Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Ĉu li?

Proksimuma verkojaro: 1908

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO TRIA

Post kiam Maziero estis kondukinta Leopoldon al lia lasta loĝejo, li revenis malĝoje al sia hejmo. Kiel li diris al Herbeno, lia vivo estis finita. Nun neniu ĝojo povos batigi lian koron; nun li ne devos plu ridi.

Se li estus libera, eble li serĉus en eterna ripozo rimedon por forgesi la estintaĵojn: sed apud la mortlito de sia amiko li ĵuris, ke li dediĉos sian tutan vivadon al la filo de Klotildo. Li donis sian parolon, kaj li ne intencis ĝin repreni. Tial ke lia vivo ne apartenas plu al li, li ne havas rajton ĝin nuligi.

Lia unua zorgo estis viziti la gesinjorojn Burdano, por senprokraste kaj malkonfuze starigi la situacion.

Kompreneble li trovis ambaŭ gemaljunulojn enabismiĝantajn en larmoj. Sed kiam li volis diskuti kun ili pri la plej bone taŭganta konduto, la gepatroj de Klotildo lin rigardadis per frenezaj okuloj, kvazaŭ ili ne komprenas.

— Leopoldo estis prava, pensis Maziero: ili povos liveri nenian helpon, ĉar ili ŝajnas idiotaj pro malespero.

Kaj li eliris, kiam la geavoj de la novnaskito estis permesintaj, ke li faru ĉion, kion li opinios utila.

— Se tiuj kompatindaj gemaljunuloj vivos ankoraŭ unu monaton, li murmuris, mi mirus pro tio. Kiam ili estos malvivaj, kio fariĝus la infano? Sed feliĉe mi ĉeestas.

Lia unua zorgo estis igi senriska la ekzistadon de lia filo filiga: kaj estis tre ĝustigita tiu vorto. Efektive Aleksandro serioze akceptis sian taskon, kaj intencis prizorgi pri la infano de Leopoldo kun inteligenteco kaj amemo de patro.

Dum Klotildo kaj Leopoldo agoniis, la malfeliĉa bubo, lasita al pagita kaj ne observita vartistino multe suferis. Sed post atenta ekzameno, Maziero konvinkiĝis, ke nenio estas bedaŭrebla. Per bona higieno la farto de l’ estaĵeto rapide resaniĝos. Li elektis mem la nutristinon, luprenis apartamenton pli vastan ol la fraŭlejon ĝis nun loĝitan de li, kaj zorgis pri la plej etaj detaloj de propreco kaj de laktonutro. Ĉar la kuracarto por infanoj konsistas precipe el metodaj kaj atentegoplenaj zorgadoj, pli ol el kuraciloj.

Post kelkaj tagoj la infano fartis tute kontentige. Kuraĝigita pri tiu punkto, Aleksandro sin okupis lin baptigi. Certe la religiaj kredoj de l’ juna kuracisto estis tiele malvastaj, ke oni tre malfacile povis ilin distingi.

— Sed, li pensis, en la venonta tempo, por mondumaj rilatoj, por edziĝo, la plena manko de religio povas esti serioza malhelpo en multe da projektoj. Mi ne volas, ke, kiam la filo de Leopoldo alvenos al sia plenaĝo, li povu min riproĉi, ke mi ne faris de li viron similan al la aliaj, lin tenante sisteme ekster la jam starigitaj kutimoj.

Alia kaŝita penso favore pledis ankoraŭ por tiu kutimo. Socie kaj leĝe Aleksandro estis por la malgranda Herbeno nur fremdulo. La titolo de baptopatro, kiun al li donos tiu ceremonio, rajtigos por la mondumuloj privatan filigon, kiu, li tion sentis, multe mirigos ĉiujn homojn. Al demandoj, kiujn liaj amikoj neeviteble faros al li, li povos respondi:

— Vi tamen scias, ke Fernando estas mia baptofilo. La miro de li antaŭvidita efektiviĝis.

Kiam oni vidis, ke la juna kuracisto dediĉas sian tutan vivadon al tiu etulo, kiu ne estas eĉ lia parenco, la malindulgaj langoj trovis en tiu ago de sindono regalon de kalumnioj, kiun kompreneble ili ne lasis vaporiĝi.

Simplanime Maziero liveris al tiu babilado senĉesan nutraĵon; ĉar li plezure ripetis:

— Mi sentis al lia patrino tian adoradon. Tiam oni sin demandis ĝis kia grado estis alirinta tiu adorado.

Certe oni sciis, ke la edziĝo de Aleksandro kun Klotildo, estante preskaŭ plenumiĝonta, subite rompiĝis pro amkaprico de la junulino por Leopoldo.

— Sed, oni rimarkigis, la proverbo diras prave,

Ke oni ĉiam revenas
Al siaj amoj unuaj.

— La konduto de Maziero tion pruvas: sen tio, tia grandanimeco estus tute neklarigebla.

Aleksandro kruele suferis, vidante, ke la bonfamo de la bedaŭrita martirino estas tiel maljuste disŝirita de nelaboruloj. Sed ĉu li povis tion malhelpi? Liaj neadoj eble estus pruvintaj, ke li estas bonedukita homo, kaj pri tio neniu dubis; sed ili estus konvinkintaj neniun.

Li tion sentis kaj silentiĝis.

— Jen estas ankoraŭ konsekvenco, kiun mi ne antaŭ vidis, li pensis ĝemante. Nu, mi ne malfortiĝu! Suferi senĉese, sen ia plendo, nun estas mia sorto. Mia devo klare montriĝas antaŭ mi: mi ne bezonas min okupi pri la cetero.

Fine fariĝo okazis, kiu ĝis supermezureco altigis la ĝeneralan miregon.

En momento kiam mortis Leopoldo, la tezo de Maziero estis preskaŭ finita. La vickuracisto ĝin plenumis, ĝin diskutis antaŭ ekzamenantoj kaj estis akceptita doktoro. Sed kiam liaj profesoroj lin demandis, ĉu li ĉiam intencas sin prezenti por la Centra Oficejo:

— Mi ne faros plu medicinon, li diris.

— Kial?

— Vidante la du solajn estaĵojn, kiujn mi amis, mortantaj en miaj brakoj, mi suferis pli ol oni povas imagi. Se mi ekzercus la kuracarton, ĉiutage mi riskus vidi aliajn agoniojn. Tio renaskus en mia koro tro kruelajn memorojn.

— Tiam vi sen bedaŭro forlasos la frukton de dek jaroj da laborado, kaj la brilan estontecon, kiu vin atendas?

— Vidpunkte de la mono, la estonteco de kuracisto estas ĉiam duba. Sed mi havas nun infanon, kiun mi devas eduki, instrui kaj doti. Liaj gepatroj al li lasis ne multe grandan heredaĵon. Mi volas gajni al li riĉecon.

— Por tion plenumi, kion vi faros?

— Mi daŭrigos la laboron de mia patro, kaj reprenos lian bankan firmon.

Ĉiuj homoj malaprobis Aleksandron pri lia determino, ĉiuj, krom la patro Maziero, kiu ne povis ĝin kredi, tiel forte ĝi lin ĝojigis.

