Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

ANTAŬPAROLO

(i) Origino kaj Titolo. — Se ne ekzistus la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la nuna impona volumo — plia rezulto de multjara laboro — tutcerte ne povus aperi. Tial estus normale dediĉi la unuan parton de la Antaŭparolo al tiu ĉi institucio de Universala Esperanto-Asocio, sen kiu la moderna Esperanto-Movado ne plu estas imagebla. Tamen, ĉar la strukturo, agadoj kaj atingoj de CED estas aparte pritraktitaj en Ĉap. 20.2, ĉi tie estu unuavice donitaj kelkaj informoj pri la origino de la verko mem kaj pri ĝia titolo.

Komence de 1954 la norvega parlamentano Carl Henry proponis al la Nobel-Komitato de la Norvega Parlamento, ke UEA ricevu la Nobel-Premion por la Paco (v. detalojn en Ĉap. 13.5). La ideo kandidatigi la Asocion estis maturiĝinta jam en 1952, sed la propono ne povis esti prezentita, antaŭ ol estis kolektitaj ĉiuj faktoj pri UEA. Sekve la Estraro de UEA komisiis la subskribinton kolekti la necesan materialon kaj redakti la dokumentaron. Dum la laboro montriĝis necese pritrakti ne nur la historion kaj la tiaman staton de la Esperanto-Movado ĝenerale kaj de UEA aparte, sed ankaŭ la radikojn mem de la interlingva problemo kaj de ĝiaj diversaj aspektoj. La tasko estis plenumita en kelkaj monatoj, kaj parlamentano Carl Henry povis apogi sian proponon per multaj faktoj.

Tamen, per tio ne finiĝis la rolo de la dokumentaro. Laŭ la vortoj de E. Malmgren, la tiama prezidanto de UEA, “la Estraro trovis ĝin tiel abunda kaj tiel valora, ke estis decidite aperigi ĝin en formo de libro”. Eluzante kiel bazon la jam kolektitan materialon, la subskribinto verkis plurajn aldonajn partojn kaj finpretigis la manuskripton. La 192-paĝa La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto) estis eldonita en 1954 kiel la unua libroforma verko de CED, sed partoj de ĝia enhavo estis efike utiligitaj, jam antaŭ la publikigo, por ellaborado de diversaj dokumentoj en ligo kun la Peticio al UN/Unesko favore al Esperanto (v. detalojn en Ĉap. 22.3). Nun, precize post 20 jaroj, aperas ĝia granda filo kaj heredanto: Esperanto en Perspektivo.

La origina ideo estis publikigi duan, ĝisdatigitan kaj iom ampleksigitan eldonon de La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), jam delonge elĉerpita. Ju pli evoluis la laboro je la nuna verko, des pli evidentiĝis, ke tute ne povos temi pri dua eldono de la menciita libro, sed pri esence nova verko. Kvankam laŭ la celo kaj plej fundamenta materialo origine bazita sur la antaŭa libro, tamen la nuna verko estas nova el ĉiuj aliaj vidpunktoj: novaj faktoj kaj aliaj materialoj, amplekso, interna strukturo. Necesis, do, trovi konvenan novan titolon. Post pluraj diskutoj en la redakta komitato, interkonsiliĝoj kun diversaj kunlaborantoj, eĉ kun kolegoj en la Akademio, oni fine akceptis la titolon Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. Ĝi plej bone spegulas la enhavon de la verko, ĉar Esperanto en ĝi estas metita en perspektivon: historian, rilate la rolon en la nuntempo kaj koncerne la estontecon.

Kvankam preskaŭ en ĉiu ĉapitro, depende de ĝia enhavo, estas ĵetita rigardo al la estonteco, nome al la verŝajna plua evoluo en la pritraktita sfero, tamen la Sesa Parto estas plene dediĉita al la perspektivoj por la estonteco. En ĝi estas koncize priparolitaj la esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson. En ĝi estas ankaŭ tuŝita la grava demando pri spontaneco kaj la signifo de organizita laboro.

(ii) Celo. — Same kiel La Internacia Lingvo, ankaŭ la nuna verko celas plenumi du ĉefajn taskojn.

