Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

NEDERLANDO

Stafeta diservo en Hago

En Hago jam pli ol monaton okazas diservo stafeta. Ĝi komenciĝis la 24an de oktobro 2018. El la tuta lando venas partoprenantaj pastoroj kaj pastroj diversekleziaj por pludoni la flamon de l’ espero — entute jam 500. Eĉ nokte daŭre estas preĝantoj kaj fojfoje kantantoj: homoj, kiuj apude loĝas kaj ekzemple hazarde ne bone dormas, sed dum la nokto dum unu horeto tien iras por pludoni la torĉon. Dum daŭros la diservo la polico ja leĝe ne rajtas eniri la preĝejon. Jen la baza ideo: sekurigi familion el Armenio, kies membroj jam dum naŭ jaroj atendas permeson resti en Nederlando kiel rifuĝintoj. Lastjare diversrangaj juĝistoj dufoje verdiktis, ke ili rajtas resti en nia lando, sed dufoje la ŝtato apelaciis kontraŭ tiu verdikto. Por pluraj tio estis la limo: tio ne estas hominda konduto. Pluraj “popolismaj” politikistoj emas gazetare plendi pri “ĝenaj familioj, kiuj ne pretas akcepti la justecon de verdiktoj”.

Laŭleĝe la diservo devas esti kristana: tiun ŝtataj oficistoj ne rajtas interrompi, sed efektive ankaŭ aliaj funkciuloj fojfoje kunlaboras. Ekzemple ankaŭ juda rabenino samtempe kun kristano diservis legante el la Hebrea Biblio.

Protestomovadeto

Entute en Nederlando pli ol tridek rifuĝintaj familioj atendadas la verdiktojn de la juĝistoj ĉu ili rajtas resti. Intertempe kontraŭ tio estiĝas protestomovadeto, kiu emfazas, ke la proceduroj por trakti azilpetojn en Nederlando devas fundamente ŝanĝiĝi, por ke estonte estiĝu klareco pri ilia sorto ene de realisma tempolimo kaj ne, kiel nun, kiam ofte temas pri proceduroj de multaj jaroj, kiujn la registaro regule plilongigas eĉ per sinsekvaj apelacioj kontraŭ decidoj juĝistaj pri azilpermeso.

Tiu armena familio — gepatroj kaj tri gefiloj — en la preĝejo Bethelkerk en Hago, jam kelkajn jarojn atendas la rezulton rilate al sia azilpeto. Espereble la politikistoj ŝanĝos la procedurojn por pli homecigi la leĝojn kaj la infanoj, kiuj ĝis nun estas la viktimoj, ricevos iom pli homindan sorton. Tiu ĉi stafeta diservo intertempe vekis la atenton de la tuta mondo. Ankaŭ mi baldaŭ kiel pastoro partoprenos kune kun kolego el Hago.

Gerrit Berveling

korespondanto de Monato en Nederlando

[FORIGITA!: bildo]

De la 24a de oktobro 2018 okazas en Hago stafeta diservo por sekurigi familion el Armenio. Foto: GERRIT BERVELING