Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

KVARA PARTO

HISTORIO KAJ NUNTEMPA ORGANIZO DE LA ESPERANTO-MOVADO

ĈAPITRO 14

ANALIZA SKIZO PRI LA HISTORIO DE LA MONDA ORGANIZO

14.1 ENKONDUKO

Kiam Zamenhof en 1887 transdonis al la publiko sian broŝuron, la rezulton de siaj junaĝaj revoj kaj multjara elprovado, li apenaŭ havis difinitajn imagojn pri la atendebla resono, des malpli pri la plej efika metodo kiel progresigi la Lingvon Internacian, kiel varbi adeptojn, kiel konservi kaj laborigi varbitojn. Tamen, dekomence li konsciis pri unu baza antaŭkondiĉo por la disvastiĝo de Esperanto. Jam en la Unua Libro li deklaris: “Por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia.” Kaj: “Lingvo Internacia, kiel ĉiu nacia, estas propraĵo de ĉiuj.” Rezignante ĉiujn personajn rajtojn pri sia projekto, Zamenhof konsideris sin ne kreinto, sed nur iniciatoro de la lingvo. Unu jaron poste li precizigis, ke la Unua Libro servu nur kiel komuna fundamento, ke la proponita lingvo “devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj”, kaj ke, sekve, li ne volas laŭ “persona plaĉo” krei “la lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj”. Tiu ĉi ideo pri evoluo de internacia lingvo surbaze de kolektiva uzado, sendepende de aparta persono, estis neniam antaŭe de iu esprimita, kaj la Deklaracio de Bulonjo poste formulos ĝin kiel unu el la ĉefaj principoj de esperantismo. Tute ne influite de aliaj sistemoj kaj ankoraŭ ne konante la sorton de Volapük, kies majstro insistis pri sia intelekta propraĵo kaj per sia ordonemo mem subpremis ĝian liberan disfloradon, Zamenhof rezervis al la homa socio kaj al la ĉiutaga vivo la taskon prijuĝi, vivteni kaj evoluigi Esperanton.

Krom la universaleco de la celo – Esperanto ja kontentigis difinitan bezonon je internacia komunikado – kaj la strukturo kaj vortaro ĝis maksimumo internaciaj, unu plia kaŭzo por la sukceso de Zamenhof estas la idea fono de la lingvo. “Ni donu animon al nia lingvo”, li skribis al Borovko, celante inspiri al ĝi la ideon de egaleco de ĉiuj nacioj, de internacia frateco inter la popoloj. Ĝuste tiu spirita bazo de Esperanto, la t.n. “interna ideo”, pruvis sian potencon dum la postaj jardekoj, helpante venkigi la lingvon eĉ tiam, kiam ĝi estis interpretata en maniero diferenca de la konceptoj de Zamenhof.

Zamenhof ne preteratentis la indiferentecon de la homaro. Ankoraŭ tre naiva estis la unue proponita vojo por disvastigi Esperanton. La legantoj de la Unua Libro estis petitaj subskribi kaj resendi al la aŭtoro kuponojn kun la jena promeso: “Mi, subskribi(n)ta, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj (da) personoj donis publike tian saman promeson.” Sed anstataŭ nur promesi – la plej multaj interesiĝantoj efektive lernis kaj ekuzis la lingvon, kiel baldaŭ pruvis centoj da leteroj, kiuj alvenadis ĉe Zamenhof. Lin alfrontis surpriza ŝanco en 1888, kiam Amerika Filozofia Societo, kondamninte Volapük, ofertis submeti Esperanton al internacia kongreso de kleruloj por ekzameniĝo. Zamenhof ĝoje konsentis, volante fordoni la tutan sorton de sia lingvo al tiu kongreso kaj opiniante sian rolon jam finita – sed la entrepreno fiaskis pro nesufiĉa interesiĝo de la invititaj sciencistoj. La fido de Zamenhof je la ebleco utiligi aŭtoritatojn kaj registarojn ricevis la unuan fortan baton, tiel ke li komencis direkti sian atenton al fortikigo de la propraj vicoj, per literaturaj verkoj, unuaj provoj de praktika uzo kaj modera apelado al idealismo.

14.2 SURVOJE AL INTERNACIA ORGANIZIĜO (1888-1908)
14.2.1 Unuaj Lokaj Societoj kaj Internaciaj Kontaktoj

Intertempe jam formiĝis la unuaj lokaj grupoj – en Nürnberg la tuta volapukista klubo transiris al Esperanto en 1888, krome kluboj en Odessa, Moskvo, Sofio, Munkeno, Uppsala, Peterburgo, Málaga, Vilnius, Varsovio k.a.; precipe multaj Rusoj, judaj kleruloj kaj granda nombro da tolstojanoj, aliĝis al la lingvo, kiu aperis al ili “kiel beninda savilo kaj nova espero” (Privat) en la trista intelekta kaj socia atmosfero sub la cara reĝimo. Tiuj unuaj esperantistoj jam estis pacifistoj, kleristoj aŭ liberaluloj, antaŭ ol ili konatiĝis kun Esperanto, kiun ili tiam, kuraĝigitaj de Tolstoj mem, alprenis por akceli la bonon de la homaro; aparta esperantista mistiko ekfloris nur depost ĉ. 1900, ĝis certa grado akceptante la impulsojn de la rusaj idealistoj.

Inter kelkcento da diverslandaj adeptoj, kiuj antaŭe nur povis korespondi kun Zamenhof, ekde la 1-a de septembro 1889 servis kiel tre efika ligilo kaj kuraĝigilo la revuo La Esperantisto, aperanta en Nürnberg. En ĝia tria numero Zamenhof proponis la kreon de Tutmonda Ligo de Esperantistoj “kiel sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero”, al kies decidoj li promesis sian submetiĝon. Per tio li revenis al intenco, formulita jam en la Aldono al la Dua Libro, ke, alternative al internacia kongreso por elekto de internacia lingvo, la esperantistoj mem preparu tian kongreson aŭ akademion, dume zorgante nur pri “fortigado kaj vastigado” de Esperanto. En junio 1890 aperis en La Esperantisto Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj kaj de Akademio “konsistanta el 10 personoj, elektataj ĉiujare per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo”, sed en decembro Zamenhof, nun mem redaktoro kaj eldonanto de la revuo, konfesis, ke la Ligo estas “infano malvive naskita”.

La troa fervoro de la klubanoj en Nürnberg, kiuj enmetis gravajn ŝanĝojn en la projekton de Zamenhof, kulpis pri aro da miskomprenoj kaj la unuaj seriozaj disputoj en la juna Movado; pro sia individuismo, la unuaj esperantistoj kontraŭstaris al ia pli firma organiziĝo, time atendante de tio aŭtoritatecajn ŝanĝojn en la lingvo, dum pri nacia grupiĝo oni tiutempe ankoraŭ ne pensis.

La plano de Ligo eĉ pli senkreditiĝis en 1893/94, kiam, sekve de postuloj pri reformoj, Zamenhof, por eskapi la ĉefan respondecon, denove proponis Internacian Ligon Esperantistan (januaro 1893), kiun ĉifoje konsistigu simple la abonantoj de La Esperantisto kaj kiun li petis en aŭgusto kaj novembro 1894 voĉdoni pri lia projekto de reformoj. Klara plimulto esprimis sin kontraŭ ĉiaj lingvaj ŝanĝoj, metante per tio finan punkton al senĉesa diskutado kaj, ekde tiam, turnante sin al diligenta varbado kaj verkado. En tiu tempo kreiĝis apartaj esperantistaj simboloj: la verda koloro kaj kvinpinta stelo, komune akceptitaj jam komence de 1895. Esperanto sukcese trapasis sian unuan gravan krizon, kaj ankoraŭ longan tempon poste ĉiuj provoj formi internacian organizaĵon el individuoj renkontis fortan reziston, ĉar oni memoris la malfeliĉan kombinon de du kontraŭaj celoj, propagando kaj reformado, kiajn fiksis la Ligo. Zamenhof memoris en 1908: “De la tempo, kiam la Esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta.”

Kelkaj el la organizemaj eksvolapukistoj forlasis Esperanton, kaj la esperantistoj ekpaŝis sur alia vojo, sin organizante laŭteritorie kaj anstataŭigante la mankantan internacian ligilon per pli forta apogo al idealismo. En januaro 1892 oni estis notinta 1.500 enskribitajn esperantistojn, taksante la nombron de lernintoj je 15-20.000. La komunan spiriton forĝis literaturaj verkoj kaj la gazetoj. Kiam La Esperantisto malaperis meze de 1895, ĉar sekve de artikolo de Tolstoj ĝi ne plu povis penetri Ruslandon, kie troviĝis la plej multaj abonantoj, ĝian rolon transprenis – fine de 1895 – la revuo Lingvo Internacia en Uppsala, kiu disponigis valoran materialon por la pliriĉigo kaj studado de la jam vivanta Esperanto.

Sed Lingvo Internacia, same kiel pli frue La Esperantisto, tute ne atingis la eksteran publikon. Efektive, ĝis la fino de la 19-a jarcento Esperanto restis esotera lingvo de apenaŭ rimarkebla grupeto de poeziemaj idealistoj. Nova erao, la t.n. franca aŭ propaganda periodo, kiu sekvis la slav-germanan kun ĝiaj pacifismaj kaj religiaj trajtoj, komenciĝis kun la sursceniĝo de la misterplena Louis de Beaufront.

14.2.2 Franca aŭ Propaganda Periodo

De Beaufront, kies vera nomo estis Louis Chevreux (1855-1935), tre verŝajne la unua franca esperantisto, savis Esperanton el plena izoliĝo, kiu minacis ĝin pro ĝia limigita lingva kaj idea rolo. Li fariĝis la unua celkonscia propagandisto, enkondukante metodojn de sistema reklamado kaj zorge klopodante eviti identigon de la lingvo kun pacifismo. La Societo por la Propagando de Esperanto – formale internacia, kun individuaj membroj – kiun li fondis en januaro 1898, al kiu aliĝis preskaŭ ĉiuj gravaj eksterlandaj esperantistoj kaj kies dulingva organo L’Esperantiste populariĝis ankaŭ en la publiko – tiu Societo servis kiel modelo por ĉiuj alilandaj societoj, kiuj fondiĝis rapide unu post alia. Anstataŭ senĉese prikanti la spiriton de Esperanto, kiel plaĉis al la poetoj, De Beaufront “kodifikis Esperanton” (K. Bein), konsilis pri korekta lingvouzo, kondamnis reformemon, ridindigis kritikantojn kaj – kreante la sistemon de patronado – ornamis sian Societon per la nomoj de eminentuloj. La revuo iĝis organo samtempe propaganda kaj konservativa. Sed kvankam la rapida kresko de la Movado dum la franca periodo estas nedisigeble ligita al De Beaufront, baldaŭ rimarkiĝis ankaŭ negativaj sekvoj de lia agado kiel organizanta kaj leĝdonanta estro, kiu en preskaŭ monopola pozicio gvidis la esperantistojn, elvokis ĉe ili senton pri eliteco kaj emon troigi kaj fanfaroni, kolektis – en la kategorio de “aprobantoj” – amason da homoj neniam funde lernintaj la lingvon kaj kiu paralizis iniciatemon. Malaperis la antaŭe ne maloftaj voĉoj de dubo kaj malespero, cedante sian lokon al optimistaj certigoj. Aldone al tio komenciĝis eksterproporcia personkulto ĉirkaŭ Zamenhof – “Nia Majstro” – kaj el la etburĝoj, kun sia tipa individuismo, kiuj aliĝis nun al la Movado, “multaj kompletigis per Esperanto sian kolekton da manioj, spiritismo, kontraŭalkoholismo, seksabstinemo, kontraŭvivisekciismo” (Waringhien).

Sed komence de la nuna jarcento Esperanto trovis eniron ankaŭ en superajn tavolojn. Dank’ al iniciato de la matematikisto Carlo Bourlet (1866-1913), en aŭgusto 1901 estis subskribita kontrakto inter la renoma eldonejo Hachette (Parizo) kaj De Beaufront, kiel “garantiulo” de Zamenhof, pri eldonado de Esperantaj gramatikoj kaj vortaroj. Kiam De Beaufront intencis transpaŝi la francan merkaton, leviĝis unuaj suspektoj, kiujn nutris Bourlet, kaj la esperantistoj, eĉ se ili ŝatis pli esti gvidataj ol mem organiziĝi, disvolvis instinktan opozicion kontraŭ ies persona monopolo – ne nur kontraŭ Hachette, sed fine ankaŭ kontraŭ De Beaufront. Kiam komence de 1903 efektiviĝis, refoje sub influo de Bourlet, nova kontrakto, nun senpere inter Hachette kaj Zamenhof, la stelo de De Beaufront komencis defali, ne ĉar lia laboro malsukcesis, sed ĉar atendis homoj pli elstaraj por rikolti ĝiajn fruktojn.

La monopolan rolon de De Beaufront sekvis la arda konkuro de tri gvidantoj: Generalo Hippolyte Sebert (1839-1930), monda aŭtoritato pri balistiko, kiu elpensis vastajn, finance subtenatajn, organizajn planojn; Bourlet, la propagandisto per komercaj eldonentreprenoj; kaj Théophile Cart (1855-1931), rigora defendanto de la lingva netuŝebleco kaj kontraŭulo de internacia organizo de la esperantistoj – homo, por kiu ekzistis “nur unu realaĵo, la lingva instinkto de la amaso, ĉiam sekvinda, eĉ se erara” (Waringhien). Ankoraŭ tute izolita estis la grupo de tiuj (Michaux, Hodler k.a.), kiuj celis al demokrata organiziĝo. Ĉiuj ĉi tri homoj ne estis pli (aŭ malpli) idealistaj ol De Beaufront, sed por forpuŝi lin ili lerte eluzis la inklinon de la esperantistaro al “interna ideo”; celante sekurigi sian influon, ili toleris aŭ favoris la floradon de la Majstro-kulto kaj de Esperantismo kun flagoj, steloj kaj verda koloro. Ĉar temis pri taktika ekspluato de sentimentoj, ĉia provo de Zamenhof (kaj de aliaj) difini la idean enhavon de Esperanto aŭ eĉ starigi propran doktrinon estis samtempe kontraŭbatalata per ĉiuj fortoj.

14.2.3 La Unua UK (1905) kaj la Deklaracio de Bulonjo

Zamenhof mem restis fidela al sia gvida ideo, ke la progresigo de Esperanto ne devas esti ligita al unu persono, sed al “institucio, libere elektata de la esperantistaro mem”. Inter multaj projektoj de organizo, kiuj troviĝis en la tagordo de la Unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer (1905), estis ankaŭ lia de Tutmonda Ligo Esperantista, gvidata de dudekkvin-persona Centra Komitato kaj konsistanta el specialaj komitatoj agada, lingva, kongresa, cenzurista kaj ekzamena. La parizaj eminentuloj reagis tiel, kiel diktis al ili la malfido je la planoj de la respektiva konkuranto. Ĉiu timis, ke la alia ekregos la Esperanto-Movadon. Ligante la demandon pri fondo de Ligo kun la aferoj de Hachette, Cart disvastigis la onidiron, ke Zamenhof estas katenita al tiu eldonejo kaj ke la projekton (“kaŝita glavo, kiu minacas Esperanton”) oni trudis al li por monopoligi la lingvon “kvazaŭ petrolon aŭ kotonon”. Ankoraŭ pli fortan kontraŭstaron ol liaj ideoj pri demokrata internacia organizaĵo renkontis la sinkretismaj konceptoj de Zamenhof, tiel ke nur pene li sukcesis voĉlegi sian – cenzuritan – Preĝo sub la Verda Standardo kaj kontentiĝis demandi la kongreson, ĉu ĝi “trovas organizacion dezirinda aŭ ne”.

Magraj do estis la rezultoj de la Unua Kongreso, kiam temis pri la organiza problemo. Tamen, ĝi markis la eniron en internacian periodon, unuafoje demonstris parolan uzon de la lingvo inter diversnacianoj (“homoj kun homoj”) kaj multe kreskigis la entuziasmon. Kreiĝis Lingva Komitato, elektita de Zamenhof kaj konfirmita per voĉdono de la kongresanoj, kaj la kongresa estraro estis komisiita organizi ankaŭ la venontan kongreson (en Ĝenevo).

Ĉar la malferma parolado de Zamenhof komprenigis, ke la interna ideo estu io pli ol ia nedifinebla mistiko kaj poresperanta instigilo, kio kaŭzis grandan suspektemon ĉe la francaj raciistoj, kaj ĉar aliflanke necesis kontraŭagi la vaste regantan antipation al la rolo de Hachette, la Kongreso akceptis oficialan difinon de la Esperanto-Movado, la faman Deklaracion pri Esperantismo, kiu nete distingas inter ĉiu ajn “alia ideo aŭ espero” kaj la oficiala Esperantismo kaj konfirmas la neligiĝon de Esperanto al iu persona leĝdonanto. Ĝi restis valida ĝis hodiaŭ:

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj, la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo*.

*

Tie ĉi, la originala projektita teksto daŭrigis tiel:

“Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povos esti realigita pli bone, pli certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj”.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

Por tuj doni sekvon al punkto 3, Zamenhof deklaris, ke li ĉesigos eldoni ĉe Hachette la Kolekton Aprobitan kaj ke estonte li aperigos tie nur siajn proprajn verkojn. Malgraŭ peto de Leo Belmont, ke la Deklaracio aludu pri la servoj de Esperanto al paco, restis en ĝi nur atentigo pri la ebla paciga influo de la lingvo interne de multnaciaj ŝtatoj. Fine, Cart atingis, ke la teksto ne entenu promeson, proponitan de Zamenhof, laŭ kiu la esperantistoj aliĝus al tiu lingvo, kiun “ia aŭtoritata internacia kongreso” definitive elektis lingvo internacia.

Depost Bulonjo ĉiujare okazis la Universalaj Kongresoj en atmosfero de senlima entuziasmo, kompletigata per kantado de la Himno kaj admira aŭskultado al la vortoj de la “Majstro”. Tiaj trajtoj apenaŭ bremsis la efikon de la propagando. Ofte ili certigis ĝin, enblovante en la varbitojn amon al la “Afero”, sen kio sindediĉa laboro ne estas imagebla. Samtempe plimultiĝis la ebloj de praktika utiligado de la lingvo, ne nur por diversaj flankokupoj, sed iom post iom – kvankam en limigita kadro – ankaŭ en komerco kaj industrio. Sekvis el tio jam en 1907 la fondo de Ĉekbanko Esperantista kun sia monunuo spesmilo.

La organizan vakon klopodis iel plenigi Generalo Sebert, je tio konsekvence subtenata de Zamenhof. Tuj post la Bulonja Kongreso li transformis la estraron de la kongresaj kunsidoj en Organizan Komitaton, paralelan al la Lingva, por kiuj ambaŭ ekfunkciis Esperantista Centra Oficejo (CO) en Parizo. Ĝi estis pure privata kaj nur teknika sekretariejo, finance vivtenata de Sebert kaj lia amiko Javal kaj neniel rajtigita de kongresa decido aŭ de la naciaj societoj. Pro la ĝenerala oponemo al kia ajn anonima aŭtoritato, Zamenhof precizigis, ke la CO “volas ne direkti kaj regi, sed nur informi kaj servi”. Tiun taskon ĝi bone plenumis dum kelkaj jaroj: Sebert fondis la Esperantistan Dokumentaron, regule eldonis raportojn kaj protokolojn kaj lanĉis (en 1908) la Oficialan Gazeton Esperantistan. Laŭ statistiko de la CO, en 1906 estis 434 registritaj societoj, kaj tiu nombro rapide kreskis: 756 fine de 1907 kaj 1.266 en 1908.

La Dua Kongreso en Ĝenevo, kun pli ol 800 partoprenantoj, jam troviĝis tute sub la influo de Sebert. Komenciĝis tie la impona defilado de diversnaciaj salutantoj en la inaŭguro, oni akceptis Deklaracion pri la Neŭtraleco de la Kongresoj (kies “programo ne devas permesi la diskuton de politikaj, religiaj kaj socialaj demandoj”); la Provizora Lingva Komitato fariĝis definitiva; kaj la Provizora Organiza Komitato transformiĝis en Konstantan Kongresan Komitaton (KKK).

Louis de Beaufront (1855-1935): Grandaj meritoj kaj kulpoj, – la mistero restas.


Malsupre: Carlo Bourlet (1866-1913): La batalo ĉe Hachette.


Hippolyte Sebert (1839-1930): Balistikaj planoj pri sukceso.


Emile Boirac (1851-1917): Energia kontraŭstaro al la idistoj.


14.2.4 Ido-Skismo kaj Stabiliĝo de Esperanto

Sed pli kaj pli da homoj sentis, ke Esperanto malproksimiĝus de la reale pensanta mondo, se ĝi ne estus simple kaj klare organizita kaj ne servus al internacia praktikado. Komprenante tiun bezonon, la Franco Alphonse Carles proponis nomi “en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj – per malgranda maklera pago – oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj”. Anstataŭ Tutmonda Ligo Esperantista, laŭ li, “sufiĉus krei centran konsulejon”. La Kongreso principe aprobis la ideon, rekomendante al la lokaj grupoj fondi tiajn esperantistajn konsulejojn, sed oni tute malatentis, ke por tio necesus speciala organiza centro. Por internacia organiziĝo sur kvazaŭ-parlamenta bazo senlace batalis la estro de la bulonja grupo, Alfred Michaux (1859-1937), kaj Zamenhof konfirmis fine de 1907, ke organizaĵon por la esperantistaro li daŭre opinias necesa, sed ke pro la obstina opono de Cart kaj De Beaufront li ne volas nun enmiksiĝi en la diskutojn.

Ĉar tiuj plue kondukis al nenia konkreta rezulto, Zamenhof, ĉiam sopirante demeti respondecon de siaj ŝultroj, dediĉis sian atenton denove al eksteraj instancoj por ricevi internacian apogon al Esperanto. Kelkaj favoraj antaŭkondiĉoj ekzistis: Kun la nova jarcento komenciĝis por Esperanto periodo de publika atento, scienculoj interesiĝis pri ĝi, kaj dum la Pariza Ekspozicio (1900) sciencaj kongresoj diskutis pri la mondlingva problemo. Tamen, mankis prestiĝa internacia organizaĵo, al kiu oni povus sin turni, kaj tial Esperanto falis en la manojn de t.n. Delegacio por alpreno de lingvo internacia, kiu estis nur provo de internacia konferenco kaj ne havis ian memstaran socie gravan rolon. Iniciatis ĝin en 1900 la francaj profesoroj Louis Couturat kaj Léopold Leau; aliĝis al ĝi pli ol 300 societoj kaj pli ol 1.000 sciencistoj, kaj plej vigle subtenis ĝian programon la esperantistoj. Post kiam Internacia Asocio de l’ Akademioj, petita ekzameni, deklaris sin nekompetenta decidi pri problemo “solvota de la vivo mem”, Couturat kaj Leau formis en oktobro 1907 dekdumembran Komitaton (i.a. kun la lingvistoj Jespersen, Schuchardt, Baudouin de Courtenay kaj la kemiisto Ostwald) por mem pristudi la problemon. Kvankam Zamenhof avertis, ke la Komitato ne “havos ian aŭtoritaton en la okuloj de la mondo”, De Beaufront promesis al Couturat sian subtenon, eble kredante per tio reakiri gvidan rolon en la Movado, kaj partoprenis la kunsidojn kiel komisiito de Zamenhof. La Komitato rekonis la kvalitojn kaj praktikajn servojn de Esperanto, sed samtempe deklaris, ke iuj reformoj necesas. Couturat submetis projekton de “Ido”, kiu konsideris la proponitajn ŝanĝojn en la strukturo, gramatiko kaj vortaro de Esperanto kaj estis – je la konsterniĝo de la esperantistoj – defendata de De Beaufront, antaŭe parolinta favore al Esperanto. Fine, la Komitato decidis “alpreni principe Esperanton” kondiĉe de iuj ŝanĝoj kaj intertrakti kun la Lingva Komitato pri la eventualaj modifoj.

En la baldaŭ naskiĝonta akra polemiko ambaŭ partioj, Couturat kaj De Beaufront unuflanke, Cart kaj Bourlet aliflanke, malmulte zorgis pri scienca rezonado. La du unuaj tute preteratentis la socian flankon de la demando – De Beaufront neniam komprenis la kolektivan uzon de Esperanto, kaj Couturat emis ignori la esperantistojn, fidante ke tiu inerta amaso sekvos la decidojn de siaj gvidantoj –, dum Cart kaj Bourlet konsideris ĉian kompromison malutila kaj danĝera. Pro la agitado de Cart, Couturat preferis rompi la rilatojn kun la Lingva Komitato, antaŭ ol atendi ĝian decidon pri la rekomendoj de la Delegacio, troviĝante per tio en silenta akordo kun la deziroj de Cart kaj Bourlet, kiuj timis la repacigan influon de Zamenhof.

En januaro 1908 evidentiĝis, ke la Lingva Komitato estas kontraŭ plua traktado kun la Delegacio, sed Zamenhof ankoraŭ volis eviti publikan militon. Pro tio, tamen, ke dume kreskis inter la esperantistoj maltrankvilo kaj indigno pri la reforma diskuto, li fine estis devigita anonci la ĉesigon de la rilatoj kun la Delegacio.

Tute sendepende de la starpunktoj de la gvidaj personecoj, la esperantistaro elmontris sian potencon. Tiun lingvon, kiun ili sukcese praktikis kaj al kiu ili dediĉis la plezuron de sia libera tempo, kiu elproviĝis en sia nuna formo kiel taŭga komunikilo dum renkontiĝoj, en kiu aperadis libroj kaj gazetoj, kiu utilis por praktikaj celoj, kiu posedis eĉ propran valuton – tiun sian Esperanton ili gardis kiel sanktaĵon kontraŭ la aroga interveno de eksteruloj. Esperanto pruvis dum tiu krizo, ke “el artefarita lingvo ĝi trapasis en formon de viva lingvo” (Ĵirkov) kaj forte enradikiĝis en homa kolektivo, kiu komprenis la neceson de “severa disciplino” kaj “absoluta unueco”, laŭ Zamenhof antaŭkondiĉoj por la progresigo de la lingvo, kaj kiu, aldone al tio, estis gvidata de naiva, sed utila idealismo, kovronta la estiĝon kaj verajn kialojn de la krizo sub densa vualo de silento.

De tiam ĉia diskuto pri reformoj fariĝis tabuo. Cart lanĉis la sloganon “Ni fosu nian sulkon!” por instigi al celkonscia laboro nedeflankiĝanta. Kiam De Beaufront malkaŝis en majo 1908, ke Ido estas lia verko, tio, kompreneble, kaŭzis grandan indignon*. La agresemo, kiu fontis el malkontento pro la ĝenerala stato de la Movado, sin direktis ĝuste kontraŭ la pli fruan majstron de propagando, al kiu tre multaj esperantistoj ŝuldis sian lingvoscion.

* Fakte, laŭ esplor-rezultoj de Ric Berger publikigitaj en 1937, Ido estis unuavice la verko de Couturat mem.
14.3 MONDAJ ORGANIZAĴOJ (1908-1947)
14.3.1 Fondo de Universala Esperanto-Asocio

Infano de la krizo de 1907/08, kiu multe pli ol lingvan skismon kaŭzis fendon inter parto de la gvidantoj kaj la amaso (el la unuaj 20% transiris al Ido, el la “simplaj” esperantistoj nur 3-4%), estas Universala Esperanto-Asocio. Ĝis 1908 la solaj internaciaj ligoj estis la ĉiujara adresaro de novaj esperantistoj de Zamenhof (ĝis 1903), poste la Tutmonda Jarlibro Esperantista (1904-10) de Félicien Menu de Ménil (la komponinto de la Himno) kaj la Centra Oficejo, kiu ne kapablis generi internacian organizaĵojn. Sebert kaj Zamenhof senlace serĉis pli solidan bazon por la CO, ĉu per societo de subtenantoj ĉu per Administra Komitato financata de la naciaj societoj, sed pro la konstanta obstrukco de Cart al ĉia formo de internacia organiziĝo la Kongreso en Barcelono (1909) povis voĉdoni nur ĝeneralan deziresprimon, ke la diverslandaj societoj kreu Internacian Konsilantaron por zorgi pri la financaj rimedoj de LK kaj KKK.

Sendepende de tiuj vanaj diskutoj kreiĝis UEA, kiel rezulto de junula iniciato kontraŭ la ekzistantaj organizitaj formoj. Ĝi estas unuavice la verko de 21-jara Sviso, Hector Hodler, kiu, dumtempe ankaŭ pensinte pri organizo de la tuta esperantistaro, limigis sian ambicion al pli malvasta, sed tute demokrata societo, simpla, servopreta kaj malmultekosta. Baziĝante sur la ideoj de Carles, kiuj estis jam realigitaj, sed malhavis ian koordinon, la Asocio dividis sian laboron en tri fakojn: Administrado, Esperanto-konsuloj kaj -oficejoj, Turismo. Post la oficiala fondiĝo, la 28-an de aprilo 1908, la nova organizaĵo fiksis en Statuto siajn celojn:

(a) La celo de la Asocio estas la plifaciligo de ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter la membroj.

(b) UEA estas neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco.

(c) La sola oficiala lingvo estas Esperanto, tia, kia, ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro.

(d) La membroj estas individuaj, t.e. la membro rekte aliĝas al la Asocio, kaj ne pere de sia loka grupo aŭ landa societo.

(e) En la lokoj, kie por tio ekzistas ebleco, unu el la membroj estas delegito (lia adreso aperas en la Jarlibro) kaj li libervole plenumas diversajn praktikajn servojn por la membroj, kiuj sin turnas al li.

Tiuj principoj restis, kun malgrandaj modifoj, la fundamentaj principoj de UEA ĝis la hodiaŭa tago. La solan escepton parte faras la principo menciita sub (d), kiel oni vidos en Ĉapitro 18.

La fondo de UEA savis la esperantistojn el teoriaĵoj kaj inaŭguris novan periodon, tiun de efektiva uzado de la lingvo. La sistemon de Konsuloj UEA anstataŭigis per delegita reto kaj per eldono de Jarlibro kun adresaro laŭ alfabeta listo de urboj. Tiu tempo, kiam oni zorgis ekskluzive pri propagando, estis finita, kaj Hodler mokis pri la kategorio de aprobantoj, kiuj ne sciis la lingvon, kaj pri la uzo de nacia lingvo en grupkunvenoj. La sukceso de UEA pravigis la vojon de Hodler: jam en aŭgusto 1908 la Asocio havis 200 delegitojn, 80 vicdelegitojn, 100 subdelegitojn kaj 1.300 pagantajn membrojn. Starante ekster la senmovaj oficialaj institucioj, kiuj siaflanke nur modere aklamis al tiu junula iniciato, UEA diferencigis inter esperantisto laŭ la Bulonja Deklaracio kaj esperantiano, la membro de UEA, kiu en “Esperantio” vidu modelon de estonta homaro internacie solidara kaj kunlaborema.

Pri kio Zamenhof malsukcesis, por kio la “interna ideo” ĉiam restis nesufiĉa – tion atingis Hodler: doni al la Movado ideologian karakteron. Batalante unue por demokratigo interne de la Movado, kontraŭ oligarkaj tendencoj kaj komercaj monopoloj, li rifuzis taksi la mondlingvan problemon sendepende de aliaj sociaj problemoj, ĉar “ni ne devas ĝin izoligi for de la ekstera mondo”. Esperantismo estis por li – diference de pure lingva movado – “precipe socia, konstrua kaj progresema movado”. Por plibonigi la interpopolajn rilatojn, la “praktika internaciismo” de UEA povus alporti pli konkretajn rezultojn “ol tiuj homoj, kiuj konstante parolas pri frateco inter la popoloj, kaj neniam faris ian seriozan klopodon por eĉ parte efektivigi siajn ideojn en la reala vivo”. Kontraŭe al la tradiciaj internaciismo kaj pacifismo, kiuj “celas nur plifaciligi la rilatojn inter la nacioj”, sed “nenion kreas super ili”, la esperantismo devas esti avangardo en nova, pozitiva fazo de internaciismo, kunigante homojn kaj ignorante naciecon, lingvon kaj rason. “Liveri al tiuj homoj neŭtralan organizaĵon dank’ al kiu ili povos plimultigi siajn interrilatojn, sin reciproke alservadi, kunigi sian penadon por komuna agado ĉiam pli kaj pli interkonatiĝi; kreskigi inter ili ĉiam pli profundan senton de solidareco; instrui ilin tiel, ke ili juĝu ne laŭ pure nacia vidpunkto, sed laŭ neŭtrale homa, eksternacia kriterio; fine edukadi la popolamasojn, ne per propagando, sed per kreado de materialaj, palpeblaj servoj, tiel ke la plej humila homo, kun la tempo, konsciu pri la grava instruo de internaciismo, kiu elŝprucas el tio, jen la tasko de Universala Esperanto-Asocio.”

En la Kvara Kongreso en Dresdeno (1908), la unua sub registara protekto, UEA kunvokis siajn anojn, al kiuj Zamenhof, komence iom dubema pri la entrepreno, adresis kuraĝigajn vortojn kaj la certigon, “ke UEA estas la plej grava institucio de Esperantismo”. Kaj komprenemo por la apartaj celoj de Hodler tralumis en lia salutparolado al la UEA-kunveno en Barcelono: “U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn esperantismanojn, t.e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon.” En 1910 UEA havis sian unuan, kaj solan memstaran, Kongreson en Augsburg, en 1911/12 ĝi organizis efikan prelegvojaĝon de sia usona membro Parrish tra Eŭropo, la membraro kreskis ĝis 1914 al pli ol 7.000 kaj inter 1909-13 estis plenumitaj 45.000 praktikaj servoj.

Sed UEA ankoraŭ ne estis la delonge projektata oficiala organizaĵo. Dum la ĉefajn Esperanto-manifestaciojn karakterizis optimismaj paroloj, apelado al la interna ideo kaj florludoj, kio tre plaĉis al la plimulto de la kongresanoj, iom post iom kreskis la praktika uzo de la lingvo – aperis gvidfolioj, firmoj ekuzis Esperanton, kaj internaciaj kongresoj voĉdonis favore –, kio pli kaj pli malfaciligis la intencon konservi la ĝisnunan, nedemokratan gvidadon de la Movado. Dubindan rolon ŝajnis havi propono transformi la kongresojn en aŭtoritatajn reprezentantarojn de la esperantistoj, ĉar la homoj venis tien hazarde kaj rajtigitaj delegitoj ne povis kalkuli pri subvencioj de lokaj grupoj.

14.3.2 Pliaj Organizaj Bataloj

En la organiza batalo, kiu atingis sian kulminon inter 1911 kaj 1913 kaj kiun la esperantistoj nun akompanis per vigla interesiĝo, agadis tri ĉefaj partioj: unue, Bourlet kaj Sebert, kiuj celis reguligitan organizon de la esperantistoj per elekto de kongresaj delegitoj kaj per federaciigo de la naciaj societoj; due, Cart, kredanta centran aŭtoritaton pri lingvaj aferoj plene sufiĉa ; kaj trie la fondintoj de UEA, kiuj povis montri al sia Asocio kiel taŭga bazo de demokrata organizaĵo. Zamenhof deziris nur ian laŭleĝecon, kiu forprenus de li la ĉiam pli preman respondecon. Laŭ lia propono, antaŭ la Sepa Kongreso en Antverpeno (1911) la propagandaj societoj kaj grupoj – kun entute 26.000 membroj – elektis delegitojn, kiuj havis voĉdonan rajton dum la Kongreso. Post longaj, pasiaj diskutoj pri la centra organizo, estis elektita dekok-membra komisiono por studi la organizan problemon, ellabori projekton kaj prezenti ĝin al la Oka Kongreso.

Kiam Cart malkaŝe bojkotis la Rajtigitan Delegitaron, denove kredigante ke ĝi estis altrudita al Zamenhof, tiu ĉi definitive satiĝis je siaj provoj influi la organizan diskuton kaj publike demetis (en Krakovo) sian rolon kiel ĉefo de la Movado, anoncante ke de nun li konsideras sin simpla esperantisto. Tiu retiriĝo efektive ne estis tre surpriza, ĉar ĝi iom spektakle konfirmis la tutan ĝistiaman volon kaj rolon de la iniciatoro, kontraŭdezire nomata “Majstro”. Zamenhof decidiĝis al tiu paŝo, ĉar pro la ofte akraj diskutoj inter la gvidantoj li vidis endanĝerigata sian bazan kredaron, kiun li iom malantaŭenŝovis, dum la lingvo ankoraŭ estis en sia junaĝo, sed kiu nun minacis fali en forgeson meze de la organizaj diskutoj. Li komprenis, ke ĉiu partio deziras lian ĉefecon nur tiam, kiam li subtenas ĝian agadon. Jam en Ĝenevo Zamenhof rifuzis prisilenti verojn nur pro la supozata bono de Esperanto: “Senkolora oficiala parolado estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo.”

Pluevoluigante, tamen en pli larĝa kadro, ideojn, kiujn li esprimis en la libro Hilelismo. Projekto pri Solvo de la Hebrea Demando, ruslingve aperinta en 1901 en Peterburgo*, Zamenhof disvolvis, kiel privatulo, per la broŝuroj Dogmoj de Hilelismo (1906), Homaranismo (1906) kaj Deklaracio pri Homaranismo (1913) siajn sugestojn pri la intergenta kaj interreligia alproksimiĝo de bonvolaj homoj – ne idean akcesoraĵon de la lingvo, sed vojon al internacia paco, kiu estu plene bazita sur Esperanto, sed ne deviga por la esperantistoj*. Ke la Esperanto-Movado ne povos oficiale identiĝi kun tiu nova doktrino, tion li ĉiam koncedis, sed ke Esperanto ekskluzive servu nur al praktikaj bezonoj, ke la esperantistoj dum siaj kongresoj parolu nur pri siaj propraj lingvaj kaj organizaj problemoj kaj reciproke sin entuziasmigu, tio akre malakordis kun liaj imagoj. La patosan eldiron en Ĝenevo, ke la “kongresoj ne forgesu sian plej profundan taskon, tio estas kulturi la flamon de homara sindono kaj espero”, li ripetis en pli sobra tono dum la inaŭgura parolado en Cambridge: “... ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj...” Ne prenante partipolitikan starpunkton, la kongresoj tamen kunhelpu organizi la internacian vivon de la homaro. Sed kion Zamenhof difinis nur kiel rimedon por atingi la celon, tio fariĝis por multaj esperantistoj celo per si mem kaj enhavo de ilia tuta agado: La neŭtrala fundamento de la lingvo, “sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn”, estis komprenata kiel neŭtrala esenco de la Esperanto-Movado, iĝante fine same sankta kiel la interna ideo, kies interpreton kaj praktikan disvolvon ĝuste malhelpis tiu absoluta neŭtralismo.

* Fotorepreso de tiu rara verko aperis, kune kun Esperanta traduko de Adolf Holzhaus, en Helsinki, 1972.
* Por pli detala informiĝo pri la mondkoncepto de Zamenhof oni konsultu interalie jenajn artikolojn: G. Waringhien, “La ideologia dramo de L. L. Zamenhof”, Sennacieca Revuo, 1953, n-ro 81, p. 2-9; A. Caubel, “Nekonato: la Zamenhofa Homaranismo”, sama revuo, 1959, n-ro 87, p. 3-17; N. Z. Maimon, “Historio de Hilelismo”, La Nica Literatura Revuo, vol. 5, 1959/60, p. 136-140, 163-171.

La postaj jaroj konfirmis la timojn de Zamenhof: Krakovo denove prokrastis la decidon pri solvo de ĝenerala organizo ĝis la venonta Kongreso, kaj kiam en Bern (1913) oni proponis la starigon de Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj, kiel nura federacio, kun la CO kiel sidejo, la tempospaco ĝis la militeksplodo ne plu permesis ĝin vivigi.

Tiu Naŭa Kongreso (la Kvara de UEA) vidis ankaŭ la unuan provon pli konkrete difini la ideologian pozicion de la UEA-anoj, nome ilian sintenon en la demando pri milito kaj paco. La vicprezidanto de UEA, Théophile Rousseau (1876-1916), prezentis bone pesitan raporton pri “UEA kaj Ŝovinismo”, kiu ne alvokis al senkondiĉa militrifuzo aŭ pacifismo, sed klare postulis, ke “esperantiano” ne nur ne povas esti ŝovinisto, sed devas rebati, surbaze de informoj akireblaj per la delegita reto, “la mensogojn disportitajn de la ŝovinista gazetaro”, kaj ke oni ne facilanime fidu fremdulojn nur pro ilia esperantisteco. Pri tiaj vojmontraj ideoj, kiuj transiris tiun temaron, kiu kutime plenŝtopis dumkongresajn diskutojn, la kunveno apenaŭ havis komprenemon – oni demandis, “ĉu la milito ne estas necesa”, kaj pluraj insiste petis, “ke oni ne okupu sin pri politikaj aferoj”, tiel ke fine la konkludoj de Rousseau akceptiĝis nur en tre akvumita formo. Eĉ pli: almenaŭ unu nacia societo deklaris sin eksplicite kontraŭ eksigo de ŝovinistoj kaj rigardis la gvidantojn de UEA sur “danĝera vojo”.

Samkiel la francaj eminentuloj en 1905 konsterniĝis pro la Preĝo sub la Verda Standardo de Zamenhof, tiu “juda profeto”, kiun, katenante al lingvaj kaj administraj temoj, ili zorge ŝirmis kontraŭ publika elpaŝo por liaj homaranismaj idealoj, tiel ankaŭ Bourlet, la organizanto de la Pariza Kongreso (okazonta en 1914, sed ne okazinta pro la milito), malebligis, sub la impreso de la ŝovinisma febro, la planon de Zamenhof organizi, paralele al la UK, Kongreson de Neŭtrale-Homa Religio. El ties unua projekto, kiu celis konstrui neŭtralan, pacigan ponton inter la diversaj religioj, ne detruante ilin, jam fariĝis ĝermo de nova religio de “homoj libere pensantaj”, formo de “organizita sengenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj”.

Pro la ignoremo de esperantistoj kaj neesperantistoj, tamen ankaŭ pro la nepreciza, iom eksmodiĝinta programo, la tro naivaj formuloj kaj pro la kontrasto inter liaj revoj kaj la reala vivo, Zamenhof devis iom revizii siajn pensojn pri la neŭtraliga funkcio de unu lingvo kaj unu religio, ekkomprenante ke unu el la ĉefaj obstakloj al monda paco estas la kulto al ekstrema naciismo. Li proponis starigi “neŭtrale-homan etikan regularon, kiu povus fari el homoj homojn”. Tiu pli forta akcentado de bazaj moralaj kaj politikaj principoj, kiun pli frue li jam anoncis per kompleta retiriĝo el la cionisma movado, kulminis en memorando “Gentoj kaj Lingvo Internacia” al la Kongreso de Rasoj en Londono (1911) kaj plej klare en lia “Alvoko al la Diplomatoj” (1915), en kiu Zamenhof pledis, ke “ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj”, imprese montrante, ke paco venos ne per teritoriaj ŝanĝoj sed per “la detruo de la nacia ŝovinismo”.

Hector Hodler (1887-1920): Juneca vervo kaj organiza talento; la necesa socia komplemento al la ideoj de Zamenhof.


14.3.3 La Unua Mondmilito kaj la Postmilita Periodo

Fidon je paciga influo de Esperanto, se la lingvo ne estas praktikata en medio de toleremo kaj flanke de homoj jam konvinkitaj pri internaciisma idealo, Zamenhof devis perdi ĝuste sub la korŝira sperto, kiun liveris la sinteno de esperantistoj dum la Mondmilito, kiam la “interna ideo krevis kiel sapveziko” (Demidjuk): Troviĝis Francoj, Germanoj, Italoj, kiuj ne hezitis ekspluati la delegitan reton, kiun Rousseau volis utiligi por disvastigo de kontraŭŝovinismaj informoj, dissendante en la Internacia Lingvo broŝurojn kaj bultenojn por defendi la starpunktojn de la militantaj registaroj.

Zamenhof mortis en aprilo 1917, antaŭ ol li povis aŭdigi sian voĉon pri la postmilita ordo, sed Hodler komencis jam dum la milito skizi siajn imagojn pri la nova socio, kiu reorganizu la vivon en repaciĝonta mondo: UEA donis praktikan modelon de internacia solidareco per la vasta helpagado al militviktimoj ĉie en Eŭropo, kiun favoris la situo de la Centra Oficejo de UEA en neŭtrala Svislando. Hodler antaŭvidis plian kreskon de la kolektivismaj tendencoj en la postmilita mondo, pliakriĝon de la klasbatalo kaj novan rolon de Esperanto en la formiĝo de estonta ordo internacia. Li konstatis la fiaskon de ĉiuj provoj aŭtokrate starigi Esperanto-instituciojn kaj la finon de ĉiuj iluzioj, ke la registaroj akceptos la lingvon pro iaj moralaj konsideroj; profete li atentigis, ke la lingvo ne povas havi ŝancojn de ĝenerala akceptiĝo sen kelkaj bazaj antaŭkondiĉoj, t.e. ne nur armistico, sed kreiĝo de forta internaciismo. La esperantistoj estu “la embrio de tiuj elitoj”, kiuj super la naciaj ruinoj konstruu novan, internacian domon. “Nacia libereco, demokratia regado, internacia ŝtatligo” estas, laŭ li, la postuloj de la nuntempo.

Kvankam Hodler mem ne plu povis ĝisvivi la realiĝadon de siaj ideoj, ĉar li mortis – multe tro frue – en marto 1920, la demandon pri la oficiala internacia Esperanto-organizaĵo jam decidis la dummilita evoluo, kiam, kontraŭe al la naciaj societoj, kiuj vane klopodis pri federaciiĝo, UEA sola sukcesis rezisti la naciisman ondon, establiĝante en la okuloj de la praktikemaj esperantistoj kiel reprezentanto de la tutmonda Esperanto-Movado, des pli ke post la fondiĝo de Ligo de Nacioj, kiu havigis al la Movado unuafoje ian partneron sur internacia kampo, ĉie kreskis la esperoj pri nova paca erao kaj kontentiga solvo de mondaj problemoj.

Ĉesis la pariza periodo: Hachette ne plu eldonis esperantlingvajn verkojn, kaj la Centra Oficejo, plue gvidata de Sebert, al kiu Hodler sensukcese ofertis la prezidantecon de UEA, degeneris al preskaŭ nur surpapera ekzisto, dividante tiun sorton kun Konstanta Komitato de la Kongresoj. Ĉar la naciaj propagandaj asocioj ekkonsciis pri la utilo de jam funkcianta internacia centro, UEA iom post iom, eĉ sen oficiala rajtigo fare de la Movado, plenigis la lokon de la parizaj centroj, kies influo jam ne plu sentiĝis en la Kongresoj de Hago (1920) kaj Prago (1921).

Kio unuavide estis grava bato por la unueco de la Esperanto-Movado, la apartiĝo de la laboristoj en 1921, aldone konvinkis eĉ naciistajn esperantistojn pri la neceso kunigi la fortojn de la neŭtrala Movado. El tio tamen sekvis, ke, klopodante savi la restintajn poziciojn, la posthodleraj gvidantoj de UEA, kun la rimarkinda escepto de Privat kaj kelkaj aliaj, ekipitaj per grandioza kapitalo, kiun testamentis la glora fondinto, malatentis la spiritan heredaĵon de Hodler, la unikan simbiozon de praktikismo kaj idealismo, neglektis celkonscie okupiĝi pri paca organizo de la popoloj kaj tiel ekpaŝis al negativa neŭtralismo, kiu – por gardi limlinion inter UEA kaj SAT – evitis klare ligiĝi kun internaciismaj celadoj, sed klopodis pravigi sian poresperantan aktivecon ĉe ĉiuj aŭtoritatoj, senkonsidere ĉu tio helpis fekundigi la grundon, sur kiu sola povos flori la Movado. Dum la neŭtrala Movado asertis, ke la Esperanto-organizaĵoj devas esti neŭtralaj kaj ke laboristoj povas pace kunlabori en la kadro de la neŭtralaj Esperanto-societoj, aro da aliaj, nome tiuj, kiujn allogis la idearo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), transiris al tiu Asocio, kies strukturo kaj programo parte profitis el la impulsoj donitaj de Hodler.

Tamen, tiuj trajtoj de la internacia neŭtrala Esperanto-Movado ne estis tuj rimarkeblaj. Pli signifoplena ankoraŭ restis la organiza problemo, kiu fine ricevis kontentigan solvon dum la Universala Kongreso en Helsinki (1922). Tie estis trovita aranĝo laŭ la principoj: respekti tion kio ekzistas, kaj aldoni nur ligilon inter la du branĉoj de la Movado: unuflanke la propagandaj societoj sin adaptantaj – kelkfoje tro – al la kondiĉoj en sia lando, aliflanke UEA, kiu en tutmonda skalo celas praktiki kaj akceli la Internacian Lingvon, kun membraro sur individua bazo. Per la fama Kontrakto de Helsinki estis decidite, ke la naciaj societoj elektu Konstantan Reprezentantaron (KR), en kiu ĉiu societo estu reprezentita per voĉdona rajto proporcia al la nombro de siaj membroj. La alia, samrajta partio estu UEA, reprezentita de sia Komitato. Ambaŭ interkonsentas pri elekto de Centra Esperanto-Komitato (poste nomata Internacia Centra Komitato, ICK), kiu konsistas el ses personoj kaj kiu “zorgas pri la ĝeneralaj interesoj de la movado”, i.a. organizante la Kongresojn (depost 1924 anstataŭ KKK) kaj publikigante la Oficialan Dokumentaron. En la centran kason de ICK la naciaj societoj pagas kotizon, UEA subvencion. La prezidanto de UEA, Edmond Privat (1889-1962), samlernejano de Hodler, transprenis la prezidon de ICK; kaj Sebert tiun de KR, unu jaron poste la Anglo John Merchant (1872-1936). UEA estis do nun unu el kvar “Oficialaj Institucioj de la Movado” – apud ICK, KR kaj Lingva Komitato. La meritplena Centra Oficejo en Parizo ĉesis funkcii en 1923.

Pri koncentriĝo de la fortoj en la neŭtrala Movado intertempe jam sentiĝis urĝa bezono, ĉar ekde la fino de 1920 Ligo de Nacioj estis petita difini sian starpunkton pri Esperanto. Post favoraj rezolucioj i.a. de Unuiĝo de Internaciaj Asocioj (1920) kaj Ruĝa Kruco (1921) kreskis internaciaj rekonoj al Esperanto, dokumentitaj i.a. per raporto de Ligo de Nacioj en septembro 1922*. Multaj sukcesoj ŝuldiĝis al persona interveno de Privat.

* Vidu Ĉapitron 22.

La prizorgo de la eksteraj rilatoj estis unu el la ĉefaj taskoj de ICK. Samkiel UEA, ĝi havis sian sidejon en Ĝenevo, kiun estris ĝenerala sekretario resp. direktoro. La ses anoj de ICK loĝis en diversaj landoj, interrilatis ĉefe skribe kaj kunvenis nur okaze de UK. Tie la komunaj kunsidoj de ICK, KR kaj Komitato de UEA, al kiuj post 1928 oni donis la nomon Ĝenerala Estraro, regule studis la organizajn problemojn kaj klopodis realigi la dezirojn de la ĝeneralaj kongreskunsidoj. La nova organiza formo fakte neniam restis ekster diskuto, sed ĉar ĉiuj partioj konsciis, kiel malfacile atingebla estus pli bona solvo, oni decidis lasi la organizan temaron dum Kongresoj netuŝita kaj dumtempe plibonigi la funkciadon de la ekzistantaj institucioj.

Ekde ĉ. 1925 praktike el ĉiuj landoj, kie ekzistis Esperanto-Movado – kun la grava escepto de Soveta Unio, kie aparteno al UEA estis malpermesita en 1923 –, oni povis pagi kotizojn al la Ĝeneva Centro. La membronombro de UEA konstante kreskis: de 6.332 en 1923 al 8.265 en 1924 kaj eĉ 9.424 en 1925 (kiam en Ĉeĥoslovakio sola troviĝis 1.147 membroj), kiun rekordon la Asocio ne plu atingis*; inter 1927 kaj 1930 estis iom pli ol 9.000 anoj, kaj de tiam la nombro daŭre falis.

* Necesas, tamen, konsideri, ke en tiu epoko praktike ne ekzistis obstakloj, por sendi kotizojn al la Oficejo de UEA en Ĝenevo.

Prezidantoj de UEA post la morto de Hodler estis du aliaj Svisoj, Eduard Stettler (1920-24, 1928-34) kaj Edmond Privat (1924-28); direktoro fariĝis en 1924 Hans Jakob. La esperoj, kiujn la postmilita mondo ligis al Ligo de Nacioj, helpis levi la reputacion de UEA, nelaste ĉar ĝia sidejo, kiel tiu de la Ligo, troviĝis en Ĝenevo.

ICK eldonis Internacian Esperanto-Servon kun novaĵoj por varbado, starigis komisionojn pri radio, gazetaro, statistiko ktp. kaj organizis specialajn prikomercajn konferencojn (1923, 1925, 1929). La turisma apliko kristaliĝis i.a. en grandajn karavanojn al la Universalaj Kongresoj, kaj ankaŭ la utiligo de Esperanto en scienco kaj diversaj fakoj progresis tute kontentige. Paralele kun la klopodoj ĉe aŭtoritatoj oni entreprenis energiajn paŝojn por rekte instrui la lingvon al la amasoj, precipe per la diverslandaj kursoj, kiujn gvidis la sekretario de ICK, Andreo Cseh. Alia propagandisto estis la Usonano Joseph R. Scherer, kiu vojaĝis en 1930-32 kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris entute 322 paroladojn.

Ne estas tamen pretervideble, ke la varbado de laboristaj esperantistoj en pluraj gravaj landoj multe superis laŭ amplekso kaj efiko tiun de la “neŭtraluloj”, tiel ke ICK kaj UEA pli ofte frontis antaŭjuĝojn en reakciaj medioj, por kiuj la lingvo kaj Movado ŝajnis iel dependi de socialismo aŭ eĉ komunismo. Kelkajn monatojn antaŭ la 21-a UK en Budapeŝto (1929), kies preparojn la aŭtoritatoj subtenis nur tre ŝpareme, ICK sekve opiniis necesa forigi la suspektojn pri socia nefidindeco de la Esperanto-Movado per “Deklaracio pri Neŭtraleco”:

De kelka tempo malamikoj de Esperanto klopodas por identigi la ĝeneralan propagandon por la internacia helplingvo Esperanto kun la agado de partianoj, kiuj praktike uzas Esperanton por certaj sociaj celadoj.

La Internacia Centra Komitato... deklaras formale kaj firme, ke ĝia programo, celanta nur la enkondukon de Esperanto, estas absolute neŭtrala rilate aferojn de politiko, religio, raso aŭ socio.

Ĝi insiste kontraŭstaras al tiuj malveraj asertoj, kies efiko signifas nur malhelpi la grandan progreson, rezultantan el la ĝenerala adopto de facile lernebla neŭtrala helplingvo apud la koncerna gepatra lingvo.

Supre: Laborkonferenco de Konstanta Reprezentaro, Internacia Centra Komitato kaj Komitato de UEA en Locarno (1926). Ĉi tiaj konferencoj rezultis el la fama Kontrakto de Helsinki (1922) kaj ĉiujare traktis organizajn problemojn de la Movado. Malsupre: Antaŭ la konferenca salono en Locarno staras (de maldekstre): R. Kreuz, J. Dietterle, E. Privat, A. Cseh, M. Rollet-de-l’Isle, H. Jakob kaj R. Hromada.


La efiko de tiu deklaro estis preskaŭ nula, ĉar dekstruloj emis ignori teoriojn pri principa neŭtraleco de la oficiala Movado – kontraste al la populareco, kiun ĝuis la lingvo en laboristaj medioj. Aldoniĝis, ke, post la limigitaj atingoj de Ligo de Nacioj cele al internacia paco, konsiderinde regresis fido je internaciismo.

14.3.4 Krizo kaj Degenero de UEA

UEA ekspertis gravan krizon. Ĝia origino ne estis seniluziiĝo pri la realigeblo de la celo venkigi Esperanton (en tian pesimismon miloj da fervoraj esperantistoj eĉ ne pensetis fali), sed tute aliaj kialoj. Montriĝis, ke la financa mastrumado ne plu konformis kun konservo de la vasta servaro kaj ambicia programo, ke la elspezoj daŭre kreskis, dum stagnis kaj fine senhalte falis la membronombro, tiel ke la deficito, el kiu UEA povis saviĝi eĉ ne sub la prosperaj kondiĉoj ĝis ĉ. 1930, atingis alarman dimension. En 1932, la perdoj, kiujn oni devis kovri el la heredita kapitalo de Hodler (ĉ. 150.000 svisaj frankoj), estis preskaŭ 120.000 sv.fr. Minacis bankroto.

Kiam UEA reduktis sian subvencion al ICK de 2.500 al 500 svisaj frankoj jare, la Kontrakto de Helsinki venis al surpriza morto: Dum kunveno de KR en Parizo (1932) estis decidite nuligi la Kontrakton, kaj oni elektis komisionon por ellabori novan organizan formon, kiu ebligu internacian organiziĝon de la esperantistoj pere de la naciaj societoj. Konklude estis proponita en novembro 1932 la fondo de Universala Federacio Esperantista (UFE), kiu forigus UEA, laŭ ties interpreto, kiel memstaran organizaĵon.

Dek jarojn post ŝajne kontentiga solvo, la organiza problemo denove aktualiĝis. Ĝin kaŭzis danĝera financa situacio, sed aliaj faktoroj, eksteraj kaj internaj, ludis pli kaŝitan, sed ne malpli gravan rolon. Post la klopodoj ĉe Ligo de Nacioj kaj ĝiaj praktikaj sekvoj, post sukcesaj Cseh-kursoj kaj prelegvojaĝoj, la neŭtrala Movado komencis perdi multon de sia postmilita elano. Multaj landaj societoj troviĝis en defensivo, provante konvinki siajn registarojn pri nekontraŭnacieca celado de Esperanto, kaj emis limigi sian subtenon al ICK, kiu siaflanke sukcesis nek unuigi ĉiujn diverstendencajn esperantistojn, nek realigi fruktodonan kunlaboron kun interŝtataj organizaĵoj. Kontraŭe, kiam premoj je Ligo de Nacioj ne plu promesis tujan utilon por la Internacia Lingvo, la oficiala Movado turnis al ĝi sian dorson. Anstataŭ helpi popularigi per Esperanto la pozitivajn idealojn de la Ligo, oni fordrivis sur la ondo de malfido al internaciismo kaj pli intense direktis sian atenton al registaroj – al tiuj aŭtoritatoj do, pri kies apogo Hodler neniam havis iluziojn, antaŭ ol estos kreita fortika internacia tegmento super la naciaj interesoj.

Ĉar aliflanke UEA ne povis atendi subtenon de la potencoj de lingva kaj kultura imperiismo, ĝi serĉis pravigi sian propran ekziston per aparta agitado ĉe diversaj ŝtatetoj. La sola konkreta rezulto – eldonado de poŝtkartoj kun mallonga teksto i.a. en Esperanto fare de Danzig kaj Liechtenstein – estis en aplomba maniero diskonigata kiel grava atingo, kaj kiam Brazilo sekvis per simila decido, ĉi-rilata laŭdartikolo finiĝis per la certigo “Ni venkos – tamen!” – ĉio sub la devizo “Propagandu ĉiam, ĉie, ĉiel, kiam, kie kaj kiel eble!” Pri la kriza situacio en la mondo oni konsolis sin mem per la aserto, “ke seriozaj personoj, kiuj perdis la fidon al diplomatiaj metodoj por pacigi la mondon, konvinkiĝis, ke la plej bona metodo, pacigi la popolojn estas la esperantista metodo” (Stettler).

Iluzioj kaj malatento de proporcioj koincidis kun revekiĝo de la interna ideo. Tiel longe, kiel UEA volis kaj povis ekspluati pacifismon kaj internaciismon kiel sekvojn de la milito, oni malmulte parolis pri la idea flanko de Esperanto (sed, por nomi la ekzemplon de Privat, senbrue praktikis ĝin); ju pli rapide tamen komplikiĝis la interna vivo de la organizaĵoj, sekve de membrofalo, malpermesoj kaj financaj problemoj, des pli laŭtvoĉe la interna ideo estis revivigita, ĉu por kaŝi la konfliktojn inter la gvidantoj kaj reentuziasmigi la membraron (rekotizig-cele) aŭ por maski proprajn interesojn, kiuj manifestiĝis sur lingva, organiza kaj komerca kampoj. Kelkaj elmontris tiam tendencon, kvazaŭ ili disponus pri monopolo rilate la idean aspekton, kiun oni plu nomis “interna ideo” – esprimo jam establita en la unua periodo, kvankam sufiĉe netaŭga por adekvate reflekti la esencon de la koncepto, al kiu la esprimo rilatas.

Ripetiĝis la trajtoj de la antaŭmilita Movado, kiam Majstro-kulto kaj nebula ideismo servis por kamufli seriozajn disputojn. Dum la neŭtrala Movado transiris de unu krizo al alia, oni persiste apelaciis al la idealoj de Esperanto. Kiom tio efektive izolis la Movadon for de la socio en pluraj landoj, precipe en okcidenta kaj centra Eŭropo, nelaste videblis per la maniero de insultado: la atako de Stettler kontraŭ la “Faŝistoj en Parizo” – pro la decido rompi la Kontrakton de Helsinki – estis multe malpli akre sentata ol unu specifa riproĉo interesperantista: “Vi ne havas la internan ideon!”

Anakronisme aspektis tiu retiriĝo al interna ideo, ankaŭ nun neniam klare difinita*, kiam samtempe en Eŭropo kreskadis furioza naciismo, kies efikoj ne preteriris la Esperanto-Movadon. Necesis ne nur pli ofte kaj pli energie rebati akuzojn, ke Esperanto implicas danĝeran internaciismon, sed kalkuli ankaŭ pri nacia sentemo en la propraj vicoj. La traktado de politiko fariĝis pli tabua ol iam antaŭe en pluraj landoj, tiel ke Heroldo (tiam eldonata en Germanio), kiu kutimis aperigi kronikojn pri mondaj eventoj, decidis en 1932 ĉesigi eĉ tiajn pure informajn artikolojn, “ĉar ni sentis, ke la naciemaj animoj de l’ esperantistaj ‘pacbatalantoj’ komencis tro ekscitiĝi”; fakto estis, laŭ la redakcio, “ke inter la esperantistoj troviĝas multaj homoj treege naciemaj kaj ofte ne malpli ŝovinistaj ol la konataj ŝovinistoj mem”.

* Komparu Ĉap. 18.2.1.1

Tiaj konsideroj helpis konduki al la decido de Parizo: anstataŭ supernacia UEA, kiu ne devas adaptiĝi al cirkonstancoj en iu ŝtato, restante ekster “tiuj momentaj fluoj kaj refluoj naciaj” (Privat), kaj kiu elektas delegitojn senpere en diversaj landoj, por UFE pledis precipe kelkaj fortaj landaj asocioj, nome la brita, franca, germana, itala kaj sveda, celante federaciiĝon de landaj asocioj en internacia asocio sen individua membreco kiel ĉefa bazo. Leviĝis apertaj voĉoj por kreo de specialaj naciistaj Esperanto-societoj kaj por pli forta akomodo de Esperanto al naciismo; ies propono volis ligi la movadon “al deziroj de aŭtoritateco, de gvidanto senkontrola”, pledante por “forlaso de humanecaj ideoj de la 19-a jarcento”. Tia kliniĝo antaŭ faktoj kaŭzis, ke la interna ideo, se entute ĝi estis agnoskata kiel idea fundamento de la lingvo, antaŭ ĉio devis ŝajnigi kontinuecon tie, kie ĝi apenaŭ plu ekzistis, ĉar la vortoj de Hodler, ke la sorto de Esperanto “estas intime ligita kun la triumfo de la movado por starigo de paca ordo internacia” kaj ke “Esperantisto, kiu deziras la konservon de l’ interŝtata anarkio, estas nekonscie malamiko de Esperanto”, delonge forgesiĝis. Ilin substituis oficialaj deklaroj, ke la Movado “devas taŭgi por ŝtatoj demokrataj kaj aŭtokrataj”. Tio logike entenis, ke por plaĉi ankaŭ al la dua – plifortiĝanta – kategorio, la Movado plurloke estis devigita proklami sian absolutan neŭtralecon resp. indiferentecon en la lukto inter faŝismo kaj demokratio*, rezigni pri ĉia serioza iniciato cele al interpaciĝo tutmonda kaj fuĝi al tiaj senkulpaj argumentoj, ke Esperanton oni ne kondamnu pro la juda aŭtoro, ke la stelo ne estas cionisma aŭ komunisma insigno kaj ke la malpermesoj, ekz. en Germanio, nur estas “grandioza eraro”, ne neevitebla sekvo de barbara ideologio.

* Rimarkinda escepto estis la neŭtrala Jugoslavia Esperanto-Ligo, kiu alprenis firman kontraŭfaŝisman pozicion (vidu Ĉap. 21).

Malpli senkulpan argumentadon enhavis artikolo publikigita en Esperanto Internacia ankoraŭ en 1939: “Esperanto... estas kunmetita de judo. Ni ne timu tion konfesi. Spite de tio ĝi estas mirinda instrumento...” Tio draste ilustras la ĝeneralan spiritan mizeron de la oficiala Movado, kies gvidantoj, kun kelkaj esceptoj, dum la UK en tiuj jaroj ne kuraĝis deklari, ke Judoj estas same valora elemento de la homaro kiel anoj de aliaj rasoj aŭ religioj.

Aldone al la danĝero, kiun frontis Esperanto flanke de malamiko nepacigebla per belaj paroloj, la internacia Movado estis plue malhelpata ĉefe pro financaj malfacilaĵoj. Skismo estis provizore ŝparita per la Interkonsento de Kolonjo (1933), kiu konfirmis la reprezentan rolon de UEA kiel tutmonda organizaĵo de esperantistoj, allasante tamen pli fortan influon de la landaj asocioj. Estis starigita Konsilantaro de la Esperanto-Movado, konsistanta el komitatanoj de UEA, reprezentantoj de aliĝintaj asocioj, ĉefdelegitoj, honoraj kaj dumvivaj membroj ktp. UFE estis likvidita, kaj UEA fariĝis federacio de naciaj societoj, sed al ĝi plue povis aliĝi individuaj membroj. La gvidado de UEA troviĝis en la manoj de Internacia Komitato, elektata de la landaj asocioj kaj de la delegitoj. Tiu komitato elektis la Centran Estraron de UEA. La supera instanco tamen estis la ĝenerala voĉdonado de la delegitoj aŭ de la individuaj (“aktivaj”) membroj, kaj ne tiu de la landaj asocioj.

Ĉar montriĝis, ke la financaj problemoj estis multe pli gravaj ol oni pensis, post unu jaro ŝanĝiĝis la gvidantoj de UEA. Kiam i.a. Privat kaj Cseh ne estis reelektitaj en Stockholm, proteste eksiĝis ankaŭ Stettler kaj Jakob. La nova estraro, prezidata de la franca generalo Louis Bastien (1869-1961), kaj la nova direktoro Robert Kreuz (1894-1936), tuj enkondukis rigoran ŝparadon.

Dume la Asocio estis tiom absorbita de siaj internaj aferoj, ke ĝi komplete neglektis seriozan eksteran agadon. La emo troigadi alprenis preskaŭ groteskajn formojn, dum en Germanio prepariĝis grava atenco kontraŭ la Movado, kiu kulminis en la malpermeso de organizita agado en somero de 1936 (kio ĉe la paralizita UEA ne elvokis profundan partoprenon). Antaŭe kelkaj funkciuloj daŭrigis la adaptadon de la Movado al la supozataj bezonoj de la nuntempo: tuj post la estrar-ŝanĝo en Stockholm la revuon Esperanto makulis artikolo por la nazia vidpunkto pri la rasa problemo – samnumere Lidja Zamenhof levis sian voĉon, jam preskaŭ senesperan, por la paciga kaj kontraŭŝovinisma misio de Esperanto –, kaj okaze de la nova jaro 1935 la vicprezidanto Anton Vogt, membro de la nazia partio, anoncis novorientiĝon de la Movado per artikolo “Nova Celo – Nova Spirito!”, kies terminologio, gvidi... batali... ordoni..., sufiĉe klarigas ĝian koncepton. Sekve de la premoj de naziaj esperantistoj, jam en 1934 ĉ. dudeko da judaj delegitoj en Germanio devis demeti siajn funkciojn en UEA.

La oficiala internacia Movado konservis sian neŭtralismon, eĉ kiam la plua antaŭenmarŝo de la faŝismo sufokis poresperantan agadon en unu lando post la alia. Anstataŭ protesti kontraŭ la persekutoj, pluraj el la tiamaj gvidantoj asertadis, ke Esperanto ja ne kontraŭas patriotajn sentojn kaj ke ankaŭ esperantistoj amas sian patrolandon, kvazaŭ Zamenhof neniam diris: “Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo de ĉio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton ‘amo’, ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!”

Tia timemo restas des pli nekomprenebla post unu precedento, kiam UEA ja energie klopodis defendi siajn interesojn: sekve de la malpermeso de agado por UEA en Soveta Unio, la Estraro protestis “kontraŭ tiu bolŝevika perfortigo”, transdonante “la esprimon de sia varma simpatio al la subpremitaj rusaj samideanoj”. Tiutempe – en 1923 – temis nur pri centrigo de ĉia por- kaj peresperanta agado en la manoj de SEU, sed kiam tia agado mem estis komplete nuligita en Germanio kaj Soveta Unio, la neŭtrala Movado grandparte silentis.

Nur malfrue, post la detruo de Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio, en novembro 1938, kiam UEA – ne sen propra kulpo – ludis jam preskaŭ sensignifan rolon, oni povis legi en ĝia organo la vokon “For la Iluzion!” kaj deklaron jenan: “Resti indiferenta, do neŭtrala malnova koncepto, estus perfidigo de niaj idealoj. Esperanto staras kaj sukcesas nur kun reĝimo respektanta liberecon individuan.” Kiam la militeksplodo konfirmis tiajn dirojn, la jugoslavia revuo La Suda Stelo kritike skribis: “Per neŭtraleco ni intencis utili al Esperanto, sed fakte ni malutilis. Spite nian neŭtralecon, malamikoj restis plue malamikoj kaj malpermesis – kie ajn ili povis – nian movadon. Sed pro nia plena neŭtraleco ni preskaŭ perdis ĉiujn simpatiojn en la progresemaj rondoj.”

14.3.5 Fondo de Internacia Esperanto-Ligo: Organiza Dueco

La jaron 1935 UEA povis fini unuafoje sen deficito, sed la internaj malakordoj kulminis en 1936. Post la morto de Kreuz, nova direktoro fariĝis la Anglo Cecil C. Goldsmith (1889-1972). La financan krizon kaŭzis, interalie, la altaj vivkostoj en Ĝenevo. Tial la Estraro decidis transporti la Centran Oficejon al Londono, kie la mastrumaj elspezoj estus je 50% malpli, kaj la bibliotekon al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Sed kvin svisaj membroj, inter kiuj troviĝis Hans Jakob, baziĝante sur la Statuto, kiu ne permesis translokigon de la sidejo al alia lando sen decido de la delegitoj, iniciatis proceson kaj postulis voĉdonadon de la delegitoj. Rezultis, ke 80% de la voĉdonintaj delegitoj aprobis la estraran planon, sed la Ĝenevanoj plu persistis kaj serĉis formalajn erarojn en la proceduro. Post kiam fiaskis repacigaj traktadoj dum la UK en Vieno (1936), la Estraro fine vidis neniun alian eblecon ol krei novan organizaĵon kaj forlasi la proceson. La “obstina negativa volo” (Waringhien) de la protestintoj, kiuj taksis ian svisan misiemon, nur ankoraŭ karikaturon de la intencoj de Hodler, pli grava ol financan resaniĝon de la Asocio, do sekvigis disduiĝon de la neŭtrala movado: la 18-an de septembro 1936 Generalo Bastien anoncis la fondiĝon de Internacia Esperanto-Ligo (IEL) kun sidejo en Britio.

Aliĝis al IEL preskaŭ ĉiuj landaj asocioj kaj – kontraŭe al la dogmo de la svisa UEA, ke organizaĵo kun individua membreco ne estas harmoniigebla kun federaciiĝo de landaj organizaĵoj – ankaŭ grandega plimulto de la individua membraro de UEA (sen kiu la Ligo ne povos vivi, kiel deklaris D-ro Lapenna, enirinta la Estraron en 1938), tiel ke IEL povis kalkuli en 1938 entute 13.000 anojn en 60 landoj. Longa revo de Teo Jung transformi sian Heroldon en centran organon de la Movado parte plenumiĝis, ĉar – apud la monata Esperanto Internacia – la semajna Heroldo fariĝis en oktobro 1936 oficiala organo de IEL, ambaŭ sub lia redakto (ĝis aprilo 1940).

IEL disvolvis plurajn agadojn kaj dediĉis apartan atenton al informado, i.a. kunvokante en 1937 Konferencon “Esperanto en la Moderna Vivo” en Parizo, ĝis la milito diktis al ĝi limigon de ĝia laboro je regula eldonado de la Jarlibro kaj de Esperanto Internacia. La centro ekde decembro 1936 troviĝis en domo donace ricevita en Heronsgate, vilaĝeto apud Londono. Filia Oficejo de IEL – Propaganda Fako – estis honorofice gvidata de Ernfrid Malmgren (Stockholm). Tiu fako, kiu zorgis pri koordino de la informado inter la landaj asocioj, liveris multajn realecajn proponojn por pli efika informa agado. Eĉ dum la milito Goldsmith sukcesis gvidi la Ligon sendeficite.

La malnova UEA, ĉiam kun la CO en Ĝenevo, klopodis plue aktivi, lanĉante personan proceson kontraŭ Bastien kaj eldonante Jarlibron kaj la revuon Esperanto, sed arigante fine nur kelkajn centojn da membroj, precipe en Svislando. Dum la milito ĝia agado preskaŭ tute ĉesis – krom la Esperantista Interhelpo, fondita unue por subteni viktimojn da naziismo kaj milito, poste por organizi la serĉadon de perdiĝintaj esperantistoj.

La membronombro de IEL, kiu eĉ de 1940 ĝis 1943 restis inter 4.000 kaj 5.000, rapide kreskis, precipe en la kategorio de Membro-Abonanto, tuj post la repaciĝo. En 1946 ĝi kalkulis 15.760 membrojn ili malofte atingis la pensolarĝon de sia “Majstro”. Okaze de la unua postmilita UK, la 32-a en Bern en 1947, koliziis la kontraŭaj tendencoj, kiam ok landaj asocioj prezentis projekton de rezolucio al la Kongreso, en kiu estis dirite, ke la Kongreso kun profunda indigno kondamnas la sennombrajn terurajn naziajn kaj faŝistajn krimojn, kies viktimoj estis milionoj da senkulpaj homoj, inter kiuj miloj da esperantistoj, inkluzive la familion Zamenhof. La projekto estis eksplicite direktita kontraŭ faŝismo kaj nova militdanĝero. Dum ekscita diskuto en la kongresa laborkunsido, la tekston oponis, krom ĝisostaj neŭtralistoj, ankaŭ pluraj personoj, kiuj ne konsentis nur kun kelkaj eroj en la propono. Efektive, tiu ĉi ĉefe lamis pro tio, ke ĝi ne sufiĉe prenis en konsideron la estiĝon de malvarma milito kun du malamikaj blokoj, kaj ties postefikojn ankaŭ je la Esperanto-Movado en kelkaj el la landoj, kies reprezentantoj prezentis la projekton.

La t.n. Berna Rezolucio (propono) estis malakceptita per ĉ. du trionoj de la kongresanoj en la plenŝtopita salonego – kaj la venkintoj ekstaris por kanti la Himnon. Tamen, la baza ideo de la Berna Rezolucio – ke UEA ne povas indiferente rilati al la ĝenerala evoluo de la internacia socia kaj politika vivo; ke apliki la principon de neŭtraleco eĉ rilate la persekutantojn de Esperanto signifus memdetruon; ke la Asocio povos atingi siajn celojn nur sub la kondiĉoj de paca kunlaboro inter la popoloj kaj de socia egaleco – reliefiĝis dum la postaj jaroj kiel kerno de la principaro de UEA.

Unu el la tujaj pozitivaj efikoj de la debato en ligo kun la proponita Rezolucio estis, ke la Komitato de UEA, dum tiu Kongreso mem, decidis reformuli la principon de neŭtraleco en la Statuto de la reunuiĝinta UEA. Laŭ la propono de D-ro I. Lapenna, la baza ideo de la malakceptita Rezolucio estis koncize reformulita en pozitiva senco, nome en formo de deklaro favore al la respekto de la Homaj Rajtoj. Ĝi eniris ankaŭ en la Statuton de UEA, kies dua alineo de art. 4 nun komenciĝas per la vortoj: “UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo”. Tio okazis pli ol unu jaron antaŭ ol estis akceptita la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 1948. Estas menciinde, ke, aldone al la principa graveco de tiu ŝanĝo kaj la pozitivaj sekvoj interne de la neŭtrala Esperanto-Movado, tiu precizigo de neŭtraleco altigis la pozicion de UEA en ĉiuj demokrataj medioj kaj kontribuis al ĝia prestiĝo en la rilatoj kun Unesko, UN kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj. En pluraj okazoj la reprezentantoj de UEA povis emfazi, ke la respekto de la Homaj Rajtoj troviĝas eĉ en la Statuto de la Asocio kiel unu el ĝiaj bazaj – kompare kun 13.487 en 1937. Por solvi la problemon de dueco kaj krei unuecan organizaĵon, okazis intertraktadoj inter la reprezentantoj de IEL, Bastien kaj Goldsmith, kaj tiuj de UEA, Kürsteiner kaj Jakob. Ili daŭris preskaŭ unu jaron kaj postulis multe da pacienco ĉe ambaŭ flankoj, sed fine triumfis bona volo kaj la sincera deziro krei organizaĵon, kiu konformu al la postuloj de la postmilita rekonstruo kaj al la deziro de la granda plimulto de esperantistoj.

14.4 UNUECA UEA SUR NOVA BAZO

La 28-an de aprilo 1947 estis subskribita Kontrakto surbaze de la Interkonsento de Bern (julio 1946), kiu antaŭvidis kunfandiĝon de IEL kaj UEA. Sekve estis starigita, apud la administra centro en Britio, unu plia oficejo en Ĝenevo, la t.n. Serva Centro estrata de Jakob. Aperis estonte nur unu Jarlibro kaj unu oficiala organo, la revuo Esperanto. Prezidanto de la reunuigita UEA fariĝis Malmgren. Estis fiksite, ke kiel bazo de la nova statuto servu la ĝisnuna de IEL kompletigota laŭ la Interkonsento. La Kontrakto estis komplete plenumita, post kiam la kompetentaj organoj akceptis la novan Statuton de UEA en aŭgusto 1948. La malnova UEA cetere alportis al la nova unueca Asocio malpli ol 300 membrojn. Pli grave estis, ke la proceso kontraŭ Bastien estis finfine ĉesigita kaj ke la Fondaĵo Hodler havigis almenaŭ restaĵon de iam impona kapitalo.

La kontentiga solvo de 1946/47 forigis superfluan duismon sur organiza kampo, finante pli ol kvardekjaran pli-malpli senfruktan diskutadon pri la oficiala organizaĵo de la Esperanto-Movado. Kvankam la ombroj de la pasinteco ne malaperis per unu bato, ili ne plu povis bremsi la impetan disvolviĝon de UEA kiel potenca reprezentanto de Esperanto en internacia kadro. Tio permesis al la Asocio multe pli celkonscie kaj efike aŭdigi sian voĉon ol eblis dum la epoko de Ligo de Nacioj, ĉar la ideo pri internacia kunlaboro ricevis per la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko pli firman kaj pli vaste agnoskatan bazon, je kiu UEA povis sin apogi per siaj proponoj por pristudo de la lingva problemo, unuafoje lanĉitaj en 1946, kaj siaj rezolucioj kontraŭ lingva kaj rasa diskriminacio.

Unue, tamen, necesis rekonsideri la neŭtralecon de UEA kaj lige kun tio la mondkoncepton de la oficiala Esperanto-Movado. “Tiu-ĉi naiva internaciismo de l’ tempo de Zamenhof estas for. Supozeble por ĉiam!” – tekstis en Esperanto fine de 1946. Sed kondamnita al morto estis ankaŭ la multe pli naiva absoluta neŭtralismo de tiuj, kiuj deklaradis sin Zamenhofanoj, kvankam ili malofte atingis la pensolarĝon de sia “Majstro”. Okaze de la unua postmilita UK, la 32-a en Bern en 1947, koliziis la kontraŭaj tendencoj, kiam ok landaj asocioj prezentis projekton de rezolucio al la Kongreso, en kiu estis dirite, ke la Kongreso kun profunda indigno kondamnas la sennombrajn terurajn naziajn kaj faŝistajn krimojn, kies viktimoj estis milionoj da senkulpaj homoj, inter kiuj miloj da esperantistoj, inkluzive la familion Zamenhof. La projekto estis eksplicite direktita kontraŭ faŝismo kaj nova militdanĝero. Dum ekscita diskuto en la kongresa laborkunsido, la tekston oponis, krom ĝisostaj neŭtralistoj, ankaŭ pluraj personoj, kiuj ne konsentis nur kun kelkaj eroj en la propono. Efektive, tiu ĉi ĉefe lamis pro tio, ke ĝi ne sufiĉe prenis en konsideron la estiĝon de malvarma milito kun du malamikaj blokoj, kaj ties postefikojn ankaŭ je la Esperanto-Movado en kelkaj el la landoj, kies reprezentantoj prezentis la projekton.

La t.n. Berna Rezolucio (propono) estis malakceptita per ĉ. du trionoj de la kongresanoj en la plenŝtopita salonego – kaj la venkintoj ekstaris por kanti la Himnon. Tamen, la baza ideo de la Berna Rezolucio – ke UEA ne povas indiferente rilati al la ĝenerala evoluo de la internacia socia kaj politika vivo; ke apliki la principon de neŭtraleco eĉ rilate la persekutantojn de Esperanto signifus memdetruon; ke la Asocio povos atingi siajn celojn nur sub la kondiĉoj de paca kunlaboro inter la popoloj kaj de socia egaleco – reliefiĝis dum la postaj jaroj kiel kerno de la principaro de UEA.

Unu el la tujaj pozitivaj efikoj de la debato en ligo kun la proponita Rezolucio estis, ke la Komitato de UEA, dum tiu Kongreso mem, decidis reformuli la principon de neŭtraleco en la Statuto de la reunuiĝinta UEA. Laŭ la propono de D-ro I. Lapenna, la baza ideo de la malakceptita Rezolucio estis koncize reformulita en pozitiva senco, nome en formo de deklaro favore al la respekto de la Homaj Rajtoj. Ĝi eniris ankaŭ en la Statuton de UEA, kies dua alineo de art. 4 nun komenciĝas per la vortoj: “UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo”. Tio okazis pli ol unu jaron antaŭ ol estis akceptita la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 1948. Estas menciinde, ke, aldone al la principa graveco de tiu ŝanĝo kaj la pozitivaj sekvoj interne de la neŭtrala Esperanto-Movado, tiu precizigo de neŭtraleco altigis la pozicion de UEA en ĉiuj demokrataj medioj kaj kontribuis al ĝia prestiĝo en la rilatoj kun Unesko, UN kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj. En pluraj okazoj la reprezentantoj de UEA povis emfazi, ke la respekto de la Homaj Rajtoj troviĝas eĉ en la Statuto de la Asocio kiel unu el ĝiaj bazaj principoj. Ankoraŭfoje tio okazis antaŭ nelonge, en 1971, kiam Unesko reviziis la konsultajn rilatojn kun la Neregistaraj Organizaĵoj (NROj) kaj postulis de ili informojn pri ilia sinteno al apartismo kaj rasa diskriminacio.

Per la reunuiĝo estis inaŭgurita la vojo al nova ideologia kompreno. Kontraŭe al la intermilita periodo, kiam la Esperanto-Movado atendis rekonon de Ligo de Nacioj, sed mem neniam oficiale subtenis ĝin, la postmilita UEA proksimiĝis al la idealoj de UN kaj Unesko, konsekvence subtenas ilin kaj prezentas sian kunlaboron ne nur por solvi la lingvan problemon, sed ankaŭ per inda partopreno en tiuj aktivadoj de UN, Unesko kaj aliaj specialigitaj organizaĵoj, kiuj respondas al la celoj kaj idealoj de la Esperanto-Movado.

14.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Aymonier, C., Histoire d’une Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale. Paris 1914.

Bleier, V. kaj E. Cense (red.), Ora Libro de la Esperanto-Movado 1887-1937. Varsovio 1937.

Boulton, Marjorie, Zamenhof. Aŭtoro de Esperanto. La Laguna 1962.

Bruin, G. P. de, Gvidilo tra la Esperanto-Movado. Amsterdamo-Parizo 1936.

Brüggemann, K., Historio de Esperanto. Dresden 1923.

Cart, Théophile, Vortoj de Prof. Th. Cart. Jasło 1927.

Courtinat, Léon, Historio de Esperanto. Movado kaj literaturo, 1887-1960. Vol. I-III. Bellerive-sur-Allier 1964-66.

Demidjuk, G., “Evoluo de la interna ideo”. Kvardek jaroj... de Esperanto. Paris-Leipzig-Moskvo 1927, p. 22-27.

Drezen, E., Analiza historio de Esperanto-movado. Leipzig 1931.

–, Historio de la mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. 3-a eld. Oosaka 1967.

–, Zamenhof. Leipzig 1929.

Durrant, E. D., The language problem. Its history and solution. Heronsgate 1943.

–, “La plua disvastigo de la Internacia Lingvo. Sociologia analizo”. Esperanto, vol. 47, 1954, p. 21-27.

Esperanto dum la milito. Genève 1917.

Fiŝer, Andreo, Historieto de Esperanto. Tiflis 1911.

Flügel, J. C., “Some unconscious factors in the international language movement with especial reference to Esperanto”. The International Journal of Psycho-Analysis, vol. 6, 1925, p. 171-208.

Forster, Peter G., “Esperanto as a social and linguistic movement / L’esperanto come movimento sociale e linguistico”. Thought and Language in Operations / Pensiero e Linguaggio in Operazioni, vol. 2, 1971, p. 201-230.

–, “Ideologiaj ŝanĝoj en la Esperanto-Movado”. Kontakto, vol. 8, 1971, n-ro 3, p. 12-16.

Hodler, H., Der Esperantismus. Genf 1913.

–, “Kiel nin organizi?” Jarlibro de la Esperanto-Movado, 1933, p. 72-85.

Holmes, H. W., “Hector Hodler kaj la fondo de U.E.A.”. Esperanto, vol. 61, 1968, p. 46-48.

Isbrücker, J. R. G., Historio kaj organizo de la Esperanto-Movado. Den Haag 1932.

Jakob, Hans, Universala Esperanto-Asocio 1908-1933. Historia skizo. Genève 1933.

Jubilea Jarlibro de la Esperanto-Movado. Genève 1937.

Ĵirkov, L., Kial venkis Esperanto? Studo. Leipzig 1931.

Ladevèze, R. de, Demandaro pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por Esperantaj ekzamenoj. Berlin-Dresden 1923.

Lapenna, Ivo, Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Rotterdam 1966.

– (red.), Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro. Londono 1960.

Möbusz, A., Dokumentoj de Esperanto. Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta Movado. Berlin 1921.

Pechan, Alfonso (red.), Gvidlibro por Supera Ekzameno II. Skizo de historio kaj literaturo de Esperanto. Budapest 1966.

Privat, Edmond, Historio de la lingvo Esperanto. Vol. I-II. Leipzig 1923-27.

–, Vivo de Zamenhof. 5-a eld. Heronsgate 1967.

Stettler, Ed., Hector Hodler. Lia vivo kaj lia verko. Genève 1928.

Støp-Bowitz, C., kaj J. R. G. Isbrucker, La Esperanto-Movado. Ĝia historio, organizo kaj nuna stato. Oslo 1948.

Studo pri la organizo de Esperanto. Paris 1913.

Ŝirjaev, I., L. Kökény, V. Bleier (red.), Enciklopedio de Esperanto. Vol. I-II, Budapest 1933-34.

Tra densa mallumo. Esperanto-eseoj pri movado kaj lingvo. Kopenhago 1942.

Universala Esperanto-Asocio en la juĝo de la esperantistoj. Genève 1923.

Waringhien, Gaston, “Historia skizo de la Esperanta Movado”. Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj eseoj. La Laguna 1959, p. 397– 423.

Zakrzewski, Adam, Historio de Esperanto 1887-1912. Varsovio 1913.

Zamenhof, L. L., Originala Verkaro. Red. Joh. Dietterle. Leipzig 1929.

–, Leteroj de L. L. Zamenhof. Red. G. Waringhien. Vol. I-II. Paris 1948.

Ziółkowska, Maria, Doktoro Esperanto. Varsovio 1959.

Esperantista Dokumentaro (1906-23). Jarlibroj, UEA (1908-40) kaj IEL (1937-47). Oficialaj raportoj, UEA kaj ICK. Kongresaj dokumentaroj.

Revuoj: La Esperantisto, Lingvo Internacia, Oficiala Gazeto Esperantista, Esperanto (UEA), Heroldo de Esperanto, Esperanto Internacia (IEL).

ĈAPITRO 15

LANDAJ ORGANIZAĴOJ POR DISVASTIGO DE ESPERANTO

15.1 ENKONDUKAJ RIMARKOJ

Jam en la frua tempo de Esperanto, la personoj parolantaj la Internacian Lingvon organiziĝis en societoj kaj grupoj. La unua esperantista societo estis fondita en decembro 1888 en Nürnberg. Post tio baldaŭ formiĝis similaj grupoj en Ruslando, Bulgario, Hispanio, Francio, Britio, Aŭstrio-Hungario kaj en aliaj landoj. La ĉefa celo de tiuj grupoj estis diskonigi la novan lingvon, organizi kursojn, publikigi lernolibrojn, ebligi la praktikadon de la lingvo. Kun la tempo la grupoj larĝigis la programon de sia laboro kaj komencis dediĉadi ĉiam pli grandan atenton al la praktika utiligo de Esperanto en la plej vasta senco, nome al altigo de la kultura nivelo de sia membraro per organizado de prelegoj, literaturaj kaj artaj vesperoj, interŝanĝado de prelegantoj kun aliaj landoj, fondado de bibliotekoj, internacia korespondado.

La lokaj Esperanto-societoj de unu lando kutime formis landan asocion, kies tasko estis kaj estas disvastigi la lingvon en la kadroj de la koncerna lando. En la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro estas prezentitaj nur la plej esencaj faktoj pri la formiĝo kaj evoluo de la Esperanto-Movado en unuopaj landoj. Ili estas pritraktitaj en tri grupoj: landoj, kies Esperanto-organizaĵoj aliĝis al UEA; landoj, kies organizaĵoj aŭ komitatoj ankoraŭ ne aliĝis al UEA; aliaj landoj.

Por la plua sukcesa disvastigo de Esperanto necesis fondi ankaŭ internacian organizaĵon, kiu harmoniigus la tutan laboron kaj reprezentus la Esperanto-Movadon en mondaj kadroj. Konciza analizo de tiu klopodo estas prezentita en la antaŭa ĉapitro de tiu ĉi verko. Post diversaj provoj kaj, kelkfoje, eksperimentoj, fine, post la Dua Mondmilito, estis trovita konvena organiza formo en la reorganizita Universala Esperanto-Asocio, kiu, kunligante en sia vasta kadro la landajn asociojn, la internaciajn fakajn kaj specialajn organizaĵojn, kaj la individuajn esperantistojn, estas hodiaŭ la supera reprezenta instanco de la neŭtrala Esperanto-Movado. Al la konstruado de la moderna UEA kaj al ĝia nuna organiza strukturo estas dediĉita Ĉap. 18.

15.2 LANDAJ ASOCIOJ ALIĜINTAJ AL UEA
15.2.1 Argentino

Karakterizaĵo de la argentina Esperanto-Movado estas la ofta kunlaboro de eksterlandanoj, ĉu enmigrintaj aŭ restantaj dumtempe en la lando. Pro la amasa enmigrado komence de tiu ĉi jarcento, la unuaj esperantistoj estis preskaŭ ekskluzive eŭropanoj: Pola rifuĝinto Polasky korespondis kun Zamenhof, kaj la Anglo Richard Sharpe (“Ro Ŝo”) lernis Esperanton en Buenos Aires. Sekve de la aktiveco de Katalunoj, i.a. Delfí Dalmau, la Movado ekfloris inter 1908 kaj 1910. Dekreto de la Edukministro permesis en 1909 la instruadon de Esperanto en publikaj lernejoj, vaste legata revuo aperigis kurson, kaj, krom en Buenos Aires, fondiĝis grupoj ankaŭ en diversaj aliaj urboj de Argentino. Laboristaj esperantistoj kolektiĝis en la grupo “Liberiga Stelo”.

Por certigi la sukceson de tri korespondaj kursoj, fine de 1916 fondiĝis Argentina Esperanto-Asocio, kies aktiveco tamen restis limigita al la ĉefurbo; pro tio en 1941 ĝi reorganiziĝis kiel Bonaera Esperanto-Asocio. Samjare fondiĝis Argentina Esperanto-Ligo (AEL) dum la unua kongreso en Rosario; prezidanto estis la Brito Wilfred Goodes, sekretario la Jugoslavo Tibor Sekelj. En 1943 fondiĝis Katolika Esperanto-Asocio, i.a. helpe de la ĉina pastro Kao.

Tra tuta Latina Ameriko disvastiĝis lernolibro de Jorge Hess, ¿Sabe usted Esperanto? (1956). En 1965 AEL establiĝis en propra oficejo.

Ŝtataj lernejoj nur malofte instruas Esperanton, sed la lingvo estas studobjekto en instruista instituto en Rafaela, provinco Santa Fé. Krome funkcias du korespondaj kursoj, i.a. Argentina Esperanto-Lernejo, agantaj ankaŭ ekster Argentino.

Viglan aktivecon disvolvas ekde 1966 la landa sekcio de TEJO, Argentina Esperantista Junulara Organizo, kies prezidanto D-ro Ruben Feldman-González lanĉis la Programon Pasporto por ebligi ĉefamilian interŝanĝon de diversnaciaj gejunuloj.

La revuo Argentina Esperantisto neregule aperas ekde 1917. AEL nun havas 350 membrojn.

15.2.2 Aŭstralio

Jam en la jaro 1889 Zamenhof notis la ricevon de leteroj el Aŭstralio, kaj en lia Dua Adresaro aperas la nomoj de la plej fruaj adeptoj: D. G. Reinits kaj Herman Ritz.

Anglalingvaj lernolibroj de Esperanto komencis disvendiĝi en Melbourne en 1906. Unu jaron antaŭe John Booth fondis tie la unuan Esperanto-klubon (kun 79 membroj en 1907). Sekvis starigo de kluboj en Sydney (1909), Perth kaj Hobart (1911).

Aŭstralia Esperanto-Asocio, fondita en 1911 dum kongreso en Adelaide, baldaŭ malaktiviĝis; simile nova asocio, fondita en 1918. La nuna AEA, firme organizita en 1937, havas proksimume 370 membrojn, prizorgas libroservon kaj ekzamenojn, funkciigas informan servon kaj ĉiujare sendas delegitojn al la Universalaj Kongresoj. Naciaj kongresoj okazas ĉiun duan jaron ekde 1950.

Organo de AEA estas The Australian Esperantist (antaŭe La Suda Kruco, 1920-1934, kaj La Rondo, 1940-1957), ekde 1929 redaktata de F. R. Banham. Melburna Esperanto-Societo posedas la plej riĉan Esperantan bibliotekon en Aŭstralio (1.100 volumoj).

Pri la instruado de la Internacia Lingvo en lernejoj ne ekzistas leĝa preskribo; lernejestroj mem rajtas decidi ĉu instrui ĝin aŭ ne. Sekve, Esperanto estas nur sporade instruata; elstaras la altlernejo en Morwell, Victoria, kie la instruanto, Ivo Maddern, vaste korespondas per sonbendoj, diskoj ktp. kun aliaj mondopartoj.

Ano de la diplomatia servo de Aŭstralio, ambasadoro Ralph Harry, estis en 1967 elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Vance Dickie, la Ministro pri Turismo, malfermis la 18-an Aŭstralian Esperanto-Kongreson en januaro 1972.

15.2.3 Aŭstrio

Pri la problemo de internacia lingvo favore juĝis jam dum la epoko de Volapük la lingvisto Hugo Schuchardt. Esperanto-Movado sur la teritorio de nuntempa Aŭstrio estis fondita de redaktoro Johann Schröder (1869-1928), prezidanto de la unua klubo en Vieno (1902) kaj estro de Ligo de Germanlingvaj Esperantistoj en la aŭstra-hungara regno (1908). De Schröder, Jean Borel kaj la eminenta pacifisto Alfred Hermann Fried aperis la unuaj lernolibroj inter 1903 kaj 1906. Jam en 1909 oni kalkulis 142 grupojn kaj 60 Esperanto-informejojn en la tuta regno. Du kongresoj okazis en Vieno (1910) kaj Graz (1913). Aŭstria Katolika Ligo Esperantista fondiĝis en 1912.

Post la Unua Mondmilito la neŭtralaj esperantistoj unuiĝis en 1923 en Aŭstria Esperanto-Delegitaro, kies organo fariĝis Aŭstria Esperantisto (1924-1938). La apogo de aŭtoritatoj montriĝis en diversaj formoj: en 1917 per la kreo de la unua lektorato pri Esperanto en altlernejo, gvidata de Joseph Schamanek en la Teknika Universitato de Vieno; en 1925 per la rekomendo de la Ĝenerala Direkcio de Fervojoj al la fervojistoj lerni Esperanton kaj samjare per la fondo de Ŝtata Ekzamen-Komisiono por Esperanto en elementaj lernejoj kaj gimnazioj (restarigita en 1946); en 1929 per la instalo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ties direktoro Hugo Steiner (1878-1969) fariĝis en 1930 ankaŭ prezidanto de reorganizita Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA). En junio 1929 la Ministerio pri Instruado permesis la nedevigan instruadon de Esperanto en mezlernejoj.

Karakteriza trajto de la Movado estis la disiĝo en frakcioj, de katolikoj, de socialistoj, de aliaj mondkonceptoj kaj eĉ interne de la “neŭtraluloj”. Nur malofte okazis kunlaboro en lingvaj demandoj aŭ ĉe paŝoj al oficialaj instancoj. Aparte signifa estis la agado de la laboristoj, unuiĝintaj en 1922, kies Aŭstria Laborista Ligo Esperantista – kun sia organo La Socialisto (1926-1934) – estis kultura organizo de la Socialdemokrata Partio kaj havis en 1933 53 grupojn kun 1.729 membroj; ĝia ĉefa aktivulo estis Franz Jonas (1899-1974), ekde 1965 Prezidento de Aŭstrio. Sub la kontraŭparlamenta reĝimo de Dollfuss ĝi estis malpermesita, sed la plimulto de ĝiaj anoj en 1936 rekolektiĝis en nova senpartia Aŭstria Esperantista Federacio (AEF), dum AEA sub Steiner rezignis sian politikan neŭtralecon kaj kunlaboris kun la Patrolanda Fronto. Post la nazia invado ambaŭ organizaĵoj devis dissolviĝi; du eminentaj aŭstraj esperantistoj, Max Joseph Metzger kaj Gustav Weber, troviĝas inter la viktimoj de la faŝisma teroro.

Tuj en 1945 refondiĝis superpartia AEF kun fakaj sekcioj de socialistoj, katolikoj kaj fervojistoj kaj Aŭstria Esperanto-Instituto. Hodiaŭ krome agas sekcioj de instruistoj kaj junularo, kaj “Societo por Internacia Interkompreniĝo”, kiu regule aperigas germanlingvan informservon pri Esperanto. Kolekti unuavice simpatiantojn celas ankaŭ konkurenca organizaĵo, fondita en 1967 sub influo de Steiner (“Aŭstria Esperanto-Movado”).

Lektoratoj pri Esperanto troviĝas en la Universitatoj de Vieno kaj Innsbruck. Per dekreto de la 23-a de februaro 1968 la Federacia Ministerio por Instruado donis al Esperanto la pozicion de fakultativa instruobjekto kun po du lecionoj semajne; laŭ la instruplano oni povas instrui la lingvon en la 3-a kaj 4-a klasoj de ĉeflernejoj (12-14-jaraj infanoj).*

* Eblas fari ŝtatajn ekzamenojn pri Esperanto antaŭ ekzamen-komisiono de la Ministerio pri Instruado. Dum la laborjaro 1971-72 la lingvo estis instruata en la Pedagogia Instituto de Vieno al 15 instruistoj, krome en sep klasoj de kvin lernejoj en Vieno kaj en kelkaj klasoj en Graz.

Maldekstre: M. Jaumotte elstaris en la belga Movado.


Sube: H. Steiner – sinonimo de la Internacia E-Muzeo en Vieno.


N. Aleksiev (transprenanta altrangan ŝtatan ordenon por BEA, en 1968) jam longe prezidas la plej grandan landan asocion de UEA.


M.C. Noll dum pluraj jardekoj estis la animo de la dana Movado.


