Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj)

La bazan tekston origine enkomputiligis Cláudio Zaina

Proksimuma tradukojaro: 1909

Kreis la Esperantan tekston: Pujulà

Antaŭparolo

Multe oni skribis pri la verko “La sprita junkro Don Kiĥoto de la Manĉo” de Don Miguel de Cervantes Saavedra. Aldoni opinion al la multaj opinioj, kiujn ĝi naskis, estus ago infana kaj neĝustatempa, precipe antaŭ traduko nekompleta, antaŭ kelkaj ĉapitroj elektitaj kun speciala intenco. La celo de tiu ĉi antaŭparolo estas tute alia: simple klarigi la celon de la traduko kaj prezenti al la legontoj la ĉefajn personojn, kiuj moviĝas en la kvin ĉapitroj. Kaj, por ne rigli plilongatempe per senutila babilado la pordon de la enirejo al tiel interesaj — laŭ la originalo, sed ne laŭ la traduko — verkeroj, mi tute rekte klarigos kaj prezentos.

Mi diris aliloke, ke Barcelono estas la urbo simbole elektita de Cervantes por revenigi Don Kiĥoton en la realan vivon. La kastelo de fantaziaĵoj kreitaj de lia malsana spirito en Barcelo devis ruiniĝi. Li, kiu ĉie nur vidis malamikojn kaj kontraŭstarojn; li, al kiu la aloj de mueliloj ŝajnis gigantaj brakoj kaj la malpuraj gastejoj — ensorĉitaj kasteloj, fatale devis fali venkita de la Kavaliro de la Blanka Luno en Barcelono. Kia pli bela scenejo por kuracejo de frenezulo, ol urbo kuŝanta apud la Mezamaro, Kies ondoj lulis plej gravajn civilizaciojn? Pli pli bona venkinto ol saga abituriento, kiel Sanson Carrasco? La simbolo de tre proksime tuŝas nin Esperantistojn; ĝiaj instruoj multege povas utiligi al ni Por plifortigi nian fidon pri la venko.

Oni ofte diris, ke la granda genio de Cervantes antaŭvidis ĉion, kaj ke en lia verko troviĝas atentindaj ekzemploj por facile riĉigi nian propran sperton... Kiom kostas al ni kredi, ke li ankaŭ antaŭvidis la grandan sensangan batalon, kiun ni — Kavaliroj de la Verda Stelo — okazigas en Barcelono — urbo elektita kiel kongresejo — kontraŭ la armeo de Don Kiĥotoj, kiuj nur vidas malamikojn ĉie kaj priskribas la homon kiel sovaĝan kreitaĵon? Kiom kostas al ni, iom fermi la okulojn, flugi iom per la imago kaj revivigi en ni, kion ni travivas en la paĝoj de tiuj ĉapitroj? Jen kiu estas mia celo, do: estigi al la samideanoj la eblon de tiaj imagaĵoj kaj simboloj.

Koniginte mian celon, mi prezentos la personojn.

Se Don Kiĥoto estas animo, spirito (mi ne kuraĝas diri idealo), Sanĉo Panco lia armilpaĝio, estas korpo (mi ne kuraĝas diri materio). Kiom la dua estas vulgara, tiom la unua estas freneza, malplena, aŭ plibone plena de malpleno. Ambaŭ kune faras portreton de la lando — miksaĵo de lazuro kaj tero, de flugiloj kaj galoŝoj, de aventuremo kaj maldelikatemo.

Ĉar Cervantes celis moki la verkojn pri kavaliroj, kiuj tiom da inteligentuloj frenezigis en la epoko, Don Kiĥoto devis esti provizita per ĉevalo, kiel ĉiu bona fama kavaliro, kiel aleksandro ­ de Bucefalo, kiel Cido ­ de Babieca. Ĝi estas kompare kun la ĉevaloj de tiuj ĉi, kio estas Don Kiĥoto mem kompare kun ili. Maldika, malforta, mallerta, Rocinanto estas la deca, inda rajdbesto de la heroo.

Oni diras pri Roque Guinart (kies vera kataluna nomo estas Roca Guinarda) kaj kiun oni renkontos en la tradukintaj ĉapitroj, ke li estas kataluna heroo. Cervantes prezentas lin kiel influan bonkoran banditon. Negrava diferenco. Ofte en la homara historio oni konfuzis male.

Ĉar kavaliro sen amatino estus kvazaŭ arbo sen radiko, kaj ĉar ĉiu kavaliro enradikiĝis en la lando de Amoro, Don Kiĥoto akriginte siajn armilojn, tuj elektis Dulcineon kiel celon de siaj gloragoj. La fakton, ke Dulcineo estas nur simpla kamparanino ­ Aldonza Lorenzo ­ klarigas Don Kiĥoto per sorĉo, el kiu li deziras eltiri ŝin per la pento de Sanĉo.

Fine, Cide Hamete Benegeli estas fiktiva araba historiisto, el kiu Cervantes ŝajnigas eltiri la historion, kiel ĉiu aŭtoro de kavalira verko. La aliaj personoj aperas unuafoje en tiuj ĉapitroj, kaj la aŭtoro mem zorgas prezenti ilin. Kaj nun, ĉar ni estas en la prezentada momento, nur restas al mi, prezenti miajn senkulpigojn tial, ke mi metis manon sur la klasikan verkon.

Fred. Pujulà y Vallès

Ĉapitro LXI

PRI TIO, KIO OKAZIS AL DON KIĤOTO ENIRANTA EN BARCELONON, KAJ ALIAJ AFEROJ PLI VERAJ OL DISKRETAJ.

Tri tagojn kaj tri noktojn restadis Don Kiĥoto kun Roque, kaj eĉ se li restus tricent jarojn, ne mankus al li aferoj, por miri kaj admiri en lia vivmaniero. Ĉi tie ili vekiĝas, tie ili manĝas; kelkajn fojojn ili forkuras, ne sciante pro kiu, aliajn ili atendas, ne sciante kiun. Ili dormas starante, interrompante la dormon, vagante de unu loko al alia. Ili senĉese dissendas spionojn, observas la gardo-starantojn, blovadas la meĉojn de la meĉ-pafiloj, kvankam ili kunportis malmultajn el tiuj ĉi, tial ke preskaŭ ĉiuj uzas la ŝtonpafilojn. Roque pasigas la nokton malproksime de sia bando, en lokoj, kiujn ili ne konas, ĉar la multaj ediktoj, kiujn la vicreĝo de Barcelono estis ĵetinta sur lian vivon, maltrankviligis kaj timigis lin, kaj liaj amikoj mem ĉu mortigos, ĉu liveros lin al la juĝistoj: vivo certe tre mizera kaj enuiga.

Fine, sur neuzitaj kaj kaŝitaj vojoj, ekiris Roque, Don Kiĥoto kaj Sanĉo kun aliaj ses armilservistoj al Barcelono. Ili alvenis al ĝia marbordo la antaŭtagon de la Sankt’ Johana festo en la nokto, kaj Roque, ĉirkaŭpreninte Don Kiĥoton kaj Sanĉon, al kiu li donis la dek ormonerojn . promesitajn, kiujn ĝis nun li ne estis doninta, ilin forlasis post mil afablaĵoj reciprokaj.

Foriris Roque, kaj restis Don Kiĥoto, atendante la tagiĝon, sur la ĉevalo. Ne longe daŭris, ĝis kiam komencis montriĝi tra la orientaj balkonoj la vizaĝo de la blanka aŭroro, gajigante la herbon kaj la florojn anstataŭ ol gajigi la aŭdadon, kvankam samtempe gajigis ankaŭ la aŭdadon la sono de la multaj flutoj kaj tamburoj, la bruo de tintiletoj, la svarmo kaj trotado de ĉevaloj, kiuj ŝajne eliras el la urbo. Lasas lokon la aŭroro al la suno, kiu kun vizaĝo pli granda ol tiu de ŝildo, el sub la plej malalta horizonto iom post iom supreniras.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo direktis la rigardon ĉien; ili vidis la maron, ĝis tiam de ili ne viditan: ĝi ŝajnis al ili tre vasta kaj longa, multe pli ol la lagunoj de Ruidera, kiujn en la Manĉo ili vidis. Ili vidis la galerojn, kiuj flosis ĉe la sabla bordo kaj kiuj, mallevinte la tendojn, elmontriĝis plenaj de festflagoj, kiuj flagris pro la vento kaj kisis kaj balais la akvon: interne sonoris kornetoj, trumpetoj kaj flutoj, kiuj proksime kaj malproksime plenigis la aeron per mildaj kaj batalaj akcentoj: ili komencis moviĝi kaj fari kvazaŭ bataleton sur la trankvilaj akvoj. Preskaŭ samtempe alvenis multnombraj kavaliroj, kiuj sur belegaj ĉevaloj kaj kun riĉaj livreoj eliris el la urbo. La soldatoj de la galeroj pafis per multnombra artilerio, al kiu respondadis tiuj, kiuj estis en la muregoj kaj fortikaĵoj de la urbo; kaj la peza artilerio rompadis la ventojn kun terura bruego, al kiu respondadis la ferdekaj kanonoj de la galeroj. La maro gaja, la tero ĝoja, la aero pura kaj nur malklarigita de la artileria fumo ŝajnis kaŭzi kaj naski subitan plezuron en la tuta homamaso: Sanĉo ne povis imagi, kiel povas havi tiom da piedoj tiuj korpoj, kiuj moviĝadas sur la maro.

Dume la livreuloj alvenis kun kriado de batalo kaj ĝojo tie, kie Don Kiĥoto restis surprizita kaj mirigita. Unu el ili, kiu estis avizita de Roque, diris per laŭta voĉo al Don Kiĥoto: “Bonveninta estu en nia urbo la spegulo, la lanterno, la stelo, la astro kaj la nordo de la tuta migranta kavaliraro, kiu plej larĝe ĝin entenas. Bonveninta estu, mi diras, la kuraĝa Don Kiĥoto de la Manĉo: ne la falsa, ne la fiktiva, ne la apokrifa, kiun per falsaj historioj lasttempe oni montris al ni, sed la vera, la lojala, la fidela, kiun priskribis al ni Cide Hamete Benengeli, floro de la historiistoj”.

Don Kiĥoto ne respondis vorton, kaj la rajdantoj, ne atendante lian respondon, sed turniĝante kaj returniĝante kun la aliaj, kiuj ilin sekvis, komencis fari volvantan helik-iron ĉirkaŭ Don Kiĥoto, kiu, sin turnante, diris al Sanĉo: “Tiuj ĉi bone rekonis nin; mi vetus, ke ili legis nian historion kaj eĉ tiun de la Aragonano nove presitan.”.

Revenis denove la rajdanto, kiu parolis al Don Kiĥoto, kaj li diris: “Via Moŝto, Sinjoro Don Kiĥoto, venu kun ni, ĉar ni ĉiuj estas viaj servantoj kaj grandaj amikoj de Roque Guinart.”.

Kaj al tio respondis Don Kiĥoto: “Se ĝentilaĵoj naskas ĝentilaĵojn, via ĝentileco, sinjoro kavaliro, estas ido aŭ proksima parenco de tiu da granda Roque: konduki min, kien vi volas, ĉar min ne havos alian volon ol la vian, des pli, se vi deziras dediĉi ĝin al via servo.”

Per vortoj, ne malpli afablaj ol tiuj ĉi, respondis la rajdanto, kaj ĉirkaŭfermante lin en la mezo, ĉe la sono de flutoj kaj tamburoj ili ekmarŝis kun li en la urbon, ĉe kies eniro la Malbonulo, kiu ĉiam malbonon ordonas, kaj la buboj, kiuj estas pli malbonaj ol la Malbonulo: du el ili, pli kuraĝaj kaj sentimaj ol la aliaj, sin interŝovis mezen de la aro, kaj unu, levante la voston de la azeno kaj la alia tiun de Rocinanto, enmetis kaj alĝustigis al ĉiu faskon da kardoj. Sentis la malfeliĉaj bestoj la novajn spronojn, kaj alpremante la vostojn, ili pligrandigis la suferon tiamaniere, ke, farinte mil kapriolojn, ili sendis siajn majstrojn sur la teron. Don Kiĥoto, hontigita kaj ofendita, alkuris por formeti la tufon el sub la vosto de sia ĉevalaĉo, kaj Sanĉo tiun de sia azeno. Volis tiuj, kiuj kondukis Don Kiĥoton, puni sentimecon de la infanoj, sed tio ne estis ebla, ĉar ili sin intermiksis kun pli ol mil aliaj, kiuj ilin sekvis.