Antaŭ ĉio ĝi celas prezenti al la uzantoj de la Internacia Lingvo, precipe al la pli junaj generacioj, la multflankajn aspektojn de la kompleksa interlingva problemo en la nuntempa mondo kaj la rezultojn atingitajn en la Internacia Lingvo kaj pere de ĝi en ĝia 87-jara ekzistado. Parto de la faktoj estas sufiĉe konataj. Pri aliaj scias nur limigita nombro da personoj. Pluraj tute ne estis publikigitaj ĝis nun. La ĉefa celo de la verko nepre postulis, ke oni prenu en konsideron ĉiujn tri kategoriojn. Tiamaniere la libro donas maksimume kompletan bildon pri la vere impona laboro jam farita kaj plu farata sur la kampo de la Internacia Lingvo. La faktojn, kiam ajn necese aŭ oportune, akompanas analizoj. CED esperas, ke ĉiu leganto ĉerpos el studado de la libro novan fidon je la grandaj valoroj de Esperanto kaj ricevos pli profundan konvinkon ne nur pri la jam realigita estanteco, sed ankaŭ pri la tre favora perspektivo por la estonteco de la Internacia Lingvo.

La dua celo, same grava, estas doni en la manojn de la aktivuloj novan instrumenton por efika agado en formo de taŭge ordigitaj faktoj kaj analizoj.

La Esperanto-organizaĵoj kaj ĉiu unuopulo, kiu laboras sur la kampo de informado aŭ alimaniere klopodas disvastigi la lingvon, trovos en la libro riĉan materialon por kunmetado de prelegoj, por verkado de artikoloj aŭ pli ampleksaj studoj, por dokumentado de proponoj al diversaj landaj aŭ internaciaj instancoj. La verko povas esti ankaŭ tradukita — ĉu komplete, ĉu nur parte — en naciajn lingvojn. Tial en ĝi troviĝas kelkaj sekcioj (ekzemple, pri la ekesto kaj strukturo de Esperanto), kiuj estas bone konataj kaj tial eble ne tre interesas la sciantojn de la lingvo, sed kiuj estas tre gravaj por objektiva informado en kiu ajn neinformita, duoninformita aŭ misinformita medio. CED tre deziras, ke Esperanto en Perspektivo estu vaste utiligata ankaŭ por tiu celo. Ĝi, tamen, insiste petas, ke por ĉiu traduko, eĉ parta, kiun oni intencas publikigi en kiu ajn nacia lingvo, oni anticipe havigu konsenton. Interalie, tio estas la senco de la rezervitaj aŭtoraj rajtoj.

(iii) Enhavo kaj Strukturo. — La Enhavtabelo parolas per si mem. Necesas ĉi tie nur aldoni, ke, diference de La Internacia Lingvo, la nuna libro ne entenas ĉapitron kun opinioj pri la valoro kaj signifo de Esperanto. Tio estas ellasita, ĉar en 1970 CED eldonis la verkon de Mag. Isaj Dratwer Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, kiu enhavas ĝuste tiajn dirojn de filozofoj, verkistoj, sciencistoj, filologoj kaj aliaj mondkonataj personoj. La manuskripto de la dua eldono, konsiderinde ampleksigita kaj ĝisdatigita, estas jam preta. Ĝi baldaŭ aperos kiel sekva eldonaĵo de CED. La tre valora verko de Mag. Dratwer devas esti rigardata ankaŭ kiel suplemento de tiu ĉi libro.

Plue, malgraŭ la amplekso, tamen la libro ne povas enhavi ĉiujn detalojn de ĉiu pritraktita demando. Tiajn pliajn detalojn oni trovos, se necese, en la verkoj aŭ dokumentoj menciitaj en la bibliografio, nome en la lasta subĉapitro de ĉiu ĉapitro rilate la temaron traktitan en ĝi.

Fine, necesas ne forgesi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, daŭre evoluanta, ke ĝi senĉese riĉiĝas per nova enhavo kaj plu disvastiĝas. Kompreneble, CED sekvos la evoluon kaj daŭrigos publikigadi la rezultojn de siaj esploroj kaj studoj ĉu en formo de dokumentoj en la serio Dokumentaro de CED, ĉu en tiu de artikoloj en la periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo. Per tiu agado CED intencas konstante kompletigadi la verkon.

La bazaj celoj de la verko determinis ĝian internan strukturon. Esperanto en Perspektivo prezentiĝas kiel unueca granda tuto, en kiu ĉiuj partoj, ĉapitroj kaj iliaj subĉapitroj, sekcioj aŭ, en pluraj kazoj, subsekcioj, estas kunligitaj. Aliflanke, ĉiu el la ses partoj estas per si mem unu tuto. En la plimulto de la kazoj ankaŭ la individuaj ĉapitroj aŭ subĉapitroj, eĉ unuopaj sekcioj de subĉapitroj, estas tiel kompletaj, ke ili povas preskaŭ senŝanĝe esti utiligataj por nacilingvaj tradukoj aŭ por aliaj celoj.