La ĉefepiskopo de Salzburg, Eduard Macheiner, ricevis komision de la ekleziaj aŭtoritatoj en Romo ekzameni kaj aprobi ĉiujn liturgiajn tekstojn en Esperanto.

Post kvar kongresoj en Vieno, de UEA en 1924 kaj 1936, de SAT en 1925 kaj 1962, la aŭstria ĉefurbo gastigis en 1970 sukcesan 55-an Universalan Kongreson, dum kiu la tradicia bonvolemo de la aŭtoritatoj al Esperanto ricevis plian unikan variaĵon per Alta Patroneco kaj la inaŭgura esperantlingva salutparolo de Prezidento Jonas.

15.2.4 Belgio

Fine de la pasinta jarcento la esploristo Charles Lemaire ekvarbis por Esperanto per paroladoj kaj gazetartikoloj, kaj en 1902 li per propra mono fondis la monatan revuon Belga Sonorilo. Grupoj fondiĝis en Bruĝo (1902), Gent, Antverpeno (1903), Lieĝo (1904) kaj Bruselo (1907). Lemaire fariĝis la unua prezidanto de Reĝa Belga Ligo Esperantista (RBLE), kiu estis fondita en junio 1905. Sed en la lingva skismo de 1908 ne nur Lemaire, sed proksimume triono de la gvidantoj de RBLE transiris al Ido; la restintaj membroj elektis novan estraron kaj aperigis novan organon Belga Esperantisto.

Belga Esperanto-Instituto, fondita en 1926, eldonis i.a. du volumojn de Belga Antologio. En 1930 estiĝis Flandra Ligo Esperantista (FLE), kiu organizis proprajn kongresojn kaj eldonis Flandra Esperantisto, krome Flandra Esperanto-Instituto.

Inter la mondmilitoj, pro la ekzisto de sufiĉe forta diversideologia pac-movado, multaj pacemaj kaj agemaj personoj pretis lerni Esperanton kaj aktivi en la Movado, vidante en ĝi faktoron, kiu povas kunhelpi alporti mondpacon. Foje FLE havis pli ol sepdek grupojn, sole en la flandra parto. Sed post la Dua Mondmilito la Movado tiel malfortiĝis, ke necesis koncentri la restintajn fortojn. Komence de oktobro 1961 estis decidita la kunfandiĝo de RBLE kaj FLE al Belga Esperanto-Federacio (BEF), kiu oficiale ekfunkciis la 18-an de januaro 1962; fine de tiu jaro ĝi havis 600 membrojn. Aldoniĝis junulara sekcio, Belga Esperantista Junulara Organizo, kaj la prizorgado de libroservo estis cedita al leĝe registrita “Eldonejo-Librejo Sonorilo” en Bruĝo (1962). Dumonata Sonorilo anstataŭis la du ĝistiamajn organojn.

BEF havas tri sekciojn, ĉiu kun propra estraro: nederlandlingvan, franclingvan, kaj bruselan. Super tiuj funkcias komuna estraro, kies unua prezidanto fariĝis Maurice Jaumotte (1899-1970) – unu el la plej elstaraj personoj de la belga Movado kaj de 1964 ĝis 1969 estrarano de UEA.

Specife belga laborista Movado neniam ekzistis, ĉar la Flandroj kaj Valonoj kunlaboris en la nederlandlingvaj resp. franclingvaj laboristaj Esperanto-asocioj. Belgio gastigis tri Universalajn Kongresojn, en Antverpeno (1911 kaj 1928) kaj Bruselo (1960), kaj same tri SAT-Kongresojn, en Bruselo (1924 kaj 1938) kaj Gent (1961); inter 1951 kaj 1963 el la dek unu Beneluksaj Esperanto-Kongresoj kvin okazis en belgaj urboj.

La Instruministerio deklaris en 1963, ke la instruado de Esperanto inter “kromaj kursoj” ne estas malpermesita, t.e. ke lernejestro rajtas enkonduki la lingvon laŭ sia propra iniciato. En 1968 la Ministerio precizigis, ke iu normala aŭ perfektiga lernejo, malfermante kurson de Esperanto-instruado por estontaj instruistoj, povas peti de la ministro agnoskon de tiu kurso kaj de la diplomo disdonota post celkonforma ekzamenado. Oni aldonis, ke tiu konsentita agnosko povos esti konsiderata kiel ĝenerala oficialigo, valora por aliaj similaj lernejoj. En 1968 la unua kurso estis malfermita en la Lieĝa Supera Pedagogia Lernejo. En 1971 nova nederlandlingva versio de la kurso “Esperanto programita” altiris pli ol 800 kursanojn.

Por sia kultura aktiveco BEF ricevas subvencion de la belga ŝtato. La rektoro de la konata Eŭropa Kolegio en Bruĝo, Hendrik Brugmans, salutadresis Internacian Esperanto-Kongreson en Antverpeno (printempo 1972), kies preskaŭ 500 partoprenantoj el 14 landoj akceptis rezolucion kontraŭ lingva diskriminacio.

15.2.5 Brazilo

Pri Esperanto unuafoje atentigis grava revuo en 1898. En 1904 Hachette aperigis portugallingvan eldonon de la lernolibro de Cart, Primeiras Lições de Esperanto, en traduko de Antonio Caetano Coutinho (1879-1970). Organizita movado komenciĝis du jarojn poste per la ekapero de Esperanto-kluboj en diversaj urboj (la unua en Campinas). Krome, en 1906 ministeria dekreto deklaris Esperanton klara lingvo en telegrafio. Dum la Unua Kongreso, en julio 1907, estis fondita Brazila Ligo Esperantista (ekde 1949: Brazila Esperanto-Ligo), kiun prezidis ĝis 1909 la eminenta verkisto Everardo Backheuser, poste ĝis 1946 Alberto Couto-Fernandes. En 1913 unuaj leĝoj permesis la nedevigan instruadon de Esperanto en lernejoj.

Tamen, post 1916, pro la militaj malfacilaĵoj kaj la fermo de la Esperanto-fako de Hachette – kio rarigis Esperantajn librojn ĉe la librovendejoj – la brazila Movado travivis longtempan stagnadon. Kvankam BLE estis rekonita kiel societo de publika utilo (1921) kaj surbaze de parlamenta decido (1922) ricevis jaran subvencion, ĝi preskaŭ mortis ĝuste pro la troa fido al registara patronado kaj la manko de praktika apliko de la lingvo. Malmultaj landoj havis tiom da leĝoj, dekretoj kaj decidoj favoraj al Esperanto; la Oka kaj Naŭa Kongresoj en 1926 kaj 1936 ĝuis ĉian apogon de la aŭtoritatoj, sed la partoprenantoj apenaŭ parolis la lingvon.

Revigliĝo okazis nur en 1937, kiam – dank’ al iniciato de Ismael Gomes Braga (1891-1969) – Brazila Spiritisma Federacio transprenis la eldonadon de novaj lerno- kaj legolibroj, ankaŭ hispanlingvaj por cetera Latinameriko. Sekvis naciaj kongresoj kun pli granda partopreno ol antaŭe, estis eldonitaj poŝtmarkoj kun Esperanta temaro, kaj pluraj sciencaj kaj kulturaj kongresoj rezoluciis favore al Esperanto.

Tre grava estis la fondo (en 1951) de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu nun, interalie, subtenas propran eldonejon kaj organizas ĉiujarajn seminariojn. Same reliefa estis la kreo (en 1965) de Esperanto-kurso ĉe la Federacia Universitato de Ceará. Post kelkjara aktiveco sur loka nivelo, en 1967 estis fondita Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kiu aliĝis al TEJO. Ĉiusemajne tri radiostacioj elsendas en la Internacia Lingvo. El pluraj periodaĵoj menciindas la trimonataj Brazila Esperantisto kaj Impulso, organoj de BEL resp. BEJO. BEL kaj kelkaj el la 30 lokaj societoj estas rekonitaj kiel institucioj de publika utileco; kelkaj societoj ricevas subvenciojn. Anstataŭ BEL, ekde 1973 Kultura Kooperativo de Esperantistoj estas Landa Asocio de UEA por Brazilo.

15.2.6 Britio

La unua esperantisto estis R. Geoghegan, Irlandano, kiu korespondis kun Zamenhof jam en novembro 1887. La unua societo estis fondita en Keighley en novembro 1902. En novembro 1903 aperis la unua brita Esperanto-gazeto, The Esperantist, kaj en oktobro 1904 estis fondita Brita Esperanto-Asocio (BEA) kun 20 grupoj. La membraro daŭre kreskis kaj atingis 3.030 en 1946, sed malkreskis ĝis 1962, kiam la anoj nombris 1.369. BEA posedas propran domon en Londono, dungitan sekretarion kaj unu-du dumtempajn helpantojn. En la sama konstruaĵo troviĝas la granda Biblioteko de BEA, kiu havas pli ol 30.000 librojn, libretojn kaj broŝurojn. La organo de BEA estas The British Esperantist, regule aperanta, plejparte ĉiumonate, ekde januaro 1905.

Ekzistas kelkaj tre aktivaj fakaj organizaĵoj, inter ili SATEB (“SAT en Britio”), Asocio de Esperanto-Instruistoj (ETA) kun 230 membroj, FBCE (sekcio de KELI), kies membraro kreskis de 72 en 1960 ĝis 155 en 1966, kaj Junularo Esperantista Brita, fondita en 1959 de Humphrey Tonkin, kun sia organo Kial Ne? Inter la lokaj grupoj elstaras pro sia alta nivelo la Londona Esperanto-Klubo. Esperantlingvaj diservoj okazas regule en kvar urboj ĉiumonate.

Britaj Kongresoj de Esperanto okazas ĉiujare dum Pasko aŭ Pentekosto. La 52-a Kongreso en Manchester (1968) havis la rekordan nombron de 459 partoprenantoj; la 53-a unuafoje okazis ekster la lando, en Dublin (Irlando). Sep Universalaj Kongresoj okazis en britaj urboj: Kembriĝo (1907), Edinburgo (1926), Oksfordo (1930), Londono (1938), Bournemouth (1949), Harrogate (1961) kaj Londono (1971).

En 1930 D-ro John Buchanan testamentis 4.000 pundojn al la Universitato de Liverpool por la instruado de Esperanto. Prof. W. E. Collinson iĝis la unua lektoro. En 1949 la Edukministro deklaris, ke li estas nek por nek kontraŭ la instruado de Esperanto en lernejoj. Ĉar la decido sekve apartenas al la lernejestroj, nuntempe nur en ĉ. 22 lernejoj Esperanto estas instruata; krome en 15 vesperaj institutoj al plenkreskuloj. Ekde 1965 ekzistas ŝtata ekzameno pri Esperanto en la kadro de la Certificate of Secondary Education aranĝoj, por lernejanoj, kiuj studis dum minimume kvin jaroj en iu duagrada lernejo. Krome, la Reĝa Societo de Artoj regule ekzamenas pri Esperanto en tri gradoj; la unua ekzameno okazis en 1931.

BBC lastatempe pli ofte menciis la Internacian Lingvon kaj okazigis televidajn intervjuojn kun reprezentantoj de la Esperanto-Movado. Gravaj eldonejoj aperigis Esperanto-librojn, ekz. lernolibron (en tri eldonoj) kaj vortaron en la serio Teach Yourself, biografion Zamenhof de Marjorie Boulton, Ni parolu Esperanton kaj Secondary School Esperanto. En 1967 fondiĝis The Norwich Jubilee Esperanto Foundation, al kiu jam en 1969 estis donacitaj pli ol 3.000 pundoj. Oni celas atingi kapitalon de 10.000 pundoj. Elspezebla estas nur la interezo – por kuraĝiĝi gejunulojn perfektiĝi en la lingvo.

Kvankam la membraro de BEA estas nur ĉ. 1.500 (en 11 federacioj), oni taksas, ke almenaŭ 3.000-4.000 Britoj ĉiujare eklernas Esperanton.

Sociologiaj esploroj pri la membroj de BEA, ekde 1968 faritaj de D-ro Peter G. Forster (Universitato de Hull), havis i.a. jenajn rezultojn: la britaj esperantistoj tre multe superreprezentiĝas en la pli altaj sociaj tavoloj; 40,5% de la BEA-membraro profesie aktiva havas profesiojn en la klaso de liberaj profesiuloj, instruistoj, teknikistoj kaj artistoj, kontraŭ nur 9,6% de la tuta brita popolo. Sekve, la tipa profesio de membro de BEA estas instruisto aŭ oficisto. Evidentiĝis, krome, ke la britaj parolantoj de Esperanto pli emas voĉdoni por maldekstraj ol por dekstraj partioj. 9% estas vegetaranoj; ili same kiel la adeptoj de Labor-Partio, malplej inklinas akcenti la praktikajn avantaĝojn de la Internacia Lingvo, multe pli favorante la idealon de homa frateco kaj paco per Esperanto. Similaj esploroj pri la membraro de aliaj Landaj Asocioj ĝis nun ne estis faritaj, sed kredeble ili montros, ke la ekzemplo de Britio ne estas unika, eĉ se nur temus pri la meza aĝo de la membroj: Forster konstatis, ke preskaŭ unu kvarono de la BEA-anoj estas en la kategorio de 60-jaruloj.

15.2.7 Bulgario

La unuaj esperantistoj en Bulgario aperis jam en 1888, lernante laŭ la lernolibro por Rusoj de Zamenhof. En 1889 estis fondita la unua societo en Sofio; Miloslav S. Bogdanov eldonis lernolibrojn por Bulgaroj kaj fondis la duan Esperantan gazeton en la mondo, La Mondlingvisto, tamen ne longvivan.

Pli sukcesa estis Ĥristo Popov, la intelekta gvidanto de la frua periodo de Esperanto en Bulgario, kiu komencis varbi ĉ. 1897.

En 1906/07 komenciĝis rivaleco inter la urboj Sofio kaj Veliko Tarnovo, kiu samtempe estis disputo inter du preferoj: la scienca flanko de la lingvo kaj la agado en la amasoj. La grupo en Veliko Tarnovo, la “lulilo de Esperanto en Bulgario”, okazigis en 1907 la unuan tutlandan kongreson, dum kiu fondiĝis Bulgara Esperantista Ligo (de 1912 B. E. Societo). Ĝia organo estas de 1919 Bulgara Esperantisto, hodiaŭ aperanta en eldonkvanto de 3.800 ekzempleroj.

Post nova nomŝanĝo (Bulgara Esperantista Asocio, 1926) estiĝis interna batalo, kun personaj malkonkordoj, politikaj trajtoj kaj financa krizo. Viglan aktivecon disvolvis Laborista Esperanto-Asocio, fondita en 1930, ĝis sia likvidiĝo en 1934.

Oficiala sukceso estis spertebla jam en 1912, kiam la Ministerio de Instruado rekomendis al ĉiuj lernejoj la lernolibron de Krestanov, kaj en 1921 Esperanto estis enkondukita kiel nedeviga fako en mezlernejojn. Periodo de malfavoro regis inter 1928 kaj 1931, kiam la lingvo estis denuncita kiel “kaŝilo de nepermesita propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj”, kaj ankaŭ poste multaj esperantistoj estis suspektataj, eĉ arestitaj pro “kontraŭŝtata” agado kaj mortigitaj kiel partizanoj dum la milito. En 1942 ĉesis aperi la revuo; esperantlingvaj radio-elsendoj estis nuligitaj sub germana premo.

BEA reprenis sian agadon dum la Unua Libera Kongreso en septembro 1945 en Sofio kaj i.a. eldonis kunlabore kun aliaj balkanlandaj Esperanto-asocioj la revuon Internacia Kulturo. Seninterrompe funkcias de 1945 Bulgara Esperanto-Kooperativo.

Dum la pasintaj 15 jaroj BEA evoluis al unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA – kun entute pli ol 5.000 membroj kaj ĉ. 200 lokaj societoj. Gravan antaŭenpuŝon donis la 48-a Universala Kongreso en Sofio en 1963. Lige kun sia 60-jara jubileo, BEA ricevis altan ŝtatan ordenon pro sia popolutila kulturagado.

La Junulara Sekcio elstaras per siaj Festivaloj (la 10-a okazis en 1971). Sub la aŭspicioj de la Nacia Teatro “Ivan Vazov” geaktoroj organiziĝis kiel Bulgara Esperanto-Teatro. La Fremdlingva Eldonejo aperigis plurajn librojn kaj revuon Nuntempa Bulgario (1957-70); de 1964 ĝis 1968 aperis luksa turisma revuo Ripozoj.

Pri la instruado de Esperanto en lernejoj ekzistas oficiala studprogramo. Esperanto-instruistoj ricevas ĉiun helpon de la registaro, kaj la lingvo estas instruebla kiel fakultativa objekto. Ĝi estas instruata oficiale en la Sofia Ŝtata Universitato, en kelkaj superaj institutoj kaj mezlernejoj, krome – ekster la lerneja programo – en unuagradaj lernejoj. En 1971, entute 2.378 lernantoj studis Esperanton en 121 kursoj kaj klasoj, kaj kursojn organizitajn de la lokaj societoj partoprenis pli ol 2.000 personoj. Okazas ankaŭ specialaj seminarioj por instruistoj.

Fine de 1971 BEA interkonsentis kun la Komitato de Turismo pri eldonado de turismaj broŝuroj en Esperanto.

15.2.8 Ĉeĥoslovakio

La unuan lernolibron por Ĉeĥoj eldonis en 1890 F. V. Lorenz, tamen Movadon iniciatis lernolibro de Th. Čejka (1900). En 1901 estis fondita klubo en Brno, en 1902 en Praha. Bohema Unio Esperantista kaj Bohema Asocio Esperantista, fonditaj en 1908, unuiĝis en 1920 en Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, kiu en 1936 reorganiziĝis al Esperanto-Asocio en ĈSR (EAĈSR). Likvidita en 1940 de Gestapo, dum la germana okupo, kaj revivigita en 1945, EAĈSR gvidis la Movadon sur la plej altan ŝtupon de la ĝisnuna evoluo.

En 1949 estis en ĈSR 4.705 organizitaj esperantistoj (EAĈSR 3.955, Slovaka Esperanto-Societo, fondita en 1945, 750). Miloj da homoj lernis la Internacian Lingvon, malgraŭ plena manko de lernolibroj. Pli ol 4.000 radio-elsendoj okazis de 1945 ĝis 1950, el Praha du ĉiutage; inter ili la “Verda Stacio” prezentis kulminajn verkojn de la nacia kulturo. Tri-kvar someraj kursoj okazis ĉiujare, de 1952 ĝis nun almenaŭ po unu somera Esperanto-tendaro. La kongreso de EAĈSR en Brno (1950) atingis rekordan ĉeeston: 1.000 personoj. La Ministerio pri Informado havis Esperanto-subsekcion kaj financis la eldonadon de la periodaĵo Esperanto-Servo (5.000 ekz.) kaj de broŝuroj. La Asocio posedis oficejon kun salajrataj oficistoj. “Ĉeĥoslovakio estis la plej forta bazo de Esperanto en la tuta mondo”, konstatis pri tiu periodo L. Kökény.

Paralele kun aliaj orientaj landoj sekvis periodo de malfavoro. En 1950 EAĈSR eksiĝis el UEA, en 1951 ĉesis aperi ĝia organo Esperantista, bonege redaktita de D-ro St. Kamarýt, kaj en 1952 EAĈSR kaj SES estis likviditaj. La Movado restis sen centro. Lokaj grupoj transiris en kulturklubojn de la sindikata movado aŭ en lokajn klerigajn instituciojn.

Intergrupa aktiveco tamen daŭris plu – per regionaj kunvenoj, someraj tendaroj kaj landaj junularaj renkontiĝoj. Mirinde aktiviĝis la junularo, entuziasma kaj oferema, kun 35 grupoj en 1952 kaj centro en Opava. Rudolf Burda, la patro de Mondpaca Esperantista Movado, sukcesis helpi per sia Pacdefendanto revekiĝon de Movado en aliaj socialismaj landoj. De 1955 ĝis 1957 funkciis neoficiala Tutŝtata Konsulta Komitato, de 1959 ĝis 1969 gvidis la Movadon Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, starigita per ministeria dekreto ĉe Kleriga Instituto Praha. Ĝi eldonis la periodaĵon Zprávy (Informoj). Ricevinte permeson en 1968, en marto 1969 fondiĝis Ĉeĥa Esperanto-Asocio (1.440 membroj), kiun sekvis Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko. Ambaŭ kreis en la sama jaro Ĉeĥoslovakian Esperanto-Federacion en formo de labora kaj reprezenta komitato. En 1970 ĈEA aliĝis al UEA. Ĝia membronombro kreskis de 1.825 en 1970 al 2.349 en 1971. Jure ligitaj al ĈEA estas 32 societoj; krome, ekzistas 63 Esperanto-rondetoj en la ĉeĥa parto de Ĉeĥoslovakio. La organo de ĈEA estas Starto.

En Slovakio, amaskomunikiloj montris sin favoraj al Esperanto. La Slovaka Televido preparis Esperanto-kurson por 1972.

El internaciaj aranĝoj okazintaj en Ĉeĥoslovakio estas menciindaj la 13-a UK en Praha en 1921, dum kiu estis fondita SAT, konferenco “Paco per Lernejo” en 1927 kaj IKUE-Kongresoj en 1929 kaj 1936.

15.2.9 Danlando

La unua lernolibro por Danoj aperis en 1890, sed ĝi restis apenaŭ konata. Patro de la dana Esperanto-Movado estis Frederik Skeel-Giørling (1876-1910), al kiu oni dankas vortaron (1904), lernolibron (1906) kaj lanĉadon de granda varb-kampanjo (1907). En 1906 estis fondita Societo de Danaj Esperantistoj, sekvata en 1908 de Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL). La saman jaron ekaktivis Konversacia Esperantista Klubo en Kopenhago.

Kvankam eminenta dana lingvisto, Otto Jespersen, transiris de Esperanto al Ido (kaj en 1928 al sia propra projekto Novial), la membroperdo sekve de la lingva skismo de 1907/08 ne superis en Danlando tiun, kiun tiutempe spertis aliaj landoj.

En 1928 CDEL komencis eldoni sian organon Dansk Esperanto Blad, kiu lastatempe evoluis al bone redaktata landa bulteno. Dum ĉ. kvardek jaroj senĉese okazis korespondaj kursoj; ilia prizorgo troviĝas en la manoj de Dana Esperanto-Instituto, kiu en 1969 ricevis permeson nomi sin “ŝtate kontrolata”. Ĉiujara institucio fariĝis la feriaj kursoj gvidataj de L. Friis.

Jam en 1930 danaj aŭtoritatoj distribuis al eksterlando filmon kun esperantlingva teksto, kaj post la milito estis eldonitaj informaj broŝuroj pri Danlando kaj subvenciitaj Dana Antologio (1961) kaj specialaj kajeroj de Norda Prismo. CDEL – kun ĉ. 700 membroj – atingis dum la lastaj 15 jaroj konsiderindajn rezultojn ĉe ministroj, aliaj gvidaj politikistoj kaj ŝtataj instancoj. En 1968 ĝi lanĉis intensan informagadon ĉe 3.000 personoj en ŝlosila pozicio por havigi oficialan danan sintenon en la monda lingvo-problemo. Kuraĝiga signo estas, ke la kongreson en Roskilde (1970) malfermis per apoga parolado la Kulturministro, K. Helveg Petersen. Lia ministerio per subvencioj subtenis la agadon de CDEL.

Dana Laborista Esperanto-Asocio estis fondita en 1935, kiu kunlaboras kun SAT. El ĝiaj vicoj venas i.a. la sempatologo Paul Neergaard, kiu plurfoje aplikis Esperanton en sia fako kaj en 1949 kreis la revuon Esperantologio. Krom tri SAT-Kongresoj, en 1939 en Kopenhago kaj en 1947 kaj 1960 en Aarhus, en la ĉefurbo okazis du Universalaj Kongresoj, en 1956 kaj 1962 (lige kun tiu la Unua Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Scienco). Ekzistas ne malpli ol ses Esperantaj eldonejoj: KOKO, Dansk Esperanto Forlag, Libroservo de CDEL, Libroservo de DLEA, Martinus-Instituto kaj la avangarda tk (Torben Kehlet), nun aĉetita de UEA.

En 1971 formiĝis aktiva junulara grupo. En tio grava faktoro estis tuttaga sekretario, kiu tiamaniere faris sian servon kiel militrifuzanto.

15.2.10 Finnlando

Unu el la unuaj esperantistoj, de 1891, estis la eminenta lingvisto G. J. Ramstedt (1873-1950). Esperanto enpenetris Finnlandon tra Svedio, la unuaj kluboj fondiĝis fine de la pasinta jarcento, kaj en 1904 aperis la unua lernolibro. En 1907 estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF), sed en 1914 la rusaj aŭtoritatoj malpermesis, kune kun ĝi, ĉiujn kulturajn asociojn.

Post la liberiĝo de la lando, en 1918, la Movado tuj revigliĝis. Pluraj kursoj okazis en la Universitato de Helsinki. De 1920 aperas la revuo Esperanta Finnlando. Fondita en 1921, Esperanto-Instituto de Finnlando, kiu poste servis kiel sola ligilo inter diversaj Esperanto-organizaĵoj, ricevis en 1922 – lige kun la 14-a Universala Kongreso en Helsinki – konsiderindan ŝtatan subvencion, kiu daŭris en la sama alteco ĝis 1932. En 1923 estis fondita Finna Laborista Esperanto-Asocio; malamikoj de Esperanto sukcesis dum kelkaj jaroj veki ĉe granda publiko suspektojn pri uzo de la lingvo en la servo de vasta komunisma propagando. Aliflanke, en 1928 la registaro deklaris sin preta al kunlaboro por enkonduki la instruadon de Esperanto kiel “praktika helpa lingvo por la internaciaj rilatoj”.

Depost 1965 EAF estas la centra organizaĵo de ĉiuj finnaj esperantistoj. Apud ĝi ankoraŭ funkcias Fondumo Esperanto, fondita en 1955 de Vilho Setälä, kiu transprenis en 1967 la taskojn de la Instituto kaj eldonas la revuon.

De 1958 ĝis 1963 estis farita en mezlernejo en Somero kvinjara eksperimento pri Esperanto kiel unua fremda lingvo, kun tre bona rezulto. Tamen restis la regulo, ke Esperanto povas esti instruata en lernejoj nur fakultative ekster la oficialaj horoj. Lernolibro de Setälä, Privilegia vojo al lingvoscio (1959), ricevis legantojn ankaŭ en aliaj landoj, dum la plej nova lernolibro, Via dua lingvo, de Veli Kolari, estis uzata por la unua Esperanta kurso en Finna Radio.

En 1969 denove okazis Universala Kongreso en Helsinki, post kiu la agado iom vigliĝis, precipe sur loka nivelo. Kun Pollando kaj la skandinaviaj landoj okazis pli forta kunlaboro per interŝanĝo de materialoj kaj reciprokaj vizitoj. Laŭ la invito de la Universitatoj de Turku, Tampere kaj Jyväskylä, la Prezidanto de UEA, Prof. Lapenna, faris sukcesan fakan prelegvojaĝon en Finnlando en 1971, pri kiu vaste raportis la radio kaj gazetaro.

15.2.11 Francio

La unuaj paŝoj estas ŝuldataj al individuoj, Louis de Beaufront (1888) kaj Gaston Moch (1889), sed la unuan grupon – en Louhans – fondis en 1897 Gabriel Chavet. De Beaufront anoncis en januaro 1898 la fondon de Société pour la propagation de l’Espéranto (SPPE), kiu konsistas nur el individuoj. En 1901 Carlo Bourlet, kiel prezidanto de la pariza grupo, havigis al tiu kunvenejon en La Sorbonne, sidejon en Touring Club kaj iniciatis kunlaboron kun la eldonejo Hachette; transformi SPPE en federacion de grupoj li ne atingis, sed en 1904 ĝi ŝanĝis sian nomon al Societo Franca por Propagando de Esperanto (SFPE).

En 1904 okazis en Calais kunveno de ĉ. 120 diversnaciaj esperantistoj. Tiu sukceso instigis la advokaton Michaux en Bulonjo-ĉe-Maro organizi la Unuan Oficialan Kongreson (1905). En la sama jaro fondiĝis Societo Esperantista por la Paco (sub Moch), Presa Esperantista Societo (sub Th. Cart), Liberecana Grupo Esperantista, la unua Esperantista Konsulejo en Reims kaj Grupo de Esperantistaj Komercistoj en Parizo. La franca ĉefurbo, kun la Centra Oficejo de Sebert, restis centro de la internacia Esperanto-Movado ĝis 1914.

En 1907 SFPE havis 2.900 membrojn, sed ekzistis 91 grupoj, 11 filiigitaj kaj 80 sendependaj. Nur en 1911, sub la impreso de la Idokrizo, SFPE fariĝis federacio kaj atingis en plena prospero dekmil membrojn. La saman jaron laboristoj kolektiĝis ĉirkaŭ sia revuo Le Travailleur Espérantiste, kaj en 1914 fondiĝis Franca Laborista Esperanto-Unuiĝo.

Dum en 1919/20 SFPE reformis sin kiel societon de individuoj, la laboristoj definitive apartiĝis de la neŭtrala Movado. Parizo iĝis unu el la centroj de SAT kaj en 1933 ĝia ĉefsidejo. Deziresprimo de la Scienca Akademio rekomendis en 1921 la disvastigon de Esperanto; komenciĝis efika agado en komercaj medioj. En 1923 SFPE estis aliformigita en unuiĝon de grupoj, kaj estis kreita Federacio Esperantista Laborista por la franclingvaj regionoj, kiu en 1932 havis ĉ. 900 membrojn. En 1933 G. Waringhien fondis Francan Esperanto-Instituton. En 1937 francaj SAT-anoj reorganiziĝis en SAT-Amikaron, kiu ĝis hodiaŭ eldonas samnoman bultenon. Pro la eksplodo de la Dua Mondmilito nur mallongan efikon havis cirkulero de Jean Zay, Ministro pri Nacia Edukado, kiu en 1938 rekomendis la nedevigan instruadon de la lingvo en publikaj lernejoj.

La provon reunuecigi la francan Movadon en federaciaro, Unuiĝo Esperantista Franca (1949), sekvis plena dissplitiĝo pro personaj ĵaluzoj kaj politika fanatikeco. Peticio en 1957 rikoltis la apogon de kvin rektoroj, 6 inspektoroj, 45 profesoroj, 8.198 instruistoj, 8 membroj de Franca Instituto kaj 55 deputitoj kaj senatanoj. Depost 1962 remultiĝis kursoj en porinstruistaj seminarioj kaj diversgradaj lernejoj, kaj la Kultur-Domo de Kastelo Grésillon (kooperativo) komencis ĉiujare okazigi kulturan semajnon. Tamen, klopodoj de la renovigita Unuiĝo Franca por Esperanto (1962) havigi al la Unuiĝo la pozicion de “Societo de publika utileco” estis denove, pro politikaj kaŭzoj, malakceptitaj de la registaro en 1966. Gazetara fako komencis modelan informan agadon en 1967. Ĵurnalistoj de Le Figaro aŭ aliaj francaj gazetoj estas jam kutima vidaĵo dum Universalaj Kongresoj.

Laŭ la nuna stato, UFE estas tutlanda federacio, kiu konsistas el regionaj federacioj de grupoj kaj el fakaj asocioj. Ĝi estas akceptita de la Ministerio pri Klerigo kiel “kultura asocio” (1950) kaj estas membro de la Franca Komitato de Neregistaraj Organizaĵoj en rilatoj kun UN kaj Unesko (1959). Franca Esperanto-Instituto, jam de 1946 komuna organo de UFE kaj SAT-Amikaro, liveras kvin kategoriojn de atestoj, de elementa grado ĝis diplomo pri altaj Esperantaj studoj. De 1908 aperas pli-malpli regule Franca Esperantisto.

El pluraj kongresoj, menciindaj estas la Universalaj en Parizo (1932 kaj 1950) kaj en Marseille (1957) kaj tiuj de SAT en Parizo (1935, 1949 kaj 1971). En 1969 UFE organizis komunan kongreson kun Germana Esperanto-Asocio en Strasburgo.

En 1971 oni instruis Esperanton en 27 lernejoj al 350 lernantoj kaj en 44 publikaj kursoj al 340 personoj; la Instituto disdonis 240 diplomojn.

15.2.12 Germanio, Federacia Respubliko

Grandan parton de siaj unuaj adeptoj Zamenhof trovis inter Germanoj. En 1888 Leopold Einstein organizis en Nürnberg la unuan Esperantan Klubon (de eksvolapukistoj), kaj en la sama urbo aperis la revuo La Esperantisto, kies kostojn dum tri jaroj (1892-94) kovris W. H. Trompeter. La vera iniciatinto de Esperanto-Movado en Germanio tamen estis la Sviso Jean Borel, kiu fondis en 1903 Esperanto-grupon en Berlino; la eldonejo Möller & Borel pretigis la plej urĝe bezonatan materialon por varbado kaj memlernado. En majo 1906, dum kunveno en Braunschweig, estis fondita Germana Esperantista Societo, kiu tri jarojn poste ŝanĝis sian nomon al Germana Esperanto-Asocio (GEA). Jam en 1908 oni kuraĝis inviti Universalan Kongreson, kiu sukcese okazis en Dresdeno kaj al kies postefikoj i.a. apartenis la starigo de Saksa Esperanto-Instituto. Okaze de la nacia kongreso en Lübeck (1911) unuafoje aperis la kongresa festbroŝuro Esperanto ein Kulturfaktor. Ĝis la Unua Mondmilito GEA atingis 4.260 membrojn en 179 grupoj, Germana Laborista Esperanto-Asocio (fondita en 1911) ĉ. 1.500 membrojn en 70 grupoj.

Post la milito Germanio evoluis al unu el la plej fortaj bastionoj de la Internacia Lingvo. La registaro favoris la Movadon kaj instrukciis al la lernejaj aŭtoritatoj ĉiel ebligi la – fakultativan – instruadon de Esperanto. Esperanto-Instituto por la Germana Regno, ekde 1923 kontrolata de la Ministerio pri Internaj Aferoj, zorgis pri la ekzamenoj kaj akiris sub sia direktoro Johannes Dietterle internacian reputacion, i.a. per siaj statistikoj pri Esperanto en la mondo. Rekordan partoprenon de preskaŭ 5.000 personoj havis la 15-a UK en Nürnberg en 1923. Okazis tiom da kursoj (ankaŭ per radio), ke ne plu eblis ilin registri. Viglan eldonan aktivecon montris la firmoj Ellersiek & Borel, Hirt & Sohn, Mosse kaj Jung (Heroldo). En 1928 troviĝis 441 grupoj en 1.087 lokoj kun 8.490 membroj kaj 22.378 individuaj esperantistoj. Dum GEA en 1930 havis 2.371 membrojn, la Laborista Esperanto-Asocio tamen nombris 3.887.

Post la venko de faŝismo en 1933 ĉiuj laboristaj unuiĝoj estis tuj disbatitaj. Malgraŭ konstanta malboniĝo de la klimato (jam spertebla dum la 25-a UK en Köln en 1933) GEA klopodis daŭrigi sian agadon, kun konsiderindaj cedoj al la reĝimo. En majo 1935 estis malpermesita la instruado de Esperanto en lernejoj, fine de tiu jaro ĉesis aperi la organo Germana Esperantisto en sia 32-a jaro, en februaro 1936 dekreto de Bormann malpermesis al nazipartianoj membrecon en Esperantaj organizaĵoj, kaj en julio 1936, sekve de ordono de Himmler, GEA mem devis ĉesigi sian aktivadon.

En aprilo 1947 estis refondita “antifaŝista kaj nepre pacifista” GEA, en kiu por la unua fojo kunlaboris “neŭtraluloj” kaj SAT-anoj. La Movado estis tre sukcesa dum tiuj unuaj jaroj: En 1948 Esperanto estis instruata en 112 popolaltlernejoj, la novfondita Germana Esperanto-Instituto (GEI) interligiĝis kun la Universitato de Munkeno, Bavara Instruista Asocio rezoluciis por la enkonduko de Esperanto en elementajn lernejojn, pluraj ministerioj asignis subvenciojn, kaj kun oficiala apogo okazis la 36-a Universala Kongreso en Munkeno en 1951.

En 1955 GEA aliĝis al UEA. La konsekvencaj SAT-anoj pro tio eksiĝis, fondante “Liberan Esperanto-Asocion por Germanlingvio”. Post la milito okazis kvin SAT-Kongresoj en FRG, kaj en 1958 la urbo Mainz gastigis la 43-an UK. En la kadro de la Eŭropa Kampanjo, lanĉita en 1956, GEA agadis ĉe la instancoj de Eŭropo kaj organizis enketon pri Esperanto inter eŭropaj urbestroj.

Modelon de praktika utiligo de la Internacia Lingvo kreis Germana Esperanto-Junularo, kiu de 1957/58 ĉiujare dum la jarŝanĝaj tagoj organizis Internacian Seminarion pri aktuala temaro politika, kultura aŭ scienca. Por tiu ĉi kaj por aliaj aranĝoj ĝi regule ricevis ministerian subvencion. La registaro de Bonn eldonis en 1958, 1960 kaj 1966 tri eldonojn de informa libro Faktoj pri Germanujo; de 1961 ĝis 1968 aperis en 20.000 ekzempleroj senkoste distribuata Okcidentgermana Revuo. Enketo inter politikaj partioj havigis en 1969 pozitivajn reagojn.

De 1963 ĝis 1971 la Centra Oficejo de GEA troviĝis en Nürnberg, al kies gvidanto Ludwig Pickel ŝuldiĝas pli profesi-nivela kaj efika informado. En 1971 la centro transiris al Augsburg, sed Pickel transprenis la ĝistiaman organon de GEA, Germana Esperanto-Revuo, kiel sendependan internacian gazeton. Por simpatiantoj estis kreita “Ludoviko-Zamenhof-Societo por la antaŭenigo de la internacia interkompreniĝo”.

Pri la instruado de Esperanto en lernejoj validas decido de la landaj Kulturministroj de 1954, ke “la instruadon de Esperanto en libervolaj studgrupoj nenio malhelpas”. En julio 1971 la Kulturministro de Nordrejn-Vestfalio principe konsentis pri lerneja eksperimento rilate Esperanton kiel instruobjekton. La instruista sekcio de GEA, kiu de pluraj jaroj okazigas printempan studsemajnon kun financa subteno de la Kulturministerio de Malsupra Saksio, nun okupiĝas pri edukado de instruistoj kaj tenas kontakton kun distriktaj lernejaj administracioj. Nova ŝatata instrumetodo lastatempe fariĝis la “programita kurso” de Hermann Behrmann, laŭ kiu jam fine de 1970 preskaŭ 4.000 personoj el 43 landoj studis la lingvon.

Post 46 landaj kongresoj, GEA kongresis en 1969 kune kun la franca en Strasburgo kaj en 1970 kun la belga kaj nederlanda Asocioj en Aachen. Planata estas plua kunlaboro inter la Esperanto-asocioj de la ŝtatoj de Komuna Merkato.

En 1967 GEI estis reorganizita kiel labora komunumo de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj en FRG. GEA dividiĝas en regionaj ligoj por nordokcidenta Germanio, Nordrejn-Vestfalio, Rejno-Majno, sudokcidenta Germanio, norda Bavario, suda Bavario, okcidenta Berlino kaj Sarlando. El la fakaj sekcioj aparte aktivas la fervojista kaj instruista.

15.2.13 Greklando

La unua Esperanto-societo estis fondita en 1906 sur la insulo Samos, tiutempe princlando. Iniciatis ĝin D-ro Anakreon Stamatiadis (1867-1965), al kiu la greka Esperanto-Movado ŝuldas rekonon pro multaj atingoj, i.a. pro la unua dekreto pri deviga instruado de Esperanto en lernejoj, kiun eldonis en 1910 la princo de Samos.

Post transloĝiĝo al Ateno, Stamatiadis starigis kursojn ankaŭ tie, fondis Helenan Esperanto-Asocion (1926) kaj atingis eldonon de ministra cirkulero pri libervola instruado de la lingvo en lernejoj (1927). Dank’ al plurfoja renovigo de tiu cirkulero, Esperanto estis seninterrompe instruata ĝis 1940 kaj – en pli limigita kadro – denove post la milito. Dum la Movado en la ĉefurbo iom stagnadis, post 1954 okazis vigla aktiveco en Thessaloniki, kies universitato enkondukis kursojn de Esperanto en marto 1971. Ĝis 1966 estis disdonitaj ĉ. 250 diplomoj de unua kaj dua gradoj, plejparte al studentoj de la Pedagogia Akademio. En 1965 estis fondita Esperanta Societo de Heleninoj, kun dumonata revuo La Voĉo de Esperanto en Greklando. En la kadro de HEA, kiu nombras ĉ. 350 membrojn, lastatempe estis organizita Junulara Sekcio. Krome ekzistas, ekde 1927, Supera Helena Esperanta Instituto, kiu unuavice distribuas diplomojn en tri gradoj.

15.2.14 Hispanio

Verŝajne Esperanto estis enkondukita pere de francaj lernolibroj aŭ gazetoj. En tiu unua periodo agadis nur unuopuloj kaj malgrandaj grupoj. Rodriguez Huertas aperigis lernolibron en 1890 kaj fondis en 1892 la unuan grupon – en Málaga. Organiza periodo komenciĝis en 1903 per la fondiĝo de Hispana Societo por Propagando de Esperanto, kiu aperigis revuon La Suno Hispana. Inter 1905 kaj 1908 estis fonditaj grupoj en preskaŭ ĉiuj hispanaj regionoj, i.a. en Katalunio la societo “Espero Kataluna”. Rezulte de la 5-a Kongreso en Barcelono (1909), kies Honora Protektanto estis Reĝo Alfonso XIII, la Movado videble progresis. Komence de 1910 fondiĝis Kataluna Esperanto-Federacio, famiĝonta per siaj Floraj Ludoj. En julio 1911 la Ministerio de Edukado permesis instrui Esperanton en ĉiuj oficialaj lernejoj, kaj en oktobro komenciĝis kursoj en la Universitatoj de Madrid kaj Zaragoza.

En 1916 la Hispanan Societon anstataŭis Zamenhofa Federacio kun la revuo Hispana Esperantisto. Sur la bazo de la Federacioj kataluna, aragona kaj vaska stariĝis Hispana Esperanto-Konfederacio, kiu pluekzistis ankaŭ post 1925, kiam fondiĝis Hispana Esperantista Asocio celanta unuigi ĉiujn hispanajn esperantistojn. Naciaj kongresoj okazis preskaŭ ĉiujare inter 1920 kaj 1936.

La Movado estis preskaŭ tute silentigita dum la Civila Milito. Nur en 1947 la restintaj esperantistoj fondis Hispanan Esperanto-Federacion. De tiam regule aperas ĝia Boletín. La kongresa serio rekomenciĝis en 1951. En 1968 okazis en Madrid la 53-a Universala Kongreso sub la Protektado de Ŝtatestro Franco, kaj en Tarragona la 24-a TEJO-Kongreso. La Prezidanto de HEF (ĝis 1969), Prof. Miguel Sancho-Izquierdo, estas membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA.

Nuntempe la lingvo povas esti instruata en lernejoj dum “kromaj horoj” laŭ elekto de la lernanto. La sola katedro de Esperanto en la mondo troviĝas en la Universitato de La Laguna (Kanariaj Insuloj). Ĝia tenanto, Prof. Juan Régulo-Pérez, akiris prestiĝon en la tutmonda Movado ĉefe per sia eldonejo STAFETO, kiu dum la pasintaj 22 jaroj grave kontribuis al la riĉigo de la Esperanta literaturo.

En 1971 la Ministerio de Edukado kaj Scienco proprainiciate asignis al HEF subvencion de 20.000 pesetoj por administraj celoj.

15.2.15 Hungario

Laŭ konataj indikoj la unua hungara esperantisto estis D-ro Gabrielo Bálint, universitata profesoro pri ural-altajaj lingvoj en Kolozsvár (nuna Cluj, Rumanio). Lian unuan kurson (1897) trapasis Ábel Barabas, verkisto de la unua lernolibro por Hungaroj (1898). El Transilvanio Esperanto disvastiĝis en aliajn hungarajn urbojn (Debrecen kaj Szekszárd), kaj en 1901 fondiĝis en la ĉefurbo la unua grupo. Precipe valora estis la ĵurnalista agado de A. Marich (La Verda Standardo) kaj de Paŭlo Lengyel (Lingvo Internacia, 1900, kaj poste, en Parizo, fondiĝo de Presa Esperantista Societo, 1904). En tiu unua periodo la plej elstara personeco de la Movado estis la katolika prelato A. Giesswein, kiu kiel parlamentano eluzis siajn eblecojn por propagandi la Internacian Lingvon.

En 1911 Giesswein fondis Hungarlandan Esperanto-Societon; en 1913 estis fondita Hungaria Esperantista Societo Laborista sub prezido de I. Polgár. La Hungara Konsilantara Respubliko en 1919 subtenis la Movadon (tiutempe ekagis D-ro Géza Bárczi, la plej elstara vivanta hungara lingvisto), sed tiu simpatio malfavoris al la posta evoluado: Dum la Horthy-periodo la laborista Esperanto-Movado (parte) fariĝis kvazaŭ kaŝorganizaĵo de la eksterleĝa Komunista Partio kaj suferis pro la persekutoj de la ŝtata politika perforto. La alia (burĝa) branĉo rajtis funkcii, nur konservante sian striktan neŭtralecon kaj senpolitikecon. En 1929 okazis la 21-a Universala Kongreso en Budapeŝto.

En tiaj cirkonstancoj naskiĝis en la ĉefurbo la centro Literatura Mondo kaj la “Budapeŝta Skolo”. La alta intelekto, eruditeco kaj multflanka genio de K. Kalocsay, la elano, pasio kaj fervoro de J. Baghy kaj la organiza talento de V. Bleier rezultigis, ke Budapeŝto fariĝis por multaj jaroj la centro de la Esperanta kulturo.

La faŝismiĝo de la registaro kreis pli kaj pli malfavorajn kondiĉojn por Esperanto. En 1935 HESL estis dissolvita. Komenciĝis enkarcerigoj kaj persekutoj de laboristaj esperantistoj. Aliflanke, la neŭtrala organizaĵo iom post iom perdis sian neŭtralecon kaj estis devigita sekvi la oficialan politikon. Dum la lasta kaj plej drasta faŝisma (“sagkruca”) periodo la Movado tute ĉesis.

Tuj post la Dua Mondmilito estis refonditaj HES kaj HESL; ili unuiĝis en 1947. Reaperis ankaŭ Literatura Mondo, sed en la periodo de la “kulto de personeco” (1950-56) la Esperanto-Movado fakte ne funkciis en Hungario.

En 1956, laŭ ministeria dekreto, estis fondita Hungara Esperanto-Konsilantaro sub prezido de Baghy; ĝi transformiĝis je Hungara Esperanto-Asocio en 1960. HEA ĝuas subtenon de la registaro kaj de jaro al jaro faras progresojn. Precipe grandan impulson donis la 51-a Universala Kongreso en Budapeŝto (1966). Post ĝi estis enkondukita en la Budapeŝtan Sciencan Universitaton la instruista fako “Esperanto-lingvo kaj literaturo” (gvidanto D-ro I. Szerdahelyi), ŝtataj entreprenoj eldonas lernolibrojn kaj literaturajn verkojn, kaj la Kleriga Ministerio ebligis la enkondukon de Esperanto en diversgradajn lernejojn oficiale, kiel fakultativa studobjekto. HEA eldonas helpilojn por la instruado (Gvidlibro por superaj ekzamenoj, en du partoj), oficialan organon Hungara Esperantisto (nun: Eszperantó Magazin) kaj la kvaronjaran revuon Hungara Vivo.

Internacian reputacion akiris la someraj kulturaj aranĝoj en Szeged, Gyula kaj Budapeŝto, dum kiuj prelegis konataj hungaraj kaj eksterlandaj fakuloj.

Raporto pri 1971 montras, ke HEA havas 13 teritoriajn komitatojn kaj 110 lokajn grupojn. En la grupoj estis faritaj 2.500 prelegoj. Esperanto estis instruata al 2.434 lernantoj; inter ili 154 lernantoj eĉ devige kaj al 238 lernantoj en naŭ bazaj lernejoj laŭ la internacia eksperimento pri Esperanto-instruado, interkonsentita en Maribor.

15.2.16 Irlando

En septembro 1907 estis fondita Irlanda Esperanto-Asocio, sub prezido de E. E. Fournier d’Albe. Al la unua estraro apartenis ankaŭ Joseph M. Plunkett, unu el la sep subskribintoj de la proklamo de Irlanda Respubliko en 1916, kiu pro tio estis ekzekutita de la Britoj.

Antaŭ la Dua Mondmilito bonkonata verkistino estis s-ino E. L. Osmond, kiu tradukis multajn irlandajn fabelojn en Esperanton; ili aperis en International Language (1924-1931).

La jaro 1969 estis aparte grava pro la fakto, ke unuafoje Brita Esperanto-Kongreso okazis en Dublin, la ĉefurbo de Irlando. Ĉeestis preskaŭ 200 kongresanoj. En 1970 Irlanda Esperanto-Asocio, refondita en 1966, estis akceptita kiel Landa Asocio de UEA.

15.2.17 Israelo

La unuaj hebrelingvaj lernolibroj aperis en Varsovio, en 1888, 1900 kaj 1909. Inter la eksterpalestinaj pioniroj de renovigo de la hebrea lingvo troviĝis du verkistoj, kiuj estis samtempe fervoraj Esperanto-pioniroj inter la Judoj: N. H. Najmanoviĉ en Varsovio kaj J. L.

Davidoviĉ en Odeso. En la vivo de Zamenhof oni scias pri “cionista periodo”.

Germana templano, E. Schmitz, fondis en 1907 grupon en Jerusalemo, al kiu aliĝis i.a. la fama lingvisto kaj kuracisto Aharon-Meir Mazje. Sed Movado komenciĝis nur ĉ. 1921, post la enmigro de N. B. Ĥavkin kaj I. Muĉnik. Itamar Ben-Cvi, filo de Eliezer Ben-Jehuda, la ĉefa reviviginto de la hebrea lingvo, pledis por Esperanto en sia gazeto Doar ha-Jom. En 1924 aperis gazeteto Hebrea Esperantisto en Tel Aviv, kaj en 1925 okazis unua tutlanda kunveno de esperantistoj en Jerusalemo. Tiutempe la Centra Cionista Organizaĵo ekaplikis Esperanton, submetante al la Universalaj Kongresoj en 1925 kaj 1926 broŝurojn pri la progreso en Palestino (verkitajn de Imanuel Olsvanger). En 1927 aperis en Jerusalemo Vortaro Esperanto-Hebrea de E. C. Melamed.

Plivigliĝo, alportita per “Mezorienta Esperanto-Kongreseto” okaze de la Kvara Levanto-Foiro en Tel Aviv en 1934, ne daŭris longe, ĉar nova periodo de konfliktoj bremsis la laborojn.

Sekve de la enmigra ondo dum la Dua Mondmilito, en 1941 estis fondita Palestina Esperanto-Ligo, sub la prezido de Olsvanger. De tiam ĝis 1946 ĉiujare okazis landa kunveno de PEL, kiu en 1949, post la kreiĝo de Israelo, alinomiĝis je Esperanto-Ligo en Israelo (ELI). En 1950 aperis Ekzercaro de Zamenhof kun hebrelingvaj klarigoj.

La Movado, kiu konsiderinde vigliĝis dum la Zamenhofa Jaro en 1959, koncentriĝas ĉefe al la urboj Tel Aviv kaj Haifa; la membronombro variis inter 200 kaj 300. En 1961 ELI aliĝis al UEA. Pro la milito en junio 1967 ne povis okazi la 52-a Universala Kongreso en Tel Aviv, de kiu oni atendis novajn impulsojn por Esperanto en Israelo. Tamen, dum 1967 kaj 1968 oni komencis instrui la lingvon en du mezgradaj lernejoj en Natanja kun permeso de la Edukministro. En 1967 la Ministerio eldonis trimil ekzemplerojn de broŝuro pri la instruado de Esperanto en mezgradaj lernejoj; sekve en multaj lernejoj okazis prelegoj pri Esperanto, en la kadro de socia edukado. Ekzistas Esperanto-ekzamenoj kiel por aliaj objektoj, kaj la instruistoj estas pagataj por la Esperanto-instruado.

Helpe de la Kultura Departemento de la Laboristaj Sindikatoj, ELI ricevis novan ejon en Tel Aviv en 1968. Kiel kvaronjara organo funkcias stencilita Nia Ligilo.

15.2.18 Italio

Pioniro de la disvastigo de Esperanto en Italio estis, en la lastaj jaroj de la pasinta jarcento, Daniele Marignoni el Crema, kiu publikigis en 1889 la unuan itallingvan gramatikon. En Torino, en 1902, estis fondita la gazeto L’Esperantista kaj “Itala Societo por la Propagando de Esperanto”. Fondiĝis ankaŭ la unuaj grupoj, kaj oni eldonis plurajn periodaĵojn, precipe lokajn bultenojn.

En la unuaj dek jaroj de tiu ĉi jarcento komenciĝis la klopodoj por kunligi la Esperantajn grupojn. En 1906 fondiĝis Sicilia Federacio Esperantista. Sed unueca tutnacia organizo komenciĝis nur en 1910 per la fondo de Itala Esperanto-Federacio, kiu, de tiu jaro, daŭre kunligis la italajn esperantistojn. En 1912 estis establita la Itala Esperanto-Katedro, kultura organizaĵo kun la celo aparte zorgi pri la instruado de la lingvo. En 1913 ekaperis, dusemajna, la gazeto L’Esperanto, publikigita de Antonio Paolet, kaj ĝi fariĝis la oficiala organo de IEF.

Sed la Unua Mondmilito haltigis preskaŭ ĉian agadon; la reorganiziĝo okazis nur en 1920, kiam la sidejo transiris al Milano. La posta politika situacio, nome la faŝismo ekde 1922, havis en la unua tempo favoran influon sur la Movadon: estis multaj oficialaj rekonoj, la revuo vendiĝis tra la gazetvendistoj, aperis Esperanto-standoj en foiroj, estis kursoj en gazetoj kaj per radio. Prezidanto estis dum multaj jaroj Gen. Carlo Cordero di Montezemolo, vicprezidanto estis Prof. Giorgio Canuto. En 1931 kreiĝis en Milano la “Esperanto-Centro”, sekretariato de IEF, kunordiganta ĉiujn italajn Esperanto-agadojn, gvidata de inĝ. Rinaldo Orengo ĝis la Dua Mondmilito. En 1935 oni organizis la unuan Universalan Kongreson en Italio, kiu estis specialaĵo: ĝi ne okazis en unu urbo sed en tri (Florenco, Romo kaj Napolo) kun ŝipa ekskurso al Afriko. Okaze de tiu kongreso komenciĝis la ĉiusemajnaj radiodissendoj en Esperanto ĉe Radio Romo.

Poste la milito kontraŭ Etiopio kaj la ĉirkaŭa naciista propagando malfortigis la Movadon; haltis la naciaj kongresoj, maloftiĝis la revuo, forte malkreskis la IEF-membraro. En 1939 la agado estis serioze malhelpata: la revuo ĉesis aperi kaj mutiĝis la radiodissendoj. Dum la Dua Mondmilito oficiala agado ĉesis. Post la milito oni klopodis refunkciigi la sekretariejon de IEF, ĉiam en Milano, sed ĝis 1949 la Movado estis tre malforta, precipe pro ĉies gravaj ekonomiaj zorgoj.

Tamen en Torino la Movado kreskis iom pli rapide; tie okazis, en 1948, la unua postmilita Esperanto-kongreso. La sidejo de IEF translokiĝis de Milano al Torino (oktobro 1949), kie troviĝis pluraj taŭgaj kaj agemaj esperantistoj, inter kiuj D-ro Carlo Borione. Li fariĝis sekretario kaj ĉefa revigliganto de la asocio. La membraro kreskis de malpli ol 300 en 1949 ĝis pli ol 1400 en 1957. En 1950 rekomenciĝis regulaj radiodissendoj, kiuj, variante de unu ĝis tri ĉiusemajne, daŭras ankoraŭ nun. En 1951 ŝanĝiĝis ankaŭ la strukturo de la Katedro, kiu fariĝis Itala Esperanto-Instituto.

Post la reorganiziĝo de IEF ĝia prezidanteco estis ligita al la nomo de Prof. Canuto, elstara jurmedicinisto, kiu en 1956 iĝis ankaŭ Prezidanto de UEA. Prof. Canuto mortis en 1960 kaj adv. Ademaro Barbiellini-Amidei fariĝis prezidanto. Li havigis al IEF pli taŭgan sidejon en la centro de Torino, kie ĝi estas ĝis nun. En 1962 Corrado Grazzini, kiu dum pluraj jardekoj gvidis la Instituton, cedis ĝian direktadon en pli junajn manojn.

Dum tiu ĉi periodo la membraro restis preskaŭ samnombra, sed la iniciatoj intensiĝis. En 1955 la 40-a Universala Kongreso okazis en Bologna; la ĝemeliĝo inter tiu itala urbo kaj la preskaŭ samnoma franca urbeto, kie okazis la unua Universala Kongreso en 1905, startigis la multajn ĝemeliĝojn peritajn de Esperanto. En 1956 la itala Ŝtatprezidento agnoskis IEF kiel “juran personon”.

Inter la ĉefaj agadoj de la lastaj jaroj estas menciindaj la kontaktoj kun parlamentanoj kaj ministeriaj funkciuloj, la klopodoj akceptigi leĝon favoran al la enkonduko de Esperanto en la lernejojn, la regulaj organizadoj de karavanoj al Universalaj Kongresoj, la modernstila redaktado de la revuo, la publikigo de pluraj informaj dokumentoj, la ĉiujaraj naciaj kongresoj ĉiam pli atentataj de la oficialaj instancoj (en 1970 okazis sukcesa 41-a Itala Kongreso surŝipa en Mediteraneo).

Nun IEF estas estrata de konsilantaro el 13 membroj. La plimulto de la membraro (ĉ. 1.600) estas en norda Italio, en Napoli kaj Sicilio. Itala Esperanto-Instituto daŭre organizas kursojn kaj ekzamenojn; ĝia estraro konsistas el kvin personoj, ĝiaj membroj estas ĉ. 150, dividitaj laŭ pli ol 40 lokaj centroj.

15.2.19 Japanio

Inter la unuaj esperantistoj troviĝis eminentaj intelektuloj. Verŝajne la unua lernanto de Esperanto estis la zoologo Oka asaĵiro. La historiisto Kuroita kacumi fondis en junio 1906 Japanan Esperantistan Asocion, kaj Hasegaŭa tacunosuke (Futabatei ŝimei), la patro de la moderna japana beletro, sammonate aperigis la unuan lernolibron de Esperanto; Esperantan kurson gvidis la anarkisto Osugi sakae. Tamen, jam en 1910, pro reakciiĝo de la socio, la agado de JEA estis bremsata; la revuo Japana Esperantisto havis nur efemeran vivon. La Movado revigliĝis fine de 1919, kiam Ossaka kenĵi (1888-1969), la plej elstara japana esperantisto dum pluraj jardekoj, fondis Japanan Esperanto-Instituton kaj ĝian organon La Revuo Orienta, kiuj ambaŭ en 1969 festis sian 50-jaran jubileon. La disvastiĝon de Esperanto favoris ne nur ĝia homaranisma enhavo, sed ankaŭ la fakto, ke ĝi estis komprenata kiel batalilo kontraŭ la lingva imperiismo de Eŭropo kaj Usono; i.a. ekspansiistoj planis devige instrui ĝin kiel duan lingvon en konkerota orienta Azio. Lige kun tio kaj sub influo de la bahaismo, la religia societo Oomoto adoptis Esperanton, fondante en 1925 – sendepende de JEI – Esperanto-Propagandan Asocion.

Mijake ŝ. (supre): Kvar jardekojn profesie en la japana Movado. P. Nylén (supre dekstre): Pasia aktivulo el la Nordo.


M. Haudebine: Nesupertakseblaj klopodoj en Hinda Unio.


H.W. Hong (maldekstre): Sukcesoj en la koreaj universitatoj.


Aparta agado de SAT-anoj komenciĝis en 1924; sesvoluma Proleta Kurso de Esperanto (1930-31, represo en 1968) estis entuziasme studata de progresemaj intelektuloj kaj laboristoj, el kies vicoj kreiĝis en 1931 Japana Proleta Esperantista Unio (JPEU), kunlaboranta kun IPE. Tiutempe la membraro de JEI kreskis al ĉ. 2000, kaj saman forton atingis la proleta Movado, ĝis en 1933/34 la ĉasado al liberalaj kaj socialistaj esperantistoj kaŭzis la disfalon de JPEU.

Post la milito la Japana Esperanto-Movado deklaris sian volon kontribui “al la konstruo de la nova mondokulturo”. Nove fondita Japana Esperantista Asocio celis labori sur informa kaj organiza kampoj, dum JEI sin dediĉis ĉefe al eduko kaj studo. Tiu dualismo malaperis fine de 1950, kiam JEA dissolviĝis; sed ĝiajn taskojn transprenis ĝis certa grado la teritoriaj ligoj, fonditaj en 1951 kaj 1952, unuavice la tre aktiva Kansai Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), kiu iom post iom fariĝis dua centro de la japana Movado, konkure al JEI en Tokio. Ties reputacion plifortigis tre sukcesa Japana Esperanto-Kongreso en 1956. Gravan antaŭenpuŝon spertis la Movado pro la 50-a Universala Kongreso en Tokio (1965). Ekde tiam intensiĝis la internaciaj ligoj de la japana esperantistaro, pli frue preskaŭ nur flegataj en la kadro de Oomoto. Kun la Sudkoreanoj estis interkonsentita regula interŝanĝo de delegacioj, kaj en la Universalaj Kongresoj nun ĉiujare partoprenas dekoj da Japanoj, precipe studentoj kaj junaj dungitoj. Daŭras la evoluo de scienca kaj literatura interesiĝo al vigla konversacia uzado, “de lingvo ideala al lingvo reala”, kiel estis notite en la ĵurnalo Asahi, kaj Esperanto estas nun efektive praktikata dum tutlandaj kaj regionaj kongresoj kaj aro da “kunloĝadoj” (intensaj kursoj). Meze de 1970, en Tokio okazis 18 kursoj kun entute pli ol 200 lernantoj, kiujn organizis 12 junularaj grupoj.

Tiu multpromesa stato kontrastas kun preskaŭ ignorema sinteno de la registaro. Tamen, la Socialista Partio, la plej forta opozicia partio de Japanio, antaŭvidas en sia “Unua Projekto de Baza Plano por Reformo de la Eduka Sistemo” (novembro 1966) ankaŭ la devigan instruadon de Esperanto. al ĉiuj infanoj en la aĝogrupo de 8 ĝis 12 jaroj. Tion la partio motivis per tri punktoj: 1) Esperanto helpas la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj, 2) la lernado de Esperanto apud la gepatra lingvo helpos formi internaci-konsciajn Japanojn, 3) per la ekzemplo, ke ĉiuj Japanoj lernas Esperanton, la partio farus pioniran laboron por monda paco kaj disvastigo de Internacia Lingvo. Lige kun tio, estas rimarkinde, ke el preskaŭ unu miliono da individuaj subskriboj al la Propono al UN, pli ol 160.000 estis Japanoj.

Ekde 1966 Japana Unesko-Komisiono subvencias la partoprenon de la du delegitoj de JEI en Universalaj Kongresoj. Prof. Egami fuĵio, la prezidanto de JEI, estis elektita en 1969 prezidanto de Japana Scienca Konsilantaro. – Grandan atenton, ankaŭ ekster la lando, trovis la sinbruligo de la veterana esperantisto Jui ĉunoŝin, la 11-an de novembro 1967, proteste kontraŭ la registara politiko.

Sur la Esperanta libromerkato viglas pluraj eldonejoj japanaj, i.a. Pirato kaj Amo-Akademio. Krom la ĉefe nacilingvaj La Revuo Orienta (JEI), La Movado (KLEG) kaj Nova Vojo (Oomoto), aperas dumonataj, nur en Esperanto, Oomoto kaj l’ omnibuso.

Je dispono de lernantoj estas pluraj diversgradaj lernolibroj, kiujn en la plej multaj kazoj eldonis neesperantistaj eldonejoj. Du japanlingvaj vojaĝ-libroj, verkitaj de esperantistoj, estis tre favore akceptitaj en la japana publiko: Mia vojaĝo en Esperantujo de Deguĉi kjotaro (1965, angla traduko en 1968) kaj La mondo de Esperanto de s-ino Iŝiguro namiko (1969).

La 57-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj fine de julio 1970 en Takacuki apud Osaka superis, laŭ la nombro de partoprenantoj – 825, ĉiujn ĝistiamajn.

15.2.20 Jugoslavio

Esperanto penetris en la landojn de hodiaŭa Jugoslavio nur en 1904. En tiu jaro kelkaj ellernis la lingvon, inter kiuj D-ro Haas, advokato en Maribor, kaj M. Avramović en Beograd estis verŝajne la unuaj. Unu post la alia spontane aperis la unuaj lernolibroj: la serba de J. P. Jovanović en 1908, du kroataj de M. Ŝpicer kaj de Danica Bedeković (verŝajne la unua virino inter la pioniroj de Esperanto en tiu frua periodo) en 1909, kaj la slovena de L. Koser en 1910. Samtempe estis fonditaj Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en Zagreb, Esperantista Rondo en Slovenio, kaj Beograda Esperanto-Grupo. En 1909 komencis aperadi Kroata Esperantisto, kaj en 1910 Serba Esperantisto.

Post la formiĝo de la jugoslavia ŝtato en 1918, la centro de la Movado troviĝis unue en Zagreb, kie estis fondita (dum la Unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923) Sudslava Esperanto-Ligo, kaj kie efike agadis eldonejo Sudslava Esperanto-Servo, ambaŭ sub la gvido de D-ro Duŝan Maruzzi.

La Akademia Esperanto-Klubo (AEK), fondita de du studentoj – Ivo Godek kaj Ivo Lapenna – en 1929 unue kiel Studenta Esperanto-Klubo en la Universitato de Zagreb, disvolvis modelan kaj tre vastan agadon sur la kampoj de informado, instruado kaj organizado. Paralele, en la sindikatoj kaj ĝenerale en laboristaj medioj efike laboris pluraj laboristaj Esperanto-societoj (LES), ekzemple en Beograd, Zagreb, Ljubljana kaj en aliaj lokoj. Tio estis malfacila periodo, ĉar la persekutoj kontraŭ Esperanto kaj unuopaj esperantistoj komenciĝis kun la establo de la diktaturo en 1929.

En 1936, post multaj internaj kaj eksteraj malfacilaĵoj, la organiza problemo estis fine solvita kaj la unueca asocio funkciis sub la nomo Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL). En 1937, dum la brila Kongreso en Zagreb (pli ol 500 kongresanoj), estis elektita tute nova estraro, kiu konsistis ĉefe el la membroj de AEK (prez. D-ro I. Lapenna, sekr. Inĝ. I. Godek). Samtempe JEL decidis aliĝi al IEL kaj elektis D-ron Lapenna komitatano (ekde 1938 li estas estrarano de IEL, poste de la nova UEA).

Malgraŭ la persekutoj kaj malpermesoj, inter 1929 kaj la invado en 1941, la Movado faris grandan progreson dank’ al multaj bone planitaj agadoj kaj firma organiziteco. En 1929 funkciis kelkaj malgrandaj grupetoj; en 1935 nur 431 esperantistoj estis organizitaj; en 1941, antaŭ la invado, funkciis 38 societoj kun 1.247 membroj kaj ĉ. 10.000 personoj parolis la lingvon.

JEL konsistas el Kroatia Esperanto-Ligo (Zagreb, fondita en 1945), Slovenia Esperanto-Ligo (Ljubljana, 1946), Serbia Esperanto-Ligo (Beograd, 1946), Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino (Sarajevo, 1949), Vojvodina Esperanto-Ligo (Novi Sad, 1954) kaj Makedonia Esperanto-Ligo (Skopje, 1957). En la tuta lando aktivas ĉ. 100 Esperanto-societoj kaj pluraj lernejaj grupoj. Fakaj kaj specialigitaj organizaĵoj, funkciantaj en la kadro de JEL, estas JAFE (fervojistoj) kun 13 societoj kaj organo Jugoslavia Fervojisto, JAPE (pedagogoj, JEJA (junularo), filio de ISAE, Jugoslavia Esperanto-Instituto, kiu eldonis la periodaĵon Kajeroj de 1963 ĝis 1968, k.a. JAPE zorgas unuavice pri instruado en la lernejoj, seminarioj por pedagogoj en unuopaj respublikoj (la seminario en Primoŝten jam fariĝis tradicia).

Organo de JEL, La Suda Stelo, revuo socia, kultura, literatura kaj primovada, aperas – kun kelkaj interrompoj – ekde 1932. Aliaj revuoj estas Jugoslavia Esperantisto (1957-1963), la popularscienca Homo kaj Kosmo (ekde 1963) kaj Esperanto-Gazeto (1966-1972). Nuntempe ankaŭ Scienca Revuo estas publikigata en Jugoslavio.

Krom 19 landaj kongresoj, en Jugoslavio okazis ankaŭ kelkaj internaciaj Esperanto-kongresoj: la 38-a UK en Zagreb (1953), la 29-a SAT-Kongreso en Beograd (1956) kaj la 42-a SAT-Kongreso en Novi Sad (1969). En 1963 okazis en Beograd Internacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas Instruata. Pluraj internaciaj konferencoj de pedagogoj okazis en Maribor. Esperanto-somerumejoj troviĝas en Primoŝten, Bela Palanka kaj Volparia. La UK en 1973 okazis en Beograd, sub la alta patroneco de la Prezidento de Jugoslavio, Josip Broz-Tito, kiu mem siatempe lernis Esperanton. Ŝtataj eldonaj entreprenoj publikigas Esperantajn lernolibrojn kaj vortarojn. Ekde 1953 Radio Zagreb disaŭdigas en Esperanto unufoje semajne.

Pri instruado en la lernejoj vidu Ĉapitron 4.6.

15.2.21 Kanado

La unua esperantisto kredeble estis katolika Patro F. X. Solis en 1895. En 1902 aperis ilustrita revuo La Lumo, kiun en 1904 anstataŭis The British Esperantist kiel organo ankaŭ de kanadaj esperantistoj. En 1903 aperis lernolibro de Esperanto en Montreal. Ĝis la Dua Mondmilito kutime Kanadanoj membris en Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (vidu sub Usono), kvankam portempe ekzistis ankaŭ malgranda Kanada Esperantista Asocio en Toronto.

En 1948 W. D. B. Hackett sentis deziron, ke Kanado havu sian propran asocion. En 1954 li fariĝis landa peranto de UEA kaj lanĉis enketon por esplori la demandon ĉu fondi asocion aŭ ne. Kvankam la plimulto opiniis, ke la tempo ankoraŭ ne estas matura, oni starigis en Toronto “Centron de Kanadaj Esperantistoj” kaj eldonis kvaronjaran bultenon sub la tradicia titolo La Lumo. Fine, la 4-an de oktobro 1957, estis fondita Kanada Esperanto-Asocio, kiu aliĝis al UEA en 1959. La unua landa kongreso okazis en Montreal.

La membronombro varias inter 200 kaj 300; esperantistoj troviĝas en 71 lokoj de Kanado, funkcias 12 kluboj. La estraro konsistas el dek personoj (en kvar urboj), kiuj kunsidas sesfoje jare. Regule aperas la organo Lumo.

15.2.22 Koreo Suda

La Internacia Lingvo venis al Koreo, antaŭ pli ol duonjarcento, el Ĉinio, el Ruslando kaj precipe de koreaj studentoj lernintaj ĝin en Japanio. Elirpunkto de movado estis malgranda kurso de Verda E. Kim en 1916/17. Kiam dumtempe la japanaj okupantoj allasis pli da libereco sur kultura kampo, en aŭtuno 1920 povis okazi la unua publika kurso de Kim (ĉe YMCA), post kio fondiĝis Korea Esperanto-Asocio en Seulo. Multe da subteno donis la ĉiutaga ĵurnalo Dong-A. En Tokio aperis en 1921 la unua korelingva lernolibro.

En junio 1924 estis fondita Korea Esperanto-Instituto (KEI), kiu ekeldonis en aŭgusto 1925 la revuon La Orienta Lumo, poste, en 1937, Korea Esperantisto. En sia unua periodo, la Esperanto-Movado en Koreo estis alte taksata unuavice de intelektuloj, kiuj konsideris ĝin “la plej progresinta landonsavanta movado”. Kiam ili estis persekutataj de la Japanoj, ĉiuj malliberejoj fariĝis “kvazaŭ Esperanto-lernejoj” – laŭ sciigo de Hengwi Hong (1911-68), kiu estis mem enkarcerigita. Fine ĉia publika agado por Esperanto kaj lernado de la lingvo estis severe malpermesitaj.

Korea Esperanto-Instituto estis refondita la 15-an de decembro 1945. La Ministerio pri Edukado decidis komence de junio 1950 oficiale rekomendi Esperanto-instruadon en ĉiuj universitatoj, sed kelkajn semajnojn poste eksplodis la interna milito. KEI translokiĝis en 1951 de Seulo al Taegu, kiu fariĝis centro de la Movado, establiĝante en Chunggu-Universitato, kie Hong estis profesoro pri sociologio kaj Esperanto ekde 1948.

Revigliĝo estis rimarkebla en 1956, precipe dank’ al Hong, kiu organizis patronan societon “Verda Klubo” de simpatiantaj profesoroj, juristoj, verkistoj, ĵurnalistoj tre influaj en la socio. Du jarojn poste estis fondita tre aktiva Korea Junula Esperanto-Asocio, sub gvido de Taekeng Gim. Sed en 1961 la nova militista reĝimo ĉesigis organizitan agadon. Tiu periodo daŭris ĝis 1963, kiam en Seulo estis establita Korea Esperanto-Societo (KES) kaj kiam en Taegu Gim sukcesis denove enkonduki Esperanton kiel oficialan nedevigan objekton en plurajn gimnaziojn. Hong tiutempe instruis al ĉ. 200 studentoj. En 1964 la vicprezidanto de la parlamento malfermis grandan ekspozicion de Esperanto en Seulo, kiun vizitis ĉ. 10.000 personoj, kaj ekaperis Korea Revuo (de KEI) kun tradukoj el la korea literaturo. La organo de KES, aperanta ekde januaro 1971, nomiĝas Korea Esperanto.

La gejunuloj ĉiujare organizas “kunvivadon”. Dum la lastaj jaroj plurfoje grupoj de Japanoj vizitis Koreon, tiel ke intertempe estis decidite okazigi, ekde aŭgusto 1971, regulan ĉiujaran renkontiĝon de koreaj kaj japanaj esperantistoj.

15.2.23 Madagaskaro

En februaro 1959 estis fondita Esperantista Asocio de Madagaskaro (EAM), al kiu aldoniĝis en novembro 1961 Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro. Loka monata revuo aperigis ekde septembro 1960 kurson de Esperanto en dek lecionoj.

Esperanto povas esti instruata en lernejoj, kondiĉe ke la instruisto posedas la Ateston pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto resp. de Malgaŝa Esperanto-Instituto, kiu konstituiĝis en februaro 1968 kaj estas leĝe rekonita. Ekspozicion pri Esperanto organizis en aprilo 1968 la junulara sekcio, kun subteno de la Kulturministerio. La Universitata Radio komencis, ekde januaro 1972, ĉiulunde dissendi lecionojn de Esperanto.

Prezidanto de EAM estis ĝis sia morto en 1964 Gervais Randrianasolo, Ministro pri Energio. La nuna prezidanto, Eugène Raveloson, samtempe gvidas la Afrikan Komisionon de TEJO.

15.2.24 Monako

Unu el la pioniroj de Esperanto en tiu princlando estis, komence de tiu ĉi jarcento, la Franco Gaston Moch, kiu iniciatis fondon de grupo en 1903. Dum kelka tempo la Oceanografia Muzeo aplikis Esperanton en sia bulteno.

La nuna Esperanto-Grupo de Monako funkcias ekde 1955. En Monte Carlo okazis en marto 1969 Trilanda Renkontiĝo kaj en majo 1970 la 62-a Franca Kongreso de Esperanto.

15.2.25 Nederlando

La iniciatinto de nederlanda Esperanto-Movado estis Dreves Uitterdijk, kiu verkis la unuan lernolibron (1900) kaj redaktis la unuan gazeton, Holanda Pioniro (1902-1905). En Utrecht fondiĝis la unua loka societo (1903) kaj Nederlanda Esperanto-Asocio “La Estonto estas Nia” (LEEN, 1905). En 1911 estis starigita Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE), kies nomo en 1947 estis ŝanĝita al Asocio de Laboristaj Esperantistoj “Fidu la Estontecon”. Asocioj de katolikoj, kristanoj kaj blinduloj estis organizitaj en 1909, 1930 resp. 1929. En 1940 la germanaj okupantoj likvidis ĉiujn Esperanto-organizaĵojn kaj konfiskis iliajn posedaĵojn, oficiale malpermesante ilian agadon en marto 1941.

En 1958 la kvar ĉefaj asocioj (LEEN, FLE, kristanoj, katolikoj) fondis Nederlandan Centran Komitaton Esperantistan, kiu tamen ne montriĝis aktiva. Anstataŭis ĝin pli firma kuniĝo, Federacio de Esperanto-Organizoj en Nederlando (FEN), en 1965; plej grava frukto de la kunlaboro estas Komuna Esperanto-Gazeto, kiu ekde 1969 servas kiel organo de la asocioj. Al ĝi cedis lokon la tradiciaj Nederlanda Esperantisto (LEEN) kaj Laborista Esperantisto (FLE).

Jam tuj post la milito la kvar asocioj fondis komunan komitaton “Ĝenerala Nederlanda Ekzamena Komitato”, kiu en 1954 decidis disponigi tri diplomojn: E (elementan), M (mezan), S (superan).

En 1959 estis fondita “Oficejo Esperanto ĉe la Instruado”, kiu fariĝis Institucio en 1961. En ĝiaj laboroj partoprenas sep esperantistaj kaj kvin neesperantistaj organizaĵoj. La oficiala “Inspekcio pri Skriba Instruado” decidis en 1964 agnoski la Institucion koncerne skribajn kursojn por la instruista diplomo pri unuagrada instruado. En la sama jaro, laŭ Reĝa Decido, Esperanto estis enkondukita en la daŭrigajn elementajn kaj en la duagradajn lernejojn. Kelkajn monatojn poste alia Decido enkondukis ŝtatan diplomon pri Esperanto, kiu estas akirebla nur por profesiaj instruistoj. Ili ricevas pagon por la Esperanto-instruado. Leĝo pri prepara scienca instruado ebligas ekde 1968 la elekton de Esperanto kiel fakultativa studobjekto en diversaj mezgradaj lernejoj. La Universitato de Amsterdam havas oficialajn kursojn de Esperanto kaj eldonis duvoluman katalogon pri sia stoko de interlingvistika literaturo.

La registaro (kies multjara ĉefministro postmilita, D-ro W. Drees, estas esperantisto) ekde 1920 delegis al ĉiu Universala Kongreso reprezentanton. La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj eldonis du broŝurojn en Esperanto. La urboj Hago kaj Amsterdam en 1931 resp. 1933 ekuzis la Internacian Lingvon en la instrukciaro en telefonkioskoj.

En Nederlando okazis kvar Universalaj Kongresoj, la 12-a en Hago (1920), la 39-a en Haarlem (1954), la 49-a en Hago (1964) kaj la 52-a en Rotterdam (1967), krome SAT-Kongresoj en Amsterdam (1931 kaj 1948), en Rotterdam (1937 kaj 1957) kaj en Utrecht (1968).

En 1929 Andreo Cseh komencis en Nederlando siajn sukcesajn kursojn. Kun s-ino Isbrucker li fondis en Hago la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto kaj la revuon La Praktiko, kiu preskaŭ seninterrompe aperadis de 1932 ĝis 1970, en la lastaj jaroj prizorgata de UEA. Heroldo de Esperanto, de Teo Jung, aperis en Scheveningen de 1936 ĝis 1961. Aparte vigla estis la eldona agado de FLE, kiu, krom tri lernolibroj, du ampleksaj libroj pri gramatiko kaj pluraj libretoj pri lingvo kaj literaturo, eldonis, kunlabore kun SAT, du seriojn da literaturaj verkoj.

Konsiderinda atingo estis, ke en 1972 la Nederlanda Televido prezentis Esperanto-kurson aranĝitan de la institucio Teleac.

En Rotterdam troviĝas ekde 1955 la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.

15.2.26 Norvegio

La unua norvega esperantisto estis studento, poste ĵurnalisto, Gunnar Olsen, kiu eklernis la lingvon en 1891, sed la fondinto de movado en tiu lando estis instruisto Haldor Midthus, kiu esperantistiĝis en 1896. Post 1905 estis fonditaj la unuaj lokaj Esperanto-grupoj, el kiuj du vivas ĝis nun: Klubo Esperantista en Oslo (fondita en 1906, refondita en 1916) kaj Grupo Esperantista de Trondheim (fondita en 1907).

La 27-an de januaro 1911 estis fondita landa asocio, Norvega Esperantista Ligo, laŭ iniciato de tiama studento S. Engesgaar Christie.

La Unua Mondmilito preskaŭ sufokis la norvegan Movadon. Sed en 1930 la prezidanto kaj kasisto de NEL, R. Bugge-Paulsen kaj Arne Arnessen, venigis Andreon Cseh, kiu gvidis du grandajn kursojn en Oslo. Tio inaŭguris epokon de grandaj Cseh-metodaj kursoj tra la lando, kiujn gvidis Ottmar Fischer, Henrik Seppik k.a.; fondiĝis lokaj grupoj en multaj lokoj. Juna, energia studento, Arnfinn Jensson, kiel nova ĝenerala sekretario modernigis la organizan sistemon de NEL.

Dum la Dua Mondmilito NEL ĉesigis ĉian publikan agadon; la fortoj centriĝis al lingva perfektigado de la membroj. Tial la germanaj okupantoj ne trovis ĝin sufiĉe signifa por meriti malpermeson, kaj kiam finiĝis la milito, la organiza aparato estis nedifektita.

La postmilitan tempon karakterizas la plifortiĝinta pozicio de la angla lingvo, kaj ne estas eble kolekti lernantojn por grandaj Esperanto-kursoj. Aliflanke la publiko ĝenerale aprobas la ideon de neŭtrala internacia lingvo, kaj ankaŭ publikaj instancoj kaj aŭtoritatoj tenas sin relative pozitive. En 1952 okazis la 37-a UK en Oslo sub la alta protektado de Lia Kronprinca Moŝto Olav (nuna reĝo Olav V), kaj laŭ invito de la urbestraro. La Instruministerio aprobis eksperimentajn klasojn kun Esperanto kiel unu el la studobjektoj en gimnazioj. La Turisttrafika Asocio de Oslo vaste utiligas Esperanton en sia turista propagando. Ĝi eldonis plurajn broŝurojn kaj du filmojn kun Esperanta parolo.

NEL havas regule funkciantajn Informan Fakon kaj Gazetaran Servon, korespondan kaj gazetan kursojn, Ekzamenan Komisionon ktp. Oni ofte aranĝas ankaŭ prelegvojaĝojn tra la lando por eksterlandaj prelegantoj, kiuj faras valoran reklamon por la lingvo. La laboron gvidas nun D-ro C. Støp-Bowitz kiel prezidanto kaj John Berggreen kiel ĝenerala sekretario. Norvega Esperantisto regule aperadas sub redakto de lektoro Johan H. Rosbach.

Bone laboras ankaŭ Norvega Esperantista Fervojista Asocio, laŭ kies iniciato la Norvegaj Ŝtataj Fervojoj kaj la Fervoja Muzeo en Hamar eldonis broŝurojn en Esperanto. En 1970 ankaŭ la Fervojoj eldonis esperantlingvan filmon pri vojaĝo en suda Norvegio.

15.2.27 Novzelando

Esperanto alvenis frue en la nuna jarcento, kiam individuoj studis ĝin per lernolibroj, verŝajne akiritaj el Britio. En decembro 1904, laŭ iniciato de Roland W. St. Clair (kiu poste ĉeestis la Kongreson en Bulonjo), 17 personoj fondis en Auckland Novzelandan Esperanto-Societon, el kiu estiĝis Novzelanda Esperanto-Asocio (NZEA) en 1910.

En 1925 komenciĝis serio da priesperantaj prelegoj en radio; en 1928 la ŝtata radio-stacio de Wellington disaŭdigis ĉiusemajne dudeklecionan kurson de Esperanto. Reorganiziĝo de NZEA okazis en 1929.

En 1964 okazis kursoj kun pli ol dumil geknaboj en 27 ŝtataj lernejoj – en la plimulto de ili Esperanto estis deviga studobjekto. Raporto pri 1968 indikas aktivecon en 31 diversgradaj lernejoj; en kvar mezgradaj kaj du unuagradaj lernejoj Esperanto estis instruata devige al 720 geknaboj. Krome, estis kluboj por nedeviga studo en kvin mezgradaj lernejoj, en kiuj oni instruis Esperanton al entute 285 lernantoj.

En NZEA aktivas nuntempe 20 kluboj, kiuj okazigas kursojn sialoke. Ekzistas scienca, instruista kaj junulara sekcioj. Nuntempe la asocio havas pli ol 300 membrojn en ĉ. 90 urboj.

El la 56 Universalaj Kongresoj, NZEA estis reprezentita en pli ol 30; oficiala delegito kutime transdonas la salutojn de la ĉefministro kaj de la opoziciestro en Novzelando. Dum kelkaj Universalaj Kongresoj la Turista Departemento prezentigis filmojn kun Esperantaj komentoj.

15.2.28 Pollando

La historio de Esperanto en Pollando dividiĝas en tri periodoj: 1) ekde la apero de la Unua Libro en 1887 ĝis la reakiro de ŝtata sendependeco fine de la jaro 1918; 2) ekde 1919 ĝis la fino de la Dua Mondmilito en 1945; 3) ekde 1945 ĝis nun – en Pola Popola Respubliko.

La unua periodo karakteriziĝas per propagandado kaj disvastigado de Zamenhofaj lernolibroj kaj vortaroj, kaj vigla gazetara propagandado fare de la unuaj pioniroj: Brzostowski, Grabowski, Waśniewski, Belmont kaj aliaj. Oni kunlaboris ankaŭ kun la unua Esperanta gazeto La Esperantisto, aperanta en Nürnberg. Jam en 1893 oni fondis tiam sekretan esperantistan societon en Varsovio. Laŭleĝa societo estis fondita en Varsovio nur en 1904. En 1906 oni fondis similan societon en Lvovo, la tiama ĉefurbo de la parto de Pollando, okupata de Aŭstrio, poste en Krakovo kaj en aliaj urboj. En la sama jaro aperis la unua numero de Pola Esperantisto en Lvovo, kies redakcion oni translokigis en 1908 al Varsovio; tie ĝi aperadis ĝis 1926.

La plej grava propagandilo de tiu tempo estis la granda Esperanto-ekspozicio, aranĝita de Brzostowski k.a. en Częstochowa en 1908. En 1912 oni jam povis kunvoki la 8-an Universalan Kongreson al Krakovo (sub la gvidado de Prof. Bujwid kiel prezidanto kaj St. Rudnicki kaj D-ro L. Rozenstock kiel sekretario kaj kasisto), post kiu aliĝis al la Movado novaj fortoj – D-ro Czubryński, Prof. Bujwid, Prof. Kronenberg, Tadeusz Hodakowski kaj multaj aliaj. La “Grandaj” kaj “Malgrandaj” Vortaroj de Grabowski efike subtenis la disvolvadon de la lingvokono, novaj lernolibroj de Belmont, Lazica, Czarnowski, Kronenberg k.a. helpis en la lernado.

La Unua Mondmilito stagnigis la Movadon, sed ĝi ekfloris denove tuj komence de la jaro 1919, jam en libera Pollando.

Dum la dua periodo estis fonditaj pli ol 40 diversaj esperantistaj societoj en tuta Pollando kaj pli ol 30 grupoj ĉe diversaj institucioj, fabrikoj, lernejoj ktp.

En 1926 tiuj societoj unuiĝis en unu centran asocion sub la nomo “Pola Esperanta Delegitaro”, gvidata de Prof. Odo Bujwid. Li ankaŭ eldonadis Pola Esperantisto, kiu ekde 1926 ĝis 1939 aperadis en Krakovo.

En tiu periodo okazis 9 landaj kongresoj, du Universalaj (1931 en Krakovo kaj 1937 – jubilea – en Varsovio) kaj du postkongresoj en Varsovio (1927 kaj 1931). Malgraŭ obstakloj flanke de la reakciaj fortoj, Esperanto havis en la pola socio multajn amikojn kaj bone disvastiĝis sub la gvidado de tiaj aktivuloj kiel Belmont, Bujwid, Hodakowski, Kostecki, Kronenberg, Łękowski, Zawada kaj multaj aliaj.

Tria periodo: la hitlera okupacio mortigis la tutan Movadon kaj milojn da esperantistoj en la amasaj mortigejoj, sed jam fine de novembro 1944, en la liberigita urbo Lublin, kreiĝis Esperanto-rondo. Poste similaj rondoj estis formitaj en Krakovo kaj Varsovio. Fine de 1945 oni oficiale aprobis en Krakovo la “Asocion de Esperantistoj en Pollando”, kies sidejon oni translokigis en 1947 al Varsovio. Jam en 1946 fondiĝis pliaj filioj de la Asocio en aliaj urboj, okazis 3 enlandaj kongresoj (1946 – Lodzo, 1947 kaj 1948 – Varsovio). Dank’ al financa helpo de la ŝtato oni povis lukse reeldoni la ĉefverkon de Mickiewicz, Sinjoro Tadeo, la faman La Faraono de Prus kaj multajn aliajn librojn.

Esperanto-disaŭdigoj de la Pola Radio estis farataj de 1946 ĝis 1951 unu fojon semajne. Antaŭ la 44-a UK (kiu okazis en Varsovio en 1959) Pola Radio komencis denove disaŭdigi programojn en Esperanto; ĝis 1968 unu fojon tage (30 minutojn) kaj ekde 1968 ĝis nun – du fojojn tage (entute 60 minutojn dum la tago). Krome estas disaŭdigataj Esperanto-anguletoj en kelkaj nacilingvaj disaŭdigoj.

En 1967 la Ministerio por Klerigo aprobis kaj eldonis oficialan instruprogramon por elementaj kaj mezgradaj lernejoj (eldonita ankaŭ esperantlingve). Jam antaŭe la Ministerio permesis instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton. En januaro 1971 oni instruis Esperanton en 102 lernejoj, inter ili en 3 altlernejoj. Ĉiujare okazas kelkcent buŝaj kursoj, kaj la nombro da lernantoj en la koresponda kurso superis 3000 personojn fine de 1970.

La nombro da libroj kaj broŝuroj eldonitaj en Popola Pollando superis 160 titolojn je la suma eldonkvanto de 640.788 ekzempleroj. Estis eldonitaj multaj lernolibroj (dum la postmilita periodo oni vendis 225.000 ekzemplerojn da lernolibroj) por kursoj buŝaj, korespondaj, kaj ankaŭ diskokurso de Pettyn laŭ moderna metodo, vortaroj Esperanto-pola (de Michalski – du eldonoj), pola-Esperanta (de Guterman – multfoje kaj lastatempe de Tyminski – fare de la ŝtata eldonejo “Wiedza Powszechna”) kaj fakaj terminaroj: elektroteknikaj vortaroj, kemiaj terminaroj. Estas preparataj novaj libroj. Dekoj da plej famaj sciencistoj, artistoj kaj sociaj agantoj deklaris sian simpation al Esperanto; iliaj eldiroj estis eldonitaj en aparta libreto. Inter ili troviĝas la nomoj de ambaŭ lastaj prezidantoj de Pola Akademio de Sciencoj (kiuj konas Esperanton) – Prof. Tadeusz Kotarbinski kaj Prof. Janusz Groszkowski.

La organo de Pola Esperanto-Asocio – Pola Esperantisto – aperas ekde 1945 komence en Krakovo kaj ekde 1947 ĝis nun (kun interrompo en 1966) en Varsovio; krome kelkaj regionaj filioj eldonas proprajn regulajn bultenojn. Dum la jaroj 1959-1965 estis ankaŭ eldonata gazeto de la junulara sekcio de PEA, titolita Tamen.

Ĉe PEA ekzistas kelkaj muzikaj ensembloj, kiuj kantas Esperante, kelkaj dramartistoj kaj operkantistoj havas en sia repertuaro esperantlingvajn kantojn kaj dramverkojn, kiujn ili prezentas antaŭ esperantista publiko en- kaj eksterlande.

Fine de 1970 Pola Esperanto-Asocio ampleksis ok vojevodiajn (regionajn) filiojn, kvindekon da urbaj filioj kaj aron da rondoj. Laboras ankaŭ sekcioj: junulara, fervojista, instruista, veterana kaj aliaj. Entute en PEA estas registritaj pli ol 4.000 membroj.

15.2.29 Sudafriko

La unuaj grupoj estis fonditaj en Pretoria en 1906 kaj en Wellington en 1908.

La centro de la Movado troviĝis en Pretoria, kie en 1926 oni notis 12 Esperanto-kursojn. Modestan Esperanto-Ŝlosilon (1934) sekvis en 1954 lernolibro n’ Afrikaanse Kursus en Esperanto de N. J. van der Merwe.

Post la milito ekagis en Kaburbo Siegfried Liebeck, kiun oni konsideris la gvidanto de la Movado en Sudafriko (ĝis lia morto en 1955). En 1952 estis fondita grupo en Johannesburg, sub la gvido de E. W. Woodruff, la ĉefdelegito de UEA; ĉefe dank’ al liaj antaŭlaboroj, en 1962 estis fondita Sudafrika Esperanto-Asocio, kies membraro kreskis de 18 en 1963 al 50 en 1968. Ĝi aliĝis al UEA en 1970. Por antaŭenigi Esperanton en la lando, SEA disvendas, interkonsente kun Brita Esperanto-Asocio, ties gradigitajn korespondkursojn.

Du Sudafrikanoj kontribuis al la Esperanta literaturo: Edwin de Kock per siaj originalaj poemoj kaj S. A. Andrew per kelkaj tradukoj.

15.2.30 Svedio

Du jarojn post kiam aperis – en 1889 – sveda traduko de la Unua Libro de Zamenhof, fondiĝis Klubo Esperantista en Uppsala, kiu dum kelkaj jaroj estis konsiderata kiel centro de la juna Movado, ĉar sub la iniciato de V. Langlet (1872-1960) kaj P. Nylén (1870-1958) tiu klubo lanĉis – post la malapero de La Esperantisto en 1895 – la novan gazeton Lingvo Internacia. En 1898 fondiĝis ankaŭ klubo en Stockholm; fine de 1906, kiam ekzistis jam 12 kluboj, estis kreita Sveda Esperantista Societo, kies nomo ŝanĝiĝis al Sveda Esperanto-Federacio (SEF) post la Ido-krizo. Ĝia organo, aperanta ekde 1913, estas La Espero.

La urbestro de Stockholm, Carl Lindhagen, prezentis en 1911 unuafoje la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento, revenonte al tiu propono (en 1928 eksplicite celanta Esperanton) preskaŭ ĉiujare. Eldona Societo Esperanto, fondita en 1918 en Göteborg, multe helpis la Movadon eldonante vortarojn, lernolibrojn kaj literaturaĵojn. SEF disvastigis la lingvon i.a. per koresponda kurso kaj fondis Ekzamenan Komisionon, kies taskojn poste transprenis Sveda Esperanto-Instituto.

Sveda Laborista Esperanto-Asocio estis fondita en 1921; ĝia membronombro kreskis de 200 en 1923 al 1.800 en 1936. La Esperantaj studrondoj ĉe Laborista Kleriga Asocio kelkfoje altiris pli da personoj ol ĝia anglalingva ekvivalento. La ĉefa aganto de la laborista Esperanto-Movado estis dum multaj jaroj Einar Adamson (1894-1953), kiu i.a. organizis la historie gravan 8-an Kongreson de SAT en Göteborg (1928).

La sukcesoj de Esperanto en Svedio depost ĉ. 1927 ŝuldiĝas ĉefe al kvar faktoroj: (1) la agado de eksterlandaj instruistoj (precipe Andreo Cseh kaj lia disĉiplo Tiberio Morariu), (2) aranĝo de specialaj kursoj per profesiaj instruistoj, kun ŝtata subvencio, (3) prelegvojaĝoj de eksterlandaj esperantistoj, i.a. de la Hindo L. Sinha, (4) organizitaj turistaj vojaĝoj per Esperanto, kiujn lanĉis Ernfrid Malmgren (1899-1970). Inter 1929 kaj 1934 agadis ne malpli ol 30 instruistoj el 11 diversaj landoj. Merite sukcesa estis tial la 26-a Universala Kongreso en Stockholm en 1934, kiun oficialaj instancoj malavare subtenis. Esperanta Turista Asocio organizis grupvojaĝojn al pluraj landoj ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito.

Tuj post la repaciĝo multaj svedaj esperantistoj sin okupis pri diversspecaj helplaboroj, i.a. sendado de donac-pakaĵoj al esperantistoj en cetera Eŭropo. En 1948 Malmö gastigis la 33-an Universalan Kongreson. En 1953 okazis la unua prelegsemajno en Frostavallen; similaj okazis en 1954, 1956, 1959 kaj 1962, kutime kun prelegoj de konataj specialistoj pri UN kaj Unesko. Dum la semajno en 1956 estis akceptita la grava Principaro de Frostavallen pri efika informado.

La sveda parlamento, al kiu apartenis ĝis 1970 la aktiva membro de SEF, Einar Dahl, akceptis unuanime en 1965 proponon turni sin al Unesko kun peto, ke ĝi kunmetu sciencan komisionon kun tasko fari enketon pri la eblecoj de internacia lingvo. Malmgren, kiu estis estrarano de UEA de 1934 ĝis 1956 (ekde 1947 prezidanto), estis pro siaj grandaj meritoj nomita en 1962 Honora Prezidanto de UEA. Li ankaŭ verkis i.a. la modernstilan lernolibron Ĉies Dua Lingvo – Esperanto (1957).

Eldona Societo Esperanto, de 1957 en Malmö, aperigis valorajn originalaĵojn kaj tradukojn el la mondliteraturo; krome vortarojn, lernolibrojn, terminarojn, legolibrojn ktp. Ferenc Szilágyi enmigrinto el Hungario, redaktis kaj eldonis de 1955 ĝis sia morto en 1967 la kulturan revuon Norda Prismo. Ioman influon ekster la lando havis ankaŭ la revueto Kvinpinto (ekaperinta en 1960), la avangarda organo de la sveda sekcio de TEJO.

SEF okazigis ĝis 1972 66 landajn kongresojn. SAT – post siaj kongresoj en 1933 kaj 1951 en Stockholm – kunvenis en 1967 en Malmo.

En 1969 formiĝis provizora kunlabora komisiono, konsistanta el la prezidantoj de la Dana, Finna, Norvega kaj Sveda Landaj Asocioj, kiu celas intensigi la kunlaboradon de skandinaviaj Esperanto-asocioj kaj okazigi i.a. komunajn kongresojn de najbaraj landoj.

Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA estas Bjorn Collinder, emerita profesoro pri finn-ugraj lingvoj en la Universitato de Uppsala.

15.2.31 Svislando

En 1902 estis fondita Svisa Esperanto-Societo, kiu seninterrompe funkcias ekde tiam ĝis hodiaŭ. Ĝi estis la dua landa Esperanto-societo post la franca, fondita en 1898. En la jaro 1903 komencis aperi la oficiala organo de SES Svisa Espero, kiu ankaŭ seninterrompe aperis, dum kelkaj periodoj presite, intertempe multobligite, nune ofsetpresite. La svisa esperantismo neniam fariĝis amasmovado, verŝajne pro tio, ke la Svisoj sentas la bezonon de internacia lingvo malpli ol aliaj popoloj. Homoj, kiuj parolas plurajn lingvojn (kaj la lingvoj parolataj kaj lernataj en Svislando estas ĉiam grandaj kulturlingvoj), estas proporcie pli multnombraj ol aliloke, kaj dank’ al tio ili havas pli grandan facilecon en internaciaj rilatoj. Aliflanke kelkaj tre meritplenaj esperantistoj, kiuj ludis rolon en la internacia Movado, estas Svisoj; la plej elstara inter ili sendube estis Edmond Privat (1889-1962), honora prezidanto de UEA kaj eminenta verkisto. Daŭran meriton havas ankaŭ Hector Hodler, la fondinto de UEA. En tiu organizo, kiu havis sian centran oficejon en Ĝenevo ĝis 1947, ludis rolon ankaŭ Eduard Stettler, Hans Kürsteiner, Hans Jakob. La skismo UEA-IEL skuis la svisan Movadon, sed tamen ne splitis ĝin. Universalaj Kongresoj okazis en Ĝenevo en 1906 kaj 1925, en Bern en 1913, 1939 kaj 1947. Inter la svisaj eldonaĵoj menciindaj estas la germanlingva lernolibro de Esperanto de Jean Borel, kiu estis presita ekde 1904 en pli ol 100.000 ekzempleroj, kaj la Svisa Antologio, redaktita de Arthur Baur kaj eldonita de Literatura Mondo en 1939. En la lastaj 25 jaroj eble la plej grandan signifon por la internacia Movado havas la konstantaj radio-elsendoj de la Svisa Kurtonda Radio en Esperanto, kiuj okazas kvarfoje en la semajno. Ilin prizorgis de 1946-1962 Edmond Privat, de 1962-63 Charles Ecabert, de 1963–hodiaŭ Claude Gacond, kaj de 1947 ĝis hodiaŭ Arthur Baur. Aliaj menciindaj aktivadoj estas diversaj feriokursoj, regule organizataj en Svislando.

La interna Movado ricevis lastatempe novajn impulsojn per Kultura Centro Esperantista, kiun en 1969 fondis kaj nun plenokupe gvidas Claude Gacond. Sekve de lia iniciato, estis kreitaj ankaŭ Centro Edmond Privat kaj Centro de Dokumentado kaj Studo pri la Internacia Lingvo (CDELI), ambaŭ sub la zorgoj de la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.

15.2.32 Urugvajo

La unuan Esperanto-grupon fondis en 1905 Carlos Charrier, kaj en 1924 estis fondita Urugvaja Esperanto-Societo (UES). Grandan simpation por Esperanto inter la intelektularo postlasis la aktiveco de la elstara sciencisto Enrique Legrand, kiu estis plurfoje elektita kiel prezidanto de UES kaj pledis por Esperanto dum la Internacia Radio-Kongreso en Parizo (1925). Komence de 1926 en Montevideo okazis la Unua Sudamerika Esperanto-Kongreso, kiu naskis – ne longvivan – Sudamerikan Esperanto-Federacion. La morton de Legrand en 1936 sekvis periodo de stagnado, sed kun la helpo de eŭropaj enmigrintoj (E. Pfeffer, A. Klein, E. Sonnenfeld) iom progresis la aktiveco post la milito. Helpis tion la varba efiko de tradukoj, faritaj de Manuel Fernández-Menéndez, de Ariel kaj Fermentario, du ĉefverkoj de la urugvaja literaturo. La sama persono verkis ankaŭ krestomatian lernolibron dulingvan, La Homo sur Sia Vojo (1965).

De 1965 ĝis 1968 UES eldonis la fakan revuon Kemio Internacia, sub la redakto de Alberto Barrocas. La prezidanto de la Societo, Victor Luis Cao, instruas la lingvon en oficialaj institutoj. Aliaj kursoj okazas en YMCA kaj en liceo de la urbo Florida.

En 1954, okaze de la Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) de UEA, kunlabore kun Montevidea Esperanto-Societo, organizis la Unuan Universalan Ekspozicion de Esperanto. La aktivuloj de Urugvajo, precipe Prof. Fernández-Menéndez kaj Prof. V. L. Cao, donis grandan helpon al Prof. D-ro Ivo Lapenna, la observanto de UEA ĉe la Konferenco, kaj tiu kunlaboro kontribuis, almenaŭ parte, al akcepto de la konata rezolucio fare de la Ĝenerala Konferenco.

15.2.33 Usono

Ricevinte la franclingvan eldonon de la Unua Libro de Zamenhof, Henry Phillips, sekretario de la fama Amerika Filozofia Societo, tradukis ĝin anglen, verkis vortaron kaj eldonis la tuton en Novjorko en 1889. Sed la plano de la Societo organizi internacian kunsidon pri la problemo de lingvo internacia fiaskis pro nesufiĉa interesiĝo de la invititaj sciencaj akademioj kaj pro la morto de Phillips en 1895.

Esperanta budo en la Monda Ekspozicio en St. Louis (1904) estis, laŭ opinio de Edmond Privat, kiu prelegis en Usono en 1907-08, la komencopunkto por Esperanto en Usono. En 1905 estis fondita la unua grupo en Boston, kie samjare estiĝis ankaŭ Amerika Esperantista Asocio; ekde sia Unua Kongreso en 1908 ĝi nomiĝas Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA). Kiel organo estis transprenita Amerika Esperantisto, fondita en 1906. En 1907 oni notis jam 82 grupojn en Usono kaj Kanado. Leĝo de la ŝtato Maryland permesis la enkondukon de Esperanto en lernejojn. Dum la 6-a Universala Kongreso en Washington, kiun oficiale ĉeestis dek unu registaroj kaj kvar usonaj ŝtatoj, Zamenhof entuziasme deklaris: “Lando de libereco, mi vin salutas!”

Kun la Unua Mondmilito komenciĝas longa periodo de stagnado por Esperanto en Usono, kaj ankoraŭ nun necesas batali kontraŭ bojkoto per silento. Aldoniĝis al tio, komence de la 1950’aj jaroj, la malutila influo de makartismo, lige kun kiu la direktoro de EANA, G. A. Connor, lanĉis denuncan kampanjon kontraŭ UEA. Sekvo de tio kaj de lia diktatora sinteno estis skismo en la nordamerika Movado en 1953, kiam fondiĝis Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). UEA akceptis ĝin kiel Landan Asocion kaj rompis ĉiajn rilatojn kun EANA.

Dum EANA praktike mortis, ELNA konsiderinde vigliĝis post ĉ. 1963, kiam estis fondita ankaŭ Junularo Esperantista de Nordameriko. La Ligo kongresas ĉiujare kaj eldonas internan bultenon kaj anglalingvan Newsletter. En 1965 komencis funkcii Esperanto-Inform-Centro (EIC), gvidata de Mark Starr, en Novjorko, kiu multe helpis en la prezentado de la propono de UEA al UN. Grava broŝuro de Prof. Mario Pei estis disdonita kaj vendita, ĉefe al bibliotekoj. Funkcias tri centroj por distribui Esperantan literaturon, en Novjorko, Kalifornio, Wisconsin. Kreskas la nombro de kursoj en lernejoj kaj kolegioj, fojfoje sub la gvido de eksterlandanoj (William Auld k.a.). Unuavice por bezonoj de turismo kaj komerco estis preparita lernolibro “Baza Esperanto”.

Responde al demando de ELNA, la usona registaro kategorie neis, ke ĝi celas venkigi la anglan lingvon kiel mondan lingvon. Sed ke Usono devus dediĉi multe pli grandan atenton al la solvo de la lingva problemo, klopodas montri per sciencaj studoj la institucio Esperantic Studies Foundation, funkciigita en 1968 de kelkaj universitatanoj kiel centro por stimuli esplorojn pri la lingvo, literaturo, historio kaj sociologio de Esperanto. Laŭ peto de la parlamentano Roman C. Pucinski, ĝi submetis en aŭgusto 1969 amplekse dokumentitan raporton The American lag in solving the language problem (La usona postrestado rilate solvon de la lingva problemo), kiu konklude konstatas, ke “la komunistaj registaroj elprovas, evoluigas kaj disvastigas unu internacian planlingvon, per internaciaj renkontiĝoj, radio-elsendoj kaj eldonaĵoj, dum Usono faras preskaŭ nenion por provi la eblecojn de tiu lingvo aŭ prezenti usonajn vidpunktojn al ĝiaj parolantoj ĉirkaŭ la mondo”.

Superrigardo pri la stato de Esperanto en Usono ĉe la sojlo de la 57-a Universala Kongreso en Portland en 1972, la unua en la landego post la 11-a UK en Sanfrancisko en 1915, permesas pli da optimismo, ne ke la registaro pli fervore agos en la supre sugestita senco, sed ke la usona Esperanto-Movado per pli ampleksa kaj kvalita agado formiĝos kiel pli prestiĝa premgrupo por siaj celoj. Krom pli vasta instruado – en Havajo ĉiuj elementaj lernejoj instruas modestan Esperanto-lecionaron al infanoj en la kvara lerneja jaro en ĝenerala kurso pri komunikado – plej grava estas la aktiva apogo de respektataj universitatanoj. Interlingvistiko kaj esperantologio, ĝis antaŭ kelkaj jaroj apenaŭ priparolataj en Usono, nun fariĝis objektoj de sciencaj simpozioj aŭ temo de doktoriĝa disertacio (de Margaret G. Hagler pri Esperanto kiel Literatura Perilo).

15.2.34 Zairo

En tiu lando, antaŭe konata sub la nomo Demokratia Respubliko Kongo, estis fondita en 1963 Konga Esperanto-Instituto, kiu aliĝis al UEA en 1966. En la unuaj jaroj ĝi organizis kursojn precipe en la ĉefurbo Kinshasa, sed en 1970 Esperanto konatiĝis ankaŭ en Bukawu dank’ al prelego antaŭ studentoj, kiun aŭspiciis la universitato kaj la guberniestro de Kiwu. Poste komenciĝis kursoj ankaŭ por junaj skoltoj, kies instruisto lanĉis Centron por la Disvastigo de Esperanto en Afriko.

Gvidantoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio (ĉ. 1924), de maldekstre: Garaŝin, Ivanov, Nekrasov, Drezen, Valentinov kaj...? (nekonata).



15.3 LANDAJ ASOCIOJ AŬ INSTANCOJ NEALIĜINTAJ AL UEA
15.3.1 Ĉinio

Esperanto trovis eniron en Ĉinion komence de tiu ĉi jarcento en akompano kun la revolucia pensaro el Eŭropo. Ĉinaj anarkistoj ekeldonis en 1907 en Parizo la revuon Hin Ŝi-gi (Nova Jarcento), en kiu ili i.a. pledis por la ĝenerala enkonduko de Esperanto en Ĉinio, ĉar la skribosistemo kaj komplikeco de la ĉina lingvo ne konformas, laŭ ili, kun la bezono radikale modernigi la landon. Samtempe ankaŭ en anarkistaj rondoj en Tokio ĉinaj studentoj lernis Esperanton. En Ĉinio mem la unuaj kursoj ŝajne okazis en 1906 en Ŝanhajo kaj en 1908 en Kantono; jam en 1909 estis fondita (en Ŝanhajo) Ĥina Esperanto-Asocio.

En 1911-12, la jaroj de la revolucio, Kantono kaj Ŝanhajo funkciis kiel teritoriaj oficejoj de UEA; Caj juan-pej, nova Edukministro, dekretis la enkondukon de Esperanto en normalajn lernejojn. En Ŝanhajo establiĝis Ĥina Respublika Esperanto-Asocio. La kombinaĵo “Esperanto kaj anarkismo” nun povis esti praktikata ankaŭ en la lando mem: inter la unuaj socialismaj revuoj estis (en 1913) La Voĉo de la Popolo, prizorgata de Sifo (1884-1915) kaj Wong Kenn (1894– ), kaj Ĥina Socialisto. Ili ambaŭ aperis parte en Esperanto. Pluraj aliaj revuoj portis esperantlingvan subtitolon. Sifo krome iĝis en 1913 delegito de UEA en Kantono, fondis grupon kaj baldaŭ arigis 300 esperantistojn.

Sed reakcia ondo ekde la sama jaro verŝis suspekton ankaŭ sur la junan Esperanto-Movadon, kiu regajnis pozicion nur lige kun la Kultura Revolucio de 1919. Jam antaŭ tio, la lingvisto Kian hjuan-tong (1887-1939) neis, ke la orientaj lingvoj taŭgas por sciencaj celoj; laŭ li, sekve necesas alpreni Esperanton anstataŭ la ĉina. Pri tiu ĉi demando leviĝis vigla diskuto inter elstaraj ĉinaj intelektuloj, kiuj – kvankam ne ĉiuj partoprenis la pesimismon pri la perspektivoj de la ĉina lingvo – ĝenerale alte respektis Esperanton.

En 1921, tutlanda konferenco de edukistoj adoptis proponon favore al Esperanto kaj petis pli vastan aplikon de la dekreto de Caj, kiu, nun rektoro de la Pekina Universitato, invitis la Ruson V. Eroŝenko instrui Esperanton en deviga kurso, altiranta 500-600 studentojn. En 1922 okazis nacia Esperanto-kongreso en la Universitato kun ĉ. 2.000 partoprenantoj. En 1923 estis fondita Pekina Esperanto-Kolegio.

Hujucz (1897– ), unu el la ĉefaj aktivuloj tra kvin jardekoj, fondis en 1920 societon en Ŝanhajo. Ankaŭ tie Esperanto estis instruata en la universitato (kaj en kelkaj mezlernejoj), aperis La Verda Lumo (1922-33) kaj dek sep kajeroj de Koresponda Esperanto-Kurso (1926).

Ankaŭ eksterlande la registaro vidigis sian simpation al Esperanto: en pluraj internaciaj Esperanto-kongresoj kaj -konferencoj partoprenis oficialaj senditoj, i.a. Caj persone en la 14-a Universala Kongreso en Vieno (1924). La ĉina ĉefdelegito ĉe Ligo de Nacioj, Wellington Koo, multe influis la favoran pritrakton de Esperanto. En 1925, Wong Kenn fariĝis membro de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado.

Sekve de la fondo de Kantona Esperanto-Instituto, en 1926, malfermiĝis kursoj en du universitatoj kaj dek tri aliaj lernejoj de Kantono. El la kvar centroj, en Ŝanhajo, Kantono, Hankoŭ kaj Pekino, Ŝanhaja Esperanto-Asocio baldaŭ okupis la unuan lokon per sia granda biblioteko, bona organizo kaj sistema laboro. Kvankam ĝia tuta oficejo perdiĝis en cindro pro japana atako en 1932, ĝi restis aktiva ĝis la militeksplodo en 1937, i.a. eldonante la grandformatan revuon La Mondo. Aparte notinda estas la aktiveco de ŝanhajaj esperantistoj (Je laj-ŝi k.a.) en la skribreforma movado. La novan latinalfabetan sistemon Latinxua, kompilita en Soveta Unio, ili unuafoje konatigis en la lando per traduko de esperantlingva artikolo pri ĝi el La Nova Etapo (1932), kaj la samaj fondis en 1934 la unuan grupon de apogantoj de la sistemo. Ne nur Latinxua, sed ankaŭ Esperanto trovis la subtenon de la elstaraj verkistoj Lusin, Guo mo-ĵuo, Bakin (mem esperantisto), Maŭ dun k.a. kaj de Maŭ ze-dong, kiu deklaris en 1939: “Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata.”

Sub la devizo “Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio”, la esperantistoj tre vigle uzis sian lingvon por denunci la japanan imperiismon, aperigante dum la milito tri revuojn Voĉoj el Oriento, Orienta Kuriero kaj Heroldo de Ĉinio, kiuj trovis legantojn en pli ol 850 urboj de 63 landoj. Same, la registaro eldonis esperantlingvajn broŝurojn, i.a. paroladon de Ĉiang kaj-ŝek. Dume tamen oni ne neglektis la disvastigon de Esperanto en Ĉinio mem; Koresponda Lernejo en Ĉongking varbis pli ol 2.000 lernantojn de 1939 ĝis 1942.

En aŭgusto 1949 ree funkciis Ŝanhaja Esperantista Ligo, aperigante la revuon Popola Mondo; trifoje semajne estis radioprogramo pri Esperanto. Ŝtata eldonejo komencis eldoni en majo 1950 la revuon El Popola Ĉinio, kiu – kun interrompo en 1954-56 – aperas ĝis nun. Post tri malsukcesaj provoj pri tutlanda organizaĵo (1937, 1938 kaj 1945), la 11-an de marto 1951 okazis en Pekino la fonda kongreso de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Prezidanto fariĝis Hujucz, estro de la Eldona Administracio kaj ekde 1959 Vicministro de Kulturo. Ĉinaj sciencistoj publikigis en 1951 deklaron por la apliko de Esperanto en scienco, kaj en 1952 aperis preskaŭ 1.000-paĝa Plena Vortaro Esperanta-Ĉina. En 1956 ĈEL unuafoje sendis delegitojn al Universala Kongreso, en 1957 ĝi reprezentiĝis dum la Junulara Festivalo en Moskvo. Interna bulteno estis distribuita al 1.500 personoj, kaj studogrupoj formiĝis en la Universitatoj de Pekino kaj Tiangin. Rapide elĉerpiĝis novaj lernolibro kaj vortaro (1958-59). Hujucz kaj Je laj-ŝi (nun vicprezidanto de ĈEL) iĝis en 1961 vicprezidantoj de la Ŝtata Komitato por Skriblingva Reformo.

Ekde 1963 (kiam okazis tutlanda konferenco de ĉinaj esperantistoj en Pekino) pluraj universitatoj kaj fremdlingvaj institutoj enkondukis Esperanton; kreiĝis ankaŭ Ŝtata Seminario por Esperanto-Instruistoj. En 1964 troviĝis Esperanto-katedroj en dek unu altlernejoj en ses grandurboj, aperis oficiala filmo “Brila Festotago” kaj komenciĝis elsendoj de Radio Pekino.

Dum la Proleta Kultura Revolucio ŝajne la instruado de la Internacia Lingvo estis ĉesigita, sed aliflanke El Popola Ĉinio duobligis la oftecon de sia aperado, elirante nun ĉiumonate kun po 50-70 paĝoj, kaj daŭris la seninterrompa eldonado de verkoj de Maŭ kaj aliaj politikaj broŝuroj en Esperanto; neniu alia ŝtato uzas tiun lingvon pli intense ol Ĉinio. La principojn de sia agado substrekis ĈEL per jena deklaro (1968): “... ekzistante disde la liberiga batalo de la subpremataj nacioj kaj popoloj, disde la batalo por la venko de socialismo tra la tuta mondo, Esperanto ne havas perspektivon.”

15.3.2 Germana Demokratia Respubliko

La fonda kunsido de “Centra Laborrondo de Esperanto de Germana Demokratia Respubliko” (CLR) okazis en Berlino la 31-an de marto 1965. Ĝi akceptis direktivojn por la estonta agado de esperantistoj en la kadro de Germana Kultur-Ligo, kies sekcio ĝi estas. Hodiaŭ CLR konsistas el 29 membroj. Sekvis la fondo de Distriktaj Laborrondoj kaj Subdistriktaj Laborgrupoj, kiuj kune ampleksas ĉ. 1.600 personojn. Por eduki gvidantojn – post preskaŭ tridek jaroj de neoficiala Esperanto-Movado – estis ĝis nun aranĝitaj kvar seminarioj, traktantaj temojn pri politiko, instruado de Esperanto, historio de la laborista Esperanto-Movado kaj interlingvistiko. Krome, regule okazas distriktaj renkontiĝoj kaj kunvenoj dum la Internacia Foiro en Leipzig. La unuan tutrespublikan renkontiĝon, fine de septembro 1970 en Karl-Marx-Stadt, partoprenis 200 delegitoj.

En scienca eldonejo aperis lernolibro (1967) kaj vortaroj Esperanta-germana (1967) kaj germana-Esperanta (1971). Krom ĉiujara luksa numero de Paco estis eldonitaj i.a. ankaŭ informaj libroj pri la dudekjara jubileo de GDR (1969) kaj pri la kleriga sistemo (1970). La organo de CLR estas der esperantist.

Aparte flegata estas la esplorado de la historio de Germana Laborista Esperanto-Asocio, kiu agis inter la militoj kaj estis fine multe pli forta ol la neŭtrala GEA. Ties tradicion intencas daŭrigi CLR. La laborista Esperanto-Movado estis aparte aktiva sur la teritorio de nuna GDR, precipe en Leipzig, kie okazis en 1929 la 9-a SAT-Kongreso kaj troviĝis (ĝis 1933) administra centro de SAT kaj la eldonejo EKRELO, kaj en Berlino, kie en 1932 estis fondita Internacio de Proletaj Esperantistoj.

15.3.3 Gvatemalo

Gvatemala Esperanto-Asocio (GEA) estis fondita en 1952.

En 1958, la prezidantino de GEA, Consuelo de Sánchez-Latour, aperigis dulingvan, pli ol 500-paĝan libron, Esperanto tra la Mondo, kiu prezentas kolekton de artikoloj pri Gvatemalo, pri Esperanto kaj ĝia utiligo dum ŝiaj vojaĝoj.

En 1963, la registaro permesis al GEA eksperimentan instruadon de la Internacia Lingvo dum tri jaroj en duagradaj lernejoj. Rezultoj ne estas konataj.

15.3.4 Hinda Unio

Jam en 1909 oni registris Esperanto-grupojn en Kalikato, Bombajo, Surat, Ahmedabad, Agra, Allahabad, Jetpur kaj Travankore, kaj ankaŭ Esperanto-Societon de Hindujo, sed ĉiuj ĉi ne havis longan vivon.

Nur en 1957-58 Esperanto iomete ekdisvastiĝis en la vasta hinda subkontinento, i.a. dank’ al la helpo de senditoj de UEA, Tibor Sekelj kaj precipe Madeleine Haudebine. Estis fonditaj grupoj en Delhio, Kalikato, Bombajo kaj Madras, el kiuj la du lastaj baldaŭ dissolviĝis. Efemere vivis en 1958-59 Sudazia Esperanto-Federacio.

Hinda Instituto de Esperanto estis fondita en februaro 1962, unue por aranĝi elementan ekzamenon por la lernintoj de s-ino Haudebine. Pro manko de monrimedoj ĝi laboras nur sporade, povante nur nesufiĉe diskonigi sian korespondan kurson. En decembro 1966 ĝi okazigis la unuan Hindan Kongreson de Esperanto, kaj en 1967 ĝi eldonis Utila Manlibro pri Hindujo verkitan de M. Haudebine.

En 1963 estis fondita Bengala Esperanto-Instituto, kiu kolektis kaj disponigis al Hinda Nacia Biblioteko en Kalikato ĉ. 500 Esperantajn librojn. Per subvencio de UEA ĝi eldonis bengalan ŝlosilon kaj bengallingvan informlibreton (1963). Gvidanto de la Instituto estas Lakshmiswar Sinha, kiu lernis Esperanton antaŭ la milito en Svedio. En 1966 Esperanto-ekspozicio en la fama universitato de Ŝantiniketan allogis 7.000 vizitantojn.

En diversaj monaĥejoj de Kerala la jezuita patro Henry Joseph jam ekde 1937 instruas Esperanton al seminariistoj.

Favoraj juĝoj pri la Internacia Lingvo estas konataj de Mahatma Gandhi, de lia disĉiplo Vinoba Bhave kaj de Rabindranath Tagore.

15.3.5 Islando

En 1893 aperis la unua islanda gazetartikolo pri Esperanto, en 1909 Thorsteinn Thorsteinsson eldonis la unuan lernolibron por Islandanoj, sed la ĉefa pioniro estis Thórbergur Thórdarson, konata verkisto kaj socialisto, kiu, lerninte Esperanton en 1925, okazigis kursojn laŭ la Cseh-metodo (i.a. en radio) kaj vojaĝis al Soveta Unio per Esperanto. Sekve de lia influo, islandaj socialistoj donis multan apogon al la Internacia Lingvo. Esperanto-societo en Reykjavik estis fondita en 1927.

Koresponda Esperanto-kurso lanĉita en 1944 trovis centojn da lernantoj. Post la milito, propono de la Socialista Partio pri deviga enkonduko de Esperanto en gimnaziojn estis malakceptita per diferenco de nur du voĉoj.

La 1-an de januaro 1949 la tri lokaj kluboj de la insulo starigis inter si Federacion de Islandaj Esperantistoj, kiu en septembro 1950 aranĝis sian unuan kongreson en la Universitato de Islando.

En la jaroj 1949-50 kaj 1959-60 aperis altnivela revuo Voĉo de Islando, kiu prezentis – same kiel la islandaj numeroj de Paco – perlojn de la islanda literaturo. Kultura Fondaĵo eldonis en 1961 informan libreton Faktoj pri Islando.

La Islandano Baldur Ragnarsson fariĝis respektata originala verkisto, kaj al Baldvin B. Skaftfell oni dankas Islandan-Esperantan Vortaron (1965), 479-paĝan, kiu apartenas al la plej bonaj nacilingvaj-Esperantaj vortaroj.

15.3.6 Kolombio

Kvankam Esperanto ekde sia unuafoja apero en Kolombio trovis tie ĉiam favoran akcepton en kulturaj rondoj (la unuan “Ligon de Kolombiaj Esperantistoj” patronis en 1911 la Prezidento de la Respubliko), konstanta kaj sistema agado komenciĝis nur lastatempe, sub la prizorgo de Kolombia Esperanto-Ligo fondita en 1966. Ĝi havas nun ĉ. 500 membrojn, kun du ĉefaj lokaj centroj: Bogotá kaj Cartagena. En 1968 aldoniĝis junulara sekcio (“KolombEJO”), kiu okazigas kursojn en la universitato. Nova klubo en la urbo Medellin organizis en 1971 korespondajn kursojn.

15.3.7 Koreo Norda

Korea Esperanto-Asocio (KEA) estis fondita en aprilo 1959; la estraron eniris i.a. kiel prezidanto Song bong-ug, Ministro pri Financoj, kaj kiel vicprezidantoj la rektoro de la Medicina Universitato kaj la direktoro de la Ŝtata Teatro de Nacia Arto. La unuajn du kursojn post la fondiĝo de KEA partoprenis pli ol 650 personoj.

Esperanto-Korea Vortaro aperis en 1964. Radio Pjengjang dum kelkaj jaroj havis elsendojn en Esperanto.

15.3.8 Libano

Pioniro de Esperanto en tiu lando estis la Dano D-ro Paul Neergaard, kiu instruis la lingvon dum restado kiel gastprofesoro en la Amerika Universitato de Bejruto. El tio sekvis en 1961 la fondo de Libana Esperanto-Asocio, kiu celas helpi la disvastigon de Esperanto ankaŭ en aliaj arabaj landoj. Prezidanto estas la psikologo kaj verkisto Prof. D-ro Salah Ghanem.

Laŭ decido de la Ministerio pri Turismo en 1970, oni planas eldoni turismajn informilojn en Esperanto, instrui la lingvon al gvidistoj kaj inviti Universalan Kongreson.

15.3.9 Luksemburgo

Luksemburga Esperanto-Asocio estis fondita fine de 1971 kaj havas proksimume 100 membrojn. Kune kun la Landaj Asocioj en FR Germanio, Belgio kaj Francio, ĝi organizis en 1973 plurnacian Eŭropan Esperanto-Kongreson en Luksemburgo.

15.3.10 Malto

En 1901 la malta nacia poeto Dun Karm (1871-1961) verkis esperantlingvan poemeton, kiu verŝajne restis lia sola en tiu lingvo. Kelkaj grupoj de esperantistoj troviĝis en Malto jam antaŭ la Unua Mondmilito, sed nur fine de 1961 estis fondita Malta Esperanto-Societo (MES) kun 15 membroj. En la sekvantaj jaroj ĝi plurfoje aperigis artikolojn pri Esperanto en la gazetaro. En 1965 estis anoncita internacia Esperanto-konkurso pri la 400-jara datreveno de la Granda Sieĝo Malta; kun helpo de la Turisma Oficejo, MES transdonis al la gajnintoj diplomojn kaj arĝentajn donacojn.

Pro siaj tradukoj el malta literaturo, la prezidanto de MES, Carmel Mallia, estis premiita en la Belartaj Konkursoj de 1966 ĝis 1968.

15.3.11 Meksikio

Lulilo de Esperanto en Meksikio estas la urbeto Necoxtla (nun Mendoza), en kiu la Franco Anselmo Morin fondis en 1903, kune kun Ambrosio Vargas, Meksikan Societon por Propagando de Esperanto. Ĝis 1910, kiam eksplodis la revolucio, la Movado kontentige progresis.

En 1926 estis fondita Esperanta Meksika Societo. Kursoj okazis en diversaj lernejoj, en du radiostacioj kaj en “Tutmonda Instituto de Nepersona Vivo”. De 1935 ĝis 1947 aperis en Meksiko la “revolucia gazeto” Renovigo. En 1939-40 alvenis kiel rifuĝintoj pluraj eŭropaj esperantistoj, i.a. la Hispanoj Azorin kaj Mangada kaj la SAT-fondinto Lanti, kiuj komencis helpi la enlandan Movadon.

En 1950 estis fondita Esperanta Meksika Asocio (EMA), sed nur fine de 1962 ĝi sukcesis organizi sian unuan kongreson, pri kiu radio, gazetaro kaj televido amplekse raportis – same pri la sekvantaj ĝis 1965. EMA stagnas depost 1967.

Reaktiviĝo ŝuldiĝas i.a. al la TEJO-sekcio, Esperanta Meksika Junularo, kiu per granda kampanjo atentigis pri la lingva problemo dum la Olimpiko, rikoltante multe da simpatio ĉe la gazetaro kaj pluraj sportistoj.

15.3.12 Mongolio

La unuaj kursoj en Mongola Popola Respubliko okazis jam en 1933. Ilin gvidis Yongsiyebu Rinĉen, tiutempe estro de la Lingvistika Sekcio de Scienca Komitato ĉe la Ministerio pri Klerigo kaj hodiaŭ membro de Mongola Akademio de Sciencoj. Filologo, etnografo kaj folkloristo, li estas konsiderata kiel la internacie plej konata vivanta Mongolo. Tridek jarojn post tiu unua paŝo Rinĉen komencis refoje agadi por Esperanto. Aperis de li Esperanto-mongola vortaro (1964) kaj lernolibro (en du eldonoj, 1964 kaj 1966). Rezulte de pluraj kursoj, pri kiuj interesiĝas precipe gejunuloj, en decembro 1970 estis fondita, kiel naŭa landa asocio en Azio, Mongola Esperanto-Unuiĝo.

Prof. Rinĉen tradukis mongolen kelkajn fabelojn de Andersen laŭ la Esperanta traduko de Zamenhof.

15.3.13 Portugalio

La sorto de la Esperanto-Movado en Portugalio estas karakterizita per konfuza alternado de permesoj kaj malpermesoj. La unua lernolibro aperis tie en 1896; en 1909 estis fonditaj la unuaj grupoj en Lisbono kaj Porto, kaj la registaro tiutempe eĉ favoris la Movadon.

En la 20’aj jaroj, precipe de 1927 ĝis 1930, estis tre vigla laborista Esperanto-Movado, sed la neŭtrala Portugala Esperanto-Asocio, fondita en 1924, spertis malfacilaĵojn, ĉar militistoj okupis la domon de framasonoj, en kiu troviĝis ĝia sidejo. PEA reviviĝis en 1932, sed en aŭtuno 1936 subite ĉiuj Esperanto-societoj estis police fermitaj pro “kontraŭregistara aktiveco”. Dum la milito (kiu ne tuŝis Portugalion) denove povis funkcii Portugala Esperanto-Ligo kaj aperis popularsciencaj broŝuroj en Esperanto, sed en 1948 la malpermeso estis renovigita. Por pligrandigi la konfuzon, en 1951 restariĝis Landa Asocio, kies statuto fine, en marto 1952, ne estis akceptita. Dum la sekvantaj jaroj ĉio, kio aspektis esperantlingva, estis konfiskita.

La situacio iom, kvankam ankoraŭ ne draste, ŝanĝiĝis post la mildigo de la cenzuro: en 1967 aperis, de pseŭdonima aŭtoro, libro pri Esperanto; en 1968 la Societo de Portugala Lingvo starigis Esperanto-fakon, kaj aperis gazetartikoloj pri la Internacia Lingvo.

Jorge de Saldanha-Carreira (1887-1970), Honora Membro de UEA kaj dum multaj jaroj kvazaŭ la personigo de Esperanto en Portugalio, ne plu povis ĝisvivi la sukceson de sia multjara batalo por laŭleĝigo de organizita Movado: en 1972, fine, povis esti refondita Portugala Esperanto-Asocio, kiu eldonas ekde junio 1973 la monatan organon Revista Portuguesa de Esperanto.

15.3.14 Rumanio

Kvankam la unua vortareto por Rumanoj aperis jam en 1889, Esperanto-Movado naskiĝis nur en 1907, kiam, tri jarojn post la unua kurso (de H. Fischer-Galati) kaj la unua grupfondiĝo, estis starigita Rumana Esperantista Societo (RES) per la klopodoj de bakteriologo Gabriel Robin (1869-1911); li organizis ankaŭ kongreson en 1909 kaj fondis la gazeton Danubo en 1910, kiu ĝis 1912 servis kiel komuna organo al rumanaj kaj bulgaraj esperantistoj.

La militajn perturbojn sekvis en 1922 periodo de vigla aktivado por Esperanto, dum kiu miloj partoprenis kursojn kaj okazis ses landaj kongresoj. Andreo Cseh, kiu en printempo 1920 ellaboris sian faman instrumetodon, fondis Rumanan Esperanto-Instituton. Sed depost 1928, lige kun la ekonomia krizo, la Movado stagnis, kaj, aldone al tio la lingvo kaj ideo de Esperanto estis konsiderataj kiel kaŝa organizado de la Komunista Partio. Konataj esperantistoj kiel Cseh, T. Morariu, S. Pragano kaj Fischer-Galati forlasis la landon.

Post la milito baldaŭ kreiĝis organizaĵoj en dek urboj kaj kvin urbetoj, subtenataj i.a. per rekomendo de la sindikatoj. En 1947 RES estis unuafoje jure rekonita, la gazetaro montris grandan simpation al Esperanto, denove estis kunlaboro kun Bulgaroj (en Balkanlanda Kontakta Komitato), sed apenaŭ du-tri jarojn poste ĉia organizita agado ĉesis. La paŭzo daŭris en Rumanio pli longe ol en aliaj orienteŭropaj landoj, kvankam fine de 1956 stariĝis Iniciata Komitato por Esperanto, kiu instigis formadon de grupoj en tridek urboj kaj aranĝis sepdek publikajn kursojn kun pli ol 2.000 kursanoj; la Instituto por Lingvoscienco kaj la Akademio de Rumana Popola Respubliko skribe agnoskis la utilon de Esperanto. Tiu ekfloro denove pasis, verŝajne ĉefe sub la influo de la lingvisto kaj akademiano Alexandru Graur, kiu atribuis al Esperanto en 1960 “neniun avantaĝon”.

Tamen la esperantistoj plue organizis kursojn en privata kadro kaj grandnombre partoprenis en la Universalaj Kongresoj de Sofio kaj Budapeŝto. Fine, en 1969, ili atingis oficialan aprobon, laŭ kiu esperantistoj povas kunveni kaj aranĝi kursojn en la lokaj kulturdomoj. En aŭgusto 1970 estis starigita Rumana Kunordiga Esperanto-Komitato, kiu celas “kunordigi la agadon de la Esperanto-rondoj funkciantaj ĉe kulturdomoj”, sed ne estas oficialigita de ŝtataj instancoj. Kvankam la Komitato organizas renkontiĝojn kaj dissendas ĉiumonate internan informilon al ĉ. 1.500 personoj, la pluan disvastigon de Esperanto antaŭ ĉio malhelpas la manko de lernolibroj kaj vortaroj kaj la ofte malfavoraj artikoloj en la rumana gazetaro.

15.3.15 Senegalo

En januaro 1970 estis fondita Senegala Komitato por Esperanto, kaj en la sama monato komenciĝis Esperanto-kurso en la Afrika Kultura Centro en Dakaro. Pri nova koresponda kurso atentigis la Ministerio de Nacia Edukado per oficiala cirkulero al la lernejoj de la lando.

15.3.16 Soveta Unio

La Unua Libro de “D-ro Esperanto” aperis en la rusa lingvo, (kaj estis permesita de la rusa cenzuro), la unuaj esperantistoj estis ruslandanoj (en la Unua Adresaro, el la unua milo, pli ol 800 estis Rusoj), kaj ĉiuj historiistoj de Esperanto akcentas la gravan rolon, kiun ludis Rusoj en la evoluigo de la Esperanta literaturo kaj idearo ligita al la lingvo. Sed la ĝenoj de la cara burokratismo longtempe malebligis tutlandan organiziĝon: laŭleĝe povis funkcii nur la societo “Espero” en Peterburgo, starigita en 1892. Pro artikolo de Tolstoj en La Esperantisto, inter 1895 kaj 1905 ne povis aperi eĉ unu nova eldonaĵo. Nur la unua rusa revolucio permesis pli liberan aktivadon, tiel ke en 1908 estis fondita Ruslanda Ligo Esperantista, kiu havis en 1911 ĉ. 900 anojn. En la sama jaro ĝi devis dissolviĝi, post kiam ĝia prezidanto A. A. Postnikov estis arestita pro “spiona agado”. En 1909 A. A. Saĥarov iniciatis eldonejon “Esperanto” en Moskvo kaj la gazeton Ondo de Esperanto. La unuaj kongresoj okazis en Peterburgo (1910) kaj Kievo (1913). Aliflanke, ankoraŭ komence de 1917 presado de Esperanta gazeto en Peterburgo estis malpermesita.

Post la Oktobra Revolucio, malgraŭ la daŭranta milito kaj internaj streĉiĝoj, oni registris ne malpli ol 100 Esperanto-societojn en Ruslando, kiuj kune eldonis proks. saman nombron da bultenoj. Sed disbloviĝis la espero, ke la nova registaro forte antaŭenpuŝos la Movadon, ĉar la kruda realaĵo postulis aliajn prioritatojn (kvankam kelkaj lokaj aŭtoritatoj esprimis sin favore al la Internacia Lingvo).

Nur en 1921, dum la 3-a Tutruslanda Kongreso en Petrogrado, estis proklamita la fondo de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo (Sovetrespublikara Esperantista Unio: SEU), kiu kvar jarojn poste, kiam la aŭtoritatoj deklaris la bezonon de internacia eduka laboro por la laboristaj amasoj, komencis ricevi fortan subtenon de ŝtataj, partiaj kaj sindikataj institucioj. Tio aparte sentiĝis okaze de la 6-a SAT-Kongreso en Leningrado (1926). Dum la 4-a Kongreso de SEU en Moskvo (1928) E. K. Drezen iĝis nekontestata gvidanto de SEU kaj submetis tezaron pri kolektiva kreo kaj evoluo de la lingvo internacia.

La 5-a Kongreso de SEU en Moskvo (1931) konfirmis la intertempe realiĝintan skismon kun SAT. En la sama jaro la Moskva Instituto de Lingvoscienco adoptis detalan rezolucion pri la perspektivoj de internacia lingvo.

Atinginte preskaŭ 10.000 membrojn, eldoninte pli ol 200 librojn kaj plurajn revuojn, rompinte la kompromitajn ligojn kun “kontraŭsoveta” SAT, subite en 1937 SEU estis dissolvita; ĝiaj ĉefaj gvidantoj estis mortigitaj, nekonata nombro da membroj estis arestita.

La unuaj kontaktoj de sovetaj esperantistoj kun eksterlando rekomenciĝis en 1952 – ankoraŭ tre sporade ĝis 1955, kaj nur kun esperantistoj en popoldemokratioj. Kun atento oni notis, ke la soveta delegitaro ne voĉdonis kontraŭ (sed sindetenis pri) la decido de Unesko rekoni la kulturan valoron de Esperanto. Helpe de MEM stariĝis – oficiale kaj neoficiale – “Esperantistaj Pacrondoj” en diversaj urboj. Sub la prezido de la vicdirektoro de la Lingvoscienca Instituto de Scienca Akademio de USSR, E. A. Bokarev (1904-71), formiĝis Iniciativa Grupo de Sovetuniaj Esperantistoj, kiu celis prepari la fondon de asocio – iom antaŭ la 20-a Kongreso de KPSU (1956). Sub aŭspicioj de Erevana Ŝtata Universitato formiĝis ankaŭ, en majo 1957, Armena Organiz-Komitato Esperantista. Kuraĝige efikis la Esperanto-renkontiĝo dum la 6-a Tutmonda Festivalo de Junularo en Moskvo (1957), kaj post dudek jaroj aperis, en Leningrado, la unua esperantaĵo, lernolibreto de N. D. Andreev, kiu – same kiel estona lernolibro – tuj disvendiĝis.

Plue mankis ĉia oficiala apogo; aperigo de Armena Esperantisto, kies unusola numero eliris en 1958, estis malpermesita. Aliflanke, neniu malhelpis multnombran partoprenon en Esperanto-kursoj en ĉiuj partoj de Soveta Unio kaj la ricevon de revuoj kiel PacoNuntempa Bulgario. La gazetaro ne plu sisteme prisilentis la lingvon, sed – precipe en la baltaj respublikoj – ne malfavore raportis pri la Movado. Bona lernolibro por Litovoj aperis en 1959.

Ekde 1959 ĉiujare okazis someraj tendaroj en Estonio, Latvio kaj Litovio, kiujn partoprenis ankaŭ multaj esperantistoj el aliaj respublikoj; ili multe aktivigis la baltlandan kaj sovetan Movadon, bremsatan pro manko de tutlanda centra organizaĵo. Kutime la esperantistoj agis surloke en la kadro de sindikataj kluboj kaj kulturdomoj. Aktiva centro en Moskvo estis dum kelkaj jaroj la Esperanto-societo en la tiea Domo de Medicinistoj. En 1961 aperis nova lernolibro por Rusoj (de I. V. Sergeev), sed ankaŭ ĝia eldonkvanto neniel kontentigis la interesiĝon.

En 1963, unuafoje post pli ol kvaronjarcento, oficiala delegitaro de sovetaj esperantistoj vojaĝis eksterlanden – al la 48-a Universala Kongreso en Sofio (ekde tiam ili estis reprezentitaj en ĉiu UK), kaj samjare ekaperis serio da ofsetaj broŝuroj (i.a. la kajeroj Por la Paco). Ĉe “Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj”, kiu eldonis tiujn broŝurojn, formiĝis en 1965 “Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj”, prezidata de Bokarev. Ĝis certa grado ĝi anstataŭas landan asocion.

En 1966 aperis en kvanto de 50.000 ekzempleroj 536-paĝa Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev. En oktobro 1966 okazis solena fonda kunveno de Esperanto-Klubo en la Universitato de Moskvo. En marto 1967 la Prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, prelegis antaŭ Esperanto-grupoj en Moskvo kaj Leningrado.

Laŭ oficiala informo el Moskvo (1968), en la Instituto de Lingvistiko estis establita speciala interlingvistika sekcio; Esperanto estas pristudata ankaŭ de Soveta Akademio de Sciencoj; ekzistas sub-sekcio pri Esperanto en Konsilo pri Cibernetiko. En verko de E. Svadost, Kak vozniknet vseobŝĉij jazyk? (Kiel estiĝos tutmonda lingvo?), 1968, la teorioj pri tutmondiĝo de nacia lingvo kaj kunfandiĝo de ĉiuj lingvoj post tutmonda enkonduko de socialismo estas forlasitaj; la aŭtoro konkludas, ke la mondolingvo estos – ankoraŭ kreota – planlingvo.

En 1969 stariĝis Soveta Esperantista Junulara Movado kiel libervola unuiĝo de la reprezentantoj de junularaj kluboj (pli ol 50); ĝi transprenis i.a. la organizadon de la tradiciaj Junularaj Tendaroj (la 12-a okazis en 1970), kontaktas Komsomolon kaj kunlaboras kun TEJO. Intertempe, laŭ la modelo de la Komisiono en Moskvo, establiĝis similaj komisionoj ankaŭ en kelkaj respublikoj: en Armenio (1965), Uzbekio (1966), Litovio (1967), Ukrajno (1968), Latvio (1969), Estonio (1969) kaj Kartvelio (1970). Oni taksas, ke Esperanto-kluboj aŭ rondetoj troviĝas en ĉ. 600 lokoj.

La registaro de Litovio decidis en aprilo 1969 ebligi la instruadon de Esperanto en mezgradaj lernejoj kiel fakultativa objekto, dum 1½ horoj semajne. Unue komencis instrui 19 lernejoj. Oficiala broŝuro de la Edukministerio klarigis, ke Esperanto estas “la plej rapide lernebla el ĉiuj lingvoj de la mondo” kaj ke ĝi donas bonan bazon al la posta lernado de aliaj lingvoj. Plia signo de la laŭgrada plifavoriĝo de la oficiala sinteno al Esperanto en Soveta Unio estis la decido ankaŭ de la Estona Ministerio de Klerigo enkonduki, ekde septembro 1969, la instruadon de Esperanto en la okaj klasoj de la lernejoj, kondiĉe ke troviĝu kompetenta instruisto kaj ke minimume 15 lernantoj elektu la kurson. En ambaŭ respublikoj okazis en somero 1970 oficialaj Esperanto-kursoj por instruistoj, kiujn organizis la respektivaj Institutoj por Perfektigo de Pedagogoj. Baldaŭ poste, similajn paŝojn decidis fari ankaŭ la Eduka Ministerio de Latva SSR.

Esperantajn elsendojn ofertas Radio Tallinn. Notindaj periodaĵoj estas ĉiujara, ampleksa numero de Paco, krome Tra Soveta Ukrainio, Soveta Uzbekistano kaj Horizonto de Soveta Litovio.

15.3.17 Tanzanio

Tanzania Esperanto-Asocio, kun 20 membroj, estis fondita en 1963. En septembro 1968 Radio Tanzania unuafoje elsendis pri Esperanto, nome svahillingvan intervjuon kun la prezidanto de TEA, Pascal V. X. Sao, kiu revenis de unujara studrestado en Svedio.

15.3.18 Venezuelo

Venezuela Esperanto-Asocio estis fondita en 1951, sed ne kolektis ĝis nun konsiderindan membronombron.

En 1959, ĉiusemajne en la plej grava ĵurnalo de la lando aperis informoj pri Esperanto. Komence de 1963 ekfunkciis en la Universitato de Caracas baza kurso de Esperanto, organizita de la Fako de Ĝeneralaj Studoj de la Direkcio de Kulturo.

15.3.19 Vjetnamo Norda

Vjetnamanoj ekinteresiĝis pri Esperanto ekde la jaroj 1929-30, en la periodo de franca superregado, per la enkonduko de franca laboristo, André Guérineau, kiu travojaĝis Eŭropon kaj Azion per biciklo por propagandi la Internacian Lingvon. Huynh-ba-Duong verkis la unuan vjetnamlingvan lernolibron de Esperanto (Hanoi 1932); grupoj fondiĝis en la provincoj Tonkino kaj Koĉinĉinio. Tamen, la tiamaj regantoj rigardis la freŝnaskitan Movadon per suspektemaj okuloj, farante ĉion por malhelpi ĝian disvastiĝon. Post la Aŭgusta Revolucio de 1945, kiam fondiĝis Vjetnama Demokratia Respubliko, la esperantistoj reorganiziĝis, radiostacio uzis Esperanton, sed la aktiveco ĉesis pro la militrezistado kontraŭ la Francoj.

Nur ekde 1954 revigliĝis la Movado en Norda Vjetnamo. La 9-an de decembro 1956 estis fondita Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA), vera amasorganizaĵo, kiu havas prestiĝon kaj influon en la lando kaj al kiu aliĝis famkonataj personoj (i.a. la Kulturministro Hoang-minh-Giam), multnombraj intelektuloj kaj gejunuloj; krom pli ol 2.500 aktivaj membroj, estas 5.000 apogantoj. En sia unua dekjara periodo VPEA distribuis al kursfinintoj 2.500 unuagradajn kaj pli ol 700 duagradajn atestilojn.

Fremdlingva Eldonejo en Hanoi, granda ŝtata libro-entrepreno, havas Esperanto-fakon kaj eldonis ĝis nun, kunlabore kun VPEA, kvindekon da verkoj literaturaj, sociaj kaj kulturaj. En la jaroj 1959-1963 aperis la revuo Vjetnamio Antaŭenmarŝas, kiun nun, pro la militkondiĉoj, anstataŭas la bulteno Informado. VPEA ĉiujare eldonas ankaŭ vjetnaman numeron de Paco.

Prezidanto de VPEA estas (de 1968) ĝia kunfondinto Nguyen-van-Kinh, multjara ambasadoro en Moskvo; ĝenerala sekretario (de 1956) estas Dao-anh-Kha, kiu i.a. redaktis kvin lernolibrojn kaj vortaron kaj tradukis vjetnamen verkojn de Shakespeare, konsultante Esperantajn tradukojn.

15.4 ESPERANTO EN ALIAJ LANDOJ

La organo de UEA estas legata en 88 landoj. Oni do komprenas, ke la Internacia Lingvo ne estas konata nur en tiuj landoj, kiuj havas landan asocion – kvankam en dudeko da landoj UEA havas nur po 1-2 membroj. Restas fakto, ke en multaj terpartoj Movado entute ne ekzistas, ĉar mankas la esencaj antaŭkondiĉoj: se malsato kaj analfabeteco bremsas socian progreson aŭ se la civitanoj ne rajtas ĝui la plenan liberecon de individuo, ne povas formiĝi aŭ bezono aŭ ebleco pri internacia komunikado kaj pri utiligo de Esperanto.

Tio aparte validas por Afriko, kie manpleno da esperantistoj estas dissemita tra grandega kontinento. UEA kaj TEJO havas sekciojn nur en Madagaskaro (kaj UEA krom en Zairo de antaŭnelonge ankaŭ en Sudafriko), dum la iam aktiva Landa Asocio en Maroko mortis pro la elmigro de la ĉefaj gvidantoj. Pri Mozambika Esperanto-Asocio oni aŭdis ankoraŭ en 1964 (lige kun ekspozicioj, i.a. patronataj de ekleziaj aŭtoritatoj), sed ŝajne la portugala cenzuro sufokis ĝian vivon. Apartan atenton al agado en Afriko lastatempe donas TEJO, kiu starigis en 1968 Afrikan Komisionon kun membroj i.a. en Alĝerio, Angolo, Sudano, Togo kaj Tunizio; unu komitatano de TEJO, reveninte de studo en Eŭropo, komencis en marto 1968 instrui Esperanton en junulara kulturdomo de Bamako, la ĉefurbo de Malio.

En la arabaj landoj nur ĵus vekiĝis intereso pri Esperanto, i.a. lige kun la impona eldono de La Nobla Korano, pri kiu raportis pluraj arabaj kaj islamaj gazetoj. En Egiptio pli frue estis ĝermo de Movado: Egipta Esperanto-Asocio, fondita en 1922, trovis membrojn unuavice inter Eŭropanoj; en 1933-35 L. N. Newell faris kursojn laŭ Cseh-metodo; refondita en 1944, la Asocio agadis i.a. inter soldatoj kaj militkaptitoj, sed ekde 1951 la Movado haltis. De kelkaj jaroj malfermiĝis novaj perspektivoj post la apero de Esperanto-araba poŝvortaro (1968) kaj Esperanto-araba lernolibro (1969), ambaŭ verkitaj de Nassif Isaac, kiu longtempe estis la sola araba delegito dum Universalaj Kongresoj. (La unua lernolibro de Esperanto por Araboj aperis en 1908 en Romo, kaj en 1930 aperis sub aŭspicioj de UEA araba ŝlosilo.) En 1966 komenciĝis korespondaj kursoj de Esperanto en Irako; ilin partoprenas ankaŭ Araboj en aliaj landoj, i.a. en Sirio. La Iraka Ministerio pri Kulturo petis en 1970 raporton pri la utiligo de Esperanto en turismo, planante la eldonon de broŝuro.

En Turkio kredeble neniam estis pli ol kelkdeko da esperantistoj dum iu momento en la historio de la lingvo, kaj preskaŭ ĉiu el la ekzistantaj lernis ĝin ekster la lando. Inter 1907 kaj 1951 eldoniĝis sep lernolibroj aŭ vortaroj de Esperanto por Turkoj; sekvis du pliaj lernolibroj en 1965 kaj en 1966 (verkita de usona packorpusano). En la 50’aj jaroj, laŭdire kelkaj esperantistoj estis arestitaj pro ricevo de eksterlandaj (komunistaj?) Esperanto-eldonaĵoj.

Progresoj en aliaj landoj de Azio estas malrapidaj, sed rimarkeblaj. En Nepalo, sekve de la instruado de Tibor Sekelj, fondiĝis en 1957 societo, kun apogo de la Edukministro, kaj en 1961 UEA sendis alian Jugoslavon, Simo Milojević, por instrui Esperanton en tiu lando (dum ok monatoj pli ol 200 studentoj partoprenis sep kursojn). En Cejlono, kie jam en la 30’aj jaroj kelkaj kleraj budhanoj lernis kaj disvastigis Esperanton, instruis en 1962 alia sendito de UEA, Victor Sadler. Rezulte, estis fondita – ne longviva – Cejlona Esperanto-Societo kaj aperis Esperanta-sinhala vortareto, eldonita de UEA kaj presita en la Universitato de Cejlono. Kurson de la lingvo komencis aperigi en 1967 unu enlanda ĵurnalo.

En Tajvano, en 1960, estis eldonita, kun la subteno de iu Ĉina Junulara Kontraŭkomunista Nacisava Asocio, 178-paĝa lernolibro kun vortaro, La Skizo de Esperanto, kiun kompilis William Han. Pri Esperanto prelegas kaj verkas J. B. Se-ĉien Kao, profesoro de Katolika Universitato Fu-Jen. Novaj lernolibro kaj vortaro por Ĉinoj aperis en 1970. Informado pri la Internacia Lingvo okazis lastatempe ankaŭ en Hongkongo, kie loĝas unu el la membroj de la Azia Komisiono de TEJO.

En Tajlando, antaŭ kaj post la lasta milito, kelkfoje komunistoj uzis Esperanton; en 1938 aperis Esperanto-siama legolibreto. En Suda Vjetnamo reviviĝis en 1969, kun helpo de la aŭstralia ambasadoro Ralph Harry, la iama Esperanto-Grupo de Sajgono, kiu tuj komencis organizi kursojn. En 1971 aperis Esperanta-vjetnama vortareto de Nguyen-phuoc-Khang, kaj fine de la sama jaro estis starigita “Agadgrupo por Esperanto”, el kiu evoluu landa asocio.

La unua esperantlingva libro en Filipinoj aperis jam en 1911 (Eĥoj el Manila), kaj tuj antaŭ la Dua Mondmilito ĉinaj enmigrintoj klopodis fondi Filipinan Esperanto-Asocion. Ekde 1968 unu radiostacio en Manila elsendas en Esperanto dufoje 15 minutojn dum semajno, kaj en 1969 200 studentoj eklernis Esperanton en la kolegio Zaragoza, en Tayng.

Sur la teritorio de nuna Indonezio laboris por Esperanto jam antaŭ 50 jaroj Tjong Hie Liem, kiu ekeldonis en 1925 la revuon Hinda Esperantisto kaj fondis en 1929 Unuiĝon de Geesperantistoj en Nederlanda Hindujo, sed la nederlandaj aŭtoritatoj ne favoris disvastigon de Esperanto fare de Indonezianoj mem. Tamen aperis ankoraŭ ŝlosilo kaj lernolibro (en 1931 resp. 1932). S-ino Datu Tumenggung, influa persono en la publika vivo de sia lando, restarigis la Movadon, fondante en 1952 Indonezian Esperanto-Asocion kaj gvidante kursojn; plurfoje ŝi estis atentata gasto ĉe Universalaj Kongresoj. Sed ŝian morton en 1963 sekvis nova periodo de stagnado.

En pluraj landoj de Latina Ameriko Esperanto estas apenaŭ konata. Antaŭ la Unua Mondmilito la Movado dum mallonga tempo floris, sed same rapide velkis. Tamen plej rimarkinde ŝanĝiĝis la situacio en Kubo: la ĉefa gazeto Granma aperigis en septembro 1970 ampleksan artikolon pri Esperanto, kaj la Ministerio pri Edukado komencis esplori proponon instruigi la Internacian Lingvon “en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj” de la lando. Oni jam komencis pretigi kadron de instruistoj kaj kunlabori kun lokaj Esperanto-kluboj por plirapidigi la diskoniĝon de la lingvo; provinca direkcio por lingvo-instruado fondis Esperanto-Komisionon, kiu kolektas informojn pri la monda lingvo-problemo por ebligi al la ministerio fari definitivan decidon. En 1967 estis fondita Esperanto-rondo en la Universitato de Portoriko. UEA havas peranton en Peruo ekde 1969, kiam komenciĝis du kursoj en la ĉefurbo Lima. En la sama jaro estis ankaŭ kurso en la Universitato de Santiago, Ĉilio. Estas notinde, ke en 1969-70 la Centra Oficejo de UEA ricevis el Latina Ameriko pli da informpetoj pri Esperanto ol el kiu ajn alia mondoparto.

En Eŭropo, landaj Esperanto-asocioj (aŭ kompareblaj tutlandaj institucioj) troviĝas en ĉiuj suverenaj ŝtatoj, escepte de Albanio, Turkio kaj la “liliputaj” ŝtatoj.

En kelkaj manlibroj oni asertas, ke antaŭ la Dua Mondmilito Esperanto estis devige instruata en la lernejoj de Albanio. Efektive, la albana registaro oficiale skribis al Edmond Privat, ke ĝi decidis – per dekreto n-ro 475 de la 3-a de junio 1922 – la devigan enkondukon de la lingvo en ĉiujn duagradajn superajn kaj komercajn lernejojn, sed pri realigo de tiu plano oni poste nenion aŭdis. La solaj esperantlingvaj eldonaĵoj estas du biografioj de la nacia heroo Skanderbeg, aperintaj en 1929 kaj 1969. Krome aperis nur albana ŝlosilo en Italio antaŭ la milito. La unua kurso postmilita okazis en 1959. Laŭ ĉina fonto, poste plialtiĝis la nombro de esperantistoj, aperis eĉ filmo kaj pri Esperanto ofte raportis gazetoj.

15.5 BIBLIOGRAFIO

Mudrak, W., k.a., “La Esperanto-Movado en Aŭstrujo”. Kongresa Libro, 55-a UK. Vieno 1970, p. 26-29.

“Historio de la laborista Esperanto-Movado en Aŭstrio”. La Socialisto, vol. 5, 1968, n-ro 2, ĝis vol. 7, 1970, n-ro 3/4.

Texeira de Freitas, M. A., O Esperanto no Brasil. Rio de Janeiro 1945.

Williams, Norman, “Esperanto en Britujo”. Kongresa Libro, 56-a UK. Londono 1971, p. 13-15.

Forster, Peter G., Survey of social composition and attitudes of membership of the British Esperanto Association. University of Hull, Dept. of Sociology and Social Anthropology, Occasional Bulletin, N-roj 1-8, 1969/70.

Murgin, Canko, Historio de bulgara Esperanto-Movado. Kajero unua (1885-1890). Kokemäki 1964.

Sarafov, Ivan, Skizo de la historio de bulgara Esperanto-Movado. Sofia 1971.

Rapport vedrorende anvendelsen af Esperanto i Danmark. København 1953.

Klemola, Irja, “La Esperanto-Movado en Finnlando”. Kongresa Libro, 54-a UK. Helsinki 1969, p. 21-23.

Deligny, M. E., Histoire de la Federation Esperantiste du Nord de la France. Saint-Omer 1935.

Behrendt, A., Deutscher Esperanto-Bund e.V. Ein Rückblick auf 25 Jahre. Berlin 1931.

“Esperanto en Hispanujo”. Kongresa Libro, 53-a UK. Madrid 1968, p. 48-50.

“Le tappe dell’Esperanto in Italia”. L’Esperanto, vol. 46, 1968, n-ro 132, p. 14-19.

Miyamoto masao, Historio de la japana Esperanto-Movado. Kioto 1969.

Ĝivoje, Marinko, Historio de Esperanto-Movado en Jugoslavio. Zagreb 1965.

Kökény, Ludoviko, “La Movado en Hungario”. Gvidlibro de Supera Ekzameno, vol. II. Budapest 1966, p. 62-82.

“La Esperanto-Movado en Nederlando”. Kongresa Libro, 49-a UK. Hago 1964, p. 42-43.

Jubileumboek 1911-1936. Amsterdam 1936.

“La Esperanto-Movado en la nordaj landoj”. C. Støp-Bowitz, J. R. G. Isbrucker, La Esperanto-Movado. Oslo 1948, p. 42-58.

“Esperanto en Usono”. Kongresa Libro, 57-a UK. Portland 1972, p. 20-22.

Tikos kaj Giani, “Esperanto en Ĉinio”. El Popola Ĉinio, vol. 1, 1950, n-ro 2, p. 6.

Blanke, Detlev, “Pri la Germana Laborista Esperanto-Asocio (LEA)”. Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 26/27, p. 12-14.

Andrianova, Nadia, “El la historio de Esperanto-Movado en Ukrainio”. Tra Soveta Ukrainio, 1969, n-ro 6, p. 25-31.

Dao Anh Kha, “La Esperanto-Movado en Vjetnamujo”. Oomoto, jaro 47, 1972, p. 5-9, 51-56.

ĈAPITRO 16

ESPERANTO-ORGANIZAĴOJ POR FAKAJ KAJ SPECIALAJ CELOJ

16.1 ENKONDUKAJ RIMARKOJ

Konforme al la principo de universaleco de UEA, la Statuto de Universala Esperanto-Asocio ebligas al diversaj internaciaj fakaj kaj specialaj organizaĵoj, uzantaj Esperanton por progresigi siajn apartajn celojn, partopreni en la agadoj de la Asocio. Tiu kunlaboro havas grandan valoron, ĉar ĝi ne nur kontribuas al la fortikigo de la Esperanto-Movado ĝenerale, sed ankaŭ akcelas la disvastigon de fakaj konoj. La reciproka helpo inter UEA kaj tiuj organizaĵoj donis tre bonajn rezultojn en la lastaj jaroj.

La neŭtralaj Fakaj Asocioj (FA) povas aliĝi al UEA kaj en tiu kazo ili estas reprezentitaj en la Komitato de la Asocio. Se tia organizaĵo ne deziras aliĝi, ĝi povas fari kontrakton kun UEA pri komuna agado, interŝanĝo de servoj kaj reciproka helpo. Fine, diversaj neneŭtralaj internaciaj Esperanto-asocioj, kiuj havas specialajn celojn, povas, same tiel, fari kontrakton pri kunlaboro kun UEA, se ĝi ne kontraŭas la principon de neŭtraleco kiel difinita en art. 4 de la Statuto. Sekve, ĉiuj fakaj kaj specialaj organizaĵoj estas grupigitaj jene: FA neŭtralaj aliĝintaj al UEA; FA en kontraktaj rilatoj kun UEA (neŭtralaj kaj neneŭtralaj); FA kaj aliaj specialaj organizaĵoj troviĝantaj ekster la kadro de UEA, sed tamen kelkfoje neformale kunlaborantaj en diversaj agadoj kaj mondaj kampanjoj de la Asocio. En la sekvantaj sekcioj estos prezentitaj plej koncize nur la bazaj faktoj pri tiuj organizaĵoj.

16.2 FAKAJ ASOCIOJ ALIĜINTAJ AL UEA
16.2.1 Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)

Unu el la plej malnovaj specialigitaj Esperanto-unuiĝoj estas tiu de la fervojistoj. Same kiel la fervojistoj en siaj profesiaj rilatoj jam frue en la pasinta jarcento ekkunlaboris trans la landlimojn, tiel ankaŭ la esperantlingvaj fervojistoj jam en 1909 (dum la Universala Kongreso en Barcelona) fondis propran internacian societon sub la nomo “Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj” (IAEF). Ĝi ne atingis konsiderindan membronombron, sed evoluis esperplene, ĝis subite la eksplodo de la Unua Mondmilito praktike ĝin likvidis.

Post refondo de IAEF en 1921, formiĝis aliĝintaj asocioj en deko da landoj. Estis eldonata internacia gazeto kaj iĝis fruktodona la kunlaboro kun la internacia sindikataro. Estas konataj konsiderindaj agoj el tiuj jaroj fare de pluraj sindonaj kolegoj en diversaj landoj, precipe en Ĉeĥoslovakio kaj Germanio en formo de tradukitaj ampleksaj dekretoj internfervojaj kun internacia karaktero kaj de la unua fervoja terminareto kun 1.300 vortoj. Tamen ne abundis taŭgaj gvidantoj, mankis monrimedoj, kaj post la malapero de kelkaj landaj asocioj, kiuj laboris en la influsfero de la faŝismaj reĝimoj, fine la Dua Mondmilito denove komplete ruinigis la fruktojn de multjara strebado.

Dum la 21-a SAT-Kongreso en Amsterdam, en aŭgusto 1948, ĉefe nederlandaj kaj francaj kolegoj refondis sian Federacion, sub la nomo “Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj”. De tiam por la Federacio, kiu nun nomiĝas Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), komenciĝis tempo relative prospera, kompare kun la antaŭaj periodoj. La membronombro kreskis de 250 kaj tri landaj asocioj en 1948 al 3.050 membroj kaj 19 landaj asocioj en 1971. Ekde 1949 IFEF ĉiujare organizas kongresojn, kiuj okazis laŭvice en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Apud allogaj turismaj programeroj ili akcentas la fakan karakteron de la federacio. Pro tio la kongresoj regule prezentas altvalorajn fakprelegojn pri aktualaj problemoj de la gastlando, fakekskursojn al fervojaj vidindaĵoj, kontaktojn kun eminentaj fervojistoj kaj kun aliaj branĉoj de la kultura laboro inter fervojistoj. Krome oni ne forgesas la gravajn rilatojn kun la fervojistaj sindikatoj en nacia kaj internacia skaloj.

Nefervojisto ne povas imagi, kiel komplika, ampleksa kaj multflanka estas la “fervojista lingvo”, parte eĉ nekomprenebla por fervojistoj mem en ilia nacia lingvo. Des pli malfacile estas krei terminaron taŭgan por internaciaj celoj. Surbaze de la seslingva internacia oficiala terminaro de Internacia Unuiĝo de Fervojaj Administracioj, terminara komisiono de IFEF okupiĝas pri tiu laboro, kiu celas esperantigi 11.000 vortojn. La germana landa asocio eldonis en 1966 terminareton kun 2.000 radikoj, surbaze de kiu aliaj landaj asocioj de IFEF prilaboras proprajn terminaretojn. En 1971 aperis fervojista terminaro de Esperanto kaj serbokroata; pli frue pretiĝis hungara kaj norvega terminaroj. Tradukitaj estis la internaciaj konvencioj pri la pasaĝer- kaj pakaĵ-trafiko kaj pri la frajttrafiko. En 1953 IFEF subskribis kontraktojn pri kunlaboro kun UEA kaj SAT. En 1966 ĝi aliĝis al UEA kiel faka asocio.

Laŭ iniciato de landaj IFEF-sekcioj kelkaj fervojaj kompanioj enmetis esperantlingvajn tekstojn en la porpasaĝerajn klarigojn de siaj horaroj, aliaj eldonis varbilojn kaj prospektojn en Esperanto. Ĉiujare aperas multaj artikoloj pri aferoj de IFEF en la fervoja fakrevuaro resp. en distraj kaj kulturaj gazetoj por fervojistoj. Apud la multnombraj personaj kontaktoj, kiujn IFEF daŭre peras, ĝi celas konvinki fervojajn instancojn, ke helpe de la Internacia Lingvo eblus konsiderinde raciigi la internacian trafikon.

De 1948 ĝis 1966 la estraro de IFEF estis komplete nederlanda, poste ĝi iom internaciiĝis, kaj ekde 1968 ĝi estas plene internacia.

16.2.2 Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ)

Jam en 1906, dum la Dua UK en Ĝenevo, estis fondita Internacia Societo de Esperantistoj Juristoj (ISEJ). La iniciatinto estis advokato A. Michaux, la fama organizinto de la Bulonja Kongreso, kiu fariĝis prezidanto de la nova Societo, dum D-ro P. Degon, advokato en Neuilly-sur-Seine, fariĝis ĝia sekretario. La organo de ISEJ estis La Revuo. Post la Unua Mondmilito la societon gvidis D-ro J. Litauer, advokato en Varsovio, kaj D-ro S. Liebeck, advokato-notario en Berlino; advokato Chapron el Le Mans estis ĝia ĝen. sekretario. La kunvenoj de ISEJ okazadis dum la UK. En 1932 aperis Germana-Esperanta Jurista Vortaro. Pro la malbonaj politikaj cirkonstancoj en Germanio, ISEJ ĉesis funkcii jam antaŭ la Dua Mondmilito.

La nuna Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) estis fondita en 1957 dum la 42-a UK en Marseille, laŭ iniciato de Prof. D-ro I. Lapenna, kiu fariĝis ĝia prezidanto. La aliaj membroj de la unua Plenuma Komitato estis: D-ro W. Herrmann, juĝisto (Germanio) kaj R. Sakowicz, advokato (Pollando), vicprezidantoj; Jean Duthilleul, advokato (Francio), sekretario-kasisto. Fine de 1957 IEAJ havis 70 membrojn en 27 landoj. Ĝi tuj faris kontrakton pri kunlaboro kun UEA, sed en 1961 ĝi aliĝis al UEA. Nun (1972) IEAJ havas 208 membrojn en 31 landoj. Ĝia Plenuma Komitato plurfoje ŝanĝiĝis. Nun ĝin formas Prof. D-ro I. Lapenna (Britio), prez.; D-ro Lajos Marton, prokuroro (Hungario) kaj Erik Gadd, juĝisto (Finnlando), vicprezidantoj; D-ro Ludwig Röll, notario (Germanio), sekretario-kasisto.

La celo de la Asocio estas disvastigi la Internacian Lingvon inter la juristoj kaj antaŭenigi ĝian praktikan uzon en la internaciaj rilatoj de juristoj; plue, helpi la utiligon de la lingvo por fakaj, profesiaj kaj jursciencaj celoj de siaj membroj.

Jam la fondkunveno de 1957 difinis la bazan agadlinion por realigo de la celoj: instigi la membrojn aliĝi al UEA kiel MA kaj fariĝi fakdelegitoj pri juro; rekomendi al la membroj aliĝi al granda internacia faka jurista organizaĵo kaj diskonigi la lingvon en juristaj medioj; organizi dum la UK publikajn kunvenojn pri aktualaj juristaj problemoj en kunlaboro kun juristaj neesperantistaj organizaĵoj; evoluigi la juran terminaron en la Internacia Lingvo. La Asocio agis kaj plu vastigas sian laboron laŭ tiuj ideoj.

Ekde la UK en Mainz (1958) regule okazis publikaj kunvenoj, organizitaj de IEAJ en kunlaboro kun loka neesperantista jurista organizaĵo. Ofte la kunvenoj okazis ekster la kongresejo, ekzemple en la ejo de la koncerna loka jurista asocio. La ĉeftemo estas aŭ iu aktuala jura problemo, kiu havas ĝeneralan intereson, ekzemple la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj (1958), aŭ grava demando sur la kampo de kompara juro. Al tiu lasta kategorio apartenas, ekzemple, la pozicio de advokato, la respondeco de aŭtoposedanto, la koncepto de proprieto kaj ĝiaj ĉefaj limigoj, la egaleco de seksoj en familia juro, ŝtataneco, rajto de kunvenado kaj organiziĝo, k.a., ĉiam laŭ la juro de diversaj landoj. Kutime deko aŭ pli da raportoj, verkitaj de membroj kompetentaj en la koncerna jura branĉo, donas realecan bildon pri la jura situacio en diversaj landoj kaj ebligas komparojn. Tio havas ne nur teorian, sed ankaŭ praktikan valoron. Pro la ĉeesto de juristoj, kiuj ne regas Esperanton, aldone al la Internacia Lingvo estas uzata ankaŭ la nacia de la koncerna lando. La materialoj – raportoj kaj intervenoj – aperas poste en la Internacia Jura Revuo, organo de la Asocio.

La unua numero de Internacia Jura Revuo, redaktata de D-ro Lajos Márton, aperis en 1966. Komence ĝi estis stencilita, nun ĝi aperas presite. La 10 grandformataj kajeroj, publikigitaj ĝis 1972, enhavas valorajn artikolojn kaj studojn pri diversaj juraj demandoj, novaj leĝoj aŭ kodoj, aldone al la menciitaj materialoj de la publikaj kunvenoj. Kiel aparta broŝuro aperis la kolektiva verko La Pozicio de Advokato laŭ la Juro de Diversaj Landoj. En 1970 estis publikigitaj Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, tradukitaj de R. Harry, I. Lapenna kaj E. Svane. Estas preparata la publikigo de la Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj kaj Konvencio pri la Juro de Traktatoj, ambaŭ tradukitaj de R. Harry. Membroj de la Plenuma Komitato donis helpon en la difinado de juraj terminoj en Plena Ilustrita Vortaro.

Viglaj estas la profesiaj interŝanĝoj de informoj inter la membroj. Sufiĉe ofte la membroj, precipe la fakdelegitoj de UEA pri juro, faras diversajn praktikajn servojn al kolegoj kaj, pere de ili, ankaŭ al nemembroj.

16.2.3 Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

ISAE estis fondita la 30-an de aŭgusto 1906 en Ĝenevo, dum la 2-a Universala Kongreso, kun la celo enkondukadi la uzon de Esperanto en sciencon (poste aldoniĝis ankaŭ la celo disvastigadi sciencajn konojn inter esperantistoj). La grundo estis preparata dum du jaroj, per eldonado de Internacia Scienca Revuo, de kiu – ĝis la Unua Mondmilito – aperis ok grandformataj volumoj, kun entute preskaŭ 4.000 paĝoj. En la revuo aperis ankaŭ multaj gravaj kontribuaĵoj pri originalaj sciencaj esploroj.

Unu el la kunfondintoj kaj la unua prezidanto de ISAE estis Generalo Sebert. Aliaj naŭ prezidantoj kaj vicprezidantoj el tiu vivperiodo de ISAE estis same konataj sciencistoj, inter kiuj nobelpremiito J. J. Thomson, profesoro en la Universitato de Kembriĝo (Cambridge).

Post la Unua Mondmilito, la restarigo de la Asocio okazis en la jaro 1922, ĉefe dank’ al Maurice Rollet de l’Isle, kiu estis la ĝenerala sekretario en la lastaj antaŭmilitaj jaroj kaj la prezidanto de la provizora estraro ĝis la jaro 1925. Kiel la organo de la Asocio estis regule aperigata, ekde 1926, Bulteno de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiun redaktadis same Rollet de l’Isle (li restis la ĝenerala sekretario de ISAE ĝis la jaro 1933, portante tiel la plej pezan laboron en ISAE). Kontraŭe al la antaŭmilita periodo, kiam oni ĉiujare elektadis novan prezidanton, dum la tuta tempo inter la du mondmilitoj restis la prezidanto D-ro Odo Bujwid, profesoro en la Universitato de Krakovo.

La restarigo de ISAE post la Dua Mondmilito komenciĝis jam en 1947, kun la ĉefa laborportanto, prezidanto de la provizora estraro, muzea kuratoro C. Støp-Bowitz (Universitato de Oslo). La postmilitaj prezidantoj estis: Prof. M. Fréchet (Universitato de Parizo, 1950-53), Prof. S. Nishi (rektoro de Gunma-Universitato, Japanio, 1953-59), Prof. W. E. Collinson (Liverpool, Anglio, 1959-65), Prof. Y. Väisälä (Turku, Finnlando, 1965 ĝis sia morto en 1971).

Sub la redaktado de D-ro W. P. Roelofs kaj D-do G. F. Makkink, en 1949 ekaperis Scienca Revuo, eldonata komence de privata eldonisto Muusses el Nederlando. En 1961 la revuon transprenis, en tre neenviinda stato, ISAE mem. La ŝarĝon de la redaktado kaj de la eldonado transprenis Prof. B. Popović, kiu en 1954 fariĝis la ĝenerala sekretario. Redaktata kaj presata en Jugoslavio, la revuo maturiĝis sufiĉe por transiri, ekde la jarvolumo 21, al ses numeroj jare minimume po 32 paĝoj, en pligrandigita formato.

Intertempe kreiĝis en la kadro de ISAE studenta sekcio (STELO) kaj pluraj fakaj sekcioj (arkitekt-konstruista, medicina, filologia, geologia, astronomia, teknikista). Tial la skribaĵoj pri organizaj kaj priesperantaj problemoj ne plu aperadas en Scienca Revuo, sed en aparta Bulteno de ISAE kaj de ĝiaj sekcioj, publikigata laŭbezone (3-6 fojojn jare).

Okaze de sia 50-jara jubileo, ISAE eldonis la kolekton Sciencaj Studoj (1958), en kiu trovis lokon multaj artikoloj pri originalaj esploroj el ĉiuj sciencaj kampoj, redaktita de D-ro P. Neergaard, mondokonata fakulo pri plantmalsanoj (tie oni povas trovi ankaŭ pli detalajn sciigojn pri la historio de ISAE kaj de utiligado de Esperanto por sciencaj celoj).

La nuna kaj proksimestonta laboro de ISAE havas precipe eldonan karakteron. Post plifirmigo de la revuo, oni baldaŭ transiros al ekeldonado de lernolibroj, manlibroj, monografioj k.s. en Esperanto, kiom la financaj rimedoj permesos. Paralele kun tio oni provados utiligi pli vaste la amplekse faritan laboron en la Terminologia Centro de ISAE kaj eldonadi diversfakajn terminarojn.

16.3 ORGANIZAĴOJ KUNLABORANTAJ KUN UEA
16.3.1 Neŭtralaj Fakaj Asocioj

16.3.1.1 Internacia Societo de Arkitektoj- kaj Konstruistoj-Esperantistoj (ISAKE). – Fondita en 1959, ISAKE estas memstara sekcio de ISAE, ariganta personojn, kiuj laboras, konstruas aŭ projektas en arkitekturo kaj konstruado. Ĉefa celo de ĝia agado estas: apliko de Esperanto en arkitekturo kaj konstrufakoj, kompilado de arkitekturaj kaj konstrufakaj terminaroj, interŝanĝo de fakaj manlibroj, revuoj kaj spertoj. Ĝiaj 138 membroj estas ligitaj per “Oficiala Informilo”. La centro de ISAKE troviĝas en Zagreb, Jugoslavio.

16.3.1.2 Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA). – Ekzistas en la mondo miloj da aŭtomobilistoj, kiuj, per Esperanto, solvas siajn problemojn dum vojaĝoj eksterlanden.

Ilin klopodas kunigi en forta organizo Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista, fondita en la jaro 1964 kun la celo disvastigi tiun praktikan uzadon de la Internacia Lingvo kaj enpenetri, per taŭga informado, en la neesperantistajn fakajn mediojn.

Al la delegitoj de UEA pri “aŭtomobiloj” aldoniĝis, laŭ instigo de IEKA, la fako “SOS-aŭto-servo” por doni al la aŭtomobilistoj sciantaj la Internacian Lingvon efektivan helpon en la malfacilaj cirkonstancoj de paneoj kaj strataj akcidentoj en fremdaj regionoj.

Nuntempe tiu delegita reto ampleksas 14 landojn, kaj ĝi disvastiĝos paralele kun la kresko de la membraro kaj danke al varba laboro de pluraj Landaj Reprezentantoj.

En la terminara kampo, kies evoluo estas esenca por la celoj de IEKA, oni iniciatis la kompiladon de seslingva “Aŭto-Terminaro”, kiu jam aperis kiel “propono” en multobligita formo. Ĝi estos kiel eble plej baldaŭ ĝisdatigita por definitiva eldono.

Estas ankaŭ antaŭviditaj aliaj eldonaĵoj, kiel ekzemple detalaj informoj en Esperanto pri diversaj landoj por la aŭtomobilistaj turistoj. Ilia realigo, kiu dependos de la ebleco disponi pri taŭgaj kunlaborantoj, estos tre utila por evidentigi en plej diversaj medioj (aŭto-firmoj, benzin-kompanioj, turismaj instancoj, ktp.), la valoron de la Internacia Lingvo kaj la ekziston de ne indiferenta “merkato” en la Esperanto-Movado.

16.3.1.3 Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO). – Fondita en 1967, tiu ĉi Asocio celas (1) helpi profesiulojn per internacia kunlaboro sur la biblia kaj orientalisma kampo, (2) disvastigi en la mondo la biblian kaj orientan kulturon, eldonante ekumenan Biblion kun kritikaj notoj kaj aliajn taŭgajn verkojn, (3) organizi internaciajn kongresojn, specialajn kunvenojn, fakajn seminariojn kaj instruekskursojn tra orientaj landoj, (4) publikigi internacian adresaron de bibliistoj kaj orientalistoj.

Organo de IABO nun estas Biblia Revuo, kiu aperis de 1964 ĝis 1966 en Aŭstralio kaj ekde 1968 en Italio, daŭre sub la redakto de la aŭstralia orientalisto Donald Broadribb. Per siaj altnivelaj artikoloj, kiujn nun akompanas la unuaj provoj de la nova traduko de la Biblio, tiu dumonata revuo jam akiris konsiderindan prestiĝon en fakaj rondoj.

16.3.1.4 Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). – Blindaj esperantistoj ne estas, nek volas esti, aparta kategorio de praktikantoj de Internacia Lingvo; pro sia blindeco ili nur devas havigi al si lernilojn, komunikilojn kaj literaturajn trezorojn per metodoj senvidaj. Tio ja koncernas ne nur Esperanton, sed la vivon ĝenerale, kaj en ĉiuj civilizitaj landoj la ŝtato kaj aliaj publikaj instancoj zorgas, ke ankaŭ blindaj civitanoj havu laŭeble plenan aliron al ĉiuj kulturaj atingaĵoj de la homaro. Ĉar la ŝtato apenaŭ ie zorgas pri Esperanto kaj ĉar la Esperanto-Movado apenaŭ havas la necesajn rimedojn por zorgi pri siaj blindaj anoj, ili laŭeble devas tion fari aŭ farigi por si mem.

Konsiderante la ekstreme mizeran staton de la blinduloj ĉe la sojlo al la dudeka jarcento – kompare kun la nuna –, oni ne povas ne havi plej grandan admiron je la blindaj pioniroj kaj iliaj vidantaj helpantoj, kiuj siatempe disĵetis la unuajn Zamenhofajn semojn en la vicoj de la nevidantoj. Du nomoj speciale meritas ĉi tie omaĝan aprezon, tiu de vidanta franca profesoro Théophile Cart kaj tiu de sveda blinda kaj surda brajlopresisto Harald Thilander (1877-1958). En 1904, Prof. Cart fondis kaj Thilander ekpresis la brajlan revuon Esperanta Ligilo, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas, havante milon da abonantoj en trideko da landoj; en 1912, ankaŭ la redaktado transiris al Thilander kaj nun jam dum jardeko tiun taskon plenumadas franca blinda instruisto Raymond Gonin. Post la morto de Harald Thilander la brajla presejo laŭgrade ĉesis funkcii kaj nun la revuo estas presata en Svislando.

La revuo meritas tiel larĝan mencion, ĉar ĝi ne nur laŭnome sed ankaŭ laŭfakte estis kaj restis ligilo, kruele interrompita nur de la militoj kaj submetita al la ĉiam postmilitaj malbonaj cirkonstancoj. Nun ekzistas ankaŭ landaj asocioj de blindaj esperantistoj, kaj kelkaj el ili havas sian propran revueton. Plej granda el ili estas La Kontakto (Nederlando); krome ni menciu Italan Ligilon, Informilon (okcidenta Germanio) kaj Ĉe Ni (Anglio). En Ĉeĥoslovakio aperas kiel aldono al tiea oficiala blindulrevuo: Aŭroro, kaj same en Pollando Pola Stelo; similaj kajeroj nun, ekde 1968, venadas el orienta Germanio.

Ĉiuj landaj asocioj de blindaj esperantistoj denove estis kunigitaj, en 1951, en Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). Simila organizaĵo jam ekzistis inter la mondmilitoj, kaj oni en 1932 eĉ provis transformi ĝin en Universalan Asocion de Blindul-Organizaĵoj (UABO), kies rolon hodiaŭ efektive plenumadas Tutmonda Konsilantaro por Bono de la Blinduloj (TKBB) sub aŭspicioj de Unesko; Esperanto do bedaŭrinde ne sukcesis gravigi sin inter la blinduloj per praktikaj servoj, kaj kvankam ĝi estas inter blinduloj relative multe pli disvastigita ol inter vidantoj (en kelkaj landoj 50-oble), eĉ tiu proporcio ne estas tre impona.

Malgraŭ pluraj oficialaj rekomendoj (TKBB, 1959, Romo; Blindulinstruista Konferenco, 1962, Hannover; Eŭropa Regiona Komitato de TKBB, 1966, Ĝenevo, kaj 1968, Londono), LIBE fakte ne gajnis terenon – sed ankaŭ ne malprogresis.

Al blindaj interesiĝantoj Esperanto povas oferti la nomitajn revuojn, milojn da libroj brajlaj el dudeko da bibliotekoj, kelkajn dekojn da libroj sur magnetofona bendo, sonbendajn periodaĵojn de kelkaj landaj asocioj (ĉefe reproduktoj el vidulpresaj revuoj), internaciajn kontaktojn per brajlo kaj sonbendo kaj integrigan aktivejon en rondoj de vidantaj kuncivitanoj-samlingvanoj. Al tio servas ankaŭ la internaciaj kongresoj de LIBE, kutime okazantaj en la kadro de la Universalaj Kongresoj.

16.3.1.5 Esperanto-Ligo Filatelista (ELF). – Unuavice, ELF akcelas la kolektadon de filatelaĵoj, kiuj koncernas Esperanton. Duarange ĝi subtenas siajn membrojn en ĝeneralaj filatelaj aferoj. Ĝi estis fondita en 1964 kaj havas 80 membrojn.

ELF aperigas listojn pri poŝtmarkoj, poŝtstampoj kaj aliaj poŝtoficialaj presaĵoj, kies teksto aŭ bildoj rilatas al Esperanto. Laŭ speciala sistemo, la membroj ricevas kaj interŝanĝas novajn Esperantajn filatelaĵojn.

Per konsiloj kaj materialo ELF subtenas esperantistojn, kiuj disvastigas Esperanton per filatelaj rimedoj. Medaloj kaj aliaj premioj pruvas, ke en filatelaj rondoj oni alte taksas la valoron de la filatela temo “Esperanto” dum ekspozicioj. Naŭ landoj eldonis entute 36 poŝtmarkojn kun rilato al Zamenhof aŭ Esperanto. Okaze de kongresoj k.s. estis eldonitaj kelkcent specialaj stampoj.

16.3.1.6 Internacia Ligo de Foto-Kino-Magnetofono-Amatoroj (ILEF). – Tiu ĉi Ligo estis fondita en 1957 kaj havas 250 membrojn. Ekzistas apartaj sekcioj pri foto, kino kaj magnetofono. La centro troviĝas en Skövde, Svedio.

16.3.1.7 Internacia Geografia Asocio (IGA). – IGA estis fondita en 1955 kun la celo kunigi esperantistojn, kies fako aŭ interesiĝo estas geografio, antropologio, etnologio, folkloro, arkeologio aŭ simila, kaj stimuli ilin al komuna agado. Samtempe ĝi celas enkonduki la Internacian Lingvon en tiujn fakajn mediojn, organizi geografiajn semajnojn, seminariojn kaj ekspediciojn kaj kontribui al la solvo de la problemo de geografiaj nomoj en Esperanto kaj al la preparo kaj eldonado de fakaj terminaroj kaj mapoj.

El kvin Geografiaj Semajnoj, du okazis en Jugoslavio kaj po unu en Britio, Pollando kaj Hispanio, kun meza partopreno de 50 membroj.

Laŭ propono de IGA, fondiĝis Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, en kiu partoprenas egala nombro de IGA-anoj kaj de Akademianoj; unua rezulto de ĝia laboro estas la Mondmapo, eldonita de IOE en 1968. De la organo de IGA, Geografia Revuo, aperis inter 1956 kaj 1964 ses kajeroj.

IGA havas ĉ. 300 membrojn. Ĝia prezidanto estas Lic. Tibor Sekelj.

16.3.1.8 Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). – Jam en 1910 pli ol 300 instruistoj parolantaj Esperanton organizis sin en Internacia Asocio de Instruistoj, kies organo fariĝis Internacia Pedagogia Revuo (IPR) fondita en novembro 1908 de la Ĉeĥo T. Ĉejka. La Revuo aperis dum multaj jaroj, sed ĉiam kun intervaloj. Post la Unua Mondmilito multaj eksiĝis el IAI kaj fondis en 1924 Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), kiu tenis sin sendependa ne nur de UEA, sed ankaŭ de SAT. Fine de la 1920’aj jaroj IPR elstaris per valoraj sciencaj artikoloj pri lingvistiko kaj pedagogio. TAGE kontaktis kun diversaj internaciaj pedagogiaj institucioj, ekz. Internacia Eduka Oficejo en Ĝenevo, kaj atingis en 1931, ke la sindikato “Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj” dum sia kongreso en Hamburgo publike elpaŝis por Esperanto. La plej fortaj sekcioj de TAGE estis la germana kaj sveda, sed notindaj estas ankaŭ la Esperanta resumfolio La Vojo de Klerigo, ekde 1926 aldonita al ukrajna pedagogia revuo, kaj la porinfana periodaĵo Infanoj sur Tutmondo de la franca pedagogo H. Bourguignon.

En 1949 estis fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kun la celo kunligi instruistojn kaj edukistojn, kiuj scias Esperanton, tra la mondo por progresigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, pritrakti pedagogiajn temojn, favore influi edukajn instancojn, kaj eduki instruistojn kaj lernantojn je sento de internacia solidareco kaj reciproka estimo, interfratiĝo kaj interhelpado. La ĉefaj laborantoj dum multaj jaroj estis i.a. f-inoj Violet C. Nixon kaj Jeanne Dedieu. En 1968 la gvidadon transprenis Raif H. M. Markarian, prezidanto, Helmut Sonnabend, vicprezidanto, D-ro Mario Dazzini, sekretario, k.a. Landaj sekcioj de ILEI ekzistas en Aŭstralio, Aŭstrio, Britio, Bulgario, Danlando, Finnlando, Francio, FR Germanio, Hungario, Italio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono.

Surbaze de ampleksaj preparlaboroj, faritaj de CED resp. de Konsulta Komisiono pri Lernejoj, koncerne la eblecojn de interŝtata konvencio pri enkonduko de Esperanto en lernejojn, la ideo komencis konkretiĝi tra la Kunordigaj Konferencoj en Maribor. Inter 1967 kaj 1972 okazis kvin tiaj konferencoj en Maribor, dum la sesa estis aranĝita en Budapeŝto en julio 1972. La ĉefa rezulto estas, ke, interkonsente kun la kompetentaj lernejaj instancoj, oni komencu la instruadon de Esperanto laŭ unuecaj bazaj didaktikaj dokumentoj kaj unueca lernolibro en formo de Pedagogia Didaktika Eksperimento PDE ekde la lerneja jaro 1971/72. La centran gvidadon transprenis D-ro István Szerdahelyi, kies internacia lernolibro Esperanto 1 aperis en 1972 en eldonkvanto de 10.000 ekzempleroj. En la kadro de PDE, Esperanto estas regule kaj oficiale instruata en Aŭstrio (5 lernejoj), Bulgario (2 lernejoj), Hungario (9 lernejoj), Italio (6 lernejoj), Jugoslavio (8 lernejoj); do entute en 30 lernejoj al proksimume 800 gelernantoj.

Tiu ĉi ekzemplo de la sekcioj en suda kaj sudorienta Eŭropo instigis la ILEI-sekciojn en nordokcidentaj kaj skandinaviaj landoj fondi similajn regionajn kunordigajn konferencojn.

Pli frue, okazis du gravaj Konferencoj de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata: la unua en Beograd (1963) kaj la dua en Graz (1965). Dum tiu lasta estis akceptita Konstanta Programo de ILEI. Por detaloj pri la problemoj ligitaj kun la klopodoj enkonduki Esperanton en lernejojn kaj pri la ĝisnunaj atingoj oni konsultu Ĉapitron 4.

ILEI kunlaboris aŭ kunlaboras kun pluraj aliaj Esperanto-organizaĵoj, precipe kun UEA (en la kadro de Konsulta Komisiono pri Lernejoj), kun TEJO, “Grajnoj en Vento” kaj “Geonkloj Esperantistaj”. Komenciĝis ankaŭ preparoj por esperantlingva revuo kun facilaj tekstoj por lernejanoj.

Periodaĵoj de ILEI estis la oficiala organo Instruista Letero (ekde 1955), kiu titoliĝis en 1959 Edukado Internacia (ĝis decembro 1968). Sub aŭspicioj de ILEI aperis de 1963 ĝis 1968 dek ses numeroj de la pedagogiaj Kajeroj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. Sed la plej grava nuntempa eldonaĵo de ILEI estas nun denove Internacia Pedagogia Revuo, kiu reaperis en 1970, la unuan fojon depost sia reviviĝo en 1956-58.

16.3.1.9 Universala Invalida Esperanto-Asocio (UIEA). – UIEA nur deziras helpi kaj servi, celante disvastigi konon pri Esperanto inter invalidoj kaj kripluloj, aranĝi kursojn por ili, starigi mondskalan korespond-servon, organizi invalido-vojaĝojn, disvastigi scion pri sociaj kaj aliaj problemoj komunaj al invalidoj kaj kripluloj kaj kunlabori kun ĉiaj landaj organizaĵoj por invalidoj kaj kripluloj. UIEA estis fondita en 1968 kaj havas 300 membrojn.

16.3.1.10 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). – Tiu ĉi faka asocio estis fondita la 29-an de novembro 1946, laŭ la iniciato de tri skandinaviaj ĉefredaktoroj, la Svedo Einar Adamson, la Finno Niilo Kavenius kaj la Dano R. G. Nielsen. La sidejo fariĝis Svedio, kaj tute nordlandan konsiston havis ankaŭ la unua estraro de TEĴA.

Laŭ sia statuto, celo de TEĴA estas kunigi ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj scipovas Esperanton, por komuna kunlaboro kaj kunhelpo rilate al korespondado, interŝanĝo de artikoloj, enketoj kaj informoj pri diversaj demandoj. Per uzado de Esperanto inter ĵurnalistoj ĝi volas pruvi, ke la lingvo devas servi al praktikaj celoj. La membraro (nun pli ol 300) konsistas el du kategorioj: A-membroj, t.e. profesiaj ĵurnalistoj, kaj B-membroj, t.e. laŭokazaj kunlaborantoj de gazetaro kaj radio kaj redaktoroj de Esperantaj gazetoj.

Post la morto de sia vera motoro, Adamson, en 1953, TEĴA spertis periodon de stagnado. Reorganiziĝo okazis en 1956, kaj en 1957 la bulgara sekcio transprenis la redaktadon kaj eldonadon de la organo de TEĴA, la nun kvarfoje jare aperanta Internacia Ĵurnalisto. En Bulgario nun troviĝas ankaŭ la provizora sekretariejo de TEĴA, prizorgata de Ivan Keremidĉiev-Esperov; prezidanto estas la Norvego Olav Thormodsen. La plej multaj anoj de TEĴA estas en orienta Eŭropo. Membrokunvenoj okazas dum Universalaj Kongresoj.

16.3.1.11 Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). – Ĉirkaŭ tiu tempo, kiam – en 1908 – fondiĝis Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA), komencis jam aperi medicinaj artikoloj en Internacia Scienca Revuo. En 1909 la nova faka organizaĵo aperigis sian unuan jarlibron, kaj unu jaron poste ĝi kalkulis jam 700 membrojn. La unua libro eldonita de TEKA estis Pri Estetiko en Medicino de H. Święcicki (1913). Sekvis tre vigla agado inter la du mondmilitoj, sed de 1939 ĝis 1959 TEKA ekzistis preskaŭ nur laŭnome.

Internacia Medicina Revuo, ekaperinta en 1923, fariĝis en 1925 la organo de TEKA. Sekve de deklaro de Japana Imperia Akademio, kiu en 1924 pledis por Esperanto kiel oficiala lingvo en medicino, multaj japanaj medicinistoj komencis verki siajn studojn en la Internacia Lingvo; la unua tezo originale verkita en Esperanto estis La plej Simpla Metodo por Seriodiagnozo de Sifiliso de M. Murata (1922). Samjare aperis Latino-Esperanta-Japana Anatomia Terminaro, sekvata de granda nombro de artikoloj en fakrevuoj, kiujn listigas bibliografio aperinta en 1956. Japana Esperantista Medicinista Asocio (JEMA) fondiĝis en 1925.

En Eŭropo aperis i.a. ampleksa Esperanta Teknika Medicina Vortaro de M. Briquet, eldonita de TEKA en 1932.

En 1960 TEKA reorganiziĝis kiel Universala Medicina Esperanto-Asocio, kun Medicina Revuo, aperanta de 1951 en Japanio, kiel organo. Al ĝi plue tamen kontribuis ĉefe Japanoj.

Artikolo de D-ro A. Albault en La Presse Médicale (“Esperanto en medicino”, 1960) estis krompresita en ĉ. 1.200 ekzempleroj kaj vaste dissendita. La nederlanda eldonejo Elsevier enmetis en sian Quaestionarium Medicum (1961) ankaŭ Esperanton, apud 15 naciaj lingvoj, kaj en 1962 la firmo Philips eldonis esperantlingvan katalogon de siaj X-radiaj kaj elektromedicinaj aparatoj. Bone vendiĝis du originalaj verkoj de japanaj medicinistoj: Lernolibro de oftalmologio de S. Kato (1959, 1963) kaj Nia Korpo de S. Nishi (1961, 1965). Esperantajn resumojn aperigas nuntempe i.a. Journal de Médecine de Lyon kaj Medicamundi (de Philips, pri radiologio kaj medicina elektroniko).

UMEA, kiu kunlaboras kun ISAE ekde 1962, celas ĉefe eldonadi aktualan bibliografion de fakaj artikoloj kaj verkoj ĉiulandaj, organizadi vizitojn al medicinaj institutoj kaj ebligi partoprenon de esperantoparolantaj medicinistoj en internaciaj fakaj kongresoj. Krom Sekcio Sociale Sanitara, funkcias Medicina Terminologia Centro (sub gvido de A. Albault), kiu kontribuis medicinajn terminojn al Plena Ilustrita Vortaro. La membraro de UMEA estas 350 en ĉ. 40 landoj, el kiuj preskaŭ duono en Japanio.

Medicina Internacia Revuo, nova organo de UMEA (de 1964), aperas duonjare ĉe Ĉiba-Universitato, Japanio. Prezidanto estas la japano D-ro H. ŝinoda; la sekretariejo estas en Krakovo, Pollando.

16.3.1.12 Espermenso. – La internacia organizaĵo Mensa estas, same kiel UEA, neŭtrala rilate al nacieco, raso, religio ktp. Ĝi formiĝis en 1945 kaj rapide kreskis en multaj landoj; la usona membraro jam ampleksas pli ol 10.000. La celoj de Mensa inkluzivas sciencan esploradon en la kampoj de psikologio kaj socia scienco kaj la plifaciligon de sociaj kaj intelektaj kontaktoj inter membroj kun similaj interesoj. La kvalifiko por aliĝo estas, ke membroj devas havi inteligenton pli altan ol 98 procentoj de la homoj, alivorte en la plej altaj du centonoj.

La 19-a Internacia Ĝenerala Kunveno de Mensa en Novjorko en marto 1970 aprobis la starigon de Esperanto-sekcio sub la nomo “Espermenso”.

16.3.1.13 Muzika Esperanta Ligo (MEL). – MEL estis fondita en 1963 dum la 34-a Itala Kongreso de Esperanto en Saint Vincent. Ĝi celas doni unuecon en internacia muzik-kampo kaj iniciati solidarecon inter muzikistoj de la tuta mondo por atingi plej altan perfektecon en la muzika arto. Membroj povas esti personoj, kiuj profesie aŭ amatore okupiĝas pri muziko. Ĝenerala sekretario estas la itala komponisto G. B. Briano, el kies plumo aperis en 1972 Esperanto-lingva Muzika Leksikono. Ekzistas Fakterminara Sekcio kaj Sekcio “Muzilo”.

16.3.1.14 Ornitologia Rondo Esperantlingva (ORE). – P. Stojan aperigis en 1911 en Peterburgo verkon kun la nomoj de eŭropaj birdoj (Ornitologia Vortaro Oklingva); aliaj listoj de birdonomoj aperis en 1948 kaj 1953. En 1961 la belga zoologo Wim de Smet komencis tuteŭropan enketon pri la printempa migrado de la kukolo; la rezulto, atingita helpe de multaj esperantistoj, estis publikigita en faka revuo, kun resumoj en Esperanto. Lige kun tiu enketo, naskiĝis fine de 1961 Ornitologia Rondo Esperantlingva, kiu nun havas 200 membrojn kaj eldonas dufoje en la jaro (ekde 1964) la revuon La Mevo. Nova terminaro, Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, ellaborita de la nomenklatura komisiono de ORE, aperis en 1971; ĝi entenas la nomojn de 579 specioj.

16.3.1.15 Internacia Esperanto-Ligo de Pupludistoj (IELP). – La Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) estas unu el tiuj kulturaj festivaloj, kies oficiala lingvo estas Esperanto. Dum la 2-a kaj 3-a PIF en Zagreb (1969 kaj 1970) la spektakloj de diverslandaj trupoj okazis senescepte en Esperanto. Por pliampleksigi tiujn atingojn, en 1970 estis fondita IELP. PIF celas esti bazo por starigo de turnea servo; jam nun, sekvante la ekzemplon de PIF, aro da teatroj havas esperantlingvajn prezentadojn, kun kiuj ili planas fari turneojn. Refoje grandsukcesa estis Pupteatra Festivalo en Zagreb en oktobro 1971.

16.3.1.16 Skolta Esperanto-Ligo (SEL). – En sia libro Scouting for boys (1908), la fondinto de skoltismo, Robert Baden-Powell, instigis la skoltojn, ke ili lernu Esperanton. Dek jarojn poste britaj skoltestroj, i.a. A. W. Thomson, fondis Skoltan Esperantistan Ligon. Sian unuan internacian tendaron ĝi organizis en 1922 en Nederlando, kiun sekvis 13 pliaj ĝis 1938; en la 9-a tendaro (1930) ĉeestis i.a. la juna skolto Harold Wilson, poste ĉefministro de Britio.

Dum multaj jaroj SEL klopodis akiri la subtenon de Skolta Monda Oficejo (SMO), kiu tamen restis ĝis 1957 “vera bastiono” kontraŭ Esperanto. Kiam dum la 4-a Ĵamboreo en Gödöllö (Hungario) en 1933 estis decidite akcepti Esperanton kiel trian oficialan lingvon, SMO intervenis per malpermeso, kaj en 1934 la Komitato de SMO decidis ne stimuli la skoltojn lerni Esperanton, “ĉar sen granda valoro”. Nur en 1964 tiu decido estis nuligita, “ ĉar Esperanto pruvis sian utilecon nun sur diversaj kampoj”. La rilatoj inter SEL kaj SMO konsiderinde pliboniĝis post la sukceso de dulingva ĵamboreo en Britio somere 1968: 60 skoltoj el 6 landoj frekventis tie ĉiumatenajn Esperanto-klasojn, kaj ĉiuj afiŝoj kaj komunikoj en la tendaro estis en la angla kaj Esperanto. Pliaj sukcesoj estis atingitaj per nova rekta-metoda lernolibro de SEL, Ĵamborea Lingvo, eldonita en 1968 kun financa helpo de UEA, kiu donas la ideon, ke Esperanto estas la lingvo por internaciaj skoltaj renkontiĝoj; la dua eldono aperis en 5.000 ekzempleroj kun akompana disko. Kursoj por skoltoj okazas en pluraj landoj, i.a. en Japanio, Suda Koreo kaj Zairo. SEL faris multajn laborojn por la 13-a Ĵamboreo en 1971 en Japanio. Kvankam la Ligo ne sukcesis akiri por Esperanto oficialan lokon en la organizo, la intensaj preparoj tamen donis multan utilon. SEL montris grandan aktivecon esperantigi la skoltojn, kiuj vizitis la Ĵamboreon, kies rezulto estis, ke pluraj skoltoj, kelkfoje eĉ tutaj grupoj, interesiĝis pri Esperanto kaj eklernis.

La organoj de SEL estis Skolta Heroldo (1926-31), Skolta Bulteno (ĝis 1939) kaj Skolta Mondo, aperanta de 1948 ĝis nun.

16.3.1.17 Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO). – En 1903 fondiĝis, en Gent (Belgio), la unua Esperanto-grupo de studentoj; pliaj sekvis en 1906, i.a. en Helsinki, Praha, Harvard kaj Porto Alegre. Efemeran vivon havis la unuaj studentaj gazetoj en Esperanto: la bulgara Unua Paŝo (1904-06) kaj la brita La Esperanta Studento (1906). En 1908 ekzistis en Peterburgo Internacia Societo de Esperantistaj Studentoj, kiun patronis la fama lingvisto Jan Baudouin de Courtenay (1845-1929), kaj en 1909 estis fondita en Praha Universala Studenta Unio, kiu tamen rapide elĉerpis siajn fortojn.

Post la Unua Mondmilito, sur la fono de pli vasta enpenetro de Esperanto en sciencajn rondojn, komenciĝis denove kreski ankaŭ la nombro de esperantistaj studentoj, kiuj ekde 1921 havis sian fakkunsidon en la kadro de la Universalaj Kongresoj, sed la du provoj de internacia organizaĵo, Internacia Studenta Esperanta Asocio (1924-27) kaj Universitata Esperanto-Federacio (1926-30), ne sukcesis kunligi la ofte fortajn, sed disajn studentajn klubojn. Kiam ankaŭ la fondita en 1930 Studenta Tutmonda Esperantista Ligo nur pene funkciis, ĝia iniciatinto, la prezidanto de la Studenta Klubo en Zagreb, Ivo Lapenna, submetis dum la studenta fakkunsido en Krakovo (1931) projekton, laŭ kiu oni elektu ĉiujare unu el la kluboj kiel internacian studentan esperantistan ekzekutivon. Tiu propono estis akceptita, sed la sistemo montriĝis sukcesa nur tiel longe, kiel la modela klubo de Zagreb rolis kiel ekzekutivo, t.e. ĝis aprilo 1941, kiam ĝi estis neniigita tuj post la invado de la naziaj-faŝistaj armeoj en Jugoslavion.

De 1951 ĝis 1953 danaj studentoj eldonis la revuon La Studento, kiel organon de Internacia Federacio de Esperantistaj Studentoj kaj Altlernejanoj. Rezulte de la reorganiziĝo de TEJO kaj de la aktiveco de studentaj kluboj en Cambridge, Kopenhago, Hamburgo, Parizo k.a., en aŭgusto 1958 estis fondita la nuna STELO, kiu aliĝis al ISAE kaj eldonis ekde 1959 la kvalitan periodaĵon Studento; inter la tiutempaj agantoj troviĝis Victor Sadler, John C. Wells kaj Carlo Minnaja. En 1960 STELO eldonis, kune kun UEA, seslingvan faldfolion, en kiu kvindek universitataj profesoroj rekomendis Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Organizan krizon, unu el multaj, la Ligo suferis en 1962, pro la subita morto de du ĉefaj funkciuloj, Paul Ciliga kaj Kerrin Masterman. Sed en la posta jaro okazis tre sukcesa STELO-Semajno en Primoŝten, organizita de la Zagreba Klubo. Studenta Scienca Rondo de Esperantistoj en Toruń (Pollando), unu el la plej agemaj, iniciatis en 1964 Internacian Studentan Sciencan Kampanjon, kiu celas pli vaste uzigi Esperanton en diplomaj disertacioj kaj en la scienco entute; la sama komencis en 1965 ciklon de altnivelaj Internaciaj Esperanto-Seminarioj en la kadro kaj kun la apogo de la Universitato de Toruń.

La ĉefaj mankoj de STELO estas: ke ĝi ĉiam restis en la ombro de TEJO, kiu mem rekrutis siajn ĉefajn aktivulojn el studentaj vicoj; ke STELO tro ofte ŝanĝis ne nur unuopajn funkciulojn, sed bloke la tutan estraron; ke, pro la malforteco de studentaj kluboj en okcidenta Eŭropo kaj la nekunlaboro de la forta Japana Esperanto-Ligo Studenta, ĝia agado fine preskaŭ tute koncentriĝis al orienta Eŭropo; ke pro sia interna nestabileco ĝi ne sukcesis plene sin dediĉi al siaj ĉefaj celoj, helpi la starigon de novaj universitataj kluboj, disvastigi Esperanton en la scienco kaj finkompili universitatan terminaron.

Surbaze de interkonsento en 1966 inter ISAE, TEJO kaj STELO, konstanta komisiono elektita de la Komitatoj de tiuj tri asocioj zorgas pri la kunordigo de studenta agado; STELO iĝis definitive faka sekcio de TEJO, same en nacia kadro studentoj formas Studentan Fakon de Landa Sekcio de TEJO. Post tri propraj Kongresoj inter 1966 kaj 1968, en Ruse (Bulgario), en Toruń (Pollando) kaj en Aix-en-Provence (Francio), STELO decidis en 1970 konsideri la Internaciajn Junularajn Kongresojn de TEJO ankaŭ kongresoj de studentoj, krome koncentriĝi al subteno de la Seminarioj en Toruń kaj utiligi la periodaĵojn de TEJO por informado al siaj membroj.

16.3.1.18 Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI). – Societo de Esperantistaj Ŝakludantoj ekzistis jam en 1907, kaj du jarojn poste aperis en Barcelona la unua faka libro, Sesdek Ŝakproblemoj, de J. L. Paluzie, kun bona faka vortaro kvinlingva. Esperanto, la revuo de UEA, havis dum la 20’aj jaroj regule ŝakangulon.

La nuna EŜLI, fondita en 1958, celas grupigi ĉiujn ŝakistojn, kiuj scias Esperanton, kaj varbi por la Internacia Lingvo inter ŝakistoj en la tuta mondo. En la adresaro troviĝas jam preskaŭ 700 adresoj el 42 landoj. Ŝakaj rubrikoj aperis i.a. en Esperanto, Nuntempa Bulgario kaj El Popola Ĉinio.

16.3.1.19 Monda Turismo. – Se ekzistas unu kampo, al kiu direktiĝas la atento de multaj homoj el ĉiuj tavoloj kaj en kiu vaste sentiĝas bezono de pli facila interkomunikado, tiam ĝi estas sendube la turismo. Gravan rolon okupis turismo en la agado de UEA jam en la unuaj jaroj; ĝia Turisma Servo iniciatis la eldonon de multaj prospektoj kaj broŝuroj en la intermilitaj jaroj, kaj jam frue Landaj Asocioj organizis karavanojn al Universalaj Kongresoj.

Post la lasta milito konsiderinde plimultiĝas la nombro de esperantlingvaj turismaj prospektoj, de filmoj, de specialaj Esperanto-aranĝoj kun pure turisma karaktero, kaj dank’ al karavanoj el ekster Eŭropo pliinternaciiĝis la partoprenantaro de la kongresoj de UEA. Oni taksas, ke ĉ. 700 turismaj organizaĵoj tra la mondo pli-malpli regule uzas la Internacian Lingvon. La fervojaj administracioj de pluraj eŭropaj ŝtatoj enmetis esperantlingvajn klarigojn en siajn horarojn aŭ aliajn informilojn.

Sed longe mankis la necesa kunordigo, unuflanke por informi la esperantistojn pri la disponeblaj prospektoj, aliflanke por atentigi la turismajn instancojn pri ekspluatebla rezervujo, la Esperanto-Movado. Tamen, jam antaŭ kelkaj jaroj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj, kaj Verkistoj de la Turismo akceptis Esperanton kaj kelkfoje uzis ĝin, kaj en 1966 la Internacia Akademio de Turismo decidis enketi pri la situacio de Esperanto en internacia turismo.

Intertempe – en la Internacia Jaro de Turismo (1967) – naskiĝis la revuo Esperanto-Turismo, kies abonantoj samjare decidis starigi Internacian Turisman Esperanto-Asocion (ITEA), sed tiu ne sukcesis efike ekagi. Aliflanke kreskis en 1967 la nombro de turismaj fakdelegitoj de UEA, kiuj estas nun pli ol 200. TEJO starigis Turisman Servon, unuavice por informi gejunulojn pri “iliaj” aranĝoj.

En oktobro 1968, studinte la rezulton de sia enketo, Internacia Akademio de Turismo unuanime akceptis Esperanton por sia Vortaro de Turismo kaj konfidis al sia koresponda membro D-ro Hj. Unger la taskon prepari la Esperanto-parton. Por pliseriozigi la prezentiĝon de la Esperanto-Movado antaŭ la turisma industrio kaj por substreki, ke Esperanto estas vaste konata kaj bone funkcianta lingvo, kiu penetris en la praktikan vivon, Unger lanĉis en julio 1969 grandformatan, ilustritan gazeton, Turista Mondo (“Esperanto-Revuo de la 4 Sezonoj”).

Por helpi al parolantoj de la Internacia Lingvo dum vojaĝoj kaj fari Esperanton konata en turismaj rondoj, dum la Viena Kongreso (1970) estis fondita, kun helpo de la Komitato de UEA, nova organizaĵo “Monda Turismo”. Laŭ la vortoj de sia prezidanto Erik Carlén, ĝi celas “fariĝi ia tre utila sindikato por turistoj egale ĉu esperantistoj aŭ ne”. Por la membroj ĝi eldonas i.a. kofrajn etikedojn, kaj al rekomendindaj entreprenoj oni disponigos afiŝetojn kun la teksto “Rekomendata de Monda Turismo. Esperanto”.

Ekde 1971 la Jarlibro de UEA listigas la adresojn de ĉiuj turismaj oficejoj, kiuj aperigis Esperantajn eldonaĵojn. En 1964 ekaperis en Bulgario lukse ekipita revuo Ripozoj. Menciinda estas ankaŭ Esperanta-Hungara Turista Vortaro de Alfonz Pechan, aperinta en 1968.

16.3.1.20 Veterana Esperantista Klubo (VEK). – “Honorigo de vivantaj frujaraj batalintoj, kiuj restas fidelaj al nia idealo”, estas la ĉefa celo de VEK, kiu fakte funkcias nur per sia jarkunveno dum Universala Kongreso. En tiu de Vieno estis proponite, ke ĉiu veterano testamentu heredaĵon al la Movado. Inter la 714 membroj de VEK estas 13 pioniroj el la pasinta jarcento.

16.3.2 Neneŭtralaj Organizaĵoj

16.3.2.1 Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). – IKUE estis fondita de pastro Richardson en 1910 surbaze de preparlaboroj de pastro Emile Peltier (1870-1909), kiu en decembro 1902 fondis societon Espero Katolika (EK) kaj eldonis en oktobro 1903 la unuan numeron de monata revuo kun sama nomo. En 1906 revuo kaj agado ricevis benon de Papo Pio X (kiel poste de ĉiuj Papoj ĝis Paŭlo VI), en la sama jaro estis permesitaj unuaj prediko kaj diservo (1-an de septembro 1906 en Ĝenevo) en Esperanto. En septembro 1924 EK fariĝis organo de IKUE. La unua IKUE-kongreso okazis en 1910 en Parizo, la 32-a estis komuna kongreso kun KELI (1968 en Limburg/Germanio). Nun IKUE regule aranĝas kongresojn ĉiun duan jaron. Ĝi havas nun ĉ. 1.300 membrojn, inter ili multajn en socialistaj landoj. Por ili funkcias “Fonduso Nepagipovaj Landoj”. En 1966 J. A. Tuinder fariĝis prezidanto. Li iniciatis “Agadon E 3” (Esperantistoj esperigas esperantojn), kiu dum 3 jaroj kolektis 25.000 nederlandajn guldenojn por aĉeti okulkuracan aŭtomobil-klinikon por nenecese blindaj afrikanoj. Alia aktiveco estas “Biblia Fonduso” (de 1961) por ebligi katolikan eldonon de la Nova Testamento. IKUE havas plurajn landajn sekciojn kaj reton de “konsuloj”, sacerdotan rondon “Pio X” (kun kelkaj episkopoj), eldonas okaze broŝurojn kaj librojn, pli-malpli regule ankaŭ propran jarlibron. En 1934 fondiĝis Internacia Katolika Informejo (IKI), kiu eldonas trimonatan revuon Vojo – Vero – Vivo por informi nekatolikojn kaj eldoni ekleziajn dokumentojn. IKI ne estas organize ligita kun IKUE. – Dum la 31-a IKUE-kongreso en St. Gallen (1966) IKUE akceptis novan statuton. Esperanto post la Dua Vatikana Koncilio estis oficiale agnoskita kiel liturgia lingvo de la Vatikano.

16.3.2.2 Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). – En februaro 1908 germana inĝeniero Paul Hübner (1881-1970) komencis eldoni “Monatajn Raportojn pri la disvastiĝo de Esperanto inter la Kristanaj Unuiĝoj de Junaj Viroj” (YMCA). Ekde januaro 1909 tiu tre modesta revueto portas la nomon Dia Regno kaj ĉirkaŭ ĝi kolektiĝas iom post iom kelkcent esperantistoj, kiuj deziras uzi Esperanton por faciligi la ekumenajn rilatojn en internaciaj kristanaj movadoj kaj kiel ligilon inter protestantaj kristanoj por krei efikan kontakton inter diverslandaj samkredanoj. Laŭ instigo de William Page (Brito) kaj Wiebe Cnossen (Nederlandano) KELI estis fondita en 1911 dum la UK en Antverpeno.

La Unua Mondmilito estingis preskaŭ ĉiun agadon. Post la milito la gazeto Kristana Espero, eldono de la finnlanda pastoro H. Patiala, fariĝis la centro por la aktivecoj de KELI. Dia Regno aperis kiel aldono al tiu gazeto.

Pro la ekonomia katastrofo en Germanio Paul Hübner devis ĉesigi ĉiun agadon por Esperanto kaj por KELI en 1924, kaj daŭris ĝis 1926 (UK en Edinburgo), antaŭ ol KELI estis restarigita de la Brito H. Luyken. La subita kaj granda ekflorado de la Esperanto-Movado en Nederlando (ĉ. 1930) definitive savis KELI. La nederlanda branĉo garantiis la aperadon de Dia Regno kaj forte stimulis la fondon de KELI-sekcioj en aliaj landoj. Post la Dua Mondmilito la sveda fariĝis la plej forta. De 1947 KELI organizas siajn ĉiujarajn kongresojn, kaj multaj anoj praktikas tiun “efikan kontakton”, pri kiu revis la fondintoj.

KELI eldonas broŝurojn, himnarojn, flugfoliojn, kaj, okaze de gravaj interkristanaj eventoj, varbilojn por Esperanto. Tre grava fariĝis ankaŭ la materia interhelpo por “fratoj en bezono” kaj la vasta korespondado. Prezidantoj post la milito estis E. Carlen (1948-55), H. A. de Hoog (1955-61), kiu verkis Historion de KELI, kaj A. Burkhardt (1961-). La sekretariejo troviĝas en Nederlando.

Lastatempe la protestantoj de KELI pli ofte kunlaboris kun la katolikoj de IKUE: Okazis du komunaj kongresoj, en Limburg (1968) kaj Klagenfurt (1970), kaj aperis ĝis nun du komunaj eldonoj de Dia Regno kaj Espero Katolika sub la titolo Kristana Esperanto-Revuo. En 1971 aperis la internacia kristana himnaro Adoru Kantante (kun gramofona disko), por kiu internacia komitato laboris ok jarojn.

16.3.2.3 Kvakera Esperantista Societo (KES). – La Religia Societo de Amikoj aŭ Kvakeroj ne havas konsekritajn pastrojn, ĉar ĉiu membro rajtas tiel servi. Ili kredas ke ĉiu homo sen ia distingo havas ion el Dio. La diservoj baziĝas sur silento por meditado kaj komunikiĝo kun Dio. Kvakeroj volas kunlabori kun ĉiuj homoj de bona volo, senkonsidere al ties konceptoj, filozofioj kaj religioj.

KES fondiĝis en 1921. Dum la 20’aj jaroj Montagu C. Butler kaj aliaj aktivuloj de KES vizitis multajn kvakerajn lernejojn en Britio kaj prelegis pri la celoj de Esperanto. Kunvenoj de KES okazas regule dum Universalaj Kongresoj. Pluraj kvakeraj libroj estas tradukitaj en Esperanton, taŭgaj por infanoj kiel ankaŭ por plenkreskuloj.

Nuntempe la societo havas ĉ. 200 membrojn en trideko da landoj, al kiuj ĉiun trian monaton estas sendata la gazeto Kvakera Esperantisto.

16.3.2.4 Frateca Esperantista Movado (FEM). – Tiu ĉi movado funkciis jam en 1936, sed ĉesis ekzisti pro la internacia situacio. Ĝi estis refondita en somero 1970, agante en la kadro de la movado JEAN. La celo de FEM estas i.a. “konsciigi ĉiujn homajn estulojn pri la profunda solidareco kiu unuigas ilin kaj pri la neceso de ĝusta pensmaniero por efektivigo de pli bona vivo por ĉiuj en ĉiuj partoj de la mondo”.

16.4 ALIAJ SPECIALIGITAJ ORGANIZAĴOJ
16.4.1 Internacia Unuiĝo de la Esperantistoj-Filologoj (IUEF)

La Unuiĝo estis fondita en 1963 dum la 48-a Universala Kongreso en Sofio, kiel sekcio de ISAE. Ĝia prezidanto estas la Bulgaro Atanas D. Atanasov, kiu verkis la fundamentan artikolon “Utiligo de Esperanto por filologiaj studoj” (Monda Kulturo, 1963, n-ro 5, p. 133-136).

Laŭ sia statuto, IUEF havas jenajn celojn: a) Unuigi la esperantistojn-filologojn por kunordigita laboro pri filologiaj temoj kaj por reciproka interhelpo en iliaj sciencaj okupoj. b) Entrepreni studojn kaj esplorojn pri esperantologiaj temoj. c) Organizi kolektadon de folkloraj kaj lingvistikaj materialoj el diversaj nacioj. ĉ) Manifesti antaŭ filologiaj eksteresperantaj medioj la rezultojn de sia agado kaj la avantaĝojn de Esperanto por internacia scienca kunlaborado. Fine de 1970 IUEF havis 86 regulajn, 51 kunlaborajn kaj 1 helpan membrojn en entute 23 landoj. Sep membroj konsistigas la Gvidan Komitaton.

Fakajn problemojn traktas regula Cirkulero al la membroj kaj la kunvenoj dum UK. En septembro 1970 aperis speciala, filologia numero de Scienca Revuo, redaktita de Atanasov.

16.4.2 Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA)

Jam frue la Internacia Lingvo penetris ankaŭ en la medion de poŝto, telegrafio kaj telefono: En 1892/93 oni sendadis en Ruslando telegramojn en Esperanto, kaj iom post iom naciaj poŝt-administracioj akceptis Esperanton kiel klaran lingvon en telegrafo. La akceptiĝo de Esperanto kiel klara lingvo fare de Ligo de Nacioj en 1924 kaj de Universala Telegrafa Unio en 1925 estis la unuaj interŝtataj rekonoj de Esperanto kiel funkcianta lingvo. Multaj ŝtatoj aplikis ĝin en poŝto, eldonante ĉu poŝtmarkojn pri aŭ en Esperanto aŭ poŝtkartojn kun esperantlingva teksto. En 1911 fondiĝis Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtistoj, Telegrafistoj kaj Telefonistoj, kies daŭriganto estas la nuna IPTEA, fondita en 1966. Ĝi havas ĉ. 700 membrojn en ĉ. 30 landoj, el ili pli ol 300 en Bulgario. En la organo Interligilo, aperanta en 850 ekzempleroj, troviĝas telekomunikada terminaro (Esperanta-angla-germana-rusa) de A. Jauŝkin.

En 1969 la Ministroj de Komunikado de Bulgario kaj de Latvio interŝanĝis esperantlingvajn leterojn.

16.4.3 Universala Ligo (UL)

Por disvastigi la ideon de mondfederacio inter esperantistoj, UL estis fondita en sekreta kunveno la 14-an de aprilo 1942 dum la germana okupo de Nederlando. Iniciatintoj kaj multjaraj gvidantoj estis Julia Isbrucker kaj Andreo Cseh; ĝia unua prezidanto estis Edmond Privat. UL konsideras kiel sian ĉefan taskon la konstruon de bazo por iu formo de mondfederacio, nome la pacan interrilatadon de ĉiuj popoloj; politikajn flankojn de la formota federacio ĝi lasas al kompetentaj politikistoj. UL aliĝis al UEA kaj al la Tutmonda Asocio de Mondfederalistoj, havis sian Centran Oficejon en Hago (en domo, kie samtempe funkciis Internacia Esperanto-Instituto) kaj eldonis la revuon La Praktiko, fonditan jam en 1932. Por faciligi pagojn UL uzis t.n. stelokuponojn kaj poste farigis ankaŭ monerojn en valoro de 1, 5 kaj 10 steloj.

En 1962 UL havis 2.000 aktivajn membrojn kaj 11.000 ordinarajn membrojn (apogantojn, kiuj unufoje pagis la sumon de 4 steloj). En la 50’aj kaj komence de la 60’aj jaroj UL estis sufiĉe aktiva, ĝiaj gvidantoj regule partoprenis en mondfederalistaj kongresoj, kaj La Praktiko ĝuis pro sia facila kaj alloga enhavo konsiderindan ŝaton inter la esperantistoj.

En 1964, laŭ la peto de Internacia Esperanto-Instituto kaj UL, UEA transprenis la revuon La Praktiko. Konforme al la kontrakto, la CO de UEA transprenis ankaŭ la administradon de la kotizoj kaj abonoj de UL-membroj. Sian rajton disponi pri unu paĝo en ĉiu numero de La Praktiko por oficialaj informoj al la membraro, UL tamen delonge ne plu uzis. Poste, s-ro A. Cseh deziris nuligi la kontrakton kaj rehavi la gazeton por UL, kvankam UL praktike ĉesis aktivi. Okazis sufiĉe longaj intertraktadoj, ĉar UEA havis kreditojn ĉe UL, kaŭzitajn pro la plenumado de la kontrakto fare de UEA. Kiam, fine, tiuj kreditoj estis pagitaj en la alteco de interkonsentita sumo, UEA plenumis la deziron de s-ro Cseh kaj ĉesigis la aperigadon de la gazeto fine de 1970. Tamen, UL ne daŭrigis la publikigadon, kaj La Praktiko ne plu aperas.

16.4.4 Mondpaca Esperantista Movado (MEM)

Sub influo de Tutmonda Kongreso de la Popoloj por Paco, okazinta en Vieno fine de decembro 1952, MEM estis fondita la 6-an de septembro 1953 en la aŭstra urbo Sankt Pölten. Ĝia ĉefa iniciatinto estis Anton Balague (1912-1970), laŭdevene Kataluno, eksinstruisto loĝanta en Aŭstrio. Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis la Ĉeĥo Rudolf Burda (1902-1968), la unua prezidanto de MEM, la Svedoj Gösta Holmkvist kaj Karl Kvist, la Franco William Gilbert, nun centra redaktoro de Paco, la Hungaro Pál Balkányi (1894-), la Aŭstro Adolf Halbedl (1893-) kaj aliaj. En siaj unuaj jaroj, kiam Esperanto estis nefavorata en la popoldemokratioj, MEM plenumis utilan funkcion kiel forumo de esperantistoj en la socialismaj landoj.

Laŭ sia propra difino, MEM ne formiĝis kiel aparta nova internacia esperantista organizaĵo, por eviti splitiĝon en la tutmonda Esperanto-Movado; sekve, MEM-anoj aktivas en la kadro de jam ekzistantaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

La bazaj principoj de MEM estas, laŭ art. 2 de la Statuto: “a) Militoj estas eviteblaj kaj evitendaj; b) La imperiismo, koloniismo kaj rasismo estas gravaj minacoj kontraŭ la mondpaco; c) MEM ne akceptas neŭtralecon pri ĉio koncernanta pacon aŭ militon. Ĝi apogas ĉiun agadon, kiu objektive celas la pacon; ĉ) MEM estas amasa senpartia movado.” Ĉefaj celoj, laŭ art. 3, estas: “a) Unuigi ĉiujn esperantistojn, kiuj agadas por la mondpaco, sendepende de iliaj naciecoj, raso, religio, politika koncepto kaj membreco en iu ajn esperantista organizaĵo.

“b) Konforme al la principo ‘Per Esperanto al Mondpaco’, praktike utiligi Esperanton por la celoj de internacia kompreniĝo, reciproka fido, amikeco kaj paco.

“c) Serĉi kontaktojn kaj kunlaboron kun internaciaj kaj naciaj pacmovadoj.”

Plej supera gvidinstanco estas la Konferenco, kiu okazas ĉiun trian jaron. Ĝi elektas Internacian Komitaton de MEM, rajtas aprobi ŝanĝojn en la Statuto kaj elektas Sekretariaron, kiu gvidas la aferojn inter la Konferencoj.

MEM havas landajn sekciojn (komitatojn) kaj perantojn en ĉ. 40 landoj. Ĝi eldonas monatan organon, la revuon Paco, kiu laŭ unika sistemo aperigas ĉiun numeron en iu aparta lando. Por informi pri la praktika agado de MEM aperas ankaŭ, en Bulgario, la periodaĵo Pacaktivulo. La plej aktivaj sekcioj estas la bulgara, ĉeĥoslovaka, hungara, soveta, vjetnama, belga, franca kaj japana.

MEM kunlaboras kun diversaj pacmovadoj kaj organizaĵoj, esperantistaj kaj neesperantistaj, ekz. Tutmonda Pac-Konsilantaro (Helsinki), Konferenco pri Vjetnamo (Stockholm), “Kontraŭ A- kaj H-Bomboj” (Tokio), Nova Mobiliza Komitato (Vaŝingtono), Internacio de Militrezistantoj, Kristana Esperantista Ligo Internacia. Per okmembra delegacio MEM estis reprezentita en la Tutmonda Pac-Asembleo en Berlino (GDR) en 1969. Kunvenoj de MEM okazas tradicie en la kadro de la Universalaj Kongresoj.

La starpunkton de MEM resumis ĝia prezidanto, Nikola Aleksiev, jene: “Post la Dua Mondmilito la homaro vivas en cirkonstancoj de tre grava internacia streĉiĝo. La aktiveco de multmilionaj popolamasoj fariĝas ĉiam pli decida faktoro de la paco. La esperantistaro nature strebas al paco. MEM transformas tiun strebon en aktivan partoprenon en la landaj kaj internaciaj pacmovadoj.”

16.4.5 Internacio de Militrezistantoj (IMR)

Kvankam pacifismo sendube estis grava elemento en la pensaro de Zamenhof kaj de la unuaj esperantistoj, la provoj aparte organizi esperantoparolantajn pacifistojn ne estis tre sukcesaj: En 1905 Gaston Moch fondis Internacian Societon Esperantistan por la Paco, kiu eldonis revuon Espero Pacifista, jarlibrojn kaj la serion Libraro Pacifisma, sed jam tri jarojn poste li rezignis eĉ la ideon de internacia lingvo. Mallongviva estis ankaŭ Universala Pacifista Esperantista Ligo, fondita en 1923. Tamen, estas notinde, ke la fondinto de pacmovado, la nobel-premiito Alfred Hermann Fried (1864-1921), verkis unu el la unuaj Esperanto-lernolibroj por germanoj (1903); en 1907 li telegrafis el la Haga Konferenco al la 3-a Universala Kongreso en Cambridge: “El la falsa Pac-Konferenco mi salutas la veran Pac-Konferencon.” La epokfara romano For la Batalilojn! de alia nobel-premiito, Bertha von Suttner, aperis en Esperanta traduko en 1914. Rezolucion por ĝenerala enkonduko de Esperanto adoptis la 16-a Internacia Pac-Kongreso en Munkeno (1907). Sed dum kaj post la Unua Mondmilito, se estis parolo pri mondaj problemoj, en multaj naciaj Esperantogazetoj dominis ne pacifismaj, sed ofte preskaŭ ŝovinismaj artikoloj.

Pli solida uzo de Esperanto por la celoj de pacifismo okazis ekster la Esperanto-Movado: Internacio de Militrezistantoj, fondita en 1921 sub la Esperanta nomo “Paco”, dekomence aplikis la Internacian Lingvon, eldonante ekde 1929 informbultenon La Militrezistanto kaj plurajn broŝurojn. Depost la Dua Mondmilito IMR organizas kunvenojn dum Universalaj Kongresoj; ĝia multjara prezidanto Harold F. Bing mem verkis Esperante, kaj en 1965 ekaperis kvaronjara IMR-bulteno Militrezisto.

16.4.6 Budhana Ligo Esperantista (BLE)

Budhanaj pastroj kaj studentoj en Japanio interesiĝis pri Esperanto en 1921, fondis universitatajn grupojn kaj eldonis revuetojn. Korespondado kun angla budhano kondukis en 1925 al fondo de “Budhana Rondo”, kiu nomis sin en 1926 Budhana Ligo Esperantista kaj eldonis presitan revuon La Budhismo (1931-36). En Japanio fondiĝis en 1931 Japana Budhana Ligo Esperantista, sub kies aŭspicioj aperis pluraj revuoj kaj tradukoj de budhismaj verkoj.

De 1951 ĝis 1962 aperis La Budha Lumo, poste (ĝis nun) dumonata Budhana Kuriero. La japanaj membroj daŭre eldonas sian informilon La Japana Budhano. Budhana Esperanto-Instituto, en Cejlono, fondita en 1954 de Njanasatta Thero, prizorgis en 1956 per Esperanto informojn pri pribudhismaj verkoj el orienta Eŭropo por Enciklopedio de Budhismo, kun subteno de la cejlona registaro. Dalai Lama kaj Panĉen Lama akceptis en 1956 resp. 1957 esti patronoj de BLE.

16.4.7 Oomoto / Universala Homama Asocio (UHA)

“Oomoto estas la religio disvastiganta la Vorton de Dio, rivelitan al S-ino Nao Deguĉi (1836-1918) kaj S-ro Onisaburo Deguĉi (1871-1948), bofilo de Nao. Oomoto estas origine japana, sed karakterize universala. Ĝi alvokas al ĉiuj religioj manpremon kaj kunlaboron sub la standardo de la Unueco de Religioj.”

En 1923, 31 jarojn post ĝia fondiĝo, Onisaburo adoptis Esperanton kiel oficialan lingvon por Oomoto por internacia agado, kaj baldaŭ fondiĝis Esperanto-Propaganda Asocio (EPA) por disvastigi la lingvon en Japanio. En 1925 li fondis Universalan Homaman Asocion (UHA) por atingi, “ke ĉiuj homoj unuiĝu laŭ la universala kredo je Dio kaj frateco de la homoj”.

Ekde la sama jaro la esperantlingva revuo Oomoto (de 1926 ĝis 1932 krome Oomoto Internacia) aperadis kiel oficiala organo de Oomoto kaj UHA. Por japanaj legantoj eldoniĝis la revuo Verda Mondo de EPA. La vigla aktiveco estis rompita pro la subpremo de la japana registaro kun la polico kontraŭ Oomoto en 1935. La tuta organizo de Oomoto estis persekutata kaj la tuta agado estis malpermesita. Inter 1935 kaj 1945, tiu jardeko estis la periodo de la martireco de oomotanoj, kaj nepublika agado de oomotanaj esperantistoj.

En 1945, kiam la Dua Mondmilito finiĝis kaj la Oomoto-afero solviĝis post la vandalisma detruo al ĉiuj Oomoto-domoj, la religia aktiveco de Oomoto, kune kun la Esperanto-agado kaj la socia agado ekĝermis por nova florado.

La revuo Oomoto post longa interrompo aperis en 1950 kiel dumonata organo de Oomoto kaj UHA kaj ĝi atingis la 395-an numeron en decembro, 1973, kun vasta legantaro tra tuta Esperantujo kaj multaj kunlaborantoj el diversaj partoj de la mondo. EPA ankaŭ estis reorganizita por nova agado. Ĝi sinsekve organizis Esperanto-kursojn, ekspoziciojn, prelegojn k.s. en la centro kaj en pluraj regionoj de Japanio. La monata organo de EPA, sub nova titolo Nova Vojo, ekaperis en 1964.

Intertempe Oomoto komencis delegi ekde 1959 siajn reprezentantojn al la Universalaj Kongresoj de Esperanto, elektante aŭ veteranajn aŭ junajn esperantistojn, kiuj ĉiufoje prizorgas la fakan kunvenon de Oomoto en la kadro de la Kongresoj.

Okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro (1965) Oomoto decidis subteni la Proponon de Universala Esperanto-Asocio al la Unuiĝintaj Nacioj favore al Esperanto, kaj kolektis 147.355 individuajn subskribojn kaj 969 subskribojn de organizaĵoj kun 1.121.653 membroj. Paralele ĝi lanĉis la subskrib-kolektadon de EPA-Peticio al la Japana Parlamento por enkonduko de Esperanto en lernejojn kaj internaciajn rilatojn kun la rezulto de 275.316 individuaj subskriboj, kiuj estis poste transdonitaj al la Japana Parlamento per la apogo de kvindek parlamentanoj.

En tiu sama jaro Oomoto kunlaboris por sukcesigi la 50-an Universalan Kongreson de Esperanto en Tokio, post kiu ĝi organizis vigle aklamitan Oomoto-Festivalon.

La Oomoto-centron en Kameoka ofte vizitas esperantistoj, venintaj al Japanio. Sur ŝtona monumento, starigita en 1963, ĉe la enirejo de la domo de Oomoto ili legas la vortojn “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”.

16.4.8 Martinus-Instituto

La spirit-scienca Martinus-Instituto en Kopenhago decidis en 1965 adopti Esperanton kiel oficialan internacian lingvon. Dum la pasintaj jaroj ĝi eldonis pli ol dek librojn pri sia kosmologio.

16.5 BIBLIOGRAFIO

“Internaciaj organizaĵoj esperantistaj”. Serio de 17 artikoloj en Germana Esperanto-Revuo, vol. 15, 1962, n-ro 1, ĝis vol. 17, 1964, n-ro 7/8.

Wajsblum, Marek, Historio de la fervojista Esperanto-Movado, 1908-1968. Amsterdam 1968.

Kliemke, Ernst; Siegfried Liebeck k.a., Esperanto und Recht. Berlin 1928.

Székely, János, “Esperanto kaj juristoj”. Internacia Jura Revuo, vol. 2, 1967, n-ro 2, p. 15-19.

Neergaard, Paul, “Retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco”, Sciencaj Studoj. Kopenhago 1958, p. 9-19.

First International Conference on the Language Problem in Science and Learning (CED-Dok. J/II/1). London 1963.

Rust, George, “Historio pri la Esperanto-Biblio”. Biblia Revuo, vol. 5, 1969, p. 261-278.

Murphy, F. Douglas, Orjubileo de Skolta Esperantista Ligo, 1918-1968. Ipswich 1968.

Pietrzak, Marek W., “Historio de la internacia studenta Esperanto-Movado”. II-a Internacia Esperanto-Seminario. Toruń 1966, p. 59-67.

Nyanasatta Thera, Esperanto in Ceylon and its position in international affairs, with special interest and significance for Buddhism. Bandarawela 1963.

Hoen, N.G., Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo. Tilburg 1963.

de Hoog, H. A., Nia historio. K.E.L.I. de 1911-1961. 1964.

Kio estas MEM. Praha 1968.

Deguti, Kiotaro, My travels in Esperanto-land. Kameoka 1968.

ĈAPITRO 17

TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

17.1 KONTRIBUOJ DE LA JUNULARO AL LA PROGRESIGO DE ESPERANTO

En 1878, 19-jara junulo konfidis al kelkaj amikoj longe garditan sekreton, la projekton de nova lingvo. Du gimnazianoj impresis la unuan kongreson de parolantoj de tiu lingvo per sia bonega parolkapablo: Edmond Privat kaj Hector Hodler en 1905 en Bulonjo. Privat, 18-jara, prelegvojaĝis per Esperanto tra Usono en 1907/08, kaj Hodler, 19-jara, starigis en 1908 Universalan Esperanto-Asocion, dum la tiutempaj eminentuloj: generaloj, profesoroj, advokatoj, ankoraŭ senĉese diskutadis kiel plej taŭge organizi la kreskantan Movadon. Kaj 18-jara studento fondis, en 1902, la famiĝontan Esperantistan Klubon de Praha: Eduard Kühnl.

La junularo dekomence ludis elstaran rolon en la Esperanto-Movado, ofte agante, kion montras la supraj ekzemploj, eĉ kiel pioniroj, kiuj feliĉe kompletigis la entuziasmon ĝenerale komunan al la unuaj esperantistoj per la iniciatemo kaj laborforto propraj al gejunuloj. Kutime, ilia kunlaboro moviĝis en la kadro de la ĝenerala Movado kaj ne kondukis al apartaj junularaj organizaĵoj – kvankam ankaŭ sur tiu kampo Hodler kaj Privat agis modele, ekeldonante en 1903 la monatan Juna Esperantisto, kiu ĝis sia malapero en 1914 estis la unua ĉefa ligilo de junaj adeptoj de la Internacia Lingvo.

Provo de pli firma organiziĝo de gejunuloj estis Tutmonda Esperantista Junulara Asocio, kiu estis fondita en 1920 kaj aperigis ĝis 1929 la revuon Esperantista Junularo, sed poste malvigliĝis, malgraŭ diversaj klopodoj revivigi ĝin. Intertempe finiĝis la junaĝo de la unuaj Esperantaj pioniroj, kaj dume al la Movado aliĝis novaj junaj homoj, pri kies ekzisto aŭ lingva perfektigo oni ofte ne tro interesiĝis. Fakte, tra la tuta historio de la junulara Esperanto-Movado treniĝas la problemo de la sinteno de aliaj, plenkreskulaj organizaĵoj kaj kvankam ĉiam estis personoj en UEA kaj en la Landaj Asocioj, kiuj komprenis la gravecon de la junularo kaj al kiuj ĝi dankas multajn atingojn, la problemo longe restis nesolvita.

17.2 TUTMONDA JUNULAR-ORGANIZO

Gesinjoroj van Veenendaal, instruista paro en Nederlando, estas la gepatroj de la nuna TEJO. En julio 1934 ili komencis eldoni kaj redakti revuon por junaj komencantoj, La Juna Vivo; sub la sama titolo aperis tri eldonoj de internacia lernolibreto. Por testi la rezultojn de tiuj siaj iniciatoj, gesinjoroj van Veenendaal kunvokis en aŭgusto 1938 Internacian Junularan Kunvenon (IJK) al la nederlanda urbeto Groet, instigitaj de renkontiĝo inter britaj kaj francaj lernantoj, kiu okazis iom pli ol unu jaron antaŭe en Birmingham. Kun 200 partoprenantoj el dek landoj, la Kunveno de Groet estis tiel sukcesa, ke la ĉeestantoj, laŭ sugesto de la geinstruistoj, entuziasme decidis fondi Tutmondan Junular-Organizon (TJO).

TJO deklaris sin “supertendenca” kaj nomis kiel siajn celojn:

a. Konsciigi la junularon pri tutmonda interfrateco kaj akceli ĝin pere de: 1. Propagando de la lingvo Esperanto inter la junularo de la tuta mondo, 2. aranĝado de internaciaj renkontiĝoj, 3. legado de komuna gazeto, 4. korespondado en Esperanto, 5. ĉiuj indaj rimedoj por interfratigi homojn de diversaj nacioj, religioj, rasoj kaj politikaj konceptoj.

b. Akceli, ke Esperanto estu akceptita en la lernejojn.

Unu jaron poste, en Tervuren (Belgio), okazis la 2-a IJK, kiun partoprenis eĉ ĉ. 400 gejunuloj. TJO ekprogresis sub la bonvolaj rigardoj de la Esperanto-Movado, sed fakte ne estis subtenata de ĝi. La etoson de la tiutempa “junularo esperantista” bele ilustras Junulara Marŝo el 1939:

Ni man’ en man’ en kolektiv’ Kantante iras al la viv’ Ni junular’, tra kampo kaj arbar’.

Dudek ses jarojn post Groet, la prezentado de filmo pri la trakampa migrado de TJO-anoj kun verdaj flagoj multe amuzis tute novan generacion dum la 20-a IJK de TEJO en Amsterdam...

La promesplena evoluo de TJO estis kruele interrompita per la Dua Mondmilito. En marto 1941 ĝia havaĵo en Nederlando estis konfiskita de la naziaj okupantoj.

Sed jam en aŭtuno 1945 La Juna Vivo reaperis, kaj TJO reaktiviĝis kun eĉ pli granda vervo. Diverslandaj reprezentantoj konferencis en aŭgusto 1946 por reorganizi la laboron kaj formuli Regularon. En aŭgusto 1947 TJO estis akceptita kiel faka organizaĵo de UEA, sed jam unu jaron poste la gvidantoj amare notis: “... intencan kaj entuziasman helpon ni ĝis nun ne povis konstati.” En 1948 TJO kunfandiĝis kun alia organizaĵo, “Denaska Esperantistaro”.

Laŭ sia postmilita Regularo, TJO havis i.a. aktivajn (14-30 j.) kaj aspirantajn membrojn (6-14 j.). La Estraro estis elektata de ĝenerala kunveno aŭ per referendumo de la aktivaj membroj. La Juna Vivo estis la oficiala organo, kaj de la Internaciaj Junularaj Kunvenoj, kiuj rekomencis okazi en 1947, oni postulis “festan kaj propagandan karakteron”.

La gvidantoj de TJO estis ĝis ĉ. 1949 plenaĝuloj, plej ofte instruistoj, kaj la membraro konsistis plejparte el lernejanoj, kiuj lernis Esperanton en sia klaso. Sed post la 5-a IJK en Versailles (1949) vigliĝis la aktivado de la junula membraro mem. En la 6-a IJK en Konstanz partoprenis pli ol 400 gejunuloj; en la Estraron eniris pli junaj fortoj. La ĉefaj celoj de TJO tamen restis nur la regula aperigo de La Juna Vivo kaj la ĉiujara okazigo de IJK.

Tuj post sia nomŝanĝo je Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (dum la 8-a IJK en Ry, Danlando, en 1952), la organizaĵo eniris gravan krizon. Al financaj malfacilaĵoj aldoniĝis interna malkonkordo kaj, sekve de tio, foriro de seniluziigitaj membroj kaj gvidantoj. Tiu krizo atingis sian kulminon en 1954, kiam TEJO alarmis kaj klopodis sekurigi al si subtenon flanke de la ĝenerala Movado, kiu aŭ pli-malpli ignoris sian junularon aŭ estis tro absorbita per siaj propraj problemoj por doni al ĝi pli efikan helpon.

17.3 TEJO KIEL JUNULARA SEKCIO DE UEA
17.3.1 Nova Organiza Strukturo

La 12-a IJK de TEJO en Büsum (FR Germanio) en 1956 inaŭguris novan etapon en la historio de la junulara Esperanto-Movado. La kongresanoj akceptis rezolucion, laŭ kiu TEJO estu la Junulara Sekcio de UEA, kaj sendis sepmembran delegacion al la 41-a Universala Kongreso en Kopenhago, kie la Tria Sekcio pridiskutis la temon “Esperanto kaj la Junularo”. La konkludojn de la Sekcio akceptis la Komitato de UEA, fiksante apartajn kotizojn por junaj individuaj membroj de UEA kaj donante subvencion al TEJO, kiu baziĝis sur la principo de aŭtomata membreco, t.e. ke ĉiuj membroj de UEA havantaj malpli ol 25 jarojn estas membroj de TEJO. Samtempe oni esprimis la deziron, ke la sama principo de aŭtomata membreco estu aplikata ankaŭ por la rilatoj inter la Landaj Asocioj de UEA kaj la Landaj Sekcioj de TEJO. La Juna Vivo fariĝis, en novembro 1956, rubriko en la revuo Esperanto.

Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto-Junularo (depost 1957), pro la aktuala temaro, kiun ili traktis, evoluis al prestiĝa junulara aranĝo, ne nur germana sed internaciskala. (Sur la foto: IS en Hamburgo, 1965).


“Kunloĝadoj”, kiel japanaj gejunuloj baptis siajn intensajn lingvajn kursojn, estas populara kaj ofta agadformo de la junularo en tiu lando.


Por TEJO, kiu tiam havis 600 individuajn membrojn, finiĝis la periodo de memstareco kaj danĝera izoliteco. UEA, dume, komencis doni pli grandan atenton al asekuro de sia estonteco. La nova organiza strukturo de TEJO estis sendube unu decida antaŭkondiĉo por pliaktivigi la junularan agadon por (kaj per) Esperanto, malfermante antaŭ la Movado kaj la junularo mem pli grandajn eblecojn de efika agado ol antaŭe. La nova Statuto de TEJO, kiun helpis kompili la Ĝenerala Sekretario de UEA, D-ro Ivo Lapenna, estis aprobita de la Komitato de UEA dum la 42-a UK en Marseille (1957). Pri la nova aranĝo UEA informis la Landajn Asociojn, sed, bedaŭrinde, multaj LA longan tempon restis surdaj je la alvoko starigi junularan sekcion aŭ kunlabori – laŭ la modelo de UEA/TEJO – kun jam ekzistanta.

17.3.2 Unuaj Paŝoj al Vera Tutmondeco

En 1958, TEJO havis Landajn Sekciojn (LS) en Brazilo, Bulgario, Francio, FR Germanio, Italio, Maroko, Nederlando, Svedio, Svislando kaj Urugvajo. Por plifortigi siajn kontaktojn kun la renaskiĝanta Movado en orienteŭropaj landoj, TEJO sendis en 1957 fortan delegacion al la Esperanto-kunveno okazanta en la kadro de la Junulara Festivalo en Moskvo.

Dum la 14-a IJK en Homburg (FR Germanio), la provizora komisiono de Büsum cedis lokon al laŭstatute elektita Estraro, en kiu Günther Becker kaj Nicola Minnaja transprenis la postenojn de prezidanto kaj ĝenerala sekretario. Pro siaj grandaj meritoj por la pliproksimigo de UEA kaj TEJO, D-ro Lapenna estis nomita Honora Membro de TEJO. Aliĝis sekcioj en Hispanio kaj Jugoslavio, kaj komenciĝis kontaktoj i.a. kun Hungario kaj Koreo.

Unu jaron poste, en 1959, TEJO unuafoje kongresis en socialisma lando: la 15-an IJK en Gdańsk (Pollando) brile organizis Marek W. Pietrzak (1938-68), la fondinto kaj unua prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, kaj partoprenis ĝin tricento da gejunuloj. Pietrzak eniris la Estraron kiel vicprezidanto; precipe dum sia ofic-periodo kiel ĝenerala sekretario (1961-63) li multe kontribuis al la vastigo de la aktivadoj kaj prestiĝo de TEJO. Ankaŭ en 1959, Humphrey Tonkin kaj John C. Wells fondis Junularon Esperantistan Britan, kiu titolis sian bultenon: Kial Ne?

La 16-a Internacia Junulara Kongreso (tiel nun, anstataŭ Kunveno) en Rotterdam markis la finon de tiu periodo, en kiu la ĉefa laborcelo de la Estraro estis la interna reorganizo. Komenciĝis nova periodo, dum kiu TEJO efektive plenumas siajn taskojn paralele kun aliaj instancoj de la Movado. La unuaj punktoj de ampleksa laborplano por la venontaj jaroj temis pri informado al neesperantistaj junularaj organizaĵoj (NEJOj) kaj pri ellaboro de modela teksto por nacilingvaj varbfolioj porjunularaj. Tiun tekston poste utiligis i.a. la germana kaj itala sekcioj por sia enlanda informa agado. Al la Statuto kaj Kongresa Regularo aldoniĝis en 1961 Regularo pri Korespondaj Servoj de Landaj Sekcioj kaj Regularo pri Informa Agado.

Dum la 17-a IJK (1961) sep LS de TEJO (la bulgara, franca, okcident-germana, hispana, jugoslavia, pola kaj sveda) subskribis Deklaron de Wokingham, kiu celis pliproksimigi la kunlaboron inter la ekzistantaj LS kaj helpi la fondon de novaj sekcioj. Anglalingva broŝuro pri la Kongreso de Wokingham estis dissendita al ĉiuj gravaj internaciaj junularaj organizaĵoj.

En 1962 elstaris tre gravaj kunsidoj de la Komitato de TEJO dum la 18-a IJK en la sveda urbo Ystad. La ĉefaj atingoj estis la Unua Perspektiva Laborplano de TEJO, surbaze de kiu multaj LS prilaboris siajn agadplanojn, kaj la Kontrakto de Ystad, per kiu la LS interkonsentis delegi reprezentantojn al alilandaj junularaj Esperanto-aranĝoj. Krome, la NEJO-agado estis formulita kiel speciala kampanjo, kaj en 1962 TEJO faris grandan paŝon al tutmondeco, ĝis tiam nur laŭnoma: aliĝis al ĝi nove fonditaj sekcioj en Japanio, Madagaskaro kaj Usono.

17.3.3 “Jaro de la Junularo”

La jaro 1963 pasis sub la signo de “Jaro de la Junularo en la Esperanto-Movado”, kiun kune proklamis UEA kaj TEJO. Ĝi esence kreskigis la interesiĝon pri junulara agado inter plenaĝuloj, plifortigis la helpon de UEA al TEJO kaj – nelaste – akcelis la junularan aktivecon mem. Ĝiaj kulminaj eventoj estis la 19-a IJK en Vraca (Bulgario), kiun partoprenis 540 gejunuloj el 22 landoj, kaj la Unua Ĝenerala Kunveno dum la 48-a UK en Sofio pri “La Internacia Lingvo kaj la Nuntempa Junularo”.

Tuj antaŭ tiuj Kongresoj aperis la unua numero de nova revuo de TEJO, Kontakto, per kiu TEJO celis ne simple liveri, kiel klarigis Tonkin, “nur ankoraŭ alian novaĵ-foliaron aŭ anoncaron, sed veran gazeton, kies enhavo ne pritraktu simple Esperanton, sed ankaŭ tiujn problemojn, kulturajn kaj sociajn, kiuj tuŝas la junularon, kaj tiujn apartajn interesojn kiujn havas gejunuloj”. Venkinte sennombrajn malfacilaĵojn, financajn kaj teknikajn, Kontakto nun gajnas pli kaj pli da reputacio kaj jam okupas nekontestatan pozicion en la Esperanta gazetaro. Dank’ al la komprenemo de la Komitato de UEA en Sofio, estis farita nova financa aranĝo inter UEA kaj TEJO, laŭ kiu Kontakto estas senpage liverata al la individuaj membroj de UEA sub 25 jaroj kaj TEJO ricevas duonon de iliaj kotizoj. Por povi plene profiti tiun aranĝon, TEJO tamen devas konstante zorgi pri altigo de la nombro de junaj individuaj membroj de UEA.

Pliaj atingoj de la Junulara Jaro estis la aliĝo de sekcioj en Hungario, Suda Koreo kaj Aŭstralio, tiel ke TEJO komence de 1964 havis Landajn Sekciojn en 18 landoj, kaj oficialaj interparoloj de TEJO-reprezentantoj kun Monda Junulara Asembleo (Bruselo), Monda Federacio de Demokrata Junularo (Budapeŝto) kaj Internacia Studenta Unio (Prago), en vintro 1963/64. Dum tiu tempo plialtiĝis, laŭnombre kaj laŭkvalite, ankaŭ oratoraj konkursoj kaj kulturaj aranĝoj en landa skalo, ekz. la Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto-Junularo, regule okazantaj dum la jarfinaj tagoj.

17.3.4 Kvin Jaroj de Sukcesoj kaj Deficito

La jaro 1964 estas signifoplena pro la komenciĝo de sistema kaj preskaŭ profesi-nivela NEJO-agado. Pluraj internaciaj junularaj organizaĵoj estis reprezentitaj dum la 20-a IJK en Amsterdam, pri kiu poste aperis franclingva dokumentaro. TEJO ekeldonis informservon en la angla kaj franca lingvoj, kaj personaj kontaktoj inter reprezentantoj de TEJO kaj de aliaj organizaĵoj okazis en Eŭropo, Usono kaj Japanio. De tiam, ĉiujare delegitoj aŭ observantoj de TEJO aperis ĉe internaciaj kongresoj de NEJOj en diversaj lokoj de la mondo.

Günther Becker, elektita kiel Ĝenerala Sekretario de UEA, cedis en 1964 sian lokon al Ivo Osibov; pro siaj grandaj meritoj li estis nomita Honora Prezidanto de TEJO. Nove eniris la Estraron unuafoje Japano, Umeda joŝimi. La Komitato de UEA kreis la funkcion de Reprezentanto de TEJO ĉe la Estraro de UEA, kun ĉiuj rajtoj de Estrarano krom la voĉdona. Sur nacia nivelo, pluraj LS interŝanĝis delegitojn aŭ aranĝis komunajn renkontiĝojn, ekz. de Germanoj kaj Jugoslavoj, de Aŭstroj, Italoj kaj Jugoslavoj.

En 1965, por la unua fojo TEJO-Kongreso okazis en ekstereŭropa lando: en Oocu (Japanio), kun 261 partoprenantoj el 15 landoj. Hans Bakker, kiel nova estrarano, nun sola transprenis la prizorgadon de eksteraj rilatoj (kun ĉ. 80 NEJOj), kies aktualan staton li kronikis per daŭre ĝisdatigata NEJO-Dosiero. En septembro 1965 TEJO organizis Seminarion pri Lingva Problemo en Internaciaj Junularaj Rilatoj en Podvin ĉe Ljubljana, sub la aŭspicioj de Jugoslavia Unesko-Komisiono. Kiel eksperimento, tiu seminario estis tre sukcesa, ne nur ĉar dek internaciaj organizaĵoj partoprenis en ĝi, sed ankaŭ ĉar la raporto pri la seminariaj debatoj pligrandigis la prestiĝon de TEJO ĉe la kolegaj asocioj.

Alia nova iniciato estis seminario por eduko de gvidantoj, kiu unuafoje okazis fine de 1965 en Hamburgo. La origina ideo de tiuj seminarioj estis: transdoni spertojn de nunaj al estontaj funkciuloj de TEJO aŭ de LS, sed jam en 1966 la NEJO-Komisiono komencis organizi apartajn “gvidseminariojn” por funkciuloj de neesperantistaj junularaj organizaĵoj. Tia interŝanĝo de spertoj kaj administra tekniko plenigis mankon forte sentatan inter junularaj organizaĵoj, kaj TEJO per tio reliefiĝis kiel asocio, kiu parolas ne nur pri Esperanto aŭ la lingva problemo, sed ankaŭ kapablas doni konsilojn kaj konkretan helpon pri la organiza praktiko. Kvankam skuata per konstantaj financaj malfacilaĵoj, TEJO demonstris okulfrape al esperantistoj kaj neesperantistoj, kian efikon povas atingi relative malgranda taĉmento de amatoroj. Aldone al tio, la kunagado de Estraranoj kaj Komitatanoj de TEJO distingiĝis per unika solidareco kaj per manko de tiaj energirabaj personaj konfliktoj, kiajn tiel ofte spertadis la plenkreskula Movado.

La jaron 1966 karakterizis du superlativoj: la rekorda partopreno en la 22-a IJK en Pécs (Hungario), kiun ĉeestis pli ol 900 gejunuloj el 22 landoj kaj al kiu la aŭtoritatoj grandskale donis atenton, kaj – la senprecedence granda deficito de TEJO!

Tonkin ellaboris laborplanon por lerneja agado, kiu celis fermi la breĉon inter enlerneja agado kaj eksterlerneja meminiciata aktivado de TEJO, sed ne havis tujan praktikan sekvon. Aliflanke, ISAE, STELO kaj TEJO formis konstantan komisionon por kunordigi la agadon inter studentoj. Krome, TEJO iĝis koresponda membro de Kunordiga Komisiono pri Internacia Volontula Servado ĉe Unesko. Al la jam tradicia instruado de Esperanto al junularaj laborbrigadoj (i.a. en Jugoslavio kaj Bulgario) aldoniĝis nun ankaŭ kursoj por volontuloj en Francio, en la t.n. Muelejoj de Metilernantoj. Aliĝis sekcioj en Argentino kaj Novzelando, “gvidseminarioj” okazis ankaŭ en Japanio kaj Usono, kreiĝis Turisma Servo de TEJO, kaj en Argentino estis fondita “Programo Pasporto” por ebligi la ĉefamilian interŝanĝon de gejunuloj.

Kiel nova ĝenerala sekretario, Tonkin revivigis en oktobro 1966 la Informfolion (InFo) de TEJO, kiu estis iniciatita de Pietrzak en 1962 kiel ligilo inter la Estraro, Komitato kaj LS de TEJO. Ĝi aperas ĉiun duan monaton kaj, de 1968, estas multobligata kaj ekspedata de la Centra Oficejo de UEA. De februaro 1968 aperas, same dumonata, bulteno Novaĵoj por liveri al la Esperanta gazetaro aktualajn informojn pri junulara aktiveco tutmonde. Ĝiaj angla- kaj franclingva ekvivalentoj – ekde 1971 ankaŭ eldonoj en la germana, itala kaj hispana lingvoj – estas regule distribuataj al neesperantistaj organizaĵoj.

Laŭ nekompleta statistiko de la Turisma Servo de TEJO, en 1967 proks. 2.700 gejunuloj partoprenis 22 junularajn aranĝojn. Pri la planataj la Servo publikigas superrigardon komence de ĉiu jaro. La plej gravajn renkontiĝojn TEJO decidis aŭspicii; kiel unuajn, en 1967, Renkontiĝon de Eŭropa Esperantista Junularo en Montecatini (Italio), Internacian Kunvenon en Natanja (Israelo) kaj Seminarion por Eduko de Gvidantoj en Ĉeĥoslovakio. La Turisma Servo okazigis seminarion pri “Esperanto kaj turismo” en Pollando, dum la tiujara TEJO-Kongreso devis, pro la milito en Mezoriento, okazi en la kadro de la 52-a UK en Rotterdam. En somero 1967 la NEJO-Komisiono prizorgis kvin kursojn ĉe volontulaj tendaroj en Francio kaj unu en Nederlando; unu grava flanka rezulto estas la esplorado pri testado kaj edukaj metodoj en Esperanto. El la laboro de la NEJO-Komisiono formiĝis krome Konsulta Centro pri la Lingva Problemo en Internaciaj Junularaj Rilatoj, kiu havas juran personecon en Nederlando. Al Skolta Esperantista Ligo TEJO donis helpon per informado pri la Internacia Ĵamboreo.

La rajton pri senobstakla vojaĝado, kiun ja aparte deziras profiti TEJO-anoj, akcentis la Kongresa Rezolucio de la 24-a IJK en Tarragona (Hispanio) en 1968. Tiujare TEJO denove organizis sukcesan seminarion por eduko de gvidantoj kaj kursojn en internaciaj labortendaroj. Speciala trilingva numero de Kontakto pri tiaj kursoj vekis tre favorajn reagojn. Per vigla varbado la deficito povis esti iom reduktita, sed la kriza financa situacio plue bremsis la laboron de la organizaĵo. Aliflanke, la Centra Oficejo de UEA transprenis pli da rutinaj administraj laboroj por TEJO.

17.3.5 Deklaracio de Tyresö

La profundaj sociaj ŝanĝoj kaj la vekiĝo de la tutmonda junularo dum la pasintaj jaroj ne preteriris ankaŭ la internon de TEJO. Ĝi komprenis, ke en la nuna monda situacio, kiam la junularo fariĝas politika kaj ekonomia forto ĉiam pli potenca kaj kiam la interesoj kaj moralaj sentoj de la junularo plivastiĝas, necesas ankaŭ vastigi la fundamentajn principojn, sur kiuj la junulara Esperanto-Movado konstruas siajn organizajn formojn. TEJO, sekve, fariĝis pli aktiva kaj agema, kaj precipe pli socie respondeca, en ĉiuj flankoj de la agado. Organizo, kiu laborus por lingvo, sed ignorus la premojn kaj fluojn, kiuj muldas aŭ detruas tiun lingvon, prave perdus sian ekzistorajton kaj sian apogon. Antaŭ la vojkruciĝo, TEJO tion komprenis kaj sekvis la vojon al socia aktiviĝo.

Supre: En la 29-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (en Sarajevo, 1973) oni debatis pri la temo “Junularo kaj la hommedio”.


Kontakto, la kvaronjara revuo de la junulara sekcio de UEA, de jaro al jaro pligrandigas sian prestiĝon.


Rezulto de tiuj konsideroj estis

Deklaracio

akceptita de la partoprenantoj al la 25-a Internacia Junulara Kongreso de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Tyresö, Svedio, la 3-an – 10-an de aŭgusto 1969.

En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ĝenerala temo “Junularo kaj Socio” ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en la socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo.

La mobilizo okazas ĉefe pro sento ke la libera evoluo de la individuo estas pli kaj pli endanĝerigata de la establitaj ordosistemoj. La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan ĉirkaŭaĵon de la homo, kaj subfosi la homan psikon. La lingvo estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial ĉiuj ajn aktivecoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj aktivecoj.

Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ĉiu formo, al malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de la lingva problemo kiu baziĝas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo.

En nia propra laboro ni antaŭvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ĝia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia programo.

La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo.

La estonta agado de TEJO inkluzivos lanĉon de aktivecoj kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj baziĝos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organizo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado.

Ni alvokas ĉiujn homojn kaj junularajn organizojn al solidariĝo kaj laŭeble kunlaboro en tiu agado de TEJO.

La 25-a IJK fariĝis do mejloŝtono en la historio de TEJO, kiu profunde ŝanĝiĝis dum la tridek jaroj inter la Junulara Marŝo de Tervuren kaj la Deklaracio de Tyresö kaj kiu ankoraŭ en 1962 spertis ardajn diskutojn pri la demando, ĉu TEJO povas prezentiĝi en kongresoj de neneŭtralaj organizaĵoj. Nun, en 1969, TEJO-anoj iris eĉ surstraten, farante protestan demonstracion kontraŭ lingva imperiismo en la magazena kvartalo de Stockholm. Post Tyresö, ankaŭ la NEJO-Komisiono eniris novan ŝtupon de sia agado, difinante sian celon ĉefe “protesto kontraŭ kultura kaj lingva superregado”. Kaj el prava fiero pri sia prestiĝo, fontanta en multjara konscienca laboro, ĝi ĉerpis kuraĝon por proklami, ke TEJO ne intencas trudi Esperanton al reakciaj organizaĵoj. Dank’ al ekspluato de ekstermovadaj monfontoj, la NEJO-Komisiono en 1969 unuafoje ne bezonis ŝarĝi la buĝeton de TEJO. En decembro 1970 la nova gvidantino de la Komisiono, Jeanne-Marie Liouville, faris kvarsemajnan rondvojaĝon tra 12 landoj de meza kaj sudokcidenta Eŭropo, vizitante dekduon da NEJOj, dekon da Esperanto-kluboj kaj TEJO-aktivulojn.

17.3.6 Interna Fortikiĝo

En 1969 la Reprezentanton de TEJO ĉe la Estraro de UEA anstataŭis plenrajta Estrarano pri junularaj aferoj. La rilatoj inter TEJO kaj UEA konstante pliboniĝis: Dum la Viena Kongreso la Komitato de UEA deklaris sin preta konsideri la ŝuldojn de TEJO al UEA senrentuma prunto de UEA, kaj fine de 1970 la CO en Rotterdam transprenis la kompostadon de Kontakto. La financan staton de TEJO iomete plibonigis la intensa varbkampanjo, el kiu rezultis kelkaj grandaj donacoj kaj kresko de la nombro de Patronaj Membroj (plenaĝaj subtenantoj) de 16 en 1969 al 52 en 1971.

La financa raporto pri 1970 montris unuafoje post multaj jaroj profiton – dank’ al tio, ke la nombro de membroj kaj abonantoj preskaŭ duobliĝis dum tiu jaro. En 1971 la Komitatoj de UEA kaj TEJO rekomencis intensajn intertraktadojn pri firma integriĝo de TEJO en UEA.

Sekvante la spiriton de Tyresö, la Kongresoj de TEJO nun alprenis la karakteron de forumo, en kiu la partoprenantoj priparolas difinitan kongresan temon aparte aktualan: En Graz, en 1970, oni diskutis pri “Junularo kaj Lernejo – Ejo de la Revolucio”, en Edinburgo (1971) pri “Junularo kaj Kulturo”, kaj por Toruń oni fiksis la temon “Junularo kaj la Tria Mondo”. Sarajevo (1973) estis dediĉita al “Junularo kaj Hommedio”. Ekde 1969 la Universalaj Kongresoj inkluzivas Junularan Tagon. El aliaj junularaj renkontiĝoj estas aparte menciindaj la Kulturaj Festivaloj en Bulgario, la seminarioj en FR Germanio kaj Pollando, la tendaroj en Soveta Unio kaj la “kunloĝadoj” inter Japanoj kaj Koreanoj. En septembro 1971 la NEJO-Komisiono okazigis Seminarion pri Lingvo kaj Kulturo (prilumitaj el lingvistika, sociologia kaj ideologia vidpunktoj) en Strasburgo, kun la laborlingvoj Esperanto, angla kaj franca. En julio 1972 sekvis Seminario pri Lingvo kaj Politiko, en Parizo. Iniciato de TEJO-anoj estas ankaŭ la Someraj Universitataj Kursoj, kiuj unuafoje okazis en Lieĝo en somero 1972.

En Edinburgo aliĝis du novaj Landaj Sekcioj, de Germana Demokratia Respubliko kaj de Israelo, kaj unu regiona sekcio (en Tokio). En Toruń aldoniĝis dana kaj kolombia sekcioj, en Sarajevo la ĉilia. Sekve, TEJO havas nun 28 LS en ĉiuj mondopartoj kaj kunlaboras kun kvar sekcioj nealiĝintaj. STELO estas faka sekcio de TEJO, kaj kun la fervojista junularo ekzistas kontrakto pri kunlaboro. La nombro de komitatanoj kreskis de 23 en 1962 al 56 en 1972. Krom la jam menciitaj Komisionoj, laboras Sekretaria Komisiono, Komisiono pri Varbado kaj Komisionoj pri Regiona Agado, t.e. en Eŭropo, Latina Ameriko, Afriko, Azio-Oceanio kaj Mezoriento; tiuj lastaj celas helpi gejunulojn en regionoj sen organizita (junulara) movado.

En la tuta mondo aperas nuntempe deko da naciaj junularaj Esperanto-gazetoj. La organo de TEJO mem estas plue “TEJO-paĝo” en la revuo Esperanto, ĝis 1969 portinta la pionirepokan titolon La Juna Vivo. Kontakto, nun en la deka jaro de sia ekzisto, kiel porjunulara revuo en Esperanto, estante kuraĝigita de la Deklaracio de Tyresö, sendogme alfrontas la problemojn, kiuj decidas la pluan evoluon de tiu ĉi terglobo, sur kiu ni vivas. Por pli junaj legantoj nun ekzistas ankaŭ aparta revuo, Juna Amiko, kiu ekaperis en Hungario en novembro 1972.

La Estraro de TEJO estis ŝanĝita en Edinburgo. Anstataŭ Humphrey Tonkin, nun honora prezidanto, prezidis Renato Corsetti (Italio), kaj ĝenerala sekretario fariĝis, post Senad Čolić (Jugoslavio), la Hungarino Flóra Szabó-Felsö. La ceterajn taskojn dividis inter si naŭ estraranoj. En sia unua mesaĝo la nova prezidanto substrekis du gravajn taskojn de la estonteco: unue, grandskala aplikado de la principoj de Tyresö al la praktika poresperanta laboro, por ke la konvinko, ke disvastigo de Esperanto estas kontraŭimperiismo, atingu ankaŭ la neesperantistan junularon. Due, malcentriĝo de TEJO, t.e. forigo de la stranga stato, ke ĝis nun TEJO tro multe respegulis nur la ideojn de junaj Eŭropanoj: “Akiro de Afrika, Azia, Sudamerika ktp. ‘vizaĝoj’ estas por TEJO nepra historia neceso, kiun ĝi devas dum la venontaj jaroj kontentigi, se ĝi volas iun signifan rolon ludi.”

Dum la IJK en Sarajevo (1973) ambaŭ gvidajn postenojn, tiun de prezidanto kaj tiun de ĝenerala sekretario, transprenis inoj – unuafoje en la 35-jara historio de TEJO: nome Flóra Szabó-Felsö resp. Renée Triolle. Laŭ klarigo de la nova prezidantino, TEJO devos rigore atenti, ke ĝi evitu la danĝeron de partipolitika flankeniĝo, kvankam tiu principo ne baras kunlaboron kun diverstendencaj organizaĵoj nek la liberan interŝanĝon de opinioj en la organoj de TEJO. Krom al la pliharmoniigo de la rilatoj kun UEA kaj la ekstereŭropa agado, TEJO devos “pli forte dediĉi sin al la lerneja agado, ĉar se TEJO estas la estonteco de UEA, la lernejanoj estas la estonteco de TEJO”.

17.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO

v. d. Horst, M., Tutmonda Junular-Organizo. W.-Graftdijk 1948. “1963, Jaro de la Junularo en la Esperanto-Movado”. Tamen, vol. 4, 1962, n-ro 11/12.

Bakker, H., kaj W. F. Pilger, Le problème linguistique dans les relations internationales de la jeunesse / The language problem in international youth relations. Amsterdam 1967.

TEJO kaj vi. 1969. – Informa broŝuro.

Tonkin, Humphrey, “Fundamentoj de nia agado”. Kontakto, vol. 7, 1970, n-ro 4, p. 3-4.

Corsetti, Renato, “Ekstereŭropigo – Tasko de TEJO”. Esperanto, vol. 64, 1971, n-ro 12, p. 201.

TEJO, Seminario “Lingvo kaj Kulturo”, Strasburgo. Raporto. Amsterdam 1971.

–, Seminario “Lingvo kaj Politiko”, Parizo. Raporto. Amsterdam 1972.

ĈAPITRO 18

KONSTRUADO DE MODERNA UEA

(1948-1973)

18.1 ENKONDUKAJ RIMARKOJ

La Kontrakto de la 28a de aprilo 1947 inter la reprezentantoj de la antaŭaj Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo, aprobita iom poste de la kompetentaj instancoj de ambaŭ organizaĵoj, kaj la akcepto de la Statuto de unueca UEA en aŭgusto 1948, finigis la duecon de la neŭtrala Esperanto-Movado kaj per tio forigis ĝenan obstaklon en la laboro por la Internacia Lingvo.

Ne temis nur pri la fortikigo de la neŭtrala monda Asocio el vidpunkto de la membro-nombro, kio per si mem ĉiam estas tre atentinda; nek sole pri ĉesigo de multjaraj kortumaj intervenoj kaj proceso, altruditaj de sensignifa, sed obstina malplimulto; ankaŭ ne pri la tradicia nomo de la organizaĵo, kiun la Komitato de IEL volonte akceptis dum la Universala Kongreso en Bern (1947). Ĉio-ĉi, kompreneble, ja estis salutinda, sed plej grava estis la liberigo de la disponeblaj fortoj por konstruado de fortika UEA konforme al la postulatoj de la postmilita mondo, kiel ankaŭ la pozitivaj psikologiaj efikoj de la fine akirita unueco je la praktikantoj de la lingvo kaj je la aktivuloj. La skismo de 1936, kiu devis ne okazi – kaj fakte ne estus okazinta, se la eta malplimulto estus observinta la vidpunkton de la grandega plimulto* – kaŭzis multe da personaj malagrablaĵoj al la demokrate elektitaj gvidantoj de la tiama UEA, poste IEL, precipe al la nobla prezidanto Generalo L. Bastien; forrabis valoran tempon; malhelpis la laboron en malfacilaj kondiĉoj. En 1948 almenaŭ tiu interna problemo estis fine likvidita per akcepto de la nova Statuto.

* Vidu Ĉap. 14.3.5. La akcepto kaj lojala plenumo de la decidoj de la plimulto fare de la malplimulto – principo, kiu devus normale funkcii en demokrate organizita asocio – fakte fariĝis problemo en multaj kazoj, ĉar la malplimulto, kutime eĉ nur grupeto de kelkaj personoj, klopodis per multe da bruo altrudi sian starpunkton. Tio elvokis superfluajn streĉitecojn kaj bremsis, eĉ kelkfoje provizore haltigis, la pozitivajn agadojn, sen kiuj progreso ne estas ebla.

Per ĝi finiĝis la unua historia epoko de precize 40 jaroj en la vivo de UEA kaj ses jardekoj de la Internacia Lingvo. Komenciĝis la nova, aktuala periodo, kiu ankoraŭ ne fariĝis historio. Tial, diference de la kritikaj analizoj pri la historiaj okazintaĵoj kaj la ĉefaj protagonistoj, entenataj en la antaŭaj sekcioj, en tiu ĉi ĉapitro tiaj juĝoj estos ellasitaj. En iu posta periodo, kiam la nuna prezentiĝos kiel pasinteco, kompetenta historiisto havos abundan dokumentan materialon* kaj la bezonatan tempan distancon por kritike analizi la eventojn kaj personecojn en la Esperanto-Movado de la lastaj 25 jaroj. En la nuna momento estas pli utile limigi sin al prezento de esencaj faktoj kaj nur al plej koncizaj analizaj komentoj, necesaj por ekspliki la signifon de la faktoj, por reliefigi ilian kunligitecon kaj prilumi la evoluvojon, kiu kondukis de 1948 al 1973.

* Ĝi troviĝas ne nur en multaj artikoloj publikigitaj en Esperanto-periodaĵoj, sed precipe en la arkivo de CED kaj en la protokoloj de la Komitato, Estraro kaj aliaj konstantaj aŭ dumtempaj organoj de UEA.

La Dua Mondmilito dezertigis vastajn surfacojn de la terglobo kaj rekte aŭ malrekte kaŭzis mizeron al la tuta homaro en ĉiuj sferoj, inkluzive la kulturan. Jam antaŭ la milito la Esperanto-Movado estis viktimo de persekutoj kaj malpermesoj*. La granda milito donis al ĝi plian fortan baton. En ĉiuj okupitaj regionoj ne nur praktike ĉesis kia ajn agado por la Internacia Lingvo, sed ankaŭ la havaĵo de Esperanto-organizaĵoj estis detruita aŭ konfiskita, se kuraĝaj unuopuloj ne sukcesis ion kaŝi kaj savi. Nekompareble pli grava estis la perdo de homaj vivoj. Inter la milionoj da pereintoj kaj mortigitoj troviĝis miloj da uzantoj de la Internacia Lingvo kaj multaj talentaj junaj aktivuloj. Rezulte, ekestis preskaŭ kompleta generacia vakuo, kies negativaj sekvoj parte sentiĝas ĝis la hodiaŭa tago; aliflanke la materiaj rimedoj de iam solidaj Esperanto-organizaĵoj estis reduktitaj al nulo.

* Vidu precipe Ĉap. 21.

La eksteraj cirkonstancoj estis malfacilaj dum la tuta pritraktata periodo. Kvankam la fondo de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj interŝtataj institucioj estis sendube pozitiva paŝo antaŭen, tamen en la realo ili perfidis la esperojn pri establo de daŭra paco kaj amikaj rilatoj inter la nacioj. Efektive, la kutima esprimo “postmilita periodo” rilatas nur al finiĝo de la Dua Mondmilito, sed ne al malapero de milito, ĉar dum tiu tuta tempo ne estis unusola tago de paco en la tuta mondo samtempe. Sur la aliaj kampoj de internaciaj rilatoj alternis blokoj kaj kontraŭblokoj; malvarma milito kaj kunekzistado; streĉitecoj sur la limoj de armitaj konfliktoj inter la grandpotencoj kaj provizoraj interkonsentoj; revolucioj, kontraŭrevolucioj kaj ribeloj, unuflanke, sufoko de rezistoj aŭ kreo de novaj ŝtatoj, aliflanke; konfliktantaj interesoj de evoluintaj kaj evoluantaj ŝtatoj; limigoj de internacia vartrafiko por protekti aŭ progresigi la propran nacian ekonomion kaj kreado de komunaj internaciaj merkatoj kun la sama celo; nestabileco de valutoj reflektiĝanta en deflacioj kaj inflacioj; novaj formoj de rasismo, kelkfoje eĉ fizikaj ekstermoj, kaj lukto kontraŭ ĝi; kultura imperiismo kondukanta al kultura genocido kaj nacia aŭ etna kontraŭstaro por konservi sian identecon. Ĉiuj-ĉi kaj multaj aliaj kontraŭaĵoj de la nuntempo, kiuj markas ĝin kiel epokon de escepte grandaj maltrankvilo kaj nervozeco, estas nenio alia ol manifestiĝoj de la fundamenta antagonismo inter la grandioza teknologia progreso, postulanta integriĝon en egaleco, kaj la kadukiĝintaj formoj de interne-ŝtata kaj internacia politikaj organizoj. La homaro estas disŝirata inter la 21-a kaj 19-a jarcentoj: la progresintaj materiaj fortoj trenas ĝin en la 21-an, sed la postrestintaj sociaj-politikaj konceptoj kaj juraj preskriboj katenas ĝin al la 19-a. Tutcerte ĝi fine eniros la 21-an tempe kaj, poste, ankaŭ strukture, sed en la postmilita periodo ĝi baraktis – kaj verŝajne plu baraktos dum ankoraŭ sufiĉe longa tempo – en la kaptiloj de la reto, kiun necese plektas la evoluo, kaj el kiuj, same necese, ĝi fine ĉiam sukcesas liberigi sin kaj krei novan socion, konforman al la postulatoj de la evoluintaj materiaj fortoj.

Agado por afero internacia – tute speciale por Esperanto kiel lingva esprimo de la plej pura humanisma internaciismo – en kondiĉoj de tiaj tensioj kaj ĉiaspecaj baroj al internacia komunikado, postulas daŭran solvadon de malfacilaj problemoj kaj venkadon de obstakloj.

Al tiuj eksteraj malfacilaĵoj aldoniĝis la internaj: parte jam tradiciaj, ĉar ili bedaŭrinde akompanas la Esperanto-Movadon ekde ĝia naskiĝo; parte novaj kaj antaŭe ne spertitaj. Ne temas, certe, pri sanaj diskutoj kaj utilaj konfrontiĝoj de malsamaj opinioj pri gravaj demandoj kun la celo trovi adekvatajn solvojn. Tio ĉiam donis kaj plu donos bonajn rezultojn. Ankaŭ ne temas pri misagoj, bazitaj sur eraraj juĝoj pro manko de scioj, aŭ pro ignorado de faktoj, aŭ pro la malkapablo korekte taksi ilin, aŭ pro la kombino de la tri. Tio, kvankam malutila kaj tial evitinda, estas almenaŭ komprenebla. La vere gravajn internajn malfacilaĵojn kaŭzis konsciaj misprezentoj pri faktoj, agadoj aŭ personoj; deformado de la realo per sistemaj prisilentoj de objektivaj atingoj kun paralela laŭdado de sensignifaj okazaĵoj aŭ de rektaj fuŝaĵoj; en la lasta tempo eĉ aperta dissemado de defetismo. Kontraŭ tiaj negativaj fenomenoj necesis reagi de tempo al tempo ne tiom pro la vero kiel valoro per si mem – kvankam, kompreneble, la vero ĉiam indas lukton kaj oferojn – kiom por forigi danĝerajn kaj senkuraĝigajn falsajn imagojn, malebligi pli grandan malbonon kaj reestabli la ekvilibron. Sed tio, siavice, necese deturnis la atenton for de la aktualaj taskoj, kaŭzis preterpason de unikaj ŝancoj*, kaj perdigis multe da plia tempo kaj energioj, kiuj povis esti utiligitaj por pozitiva laboro. La situacion difinis la aŭtoro de tiuj ĉi linioj per unusola frazo en unu el la diskutoj dum la Londona Universala Kongreso (1971): “Malfacile estas lukti per sia nuda brusto kontraŭ potenca malamiko, kaj samtempe daŭre eligadi tranĉilojn el sia dorso kaj vindadi la vundojn”. Kvankam aplikeblaj al personoj, en tiu ĉi kunteksto la vortoj ĉefe rilatas al la Esperanto-Movado kiel tia.

* Ekzemple en la periodo 1954-1956, kiam la senprecedenca kampanjo de kalumnioj kaj falsaj politikaj denuncoj de G. A. Connor (kaj grupeto da personoj ĉirkaŭ li) en Usono kaj ĉie tra la mondo, kun ĉiuj kunligitaj negativaj sekvoj, kaŭzis, ke la Esperanto-Movado ne sukcesis plene ekspluati la escepte favorajn cirkonstancojn, ekestintajn post la Rezolucio de Unesko de 1954 (v. Ĉap. 22). G. A. Connor estis eksigita el UEA per preskaŭ unuanima decido de la Komitato en 1956, sed intertempe la malbono estis farita kaj du jaroj preskaŭ komplete perditaj.

Nu, tiaj malsanoj atakas en pli aŭ malpli alta grado ĉiujn batalantajn sociajn-kulturajn movadojn, precipe en ilia infanaĝo. Feliĉe, la vastaj tavoloj de la Esperanto-Movado jam montriĝis sufiĉe maturaj por distingi objektivajn valorojn disde blufoj, pozitivismon disde defetismo, kvankam kutime la ĝusta orientiĝo postulis iom tro da tempo. Ju pli la Esperanto-Movado evoluas, des pli rapide ĝi reagos, kaj des pli efike ĝi aŭtomate eliminos el sia organismo la kaŭzantojn de infanaĝaj malsanoj aŭ eĉ infektoj. Dume, ili tamen ekzistis ankaŭ en la postmilita periodo kaj prezentis la ĉefan internan malhelpon.

La ĉesigo de la dueco, esprimita en la aktoj de 1947-48, kvankam sendube tre pozitiva fakto, neniel per si mem signifis kreon de unueco, ankoraŭ malpli aŭtomatan solvon de multnombraj problemoj, kiujn kaŭzis la skizitaj eksteraj kondiĉoj kaj interna situacio. Dum ĉiuj kontentis kaj multaj jubilis pro la ĉesigo de la dueco, klarvidaj personoj bone komprenis jam tiam, ke necesos multflankaj sciencaj esploroj kaj teoriaj studoj, abundaj spertoj akireblaj nur per intensa praktika laboro, kaj grade vastiĝantaj diversdirektaj agadoj – ĉio ĉi taŭge kombinita en unu granda tuto – por fortikigi la Asocion interne surbaze de unueca platformo; por transformi iom post iom la Esperanto-Movadon en atentindan kulturan kaj socian faktoron de la nuntempo; por doni al la Internacia Lingvo la meritatan prestiĝon kaj tiel faciligi ĝian pluan disvastiĝon. Konkrete, sukcesa laboro postulis: (i) teorian prilaboron kaj praktikan aplikon de kelkaj esence gravaj bazaj konceptoj; (ii) solvadon de organizaj demandoj konforme al la bezonoj de unuopaj evoluperiodoj; (iii) adaptadon de la organiza strukturo de UEA al la celoj, taskoj kaj konsisto de la Asocio; (iv) paralelajn agadojn en la tri ĉefaj branĉoj – informado, instruado, praktikaj aplikoj – post realecaj taksoj de la faktaj eblecoj; (v) samtempajn klopodojn finance fortikigi ia Asocion.

Grandiozaj estis la taskoj, kiujn en 1948 kaj poste frontis UEA kaj ĝiaj organoj aŭ unuopaj funkciuloj, al kiuj la membraro konfidis la gvidadon de la Asocio*.

* La lasta Komitato de IEL havis entute 21 membrojn. La lasta Estraro de IEL, elektita en 1938, konsistis el 5 personoj: Generalo L. Bastien, prezidanto; E. Malmgren, vicprezidanto; D-ro P. Kempeneers, D-ro I. Lapenna kaj A. C. Oliver, membroj. Okaze de la kunfandiĝo la du estintaj prezidantoj de IEL kaj UEA estis elektitaj dumvivaj Honoraj Prezidantoj de UEA: Generalo L. Bastien (1947-1961) kaj Hans Kürsteiner (1947-1968). Laŭ la interkonsento de aprilo 1947, dum la UK en Bern estis formita nova Estraro de 8 personoj: E. Malmgren (Svedio), prezidanto; D-ro P. Kempeneers (Belgio), vicprezidanto; H. Jakob (Svislando), D. Kennedy (Britio), D-ro I. Lapenna (Jugoslavio), A. C. Oliver (Britio) kaj P. Petit (Francio), membroj. Ĝi estis la unua Estraro, kiu funkciis ĝis la akcepto de la nova Statuto en 1948. Konforme al la nova Statuto, en 1949 la Estraro konsistis nur el 5 personoj. Dum la UK en Bournemouth (1949) por la unua fojo estis dividitaj la ĉefaj taskoj inter la unuopaj estraranoj jene: E. Malmgren, prezidanto (ĝeneralaj aferoj kaj rilatoj kun la landaj asocioj); d-ro P. Kempeneers, vicprezidanto (kulturaj aferoj kaj fakaj asocioj); H. Jakob (publikaĵoj, biblioteko kaj servoj); Prof. D-ro Ivo Lapenna (ĝenerala propagando, kongresoj, juraj demandoj); A. C. Oliver (financoj, administrado, propagando de UEA). Kiel ĝenerala sekretario – tiama titolo por la administranto de la Centra Oficejo – plu funkciis C. C. Goldsmith. La sama Estraro estis elektita de la Komitato dum la pariza UK (1950), sed laŭ propono de la Estraro, en printempo 1951, la Komitato elektis D. Kennedy kiel plian estraranon, kiu transprenis de D-ro P. Kempeneers la branĉon fakaj asocioj. En la postaj jaroj okazis pliaj ŝanĝoj.
18.2 BAZAJ KONCEPTOJ
18.2.1 Universaleco kaj Neŭtraleco

La du konceptoj, interdependaj en tiu ĉi kunteksto, havas du malsamajn sencojn, kiuj siavice estas firme reciproke kunligitaj.

Ambaŭ estas aplikataj kaj al la Internacia Lingvo mem kaj al la organizita agado por ĝia progresigo. Pro la unuaranga graveco de tiu fundamenta demando pri universaleco kaj neŭtraleco, pri iliaj interdependeco kaj kunligiteco, la Estraro de la nova UEA dediĉis al ĝi ekde la komenco la plej grandan atenton. Jam la unua inaŭgura kongresa parolado post la kunfandiĝo, kaj entute en la postmilita periodo (Parizo, 1950), pritraktis la aferon el ambaŭ vidpunktoj kaj formulis la ĉefajn ideojn rilate la situacion de la Internacia Lingvo en la aktualaj kondiĉoj kaj la pozicion de UEA, determinitan de tiuj kondiĉoj. De tempo al tempo necesis denove prilumi la aferon en artikoloj kaj diskutoj, el kiuj la debato dum la UK en Londono (1971) estas aparte menciinda.

18.2.1.1 Apliko al la Lingvo. – La esprimo “universala”, se aplikita al la lingvo mem, havas almenaŭ du signifojn.

La unua kaj plej profunda fontas el la fakto, ke la Internacia Lingvo – internacia en la vera senco de la vorto pro siaj interna strukturo, socia portanto kaj celo – formiĝis en ĝusta historia momento kaj nun ruliĝas sur tiu vasta kaj longa evoluvojo, kiu elbestigis la homon kaj ekde tiam kondukas la homaron de la iama disrompiteco en formo de hordoj, gentoj, triboj – tra ĉiam pli vastaj sociaj grupiĝoj, tra la nunaj nacioj-ŝtatoj kaj diversspecaj internaciaj kaj interŝtataj kuniĝoj – al estonta tuthoma, universala socio. La vojo, kompreneble, ne estas glata, nek rekta, sed plena de obstakloj kaj zigzagoj. Tial ankaŭ la progresado, tutcerte, ne ĉiam estas egale rapida: nek senhalta, nek sensalta, eĉ ne sen provizoraj regresoj. Du paŝojn antaŭen ofte sekvas retropaŝo aŭ, kelkfoje, eĉ pli da ili. Malatenta observanto kun mallarĝaj perspektivoj, limigitaj sole al malfeliĉe elektita tempofrakcio de stagno aŭ devojiĝo, eĉ povas facile konkludi, ke tiurilate ekzistas pli da regreso ol da progreso. Tamen, en grandaj linioj, tra la longa historio ekde la homiĝo, la evoluo de la materiaj fortoj kaj de iliaj ideologiaj manifestiĝoj ja altrudis la kreon de ĉiam pli vastaj sociaj komunaĵoj kun propraj komunaj lingvoj, kaj tiu integriĝa procezo renkonte al universaleco ne povas esti haltigita.

En tiu ĉi lasta stadio de la integriĝa procezo la Internacia Lingvo okupas sian ĝustan pozicion kaj plenumas ĉiam pli sian fekundan funkcion.

La ideo mem pri internacia lingvo estas esprimo de universalecaj tendencoj. La realigo de la ideo en la formo de Esperanto estas unu el la plej videblaj konkretaj manifestiĝoj de la celado al tuthomeco. Sed samtempe ĝi estas ankaŭ potenca antaŭeniganto de tiu sama universalismo, kiu ĝin kreis.

Ĉiu ajn lingvo troviĝas en funkcia rilato kun la bazo, el kiu ĝi elkreskis. La lingvo ebligas ne nur la pensadon kaj la reciprokan komunikadon, sed ĝi ankaŭ kreas kaj flegas difinitan senton de komuneco inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Naskita de difinita socio, ĝi mem cementas la socion kaj ŝirmas ĝin kontraŭ disfalo. Tial ankaŭ la Internacia Lingvo ne estas, nek povas esti, sole teknika rimedo de pensado, nek nura instrumento de komunikado en internaciaj kadroj. Ĝi havas ankaŭ profundan idean signifon. Same kiel la naciaj normaj lingvoj – kaj adekvate kiu ajn lingvo en rilato al sia respektiva socia portanto – ludis kaj ludas unu el la ĉefaj roloj en la formiĝo kaj konserviĝo de la nacioj, tiel same la Internacia Lingvo estas decida faktoro en la kreado kaj stimulado de tuthoma, universala solidareco.

Per tio finiĝas la identeco kaj komenciĝas la granda diferenco ĝuste pro la malsameco de la socia portanto. Dum la naciaj lingvoj, en pozitiva senco, ebligas komunikadon interne de la koncerna lingva komunaĵo, samtempe ili, en negativa senco, izolas ĝin disde la aliaj. La socia-komunika funkcio de la Internacia Lingvo estas tuthoma, sekve senigita de la negativa aspekto. Plue, dum la naciaj lingvoj pozitive kontribuas al la interna kohereco de la koncernaj komunaĵoj en diversaj gradoj (ekde milda patriotismo ĝis ekstremaj ŝovinismo aŭ eĉ naziismo), pro tiu fakto mem ili samtempe manifestas negativan efikon, nome fremdigas la naciojn unujn de la aliaj, kio siavice faciligas reciprokajn suspektadojn, tensiojn, konfliktojn kaj militojn. Ankaŭ sur tiu grava kampo de la ideologia sfero la Internacia Lingvo, pro sia tuthomara solidariga rolo, manifestas nur la pozitivan flankon. Tio, kompreneble, neniel signifas, ke la Internacia Lingvo povus per si mem, kvazaŭ mirakle, solvi ĉiujn sociajn kaj personajn problemojn, kontraŭdirojn, antagonismojn kaj streĉitecojn, kiel kelkaj naivuloj emas kredi, bonintencaj ignorantoj riproĉi kaj malicaj kontraŭuloj imputi. Ĝi signifas precize kaj sole tion, kio estas koncize analizita kaj kio povas esti resumita en ununura frazo: foje unuiĝinta, la estonta tuthoma socio evidente ne povos starigi sin kontraŭ samkarakteran socion, ĉar tia tutsimple ne ekzistos; sed ĝi ja povos kaj devos mobilizi ĉiujn fortojn por kontraŭbatali mizeron kaj seriozajn danĝerojn minacantajn eĉ la vivon mem sur nia terglobo, utiligi la akumulitajn sciojn por plia subigo de la naturo kaj por ekspluatado de ĝiaj senfinaj riĉaĵoj en la intereso de ĉiuj.

Tio estas la senco de universaleco. Kaj tia plena universaleco ne estas atingebla sen komuna, tuthoma lingvo kiel unu el ĝiaj ĉefaj elementoj, fakte integra parto.

Esence, Zamenhof pravis ankaŭ rilate la solidarigan rolon de la Internacia Lingvo en la procezo de integriĝo survoje al universaleco, kvankam, eble, la termino “interna ideo” ne estis tre feliĉe elektita, ĉar iom tro mistika kaj tial science neadekvata. Verŝajne tio kaŭzis, ke la koncepto, kiun la termino celis indiki, estis ofte nekomprenata, miskomprenata aŭ eĉ misuzata, sed tio neniel senigas nek povas senigi la koncepton mem de ĝia scienca valoro.

Al tiu ĉi unua signifo de “universala-universaleco” respondas la samranga “neŭtrala-neŭtraleco”.

La lingvo mem, ĝuste pro sia karaktero, prezentiĝas kiel tuthomara supernacia komunikilo, do neŭtrala en rilato al kiu ajn lingvo nacia, etna aŭ alispeca. Tamen, tio neniel implicas reciprokecon, nome same neŭtralan sintenon al Esperanto fare de ĉiuj nacioj kiel spiritaj proprietuloj de la naciaj lingvoj, resp. de iliaj politikaj gvidantoj. Ĉiuj ekstremaj naciismoj, kiuj regule generas despotecajn kaj tiranecajn reĝimojn kun imperialismaj tendencoj, levis sin kontraŭ Esperanton, malpermesis la lingvon, persekutis la lingvouzantojn. Ofte tio okazadis sub preteksto de “misuzo” de la lingvo por revoluciaj, kontraŭrevoluciaj aŭ ĝenerale subversaj* celoj – depende de la karaktero de la reĝimo. Certe, la Internacia Lingvo estis kaj verŝajne plu estos uzata ankaŭ por tiaj celoj. La naciaj lingvoj, inkluzive la propran, estas same tiel utiligataj por identaj celoj, eĉ multe pli ol Esperanto, sed tamen oni neniam aŭdis, nek iam povos aŭdi, ke pro tia “misuzo” kiu ajn nacia lingvo kiel tia estus kiam ajn malpermesita. La vera kaŭzo de persekutoj ne estas “misuzo” aŭ “neneŭtraleco”, sed ĝuste tiu ĉi aspekto de lingva neŭtraleco kiel korelativo de universaleco.

* Subversa: celanta subfosi, renversi, detrui ekzistantajn instituciojn, establitajn kredojn, aŭ grave malfortigi lojalecojn; en politika senco kutime kontraŭleĝa, sekreta, celanta renversi la establitan politikan sistemon.

Ne temas, do, pri iaj revoluciaj aŭ subversaj politikaj agadoj de unuopuloj aŭ grupoj per Esperanto, sed pri tute alispeca revolucio: la revoluciaj ŝanĝiĝoj en la pensmaniero kaj sentado, nome la transformiĝado de mallarĝe naciisma konceptado al universale homa, kiun kreas aŭ stimulas kaj flegas la Internacia Lingvo. Kaj tio estas negacio de ekstrema naciismo, kiun ĝi tial necese, pro la naturo mem de la afero, devas reziste kontraŭbatali eĉ per la plej drastaj metodoj ĝis, fine, ĝi mem estos neniigita. Cetere, la sufokado de Esperanto estas nur unu el la multaj reagoj de reakciaj fortoj kontraŭ ĉiujn fortojn de la nehaltigebla progreso, kaj tiu ago-reago estas entenata en la leĝeco mem de la evoluo. Samtempe ĝi estas plia konfirmo en la praktiko de la teoria ekspliko pri la idea signifo de la lingvo.

La nuntempaj kulturaj kaj lingvaj imperialismoj, ligitaj al ekonomia ekspansiemo de la grandaj potencoj kaj de kelkaj mezgrandaj ŝtatoj, eĉ de tiuj kun demokrataj politikaj institucioj, ofte prenas similan negativan pozicion al Esperanto pro esence samaj kaŭzoj, kies radikoj troviĝas en la neŭtrale homa karaktero de la lingvo, kvankam ili ne aplikas ekstremajn metodojn de perforto por malebligi ĝian disvastigon. Aliflanke, la Internacia Lingvo pro sia tuta karaktero fortikigas la universalecajn tendencojn kaj certe akiros ĉiam pli firmajn poziciojn kiel lingvo de humanisma internaciismo.

En la dua senco, logike derivita de la unua, la universaleco de la Internacia Lingvo signifas ĝian ĝeneralecon. Esperanto ne estas limigita al iu aparta klaso aŭ alia socia tavolo, nek ĝi servas por komunikado nur en unu sfero de la internacia vivo – ekzemple ekskluzive en la scienco aŭ komerco aŭ belartoj aŭ turismo – sed ĝi estas proprieto de la tuta homaro kaj de ĉiuj personoj kiuj ellernas ĝin kaj utiligas por ĉiuj siaj bezonoj. Siavice, la neŭtraleco de la lingvo egalas al ĝia apliko por kiu ajn celo: de ĉiutaga konversacio ĝis la uzo por sciencaj, kulturaj, politikaj celoj aŭ kiu ajn alia praktika bezono. En tiu ĉi senco ĝi prezentiĝas kiel nura instrumento, kaj instrumento evidente restas “neŭtrala” tute egale en kies manoj ĝi troviĝas kaj por kiuj celoj ĝi estas uzata. Tio estas tiel simpla kaj klara, ke efektive ne necesus ĝin eĉ mencii, se ne troviĝus personoj, kiuj obseditaj de siaj antaŭjuĝoj, faras eĉ tiajn groteskajn riproĉojn, ke Esperanto “ne estas neŭtrala”, ĉar en ĝi estis publikigita tiu aŭ alia verko nekonforma al la gusto de la riproĉinto.

18.2.1.2 Apliko al Universala Esperanto-Asocio. – Kiel indikas ĝia nomo, UEA estas “universala”. Nuntempe eĉ pli, ol ĝi estis en 1908 kaj en la unua periodo post la fondiĝo.

Laŭ la unua Statuto de 1908 la celo de la Asocio estis plifaciligi ĉiaspecajn rilatojn inter diverslingvanoj kaj krei “fortikan ligilon de solidareco inter la membroj”. La membroj estis nur individuaj personoj, ne organizaĵoj.

Reflektante la evoluintan koncepton pri la universaleco de la lingvo, la universaleco de la nuntempa UEA estas multe pli vasta. Laŭ la nun valida Statuto, laste reviziita en decembro 1956, unu el la celoj de UEA estas “plifaciligi ĉiaspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko aŭ lingvo” (Art. 3). La nuna Statuto ja enhavas preskaŭ la saman regulon rilate la solidarecon inter la membroj, kiel tiu de 1908, sed ĝi ankaŭ aldonas: “... kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj”. Tio transpasas la limojn de nur interna solidareco inter la membroj kaj transiras en la sferon de konscia utiligado de la lingvo por internacia kompreniĝo konforme al la solidariga rolo de la lingvo. Tuta aro da agadoj de UEA en la lastaj 25 jaroj celis, interalie, realigi ĝuste tiun taskon. Ĉi tie estu menciitaj nur kelkaj: internaciaj prelegvojaĝoj kun temoj rilatantaj al diversaj landoj kaj popoloj, specialaj seminarioj dediĉitaj al tiu temo, multaj el la prelegoj en Internacia Somera Universitato (ISU), belartaj konkursoj kaj artaj festivaloj, kulturaj aranĝoj dediĉitaj al la kongresaj landoj, publikigo de valoraj tradukaj verkoj, la tuta serio Oriento-Okcidento, multnombraj artikoloj en la periodaĵoj de la Asocio rekte celantaj disvastigon de konoj pri diversaj popoloj kaj evoluigon de respekto por iliaj kulturo kaj formoj de civilizo, ktp.

