Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Seksa molestado

Iu sekcio de Eŭropa Komisiono proponas, ke en ĉiuj parkoj de la Unio aperu ŝildo kun la teksto: “Tie ĉi seksa molestado ne estas tolerata.”. Mia dio! Kaj do ekster la parkoj ĉiu rajtas libere molesti aliajn? La ideo kondamni seksan molestadon certe estas gratulinda, sed tiel la kampanjo ridindigas sin.

Iulia Stancu

Rumanio