Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

UNUA PARTO

ESPERANTO KIEL SOLVO DE LA LINGVA DEMANDO EN MONDAJ KADROJ

ĈAPITRO 1

LA LINGVA PROBLEMO EN INTERNACIAJ RILATOJ

1.1 KONCIZA HISTORIA TRARIGARDO
1.1.1 Enkondukaj Rimarkoj

Tra la tuta historio de la homaro, ekde la momento kiam du triboj de malsamaj lingvoj ekkontaktis en kiu ajn senco, la lingvaj malfacilaĵoj ne povis ne sentiĝi kiel unu el la ĉefaj obstakloj al reciproka rilatado.

Lasante flanke la primitivan formon de komunikado per gestoj — kaj ankaŭ en nia nuna civilizita mondo eĉ alte edukitaj personoj estas ofte devigataj en fremdaj lingvaj medioj uzi gestojn por esprimi la plej elementajn bezonojn ekde malsato kaj soifo ĝis laceco kaj dormemo — la malfacilaĵo estis solvata, almenaŭ parte, alimaniere. En diversaj historiaj epokoj, sub la influo de samtempaj politikaj kaj kulturaj faktoroj, jen unu jen alia lingvo estis uzata kiel lingvo de oficialaj rilatoj aŭ kiel lingua franca, kaj utiligata, ofte dum longaj periodoj kaj sur vastaj teritorioj, kiel helpa rimedo de komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj kaj dialektoj*.

* A. Meillet kaj M. Cohen prave diris en sia fama verko Les Langues du Monde (Paris 1952), ke ne estas eble trovi konvenan kriterion por distingi inter lingvo, dialekto kaj loka parolformo.

La ĉina literatura (skriba) lingvo, ekzemple, ludis dum jarcentoj tian rolon kaj plenumas ĝin ĉiam pli efike en niaj tagoj. La greka koinê, kiu rezultis el miksaĵo de grekaj lingvoj kaj dialektoj, sed estis ĉefe bazita sur la atika kaj ionia, fariĝis sub Aleksandro la Granda (356-324 a.K.) la oficiala lingvo en la landoj konkeritaj de liaj armeoj. Poste ĝi estis uzata dum multaj jarcentoj kiel komuna helpa lingvo super multnombraj regionaj kaj lokaj dialektoj de Adriatiko ĝis profunde en Azio, de Norda Afriko ĝis la marbordaj regionoj de la Nigra Maro. La greka estis oficiala en la orienta parto de la Romia Imperio kaj poste en Bizanco. La latina havis ankoraŭ pli elstaran pozicion. Origine la lingvo de Latio (Latium), ĝi daŭre riĉiĝadis per elementoj el lingvoj de la venkitaj gentoj. El Romo ĝi etendiĝis al najbaraj teritorioj, poste superregis la aliajn lingvojn de Italio, kaj fine, portata de la romiaj legioj, konkeris la plej grandan parton de la Okcidenta Mondo en tiu epoko. Sennombraj lingvoj kaj dialektoj estis uzataj sur tiu vasta, seninterrompa surfaco de la terglobo, sed super ili troviĝis la oficiala latina: la lingvo de la armeo, administrado kaj juro, de kulturo kaj komerco por la intergentaj rilatoj en la kadro de la Imperio. Kiam en la 5-a jc. la Okcidenta Imperio disfalis sub la venkaj batoj de la invadintoj, ĉesis ankaŭ la funkcio de la latina kiel oficiala ŝtata lingvo, sed la lingvo mem ne malaperis. En formo de la mezepoka latina ĝi estis plue uzata kiel komuna lingvo de la privilegiitaj klasoj de feŭda Eŭropo. Ĝi estis la lingvo de la nobelaro, de la eklezio, de la scienco, kulturo kaj diplomatio.

En diversaj historiaj periodoj kaj mondopartoj ankaŭ aliaj lingvoj — ekzemple la asiria, persa, araba, turka, hispana, portugala, angla, franca, rusa, germana, itala, nederlanda — havis aŭ plue plenumas similan helpan funkcion.

Ĉiam la koncernaj lingvoj estis aŭ estas apogataj de difinita politika potenco, bazita kutime sur kruda armita forto, sed ne malofte ligita ankaŭ al ekonomia dinamismo kaj al kultura ekspansio. La fakto, ke lingvoj de malsamaj familioj konstante, dum la tuta historio, akiradis kaj perdadis tiun privilegian pozicion, montras klare, ke ilia interna strukturo havas per si mem nenian decidan signifon en tiu ĉi procezo. Principe, kiu ajn lingvo povas ludi tiun rolon aŭ esti relative rapide evoluigita kaj adaptita por ĝin plenumi, kiel pruvas, interalie, ankaŭ la nuntempa konscia kreado kaj evoluigado de komunaj normaj lingvoj en diversaj novaj ŝtatoj, ekzemple en Israelo, Indonezio aŭ S.R. Makedonio (Jugoslavio).

Ŝajnas utile akcenti, ke, ĝenerale parolante, la oficialaj ŝtataj lingvoj estis kaj estas uzataj ĉefe en la limoj de la koncernaj regnoj, kaj multe malpli, eĉ en la kazo de la t.n. “grandaj lingvoj”, ekster tiuj kadroj, unuavice en la sferoj de ekonomia, politika kaj kultura influo de la respektivaj potencoj. Tio ne estas menciita por malgravigi ilian signifon. El vidpunkto de kulturaj interŝanĝoj kaj komunikado, la komunaj helpaj lingvoj estis kaj restas utilaj, sed nur en difinitaj mondopartoj kaj ankaŭ tiam, en tre multaj kazoj, sole por malvastaj sociaj tavoloj. Oni eĉ povas diri, ke en la pasinteco, kiam la internaciaj rilatoj en monda skalo praktike ne ekzistis, aŭ poste, kiam ili nur komencis evolui, tiuj ĉi lingvoj kontentigadis la samtempajn limigitajn bezonojn de komunikado. En Eŭropo la situacio esence ŝanĝiĝis post la malapero de la latina kaj la formiĝo de unuecaj naciaj literaturaj lingvoj — en kelkaj regionoj jam tre frue, en aliaj multe pli poste — en ligo kun la malintegriĝo de feŭdismo kaj la paralela kreiĝo de la nacioj kaj de modernaj naciaj ŝtatoj aŭ multnaciaj federacioj. La lingva problemo fariĝis ekstreme grava en la epoko, kiun ni mem travivas, kaj ĝi plue akriĝas de jaro al jaro. J. L. Vives vizie antaŭvidis la nunan situacion, kiam li skribis en sia verko De disciplinis en 1532:

“Estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus utiligi ĉiuj popoloj... La latina malaperos; tiam ekregos granda konfuzo en ĉiuj sciencoj, kaj la popoloj vivos en profunda izoliteco...”

1.1.2 La Latina kaj Franca Precedencoj

El vidpunkto de internaciaj rilatoj en Eŭropo la mezepoka latina havis tute specialan signifon. Ĝi estis en la komenco la sola lingvo, kiun oni scipovis skribi, ĉar nur poste la franca, hispana, itala, angla kaj aliaj lingvoj ricevis literaturan formon. Interalie, la latina estis la lingvo de diplomatio kaj ĝi estis uzata ne nur skribe, sed ankaŭ parole, kiam ajn la partioj ne konis la lingvojn unu de la alia.

La grandaj ŝanĝoj en la ekonomia, socia kaj politika strukturo de Eŭropo, rapidigitaj per la malkovro de Ameriko, reflektiĝis ankaŭ en la spirita vivo de la tiama mondo, kaj la pozicioj de la latina komencis ŝanceliĝi. Komence de la 16-a jc. la Reformacio donis al ĝi fortan baton en la eklezio, dum la anstataŭigo de la feŭdisma disrompiteco per grandaj unuecaj centralismaj ŝtatoj kaŭzis ĝian laŭgradan malaperadon el diplomatio kaj ĝenerale desur la scenejo de internaciaj rilatoj. Post la Traktatoj de Vestfalio (1648) komenciĝis la descendo de tiu lingvo kaj la ascendo de la franca. En Vestfalio la diplomatoj ja povis ankoraŭ kompreni la latinan, sed multaj ne plu kapablis ĝin paroli. En Rastatt (1714) kelkaj reprezentantoj jam devis utiligi la servojn de interpretistoj por interkompreniĝi. Oni ankaŭ komencis prononci la lingvon en malsamaj manieroj, kio siavice kontribuis al finiĝo de ĝia rolo kiel internacia instrumento de komunikado.

Dum la tuta 18-a jc. la franca havis ĉiam pli grandajn sukcesojn. En Ruslando jam Petro la Granda favoris kaj uzis tiun lingvon. Katarina la Dua entreprenis veran kampanjon por francigi la regantajn tavolojn de sia Imperio. Tuta armeo da instruistoj de la franca lingvo, da francaj artistoj kaj teknikistoj invadis la kulturajn centrojn de Ruslando. Ekde 1756 en Peterburgo funkciis konstanta franca teatro. La “bone edukitaj personoj” hontis paroli ruse kaj la infanoj de la aristokratio apenaŭ ĝin scipovis. La reago de la granda rusa sciencisto M. V. Lomonosov (1711-1765), kiu estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literatura lingvo, kaj la pozitivaj efikoj de tiu reago je la posta evoluo de la rusa, sentiĝis ĉiam pli forte interne de la lando, sed en siaj eksteraj rilatoj la Rusa Imperio plue uzadis preskaŭ ekskluzive la francan. Eĉ la instrukcioj al la rusaj imperiaj diplomatoj en eksterlando estis redaktataj en la franca.

La franca disvastiĝis rapide ankaŭ en aliaj landoj, precipe en Germanio, Nederlando, Skandinavio, Pollando, sed, kompreneble, nur inter la kleruloj. En Germanio la penetro de la franca estis tiel vasta, ke jam fine de la 17-a jc. Leibniz plendis pro ĝia superrego je la kosto de la germanaj lingvo kaj kulturo. Cent jarojn poste, en 1780, Frederiko la Dua, kiu ne nur parolis france, sed estis ankaŭ saturita de la franca kulturo, ridindigadis la klopodojn de Lessing forigi la francan influon el Germanio, kaj asertadis, ke la franca lingvo estas la ŝlosilo, kiu malfermas la pordon de la tuta mondo. Simile esprimas sin ankaŭ hodiaŭ la rondoj, kiuj pledas por tiu aŭ alia nacia lingvo kiel rimedo por internacia komunikado. Tamen, ankaŭ en la kazo de Germanio la ideoj de Lessing, reflektantaj la kreskantan signifon de la naciaj lingvoj por la formiĝo de la nacioj en la moderna senco de la vorto kaj por la konservo de la nacia identeco, venkis la konceptojn de la monarko.

En Anglio la rezisto kontraŭ tiu ondo de francigo estis forta ekde la komenco. Tre probable la unua incidento tiurilate okazis en la jaro 1753. En traktadoj por ordigo de malkonsento koncerne prezon, la francaj komisiitoj resendis al la britaj reprezentantoj ilian memorandon, ĉar ĝi estis skribita en la angla lingvo, kaj postulis, ke la tuta negocado okazu en la franca. Ili asertis, ke la privilegia pozicio de la franca estis ankaŭ jure establita per longa uzado en la diplomatia praktiko. La Brita Registaro sendis al siaj reprezentantoj en Parizo instrukciojn, en kiuj ĝi deklaris, ke pro ĝentileco ĝi ĉiam aldonis al la anglalingvaj memorandoj francan tradukon, sed ke la francaj komisiitoj trovis erarojn en la vortumo. Tial la anglaj komisiitoj ricevis la ordonon uzi estontece nur la anglan. Ĉar nun Francio postulas la uzon de la franca kiel rajton, la Brita Registaro opinias, ke akcepti tiun uzon en tiaj kondiĉoj efektive signifus krei precedencon kaj rekoni la uzon de la franca kiel rajton. En la dokumento troviĝis jena interesa parto:

Ĉiuj nacioj havas la rajton reciproke rilati en neŭtrala lingvo. Kiel tia, la franca estas uzata en la rilatoj kun la princoj de la Imperio kaj kun aliaj Potencoj; se la Kortego de Versailles opinias oportuna trakti kun Lia Majesto en la latina, la Reĝo volonte konsentos... La Reĝo eksplicite ordonas, ke vi ne akceptu en la estonteco kiun ajn dokumenton de la francaj komisiitoj en ilia propra lingvo, krom se ili devigas sin ricevi la respondon en la angla*.

* Laŭ E. Satow, A Guide to Diplomatic Practice. 3-a eld., reviziita de H. Ritchie. London-New York-Toronto 1932, p. 54.

La francaj komisiitoj provis konservi la pozicion de sia lingvo per deklaro, ke la uzo de la franca ne estos konsiderata kiel precedenco, sed Britio restis firma. Estas menciinde, ke oni perdis preskaŭ la tutan jaron 1753 por tiu lingva diskuto.

La imuneco de Anglio kontraŭ la ofensivo de la franca en la 18-a jc. ŝuldiĝas ĉefe al la fakto, ke ĝi formiĝis kiel nacio kun sia propra unueca literatura lingvo pli frue ol la aliaj grandaj nacioj de Eŭropo, kaj ke tiu lando ĝustatempe komprenis la grandan politikan kaj kulturan signifon de la lingvo uzata en interŝtataj rilatoj. Fine de la 18-a jc. la angla siavice troviĝis en plena ekspansio. En la 19-a jc. la kreskanta politika influo de Usono fariĝis grava faktoro en la fortikigo de la pozicioj de tiu lingvo.

Kvankam la franca neniam atingis la universalecon de la latina, tamen ĝi sendube ĝuis regantan pozicion ne nur en la oficialaj interŝtataj rilatoj dum du jarcentoj, sed ankaŭ kiel lingvo de kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj en multaj mondopartoj.

Tiu ĉi fakta elstara pozicio de la franca kreis la opinion, ke ĝi estis ankaŭ jure rekonita kiel la oficiala lingvo de diplomatio ĝis la Unua Mondmilito. Francio mem en pluraj okazoj insistis pri tiu kvazaŭa jure rekonita “rajto” de la franca, sed gravaj dokumentoj pruvas precize la malon. La Traktato de Aachen (1748) estis redaktita en la franca, sed aparta artikolo eksplicite precizigis, ke la uzo de la franca neniel prejudicas la rajton de la kontraktantaj partioj havi kopiojn en aliaj lingvoj. Similajn klaŭzojn entenis la Traktato de Parizo de 1763, la Traktato de Versailles de 1783 kaj la Fina Akto de la Viena Kongreso (1815).

Tiu lasta aparte emfazis, ke la uzo de la franca ne havos kiun ajn sekvon por la estonteco kaj ke ĉiu el la Potencoj rezervas la rajton utiligi en la estontaj traktadoj kaj konvencioj la lingvon uzitan antaŭe en la diplomatiaj rilatoj, tiel ke la Viena Traktato ne povos esti citata kiel ekzemplo kontraŭa al la establitaj kutimoj.

La rezervoj rilate la uzon de la franca klare indikas, ke ĝi neniam akiris la pozicion de jure rekonita oficiala lingvo de interŝtataj rilatoj. Male, la latina estis dum jarcentoj senrezerve uzata kiel la sola lingvo de diplomatiaj rilatoj. Ĝuste tial, kiam oni komencis apliki la francan, necesis emfazi, ke tio prezentas escepton “kontraŭ la kutimoj regule observataj en la traktatoj” kaj ke la uzo de la franca ne povos esti interpretata kiel kreanta kiun ajn “rajton” por la franca.

La malsameco rilate la internacian pozicion de la du lingvoj estas logika sekvo de ilia socia kaj politika karaktero. La mezepoka latina ne estis nacia, sed klasa lingvo, komuna al la regantaj tavoloj de ĉiuj eŭropaj landoj. Aplikante la latinan por siaj reciprokaj rilatoj, ili efektive uzis sian lingvon kaj ne iun fremdan. Eĉ post la formiĝo de la grandaj naciaj lingvoj, la latina plue prezentiĝis kiel neŭtrala lingvo, kiu neniel ofendis la naciajn sentojn de kiu ajn ŝtato. Kontraŭe, la franca kiel nacia lingvo de potenca ŝtato, estis senigita de tiu grava eco. Jure rekoni tian nacian, do politike neneŭtralan, lingvon kiel oficialan por la interŝtataj rilatoj ne nur kontraŭus la principon de suverena egaleco, sed ankaŭ donus konsiderindajn avantaĝojn al la nacio de la privilegiita lingvo. Ju pli konkrete establiĝadis la nacio en etna senco, ju pli firmiĝadis la ideo de nacia ŝtato kaj la koncepto de nacia suvereneco, kiu anstataŭigadis ĉiam pli tiun de la suvereneco de la monarko, des pli malgrandaj fariĝadis la ŝancoj ne nur de la franca, sed de kiu ajn nacia lingvo daŭre ekokupi la pozicion de komuna helpa lingvo en la internaciaj rilatoj.

1.1.3 Angla-Franca Kunregado en la Ligo de Nacioj

Post la finiĝo de la Unua Mondmilito la angla, kiu jam estis atinginta rimarkindan disvastiĝon, sukcesis doni decidan baton al la privilegia pozicio de la franca. La klopodoj de Francio konservi por la franca monopolon komplete malsukcesis. Britio kaj Usono insistis pri egala uzo de la angla kaj, post longaj diskutoj, fine venkis la tezo de angla-franca kunregado. La Traktato de Versailles de 1919, kiu entenis la Pakton de la Ligo de Nacioj (art. 1-26 de la Traktato de Versailles), estis redaktita en la franca kaj angla. Art. 440 de tiu Traktato preskribis, ke “la tekstoj franca kaj angla estos aŭtoritataj”. Kompreneble, la sama principo validis por la Pakto de la Ligo de Nacioj, kiu estis enkorpigita en la Traktato.

La Regularo de la 30-a de novembro 1919 antaŭvidis, ke la Ligo de Nacioj ne havos “oficialan lingvon”, sed ke ĝi uzos la du “kutimajn lingvojn”, nome la francan kaj anglan. Estis ankaŭ antaŭvidite, ke ĉiu ŝtato havos la rajton uzi sian propran lingvon, kondiĉe ke ĝi mem prizorgu la tradukon en “unu el la kutimaj lingvoj”. Laŭ la Interna Regularo de la Asembleo, ĉiu parolado en la franca devis esti resumita en la angla, kaj inverse. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estis publikigitaj en la du lingvoj. La samaj principoj aplikiĝis al la komisionoj de la Asembleo, al la Konsilo de la Ligo, al la Sekretariato, entute al ĉiuj organoj. Kvankam la Pakto kaj la internaj regularoj estis plurfoje ŝanĝitaj, tamen la priskribita lingva situacio restis netuŝita dum la tuta ekzistado de la Ligo de Nacioj.

La situacio en la Ligo neniel influis la uzon de aliaj lingvoj por oficialaj kaj neoficialaj internaciaj rilatoj. Efektive, la ĝenerala situacio inter la du militoj povas esti karakterizita per provizora angla-franca kompromiso en la Ligo de Nacioj, sen kreo de precedenco por la estonteco aŭ de kiu ajn jura rajto aŭ devo ekster la kadroj de la Ligo; per kolektivaj traktatoj kutime en la angla kaj franca, kaj duflankaj traktatoj ĉiam pli ofte en la lingvoj de la kontraktantaj partioj; per klopodoj de aliaj pli grandaj nacioj havigi al siaj respektivaj lingvoj privilegian pozicion identan aŭ similan al tiu, kiun ĝuis la angla kaj franca; per apliko de diversaj aliaj naciaj lingvoj kiel helpaj rimedoj de komunikado en la sferoj de intereso de la koncernaj grandpotencoj. Rezulte, intensiĝis la lukto sur la internacia lingva kampo. La evoluprocezo, iniciatita en Versailles, necese kondukis al la nuna ĥaosa lingva situacio sub la reĝimo de Unuiĝintaj Nacioj.

1.2 NUNA SITUACIO
1.2.1 Oficialaj kaj Laboraj Lingvoj

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Organizacio okazis en San-Francisko de la 25-a de aprilo ĝis la 26-a de junio 1945. En la momento de la komenciĝo ne ekzistis ia ajn interkonsento koncerne la lingvojn uzotajn de la Konferenco. Tiurilate la situacio estis simila, sed ne identa, al tiu de Versailles: en 1919 Francio proponis, ke la franca estu la sola oficiala lingvo de la Packonferenco; en 1945 la ĉefo de la usona delegacio rimarkigis tuj en la komenco, ke la debatoj en la plenaj kunsidoj devus esti kondukataj en la angla kun posta traduko en la francan, ĉar tio ŝparus tempon; en Versailles la brita delegacio forte kontraŭstaris la francan proponon kaj postulis egalecon por la angla; en San-Francisko la ĉefo de la franca delegacio same energie rifuzis la usonan sugeston kaj insistis pri egala rajto por la franca. En la vigla diskuto pri la lingva demando, la ĉefo de la ĉina delegacio esprimis la opinion, ke la angla devus esti uzata kiel “labora lingvo”. Ŝajnas, ke li estis la unua, kiu uzis tiun esprimon. Fine oni decidis, ke la angla, ĉina, hispana, franca kaj rusa estos la oficialaj lingvoj de la Konferenco, dum la angla kaj franca estos uzataj kiel laboraj lingvoj. Tiamaniere formiĝis la distingo inter “oficialaj” kaj “laboraj” lingvoj.

La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) leĝigis la novan situacion rilate la oficialajn lingvojn en Art. 111, kiu preskribas, ke la tekstoj de la Ĉarto en la 5 menciitaj lingvoj estas egale aŭtentikaj.

Rilate la laborajn lingvojn ne estis farita ia definitiva decido. La Prepara Komisiono, elektita en San-Francisko por organizi la Unuan Sesion de la Ĝenerala Asembleo, proponis, ke la lingvaj reguloj de San-Francisko restu validaj ĝis oni decidos alie. Tiu formulo malfermis la pordon por novaj diskutoj pri la lingva demando. La problemo estis pridiskutita en la Unua Komisiono de la Ĝenerala Asembleo, okazinta en Londono komence de 1946. La Komisiono proponis rezolucion al la Ĝenerala Asembleo, kiu unuanime akceptis ĝin la 1-an de februaro 1946 kune kun aldono enhavanta en 9 punktoj la novajn lingvajn regulojn. Laŭ tiu aldono la ĉefaj reguloj estas:

En ĉiuj organoj de UN, kun la escepto de la Internacia Kortumo, la oficialaj lingvoj estas la ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana. La angla kaj franca estas la solaj laboraj lingvoj. Ĉiu parolado eldirita en unu el la laboraj lingvoj devas esti interpretita en la alia. La paroladoj faritaj en unu el la 3 ceteraj oficialaj lingvoj devas esti interpretitaj en ambaŭ laboraj. Ĉiu reprezentanto rajtas paroli en kiu ajn neoficiala lingvo, sed en tiu ĉi kazo li mem devas prizorgi la tradukon en unu el la laboraj lingvoj, dum la Sekretariato havas la taskon prizorgi la interpretadon en la alia labora lingvo. La raportoj devas esti establitaj en la du laboraj lingvoj, sed kompleta aŭ parta traduko en kiun ajn el la aliaj oficialaj lingvoj devas esti farita je postulo de kiu ajn delegacio. La protokoloj devas esti ellaboritaj kiel eble plej baldaŭ en ĉiuj oficialaj lingvoj. Same tiel la rezolucioj kaj aliaj gravaj dokumentoj devas esti publikigitaj en la oficialaj lingvoj, sed kiu ajn delegacio rajtas postuli, ke ankaŭ aliaj dokumentoj aperu en kiu ajn aŭ en ĉiuj oficialaj lingvoj.

El tiuj principoj klare vidiĝas la malsama pozicio de la oficialaj kaj laboraj lingvoj. La lingvaj reguloj akceptitaj la 1-an de februaro 1946 eniris poste en la internajn regularojn de ĉiuj organoj de UN, kun la escepto de la Internacia Kortumo, kiu ĝis hodiaŭ konservas nur la anglan kaj francan kiel oficialajn lingvojn kaj kiu aplikas aliajn regulojn de interpretado. La samaj principoj establitaj por Unuiĝintaj Nacioj validas ankaŭ por la t.n. specialigitaj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN (ekzemple Unesko, Monda Organizaĵo pri Sano k.a.), sed ofte kun gravaj devojiĝoj.

Unu el la bazaj principoj de UN estas tiu de suverena egaleco de ĉiuj Ŝtatoj-Membroj. Efektive, la lingvaj reguloj de San-Francisko grave malobservas la principon de egaleco, ĉar ili klasigas la lingvojn laŭ tri kategorioj: laboraj, oficialaj kaj ĉiuj aliaj. La formulo “oficialaj-laboraj lingvoj” signifis faktan superregon de la angla kaj franca, kaj tial entenis ĝermojn de malkontento.

1.2.2 Plia Komplikiĝo de la Problemo

Jam fine de 1947 komenciĝis la atakoj kontraŭ la unuanime akceptita nova sistemo. La hispane parolantaj nacioj postulis por sia lingvo la pozicion de labora. La Sekretariato tuj atentigis, ke la akcepto de la propono kostus al UN pli ol unu milionon kaj ducent mil dolarojn jare. En la diskuto evidentiĝis, ke la hispana estis maljuste traktata ankaŭ kiel oficiala lingvo. La argumentoj kaj kontraŭargumentoj pri la hispana kiel labora lingvo fariĝis preskaŭ modelo por ĉiuj postaj diskutoj pri la lingva demando ne nur en diversaj organoj de UN aŭ de specialigitaj organizaĵoj, sed ankaŭ ekster la kadro de UN. La apogantoj de iu lingvo kutime akcentas la nombron da personoj parolantaj la koncernan lingvon, laŭdas ĝiajn kvalitojn kaj kulturan valoron, klopodas prezenti la avantaĝojn, kiujn la adopto de tiu lingvo donos por la progresigo de la celoj kaj idealoj de UN aŭ de alia organizaĵo; la oponantoj ĉiam volonte rekonas la kulturan signifon de la proponita lingvo, sed kontraŭstaras ĝian adopton ĉefe pro la altegaj financaj ŝarĝoj kaj pro teknikaj malfacilaĵoj. Kvankam tiuj argumentoj kaj kontraŭargumentoj estas grandparte ĝustaj, tamen ili maskas la plej profundajn radikojn de la lingva batalo, nome la politikan prestiĝon kaj la sennombrajn aliajn avantaĝojn, kiujn donas la privilegia pozicio de iu nacia lingvo por la respektivaj ŝtatoj je malavantaĝo de ĉiuj aliaj.

La demando de la hispana longiĝis ĝis la fino de 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo devis cedi kaj decidis, ke la hispana fariĝu labora lingvo de tiu organo. Jam tiam la soveta delegacio denove insistis, ke ankaŭ la ĉina kaj rusa havu egalan pozicion, ĉar alie tio signifus gravan diskriminacion. En 1949 ekflamis novaj diskutoj, ĉi-foje rilate la ĉinan kaj precipe la rusan. Ne povante trovi kontentigan solvon, la Ĝenerala Asembleo decidis prokrasti la aferon.

En 1952 la lingva batalo revigliĝis en ligo kun la propono de kelkaj hispane parolantaj landoj, ke la hispana fariĝu labora lingvo ankaŭ de la Ekonomia kaj Socia Konsilo. Pollando kaj Ĉinio tuj faris aldonan proponon, ke la rusa kaj ĉina same tiel fariĝu laboraj lingvoj de tiu organo. La Sekretariato plian fojon atentigis pri la grandegaj kostoj: 534.000 dolaroj por la hispana, 645.000 dolaroj por la rusa kaj 900.000 dolaroj por la ĉina, se la tri lingvoj fariĝus laboraj en la Ekonomia kaj Socia Konsilo. Aliflanke, ankoraŭfoje montriĝis, ke ankaŭ la reguloj pri la uzo de la oficialaj lingvoj — tute speciale de la ĉina — estis grave malobservataj. Post longaj diskutoj la Ĝenerala Asembleo decidis la 5-an de decembro 1952, ke la hispana fariĝu plia labora lingvo de tiu organo, sed ankoraŭfoje malakceptis la rusan kaj ĉinan.

Alia aparte menciinda lingva diskuto, ĉi-foje precipe inter la angla kaj franca kiel laboraj lingvoj, okazis en 1966 kaj 1967. La france parolantaj nacioj energie protestis pro la absolute nekontentiga fakta pozicio de la franca kiel labora lingvo. Fine de 1966 la delegacioj de ĉiuj france parolantaj landoj vizitis la Ĝeneralan Sekretarion de UN (U Thant) kaj postulis, ke la franca, kiel unu el la oficialaj kaj laboraj lingvoj de UN, ĝuu en la praktiko de UN la jure rekonitan pozicion. En la Asembleo mem aŭdiĝis akraj riproĉoj pro la malatentado de la franca en la Sekretariato, kaj postuloj pri “justeco” por tiu lingvo. Rezulte de tiu premo la Ĝenerala Asembleo decidis per du rezolucioj, ke la Sekretariato atentu je pli justa uzo de la laboraj lingvoj kaj establu pli bonan ekvilibron inter tiuj lingvoj en la nomado de la oficistaro. Fine de 1967 okazis nova lukto pri la pozicio de la franca. Ĝi finiĝis per granda plimulto favore al lingva ekvilibro en la Sekretariato. La Ĝenerala Sekretario estis samtempe komisiita rapidigi apartan programon de lingvoinstruado por la oficistaro de UN kaj stimuli la lernadon per specialaj krompagoj por la oficistoj kiuj kapablas uzi du laborajn lingvojn.

Paralele kun la prezentita angla-franca duelo, kiu ripetiĝis en 1968, fine de 1968 Soveta Unio kaj ĝiaj apogantoj lanĉis novan atakon por la rusa kiel labora lingvo — ĉi-foje kun sukceso.

Kiel kutime, nombro da reprezentantoj parolis pri la graveco de la rusa por komunikado en la sferoj de diplomatio kaj scienco, kaj pri la dezirindeco akcepti la rusan kiel laborlingvon ankaŭ pro politikaj kaj praktikaj motivoj. La oponantoj precipe emfazadis la financajn ŝarĝojn. La reprezentanto de Usono insistis, ke efikeco kaj ekonomiaj konsideroj devas esti la solaj kriterioj por akcepto de kiu ajn lingvo kiel labora por kiu ajn organo. Argumentoj kaj kontraŭargumentoj viciĝis laŭ la du linioj. La 21-an de decembro 1968 oni fine akceptis la proponon, ke la rusa fariĝu plia labora lingvo de la Ĝenerala Asembleo. Krome, en la sama rezolucio, la Ĝenerala Asembleo esprimis la dezirindecon, ke la rusa kaj hispana fariĝu laboraj lingvoj ankaŭ de la Konsilo de Sekureco. Laŭ la oficialaj taksoj, la elspezoj por la rusa kiel plia labora lingvo de la Ĝenerala Asembleo estas proksimume du milionoj da dolaroj jare. La menciita intensa lingvoinstruado por la oficistaro kostas proksimume pliajn sepcent mil dolarojn jare laŭ la taksoj fine de 1968.

Kiel oni vidas, en la sfero de oficialaj interŝtataj rilatoj la lingva problemo fariĝis kaj plue fariĝas ĉiam pli kompleksa. Por bone kompreni la fenomenojn en la naturo kaj en la socio, oni devas rigardi ilin ne kiel senmovajn statojn, sed kiel evoluprocezojn. La dinamismo sur la lingva kampo klare evidentigas daŭran akriĝadon de la problemo. La fina akto de la Viena Kongreso en 1815 estis redaktita en unusola lingvo; en Versailles en 1919 oni uzis du lingvojn; en la Pariza Packonferenco de 1946 estis tri lingvoj. La Ligo de Nacioj havis fakte du oficialajn lingvojn, UN havas kvin, la Ĝenerala Konferenco de Unesko ok, kaj povas rekoni tiun pozicion ankaŭ al aliaj. En UN estis en la komenco du laboraj lingvoj, poste tri, nun estas kvar kaj tre verŝajne baldaŭ estos kvin, tiel ke malaperos la diferenco inter la oficialaj kaj laboraj lingvoj. En Unesko estis unue du laboraj lingvoj, la franca kaj la angla, poste devis esti aldonita la hispana, sekvis la rusa kaj fine la araba, tiel ke nun la Ĝenerala Konferenco jam havas kvin laborajn lingvojn, sed en difinitaj kazoj ĝi povas havi eĉ ses. Simila tendenco manifestiĝis ankaŭ en aliaj interŝtataj organizaĵoj en la familio de UN. La Organizaĵo de UN por Nutraĵo kaj Agrikulturo (FAO) eĉ nuligis la distingon inter oficialaj kaj laboraj lingvoj. Dum la sesio de oktobro 1968, la Konsilo de tiu Organizaĵo ekzamenis la demandon de lingvoj utiligataj de FAO kaj la Programkomitato konstatis, ke fakte ne plu eblas distingo inter “oficialaj lingvoj” kaj “laboraj lingvoj”. Nun tiu Organizaĵo utiligas por diversaj organoj aŭ celoj la anglan, hispanan, francan, germanan. Eĉ organizaĵoj, kiuj ankoraŭ distingas inter la du kategorioj de lingvoj, uzas por siaj publikaĵoj ankaŭ lingvojn, kiuj estas nek oficialaj, nek laboraj. Ekzemple, ILO (Internacia Labor-Organizaĵo) utiligas tiucele la araban, danan, anglan, finnan, francan, germanan, hindan, japanan, norvegan, hispanan, rusan, svedan kaj urduan. La konata Unesko-Kuriero estas nun (1973) publikigata en la angla, franca, hispana, rusa, germana, araba, japana, itala, hinda, tamila, hebrea, persa, nederlanda, portugala kaj turka.

En la eŭropaj institucioj la lingva situacio prezentiĝas alimaniere. Ĝis la 1-a de januaro, 1973, la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Komunaĵo estis la franca, germana, itala kaj nederlanda, sed en la praktiko la franca fakte ĝuis privilegian pozicion. La 1-an de januaro, 1973, aliĝis pliaj tri ŝtatoj kaj ankaŭ iliaj lingvoj fariĝis oficialaj. Tio eĉ pli komplikas la lingvan situacion.

