Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Ĉu li?

Proksimuma verkojaro: 1908

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO NAŬA

La festo brilis per ĝia tuta heleco. Coquelin estis deklaminta monologon, kaj fraŭlino Delna kantis sian faman arion de “la Kantinistino”, kiam Baptisto alpaŝis al la bankiero, kaj al li diris mallaŭte:

— Sinjoro, la edzino de via Sèvres’a ĝardenisto atendas en antaŭĉambro. Ŝi volas paroli al vi, kaj certigas, ke tio, kion ŝi havas por diri, estas tre grava kaj ne prokrastebla.

— Tre bone, mi iras al ŝi.

— Kio okazas? mia bona Gertrudo, demandis amike Maziero, vidante la malĝojegan mienon de tiu virino, kiun li multe ŝatis.

— Ha! sinjoro; kia malfeliĉo! Mi venas pro Filipo. Li suprengrimpis sur pomarbon por ekkapti neston. Vi scias, ke tute mallerta estas tiu kompatinda knabo: tio ne povas mirigi, tial ke li estas tiel kripla. Tiam li falis. Depost tiu momento, li ne moviĝas pli. Ne estas eble, ke okazis danĝera akcidento, ĉar la arbo ne estas tre alta.

— Ĉu vi venigis kuraciston?

— Jes, sinjoro, tuje. Sed vi scias, ke mi fidas nur al vi. Pro tio mi uzis vagonaron, kaj venis vin averti.

— Vi estis prava. Mi eliras kun vi.

La bankiero revenis al la salono.

— Senkulpigu min, li diris al siaj invititoj, kiujn li rapide informis pri la okazintaĵo. Mi uzos mian kvardekĉevalan aŭtomobilon; kaj post duono da horo mi estos reveninta.

Kiam la dommastro ne ĉeestis pli por altiri ĉirkaŭ si rondon da aŭskultantoj, ĉiuj invititoj grupiĝis laŭ siaj specialaj simpatioj; kaj privataj interparoladoj okazis ĉe la kvar anguloj de l’ salono.

Beatrico, kiu rimarkis la malgajan kaj priokupatan ŝajnon de Fradeko, venis al la junulo, kaj sidiĝis apud li.

— Vi estas malĝoja, ŝi diris, ameme premante liajn manojn. Vi scias, ke en mi vi havas fidindan amikinon, kiu vin amas. Konfidu al mi viajn ĉagrenojn.

La voĉo de la juna virino tremis. Ŝia interparolato estis kortuŝita.

— Ha! Beatrico, li ĝemis, kiom estas bedaŭrinde, ke mi ne konis vin pli frue ol Reĝinon.

— En tiu okazo, kion vi estus farinta?

— Nenion, ho ve! ĉar vi ne estas vidvino.

— Sed, se mi estus vidvino ...?

— Tiam kun vi mi estus edziĝinta.

Kvankam sinjorino Herbeno penadis potenci la elmontrojn de siaj sentoj, ŝi tamen ne povis kaŝi la grandegan ĝojon, kiu radiigis ŝian vizaĝon.

Fernando sin estis perfidinta. Ŝi malfermis la buŝon por respondi, kiam ŝi aŭdis malantaŭ si bruon de rompiĝanta porcelano.

Subite ŝi sin turnis. Malantaŭ la kanapo, sur kiu Beatrico kaj Petro sidis unu apud la alia, troviĝis malgranda tablo ornamita de florvazo.

Vidante de malproksime, ke ŝia edzo kaj ŝia kuzino estas okupitaj de privata interparolado, kiu ŝajnis al ŝi tro intima, Reĝino sentis, ke ŝia ĵaluzeco vekiĝas kaj kruele ŝin mordas en koro.

Farante neniun bruon, ne altirante la atenton de iu ajn el ĉeestantoj, ŝi sin ŝovis ĝis la tableto. Kaj dum ŝi ŝajnis ordigi la florojn, por doni al si sintenadon, ŝi perdis neniun vorton de l’ interbabilado.

Aŭdante la konfeson, kiun preterlasis Fradeko, ŝi ne povis deteni nevolan ekmovon, kiu ĵetis teren la florpoton.

Tiam ŝi sin turnis samtempe kiel sinjorino Herbeno, kaj rigardis sian konkurantinon en la blankaĵo de okuloj.

La du virinoj estis palaj, la unua pro kortuŝeco, la dua pro kolerego.

En la malama rigardo, kiun pafis sinjorino Fradeko, Beatrico legis mortigan minacon, kaj tremis.

— Mi timas, ŝi diris.

Petro estis respondonta, kiam malfermiĝis la pordo de l’ salono. La eniranto estis Maziero, kiu revenis, farinte en Sèvres sian viziton.

La fizionomio de l’ doktoro estis malgaja.

— Nu, petis ĉiuj, ĉu via malsanulo estis grave vundita?

— La malfeliĉulo falis sur la kapo kaj rompis sian spinon en la regiono de kolaj vertebroj. La morto estis subita.

— Kompatinda Filipo, ĝemis sinjorino Klozelo; li estis tiel bona kiel malbela. Li, kiu tiel ĝojis, ironte baldaŭ al Vaucresson, mortis, ne efektiviginte sian revon.

Juliino aludis al fariĝoj, kiuj okazis kelkajn tagojn antaŭe. Post la morto de fraŭlino Delanjo, Maziero sin okupis pri la detaloj de la heredo. Tial ke la maljuna fraŭlino lasis du heredantinojn, Beatricon kaj Reĝinon, la Sèvres’a kampodomo estis vendita, kaj la produkto de la vendo dividita inter la du kuzinoj.

Sed la domoj de la bankiero kaj de lia malnova amikino okupis kune kvadraton limigitan de kvar stratoj.

Sinjoro Ĵakemaro, lia malnova najbaro, sin prezentis kiel aĉetanto, kaj diris al Maziero.

— Tiuj du kampodomoj, malkunigitaj nur de simpla muro, faras reale unu solan bienon. Se vi volas vendi al mi la tuton, mi ĝin aĉetos por la prezo, kiun vi petos.

— Sed mi ne intencas vendi mian domon.

— Pripensu pri mia propono. Akceptante, vi faros profitan por vi aferon.

Maziero pripensis kaj fine opiniis same kiel sinjoro Ĵakemaro.

Nun, ĉar la kampodomo, kiu apudiĝas la lian, estos loĝita de nekonitaj homoj, li memoris pri la tedoj, kiujn al li okazigis la komuneco de l’ muro. Estas vere, ke unuan fojon tiuj tedoj havis por la financisto feliĉegajn konsekvencojn, donante al li novan familion; sed li ne devis esperi, ke la hazardo dufoje montriĝos tiel inteligenta.

La du kontraktantoj rapide venis al konsento. La monon, devenantan de la vendo de lia bieno, la bankiero utiligis por aĉeti alian kampodomon en Vaucresson, apud Saint-Cloud. Tiu nova aranĝo lin alproksimigis al lia banka firmo, ĉar la Montparnasse’a stacidomo estas malproksima el la centro de Parizo. Certe la bankiero havis siajn du aŭtomobilojn; sed ofte okazis, ke ambaŭ estas riparataj: kaj Maziero preferis kampodomon, al kiu li povos veturi per la Saint-Lazare’a stacidomo, kiu sidas meze de Parizo.

La translokigo de mebloj devis okazi post kelkaj tagoj. La malfeliĉa Filipo ĝojis pri tiu ŝanĝo: unuparte la bieno estis pli bela; aliparte, pro la pli granda facileco de komunikrimedoj, li esperis, ke li pli ofte revidos Reĝinon, por kiu ne malpligrandiĝis lia fanatismo. Depost sia reveno el Svisujo, la juna virino, okupita de sia edziniĝo, revenis Sèvres’on unu solan fojon, por preni objektojn, kiujn ŝi bezonis: kaj ŝia humila adoranto opiniis, ke for de ŝia ĉeesto la tempo pasas vere tro malrapide. Ho ve! kiel diris sinjorino Klozelo, li mortis subite, ne vidinte la efektivigon de sia revo.

Dume Beatrico kaj Reĝino, ankoraŭ impresite de l’ bato, kiun la konfeso de Petro estis frapinta sur ilin, donis al la rakonto de Maziero nur malatentan orelon.

En ĉiu alia momento la terura morto de tiu kompatinda knabo, kiun ili ambaŭ amis, certe estus emociinta ilin pli dolore. Sed iliajn korojn agitis tro tumultigaj sentoj, por ke ilin povu skui malpli fortaj impresoj. Ili estis ĉe Beatrico superhoma feliĉeco, miksita kun teruro; ĉe Reĝino, profunda malespero, kun soifo al tuja venĝo.

Prenante aparte sian edzon, ŝi diris sektone:

— Ni reeniru.

— Jam! Sed la vespero ne estas ankoraŭ finita.

— Ni reeniru; mi tion volas.

Sentante, ke li estas kulpa, Petro mallevis la kapon, kaj ne ŝajnis rimarki la ordonan voĉtonon, kiun uzis lia edzino, al li parolante. Li eĉ respondis kun multe da dolĉeco:

— Tial ke ci tion deziras, min multe plezurigas esti al ci agrabla.

— Kiel? Ĉu vi jam eliras? demandis Maziero mirante.

— Reĝino sin sentas iom malsaneta.

— Ha! ha! rimarkigis la bankiero kun afabla rideto; mi kredas, ke ne estas malfacile diveni la kaŭzon de tiu malsaneto.