Plue, dum la malnova UEA organizis “diversajn praktikajn servojn por la membroj” pere de la delegita reto, la moderna UEA ja daŭrigis la plenumadon de la sama funkcio, sed prenis sur sin ankaŭ la taskon “krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj”, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj transpasas la limojn de ilia nacia, etna aŭ lingva teritorio (Art. 3). Ankaŭ tiun funkcion UEA plenumas diversmaniere ĉu rekte, ĉu pere de la grandiĝanta delegita reto.

Fine, la nuna UEA estas pli universala ol la originala ankaŭ el vidpunkto de la membraro. Diference de la antaŭa, kiu havis nur individuajn membrojn, la moderna UEA konsistas el landaj Esperanto-asocioj, fakaj organizaĵoj kaj individuaj membroj. Al UEA povas aliĝi ĉiu “honorinda persono” laŭ diversaj kategorioj (Art. 10-12). Krome, al UEA povas aliĝi ĉiu ajn landa Esperanto-organizaĵo, se ĝi estas laŭorde organizita kaj se vidiĝas klare el ĝia statuto, ke temas pri asocio neŭtrala en la senco de Art. 4. Al UEA povas aliĝi ankaŭ internaciaj neŭtralaj fakaj Esperanto-organizaĵoj, aŭ, se ili tion preferas, tiaj organizaĵoj povas fari kontrakton kun UEA pri komuna agado, interŝanĝo de servoj, ktp. Aliflanke, la Asocio rajtas fari kontrakton pri kunlaboro kaj interŝanĝo de servoj kun internaciaj neneŭtralaj Esperanto-asocioj, kondiĉe ke tiuj rilatoj ne kontraŭu la principon entenatan en Art. 4. Ekzistas eblecoj por kontraktaj rilatoj eĉ kun landaj fakaj asocioj kaj por aliĝo de unuopuloj aŭ organizaĵoj, kiuj simpatias kun la celoj de la Esperanto-Movado eĉ se ili ne uzas Esperanton, en la kategorio de apogantoj kaj apogantaj asocioj.

Efektive, tia konceptado de universaleco, ankaŭ en tiu ĉi rilato konforma al la universaleco de la lingvo, ebligis transformiĝon de UEA en multe pli universalan organizaĵon ne nur laŭnome, sed ankaŭ laŭ la teritoria etendiĝo kaj konsisto. Interalie, tio vidiĝas el jenaj faktoj:

En 1948 UEA konsistis el 19 landaj asocioj (LA), neniu aliĝinta faka asocio (FA), 7 FA en kontraktaj rilatoj, 17.707 membroj en 70 landoj kaj 2.224 delegitoj en 58 landoj. En 1971 UEA konsistis el 34 LA, 3 aliĝintaj FA, 23 kunlaborantaj FA kaj neneŭtralaj Esperanto-organizaĵoj, 32.070 membroj en 88 landoj, 3.501 delegitoj en 66 landoj. Interalie, tiu nombra kresko kaj teritoria vastiĝo pligrandigis kaj pliprofundigis la valoron de la principoj rilatantaj al la praktikaj servoj por la membraro, internaciaj servoj uzeblaj de ĉiuj homoj kaj solidariga rolo de la lingvo interne de la Asocio kaj ekster ĝi.

Mallonge, la universaleco de la nuna UEA el ĉiuj vidpunktoj – celoj, agadoj kaj konsisto – maksimume respondas al la universaleco de la lingvo en ambaŭ ĝiaj ĉefaj signifoj, kiel prezentite en la antaŭa sekcio.

La neŭtraleco de UEA estis jene formulita okaze de ĝia fondiĝo en 1908: “UEA estas neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco.” Post la interkonsento de Kolonjo de la 4-a de aŭgusto 1933*, la principo estis reformulita en nova Art. 4 de la Statuto: “UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj; en ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj”. Identan formulon enhavis Art. 4 de la Statuto de Internacia Esperanto-Ligo (IEL) de 1936, reviziita en julio 1940. Ĝi restis senŝanĝa ĝis 1947, resp. ĝis 1948 en la Statuto de la Asocio.

* V. ankaŭ Ĉap. 14.3.4.

La aldono pri egalrajteco de viroj kaj virinoj fakte havis nenian signifon, ĉar ankaŭ pli frue tiu principo estis rekonita kaj ĉiam respektata. Eble ĝi estis intence metita en la Statuton por iel kaŝi aŭ ekvilibrigi la multe pli signifan aldonon pri neŭtraleco rilate sociajn demandojn. Tio okazis en Kolonjo, en la tempo de jubilanta ekstreme reakcia naciismo, kiam multaj el la tiamaj gvidantoj de la neŭtrala Esperanto-Movado abomenis eĉ la vortradikon soci- pro timo, ke en la publika imago kaj ankoraŭ pli en la sekretaj policaj dosieroj ĝi iel povus esti ligita al socialismo kaj similaj “subversaj”* movadoj. Necesis, do, klare kaj eksplicite distanciĝi por “savi la aferon”, kvankam – tute kompreneble por ĉiuj, kiuj komprenas la idean rolon de la lingvo – tio neniel influis la naziajn kaj similajn tiranecajn reĝimojn*. Nur la senespera deziro eviti malagrablaĵojn por la Movado kaj por si mem povas ekspliki tiun absolute maltaŭgan aldonon. Ĉiu lingvo inkluzive Esperanton ja estas socia fenomeno, kaj la tuta Esperanto-Movado sendube estas socia-kultura laŭ sia objektiva karaktero, kiun neniaj humiligaj kaj pseŭdosciencaj asertoj povas ŝanĝi. Nur pretervido kaŭzis, ke en 1947, kiam en Bern la Komitato reformulis la principon en atmosfero de sufiĉe granda streĉiteco, tiu ereto restis en la Statuto. En ĉiu okazo la vortoj “rilate al politiko” ja abunde kovras la neŭtralecon koncerne kian ajn apartan partipolitikon, ĉu socialisman, ĉu nesocialisman.

* V. piednoton 6 en tiu ĉi ĉapitro.
* V. Ĉap. 21.

Dum la UK en Bern la principo de neŭtraleco estis precizigita. Al Art. 4 estis aldonita nova alineo, kiu tekstas:

UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo. Ĝia sinteno estas diktata de la ideaj celoj de la Esperanto-Movado. Ĝi rilatas simpatie al ĉiuj movadoj, kiuj sur nepolitika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute aŭ parte kun la celoj de la Asocio.

Tiu grava aldono korektas kaj limigas la absolutan neŭtralecon, eĉ politikan, formulitan en la unua alineo. La nova formulo estis akceptita meze de 1947, do proksimume unu jaron kaj duonon antaŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948. La Universala Deklaracio proklamas nombron da rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, egale validaj “por ĉiuj homoj sen kia ajn diferencigo, laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato”. La Universala Deklaracio aparte rekonas nombron da kulturaj kaj lingvaj rajtoj, kaj la fundamentajn politikajn liberecojn. Evidente, post la proklamo de la Universala Deklaracio, la formulo en la dua alineo de Art. 4 de la Statuto de UEA ricevis eĉ pli konkretan enhavon kaj pli grandan valoron. Principe, la neŭtraleco de UEA ĉesas tie, kie komenciĝas la malobservo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kiel formulitaj en la Universala Deklaracio. Tio per si mem senigas de kia ajn senco la hazarde postrestintan neŭtralecon rilate “sociajn demandojn”.

Aliflanke, la neŭtraleco de UEA necese ĉesas tie, kie komenciĝas atakoj kontraŭ Esperanto en kiu ajn formo, eĉ ekster la malobservado de la Universala Deklaracio.

Du jarojn post la amendo de Art. 4 de la Statuto, en la menciita inaŭgura parolado dum la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo (1950), estis, interalie, dirite:

UEA estas neŭtrala. Ĝi troviĝas ekster kaj super la politikaj luktoj, sed en ĝiaj fundamentoj troviĝas la principo de la respekto al homaj rajtoj kaj liberecoj. Tio signifas, ke ĝi – celante disvastigi la Internacian Lingvon kune kun ĝia nedisigebla apartenaĵo: la spirita proksimiĝo de la homoj – ebligas al ĉiuj siaj membroj konservi siajn proprajn mondrigardojn kaj konvinkojn, libere esprimi siajn opiniojn.

La neŭtraleco ne signifas, do, senideecon aŭ uniformigon de la penso. Male, ĝi estas konvena grundo por kresko kaj florado interne de la Movado de ĉiaspecaj pensoj kaj ideoj – krom tiuj, kiuj evidente kontraŭas al la esenco mem de la Internacia Lingvo kaj de ĝia signifo... La neŭtraleco, plue, signifas, ke en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto, al neniu alia movado, al neniu fremda ideologio. Kiel esperantistoj ni estas memstaraj kaj sendependaj, kaj ni iras nian propran vojon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni estas indiferentaj rilate al la okazaĵoj en la mondo......

Tia koncepto de neŭtraleco, oni povus ĝin nomi aktiva neŭtraleco, estas io tute alia ol la senkuraĝa, pasiva neŭtraleco, praktikata tiel ofte en la pasinteco.

En sia multflanka laboro por Esperanto UEA aplikis en la praktiko la principon de aktiva neŭtraleco dum la lastaj 25 jaroj. Interne de la Asocio necesis plurfoje kontraŭbatali ekstreme dekstrajn aŭ ekstreme maldekstrajn premojn. En sia agado en la ekstera mondo la Asocio insiste kaj sisteme apogis ĉiujn tendencojn kaj fluojn, kiuj fortikigas la observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, la plibonigon de la rilatoj inter la popoloj kaj nacioj. Al tiuj agadoj apartenas, ekzemple, la grandaj kampanjoj de UEA okaze de la Jaro de Homaj Rajtoj aŭ la Jaro de Internacia Kunlaboro. Samtempe UEA reagis energie en kazoj de atakoj kontraŭ Esperanto tute egale de kiu flanko ili venis. Ĝi aligis siajn fortojn al la klopodoj de UN, Unesko kaj aliaj organizaĵoj en la lukto kontraŭ rasismon kaj rasan diskriminacion. Sed UEA aldonis tute apartan kontribuon per sia batalo kontraŭ la lingvan kaj ĝenerale kulturan diskriminacion, kontraŭ kulturan genocidon aŭ memmortigon. Ĝi estis la unua, kiu atentigis pri tiu formo de diskriminacio jam en 1965 okaze de la malkovro de la Zamenhof-monumento en Linz, Aŭstrio. Dum la tuta Jaro de Internacia Kunlaboro (1965) kaj poste la demando estis esplorata kaj prilumata el ĉiuj flankoj, tiel ke baldaŭ progresemaj fortoj ankaŭ ekster la Esperanto-Movado komencis studi ĝin kaj uzi la terminon kultura kaj lingva diskriminacio.

Interne de la Asocio la principo estis aplikata prudente elaste. Tiun elastecon diktis la fakto, ke la aliĝintaj asocioj de UEA troviĝas en landoj kun tre malsamaj politikaj reĝimoj kaj tial ankaŭ kun malsamaj konceptoj pri politika neŭtraleco. Io, kio estas rigardata kiel tute normale neŭtrala en unu politika medio, povas esti konsiderata kiel politike neneŭtrala en alia medio. Rigore observante la reformulitan, vastan principon de neŭtraleco por UEA kiel tia, oni devis kompreneme rilati al kelkfojaj devojiĝoj en unuopaj landoj, se tiuj devojiĝoj ne afekciis iel serioze la neŭtralecon de UEA kiel reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-Movado en la mondo.

Tiel komprenata kaj praktikata neŭtraleco ebligis al UEA havi membrojn en ĉiuj partoj de la mondo eĉ en periodoj de grandaj internaciaj streĉitecoj. Ĝi ankaŭ ebligis, ke ĉe la sama tablo povis kaj povas egalece kaj amike sidi kaj diskuti apartenantoj de malsamaj rasoj, nacioj, religioj, politikaj konceptoj kaj lingvoj. Kiel montrite, rilate la socian kaj politikan aspektojn de la lingva problemo en la mondo, la Asocio ne estas nek povas esti neŭtrala, ĉar ĝi ja pledas por solvo pere de la Internacia Lingvo. Tial, tiu grupo de ĝiaj agadoj, bazitaj ĉefe sur la sciencaj esploroj de CED pri la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj, inkluzive la ekonomikan, socian kaj politikan, neniam elvokis kiun ajn seriozan riproĉon pro kvazaŭa malobservo de neŭtraleco.

Pro la fakto, ke la principo de neŭtraleco estis unue akceptita jam en 1908 kaj amendita en 1947-48, montriĝis utile rekonsideri la demandon por konstati, ĉu la nuna koncepto de neŭtraleco de UEA estas adekvata. La debato pri tiu demando okazis dum la UK en Londono (1971) kaj elvokis grandegan interesiĝon. La antaŭvidita salono kun ĉ. 300 sidlokoj estis tiel plenŝtopita, ke en la lasta momento necesis havigi plian ejon por tiuj, kiuj ne povis eniri. En la debato en ambaŭ salonoj partoprenis multaj personoj, inter ili ankaŭ reprezentantoj de asocioj kaj funkciuloj de lokaj societoj en landoj kun malsamaj politikaj sistemoj. En la fino de la longa diskuto estis voĉdono. Ĝi montris, ke la grandega plimulto de ĉeestantoj (verŝajne ĉ. 500 personoj kontraŭ nur 7) trovis, ke la nuna koncepto de neŭtraleco, kiel formulita en la Statuto kaj aplikata en la praktiko, estas adekvata kaj konforma al la bezonoj de la Asocio en la nuntempaj kondiĉoj.

Evidente, la du principoj – universaleco kaj neŭtraleco de UEA – estas tiel taŭge kombinitaj, ke ili apogas unu la alian konforme al la reciprokeco, kiu regas la universalecon kaj neŭtralecon de la Internacia Lingvo.

18.2.2 Unueco en Diverseco

La kunfandiĝo de 1947 certe estis pozitiva faro, pli ol necesa. Ĝi signifis formalan reunuigon de la neŭtrala Esperanto-Movado. UEA ekmarŝis sub la trafa devizo “Unueco estas Forto”, sed devizo, eĉ la plej sencohava kiel tiu ĉi, per si mem ne sufiĉas. Por fakte kunigi la fortojn kaj efike direkti ilin maksimume unuece al plenumado de difinitaj taskoj kaj atingo de konkretaj celoj, necesis kaj plu necesos multe da pacienca konvinkado, ligita al paralelaj praktikaj aktivadoj. Pri tio konsciis ĉiuj klarvidaj membroj kaj funkciuloj de la unuiĝinta UEA ekde la momento de la kunfandiĝo.

En la Antaŭparolo al la Jarlibro de UEA por 1948, la nova prezidanto de la Asocio, E. Malmgren, emfazis la gravecon de la kunfandiĝo, sed samtempe atentigis:

Estas tamen evidente – li skribis – ke per tia kunfandiĝo kolektiĝas personoj kun la plej diversaj opinioj kaj mondperceptoj, kaj tiel facile povos ekesti konfliktoj. Ni provu eviti tiujn konfliktojn por serĉi tiujn vojojn en nia komuna laboro por Esperanto, kiuj trovos la aprobon de ĉiuj aŭ de la granda plimulto... Nin atendas centoj kaj miloj da taskoj, ĉirkaŭ kiuj ĉiuj esperantistoj povas kolektiĝi.

La diversecoj kaj malsamecoj en la Esperanto-Movado estas grandaj, el multaj vidpunktoj preskaŭ tiel senfinaj kiel la varieco en la mondo, kies parto ĝi estas.

La praktikantoj de la Internacia Lingvo apartenas al ĉiuj eblaj rasoj, nacioj kaj malpli grandaj etnaj grupoj, ĉiuj-ĉi kun propraj kulturoj kaj civilizacioj. Kvankam en la procezo de integriĝo rimarkeble malaperadas la iama ekskluziveco ankaŭ tiurilate, tamen la lingva obstaklo grave malhelpas pli rapidan proksimiĝon, kaj tial la influo de la pasinteco ankoraŭ sentiĝas tre forte. Siavice, la apartaj moroj kaj kutimoj, konsistaj partoj de unuopaj civilizacioj rezulte de longaj tradicioj, ofte kaŭzas ne nur malsamajn, sed kelkrilate eĉ kontraŭajn etikajn kaj estetikajn konceptojn.

Pro la universaleco de la Internacia Lingvo tiu stato necese reflektiĝas en la Esperanto-Movado. Estas senduba fakto, ke en la Internacia Lingvo iom post iom estas kreata kulturo tuthoma kaj enhave kaj forme; estas nekontesteble, ke la vastiĝanta internacia uzado de Esperanto konsiderinde helpas kaj helpos ĉiam pli la reciprokan komprenon de la ekzistantaj malsamecoj, parte eĉ ilian forigon; sed estas same certe, ke la apartaj kulturaj kaj civilizaciaj fonoj ja manifestiĝas ankaŭ en la Esperanto-kolektivo, kvankam multe malpli ol ekster ĝi. Tio okazas ĉefe en formo de malsameco de konceptoj kaj diferencoj rilate aprezadon de valoroj.

Plue, en la Esperanto-Movado estas reprezentitaj en pli aŭ malpli alta grado ĉiuj klasoj, sociaj tavoloj, profesioj kaj okupoj kun propraj specialaj interesoj. La personoj, kiuj ellernis kaj uzas la lingvon, estas anoj de diversaj religioj, aŭ nekredantoj kaj senreligiuloj. Laŭ siaj konvinkoj ili apartenas al multaj filozofiaj skoloj kaj politikaj partioj, aŭ havas sian propran vivfilozofion kaj aprobas neniun partion. Pro la esenca naturo mem de la Internacia Lingvo, adeptoj de ekstreme reakciaj partioj ne povas enesti. Se hazarde, pro stranga kaŭzo, iu el tiaj individuoj ellernas la lingvon, li povas dum kelka tempo vegeti kaj ĝeni per siaj konvulsiaj movoj, sed baldaŭ li formortas kiel fiŝo en freŝa aero. Tio estas avantaĝo.

El vidpunkto de edukiteco la diferencoj ne estas malpli grandaj. En la Esperanta lingvokolektivo la gamo etendiĝas de elementlerneja edukiteco ĝis la suproj de akademia klereco en diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj. Feliĉe, tamen, forestas analfabetoj. Nur la infanoj, kiuj parolas Esperanton, sed ankoraŭ ne atingis la lernejan aĝon, ne scias legi kaj skribi. Tiurilate Esperanto estas unika en la familio de vivantaj lingvoj: ĝi estas la sola sen analfabetoj. Tio estas pozitiva. Sed restas la fakto de la grandaj diferencoj koncerne la gradon de edukiteco kiel plia obstaklo al unueco, se temas pri organizita agado por plua disvastigo de la lingvo.

Vid-al-vide de tiuj malsamecoj troviĝas la potenca faktoro de unueco. Malgraŭ la multflanka diverseco, malgraŭ ĉiuj diferencoj kaj naciaj kaj sociaj kaj ideaj, la Esperanto-kolektivon kunligas ne nur la lingvo kiel tia, sed samtempe, eĉ pli signife, ĝia supernacia karaktero kaj la fekunda funkcio kiun ĝi estas vokita plenumi en la fluado direktita al universaleco. Ĝuste tiu funkcio eksplikas kial la Internacia Lingvo altiris unuavice internaciismajn elementojn, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj transiras la limojn de ilia nacia, etna aŭ lingva teritorio, kiel indikas la Statuto de UEA. Kaj tiaj elementoj troveblas en daŭre kreskanta nombro en ĉiuj sociaj tavoloj, sur malsamaj niveloj de edukiteco, en diversaj religioj kaj politikaj partioj aŭ aliaj sociaj kungrupiĝoj. Diference de la opinioj esprimitaj de nombro da soci-politikaj gvidantoj kaj scienculoj, montriĝis, ke internaciismo ne estas karakteriza trajto nur de unu socia tavolo, ankoraŭ malpli ekskluziva monopolo de ununura politika partio. Humanisma internaciismo estas ĝenerala socia fenomeno, disvastiĝanta en multnombraj sociaj medioj de progresemaj fortoj, kvankam en iuj el ili pli ol en aliaj.

La Esperanto-Movado prezentiĝas ne kiel ebena surfaco, sed kiel konstruaĵo de buntaj diversecoj kaj malsamecoj, inter si dividitaj kaj kunligitaj per sontralasaj platoj de naciaj-teritoriaj apartaĵoj horizontale, kaj de sociaj, politikaj aŭ alispecaj apartenoj vertikale aŭ diagonale, sed ĉio-ĉi kuntenata de unueca lingvo, kun ĉiuj ĝiaj kromefikoj, kaj de unueca strebado al ĝia ĝeneraliĝo.

La skizita realaĵo, daŭre ŝanĝiĝanta kaj moviĝanta, speguliĝas en la konsisto de UEA. Ĝi estas universala ne nur laŭ teritoria etendiĝo, sed ankaŭ laŭ socia-kultura konsisto, el vidpunkto de profesioj, fakoj, okupoj kaj specialaj interesoj, reprezentitaj en ĝi, eĉ laŭ la aĝo de la membraro.

La vasteco de UEA precipe reliefiĝas, se oni komparas ĝin kun la aliaj internaciaj privataj unuiĝoj, la t.n. neregistaraj organizaĵoj. El ĉ. 2.700 da ili, nur kelkaj estas pli grandaj nombre, tre malmultaj atingas la geografian etendiĝon de UEA, sed neniu estas tiel tutece universala kaj horizontale kaj vertikale, kiel UEA. Ilia membraro kutime konsistas el personoj apartenantaj al samaj fakoj kun egalaj profesiaj kvalifikoj, aŭ al samaj religioj kun similaj efikaj konceptoj, aŭ al politikaj partioj kun identaj celoj, k.s. UEA kovras sub sia tegmento ĉiujn. En aliaj organizaĵoj, precipe en la pli grandaj, la reciprokaj kontaktoj de la membroj, aŭ la rilatoj inter ili kaj la internaciaj organoj de tiuj asocioj, estas minimumaj aŭ eĉ nulaj, ĉefe pro la lingva obstaklo; tial ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, fakte troviĝas plene en la manoj de iliaj gvidaj komitatoj. En UEA, male, la uzo de komuna lingvo ebligas ampleksan skriban kaj parolan komunikadon de la membroj inter si kaj kun la centraj organoj de la Asocio. Pri tio oni prave povas fieri. Ĝi estas unu el la realigoj de la fundamenta funkcio de la lingvo. Se regas korekta kompreno pri la objektive ekzistantaj malsamecoj, tial ankaŭ toleremo por la vidpunktoj de aliaj, kaj se tiuj vidpunktoj ne transiras la limojn de la senco mem, pro kiu UEA ekzistas, la ĉiuflankaj opiniinterŝanĝoj estas ne nur utilaj, sed absolute necesaj por formiĝo de vere komuna platformo kiel sintezo de malsamecoj: por konstruado de la organiza unueco en diverseco.

Tamen, neeviteble, la uzo de unusola lingvo ebligas ankaŭ en UEA esprimiĝon de ekstremismaj starpunktoj kun fortaj centrifugaj tendencoj. Du specoj estas klare distingendaj:

Kelkfoje temas pri konscia misuzo de diferencoj kun la celo intence inciti malkonkordon kaj kaŭzi disrompon por kontentigi siajn proprajn troajn ambiciojn, aŭ pro diversaj aliaj personaj motivoj kaj privataj interesoj. Tiaj negativaj fenomenoj, kiom ajn bedaŭrindaj, estas almenaŭ kompreneblaj, ĉar, tutsimple la universaleco de la lingvo inkluzivas la eblecon utiligi ĝin por kiu ajn celo. Sed en la kadro de UEA mem la universaleco tiurilate ne povas identi kun la universaleco de la lingvo. La universalecon de la Asocio limigas la koncepto pri unueco en diverseco, la celoj kaj rimedoj por atingi ilin, la reguloj pri la membreco, ĉio-ĉi formulita en la demokrate akceptita nuna Statuto kiel deviga por ĉiuj. Tial necesis aŭ ignori tiun ĉi kategorion de negativaĵoj, aŭ, se ili serioze minacis la unuecon, firme kontraŭbatali ilin.

Tute alian specon de problemoj kaŭzas ne la misuzo, sed la nekono aŭ nekompreno de malsamecoj, kun la akompana foresto de mondaj perspektivoj kaj rilate la signifon de la lingvo kaj koncerne la rolon de UEA. Rezulte, unuopuloj aŭ apartaj grupoj inklinas sincere rigardi siajn proprajn ideojn aŭ konceptojn, ofte objektive ekstremajn, kiel ĝenerale validajn. Sekve, ili klopodas altrudi siajn ekskluzivajn vidpunktojn al la tuta UEA kiel tia, ne komprenante, ke per tio ili fremdigas ĉiujn aliajn sekciojn de la Asocio kaj tial malfortikigas ĝian unuecon, necesan por la realigado de ĝiaj celoj kaj utilan por ĉiuj, inkluzive eĉ la politike ekstremajn aŭ alimaniere ekskluzivajn grupojn. Se, ekzemple, UEA kliniĝus antaŭ la premoj de kiu ajn el la politikaj ideoj kaj ligiĝus nur al unu ideologio kun internaciisma karaktero, tio aŭtomate forigus el ĝiaj vicoj la adeptojn de ĉiuj aliaj ideologioj kaj movadoj kun simila internaciisma elemento. La unueco estus definitive rompita kaj la bato grandega, ĉar ne plu ekzistus forta reprezenta organizaĵo por progresigo de la Internacia Lingvo. Tial, tutcerte grave suferus la plua disvastiĝado de Esperanto. Signifas, ke ankaŭ la komunika potencialo de la lingvo estus kripligita, kaj tio estus malutila eĉ por la aktivuloj en politikaj movadoj, kies intereso ja estas havi kiel eble plej grandan internacian publikon kun scio de Esperanto por povi informadi ĝin pri siaj ideoj kaj eventuale altiri ĝin al sia flanko. La malkapablo fari tiun simplan logikan dedukton el klaraj premisoj kaŭzas nekomprenon, ke la unueco de UEA kun lojala konsidero de la diferencoj estas plia antaŭkondiĉo de ĝia ekzisto mem kaj tial utila por ĉiuj. Tiu nekompreno prezentiĝas kiel faktoro de disrompo, kvankam la koncernatoj verŝajne ne konscias pri la danĝero, nek deziras detruon de la Asocio. Konforme al la principo, ke estas pli bone ĝustatempe preventi, ol tro malfrue penti, fortostreĉoj ne estis ŝparataj por haltigi aŭ almenaŭ maksimume limigi tiujn tendencojn, kaj por ekspliki la implicitajn minacojn por la unueco de UEA. La saman sencon havas ankaŭ tiuj ĉi linioj, des pli aktualaj, ĉar en la lastaj jaroj denove manifestiĝis tiaspecaj tendencoj. Espereble iam venos la tempo, kiam la tuta membraro senescepte komprenos, ke ne la malsameco de politikaj kaj aliaj ideoj obstaklas unuecon, sed unuflanka altrudado de siaj propraj tiaspecaj konceptoj kiel ekskluzive validaj por la tuta UEA.

La samo koncernas religiajn aŭ similajn konceptojn, aŭ ideojn bazitajn nur sur specifaj naciaj aŭ pli vastaj regionaj konceptoj, se ili tendencas altrudiĝi kiel ĝeneralaj kaj tial, fakte, ekskluzivaj el vidpunkto de aliaj. Ĝuste tial necesis kaj ĉiam necesos atenti, ke en la centraj organoj de la Asocio estu maksimume reprezentitaj la grandaj kulturoj kaj civilizacioj de la mondo, por ke estu daŭre korektataj la eblaj unuflankaj vidpunktoj, fremdaj por la aliaj kaj malutilaj por la unueco. En la Komitato de UEA, pro ĝia strukturo prezentota poste, tio aŭtomate okazas. En la Estraro kaj en la Centra Oficejo tiu principo ne ĉiam povis esti realigita, kio kelkfoje elvokis malfacilaĵojn en la formulado de ĝenerale akceptindaj pozicioj kaj en la laboro konforme al la agadprogramoj.

En la sama kategorio de centrifugaj tendencoj, kaŭzitaj unuavice de nesufiĉaj kono kaj kompreno, troviĝas la troigitaj emfazoj de apartaj agadsferoj kun samtempa neglektado aŭ eĉ subtaksado de ĉiuj aliaj.

Kvankam respondecosentaj membroj kaj funkciuloj devas ofte okupiĝi pri iuj plenumendaj taskoj eĉ kontraŭ siaj personaj gustoj, tamen estas tute nature, ke ankaŭ en la kadro de UEA la granda plimulto emas dediĉi siajn fortojn antaŭ ĉio al tiuj aspektoj, kiujn ili pleje ŝatas kaj por kiuj ili sentas sin kompetentaj. Bona laboro sur kiu ajn speciala sektoro, eĉ la plej eta, estas pozitiva per si mem, apogas la agadojn sur aliaj sektoroj kaj kontribuas al la progreso de la tuto. Se la personoj kun intereso centrigita al unusola agado, aŭ al ĝia nura frakcio, konscience plenumas sian taskon kun konscio pri ĝiaj kunligiteco kun la aliaj kaj valoro por la tuto, des pli bone. Tio kuraĝigas la koncernajn aktivulojn kaj fortikigas la unuecon. Se, male, unuopuloj komencas rigardi siajn agadojn sur apartaj kampoj kiel sole decidajn kaj ekskluzivajn, tuj komenciĝas la danĝero de diserigo.

Ekzemple, se iuj opinias, ke trafa informado, aŭ instruado de la lingvo ĝenerale kaj speciale en lernejoj, aŭ la Esperanto-literaturo, aŭ pragmatismaj praktikaj servoj, aŭ la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj, aŭ kiu ajn alia aspekto estas grava, ili tutcerte pravas, ĉar ĉiu el la sektoroj de la longa kaj profunda fronto gravas kaj per si mem kaj por la tuto. Sed se ili, ĉefe pro manko de tutecaj perspektivoj, insistas pri nur unu el la multnombraj facetoj, postulante por ĝi ne sole prioritaton, sed eĉ ekskluzivecon, tiam ili pekas kontraŭ la universaleco de la lingvo kaj eraras rilate la rolon de UEA. Ĝia tasko ne estas favori nur unu flankon, sed flegi paralele, egale kaj adekvate ĉiujn aspektojn kondukantajn al la progresigo de la tuto. Tion koncize esprimas ĝia dua devizo: “Per UEA al la fina celo”.

Ofte tiaj absurde unuflankaj sintenoj kaŭzas temporabajn diskutojn kaj malutilajn tensiojn. En ekstremaj kazoj ili kondukas al subfosado de unueco. Se temus nur pri apartiĝo de iu grupeto disde UEA kaj pri ĝiaj klopodoj antaŭenigi la lingvon laŭ siaj individuecaj ideoj, la afero ja estus bedaŭrinda, sed ne tro malbona. Finfine, iusence estas eĉ utile, ke personoj, kiuj neniel povas adaptiĝi al la elementaj postulatoj de demokrateco, esencaj por kia ajn kolektiva laboro, apartiĝu kaj agu memstare, kondiĉe ke tiu agado estu fruktodona. Ankaŭ tia laboro, kvankam farata ekster la kadro de UEA, kontribuas al la disvastigo de la lingvo kaj tiel apogas la celojn de la Asocio.

La veran malbonon kaŭzas konsciaj sinapartigoj kun tute alia karaktero. La ĉeno de la eventoj kutime sekvas jenan iom longan skemon: unue, propono al la Komitato aŭ alia kompetenta organo de UEA, kiu, diskutinte ĉiuflanke la aferon, trovas ĝin nerealigebla en la proponita formo kaj tial malakceptas, sed samtempe sugestas al la proponinto pli realecan projekton, kiun li, konvinkita pri la absoluta praveco de sia vidpunkto kontraŭ la opinio de la grandega plimulto aŭ eĉ de ĉiuj, siavice rifuzas; sekvas malobservo de la demokrate farita decido per iniciato de memstara agado, kiu en sia originala ambicia formo kun adekvata pompa titolo, estas anticipe kondamnita je kompleta fiasko pro amatoreco, ignorado de faktoj kaj eblecoj, manko de fakaj scioj kaj malhavo de materiaj rimedoj; paralele disvolviĝas senprincipaj atakoj kontraŭ UEA kaj dissemado de malkonfido je la prudento de ĝiaj organoj, kiuj, jen, ne komprenas la epokfaran novan kampanjon, kondukantan la lingvon al la “fina venko” en spektakle mallonga tempo de kelkaj jaroj; la lastan stadion markas plena malsukceso, klare antaŭvidita de ĉiuj konantoj de la tuta komplekseco kaj komplikeco de la lingva problemo, seniluziiĝoj de la iniciatintoj kaj, eĉ pli grave, de la allogitoj per impresaj promesoj pri la venko sur la sojlo, precipe se ili finance kontribuis.

Kompreneble, tiaj devojiĝoj certe vundas la unuecon. Krome, ilin necese akompanas aro da aliaj negativaj sekvoj interne de la Movado: fortreno de fortoj, eĉ se etaj kaj modestaj, desur kampoj, kie ili povas esti utilaj; limigo de la financa potencialo de la Movado; malŝparo de tempo kaj tial, fakte, bremsado de la progreso; perdo de adeptoj, eĉ se nur de kelkaj, pro absolute superfluaj seniluziiĝoj. Fine, kaj certe plej malbone, tiaj misagadoj kompromitas la lingvon kaj la seriozecon de la Esperanto-Movado en la publika imago, precipe en sciencaj medioj, pro la okulfrapa malproporcio inter la pretendaj titoloj kaj deklaritaj celoj, unuflanke, kaj la personaj kvalifikoj, disponeblaj rimedoj kaj aplikataj metodoj, aliflanke. Espereble iam oni lernos el la faritaj eraroj.

La supraj koncizaj komentoj helpos kompreni la malfacilaĵojn kaj obstaklojn renkontitajn dum la lastaj 25 jaroj en la konstruado de unueca UEA.

La formulo estis kaj restas simpla: unueco en diverseco kaj diverseco en unueco. Tio signifas, unuflanke, unuigi ĉion, kio estas komuna al ĉiuj konsistaj partoj de UEA kaj, aliflanke, maksimume helpi la laboron sur landa, loka, faka aŭ alispeca niveloj, tiel ke ĉiu sentu la avantaĝojn de unueco kaj ĉio kontribuu al atingo de la celoj. Same tiel ĝi signifas centrigi tiujn agadojn, kiujn povas efike plenumi nur la centraj organoj de la Asocio; malcentrigi la taskojn, kiujn plej sukcese povas realigi la respektivaj teritoriaj kaj fakaj organizaĵoj; kaj harmoniigi la tutan laboron.

Al la unua grupo apartenas, ekzemple, reprezentiĝo antaŭ internaciaj instancoj, universalaj kongresoj kaj aliaj gravaj internaciaj konferencoj, sciencaj esploroj kaj dokumentado rilatantaj al la lingva problemo kaj uzeblaj de la tuta Movado, bazaj principoj de informado aplikeblaj ĉie kaj rekta monda aktivado en tiu sfero, internaciaj lernolibroj kaj ekzamenoj, ĉefaj internaciaj periodaĵoj, internaciaj praktikaj servoj, mondaj kampanjoj kun komunaj konkretaj celoj, kaj multaj aliaj agadoj, prezentotaj sube en Ĉap. 18.5 La dua grupo konsistas el taskoj kun landa, loka aŭ faka karaktero, kies realigon la centraj instancoj de la Asocio kuraĝigas kaj helpas, sed kiujn sole la respektivaj organizaĵoj povas sukcese plenumi sur siaj teritorioj aŭ en siaj fakaj rondoj. Tiaj, ekzemple, estas la reprezentiĝo ĉe landaj kaj lokaj aŭtoritatoj aŭ fakaj instancoj, informado pri Esperanto kaj disvastigo de la lingvo en la respektivaj medioj, landaj kaj fakaj kongresoj, regionaj kaj lokaj kunvenoj, nacilingvaj lernolibroj kaj diversgradaj kursoj, fakaj vortaroj kaj literaturo, landaj aŭ fakaj periodaĵoj, ktp.

La Statuto kaj ambaŭ Bazaj Laborprogramoj de UEA – tiu de 1955 kaj la alia de 1962 – estas ellaboritaj precize laŭ tia konceptado de unueco en diverseco. La Statuto larĝe malfermas la pordon por aliĝo de ĉiuj landaj asocioj kaj fakaj organizaĵoj al UEA. Eĉ tute malgrandaj landaj asocioj kun minimume 25 membroj povas aliĝi laŭ la nun valida Statuto. La kotizo por ĉiu asocia membro (AM) de nur 0,50 ned.gld. estas tiel malalta, ke ne ekzistas organizaĵo, kiu ne povus alfronti tiun minimuman elspezon por ĉiu sia membro. Ĉiuj aliĝintaj LA kaj FA estas reprezentitaj en la Komitato kiel supera organo de la Asocio kaj tiel partoprenas en la formulado de la politiko de UEA kaj decidado pri ĉiuj gravaj demandoj. UEA kuraĝigas kontraktajn rilatojn pri kunlaboro kaj reciproka helpo kun la fakaj organizaĵoj, kiuj pro kiu ajn kaŭzo ne deziras aliĝi al la Asocio. UEA etendas siajn manojn ankaŭ al neneŭtralaj internaciaj organizaĵoj kaj proponas al ili kunlaboron en ĉiuj rilatoj, sed sub kondiĉo, ke tia kunlaboro estu konforma al la neŭtraleco de la Asocio. Fine, ĉiu ajn honorinda unuopulo povas fariĝi individua membro de UEA en diversaj kategorioj: UEA neniam interesiĝis pri la politikaj aŭ aliaj opinioj de sia membraro. Ankaŭ la individuaj membroj partoprenas en la laboro de la Komitato tra la komitatanoj B, kiujn elektas la delegitoj. Pli vastaj eblecoj por aliĝi kaj kunlabori en la sino de UEA ne estas imageblaj. La fundamenta senco de tiu vasteco estas kunligi ĉiujn pozitivajn fortojn en potencan fronton por faciligi la progresigon de la Internacia Lingvo en la intereso de ĉiuj.

Eble oni demandas sin kial estas necesa forta kaj unueca UEA. Ĝi certe ne estas celo al si mem. Forta UEA, unueca en diverseco, kun multnombra membraro estas necesa kaj el la vidpunkto de la prestiĝo, kaj el tiu de la praktika utiligo de la lingvo. Ankaŭ en tiu ĉi kazo kvantaj kreskoj en difinita momento transformiĝas en novajn, pli altgradajn kvalitojn. Ju pli da membroj havas UEA, des pli forte kaj prestiĝe ĝi povas aŭdigi sian voĉon kaj des pli efike kaj sukcese ĝi povas labori por Esperanto. Plue, ju pli da membroj, des pli granda la verŝajno, ke inter ili troviĝos pli da talentaj kaj kompetentaj aktivuloj, pli da personoj kun elstaraj pozicioj en la socio, kio per si mem altigas la prestiĝon de UEA. Fine, sed ne malplej grave, la nombro de la membroj estas multrilate decida ankaŭ el financa vidpunkto. Neniu postlasis al UEA – almenaŭ ne en la lastaj jaroj – grandajn heredaĵojn, nek ĝi ricevas subvenciojn de iuj fondaĵoj. Finance UEA vivas ĉefe el la kotizoj de la individuaj membroj. Ju pli da membroj ĝi havas, des pli grandaj estas la enspezoj kaj des pli vasta povas esti la agado. Siavice, la vastigo de la agadoj altiras novajn membrojn. Tiele, ankaŭ tiurilate regas kunligiteco kaj interdependeco.

Apenaŭ necesas diri, ke la principo de neŭtraleco, kiel formulita en la nuna Statuto, kaj ĝia racia apliko en la ĉiutaga praktiko de la Asocio, estis kaj plu estas unu el la plej esencaj kondiĉoj de unueco en diverseco. Mortigo de neŭtraleco egalas al mortigo de unueco.

Kvankam en la pacienca kaj laŭgrada konstruado de unueco kun respekto por la diferencoj estas farita grandega paŝo antaŭen kompare kun 1948, tamen la rezultoj povus esti eĉ pli kontentigaj, se ĉiuj komprenus la decidan signifon de tiu principo por la estonteco de la Internacia Lingvo. Bedaŭrinde, ankoraŭ tre multaj plu staras flanke. Eble tial, ĉar ili, aŭ almenaŭ parto de ili, perdis iom la fidon ne pri Esperanto, sed pri la ŝancoj de ĝia rapida ĝeneraliĝo en malfacilaj kondiĉoj kaj kompleksa internacia situacio. Se tiel, ili ne komprenas, ke almenaŭ unu el la kaŭzoj, pro kiuj la disvastiĝo de Esperanto ne progresas pli rapide, estas precize ilia komforta pasiveco. Se ili ĉiuj estus membroj de UEA, ĝia tasko estus pli facila kaj la progresado certe pli rapida. La minimumo, kiun ĉiu praktikanto de la Internacia Lingvo povas doni, estas apogi almenaŭ per sia membreco la organizitan, laŭplanan laboron de UEA.

La du devizoj – “Unueco estas forto” kaj “Per UEA al la fina celo” – plu restas validaj.

18.2.3 Kunligiteco kaj Interdependeco

En alia senco unueco en diverseco egalas al kunligiteco kaj interdependeco de unuopaj agadoj. Unuavice tio rilatas al la tri ĉefaj branĉoj: informado, instruado kaj praktikaj aplikoj. Vane oni faras eĉ la plej bonan informadon pri la Internacia Lingvo, se oni paralele ne prezentas taŭgajn eblecojn por lerni ĝin. Klopodoj instrui la lingvon en medio neinformita kaj sen antaŭpreparoj tre verŝajne ne donos rezulton. Lernado de Esperanto kiel celo al si mem, sen eblecoj de praktikaj aplikoj, apenaŭ havas sencon. Aliflanke, praktikaj aplikoj de la lingvo estas maleblaj, se ne ekzistas personoj, kiuj scias ĝin. Nur kunligiteco de la tri garantias realan kaj daŭran progreson. La samo koncernas ĉiun unuopan eron da aktivado interne de la tri grandaj branĉoj. Oni ne povas evoluigi kaj kreskigi la Esperanto-literaturon, se samtempe ne kreskas la nombro de personoj, kiuj scias la lingvon. Ne estas eble ampleksigi la sciencan kaj fakan verkaron, se ne troviĝas kompetentaj legantoj en la respektivaj sciencaj branĉoj kaj fakoj. Se oni ne volas ridindigi sin mem kaj la aferon, por kiu oni pledas, oni ne povas alparoli homojn surstrate en la Internacia Lingvo antaŭ ol ĝi estos tiel disvastiĝinta, ke la alparolitoj konas ĝin, aŭ almenaŭ ke ekzistas minimume verŝajno pri tio. Unu el la kaŭzoj, pro kiuj estas utile porti ĉiam la Esperanto-insignon (ne multajn, sed unusolan), estas indiki sian lingvoscion kaj tiel helpi al tiaspeca plej ordinara praktika uzo. Oni povus ankoraŭ longe daŭrigi la vicigon de ekzemploj por montri la kunligitecon kaj interdependecon de ĉiuj aspektoj, aplikoj kaj agadoj. Tamen, ankaŭ tiu simpla vero ne ĉiam estas same simple komprenigebla.

Eĉ pli klare ol la Statuto, ambaŭ Bazaj Laborprogramoj de la Asocio indikas la interdependecon kaj kunligitecon de la agadoj.

La Unua Baza Laborprogramo de UEA (1955) menciis en la Enkonduko la unuarangan signifon de la rekono de Unesko (1954) kaj emfazis:

Por vaste utiligi tiun akiritan pozicion estas necese plani ĉiujn aktivecojn de la Asocio por la sekvantaj jaroj ekstere kaj interne. Ĉiu limigo al nur unu aŭ kelkaj branĉoj povus, eble, doni rezultojn en la elektitaj aferoj, sed ne havus grandan valoron por la tuto, nome por la ĝenerala, tre vasta progresigo de la Internacia Lingvo.

En la konkluda parto de la Programo estis ankoraŭfoje akcentite, ke “nur la paralela agado en ĉiuj supre menciitaj direktoj certigas la sukceson”.

La Dua Baza Laborplano de UEA (1962) estas multe pli ampleksa ol tiu de 1955. Ĝi konsistas el kvin partoj, 28 sekcioj kaj 136 eroj, ĉiu el ili rilatanta al aparta tasko. Tamen ĝi prezentas unuecan tuton. La ampleksecon de la programo, la kunligitecon kaj interdependecon de la unuopaj eroj, la taskojn de ĉiuj organizaĵoj kaj unuopuloj koncize resumas jenaj vortoj el la konkluda parto:

Ne nur la centraj organoj de UEA, sed ankaŭ ĉiuj organizaĵoj apartenantaj al ĝi kaj ĉiu unuopa membro devas scii kien oni iras kaj kiujn celojn oni deziras atingi. Sciante tion, ĉiu organo de la Asocio kaj de la unuopaj organizaĵoj, kiel ankaŭ ĉiu individua membro, povos doni efikan helpon en plena konscio, ke agante sur unu el la niveloj – internacia, landa, loka aŭ faka – li kontribuas al la ĝenerala progresigo de la Internacia Lingvo. Ĉiuj eroj de la programo estas same gravaj kaj dependaj unu de la alia. Ankaŭ la laboro sur kiu ajn nivelo, en kiu ajn el la organoj aŭ organizaĵoj, estas egale grava. Nur sukcesa plenumo de ĉiuj eroj garantias la sukcesan realigon de la Laborplano kiel tia kaj, rezulte, la proksimiĝon al la fina celo aŭ eĉ ĝian atingon en la proksima estonteco.

En la komenta artikolo, publikigita en Esperanto de oktobro, 1962, post la akcepto de la Laborplano fare de la Komitato, estis, interalie, dirite:

Ne nur ĉiuj partoj, punktoj kaj eroj de la Laborplano estas reciproke tiel kunligitaj, ke malatento al unu malutilas al la tuto kaj povas eĉ endanĝerigi ĝin, sed, ĝuste tial, ankaŭ la personoj respondecaj por la plenumo dependas unu de la alia kiel ĉeneroj en longa, ŝtala ĉeno.

La realigado de la du programoj kaj de la specialaj agadplanoj okaze de pluraj grandaj kampanjoj* aktivigis ĉiujn branĉojn, sekciojn, organojn kaj multajn membrojn de la Asocio. Tiu fakto mem, eĉ senkonsidere al la plenumo de esence gravaj taskoj antaŭviditaj en la du bazaj programoj kaj specialaj agadplanoj, efikis kohere rilate la agadojn, kun la plia rezulto, ke ĝi trae fortikigis la unuecon.

* Ekzemple okaze de la Peticio al Unesko en 1952-54, Zamenhof-Jaro (1959), Jaro de Internacia Kunlaboro (1965) k.a. V. ankaŭ Ĉap. 18.5.
18.2.4 Demokrateco kaj Memdisciplino

Ĉiuj statutoj de UEA, ekde tiu de 1908 ĝis la nuna kiel reviziita en 1956, estis bazitaj sur la principo de demokrateco. Ne povas esti alimaniere en kazo de kiu ajn libervola socia-kultura organizaĵo. Malpli ol en kiu ajn alia, en monda asocio celanta disvastigi universale homan lingvon, kiu apartenas al neniu aparta persono, eĉ ne al ĝia iniciatoro, sed estas intelekta proprieto de ĉiuj uzantoj kaj, potenciale, de la tuta homaro.

En la koncepto de demokrateco estas implicitaj almenaŭ du fundamentaj ideoj, el kiuj fontas ĝiaj ceteraj konsistaj elementoj: libereco en esprimado de opinioj kaj regulo de plimulto en farado de decidoj. Ili estas aplikataj en ĉiuj demokrate organizitaj socioj kaj ĉiaspecaj kolektivoj, sed tio neniel signifas, ke la konkretaj aplikoj estas identaj. Ekzistas grandegaj diferencoj kaj koncerne la formojn, en kiuj demokratioj funkcias (ekzemple senpera aŭ reprezenta demokratio), kaj en rilato al la grado de demokrateco (ekzemple la vasteco de fakta partopreno en la decidado).

Kompare kun kiu ajn alia internacia organizaĵo sen neŭtrala komuna lingvo, UEA estas sendube la plej demokrata el vidpunkto de la eblecoj esprimi pensojn kaj interŝanĝi opiniojn en monda amplekso. En la aliaj organizaĵoj, nome en tiuj kun naciaj lingvoj kiel oficialaj aŭ laboraj, la diskutoj estas necese limigitaj pro la lingvaj baroj, tiel ke vastaj sekcioj de la membraro estas aŭtomate senigitaj de sia demokrata rajto esprimi sin libere kaj senĝene, ĉu skribe ĉu parole, pri kiu ajn demando. Ju pli granda la organizaĵo teritorie kaj nombre, des pli malgranda tiu rajto por la tuta membraro. Aldone al aliaj nedemokrataj konsekvencoj, la malebleco komunikadi kaŭzas, ke la decidofara povo restas en la piramida supro kaj neniel kapablas descendi al la pli larĝaj tavoloj de la membraro, eĉ se oni sincere dezirus tion. Male, en UEA, pro la foresto de la lingva obstaklo, la membraro ĉiam posedis la necesan instrumenton por esprimiĝi kaj por interŝanĝi opiniojn kun la aliaj ĉu parole dum renkontiĝoj, ĉu skribe kun personoj eĉ en la plej malproksimaj regionoj de la mondo. La sola eventuala limigo por unuopulo povas esti lia propra nekontentiga lingva nivelo, malhelpanta lin esprimi sin adekvate. Sed pri tio, evidente, ne respondecas demokrateco, nek kulpas la instrumento, egale akirebla de ĉiuj en relative mallonga tempo, depende iom de la talento kaj multe pli de la dediĉita fortostreĉo. Dum en la menciitaj organizaĵoj la lingva obstaklo kaŭzas kontraŭdemokratan malegalecon, en UEA la uzo de neŭtrala lingvo prezentiĝas kiel plia elemento de demokrateco: la plena egaleco de la membroj el lingva vidpunkto, kun ĉiuj pozitivaj sekvoj de tiu egaleco por la demokrateco.

Tiom, tute principe, pri la demokrataj eblecoj, kiujn prezentas la uzo de la Internacia Lingvo en UEA. Ili ekzistis same tiel en 1908 kaj poste, kiel en 1973. Pro la nombra grandiĝo kaj geografia etendiĝo de UEA, nuntempe ilia valoro estas eĉ pli rimarkinda, ol antaŭe.

Alia afero estas konscie konstrui tian internan demokratan maŝinaron, kiu, bazita sur la skizitaj eblecoj de lingva komunikado, maksimume favoros interŝanĝon de ideoj, diskutojn kaj debatojn, decidadon sur ĉiuj niveloj, inkluzive la tutan membraron. Tiurilate UEA estas hodiaŭ certe pli demokrata ol iam antaŭe. Plue, prenante en konsideron ĉiujn decidajn komponantojn de demokrateco, oni certe ne troigas, se oni asertas, ke UEA estas la plej demokrata el ĉiuj internaciaj organizaĵoj en la mondo.

La interna demokratigo de la Asocio, konceptita jam en 1947-48 kiel unu el la bazaj taskoj, povis esti realigita nur etapon post etapo, paralele kun la tuta modernigado de UEA, ofte ne sen grandaj rezistoj.

Kompreneble, ĉiu demokratio enhavas danĝerojn de misuzo. Ju pli alta la grado de demokrateco, des pli grandaj la riskoj kaj des pli oftaj la faktaj misuzoj de la demokrataj institucioj fare de nedemokrataj elementoj. Sed demokratio devas fronti la riskojn kaj permesi eĉ misuzojn ĝuste tial, ĉar ĝi estas demokratio. Nur la plej danĝeraj misuzoj, atencantaj la esencon mem de demokratio, ne estas allaseblaj, kaj ĉiu sana demokratio antaŭvidas ankaŭ la necesajn rimedojn por protekti sin kontraŭ detruiĝo.

En UEA la plia demokratigo estis necesa ne nur pro la principa kaj senkondiĉa valoro de demokrateco kiel tia, sed ankaŭ tial, ĉar, sen maksimume demokrataj institucioj, la aliaj bazaj konceptoj, pritraktitaj supre, komplete perdus sian sencon. En la konstruado de la moderna UEA la plia demokratigo estis kaj devos resti la kunliga cemento de ĉio cetera. Ankaŭ en UEA la risko de misuzoj estis granda, kaj pluraj misuzoj, eĉ gravaj, ja okazis, sed en la fina bilanco la pozitiva flanko abunde superis la negativan: ĝi helpis la kreon de forta, moderna UEA kun prestiĝa pozicio en internaciaj rilatoj.

En kio konsistas la demokratiĝo?

Necesas komenci de la bazo mem: la tuta membraro. Laŭ la Statuto de 1908 UEA konsistis nur el individuaj membroj, kaj ĝiaj celoj estis grandparte limigitaj al praktika utiligo de la lingvo, ĉefe por la membraro. Tio determinis la rajtojn. Kvankam la koncernaj reguloj de la Statuto estis poste iom modifitaj, tamen ankoraŭ en 1933, do senpere antaŭ la Interkonsento de Kolonjo, nur parto de la membraro povis en kiu ajn senco partopreni en la elektoj kaj en decidado. La tiamajn komitatanojn elektadis nur la delegitoj, vicdelegitoj kaj ĉefdelegitoj de la Asocio, sed ne la ceteraj membroj. En 1920 la sorton de UEA decidis precize 630 personoj; en 1931 tiu nombro altiĝis al 2.484, t.e. malpli ol triono de la membraro; nuntempe, kiel montriĝos poste, la fina sorto de la Asocio troviĝas en la manoj de la tuta membraro. Post la interkonsento de Kolonjo (1933) UEA fariĝis iaspeca federacio de landaj asocioj (LA) kaj individuaj membroj. Laŭ la Statuto ellaborita post la Kolonja Interkonsento, la gvidado de la Asocio troviĝis en la manoj de la Centra Komitato, kiun elektadis la landaj asocioj, unuflanke, kaj la ĉefdelegitoj kaj delegitoj, aliflanke. Tio estis pli demokrata. Tamen, en la ĝenerala voĉdonado rajtis partopreni nur la “aktivaj”, t.e. individuaj membroj, kaj ne la asociaj membroj (AM) aligitaj kolektive pere de la landaj asocioj (Art. 57). Tia voĉdono devis okazi, se ĝin postulis kvinono de la “aktivaj” membroj, aŭ se la Komitato tiel decidis. Eĉ pli, ŝanĝojn en la Statuto povis decidi, laŭ komplika proceduro, eĉ ne ĉiuj “aktivaj” membroj, sed nur la ĉefdelegitoj kaj delegitoj en voĉdono iniciatita de la Komitato, aŭ de la Estraro, aŭ de kvinono de ĉiuj “aktivaj” membroj (Art. 58)*.

* Laŭ tiu regulo okazis la fama ĝenerala voĉdono de 1936 pri la transporto de la sidejo el Ĝenevo en Londonon. Kvankam la proponon aprobis 80% de la delegitoj, la gvidantoj de la malplimulto malobservis la decidon kaj iniciatis kortumajn intervenojn. Ĝi estis unu el la plej gravaj malobservoj de la demokrata principo pri decidado per plimulto de ĉiuj voĉoj en la historio de UEA. Similaj, sed malpli gravaj, okazis ankaŭ poste. V. Ĉap. 14.3.5 kaj sube en 18.3.

La Statuto de Internacia Esperanto-Ligo (IEL) de 1936 estis parte pli demokrata, sed aliparte iom malpli, ol la antaŭa. Ĝi konservis la bazan principon por la elekto de la Komitato fare de la LA kaj individuaj membroj pere de la delegitoj, sed ĝi konsiderinde vastigis la rajtojn de la landaj asocioj, precipe en la t.n. ĝenerala voĉdonado. Aliflanke, la individuaj membroj, kiuj troviĝis en landoj sen aliĝintaj LA, ne havis voĉdonan rajton en la ĝenerala voĉdono. Ĝenerala voĉdono devis okazi, se la Komitato aŭ, en okazo de urĝeco, la Estraro ĝin decidis, aŭ se la aliĝintaj asocioj reprezentantaj kvaronon de la tuta membraro ĝin skribe postulis. En la voĉdono ĉiu aliĝinta LA havis nombron de voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj, por kiuj estis pagita la kotizo por la antaŭa jaro. En la voĉdono validis la plimulto de la esprimitaj voĉoj. Por ŝanĝi la Statuton aŭ dissolvi la Ligon necesis tri kvaronoj de la esprimitaj voĉoj, kondiĉe ke tiuj lastaj voĉoj reprezentu almenaŭ duonon de la tuta membraro (Art. 41 de la Statuto de IEL).

La Statuto de 1948, nun same valida tiurilate, korektis tiun situacion favore al individuaj membroj en landoj sen aliĝinta LA. Aldone al la regulo ĵus priskribita, en landoj, kie ne ekzistas aliĝinta LA, la membroj voĉdonas individue (Art. 43). Tiamaniere, laŭ la nuna Statuto de UEA, la tuta membraro partoprenas en ĝenerala voĉdono ĉu rekte, ĉu pere de la aliĝintaj landaj asocioj. Oni atendas, ke la LA, antaŭ ol voĉdoni en ĝenerala voĉdonado, konsultos la propran membraron, kiu estas samtempe membraro de UEA, por ke la esprimita voĉdono maksimume reflektu la vidpunkton de la membroj. Dependas nur de la landaj asocioj ĉu fakte ili agas tiel, aŭ ili voĉdonas sen antaŭa prezento de la demando al la propra membraro por diskuto kaj decido. Multaj landaj asocioj efektive konsultis la membraron laŭ la reguloj de siaj resp. statutoj; aliaj kelkfoje neglektis tiun gravan aspekton de demokrateco. Se tiel, tiam ne kulpas tiu ĉi demokrata institucio de UEA, sed la cirkonstancoj en unuopaj landaj asocioj.

Ekde 1936 entute okazis kvin ĝeneralaj voĉdonoj: en 1936 por ŝanĝi la sidejon de UEA*; en 1948 por aprobi la kunfandiĝon formulitan en la Statuto de 1948; en 1954-55 du fojojn por ŝanĝi la Statuton (vidu sube en 18.3); en 1956 por adapti la Statuton al nederlanda juro kaj samtempe por fari en ĝi kelkajn malgrandajn ŝanĝojn. Kompreneble, ĉiufoje estis aplikataj la reguloj validaj en la momento de voĉdono.

* V. piednoton 11 en tiu ĉi Ĉap. kaj Ĉap. 14.3.5.

La vastigo de la demokrataj rajtoj de la landaj asocioj kaj de ĉiuj membroj vidiĝas ankaŭ el la reguloj rilatantaj al ĉefdelegitoj (ĈD), delegitoj (D), fakdelegitoj (FD), vicdelegitoj (VD), komitatanoj kaj aliaj funkciuloj de la Asocio.

En landoj, kies asocioj aliĝis, la LA nomas aŭ nomigas la delegitojn de ĉiuj kategorioj, interkonsente kun la ĉefdelegito. En aliaj landoj ĉiuj delegitoj estas nomataj de la ĈD aŭ peranto (kutime en lando kun malpli ol 15 D) aŭ direktoro de la CO; sed, se en iu loko aŭ regiono loĝas minimume 10 individuaj membroj, ili rajtas okazigi kunvenon kaj mem elekti siajn delegiton, ev. vicdelegiton kaj fakdelegitojn. La nomoj de la novaj delegitoj devas esti publikigitaj en la oficiala organo de la Asocio, kaj ĉiu membro rajtas protesti (Art. 10-11 de la Ĝenerala Regularo). La nomigo aŭ elekto fariĝas valida nur se, en tempolimo de 60 tagoj post la apero de la informo, neniu membro protestas pro grava kaŭzo. Se tia protesto alvenas, pri la valideco de la nomigo aŭ elekto decidas la prezidanto de la Asocio, sed, kompreneble, lia decido povas esti rekonsiderita de la Komitato laŭ la ĝenerala principo pri respondeco. Plue, en lando, kies LA aliĝis al UEA, la ĈD estas nomata de la koncerna LA interkonsente kun la ĝenerala sekretario de UEA; en lando sen aliĝinta LA la direktoro de la Centra Oficejo nomas la ĉefdelegiton aŭ, se necese, peranton.

Konforme al la pozicio de la landaj asocioj en la sino de UEA, en la fono de la reguloj pri la nomigo aŭ elekto de la funkciuloj en la delegita reto troviĝas ankaŭ la ideo de kunlaboro kaj konsento inter la centraj organoj de UEA kaj la respondecaj instancoj de la aliĝintaj LA. La reguloj taŭge kombinas du principojn: tiun pri la memstareco de la LA, inkluzive ilian agadon por Esperanto sur la respektivaj teritorioj, kaj la universalecan principon de UEA kun adekvataj devoj de la LA kiel kolektivaj membroj en la kadro de la Asocio. De la interna strukturo de ĉiu unuopa LA dependas ĉu kaj ĝis kiu grado ĝiaj lokaj societoj kaj membroj fakte partoprenas, rekte aŭ nerekte, en la decidado ankaŭ tiurilate.

La fakto, ke UEA laŭ la nuna Statuto konsistas el organizaĵoj (kolektiva principo) kaj unuopuloj (individua principo), reflektiĝas en la Komitato kaj en la demokrata sistemo, laŭ kiu ĝi estas elektata. La komitato konsistas el komitatanoj A, elektataj de la aliĝintaj asocioj; komitatanoj B, elektataj de la ĈD kaj D; kaj komitatanoj C, alelektataj de la komitatanoj A kaj B. Ĉiu aliĝinta LA kun 150 ĝis 1.000 membroj elektas unu komitatanon, kaj unu plian por ĉiu komencita milo. Ĉiu aliĝinta faka asocio (FA) elektas unu komitatanon A senkonsidere al la nombro de siaj membroj. Aliĝinta LA kun malpli ol 150 membroj elektas unu observanton, kiu havas ĉiujn rajtojn, kiel la komitatanoj, kun la escepto de la voĉdona rajto. Aliflanke troviĝas la komitatanoj B, kiujn elektas la ĉefdelegitoj kaj delegitoj el internacia listo, pretigita laŭ la kondiĉoj de la Ĝenerala Regularo kaj laŭ la normo: unu komitatano B je 250 delegitoj. Kvin ĉefdelegitoj aŭ delegitoj rajtas proponi unu kandidaton el inter la individuaj membroj de la Asocio; la kandidato devas skribe konsenti al sia kandidatiĝo. Surbaze de ĉiuj laŭregulaj kandidatigoj estas farata la menciita listo. Fine, por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A kaj B povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn komitatanojn per sekreta voĉdono ĝis kvarono de sia propra nombro. Foje elektitaj, ĉiuj komitatanoj estas absolute samrajtaj kaj reelekteblaj. La Komitato elektas la Estraron de la Asocio, kiu, siavice, nomas la direktoron de la Centra Oficejo. Ĉiuj decidoj de la Komitato kaj Estraro estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonintoj, sed decidoj, kiujn partoprenis malpli ol duono de la Komitato aŭ de la Estraro, devas poste esti submetitaj al skriba voĉdono, en kiu sufiĉas la plimulto de la voĉdonintoj. Okaze de voĉegaleco decidas la prezidanto. Komitatano aŭ estrarano devas sin deteni de voĉdono pri aferoj, kiuj koncernas lin persone. Tiuj reguloj estis rigore observataj*.

* Detalojn pri la rolo de la Komitato, Estraro kaj C.O. v. sube en 18.4.2.

Grava elemento en la demokrateco de UEA estas la ĉeno de respondecoj: la geoficistoj de la CO, nomataj de la direktoro kun aprobo de la Estraro, respondecas al la direktoro; la direktoro, redaktoro, komisiitoj kaj komisionoj respondecas al la Estraro; la Estraro al la Komitato; la Komitato al la elektorganoj; tiuj lastaj, same kiel ĉiuj aliaj organoj kaj instancoj de UEA, al la tuta membraro tra la ĝenerala voĉdono, kiu povas nuligi ĉiujn decidojn kaj elektojn, aŭ esprimi sin pri ĉiuj ajn demandoj submetitaj de la Komitato. Krome, kiel prezentite supre, la ĝenerala voĉdono povas ŝanĝi la Statuton, aŭ eĉ dissolvi la Asocion.

Tiu vasta demokrateco implicas plurajn danĝerojn, el kiuj la ĉefa estas la risko de decidado sen sufiĉa kono de faktoj. Por maksimume eviti erarojn, la Ĝenerala Regularo antaŭvidas kelkajn garantiojn.

Kiel delegito povas esti nomita aŭ elektita nur individua membro en la kategorio de MA aŭ pli alta dum almenaŭ unu jaro antaŭ la jaro de la nomigo aŭ elekto. Ĉiuj komitatanoj devas estis MA de UEA dum almenaŭ tri jaroj antaŭ la jaro de la elektoj. Laŭ decido de la Komitato, farita en 1972, la sama regulo validas ankaŭ por la anstataŭantoj de komitatanoj A. La senco de tiu regulo estas redukti la eblecojn de eraraj konkludoj, aŭ eĉ de fatalaj decidoj, pro manko de scioj pri faktoj, laboro kaj funkciado de la Asocio. Oni povas atendi ke la MA, kiuj regule ricevas la Jarlibron kaj la ĉefan organon de la Asocio dum tri jaroj, povos akiri sufiĉe da scioj por bone orientiĝi, kio, principe, ebligas pli ĝustajn juĝojn kaj korektajn decidojn. Aldone, estus tre utile, se la kriterio por kandidatigoj kaj elektoj al la Komitato estus ne honorigo pro meritoj en la pasinteco (por tio ekzistas honora membreco), kiel kelkfoje okazas, sed kompetenteco, laboro kaj sindono, kiujn oni prave povas atendi de la kandidatoj pro iliaj aktualaj meritoj.

Plia garantio estas la periodeco de ĉiuj elektoj, kiel ankaŭ la ebleco por la decidpovaj korpoj esprimi al la elektitoj malkonfidon eĉ antaŭ la finiĝo de la trijara oficperiodo kaj elekti aliajn (Art. 3).

La konscia vastigado de la diskuteblecoj kaj publika kontrolo evoluis paralele kun la demokratigo de la elektosistemo kaj decidpovaj rajtoj.

Unuavice tio rilatas al la ĝeneralaj kunvenoj de la universalaj kongresoj kaj al ĉiuj aliaj tutkongresaj kunvenoj, ekzemple sekcioj, organizataj de tempo al tempo. Dum la ĝeneralaj kunvenoj ĉiu membro de la Asocio – kaj ankaŭ ĉiu alia kongresano – povas libere esprimi sian opinion, kritiki, fari demandojn kun la rajto ricevi respondojn. Unu el la ĝeneralaj kunvenoj ĉiam pritraktas la raporton de la Estraro por la antaŭa jaro. Kvankam la Komitato estas kompetenta por fari decidon pri la Estrara Raporto, tamen la pritrakto en ĝenerala kunveno estas taŭga kadro, en kiu esprimiĝas la opinioj kaj vidpunktoj de la membraro. Se dum iu kongreso ampleksa problemo estas traktata en du aŭ pluraj sekcioj, ĉiu kongresano – tute egale ĉu membro de UEA aŭ ne – rajtas ĉeesti, paroli kaj partopreni per voĉdono en la decido, kiu estas rigardata, depende de la karaktero de la pritraktita demando, kiel fina decido, aŭ kiel rekomendo al iu kompetenta organo de la Asocio, kutime la Komitato. UEA disponigas al la aliĝintaj FA kaj aliaj specialigitaj organizaĵoj senpagajn ejojn dum la UK kaj tiamaniere favoras diskutojn pri apartaj demandoj, interesantaj la koncernajn grupojn.

Ĝis 1955 la kunsidoj de la Komitato ne estis publikaj. Ekde tiu jaro ili fariĝis publikaj, kio signifas, ke ĉiu membro de la Asocio povas ĉeesti kaj sekvi la laboron de la supera instanco de UEA. Ankaŭ la aliaj kongresanoj havas la saman rajton. La publikeco de la kunsidoj estas faktoro de publika kontrolo kaj, kiel tia, plia elemento de demokrateco.

Alia kadro, konscie kreita por pritrakti aktualajn demandojn de la Asocio kaj ĝenerale de la Esperanto-Movado, estas la t.n. debatoj, enkondukitaj en 1969. La unua tiaspeca debato okazis dum la UK en Helsinki (1969). La temo estis “Esperanto – Ĉu Ideologia aŭ Praktika Instrumento?”. La dua debato okazis dum la UK en Vieno (1970) kaj la temo estis “Generacia Konflikto – Ĉu Realaĵo aŭ Preteksto?” Dum la tria debato (UK Londono, 1971) estis pritraktita la demando “Neŭtraleco de UEA – Ĉu la Nuna Laŭstatuta Koncepto Estas Adekvata?”. La lasta debato okazis dum la UK en Portland kaj la temo estis “La Valoro de Fremdlingva Instruado en la Lernejoj”. La celo de tiu nova aranĝo estas aktivigi kiel eble plej multajn kongresanojn en solvado de problemoj, kiujn frontas la Asocio.

Aliajn kadrojn por diskutoj prezentas la kunvenoj de delegitoj, de reprezentantoj de informaj fakoj kaj similaj aranĝoj, organizataj ĉu regule, ĉu sporade, depende de la konstanteco aŭ provizora aktualeco de la traktota demando.

Tiuj konscie kreitaj novaj kadroj, celantaj vastigi la eblecojn esprimi pensojn kaj interŝanĝi opiniojn, certe kontribuis al pli bona kono de faktoj kaj al formiĝo de komunaj vidpunktoj. Alia afero estas, ke ankaŭ tiuj demokrataj institucioj ne estas plene utiligataj. Ankaŭ pri tio ne kulpas la demokrateco de UEA, kiel kelkaj ignorantoj de faktoj pensas kaj plurfoje klopodis kredigi, sed neinteresiĝo kaj inerteco.

Por la glata funkciado de la menciitaj kaj aliaj demokrataj institucioj, kaj sekve por la prosperado de UEA, multe pli gravas libervole akceptita memdisciplino, ol ĉiuj ajn formalaj garantioj de la Statuto kaj Regularoj celantaj sinprotekton kontraŭ eraroj kaj mispaŝoj. Eĉ la plej demokrata Statuto kaj la plej bonaj Regularoj kun kompletigitaj detaloj ne povas per si mem manifesti sian fruktodonan efikecon, se forestas bonvolo kaj sincera deziro agi konkorde por realigi la celojn konforme al la litero kaj, eĉ pli, al la tuta spirito de la bazaj organizaj dokumentoj. Alivorte, sen memdisciplino kiel esenca komplemento de demokrateco, neniu demokrata organizaĵo povas ekzisti. Pri tio plurfoje atentigis jam Zamenhof. Ekzemple, en sia fama adiaŭa parolado dum la Oka UK (1912) preskaŭ testamente li diris:

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto.

Hector Hodler, la fondinto de UEA, same tiel plurfoje admonis pri la neceso de interna disciplino, kiu, finfine, estas nenio alia ol respekto de libervole akceptitaj respondecoj kaj devoj (Art. 9 de la Statuto) kiel kontraŭpezo por la rajtoj sur la pesilo de demokrateco. En UEA la kontraŭpezo preskaŭ ĉiam estis tiel malgranda, ke la pesilo nur escepte, kutime okaze de grandaj kampanjoj, troviĝis en ekvilibro. Al la malekvilibro kontribuis distordoj, kelkfoje tute konsciaj, kiuj celis komplete deformi la demokratan sencon de la principo de memdisciplino. Ĝi estis kaj verŝajne plu estos misprezentata ĝis nerekono. Oni ne hezitis aperte identigi ĝin kun ia armea, serĝenta-kaporala disciplino, kvazaŭ Zamenhof, aŭ kiu ajn alia pledanto por memdisciplino, estus kiam ajn favorinta tian armean disciplinon en UEA, kaj kvazaŭ ĝi entute estus ebla en kultura libervola organizaĵo, eĉ se iu fakte venus al la freneza ideo deziri ĝin. Troviĝis eĉ unuopuloj kaj grupetoj, kiuj aŭdacis misfamigi tiun konsistan elementon de demokrateco ligante ĝin al abomene antipatiaj esprimoj kiel “diktatoreco”, “kulto de personeco” k.s. absurdaĵoj, ĉio kun la celo semi malkonkordon kaj malfidon. Ĝuste tial necesis reveni al la afero de tempo al tempo por precizigi la sencon de memdisciplino kaj por doni al la tuta demando de demokrateco en UEA la ĝustan proporcion.

Okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de UEA, dum solenaĵo en la kadro de la 43-a UK en Mainz, la tiama ĝenerala sekretario kaj nuna prezidanto de UEA, parolante pri “La Rolo de UEA en la Estonteco”, denove pritraktis ankaŭ tiun demandon kaj konkludis:

Se ni estas unuecaj, kvankam ne tre multnombraj, ni povas altrudi nian starpunkton al la mondo. Ni bezonas ankoraŭ pli grandan unuecon de konvinko pri la ĝusteco de nia vojo, unuecon de agado sur tiu ĝusta vojo, unuecon en la observado de la faritaj decidoj. Tio ne signifas, ke ĉiuj devas havi la saman opinion. Male, tio signifas, ke ĉiu el ni libere diru sian opinion pri la metodoj aplikotaj, ke ni vaste kaj profunde diskutu, eĉ longe diskutu, ĉiujn aspektojn de nia agado, sed post tiuj diskutoj kaj post kiam ni faras laŭ plej demokrata vojo decidojn, ni ĉiuj observu ilin kaj per ĉiuj niaj fortoj helpu la realigon. Nur tiamaniere ni iros antaŭen. Nur tio estas la vera senco de nia interna demokrateco, kiu ne estas imagebla sen memdisciplino. Movado militanta kiel la nia, movado militanta sur la kultura kampo, povas progresi ne per sterilaj disputoj, sed per grandaj fortostreĉoj por plenumi demokrate voĉdonitajn decidojn, kiuj samtempe signifas libervole akceptitajn sindevigojn.

Efektive, demokrateco tutsimple ne povas vivi sen minimuma socia disciplino. Foresto de elementa disciplino en internaciaj rilatoj kondukas al anarkio, terorismo kaj agreso. En politikaj demokratioj malobservo de elementa socia disciplino kondukas al detruo de demokrataj institucioj kaj establo de totaleca diktaturo. Kutime, tiujn sekvojn nek antaŭvidas, nek deziras la sendisciplinaj minoritatoj, kvankam ili povus lerni el la eventoplena moderna historio, en kiu abundas ekzemploj kun tiaj tragikaj sekvoj. Eĉ la plej demokrataj konstituciaj garantioj kaj leĝaj preskriboj ne povas malhelpi la procezon de malintegriĝo kaj la finan pereon de demokratio. En sociaj-kulturaj organizaĵoj foresto de memdisciplino kaŭzas formortadon kaj malaperon.

En UEA, ĝuste pro ĝia alta grado de demokrateco en la prezentitaj kondiĉoj de granda heterogeneco de la membraro, malobservo de almenaŭ minimuma memdisciplino kaj de la implicita lojaleco certe kondukus en la abismon de disfalo, se la malbono ne estus ĝustatempe haltigita. Feliĉe por UEA kaj por ĝia estonteco la komuna prudento, almenaŭ ĝis nun, ĉiam fine venkis: la demokrataj institucioj de la Asocio, inkluzive racian memdisciplinon, sukcesis superregi en la decidaj momentoj la ekscesojn de sendisciplinaj malobservoj de demokrateco*.

* La malobservo de grava unuanima decido de la Komitato rilate ŝanĝojn en la Statuto (farita dum la UK en Haarlem, 1954) fare de 3 tiamaj estraranoj estas menciinda ekzemplo de ago kontraŭa al la demokrata postulato de memdisciplino. Ĝi estas ankaŭ ekzemplo de firma sinteno de la Komitato, kiu en tiu decida momento sciis montri sian aŭtoritaton kaj per granda plimulto esprimis malkonfidon al la 3 estraranoj pro tiu ago. V. ankaŭ sube en 18.3.

La demokrata aparato de UEA funkcias en la kadro de la pritraktitaj bazaj konceptoj, kiel ankaŭ de la celoj kaj rimedoj, kiuj determinas ĝiajn limojn.

18.2.5 Celoj kaj Rimedoj

Antaŭ la amendoj de 1956 la Statuto de UEA neniam faris distingon inter la celoj kaj rimedoj. Nur okaze de la lasta revizio, voĉdonita en decembro 1956, aldone al kelkaj aliaj malgrandaj ŝanĝoj, ankaŭ Art. 3 de la Statuto estis reformulita por reliefigi la celojn disde la rimedoj.

Laŭ la nun valida Statuto (Art. 3) la Asocio havas du fundamentajn celojn: (i) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; (ii) plifaciligi ĉiaspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko aŭ lingvo.

La antaŭviditaj rimedoj por atingi tiujn celojn estas jenaj agadoj: (i) kreskigi inter la membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por la aliaj popoloj; (ii) zorgi pri la kunagado de Esperanto-organizaĵoj; (iii) krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia nacia, etna aŭ lingva teritorio; (iv) okazigi la universalajn Esperanto-Kongresojn kaj aliajn internaciajn kongresojn kaj konferencojn; (v) apliki aliajn jure permesitajn rimedojn, kiuj alproksimigas la celojn de la Asocio.

La rimedoj de (i) ĝis (iv) estas eksplicitaj, sed la elasta “aliaj jure permesitaj rimedoj” ebligas apliki kiun ajn rimedon, kiu helpas la atingon de la celoj, kondiĉe ke ĝi ne estu kontraŭa al la juraj ordoj en la ŝtatoj, sur kies teritorioj etendiĝas la agado de UEA, unuavice en la lando de ĝia sidejo. Ekzemple, UEA ne povas kontraŭleĝe havigi kotizojn aŭ pagigi ŝuldojn el unuopaj landoj malobservante iliajn devizajn kaj valutajn preskribojn, aŭ klopodante elmanipuli ilin, sed ĝi sendube rajtas ekspluati tiucele la permesajn klaŭzojn en la koncernaj leĝoj.

Al la jure permesitaj rimedoj apartenas ne nur la jam tradiciaj, ekzemple la praktikaj servoj pere de la delegita reto aŭ la okazigo de universalaj kongresoj, sed ankaŭ tre granda nombro da aliaj, iniciatitaj kaj realigitaj en la nuna periodo: efektive ĉiuj agadoj de la Asocio, koncize prezentitaj sube en 18.5. Ĉi tie estu nur supraĵe menciitaj la pli ol 20-jara laboro de CED; la reorganizo kaj evoluigo de la Informa Fako de UEA; la internacia kaj kongresa gazetaraj servoj, la artikola kaj eltondaĵa servoj; la artaj festivaloj, belartaj kaj oratoraj konkursoj, kaj aktivado sur la eldona kampo; la instituciigo kaj seninterrompa funkciado de ISU; diversaj aktivadoj en la sfero de instruado (ekz. Konstanta Komisiono pri Lernejoj, Internacia Ekzameno, Kontrolkomisiono de Lernolibroj, k.a.); koresponda, lingva kaj magnetofona servoj; grandaj kampanjoj en ligo kun la Peticio al Unesko, Propono al UN, Zamenhof-Jaro, Jaro de Homaj Rajtoj, kaj en pluraj aliaj kazoj; prestiĝaj rilatoj kun Unesko kaj multnombraj kontaktoj kun aliaj interŝtataj kaj privataj organizaĵoj.

La rimedoj estas funkcio de la celoj. Tial, kvankam distingendaj, la du formas unu tuton: la celoj ne povas esti realigitaj sen apliko de taŭgaj rimedoj; la rimedoj estas senefikaj, se ili ne estas direktitaj al la realigo de la celoj. En konstitucia akto de kiu ajn organizaĵo la celoj kaj rimedoj estas la plej esenca parto: oni formas ian organizaĵon por atingi per komunaj fortoj difinitajn celojn, aplikante difinitajn rimedojn laŭ interkonsentitaj metodoj. Tial, kiu ajn konstitucia akto de privata organizaĵo havas karakteron de siaspeca kontrakto, kaj ĝuste tial ĝi estas deviga por la membroj.

Evidente, nur personoj aprobantaj la celojn kaj rimedojn aliĝas al la organizaĵo aŭ, se ili deziras ĉesigi sian apogon, povas eksiĝi. Sed dum ili estas membroj, la koncerna konstitucia akto estas egale deviga por ĉiuj. Tio necese postulas memvolan rezignon de absoluta agadlibereco, ĉar ĉia ajn organiziĝo aŭtomate limigas ĝin per la kadro de la celoj, rimedoj kaj aliaj reguloj de la koncerna akto. Same evidente, personoj ne povantaj laŭ sia karaktero akcepti tian libervolan memdisciplinon, tute ne estas maturaj por organiziĝi.

La Statuto de UEA estas tia konstitucia akto. En ĝia Art. 9 estas eksplicite dirite: “Tiu ĉi Statuto kaj la Regularoj estas devigaj por ĉiuj aliĝintaj organizaĵoj kaj membroj”. Ĉiu kolektiva kaj individua membro per sia aliĝo libervole akceptas la elementan devon observi la Statuton, kiel ankaŭ la diversajn regularojn, programojn, planojn kaj ĉiujn decidojn, faritajn konforme al la Statuto. Devojiĝoj, kompreneble, povas okazi. Plej ofte ilin kaŭzas hazardaj malatentoj, aŭ nesufiĉa kono de la reguloj. La interna demokrata aparato de UEA ebligas eviti tiaspecajn erarojn aŭ korekti la jam faritajn sen grandaj malfacilaĵoj. En ekstremaj kazoj, se vere temas pri obstina agado kontraŭa al la celoj de la Asocio aŭ pri kruda malobservado de la ceteraj principoj kaj preskriboj de la Statuto, la kompetentaj organoj devas apliki ekstreman rimedon, nome eksigon el la Asocio. Art. 20 de la Statuto preskribas tiurilate: “Membro aŭ organizaĵo, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al UEA, povas esti eksigita el la Asocio”. La Estraro estas kompetenta pri la eksigo de la individuaj membroj, kaj la Komitato pri la eksigo de organizaĵoj aŭ komitatanoj de la Asocio. Tio povas okazi nur post esploro laŭ la kondiĉoj en la Ĝenerala Regularo. Laŭ Art. 27 de la Ĝenerala Regularo, individua membro aŭ organizaĵo devas esti informita pri la plendo per registrita letero. La koncerna individua membro aŭ organizaĵo rajtas sendi sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post la ricevo de tiu sciigo. La Estraro aŭ Komitato, depende de la kompetenteco, povas nomi specialan sendependan komisionon por esplori la aferon. Kontraŭ la decido de la Estraro la interesita membro rajtas apelacii al la Komitato plej malfrue la tridekan tagon post la ricevo de la decido. La decido de la Komitato – tute egale ĉu ĝi agas kiel la sola instanco en la kazo de organizaĵoj, aŭ kiel dua instanco en kazo de apelacio kontraŭ la decido de la Estraro – estas definitiva*.

*

En la tuta postmilita historio de UEA estis nur unu kazo de eksigo el la Asocio. Jam antaŭ la UK en Kopenhago (1956) la tiama Komitato eksigis per 22 voĉoj kontraŭ 6 kaj 5 sindetenoj s-ron G. A. Connor, ĝeneralan sekretarion de EANA kaj komitatanon, pro liaj publikaĵoj en Amerika Esperantisto kaj pamfletoj, per kiuj li konscie kaj malbonintence agis kontraŭ la celoj de la Asocio kaj kontraŭ ĝia neŭtraleco (Art. 3 kaj 4 de la Statuto). Dum la kunsidoj de la nova Komitato en Kopenhago evidentiĝis, ke pluraj el la komitatanoj, kiuj voĉdonis kontraŭ la eksigo aŭ sin detenis, faris tion ne ĉar ili aprobis la agadon de s-ro Connor, sed ĉar ili opiniis, ke la proceduro de la eksigo ne estis tute korekta. En la nova Komitato, ĵus elektita, la afero estis detale rediskutita, trastudita kaj klarigita, post kio la nova Komitato konfirmis la decidon de la malnova per jena rezolucio, proponita de komitatano P. Petit:

“1. Ĉar la Estraro estas elektita de la Komitato kaj respondeca al ĝi, la Estraro ne povas eksigi el la Asocio iun komitatanon. Tial la Estraro prave transdonis la aferon al la Komitato kiel supera organo de UEA.

2. Studinte la aktojn pri la eksigo, la Komitato decidis konforme al la Statuto. En la proceduro sekve ne estis ia manko.

3. Laŭ la Statuto la decido de la Komitato estas definitiva.

4. La Komitato malakceptas la proponon de D-ro Solzbacher nuligi la decidon, sed konfirmas la eksigon”. Tiu teksto estis akceptita per 24 voĉoj kontraŭ 2 kaj 2 sindetenoj. (La Estraro ne voĉdonis.)

En ligo kun tiu ĉi afero la Komitato akceptis per 26 voĉoj kaj 2 sindetenoj (la Estraro ne voĉdonis) rezolucion proponitan de komitatano E. Dahl. Laŭ tiu rezolucio, la Komitato konstatis, “ke la Estraro de UEA en sia laboro por Esperanto kaj por la Asocio rigore observis la principon de absoluta neŭtraleco...” Plue, ĝi deklaris “sian indignon pro la atakoj, insultoj, misprezentoj, kalumnioj kaj fiaj karikaturoj aperintaj en Amerika Esperantisto rilate UEA, ĝiajn gvidajn instancojn kaj speciale ĝian ĝeneralan sekretarion, al kiu la Komitato esprimas siajn simpation kaj solidarecon”.

Pro la fakto ke s-ro G. A. Connor estis ĝenerala sekretario de EANA kaj ke la tiujara kongreso de EANA en Detroit (Usono) per sia rezolucio esprimis fidon al s-ro Connor, laŭdis lian subfosan agadon kaj kuraĝigis lin daŭrigi, la Komitato opiniis, ke ne plu ekzistas alia elirvojo ol eksigi EANA el UEA. Ĝi akceptis proponon faritan de komitatanoj V. Setälä kaj C. Støp-Bowitz eksigi EANA laŭ la proceduro antaŭvidita en Art. 27 de la Ĝenerala Regularo. Tiu propono estis akceptita per 26 voĉoj kontraŭ 1 kaj 1 sindeteno. La Komitato samtempe esprimis bedaŭron pro la fakto, ke ĝi sentas sin devigita fari tiun decidon, ĉar ĝi “estas konvinkita, ke el 600 membroj de EANA nur tre malmultaj efektive aprobas la agadon kaj publikaĵojn de s-ro Connor”. La iniciatita proceduro ne estis kompletigita, ĉar EANA mem eksiĝis el UEA. EANA daŭrigis ankoraŭ kelkan tempon sian subfosan agadon, precipe en Usono mem, sed poste ĝi komplete malaktiviĝis kaj ekzistis nur surpapere. Paralele, la novaliĝinta landa asocio, ELNA, akceptita de la Komitato en 1955, sukcesis kolekti en siaj vicoj ĉiujn pozitivajn fortojn en Usono, malgraŭ la atakoj kaj eĉ denuncoj de s-ro G. A. Connor kontraŭ ĝiaj gvidantoj. La krono de ĝia ĝisnuna aktivado estis la organizo de la UK en Portland (1972), kiu, kvankam iom pli malgranda ol kutime, tamen estis tre sukcesa. La okazigo de universala kongreso en Usono tre kredeble havos utilajn sekvojn por la plua disvastigo de la Internacia Lingvo en tiu lando.

Simila proceduro estas antaŭvidita por eksigo el ofico. Laŭ Art. 25 de la Ĝenerala Regularo, membroj, kiuj malbone plenumis oficon al ili konfiditan de la Asocio, povas en urĝaj kazoj esti haltigitaj en siaj funkcioj per decido de la direktoro de la C.O. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj la direktoro en kazo de oficistoj kaj helpantoj en la C.O.; la prezidanto en kazo de delegitoj; la tuta Estraro en kazo de pli altaj funkciuloj. En ĉiuj kazoj de eksigo el la ofico la eksigito rajtas apelacii en tempolimo de 30 tagoj post la ricevo de la decido: al la Komitato, se estis kompetenta la Estraro, kaj al la Estraro en ĉiuj aliaj kazoj. Ekde 1948 ne estis unusola kazo de eksigo el ofico.

Kiel vidiĝas, ankaŭ la proceduroj por eksigo el la Asocio aŭ el ofico estas bazitaj sur la demokrataj principoj de atenta ekzamenado de la afero, rajto de defendo garantiita al la koncernatoj, kaj kolektiva decidado.

18.2.6 Sintezo de Kontrastoj

Ĉiu el la priparolitaj principoj estas per si mem sintezo de kontrastoj, kontraŭaĵoj, aŭ eĉ de antagonismaj tendencoj: humanisma internaciismo troviĝas meze de naciismo kaj universalismo; aktiva neŭtraleco solvas la antagonisman konflikton inter pasiva, indiferenta neŭtralismo kaj ekstrema partipolitikismo; demokrateco kun memdisciplino okupas centran pozicion de pozitivo kontraŭ ambaŭ inter si konfliktantaj tezo kaj antitezo de anarkio kaj diktaturo, k.s. rilate la aliajn.

Prenitaj pare, kiel analizite supre, ĉiu el la duopoj prezentiĝas kiel tuto, en kiu la kontraŭstarantaj flankoj kompletigas kaj samtempe limigas unu la alian, kaj per sia kontrasta kunekzisto formas unuecan bazan koncepton.

La bazaj konceptoj kune, en ekvilibra sintezo de kompleksaj interagoj estas la firma fundamento, sur kiu estas konstruita la moderna Universala Esperanto-Asocio.

18.3 ORGANIZAJ DEMANDOJ
18.3.1 Reformoj de 1954-1956

Ekde 1948 UEA fariĝadis ĉiam pli aktiva en pluraj direktoj, precipe sur la kampoj de eksteraj rilatoj (Unesko k.a.), evoluigo de la universalaj kongresoj, esploro kaj dokumentado (CED), organizo de informado, sistemigo de la delegita reto kaj kulturaj iniciatoj.

Montriĝis, ke la Statuto de 1948 kelkrilate ne plu taŭgis en la nova situacio kaj ke necesus adapti ĝin al la aktualaj bezonoj de la Asocio. Dum la regula printempa kunsido de la Estraro de printempo, 1954, la prezidanto, E. Malmgren, aparte emfazis du punktojn, kiuj postulis ŝanĝojn.

La unua rilatis al la funkcio kaj taskoj de la ĝenerala sekretario, kiu laŭ la Statuto de 1948, tiam valida, estis la ĉefo de la Centra Oficejo (CO) kaj okupiĝis pri la tuta teknika administrado. Estis klare, ke la ĝenerala sekretario kun tia funkcia karaktero ne povas zorgi pri la gvidado de la CO kaj administrado de la Asocio, kaj samtempe okupiĝi ankaŭ pri la disvolviĝintaj eksteraj rilatoj kaj la ampleksaj taskoj de efika informado. Tial necesis dividi la du grupojn de taskoj kun esence malsama karaktero, kiuj tial ankaŭ postulis du respondeculojn en malsamaj pozicioj, kun talentoj kaj kvalifikoj konformaj al la karaktero de la taskoj. La propono estis, ke la ĉefo de la CO estontece havu la titolon “administranto” (kun respondecoj de “secretary” laŭ la brita juro) kaj prizorgu la tutan teknikan administradon de la Asocio, kaj ke en la Estraro mem troviĝu funkciulo kun la titolo “ĝenerala sekretario”, kies ĉefaj taskoj estu la eksteraj rilatoj de la Asocio kaj la monda informado. La Estraro akceptis tiun proponon per 5 voĉoj kontraŭ 2*.

* En tiu tempo E. Malmgren estis prezidanto, D. Kennedy vicprezidanto, J. Guillaume, H. Jakob, D-ro P. Kempeneers, Prof. D-ro I. Lapenna kaj A. C. Oliver estraranoj. Kontraŭ la propono voĉdonis H. Jakob kaj A. C. Oliver.

La dua punkto koncernis kompenson por la elspezoj de la estraranoj. Tiu demando fariĝis aktuala pro la ampleksiĝintaj taskoj kaj la kunligitaj vojaĝaj kaj aliaj elspezoj de unuopaj estraranoj, precipe de la plej multe ŝarĝitaj. La Statuto de 1948 antaŭvidis, ke “por la administraj kaj vojaĝaj elspezoj de siaj membroj la Estraro rajtas fiksi modestajn kompensojn”. La interpreto de tiu regulo kaŭzis kelkfoje malfacilaĵojn, precipe tial, ĉar la Estraro mem devis fari la decidon kaj poste pravigi ĝin antaŭ la Komitato, kvankam ĉiam temis pri pli ol modestaj, minimumaj elspezoj, sen kiuj difinitaj taskoj ne povus esti plenumitaj. Por eviti eblajn misprezentojn de kia ajn speco en la estonteco, necesis precizigi la regulon konforme al la fakta praktiko kaj, krome, transdoni la decidpovon al la Komitato. La propono tekstis: “Por kovri la administrajn kaj vojaĝajn elspezojn de la estraranoj la Komitato asignas certan sumon en la buĝeto”. La propono enhavis plian regulon, laŭ kiu la Komitato rajtos asigni al komitatano kompenson “por speciala tasko, kies plenumo postulas grandan tempoperdon”. La Estraro akceptis tiun proponon per ĉiuj voĉoj kontraŭ 1 (Oliver).

Post tuttaga diskuto pri la menciitaj kaj aliaj ŝanĝproponoj de la prezidanto kun diversaj amendoj de unuopaj estraranoj, la Estraro difinis projektojn de novaj Statuto, Ĝenerala Regularo kaj Kongresa Regularo. La ĝenerala sekretario (ĉefo de la CO) ricevis la taskon pretigi la tekstojn por prezento de la projektoj al la Komitato.

En majo 1954 la prezidanto komunikis la aprobitajn tekstojn al la Komitato. Li atentigis pri la du esencaj ŝanĝoj kaj pri la ĉefa celo de la reformo: konservi en la Statuto la fundamentajn principojn kaj transigi la detalojn kaj precizigojn en la Ĝeneralan kaj Kongresan Regularojn, kiuj estas pli facile ŝanĝeblaj kaj daŭre adapteblaj al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj, en kiuj la Asocio agas. Por faciligi la laboron de la Komitato dum la UK en Haarlem (1954), la prezidanto petis la komitatanojn sendi al li ĝis la 15-a de junio siajn eventualajn rimarkojn kaj proponojn, tiel ke li povu jam antaŭ la kunsido kompili dokumenton, prezentotan al aparta komisiono, kiun la Komitato elektos por trastudo de la problemo.

La tuta demando estis detale pridiskutita en la Komitato dum la UK en Haarlem: unue en aparta komisiono kaj poste en la pleno sub prezido de la vicprezidanto, D. Kennedy, ĉar la prezidanto pro malsano ne povis ĉeesti. La komisiono faris malgrandajn ŝanĝojn en la projektoj de la Statuto kaj la du Regularoj, precipe rilate vortumon, kaj rekomendis al la Komitato akcepti la amenditajn tekstojn.

En la plena kunsido de la Komitato de la 4-a de aŭgusto 1954 la Komitato ĉiuvoĉe decidis okazigi ĝeneralan voĉdonon konforme al Art. 41 de la Statuto kaj rekomendi al la aliĝintaj LA kaj al individuaj membroj en landoj sen aliĝinta asocio aprobi la novan Statuton (komitatano A. G. Connor sin detenis kaj komitatano A. C. Oliver aprobis kun rezervo rilate la novan Art. 30 en la parto pri la funkcio de la ĝenerala sekretario). La Komitato ĉiuvoĉe decidis, ke en la ĝenerala voĉdono oni voĉdonu por aŭ kontraŭ la Statuto kiel tuto.

Dum la sama kunsido la Komitato aprobis diversajn ŝanĝojn en la Ĝenerala Regularo per ĉiuj voĉoj kontraŭ 1, kaj en la Kongresa Regularo ĉiuvoĉe. En la kunsido de la antaŭa tago la Komitato decidis ĉiuvoĉe (inkluzive la telefonan konsenton de la prezidanto), ke la sama Estraro, elektita en Zagreb (1953) funkciu ankoraŭ unu jaron kaj agu laŭ la tiam valida Statuto ĝis la aprobo de la nova, se tio fakte okazos; se la nova Statuto estos aprobita, oni tuj poste elektu novan Komitaton, kiu dum la UK en Bolonjo (1955) elektu novan Estraron. S-ro C. C. Goldsmith, kiu jam pli frue anoncis al la Estraro sian decidon emeritiĝi la 16-an de novembro 1954, kiam li atingos la aĝon de 65 jaroj, estis elektita Honora Membro.

Plenumante tiujn decidojn la Estraro tuj entreprenis la necesajn paŝojn por okazigi ĝeneralan voĉdonadon. Ĝi komisiis la ĝeneralan sekretarion sendi al la voĉdonontoj la akceptitan tekston de la Statuto kun la rekomendo de la Komitato aprobi ĝin. Tiusence estis eĉ ellaborita malneto de akompana rekomenda cirkulero al la aliĝintaj LA kaj individuaj membroj. Hans Jakob, la tiama redaktoro de Esperanto kaj estrarano, skribis en la septembra ĉefartikolo, verkita verŝajne en Haarlem mem:

Novaranĝo de la Statuto – tiu ĉi zorginfano de la gvidantaj povoj de UEA – fine trovis sian solvon: kompromiso en principaj demandoj estis atingita. Post kiam akceptos ĝin la landaj asocioj*, ni povos iri sur nova vojo al novaj sukcesoj kaj iam atingi la celon.

* Verŝajne hazarde estas ellasitaj la individuaj membroj en la landoj sen aliĝinta asocio.

Bedaŭrinde, pro nekompreneblaj motivoj – ĉar absolute neniu nova elemento intervenis post la ĉiuvoĉaj decidoj en Haarlem – tri estraranoj (Jakob, D-ro Kempeneers kaj Oliver) sendis cirkuleron al la voĉdonontoj en la ĝenerala voĉdonado, en kiu ili forte malaprobis la ŝanĝojn en la Statuto, ĵus aprobitajn de la Komitato, kaj instigis malakcepti ilin. Per tio la tri estraranoj agis kontraŭ la decidoj de la Komitato, por kiuj ili mem voĉdonis. La ago estis des pli bedaŭrinda, ĉar ĝi venis tute neatendite, en periodo de plej intensaj, decide gravaj finpreparoj por efike reprezenti la Asocion en Montevideo dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko.

En tiaj kondiĉoj la prezidanto sentis sin devigita prezenti la aferon al la Komitato, kiu komence de 1955 per granda plimulto malaprobis la agmanieron de la tri estraranoj kaj esprimis al ili malkonfidon. Estraranoj D-ro Kempeneers kaj Oliver eksiĝis el la Estraro jam antaŭ la publikigo de la rezulto de la voĉdonoj. H. Jakob bedaŭris sian misagon kelkajn monatojn poste*.

* Pri tiu incidento raportis H. Jakob mem en la maja numero de Esperanto, 1955, kaj komunikis jenan deklaron: “La Estraro de UEA, kunveninte la 19/20-an de marto 1955, diskutis la voĉdonon pri malkonfido flanke de la Komitato al la tri protestintoj, s-ro Hans Jakob, D-ro Kempeneers kaj s-ro A. C. Oliver. S-ro Jakob klarigis la motivojn, kiuj igis lin malkonfirmi sian propran voĉdonon en Haarlem favore de la nova Statuto. La Estraro kompreneme aŭdis la motivojn, kvankam ne aprobante la procedon. Laŭ la deklaroj de s-ro Hans Jakob vidiĝas lia deziro kontribui je forigo de efiko de lia kontraŭstaro, en la intereso de la Asocio kaj de nia afero entute. La Estraro unuanime rekomendas al la Komitato, ke s-ro Hans Jakob restu, kune kun la aliaj estraranoj Malmgren, Kennedy, Guillaume kaj D-ro Lapenna, en la Estraro ĝis la Kongreso en Bologna”. Li finis la artikolon per la vortoj: “Kaj nun: Antaŭen kun kredo kaj fervoro”. Efektive, la Komitato konsentis kaj H. Jakob plu restis membro de la Estraro. Intertempe, dum ceremonieto, okazinta en la CO la 16-an de novembro 1954, la multjara ĝenerala sekretario C. C. Goldsmith (1889-1972) efektive emeritiĝis. Laŭ la decido de la Estraro, John C. Rapley fariĝis la nova ĝenerala sekretario laŭ la tiam valida Statuto, sed provizore por ambaŭ partioj ĝis la Kongreso en Bolonjo.

Intertempe la malbono jam estis farita. En la januara numero de Esperanto, 1955 – la sama, en kiu sur la unuaj paĝoj aperis informoj pri la brilaj sukcesoj en Montevideo (Rezolucio de la 10-a de decembro, 1954, kaj konsultaj rilatoj) – sur la lasta paĝo estis publikigitaj la rezultoj de la ĝenerala voĉdono. Por la propono estis entute donitaj 11.262 voĉoj; kontraŭ la propono entute 4.412 voĉoj. Ĉar la favoraj voĉoj ne atingis tri kvaronojn de la esprimitaj voĉoj (entute 15.674), la propono pri la nova Statuto ne estis akceptita*.

* V. detalojn en la januara Esperanto, 1955.