En aliaj interŝtataj kaj internaciaj privataj organizaĵoj la oficialaj lingvoj tre varias. El 680 internaciaj organizaĵoj, kies oficialaj lingvoj estas indikitaj en la Jarlibro por 1962-63 de la Unio de Internaciaj Asocioj, 164 havis nur unu oficialan lingvon, 225 havis du lingvojn, 199 tri lingvojn, 53 uzis kvar lingvojn, 31 utiligis kvin lingvojn, 4 organizaĵoj havis ses oficialajn lingvojn kaj 4 aliaj sep. Pli kompleta statistiko, publikigita en la revuo Associations Internationales, n-ro 12/1960, montras, ke el 1.206 internaciaj interŝtataj kaj privataj organizaĵoj nur 381 havas unusolan lingvon kiel oficialan, 346 havas du oficialajn lingvojn, 248 uzas tri, 147 havas kvar oficialajn lingvojn, 58 utiligas kvin, 15 oficialigis ses lingvojn kaj 11 organizaĵoj havas sep aŭ pli da oficialaj lingvoj. Inter la organizaĵoj, kiuj nun (1972) havas nur unu oficialan lingvon, menciindaj estas la 28 internaciaj organizaĵoj, en kiuj la sola oficiala lingvo estas Esperanto. Laŭ alia statistiko publikigita en la sama periodaĵo, el ĉiuj enketitaj organizaĵoj la angla estas oficiala en 943, la franca en 920, la germana en 399, la hispana en 253, la itala en 110, la rusa en 41, la nederlanda en 43, la portugala en 42, aliaj lingvoj en 358 organizaĵoj. Tiuj aliaj lingvoj estas la araba, ĉina, dana, Esperanto, hebrea, japana, latina, hungara, norvega, pola, serba aŭ kroata, slovena k.a.

Necesas aldoni, ke la lingva situacio rapide ŝanĝiĝas. Lingvoj, kiuj estis oficialaj en iuj organizaĵoj antaŭ kelkaj jaroj, kelkfoje perdas tiun rolon, dum aliaj akiras ĝin. Tial ankaŭ la statistikoj pri la uzo de lingvoj en internaciaj organizaĵoj perdas sian valoron post kelka tempo. La supraj informoj, rilatantaj ĉefe al la periodo 1960-1963, verŝajne ne plu estas tute ĝustaj por la situacio en 1972, sed ili en ĉiu okazo evidentigas la konsiderindan nombron da lingvoj uzataj en oficialaj kaj neoficialaj internaciaj rilatoj.

Similan bildon prezentas la lingva situacio en la sferoj de internacia komunikado ekster la oficialaj aŭ neoficialaj internaciaj organizaĵoj. La lingvaj baroj sentiĝas ĉiam pli forte ankaŭ sur la kampo de ĉiaspecaj kulturaj interŝanĝoj, scienca komunikado, komerco, turismo, praktike ĉie. Ju pli grandaj la teknikaj eblecoj por kontaktoj inter grupoj aŭ individuoj apartenantaj al malsamaj lingvaj komunaĵoj, des pli evidentiĝas la lingvodiverseco kiel obstaklo.

Fine, interne de unuopaj landoj, unuavice en multnaciaj ŝtatoj, la lingva demando ofte kaŭzas ĉiaspecajn malfacilaĵojn. Kelkfoje ili transformiĝas en akrajn politikajn batalojn. La altrudado de unu tutŝtata nacia lingvo kontraŭ la interesoj de la naciaj malplimultoj elvokas streĉitecojn kaj konfliktojn; aliflanke, egala traktado de ĉiuj lingvoj en la edukado kaj en la publika vivo necese postulas grandegajn elspezojn kaj malhelpas la efikecon de la administrado. Praktike, hodiaŭ ne ekzistas unusola ŝtato en la mondo, kiu ne spertus la lingvan problemon en unu aŭ alia formo.

1.3 DIVERSAJ ASPEKTOJ

La lingva problemo en la nuntempaj internaciaj rilatoj havas plurajn aspektojn, el kiuj la plej gravaj estas la teknike-lingva, socia, psikologia, jura-politika kaj ekonomia.

1.3.1 Teknike-Lingva Aspekto

El pure teknike-lingva vidpunkto la problemo havas multajn facetojn, kies komuna fono estas la malfacileco plene ekregi kiun ajn nacian lingvon. En 1962 s-ro A. Woodburn, membro de la Brita Parlamento, sugestis la kreon de Komuna Eŭropa Lingvo, kies vortaro devus konsisti unuavice el la jam internaciiĝintaj vortoj. Efektive, li proponis krei ion, kio esence jam ekzistas en la formo de la Internacia Lingvo (Esperanto). La brita parlamentano formulis sian ideon en leĝpropono, por kiu li pledis antaŭ la Brita Parlamento la 28-an de februaro 1962. En sia parolado li mem akcentis la grandan malfacilecon de la angla. La parolata angla — li diris — konsistas el 40 malsamaj sonoj, sed ekzistas pli ol 2.000 diversaj manieroj literumi ilin. Tio similas al la ĉina skribo, kiu konsistas el 50.000 signoj, sed nuntempe ĉ. 4.000 estas ĝenerale uzataj. Kaj kion diri pri la rusa kun la multnombraj kazoj kaj deklinacioj, aŭ pri la franca kun ĉiuj eblaj finaĵoj por la konjugacio de la verboj, aŭ pri kiu ajn alia nacia lingvo! La fakto, ke ĉie en la mondo oni studas siajn proprajn naciajn lingvoj dum multaj jaroj en la lernejoj, montras pli ol klare ĝis kiu grado ili estas malfacilaj. Tio kaŭzas, ke relative tre malgranda nombro da personoj ekregas kontentige fremdajn naciajn lingvojn.

Kiam pluraj lingvoj estas oficiale uzataj, pro la strukturaj malsamecoj de tiuj lingvoj ofte ekestas problemo kiel esprimi en la traduko precize la ideon de la originalo. Mistradukoj kaj miskomprenoj abundas, kvankam la plej gravaj organizaĵoj kutime disponas pri unuarangaj tradukistoj kaj interpretistoj. Ne estas eble doni ĉi tie ekzemplojn, ĉar ili estas tiel multnombraj, ke pluraj centoj da paĝoj apenaŭ sufiĉus por prezenti ilin plej koncize. Sufiĉos mencii, ke eĉ la nomo mem de la plej grava organizaĵo de la hodiaŭo ne estas la sama en la rusa kaj en la angla aŭ franca. En la angla kaj franca aŭtentikaj tekstoj ĝi nomiĝas “Unuiĝintaj Nacioj”, sed en la rusa same aŭtentika teksto la nomo estas “Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj”. Se tio okazis en la plej grava dokumento de la nuntempa mondo kaj en kondiĉoj, kiuj permesis al la tradukistoj pripensi la tradukotan esprimon, oni povas facile imagi la erarojn kiam temas pri rapida tradukado aŭ interpretado de unu lingvo al alia dum internaciaj konferencoj. Se la tradukado estas konsekutiva (sinsekva) kaj se la interpretisto anticipe ricevas la tekston, la traduko kutime estas kontentiga. Male, se la interpretado estas simultana (samtempa), la eraroj pli ol abundas kaj kutime necesas korekti ilin poste en la skribaj dokumentoj*. La problemo komplikiĝas, se la delegitoj ne scias sufiĉe bone la lingvon, en kiu ili devas paroli. La interpretistoj ofte troviĝas en granda embaraso pro la simpla kaŭzo, ke ne estas eble kompreni iun delegiton, ĉar li ne scias la lingvon devige uzatan. Eĉ okazis, ke interpretisto diris en la fino: “Tio ĉi estas la parolado de s-ro..., se la interpretisto lin bone komprenis.”

* Laŭ la revuo Associations Internationales, n-ro 8/1967, p. 539, el 310 ekzamenitaj kongresoj, konsekutiva interpretado estis uzata en 22,7% kongresoj, simultana interpretado en 71,4%, dum 5,9% de tiuj kongresoj aplikis ambaŭ sistemojn.

La fakto, ke ofte okazas teknikaj difektoj en la aparatoj, tiel ke la laboro devas halti ĝis oni trovas la difekton kaj riparas ĝin, kaŭzas aliajn malfacilaĵojn. La groteska bildo de dignaj delegitoj kun la ĝenaj kaj dolorigaj aŭskultiloj sur la kapoj fariĝas preskaŭ tragika, kiam oni vidas iliajn kolerajn vizaĝojn, ĉar en la aŭskultilo premanta la orelojn ne aŭdiĝas la dezirata lingvo, sed iaj bruoj aŭ nenio.

Plia komplikaĵo estas trovi kompetentajn interpretistojn, precipe se temas pri fakaj, specialigitaj demandoj. Ju pli teknika estas la enhavo de parolado aŭ skribita teksto, des pli la interpretisto aŭ tradukisto devas scii la du lingvojn por povi redoni en la traduko la penson de la aŭtoro precize kaj kompreneble. Ofte necesas apartaj studoj de la fako, se oni volas kontentige plenumi la taskon.

La dokumentoj, kiuj devas esti eldonitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, kaŭzas pliajn malfacilaĵojn, eĉ pure teknikan konfuzon en la distribuo. Por eviti almenaŭ la lastan oni komencis uzi malsamajn paperkolorojn por la unuopaj lingvoj, ekz. por la angla la ruĝan, por la franca la bluan, por la hispana la flavan, por la rusa la sablokoloran, por la germana la grizan, por la itala la verdan, por la nederlanda la oranĝan. Se oni aplikas tiun ĉi metodon, la dokumentoj en difinita lingvo estas eldonitaj en la respektiva koloro kaj tiel ili fariĝas pli facile rekoneblaj. La samajn kolorojn povas porti kiel signojn la delegitoj kaj la interpretistoj, tiel ke oni tuj sciu kiun lingvon ili parolas.

1.3.2 Socia Aspekto

La nombro de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj, oficialaj kaj neoficialaj, inter registaroj kaj inter privataj organizaĵoj kaj individuoj, konsiderinde altiĝis. En la nuna epoko la internacia rilatado ne plu estas monopolo de pugno da privilegiitoj, sed rajto de la amasoj. Antaŭ la jaro 1860 ekzistis entute unu interŝtata organizaĵo kaj sep neregistaraj aŭ privataj. Laŭ la Jarlibro de Internaciaj Organizaĵoj, 12-a eldono por la jaro 1968-1969 kaj 13-a eldono por 1970-1971, kompilita kaj publikigita de la Unio de Internaciaj Asocioj (UIA), la nombro de ĉiuj interŝtataj organizaĵoj en 1956-57 estis 132, en 1966-67 ĝi jam estis 199 kaj nuntempe ĝi estas 530 kune kun la eŭropaj instancoj. La nombro de neregistaraj (privataj) internaciaj organizaĵoj kreskis de 985 en 1956-57 al 1.935 en 1966-67, kaj atingis 2.688 en 1970-71. Tiamaniere la nombro de ĉiuj organizaĵoj, nome interŝtataj kaj privataj, kreskis de 1.117 en 1956-57 al 3.218 en 1970-71. Paralele altiĝis la nombro de kongresoj kaj aliaj pli gravaj renkontiĝoj de la internaciaj organizaĵoj. Pli ol 500 el ili okazigas ĉiujare siajn kongresojn; preskaŭ 300 kongresas ĉiun duan jaron; aliaj renkontiĝas ĉiun trian, kvaran, kvinan aŭ sesan jarojn. Laŭ studo farita de UIA, la nombro de partoprenantoj varias inter malpli ol mil kaj pli ol dek mil. Surbaze de statistikoj por la periodo 1954 ĝis 1962, montriĝis, ke 89% de ĉiuj kongresoj havis malpli ol 1.000 partoprenantojn; 5,8% havis de 1.000 ĝis 2.000 partoprenantojn, 2,5% havis inter 2.000 kaj 4.000 partoprenantojn; 0,2% havis de 4.000 ĝis 10.000 partoprenantojn; 2,5% de la kongresoj havis pli ol 10.000 partoprenantojn*.

* Laŭ la informoj publikigitaj en la periodaĵo cit. sub 3. la Universalaj Kongresoj de Esperanto apartenas al la grupo de 2,5% (2.000-4.000) laŭ la meza nombro de partoprenintoj en la lastaj 10 jaroj. Ili do troviĝas inter la plej grandaj nuntempaj kongresoj.

Aŭskultiloj por samtempa interpretado ĉe UN en Ĝenevo.


Permaŝina tradukado: multekosta ideo, hodiaŭ plejparte forĵetita.


La rivaleco de la grandaj naciaj lingvoj ne permesas, ke unu sola el ili iam fariĝu mondlingvo. La 56a Universala Kongreso de Esperanto (Londono, 1971) aŭdis raportojn i.a. pri la pozicioj de la germana, franca kaj angla lingvoj. Supre, maldekstre: raportas M. Macmillan por British Council.


Se oni komprenas la internaciajn rilatojn en la plej vasta senco de la vorto, oni devas aldoni al la centmiloj, kiuj ĉiujare partoprenas diversajn kongresojn kaj konferencojn, la milionojn da personoj, kiuj profesie aŭ kiel turistoj vojaĝas al aliaj landoj aŭ havas internaciajn kontaktojn. Neniam ĝis nun la amasoj havis la eblecon en tia grado partopreni en internaciaj rilatoj, kaj neniam ĝis nun ekzistis tiom da lingvaj obstakloj, kiuj baras la vojon al rekta, persona interŝanĝo de pensoj.

Sur la kampo de interŝtataj kaj diversaj neoficialaj internaciaj rilatoj la limigita nombro de oficialaj lingvoj kaŭzas ankaŭ alian malfacilaĵon. Nur la landoj, kies lingvoj estas oficialaj, povas reprezentiĝi per la plej talentaj kaj plej kompetentaj personoj. La aliaj landoj devas por tiu celo elekti ne la plej bonajn, sed tiujn, kiuj scias, almenaŭ modeste, la koncernajn oficialajn lingvojn. Tio necese malaltigas la intelektan nivelon de internaciaj renkontiĝoj.

1.3.3 Psikologia Aspekto

Ne ekzistas persono, kiu ne sentus sin ĝenata paroli aŭ skribi en fremda lingvo. Ju pli klera li estas, des pli lingve konscia li fariĝas. Nur primitivuloj esprimas sin libere, ĉar ili tute ne konscias pri la eraroj, kiujn ili faras parolante en fremda lingvo. Kleruloj bone konscias, ke esprimante sin en alia lingvo ili daŭre riskas ne nur diri ion, kio ne respondas plene al ilia penso, sed eĉ fari fatalajn erarojn, kiuj facile povas ridindigi la ideon. Ĝuste pro tiu konscio ili kutime havas komplekson de malplivaloro. Siavice, tio grandigas la embarason kaj kaŭzas pliajn, plene superfluajn erarojn, kiuj forestus, se la komplekso ne premus la menson. Multfoje okazas, ke tiu aŭ alia delegito volus ion diri, sed pro nesufiĉa scio de la lingvo prefere rezignas kaj silentas. En aliaj kazoj diversaj delegitoj, kies hejmaj lingvoj ne estas oficialaj, kun tremanta voĉo rapide tralegas sian antaŭe preparitan tekston kaj post tiu streĉo trankvile eksidas kaj ne plu intervenas. Sufiĉas observi la paroladojn dum kiu ajn internacia kongreso por konstati, ke kutime la paroladoj de la reprezentantoj, kies lingvoj estas oficialaj, estas multe pli longaj kaj konvinkaj ol tiuj de la delegitoj, kies lingvoj ne estas oficialaj. Ankaŭ en la debatoj kutime multe pli ofte kaj efike intervenas tiuj, kies hejmaj lingvoj estas oficialaj, ol aliaj. Tiu fakto ne nur ankoraŭ pli malaltigas la intelektan nivelon, sed ankaŭ pli facile venkigas la opiniojn de personoj, kiuj plene regas la oficialajn lingvojn.

1.3.4 Jura-Politika Aspekto

El jura vidpunkto la oficialigo de kvin lingvoj en UN neniel signifas, ke tiuj lingvoj akiris la pozicion de oficialaj en la monda diplomatio, ankoraŭ malpli sur aliaj kampoj: komerco, turismo, scienco, k.a. Ĝi nur signifas, ke en UN, aŭ en iu alia konkreta interŝtata organizaĵo, la lingvoj adoptitaj kiel oficialaj aŭ laboraj havas precize la pozicion, kiun fiksas la koncerna fonda akto, aŭ la respektivaj internaj regularoj. Krome, kiel jam montrite, la lingvaj reguloj tute ne estas samaj por diversaj organizaĵoj, kaj la nombro de privilegiitaj lingvoj neniel estas identa, nek temas pri la samaj lingvoj. La praktiko redakti duflankajn aŭ plurflankajn traktatojn en la lingvoj de la partioj vastiĝis kaj tiucele oni nun uzas ĉiujn eblajn lingvojn. Sekve, nenio pravigas la kredon, ke la lingva praktiko de Unuiĝintaj Nacioj estas ĝeneraligita. Ne ekzistas kia ajn regulo de internacia juro, kiu rekonus unusolan aŭ plurajn lingvojn kiel devige oficialajn por la diplomatio aŭ ĝenerale por la internaciaj rilatoj.

Aliflanke, la tuta lukto ĉirkaŭ la lingvoj malkovras la politikan gravecon de la afero. Nacio, kies lingvo estas oficiala, akiras konsiderindajn avantaĝojn kompare kun la nacioj, kies lingvoj ne estas oficialaj. La samo koncernas la rilaton inter la laboraj kaj oficialaj lingvoj. Ĉiuj grandaj nacioj insistas pri la uzo de siaj respektivaj lingvoj. Kaj kiel montras la tuta evoluo ekde la jaro 1753 ĝis hodiaŭ, ĉiam pli granda nombro da lingvoj akiras oficialan rangon. Tiu ĉi procezo ne povas esti haltigita. La politike kompromisa formulo de San-Francisko evidente fiaskis. La enkonduko de laboraj lingvoj ne nur ne solvis la problemon, sed eĉ aldonis pliajn komplikaĵojn. La lingva batalo etendiĝis de sur la kampo de oficialaj lingvoj, kie ĝi plue restas akra, al tiu de la laboraj. La lastaj jam tiel multiĝis, ke la distingo inter ili kaj la oficialaj komencis malaperadi kaj tre verŝajne baldaŭ komplete malaperos.

La suverena egaleco de la ŝtatoj, rekonita en la Ĉarto de UN, kaj la kulturaj rajtoj de la nacioj kaj individuoj, konfirmitaj en la Universala Deklaracio kaj en la paktoj pri la homaj rajtoj, impete postulas ankaŭ egalecon de lingvoj. Ĝi povas esti atingita aŭ tiel, ke efektive ĉiuj lingvoj ĝuu la saman rajton de oficialaj, aŭ ke oni akceptu por ĉiuj internaciaj rilatoj unusolan neŭtralan lingvon, kiel sugestis la Brita Registaro jam meze de la 18-a jarcento*. En la kazo de la Internacia Kortumo en Hago la uzo de nur du oficialaj lingvoj kontraŭas al la principo de plena egaleco de la partioj, kiu troviĝas en la fundamentoj mem de internacia justico. Evidente, reprezentanto, konsilisto aŭ advokato, kiu pledas antaŭ la kortumo en sia propra nacia lingvo, troviĝas en multe pli bona pozicio ol lia kolego, kiu tiucele devas uzi fremdan lingvon, eĉ se tiun lingvon li lernis dum multaj jaroj.

* Vidu supre p. 5.
1.3.5 Ekonomia Aspekto

Kion kostas al la homaro la multlingveco, neniu fakte scias. La buĝetoj de internaciaj organizaĵoj ne estas tiurilate tute klaraj; kaj eĉ se ili estus, la informoj prezentus nur etan frakcion de ĉiuj kostoj. Aldone al elspezoj menciitaj en la prezento de la lingvaj bataloj en la sino de UN*, jen kelkaj pliaj informoj:

* Vidu supre p. 10-12.

Laŭ unu dokumento de Unesko el la jaro 1956, la nombro de paĝoj tradukitaj en 1954 kaj 1955 estis 79.582. Laŭ alia informo, same en la posedo de CED, la meza nombro de paĝoj tradukitaj ĉiujare en Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 1956 estis pli ol 270.000. Laŭ la sama informo, la Lingva Sekcio de UN havis 40 tradukistojn por la angla, 82 por la franca, 68 por la hispana, 49 por la rusa, 68 por la ĉina kaj 10 por la araba, kiu, kvankam nek oficiala nek labora, estis ofte uzata. La nombro de interpretistoj estis 69 kaj kelkaj el ili laboris en pluraj lingvoj, kion nun oni klopodas eviti.

Necesas atentigi, ke la nombro de tradukistoj aŭ interpretistoj kreskas en progresio laŭ la formulo x = n (n — 1), en kiu “n” estas la nombro de uzataj lingvoj. Tio signifas, ke por 2 lingvoj estas necesaj 2 interpretistoj, tiel ke ili povu interŝanĝiĝi kaj ĉiu el ili traduki en la lingvon, kiun li bone mastras; por 3 lingvoj estas bezonataj 6 interpretistoj; por kvar lingvoj 12, por 5 lingvoj 20 interpretistoj ktp. Kompreneble, tio kaŭzas, ke ankaŭ la kostoj kreskas en la sama progresio.

Ĉe Unesko, laŭ la sama dokumento el 1956, la kostoj de interna tradukado en 1954 kaj 1955 estis entute por la angla lingvo 196.196 dolaroj, por la franca 344.101 dolaroj, por la hispana 192.443 dolaroj, por la rusa 41.266 kaj por la araba 51.948 dolaroj, entute 825.954 dolaroj. En tiu tempo la kostoj por la rusa estis malaltaj, ĉar nur limigita nombro da paĝoj estis tradukita en tiun lingvon. Cetere, la dokumento prave atentigas, ke en la kostojn de multlingveco oni devus enkalkuli ankaŭ aliajn elspezojn, kiuj ne rilatas rekte al la tradukado aŭ interpretado. Ekzemple, la kostoj de la Sekcio de Distribuo estus proksimume 25% pli malaltaj, se la sama nombro da ekzempleroj de dokumentoj kaj periodaĵoj estus distribuita en unu sola lingvo. En la buĝeto por la jaroj 1963-64 la kostoj de la Servo de Dokumentoj kaj Publikaĵoj devis estis altigitaj je 15%, nome de 3,107.422 dolaroj en 1961-62 al 3,568.209 dolaroj en 1963-64. Kun rezervo oni povas diri, ke tiuj elspezoj ĝenerale respondis al la kostoj de tradukado, interpretado kaj kunligitaj laboroj. La uzo de la araba lingvo, kiu tiam estis oficiala, sed ankoraŭ ne labora, kostis al Unesko 25.000 dolarojn jare. Nun la uzo de la araba kostas ĉ. 250.000 dolarojn jare. La buĝeto por 1973-74 antaŭvidas koston de pliaj 105.000 dolaroj jare.

En 1957 la Servo de Lingvoj kaj Kunvenoj de Unuiĝintaj Nacioj pagis 4,250.300 dolarojn nur por personaj elspezoj. La materiaj kostoj por la publikigo de dokumentoj devas esti aldonitaj al tiuj elspezoj. Tiuj ciferoj ne inkluzivis la Eŭropan Oficejon de UN en Ĝenevo, en kiu 9 interpretistoj, 54 tradukistoj kaj 107 sekretarioj kaj tajpistinoj laboris en la lingvaj servoj.

Intertempe, pro la nombra kresko de la uzataj lingvoj, perfektigo de la servoj kaj ĝenerala altiĝo de la kostoj, ankaŭ la elspezoj postulataj de la multlingveco konsiderinde altiĝis. Jen kelkaj pliaj ekzemploj:

La Konferenco de UN por Komerco kaj Evoluo, okazinta en 1968 en Nov-Delhio, kostis, laŭ la buĝeto de UN, pli ol 2 milionojn da dolaroj. La duono de tiu sumo estis elspezita pro la paralela uzo de 4 lingvoj. Al la hinda ĉefurbo devis flugi 55 interpretistoj, 44 reviziistoj kaj 132 tradukistoj. La kostoj estis 878.500 dolaroj por la salajroj, vojaĝelspezoj kaj vivkosta monkompenso. La aperigo de la konferencaj dokumentoj ankaŭ en la franca, hispana kaj rusa kostis 292.500 dolarojn, sed tiu sumo ne inkluzivis la kostojn ligitajn al tajpado de dokumentoj kaj al dungo de 190 ekstraj interpretistoj, reviziistoj kaj tradukistoj, speciale varbitaj por la Konferenco.

La Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj, okazinta en Teherano en aprilo-majo 1968, postulis la servojn de 22 interpretistoj, 59 tradukistoj, 17 reviziistoj, 96 tajpistinoj, 6 ĉinlingvaj skribistoj kaj 5 lingvosekretariinoj je la suma kosto de 430.000 dolaroj.

Se oni adicias la ciferojn rilate plurlingvecon en kelkaj el la konferencoj, kiujn organizis UN en 1968 — pri homaj rajtoj, de ministroj pri socia protekto, de plenrajtigitoj pri la juro de traktatoj, pri la esplorado kaj paca utiligo de la kosma spaco, por revizio de la konvencio pri ŝosea trafiko — oni atingas la sumon de 1,023.075 dolaroj, kio ne inkluzivas la duonon de pli ol du milionoj da dolaroj por la menciita konferenco en Nov-Delhio.

Tiuj ciferoj koncernas sole kelkajn el la konferencaj elspezoj, kaj tial prezentas nur malgrandan parton de la tuta lingva buĝeto. UN konstante utiligas la servojn de kreskanta nombro da lingvaj oficistoj. En la interpreta kaj traduka servoj en la Sekretariato en Nov-Jorko ilia nombro estis 436 en 1968, dum 221 laboris en la lingva fako en Ĝenevo. Necesas aldoni la tradukistojn-interpretistojn en la regionaj ekonomiaj komisionoj (Bankoko, Adisabebo, Santiago...), kiuj ne aperas aparte en la buĝeto. Nur por pagi tiun personaron UN elspezis 6,700.000 dolarojn en 1968. Tiu sumo ne rilatas al la lingvaj servoj de la Organizaĵo por Industria Evoluo establita en Vieno, kiu postulis pliajn 922.164 dolarojn.

Se oni adicias ĉiujn kostojn, oni atingas la sumon de $ 9,700.000 kiujn UN elspezis en 1968 pro siaj lingvaj reguloj.

La saman situacion frontas ankaŭ aliaj internaciaj organizaĵoj. Laŭ la buĝeto de la Organizaĵo por Nutraĵo kaj Agrikulturo (FAO), ĝia traduka fako kostis 1,434.900 dolarojn en 1968 kaj 1969. La Monda Organizaĵo pri Sano devis elspezi en 1968 pli ol 1 milionon da dolaroj por la tradukado, interpretado kaj aliaj laboroj, kiujn kaŭzas la neceso eldoni ĉiujn dokumentojn plurlingve. Pristudo de la buĝeto de Unesko por 1971-72 permesas konstati, ke ĝiaj lingvaj kaj dokumentaj servoj kostas ĉ. 3,100.000 dolarojn jare por la 5 lingvoj.

Por doni ideon pri la grandega financa ŝarĝo, kaŭzita de plurlingveco, sufiĉos nur unu plia ekzemplo. Ĝis majo 1967 la Monda Organizaĵo pri Sano havis nur 2 laborajn lingvojn: la anglan kaj la francan. En majo de tiu jaro la Asembleo de la Organizaĵo aldonis la hispanan kaj rusan kiel laborajn lingvojn de la Asembleo kaj de la Plenuma Komitato. La kosto por la uzo de la du menciitaj lingvoj estis taksita je 604.700 dolaroj, kondiĉe ke la prezoj estu samaj kiel en 1967, kio, kompreneble, ne okazis. Tiu sumo superis la kontribuon, kiun 19 ŝtatoj tiam pagadis kiel kotizon al la Monda Organizaĵo pri Sano: ili kune kontribuis 598.210 dolarojn jare. Alivorte, 19 malriĉaj landoj elspezis kaj plu elspezas el siaj malabundaj financaj rimedoj konsiderindajn sumojn, sen kia ajn konkreta profito por kiu ajn, nur por ke du pliaj lingvoj estu laboraj. Alia ilustro de la sama kazo: la uzo de la hispana kaj de la rusa kiel laboraj lingvoj elspezigas la tuton de la kotizoj de Nederlando kaj de Islando al la Organizaĵo.

Ŝokaj, vere timigaj, informoj troviĝas en la raporto, kiun en 1971 publikigis aparta komisiono post la ekzameno de la financoj de UN. Jen nur unu informo el tiu dokumento: en 1970 UN publikigis 867.800 dokumentojn, entute 773,086.990 paĝojn, kio ronde kostis 30 milionojn da dolaroj por la 4 laboraj lingvoj. La Projekto de Programo kaj Buĝeto de Unesko por 1973-74 antaŭvidas tradukon kaj revizion de 118.800 normaj paĝoj en 5 lingvoj, verkadon de 199.000 normaj paĝoj en 5 lingvoj, kaj internan presigon de 175 milionoj da paĝoj. La precizaj kostoj ne estas indikitaj, sed verŝajne ili estas tre proksimaj al tiuj de UN.

Se oni konsideras la daŭran vastiĝon de la tradukaj kaj interpretaj servoj, kiel ankaŭ la konstantan altiĝon de la prezoj, oni povas proksimume taksi, ke nur en UN la kostoj de multlingveco tre kredeble superas la sumon de 20 milionoj da dolaroj jare. Se oni enkalkulas ĉiujn elspezojn, kaŭzitajn de la nuna lingva situacio en ĉiuj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN, la kostoj estas multoble pli grandaj. Apenaŭ oni povas imagi la sumon, kiun oni atingus, se estus enkalkulitaj ĉiuj aliaj interŝtataj organizaĵoj. Al tiuj grandegaj sumoj necesas aldoni la elspezojn por tradukado, kiujn devas fronti la unuopaj delegacioj partoprenantaj en diversaj internaciaj konferencoj. Tiuj kostoj ne estas konataj. Oni nur scias, ke ĉiu delegacio, kies lingvo ne estas labora aŭ almenaŭ oficiala, havas siajn proprajn tradukistojn, kies tasko estas tradukadi dokumentojn kaj ofte ankaŭ paroladojn el la koncernaj naciaj lingvoj en la oficialajn aŭ laborajn, kaj prizorgi la tradukon en la respektivajn lingvojn el la oficialaj aŭ laboraj.

La situacio ne estas malpli malbona en aliaj sferoj. En 1958 okazis en Londono Konferenco pri Teknika Tradukado kaj ankaŭ ĝi pritraktis, interalie, la demandon de la kostoj. En la raporto de F.

Liebesny pri la ekonomia flanko de tradukado estas detale pritraktitaj la kostoj de teknikaj tradukoj. En la konkluda parto li emfazis, ke pluraj miloj da milionoj da vortoj estas tradukataj ĉiujare en la mondo. Lia propra kompanio tradukis en unu jaro proksimume 200.000 vortojn. Se oni multobligas tiun nombron per 50 por la aliaj grandaj komercaj organizaĵoj, oni atingas proksimume 10 milionojn da vortoj sole por la komerco kaj nur en Britio. La kostoj de tiaspeca tradukado treege varias, sed oni povas kalkuli, ke ili estas inter 4 kaj 10 anglaj pundoj por mil vortoj.

Tiuj ĉi kelkaj ciferoj donas nur la plej palan bildon pri la ekonomia ŝarĝo de multlingveco. Se oni prenas en konsideron la nombron de internaciaj organizaĵoj, ĉiujn internaciajn kongresojn kaj konferencojn, la kontaktojn en la industrio, komerco kaj turismo, la necesan longigon de internaciaj renkontiĝoj precipe en kazoj de konsekutiva traduko, la kostojn de lernado kaj ĉiujn aliajn elspezojn ligitajn rekte aŭ nerekte kun la multlingveco, oni ne troigas, se oni taksas la kostojn je centoj da milionoj da dolaroj ĉiujare. Kaj oni ne forgesu, ke tiujn grandegajn sumojn, en la lasta linio, devas pagi la ordinaraj civitanoj.

1.4 SOLVO

Malgraŭ tiu armeo da tradukistoj kaj interpretistoj, malgraŭ la plibonigoj en la teknika aparataro kaj malgraŭ la grandegaj sumoj elspezataj ĉiujare por tradukado kaj interpretado, la problemo mem neniel estas solvita. Ĉiuj ĉi rimedoj estas sole paliativoj, nur etfrakcie efikaj kaj provizoraj. Restas la fakto, ke eĉ ŝtatestroj en gvidaj pozicioj ne povas senpere kontakti. Forestas personaj rilatoj en internaciaj kongresoj kaj konferencoj. Elstaraj intelektoj kaj grandaj sciencistoj venas en embarase ridindajn situaciojn en fremdaj lingvaj medioj. Miskomprenoj abundas sur ĉiuj niveloj. La milionaj amasoj, kiuj vizitas aliajn landojn, restas plejparte mutaj kaj surdaj pro la lingvaj obstakloj. En plej bona kazo, kiel prave atentigis konata franca filozofo, la konversacio kutime finiĝas precize tie, kie ĝi devus komenciĝi.

Ĉu ekzistas solvo por tiu bedaŭrinda situacio?

Akcepto de unusola nacia lingvo, aŭ eĉ de du, kiel kelkaj proponis, montriĝis tute nerealeca. La historio de la lastaj jarcentoj montras pli ol klare, ke la grandaj nacioj ne estas pretaj cedi la akiritajn poziciojn de siaj lingvoj, kaj, eĉ pli, ke aliaj nacioj ĉiam pli postulas la saman pozicion por siaj respektivaj lingvoj. La malgrandaj nacioj kaj etnaj minoritatoj, ofte viktimoj de kultura genocido, siavice ĉiam pli laŭte aŭdigas siajn voĉojn por protekti siajn naciajn identecojn.

La germana filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz (dekstre) estis unu el multaj, kiuj antaŭvidis la aperon de internacia lingvo. La ideo aperas en lia Disertacio pri la arto de kombino (1666).


Pli frue, la ĉeĥa scienculo Jan Amos Komenský (sube) skribis en latinlingva verko Via lucis (1668): “... unu komuna lingvo estas por la mondo bezonata, kaj, se alia ne ekzistus, pli konvenus por tiu ĉi bezono destini la latinan, ol iun ajn alian. Sed... ni ne povas ne konsili pli volonte lingvon tute novan.” Dekstre sube: la titolpaĝo de Via lucis, eldonita en Amsterdam.


Same tiel neimagebla estas la intensigo de la studo de fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj. La ĝisnunaj spertoj pruvas, ke eĉ la plej modernaj instrumetodoj donas nur tre modestajn rezultojn. Milionoj da gejunuloj tra la tuta mondo lernas diversajn fremdajn naciajn lingvojn kaj la rezulto kutime estas, ke, post multjara lernado, ili apenaŭ kapablas esprimi la plej elementajn ideojn, se ilia akirita scio ne estas limigita al la ebleco diri en la “lernita” lingvo, ke ili ne parolas ĝin. Kaj, cetere, kiujn lingvojn oni devus lerni en la hodiaŭa mondo? Iam oni povis centriĝi al la lernado de la latina aŭ nur de la franca, sed hodiaŭ oni devus lerni tutan aron da aliaj lingvoj. La superŝarĝitaj lernejaj programoj, kiuj prave dediĉas ĉiam pli grandan atenton al la diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj, tutsimple ne povas toleri plian ŝarĝon per intensigo de instruado de fremdaj lingvoj, eĉ se tiu instruado povus doni kontentigajn rezultojn.

