Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La situacio en Nord-Koreio estas “ege maltrankviliga”, deklaris Internacia Agentejo pri Atom-Energio (IAEA) en Vieno. La nord-korea reganto Kim Jong-un multfoje emfazis, ke li volas limigi la agadon rilatan al nukleaj armiloj, sed ne plenumis sian intencon.
Ankaŭ post sia junia renkontiĝo kun la usona prezidento Donald Trump la nord-korea reganto ne limigis la koncernan agadon. Laŭ la jarraporto de IAEA pri Nord-Koreio, “la daŭrigo kaj plua evoluigo de la nuklea programo de Popola Demokratia Respubliko Koreio estas ege maltrankviliga”. La jarraporto rilatas ankaŭ al la tempo post la du renkontiĝoj de Kim kun Trump en junio kaj kun la sud-korea prezidento Moon Jae-in en aprilo. Dum la renkontiĝo kun Trump la korea reganto atentigis, ke li pledas por kompleta nuklea malarmado.
IAEA, kiu ne estas reprezentata en Nord-Koreio post la forpelo de ĝiaj inspektistoj en 2009, uzas por siaj konkludoj internacie alireblajn informojn kaj satelitajn fotojn. Laŭ la agentejo, ekzistas indikoj, ke radiokemia laboratorio en la nuklea komplekso Yongbyon ĉi-jare inter la fino de aprilo kaj la komenco de majo daŭrigis sian aktivadon.
Krome, Pjongjango daŭrigas la konstruadon de malpezakva reaktoro kaj produktadon kaj koncentradon de uranio en Pyongsan. En la jarraporto la ĝenerala direktoro de IAEA Yukiya Amano ree alvokas Nord-Koreion komplete plenumi siajn internaciajn promesojn. IAEA pretas rekomenci inspektojn en Nord-Koreio.
Kim Jong-un emfazis sian strebon al kompleta nuklea senarmigo de la korea duoninsulo en junio dum la historia renkontiĝo kun la usona prezidento Donald Trump. La nord-korea reganto “konfirmis sian firman kaj senhezitan engaĝiĝon por kompleta nuklea malarmo de la korea duoninsulo”, tekstas la komuna Deklaro post la usona-nordkoreia pintrenkontiĝo en Singapuro. Tamen en ĝi mankas konkretaj devigoj pri tio, kiel kaj ĝis kiam Nord-Koreio senarmiĝos.
En julio Trump reagis pere de “Twitter” al la evoluoj en Nord-Koreio. Li esprimis ĝojon, ke pli ol naŭ monatojn tie oni ne lanĉis misilojn kaj ne faris atomtestojn. Tamen fine de julio aperis indikoj, ke Nord-Koreio plu insistas pri sia atomprogramo.
Lastatempe oni diskonigis informojn de usonaj sekretservoj, ke en esplorejo proksime al Pjongjango oni eble konstruas unu aŭ du novajn interkontinentajn raketojn, kiuj povus atingi Usonon.
Evgeni Georgiev
korespondanto de Monato en Aŭstrio