Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Ĉu li?

Proksimuma verkojaro: 1908

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO SEPA

En la saloneto de l’ hotelo, loĝita de Maziero, avenuon de Bois-de-Boulogne, kvin homoj atendis. Ili estis la bankiero, Klozelo, Juliino, Beatrico kaj Reĝino.

Tiun ĉi vesperon, la junulino devis prezenti al tiuj, kiuj anstataŭis ŝian familion, Petron Fradekon, sian fianĉon. Antaŭvidante tion, kio okazos, ŝi petis de Maziero, ke li invitu neniun fremdulon, preferante, ke la unua intervidiĝo fariĝu sen atestantoj.

Subite la pordo maldelikate malfermiĝis, kaj Baptisto, la ĉambristo de Maziero, maljuna servisto, kiu partoprenis la servistaron de l’ bankiero depost kvardek jaroj, eniris rapide kun mireganta mieno.

— Sinjoro, li diris, sinjoro Herbeno ĵus alvenas. Mi vidis lin malsupre en la korto. Li supreniras la ŝtuparon: mi lin aŭdas.

Maziero estis ekrapidonta al la vizitanto, kiun li ekvidis en la antaŭĉambro donantan al lakeo sian surtuton, kiam la pedelo anoncis:

— Sinjoro Petro Fradeko.

— Sed li estas Fernando, ekkriis la bankiero, rekonante sian baptofilon.

Revidante sian edzon, Beatrico svenis pro kortuŝego. Surgenuante apud ŝi, Juliino debutonumis la korsaĵon de la juna virino kaj al ŝi flarigis salaĵon.

Klozelo staris senmova. Tia maltimego lin ŝtonigis. Pri Fradeko, li rondedirektis al ĉiuj ĉeestantoj longan miran rigardon, kiu iris el unu al la alia, kaj ne ŝajnis kompreni la kaŭzon de tia akcepto.

Feliĉe fraŭlino Kolardo alkuris por lin helpi.

— Tamen, ŝi diris, mi antaŭsciigis vin ĉiujn, ke ekzistas inter mia fianĉo kaj Fernando eksterordinara simileco. Vi sciis, ke li venos; vi lin atendis. Post tio, kion mi diris, tia mirego ne havas plu ian motivon por esti.

Dume ĉiuj ĉeestantoj iom post iom forlasis sian miregan sintenadon.

— Mia kara Reĝino, diris Klozelo, vi efektive parolis pri simileco. Sed antaŭ ni troviĝas pli ol simileco; ĝi estas vera identeco.

Dume la junulino, altirinte Petron al angulo de l’ salono diris mallaŭte:

— Post tio, kio okazis, mi esperas, ke mia stranga konduto en la glacia groto estas por vi sufiĉe bone klarigita. Poste, prenante per la mano la junulon, ŝi lin kondukis ĝis mezo de la ĉambro, dirante:

— Mi prezentas al vi sinjoron Petro Fradeko, mian fianĉon.

Dirante tiujn vortojn, Reĝino direktis al Beatrico rigardon, en kiu tiel nediskuteble legiĝis triumfo kaj satita malamo, ke la juna virino sentis subite kun certeco, ke ŝin ekokupas neevitebla malfeliĉo.

Tiu rigardo volis diri:

— Li estas Li, Fernando, cia edzo. En la pasinta tempo ci lin ŝtelis de mi. Miavice nun mi reprenas mian posedaĵon.

Beatrico nenion komprenis pri tio, kio okazas. Por ŝi estis vere Fernando la viro, kiu staras antaŭ ŝi; estis vere ŝia edzo tiu, kiu baldaŭ edziĝos kun fraŭlino Kolardo. Ombro de dubo ne ŝin tuŝetis eĉ iomete.

La silento fariĝis ĝeniga; Maziero komprenis, ke estas necese krei alidirekton.

— Ni estas profunde humiligitaj, li diris al Petro, pro la malmulte ĝentila akcepto, kiun vi estas ekricevinta. Sed kiam vi eniris en tiun salonon, kvankam ni estis sciigitaj de Reĝino, tamen ni ĉiuj kredis vidi aperanta malfeliĉan forkuranton, kiun senĉese ni ploras.

— Fraŭlino Kolardo, respondis la junulo, al mi parolis efektive pri tiu simileco. Sed neniam mi estus kredinta, ke ĝi estas tiel plena.

Ju pli Fradeko parolis, des pli ĉiuj gastoj de l’ bankiero sin reciproke rigardis kun miro. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu frapis iliajn orelojn; estis Fernando mem tiu, kiun ili aŭdis.

— Li estas Li, murmuris Eduardo en orelon de sia edzino. Tiel perfekta simileco ne estas akceptebla.

— Ĉu vi komprenas nun, diris Reĝino al sia fianĉo, kial en Svisujo mi tiel forte deziris, ke neniu vin vidu, antaŭ kiam mi estos sufiĉe preparinta mian familion. Malgraŭ miaj antaŭzorgoj, vi vidas, ke mi sukcesis nur duone.

Tiam ĉiuj ĉeestantoj sidiĝis. La bankiero estis malluma, kaj ŝajnis okupita de korpremanta penso, kiun li vane penis forpeli.

Klozelo, apud kiu li troviĝis, aŭdis eĉ, ke li murmuras:

— Devige li estas vivanta; devige Variaso eraris. Tie kuŝas la sola ebla klarigo.

Maziero multe deziris fari al Petro aron da demandoj. Sed komprenante, ke tia demandaro ŝajnus maldiskretega al la fianĉo de Reĝino, li haltigis sian kompreneblan malpaciencon.

La vespero, kiu komencis tiel malkorekte, finis kontraŭe kiel eble plej ĝentile.

Oni petis de Fradeko rakonton pri lia falo en la glaciejo; kaj ĉiuj ĉeestantoj tremetis, aŭdante tiun veran kvankam ne verŝajnan aventuron. Poste la junulo konigis siajn vojaĝojn, parolis malmulte, tre malmulte, pri la estintaj fariĝoj de sia vivo, kaj finis, pentrante la feliĉecon, kiun li sentas, trovinte fine sinceran amemon, kiun soifas lia koro, kaj familion, kiu profite por li anstataŭos tiun, kiu konstante lin malŝatis.

