La bazan tekston origine enkomputiligis UEA.
Proksimuma verkojaro: 1963
Kreis la Esperantan tekston: Sadler
Li montris al mi reliefan portreton de L. L. Zamenhof: memorigilon pri la 3-a Universala Kongreso, en Kembriĝo, 1907. “Hejme mi havas grandan kolekton de Esperantaj libroj” — li asertis — “tie estas libroj, kiujn vi neniam vidis.” Por kroni sian eminentecon, aldonis la ebria sinhala maljunulo: “Mia patro korespondis kun Zamenhof!” Dum mia restado trimonata en Cejlono, mi ofte renkontis, se ne pionirojn alkoholismajn, tamen homojn, kiuj “aŭdis ion pri Esperanto — antaŭ multaj jaroj”, aŭ “eklernis ĝin antaŭ 25 jaroj” aŭ sciis, ke “multaj Cejlonanoj interesiĝis pri ĝi antaŭ la milito”. Post kelkaj tiaj intervjuoj mi do ekhavis la impreson, ke mi devas ja kuregi por resti sur sama loko: ke necesas multe da laboro nur por reveni al antaŭlonga situacio.
En tuta mondo estas jam konata vero, ke nia movado devas elspezadi amason da mono kaj laboro nur por ne perdi jam akiritajn poziciojn. En Azio tamen tiun principon pligravigas alia faktoro: la ĉie priparolata “eksplodo” de loĝantaro. Signifas, ke en ekzemple Britujo, kie la loĝantaro pli malpli stabiliĝis, ĉiu nova lernanto de Esperanto estas pozitiva gajno, dum ke en Cejlono, kies popolo kreskegas de jaro al jaro, necesas unue varbi multajn lernantojn nur por tio, ke la elcento de Esperantistoj ne malkresku.
Kiam Esperantisto pensas pri Azio, li tiam pensas pri Japanujo. El la membraro de UEA, ĉirkaŭ 95% estas eŭroplingvanoj. Ke ni havas eĉ 5% da alilingvanoj, tion ni dankas unuavice al japanoj. La eŭropa opinio pri la forteco de japana Esperanto-movado estas verŝajne troigita, sed kompare kun aliaj aziaj landoj, en tiu lando Esperanto firme ekzistas. Kial do, Esperanto ne progresis samgrade en ekzemple Hindujo, kiel en Japanujo?
Unu respondo jam estas supre sugestita: Japanujo samkiel eŭropaj landoj plejparte sukcesis per drasta utiligo de naskolimigo kaj aliaj rimedoj jam stabiligi sian loĝantaron: la nuna cifero, ĉirkaŭ 95 milionoj, ne multe ŝanĝiĝas. Sed la plimultiĝo de hindoj neniel montras haltemon. Alia respondo, ligita kun tiu pri loĝantaro, estas tio, ke Japanujo jam delonge industriiĝis. Tiu fakto implicas multajn avantaĝojn rilate Esperanton. Por substreki tiujn avantaĝojn, mi uzos la teknikon de kontrasto. Cejlono estas kontrastebla lando. Tie, en lando sen industrio, letero sendita de unu flanko de la ĉefurbo al alia flanko povas alveni post unu tago — aŭ post unu semajno. Trajno povas ekveturi (kiel mi spertis mem) 90 minutojn malfrue, kaj alveni jam du horojn malfrue. Telefono preskaŭ ĉiutage misfunkcias. Lando senindustria ne povas sufiĉe eksporti, por akiri “firmajn” valutojn: sekve ĝi malvolonte, aŭ eĉ tute ne, permesas transpagi kotizojn al alilanda organizaĵo. Plie, la ĝenerala malriĉeco de popolo senindustria ne permesas al individuoj aĉeti multajn Esperantajn librojn (kies prezoj estas ja altegaj kompare kun ekzemple Usone aŭ Sovete eldonitaj verkoj), nek pagadi eĉ enlandajn kotizojn. Ĉio ĉi signifas kripligajn malhelpojn al organiza laboro.