La maljunulo ne vidis sen ĉagreno, ke lia unika filo delasas financon por sin doni al medicino. Li sentis, ke maljunaĝo alvenas, ke baldaŭ li ne povos plu administri mem sian firmon: kaj kiam li pripensis, ke alia homo profitos tridek jarojn da laboradoj, tiu sento venenis lian vivon.

Kvazaŭ li estus atendinta nur tiun decidon, li subite mortis, frapite de apopleksia atako, lasante al Aleksandro tre ŝatindan kaj plene prosperantan firmon.

Dum sia junaĝo, Maziero, donante sin tutan al scienco, sin okupis pri financaj aferoj nur intertempe. Tamen dank’ al sia vasta inteligenteco, li baldaŭ fariĝis ne nur kapabla direkti mem siajn proprajn aferojn, sed plie li sin montris pli kompetenta ol la pli spertaj specialistoj. Potence gvidata de fortika kaj lerta mano, la Maziera banko aliris rapide al bonfamo kaj al riĉeco.

La juna financisto estis tro ŝatinda edziĝonto, por ke li ne estu atakita kaj sieĝita de ĉiuj homoj, aŭ prefere hominoj, kiuj, ĉu de proksime, ĉu de malproksime, kun li rilatis.

Ian tagon li faris grandceremonian vespermanĝon, invitis ĉiujn siajn, jen novajn jen malnovajn, jen profitemajn jen malprofitemajn amikojn, kaj diris dum deserto:

— Mi estas intime konvinkata, ke viaj edzigaj intencoj pri mia persono celas nur mian feliĉecon: pro tio mi dankas vin. Sed estas afero, kiun vi devas koni: neniam mi edziĝos.

La tono per kiu tiuj vortoj estis elparolitaj montris tre klare, ke la decido de l’ junulo estas tute neŝancelebla. Depost tiu momento, ĉiu sin sentis plene avertita, kaj neniu klopodis por instigi lin al la rompo de lia fraŭleco.

Kvankam Aleksandro aliformiĝis en financiston, tamen la kuracisto ne mortis en li. Por direkti la edukadon de sia baptofilo, li fidis nur al siaj propraj opinioj.

Li komprenis, ke, se pli malfrue li volas, ke la inteligenteco de Fernando redonos ĉion, kion ĝi estas kapabla enhavi, li povos ricevi tiun rezultaton, nur kiam la fiziologiaj fortoj de l’ infano havos sufiĉan kreskadon.

La vivo en pura aero aŭ en ombro de arbaroj sole taŭgis. Necesege estis, ke la pulmoj de la knabeto, soifantaj oksigenon, senĉese ensorbu tiun fortrefarantan nutraĵon, kiun estas neeble trovi pura en la malpura atmosfero de grandaj urboj.

La bankiero aĉetis do unue en Meudon, kaj kelkajn jarojn poste en Sèvres, kampodomon ĉirkaŭitan de granda ĝardeno.

En tiu loĝejo la malgranda Herbeno pasigis la du trionojn de sia vivo.

Tial ke la banka firmo postulegis, ke ĝia mastro ĉiutage ĉeestu ĉe ĝi, Maziero prenis fervojan abonon. Li eliris matene, revenis nur por vespermanĝo, enlitiĝis, kaj la morgaŭan tagon rekomencis.

Tiu aranĝo ebligis, ke li ne lasu flui unu tagon, ne vidinte, ĉu lia baptofilo bone fartas, aŭ ĉu okaze ia infana malsano ne postulas urĝajn kuracojn.

Dank’ al la higiena vivmaniero, kiun al li altrudis lia baptopatro, Fernando okulvide kreskis, sin larĝigante samtempe, kiel juna libera ĉevalido, kiu ĉiutage pli fortikigas sian potencan muskolaron.

Ju pli la trajtoj de lia vizaĝo fiksiĝis, des pli lia simileco kun lia patrino altrudiĝis al ĉiuj lin vidantaj homoj. Nenio en li memorigis la trajtojn de Leopoldo.

Revidante vivanta la gracian vizaĝon de la mortintino, kiun li tiel fervore estis aminta, Maziero sin sentis okupita de nedifinebla sento, miksaĵo de grandega ĝojo kaj de nigra melankolio. Li estis danka al sia baptofilo, kaj samtempe li kulpigis lin, ĉar li revivigas tiun samtempe ĉarmo- kaj doloroplenan estintecon, kun ĝiaj nelimigitaj esperoj tiel rapide forflugintaj, kun ĝiaj tragediaj malesperoj, kiuj post kelkaj monatoj, devis naski la neripareblan katastrofon.

Sed lia sindonemo por lia filiga filo ne malvarmiĝis pro tio: kontraŭe tiu simileco pli kaj pli lin instigis al la plenumado de la promeso, kiun li estis farinta al sia mortanta amiko.

Tamen unu detalo montris, ke Fernando estas vere la filo de l’ kapitano Herbeno.

La juna oficiro havis tikon. Kiam li estis priokupata aŭ profunde meditadanta, nevole kaj senpripense li prenis sian maldekstran polekson inter la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin rapide kaj senĉese faldis kaj malfaldis laŭ ne interrompita maniero. Multajn fojojn, li penis ĉesigi tiun strangan gimnastiketon, kiu igis lin ridinda, kiam li ĝin faris antaŭ ĉeestantoj; multajn fojojn eĉ Klotildo frapis sur liajn fingrojn malfortan bateton, dirante:

— Finu do, ci min incitas. Kredeble la kaŝita kaŭzo de tiu tiko estis profunde enradikigita en lia cerbo, ĉar neniam li povis sin liberigi el tiu manio.

Pro tio, la miro de Maziero fariĝis grandega, kiam li vidis, ke lia baptofilo heredis de sia patro tiun nervan difektaĵon. Same kiel faris Klotildo por la patro, li penis ĝin malaperigi ĉe la filo por taŭga edukado; sed ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis: kaj ĉiufoje kiam Fernando iomete pripensis, li turmentis senhalte sian maldekstran polekson.

Do, tial ke ĉe Fernando la patra heredeco montriĝis per tiu sola eta detalo, kiun povis konstati nur la intimuloj, ĉiuspecaj babiladoj daŭris vastiĝadi libere.

La najbaroj, la amikoj, ĉiuj, kiuj vizitadis Mazieron, ĉu en lia urbodomo, ĉu en lia kampodomo, kutimis agi kun la baptofilo de l’ financisto, kvazaŭ li estus vere lia filo laŭ sango. La bankiero neniel atentis tiujn babiladojn, kaj eĉ li plezure ofte rediris:

— Vi estas pravaj, nomante lin tiamaniere; ĉar vere mi amas lin, kvazaŭ li estus mia propra naskito.

Do ĉio ridetis al Maziero: tamen la iama fianĉo de Klotildo ŝajnis okupata de nekuracebla malgajeco. Neniu povis certigi, ke li vidis lin ridanta. Kvankam lia korpo restis fortika, kaj fleksebla lia talio, tamen lia vizaĝo maljuniĝis, kaj estis tiritaj liaj trajtoj. Oni vidis en lia mieno markon de laceco kaj de malvigleco montrantan, ke por li la vivo estas ŝarĝo, kiun li portas neŝanceliĝante, sed kiu lin kontuzas. Apenaŭ li kvardekjariĝis, kaj tamen liaj haroj jam montriĝis tute blankaj.