La vespero estis tre nokta, kiam oni disiĝis. Fradeko ricevis de Maziero la permeson veni ĉiutage en lian hejmon por amindumi fraŭlinon Kolardo, kaj adiaŭis siajn novajn amikojn.

Sola Beatrico, pretekstante malsaneton, estis elirinta tuj post la komenco de l’ kunveno, rekondukite de Baptisto. La malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo. Ne nur ŝia edzo, ŝia Fernando estas edziĝonta kun Reĝino, sed plie li ne ŝajnis rekoni sian edzinon: kaj la rigardo, kiun li direktis al ŝi, estis rigardo de fremdulo kaj de indiferentulo.

En la kaleŝo, kiu ilin rekondukis hejmen, Klozelo diris al Juliino:

— Kion ci pensas pri tio?

— Nenion; tio min bestigis. Kaj ci?

— Tia animforteco estas ŝtoniga. Neniam mi estus kredinta, ke Herbeno aŭ kia ajn homo povas montri tian maltimegon.

— Tiam ci persistas kredi, ke li estas Fernando.

— Ĉu povas esti alie? Neniam oni vidis, ke Naturo sin ripetas laŭ tia precizeco.

— Tiu Fradeko estas eble malrajta frato de Herbeno.

— Estas neeble. La similecoj inter fratoj estas ofte tre grandaj, sed neniam tiel absolutaj.

— Tamen oni vidas, ke tiu fenomeno okazas ĉe ĝemeloj.

— Ci estas prava; kaj la klarigo estus trovita, se la ĝemela frato de Fernando estus vivinta. Sed li mortis en la tago mem de sia naskiĝo, bruligite en sia lulilo.

Dum la juna advokato revenis hejmen kun sia edzino, fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado.

La junulino ne povis sin decidi al la enlitiĝo. Tiu unua oficiala intervidiĝo malliberigis ŝian tutan estontan vivon. Hieraŭ ŝia sorto dependis ankoraŭ nur de ŝia sola volo; hodiaŭ, se okaze ŝi pentus pri sia decido, ŝi estos devigata, por rompi tiun edziniĝon, liveri motivojn, kiuj eble estos kontraŭbatalitaj de ŝiaj ĉirkaŭantoj, se ili ne ŝajnas sufiĉe pravigitaj. Kaj Reĝino sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, pripensante al la stranga aventuro, en kiun ŝin enŝipigis ŝia imago tro avida de nekonataĵoj. Ŝi baldaŭ edziniĝos, metos sian estontecon en manojn de viro, al kiu la leĝo donos absolutajn rajtojn sur ŝia persono: kaj pri tiu viro, pri tiu mastro, kiu post kelkaj tagoj povos altrudi al ŝi sian volon, kaj ŝin kurbigi laŭ la fantazieco de siaj kapricoj, ne nur ŝi nenion konas, sed plie ŝi tute nescias, kiu li estas reale.

La horoj pasis. Duonkuŝante sur apogseĝo, la junulino ĉiam revis, kiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas bruon malsupre de si, en la apartamento loĝita de Maziero.

Tiu bruo similis ĝemadojn miksitajn kun plendadoj. Momente ili ĉesis, kaj poste pli forte rekomencis.

Subite fraŭlino Kolardo aŭdis tre malkonfuze bruon de sufokaj ploregoj, dum peteganta voĉo (ŝi rekonis, ke ĝi estas la voĉo de l’ bankiero) intertempe laŭtiĝis, kvazaŭ ĝi petus helpadon.

Reĝino estis kuraĝhava. Ŝi sin levis, intencante voki Baptiston, kaj lin averti pri tio, kio okazas. Eble ŝia bonfarinto estas malsana, nekapabla sonorigi aŭ voki al helpado. Por ke viro tiel fortike organizita kiel Maziero tiamaniere plendu, necese estis, ke la sufero lin supermezure doloru.

En momento kiam ŝi malfermis la pordon, plendadoj kaj ĝemadoj plifortiĝis. La servistoj loĝitaj en la lasta etaĝo de la domo, kaj senkonsciigitaj de unua dormado, povis nenion aŭdi.

Estis necese rapidi. Supreniri unu etaĝon, veki Baptiston, al li konigi tion, kio okazas, lasi al li tempon necesan por surmeti sian veston, tio perdigus altvalorajn minutojn, en kiuj neriparebla katastrofo povus okazi. La junulino ne ŝanceliĝis. Ŝi rapide malsupreniris la ŝtuparon; kaj trovinte duonmalfermita la pordon de la Maziera laborĉambro, ŝi en ĝin sentime eniris. Tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro, kaj malhelpis, ke ŝi faru antaŭen unu paŝon plie.

Elektra lustro pendanta el plafono lumigis al la vasta ĉambro per kruda lumo.

Kontraŭ ŝi, sur ĉiu flanko de la fenestro, du grandaj portretoj, pentritaj laŭ natura amplekso, tiuj de Leopoldo kaj de Klotildo, faritaj post ilia morto laŭ fotografaĵoj, kovris dekstre kaj maldekstre la tutan muron kontraŭe starantan.

En mezo de la ĉambro la maljunulo, kiu same ne ankoraŭ sin senvestigis, aliris kaj eliris kun ŝajno de frenezulo, kun okuloj konfuzitaj, vidante neniun el objektoj lin ĉirkaŭantaj, ŝajnante rigardi en la senfineco de sonĝo iun fantazian kaj terurantan aperaĵon.

Fraŭlino Kolardo komprenis, ke Mazieron okupas speco da hipnota dormo: ĉar kvankam li paŝis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin tuŝis, li tamen ne ŝajnis rimarki ŝian ĉeeston.

Subite la bankiero kunplektis la manojn. Du dikaj larmoj ŝprucis el liaj okuloj, fluis malrapide laŭlonge de liaj velkitaj vangoj, kaj perdiĝis en lia blanka barbo.