Iuj azianoj, koresponde intervjuite en “La Suda Stelo”, opiniis, ke la okcidenta karaktero de la Esperanta vortaro kaj de iuj ĝiaj gramatikeroj estas ĉefa baro kontraŭ populariĝo de la lingvo en tiu kontinento. Ke tian karakteron la lingvo jes havas, tion oni ne povas serioze nei. Eĉ nur bezono, skribi kaj legi fremdan alfabeton, estas iom grava malavantaĝo. Tamen la “okcidenteco” de angla lingvo neniel malhelpas, ke milionoj da Azianoj lernas la anglan. Krome, tiu aserto ne povas klarigi kial orienteŭropanoj lernas Esperanton pli entuziasme ol siaj okcidentaj najbaroj, por kiuj la vortaro estas pli konata, nek kial japana movado delonge superas tiun de Hindujo: plej multaj hindujaj lingvoj estas ja parencaj al eŭropaj, dum ke la japana havas certe malpli da komunaj trajtoj kun nia lingvo internacia. Se do lingva karaktero de Esperanto malhelpis ĝian progreson en Azio, tio tamen certe ne estis decida faktoro.
Multe pli gravaj ŝajnas al mi la jam diskutitaj malriĉeco kaj kaoseco de iuj Aziaj landoj. Sed unu alia diferenco inter Hindujo kaj Japanujo nepre postulas atenton. Japano kiu ajn povas interkompreniĝi kun samlandanoj ĉie pere de sia propra gepatra japana lingvo. Ne tielas en Hindujo! Tiu lando, samkiel aliaj eksimperieroj, ne estas formita per iaj naturaj lingvaj limoj, sed ĝi estas difinita ĉefe per lingvo de la imperiestra lando. Kvankam laŭ antaŭnelonga plano la sendependiĝon de Hindujo kronus post 1965-a jaro definitiva forlaso de angla lingvo kaj plena oficialigo de hindia lingvo kiel tutlanda, tamen en oktobro 1962-a ĉefministro Nehru, por pacigi ĉefe sudhindojn kaj bengalojn devis jam refoje prokrasti tiun paŝon, deklarante, ke post 1965 la angla lingvo restos ankoraŭ plenrajta “kunlingvo” (associate language) oficiala. Hodiaŭa efektiva situacio estas tia, ke ĉiu enlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta plurlingvulo, devas paroli ĉie la anglan lingvon, kaj plie ke por ĉiuj administraj oficoj kaj pli gravaj profesioj la angla estas ne malhavebla. Sekvas, ke neniu hindo lernos Esperanton, ĝis ke li jam sufiĉe bone estris la anglan, ĉar per la angla li gajnos siajn vivrimedojn — por Esperanto li devos perdi monon.
Se ni komparas Hindujon kun Eŭropo, ni do vidas, ke la problemon de interpopola lingvo iagrade jam solvis britoj, devige trudante sian lingvon al la tuta kontinento. Eŭropon, aliflanke, ankoraŭ neniu imperiestro subjuge tute unulingvigis. Cetere britoj “donacis” sian lingvon ne nur al Hindujo, sed ankaŭ al Cejlono, Birmo, Malajo, Nepalo, Pakistano, Singapuro kaj Hongkongo. Usonanoj saman lingvon enkondukis en Filipinajn Insulojn kaj enkondukas en Japanujon. Resume, estas relative malmultaj hindoj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj; el tiuj ankoraŭ malpli multaj havas financan rimedon por vojaĝi alilanden; el tiuj nur malgrandega nombro ricevas registaran permeson por vojaĝo; kaj fine, tiuj malmultaj feliĉuloj jam per angla lingvo kontentige interkompreniĝas en plej multaj aziaj landoj. En Eŭropo, vojaĝo alilanden postulas trajne nur horojn; en Azio temas pri tagoj aŭ eĉ semajnoj. Entute do oni deve konkludas, ke por azianoj la deziro aŭ bezono je internacia lingvo estas multege malpli urĝa, ol por eŭropanoj. Sekve oni devas supozi, ke se temus nur pri tiu flanko de la lingva problemo, do la elcento de Esperantistoj en Azio devus ĉiam resti sub la eŭropa cifero.
Mi supre konstatis, ke Esperanto ne estas progresinta, kaj eble eĉ malprogresinta, en la hinda kontinento. Kial lerni Esperanton, se oni ne povas iri alilanden, ne povas aliĝi al internacia organizaĵo, kaj ne havas monon por aĉeti Esperantajn librojn (kiuj bezonas ĝis tri monatojn inter mendo kaj ricevo)? Ja restas nur korespondebleco ... Ne mirinde, se tieaj societoj malfacile establiĝas, tro facile forvelkas.