— Vi eraras, sinjoro Maziero, respondis malvarme la juna virino: ĝi ne estas tio, kion vi supozas.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte, kvazaŭ ŝi parolus al si mem:

— Bedaŭrinde.

Kiam gesinjoroj Fradeko estis elirintaj:

— Ĉu vi scias, kio okazis al Reĝino? demandis al Klozelo la bankiero. Antaŭ ne longe ŝi montris funebran vizaĝon.

La advokato havis malprecizan geston, kaj respondis, montrante per klino de okulo Beatricon, kiu ŝajnis profunde kortuŝita:

— Virinaj aferoj. Reĝino estas ĵaluza: kaj mi kredas, ke ŝi ne estas tute malprava.

Dum tiu tempo, Petro kaj lia edzino revenis hejmen. Sur la trotuaro, apud la pordo de la Maziera hotelo, kiam Fradeko diris, ke li venigos kaleŝon, Reĝino respondis per malafabla kaj raŭka voĉtono:

— Neutile! Kaj ŝi komencis febre marŝadi. Kun grincantaj dentoj, kun vizaĝo kuntirita de kolero, ŝi iris per skua paŝo, ne preninte la brakon de sia edzo, lin antaŭirante. Por ke Petro ne estu preteririta, li estis preskaŭ devigita kuradi.

Kiam la geedzoj sin trovis en sia ĉambro, la junulo rigardis sian edzinon kaj malantaŭenpaŝis terurite; ĉar kun siaj brovoj sulkitaj, kun sia malama mieno, kun la malluma fajro, kiu brilis en ŝiaj nigraj okuloj, Reĝino ŝajnis timeginda.

Ŝi iris, revenis, ne povis resti senmova.

— Necese estas, ke ci estu freneza, ŝi kriis, por min ataki tiel maltime. Tamen ci scias per ciaj malfeliĉaĵoj mem, ke mi estas malpardonema virino, kaj ke mi ne ŝanceliĝas frapi senkompate, kiam mi bezonas min venĝi pro ofendego.

— Tiam tiu malnoblega kreitaĵo, kiu lasis kondamni Herbenon, estas ci: tiun leteron, skribitan per ĵurnalaj literoj, estas same ci, tiu, kiu ĝin sendis?

— Certe. Ha! kia granda malfeliĉo okazis, tial ke ci vidis en ĝi kaptilon. Sen tiu malkompreno mi cin savis. Ni estus forkurintaj kune. En malproksima kaj fremda lando, malapude de tiu virino, kiun mi malamas, kiun mi malamegas, ni estus amintaj unu la alian kaj ĝuintaj reciprokan feliĉecon. Ha! kiel mi estis naiva! Tial ke mi fariĝis cia edzino, mi imagis, ke mi estis fiksinta por ĉiam cian amon. La unuan fojon mi estis venkita, ĉar kun mia kuzino ci edziĝis: tamen spite tiu barilo mi cin reprenis.

Subite en plena feliĉeco ci volas rompi niajn amrilatojn, pretekstante, ke ordonas la devo, la socio, la moralo, ke estas necese por ci havi rajtan infanon, kaj aldonante mil aliajn aferojn, kiujn mi forgesis. Estante nur cia amantino, mi ne povis doni al ci tiujn dezirindaĵojn. Sola Beatrico havis por si la leĝon; mi havis nur mian amon. Volante reveni al cia edzino, eble ci estis prava. Mi tion sentis tre klare: jen estas kial mi fariĝis tiel malesperanta, kaj kial mi sendis al ci tiun leteron, kiun ci ne komprenis. Mi konsentas, ke ci kolere min riproĉis, vidante, ke mi silentiĝas. Sed mi cin amis; mi estis ĵaluza. La ideon, ke ci apartenos al alia virino, mi ne povis toleri. Fine mi malbone agis; mi tion bedaŭras kaj petas de ci pardonon. Sed ĉiuj tiuj abomenaj fariĝoj estas pasintaj: kial do ili min maltrankviligus, tial ke ci min pardonis.

Petro faris malprecizan geston.

— Jes, ci min pardonis, ŝi rediris kun ekscitego. Sen tiu senkulpigo, en Svisujo ci estus cin deturninta el mi, ci estus min forkurinta, unuvorte ci ne estus edziĝinta kun mi. Hodiaŭ la roloj estas ŝanĝitaj. Estas mi cia rajta edzino; kaj mi povas fari por ci tion, kio estis al mi malpermesata en la pasinta tempo. Kaj ci volas min forlasi, reveni al Beatrico, kiu nun povas esti por ci nur fremdulino, nur amantino: tion mi scios malhelpi. Antaŭ momento, mi ŝajnis bedaŭri tion, kion mi faris: mi mensogis. Se mi estus rekomenconta, mi agus sammaniere: ĉar tio ebligis, ke mi cin reprenu, kaj havu la protekton de la leĝo por cin konservi.

— Ha! ekkriis Fradeko, duonsvenigite de tiu fluado de paroloj, sed kia monstrino ci estas do? Min teruras tiuj malkaŝoj, kies cinikismon ci ne ŝajnas konjekti. Kiam mi pensas, ke mi estas alligita al ci por la tuta vivado, mi sentas min okupita de tia naŭzo, ke min ekkaptas la dezirego forkuri tre malproksimen, por esti liberigita ĉiame je cia malaminda ĉeesto.

— Pardonu, pardonu, ekĝemis la malfeliĉulino, falegante antaŭ la piedojn de sia edzo kaj brakpremante liajn genuojn, pardonu; mi estas kulpa, mi tion scias. Sed tion, kion mi suferis, neniu povos diveni. Momenton eĉ ĉiuj miaj amikoj kredis, ke mi fariĝis freneza. Nur pro tio ili konsilis al mia onklino, ke ŝi min distru, min vojaĝigu: kaj ni iris en Svisujon, kie mi cin renkontis. Mi kredis, ke ci ĉion forgesis; mi eraris. Ci edziĝis kun mi nur por min havi en cia povo, nur por pli bone plenumi cian venĝon: ci estis prava; cian malamon mi meritas. Altrudu al mi la plej severan punon, kiun ci povos elpensi: venante de ci, ĉio al mi ŝajnos tolerebla. Sed kiam mi estos multe suferinta kaj multe elpaginta, lasu al mi la esperon, ke ci revenos, ke ci ŝovos la spongon sur tiu abomena pasintaĵo, ke ci redonos al mi cian amon, tiel sinceran kiel iame, tiel ardan kiel antaŭe.

— Reĝino, respondis Fradeko kun severa voĉo, la sola viro, kiun ci perfidis, havas rajton por malbeni, aŭ povon por pardoni ... Mokplena ekridego estis la sola respondo de la juna virino.

— Kara, ŝi diris, sin relevante, ĉu ci permesas, ke mi diru mian pensmanieron? Nu, tio fariĝas idiota tute simple. Eble tiun matenon mi tre tre malfacile estus kredinta cin; sed post la konfeso, kiun ci faris hodiaŭ post tagmeze, rekomenci ankoraŭ la saman ŝercon estas petolaĵo, kiu preteriras la sumon de ridindeco, kiun oni povas permesi al sprita homo.

— Sed mi faris neniun konfeson.

— Neniun plenan konfeson, certe; ĉar en la situacio, en kiu ci troviĝas, tio estas al ci tute malpermesata. Sed ciaj neesprimitaĵoj, cia silentiĝo, cia sintenado, cia grandanimeco mem, kio tio estas, se ne konfeso? Nu, mi al ci rakontas, ke, antaŭ kiam mi edziniĝis, mi amis alian viron: kaj post malsincera kolero, kiun cetere ci devis montri por konvene ludi cian rolon, subite ci kvietiĝas; eĉ ci preskaŭ petas de mi pardonon. Sed mi, se mi estus viro, mi min ĵetus sur tiel maltimeman, tiel senhontan virinon; mi ŝin premegus, ŝin rompus, ŝin pistus. Ci faris nenion, kompreneble; ĉar ci sentis, ke en ĉio troviĝas limoj, kaj ke estas necesege ĉesigi komedion, kiam la naturo de fariĝoj nin devigas ĝin aliformigi en dramon.

— Reĝino, daŭrigis Fradeko, kvazaŭ li ne estus rimarkinta la interrompon, antaŭ momento ci diris, ke ci havas rajtojn sur mi: tio estas vera. Sed mi same havas rajtojn sur ci tial ke mi estas cia edzo. Ci ŝuldas al mi obeon: sekve ci faros ĉion, kion plaĉos al mi ordoni.

— Ci estas prava; parolu: mi cin aŭskultas.

— Morgaŭ ci iros al magistratoj, kaj al ili rakontos plendetale ĉion, kio okazis inter ci kaj Herbeno dum la tago, en kiu Sedilo estis mortigita.

— Nu, ĉu ci fariĝas freneza?

— Tute ne. Kial tiu demando?

— Ci do ne komprenas, ke hodiaŭ konfeso devenanta de mi povus esti por ci nur neutila aŭ eĉ malutila; neutila, se ci konservas cian Fradekan personecon; malutila, se okaze ci volus repreni cian iaman individuecon, ĉar tiam ci falus sub la kulpigon pro bigamio.

— Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, la afero havus en si mem neniun gravecon. Leĝe mi restus Fradeko; kaj, tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povus esti kulpigita pro bigamio. Do nenio povas rompi nian geedziĝon, nenio krom la eksedziĝo aŭ la morto de unu el ni ambaŭ. Se mi agas tiamaniere, se mi volas, ke ci rakontu la veron al magistratoj, mi tion faras nur, tial ke la devo tion postulas, kaj al ci ordonas rebonigi kiel eble plej plene la abomenan agon, kiun ci faris en la pasinta tempo. Per cia silentiĝo ci kunlaboris por kondamnigi senkulpulon; hodiaŭ ci devas per cia konfeso kunlabori por lin rehonorigi.