Ekrajdis ree Don Kiĥoto kaj Sanĉo, kaj kun sama bruado kaj muziko ili alvenis ĉe la domo de sia kondukanto. Ĝi estis bela kaj granda kiel tiu de riĉa kavaliro, kaj tie ni ilin lasas nun, ĉar tiel deziras Cide Hamete.

Ĉapitro LXII

KIU TRAKTAS PRI LA AVENTURO DE LA ENSORĈITA KAPO KUN ALIAJ INFANAĈOJ, KIUJN ONI NEPRE DEVAS RAKONTI.

La gastiganto de Don Kiĥoto estis nomata Don Antonio Moreno, Sinjoro riĉa kaj saĝa, amiko de honestaj kaj afablaj aferoj, kaj kiu, vidante en sia hejmo Don Kiĥoton, pripensis la manierojn, per kiuj, sen malutilo por sia gasto, li povus elmontri publike liajn aĵojn; ĉar la mokoj ne doloras, kaj nur ne estas bonaj la amuzoj, se ili venas kun malbono por alia. La unua afero, kiun li faris, estis malarmi Don Kiĥoton, kaj elmontri lin, kun tiuj mallarĝaj kaj samkoloraj vestaĵoj (kiujn jam antaŭe ni priskribis), sur balkono rigardanta al unu el la ĉefaj stratoj de la urbo, al la rigardado de la personoj kaj infanoj kiuj admiris lin kvazaŭ simion. Kuris denove antaŭ li la livreaj rajdantoj, kvazaŭ por li sola kaj ne por festi tiun festan tagon ili surmetis la livreojn. Sanĉo estis feliĉega tial, ke al li ŝajnis, ke li troviĝas, ne sciante kial. nek kiel, ĉe alia edziĝo de Kamaĉo, en alia hejmo ol tiu de Don Diego de Miranda, kaj en alia kastelo ol tiu de la duko.

Manĝis tiun tagon kun Don Antonio kelkaj el liaj amikoj, ĉiu honorante kaj regalante Don Kiĥoton kiel migrantan kavaliron, ĉe kio li, vanta kaj pompa, krevis el sia haŭto pro kontento. La spritaĵoj de Sanĉo estis tiom, ke de lia buŝo restis kvazaŭ pendantaj ĉiuj servistoj de la domo kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin. Ĉe la manĝotablo Don Antonio diris al Sanĉo: “Ĉi tie ni scias, bona Sanĉo, ke vi tiel ŝatas la dolĉaĵojn kaj la viand-hakaĵon, ke se restas iom de ili, vi ilin gardas ĉe la brusto ĝis la sekvanta tago”. — “Ne, Sinjoro, ne estas tiel ­ respondis Sanĉo ­ ĉar mi estas pli purema ol manĝegema, kaj mia mastro Don Kiĥoto, kiu estas ĉi tie kontraŭ ni, scias bone, ke kun manpleno da glanoj aŭ da juglandoj ni ambaŭ kutimas vivi ok tagojn:ja certe estas, ke se okaze oni donas al mi la bovinon, mi prenas eĉ la ŝnuron; mi volas diri, ke mi manĝas tion, kion oni al mi donas, kaj mi uzas la tempojn tiel, kiel mi ilin trovas. Kiu ajn diris, ke mi estas granda manĝemulo kaj nepuremulo, sciu, ke li eraras, kaj mi tion ĉi alimaniere deklarus, se mi ne respektus la honorindajn barbojn, kiuj estas ĉirkaŭ la manĝotablo.”

“Vere, ­ diris Don Kiĥoto ­ la ŝparemon kaj purecon, kun kiuj Sanĉo manĝas, oni povas skribi kaj gravuri sur bronzaj lamenoj, por ke ili restu en la eterna memoro de la venontaj jarcentoj. Certe estas, ke kiam li estas malsatega, li ŝajnas iom englutema, tial ke li manĝas rapide kaj maĉas per la du flankoj de la buŝo; sed ĉiam li respektas la purecon. Dum la tempo, kiam li estis provincestro, li lernis manĝi kiel afektulo, tiamaniere, ke li manĝadis per forko eĉ la vinberojn kaj eĉ la grajnojn de granatoj.”

“Kiel! ­ diris Don Antonio ­ ĉu Sanĉo estis provincestro?” ­ “Jes, ­ respondis Sanĉo, ­ kaj de insulo nomata Barataria. Dek tagojn mi ĝin regadis laŭvole; dume mi perdis la trankvilecon kaj lernis malestimi ĉiujn regecojn de la mondo; mi eliris el ĝi forkurante, mi falis en groton, kie mi eliris vivante nur mirakle.” Rakontis detale Don Kiĥoto la tutan okazon de la regado de Sanĉo, per kio li multe plezurigis la aŭdantojn.

Post la manĝo, prenante la manon de Don Kiĥoto, Don Antonio eniris kun li en apartan salonon, en kiu ne estis alia ornamaĵo ol tablo verŝajne el jaspo, kiu sin tenis sur piedstalo el sama materialo, kaj sur kiu estis metita, laŭ maniero de la kapoj de la romaj imperiestroj, kapo, kiu ŝajnis esti el bronzo. Promenis Don Antonio kun Don Kiĥoto tra la tuta salono, ĉirkaŭirante multajn fojojn la tablon, post kio li diris: “Nun sinjoro Don Kiĥoto, ĉar mi scias ke, ke aŭdas nek aŭskultas nin iu, kaj la pordo estas fermita, mi volas rakonti al Via Moŝto unu el la plej maloftaj aventuroj, aŭ, por pli bone paroli, novaĵoj, kiujn oni povas imagi: kondiĉe, ke tion, kion al Via Moŝto mi diros, vi deponos en la lastaj restejoj de la sekreto.”

“Tiel mi juras, ­ respondis Don Kiĥoto, ­ kaj eĉ mi ĵetos sur ĝin platŝtonon por pli bona trankvilo; ĉar mi volas ke Via Moŝto sciu, Sinjoro Don Antonio, (li jam sciis lian nomon), ke vi parolas kun iu, kiu, kvankam li havas orelojn por aŭdi, ne havas langon por paroli: tiel do, sentime povas Via Moŝto transporti tion, kion vi havas en la brusto, la mian, kaj konsideri, ke vi ekĵetis ĝin en la abismojn de la silento.”

“Kiel fido al tiu promeso, ­ respondis Don Antonio, ­ mi volas mirigi vin per tio, kion vi vidos kaj aŭdos, kaj malpezigi la ĉagrenon, kiun kaŭzas al mi la fakto, ke mi havas neniun por komuniki al li mian sekretojn, kiuj ne estas konfideblaj al ĉiuj.”

Mirigita restis Don Kiĥoto, atendante la rezultaton de tiom da antaŭparoloj. Post tio, Don Antonio, preninte lian manon, promenigis ĝin sur la bronza kapo, kaj sur la tuta tablo kaj la jaspa piedstalo, sur kiu ĝi subteniĝis, kaj poste li diris: “Tiu ĉi kapo, Sinjoro Don Kiĥoto estas farita kaj fabrikita el unu el la plej sorĉistoj kaj magiistoj, kiuj en la mondo ekzistas, kaj kiu, mi kredas, estas el la pola nacio kaj disĉiplo de la fame konata Escotillo, pri kiu tiom da mirigaĵoj oni rakontas. Li estis ĉi tie en mia hejmo kaj por la prezo de mil ormoneroj, kiujn mi al li donis, li ĉizis tiun ĉi kapon, kiu havas la econ kaj la virton respondi, pri kiom ajn da aferoj oni demandas ĝin. Li zorgis pri rumboj, pentris ciferojn, observis astrojn, rigardis punktojn kaj fine kreis ĝin kun la perfekteco, kiun ni morgaŭ vidos, ĉar la vendredojn ĝi estas muta, kaj hodiaŭ vendrede ĝi atendigos nin ĝis morgaŭ. Dum tiu tempo Via Moŝto povos pripensi, kion li volos demandi; mi per sperto scias, ke ĝi diras veron en ĉio, pri kio oni demandas ĝin”.

Mirigita restis Don Kiĥoto de la eco kaj kvalito de la kapo kaj eĉ preskaŭ ne kredis al Don Antonio; sed vidante, kiom malmulte da tempo restis por fari la eksperimenton, li nur diris, ke li multe dankas lin pro tio, ke li malkaŝis al li tiel gravan sekreton. Ili eliris el la salono, Don Antonio ŝlosis la pordon, kaj ili iris al la salono, kie estis la aliaj sinjoroj. Dum tiu tempo Sanĉo rakontis al ili multajn el la aventuroj kaj okazintaĵoj, kiuj okazis al lia mastro kaj al li.

Tiun posttagmezon ili promenigis Don Kiĥoton, ne armitan, sed vestitan por promenado, kun leonkolora talaro, kiu povus ŝvitigi en tiu sezono eĉ glacion. Ili aranĝis kun la servistoj, ke tiuj ĉi distros Sanĉon tiamaniere, ke ili ne lasu lin foriri el la hejmo. Rajdis Don Kiĥoto ne sur Rocinanto, sed sur granda mulo de egala amblo kaj bone ornamita. Oni surmetis al li la talaron, kaj sur la dorson ili alkudris ne videblan de li pergamenon, sur kiun ili skribis per grandaj literoj: “Jen estas Don Kiĥoto de la Manĉo”. Je la komenco de la promenado, la skribo altiradis la rigardon de ĉiuj, kiuj venis vidi lin, kaj tial ke ili legadis: “Jen estas Don Kiĥoto de la Manĉo”, Don Kiĥoto miris, vidante ve ĉiuj, kiuj vidas lin, lin nomas kaj rekonas; kaj sin turnante al Don Antonio, kiu estis apud li, li diris: “Granda estas la prerogativo, kiun entenas la migranta kavaliraro; ĉiu tiu, kiu profesias ĝin, fariĝas konata kaj fama tra ĉiuj ekstremaĵoj de la tero; rimarku nur, Via Moŝto Don Antonio, ke eĉ la infanoj de tiu ĉi urbo, kvankam ili neniam vidis min, ĉiuj min konas”.

“Tiel estas, Sinjoro Don Kiĥoto, ­ respondis Don Antonio ­ ĉar, kiel la fajro ne povas resti kaŝita kaj fermita, tiel la virto ne povas resti nekonata, kaj la virto, kiun oni atingas per la profesio de la armiloj, brilas kaj superregas super ĉiuj aliaj”.

Okazis do, ke dum kiam Don Kiĥoto iris meze de la aplaŭdo, pri kiu oni parolis, kastilano, kiu legis la skribon sur la dorso, laŭtigis la voĉon, dirante: “La diablo kun vi, Don Kiĥoto de la Manĉo! Kiel vi ĝis tie ĉi alvenis, ne mortinte pro la sennombraj batoj, kiujn vi ricevis? Vi estas freneza, kaj se almenaŭ vi estus tia en soleco kaj malantaŭ la pordoj de via frenezeco!... Sed vi havas kapablon frenezigi kaj malspritigi ĉiujn, kiuj vin konas kaj kun vi interkomunikas; rigardu nur tiujn sinjorojn, kiuj akompanas vin. Reiru, malspritulo, al via hejmo kaj zorgu pri via bieno, pri via edzino kaj pri viaj filoj, kaj lasu tiujn vanaĵojn, kiuj mordetas vian cerbon kaj ruinigas vian inteligentecon”.

“Frato, ­ diris Don Antonio, ­ sekvu vian vojon kaj ne donu konsilojn al tiu, kiu ne petas ilin. Sinjoro Don Kiĥoto de la Manĉo estas tre saĝa, kaj ni, kiuj akompanas lin, ne estas malprudentaj; la virton oni devas honori, kie ajn oni ĝin renkontas; kaj vi iru al la diablo kaj ne enŝovu vin tien, kien oni vin ne vokas.”