— Pardonu, Leopoldo, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo. Ne fikse direktu al mi tiun koleran rigardon. Mi estas kulpa; estas vere: mi volis min venĝi je duobla perfido. Sed depost tiu tempo, mi tiel suferis, mi tiel elpagis. Ho! deturnu cian senkompatan vizaĝon; ne min premegu.

Mian malkuraĝan agon mi riparis kiel eble plej plene. Mi edukis cian filon, mi lin amis, mi lin direktis en la vivo, kvazaŭ li estus mia propra infano. Jes, mi certigas, ke pri tiu punkto mia konscienco ne povas min riproĉi. Ci ne estus pli bone farinta, mi estas certa pri tio; ĉar tio estas neebla. Granda malfeliĉaĵo lin premegis; estas vere: sed ĉu mi estas kulpa? ĉu estas juste, ke ci igu min responda pri tio, kio okazis? Subite Maziero haltis kun orelo streĉita, kvazaŭ li aŭskultus voĉon, kiu venas el la senfineco.

— Kaj la alia infano? ci diras. Sed ne estas li tiu, kiu troviĝis en la lulilo; ĝi estis anatomia temulo. Tion tamen ci scias tre bone. Ha! mia krimo estas sufiĉe abomena, ci ne bezonas ĝin ankoraŭ pligrandigi. Bruligi vivantan infanon! Sed tio estas kruelego, kiun mi estis nekapabla plenumi. Mi ĝin anstataŭigis per malviva novnaskito. Tial ke ci tion scias, kial ci persekutas min? La maljunulo haltis. Liaj fortoj ŝajnis eluzitaj.

Reĝino aŭskultis terurite, volante eliri el tiu ĉambro, hontante, ĉar ŝi surprizas tiun teruran sekreton, kiun neniam ŝi estis eĉ suspektinta: sed, malgraŭ ŝi, ŝi ĉiam restis, fiksite de forto pli supera ol ŝia volo, sur la loko, sur kiu ŝi troviĝis.

La ĝemadoj plifortiĝis.

— Li mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj: li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn. Tion al mi certigis Variaso. Variaso estis cia amiko same kiel la mia: li ne estas viro kapabla min trompi. Ci do vidas, ke ci estas malprava, min turmentante, kiel ci faras. Tiu infano estis malfortika; li ne povis vivi. Se mi ne estus ŝtelinta lin, ci tamen estus lin perdinta. Ĉu estas grave por ci, ke li mortis en hospitalo anstataŭ morti en cia hejmo? Ho! tiun rigardon, tiun malaman rigardon, kiu kulpigas kaj kiu kondamnas, mi do ĉiam vidos; neniam mi do povos ĝin eviti. Ho! tiun agonian rigardon! depost tridek jaroj ĝi min persekutas, depost tridek jaroj ĝi restas fiksita al mia persono! Kaj dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn ambaŭ manojn sur siajn okulojn, kvazaŭ li volus forigi for de li terurantan vidataĵon.

Subite li lasis fali siajn brakojn, sin direktis per aŭtomata paŝo al la du portretoj alkroĉitaj sur la muro, kaj antaŭ tiuj du figuroj, kiuj ŝajnis lin fikse rigardadi per siaj senmovaj okuloj, li ekkriis, kunplektante la manojn: — Ho Klotildo, vi min amis iam. Memoru, ke por savi vian vivon, mi donis ĝis mia sango. Mi vin preĝas: propetu por mi apud Leopoldo. Tial ke li vin amas, li vin obeos. Diru, ke li fermu siajn okulojn de malvivulo; diru, ke li ne min persekutu, ne min atakadu, kiel li faris ĝis tiu tago. Diru tion, mi vin petas kun kunplektitaj manoj; mi vin petegas. Klotildo, Leopoldo, kompatu, kompatu!

La maljunulo sin lasis fali sur genuoj. Jen li prezentis la brakojn al pentritaj figuroj, skuate de konvulsiaj ploregoj: jen li sin kurbigis ĝis tero, frapante la pargeton per sia frunto, balaante la tapiŝon per siaj blankaj haroj.

Fraŭlino Kolardo ne povis vidi plion. La rigideco, kiu ŝin okupis, kiam ŝi vidis tiun neatenditan kaj terurantan vidaĵon, iom post iom malaperis. Ŝi sin direktis al Maziero, kaj malforte lin tuŝis sur la ŝultro.

Pro tiu kontakto la bankiero tremetis, sin rektigis, ŝajnis vekiĝi, ĵetis ĉirkaŭ si malviglan rigardon, kaj fine ekvidis la junulinon.

— Ĉu ĝi estas vi? infanino mia, li diris per malforta voĉo. Kion vi volas? Kio okazis?

— Nenio eksterordinara, respondis Reĝino, apogante sur elektra butono.

— Sed fine kial vi troviĝas ĉi tie? Fraŭlino Kolardo estis tiel profunde kortuŝita, ke ŝi apenaŭ povis elparoli unu vorton. Sed la bankiero, kiu ne ankoraŭ plene rekonsciiĝis, ne tion rimarkis.

— Vi sonĝis laŭte, ŝi diris. Timante, ke vi bezonos ion, mi alkuris al vi.

— Kion mi diris?

— Malprecizajn, sensencajn parolojn. Mi neniel ilin komprenis.

— Ha! mi preferas tion.

— Nun, sinjoro Maziero, necese estas, ke vi estu prudenta kaj enlitiĝu tuje.

Prenante la bankieron per la mano, ŝi lin kondukis al lia ĉambro. Obeema kaj ne batalema, la malfeliĉulo ŝin sekvis kiel infano.

En tiu momento Baptisto alkuris duonvestite, havante okulojn ankoraŭ plenajn je dormado.

— Baptisto, diris Reĝino, via mastro sin sentas iom malsaneta. Vi ne devos lin delasi dum la tuta nokto.

Poste la junulino eliris el la dormoĉambro de Maziero kaj resupreniris al sia apartamento.