— Mi diris: ne; tio restos: ne; kaj ci ne bezonas insisti pli longe. Nu, ĉu ci kredas, ke mi partoprenos tiun malspritan petolaĵon, kiu havus kiel solan rezultaton min malestimigi kaj cin ridindigi de ĉiuj homoj, kiuj nin konas? Kredante, ke la diskuto estas finita, sinjorino Fradeko komencis sin senvestigi por sin enlitigi, kiam ŝia edzo alpaŝis al ŝi. Ŝi levis al li siajn okulojn, kaj ŝi legis en la trajtoj de lia vizaĝo tiel neŝanceleblan kaj tiel senkompatan decidon, ke ŝi tremis.

— Reĝino, li demandis per malsonora voĉo, ĉu tiu vorto estas la lasta?

— Jes.

— Tiam ci volas nenion fari, por ke la senkulpeco de Herbeno estu proklamita?

— Ne.

— Tre bone: mi agos sola.

— Kion ci faros? ĝemis la malfeliĉulino korpremata.

— Ci ĝin vidos: tio estas mia sekreto, respondis Petro malvarme. Adiaŭ.

— Kien ci iras? Ci do ne enlitiĝas?

— De hodiaŭ ĝis kiam mi estos preninta decidon, ni vivos en tiu domo kvazaŭ ni estus fremdaj unu al la alia.

Kaj la junulo, malferminte la pordon, sin direktis al sia laborĉambro, en kiu li pasigis la nokton.

Unu semajno fluis. En la hejmo de Petro la malkuniĝo estis plena, kaj la geedza vivado eligita laŭ tute absoluta maniero.

Fradeko elhejmiĝis matene, aliris al sia oficejo, tagmanĝis en restoracio, vizitis tagmeze en Borso la aliajn financistojn, kaj vespermanĝis en sia hejmo, nur kiam li havis kunmanĝantojn.

Por konservi intimecon inter la diversaj anoj de tiu nenatura familio, kiujn kunigis la sola amikeco, kutimo estis starigita. Ĝi estis: vespermanĝi jen ĉe unu jen ĉe alia, almenaŭ unufojon ĉiusemajne.

Tial ke Petro opiniis neutile konfidencii Mazieron kaj Klozelon pri tio, kio okazis, li do devis troviĝi en sia hejmo, se li ne volas perfidi la sekreton pri la malpaco ekzistanta inter lia edzino kaj li.

Pri la vesperoj, ĉiufoje kiam Fradeko povis fari tion, ne danĝerigante la bonfamon de sia bokuzino, li ilin pasigis en la intimeco de Beatrico, kiu sola havis sufiĉe da potenco por verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron.

Nokte li dormis en sia laborĉambro sur kaĝolito, kiun oni refaldis tage.

Dum tiu unua semajno Reĝino, konvinkita, ke instigis Petron al tia konduto nur negrava koleretado, sin sentis vundita pli en sia malhumileco ol en sia amo. Ŝia edzo revenos al ŝi baldaŭ: pri tio ŝi ne povis dubi.

Kiam ŝi rigardis sin en sia spegulo, ekzamenante la trajtojn de sia vizaĝo kaj la ondoliniojn de sia talio, ŝi pensis:

— Mi estas tro bela, por ke oni min forlasu tiamaniere. La amo, kiun mi inspiras, ne estas sento, kiun oni povas forgesi.

Kaj la malfeliĉa virino atendis. Ĉiujn noktojn, tuj kiam ŝi aŭdis en la apartamento la plej malfortan brueton, ŝi imagis, ke ĝi estas Petro, kiu eniras en ŝian ĉambron kun malfermitaj brakoj kun pardono sur lipoj, ĉion forgesinte.

Sed ho ve! ŝi ĉiam eraris. Unu dua semajno fluis ankoraŭ. Reĝino sentis, ke ŝia kuraĝo ŝanceliĝas. Tial ke ŝi estis malpotenca por kontraŭstari la danĝeron, por ĝin kontraŭbatali kontraŭe, ŝi devas momente ŝanĝi sian taktikon, sin igi humila kaj submetita, fine ĉirkaŭrondiri ĉirkaŭ la fortikaĵo, kiun ĝi ne povas atake ekkapti kaj venki surprize.

Ian vesperon ŝi spionadis sian edzon, kaj aŭdis, ke li revenas. En momento kiam la junulo sin direktis al sia laborĉambro, ŝi sin starigis antaŭ li, plektante la manojn, simila al aperaĵo. Vidiĝis en ŝiaj okuloj tiom da preĝoj, tiom da petegoj, ke Fradeko haltis, dum ŝi balbutis per voĉo, kiun raŭkigis ploregoj:

— Mi cin amas; mi cin amas: ĉu ci ne kompatos? Petro faris ekmovon malantaŭen; sed lia ŝanceliĝo ne longatempe daŭris. Per lia mano li flankenmetis la junan virinon, pasis kaj refermis la pordon, ne elparolinte unu vorton.

Tamen Reĝino estis rimarkinta tiun ŝanceliĝon. Kiam ŝi estis reveninta en sian ĉambron:

— Li min amas ankoraŭ, ŝi pensis. Per iom da maltimo eble ĉio povas esti savita. Mi provu. Se mi malsukcesos, ĉiam tro frue alvenos la momento, en kiu mi konfesos, ke mi estas venkita.

Sinjorino Fradeko atendis: poste, sen lumigilo, palpetante, ŝi sin direktis al la pordo de la laborĉambro, en kiu kuŝis Petro.

La koro de la malfeliĉulino grandfrape batiĝis. Ŝi haltigis sian spiron, aŭskultis, kaj aŭdinte neniun bruon, ŝi delikate malfermis la pordon.

Sur la kaĝolito sterniĝanta meze de la ĉambro ŝia edzo kredeble dormis, ĉar li faris neniun movon.

Ŝi iris al la fenestro kaj interspacigis la kurtenojn. Fluo de luna helo eniris en la ĉambron, arĝentumante la objektojn per diskreta lumo.

Tamen tiu lumo, kvankam malforta, frapante la okulojn de l’ dormanto, lin vekis.

— Kiu estas tie ĉi? li demandis. Per rapida movo Reĝino lasis fali ĝis siaj piedoj la solan veston, kiu ŝin kovris.

— Ĝi estas mi, ŝi diris, simila al Venuso eliranta el ondoj, adorinda, nevenkebla.

La tento estis tro forta. Por ne esti venkita de ĝi, Petro fermis siajn okulojn; sed malgraŭvole per siaj krispiĝantaj fingroj li ŝiris sian litkovrilon.

— Eliru, eliru, li stertoris. Vidante, ke ŝia edzo estas tiel profunde emociita, Reĝino ekpuŝis ĝojan krion. Nun ŝi havas la certecon, ke ŝi triumfos. Ĉu estas akcepteble, ke kontraŭ beleco tiel vibranta de pasio, kiel estas la ŝia, viro povas kontraŭbatali.

Ŝi rapidis al Petro, murmurante mallaŭte en lia orelo per voĉo, kiun interrompis ŝmacadoj:

— Mi cin amas. Mi estas cia edzino. Ni amu nin unu la alian. Ni forgesu la estintecon: neniam ni parolu pri ĝi. Valoras en vivo nur la nuna horo.

Sed Petro sukcesis sin eligi el tiu brakpremo, kiu lin senenergiigis, kaj rediris per malsonora voĉo.

— Mi ne volas. Eliru. Eliru. Mi ne volas.

Reĝino ne ŝajnis aŭdi, kaj daŭrigis:

— Mi estis tro malhumila: mi pentas pri tio. Tial ke mi estas cia edzino, mi volis cin konservi por mi sola. Ha! Depost ok tagoj, mi estas tre ŝanĝita. Mian fierecon ci multe malfierigis. Jes, mi pripensis: mi konsentas partigon kun Beatrico. Tio pruvas, kiel forte mi amas cin, por min humiligi tiamaniere. Jes, mi konsentas havi konkurantinon eĉ preferitan, se ci bonvolas fari al mi almozon de rideto, de kiseto, de iom da amo; se ci konservas por mi malgrandan lokon en cia koro; se ci ne min forpelas for de ci ĉiame kaj neespereble.

Tamen post perforta batalado kontraŭ si mem, Petro fine sin estis venkinta.

— Reĝino, li diris gravtone, cia ĵaluzeco havas neniun motivon por esti. La emo, kiun mi sentas al sinjorino Herbeno, ne povas akordiĝi kun la hontaj kompromisoj, kiujn ci proponas. Cetere Beatrico estas tro ĉasta, tro fidela al la memoro de sia edzo, tro inda je respekto, por ke oni ŝin miksu kun ĉiuj tiuj malĉastaĵoj. Nur elparolante ŝian nomon en tiaj cirkonstancoj, oni faras al ŝi insulton, kiun ŝi ne meritas. Se ci volas fariĝi inda je mia pardono, ci havas nur unu aferon por fari: ĉion rakonti al la juĝisto.

— Ho! tion? neniam! Ci min mortigos, se ci volas: sed mi ne parolos.

— Kiel ci volos. Mi faris ĉion, kion mi povis. Se mi ne sukcesas, mia konscienco povos neniel min riproĉi pri tio. Nun mi volas resti sola. Eliru.