La interna strukturo estas simpla kaj klara: la unua cifero indikas ĉapitron (ekzemple, 2 ĉapitron 2); la dua cifero montras subĉapitron (2.1); la tria rilatas al sekcio de ĉapitro (2.1.2), dum la kvara al eventuala subsekcio (2.1.2.1). Tiu sistemo de kvar subdividoj konsiderinde faciligas la orientiĝon en la amaso da materialo entenata en la libro. Krome, la referencoj de unu parto al alia estas precizaj. Tio estas des pli grava, ĉar neeviteble, eĉ intence — pro la prezentitaj celoj kaj strukturo — pluraj aferoj estas menciitaj aŭ traktitaj en diversaj lokoj, en iuj pli detale ol en aliaj. Kune kun la du indeksoj, la aplikita sistemo ebligas rapide trovi kaj eventuale kompletigi kiun ajn informon, unuflanke, sed samtempe konservas la sendependecon de la unuopaj partoj kaj subdividoj en la unueca tuto, aliflanke.

(iv) Nomoj. — Verkante kaj redaktante la manuskripton, la aŭtoroj frontis la konatajn malfacilaĵojn, kiujn kaŭzas la manko de ĝenerale akceptita solvo de la problemo de geografiaj nomoj. Ili klopodis sekvi mezan vojon inter formo kiel eble plej internacia kaj formo kiel eble plej proksima al la tradicia lingvouzo en Esperanto. Tio signifas, ke por landnomoj estas uzita la formo -io anstataŭ la finaĵo -ujo, sed, aliflanke, estas konservitaj ankaŭ formoj kiel Koreo, Vjetnamo, Israelo. La Akademio de Esperanto devos baldaŭ rekomendi solvon por tiu demando, kiu fariĝas vere ĝena.

Por la urboj la aŭtoroj kutime uzis Esperantajn nomojn, se montriĝis, ke ili jam estas firme enradikiĝintaj. Kompreneble, en citaĵoj estas transskribita tiu formo, kiun uzis la aŭtoro de la originalo. La samo rilatas al bibliografiaj notoj. Krome, pro aliaj kaŭzoj (ekzemple, laŭvica listigo de multaj urboj kun establita kaj neestablita Esperanta nomo), en kelkaj kazoj estas uzita la nacilingva formo anstataŭ la Esperanta. Tial oni trovos Bolonjo kaj Bologna, Vieno kaj Wien, Parizo kaj Paris, ktp. Tiuj paralelaj formoj fakte ne kontraŭas unu la alian. Kiel en la naciaj lingvoj, ili estas akcepteblaj ankaŭ en Esperanto.

Alia grava problemo estas tiu de la forte deviaj formoj de transskribado de personaj nomoj el ne-latinliteraj lingvoj, ekz. la japana. La aŭtoroj decidis principe uzi Esperantan transskribon, sed konservis tiun originalan formon, kiun la koncerna persono mem uzis (ekz. en siaj verkoj). Por ĉinaj nomoj estas uzita la sistemo aplikata en El Popola Ĉinio. Japanoj, Ĉinoj kaj Vjetnamanoj aperas, kun malmultaj esceptoj, kun la familia nomo kiel la unua kaj kun minuskla persona nomo, ekz. Ossaka kenĵi, Maŭ zedong. Duoblaj familiaj nomoj, ekz. de Hispanoj, estas interligitaj per streketo: J. Régulo-Pérez.

La nomoj de diversaj organizaĵoj kaj institucioj estas donitaj aŭ komplete, ofte kun la mallongigo en parentezoj, aŭ, se ili estas tre konataj, nur per la respektivaj mallongigoj: Universala Esperanto-Asocio (UEA) aŭ nur UEA; Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ nur UN, ktp. Por faciligi la legadon kaj, precipe, eventualajn tradukojn, la kompletaj nomoj kelkfoje aperas ripete eĉ en la sama subdivido. Escepte, ĉefe por ebligi precizan identigon, la nomoj de organizaĵoj kaj institucioj ekster la Esperanto-Movado estas donitaj en la koncernaj naciaj lingvoj kun Esperanta traduko. Listo de ĉiuj mallongigoj troviĝas sur la p. 805.

