Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Abelterapio

Pri la artikolo Utiloj kaj ecoj de vera panaceo (Monato 2018/10, p. 22-23) mi volas rimarkigi, ke en Slovakio abelterapio (aŭ apiterapio) lastatempe estas tre populara, precipe la inhalado de aromoj de abelujoj. Varman aeron en abelujo, kiu estas trosaturita per poleno, mielo, propoliso, abelvakso kaj reĝa ĵeleo, oni povas spiri helpe de speciala masko. Tiamaniere oni akiras valorajn substancojn en la spiraj vojoj, kiuj helpas kuraci astmon, diversajn alergiojn kaj infektojn, bronkiton, kapdoloron kaj migrenon, streĉon kaj depresion.

Abelujo povas esti ankaŭ ripozejo, kie homo povas momenton dormeti aŭ ripozi. Ĉi tiu kuracrestado en abelujo de proksimume 20-30 minutoj kostas 15 eŭrojn.

Laŭ abelkulturistoj abelterapio estas ideala metodo por ĉiu, kiu preferas alternativan medicinon kaj naturkuracadon kaj ne volas sian korpon senbezone detrui per kemio.

Julius Hauser

Slovakio