“Nu, Via Moŝto estas prava, ­ respondis la kastilano, ­ ĉar konsili tiun malfeliĉulon, estas kvazaŭ piedfrapi al la abela pikilo; tamen, mi multe bedaŭras, ke la spriteco, kiun laŭdire montras en ĉiu afero tiu ĉi sensaĝulo, elŝprucas el li tra la defluejo de lia migranta kavalireco. Al la diablo, pri kiu vi parolis, iru mi kaj ĉiuj miaj idoj, se de nun, eĉ se mi vivus pli da jaroj ol Matusalemo, mi donos konsilon al kiu ajn, eĉ se oni ĝin de mi petos.”

Deflankiĝis la konsilinto; antaŭeniris la promenantoj; sed estis tia la febro, kiun ekhavis la infanoj kaj ĉiuj, legante la skribon, ke Don Antonio estis devigata formeti ĝin, ŝajnigante, ke li forigas alian aferon.

Alvenis la nokto; ili revenis hejmen, okazis balo kun sinjorinoj; ĉar la edzino de Don Antonio, kiu estis sinjorino altranga kaj gaja, bela kaj saĝa, invitis aliajn el siaj amikinoj, por ke ili venu honori ŝian gaston kaj ĝui lian neniam viditan frenezecon. Kelkaj venis; oni riĉe vespermanĝis, kaj la balo komenciĝis je la deka horo vespere. Inter la sinjorinoj estis du kun petola kaj mokema spirito kaj, kvankam tre honestaj, tro senĝenaj, por ke la mokoj gajigu sen kolerigo. Ili rapidis inviti al la dancado Don Kiĥoton, al kiu ili muelis ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon. Estis vidinda afero la figuro de Don Kiĥoto longa, etendita, malgrasa, flava, kunpremita en la vestaĵoj, sengracia kaj precipe tre peza. Amindumadis lin kvazaŭ kaŝeme la sinjorinoj, kaj li, ankaŭ kaŝeme, malestimadis ilin. Sed vidinte sin sieĝata de amvortoj, li laŭtigis la voĉon kaj diris: “‘Fugite partes adversae’: lasu min en mia trankvileco, malbonvenintaj pensoj; iru for, sinjorinoj, kun viaj deziroj, ĉar tiu, kiu estas reĝino de la miaj, la senegala Dulcineo de l’ Toboso, ne permesas, ke aliaj ol la ŝiaj regadu min kaj min venku”.

Tion dirinte, li sidiĝis teren, en la mezo de la salono, muelita kaj disrompita de la tia danca ekzercado. Don Antonio ordonis, ke oni lin portu sur lian liton, kaj la unua, kiu lin atingis, estis Sanĉo, dirante al li: “En malbona horo, sinjoro mia mastro, vi dancis: ĉu vi kredas, ke ĉiu kuraĝulo estas dancemulo kaj ĉiu migranta kavaliro baledisto? Mi diras, ke se vi tion pensas, vi eraras: homoj ekzistas, kiuj preferus mortigi giganton ol fari kapriolon; se vi devos saltodanci, mi anstataŭos vian mankon, ĉar mi dancosaltas kiel falko; sed rilate al la platdanco mi tute ne sukcesas”.

Per tiuj kaj aliaj rezonadoj, Sanĉo ridindigis la balon kaj metis sian mastron en la liton, kovrante lin multe, por ke li forŝvitu la malvarmumon post la danco.

En la posta tago ŝajnis bone al Don Antonio, fari la eksperimenton de la ensorĉita kapo, kaj kun Don Kiĥoto, Sanĉo kaj aliaj amikoj, krom la du sinjorinoj, kiuj lacigis Don Kiĥoton en la balo, kaj kiuj tranoktis kun la edzino de Don Antonio, tiu ĉi sin enfermis en la salono, kie staris la kapo. Li rakontis al ĉiuj la econ, kiun ĝi havas, rekomendante al ili la sekreton, kaj li diris, ke tiu ĉi tago estas la unua, kiam oni devas provi la virton de tia ensorĉita kapo. Escepte de la du amikoj de Don Antonio, neniu alia persono sciis pri la artifiko de la sorĉo, kaj eĉ se Don Antonio ne antaŭe estus malkaŝinta ĝin al siaj amikoj, ankaŭ ili falus en la miron, en kiun la aliaj falis, ĉar ne alia afero estis ebla: per tia lerteco kaj ordo ĝi estis fabrikita.

La unua, kiu iris al la orelo de la kapo, estis Don Antonio mem, kaj li diris per respektplena voĉo, sed ne tiel mallaŭte, ke de ĉiuj ĝi ne estus aŭdebla: “Diru al mi, kapo, per la povo, kiu en vi estas, kiujn pensojn mi havas nun?” Kaj la kapo respondis, nemovante la lipojn, per voĉo klara kaj malkonfuza, tiamaniere ke ĉiuj aŭdis ĝin, la jenan frazon: “Mi ne juĝas pri pensoj”. Aŭdinte tion, ĉiu restis mirigita, ĉar oni vidis, ke en la tuta salono, nek ĉirkaŭ la tablo, estas homa persono, kiu povas respondi. “Kiomaj ni estas ĉi tie?”, redemandis Don Antonio; kaj estis al li respondate sammaniere: “Estas tie ĉi vi kaj via edzino kun du amikoj viaj kaj du amikinoj ŝiaj, fama kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo, kaj lia armilpaĝio, kies nomo estas Sanĉo Panco”.

Tie ĉi ja oni denove miris; tie ĉi ja pro timo la haroj stariĝis al ĉiuj. Kaj Don Antonio, malproksimiĝante de la kapo diris: “Tio ĉi sufiĉas por certigi min, ke mi ne estis trompata de tiu, kiu vendis al mi vin, kleran kapon, parolantan kapon, respondeman kaj mirigan kapon. Alia alvenu, kaj li demandu ĝin pri tio, kion li volos”.

Kaj tial, ke la virinoj estas rapidemaj kaj scivolemaj, la unua, kiu aliris, estis unu el la du amikinoj de la edzino de Don Antonio, kaj kion ŝi demandis estis: “Diru al mi, kapo: kion mi faru por esti belega?” Kaj estis al ŝi respondate: “Estu tre honesta”. ­ “Mi ne demandas vin plu”, diris la demandantino.

Aliris tuj la kunulino, kaj ŝi diris: “Mi deziras scii, kapo, ĉu mia edzo amas min bone aŭ ne”. Kaj al ŝi oni respondis: “Vidu, kiel li agas al vi, kaj vi mem povos juĝi”. La edziniĝinta virino apartiĝis, dirante: “Tiu ĉi respondo ne bezonis demandon, ĉar efektive la agoj, kiujn oni faras, montras la volon de tiu, kiu faras ilin.”

Aliris tuj unu el la amikoj de Don Antonio kaj demandis ĝin: “Kiu estas mi?” kaj estis al li respondate: “Vi tion ja scias”. ­ Mi ne demandas tion ĉi ­ respondis la sinjoro ­ sed, vi diru al mi, ĉu vi konas min.“ ­ ”Jes, mi konas vin“ ­ al li oni respondis ­, vi estas Don Pedro Noriz.” ­ “Mi ne volas pli multe scii, ĉar tio ĉi sufiĉas por komprenigi, ho kapo, ke vi scias ĉion.”

Kaj kiam li estis foririnta, aliris la alia amiko kaj demandis: “Diru al mi, kapo: kiujn dezirojn havas mia filo la unuanaskito?” ­ “Mi jam diris, ­ oni respondis ­ ke mi ne juĝas dezirojn; sed malgraŭ ĉio, mi povas diri al vi, ke tiu, kiun via filo havas, estas enterigi vin”. ­ “Tio estas ­ diris la sinjoro ­ kion mi vidas per la okuloj, tion mi palpas per la fingroj, kaj mi ne demandas plu.”

Alvenis tien la edzino de Don Antonio kaj diris: “Mi ne scias, kapo, pri kio demandi vin; mi nur deziras scii, ĉu mi ĝuos dum multaj jaroj mian bonan edzon”, kaj oni al ŝi respondis: “Jes, vi ĝuos, tial ke lia sano kaj sobreca vivmaniero promesas multajn jarojn da vivo, kiun multaj mallongigas per sia malsobreco”.

Alvenis tuj Don Kiĥoto, kaj li diris: “Diru al mi, vi, kiu respondas, ĉu estis vero aŭ sonĝo tio, kio okazis al mi en la groto de Montesino? Ĉu estas certaj la skurĝbatoj de Sanĉo, mia armilpaĝio? Ĉu efektiviĝos la sensorĉigo al Dulcineo?” ­ Rilate al la groto, ­ oni respondis ­ “estas multo por diri: ĝi havas ion el ĉio; la skurĝado de Sanĉo iros malrapide; la sensorĉigo al Dulcineo fariĝos siatempe.”

“Mi ne deziras scii ion plian; ­ diris Don Kiĥoto ­ kiam mi nur vidos Dulcineon sensorĉigita, mi imagos, ke subite prosperos al mi ĉiuj aventuroj, kiujn mi povos deziri.” La lasta demandanto estis Sanĉo, kaj kion li demandis, estis: “Okaze, kapo, ĉu mi havos alian reglandon? Ĉu mi eliros el mia kondiĉo de armilpaĝio? Ĉu mi revidos mian edzinon kaj miajn filojn?”

Al li oni respondis: “Vi regos en via hejmo, kaj se vi tien revenos, vi revidos edzinon kaj filojn, kaj lasinte la servadon, vi ne plu estos armilservisto.” “Bone, pro Dio, diris Sanĉo Panco, tion ĉi mi ja estus dirinta al mi; ne dirus pli multe la profeto Perogrullo.”

“Besto, ­ diris Don Kiĥoto, ­ kion vi volas, ke oni respondu al vi? Ĉu ne sufiĉas, ke la respondoj, kiujn tiu ĉi kapo donis, korespondis al tio, pri kio vi demandis?” ­ “Jes, sufiĉas, ­ respondis Sanĉo, ­ sed mi volas, ke ĝi pli bone klarigu, kaj pli multe diru.”

Ĉe tio ĉi finiĝis la demandoj kaj respondoj, sed ne finiĝis la miro, kun kiu restis ĉiuj, escepte de la du amikoj de Don Antonio, kiuj konis la artifikon. Cide Hamete Benengeli bonvolis ĝin tuj klarigi, por ne mirigi la mondon per la kredo, ke iu sorĉa kaj eksterordinara mistero estas entenata en tiu kapo: tiel, li diris, ke Don Antonio Moreno, imitante alian kapon, kiun li vidis en Madrido ĉe la domo de skulptisto, konstruis ĉi tiun ĉe li por amuzi kaj mirigi la nesciulojn; kaj la fabrikaĵo estas jena: la supraĵo de la tablo estas el ligno pentrita kaj lakita kvazaŭ jaspo; kaj la piedestalo, sur kiu ĝi staras, estas el la sama materialo, kun kvar piedoj de aglo, kiuj eliĝas el ĝi por pli bona firmeco. La kapo, kiu ŝajnas medalo kaj figuraĵo de roma imperiestro kaj estas bronzkolora, estas tute kava, same kiel la supraĵo de la tablo, al kiu ĝi aliĝas tiel ĝuste, ke neniu fendo estas videbla.

La piedo de la tablo estas ankaŭ kava kaj komunikiĝas kun la gorĝo kaj brusto de la kapo; kaj ĉio ĉi korespondas al alia apartamento, kiu estas sub la salono. Tra la tuta kavaĵo de piedo, tablo, gorĝo kaj brusto de la nomita medalo kaj figuraĵo, trairas zorge fiksita tubo el lado, kiu ne estas videbla de iu. En la malsupra apartamento, korespondanta al la supra, estas la persono, kiu devas respondi, kun la buŝo ĉe la tubo mem, tiamaniere ke, kvazaŭ per blovpafilo, la voĉo iradas de supre malsupren kaj de malsupre supren, en vortoj elparolitaj kaj klaraj, kaj tiel estas neeble rekoni la trompon. Nevo de Don Antonio, sprita kaj inteligenta studento, estas la respondanton, kiu, sciigite de sia onklo pri tiuj, kiuj en tiu tago kun li eniros en la salonon de la kapo, povas facile, ĝuste kaj akurate respondi la unuan demandon; la aliajn li respondas per konjektoj kaj saĝe kiel saĝulo. Kaj plu diris Cide Hamete, ke la elmontro de tiu ĉi admirinda maŝino daŭris dek aŭ dek du tagojn, sed ĉar disvastiĝis tra la urbo la famo, ke Don Antonio havis ĉe si ensorĉitan kapon, kiu respondas al ĉiu demandinto, li mem timis, ke tio alvenos al la aŭdado de la viglaj gardostarantoj de nia fido, kaj avizis pri la afero la sinjorojn inkvizitorojn. Oni ordonis al li, ke li ĝin detruu kaj li ne plu daŭrigu la elmontron, por ke la malklera popolo ne skandalu. Sed, en la opinio de Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panco, la kapo restis ensorĉita kaj respondema, kun pli da kontenteco ĉe Don Kiĥoto ol ĉe Sanĉo.

