Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Antaŭreklamo

Mi ne komprenas, kial Monato ĉiam antaŭreklamas, sur la kovrilo de la revuo, la artikolojn, kiuj defendas la politikiston Lula da Silva (Monato 2018/04 kaj Monato 2018/07). Lula ŝtelis milionojn de mia lando Brazilo kaj ricevis, pro tio, justan kondamnon. Mi esperas ke, se iam mi decidos skribi artikolon pri liaj koruptaj agoj, la redakcio de la revuo antaŭreklamos ankaŭ ĝin sur la kovrilo!

Rogério Peres Guttierres

Brazilo