Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

DUA PARTO

LITERATURO

ĈAPITRO 5

KARAKTERIZOJ DE LA ESPERANTA LITERATURO

5.1 ESPERANTO KAJ LITERATURO

La Internacia Lingvo estas antaŭ ĉio lingvo. Lingvo estas la manifestiĝo de la hereda homkapablo paroli: tiu lasta evoluis dum la homiĝa procezo, paralele al la evoluo de la laborteknikoj kaj do paralele al la kompleksiĝo de la sociaj rilatoj kaj vivo.

Lingvo estas interhoma socibaza komuniksistemo, kiu esence konsistas el bone difinita, analizebla son-sistemo (kie la sonoj estas en limigita nombro), kaj el bone difinitaj, analizeblaj signif-unuoj (konsistantaj el son-kunmetaĵoj). La kunmeto de la signif-unuoj laŭ analizeblaj reguloj estas la premiso de analizebla homa lingvo: tio signifas, ke homa lingvo devas kapabli transdoni teorie senfinajn signifojn (t.e. realeco-analizerojn, formitajn laŭ lingvaj kategorioj, ĝenerale apartaj laŭ la lingvoj), per nur limigita nombro da lingvaj (sonaj) signoj.

En ĉiu lingvo, la lingva uzo devas kiel eble plej proksimiĝi al socia normo, por ke ĝia efikeco (komprenateco) estu maksimuma.

Sed la socia normo estas io ekstrapolita: ĝi ekzistas ja, sed nur kiel struktura centro, kiel fakta centro de ekzistantaj lingvo-tensioj, do kiel rezultanto de la interago de pluraj fortoj, nur malofte konverĝaj.

Tiu socia normo, kiun ni konsideras dinamika, speguliĝas en la individuoj: inter la socia lingvonormo kaj la lingvo plene individua (kiu povas eventuale esti eĉ nekomprenebla) ekzistas individua normo, kiu estas la rezultanto inter la neceso esti komprenata kaj la neceso enkategoriigi en la ekzistantajn lingvokategoriojn (penskategoriojn) ankaŭ perceptojn esence fremdajn al tiuj lingvaj (pensaj) kategorioj.

Estas ĝuste la neceso esprimi lingve nelingvajn spertojn, tio, kio kreas problemon de lingva “elvokiveco” (la problemon de la afekcia nuanco de la lingvo-esprimoj).

Necesas tamen ion tuj klarigi: nelingvaj kategorioj (ekz. afekciaj perceptoj) povas esti tre bone esprimataj per nelingvaj rimedoj: voĉ-aliigo, eksklamoj (aĥ!, oj!), vizaĝesprimoj, gestoj, korpa sinteno, parolrapido, ktp.

Sed en la literatura skriblingvo, kiu dependas ja de alia, aparta socia normo, ĉar ĝi estas uzata alicele kaj sub aliaj kondiĉoj (skribe!) ol la parollingvo, la afero ne estas tiel simpla.

(a) Oni povas uzi eksklamojn, sakrojn, k.a., kompreneblajn, ĉar akceptitajn en lingva normo, aŭ uzi ortografiajn signojn.

(b) Oni povas “eksplike” aldoni klarigojn pere de frazo aŭ adjektivo (kiuj kutime ne povas redoni la tutan intencitan mesaĝon).

(c) Oni povas uzi metaforan eksplikon (tradician — aŭ tute novan, se ĝi estas senpere travidebla).

(ĉ) Oni povas uzi... nenion! Kaj lasi, ke la leganto mem komprenu, laŭ sia eduko, gusto, socia deveno, vivepoko. Ofte estas tiel, kiam verkisto skribas en tre persona lingvo aŭ por difinita sociklaso. Kaj pro tio ni rimarkas la jenan fenomenon: multaj el la “asociiĝoj”, kiujn ni perceptas en la verkoj de la klasikuloj, fakte venas de nia hodiaŭa persona interpreto, kaj ne estis celitaj de la tiamaj aŭtoroj: ni rigardas ilin tra ĉi-epokaj okulvitroj, kaj eltiras konkludojn konformajn al nia hodiaŭa lingva kaj literatura sentemecoj.

(d) Oni povas uzi stilrimedojn, kiuj jam entradiciiĝis. Tio estas tre malfacila. Tiu tradicio estas tre ŝanĝiĝema: ĝi aliiĝas laŭ la epokoj, laŭ la socia deveno de la aŭtoro, kaj ofte laŭ la klasaparteno de la legantoj, celataj de la aŭtoro. Tiu tradicio devas unue ekesti: devas ekekzisti socia homgrupo, kiu interrilatas, eĉ se nur malstrikte, per iaj strukturoj (do devas ekzisti ia/j centro/j), kiu uzas tiun lingvon por literaturaj celoj. Nur tiel, iom post iom, tiuj ŝanĝiĝemaj sed nepre necesaj tradici-bazaj stilrimedoj vekantaj asociiĝojn povas ekesti.

Pli ol 80-jara literatura uzo de Esperanto, originale kaj traduke, ekzistigis, per grupinterna necesprocezo, kvanton da lingvaj esprimrimedoj por nelingvaj esprimendaĵoj. Kiel en ĉiuj lingvoj, ili ne estas ĝenerale eltireblaj el la vortaroj, sed estas aparte lernendaj el la praktika literatura uzo, malsama laŭ la epokoj kaj laŭ la sociaj klasoj.

5.2 ESENCAJ TRAJTOJ
5.2.1 Enkonduko

Unu el la plej nekonataj faktoj estas la ekzisto de originala literaturo esperantlingva.

Dank’ al la unua literatura periodo, dum kiu floris ĉefe tradukliteraturo, kaj dum kiu fiksiĝis, tiamaniere, la fundamentoj de lingva kaj kultura tradicioj, povis, je certa momento, kreski propra, aŭtonoma Esperanta literaturo ĝis alta valornivelo.

Tiu originala literaturo estas rigardebla el pluraj vidpunktoj.

5.2.1.1 Rilatoj inter la Originale Esperantlingva Literaturo kaj la Literaturoj Nacilingvaj. — Estas nekontestebla fakto, ke ekzistas reciprokaj influoj interliteraturaj. Literaturaj “modoj”, ĉiam surbaze de ekonomi-sociaj faktoroj, estiĝas en iu ajn literaturo (ĝenerale en “grava” literaturo, pro kaŭzoj ĉi tie neanalizeblaj), kaj de tie ili migras al aliaj. Tie ili enradikiĝas nur se ekzistas la socia faktoro, kiu faciligis la estiĝon de ĉi tiuj novaj esprimtendencoj en la influanta literaturo; alie, ili efemere aperas sub la plumo de nur malmultaj entuziasmuloj, kaj malaperas senspure. Tiu “modo”-migrado okazas duvoje: tra la tradukoj kaj tra la rekta fremdlingva scio de aŭtoroj.

Iel analoge en Esperanto: sendube la nacilingvaj verkistoj influis la Esperantajn aŭtorojn: ĉu Auld estus pensebla, tia, kia li estas, sen la influo de Ezra Pound? Kaj ĉu Miĥalski sen Majakovskij?

En plurklasa ŝtato rolas kompreneble ankaŭ klaskonsciaj faktoroj: tio eksplikas la estiĝon ekz. en Sovetio, Japanio, Bulgario ktp., de komunistaj verkistoj esperantlingvaj, kiujn oni povas unuigi en aparta, internacia skolo ne nur pro enhavaj similecoj, sed ankaŭ pro ia ĝis nun neniam funde analizita komuna formo. Ĉi tie rolas kompreneble ankaŭ verŝajne nacilingva influo. Ĝi estas plej bone videbla ekz. ĉe Léon Bergiers: li ne estus imagebla ekster sia politika agado en Belgio kaj sen konsidero al lia kono pri la tiama franca socikritika literaturo.

En la literaturo de Esperanto gravas ankaŭ la tradukoj, kvankam verŝajne ne tiom enhave, kiom lingve kaj poetike.

Sed se la supra teorio estus senkorekte valida, la literaturo de Esperanto devus esti multe pli varia kaj multe pli multforma ol ĝi fakte estas.

Ni devas ja konsideri, ke ekzistas unuecigaj faktoroj: la unua estas la interna strukturo de la Esperanta kulturo: tradicio, lingvostudoj, kutimoj. Verkisto-ekzemploj, pli-malpli nivele devigaj aŭ instigaj, unuecige influas la aŭtorojn. La dua estas la fakto, ke la plejparto de la Esperanto-verkistoj apartenas al eŭropaj landoj, kie, kompare kun Afriko kaj Azio, regas sufiĉe unuecaj ekonomi-sociaj situacioj, kaj kie la lingvoj parolataj apartenas ĝenerale al la sama lingvotipo. Tie, kie la socie-ekonomia situacio evoluis historie tute malsame, kaj kie la lingvo apartenas al lingvotipo tute malsama, tiu “komuneco” estas tiel evidenta, ke pro tio povis kreiĝi naci-influitaj skoloj kun propra, longdaŭra tradicio, kiel ekz. en Japanio.

5.2.1.2 La Esperanta Literaturo kaj la Internacia Sfero. — Se ni konscias, ke homo vivas en tri sferoj (regiona, nacia kaj internacia), ni ankaŭ konscias, ke tiuj tri sferoj estas fakte dinamikaj strukturoj, interkonektitaj, kies teoria analizo povas tamen ne ĉiam konfirmiĝi en la praktiko. Ekzemple, por la Romanĉoj ekzistas lingvo familia, vilaĝa, preĝeja, lerneja, radia, revua (la romanĉa), kaj lingvo ĵurnala, politika, ŝtata, scienca, fremdulkontakta (la germana). La tri sferoj ĉi tie ne estas plu divideblaj: ilia konsisto-strukturo dividiĝas laŭ aliaj strukturaj “centroj”. Tio neniel malfirmigas la ĝeneralan valoron de la sfero-teorio: ĝi nur instigas la leganton al la teori-strukture dinamika kompreno de tiuj konceptoj.

Cetere, ankaŭ la internacia sfero ne estas io, kio unuece, konstante, senhalte evoluas kaj pligrandiĝas. Ĉar ĝi konsistas el pluraj strukturoj, interkonektitaj inter si kaj kun la subaj strukturaj grupoj (la nacia sfero), ĝi ŝanĝiĝas rezulte de la ŝanĝiĝoj en la kunmetitaj strukturoj. La rezulto de tiuj fortoj estas nomata, sur pli alta nivelo ol la nacia, “internacia”: neniel devige, ĝi progrese kaj plivastiĝe antaŭeniras, sed en kelkaj ekonomiaj-politikaj situacioj ĝi povas eĉ malgrandiĝi.

Ĉar Esperanto, pro la konsisto de la kolektivo, kiu ĝin akceptis kaj uzas, estas lingvo de tiu sfero, estiĝas objektiva kontraŭdiro inter la nediskutebla progreso en la disvastiĝo de Esperanto kaj la malgrandiĝo de internacia sfero. Tio, parte, reflektiĝas je kultura nivelo en malkonkordoj.

Analizo de la nuntempaj antagonismoj evidentigas, ke ili fontas ĉefe el la kontraŭaĵo inter la alte evoluintaj rimedoj de produktado kaj la postrestintaj formoj de ekonomiaj, kaj tial ankaŭ de sociaj kaj politikaj rilatoj. Sur internacia nivelo tio, interalie, reflektiĝas en la ekzisto mem de ŝtatoj en la nuna formo, nome aŭ fakte suverenaj aŭ kun suverenecaj pretendoj, kio grave malhelpas aŭ eĉ malebligas kunlaboron en la solvado de mondaj problemoj, daŭre amasiĝantaj, kiuj, fakte, ne estas solveblaj krom per komunaj fortoj. Ĝi ankaŭ kaŭzas la antagonismon inter la riĉaj ŝtatoj, kiuj plu riĉiĝas, kaj la malriĉaj, kiuj relative kaj proporcie plu malriĉiĝas. Ie en la mezo troviĝas pluraj mezgrandaj kaj relative malgrandaj ŝtatoj, kies ekonomia, socia kaj politika sistemo permesas riĉiĝon per propraj, enlandaj fortoj, sen ekspluatado de aliaj landoj. Kompreneble, interne de ĉiu unuopa ŝtato, depende de ĝia ekonomia-socia-politika strukturo, manifestiĝas multnombraj aliaj antagonismoj, kiuj, en la lasta linio, havas kiel plej profundan radikon la fakton, ke la sociaj, politikaj kaj kulturaj institucioj nur tre malfacile kaj malrapide adaptiĝas al la novaj rimedoj de produktado.

La antagonismoj de la realaĵo reflektiĝas ankaŭ en la literaturo. Tio eksplikas la fakton, ke ankaŭ en la Esperanta literaturo — kaj originala kaj traduka (unuavice koncerne la elekton de la tradukota originalo) — manifestiĝas la samaj kontraŭdiroj. Ĉar Esperanto estas la lingvo de la priskribita internacia sfero kaj spegulas ties internajn kontraŭdirojn, studo de la Esperanta literaturo, precipe originala, sen studo de la nuntempa socia kaj politika realaĵo, povas konduki nur al pseŭdokonkludoj, kaj ne al realecklariga analizo.

5.2.1.3 La Interna Strukturo de la Originala Esperanta Literaturo. — Ekzistas tamen ankaŭ historio de la Esperanta lingvokulturo (i.a. de la literaturo). Tio signifas, ke la nunaj Esperantaj verkistoj troviĝas en certaj, analizeblaj rilatoj kun la pasintaj, kaj ke inter la verkistoj ekzistas rilatoj plurnivelaj, el kiuj kelkaj, inter iuj verkistoj, aperas regule: tiun fakton ni nomas “ekzisto de skolo”.

Ĉi tie stariĝas la problemo de la periodigo de la Esperanta literaturo.

5.2.1.4 Periodigo de la Esperanta Literaturo. — La historion de la Esperanta literaturo oni povas facile dividi en tri periodojn: la unua, ĝis la Unua Mondmilito; la dua, ĝis la Dua Mondmilito; la tria, post la Dua Mondmilito. Ĉi tiu divido estas nescienca: tiuj, kiuj proponis ĝin, tre bone konscias pri tio, sed ĝi estas komforta, kvankam oni povus diskuti pri la jenaj konstatoj:

(a) Se la triparta divido de la poezio (nome de la liriko originala) estas facile konstatebla, ĝi estas tamen nur tre duba koncerne la prozon (ĉefe la novelon), kaj neekzistanta koncerne la romanon kaj la dramon.

(b) Ankaŭ koncerne la lirikon, la periodoj ne dividiĝas klare: ekzistas verkistoj, kies verkoj aperis ankaŭ dum la tria periodo, kvankam ilin oni kutime alkalkulas al la dua periodo; krome, kelkaj poetoj de la unua periodo estas aktivaj ankoraŭ hodiaŭ.

(c) Cetere, okdek jaroj estas tro mallonga tempo por permesi korektan dividon.

Por pli klare enkadrigi la problemon, oni konsideru jenajn punktojn:

(a) Ni tuj rimarkas, ke la verketo de E. Privat Tra l’ Silento estas enhave tre matura, sed forme ankoraŭ ligita al la unua periodo, dum Mondo kaj Koro, de Kalocsay, estas forme revolucia, dum enhave ĝia parenceco kun la verkoj de la unua periodo estas ankoraŭ videbla almenaŭ esence. Tio povas signifi, ke la aldonoj de novaj enhavoj (signifoj) en formoj klasikaj, sed ĉiam pli perfektaj, en difinita momento eksplodigas la malnovajn formojn, kaj kreas novajn.

(b) Analoge, ankaŭ la enhava nivelo plialtiĝas salte. Sekve, oni konstatas la ekziston de reciproka dependo inter formo kaj enhavo, kiu reliefiĝas el la evoluo de la literaturo.

(c) La rilatoj inter la malsamaj literaturaj branĉoj estas ankaŭ konsiderendaj, ĉar ili baziĝas sur la aparta Ligo, kiu ekzistas inter la lingvo kaj la kolektivo, kiu parolas ĝin. Fakte, la parolataj lingvoj havas du ĉefajn apliko-kampojn: unuflanke la esprimon de la personaj analizoj laŭ propraj penso-kategorioj (liriko), aliflanke la esprimon de komunaj, sociaj kaj socie komprenendaj analizoj (teatro). La unuiga sintezo el ambaŭ estas la romano. Laŭ tiu leĝo, Esperanto (komence nura skriblingvo, kun nur tre malstrikte organizita parolanto-kolektivo) prezentis unue lirikan literaturon (nematuran, ĉar la instrumento — la lingvo mem — tiam ne estis jam tute elprovita). Nur poste estiĝis la teatro: ĝi estis unue fuŝa, sed kun la jaroj ĝi pliboniĝis, kiel simptomo de la transformiĝo de la skriblingvo Esperanto al parolata lingvo. La plifirmiĝo kaj pliampleksiĝo de la socia kolektivo, kiu uzas Esperanton, kaŭzos sendube la ekeston de plenvalora teatro; ĝi siavice influos pozitive ankaŭ la romanon, kiu ĝis nun restis ftiza, kun kelkaj esceptoj des pli atentindaj.

(ĉ) Necesas klarigi, ke la postresto de iuj aŭtoroj en la forma kaj enhava evoluo de la literaturo dependas de multaj faktoroj objektivaj kaj subjektivaj (izoleco, persona fiksiĝo al malnovaj formoj, k.a.).

(d) Estas rekonsiderenda la problemo de nacilingva influo je la Esperanta literaturo. Verŝajne la skoloj ne estas tiom “internaciaj”, kiom esence “landaj”: ĉirkaŭ ili grupiĝas ankaŭ alilandaj aŭtoroj, depende de ilia socia aparteno, mondkonceptoj kaj internacia situacio.

5.2.2 Literaturscienca Studo pri Originalaj Esperanto-Verkistoj

Unu el la plej fruaj aludoj al kreiĝanta literaturo originala estas prelego de Edmond Privat farita en 1911, Pri Esperanta Literaturo (eld. 1912), kiu provis analizi la etoson, laŭ kiu ĝi ekestas kaj plue evoluos. En 1932 aperis interesaj, tamen nun iom malnoviĝintaj skizoj de L. Totsche (L. Tárkony) sub la titolo De Paĝo al Paĝo. Tiuj priskriboj de pluraj Esperanto-verkistoj havas nuntempe preskaŭ nur historian intereson, ĉar la kadro de la verko estas iom mallarĝa kaj multaj juĝoj profunde aliiĝis. Tamen ĝi enhavas ankoraŭ trafajn konsiderojn. Al Ora Libro (1937) F. Szilágyi kontribuis per artikolo “Liriko en Esperanto”; la sama verko enhavas ankaŭ skizon pri la Esperanta prozo.

En Esperanto 60-jara (1947) la Nederlandano G. J. Degenkamp pritraktas ĉefe la lingvoevoluon, kiun li dokumentas per elektitaj fragmentoj el diversperiodaj verkoj. La unua provo verki sisteman historion de la Esperanta literaturo estis farita de la Ĉeĥo Vlastimil Novobilský; lia Skizo pri la Esperanta Literaturo (1956) iom suferas pro la manko de antaŭaj organikaj historioj. La evoluon de la Esperanta liriko priskribis William Auld en sia antaŭparolo al Esperanta Antologio (1958). Didaktike pensita, sed kritike ne ĉiam korekta estas Kvar Prelegoj pri Esperanta Literaturo (1960) de la Sloveno Drago Kralj. En 1964 aperis 33 Rakontoj: La Esperanta Novelarto redaktita de R. Rossetti kaj F. Szilágyi, kun enkonduko de I. Rotkvić. La antaŭparoloj literaturscience analizas la evoluon kaj nunan situacion de la Esperanta prozo. En la dua volumo de Gvidlibro por Supera Ekzameno (1966), redaktita de A. Pechan, troviĝas ĉapitro pri la historio de la literaturo en Esperanto, kiun verkis K. Kalocsay kaj Henri Vatré; temas pri kritike valora, informe riĉa, analize trafa superrigardo. Diego Selso (ps. de Adán Hrynkiewicz) prezentis en 1966 resuman enkondukon, Niaj plej Grandaj Verkistoj.

Ekzistas kelkaj studoj pri unuopaj verkistoj. Pri Zamenhof aperis sennombraj artikoloj, kiuj prilumas lian agadon kiel iniciatinto de Esperanto, kiel pensulo, kiel oratoro, kiel homarano. Majstran analizon de lia aktivado kiel lirikisto prezentas du artikoloj de Marjorie Boulton kaj de John Francis, aperintaj en Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, 1960.

En la unua volumo de Arĝenta Duopo (1937) estas pluraj studoj pri Kalocsay kaj Baghy, sed la plej ĝisdataj, kaj metode modernaj, aperis ĉefe postmilite, en La Nica Literatura Revuo. Al Ora Duopo (1966) S. Szathmári kontribuis studon pri Baghy kaj L. Tárkony pri Kalocsay.

Kalocsay mem studis plurajn poetojn, ĉefe el la unua periodo de Esperanto, en Norda Prismo: nome L. Belmont (pseŭdonimo de L. Blumenthal), Cl. Bicknell, St. Z. Braun, M. Hankel, Cz. Kozłowski kaj J. van Schoor. Studojn pri Bulthuis verkis Nekrasov en La Nova Epoko kaj en La Nova Etapo. La sama Nekrasov aperigis studojn ankaŭ pri T. Jung, N. Hohlov kaj E. Miĥalski (ĉiuj en La Nova Epoko). Du studojn, unu pri Varankin, la alian pri Miĥalski, verkis W. Auld en La Nica Literatura Revuo.

5.2.3 Ĝeneralaj Karakterizoj de la Esperanta Literaturo

Estas malfacile, ofte eĉ neeble, skizi pritrakton de la ĝeneralaj karakterizoj de literaturo. Ili dependas de la socia konsisto kaj de la historia evoluo de ĝia parolanta kolektivo, kaj ankaŭ de la nombro kaj nivelo de la aŭtoroj, kiuj verkis en tiu lingvo.

Oni facile povas rimarki, ke el forma vidpunkto la Esperanta literaturo estas kompleta, kelkrilate eĉ pli kompleta ol aliaj literaturoj, ĉar ĝia fleksebleco kaj la internacieco de ĝia parolanta kolektivo permesis la akcepton de pluraj diversoriginaj (eĉ eksterhindeŭropaj) beletristikaj formoj.

La koncizeco de Esperanto, ŝuldata al ĝiaj “resumaj” formoj, nacilingven ofte netradukeblaj, faciligis la estiĝon de liriko. Kontraŭe, la fakto, ke Esperanto unue estis preskaŭ ekskluzive skribata lingvo, malfaciligis la estiĝon de dramo kaj de romano. La iom post iom perfektiĝanta transformiĝo de Esperanto en parolatan lingvon kreas la necesajn lingvajn kaj psikologiajn fundamentojn, sur kiuj kreskos kaj floros ankaŭ tiuj branĉoj de la beletro, kiuj ĝis nun ne estis tre sukcesaj.

La enhavaj karakterizoj de la literaturo en Esperanto estas multnombraj kaj malfacile skizeblaj, ĉar ili multe dependas de la verkistoj mem. Tamen frapa estas la ekzisto de ĝenerale homeca kaj humanisma etoso, kiu en la plej sukcesaj verkoj esprimiĝas ne religiece, sed etike, kaj ofte ankaŭ soci-inspire. Tiu humanismo formas la bazon de la lingva (kaj pro tio socia) agado de la Esperanto-Movado kaj estas nedisigebla de la literaturo de Esperanto. Ĝi estas trovebla en ĉiuj literaturaj kampoj: dum la lastaj dudek jaroj oni rimarkas ĝin en ampleksaj poemoj kiuj pritraktas la problemojn de la homo, de la vivo kaj de la mondo (Auld, Francis, De Kock, Chaves, k.a.). Tiuj poemoj, elstaraj forme kaj enhave, estas sendube unu el la plej tipaj trajtoj de la moderna Esperanta literaturo.

Plenrajte oni povas konkludi, ke malofte estas studebla literaturo pli zorge kaj ameme flegata ol la Esperanta literaturo: malgraŭ la limigiteco de la disponeblaj rimedoj, ĝi estas valora juvelo, ĉiam pli kreskanta kaj fajlata; sen troigo oni povas aserti, ke nuntempe Esperanto estas lerninda fare de literatur-amantoj pro la valoro de sia originala literaturo.