En ŝia maltima entrepreno Reĝino estis plene malsukcesinta. Ŝi, kiu estis tiel certa, ke ŝi venkos, revenis al sia ĉambro, venkite.

Ŝi lasis sin fali sur kanapon, kaj ekkriis ploregante:

— Estas finite! Li ne min amas plu: al mi restas nur morto. Jam unuan fojon en Sèvres, kiam lia pasio estis satigita, li volis min forlasi. Pro ĵaluzeco, por ke li ne apartenu al alia virino, mi eble kunlaboris per mia silentiĝo por lin kondamnigi. Certe mi komprenas, ke li min riproĉegis pro tio, kaj ke li volis sin venĝi: li estis rajtigita al tio. Sed ho ve! per kia lerteco, per kia krueleco, li preparis sian venĝon. En Svisujo mi kredis, ke li min pardonis. Tio min multe mirigis; sed li ŝajnis tiel sincera. Do li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto. Ha! li ne sin perfidis! Kun pacienco de araneo li atendis, tre sciante, ke la necerteco, en kiu mi estis, naskos en mi incitegon, kiu min instigos min perfidi mem.

Reĝino sentis, ke ŝia gorĝo estas seka, kaj ŝia lango algluita al ŝia palato. Ŝi prenis akvoplenan karafon, plenigis glason, kaj ĝin englutis senpaŭze.

— Sed fine, ŝi rediris, kial li tiel forte deziras, ke mi igu publika mian estintan konduton? Se mi parolas, se, dank’ al mia konfeso, li povas pruvi sian senkulpecon, repreni sian veran personecon, unuvorte refariĝi Herbeno, li samtempe fariĝas bigamiulo. Kian profiton li povas eltiri el tiu malkaŝo? Subite la malfeliĉulino frapis sian frunton.

— Jen estas la klarigo, ŝi ekkriis, ridante per maldolĉa rido. Kiel malsprita mi estas, ne tion diveninte pli frue! Mia edzo ne intencas, neniam intencis refariĝi Fernando. La personeco de Petro estas nun algluita al lia haŭto, kvazaŭ ĝi estus Nessa tuniko: li ne povas ĝin tiregi kaj samtempe ne ŝiregi sian karnon. Kiel li diris antaŭ du semajnoj: “Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, leĝe mi estas Fradeko.” Sed kiam mi estos pruvinta, ke eble juĝa eraro estas farita, Eduardo petos, ke oni rekomencu la proceson. Tial ke necese estas, ke la kulpigito sin prezentu mem, oni presigos en ĵurnaloj noton, sciigantan al la ekzilito, kiu forkuris el Noumea, ke la kondamno, kiu lin frapas, estas momente haltigita, kaj ke li povas reveni, havante nenion por timi. Kompreneble Fernando ne sin prezentos, tial ke li estas Petro. Post pli-malpli longa prokrasto oni estos devigita konkludi, ke li estas malviva. Oni redaktos lian mortakton. Tiam Beatrico, fariĝinte vidvino, povos denove edziniĝi.

Aliparte mia edzo, sin apogante sur miajn konfesojn mem, kiuj montros, ke li edziĝis kun malnobla virino, petos la eksedziĝon kaj ĝin ricevos sen malfacileco.

Kaj kiam li estos libera, nenio malhelpos, ke por la dua fojo li denove edziĝu kun sia unua edzino.

Ĉar li ĉiam amas ŝin; li ŝin amegas pli ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Kun kia respektoplena amemo li parolis pri ŝi antaŭ momento.

Kiam mi min malaltigis ĝis la propono de partigo, de tiu partigo, kies nur ideo min frenezigas pro ĵaluzeco, li mem ne ĝin akceptis. En la pasinta tempo li sen ia skrupulo min faris sia amatino. Kun virino tia, kia mi estas, ĉu oni bezonas sin ĝeni? Sed kun Beatrico la afero estas tute malsama. Li ne kuraĝus fari al ŝi tian proponon: ĉar, kvankam ŝin amante, li volas tamen ŝin estimi, kaj la sola edziniĝo povas kontentigi tiun duoblan deziron.

Mi lin ĝenas; kaj li min eligas. Dum kelke da tempo la juna virino revis silente, direktante fikse sian rigardon al kandelabro, kiun ŝi eĉ ne vidis.

— Certe, ŝi daŭrigis, tiu kombino estas majstre elpensita. Sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto. Se ci imagas, ke mi lasos min treni al ĝemonioj, ke mi lasos enterigi min vivan kiel Roman Vestalon, ci eraras. Mi mortos; tio estas neevitebla: sed mi ne mortos sola. Ha! Fernando, la sango de Beatrico refalu sur cian kapon; ĉar kiam ci min repuŝis antaŭ ne longe, ŝian mortsentencon ci mem samtempe subskribis! Reĝino sin lasis fali sur sian liton. Dum la tuta nokto ŝi ploregis, malsonorigante en sia kapkuseno la raŭkajn kriadojn, kiuj eliĝis el ŝia gorĝo.

Matene, post kiam sinjorino Fradeko estis lavetinta per malvarma akvo sian vizaĝon ŝveligitan de larmoj, ŝi sin vestis kaj veturis al Sèvres.

Kiam ŝi alvenis al la kampodomo, ĝin obstrukcis la embarasoj de duobla translokiĝo: ĉar la morgaŭon sinjoro Ĵakemaro devos okupi sian novan bienon.

Ĉiuj mebloj apartenantaj al Maziero estis transportotaj al Vaucresson.

Tiuj, kiuj devenis de la heredaĵo de fraŭlino Delanjo estis dividitaj laŭ du egalvaloraj partoj, kaj lotitaj. En la lotaĵo destinita por Reĝino troviĝis la fama entomologia kolekto, al kies kreo partoprenis, en sia infanaĝo, Eduardo, Juliino, Beatrico, Fernando, kaj fine ŝi mem.

— Ha! ŝi ĝemis, rigardante la vitrohavajn skatolojn, en kiuj metode liniiĝis papilioj kaj skaraboj, en tiu epoko mi amis, mi esperis, mi estis feliĉa. Hodiaŭ mia vivo estas rompita; restas al mi nur la morto.

Ĉar nun ŝia decido estis prenita nerevokeble. Ĉu tiun sekreton, kiu hodiaŭ faras ŝian tutan forton, ŝi povos senfine konservi en la plej intimaj faldoj de sia konscienco? Tio estas malmulte ebla. Pli-malpli frue, per ia aŭ per alia rimedo, Petro ŝin devigos sin perfidi mem. La amo, kiun ŝia edzo iam sentis al ŝi, neripareble forflugis. Esperi, ke en la venonta tempo ĝi revenos, estas malsaĝaĵo. Sen tiu amo, kiam ŝi vidos Beatricon amitan kaj feliĉan, ŝia vivado fariĝos nur malrapida agonio. Ĉar la morto estas neevitebla, ĉu ne pli taŭgas tuj fini la vivon? Almenaŭ memmortigo povos satigi ŝian venĝon, ebligante, ke ŝi altiros kun si en la tombon sian malamegitan konkurantinon.

Tamen kiam ŝi pripensis al tio, restaĵo de instinkto ribelis en ŝi: kaj ŝi ekkriis, prezentante sian pugnon al la nevidebleco:

— Ha! sin mortigi, kiam oni estas dudekdujara, kiam oni amas vivon, estas abomene, estas abomene! Sed tiu momento de malfortiĝo malmulte daŭris. Ŝi viŝis siajn okulojn, sin rigidigis kontraŭ la sufero, kaj marŝis per neŝanceliĝanta paŝo al la dometo loĝita de l’ ĝardenisto.

En tiu loko, same kiel en aliaj, ĉio estis en malordo.

— Ha! sinjorino, ekkriis Ĝertrudo, rekonante sian junan mastrinon, vi vidas, ke ni estas enkasigantaj niajn meblojn por iri al Vaucresson. Kiel estas bedaŭrinde, ke mia kompatinda Filipo ne tie ĉi ankoraŭ ĉeestas.

Per angulo de sia antaŭtuko la malfeliĉa patrino viŝis larmon.

— Ĝuste por al vi paroli pri via filo mi estas veninta, respondis Reĝino. Antaŭ kiam mi veturos Svisujon, mi al li donis por gardi paperujeton, kiu enhavis diversajn paperojn, kiujn mi timis perdi. Mi tre dezirus scii, kio ĝi fariĝis.

— Nenio estas pli facila, sinjorino. Ĉion, kio apartenis al mia plendinda infano, mi metis en grandan keston. Vi povos ĝin malfermi; kaj tre certe vi trovos en ĝi tion, kion vi serĉas. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo. Ĉu vi volas, ke mi vin helpu?

— Danke. Vi estas sufiĉe okupata. Mi tre scios fari mem tiun malgrandan laboron.

Reĝino supreniris, malplenigis tute la keston, eltirante ĉiun objekton unu post la alia: sed ŝi vidis nenion.

— Kredeble li ĝin kaŝis en loko konita nur de li, murmuris la juna virino, Tial ke li mortis, ne konigante al iu ajn sian sekreton, ne estas danĝero, ke tiu dokumento estos iam malkovrita.

Ŝi malsuprenirante kruciĝis denove kun Ĝertrudo.

— Nu, sinjorino, ĉu vi trovis? demandis la ĝardenistino.

— Jes, tre bone, respondis sinjorino Fradeko.

Poste, per indiferenta voĉo:

— Ĉu ĉio, kio apartenis al Filipo, troviĝis en tiu kesto? Ĉu vi ne metis ion alian en alian lokon?