Kiam la bankiero aĉetis sian bienon en Sèvres, li estis devigata samtempe daŭrigi proceson komencitan de lia antaŭulo pro intera muro. La leĝistoj trovis rimedon por aliformigi tiun negravaĵon en konfuzitan aferon, kiu ŝajnis neniam finiĝonta.

Dank’ al la malavareco kaj la idelarĝeco, kiuj kuŝis funde de lia karaktero, la financisto finis la disputadon post malmulte da tagoj. Li montris samtempe tiom da malprofitemo kaj tiom da justeco, ke li havis neniun malfacilecon por aliformigi en amikinon sian iaman kontraŭbatalantinon, fraŭlinon Rozino Delanjo.

Ŝi estis maljuna fraŭlino, kiu vivis en kamparo kun siaj du nevinoj Beatrico kaj Reĝino. Por pli bone sin dediĉi al ilia edukado, ŝi decidis, ke ŝi neniam edziniĝos.

Ekster siaj bankrilatoj, la financisto kamaradiĝis nur kun sinjoro Ĵakemaro, oficisto kaj fraŭlo, kiu loĝis en Sèvres dometon starantan kontraŭ la Maziera kampodomo.

Tial ke tiuj du sinjoroj veturis ĉiutage Parizon kaj vojaĝis kune, preskaŭ ĉiam en la sama vagono, ili kompreneble interparolis inter si. Sed iliaj reciprokaj rilatoj ne intimiĝis plie, kaj neniam preteriris simplan interŝanĝon de mondumaj ĝentilaĵoj.

Ne estis same por fraŭlino Delanjo. La simileco de situacioj, kiun Maziero malkovris ekzistanta inter si kaj la maljuna fraŭlino, plenumis la agon, kiun estis komencinta la justecemo de l’ bankiero. Preskaŭ ĉiutage la genajbaroj pasigis kune la vesperon, jen ĉe unu el ili, jen ĉe la alia, observante okulangule la ludadojn de tri geinfanoj.

La bankiero multe deziris koni la estintan vivon de sia nova amikino; sed li estis tro diskretema por ŝin demandi. Nur post unu monato, de konfidencio al konfidencio, li detale konis la plenan historion de du orfinoj. Ĝi estis mallonga sed kortuŝiga.

— Beatrico estas filino de mia frato, diris ian tagon fraŭlino Delanjo: Reĝino estas filino de mia fratino.

— Mia patro estis gajninta iom da riĉeco per fabrikado de maŝinoj. Eĉ li elpensis eltirilon, por tiregi el tero la malaltkreskan palmarbon. Tiu arbeto pro ĝiaj profundaj radikoj grave malhelpas la vastiĝadon de kulturaĵoj en Alĝerio. Tie kuŝis granda gajnigaĵo. Mia patro estis ekprovonta la entreprenon, kiam la morto lin surprizis. Ne volante lasi senfrukta tiun elpensitaĵon, lia filo kaj lia bofilo, sinjoro Kolardo, decidis, ke ili kunuliĝos, kaj kune daŭrigos la interrompitajn laborojn. Tial ke ili devis forlasi Francujon kaj iri en Alĝerion por en ĝi provi fortunon, estis decidite, ke mi ilin kuniros. Sed, tial ke ili devis fari multajn klopodojn kaj serĉi apartamentojn, mia frato kaj mia bofrato akompanitaj de siaj edzinoj eliris unue, lasante al mi siajn infaninojn, kiuj estus multe ĝenintaj ilin, dum la tumulto de unua lokiĝo. Mi devis ilin realiri per la ŝipo sekvonta. Ho ve! ili enŝipiĝis sur la marveturilo Avenir ... La malfeliĉa virino estis devigata sin interrompi, ĉar la ploregoj malhelpis, ke ŝi daŭrigu.

— La ŝipo Avenir! ekkriis Maziero. Sed se mia memoro estas fidinda, tiu marveturilo enabismiĝis kun sia tuta ŝarĝaro. Neniam oni sciis, kio ĝi fariĝis. Oni retrovis nenion devenantan de ĝi, nenion, eĉ la plej etan disrompaĵon. Ha! fraŭlino, kiel kortuŝe mi partoprenas vian doloron, kaj kiel sincere mi ĝin kompatas!

— Mi ne bezonas, daŭrigis la rakontantino, kiam ŝi estis viŝinta siajn okulojn, mi ne bezonas klarigi al vi en kia terura situacio mi troviĝis, havante sur miaj brakoj du dekokmonatajn knabinetojn; ĉar Beatrico kaj Reĝino estas samaĝaj; nur kelkaj tagoj ilin diferencigas. La kompatindaj orfinoj havis kiel familion min solan. Ilia tuta posedaĵo enabismiĝis kun la ŝipo Avenir en ondojn de Mezomaro. Feliĉe mi konservis la malgrandan havaĵon, kiu devenis de la heredaĵo de miaj gepatroj; ĉar mia frato kaj sinjoro Kolardo ne volis, ke mia doto estu enmetita en la entreprenon.

“Ian tagon ci edziniĝos,” diris Delanjo. “Eble cia edzo ne volos kunuliĝi kun ni. Ci devas konservi cian liberagon.” Dank’ al tiuj prudentaj konsiloj, ni ne estis pereigitaj de la malriĉeco.

Vi komprenas, ke post tia katastrofo mi ne povis plu revi al edziniĝo. Ĉu mi ne fariĝis la patrino de tiuj du plendindaj infaninoj?

— Mi vin admiras, fraŭlino, respondis la bankiero profunde kortuŝita.

— Sed vi mem, sinjoro Maziero, ĉu vi ne agis kun Fernando, kiu ne eĉ partoprenas vian familion ...?

— Ho! por mi ne estas sama la afero, interrompis la financisto, fariĝinte subite malluma.

Fraŭlino Rozino silentiĝis. Ŝi komprenis, ke nevole ŝi metis sian fingron sur sekretan kaj ne cikatriĝintan vundon: do ŝi ne insistis.

Sed la kompatema koro de Maziero estis emociita. Antaŭvidante, ke tiu ĉiumomenta intimeco eble aliformiĝos en la venonta tempo en pli seriozan amemon, la baptopatro de Fernando ne volis, ke se okaze lia baptofilo amindumos kun unu el ambaŭ orfinoj, li ŝajnos edziĝi kun nedotita fianĉino.

Do li petis de sia najbarino, ke ŝi bonvolu al li komisii sian kapitalon.

Dank’ al profitaj borsoperacioj, la riĉeco de la maljuna fraŭlino pli kaj pli grandiĝis. En okazoj cetere tre maloftaj, en kiuj la antaŭvidoj de l’ bankiero ne efektiviĝis, li pagis la diferencon per sia propra mono, kompreneble ne sciigante pri tio sian novan amikinon. Per tia sistemo la posedaĵo de ambaŭ orfinoj rapide duobliĝis.

Depost la morto de Klotildo dek jaroj jam estis fluintaj. La malgranda Fernando fariĝis bela knabo tre petolema kaj tre amema. Nun, ĉar lia fiziologia edukado estis sur bona vojo, Maziero opiniis, ke devas komenciĝi lia intelekta instruado. Do li metis la infanon en la liceon Michelet.

Ne sen bedaŭro ĉi tiu sin disigis el siaj amikinetoj. Sed li devis ilin revidi ĉiudimanĉe kaj dum libertempoj: en tiuj du monatoj da plena libereco, oni regajnos la tempon perditan.

Inter la lernantoj de la oka klaso, kiun partoprenis Fernando, troviĝis malfeliĉa infano, nomita Eduardo Klozelo, kies gepatroj loĝis en provinco. Longa estis la interspaco, kaj multekosta la vojaĝo: la geedzoj Klozelo ne ofte venis en Parizon. Se ili decidis, ke ili metos sian infanon en tiel malproksiman liceon, la motivo estis jena: dank’ al potenca protekto, ili estis ricevintaj la senpagecon. Tiu utilo fermigis iliajn okulojn al ĉiuj aliaj malutiloj. Sed por la malgranda Klozelo la senpera konsekvenco de tiu aranĝo estis mortige malgaja edzistado. Neniam iu lin venigis en la parolejon. Dum nelaboraj tagoj li vidis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj gaje forkuris kun siaj familioj: li sola restis inter la kvar grizaj muroj de la lernoĉambro kun ploregplena koro.

Fernando, kiu estis bonkora, petegis de sia baptopatro, ke li bonvolu fariĝi la respondanto de lia nova amiko. La bankiero konsentis.

Li skribis al geedzoj Klozelo por havi ilian aprobon, kaj petis la permeson de l’ provizoro. Viro tiel grava kiel Maziero estis certa, ke lia peto estos nediskuteble akceptita.

Post ok tagoj la afero estis aranĝita; kaj tio multe ĝojigis la du liceanojn.

Kaj dum libertempo, en la granda Sèvres’a ĝardeno, inter la du lernejanoj kaj la du knabinetoj organiziĝis kvarope ludadoj, kiuj komenciĝis matene kaj finiĝis nur vespere.

Kelkafoje en dimanĉo la bankiero prenis kun si tiujn kvar gehometojn, kaj kun ili promenadis en arbaroj. Ĉar li preterlasis neniun okazon ebligantan, ke li instruu amuzante, dum ili marŝis, li al ili lernigis la naturan historion, kaj ilin instigis jen deŝiri kreskaĵojn, jen ekkapti papiliojn. Kiam ili revenis al la kampodomo, la kvar botanikuloj, kun vangoj ankoraŭ ruĝaj pro la kuradoj en pura aero, klasigis en herbujon sian rikolton.

Ili eĉ komencis entomologian kolekton, kiu dank’ al la inteligenta direktado de l’ sciencisto, devis pligrandiĝi de jaro al jaro, kaj fariĝi iam tute rimarkinda.

Por diversigi la studajn plezurojn, Maziero, kiu estis sperta ĥemiisto, lokis en la grenejo de la kampodomo malgrandan laboratorion: kaj la infanoj miregis, vidante ĥemiajn eksperimentojn, kiuj ŝajnis al ili tiel nekompreneblaj kiel la ĵonglaĵoj de Robert-Houdin.

Kelkaj jaroj pasis ankoraŭ. Beatrico kaj Reĝino estis siavice metitaj en lernejon. Kelkafoje tria knabineto, Juliino Demarko, nova amikino de du orfinoj, venis en libertempaj tagoj partopreni iliajn ludojn.

La tempo marŝis; la geinfanoj kreskis; la knabinoj fariĝis junulinoj.

De tempo jam longa Fernando kaj lia amiko estis finintaj siajn studadojn kaj fariĝintaj abiturientoj.

La morto de sinjorino Klozelo, liverinte al Eduardo malgrandan heredaĵon, ebligis, ke li lernu la leĝosciencon.

Pri Herbeno, lia estonteco estis plene montrita: li studos la bankarton, direktite de sia baptopatro, poste kunuliĝos kun li, kaj fine lin daŭrigos.

Tamen ne al ciferoj lin instigis lia natura inklino. Provizita je troa imago, li estus pli ŝatinta la metion de maristo por vojaĝi.

Pro tio, ne povante vidi per siaj okuloj la landojn kaj la homrasojn, al kiuj lin portis lia deziro, li almenaŭ penadis ilin koni per la rakontoj de aliaj homoj. Ĉiujn horojn, kiujn lia oficeja laboro lasis al li liberaj, li uzis per la legado de vojaĝoj, la solaj aferoj, kiuj povis lin pasiigi. Ĵurnaloj, libroj, ĉiuspecaj revuoj, en kiuj oni parolas pri malproksimaj landoj, amasiĝis en lia biblioteko. Provizita je neordinara memoreco, Fernando sen malfacileco plene sorbiĝis je ĉio, kio pasis antaŭ liaj okuloj: kaj fine li estis akirinta tian sciencon, ke la vojaĝantoj mem estis mirigitaj.

Ian tagon Maziero akceptis en Sèvres la viziton de unu el siaj klientoj, kiu antaŭ ne longe estis trairinta centran Azion.

Antaŭ la tuta kuniĝanta familio Fernando, parolante pri la rivero Tarim, pri la lago Lob-noor, kaj pri Kaŝgarujo, ŝajnis tiel plene sciigita pri tiuj regionoj, ke la esploristo miranta ekkriis:

— Tamen vi estas tro juna por esti jam vizitinta Hindu-Kuŝon kaj la plataĵon de Pamir. Tiuj montegaroj estas tiel teruraj por tiuj, kiuj ilin transiras, ke en via junaĝo oni ne povas havi la fortikecon necesan por kontraŭbatali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vojo.

Vidante, ke ĉiuj ĉeestantoj ridetas, la vizitanto silentiĝis subite.

— Mi tamen faris tiun vojaĝon, respondis Fernando; kaj ĝi ne min lacigis: estu certa pri tio. Dank’ al miaj libroj, miaj landokartoj, kaj miaj fotografaĵoj, mi konas ĉiujn regionojn de la terglobo preskaŭ tiel bone, kiel se mi estus vizitinta ilin efektive.

Kaj dum Herbeno parolis, Eduardo kaj la tri junulinoj lin rave rigardadis, tiel supera ŝajnis al ili ilia amiko.

Cetere la junulo estis pasia por ĉiuj novaĵoj. Li estis unu el unuaj homoj, kiuj interesiĝis pri la aŭtomobila veturado. Instigite de liaj senĉesaj petegoj, Maziero decidis, ke li anstataŭigos siajn vintran kaj someran kaleŝojn per du aŭtomobiloj Panhard kaj Levassor, kiujn ĉiujare la bankiero revendis kun malgajno, kaj kiujn li anstataŭigis per pli novmodelaj veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn. Ian tagon, aŭdinte hazarde pri la libroj de doktoro Zamenhof, la junulo tuj pasie studadis la novan internacian lingvon, kaj fariĝis unu el fondantaj anoj de la Esperanta grupo Pariza. Tiu entuziasmo por la senĉesaj progresadoj de la scienco devis lin instigi al la aerveturado; kaj pro tio li protektis la Societon de direkteblaj aerostatoj ne nur per siaj deziroj se plie per sia mono.

Bedaŭrinde li puŝis sur tiun vojon la klientojn de la banko, kiuj lin demandis pri tiu temo.

Dume la koraj rilatoj de l’ infanaĝo ne ĉesis: nur ili vestis alian karakteron.