En januaro, 1955, komitatano J. Strönne, apogita de 8 aliaj komitatanoj prezentis novan proponon, kiu iom ŝanĝis la aŭgustan projekton, ĵus malakceptitan. Tiun novan projekton, kune kun la amendoj de komitatano I. Lapenna al Art. 27 kaj 29, la Komitato akceptis per granda plimulto. Ĝi ankaŭ decidis per 24 voĉoj kontraŭ 2 kaj 2 sindetenoj (la aliaj ne voĉdonis) okazigi ĝeneralan voĉdonadon, en kiu oni voĉdonos ne bloke, sed por ĉiu unuopa artikolo. La nova propono estis publikigita en la marta numero de Esperanto, 1955, kaj fariĝis konata kiel “marta projekto”. Ĝi estis submetita al publika diskuto en la organo de la Asocio, “kondiĉe ke la koncernaj artikoloj estu mallongaj, koncizaj kaj sen personaj atakoj”. Ĉi-foje okazis vasta diskuto, en kelkaj landoj – interalie en Britio, kies LA voĉdonis kontraŭ la ŝanĝoj en la antaŭa voĉdono – la lokaj societoj aranĝis tiucele apartajn kunvenojn de la membraro. La voĉdonado finiĝis la 15-an de julio kaj la rezulto estis konata la 16-an de julio 1954, senpere antaŭ la Kongreso en Bolonjo. Entute estis 16.885 validaj voĉoj. Oni voĉdonis por ĉiu unuopa artikolo. La rezultoj variis de minimume 12.082 ĝis maksimume 13.673 por la ŝanĝoj, kaj de 693 ĝis 2.284 kontraŭ la ŝanĝoj, sed ĉiu unuopa artikolo ricevis apogon de minimume tri kvaronoj de la esprimitaj voĉoj, tiel ke la tuta Statuto estis akceptita*.

* Detaloj pri la rezulto aperis en la oktobra Esperanto, 1955.

Dum la UK en Bolonjo, konforme al la decido de la Komitato en Haarlem, la Komitato elektis novan Estraron. Per sekreta voĉdono estis elektitaj E. Malmgren kiel prezidanto, D. Kennedy kiel vicprezidanto, Prof. D-ro I. Lapenna kiel ĝenerala sekretario (la unua laŭ la ĵus akceptita Statuto), P. M. Mabesoone kaj R. Llech-Walter kiel estraranoj. W. Auld estis nomita redaktoro de Esperanto, dum H. Jakob estis elektita Honora Redaktoro.

Per akcepto de la nova Statuto ne finiĝis la malfacilaĵoj. Dum la Kongreso en Bolonjo la tiama administranto (laŭ la nova Statuto), John Rapley, esprimis la deziron eksiĝi el sia ofico. Komplete mankis geoficistoj en la CO. Laŭ la raporto de la komisiono por la vendo de la domo en Heronsgate kaj aĉeto de alia domo en Londono (v. sube), montriĝis, ke ne estas eble trovi en mallonga tempo konvenan sidejon de la Asocio en Londono. Aliflanke, evidentiĝis laŭ la informoj de la sama komisiono, ke estas praktike neeble trovi en Britio geoficistojn, kiuj estus pretaj ekloĝi en Heronsgate, aŭ veturi ĉiutage tien el malproksimaj loĝlokoj. La fakto, ke post la 30-a de septembro la CO estis restonta praktike sen geoficistoj, kaŭzis veran administran problemon. Al tiuj malfacilaĵoj aldoniĝis kelkaj pliaj agoj de la malplimulto, kiu ne estis kontenta pro la akceptitaj ŝanĝoj.

En tiaj kondiĉoj la Estraro decidis funkciigi administran oficejon en iu alia lando konforme al Art. 6 de la Statuto, sed la Centra Oficejo en ĉiu okazo devis formale resti en Britio, ĉar por ŝanĝi la sidejon estus necesa nova ĝenerala voĉdonado. En tiu malfacila momento f-ino M. Vermaas, ĝis tiam komitatanino, akceptis transpreni la funkcion de administrantino laŭ la nova Statuto. Ŝia grandega sindono kaj personaj oferoj helpis solvi la krizon. Jam la 19-an de oktobro 1955 ŝi povis anonci al la Komitato, ke la 17-an de tiu monato ŝi transprenis la gvidadon de la CO. F-ino Vermaas ekloĝis provizore en Londono en la hejmo de la ĝenerala sekretario kaj, kune kun li kaj la sekretariino de CED, ĉiutage veturis al la CO en Heronsgate, tiel ke la CO povis seninterrompe funkcii. Helpis kelkaj dumtempaj geoficistoj kaj, libervole, pluraj sindonaj britaj esperantistoj.

Dum tiu streĉa periodo la nova administrantino sukcesis trovi taŭgan oficejon en Rotterdam kaj fari plurajn interkonsentojn kun la estontaj helpantoj en Nederlando.

En la novembra Esperanto, 1955, sur la unua paĝo aperis diklitere informo, ke ekde la 15-a de novembro funkcias en Rotterdam la Administra Oficejo de UEA je la adreso Eendrachtsweg 7. La informon akompanis jena konciza komento de la nova ĝenerala sekretario:

Se estas vero, ke la urboj havas ne nur sian fizikan aspekton, sed ankaŭ sian spiritan fizionomion, tiam la animon de Rotterdam ornamas filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo. Medion pli taŭgan kaj konforman al la celoj kaj idealoj de Movado kiel la nia malfacile oni povas imagi. La hazardo eĉ volis, ke la Asocio trovu hejmon precize en la bela kaj fama Eendrachtsweg, kio signifas “strato de konkordo”. La spirito de Rotterdam animu nian laboron kaj la nomo de la strato simbolu nian unuecon!

Eĉ la nomo de la strato estis utiligita por ankoraŭfoje kuraĝigi konkordon kaj unuecon!

La translokiĝo okazis tiel glate kaj organizite, ke la membraro apenaŭ estus rimarkinta ĝin sen tiu informo. La 5-an de novembro UEA fermis sian oficejon en Heronsgate kaj la antaŭan tagon estis ekspedita la novembra Esperanto; la 15-an de novembro normale ekfunkciis la oficejo en Rotterdam kaj la decembra numero de Esperanto aperis normale komence de la monato. En nuraj dek tagoj ĉio estis farita.

Dum la UK en Kopenhago necesis denove konsideri ŝanĝojn en la Statuto, precipe rilate la sidejon de la Asocio, kiu plu formale estis en Britio. Krome, la ŝanĝitaj cirkonstancoj postulis amendojn por konformigi la Statuton al nederlanda juro kaj havigi al UEA sendependan juran personecon.

La projekto de ŝanĝoj, prezentita de la Estraro, trairis la kutiman proceduron: diskuto en la pleno de la Komitato, pritrakto en aparta komisiono, rediskuto kaj akcepto en la Komitato. La ĉefaj ŝanĝoj estis:

En Art. 1 estis aldonita nova alineo, laŭ kiu UEA estas fondita por la periodo de 29 jaroj, kalkulita de la 28-a de aprilo 1947, kaj sekve finiĝonta la 27-an de aprilo 1976. La koncerna nederlanda leĝo postulas tiun formulon. Kompreneble, en 1976 la vivdaŭro de UEA estos longigita por pliaj 29 jaroj. En Art. 6 estis farita pli grava ŝanĝo, ĉefe pro la spertoj de la pasinta jaro, kiam ne estis eble translokigi la sidejon sen ĝenerala voĉdonado. Laŭ la amendo de tiu artikolo, la Komitato povas per du trionoj de la voĉoj de ĉiuj komitatanoj ŝanĝi la landojn kaj lokojn de la ĉefsidejo kaj de la Serva Centro, sed la Estraro plu rajtas funkciigi aliajn oficejojn laŭbezone. En Art. 10 estis aldonita nova alineo pri la Honora Patrona Komitato. En Art. 13 estis farita aldono, laŭ kiu la Komitato rajtas akcepti plurajn landajn asociojn el unu regno. En la tuta Statuto kaj en ĉiuj regularoj la titolo “administranto” estis ŝanĝita al “direktoro” de la CO.

Okazis ankoraŭfoje ĝenerala voĉdonado. La maksimuma voĉnombro estis 21.762. Ĉiu artikolo ricevis pli ol du trionojn de la esprimitaj voĉoj, dum tiu lasta nombro prezentis pli ol la duonon de la tuta membraro (10.881), kiel postulas Art. 43 de la Statuto.

Per tio finiĝis la granda organiza reformo kaj la Asocio ricevis Statuton konforman al la nuntempaj bezonoj. Ke ĝi estas taŭga, montras ankaŭ la glata funkciado de la Asocio ekde 1956, sen pliaj organizaj diskutoj rilate kiun ajn ĝian regulon. Estas, tamen, utile memori, ke eĉ maksimume perfekta statuto kaj ĝiaj kompletigaj regularoj ne povas antaŭvidi ĉiujn eblajn situaciojn kaj detalojn. Tiujn vakuojn plenigas komuna prudento kaj bonvolo, sen kiuj neniu jura akto povas efike funkcii.

La nova Statuto estis aprobita per Reĝa Dekreto no. 49 de la 22-a de marto 1958 konforme al la nederlanda juro. Per tiu Akto UEA ricevis juran personecon, kio signifas, ke ĝi povas agi kiel tia, en sia propra nomo, havi rajtojn kaj akcepti devojn, aĉeti, vendi, heredi, proprieti ktp.

Estas utile mencii, ke en 1956 okazis ankaŭ la regulaj elektoj de la Komitato, por la unua fojo laŭ la Statuto de 1955. Dum la UK en Kopenhago estis elektita nova Estraro. E. Malmgren, la meritplena prezidanto de UEA ekde 1947, pro tre malbona sanstato decidis ne plu kandidatiĝi por reelekto*. La Estraro, elektita en 1956, konsistis el Prof. D-ro G. Canuto kiel prezidanto; P. M. Mabesoone (financoj kaj administrado) kaj H. Holmes, O.B.E., kiel vicprezidantoj; Prof. D-ro I. Lapenna, kiel ĝenerala sekretario (informado, eksteraj rilatoj, planado kaj aliaj taskoj laŭ Art. 30 de la nova Statuto); R. Llech-Walter (kongresoj), D-ro Inĝ. G. Azzi (kulturaj aferoj) kaj D-ro W. Hermann (landaj kaj fakaj asocioj), kiel estraranoj. Ĝi estis la unua Estraro kiu eklaboris laŭ la nun valida Statuto.

* E. Malmgren (1899-1970) fariĝis estrarano de UEA dum la UK en Stockholm (1934) kaj restis en la Estraro seninterrompe ĝis la retiriĝo en 1956. Ekde 1938 ĝis 1947 li estis vicprezidanto de IEL. En 1962 la Komitato unuanime elektis lin Honora Prezidanto de UEA. Ĝi estas la plej alta honorigo, kiun UEA povas doni, kaj li plene meritis ĝin. Nekrologo aperis en la maja Esperanto 1970.

Dum la ferma kunsido de la Kongreso E. Malmgren faris sian adiaŭan paroladon. Laŭ la raporto pri tiu evento, publikigita en la septembra Esperanto, 1956, li antaŭ ĉio dankis pro la konfido, kiun li ĝuis dum pli ol 20-jara laboro en la Komitato kaj Estraro. Bedaŭrinde, la sanstato nun devigas lin forlasi la postenon. Jen pliaj partetoj el tiu raporto:

Jam antaŭ 30 jaroj li havis antaŭ la okuloj tiun organizan formon, kiun la Asocio nun atingis kaj li estas tre feliĉa, ke li vidis tiun evoluon kaj povis aktive partopreni ĝin... Sen la konfido de la membraro tia evoluo ne estus ebla kaj li varme rekomendas doni la saman konfidon ankaŭ al la nuna Estraro, kiu celkonscie daŭrigos la laboron. Kun multaj plej diversnaciaj personoj li kunlaboris kaj kun ili la prezidinto travivis feliĉajn kaj malfacilajn momentojn. Li esprimas koran dankon al ĉiuj kunlaborintoj kaj precipe al S-ro Kennedy, kiu kiel vicprezidanto longe anstataŭis lin siatempe dum lia malsano. Speciale li dankis al siaj pli intimaj kunlaborintoj kaj tute aparte al Prof. Lapenna, kun kiu li havis en la lastaj jaroj preskaŭ seninterrompan kontakton kaj al kiu li deziras forton, sanon kaj energion por daŭrigi la laboron. Li avertas la esperantistan publikon kontraŭ perfidaj disflustroj kaj rekomendas al ĝi ne fidi je onidiroj, sed en tiaj kazoj turni sin al la kompetentaj instancoj por peti informojn. Niaj kontraŭuloj ekster la Movado estas multnombraj. Nur unu eblecon ili havas: subfosi niajn proprajn vicojn, krei malkonkordon inter ni, suspektigi niajn gvidantojn. Se ili sukcesos, ili venkos nin. Se niaj gvidantoj lasos la organizaĵon, ĝi estos kiel granda domo konstruata sen arkitekto, lasita al masonistoj kaj ĉarpentistoj. La prezidinto ripetas la iamajn adiaŭajn vortojn de Generalo Bastien: “Estu toleremaj”, kaj li aldonas, ke sen laŭplana agado, sen reciproka subteno, sen forta organizaĵo ĉiu laboro restos vana, sed ke, se la esperantistoj restos solidaraj, nenio povos haltigi la venkon de Esperanto.

Dum tiu ferma kunsido E. Malmgren kaj D. Kennedy, la vicprezidinto, ricevis konvenajn donacojn kaj la plej varman dankon pro sia multjara servado al la Asocio kaj al la Esperanto-Movado entute.

18.3.2 Domo de UEA

Alian, sed multe malpli gravan organizan problemon frontis la Asocio en ligo kun la domo de UEA. Ĝi estis solvata paralele kun la organiza reformo.

La demando de la domo estis la unuan fojon serioze pridiskutita dum la printempa kunsido de la Estraro en 1953. Oni atente pesis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de sidejo en kamparo, malproksime de grava kultura centro. La tiama ĝenerala sekretario, C. C. Goldsmith, kaj estrarano A. C. Oliver opiniis, ke estas avantaĝo havi la oficejon en Heronsgate, ĉar, pro la malproksimeco de Londono, la laboro ne estas ĝenata de multaj vizitantoj. Aliaj opiniis, ke la relative granda distanco de Londono, kun tre malbonaj komunikoj, estas malavantaĝa. Se la oficejo estus en Londono, ĝi havus pli da kontakto kun la Esperanta vivo, pli facilajn rilatojn kun diversaj aliaj organizaĵoj kaj pli da eblecoj por vizitoj de funkciuloj el aliaj landoj. Krome, konsiderante la kreskantan prestiĝon de UEA, sidejo en Londono kontribuus al altigo de la reputacio de la Asocio. Dum tiu kunsido, la Estraro esprimis la opinion, “ke la nuna stadio de la Esperanto-Movado devigas serioze studi la eblecojn por havigi domon en Londono per vendo de tiu en Heronsgate”. D-ro I. Lapenna kaj A. C. Oliver estis komisiitaj esplori ĉu ekzistas ŝancoj, ke UEA aĉetu domon en Londono kune kun BEA kaj la Londona Esperanto-Klubo. Tio estis farita kaj montriĝis, ke tia ebleco ne ekzistas.

La demando estis denove traktata dum la printempa kunsido de 1954. Dum tiu kunsido estis kontestita eĉ la rajto de UEA vendi la domon. Ĉar UEA ne havis personecon laŭ la brita juro, la domo estis prizorgata de C. C. Goldsmith kaj A. C. Oliver kiel kuratoroj por UEA kaj en ĝia intereso. Ili deklaris, ke siatempe, en 1936, ili promesis al la Konsilantaro de BEA – kun la aprobo de la donacinto de la domo kaj de la tiama prezidanto Generalo Bastien – ke la domo fariĝos proprieto de BEA en kazo de likvido de UEA aŭ la translokigo de ĝia sidejo el Britio. Pri tiu promeso neniu en la Estraro sciis kion ajn pli frue. Necesis eĉ konsulti solicitoron (advokaton), kiu konfirmis la opinion de D-ro I. Lapenna, en tiu tempo ankaŭ estrarano pri juraj aferoj, ke BEA tre verŝajne ne havas ian laŭleĝan rajton je la domo. Tamen, ambaŭ konsilis trovi kun BEA amikan, kompromisan solvon. C. C. Goldsmith kaj A. C. Oliver deklaris, ke ili, kiel kuratoroj, rifuzos subskribi la kontrakton pri la vendo de la domo, se antaŭ tio ne estos trovita interkonsento kun BEA. Dum tiu kunsido la Estraro decidis, ke UEA vendu la domon en Heronsgate kaj aĉetu taŭgan en Londono (H. Jakob kaj A. C. Oliver voĉdonis kontraŭ, D-ro Kempeneers sin detenis). La Estraro elektis komisionon por prizorgi la efektivigon de la decido. Ĝi konsistis el W. A. Gething (prezidanto), C. C. Goldsmith, H. Holmes kaj A. C. Oliver.

Dum la kunsido de la Estraro en Haarlem (1954) montriĝis, ke BEA estus preta rezigni pri ĉiuj eventualaj rajtoj je la domo por la sumo de 250 anglaj pundoj. Tiu propono estis prezentita al la Komitato dum la sama Kongreso, kaj ĝi aprobis la interkonsenton. Sekve, la sumo de 250 pundoj estis pagita al BEA, kaj en la bilanco la valoro de la domo estis altigita de 2.000 al 2.250 pundoj. Montriĝis ankaŭ, ke la menciita komisiono multe klopodis trovi taŭgan domon en Londono, sed ne sukcesis pro la alteco de la prezoj. Efektive, la fakta valoro de la domo en Heronsgate estis inter 3.500 kaj 4.000 pundoj, dum simila domo en Londono, ne en la centro, kostis ĉ. 12.000 pundojn.

Dum la kunsidoj de la Estraro en Bolonjo (1955) estis jam tute klare, ke el la mono ricevota per la vendo de la domo en Heronsgate ne estos eble aĉeti domon en Londono. La Estraro decidis, ke la sumo ricevota per la vendo estu investita en iun renoman konstrusocieton en Britio. H. W. Holmes, la nuna Honora Prezidanto de UEA, kaj Prof. I. Lapenna, la ĵus elektita ĝenerala sekretario, estis komisiitaj prizorgi la negocon kun la konstrusocieto kaj funkcii kiel administrantoj de la t.n. Londona Konto de UEA, kiun taskon ili plu prizorgas.

Fine, post multaj klopodoj, la domo en Heronsgate estis vendita la 23-an de marto 1956 por la sumo de 4.150 pundoj. La prezo estis tre konvena, des pli, ke la domo, post la fermo de la CO la 5-an de novembro 1955, estis malplena. Antaŭ la subskribo de la kontrakto la vendon aprobis la Komitato per skriba voĉdono fine de 1955. Post la pago de la kostoj de la advokato kaj agento, kiel ankaŭ de diversaj fakturoj en Britio, restis 3.000 pundoj. Tiu sumo estis investita en Abbey National Building Society je interezo.

Kiel montrite en 18.3.1, la Oficejo de UEA en Rotterdam troviĝis en luita domo ekde novembro 1955, sed la ideo ĉiam estis aĉeti propran domon. Ekde la komenco oni sciis, ke la domo en Eendrachtsweg devos iam esti malkonstruita, ĉar tiel antaŭvidis la konstruplano de la urbo Rotterdam. Ĝuste tial la luprezo estis malalta. En 1961 oni komencis la malkonstruadon de la apudaj domoj kaj la sama sorto atendis la domon, en kiu troviĝis la oficejo. La Estraro nomis komisionon por trovi novan domon kaj ĝi tuj komencis sian malfacilan taskon. La komisiono, konsistanta el E. J. Woessink, B. C. Storm kaj M. Vermaas, en somero 1961 sukcesis trovi tre taŭgan domon, en bona pozicio en la centro de Rotterdam. Post la aprobo de la Estraro, la 19-an de oktobro 1961 UEA subskribis la kontrakton kaj antaŭ notario okazis la laŭleĝa transdono. Tiamaniere UEA fariĝis proprietulo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 en Rotterdam. La domo kun la korto ampleksas 372 kvadratajn metrojn kaj havas 15 ĉambrojn. La ĉefan meriton por la kontentiga solvo de tiu demando havis la tiama direktorino de la CO, M. Vermaas, kiu mem prizorgis la ampleksan internan rekonstruon de la domo por adapti ĝin al oficejaj bezonoj, kaj la transporton de la oficejo en la novan sidejon.

La elspezoj por la domo, ĝis la 31-a de decembro 1961, inkluzive la kromkostojn de 7.400 gld., estis entute 116.138 guldenoj. Tiu sumo estis pagita el hipoteko (55.000 gld.), el la mono investita en Abbey National Building Society kaj per mono el la Garantia Fondaĵo, post vendo de la obligacioj en kanadaj dolaroj. Poste la “vendo” de ĉambroj – nome pago de 5.000 guldenoj por havigi la rajton doni al iu ĉambro difinitan nomon – havigis plian konsiderindan sumon kaj ebligis nuligi la hipotekon (v. ankaŭ sube en 18.6).

Per la aĉeto de la domo en Rotterdam estis kontentige solvita plia organiza demando. Sekvis kampanjo por modernigi la oficejon per novaj maŝinoj kaj alia ilaro. Ankaŭ tiu agado sukcesis. Nuntempe la CO de UEA troviĝas, do, en propra domo kun komfortaj lumaj ĉambroj, kun moderna oficeja ilaro, inkluzive propran kompostilon kaj la necesan fotoaparataron, kio ebligas produkti la revuon, Jarlibron kaj aliajn presaĵojn konsiderinde pli favore ol antaŭe.

Dekstre: La Centra Oficejo de UEA en Rotterdam troviĝas en la propra 15-ĉambra domo, aĉetita la 19-an de oktobro 1961.


Sube: Detalo el la Domo de UEA en Rotterdam – la Ĉambro Kanado, en kiu troviĝas la Biblioteko Hodler.


18.3.3 Planado

18.3.3.1 Komenciĝoj. – Mallonge post la kunfandiĝo la Estraro komencis sistemigi la laboron per disdivido de la taskoj inter la unuopaj estraranoj laŭ la ĉefaj agadbranĉoj de la Asocio*, sed tio ankoraŭ ne estis planado en la vera senco de la vorto. La branĉoj ne povis esti firme establitaj, ĉar ĉio troviĝis nur en procezo de komenca organizado, kaj la unuopaj estraranoj estis ŝarĝataj jen pri unu, jen pri alia fako. Ekzemple, en 1951-52 la prezidanto (E. Malmgren) estris la kontaktojn kun la landaj asocioj; la vicprezidanto (D-ro P. Kempeneers) prizorgis la rilatojn kun eksteraj movadoj kaj oficialaj instancoj, sed jam en 1953 tio fariĝis la nuna fako “eksteraj rilatoj” kaj transiris en la kompetentecon de estrarano I. Lapenna, kiu, krome, respondecis pri informado (ekde 1952 ankaŭ pri CED), kongresoj kaj juraj aferoj, inkluzive ĉiujn statutajn demandojn*; estrarano D. Kennedy respondecis pri la fakaj asocioj, sed poste la LA kaj FA, kelkfoje ankaŭ la delegita reto, fariĝis unusola branĉo; estrarano H. Jakob prizorgis la eldonaĵojn kaj servojn, kio nun estas inkluzivita en la pli granda branĉo “kulturaj aferoj” kaj, parte, en aliaj branĉoj; estrarano A. C. Oliver estis ŝarĝita pri financoj kaj administrado, sed en la posta evoluo estis kelkfoje utile disigi la du, aŭ denove kunigi ilin.

* V. piednoton 5 en tiu ĉi Ĉap.
* Ekde la UK en Bolonjo (1955) li prizorgis kiel ĝenerala sekretario, laŭ Art. 30 de la nova Statuto, aldone al la menciitaj branĉoj, ankaŭ la programojn kaj planojn de UEA, sed ekde aŭgusto 1955 la kongresoj kaj konferencoj estis prizorgataj de E. Malmgren ĝis aŭgusto 1956, kiam ili denove transiris en la kompetentecon de la ĝenerala sekretario laŭ la nova Statuto.

La kriterio por divido de la agadoj en difinitajn branĉojn estis kaj certe plu estos diktata de la postuloj, kiujn altrudas la konkretaj bezonoj en difinita periodo, kvankam kelkaj el la branĉoj nun jam estas firme establitaj*. Aliflanke, necesis preni en konsideron ankaŭ la atenditan kompetentecon de ĉiu unuopa estrarano pro liaj kvalifikoj, interesiĝoj, antaŭa laboro sur kiu ajn nivelo, kaj preteco konscience prizorgi difinitajn plenumendajn taskojn eĉ se li ne havas apartan emon por ili. Ideala solvo, kiun oni devus celi en la estonteco, estus elekti Estraron ne nur kiel eble plej internacian, tiel ke ĝi reflektu la universalecon kaj geografian etendiĝon de UEA, sed ankaŭ maksimume laborkapablan pro la homogeneco rilate la bazajn konceptojn kaj pro la kvalifikoj (fakaj kaj laboraj) de ĉiu unuopa estrarano, ebligantaj al li kompetente gvidi difinitan branĉon konforme al la konkretaj bezonoj, laŭ la principo de kolektiva decidado kaj individua, sendependa realigado.

* En la Jarlibro kaj sur la interna kovrilpaĝo de Esperanto regule aperas la ĉefaj agadbranĉoj kaj la nomoj de la estraranoj, kiuj respondecas pri ili. Por ekscii la aktualan staton, necesas konsulti la lastajn eldonojn de tiuj periodaĵoj.

Paralele kun la divido de la laboro inter la unuopaj estraranoj laŭ la branĉoj, komenciĝis la sistemo de komisiitoj aŭ komisionoj por apartaj taskoj, kaj tiu sistemo estas aplikata ankaŭ nuntempe.

La unua agadprogramo en la vera senco de la vorto estis farita en 1951 okaze de la preparlaboroj por la fondo de CED kun la celo ekfunkciigi ĝin la 1-an de januaro 1952. En la plano estis difinitaj la celoj, taskoj kaj rimedoj de CED kiel institucio por esplorado kaj dokumentado de ĉiuj aspektoj de la lingva problemo en la mondo. Estis antaŭviditaj, interalie, esploroj pri la eblecoj por plua utiligo de la Internacia Lingvo sur la kampoj de intelektaj interŝanĝoj, trafiko kaj komerco; eldonado de dokumentoj en 10 serioj kun entute 55 sekcioj; publikigado de verkoj kaj studoj; liverado de dokumentaj materialoj al la LA kaj FA. CED, krome, ekde sia fondiĝo ĉiujare publikigis ne nur raporton pri la plenumitaj laboroj, sed ankaŭ planon por la sekva jaro. Nun la raporto kaj laborplano regule aperas en la Jarlibro.

Komence de 1952, do en la jaro de la fondiĝo de CED, estis ellaborita konciza laborplano por agado en ligo kun la Peticio al Unesko, pritraktota de la Ĝenerala Konferenco fine de tiu jaro. Ĝiaj ĉefaj eroj estis: (i) eldono de speciala dokumentaro de CED pri la Internacia Lingvo; (ii) sugestoj al la landaj asocioj rilate kontaktojn kun iliaj respektivaj Naciaj Unesko-Komisionoj; (iii) debatvespero en Parizo okaze de la Konferenco; (iv) eldono de speciala dokumento (CED/3) en la angla, franca kaj hispana por distribuo al ĉiuj delegitoj en la Konferenco; (v) gazetara kampanjo; (vi) raporto pri la rezulto tuj post la Ĝenerala Konferenco; (vii) planado de nova agado depende de la rezulto. Ĉiuj eroj estis sukcese plenumitaj kaj la celo plene atingita, kiel vidiĝas el la materialo publikigita en la januara Esperanto, 1953.

Post la Rezolucio de Unesko de decembro 1952, per kiu ĝi decidis komuniki la Peticion al la Ŝtatoj-Membroj kaj definitive pritrakti la aferon dum la 10-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco en novembro-decembro, 1954, en Montevideo, tuj estis ellaborita nova laborplano por taŭge antaŭprepari la reprezentiĝon de UEA kaj la agadon dum la Ĝenerala Konferenco mem. En tiu ĉi ampleksa speciala laborplano estis antaŭviditaj la agadoj de la centraj organoj de UEA kaj de la landaj asocioj: (i) interna dokumento de CED por la landaj asocioj kun la titolo Sugestoj Koncerne Kunmetadon de Raportoj pri Esperanto (poste 19 LA efektive sendis ampleksajn raportojn al siaj propraj registaroj kaj prezentis la valoron de la Internacia Lingvo el vidpunkto de ĉiu unuopa lando); (ii) organizo de reto da kompetentaj kunlaborantoj interkonsente kun la LA; (iii) aparta raporto de CED rekte al la Sekretariato pri la historio kaj atingoj de Esperanto ĉefe el monda vidpunkto (la raporto de entute 250 tajpitaj paĝoj fariĝis eĉ pli ampleksa ol planite kaj estis poste utiligita por kunmeto de la Raporto de la Sekretariato de Unesko al la Ĝenerala Konferenco); (iv) vizitoj al la Sekretariato en Parizo por priparoli detalojn kaj kompletigi informojn; (v) sendado de CED-dokumentoj al ĉiuj naciaj Unesko-Komisionoj; (vi) invito al la Sekretariato reprezentiĝi dum la UK en Zagreb en 1953 (efektive, reprezentanto de la Sekretariato, P. Lebar, ĉeestis la Kongreson kaj raportis); (vii) granda ekspozicio en Montevideo (speciala “subplano” estis ellaborita nur tiucele); (viii) gazetara kampanjo antaŭ kaj dum la Konferenco (alia “subplano” estis farita por tiu ĉi agado, rezulte de kiu ĉ. 1.500 artikoloj kaj informoj aperis en la monda gazetaro); (ix) eldono de speciala dokumento La Internacia Lingvo kaj la Kontribuo de la Esperanto-Movado al la Celoj de Unesko en la angla, franca kaj hispana por distribuo al ĉiuj delegitoj en la Ĝenerala Konferenco; (x) kolekto de financaj rimedoj por plenumi la planon (tiucele estis establita Fondaĵo Montevideo, kies rimedoj ebligis la plenumon de ĉiuj eroj de la plano kaj efikan reprezentiĝon dum la Ĝenerala Konferenco).

Ankaŭ tiu ĉi laborplano estis ne nur plenumita, sed multrilate superita, ĉar dum la realigado mem manifestiĝis aliaj eblecoj, kiujn necesis utiligi. La realigo de la plano postulis multajn artikolojn, raportojn, cirkulerojn en speciala serio, personajn kontaktojn kaj centojn da leteroj por evoluigi kaj kunordigi la laboron, por establi kiel eble plej firmajn kontaktojn kaj atingi, ke ĉiuj kunlaborantoj tra la mondo estu daŭre informataj pri ĉio, eĉ nur iom grava, tiel ke atingo en unu lando estu utiligita por simila atingo en aliaj landoj. La nova dujara sistema kaj laŭplana agado, kiu aktivigis la plej pozitivajn fortojn de UEA kaj entuziasmigis ĉiujn, rezultigis la konsultajn rilatojn kun Unesko kaj la faman Rezolucion de la 10-a de decembro 1954*.

* La Rezolucio estas regule publikigata en la Jarlibro.

En 1952 la Estraro por la unua fojo prezentis al la Komitato jaran laborplanon por 1952-53. Ĝi estis ellaborita de la tiama estrarano pri informado, kongresaj kaj juraj aferoj, kaj rilatis ĉefe al la fortikigo de la ligoj kun la LA kaj FA, delegita reto, CED, informado, ISU, la programon de la UK en Zagreb (sekcioj, konkursoj, Kongresa Gazetara Servo). En la julia-aŭgusta Esperanto, 1952, estis publikigita 13-paĝa teksto pri informado: plano de informado por 1952-53, organiza skemo de la informaj fakoj, eraroj en informado, devizoj kaj sloganoj, ekspozicioj, afiŝoj, flugfolioj, k.a. Tiu materialo multe helpis al sistemigo de la laboro en tiu grava sfero kaj al kvalita plibonigo de informado. En 1956 ĝi servis kiel bazo por la diskutoj en la kunveno de la reprezentantoj de la informaj fakoj (IF) en Frostavallen, Svedio. La esenco de la konkludoj estas entenata en Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo, pli konata kiel Principaro de Frostavallen, plu valida.

Similan unujaran planon la Estraro faris por la periodo 1953-54, sed ĝi enhavis ankaŭ erojn pri la eksteraj rilatoj, precipe kun Unesko, kaj pri la publikigo de La Internacia Lingvo – Faktoj pri Esperanto, kiu efektive aperis en 1954 kiel eldonaĵo de CED.

Post la spertoj kaj la elstare pozitivaj rezultoj de planado en la periodo 1951-1954, precipe post la atingoj en Unesko en decembro 1954, maturiĝis la ideo ellabori bazan laborprogramon por pli longa, nedifinita periodo, aldone al la okazaj laborplanoj por atingi konkretajn aktualajn celojn. Dum la printempa kunsido de la Estraro en marto 1955 estis prezentita projekto, kiun la Estraro akceptis kaj decidis transdoni ĝin por pritrakto al la Komitato dum la UK en Bolonjo (1955). La teksto estis publikigita en la junia Esperanto, 1955, kun jena akompana noto de la prezidanto:

Estrarano D-ro Ivo Lapenna prezentis al la Estraro planon pri la ĉefaj aktivecoj de UEA en la sekvantaj jaroj rezulte de la decidoj de Unesko. Dum siaj kunsidoj de la 19/20-a de marto la Estraro diskutis la planon kaj decidis proponi ĝin al la Komitato por diskuto kaj decido dum la Kongreso en Bologna kiel Bazan Labor-Programon de UEA. Por ke la tuta membraro havu eblecon informiĝi pri ĝi kaj povu eventuale fari pliajn sugestojn, la Estraro plue decidis publikigi ĝin en la oficiala organo de la Asocio. Ĉiujn eventualajn sugestojn koncerne la Bazan Programon oni sendu al la prezidanto de UEA.

Dum la UK en Bolonjo la plano estis pridiskutita en du komisionoj (2-a kaj 4-a), kiuj rekomendis ĝin preskaŭ senŝanĝe por akcepto al la Komitato. Tiu ĉi unuanime aprobis la Programon en la lasta kunsido de la pleno. Tiamaniere en 1955 estis akceptita la Unua Baza Laborprogramo de UEA samtempe kun la nova Statuto. La aprobita teksto aperis en la Jarlibro, Dua Parto, 1956.

18.3.3.2 Celoj kaj Karaktero. – La karakteron de ĉiu unuopa agadprogramo aŭ plano determinas ĝiaj celoj. Tiurilate, du ĉefaj specoj estas distingendaj: la bazaj programoj kaj la okazaj planoj.

La bazaj programoj antaŭvidas multajn agadojn por pli longa, nedifinita periodo, direktitajn al la plenumado de la celoj de la Asocio laŭ ĝia Statuto. Pro la koncepto de kunligiteco kaj interdependeco, la programoj necese enhavas erojn kun konstanta karaktero, kiuj devus esti plenumataj kiel eble plej bone sur ĉiuj niveloj, daŭre, ĝis la ĝeneraliĝo de la uzo de Esperanto. Tiaj, ekzemple, estas la eroj rilatantaj al nombra, financa, fakte ĉiuflanka fortikigado de UEA kaj de ĉiuj organizaĵoj en ĝia kadro; aŭ al altigado de la prestiĝo de la Asocio; aŭ al plua evoluigado de la lingvoinstruado, k.s. La konstantaj taskoj troviĝis en ambaŭ bazaj laborprogramoj kaj devos enesti ankaŭ en la estontaj. Aliflanke, la bazaj programoj formulas ankaŭ difinitajn konkretajn taskojn, kies realigon oni povas atendi en relative baldaŭa estonteco prenante en konsideron la antaŭajn atingojn, la gradon de organiziteco, la disponeblajn fortojn kaj financajn rimedojn. Ĉar la eblecoj de realigo dependas ankaŭ de eksteraj faktoroj, aldone al la internaj kaj al eventualaj neatenditaj surprizoj, oni ne povas antaŭvidi en la programo precizajn datojn por ĝia plena realigo. Realeca programo de socia-kultura organizaĵo, dependa ĉefe de bonvolo kaj kotizoj, povas nur difini la ĉefajn celojn, indiki la taskojn kaj rimedojn por realigo de la celoj, instigi al la plenumado, maksimume kunligi la unuopajn agadojn, sed neniel rajtas precizigi la tempon de la realigo. Ĝuste tial la bazaj programoj de UEA estis faritaj por nedifinita periodo, sed kun emfazo pri la fakto, ke la plenumon favoras konkretaj eksteraj cirkonstancoj kaj ebligas la ekzistantaj fortoj de la Asocio en relative mallonga tempo.

Diference de la bazaj programoj, la okazaj planoj estas farataj por atingi difinitajn aktualajn celojn okaze de diversaj eventoj, tempe fiksitaj. Al tiu kategorio apartenis ĉiuj okazaj laborplanoj de UEA, ekzemple la jam menciitaj en ligo kun la pritrakto de la Peticio fare de Unesko, aŭ la postaj en ligo kun la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, celebrado de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, Jaro de Internacia Kunlaboro ktp. Ĉar multe pli konkretaj, tiuj planoj povas precize difini la celojn, kutime en formo de minimumaj kaj maksimumaj. Ekzemple, ambaŭ laborplanoj en ligo kun la Peticio enkonduke determinis la maksimumajn kaj minimumajn celojn. En 1952 estis atingita la maksimuma celo; en 1954 la atingo troviĝis meze inter la planitaj maksimumo kaj minimumo. Depende de la graveco, la okazaj planoj konsistas el pli aŭ malpli multe da kunligitaj taskoj. Ekzemple, la planoj okaze de la Zamenhof-Jaro aŭ Jaro de Internacia Kunlaboro estis multe pli detalaj, ol la planoj faritaj okaze de la Internacia Jaro de Edukado aŭ Internacia Jaro de la Libro. Ĉiuj okazaj planoj, ĝuste pro tiu sia karaktero, klare precizigas la tempon de realigo: ĝi estas identa kun la tempodaŭro de la evento.

Komuna trajto de ĉiuj laborprogramoj kaj planoj estas la jenaj kvar esencaj elementoj: celoj, taskoj por realigo de la celoj, homaj fortoj (organizo de reto da kompetentaj kunlaborantoj), minimumaj financaj rimedoj. Malatento al nur unu el tiuj kvar elementoj signifas anticipan fiaskon. Ĉiuj programoj kaj planoj de UEA atentis ilin plej rigore.

Rilate la proceduron ekzistas malgranda diferenco inter la bazaj programoj kaj okazaj laborplanoj. La bazaj programoj estis kaj plu devos esti farataj laŭ jenaj stadioj: ellaboro de projekto de la programo; prezento al la Estraro por diskuto, eventualaj amendoj kaj aprobo; publikigo en la organo de la Asocio por ebligi al la tuta membraro komenti en formo de aldonoj, ellasoj, ŝanĝoj; prezento de la projekto kun la eventualaj amendoj al la Komitato; pritrakto en unu el la komisionoj; fina pritrakto en la Komitato kaj akcepto. La okazaj planoj estis nur escepte, depende de la graveco, prezentitaj por diskuto al la tuta membraro, sed cetere ankaŭ ili trapasis la saman proceduron, kiel la bazaj programoj. Nur se temis pri tute malgrandaj okazaj laborplanoj, konformaj al la Statuto, valida baza programo kaj antaŭa decido de la Komitato, ili estis pritraktitaj nur de la Estraro. Kompreneble, ankaŭ en tiaj kazoj la Komitato ĉiam rajtis kaj plu rajtos aprobi aŭ malaprobi. La samo rilatas al “sekciaj” laborplanoj farataj en la kadro de iu jam aprobita programo. Tiaj laborplanoj povas troviĝi en la manoj de la respondeca funkciulo. Ekzemple, la “subplano” por la Universala Ekspozicio en Montevideo, aŭ la “subplano” por la gazetara kampanjo antaŭvidita en la laborplano por Montevideo. havis tian karakteron.

Sukcesa plenumado de kiu ajn el la laborprogramoj kaj planoj postulas amason da plia organiza laboro: artikoloj kun analizoj de la unuopaj punktoj, konsiloj pri la metodoj aplikendaj, instigaj informoj pri la progresoj faritaj; internaj cirkuleroj pritraktantaj la taktikon en apartaj situacioj kaj kondiĉoj; korespondado inter la respondeca funkciulo aŭ centra instanco kaj la multnombraj kunlaborantoj en diversaj landoj; liverado de prespretaj artikoloj aŭ informoj por publikigo en la Esperantaj aŭ nacilingvaj gazetoj; prelegoj por la ĝenerala publiko; sciigoj por la radio ktp.

Ne neglekteblaj estas la kromefikoj de la programoj kaj planoj, kelkfoje same gravaj kiel la celoj mem. Ĉiuj ĝisnunaj programoj kaj planoj de UEA kaŭzis aldonajn rezultojn, en pluraj kazoj veran ĉenon da kromefikoj. Ili aŭtomate aktivigas la kolektivajn kaj individuajn membrojn, kio kontribuas per si mem al forĝado de unueco tra kunlaboro. La plenumado fortikigas la tutan Esperanto-Movadon, altigas la prestiĝon de UEA, evidentigas la avantaĝojn de planita kunagado, kio helpas difinon de pliaj celoj en novaj planoj surbaze de la atingitaj rezultoj. La okazaj planoj, krome, ĉiam kaŭzis ankaŭ aliajn kromefikojn. Ekzemple, la okazaj planoj rezultigis unuarangan informadon, plurfoje en amasaj dimensioj. Miloj da artikoloj kaj informoj pri la Internacia Lingvo aperis en la monda gazetaro en ligo kun la grandaj kampanjoj okaze de la traktado de la Peticio fare de Unesko (1951-1954), Zamenhof-Jaro (1959), k.a. Simile rilate radiajn kaj televidajn programojn kaj aliajn instrumentojn de publika informado. Dank’ al tiaspecaj kromefikoj favore ŝanĝiĝas la publika imago pri la signifo kaj rolo de la Internacia Lingvo, kio siavice helpas la plenumadon de la bazaj programoj kaj de la celoj laŭ la Statuto.

18.3.3.3 Bazaj Programoj. – Ĝis 1973 UEA havis du bazajn programojn: tiun de 1955 kaj tiun de 1962.

Kiel dirite, la Unua Baza Laborprogramo estis akceptita de la Komitato dum la UK en Bolonjo (1955). Ĝi konsistis el 5 partoj: Enkonduko, Eksteraj Taskoj, Internaj Taskoj, Financaj Demandoj, Konkludo. En la enkonduka parto estis koncize prezentita la situacio post la decidoj de Unesko, faritaj en decembro de la antaŭa jaro. La parto pri eksteraj taskoj konsistis el pluraj punktoj, precipe koncerne la ligojn kun UN kaj Unesko, agadojn sur la kampo de edukado, scienco kaj kulturo, fakaj kongresoj, leksikonoj kaj enciklopedioj. La tria parto estis dividita en jenajn kvar grupojn de taskoj: organiza fortikigo de UEA, informado, kursoj kaj kulturaj problemoj. Ĝi enhavis konkretajn erojn, ekzemple la vendon de la domo en Heronsgate; modernigon de la CO per taŭgaj oficejaj instrumentoj kaj per malgranda moderna presejeto; eldonadon de la bulteno de la IGS ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla kaj franca por sendo rekte al gazetoj kaj revuoj en landoj sen informaj fakoj; eldonon de specialaj flugfolioj kaj prospektoj en pluraj lingvoj, precipe por la neesperantistaj kongresoj; utiligon de la materialoj de la Universala Ekspozicio por okazigo de similaj ekspozicioj en diversaj landoj; konstantan superrigardon pri la informa laboro en la mondo kaj kunvenojn de la reprezentantoj de la landaj informaj fakoj; internacian diplomon por Esperanto-instruistoj; kontrolon de lernolibroj kaj kritikon de lernolibroj kaj vortaroj, kiuj deformas la lingvon; internacian kunligon de geinstruistoj kaj gelernantoj en lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata; helpon al la Akademio de Esperanto; fondon, en kunlaboro kun ILEI, de pedagogia revuo aŭ helpon por fondi tian revuon; pli intiman kunlaboron kun ISAE, fondon de Eldona Fako de UEA, k.a. La kvara parto rilatis al havigo de financaj rimedoj por realigo de la plano. Ĝi emfazis, ke la kotizoj devus pagi ĉiujn regulajn elspezojn por la administrado de la CO kaj de la Serva Centro, dum la licencpagoj de la UK, la eventualaj puraj profitoj de la UK kaj aliaj internaciaj aranĝoj, la donacoj kaj heredaĵoj devus esti utiligataj por la plenumo de ĉiuj aliaj agadoj. Estis esprimita la fido, ke la insista realigado de la plano kaŭzos nombran kreskon de la membraro, kuraĝigos donacojn kaj heredaĵojn, helpos al okazaj planoj. La konkludo koncize formulis la tezon, ke nur paralela agado en ĉiuj menciitaj direktoj certigas la sukceson.

La Unua Baza Laborprogramo estis grandparte realigita fine de 1961. La Raportoj de la Estraro por la laborjaroj 1955-56 ĝis 1961-62, publikigitaj en la Jarlibro, entenas la ĉefajn atingojn de la Asocio kaj ĝenerale de la Esperanto-Movado en tiu periodo. Kiel atendite, kelkaj eroj de la Programo ne povis realiĝi, ĉefe pro kaŭzoj ekster la povo de la respondecaj organoj de UEA, sed, aliflanke, multaj aliaj punktoj, ne antaŭviditaj en la Programo, povis esti sukcese plenumitaj. Ĝenerale parolante, la ĉefaj celoj estis atingitaj. Ekstere la pozicioj de la Internacia Lingvo konsiderinde pliboniĝis kaj la prestiĝo de UEA kiel reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-Movado multe altiĝis. Interne la Asocio fortikiĝis organize kaj idee. Rezulte, la membraro preskaŭ duobliĝis. Pro la plenumo de la taskoj antaŭviditaj en la Unua Baza Laborprogramo, kiel ankaŭ pro la ŝanĝitaj cirkonstancoj en la mondo, necesis fiksi en nova baza laborplano la principojn de agado en la sekva periodo.

La Dua Baza Laborplano de UEA estis akceptita de la Komitato dum la UK en Kopenhago (1962). Laŭ la Art. 30 de la Statuto la projekton ellaboris la ĝenerala sekretario. Ĝi estis publikigita en la marta Esperanto, 1962, kaj submetita al publika diskuto. En aprilo ĝin pritraktis la Estraro. Poste, kiel kutime, ĝi estis pritraktata en komisiono de la Komitato kaj fine, kun kelkaj amendoj, akceptita en plena kunsido.

La Dua Baza Laborplano estas multe pli ampleksa kaj detala ol la unua. Ĝi konsistas el jenaj partoj: Enkonduko, Celo, Internaj Taskoj, Eksteraj Taskoj, Konkludo. En la Enkonduko estas prezentitaj la atingoj laŭ la antaŭa programo. En la parto rilatanta al la celo troviĝas du gravaj punktoj: premisoj por la solvo de la lingva problemo per la Internacia Lingvo kaj graveco de organizita agado. La parto Internaj Taskoj vicigas en 10 punktoj, ĉiu kun multaj eroj, la ĉefajn taskojn de la centraj organoj, unuflanke, kaj de la LA, FA kaj lokaj societoj, aliflanke. Identan dividon havas la parto Eksteraj Taskoj kun adekvataj konkretaj eroj en tiu sfero. La konkluda parto emfazas la principon de centrigo kaj malcentrigo. Ĝi komenciĝas per jenaj vortoj: “Tiu ĉi Laborplano estas bazita sur la fundamenta principo centrigi ĝis maksimumo la klopodojn al difinitaj celoj kaj malcentrigi la agadon mem ĝis la plej vastaj bazoj de la organizita Esperanto-Movado”.

Pro la pritraktita konsisto de UEA kaj pro ĝia interna demokrateco, la Dua Baza Laborplano precizigis kaj detaligis nur la taskojn de la centraj organoj, lasante al la LA, FA kaj lokaj societoj plenan liberecon en la ellaborado de la propraj laborplanoj konforme al la ĝeneralaj taskoj sugestitaj en la Dua Baza Laborplano aparte por la landaj asocioj, lokaj societoj kaj fakaj organizaĵoj. La fundamenta ideo estis, ke ĉiu landa asocio ellaboru propran konkretan programon prenante en konsideron la landajn cirkonstancojn kaj eblecojn, sed atentante al difinitaj komunaj taskoj de la tuta Asocio. Same tiel la fakaj organizaĵoj estis alvokitaj prepari proprajn konkretajn programojn, sed kun aparta konsidero al nombro da ĝeneralaj taskoj. Siavice, la lokaj societoj estis invititaj plani siajn agadojn en la vastaj kadroj de la Dua Baza Laborplano de UEA kaj de la plano de la koncerna landa asocio.

Aldone al la konstantaj taskoj, ankaŭ la Dua Baza Laborplano antaŭvidis grandan nombron da aktualaj taskoj, realigeblaj en relative mallonga tempo. Al tiu lasta grupo apartenis, ekzemple, la ordigo de la propra domo de UEA en Rotterdam; plua modernigo de la oficejo; havigo de donacoj por unuopaj ĉambroj en la domo (5.000 gld), kiuj ricevos la nomon laŭ la deziroj de la donacintoj; ordigo de la biblioteko; prilaboro de la Principaro de Frostavallen; konferencoj de la reprezentantoj de IF; evoluigo de la UK, tiel ke ili fariĝu ĉiam pli atentataj mondaj kulturaj manifestacioj; artaj festivaloj kaj konferencoj de sciencistoj aŭ teknikistoj; kuraĝigoj per aŭspicioj aŭ alimaniere al internaciaj renkontiĝoj kun kultura programo; daŭrigo de la serio Oriento-Okcidento; utiligo de la akirita nova pozicio (kategorio B) en la konsultaj rilatoj kun Unesko por efike kunlabori kun tiu Organizaĵo kaj kun UN en ĉiuj aferoj, kiuj interesas la Esperanto-Movadon; eldono de aparta informa broŝuro por la landoj de Afriko, kaj multaj aliaj*.

* La Dua Baza Laborplano aperis en la broŝuro Statuto kaj Regularoj de UEA, Rotterdam, 1968.

Dum la diskuto de la projekto kelkaj starigis la demandon ĉu la Laborplano havas devigan karakteron por ĉiuj organizaĵoj kaj individuaj membroj, el kiuj konsistas UEA, aŭ ĝi estas deviga nur por la centraj organoj de la Asocio. Se oni komprenas la vorton “deviga” en la senco de perforta altrudo, tiam, evidente, la Laborplano estas deviga por neniu. Sed se oni korekte konceptas la kaŭzojn, celojn kaj metodojn de organizita laboro entute, tiam la Laborplano, akceptita de la Komitato post vastega diskuto, estas morale deviga por ĉiuj: almenaŭ tiom, kiom estas laŭ la Statuto kaj la Regularoj de la Asocio. Se ne estus tiel, ĝi estus superflua. La observon diktas la koncepto de demokrateco kun libervola memdisciplino.

Tiom tute principe. Tamen, komparo de la realigoj kun la taskoj antaŭviditaj en la Plano montras, ke la centraj organoj jam plenumis preskaŭ komplete sian parton, sed ke kelkaj celoj (ekz. la nombro de membroj) ne povis esti atingitaj ĉefe tial, ĉar multe postrestis la realigo de la taskoj apartenantaj al la LA, FA kaj lokaj societoj. Nur malmultaj el ili fakte planis siajn agadojn kaj per sia celtrafa laboro kontribuis al la realigo de la tuto. Se ĉiuj estus agintaj konforme, la rezultoj certe estus eĉ pli bonaj.

Dum la UK en Londono (1971) la Komitato denove pritraktis la demandon kaj konstatis, ke la ĉefaj celoj de la Dua Baza Laborplano estas realigitaj, kaj ke aliaj, pro la ŝanĝitaj cirkonstancoj, parte malaktualiĝis. Tial la Komitato decidis ellabori la Trian Bazan Laborplanon, konforman al la novaj eksteraj cirkonstancoj kaj la interna forto de UEA. Ĝis la fino de 1972 ankoraŭ ne estis farita konkreta projekto, sed dum kultura aranĝo en Frostavallen (Svedio), komence de aŭgusto 1972, pli ol 100 personoj, el kiuj multaj funkciuloj de LA, FA kaj lokaj societoj, dum tri kunsidoj diskutis ideojn por la nova programo, surbaze de la ekzistanta Plano. Dum la UK en Portland (1972) ankaŭ la Komitato priparolis la aferon. En Esperanto estis esprimitaj kelkaj ideoj. Dum la ellaborado de la projekto certe estos prenitaj en konsideron la diversaj sugestoj, precipe la detalaj konkludoj de la kunveno en Frostavallen.

18.3.3.4 Okazaj Planoj. – La Asocio akceptis plurajn specialajn planojn okaze de diversaj eventoj. Aldone al la planoj en ligo kun la Peticio al Unesko, menciindaj estas la sekvantaj okazaj planoj:

Laŭ la invito de Unesko, UEA partoprenis en la memorigo de la 10-jara datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 1958. Konciza plano estis farita jam en oktobro 1956. En marto 1959 estis publikigitaj la rezultoj: 243 prelegoj pri la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj al ĉ. 19.000 personoj en la lokaj Esperanto-societoj aŭ en aranĝoj, organizitaj de ili; 108 artikoloj kaj informoj en la Esperanto-gazetaro; minimume 120 artikoloj en nacilingvaj gazetoj kaj periodaĵoj; 9 radio-prelegoj; fotoafiŝoj de Unesko pri la homaj rajtoj kun teksto en la Internacia Lingvo.

La 5-an de aŭgusto 1958 la Komitato akceptis ampleksan Bazan Programon por la celebrado de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 1959. La Programo konsistis el 17 punktoj. Estis formita Internacia Organiza Komitato, kiu konsistis el prezidanto Prof. D-ro G. Canuto, sekretario Prof. D-ro I. Lapenna, 10 vicprezidantoj kaj helpa sekretario N. R. Smith. Tuj post la elektiĝo, la 5-an de aŭgusto 1958, la Internacia Organiza Komitato (IOK) akceptis Deklaracion, per kiu ĝi alvokis ĉiujn internaciajn ŝtatajn kaj privatajn organizaĵojn; la internaciajn kaj naciajn sciencajn, klerigajn, kulturajn, komercajn kaj aliajn instituciojn; la direkciojn de televido kaj radio; la redakciojn de gazetoj kaj revuoj; ĉiujn kulturajn aktivulojn memorigi en konvena formo la 100-jaran datrevenon. La Deklaracio estis vaste diskonigita. Baldaŭ estis formita Internacia Patrona Komitato. Ĝi konsistis el 124 elstaraj personecoj de la publika vivo, scienco, literaturo, artoj kaj kulturo ĝenerale. Kompleta listo aperis en la januara kaj februara numeroj de Esperanto, 1959. Dum la tuta jaro 1959 viciĝis unu post la alia diversaj eventoj: de nomigo de placoj aŭ stratoj laŭ la nomo de Zamenhof ĝis solenaj kunsidoj en sciencaj institucioj. La Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio (1959) kun la vizito al Bjalistoko kaj la decembraj aranĝoj markis la du kulminajn punktojn de la Zamenhof-Jaro, precize kiel antaŭvidite en la plano. La plej elstara atingo, ne antaŭvidita eksplicite en la plano, sed ja firme atendata (rezulte de aparte entreprenitaj paŝoj), venis nur la 15-an de februaro 1960, kiam la Ĝenerala Direktoro de Unesko komunikis al ĉiuj registaroj kaj ĉiuj neregistaraj organizaĵoj, ke la Plenuma Komitato de Unesko deklaris, dum sia 55-a sesio, D-ron L.L. Zamenhof unu el la grandaj personecoj de la homaro. Dank’ al bona organizo, al la internacia harmoniigo de la agado kaj al trafa laboro de multaj organizaĵoj kaj unuopuloj, la fundamenta ideo de tiu speciala Baza Programo kaj la esenca celo de la Zamenhof-Jaro en ambaŭ aspektoj – digna omaĝo al la aŭtoro de la Internacia Lingvo kaj samtempe vasta diskonigo de lia verko – realiĝis tre kontentige. La tuta materialo aperis en Memorlibro, publikigita okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof, en 1960 kiel eldono de CED.

En julio de 1963 la Estraro akceptis mallongan okazan planon por kontribui al la celebrado de la 15-jara datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. La plano konsistis el 6 punktoj kaj antaŭvidis, interalie, la eldonon de la Universala Deklaracio en Esperanto-traduko; artikolojn kaj prelegojn kaj aliajn aranĝojn, similajn al tiuj por la celebrado de la 10-jara datreveno en 1958. Ankaŭ tiu plano estis plene realigita.

Unu el la plej grandaj kaj gravaj okazaj laborplanoj estis farita en 1964 por la partopreno de UEA en la Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK) en 1965, konforme al la Rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN de la 19-a de decembro 1962. La definitivan Laborplanon akceptis la Komitato dum la UK en Hago (1964). La Laborplano konsistis el du partoj: la unua rilatis al la kontribuo de UEA al la ĉefa celo de JIK, nome al la progresigo de kunlaborado inter la popoloj, al internacia kompreniĝo, al forigo de tensioj kaj al fortikigo de la monda paco; la dua, firme ligita al la unua grupo de agadoj, koncernis la laboron favore al la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, sen kio ne estas imagebla plena interkompreniĝo. La dokumento antaŭvidis konsiderindan nombron da agadoj sur internacia, landa kaj faka niveloj. Ĝi estis publikigita en la januara Esperanto, 1965, en la Jarlibro por 1965 kaj, krome, aparte sendita al ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj. Speciale grava agado en la kadro de la plano estis la Propono al UN*.

* V. detalojn en Ĉap. 22.

La rezultoj de tiu grandega kampanjo, en kiu partoprenis ĉiuj Esperanto-organizaĵoj en la kadro de UEA kaj tre multaj unuopaj membroj, apartenas al la plej elstaraj en la historio de la Esperanto-Movado. La plano estis plenumita sur ĉiuj niveloj konforme al ĉiuj antaŭviditaj punktoj: artikoloj en la Esperanta kaj nacilingva gazetaro; programo de la UK en Tokio (1965); ISU kaj programo de Oratoraj Konkursoj; korespondado inter la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata; sonbendaj programoj; aro da CED-dokumentoj; speciala glumarko por memorigi JIK; Propono al UN; landaj kaj regionaj kongresoj, kaj multaj aliaj. Dokumento de CED, kiu resumas la ĉefajn atingojn (CED I/VII/5) surbaze de ricevitaj fidindaj raportoj, taksas, ke, pro la agado de UEA sur la internacia kaj landa niveloj, almenaŭ 50 milionoj da personoj estis en tiu aŭ alia formo informitaj pri la JIK kaj pri la ĉefaj aspektoj de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. La flankefikoj de la agado estis grandegaj. Eĉ senkonsidere al la amasa informado per ĉiuj rimedoj de komunikado, la nura fakto, ke la Proponon subskribis preskaŭ unu miliono da individuaj personoj kaj iom malpli ol 4.000 organizaĵoj kun ĉ. 73 milionoj da membroj, estas pli ol atentinda kromefiko.

En septembro 1966 estis akceptita konciza agadplano por la celebrado de la Jaro de Homaj Rajtoj en 1968, konforme al la invito de Unesko. Aparte menciinda punkto estis la esplorado kaj dokumentado pri lingva diskriminacio sur nacia kaj internacia niveloj. Estis antaŭvidite, ke dum la UK en Madrido (1968) unu sekcio estos plene dediĉita al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Aliaj punktoj estis: publikigo de la dua eldono de la Universala Deklaracio en Esperanto kaj aperigo de memoriga glumarko kun teksto en la Internacia Lingvo. Ĉiuj eroj estis plenumitaj. Aparte gravaj estis la prelegoj pri la homaj rajtoj dum la UK en Madrido kaj diversaj artikoloj pri la temo. La artikolo Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj, unue publikigita en la decembra Esperanto, 1968, aperis poste en nacilingvaj tradukoj en pluraj gravaj fakaj periodaĵoj.

En junio 1969 estis ellaborita okaza plano por la Internacia Jaro de Edukado, iniciatita de Unesko por 1970. Fine de la monato ĝi estis komunikita al la Ĝenerala Direktoro de Unesko. La ĉefaj punktoj estis: studoj kaj esploroj pri edukaj demandoj en diversaj landoj, precipe koncerne la instruadon de fremdaj naciaj lingvoj kaj de Esperanto; dokumentoj pri la eduka valoro de Esperanto-instruado en lernejoj; konferenco pri disvastigo de la Esperanto-instruado en lernejoj; ekspozicioj pri edukaj temoj; utiligo de la simbolo de IJE. En la periodaĵo de Unesko International Education Year 1970 (Internacia Jaro de Edukado 1970) aperis preskaŭ komplete la programo de UEA. En tiu agado vigle partoprenis la Junulara Sekcio kaj ILEI. UEA sukcese plenumis ankaŭ la taskojn formulitajn en tiu speciala plano, kiel vidiĝas el la Estrara Raporto, publikigita en la Jarlibro, Dua Parto, 1971, en la Ĉap. Eksteraj Rilatoj.

Fine, en 1971 estis ellaborita konciza laborplano okaze de la Internacia Jaro de la Libro en 1972. La ĉefa celo de la plano estis la propagando de la Esperanta libro. Aperis serio da artikoloj kaj ankaŭ belaspekta glumarko en 80.000 ekzempleroj. laŭ la modelo de tiu, publikigita de Unesko.

18.3.4 Tuteco de la Organiza Kadro

La Statuto estas la fundamenta konstitucia akto de la Asocio. Konforme al la Statuto pli detalaj reguloj estas formulitaj en la Ĝenerala Regularo, Kongresa Regularo, Regularo pri la Elekto de Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj, Regularo pri la Honora Patrona Komitato, Regularo pri la Internacia Somera Universitato, Regularo pri la Belartaj Konkursoj, Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, kaj Regularo por la Internacia Ekzamena Komisiono. Ĉiuj menciitaj Regularoj, nun validaj, estis akceptitaj de la Komitato en la pritraktata periodo de la lastaj 25 jaroj. Kelkaj el ili restis senŝanĝaj ekde la komenco, dum aliaj estis plurfoje amenditaj.

El la Statuto fontas ankaŭ la bazaj programoj kaj la okazaj planoj de la Asocio. La tuto de la Statuto, Regularoj, valida Baza Programo, aktualaj okazaj Laborplanoj, Principaro de Frostavallen kaj eventuale aliaj fundamentaj dokumentoj formas la vastan organizan kadron, en kiu kaj tra kiu estas realigata la multfaceta agado de UEA.

18.4 TRAJTOJ DE LA NUNA STRUKTURO
18.4.1 Konsisto (Membreco)

UEA konsistas el asociaj membroj (AM) kolektive aligitaj de la aliĝintaj landaj asocioj (LA); fakaj asocioj neŭtralaj kaj neneŭtralaj (FA); individuaj membroj (IM) de diversaj kategorioj; Honoraj Prezidantoj (HP) kaj Honoraj Membroj (HM); Membroj de la Honora Patrona Komitato.

18.4.1.1 Landaj Asocioj. – Temas pri Esperanto-organizaĵoj, kies agado etendiĝas sur difinita teritorio, kutime la teritorio de la koncerna ŝtato, sed kelkfoje, precipe en kazo de federaciaj ŝtatoj, nur sur unu aŭ pluraj unuoj de la federacio. La interna organiza strukturo malmulte varias de lando al lando. Ĉiuj LA havas sian statuton, en kiu estas difinitaj la celoj. Inter ili unuavice troviĝas la disvastigo de la Internacia Lingvo, ofte ankaŭ la diskonigo de la propra nacio aŭ ŝtato en eksterlando, kio estas tute konforma al la celoj de UEA kaj neniel kontraŭas ĝian neŭtralecon.

La LA, nomataj ankaŭ alimaniere (ekz. societo, ligo, federacio, k.s.), konsistas el lokaj grupoj, kluboj, societoj, sekcioj kaj ankaŭ el individuaj membroj. Pro la graveco de la lokaj societoj (LS), UEA dediĉis al ili specialan atenton en la Dua Baza Laborplano, per serio da artikoloj en Esperanto ekde oktobro 1962, per eldono de la broŝuro La Esperanto-Societo (1966) kun artikoloj kaj Modela Statuto de Loka Grupo, per la broŝuro Listo de Lokaj Societoj kun esencaj detaloj surbaze de enketo farita de CED en 1964*.

* La enketo montris, ke en 1964 funkciis minimume 1.299 lokaj societoj kun entute 36.346 membroj en 39 landoj. La nombro certe estis pli granda, ĉar la respondoj venis nur el 39 landoj, kaj ankaŭ el tiuj landoj ne ĉiuj LS resendis la demandaron kun respondoj.

La LA aligas al UEA ĉiujn siajn membrojn, kiuj ne estas IM de la Asocio, kaj pagas por ĉiu el ili tre malaltan jaran kotizon (en 1972 nur 0,50 gld. jare). Ili nomiĝas asociaj membroj (AM), ricevas membrokarton kaj rajtas uzi ĉiujn servojn de la Asocio. Por la jaraj statistikoj de UEA pri la nombro de membroj en unuopaj landoj, la AM kaj la IM laŭ diversaj kategorioj estas aparte kalkulataj, tiel ke neniu estas kalkulita du fojojn. Nur la sumo de ambaŭ ĉefaj grupoj prezentas la tuton, kiu rajtigas ĉiun aliĝintan LA je difinita nombro da komitatanoj A, kiel montrite supre en 18.2.4.

En 1972 UEA konsistis el 34 landaj asocioj, same kiel en 1971, kiam la nombro de AM estis 25.048. Pro diversaj kaŭzoj pluraj aliaj LA troviĝis ekster UEA. Kelkaj el ili estis aŭ tro malfortaj por aliĝi aŭ nur en stadio de formiĝo. En aliaj kazoj temis pri pliaj organizaĵoj, apenaŭ kompareblaj al LA en la vera senco de la vorto, en la kadro de iu pli vasta. Ekzemple, aldone al tutlanda Komisiono de Sovetaj Esperantistoj, en Soveta Unio funkciis la armena, estona, latva, litova, ukrajna kaj uzbeka Esperanto-Komisionoj aŭ sekcioj de iu alia organizaĵo. Aldone al Ĉeĥoslovakia Esperanto-Federacio (nealiĝinta), sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio funkciis Ĉeĥa Esperanto-Asocio (aliĝinta) kaj Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko (nealiĝinta). En Nederlando funkciis Federacio de Esperanto-Organizoj, kies parto estas la aliĝinta neŭtrala nederlanda asocio LEEN. En du landoj ekzistis organizaĵoj kun pretendo al karaktero de LA, sed paralelaj kun la jam aliĝintaj LA el la samaj ŝtatoj. Tiuj faktoj reduktas la nombron de nealiĝintaj LA, kiuj verŝajne plenumas la aliĝkondiĉojn laŭ Art. 13 de la Statuto (minimuma nombro de membroj, organiziteco, neŭtraleco), al ne pli ol kvin aŭ ses. Ilian ĝisnunan nealiĝon plej kredeble malhelpis la cirkonstancoj en la propraj landoj, ekzemple la milito en la kazo de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, aŭ aliaj gravaj kaŭzoj.

Aktuala listo de ĉiuj aliĝintaj kaj nealiĝintaj LA troviĝas en la lasta eldono de la Jarlibro de UEA; ekzamenante ĝin oni devas konsideri la suprajn faktojn. Historia skizo pri la evoluo de la Esperanto-Movado en unuopaj landoj, kiel ankaŭ pri la formiĝo kaj nuna situacio de ĉiuj aliĝintaj kaj nealiĝintaj LA, estas jam prezentita en Ĉap. 15.

18.4.1.2 Fakaj Asocioj. – Diference de la LA, kies agado etendiĝas sur difinita teritorio, la FA aktivas internacie aŭ nacie en la respektivaj fakoj aŭ specialaj medioj. Distingo estas farata inter la neŭtralaj FA, nome organizaĵoj formitaj laŭ branĉoj de sciencoj, metioj, okupoj k.s., kaj unuiĝoj surbaze de komuna religia, ideologia, politika k.s. aparteno. Ambaŭ estas nomataj FA, sed la unuajn oni traktas kiel neŭtralajn, dum la alia kategorio estas rigardata kiel neneŭtrala.

Ĉiuj FA havas sian statuton. La celoj dependas de la karaktero de la koncerna FA. La plej kutima formulo estas: disvastigi la Internacian Lingvon en la koncerna fako aŭ speciala medio, unuflanke, kaj utiligi la Internacian Lingvon por la respektivaj fakaj aŭ specialaj celoj, aliflanke. La internaciaj FA havas siajn internaciajn reprezentajn organojn, sed pluraj, unuavice la pli grandaj, havas siajn landajn sekciojn. La landaj FA, kiuj ne estas sekcioj aŭ konsistaj partoj de internaciaj FA, agas en siaj fakoj nur sur la respektivaj teritorioj. La Statuto de UEA ebligas kontraktajn rilatojn ankaŭ kun la landaj FA.

La neŭtralaj internaciaj FA povas aliĝi al UEA laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Ĝenerala Regularo. Ili pagas malaltan jaran kotizon de 100 gld. senkonsidere al la nombro de siaj membroj. La membroj de aliĝintaj FA ne estas inkluzivitaj en la jaraj statistikoj de UEA pri la nombro de la asociaj membroj. Ĉiu aliĝinta FA havas la rajton elekti unu komitatanon A. Se estas pli ol 5 aliĝintaj FA, ili kune elektas entute 5 komitatanojn A, kaj decidas inter si pri iliaj nomoj.

En 1972 al UEA apartenis tri aliĝintaj FA: Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj, Internacia Scienca Asocio Esperantista.

La FA, kiuj ne deziras aliĝi al UEA, povas eniri en kontraktajn rilatojn kun la Asocio. La kontrakto antaŭvidas la formojn de kunlaboro kaj fiksas minimuman kontribuon (nun 30 gld.), kiun la kunlaborantaj FA pagas al UEA. Siavice, UEA helpas la FA per publikigo de informoj en la Jarlibro, per havigo de senpagaj ejoj por kunvenoj de la FA dum la universalaj kongresoj, per artikoloj kaj informoj en la organo de la Asocio.

En 1972 UEA havis kontraktajn rilatojn kun 19 internaciaj fakaj asocioj kaj 4 neneŭtralaj internaciaj organizaĵoj, entute 23. Kune kun la 3 aliĝintaj fakaj asocioj, en la kadro de UEA do troviĝis 26 internaciaj fakaj kaj neneŭtralaj asocioj, el kiuj pluraj havis landajn sekciojn kaj individuajn membrojn en multaj landoj. En la Jarlibro de UEA regule aperas koncizaj informoj pri ĉiuj aliĝintaj kaj nealiĝintaj FA. Ilia historio, celoj kaj nuna strukturo estas priparolitaj en Ĉap. 16.

18.4.1.3 Individuaj Membroj. – Tiu kategorio de membroj estas la plej malnova, establita jam okaze de la fondiĝo de UEA en 1908. La IM aliĝas rekte al UEA kaj estas individue enlistigitaj de la Asocio. Krom la membrokarto kaj markfolio, kiuj rajtigas ilin al diversaj servoj de la Asocio, ili ricevas ankaŭ la periodaĵojn de UEA, depende de la kategorio de membreco. Membro kun Jarlibro (MJ) pagas la plej malaltan kotizon de 20 gld. jare kaj ricevas la Jarlibron. Membro-Abonanto (MA) pagas pli altan kotizon de 40 gld. jare kaj ricevas la Jarlibron kaj la monatan revuon Esperanto. Persono, kiu volas finance helpi la Asocion, povas fariĝi Membro-Subtenanto (MS), kiu pagas la kotizon de 60 gld. jare kaj ricevas la Jarlibron, la revuon Esperanto (se li estas malpli ol 26-jara, ankaŭ la revuon Kontakto). Patrono (Pat.) pagas la dekoblan kotizon de MA, kaj ricevas la samajn publikaĵojn kiel MS. Dumviva Membro (DM) pagas por la tuta vivo unu fojon nur 800 gld. kaj ricevas ĝis sia forpaso la samajn eldonaĵojn, kiel MS. Dumviva Patrono (D-Pat.) pagas por la tuta vivo unu fojon 8.000 gld., ĉar li deziras forte finance apogi la Asocion. Li ricevas la samajn eldonaĵojn kiel DM. La kotizoj por gejunuloj malpli ol 22-jaraj estas konsiderinde malpli altaj. Por personoj en la aĝo de 22 ĝis inkluzive 25 jaroj ekzistas aparta kategorio Membro-Abonanto kun “Kontakto” (MA-K). En tiu kategorio la kotizo estas 40 gld. kaj la membro ricevas la junularan revuon Kontakto aldone al la Jarlibro kaj Esperanto.

Kiel montrite en 18.2.4, la individuaj membroj povas partopreni en la elekto de delegitoj (D), rajtas mem fariĝi ĉefdelegitoj, perantoj, delegitoj, vicdelegitoj kaj fakdelegitoj. Nerekte la IM partoprenas en la elekto de komitatanoj B. Se ili estas ĉefdelegitoj aŭ delegitoj kaj tiel plenumas libervole gravan taskon en la Asocio, ili rekte partoprenas en la kandidatigo kaj elekto de komitatanoj B.

En 1972 la nombro de ĉiuj individuaj membroj estis 7.069. Kompleta laŭlanda statistiko regule aperas en la marta aŭ aprila Esperanto por la antaŭa jaro. Resuma statistiko estas publikigata en la jara Raporto de la Estraro.

18.4.1.4 Honoraj Prezidantoj kaj Honoraj Membroj. – Konforme al Art. 27 de la Statuto kaj al la Regularo por la Elekto de HM kaj HP, la Komitato povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-Movado, per la titolo “Honora Membro” (HM). Kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomita nur esperantisto, kiu, krome, havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Honora Prezidanto rajtas ĉeesti la kunsidojn de la Komitato. HM kaj HP ricevas senpage ĉiujn publikaĵojn de la Asocio.

La Regularo precizigas la kondiĉojn kaj proceduron por la elekto de HP kaj HM. La proponon por elekto rajtas fari aŭ la Estraro de UEA, aŭ minimume tri aliĝintaj landaj aŭ fakaj asocioj, aŭ 5 komitatanoj, apartenantaj al minimume 3 diversaj nacioj. La propono devas enhavi vivdetalojn pri la kandidato kaj informojn pri liaj meritoj, kiuj pravigas la elekton. Se la propono ne estas kompleta, la Komitato povas nomi apartan komisionon por plua esploro de la afero.

Ĝis la fino de 1972 la Komitato honorigis per la titolo de HP nur 8 elstarajn personecojn de la Esperanto-Movado. Iliaj nomoj estas (kun datoj de honora prezidanteco): D-ro L. L. Zamenhof (1908-1917), Eduard Stettler (1924-1940), Intendanto-Generalo L. Bastien (1947-1961), Prof. D-ro Edmond Privat (1951-1962), Hans Kürsteiner (1947-1968), Ernfrid Malmgren (1962-1970), H. W. Holmes, O.B.E. (1964-).

La nombro de HM en 1972 estis entute 17. Ne estas enkalkulitaj la multnombraj HM, kiujn la Komitato estis elektinta en la pasinteco, sed kiuj intertempe forpasis.

18.4.1.5 Membroj de la Honora Patrona Komitato. – La Honora Patrona Komitato (HPK) estas reprezenta organo de UEA, kiu konsistas el nedifinita nombro da membroj, elektitaj por la daŭro de la vivo. La Komitato elektas ilin inter lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado, kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. La Regularo pri la HPK precizigas plurajn detalojn rilate la meritojn kaj la proceduron por la elekto.

En 1972 la HPK konsistis el Prof. D-ro Björn Collinder, emerita profesoro pri finnugraj lingvoj en la Universitato de Uppsala, Svedio; D-ro W. Drees, estinta Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Ĉefministro, nun Honor-Ministro en Nederlando; H. L. Elvin, direktoro de la Instituto pri Edukado de la Londona Universitato; Prof. M. Fréchet, emerita profesoro de la Universitato de Parizo, membro de la Sciencaj Akademioj de Francio, Pollando kaj Nederlando, prezidinto de ISAE; Ralph Harry, C.B.E., ambasadoro de Aŭstralio en diversaj ĉefurboj, en 1972 en Bonn; Prof. Seiho Nishi, estinta profesoro de la Universitatoj de Sendai kaj Tokio, iama rektoro de la Universitato de Gunma, prezidinto de ISAE; Prof. Miguel Sancho-Izquierdo, Honora Rektoro kaj estinta rektoro de la Universitato de Zaragoza, D-ro h.c. de la universitatoj de Montpellier, Bordeaux kaj Navarra, membro de la Supera Konsilo de Sciencaj Esploroj, Zaragoza, Hispanio.

18.4.2 Organoj

18.4.2.1 Komitato. – La strukturo kaj la demokrata maniero, laŭ kiu estas elektata la Komitato nuntempe, estas jam prezentitaj supre (v. 18.2.4). La nombro de ĉiuj komitatanoj kreskis de jaro al jaro paralele kun la fortikiĝo kaj nombra kresko de UEA. En 1948, post la kunfandiĝo, ĝi konsistis el 35 komitatanoj A, B kaj C. En 1972 la Komitato konsistis entute el 72 personoj: 52 komitatanoj A (el kiuj 3 elektitaj de la aliĝintaj FA), 6 komitatanoj B kaj 14 alelektitaj komitatanoj C. Krome, en la Komitato troviĝis 6 observantoj, nomitaj de la aliĝintaj LA kun malpli ol 150 membroj. Do, la nombro de ĉiuj komitatanoj kaj observantoj estis 78: la plej granda en la historio de UEA.

La Komitato estas iaspeca internacia parlamento de la Asocio. Ĝi difinas la ĝeneralan agadon de UEA; decidas pri aliĝo de LA kaj FA kiel ankaŭ pri kontraktoj kun FA, kiuj ne deziras aliĝi al la Asocio; decidas pri ĉiuj regularoj, bazaj programoj, diversaj planoj kaj aliaj fundamentaj dokumentoj; aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la Asocio; elektas inter siaj membroj la prezidanton, unu aŭ du vicprezidantojn, la ĝeneralan sekretarion kaj 2-4 pliajn membrojn de la Estraro; decidas pri la agado de la Estraro; rajtas nomi Honorajn Prezidantojn, Honorajn Membrojn kaj Membrojn de la Honora Patrona Komitato. La Komitato decidas ankaŭ pri ĉiuj aliaj aferoj, kiuj ne estas eksplicite rezervitaj por aliaj instancoj.

La Komitato kunsidas almenaŭ unufoje en la jaro, kutime dum la UK, sed nenio malhelpas, ke, en kazo de urĝeco, ĝi kunsidu ankaŭ ekster la UK. Inter la kunsidoj la Komitato laboras ĉefe en formo de korespondado kaj cirkuleroj. Demandoj, kiuj ne povas atendi la sekvantan kunsidon de la Komitato, estas decidataj per skriba voĉdono. Tio devas okazi, se iu kunsido de la Komitato ne havis la necesan kvorumon, nome se ne ĉeestis minimume duono de ĉiuj komitatanoj. En la pli frua periodo tio okazadis sufiĉe ofte, ĉar multaj komitatanoj ne ĉeestis la kunsidojn, tiel ke la kvorumo ne povis esti atingita, kvankam la Komitato estis konsiderinde malpli granda. En la lastaj jaroj tio okazis nur unufoje, nome post la UK en Portland (1972), kiun, pro la granda distanco, malmultaj komitatanoj el Eŭropo povis ĉeesti. La komitatanoj ne pagas la kongresan aliĝkotizon, sed la vojaĝajn elspezojn kaj restadkostojn en la urbo de la kunsido ili mem pagas. La samon faras ankaŭ la membroj de la Estraro.

18.4.2.2 Estraro. – Nun ĝi konsistas el prezidanto, unu aŭ du vicprezidantoj, la ĝenerala sekretario kaj du ĝis kvar pliaj estraranoj. La Statuto preskribas, ke la membroj de la Estraro loĝu prefere en landoj ne tro malproksimaj de la Asocia sidejo kaj deklaru sin pretaj partopreni la kunsidojn de la Estraro kaj Komitato. La regulo rilate la proksimecon al la sidejo estas diktita de la bezono ŝpari elspezojn. Tamen, necesos ĉiam pli atenti aliajn faktorojn (maksimuma internacieco, reflektanta la universalecon kaj geografian etendiĝon de UEA, homogeneco koncerne la bazajn konceptojn kaj agadprincipojn), des pli, ke temas efektive nur pri la elspezoj por la printempa kunsido de la tuta Estraro kaj, eventuale, pri urĝaj kunvenoj de kelkaj estraranoj.

La dua Estraro laŭ la nun valida Statuto estis elektita dum la UK en Varsovio (1959)*. Ĝi konsistis el Prof. D-ro G. Canuto, (Italio), prezidanto; Prof. D-ro Hideo Yagi, (Japanio) kaj H. W. Holmes (Britio), vicprezidantoj; Prof. D-ro I. Lapenna (Kroato vivanta en Britio), ĝenerala sekretario; R. Llech-Walter (Francio), N. R. Smith (Britio), D-ro W. Herrmann (F.R. Germanio) kaj Inĝ. A. Rajski (Pollando), estraranoj. Post multaj jaroj la Estraro konsistis el 8 membroj. Ĝi estis unu el la plej internaciaj en la historio de UEA. En tia konsisto la Estraro funkciis ĝis la UK en Bruselo 1960, kiam estrarano R. Llech-Walter retiriĝis pro multaj aliaj taskoj kaj la komitato elektis, anstataŭ lin, E. J. Woessink kiel estraranon. Nur kelkajn semajnojn poste la Asocion kaj la tutan Esperanto-Movadon trafis grandega perdo: la prezidanto de UEA, Prof. D-ro G. Canuto, mondkonata sciencisto kaj unu el la plej sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo, forpasis la 29-an de oktobro 1960, en la aĝo de 63 jaroj*. Vicprezidanto H. W. Holmes ekfunkciis kiel aganta prezidanto de la Asocio, sed la cetera Estraro restis senŝanĝa. Nur dum la UK en Kopenhago (1962) estis elektita ne nur la prezidanto, sed ankaŭ la tuta nova Estraro. Ĝi konsistis el Prof. D-ro Hideo Yagi (Japanio) prezidanto; H. W. Holmes, O.B.E. (Britio) kaj E. L. M. Wensing (Nederlando), vicprezidantoj; Prof. D-ro Ivo Lapenna (Britio), ĝenerala sekretario; D-ro A. Albault (Francio), Z. Czuba (Pollando), E. J. Woessink (Nederlando) kaj S. Ziegler (Danlando), estraranoj. Por la unua fojo la prezidanto de UEA estis el lando ekster Eŭropo. Antaŭ la finiĝo de la regula trijara periodo la Asocio suferis novan grandan baton, ĉar la 6-an de majo 1964 forpasis Prof. D-ro Hideo Yagi*. Ankoraŭfoje vicprezidanto H. W. Holmes ekfunkciis kiel aganta prezidanto kaj plenumis tiun taskon ĝis la UK en Hago 1964.

* La konsiston de la Estraro, elektita en 1956, v. en 18.3.1 en la fino.
* Nekrologo kaj artikolo pri la personeco kaj la lastaj momentoj de Prof. D-ro Canuto (1897-1960) aperis en la decembra Esperanto, 1960.
* Nekrologo aperis en la junia Esperanto, 1964.

Dekstre: Prof. D-ro G. Canuto (1897-1960), unu el la plej popularaj prezidantoj de UEA.


Sube dekstre: Prof. D-ro H. Yagi (1899-1964), ĝis nun la sola ekstereŭropa prezidanto de UEA.


Sube: H.W. Holmes, O.B.E., la Honora Prezidanto kaj plurfoje aganta prezidanto de UEA.


En Hago (1964) la Komitato elektis komplete novan Estraron en jena konsisto: Prof. D-ro I. Lapenna (Kroato laŭ nacieco, Brito laŭ ŝtataneco), prezidanto; E. L. M. Wensing (Nederlando) kaj E. Carlén (Svedio), vicprezidantoj; G. Becker (F.R. Germanio), ĝenerala sekretario; D-ro A. Albault (Francio), M. Jaumotte (Belgio), J. Toczyski (Pollando), E. J. Woessink (Nederlando), estraranoj. Krome, por la unua fojo estis kreita la funkcio de reprezentanto de TEJO ĉe la Estraro de UEA, kaj D-ro H. Tonkin elektita por tiu tasko. Samtempe H. W. Holmes estis elektita Honora Prezidanto de UEA pro la grandaj meritoj por la Asocio.

La Estraro elektita en 1967 dum la UK en Rotterdam restis senŝanĝa kun unu escepto: anstataŭ D-ro Albault, kiu pro privataj kaŭzoj ne deziris kandidatiĝi, estis elektita D-ro P. Zlatnar (Jugoslavio). U. Lins (F.R. Germanio) fariĝis reprezentanto de TEJO anstataŭ D-ro Tonkin.

Dum la UK en Madrido (1968) kompletiĝis precize 30 jaroj de membreco en la Estraro por Prof. D-ro I. Lapenna, kaj samtempe 40 jaroj de lia laboro por la Internacia Lingvo. En tiaj cirkonstancoj la prezidanto prezentis la 3-an de aŭgusto al la Komitato sian eksiĝon por ebligi al ĝi elekti novan prezidanton. En la septembra Esperanto, 1968, aperis jena informo, bazita sur la Protokolo de la kunsidoj:

Al tiu ĉi propono respondis unu komitatano post alia: ĉiuj esprimis la plej altan aprezon por la laboro de la prezidanto kaj insiste petis lin ne forlasi la oficon. La prezidanto tamen ne retiris sian proponon, sed petis la elektokomisionon efektive kaj zorge pristudi ĝin dum la venontaj tagoj.

Kiam rekunvenis la Komitato mardon, la 6-an de aŭgusto, la komisiono pri elektoj prezentis raporton, en kiu ĝi konstatis la “unuaniman aprobon de la festparolado de Prof. Lapenna flanke de la kongresanaro” kaj akceptis “kun sincera aprobo la deziron de la esperantistaro havi ankaŭ estonte Profesoron Lapenna kiel prezidanton de UEA”. Ĝi invitis la prezidanton “esprimi mem al la Komitato la kondiĉojn, kiujn li opinias necesaj por pli efika kaj sukcesa funkciado de UEA”. La ĉi-supraj “kelkaj fundamentaj tezoj”* estas la respondo al tiu invito aprobita de la Komitato. La prezidanto deklaris, ke li pretas plue funkcii kiel prezidanto nur sub la kondiĉo, ke la Komitato ne nur aprobu la ideojn entenatajn en la supraj tezoj kiel esencan bazon de laboro, sed ankaŭ donu al li kaj al la Estraro efikan kaj efektivan helpon en ilia realigo. La Komitato unuanime aprobis la ideojn de la tezaro kaj akceptis la kondiĉojn de la prezidanto.

* En la sama numero estis publikigitaj “Kelkaj Fundamentaj Tezoj” de la prezidanto. En iom prilaborita formo kaj adaptitaj al la nunaj cirkonstancoj ili aperas en Ĉap. 23 kiel konkluda parto de tiu ĉi verko.

Restis, do, la sama Estraro.

Laŭ la decido de la Komitato en Madrido, en 1969 okazis novaj elektoj. Retiriĝis estraranoj Jaumotte*, Toczyski kaj D-ro Zlatnar. Malaperis, laŭ interkonsento kun TEJO, la funkcio de “reprezentanto de TEJO ĉe la Estraro de UEA”, kiun laste plenumis U. Lins. Kiel novaj estraranoj estis elektitaj U. J. Moritz (F.R. Germanio), J. Thierry (Francio) kaj J. Uśpieński (Pollando). La prezidanto, du vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj estrarano pri financoj kaj administrado restis la samaj.

* Du tagojn antaŭ la UK en Vieno (1970) forpasis Maurice Jaumotte (1899-1970), elstara personeco de la belga kaj internacia Esperanto-Movado, komitatano kaj estrarano de UEA dum pluraj jaroj. Nekrologo aperis en la septembra Esperanto, 1970. Pro la forpaso ne povis realiĝi la propono de la Estraro al la Komitato pri lia Honora Membreco.

Fine, dum la UK en Londono (1971) okazis elekto de la nova Estraro, ĉar la Komitato decidis jam en Vieno, ke en 1971 okazos ĉiuj elektoj jam antaŭ la finiĝo de la regula trijara periodo. Denove estis elektitaj la samaj prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. La aliaj 4 estraranoj estas D-ro W. Bormann (F.R. Germanio), J. Uśpieński (Pollando), D-ro J. C. Wells (Britio) kaj E. J. Woessink (Nederlando).

La Estraro estas la plenuma organo, respondeca al la Komitato, kaj prizorgas la realigon de ĉiuj ĝiaj decidoj. La Estraro nomas la redaktoron de la ĉefa organo de la Asocio kaj de la aliaj periodaĵoj, diversajn komisiitojn por apartaj taskoj. Ĝi nomas kaj maldungas la direktoron de la CO kaj la direktorojn aŭ administrantojn de eventuale aliaj oficejoj. Kvankam la direktoro de la CO nomas la geoficistojn, tamen la nomigoj estas validaj nur post la aprobo de la Estraro. La Estraro okazigas la universalajn kaj aliajn kongresojn aŭ konferencojn, kreas novajn servojn kaj aranĝojn laŭ la ĝeneralaj direktivoj de la Komitato, konsentas aŭspiciojn por aranĝoj konformaj al la celoj de la Asocio, sed ne prizorgataj rekte de kiu ajn ĝia organo. Fine, la Estraro prezentas al la Komitato proponon pri la buĝeto kaj respondecas pri la financoj de la Asocio.

La Statuto difinas la funkciojn de la prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. La prezidanto reprezentas la Asocion kaj subskribas kun la ĝenerala sekretario la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton, la Estraron kaj la kongresojn de UEA. Li kontrolas aŭ kontroligas ĉiujare la CO kaj la aliajn oficejojn. Li rajtas delegi alian komitatanon por difinita tasko. En tute esceptaj kazoj la prezidanto havas la povojn de la Estraro aŭ de la Komitato, al kiuj li, tamen, devas raporti kiel eble plej baldaŭ por aprobo.

La vicprezidantoj laŭnecese anstataŭas la prezidanton, sed povas esti ŝarĝitaj ankaŭ pri la plenumo de apartaj taskoj.

La ĝenerala sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj Estraro; kunmetas la jaran raporton pri la laboro de la Asocio kaj faras la planon por la estonta jaro; prizorgas la mondan informadon pri Esperanto kaj plenumas aliajn taskojn, kiujn la Komitato aŭ la Estraro donas al li. Laŭ la Statuto, la ĝenerala sekretario gvidas ankaŭ la eksterajn rilatojn de la Asocio, sed, same kiel en la antaŭaj Estraroj depost 1952, tiun branĉon en 1972 plu prizorgas la nuna prezidanto.

La aliaj estraranoj plenumas laŭbezone komisiitajn taskojn. La fakoj, pri kiuj aktuale respondecas la prezidanto, vicprezidantoj, ĝenerala sekretario kaj unuopaj estraranoj troviĝas sur la interna kovrilpaĝo de ĉiu numero de Esperanto.

La Estraro kunvenas minimume du fojojn jare: en la urbo de la UK, kiam ĝi havas 3-4 plurhorajn kunsidojn, kaj printempe en la CO dum tri tuttagaj kunsidoj. Nuntempe ĉiujare okazas 2-3 pliaj t.n. teknikaj kunsidoj inter la prezidanto, direktoro kaj kelkaj estraranoj loĝantaj en la proksimeco de la CO. Ekster la kunsidoj la Estraro estas en daŭra kontakto per multaj cirkuleroj kaj abunda korespondado inter la estraranoj kaj kun la CO. Pri urĝaj proponoj, ne postulantaj longajn diskutojn, la decidoj estas farataj per skriba voĉdono.

La rolo de Estraro estas decide grava por la agado de la Asocio. De ĝia konsisto kaj de la konscienca laboro de ĉiu unuopa estrarano, precipe de la ĉefaj funkciuloj, grandparte dependas la plenumo de la laborprogramoj, planoj kaj aliaj taskoj laŭ la faritaj decidoj.

18.4.2.3 Centra Oficejo. – La Centra Oficejo (CO) estas la teknika-administra organo de la Asocio. Ĝi estas gvidata de la direktoro, kiu estras la tutan laboron kaj preparas la projekton de la buĝeto.

Nuntempe en la CO estas redaktataj la Jarlibro, la revuo Esperanto, diversaj bultenoj kaj aliaj publikaĵoj. Aldone al la administrado de la tuta membraro kaj delegita reto, la CO prizorgas la eldonan fakon, la libroservon, la bibliotekon kaj la publikigon de la dokumentoj de CED.

En 1968 la meritplena direktorino de la CO, M. Vermaas, eksiĝis kaj la Estraro nomis ŝin “komisiito por specialaj taskoj”. D-ro V. Sadler, kiu ĝis tiam estis redaktoro de Esperanto, fariĝis direktoro laŭ la unuanima decido de la tiama Estraro. Li plu prizorgis la revuon kiel ĝia ĉefredaktoro.

En la CO nuntempe laboras deko da geoficistoj, kelkaj el ili nur duontage.

18.4.2.4 Kontrola Komitato. – Ĝi konsistas el minimume 2 personoj, kiujn la Komitato elektas inter siaj membroj por ekzameni la librotenadon kaj laboron de la CO. Ilia ĉefa tasko estas trarigardi la administradon kaj kompari la jarajn kontojn de la Asocio kun la aprobita buĝeto. En tiu laboro ilin helpas la raporto de publika, profesia revizoro (nomata de la Estraro), kiu ĉiujare detale ekzamenas la tutan librotenadon. La Komitato elektas 2 aliajn personojn por kontroli la kontojn de CED, kaj povas elekti pliajn por kontroli kiun ajn alian administran centron aŭ apartan konton, ekzemple la kongresan. La kontrolantoj ĉiujare raportas al la Estraro kaj al la Komitato. La raportoj de ĉiuj kontrolantoj kaj de la profesia revizoro estas regule publikigataj en la Jarlibro kune kun la financa raporto de la Estraro.

18.4.2.5 Komisionoj kaj Komisiitoj. – Kiel jam dirite, la Estraro povas formi apartan komisionon por daŭre prizorgi difinitajn taskojn, aŭ ĝi povas nomi nur unu personon kiel komisiiton por plenumo de laboro, kiu postulas kompetentecon kaj sindediĉon ĝuste por la koncerna afero. Nuntempe ekzistas konstantaj komisionoj por la Belartaj Konkursoj, Informa Fako, Internacia Ekzameno, Semajno de Internacia Amikeco, Kontrolo de Lernolibroj, Lingva Servo. Aliflanke, unuopaj komisiitoj estas nomitaj por Filma Servo, Fotoservo pri Zamenhof, ISU, Specialaj Taskoj, Agado en Azio kaj Afriko, Agado en Eŭropo, Aŭtomobilismo, Koresponda Servo Mondskala kaj Magnetofona Servo. Komisionoj por la Oratoraj Konkursoj estas nomataj de jaro al jaro. Listo de ĉiuj komisionoj kaj komisiitoj aperas en la Jarlibro.

18.4.2.6 Delegitoj. – La ĉefdelegitoj, delegitoj, vicdelegitoj kaj fakdelegitoj estas siaspecaj organoj de la Asocio. Tio speciale koncernas la ĉefdelegitojn aŭ perantojn kaj la delegitojn aŭ vicdelegitojn. Aldone al siaj administraj taskoj, la ĉefdelegitoj aŭ perantoj estas reprezentantoj de UEA en diversaj landoj. Aliflanke, ne nur la delegitoj kaj vicdelegitoj, sed ankaŭ la fakdelegitoj estas rigardataj kiel reprezentantoj de la Asocio en siaj respektivaj lokoj aŭ fakoj.

Ankaŭ la nombro de ĉiuj kategorioj de delegitoj konsiderinde kreskis en la lastaj 25 jaroj. En 1948, post la kunfandiĝo, UEA havis entute 2.224 delegitojn en 58 landoj; en 1972 la suma nombro estis 3.501 delegitoj en 66 landoj.

La rolo de la delegita reto de UEA kaj la multnombraj praktikaj servoj, kiujn la delegitoj daŭre plenumas, estas koncize prezentitaj en Ĉap. 12.

18.4.3 Institucioj kaj Centroj

Formale ankoraŭ ekzistas la Serva Centro kun sidejo en Svislando. Ĝiaj ĉefaj taskoj estas la administrado de la svisa poŝtkonto de UEA kaj respondado al informpetoj. Nuntempe ĝi troviĝas en Zürich, sub gvido de J. J. Sturzenegger. Alia malgranda “centro” troviĝas en Londono: la nunaj Honora Prezidanto kaj prezidanto prizorgas la t.n. Londonan Konton de UEA.

En Londono troviĝas ankaŭ la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, sed ĝia administra oficejo troviĝas en la CO en Rotterdam.

La Institucio Hodler 68 troviĝas en Nederlando. Ĝi estas memstara institucio, sed ligita al UEA. Same tiel la sidejo de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio troviĝas en Nederlando. Ĝi havas similan juran pozicion, kiel Institucio Hodler 68.

Fine, Internacia Somera Universitato tiel evoluis kaj establiĝis, ke ĝi povas esti rigardata kiel aparta institucio de UEA, aganta konforme al la Regularo pri ISU.

CED, ISU, Institucio Hodler 68 kaj Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio estas pli detale pritraktitaj en Ĉap. 20.

18.5 ĈEFAJ AGADOJ
18.5.1 Tri Starpunktoj

Pri la rolo de UEA ekzistis tri starpunktoj. Unuj opiniis, ke UEA estas celo al si mem, ke ĝin ne koncernas la disvastigo de la lingvo kaj la progresado de la Movado, sekve, ke ĝi estas memsufiĉa. La alia koncepto estis, ke UEA povas tute bone ekzisti eĉ sen Komitato kaj sen Estraro, kiuj estas nenecesaj balastoj, se nur ĝi havas sian oficejon, kiu eldonas la gazeton kaj la Jarlibron. Laŭ la tria opinio, la tasko de UEA devas esti ne nur doni al la membraro altnivelajn, utilajn publikaĵojn kaj maksimume vastigi la praktikajn servojn, sed ankaŭ progresigi la lingvon. Krome, UEA, kiel reprezentanto de la esperantismo en la mondo, devas unuigi ĉiujn fortojn, harmoniigi kaj kunordigi la laboron kaj klopodojn, altigi la kulturan nivelon, havigi al la lingvo kaj al la Asocio la necesan prestiĝon, aŭ mallonge: sisteme organizi kaj laŭplane gvidi la neŭtralan Esperanto-Movadon.

La tria starpunkto – kvankam tio povas ŝajni tre stranga, preskaŭ nekredebla – realiĝis nur iom post iom, venkante multegajn malfacilaĵojn. El la hodiaŭa vidpunkto multaj agadoj kaj atingoj de UEA ekde 1948 prezentiĝas kiel tute naturaj, sed en la komencaj jaroj de tiu ĉi periodo ili aspektis por multaj, ankaŭ por sendube sindonaj aktivuloj, kiel nerealigeblaj. La respondo al la rezistoj estis, ke celtrafa kaj sistema laboro devos iom post iom altiri ĉiujn pozitivajn elementojn, aktivigi la organizaĵojn kaj unuopulojn; ke tio siavice kreskigos la membronombron kaj havigos al UEA financan helpon por realigo de pliaj konkretaj taskoj; ke la sukcesa plenumo de tiuj taskoj devos plu fortikigi la Asocion kaj nombre kaj materie. Laŭ tiu tria koncepto estis tute klare, ke nur per grandega fortostreĉo estos eble rompi la ensorĉitan cirklon de izoliteco, stagno, parte eĉ regreso. Ĝi fidis, ke en la Esperanto-Movado ekzistas multaj latentaj fortoj, kiuj certe manifestiĝos kiam UEA komencos efektive gvidi la Movadon, pravigos siajn agadojn per nekontesteblaj rezultoj kaj tiel klare montros, ke ĝuste tio estas la vojo, kiu kondukas al realigo de la celoj.

Tiu starpunkto montriĝis ĝusta.

La agadojn oni povas prezenti aŭ en formo de sistemigitaj grupoj aŭ kronologie.

18.5.2 Sistema Grupigo

La aktivadon de kiu ajn organizaĵo oni povas dividi en grupojn laŭ diversaj vidpunktoj. En la kazo de UEA, kaj en tiu ĉi kunteksto, la plej logika kriterio estas rilatigi la agadojn kaj iliajn rezultojn al la taskoj en la tri ĉefaj branĉoj – informado, instruado, praktikaj servoj – konforme al la celoj-rimedoj difinitaj en la Statuto kaj detaligitaj en la aliaj fundamentaj dokumentoj. Se sistemigitaj laŭ tiu kriterio, la agadoj de la lastaj 25 jaroj estas klasifikeblaj en la sekvantaj sep ĝeneralaj grupoj:

(i) Interna fortikigo: solvo de la organizaj problemoj (Statuto, regularoj, programoj, planoj); modernigo de la CO; evoluigo de la universalaj kongresoj; Jarlibro, Esperanto, Kontakto, Kongresa Libro kaj aliaj publikaĵoj; daŭra solvado de financaj problemoj; popularigo de UEA per memorigo de datrevenoj (1958 kaj 1968), per artikoloj, prelegoj, bulteno Informa Servo de UEA ktp.