(v) Respondeco. — Apenaŭ necesas diri, ke dum la plurjara kunlaborado la aŭtoroj renkontis multajn problemojn. La ĉefaj fontis el la fakto, ke ĉiu el ili loĝas en alia lando kaj ke tial preskaŭ ĉio — ekde la unua plano de la verko kaj distribuo de la taskoj ĝis la korektado de la presprovaĵoj — devis esti traktata skribe. Krome, necesis korespondadi kun multnombraj kunlaborantoj en diversaj landoj. Aldone al la laboro por la verkado mem, por la redaktado de la tuto kaj de unuopaj partoj, inkluzive reredaktojn kaj transportojn de unuopaj partoj el unu ĉapitro en alian, tio siavice postulis amason da plia laboro. Nur de tempo al tempo, precipe en la lastaj stadioj, povis okazi komunaj kunsidoj inter la ĉefredaktoro, redaktoro kaj teknika redaktoro en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam.

Dank’ al tiu intensa kunordiga agado kaj amika kunlaborado, kiun fortikigis multe da reciproka komprenemo, estis eble atingi maksimuman unuecon ne nur rilate la fundamentan koncepton pri la verko, sed ankaŭ koncerne multnombrajn detalojn de la enhavo, formo kaj teknikaj aranĝoj.

Kiel indikas la subtitolo, la verko konsistas el faktoj kaj analizoj.

Por doni kiel eble plej precizajn informojn pri la faktoj, la aŭtoroj, interalie, abunde utiligis la materialojn, kiuj troviĝas en la arkivo de CED, en la Biblioteko Hodler de UEA kaj en la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW) — tiuj riĉaj fontoj de ĉiaspecaj sciindaĵoj pri la Internacia Lingvo. La verko multon ŝuldas ankaŭ al la helpo de granda nombro da personoj, el kiuj parto apartenas al la regulaj kunlaborantoj de CED, dum la aliaj estis kuraĝigitaj kontribui en ligo kun la preparlaboroj de la dua eldono de Enciklopedio de Esperanto, publikigota sub aŭspicio de CED. Tiu verko, redaktata de Ulrich Lins kaj Reinhard Haupenthal, jam eniris en la eldonplanon de Stafeto (J. Régulo-Pérez). Kvankam la manuskripto de Enciklopedio ne povos esti baldaŭ finpretigita, estas notinde kiom da helpo donis ĝiaj kunlaborantoj al la aŭtoroj de tiu ĉi libro. La nomoj de ĉiuj kunlaborintoj kun indikoj pri iliaj kontribuaĵoj aperas en la Nomaro de kunlaborintoj.

La aŭtoroj plej konscience ekzamenis tiun tutan grandegan materialon, kribris ĝin atente, kontrolis la ĝustecon en ĉiuj dubaj kazoj kaj streĉis siajn fortojn por establi la veran staton per pliaj esploroj, se temis pri kontraŭdiraj informoj pri la sama evento. Oni, do, povas fidi, ke rezulte de tiu multjara laboro kaj harmonia kunlaborado inter la aŭtoroj kaj kun la kontribuintoj, en la verko estas objektive prezentitaj, kun maksimuma ĝusteco, ĉiuj iom gravaj faktoj pri la Internacia Lingvo. Se, tamen, enŝteliĝis iu eraro, oni bonvole prenu en konsideron, ke en libro entenanta milojn da informoj pri eventoj, faktoj, nomoj, titoloj, datoj, ciferoj, ktp., tio estas preskaŭ neevitebla. CED kun danko akceptos atentigojn pri eventualaj eraroj kaj certe korektos ilin en la sekva eldono de la verko aŭ, eble eĉ pli frue, ĉu en la dua eldono de Enciklopedio de Esperanto, ĉu en sia Dokumentaro.

