Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Venkis la brazila Trump

Ne nur mi kaj multaj brazilanoj, sed ankaŭ multaj aliaj homoj tutmonde bedaŭras la venkon de Jair Bolsonaro. Eble ni havos multajn problemojn rilate mediajn aferojn kaj socian politikon. Mi bezonos kelkajn artikolojn por klarigi, kial politikisto tiel polemika havis tiom da voĉdonantoj. Kiel mi diris en Monato (numero 10, p. 9), li eble ne venkos. Mi provos klarigi mian vidpunkton poste. Nun mi nur bedaŭras.

Sidney Carlos Praxedes