(ii) Eksteraj rilatoj: Unesko, Unuiĝintaj Nacioj, aliaj interŝtataj kaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj; rilatoj de TEJO kun neesperantistaj junularaj organizaĵoj; diversaj kampanjoj en kunlaboro kun Unesko kaj NRO-j; partopreno en internaciaj konferencoj, organizitaj de Unesko aŭ en la kadro de NRO-j; bulteno Unesko-Novaĵoj, kaj tuta aro da aliaj.

(iii) Disvastigo de la lingvo per dokumentoj kaj informado: la tuta laboro de CED; La Monda Lingvo-Problemo; Informa Fako de UEA kaj IF de landaj asocioj; Principaro de Frostavallen kaj prilaboro de la unuopaj principoj; bultenoj Internacia Gazetara Servo (IGS), Kongresa Gazetara Servo (KGS), Eltondaĵa Servo; informado okaze de grandaj kampanjoj, k.a.

(iv) Instruado: kunligo de lernejoj; statistikoj de CED pri lernejoj kaj universitatoj en kiuj Esperanto estas instruata; agado de la Konsulta Komisiono pri Lernejoj kaj helpo al ILEI; Lerneja Bulteno; Lernejaj Konferencoj; Internacia Ekzamena Komisiono; Kontrolkomisiono de Lernolibroj; Lingva Servo; diversaj eldonaĵoj, ekz. Privilegia Vojo, Metodiko de la Esperanto-Instruado, k.a.

(v) Kreo, Evoluigo kaj Vastigo de Praktikaj Servoj: delegita reto; fakaj asocioj; fakaj terminaroj; Koresponda Servo; fakaj konferencoj kaj seminarioj; turismo kaj aŭtomobilismo; Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI), k.a.

(vi) Kontribuo al Kultura Riĉigo de la Lingvo: Internacia Somera Universitato; Belartaj kaj Oratoraj Konkursoj; Internacia Arta Teatro, artaj festivaloj, kuraĝigoj en la sfero de la arta kreado; Magnetofona Servo; Serio Oriento-Okcidento, propraj kulturaj periodaĵoj kaj helpo al diversaj kulturaj aranĝoj en formo de aŭspicioj kaj alimaniere, ktp.

(vii) Progresigo de Internacia Solidareco; programoj de UK direktitaj al tiu celo (ekz. artaj vesperoj dediĉitaj al la kongresa lando); diskonigo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, artikoloj, prelegoj kaj internaciaj konferencoj pri la Homaj Rajtoj, aktiva partopreno per ampleksa programo en la Jaro de Homaj Rajtoj; agadoj laŭ specialaj planoj okaze de aliaj eventoj ekz. Jaro de Internacia Kunlaboro; memorigo de gravaj eventoj en kunlaboro kun Unesko kaj UN, Semajno de Internacia Amikeco, k.a.

La supra grupigo neniel signifas izoligon: konforme al la baza koncepto de kunligiteco kaj interdependeco, la agadoj en unu grupo helpis plurajn en aliaj grupoj.

Detaloj pri la supre menciitaj agadoj – listigitaj ĉi tie nur supraĵe kun la celo skize grupigi ilin – estas analizitaj en aliaj partoj de tiu ĉi verko. Restas nur koncize prezenti ilin en kronologia ordo por reliefigi la konstruadon de moderna UEA tavolon super tavolo.

18.5.3 Kronologia Sinsekvo

En 1949, tuj post la UK en Bournemouth, estis ellaboritaj la Regularoj pri la Internacia Somera Universitato, Belartaj Konkursoj kaj Oratoraj Konkursoj. Ekde tiam la konkursoj kaj la sesioj de ISU regule okazis dum ĉiuj UK. Estis organizita aparta Propaganda Fako, kiu poste ricevis la nomon Informa Fako (IF) de UEA. Fine de 1949 komenciĝis la granda prelegvojaĝo de Prof. I. Lapenna, kiel speciala komisiito de UEA, en pluraj landoj de Eŭropo. Ekfunkciis la Internacia Gazetara Servo, kiu seninterrompe plu laboras kaj publikigis 199 bultenojn ĝis novembro 1972. En tiu jaro UEA havis 18.749 membrojn.

En 1950 estis la unuan fojon organizita la Kongresa Gazetara Servo (KGS) dum la UK en Parizo. Ankaŭ ĝi seninterrompe funkciis dum ĉiuj UK. La laboroj de la UK estis por la unua fojo dividitaj en sekcioj. La Informa Fako de UEA vastiĝis. En tiu jaro la nombro de membroj falis al 14.711, ĉefe pro objektivaj malhelpoj pagi la kotizojn al la CO.

En 1951 finiĝis la granda prelegvojaĝo de Prof. Lapenna, komencita fine de 1949. Entute li faris pli ol 300 prelegojn en 108 urboj de Francio, Islando, Britio, Italio, Belgio kaj Nederlando. La celoj de la prelegvojaĝo – vigligo de la Movado, informado kaj konatiĝo kun la realaj eblecoj de la Esperanto-organizaĵoj – estis plenumitaj tre kontentige. Fine de 1951 realiĝis la plano pri la fondo de CED. Sentiĝis la efiko de la laboro en 1950 kaj de la transdono de la Peticio al UN. En tiu jaro UEA havis 14.943 membrojn.

En 1952 la ĉefaj eventoj estis: funkciigo de CED; granda gazetara kampanjo okaze de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo; unua kunveno de la reprezentantoj de la landaj IF en Oslo; kompletigo de la statistiko pri la Esperanto-Movado; publika debatvespero okaze de la Pariza Konferenco. La plej grava evento, tamen, estis la decido de la Pariza Konferenco de Unesko komuniki la Peticion al la Ŝtatoj-Membroj. En 1952 la nombro de membroj estis 16.243.

En 1953 okazis grandega kampanjo por apogi la Peticion. Interalie, estis organizita speciala reto de kunlaborantoj en la Unesko-afero. Aliaj eventoj: 250-paĝa dokumento de CED sendita al la Sekretariato de Unesko; specialaj raportoj de la landaj asocioj al la Naciaj Unesko-Komisionoj kaj aliaj landaj aŭtoritatoj; dokumentita petskribo por akiro de konsultaj rilatoj kun Unesko. En 1953 la nombro de la membroj kreskis al 16.861.

La jaro 1954 estis decida por la Peticio. La ĉefaj agadoj kaj rezultoj estis: okazigo de la unua elmontro de la Universala Ekspozicio de Esperanto en Montevideo; speciala dokumento de CED en la angla, franca kaj hispana por la delegitoj en la Unesko-Konferenco; reprezentiĝo en Montevideo per observanto; organizo de monda kampanjo en la gazetaro kaj radio, kiu rezultigis milojn da artikoloj kaj informoj; konsultaj rilatoj kun Unesko, voĉdonitaj de la Ĝenerala Konferenco la 8-an de decembro; Rezolucio favore al Esperanto de la 10-a de decembro. En 1954 la membronombro kreskis al 17.001.

La jaron 1955 markas la akcepto de la nova Statuto. Aliaj eventoj: akcepto de la Unua Baza Laborprogramo; translokigo de la Oficejo al Rotterdam; pligrandigo de la nombro de geoficistoj. En 1955 la Asocio atingis 21.760 membrojn kaj tiamaniere la unuan fojon en sia historio transpasis la ciferon de 20.000.

En 1956 estis vendita la domo en Heronsgate. Aldone al ĉiuj antaŭaj agadoj, okazis jenaj pliaj ŝanĝoj aŭ plibonigoj: pli granda formato de Esperanto; apero de la bulteno Unesko-Novaĵoj (ĝis la fino de 1972 entute 60 n-roj de la bulteno, el kiu la Esperanta gazetaro publikigis 1.083 erojn, registritajn en CED); plia speciala bulteno de la IF de UEA en la angla kaj franca por la landoj sen organizita Esperanto-Movado (ĝis novembro 1972 entute aperis 68 n-roj); seslingva flugfolio pri Esperanto (pliaj eldonoj aperis poste); publikigo de prospektoj de diversaj internaciaj organizaĵoj en Esperanto; 2-a kaj 3-a elmontroj de la Universala Ekspozicio en Strasburgo kaj Kopenhago (poste okazis aliaj elmontroj); reprezentiĝo en la granda konferenco en Arnhem (Nederlando), kiu pritraktis la lingvan problemon en Eŭropo; apero en Index Translationum de verkoj tradukitaj en Esperanto (en la postaj eldonoj aperis pliaj informoj); diskutsemajno en Frostavallen, kiu pritraktis informadon kaj rezultigis la Principaron de Frostavallen; fondo de eldona fako de UEA. En 1956 UEA havis 25.171 membrojn.

La jaron 1957 markas publikigo de afiŝoj de Unesko kun teksto en Esperanto je la kostoj de tiu Organizaĵo; afiŝo de UN kun teksto en Esperanto; fondo de Magnetofona Servo (ĝis 1972 ĝi produktis 292 programojn) kaj Koresponda Servo (entute 3.920 slipoj ĝis 1972); reorganizo de TEJO, kiu fariĝis sekcio de UEA; publikigo de Angla Antologio; ampleksaj preparlaboroj por la celebrado de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. En 1957 UEA havis 27.138 membrojn kaj tiel ankoraŭfoje ĝi superis sin mem.

Prof. D-ro Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA. (Foto Kehlet)


En 1958 estis organizita la celebrado de la 50-jara datreveno de la fondiĝo de UEA: serio da artikoloj kaj brila festo kun la UK en Mainz; intensigo de la preparlaboroj por la Zamenhof-jaro; fondo de Internacia Arta Teatro kaj ĝia unua prezento dum la UK en Mainz. La membraro de UEA denove iom kreskis: 27.378.

1959 estis la Zamenhof-Jaro: impona Internacia Patrona Komitato; apartaj dokumentoj de CED en pluraj lingvoj; multaj artikoloj en la monda gazetaro kaj prelegoj aŭ informoj per radio kaj televido; artikolo pri Zamenhof en Unesco-Courier; Zamenhof deklarita granda personeco de la homaro fare de la Plenuma Komitato de Unesko; impona UK en Varsovio; fondo de Internacia Ekzamena Komisiono kaj Internacia Diplomo. UEA atingis 32.588 membrojn kaj tiamaniere la unuan fojon en sia historio transpasis la ciferon 30.000.

En 1960 estis plibonigita la Kongresa Regularo; UEA sendis s-inon M. Haudebine al Hindio por instrui la lingvon. Elstara evento estis la Lerneja Seminario en Bohinj, Jugoslavio, Dum la UK en Bruselo (1960) ekfunkciis la Internacia Ekzamena Komisiono kaj okazis la unua ekzameno laŭ la Regularo akceptita en Varsovio (1959). La nombro de la membroj malkreskis al 30.185 ĉefe pro valutaj malfacilaĵoj en unu lando, el kiu en la antaŭaj jaroj estis eble pagi la kotizon.

En 1961 UEA aĉetis propran domon en la centro de Rotterdam; estis lanĉita la kampanjo “Ĉambroj” (donacoj de 5.000 gld. por la rajto nomi iun ĉambron laŭ la indiko de la donacinto); Unua Internacia Arta Festivalo dum la UK en Harrogate; en la rilatoj kun Unesko UEA ricevis la prestiĝan kategorion B; akcepto de nova Regularo por la Internacia Ekzamena Komisiono plu valida. Kompare kun la pasinta jaro la nombro de la membroj kreskis al 30.750.

La jaron 1962 markas du gravaj eventoj: la plenumo de la Unua Baza Laborprogramo kaj la akcepto de la Dua Baza Laborplano de UEA; Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Scienco, okazinta dum la UK en Kopenhago. La membronombro estis 32.475.

La jaro 1963 estis plena de novaj agadoj kaj eventoj: la UK en Sofio kun 3.472 aliĝintoj; Unua Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto Estas Instruata; Dua Internacia Arta Festivalo; ekeldono de Monda Kulturo (regule aperadis ĝis la mezo de 1966); Jaro de la Junularo; publikigo de la epokfara traduko de Dia Komedio en la Serio Oriento-Okcidento; fondo kaj ekago de Konsulta Komisiono pri Lernejoj (malfondita en 1970, post kiam ĝi plenumis sian taskon); ekeldono de la revuo Kontakto fare de la junulara sekcio. UEA superis ĉiujn antaŭajn rekordojn kaj atingis 33.953 membrojn; fondo de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI).

En 1964 komenciĝis la ampleksaj preparlaboroj por la Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK); pli ol 300 kvalifikitaj personoj kandidatigis la Asocion por la Nobel-Pacpremio (multaj informoj en la monda gazetaro); UEA transprenis la revuon La Praktiko (kaj eldonis ĝin ĝis 1971, kiam, laŭ la insista deziro de Andreo Ĉe, UEA redonis ĝin al la antaŭaj proprietuloj, kio bedaŭrinde signifis la finon de tiu grava periodaĵo). La nombro de la membroj falis al 32.202.

En 1965 estis la Jaro de Internacia Kunlaboro: UEA partoprenis per ampleksa programo, en kiu la Propono al UN okupis la unuan lokon; kolektado de individuaj kaj kolektivaj subskriboj progresis amase; la UK en Tokio, la unua en lando de Azio, kun 1.711 aliĝintoj el 45 landoj, estis grandega sukceso. La nombro de membroj estis 31.927.

La jaron 1966 markas pluraj gravaj eventoj: oficiala transdono de la Propono al UN kun akompanaj Memorando en 4 lingvoj, listo de la plej gravaj individuaj subskribintoj kaj organizaĵoj, aparta dokumento de CED k.a.; UK en Budapeŝto kun 3.945 aliĝintoj el 41 landoj; Tria Arta Festivalo; Dua Lerneja Konferenco en Graz, Aŭstrio; kongreso de TEJO en Pécs kun rekorda nombro de 900 partoprenantoj; prelegoj de la prezidanto en Hungario, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Usono, Nederlando, Germanio kaj Soveta Unio (1967). Malgraŭ la iom altiĝintaj kotizoj la nombro de membroj kreskis al 32.507.

En 1967 komenciĝis la preparlaboroj por la Jaro de Homaj Rajtoj (JHR) kaj aperis la 2-a eldono de la Universala Deklaracio. La nombro de membroj estis 32.157.

La jaron 1968 markas jenaj okazaĵoj: plena realigo de la plano por memorigo de la JHR, 3-a kaj 4-a eldonoj de la Universala Deklaracio; glumarko en 80.000 ekzempleroj kun la vortoj “Por la Internacia Lingvo – Kontraŭ la Lingva Diskriminacio – Jaro de Homaj Rajtoj”; memorigo de la 60-jara datreveno de la fondiĝo de UEA; fondo de Institucio Hodler 68; aperigo de la unua numero de La Monda Lingvo-Problemo; Pedagogia Konferenco en Sonnenberg pri “Fundamentaj Homaj Rajtoj kaj Liberecoj” sub aŭspicio de UEA; partopreno en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Parizo kaj amendo de UEA al Procedura Regularo por pli justa uzo de lingvoj; Kvara Internacia Arta Festivalo en Madrido; Unua Semajno de Internacia Amikeco (post tio ĝi okazis ĉiujare); publikigo de la bulteno Informa Servo de UEA (ĝis novembro 1972 entute aperis 27 n-roj). CED ŝanĝis la nomon al Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. La nombro de membroj kreskis al 32.380.

En 1969 okazis la Tria Lerneja Konferenco en Helsinki, Finnlando. La aliaj menciindaj eventoj estas: Laborplano por la Internacia Jaro de Edukado; enkonduko de “Debato” kiel nova ero de la kongresaj programoj; perspektiva plano por ekipi la CO per ĉiuj rimedoj por la presado de malgrandformataj eldonaĵoj: kompostmaŝino, fotografa aparataro, ofseta presmaŝino. La nombro de membroj denove kreskis al 33.769, la dua plej alta en la historio de UEA.

En 1970 estis preskaŭ komplete realigita la perspektiva plano por la produktado de la eldonaĵoj de UEA en la CO: aĉeto de kompostmaŝino kaj fotografa aparataro; ekpreso de la Jarlibro, Esperanto, Kontakto, multaj dokumentoj de CED kaj aliaj presaĵoj per la novaj maŝinoj; aĉeto de moderna librotena aŭtomato kun kontrolita aŭtomata saldo-kalkulado; kolekto de 8.500 gld. por la ilaro, t.e. unu triono de la kostoj por aĉeti la kompostilon kaj fotografan aparataron; rearanĝo de la Jarlibro proksimume en du egalaj partoj; eldono de la libro Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj de Mag. I. Dratwer; komenciĝo de artikolserio “Por pli Efika Informado” en Esperanto; sukcesa Internacia Jaro de Edukado; fakaj prelegoj de Prof. I. Lapenna en finnaj universitatoj en Esperanto kun nacilingva tradukado; brila UK en Vieno, kiun persone malfermis la Prezidento de Aŭstrio F. Jonas. Pro la inflaciaj prezoj en 1969 necesis denove iom altigi la kotizojn, kio parte reflektiĝis en la nombro de membroj: 33.337.

La jaron 1971 markas jenaj okazaĵoj: akcepto de la amendo al la Procedura Regularo de NRO-j, konforme al la klopodoj de UEA iniciatitaj en 1968; nova eldono de la faldfolio La Internacia Lingvo Esperanto; nova eldono de internaciaj afiŝoj; Laborplano por la Internacia Libro-Jaro kaj eldono de glumarko en 80.000 ekzempleroj; daŭrigo de la artikolserio “Por pli Efika Informado” kaj projekto eldoni la tuton en formo de broŝuro; brila “Forumo” dum la UK en Londono, publikigo de la materialoj en LMLP 9/1972 kaj depresaĵo en formo de 48-paĝa broŝuro en 1.000 ekzempleroj kun la titolo La Demando de Lingva Komunikado en la Nuntempa Mondo; kampanjo 100 × 100 kun la celo atingi, ke 100 personoj pagu dum 3 jaroj po 100 gld. jare por kovri la elspezojn de altigita afranko (grandparte sukcesinta). Por la unua fojo post multaj jaroj la finaj kontoj de la Asocio montris malgrandan profiton de 3.100 gld., ĉefe dank’ al la produktado de la presaĵoj per la maŝinoj aĉetitaj en 1970. La nombro de membroj estis 32.070.

1972 estas la Internacia Jaro de la Libro, en kiu UEA partoprenas per speciala konciza plano kun emfazo je la valoro de la Esperanta Literaturo kaj propagandado de la Esperanta Libro; plua evoluigo de la Libro-Servo de UEA; luo de la plej moderna fotokopiilo; komenciĝo de Eltondaĵa Servo; UK en Portland, la unua en Usono post 1915, kun elstara programo; seminario Sveda Somera Semajno en Frostavallen (daŭrigo de la diskutoj pri “La Problemo de Lingva Komunikado en la Moderna Mondo – Kun Speciala Atento al la Situacio en Eŭropo” kaj “Perspektivoj de Esperanto kaj la Vojoj por la Estonta Agado”, alivorte la ĉefaj principoj de la Tria Baza Laborprogramo, decidita en 1971 kaj ellaborata en 1972); Hungara Kultura Festivalo en Budapeŝto kaj Dekjara Jubileo de Somera Esperanto-Universitato en Gyula, Hungario, ambaŭ sub aŭspicioj de UEA; kongreso de TEJO en Toruń, Pollando. Dum tiuj ĉi linioj estas skribataj, la jaro 1972 ankoraŭ ne finiĝis, sed ĉio indikas, ke la nombro de individuaj membroj kreskos kompare kun la pasinta jaro, verŝajne ankaŭ la nombro de la tuta membraro.

(Lastmomente: Efektive, la nombro de IM kreskis al 7.069 kaj tiu de la tuta membraro al 32.459.)

18.5.4 Komento

Multnombraj estis la taskoj, kiujn frontis UEA inter 1948 kaj la fino de 1972. La rezultoj estas des pli rimarkindaj. La plenumado de la taskoj per paralelaj agadoj en diversaj direktoj rezultigis internan fortikigon de la Asocio, konsiderindan altigon de ĝia reputacio en la internaciaj rilatoj, kaj ĝeneralan plibonigon de la pozicio de Esperanto en la mondo. Sukcese estis solvitaj multaj internaj kaj eksteraj problemoj en tre malfacilaj cirkonstancoj. Ĉiu unuopa el la multfacetaj agadoj – kaj multaj aliaj, malpli gravaj, eĉ ne aluditaj en la supra listo – postulis amason da tempo, energioj, konvinko kaj fido. Aldone, necesis ankaŭ havigi almenaŭ la minimumajn financajn rimedojn, sen kiuj la agadoj ne estus realigeblaj.

18.6 FINANCA FORTIKIĜO

Ekde sia fondiĝo UEA preskaŭ senĉese havis deficitojn. Tio estas sufiĉe komprenebla, se oni konsideras, ke efektive la Asocio ĉiam pli donadis al la membraro, ol ĝi ricevadis en formo de kotizoj. Tio precipe koncernas la traktatan periodon, dum kiu UEA ludis decidan rolon en la disvastigo de la lingvo. Nur financa helpo de pli bonstataj kaj klarvidaj membroj ebligadis kovri la deficitojn kaj finance vivteni la Asocion. La demando estas kiel: ĉu racie aŭ malŝpare. Jen karakterizaj ekzemploj:

Inter 1920 kaj 1933, kiam la sidejo de UEA estis en Ĝenevo kaj kiam ekzistis preskaŭ neniaj malfacilaĵoj por pagi la kotizojn de kiu ajn lando al la Centra Oficejo, la tuta sumo de malprofitoj estis 120.000 sv.fr. (oni konsideru la tiaman valoron de la franko). La plia sorto de la ĝeneva UEA estas konata, kaj ne necesas plu komenti ĉi tie. La deficitoj de Internacia Esperanto-Ligo, ekde 1947 denove UEA, en Heronsgate, variis de jaro al jaro. En tiu periodo la agadoj de UEA estis limigitaj kaj la nombro de ĉiuj membroj multe pli malalta ol nuntempe. Ankaŭ tiam necesis kovri la deficitojn el la kapitala konto, kaj ankaŭ tiam la situacio estis malfacila, sed ne komparebla kun la ĝeneva periodo.

Ekde la fino de 1955 la sidejo de UEA troviĝas en Rotterdam. La agadoj de UEA senĉese vastiĝadis, kaj la nombro de la membroj kreskadis, kiel montrite en la antaŭa sekcio. Por kovri la deficitojn necesis denove prenadi el la kapitala konto. Nur escepte la financa jaro finiĝis sen malgajno.

Estas pli ol evidente, ke la ŝlosilo por objektive taksi la financan situacion estas precize la kapitala konto kaj la diversaj fondaĵoj, ĉu konstantaj, ĉu okazaj por difinitaj kampanjoj.

En 1948 la kapitala konto estis 1.300 anglaj pundoj, la valoro de la domo en Heronsgate estis taksita je 2.000 pundoj kaj la tiama Fondaĵo Hodler en Ĝenevo estis 17.500 sv.fr., sed nur teorie, ĉar poste montriĝis, ke ankaŭ tiu cifero estis malĝusta. Tamen, por la bezonoj de la nuna ekspliko oni prenu ĝin kiel ĝustan. Entute, do la kapitala valoro estis ĉ. 50.000 ned. gld. (Tiuj kaj la sekvantaj ciferoj estas rondigitaj).

En 1955, do en la jaro de la nova Statuto, la kapitala konto estis ĉ. 21.000 gld., la nova Garantia Fondaĵo estis ĉ. 55.000 gld., la Fondaĵo Hodler 15.500 sv.fr., dum la domo en Heronsgate estis vendita por la sumo de 4.150 pundoj kaj, post la pago de la kostoj kaj diversaj fakturoj, restis la sumo de 3.000 pundoj. Entute, do, egalvaloro de ĉ. 121.000 gld., kio signifas 71.000 gld. pli ol en 1948, malgraŭ la deficitoj kaj la grandaj kostoj de translokiĝo el Britio al Nederlando.

En 1964, nome en la jaro de la kongreso en Hago, la tuta asocia kapitalo estis 204.000 gld., kaj en ĝi estis inkluzivitaj la antaŭaj apartaj fondaĵoj (Garantia, Hodler, Domo, Kapitala Konto), nun unuigitaj.

En 1969 la asocia kapitalo estis 241.000 gld. Do, dank’ al pliaj heredaĵoj kaj libervolaj donacoj, ĝi denove kreskis kompare kun 1964 kaj preskaŭ duobliĝis kompare kun 1955.

En 1971, la lasta financa jaro pri kiu eblas doni informojn en la nuna momento (novembro 1972), la asocia kapitalo estis 254.000 gld. Do, ĝi denove kreskis kompare kun 1969 kaj pli ol duobliĝis kompare kun 1955. Fakte, la kapitalo, kune kun la diversaj fondaĵoj – kaj ankaŭ ilin oni devas kalkuli – sumiĝis je 303.000 gld. Krome, en la bilanco la valoro de la domo de UEA en Rotterdam estas taksita je 137.000 gld. (kiu sumo ne eniras en la rubrikon “asocia kapitalo”), sed la fakta valoro nur de la grundo, senkonsidere al la valoro de la konstruaĵo, estas nun ĉ. 190.000 gld., kio signifas ke la domo valoras minimume 250.000 gld. Fine, ekster la financoj de UEA, oni ne povas ne emfazi la grandan signifon de Institucio Hodler 68, kiu en 1972 atingis la sumon de 143.500 gld. kaj jam povis helpi rekte aŭ malrekte al UEA per profito de ĉ. 7.000 gld. en 1970 kaj per 7.000 en 1971.

Neniam en la tuta historio de UEA – eĉ ne en la tempo de la grandega heredaĵo, kiun postlasis al la Asocio ĝia fondinto H. Hodler kaj kiu estis elspezita en nuraj kelkaj jaroj – la financa situacio de UEA estis pli bona kaj pli solida ol ĝi estas nuntempe.

Kion ĉio-ĉi signifas? Kiel povis okazi, ke, malgraŭ la bedaŭrinde ne eviteblaj deficitoj en multaj financaj jaroj (ĉefe pro la inflaciaj prezoj, malantaŭ kiuj postrestis la kotizoj), tamen tiu rezerva kapitalo, diference de la katastrofa ĝeneva periodo, daŭre kreskis kaj, kompare kun 1948, proksimume dekobliĝis (se oni prenas en konsideron ankaŭ la valoron de la domo de minimume 250.000 gld.)?

Objektiva analizo de faktoj montras, ke tio ŝuldiĝas unuavice al la trafa kaj efika laboro de la Asocio dum 25 jaroj, unuflanke, kaj al aprezado de tiu laboro fare de multaj pli bonstataj membroj, kiuj ĝuste tial helpis la agadojn de la Asocio per donacoj, ĉu por la kapitala konto, ĉu por specialaj celoj, aŭ heredigis al UEA partojn de siaj havaĵoj, aliflanke. Al la solida financa situacio certe kontribuis ankaŭ diversaj financaj iniciatoj de la Estraro, kies alvokoj havigis al la Asocio konsiderindajn sumojn, ekzemple, tute ronde: 65.000 gld. por la “ĉambroj”, preskaŭ 20.000 gld. por la revuo La Monda Lingvo-Problemo, ĉ. 34.000 gld. por CED en 22 jaroj, pli ol 12.000 gld. por la propra presejo, ĉ. 140.000 gld. da donacoj kaj pruntoj por Institucio Hodler 68, ktp. Tiuj kaj multaj aliaj alvokoj restus seneĥaj, se la membraro ne estus kontenta pri la multflankaj agadoj de UEA, kutime celtrafaj kaj ĉiam utilaj; se ĝi ne fidus je la gvidado kaj administrado de la Asocio; se ĝi ne vidus, ke la iniciatintoj ne nur alvokas la aliajn kontribui por difinitaj celoj, sed ankaŭ mem, kiel la unuaj, reagas je la propraj alvokoj per propraj kontribuoj kaj poste mem maksimume dediĉas siajn fortojn por fakte realigi la promesojn. Eble tiu konscienca plenumado de promesoj pri konkretaj atingoj, se oni finance subtenos difinitan agadon, estis unu el la ĉefaj psikologiaj faktoroj, kiuj kuraĝigis la membraron kontribui.

Estas pli ol evidente, ke ankaŭ la sukcesa financa fortikigo de UEA estas nedisigeble ligita al la agadoj, fakte integra parto de la tuta aktivado.

18.7 RESUMA TABELA TRARIGARDO
Jaro Asocioj Membroj Delegitoj Komitato
Aliĝintaj LA
Aliĝintaj FA
Kunlaborantaj FA
ENTUTE
Nombro
En landoj
Nombro
Landoj
Komitatanoj
Observantoj
Entute
Asocia kapitalo en ned. gld.
1948 19* 7 26 17.707 70 2.224 58 35 35 50.000
1955 22 12 34 21.762 81 2.249 61 40 40 121.000
1964 29 2 18 49 32.202 83 3.433 58 67 5 72 204.000
1971 34 3 23 60 32.070 88 3.501 66 72 6 78 254.000*
* Sen du landaj asocioj en Jugoslavio, kiuj en la postaj jaroj estis reprezentitaj en UEA de JEL.
* V. aldonajn eksplikojn supre en 18.6 por la jaro 1971.

La supra trarigardo resumas per informoj esprimeblaj cifere nur la nombran kreskon, teritorian etendiĝon kaj financan fortikiĝon de la Asocio ekde 1948 (unua jaro post la kunfandiĝo) kaj 1971 (la lasta, pri kiu eblas doni informojn) en intervaloj de la unuaj 7, mezaj 9 kaj lastaj 7 jaroj. En la lasta 7-jara periodo aparte ĝenaj estis la eksteraj malfacilaĵoj, prezentitaj en la Enkondukaj Rimarkoj (v. 18.1), tute speciale la inflacio kaj transpagaj obstakloj el multaj landoj.

18.8 KONKLUDA RIMARKO

Eĉ pli ol supraĵa analizo de la prezentitaj faktoj montras kun absoluta certeco, ke la ĝenerala fortikiĝo de la Asocio kaj la konsiderinda pliboniĝo de la pozicio de Esperanto en la mondo estas rekta rezulto de la laboroj, kiujn plenumas UEA. Aliflanke, la centraj organoj de la Asocio povas des pli sukcese aktivi, ju pli granda estas la apogo de ĉiuj organizaĵoj kaj unuopaj membroj, apartenantaj al ĝi.

Estas ankaŭ tute certe, ke la sukcesoj povus esti multe pli grandaj, se la aliĝintaj asocioj kaj ĉiuj individuaj membroj sindone plenumus la libervole akceptitajn sindevigojn en la Statuto, Regularoj, Laborprogramo kaj specialaj planoj; krome, se ĉiuj aliĝintaj asocioj kaj organizaĵoj en kontraktaj rilatoj kun UEA mem planadus siajn proprajn agadojn, efektive laborus laŭ tiuj planoj kaj atingus adekvatajn rezultojn.

Kvankam la prestiĝo de UEA kaj de la lingvo sendube kreskis en la lastaj jaroj, kvankam la nombro de personoj uzantaj la Internacian Lingvon grandiĝis, tamen estas ankoraŭ rimarkeblaj multaj signoj de esotereco kaj foresto de interna demokrateco kun memdisciplino, kiuj almenaŭ parte paralizas la atingojn. Aldoniĝas ankaŭ gravaj misprezentoj kaj pli ol senbazaj kritikoj, direktitaj ne al eraroj, mankoj kaj neniofarado, sed ĝuste al pozitivaj agadoj kaj atingoj. Kiel en la pasinteco, tiaspecaj misprezentaj “kritikoj” venas de personoj aŭ etaj grupoj, kiuj mem praktike neniom helpas en kiu ajn senco al progresigo de la Internacia Lingvo. Tiu negativismo ne meritus eĉ mencion, se ĝi ne disrompus la konkordon kaj dissemus defetismon. Negativajn fenomenojn la Asocio devos kontraŭbatali ankaŭ en la estonteco.

Unu el la psikologiaj problemoj, kiujn frontas UEA kaj la tuta Esperanto-Movado nuntempe, estas kiel atingi sindonon sen fanatikeco, firman konvinkon sen ĝena altrudado, fidon bazitan sur objektiva, scienca analizo de faktoj, sen tro da eksteraj signoj. Per bona volo ankaŭ tio estas solvebla.

La esperantismo estas movado ankoraŭ batalanta. Kiel tia ĝi daŭre bezonas novajn inspirojn kaj vastan subtenon. Oni ĉiam memoru, ke UEA estas nek sole la Estraro, nek nur la Komitato, nek la diversaj oficejoj, sed ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, lokaj societoj, delegitoj, la tuta membraro, ĉiuj organoj. Kiam oni plene komprenos tiun veron kaj kiam oni agos memdiscipline laŭ la Statuto kaj regularoj, laŭ la programoj kaj planoj de laboro, konforme al la interkonsentitaj sindevigoj, UEA povos konduki la Internacian Lingvon antaŭen ankoraŭ multe pli rapide kaj pli sukcese en la sekvanta periodo. Dank’ al la penadoj de pluraj sindonaj funkciuloj, libere elektitaj al la centraj organoj de la Asocio, dank’ al multnombraj kunlaborantoj kaj aktivuloj tra la mondo, UEA prezentiĝas fine de 1972 kiel fortika moderna konstruaĵo. Dudek kvin jaroj estis bezonataj por ĝin konstrui tavolon post tavolo. Nun estas multe pli facile ĝin plu konstruadi, daŭre adaptante ĝin al la aktualaj postuloj de la moderna vivo. Oni tamen ne forgesu, ke eĉ la plej bela kaj fortika konstruaĵo, kiun planis kompetentaj arkitektoj kaj realigis multaj inteligentaj cerboj kaj diligentaj manoj, povas facile esti forblovita en aeron per same modernaj eksplodigiloj dum nuraj kelkaj sekundoj, se oni ne gardas ĝin atente.

18.9 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Lapenna, Ivo, Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Rotterdam 1966.

–, La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto) (red.). Londono 1954.

–, Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro (red.). Londono 1960.

Periodaĵoj kaj dokumentoj:

Dokumentoj de CED, precipe en la serioj C kaj I.

Esperanto, 1948-1973, precipe por la jaroj 1948-49, 1952-57, 1962-65, 1968-73.

Jarlibroj de IEL (1945-47) kaj UEA (1933, 1934, 1948-1973). Protokoloj pri la kunsidoj de la Komitato kaj Estraro de UEA, 1947-1973.

Raportoj de la Estraro, 1948-1972.

Statutoj de 1908, 1933 (Kolonja Interkonsento), 1936 (IEL), 1948 (kunfandiĝo), 1955 (reformo), 1956 kaj 1958 (jura personeco).

ĈAPITRO 19

LABORISTA ESPERANTO-MOVADO

19.1 ANTAŬ LA UNUA MONDMILITO
19.1.1 Esperanto kaj Laboristoj

“Uzado de la internacia lingvo Esperanto en la oficialaj sciigoj de la Internacia Socialista Oficejo” en Bruselo apartenis al la temoj proponitaj por pridiskuto dum la Internacia Socialista Kongreso en Stuttgart (1907). Submetis ĝin – laŭ komisio de sia partio – i.a. la brila franca socialisto Jean Jaurès. Kvankam la propono ne penetris en la kongresan tagordon, ĉar prepara kunveno malakceptis ĝin “kiel ne sufiĉe maturan”, la jaroj 1907/08 tamen signifas turnopunkton en la sintenado de la laboristoj al la dudekjara lingvo Esperanto.

En sia frua epoko Esperanto trovis parolantojn unuavice inter rusaj kleraj idealistoj, altiritaj al ĝi per sia estetika sento kaj dorlotantaj ĝin “kiel internan apartenaĵon de sia idearo” (Drezen); inter francaj intelektuloj, metantaj per sia sistema propagando solidan fundamenton por la studado kaj praktika ekuzo de la lingvo kaj ne aparte entuziasmaj pri popularigo de homamo kaj pacifismo; poste inter diverslandaj instruistoj, kuracistoj, oficistoj, sed apenaŭ inter laboristoj. La malfermiĝo de la Esperanto-Movado al la laboristaro, al la amasoj, koincidis kun la sukcesa trapaso de la interna krizo de 1907/08, kiam la adeptoj de Esperanto triumfis kontraŭ la reformemuloj kaj kiam la lingvo perdis siajn logikistojn kaj filozofojn, kiuj bremsis ĝian eniron en la praktikon kaj la transformiĝon de lingvo-projekto al viva lingvo. Tiu ĉi venko de meztavolaj homoj, plejparte sendanĝeruloj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj “esperantaĵoj”, por la ekstera publiko iom strangaj personoj, ne volantaj ŝanĝi la instrumenton, kiun ili alproprigis al si kaj kiun ili opiniis tute taŭga por siaj limigitaj celoj – tiu sukcesa ribelo, do, de ĝenerale inerta anaro kontraŭ la plimulto de la gvidantoj; krome, la financa konsidero de la eldonistoj, kiuj ne volis perdi la monon investitan en esperantlingvaj eldonaĵoj; kaj, eble plej grave, la montriĝonta fakto, ke Ido efektive estas lingvo malsupera al Esperanto: jen la antaŭkondiĉoj por la penetro de Esperanto en la pli vastan socion, inaŭgurantaj tian vojon al fina venko, kian la tiutempaj “oficialaj optimistoj” ne konsideris en siaj paroladoj. Nur post kiam Esperanto pruvis, ke ĝi eliris la stadion de nura projekto, kiam ĝi montris sian ligitecon al nesplitebla homa kolektivo, ĝi ankaŭ povis pli profunde ĉerpi el la laborista potencialo. Batalantoj por sia socia kaj politika emancipiĝo posedis tre realisman juĝkapablon pri kio helpas atingi iliajn celojn. Tiel longe, kiel la lingvo de Zamenhof ne konvinke demonstris sian vivpovon, ĝi ne sukcesis altiri la internaciisman laboristan movadon, en kies ĉiutaga lukto Esperanto ne ŝajnis kapabla ludi efikan rolon, krom eble hobian. Sed nun, kiam la esperantistoj definitive transiris al la praktika elprovado de sia lingvo kaj ĉesigis la lacigan diskuton pri tiuj aŭ|aliaj ŝanĝoj, al la pure poresperanta agado, ankaŭ sub influo de la Bulonja Deklaracio, aldoniĝis nova tendenco, kiu akcentis peresperantan laboron kaj celis uzi la Internacian Lingvon en speciala fako aŭ por specialaj bezonoj, eĉ se provizore nur en tre limigita kadro. Kaj ĉar laboristoj kutime partoprenis la socian vivon en organizoj apartigite de aliaj sociaj klasoj, la propagando por Esperanto inter laboristoj promesis plej fruktodonan rezulton, se ĝi estis efektivigata pere de specialaj laboristaj Esperanto-organizaĵoj.

Tiu nova tendenco, fine ebligita post la Ido-krizo kaj paralele evoluanta kun la malfortiĝo de la pridisputata kaj neklare formulita idealismo, tamen ne estis inventaĵo de laboristoj: en la Esperanto-Movado mem la fondo de UEA en 1908 indikis la estontan vojon; al la ĉefe disvastiga kaj instrua laboro Hodler kaj liaj amikoj apudmetis tutmondan organizaĵon, sendependan de naciaj societoj, por la praktika aplikado de Esperanto. Ĉirkaŭ la sama tempo montriĝis la unuaj signoj de la laŭklasa diferenciĝo en la Movado: kunveno de socialistoj dum la Universala Kongreso en Dresden (1908) akceptis proponon fondi Socialistan Societon Internacian Esperantistan, kaj, hazarde, samjare aperis en Ĉikago Esperanta traduko de la Komunista Manifesto, kies vokon “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!” kreskanta nombro da laboristoj komencis plenigi per aldona, tute aparte inspira signifo.

19.1.2 Unuaj Organizaj Provoj

Laboristaj grupoj kreiĝis jam en la unuaj jaroj de la dudeka jarcento, i.a. Brita Ligo de Socialistaj Esperantistoj (1909), lokaj kluboj en Francio (1905), en Nederlando (1907), en Germanio (1908) kaj en Svedio (1905). Komence de 1907 aperis la unua numero de Internacia Socia Revuo (ISR), konceptita kiel “organo batalema”, informilo pri la internacia socialista movado kaj libera tribuno de ĉiuj esperantlingvaj socialistoj kaj liberecanoj, anarkistoj kaj liberpensuloj; ĝi, krome, eldonis tradukitajn verkojn de teoriistoj de la laborista movado, i.a. de W. Liebknecht, Lassalle, Kropotkin. Sinsekve aperante en Parizo, Hago kaj Amsterdamo, ISR sukcesis konservi monatan ritmon ĝis la eksplodo de la Mondmilito, kiam ĝi havis pli ol 600 abonantojn en ĉiuj mondopartoj.

Inter la iniciatintoj de ISR* troviĝis la samaj personoj, kiuj en 1906 fondis en Parizo la unuan internacian laboristan Esperanto-organizaĵon, sub la nomo Internacia Asocio “Paco-Libereco”. Laŭ sia statuto, ĝi celis batali kontraŭ militarismo, kapitalismo, alkoholismo, kontraŭ dogmoj kaj antaŭjuĝoj kaj por socia plibonigo. Kvankam la asocio eldonis sep broŝurojn kun kontraŭmilita enhavo, ĝia reeĥo ekster Francio restis limigita. Ĉu tial, ĉar ĝi dediĉis sin al tro ambiciaj taskoj aŭ tial, ĉar la laboristaj esperantistoj ankoraŭ komprenis la lingvon pli celo ol rimedo, post 1910, kiam “Paco-Libereco” kunfandiĝis kun alia grupeto al Liberiga Stelo, okazis baldaŭa malaktiviĝo kaj tute ĉesis la eldona agado.

* Inter ili troviĝis ankaŭ la franca anarkisto Paul Berthelot (1881-1910), kiu en 1905 fondis la revuon Esperanto, posta organo de UEA.

En nacia kadro la aktiveco de laboristaj esperantistoj ŝajnis pli promesplena ol sur internacia nivelo: En Germanio ekfloris laboristaj kluboj en kelkaj grandurboj, el kio en 1911 rezultis la fondiĝo de Germana Laborista Esperanto-Asocio. La 1-an de majo 1911 oni kreis Nederlandan Federacion de Laboristaj Esperantistoj, kaj en 1913 estis starigita Hungaria Esperantista Societo Laborista. Asocioj de socialistoj kaj sindikatistoj estiĝis en Francio (1910/11), poste Franca Laborista Esperantista Unuiĝo (1914); en 1912 ekaperis Le Travailleur Espérantiste (Esperantista Laboristo), kies tradicion ĝis hodiaŭ daŭrigas Sennacieca Revuo. En antaŭrevolucia Ruslando kompreneble ne povis funkcii aparta movado de laboristoj, sed ĉar ankaŭ tie ISR kaj Liberiga Stelo kolektis adeptojn, la cara Oĥrana trovis necesa dungi specialajn agentojn por observi la esperantistojn. – “Grupo Libertaria Esperantista” en Tokio estis en 1908 organizita de la fama japana anarkisto Osugi sakae, kaj en 1913 lia ne malpli fama ĉina samcelano Sifo lanĉis dulingvan gazeton La Voĉo de la Popolo, kiu apud Ĥina Socialisto iom influis la ankoraŭ malfortan revolucian movadon en Ĉinio.

Aparte atentinda estis la aktiveco de Ĉeĥoj. En 1911 formiĝis en Prago socialdemokrata Laborista Asocio Esperantista, kies organo La Kulturo proklamis sloganon, kiu post la milito fariĝos la baza konvinko de la plej multaj laboristaj esperantistoj: “Unue ni estas socialistoj, poste esperantistoj!” Akre kritikante la banalan trapason de la neŭtralaj kongresoj, La Kulturo alvokis al “renaskigo de esperantismo per socialismo” kaj tre klare difinis kiel sian unuan celon la praktikan eluzon de Esperanto en la servo de internacia socialismo.

19.1.3 Projektoj de Internacia Organizaĵo

La ĝenerala socialisma movado, nome la Dua Internacio kaj la naciaj partioj, tiutempe pli-malpli ignoris Esperanton kaj okaze eĉ malpermesis al sia gazetaro skribi pri ĝi. Praktike forgesitaj estis du kongresaj rezolucioj de la Unua Internacio el la jaroj 1866 kaj 1867, kiuj esprimis sian simpation al kreintoj de internacia lingvo kaj konstatis, “ke internacia lingvo kaj la reformo de la ortografio estus ĝenerale utilaj kaj povus kontribui baldaŭ al la interfratiĝo de la nacioj”. Kaj la komentoj de Marx pri la problemo de universala lingvo – li kritikis la “laikan laboron” de Proudhon sur tiu kampo – estis tro flankaj por doni impulson al liaj disĉiploj.

El la projektoj por internacia organizaĵo, kiujn diskutis la Kongresetoj de Ruĝuloj, ekde 1906 kelkfoje okazantaj en la kadro de la Universalaj Kongresoj, plej grandan atenton meritas tiu pri Internacia Laborista Federacio Esperantista, kiun submetis la ĉeĥa Laborista Asocio Esperantista, en 1912.

Dum germana projekto parolis ne nur ne pri klasbatalo, sed eĉ antaŭvidis por la organizaĵo neŭtralan karakteron, eble sub la influo de la agitado de germanaj gazetoj, kiuj insultis Esperanton kiel “kontraŭnaciecan kreaĵon” (unu gazeto jam en 1905 nomis ĝin “internacia anarkista lingvo”), la Ĉeĥoj planis allasi nur tiujn membroasociojn, kiuj laboras por Esperanto “por prepari per ĝia helpo la vojon al sociala revolucio”, kaj akcentis la principojn de absolute libera aŭtonomio (1) de laboristoj de ĉiu nacio resp. lingvo kaj (2) de ĉiu memstara socialisma skolo.

Neniu projekto povis esti realigita tiam, sed la ĉeĥa starpunkto plej multe similis postmilitajn principojn de la laborista Esperanto-Movado. Eĉ se la pafado de kanonoj nun dum kvar jaroj superbruis la diskutojn inter la laboristaj esperantistoj, la direkto de ilia agado estis surprize klare destinita. Kvankam UEA en 1911 starigis propran laboristan fakon (kiu cetere apenaŭ funkciis), la plimulto de la laboristaro jam uzanta Esperanton konsideris daŭran kunlaboron kun la neŭtralaj organizaĵoj jam kiel nerealan alternativon. Ilin fortimigis la samideana etoso, la Majstro-kulto, la kantado de “naiva” himno kaj la evidenta malinklino de multaj esperantistoj sekvi la vojmontrajn ideojn de Zamenhof, Hodler kaj aliaj progresemaj reprezentantoj de la tradicia esperantismo. Dum unu landa asocio deklaris sin malfermita kaj al pacifistoj kaj al ŝovinistoj, Hodler en letero al Romain Rolland bonvenigis la aliĝon de internaciistoj, pacifistoj kaj socialistoj, ĉar Esperanto “povas nur venki de la agado de malplimultoj profunde konvinkitaj pri internaciisma idealo”.

Zamenhof, kiel Hodler ne plu kalkulante pri registaroj, montris – en la 6-a Kongreso en Washington en 1910 – kiel plej kredeble atingi la celon: ne per fido al registaraj dekretoj aŭ delegitaraj decidoj, sed “per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj”, La iniciatinto de Esperanto, kiu dum sia tuta vivo “amis la popolon laboreman kaj... preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj, for el mondana societo” (Privat), komprenis, ke ĉiu lingvo kaj do ankaŭ Esperanto ne estas disigebla de la medio kaj socio, en kiu ĝi estas uzata, kaj ke por sukcese disvastigi Esperanton necesas ligi ĝin al tiuj sociaj elementoj, kiuj estas plej multnombraj kaj kiuj povos doni plej fortan bazon kaj stimulon al la tuta internacilingva Movado. Tion li brile formulis en saluta letero al nova laborista Esperanto-gazeto, en 1910: “La kampo, kiun Vi elektis por Via laborado, estas tre grava; eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.”

19.2 LA INTERMILITA PERIODO
19.2.1 Sekvoj de la Milito

Post la Unua Mondmilito la esperantistaj laboristoj povis repripensi la eblojn de internacia organiziĝo. Daŭrigi simple tie, kie ĉesis la diskutoj en 1914, tion malpermesis la ŝanĝita situacio. Unue, la esperantistaj laboristoj estis tre forte kaptitaj de la profunda ŝoko, kiun la internacia laborista movado spertis en la komenco de la milito: kiam, malgraŭ ĉiuj proletunuigaj deklaroj, la laboristoj ne solidariĝis trans la landlimojn kun siaj kamaradoj, sed interne de sia lando kun ĉiuj samnacianoj kontraŭ la tuta “malamika nacio”. Due, ili frontis revolucian situacion, kiu naskiĝis el la milito kaj kondukis al socia renverso en Ruslando kaj al ondo da movadoj minacantaj la malnovan reĝimon en preskaŭ tuta Eŭropo; ŝajne proksima monda revolucio de la proletaro konsciigis pri la neceso kiel eble plej efike unuigi la esperantlingvajn socialistojn kaj prepari Esperanton por baldaŭa disponeblo en la nova sociordo. Kaj fine, por ili definitive malkovriĝis la internaj kontraŭdiroj ĉe la “neŭtralaj” esperantistoj, el kiuj pluraj ne hezitis utiligi Esperanton por milita kaj ŝovinisma propagando.

La antaŭkondiĉojn por naciskala agado kreis la rapida restarigo de la laboristaj Esperanto-asocioj en Hungario, Finnlando, Francio, Nederlando (1918), en Germanio (1919) kaj Britio (1920) kaj la fondo de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo (1921), de Aŭstria Laborista Ligo kaj Sveda LEA (1922). Kunligi tiujn rekolektiĝintajn fortojn sur internacia nivelo entreprenis aro da parizaj aktivuloj, kiuj en aŭgusto 1919 revivigis la antaŭmilitan Le Travailleur Espérantiste kaj konfidis ties redakton al Eugène Adam. En la gazeto kunlaboris tiaj intelektaj lumoj kiel Romain Rolland, Henri Barbusse kaj Antoine Meillet.

19.2.2 Ideoj de Lanti

Adam, pli konata sub la pseŭdonimo Lanti, portas historian meriton kiel kreinto de la internacia laborista Esperanto-Movado. Li naskiĝis en 1879 en norda Francio kaj ricevis nur elementan instruadon, sed rapide akiris al si kiel aŭtodidakto konsiderindan scion. Li lernis la lignaĵistan metion, kiun poste li mem instruis. Partopreno en la milito, ĉe ambulanc-taĉmento, decide influis lian tutan vivon, unue pro la ekstudo de Esperanto en tranĉeo, due pro la enplantiĝinta abomeno al ĉia naciismo, en kiu li rimarkis la fonton de ĉiu malbono. En aprilo 1920 li komencis skizi en artikolserio siajn ideojn pri la organiza problemo kaj la estonteco de Esperanto. Post kiam Esperantista Laboristo, forpuŝinte sian franclingvan parton, iĝis en oktobro oficiala organo de la restarigita Liberiga Stelo, Lanti difinis en ĝi la celojn de tiu “Esperantista Internacio de la Laborklaso”: justeco en la rilatoj inter la individuoj, kondamno de la kapitalisma sistemo, akcelo de socialismo, forĵeto de nura pacifismo, harmonia kunlaboro inter la socialistoj el ĉiuj partioj kaj sinekzerco por la tasko de mondcivitano. Li energie neis, ke “la nacioj estas la lasta grado de la evoluo ĉe la homaj socioj”, kaj, ne kontraŭante la ekzistorajton de naciaj societoj, alvokis al la legantoj jam nun “kvazaŭ” embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”. Poste li precizigis, ke per tiu mikrokosmo oni klopodu krei “sennaciecan popolon”: “Ni volas ke ĝi senprokraste kutimiĝu al eksternacia agado, pens- kaj sentkapablo.” Samtempe aperis unua sugesto pri la nomo de la fondota organizaĵo: Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

La ideoj de Lanti ne estis nur originalaj pro la ignoremo al naciaj tradicioj, sed ankaŭ pro la dekomenca malemo enŝovi la tiutempajn partiajn pasiojn en la asocion, kies karakteron li difinis ne (parti)politika, sed “eduka, kleriga, helpa, realiga”, por krei ne funkciulojn, sed konsciajn revoluciulojn. Ne malpli radikale Lanti sin esprimis pri la “burĝa spirito” en la ĝenerala Esperanto-Movado, kontraŭ la iluzio, ke Esperanto malhelpos militojn, kaj por la principo, ke “Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon”. Ankaŭ la homaranismo de Zamenhof ne trovis aprobon antaŭ la severa juĝo de Lanti; laŭ li, tiu “povos nur kreski en komunismo”. Ĉar li konsciis tamen la logkapablon de la esperantisma etoso, kiu “nebuligas la vidon al konscia klasbatalo”, Lanti pledis por laŭeble rigora apartiĝo disde la neŭtrala Esperanto-Movado, konkludante per la batalkrio “For la neŭtralismon!”. Sub tiu titolo poste aperis broŝuro kun la artikolaro de Lanti, kiun la franca revoluciulo Henri Barbusse subtenis per jena antaŭparolo: “La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano: Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi.”

19.2.3 Fondo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

La alvokon de Lanti sekvis okdeko da liberigstelanoj el dekkvin nacioj, kiuj en aŭgusto 1921 dum la 13-a Universala Kongreso en Prago fondis Sennaciecan Asocion Tutmondan, per kio la rompo inter la laborista kaj neŭtrala Esperanto-Movado estis plenumita fakto. Valoras citi la rezolucion, kiun akceptis la fondkunveno:

I.

Konsiderante, unuaflanke:

a) Ke nur per faktoj ni sukcesos veki veran intereson pri esperanto ĉe niaj klasbatalaj organizoj;

b) Ke la sperto jam montris, ke U.E.A. estas la sola organizo, kiu en la praktiko montriĝis fruktodona;

c) Sed, ke ĝia politika neŭtraleco malpermesas, ke ĝi povu efike labori sur nia proletara kampo.

II.

Konsiderante, duaflanke:

a) Ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj;

b) Ke samkiel antaŭ 20 aŭ 30 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esperanto – ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj – ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktiko, estas nun necese, ke ĉiuj esperantistoj, anoj de diversaj klasbatalaj organizoj, ariĝu en unu solan Asocion por montri al la proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilega estas esperanto por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo.

III.

Konsiderante, triaflanke:

a) Ke la kunlaboro kun la t.n. burĝaj esperantistoj povas per tia kompromiso nur malutili al nia propagando;

b) Ke jam multaj faktoj montras klare, ke niaj klasaj kontraŭuloj tute ne deziras, ke esperanto disvastiĝu en niaj proletaj rondoj;

Pro la ĉi-supre diritaj motivoj, la I-a Kongreso de S.A.T.;

Konfesas, ke oni devas profiti je la sperto jam farita ĉe la neŭtrala Asocio U.E.A.;

Deklaras, ke nur je teknika vidpunkto nia Asocio povas kontakti kun aliaj esperantistaj asocioj;

...

For la hipokritan neŭtralismon, for la kapitalismon, vivu S.A.T.!

Konforme al tiuj principoj fondiĝis do tutmonda asocio de individuaj membroj, administrata de komisiono (hodiaŭ Plenum-Komitato) kaj kontrolata de komitato (nun Ĝenerala Konsilantaro), kiu konsistas el po unu membro el ĉiu sektoro (t.e. ĉiu meridiana horzono, senkonsidere al ŝtataj limoj) kaj, ekde 1932, el po unu reprezentanto de ĉiu kunlaboranta LEA. Naciaj aŭ, pli korekte, lingvoteritoriaj Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) daŭris ekzisti, sed kun la ĉefa celo propagandi la lingvon en sia regiono, estante “rezervujoj” de SAT, dum SAT mem komprenis kiel sian taskon apliki Esperanton laŭ tutmonda skalo.

Ĉiujare SAT organizas kongreson, en kiu ĉiu aktiva membro havas voĉdonrajton; pri proponoj findecidas referendume la tuta aktiva membraro, kies adresoj aperas en la Jarlibro. Sekcioj, sub kontrolo de la Plenum-Komitato, ebligas specialan agadon en fakaj kaj profesiaj rondoj, kontraŭe al la frakcioj (nuntempe i.a. liberecana, liberpensula, naturista, pacista, sennaciista, naturamika; pli frue ankaŭ komunista, bolŝevist-leninista kaj socialista), kiuj kuniĝas ekster la respondeco de SAT por influi siajn respektivajn partiojn aŭ organizaĵojn.

Internacia Socia Revuo: La ĉefa ligilo de laboristaj esperantistoj antaŭ la fondo de SAT.


Eŭgeno Lanti, la fondinto de SAT: Li konfuzis amikojn kaj ŝokis kontraŭulojn.


La verketo de Lanti For la neŭtralismon! estis la teoria bazo de la skismo inter la laboristoj kaj “neŭtraluloj”.


19.2.4 Disfloro de SAT

Ke SAT konsideris sian provokon al la neŭtralismo unuaranga, montris en 1922 la Kongreso en Frankfurto: Per malgranda plimulto oni decidis, ke SAT-ano ne rajtas esti samtempe membro de neŭtrala Esperanto-unuiĝo, krom se “la kunlaborado povos doni profiton al nia afero”. Kvankam Romain Rolland, Honora Prezidanto de la 2-a Kongreso, akre kritikis tiun decidon, riproĉante “ke la revoluciaj esperantistoj tute ne konscias pri la grandeco de Esperanto... (kiu) estas, per si mem, revolucio multe pli efika ol ĉiuj t.n. revoluciaj kongresoj, ĉar ĝi kreas... pensmanieron internacian, sennaciecan, tutmondan”, nur en 1924 la severa dua paragrafo de la statuto estis mildigita. Tamen, en tiuj du-tri jaroj jam estis fortiritaj el la neŭtrala Movado multaj seriozaj elementoj, kaj poste daŭris tiu evoluo, ke homoj maldekstremaj preferis membriĝi en SAT anstataŭ en aliaj Esperanto-asocioj. La natura sekvo estis ne nur laŭnombra malfortiĝo, sed ankaŭ plia ideologia malriĉiĝo en la tiama neŭtrala Movado, kies gvidantoj iom post iom perfekte adaptiĝis al la kliŝaj imagoj de SAT – komercistoj, generaloj, reakciaj profesoroj kaj pastroj, agantaj kun amaso da etburĝaj esperantistoj. Tiun fizionomion SAT vipis per sukaj esprimoj kaj proleta sarkasmo, precipe el la plumo de Barthelmess kaj Nekrasov, sed pro sia apartiĝema rigoro ĝi sukcesis pli ĝuste cementi la internan staton de la neŭtrala Esperanto-Movado ol ŝanĝi ĝin.

La membraro de SAT rapide kreskis: De 1.064 en 1922 al 2.960 en 1926, 5.216 en 1927 kaj 6.500 anoj en 1929. En oktobro 1921 Sennacieca Revuo, la antaŭa Esperantista Laboristo, fariĝis la organo de SAT, monate aperanta; unu jaron poste ĝi cedis tiun oficialan rolon, mem plu aperante, al nova gazeto semajna, Sennaciulo, sub la redakto de juna germana komunisto Norbert Barthelmess, iom post iom unu el la plej bone redaktataj gazetoj en Esperanto. Barthelmess, kiu baldaŭ konvertiĝis al la linio de Lanti, kaj Lucien Bannier, malnova amiko de Lanti, dum pli ol kvar jardekoj direktos la ĉefajn laborojn de la Asocio. Provizore, establiĝis tri centroj de administra kaj redakta gvido: Parizo, Leipzig kaj Moskvo. La signifo de Sennaciulo kaj aliaj SAT-gazetoj multoble superis tiun de esperantlingva gazeto kun komparebla eldonkvanto, ĉar, unuavice en la 1920’aj jaroj, 100-200 artikoloj ĉiujare estis tradukitaj en naciajn lingvojn.

Ekde la komenco konfliktoj ne preteriris la novan organizaĵon, kaj fakte ĝis 1932 ĝi ĉiam pene devis lukti por sia ekvilibro. Jam dum la 3-a Kongreso en Kassel en 1923, kiun honorprezidis Albert Einstein, socialdemokratoj – sensukcese – provis transformi la sennaciecan strukturon en internacian, kun naciaj sekcioj, kaj samokaze fiaskis, i.a. pro malunueco en la propra tendaro, la propono de komunistoj subigi SAT al la Tria Internacio. En 1924 la anarkistoj forlasis SAT kaj fondis sian Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj. Sed lasante al la ceteraj frakcioj, ĉefe komunista, socialdemokrata kaj sennaciista, certan terenon por aŭtonoma agado, la Asocio povis dum kelkaj jaroj konservi sian supertendencan karakteron malgraŭ la estiĝanta konkuremo inter diversaj socialismaj skoloj. En tiu tempo de interna stabileco – kiam novaj esperantistoj unuavice rekrutiĝis el la laboristaro, kiam Esperanto impete demonstris sian vivoforton kaj riĉiĝis je tiu freŝa, batalema stilo, kiu distingas revoluciulojn, kiam la flua parolkapablo de laboristoj hontigis amason da diletantoj kun pli alta eduko – SAT faris netakseblajn servojn al la prospero de la tuta Esperanto-Movado. Ne evoluis aparta SAT-dialekto, sed SAT-stilo, nome “simpla stilo”, kiel tekstis deziresprimo de la kongresanoj en Bruselo (1924). Periodo, dum kiu oni enkondukis kelkajn ekstravagancaĵojn kaj gaje eksperimentis pri novaj vortoj kaj sufiksoj, estis baldaŭ likvidita per decido, en 1925, kontraŭ tro facilanima enkonduko de neologismoj.

Moskvanoj fondis en junio 1922 altnivelan literatur-sciencan revuon La Nova Epoko, kies taskon daŭrigis en oktobro 1923 Sennacieca Revuo. En 1925 aperis la unua eldono de tre sukcesa lernolibro Petro verkita laŭ duonrekta metodo. Sekvis pluraj beletraĵoj, originalaj (Barthelmess, Miĥalski, Ĥrima, Bergiers, Izgur) kaj tradukitaj (Haŝek, London, Sinclair, Voltaire), sciencaj broŝuroj pri fiziko, kemio, sekspsikologio, lingvistiko, geografio kaj politikaj eldonaĵoj de Barbusse, Marx kaj Engels, Lenin (Ŝtato kaj Revolucio), Tolstoj, Kropotkin, Lanti, kaj esperantologiaj studoj de Drezen (Zamenhof), Neergaard (Fremdvortoj en Esperanto) kaj de Bruin (movadhistorioj). Lanti mem en 1928 iniciatis la atuton de SAT, la Plenan Vortaron, kiu aperinte en 1930 furore disvendiĝis, tiel ke jam post du jaroj necesis dua eldono.

Malpli sukcesaj estis la provoj influi aliajn internaciajn laboristajn asociojn favore al Esperanto; ili malofte rezultigis multe pli ol simpatideklarojn. La britaj sindikatoj en 1926 sin esprimis por la enkonduko de Esperanto en internaciajn rilatojn, sekvante la ekzemplojn de usona, franca, hispana kaj portugala laborkonfederacioj. Ankaŭ internacia anarkista kongreso voĉdonis en 1924 por internacia lingvo. Esperanton efektive ekuzis dum certa tempo nur Internacia Transportlaborista Federacio (ekde 1924), dank’ al sia sekretario N. Nathans, Ruĝa Sportintern kaj la malgranda Internacio de Socialista Kunbatalo.

Pli grandan efikon ol multaj aliaj subtenaj proklamoj havis la rezolucio pri Esperanto akceptita dum Kongreso de Socialista Laborista Partio de Jugoslavio en Vukovar en 1920:

La Dua Kongreso de Socialista Laborista Partio (de Komunistoj) de Jugoslavio, konstatante la neprecon de helpa internacia lingvo ĝenerale, kaj konkludante ke tiun bezonon komplete kontentigas la helpa internacia lingvo “Esperanto”, kiel tion emfazis ankaŭ Soveta Ruslando enkondukante la lingvon kiel devigan studobjekton en ĉiujn lernejojn kaj adoptante ĝin por la internacia komunikado en la kadro de la III-a Internacio*, decidas ke:

* Pri tiuj punktoj tamen komparu p. 649. Necesas aldoni, ke en Jugoslavio la plimulto en la laborista Esperanto-Movado estis socialdemokrata.

1. Ĝi konsideras ĉiujn esperantistajn komunistajn grupojn kvazaŭ siaj sekcioj en Jugoslavio;

2. cele de efika propagando ĝi rekomendas al ĉiuj partiaj kaj sindikataj organizoj donadi moralan helpon al esperantistaj sekcioj, ebligante la aranĝadon de prelegoj kaj kursoj pri Esperanto en laboristaj domoj;

3. rekomendas al la centraj kaj ĉiuj regionaj partiaj kaj sindikataj gazetoj malfermi tiucele al ili siajn kolumnojn.

Sekve de tiu rezolucio, kaj de la efektiva sinteno de la partio, la laborista kaj esperantista movadoj en Jugoslavio inter la du mondmilitoj havis similan, interplektiĝantan historion. Ke multaj plej elstaraj revoluciuloj, kiuj dum la lasta milito gvidis kaj parte ankoraŭ gvidas Jugoslavion, inkl. Prezidenton Tito mem, lernis la Internacian Lingvon kaj ofte esprimis sin favore al ĝi, estas sendube fenomeno aparte jugoslavia, kiu tiagrade ne estis spertita en alilandaj laboristaj Esperanto-Movadoj.

19.2.5 SEU kontraŭ SAT

Motivinte sian ekziston surbaze de la tezo, ke ne eblas apartigi lingvon de la socia ĉirkaŭo, SAT baldaŭ siaflanke spertis, kiom dependas laborista organizaĵo, eĉ se unuavice kultura kaj interhelpa, de la interna stato en la internacia laboristaro.

Nuboj de skismo unuafoje serioze ekminacis ĝin dum la 8-a Kongreso en Göteborg (1928), kiam Ernest Drezen, altranga funkciulo en sia ŝtato kaj prezidanto de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), lanĉis atakon kontraŭ artikoloj de Lanti, kritikaj al la postlenina evoluo en Soveta Unio. Drezen, dum jaroj la ĉefa antagonisto de Lanti, urĝe rekomendis – por daŭrigi la kunlaboron – “trovi mezan vojon por ni ĉiuj, kun zigzagoj jen al unu flanko, jen al alia”, kaj efektive la Kongreso akceptis aldonon al la statuto, kiu celis ŝirmi la Asocion kontraŭ altrudo de unu difinita partipolitika linio. Drezen tiutempe ankoraŭ opiniis, ke “ne estas nunmomente utile dispecigi la laboristajn esperantistojn en izolitaj eble malamikaj politiktendencaj frakcioj”. La prokraston de aperta konflikto ankaŭ favoris la neakcepto de programo; komisiono por ellabori programon estis starigita jam en la Viena Kongreso (1925), sed en 1929, submetinte plurajn projektojn, ĝi ĉesis funkcii.

Tamen, la programa demando decidigis la pluan sorton de SAT kiel supertendenca organizaĵo. Fine de 1928 Lanti aperigis broŝuron La Laborista Esperantismo, kiu, prezentiĝante “kvazaŭa programo” de SAT, formulis sennaciismon kiel apartan doktrinon. Pri la termino mem antaŭe ne okazis detalaj diskutoj, ĉar la plej multaj, inkl. komunistojn kaj ŝajne eĉ Lanti, interpretis ĝin internaciismo plus internacia lingvo. Sed lige kun la evoluo en Soveta Unio, kiu anstataŭ revi pri baldaŭa mondrevolucio komencis sin dediĉi en 1928 al la konstruado de socialismo en unu sola lando, kreante specon de soveta patriotismo, modela por ĉiuj alilandaj komunistoj, la tezoj de Lanti, direktitaj kontraŭ submetiĝo al la soveta ekzemplo, estis konsiderataj kiel danĝera herezaĵo, des pli ĉar Lanti sin turnis kontraŭ ĉia naciliberiga batalo, kiu ne alportas al laboristoj ekonomian liberecon, kaj rifuzis kontraŭbatali imperiismon, ĉar tio “signifas bari la vojon al la historia procezo” akcelanta sennaciiĝon ankaŭ sub la kondiĉoj de kapitalisma ekspluatado en la kolonioj. Koncedante ke SAT ne povas adopti sennaciismon kiel socipolitikan teorion, li tamen malkaŝis, ke la Asocio celas ĝin diskonigi kaj pravigi. Krome, li kulpigis la laboristajn gvidantojn pro perfido, ĉar ili malatentas la lingvan problemon. Li asertis, ke la unuiĝo de la proletaro, premiso por sukcesa agado, “estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo”.

La diskuto pri la broŝuro ekflamis dum la 9-a Kongreso en Leipzig, en 1929, kun la rezulto, ke en la fina rezolucio unuanime estis nomita mispaŝo la maniero, laŭ kiu estis prezentita La Laborista Esperantismo de Lanti, ĉar ĝi povus kredigi, ke ĝi estas programo oficiala de SAT; kompense al tiu riproĉo la Kongreso esprimis sian fidon al ĉiuj gvidantaj organoj.

19.2.6 Skismo en la Laborista Esperanto-Movado

Sed jam per supra cedo estis liverita taŭga armilo por ataki la tutan linion de SAT, kaj eĉ se Lanti estus pistinta la restantan kvanton de sia broŝuro, la dissplitiĝo de SAT ne estis plu evitebla. Nomante la gvidantaron de SAT oportunisma, nemarksisma, kontraŭsoveta kaj etburĝa, la sovetaj SAT-anoj kaj iliaj samideanoj alilandaj troviĝis sub la premo de la decidoj de Komintern, kiu celis meti sub sian kuratorecon ĉiujn, ankaŭ kulturajn, laboristajn organizaĵojn kaj – anstataŭ batali unuece kun ĉiuj socialistoj kontraŭ la faŝisma danĝero – anatemis la alitendencanojn surbaze de la absurda teorio pri socialfaŝismo, etikedo baldaŭ asignota ankaŭ al SAT. Lanti, el kies verkema plumo tiutempe aperis la libro Naciismo, faris la lastan provon por repacigi la disputantojn, preskaŭ petege apelaciante, “ke ni ĉiuj, pli-malpli konscie, estas unue esperantistoj kaj nur due partianoj”. Ne povas esti dubo pri “fidela esperantisteco” de Drezen kaj lia anaro, sed la politika situacio apenaŭ lasis al li alian eblecon. Kiam en Soveta Unio regionaj dialektoj estis konscie flegataj kaj altigataj al rango de naciaj kaj kulturaj lingvoj, la malserioza diro de Lanti, ke la naciaj lingvoj formortu kaj cedu sian lokon al Esperanto, necese devis ŝoki, ĝeni kaj kaŭzi reagon de personoj laborantaj por Esperanto en la nova, malfacila situacio.

En 1930, fine, SEU kaj la cetera SAT-opozicio kontraŭbatalis la Asocion per ĉiuj disponeblaj rimedoj: reteno de alta monsumo el SAT-kotizoj en Moskvo, denunco de Sennaciulo ĉe la aŭtoritatoj kiel “kontraŭsoveta eldonaĵo” (la efiko daŭras ĝis nun), bojkoto al la 10-a SAT-Kongreso en Londono, eksiĝo el la t.n. Gotenburga Konvencio (kiu dividas la laborojn inter SAT kaj LEA-oj) kaj sekva fondo – kune kun Germana LEA, kiu en aprilo 1930 forlasis sian supertendencan pozicion – de Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO). SAT rebatis, eksigante Drezen kaj ok elstarajn oponantojn, dum la proponoj de la opozicio al la SAT-Kongreso esprimi malfidon al la Plenum-Komitato plene fiaskis. La atmosferon ne plu povis mildigi ĉarma gesto de novjorkaj SAT-anoj, kiuj organizis monkolekton por donaci “esperantistan traktoron” al la soveta agrikulturo.

Gardi la supertendencecon de la Asocio spite la ardajn rivalaĵojn inter la proletaj partioj – tiu ĉefa zorgo de Lanti rivelis sian malsukceson. La skismo eĉ pliprofundiĝis pro la foriro de aro da socialdemokratoj, unuavice la Aŭstroj sub Franz Jonas, kiuj en junio 1933 fondis sian Internacion de Socialistaj Esperantistoj (ISE), post kiam SAT refoje rifuzis transformiĝi en internacian organizaĵon. ISE, kiu kolektis anojn, krom en Aŭstrio, ĉefe en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio, apenaŭ povis eklabori, ĉar en 1934 la aŭstrofaŝismo malebligis socialistan aktivecon, kaj ne transvivis la militon.

Sed ankaŭ en tiu ĉi amara horo SAT, senigita de siaj sovetaj membroj, rezistis al la tento perfidi siajn idealojn. La partoprenantoj de la “batalkongreso” en Amsterdam (1931), kiun la opozicio proteste forlasis, deklaris fronte al la realiĝinta skismo “resti preta kiel antaŭe batali por malebligi, ke kapitalistaj landoj ataku Sovetion kaj malebligu, ke la nuna grandioza kaj ĉiel subteninda provo pri konstruado de socialismo sur unu sesono de l’ mondo estu sukcesa”.

Per la skismo SAT iĝis viktimo de siaj propraj principoj. Montriĝis, ke ne eblas izoliĝi de la mondpolitika scenejo kun ĝiaj ĉiamaj interbataloj; kreita rezulte de la objektiva laŭklasa dissplitiĝo en la socio, la Asocio mem nun spertis la politikan realaĵon interne de la laborista Esperanto-Movado. La iluzio stari super la bataloj kaj ekster la fluoj en la internacia laborista movado mizere krevis, kaj la anakronisma provo de Lanti savi la situacion per retiriĝo al Esperanto kiel “neŭtrala fundamento” ne haltigis la disfalon. Kaj tamen tiu tragika evoluo, akompanata de plej akraj kalumnioj kaj insultoj inter antaŭaj kamaradoj, entenas pozitivan trajton. Unu plian fojon, post la Ido-krizo kaj burĝa-laborista skismo, Esperanto demonstris sian vivon, kiun internaj disputoj ne povis endanĝerigi, sed, kontraŭe, ĉiam denove pulsigi per nova freŝo.

19.2.7 De la Epizodo de ESKI ĝis la Tragedio de IPE

La komunistaj esperantistoj, almenaŭ tiuj, kiuj kutimis sekvi la aktualan linion de Komintern, nun sub la absoluta rego de Moskvo, sen iaj deflankiĝoj, nun estis inter si. Kvankam en la unuaj jaroj de SAT ili grave kontribuis al la riĉigo organiza kaj intelekta de la Asocio, la perspektivoj por memstara agado ne estis tro kuraĝigaj. Post la revolucio rusaj esperantistoj ofte tro aplombe agis, distrumpetante decidon pri deviga enkonduko de Esperanto en la lernejojn, dum efektive la Popola Komisarejo por Klerigo nur establis komisionon por studi tiun eblecon. Kiam Rolland jam estis aklaminta la “historian eventon” kaj eĉ burĝaj esperantistoj rekonis “la grandegan civilizacian meriton” de tia decido, la soveta gazetaro klarigis fine de 1921, “ke opinii la lingvon Esperanto, kiel internacian lingvon, indan je ekskluziva registara atento, estas nun antaŭtempe” kaj ke Esperanto-rondetoj estas privataj organizaĵoj, ne sekcioj de politklerigaj fakoj. Simila aventuro okazis ĉirkaŭ t.n. Esperanta Sekcio de Komunista Internacio (ESKI), kiu, ne ricevinte akcepton kiel sekcio de Komintern, malaperis en 1921/22. En julio 1921, tamen, la 3-a Kongreso de Komintern decidis starigi “Studan Komisionon por Alpreno de la Lingvo Internacia Helpa en la III-a Internacio”, kies prezidanto kaj sekretario estis idistoj. Ĉar Komintern, laŭ la vortoj de Rákosi, “havis nenian intereson por tiu entrepreno”, konsiderante ĝin tute flanka kaj privata, ĝi estis likvidita en marto 1922. Kiam tio ne malhelpis idistojn fanfaroni pri decido favora al Ido, Komintern precizigis en majo 1923, ke “neniu porlingva organizaĵo havas la rajton apogi sin sur la aŭtoritaton de Komintern”. Aldone al tio, Zinovjev nomis la esperantistojn stranguloj, admonante ilin: “Vi ne neniigos la diferencon de lingvoj.”

Aliflanke, sub la direkto de Drezen, baldaŭ serioziĝis la poresperanta agado en Soveta Unio. La nombro de kursanoj daŭre kreskis, en 1923 la ŝtatestro Kalinin verkis antaŭparolon por eldonaĵo de SAT (Dokumentoj de Komunismo), oni eldonis poŝtmarkojn kun Esperanta teksto, kaj en 1926 okazis sub honora prezido de la Popola Komisaro por Klerigo, Lunaĉarskij, la 6-a SAT-Kongreso en la Taŭra Palaco de Leningrado. Ju pli forgesiĝis la pli fruaj troigoj, des pli Esperanto floris kaj ekĝuis oficialan apogon.

El la antaŭa SAT-opozicio, kiu ekde oktobro 1930 eldonis la duonmonatan revuon Internaciisto, estiĝis dum kongreso fine de aŭgusto 1932 en Berlino Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), kiu – sub la ideologia gvidilo de marksisma mondkoncepto kaj dialektika materialismo – difinis kiel siajn taskojn “organizi la disvastigon kaj aplikon de Esperanto por la revolucia batalo”. Tuj aliĝis al la nova organizaĵo, krom SEU, laboristaj Esperanto-asocioj en Germanio, Bulgario, Japanio kaj Usono, sekvis sekcioj en Ĉinio, Britio, Belgio, Francio, Ĉeĥoslovakio, Nederlando k.a., kaj baldaŭ IPE pretendis reprezenti 13.000 proletojn en dek ok landoj.

Per “Proleta Esperanto-Korespondado” (PEK) estis organizita kolektiva perletera kontakto inter sovetaj kaj eksterlandaj fabrikoj kaj agrikulturaj entreprenoj. EKRELO eldonis dum kelkaj jaroj pli ol sesdek publikaĵojn, i.a. politikajn broŝurojn (de Stalin, Molotov, Radek, Ŝvernik k.a.) kaj valorajn verkojn pri esperantologio (de Drezen, Rublov, Ĵirkov, Varankin), kaj preparis esperantlingvan tradukon de la verkoj de Lenin, kies aperigon malhelpis la venko de Hitler.

Fine de 1931 estis fondita, sekve de iniciato de Ludwig Renn kaj E. Miĥalski, Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), kiel sekcio de Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj (Moskvo), kiu eldonis la revuojn La Nova Etapo (1932-33), Proleta Literaturo (1934) kaj Internacia Literaturo (1935-36) kaj akiris la simpation de Rolland kaj Barbusse.

Malgraŭ tiuj multpromesaj iniciatoj, IPE fakte neniam sukcesis plenforte eklabori; ĝia tuta ekzisto pasis sub malfavora stelo. Jam duonan jaron post sia fondiĝo, ĝi perdis, pro la venko de faŝismo en Germanio, sian germanan sekcion kaj la oficejon en Berlino. La organon Internaciisto anstataŭis Sur Posteno, eldonata sinsekve en Moskvo, Amsterdam kaj Nîmes (Francio). Jam ekde 1935 ĉiam malpli rimarkiĝis kunlaboro de SEU en IPE; en la tiujara kongreso en Antverpeno, same kiel en la tria (kaj lasta) IPE-kongreso en Parizo (1937), partoprenis neniu delegito el Soveta Unio. Fine, rilatoj inter IPE kaj SEU tute rompiĝis, kiam sovetaj esperantistoj estis metitaj en la kategorion de danĝeraj kosmopolitoj kaj SEU denuncita kiel “internacia spiona organizaĵo” kontraŭsoveta. Miloj da membroj de SEU estis ĵetitaj en karceron kaj mortotendaron, se ili ne estis mortpafitaj tuj, kiel Drezen kaj aliaj gvidantoj.*

* Por detaloj vidu Ĉapitron 21.

Inter la du mondmilitoj, dekmiloj da laboristoj lernis Esperanton: Germanaj aktivuloj en Ĉeĥoslovakio (ĉ. 1925).


Ludwig Renn (1889-) prezidis la Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj.


La 6-voluma Proleta Kurso de Esperanto, eldonita en Tokio en 1930/31 (represita en 1968), notis grandajn sukcesojn.


IPE per tio perdis, post la Germanoj, ankaŭ siajn sovetajn inspirintojn kaj plej fervorajn batalintojn – por ne paroli pri la aliaj batoj, kiuj silentigis ĝiajn kamaradojn en Hispanio, Ĉinio aŭ Japanio.

Restante en kompleta nescio pri la tragikaj okazaĵoj en Soveta Unio, la konfuzitaj gvidantoj de IPE en okcidenta Eŭropo nur pene spitis la paraliziĝon de sia organizaĵo. Faliginte proponon de kelkaj britaj “likviduloj” dissolvi la Internacion kaj rekomendi aliĝon al IEL, ili en 1939 ankoraŭ sukcesis reaperigi tri numerojn de Internaciisto, sed la eksplodo de la milito definitive alportis la finon de IPE. Marcel Boubou kaj Honoré Bourguignon, la francaj motoroj de IPE kaj IAREV, pereis en germanaj koncentrejoj.

19.2.8 Persekutoj

SAT ne havis motivon por triumfi kaj vidi sin pravigita, sed ĝiaj gvidantoj eĉ esprimis sian respekton al la “sincera konvinko” de la oponintoj, gvidataj de “impulso fortega kaj kredantaj servi al sia idealo”. Ĝia propra historio de tiam pasis pli trankvile kaj malpli spektakle. En la faŝismo, kies ekrego en Germanio necesigis en 1933 la transigon de la administracio el Leipzig al Parizo, SAT frue vidis minacon ne nur al Esperanto, sed al la tuta homa civilizo, ankaŭ tiurilate vaste superante laŭ sia klarvido la gvidantojn de la neŭtrala Movado. Post la persekutoj kontraŭ la laborista esperantistaro en Italio, Hungario, Aŭstrio kaj Germanio, ĝi sciis utiligi la servojn de Esperanto por aperigi en siaj organoj aŭtentikajn raportojn de kamaradoj, kiuj priskribis la situacion en la landoj sub diktatoreco, kaj por organizi helpagadon al hispanaj respublikanoj suferantaj pro la civila milito. (Laborista Esperanto-Klubo en Valencia eldonis de 1936 ĝis 1939 la revuon Popola Fronto).

Entute, la historio de la internacia laborista Esperanto-Movado grandparte estas ankaŭ historio de persekutoj. Dum diversaj periodoj la organiziĝo de laboristaj esperantistoj estis ne ebla kaj aparteno al SAT aŭ ricevo de ĝiaj revuoj malpermesita – i.a. en Pollando, Litovio, Hungario, Bulgario, Rumanio, Italio kaj Portugalio. Okaze de la 2-a Kongreso en Frankfurto (1922) la loka polico esplordemandis la organizantojn, sekve de denunco de esperantlingva policisto, kiu indikis la SAT-anojn kiel “danĝerajn komunistojn”. En Hungario iu polica ĉefo ordonis jam antaŭ la Unua Mondmilito, ke “laboristoj ne lernu lingvon, kiun la labordonantoj ne komprenas”. Aparte signifoplena, kvankam ne longe valida, estis la cirkulero de la franca ministro de publika instruado, Léon Bérard, kiun li dissendis en junio 1922 al ĉiuj universitataj rektoroj de sia lando kaj en kiu li – kun evidenta refero al sennaciismo, aŭ almenaŭ internaciismo – atentigis “pri la danĝeroj, kiujn la instruado de Esperanto ŝajnas enhavi dum la nunaj cirkonstancoj”:

Estus domaĝe, ke la edukado, bazita sur la latina kulturo, kiun ni defendas, povus esti malpligrandigata per la plivastiĝo de arta lingvo, alloga pro sia facileco... La franca lingvo ĉiam estos la lingvo de la civilizacio... Plie la priesperantaj danĝeroj ŝajnas esti pligrandigitaj lastatempe. Internaciaj organizaĵoj... penadas por pliampleksigi la rilatojn inter la Esperanto-grupoj ĉiulandaj.

Laŭ dokumentoj, kiujn publikigas iuj el tiuj organizaĵoj, la celo de tiu propagando ne estas ĉefe plisimpligi la lingvajn rilatojn inter la popoloj, sed kontraŭe forigi, en la formado de la penso, ĉe la infano kaj la maturulo, la ekzistopravon de nacia kulturo...

Dank’ al interveno de la “neŭtralaj” esperantistoj, kiuj rapidis certigi, ke Esperanto povas esti uzata por kiu ajn celo kaj ke ĝi ne respondecas, eĉ “se ŝtelistoj kaj banditoj uzas ĝin”, la malpermeso de instruado en ŝtataj institucioj, praktika sekvo de tiu cirkulero, estis nuligita en septembro 1924 de la posteulo de Bérard. Sed tie ĉi kaj en multaj aliaj okazoj montriĝis, ke la neŭtralaj esperantistoj konsideris sin la veraj reprezentantoj de la esperantismo kaj ke iliaj organizaĵoj senhezite forĵetis la neŭtralecon, kiam reakcia registaro transprenis la regadon. Plej elokventaj ekzemploj estis Italio, Hungario, Germanio, Aŭstrio kaj Japanio. Notinde, Lanti kuraĝigis kamaradojn, se ilia organizaĵo estis malpermesita, rifuĝi al la neŭtrala Movado, sed lia nova devizo “Vivu la neŭtralismo!” ne havis ĉie la celatan efikon, ĉar precipe Germanoj kaj Hungaroj rifuzis kunlabori en sialanda Esperanto-asocio, kiu tro forte sin ligis al la faŝisma aŭ ekstrem-dekstra reĝimo. La ĉapitron pri persekutoj oni povas detaligi per skuaj ekzemploj de homaj suferoj, kiuj ja ne ĉiam ŝuldiĝis ĉefe al esperantisteco; sed tre ofte la aŭtoritatoj pliseverigis la traktadon de diverstendencaj socialistoj, kiam aldoniĝis la scio de Esperanto. Tamen, paradokse, laboristaj esperantistoj spertis plej grandskalan persekutadon ĝuste en Soveta Unio sub Stalin, deklarita kiel la unua ŝtato de laboristoj kaj kamparanoj.

19.2.9 Retiriĝo de Lanti

Dume evidentiĝis, ke SAT delonge ne plu dependas de la persono de Lanti, tute male, li mem pli kaj pli komprenis, ke lia restado en gvida funkcio prezentas troan ŝarĝon por la unueco de la Asocio. Spertinte, “ke ekzistas la emo ĉe multaj personoj konsideri miajn dirojn kiel ion oficialan”, spite ĉiujn certigojn, ke sennaciismon li konsideras nur unu el la pluraj kunekzistantaj tendencoj en SAT, Lanti eksiĝis el la prezidanteco de SAT dum la 13-a Kongreso en Stockholm (1933). En sia abdika deklaro li konfirmis sian konvinkon, ke SAT ne devas havi socipolitikan teorion, eĉ ne sin bazi sur marksismo (en 1928 li estis eksiĝinta el Franca Komunista Partio), kaj ke lia pli frua devizo “Ni estu unue revoluciuloj, due esperantistoj” estis taktika, kvankam ne principa, eraro, nun korektenda per inversigo de la prioritato. (Tia rekonsidero tamen ne estis surpriza: Jam en 1923 Laurat riproĉis al li: “... je la fondiĝo de S.A.T., internacia lingvo estis por vi rimedo por faciligi la klasbatalon. Hodiaŭ ĝi fariĝis por vi absoluta, memstara celo...”). Lian foriron en Stockholm – baldaŭ poste li komencis mondvojaĝon, de kiu li ne plu revenis Eŭropon – do certe kaŭzis ankaŭ ia turmenta sento, ke eble lin trafas kvanto da kulpo pro la skismo kaj ke la ŝancojn de eventuala reunuiĝo li povus bari per sia persono (fakte, en 1935, sekve de la popolfronta taktiko de Komintern, okazis intertraktadoj inter SAT kaj IPE – senrezulte, tamen).

La opiniesprimoj de Lanti dum la postaj jaroj, precipe liaj leteroj, montras pensoriĉan homon, kiu restis fidela al la principo dubi pri ĉiu kaj ĉio, herezulon kaj cinikulon, kiu kun sia malfacila karaktero, “per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de ĉia ĝentileca hipokrito” (Waringhien) ne malofte konfuzis amikojn kaj ŝokis kontraŭulojn. Alternis en bunta sinsekvo eldiroj neortodoksaj, ĉu pri la neceso esti “ĝisostaj esperantistoj”, t.e. pri Esperanto kiel revoluciiga faktoro en si mem, aŭ pri la “grandrusa naciismo”, kies disvastigon li konsideris “defendebla kaj iel prava”, nome preferinda al la vekiĝo “de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio kaj alie”, ĉar tio lasta malhelpus sennaciiĝon en Soveta Unio, aŭ pri la interbuĉado de naciistoj, kiun li trovis “tute normala kaj eĉ laŭdinda”. Kaj la ĉi-sekva konfeso farita en 1936 certagrade senkulpigis la opoziciulojn: “La sennaciismo ne estas pravigebla je pure marksista vidpunkto, ĉar ni neas, ke la ekonomiaj faktoroj ludas la plej gravan rolon en la historia procezo.” La vera monstro, kiun Lanti rekomendis kontraŭbatali, estis la naciismo, kaj ne nur ĝi, sed ĉiu nacio (“Aparato farita el potencavido, ĵaluzo, malamo kaj stulto”) kaj ĉio iel ligita al naciaj tradicioj, inkluzive lingvojn: “... pereu ĉiuj naciaj kulturoj”. Manko de diferenciga kapablo kondukis lin al egala kondamno de patriotismo kaj ŝovinismo, faŝismo kaj stalinismo, dum internaciismon li interpretis “kiel juran kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la ekonomio”, kaj lia influo pluefikas en SAT ĝis hodiaŭ, kiam tiu, ekz., nur kun moko rilatas al naciliberigaj celadoj aŭ al seriozaj klopodoj de UEA atentigi la mondon pri lingva kaj kultura imperiismo.

En januaro 1947, Lanti, tute soleciĝinta, faris memmortigon en Meksiko pro nekuracebla malsano, transdonante – en sammonate aperinta artikolo “Mi fariĝis imperiismema” – la lastan materialon al estontaj ekzegezistoj de sia pensaro, kiujn li lasis cerbumi pri la signifo de sentenco tipe lantia pro sia provokemo kaj fragmenteco: “... nur la imperialismo povas unuige efiki”. – “La enigmo restas kompleta”, rezignacie komentis eĉ Barthelmess.

En la lastaj jaroj antaŭ la Dua Mondmilito SAT iom restabiliĝis. En 1936 ĝi rezoluciis kontraŭ la disvastiĝanta ŝovinismo, en 1937 ĝi okazigis en Rotterdam Kongreson kun rekorda nombro de partoprenantoj: 800 el dek ses landoj. Sennaciulo denove atingis 5.000 abonantojn, kaj en 1938 ekaperis, kunlabore kun la Nederlandanoj, serio da romanoj. Jam sub la nuboj de la baldaŭa kataklismo, komence de aŭgusto 1939, la Kongreso en Kopenhago starigis LEA-Komitaton por koordini la laboron, antaŭ ĉio propagandan, de la landaj Laboristaj Esperanto-Asocioj.

19.3 POSTMILITA EVOLUO DE SAT
19.3.1 Reaktiviĝo kaj Ekstagnado

Post la milito, dum kiu SAT klopodis teni kontakton kun atingeblaj membroj, la Asocio rapide rekomencis sian laboron. En 1946 renaskiĝis Sennaciulo, nun monata, kaj pruviĝis la sennacieca solidareco per helpservo por la malsatantaj kamaradoj. Pli frue ol aliaj Esperanto-organizaĵoj SAT etendis sian manon al tiuj membroj, kiuj mem suferinte sub faŝismo nun spertis la efikojn de kolektiva kulpigo. En “vera SAT-spirito”, t.e. en familia etoso, okazis la unua postmilita kongreso, en Aarhus (Danlando) 1947, kiu plifortigis la kunlaboron inter la diversaj LEA-oj. En la sekva jaro aperis la du volumoj de Leteroj de Zamenhof, kaj SAT reatingis membronombron de 5.000. Laŭnombre imponis ankaŭ la 21-a Kongreso en Amsterdamo, kiu altiris pli ol 1.200 partoprenantojn. Aperis en 1949 la dua eldono de Faŭsto I, en traduko de Barthelmess, kaj biografio pri Rosa Luxemburg. Sed la espero ĉerpi novan forton el la socialismaj landoj baldaŭ cedis al unu plia seniluziiĝo, kiam la kampanjo kontraŭ “kosmopolitismo” malhelpis ankaŭ tie la disvolviĝon de Esperanta agado. Okaze de tio, solidariĝis – per unika faro – la Plenum-Komitato de SAT kaj la Estraro de UEA por protesti en nefermita letero al Stalin kontraŭ ties lingvistikaj teorioj.

SAT ja koncedis, ke en la klasa strukturo de la postmilita socio okazis ŝanĝoj kaj ke por la rilatoj kun UEA la klasa kriterio ne plu estas decida, ĉar en ambaŭ Asocioj troviĝas salajruloj, ke la skemo UEA-burĝoj kaj SAT-laboristoj ne plu sufiĉas por adekvate priskribi la socian konsiston. Sed ĝi konfirmis la vokon “For la neŭtralismon!” kiel daŭre validan, nomis la anaron de UEAĝenerale pli burĝa kaj reakcia” kaj apelaciis al ĉiu “liberama, liberpensema, tolerema” esperantisto, sopiranta al “vere homeca socio”, preni sian lokon en SAT, staranta plue sur la bazo de klasbatalo.

Ekde 1950 la Jarlibro eliras ne plu ĉiujare, sed regule ĉiun duan jaron. En 1952 reaperis – kiel ĉiujara 56-paĝa kajero – Sennacieca Revuo, kun valoraj studoj pri la historio de Esperanto, politikaj analizoj, kulturaj kaj literaturaj kontribuaĵoj daŭre atentindaj kaj la brilaj “Ridpunktoj” de Raymond Schwartz. En 1953 SAT prezentis sian Historion, kaj – en traduko de Waringhien – baldaŭ elĉerpitan volumeton, Poemoj de Omar Kajam. Kaj unu jaron poste estis senŝanĝe represita, en 3.000 ekzempleroj, Plena Vortaro, ĉi-foje kun – nova – suplemento.

Post kiam en 1952 perdiĝis la lastaj bastionoj de la orienteŭropa anaro (en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio), en 1956 restariĝis kontaktoj kun Soveta Unio kaj aliaj socialismaj landoj; moskvaj esperantistoj sendis salut-telegramon al la 29-a Kongreso en Beograd. Sed baldaŭ montriĝis, ke konfiskado de SAT-eldonaĵoj ne estis ĉesigita, kaj reprezentantoj de la reorganiziĝanta esperantistaro bulgara, ĉeĥoslovaka kaj hungara rekomendis aliĝon al UEA, ne alprenante starpunkton pri SAT. La germanaj kamaradoj satiĝis je la – laŭ ili – “ovodanco” kun la neŭtraluloj, fondante Liberan Esperanto-Asocion sekve de la aliĝo de Germana Esperanto-Asocio al UEA. Sennaciulo atingis en 1955 3.800 abonantojn, Sennacieca Revuo 1.500. La traduka kapablo de Lanti estis remontrita per eldono de Tri Verkoj de Volter (Voltaire). Okaze de la 30-a Kongreso en Rotterdam (1957) unuafoje alta ŝtatisto partoprenis aranĝon de SAT: la nederlanda ĉefministro D-ro W. Drees. Kaj la tradicia fido al la junularo konkretiĝis, kiam la Junul-Fako komencis en 1958 eldoni sian bultenon La Juna Penso. La programon de la Kongresoj jam ekde 1954 regule eniris Infanaj Kongresetoj.

Sed la riĉigo je nova sango ankoraŭ ne kapablas kompensi la konstantajn perdojn – precipe pro morto de la pioniroj – kiujn spertas la Asocio ĉiujare. Pro malmultaj aliĝoj – nur kelkdekoj meznombre dum unu jaro – la membraro fine ekstagnadis sub la nombro de 3.000.

19.3.2 SAT kaj UEA

En la 87-a numero de Sennacieca Revuo, per kiu SAT omaĝis al la datreveno de siaj majstroj Zamenhof kaj Lanti (1959), Lucien Laurat pritraktis la strukturan ŝanĝon en la Esperanto-Movado, montrante ke la “socia ŝtofo” de la anaro en SAT kaj UEA “estas larĝagrade identa: en ambaŭ organizaĵoj la laboruloj estas la plejmulto”. La sola diferenco restas, “ke ĉe SAT-anoj ekzistas aŭ superregas socialista celkonscio, kiu forestas en la neŭtrala Movado”. Ĉar kreskanta nombro da esperantistoj apartenas samtempe al SAT kaj UEA, “interbatalado inter ambaŭ organizaĵoj estus sensencaĵo, eĉ frenezaĵo”.

Sed kunpuŝiĝoj tamen ankoraŭ okazis. En 1959, sekve de atakoj, i.a. de la prezidanto de unu Landa Asocio de UEA, kontraŭ SAT, la Asocio klopodis difini en komuna deklaro kun UEA la pozicion kaj celojn de ambaŭ organizaĵoj. La projekto fiaskis, ĉar SAT nomis “pretendo al hegemonio super la Esperantistaro” unu aldonon proponitan de la Estraro de UEA:

U.E.A., sekve, celas la ĝeneralan enkondukon de la Internacia Lingvo en ĉiujn internaciajn rilatojn kaj kiel tia ĝi reprezentas la Esperanto-Movadon en la senco de la Bulonja Deklaracio, dum S.A.T. utiligas la lingvon por specialaj celoj simile al aliaj fakaj kaj specialigitaj organizaĵoj uzantaj Esperanton.

Ankaŭ SAT apogis sin je la Deklaracio de Bulonjo, insistante ke ĝi “ne varbas rekte por Esperanto, kiel ekzemple UEA”, sed ke “per konstanta uzado de la lingvo la SAT-anoj senĉese kontribuas nerekte al sukceso de la Esperanta afero”.

Tiu ĉi incidenteto – la Estraro de UEA konfirmis, ke SAT ja agas konforme al la Bulonja Deklaracio, sed ke ĝi ne povas reprezenti la esperantismon en ĝia senco – refoje pruvis, ke la rilatoj inter SAT kaj UEA ankoraŭ ne perdis sian tiklecon. Dum UEA plurfoje etendis la manon al kunlaboro, SAT riproĉis al ĝi, ke “la tamburistoj de neŭtraleco fakte ne subtenas neŭtralismon, sed – UNESKO-ismon”, kaj, konsekvence, rifuzis partopreni en la kolektado de subskriboj por la Peticio de UEA al Unuiĝintaj Nacioj. La faktan staton priskribis la Plenum-Komitato en sia raporto por 1967 jene: “... la rilatoj kun laŭdire neŭtralaj asocioj, grupoj k.a. restis – ĉefe komercaj, limiĝis al reciproka mendo de libroj”. La estonta evoluo devos montri, ĉu la unuafoja partopreno de Prezidanto de UEA en SAT-Kongreso (1970) estos pli ol nur epizodo, same ĉu la kunlaboro de Jugoslavia Esperanto-Ligo, jam aliĝinta al UEA, helpos pliproksimigi la du Asociojn.

19.3.3 Nuna Situacio de SAT

Kvankam kontraŭdogma sinteno ĉiam estis proklamata kiel unu el la plej sanktaj idealoj de SAT, ĝiaj gvidantoj tamen persiste obeas al kariĝinta principaro: Tial, ekz., Sennaciulo haltigis la opiniinterŝanĝon pri la eventoj en Ĉeĥoslovakio, “ĉar naciecaj konsideroj komencis superi en la debato la socipolitikajn aspektojn”, kaj al la sama motivo kredeble ŝuldiĝas la ŝpara pritrakto de la vjetnama milito. Malpli timeme esprimiĝas la bulteno de la Junul-Fako, sed la fruktodona streĉiteco, kiu kelkfoje karakterizas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, tute mankas en SAT – pro la malforteco de la junula elemento. Eĉ diskuto pri generacia ŝanĝo ĝis nun apenaŭ leviĝis: La 76-jaran kunfondinton de SAT, Bannier, sekvis en 1969 kiel prezidanto la 68-jara J. Piron.

Grupo de la partoprenintoj de SAT-kongreso en Gotenburgo (1928), inter kiuj troviĝis multaj konataj nomoj: Helmi Dresen kaj E. Drezen (la supra vico, dua kaj tria de maldekstre), M. Starr (la sama vico, la lasta dekstre), E. Lanti (la dua vico de supre, la lasta dekstre).


Parto de la partoprenintoj en la 42a Kongreso de SAT, Novi Sad, Jugoslavio, 1968.