Eduardo ne povis ne sin senti tuŝita de la ĉarmanta gracieco, kiu eliris el la persono de Juliino. Sed fraŭlino Demarko estis riĉa, kaj Klozelo havis nur malgrandan heredaĵon. Li timis, ke, se li riskus edziĝpeton, oni lin kulpigos, ke li amas nur la doton de la junulino. Sola Juliino, kiu estis ekvidinta la impreson de ŝi faritan en la koro de la junulo, sciis la veron pri tio. Tiu honesta modesteco agis sur ŝin pli potence, ol farus la plej pasiaj amelmontroj. Eduardo estis malriĉa; sed li meritis fariĝi riĉa. Ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno.

— Sinjoro Eduardo, ŝi diris ian tagon, kial do vi ne eniras en la Parizan advokataron? Parizo estas la sola loko, en kiu talenta homo povas alveni al granda famo.

— Vi estas prava, fraŭlino, sed, en Parizo, kara estas la vivo, kaj malfacilaj la komencoj. Nur tiuj, kiuj havas grandan kapitalon, povas riski tian eksperimenton.

Bah! vi edziĝos, kaj tre facile trovos junulinon, kiu alportos tion, kio mankas al vi.

Dirante tiujn vortojn, fraŭlino Demarko ridetis laŭ tiel malica maniero, ke Eduardo kredis vidi kuraĝigon en tiu rideto.

La vesperon mem, li parolis pri tio al Maziero. La bankiero, kiu vidis la amon de Juliino al Eduardo, antaŭ kiam la junulino estis diveninta eĉ ĝian ekziston, siavice ridetis; kaj ĉe li tio ne okazis ofte: poste li respondis afable:

— Ne turmentu vin, mia juna amiko; ni aranĝos tion. Post ses monatoj, Klozelo estis enskribita, en la Pariza advokataro, sur la tabelo de advokatoj: post unu jaro, li edziĝis kun Juliino.

Sed por Fernando la aferoj ne iris tiel simple. Viva portreto de lia patrino, li kiel Klotildo estis provizita je tiu ensorĉanta ĉarmo, kiu tiel forte impresis Leopoldon kaj Mazieron, alloga potenco, kiun la unua pagis per sia vivo, la dua per la ripozo de sia konscienco.

La tri junulinoj suferis pro tiu allogeco. Sola Juliino kontraŭbatalis. Unue ŝi komprenis, ke Fernando sentas al ŝi nur fratan amikecon: poste apud ŝi troviĝis Eduardo kiu utilis kiel alidirektilo. Sed kiam la juna advokato estis elirinta kaj precipe edziĝinta, li ne povis plu fariĝi por la du kuzinoj tiu senĉesa kontraŭpezo, kiu savis fraŭlinon Demarko. Ambaŭ restis do solaj kontraŭ Fernando: kaj ilia iama amikeco iom post iom aliformiĝis en kaŝitan konkurantecon des pli danĝeran, ke ĝi ju pli penadis sin malvidigi.

Ambaŭ klopodis por altiri al si la elekton de la junulo; kaj bedaŭrinde por la kvieteco de Herbeno ambaŭ sukcesis.

Beatrico blonda, poezia kaj sentema oferis sian sinceran kaj ne repreneblan amon.

Reĝino bruna, ardanta kaj ebriiga promesis deliran kaj ne haltigeblan pasion.

Fernando ŝanceliĝis, balanciĝante jen al unu, jen al la alia, laŭ la hazardo de cirkonstancoj, sed ne povante propramove fari elekton. Ĉar reale, pro malsimilaj motivoj, li egale amis ilin ambaŭ.

Tio, kio pligrandigis lian ŝanceliĝon, estis malpli la neebleco preni decidon, ol la sento de l’ ĉagreno, kiun li kaŭzos al la malelektitino.

— Ili plenigas siajn reciprokajn mankojn, li diris ofte al Klozelo. Kiel malfeliĉa mi estas, ne povante edziĝi kun ambaŭ.

Kaj li aldonis mallaŭte, tre mallaŭte:

— Beatrico utilus tage, kaj Reĝino nokte. Maziero kaj fraŭlino Delanjo, kiuj observis tiun balanciĝon, same suferis pro ĝi; ĉar ili sentis al la du junulinoj saman amemon, kaj ili ne kuraĝis preni sur sin tian respondecon, nome: kaŭzi per sia intermeto la malfeliĉecon de unu el ambaŭ.

Fine tamen la bankiero, komprenante, ke tia situacio ne povas eterne daŭri, kaj ke devige oni devas tranĉi en viva parto, se oni volas eliri el tia senelirejo, diris ian tagon al sia baptofilo:

— Aŭskultu min, mia knabo; necese estas, ke ci decidiĝu. Cia preskaŭ senĉesa ĉeestado ĉe fraŭlino Rozino kompromitas ŝiajn du nevinojn kaj forpelas amindumanojn. Kiam ci estos farinta elekton, mi tre facile trovos uzon por la junulino, kiu restos.

— Baptopatro, donu al mi konsilon.

— Ha ne! Tio estas tro delikata afero.

— Se vi estus en mia loko, kiun vi elektus?

— Mi ne ŝanceliĝus kaj elektus Beatricon, kiu fariĝos, mi estas certa, ideala edzino. Reĝino ŝajnas tro arda, tro pasia. Okazas momentoj, en kiuj ŝi min timigas. Tamen forgesu miajn parolojn, kaj ne lasu cin influi per mi. Ne estas mia prefero, kiu devas superi, sed la cia.

— Ni tuj vidos, se la ludkartoj vin pravigas, diris Fernando ridante.

Kaj prenante kartpaketon, kiu okaze kuŝis sur angulo de l’ kameno:

— Beatrico estas blonda, li diris, kaj Reĝino bruna. Se mi eltiras ruĝan karton, mi elektos Beatricon, kaj Reĝinon, se ĝi estas nigra.

La junulo miksis la kartojn kaj prenis unu el ili. Ĝi estis la kera damo.

— Vi vidas, baptopatro, diris Fernando, montrante la figuron: la kartoj opinias, ke vi estas tro serioza homo por doni malbonajn konsilojn. Estas decidite. Mi edziĝas kun Beatrico. Morgaŭ vi povos peti ŝian manon de ŝia onklino.

— Grave pripensu antaŭe.

— Bedaŭrinde se mi denove pripensus, denove mi refalus en miajn ŝanceliĝojn.

Beatrico preskaŭ svenis pro ĝojo, kaj Reĝino pro koncentrigita kolerego, eksciante tiun decidon.

Se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino, eble la estonteco estus aperinta al ŝi, pentrite de malpli rozaj koloroj. Sed tute enprofundiĝante en sian feliĉecon, kun tiu egoismo de l’ amantino, kiu volas, ke ĉiuj partoprenu ŝiajn esperojn kaj ŝiajn iluziojn, Beatrico prenis sian kuzinon kiel konfidenciulinon, kaj de mateno ĝis vespero ŝin turmentis per siaj entuziasmoplenaj pripensoj. Ho ve! ŝi ne ekvidis, ke ŝiaj triumfaj frazoj similis acidaĵon verŝitan sur vivan vundon.

En sia naiveco de virgulino, ŝi imagis, ke la elekto de Fernando devis detrui ĉian amsenton en la koro de Reĝino; kaj ŝi ne eĉ pensis sin demandi:

— Se la roloj interŝanĝiĝus, ĉu tia detruo alvenus en mia koro sammaniere?