La sinjoroj de la urbo, por fari plezuron al Don Antonio, festi Don Kiĥoton kaj ebligi, ke tiu ĉi montru siajn malsaĝaĵojn, ordonis, ke oni faru post ses tagoj turniron, kiu ne efektiviĝis pro la okazaĵo, pri kiu oni parolos poste.

Subite Don Kiĥoto deziris promeni en la urbo senceremonie kaj piede pro timo, ke se li rajdos sur ĉevalo, la buboj persekutos lin, kaj tial li kaj Sanĉo kun aliaj du servistoj, kiujn Don Antonio donis al li, eliris promeni. Okazis, ke, irante tra strato, Don Kiĥoto levis la okulojn kaj vidis skribitan per tre grandaj literoj: “Tie ĉi oni presas librojn.” Pro tio li multe kontentiĝis, ĉar ĝis tiam li neniun presejon vidis, kaj li deziris scii kiel ili estas. Li eniris kun sia tuta akompanantaro, kaj li vidis presi en unu loko, korekti en alia, komposti en tiu ĉi, reformi en tiu, kaj unuvorte la tutan aparaton, kiu en la grandaj presejoj montriĝas. Alproksimiĝis Don Kiĥoto al kesto, kaj li demandis, kio estas, kion oni tie faras; la oficistoj klarigis la aferon al li, li miris kaj iris plu. Alvenis Don Kiĥoto al unu oficisto, kaj li demandis lin, kion li faras. La oficisto respondis: “Sinjoro, tiu sinjoro, kiu ĉi tie estas (kaj li montris al li viron de bona kresko kaj aspekto kaj iom gravan) tradukis toskanan verkon en nian kastilan lingvon, kaj mi kompostas ĝin por presi. ”Kiun titolon havas la libro?“ demandis Don Kiĥoto. Al tio respondis la aŭtoro: Sinjoro, en Toskana la libro estas nomata Le bagatelle.” ­ “Kaj kion signifas Le bagatelle en nia kastila lingvo?” demandis Don Kiĥoto ­ “Le bagatelle, ­ diris la aŭtoro ­ estas kvazaŭ ni dirus kastile: la ludiloj; kaj kvankam tiu ĉi libro estas, laŭ la nomo, modesta, ĝi enhavas kaj enfermas en si tre bonajn kaj substancozajn aferojn.”

“Mi, ­ diris Don Kiĥoto ­ konas iom da toskana lingvo, kaj mi eĉ povas deklami kelkajn stancojn de Ariosto. Sed, diru al mi Via Moŝto, (kaj mi ne demandas vin pro tio, ke mi volas ekzameni la kapablon de Via Moŝto, sed nur pro scivolemo), ĉu vi trovis en via skribaĵo iufoje la vorton pignata?” ­ “Jes, multajn fojon”, respondis la aŭtoro. “Kaj kiel via aŭtoro tradukas ĝin kastilen?” demandis Don Kiĥoto. “Kiel vi volas, ke mi traduku ĝin, ­ rediris la aŭtoro ­ se ne per poto?” ­ “Korpo de Dio! ­ diris Don Kiĥoto ­ kiel progresinta vi estas en la toskana lingvo! Mi vetus bonan veton, ke kie estas toskane dirite piace, Via Moŝto kastile tradukas plaĉas, kaj kie oni diras più, vi diras pli, kaj vi tradukas per supre, kaj giù per malsupre.” ­ “Jes, estas certe, ­ diris la aŭtoro, ­ ĉar tiuj estas la respondantaj vortoj.” ­ “Mi kuraĝas ĵuri, ­ diris Don Kiĥoto, ­ ke Via Moŝto ne estas konata en la mondo, kiu ĉiam malŝatas premii la eminentan geniojn kaj la laŭdindajn laborojn. Kiom da lertecoj estas ĉie perdataj! Kiom da genioj lasataj flanke! Kiom da malestimataj virtoj! Sed, kun ĉio ĉi, ŝajnas al mi, ke traduki el unu en alian lingvon, se oni ne tradukas el la greka kaj latina (reĝoj de la lingvoj) estas kvazaŭ rigardi la landrajn tapiŝojn ĉe la dorsa flanko; kvankam oni vidas la figuraĵojn, ili estas plenaj de fadenoj, kiuj malklarigas ilin, kaj oni ilin ne vidas kun la heleco kaj perfekteco de la supra flanko. Traduki el facilaj lingvoj montras nek genion nek belstilon, tute kvazaŭ oni kopius de unu papero sur alian. Per tio mi ne volas diri, ke ne estas laŭdinda la traduklaborado, ĉar homoj povas sin okupi per aliaj, pli malbonaj aferoj kaj kiuj pli malmultan profiton al li alportas. Esceptoj en tiu ĉi kalkulo estas la du famaj tradukintoj, unu, Doktoro Christobal de Figueroa en sia Pastor Fido, kaj alia, Don Juan de J’auregui en sia Aminta. Ambaŭ feliĉe sukcesis lasi dubon, pri kio estas la traduko kaj kio ­ la originalo. Sed, diru al mi, Via Moŝto, ĉu tiu ĉi libro estas presita je via propra kalkulo, ĉu vi jam vendis al iu libristo la privilegion?” ­ “Mi presigas ĝin je mia kalkulo, — respondis la aŭtoro, — kaj mi kredas gajni almenaŭ mil dukatojn per tiu ĉi unua eldono, kiu havos du mil ekzemplerojn, kiuj elvendiĝos je po ses realoj kontantaj.” ­ “bone scias Via Moŝto la kalkulon, ­ respondis Don Kiĥoto; ­ oni bone vidas, ke vi ne konas la enspezojn kaj elspezojn de la presistoj kaj la rilatojn, kiuj estas inter unuaj kaj aliaj. Mi promesas al vi, ke kiam vi vidos vin ŝarĝita per mil korpoj de libroj, vi vidos vian korpon tiel muelita, ke vi ektimos, kaj multe pli, se la verko estas iom fuŝita kaj neniom sprita.” ­ “Kio do! — diris la aŭtoro, ­ ĉu vi volas, ke mi donu ĝin al libristo, kiu donos al mi por la privilegio tri maravedisojn, kaj ankoraŭ li kredos favori min per ili? Mi ne presigas miajn librojn por atingi pli multe da famo en la mondo, ĉar mi jam estas konata pro miaj verkoj; profiton mi volas, ĉar sen ĝi la bona famo ne valoras eĉ speson. ” ­ “Dio donu al vi bonan sorton” ­ respondis Don Kiĥoto. Li paŝis antaŭen al alia skatolo, kie li vidis, ke oni estas korektanta kajeron de libro titolita Lumo de l’ animo, kaj vidinte ĝin, li diris: “Tiajn verkojn, kvankam jam ekzistas multaj el tiu ĉi speco, oni devas presi, ĉar estas multnombraj la pekuloj kaj estas necesaj sennombraj lumoj por tiom da nelumigitoj.” Li paŝis antaŭen, kaj li vidis, ke ankaŭ oni estas korektanta alian libron, kaj demandite pri la titolo, oni al li respondis, ke ĝi estas nomata: “Dua parto de la sprita junkro Don Kiĥoto de la Manĉo”, verkita de iu najbaro de Tordesillas. “Mi jam havas sciigon pri tiu ĉi verko, ­ diris Don Kiĥoto; ­ kaj vere kaj en mia konscienco mi kredis, ke ĝi jam estis bruligita kaj pulvorigita pro sia senhonteco; sed la tago de Sankta Martino alvenos por ĝi kiel por ĉiu porko: La fiktivaj historioj des pli estas bonaj kaj amuzaj, ju pli alproksimiĝas al la vero aŭ al la simileco de la vero; kaj la veroj des pli estas bonaj, iu pli ili estas veraj.” Kaj tion ĉi dirinte, kun montro de kolero, li eliris el la presejo. La saman tagon Don Antonio ordonis, konduki lin por rigardi la galerojn, kiuj estas ĉe la marbordo; pri kio Sanĉo multe ĝojis tial, ke dum sia tuta vivo li neniam vidis ilin. Informis Don Antonio la galerestron, ke posttagmeze li kondukos, por vidi ilin, sian faman gaston Don Kiĥoton de la Manĉo, pri kiu la galerestro kaj ĉiu loĝanto de la urbo havis jam sciigon; kaj tion, kio okazis en la galeroj, oni diros en la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro LXIII

PRI LA MALBONO, KIU OKAZIS AL SANĈO PANCO DUM LA VIZITO AL LA GALEROJ KAJ PRI LA NOVA AVENTURO DE LA BELA MAŬRIDINO.

Grandaj estis la rezonadoj, kiujn Don Kiĥoto faradis pri la respondoj de la ensorĉita kapo, sen tio ke iu el ili eltrovis la trompon; kaj ĉiuj rezonadoj finiĝis per la promeso, kiun li kredis vera, pri la sensorĉigo al Dulcineo. Tie li iradis, venadis kaj gajiĝadis en si mem, kredante, ke li baldaŭ vidos la plenumon; kaj Sanĉo, kvankam li malŝategis esti provincestro, kiel estas dirite, deziris iam poste regi kaj esti obeata: ĉar tiun ĉi malbonon kunportas kun si la regado, eĉ kiam ĝi estas fiktiva.

Laŭ decido, tiun posttagmezon Don Antonio, la gastiganto, kaj liaj du amikoj kun Don Kiĥoto kaj Sanĉo, iris al la Galeroj. La galerestro estis gajega pro sia bona sorto, vidi la tiel multefamajn Don Kiĥoton kaj Sanĉon. Apenaŭ ili alvenis al la malbordo, ĉiuj galeroj mallevis la tendojn, kaj la flutoj sonoradis; oni lanĉis al la akvo la boaton kovritan de riĉaj tapiŝoj kaj de kusenoj el karmezin-kolora veluro, kaj tuj, kiam Don Kiĥoto estis metinta la piedojn en ĝin, la ĉefa ŝipo ekpafis per la ĉefkanono, kaj same pafis la aliaj galeroj; kaj, kiam Don Kiĥoto supreniris la dekstran ŝtuparon, la tuta kanajlarosalutis lin, kiel estas kutimo, kiam eminenta persono eniras en la galeron, dirante: hu, hu, hu, tri fojojn. Donis al li manon la generalo, kiun per tiu nomo ni nomos, kaj kiu estis ĉefa sinjoro valencia. Li ĉirkaŭprenis Don Kiĥoto, dirante al li: “Tiun ĉi tagon mi markos per blanka ŝtono, tial ke ĝi estas unu el la plej bonaj de mia vivo, ĉar mi vidis Sinjoron Don Kiĥoto de la Manĉo, tipo kaj signo, kiu montras al ni, ke en li enteniĝas kaj kuŝas la tuta valoro de la migranta kavaliraro.”

