Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĝojiga opinio

Aleksander Gofen kun Maria Cvetajeva pravas (El mia vidpunkto, Monato 2018/10, p. 5-6), asertante, ke neniu lingvo propre promesas reciprokan interkomprenon. Laŭ la Biblio la plej frua murdo de la homaro okazis inter fratoj. En la nuntempa Japanio pli ol duono de la mortigoj okazas inter familianoj. Certe lingvo kaŭzas miskomprenojn kaj konfliktojn, sed ankaŭ ĝi estigas interkomprenon kaj amikecon. Tial mi elektas Esperanton, kiu estas produkto de la okcidenta civilizacio, ĉar ĝi estas relative facila kaj relative neŭtrala. Mi tre ĝojas, ke mi povas legi tian opinion en Esperanto.

Isikawa Takasi

Japanio