La esperoj, kiujn oni flegis rilate la elektronajn tradukmaŝinojn, montriĝis sufiĉe fantaziaj. Nun tiu ideo estas pli-malpli komplete forĵetita. Evidentiĝis, ke la maŝinoj ne sukcesas fari tion, kion eĉ plej lertaj tradukistoj kaj interpretistoj ne povas fari. La elektronaj maŝinoj povas havi nur tiom da “inteligento”, kiom la homa intelekto metis en ilin. Krome, la kostoj de la tradukmaŝinoj estas tiel grandegaj, ke ili superas la kostojn de centoj da interpretistoj kaj tradukistoj, kiuj sendube faras la tradukan laboron senkompare pli bone ol la maŝinoj. Fine, eĉ se ne estus tiel, la apliko de tradukmaŝinoj signifus plian monopoligon de la internaciaj rilatoj, ĉar nur la plej riĉaj sociaj tavoloj kaj la ĉefaj gvidantoj de la ŝtatoj povus utiligi ilin.

Restas, do, kiel la sola racia solvo la enkonduko de neŭtrala internacia lingvo en ĉiujn internaciajn rilatojn, pri kio revis Descartes, Leibniz, Komenský kaj aliaj pensuloj.

El milo da projektoj, nur la Internacia Lingvo (Esperanto) iniciatita de D-ro Zamenhof transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo. En pli ol 80 jaroj de sia funkciado en la praktiko ĝi tiel kaj tiom evoluis, kiel evidentigos la sekvantaj ĉapitroj, ke ĝi plene taŭgas por ĉiuj internaciaj rilatoj kaj efike solvas la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj. La baldaŭa estonteco montros ĉu la racio — kondiĉita de la tuta evoluprocezo sur la lingva kampo, precipe en la du postmilitaj jardekoj — venkos super egoismaj grandpotencaj postuloj, super antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kaj ĉu la homaro tiamaniere fine solvos la lingvan problemon en internaciaj rilatoj, kiu de jaro al jaro sentiĝas ĉiam pli preme.

1.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Basdevant, J. (k.a.), Dictionnaire de la terminologie de droit international. Paris 1960.

Frangulis, M. A., Dictionnaire diplomatique. Vol. I. Paris 1936.

Lapenna, I., La lingva problemo en la internaciaj rilatoj (CED-Dok. A/II/1 kaj A/II/5), kaj la verkoj cititaj en ĝi. — “La situation juridique des ‘langues officielles’ avant la fondation des Nations Unies” kaj “La position des langues sous le régime des Nations Unies”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 1, 1969, p. 5-18, 87-106, kaj la verkoj aŭ artikoloj cititaj en la du artikoloj.

Meillet, A., kaj M. Cohen, Les langues du monde. Paris 1952.

Ostrower, A., Language, law and diplomacy. London-Bombay-Karachi 1965.

Satow, E., A guide to diplomatic practice. 3-a eld. reviziita de H. Ritchie. London-New York-Toronto 1932.

Periodaĵoj kaj Dokumentoj:

Annuaire des Organisations Internationales — Yearbook of International Organisations. Bruxelles, precipe 9-a eld. 1962-63, 12-a eld. 1968-69, 13-a eld. 1971-72.

ASLIB Proceedings, vol. 10, 1958, n-ro 5.

Associations Internationales — International Associations, monata revuo, Bruxelles 1957-1971, precipe la numeroj de septembro kaj oktobro, 1958; oktobro, 1959; aŭgusto kaj decembro, 1960; februaro 1961; majo, 1963; aŭgusto, 1967; marto, 1969.

Dokumentoj de UN: A/6860, A/PV/1642, A/Res. 2359 kaj A/C./SR. 1203-1227; A/6343, precipe p. 47 pri la kostoj; A/C.6/L.600 (takso de la kostoj por la Konferenco pri la Juro de Traktatoj); A/6670, precipe Aldono III pri la kostoj de la Konferenco pri la Homaj Rajtoj; A/Conf.35/PC/L.4/Add.1; A/6705, Buĝeto de UN por 1968, precipe p-oj 177-8 rilate la kostojn de la Konferenco en Nov-Delhio; A/6875; A/6905, precipe p-oj 36-38 kaj 74-75; A/INF/124, precipe p-oj 8-14 pri la kostoj por produktado de dokumentoj; A/7386/Corr. 1 (pri la kostoj de lingvoinstruado kaj la demando de la rusa kiel laborlingvo); A/C.5/L.962 (decido, ke la rusa fariĝu labora lingvo) — Dokumentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO/OMS): Res. WHA20.21 kaj A20/AFL/SR/4; C 67/3 (programo kaj buĝeto por 1968-69); EB39.R41; A20/AFL/10 (pri la oficialigo de la rusa kaj hispana kiel laboraj lingvoj); Oficialaj Aktoj de WHO/OMS, no. 154 (projekto de programo por 1968) — Dokumentoj de Unesko: precipe la programoj kaj buĝetoj por 1971-72 kaj 1973-74.

Esperanto, Monata Organo de UEA, vol. 62-64, 1969-71, precipe la rubrikoj de CED.

ĈAPITRO 2

LA INTERNACIA LINGVO (ESPERANTO)

2.1 FAKTOROJ INFLUANTAJ LA LINGVO-EVOLUON
2.1.1 Lingvo kiel Socia Fenomeno

Lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia “natura” aŭ “biologia” aperaĵo. Tio signifas, ke ĝi povis ekesti, ke ĝi evoluis kaj evoluas ekskluzive en la kadro de la homa socio. La lingvo, do, estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj leĝoj. Tio ankaŭ signifas, ke la portanto de la lingvo ĉiam estis kaj estas iu homgrupo. Sed ĝi tute ne signifas, ke tiu portanto estas aŭ devas esti nur la “nacio”. Ekzistas eĉ hodiaŭ personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen kia ajn scienca respondecosento, emfazas pri la “nacia animo” aŭ pri la “nacia spirito” kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. El tio oni ofte konkludas, ke internacia lingvo estas principe neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia “internacia nacio” kun “internacia animo”!

Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje ekestinte, ĝi mem influas sian propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ĉiu alia socia fenomeno, ĉiu el ili depende de sia karaktero, troviĝas en reciproka funkcia rilato kun la socio.

Tiu ĉi fakto havas unuarangan signifon por la ĝusta kompreno ne nur de la esenco mem de la lingvo, sed ankaŭ por la rolo, kiun ĝi ludas en la socio. La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de difinitaj faktoroj (kiuj, cetere, en pli aŭ malpli alta grado ludas sian rolon ankaŭ koncerne ĉiujn aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke, ĝi mem fariĝas unu el la faktoroj, eĉ tre grava, kiuj aktive influas la evoluon de la socio.

Kiel ĉiuj lingvoj, ankaŭ la Internacia Lingvo estas socia fenomeno kaj ĝi estas regata principe de la samaj leĝoj.

En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco. Ili estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kategorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe — sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio — influas la lingvon. Al la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do unuecige.

2.1.2 Diferencigaj Faktoroj

La ĉefaj diferencigaj faktoroj estas:

2.1.2.1 Geografia Faktoro. — Klimato, altaj montoj, grandaj maroj, larĝaj riveroj, netrapaseblaj marĉoj, densaj arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo. Sub la influo de tiuj kondiĉoj ĉiu grupo ne nur kreas al si sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankaŭ restas sen reciprokaj kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimiĝon de la lingvoj.

La geografia faktoro ludis tre gravan rolon sur la plej malaltaj ŝtupoj de civilizo, sed eĉ hodiaŭ ĝi ne perdis ĉian signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj, sen ia ajn kontakto aŭ kun nur tre malmulte da reciprokaj rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj ekster la respektivaj medioj.

Estas sciate, ke la indiĝenoj de ambaŭ Amerikoj posedas grandegan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda Ameriko donis jam en la 17-a jc. Gabriel Sagard en sia libro Granda Vojaĝo en la Lando de Huronoj. Li asertis, ke en la vizititaj regionoj tre malofte du vilaĝoj parolis la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj, parolas pri la senfina nombro da indiĝenaj lingvoj.

La indiĝenoj de Aŭstralio, kies nombro estas taksata je ĉ. 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda kontinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La lingva esploranto — diras la konata usona lingvisto Mario Pei — trovas, kompreneble, en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nombra, komerca, politika kaj kultura. Sed li ankaŭ trovas tie “miriadon da malpli grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative malmultnombraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan nivelon.”

Centoj da amerikaj lingvoj — diras la fama franca lingvisto A. Meillet — ne proksimiĝis unuj al la aliaj, ĉar la plej granda parto de la kontinento ne estis dense loĝata kaj tial la unuopaj grupoj estis izolitaj. La samo validas por kiu ajn alia regiono kun similaj geografiaj kondiĉoj.

2.1.2.2 Ekonomiaj-Sociaj Faktoroj. — Oni povas distingi plurajn faktorojn apartenantajn al tiuj ĉi grupo. Jen la plej gravaj:

Unuavice estas menciinda la kasta aŭ klasa faktoro. Ĉiu ekonomia diferenciĝo signifas samtempe ankaŭ socian diferenciĝon, kaj tio nepre rezultigas lingvan diferenciĝon. Se la klasoj estas akre dividitaj unuj de la aliaj, ankaŭ iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn. Male, se la klasoj havas pli viglajn reciprokajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras malpli da diferencoj.

La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon de preskaŭ kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn.

La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la patricioj en Romo. En la feŭda mezepoka Eŭropo la reganta klaso de la nobelaro, la eklezio kaj la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj dialektojn.

En la moderna epoko la klasa faktoro ne plu ludas tian rolon, ke ĝi povus kaŭzi la kreiĝon de tute apartaj lingvoj, sed estus eraro pensi, ke ĝia influo tute perdiĝis. La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj, tiel ke ankaŭ el teritoria vidpunkto ili estas dividitaj. La rilatoj inter ili fariĝas en tiuj kazoj nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La sekvo estas, ke ankaŭ la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufiĉe diferencas. “Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ĉiu kun siaj lingvaj apartaĵoj”, diras A. Meillet.

Alia grava faktoro estas la profesia. La divido de la laboro kaj, rezulte, la ekesto de profesioj kaŭzis la kreiĝon de apartaj, profesiaj aŭ teknikaj lingvoj. Kie ajn ekzistas divido de la laboro, devas ekzisti ankaŭ divido de la lingvo. Ĉiu profesio, ĉiu okupo, havas siajn proprajn terminojn, kiuj plej ofte ne estas konataj ekster ĝi. Ju pli la homaro evoluas, ju pli la diversaj fakoj specialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan kaj spiritan aktivadon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj fakaj lingvoj.

La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas hodiaŭ plurajn centmilojn da esprimoj. El ili, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo. Eĉ en Anglio, do en lando kun tre alte evoluintaj kulturo kaj civilizo, la kamparano kelkloke ne konis pli ol 300 vortojn ankoraŭ meze de la pasinta jarcento, laŭ la enketo kiun faris tiam la elstara germana lingvisto Max Müller. Nur la plej kleraj personoj posedas ĉ. 10.000 vortojn. Shakespeare, unu el la plej vortriĉaj el ĉiuj aŭtoroj, uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15.000 vortojn, dum Racine skribis sian tutan verkaron per 6.000 vortoj. Plej verŝajne, 4.000 ĝis 5.000 vortoj (en la lingvoj, kompreneble, en kiuj la vorto havas aŭtonoman lingvan valoron) reprezentas la mezan aktivan vortprovizon de mezklera individuo. Ĉio alia apartenas al profesiaj, fakaj, teknikaj lingvaj esprimoj. Tien ĉi oni devas ankaŭ alkalkuli la specialajn vortojn, ekestintajn surbaze de diversaj akcesoraj homaj aktivadoj, kiaj sporto, ĉasado, vojaĝado, ktp.

2.1.2.3 Seksa Faktoro. — Ĝi povas ludi diferencigan funkcion en difinitaj sociaj kondiĉoj. Oni konstatis, ke, ĉe diversaj primitivaj triboj, ankaŭ la parollingvoj de virinoj tre forte diferencas de la viraj. La kafraj virinoj posedas multajn apartajn vortojn, kiuj ne troviĝas en la lingvo de la viroj. Pro tabuo, al virinoj estas malpermesite uzi vorton, enhavantan kiun ajn sonon, kiu estas simila al la sonoj de la nomoj de iliaj plej proksimaj viraj parencoj. En aliaj indiĝenaj lingvoj de Afriko la tabu-vortoj simile influas la lingvan diferenciĝon. En Afriko oni trovis ankaŭ tribojn, kie la virinoj parolis tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon kaŭzis la fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ĉiujn virojn de la venkita kaj ekposedis ĝiajn virinojn.

En la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj malofte sciis la latinan. Dante atribuis al la influo de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon de Italio la popollingvojn (lingua volgare). Fakte, la vera kaŭzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komenciĝo de interna malintegriĝo de la feŭda sistemo kaj la fortikiĝo de la burĝa elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon helpis ĉiuj tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa aparteno.

Ekster tiaj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj, kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ĉe gentoj sur pli malalta ŝtupo de civilizo.

La seksa faktoro ne estas fakte biologia, kiel unuavide povus ŝajni, sed ĝi estas ekonomia kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon, precipe ne hodiaŭ, sed ĝi povas fariĝi tre influa, se ĉiu el la du seksoj ekskluzive okupiĝas nur pri difinitaj laboroj.

2.1.2.4 Religia Faktoro. — Preskaŭ ĉiuj religioj uzas apartajn lingvojn por siaj ritoj. En antikva Romo eĉ la pastroj mem apenaŭ povis kompreni siajn sanktajn himnojn. En la budhistaj temploj de Azio — diras M. Pei — la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj, kiuj preskaŭ komplete forgesis ilian signifon. Ĉiu el la kristanaj religioj havas ĉie specialan lingvon, kiu tute aŭ grave diferencas de la komuna lingvo. La sankta lingvo de islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum la suda budhismo aplikas la pali-lingvon. La religiaj ritoj — diras A. Meillet — destinitaj transporti la homon en mondon apartigitan kaj sanktecan, postulas lingvon same tiel apartan.

2.1.2.5 Aliaj Faktoroj. — Ankaŭ aliaj faktoroj influas diferencige. Tiaj, ekz., estas la transdono de la lingvo al la novaj generacioj, la politikaj malhelpoj al interregiona aŭ internacia komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankaŭ tiuj faktoroj ludas pli aŭ malpli gravan diferencigan rolon kaj ili ne estas neglekteblaj.

2.1.3 Unuecigaj Faktoroj

Multnombraj estas la elementoj, kiuj efektivigas tute inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj estas divideblaj je tri ĉefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj kaj klerigaj.

2.1.3.1 Ekonomiaj-Sociaj Faktoroj — La tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transirado al pli altaj produktometodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produktiloj. Tiu vojo, kiu daŭre celis al pli larĝaj formoj de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo, tra la tribo, gento kaj popolo ĝis la hodiaŭaj nacioj, kaj nun ĝi direktiĝas al integriĝo de la homaro.

Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj manifestadis ĉiam pli sian unuecigan influon. Jen la ĉefaj:

La transpaso al pli progresaj produktosistemoj kaŭzis la kreon de pli ampleksaj sociaj unuoj kun pli evoluinta divido de la laboro kaj, sekve, kun pli vastaj interŝanĝoj ne nur materiaj, sed ankaŭ spiritaj. Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, prezentiĝas kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formiĝo de profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la homojn sur larĝaj teritorioj kaj, sekve, montriĝas kiel potenca unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankaŭ internacie.

Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialiĝas la aktivado de unuopulo, des pli dependa li fariĝas de la aliula laboro. La interŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie. Hodiaŭ ili transpasas la limojn de unuopaj nacioj kaj etendiĝas sur la tuta terglobo. Ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski komplete ankaŭ en la estonteco.

Ĝuste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro ankaŭ sur la lingva kampo. Ĝi troviĝas en la fundamentoj mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo.

La progresado de la materia vivo de la socio estas akompanata de progresado sur kampo spirita. Apartan signifon havas la ideo pri la egaleco de la homoj, kiu ricevas ĉiam pli larĝan kaj pli profundan enhavon: de la religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la morto, al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, ĝis la nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco. La akcepto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu fakto. Inter la antikva-greka vidpunkto, rigardanta ĉiujn alilandanojn malsuperaj barbaroj, kaj la nuntempa principe proklamita, kvankam ankoraŭ grandparte ne realigita, egaleco de ĉiuj rasoj, nacioj kaj individuoj ja estas granda diferenco.

La egaliĝado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo (kio, kompreneble, neniel signifas ilian unuformiĝon), la demokratiĝado de la publika vivo kaj de la politikaj institucioj — ĉio ĉi ebligas pli viglajn kontaktojn inter la homoj kaj speguliĝas en la proksimiĝo de la lingvoj.

2.1.3.2 Teknikaj Faktoroj. — La evoluo de plej diversaj trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktojn ne nur en naciaj kadroj, sed ankaŭ internacie. Ŝipoj, fervojoj, aviadiloj; aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj; telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de rilatado, sed samtempe — ĝuste tial — potencaj fortoj de lingva proksimiĝo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al regiono, de lando al lando ne nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj. Samtempe, pro la sama kaŭzo, ankaŭ la esprimmaniero egaliĝas. Tio sendube firmigas la kuntenon de la naciaj literaturaj lingvoj, sed ĝi samtempe plirapidigas la grandan unuecigan procezon de la lingvoj ĝenerale, procezon, kies esprimo estas la Internacia Lingvo.

2.1.3.3 Klerigaj Faktoroj. — La eltrovo de la skribo, la ekesto de la literaturo, la invento de la presmaŝino, la modernepoka ekfloro de la scienco kaj beletristiko, la lernejoj kaj universitatoj, la legejoj kaj bibliotekoj, la teatro kaj sonfilmo, la radio kaj televido — jen nur kelkaj el la multnombraj klerigaj faktoroj. Multiĝante kaj disvastiĝante paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio de la lingvo. Se hodiaŭ la civilizitaj nacioj havas siajn unuecajn komunajn lingvojn, tio estas grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantaŭ kiuj troviĝas la deviga potenco de la ŝtato, tuta armeo da klerigaj soldatoj, konsiderindaj financaj kaj ĝenerale materiaj rimedoj.

2.1.4 Evolutendenco

Ĉiuj ĉi unuecigaj kaj diferencigaj faktoroj, tuŝitaj nur tre ĝenerale, agas samtempe, interplektiĝas, influas unu la alian, reciproke sin helpas aŭ kontraŭstaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli en alia, pli efikaj sur unu evoluŝtupo, malpli sur alia, estas mem influataj de la lingvo aŭ per ĝi, agas sur la homan menson kaj estas ŝanĝataj de tiu menso. Sed se oni ĵetas nur rapidan rigardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimarkas, ke kun la ĝenerala progresado de la homaro la unuecigaj faktoroj amasiĝas kaj fariĝas ĉiam pli gravaj, dum la diferencigaj ludas ĉiam pli modestan rolon.

Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la konstatita fakto havas unuarangan signifon.

Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ Esperanto ekestis sur difinita ŝtupo de evoluo. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi havas sian portanton en la homa socio. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi estas socia fenomeno, subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia Lingvo ŝuldas sian formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio.

Tute ne gravas ĉu la homgrupo, kiu estas la kreanto kaj uzanto de la lingvo, estas hordo, en aliaj historiaj kondiĉoj tribo, aŭ kasto, aŭ klaso, aŭ religia komunaĵo, aŭ nacio, aŭ, en apartaj kondiĉoj, grupo da homoj sentantaj efektive sian apartenon ne nur al siaj respektivaj regionoj kaj nacioj, sed ankaŭ al la homaro, kaj komprenantaj, ke tiu ĉi tuthomara sento rezultigos utilajn praktikajn sekvojn, unuflanke, kaj plifortiĝos, ĝi mem, aliflanke, nur per ĝenerala akcepto kaj praktika aplikado de neŭtrala internacia komunikilo. Gravas ĉiam la fakto, ke temas pri homa grupo. Ĝi ĉiam estis kaj restas la plej supera leĝdona instanco de la lingvo, kvankam ankaŭ individuo povas havi tre elstaran rolon, se lia lingvokrea aktivado estas konforma al la leĝoj regantaj la lingvoevoluon.

La homgrupo, tamen, ne povas krei sian lingvon tute arbitre, plene laŭplaĉe. La lingvo estas ĝis certa grado kondiĉita de la medio kaj de ĝia tuta antaŭa evoluo kaj koncerne sian enhavon kaj koncerne sian formon.

2.2 EKESTO DE LA INTERNACIA LINGVO

La Internacia Lingvo povis ekesti nur en tiaj historiaj kondiĉoj, kiam, unuflanke, la progreso de la internaciaj rilatoj atingis tian karakteron kaj tioman gradon, ke ili sentigis efektivan bezonon pri ĝi, kaj kiam, aliflanke, tiu sama progresado kreis sufiĉan internacian lingvomaterialon, sur kiu povis esti bazita vere internacia lingvo, t.e. lingvo reprezentanta laŭ la internaj elementoj sintezon de la priparolita evoluprocezo. Tion bonege kaj genie komprenis la aŭtoro de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof. Sian penson li formulis en mallonga frazo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia”. Tiu vero estis presita sur la titolpaĝo de la unua lernolibro, aperinta en la jaro 1887.

La ideo pri komuna lingvo estas multe pli malnova ol la Internacia Lingvo mem. Legendoj el antikva epoko pruvas, ke jam tiam oni sentis la mankon de komuna lingvo por interpopola rilatado. Sed en tiu tempo nek la bezono por ĝi povis esti tre sentebla, nek la ĝis tiam atingita evoluo estis kreinta sufiĉe abundan internacian lingvomaterialon, el kiu povus esti formita internacia lingvo. Necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la kondiĉoj maturiĝu. Tio okazis en la nova epoko, kiam, interalie, la unuecigaj faktoroj venke ekmarŝis kontraŭ la diferencigajn.

La transpaso de feŭdismo al nova ekonomia sistemo, al kapitalismo — karakterizita de amasa, maŝina produktado por la merkato, de ĉiam pli detala labordivido, de granda internacia komerco — havis pluroblan efikon sur la lingvon:

La progresema burĝaro ĉie starigis la postulon pri kreo de unuecaj ŝtatoj. Detruante la feŭdan disrompitecon, ĝi iom post iom sukcesis. Paralele kun la formiĝo de la nacioj kaj de la naciaj ŝtatoj, formiĝis kaj plue evoluas la komunaj naciaj literaturaj lingvoj.

La mezepoka latina, kies socia portanto estis la feŭda reganta klaso, malaperis iom post iom kune kun sia portanto kaj ĝi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio kiel aparta religia lingvo.

Pro la malapero de la latina, pro la aliflanke kreskanta internacia rilatado, sentiĝis ĉiam pli kaj pli forta bezono por neŭtrala internacia lingvo. La manko de komuna internacia lingvo sentiĝis tiel forte, ke amasiĝis provoj krei ĝin.

Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formiĝis kaj plue formiĝas ĉiam pli ampleksa, vere internacia lingvomaterialo. Ĝi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed gravan ĝian parton formas ankaŭ la proksimiĝo de la esprimmaniero.

Tiele, surbaze de egaliĝado de la civilizo kaj de kulturaj interŝanĝoj, ekĝermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence ĝi estas kondiĉita, determinita ĝis certa grado, same kiel ĉiu ajn alia lingvo.

2.3 STRUKTURO KAJ VALORO
2.3.1 Deveno

La aŭtoro de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, naskiĝis en Bjalistoko, kiu tiam apartenis al Ruslando, en la jaro 1859. Lia patro estis instruisto de fremdaj lingvoj.

En letera respondo al N. Borovko, kiu estis demandinta lin pri la deveno de Esperanto, Zamenhof diris, ke li ne rememoras precize kiam ĝuste li venis al ideo pri internacia lingvo. Liaj frutempaj rememoroj estis ligitaj al tiu ĉi ideo. La cirkonstancoj de lia infanaĝo tre akcelis ĝian formiĝon. Lia naskiĝurbo estis loĝata de kvar nacioj kun malsamaj lingvoj: la rusa, la pola, la germana kaj la hebrea. Tiuj popoloj vivis en konstanta reciproka malamo, kiu manifestiĝis ankaŭ en prilingvaj bataloj. Estante ankoraŭ knabo li opiniis, ke tiu ĉi situacio povus esti plibonigita per kreo de iu neŭtrala lingvo. En gimnazio li konvinkiĝis, ke la komplikeco de la gramatikoj de la lingvoj estas peza kaj nebezona. Tial li komencis prilabori simpligitan gramatikon.

Kompreneble, lingvo devas havi ankaŭ vortaron. La grandiozeco de la afero fortimigis lin ĝis li komprenis, ke pere de afiksoj oni povas formi el unu radiko multajn vortojn kaj ke tio tre faciligas la laboron de la memoro. Koncerne la radikojn — Zamenhof plue klarigis al Borovko — li en la unua tempo pensis, ke ili devus esti kiel eble plej mallongaj, do elpensitaj apriore. Baldaŭ li forĵetis tiun penson, ĉar li rimarkis, ke tiaj radikoj — vere tute artefaritaj — estus tre malfacile memoreblaj. Li konstatis la fenomenon, prezentitan supre, ke en la modernaj lingvoj ĉiam pli granda nombro da internaciaj radikoj estas ĝenerale uzata. Tiujn radikojn li prenis kiel bazon por sia vortaro.

Jam en la jaro 1878, kiam li estis en la lasta klaso de gimnazio, Zamenhof estis fininta la unuan projekton de la lingvo. Dum la universitataj studoj Zamenhof prilaboradis sian lingvoprojekton plenajn sep jarojn, ĝis la jaro 1885. Tio estis la plej malfacila periodo de lia vivo, laŭ lia propra konfeso en la letero al Borovko.

D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917)


Timante esti mokata, li parolis al neniu pri siaj laboroj, sed en soleco li daŭre tradukadis, verkadis kaj pensadis en sia lingvo. Fine, en la jaro 1887 aperis la unua lernolibro sub la titolo “Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto”. Sian projekton li tute prave nomis “Internacia Lingvo”, ĉar ĝi fakte estis plene internacia laŭ siaj elementoj. Pro modesteco, kaj ankaŭ tial, ĉar li deziris ligi kiel eble plej malmulte la lingvon al sia personeco, li ne eldonis la lernolibron sub sia nomo, sed sub la pseŭdonimo “Doktoro Esperanto”, t.e. “kiu esperas”. Poste, la lingvo mem estis ofte nomata laŭ tiu pseŭdonimo.

La gramatiko de Esperanto estas tre simpla. La alfabeto konsistas el 28 literoj, el kiuj 5 estas vokaloj (kiel en la itala), kio donas al la lingvo klarecon kaj belsonecon. La gramatiko konsistas el 16 mallongaj bazaj reguloj, kiujn oni povas kompreni en duonhoro*. Se oni ĝin komparas kun kiu ajn alia gramatiko, oni facile konstatas la geniecon de la simpleco. Sufiĉas konsideri, ke en la franca lingvo ekzistas ĉ. 2.300 finaĵoj nur por la verboj. En Esperanto ili estas 12 kaj ili ebligas esprimi ĉiujn nuancojn.

* En eventualaj nacilingvaj tradukoj necesas ĉi tie prezenti koncize la gramatikan strukturon de Esperanto.

La granda fleksebleco de Esperanto estas pruvita en pluraj eksperimentoj. Tiel, ekzemple, jam en la jaro 1913, sub la gvido de Tristan Bernard, oni ekzamenis la flekseblecon de Esperanto en speciala komisiono. Literatura teksto estis tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive Esperanton, kaj poste la sama teksto estis tradukita de aliaj tradukantoj, ne konantaj la originalan tekston, en la lingvon de la originalo. Montriĝis ke la plej perfektaj tradukoj estis faritaj pere de Esperanto, ĉar la retradukita teksto el Esperanto estis la plej proksima al la originalo.

2.3.2 Internacieco

Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo ankaŭ per novaj internaciaj esprimoj. Sed li perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke, unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj — nek laŭenhave, nek laŭforme — kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj, aŭ absurdaĵoj. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo esence aglutinan karakteron. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavice kelkfoje iom ĝenas la t.n. “tujan kompreneblecon”, per kiu kelkaj pseŭdosciencaj aŭtoroj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el vidpunkto monda. Tio ankaŭ ebligas rapidan akiron de la lingvo kaj ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj landoj, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne sole fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.

La unuaj lernolibroj de Esperanto: por Rusoj, Poloj, Francoj, Germanoj.


El la kvar konsistaj elementoj — radikaro, gramatiko, ortografio kaj prononco — nur unu estas pli proksima al la latinidaj lingvoj, dum la aliaj estas pli facile akireblaj por la apartenantoj de aliaj lingvaj komunaĵoj. Pro la internacieco de la radikoj, la latinidaj popoloj konas eble ĝis 80% de la radikaro sen lerni Esperanton, dum ĉe la slavaj popoloj tiu procento estas malpli alta. Same tiel ĉe la ĝermanaj nacioj. En Azio aŭ Afriko tiu procento estas ankoraŭ malpli granda. Aliflanke pro sia esence aglutina karaktero, Esperanto estas parenca al la lingvoj aglutinaj, ekzemple al la turkaj-tataraj, kaj tial ĝia sistemo de derivado estas proksima al la lingva sento de konsiderinda nombro da popoloj. Plue, pro la fonetika ortografio, Esperanto estas tre facila por multaj aliaj nacioj, kiuj aplikas la saman skribmanieron, inkluzive la slavajn naciojn. El vidpunkto de la prononcado, Esperanto certe estas pli facila por Poloj, Kroatoj, Slovenoj, Bulgaroj kaj tuta aro da aliaj, ol ĝi estas por la angle aŭ france parolantaj popoloj. Tio signifas, ke, se el vidpunkto de la radikaro (bazita ĉefe sur la antikvaj latina kaj greka nur pro la internaciiĝo de vortradikoj el tiuj lingvoj) Esperanto estas pli proksima al la latinidaj lingvaj komunaĵoj, el aliaj vidpunktoj ĝi estas pli proksima al aliaj popoloj. Ankaŭ en tiu senco Esperanto efektive estas lingvo internacia.

Sed Esperanto estas internacia ankaŭ pro alia kaŭzo. La naciaj lingvoj, eĉ kiam ili estas parte disvastiĝintaj ekster siaj naciaj teritorioj, restas naciaj kaj laŭ siaj historiaj tradicioj, kaj laŭ sia interna karaktero, kaj, ĉefe, laŭ sia socia portanto. Ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni tiun lingvon pli aŭ malpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel sian. Male, la Internacia Lingvo estas propraĵo de internacia kolektivo, kaj ĉiu membro de tiu komunaĵo sentas ĝin kiel sian. Esperanto estas tial la sola vere internacia lingvo ankaŭ el vidpunkto de sia socia portanto. Tio siavice kontribuas al la facileco de la lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem mastras.

Fine, Esperanto estas internacia ankaŭ el la vidpunkto de la celo: servi kiel neŭtrala, supernacia instrumento de komunikado en mondaj kadroj.

Neniu nacia aŭ alia lingvo posedas tiujn tri esencajn elementojn de internacieco: interna strukturo, socia portanto kaj celo. Tial neniu nacia lingvo, eĉ ne la plej disvastiĝinta, povas esti nomata “internacia”. Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti nomata nek “internacia” nek “lingvo” antaŭ ol ĝi estas socie kaj internacie enradikiĝinta kiel efektiva instrumento de komunikado. Estas jam tempo, ke oni komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj.

2.3.3 Socia Portanto

Se vere la efektiva portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia Lingvo? Ekzistas triboj, popoloj, nacioj kaj ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie estas — oni demandas — tiu “internacia popolo” kies lingvo estas internacia? Ĝi ne ekzistas kaj sekve ne povas ekzisti tia lingvo en la vera senco de la vorto.

La tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj aŭ kungrupiĝoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni ĵetas rigardon al la lingva mapo, oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grandparte kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de iu dialekto, samtempe formas parton de la nacia kolektivo kaj en tiu kvalito prezentas la socian fonon de la nacia lingvo. La samaj personoj, plue, povas aparteni al iu profesio, okupo, religio, flanka interesiĝo kaj kiel tiaj konsistigas la grundon, el kiu kreskas specialaj lingvoformoj.

La grandega evoluo de ĉiuj ekonomiaj fortoj en la moderna epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kaŭzis la kreon de abunda lingvomaterialo kun internacia karaktero, sed ankaŭ ĉiam pli impete puŝas la homaron al multe pli forta integriĝo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie, naski novan senton de efektiva aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe konkretiĝas kiel tia: al la homaro. Intelekto delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo, kiun li, eble ne tute trafe, nomis “interna ideo”. La humaneca internaciismo estis kaj restas potenca idea fono de la lingvo. Ĝi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.

Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskiĝo, la plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro. Kiel tia, ĝi, siavice, necese fortikigis kaj fortikigas tiun senton.

Do, la samaj personoj — certe ankoraŭ ne multnombraj — kiuj pro tio ne ĉesis esti apartenantoj de sia nacia aŭ regiona lingva komunaĵo aŭ de kiu ajn alia lingva kungrupiĝo, manifestas plian aspekton de sia socia personeco: la apartenon al la homaro. En tiu aspekto ili reale formas tiun monde internacian socian bazon, sur kiu kuŝas la Internacia Lingvo. Sekve, Esperanto ne estas paralela kun la dialektoj aŭ kun la naciaj lingvoj, nek adekvata al slangoj kaj al similaj lingvoformoj. Esperanto estas unu el la tri lingvoj troviĝantaj vertikale unu super la alia el vidpunkto de la tri ĉefaj aspektoj, en kiuj povas manifestiĝi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono — la regiona dialekto; al la nacio — la nacia lingvo; al la homaro — la internacia Esperanto.

2.4 EVOLUO

Zamenhof asertis, ke Esperanto “devas kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estas ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj”. La antaŭvido de Zamenhof plene realiĝis. En sia pli ol 80-jara ekzistado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis.

La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per larĝigo de la senco aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭis la pli longajn. Ĉiuj eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo, sed kiujn en la komenco oni ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj.

La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la unua vortareto konsistis el 931 elementoj (radikoj, afiksoj, finaĵoj, propraj nomoj) en la germana eldono, sed nur 927 en la rusa, unue aperinta. La Plena Vortaro Rusa-Internacia (1889) alportis konsiderindan riĉigon al la lingvo, sed nur parto de ĝia vortmaterialo retroviĝis en la kvinlingva Universala Vortaro de 1893, kiu enhavis 2.644 erojn (2.628 en la alfabeta vicordo). La Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj terminaroj. La Plena Ilustrita Vortaro, publikigita en 1970, enhavas entute ĉ. 16.000 vortradikojn, inkluzive grandan nombron da fakaj kaj teknikaj terminoj. El tiu radikaro oni povas formi ĉ. 160.000 vortojn, kio metas Esperanton inter la plej riĉajn lingvojn el vidpunkto de la vortprovizo.

Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de siaj simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro povas esti pli aŭ malpli granda. La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la individua vortprovizo egalas al la tuta vortaro de iu lingvo.

La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel pensas kelkaj personoj, se efektive novaj vortradikoj estas necesaj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla gramatika strukturo, en la logika sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, ellerninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.

Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj kaj per aliaj naciismoj, kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed, male, por interkompreniĝi per unu sama komuna lingvo. Tiu ĉi psikologia stato, tiu ĉi volo konservi la lingvan unuecon, faras ke Esperanto nek “disfalis en dialektojn”, kiel kelkaj lingvistoj erare profetis, nek povos disfali. La plivastiĝo de la kampo, sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj parolantaj la lingvon, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco, tute speciale rilate la prononcadon. Al la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Tiurilate ilia respondeco estas pli ol granda: ĝi estas decida. Al la evoluo de Esperanto kontribuas ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en societoj kaj aliaj organizaĵoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata, familia vivo. Elstaran signifon havas la radio-elsendoj, nombre tre kreskintaj en la lasta jardeko, precipe la ĉiutagaj de la fortaj stacioj, aŭdeblaj en multaj landoj.

La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin, kvankam, se necese, la Akademio de Esperanto povas kaj devas interveni per rekomendoj. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas kiu ajn literatura lingvo, kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Internacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazas precize la malo de tio, kion ignorantoj de bazaj faktoj eĉ hodiaŭ malprave asertas.

Same tiel ne ekzistas principa diferenco inter la naciaj literaturaj (normaj) lingvoj kaj Esperanto koncerne la t.n. “naturecon” aŭ “artefaritecon”. La Internacia Lingvo estas tiel “artefarita”, kiel ĉiu ajn literatura lingvo, se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas “kreata de la homo”. Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili la epiteton “artefarita” aŭ kiun ajn alian simile maltaŭgan, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por elvoki, intence aŭ ne, superfluajn konfuzon kaj miskomprenon? Tia nomado naskas nur ĥaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe progresintoj, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. La vastiĝanta uzo de Esperanto en la internacia praktiko montris, ke ĝi taŭgas ĝis la plej alta grado kiel instrumento de komunikado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de ĉiu unuopulo, ke li plene ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.

Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas nur unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio tra la tuta mondo. Kiam oni amase eklernos la Internacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas ne al lernado de kiu ajn fremda nacia lingvo, sed al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan pozitivan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo.

2.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Tiu ĉi ĉapitro estas bazita plene sur la verko: Lapenna, I., Retoriko. 3-a eldono. Rotterdam 1971.

Sekve, por la fontoj oni bv. konsulti la menciitan libron, precipe la piednotojn al ĉapitroj IIIIV kaj VI.

ĈAPITRO 3

LA ESPERANTA KULTURO

3.1 KULTURO KAJ TRADICIO

La Esperanto-Movado ne estas nur lingva movado. Esence, ĝi estas kultura movado kun propraj historio kaj tradicio. La portantoj de tiu kulturo estas diversnaciaj homoj, kiuj uzas komunan komunikrimedon: La Internacian Lingvon. Tiun kulturon kondiĉas, unuflanke, la socia konsisto de la portanta kolektivo, aliflanke ĝia organiznivelo. Tio eksplikas la fakton, ke Esperanto evoluas, ja, kiel ĉiuj lingvoj, tra la vojo de arkaismo-neologismo, sed la maniero, laŭ kiu ĉi tiu evoluvojo praktike manifestiĝas, estas diferenca disde tiu de la ceteraj lingvoj.

La regionaj dialektoj estas plejparte idiomoj nur parolataj. Je la nivelo de mezklera parolanto, ili estas neflegataj, pli-malpli nur elementaj esprimiloj kun limigita kultura signifo, sed tamen kun forta afekcia karaktero. La naciaj lingvoj estas idiomoj parolataj kaj skribataj, kaj tiuj du uzoformoj forte influas unu la alian. Ili estas lingve flegataj, kaj iliaj esprimkapablo kaj kultursignifo estas senkompare pli ampleksaj kaj influaj. La Internacia Lingvo estas ĝis nun, kompare kun la naciaj lingvoj, nur relative malmulte parolata. Ĝi, do, estas idiomo ĉefe skribita. Sed jam dekomence, kelkajn jarojn post la apero, ĝi tuj montris signojn de evoluo en la direkto de kreiĝo de internacilingva “parola” kulturo, kiu, cetere, estas nepra kondiĉo por plua firmiĝo kaj valoriĝo de ĝia tradicio.

Oni povas konstati, ke la Internacia Lingvo havas adekvatan esprimkapablon sur ĉiuj kampoj kaj ke ĝi estas facile komparebla al kiu ajn nacia lingvo. Krome, ĝi posedas konvenan afekcian karakteron. Sufiĉas citi tri homojn, en kies verkoj tiu afekcia karaktero plej bone esprimiĝas: L. L. Zamenhof, E. Privat, Julio Baghy. La kultursignifo de Esperanto estas do tutprave jam nun konsiderata kiel universala, kvankam ĝia socia portanto estas ankoraŭ limigita, kaj space disigita, ĉar la homaro troviĝas nur survoje al sia integriĝo: tio reflektiĝas en la Esperanto-Movado je la niveloj lingva, kultura kaj organiza.

3.2 KOLONOJ DE LA ESPERANTA KULTURO
3.2.1 Enkonduko

Formale aŭ neformale ĉiu lingvo aŭ dialekto, depende de la nivelo de la socia organizo de ĝiaj parolantoj, havas instituciojn, kiuj flegas la malnovajn kulturajn valorojn, helpas la ekeston de novaj kaj konscie aŭ nekonscie kundeterminas la formiĝon de “normo”. Temas pri procezo, kiu konsistas el la kunagado de pluraj institucioj: la rezultanto de tiuj malsamaj fortoj estas la starigo de “normo” je la lingva, kultura kaj literatura niveloj. Tiuj institucioj estas multspecaj kaj malsamaj: ili dependas de la socia organizo, kiun siavice kondiĉas la evoluo de la produktorimedoj kaj sekve la strukturo de la socio mem: povas temi, do, pri klaso, profesio, familio, lernejo, gazetaro, ŝtato, aŭ en aliaj kazoj, pri grupo, sekto, klano, tribo, ktp.

Io analoga ekzistas ankaŭ rilate Esperanton: ĝia evoluo kaj tradiciestiĝo estas determinataj de “tradiciaj kolonoj”: la movado, la literaturo, la esperantologio, la lingvaj institucioj, k.a. Ili defendas ĝenerale la ĝisnunajn atingojn, sed en difinita momento ili iĝas ankaŭ nov-instigaj institucioj, kiam ili konscie aŭ nekonscie akcelas la estiĝon de la esperantlingva parola kulturo. Tiu parola kulturo estas la sola garantio, ke la lingvo pluvivu, ke ĝia literaturo kaj vortaro daŭre riĉiĝu per novaj taŭgaj radikoj, ke la radikoj mem nuanciĝu ĉiam pli per komuna akcepto de afekciaj kromsignifoj (elvokiveco), de unuece komprenataj kaj sentataj idiotismoj.

3.2.2 Organizita Movado

La Esperanta kulturo ĉiam vivis, post la atingo de difinita evolunivelo, en multflanka simbiozo kun la organizita Movado. Pere de siaj ampleksaj praktikaj servoj kaj kulturaj agadoj UEA altiris homojn kaj donis prestiĝon al la lingvo; aliflanke, pro la kultura signifo de Esperanto, UEA ludas elstaran rolon ankaŭ sur kultura kampo, precipe post la Dua Mondmilito. Kompreneble, necesas preni en konsideron la aliajn gravajn organizaĵojn, el kiuj konsistas UEA, nome la landajn kaj fakajn asociojn, la lokajn grupojn, la specialigitajn organizaĵojn kaj diversajn aliajn instancojn. Aparte menciinda estas TEJO, la junulara sekcio de UEA. Ekster la kadroj de UEA gravaj estas unuavice SAT, kiu havas sian propran ideologion, kaj la laboristaj landaj Esperanto-organizaĵoj.*

* Detaloj pri UEA kaj la asocioj apartenantaj al ĝi, pri SAT kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj troviĝas en la Kvara Parto.
3.2.3 Esperanta Libraro

Tre gravan signifon havas la Esperanta libraro por la firmigo kaj la normigo de tradicio. Sen la skriba literaturo, kun kultura signifo, kultura kaj tradicia normoj neniam estus povintaj ekesti: Esperanto neniam estus transformiĝinta en kompletan, ankaŭ parolatan lingvon, sed estus restinta nura planlingva projekto.

En 1888, do nur unu jaron post la apero de la unua lernolibro, jam ekzistis 29 esperantlingvaj libroj.

En 1895 la nombro estis 75 verkoj: 47 diverslingvaj lernolibroj; 8 propagandaj broŝuroj; 12 beletristikaĵoj, el kiuj kelkaj estas ankoraŭ bone konataj: Hamleto en la traduko de L. L. Zamenhof; La Neĝa Blovado, La Gefratoj, Janko Muzikanto, La Liro, k.a., tradukitaj aŭ redaktitaj de A. Grabowski; Princino Mary, tradukita de E. de Wahl; Renaskita Manfred en traduko de Majnov; tradukaĵo-adapto el Ezopo, farita de Ivan Lojko; Demono, Boris Godunov, tradukitaj de V. Devjatnin; k.a.

En 1912 la librokvanto jam altiĝis al 1.989 titoloj.

Kaj tiu libroeldona aktivado estas konstanta: inter 1961 kaj 1969 aperis 416 verkoj (el kiuj 75 aperis dum 1969). Ilin oni povas klasigi jene:

Nombro de verkoj el ili orig. paĝoj
romanoj 80 23 11.324
poezio 42 19 7.322
aktualaĵoj 134 4 8.181
esperantologio 35 33 3.708
religio 43 7 3.643
dramoj 4 1 345
ĝenerala kulturo 10 6 1.090
scienco 23 10 1.567
porinfana literaturo 36 5 962
kantaroj 9 1 376
sume 416 109 38.518
3.2.4 Esperantaj Eldonejoj

3.2.4.1 La Komenco. — La kultura vivo de Esperanto havis ĉiam “eldonajn centrojn”. Ili signas la lokon de kultura kaj/aŭ lingva plejaktivado. La eldonejo, en kiu L. L. Zamenhof aperigis la unuajn librojn (lernolibrojn kaj literaturaĵojn, kiel La Neĝa Blovado, La Gefratoj, k.a.), estis la presejo Kelter, en Varsovio. Post la centrigo de la Movado en Nürnberg, kaj la tiea apero de La Esperantisto, tien migris ankaŭ la eldoneja centro: la eldonfirmo W. Tümmel aperigis esperantlingvajn verkojn ĝis 1903.

3.2.4.2 Antaŭ la Unua Mondmilito. — Gravan antaŭenpuŝon por Esperanto signifis la kontrakto inter L. L. Zamenhof kaj Hachette, pariza eldonfirmo, subskribita en 1901. Hachette iĝis grava eldonejo ankaŭ por Esperanto: ĝi aperigis la verkojn de L. L. Zamenhof, la Kolekton Aprobitan, la Kolekton de La Revuo, kaj kelkajn periodaĵojn. Kontraŭ pretendata (sed neniam fakte ekzistinta) monopolo batalis konkurenca pariza eldonejo, gvidata de kelkaj lingve tre konservativaj homoj: Presa Esperantista Societo, kiu publikigis valorajn librojn kaj propran gazeton.

En 1918, kun la fino de la franca periodo de Esperanto, Hachette ĉesis interesiĝi pri esperantlingva eldonado. La stokon de la jam pretaj libroj kaj la rajton pretigi novajn eldonojn aĉetis la ĵusfondita Esperantista Centra Librejo.

3.2.4.3 Intermilita Epoko. — Intertempe komencis aktivi du iom gravaj eldonejoj: ili ludis signifan rolon ĉefe dum la unuaj postmilitaj jaroj. Temas pri F. Hirt kaj Filo, en Leipzig, kaj pri F. Ellersiek en Berlino.

Sed la plej grava ĉi-perioda eldonejo estis sendube Literatura Mondo, kiu aperigis lingvosciencajn verkojn kaj librojn belliteraturajn de aŭtoroj ligitaj al la tiama “Budapeŝta Skolo”, kiu, kiel konate, praktike kreis la modernan esperantlingvan literaturon.

Apud la multmerita Literatura Mondo, kiu malaperis en 1949, kreiĝis jam frue aliaj entreprenoj. Unu el ili estas Heroldo de Esperanto, hodiaŭ ankoraŭ aktiva.

Ni ne rajtas forgesi la laboristajn eldonejojn: en la lastaj antaŭmilitaj jaroj aktivis en Nederlando la eldonejo Wiebe Nutters, sed la fondo de SAT, en 1921, permesis kaj faciligis la aperon de laborista literaturo. Cetere, SAT ne limigis sin je laborista literaturo: ĝi eldonis ankaŭ beletristikajn kaj lingvistike valorajn verkojn, inter kiuj troviĝas Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro, aperinta en 1970. Malaperis la iom mistera eldonejo EKRELO, kiu, inter 1930 kaj 1936, unue en Leipzig, poste, sekve de la hitlera malpermeso, en Amsterdam kaj Moskvo, eldonis komunistan literaturon, beletristikon (ekz. la romanon de Varankin) kaj lingvistike valorajn studojn (ekz. kelkajn de Ernest Drezen).

Supre: La sidejo de Presa Esperantista Societo, kiu antaŭ la Unua Mondmilito eldonis valorajn librojn kaj aperigadis propran gazeton.


Maldekstre: Vilmos Bleier, administranto, teknika prizorganto kaj ĉefposedanto de la eldonejo Literatura Mondo.


Sube: La eldonisto Juan Régulo-Pérez ĉefrolas en la eldona aktiveco post la Dua Mondmilito.


3.2.4.4 Hodiaŭa Situacio. — La nuna situacio estas resume la jena: gravaj eldonejoj estas UEA, KOKO (Danlando), Pirato (Japanio), kaj ĉefe Stafeto (Hispanio), kiu lanĉis la poetojn kaj preskaŭ ĉiujn prozverkistojn de la t.n. “Skota Skolo”, t.e. de la literaturista grupo, kiu rigardas sin idee kiel sekvanton de la antaŭa “Budapeŝta Skolo”, cetere ne malaperinta. Signifa eldona entrepreno estas la serio “Oriento-Okcidento”, kreita de UEA por faciligi la reciprokan konigon de kulturaj valoroj. Preskaŭ ĉiuj gravaj esperantlingvaj eldonejoj partoprenis pere de libro-eldono: ekde 1961 aperis 12 titoloj, publikigitaj de Eldona Societo Esperanto, Japana Esperanto-Instituto, UEA, Fondumo Esperanto, Stafeto, Pirato, KOKO, TK, kaj neesperantista firmo: SIEI (Milano).

3.2.4.5 Laŭlanda Resumo. — Hispanio: Gigantas la eldonejo Stafeto, direktata de la aktiva Prof. D-ro J. Régulo-Pérez.

Francio: Krom la ĉiam aktiva SAT, en la lastaj jaroj fondiĝis aliaj eldonejoj, el kiuj lingve kaj literature elstaras Esperantaj Francaj Eldonoj.

Britio: The Esperanto Publishing Company, aktiva ĉefe tuj postmilite.

Italio: Ekzistas ankoraŭ malnova eldonejo, fondita antaŭ la Unua Mondmilito, A. Paolet, kiu sur literatura kampo tamen neniam estis tre aktiva.

Nederlando: Elstaras nuntempe la aktivado de UEA kaj de ĝia Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Ne tiom nova eldonejo, cetere de antaŭ kelkaj jaroj silenta, estas Muusses, kaj la Libroservo de FLE. Pli aktiva antaŭ la Dua Mondmilito estis la Internacia Esperanto-Instituto. Relative nova eldonejo estas Frisa Esperanto-Rondo.

Kanado: Aktivas, ĉefe sur lingva kaj porinfana kampo, Esperanto Press.

Germanio (FRG): La iom malnova eldonejo S. Ziegler ne plu aktivas. Aktiviĝis tamen nova eldonejo L. Pickel en Nürnberg.

Danlando: La ĉefa literatureldonejo estas sendube KOKO. Tamen tre entreprenema montriĝis la eldonejo TK (Torben Kehlet), transprenita de UEA en 1973. Ankoraŭ ekzistas Libroservo de CDEL kaj Dansk Esperanto-Forlag.

Jugoslavio: La du ĉefaj eldonejoj estas sendube la Eldona Sekcio de Slovenia Esperanto-Ligo kaj Kroatia Esperanto-Ligo.

Ĉinio: Aktivas la libroservo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Fremdlingva Eldonejo en Pekino (ĉefe pri politikaĵoj).

Vjetnamo: Tre aktiva sur lingva, literatura kaj politika kampoj estas la nordvjetnama Fremdlingva Eldonejo en Hanojo.

Svedio: Aktivas la multmerita Eldona Societo Esperanto.

Brazilo: Dum multaj jaroj abunde eldonis Asocio Esperantista de Rio de Janeiro. Nuntempe plej aktivas sur beletra kampo la Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Rio de Janeiro) kaj la Spiritista Federacio.

Hungario: Novajn librojn eldonas kaj malnovajn reeldonas eldonejo Corvina. Aliaj aktivaj eldonejoj estas Kultura kaj Hungara Esperanto-Asocio.

Sovetunio: Ĝis nun plej aktiva montriĝis la eldonejo Soveta Enciklopedio.

Finnlando: Sur lingva, lingvistika kaj ankaŭ sur literatura kampo aktivas Fondumo Esperanto.

Pollando: Esperantlingve distingiĝis la eldonejo Ars Polona kaj Pola Esperanto-Asocio.

Japanio: Multaj eldonejoj aktivis kaj aktivas: tiamaniere kreiĝis la bazoj por aparta “japana” literatura skolo. Kulture gravaj estas sendube Pirato kaj Japana Esperanto-Instituto. Citindaj estas ankaŭ Oomoto, Japana Esperanta Libro-Kooperativo, Amo-Akademio, Daigakusyorin, Kosmo kaj la modesta sed agema L’ Omnibuso.

Belgio: Ankoraŭ aktivas en Bruselo la nun malnova eldonejo Heroldo de Esperanto, kiu estis unue en Germanio, post 1936 en Nederlando.

Fakaj Eldonejoj. — Preskaŭ ĉiuj fakaj asocioj eldonis kaj eldonas proprajn librojn: i.a. ISAE, IKUE, KELI, UMEA, IFEF, k.a. Aparte aktivaj estas la jenaj religi-filozofiaj eldonejoj: Ekumena Esperanto (Svislando), Internacia Katolika Informejo (Nederlando), Fratoj de l’ Karitato (Belgio), Martinus-Instituto (Danlando), kaj Oomoto (Japanio).

3.2.4.6 Konkludo. — Ni konstatas, ke tie, kie plej vivbolas la kultura movado esperantlingva, la eldonejoj multiĝas kaj aktiviĝas. Ekzistas do inter ambaŭ manifestacioj reciproka rilato.

3.2.5 Esperantaj Bibliotekoj

Gravan signifon, el kultura vidpunkto, havas la bibliotekoj, publikaj aŭ privataj, kun esperantlingva materialo. Internacilingva interesulo, ankaŭ neesperantisto, perceptas propraokule, multe pli bone ol per mil teoriaj argumentoj, la signifon de la lingvo. Cetere, ili estas ankaŭ dokumento-deponejoj kaj konsultejoj por historiistoj, kiuj studas la Esperanto-Movadon, ĝian literaturon, aŭ la historion de la problemo de lingvo internacia*.

* Detalojn v. en Ĉap. 20.3.
3.2.6 Belartaj Konkursoj

3.2.6.1 Enkonduko. — Jam frue en la historio de la Esperanto-Movado la organizita movado aŭ la mecenateco de unuopuloj (kazo iom pli malofta, sed ne senekzempla) faciligis la starigon de literaturaj konkursoj. Ili ĉiam estis tre ŝatataj pro la prestiĝa signifo, kiun ili havis. Temas ja pri distingopremioj por merita aŭtoro aŭ pri instigilo al juna talenta artisto por plua verkado.

3.2.6.2 Historia Skizo kaj Hodiaŭa Situacio. — La unuan beletristikan konkurson organizis la revuo Lingvo Internacia en 1896. La ekzemplon sekvis L’Espérantiste, kiu ekde 1900 organizis literaturajn konkursojn pri originalaj prozo kaj poezio, kaj pri tradukaĵoj. Ankaŭ La Revuo ĉiujare organizis, inter 1906 kaj 1914, literaturan konkurson kun premioj. Inter la tiamaj premiitoj troviĝas kelkaj hodiaŭ ankoraŭ konataj nomoj: Paul de Lengyel, S. Meyer, K. M. Nordensvan, Georgi Atanasov. Male, multaj plene forgesiĝis: ekz. Hilda Cederblad, Zabilon-d’Her, Axel Hasselrot, K. Boguŝeviĉ, T. Ŝĉavinskij, k.a. Antaŭ la Unua Mondmilito kaj kelkajn jarojn post ĝi ekzistis ankaŭ la Floraj Ludoj, organizitaj iom en la spirito de la mezepokaj katalunaj (okcitanaj) literaturaj turniroj, kies gajnintojn oni proklamis reĝoj kaj reĝinoj. Konataj kronitoj estis i.a. Marie Hankel, Edmond Privat, Clarence Bicknell.

Jam en la periodo inter 1919 kaj 1939 vivis kutimo okazigi dum la Universalaj Kongresoj literaturajn vesperojn, kie la aŭtoroj mem prezentis proprajn verkojn.

Post la Dua Mondmilito literatura konkurso okazis dum la UK de 1948, sed la unua Belarta Konkurso en la aktuala formo okazis nur en 1950; ekzistas tri premioj (unua, dua kaj tria), al kiuj oni aldonis poste la premion “nova talento”, por 4 branĉoj: originala poezio, traduka poezio, originala prozo, originala drameto. La komisiono rajtas aldoni novajn konkurso-branĉojn (ekz. fotografarton, desegnon, ktp.). Multaj hodiaŭ ŝatataj verkistoj komencis sian karieron tiel, kaj nur poste aperigis propran originalan libron: i.a. Reto Rossetti, William Auld, Poul Thorsen, Marjorie Boulton, Ŝtefo Urban.

Aliaj, male, ne atingis libro-aperigon, kvankam ili estas bone konataj kaj literature tre ŝatataj: i.a. A. D. Foote, Z. Takač, French, A. Samyn, L. H. Knoedt, B. Vančik.

La esperantlingvaj verkistoj tre aprezas la belartajn konkursojn.

Tion montras ankaŭ ilia multnombra partopreno en la konkursoj*.

* Detalojn v. en Ĉap. 11.2.

Kvankam la Belartaj Konkursoj de UEA estas la plej konataj, ili ne estas tamen la solaj: J. Comella (Kataluno) starigis la premion Comella-Bassols por la plej gaja originala novelo. Krome, ekzistas ankaŭ multaj premioj sur nacia nivelo.

3.2.7 Kulturaj Centroj

Preskaŭ en ĉiu lando estas centro por la flego de la kulturo kaj de la lingvo Esperanto. Kelkaj el tiuj centroj organizas ankaŭ Esperanto-kursojn (multaj limiĝas ja al tiu celo), kelkaj eldonas revuon, aŭ aperigas librojn. Plej gravaj estas, tamen, la internaciaj centroj.

Unu el la unuaj, kaj certe unu el la plej famaj, estas la Internacia Esperanto-Instituto, fondita en Hago, en 1930, de Andreo Cseh (1895-), propagandisto kaj eltrovinto de originala “natura” instrusistemo por Esperanto.

Alia tre fama centro, tamen kun alispeca karaktero, estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, fondita en Londono la 1-an de januaro 1952 fare de Prof. Ivo Lapenna, kiel institucio de UEA. Ĝi eldonis, angle kaj esperantlingve, rimarkindan nombron da utilaj kaj valoraj dokumentoj pretigitaj de pluraj aŭtoroj. Ĝi okupiĝas pri studoj, enketoj, statistikoj, bibliografioj, dokumentado pri la internacilingva problemo kaj pri ĝia solvo, Esperanto. Ĝi publikigis ankaŭ kolektivajn studvolumojn: La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), 1954, kaj Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, 1960, ambaŭ redaktitajn de I. Lapenna*.

* Pri CED v. Ĉap. 20.2.

Kulturaj centroj ekzistas, kiel dirite, ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Francio (Grésillon), Svislando (La Sagne), Japanio (Tokio).

3.2.8 Lingvaj Institucioj: La Akademio

La ĉefa lingva institucio de la Movado estas la Akademio, kies tasko estas “konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon” (el la Statuto).

En 1905 L. L. Zamenhof proponis krei lingvokontrolajn instituciojn. La Kongreso tutsimple kreis 96-personan Lingvan Komitaton (LK), kies provizora prezidanto fariĝis L. L. Zamenhof mem. La postan jaron, tamen, estis akceptita la statuto, kaj enoficigita nova prezidanto: Rektoro Boirac. La nombro de la membroj jam estis kreskinta: ili estis 102 el 26 nacioj. Oni dividis la laboron laŭ sekcioj: Komuna Vortaro, Gramatiko, kaj Teknika Vortaro. En diversaj periodoj funkciis, krome, jenaj sekcioj: Internaj Aferoj, Propraj Nomoj, Vortfarado, Elparolo kaj Kontrolo. La tiama Prezidanto prezentis “Deklaron pri la Rolo de la Lingva Komitato”, kiu komenciĝas jene:

La tasko de la LK estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la supre diritaj principoj. Neniel la Fundamento (de Esperanto) nek la LK povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas.

Sed la multmembra LK estis nur malfacile kaj peze laborkapabla. Ĝi devis elekti proprasine laborkomitaton de 12 membroj, kiun oni nomis Akademio (1908).

La oficiala informilo de la LK kaj de la Akademio estis la Oficiala Gazeto de la pariza Centra Oficejo (1908-1922). Poste, la decidoj de la Akademio aperis cirkulere (Oficialaj Informoj). Laŭnecese la Akademio havas la rajton eldoni propran bultenon: Oficiala Bulteno. Unu el la plej gravaj laboroj pretigitaj de la Akademio estis la korekto kaj kompletigo de la Universala Vortaro: la unua aldono aperis en 1909, la dua en 1919, la 3-a en 1921-22, la 4-a en 1929, la 5-a en 1934, la 6-a en 1935 kaj la 7-a en 1958. La Akademio studis ankaŭ diversajn lingvajn demandojn, problemojn pri vortoteorio kaj terminologio.

Post la Dua Mondmilito, en 1946, cirkulero dissendita cele al restarigo de la LK havis malsukceson: el 102, nur 48 LK-anoj respondis. Fine, en 1948 oni restarigis lingvan institucion, kiun oni nomis Akademio: ĝi konsistas el maksimume 50 membroj, do eblas pli racia divido de laborfortoj. En 1964 la Akademio akceptis novan Statuton*.

* Pliaj detaloj troviĝas en Ĉap. 20.1.
3.2.9 Esperantologia Literaturo

3.2.9.1 Enkonduko. — Lingvo-esploro estas necesa. Esperantologio studas la Esperantajn lingvon kaj kulturon. Ĝi esploras latentajn internajn strukturojn de la lingvo, eblecojn de novaj lingvoformoj, jam tradiciiĝintan lingvouzon kaj similajn demandojn. La rezultoj de Esperantologio aperis en libroj, broŝuroj, revuoj kaj kursoj. La unua universitatnivela kurso pri la rilatoj inter Esperanto kaj la lingvoscienco okazis en 1908 en Finnlando. La temo estis Esperanto kaj Lingvistiko, kaj la preleganto estis la fama lingvisto Gustav J. Ramstedt.

3.2.9.2 Bibliografio. — Resumo de la dekuma klasifiksistemo estis publikigita de M. C. Butler en 1927. Apartajn sistemojn por klasigi esperantaĵojn surbaze de la dekuma sistemo proponis generalo Sebert (1910) kaj M. C. Butler (1950). Bibliografiajn katalogojn pri Esperantaj eldonaĵoj aperigis Georg Davidov (katalogo de la Davidov-a Biblioteko: Volumo I 1887-1908 [1908] kaj Volumo II 1888-1911 [1911]), Hugo Steiner (Katalogo de IEMW, Volumo I, kun esperantaĵoj, 1957; Volumo II, kun interlingvistikaĵoj, 1958; Volumo III, kun laŭnoma alfabeta katalogo A–L, 1969), György Gyuris (Katalogo de la Hungarlanda Esperanto-Biblioteko, 1967). La verko de P. E. Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, 1929, represita en 1973, enhavas provon starigi kompletan Esperantan bibliografion. Kvankam la tieaj citaĵoj (6.333, plus statistikoj kaj indeksoj) atingas nur la jaron 1929, ĝi estas verko nepre bezonata por serioza interesiĝanto.

Bona Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto, verkita de R. Haupenthal, aperis en 1968. Multmeritaj estas la bibliografioj, kiuj pritraktas apartajn temojn: pri esperantlingvaj tradukaĵoj el la dana verkis bibliografion P. Thorsen en 1952; pri internacia lingvo en Jugoslavio verkis M. Gjivoje (1954, 1964, 1967); pri esperantologio ekzistas la studo de P. Neergaard La Esperantologio kaj ties Disciplinoj en la verko Tra Densa Mallumo, 1942; pri la religia literaturo en Esperanto Karl-Olof Sandgren verkis bibliografian studon en 1970.

3.2.9.3 Historio de Esperanto. — La ĉefaj verkoj pri la frua tempo de Esperanto estas la verkoj de L. L. Zamenhof mem: la Originala Verkaro (red. J. Dietterle, 1929) kaj Leteroj de Zamenhof (red. G. Waringhien, duvoluma, 1948). Gravan helpon prezentas ankaŭ la biografioj de Zamenhof. Inter ili, citindas Vivo de Zamenhof, de E. Privat, 1920 (5-a eld. 1967) kaj Zamenhof, de M. Boulton, 1962. Ekzistas ankaŭ historioj de Esperanto: unu el la unuaj estis Historio de Esperanto 1887-1912 de Z. Adam (ps. de Adam Zakrzewski), 1912, bedaŭrinde delonge elĉerpita. Ankoraŭ haveblaj, kaj frukto de rekta studo ĉe la fontoj kaj de travivo, almenaŭ parte, estas la du volumoj de Historio de la Lingvo Esperanto de Edmond Privat (Volumo I, 1887-1900: 1912 kaj 1923; Volumo II, 1900-1927: 1927). La unua provo organike kaj dokumente prezenti la historion de Esperanto estis farita de Léon Courtinat, en lia trivoluma Historio de Esperanto 1887-1960 (I: 1964; II: 1965; III: 1966). Malfeliĉe tiun ampleksan verkon fuŝas tro multe da lingvaj kaj filologiaj eraroj, kiuj igas la legadon malfacila. Krome, kaj eĉ pli grave, abundas eraroj pri faktoj dum aliaj informoj ne ĉiam estas fidindaj. Aperis ankaŭ specialigitaj historiverkoj: pri la jugoslavia Esperanto-Movado (Gjivoje, 1965); pri la bulgara 1885-1890 (C. Murgin, 1964); pri SAT (1953); pri UEA (Jakob, 1933); pri KELI (de Hoog, 1964); pri IFEF (Wajsblum, 1968); pri la japana movado (Miyamoto masao, 1969).

3.2.9.4 Esperantologio kaj Interlingvistiko. — La studo de la lingvo Esperanto kaj la studo de la sociaj, lingvistikaj, psikologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de la problemo de lingvo internacia ne estas facile apartigeblaj, ĉar inter ili ekzistas esenca interrilato. Multaj verkoj kaj broŝuroj pri tiuj problemoj aperis. En 1928 aperis la verko de la bulgara lingvisto I. D. Ŝiŝmanov Ĉu estas Ebla kaj Necesa Internacia Helplingvo? (tr. A. D. Atanasov). Teorio de Esperanto, de la Ruso Varankin, aperis en 1929. Sekvis pluraj verkoj de la konata soveta lingvisto kaj esperantologo Ernest Drezen: Elementoj de Lingvoscienco, Historio kaj Teorio de Lingvo Internacia (ruslingva), 1929; La Vojoj de Formiĝo kaj Disvastiĝo de la Lingvo Internacia, 1929; Analiza Historio de Esperanto-Movado, 1931; Skizoj pri Teorio de Esperanto, 1931; Historio de la Mondolingvo, 1931 (represita en 1967), tradukita el la rusa de Hohlov kaj Nekrasov. De L. Ĵirkov aperis la konciza Kial Venkis Esperanto?, 1931. La Enciklopedio de Esperanto (de kiu oni nuntempe preparas novan eldonon), redaktita de L. Kökény kaj V. Bleier laŭ preparlaboroj de Ŝirjaev, aperis duvolume en 1933-35: ĝi estas mejloŝtono sur la vojo de la ekkono de la Esperanta kulturo dank’ al la ampleksaj lingvaj, biografiaj, historiaj kaj interlingvistikaj kontribuaĵoj. En 1936 aperis Esperantologia Raporto de Kawasaki naokazu, kaj la prelegaro de la lingvisto Collinder La Problemo de Lingvo Internacia aperis en 1937. En 1946 aperis la verko de St. Ĝuĝev Lingvo kaj Socio, dum en 1950 W. J. A. Manders publikigis sian elstaran, problemstarigan Interlingvistiko kaj Esperantologio. La diskutebla, sed pensinstiga verko de P. Stojan Deveno kaj Vivo de la Lingvo Esperanto aperis en 1953 (sed estis jam de proks. 20 jaroj preta). La postan jaron aperis la unua eldono de La Internacia Lingvo — Faktoj pri Esperanto, redaktita de Prof. I. Lapenna kaj eldonita de CED. En 1959 la verko de G. Waringhien Lingvo kaj Vivo plurĉapitre pritraktas interlingvistikajn kaj esperantologiajn problemojn, kaj en 1962 la libro de W. Gilbert Planlingvaj Problemoj liveras interesan, kvankam ne ĉiam originalan, kontribuon al la problemo de naturalismo-skematismo. En la Unua Parto (Lingvo) de Retoriko (tri eldonoj: 1950, 1958, 1971) kaj en Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966) Prof. I. Lapenna vaste pritraktas la interlingvan problemon ĉefe el historia kaj socipolitika vidpunktoj. Tre gravaj estas la dokumentoj de CED, precipe en la Serio A/II (La Problemo de Komuna Lingvo), inter kiuj elstaras la studoj de I. Lapenna, La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj (A/II/1 en 1962 kaj A/II/5 en 1972) kaj Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia Publika Juro kaj Kompara Juro (A/II/2 en 1963), kaj la studo de Drs. G. F. Makkink La Problemo de Komunikado en la Mondo (A/II/3 en 1970). Unike grandan valoron havas la revuo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP), regule publikigata tri fojojn jare (ekde 1969) de la mondfama eldonejo Mouton & Co. (Hago-Parizo) sub aŭspicio de CED. Tiu ĉi internacia, interdisciplina revuo pristudas la lingvan problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj, precipe socia, lingvistika, jura, psikologia, ekonomika. En la Redakta Komitato troviĝas 12 konataj specialistoj pri diversaj sciencaj branĉoj, kaj D-ro V. Sadler funkcias kiel ĉefredaktoro. La studoj kaj artikoloj estas publikigataj en diversaj naciaj lingvoj kun ampleksaj resumoj en Esperanto. Ĝis nun aperis kvar kompletaj volumoj (1969-1972) kaj unu kajero de Vol. 5. Aliaj sekvos. En 1971 aperis La Problemo de Lingva Komunikado en la Nuntempa Mondo, 46-paĝa represaĵo el LMLP, redaktita de I. Lapenna kaj V. Sadler, kun kontribuoj en la angla, franca, germana, kaj ampleksaj resumoj en la Internacia Lingvo.