Estas utile aldoni, ke delonge establiĝis la kutimo karakterizi diversajn grupojn da verkistoj per la esprimo “skolo”. Ekz., jam en la frua periodo oni distingis la francan kaj slavan skolojn. Efektive, pri “skolo” en la vera senco de la vorto oni povas paroli nur se temas pri grupo da aŭtoroj, kiujn kunligas — kaj distingas disde aliaj verkistoj — difinitaj komunaj trajtoj de ilia verkaro el enhava kaj forma vidpunktoj. Juĝante laŭ tiu kriterio oni trovas, ke en la Esperanta originala literaturo tutcerte estas eble apliki tiun terminon al la Budapeŝta kaj, ĝis iu grado, al la Skota Skoloj, malpli al la japana kaj socialista-proleta skoloj, kaj nur kun grandaj rezervoj al aliaj “skoloj”: slava, norda, franca ktp. Tamen, sekvante la establitan tradicion, en la sekvanta ĉapitro kaj aliloke en tiu ĉi verko ofte estas uzata la esprimo ne nur por la Budapeŝta kaj Skota Skoloj, sed ankaŭ por indiki grupojn da aŭtoroj, kiujn markas ilia nacieco aŭ sociaj-politikaj celadoj, sed kies verkaro ne posedas iajn komunajn, aparte signifajn, enhavajn kaj formajn karakterizojn. En tiu lasta kazo “skolo” estas nenio alia ol esprimo por signi difinitan aron da verkistoj, kiuj pro sia nacia origino aŭ socia aparteno kontribuis per siaj verkoj al riĉigo de la Internacia Lingvo ankaŭ el leksikologia kaj stila vidpunktoj.

5.3 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Arcaini, Enrico, Dalla linguistica alla glottodidattica. Torino 1968.

Auld, William, L’Espéranto, langue litteraire (CED-Dok. D/I/3). Londono 1962.

—, “La Internacia Lingvo kiel belarta tradukilo”. Lapenna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 54-67.

—, Mitoj kaj faktoj pri Esperanto (CED-Dok. A/IV/7). Londono 1965.

Falkenhahn, Viktor, “Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj strukturo de Esperanto”. Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 18/19, p. 3-11, 17-28.

Gregor, D. B., La kultura valoro de Esperanto (CED-Dok. A/IV/8). Londono 1967.

Hollitscher, Walter, Aggression im Menschenbild. Frankfurt/Main 1970.

Lapenna, Ivo, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.

Manders, W. J. A., Interlingvistiko kaj Esperantologio. Purmerend 1950.

Martinet, André, Grundzüge der allgemeinen Sprachwissenschaft. Stuttgart 1963.

de Saussure, Ferdinand, Cours de linguistique générale. Lausanne-Paris 1916.

Schaff, Adam, Filosofia del linguaggio. Roma 1969.

Stalin, Marr, Balibar, Marxismus und Fragen der Sprachwissenschaft. München 1968.

Tauli, Valter, Introduction to a theory of language planning. Uppsala 1968.

Verloren van Themaat, W. A., “Whorfian linguistic relativism and constructed languages”. International Language Reporter, vol. 15, 1969, n-ro 53, p. 19-24. Waringhien, Gaston, Lingvo kaj vivo. La Laguna 1959. Whorf, Benjamin L., Sprache, Denken, Wirklichkeit. Reinbek 1963.

ĈAPITRO 6

ORIGINALA BELETRO

6.1 LA MONDLINGVA SITUACIO INTER 1850 KAJ 1887
6.1.1 Mondlingvaj Provoj

Esperanto ne estas la unua provo por la solvo de la mondlingva problemo. Jam en la deksepa kaj dekoka jarcentoj aperis planlingvaj projektoj (paroleblaj, aŭ nur skribeblaj), kelkaj eĉ kompletaj (t.e. kun gramatiko kaj vortaro). Tiuj projektoj estis ĝenerale neuzeblaj, parte pro sia tro artefarita, tro ampleksa, detalsinteza ŝajnfilozofia gramatiko, parte pro la plene apriora vortaro, konstruita laŭ ide-analizaj principoj, kies ellernado superis la parkerkapablojn eĉ de la aŭtoroj mem.

Cetere, en tiu epoko la internacilingva problemo estis sentata preskaŭ nur de kleruloj, je kies dispono efikis tamen ankoraŭ internacie la latina kaj la franca. Krome, tiuj fruaj planlingvistoj ofte komprenis siajn provojn nur kiel instrumenton por “klarigi”, t.e. por “racie analizi” la pensojn.

Io ne estas forgesenda: jam tiam aperis kelkaj malmultaj lingvoskemoj (pri io plia ja neniel temas) bazitaj sur la ekzistantaj lingvoj. Plej rimarkindaj tiurilate estas la verko de la franca sciencisto Ph. Labbé (1650) kaj tiu de nekonata germana aŭtoro (pseŭdonimo: Carpophorophilus, 1732). Sed post 1850 la socia situacio ĉiam pli rapide aliiĝis. La burĝa sistemo de produktado troviĝis en plena ekspansio en Britio, Francio, Belgio, kaj starigis la unuajn bazojn en Germanio. En la ekonomike plej evoluintaj ŝtatoj ĝi komencis serĉi novajn merkatojn eksterlandlime kaj transmare.

En ĉi tiu ĉiam pli rapidiĝanta mondo, la apero de la kompleksa ide-analiza kaj detale ellaborita projekto de la hispana prelato Sotos-Ochando (1845) ne povis havi daŭran sukceson. Laŭ E. Drezen, la grava politika kaj socia klasaparteno de la aŭtoro permesis al lia projekto atingi ioman disvastiĝintecon: kunhelpis cetere la fakto, ke tiam Hispanio troviĝis ekster la ekevoluanta fluo de la kapitalismo.

Por instrui la projekton de Sotos-Ochando aperis pluraj lernolibroj. Oni publikigis kelkajn provojn de scienca terminologio, broŝurojn, kaj oni fondis propagandan societon kaj eĉ bultenon (1861-1864). Sed la esenca vivmalkapablo de tiu projekto montriĝis en la baldaŭa disfalo de ĝia movado, konsistanta ekskluzive el hispanaj kleruloj.

Multaj aliaj projektoj aperis, poste, ĉiam pli ofte. Kelkaj estis teorie uzeblaj, kiel Pantos Dimou Glossa, de la Franco L. de Rudelle (1859), kaj Universalglot, de iu nekonata Franco (pseŭdonimo: Pirro, 1868). Ĉefe ĉi-lasta projekto sukcesis kunigi regulecon de la gramatiko kun aposterioreco de la vortotrezoro kaj simpleco de la lingvostrukturo.

6.1.2 Volapük

Nur en 1879 sonoris la horo de tutmonda lingvo praktike uzebla: tiujare la badena prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912) publikigis en la revuo Sionsharfe (Litzelstetten, Germanio) unuajn skizojn, kaj en 1880 la unuan libron de sia lingvoprojekto Volapük. Dank’ al la revuo, kiun Schleyer redaktis, dank’ al la energio, per kiu li eklaboris, dank’ al la detaleco de la verko, kiun li pretigis, kaj dank’ al la reguleco (se ne simpleco), kiun la projekto almenaŭ unuavide ŝajnigis, ĝi iĝis rapide konata.

Tamen, el lingva vidpunkto, Volapük estis nete malsupera al multaj ĝis tiam aperintaj projektoj, ekz. al Universalglot.

Supozeble oni do devas konsideri aliajn kaŭzojn de la sukceso. Unue: la lingva problemo en tiuj jaroj akriĝis; due: la personeco de Schleyer estis sendube altira; trie: la aspekto de Volapük mem ludis rolon: kvankam tre regula, ĝi estis aglutina lingvo tre riĉa de morfologiaj strukturoj, kiuj iel proksimigis ĝin al ia tiutempa (popularscienca) sanskrita “lingva idealo”. Volapük baziĝis plue sur la etnaj lingvoj, kvankam ĝi aspektis sekreta lingvo: tio ne estis senefika ĉe la tiutempe kriptografie interesitaj homoj, ekz. A. Kerckhoffs. Ankaŭ ĝia mallongeco ludis rolon: ni ne forgesu, ke en tiu epoko multiĝis la stenografiaj provoj kaj ke mallongeco estis pro tio pli-malpli senkritike tre ŝatata.

La fiasko de Volapük, tiel subita, kiel rapida estis ĝia kresko, ŝuldiĝas al lingvaj kaj movadaj faktoroj. Unu lingva faktoro estis la konstato farita de la volapukistoj, ke aŭtonoma planlingvo povas funkcii ankaŭ kun multe pli simpla kaj aposteriora strukturo (pro tio multaj el ili postulis lingvan reformon). Alia lingva faktoro estis, ke Volapük estis iom tro haste ellaborita. Tio speguliĝis ankaŭ i.a. en ĝia derivsistemo, kiu estis volapukigita kliŝo de la germana derivsistemo. Cetere, ankaŭ la belsoneco de la lingvo iom lamis. Aliflanke, ĝia fonetika konstruo malfaciligis la rapidan rekonon de multaj vortoj pro abundo de sufiĉe similaj sonoj. Pro tiuj kaj aliaj difektoj la valoro de Volapük por la komunikado estis do malgranda.

El la movadaj kaŭzoj de la pereo de Volapük, grava estas la aŭtokrata centrigo de la tuta movado kaj de la lingvo-evoluo en la manoj de unu sola persono: Schleyer mem. Tiu ĉi individueca sinteno koliziis kun la demokrata spirito, kiu jam regis ĉ. 1880 en klarvidaj medioj. Ĝi kondukis ankaŭ al manko de evoluo kaj fleksebleco de la lingvo. Tia situacio devigis multajn konsciajn volapukistojn reagi en la maniero sole ebla: nei praktike kaj teorie la lingvan disciplinon.

Cetere, Volapük estis dediĉita ĉefe al scienco kaj al komerco. Kvankam aperis ankaŭ pluraj beletraj Volapük-tradukoj (i.a. poemoj), forestis tiu homaranisma sinteno, kiun Zamenhof sciis inspiri al la unuaj esperantistoj kaj kiu ilin puŝis al agado ankaŭ sur la literatura kampo.

6.2 SOCIA KAJ HEJMA MEDIO DE L. L. ZAMENHOF

L. L. Zamenhof vivis en lando, kie la kapitalismo ekzistis nur embrie. La tiama Rusa Imperio estis ŝtato, kie en 1859 ankoraŭ ekzistis feŭdaj rilatoj, kaj en kiu, ĝis 1917, la burĝa klaso estis politike senrajta antaŭ la aŭtokrate reganta feŭda klaso (grandaj kamparaj posedantoj, generaloj, burokratoj, eklezio, kortego kaj korteganoj: ĝenerale ĉiuj apartenantaj al la nobelaro).

La familio de L. L. Zamenhof apartenis al tiu internaciisma juda etburĝa intelektularo, kies intelekta laboro rezultigis la starigon de kultura fono, en kiu, poste, la plej modernaj okcidentaj revoluciaj ideoj akceptiĝos. Tiamaniere la unua, tipe rusa, kontraŭfeŭda kaj kontraŭkapitalisma, esence etburĝa kaj personisma revolucia movado, la popolismo, kun kamparanutopia komunisma idealo kaj labormetodoj ekstreme individuismaj, iom post iom, cedis teorie kaj praktike antaŭ la marksismo.

Tio ne signifas, ke tiu popolgrupo konscie laboris kontraŭ la caro. Tamen, la tiutempaj Judoj troviĝis meze de gravaj kontraŭdiroj: lingve kaj socie diskriminaciataj, ili serĉis rifuĝejon en la praavan religion, kiu garantiis al ili la dian protekton. Multajn la t.n. juda iluminismo invitis emancipiĝi, tamen gardante la tradiciajn kutimojn kaj religion.

Sed la neebleco emancipiĝi, ne forlasante la judan religion, en la cara Rusio, gvidis multajn ree al la tradicia religio, kiun ili interpretis eskatologie; kaj multajn tio kondukis al pozitivisma ateista pozicio. Rezulte, tiuj, kiuj ne volis perdi la tradiciajn judajn valorojn (kaj eventuale la malnovajn religiajn tradiciojn), komencis trovi solvon en la cionisma movado (unue utopie sentata). Pli poste la strebo por emancipiĝo, kaj la deziro konservi la validajn hom-liberigajn tradiciojn de judismo, trovis sian analizan fundamenton, kiu permesis teoriigi la klasajn rolojn de la judismo, en la kadro de la sociklasaj kontraŭdiroj en Rusio, kaj ellabori emancipiĝan teorion kaj taktikon por la socia revolucio.

Marko Zamenhof, la patro de L. L. Zamenhof, klerisma pozitivisto, ateisto, laboris cetere en la cenzura aparato por la caro: tion li faris unuflanke, ĉar en tiu epoko la klasika evoluo de la judisma movado ne jam superis la fazon de la burĝa pozitivismo, kaj, aliflanke, pro la neceso nutri sian familion, do certe ne pro ia mistika amo por la caro aŭ pro intima konvinko. La urbo, en kiu Zamenhof naskiĝis, Bjalistoko (pole Białystok, ruse Bjelostok), estis gente miksita. Laŭ M. Boulton, en 1897 66% de la loĝantaro estis jidparolanta (judreligia), 18% estis Poloj (katolikoj), 8% Rusoj (ortodoksuloj), 6% Germanoj (luteranoj) kaj 2% Bjelorusoj. Inter 1850 kaj 1900 okazis 19 sangaj pogromoj kontraŭ la Judoj, kaj la sociaj kaj ekonomiaj diskriminacioj estis grandaj. Tiuj faktoj komprenigas, kial la tiama situacio en Bjalistoko tiel forte influis Zamenhof sur lingva kaj religi-etika kampoj.

L. L. Zamenhof kreskis en duone klerisma, duone religia (ne bigota) etburĝa medio; la patro influis lin per sia obstino kaj metodeco labori, la patrino heredigis al li sian mildan temperamenton kaj kompaton por la suferantoj. Tiuj du esencaj trajtoj de L. L. Zamenhof, kiuj tiel harmonie kuniĝis kun eksternorma inteligenteco, klarigas, el individuisma vidpunkto, la kaŭzon de la fascino, kiun li elradiis, kaj kiu estis tiel grava dum la unuaj jaroj de Esperanto.

6.3 UNUAJ LINGVAJ PROVOJ

Ni ne volas longe pritrakti la unuajn provojn de L. L. Zamenhof por konstruo de L.I. Ambaŭ projektoj (Lingwe Uniwersala (1878) kaj Lingvo Universala (1881)) aperis kun lingvaj komentoj de Gaston Waringhien en lia verkego Lingvo kaj Vivo, 1959. Verkitaj en tiuj praesperantoj restis tri poemoj originalaj, unu tradukita, kaj pluraj (nefinitaj) tradukitaj rakontoj. Unu el tiuj originalaj poemoj, Pinto (penso) aperis remuldite ankaŭ en la hodiaŭa Esperanto (sub la titolo Mia Penso): la praesperanta versio estas pli senpere lirikemocie sentata ol la pliposta versio. G. Waringhien demandas sin, ĉu oni povus uzi tiun praesperanton por atingi arkaecajn stilefektojn. Malfeliĉe, la limigiteco de nia kono pri tiu praesperanto, kaj ĝia nekomprenebleco por la nuntempaj esperantistoj, igas tiun proponon ne tre facile efektivigebla, kvankam G. Mattos sukcesis verki du poemojn en tiu praesperanto (Sperento kaj Sutte Allá, aperintaj en Arĉoj, 1967). Tiurilate pli da ŝancoj povus havi la ŝercprojekto de K. Kalocsay, aperinta en Lingvo Stilo Formo, 1931 (repr. 1963 kaj 1970), aŭ tiu de M. Halvelik, publikigita en Arkaika Esperanto, 1969.

6.4 APERO DE LA “UNUA LIBRO”

La Unua Libro por Rusoj aperis en Varsovio dum la plej alta punkto de la sukcesoparabolo de Volapük. La rapida pereo de tiu projekto igis dubi multajn homojn pri la vivopovo de Esperanto.

Estas tamen atentinde, ke Volapük en la tiama Rusio tute ne estis tiel sukcesa, kiel en la okcidento de Eŭropo, parte ankaŭ pro cenzuraj ĉikanoj. Laŭ E. Drezen, en 1887 la nomaro ĝenerala de ruslandaj volapukistoj nombris nur 186 adresojn. Samjare ekzistis nur unu societo en Moskvo kaj du en Finnlando. Pluraj homoj, ĉefe en Rusio (kaj en la ruslanda Polio) estis altireblaj, des pli, ke ili trovis en Esperanto tiun utopian kaj profetan etoson, kiu mankis en la Volapük-movado: laŭ E. Privat, tiu etoso formiĝis, ĉar en Esperanto esprimiĝas la sopiro de la homaro al unueco, kaj estas ĝuste ĉi tiu fundamenta inspiro, kiu klarigas la sekreton de ĝia viviĝo. Tiu “interna ideo” estis komence pozitiva, sed kiam ĝi fiksiĝis kaj degeneris al ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco, al ia majstro-kulto, en multaj kazoj ĝi transformiĝis de morala instigo al praktika bremso, interna kaj ekstera, por la Movado.

En tia etoso, en etburĝa medio, dividata laŭreligie kaj laŭlingve, kie la unuaj blovoj de kapitalismo en Rusio renkontiĝis kun la restoj de la juda mesiismo kaj kun la pacista, anarkisme utopia penso de la kristanismo de Tolstoj, Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn en sekteca rondo, iom fermita por sin defendi kontraŭ la volapuka malbonfamo kaj por eskapi eventualajn policajn ĉikanojn.

Laŭ la ekzemplo de Zamenhof, aliaj komencis aperigi la unuajn versaĵojn, la unuajn mallertajn prozajn skizojn. Esperanto ligiĝis al beletro antaŭ ol ligiĝi al komerco kaj scienco. Tio donis al ĝiaj ankoraŭ infanaj strukturoj kulturajn kaj emociajn asociiĝojn, kiuj faciligis ĝian socian enradikiĝon.

La Movado de Esperanto havis ja strukturon (malstriktan), kun ia centro (revua) jam ekde 1889: ĝi funkciis demokrate, adaptiĝante plej bone al la bezonoj kaj al la spirito de la momento. Tiu demokrateco speguliĝis tre bone en la fleksebleco de la lingva uzo kaj de la lingva evoluo, kiujn teoriigis, revolucie por la tiama oficiala lingvoscienco, L. L. Zamenhof: “La evoluado de la lingvo”, li skribis, “fariĝos plej kredeble nur per tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t.e. per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.”

6.5 L. L. ZAMENHOF: VERKARO KAJ SIGNIFO

L. L. Zamenhof (Bjalistoko 1859 — Varsovio 1917) estis ruslanda Hebreo, okulkuracisto, iniciatinto de la Lingvo Internacia Esperanto.

6.5.1 Unuaj Verkoj

En 1887 Zamenhof aperigis en Varsovio 28-paĝan, grizkovrilan libreton, la Unua Libro por Rusoj. Ĝi enhavis antaŭparolon, 16-regulan gramatikon, ĉ. 900-radikan vortaron kaj lingvoprovojn: tradukojn de Nia Patro, el la Biblio, poemon el Heine, leter-specimenon kaj du originalajn poemojn: Mia Penso kaj Ho, Mia Kor’. Baldaŭ sekvis eldonoj por Poloj, Francoj kaj Germanoj, poste por Angloj.

En 1888 (2-a eld. 1893) aperis la 50-paĝa Dua Libro de l’ Lingvo Internacia. En ties antaŭparolo Zamenhof proponis eldoni tiajn verkojn, dum li finance povos, kaj poste malaperi por ĉiam, por ke la lingvo estu efektive propraĵo de la tuta mondo. Krome enestis lingva ekzercaro, tradukaĵoj de la studenta kanto Gaudeamus, el Andersen kaj el Heine (farita de Leo Belmont). Samjare aperis ankaŭ la unua Adresaro, kun la adresoj de la unuaj 1.000 esperantistoj.

En 1889 aperis la 22-paĝa Aldono al la Dua Libro, kie Zamenhof raportis pri la Amerika Filozofia Societo. Li skribis, ke li seniĝas je ĉiuj rajtoj pri la lingvo kaj ke li deziras esti konsiderata nur kiel iniciatinto. Samjare aperis la unua numero de La Esperantisto, en Nürnberg: la centro de la Movado ne plu estis unu sola homo, sed periodaĵo.

6.5.2 Instruaj Verkoj

La Unua Libro ne havis sufiĉe ampleksan vortaron. Jam la unuaj esperantistoj komprenis tion, sed estis ĉefe Zamenhof, kiu en siaj verkoj proponis por komuna uzado plurajn trafajn kunmetaĵojn kaj multajn novajn radikojn. En 1894 aperis la 2.599-radika Universala Vortaro kun traduko de la Esperantaj radikoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola. Samjare publikiĝis ankaŭ la Ekzercaro (Konkordanco de la Ekzercaro, de A. E. Wackrill, aperis en 1907). Plue aperis la unua kajero de Granda Vortaro Germana-Esperanta (represita en 1968). Jam en 1899 estis eldonita Plena Vortaro Rusa-Internacia. En 1903 Zamenhof mem korektis la stilekzemplan Fundamenta Krestomatio, kun tradukoj kaj originalaĵoj de multaj aŭtoroj. Fundamento de Esperanto, enhavanta la 16-regulan gramatikon, Universalan Vortaron kaj Ekzercaron, aperis en 1905; ĝia 9-a eldono estis publikigita en 1963 kun filologia aparato de A. Albault. En 1912 (6-a eld. 1962, red. G. Waringhien) aperis liaj Lingvaj Respondoj, ĉerpitaj el La Esperantisto (1889-95), La Revuo (1906-08) kaj Oficiala Gazeto Esperantista (1911-12).

Duobla, kaj iom kontraŭdira, estas la signifo de la prilingva verkaro de Zamenhof. Unuflanke, ĝi eminente riĉigis la stilon kaj la vortaron de Esperanto; aliflanke, ĝi fariĝis, nebone komprenita, ia deviga ekzemplo por multaj, kaj je certa momento ĝi eĉ transformiĝis en evolubremson de la lingvo mem.

6.5.3 Tradukaj Verkoj

La unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l’ Vivo de Charles Dickens, felietone aperinta en La Esperantisto en 1891. Libroforme ĝi estis presita nur en 1910. Tial la verko ne havis grandan influon. Sed jam en 1894 aperis Hamleto de Shakespeare, en versa traduko, kelkfoje simpliga, kelkfoje ne tre fidela, sed entute bela verko, lingve harmonia, valora literaturaĵo en Esperanto, kiu ĝuis longan kaj merititan sukceson (8-a eld. 1964). Subskribinte la kontrakton kun Hachette, Zamenhof povis dediĉi sin al pli senzorga traduka aktivado. Tion li faris kun sia kutima lingvosento kaj profunda lingvomajstrado. En 1907 aperis la komedio de Gogol, La Revizoro, en 1908 Georgo Dandin, komedio de Molière, kaj en la sama jaro la tragedio de Goethe, Ifigenio en Taŭrido, kaj La Rabistoj de Schiller. En 1910 aperis la romano Marta de Eliza Orzeszko. Samjare venis ankaŭ la Proverbaro (reeldonita en 1961 kun filologia aranĝo de Rogister kaj Waringhien), vera trezorejo de ofte spritaj, ĉiam trafaj esprimoj. Unue por la kolumnoj de La Revuo, Zamenhof tradukis La Gimnazio de Ŝalom-Aleĥem (1910) kaj La Rabeno de Baĥaraĥ de Heinrich Heine (1914); libroforma eldono aperis en 1924. Lia traduko de Fabeloj de Andersen libroforme aperis nur postmorte: la unua volumo en 1923 (2-a eld. 1926, 3-a eld. 1965), la dua en 1926, la tria en 1932, la kvara en 1963.

El la Malnova Testamento Zamenhof tradukis: La Predikanto (1907), La Psalmaro (1908), La Sentencoj de Salomono (1909), Genezo (1911), Eliro (1912), Levidoj (1912), Nombroj (1914), Readmono (1914). La tuta Malnova Testamento, reviziita de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926.

D-ro L.L. Zamenhof estis ne nur la aŭtoro de la lingvo, sed ankaŭ la unua verkisto en la Internacia Lingvo. Li verkis originalan poezion, eseojn kaj paroladojn, kaj tradukis el pluraj lingvoj, el ĉiuj literatur-branĉoj.


