Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ITALIO

Seksatako

Kio tenis — dum tri dimanĉoj en la monatoj septembro kaj oktobro — milionojn da italoj algluitaj al la televidilo ĝis la unua horo post noktomezo atentaj al unu el la plej konataj intervjuistoj? Kial la intervjuoj estis aĉetitaj de alilandaj retoj? Ĉu la kialo estis risko pri tio, ke Italio forlasos Eŭropan Union? Ne; la temo estis tute alia.

En la lastaj monatoj aperis en konataj usonaj gazetoj (kaj represe alilande) denuncoj de virinoj pli aŭ malpli konataj en la mondo de la kinarto, pri seksaj perfortoj* okazintaj aŭ minacitaj. Estiĝis la movado “#AnkaŭMi”, kiu arigis plurajn el tiuj virinoj, inter kiuj estis ankaŭ unu itala aktorino. Sepjara kalifornia knabeto partoprenis en filmetoj kun tiu aktorino, kiu rolis kiel lia patrino. Post dek jaroj li ree kontaktis ŝin (kiun ankaŭ en la privata vivo li nomis “panjo”) kaj proponis renkontiĝon en kalifornia hotelo por kunlegi la dialogojn de filmo, kiun ili povus fari kune. Poste li publike deklaris, ke dum tiu renkontiĝo ŝi volis lin sekse perforti. Li ankoraŭ ne estis 18-jara, do laŭ la kalifornia leĝo tia seksa konduto estus krimo. Jen detaloj de tri intervjuoj pri tiu okazintaĵo.

Unua intervjuo: La knabo prezentiĝis kun advokato; la virino venis sola kaj tre modeste vestita. Li konfirmis, ke ŝi ankaŭ perforte instigis lin sekse kuniĝi en tiu sama hotelĉambro. La advokato ne partoprenis en la dialogo, sed ĉiam konfirmis kion li diris kaj aldonis, ke ŝi promesis monon, se li ne denuncos tiun perforton.

Dua intervjuo: La knabo kaj la advokato ne ĉeestis; restis nur la virino kaj la intervjuanto. Ŝi asertis, ke neniun proponon pri filmo li faris; ke li ŝin fakte fizike perfortis, kaj ke la seksa kuniĝo okazis, sed ŝi partoprenis nur pasive. Poste per sia poŝtelefono li faris foton, kiun la intervjuanto nun montris al la spektantoj. En ĝi oni vidas ilin unu apud la alia, sen iu signo de kolero aŭ indigno ŝiaflanke. Poste ili iris al la hotela restoracio kaj vespermanĝis kune.

Tria intervjuo: Restis nur la intervjuanto. Li kunvokis psikologojn. La plimulto opiniis, ke ŝajne la ŝoko estis tia, ke ŝi ne sukcesis reagi alimaniere, aŭ ke ŝi volis nei la okazintaĵon.

Nicola Minnaja

korespondanto de Monato en Italio

* 1. Vd. “Ĉu iras tiel la mondo?” de Isikawa Takasi. Monato 2018/07, p. 11