Soci-lingvistikan temon parte pritraktas ankaŭ la prelegaro Bona Ŝanco, de D-ro Werner Bormann, kiun oni publikigis en 1970.

3.2.9.5 Lingvaj Problemoj. — Lingvaj verkoj pri Esperanto kaj en Esperanto estas multaj. La unua estis la Vortaro de Esperanto de K. Bein (kun difinoj en Esperanto), aperinta en 1910 (3-a eld. 1922). Sur la vortara kampo aparte grava estis Plena Vortaro (ĉefredaktoro E. Grosjean-Maupin), 1930 (7-a eld. 1964), kies Suplemento, pretigita de G. Waringhien, aperis en 1954. En 1970 aperis ĉefverko: Plena Ilustrita Vortaro de G. Waringhien, kun pli ol 1.200 paĝoj. La unua gramatiko por perfektiĝemuloj tute en Esperanto estis la verko de P. Fruictier kaj S. Kornfeld Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto, 1930. Sekvis Internacia Gramatiko de Esperanto, de L. Kitzler, 1934; sed la plej fama fariĝis Plena Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (1-a eld. 1935, 2-a eld. 1938, 3-a eld. 1958-64). Cetere troviĝas verkoj ankaŭ pri aliaj demandoj. En 1931 aperis la verketo de E. Privat Esprimo de Sentoj en Esperanto (3-a eld. 1957), kiu pritraktas stilistikon. Pri poezia faklingvo kaj pri vortoteorio verkis K. Kalocsay en Lingvo-Stilo-Formo (1931, represita en 1963 kaj en 1970). Pri arto poetika, metriko, poezia fakvortaro kaj rimaro temas la libro Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien (1-a eld. 1932, 2-a eld. reviziita 1968, kun kontribuaĵo de R. Bernard). Artikoloj pri lingvaj problemoj troviĝas ankaŭ en la Enciklopedio de Esperanto (1933-35). Postmilite aperis du kromaj elstaraj verkoj: Lingvo kaj Vivo, de G. Waringhien, 1959, rilatas al multaj demandoj de leksikologio, filologio, lingvistiko, interlingvistiko, gramatiko, ktp.; kaj la tre valora Gvidlibro por Supera Ekzameno, redaktita de A. Pechan, kies unua volumo pritraktas gramatikajn kaj lingvajn problemojn, dum la dua prezentas ĉapitrojn pri gramatiko, historio, literaturo, organizo de Esperanto. La du volumoj aperis resp. en 1964 kaj en 1966.

Resume, jen kelkaj nomoj de aŭtoroj de verkoj aŭ studoj: Pri metriko skribis Parisot (1909), Kalocsay (1931), Waringhien (1932), De Kock (1961, 1967), B. Clark (1957); Rimvortarojn verkis Rhodes (1905), Parisot kaj Cart (1909), Avoto (1918), M. Jaumotte (1931), Waringhien (1932), R. Bernard (1968); Pri gramatikaj problemoj: Mair, Lippmann, Fauvart-Bastoul, Waringhien, Kalocsay, De Hoog, Lapenna, Setälä, L. Mimó, T. Jung, Seppik, R. Schwartz, E. Vilborg, Ossaka, Støp-Bowitz, de Saussure, Nakamura, Faulhaber, k.a.; Pri sintakso: Lambert, Devjatnin, Fruictier, Török, Quarello; Pri leksikologio kaj etimologio: Boirac, Sentis, Panel, Wüster, Waringhien, Neergaard, Modrijan, D. B. Gregor, Cart, Kawasaki, Setälä, k.a.;

Pri vortoteorio: Ĉefeĉ (ps. de Höveler), R. de Saussure, Couturat, Fruictier, Kalocsay, G. Kolowrat, Panel, Aymonier, Isbrücker, Wüster, k.a.;

Pri fonetiko: Javal, Höveler, Moch, Krysta, Collinson, Okamoto, Nylén, Stojan, Wells k.a.; Pri stilistiko: Kalocsay, Privat, Auld, Faulhaber, Nakamura, k.a.; Pri retoriko: I. Lapenna;

Pri ĝeneralaj problemoj: W. J. A. Manders, G. J. Degenkamp, P. Stojan, E. Wüster; Pri bibliografio: Stojan, Neergaard, Steiner, Tonkin, Haupenthal.

3.3 DE SKRIBA AL PAROLATA LINGVO
3.3.1 Signifo de la Parola Kulturo

Lingvo plene socie enradikiĝas nur se ĝi utilas kiel rimedo de komunikado sur ĉiuj kampoj, inkluzive la parolan uzon. Necesas ankaŭ konsideri la fakton, ke la interhoma parola komunikado estas la situacio, en kiu la lingvo iĝas vere “vivanta”: en senpera, spontana uzo, la lingvo malrigidiĝas, liberiĝas kaj fariĝas pli fleksebla. Tiel kreiĝas novaj vortoj kaj novaj signifoj, kaj la lingvo ricevas ekpuŝon al enhava kaj forma evoluo (“semiologia vivo” laŭ Ferdinand de Saussure).

3.3.2 Faktoroj

Ekzistas pluraj faktoroj, diversgrade influaj, kiuj faciligis la transformiĝon de Esperanto en parolatan lingvon, kaj kiuj nuntempe plu kontribuas al ĝia vivanteco. Nur kelkaj el ili estos ĉi tie koncize menciitaj el sistema vidpunkto*.

* Detaloj pri la unuopaj faktoroj, precipe pri lernejoj, kongresoj, infankongresetoj, skoltoj, turismo, sonbendoj, oratoraj konkursoj, teatro, sonfilmoj, diskoj, radio kaj kantaroj troviĝas en aliaj ĉapitroj de tiu ĉi verko.

3.3.2.1 Denaskaj Esperantistoj. — Sendube, plej interesa estas la ekzisto de denaskaj esperantistoj. L. L. Zamenhof skribis, ke “lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia kazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptas ĝin kiel sian lingvon familian, heredan”. Ekzistas familioj, kiuj, pro malsamlingveco de la geedzoj, aŭ pro konscia akcepto de la lingvo, fariĝis dulingvaj: ili uzas, unuflanke, la nacian lingvon, kaj, aliflanke, Esperanton. Estas konata fakto, ke dulingvismo ne damaĝas la infanan psikon; kontraŭe, ĝi faciligas la lernejan studon, ĉar ĝi jam frutempe permesas spontanan komparon de diversaj lingvosistemoj (t.e. de diversaj pensokategorioj), kio estas tre utila por la evoluigo de kritika menso.

Plej verŝajne, la unuaj “denaskaj esperantistoj” estis la gefiloj de M. C. Butler (1884-1970). Hodiaŭ ekzistas minimume 200 infanoj aŭ junuloj en pli ol 19 landoj, kies hejma lingvo estas Esperanto. Por la gepatroj aperas Gepatra Bulteno.

3.3.2.2 Instruado al Infanoj en la Lernejoj. — Unu el la faktoroj, kiuj influas la parolatan lingvon, estas ĝia instruado en la lernejoj. Estas konate, ke Esperanto estas taŭga bazo ankaŭ por la lernado de aliaj lingvoj. Krome, ĝi helpas la studadon de geografio, historio kaj parencaj sciencaj branĉoj. Tio, siavice, povas efike kontribui al la maturiĝo de la junaj gelernantoj, al akiro de internacieca pensmaniero.

Grava ŝtupo en la lerneja laboro estas la interlerneja korespondado. La unua tiaspeca esperantlingva korespondado okazis en 1903 inter la instruisto Čejka en Bystřice-Hostýn, Moravio, kaj la instruisto Ducommun en Le Locle, Svislando. Inter la du militoj, la instruistaj Esperanto-asocioj funkciis kiel organizaj centroj de interlerneja korespondado. Nuntempe eminentas la tutmonde organizita rondo Grajnoj en Vento, kun centro en Bienne, Svislando. Gravan helpon donas la Koresponda Servo de UEA.

Esperanto kaj Instruistoj, de J. Aizière (tr. P. Georgievskij), 1914, apartenas al la unuaj pritraktoj de instruado de Esperanto.

Interesa estas ankaŭ la verko de E. Izgur, La Mondlingvo Esperanto kaj Lernejo (1926), kaj tre valora estas la studo de P. Bovet, eksdirektoro de la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau, en Ĝenevo, Enketo pri Internacia Helplingvo (1948). Plej aktualaj estas la verkoj de Peter Zlatnar, Esperanto kaj Lernejo (1959), la studo de R. Markarian, La Eduka Valoro de la instruado de Esperanto en la Lernejoj (CED-Dok. B/I/2, 1964 kaj 1970), kiel ankaŭ pluraj dokumentoj de CED en la Serio B/IV. Plej lastdata estas la libro de Prof. Rudolf Rakuša, Metodiko de la Esperanto-Instruado (1970), kies unua eldono aperis en 1957.

3.3.2.3 Porinfana Literaturo. — Por denaskaj esperantistoj kaj por la plej junaj gelernantoj aktivas porinfana libro-eldonado. Temas precipe pri tradukaĵoj. El 36 porinfanaj libroj, aperintaj inter 1961 kaj 1969, nur 5 estis verkitaj originale en Esperanto. Jam inter la du militoj aperis multspecaj verkoj por infanoj, sed nur post la Dua Mondmilito aperis ankaŭ hodiaŭ aprezataj verkoj, inter kiuj: V. Setälä, Peĉjo kaj Anjo Kalkulas, 1951; J. F. Berger, Niko kaj Nina, 1952; El Japanaj Lando kaj Popolo, 1953; Fran Levstik, Martin Krpan (tr. Kozlevčar), 1955; dramigo de bela infanrakonto de Miyazawa kenzi, Gauche la ’Ĉelisto (tr. Nozima yasutarô), 1955; Ŝimomura joŝiŝi, Japanaj Fabeloj, 1958; la popolrakonto Mojca Etulino (tr. Drago Kralj), 1960; Bela Konvolvulo (el Ĉinio), 1964; M. Slösser-Bresler, Kion Erna Travivis en Pinurbo, 1962; Valda Vinař, Ĉeĥaj Fabeloj, 1962; P. A. G. Wright, La du Pupoj, 1963; Irena Jabłonska, La Ebria Muso (orig. fabeloj), 1965; J. Fekete, Vuk (pribesta romano), 1966; Béla Bálasz, La Sep Reĝidoj, 1970; H. Hoffmann (tr. Applebaum), Struvelpetro, 1971 (jam aperinta en 1921), k.a.

Por pli aĝaj infanoj aperis ankaŭ la tri verkoj de J. H. Sullivan La Junaj Detektivoj (2-a eld. 1968), La Junaj Trezor-serĉantoj, 1968, La Longa Marŝo, 1968.

Interesa estas ankaŭ la porinfana verkisto, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Nenjo Rimanto; el liaj verkoj estas menciindaj: ABC-Rimoj por Etuloj, 1953; El Kornvalo, 1958; Juveloj, 1965; Versoj por Infanoj, 1966.

Kelkaj eldonejoj publikigis tutajn seriojn da infanlibroj, precipe la ĉinaj kaj japanaj eldonejoj, Esperantaj Francaj Eldonoj kaj Esperanto Press (Kanado).

3.3.2.4 Infanaj Kongresetoj. — Grandan pedagogian valoron havas la infanaj kongresetoj, kiuj ekde antaŭ kelkaj jaroj okazas paralele kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili celas helpi la gepatrojn kaj, aliflanke, taŭge enkonduki la infanojn en internacian kaj internacilingvan etoson per aktivigaj, kree instigaj novaj pedagogiaj metodoj.

3.3.2.5 Skolta Movado. — Estas menciinda ankaŭ la agado en skoltaj medioj. Malgraŭ la favora opinio de Baden-Powell, dum multaj jaroj Esperanto ne estis konsiderata en la plej altaj internaciaj skoltaj instancoj. Sed, dank’ al la bona agado de Skolta Esperantista Ligo pere de broŝuroj, lernolibroj, kursoj, dokumentoj de CED, invitoj al la praktika apliko de Esperanto, ekde 1968 la situacio rimarkinde pliboniĝis kaj kondukis al nuligo de la antaŭa negativa starpunkto. Eble tio kaŭzos eĉ la aplikon de Esperanto en la skolta mondo, en oficiala formo. Tio multe dependas de la plua efika agado en skoltaj medioj.

3.3.2.6 Kongresoj kaj Kunvenoj. — Unuarangan signifon por la praktikado de la parolata lingvo havas la kongresoj, konferencoj, seminarioj, kunvenoj de regionaj societoj kaj lokaj grupoj. Tiuj kaj similaj renkontiĝoj prezentiĝas kiel mikrosocio, kie la lingva kaj kultura “normoj” kreiĝas dank’ al mekanismo de lingva/kultura propono kaj akcepto. Ĝuste en tiuj “mikrosocioj” kun aparta, propra strukturo, la tradicio de la parola kulturo plej efike kaj plej multflanke manifestiĝas.

3.3.2.7 Turismo kaj Feriejoj. — En la tuta mondo multiĝas feriejoj kun kulturaj aŭ pure turismaj celoj, hoteloj kaj kampadejoj, en kiuj Esperanto estas uzata. La moderna multnacia amasa turismo ebligus vastan interŝanĝon de kulturaj valoroj, se la lingva problemo estus solvita je pli larĝa skalo. Tamen, jam hodiaŭ, la meznivela turisto, kiu parolas Esperanton, scias pli multe, kaj ricevas pli grandan kulturan gajnon, ol alia persono, kiu nur balbutas fremdlingve, aŭ esprimas sin per gestoj.

3.3.2.8 Magnetofona Korespondado, Sonbendaj Programoj. — Ekde 1957 aktivas la Magnetofona Servo de UEA. Nuntempe ĝi havas ĉ. 300 surbendigitajn programojn. Ili estas interesaj por ĉiuj, ĉefe por personoj, kiuj deziras praktiki la parolan lingvon, sed troviĝas ekster la centroj, en kiuj la lingvo estas regule parolata. Rimarkinda estas la signifo de tiu normlingva edukado pere de surbendigitaj, ĝenerale modelaj voĉoj. Daŭre intensiĝas ankaŭ la korespondado per magnetofonaj bendoj.

3.3.2.9 La Oratorado. — La oratorado ĉiam estis kaj restas alte respektata en ĉiuj lingvaj komunaĵoj. Zamenhof mem iniciatis ankaŭ tiun artobranĉon per siaj paroladoj. En la parolado eldirita dum la inaŭguro de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburgo (1910) li atentigis pri la rolo de la Esperanta parolarto por la firmigo kaj disvastigo de la lingvo. Tamen, por la formiĝo kaj plua evoluigo de la Esperanta parolarto en la vera senco de la vorto, la plej grandajn meritojn havas la forpasinta Edmond Privat kaj, nuntempe, Ivo Lapenna. Ambaŭ famiĝis pro siaj paroladoj kaj prelegoj, rimarkinde altnivelaj el enhava kaj forma vidpunktoj, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ankaŭ pluraj aliaj fariĝis internacie konataj.

La paroladoj de Zamenhof aperis en Originala Verkaro (red. J. Dietterle, 1929) kaj aliloke; tiuj de Privat en diversaj periodaĵoj kaj unu en Retoriko; parto de la paroladoj de Lapenna aperis en la libro Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966), en diversaj periodaĵoj, multaj el ili ankaŭ en nacilingvaj tradukoj.

Post la Dua Mondmilito, fortan impulson al la evoluigo de la Esperanta parolarto donis la Oratoraj Konkursoj por gejunuloj, kiuj regule okazas dum la Universalaj Kongresoj; la oratoraj konkursoj dum la Kongresoj de TEJO, kiel ankaŭ la konkursoj okaze de aliaj internaciaj renkontiĝoj.

Apartan signifon por la evoluigo de la parolarto en la Internacia Lingvo havis kaj plu havas la verko Retoriko de I. Lapenna, unue publikigita en 1950 (tria eldono en 1971), kiu en la ampleksa Dua Parto pritraktas la teorion de tiu ĉi arta branĉo, kun aparta konsidero al esperantlingva parolarto.

3.3.2.10 Teatro. — Ĉiu lingva komunaĵo klopodas krei propran teatran trupon. Ne hazarde, ĉar la teatro fakte altiras kaj flegas intereson por tiu lingvo, donas al ĝi prestiĝon, influas favore la lingvouzon, permesante tiel la pludaŭron de malnovaj lingvaj esprimoj, aŭ la alprenon de novaj. Resume: ĝi permesas pli efike establi — kaj kontroli — la lingvan normon. Kreskanta nombro da teatraj trupoj, ofte kun partopreno de profesiaj aktoroj, kaj diversaj amatoraj grupoj plenumas tiun pozitivan rolon en la Internacia Lingvo kaj, krome, efike kontribuas al ĝia vivanteco.

3.3.2.11 Sonfilmoj. — Esperanta sonfilmo (de Paramount) estis projekciita dum la Universala Kongreso en Oxford (1930). En 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj, sed la tiamaj politikaj cirkonstancoj malebligis la efektivigon de la ideo. Nuntempe aperas ĉiujare 2-3 novaj filmoj, ĉefe kun komerca, turisma, propaganda aŭ kultura karaktero.

3.3.2.12 Diskoj. — Diskoj en Esperanto, ĉiam pli multaj, prezentas interesan kolekton de popolaj, klasikaj kaj modernaj kanzonoj, modkantoj, paroladoj, literatura recitado. Ilin aperigas UEA, diversaj firmoj en orienteŭropaj landoj, en Skandinavio, en Japanio, en Latina Ameriko kaj en Ĉinio. Ekzistas ankaŭ pluraj surdiskaj Esperanto-kursoj kaj multaj diskoj por lerni korektan prononcon. La muzikisto Jo Haazen, la Duo Espera kaj la kantistino Ramona van Dalsem, kiu ĝenerale mem verkas siajn kanzonojn, eldonis lastatempe proprajn diskojn.

3.3.2.13 Radio. — Al la parola kulturo multe kontribuas la radiodisaŭdigoj en la Internacia Lingvo. La unuaj okazis tuj post la Unua Mondmilito. Temas ĝenerale pri kompletaj Esperantlingvaj elsendoj, sed ekde antaŭ kelkaj jaroj la Pola Radio enkondukis ankaŭ novan, interesan sendmanieron, nome la t.n. “Esperantajn Minutojn” dum pluraj nacilingvaj programoj por la eksterlando.

3.3.2.14 Kantaroj. — La kanto estas grava faktoro en la parola kulturo. Ĝi kunligas homojn kaj tiel devigas ilin observi lingvan disciplinon kaj konformecon. Ĝis 1911 aperis ĉ. 300 muzikaj eldonaĵoj. Nun ili estas tiel multnombraj, ke superrigardo ne eblas.

Inter la muzikaj eldonaĵoj elstaras la kantaroj. Verŝajne la unua internacia kantaro, publikigita antaŭ la Unua Mondmilito, estis tiu de W. Fries (2-a eld. en 1913). La Internacia Kantaro de Bennemann (kolekto el 26 nacioj) estis publikigita en 1922 (2-a eld. en 1930). La Kantaro Esperanta de M. C. Butler aperis en 1926, ktp.

Menciindaj estas ankaŭ la “specialigitaj” kantaroj, ekzemple la socialista kantaro en 1932 kaj multnombraj religiaj kantaroj (protestantaj, katolikaj, k.a.).

Dise tra la mondo, precipe en la pli fortaj Esperanto-societoj, aktivas kantĥoroj, kiuj siavice kontribuas al la flegado de la parolata lingvo.

En tiu ĉi kunteksto estu menciitaj la nomoj de kelkaj komponistoj, kiuj muzikigis originalajn esperantlingvajn poemojn: unue Adelsköld kaj Félicien Menu-de-Ménil, poste Sárossi (ĉefe poemojn de Baghy kaj Kalocsay), kaj Ŝt. Urban (ĉefe poemojn de Baghy, Kalocsay kaj Auld).

3.3.2.15 I.S.U. kaj Fakaj Kunvenoj. — Por la evoluigo de Esperanto kiel parola kaj diskuta lingvo en diversaj sciencaj branĉoj kaj fakoj, unuarangan valoron havas Internacia Somera Universitato, kiu ekde 1950 funkcias seninterrompe kiel aparta institucio de UEA, kaj la internaciaj kunvenoj aŭ kongresoj de fakaj Esperanto-Organizaĵoj. En la nuna ISU entute okazis ducento da prelegoj, rilatantaj al diversaj sciencaj branĉoj: juro, medicino, biologio, matematiko, lingvistiko, ekonomiko, sociologio, literaturo, ktp. Post la prelegoj oni nun povas fari demandojn al la preleginto aŭ diskuti unuopajn punktojn. Aliflanke, pluraj fakaj asocioj organizas, dum internaciaj renkontiĝoj, prelegojn kun diskutoj pri apartaj temoj en la kadroj de la respektivaj fakoj. Tiurilate elstaras la laboro de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj de la Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. La lasta regule organizas publikajn kunvenojn, en kiuj oni pritraktas difinitajn demandojn, precipe sur la kampo de kompara juro, kutime en kunlaboro kun lokaj juristaj fakaj organizaĵoj. Sekvante la ekzemplon de UEA, ankaŭ aliaj organizaĵoj kaj instancoj ekagis en simila maniero, organizante fakajn aŭ popularsciencajn aranĝojn. Menciindaj, tiurilate, estas Somera Esperanta Universitato en Gyula (Hungario), kiu en 1972 celebris la 10-jaran jubileon de sia funkciado; Sveda Somera Semajno, organizata de Sveda Esperanto-Instituto; la Seminarioj de GEJ kaj tiuj de TEJO.

3.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Arcaini, Enrico, Dalla linguistica alla glottodidattica. Torino 1968. Auld, William, Esperanto as a literary language (CED-Dok. D/I/3). Londono 1962 kaj 1964.

—, Mitoj kaj faktoj pri Esperanto (CED-Dok A/IV/7). Londono 1964.

Drezen, E., Historio de la mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. 3-a eld. Oosaka 1967. Falkenhahn, Viktor, “Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj strukturo de Esperanto”. Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 18/19, p. 3-11, 17-28.

Gregor, D. B., La kultura valoro de Esperanto (CED-Dok. A/IV/8).

Londono 1967. Lapenna, Ivo, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.

Martinet, André, Grundzüge der allgemeinen Sprachwissenschaft. Stuttgart 1963.

Saussure, Ferdinand de, Cours de linguistique générale. Lausanne-Paris 1916.

Jarlibro de UEA, 1960-72.

La Monda Lingvo-Problemo, vol. 1-3, 1969-72.

ĈAPITRO 4

INSTRUADO DE ESPERANTO

4.1 ENKONDUKO

Por rapida disvastigo de la Internacia Lingvo grava problemo estis tiu de ĝia instruado, resp. lernado. En sia fama letero al N. Borovko (1895), Zamenhof skribis:

Dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: “Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo”. Sed ĉar la “mondo” ne estas ebla sen antaŭaj apartaj “unuoj”, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu la lingvo jam estas akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensadis.

Fine, Zamenhof venis al la penso aranĝi la lingvon en la maniero de “ŝlosilo”, kiu, “enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al... adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron”.

La esence aglutina karaktero de Esperanto ebligis al Zamenhof realigi ankaŭ tiun ideon.

En julio 1887 aperis en Varsovio la rusa eldono de la Unua Libro. Ĝia titolo estis en la rusa. La Esperanta traduko tekstas: D-ro Esperanto, Internacia Lingvo, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro. Sur la titolpaĝo estis presite en Esperanto “por Rusoj” kaj en la rusa lingvo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia”.

Tiuj kelkaj vortoj reflektas la kvintesencon mem de la tuta demando de komuna internacia lingvo. Sur la dua paĝo troviĝas la permeso de la cenzuro kun la dato “la 21-a de majo 1887”, kaj jena teksto en la rusa lingvo: “La lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas socia propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi”. Tiun duan, same gravan, starpunkton kompletigas noto en la rusa sur la tria paĝo de la kovrilo: “La rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiujn lingvojn apartenas al ĉiu”. Fine, sur la lasta paĝo troviĝas la adreso de la aŭtoro: Al S-ro D-ro L. Zamenhof por D-ro Esperanto en Varsovio...

La enhavo de la Unua Libro konsistas el Antaŭparolo (28 p.) kun la unuaj tekstoj en Esperanto; kartetoj kun la teksto de la konata promeso ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donos publike la saman promeson; plena lernolibro de la lingvo, nome alfabeto kaj 16 gramatikaj kaj sintaksaj reguloj; sur aparta folio troviĝas Esperanto-Rusa Vortaro kun klarigoj pri uzo.

Inter julio kaj la fino de 1887 aperis la pola, franca kaj germana eldonoj. En decembro 1887 estis publikigita la dua rusa eldono. “La ruslingva Unua Libro entenas kelkajn formojn, kiuj malaperis en la franca, pola, ktp.” (P. E. Stojan). La unua angla eldono (trad. J. Steinhaus) aperis en 1888, sed “ĝi montriĝis ne sufiĉe bona kaj unu jaron poste, publikiginte la tradukon de Geoghegan, Zamenhof detruis la unuan” (A. Albault). La Unua Libro, tiu 40-paĝa broŝureto, larĝigita per la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro fariĝis la Fundamento de Esperanto: la nekontestebla bazo de ĉio kreita en la Internacia Lingvo kaj pere de ĝi. Kompreneble, ĝi plu restas ankaŭ la fundamenta lernolibro.*

* La 9-a eldono de Fundamento de Esperanto, kun bonegaj enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de D-ro A. Albault, Membro de la Akademio de Esperanto, aperis en 1963, publikigita de Esperantaj Francaj Eldonoj.

Ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon en tiu plej frua periodo, utiligis por tiu celo la diverslingvajn eldonojn de la Unua Libro. La adresaro de 1889 jam enhavis mil nomojn de personoj, kiuj ellernis Esperanton. Inter ili troviĝis De Beaufront, Dombrovski, Einstein, Frollo, Geoghegan, Grabowski, Kofman, Marignoni, Solovjev, Trompeter, De Wahl kaj aliaj konataj nomoj.

La diversaj personoj, kiuj ricevis tiujn unuajn lernolibrojn, povis relative facile ne nur ellerni la lingvon, sed ankaŭ kompreni tekston skribitan en tiu lingvo, eĉ antaŭ ol ellerni ĝin. Similan rolon ludis poste la malgrandaj, t.n. “ŝlosiloj”, kiuj ankaŭ hodiaŭ neniel perdis sian signifon.

4.2 ŜLOSILOJ

Temas pri malgrandaj libretoj, kiuj enhavas la bazajn regulojn de la gramatiko kaj radikaron sufiĉan por la ĉiutagaj bezonoj. En la ŝlosiloj troviĝas ankaŭ la plej necesaj informoj pri la Internacia Lingvo kaj pri organizo de la Esperanto-Movado, inkluzive la landan organizaĵon, se tia ekzistas. Krome, kutime troviĝas informoj pri la eblecoj plu studi la lingvon. La lasta eldono de la angla ŝlosilo enhavas ankaŭ la konatan Rezolucion de Unesko de 1954, en la angla lingvo.

Kleraj personoj, kiuj serioze trastudis la ŝlosilon, povas sen grandaj malfacilaĵoj legi tekstojn en Esperanto. Al la ideo eldoni tiaspecajn ŝlosilojn venis la germana esperantisto Herbert F. Höveler (E. Ĉefeĉ). La unua, en la angla lingvo, aperis en 1905, verkita en kunlaboro kun E. A. Millidge. Jam en 1912 ekzistis ŝlosiloj en 18 lingvoj. Ekde 1925 la aperigon de la ŝlosiloj prizorgis ICK, poste UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 aperis ŝlosiloj en 26 lingvoj.

Post tio aperis ŝlosiloj ankaŭ por aliaj lingvoj, dum en pluraj kazoj estis publikigitaj eldonoj de ŝlosiloj, aperintaj jam pli frue en la samaj lingvoj. Ĝis la mezo de 1972 tiaj ŝlosiloj entute aperis en la lingvoj afrikansa, albana, angla, araba, baska, bulgara, ĉeĥa, dana, estona, finna, flandra, franca, germana, hispana, hungara, islanda, itala, japana, jida, kataluna, kimra, kroata, latva, litova, malaja, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, romanĉa, rumana, rusa, serba, sinhala, slovaka, slovena, sveda, ukrajna, do entute por 39 lingvoj. UEA planas reeldonon de ŝlosiloj ne plu havigeblaj, kaj eldonon de aliaj, precipe por lingvoj de landoj, en kiuj la Esperanto-Movado estas ankoraŭ malforta.

Kelkaj eldonoj de la ŝlosilo estis faritaj en tre multaj ekzempleroj. Ekzemple, la sveda ŝlosilo estis eldonita en 215.000 ekzempleroj ĝis la jaro 1953.

4.3 LERNOLIBROJ KAJ INSTRUAJ HELPILOJ

La ŝlosiloj, kompreneble, estis kaj plu estas tre utilaj, sed ili ne povas kontentigi la bezonojn de serioza studado de Esperanto. Tiucele oni nuntempe uzas bonajn gramatikojn, vortarojn, lernolibrojn, diskojn, sonbendojn, legolibrojn kaj similajn instruajn helpilojn. Tiu tuta abunda materialo estas dividebla je: nacilingvaj lernolibroj; internaciaj gramatikoj kaj aliaj internaciaj lernolibroj; libroj por superaj kursoj kaj instruistoj de Esperanto; helpaj instruaj rimedoj.

4.3.1 Nacilingvaj Lernolibroj

Lernolibroj de Esperanto por diversaj lingvoj unue aperis en la jaro 1887. De tiam ĝis hodiaŭ senĉese novaj, ĉiam pli bonaj lernolibroj estis kaj estas publikigataj. Kompreneble, ne ĉiuj lernolibroj estis sur la sama nivelo, kaj ankaŭ nuntempe ne ĉiuj havas la necesajn pedagogiajn kvalitojn, sed, ĝenerale, ilia kvalito daŭre altiĝas.

Jen la lingvoj, en kiuj unue estis publikigitaj lernolibroj aŭ vortaroj por studado de Esperanto kun, parenteze, la jaro de la unua eldono:

Afrikansa (1934), albana (1928), angla (1888, resp. 1889, ĉar tiu de 1888 estis detruita), araba (1907), armena (1909), astura (1917), baska (1936), bretona (1930), bulgara (1889), ĉeĥa (1890), ĉina (1912), dana (1890), estona (1893), finna (1902), franca (1887), friula (1922), germana (1887), greka (1907), hebrea (1888), hispana (1889), hungara (1898), islanda (1909), itala (1889), japana (1906), judgermana (1888), judhispana (1912), kartvela (1910), kataluna (1906), kimra (1910), korea (1921), kroata (1909), latina (1916), latva (1889), litova (1890), malaja (1921), mongola (1964), nederlanda (1900), norvega (1907), persa (1915), pola (1887), portugala (1892), romanĉa (1922), rumana (1889), rusa (1887), serba (1908), sinhala (1963), slovaka (1907), slovena (1910), sveda (1889), tagala (1908), taja (1938), tatara (1913), turka (1909), ukrajna (1907), visaja (1908), vjetnama (1932); do entute 56 lingvoj.

Laŭ la statistiko, publikigita en la verko Bibliografio de Internacia Lingvo de P. E. Stojan, en la periodo de 1887-1928 entute aperis 1.568 verkoj en 50 naciaj lingvoj kun lerna aŭ propaganda karaktero. Tamen, ankaŭ la verkoj kun propaganda-informa enhavo ofte klarigis la bazajn trajtojn de la strukturo de Esperanto. La sekvantaj informoj, donitaj ĉefe laŭ la Bibliografio de Stojan, sed korektitaj kaj kompletigitaj laŭ la sliparo de CED, indikas la lingvojn, en kiuj estis publikigitaj la menciitaj lernaj aŭ informaj libroj en kvinjaraj interspacoj, kun la escepto de la komenca, sepjara periodo:

En la periodo 1887-1893 lernolibroj kaj informaj verkoj aperis en la rusa, pola, franca, germana, angla, hebrea, judgermana, bulgara, rumana, sveda, itala, hispana, latva, ĉeĥa, dana, litova, portugala, estona.

Inter 1894 kaj 1898 sekvis la hungara.

En la periodo 1899-1903 aperis verkoj en la nederlanda kaj finna.

Inter 1904 kaj 1908 estis publikigitaj verkoj en la japana, kataluna, araba, greka, slovaka, norvega, ukrajna, serba, tagala kaj visaja (ambaŭ en Filipinoj) lingvoj.

Sekvas la tre fruktodonaj jaroj 1909-1913, kiam aperis lernaj kaj informaj materialoj en la armena, islanda, kroata, turka, kartvela, kimra, slovena, ĉina, judhispana kaj tatara.

Dum la militaj jaroj, 1914-1918, aldoniĝis la persa, latina kaj astura lingvoj.

Kvar pliaj lingvoj, la korea, malaja, friula kaj romanĉa estas notitaj en la periodo 1919-1923.

Fine, inter 1924 kaj 1928 aperis la unuaj materialoj en la albana.

Ekde 1929 aperis konsiderinda nombro da lernolibroj en la vera senco de la vorto por multaj el la menciitaj lingvoj, dum en pluraj aliaj kazoj la unuaj semoj ne donis pliajn fruktojn. Aliflanke, aperis lernolibroj por aliaj lingvoj, ekz. la afrikansa, baska, bretona, mongola, sinhala, taja kaj vjetnama. Verŝajne la nombro de ĉiuj publikigitaj lernolibroj estas pli ol 2.000 por sesdeko da lingvoj.