Liaj tradukaj verkoj estis gravaj kiel instigo al plua verkado kaj por la kompletigo kaj fiksado de literaturaj lingvo kaj stilo. Zamenhof, kiel unua, jam en 1894 pruvis, ke en la Internacian Lingvon oni povas traduki eĉ la plej grandajn poeziajn ĉefverkojn, se la laboron pretigas kompetenta beletristo. Tio rekte kontraŭis la tiamajn lingvosciencajn teoriojn pri la funkcio kaj la esprimkapablo de “artefarita” lingvo, kiuj influis ankaŭ la interlingvajn movadojn, i.a. tiun de Volapük, kaj pli poste tiun de Ido.

6.5.4 Originalaj Poemoj

Zamenhof verkis tre malmulte da originalaj poemoj. Lian poezian verkadon, sur lirika kampo, inspiris emociaj momentoj. Liaj verkoj havis sukceson, ĉar ili enhavis ĝuste tion, kio estis tiumomente necesa, t.e. la lirikan esprimon de certa venko kaj de la ĝenerala kaj iom nebula idealisma “homaranismo”, kiu gvidis multajn esperantistojn. Forme, la zamenhofaj poemoj estis sufiĉe ritmaj, sufiĉe klaraj kaj sufiĉe belsonaj por faciligi agrablan reciton kaj taŭgan parkeron.

6.5.5 Originalaj Eseoj

En siaj eseoj L. L. Zamenhof eksplikis neordinarajn vidpunktojn pri lingvaj kaj interlingvaj problemoj, pri politikaj kaj filozofiaj demandoj, kaj pri organizaj problemoj. La unua eseo aperis en 1889-1890 en La Esperantisto: Esperanto kaj Volapük, kaj restis nefinita. La dua, tre grava, estis verkita en 1899 aŭ 1900, kaj aperis en Fundamenta Krestomatio: Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia. Pri siaj interreligiaj projektoj li verkis plurajn broŝurojn: Dogmoj de Hilelismo (1906) kaj Homaranismo (1906, 1913). Memuaro Verkita por la Kongreso de Rasoj (Gentoj kaj Lingvo Internacia) aperis en 1911. Alvoko al la Diplomatoj, verkita dummilite, aperis en 1915. Ĉio troviĝas en Originala Verkaro, 1929.

6.5.6 Oratoraĵoj

Zamenhof ne estis elstara oratoro. Li sekvis stilon klasikan, lia voĉo ne estis tre forta kaj tre impresa, nek lia aspekto estis impona. Sed kiam li ekparolis emocie, li kapablis tuŝi la korokordojn de la esperantistoj: lia sincereco kaj lia veramo katenis la atenton de la aŭskultantoj. Ekde la Unua Kongreso en Boulogne-sur-Mer ĝis la 8-a Kongreso en Krakovo (1912), kiam li oficiale rezignis je plua ankaŭ nur morala gvidado de la Movado, kaj refariĝis “privata esperantisto”, liaj malfermaj paroladoj estis altinspire emocivekaj momentoj por la tiamaj aŭskultantoj. Kuraĝe li pritraktis politikajn problemojn (la pogromojn), demandojn pri organizado kaj pri interlingvistiko, la ideologion de Esperanto, ktp. Ĉio ĉi troveblas en Originala Verkaro, 1929.

6.5.7 Gazetartikoloj kaj Leteroj

Zamenhof verkis sennombrajn gazetartikolojn por tre multe da periodaĵoj. Oni kolektis ilin en Originala Verkaro, 1929. Tre gravaj estis ankaŭ liaj leteroj. Per ili, dum la unuaj du jaroj, Zamenhof kunligis la tiam malgrandan Movadon. Ili prezentas belan dokumenton pri la homeco de la iniciatinto de Esperanto, samkiel pri la historio de la Movado kaj de la lingvo mem.

6.5.8 Kolektitaj Verkoj

Ĉiuj originalaj verkoj de Zamenhof (poemoj, gazetartikoloj, traktaĵoj, oratoraĵoj, enkondukoj kaj kelkaj leteroj) aperis en Originala Verkaro, redaktita de J. Dietterle, 1929. Por lingve interesatoj aperis ankaŭ Konkordanco al la OV, de Fenton Stancliff, 1937. La Leteroj de Zamenhof aperis, en filologie senmanka redakto de Gaston Waringhien, en 1948: la unua volumo (1901-1906), la dua volumo (1906-1917). En 1963 aperis ankaŭ la kolekto Paroladoj kaj Poemoj.

6.6 ORIGINALA BELETRO 1887-1918

6.6.1 Enkonduko

Dum la unua periodo de la Esperanta literaturo aktivis tri ĉefaj skoloj. La unua estas la slava skolo, konsistanta el la plej unuaj literaturistoj. Parto el ili estis samaĝuloj de Zamenhof, aliaj apartenis al pli juna generacio. Ili ekverkis antaŭ 1900, kaj la plej junaj pluverkis ĝis 1920. Ilia karakterizo estas la sendependo, el lingva kaj stila vidpunktoj, de francaj “logikaj” lingvo-kliŝoj. Aliflanke ilin karakterizas ankaŭ la relativa abundo je puraj lirikaj voĉoj.

Inter 1890 kaj 1902 aktivis modesta, stile senapartaĵa skolo: la norda skolo, kiu reprezentiĝis ĉefe per prozverkistoj.

Post 1900, kaj ĝis proks. 1920, aktivis kroma literatura movado: la franca skolo, kun centro en Parizo. Ĝia ĉefa karakterizo estas inklino al eseoj, artikoloj (belstilaj kaj ofte profundaj), sed ne al liriko aŭ al artisma prozrekreo de fantaziaj inventaĵoj. La malmultaj lirikaj poetoj de ĉi tiu skolo fakte ne estas Francoj, kaj ankaŭ stile neniam sekvis la parizan skolon.

La franca kaj la slava skoloj aktivis unu apud la alia. Ili tamen ne multe influis sin reciproke, ĉar ilin regis aparta spirito, kaj ili laboris en apartaj lingvokampoj.

Kvankam la hiato inter la antaŭmilitaj kaj la intermilitaj skoloj estas granda, tamen estas ĝuste konsideri la slavan skolon ligomembro: la francaj doktrinoj, ĉefe ĝis 1908, estis la antipodoj de tiuj de la novaperinta Budapeŝta Skolo.

Sed interne de la franca skolo mem, ĉefe post 1908, eksplodis lingvaj kontraŭdiroj: inter konservativaj, neologismomalamikaj, novotimaj esperantologoj, kaj pli malfermitaj, pli liberalaj homoj.

Krome, post 1908, la logikema influo de De Beaufront malkreskis: la laboroj de De Saussure radike detruis tiun stilon, kaj formis la bazon de plua lingva prilaboro, kiun poste pretigis la Budapeŝta Skolo.

6.6.2 La Unuaj Komunaj Verkoj

La unua poezia verko, kun poemoj de Grabowski, Kofman, Devjatnin, Felikso Zamenhof, Seleznev, Goldberg, De Wahl, estis redaktita de A. Grabowski mem, kaj aperigita en 1893: La Liro de la Esperantistoj. Tiuj poemoj estis jam parte aperintaj en La Esperantisto, kaj poste reaperis en la poezia parto de Fundamenta Krestomatio, 1903.

Du verkoj reprezente resumas la originalan aktivadon sur literatura kampo ĝis 1900. Unu estas la Fundamenta Krestomatio (FK), la alia Esperantaj Prozaĵoj (EP).

FK aperis en 1903 (18-a eld. en 1969). Ĝi enhavas lingvajn ekzercojn, fabelojn, legendojn, anekdotojn, sciencaĵojn, artikolojn pri Esperanto, kaj 70 poemojn (unu triono de la tuta libro, tradukitajn kaj originalajn), ĉerpitajn el La Esperantisto (1889-1895) kaj el la verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902.

Esperantaj Prozaĵoj, 1902, enhavis fabelojn, novelojn, skizojn, modelajn prozaĵojn eltiritajn el L’Espérantiste de De Beaufront. La pli varia enhavo kaj la redakto de L. L. Zamenhof garantiis al FK longtempan sukceson, dum male pri EP oni hodiaŭ apenaŭ plu parolas.

6.6.3 La Poeziaj Skoloj de la Unua Periodo

6.6.3.1 La Slava Skolo (Unua Generacio). — En FK aperis originalaj poemoj de pluraj ankoraŭ nuntempe legataj poetoj (i.a. de Devjatnin, L. L. Zamenhof, A. Kofman, F. Zamenhof), kaj de komplete forgesitaj nomoj (i.a. de M. Goldberg, D. Jegorov, I. Lojko, A. Naumann, W. Waher, k.a.). Kelkaj el la ĉi-lastaj eminentiĝis kiel aktivuloj, kiel tradukistoj aŭ kiel artikolistoj. Aliaj senspure malaperis.

La slava skolo, kiu daŭris ĝis 1916-1920, kaj estas dividebla laŭ du generacioj, havas gvidan kvinopon, konsistantan el A. Grabowski, V. N. Devjatnin, Leo Belmont, A. Kofman kaj Felikso Zamenhof, ĉiuj reprezentitaj en FK.

La pola kemi-inĝeniero kaj poligloto Antoni Grabowski (1857-1921), esperantisto ekde 1887, persona amiko de Zamenhof, kaj kiu forlasis la Movadon dum 1894-1903, abunde verkis traduke, ĉefe el la pola kaj el la rusa. Liaj tradukaj ĉefverkoj estas Mazepa, de Słowacki, 1912, la internacia antologio poezia El Parnaso de Popoloj, 1912, kaj ties daŭrigo Postrikolto, 1921, kaj la epopeo de Mickiewicz, Sinjoro Tadeo, 1918 (2-a eldono 1955). Grabowski elstaris en la traduko de poezio: li povis tion fari majstre, kun ritmoj abundaj kaj rimoj riĉaj kaj variaj. Liaj tradukaĵoj estas krome ankaŭ fidelaj, kaj karakterizataj de persona stilo kaj feliĉa vortotrovemo. Liaj originalaj poemoj, tre malmultaj, troviĝas en El Parnaso de Popoloj, 1912, kaj ilin karakterizas bona tekniko kaj persona, originala kapablo ellabori emociajn materialojn. Tio igis liajn verkojn ŝatataj, kaj ankoraŭ nun ĝueblaj.

La rusa instruisto Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (1862-1938), esperantisto ekde 1891, abunde tradukis elruse kaj elgermane, kaj verkis iomete ankaŭ originale. Lia unua libroforma poezia verko originala estas Nevola Mortiginto, 1896. Li estis poeto kun ritmoj kaj rimoj eble ne tre variaj, sed kapablo ellabori ankaŭ komplikan materialon en fajna, emociveka maniero. Sufiĉe interesaj estas ankaŭ liaj satiraj verketoj (Unuaj Esperantaj Satiroj). Lia plena verkaro aperis en 1906 (1-a kaj 2-a volumoj), en 1908 (3-a volumo) kaj en 1911 (4-a volumo). Li aktivis ankaŭ sur teatra kampo.

La pola Hebreo Leo Belmont (ps. de Leopold Blumenthal, 1865-1941), esperantisto ekde 1887, aktivis kiel verkisto kaj redaktoro ankaŭ nacilingve. Entute, li verkis proks. 100 librojn. Li kontribuis al multaj gazetoj per tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Tre bonaj estas liaj eseoj. En 1908 aperis lia poemkolekto (ankaŭ kun tradukaĵoj) Sonoj Esperantaj.

La rusa librotenisto Antoni Kofman (1865-1940?), esperantisto ekde 1889, kunlaboris aktive en pluraj revuoj per originalaĵoj kaj per multaj, lingve interesaj, ĉar kuraĝe entreprenitaj, tradukaĵoj. Liaj originalaĵoj konsistas el epigramecaj satiraĵoj kaj el la originala rakontpoemo Filino de Iftah. Malfeliĉe li forlasis Esperanton en 1908, kaj liaj nepridubeblaj talentoj tiel forperdiĝis.

V.N. Devjatnin: Talento sen metia polureco.


Stanislav Schulhof, la unua matura lirikisto en la literaturo.


Supre: Felix Zamenhof verkis poemojn, kiujn karakterizis ekstera brilo. Malsupre: Leo Belmont abunde verkis ankaŭ alilingve.


La kvina poeto estis la frato de D-ro Zamenhof, Felikso Zamenhof (1868-1933), farmaciisto. Li estis poeto facilinspira, kun temoj eble iom supraĵaj, kvankam teknike elegantaj. Liaj verkoj aperis en la unuaj periodaĵoj esperantistaj, kaj en La Revuo, Ondo de Esperanto, Literatura Mondo. Libroforme aperis Homa doloro, 1905, kaj Verkaro de FeZ, kolektita de Edw. Wiesenfeld, 1935.

Aliaj poetoj estas reprezentitaj en FK. El ili elstaras la litova pastro A. Dambrauskas (Dombrovski, 1860-1938). Li verkis en la litova, en la rusa, en la pola, en la latina kaj en Esperanto (kiun li lernis en 1887). Li postlasis multnombrajn tradukaĵojn, originalajn matematiklibretojn kaj prifilozofian libron. En 1905 aperis lia Versaĵareto, kun religietosaj poemoj.

Ankaŭ de la Ruso I. Seleznev (mortinta en 1904) aperis verkoj en FK. Li tradukis el Gorkij, kunlaboris al gazetoj kaj lasis kelkajn originalajn verkojn. Fine, de Miĥail Solovjev (1874-1950), Ruso, aperis verkoj originalaj ne nur en FK, sed ankaŭ en La Revuo, Heroldo de Esperanto kaj La Suda Stelo.

6.6.3.2 La Norda Skolo. — La transporto de la redakcio de Lingvo Internacia, do de la organiza centro de la tiama Movado, al Svedio, kaŭzis ankaŭ la multiĝon de interesaj verkistoj tie. Ili aktivis ĉefe artikole kaj proze. Tamen, okazajn versaĵojn (aperintajn i.a. en FK) verkis V. Langlet (1872-1960), K. Svanbom, k.a.

6.6.3.3 La Franca Skolo. — La poezia rikolto de la franca skolo estas, kiel jam dirite, nur malgranda. Kelkaj poemoj de Célestin Rousseau (1861-1949), esperantisto ekde 1902, aperis, kun milda, kelkfoje iom malserena romantika emocieco. Liaj poemoj aperis en Amo, Fonto de Vivo, 1939.

De la licea fizikinstruisto Henri Sentis (1850-1933), esperantisto ekde 1898, kiu verkis ankaŭ rakontojn, aperis poemoj Por Esperanto en 1912 kaj alia poemkolekto, En Montoj, 1927, kun delikata sentemo.

Sed la plej granda estas la internacieca Sviso Edmond Privat (1889-1962), kies poemkolekto Tra l’ Silento aperis en 1912 (nun ĝi troviĝas en Junaĝa Verkaro, 1960). E. Privat estas la unua vere lirika voĉo de nia literaturo. Kun Schulhof, li konkludas periodon kaj aludas al nova. La temoj de la poezio de Privat, kvankam ne ĉiam ĝisfunde ellaboritaj, neniam impresas skize supraĵaj. Liaj versoj estas ĉiam glate harmoniaj, sen malspontanaj ŝtopvortoj. Malfeliĉe, Privat dediĉis sin tiel multe al la Esperanta Movado kaj al aliaj idealismofonaj movadoj, ke li povis verki sur poezia kampo nur junaĝe. Estas, krome, tre konataj la kontribuoj de Privat al historiografio, al skizarto, al oratorado, al teatro kaj al scienco.

6.6.3.4 La Slava Skolo (Dua Generacio). — Kelkaj Slavoj komencis sian literaturan agadon nur post 1900, kaj, do, aperigis siajn verkojn samtempe kun la verkistoj de la franca skolo. Estas atentinde, ke ne ekzistas hiato inter la du generacioj slavaj: nek literature nek tempe. Male, pluraj unuageneraciaj verkistoj ankoraŭ aktivas dum la duageneracia periodo (i.a. Devjatnin, Belmont, FeZ, Grabowski, k.a.). Pluraj el ili poluras sian stilon, kaj, sub la influo de la multiĝantaj tradukaĵoj, kapablas superi la nuran emocian nivelon en la liriko, ellaborante pli detale kaj pli signife la formon kaj la enhavon.

De Leono Zamenhof (1875-1934), frato de L. L. Zamenhof, esperantisto ekde 1898, tradukinto el Świętochowski kaj el Wyspiański, aperis kelkaj verkoj poeziaj, kiuj estis kolektitaj en Mia Liro, 1909.

De la rusa gimnazia direktoro Romano Frenkel aperis multaj versaĵoj kaj tradukaĵoj en pluraj tiamaj kulturaj revuoj. Liaj originalaj poemoj, kun natura simpleco kaj sincera lirikeco, teknike iom primitivaj, eble, sed ne supraĵaj, aperis en Verdaj Fajreroj, 1908, verko siatempe tre ŝatata.

La rusa oficisto Georgo Deŝkin (1891-1967), esperantisto ekde 1908, eldonis Versaĵoj en 1912. En 1957 aperis Elektitaj versaĵoj 1909-1956. Deŝkin estas poeto de lirikaj emocioj, de pejzaĝoj: siatempe sendube talente avangarda poeto, li tamen neniam plue evoluis, tiel ke liaj verkoj fariĝis iom antikviĝintaj, ankaŭ se ne senĉarmaj.

En 1912 aperis Unuaj Agordoj, poemaro de Wiktor Elski (ps. de Stanisław Zygmunt Braun, pola oficisto; 1893-1956) kaj de Eska (ps. de Stanisław Karolczyk, Polo, 1890-1966). De Braun, rezignaci-etosa poeto, aperis ankaŭ aliaj verkoj (originalaj kaj tradukaj) en la revuoj de la jaroj 1912-1920. Pli malmultajn aperigis Karolczyk.

Samjare eldoniĝis la poemaro de la pola studento (poste verkisto) Czesław Jastrzębiec Kozłowski (1894-1956), Petaloj. La aŭtoro forlasis Esperanton en 1914. La poemoj de Kozłowski estas tipe junulaj, kun ia ne bone difinebla melankolia bazetoso.

Ĵus antaŭ la Unua Mondmilito, en 1914, aperis la poemaro de la Polo Juliusz Kriss (1891-1959), Melodioj de l’ Nokto, kun versaĵoj iom romantikaj, kiuj pritraktas ankaŭ junulajn temojn, kiel amon, nokton, tristecon...

Dummilite aperis nur unu atentinda verko: Dorna Karesilo, 1917, de la Ruso Boris Mirski (ps. Bela Manto). Temas pri poemetaro satira, kun temoj sufiĉe bone ellaboritaj, kaj taŭga stilo por afabla satiremo. En tiuj jaroj verkis ĉefe enrevue la delikata, artisme sentanta Rusino Maria Stanislavovna Tenner, kiu ankaŭ tradukis verkon de Tolstoj (1911).

Sed la ĉefa slava duageneracia verkisto estas sendube la ĉeĥa dentkuracisto Stanislav Schulhof (1864-1919). Liaj originalaj poemoj estas kolektitaj en la tri verketoj Per Espero al Despero, 1911; Kion la Vivo Alportis, 1911; kaj Aŭtunaj Floroj, 1912. Lia verkaro pruvas, ke li estis matura lirika poeto, kun stilo bone ellaborita kaj poemstrukturo interne konsekvenca. Liaj temoj estas melankoliaj, aŭ gajetaj, aŭ rezignaciaj: liaj verkoj tuŝas nin emocie ankoraŭ hodiaŭ.

6.6.3.5 Aliaj Poetoj. — La plej konata tiutempa poetino estis la Germanino Marie Hankel (1844-1929). Ŝiaj originalaj versaĵoj aperis en la kolekto Sableroj, 1911, kaj en multaj tiutempaj revuoj. En 1909 ŝi estis kronita Reĝino de la Floraj Ludoj. Sed ŝia graveco estas nun ekskluzive historia. Al ni ŝi povas plu nenion diri. Ŝiaj poemoj komunikas al ni ne multon: ili enhavas nur tre ĝeneralajn emociajn konceptojn ne ellaboritajn, en formo iom primitiva, kie tro multe da vortoj — tutaj versoj, eĉ tutaj strofoj — troviĝas tie ne pro internstruktura neceso, sed por ŝtopi rimajn aŭ ritmajn breĉojn. Ŝia sukceso estas jene eksplikebla: ŝi mirinde interprete spegulis la psikologian kaj kulturan (ideologie verdisman) nivelon de la tiama Esperanto-Movado.

Siatempe ŝatata, sed iom primitiva poeto estas ankaŭ la angla matematikisto Clarence Bicknell (1842-1918), esperantisto ekde 1897. Li loĝis longtempe en Italio. Okaze verkis poemojn (krome, artikolojn kaj lernolibrojn) ankaŭ la Ital-Ĉeĥino Rosa Junck (1850-1929). Iom pli interesaj, kaj ankoraŭ hodiaŭ legeblaj, estas la verkoj de la angla lingvoinstruisto Albert Edward Styler (1865-1928). Liaj poemoj aperis en En la Dolomitoj, 1914. Ankaŭ de la Anglo Giles Leigh Browne (1883-1919), esperantisto ekde 1909, aperis bonaj originalaj poemoj, ĉefe en La Revuo. Li aktivis ankaŭ traduke. La Usonanino Celia Doerner (1853-1918) tradukis kelkajn verkojn, kaj aperigis ankaŭ kelkajn originalajn poemojn.

De la hispana pioniro Vicente Inglada-Ors aperis en 1909 Prozaĵoj kaj Versoj. Pli gravaj estas tamen liaj tradukaj laboroj kaj tiuj en la teatra kampo. De la kroata oficiro Mavro Špicer (1862-1936) aperis kelkaj originalaj poemoj, kvankam lia plej merita agado estis sur la traduka kaj lernolibra kampoj. De la Nederlandano C. Ch. Droogendijk (mortinta en 1918) aperis kolekto el simplaj poemoj: Esperantaj Poemoj, 1917.

6.6.4 La Prozaj Skoloj de la Unua Periodo

6.6.4.1 Enkonduko. — Ankaŭ ĉi-kampe FK estas bona, reprezenta kolektoverko. Aperis originalaj prozaĵoj de la ĉeĥdevena Brazilano Fr. V. Lorenz, de iu Odesano Enbe, de V. Devjatnin kaj de la Germano L. E. Meier. En Esperantaj Prozaĵoj aperis originalaj skizoj aŭ noveletoj de A. Kofman, L. Bernot, Cl. Bicknell, F. A. Postnikov (1872-1952), A. Hasselrot, L. de Beaufront, S. Meyer, K. M. Nordensvan, R. Lemaire, K. Boguŝeviĉ, kaj de aliaj.

La plejmulto el la originalaj rakontoj de Esperantaj Prozaĵoj (temas ĉefe pri skizoj, ne pri veraj noveloj) estas bonaj ekzemploj de la tiama prozo: la invento ne mankis, kvankam la tuton ruinigis kelkfoje banala solvo: la stilo bedaŭrinde estis iom tro unutona kaj sennuanca. Ankaŭ la rakontaĵon ĝenis ofte diletanteca sinteno rilate la internstrukturan kontinuecon.

6.6.4.2 La Slava Skolo (Unua Generacio). — La plej granda parto aperis en revuoj: ĉefe en Lingvo Internacia. Tamen aperis ankaŭ libroformaj verketoj: de V. Stankieviĉ la skizaro El la Vivo de Esperantistoj, 1896, de la teherana Ruso Abesgus, mortinta en 1930, la rakonto Kraljeviĉ Marko, 1896; samjare aperis la premiita rakonto de la Polo Józef Waśniewski (1859-1897), En la Brikejo, kiu estas verŝajne la plej altnivela rezulto de tiu epoko.

Kontribuis ankaŭ aro da lingvokleraj esperantistoj, kiuj aktivis sur artikola, esea kaj lingva kampoj. Multaj eminentis traduke. Kelkaj jam estas cititaj, ĉar ili verkis ankaŭ originalajn poemojn. Aliaj memorindaj estas Samuel Ŝatunovskij (1859-1929), K. I. Ŝidlovskij (1858-1920), Vl. Gernet (1870-1929), Vl. Szmurlo (1865-1931), N. Borovko (1863-1913), N. A. Kazi-Girej (1866-1917), k.m.a.