Post tiaj konstatoj povas mirigi jena fakto: en preskaŭ ĉiu hinda aŭ cejlona ĵurnalo (ili estas multaj) aperas ĉiutage almenaŭ unu artikolo, letero aŭ informo pri “la lingva problemo”. El plurmonataj studoj mi ne hezitas konkludi, ke la lingva problemo de tiu regiono estas efektive multe pli grava ol tiu de Eŭropo. Por forigi ĉi tiun ŝajnan paradokson mi tuj aldonu, ke temas pri du tute malsamaj problemoj. “La” lingva problemo de Eŭropo rilatas al ĉiaj internaciaj kontaktoj voĉaj kaj skribaj. Kiel mi supre klarigis, tiu problemo ekzistas en Azio nur en malalta grado. “La” lingva problemo de Hindujo kaj Cejlono, aliflanke, estas problemo de edukado, t.e. unuavice problemo enlanda.
El la fakto, ke aperadas ĉiutage tiom da ĵurnalaĵoj pri tiu ĉi problemo, evidentas, ke mi ne povas en konciza artikolo tuŝi ĉiujn al mi konatajn flankojn ĝiajn. Sufiĉu do jena nuda propoziciaro:
a) Dum la brita regado de la hinda kontinento, instruado meza kaj supera okazis ekskluzive pere de angla lingvo. Unuflanke sekvis, ke neniam mankis taŭgaj lerno- kaj lego-libroj, aliflanke sekvis, ke studoj progresis malpli rapide ol en Britujo, unue ĉar oni lernis per fremda lingvo, due ĉar hinda infano devis uzi, por finakiri la anglan, valoran tempon, kiun brita infano dediĉis al pli esencaj studoj.
b) Post sia sendependiĝo, hindaj landoj klopodis kaj ankoraŭ klopodas plivastigi instruadon per indiĝenaj lingvoj. En Cejlono la registaro peranglan instruadon jam forigis tute el multaj mezaj lernejoj kaj celas forigi ankaŭ el superaj edukejoj. Unuflanke sekvas, ke lernanto digestas pli rapide siajn temojn, ĉar ili prezentiĝas en lia denaska lingvo; aliflanke sekvas, ke necesas rekrei en cejlonaj indiĝenaj lingvoj amason da instrumaterialoj jam ekzistantaj en angla lingvo, kaj ke tiu ne tuj plenumebla neceso signifas gravan bridon al progreso de lernantoj.
c) En Hindujo aliflanke, oni klopodas kunfandi sistemojn a) kaj b), instruante per indiĝenaj lingvoj laŭeble, sed samtempe devigante bonan scion de angla lingvo por pasivaj celoj — ĉefe do por legi la vastan anglalingvan literaturon. Ĝuste tian sistemon jam konas eŭropaj landoj. ekzemple Danlando. Ĝi implicas kaj rapidan lernadon per gepatra lingvo kaj abundajn studmaterialojn en fremda(j) lingvo(j).
Hindaj pensuloj ĝenerale rigardas la alternativon c) kiel idealan. Sistemo a) tro gustas je imperiismo: sistemo b) signifas (kiel nun montriĝas en Cejlono) sciencan sinmortigon. La tria varianto efektive jes estas ideala en tiu senco, ke ĝi estas plej bona el la donitaj alternativoj. La sistemo c) funkcias ne malbone en Eŭropo. Ĝi prezentas jes malavantaĝojn: en Britujo studento legas, verkas, diskutas kaj pensas en sia unu gepatra lingvo, dum ke en Danlando li devus eble legi en unu lingvo, verki en alia, kaj pensi iom en ambaŭ. Dano bezonas dediĉi multan tempon al studado pri angla aŭ aliaj fremdaj lingvoj. Se li havas sciencan talenton, sed lingvan maltalenton, do tiu maltalento povas eĉ sufoki la talenton. Sed tiujn rezultajn malavantaĝojn, kompare kun anglalingva lando, eŭropa ŝtato povas eble kompensi per nacilingva eldonado, per pli intensiva studigo ktp., ktp. — unuvorte: per mono.