Tamen afero povis klarigi ŝian blindecon. Komprenante, ke malelektita junulino estas ĉiam ridinda, precipe kiam ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis, fraŭlino Kolardo afekte montris indiferentecon, kiu tute ne estis en ŝia koro, gratulis sian kuzinon, opiniis tre konvena la elekton de Herbeno, konfesante kun ŝajno tre perfekte hipokrita, ke se la junulo estus petinta de ŝi ŝian manon, ŝi tre malfacile estus konsentinta; ĉar li ne prezentis antaŭ ŝiaj okuloj la idealon revitan.

— Neniam mi sentis al li pli ol koran amikecon, ŝi diris. Kreante inter ni ligilojn de parenceco, cia edziniĝo havos kiel konsekvencon, ke ĝi pli kaj pli ilin fortigos.

Post tia certigo, la ĝojo de Beatrico estis plena. Momente ŝi timis, ke ŝia feliĉeco estos aĉetita nur per la malfeliĉeco de Reĝino kaj, ĉar la fianĉino de Herbeno sentis al sia kuzino grandan amemon, tiu antaŭvido ĵetis ombron sur ŝian ĝojon. Sed oni kredas facile tion, kion oni deziras. La respondo de fraŭlino Kolardo tro bone konformiĝis kun ŝiaj propraj deziroj, por ke Beatrico povu eĉ dum unu minuto dubi pri ĝia sincereco.

Ne estis same por fraŭlino Delanjo kaj precipe por Maziero. Tiu tro afektigita trankvileco ilin mirigis kaj eĉ timigis. Ili estus preferintaj sinceran malesperon kaj precipe plorojn, kiuj kvietigus la junulinon.

Tamen por ne veki sentojn, kiuj (ili tre bone tion komprenis) povis esti nur malamaj kaj danĝeraj por la feliĉeco de gefianĉoj, ŝajne ili akceptis ĉiujn klarigojn, kiujn fraŭlino Kolardo kredis taŭgaj en tia cirkonstanco, kaj ne lasis kredi per sia sintenado, ke ili trovas en tiu situacio ian gravecon.

La geedziĝo okazis. Post tri monatoj, Maziero vidis ian tagon sian baptofilon, kiu eniris en lian oficejon kun priokupata mieno, kun larmoplenaj okuloj.

— Kio estas en ci, infano mia? li diris per patrotono.

— Beatrico estas malsaneta.

— Eble ŝi suferas pro komencanta gravedeco.

— Ne; kaj eĉ mi tre timas, ke neniam mi havos la ĝojon fariĝi patro.

— Ci min timigas. Rakontu ĉion laŭ la plej etaj detaloj. Ĉu mi ne estas kuracisto? Kiam Fernando estis fininta:

— Malprave ci timas, respondis la doktoro, kiu tre atentege estis aŭskultinta la rakonton de l’ junulo. La simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano. Per inteligentaj flegoj cia edzino resaniĝos. Sed por tion ricevi, oni devos uzi energian kuracadon: kaj se ci volas, ke ĝi sukcesu, necese estas, ke ci forgesu, dum ĝia tuta daŭrado, ke ci estas edzo.

Tial ke post tiu deklaracio Herbeno ŝajnis ankoraŭ pli malkontenta ol antaŭe, Maziero diris per ĝojeta tono:

— Dio mia! mi komprenas cian tedon. Sed fine ci povas resti fraŭlo dum kelkaj monatoj. Ci ne mortos pro tio. Poste vi ambaŭ regajnos la tempon perditan.

Lasante sian baptopatron, Fernando ŝajnis pli kolera ol ĉagrena, kaj murmuris:

— Ha! Reĝino, Reĝino, se mi estus sciinta, estas ci la virino, kun kiu mi senŝancele estus edziĝinta!

Depost la edziniĝo de sia kuzino, fraŭlino Kolardo restis en la kampodomo de Sèvres, havante kiel kunulinon sian solan onklinon. Do la vivo de la junulino fluis des pli unutone kaj des pli malgaje, ke depost kelka tempo la farto de fraŭlino Delanjo ju pli komencis malboniĝi. En promenado, kiam ŝi marŝis iom tro rapide, en domo, kiam ŝi supreniris ŝtuparon, krizoj de sufoko ŝin ekkaptis. Dum kelkaj minutoj ŝia vizaĝo tiel forte ŝanĝiĝis, ke ŝia nevino timis, ke ŝi mortos inter ŝiaj brakoj. Poste la simptomoj kvietiĝis; kaj la vivado rekomenciĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Reĝino timigita konsiliĝis kun Maziero. Aŭskultadinte sian malnovan amikinon, la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj. Fraŭlino Rozino povos atingi la limojn de la plej ekstrema maljuneco; sed aliparte la morto subita estas ĉiam minacanta.

Pro tio, pripensante al tiu timinda ebleco, la bankiero klopodis por kiel eble plej rapide edzinigi fraŭlinon Kolardo, volante, ke la junulino ne restu sola en la vivo, se okaze ŝia onklino subite mankus al ŝi.

Sed liajn penadojn kronis neniu sukceso. Certe Reĝino ne ŝajnis sisteme malamikema al la edziniĝo; sed ĉiuj junuloj, kiujn al ŝi proponis Maziero, havis laŭ ŝia opinio neakcepteblan difekton; kaj ŝi post mallonga ekzameno ilin senkompate forĵetis.

La bankieron ne trompis tiuj agmanieroj de alieamanta knabino. Pro ŝia tre forte sanga temperamento, fraŭlino Kolardo devis esti ema al la edziniĝo. Do se ŝi ĝin rifuzis tiel obstine, tio pruvis, ke la sola viro, kiun ŝi estus akceptinta plezure, ne povis aparteni al ŝi.

Pripensante, ke dum longaj monatoj lia baptofilo estos devigata vivi apud Beatrico, sammaniere kiel ŝi estus nur lia fratino, la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu duobla situacio.

Momente li intencis konfidencii al fraŭlino Delanjo pri siaj timadoj. Sed kiun motivon li donos? Por ne emocii sian onklinon, Fernando ne parolis al ŝi pri la malsano, kiu suferigis Beatricon. La maljuna fraŭlino estis do konvinkita, ke la junaj geedzoj sin amas reciproke sammaniere tiel, kiel en la plej belaj tagoj de sia mielluno. En tiaj kondiĉoj suspekti la lojalecon de Herbeno kaj la virton de Reĝino estis fari al ambaŭ ne merititan insulton.

Por altiri la atenton de fraŭlino Rozino al la danĝeroj de intimeco, kiu datumis de l’ infanaĝo, estis necesaj longaj klarigoj, kiujn la kompatinda virino, mumiigita de la fraŭlineco, ne estis kapabla kompreni, kaj kiuj, kvankam ne povante ŝin konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon.

Depost kiam Beatrico estis komencinta sian kuracadon, la reciprokaj rilatoj inter la geedzoj kompreneble plene ŝanĝiĝis. Ili estis devigitaj havi ĉiu sian apartan ĉambron, kaj ne vidis plu unu la alian krom dum manĝoj.