6.6.4.3 La Norda Skolo. — Esperantaj Prozaĵoj enhavas tri novelojn de la Finno Karl Magnus Nordensvan (1850-1903), kortega konsilanto. La verkisto uzas artifikajn temojn, kaj verkas realisme, kun granda harmonio inter lingvo, rakontostrukturo kaj disvolviĝo. Iom romantika, la aŭtoro tamen efikas kredeble, kaj neniam falas en sentimentalecon.

Alia novelisto estis la sveda pastoro Otto W. Zeidlitz, kies Du Mirrakontoj aperis en 1898.

Pliaj tiamaj nordaj prozverkistoj (kiuj tamen nur okaze verkis novelojn) estis V. Langlet (1872-1960), Per Ahlberg (n. 1864) kaj Paul Nylén (1870-1958): ili verkis multnombrajn artikolojn kaj lingvajn eseojn.

6.6.4.4 La Franca Skolo. — Ĝis 1902-1905 la stilo de la francaj verkistoj dependis de la lingvaj konsiloj kaj respondoj pretigitaj de L. de Beaufront. En iliaj manoj, la lingvo estis uzata tre korekte, sed iom rigide, tro afiksoriĉe kaj neflekseble. Post la fino de la influo de De Beaufront naskiĝis aliaj tendencoj. Unu skolo, kiu ĉirkaŭis La Revuon, kaj kiu trovis sian nestoron en Carlo Bourlet, proponis lingvon malfermitan, riĉan, favoran al la multiĝo de la neologismoj. La alia, kiu ĉirkaŭis Th. Cart kaj lian Lingvo Internacia, pledis por severa kontraŭneologisma sinteno. La franca periodo prezentis multe da kapablaj tradukantoj, multajn lingvoesplorantojn (estis la epoko de la Ido-krizo, do de la unuaj paŝoj de la esperantologio kiel esplora kaj normiga lingvoscienca branĉo). Multiĝis ankaŭ la sciencaj verkistoj, kaj fiksiĝis la Esperanta ĵurnalista lingvo. Malfeliĉe, partoprenis ne tiom multe da originalaj prozverkistoj.

(a) Beletraj Prozverkistoj: Malmultaj el la beletraj prozverkistoj estas citindaj. Aperis porinfana noveleto de Emile Boirac, Perdita kaj Retrovita, en 1905. De Ernest Deligny aperis Nekredeblaj Aventuroj de Sinjoro Radamanto. René Beck verkis la ĉarman novelon La Mistera Sinjorino, 1913. De Claudius Colas (1884-1914) aperis la kristnaska rakonto La Lignoŝuoj, 1914; li verkis ankaŭ aliajn novelojn kaj lingvajn studojn. De Boucon aperis la verko Humoraĵoj en 1919. Tiaspeca verko, de la Hungaro Francion enmigrinta Paul de Lengyel (1868-1932) aperis jam en 1899 (2-a eld. 1908): Libro de l’ Humoraĵo. Li estis pli konata kiel artikolisto: en Lingvo Internacia, Juna Esperantisto, La Revuo, Literatura Mondo, ktp. Iom pli interesaj estas la nun eksmodaj, romantikecaj kaj iom naivaj noveloj de Jeanne Flourens (ps. Roksano). Kelkaj el ili aperis en la novelaro La Senlaca Sinofero, 1912. Ŝi estas pli konata pro siaj artikoloj pri literaturo, pri modo, pri virinaj aferoj, kaj pro siaj teatraĵoj. De la licea fizikprofesoro Henri Sentis (1850-1933), esperantisto ekde 1898, aperis la novelo Urso, 1906 (2-a eld. 1928) kaj la rakonto Blua Kardo, 1923. La kuracisto René Artigues (1860-1950) aperigis kelkajn interesajn novelojn en Lingvo Internacia kaj en La Revuo. Kelkajn originalajn novelojn aperigis ankaŭ S. Meyer (1864-1921), el kiuj unu troviĝas en Esperantaj Prozaĵoj, 1902. Li estis tamen pli konata pro siaj tradukaĵoj.

Tre interesaj estas la aŭtobigrafiaj skizoj de Edmond Privat aperintaj en Aventuroj de Pioniro, 1963: la aŭtoro priskribas kelkajn gravajn eventojn kaj renkontiĝojn en sia junaĝo, kun sprito kaj skizemo.

Sed la — almenaŭ kvante — plej eminenta tiutempa aŭtoro estis sendube Henri Vallienne (1854-1908), kuracisto. Li multe tradukis (i.a. la tutan Eneidon!) kaj postmorte oni malkovris multajn neeldonitajn manuskriptojn de tradukaĵoj el De Musset, Fénelon, Ovidius, k.a. En 1908 li estis proklamita la plej granda stilisto esperantlingva post K. Bein. Sed tiun juĝon ni povas konsideri iom entuziasme troa. Liaj ĉefverkoj estas du dikaj romanoj: Kastelo de Prelongo, 1907, kaj Ĉu li?, 1908 (reeld. 1938). Ambaŭ konsistas el la tipaj ingrediencoj de la tiama felietona romano: amo, pasio, romantiko, aventuroj, krimoj, mistero, identkonfuzoj, ktp., ĉio plektita en sufiĉe neverŝajna intrigo, kun ĉefpersonoj psikologie nekredeblaj, rakontdisvolviĝo nenecese komplika kaj stilo peza, maleleganta. El la du romanoj, supozeble nur la dua estas hodiaŭ ankoraŭ legebla, sed kun la lingvaj korektoj de K. Kalocsay.

(b) Sciencaj Prozverkistoj: En tiu epoko formiĝis la scienca lingvo Esperanta. Elstara estis la kontribuo de Edmond Privat, kiu aktivis ĉefe intermilite: per multnombraj paroladoj pri lingvaj, literaturaj kaj internacijuraj temoj, kaj per verkoj kiel Ĉe l’ Koro de Eŭropo, 1909; Historio de Esperanto, I: 1912; II: 1927; Vivo de Zamenhof, 1920 (12 eldonoj), Interpopola Konduto, 1934; Federala Sperto, 1954; kaj Vivo de Gandhi, 1967. Alia Sviso estis la ĝeneva psikologo kaj pedagogo Pierre Bovet (1878-1965), kiu, same tiel, aktivis ĉefe intermilite.

Sciencistaj stilistoj kaj elstaraj esperantologoj estis ankaŭ Charles Verax (1873-1943), fotisto, la matematikisto Charles Laisant (1841-1920), generalo Hippolyte Sebert (1839-1930), la matematikisto Charles Méray (1835-1911), la fizikisto Daniel Berthelot (1866-1927), la lingvisto Charles Lambert (1866-1943), la kuracisto Maurice Briquet (1865-1953), la fizikisto Aimé Cotton (1869-1951), kaj Maurice Rollet-de-l’Isle (1859-1943), kiu verkis ankaŭ pri lingvaj problemoj.

(c) Prilingvaj Prozverkistoj: Prilingve verkis multaj, preskaŭ ĉiuj tiamaj movadaj eminentuloj. La unua stilisto estis L. de Beaufront (1855-1935): li estis, krome, lingvisto, aktivulo, artikolisto kaj eminenta polemikisto. Li enkondukis la unuajn Esperantajn ekzamenojn kaj kodigis la tiaman “logikan” kaj “korektan” lingvo-uzon. Alia tre grava stilmajstro, teoria kaj praktika, estis la lingvisto Théophile Cart (1855-1931), kiu aktivis ankaŭ kiel vortaristo, polemikisto kaj artikolisto (en Lingvo Internacia, 1913-1917, tre ŝatataj estis liaj artikoloj Biletoj de Blankbarbulo). Aktivaj sur la lingva kampo estis ankaŭ la multmerita pioniro Paul Fruictier (1879-1947), Camille Aymonier (1866-1951), Pierre Corret (1881-1936), Gabriel Chavet (1880-1972), Louis Bastien (1869-1961) kaj la Sviso René de Saussure (1872-1943), kiu ellaboris la korektan teorion de la Esperanta vortkunmetado, neniigante tiamaniere la tezojn de Couturat. (ĉ) Artikolistoj: En ĉi tiu periodo fiksiĝis la ĵurnalisma lingvo. Preskaŭ ĉiuj eminentuloj (movadaj, lingvaj, tradukaj, sciencaj, originalliteraturaj) verkis artikolojn. Elstaraj estas, krom tiuj menciitaj en (c), Auguste Capé (ps. Montrosier, 1868-1916), Jean Couteaux (1884-1961), Carlo Bourlet (1866-1913), kiu krome agadis sur lingva kaj beletra kampoj, kaj la Sviso Hector Hodler (1887-1920), fondinto de UEA, aktivulo, artikolisto, kiu pretigis ankaŭ kelkajn tradukojn. Liaj korespondaĵoj plenigas 12 volumojn!

(d) Kulture gravaj verkistoj, krom la cititaj, estis i.a. barono Félicien Menu-de-Ménil (1860-1930); li aktivis ankaŭ ĵurnalisme, precipe en La Revuo, kiun li ĉefredaktis en 1906-1914; lia edzino, Sophie Menu-de-Ménil (1870-1925), Jeanne Ranfaing Zabilon-d’Her (ps. Evidino, 1868-1924), Emile Boirac (1851-1917): filozofo, stilisto, gramatikisto, artikolisto, tradukisto valora, René Deshays (1870-1940), Maria Milsom (ps. Ramo, 1851-1933), Gaston Moch (1859-1948): esperantisto ekde 1889, pacisto, tradukisto, fakverkisto, Emile Peltier (1870-1909), Eugène Noël (1855-1913), kiu famiĝis pro siaj tradukoj kaj siaj recenzoj, Ernest Deligny (1864-1950), kiu multe tradukis kaj verkis artikolojn, kaj fine du Svisoj: Jean Borel (1868-1946), ĵurnalisto, eldonisto, redaktoro, tradukinto, kiu aktivis ĉefe en Germanio (Berlino), kaj Edmond Privat, la unua kiu provis kuraĝe antaŭskizi la evoluvojon de la tiam juna Esperanta literaturo (Pri Esperanta Literaturo, parolado, 1912).

6.6.4.5 La Slava Skolo (Dua Generacio). — La plej konata tiuepoka prozverkisto estis sendube la pola kuracisto Kazimierz Bein (ps. Kabe, 1872-1959). Li konatiĝis inter la esperantistoj en 1904 kaj forlasis la Movadon en 1911, je la zenito de sia literatura kariero. Li ne verkis originale, sed nur traduke. Tamen li profunde influis la tiaman prozverkadon, kiun tiutempe regis la stilo de De Beaufront. Lia influo igis la lingvon pli fleksebla, pli libera, pli eleganta. Bein interesiĝis ankaŭ pri lingvaj demandoj: li aperigis i.a. vortaron Esperanta-Esperantan.

Tre interesa estas la rusa originala novelisto Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev (1887-1933), pastro kaj instruisto, kiu esperantistiĝis en 1895. Li estis premiita de SFPE kaj dum la Floraj Ludoj. Liaj noveloj estas kolektitaj en Sep Rakontoj (sub la ps. Ivan Malfeliĉulo), 1906 (2-a eld. 1908); La Ciganino, 1907; Tra la Loko Ensorĉita, 1913; Forta Impreso, 1914; Peko de Kain, 1932; En la Vagono (kaj aliaj rakontoj), 1937. Li multe tradukis, sed nenion eldonis. Li estis novelisto talenta, kun kapablo profunde analizi la realon, kaj kredebligi siajn literaturajn kreaĵojn. Bedaŭrinde la tiama situacio estis malfavora, kaj tiu verva, kelkfoje brile skiza verkisto neniam povis ĝisfunde kultivi sian talenton.

De la Ruso Herschel Hall aperis en 1913 la novelo La Premiito. Samjare aperis la rakonto de A. A. Saĥarov (1865-1942), Superforta Ambicio, skizo kun simbola signifo pri la Esperanta Movado. Li estis cetere valora ĵurnalisto (lia artikolaro Sur Vojo al Kunfratiĝo de Popoloj aperis en 1907), redaktoro de Ondo de Esperanto (1909-1917), kaj poste aktivis en la soveta komunista Esperanto-Movado.

6.6.4.6 Aliaj Prozverkistoj. — De la hungara pioniro August Marich aperis en 1911 Skizoj el Mia Propagandista Vivo.

Eklaboris pluraj Angloj: en 1913 aperis la skizaro de A. E. Styler En la Montoj, kaj en 1914 la rakonto de Richard Sharpe (1844-1923) Travivaĵoj de Ro Ŝo. Temas pri aŭtobiografia verko en tro simpla formo: nur “faktoj”, sen ia interpreto psikologia aŭ eventa. En 1915 publikiĝis la utopieca filozofi-socikritika romano teozofio-fona de la arkitekta desegnisto H. B. Hyams (ps. Tagulo, m. 1960): Nova Sento (2-a eld. 1925). En 1919 aperis la iom romantikstile eksmoda romano de Alleyne Sinnotte, Lilio, kie ne mankas travivaĵoj feliĉaj kaj malfeliĉaj, sed fine la Bono estas premiita kaj la Malbono punata (aŭ respektive pardonata).

La Kataluno Frederic Pujulà-i-Vallès (1877-1963), esperantisto ekde 1905, eldonis en 1908 du rakontojn: La Grafo Erarinta kaj Naivulo.

De la Hispano José Garzón-Ruiz (1871-?) aperis artikolaro Kelkaj Andaluziaj Moroj, 1910, kaj prijura monografio.

La Italo A. Rivier aperigis la rakonton En Rusujo per Esperanto, 1911. De D-ro Leunbach aperis la originala novelo Ne Juĝu, 1914.

Kaj, fine, anoncis sin ankaŭ la unuaj ekstereŭropaj prozverkistoj: la unuajn tradukojn, la unuajn originalajn skizojn kaj artikolojn verkis la Japanoj Ĉif toŝio kaj Fukuta kunitaro.

6.6.4.7 Kulture Gravaj Aktivuloj Slavaj kaj Alilandaj. — Kvankam plej multaj el ili ne verkis originale sur la beletra kampo, ili estis tamen gravaj pro siaj tradukaĵoj, lingvaj studoj, artikoloj. El la rusaj, ni rimarkas: Paŭlo Medem (1862-1924), kiu pretigis lernolibrojn kaj tradukis; Andreo Fiŝer, kuracisto (1855-1930), kiu tradukis en lingvo ŝpruce moderna el Turgenev, Gogol, Puŝkin; Timofej Ŝĉavinskij (1862-1921); Anna Ŝarapova (1863-1923), kapabla tradukantino. El la Poloj elstaras la interlingvistoj Boris Kotzin (1887-) kaj Adam Zakrzewski (1856-1921).

El la alilandaj, ĉefe traduke kaj artikolare aktivis la angla inĝeniero Alfred Wackrill (1862-1924), la Anglo Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916), la Anglo Daniel Lambert (1852-1930), la francdevena Anglo Achille Motteau (1836-1906), la Flandro Hector Vermuyten (1899-1966), la Germano Siegfried Lederer (1861-1911), la Germano Ludwig Emil Meier (1866-1916), kiu tradukis el Schiller, Heyse, Bölsche, Grillparzer, Lessing, la Flandro Amatus van der Biest-Andelhof (1850-1912).

El la alilandaj, ĉefe prilingve, sed ankaŭ traduke kaj artikolare aktivis la angla pastoro J. C. Rust (m. 1927), klera lingvisto, tradukanto kaj predikisto, la Flandro Marcel Merckens (1873-1911), la Hispano Ricardo Codorniu-y-Starico (1846-1923), la Germano Albin Moebusz (1871-1934), la Germano Friedrich Pillath (ps. Zanoni, m. 1932), la Germano Eduard Mybs (1858-1923), la Germano Albert Schramm (1880-1937), la Germano Gustav Hermann Göhl (1859-1931), la Germano Wilhelm Velten (1841-1928), la Germano Ernst Kliemke (ps. Heinrich Nienkamp, 1870-1929), la germandevena Anglo Herbert F. Höveler (ps. Ĉefeĉ, 1859-1918): li iniciatis la aperigon de la famaj “ŝlosiloj” kaj aktivis ankaŭ sur la esperantologia kampo, kie li ellaboris teorion de la Esperanta kunmetsistemo, kiu kontraŭis tiun de De Saussure.

6.6.5 La Originala Teatro dum la Unua Periodo

La ĉeftrajto de la tiutempa teatro estis, stile, la manko de komunuza ĉiutaga lingvo, kaj, enhave, la celo krei amuzan verkon. La tiamaj teatraĵoj devis esti utiligataj por agrabla grupvespero. Ili ne havis artajn pretendojn. Pro tio, ankaŭ, nenio artisma estas eltirebla el la tiutempaj verkoj. Ekzemple, en la kvarvoluma Plena Verkaro de la Ruso Vasilij N. Devjatnin estas troveblaj tri senpretendaj verketoj teatraj: Edziĝo, Nefinita Dramo, Instruita Mimikisto. Samajn komentojn ni povas fari pri la komedieto de s-ino Vallienne La Gasto, 1906; pri la komedieto de Marie Hankel La Renkonto, 1908; la du amuzaĵoj de la Hispano Miguel Cases-Martin, aperintaj samlibre en 1908: Unu Fojon kaj Vivu Esperanto. De la sama aŭtoro aperis en 1910 ankaŭ la unuakta amuza komedio Mistera Krimo. De la Meksikano Ramón Limones aperis en 1910 la komedio Veneno, en aparte malbona lingvo. De iu hispana Johano Poplo aperis la amuza sceno pri la Esperantista Movado S-ro Alsanojs en Barcelono. Kvalite pli bona estas la originala farso de la hispana natursciencisto Vicente Inglada-Ors (1879-1949), kiu multe tradukis kaj aktivis prilingve: Edziĝo Malaranĝita, 1907.

Pli altajn pretendojn havas la du dramoj de Nadina Kolowrat, Misteroj de Amo, 1909, la triakta versa dramo de R. Unterman, En Danĝero, 1911, kaj la dramo de la itala eldonisto A. Paolet (1880-1960), Ensorĉo, 1915.

Interesaj estas la dramoj de la franca komercistino Jeanne Flourens (ps. Roksano, 1871-1928), en kiuj ŝi prezentas ankaŭ aktualajn problemojn, kiel ekz. la virinan egalrajtecon, kvankam la evoluo de la intrigo okazas ĉiam laŭ la kutimaj leĝoj de amuziĝo. Ŝi aperigis la komediojn Duonsurda, 1907 (2-a eldono 1922); La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto, 1909 (2-a eld. 1922); Geedziĝopeto, 1913; kaj la dialogon La Morgaŭa Virino, 1912.

De la Germano Reinhold Schmidt (1867-1943) aperis en 1910 klasikforma poezia dramo Gustav Vasa. Tiu verko estas tamen peza, pene komprenebla pro torditaj kaj malnaturaj frazoj, kaj la intrigo estas iom senmova kaj kelkfoje plumpa, tiel ke la legado estas laciga, kaj la spektado malfacila. Ĝi restas grava, ĉar ĝi estas la unua provo de tragedio, kiu ne celas esence la grupan vivon. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ burĝfona komedieto: La Amkonkurantoj, 1911. Interesa aŭtoro estas ankaŭ la Kataluno Frederic Pujulà-i-Vallès (1877-1963): en 1909 aperis liaj du tragediaj dramoj pri la frenezo: Frenezo kaj Aŭtunaj Ventoj. Temas pri verkoj kiuj kaptas la atenton de la leganto ĝis la fino, kvankam ili bezonus kelkajn lingvajn ĝustigojn, kaj malgraŭ la fakto, ke nia gusto trovas ilin eble iom tro romantikaj. La aŭtoro kreas intrigon, kiu disvolviĝas tute realisme en atmosfero, kiu iom post iom preterrealismiĝas. La sama aŭtoro aperigis en 1909 kvin monologojn: La Rompantoj.

La lasta teatra verkisto, kiun oni ne rajtus preteratenti, estas la Sviso Edmond Privat. Li verkis unu solan teatraĵon, kiu estis ankaŭ sukcese recitita: Ginevra, 1913 (nun en Junaĝa Verkaro, 1960). La aŭtoro sukcesis plekti sian pacistan mesaĝon kun interesveka amintrigo. La versoj de la dramo estas belaj, neniam patosaj; ili ofte iĝas lirike kristalaj. Estas komuna opinio, ke en la dramo mankas iom da teatra drameco. Recitoj okazis dum la UK-oj de 1913 kaj de 1925.

6.6.6 Konkludaj Verkoj

Se la konkludaj verkoj de la plej frua periodo estis FK, 1903, kaj Esperantaj Prozaĵoj, 1902, por la dua generacio de verkistoj mankas komparebla verko. Sed por la franca skolo, interesa estas la verketo Laŭroj, aperinta en 1908, kun kolekto el originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de La Revuo. Tie aperis verkoj de Artigues, Inglada, Hodler, van Melckebeke, Ellis, Boucon, s-ino Vallienne, Gambier, Deligny, Bulthuis kaj Trinité.

Alia verko, kiu konkludis la unuan periodon, sed malfermis ankaŭ novan, estas la malgranda originalpoezia antologio de P. Hitrov: Guto post Guto, 1923. Ĝi enhavis originalajn poemojn de L. L. Zamenhof, Marie Hankel, Edmond Privat, M. Solovjev, St. Schulhof, N. Nekrasov, J. Kriss, G. Deŝkin, St. Karolczyk, k.a. (entute de 21 poetoj).

6.7 ORIGINALA BELETRO 1919-1945

6.7.1 Poezio

6.7.1.1 La Budapeŝta Skolo. — La Budapeŝta Skolo formiĝis ĉirkaŭ literatura revuo, Literatura Mondo, kaj du eminentaj verkistoj: Kálmán (Kolomano) Kalocsay kaj Gyula (Julio) Baghy. Tiu skolo profunde influis la poezian teknikon, kiun por la unua fojo ĝi kodigis: la poezia verkado perdis ĉian diletantecan trajton. La nivelo atingita de la hungaraj aŭtoroj instigis kaj faciligis ĉiulande tiun evoluon. Rimarkindaj estas la lingvaj eseoj kaj studoj, kiuj fontas de la Budapeŝta Skolo, kaj ties influo je la tradukarto: ekde 1925 sur la poezia kampo multiĝis elstare bonaj tradukaĵoj.

Unu el la ĉefaj verkistoj de la Budapeŝta Skolo, la kuracisto Kálmán Kalocsay (1891-), estas esperantisto ekde 1911. Li aktivis ankaŭ sur la traduka kampo: liaj tradukaj ĉefverkoj estas Johano la Brava (de Petöfi), 1923; La Tragedio de l’ Homo (de Madách), 1924 (reeldonita en 1965); Eterna Bukedo (poezia antologio el 22 lingvoj), 1931; Romaj Elegioj (de Goethe), 1932; (kun aliaj) Hungara Antologio, 1933; Infero (de Dante Alighieri), 1933; (kun aliaj) La Floroj de l’ Malbono (de Baudelaire), 1957; (kun aliaj) Kantoj kaj Romancoj (de Heine), 1969; Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966; Libero kaj Amo (de Petöfi), 1970. Grandega estas ankaŭ lia rolo kiel esperantologo, kiel literaturkritikisto kaj sur literaturteknika kampo.

Kálmán Kalocsay, genia poeto, kiu maturigis la lingvon.


Hilda Dresen: Elstara melankolia versaro de la unua granda poetino.


Streĉita Kordo, la vojmontra verko.


En 1921, kiam aperis lia unua poemaro originala Mondo kaj Koro (senŝanĝe fotorepresita en 1970), oni tuj perceptis, ke nova, granda voĉo por la unua fojo aŭdiĝas en la originala literaturo. En 1931 aperis lia poemkolekto Streĉita Kordo, ampleksa ekzemplo de atingita arta kaj teknika matureco. Kalocsay, en sep cikloj, poetas kelkfoje pure lirikan, intimisman poezion; kelkfoje li iĝas tuthomara poeto, kiu eposspire interpretas la dezirojn kaj la sopirojn de la homoj. Li scias enprofundiĝi en la abismojn de memanalizo: li rekreas lirike, kun potenca krio, la homan malkapablon kontentiĝi, kaj la internan instinkton al ĉiam pli malproksimaj konkeroj. Li povas ankaŭ plene forlasi la formojn por sekvi senregulan inspiron, kie li esprimiĝas en diboĉe persona lingvo, virtuoze eleganta kaj samtempe sincera, kie ĉiu vorto estas nepre necesa, kaj havas propran sencan kaj estetikan funkcion. En 1931 aperis ankaŭ liaj Rimportretoj, spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj. En 1939 estis preta lia nova poemaro Izolo, kiu pro la milita situacio ne povis tamen disvastiĝi. En 1956 aperis Ezopa Saĝo, poezia fabelrekreo de la antikvagrekaj popolsaĝulaj rakontoj. Oni reeldonis kelkajn el liaj poemoj en La Kremo de Kalocsay, 1971, kaj valora poemo pri la poezia arto aperis, sub la pseŭdonimo “C. E. R. Bumy” en Parnasa Gvidlibro, 1932 (dua eld. kompletigita 1968).