Male, en Hindujo, Cejlono kaj aliaj landoj tiel de Afriko kiel de Azio, la popoloj jam ne povas konkurenci ekonomie aŭ science kun ekzemple anglalingvaj landoj. Nek la registaroj povas pagi adekvatan evoluigon de siaj regionaj lingvoj per scienca eldonado kaj per preparado de kompetenta instruistaro, nek individuaj lernantoj povas porti tiun ŝarĝon, ellerni krom sia denaska lingvo (ne ĉiam identa kun regiona) ankaŭ la tutlandan kaj fine la anglan kaj (kiel instigas S-ro Nehru) aliajn okcidentajn lingvojn. Nek ŝtato nek ŝtatanoj povas fronti tiajn obstaklojn sen la konfesinda konsekvenco, ke ilia eduka kaj sciencateknika progreso, jam ĉe pli frua stadio ol en Eŭropo, devas plie malfruiĝi kompare kun tiu de landoj fortaj kaj unulingvaj. (Demandu al kiu ajn instruisto en Hindujo: li respondos, ke la edukado en tiu lando eĉ konsiderinde malprogresis dum la pasinta jardeko.)
La ekzisto de Esperanto ebligas teorie plian alternativon ĝis nun konceptitan, mi kredas, nur en malvasta senco en Okcidento, kaj eĉ tute ne en Afrazio. Tiu alternativo estas peresperanta edukado en ĉiuj mezaj kaj superaj lernejoj. La 1-a Internacia Konferenco de Sciencistoj ĉi-jara en Kopenhago proponis esplori interalie eblecon krei internacian peresperantan universitaton. Tiu koncepto tamen implicas saman malavantaĝon de la supre priskribita sistemo b) — nome, ke mankas lernolibroj kaj ĉiaj legaĵoj tiulingvaj, kaj ke plie mankas ekonomiaj rimedoj por produkti tiajn materialojn je sufiĉe modera prezo. Do se, ekzemple, Cejlono volus instrui Esperanton en la unuaj lernejoj kaj per Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj, ĝi gajnus ja tiun avantaĝon, ke la lernantoj pli rapide kaj pli komplete ekposedus tiun lingvon, ol siatempe la anglan — sed ĝi frontus praktikan neeblecon, eldoni sufiĉan kvanton da libroj en la instrua lingvo, kaj sekve ankoraŭ studentoj bezonus anglan lingvon por legado. Kiel do tioma eldonado povus ebliĝi? Se ni imagas internacian kontrakton inter plimultaj aziaj kaj/aŭ afrikaj ŝtatoj, ni tiam vidas realan eblecon. Se multaj ŝtatoj adoptus samtempe kaj interkonsente instruadon peresperantan (post kompreneble necesa periodo de prepara lingvoinstruado), do al eldonado de taŭgaj lerniloj en tiu lingvo ili povus dediĉi siajn kunigitajn ekonomiajn fortojn. Tia kunlaboro devus ebligi: 1) rapidan riĉigon de Esperanta scienca kaj teknika literaturo, 2) grandajn eldonkvantojn, kaj sekve malaltajn prezojn, 3) ŝparon de eŭropamerikaj valutoj nun elspezataj por okcidentaj libroj, 4) facilan interŝanĝon de instruistoj (eĉ interne de Hindujo tio ne plu eblas nun), 5) liberan interŝanĝon de studentoj, kaj 6) pliunuecigon de Afrazio.
Tia kunlaboro povus fine rezultigi, ke Esperanto fariĝus unu el ĉefaj sciencaj lingvoj de la mondo, kaj sekve devigus ankaŭ okcidentajn studentojn eklerni ĝin. La daŭrigon de tia rezonado mi lasas el legantoj.
La supre priskribita koncepto estas konsentinde ambicia, politike malfacilega kaj nur en daŭro de pluraj jardekoj efektivigebla. Sed simpla, sencela enkonduko de Esperanto en lernejojn de Azio en la nuna tempo eĉ ne estas imagebla. Eĉ se registaroj tion volus, tamen la popoloj ne akceptus lerni plian lingvon nur por internaciaj rilatoj. Sole tia plano, kia implicas malmultigi la lingvojn lernendajn, havas eblecon akceptiĝi. En Okcidento Esperanto ankoraŭ ne atingis rimarkindajn sukcesojn, eble ĉar por okcidentaj landoj la lingva problemo estas ĝena, sed ne urĝega. En Afrazio, aliflanke, ekzistas en la eduka sfero, kiel mi jam emfazis, efektiva bezono, por kiu ĝis nun troviĝis neniu vere kontentiga solvo. Se ni povos pruvi al Afrazio, ke peresperanta solvo estas plene avantaĝa, nia lingvo faros grandan paŝon.