Inter 250 kaj 500 SAT-anoj ĉiujare partoprenas la Kongresojn, kun varia programo, i.a. prelegoj en Laborista Universitato kaj diskutrondoj. Plej ofte ili okazis en nord- kaj okcidenteŭropaj landoj, sed ankaŭ (dufoje) en Jugoslavio kaj (en 1962) denove en Vieno, kiam urbestro Jonas publike deklaris sin “sennaciulo”. Hodiaŭ SAT kunlaboras, surbaze de la Gotenburga Konvencio, kun Laboristaj Esperanto-Asocioj en Britio, Danlando, franclingvaj kaj germanlingvaj regionoj, Nederlando, Svedio, Jugoslavio. Ekzemplon de kunlaboro kun neŭtralaj kaj aliaj neneŭtralaj organizaĵoj donas unu el la plej fortaj LEA-oj, la nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj, kiu ekde 1969 rezignis sian propran organon favore al Komuna Esperanto-Gazeto, ligilo de ĉiuj nederlandaj esperantistoj.

El landaj laboristaj Esperanto-gazetoj estas menciindaj La Socialisto (Aŭstrio), La Libera Esperantisto (Germanio), Nia Voĉo (Danlando), SAT-Amikaro (Francio) kaj The Worker Esperantist (Britio). Pro financaj konsideroj, la eldona agado lastatempe stagnis; la plej grava beletra verko dum la pasintaj jaroj estis Vojaĝo al Kazohinio, romano de Sándor Szathmári.

En 1968 SAT povis krediti al si imponan pruvon pri la solidariĝemo de sia restinta membraro, “Alarmo” en la januara numero de Sennaciulo savis la Asocion el la danĝero perdi sian parizan centron; la ricevo de la bezonataj 4.000 dolaroj permesis al ĝi jam post kelkaj semajnoj aĉeti la postkortan oficejon en Avenue Gambetta. Simile sukcesa, ĉi-foje ankaŭ pro la vasta reago de eksteruloj, estis la alvoko al subskripcioj por la monumenta Plena Ilustrita Vortaro, preparita de Waringhien dum jardekoj, longe sen firma espero pri la ebleco eldoni ĝin, sed fine publikigita en julio 1970. Ankaŭ en tiu ĉi kazo UEA kaj ĝiaj Landaj Asocioj helpis per varbado kaj kolektado de antaŭmendoj.

19.4 KONKLUDO KAJ PERSPEKTIVOJ

La signifo de SAT estas unuavice historia: En la socia krizo de la intermilita periodo ĝi elŝiris la laboristojn el la grandparte nemoviĝema neŭtrala Movado, postulante kiel unua celkonscian aplikon de Esperanto, nome ĝian utiligon por la klasbatalo. Same prava estis la principo, ke SAT devas sin teni sendependa de la partiaj disputoj en la internacia laborista movado. Sekve, SAT mirakle kreskis dum la unuaj jaroj de sia ekzisto, varbante al Esperanto multajn adeptojn, kiujn la neŭtralaj asocioj ne sukcesis gajni, kaj ludante elstaran, ĉiam memorindan rolon en la formiĝo de internacilingva kulturo.

Sed en la 1930’aj jaroj, sub ekstera premo kaj pro internaj eraroj, SAT komplete ŝanĝiĝis. Post la foriro de anarkistoj, komunistoj kaj socialdemokratoj ĝi perdis sian supertendencan karakteron, kiu restis nura fikcio, ĉar pli kaj pli anstataŭis ĝin aparta ideologio: la sennaciismo de Lanti, kiu ne kapablis krei – kiel vidis Jonas jam en 1932 – organizan fundamenton por la internacia laborista Esperanto-Movado. SAT infektiĝis per la malnova esperantista malsano: la kredo, ke Esperanto, garnita per kelkaj mondŝanĝemaj tezoj, povas per si mem ludi rolon reforman aŭ eĉ revolucian. Tiamaniere ĝi senigis sin de ĉia influpovo je sindikatoj, socialistaj partioj kaj progresema junularo, kiuj konsideras SAT ne ideologia kunbatalanto kontraŭ socia maljusteco, sed, en plej bona okazo, kiel premgrupon por Esperanto, kun sektaj trajtoj apenaŭ akordigeblaj kun scienca socialismo.

Aliflanke, la vero estas, ke unu el la ĉefaj elementoj de marksismo estas la internacia solidareco de la laborista klaso super la limigoj, kiujn necese kaŭzas la ekzisto de nacioj kaj naciaj lingvoj. Kredi, ke tia internacia solidareco de la laborulaj amasoj povas formiĝi kaj fortikiĝi aŭtomate, nur surbaze de esence identaj ekonomiaj strukturoj, sed sen fakta ebleco de rekta komunikado inter la laboristoj de malsamaj nacioj kaj lingvoj, estas ne malpli naive, ol fidi, ke adopto de Esperanto per si mem povas solvi la sociajn problemojn. Tial, same riproĉindaj estas la laboristaj partioj, sindikatoj, internaciaj unuiĝoj kaj kulturaj institucioj, kiuj ankoraŭ ne komprenis – aŭ, eble, en kelkaj okazoj tro bone komprenis – la rolon de la Internacia Lingvo kiel supernacia, simpla instrumento de lingva komunikado por la laboristoj kaj sekve faris nenion aŭ nur tre malmulte por vastigi la scion de Esperanto en tiuj medioj. Nur la forigo de ambaŭ starpunktoj, egale naivaj, malfermos la pordon por vastaj kontaktoj inter diversnaciaj laboristoj kaj tiel kontribuos al la formiĝo kaj evoluo de internacia solidareco de la laborulaj amasoj.

Unu el la veteranoj de SAT, Mark Starr, parolante pri la politika naiveco de multaj esperantistoj, kritikis en Augsburg, ke SAT-anoj, havante sian parton de stranguloj en la Esperanto-Movado, ne nur ignoras la agadon en lokaj Esperanto-kluboj, sed ankaŭ la laboron en la propraj sindikat-organizoj. Efektive, novajn fortojn SAT rekrutas maksimume el aliaj Esperanto-asocioj, sed ne el laboristaj rondoj rekte, kaj la novmembriĝoj tenas balancon kun la membroperdoj. Laŭ efiko kaj amplekso de agado, jam nun SAT ne povas mezuri sin ekz. kun Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kaj estas dubinde, ĉu la membronombro ankoraŭ longe pravigos ĝian pretendon esti la dua ĉefa Esperanto-organizaĵo internacia post UEA.

Rigardante al sia 50-a datreveno, la gvidantoj de SAT ne kaŝis iom da seniluziiĝo (“ni ne havas motivon por triumfi kaj etendi nin sur laŭroj”), fierante “pri la nura fakto, ke la 50 jaroj ne forskrapis nian aparaton, nian movadon, ke SAT nuntempe prezentas pli grandan unuecon idean ol en la tempesta periodo inter la du mondmilitoj”. Kiu komparas la progreson de SAT, kiam kunekzistis en ĝi diversaj skoloj, kun ĝia nuntempa stato, tiu ne povas ne skeptike sin demandi, ĉu la atingita “unueco idea”, t.e. sennaciismo, efektive estas gajno por la Asocio.

19.5 BIBLIOGRAFIO

Andrejev, A.; L. Ĵirkov, k.a. Al la nova etapo. Leipzig 1932.

Artjuŝkin-Kormilicyn, V. P., Meĵdunarodnyj jazyk revoljucionnogo proletariata Esperanto. Peterburg 1919.

Bartelmes, N., “Lanti en siaj lastaj vivojaroj”. Sennacieca Revuo, 1955, n-ro 83, p. 2-5.

–, “Vojaĝo tra la pensomondo de E. Lanti”. Sennacieca Revuo, 1970, n-ro 98, p. 1-7.

Becker, Diethelm, Der Arbeiter-Esperanto-Bund auf dem Weg zu einer revolutionären Organisation des deutschen Proletariats. Tezo, Universitato de Rostock. 1968.

Blanke, D., “Pri la historio de la internacia laborista Esperanto-Movado”. Paco, vol. 12, 1969, n-ro 187/188, p. 34-35.

de Bruin, G. P., Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito. Parizo 1936.

Caubel, André, “Universala lingvo kaj kosmopolitismo en la 18-a jarcento”. Sennacieca Revuo, 1956, n-ro 84, p. 2-12.

Chapelier, Emile, kaj Gassy Marin, “Les anarchistes et la langue internationale ‘Esperanto’”. Paris 1907.

Drezen, E., Analiza historio de Esperanto-Movado. Leipzig 1931.

–, “Nuntempa stato, perspektivoj kaj plua evoluo de laborista Esperanto-Movado”. Kvardek jaroj... de Esperanto. Paris-Leipzig-Moskvo 1927, p. 28-36.

Ejdelman, B., kaj N. Nekrasov, Problemoj de laborista esperantismo. Leipzig 1930.

Elsudo, V. (V. Kolĉinski), A.B.C. de sennaciismo. 2-a eld. Paris-Leipzig 1926.

Historio de S.A.T. 1921-1952. Paris 1953.

Historio pri la skismo en la laborista Esperanto-Movado. Paris 1935.

Iodko, A. R., Raboĉij klass i meĵdunarodnyj jazyk. 2-a eld. Moskva 1925.

Izgur, E., Organizo de internacia solidareco. Internacia lingvo je la servo al proletaro. Kremenĉug 1928.

(Jonas, Franz) “Vortoj de Prezidanto Jonas”. Kontakto, vol. 7, 1970, n-ro 4, p. 7-8.

Kalendaro de IPE, 1933. Berlin.

Kirjuŝin, P., Meĵdunarodnaja raboĉaja svjaz’ na Esperanto. Moskva 1930.

Kloek, A., Het Esperanto en de arbeidersbeweging. Amsterdam 1922.

Kolev, P. A., Meĵdunarodnijat ezik i rabotniĉeskata klasa. Sofia 1922.

Kongreso de Revoluciaj Esperantistoj... Amsterdam, la 5-an de aŭgusto 1931. Berlin 1931.

Laisant, C. A., L’internationalisme et la classe ouvrière. Paris (antaŭ 1914).

Lanti, E. (E. Adam), For la neŭtralismon! 3-a eld. Paris-Leipzig 1928.

–, La laborista esperantismo. Paris-Leipzig 1928.

–, Naciismo. Studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj. Leipzig 1930.

–, Vortoj de kamarado Lanti. Leipzig 1931.

–, Absolutismo. Paris-Amsterdam 1934.

–, Leteroj de E. Lanti. Paris 1940.

–, Manifesto de la sennaciistoj kaj Dokumentoj pri sennaciismo. 2-a eld. Paris 1951.

Laurat, Lucien, “Rimarkoj pri la tutmondeco kaj la klasaj celoj de S.A.T.”. Sennacieca Revuo, 1959, n-ro 87, p. 42-46.

Laval, R., Bref aperçu sur le mouvement espérantiste ouvrier. Manuskripto. 1956.

Legrand, René, Le prolétariat et la langue internationale. Paris (post 1919).

Lins, Ulrich, “Lenin kaj Esperanto”. Esperanto, vol. 63, 1970, n-ro 7/8, p. 108-111.

Miyamoto masao, “Leteroj de Lanti ĉe mi”. Sennacieca Revuo, 1966, n-ro 94, p. 35-37.

Podkaminer, S. N., “Lenin kaj Esperanto”. Der Esperantist, vol. 5, 1970, n-ro 42, p. 2-8, 17-22.

“Skiza historio de la laborista Esperanto-Movado”. Ivan Sarafov, Legolibro. Sofia 1946, p. 55-67.

Stalin, J., Kulturo nacia kaj internacia. Trad. G. Demidjuk. Leipzig 1930.

Takasugi iĉiro, “Esperanto kaj la internaciismo”. Kongresa Universitato de 38-a Japana Kongreso. Nagoja 1951, p. 3-13.

Waringhien, Gaston, “Eŭgeno Lanti”. Eseoj I, Beletro. La Laguna 1956, p. 99-103.

Werner, P., Der deutsche Arbeiter und die Welthilfssprache Esperanto. Hannover 1913.

Wissenswertes für die Arbeiterschaft über die Esperanto-Bewegung. Leipzig 1926.

Jarlibroj de SAT. Protokoloj de SAT-Kongresoj. Revuoj: Internacia Socia Revuo, Esperantista Laboristo, Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, Sennaciulo, Libera Laboristo, La Socialisto, Internaciisto, Sur Posteno, La Nova Etapo, Internacia Kulturo, Paco.

Vidu ankaŭ la bibliografiojn de Ĉapitroj 14 kaj 21.

ĈAPITRO 20

INSTITUCIOJ

20.1 AKADEMIO DE ESPERANTO
20.1.1 Unua Periodo

20.1.1.1 Lingva Komitato. – Al la 1-a UK en Bulonjo (1905) Zamenhof prezentis planon por la organizo de la Movado: en ĝi, apud reganta “Centra Komitato” el 25 membroj, estis proponitaj i.a. unu 15-membra “Komitato de la Lingvo” kaj unu 25-membra “Komitato de Ekzamenistoj”. Sub la influo de De Beaufront kaj Cart la kongreso decidis starigi “Komitaton simple lingvan kun D-ro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo”. Zamenhof, ne volante alpreni mem povon de elektado, proponis, ke eniru en tiun Komitaton la redaktoroj de la pli gravaj Esperantaj gazetoj, la prezidantoj de la pli gravaj societoj kaj la pli konataj esperantistoj; oni tiel atingis la nombron de 102 membroj el 26 nacioj, kaj Boirac estis elektita kiel efektiva prezidanto.

En la 2-a UK en Ĝenevo (1906) Zamenhof petis, ke la LK, kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, fariĝu definitiva komitato kaj la prezidanto Boirac konservu sian funkcion. Tiu peto estis sankciita de la kongreso.

20.1.1.2 Fondiĝo de Akademio. – Tiel grandnombra kaj disloka komitato ne povis praktike labori; tio aparte evidentiĝis ĉe la Ido-krizo en 1908. Jen kial je tiu dato la prezidanto proponis formi “Superan Komisionon aŭ Akademion” el maksimume 18 membroj, kun la sama estraro kiel la LK, kaj starigi kvar konstantajn komisionojn por Komuna Vortaro, Gramatiko, Teknika Vortaro kaj Internaj Aferoj. Fine li prezentis “Deklaron pri la Rolo de la LK”, kiu komenciĝis jene: “La tasko de la LK estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento nek la LK povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas.” Ĉiuj tiuj proponoj kaj la Deklaro estis aprobitaj de la 4-a UK en Dresdeno (1908).

Interne de la LK, Boirac voĉdonigis “Regularon”, kiu ricevis kelkajn modifojn en 1912; la ĉefa punkto estis, ke “la anoj de la LK estas elektitaj de la LK mem, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, inter kandidatoj, kies liston preparas la Akademio” (Art. 4). En 1935 la prezidanto Rollet-de-l’Isle voĉdonigis novan tekston, aranĝitan en “Statutaro” kaj “Interna Regularo”; la ĉefa novaĵo estis, ke la Akademio ne plu “eltiras el la proponitaj kandidatoj la esperantistojn, kiujn ĝi juĝas indaj fariĝi anoj de la LK”, sed ke ĝi limigas sin je la listigo de la kandidatoj, kiujn prezentas “la esperantistaj societoj, la anoj de la LK, aŭ eĉ kiu ajn esperantisto, kiu ankaŭ rajtas prezenti sin mem”. Samtempe pro la kreskanta nombro de la LK-anoj (116) li decidiĝis limigi ilian nombron je 100.

20.1.1.3 Funkcioj. – Dum tiu unua periodo prezidantoj de la lingvaj institucioj estis sinsekve:

1905-17: Emile Boirac (1851-1917). Post lia morto kaj pro la Unua Mondmilito okazis interrompo en la funkciado de la lingvaj institucioj.

1920-31: Théophile Cart (1855-1931); 1931-33: John Mabon Warden (1856-1933); 1933-37: Maurice Rollet-de-l’Isle (1859-1943); 1937-39: Johannes R. C. Isbrucker (1889-1967). La direktoroj de la sekcioj estis:

(i) Por la Komuna Vortaro: T. Cart (1908-12); ĉe tiu dato Cart fariĝis “ĝenerala Direktoro por la Vortaro”, helpata de L. Elb, poste E. Grosjean-Maupin por la “komuna vortaro” kaj de Ch. Vérax por la “teknika”; ekde 1920 la situacio renormaliĝis kun la direktoroj E. Grosjean-Maupin (1920-34), L. Bastien (1934) kaj W. Bailey (1935-39).

(ii) Por la Teknika Vortaro: R. de Saussure (1912) kaj, post la komuna regado de Cart, P. Corret (1920-22), M. Rollet-de-l’Isle (1922-32), L. Bastien (1933-36), L. Helleboid (1937-39), ĉi-lasta ne-LK-ano.

(iii) Por la Gramatiko: A. Grabowski (1908-21), W. Lippmann (1924-36), A. Cseh (1937-40).

(iv) Por jenaj, ne konstantaj sekcioj, nome pri Internaj Aferoj: G. Moch (1908-11); pri Propraj Nomoj: G. Moch (1907-10); pri Vortfarado: R. de Saussure (1911-19); pri Elparolo kaj Premioj: E. Privat (1924-27); pri Kontrolo: M. Rollet-de-l’Isle (1931-39).

20.1.1.4 Konsisto. – La Supera Komisiono aŭ Akademio konsistis en 1908 el 12 membroj: Bein, Boirac, Cart, Ellis, Evstifejeff, Grabowski, Moch, Mybs, Nylén, de Saussure, Villanueva kaj Wackrill, reprezentantaj resp. la lingvojn francan (4), anglan, polan (po 2), germanan, hispanan, rusan kaj svedan (po 1). Post la interrompo de la Unua Mondmilito ĝi konsistis el 15 membroj: Cart, Christaller, Corret, Evstifejeff, Grabowski, Grosjean-Maupin, Inglada, Kühnl, Lengyel, Mybs, Nylén, Privat, de Saussure, Wackrill, Warden, reprezentantaj resp. la lingvojn francan (5), anglan, germanan (po 2), ĉeĥan, hispanan, hungaran, polan, rusan kaj svedan (po 1). Fine en 1939 ĝi konsistis el 16 membroj: Baghy, Bailey, Bastien, Belmont, Cseh, Grau-Casas, Inglada, Isbrucker, Lippmann, Minor, Nylén, Rollet-de-l’Isle, Schmid, Setälä, Stamatiadis, Waringhien (kaj unu sekretario-kasisto, neakademiano, R. de Lajarte), reprezentantaj resp. la lingvojn francan, germanan (po 3), hungaran (2), anglan, finnan, grekan, hispanan, katalunan, nederlandan, polan kaj svedan (po 1).

20.1.1.5 Eldonaĵoj. – Propraj verkoj de la Akademio, oficiale agnoskitaj de la LK, estas nur:

(i) La 6 Oficialaj Aldonoj al la UV: la 1-a, preparita de Cart, voĉdonita en 1909 kaj entenanta 864 radikojn kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola; la 2-a, preparita de Grosjean-Maupin sub la nomo de Cart, voĉdonita en 1919 kaj dividita en du partoj; (a) internaciaj vortoj, sen tradukoj, sed kun montro de la gramatika kategorio: 480 radikoj; (b) komune uzataj vortoj: 111 radikoj kaj du kunmetaĵoj, kun tradukoj en la franca, angla kaj germana – sume 591 radikoj, plus la sufikso -ism; la 3-a, preparita de Grosjean-Maupin, voĉdonita en 1921 kaj same dividita: (a) propre esperantlingvaj radikoj: 61; (b) internaciaj radikoj: 131, sume 192, ĉiuj kun tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, portugala, itala kaj pola; la 4-a preparita de Grosjean-Maupin, voĉdonita en 1929 kaj entenanta nur unu liston de 118 radikoj, kun la tradukoj en la franca, angla kaj germana, plus la prefikso mis-; la 5-a, preparita de Bastien, voĉdonita en 1934 kaj prezentanta du listojn: (a) oficialaj vortradikoj: 5; (b) teknikaj vortradikoj: 3 – sume 8, ĉiuj kun tradukoj en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola; la 6-a, preparita de Bailey, voĉdonita en 1935 en du listoj: (a) oficialaj vortradikoj: 15; (b) teknikaj vortradikoj: 6 – sume 21 kun tradukoj en la samaj ses lingvoj.

(ii) La kvin partoj de la “Korektoj pri Eraraj Tradukoj en la UV”, voĉdonita en 1922-23.

Ĉiuj aliaj verkoj, ĉu ili aperis en la “Kolekto de la Akademio”, ĉu aliloke, estis nur privataj verkoj de apartaj akademianoj aŭ LK-anoj.

20.1.1.6 Financoj. – La tuta laborado de la lingvaj institucioj ĝis 1922 estis ebligita kaj pagita de la CO de Sebert: en ties Oficiala Gazeto Esperantista aperis la jaraj raportoj, la raportoj de la sekcioj aŭ komisionoj ktp. Post la morto de Sebert, la LK suferis je manko de rimedoj por eldono aŭ eĉ funkciado, kaj la situacio pliboniĝis nur post la starigo de la “Internacia Centra Komitato”, poste de IEL, kiu ĉiujare difinis subvencion. Al ĝi aldoniĝis kelkaj maloftaj donacoj de privatuloj: tio ebligis, inter 1926 kaj 1938, la publikigon de 12 jarlibroj kaj, inter 1929 kaj 1933, de ses “Oficialaj Bultenoj”.

20.1.2 Dua Periodo

20.1.2.1 Kunfandiĝo. – La cirkulero n-ro 19 havas la daton de junio 1939, la n-ro 20 la daton de marto 1946: ĉi tiu estis fakte nur voko al ĉiuj antaŭmilitaj LK-anoj, ke ili donu signon de vivo kaj montru sian deziron pri plua kunlaboro. El la 102 membroj de 1939 respondis 48 – kaj tiu sola fakto montras, kian rompon la milito kaj ĝiaj sekvoj faris en la funkciado de la lingvaj institucioj. Isbrucker opiniis la situacion taŭga por funda reorganizo, kiu forigus la ĝenan kaj temporaban duoblecon inter la LK kaj ĝia Akademio. Li do proponis novan statuton, kiu, post multaj diskutoj kaj modifoj, estis fine voĉdonita la 20-an de julio 1948.

20.1.2.2 Nova Statuto. – La ĉefaj ŝanĝoj estis: (i) La LK kaj ĝia Akademio kunfandiĝas en unu solan korpon, nomatan “Akademio de Esperanto” (art. 1). (ii) La nombro de akademianoj estas prefere ĉ. 40, sed ĝi ne povas esti pli ol 50 (art. 3). (iii) Kandidatojn por la Akademio povas proponi ĉiu esperantista organizaĵo kaj ĉiu unuopa esperantisto, kiu ankaŭ povas proponi sin mem (art. 8). (iv) Povas esti kreataj “Konsilantaj Komitatoj de la Akademio”, organizitaj sur teritoria, nacia, nacilingva aŭ faka bazo, sub la gvidado de unu aŭ pluraj akademianoj, por helpi al la laboroj de la Akademio (art. 17-20).

Tiu Statuto kun la paso de la jaroj montriĝis neoportuna pri la tri lastaj punktoj: (i) Ne estis antaŭvidita konstanta rilato inter la nombro de la akademianoj kaj ilia potriona rebalotado ĉiun trian jaron (en 1963 la tri trionoj konsistis resp. el 14, 5 kaj 21 anoj!). (ii) La facileco de proponado okazigis multiĝon de la kandidatoj, inter kiuj vane kaj danĝere dividiĝis la voĉoj, tiel ke oni devis plurfoje rekomenci la baloton kaj multaj estis elektitaj aŭ rifuzitaj per unu sola voĉo. (iii) Disponante nek pri sekretario nek pri buĝeto, neniu akademiano povis starigi Konsilantan Komitaton. Aliflanke Isbrucker emis regadi ĉion sola: li jam kunigis la funkciojn de prezidanto kaj sekretario-kasisto, sed volis krome fariĝi direktoro de la sekcio pri la Komuna Vortaro. Tiel li sola decidis pri la buĝeto, la spezoj ktp., kaj, kun la helpo de malgranda rondo, ankaŭ pri la aranĝo kaj difinoj de la entreprenita “Oficiala Vortaro”. Fine li, sen voĉdonigi en la Akademio, provis trudi ĝianome sian starpunkton pri la participa demando. Renkontinte ĉiam pli da rezisto, li iom post iom ĉesis interesiĝi pri la agado de la Akademio, kiu, lasite sen laborplano, baldaŭ plu ekzistis nur surpapere, per periodaj elektoj de novaj membroj. Eĉ tiuj elektoj fariĝis pli kaj pli neregulaj: tiuj, kiuj devis okazi en 1955, estis simple forgesitaj; tiuj de 1958 okazis nur kun unu jaro da malfruiĝo, kaj tiuj de 1961 devis esti ripetitaj pro malobservo de la Statuto. Cetere, la estraro ne plu estis reelektita ekde 1950.

20.1.2.3 Renoviĝo. – Jen kial en la privata kunsido de la Akademio dum la UK en Kopenhago pluraj membroj prezentis la kandidatecon de nova estraro, kun Waringhien kiel prezidanto, Bokarev (poste, pro lia rifuzo, Collinson) kaj Neergaard kiel vicprezidantoj kaj Albault kiel sekretario. Tiu propono provokis grandan polemikon, kaj baldaŭ estis kontraŭprezentita alia listo, kun Lippmann kiel prezidanto, Vilborg kiel vicprezidanto kaj Støp-Bowitz kiel sekretario. Isbrucker tiel aranĝis la balotadon, ke sekvis fortaj protestoj. Rezulte, la Akademio decidis, per 24 voĉoj, por nuligo de la balotado, 10 estis kontraŭ. Ĉe la nova balotado Waringhien ricevis 22 voĉojn kaj Lippmann 15.

20.1.2.4 Funkcioj. – Dum tiu dua periodo la prezidanto de la Akademio estis ĝis 1963 J. R. C. Isbrucker, kaj ekde tiu dato Gaston Waringhien.

Direktoroj de la sekcioj estis denove elektitaj nur en 1951. De tiam ili estis sinsekve: Por la Ĝenerala Vortaro G. Waringhien (1951-65), A. Albault (1965-). Por la Gramatiko W. Lippmann (1951-65), D. B. Gregor (1965-71), H. A. de Hoog (1972-). Por la Teknikaj Vortaroj J. Okamoto (1951-56), R. Haferkorn (1958-). Por la Bibliografio P. Neergaard (1951-). Por la Literaturo G. Avril (1951-53), I. Rotkvić (1954-65), W. Auld (1965-). Sekcio pri Prononcado estis kreita en 1958 laŭ la propono kaj sub la gvidado de C. Støp-Bowitz. Sekretario-kasisto estis Isbrucker mem ĝis 1963, poste A. Albault (1963-65) kaj ekde 1965 R. Bernard.

20.1.2.5 Verkoj. – Aktoj de la Akademio ĝis 1963 estis: (i) Oficialigo de la sufikso -end (julio 1953), (ii) la 7-a Oficiala Aldono al la UV (decembro 1958), preparita de Waringhien.

La Aktoj de la Akademio ekde 1964 estis: voĉdono de reviziita, pli racia Statuto; esplorado de la demando pri la pasivaj participoj kaj rekonfirmo de la zamenhofa sistemo; esplorado de la demando pri la vortfarado pendanta ekde 1913 kaj oficialigo de la bazaj principoj de tiu vortfarado, esplorado de la demando pri la uzado de la refleksivoj; esplorado de la konsisto de Baza Radikaro Oficiala k.a.

20.1.2.6 Financoj. – La elspezoj de la Akademio estis kovritaj per konstanta subvencio de UEA, per oftaj subvencioj de SAT (1955, 1959-63, 1966) kaj per okazaj subvencioj de Sveda Esperanto-Federacio (1952), de Brazila Esperanto-Ligo (1958-60) kaj de la nederland-flandra Federacio de Laboristaj Esperantistoj (1964-66).

20.2 CENTRO DE ESPLORO KAJ DOKUMENTADO PRI LA MONDA LINGVO-PROBLEMO (CED)
20.2.1 Fondiĝo

En la januara numero de Esperanto, 1952, aperis informo pri la fondiĝo de Centro de Esploro kaj Dokumentado. En artikolo, kiu klarigis la celojn de la nova institucio, estis, interalie, dirite, ke por efike progresigi la aferon de la Internacia Lingvo necesas aldoni multe da scioj al la jam ekzistantaj vervo kaj entuziasmo.

Efektive, en 1950, post la transdono de la Peticio al la Sekretariato de Unuiĝintaj Nacioj, montriĝis, ke nek entuziasmo kaj sindono, nek la sendubaj atingoj de Esperanto sur diversaj kampoj sufiĉas, se oni ne povas pruvi la faktojn per fidindaj dokumentoj, studoj kaj analizoj. Estis klare, ke ĝuste tiaj pruvoj estos bezonataj por sukcesigi la Peticion kaj entute por apogi kiun ajn seriozan paŝon en la estonteco ĉe mondaj aŭ regionaj internaciaj instancoj, aŭ ĉe ŝtataj kaj aliaj aŭtoritatoj. Tiam ankaŭ evidentiĝis, ke praktike ne ekzistas facile havigeblaj precizaj informoj, eĉ ne pri la plej elementaj faktoj, kiujn oni povus rigardi kiel ĝenerale bone konatajn (ekzemple pri la programoj de la universalaj kongresoj), por ne paroli pri aliaj. En multaj kazoj oni ja sciis pri iu evento, sed komplete forestis ĉiuj detaloj. En aliaj kazoj, se entute estis troveblaj informoj, ili estis tiel kaŝitaj en arkivoj kaj diserigitaj, ke apenaŭ oni povis rekonstrui difinitan fakton. La solaj verkoj, kiuj povis helpi en kelkaj rilatoj, estis Bibliografio de Internacia Lingvo, kompilita de P. E. Stojan, kaj Enciklopedio de Esperanto, redaktita de L. Kökény kaj V. Bleier (ĉefredaktoro I. Ŝirjaev), sed la unua aperis en 1929, la dua en 1933-35, do ambaŭ jam delonge ĉesis esti ĝisdataj. Preskaŭ komplete mankis sciencaj studoj pri la lingva problemo en la mondo, fidindaj statistikoj rilatantaj al la Esperanto-Movado, ktp. Krome, la havigeblaj informoj pri la sama evento aŭ fakto ofte entenis gravajn malsamecojn rilate detalojn, aŭ eĉ kontraŭdirojn, en diversaj fontoj.

En tiaj kondiĉoj Prof. D-ro I. Lapenna proponis al la Estraro kaj Komitato de UEA fondon de institucio, kies celo estus plenigi la vakuon. Samtempe estis prezentita skizo de la programo, kiun kaj la Estraro kaj la Komitato akceptis dum la UK en Munkeno (1951). Tuj post tio komenciĝis intensaj preparlaboroj (detaligo de la laborplano, kunlaborantoj, bazaj financaj rimedoj, necesaj presaĵoj ktp.). Ili estis kompletigitaj en decembro 1951, kaj la 1-an de januaro 1952 ekfunkciis Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) kiel institucio de UEA. Kiel honorofica direktoro estis elektita Prof. D-ro I. Lapenna, kiu ekde tiam seninterrompe gvidis tiun institucion.

Pro diversaj kaŭzoj, sed ĉefe por adapti la nomon de CED al ĝiaj aktualaj taskoj kaj laboro, en 1968 la nomo estis ŝanĝita al Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, sed la mallongigo jam fariĝis tiel populara, ke la institucio estas plu ĝenerale konata kiel CED.

20.2.2 Celo kaj Organizo

La celo kaj laborsistemo de CED ne estis formulitaj en aparta statuto aŭ regularo, sed en speciala dokumento, kiu enhavis la bazajn principojn de agado kaj indikis la atingotajn celojn.

Laŭ tiu dokumento, CED havas trioblan celon: sciencaj esploroj, dokumentado kaj informado.

Sciencaj esploroj rilatas al lingvistikaj kaj sociologiaj studoj pri la Internacia Lingvo kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo; psikologiaj kaj sociologiaj studoj pri la moralaj kaj intelektaj efikoj, kiujn kaŭzas la praktika uzado de la Internacia Lingvo; esplorado de la eblecoj por plua utiligo de la lingvo precipe sur la kampoj de scienco kaj arto, intelektaj interŝanĝoj, trafiko kaj komerco.

Dokumentado koncernas kolektadon de gravaj dokumentoj pri la Internacia Lingvo ĝenerale kaj pri la Esperanto-organizaĵoj; prizorgon de studoj kaj disertacioj; ellaboradon de statistikoj.

Informado rilatas al utiligo de la kolektitaj dokumentaj materialoj por verkado de artikoloj, kunmetado de tipaj prelegoj por diversaj okazoj, pretigado de apogaj dokumentoj; partoprenado en ĉiuj medioj, kiuj pritraktas la problemon de komuna lingvo; interŝanĝado de informoj kaj dokumentoj kun Unesko, UN kaj aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj; liverado de dokumenta materialo al la landaj kaj fakaj asocioj.

Ekde la komenco la organizo estis intence establita kiel tre elasta, sen rigidaj reguloj, administraj komplikaĵoj, formalaj kunsidoj kaj kunvenoj, kiuj nur ĝenus la efikecon. La ideo estis kaj restas havigi al la Movado por la Internacia Lingvo elstaran institucion kun kvalifikitaj kunlaborantoj, kiu, unuflanke, kolektas dokumentan materialon pri ĉiuj aspektoj de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, kaj aliflanke utiligas tiun materialon por apogi la klopodojn celantajn vastigi la uzon kaj la praktikajn aplikojn de la lingvo.

La organiza strukturo estas tre simpla: honorofica direktoro (aŭ direktoro, se la financaj rimedoj iam permesos tion), nomata de la Komitato de UEA, kunlaborantoj kaj tradukantoj, helpo de sekretariino por prizorgi la administradon.

Kunlaboranto povas fariĝi nur persono kvalifikita kaj kompetenta por difinita tasko, ĉu laŭ sia propono, ĉu laŭ la invito de la direktoro. La kunlaborantoj plenigas kaj subskribas apartan slipon, en kiu troviĝas, interalie, indikoj pri la profesio kaj okupo, specialeco, universitataj titoloj, sciencaj gradoj kaj fakaj distingoj; hejma lingvo kaj kono de aliaj lingvoj; personaj rilatoj en sciencaj, artaj, politikaj, komercaj kaj aliaj medioj; aparteno al gravaj naciaj aŭ internaciaj organizaĵoj; ligoj kun nacilingvaj fakaj revuoj kaj gazetoj. En la slipo troviĝas aparta rubriko, en kiu la kunlaboranto indikas kiun laboron li aŭ ŝi pretas plenumi por CED. Tiamaniere en la oficejo oni havas precizan superrigardon pri ĉiuj necesaj elementoj. En ĉiu momento la direktoro povas sin turni precize al tiu aŭ tiuj kunlaborantoj, kiuj povas plej bone plenumi la konkretan bezonatan laboron.

La nombro de kunlaborantoj variis inter 25 kaj 96. En 1972 CED havis 71 kunlaborantojn en 22 landoj. Inter la forpasintaj sciencistoj, kiuj estis kunlaborantoj de CED kaj multe helpis al ĝia laboro per siaj elstaraj kontribuoj, aparte menciindaj estas Prof. D-ro G. Canuto, Prof. J. C. Flügel, Prof. St. Kamarýt, Prof. D-ro E. Privat, Prof. D-ro H. Sirk, Prof. D-ro W. E. Collinson.

La buĝeto de CED estas tre malalta. Tiu por 1973 atingas precize 900 anglajn pundojn. En 1971 la tuto de elspezoj estis 858 pundoj. La elspezoj estas kovrataj parte el subvencioj de UEA, aliparte el donacoj. Ekzemple, en 1971 la subvencio de UEA estis 515 pundoj, kaj la donacoj 282 pundoj, dum la resto estis kovrita el la pozitiva saldo de la antaŭa jaro. CED povis plenumi siajn taskojn per tiuj pli ol modestaj financaj rimedoj dank’ al la fakto, ke la honorofica direktoro kaj ĉiuj kunlaborantoj, inkluzive la tradukantojn, laboras senpage, dum la helpa sekretariino ricevas malgrandan kompenson.

Ekde la fondiĝo ĝis novembro 1955 la oficejo de CED estis en 300 West End Lane, Londono, N.W. 6. Post tio ĝi troviĝis kaj plu troviĝas en 77 Grasmere Avenue, Wembley en la t.n. Granda Londono. La teknika oficejo, kiu prizorgas multobligon de dokumentoj, presigon kaj aliajn teknikajn-administrajn laborojn, troviĝas ĉe la CO de UEA en Rotterdam.

La jaraj raportoj pri la laboro de CED kaj ĝiaj jaraj laborplanoj estas regule publikigataj en la Jarlibro de UEA, Dua Parto. Okazaj raportoj aperas en la revuo Esperanto, en la rubriko de CED.

20.2.3 Studoj kaj Dokumenta Materialo

La tuta dokumenta materialo, kiun kolektas CED, konsistas el speciale verkitaj studoj de diversaj kunlaborantoj; esploroj pri specialaj temoj, enketoj kaj statistikoj; bibliografioj; diversaj dokumentoj.

Jen la ĉefaj rezultoj atingitaj sur tiu kampo:

(i) Studoj: Entute la kunlaborantoj de CED verkis ĉ. 70 specialajn studojn, kiuj rilatas al multaj temoj, ekzemple la lingva problemo en internaciaj rilatoj, problemo de komunikado en la mondo, la lingva demando en eŭropaj institucioj, aspektoj de la lingva demando en internacia kaj kompara juro, la demando de teknikaj kaj sciencaj terminaroj, la eduka valoro de Esperanto-instruado en la lernejoj, Esperanto kiel literatura lingvo, kaj multaj aliaj.

(ii) Esploroj, enketoj kaj statistikoj: Estas farita tuta aro da laboroj en tiu sfero. Aparte menciindaj estas la granda statistiko pri la nombro de personoj sciantaj la Internacian Lingvon (1952); la enketoj pri la socia konsisto de la Esperanto-Movado kaj la enketo pri la socia konsisto de la universalaj kongresoj; enketoj pri la Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj; ses grandaj enketoj pri la instruado de Esperanto en lernejoj (la du lastaj en kunlaboro kun ILEI, v. Ĉap. 4.6.3); enketoj pri la Esperanto-Societoj, Esperant-lingvaj resumoj kaj artikoloj en nacilingvaj revuoj; statistikoj pri la Esperantaj radio-elsendoj, pri Esperantaj prospektoj kaj reklamoj, pri stratoj kaj placoj kun la nomoj “Esperanto” aŭ “D-ro Zamenhof”, pri poŝtmarkoj kaj poŝtaj stampoj kun teksto en Esperanto, ktp. La lasta enketo, farata en 1972 kaj ankoraŭ ne finita, rilatas al la nombro de partoprenintoj en kongresoj, konferencoj kaj aliaj internaciaj renkontiĝoj kun Esperanto kiel la sola oficiala lingvo.

(iii) Bibliografioj: Ĉiujare estas ellaborata bibliografio pri la Esperanto-publikaĵoj. Pluraj kunlaborantoj ellaboris specialajn bibliografiojn pri publikaĵoj rilate la Internacian Lingvon en siaj resp. landoj.

(iv) Kolekto de Dokumentoj: Ĉiuj dokumentoj, kiuj povus en kiu ajn senco helpi al la laboro de CED, estas regule kolektataj kaj katalogataj en aparta sliparo. Ĝis novembro 1972 estis tiamaniere kolektitaj, ordigitaj kaj katalogitaj entute 4.360 dokumentoj. Ĉ. 1.200 slipoj entenas ankaŭ ĉ. 5.400 erojn el diversaj periodaĵoj kaj aliaj fontoj.

20.2.4 Publikaĵoj

Kompreneble, CED ne limigas sian laboron al la nura kolektado de studoj kaj dokumentaj materialoj, sed utiligas tiujn fontojn por siaj publikaĵoj.

Inter la publikaĵoj unuavice estas menciinda la Dokumentaro pri la Internacia Lingvo Esperanto, kiu seninterrompe aperas ekde 1952. La dokumentoj estas eldonataj laŭ la Ĝenerala Plano, ellaborita komence de 1952. Laŭ tiu plano, ĉiuj dokumentoj publikigataj por la internaj bezonoj de la Esperanto-Movado havas la signon CED/INT. En tiu serio entute aperis 61 dokumentoj. La dokumentoj, eldonitaj por specialaj okazoj, havas la signon CED (por la esperantaj eldonoj) aŭ RDC (por la lingvoj angla kaj franca; simile por aliaj lingvoj). En tiu serio estas eldonitaj 13 dokumentoj, el kiuj la pliparto tre grandaj, kutime kun presita kovrilo, en la lingvoj Esperanto, angla, franca, hispana, pluraj ankaŭ en la itala, dana, germana, nederlanda, norvega, sveda, portugala, pola kaj aliaj lingvoj. Aparte menciindaj estas la Dok. CED/3, eldonita okaze de la Unesko-Konferenco en Parizo; CED/4, publikigita okaze de la Unesko-Konferenco en Montevideo; CED/5 okaze de la 70-jara datreveno de Esperanto; tri dokumentoj CED/6 okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof; CED/7, eldonita okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro. Tiu lasta dokumento kun la titolo Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto), verkita de la direktoro de CED, atingis ĝis la fino de 1972 16 eldonojn en 13 lingvoj: Esperanto, angla (3), franca, hispana, itala, japana, nederlanda, norvega, pola, hebrea (2), portugala, germana kaj serba. Ĉiu nova eldono estis ĝisdatigita kaj kompletigita.

La nombro de aliaj dokumentoj laŭ la serioj estis:

Serio A (La Internacia Lingvo Esperanto) entute 48 dokumentoj en 7 sekcioj; Serio B (La Instruado de Esperanto) entute 21 dokumentoj en 6 serioj; Serio C (La Monda Organizo de la Esperanto-Movado) entute 19 dokumentoj en 6 sekcioj; Serio D (La Esperanta Literaturo) entute 31 dokumentoj en 4 sekcioj; Serio E (La Esperanta Faka kaj Scienca Literaturo) entute 8 dokumentoj en 5 sekcioj; Serio F (La Esperantaj Revuoj kaj Gazetoj) entute 3 dokumentoj en 3 sekcioj; Serio G (Kulturaj Manifestacioj) entute 58 dokumentoj en 6 sekcioj; Serio H (Formoj de Praktika Aplikado) entute 9 dokumentoj en 5 sekcioj; Serio I (Rolo de Esperanto por Evoluigo de Internacia Solidareco) entute 49 dokumentoj en 7 sekcioj; Serio J (Rolo de Esperanto por Faciligo de Internaciaj Politikaj, Profesiaj, Fakaj kaj Aliaj Rilatoj) entute 5 dokumentoj en 5 sekcioj.

Entute, do, en la Serioj A-J aperis 251 dokumentoj, en la Serio CED 13 dokumentoj, en la Serio CED/INT. 61, sume 325 dokumentoj. Se oni prenas en konsideron la tradukojn de multaj dokumentoj en diversaj naciaj lingvoj, la tuto transpasas 360 dokumentojn ĝis novembro 1972. El ili, multaj havis po 10, 16 aŭ eĉ pli da paĝoj. Pluraj dokumentoj estis studoj verkitaj de diversaj kunlaborantoj, inter kiuj elstaras tiuj de W. Auld, Marjorie Boulton, I. Dratwer, Inĝ. A. R. Haferkorn, Drs. G. F. Makkink, R. Markarian, D-ro P. Neergaard, Prof. J. Régulo-Pérez, D-ro W. P. Roelofs, D-ro V. Sadler, Prof. G. Waringhien, aldone al la studoj verkitaj de la direktoro kaj de la supre menciitaj forpasintaj kunlaborantoj.

La dokumentoj de CED estas regule sendataj al diversaj interŝtataj kaj privataj internaciaj organizaĵoj, al la plej gravaj bibliotekoj, al pluraj sciencaj institutoj. Ofte la dokumentoj servis kiel bazo por verkado de nacilingvaj studoj kaj artikoloj, en kelkaj kazoj ankaŭ por doktoraj disertacioj.

CED verkis ankaŭ apartajn dokumentojn, kiuj ne estis publikigitaj, sed liveritaj al la koncerna instanco. El tiuj sendube la plej grava estis la speciala Raporto pri la Internacia Lingvo Esperanto, verkita en 1953 kaj liverita al la Sekretariato de Unesko kelkajn monatojn antaŭ la Konferenco en Montevideo. La Raporto havis entute, kune kun la aldonaj dokumentoj kaj statistikaj tabeloj, 250 dense tajpitajn paĝojn. Alia grava dokumentaro estis liverita fine de 1953 al la norvega parlamentano Carl Henry, por ke li povu apogi sian proponon al la Norvega Nobel-Komitato, ke UEA ricevu la Nobel-Pacpremion, kion li efektive faris en januaro 1954. La menciita dokumentaro, iom ampleksigita, aperis libroforme en 1954.

La Monda Lingvo-Problemo (LMLP) estas internacia, interdisciplina revuo por la pristudo de la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj: socia, lingvistika, politika, jura, psikologia, ekonomika. La redakta komitato konsistas el 12 specialistoj pri diversaj branĉoj, kaj la respondeca redaktoro estas D-ro V. Sadler, en daŭra kontakto kun la direktoro de CED. La revuo estas eldonata de la mondfama Mouton & K-io, Hago, sub aŭspicio de CED. LMLP estas publikigata tri fojojn jare kaj ĉiu kajero havas 64 paĝojn. Aperas originalaj artikoloj en diversaj naciaj lingvoj kun resumoj en la internacia.

Antaŭ ol komenci la publikigon CED sukcesis kolekti la sumon de ĉ. 20.000 gld. por garantii la aperon de la unuaj numeroj.

Ĝis novembro 1972 entute aperis 3 kompletaj volumoj de 9 numeroj, kaj unu numero de vol. 4. La revuo estas abonata de bibliotekoj, fakultatoj, institutoj kaj unuopuloj. Ĝi ĝuas altan reputacion.

Gravaj publikaĵoj de CED aperis libroforme aŭ kiel grandaj broŝuroj. La unua libro estis La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), redaktita kaj parte verkita de la honorofica direktoro. La libro havas 192 paĝojn. Ĝi aperis en 1954.

Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, redaktita de la honorofica direktoro kaj samtempe sekretario de la Internacia Organiza Komitato por la memorigo de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, estis eldonita en 1960. Ĝi enhavas multajn kontribuojn de kunlaborantoj de CED, ampleksan trarigardon pri la celebrado de la Zamenhof-Jaro en la mondo, dokumenton de Unesko pri la oficialigo de la 100-jara datreveno kaj multajn ilustraĵojn el la vivo de Zamenhof kaj pri la celebrado. Pro la elstaraj artikoloj kaj multnombraj faktoj, kiujn ĝi entenas, la verko estas plu aktuala. Ĝi havas 104 grandformatajn paĝojn kaj 16 paĝojn da ilustraĵoj.

En 1964 CED faris enketon pri la lokaj Esperanto-societoj: iliaj nombro, adresoj, tagoj de kunvenoj ktp. La rezultoj de tiu enketo aperis en la Jarlibro, 1965, Dua Parto, kaj poste kiel aparta broŝuro de 72 paĝoj sub la titolo Listo de Lokaj Esperanto-Societoj. La broŝuro entenas informojn pri 1.299 lokaj Esperanto-societoj en 39 landoj. Ĝia celo estas ebligi internaciajn kontaktojn inter ili, interŝanĝon de prelegantoj kaj programoj, fortikigon de internacia solidareco.

En 1970 aperis Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, verkita de Mag. Isaj Dratwer, multjara kunlaboranto de CED. La 142-paĝa verko enhavas dirojn kaj opiniojn de filozofoj, verkistoj, scienculoj, filologoj, lingvistoj kaj aliaj famaj personoj ĉu pri la lingva demando en la mondo ĝenerale, ĉu aparte pri la Internacia Lingvo. Dua, kompletigita eldono estas planita.

En 1971 CED eldonis la materialojn de la debato, okazinta dum la UK en Londono, sub la titolo La Problemo de Lingva Komunikado en la Nuntempa Mondo. Ĝi estas depresaĵo, el LMLP, vol. 3, n-ro 9, 1971. La 48-paĝa broŝuro entenas la kontribuojn de la partoprenintoj en la debato (“forumo”) en la originalaj lingvoj, nome en angla, franca, germana kaj Esperanto, en la kazo de naciaj lingvoj kun ampleksaj resumoj en la internacia. En la fino estas aldonita dokumento en la angla Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto), kompilita de CED. La dokumentaro, entenata en la broŝuro, servis kiel bazo por la diskutoj pri la sama demando, okazintaj meze de 1972 en Frostavallen, en la kadro de la seminario Sveda Somera Semajno.

Théophile Cart (1855-1931): Elstara rolo en la lingvaj institucioj de la frua periodo.


La londona oficejo de CED: Gravaj iniciatoj kaj laboroj sur tute nova agadkampo.


Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, fondita en 1929, estas grava ekstermovada institucio.


Ĉi tie estas menciinda la nuna volumo, kiu prezentas la kronon de multjara funkciado de CED kaj ĉiuflankaj kontribuoj de ĝiaj kunlaborantoj.

La laboro rilatanta al Enciklopedio de Esperanto, iniciatita antaŭ kelkaj jaroj, kontentige progresas. Fine de 1972 oni ankoraŭ ne povas antaŭvidi la daton de ĝia apero, ĉar certe necesos ankoraŭ pluraj jaroj antaŭ ol povos esti finpretigita la manuskripto. CED aŭspicias la verkon. Ĉefredaktoro estas U. Lins kaj redaktoro R. Haupenthal.

20.2.5 Aliaj Laboroj

CED plenumas ankaŭ aliajn taskojn depende de la konkretaj bezonoj. Ekzemple, ĝi kolektis la materialojn kaj organizis la tutan Universalan Ekspozicion pri la Internacia Lingvo, kiu estis unue elmontrita en Montevideo okaze de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kaj certe estis unu el la decidaj faktoroj, kiuj kontribuis al la akcepto de la konata Rezolucio de la 10-a de decembro 1954. La sama Universala Ekspozicio estis poste elmontrita en Strasburgo, Kopenhago, Mainz, Varsovio, Nederlando, parte en Harrogate kaj en aliaj landoj. Ĉie ĝi estis efika pruvo pri la kulturaj valoroj kreitaj en la Internacia Lingvo kaj pri la praktikaj servoj, kiujn ĝi prezentas. La materialoj de la ekspozicio nun troviĝas en la domo de UEA en Rotterdam; ili estas daŭre kompletigataj.

CED regule liveras al Unesko precizajn informojn pri la traduka Esperanto-literaturo kaj tiuj informoj estis utiligataj por la gravega verko Index Translationum. En la bazo de ĉiuj grandaj agadoj kaj kampanjoj de UEA ekde 1952 ĉiam troviĝis specialaj dokumentoj de CED, pretigitaj por la konkreta evento.

Per sia regula kaj konstanta agado CED tutcerte estis unu el la ĉefaj elementoj, kiuj ebligis la firmigon de la pozicio de la Internacia Lingvo en diversaj sciencaj kaj ĝenerale kulturaj centroj de la mondo. Krom tio, CED ĉiam estis kaj plu estas je dispono de la Esperanto-Movado por apogi per dokumentitaj pruvoj kaj argumentoj konkretajn agadojn.

20.3 INTERNACIA ESPERANTO-MUZEO KAJ BIBLIOTEKOJ
20.3.1 Unuaj Iniciatoj

Multaj Esperanto-asocioj kaj individuaj libroamantoj formis tre frue siajn bibliotekojn, en kiuj estis kaj estas konstante kolektataj libroj, gazetoj, broŝuroj kaj aliaj esperantaĵoj. La plej bonajn rezultojn en tiuj klopodoj sendube atingis Brita Esperantista Asocio, kies biblioteko, prizorgata dum multaj jaroj de Montagu C. Butler (1884-1970), estas unu el la plej bonaj tiaspecaj institucioj en la mondo. Jam antaŭ la Unua Mondmilito la Ruso Georg Davidov (1879-1967) iĝis konata pro sia granda kolekto de la unuaj Esperantaj eldonaĵoj.

Mankis, tamen, institucio kun internacia karaktero, en kiu estus kolektita ĉio kreita en Esperanto kaj pere de ĝi. Tial, dum la 19-a Universala Kongreso en Danzig (1927), Felix Zamenhof (1868-1933), la frato de Ludoviko, faris la proponon establi ie en la mondo internacian Esperanto-bibliotekon. Unu el la ĉeestintoj en Danzig, la aŭstra fervojisto Hugo Steiner (1878-1969), decidis rezigni sian profesion kaj plene dediĉi sin al realigo de tiu ideo. Li ricevis la apogon de la aŭstria kanceliero Ignaz Seipel, tiel ke en aprilo 1928 oni disponigis al Steiner provizoran laborlokon en iama ĉevalejo kun malgranda tablo, du seĝoj kaj forneto. Tiu ejo jam baldaŭ montriĝis multe tro malgranda, ĉar Steiner dekomence celis kolekti kaj konservi la tutan materialon pri Esperanto kaj pri la dumjarcentaj klopodoj solvi la lingvan problemon, por tiel sur scienca bazo montri al la mondo la disvastiĝon de la Internacia Lingvo.

Steiner komprenis, ke li ne povos realigi la planon en plena amplekso nur per libervolaj kontribuoj fare de la esperantistoj (kvankam ili malavare subtenis), kaj tial venis al la ideo, ke la plej bona solvo de la problemo estus instali la Muzeon sub ŝtata administrado, kiu prezentus sekurecon por ĝia daŭra ekzistado kaj evoluado. Post intertraktadoj kun la Ĝenerala Direktoro de Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, Steiner sukcesis atingi, interkonsente kun la Ministerio pri Edukado, konvenan kontrakton (septembro 1928), per kiu la Muzeo estis alligita al la Biblioteko por “eterna tempo” kiel speciala fako. La ŝtato devigis sin senpage disponigi la necesajn ejojn, pagi la bindigon de la volumoj kaj havigi la rimedojn por laŭorda administrado.

20.3.2 Starigo de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW)

Fine de 1928 la Federacia Prezidento de Aŭstrio, Wilhelm Miklas, transprenis la protektadon de la Muzeo, kaj la 1-an de aŭgusto 1929 okazis la solena inaŭguro de IEMW, en ĉeesto de la Prezidento, Kanceliero, Instruministro, pluraj eminentuloj kaj pli ol 600 esperantistoj. Miklas deklaris, ke IEMW “certe estas destinita ludi gravan rolon en la spirita vivo de la popoloj”. En 1930 la Muzeo translokiĝis en salonegon de la Nova Imperiestra Kastelo, kaj du jarojn poste ĝi ricevis plian grandan salonon.

Ĝis siaj lastaj vivotagoj Steiner estis senlaca laboranto por Esperanto kaj sia Muzeo. La fondo de IEMW kaj la posta multjara laboro alportis al li la titolon “Kortega Konsilisto”. Ĉar li estis iom tro aŭtokrata laŭ sia karaktero, forgesiĝis la kunlaborantoj, sen kiuj li ne estus atinginta siajn celojn. Unuavice necesas nomi du personojn: Gustav Weber, lia unua helpanto, kiu pro sia aktivado por Esperanto estis arestita de la naziaj okupantoj en 1938 kaj mortis sekve de kruela traktado en koncentrejo en aprilo 1945; kaj Rudolf Michael Frey (1885-1949), tre agema, sed modesta homo. Pro la fakto, ke Steiner, politike tre konservativa homo, preterlasis interkonsiliĝi kun ĉiuj reprezentantoj de la aŭstria Esperanto-Movado, la forta laborista ligo sub Franz Jonas decidis bojkoti la Muzeon.

Kiam Hitler aneksis Aŭstrion, IEMW estis fermita kaj ĝia direktoro enkarcerigita. La materialon oni tamen povis savi, ĉar ĝi estis ĝustatempe deponita en la kastela kelo.

Tuj post la liberiĝo, en 1945, la Muzeo ricevis novan hejmon en la Kastelo: kvin salonegojn. Ekde oktobro 1949 la Muzeo ricevas ĉiujaran subvencion de la Ministerio pri Edukado; en 1950 ekaperis, kvarfoje jare, la bibliografie utila Informilo de IEMW, kaj komence de junio 1951 okazis inaŭguro de “Panteono” por la pioniroj de la mondlingva ideo, kiun denove ĉeestis reprezentantoj de la publika vivo de Aŭstrio. En 1957 kaj 1958 aperis duvoluma Katalogo pri la kolektoj de IEMW, kies matricojn, por 554 paĝoj, Steiner skribis mem. Alfabetan katalogon li sukcesis verki nur ĝis la litero L, ĉar la 1-an de aŭgusto 1969 ĉesis la longa vivo de unu el la plej konataj esperantistoj.

La nuna Direktoro de la Muzeo estas (ekde 1965) la diplomita bibliotekisto D-ro Walter Hube, kiu laboras en IEMW jam de 1958. Liaj kunlaborantoj estas unu dungito kaj du nepagataj sekretariinoj.

La biblioteko ampleksas nuntempe proksimume 14.000 volumojn. Interesiĝantoj en Eŭropo povas havigi al si verkojn el IEMW pere de ĉiu pli granda loka biblioteko.

20.3.3 Aliaj Bibliotekoj

Bonaj Esperanto-Bibliotekoj troviĝas, krome, en pluraj aliaj landoj. La plej ampleksa biblioteko estas tiu de Brita Esperantista Asocio, kun proks. 33.000 registritaj titoloj. La Bulgara Nacia Biblioteko Kiril i Metodi en Sofio registris proks. 11.500 librojn, kaj la Biblioteko Hector Hodler apartenanta al UEA en Rotterdam, registris ĉ. 10.000 volumojn.

Proks. 4.700 titoloj troviĝas en Prago, 3.500 en Ottawa, 3.000 en Bologna, 3.000 en Tokio (Japana Esperanto-Instituto), 3.000 en la Universitata Biblioteko de Amsterdam, 2.800 en la Germana Ŝtata Biblioteko en orienta Berlino, 2.800 en la biblioteko de UFE en Parizo, 2.500 en Montevideo, 2.500 en Szeged (Hungario), 2.000 en la biblioteko de SEF en Stockholm, 1.200 en Malmo, pli ol 1.000 en Buenos Aires, Fortaleza (Brazilo), Rio de Janeiro, 1.000 en Zürich, Toruń (Pollando) kaj La Chaux-de-Fonds (Svislando). Riĉaj kolektoj de interlingvistika literaturo troviĝas ankaŭ en la Bavara Ŝtata Biblioteko (Munkeno) kaj en pluraj universitataj bibliotekoj de FR Germanio, precipe en Kolonjo, Munkeno, Saarbrücken kaj Frankfurto.

En ligo kun la preparlaboroj por la dua eldono de Enciklopedio de Esperanto estas prilaborita kompleta katalogo de la interlingvistika literaturo en la bibliotekoj de FR Germanio.

20.3.4 Katalogoj

Aimola, Hellevi, “Suomen esperantokirjallisuuden luettelo”. Bibliophilos, 1959, n-ro 2, p. 21-40. – Katalogo pri la Esperanta literaturo en la Universitata Biblioteko de Helsinki.

Catalogi kunsttalen. Esperanto. Catalogus van de boekerij der Nederlandse Esperantisten-Vereniging “La Estonto Estas Nia” en van de Esperanto-collectie in de Universiteitsbibliotheek. Du partoj. Amsterdam 1969. Davidov, Georg, Katalogo de la Biblioteko. Majo 1887 – Majo 1908. Berlin 1908

–, Bibliografio. I. Katalogo de la Biblioteko (1881-1911). Wolfenbüttel 1911.

Gyuris György, Katalogo de la Hungarlanda Esperanto Biblioteko. Szeged 1967.

Haupenthal, Reinhard, “Planlingva literaturo en germanaj bibliotekoj”. Informilo de IEMW, vol. 21, 1970, n-ro 2 (78), p. 4-5.

Steiner, Hugo, Katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Du partoj. Wien 1957-58.

–, Alfabeta katalogo pri la kolektoj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I. Literoj A-L. Wien 1969.

La Esperanta libraro de Kobe Urba Universitato de Fremdaj Studoj. Kobe 1972.

20.4 INTERNACIA SOMERA UNIVERSITATO (ISU)
20.4.1 Komenciĝoj kaj Nuna Organizo

Jam en la jaro 1925 oni venis al la ideo, ke estus bone utiligi la universalajn kongresojn de Esperanto ankaŭ por diskonigo de la akiraĵoj de la scienco. Tiucele estis organizitaj prelegoj de fakuloj pri diversaj temoj. La 17-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1925) efektive enhavis serion da prelegoj, kiujn oni nomis “Somera Universitato”.

La tiamaj klopodoj havis iom improvizitan karakteron, Oni ne sukcesis krei firman institucion, bazitan sur sciencaj principoj kaj koncerne la temaron kaj koncerne la personojn de la prelegantoj. Ne ekzistis statuto, kiu reguligus tiujn demandojn.

Post la Dua Mondmilito estis renovigitaj la klopodoj. En 1949 la Komitato de UEA diskutis la demandon. Rezulte, estis akceptita Regularo pri la Internacia Somera Universitato (ISU).

Laŭ Art. 1 de la Regularo, ISU estas speciala kultura institucio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia celo estas popularigi ĉiujn sciencajn kaj artajn branĉojn pere de la Internacia Lingvo kaj evoluigi la Esperantan sciencan kaj priartan literaturon. ISU funkcias regule dum la UK, sed la Estraro de UEA rajtas decidi, ke ĝi okazu ankaŭ aliloke, ekster la kadro de la UK.

En ISU povas prelegi universitataj profesoroj kaj aliaj kvalifikitaj personoj, kiuj havas la rajton instrui en universitatoj aŭ en samrangaj lernejoj laŭ la leĝoj de siaj landoj. Escepte, en ISU povas prelegi ankaŭ rekonitaj fakuloj pri sciencaj aŭ artaj temoj, sed ilia nombro devas ne superi la nombron de lekciistoj kvalifikitaj por supera instruado (Art. 2). Entute, ekde 1948 ĝis la fino de 1972 en la 25 sesioj de ISU lekciis 91 profesoroj, docentoj kaj aliaj kvalifikitaj lekciistoj.

Komence de ĉiu sesio la lekciistoj elektas la rektoron de ISU por unu jaro, t.e. ĝis la sekva sesio. Inter la rektoroj de ISU, ekde la akcepto de la Regularo, troviĝis pluraj scienculoj mondfamaj en siaj respektivaj fakoj, ekzemple Prof. D-ro H. Badalić, membro de Jugoslavia Akademio de Scienco kaj Arto en Zagreb (Jugoslavio); Prof. D-ro C. C. Berg de la Universitato de Leiden, membro de la Reĝa Nederlanda Scienca Akademio; Prof. H. L. Elvin, direktoro de Instituto pri Edukado en la Universitato de Londono, estinta direktoro de la Departemento pri Edukado de Unesko; Prof. D-ro M. Roost de la Universitato de Bruselo; Rektoro K. Söderberg, Uppsala; Prof. D-ro G. Canuto, rektoro de la Universitato en Parma; Prof. Inĝ. Vasil Peevski, ĉefo de la Katedro de Geodezio en Sofio; Prof. D-ro Tadeusz Kotarbiński, prezidanto de Pola Akademio de Sciencoj; Prof. D-ro V. Väisälä, estinta prezidanto de la Scienca Akademio de Finnlando; Prof. D-ro M. Sancho-Izquierdo, Hon. Rektoro de la Universitato de Zaragoza (Hispanio), k.a.

Alia funkciulo de ISU estas la konstanta sekretario, kiun la Estraro de UEA nomas por la periodo de tri jaroj. Laŭ la Regularo, la konstanta sekretario estu universitata profesoro aŭ rajtigita instrui en universitatoj aŭ en samrangaj lernejoj laŭ la leĝoj de sia lando. La unua konstanta sekretario de ISU estis Prof. D-ro Ivo Lapenna, kiu plenumis tiun taskon dum pluraj jaroj. La nuna konstanta sekretario estas D-ro Victor Sadler, B.A. (psikologio eksperimenta) de la Universitato de Cambridge, doktoro pri eksperimenta fonetiko de la Londona Universitato.

La rektoro prezidas la koncernan sesion de ISU kaj, kune kun la konstanta sekretario, reprezentas ISU antaŭ ĉiuj sciencaj kaj kulturaj institucioj, kaj antaŭ la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj dum la periodo de sia ofico. La ĉefa tasko de la sekretario estas organizi la sekvan sesion de ISU. En interkonsento kun la rektoro, li submetas ĉiujn anoncitajn prelegojn al la Estraro de UEA por aprobo. Surbaze de la faritaj proponoj kaj de la eventualaj rimarkoj de la konstanta sekretario aŭ de la rektoro, la Estraro fiksas la programon de la sekva sesio.

Inter 1948 kaj 1972 inkluzive okazis 25 sesioj de ISU. La unua sesio estis en Malmö (Svedio) en 1948, la dua en Bournemouth (Britio) en 1949, la tria en Parizo en 1950, la kvara en Munkeno (F.R. Germanio) en 1951, la kvina en Oslo (Norvegio) en 1952, kaj ĉiun sekvan jaron en la urboj de la UK ĝis Beograd (Jugoslavio) en 1973.

20.4.2 Lekcioj en Tri Branĉoj

La nuntempa ISU havas tri ĉefajn branĉojn: sociaj sciencoj kaj filozofio, naturaj sciencoj, arto kaj literaturo.

20.4.2.1 Sociaj Sciencoj kaj Filozofio. – En tiu ĉi branĉo 47 lekciistoj faris entute 106 lekciojn. Plej multe da lekcioj, entute 21, faris Prof. D-ro I. Lapenna, antaŭe profesoro pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Zagreb, ekde 1973 katedra profesoro en la Universitato de Londono; sekvas laŭ la nombro de prelegoj la forpasinta Prof. D-ro G. Canuto, antaŭe rektoro de la Universitato en Parma, ĝis la forpaso profesoro en la Universitato de Torino kaj direktoro de la Instituto pri Kriminologio en Torino, kiu faris 7 lekciojn. Same tiel la forpasinta Prof. D-ro W. E. Collinson faris 7 lekciojn en tiu ĉi branĉo. Prof. L. Laurat, forpasinta en 1973, faris 5 lekciojn.

Por doni ioman bildon pri la varieco de lekcioj en tiu ĉi branĉo, jen kelkaj ekzemploj:

Prof. D-ro C. C. Berg (Leiden, Nederlando) lekciis pri “Kial la Popoloj Estas Diferencaj”; Prof. D-ro E. Bokarev, vicdirektoro de la Lingvoscienca Instituto de Sovetunia Scienca Akademio, lekciis pri “Fonemo kaj Sono en Esperanto”, “Hipotezo de Lingva Unueco de la Antikva Mediteranea Regiono” kaj pri aliaj temoj; Prof. D-ro G. Canuto lekciis pri pluraj juraj kaj jurmedicinaj problemoj, interalie pri eŭtanazio, “mensogdetektilo”, stratakcidentoj; Prof. D-ro W. E. Collinson (Universitato de Liverpool) faris lekciojn pri etimologiaj demandoj kaj pri la teorio de pruntvortoj, kiel ankaŭ pri la gramatika strukturo de la angla kompare kun tiu de Esperanto; Prof. H. L. Elvin, direktoro de la Instituto de Edukado en la Universitato de Londono, lekciis pri “La Angla Edukado kiel ĝi Estas Vidata de Eksterlando”; Ambasadoro Ralph Harry (Aŭstralio) lekciis pri “La Internacia Reĝimo de Antarkto”; Prof. D-ro I. Lapenna faris aron da lekcioj pri internacia juro, la Internacia Kortumo, la jura signifo de la Universala Deklaracio, la fundamentaj elementoj de federacia ŝtato, la maro en internacia juro, k.a.; Prof. L. Laurat (Parizo) lekciis pri evolufazoj de la monda ekonomio, la nunaj aspektoj de la Eŭropa ekonomio kaj pri aliaj demandoj en la sfero de ekonomikaj sciencoj; Prof. D-ro E. Privat (Svislando) lekciis pri la usona kaj svisa federacioj kaj aliaj temoj; Prof. D-ro J. Régulo-Pérez (Kanariaj Insuloj) lekciis pri la hispana kontraŭ la prakanariaj lingvoj kaj aliaj temoj; Prof. D-ro G. Sevak (Universitato de Erevan) liveris lekcion pri “La Devena kaj Pruntfonta Parenceco inter la Armena Lingvo kaj Esperanto”; Rektoro K. Söderberg (Uppsala) lekciis pri demokrata edukado kaj popolaj altlernejoj; D-ro J. C. Wells (Universitato de Londono) lekciis pri demandoj en la sfero de fonetiko, interalie pri “Konfliktaj Postuloj por la Fonetiko de Internacia Lingvo”.

20.4.2.2 Naturaj Sciencoj. – En tiu ĉi branĉo 22 lekciistoj liveris 58 lekciojn. Prof. D-ro Hugo Sirk (Vieno) lekciis 10 fojojn; D-ro C. Støp-Bowitz (Oslo) faris 8 lekciojn; D-ro Paul Neergaard (Kopenhago) lekciis 5 fojojn en tiu ĉi branĉo, sed faris 3 lekciojn ankaŭ en la branĉo de sociaj sciencoj, filozofio kaj lingvoj; Prof. Inĝ. O. Pancer (Zagreb) lekciis 6 fojojn; sekvas laŭ la nombro de lekcioj Prof. D-ro Hideo Yagi (Okayama-Universitato, Japanio) kaj Prof. D-ro Vasil Peevski (Sofio), kiuj faris po 4 lekcioj.

Jen kelkaj ekzemploj por ilustri la temaron:

Prof. D-ro David L. Armand (Moskvo) lekciis pri “Racia Uzado kaj Konservado de la Naturfontoj”; Prof. D-ro Jonas Dagys (Ŝtata Universitato de Vilnius, Litova SSR) parolis pri “Distribuo kaj Dinamiko de Bios-Vitaminoj en Superaj Plantoj”; Prof. D-ro F. Egami (Universitato de Tokio kaj membro de la Japana Scienca Konsilantaro) lekciis pri “Kio Estas la Molekula Biologio?” kaj “Neorganika Biologia Kemio de Nitrogeno”; Prof. D-ro Erkki Kääriäinen (Geodezia Instituto de Finnlando) pritraktis la temon “Pri la Formo kaj Grando de la Terglobo”; Prof. D-ro R. A. Lewin (Oceanologia Instituto Scripps, Universitato de Kalifornio) lekciis pri “Plumbo en la Aero”; Prof. D-ro Knut Lundmark (Universitato de Lund, Svedio) pritraktis astronomian temon sub la titolo “Astronomiaj Sensacioj”; D-ro P. Neergaard (privata docento, dumtempa profesoro en la Universitato de Beirut, Libano) dediĉis nombron da lekcioj al la protektado de plantoj; Prof. Inĝ. O. Pancer (Universitato de Zagreb) liveris plurajn lekciojn pri demandoj rilatantaj al agrikulturo kaj agronomio; Prof. D-ro V. Peevski (Teknika Altlernejo de la Universitato de Sofio) lekciis pri la “Celoj kaj Signifo de la Nuntempa Katastro”; Prof. D-ro B. Popović (Universitato de Sarajevo, Jugoslavio) pritraktis la eblecojn kaj malfacilaĵojn de interplaneda vojaĝado, la ŝancojn por la homo vivi sur alia planedo kaj pri la lingva problemo en matematikaj kaj fizikaj sciencoj; Prof. D-ro Hugo Sirk (Universitato de Vieno) liveris plurajn prelegojn pri problemoj rilatantaj al molekuloj kaj atomoj; Doc. D-ro C. Støp-Bowitz (Universitato de Oslo) pritraktis en siaj lekcioj la estiĝon de la homo, parencecon inter vertebruloj kaj plurajn aliajn temojn sur la kampo de biologiaj sciencoj; Prof. D-ro Hideo Yagi (Universitato de Okayama, Japanio) lekciis pri la “Domaĝo de la Atombombo en Postaj Jaroj”, “Valoro de Esperanto por Internacia Evoluo de Medicino” kaj aliaj temoj.

20.4.2.3 Arto kaj Literaturo. – Entute 29 lekciistoj faris 66 lekciojn en tiu ĉi branĉo. Prof. G. Waringhien (Parizo) lekciis 16 fojojn; Prof. Reto Rossetti (Bristol) 6 fojojn; Prof. D-ro Stojan Ĝuĝev (Sofio) kaj kelkaj aliaj lekciis 4 fojojn.

Ankaŭ en tiu ĉi branĉo la temaro estis tre varia:

Mag. William Auld (Glasgow) dediĉis siajn lekciojn ĉefe al literaturo: “Perspektivoj de la Esperanto-Poezio”, “La Evoluo de la Esperanta Poezio”, “Kompara Literaturo – Ĉu Ebla Studobjekto?”; Mag. Marjorie Boulton (Pedagogia Seminario en Ambleside, Anglio) lekciis pri semantikaj demandoj, metaforoj, kliŝoj kaj slangoj; Prof. D-ro Stojan Ĝuĝev (Ŝtata Muzikakademio, Sofio) faris plurajn prelegojn pri demandoj sur la kampo de muziko; Prof. D-ro Edmond Privat (Universitato de Neuchâtel, Svislando) lekciis pri “Tolstoj kaj Gandhi”, “Orienta kaj Okcidenta Kulturoj”; Prof. D-ro J. Régulo-Pérez (Universitato de La Laguna, Kanarioj) lekciis pri “Mitaj kaj Legendaj Kanarioj”; Prof. R. Rossetti (Universitato de Bristol) prelegis pri la artistoj de la itala renesanco, “Otelo – la plej Pasia Amtragedio de Shakespeare”, “Britaj Pentristoj de la 18-a kaj 19-a Jarcentoj”; Rektoro Karl Söderberg (Uppsala, Svedio) lekciis pri “August Strindberg – Sveda Verkisto kun Mondfamo”; D-ro H. Tonkin (Universitato de Pennsylvania, Usono) lekciis pri “La Angla Renesanco kaj ĝia Poezio” kaj “Reĝo Lear kaj la Universaleco de Shakespeare”; Prof. G. Waringhien (Parizo) liveris nombron da prelegoj pri internaciaj poeziaj formoj, Esperanto kaj tradukarto, la Esperanta leksikologio, H. Heine, kaj aliaj temoj rilatantaj al literaturo kaj leksikologio.

Entute, do, okazis 230 lekcioj en la tri branĉoj. Sep el la lekciistoj faris lekciojn en du branĉoj, tiel ke la nombro de la lekciistoj estas 91, kiel indikite supre. Pluraj el la lekcioj aperis libroforme, aliaj estis publikigitaj en diversaj periodaĵoj, unuavice en Scienca Revuo kaj Internacia Jura Revuo.

20.5 INSTITUCIO HODLER 68
20.5.1 Fondiĝo kaj Principoj

Ekde la plej frua tempo la Esperanto-Movado ĝenerale, precipe UEA, baraktis pro manko de financaj rimedoj. Eĉ se per la membrokotizoj povas esti kovrataj la rutinaj administraj laboroj, la eldonado de la revuo kaj Jarlibro, por ĉiu ajn aparta iniciato aŭ speciala kampanjo necesis havigi subtenon apelaciante al la donacemo de la membraro kaj, preskaŭ ĉiam, starigante apartan fondaĵon. Ofte oni serĉis la vojon por havigi monrimedojn el aliaj fontoj, sur pli komerca bazo, sed la klopodoj restis sen la dezirata rezulto.

Dum sia 13-jara direktoreco de la Centra Oficejo Marianne H. Vermaas konfrontiĝis kun tiu situacio kaj fine venis al ideo fondi kapitalon, el kies interezo la Movado povos esti subvenciata. En 1968, la jaro de la 60-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto-Asocio fare de Hector Hodler – kies heredita kapitalo jam delonge praktike malaperis – ŝi proponis fondon de nova Kapitalo-Hodler.

La propono baziĝis sur jenaj principoj. Al aparte starigota institucio oni pruntos (a) sumojn de 1000 ned.gld. por tempodaŭro de 10 jaroj je interezo de 2%; (b) oni pruntos samajn sumojn por tempodaŭro de 6 jaroj senintereze; (c) oni povas donaci sumojn je kiu ajn alteco. Ĉiujn sumojn la estraro de la institucio – nomota de la Estraro de UEA – investos kiel eble plej favore. Pri subvencioj el interezoj ĉiujare decidos la estraro. Administranto prizorgos la librotenadon, kiun regule kontrolos profesia revizoro, kaj plenumos la ĉiutagan administradon.

Dum la UK en Madrido (1968) unue la Estraro kaj poste la Komitato de UEA unuanime akceptis la proponon. Post pretigo de la Statuto, la 28-an de oktobro 1968 Institucio Hodler 68 estis fondita per notaria akto. Samtempe ĝi estis tuj registrita kiel jura persono laŭ la nederlanda leĝo de la 31-a de aŭgusto 1956.

La Instituto estas memstara jura persono, sed tamen ligita al UEA, ĉar ĝian Estraron nomas la Estraro de UEA. Laŭ la Statuto, la celo de la Institucio estas la mastrumado de Kapitalo-Hodler 68, precize laŭ la prezentitaj principoj.

20.5.2 Rezultoj

Intertempe, la publikigo de la iniciato havis eĥon inter la membraro de UEA kaj en mallonga tempo estis ricevita granda nombro da pruntoj kaj donacoj. De tiam la kapitalo regule kreskas.

En la momento de la fondiĝo la Estraro de Institucio Hodler 68 konsistis el E. L. M. Wensing, prezidanto, E. J. Woessink kaj M. Jaumotte. Kiel administranto estis nomita Marianne H. Vermaas, la iniciatinto kaj animo de la Institucio. Fine de 1972 la konsisto estas jena: G. Maertens (Belgio), prezidanto, D-ro W. Bormann (F.R. Germanio) kaj E. Haverschmidt (Nederlando). Marianne Vermaas plu funkcias kiel administranto.

Fine de 1972 la kapitalo konsistis el 38.500 gld. de pruntoj (a), 50.000 gld. de pruntoj (b), 55.000 gld. de donacoj, entute 143.500 gld.

Je same rondaj sumoj la kapitalo estas jene investita: loĝdomo en Rotterdam 35.000 gld., akcioj de investkompanio “ROBECO” 20.000 gld., obligacioj Amsterdam-Rotterdam je interezo de 8% 20.000 gld., akcioj “Royal Dutch” 20.000 gld., hipoteko je interezo de 8½% 40.000 gld., entute 135.000 gld. La cetero estas likvida mono.

La unuan fojon Institucio Hodler 68 distribuis la gajnon en 1970 laŭ jena divido: 2.400 gld. al Fondaĵo Canuto por membrigi al UEA 80 Membrojn-Abonantojn en landoj kun transpagaj malfacilaĵoj; 1.000 gld. al Akademio de Esperanto; 2.500 gld. al la Centra Oficejo de UEA por eksterordinaraj laboroj de la oficistaro; 750 gld. por la Fondaĵo-LMLP por helpi la pluan eldonadon de la revuo La Monda Lingvo-Problemo. En 1972 la profito de 1971 estis jene dividita: 1.400 gld. al Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo por stipendioj al 3 studentoj; 1.200 gld. al eldonejo Stafeto por specialaj ilustraĵoj kaj bindado de la eldonota verko La Luzidoj (gravega por la Esperanta kulturo) en la Serio Oriento-Okcidento de UEA; 1.000 gld. al Akademio de Esperanto; 2.400 gld. por 96 elektitaj novaj abonoj al la revuo La Monda Lingvo-Problemo; 1.500 gld. al Fondaĵo Canuto por 50 membroj en la kategorio MA.

Pliaj pruntoj kaj donacoj estas daŭre akceptataj. Ju pli multnombraj la kontribuoj, des pli granda kaj varia la subvenciado. Ĉiu disponigita sumo tuj komencas produkti interezon. La partoprenantoj en la kapitalo fakte rezignas parte aŭ tute nur pri la interezo, kiun ili ricevus per alimaniera investado de la sama sumo, kaj tio estas relative tre malgranda ofero kompare kun la tre granda efiko.

20.6 INSTITUTO POR ESPERANTO EN KOMERCO KAJ INDUSTRIO (EKI)
20.6.1 Fondiĝo kaj Celoj

Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI) estis fondita, en formo de fondaĵo, per notaria akto, la 10-an de oktobro 1963, en Nederlando. Ĝiaj fondintoj, kiuj kune formis kaj plu formas la Estraron, estas E. L. M. Wensing (Nederlando), E. Carlén (Svedio), B. Vogelmann (F.R. Germanio).

La celo de EKI estas disvastigi kaj propagandi, per ĉiaj leĝkonformaj rimedoj, la uzon de la Internacia Lingvo (Esperanto) en internaciaj ekonomiaj rilatoj.

Laŭ Art. 3 de la Statuto EKI klopodas atingi sian celon jene: disvastigi la scion kaj konon pri la praktika uzebleco de Esperanto en komercaj, industriaj, ekonomiaj kaj turismaj medioj, kaj certigi al si la kunlaboron de la internacia komerca mondo; daŭre atentigadi pri la lingva problemo kaj pri la urĝa neceso solvi ĝin en internaciaj ekonomiaj rilatoj; stimuli la enkondukon de Esperanto en la internacian komercan korespondadon; instigi entreprenojn kaj instituciojn uzi la Internacian Lingvon por internacia reklamado kaj propagando; kolekti adresojn de ĉiuj entreprenoj, institucioj kaj publikaj servoj, kiuj povas korespondi en Esperanto, kaj regule eldonadi aŭ eldonigi la kolektitan adresmaterialon; instigi entreprenojn, laborantajn por la internacia merkato, ke ili uzu Esperanton sur siaj broŝuroj kaj varbmaterialo; organizi internacian tradukservon kaj disponigi ĝin al ĉiuj, kiuj deziras anonci, publikigi aŭ propagandi en Esperanto; instigi fakajn specialistojn sur la kampo de komerco kaj industrio kunlabori en la kompilado de specifaj fakvortaroj, eventuale prizorgi la eldonon de tiaj vortaroj; stimuli la okazigon de Esperanto-kursoj por komerco kaj industrio, kaj aktivigi la studadon de komerca Esperanto.

20.6.2 Organiza Strukturo

EKI estas sendependa institucio kun jura personeco, sed multrilate ligita al UEA, kiel vidiĝas el la subaj organizaj principoj.

La Estraro de EKI konsistas el tri aŭ kvin membroj. En kazo de tri membroj, du el ili estas nomataj de la Estraro de UEA, la trian elektas la du jam nomitaj estraranoj. En kazo de kvin membroj, tri el ili estas nomataj de la Estraro de UEA, la du aliajn elektas la tri nomitaj estraranoj. La Estraro dividas inter si la funkciojn de prezidanto, vicprezidanto, sekretario-kasisto.

La Estraro de EKI, interkonsente kun la Estraro de UEA, nomas la Patronan Komitaton (PK). La membroj de la PK povas esti fizikaj aŭ juraj personoj, kies financaj subtenoj aŭ apogoj al la celoj de EKI estas tiaj, ke la Instituto rajtas atendi de ilia patroneco pozitivan kontribuon. Laŭ Art. 8 de la Statuto, la Estraro de EKI regule informas la PK pri la agado de la Instituto. Se unu aŭ pluraj membroj de la PK malaprobas la laboron aŭ la politikon de la Estraro, ili havas la rajton plendi al la Estraro de UEA kaj peti ĝin kunvoki la PK kaj la Estraron de la Instituto.

La administran laboron, laŭ Art. 9 de la Statuto, faras la direktoro de EKI. Li estas nomata de la Estraro de la Instituto, sed la proponon devas sankcii minimume la prezidanto, ĝenerala sekretario kaj du aliaj membroj de la Estraro de UEA.

Art. 11 preskribas, ke la administra jaro estas la kalendara jaro kaj ke, plej malfrue tri monatojn post la finiĝo de la administra jaro, la Estraro de EKI devas detale raporti al la Estraro de UEA.

La Instituto havigas la necesajn financajn rimedojn por realigi la celojn per jenaj enspezoj: subvencioj de la membroj de la PK, libervolaj kontribuoj de fizikaj kaj juraj personoj, abonoj kaj anoncoj, eventuale aliaj libervolaj kontribuoj.

En kazo de malkonsento, rezultanta de la realigado aŭ interpretado de la reguloj kaj kondiĉoj antaŭviditaj en la Statuto, la demando devas esti submetita al arbitracia tribunalo, kiu konsistas el la ĝenerala sekretario de UEA kaj du membroj de la Estraro, nomitaj de li.

La sidejo estas en Rotterdam. La nuna adreso estas tiu de la prezidanto E. L. M. Wensing, Postbus 72, Valkenswaard NB, Nederlando.

20.6.3 Agadoj

Tuj post la fondiĝo EKI pretigis grandan kvanton da cirkuleroj, en kiuj estis klarigitaj la celoj kaj taskoj de la Instituto. Ili estis presitaj en la lingvoj Esperanta, franca, germana, angla, hispana, itala, sveda kaj nederlanda. La cirkuleroj estis vaste distribuitaj en medioj de komerco kaj industrio. Kvankam la rezulto de tiu varba agado ne estis tre kontentiga – nur malmultaj ricevintoj pretis finance subteni la celojn kaj taskojn – EKI tamen atentigis pri la Internacia Lingvo multajn komercajn kaj industriajn entreprenojn. Pluraj nacilingvaj revuoj kaj gazetoj menciis la starigon de EKI; aperis ankaŭ informoj en la radio.

La plej grava agado de EKI estis la poliglota komerca-ekonomia vortaro, iniciatita en oktobro 1964. Ĝin redaktis F. Munniksma (Nederlando) kaj kunlaboris 24 personoj el Britio, Ĉeĥoslovakio, F.R. Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando, Portugalio, Svedio, Svislando, Soveta Unio kaj Usono. Profesoroj I. Lapenna kaj G. Waringhien ricevis la dokumentojn porinforme.

La vortaro estas naŭlingva kaj konsistas el angla, Esperanta, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala kaj sveda sekcioj. Proksimume 2.000 plejparte specifaj fakterminoj kaj nocioj estas difinitaj en la angla kaj en Esperanto. Ĉiun vortgrupon komencas la angla termino, sekvata de difino en la angla. Post ĝi troviĝas la Esperanta termino kun difino en Esperanto, kaj tiam sekvas la terminoj en la sep aliaj naciaj lingvoj. Por ĉiuj lingvoj, escepte de la angla, estas indeksoj kun la numeroj de la vortgrupoj. La anglaj terminoj troviĝas alfabete en la verko. La lasta parto de la libro entenas la nomojn de ĉ. 180 landoj, insulogrupoj ktp., kun valutoj, pli ol 600 urbonomojn kaj nomojn de produktoj de la mondmerkato. (Postredakta noto: La vortaro fine aperis en la komenco de 1974.)

Menciindaj estas kelkaj aliaj rezultoj. La mondkonata Philips eldonis riĉe ilustritan katalogon en Esperanto kun priskribo de ĝia kompleta programo de X-radiaj kaj elektromedicinaj aparatoj. La tradukon el la originala angla versio prizorgis la prezidanto de EKI. La konata firmo Gevaert (nun Agfa-Gevaert) sinkronigis Esperantlingve unu el siaj industrifilmoj; ĝi ankaŭ esperantigis la uzoinstrukciojn por siaj produktoj. Gevaert estis unu el la plej gravaj subvenciantoj de EKI. Ytong-fabrikoj en Svedio publikigis atente prizorgitan kolorprospekton en Esperanto kaj distribuis ĝin tra la tuta mondo. Ankaŭ ĝi grave subtenis EKI.

Estas ne nur dezirinde, sed necesege, ke EKI kiel eble plej grandskale diskonigu sian programon, siajn celojn kaj taskojn. La mondaj komerco kaj industrio ja sentas tre peze la lingvan problemon. La vastigo de la uzo de Esperanto en tiuj medioj ne nur helpus al internaciaj ekonomiaj rilatoj, sed ankaŭ multe influus la disvastigon de la lingvo en aliaj sferoj.

20.6.4 Grava Postredakta Noto

La prezento de la organiza strukturo en 20.6.2 baziĝas sur la Statuto de EKI, kiun unu el la fondintoj, E. L. M. Wensing, prezentis al la Estraro de UEA en 1963 kaj kiun la Estraro aprobis en la printempa kunsido de tiu jaro. Neniam estis menciita kia ajn alia Statuto, kaj ĉiu devis kredi, ke la Statuto leĝigita per la notaria akto de la 10-a de oktobro 1963 estas tiu, kiun aprobis la Estraro de UEA, kaj laŭ kiu EKI devis esti rigardata kiel institucio de UEA.

Nur post la eksiĝo de E. L. M. Wensing el la Estraro de UEA, en decembro 1972, montriĝis, ke la proponinto esence ŝanĝis la Statuton aprobitan de la Estraro kaj leĝigis la 10-an de oktobro 1963 tiun ŝanĝitan Statuton, pri kiu nek la Komitato nek la Estraro de UEA sciis kion ajn. Tiun ŝanĝitan kaj notarie leĝigitan Statuton la verkinto de tiu ĉi sekcio ricevis nur la 19-an de januaro 1973, post kiam tiu ĉi ĉapitro estis finredaktita.

La nomo kaj celoj en la du Statutoj estas la samaj, sed rilate organizan strukturon gravaj ŝanĝoj estis faritaj en la nova teksto, neniam aprobita de la Estraro aŭ de kiu ajn alia instanco de UEA. Por komparo kun la organiza strukturo priskribita supre en 20.6.2, jen la ĉefaj novaj reguloj:

Estas ellasita la regulo, ke du, resp. tri, membroj de la Estraro de EKI estas nomataj de la Estraro de UEA. Art. 4 nur konstatas, ke kiel unuaj estraranoj funkcias E. Carlén, B. Vogelmann kaj E. L. M. Wensing. La estraranoj dividas inter si la funkciojn de prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario (Art. 5). La estraraneco finiĝas 6 jarojn post la dato de la nomigo, sed la eksiĝintaj estraranoj estas tuj reelekteblaj; escepte, la estraraneco de B. Vogelmann devis finiĝi en 1964, tiu de E. Carlén fine de 1965, kaj tiu de E. L. M. Wensing fine de 1966; la restantaj estraranoj elektas novajn estraranojn por plenigi la vakajn lokojn; la Estraro mem decidas, ĉu la nombro de estraranoj estos altigita al 5 kaj, se jes, mem nomas la pliajn estraranojn (Art. 6). Kvankam la mandato de ĉiuj estraranoj de EKI en ĉiu okazo finiĝis en 1969 ankaŭ laŭ tiu ĉi Statuto, novaj elektoj neniam okazis, kiel vidiĝis ankaŭ el la eksiĝa letero de E. L. M. Wensing de la 23-a de decembro 1972 el la Estraro de UEA.

Plue, la Estraro de EKI, sen kia ajn interkonsento kun la Estraro de UEA, nomas la Patronan Komitaton (PK). La membreco en la PK ne estas tempe limigita, sed la Estraro de EKI “rajtas ĉesigi ĝin ĉiumomente” (Art. 7). La membroj de la PK ne rajtas plendi al la Estraro de UEA pro la laboro aŭ politiko de EKI, sed ili povas nur turni sin al la Estraro de EKI kun la peto, ke ĝi kunvoku komunan kunsidon de la PK kaj de la Estraro de EKI (Art. 8). La Statuto ne preskribas, ke la Estraro de EKI devas kunvoki tian kunsidon. Cetere, ne estas konate ĉu entute ekzistas la PK.

La direktoro de EKI estas nomata de la Estraro de EKI (Art. 9) sen kia ajn aprobo de la Estraro de UEA aŭ de ĝiaj funkciuloj. Efektive, la direktoro ankoraŭ ne estas nomita.

Plej malfrue tri monatojn post la fino de la administra jaro, la Estraro de EKI devus detale raporti al la PK, submetante al ĝi ankaŭ financan raporton kontrolitan de profesia revizoro (Art. 11); ĝi, do, ne plu devas raporti al la Estraro de UEA, kiel estis preskribite en la originala Statuto. Ankaŭ CED neniam ricevis tiajn raportojn, se entute ili estis publikigitaj.

La regulo pri arbitracio estis ŝanĝita. Laŭ Art. 14, la tribunalo devus konsisti el tri membroj de la PK, elektataj de tiuj membroj de la Estraro de UEA, kiuj ne estas estraranoj aŭ direktoro de EKI. Ĉar la Estraro de UEA neniam ricevis la liston de la membroj de la PK kaj, kiel dirite, la PK fakte ne ekzistas, ankaŭ tiu tre malforta ligo kun UEA perdas sian valoron.

Kiel vidiĝas, laŭ tiu ĉi Statuto EKI ne estas institucio de UEA. Se ĝi ne aktiviĝos en la baldaŭa estonteco, UEA devos entrepreni aliajn paŝojn por disvastigi la lingvon en medioj de industrio kaj komerco, kaj por krei adekvatajn servojn en tiu grava sfero.

20.7 KULTURA ASOCIO DE LA KASTELO GRESILLON
20.7.1 Fondiĝo kaj Celoj

La historia aspekto de ĉi tiu institucio montras, kiel grandefika povas esti la persisteco de unu homo: la kultura domo estas ja kreaĵo de Henri Micard.

Jam inter 1934 kaj 1939 li ĉiujare organizis kun s-ro Bourguignon “someran lernejon” destinitan por instrui la lingvon al siaj gekolegoj instruistoj; el tio rezultis la estiĝo de “Grupo de Esperantistaj Edukistoj”. Sed post la milito estis tre malfacile lupreni lokon taŭgan por tiaj someraj aranĝoj. Kaj en 1951 H. Micard proponis, ke estu aĉetita tiucele iu domo. Per cirkulero aprobita de la estraro de GEE, kies ĝenerala sekretario li estis, li sugestis, ke sufiĉus trovi 600 personojn, kiuj konsentus pruntedoni po 10.000 de la tiamaj frankoj (100,00 novaj frankoj).

Venis respondoj tiel kuraĝigaj, ke la 16-an de septembro 1951 la iniciato de H. Micard povis konkretiĝi per la fondo de “La Kulturdomo de la Franclandaj Esperantistoj”, kies administra konsilio konsistis precipe el estraranoj de GEE. Sed en la kaso sumiĝis nur iom pli ol unu miliono, dum necesis por ia aĉeto almenaŭ la sesoblo. La prezidanto de la nova asocio sendis novan cirkuleron por anonci, ke li vizitos la 18-an de oktobro du kastelojn ĉirkaŭ Baugé.

La 19-an de oktobro per nova cirkulero H. Micard informis, ke li efektive vizitis la kastelon Grésillon: “... agrabla regiono, beleta kastelo, sed sen elektro kaj sen akvo en la ĉambroj; krome necesas kolekti almenaŭ unu plian milionon...” Per pluraj vojaĝoj li klopodis akiri pli favorajn kondiĉojn; kaj la 4-an de novembro interkonsento estis jam farita, dum mankis ankoraŭ 1,500.000 fr.

Unu fojon pli H. Micard strebis por solvi la problemon: li trovis lignovendiston, kiu aĉetis mem la tuton kaj konsentis revendi ok hektarojn kun la konstruaĵoj al la asocio, kondiĉe ke li rajtu dehaki la arbojn sur la tuta bieno. Sekvis pluraj diskutoj por precizigi ĉi tiun punkton. Krome, se du milionoj estis tuj pagitaj, restis ankoraŭ unu kolektota ĝis la fino de decembro; plie estis pagotaj la impostoj kaj aĉetokostoj (750.000 fr.): nova alvoko estis tiucele farita.

Fine la asocio posedis belan kastelon, sed tiu ĉi estis same malplena kiel la kaso. Necesis instali akvon kaj elektron, aĉeti litojn, tukojn, kovrilojn, tablojn, manĝilaron, kuiran materialon, ĉion. Dum la paskaj ferioj pluraj membroj venis por provizi la plej urĝajn bezonojn: akvon kaj elektron. En aŭgusto 1952 la unuaj vizitantoj de la inaŭguro devis kunporti siajn littukojn kaj dormi en pruntedonitaj litoj. Nur en 1953 loterio ebligis la aĉeton de la unuaj mebloj.

Tiel do dank’al la iniciato kaj, eĉ pli, al la persistemo de H. Micard estis fondita “La Kulturdomo de la Franclandaj Esperantistoj”, kies celo estas aĉeti bienon kun la bezonata materialo kaj administri ĝin tiel, ke estu aranĝeblaj periodoj de kunvenoj instruaj, kulturaj kaj distraj en la Lingvo Internacia. Certe, en la komenco mankis ĉia komforto, kaj kiuj ne komprenis la grandan perspektivon de la projekto, tiuj neniam revenis. Sed baldaŭ, kiam ges-roj H. Micard, loĝantaj ne malproksime de la kastelo, povis emerite dediĉi sian tutan tempon al la prospero de la afero, ili iom post iom sukcesis estigi senegalan hejmon de Esperanta kulturo, realigante la proverbon: “Al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas.”

20.7.2 Organiza Strukturo

La tuto estas administrata de asocio, kies jura karaktero, sub la titolo “La Kulturdomo de la Franclandaj Esperantistoj”, estas kooperativa societo kun variigeblaj socia kapitalo kaj personaro (laŭ la francaj leĝoj de la 27.7.1887 kaj 7.5.1917). Ĉiu societa parto nominale valoras 100,00 frankojn kaj sufiĉas aĉeti unu por esti plenrajta membro. Cetere ĉiu havas nur unu voĉon, kiom ajn li akiris da societaj partoj.

Ĝenerala jarkunveno nomas la 15 membrojn de la administra konsilio, kiu – kune kun teknika komitato da gehelpantoj sen limigita nombro – certigas la funkciadon de la domo; aliflanke estas elektitaj ankaŭ du membroj komisiitaj revizii ĉiujare la kontojn.

La unua administra konsilio konsistis el: Henri Philippe, honora prezidanto; Henri Micard, prezidanto; Marcel Volquemar, vicprezidanto; Edmond Bidoit, sekretario; Maurice Coussé, kasisto; s-ino Trésorier, helpkasistino; M. Bodereau, R. Bressont, J. Dedieu, Frédéric H. Genuit, J. Guillaume, Thébaud, membroj.

La ĉefaj gvidantoj en 1973 estas: P. Babin, prezidanto, B. Cheverry vicprezidantino, J. P. Guillot, sekretario kaj P. Chevalier, kasisto.

20.7.3 Ĉefaj Rezultoj

Ĉiun jaron kutime okazas du semajnaj periodoj dum la paskaj lernejaj ferioj; kaj en la somero kvar periodoj: unu trisemajna en julio, alia dusemajna internacia dum la kongresa tempo, unu trisemajna en aŭgusto kaj la fina dusemajna en septembro. La plimulto el ili konsistas el plurgradaj kursoj en la mateno, diversaj kulturaj aktivadoj (bindado, emajlado, korbofarado), prelegoj, debatoj kaj konversacioj en la posttagmezo, kaj distraĵoj en la vespero (filmoj, teatraĵoj, ludoj). Fine, en ĉiu periodo okazas ekskursoj tra la regiono fama pro siaj historiaj spuroj kaj kasteloj (Luaro kaj Anĵuo); ĉiun periodon partoprenas inter 60 kaj 120 personoj.

En la unuaj jaroj la aranĝoj celis precipe la materialan instaladon de la kastelo (interalie la ĉambran komforton, ludlokojn, banejon apud la lageto); ĉiujare kreskis kaj moderniĝis la komforto. El la plej gravaj datoj elstaras 1957, kiam okazis antaŭkongreso de la UK en Marsejlo; 1962, kiam por la 10-a datreveno la kastelo organizis la francan kongreson kaj la 1-an Kulturan Semajnon por gejunuloj (jam de la 11-a jaro tiuj ĉi ĝin prizorgas mem); kaj 1968, kiam UEA starigis specialan kulturan seminarion survoje al la UK en Madrido. Aparte en 1972 por sia 20-a datreveno la Kulturdomo organizis simpozion, al kiu estis invititaj 30 el la plej gravaj Esperanto-asocioj. Pluraj sendis oficialajn reprezentantojn; ili povis en la tre agrabla etoso de tiel oportuna forumo prezenti siajn asociojn, interŝanĝi opiniojn kaj fruktodonajn ideojn.

Dume la dumonata kaj kultura revuo Kulturaj Kajeroj informas pri la kastela vivo; korespondaj kursoj kaj libroservo funkcias dum la tuta jaro. En la apuda urbeto Baugé estiĝis nova Esperanto-grupo, kiu prosperas kaj favore influas la regionajn loĝantojn; eĉ strato Zamenhof estis inaŭgurita en 1962, ĝuste tiu, kiu aliras la kastelon.

20.8 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Hube, Walter, “40-jara jubileo de Internacia Esperanto-Muzeo”. Informilo de IEMW, vol. 18, 1967, n-ro 3 (67), p. 1-4.

ISU: Elektitaj prelegoj 1949-1954. Purmerend 1955.

Somera Universitato Malmö 1948. Rickmansworth 1949.

Dokumentoj kaj periodaĵoj:

Aktoj de la Akademio 1963-1967. Rotterdam 1967. Dokumentoj de CED, 1952-1972.

Internacia Somera Universitato, CED-Dok. G/II/1-20. Raportoj de CED, en Jarlibro de UEA, 1952-1973.

Raportoj de la Estraro de UEA, 1964-1972, precipe la partoj pri Institucio Hodler 68 kaj EKI.

Regularo pri ISU.

Rubrikoj de CED, en Esperanto, 1952-1973.

Statutoj de Institucio Hodler 68 kaj EKI.