Per aliaj, ne malpli afablaj rezonoj respondis al li Don Kiĥoto tre ĝoja, vidante sin tiel grandsinjore regalita. Ĉiuj eniris en la poŭpon, kiu estis tre bone ornamita, kaj ili sidiĝis sur la randbenkoj: la submajstro iris al la rembenkoj, kaj li signalis per la fajfilo, ke la kanajlaro forigu siajn vestojn; afero, kiu estis farita en unu momento. Sanĉo, kiu vidis tiom da homoj nudaj, restis mirigita, des pli kiam li vidis starigi tendon tiel rapide, ke al li ŝajnis, ke ĉiuj diabloj tie laboras; sed ĉio ĉi estis bagatelo kompare al tio, kion mi diros nun. Sanĉo sidis sur la tendostango apud la dekstra malantaŭa remisto, kiu, informita pri tio, kion li devas fari, kaptis Sanĉon kaj levis lin per la brakoj; poste la tuta kanajlaro staranta, vigla, komencinte ĉe la dekstra flanko, transdonis kaj turnis lin de benko al benko tiel rapide, ke la malfeliĉa Sanĉo perdis la vidadon de siaj okuloj kaj sendube pensis, ke ĉiuj diabloj lin forportas; kaj ili nur ĉesis, kiam ili revenigis lin tra la maldekstra flanko kaj lin remetis en la poŭpon. Li restis malfeliĉa, muelita, spireganta kaj ŝvitanta, ne povante imagi tion, kio al li okazis.

Don Kiĥoto, kiu vidis la senflugilan flugadon de Sanĉo, demandis al generalon, ĉu tiuj estas ceremonioj, kiujn oni uzas kun tiuj, kiuj unuafoje eniras en la galerojn, ĉar se hazarde tio estas vero, li, kiu tute ne intencas promociiĝi en ili, ne volas fari tiajn ekzercojn. Li ĵuris pro Dio, ke se iu ekkaptos lin por lin turni, li formetos de li la animon per trapikoj; kaj tion dirante, li stariĝis kaj pugnoprenis la spadon.

En tiu ĉi momento oni mallevis la tendon, kaj kun grandega bruo oni faligis la antenon supremalsupren. Sanĉo pensis, ke la ĉielo eliĝas el siaj fundamentoj, ke ĝi falas sur lian kapon, kaj kaŭrante, li, plena de timo, ĝin metis inter siajn krurojn. Ne estis tute trankvila Don Kiĥoto, kiu ankaŭ ektremis kaj malstreĉis la ŝultrojn kaj perdis la koloron de la vizaĝo. La kanajlaro levis la antenon kun sama rapideco kaj bruo, kun kiuj ili malsuprenigis ĝin; kaj tio ĉi en silento, kvazaŭ ili ne havas voĉon nek vivon. La submajstro faris signalon, ke oni suprenigu la ankron, kaj saltante inter la benkaron, kun la nervoskurĝo aŭ batŝnuro, li ekvipis la ŝultrojn de la kanajlaro, kaj la ŝipo foriĝis iom post iom al la maro. Kiam Sanĉo vidis tiom da moviĝantaj ruĝaj piedoj (ĉar li pensis, ke la remiloj estas piedoj), li diris en si mem: “Tio ĉi ja estas vere ensorĉita afero kaj ne tio, kion mia majstro rakontas. Kion faris tiuj ĉi malfeliĉuloj, ke oni ilin tiel skurĝis? Kaj kiel tiu ĉi sola viro, kiu tie iradas fajfante, havas kuraĝon skurĝi tiom da homoj? Nun mi diras, ke tio ĉi ja estas la infero, aŭ almenaŭ la purgatorio.”

Don Kiĥoto, kiu vidis la atenton, kun kiu Sanĉo rigardis la okazaĵon, diris al li: “Ha, Sanĉo, amiko, kun kia facileco kaj malkareco vi povus, se vi volus, senvestigi la supran duonparton de via korpo, vin meti inter ĉi tiuj sinjoroj kaj fini la sensorĉigon al Dulcineo! Ĉar kun la mizero kaj sufero de tiom da homoj vi ne tro sentus la vian; kaj plie povus okazi, ke la saĝulo Merlin kalkulu ĉiun el tiuj ĉi batoj pro tio, ke ili estas donitaj de bona mano, po dek batoj el tiuj, kiujn vi devus doni mem.”

La generalo volis demandi, pro kio estas tiuj skurĝbatoj kaj tiu sensorĉigo al Dulcineo, kiam la maristo diris: “Montjuich signalas, ke estas remŝipo apud la malbordo ĉe la okcidenta flanko.” Tion ĉi aŭdinte, la generalo saltis al la benkaro kaj diris: “Nu, miaj filoj, ke ĝi ne forkuru de ni: iu korsara ŝipo el Alĝerio nepre estas tiu, kiun la observejo signalas al ni.”

Alproksimiĝis poste la aliaj tri galeroj al la ĉefa por scii, kion al ili oni ordonas. Komandis la generalo, ke du el ili eliru al la maro, kaj li kun la alia aliros laŭlonge la bordo, ĉar tiamaniere la vezelo ne forkuros de li. La kanajlaro premis la remilojn, ŝovante la galerojn tiel furioze, ke ili ŝajnas flugi. Tiuj, kiuj foriris al la maro, ekvidis je du mejloj proksimume vezelon, kiun laŭvide ili juĝis dekkvar aŭ dekkvinbenka, kaj tiel estis la vero, kaj kiam la vezelo ekvidis la galeron, ĝi sin pretigis por forkuri, kun intenco kaj espero utiligi sian rapidecon. Sed okazas al ĝi male, ĉar la ĉefa galero estis unu el la plej rapidaj, kiuj sur la maro veturas, kaj ĝi tiel kuris, ke tiuj de la vezelo klare vidis, ke ili ne povas forkuri, kaj tial la ŝipestro ordonis, ke oni lasu la remilojn kaj ke oni kapitulacu, por ne kolerigi la kapitanon, kiu niajn galerojn regis. Sed la sorto, kiu alimaniere tion gvidis, ordonis, kiam la ĉefgalero alvenis tiel proksime, ke oni povis en la vezelo aŭdi la voĉojn dirantaj, ke ili kapitulacu, du toraquis, tio estas kvazaŭ du ebriaj turkoj, kiuj en la vezelo venis kun aliaj dek du, funkciigis du pafilojn kaj mortigis du soldatojn, kiuj estis sur la randoj de niaj galeroj.

Tion vidinte, la generalo ĵuris, lasi vivanta neniun el tiuj, kiujn li kaptos en la vezelo, kaj atakante ĝin kun ĉiu forto, ĝi forŝovis sub la remilaro. Pasis la galero antaŭen grandan distancon; tiuj de la vezelo sin juĝis perditaj, kaj ili suprentiris velon, dum kiam la galero revenis, kaj denove, per veloj kaj remiloj, ili sin pretigis al forkurado. Sed ne iom utilis al ili ilia diligenteco, kiom malutilis al ili ilia troriskemo, ĉar la ĉefgalero atingis ilin post ne pli ol duono da mejlo, ĝi ĵetis sur ilin la remilojn kaj kaptis ĉiujn vivantajn. Alvenis dume la aliaj du galeroj, kaj ĉiuj kvar kun la kaptitaĵo revenis al la malbordo, kie sennombra popolamaso estis atendanta ilin, dezirante vidi, kion ili kunportas. La generalo ankris apud la malbordo kaj eksciis, ke ĉeestas sur la bordo la vicreĝo de la urbo. Li ordonis lanĉi la boaton por alporti lin, kaj malsuprenigi la antenon por tuj pendigi la araban ŝipestron kaj alian turkojn, kiujn li kaptis en la vezelo, kaj kiuj estis ĝis tridek ses personoj, ĉiuj belaj kaj la plimulto turkaj pafilistoj.

Demandis la generalo, kiu estas la kapitano de la ŝipo, kaj respondis al li, en kastila lingvo, unu el la kaptitoj (kiu poste aperis kiel hispana renegato): “Tiu ĉi knabo, sinjoro, kiun tie ĉi vi vidas, estas nia kapitano”, kaj li montris unu el la plej belaj knaboj, kiun povas pentri la homa imagado. Li, ŝajne, ne atingis la dudekan jaron. La generalo demandis lin: “Diru al mi, malbone konsilita hundo, kiu instigis vin, mortigi miajn soldatojn, kiam vi mem vidis, ke estis neeble forkuri? Ĉu vi ne scias, ke troriskemo ne estas kuraĝo? La dubaj esperoj devas igi la virojn sentimaj, sed ne troriskemaj.” La araba ŝipestro volis respondi, sed la generalo ne povis tiam aŭdi la respondon pro tio, ke li iris akcepti la vicreĝon, kiu jam eniris en la galeron kun kelkaj el siaj servistoj kaj kelkaj personoj de la urbo. “Ĉu bona estis la ĉasado, Sinjoro Generalo?” — diris la vicreĝo. “Tiel bona, respondis la generalo, — kiel vi ĝin vidos nun pendanta de tiu ĉi anteno.” ”Kial do?“ — rediris la vicreĝo. ”Tial ke ili mortigis al mi, — respondis la generalo, kontraŭ ĉiu leĝo kaj kontraŭ ĉiu milita rajto kaj kutimo, du soldatojn el la plej bonaj, kiuj en tiuj ĉi galeroj venis, kaj mi ĵuris, pendigi ĉiujn, kiujn mi kaptis, precipe tiun ĉi knabon, kiu estas la estro de la vezelo.” Kaj li montris tiun, kiu jam havis la manojn kunligitaj kaj la ŝnuron ĵetita ĉirkaŭ la kolo, atendante la morton. Rigardis lin la vicreĝo, kaj vidante lin tiel bela, belkreska kaj humila, — lia belegeco donanta al li eĉ en tiu momento leteron de rekomendo, — li ekdeziris savi lin de la morto kaj tial diris: “Diru al mi, araba ŝipestro, ĉu vi estas turko, maŭro aŭ renegato?” Al kio respondis la knabo en lingvo ankaŭ kastila: “Mi estas nek turko, nek maŭro, nek renegato.” — “Kio vi estas do?” redemandis la vicreĝo. “Virino-kristantino”, respondis la junulo. “Ĉu virino kaj kristantino en tiuj vestaĵoj kaj en tiuj okazaĵoj? Tio estas afero pli admirinda ol kredinda.” — “Haltigu, — diris la junulo — mian ekzekuton, ĉar oni ne multe perdos, prokrastante vian venĝon, ĝis kiam mi estos rakontinta al vi mian vivon.”