Soifante patrinecon, la juna virino deziregis resaniĝi. Ĉar ŝi esperis, ke la naskiĝo de infano ne nur kontentigos la plej rajtajn emojn de ŝia koro, sed plie ke ĝi, ŝin kunigante kun ŝia edzo per ligilo pli forta ol ĉiuj aliaj ĉenoj, lin daŭre fiksados.

Pro tio, ŝi montriĝis eksterordinare severa. Timante, ke montroj de amemo naskos konsekvencojn, kiujn ŝi devis evitegi, ŝi afekte montris al Fernando malvarmon, kiu tute ne estis en ŝia animo, kaj kiu ŝin kruele suferigis.

Sed Maziero, kiu ŝin kuracis, ŝin kuraĝigis al la persisteco: kaj ŝi ne cedis.

Siaflanke Herbeno, kvankam li komprenis kaj eĉ aprobis la saĝecon de tiu sintenado, opiniis tamen, ke li estas la plej malfeliĉa el ĉiuj edzoj. Li kulpigis la fatalon, kaj kelkafoje preterlasis maldolĉajn kaj maljustajn parolojn: ilin li poste bedaŭris; sed ili profunde vundis Beatricon, kaj ŝin plorigis, kiam ŝi troviĝis sola.

Do tiuj du estaĵoj, kiuj amis reale kaj profunde unu la alian, ŝajnis vivi, kvazaŭ ili estus malamikoj.

Subite la sintenado de Fernando plene aliformiĝis. Li fariĝis tia, kia li estis en la unuaj tagoj de sia edziĝo, ĝentila, afabla, neniam aludante la provizoran eksedziĝon, kiun la malsano estis naskinta inter li kaj lia edzino.

Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco. Iom post iom ŝi reprenis sian iaman senĝenecon. Ian tagon eĉ, puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon.

Sidante sur la genuoj de sia edzo, metinte siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la viro, kiun ŝi amas, ŝi al li mallaŭte murmuris varmegajn parolojn miksitajn kun ebriigaj ŝmacadoj; ŝi sin donis tutan, kiam ŝia edzo ŝin dolĉe repuŝis.

Larmoj de ĉagreno supreniris en okulojn de la juna virino. Fernando ilin viŝis per frata kiso, kaj diris amike sed sen ia kortuŝeco:

— Ne, karulino. Se ci volas resaniĝi, ci devas esti prudenta. Mi cin amas sufiĉe forte por oferi al ci ĉion, eĉ mian amon, Tiu respondo kvietigis Beatricon.

Kaj eĉ, kiam ŝi estis pripensinta pri tio, la konduto de ŝia edzo ŝajnis al ŝi tiel kuraĝa kaj tiel delikata, ke ŝi ne povis ne rakonti al Maziero tiun okazintaĵon. Ne volante malĝojigi sinjorinon Herbeno, la doktoro ŝajnis partopreni tiun entuziasmon: sed funde de sia koro li dubis. Tia animforteco ŝajnis al li pli ŝajna ol reala.

Kvankam la bankiero restis oficiale la ĉefo de sia firmo, reale Herbeno estis fariĝinta ĝia vera mastro, kaj prizorgis pri ĉiuj ne tro gravaj aferoj.

Pro tio, Maziero vidis ne sen miro, ke depost kelka tempo li multajn fojojn estis devigita fari mem la taskon de sia baptofilo.

— Necese estas, ke mi tre atentu, li murmuris, kiam li estis forlasinta Beatricon. Lia edzino estas rava, amoplena; kaj li rifuzas. Tio ne estas natura.

Sed vane la baptopatro de Fernando serĉis; li povis nenion malkovri.

Tre rapide Reĝino estis rimarkinta la malgajan kaj malafablan mienon de la junulo, kiun ŝi ĉiam daŭrigis amegi sekrete. Tial ke, krom en sia geedza vivado, Herbeno povis havi neniun motivon por malĝoji, necese estis, ke lia ĉagreno devenu de tiu sola fonto.

Do Fernando ne trovis en sia unuiĝo kun Beatrico la plenan feliĉecon, kiun li revis. Tre bone! Li estis punita per la afero mem, per kiu li estis pekinta. Li ricevis tion, kion li meritis. Ĉu oni prenas virinon similan al ŝia kuzino, kiam ŝi estas tie, dezirante nun unu aferon: sin doni kaj sin oferi.

Pro tio, ŝi ne estis tro mirigita, kiam ŝi vidis, ke Fernando venas en Sèvres’on, pro ia aŭ alia preteksto, multe pli ofte ol li kutimis fari en la pasinta tempo.

Por ke la du najbaraj familioj povu facile sin viziti reciproke, iam Maziero farigis malfermaĵon en la fama intera muro, kiu estis la unua kaŭzo de l’ intimeco, okazinta inter la du familioj: ĝin fermis komunika pordo.

Tuj kiam Herbeno estis alveninta en sian hejmon, li deziris bonan tagon al la ĝardenisto kaj al lia edzino, la geedzoj Lefevro, kiuj gardis la domon dum la forestado de mastroj, kaj sendis ilian filon Filipo peti de ambaŭ sinjorinoj, ĉu ili bonvolos lin akcepti. Kompreneble ili tuje kaj senŝancele konsentis.

Poste li klopodis, por ke li troviĝu sola kun Reĝino: kaj tio ne estis malfacila, ĉar se la juna fraŭlino tion profundkore deziris, la maljuna neniel intencis tion malhelpi. Inter gekuzoj!

Ambaŭ supreniris en la unuan etaĝon, kaj estis preskaŭ certaj, ke neniu ilin ĝenos; ĉar fraŭlino Delanjo, timante sufokon, neniam delasis la teretaĝon.

Tiam inter la gejunuloj komencis senfina babilado, kiu iom post iom fariĝis pli intima kaj nesenteble aliformiĝis en konfidencion.

Ian tagon fraŭlino Kolardo diris al Herbeno:

— Fernando, ci havas ĉagrenon.

— Ne; mi certigas.

— Beatrico ne igas cin feliĉa.

— Kio al ci povis kredigi ...?

— Tio estas sufiĉe videbla. Estas indigniga ŝia konduto.

— Ne kulpigu ŝin; ŝi ne estas kulpa.

— Ha! ci vidas, ke mi divenis. Depost tiu tago, la junulo estis tiel atakita, sieĝita, premita de demandoj, ke fine kun larmoplenaj okuloj li ĉion konfesis.

— Ha! Reĝino, li diris, se mi estus diveninta tion, ci estus hodiaŭ mia edzino.

La junulino ne povis deteni triumfan ekkrion. Ŝi estis venkanta, kaj venkita ŝia konkurantino. Estis veninta la momento, en kiu ŝi premegos per sia malestimo la viron, kiu tiel senkompate ŝin doloris.

Ŝi sentis, ke ŝi estas amata. La junulo venas apud ŝin nur por trovi konsolojn. Li petos, petegos, sin trenos antaŭ ŝiaj piedoj: tiam ŝi respondos kun gesto de princino:

— Tro malfrue! Sed ho ve! la malfeliĉa infanino ne estis sufiĉe kalkulinta la perfidon de sia propra koro.

