Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Arto

FESTIVALOJ

Kantanta Litovio

Se vi neniam estis en Litovio somermeze, kiam tie okazas grandega aranĝo de litova arto, probable vi ne povas imagi, kiel sonas ĥoro el dek du mil kantantoj aŭ kiel aspektas vivaj ornamaĵoj en stadiono, kiujn formas ok mil dancantoj. Tio estas nur eta aspekto de la grandega nacia kantofestivalo, kiu okazas ĉiun kvaran jaron en la ĉefurbo de Litovio.

Verdire la nacia kantofestivalo konsistas ne nur el kantoj kaj dancoj. La programo estas multe pli bunta: folklora tago, dediĉita al tradicia kulturo, prezentado de ensembloj kun muzika teatra koncerto, danco-vespero kun danco-komponaĵoj kreitaj fare de profesiaj litovaj koreografoj. En la programo estas ankaŭ teatra tago, ekspozicio de nacia arto, diversaj koncertoj de blovinstrumentoj, aranĝoj de profesia arto, emocia kaj gaja marŝado de festivalpartoprenantoj. La festivalon kronas kantotago de plurmilopa ĥoro.

La 20a kantofestivalo de 2018 estis dediĉita al la 100a datreveno de la restarigo de la ŝtata sendependeco de Litovio.

La aranĝoj de la nacia kantofestivalo okazas dum ses tagoj komence de julio, kaj ili inkludas ankaŭ festadon de la tago de la ŝtato, la 6an de julio.

Tradicio

La tradicio de kantofestivaloj en Litovio vivas dum 94 jaroj. Dum la fluo de la jaroj la tradicio de kanta kaj danca festivalo enradikiĝis en la kulturo de Litovio kaj disvolviĝis — ekde unutaga aranĝo nur kun ĥoroj ĝis sestaga festo, dum kiu okazas amaso da diversaj koncertoj kaj aliaj aranĝoj.

La unua kantotago de Litovio estis aranĝita en 1924, t. e. ses jarojn post la restarigo de la litovia ŝtato. Kantotago okazis en Kaunas (tiutempe Vilnius, la ĉefurbo de Litovio, kaj ĝia regiono estis sub regado de Pollando). En la unua kantotago partoprenis 77 ĥoroj kun tri mil kantantoj. Ili plenumis 34 kantojn sub akompano de unuigita blovinstrumenta orkestro.

En 1937 en Kaunas kune kun tradicia kantotago estis ankaŭ aranĝita la unua dancofesto kun 448 dancantoj el diversaj regionoj de Litovio.

La dua mondmilito kaj sekva enkorpigo de la baltaj ŝtatoj al Sovetio iom damaĝis la tradicion, tamen ne forigis ĝin. En 1946 la tradicio renaskiĝis. En la aranĝo partoprenis ĉirkaŭ dek du mil kantantoj. La festivalo estis organizata ĉiun kvinan jaron. La kvanto de partoprenantoj kreskis ĝis ĉirkaŭ 35 000. En la komunisma periodo la programo de la festivalo nepre devis esti kolorita per komunisma ideologio, tamen denaska animo ofte prezentiĝis.

El la tradicio de kantofestivaloj en 1964 evoluis aparta kantofestivalo, kiun partoprenas lernantoj. Estonio, Latvio kaj Litovio ankaŭ iniciatis komunajn festivalojn de studentoj “Gaudeamus” kaj internaciajn folklorajn festivalojn “Baltica”.

La tradiciaj kantofestivaloj en Litovio estas organizataj laŭ jena modelo. Tuj post la fino de ordinara kantofestivalo en la tuta lando komenciĝas preparlaboroj por la sekva festivalo. Ĥoroj, dancgrupoj, ensembloj de instrumenta muziko preparas novan programon. Ĉar ne ĉiuj artaj trupoj povas partopreni en la festo, antaŭ la ĉefa evento oni kontrolas la artan nivelon de ĉiuj kaj nur la plej bonaj estas invitataj. Nuntempe en tradicia kantofestivalo kuniĝas pli ol 30 000 artoŝatantoj.

Heredaĵo

La tradicio de kantofestivaloj vivas ankaŭ en aliaj du ŝtatoj de Baltio: Latvio kaj Estonio. En 2003 Unesko proklamis la kantofestivalan tradicion de ĉiuj tri baltaj ŝtatoj majstroverko de nemateria kultura heredaĵo de la homaro.

Proklaminte tion Unesko substrekis la unikecon de la tradicio, kiu havas nenian ekvivalenton en sia kultura formo kaj estas tre valora kultura kaj socia fenomeno en la kunteksto de tutmonda kulturo.

Himno

Tradicia festivalo finiĝas per la kantado de la himno. En la parko ĝin kantas ankaŭ spektantoj de la festivalo. Kaj ne nur. Ekde 2009 dum la tago de la ŝtato iniciatintoj invitas ĉiujn litovojn en ĉiuj landoj de la mondo je la 21a horo kune kanti la himnon. Oni kalkulas, ke tiumomente unuvoĉe kantas ĉirkaŭ kvar milionoj da litovoj.

La tekston kaj la muzikon de la tiel nomata “nacia kanto” en 1898 kreis la litova verkisto kaj komponisto Vincas Kudirka. Tiu kanto tiel populariĝis, ke en 1919 ĝi estis proklamita himno de la ŝtato. En 1940, dum la sovetia okupado, la himno estis malpermesita. Anstataŭ ĝi oni kantis “Internacion”. Tamen en 1944 la “nacia kanto” estis rekreita kiel himno de sovetia Litovio. La teksto ne taŭgis por la tiama situacio. Tial en 1950 estis kreita nova himno. La malnova himno denove fariĝis oficiala nur en 1988 antaŭ la resendependiĝo de la ŝtato.

En 2009, kiam Litovio festis la milan datrevenon de la mencio de la nomo Litovio, naskiĝis la ideo komune kanti la himnon. Kaj tiu tradicio ĝis nun kronas la nacian kantofestivalon kaj ĉiujare la 6an de julio estas kantata de litovoj en la tuta mondo.

last

[FORIGITA!: bildo]

Dancantoj formas en la stadiono diversajn ornamaĵojn. Foto: LAST

[FORIGITA!: bildo]

Grandega ĥoro kantas unuvoĉe. Foto: LAST