— Ne. Mi ĉion kolektis en tiu skatolo por esti certa, ke mi nenion perdos. Ĉiuj tiuj objektoj estas por mi tiom da relikvoj. Mi deziregas ne ilin forlasi.

Kaj dum Ĝertrudo parolis, ŝi ekzamenis Reĝinon.

— Kiel pala vi estas, ŝi rimarkigis. Ĉu vi estas malsana?

— Ne; certe mi sentas min iom malsaneta; sed tio havas neniun gravecon.

— Eble tio devenas de bubeto, kiu volus eniri en mondon?

— Mi ne kredas, mia bona Ĝertrudo.

— Ho ve! pensis sinjorino Fradeko, kiam ŝi estis sola, Fernando volis infanon. Se mi estus povinta ĝin doni al li, pro amo al la filo, li estus devigata konservi la patrinon.

Antaŭ kiam ŝi forlasos la vivon, Reĝino volis revidi unu fojon ankoraŭ ĉiujn lokojn, en kiuj fluis ŝia infanaĝo. Ŝi refaris malrapide, paŝon post paŝo, la malĝojan pilgrimon, irante el la legoma al la plezura ĝardeno, trairante, retrairante la pordeton, kiu komunikigis la du bienojn, tiun pordeton, tra kiu Fernando kaŝe penetris, kiam li eniris en ŝian hejmon.

Poste ŝi supreniris al sia fraŭlina ĉambro. Sed ĝi, same kiel la tuta cetero de la domo, estis obstrukcita de dispecigitaj mebloj, de pakoj, de kestoj senorde ĵetitaj sur la plankon, kiu same malaperis sub amaso da malpura pajlo kaj da ŝiritaj paperoj.

En la loko, en kiu troviĝis ŝia lito, tiu lito, kie Fernando kaj ŝi sin estis amintaj unu la alian, translokigisto kun nigraj manoj, kapvestite de grasplena ĉapo, atendis, sidante sur korbo, ke lia kamarado resupreniru. Li estis tirinta el sia poŝo mallongan pipon gutetantan pro la nikoteno ĝin sorbanta; kaj dum li elspiris larĝajn plenbuŝojn de malbonodora fumo, li kraĉis sur la pargeton.

Reĝino sentis, ke ŝia koro naŭziĝas. Ĉio finiĝis, ĉio forflugis, eĉ la revo, eĉ la pasinta idealo.

Kaj ŝi restis en tiu loko, kun rigardo fikse direktiĝanta al tiu naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn.

En tiu momento la translokigisto alpaŝis al ŝi, kaj montrante tra la fenestro veturilon plenan de la mebloj, el kiuj konsistis ŝia lotaĵo:

— Ĉu mi devas konduki tion al Vaucresson? li demandis.

— Ne tion faru. Kontraŭe portu tiun meblaron en la hejmon de sinjoro Fradeko.

— Tre bone, sinjorino. Reĝino ne havis plu ion por fari en Sèvres. Ŝi do denove envagoniĝis, kaj revenis Parizon.

En la hejmo de sinjorino Fradeko vespermanĝis tiuvespere la tuta familio.

Ĉiuj mebloj devenantaj de la heredaĵo de ŝia onklino estis amase metitaj en preskaŭ malplenan ĉambron, aliformigitan pro la cirkonstanco en meblokonservejon. Sur tablo la kartonskatoloj de la insektaro koloniĝis. Reĝino intencis tion ordigi post kelke da tagoj.

Je la sepa, Maziero alvenis sola.

— Ĉu Petro ne vin akompanas? ŝi demandis.

— Li estis detenita de grava laboro por likvidado, kiu ne povas toleri prokraston. Li petas de vi ĉiuj, ke vi lin senkulpigu, ĉar ni estos devigitaj vespermanĝi sen li.

Oni altabliĝis. Post la vespermanĝo:

— Se vi bonvolas iri al la salono, diris Reĝino, mi en ĝi prezentigos la kafon. Senkulpigu min, ĉar mi vin delasas; sed mi bezonas doni kelkajn ordonojn. Post unu minuto mi revenos.

Kiam la kvar kunmanĝantoj estis solaj:

— Ĉu vi rimarkis la strangan sintenadon de Reĝino, demandis Eduardo, sin turnante al la bankiero, kaj lin altirante al angulo de l’ ĉambro. Vere se ni ne estus tiel intime amikligitaj al ŝi, nin prave povus ofendi la preskaŭ malĝentila maniero, per kiu ŝi nin akceptis.

— Mi ĵus estis ekfaronta la saman pripenson, respondis la bankiero. Dum la vespermanĝo, mi ŝin observis: ŝi ne ellasis tri parolojn; ŝia vizaĝo ŝajnis kuntirita; kiam ŝi rigardis Beatricon, ŝiaj okuloj pafis flavajn fajrerojn. Kun karaktero tia, kia estas la ŝia, pasia, malmodera, kaj puŝanta ĉion ĝis ekstremo, mi konfesas, ke mi ne estas trankvila.

— Ĉu la foresto de ŝia edzo ne ŝin ĉagrenis?

— Tio estas neebla. La motivo, kiu malhelpis, ke Petro ĉeestu ĉe la manĝo, ne estas unu el tiuj kaŭzoj, kiuj povas kolerigi virinon. Ne: ekzistas alia afero. Vi estis prava antaŭ kelkaj tagoj. Eble Fradeko sin montras iom tro afabla al sinjorino Herbeno; kaj Reĝino malsaniĝas pro ĵaluzeco.

La du interparolantoj silentiĝis, ĉar la dommastrino revenis, akompanante la servistinon, kiu portis larĝan pleton plenan de fumiĝantaj kaftasoj.

Tuj kiam sinjorino Fradeko sin estis levinta el la manĝotablo, ŝi rapide sin direktis al la ĉambro, en kiu troviĝis la entomologia kolekto.

— Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. Lia ĉeesto min ĝenus. Pro tio, mi utiligos tiun foreston. Tiuvespere Beatrico kaj mi ni mortos ambaŭ.

Poste per rapida rigardo ekzameninte la skatolojn unu post la alia, ŝi malfermis la trian. Anstataŭ enteni koleopterojn, ĉi tiu enhavis tutan ilaron de kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, korkolignaĵojn kaj ĉiuspecajn pulvorojn.

Post unu minuto da serĉadoj, ŝi malkovris malgrandan paketon, sur kiu estis skribitaj tiuj vortoj:

Arsenoza acido.

Reĝino utiligis tiun treege toksan salon, por ĝin surŝuteti sur siajn kolektojn, kaj tiamaniere detrui la parazitojn, kiuj povus ilin difekti.

Ŝi prenis la paketon kaj revenis en la manĝoĉambron.

— Alportu ĉi tien la kafon, ŝi diris al la servistino. Mi plenigos la tasojn kaj ilin sukeros mem; ĉar mi sola konas la gustojn de miaj kunmanĝantoj.

Tuj kiam la servistino estis elirinta, sinjorino Fradeko ŝutis unu duonon de la blanka pulvoro en unu el tasoj, kaj la alian duonon en alian tason, rimarkante tre atente la lokon, kiun tiuj du tasoj okupas sur la pleto. Poste ŝi rapide metis sukeron en ĉiujn tasojn, por ke, kiam la servistino revenos, alportante la kafujon, ŝi ne povu ion rimarki.

— Donu, ŝi diris al tiu knabino. Ŝi plenigis mem duone unu el tasoj preparitaj de ŝi, la alian trikvarone, kaj la ceterajn, tiujn, kiuj enhavis nur sukeron, ĝis la rando, kun elverŝo en la subtaso.

— Tiamaniere, ŝi pensis, mi sen malfacileco povos ilin rekoni. Mi scias, ke ĝenerale Beatrico trinkas vespere nur duonon da taso. La alia, tiu, kiu estas trikvarone plena, estos por mi.

Sinjorino Fradeko plenumis sian mortigan agon malvarme, ne tremante. Ŝiaj korpremoj, ŝiaj senkuraĝecoj, ŝiaj instigoj al sovaĝa malamo, ĉio ŝajnis malaperinta. Alveninte al la periodo de la plenumado, ŝi retrovis spiritliberecon, pri kiu ŝi unua estis mirigita.

La grandegeco de l’ malespero enhavas tiajn kvietecojn.

Kiam la servistino, metinte la pleton sur tableton, estis elirinta:

— Mi vin servos, sinjoro Maziero, ŝi diris. Kaj ŝi prezentis al la bankiero unu el plenaj tasoj.

— Mi dankas vin, diris la maljunulo; sed en ĝi troviĝas multe tro da kafo. Depost kelkaj monatoj, min ĉiunokte maltrankviligas inkubsonĝoj, kiuj min lacigas. Mi ne bezonas trinki ekscitaĵojn.

Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino fikse rigardis sian interparolanton. Ŝi memoris la teruran scenon, ĉe kiu ŝi ĉeestis antaŭ sia edziniĝo. Ĉu ĉiujn vesperojn ŝia malnova amiko estas turmentita de tiel perfortaj krizoj de pentego? Sed ŝi ne havis tempon por longatempe pripensi, ĉar Maziero diris, montrante la duonplenan tason:

— Mi prenos ĉi tiun.

— Ne, ne, ekkriis sinjorino Fradeko kun akcento de teruro, kiun ne pravigis la sensignifa pripenso de l’ bankiero; ne prenu ĉi tiun: ĝi estas destinita por Beatrico, kiu vespere trinkas ĝenerale tre malmulte da kafo.