Dummilite kaj postmilite Kalocsay silentis plurjare pro la malfavora politika situacio. Sed post la reekfunkcio de la hungara Movado, denove aperis liaj verkoj. Liaj poemoj troveblas en multaj revuoj: i.a. en Literatura Mondo (en ĉiuj tri periodoj), La Nica Literatura Revuo, Hungara Vivo, Monda Kulturo, k.a.

El la literaturhistoria vidpunkto Kalocsay signas momenton esence gravan en la disvastiĝo kaj fortikiĝo de la Esperanta kulturo: Kalocsay estas fakte ne nur la unua Esperanta poeto, kiu laŭnivele estas plene komparebla al kiu ajn nacilingva poeto, sed samtempe ankaŭ unu el la plej eminentaj.

Julio Baghy (1891-1967) estis verkisto kaj aktoro. Li aliĝis al la Esperanta Movado en 1911. Baghy estis emocie lirika interpretanto de tiu fundamenta homeco, kiu estas la komuna bazo de la internacilingva kolektivo. Pro tio li estas unu el la plej “esperantistaj” poetoj, kiun neesperantisto povas nur malfacile kompreni. Liaj poemoj estas melodie spontanaj kaj formabundaj: ilia ritmo dependas de la momenta inspiro kaj povas aliiĝi laŭ la neceso. Baghy aktivis ankaŭ sur la romana, novela kaj teatra kampoj.

Lia unua poemaro aperis en 1922: Preter la Vivo, kiu estas verŝajne ankaŭ lia ĉefverko. Sekvis la poemaro Pilgrimo, 1926, kaj La Vagabondo Kantas, 1933. La plej senpere lirikeca estas la unua. En la lasta (de 1933) lia ritmo- kaj rimo-abundo tie kaj tie kovras mankojn de inspiro kaj de temanalizo. Liaj poeziaj materialoj venas grandparte el liaj spertoj dum la siberia militkaptiteco. En 1966 aperis Ĉielarko, versa reverko de fabeloj de 12 popoloj. Lia lasta poemaro, Aŭtunaj folioj, estis publikigita postmorte en 1970.

Lajos Tárkony (antaŭmilite: Ludoviko Totsche, 1902-), profesia oficisto, estas esperantisto ekde 1919. Li aktivis traduke (el Karinthy, 1934), kaj por Hungara Antologio, 1933; krome verkis literaturkritikan esearon (De Paĝo al Paĝo, 1932); kunlaboris en pluraj revuoj, i.a. en Literatura Mondo kaj La Nica Literatura Revuo.

Liaj poemoj originalaj aperis en Dekdu Poetoj, 1934. Sed lia maturaĝa verko estas la granda poemkolekto Soifo, 1964. La tieaj poemoj estas ekzemploj de forma perfekteco, apud ekzemploj de senpere lirika esprimo per liberaj versoj. Tárkony havas preskaŭ muzikan senton por la ritmo. Li estas poeto de ĉiutagaj, momentaj okazaĵoj, sed ankaŭ de emocia kunsento pri tuthomaraj problemoj, kiujn li projekcias tra sia esence lirika personeco.

Imre Baranyai (ps. Emba, 1902-1961) estis poeto, kiu fruaĝe akceptis la klasbatalajn instruojn de Marx, kaj iĝis unu el la gvidantoj de la hungara laborista Esperanto-Movado. Baranyai poeziigis sian sopiron por pli justa mondo kaj profetan motivon pri la revolucio. Lia malfacila vivo kaŭzis tiun amaran senton, kiu reflektiĝas en liaj poemoj, ankaŭ kiam la momenta inspiro estas gaja. Teknike li ne estas tiel elstara, kiel la unuaj du poetoj, sed li impresas senpere.

Li verkis ankaŭ novelojn kaj romanon. Lia poezia verkaro troviĝas en La Profeto (kun tradukaĵoj), 1934; En Ekzilo, 1938; Ekzilo kaj Azilo, 1962.

La Hungaro Ferenc Szilágyi (1895-1967), pli fama kiel prozverkisto, verkis ankaŭ originalajn poemojn, kiuj parte aperis en Dekdu Poetoj, 1934. Liaj poeziaj verkoj, malabundaj, estas framoj delikataj kaj elegantaj, kiujn li teksas vorte kun fajna artisma sento.

Li multe tradukis el la hungara kaj el la sveda (longtempe li loĝis en Svedio, kies civitanecon li alprenis).

Sekretaj Sonetoj, de la verkisto Peter Peneter (1891-1953), aperis en 1932. Temas pri ciklo de 52 forme perfektaj sonetoj pri la seksĝuaj malkovroj de amanta paro. En 1965 ili reaperis en Libro de Amo, kun aldonita parto, originala kaj traduka, de lia filo Georgo Peterido Peneter. Estas sufiĉe ĝenerala opinio, ke sub Peter Peneter kaŝiĝas fakte iu bone konata hungara verkisto.

6.7.1.2 Ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo. —

a) Ĉirkaŭbaltaj aŭtoroj: La plej eminenta el ili estis Hilda Dresen, Estonino (1896-), radiotelegrafistino, kiu abunde verkis ankaŭ traduke. Ŝi lernis Esperanton en 1916, kaj kunlaboris al Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo, k.a. Ŝiaj poemoj aperis en 12 Poetoj, 1934, kaj en Norda Naturo, 1967. Ŝiaj temoj koncernas precipe la naturon kaj emociajn momentojn, kiujn ŝi disvolvas en iom melankolia, sed neniel sentimentaleca tono, kun elstara versomelodieco. Rimarkinda verkisto estis ankaŭ alia Estono, la popollerneja instruisto Hendrik Adamson (1891-1946), kiu verkis ankaŭ originalan novelon kaj estas konata kiel nacilingva poeto. Liaj verkoj aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj en Vesperkanto, 1967. Ankaŭ ĉe Adamson la baztono estas melankolio, sed kun rezignacia sento, fontanta el la multaj suferoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li devis elporti. Ĉi tiun grizkoloran tonon respegulas ankaŭ liaj ampoemoj kaj poemoj pri la naturo, kiu por li estis rifuĝejo.

Tria grava poeto estis la latva ŝtatoficisto Nikolao Kurzens (1910-1958). Liaj verkoj aperis en Ondo de Daŭgava (kiun li redaktis inter 1932 kaj 1934), Literatura Mondo, Norda Literaturo. Libroforme, ili aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj en Mia Spektro, 1938. Li aktivis ankaŭ sur traduka kampo. Li estas poeto de la vivo-efemero, kaj de la neceso epikure — eble eĉ nur memimage — ĝui la malmultajn plezurojn, kiujn ĝi prezentas. Sed li estas ankaŭ poeto de la subitaj ribelekflamoj, kiuj ne longe daŭras, ĉar li refalas en tiun pasivece rezignacian staton, kiun li nomas “tedo”.

Aperis originalaj poemoj ankaŭ de la Estonino Helmi Dresen (1892-1941), de la Litovo B. Giedra, kies poemvolumo Violetoj, parte tradukita kaj parte originala, publikiĝis en 1938, de la Latvino Ludmila Jevsejeva (1913-), kies poemoj aperis en Literatura Mondo, La Suda Stelo kaj en la antologio Naŭ Poetoj, 1938, de la Latvo Augusts Kažoks (1881-1937), kiu multe tradukis, redaktis Ondo de Daŭgava (1925-1931), kunlaboris al Literatura Mondo kaj aperigis kelkajn originalaĵojn.

(b) Ĝermanaj verkistoj: En Svedio ekverkis rimarkinda poetino, kiu aktivis ĉefe traduke: temas pri Magda Carlsson (1896-1971), instruistino. Ŝi lernis Esperanton en 1931. Ŝiaj malmultaj originalaĵoj estas veraj artismaj juveloj.

El la tiamaj anglodevenaj poetoj, kvar estis forte influitaj de la Budapeŝta Skolo. Unu el ili estis Leonard Newell (1902-1968), Anglo, kiu kunlaboris al Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo. Li estis bona tradukisto kaj elstara novelisto. Poezie li verkis malmulte. En 12 Poetoj, 1934, aperis kelkaj liaj fajne cizelitaj poemoj ironiaj, kaj kanzonaj poeziaĵoj. En la sama Dekdu Poetoj aperis ankaŭ la originalaj poemoj de la angla misiisto Brian Price-Heywood (1910-1942), kiu kunlaboris en Literatura Mondo, kaj de la usona Ezra Clark Stillman (1907-), eksmembro de la direktoraro de IALA (The International Auxiliary Language Association).

Elegante spritajn poemetojn aperigis Wilfred Bickley Johnson (1903-), instruisto, kunlaboranto de Literatura Mondo. La malgranda kolekto de Geoffrey D. Nash (1882-1931), Miniaturoj, aperis en 1931, kaj Versaĵoj de JoE, de Joab Eljot, aperis en 1946. Li estis la aŭtoro de fantazia strangaĵo: Per turboj bontonaj en Kakofonujo, 1938 (2-a eld. 1951).

De la flandra oficisto Jan van Schoor (1896-1955) aperis en 1928 la poemkolekto Amo kaj Poezio, aldone al multaj valoraj tradukoj. Van Schoor estis poeto minortona, delikatsenta, kun intimeca, kaj ofte iom pudora inspiro.

Ankaŭ en la germanlingvaj landoj efikis la hungara influo. La Sviso Karl Jost (1876-1952) aperigis siajn originalajn poemojn, kiuj tamen nur tie kaj tie superas la unuaperiodan nivelon, en Modesta Bukedo, 1948. De la Aŭstro Alfred Schauhuber (1896-), oficisto, aperis poemoj melankolitonaj, kun milda inspiro, en Dekdu Poetoj, 1934. Samkolekte aperis kelkaj poemoj de la aŭstria verkisto Nikolao Hovorka (1901-1966). En la pli posta kolekto Naŭ Poetoj, 1938, aperis la verkoj de la sudeta Germano Martin Strümpfel (m. 1939), naturinspirita poeto. Samkolekte aperis la verkoj de la Germano Karl Vanselow (1877-1959), kiu aktivis abunde ankaŭ traduke. En 1952-1953 aperis la ses kajeroj de lia kolekto Nia Lingvo Esperanto. Minortona poeto estas la Germano Herbert Hesse, kies Sonoj Novaj kaj Malnovaj aperis en 1930. Sed la plej interesa poeto estas la germandevena ĵurnalisto, eldonisto, tradukisto, lingvisto kaj prozisto Teo Jung (1892-). Lia lingvo estas zorge flegata, kun altaj lirikaj pretendoj: li sukcesis evoluigi propran stilon, kiu tamen esence dependas de la budapeŝta literatura revolucio. Liaj poemoj aperis en La Alta Kanto de la Amo (poemo bazita sur legendo, 1926, 2-a eld. 1928) kaj en la poemaro Ek al Batal’, 1935.

Du Nederlandanoj estas aparte interesaj: la lirika poeto Adalbert Smit, kies poemoj aperis en la kolektoj Fajreroj, 1927, kaj Roseroj, 1930, kaj la havenlaboristo Lodewijk Cornelis Deij (1919-). La poemoj de ĉi-lasta poeto estas stile variaj kaj sinceretose vigle antifaŝismaj: ili aperis dummilite en pluraj revuoj, kaj tio igas nin bedaŭri, ke lia poezia sezono daŭris tiel mallonge.

(c) Latinidaj poetoj: De la rumana presisto Miŝu Beraru (1903-1938), esperantisto ekde 1925, kunlaborinto al Literatura Mondo, aperis la poemaro Spite la Vivon, 1928, kun neprofundtonaj, tamen sinceraj, sufiĉe variritmaj poemoj, kun mezgaja inspiro.

En Francio aperis ankaŭ pluraj poetoj. Unu el ili estis la “Panamano” (fakte pariza poeto) Georgo E. Maura (1905-1971), kiu verŝajne estas pseŭdonimo de franca aŭtoro. Siajn unuajn verkojn li aperigis en Dekdu Poetoj, 1934, en Literatura Mondo, en la poemkolekto Duonvoĉe, 1939 (2-a eldono ampleksigita en 1963) kaj en La Nica Literatura Revuo. Maura estas rafinita poeto, kiu diboĉe uzas la rimajn kaj ritmajn eblecojn de la lingvo, kun eleganta, kristale fajna lingvo-uzo kaj plena ellaboriteco de la konceptoj. Li verkis pri amo, nokto, pri momentoj kaj rememoroj, sed ankaŭ pri tuthomaraj problemoj, kiel milito, liberiĝo, sufero.

Menciindaj estas la originalaj poemoj de Gaston Waringhien (1901-), de Henri Vatré kaj de Juliette Baudin-Vatré (1910-1937), tro frue mortinta, kies versoj aperis en Naŭ Poetoj, 1938.

Du poetoj aktivis en Italio. Unu estis Alessandro Mazzolini (1857-1934), kies poemoj, aperintaj en Esperanto, Literatura Mondo, Ondo de Daŭgava, tamen resentigas ankoraŭ la unuaperiodan neflegitecon kaj diletantecon. La dua poeto estis la bibliotekisto Francesco Pizzi (1880-1946). Liaj poemoj aperis en 1925 en En la Mondon Venis Nova Sento. Lia poemo La Protektanto estis publikigita en 1932. Li estis religitendenca, minortona poeto, tamen multaspekte interesa.

La hispanaj kaj la katalunaj poetoj formas kvazaŭ apartan skolon interne de la granda hungara poezia reformo. Tamen, la plej fruaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo stile spegulas ankoraŭ la unuaperiodan stilsituacion. De la respublikana stabkolonelo Fernando Redondo-Ituarte (1882-1949) aperis originalaj poemoj strikte ligitaj al la stilo de la unuatempa skolo. La samon ni povas diri pri la Kataluno Arturo Domènech-i-Mas (1878-1936), instruisto, socialisto, premiita ĉe la Floraj Ludoj. Liaj Poemoj (redaktitaj de J. Grau-Casas) aperis en 1937.

Pli stilmaturaj estas la poeziaj verkoj de Julio Mangada-Rosenörn (1877-1946), kies Versaĵaro, kun 14 poemoj, aperis en 1923. Pli poste, en 1933, aperis lia alia originala poemaro Amelia kaj Marina. Interesaj estas ankaŭ la poemoj de la hispana kuracisto Rafael de San-Millan-Alonso (1866-1924). Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun ne plene ellaborita enhavo, troviĝas en Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj, 1914, kaj en Mia Poezio, 1932. Aperis ankaŭ poemo: Ŝipopereo, 1921.

Pli rekte influita de la Budapeŝta Skolo estas la hispana telegrafistino Amalia Núñez-Dubús (1899-), kies poemoj aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj kies verse reverkita navarra legendo, Eterneco, aperis en 1966. Ŝi estas freŝtona, facilesprima poetino, kun multvaria temogamo.

Alia rekta — kaj eminenta — ido de la Budapeŝta Skolo estas la kataluna urbestra sekretario Jaume Grau-Casas (1896-1951), kiu multe kaj kompetente tradukis, kunlaboris en Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Kataluna Esperantisto, kaj verkis romantikajn poemojn, kun partoj de granda sincereco lirika kaj emociveka inspiro. Liaj versaĵoj aperis en Amaj Poemoj, 1924, Novaj Amaj Poemoj, 1927, kaj en La Lasta Poemo, 1936.

(ĉ) Slavaj poetoj: En Sovetio multaj proletaj verkistoj estis stile influataj de la hungara reformo. Sed nur du estas veraj idoj de la Budapeŝta Skolo: la Leningradano Grindel Falkonbriĝ, kiu kunlaboris en Literatura Mondo, kaj la Sovetiano V. G. Sutkovoj. Ambaŭ estas reprezentataj per malmultaj verkoj en Naŭ Poetoj, 1938.

En Pollando aperis pluraj poetoj, el kiuj neniu tamen estis aparte elstara. Plej interesa estas Salo Kornfeld (ps. Grenkamp, 1896-1943). Liaj originalaj poemoj aperis en Krioj de l’ Koro, 1922. De Kaplan aperis la poemkolekto Akordoj Esperantaj, 1923. Fine, originalajn poemojn publikigis ankaŭ Edward Wiesenfeld (1892-1941?), kiu multe tradukis kaj estis premiita ĉe la Floraj Ludoj.

Kontraŭe, altan nivelon atingis la originalpoezia verkado en Ĉeĥoslovakio. La originalaj poemoj (ĉefe humurtonaj) de Tomáš Pumpr (1906-1972), juristo kaj esperantisto ekde 1926, aperis ĉefe en Literatura Mondo. Pumpr estas konata precipe pro siaj multaj elĉeĥigitaj verkoj, i.a. pro la traduko de operoj (de Smetana, Dvořák, Blodek). Alia poeto originala estis la profesoro Miloš Lukáš (1893-), esperantisto ekde 1907. Li multe tradukis, kaj kunlaboris en Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, ktp. En 1937 aperis poemoj de Vlada Hvězdenský.

Dum ĉi tiu periodo ni vidas ankaŭ la ekformiĝon de aparta poezia skolo en Jugoslavio. La Sloveno Damjan Vahen-Svetinov (1913-) eldonis kvar poemkolektojn: Miaj Vojoj, 1938; Dum Longaj Vesperoj, 1940; Dum Noktoj Senstelaj, 1941; Krioj el Mallumo, 1963. De la slovena juristo Jakob Stefančić (1885-) aperis pluraj poemoj. Grava estas lia prilaboro, en formo de seskanta poemo, de la novelo La Servulo Jernej kaj Lia Rajto de la slovena verkisto Ivan Cankar (1933).

Krome, publikigis originalajn poemojn la Serbo Stevan Živanović (1900-1938), pli fama kiel prozisto, la Kroato Franjo Homar (1905-1933), la serba pastro Milivoje Pavloviĉ (1907-), la kroata ĵurnalisto Đuro Rašan (1912-), kiu verkis ankaŭ kroate. Ni citu laste la sonetciklon de Sv. Petrović (1899-1960), Sonetkrono por la Esperantistaro.

Ne forgesendas la pli malproksimaj slavdevenaj poetoj. La plej eminenta estas J. J. Kohen-Cedek (1904-), ruslanda Hebreo, nun Israelano, instruisto. Li kunlaboris en Heroldo de Esperanto, Malgranda Revuo, k.a. Lia poemaro troviĝas, almenaŭ parte, en Tiberio, 1942. Li estas ironie bonintenca poeto, kiu ĝuige pikas per leĝertonaj versoj.

Alia poeto estis la pola Hebreo, poste Israelano Imanuel Olŝvanger (1888-1961), oratoro, cionista aktivulo. Liaj poemoj aperis en Eterna Sopiro, 1925 (pligrandigita eldono en 1942). Li estas emocia poeto, kelkfoje kun momentoj de brila lirikeco. La dua eldono de lia verko prezentas ampleksan poemon: Inter Homo kaj Dio.

(d) Ekstereŭropaj poetoj: De la Ĉino Saint-Jules Zee (aŭ ) aperis fantazivibraj, etjuvele buntaj originalaj poemoj en Naŭ Poetoj, 1938. Li multe tradukis el la moderna ĉina literaturo. En Brazilo aperis la iom primitiva Ama Stelaro de Nuno Baena (m. 1922), en 1922, kaj la pli matura poemaro originala de Francisco Valdomiro Lorenz (1872-1957), esperantisto ekde 1887. Liaj poemoj originalaj aperis en Diverskolora Bukedeto, 1941 (kun tradukaĵoj). Lia traduka ĉefverko estas la Bhagavad-Gîtâ.

(e) Komunaj verkoj de poetoj de la Budapeŝta Skolo: De K. Kalocsay kaj J. Baghy aperis antologioj en Arĝenta Duopo, dua volumo, 1937, kaj en Ora Duopo, 1966.

El literaturaj promesoj realiĝis du reprezentaj volumoj:

La unua estas Dekdu Poetoj, 1934, kun poemoj de Adamson (Estono), Hilda Dresen (Estonino), Brian Price-Heywood (Anglo), Hovorka (Aŭstro), Kurzens (Latvo), Maura (Franco?), Newell (Anglo), Núñez-Dubús (Hispanino), Schauhuber (Aŭstro), Stillman (Usonano), Szilágyi (Hungaro), Tárkony (Hungaro).

La dua estas Naŭ Poetoj, 1938, kun verkoj de Sutkovoj (Sovetiano), Jevsejeva (Latvino), Falkonbriĝ (Sovetiano), Ĉulitis (Latvo), Zee (Ĉino), Vanselow (Germano), Strümpfel (Germano), Sieroszewski (Polo), J. Baudin-Vatré (Francino).

6.7.1.3 Soveta kaj Proleta Skolo. — La eksplodo de la Oktobra Revolucio kaj la postmilita kresko de proletaj revoluciaj movadoj en preskaŭ ĉiuj ekonomie evoluintaj ŝtatoj de la mondo kreis grandegan entuziasmon ankaŭ ĉe multaj poetoj, kiuj provis esprimi tion en siaj verkoj.

Literatura grupo de sovetaj esperantistoj (de maldekstre): G.P. Demidjuk, V.I. Polakov, E.O. Miĥalski, S.A. Rublov kaj N.V. Nekrasov.


L. Tárkony: Forma perfekteco kaj senpera lirika esprimo.


La plej granda estas sendube la rusa instruisto Eŭgeno Miĥalski (1897-1937), kiu lernis Esperanton en 1911. Li fondis en 1917 literaturan revuon en Saratov: Libera Torento. Liaj originalaj poemoj aperis libroforme en Unua Ondo, 1918; Du Poemoj, 1922; Prologo, 1929; Fajro Kuracas, 1932; Kantoj de l’ Amo kaj Sopiro, 1934. Bedaŭrinde pluraj gravaj originalaj manuskriptoj perdiĝis (i.a.: restas nur fragmentoj de la poemo Reforĝo de l’ Homo, pretigita inter 1934-1935, kiu havis 5000 versojn). La unue aperinta verko de Miĥalski tuj montris eksterordinaran teknikan kaj lingvan maturecon. Li estis fajroŝpruca poeto, impulsema, arda. Liaj versoj per aŭdacaj ritmoŝanĝoj substrekas la disvolviĝon de lia inspiro. En sia lasta verko li turniĝis al klasbatalaj temoj: tio ankoraŭ pliampleksigis lian jam vastan temogamon.

La rusa ekonomikisto Nikolaj Hohlov (1891-1953) lernis Esperanton en 1905. Li tradukis multe, ĉefe el Drozdov, Doroŝeviĉ kaj Tolstoj. Li verkis ankaŭ senpretendan, amuzan teatraĵeton. Originalaj poemoj aperis en Literatura Mondo kaj en La Tajdo, 1928. Ĉi tiu poeto, forte influita de la Budapeŝta Skolo, estas eleganta artisto, kun intima sento pri la versa muziko kaj kun la kapablo atingi lingvan harmonion en bele cizelitaj versoj.

Alia poeto estis la rusa ĵurnalisto Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov, kiu naskiĝis en 1900 kaj mortis dum la Dua Mondmilito. Li multe kaj kompetente tradukis. Originale li ne estis fekunda verkisto. Liaj verkoj aperis dise en Esperantaj periodaĵoj. Lin karakterizas la influo de la rusaj simbolistaj poetoj.

Ankaŭ la bulgara ĵurnalisto Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin; 1903-), redaktoro de Internacia Kulturo (1945-1949), eminenta tradukanto, aperigis rimarkindajn originalajn poemojn, kie li simpatie kaj kunsufere priskribas la vivsituacion de la laborista klaso. Liaj poemoj troviĝas en Ruĝa Aŭroro, 1930 (2-a eld. 1932) kaj en Garbo, 1930. Li verkis ankaŭ originalajn novelojn.

Teknike multe malsuperaj estas la versaĵoj de alia Bulgaro, Ĥ. M. Ĥrima. Ili aperis en Poemoj de l’ Plugisto, 1930, kie la aŭtoro, iom patose, esprimas siajn politikajn sentojn kaj sopirojn.

Originalaj poemoj de Eugeniusz Matkowski (antaŭe: Matwiejczuk), Ukrajnano, nun pollanda ŝtatano, muzikisto, aperis en Pola Esperantisto, Ek!, Norda Prismo, Oomoto, k.a. Libroforme liaj versaĵoj aperis en Poemoj, 1960. Li estas poeto teknike ligita al la unua periodo de Esperanto, ofte tro patosa, sed kelkfoje kun indigne sinceraj eksplodoj.

Delikatajn klaskonsciajn poemojn verkis ankaŭ la sarlanda karbministo Josef Burger (1881-1970), kiu esperantistiĝis en 1913.

Li kunlaboris precipe en la laboristaj gazetoj, kaj post 1933 forlasis Germanion.

Ankaŭ de la rusa blinda poeto Vasilij Eroŝenko (1890-1952) aperis kelkaj originalaj versaĵoj, ĉefe en Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923, kaj dise, en gazetoj esperantistaj rusaj kaj japanaj. El liaj poemoj, nur kelkaj superas la nivelon de simpla emocia esprimaĵo kaj atingas la nivelon de komplete ellaborita lirika poemo. Li verkis ankaŭ novelojn.

6.7.1.4 Japana Skolo. — En Japanio esperantistoj ekzistis jam antaŭ la Unua Mondmilito, sed la lingvo fortike enradikiĝis nur intermilite. En ĉi tiu periodo prepariĝis la ekfloro de pure Japana Skolo: temas pri verkistoj pri lingvaj problemoj, pri sciencistoj, pri ĵurnalistoj, pri lertaj tradukistoj kaj pri originalesperantaj beletristoj. Dank’ al la laboro de la Budapeŝta Skolo, ili trovis en Esperanto poluritan lingvon kaj riĉan vortaron; la poetikon ili nur parte akceptis, kaj pluformis laŭ propraj bezonoj, en la spirito de la japanaj tradicio kaj sentemeco.

La du plej eminentaj originalaj poetoj de la Japana Skolo (unua generacio) estas Ossaka kenĵi kaj Ito saburo.

Ossaka kenĵi (1888-1969), fervoja inĝeniero, aktiva ankaŭ sur movada kaj lingvesplora kampoj, kompetenta tradukinto el la klasika japana literaturo kaj poezio, verkis kelkajn originalajn poemojn, kiuj aperis ĉefe en revuoj kaj en lia verko Perloj el la Oriento (1921), kune kun liaj tradukaĵoj. Li estas poeto de momentaj natureventoj, de subitaj, intuiciaj perceptoj, esprimataj en lingvo afekcie resuma, kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto. Plej laste aperis liaj originalaĵoj, apud tradukaĵoj, en El Orienta Florbedo, 1956, parte represo el lia verko de 1921.

La pedagogo Ito saburo (1902-1969), proleta verkisto kaj aktivulo, ellernis Esperanton en 1916. Li verkis ankaŭ plurajn prilingvajn kaj primovadajn eseojn kaj studojn. Liaj originalaj poemoj, kiujn karakterizas aparta melankolia kaj naturkontempla etoso, aperis dise, ĉefe en revuoj kaj, kun tradukaĵoj, en Verda Parnaso, 1932.

Ĉi-periode ne mankas originalaj japanaj poetoj, inter kiuj Hattori tôru (1911-1944?), kiu ankaŭ tradukis; Kanamatu kenryô (1915-); Mijake ŝihej (1901-), kiu aktivis ankaŭ traduke kaj sur lingva kampo; Onoda yukio (?-1945), kiu verkis ankaŭ prilingvajn eseojn.

En 1956 aperis Edelvejso, poemkolekto de Nisimura masao (1907-1940), kiu estis preta jam en 1938. Nisimura estas poeto teknike iom kruda, kiun ni tamen legas kun respekto pro lia malfacila kaj nobla vivo.

Poemojn originalajn verkis ankaŭ Taĉibana kenĵi (1903-), esperantisto ekde 1923. Liaj verkoj troviĝas dise en revuoj. Li kompetente tradukis.

6.7.1.5 Satiraj Poetoj. — Apartan pritrakton meritas la franca bankdirektoro Raymond Schwartz (1894-1973), kiu estis kunlaboranto de Literatura Mondo, Franca Esperantisto, La Nica Literatura Revuo, Sennacieca Revuo, kaj redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-1935). Lia lingvo plene eluzas la vortludajn latentojn de Esperanto, konsistantajn el dusencaj esprimaĵoj, komikaj pseŭdo-sufiksado kaj sinonimado: li lerte ĵonglis per la lingva materialo, kiun li kapablis sprite vivigi. Li verkis ironiajn kaj satirajn poemojn pri hipokrituloj, pri komikaj viv-situacioj kaj satiraĵojn pri la politikaj okazaĵoj kaj pri la Esperanto-Movado mem. Li verkis multe ankaŭ proze. Liaj poemoj aperis libroforme en Verdkata Testamento, 1926 (2-a eld. 1930); La Stranga Butiko, 1931; La Ĝoja Podio, 1949.

En 1927 aperis krome verketo de la Dano N. Liventhal: Esperantio... ĉefe en Danio, kun epigramecaj satirpoemetoj.

6.7.1.6 Poetoj Izolitaj. — Estas fenomeno tre konata, ke, ĉie en la mondo, ekzistas esperantlingvaj poetoj, kies verkoj tamen nenie aperas: iliaj poemoj restas en tirkestoj, aŭ legiĝas en la grupo: estas ofte bonŝanca hazardo, se ili aperas en iu periodaĵo.

Unu el la plej eminentaj ekzemploj de tiuj silentaj poetoj estas la itala monaĥo Giovanni Ricci (1875-1941), misiisto en Ĉinio. En 1926 li finis grandan poemon, kun versnombro, kiu egalas tiun de la Dia Komedio. Temas pri la poemo Uranogedio, kiu poezi-filozofie prilumas la simbole priskribitan lukton inter la Bono kaj la Malbono. Nun tiu monumenta verko, signifa pruvo pri la grandeco de sia aŭtoro, kaj pri la valoro de la lingvo, kiu kapablis inspiri tian kreaĵon, troviĝas en IEMW (Internacia Esperanto-Muzeo Wien).

Alia ekzemplo estas la fama ĝeneva profesoro pri psikologio Charles Baudouin, kiu penetrigis en la franclingvajn landojn la psikologion de Carl Gustav Jung. Liaj poemoj, sincertonaj, personstilaj korelverŝoj, aperis nur sporade, kaj estas praktike nekonataj.

6.7.2 Prozo

6.7.2.1 La Budapeŝta Skolo. — La lingva revolucio de la Budapeŝta Skolo efikis ankaŭ en la prozo. Oni evoluigis stilon elegantan, sed personan, dank’ al la malsamaj stilgamoj, pri kiuj oni disponis. Oni evitis pezajn kunmetaĵojn, tro longajn esprimojn. Ĉi-periode elstaras la noveloj de tri aŭtoroj: du hungaraj kaj unu angla: Julio Baghy, Ferenc Szilágyi kaj L. N. M. Newell.

Julio Baghy aperigis siajn novelojn en Dancu Marionetoj!, 1927; Migranta Plumo, 1929; Verdaj Donkiĥotoj (kun unu romaneto), 1933; La Teatra Korbo, 1934, kaj en Koloroj, 1960 (tamen konsistanta nur el jam aperintaj). La noveloj kaj rakontoj de Baghy neniam havas tre komplikan framon: ofte ili pli similas al skizoj. Lia tongamo iras de plej milda trankvilo, kun ia kompata sento por la homaj febloj, ĝis plej satira karikaturo, kie la aŭtoro grimace prezentas la maljuston kaj la hipokritecon, kaj atingas la momenton de etike pravigita fajra eksplodo. Tre ŝatataj estas ankaŭ liaj romanoj: Viktimoj, 1925 (2-a eld. 1930) kaj Sur Sanga Tero, 1933, ambaŭ pri lia siberia militkaptiteco, estas liaj ĉefverkoj. Ili reaperis unuvolume en 1971. Malpli sukcesa estas la socikritika, satira kaj moroskurĝa romano Hura!, 1930. Baghy skribis daŭrigon de tiu romano, Insulo de Espero, dummilite malaperintan. La romano Printempo en la Aŭtuno, 1931, estas eble iom tro sentimentalece patosa, tamen malkovras la manon de majstro, kiu kompetente ĉizis la psikologion de la rolantoj.

De Paĝo al Paĝo (1932) portretis la ĉefajn verkistojn, kiuj aktivis en la Budapeŝta Skolo kaj ĉirkaŭ ĝia Literatura Mondo.


Julio Baghy ankaŭ en siaj prozaj verkoj lirike interpretis sian fundamentan homecon.



Inter la prozaj verkoj de la Dua Periodo lingve elstaris tiuj de F. Szilágyi, dum la fikciaĵojn de J. Forge karakterizis belstila leĝereco.


De Ferenc Szilágyi aperis multaj prozaj tradukaĵoj el la hungara kaj el la sveda. Liaj originalaj noveloj aperis libroforme en Trans la Fabeloceano, 1931 (2-a eld. 1972), unua provo de pli poste tre evoluinta majstro, en La Granda Aventuro, 1945; Inter Sudo kaj Nordo, 1950; Koko Krias jam!, 1955. Krome, kelkaj verkoj aperis en kvin rapsodioj (kolektoj de prozo kaj poezio originala kaj traduka) aperintaj inter 1943 kaj 1953. Aperis ankaŭ kriminalromaneto: Tiel Okazis, aŭ Mistero Minora, 1958, kiu, lingve elstara, kaj atentokatena, plej superas la meznivelon de tiaspecaj verkoj.

Szilágyi estas realisto: liaj noveloj fontas el la ĉiutaga vivo, kaj ĝenerale sekvas ties preskribitajn vojojn. Sed kelkfoje ne okazas tiel, kaj, jen, por momento la kutima vivo estas forgesita, kaj novaj esperoj kaj spertoj transformas la rolanton. La lingvo de Szilágyi estas esenca, nerva, mallonga, kaj respegulas lian realismon.

De Teodoro Ŝvarc (1894-1968) aperis du romanoj: Modernaj Robinzonoj, 1923, pri la fuĝo el siberia militkaptitejo, kaj Maskerado ĉirkaŭ la Morto, 1965, kortuŝa sed simpla kaj ekzemple malpatosa romano aŭtobiografia pri la eskapo de Judo antaŭ la naziaj kaj faŝistaj persekutantoj en Hungario.

Maria kaj la Grupo, 1936, estas originala romano de Imre Baranyai. Ĝi pritraktas la internan vivon de Esperanto-grupo, kiun li vidas per intimisma, psikologia maniero. Supozeble temas pri aŭtobiografio.

En la tiama Hungario aperis aliaj verkistoj, kiuj tamen aktivis nur sur traduka kampo, sed malgraŭ tio profunde influis la starigon de prozostilo efika kaj gamkompleta. Unu el la plej eminentaj estis Károly Bodó (1903-1963), redaktinto de Literatura Mondo, kiu tradukis el Karinthy, Babits, kaj novelojn por Hungara Antologio.

6.7.2.2 Prozverkistoj ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo. — Unu el la plej eminentaj novelistoj nehungaraj estas sendube la Anglo Leonard N. M. Newell. Lia novelaro Bakŝiŝ aperis en 1938. Temas pri egiptofonaj noveloj, rakontitaj kun granda konvinko. Liaj koloroj estas helaj, lia sinteno seniluzia, socie objektiva, sed kompata.

Eminenta estis ankaŭ la Franco Raymond Schwartz, kiu verkis la romaneton Anni kaj Montmartre, 1930, ekvilibra, malemfaza rakonto, lingve kaj psikologie trafa, pri la misaventuroj de germana knabino en Parizo. En 1963 aperis lia granda romano Kiel Akvo de l’ Rivero. Temas pri famili-generacia romano, parte aŭtobiografia, kiu, krom la tria parto, iom tro haste verkita, prezentas trafan analizon de karakteroj kaj sinsekvon de eventoj. Lia rakonto estas tute kredebla, lia partopreno estas varma kaj simpatiplena. Tiu verko prezentas sian aŭtoron kiel maturan verkiston, trafe observokapablan. Novelaro el 1920-70 aperis en la volumo Vole... Novele, 1971.

El la novelistoj elstaras ankaŭ la pola filmreĝisoro Jan Fethke (ps. Jean Forge, 1903-), kiu lernis Esperanton en 1910. Liaj unuaj romanoj, Abismoj, 1923; Saltego trans Jarmiloj, 1924; kaj Mr. Tot Aĉetas mil Okulojn, 1931, estas ekzemploj de inventa riĉeco, de amuza, ripoziga kaj fantaziinstiga verkado. Psikologie, liaj tipoj estas ne ĉiam kredeblaj, kaj cetere ili estas nur skizitaj. Liaj temoj estas fikciaj, kaj ne trovas korespondon en la realaĵo. Iom leĝeraj, kvankam belstilaj, estas liaj noveloj en La Verda Raketo, 1961. Ĉi tiuj noveloj, satiraĵoj pri kelkaj tipoj (cetere, parte neverŝajnaj), estas kelkfoje iom tro karikaturaj, sed kelkfoje sprite trafaj.

Aparte interesaj estas ankoraŭ du verkistoj: K. R. C. Sturmer kaj S. Engholm. La angla dentoteknikisto Kenelm Ralph Creuzé Sturmer (1903-1960), konata ankaŭ sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson, lernis Esperanton en 1922. Li verkis la romanskizon Por Recenzo...!, 1930, la pensokolekton El la Notlibro de Praktika Esperantisto, 1934, kaj, sub sia pseŭdonimo, la novelarojn Se Grenereto..., 1930, kaj Vol. II, 1931. Li estis verisma verkisto, kun humuro kaj, sub tre trankvila surfaco, kun bolanta sensemo, al kiu li aludis komprenige dank’ al sia artisma sentemo kaj psikologia analizkapablo.

La sveda instruisto Stellan Engholm (1899-1960), esperantisto ekde 1927, verkis multe ankaŭ traduke. Li redaktis la literaturan periodaĵon Malgranda Revuo (1943-1952). Liaj romanoj estas Al Torento, 1930 (2-a eld. 1934); Homoj sur la Tero, 1931 (2-a eld. 1963); Infanoj en Torento: unua volumo 1934 (2-a eld. 1946), dua volumo 1939; Vivo Vokas, 1946. Li verkis ankaŭ du novelojn, aperintajn en 1943: Maljunulo Migras kaj Venĝo. Li estis realisma verkisto de kampara medio, kiun li analizas per koloroj helaj kaj preskaŭ sentempaj. Brilas en liaj verkoj sobra humanisma idealismo.

De la Rumano Tiberio Morariu aperis la novelaro Sub la Stelo, 1951; la Estono Hendrik Adamson publikigis Auli, 1934, novelon pri kampara medio; la Dano Peter Theodor Justesen (1875-1950), kuracisto, verkis kelkajn novelojn, ĉefe en Malgranda Revuo; de la Germano Teo Jung aperis la originala romano Landoj de l’ Fantazio, 1927, kun utopieca temo, kaj la verko Gudrun, parafrazo de la antikva germana eposo, 1928.

Ankaŭ kelkaj Francoj verkis proze en Esperanto: eminenta estas Georges Avril (ps. de Georges de Courmont, 1874-1952), profesia ĉefredaktoro. Liaj noveloj aperis ĉefe en Nia Gazeto, 1934-1938. Originalajn prozaĵojn verkis ankaŭ Jean Delor (1905-1955), pli konata kiel tradukanto. Libroforme aperis la novelaroj de Joël Thézard: Polusaj Glacioj sub Noktmeza Suno, 1937, kaj samjare, Nordnordaj Fabeloj.

La hispana kuracisto Rafael de San-Millán-Alonso eldonis Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj, 1914, kaj de lia samlandano Julio Mangada-Rosenörn venis la rakonto Ferdinando VI kaj Farinelli, 1921.

De la Polo Salo Kornfeld (ps. Grenkamp) aperis la penskolekto Penseroj en 1922 (2-a eld. 1924) kaj la malgranda novelaro 5.000.000, 1931.

La Ĉeĥo Vl. Brejnik verkis Tri Rakontetoj, 1923; de la Sloveno Franjo Modrijan aperis la simple mistika verketo Fabeloj, 1930. De la Slavo loĝanta en Turkio St. Misak eldoniĝis la rakonto Malgranda Adamo, 1934.

La Bengalo Lakshmiswar Sinha (1905-) aŭtoris plurajn verkojn kaj plurajn tradukaĵojn. Aŭtobiografia estas la libro Jaroj sur la Tero, 1966.

Interesaj estas la jenaj romanverkintoj: unu Serbo kaj du anglalingvanoj. La Serbo Stevan Živanoviĉ (1900-1938) verkis vortaron, rakontojn (La Mizeruloj, 1922; Bela kaj Stela, 1925; La Diino de la Maro, 1926) kaj originalajn poemojn. Lia plej konata verko estas la romano La Sonorilo de Bled, kiu aperis en 1959, sed estis preta jam de multaj jaroj. Ĝi iom suferas pro la aliiĝo de la epoko, de la moroj kaj gustoj. De la Anglo Douglas P. Boatman (1892-) aperis en 1928 la novelo Kaprico kaj en 1932 la originala policromano La Nekonata Konato. Li verkis ankaŭ poemojn. La usona pianfabrikisto Edward Payson (1842-1932), kiu abunde aktivis traduke, eldonis la romanon Juneco kaj Amo, 1929, kaj la rakonton La Fantoma Edzino (kun alia policnovelo originala) en 1936.

6.7.2.3 Japanaj Prozaŭtoroj. — De Tabata kisaku (1911-) aperis pluraj originalaj noveloj kaj dramoj. Nakagaki koĵiro (1894-1971), aktivulo, verkisto kaj pentristo, aperigis tradukaĵojn, prilingvajn verkojn kaj sociverismajn novelojn. Ankaŭ la Japanino Hasegaŭa teru (1912-1946) rakontis siajn spertojn kaj laborojn en multaj leteroj, kaj en la verkoj Flustr’ el Uragano kaj En Ĉinio Batalanta. Ŝi estis komunistino, kaj partoprenis flanke de la ĉinaj proletoj la naciliberigan (kontraŭjapanan) kaj kontraŭguomindangan militojn.

6.7.2.4 Ĝermana Proza Skolo. — Fine de la unua literatura periodo, kaj preskaŭ dum la tuta dua periodo aktivis en kelkaj ĝermanlingvaj landoj prozistoj sufiĉe abundverkaj, kiujn ne tre influis la tiama Budapeŝta Skolo. Kvankam pluraj el ili tute ne estis lingvaj diletantoj, ili tamen ne sekvis la hungaran ekzemplon, kaj preferis atenti la heredaĵon de la antaŭmilitaj prozverkistoj. Plej eminenta literature kaj lingve estas sendube la Nederlandano Hindrik J. Bulthuis (1865-1945), kiu lernis Esperanton en 1901. Li verkis ankaŭ teatraĵojn kaj originalajn poemojn (en La du Ŝipoj, 1909). Sed plej valorajn laŭrojn li rikoltis en la tradukado kaj en la romanverkado: Jozef kaj la Edzino de Potifar (Idoj de Merkuro), 1926; Idoj de Orfeo, 1923; La Vila Mano, 1928; kaj Inferio, 1938. Liaj plej bonaj verkoj pritraktas la tradician vivon de la nederlandaj kamparanoj, kiujn li observas per verismaj, psikologiinterpretaj kaj amikaj okuloj. Kelkfoje, kiam li volas trospici sian rakontkampon per neeblaj hazardokazaĵoj, lia sugestia forto malgrandiĝas, kaj la rakonto iĝas iom plumpe nekredebla. Sed kie li, kiel en La Vila Mano, preskaŭ nur pritraktas la kamparanajn vivon kaj psikologion, li sukcesas verki siajn plej valorajn paĝojn. Lia lasta romano (1938) estas utopi-fikcia, parte ankaŭ kritika verko, psikologie kaj rakontframe neverŝajna.

Abunde verkis originale ankaŭ la germandevena Anglo Heinrich Luyken (1864-1940). Liaj romanoj estas Paŭlo Debenham, 1911; Mirinda Amo, 1913; Stranga Heredaĵo, 1922; Pro Iŝtar, 1924. Li plektis neverŝajnajn kaj altpatosajn aventurojn kun religitendencaj temoj. Lia psikologio estas primitiva, kaj lia rakontmaniero eksmode romantika. Tiuj difektoj iom malakriĝas en la romanoj de 1913 kaj de 1924, el kiuj tiu lasta (1924) estas lia plej ambicia verko: pri la lukto inter la bono kaj la malbono en la antikva Babilono.

Du originalajn romanetojn verkis la Anglo John Merchant (1872-1936): Tri Angloj Alilande, 1912 (4-a eld. 1936), kaj Kompatinda Klem, 1931. Temas pri ĉarmaj rakontoj sen literatura valoro.

La Germano Fr. Ellersiek (ps. Argus, 1880-1959) eldonis la kriminalromanon Pro Kio? en 1920. De la Germano Richard Meye aperis en 1935 la originala strangatmosfera romano La Longa Vojo.

Sen ia literatura pretendo estas la aŭtobiografiaj raportoj de la Usonano J. Scherer (1901-1967): Ĉirkaŭ la Mondon kun la Verda Stelo, 1933, kaj Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo, 1937.

6.7.2.5 La Socialista kaj Proleta Proza Skolo. — El ili elstaras la germana aktivulo Norbert Barthelmess (1901-), kiu verkis ankaŭ poemojn kaj rakontojn. Li aperigis kelkajn rakontojn kaj romanetojn, kiel Diablidoj, 1928, porjunulan verketon pri la tiama socialista “pionira” junularo; Juneca Ardo, 1936, priskribantan la revolucian etoson, kiu regis inter la germana proletaro en (probable) la jaro 1923; Vartejoj, 1938, kie la revolucia entuziasmo jam perdiĝis: la aŭtoro esploras rakonte edukajn sociajn problemojn, kaj denuncas la burĝajn edukejojn. Lia stilo estas eble iom unutona, kun kelkaj “paroladoj” de la rolantoj, kiuj fakte respegulas la ideojn de la aŭtoro.

Pli interesa estas la romano de la Sovetiano Vl. Varankin (1902-?), Metropoliteno, 1933. La aŭtoro prezentas paralelan rakonton pri la berlinaj laboristaj revoluciaj rondoj kaj pri la moskvaj burokrataj medioj de la tiama kompartio, kiun li plektas kun amrakonto.

De J. Flamo aperis la rakonto La Maja Festo, 1932. La Aŭstro H. Weinhengst en sia romano Turstrato 4, 1934, socikritike pritraktas la tiaman mizeran kaj senesperan situacion de la proleta klaso. Li aperigis ankaŭ rakontojn kaj novelojn en SAT-periodaĵoj.

Rakontojn verkis la Belgo Léon Bergiers (1904-), kies novelaro, Ili, aperis en 1930. Tiu aŭtoro estas ŝajne komplete forgesita, sed li ne meritas tion: li estas unu el la plej sinceraj — kaj samtempe kleraj — voĉoj de nia literaturo. Li eksperimentis en Esperanta prozo, alterne, unue la socirealisman stilon, kaj poste, ebrie ekspresionisman esprimmanieron, kun nervaj frazkonstruoj, hastaj, malegalaj paragrafoj, kiuj sekvas la ritmon de la pensodisvolviĝo. La patoso de Bergiers estas neniam artefarita: ĝi fontas el ribelaj sentoj kontraŭ la situacio, en kiu troviĝas la laborista klaso kaj ĉefe ĝiaj plej malfortaj anoj.

Socirealismajn novelojn kun atentoveka kaj sobra analizkapablo kaj altirforto verkis ankaŭ la Bulgaro Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin), en La Himno, 1931. Ankaŭ alia socirealisma verkisto bulgara, Ĥ. M. Ĥrima, aperigis proprajn originalajn novelojn (en Ĉe Abismo, 1932).

El la malproksima Oriento venas la rakontoj de la Ĉino Cicio Mar, Forgesitaj Homoj, 1937, pri la situacio de la ĉinaj malriĉuloj. La rakontoj de la Ruso V. Eroŝenko, kiu longtempe loĝis en Japanio, aperis en Turo por Fali, 1923 (reeld. 1956); Rakontoj de Velkinta Folio (fabeloj), 1923, dua eld. 1953; kaj en Rakontoj de Eroŝenko (kunmetita de Miyamoto masao), 1970. Liaj rakontoj aperis ankaŭ japane, ĉine, ruse kaj ukrajne.