La morgaŭon, kvankam Maziero sentis sin ankoraŭ iom rompita, li tamen estis tute resanigita el sia terura inkubsonĝo.

Li diris al sia meĥanikisto, ke li preparu la aŭtomobilon.

— Al hospitalo Necker, li ordonis. Kiam la bankiero estis elkaleŝiĝinta:

— Ĉu la sinjoro Direktoro estas videbla? li petis de la pordisto. Donu al li mian vizitkarton, mi petas.

Post kvin minutoj, Maziero eniris en la privatan apartamenton de sinjoro Variaso.

— Kiel? Ĉu estas ci, mia kara Maziero, ekkriis la Direktoro, premante la manon de l’ bankiero: necese estas, ke ci havu tre gravan motivon por min viziti en tiel matena horo. Kio estas en ci? Ci ŝajnas kortuŝita.

— Variaso, mia malnova amiko, mi venas revivigi en cia cerbo memorojn, kiuj en ĝi kuŝas depost preskaŭ tridek jaroj. Mi dezirus havi sciigojn pri fariĝoj, kiuj okazis en epoko, en kiu ci estis nur malalta oficisto en la hospitalo por Trovitaj Infanoj, straton Denfert-Rochereau.

— Diablo! Tio estas iom maljuna. Feliĉe mi konservis ĉiujn miajn notojn metode kaj laŭjare klasigitajn.

— Mi scias. Ci ĉiam havis manion al kolektado de skribaĵoj. Ofte eĉ mi cin moketis pri tio, kiam ni estis en liceo, ne divenante, ke tiun frenezeton mi devos iam utiligi.

— Pri kio ci volas paroli?

— Je 1874, mi interesiĝis pri infano, kiun oni alportis al hospitalo, la 10an de Decembro, je la sepa kaj duono vespere. Ĉu ci memoras pri tio?

— Atendu unu minuton.

Variaso eliris momente kaj revenis kun kartonskatolo plena je skribaĵoj. Sur tiu ujo legiĝis, skribita per dikaj literoj, la cifero de la jaro: 1874.

Li rediris:

— Efektive mi memoras, ke ci venis peti sciigojn pri tiu infano.

Kaj dum la Direktoro parolis, li serĉis en la aro da skribaĵoj kun tiu rapidmoveco, kiun nur granda kutimo povas doni.

— Ha! jen estas, li diris: mi trovis. En tiu dokumento oni parolas pri kamparano, en kies brakojn oni estis metinta antaŭ momento novnaskitan knabon, petante de li, ke li bonvolu lin porti al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.

— Tre bone; tio estas tute ĝusta. Ĉu tiu kamparano havis bluan kitelon?

— Li havis bluan kitelon, respondis Variaso, daŭrigante sian legadon.

— Nun, kio fariĝis la infano?

— Li estis malfortika etulo, kiu multe suferis en la akuŝlaborado. Li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn.

— Ĉu ci estas tre certa, ke ci ne eraras? Ĉu vere li mortis?

— Tute, tute certa. Legu mem: tiu detalo estas tutlitere skribita.

— Kaj pri la aliaj infanoj, kiujn oni alportis ĉi tiun vesperon, ĉu ci havas sciigojn?

— Atendu iom! ĝuste mi deĵoris. Do ĉiuj fariĝoj okazintaj en tiu tago estas certe enskribitaj.

Variaso demandis sian dokumentaron.

— Ha! jen estas, li diris. Patrinknabino, kiu regule alportis al ni ĉiujare novnaskiton, venis je la sesa kaj duono. Unu horon poste mi akceptis la kamparanon, pri kiu mi parolis antaŭ momento. Neniu alia venis antaŭ la deka. Post la deka mi revenis hejmen, kaj ne scias plu, ĉu alia alporto okazis pli malfrue en la nokto.

— Tio sufiĉas. Mi cin dankas. Kiam li estis reveninta en sian aŭtomobilon, Maziero pensis:

— Nun mi estas certa, ke Fradeko ne povas esti la ĝemela frato de Fernando, kiel mi tion konjektis hieraŭ; ĉar tiu infano reale mortis antaŭ dudek-ok jaroj, la morgaŭon mem de sia naskiĝo. La precizaj detaloj, enskribitaj de Variaso en liaj notoj, tion pruvas laŭ tute nediskutebla maniero.

Antaŭ kiam li revenos hejmen, la bankiero eniris en la domon de sinjorino Herbeno, por peti de ŝi novaĵon pri ŝia farto.

Li trovis la junan virinon enabismiĝantan en larmoj, premegitan de profunda malespero kaj de maldorma nokto.

— Li estas Li, ŝi ĝemis; li estas Fernando; li estas mia edzo. Li amas Reĝinon, kaj li min forlasas.

— Nu, mia kara Beatrico, vi tute malsaĝiĝas. Estas simileco; mi tion konfesas. Sed tiu Fradeko ne povas esti via edzo. Li estas nur nekonatulo, kiu renkontis vian kuzinon. Ŝi estas sufiĉe bela por inspiri pasion. Li amis ŝin, sciis sin amigi de ŝi, kaj kun ŝi edziĝas. La afero. kiel vi vidas, estas tute simpla.

Sed la juna virino, instigite de fiksa ideo, rediris, tordante siajn brakojn.

— Li estas Li: mi estas certa, ke li estas Fernando, kiu sin kaŝas malantaŭ malpropra nomo.

Vidante, ke Beatrico troviĝas en stato de ekscitego, kiu igis ĉiun rezonon tute neebla, la bankiero jam sin levis por eliri, kiam li petis de sinjorino Herbeno, ĉu ŝi ĉeestos ĉe la vesperfesto, kiun li intencas doni al siaj amikoj, por honori la gefianĉojn.

— Ne esperu, ke mi ĉeestos, respondis la malfeliĉa ĉagreniĝantino. Vidi ilin ambaŭ min tro dolore suferigus. Mi tre sentas, ke ĉia ajn kontraŭbatalo estas neebla. Por repreni mian edzon, necese estus, ke mi perfidu lian inkogniton. La malbonulo tre scias, ke mi estas nekapabla fari tian malnoblaĵon. Jen estas kial li senŝancele min fajrete mortigas. Esti kaŭzo de lia morto min tuje frenezigus. Mi preferas ankoraŭ vidi lin edziĝantan kun Reĝino. Sed tio min mortigos.

La bankiero delasis la malfeliĉan virinon, predikante kvietiĝon kaj certigante, ke ŝi certe eraras, kaj sekve okazigas al ŝi tute neutilajn suferojn. Sed lia elokventeco havis neniun sukceson.

Se Maziero ne povis inokuli konvinkon en la animon de Beatrico, la kaŭzo estas jena: tial ke li mem ne sentis tiun konvinkon tute plenan, li ne povis meti en siajn parolojn tiun tonon de sincereco, kio impresas kaj kiu decidigas.

Kiam li eniris en sian hejmon, li trovis Klozelon, kiu lin atendis.

— Hieraŭ vespere, diris la juna advokato, mia edzino faris antaŭ mi pripenson, kiu min ŝancelis. Tial ke vi intime konis la patron de Fernando, diru do, ĉu Fradeko ne povas esti lia malrajta aŭ adulta frato?

— Neeble. Antaŭ kiam Leopoldo edziĝos, li estis en Alĝerio, en Insalah, en plena dezerto. En tiu loko troviĝas neniu Eŭropeano, malpli ankoraŭ Eŭropeanino. Post kiam li estis edziĝinta, li tiel amegis sian edzinon, ke hipotezo pri malfideleco estas tute ne akceptebla.

— Tiam, kiamaniere vi klarigas ...

— Mi ne klarigas, mi nur konstatas.

— Ha! se la frato de Herbeno ne estus mortigita de brulado!

— Li estu mortinta en brulado aŭ en alia loko, la sola punkto, kiu povas nin interesi, estas jena: tiu infano ne vivis. Cetere ĉiuj hipotezoj, kiujn ni povus fari, estos sen valoraj, tiel longe kiam ni ne havos pri la familio de tiu junulo precizajn sciigojn. Li diras, ke li havas ankoraŭ sian patron. Mi intencas iri al Dinan. Mi vidos tiun viron; mi parolos kun li: kaj se la fianĉo de Reĝino estas vere lia filo laŭ la sango, ni estos devigataj vidi en tiu simileco nur naturan strangaĵon, eble unikan, depost kiam ekzistas la homaro.

— Sed nun mi estas devigata vin forlasi. Necese estas, ke mi iru al la banka firmo. Depost kiam mia malfeliĉa Fernando ne ĉeestas plu por min helpi, la tuta pezo de aferoj refalas sur min. Ĉu vi min akompanas?

— Mi dankas vin. Sed mi mem bezonas iri al la juĝejo.

— Ĉu oni vidos vin tiuvespere?

— Se nenio malhelpas, vi povos kalkuli Juliinon kaj min inter viaj invititoj.

La vesperon, Fradeko eniris en la Mazieran salonon, antaŭirita de vastega blanka bukedo.

Post la unuaj ĝentilaĵoj:

— Mi ne vidas sinjorinon Herbeno, li demandis. Ĉu mi ne havos la feliĉon prezenti al ŝi miajn afablaĵojn? Aŭdante, ke ŝia fianĉo elparolas tiun frazon inspiritan de nur komuna ĝentileco, fraŭlino Kolardo sulkis siajn brovojn.

— Beatrico sin sentas iom malsaneta, kaj petas de vi senkulpigon, respondis la mastro. Depost la eliro de sia edzo, la malfeliĉa virino estas enprofundigita en doloron, kiu ne kvietiĝas, kaj kiun hieraŭ via ĉeesto ankoraŭ pligravigis.

— Dio mia, ĝemis Petro, kiel tediga por ĉiuj homoj estas do tiu simileco. Ĝi kaŭzis al mi, tiun posttagmezon tute malagrablan okazintaĵon. Kaj min preskaŭ feliĉigas la foresto de sinjorino Herbeno; ĉar ĝuste mi volas paroli pri temo, kiun mi ne estus kuraĝinta trakti en ŝia ĉeesto.

— Kio do okazis?

— Post mia tagmanĝo mi ricevis la viziton de policano, kiu, kredante, ke mi estas via baptofilo, petis de mi ĉiujn miajn familiaktojn. Feliĉe mi posedas tiel plenan aron da oficialaj dokumentoj, ke ĝi sufiĉas por konvinki la plej skeptikan policanon: sen ili, li estus deviginta min fari ĉiuspecajn tre tedigajn klopodojn. Mi eĉ ne scias kiamaniere tiu tuta afero estus finiĝinta. Dank’ al kelkaj vortoj, kiujn preterlasis tiu viro, mi eĉ kredis kompreni, ke mi estas observita. Depost mia reveno Francujon, apenaŭ mi estis transirinta la landlimon, la polico min persekutis.

En tiu momento, Klozelo direktis al Petro longan demandantan rigardon. Sed li povis malkovri sur la vizaĝo de l’ junulo nur esprimon de tedo kaj de malkontento.

Fradeko daŭrigis:

— Fraŭlino Reĝino al mi rakontis, ke ŝia bokuzo estis viktimo de juĝa eraro: kaj mi estas plene konvinkita pri tio. Sufiĉas eniri en vian intimecon, por vidi, ke tiu junulo lasis en la koro de ĉiuj siaj familianoj multajn simpatiajn bedaŭrojn, kaj sekve por fariĝi certa, ke li ne povas esti kulpa. Sed fine tiu familio, kiu lin ploras, baldaŭ fariĝos la mia: kaj mi konfesas, ke mi estus tre scivola koni laŭ ĝiaj detaloj rakonton pri tiu dolora aventuro.

— Tiu scivolo estas tro komprenebla, por ke oni ne ĝin kontentigu. Sinjoro Klozelo, kiu defendis, kiel advokato, mian malfeliĉan baptofilon, tuj al vi donos ĉiujn klarigojn, al kies postulo vi estas rajtigita.

— Dirante, ke mia malfeliĉa amiko estis viktimo de juĝa eraro, diris la juna advokato, eble Reĝino ne uzis vorton tute ĝustan: estas prefere diri: viktimo de Fatalo. Pro financaj konsiloj, kiujn la kompatinda Herbeno donis al ia Sedilo, malbonaj konsiloj, kiuj okazigis la malriĉigon de tiu homo, li altiris al si la malamon de sia kliento. La du viroj renkontis unu la alian en vagono, ĉe la Bellevue’a stacidomo. Kio okazis inter ili? Tion oni ne scias; ĉar ĉiam Fernando konservis pri tiu aventuro silenton, kiu okazigis lian pereon. Fine en vespero nia malfeliĉa amiko revenis al sia hejmo malfrue, kun stranga mieno, kun sangokovritaj manoj, en momento kiam la korpo de Sedilo estis trovita piede de la Meudon’a pontego, kun kuglo en ŝultro.

— Laŭ via opinio, kia estas la kaŭzo de tiu silento?

— Tial ke Beatrico ne ĉeestas, ni povas paroli. Herbeno havis certe amantinon en la Parizaj ĉirkaŭaĵoj. Kiam li mortigis Sedilon, li revenis, vizitinte tiun virinon. Sed por ne perfidi la sekreton de siaj amkunenoj, li preferis nei ĉion kaj lasi kondamni sin kiel mortiganton, dum, ni ĉiuj estas certegaj pri tio, li estas kulpa nur de nevolmortigo pro memdefendo.

— Kiel? Tiu virino lasis sian amanton aliri al la punlaborejo, kaj ŝi faris nenion por lin savi? Tio estas neverŝajna.

— Tamen tio estas vera.

— Kia abomeninda kreitaĵo! ekkriis la junulo kun tono plena je naŭzo.

Fraŭlino Kolardo preskaŭ svenis pro kortuŝegeco. Ŝi deziris, ke la pargeto enabismiĝu sub ŝiaj piedoj, por ke ŝi estu kaŝita for de ĉiuj rigardoj. Ĉu la viro, kiu tiel kolere parolas, estas vere Herbeno? Ĉu li petis de ŝi ŝian manon nur por ŝin havi en sia potenco kaj pli bone sin venĝi pro ŝia iama malnoblaĵo? Fradeko, kiu parolante rigardis sian fianĉinon (cetere li tion faris senĉese depost la komenco de l’ vespero), ŝin vidis tiel palan, tiel ŝanĝitan, ke li ne povis ne diri:

— Kio do estas en vi, Reĝino? Vi ŝajnas malsaneta.

— Tio ne estas grava, respondis la junulino, farante grandan penadon por altiri rideton al siaj malkolorigitaj lipoj. Sed mi ne povas aŭdi pri tiu funebra fariĝo kaj samtempe ne esti kortuŝita ĝis malsaniĝo.

— Tio estas la plej bona pruvo, kiun vi povas doni pri la supereco de via koro, respondis ĝentile Petro, kiu prenis la manon de la junulino kaj metis sur ĝin respektoplenan kisadon.

Poste, sin turnante al Maziero:

— Ĉu sinjoro la baptofilo neniam montris signojn de cerba malsano? li demandis.

— Neniam. Kial tiu demando?

— Pro tio. En Dinan mi tre bone konis junulon dolĉan, humanan, nekapablan fari malbonon al iu ajn. Subite ian tagon, sen ia klarigebla motivo, li eliras el sia hejmo kun tranĉilo en mano, rapidas al promenanto, kiun neniel li konis, kaj lin mortigas. La fariĝo okazis plentage antaŭ dudek atestantoj. Oni arestas la mortiganton kaj preparas lian proceson. Sed, mirinde! ne nur la kulpigito obstine neas malgraŭ la atestado de tuta urbo, sed plie li certigas, ke li tute ne scias, pri kiu mortigo oni lin riproĉas. Kompetenta kuracisto, elektita de la juĝantaro, deklaraciis, ke tiu malfeliĉulo plenumis sian krimon en krizo de maskita epilepsio. Hodiaŭ li estas flegita en resanigejo. Nu, se oni konsideras la karakteron la edukitecon, unuvorte la tutan estintecon de sinjoro Herbeno, eble oni povas sin demandi, ĉu lin same ne atakis krizo de subita frenezeco. Ĉu vi pensis al tia ebleco? Maziero kaj Klozelo sin rigardis reciproke ĉagrenegaj. Nek unu nek alia pripensis pri la ebleco de freneza atako subite okazanta. Eble tamen ĉi tie kuŝis la vero, eble la savo.

— Efektive, diris la bankiero, se ni akceptas la hipotezon de cerba epilepsiforma konfuzaĵo, la mortigo de Sedilo kaj la reveno al Parizo estas fariĝoj, kiuj okazis kvazaŭ en sonĝo, kaj pri kiuj la malfeliĉa knabo neniel memoris, kiam li vekiĝis. Tiu perdo de memoreco klarigus laŭ maniero tute kontentiga (tia estas mia opinio), kial Fernando tiel energie neadis antaŭ la atestantoj, kiuj certigas, ke ili lin rekonis.

— Eble vi estas prava, respondis la juna advokato, kiu restis revanta. — Bedaŭrinde, li pensis, nun estas tro malfrue; sed en momento de l’ enketo tiuj montroj estis altvaloraj. Mi certe estus ekzameninta ilin kun la tuta atento, kiun ili meritas. Sed nun Fernando estas kondamnita kaj ĉenrompinta. Ni troviĝas antaŭ la juĝita afero. Sed por denove refari proceson, oni bezonas novan fakton; kaj ne per malprecizaj konjektoj, per malrajtigitaj suspektoj oni povas rekomenci juĝan agon.

En tiu momento Eduardon tuje vekis en lia revado lia edzino, kiu diris, metante sian manon sur lian ŝultron:

— Nu, amiko mia, ci estas vere tro fervora magistrato. Estas por ĉio tempo taŭga. Lasu do trankvilaj ciajn advokataĵojn, kaj ne malhelpu, ke nia nova amiko sin turnu al sia fianĉino, al kiu depost unu horo li ne sufiĉe afabliĝis, dank’ al ciaj senĉesaj pripensadoj.

Ĉiuj ĉeestantoj ridetis; kaj la interparolado daŭris laŭ pli monduma maniero.

— Mi esperas, diris la bankiero al Petro, ke via edziĝo estos kaŭzo de reciproka alproksimiĝo inter sinjoro via patro kaj vi, kaj ke ni havos plezuron konatiĝi kun li.

— Mi ne kredas, sinjoro, respondis Fradeko malgaje. Mia patro al mi certigis, ke lia nerevokebla volego estas havi kun mi neniun rilaton, kia ajn estu la preteksto. Kaj tial ke mi ĝuste parolis pri la ebleco de edziĝo, por kies plenumo mi bezonos lian konsenton, li respondis:

— Mi sendos skribe ĉion, kion ci bezonos. Poste mi volas nescii ĉion, kio cin koncernas, ĉion, eĉ cian ekziston.

— Eble tiun frazon elparolitan en kolera ekmovo li poste bedaŭris. Ĉu vi permesas, ke mi prezentu min al li, kiel perulon necesan por repacigo?

— Mi ne povas vin malpermesi: sed mi avertas vin, ke vi neutile klopodos.

— Tion mi vidos, respondis Maziero ridetante. Sed ĉiujn ĉeestantojn mirigis la ombro de granda malkontento, kiu mallumigis la vizaĝon de l’ junulo, kiam li aŭdis la proponon de l’ bankiero.

La morgaŭon, Maziero veturis al Dinan.

— Fine mi havos la ŝlosilon de l’ mistero, li diris. Hieraŭ Fradeko ŝajnis tre malkontenta, kiam li aŭdis miajn intencojn. Pro ĝentileco li ne volis sisteme kontraŭstari mian projekton: sed ne mankis la deziro. Kredeble lia naskiĝo enhavas unu el tiuj makuloj, kiujn oni kaŝas zorgege. Eble li estas malrajta aŭ adulta filo, eble filiga infano. En tiu okazo la hipotezo de Eduardo povus esti ĝusta. Okaze mi parolos pri Leopoldo. Mi vidos, ĉu tiu nomo subite elparolita impresos aŭ ne la patron de Petro.

Alveninte Dinan’on, Maziero petis de pasanto, ke li montru la loĝejon de l’ maljunulo.

Kiam li troviĝis en ĉeesto de tiu viro:

— Mi venas vin viziti, sinjoro, li komencis, instigite de via filo Petro.

Pro tiu nomo aŭdita, la okuloj de l’ patro Fradeko kolere fajreroĵetis.

— Li estas krimulo, li ekkriis. Mi volas aŭdi nenion pri li.

— Kion do li faris, por tiel grave meriti vian patran malamon?

— Kion li faris? Nu, necese estas, ke mi diru al vi la tutan veron. Ĉar, tial ke li baldaŭ edziĝos, estas prefere, ke vi estu plene sciigita pri lia konduto. Ĉar mi estas certa, ke vi venas pro lia edziĝo, kvankam vi ne ankoraŭ parolis pri tio. Ĉu mi eraras?

— Vi ĝuste divenis.

— Unue necese estas, ke vi konu unu detalon. Mi havis maljunan onklon, idiotan kaj manihavan, pli malhumilan pri lia nomo Fradeko, ol estus fiera pri sia nobeltitolo Prelongo aŭ Blasano. Havis unu solan fantazion tiu malspritulo: li ne volis, ke lia nomo estingiĝu. Tial ke li estis fraŭlo, mi troviĝis lia sola heredonto. Li ofte diris: “Malo, amiko mia (Malo estas mia baptonomo), se ci volas ricevi mian heredaĵon, havu filon: sen tio, mi testamente donos mian tutan havaĵon al la Publika Helpantaro. Tio nomiĝos: Fradeka testamentaĵo, kaj estos maniero tre taŭga por savi nian nomon el la forgeso.” Fine la aferoj troviĝis en tiu stato, kiam Petro naskiĝis.

— Je kiu epoko? demandis fervore Maziero.

La maljunulo rigardis sian interrompanton per suspektanta rigardo, kaj respondis:

— La dekan de Decembro 1874.

— La dekan de Decembro! pensis la bankiero, la saman tagon, kiel Fernando! Malo daŭrigis:

— Vi komprenas, kiel multe mi estis ĝoja. Tial ke mi havis filon, la heredaĵo de mia onklo ne povis plu foriri for de mi. Ha! mizere! mi ne kalkulis Petron, tiun viperon, kiu karesis la maljunulon, lin kisis, lin akompanis en liaj promenadoj, faris al li ĉiuspecajn ammontrojn, fine neniam lin delasis eĉ unu minuton. Vi komprenas, ke mi agis kun mia onklo same kiel kun maljuna idiotulo, ĉar li vere estis tia; kaj mi ne min ĝenis por diri, ke li estis vivinta dum sufiĉe longa tempo, kaj ke lia morto estos malfeliĉaĵo por neniu homo. Li ne estis ĉiam kontenta pro miaj rimarkoj: sed tio min indiferentigis. Dank’ al mia knabo, mi lin tenis; mi estis certa, ke lia havaĵo ne estos englutita de la Publika Helpantaro: nur tiu rezultato min interesis. Nu, neniam vi divenos la friponaĵon, kiun al mi perfide ludis tiu porko. Li faris testamenton. Ha! sinjoro, li min malheredis ĝis la plej eta monero, kaj Petron, tiun kanajlon, li elektis kiel universalan heredanton! Maziero, kiu ne povis aŭdi tiun cinikan rakonton, kaj samtempe ne grimaci pro naŭzo, havis nevolan rideton, aŭdante tiun konkludon.

— Tio vin ridigas, sinjoro, respondis acidtone la maljuna kamparano, sed min ne. Tamen mi uzis ĉiuspecajn antaŭzorgojn. Tial ke mi timis tion, kio okazis, mi zorgis enŝipigi mian filon al lando perdita, tre malproksima, apud Ĥinujo. Mi esperis, ke, ne lin vidante, mia onklo lin forgesos. Sed ĉu tio utilis al mi? Ne. Ili inter si korespondadis. Mi eĉ kredas, ke tiu ekzilo havis nur kiel rezultaton plirapidigi la katastrofon. Petro rakontis al la maljunulaĉo aron da fantaziaĵoj, kiuj malordigis lian cerbon. Tia estas la uzado, kiun tiu malgranda monstro sciis fari je la instruado, kiun mi donis al li. Fine la konsekvenco de tiu afero estis jena: por ke mia filo faru tiun vojaĝon, mi elspezis nekredindan monsumon: jen estas ĉio, kion ĝi al mi gajnigis. Pro tio, kiam li revenis el sia sovaĝula lando, por enkasigi la multnombrajn ormonerojn, kiujn li ŝtelis de mi, mi diris al tiu serpento, kiun mi estis varmiginta sur mia brusto: “Foriru; neniam mi cin revidu!” En mia loko, kiamaniere vi estus aginta?

— Ne sammaniere, mi vin certigas.

Sed la bankiero ne insistis. Li pripensis:

— Ĉu estas eble, ke la fianĉo de Reĝino, kiu havas superan naturon, estas laŭ sango la filo de tiu malnobla kamparanaĉo! Li daŭrigis:

— Mi komprenas ĝis ia grado, ke vin malkontentigis la severa konduto, kiun uzis al vi via onklo, kvankam tian konduton eble justigas via manko de respekto al li; sed fine, la heredanto estu vi aŭ via infano, fakte la afero havas malmulte da graveco, tial ke, ĉar Petro estas via unika filo, via tuta posedaĵo devos reveni al li en estonteco. Reale tio estas nur antaŭheredaĵo.

— Ta, ta, ta, ta, vi havas strangan rezonmanieron. Do ne sufiĉis la nekalkuleblaj monsumoj, kiujn tiu malgranda krimulo al mi jam kostis, li devis plie min senigi je riĉaĵoj, kiuj al mi rajte apartenas. Ĉar vere se mia edzino kaj mi havis tiun infanon, ni faris tion nur por ne perdi la heredaĵon de l’ onklo. Sen tio ni tre facile estus senigintaj nin je tiu peza ŝarĝo: infano tro multe kostas. Tial ke Maziero faris malprecizan geston:

— Ĉu vi havis infanojn? demandis Fradeko.

— Neniam mi edziĝis, respondis la bankiero, kiu opiniis, ke estas neutile fari al tia viro konfidenciojn.

— Ha! tiam vi nescias, kiom multe tio kostas. Unue estas la monatpagoj al la nutristino, poste la lernejo, poste la kolegio. Ha! la kolegio! Kiam mi pensas, ke estas tiu fripona onklo tiu, kiu postulis, ke mi instruigu Petron kaj al li farigu plenajn studadojn. Mi ne kuraĝis lin kolerigi, malobeante. Sed, se mi estus povinta diveni ... Poste, la nutraĵon, kiun infano englutas! la vestojn, kiujn li eluzas! Necesege estas, ke oni estu trairinta tra tiuj malriĉigoj, por esti sciigita pri ili. Nu, por min danki pro ĉio, kion mi faris por li, tiu maldankulo, tiu senkorulo klopodas per siaj tutaj fortoj por min ruinigi, por min meti sur pajlon.

— Sinjoro Fradeko, diris Maziero severtone, vi faris nur vian devon. Naski infanon estas ago, kiu devigas, ke la farinto satigu ĉiujn materiajn bezonojn de tiu infano, tiel longe kiam li estas juna, kaj poste, kiam li pli maljuniĝis, ke li donu al la junulo pere de instruado ĉiujn elementojn, kiujn li bezonos, se li volas inde okupi en la mondo la lokon, al kiu li estas rajtigita.

— Vi parolas pri tio, kiel fraŭlo kiu neniam havis infanon. Eble tio, kion vi diras, estas vera por aliuloj.

— Kial tio ne estus vera por vi?

— Kial? Kial? Tio ne vin koncernas. Fine depost duono da horo ni babiladas, kaj vi ne ankoraŭ konigis la motivon de via vizito.

— Mi venis, por peti de vi, ke vi paciĝu kun via filo kaj ĉeestu ĉe lia edziĝo.

— Neniam!

— Ĉu tiu vorto estas via lasta?

— Mi diris: neniam! Li igu sin pendigi, kien li volos. Tio min indiferentigas.

Maziero sin levis kaj sin direktis, ĉiam parolante, al la sojlo de la domo. Kiam li estis ĝin transirinta, la patro Fradeko brute fermis la pordon malantaŭ lia dorso.

— Nu, pensis la bankiero, tiu malfeliĉa Petro estis prava. Lia patro estas urso malbone lekita, kiun li ne povas multe bedaŭri. Sen malfacileco li sin sentos pli feliĉa en nia familio ol en la sia.

Kaj en la vagonaro, kiu lin rekondukis Parizon, Maziero diris mallaŭte:

— Kvankam mi ricevis tre malĝentilan akcepton, mi tamen estas vere kontenta pri la konsekvencoj de mia vojaĝo. La ĝemela frato de Fernando mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj. Tial ke Petro naskiĝis la saman tagon, kiel mia baptofilo, oni povas certigi, ke Leopoldo ne estas lia natura patro. Aliparte supozi, kiel opinias Beatrico, ke Fradeko kaj Herbeno faras unu solan kaj saman homon, estas neakceptebla hipotezo, ĉar la sintenado de tiu junulo estas tro natura por esti malsincera. Do tiu bona Petro estas vere la laŭleĝa kaj la laŭnatura filo de tiu malŝatinda kamparano, kiun mi vizitis. Pri tio mi akiris absolutan certecon.