Ideon pri la lernolibroj, havigeblaj nuntempe en diversaj lingvoj, donas la listo en la Libroservo de UEA. Ĝi inkluzivas lernolibrojn, vortarojn kaj bazajn informilojn pri la strukturo de la lingvo. Jen la lingvoj en alfabeta sinsekvo: afrikansa, albana, angla, araba, bulgara, ĉeĥa, dana, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, indonezia, islanda, itala, japana, jida, kataluna, korea, kroata, litova, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, romanĉa, rusa, serba, sinhala, slovaka, slovena, sveda kaj turka, entute do en 35 lingvoj. Entute en la Libroservo troviĝas 244 diversaj nacilingvaj lernolibroj. Plej multnombraj estas en la angla lingvo (29); sekvas la franca (22); sur la tria loko estas la germana kaj nederlanda (po 20). Kompreneble, ekzistas ankaŭ multaj aliaj lernolibroj, ne troviĝantaj en la menciita listo; ne nur en la 35 listigitaj lingvoj, sed ankaŭ en aliaj.

Por helpi al la verkantoj de lernolibroj UEA formis apartan Kontrolkomisionon de Lernolibroj. Ĝia tasko estas tralegi manuskriptojn, kiujn la aŭtoroj libervole prezentas al ĝi por kontrolo kaj sugestoj pri eventualaj plibonigoj. La Komisiono aparte atentas al korekteco de la eksplikoj pri la gramatikaj reguloj kaj leksikaj difinoj. En ĝi troviĝas elstaraj konantoj de la lingvo, apartenantaj al malsamaj lingvaj familioj.

Tiu ĉi tuta abunda instrumaterialo estas utiligebla ne nur por kursoj de diversaj gradoj, sed, depende de la karaktero de la lernolibro, ankaŭ por memlernantoj. Estas menciinde, ke en la lastaj jaroj aperis pluraj lernolibroj en diversaj lingvoj, speciale verkitaj por instruado de infanoj en la lernejoj aŭ ekster ili.

4.3.2 Internaciaj Lernolibroj

Apartan grupon formas la lernolibroj verkitaj komplete aŭ grandparte en Esperanto, kaj tial utiligeblaj internacie. Tiaj lernolibroj kondukas la lernanton iom post iom de la plej simplaj gramatikaj reguloj al pli komplikaj formoj, vastigante senĉese la vortprovizon. Ekzistas jam sufiĉe multaj lernolibroj en tiu ĉi kategorio, uzataj ĉu por kursoj, ĉu en lernejoj, ĉu por memlernado.

Menciindaj estas la konata Ĉe-kurso, verkita de Andreo Cseh (Ĉe); la same konata Konversacia Esperanto-Kurso de F. Szilágyi; la moderna Esperanto I kaj Esperanto II de I. Szerdahelyi; la populara Esperanto laŭ Metodo Friis de L. Friis; Elementa Legolibro de Esperanto de Mijake ŝihej kaj Intensiva Kurso de Esperanto de Nakamura t., ambaŭ el Japanio; la tre populara Privilegia Vojo de V. Setälä; la pedagogie elstaraj Tom kaj Tina, Instrukcioj kun metodikaj konsiloj pri la uzo de Tom kaj Tina, kaj Tom kaj Tina en Flugmaŝino, ĉiuj tri de Ole Nederland.

Kreskanta nombro da lernolibroj estas taŭgaj por instruado de la Internacia Lingvo al infanoj en la lernejoj aŭ ekster ili. La menciita lernolibro de Szerdahelyi estas devige uzata en la lernejoj de Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio, nome en la landoj, kiuj partoprenas en la t.n. Pedagogia-Didaktika Eksperimento. Ĝi estas ankaŭ proponita al ILEI kiel lernolibro unuece uzenda en ĉiuj lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata.

Alia tre bona lernolibro por uzo en lernejoj estas Ni Parolu Esperanton de R. H. Markarian. Esperanto por Infanoj de G. Gladstone Solomon estas taŭga por tre junaj geknaboj. Por instruado de Esperanto al infanoj estas bonege utiligeblaj ankaŭ pluraj aliaj lernolibroj, ekzemple la menciitaj Privilegia Vojo kaj la du lernolibroj pri Tom kaj Tina.

Kelkaj lernolibroj estas dediĉitaj al difinitaj medioj. Ekzemple, Petro, publikigita de SAT, estas kursa lernolibro por laboristoj. Ĵamborea Lingvo de J. K. Hammer estas rektmetoda kurso por skoltoj, dum Ĉu Vi Parolas Tendare? de R. Corsetti kaj Mauro La Torre estas speciale verkita por la partoprenantoj de internaciaj labortendaroj.

Superflue diri, ke kiu ajn bona lernolibro — ĉu nacilingva, ĉu internacia — estas taŭge uzebla ankaŭ por instruado en fakaj aŭ aliaj specialaj medioj. Por vastigi la koncernan fakan aŭ specialan vortprovizon, la instruisto aŭ la memlernanto povas facile utiligi la respektivan fakan terminaron. Ĝis nun aperis 163 terminaroj por diversaj sciencaj branĉoj, fakoj kaj aliaj specialaj sferoj. Multnombraj fakaj terminoj estis difinitaj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970, de G. Waringhien).

Emile Grosjean-Maupin (1863-1933), la patro de Plena Vortaro de Esperanto.


Prof. Gaston Waringhien kun la manuskripto de Plena Ilustrita Vortaro, antaŭ ol transdoni ĝin al la eldonisto (julio 1966).


Mag. Vilho Setälä aŭtoris la tre sukcesan internacian lernolibron Privilegia Vojo.


Aro da internaciaj lernolibroj por progresintoj kaj superaj kursoj ebligas profundigon de la scio akirita sur pli malalta nivelo. Al tiu ĉi speco apartenas, ekzemple, Daŭriga Kurso post Cseh-Kurso de Margarete Saxl; Fundamenta Krestomatio, Proverbaro Esperanta kaj Fundamento de Esperanto, ĉiuj de L. L. Zamenhof; Ellernu! de F. Szilágyi kaj tuta aro da aliaj, egale uzeblaj por ĉiuj, kiuj deziras daŭre perfektigadi sian lingvoscion, same kiel en superaj kursoj aŭ en kursoj por instruistoj de Esperanto.

4.3.3 Libroj por Superaj Kursoj kaj Instruistoj

Tute malgranda biblioteko da altvaloraj verkoj troviĝas en tiu ĉi kategorio, gravega por scienca studado de Esperanto en ĉiuj ĝiaj lingvaj kaj instruaj aspektoj.

Apenaŭ necesas diri, ke la bazaj studlibroj estas la verkoj de Zamenhof, unuavice Fundamento de Esperanto, precipe ĝia 9-a eldono kun enkondukoj kaj lingvaj rimarkoj de A. Albault; Lingvaj Respondoj, precipe la 6-a eldono preparita de G. Waringhien; Originala Verkaro, redaktita de J. Dietterle.

La plej grava verko por la studo de la gramatiko de la Internacia Lingvo estas Plena Gramatiko de Esperanto de K. Kalocsay kaj G. Waringhien. Ĝin kompletigas Vojaĝo inter la Tempoj de K. Kalocsay. Aliaj aparte menciindaj verkoj estas Fundamentaj Reguloj de la Vortteorio en Esperanto, Raporto al la Akademio Esperantista, verkita de D-ro René de Saussure, tiama prezidanto de la Komisiono pri Vortfarado; Aktoj de la Akademio, eldonita de la Akademio de Esperanto; La Zamenhofa Esperanto kun kontribuoj de diversaj aŭtoroj.

La plej grandaj vortaroj estas Plena Ilustrita Vortaro de G. Waringhien (ĉefred.) en kunlaboro kun multaj elstaraj aŭtoroj; Plena Vortaro de Esperanto de E. Grosjean-Maupin (k.a.); Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento de E. Grosjean-Maupin, G. Waringhien k.a.; Zamenhof-Radikaro kun Derivaĵoj kaj Fontindikoj de E. Wüster; Naŭlingva Etimologia Leksikono de L. Bastien, kiel ankaŭ diversaj, jam tre multnombraj, fakterminaroj.

La stilon pritraktas pluraj verkoj kaj multaj studoj. Elstaras Lingvo-Stilo-Formo de K. Kalocsay; Esprimo de Sentoj en Esperanto de E. Privat; Zamenhofa Stilo kaj Moderna Stilo de Nakamura t.

Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard restas la plej bona verko por la teorio kaj praktiko de tradicia poezio en Esperanto.

Aliflanke la parolarton kaj ĝenerale la parolan stilon pritraktas Retoriko de I. Lapenna. Tiun verkon kompletigas Paroladoj kaj Poemoj de L. L. Zamenhof kaj Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj de I. Lapenna.

Sur la kampo de metodiko la plej konataj estas Metodiko de la Esperanto-Instruado de R. Rakuŝa kaj Esperanto kaj Lernejo de P. Zlatnar (red.) kun multaj valoraj kontribuoj.

Multnombraj estas la verkoj, studoj kaj artikoloj rilatantaj al la historio de internacia lingvo, historio de la Esperanto-Movado aŭ de diversaj ĝiaj branĉoj kaj fakoj. La plej rimarkindaj libroj estas Historio de la Mondolingvo de E. Drezen; Historio de la Lingvo Esperanto en du volumoj de E. Privat; Historio de SAT. Studinda estas Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro (red. I. Lapenna).

Same multnombraj estas la libroj kaj artikoloj rilatantaj al esperantologio kaj lingvistiko, sed elstaras Lingvo kaj Vivo de G. Waringhien. Ĝi enhavas esperantologiajn eseojn pri etimologio, vortfarado, stilistiko, sintakso, gramatiko, leksikologio, literaturo kaj interlingvistiko. Tre valorajn esperantologiajn studojn enhavas la du volumoj de Esperantologio (entute 6 grandformataj kajeroj) sub la redakto de D-ro P. Neergaard. Kvankam tiu periodaĵo ne plu aperas, tamen la publikigitaj studoj konservas siajn signifon kaj aktualecon. Alia menciinda periodaĵo estas Interlingvistika Informa Servo, redaktata de D-ro A. Bormann. Ne malhavebla por universitataj kaj ĝenerale superaj studoj estas la nuntempa La Monda Lingvo-Problemo, redaktata de 12-persona Redakta Komitato (ĉefred. D-ro V. Sadler), konsistanta el specialistoj, kelkaj mondkonataj, sur la kampoj de lingvistiko, filologio, leksikologio, terminologio, psikologio kaj juro. Temas pri internacia, interdisciplina revuo por la pristudo de la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ĝi estas eldonata de Mouton & Co., Hago-Parizo, sub aŭspicio de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.

Por helpi al perfektigo de supera instruado, UEA formis apartan komisionon. La nuna Regularo por la Internacia Ekzamena Komisiono ekvalidis komence de marto 1961. La celo de IEK, kiel aparta kultura kaj eduka institucio de UEA, estas altigi ĝenerale la nivelon de instruado de la Internacia Lingvo kaj atesti, surbaze de rigora ekzameno, la kapablon instrui Esperanton je supera nivelo. IEK konsistas el nedifinita nombro da membroj kaj ĝi formas, por la ekzamenoj mem, apartajn ekzamenajn komisionojn, konsistantajn el 3-5 membroj de IEK. La ekzameno estas sur tre alta nivelo, simila al la nivelo de universitataj ekzamenoj por instruado de kiu ajn lingvo. Nuntempe IEK konsistas el 11 membroj el 7 nacioj. Sekretario estas D-ro J. C. Wells, lektoro (lecturer) pri angla fonetiko en la Universitato de Londono.

4.3.4 Helpaj Instruaj Rimedoj

La memlernantojn kaj instruistojn de Esperanto helpas en la lernado, resp. instruado, diversaj aldonaj rimedoj: legolibroj, diskoj kaj kantoj, magnetofonaj bendoj, kantaroj, radio-elsendoj, korespondado.

Inter la legolibroj la unuan lokon okupas Paŝoj al Plena Posedo de W. Auld. Kompilita el verkoj de diverslandaj aŭtoroj, ĝi enhavas ankaŭ vortaron kaj ekzercojn. Karlo de E. Privat estas verŝajne la plej vendata el ĉiuj legolibroj. Tiu ĉi verko ne estas tre simpla, sed enhavas interesan legaĵon por infanoj. Alia legolibro, plu multe uzata en kursoj, estas La Verda Koro de J. Baghy. La legolibro de Miyamoto masao De Sezono al Sezono estas aparte alloga, ĉar ĝi enhavas tekstojn parte el jam klasikaj verkoj, parte el nuntempaj kaj parte rilatantaj al orienta kuracarto. Inter la aliaj legolibroj, estas menciinda Legu kaj Ridu (red. Schmidt). Por infanoj taŭgas La Junaj Trezorserĉantoj kaj La Junaj Detektivoj de J. H. Sullivan. Mary kaj Sulo estas ĉarma noveleto en formo de korespondado inter brita knabino kaj finna knabo. Miyamoto masao produktis du pliajn legolibrojn — Facilaj Legaĵoj kaj Rakontoj de Eroŝenko — bone uzeblaj ankaŭ internacie malgraŭ la parte japanlingvaj tekstoj.

Abunda literaturo por infanoj kaj komencantoj kompletigas la legolibrojn. En tiu ĉi grupo apartan valoron havas Bildlibro pri Bestoj de diversaj aŭtoroj (trad. W. A. Gething), belega donaco por geknaboj kaj samtempe tre utila libro por serioza studanto, precipe por la interesiĝantoj pri la animala mondo, ĉar la libro enhavas artikolojn kaj ilustraĵojn pri la kvin klasoj de la vertebruloj kaj ses el la klasoj de senvertebruloj. En ĝi troviĝas bildoj kun Esperantaj nomoj de pli ol 400 animaloj. Alia libro pri bestoj, taŭga precipe por junaj denaskaj Esperantlingvanoj, estas Kun Niaj Amikoj, La Bestoj. Libro rekomendinda el la vidpunkto de edukado al internaciismo estas La Sep Reĝidoj de Béla Balázs: luksa infanlibro riĉe ilustrita. La Ŝtelita Lampo de V. Winkler (trad. J. Kozlevčar), ilustrita en koloroj, estas plia libro konvena por infanoj. Nombro da libroj kun facilaj legaĵoj rilatas al unuopaj popoloj kaj kontribuas al internacia kompreniĝo. Estu menciitaj nur kelkaj: Ĉeĥaj Fabeloj de Valda Vinař; El Afriko de D. Faux; Italaj Rakontoj de De Amicis; Japanaj Fabeloj de Ŝimomura; Rakontoj pri Liu Hulan; Sankta Nikolao en Nederlando.

Por daŭrigaj kursoj kaj ĝenerale por progresintoj estas rekomendindaj Fabeloj de Andersen, La Novaj Vestoj de la Imperiestro kaj Du Aliaj Fabeloj, La Marvirineto, verkoj de Andersen bone konataj en la tuta mondo.

Mondskalaj kulturaj interŝanĝoj: Titolpaĝo de Grajnoj en Vento kaj pentraĵo de 9-jara knabino el Kioto (supre); internacia ekspozicio de infandesegnaĵoj, Barcelona 1972.


Alia grava helpilo, precipe por la prononco kaj akirado de flua parola lingvo, estas la gramofondiskoj kaj sonbendoj.

La listo de gramofondiskoj fariĝas ĉiam pli longa. Inter ili pluraj aparte taŭgas por instruaj kaj lernaj celoj. Jen kelkaj: Esperanto-Prononcado por Anglalingvanoj de D-ro J. C. Wells, lektoro pri fonetiko en la Londona Universitato; pluraj diskoj de Ivo Lapenna, inter kiuj La Festparolado en la Inaŭguro de la 49-a UK en Hago, Kultura Valoro de la Internacia Lingvo, kaj Kia Devas Esti Internacia Lingvo por Plenumi Ĉiam pli Efike Tiun Rolon?, disko ankaŭ kun Mia Sopirata Naskiĝlando de Ljuba Knjažinskaja-Lapenna; Internacia Elparolo, la plej sukcesa disko de UEA kun prononcinstrua legado de personoj apartenantaj al 5 nacioj: M. Sudec, Marianne Vermaas, G. Pompilio, W. Schmid kaj la prezentanto Victor Sadler; Perfekta Prononcado kun la voĉoj de Peyronnet-Flego, Rodriguez kaj Emilija Lapenna. Kelkaj modernaj kursoj estas akompanataj de diskoj aŭ sonbendoj. Inter ili elstaras Ĉu Vi Parolas Esperante? Kurso por Komencantoj de A. Pettyn kaj Esperanto-Programita de H. Behrmann.

La Magnetofona Servo de UEA, fondita en 1957 kaj gvidata de Rüdiger Eichholz en Kanado, disponas pri ĉ. 300 diversaj sonbendoj kun paroladoj, prelegoj, monologoj, teatraĵoj kaj aliaj tekstoj. Multaj el ili taŭgas por perfektigi la prononcon. Similan rolon plenumas la radio-elsendoj en la Internacia Lingvo: ĉiutage oni povas aŭskulti diversajn staciojn, plej ofte kun vere modela prononco. Multnombraj kantaroj kun internacia karaktero ebligas formi kantĥorojn aŭ aranĝi komunan kantadon, kio siavice helpas al pli bona mastrado de la lingvo. Al ĉio ĉi necesas aldoni diversajn periodaĵojn kun facilaj legaĵoj, kaj internacian korespondadon. Tiu lasta estas bonege organizita en la kadro de la Koresponda Servo Mondskala, fondita de UEA en 1957 kaj gvidata jam dum multaj jaroj de f-ino C. Hueter en Francio. KSM kunlaboras kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la organizado de interlerneja korespondado. Similan funkcion realigas la modela Grajnoj en Vento, iniciatita kaj gvidata dum multaj jaroj de Marcel Erbetta en Svislando. La celo de GEV estas ebligi kulturajn interŝanĝojn inter gelernantoj, aktivigi la infanojn al interpopola kunlaboro kaj progresigi la instruadon de la Internacia Lingvo en la lernejoj. Ĝi sukcese laboras sur tiu kampo organizante “rondojn” de deko da klasoj aŭ grupoj, kiuj eldonas tri fojojn jare komunan periodaĵon, ĉiam kun la sama titolo “Grajnoj en Vento”, kaj kun kontribuoj nur de la junaj gelernantoj.

En ligo kun ĉio dirita oni devas ne forgesi la rolon de la lokaj Esperanto-societoj kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. En la mondo nun ekzistas ĉ. 1.500 Esperanto-societoj, el kiuj multaj funkcias modele. La regulaj kunvenoj de la lokaj societoj estas la lokoj, en kiuj daŭre vivas kaj evoluas la parolata lingvo, kaj tial ili estas, aldone al siaj aliaj agadoj, konstantaj lernejoj de la Internacia Lingvo. Por komencanto aŭ eĉ progresinto, precipe por memlernantoj, ne ekzistas pli bona lernejo por perfektigi la lingvoscion ol estas loka Esperanto-societo, en kiu pulsas vivo kaj en kiu oni aŭdas nur fluan, korekte prononcatan Esperanton.

Kombino de ĉiuj pritraktitaj rimedoj kaj helpiloj faciligas la lernadon kaj fortikigas la unuecon de la lingvo el ĉiuj vidpunktoj, inkluzive korektan prononcon. Kelkaj el tiuj rimedoj taŭgas nur por lernejaj aŭ eksterlernejaj kursoj. Aliaj — ekzemple diskoj, sonbendoj aŭ radio-programoj — estas tre bone utiligeblaj ankaŭ de memlernantoj. Unu afero estas certa: se oni vere deziras ellerni la Internacian Lingvon kaj daŭre perfektigadi sian scion, ne mankas rimedoj por atingi tion.

4.3.5 Postredakta Noto

Post la finredakto de tiu ĉi verko aperis aro da novaj lernolibroj. Tri el ili meritas apartan mencion. La unua estas Je Parle Esperanto, verkita de Jean Thierry laŭ la “Flash-metodo” kaj eldonita en 50.000 ekzempleroj de la fama Marabout Flash, kiu havas pli ol 900 vendejojn en Francio kaj en aliaj france parolantaj landoj. La dua estas A First Course in Esperanto de William Auld, publikigita de Channing L. Bete Co., Inc. en Usono. La tria estas L’Espéranto sans peine de Jean Thierry, eldonita de la mondfama Assimil fine de 1973 en Parizo. La du lastajn lernolibrojn kompletigas sonbendoj.

4.4 INSTRUMETODOJ

La plej malnova, pure gramatika, metodo estas entenata en la Fundamento de Esperanto. Kiel montrite, ĝi konsistas el tri partoj kaj en la unua parto troviĝas la 16 fundamentaj reguloj de la Esperanta gramatiko. Kompreneble, neniu alia lingvo estas ellernebla, des malpli sen instruisto, el tiel malabunda materialo. En Esperanto tio estas ebla pro ĝia relative granda facileco kaj simpleco de la gramatika strukturo. Praktike, ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon en la 19-a jarcento, akiris sian lingvoscion laŭ tiu maniero. Ankaŭ nuntempe troviĝas tre multaj, kiuj ellernis la lingvon laŭ la sama metodo.

Antaŭ la Unua Mondmilito estis kutimo aldoni al la lernolibroj apartan “ŝlosilon”, t.e. solvaron de ekzercoj kaj traduktaskoj, por ke la lernanto povu mem kontroli la korektecon de siaj ellaboraĵoj. Tio faciligis la studadon de la lingvo, precipe al memlernantoj.

La rekta metodo de A. Cseh dum jardekoj notadis spektaklajn rezultojn.


Tiberiu Morariu (maldekstre) estis tre populara Cseh-instruisto.


Hermann Behrmann (supre) viciĝis inter la plej sukcesajn pedagogojn.


Inter la du mondmilitoj aperis multaj novaj lernolibroj, pli taŭgaj, ĉar aranĝitaj laŭ nova metodo, kiun karakterizas pli interesa enhavo: mallongaj rakontoj, tekstoj rilatantaj al la ĉiutaga vivo, simplaj artikoletoj k.s., anstataŭ nudaj ekzercaj frazoj sen ia reciproka kunligo.

En la dudekaj jaroj Andreo Cseh (Ĉe), kiu instruis Esperanton al alilingvanoj, enkondukis tute novan, rektan metodon. Ĝi dankas sian ekziston al la fakto, ke A. Cseh devis gvidi kurson de Esperanto por diversnaciaj gelernantoj, plejparte laboristoj. Tio okazis en 1920 en la transsilvania urbo Sibiu (Rumanio). Lernolibroj ne ekzistis, kaj mendi ilin el eksterlando ne estis eble, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj. Cseh tiam decidis ne fari kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. La instruisto parolis en la komenco pri aferoj plej proksimaj al la ĉiutaga vivo kaj uzis nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Iom post iom li transiris al temoj pli malproksimaj kaj al pli malfacilaj gramatikaj reguloj. Post dudek lecionoj de du horoj la lernantoj jam povis interparoli en Esperanto. La sukceso estis grandega. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanio, kaj poste sekvis invitoj al aliaj landoj. En 1930 estis fondita en Hago Internacia Ĉe-Instituto, kies ĉefa celo estis eduki novajn geinstruistojn laŭ tiu metodo. Efektive, en nuraj kelkaj jaroj kreiĝis tuta malgranda armeo da Ĉe-instruistoj, kiuj, aldone al la kursoj de Cseh mem, instruis Esperanton en tre multaj landoj kaj konsiderinde kontribuis al disvastiĝo de la lingvo. Ankaŭ nuntempe troviĝas geinstruistoj, aplikantaj tiun metodon, precipe sukcesan en medioj sen kono de gramatikaj subtilaĵoj, kiujn donas mezgrada instruiteco.

La principoj de la metodo estas: neuzado de lernolibroj; neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam lernitaj; komuna respondado de la kursanoj al la demandoj; aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de sekaj ekzemploj; abunda aplikado de humoro kaj ŝercoj; klopodo atingi, ke la lernantoj mem eltrovu la regulon entenatan en la ekzemploj. La sukceso de la kurso laŭ tiu metodo multe dependas de la talento kaj personeco de la instruisto.

Interesan metodon liveris ankaŭ Prof. E. Privat en sia Kursa Lernolibro, instruilo por komencantoj, verkita nur en Esperanto. Ankaŭ tiu ĉi metodo estas multe uzata kaj taŭgas por paroligi.

Miksitan metodon, kiu troviĝas ie en la mezo inter la gramatika kaj rekta, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj lastjaraj naciaj kaj internaciaj lernolibroj. La materialo estas kutime dividita en 10-30 lecionoj, kiuj en interesa maniero prezentas temojn por konversacio. La ĉefa celo estas instrui la gramatikajn regulojn kaj paralele paroligi la lernantojn. En tiu ĉi lasta periodo oni ĉiam pli utiligas aŭdajn rimedojn, eĉ lingvajn laboratoriojn. La menciita lernolibro de A. Pettyn Ĉu Vi Parolas Esperante? — Kurso por Komencantoj en la pola konsistas el skribita teksto kaj kvar gramofonaj diskoj. La diskoj enhavas parolon nur en Esperanto kaj tial estas bone uzeblaj internacie. La tuta Esperanta teksto de la diskoj estas trovebla ankaŭ en la lernolibro.

Tre grandan sukceson atingis en la lastaj jaroj Esperanto-Programita de H. Behrmann. Sian agadon li unue komencis en Germanio kaj en germane parolantaj regionoj, sed poste vastigis ĝin al aliaj landoj. En la unuaj ses monatoj pli ol 4.000 personoj, ĉefe en la landoj de Okcidenta Eŭropo, interesiĝis pri tiu sistemo kaj eklernis la lingvon. En 1971 kaj 1972 Esperanto-Programita aperis ankaŭ en la nederlanda kaj angla. La lernanto ricevas modernan lernolibron kaj gramofonajn diskojn. La baza principo estas “aŭskultu kaj ripetu” kiel la plej efika metodo por ellerni lingvon. Gramofonajn diskojn utiligis Linguaphone por sia kurso de Esperanto.

La kursoj de Esperanto per radio kaj televido aplikas metodojn, kiujn nuntempe radio kaj televido uzas por instruado de diversaj lingvoj.

Necesas ne forgesi, ke neniu metodo per si mem sufiĉas, se forestas firma deziro plene ekregi la lingvon. Scio pri la kulturaj valoroj jam kreitaj en la Internacia Lingvo aŭ per ĝi, pri la vasta gamo de eblecoj utiligi ĝin por pure praktikaj celoj, kaj pri ĝia idea signifo devas troviĝi en la bazo de ĉiu ajn metodo.

4.5 EKSTERLERNEJA INSTRUIĜO
4.5.1 Memlernantoj

Se oni povis akiri bonan scion de Esperanto en la unua periodo el la tiamaj tre modestaj lernolibroj, des pli facile oni povas lerni la lingvon hodiaŭ, kiam ekzistas multaj taŭgaj lernolibroj kaj naciaj kaj internaciaj, elstaraj legolibroj, abunda literaturo ankaŭ por komencantoj; kiam, krome, gramofonaj diskoj kaj sonbendoj kun modela prononco, radio-elsendoj kaj aliaj helpiloj troviĝas je dispono de serioza memlernanto. Bona lernolibro en nacia lingvo kun baza vortaro, internacia legolibro kaj unu aŭ pluraj helpaj teknikaj rimedoj ebligas ekregon de la lingvo.

Obseditaj certagrade de la propagando, kutime kun komerca karaktero, laŭ kiu diversaj aŭdovidaj metodoj, lingvaj laboratorioj k.s. kvazaŭe ebligas ellernon de lingvoj en mirakle mallonga tempo, la Esperanto-organizaĵoj iom neglektis tiun ĉi formon de lernado, kvankam ĝi plu estas tre grava. Nun oni denove dediĉas al ĝi pli da atento. La landaj Esperanto-organizaĵoj aktiviĝas en eldonado de novaj lernolibroj aŭ reeldonado de malnovaj, jam pruvitaj kiel bonaj kaj konformaj al la modernaj bezonoj. Tiurilate estas karakteriza la Baza Laborplano de Itala Esperanto-Federacio (1972), en kiu troviĝas, interalie, ankaŭ jena ero: renovigo de la ekzistanta instrumaterialo por tradiciaj kursoj (gramatiko, vortaro k.a. lerniloj).

4.5.2 Kursoj de Esperanto-Societoj

Kvankam Esperanto estas facile lernebla por memlernantoj, tamen multaj ne estas kapablaj ellerni laŭ tiu maniero, sed bezonas helpon de profesia instruisto aŭ almenaŭ de instruanto, kiu jam bone scias la lingvon. Multajn eblecojn prezentas la diversgradaj kursoj regule aranĝataj de la lokaj Esperanto-societoj. Tiuj kursoj, kutime vesperaj, daŭras 3-6 monatojn (precipe en slavaj landoj) ĝis maksimume 2 jaroj. La necesa longeco de la kurso dependas multe de la instruiteco de la gelernantoj kaj de kelkaj aliaj faktoroj.

Estas tre malfacile eltrovi kiom da kursoj de Esperanto por komencantoj okazas ĉiujare en la kadro de la lokaj Esperanto-societoj aŭ kun ilia helpo. Laŭ enketo, kiun siatempe faris CED, en la lerneja jaro 1950-51 estis gviditaj entute 1.267 kursoj por komencantoj en 29 landoj. Pri ĉiuj aliaj landoj, inter kiuj kelkaj tre grandaj kaj gravaj ankaŭ el vidpunkto de la Esperanto-Movado, ekzemple pri Japanio kaj Ĉinio, komplete mankis informoj, sed ankaŭ en ili tutcerte okazis tiaj kursoj. En la statistiko ne estis enkalkulitaj la korespondaj kursoj, ĉar ili estas daŭraj kaj la nombro de gelernantoj senĉese ŝanĝiĝas.

Se oni konsideras, ke nuntempe funkcias pli-malpli bone ĉ. 1.500 lokaj societoj kaj ke meze ĉiu el ili aranĝas almenaŭ unu kurson por komencantoj ĉiujare, oni povas sen troigo taksi, ke la nombro de tiaj kursoj estas ĉ. 1.500 jare.

Pluraj landaj Esperanto-asocioj, ekzemple la brita, franca, nederlanda, pola, prizorgas konstantajn korespondajn kursojn. En kelkaj kazoj ankaŭ lokaj societoj, precipe la pli fortaj, havas tiajn kursojn. Nenio malhelpas, ke entreprenema unuopulo instruu laŭ la sama maniero. Ekzemple, P. Delaire (Francio) kaj H. Lingua (Argentino) instruas laŭ tiu maniero, kaj atingas tre kontentigajn sukcesojn. La saman principon aplikas ankaŭ Esperanto-Programita de H. Behrmann.

Necesas ĉi tie mencii ankaŭ diversajn internaciajn kursojn, kiuj okazas ĉu regule, ĉu en ligo kun iu aparta internacia renkontiĝo. Konataj estas la kursoj de diversaj gradoj, regule organizataj en la Esperantista Kulturdomo en Grésillon (Francio); La Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj en Internacia Altlernejo de Helsingør (Danlando); la diversaj kursoj en Primošten (Jugoslavio).

4.5.3 Aliaj Kursoj

Depende de la pozicio de Esperanto en unuopaj landoj kaj, grandparte, de la rolo, kiun ludas la loka Esperanto-societo, multaj kursoj okazis kaj plu okazas en diversaj neesperantistaj organizaĵoj, ekzemple en sindikatoj, domoj de kulturo, lokaj edukaj instancoj, popolaj universitatoj kaj similaj institucioj. En ligo kun tio, apartan atenton meritas la Koordinitaj Vintraj Kursoj, iniciatitaj siatempe de D-ino Tina Peter-Ruetschi kaj organizitaj de la Popola Universitato en Zürich. La unua kurso okazis en la vintra sezono en 1952-53. Ĝi komenciĝis paralele kaj kun esence identa instrumaterialo en Zürich, Hago, Manchester kaj Helsinki. La iniciato donis bonajn fruktojn kun kontentigaj rezultoj. En la vintra sezono de 1963-64 la nombro de partoprenintaj popolaj universitatoj aŭ similaj edukaj institucioj estis: Aŭstrio 1, Britio 6, Finnlando 2, Francio 1, Germanio 2, Italio 2, kaj Svedio 1, entute 15 institucioj en 7 landoj.

Relative granda nombro da kursoj estas farataj en gazetoj kaj periodaĵoj. CED havas informojn pri 63 gazetoj kaj aliaj periodaĵoj en Nederlando, Francio, Jugoslavio, Svedio, Norvegio, Venezuelo, Germanio, Svislando, Soveta Unio kaj Italio, kiuj prezentis kursojn de Esperanto inter 1951 kaj 1972. Verŝajne la plej grandan sukceson havis la kurso en la nederlanda gazeto Posthoorn, kiun partoprenis pli ol 1.500 gelernantoj en 1959.

Kursoj de Esperanto per radio komenciĝis en la tridekaj jaroj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, en 1933 diversaj radio-stacioj disaŭdigis 409 kurshorojn.

Post la Dua Mondmilito pluraj radio-stacioj enkondukis kursojn de la Internacia Lingvo paralele kun kursoj de aliaj lingvoj. Tiajn kursojn disaŭdigis, ekzemple, la radio-stacioj de Parizo, Perpignan, Lille, Graz, Vieno, Osijek, Beograd, Ljubljana, Rio de Janeiro, Columbus, k.a.

En 1970 Esperanto-kursojn prezentis la radio-stacioj de Muritiba kaj Sorocaba en Brazilo; Stoke-on-Trent en Britio; Clermont-Ferrand en Francio; Columbus (Ohio) en Usono. Aldone al tiuj stacioj, en 1971 Esperanto-kursojn havis ankaŭ la radio-stacio Sabadell en Hispanio. Tiuj radio-stacioj plu disaŭdigas kursojn en 1972. En januaro de 1972 komenciĝis radio-kurso de la Universitata Radio en Tananarive en Madagaskaro.

En 1972 Esperanto fine penetris ankaŭ en televidon. Kompreneble, informoj aŭ programoj en ligo kun Esperanto, intervjuoj aŭ diskutoj estis prezentitaj ankaŭ pli frue de diversaj televidaj stacioj, precipe okaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ okaze de aliaj gravaj internaciaj Esperanto-konferencoj kaj renkontiĝoj. Sed la unua kompleta televida kurso de Esperanto estis prezentita nur en 1972 en Nederlando. Ĝin prizorgis TELEAC. La kolora filmo, en kiu rolis du konataj nederlandaj komediistoj, komenciĝis en januaro. La nederlanda gazetaro kaj la programaj revuoj de Radio kaj Televido donis vastan atenton al la kurso. En 1972 komenciĝis televida kurso de 26 duonhoraj lecionoj ankaŭ en Pittsfield (Mass.) en Usono. Tria televida kurso estas preparata por la slovaka televido en Bratislava en Ĉeĥoslovakio.

4.6 LERNEJOJ KAJ UNIVERSITATOJ
4.6.1 Agadoj en Lernejaj Medioj

4.6.1.1 Antaŭ la Dua Mondmilito. — Jam en la frua epoko de Esperanto oni dediĉadis grandan atenton al enkonduko de la lingvo en la lernejojn kiel studobjekto. En multaj kazoj la klopodoj atingis la celon kaj Esperanto estis instruata en diversgradaj lernejoj de pluraj landoj, ĉefe en tiuj kun jam formiĝinta Esperanto-Movado. Se oni sukcesis enkonduki la lingvon en iun lernejon, tio estis pli rezulto de agado de kompetenta unuopulo kaj de la komprenemo de la lokaj edukaj aŭtoritatoj, aŭ eĉ nur de la lerneja direktoro, ol de la ĝenerala eduka politiko de la koncerna lando. Tial, nur en maloftaj kazoj la instruado de Esperanto havis daŭran karakteron; ankoraŭ pli malofte oni instruis ĝin en deviga formo.