Apartan pozicion havas la sveda proleta ĵurnalisto Einar Adamson (1894-1953), kiu aperigis stile valorajn artikolarojn pri Sovetunio: Studvojaĝo en Sovet-Rusujo, 1926, kaj Sub Ruĝaj Standardoj, 1928.

Tute apartan lokon okupas la originalaj verkoj de la Franco Eugène Adam (ps. Eŭgeno Lanti, 1870-1947). Ĝis 1914 li estis anarkisto, poste fariĝis revolucia nemarksista komunisto, sed fine ellaboris propran liberecanan doktrinon, kiun li nomis sennaciismo. Li fondis SAT kaj gvidis ĝin dum pluraj jaroj. Li redaktis plurajn periodaĵojn kaj iniciatis multajn prilingvajn laborojn. Liaj libroj estas klasbatalaj verkoj, tamen kun signifo ankaŭ por la neŭtrala Movado. Li proponis kunligi la Esperantan Movadon kun la tiamaj revoluciaj fortoj. Lingve, li estis elstara stilisto: simpla, trafa, eleganta. Lanti aperigis plurajn tradukojn (i.a. de Voltaire). Originale li verkis i.a. For la Neŭtralismon!, 1922; La Laborista Esperantismo, 1928; Naciismo, 1930; Vortoj de K-do Lanti (artikolaro), 1931; Manifesto de Sennaciistoj, 1931; Absolutismo, 1934; Herezaĵo, 1934; Ĉu Socialismo Konstruiĝas en Sovetio?, 1935; Leteroj, 1940.

6.7.2.6 Satiraj Prozverkistoj. — Ankaŭ ĉi-kampe majstris la ekzemplo de la Franco Raymond Schwartz, kiu aperigis satirajn kaj bonhumorajn prozaĵojn kaj novelojn en Verdkata Testamento, 1926; en Prozo Ridetanta (fakte: novelaro), 1928; en La Stranga Butiko, 1931; kaj en La Ĝoja Podio, 1949. Tre ŝatataj estis liaj ĉiujaraj kontribuaĵoj al la jarkajero Sennacieca Revuo (“Laŭ mia... Ridpunkto”).

De la Polo Izrael Lejzerowicz (1901-1942?) aperis amuza, bibliimita pastiĉo, satiranta la tiaman Esperanto-Movadon: El la Verda Biblio, 1935, kiu aperis samvolume kun alia satiraĵo, ĉi-foje nepastiĉa: Babiladoj kun Horaĉo Serĉer. De alia Polo, Jakob Szapiro (1897-1942) aperis en 1921 la satiraj Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.

La bulgara sciencisto Atanas D. Atanasov (ps. ADA, 1892-) aperigis la satiran verketon El la Intima Vivo de la Verdurbaj Esperantistoj, 1927.

La Flandro F. V. Dorno eldonis La Aventuroj de L. R. M. Stultulof la X-a, 1937, kiu estas satira verketo sen literatura valoro pri la idioteco de multaj regantoj.

6.7.3 Teatro

En ĉi tiu periodo la teatro faris kelkajn progresojn. Aperis verkistoj, kiel Baghy, kiuj sciis doni al ĝi adekvatan lingvon. Tamen plejofte la celo de tiuj teatraĵoj estis sama: amuzi la ĉeestantaron dum grupkunveno. Kompreneble, la amuzo povas esti plurnivela — eĉ atingi kvalitan elstarecon — sed la fakto, ke la ĉefaj aŭtoroj aktivis sur teatra kampo nur sporade kaj per skizoj aŭ unuaktaĵoj (malofte per verkoj pli konsistaj), malhelpis la atingon de plenvalora teatra nivelo.

La plej interesa teatra verkisto estis la Hungaro Julio Baghy, kiu verkis ĉefe unuaktaĵojn. Ili aperis en revuoj, aŭ restis manuskriptaj. Lia ĉefverko estas la verskomedio Sonĝe sub Pomarbo, 1956, kie la amo inter du gejunuloj iĝas la rakontframo por lirika, emociveka analizo kaj pritrakto simbola de la neceso je amo en la mondo. La lingvo de ĉi tiu verko estas glate polurita, rime kaj ritme riĉa. Ĝi estas maturaĝa ĉefverko, kiu kronas la verkaron de Baghy. Interesaj estas ankaŭ la dramoj Samumo (recitita dum la UK de Budapeŝto, 1929) kaj La Holanda Pupo, en la repertuaro de IAT.

Neforgesendaj estas ankaŭ la drametoj de Raymond Schwartz: temas ĝenerale pri amuzaj unuaktaĵoj kaj kabaretaĵoj.

Ankaŭ aliaj konataj poetoj kaj prozverkistoj aperigis teatraĵojn. De la Anglo K. R. C. Sturmer aperis la drameto Homarisma Laboro, 1931; de la Nederlandano Hindrik J. Bulthuis la interesaj, realisme sugestiaj La Onklo el Ameriko, 1908, kaj ĉefe Malriĉa en Spirito, 1923; de la Sovetiano N. Hohlov la amuza komedieto La Morto de la Delegito de UEA, 1924; de la Anglo D. P. Boatman la unuakta komedio Jes, Panjo!, 1932; de la Flandro Jan van Schoor la unua versteatraĵo La Revuo de la 7-a, 1911; de la Japano Tabata kisaku pluraj teatraĵoj.

Ekzistas ankaŭ verkoj, ĝenerale unufojaj, de cetere nekonataj verkistoj. La Anglo W. G. Adams aperigis la iom pretendan burleskan tragikomedion en versoj Piramo kaj Tizbeo, 1934. De la usona profesoro Kenngott venis 6 originalaj amuzaj komedietoj en Internacia Teatraĵetaro, 1930. La Ĉeĥo J. Filip verkis la religiteman dramon pri la sorto de la homaro Fino de la Mondo, 1937. La sama aŭtoro, en la kunlaboro de K. Filip, publikigis en 1964 ankaŭ alian dramon: La Turo inter Nuboj. Du komedietojn verkis ankaŭ la Polo Ludoviko Krysta: La Senvola Svatanto, kaj Marionetaj Ludoj, ambaŭ de 1931. La Flandro F. V. Dorno estas la aŭtoro de originala triakta amuza komedio Levu la Manojn, 1939. De la Polo Felix Hiller venis la unua (kaj sola) esperantlingva opereto: Ho, Tiuj Fremduloj!, 1923. Du teatraĵoj de J. Flamo aperis en 1932. D. Thomsen aŭtoris la komedion Multe pli da Amo, 1936. De Karl Minor (1891-1946) aperis la farso Pro Dio, ne Esperantiston!, 1924.

Interesa estas la verko de la Polo (poste angla ŝtatano) Jakob D. Applebaum (1877-1964), kiu aktivis ankaŭ traduke, nome la granda religifona versdramo Jozefo, 1957, pri la fama biblia rakonto pri Jozefo kaj la edzino de Potifar.

6.7.4 Kulture Gravaj Verkistoj

Ĉi-kampe, kia ajn elekto estas apriora, kaj, pro la granda nombro, estas neeble citi ĉiujn. Ni limigos nin je kelkaj nomoj, aparte elstaraj kaj ekzemplaj pro ilia laboro, ofte multflanka.

Unu el la plej eminentaj Esperantaj lingvistoj estas la Hungaro Kolomano Kalocsay. Li estas granda poeto, rimarkinda tradukisto, kiu fiksis la stilon kaj la poetikon ankaŭ en teoriaj verkoj, kiel ekz. en Parnasa Gvidlibro, 1932, verkita kune kun G. Waringhien, kaj reeldonita en 1968 kun kontribuaĵo de R. Bernard. Li malkovris pluajn faktojn pri la Esperanta vortkunmetado, surbaze de la teorioj de De Saussure: en Lingvo Stilo Formo, 1931. Li kunlaboris kun G. Waringhien por la pretigo de Plena Gramatiko, 1935 (2-a eld. 1938). Pri la ata-ita-demando li kunlaboris en Simpozio (redaktita de J. Régulo), 1961, kaj per propra verko, Vojaĝo tra la Tempoj, 1966, li klarigis siajn poziciojn. Liaj tradukaĵoj estas jam prezentitaj. Aparte gravaj estas liaj literaturkritikaj kontribuaĵoj en formo de artikoloj kaj de eseoj.

Ekskluzive prilingve verkis la franca licea profesoro Emile Grosjean-Maupin (1863-1933). Liaj prilingvaj kontribuaĵoj aperis en La Revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. Lia vivoverko, pretigita en kunlaboro kun aliaj kleruloj, estas la Plena Vortaro, 1930, unu el la fundamentoj de la hodiaŭa Esperanta lingva kulturo.

Lia disĉiplo estis la franca agregacia profesoro Gaston Waringhien (1901-), originala poeto, valora tradukisto el: La Rochefoucauld, 1935; Omar Kajam, 1953; Baudelaire (kun aliaj), 1957; Heine (kun aliaj), 1969, k.a. Liaj kontribuaĵoj lingvaj, lingvistikaj kaj beletraj aperis en Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, k.a. Libroforme aperis kolekto el liaj beletraj kaj literatursciencaj eseoj: Eseoj I, 1956. Alia kolekto, el lingvaj, filologiaj kaj lingvosciencaj eseoj, aperis en 1959: Lingvo kaj Vivo. Lia editora ĉefverko estas la duvoluma Leteroj de Zamenhof, 1948. Klera leksikologo, li redaktis la gravan Suplemento al la PV, 1954, verkis la Granda Vortaro Esperanto-Franca, 1957, sed lia leksikologia ĉefverko estas Plena Ilustrita Vortaro, 1970.

Unu el la fondintoj de esperantologio estis la Italo Stefano La Colla (1889-1966), paleografo, lingvisto, vortaristo, esperantisto ekde 1906. Inter la plej eminentaj esperantologoj kaj interlingvistoj estas sendube la aŭstra inĝeniero kaj specialisto pri terminologiaj problemoj Eugen Wüster. Li kompetente tradukis kaj verkis studojn pri pluraj lingvaj specifaĵoj de Esperanto, pri zamenhofa lingvo (Zamenhof-Radikaro, 1927). Sur la leksikologia kampo, li aperigis du fundamentajn verkojn: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (el kiu nur la kvar unuaj partoj aperis, 1923-29) kaj Maŝinfaka Esperanto-Vortaro, 1923. Sennombraj estas liaj prelegoj kaj artikoloj.

Klera zamenhofologo estis ankaŭ Johannes Dietterle (1866-1943), kiu aperigis en 1929 la Originala Verkaro de Zamenhof.

El la interlingvistika vidpunkto elstaraj estas la meritoj de du bibliografiaj pioniroj: de Petro E. Stojan, Ruso (1884-1961), kiu aperigis en 1929 (senŝanĝa represo en 1973) sian monumentan Bibliografio de Internacia Lingvo; kaj de Hugo Steiner, Aŭstro (1878-1969), fondinto de IEMW kaj verkinto de la trivoluma IEMW-Katalogo (1957, 1958, 1969).

Neforgesebla sur interlingvistika kaj esperantologia kampoj estas ankaŭ la aktivado de la Sovetiano Ernest K. Drezen, kiu naskiĝis en 1892 kaj estis mortpafita en 1937. Li estis unu el la ĉefaj lingvokleruloj de la tiama soveta skolo, estis sekretario de Kalinin kaj ankaŭ ruslingva specialisto pri terminologiaj problemoj (kaj planlingvistiko).

Estas interese, ke ekzistas aŭtoroj, kiuj influis la stilon de aliaj verkistoj ankaŭ nur pere de siaj tradukoj. Klasika ekzemplo estas la Kroato Ivo Rotkvić (1901-), kiu famiĝis per siaj lingvaj artikoloj kaj ĉefe per sia traduko el M. Jelušić (1934).

Aliaj influis tutan skolon, kaj donis apartan brilon al lando: Ekzemplu ĉi fakton la Moraviaj Esperanto-Pioniroj, konsistantaj el Jaroslav Mastný (1892-1958), Antonín Kudela (1870-1939) kaj Albín Neužil (1883-1948), kiuj eldonis kaj parte tradukis multnombrajn valorajn verkojn de la ĉeĥa kaj slovaka literaturoj.

En tiu ĉi kunteksto estas menciinda ankaŭ la agado de la Hungaro Vilmos Bleier (1903-1940), kiu kompetente administris la financojn de Literatura Mondo ekde 1931, kaj kreis la LM-eldonejon. Lia kreaĵo estas ankaŭ la eldonkooperativo AELA, kiu faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj valoraj verkoj originalaj kaj tradukaj.

6.8 ORIGINALA BELETRO 1945-1972
6.8.1 Poezio

6.8.1.1 Enkonduko. — La hiato inter la unua kaj la dua periodoj de la originala literaturo de Esperanto estas multe pli granda ol tiu inter la dua kaj la tria. Fakte, oni apenaŭ povas paroli pri hiato: iu, kiu atente tralegis la supran ĉapitron, jam konstatis, ke la poetoj, kiuj estis aktivaj dum la dua periodo, tre ofte pluverkis ankaŭ dum la tria; multaj el la budapeŝtskolaj verkistoj aperigis siajn plej maturajn verkojn ĝuste post la Dua Mondmilito. Pro tio la triparta divido de la literaturo estas iom miskompreniga: dum la tria ni ja rimarkas la pludaŭron de la Budapeŝta Skolo, la naskiĝon de novaj skoloj — kaj bedaŭrinde ankaŭ la malaperon de aliaj. Malaperis i.a. la hispana skolo (ĝiaj ĉefaj reprezentantoj mortis en eksterlanda ekzilo: ĉu en Francio, ĉu en Meksikio), la soveta skolo (perforte silentigita en 1936-1937) kaj la proleta skolo ekstersovetia. Fortikiĝis male la japana kaj la jugoslavia skoloj, plenmaturiĝis la hungara, kaj naskiĝis skota skolo. Antaŭnelonge fortikiĝis ankaŭ itala literaturista grupo.

6.8.1.2 La Budapeŝta Poezia Skolo dum la Tria Periodo. — El la ankoraŭ aktivaj poetoj de la Budapeŝta Skolo elstaras kompreneble Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy. Ambaŭ, unue post 1945; sekve, post 1956, povis ree partopreni la kulturan vivon de la Esperanta Movado. Iliaj originalaĵoj aperis en pluraj literaturaj revuoj, kiel en Literatura Mondo (1947-1949), kaj poste en Norda Prismo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo kaj en Hungara Vivo. De Kalocsay aperis ankaŭ multaj elstaraj tradukaĵoj (el Baudelaire, Heine, Shakespeare) kaj kelkaj literaturkritikaj eseoj. De Baghy aperis libroforme la lirika dramo Sonĝe Sub Pomarbo, 1956, kaj aliaj verkoj. Rimarkindaj estas la ĉi-periodaj libroformaj kontribuaĵoj de Lajos Tárkony (aperis impona elekto el liaj originalaj poemoj en Soifo, 1964) kaj de Imre (Emeriko) Baranyai (Ekzilo kaj Azilo, 1962).

De la verkistoj, kiuj ĉirkaŭis la Budapeŝtan Skolon, venis pluraj valoraj kompletigaj verkoj. De la Estonino Hilda Dresen aperis la poemkolekto Norda Naturo en 1967 kaj multaj tradukaj verkoj en pluraj kulturaj revuoj. La Svedino Magda Carlsson eldonigis kelkon da siaj ĉefaj kontribuaĵoj al la poezia tradukliteraturo. Ankaŭ de la Anglo L. N. M. Newell aperis la tradukaĵo de Hamleto, 1964, kiu revolucie efikis ĉe publiko, kutimiĝinta al la klasika Zamenhofa traduko. Reaperis ankaŭ verkoj de la “Panamano” (verŝajne: Franco) Georgo E. Maura, kies dua eldono de Duonvoĉe, kun pluraj aldonoj, eldoniĝis en 1963 kaj kronis lin unu el la plej atentindaj talentoj de la originala Esperanta poezio.

Ankaŭ en Ĉeĥoslovakio la du verkistoj M. Lukáš kaj T. Pumpr daŭrigas la laboron. Al ili aliĝis tuta grupo, kiu aktivas plurkampe. Kvankam iom sporade, tamen ankoraŭ nun aperas verkoj de la Franco Henri Vatré kaj de la Hispanino A. Núñez-Dubús, kaj eĉ de la pola proleta poeto E. Matkowski.

6.8.1.3 La Skota Skolo. — La granda novaĵo de la tria periodo de la Esperanta literaturo estas la estiĝo de grupo, nomata “Skota Skolo”, konsistanta el valoraj literaturistoj, ĉefe poetoj. Ĝia naskiĝo ne estis rapida, kiel oni povus imagi. Ja multaj el la pli postaj skotaj poetoj fakte verkis dum la lasta periodo de Literatura Mondo (1947-1949), el kiu ili suĉis sian unuan literaturan lakton. Sed grava renkontiĝo-punkto estis ankaŭ la regula apero (ekde 1947) de la modesta, sed enhave kaj historie signifa periodaĵo Esperanto en Skotlando, kiu estis palestro kaj diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. Ekz. W. Auld redaktis ĝin inter 1949 kaj 1955.

Sed la momento de la publika elpaŝo estis la volumo Kvaropo, 1952. Ĝi samtempe signis la elpaŝon de nova, gravega eldonejo, tiu de Prof. J. Régulo-Pérez en La Laguna, kiu ŝtopis breĉon kaŭzitan de la malapero de la eldonejo de Literatura Mondo.

Kvaropo prezentis la verkojn de kvar librodebutaj poetoj: W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. I. Francis kaj R. M. Rossetti.

William Auld (1924-), skota instruisto, ellerninta la lingvon en 1937, sed aktiviĝinta nur en 1947, kunlaboris en pluraj revuoj, kaj estis redaktoro de Monda Kulturo (1962-1963). Lia kontribuaĵo al Kvaropo, 1952, nomiĝas Spiro de l’ Pasio. En 1956 li aperigis la grandan poemon La Infana Raso (1968: 2-a eld. kun notoj). Li redaktis la poezian parton de Angla Antologio, 1957, redaktis la Esperanta Antologio 1887-1957, 1958, kaj pretigis ties kritikan enkondukon. Liaj originalaj poemoj troviĝas ankaŭ en Unufingraj Melodioj, 1960. Lia lasta originala poemaro estas Humoroj, 1969. Auld estas poeto profunde mem-analiza, kiu scias rekrei poezie, tra la propra mio, sian subkonscian mondon, kiu elimpetas por aserti sian vivorajton. Sed li neniel estas intimisto: kontraŭe, lia inspiro, kvankam esence personforma, fontas el la tuta mondo kaj el la ĉefaj homaraj problemoj. Tio vidiĝas ĉefe en la poemo La Infana Raso, kiu estas lia ĉefverko. Tie, li pritraktas la historion de la universo kaj la homkondiĉon en eposaj versoj, kiuj forme varias laŭ la neceso esprimiĝi — kaj laŭ la atingita profundnivelo. W. Auld estas socia progresista ateisto: pasie li kondamnas la militon, la maljustecon, kaj iliajn sekvojn, kaj li bone komprenas la problemojn de la libero (ankaŭ intelekta). Sed en liaj poemoj ĉio ĉi restas ofte nur en akuza formo, sen prezento de pozitiva, ankaŭ nur idealisma solvo. Tiu konstato neniel malgrandigas lian kritikan forton, kiu, kontraŭe, kvazaŭ kun la forto de la malespero impetas kontraŭ la baroj, kiuj malhelpas la homaran progreson al vera, nova humanismo.

De la skota pastro John Sharp Dinwoodie (1904-), kiu kunlaboris en Literatura Mondo kaj multe tradukis, aperis en Kvaropo, 1952, poemkolekto Kastelo el Revoj. Poste, tamen, liaj verkoj aperis nur sporade. Lia poezio respegulas delikatan spiritan lirikecon. Al li ne estas fremdaj la spiritaj turmentoj de nia epoko, kies solvon li trovas en Dio, kaj en la religia kredo. En tiu Di-konfido, Dinwoodie vivas sian poetan vivon: liaj temoj pritraktas amon al la edzino, la kompaton por la pekintoj, kies pekoriginon li vidas tamen ĉefe en la sociaj vivkondiĉoj.

William Auld: Aŭtentika poezia mondo.


Marjorie Boulton per metaforoj defendas sian humanismon.


Kvaropo, la mejloŝtona verko de la Tria Periodo.


La skota instruisto John Islay Francis (1924-), esperantisto ekde 1942 (aktiva tamen nur ekde poste), kunlaboris en Malgranda Revuo, La Nica Literatura Revuo, Esperanto en Skotlando. En Kvaropo, 1952, aperis lia poemo La Kosmo. Ĝi dividiĝas en 5 kantojn kaj pritraktas la estiĝon de la mondo, ĝian vivon kaj ĝian malaperon, ĝis restariĝos la kaoso. Francis estas pli konata kiel novelisto.

Francis similas iomete al Auld en siaj kritikaj intencoj, sed li estas malpli impulsa. Li anstataŭigas la impeton de la poezio per elegantaj, ironiaj versoj; lia ironio distancigas lin iom de la homo, al kiu li tamen sin sentas ligita.

De la Svis-Anglo Reto Mario Rossetti (1909-) aperis en Kvaropo, 1952, la poemkolekto Oazo. Li ankaŭ tradukis multe (i.a. Otelo, 1960). Li estis redaktoro por la proza parto de Angla Antologio, 1957, kaj, kun Szilágyi, li redaktis La Esperanta Novelarto, 1964. Li aperigis ankaŭ novelojn. Lia poemaro, krom en Kvaropo, aperis ankaŭ en Literatura Mondo, en pluraj postmilitaj gazetoj, kaj en la libro Pinta Krajono, 1959. La poezion de Rossetti karakterizas altnivela elegantec-ekvilibro: tiu ekvilibro, kiu strikte kongruas kun la tipa stilstrukturo senpompa kaj esenca de la aliaj verkistoj, estas fundamenta elemento de lia verkado. Memanalizaj profundoj, kiel ĉe Auld, ne estas troveblaj ĉe Rossetti. Li estas iom ironia, aŭ eventuale nur konstata, sed neniam cinika aŭ morda. Oni havas la impreson, ke lin ne tuŝas esence la senespera serĉo de ekzistokialo: tiu ekzisteca problemo ne tiom koncernas lin kiel poeton; li preferas observeme analizi la momentan homkondiĉon, pri kies stabileco, kompreneble, li ne povas kredi.

6.8.1.4 Ĉirkaŭ la Skota Skolo. —

(a) Anglaj Verkistoj: La angla verkistino kaj instruistino Marjorie Boulton (1924-), kiu lernis Esperanton en 1949, kaj verkis plurajn librojn, ankaŭ angle, aperigis sian unuan originalan poemkolekton en 1955: Kontralte. Baldaŭ sekvis Cent Ĝojkantoj, 1957, kaj Eroj, 1959. Ŝi verkis ankaŭ teatraĵojn kaj novelojn. Ŝi estas varmtona poetino, kun impulsa formtrova kapablo kaj profunda sincero. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke, ŝi estas ankaŭ socie konscia poetino, kiu, per siaj verkoj emoci-lirikaj, prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

En 1957 aperis la verko Kien la Poezio? de la novzelanda instruisto kaj anglalingva poeto Brendon Clark (1904-1956), kiu tie prezentas propran metrikan teorion, kun multaj ekzemploj el poemoj tradukitaj kaj originalaj, i.a. kun la hero-poemo heksametra La Vojaĝo de la Maorioj al Novzelando. Li estas poeto, kiu ankoraŭ forte resentas la influon de la dua periodo, aparte de la Budapeŝta Skolo: liaj versoj estas glate poluritaj, liaj temopritraktoj ankoraŭ rimarkinde romantikaj.

En 1967 aperis la verketo Memkritiko de Victor Sadler (1937-), kiu lernis Esperanton en 1951, kunlaboris en Esperanto kaj The British Esperantist.

Sadler provis enkonduki eksperimentan poezion, kies poemoj kunplektiĝas kun la suba komento, tiel, ke unu sen la alia estas sensenca. Li ekzemplas la valoron, kiun por nia literaturo havas la pozitiva influo de la nacilingvaj literaturoj en la renovigo de la formoj kaj de la temoj.