Kiu koro estus tiel malmola, ke per tiuj ĉi paroloj ĝi ne moliĝus, almenaŭ nur por aŭdi la rakonton de la malgaja knabo? La generalo diris al li, ke li diru, kion li volos, sed ke li ne esperu atingi pardonon pri sia evidenta kulpo. Kun tiu ĉi permeso la knabo ekdiris tiamaniere: “En tiu nacio pli malfeliĉa ol prudenta, sur kiun pluvis maro da malfeliĉaĵoj, mi naskiĝis el gepatroj-maŭridoj. En la fluo de ilia malfeliĉo mi estis alkondukita de du onkloj miaj al Berberio, kaj neniel utilis al mi diri, ke mi estas kristanino, kiel efektive mi estas, kaj ne devenas de la fiktivaj kaj ŝajnaj kristaninoj, sed de la veraj kaj katolikaj. Ne utilis al mi, antaŭ tiuj, kiuj zorgis por mia mizera ekzilo, diri tiun veron, nek miaj onkloj volis kredi min, sed ili, male, juĝis ĝin kiel mensogon kaj elpensaĵon mian por resti en la lando, kie mi naskiĝis. Tiel, pli perforte ol per mia volo, ili kunportis min kun si. Mi havis kristanan patrinon kaj ne malpli kristanan, saĝan patron; mi mamsuĉis la katolikan fidon kun la lakto; mi edukiĝis en bonaj moroj; kaj nek per la moroj nek per la lingvo, laŭ mia opinio, mi ŝajnis esti maŭridino. Kun tiuj ĉi virtoj, — kiun mi juĝas tiaj, — kreskis mia beleco, se mia ian beleco havas; kaj kvankam mia mallibereco kaj kaŝiteco estis severaj, ili ne estis tiaj, ke ne havu la okazon vidi min sinjoro junkro Don Gaspar Gregorio, unua filo de sinjoro, kiu havas posedaĵon apud nia lando. Kiel li vidis min, kiel ni interparoladis, kiel li sin vidis amplena por mi, kaj min ne tro gajnita de li, estus tro longe rakonti; des pli, ke mi timas, ke inter la lango kaj la gorĝo intermetiĝos la rigora ŝnuro, kiu minacas min; tial mi nur diros, ke Don Gregorio volis akompani nin en nia ekzilon. Li intermiksiĝis kun la maŭridoj, kiuj eliris el aliaj lokoj, — ĉar li bonege konis la lingvon, — kaj dum la vojaĝo li fariĝis amiko de la du onkloj, kiuj kun si kunportus min; ĉar mia patro, singardema kaj antaŭavizita, tuj kiam li aŭdis la unuan edikton pri nia ekzilo, foriris el la lando kaj iris serĉi iun, kiu, en fremda lando, akceptos min. Li lasis enfermitaj kaj enterigitaj en unu loko, pri kiu scias nur mi, multajn perlojn kaj multvalorajn ŝtonojn kun kelke da mono en ormoneroj. Li ordonis al mi neniel tuŝi la trezoron, kiun li lasis, se eble oni ekzilus min antaŭ lia reveno. Mi tiel faris, kaj kun miaj onkloj, kiel mi diris, kaj aliaj parencoj kaj proksimuloj ni transiris al Berberio, kaj la loko, kie ni loĝiĝis, estis Alĝero, tute kvazaŭ ni estis loĝiĝintaj en la infero mem. Ekhavis pri mia beleco sciigon la reĝo, kaj la famo informis lin pri miaj riĉaĵoj, afero, kiu parte estis por mia bono. Li vokis min antaŭ sin; li min demandis el kiu parto de Hispanujo mi estas kaj kiom da moneroj kaj juveloj mi kunportas. Mi diris al li la lokon kaj, ke la juveloj kaj moneroj restis tie enterigitaj, sed ke kun facileco oni povus ilin rehavi, se mi mem revenus serĉi ilin. Ĉion ĉi mi diris, timante, ke pli ol lia avideco blindigu lin mia beleco. Kiam mi estis kun li en tiu ĉi parolado oni alvenis por diri, ke kun mi venis unu el la plej belaj kaj graciaj junuloj, kiun oni povas imagi. Poste mi aŭdis, ke oni parolas pri Don Gaspar Gregorio, kies beleco estas pli granda ol la plej grandaj, kiujn oni povas laŭdi. Mi perturbiĝis, konsiderante la danĝeron, kiun kuras Don Gregorio. Tial, ke ĉe tiuj barbaraj turkoj pli multi oni ŝatas belan knabon aŭ junulon ol la plej belan virinon, ordonis tuj la reĝo, ke oni alkonduku lin tien por vidi lin, kaj li demandis min, ĉu estas vero tio, kion oni diris al li pri tiu junulo. Tiam mi, kvazaŭ avizita de la ĉielo, diris al li, ke estas vero, sed ke mi sciigas lin, ke li ne estas viro, sed virino kiel mi, kaj ke mi petegas lin, ke li lasu min iri vesti ŝin per ŝiaj propraj vestaĵoj, por ke en ĉio ŝi montru sian belecon kaj ŝi kun pli malgranda ĝeno povu aperu antaŭ li. Li diris, ke mi iru kaj ke alian tagon ni priparolos, kiamaniere mi povos reveni en Hispanlandon por repreni la kaŝitan trezoron. Mi parolis kun Don Gaspar, mi rakontis al li la danĝeron, kiun li kuras, se li montras sin kiel viron; mi vestis lin kiel maŭrinon, kaj la saman postagmezon mi alkondukis lin antaŭ la reĝon, kiu restis mirigita, vidante lin, kaj montris deziron, ŝin gardi por ŝin prezenti al la Granda Sinjoro; kaj por eviti la danĝeron, kiun en la serajlo de liaj edzinoj li povos havi kaj timi de li mem, li ordonis meti ŝin en la hejmon de unu el la ĉefaj maŭrinoj, por ke oni gardu kaj servu ŝin, kaj tien oni lin kondukis tuj. La bedaŭro, kiun ni ambaŭ (mi ne povas nei, ke mi amas lin) havis pro tio, ni lasas al la konsiderado de tiuj, kiuj, interamiĝintaj, estas apartigataj. Ordonis poste la reĝo ke mi revenu en Hispanlandon per tiu vezelo, kaj ke akompanu min du turkoj, nome tiuj, kiuj mortigis viajn soldatojn. Venis ankaŭ kun mi tiu ĉi hispana renegato ­ kaj ŝi montris la viron, kiu unue parolis ­ pri kiu mi bone scias, ke li estas kaŝita kristano, kaj ke li venas kun pli da deziro, resti en Hispanlando ol reiri en Berberion. La ceteraj homoj de la vezelo estas maŭroj kaj turkoj, kiuj nur taŭgas por servi la remilojn. La du senrespektaj kaj avidaj turkoj ne obeis la ordonon, kiun ili ricevis: konduki min sur hispanan teron kune kun ĉi tiu renegato kun la kristanaj vestaĵoj: ili volis unue balai tiun ĉi marbordon kaj fari kaptitaĵon se eble, ĉar ili timis, ke se ili tuj lasos nin sur la landon, ni povus malkovri per iu okazaĵo, ke la vezelo restas sur la maro, kaj se galeroj estus ĉe la marbordo, ili povus kapti ĝin. Hieraŭ nokte mi ekvidis ĉi tiun sablejon, kaj ne sciante pri tiuj ĉi kvar galeroj, ni estis malkovritaj, kaj okazis al ni, kion vi vidis. Fine, Don Gregorio restas kun virina kostumo inter virinoj en danĝero, certe perei, kaj mi vidas min kun manoj kunligitaj, atendante, aŭ plibone, timante perdi la vivon, kiu jam lacigas min. Jen estas, sinjoroj, la fino de mia bedaŭrinda historio, tiel vera kiel malfeliĉa: mi nur petegas de vi, ke vi lasu min morti kiel kristaninon, ĉar, kiel mi diris, en nenio mi estas kulpa pri la eraro, en kiun falis mia lando.” Kaj tuj ŝi silentis, la okuloj plenaj de delikataj larmoj, kiujn akompanis multaj de la ĉeestantoj. La vicreĝo, kortuŝita kaj kompatema, nenion dirante alproksimiĝis al ŝi kaj formetis per sia mano la ŝnuron, kiu kunligis la belajn manojn de la maŭrino.

Dum kiam la kristana maŭridino rakontadis sian mirigan historion, fikse rigardadis ŝin maljuna pilgrimanto, kiu eniris en la galeron kun la vicreĝo. Apenaŭ la maŭridino finis sian paroladon, li sin ĵetis al siaj piedoj, kaj ilin ĉirkaŭpremante, li per vortoj interrompitaj de mil ekploroj kaj ekĝemoj diris al ŝi: “Ho, Ana Felix, malfeliĉa filino mia, mi estas via patro Ricote, kiu revenis por renkonti vin, ne povante vivi sen vi, kiu estas mia animo.”

Ĉe tiaj vortoj Sanĉo malfermis la okulojn kaj levis la kapon, kiun li tenis klinita, pensante pri la malfeliĉo de sia promenado. Rigardinte la pilgrimanton, li rekonis lin kiel la saman Ricote-n, kiun li renkontis la tagon, kiam li forlasis la reĝlandon. Tio konfirmis, ke ŝi estas lia filino kiu, ­ jam malligita ­ ĉirkaŭprenis sian patron, miksante siajn larmojn al la liaj. La patro diris al la generalo kaj al la vicreĝo: “Jen, sinjoroj, estas mia filino, pli malfeliĉa laŭ sia travivaĵo ol laŭ sia nomo. Ana Felix ŝi estas nomata, kun la surnomo Ricote, fama tiom pro sia beleco kiom pro mia riĉeco. Mi foriris el mia patrolando por serĉi en fremdaj regnoj, kiu volus gastigi kaj akcepti nin, kaj tiun mi trovis en Germanlando. Mi revenis en tiu ĉi kostumo de pilgrimanto por serĉi mian filinon, en akompano de aliaj germanoj, kaj elterigi la multajn riĉaĵojn, kiujn mi lasis kaŝitaj. Mi ne renkontis mian filinon, sed mi trovis la trezoron, kiun mi forportas. Nun per la stranga cirkonstanco, kiun vi vidas, mi retrovas la trezoron, kiu pleje riĉigas min: mian amatan filinon. Se nia malgranda kulpeco, ŝiaj larmoj kaj la miaj, povas pro via justeco malfermi pordojn al la kompatemo, faru ĝin por ni. Neniam ni havis penson ofendi vin, nek tiel interkonsentis kun la intenco de niaj kunuloj, kiuj tre juste estis ekzilitaj.”

Tiam diris Sanĉo: “Bone mi konas Ricote-n, kaj mi scias, ke estas vero, ke Ana Felix estas lia filino; sed en tiun aliajn bagatelojn, pri iro kaj reveno, pri havo de bona aŭ malbona intenco, mi ne miksiĝas.” Ĉiuj ĉeestantoj miris pri la okazintaĵo, kaj la generalo diris: “Viaj larmoj ne lasis min plenumi mian ĵuron: vivu, bela Ana Felix, la jarojn de vivo, kiun la ĉielo destinis al vi, kaj portu la punon de sia kulpo la senrespektuloj kaj sentimuloj, kiuj malbone agis.”

Kaj tuj li ordonis pendigi sur la anteno la du turkojn, kiuj mortigis la soldatojn; sed la vicreĝo petegis lin, ke li ne pendigu ilin tial, ke lia ago estis pli freneza ol kuraĝa. Agis la generalo kiel la vicreĝo petis: ĉar oni plenumas malbone la venĝojn kun malvarmiĝinta sango. Ili zorgis tuj, por eltiri Don Gasparon el la danĝero, en kiu li restis. Ricote promesis pli ol du mil dukatojn da perloj kaj juveloj, kiujn li havis. Oni proponis multajn rimedojn, sed neniu estis tiel bona kiel tiu de la hispana renegato. Li diris, ke li reiros al Arĝelo en malgranda sesbenka ŝipo, ekipita per kristanaj remistoj, ĉar li scias kie, kiel kaj kiam li povos elŝipiĝi, kaj ankaŭ konas la domon, kie Don Gaspar restadas. La generalo kaj la vicreĝo hezitis fidi al la renegato kaj konfidi al li la kristanojn, kiuj devos remi, sed Ana Felix garantiis pri li, kaj Ricote, ŝia patro, diris ke li donos la reaĉetmonon de la kristanoj, se eble ili perdiĝos.

Post tiu ĉi decido la vicreĝo elŝipiĝis, kaj Don Antonio Moreno prenis kun si la maŭridinon kaj sian patron, kun la peto de la vicreĝo, ke li ilin regalu kaj flegu kiel eble plej bone; li mem, de sia flanko, proponis ĉion, kio en lia hejmo taŭgos por ilia regalado: tioma estis la bonvoleco kaj bonfaremo, kiun la beleco de Ana Felix naskis en lia brusto.

Ĉapitro LXIV

KIU TRAKTAS PRI LA AVENTURO, KIU, EL ĈIUJ ĜIS NUN OKAZINTAJ AL LI, KAŬZIS PLEJ DA ĈAGRENO AL DON KIĤOTO.

Rakontas la historio, ke la edzino de Don Antonio Moreno ekhavis grandan kontenton, vidante Ana Felix en sia hejmo. Ŝi akceptis ŝin kun plaĉo, enamigite tiel de ŝia beleco kiel de ŝia diskreteco, ĉar ambaŭ ecojn posedis en alta grado la maŭridino; kaj ĉiuj personoj de la urbo, kvazaŭ vokitaj per alarmsignalo, venis vidi ŝin.

Diris Don Kiĥoto al Don Antonio, ke la opinio, kiun ili ricevis pri la liberigo de Don Gregorio, ne estas bona tial, ke ĝi estas pli danĝera ol konvena, kaj ke estus pli bone, se oni lasus lin kun bataliloj kaj ĉevalo en Berberio, kaj li eltirus lin, spite de la tuta maŭraro, same kiel faris Don Gaiferos kun sia edzino Melisendra.

“Atentu via Moŝto, ­ diris Sanĉo, tion ĉi aŭdinte, ­ pri tio, ke sinjoro Don Gaiferos eltiris sian edzinon el firma lando kaj kondukis ŝin al Francujo tra lando firma. Sed tie ĉi, se eble ni eltiras Don Gregorion, ni ne havas landon, tra kiu konduki lin en Hispanujon, ĉar la maro kuŝas intere.”