Kvankam oni scias, ke Esperanto estis instruata en la lernejoj, kion atestas informoj en la tiamaj periodaĵoj kaj aliaj fontoj, tamen mankas precizaj sciigoj pri la nombro de lernejoj laŭ iliaj gradoj kaj laŭ la landoj.

Post la Unua Mondmilito la agado estis renovigita kaj la rezultoj estis pli kontentigaj, interalie ankaŭ tial, ĉar konsiderinde grandiĝis la nombro de geinstruistoj kun posedo de Esperanto.

En 1924, dum la UK en Vieno, 200 geinstruistoj fondis internacian fakan organizaĵon kun la nomo Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Ĝia ĉefa celo estis unuigi ĉiujn instruistojn kun scio de Esperanto por povi pli efike agadi favore al enkonduko de la Internacia Lingvo en la lernejojn. Jam en 1925 la Jarlibro de TAGE enhavis la adresojn de pli ol 2.000 geinstruistoj sciantaj Esperanton.

Klopodoj estis farataj ankaŭ sur internacia nivelo, precipe ĉe Ligo de Nacioj. Post la favora raporto de D-ro Nitobe, la tiama Ĝenerala Vicsekretario de la Ligo, pri la pozitivaj spertoj, kiujn li havis dum la UK en Prago (1921)*, la Ligo entreprenis enketon pri la stato de Esperanto en la mondo kaj, aparte, pri la eblecoj vastigi ĝian instruadon en la lernejoj. La Konferenco pri Lernejoj, okazinta en 1922 en la Palaco de la Ligo en Ĝenevo, siavice liveris utilan materialon. La Konferencon organizis la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo; partoprenis tre multaj geinstruistoj el 28 landoj kaj 16 oficialaj reprezentantoj de registaroj. En ligo kun tio, alia agado estis farata en la direkto de interŝtata konvencio pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn, sed ankaŭ tiu laboro ne kondukis al iaj pozitivaj sekvoj.

* Pri Esperanto antaŭ Ligo de Nacioj v. Ĉap. 22.2.

Siavice, TAGE efike agadis en pedagogiaj medioj. Ĝi havis viglajn rilatojn kun internaciaj instruistaj kaj edukaj asocioj, kun Internacia Eduka Oficejo kaj kun Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj (Strasburgo). Tiu lasta mem prenis la taskon disvastigadi Esperanton. Okaze de sia kongreso en Hamburgo (1931) ĝi aranĝis oficialan Esperanto-Vesperon, dum kiu konataj pedagogoj el diversaj landoj pledis por Esperanto.

Tiun multflankan agadon abrupte interrompis la venko de naziismo en Germanio kaj la politikaj sekvoj de tiu tragika evento ne nur en Eŭropo, sed ĉie en la mondo. La negativa sinteno de naziismo al Esperanto — tute natura, ĉar tia plej ekstrema naciismo-rasismo, unuflanke, kaj internaciismo, kies lingva esprimo estas la Internacia Lingvo, aliflanke, neniel povas kunekzisti — kaŭzis detruon de la Esperanto-Movado en Germanio kaj ĝeneralan malfortikigon preskaŭ ĉie en la mondo*. Viktimo estis ankaŭ TAGE, kies germana sekcio havis pli ol 500 membrojn, kaj entute la klopodoj vaste enkonduki Esperanton en la lernejojn surbaze de internacia interkonsento.

* Pri tio v. Ĉap. 21.

Ankaŭ pri la intermilita periodo mankas kompletaj kaj precizaj informoj rilate la faktan instruadon de la lingvo en la lernejoj.

En universitataj medioj sukcese agis studentaj aŭ akademiaj Esperanto-kluboj en pluraj landoj. Ili disvastigadis la lingvon inter la studentaro kaj aranĝadis specialajn kursojn por gestudentoj, kutime en la universitatoj mem. La plej aktiva el ili sendube estis la studenta, poste Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1929-1941), kiu ĝis aprilo de 1941, kiam la naziaj-faŝistaj armeoj invadis Jugoslavion, funkciis ankaŭ kiel administra centro de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STEL-o). En tiuj kluboj formiĝis multaj aktivuloj, kiuj poste transprenis respondecajn taskojn ne nur en la landaj organizaĵoj, sed ankaŭ en la internacia Esperanto-Movado*. Fininte siajn studojn, la membroj eniris sian profesian vivon kaj en multaj kazoj atingis altajn funkciojn, kio siavice fortikigis la poziciojn de Esperanto.

* Ekzemple, en la nuna Komitato de UEA troviĝas kelkaj antaŭaj membroj de la tiutempaj studentaj kluboj. Dum unu periodo, el sesdeko da komitatanoj de UEA, 6 siatempe estis membroj de AEK en Zagreb. Ankaŭ tiu fakto montras la gravecon de agado en universitataj medioj.

La studentaj Esperanto-kluboj, krome, helpis al fondo de lektoratoj de Esperanto aŭ al firmigo de tiuj, kiuj jam ekzistis. La preciza nombro de tiuj lektoratoj en la vera senco de la vorto, aŭ de aliaj formoj de universitata instruado, ne estas konata. Kelkaj jam tiam estis firme establitaj, inter ili en la universitatoj de Ĝenevo (Prof. E. Privat), Liverpool (Prof. E. Collinson), Zagreb, Ekonomika Fakultato (D-ro D. Maruzzi); en la du teknikaj altlernejoj de Prago (ĉeĥa kaj germana) kaj en Vieno.

La naziismo kaj la Dua Mondmilito detruis ankaŭ tion.

4.6.1.2 Postmilita Periodo. — Post la finiĝo de la milito necesis rekomenci la laboron ankaŭ sur tiu kampo. Nova instruista Esperanto-organizaĵo estis fondita en 1949: Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI). Unu el ĝiaj celoj estas, idente al la celoj de la antaŭmilita TAGE, progresigi la instruadon de Esperanto en lernejoj. Kompreno, ke realigado de tiu celo multe dependas de la ĝenerala agado por la Internacia Lingvo, kaŭzis intiman kunlaboron inter ILEI kaj UEA: la du organizaĵoj subskribis kontrakton, laŭ kiu ILEI fariĝis kunlaboranta faka asocio de UEA.

Siavice, CED tuj donis helpon ankaŭ sur tiu kampo, antaŭ ĉio rilate al unu el la plej urĝaj taskoj: establi la faktan staton de instruado de Esperanto en lernejoj. La enketo de CED por 1953 havigis utilajn informojn pri la nombro de lernejoj kaj gelernantoj, nomoj de la geinstruistoj kaj precizaj adresoj. Tio, kiel ankaŭ aliaj dokumentoj de CED, faciligis la kunvokon de Somera Pedagogia Semajno, kiu okazis meze de 1957 en Kranjska Gora (Jugoslavio). Ĝi estis kunvokita de Jugoslavia Esperanto-Federacio (nun JEL) kaj de ĝiaj tri komisionoj — lerneja, lingva kaj por kultura kunlaboro — sub aŭspicio de la Nacia Unesko-Komisiono por Jugoslavio, rezulte unuavice de la konata Rezolucio de Unesko de 1954. En la konferenco estis profunde pritraktitaj, sur alta nivelo, demandoj ligitaj al instruado de Esperanto: metodiko, lernolibroj, teknikaj helpiloj, edukaj celoj de Esperanto-instruado, literaturo kiel eduka rimedo, eksterlernejaj agadoj de la gelernantoj, k.a. La tuta materialo troviĝas en la libro Esperanto kaj Lernejo (1959), redaktita de D-ro P. Zlatnar.

Rezulte de interkonsento kaj efika kunlaboro inter UEA kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo, meze de 1963 (de la 28-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto) okazis en Beograd la Unua Konferenco de Lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata. La ĉefa celo de la Konferenco estis prilumi ĉiujn problemojn ligitajn al la instruado de la Internacia Lingvo en la lernejoj. Ankaŭ tiu ĉi Konferenco okazis sub la aŭspicio de la Jugoslavia Unesko-Komisiono. Krom la reprezentantoj de la menciita Komisiono kaj de la jugoslaviaj Konsilantaro por Klerigo kaj Kulturo, Instituto por Esplorado de Lernejaj Aferoj kaj aliaj edukaj instancoj, la Konferencon ĉeestis kiel observantoj ankaŭ la oficialaj reprezentantoj de la dana Ministerio por Instruado kaj Klerigo, hungara Ministerio por Klerigo kaj Kulturo, Aŭstria Nacia Unesko-Komisiono kaj de pluraj instruistaj kaj pedagogiaj organizaĵoj. Partoprenis 214 profesoroj, instruistoj kaj pedagogoj el 20 landoj; kune kun la observantoj, entute ĉeestis 260 personoj. Krome, ĉeestis 22 gelernantoj el 5 landoj, por kiuj estis aranĝita aparta programo. Al la Konferenco estis prezentitaj 20 enkondukaj raportoj rilatantaj al la 5 ĉeftemoj: kontribuo de Esperanto al ĝeneralaj edukado kaj instruado; organizaj spertoj rilate la enkondukon de Esperanto en la lernejojn; plibonigo kaj modernigo de la instruado; liberaj aktivadoj de gelernantoj studantaj Esperanton; aktualaj organizaj problemoj. La raportoj estis publikigitaj en formo de 116-paĝa libro jam antaŭ la Konferenco, kio faciligis la laboron dum la plenaj sesioj kaj en la 5 komisionoj. Unu el la bazaj dokumentoj estis la Raporto de CED pri la stato de instruado de la Internacia Lingvo en la lernejoj en la lerneja jaro 1962-63. La Konferenco akceptis plurajn rezoluciojn, el kiuj unu rilatis al kreo de aparta lerneja komisiono*.

* Ĉiuj rezolucioj aperis en Esperanto, 1963, n-ro 10, p. 163.

Plenumante la deziresprimon de la Rezolucio adresita al UEA pri fondo de komisiono — akceptitan kaj aprobitan poste de la Komitato de UEA — la Estraro de UEA formis apartan komisionon kun la nomo Konsulta Komisiono pri Lernejoj (KKL). Ĝi konsistis el Prof. I. Lapenna, E. Malmgren, R. H. M. Markarian kaj P. Zlatnar. Ĝia tasko estis kunordigi la tutan agadon en la lernejoj. La Komisiono tuj establis kontaktojn kun ILEI, TEJO, GEV (Grajnoj en Vento) kaj aliaj organizaĵoj kaj instancoj, kiuj en kiu ajn senco laboras en la sfero de lernejoj. KKL aparte petis la apogon de ILEI kaj efektive, en la posta stadio, tiu kunlaboro estis efika, tiel ke en la Komisionon eniris ankaŭ reprezentantoj de ILEI. La unua kunsido de KKL okazis en la oficejo de CED en Londono la 1-an de februaro 1964. Estis detale pritraktitaj la plej taŭgaj formoj por la realigo de la decidoj de la Beograda Konferenco. La kunsido selektis la plej urĝajn taskojn, inter kiuj troviĝis jenaj: pro manko de pedagogia revuo, la Komisiono establos la necesajn kontaktojn kun la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata, per aparta informilo Lerneja Bulteno, kiu aperados en la revuo Esperanto kaj poste estos regule sendata kiel represaĵo al la lernejoj, kiuj aliĝos al la Interlerneja Interkonsento pri kunlaboro; por helpi al la infanoj akiri Esperantan literaturon kaj entute por kuraĝigi ilin en la lernado de la lingvo, KKL proponis la establon de Fondaĵo Lernejoj; KKL donis sian plenan apogon al Grajnoj en Vento kaj alvokis la geinstruistojn partopreni en tiu elstara eduka laboro; KKL ankaŭ rekomendis al la geinstruistoj abonigi siajn gelernantojn al diversaj infanaj kaj junularaj periodaĵoj; KKL instigis al interlerneja korespondado kaj konsilis vaste utiligi la servon de Koresponda Servo Mondskala de UEA; KKL ankaŭ decidis organizi la duan lernejan konferencon en 1965 en Londono. La membroj de KKL disdividis inter si la taskojn kaj la laboro komenciĝis. Ĉiuj decidoj de la februara kunsido estis realigitaj, kun la escepto de la dua konferenco, kiu, pro teknikaj kaŭzoj, ne povis okazi en Londono en 1965, sed okazis unu jaron poste en Graz. La unua numero de la Lerneja Bulteno aperis en la marta numero de Esperanto, 1964, kaj ĝi regule plu aperadas. Ĝis majo 1973 entute aperis 26 numeroj de tiu bulteno. La agado por pli firme kunligi la lernejojn bone progresis: en 1965 jam 129 lernejoj aliĝis al Interlerneja Interkonsento.

La Dua Internacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata okazis en Graz, Aŭstrio, de la 23-a ĝis la 28-a de julio 1966. La Konferenco estis organizita de la KKL kaj de la Loka Konferenca Komitato sub la prezido de J. Wesian. Ĝi estis sub aŭspicioj de la Aŭstria Nacia Unesko-Komisiono, UEA kaj ILEI. La Konferencon partoprenis 145 geinstruistoj kaj pedagogoj el 22 landoj de Aŭstralio, Azio, Ameriko kaj Eŭropo. Krome, ĉeestis 80 gelernantoj, por kiuj estis aranĝita aparta programo. La ĉefa celo de la Konferenco estis ekzameni la atingojn post la Unua Konferenco. Estis prezentitaj raportoj pri Asociiĝintaj Lernejoj de Unesko; pri la ĉefaj decidoj de la Beograda Konferenco; pri organizo de eksterlernejaj aktivadoj; pri la rilatoj kun internaciaj instruistaj organizaĵoj; pri la tiama situacio de instruado de Esperanto en diversaj landoj; pri Esperanto kiel ebla instrulingvo por afrikaj kaj aziaj landoj; pri unuecigo de ekzamensistemoj por Esperanto; pri la eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj (samtempe dokumento de CED); kaj pri kelkaj aspektoj de Esperanta fonetiko. Tri komisionoj aparte diskutis tiujn punktojn de la raportoj, kiuj rilatis al la instruado de Esperanto en universitatoj, mezgradaj aŭ elementaj lernejoj. La fina Rezolucio de la Konferenco rilatas al edukado por internacia kompreniĝo kaj kunlaborado, kaj al la rolo kiun ludas la Internacia Lingvo. Krome, la Konferenco akceptis nombron da decidoj pri la vastigo de la instruado de Esperanto en la lernejoj; pli firma ligiĝo de la lernejoj, en kiuj la lingvo estas instruata; radioelsendoj kun programoj por infanoj kaj gejunuloj; pli bona utiligo de Esperantaj periodaĵoj por gelernantoj kaj gestudentoj; kreo de apartaj Esperanto-kluboj en lernejoj kaj universitatoj, k.a. Parto de tiuj decidoj estis poste realigita; la aliaj decidoj, ekzemple tiu pri la neceso formi Esperanto-rondojn aŭ klubojn en lernejoj kaj universitatoj, restas daŭre aktualaj.

KKL, kies konsisto plurfoje ŝanĝiĝis, daŭrigis sian laboron ĝis 1970. En tiuj kelkaj jaroj ĝi sukcese entreprenis multajn taskojn, kutime en kunlaboro kun ILEI, landaj Esperanto-asocioj kaj instruistaj organizaĵoj, aŭ kun CED rilate enketojn kaj esplorojn.

La ĉefaj taskoj de la KKL estis internacie kunligi la lernejojn, geinstruistojn kaj gelernantojn, vigligi iliajn kontaktojn kaj kuraĝigi la vastigon de Esperanto-instruado en la lernejoj. Interne de la Esperanto-Movado la Komisiono atingadis tion ĉefe per informoj kaj konsiloj en la Lerneja Bulteno, per multnombraj cirkuleroj kaj leteroj, kunvenoj pri lernejoj dum la UK, personaj kontaktoj, sciigoj kaj alvokoj per radio (Esperanto-fakoj), liverado de taŭgaj dokumentoj de CED por apogi proponojn pri enkonduko de Esperanto en lernejojn aŭ universitatojn de iu lando, k.s. En la eksteraj rilatoj gravan lokon okupis personaj vizitoj al ministerioj pri edukado aŭ kulturo de pluraj landoj, kaj konferencoj kun iliaj respondecaj funkciuloj; raportoj al Unesko pri la progresoj de Esperanto-instruado en lernejoj, konforme al p-to IV.4.224 de la Rezolucio de Unesko de 1954; utiligo de mondaj kampanjoj (ekzemple Internacia Jaro de Edukado) por informoj kaj dokumentoj pri Esperanto en Lernejoj; instigoj aliĝi al la projekto “Asociiĝintaj Lernejoj” de Unesko, kaj aliaj agadoj. Laŭ la propono de KKL, UEA fariĝis asocia membro de FIOCES — la internacia organizaĵo por lernejaj korespondado kaj interŝanĝoj —, utiligis la organon de FIOCES por larĝigi la interlernejan korespondadon per Esperanto, kaj partoprenis en la konferenco de FIOCES en Bombajo, Hindio (decembro 1968).

KKL dediĉis apartan atenton al novaj leĝoj, dekretoj, ministeriaj cirkuleroj kaj similaj aktoj, kiuj rilatis al instruado de Esperanto en lernejoj. Pri tio ĝi regule informadis en la Lerneja Bulteno kaj, koncize, en la Estraraj Raportoj de UEA*.

* Ili troviĝas en la Jarlibro de UEA, 1965-1969, en la ĉapitroj pri lernejoj.

Aliflanke, CED faris pliajn enketojn kaj publikigis dokumentojn pri instruado de la lingvo en lernejoj kaj universitatoj, pri la eduka valoro de Esperanto, pri la efiko de Esperanto-instruado je lernado de aliaj objektoj, pri eksperimentoj rilate la facilecon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj, kaj pri aliaj aspektoj, rekte aŭ nerekte konektitaj kun la traktata demando.

Paralele aktiviĝis la laboro por vastigo de Esperanto-instruado en unuopaj landoj:

En 1964-65 estis atingitaj pluraj sukcesoj. En Argentino (provinco de Santa Fé), estis prezentita leĝpropono pri la deviga instruado de Esperanto en kelkaj klasoj de elementaj kaj duagradaj lernejoj. En Brazilo la ekzemplon de la ŝtato São Paulo sekvis la 14-an de oktobro 1964 la ŝtato Guanabara: laŭ la Leĝo n-ro 588 Esperanto fariĝis elektebla objekto en mezgradaj lernejoj de Rio de Janeiro. En Bulgario, laŭ la Decido n-ro 1874 de la 24-a de decembro 1964, Esperanto fariĝis studobjekto en la Filologia Fakultato de la Universitato en Sofio. En Hispanio estis atingita la plej granda sukceso: fondo de la unua Katedro de Esperanto en La Laguna per Dekreto de la 7-a de decembro 1963. En Hungario Esperanto fariĝis fakultativa studobjekto en la Fakultatoj Jura, Naturscienca kaj Filologia, ĉio laŭ la Rektora Dekreto n-ro 640/1963. En Italio komenciĝis la preparado de leĝpropono pri enkonduko de Esperanto en lernejojn. En Israelo, laŭ la Decido de la Departemento pri Edukado de la Urbestraro de Tel Aviv-Jaffa n-ro 418/13/H de la 23-a de januaro 1964, estis ebligita la lernado de Esperanto en feriaj posttagmezaj rondoj. En Nederlando estis atingita rimarkinda sukceso. La 16-an de julio 1964 la Parlamento amendis la ekzistantan Leĝon pri Elementa Instruado: laŭ la nova leĝo, ĉiu estraro de du tipoj de lernejoj — daŭriga ĝenerala elementa instruado (du jaroj) kaj pli ampleksa elementa instruado (kvar jaroj) — povas enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton. Temas pri lernejoj por infanoj kaj gejunuloj en la aĝo de 12 ĝis 16 jaroj. La Parlamento samtempe modifis la Leĝon pri Pedagogiaj Seminarioj kaj establis oficialan ŝtatan diplomon pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj. En `Pollando`, kie jam pli frue la pozicio de Esperanto en lernejoj estis tre kontentiga, estis por la unua fojo enkondukitaj poentoj pri scio de Esperanto en diplomoj por estontaj geinstruistoj. En Usono estis decidite, ke 24 lernejoj en San Mateo ekinstruos Esperanton, kaj pluraj efektive komencis la instruadon. La Universitato de Kalifornio en Berkeley aranĝis specialan kurson por geinstruistoj.

En 1965-66 aldoniĝis novaj atingoj. En Brazilo kursoj de Esperanto estis enkondukitaj en 4 pliajn lernejojn. En Britio la situacio pliboniĝis, ĉar du regionaj instancoj decidis aranĝi ekzamenojn pri Esperanto en mezgradaj lernejoj, kio fakte okazis.

En 1966-67 la itala Leĝprojekto estis anoncita en la Parlamento kaj ricevis la n-ron 1816. Ekde tiam ĝi estas konata kiel Leĝprojekto 1816. En Pollando, en la kadro de la t.n. projekto “eksperimentado”, Esperanto estis instruata devige en kelkaj lernejoj kaj nedevige en multaj.

En 1967-68 la plej granda evento okazis en Pollando: la Ministro pri Instruado kaj Superaj Lernejoj publikigis Dekreton, per kiu estis aprobita projekto de programo por Esperanto-instruado en ĉiuj lernejoj kiel nedeviga studobjekto.

En 1968-69, pro ŝanĝo de la registaro en Italio, necesis entrepreni novajn paŝojn rilate la Leĝproponon n-ro 1816*. En Aŭstrio estis publikigita dekreto pri la eblo instrui Esperanton kaj aprobita instruplano. En la baltaj respublikoj de USSR Estonio, Litovio, Latvio estis publikigitaj dekretoj pri la enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn sub difinitaj kondiĉoj.

* Bedaŭrinde, malgraŭ la tre bona organizo de tiu agado kaj la granda apogo, kiun la propono ĝuis inter la deputitoj, pro la postaj ŝanĝoj en la konsisto de la Parlamento la afero ankoraŭ ne sukcesis. En 1972 la italaj iniciatintoj renovigis la agadon.

En la periodo 1964-1969 komenciĝis ankaŭ la agadoj sur regionaj niveloj. Al la plej gravaj sendube apartenas la Regionaj Kunordigaj Konferencoj por Enkonduko de Esperanto en Lernejojn, okazintaj en Maribor, Jugoslavio, kun partopreno de Aŭstrio, Hungario, Italio kaj Jugoslavio, al kiuj poste aliĝis ankaŭ Bulgario. Entute okazis 5 Kunordigaj Konferencoj por tiu ĉi regiono: la unua estis en marto 1967; la kvina, kaj lasta ĝis nun, okazis de la 31-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 1972, ĉiam bonege organizitaj kaj apogitaj de la slovenaj edukaj aŭtoritatoj.

Kiel indikas ilia nomo, la ĉefa celo de tiuj ĉi konferencoj estas kunordigi la ekzistantan instruadon de Esperanto en la lernejoj de la 5 landoj, kaj fine atingi, ke la kompetentaj ŝtataj instancoj enkonduku samtempe la devigan instruadon de Esperanto en difinitajn lernejojn de Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio. La Konstanta Organiza Komitato (KOK) troviĝas en Maribor, kaj ĝia sekretario estis Ludoviko Prebil. Lernejaj Komisionoj (LK) funkcias en ĉiuj 5 landoj.

La aktivado en tiu ĉi regiono — nun Regiono I de ILEI, kiu estas organizanta similajn formojn de kunlaboro ankaŭ en aliaj regionoj — estas aparte signifa, ĉar la 5 ŝtatoj havas amikajn oficialajn rilatojn kaj en ili, aldone al pluraj aliaj lingvoj, 8 ĉefaj naciaj lingvoj estas parolataj: la itala, germana, hungara, bulgara, makedona, serba, kroata kaj slovena. Maribor, en Slovenio, prezentiĝas kiel la plej taŭga centro ne nur tial, ĉar Jugoslavio havas najbarajn limojn kun la ceteraj 4 landoj, sed ankaŭ tial, ĉar ĝi troviĝas en la mezo de tiu lingva diverseco. Krome, Slovenio ĉiam havis kaj plu havas unuarangajn organizantojn kaj klerajn laborantojn por la Internacia Lingvo. Tiu regiona kunlaboro jam donis bonajn fruktojn kaj, espereble, produktos ankoraŭ pli bonajn en la estonteco. Laŭ la Protokolo de la 5-a Kunordiga Konferenco (1972), Esperanto estas instruata, aldone al aliaj lernejoj, en 22 eksperimentaj klasoj kun 594 gelernantoj en Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio (Kroatio, Serbio kaj Slovenio), dum por Aŭstrio mankis informoj.

Fine, sed certe ne malplej grave, necesas emfazi la konsiderindan revigliĝon de ILEI kun la nuna, tre internacia kaj agema estraro: ĉefinstruisto R. H. M. Markarian (Britio) kiel prezidanto, D-ro M. Dazzini (Italio) sekretario, kaj Dora Andersson (Svedio) kasistino. Aparte menciinda estas ankaŭ ĝia vicprezidanto H. Sonnabend (Germanio), senlaca organizanto de internaciaj renkontiĝoj kaj seminarioj (ekzemple la Pedagogia Konferenco en Sonnenberg en 1968). ILEI ankaŭ instigas organizon de la landaj sekcioj: rezulte, en 1972 ILEI havis sekciojn en 17 landoj. En 1970 komencis aperadi Internacia Pedagogia Revuo, redaktata de H. Sonnabend. Ekde 1968 H. Sonnabend, kune kun R. H. M. Markarian (la lasta estis membro ekde la fondo de KKL), reprezentis ILEI en la Konsulta Komisiono pri Lernejoj. (En 1973 li fariĝis prezidanto de ILEI.)

En tiaj kondiĉoj KKL decidis okazigi la Trian Lernejan Konferencon. La prezidanto de KKL ricevis la taskon ankoraŭfoje esplori la starpunkton de diversaj registaroj koncerne la eblecon de interŝtata konvencio por laŭgrada kaj paralela enkonduko de Esperanto kiel deviga studobjekto en difinitan nombron kaj tipon de lernejoj almenaŭ en kelkaj landoj. La ampleksa laboro rekomenciĝis en 1968 kaj estis finita antaŭ la Tria Lerneja Konferenco en 1969. Projekto de Konvencio kun eblaj modifoj, apogaj dokumentoj kaj demandaroj estis ellaboritaj. La starpunkto de la registaroj estis esplorita ĉu tra rektaj kontaktoj, ĉu pere de kunlaborantoj en diversaj landoj.

La Tria Internacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata (Tria Lerneja Konferenco) okazis en Dipoli, Helsinki, Finnlando, la 3-an kaj 4-an de aŭgusto 1969. La Konferenco estis organizita de KKL en kunlaboro kun la LKK de la 54-a UK, precipe ĝia komisiito V. Setälä. Ĉeestis oficialaj registaraj reprezentantoj de 7 landoj: Belgio, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Finnlando, Italio, Pollando kaj Svedio; reprezentantoj de 17 landaj Esperanto-asocioj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Germanio (FRG), Hungario, Israelo, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono; la reprezentantoj de 12 landaj sekcioj de ILEI: Aŭstralio, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Francio, Germanio (FRG), Hungario, Nederlando, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono. La ĉefa celo de la Konferenco estis pristudi la eblecojn pri paralela enkonduko de la Internacia Lingvo en la lernejojn kaj universitatojn surbaze de interŝtata konvencio. La bazo de la diskutoj estis tri ĉefaj raportoj: rezultoj de la enketo pri la starpunkto de diversaj registaroj rilate la eblecojn de interŝtata konvencio (Prof. I. Lapenna); rezultoj de la enketo pri la jura pozicio de Esperanto-instruado en 28 landoj (R. H. M. Markarian); rezultoj de la lasta enketo pri la nombro de lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata (Rektoro Helmuth Sonnabend).

Rilate la ĉefan demandon la Konferenco konstatis, ke en la aktualaj internaciaj politikaj cirkonstancoj — kaj ankaŭ pro aliaj kaŭzoj — ankoraŭ ne maturiĝis la kondiĉoj por atingi internacian interkonsenton sur la plej alta nivelo de interŝtata konvencio, sed ke estas pli utile intensigi la klopodojn en unuopaj landoj kaj maksimume kunordigi la agadojn sur regiona nivelo laŭ la modelo de la Maribora Konferenco. Konsiderante tiun fakton, la ĝenerala Rezolucio de la Konferenco antaŭvidas, unuavice, la vastigon de Esperanto-instruado en unuopaj landoj, kaj nur en posta stadio la prikonsideron de interŝtata konvencio. Ĝi tekstas:

Rezolucio de la Tria Lerneja Konferenco

Aŭdinte la raportojn kaj konstatinte, ke:

(i) Konforme al la leĝoj kaj dekretoj reguligantaj la edukan sistemon, la Internacia Lingvo Esperanto estas instruata en aro da elementaj, mezgradaj kaj superaj lernejoj kaj universitatoj de 31 landoj, kaj ke

(ii) La instruado de la Internacia Lingvo ĉiam pli efike servas al edukado por internacia kompreniĝo,

La Konferenco apelacias al instancoj, respondecaj pri la instruado kaj edukado en diversaj ŝtatoj vastigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj prikonsideri subskribon de interŝtata konvencio aŭ alia interkonsento pri laŭgrada enkonduko de la instruado de la Internacia Lingvo en difinitan nombron de lernejoj paralele en pluraj ŝtatoj.

En ligo kun la fundamenta ideo de la Rezolucio, la Konferenco formulis nombron da taskoj kaj sugestoj en la Konkludoj. La plej gravaj el ili estas: intensigi la klopodojn por enkonduko de Esperanto en kiel eble plej multajn lernejojn kaj porinstruistajn seminariojn; atingi oficialigon de studprogramoj por Esperanto; certigi adekvatajn ekzamenojn por Esperanto sur la sama nivelo kiel por aliaj studobjektoj; atingi, ke la edukaj instancoj oficiale agnosku diplomojn, por tiuj, kiuj deziras instrui Esperanton kaj posedas la ceterajn kvalifikojn por instruado en lernejoj; pligrandigi la reton de Esperanto-instruantaj lernejoj, kiuj partoprenas en la projekto de Unesko “Asociiĝintaj Lernejoj”; intensigi la klopodojn en diversaj landoj por atingi eksplicitan juran rajton instrui Esperanton en la lernejoj.

Per tio la Konsulta Komisiono pri Lernejoj kompletigis la taskojn, kiujn ĝi prenis sur sin en 1964. Intertempe, kiel montrite, ILEI tiom fortikiĝis, ke ĝi mem sentis sin sufiĉe forta por plue daŭre prizorgi kaj evoluigi la laborojn, pri kiuj okupiĝis KKL. Sekve, laŭ la propono de ILEI, la Estraro de UEA, kun la aprobo de la Komitato, malfondis KKL en 1970.

La ĉefaj konkretaj rezultoj de tiu tuta ampleksa postmilita agado estas prezentitaj en plej konciza formo en la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro.

4.6.2 Juraj Eblecoj por Instruado de Esperanto en Diversaj Landoj

En 1968-69 CED entreprenis enketon (komisiito R. Markarian) por eltrovi la jurajn eblecojn instrui la Internacian Lingvon en diversaj landoj. La celo estis ne nur ekscii la pozicion de Esperanto en kiel eble plej multaj naciaj edukaj sistemoj, sed ankaŭ havigi dokumentan materialon por apogi proponojn pri enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn de tiuj landoj, en kiuj tiaj eblecoj ankoraŭ ne ekzistas.

La suba trarigardo estas farita ĉefe surbaze de la dokumento de CED B/IV/14 de la 28-a de junio 1969, sed kun kelkaj kompletigoj. Kvankam la informoj rilatas nur al 27 landoj, ĝi tamen donas klaran bildon pri la diversaj eblecoj instrui la lingvon en lernejoj. Samtempe ĝi indikas la vojon, laŭ kiu oni povas klopodi enkonduki ĝian instruadon en tiuj landoj, kie ĝi ankoraŭ ne estas instruata.

Jen la situacio en ĉiu el la 27 landoj, pri kiuj estis eble havigi informojn:

Aŭstralio: Ekzistas neniu jura preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto en la lernejoj. Lernejestroj mem rajtas decidi ĉu instrui ĝin aŭ ne.

Aŭstrio: Per Dekreto 102 de la Federacia Ministerio por Instruado de la 23-a de februaro 1968, oni donis al Esperanto la pozicion de fakultativa instruobjekto kun po du lecionoj semajne. Laŭ la instruplano oni povas instrui Esperanton en la 3-a kaj 4-a klasoj de ĉeflernejoj (12-14-jaraj infanoj).

Per Dekreto de la sama Ministerio de la 28-a de aŭgusto 1946, B1 5058-IV/8/1946, estis starigita en Vieno (kaj poste ankaŭ en Innsbruck kaj Salzburg) Ŝtata Ekzamen-Komisiono pri Esperanto. La oficiala ekzamenregulo estis publikigita en la Bulteno de la Instruministerio Verordnungsblatt des Bundesministeriums für Unterricht, Stück 10 v. 1/10/46.

Belgio: En 1963 la Instruministerio, en respondo al Senatano Vandermeulen diris, ke la instruado de Esperanto inter “kromaj kursoj” ne estas malpermesita. Tio signifas, ke lernejestro rajtas enkonduki la lingvon laŭ sia propra iniciato.

La 30-an de majo 1968, D-ro P. Denoël kaj s-ro G. Vanbreuse estis akceptitaj en la Instruministerio. Tie alta funkciulo diris al ili, ke iu normala aŭ perfektiga lernejo, malfermante kurson de Esperanto-instruado por estontaj instruistoj, povas peti de la ministro la agnoskon de tiu kurso kaj de la diplomo disdonota post celkonforma ekzamenado. Oni aldonis, ke tiu konsentita agnosko povos esti konsiderata kiel ĝenerala oficialigo, valora por aliaj similaj lernejoj. En 1968, la unua kurso malfermiĝis en la Lieĝa Supera Pedagogia Lernejo.

Brazilo: La 11-an de oktobro 1968 la Departemento pri Unuagrada kaj Mezgrada Instruado komunikis, ke la Federacia Konsilantaro pri Edukado rekonas la valoron de instruado de Esperanto kaj permesas enkondukon de la lingvo en mezgradajn lernejojn kiel nedeviga objekto, sed, konforme al la validaj leĝoj kaj konsiderante la malsamajn kondiĉojn en diversaj ŝtatoj, lasas tiurilate la iniciaton al la interesitoj.