Koncerne analizojn kaj interpretadon de faktoj, la afero prezentiĝas iom alie. Ĉi tie la subjektiva elemento ne povas ne manifestiĝi almenaŭ certagrade. Kompreneble, la plimulto de la analizoj postulis nenian diskuton, ĉar ili tuj reflektis la komunan opinion de la aŭtoroj. En la kazoj de iom grave diverĝaj starpunktoj, la subskribinto kiel ĉefredaktoro klopodis, en amikaj diskutoj kun la du kunaŭtoroj, precipe kun Ulrich Lins, forigi la malsamecojn. Rezulte, multaj pliaj analizoj kaj interpretadoj spegulas harmoniigitan komunan pozicion. Restas, tamen, kelkaj eventoj, kiujn la subskribinto interpretas iom alie, ol tion faris unu aŭ la alia el la du kunaŭtoroj en siaj respektivaj partoj, sed li neniel deziris altrudi sian opinion. Cetere, ĉiu leganto povos mem juĝi kaj formi sian propran opinion.

Esence la sama principo estas aplikita al tute alia demando, nome al tiu de la stilo. Ankaŭ stilo estas pure persona afero, kaj tial ĉiu el la aŭtoroj konservis sian propran esprimmanieron. En pluraj lokoj de la manuskripto estis reformulitaj nur tiuj stilaj malglataĵoj, kiuj eble estus povintaj nebuligi la sencon aŭ eĉ kaŭzi miskomprenojn, se ili estus aperintaj netuŝite.

Konklude:

Kvankam la libro estas rezulto de komuna laboro de la verkintoj kaj de multnombraj kunlaborintoj, tamen ĉiu el la aŭtoroj plene respondecas pri la enhavo kaj stilo nur de tiuj ĉapitroj aŭ subdividoj, kiujn li mem verkis aŭ finredaktis. Krome, la ĉefredaktoro kune kun la redaktoro respondecas pri la interna strukturo kaj redaktado de la tuta verko; la teknika redaktoro estas respondeca pri la teknikaj aranĝoj kaj ilustraĵoj, kaj la kompilintoj de la indeksoj pri siaj respektivaj partoj.

(vi) Finredakto. — La verko estis finredaktita la 30-an de junio 1972 dum kunsido en la Centra Oficejo de UEA, sed la ĉapitroj 5 ĝis 13 estis finredaktitaj nur en aprilo 1973, dum la ĉapitroj 18 kaj 20 estis verkitaj en oktobro-novembro de la sama jaro. Tuj poste komenciĝis la kompostado. Pro la translokiĝo de la presejo kaj kelkaj aliaj teknikaj malfacilaĵoj, la kompostada laboro, per si mem tre longdaŭra pro la amplekso kaj karaktero de la verko, bedaŭrinde longiĝis iom pli ol normale necese por tia granda libro. Tio postulis ĝisdatigojn en pluraj ĉapitroj aŭ aliaj subdividoj en la stadio de kompostado. Eĉ post la enpaĝigo, sed antaŭ la presigo, la aŭtoroj ĝisdatigadis la enhavon absolute ĝis la lasta momento, sed en tiaj kazoj per reverkado de partetoj, ĉar la nombro de linioj devis resti la sama, kiel en la antaŭa, jam enpaĝigita teksto. Okazis ankaŭ, ke ĝisdatigo pri iu afero menciita en du aŭ pluraj lokoj povis esti farita en iu parto de la libro, troviĝanta ankoraŭ en stadio de kompostado, sed ne plu en alia, jam presita.

Dank’ al tiuj pliaj fortostreĉoj, la verko estas maksimume ĝisdata, kvankam ĝi aperas sufiĉe longe post la tago de la finredakto.

*

Fine, ne nur kiel prezidanto de UEA kaj honorofica direktoro de CED, sed ankaŭ persone, la subskribinto esprimas tutkoran dankon al la kunaŭtoroj, al la teknika redaktoro, al ĉiuj kontribuintoj, al la regulaj kunlaborantoj de CED, al ĝia sindediĉa sekretariino kaj al la multnombraj apogantoj, kiuj diversmaniere, inkluzive financan subtenadon al CED ekde ĝia fondiĝo, helpis en kiu ajn formo la laboron de tiu ĉi institucio kaj tiel ebligis la publikigon de la verko.

Interpretante la pensojn kaj sentojn de la kunaŭtoroj kaj de kunlaborintoj, la subskribinto esprimas la esperon, ke Esperanto en Perspektivo estos ne sole interesa legaĵo, plurloke eĉ streĉa, sed ankaŭ, multe pli grave, plia valora kontribuo de CED al plua sukcesa disvastigado de la Internacia Lingvo ĉie en la mondo. La realigo de tiu espero abunde kompensos la multan laboron kaj grandan sindonon, kiujn la verko entenas.

En Londono la 4-an de februaro 1974. I.L.