“Por ĉio ekzistas rimedo, escepte por la morto, ­ respondis Don Kiĥoto ­ ĉar post alveno de la ŝipo al la marbordo ni povus enŝipiĝi, eĉ se la tuta mondo tion malpermesus.”

“Tre bone pentras kaj faciligas la aferon Via Moŝto, ­ diris Sanĉo; ­ sed de l’ diro al la faro estas ŝtuparo, kaj mi gardas mian renegaton, kiu ŝajnas al mi bona homo kun bonaj kvalitoj.”

Don Antonio diris, ke se la renegato ne sukcesos, oni akceptos la rimedo, ke la grava Don Kiĥoto transpasu al Berberio.

Post du tagoj la renegato ekveturis per rapida ŝipo de ses remiloj po flanko, ekipita per kuraĝega remistaro, kaj post pliaj du tagoj la galeroj ekvojaĝis al Oriento. La generalo petis la vicreĝon, ke li bonvolu sciigu lin pri ĉio, kio okazos, pri la liberigo de Don Gregorio kaj pri la travivaĵo de Ana Felix, kaj promesis la vicreĝo, fari tiel.

Iun matenon Don Kiĥoto eliris promeni sur la marbordo, armite per ĉiuj defendiloj, ĉar, kiel li ofte diris, ili estas liaj jungiloj, kaj la batalado estas lia ripozo, kaj neniam li troviĝis sen ili, eĉ ne unu sola momenton. Li vidis venanta al li kavaliron tute armitan, kiu portis sur la ŝildon pentritan helan lunon, kaj kiu, alveninte sufiĉe proksime por esti aŭdata, per laŭta voĉo, turnante sian parolon al Don Kiĥoto, diris “Glora kaj neniam kiom li meritas laŭdata kavaliro Don Kiĥoto, mi estas la kavaliro de la Blanka Luno, kies neaŭditaj faroj eble jam alportis min al via memoro: mi venas batali kun vi kaj provi la forton de viaj brakoj por sciigi kaj konfesi vin, ke mia sinjorino, kiu ajn ŝi estu, senkompare plibela estas ol via Dulcineo de l’ Toboso. Se vi tiun veraĵon konfesas tute simple, vi evitos vian morton kaj la laboron, kiun mi devos fari, por doni ĝin al vi. Se vi batalos, kaj se mi venkos vin, mi ne volas alia kontentiĝon ol tiun, ke, forlasante la batalilojn kaj ne plu serĉante aventurojn, vi returnu kaj kaŝiĝu dum unu jaro en via vilaĝo, kie vi devos restadi, neniam prenante la spadon, en trankvila paco kaj profita kvieteco, ĉar tiel konvenas al la grandigo de via posedaĵo kaj al la savo de via animo. Se vi venkos min, mia kapo restos al via decido, kaj viaj estos la restaĵoj de miaj bataliloj kaj ĉevalo, kaj pasos al via famo miaj faroj. Vidu, kio pli plaĉas al vi, kaj respondu al mi tuj, ĉar nur la tutan hodiaŭan tagon mi havas kiel tempolimon por solvi tiun ĉi aferon.”

Don Kiĥoto restis duoble mirigita tiel de la aroganteco de la Blanklunulo, kiel de la motivo de la invito al duelo, kaj kun trankvileco kaj severa gesto li respondis: “Kavaliro de la Blanka Luno, kies faroj ĝis nun ankoraŭ ne venis al mia aŭdsento, mi igos vin ĵuri, ke neniam vi vidis la faman Dulcineon, ĉar se vi estus vidinta ŝin, mi scias, ke vi estus klopodinta, ne meti vin en tian situacion tial ke vidado al ŝi bonege montrus al vi, ke ne estas beleco, kiu povus al la ŝia esti komparata. Sekve, mi ne diras al vi, ke vi mensogas, sed, ke vi maltrafas la proponon, kaj kun la kondiĉoj, kiujn vi diris, mi akceptas la inviton al duelo, tuj, por ke ne pasu la tago, kiu estas al vi fiksita; mi nur esceptigas el viaj kondiĉoj tiun, ke pasu al mi la famo de viaj faroj, ĉar mi ne scias, kiuj nek kiaj ili estas: per la miaj, kiaj ili estas, mi kontentiĝas. Prenu do la distancon, kiun vi volos; mi faros same, kaj kiun Dio benos, la Sankta Petro rebenu.”

Oni ekvidis de la urbo la kavaliron de la Blanka Luno, kaj oni sciigis al la vicreĝo, ke li estas parolanta kun Don Kiĥoto de la Manĉo. La vicreĝo, kredante, ke estas nova aventura fabrikita de Don Antonio Moreno aŭ de alia sinjoro de la urbo, eliris tuj al la marbordo kun Don Antonio kaj multaj aliaj sinjoroj, kiuj akompanis ilin, ĵus kiam Don Kiĥoto turnis la kondukilojn de Rocinanto por preni la necesan interspacon. Vidinte do, ke ili iras renkontiĝi, la vicreĝo sin metis inter ilin, demandante pri la kaŭzo de tia improvizita batalo. La kavaliro de la Blanka Luno respondis, ke ĝi devenas de beleco, kaj per malmultaj vortoj li sciigis la samon, kion li estis dirinta al Don Kiĥoto, kaj la akcepton de la kondiĉoj faritaj de ambaŭ flankoj.

Alproksimiĝis la vicreĝo al Don Antonio kaj demandis mallaŭte, ĉu li scias, kiu estas la kavaliro de la Blanka Luno, ĉu tio ĉi estas iu moko, kiun oni intencas fari al Don Kiĥoto. Don Antonio respondis, ke li ne scias, kiu li estas, nek ĉu la duelo estas ŝerca aŭ serioza. Tiu ĉi respondo hezitigis la vicreĝon, ĉu li lasu antaŭeniri la batalon; sed ne povante kredi, ke la afero ne estas ŝerca, li malproksimiĝis, dirante: “Sinjoroj kavaliroj! Se ĉi tie ne estas alia rimedo ol konfesi aŭ morti kaj sinjoro Don Kiĥoto deziras kaj Via Moŝto, sinjoro de la Blanka Luno, deziregas, estu laŭ la volo de Dio kaj jen al vi!”La Blanklunulo dankis per afablaj kaj diskretaj paroloj la vicreĝon pro la permeso, kiun li donis, kaj Don Kiĥoto faris la samon; tiu ĉi sin rekomendis tutkore al la ĉielo kaj al sia Dulcineo ­ kiel li kutimis ĉe la komenco de la bataloj, ­ reprenis iom pli da spaco, ĉar li vidis, ke lia kontraŭulo faris la samon, kaj ne blovinte trumpeton nek alian militan instrumenton, por doni la signalon ataki, ili returnis ambaŭ samtempe la rimenojn de siaj ĉevaloj.

Tial, ke tiu de la Blanklunulo estis pli rapida, ĝi alvenis al Don Kiĥoto ĉe la du trionoj de la kurado, kaj tie li renkontis lin kun tia granda forto (ne tuŝante lin per la lanco, kiun eble intence li levis) ke li sendis teren Rocinanton kun Don Kiĥoto en tre danĝera falo. Li iris tuj kontraŭ lin, kaj metinte al li la lancon sur la vizieron, li diris: “Venkita vi estas, kavaliro, kaj eĉ mortonta, se vi ne konfesas laŭ la kondiĉoj de nia duelo”.

Don Kiĥoto, muelita kaj perturbita, ne levante la vizieron kaj kvazaŭ li parolus el tombo, per malforta kaj ŝanĝita voĉo diris: “Dulcineo de l’ Toboso estas la plej bela virino en la mondo, kaj mi la plej malfeliĉa kavaliro sur la tero, kaj ne estas juste, ke mia malfortikeco faru malbonon al tiu veraĵo: premu, kavaliro, la lancon, kaj forprenu de mi la vivon, ĉar vi jam de mi forprenis la honoron.”“Tion ĉi mi ja certe ne faros, ­ diris la Blanklunulo, ­ vivu, vivu en sia tuteco la famo de la beleco de Sinjorino Dulcineo de l’ Toboso; mi kontentiĝas nur per tio, ke la granda Don Kiĥoto reiru kaj restu en sia vilaĝo dum unu jaro, aŭ ĝis kiam mi ordonos, kiel ni interkonsentis, antaŭ ol ni komencis tiun ĉi batalon.” Ĉion ĉi aŭdis la vicreĝo kaj Don Antonio kun multaj aliaj, kiuj tie estis, kaj ili ankaŭ aŭdis, ke Don Kiĥoto respondas, ke kondiĉe, ke oni ne petos ion, kio povos esti malutila al Dulcineo, ĉion alian li plenumos, kiel lojala kaj vera kavaliro. Kiam tiu ĉi konfeso estis farita, turnis la kondukilojn la Blanklunulo, kaj farinte per la kapo riverencon al la vicreĝo, li eniris duongalope en la urbon. La vicreĝo ordonis al Don Antonio, ke li iru post li kaj sciiĝu, kiu li estas. Oni levis Don Kiĥoton, oni malkovris al li la vizaĝon kaj trovis lin senkoloran kaj ŝvitantan. Rocinanto, pro vera malboniĝo, ne povis moviĝi. Sanĉo tute malgaja, ĉagrenita, ne sciis, kion diri, nek kion fari. Ŝajnis al li, ke la tuta aventuro okazas en sonĝo, kaj ke tiu tuta faritaĵaro estas sorĉa afero. Li vidis sian majstron venkita kaj devigita, ne preni batalilon dum unu jaro. Li imagis la brilan gloron de liaj faroj malheligita, la esperojn de liaj novaj promesoj disigitaj, kiel disiĝas fumo per vento. Li timis, ke restos Rocinanto kripligita, aŭ disartikigita lia majstro: kaj ne estus malmulta feliĉo, se li nur restus disartikigita! Fine, sur portilo, kiun venigis la vicreĝo, oni transportis lin al la urbo, kien ankaŭ revenis la vicreĝo, dezirante scii, kiu estas la kavaliro de la Blanka Luno, kiu en tiu malbona stato lasis Don Kiĥoton.

Ĉapitro LXV

KIE ONI DONAS SCIIGOJN PRI LA BLANKLUNULO, PRI LA LIBERECO DE DON GREGORIO KAJ PRI ALIAJ OKAZINTAĴOJ.

Sekvis Don Antonio Moreno la kavaliron de la Blanka Luno, sekvis ankaŭ kaj eĉ persekutis lin multaj knaboj, ĝis kiam oni lasis lin en gastejo interne de la urbo. Eniris en ĝin Don Antonio, dezirante koni lin; venis armilservisto por akcepti kaj senarmiligi la kavaliron; li enfermiĝis en teretaĝa ĉambro kaj kun li Don Antonio, kiu estis malpacienca kaj voli scii, kiu li estas. La Blanklunulo, vidante do, ke tiu sinjoro ne lasas lin, diris al li: “Mi bone scias, Sinjoro, pro kio vi venas: vi volas ekscii, kiu mi estas; kaj ĉar ne estas motivo por rifuzi tion al vi, mi ĝin diros, dum mia servisto senarmiligas min, kaj mi ne kaŝos eĉ unu punkton pri la vero de la okazintaĵo. Sciu, Sinjoro, ke oni nomas min la abituriento Sansono Carrasco. Mi estas el la sama vilaĝo kiel Don Kiĥoto de la Manĉo, kies frenezeco kaj simplanimeco kompatigas ĉiujn, kiuj lin konas; kaj inter tiu ĉi estas mi. Kredante, ke lia savo dependas de lia ripozo kaj de tio, ke li restos en sia lando kaj hejmo, mi ekpensis ion por tien lin revenigi. Antaŭ preskaŭ tri monatoj mi eliris sur la vojojn kiel migranta kavaliro, nomante min la kavaliro de la Speguloj, kun intenco batali kun li kaj venki lin, farante al li nenian malbonon, sed deklarante kiel batalajn kondiĉojn, ke la venkito restu al la volo de la venkinto. Tio, kion mi intencis peti de li ­ ĉar mi jam antaŭjuĝis lin venkita ­ estas, ke li revenu al sia vilaĝo, kaj ke li ne eliru el ĝi dum unu tuta jaro, por ke intertempe li povu resaniĝi. Sed la sorto alimaniere decidis, ĉar li venkis min, kaj li faligis min de la ĉevalo, kaj tial mia penso ne efektiviĝis; li daŭrigis sian vojon, kaj mi revenis venkita, hontigita kaj muelita de la falo, kiu eĉ estis danĝera. Sed malgraŭ tio ne malaperis mia deziro reserĉi kaj venki lin, kiel hodiaŭ oni vidis. Kaj ĉar li estas tiel akurata en la obeo al la reguloj de la migranta kavaliraro, sen iu dubo li obeos, plenumante la promeson, kiun li faris al mi. Tio ĉi estas, Sinjoro, kio okazis, kaj mi havas neniun alian aferon por diri al mi; mi vin petegas: ne malkovru min, nek diru al Don Kiĥoto, kiu mi estas, por ke miaj bonaj pensoj povu havi efikon kaj por ke reakiru sian saĝon tiu homo, kiu estus tre prudenta, se li estus liberigita de la kavalirecaj malspritaĵoj”.