En ĉiu alia cirkonstanco, la bankiero ne estus insistinta. Sed memorante la frenezan mienon de Reĝino dum la vespermanĝo, konstatante la teruron, de kiu ŝi ŝajnis okupita, li prenis mem la maldikan tason el porcelano, dirante:

— Se Beatrico havas tro da kafo en plena taso, ŝi ne estas devigata ĝin malplenigi ĝis fundo.

Elparolante tiujn vortojn, Maziero portis la sian al siaj lipoj.

Reĝino rapidis al li, kaj volis ĝin eltiregi, kriegante:

— Ne trinku, sinjoro Maziero, ne trinku! La bankiero haltis, direktis al la juna virino ankoraŭ pala pro kortuŝeco longan demandantan rigardon, kaj respondis per voĉo, kiun li penis igi kvieta, sed kiu tamen malforte tremis:

— Trankviliĝu, Reĝino; mi ne trinkos. Tiam alpaŝinte al tableto, sur kiu elmetiĝis la trinkvitraĵoj de likvorskatolo, li prenis karafeton de brando, ĝin malplenigis en florvazon, kaj post kiam li estis senfluidaĵiginta ĝin tre zorge, li en ĝin verŝis la kafon, kiu troviĝis en lia taso.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis lin agantan. Peza silento regis. Eduardo, Juliino kaj Beatrico ne kuraĝis komuniki unu al la alia la malprecizajn pensojn, kiuj ilin okupis.

Unua Reĝino ekparolis.

— Kial vi verŝas tiun kafon en tiun karafeton? ŝi diris.

— Por povi ĝin porti al mia laboratorio. Morgaŭ mi ĝin analizos.

— Kion do vi suspektas? demandis la juna virino per fiera voĉtono.

— Nenion, Reĝino. Mi kutimas kulpigi kaj eĉ suspekti iun, nur kiam mi ricevis certajn pruvojn. Sed fakto min mirigis. En via penso, tiu kafo estis destinata por Beatrico; kaj vi ŝajne volis min protekti kontraŭ tiu honesta trinkaĵo, kvazaŭ mi riskus la plej gravan danĝeron. Nur morgaŭ mi povos respondi al via demando.

Reĝino komprenis, ke ŝi estas pereonta. Efektive morgaŭ la bankiero, kiu estas tre sperta ĥemiisto, malkovros la ĉeeston de l’ arseniko. Tiam ŝin minacos la asizjuĝantaro kaj la ĝismorta malliberejo. La juna virino ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon.

— Nu, ŝi pensis, mi estas ankoraŭ venkita de l’ fatalo. Tre bone: mi mortos sola.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

— Sed almenaŭ la sekretoj pri la pasintaj fariĝoj malsupreniros kun mi en mian tombon. Neniam Fernando povos edziĝi kun Beatrico. Tio estos mia venĝo kaj mia konsolo.

Tiam tre laŭte:

— Vi estas malprava, donante tiom da graveco al infanaĵo, ŝi diris, sin turnante al Maziero. Ĉiu el vi trinku sian kafon sen ia timo: ĉar tie ĉi vi ne estas ĉe venenigistino. Rigardu: se vi timas, mi predikos per ekzemplo. Tiam elektante, inter ĉiuj tasoj, tiun, kiu estis plena nur trikvarone, ŝi agitis la fluidaĵon per sia kulereto, por ke la sukero povu plene solviĝi. Poste, lasante flirteti sur siaj lipoj enigman rideton, ŝi portis la kafon al sia buŝo, kaj ĝin englutis senpaŭze.

— Vi vidas, ŝi diris, remetante sur la tablon la tason tute malplenan, ke vi povas agi same kiel mi.

Sed neniu ŝin imitis. Atmosfero de teruro ŝajnis envolvi la kunmanĝantojn de Reĝino. La plenaj tasoj, tiuj, kiuj enhavis nur sukeron, restis sur la tablo, ne trinkite.

— Nun, diris la juna virino, sidiĝu kaj aŭskultu min; ĉar mi havas tre gravajn malkaŝojn por diri al vi. Mi eĉ estas feliĉa, ke mia edzo forestas; ĉar en lia ĉeesto estus neeble, ke mi parolu.

Impresite de la solena tono, kiun uzis Reĝino, la aŭskultantoj surprizitaj atendis. Eĉ la fariĝo, okazinta antaŭ momento, estis jam preskaŭ forgesita.

Subite la juna virino sentis, ke ŝia buŝo pleniĝas de akvo. Tio devenis de la veneno, kiu komencis sian agon. Rapide ŝi prenis sian poŝtukon kaj ĝin portis al siaj lipoj. Poste ŝi daŭrigis:

— Mia edzo ne nomiĝas Petro Fradeko; lia vera nomo estas Fernando Herbeno.

— Mi estis certa! ĝemis Beatrico.

— Tio estas neebla! ekkriis Juliino.

— Ĉu vi havas pruvojn? petis Maziero.

— Ĉu li konfesis? demandis Eduardo.

Tiuj kvar ekkrioj estis samtempe pafitaj. Kiam la silento iom reiĝis, sinjorino Fradeko daŭrigis:

— La vereco min devigas diri, ke li ne faris plenan konfeson. Sed, en la intimeco de la geedza vivado ... Dirante tre malrapide tiujn vortojn, Reĝino rigardis ridetante Beatricon, kiu paliĝis.

— Mi do diris, ŝi daŭrigis, ke, en la intimeco de la geedza vivado, estis neeble, ke li ne sin perfidu ĉiumomente. Ekzemple; ne nur Petro havas la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn, la saman karakteron kiel Fernando, sed plie li havas la saman farton kaj eĉ la saman tikon.

— La tikon de Leopoldo! ekkriis la bankiero, tiun kriplaĵeton, kiun mia baptofilo heredis de sia patro: ĉu vi estas certa pri tio?

— Mi konas tiun tikon depost sufiĉe longa tempo, por esti certa, ke mi ne eraras.

— Sed tiam, infanino mia, mi preskaŭ kredas, ke vi povus esti prava. Ĉar tiu nevola kaj nur nerva ekmovo havas por mi tiel grandan gravecon, ke ĝi nuligas la plej obstinoplenajn neadojn, kiujn povus fari via edzo, kaj eĉ la plej bone starigitajn ŝajnojn. Efektive ni povas ordoni al niaj gestoj, al niaj paroloj, eĉ al niaj rigardoj, tial ke ĉiuj tiuj agoj pli-malpli obeas al nia volo; sed ni ne povas ordoni al la patologiaj ekmovoj, kiuj havas malsanan kaj nur refleksan karakteron, ĉar ili ne estas komanditaj de nia voleco.

— Plie, daŭrigis sinjorino Fradeko, kiam Maziero estis fininta sian rimarkon, se mia edzo ne faris plenan konfeson, li preterlasis frazojn, kiuj laŭ mia opinio, havas preskaŭ la saman valoron ol plena konfeso. Ne pli longatempe ol antaŭ dekkvin tagoj, ĉu li ne diris: “Ni supozu, ke mi estas Herbeno, tion mi ne povas konfesi, tial ke mia vivo estas minacita de tiu konfeso.” Aŭdinte tiujn vortojn, ĉiuj ĉeestantoj tremetis, kaj rigardis silente unu la alian.

Reĝino daŭrigis:

— Do kvankam, se mi esceptas la tikon, pri kiu mi parolis antaŭ ne longe, mi ne povas alporti al vi materian kaj neprotesteblan pruvon, tamen mi ne ŝanceliĝas certigi; mi volus, ke vi partoprenu tiun konvinkon, nome: Petro Fradeko kaj Fernando Herbeno faras unu solan personon.

— Sed, rimarkigis la bankiero, impresita de la akcento de sincereco, per kiu tiu frazo estis elparolita, se via supozo estas ĝusta, kiamaniere ni povos akordigi tiun novan sciigon kun la aliaj informoj, kiujn ni jam ricevis. Memoru, ke via edzo havas ankoraŭ sian patron: mi mem vizitis tiun viron; kaj la rakonto farita de la patro konformiĝas laŭ tute identa maniero kun la rakonto prezentita de la filo. Plie mi skribis al lia iama firmomastro, sinjoro Morno, bankiero en Hongkong: kaj la respondo, kiun mi ricevis de mia angla kolego, plene certigis la klarigojn de Petro.

Reĝino volis daŭrigi; sed ŝia varmega lango ne povis elparoli unu vorton. Nesatigebla soifo ŝin konsumis.

— Juliino, ŝi petis, estu sufiĉe afabla por doni al mi akvoplenan glason.

— Kio estas en vi? Ĉu vi estas malsana?

— Tio havas neniun gravecon, ŝi diris, kiam ŝi estis trinkinta. Nun ĝi tute pasis.

— Fernando, ŝi diris, estas eble la plej eksterordinara viro, kiun portas la tero: ĉar li trovis rimedon por trompi la juĝistaron, la magistrataron, la publikon kaj nin mem: kaj neniu vidis klare ion en liaj ruzaĵoj.

— Krom mi, kiu neniam dubis, ĝemis Beatrico.