Kiam ŝi vidis antaŭ si la malfeliĉan Herbenon konfuzitan, pentantan kaj humiligitan, la fieraj paroloj, kiujn ŝi depost kelkaj tagoj tiel zorge parkeris, estis subite forgesitaj. Ŝi povis trovi nur tiujn vortojn:

— Ha! jes, ci estus estinta pli prava. Mi cin amis tiel profunde! Rigardante Herbenon, ŝiaj nigraj okuloj brilis de pasia fajro. Ŝi lin adoris tiel arde kiel en la pasinta tempo. Malgraŭ forlaso, malgraŭ edziĝo, malgraŭ tiu alia virino, kiu staris inter ili, amo restis neŝancelita, pli forta ol indeco, pli forta ol hontemo, pli forta ol malhumileco.

Ebria pro pasio, freneza, forgesante Beatricon, kiun li ĉiam amis, sed kies amemo nur morala ne povis kontraŭbatali la voluptajn ardojn de ŝia kuzino, Fernando altiris la junulinon al siaj genuoj: kaj iliaj lipoj kuniĝis en longa ŝmacado.

La brusto de Reĝino subleviĝis, sufokiĝante. Ŝia koro grandfrape batadis. Poste ĉio konfuziĝis. Kun okuloj fermitaj, kun penso forestanta, ŝi perdis la senton al realeco, kaj en edena ravego, kvazaŭ ĝi estus natura neeviteblaĵo, la junulino toleris la fatalon de l’ amo.

Depost tiu momento, Fernando venis Sèvres’on preskaŭ ĉiutage.

La geamantoj trovis en Filipo altvaloran helpanton. Li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron, sufiĉe inteligenta por kompreni tion, kion oni postulas de li, kaj por ĝin plenumi poste, sed ne sufiĉe por enmeti en ĝin sian propran decidon.

En la lando, li estis objekto de ĝenerala naŭzo. Pro tio, supermezure dankema pro la bonaĵoj, kiujn oni faris al li en la kampodomo, li dediĉis al la du orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado. Kiam la junulino donis al li ordonon, li ĝin plenumis, mi ne diros ne ĝin diskutante, sed ne eĉ komprenante, ke ia diskuteto estas ebla.

Se la orienta frazo: aŭdi estas obei, ne ekzistus de tempo jam longa, Filipo estus elpensinta ĝin por sia propra uzado.

Pro tio, Reĝino, kiu konis funde la karakteron de la kriplulo, ne ŝanceliĝis, kaj faris al li konfidencion.

Ŝi ne havis okazon penti pro tio. Ĉar la amemo, kiun la filo de l’ ĝardenisto sentis al fraŭlino Kolardo, havis preskaŭ religian karakteron, kaj neniel similis la senton, kiu estus aminstiginta lin al liaklasa virino. Ĝi prefere similis la fanatikecon de l’ Hindano, kiu deziras nur sin oferi, eĉ riski sian vivon, por plaĉi al la diino, kies adoranto li fariĝis.

Por Filipo, la junulino vivis en tiel supera sfero, ke li neniel pensis, ke li altiĝos ĝis ŝi, kaj ne nutris la malsaĝan esperon, ke iam ŝi povos malaltiĝi ĝis li.

En tiaj kondiĉoj, neniu sento de ĵaluzeco povis ĝermi en la animo de tiu spritlimigita sed amema estaĵo, kies natureco estis komparebla kun tiu de hundo.

Pro tio, ne nur li ne riproĉis Fernandon, sed kontraŭe li estis dankema al la junulo pro la plezuro, kiun ĉi tiu donis al lia idolino, kaj faris ĉion eblan, por ke nenio venu ĝeni la amajn kuniĝojn de geamantoj.

Kaj kiam Reĝino rekompensis lian sindonon per danka rideto aŭ per amika vorto, la malfeliĉa malfavorito sentis en sia animo ĝojon, kiu daŭris dum la tuta tago. Ha! la geamantoj povis ami trankvile unu la alian, ne ilin perfidos Filipo.

Matene, tagmeze, vespere, ĉiam spionante sur la sojlo de l’ pordo, tuj kiam li ekvidis Herbenon, li alkuris al li, kaj lin sciigis pri ĉio, kio okazas, dum la momento mem, en ambaŭ kampodomoj. Dank’ al tiu senĉesa kaj ĉiutaga kunkulpeco, Fernando povis eniri en la ĉambron de sia amantino kaj poste eliri, ne rimarkite de iu ajn.

Tiuj amaĵoj daŭris ses monatojn. Tamen Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj: li sin kulpigis, unue, ĉar li trompas Beatricon, kiun li ĉiam fundkore amis, kaj due, ĉar li malrespektas sian infanecan amikinon, tiun kompatindan junulinon, kiun kontraŭe li estus devinta protekti kontraŭ la pasio de ŝi sentita al li. Ho! se li povus edziĝi kun ambaŭ, malkaŝe, plentage, ne naskante ĵaluzecon ĉe unu aŭ ĉe alia, kiel tio okazas en Orientaj landoj, certe li ne ŝanceliĝus, kaj sin sentus plene feliĉa. Sed la franca leĝo ne permesas bigamion, kaj la okcidentaj virinoj, ĉu pro amo, ĉu pro malhumileco, ĉu eble influitaj de tiuj du kunaj sentoj, ne akceptas partigon.

Jen estas kial, la 14an de Decembro 1900, en tiu tago, en kiu Sedilo estis veninta lin persekuti trifoje ĝis en lia hejmo, Herbeno veturis al Sèvres. La junulo volis rompi nedaŭreblan amligon, kiu povis kaŭzi al fraŭlino Kolardo kaj al li mem nur multegon da malagrablaĵoj. Kaj kvankam lia amo al Reĝino estis tiel forta kiel en la unua tago de ilia kuniĝo, kvankam longa kutimo estis iginta ĝin eble pli arda ol tiu, kiun li sentis al sia rajta edzino, tamen pro lojaleco, por, kiel li mem al ŝi diris, por ne preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian, li sisteme estis montrinta malvarmecon, kiu ne estis en lia koro.

Certe li pensis, ke ŝi kontraŭbatalos, sed neniam li estus kredinta, ke la junulino sin alkroĉos al li tiel obstine: kaj se tia krampiĝo lin iom tedis, aliparte tia amego flatis multege lian memestimon. Kaj dum li laŭiris sur la vojeto borderanta la fervojon inter Sèvres kaj Bellevue, li bedaŭris, ke la loto ne estu montrinta Reĝinon.

— Kiam mi pensas, li diris, ke se mi estus eltirinta la trefan damon, mi ne min vidus en la embarasa situacio, en kiu mi nun troviĝas.

— Sed tiam, li ekkriis, la viktimo estus mia kompatinda Beatrico, al kiu mi sentas amemon tiel profundan kiel al Reĝino. Kiel stranga situacio estas la mia. Mi ne povas feliĉigi unu el miaj infanecaj amatinoj kaj samtempe ne malfeliĉigi la alian. Mia propra feliĉo estas farebla nur de larmoj de virino, por kies feliĉeco mi sen bedaŭro donus mian vivon, se la afero fariĝus necesa.

Sentante, ke ŝia amantino estas kapabla ĉion fari por lin konservi aŭ por sin venĝi, instinkte Fernando timis. Pro tio, li intencis revidi Reĝinon, ŝin kvietigi, ŝin plidolĉigi, kaj iom post iom inokuli en ŝin pli kaj pli da prudento, kiam la vizito de la polica komisaro lin devigis remeti sian projekton al tute malpreciza epoko.