“Ho, Sinjoro! ­ diris Don Antonio, ­ Dio pardonu al vi la ofendon, kiun al la tuta mondo vi faras, dezirante resaĝigi la plej amuzan frenezulon, kiu ekzistas. Ĉu vi ne vidas, Sinjoro, ke la profito, kiun okazigos la saĝeco de Don Kiĥoto ne povos esti pli granda ol la plezuro, kiun li faras per siaj deliroj? Sed mi imagas, ke la tuta spriteco de Sinjoro abituriento ne sufiĉos por resaĝigi viron tiom frenezan; kaj se tio ne estus kontraŭ la kompato, mi dirus: ke neniam resaniĝu Don Kiĥoto, ĉar per lia sano ni ne nur perdus liajn amuzaĵojn, sed ankaŭ tiujn de Sanĉo Panco, lia armilpaĝio, kiuj povus regajigi la melankolion mem. Malgraŭ ĉio ĉi mi silentos, kaj nenion mi diros al li, por vidi, ĉu mi ne eraras suspektante ke ne havos efikon la klopodo de Sinjoro Carrasco.”

Tiu ĉi respondis, ke jam estas sur bona vojo tiu afero, de kiu li esperas bonan sukceson. Proponinte al Don Antonio fari, kion li bonvolos ordoni, li adiaŭis lin, kunligis siajn armilojn sur mulon, kaj tuj li eliris el la urbo tiun tagon mem, rajdante sur la sama ĉevalo, kun kiu li eniris en batalon. Li revenis en sian patrolandon, kaj ne okazis al li afero, kiu devigas nin rakonti en tiu vera historio. Don Antonio raportis al la vicreĝo ĉion, kion Carrasco diris al li, kaj de tio ne ricevis la vicreĝo grandan plezuron, ĉar per la foriĝo de Don Kiĥoto perdiĝis la tuta amuzo, kiun havis ĉiuj per liaj frenezaĵoj.

Ses tagojn restis en la lito Don Kiĥoto, melankolia, malgaja, pensema kaj kun malbona humoro, irantaj kaj venantaj per la imagado pri la malfeliĉa okazo de lia malvenko. Sanĉo konsoladis lin, kaj inter aliaj rezonoj li diris: “Mia Sinjoro; levu, Via Moŝto, la kapon kaj gajiĝu, se vi povas, kaj danku la ĉielon tial, ke kvankam li faligis vin teren, vi ne restis kun frakasista ripo. Kaj ĉar vi scias, ke kie oni donas, oni prenas, kaj ke ne ĉiam estas porkoj, kie estas palisoj, adiaŭu la kuraciston, ĉar vi ne bezonos, ke li kuracu vin en tiu ĉi malsano. Ni revenu al ni, kaj ni forlasu la serĉadon de aventuroj tra la landoj kaj lokoj, kiujn ni ne konas. Se oni bone konsideras la aferon, mi estas tiu, kiu pli multe perdas, kvankam estas Via Moŝto, kiu difektiĝis pli multe. Mi, kiu forlasis kun la reglando la dezirojn esti reganto, ne forlasis tamen la deziron esti grafo. Sed tio neniam efektiviĝos, se Via Moŝto ne fariĝas reĝo kaj lasas la ekzercadon de la kavalireco, kaj tial miaj esperoj fariĝas fumo.”

“Silentu, Sanĉo, ĉar vi ja vidas, ke mia enŝlosiĝo kaj apartiĝo ne daŭros pli ol unu jaron, kaj ke tuj mi revenos al miaj honestaj ekzercoj, kaj ne mankos al mi regno, kiun mi gajnos, nek graflando, kiun mi donos al vi.”

“Dio aŭdu tion ĉi, ­ diris Sanĉo, ­ kaj la peko estu surda, ĉar mi aŭdis diri, ke pli multe valoras bona espero ol malbona posedaĵo”.

Tie ĉi ili estis, kiam Don Antonio eniris, dirante kun montro de grandega kontenteco: “Ĝojegu, Sinjoro Don Kiĥoto! ĉar Don Gregorio kaj la renegato, kiu serĉis lin, estas ĉe la marbordo; ­ ĉu mi diris ĉe la marbordo? ­ en la domo de la vicreĝo li jam estas, kaj tuj li estos tie ĉi.”

Gajiĝis iom Don Kiĥoto, kaj li diris: “Vere, mi preskaŭ volas diri, ke multe plaĉus al mi, ke la afero okazu male, ĉar ĝi devigus min transpasi en Berberion, kie per la forto de mia brako mi liberigus ne nur Don Gregorion, sed ĉiujn kaptitajn kristanojn, kiuj estas en Berberio. Sed, kion mi, mizerulo, diras? Ĉu mi ne estas la venkito? Ĉu ne mi ­ la faligito? Ĉu ne mi, ­ kiu ne povas preni armilojn dum unu jaro? Do, kion mi promesas? Pro kio mi laŭdas min, se pli konvenas al mi, uzi la ŝpinilon ol la spadon?”

“Lasu tion ĉi, Sinjoro, ­ diris Sanĉo, ­ vivu la kokino eĉ kun sia pipso, ĉar hodiaŭ por vi kaj morgaŭ por mi. Oni ne tro atentu tiujn aferojn de renkontiĝoj kaj bastonbatoj, ĉar tiu, kiu hodiaŭ falas, povas sin levi morgaŭ, se li ne preferas resti en la lito: mi volas diri, ke vi senkuraĝiĝas, ne akirante novajn fortojn por novaj bataloj; nun leviĝu por akcepti Don Gregorion, ĉar ŝajnas al mi, ke la personaro estas bruega, kaj certe li estas en la hejmo.”

Kaj estis vero, ĉar pro tio, ke Don Gregorio kaj la renegato sciigis la vicreĝon pri sia reveno, kaj Don Gregorio deziris vidi Anan Felix-on, li venis kun la renegato en la domon de Don Antonio. Kvankam oni eltiris Don Gregorion el Alĝero kun virina kostumo, li en la ŝipo ŝanĝis ĝin per tiu de kaptito, kiu foriris kun li; sed, kia ajn estus li vestaĵo, li ĉiam montriĝus kiel persono aminda, servinda kaj estiminda, ĉar li estis bela super ĉio, kaj li aĝo ŝajnis esti dek sep aŭ dek ok jaroj. Ricote kaj lia filino eliris por akcepti lin; la patro kun larmoj, la filino kun honesteco. Ili ne ĉirkaŭprenis unu la alian, ĉar kie estas tro multe da amo, ĝenerale ne estas tro multe da malembaraso. Ambaŭ belecoj kune ­ tiu de Don Gregorio kaj tiu de Ana Felix ­ tute mirigis ĉiujn ĉeestantojn. La silento parolis tie por ambaŭ geamantoj; kaj la okuloj estis la langoj, kiuj malkovris iliajn gajajn kaj honestajn pensojn. La renegato rakontis la artifikon kaj rimedon, kiujn li uzis por eltiri Don Gregorion. Rakontis tiu ĉi la danĝerojn kaj embarasojn, kiujn li havis ĉe la virinoj, kun kiuj li restis, ne per longaj rezonadoj, sed per mallongaj paroloj. Per tio li montris, ke lia inteligenteco estas pli granda ol lia aĝo. Fine, Ricote pagis kaj kontentigis malavare la renegaton kaj la homojn, kiuj penis ĉe la remiloj. Ree aliĝis kaj submetiĝis la renegato al la Eklezio, kaj li, putrinta membro, fariĝis denove pura kaj sana per la pento kaj per la bedaŭro.

Post du tagoj la vicreĝo priparolis kun Don Antonio, kiun rimedon ili povus uzi, por ke Ana Felix kaj ŝia patro restu en Hispanujo. Ŝajnis al ili, ke ne estas iu malhelpo, por ke tie restu kiel kristana filino kaj patro tiel bonintenca. Don Antonio proponis, iri mem en la ĉefurbon, kien li nepre devis iri pro aliaj negocoj, kaj tie aranĝi la aferon; li komprenigis, ke tie, per favoroj kaj donacoj, oni solvas multajn malfacilaĵojn.

“Ne, ­ diris Ricote, kiu ĉeestis dum tiu ĉi parolado, ­ ni nenion esperu de favoroj kaj donacoj, ĉar al la granda Don Bernardino de Velazco, Grafo de Salazar, Lia Majesta Moŝto donis la zorgon de nia forpelo, kaj valoras nek petegoj, nek promesoj, nek donacoj, nek kompatindaĵoj. Estas vero, ke li miksas la kompatemon kun la justeco, ĉar li vidas, ke la tuta korpo de nia nacio estas infektita kaj putranta, tamen li pli volonte uzas la ardantan kaŭterizon ol la moligan ŝmiraĵon. sekve, kun prudenteco, sagaceco kaj diligenteco, kaj kun la timoj, kiujn li inspiras, li portis sur siaj fortikaj ŝultroj ĝis deca plenumo la pezon de tiel granda maŝino. Kaj niaj artifikoj, ruzoj, petoj kaj trompoj ne povis blindigi liajn okulojn de Arguso, kiuj ĉiam estas viglaj, por ke nenio al li restu kaŝita, kvazaŭ nevidebla radiko, kiu kun la tempo povos burĝoni kaj doni fruktojn venenajn en Hispanujo, lando jam purigita, jam liberigita de la timoj, kiujn pro ili havis nia popolo. Heroa decido, tiu de la granda Filipo IIIa, kaj neaŭdita prudenteco, kongidi ĝi al tiu Don Bernardino de Velazco!”.

“Mi tie faros ĉiujn eblajn klopodojn, kaj volu la ĉielo tion, kio pli plaĉos al ĝi; ­ diris Don Antonio, ­ Don Gregorio venos kun mi por konsoli la suferon, kiun liaj gepatroj ricevis per lia forestado. Ana Felix restos kun mia edzino en mia hejmo aŭ en monaĥinejo; kaj mi scias, ke al Sinjoro vicreĝo plaĉo, ke restu en lia domo la bona Ricote, ĝis kiam li vidos, ke mi sukcesos”.

La vicreĝo konsentis pri ĉio proponita; sed Don Gregorio, sciante, kio okazas, diris, ke neniel li povas nek volas forlasi Dona-n Ana Felix. Sed dezirante revidi siajn gepatrojn kaj reveni al ŝi, li fine akceptis la interkonsentitan decidon: Ana Felix restis kun la edzino de Don Antonio kaj Ricote en la hejmo de la vicreĝo.

Alvenis la tago de la foriro de Don Antonio, kaj poste tiu de la foriro de Sanĉo kaj Don Kiĥoto, al kiu la falo ne permesis pli frue sin meti sur la vojon. Okazis larmoj, okazis ekĝemoj kaj svenoj, kiam Don Gregorio adiaŭis Anan Felix-on. Ricote proponis al Don Gregorio mil ormonerojn, se li ilin volas; sed li prenis nenion, krom kvin, kiujn pruntedonis Don Antonio al li kaj kies redonon li promesis. Kun tio ili ambaŭ foriris; poste foriris Don Kiĥoto kaj Sanĉo, kiel oni diris: Don Kiĥoto malarmita kaj en vojkostumo, Sanĉo piediranta, ĉar la azeno estis ŝarĝita per la armiloj.