— Post kiam Herbeno forlasis Noumea’on, daŭrigis sinjorino Fradeko, li trovas rimedon por reveni Eŭropon. Kiamaniere? Mi tion nescias. Sed fakte li revenas en ĝin: tio estas la sola punkto, kiu nin interesas. Li sin nomigas Alberto Gustavio, kaj elektas du nomojn, kiuj, kiel vi vidas, ne povas perfidi lian veran naciecon. Vojirante, li renkontas Petron Fradekon, kiu estas forpelita el la patra domo, kaj kiu trairas Eŭropon turiste. La du vojaĝantoj, kiuj havas samajn priskribojn (tiun detalon al mi certigis sinjoro Ĵakemaro mem), la du vojaĝantoj do sin amikalligas. Fradeko, estante ankoraŭ freŝe kortuŝita de komprenebla emocio, rakontas al sia kunulo la historion de sia vivo. Li bezonas havi konfidenciulon: kaj ni ĉiuj scias, kiel lerte Fernando sukcesis sin igi simpatia, kiam li volis ricevi la amikecon de sia interparolanto.

La rakontantino parolis rapide, kiel virino, kiu timas, ke ŝi ne havos tempon sufiĉan por fini. De tempo al tempo ŝi viŝis per sia poŝtuko sian ŝvitkovritan frunton, aŭ trinkis unu post la alia akvoplenajn glasojn. La karafo estis jam duone malplena.

La aŭskultantoj spiregantaj, kiuj komencis kompreni, estis tiel korpremitaj de la strangeco de tiu rakonto, ke ili ne rimarkis la palecon kaj la suferan mienon de Reĝino.

La juna virino daŭrigis:

— Ili alvenas en Svisujon, faras ekskurson sur la Rhona glaciejo, falas en fendegon. Unu sola el ekskursistoj revenas al lumo kaj al vivo: li estas Fernando, aŭ, por paroli pli ĝuste, Alberto Gustavio. Sed kiam oni petas de li, kiu li estas, li certigas, ke li nomiĝas Petro Fradeko; kiam oni postulas liajn paperojn, li montras la paperojn de Petro Fradeko; al la urbestro, kiu lin demandas pri la nacieco, la familio, la profesio de l’ malvivulo, la postvivanto respondas, ke li ne lin konas. “Li renkontis lin hazarde,” li diras. Ili interbabiladis nur per Esperanto (per lingvo, kiun Fernando flue parolas); sekve li ne konas la naciecon de sia kunulo, kaj povas liveri pri li neniun sciigon. Vi bezonas liajn paperojn; nu, ili restis enprofundigitaj sub tricent metroj da glacio. Iru ilin serĉi! En tiu momento Reĝino perforte portis sian manon al sia korsaĵo. Kruelega sento de brulvundo mordetis ŝian bruston. Malgraŭ ŝia energio, kvankam ŝi volis montri neniun signon de siaj suferoj, tamen ŝi ne povis deteni ekkrion tuj haltigitan.

— Sed vi ŝajnas serioze malsana, rimarkigis Maziero.

— Depost kelkaj tagoj, respondis la juna virino por alidirekti la suspektojn, mi ne min sentas tre bonfartanta. Mi kredas, ŝi aldonis, sin turnante al Beatrico kun kruela rideto sur siaj lipoj, ke tio estas komenciĝanta gravedo.

Tiu klarigo ŝajnis akceptebla de ĉiuj aŭskultantoj.

Ŝi daŭrigis, farante superhomajn penadojn, ĉar ŝi sufokiĝis:

— Kio okazis en la interno de l’ glaciejo? Neniu ĝin sciis. Sed estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fernando, vidante, ke lia amiko estas malviva, prenis lian paperujeton, en kiu troviĝis liaj renttitoloj kaj liaj familiaktoj. Pli poste, ŝi diris, sin turnante al la bankiero, la patro Fradeko kaj sinjoro Morno, nesciante ambaŭ, la unua, ke lia filo, la dua, ke lia oficisto mortis, al vi donis sciigojn pri la kadavro restinta en la fendego, sciigojn, kiuj ĉiupunkte kaj akurate koincidis kun la informoj liveritaj de Herbeno, tial ke mia edzo sin anstataŭigis al sia kunulo. Ĉu vi komprenas nun?

— Tio estas mirinde simplega kaj plenega de verŝajneco, ekkriis la bankiero kun admiro.

— Sed tiam li estas bigamiulo, rimarkigis Eduardo.

— Ne, respondis Reĝino. Fernando, sin nomiginte Gustavio, mortis enabismigita en la profundegaĵoj de l’ glaciejo; kaj kiel diris mia edzo mem antaŭ kelkaj tagoj: “Leĝe mi estas Fradeko; kaj tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povas esti kulpigita pro bigamio.”

— Tia rezonmaniero ŝajnas al mi iom subtila.

— Kredeble ĝi estas ĝusta, ĉar ĝi kontentigis la publikan estraron.

Subite sinjorino Fradeko lasis fali sian kapon malantaŭen; kaj samtempe raŭka sono eliĝis el ŝia gorĝo. Dum kelkaj sekundoj ŝi batis aeron per siaj brakoj, kaj malstariĝis senmova. Ŝi estis svenanta.

Ĉiuj ĉeestantoj sin levis kaj klopodis al ŝi.

— Necese estas, ke oni venigu Petron, diris sinjorino Klozelo.

Sed la malsanulino rekonsciiĝis: aŭdinte la pripenson de Juliino, ŝi faris per mano malkonsentan geston, kaj kiam ŝi povis paroli:

— Ne, ŝi diris, post momento.

— Vi devus vin enlitigi, konsilis Maziero.

— Mi konsentas, ŝi ĝemis. Sed vi ĉiuj venos en mian ĉambron, ĉar mi ne estas ankoraŭ fininta.

— Ĉu tio havas gravecon? respondis Eduardo. Tial ke vi estas malsaneta, ripozu: vi finos morgaŭ.

— Ho! morgaŭ, murmuris la mortantino tiel mallaŭte, ke neniu povis ŝin aŭdi: morgaŭ estos tro malfrue. Kie mi troviĝos morgaŭ? Klozelo kaj la bankiero portis Reĝinon en ŝian ĉambron kaj ŝin lasis en la manoj de Juliino kaj de Beatrico, kiuj ŝin helpis por la senvestigo.

Kiam la juna virino kuŝis en sia lito, sinjorino Klozelo duonmalfermis la pordon.

— Vi povas eniri, ŝi diris al la du viroj, kiuj atendis en apuda ĉambro.

Sinjorino Fradeko sin turnis al ili, havante la kubuton sur sia kapkuseno kaj la kapon en sia mano.

— Mi estas alveninta al la plej peniga parto de mia konfeso, ŝi daŭrigis: sed necese estas, ke vi sciu ĉion. Estas mi tiu, kiu malkovris Fernandon senkonscian, kaj kiu lin flegis. Mi sentis, ke li estas feliĉa, sin retrovante meze de siaj familianoj. Li ĉiam sentis al mi, se ne amon, almenaŭ fervoran fratan amikecon. Aliparte li ne povis reveni al sia edzino, ĉar, se Beatrico estas la edzino de Herbeno, Fradeko povis esti por ŝi nur fremdulo. Li amis min kaj kun mi edziĝis.

Depost longa, depost ĉiama tempo, mi lin amegas sekrete. Neniu scios tion, kion mi suferis, kiam li edziĝis kun mia kuzino. Kiam mi estis edziniĝinta kun li, mi kredis naive, ke li amos min ekskluzive, ke la memoroj al estinteco estos forgesitaj. Mi eraris. Revidinte sian unuan edzinon, li sentis, ke la koro de la iama viro ĉiam batiĝas en la brusto de la nova. Mi estis ĵaluza. Okazis inter ni teruraj disputoj, kiuj lin tute forigis for de mi.

En tiu momento la mortantino estis skuita de per fortegaj vomaj bezonoj. Maziero havis nur tempon prezenti al ŝi pelveton, kiu estis tuj plenigita de dubenigra materio.

— La malfeliĉulino! ekkriis la bankiero; ŝi sin venenigis.

— Jes, muĝis Reĝino per siblanta apenaŭ distingebla voĉo. Mi perdis la amon de la sola estaĵo, kiun mi amis; mi preferis morton. Sed mi ne volis forlasi la mondon sola. Sinjoro Maziero, vi ne bezonos analizi la kafon, kiun vi verŝis en la karafeton, tiun, kiun mi destinis por mia konkurantino: ĝi estas venenita per arseniko.

Aŭdante tiujn vortojn, la bankiero, Eduardo, Juliino sin levis, palegaj pro teruro, kaj ne vidis, ke Beatrico sveninta falegas sur la tapiŝon.

Post kelkaj minutoj sinjorino Herbeno rekonsciiĝis, kaj ankoraŭ ŝanceliĝanta revenis en la salonon, subtenite de Juliino.

— Ŝin forkonduku, diris la advokato al sia edzino; ne estas necese, ke vi ĉeestu tie ĉi pli longatempe.

Dume Maziero iris, revenis, klopodante; kaj dum li atendis la vomilon, kiun li senprokraste prenigis ĉe la farmaciisto, li penadis englutigi de la mortantino ovoblankaĵojn batmiksitajn kun varma akvo.

— Kie vi vin provizis je arseniko? li petis de Reĝino.

— Mi prenis tiun, kiu troviĝis en la entomologia kolekto.

— Kien vi metis tiun kolekton?

— En la apudan ĉambron.

— En kio estis pakita la veneno?

— En saketo el blanka papero.

— Kion vi faris je ĝi?

