Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Grekaj tombejoj kaj greka teroristo en Albanio

Albanio probable estis la unua membro de Ligo de Nacioj invadita de sia granda najbaro, la faŝista Italio, la 7an de aprilo 1939. Tiam oni proklamis kuniĝon de la reĝlandoj Italio kaj Albanio, laŭ kiu ambaŭ landoj “engaĝiĝis por protekti unu la alian” okaze de eventuala milito kun tria lando. Tiel, la 28an de oktobro 1940 Grekio estis atakita de faŝista Italio tra albana teritorio. Partoprenis ankaŭ du albanaj taĉmentoj, kiuj baldaŭ dizertis. La greka registaro deklaris staton de milito kun Albanio.

Brava rezisto

Tiam grekoj brave rezistis kaj organizis fortan kontraŭatakon. Iliaj reĝaj soldatoj ne nur forpelis la italajn taĉmentojn el la greka teritorio, sed ankaŭ eniris profunde en Albanion. Okazis akraj bataloj, kaj ambaŭflanke mortis miloj da soldatoj. Sed printempe de 1941 la naziisma Germanio atakis Grekion kaj baldaŭ okupis ĝin. Grekaj soldatoj retiriĝis el Albanio.

Kompleksa historio

Postmilite la greka registaro paradoksece plutenis la tiel nomatan “staton de milito” rilate Albanion, kiu ne estas nuligita ĝis hodiaŭ, kiam ambaŭ landoj estas membroj de NATO. Cetere, Grekio estis la lasta EU-membro, kiu akceptis eniron de Albanio al NATO kaj poste liberiĝon de vizoj por albanoj. Ĝi ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Kosovo.

Albanaj registaroj devis cedi al la postuloj de Grekio pri, ekzemple, starigo de tombejoj de grekaj soldatoj falintaj en Albanio. Plue, Grekio postulis, ke tiaj tombejoj (almenaŭ kvar) aperu ĝuste laŭ la linio, kiu difinas la landlimon de la tiel nomata “Norda Epiro”, la suda parto de Albanio, je kiu havas pretendon ŝovinismaj rondoj en Grekio. Aliflanke, ĝi obstine neas reven-permeson al miloj da albanoj forpelitaj en 1924 kaj 1944 el la vasta 5000-kvadratkilometra regiono en nord-okcidenta Grekio (de Ionia Maro ĝis Florino). En la jaro 1913 tiuj albanaj teritorioj estis okupitaj de la greka armeo kaj aneksitaj de la greka ŝtato.

Albanaj civitanoj naskiĝintaj en vilaĝoj kaj urboj, kiuj nun estas en Grekio, ne rajtas viziti Grekion!

Teroristo

Antaŭ nelonge, la 28an de oktobro 2018, oni aranĝis grandan solenaĵon okaze de la starigo de tombejo en la vilaĝo Bularat, sude en la lando. Venis miloj da grekoj, familianoj de falintaj soldatoj, sed ankaŭ membroj de ekstremismaj organizaĵoj kaj de la partio Ora Aŭroro. Bularat apartenas al la greka minoritata regiono Dropull, kie la grekaj flagoj flirtas ĉe ĉiu domo senprobleme. La albana polico zorgis pri publika ordo.

Surprize, unu 35-jara grekdevena viro kun duobla civitaneco albana kaj greka, Kostantinos Kacifas, vestis sin soldate je greka uniformo kaj komencis pafi centre de la vilaĝo uzante mitralon Kalaŝnikov. Kiam la polico intervenis, li pafadis kontraŭ ĝin dum du horoj (ĉirkaŭ 90 kartoĉojn), endanĝerigante la vivojn de la policistoj. La polico pafrespondis, kaj fine pafmortigis la teroriston.

Prudenta reago

Tio kaŭzis tujan reagon de amaskomunikiloj en Grekio, aparte ĉe tieaj ŝovinismaj politikaj rondoj. Amasoj da grekoj marŝis al la albana ambasadejo en Ateno kaj provis forbruligi ĝin, laŭte kriante “Ni mortigu la albanajn hundojn!” Grekaj instancoj senkiale revokis kaj senvalidigis pasportojn de centoj da albanaj civitanoj laborantaj en Grekio. Feliĉe, la greka registaro agis ĝenerale prudente kaj kunlaboris kun albanaj aŭtoritatoj por klarigi la aferon. Todoros Pangalos, eks-ministro pri eksteraj aferoj, diris: “Armitan teroriston kondamnus ĉiu lando; la albana polico ne kulpas.” Simile sin esprimis la nuna ministro pri instruado kaj aliaj gravaj politikistoj. Estis prezentitaj filmregistraĵoj kaj aliaj atestaĵoj. Oni faris ankaŭ detalan jurmedicinan raporton.

Malordo dum entombigo

La polico ne intervenis ankaŭ dum la entombigo de la teroristo la 7an de novembro 2018 en Bularat, kien venis dekoj da busoj kun grekaj civitanoj, deputitoj kaj aliaj. Bedaŭrinde la partoprenintoj ekspluatis la entombigon por manifesti ŝovinismajn sloganojn kiel “Norda Epiro estas greka, ni reposedos ĝin! Ni forhaku la kapojn de la albanaj hundoj! Ni estas ĉi tie sur nia tero! Makedonio estas greka!”. Revenante, ili blokis aŭtoŝoseon kondukantan al la landlimo kun Grekio. La polico intervenis kaj konstatis, ke almenaŭ 52 el ili estis transpasintaj la landlimon neleĝe. Ili estis deklaritaj “nedezirataj” kaj ne plu ricevos permeson eniri Albanion.

Nedetruebla interpopola amikeco

Tia malagrabla incidento kaŭzita de ekstremistoj en la najbara lando certe ne povas detrui la tradician amikecon inter la du popoloj. Albanio akceptis, post la jaro 1949 (kiam finiĝis la civitana milito en Grekio) dekmilojn da grekaj partizanoj kun familioj. Cetere, nuntempe en Grekio laboras almenaŭ 600 000 albanoj. Ĉiujare en Grekio naskiĝas 6000 albandevenaj beboj kaj en la greka armeo servas almenaŭ 10 000 albandevenaj soldatoj.

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio