Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Arto

BULGARIO

Du talentaj artistoj

La geedzoj Maja Gorova kaj Bogomil Ĵivkov, konataj bulgaraj artistoj, estas aktivaj esperantistoj, kiuj dum pluraj jaroj faris ekspoziciojn en diversaj landoj dum Esperanto-aranĝoj. Iliaj belegaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj allogas multajn ŝatantojn de pentrarto kaj skulptado.

Maja Gorova naskiĝis en 1946 en la urbo Plovdiv. En 1972 ŝi finis la Nacian Artan Akademion en Sofio, en la fako pentrarto. Ĝis nun ŝi havis 36 ekspoziciojn enlande kaj eksterlande. La pentristino talente interpretas filozofiajn motivojn, la harmonion en la naturo. En ŝia arto eĉ la plej eta detalo esprimas la homan ekziston. Maja Gorova ne rakontas, ne klarigas, ŝi nur montras sian percepton de la beleco de la naturo, de la eterna vivo. El la pentraĵoj de Gorova radias rava lirikeco. La pentristino ŝatas pentri domojn, ĉambrojn, florojn. Sufiĉas nur mencii la titolojn de ŝiaj pentraĵoj: “Pano por la festo”, “Somero”, “Vinberkolekto”, “Rigardo tra la fenestro”, “Maraj sonĝoj”.

Bogomil Ĵivkov naskiĝis en 1946 en la urbo Pernik. Li finis la Nacian Artan Akademion en Sofio, en la fako skulptarto. Li havis multajn memstarajn ekspoziciojn. Li skulptis monumentojn, kiuj troviĝas en diversaj bulgaraj urboj, kaj li havas projektojn por preĝejoj kaj originalaj artmonumentoj. Fajro kaj lumo estas la motivoj de liaj skulptaĵoj. Per sia kreado Bogomil Ĵivkov talente esprimas la du elementojn en la mondo: lumo kaj mallumo, tago kaj nokto, forto kaj malforto, la ina kaj la vira karakteroj, la amon, la harmonion inter viro kaj virino, inter la ĉielo kaj la tero, inter la spirito kaj la materio. Bogomil Ĵivkov diras, ke sen fajro kaj lumo la skulptaĵoj ne estos emociaj kaj ne havos spiritan influon.

Julian Modest

[FORIGITA!: bildo]

El la pentraĵoj de Gorova radias rava lirikeco. Foto: MAJA GOROVA

[FORIGITA!: bildo]

La fajro kaj la lumo estas la motivoj de la skulptaĵoj de Bogomil Ĵivkov. Foto: BOGOMIL ĴIVKOV