Britio: La Edukministro deklaris en 1949, ke la Ministro estas nek por nek kontraŭ la instruado de Esperanto. Lernejestroj rajtas decidi ĉu enkonduki Esperanton aŭ ne. Tion konfirmis letero de la Edukministerio de la 30-a de marto 1949, subskribita de la Parlamenta Sekretario D. R. Hardman.

Ekde 1965 ekzistas ŝtata ekzameno pri Esperanto, en la kadro de Certificate of Secondary Education (atestilo pri duagrada edukiĝo), por lernejanoj kiuj studis dum minimume kvin jaroj en iu ajn duagrada lernejo. Esperanto povas esti instruata devige, dum lernejaj horoj.

Bulgario: Esperanto-instruistoj ricevas ĉiun helpon kaj subtenon de la registaro, kaj la lingvo estas instruebla kiel fakultativa temo. Ekzistas oficiala studprogramo.

Ĉeĥoslovakio: La instruado de Esperanto ne estas malpermesita kaj en kelkaj lernejoj ĝi okazas en “libervolaj interesrondoj” kaj eĉ en la oficialaj atestoj povas esti mencio pri ĝia lernado.

Finnlando: Esperanto povas esti instruata fakultative ekster la oficialaj horoj.

Francio: En dokumento de la 11-a de oktobro 1938, la tiamaj Direktoroj pri Teknika kaj Duagrada Edukado rekomendis al la Rektoroj de la diversaj “Akademioj” tra Francio subteni la disvastigon de Esperanto-instruado. Ili aparte menciis la eblecojn por instruado de Esperanto dum la t.n. “direktitaj agadoj” ekster la oficiala lerneja horaro.

Germanio (FRG): La nunan situacion difinas la decido de la Ministroj pri Kulturaj Aferoj de ĉiuj Landoj (Länder) de la 4-a/5-a de novembro 1954, reviziita la 28-an/29-an de septembro 1961: “La enkonduko kiel deviga objekto estas malakceptita; la instruadon de Esperanto en libervolaj studgrupoj nenio malhelpas.”

Hindio: Estas neniu preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto.

Hispanio: Esperanto povas esti instruata dum “kromaj horoj” laŭ la elekto de la lernanto.

Hungario: Esperanto povas esti instruata laŭ Dekreto 25386/1963 (Kleriga Bulteno, Jaro VII, n-ro 19, la 1-an de oktobro 1963, paĝo 430. “La instruado de lingvo Esperanto en ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj”.) Oni rajtas instrui Esperanton en la kadro de la oficiala horaro en ĝeneralaj lernejoj (klasoj 5-8), kondiĉe ke la instruisto finis la kursojn de Hungara Esperanto-Asocio por lingvo-instruado. En mezlernejoj Esperanto povas esti instruata kiel fremda lingvo, nedevige, laŭ la Ministeriaj Instrukcioj, n-ro 69/1957/M.K.12/M.M.

Israelo: Dum 1967 kaj 1968 oni komencis instrui Esperanton en du mezgradaj lernejoj en Natanja kun permeso de lernejestroj kaj la Edukministro. En 1967 la Edukministro eldonis tri mil ekzemplerojn de broŝuro pri la instruado de Esperanto en mezgradaj lernejoj. Sekve, okazis en multaj lernejoj prelegoj pri Esperanto, en la kadro de socia edukado. Ekzistas Esperanto-ekzamenoj kiel por aliaj temoj kaj la instruistoj estas pagataj por la Esperanto-instruado.

Italio: Cirk. Let. Prot. N. 12411 de la 11-a de februaro 1951 de la Ministro de Publika Instruado informis ĉiujn Provveditori agli Studi, t.e. la oficialulojn ŝarĝitajn en ĉiuj provincoj pri kontrolado de la unuagradaj kaj mezgradaj lernejoj, ke la instruado de Esperanto devas esti favorata almenaŭ en tiuj centroj, kie jam troviĝas kvalifikitaj instruistoj. Sekve, oni rajtas instrui Esperanton kiel elekteblan studobjekton kun permeso de la lernejestro, dum kromaj horoj. La instruistoj ne ricevas pagon.

La Leĝpropono n-ro 1816 estis denove prezentita al la Parlamento la 23-an de majo 1969 kaj ricevis la novan numeron 1489. Ĝi celas la fakultativan instruadon de Esperanto al 9-10-jaraj gelernantoj dum lernejaj horoj: se elektita kiel lernobjekto, Esperanto fariĝas deviga dum tri jaroj, post kio ĝi ricevas mencion en la lerneja diplomo. Kiel menciite, la projekto ankoraŭ ne fariĝis leĝo. Pro diversaj kaŭzoj estis necese renovigi la agadon en 1972.

Japanio: En gvidlibroj por instruistoj de mezgradaj lernejoj (11-19-jaraj lernantoj) estas klare menciite, ke oni rajtas oficiale instrui Esperanton se la instruisto havas diplomon. La temo estas unue fakultativa, sed post la elekto fariĝas deviga; kaj la instruado okazas ne en la kadro de lingvo-instruado, sed en tiu de sociaj studoj.

En la Manifesto de la Japana Socialista Partio troviĝas punkto, kiu celas, post eventuala enoficiĝo, la devigan enkondukon de Esperanto kiel unua lingvo en ĉiujn elementajn lernejojn.

Jugoslavio: Laŭ letero n-ro 61-10/65-1 de la 18-a de marto 1965, la Ĉefo de la Kabineto ĉe la Federacia Sekretariato por Klerigo kaj Kulturo informis Jugoslavian Esperanto-Ligon, ke aparta permeso por la instruado de Esperanto ne necesas, ĉar ĝi jam estas inkluzivita inter la aliaj lingvoj, kiuj povas esti fakultative instruataj en Jugoslavio.

Kanado: Ĉiu provinco respondecas pri siaj propraj edukaj aranĝoj. Estas neniu leĝo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto, sed nuntempe Esperanto estas instruata ĉefe kiel klubagado post lernejaj horoj.

Kolombio: Oni rajtas instrui Esperanton, sed nur sub la kondiĉo, ke tiu instruado ne kontraŭas la ŝtatan sekurecon, publikan moralon aŭ ordon. Se instruata, ĝi estas fakultativa temo.

Madagaskaro: Esperanto povas esti instruata kondiĉe, ke la instruisto posedas aŭ (i) Ateston pri Kapableco de la Franca Esperanto-Instituto (antaŭ la 9-a de februaro 1968), aŭ (ii) la korespondan diplomon de la Malgaŝa Esperanto-Instituto mem.

Nederlando: Esperanto estis enkondukita en la daŭrigajn elementajn kaj la duagradajn lernejojn laŭ Reĝa Decido de la 16-a de julio 1964, kiu estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la 13-a de aŭgusto 1964, n-ro 307.

Laŭ Reĝa Decido de la 23-a de decembro 1964, publikigita en la Oficiala Gazeto de la 14-a de januaro 1965, n-ro 574, estis enkondukita la ŝtata diplomo L.O. Diplomo pri Esperanto, kiu estas akirebla nur por profesiaj instruistoj. Ili ricevas pagon por la Esperanto-instruado. La leĝo pri la prepara scienca instruado ebligis, ekde la 1-a de aŭgusto 1968, la elekton de Esperanto kiel fakultativa studobjekto en diversaj mezgradaj lernejoj.

Novzelando: Ne ekzistas preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto, kvankam la Eduka Akto listigas diversajn studobjektojn, kiuj estas devigaj. Esperanto ne estas menciita, sed lernejestro rajtas utiligi proksimume kvin horojn semajne laŭ sia bontrovo; kaj la instruado de Esperanto estas permesita en la kadro de tiuj horoj kaj tiu bontrovo, t.e. kiel fakultativa studobjekto.

Rilate al elementaj lernejoj, oficiala gvidlibro pri la instruado de la angla lingvo sciigas, ke oni rajtas etendi la lingvo-sciojn de la infanoj per la instruado de lingvoj, i.a. ankaŭ Esperanto.

Pollando: Dokumento, publikigita la 1-an de decembro 1967, detale klarigas la studprogramon por la instruado de Esperanto en la unuaj tri jaroj de la lernado en elementaj kaj mezaj lernejoj. La lingvo estas oficiale instruebla, nedevige, en la kadro de eksterlecionaj studoj. Instruistoj povas ricevi oficialan rajtigilon por la instruado de Esperanto.

Sudafriko: Estas neniu preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto.

Svislando: Estas neniu preskribo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto; la kantonoj mem rajtas decidi pri tio.

USSR: Kun la permeso de la edukaj aŭtoritatoj oni rajtas instrui Esperanton fakultative dum kromaj horoj.

Aparta situacio ekzistas en tri SSR. Ekde septembro 1969 la Ministerio pri Klerigo de Estona SSR permesas la instruadon de Esperanto en la 8-a klaso de la lernejoj, kondiĉe ke troviĝu kompetenta instruisto kaj ke minimume 15 gelernantoj elektu la kurson. En Litova SSR, laŭ Decido de aprilo 1969, estas eble instrui Esperanton en mezgradaj lernejoj. En la komenco estis 19 lernejoj, en kiujn estis enkondukitaj kursoj de Esperanto. La nova decido estis anoncita per 40-paĝa oficiala broŝuro de la Edukministerio de Litova SSR, en 3.000 ekzempleroj (Užsienio kalbu ir Esperanto kalbos fakultatyviniu užsiemimu: Programos. Kaunas: Šviesa, 1968).

Laŭ la nova programo Esperanton povas lerni la klasoj 7-a ĝis 11-a kaj la objekto estas fakultativa. La oficiala studprogramo antaŭvidas instruadon de 1½ horoj semajne. La dokumento atentigas, ke la Internacia Lingvo estas “la plej rapide lernebla el ĉiuj lingvoj de la mondo”, kaj ke ĝi donas bazon por la posta lernado de aliaj lingvoj. Laste, ankaŭ la Ministerio pri Edukado de Latva SSR eldonis instruprogramon de Esperanto, devigan por ĉiuj lernejoj, kie troviĝas instrukapablaj konantoj de la lingvo kaj interesiĝantoj por lernado. Unuiĝo de Instruistoj organizis la unuajn oficialajn kursojn de Esperanto, ne nur por instruistoj, sed ankaŭ por aliaj personoj. La instruistoj ricevas salajron.

Usono: Estas neniu leĝo por aŭ kontraŭ la instruado de Esperanto. La lernejestro, kutime kun la aprobo de la lerneja konsilantaro (lokaj civitanoj), povas fari decidon pri la enkonduko de Esperanto.

4.6.3 Lernejoj kun Esperanto kiel Studobjekto

Post la Dua Mondmilito, ok fojojn estis faritaj enketoj pri la stato de Esperanto en lernejoj de ĉiuj gradoj kaj specoj: elementaj, duagradaj, porinstruistaj, komercaj, metiaj aŭ similaj. En kelkaj el la enketoj estis inkluzivitaj ankaŭ universitatoj, dum en aliaj kazoj estis faritaj apartaj enketoj pri la stato en universitatoj kaj samrangaj lernejoj. En la subaj informoj estas donitaj kompletaj ciferoj pri ĉiuj lernejoj, unuavice kaj ĉefe laŭ la rezultoj de la enketoj. Necesas atentigi, ke en la norda hemisfero la lerneja jaro daŭras proksimume de septembro ĝis junio. Tial estas uzita la esprimo “dum la lerneja periodo 1946-47” aŭ simile por la ceteraj lernejaj jaroj. Sed en aliaj partoj de la mondo la lerneja jaro komenciĝas kaj finiĝas en aliaj monatoj. Tial, la rezultoj de la enketoj rilatas aŭ precize al la lerneja jaro kiel indikite, aŭ al unu el la du kalendaraj jaroj: la antaŭe menciita, aŭ la posta. Esence, tio ne ŝanĝas la aferon, ĉar la celo ja estas doni superrigardon pri Esperanto kiel studobjekto en lernejoj en difinitaj periodoj kun iom da interspacoj.

Ĉi tie estas donitaj nur la landoj, en kies lernejoj Esperanto estis instruata en difinita lerneja jaro, la nombro de lernejoj por ĉiu unuopa lando, kaj la nombro de ĉiuj gelernantoj. La du ciferoj post la nomo de la lando indikas la nombron de lernejoj kaj la nombron de gelernantoj, kiuj lernis Esperanton. Ekzemple: “Britio 15/1160” signifas, ke Esperanto estis instruata en 15 britaj lernejoj kaj ke la nombro de ĉiuj gelernantoj estis 1.160. En la statistikaj trarigardoj, precipe en tiuj faritaj de CED ekde la lerneja jaro 1955-56, troviĝas nombro da aliaj precizaj informoj: nomo de la lernejo; tipo: unuagrada, duagrada, universitato kaj samranga lernejo; ĉu la lernejo estas nur por knaboj, nur por knabinoj, aŭ miksita kaj la preciza nombro de ĉiuj gelernantoj en ĉiu el la menciitaj kategorioj; kondiĉoj por instruado de Esperanto, precipe ĉu oficiala aŭ neoficiala, deviga aŭ nedeviga, en la instruprogramo aŭ ekster ĝi; longeco de la kursoj (nombro de jaroj); nomo de la instruisto kaj adreso de la lernejo.

Jen, do resumaj informoj, bazitaj ĉefe sur la publikigitaj dokumentoj:

En la lerneja jaro 1946-47 Esperanto estis instruata en jenaj landoj: Belgio 2/23, Britio 15/1160, Bulgario 1/30, Ĉeĥoslovakio 6/210, Danlando 2/75, Finnlando 2/50, Francio 12/244, Greklando 12/1111, Hungario 4/111, Italio 1/25, Nederlando 5/92, Norvegio 2/42, Novzelando 1/10, Pollando 5/130, Svedio 3/286, Usono 2/4. Entute do Esperanto estis instruata en 75 lernejoj en 16 landoj al 3.603 gelernantoj. La statistika trarigardo estis publikigita en la Jarlibro de UEA, Dua Parto, 1947.

En la lerneja jaro 1950-51 la situacio estis: Aŭstrio 7/185, Brazilo 1/150, Britio 22/1539, Bulgario 1/12, Ĉeĥoslovakio 8/147, Danlando 2/11, Finnlando 2/102, Francio 28/408, Germanio 23/558, Greklando 13/1613, Hungario 1/25, Italio 2/120, Jugoslavio 2/60, Nederlando 11/273, Norvegio 1/12, Pollando 1/49, Svedio 3/49. Entute, do Esperanto estis instruata en 128 lernejoj de 17 landoj al 5.313 gelernantoj. Same kiel en la antaŭa periodo, ankaŭ en tiu ĉi Greklando estis la plej forta. Kelkaj landoj aperis en la listo, dum aliaj malaperis. La statistiko estis publikigita en la Jarlibro de UEA, Dua Parto, 1951.

En 1954 estis farita urĝa enketo nur pri la nombro de lernejoj kun Esperanto kiel studobjekto en diversaj landoj, sed ne pri la nombro de gelernantoj kaj aliaj detaloj. Tiun enketon entreprenis CED por havigi la plej lastajn informojn pri la stato de Esperanto en lernejoj, tuj antaŭ la Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazonta en novembro-decembro 1954 en Montevideo. La rezulto de tiu enketo estis: Aŭstrio 7, Brazilo 1, Britio 21, Danlando 1, Finnlando 1, Francio 28, Germanio 23, Greklando 3, Hungario 1, Italio 2, Jugoslavio 36, Nederlando 11, Norvegio 1, Svedio 3, Usono 19, do entute 158 lernejoj en 15 landoj. Estas rimarkinde, ke en tiu ĉi jaro Jugoslavio havis la plej grandan nombron da lernejoj, dum Britio, Francio kaj Germanio solide konservis la poziciojn.

En la lerneja jaro 1955-56 la situacio prezentiĝis jene: Aŭstrio 3/35, Belgio 1/25, Britio 17/806, Ĉeĥoslovakio 2/47, Danlando 1/21, Finnlando 3/71, Francio 17/230, Germanio (FRG) 9/237, Hispanio 2/30, Hungario 1/15, Italio 9/314, Japanio 3/219, Jugoslavio 53/1813, Kanado 1/12, Maroko 1/30, Meksikio 1/19, Nederlando 10/219, Novzelando 1/10, Norvegio 3/53, Svislando 3/65, Usono 2/58. En tiu ĉi lerneja jaro aperas Japanio, Maroko kaj Meksikio; Jugoslavio faris plian rimarkindan progreson. Entute, do, estis 143 lernejoj kun 4.329 gelernantoj en 21 landoj.

Novzelanda klaso: En la lerneja jaro 1968-69, en 543 lernejoj de 31 landoj oni instruis la Internacian Lingvon al 16.505 gelernantoj.


En la lerneja jaro 1959-60 la situacio konsiderinde pliboniĝis: Aŭstralio 1/80, Aŭstrio 2/70, Belgio 1/10, Brazilo 6/330, Britio 20/883, Bulgario 1/70, Ĉeĥoslovakio 1/20, Danlando 5/144, Finnlando 4/128, Francio 43/1277, Germanio (FRG) 9/511, Germanio (GDR) 1/15, Greklando 11/2200, Hispanio 2/21, Hungario 8/199, Italio 19/588, Japanio 4/146, Jugoslavio 171/5429, Nederlando 7/134, Norvegio 5/?, Novzelando 4/120, Pollando 9/382, Soveta Unio 2/41, Svedio 1/10, Svislando 4/95, Urugvajo 2/23, Usono 3/111. La plej rimarkindaj progresoj estis faritaj en Francio kaj Jugoslavio. Por la unua fojo aperas Soveta Unio kaj Urugvajo. Entute estis 346 lernejoj kun 13.037 gelernantoj en 27 landoj.

En la lerneja jaro 1962-63 la stato estis: Argentino 3/192, Aŭstrio 8/141, Aŭstralio 3/74, Belgio 5/110, Brazilo 6/429, Britio 28/1361, Bulgario 46/1479, Ĉeĥoslovakio 4/60, Danlando 17/308, Finnlando 6/229, Francio 71/1516, Germanio (FRG) 14/222, Germanio (GDR) 1/19, Greklando 11/692, Hispanio 6/107, Hungario 39/867, Irlando 1/31, Italio 23/1089, Japanio 26/428, Jugoslavio 139/3021, Kanado 2/21, Nederlando 7/64, Norvegio 1/10, Novzelando 3/85, Pollando 77/3350, Portoriko 1/44, Rumanio 1/10, Soveta Unio 2/25, Svislando 1/10, Svedio 2/24, Urugvajo 1/5, Usono 8/249, aŭ entute 563 lernejoj kun 16.272 gelernantoj en 32 landoj. Denove aperis kelkaj novaj landoj. La plej rimarkindaj progresoj estis faritaj en Bulgario, Hungario, Jugoslavio kaj Pollando.

En la lerneja jaro 1965-66 Esperanto estis lerneja studobjekto en: Argentino 4/83, Aŭstralio 4/314, Aŭstrio 3/31, Belgio 6/183, Bermudo 1/?, Brazilo 7/482, Britio 33/1554, Bulgario 87/4200, Cejlono 1/?, Ĉeĥoslovakio 8/79, Ĉinio 3/59, Danlando 4/60, Finnlando 6/137, Francio 63/1316, Germanio (FRG) 13/135, Gronlando 1/12, Hindio 1/20, Hispanio 3/63, Hungario 27/583, Israelo 4/40, Italio 18/485, Japanio 10/212, Jugoslavio 14/452, Kanado 1/25, Koreo 1/360, Meksikio 1/200, Nederlando 12/322, Norvegio 1/20, Novzelando 5/1301, Pollando 57/3071, Rumanio 1/?, Soveta Unio 1/100, Svedio 4/48, Svislando 1/7, Urugvajo 1/?, Usono 19/348, Vjetnamo 1/?, entute 427 lernejoj kun 16.302 gelernantoj en 37 landoj. Necesas atentigi, ke, kompreneble, neniu statistiko estis absolute kompleta, ĉar okazis, ke lernejoj ne respondis al demandaroj, aŭ faris tion tro malfrue, aŭ ellasis la nombron de gelernantoj, sed en tiu ĉi lerneja jaro la nombro de ellasoj estis pli alta ol en la antaŭaj enketoj. Tio aparte koncernas Jugoslavion, el kiu venis informoj nur pri 14 lernejoj. En la trarigardo aperas pluraj novaj landoj, el kiuj aparte menciindaj estas Bermudo, Cejlono, Ĉinio, Gronlando, Hindio kaj Koreo. Tiun ĉi enketon faris CED en kunlaboro kun ILEI. Konsiderante la menciitajn mankojn kaj ellasojn, CED publikigis Dok. B/IV/12 en formo de nur provizora statistiko.

STATISTIKA TRARIGARDO

Lerneja jaro Nombro de Ĉefa fonto kaj ev. rimarkoj
landoj lernejoj gelernantoj
1946-47 16 75 3.603 Jarlibro, II, 1947; V. Nixon
1950-51 17 130 5.313 Jarlibro, II, 1951; ILEI (V. Nixon)
1953 16 160 Arkivo de CED; enketo farita de D. Kennedy
1955-56 21 143 4.329 Dok. de CED B/IV/4; D. Kennedy
1959-60 27 346 13.137 CED:B/IV/8; D. Kennedy kun la helpo de M. Kennedy
1962-63 32 563 16.272 CED:B/IV/9; D. Kennedy kun la helpo de M. Kennedy
1965-66 37 427 16.302 CED:B/IV/12; Olle Olson kiel komisiito de CED kaj ILEI; nekompleta
1968-69 31 543 16.505 CED:B/IV/15; H. Sonnabend kiel komisiito de CED kaj ILEI kun la helpo de K.Ruff

En la lerneja jaro 1968-69 la lerneja situacio prezentiĝis jene: Argentino 5/167, Aŭstralio 1/25, Aŭstrio 3/57, Belgio 5/88, Brazilo 7/356, Britio 25/1815, Bulgario 75/2439, Ĉeĥoslovakio 23/330, Danlando 8/84, Finnlando 3/63, Francio 43/612, Germanio (FRG) 9/143, Gronlando 1/20, Hindio 1/42, Hispanio 3/84, Hungario 96/1937, Irlando 1/12, Israelo 4/76, Italio 23/974, Japanio 38/515, Jugoslavio 35/926, Kanado 1/34, Koreo 11/388, Nederlando 8/172, Novzelando 25/1318, Pollando 56/3300, Rumanio 1/15, Soveta Unio 4/110, Svedio 2/22, Svislando 3/17, Usono 23/364. Entute, do, Esperanto estis instruata en 543 lernejoj kun 16.505 gelernantoj en 31 landoj. Rimarkindaj estas la progresoj en Bulgario, Hungario kaj la tre firma pozicio de Pollando, dum aliflanke Jugoslavio, kvankam plu relative forta, tamen ĉesigis la instruadon de Esperanto en sufiĉe granda nombro da lernejoj.

Ĉiuj supraj ciferoj pri la nombro de landoj, lernejoj kaj gelernantoj, kiel ankaŭ la pli detalaj en la fontaj dokumentoj, estas minimumaj, ĉar (i) en kelkaj kazoj estis absolute maleble ricevi informojn el tiu aŭ alia lando; (ii) en aliaj kazoj mankis iuj informoj, ekzemple pri la nombro de gelernantoj en iu lernejo, kvankam la lernejo mem estis indikita; (iii) okazis ankaŭ, ke la respondecaj geinstruistoj ne reagis je la petoj kaj ne resendis la plenigitajn demandarojn, eĉ kiam forestis eksteraj malhelpoj por fari tion. En ĉiu okazo, la nombro de lernejoj kaj gelernantoj estis — laŭ fidindaj fontoj — pli altaj, sed, pro manko de pruvaj dokumentoj, CED limigis sin nur al materialoj havigitaj pere de la menciitaj enketoj kaj subskribitaj de respondecaj enketitoj.

4.6.4 Universitatoj

Aldone al la ĝeneralaj enketoj pri instruado de Esperanto en la lernejoj, la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo aparte okupiĝis ankaŭ pri la Internacia Lingvo kiel studobjekto en universitatoj kaj samrangaj altlernejoj en diversaj landoj.

La unua enketo estis farita en 1953 kaj la rezultoj publikigitaj en Dok. B/V/1. Alia enketo estis entreprenita en 1955 kaj la rezultoj aperis en Dok. B/V/2. La lasta enketo okazis en 1969-70. La ĉefaj rezultoj troviĝas en la suba trarigardo. En ĝi estas menciitaj, laŭvice, jenaj informoj pri ĉiu lando kaj urbo: 1. Nomo de la universitato aŭ samgrada institucio; 2. Jaro de fondiĝo, se konata; 3. Katedro aŭ lektorato; 4. Deviga aŭ nedeviga objekto (ev. ekzamena objekto).

Montriĝas, ke fakte ekzistas nur unu katedro de la Internacia Lingvo (Esperanto), nome en La Laguna, Tenerife, Hispanio (Prof. Juan Régulo-Pérez), dum en ĉiuj aliaj kazoj temas pri “lektoratoj”. Pro la grandaj diferencoj inter la sistemoj de supera edukado en diversaj landoj — kaj same granda malsameco de universitataj titoloj — la esprimo “lektorato” estas uzita en la plej ĝenerala senco de la vorto, nome kiel objekto en oficiala universitata instruprogramo (ne sporada kurso), tute egale ĉu temas pri Esperanto kiel sendependa studobjekto en lingvoscienca fakultato (aŭ egalgrada institucio), aŭ nur pri aldona objekto en la kadro de alispeca fakultato, ekzemple jura, naturscienca, filozofia ktp. Cetere, en kelkaj landoj “filozofia fakultato” estas ofte fakultato, kiu instruas ne nur filozofion, sed ankaŭ lingvosciencon kaj unuopajn lingvojn.

Kun tiuj rezervoj kaj atentigoj, la situacio prezentiĝas jene:

Aŭstrio

1. Innsbruck: 1. Instituto de Kompara Lingvistiko, Filozofia Fakultato, Leopold-Franzens-Universität; 2. 1948; 3. lektorato; 4. nedeviga.

2. Wien: 1. Hochschule für Bodenkultur; 2. 1946; 3. lektorato, 4. nedeviga.

Britio

3. Liverpool: 1. Filozofia Fakultato de la Universitato; 2. 1931; 3. lektorato; 4. nedeviga.

4. Southampton: 1. School of Navigation, Universitato; 2. nekonata; 3. neoficiala; 4. nedeviga.

Bulgario

5. Sofio: 1. Fakultato de Slava Filologio de la Sofia Universitato; 2. 1924; 3. lektorato ĉe la katedro de Ĝenerala Lingvistiko; 4. nedeviga, sed ekzamena por tiuj, kiuj tion deziras.

6. Sviŝtov: 1. Fakultato, Instituto por Altaj Ekonomiaj kaj Financaj Studoj; 2. 1962; 3. lektorato; 4. nedeviga, sed ekzamena.

7. Varna: 1. Supera Instituto por Nacia Ekonomio “Dimitâr Blagoev”; instruata en du fakultatoj: (i) Komerca kaj Varscienca Fakultato kaj (ii) Fakultato pri Librotenado; 2. 1962; 3. katedro pri fremdaj lingvoj (rim.: en la kadro de la katedro estas instruataj la angla, germana, Esperanto, franca kaj rusa); 4. nedeviga.

Sciencuniversitato de Budapeŝto: Prof. d-ro István Szerdahelyi lekcias en la kadro de la Katedro de Ĝenerala Lingvistiko kaj Fonetiko.


Ĉeĥoslovakio

8. Praha: 1. Husova Fakultato Praha, Dejvice; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. nedeviga.

Finnlando

9. Helsinki: 1. Helsingin Yliopisto (Universitato de Helsinki); 2. 1967; 3. lingvoinstruo (instruas “lingvoinstruisto”, kiu ne havas la titolon de lektoro aŭ pli altan) por studentoj de ĉiuj fakultatoj; 4. nedeviga.

Francio

10. Aix-en-Provence: 1. Faculté des Lettres et Sciences Humaines de la Universitato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. nedeviga.

Germanio (FRG)

11. Hamburg: 1. Universitato de Hamburg; 2. 1950, renovigita en 1954; 3. komisio de la lektoro por ĉiuj studentoj; 4. nedeviga.

12. Saarbrücken: 1. Universität des Saarlandes, Filozofia Fakultato; 2. 1968; 3. instrukomisio (Lehrauftrag) same kiel en Hamburg; 4. nedeviga sed eblas atestoj egalvaloraj al semestraj ekzamenoj.

Hispanio

13. La Laguna (Tenerife): 1. Instituto pri Lingvoj de Universidad de La Laguna; 2. 1963; 3. katedro; 4. deviga kaj ekzamena objekto por la enskribitoj.

Hungario

14. Budapest: 1. Sciencuniversitato, Filozofia Fakultato; 2. nemenciita; 3. lektorato en la kadro de la katedro pri Ĝenerala Lingvistiko kaj Fonetiko; 4. deviga kiel tria fako, ŝtatekzamena objekto.

15. Esztergom: 1. Instruista Akademio; 2. 1967; 3. lektorato de fremdaj lingvoj; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto por la enskribitoj.

16. Pécs: 1. Pedagogia Altlernejo; 2. 1967; 3. lektorato de fremdaj lingvoj; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto por la enskribitoj.

Italio

17. Caltagirone: 1. Supera Lernejo por Sociaj Asistantoj kun rango de Fakultato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. deviga kaj ekzamena objekto.

18. Catania: 1. Supera Lernejo por Sociaj Asistantoj kun rango de Fakultato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. deviga kaj ekzamena objekto.

Japanio

19. Takamatu: 1. Meizen Tanki Daigaku (Universitato); 2. nekonata; 3. nekonata; 4. nekonata.

20. Takamatu: 1. Kagawa Daigaku (Universitato); 2. nekonata; 3. nekonata; 4. nekonata.

Jugoslavio

21. Zagreb: 1. Fakultet Ekonomskih Nauka (Fakultato de Ekonomikaj Sciencoj), Universitato de Zagreb; 2. 1925; 3. lektorato; 4. nedeviga.

Koreo

22. Taegu: 1. Yeungnam Universitato; 2. 1951; 3. lektorato; 4. nedeviga.

23. Taegu: 1. Kyongbuk Universitato; 2. nekonata; 3. lektorato; 4. nedeviga.

24. Taegu: 1. Pedagogia Kolegio; 2. nekonata; 3. nekonata; 4. nekonata.

Nederlando

25. Amsterdam: 1. Universiteit van Amsterdam (Universitato de Amsterdam), Filologia Fakultato; 2. rekonfirmita en januaro 1969; 3. privatdocenteco; 4. nedeviga.

Pollando

26. Kraków: 1. Filologia Fakultato de Uniwersytet Jagielloński; 2. 1946; 3. lektorato; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto.

27. Kraków: 1. Supera Pedagogia Altlernejo, Filologia Fakultato; 2. 1958; 3. lektorato; 4. nedeviga, sed ekzamena objekto.

28. Szczecin: 1. Agrikultura Altlernejo; 2-4 nekonataj.

29. Toruń: 1. Universitato de N. Kopernik; 2-4 nekonataj.

Usono

30. Elizabethtown: Elizabethtown College (Kolegio), Departemento de Lingvoj; 2. 1951; 3. lektorato; 4. nedeviga.

Entute, do, ekzistas unu katedro kaj 29 lektoratoj en 16 landoj. Laŭ la statistiko de 1953, ekzistis 20 lektoratoj en 8 landoj, sed eĉ ne unu katedro.

Kompreneble, en sufiĉe multaj universitatoj estas plu farataj kursoj de Esperanto, sed tia instruado, kvankam tre grava, ne troviĝas en la universitataj programoj. Aparte menciindaj estas la kursoj en kelkaj usonaj universitatoj en 1971 kaj 1972. Ilia nombro multiĝas kaj oni povas atendi, ke baldaŭ formiĝos lektoratoj aŭ similaj gradoj kun konstanta karaktero almenaŭ en kelkaj el ili, ekzemple en Fort Lauderdale (Florido), en Carbondale (Suda Illinois), Berkeley (Kalifornio).

4.6.5 Konkludaj Rimarkoj

Kelkaj konkludoj altrudiĝas.

La unua estas, ke granda laboro jam estas farita ankaŭ sur tiu ĉi kampo, ofte kun pozitivaj rezultoj. Iom atenta studo de la publikigitaj materialoj montras, ke en la postmilita periodo estas farita daŭra, solida progreso, kvankam certe ne spektakla, malgraŭ multaj malfacilaĵoj. Evidentiĝas ankaŭ, ke en multaj kazoj estas rimarkebla konsiderinda fluktuado: enkonduko de la lingvo en la lernejojn kaj instruado dum kelkaj lernejaj jaroj, kaj subita malapero el la instruprogramoj. Aliflanke, ekzistas ankaŭ multe da konstanteco en aliaj kazoj: seninterrompe la samaj lernejoj aperas en la statistikoj. Estas sendube, ke la situacio multe dependas ne nur de la kvalito kaj amplekso de agado en lernejaj medioj, ĉu fare de unuopuloj, ĉu de la kompetentaj Esperanto-organizaĵoj, sed ankaŭ de la starpunkto, kiun havas la edukaj aŭtoritatoj; kaj tiu starpunkto siavice multe dependas de la ĝenerala politika klimato en unuopa lando en difinita periodo.

Plua konkludo estas, ke la malsamecoj rilate la atingojn estas ofte tre grandaj. Se en difinita periodo Esperanto estas instruata en 171 lernejoj kun 5.429 gelernantoj nur en unu lando (Jugoslavio en 1959-60), dum en ĉiuj aliaj 26 landoj ĝi estas instruata en 175 lernejoj kun entute 7.708 gelernantoj, en multaj landoj eĉ nur en unu aŭ du lernejoj kun kelkdeko da gelernantoj, tiam forestas la ekvilibro, kiu estas esence grava por instruado de lingvo vere internacia laŭ siaj karaktero kaj celo. Tio, samtempe, klare indikas la vojon por plua agado: paralela vastigado de Esperanto-instruado en kiel eble plej multaj lernejoj de diversaj landoj laŭ la modelo de la kunordigaj aktivadoj de Maribor. Nur paralela, samtempa, maksimume egala vastigo garantias solidajn sukcesojn kaj la finan oficialigon en formo de interŝtata konvencio.

4.7 ESENCA BIBLIOGRAFIO

La Esperanto-Societo (diversaj aŭtoroj). Eld. de UEA, Rotterdam 1966.

Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Genève 1929.

Ŝirjaev, I., (ĉefred.), Enciklopedio de Esperanto. Vol. I kaj II. Budapest 1933-34.

Zamenhof, L. L., Fundamento de Esperanto (notoj kaj lingvaj rimarkoj de D-ro A. Albault). Marmande 1963. Zlatnar, P., Esperanto kaj Lernejo. Ljubljana 1959.

Periodaĵoj:

CED-Dokumentoj en la serio B, precipe B/IV/1-15 kaj B/V. Jarlibro de UEA, Dua Parto, Rotterdam, 1947-1972, aparte en la ĉapitroj pri lernejoj ekde 1964; aparte ankaŭ p. 133-183 en la Jarlibro por 1971.