— Mi ĝin ĉifis kaj ĵetis. Post tiu rapida interparoladeto, la bankiero malfermis la komunikan pordon, kaj revenis post kelkaj minutoj, tenante en mano buleton, kiun li tre zorge malĉifis. Poste, sterninte sur tablon la paperfolion tiamaniere ricevitan, li ĝin tre atente ekzamenis. Estis facile vidi, ke de post multaj jaroj tiu papero estis faldita; ĉar dubegrizaj linioj, montrante la lokon de malnovaj faldoj, desegniĝis perpendikle sur la supraĵo iam blanka, sed hodiaŭ flavigita de l’ tempo. Plie pulvoreroj el arsenoza acido ankoraŭ algluitaj pruvis, ke tiu toksa salo estis plimalpli difektita de la malsekeco.

Maziero refaldis la paperon laŭ ĝiaj iamaj faldoj, kaj refaris la saketon, intencante kalkuli okule la kvanton da pulvoro, kiun ĝi povis enhavi. Tiam li diris mallaŭte al Klozelo:

— Estas preskaŭ feliĉe, ke tiu malesperintino intencis venenigi Beatricon. Tiu saketo entenis proksimume unu gramon da pulvoro. Tial ke ŝi ŝutis duonon da ĝia enhavo en ĉiun el ambaŭ tasoj, ŝi do povis engluti nur kvindek centigramojn da jam dudekjara veneno, kiu, estante duone malkomponita de la malsekeco, kredeble perdis iom da sia iama tokseco.

En tiu momento, la servistino revenis, alportante la kuracilojn petitajn de Maziero.

Tuje la doktoro trinkigis de sinjorino Fradeko potencan vomilon, kiu post kelkaj minutoj produktis sian efikon, plenigante la ĉambron de forta ajla odoro.

— Tre bone, diris Maziero: tio pruvas, ke mi liberigis la stomakon el la tuta veneno, kiun ĝi enhavis. Jen estas kvanto, kiun ni ne povos plu timi.

— Mi dankas vin pro viaj flegoj, diris Reĝino kun tiu enigma rideto, kiu ne ŝin forlasis depost la komenco de l’ vespero; sed mi esperas, ke ili neutiliĝos. Estas neeble diveni la penegon de volo, kiun mi devis fari, por kaŝi la turmentegojn, kiujn mi toleris depost unu horo. Mi timis, ke oni min helpos, antaŭ kiam la veneno estos aginta. Nun tio min indiferentigas; ĉar estas tro malfrue.

— Ne, Reĝino, ne: ne estas tro malfrue, respondis Maziero: ni vin savos; mi havas pri tio tre rajtigitan esperon. Kaj dum la malsanulino, senproteste obeante la ordonojn de l’ doktoro, englutis solvaĵon el fera peroksido, ŝi murmuris:

— Kian malbonan servon vi faras al mi! Vi estus pli humana, lasante min morti. Ho ve! estas la pasio, ti’, kio min vivigis; estas la pasio, ti’, kio min igis krima; estas la pasio, ti’, kio min mortigas.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

— Kaj tio estas justa.

En tiu momento, oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro. Ĝi estis Petro, kiu revenis, rapide avertite de l’ pordisto.

Kiam li troviĝis en la ĉeesto de tiu nerekonebla virino, kies korpo sur diversaj partoj kovriĝis de larĝaj nigraj makuloj, memorante, ke la lastan nokton li vidis ŝin tiel brilegan per juneco, beleco kaj amo, kaj ke li ŝin senkompate forpuŝis, li fariĝis laŭlitere idiota.

Neniu larmo ŝprucis el liaj okuloj. Eĉ sur lia vizaĝo pentriĝis neniu miro. Li nur sidiĝis sur seĝon, redirante senpaŭze kvindek fojojn sinsekve tiun simplan vorton:

— Neeble! neeble! neeble!

— Fradeko min mirigas, diris Klozelo al la bankiero. Li ne ŝajnas senti tre grandan ĉagrenon.

— Vi eraras, respondis Maziero. Tiu stato de bestigo estas kontraŭe la montro de la plej perforta malespero, kiun oni povas imagi. Pro tio mi opinias, ke en tiu momento estas prefere kaŝi al li la veron, kaj kredigi, ke lia edzino estas atakita de malsano certe tre grava, sed havanta nur naturan karakteron.

— Vi estas prava. Mi parolos al Juliino laŭ tiu senco: kaj mi estas preskaŭ certa, ke Beatrico opinios kiel vi.

Kvankam Maziero havis la titolon de doktoro, tamen, tial ke li ne kutime kuracis, por la mondumo li ne povis ŝajni serioza kuracisto. Pro tio li ne volis preni sur sin la respondecon de okazantaĵo, kiu eble estos mortiga, kaj li venigis la praktikiston, al kiu kutime sin turnis sinjorino Fradeko, kiam ŝi sentis kelkan negravan malsaneton.

Kiam ĉi tiu medicinisto estis alveninta kaj ekzameninta la malsanulinon:

— Ho! ho! mia kara kolego, li diris aparte al Maziero, ŝajnas al mi, ke ni troviĝas antaŭ kazo de ĥolero.

— Tia estas mia opinio, respondis la bankiero, kiun feliĉigis tiu eraro de diagnozo: ĉar dank’ al ĝi li povos pli facile kaŝi al la publiko kaj eĉ al Fradeko la misteran kaŭzon de tiu intima dramo.

— La simptomoj estas neerarigaj, daŭrigis la kuracisto. Oni povus ilin konfuzi nur kun tiuj, kiuj akompanas la venenigon per arsenoza acido. Sed mi kredas, ke en la cirkonstanco, kiu nin okupas, oni devas tute eligi tiun hipotezon.

— Absolute, mia kara kolego. Sinjorino Fradeko parto prenas vian klientaron; vi do konas ŝin: kaj vi scias, ke tiu juna virino, kiu edziniĝis antaŭ kelkaj monatoj kun viro, kiun ŝi amas, estas plene feliĉa kaj ne havas malamikon.

— Mi scias, mi scias: kaj se mi parolis pri tiu ebleco de venenigo, mi faris tion, nur instigite de profesia devo.

Poste li eliris, konsiliĝinte kun Maziero pri la plenumota kuracado.

Dum dekkvin tagoj sinjorino Fradeko restis balancita inter la vivo kaj la morto: sed iom post iom la krizoj malplifortiĝis kaj fine ĉesis. Ŝiaj fortoj revenis: kaj alvenis momento, en kiu ŝiaj kruroj, kiuj ĝis nun restis ŝvelintaj kaj doloraj, fine povis moviĝi kaj ebligi, ke ŝi stariĝu.

Fine post unu monato restis el tiu ne sukcesinta provo de memmortigo nur grandega laceco kaj senfunda malespero.

Kion ŝi faros nun? Kio ŝi fariĝos? Ĝis nun Beatrico, Klozelo, Juliino skrupule obeis la rekomendon faritan de Maziero; kaj ili ne malkovris al ŝia edzo la krimecon de ŝia konduto: sed ĉu ili ĉiam konservos saman sintenadon? Se Petro ekscias, ke ŝi minacis la vivon de Beatrico, li estas kapabla ŝin liveri al la juĝistaro, aŭ eĉ ŝin sufoki mem en krizo de kolerego.

— Certe mi ne timas la morton, ŝi diris; mi eĉ ĝin deziras: mi ĝin provis, sed ho ve! ne sukcesis: tamen mi ne volus perei de lia mano.

Kiam eĉ tiuj, kiuj ŝin ĉirkaŭas, estus sufiĉe grandanimaj por konservi interne de si tiun teruran sekreton, kiam eĉ ŝia edzo ne ŝin minacus de ia punego, ĉu ŝi povos kiel antaŭe daŭrigi sian vivadon meze de siaj familianoj? ĉu ŝi povos ĉiutage toleri la malestimajn rigardojn, per kiuj ŝi estos senĉese superŝutita?

— Ne, ŝi diris; tian turmentegon senhalte suferitan ne povus toleri miaj fortoj.

Pro tio, post kelkaj tagoj de pripensado, ŝi prenis nerevokeblan decidon.

— Tial ke mi ne povis malaperi en la morto, ŝi diris, mi malaperos en la vivo. Mi forkuros malproksimen; mi iros min kaŝi en lokon, kiun ili ne konos, en kiu min ne turmentos la vidaĵo de amo, kiu al mi apartenas, sed kiun oni ŝtelas de mi, por ĝin malŝpare doni al alia virino. Kaj ĉu oni povas scii? Eble post multe da tempo mi fine ĝin forgesos. Sed almenaŭ, ŝi aldonis (kaj dum ŝi parolis, en ŝiaj okuloj brilis sovaĝa malamo), mi kunportos kun mi la pruvojn, kiuj povus utili por rehonorigi Fernandon; kaj neniam li edziĝos kun Beatrico.

Tiam ŝi altabliĝis kaj skribis al sia edzo:

— Tial ke ci ne min amas plu, adiaŭ. Neniam ci min revidos.

REĜINO.

Kiam sinjorino Fradeko estis metinta en koverton tiun lakonan bileton, ŝi plenigis valizon per ĉiuj objektoj, kiujn ŝi povos bezoni: kaj ŝi metis en paperujeton la renttitolojn devenantajn de la heredaĵo de ŝia onklino. Tiuj monpaperoj, kiuj estis ŝia tuta posedaĵo, ebligis, ke ŝi havu modestajn certe sed fine garantiitajn vivrimedojn. Poste, ĵetinte malesperan rigardon al la apartamento, en kiu Petro kaj ŝi estis amintaj unu la alian, ŝi elhejmiĝis, kaj sin direktis al la Orléans’a stacidomo.

Antaŭ kiam ŝi envagoniĝos, ŝi ĵetis en poŝtskatolon la letereton destinitan por ŝia edzo.

Kaj la lokomotivo fajfinte ŝin forportis al la nekonato.