto de Monato en Italio