Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

NOMARO DE KUNLABORINTOJ

La valora helpo, kiun multaj personoj donis al la aŭtoroj de unuopaj ĉapitroj en diversaj formoj, estas danke rekonita en la Antaŭparolo. Iliaj nomoj* kun koncizaj informoj pri la karaktero de la kontribuoj aperas en la suba listo, aranĝita laŭ ĉapitroj:

* Kruceto antaŭ la nomo indikas, ke la koncerna kontribuinto forpasis.

Ĉap. 4: Günther Becker liveris plurajn utilajn informojn.

Dua Parto (Ĉap. 5-10): Valorajn sugestojn donis R. Haupenthal kaj Simo Milojević. Informojn pri tradukoj el naciaj literaturoj liveris William Auld (angla), † D-ro Italo Chiussi (araba), Venelin Mitev (bulgara), D-ro Vlastimil Novobilský (ĉeĥa), D-ro Victor Sadler (ĉina), Poul Thorsen (dana), Jaan Ojalo (estona), P. de Smedt (flandra), D. B. Gregor (greka kaj latina), Hispana Esperanto-Federacio (hispana kaj kataluna), Baldur Ragnarsson (islanda), D-ino Clelia Conterno-Guglielminetti (itala), Miyamoto masao (japana), Mirdza Burgmeister (latva), † G. J. Degenkamp (nederlanda), R. P. Nogueira (portugala kaj brazila), Dao-anh-Kha (vjetnama). Skizon pri la kontribuo de Ĉeĥoj al la originala literaturo de Esperanto sendis D-ro V. Novobilský, kaj informojn pri tradukoj el Esperanto en naciaj lingvoj kaj pri Esperanto kiel “pontolingvo” donis D. B. Gregor.

Ĉap. 10: Roman Dobrzyński afable disponigis resumon de sia tezo pri la Esperanta gazetaro.

Ĉap. 11: Emilija Lapenna donis statistikajn informojn pri la Belartaj Konkursoj por 11.2, dum Z. Tiŝljar sendis materialojn pri PIF por 11.7.

Ĉap. 15: Manuskriptojn pri la Esperanto-Movado en diversaj landoj liveris Jorge Hess (argentina), F. R. Banham (aŭstralia), † D-ro E. J. Görlich (aŭstria), Norman Williams (brita), Nikola Aleksiev (bulgara), Jaroslav Mařík (ĉeĥoslovaka), Irja Klemola (finna), Jean Thierry (franca), Sokratis Sakellaropoulos (greka), Hispana Esperanto-Federacio (hispana), D-ro István Szerdahelyi (hungara), P. J. O’Reilly (irlanda), D-ro Ettore Aprosio kaj D-ro Carlo Minnaja (itala), Marinko Gjivoje (jugoslavia), Kanada Esperanto-Asocio (kanada), † G. J. Degenkamp (nederlanda), D-ro C. Støp-Bowitz (norvega), † William H. King (novzelanda), Jan Zawada (pola), Colin Beckford (sudafrika),

D-ro Arthur Baur (svisa), † E. Sonnenfeld (urugvaja), Mark Starr (usona), s-ino M. Haudebine kaj P. Daŝgupto (hinda), Miguel Pérez-González (kolombia), Prof. Salah Ghanem (libana), Carmel Mallia (malta), Dao-anh-Kha (vjetnama). Krome, disponigis materialojn aŭ donis sugestojn Fernand Roose (belga), R. P. Nogueira (brazila), O. C. Lange (dana), Prof. J. Régulo-Pérez (hispana), Miyamoto masao (japana), Jan Strönne (sveda), Ĉina Esperanto-Ligo (ĉina), Baldur Ragnarsson (islanda), † José Serrano (meksika).

Ĉap. 16: Manuskriptojn pri fakaj asocioj liveris Joachim Giessner (IFEF), Prof. D-ro Ivo Lapenna (IEAJ), Prof. D-ro Boža Popović (ISAE), Giuseppe Grattapaglia (IEKA), Hans Breitenbach (LIBE), Hermann Heiss (ELF), Tibor Sekelj (IGA), Niilo Kavenius (TEĴA), G. B. Briano (MEL), D-ro Wim de Smet (ORE), † Douglas Murphy (SEL), F. Morawetz (BLE), Stefan Maul (IKUE), H. A. de Hoog (KELI), Alfred G. Tucker (KES), Nikola Aleksiev (MEM), Umeda joŝimi (Oomoto). Krome, konsilojn kaj sugestojn donis D-ro Donald Broadribb (IABO), D-ro A. Albault (UMEA) kaj A. G. Tucker (IMRO).

Ĉap. 19: La unuan malneton tralegis kaj faris utilajn rimarkojn N. Barthelmess, E. Borsboom kaj S. Milojević.

Ĉap. 20: Prof. G. Waringhien kaj R. Haupenthal verkis 20.1; materialo disponigita de IEMW servis kiel bazo por verkado de 20.3; en la kompilado de 20.5 kunhelpis f-ino Marianne Vermaas; Jean Thierry liveris la manuskripton por 20.7.

Ĉap. 21: La aŭtoro dankas la estiĝon de la nun publikigita versio al la disponigo de informoj kaj konsiloj de multaj personoj, el kiuj estu menciitaj la jenaj: Isaj Dratwer, Marinko Gjivoje, Kobajaŝi cukasa, Kurisu kei, Prof. I. Lapenna, † Prof. Lucien Laurat, Mijake ŝihej, Miyamoto masao, † Nikolaj Rytjkov, † Hermann Theobald, D-ro Hj. Unger, L. Zaleski-Zamenhof. Helpis ankaŭ institucioj, inter kiuj Bundesarchiv Koblenz, Institute of Contemporary History (London) kaj Rijksinstituut voor Oorlogsdocumentatie (Amsterdam).

Persona indekso: Tazio Carlevaro.

Tema indekso: Henri Vatré.

Tuta Verko: Aparte menciinda estas la tre valora kontribuo de Henri Vatré, kiu, aldone al la tema indekso, plej atente tralegis la unuajn presprovaĵojn kaj helpis forigi, krom tajpaj, ankaŭ plurajn erarojn pri faktoj en diversaj partoj de la libro. Siavice, Simo Milojević multe helpis al la teknika redaktoro per konsiloj kaj sugestoj. La presprovaĵojn korektis ne nur la aŭtoroj kaj la sekretariino de CED Lj. Lapenna, sed ankaŭ, tre konscience, Robert Moerbeek, oficisto de la CO de UEA.