Aperis, krome, ĉefe en Esperanto en Skotlando, poemoj de la Anglo Arthur Dawson Foote (1931-), kiu lernis Esperanton en 1943, kaj verkis ankaŭ angle. Malfeliĉe jam de kelkaj jaroj li silentas. Li estas eleganta naturinspirita poeto, kiu regas la stilon de la japaneska miniaturo same bone kiel tiun de la polurita, belmuzika soneto.

(b) Ĝermanaj Poetoj: Unu el la plej rimarkindaj neanglaj poetoj influitaj de la Skota Skolo estas sendube la islanda magistro pri angla lingvo Baldur Ragnarsson (1930-), kiu lernis Esperanton en 1949. Li verkis originale kaj traduke (el la antikva islanda, 1964, kaj el Thorsteinn frá Hamri, 1963). Li aperigis siajn verkojn en Voĉo de Islando, Norda Prismo, Esperanto, kaj en 1959 aperis lia poemaro Ŝtupoj sen Nomo.

Ragnarsson estas instinkta, multimaga, malfacila poeto. Liaj versoj, muzike imponaj, estas metafore, simbole verkitaj, buntaj, kaj nekutimaj. Lia inspiro ŝajnas fonti el tiu plej profunda parto de la psiko, kie kuniĝas la individua kaj la kolektiva, tuthomara subkonscioj.

Alia granda verkisto estas la sudafrika instruisto Edwin de Kock (1930-), kiu lernis Esperanton en 1955 kaj verkis ankaŭ angle kaj afrikanse. Liaj poemoj aperis en preskaŭ ĉiuj postmilitaj kulturaj revuoj, sed precipe en Norda Prismo. Li ellaboris ankaŭ neklasikan poetikon, kiun li eksplikis en apendico al du siaj verkoj (1961, 1967). Liaj poemoj aperis en Ombroj de la Kvara Dimensio, 1961; Fajro sur Mia Lango, 1967; Poemoj kaj Prozeroj, 1970; Kvin Elementoj, 1970. La versoj de De Kock estas konstruitaj en densa vortsinsekvo, kie la formo alianciĝas kun la enhavo por efiki en malvolviĝo signifodona per la amasiĝo de la konceptoj kaj de la simboloj. La angoro de la homo antaŭ la universo solviĝas, ĉefe en lia unua poemaro, en malgaja historikompreno, kiun regas la imago de severa dio. Lia esence intelekta poetiko kondukis lin al kritika sinteno kontraŭ homsubpremo. Iom post iom li atingis versmuzikon; liaj versoj nun fluas pli glate ol antaŭe. Lia Kvin Elementoj estas ampleksa plurparta poemo pri la homa naturmondo: verko ambicia kaj mirinda.

De la dana instruisto Poul Thorsen (1915-), kiu multe tradukis el la dana, aperis originalaj poemoj en Rozoj kaj Urtikoj, 1954; Pluk, 1960 kaj Sen Paraŝuto, 1963. Thorsen preferas la satiran poezion, kie li ĉizelis multajn valorajn juvelojn. Ne mankas ĉe li tamen ankaŭ momentoj de delikatsenta lirika inspiro.

Lastatempe aperis kelkaj interesaj originalaĵoj de la Nederlandano Wouter Pilger, kies tradukaĵoj estas tamen pli konataj. (c) Brazilaj Verkistoj: En Brazilo, la ekzempla kultura vivo enlanda montriĝis pozitiva por la elkresko de originalaj poetoj. La unua periodo de la brazila skolo estis profunde influita de la Budapeŝta Skolo, kaj konsistis ĉefe el tradukantoj. Inter tiuj elstaras la pioniro Francisco Valdomiro Lorenz. Nuntempe ankoraŭ tre influita de la Budapeŝta Skolo estas sendube la elstara tradukanto L. H. Knoedt (li tradukis el Castro Alves, 1959), dum ĉe la aliaj la skota influo estas pli sentebla, eble tamen tra Baldur Ragnarsson, kiu, se li ne havas ilian sangbolan temperamenton, tamen havas analoge imagriĉan lingvon.

De la brazila advokato Sylla Chaves (1929-) aperis en 1959 la poemlibro Animo Prisma. Per elektitaj stilrimedoj, li kreas aktualan poezian mondon, kiu ne estas senkarna kaj minimuma, kiel ĉe la eŭropaj verkistoj, ĉefe skotaj, sed male riĉa je sango, kun forta tendenco al barokeco, ne manierisma, sed karaktera kaj instinkta. En 1970 aperis lia Por pli Bona Mondo, kun valoraj eseoj, tradukaĵoj, originalaĵoj (i.a. la unuaj du kantoj de la ampleksa poemo Homara Epopeo).

Geraldo Mattos (1931-), esperantisto ekde 1949, ekverkis en 1951. En 1953 aperis lia ankoraŭ nematura originala poemo La Tento de Junulo, en 1959 poemetaro Miniaturoj, kaj en 1967 lia impona Arĉoj, sekvata de Ritmoj de Vivo, 1968. Li verkis ankaŭ teatraĵon kaj novelon. Mattos estas pasia poeto: lia animbrulo impetas el ĉiu verko el sub la teknike elstara forma vestaĵo. Kiel bone li sciis pritrakti la juvelojn de momenta impreso en Miniaturoj, same bone li aliris pli kompleksajn temojn, kiujn li analize malvolvas per impulsema simpatio kaj rimarkinda tekniko, kiu neniam kovras mankon de inspiro. Liaj lastaj verkoj malkovras plene maturan poeton, kies signifo por la Esperanta kulturo estas ankoraŭ ne taksebla.

Aperis ankaŭ verketo el 14-silabaj sonetoj, Monosilaboj, 1967, de Diderto Freto. Temas pri brila sed evidente senfutura ekzemplo de teknika virtuozo.

6.8.1.5 Postefikoj de la Budapeŝta Skolo. —

(a) La Situacio en Hungario: Pri la situacio de la Esperanta literaturo en Hungario ni jam aludis. La majstroj ankoraŭ laboris, sed dum longa tempo devis silenti. Krome, malaperis Literatura Mondo kaj ĝia eldonejo, kiuj estis la spirita kaj materia centroj de la Skolo. Feliĉe, ekde 1961 aperas valora kultura revuo, Hungara Vivo, kiu sukcesis arigi ĉirkaŭ si ne nur la malnovajn majstrojn, sed ankaŭ novajn fortojn. El tiuj novaj fortoj elstaras la juna poeto Vilmos Benczik.

(b) La Situacio en la Slavaj Landoj: En 1962 aperis la verkoj de la Bulgaro Ivan St. Georgiev, en Provo Alfronti la Vivon, kiu fakte frontas temojn iom leĝerajn, sed kun verve interesa stilo, kiun W. Auld nomas “gaja kapriolemo”.

Ankaŭ de Sovetunio venis voĉo: temas pri la kolekto el poemoj de Aleksandro Logvin (ps. Liljer), en Sur la Vivovojo, 1964. Logvin, kies verkoj jam aperis antaŭ la Dua Mondmilito, estis, unue, poeto ligita al la tiamaj skoloj. Li evoluis stile kaj enhave, tiel ke nun la stilo de liaj verkoj elstaras per la atingita formala fajneco dank’ al pacienca laboro de fajlado kaj daŭra versopolurado. Liaj temoj estas faktoj de la propra vivo (kiu estis plenplena de malĝojigaj kaj penigaj eventoj), la amo por la propra patrio (Ukrajno), kaj malamo por la invadintaj nazioj. Tre oftaj estas liaj verkoj inspiritaj el la plej pura lirikeco, kie la aŭtoro uzas neklasikan metrikon.

La pola ĵurnalisto Walerian Włodarczyk aperigis en 1965 sian poemvolumon Mia Mio. Temas pri debuta verko, kie la aŭtoro abunde elverŝas apenaŭ prilaboritajn sentojn kaj emociojn, el propra intimo. Poezia (enhava kaj teknika) maturiĝo estas probablaj, ĉar la aŭtoro ne malhavas talenton. Li kunlaboris regule el la polaj Esperantaj revuoj.

(c) La Ĉeĥoslovaka Skolo: La dummilitaj kaj postmilitaj tempoj en Ĉeĥoslovakio ne estis favoraj al Esperanto. Nur de antaŭ relative malmulte da tempo reaperas verkoj kaj revuoj. Krom, kompreneble, Miloš Lukáš kaj Tomáš Pumpr, el kiuj la unua ankoraŭ aktivas traduke kaj originale, la ĉeĥoslovaka skolo montriĝis ankoraŭ vivanta, kvankam ĝi povis ĝis antaŭnelonge nur tre malmulton eldoni enlande. Libroforme aperis la originalaj poemoj de la ĉeĥa instruistino Eli Urbanová (1922-): Nur tri Kolorojn, 1960. Ŝi estas sincera, intimmalkovra poetino, kun varma erotika sento, kiu bolas sub elegantaj, formperfektaj poemoj, kun lirikeca percepto, per kiu ŝi malvolvas siajn temojn.

Libroforme aperis ankaŭ la poeziaj verkoj de la edzo de Eli Urbanová, Ŝtefo Urban, muzikprofesoro kaj komponisto (1913-), kiu muzikigis multajn poemojn de la budapeŝtaj kaj skotaj poetoj. Li kunlaboris en Esperanto en Skotlando, Norda Prismo kaj Heroldo. Liaj poemoj aperis en Nova Ezopo, 1961. Temas pri satira kaj saĝinstrua poemetaro pri homaj malfortoj kaj malvirtoj, kiujn la aŭtoro pikas metafore per modernproblemaj bestoj kaj per la vivigo eĉ de ĉiutagaj objektoj. Li verkis ankaŭ novelojn.

Al ili kuniĝas multaj aliaj aŭtoroj, kies verkoj aperis en la ĉefaj postmilitaj Esperantaj periodaĵoj, kaj parte, ankaŭ en Esperanta Antologio, 1958. Elstaras Karolo Píč (1920-), ĉeĥa librotenisto, kiu abunde verkis originale. Rimarkinda estas ankaŭ Jiří Kořínek (1906-). Li verkis originale kaj traduke, kaj ĉe li kuŝas multaj neeldonitaj manuskriptoj. Ekde 1950 li kunlaboris en pluraj periodaĵoj. Atentindaj estas ankaŭ la verkoj de la ĉeĥa aktorino Eva Seemannová-Suchardová (1920-), kiu verkis plurajn poemojn kaj aktoris en “La Verda Ĉaro de Julio Baghy”. Poemojn originalajn kaj tradukitajn prozaĵojn verkis Jana Cíchová (1923-). Jožko Staněk estas citinda, ĉar li estis premiita dum Belartaj Konkursoj. (ĉ) Latinidaj Poetoj: De la franca komercisto Lucien Jacques Thèvenin (1891-1962), esperantisto ekde 1907, aperis la poemkolekto La Vana Kanto, 1947. Liaj lirikaĵoj estas simplaj, naturinspiritaj, ofte kun belaj metaforoj, kaj, kelkfoje, kun taŭge simpla, sed impresa lingvo. Li neniam falas en manierismon aŭ sentimentalecon, ĉar li scias ellabori siajn temojn. Li esprimas la intimon de la naturo, kiun li rigardas kun ankoraŭ idiliaj okuloj.

Ankoraŭ tre ligita al la temoj kaj al la formoj de la Dua Periodo estas la belga tradukisto, nun loĝanta en Svislando, Claude Piron (1931-), kiu lernis Esperanton en 1945. Li estis premiita en la Belartaj Konkursoj. Liaj poemoj aperis grandparte unue en Belga Esperantisto, poste ankaŭ en aliaj periodaĵoj.

En la lastaj tempoj aperis ankaŭ du francaj poetoj kaj eseistoj, Michel Duc-Goninaz kaj Paul Lobut, kies verkoj aperis ĉefe en periodaĵoj. Unu el la plej gravaj perdoj estis la malapero de la hispana-kataluna poezia skolo pro la sekvoj de la hispana civila milito. Pluraj poetoj elmigris, sed, maljuniĝintaj, ne plu verkis (ekz. J. Mangada-Rosenörn, J. Grau-Casas). Aliaj ekaktivis ĝuste eksterlande, kiel la hispana, nun meksikia, profesoro pri atomfiziko kaj moderna fiziko Juan de Oyarzábal-Orueta (1913-), kiu lernis Esperanton en 1954 kaj verkis originalajn poemojn. Lastatempe tamen ekaperis la unuaj postmilitaj tradukaj eminentuloj kaj poetaj voĉoj ankaŭ en Hispanio. Inter la ĉi-lastaj, estas menciindaj Salvador Gumá kaj Gabriel Mora-i-Arana, kies verkoj aperis en pluraj nuntempaj revuoj.

En Argentino nun aktivas originala poeto, eble pli fama pro siaj tradukaĵoj: Diego Selso (ps. de Adán Hrynkiewicz), kies Kelkaj Strofoj aperis en 1963. En 1966 aperis kroma originalaĵo: En la Flamoj Voluptaj de l’ Amo.

(d) Aliaj: Poeto, kiu trovas sian inspiron en la naturo, estas la Nederlandano Anton H. Leenhard, kies malgranda sonetaro Somera Simfonio aperis en 1970. Li estas poeto senpere lirika, kun tre fragilaj temoj. Estas atentinde, ke lia libroforma poemaro ne estas reprezenta: li verkis multe pli valorajn poemojn, kiuj aperis dise en la Esperantlingva gazetaro. Lastatempe aŭdiĝis nova voĉo: Miozoto, de Benita Kärt, 1970.

6.8.1.6 Proleta Skolo. — Unu el la plej gravaj perdoj de la Esperanta literaturo estas la malapero de la iama proleta skolo. Parto malaperis sub la stalinisma reĝimo (ne nur en Sovetunio), parto malaktiviĝis en Okcidento sekve de la politikaj kaj sociaj kondiĉoj, kiuj kondukis la iamajn revoluciajn fortojn al ĉiam pli grandiĝanta integriĝo en la burĝan socion.

Ne tute malaperis, tamen, proletaj poetoj. Tiamaniere, en Sovetunio elstaras la poeto K. Gusev, kiu multe tradukis kaj verkis originale. Rimarkinde kontribuis al la Esperanta literaturo, tamen ĉefe per tradukoj kaj eseoj, la Uzbeko Petro Poliŝĉuk. Oni ne rajtas forgesi la bulgaran poeton Canko Murgin, kies Kantoj por la Paco aperis en 1955. Ankaŭ de la Ĉino Armand Su aperis multaj elĉinaj tradukaĵoj, kaj pluraj originalaj poemoj, kiuj ofte pritemas reeĥe la tutmondajn batalojn de la laborista klaso kaj de la koloniaj popoloj.

6.8.1.7 Itala Skolo. — En Italio aperis pluraj verkistoj, aktivaj sur poezia kaj proza kampoj, kiuj, almenaŭ parte, unuiĝis en la literatura grupo “La Patrolo”, kun propra, modesta sed ambicia organo Literatura Foiro. La fondintoj de “La Patrolo” estas la poeto Nicolino Rossi, la prozverkisto kaj poeto Giorgio Silfer kaj la poeto Gaudenzio Pisoni. Aliaj membroj aliĝis poste. El la hodiaŭaj poetoj elstaras sendube Nicolino Rossi, kiu verkis sufiĉe abunde, kaj en la lastaj jaroj maturigis sian stilon kaj sukcesis verki modele elegantajn poemojn. En Italio, ĉi-periode, aktivas poezie ankaŭ Mario Sola, L. L. Tadolini, Vincenzo Musella, k.a.: iliaj verkoj, el kiuj pluraj estas tradukaj, aperis en kelkaj revuoj, i.a. en Esperanto kaj L’Esperanto. Valora poetino montriĝis la eseistino kaj novelistino Clelia Conterno-Guglielminetti, kies originalaj poemoj aperis en Eta Vivo, 1970.

6.8.1.8 Japana Skolo (dua generacio). — Inter la unuageneracia kaj la duageneracia Japanaj Skoloj ekzistas neniu hiato: temas vere nur pri kronologia divido. Fakte, ankaŭ dum ĉi tiu periodo aperis verkoj de la nun plenmaturaj majstroj Ossaka kenĵi (1888-1969) kaj Ito saburo (1902-69), ambaŭ antaŭnelonge mortintaj. La aliaj poetoj cititaj supre ankoraŭ aperigas verkojn. Sed kelkaj novaj voĉoj aŭdigas sin sur la japana scenejo, tre personaj, unuflanke, sed tre komunkarakterizaj, aliflanke, tiel, ke nun vere montriĝas, ke temas ja pri aparta skolo.

Unu el la plej rimarkindaj modernaj poetoj kaj verkistoj estas Miyamoto masao (1913-), kiu multe kaj kompetente tradukis, aperigis ankaŭ prozajn kaj poeziajn originalaĵojn, kaj laboris sur lingva kampo. Liaj originalaj poemoj aperis dise en japanaj kulturaj revuoj kaj en Invit’ al Japanesko, 1971.

Originalajn poemojn en ĉi-periodo aperigis ankaŭ Nakamura tazuo (ps. Teruo Mikami: 1911-), esperantisto ekde 1929, redaktoro de Oomoto ekde 1952, pli konata kiel esperantologo kaj sciencverkisto. Plej lasta aperis sur la belartkonkursa kampo la talenta kaj promesplena Kuroda masayuki kaj la tre aktiva kaj plurfaceta verkisto Ueyama masao.

Nova poeto elpaŝis kun propra verkaro (originala kaj tradukita) en 1971: Landlimo jam Pasis..., hajkaro de Yamada tempu.

Citinda estas la atenta flego, kiun ricevas la tradicia japana literatursento. Tiurilate elstaraj estas la anoj de la “Hajkista Klubo”, kiu ĉiujare aperigas libreton, kun valoraj verkoj. En 1967 aperis Suito ’67, kun originalaj hajkoj de Tanaka sadami, Yamada tempu, Murata keinosuke, Tomita tomu, Ueyama masao kaj Miyamoto masao. En 1968 aperis tradukverko el modernaj japanaj hajkistaj poetoj. Sekvis Kvinteto ’69, kun originalaj hajkoj de la supre menciitaj poetoj (escepte de Yamada tempu). Similaj verketoj aperas daŭre: Kapriĉo ’70 (1970), kaj Nokturno ’71 (1971). En 1965, sub la redakto de Nakamura tazuo kaj Miyamoto masao, aperis la antologia verko Japana Kvodlibeto, kun poeziaj, prozaj, teatraj kaj eseaj originalaĵoj de la japanaj verkistoj de la unua kaj la dua generacioj. Estis preterlasitaj kelkaj el la pioniroj (i.a. Ĉif toŝio, Fukuta kunitaro, Aguro saiiĉiro (ps. S. Aglo)), kaj granda parto de la socikritikaj kaj revoluciaj verkistoj, kiel Oka kazuta (Tagi-Ĝo), Koŝinaka hiroŝi, k.a.

Tiaj antologiaj verkoj, kun historia enkonduko, estas tre valoraj helpiloj por la kono de la kultura vivo de skolo: kvankam kompreneble oni povus diskuti pri kelkaj enmetoj — kaj, ĉefe, pri pluraj ellasoj.

6.8.1.9 La Jugoslavia Skolo. — Ankaŭ inter la unua kaj la dua generacioj de jugoslaviaj verkistoj ne ekzistas hiato: tiu skolo plifortikiĝis ĉirkaŭ La Suda Stelo, kaj en la sino de la forta landa jugoslavia Movado.

Rimarkinda poeto estas la kroata profesoro Josip Velebit (1911-), kiu kunlaboris en La Suda Stelo, kaj verkis poemojn ankaŭ kroate.

Atentinda estas la kultura agado de la kroata juristo Božidar Vančik (1909-1970), kiu lernis Esperanton en 1928, sed aktiviĝis nur en 1931. Li multe tradukis, ĉefe poezion, kaj kunlaboris en Literatura Mondo (post la Dua Mondmilito) kaj en La Nica Literatura Revuo. Krome, li kunredaktis la revuojn Internacia Kulturo kaj La Suda Stelo. Grava estas lia traduko de La Kavo, de J. G. Kovačić (1960).

De la kroata instruistino Antonija Albert (1901-), kiu lernis Esperanton en 1956, aperis pluraj poemoj kaj prozaĵoj, ankaŭ kelkaj en La Nica Literatura Revuo, Oomoto, Monda Kulturo; ŝi partoprenis en Belartaj Konkursoj. Ŝi estas interesa eksperimenta poetino: la poemoj havas matematikan strukturon, kiu geometrie povas kunligi la okulojn (do la formsenton) kun la sento poezia.

En 1969 aperis la poemkolekto Maristo Surmaste de la jugoslavia poetino Vesna Skaljer-Race (1911-), kiu lernis Esperanton en 1955. Ŝiaj verkoj aperis ankaŭ en La Progreso, La Suda Stelo, k.a. Ŝi estas poetino relative lingvosimpla, kun tamen tipe virina kun-sentemo, kaj ia gracio, ĉefe en poemoj rilatantaj al naturo kaj emocio. Ŝi publikigis kelkajn poemarojn ankaŭ en la serbokroata lingvo.

Ankaŭ multaj aliaj verkistoj aktivas, pli malpli sporade kaj malabunde, tamen konstante: de la slovaka poeto Ján Labáth (1926-) aperis originalaj versaĵoj en La Suda Stelo; de Tibor Sekelj (1912-), verkisto, vojaĝanto, prelegisto, kelkaj originalaj poemoj; de Tone Rogelj (1940-), Sloveno, originalaj poemoj en La Progreso. La svisdevena dramaktorino Margarethe (Greta) Stoll (1912-), kiu verkis ankaŭ en la serba, publikigis originalajn esperantlingvajn poemojn kaj novelojn. La serba ekonomikisto Gvozden Sredić (1935-), ellerninta Esperanton en 1953, aperigis originalajn poemojn en naciaj kaj internaciaj Esperantaj gazetoj. De la serba poetino Nedeljka Subotić (1934-) aperis originalaj versaĵoj en La Progreso, La Suda Stelo, k.a. La kroata universitata docento Dalibor Brozović (ps. Bo Zorović, 1927-) verkis plurajn originalajn poemojn, sed li estas pli konata pro siaj tradukoj el la kroata, serba, makedona kaj pro siaj prilingvaj artikoloj, kritikoj kaj recenzoj en La Suda Stelo.

Tre interesa verko estas Reeĥoj — Jugoslavia Poemaro, aperinta en 1961, kun la antaŭparolo kaj sub la redakto de Marinko Gjivoje. Tiu verko prezentas poemojn de 19 poetoj jugoslaviaj de la unua kaj de la dua generacioj.

6.8.2 Prozo

6.8.2.1 Ĉefaj ankoraŭ Aktivaj Verkistoj de la Dua Periodo. — Aperigis siajn plej maturajn prozverkojn post la Dua Mondmilito la Hungaro-Svedo Ferenc Szilágyi, pri kies novelaroj kaj romaneto ni jam parolis. Ankaŭ la Franco Raymond Schwartz pluverkis, kaj kronis sian karieron de prozverkisto per la majstra romano Kiel Akvo de l’ Rivero, 1963. De Stellan Engholm aperis postmilite romano (Vivo Vokas, 1946). Lia graveco estas rimarkinda, ĉar dummilite li aperigis en la neŭtrala Svedio literaturan revuon, Malgranda Revuo (1943-1952), kiu longe estis la sola kunligorgano de la tiutempaj Esperantaj verkistoj. Aperis krome aŭtobiografia romano de la hungara Judo T. Ŝvarc, 1965, noveloj de la Polo Jean Forge (Fethke), 1961, kaj aŭtobiografio de la Bengalo Lakshmiswar Sinha, 1966.

El la proletaj prozverkistoj aktivas ankoraŭ la Bulgaro Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin).

6.8.2.2 La Angla Prozverkista Skolo. — Ekster la fluo de la Hungara kaj de la komenciĝanta Skota Skoloj aperis du romanoj. La unua, publikigita en 1946, estas romaneto de angla junulo, Donald Muns, kiu verŝajne verkis por samaĝuloj: Londonanidoj. La dua, de la Usonano James Denton Sayers (1888-1957), estas Invito al Ĉielo, 1949. Ĝi estas fikcia rakonto pri flugo al Marso, kun kiu plektiĝas krudaj filozofiaj temoj, kiuj ne tre kongruas kun la fikcia parto. En 1949 aperis la verko de la Svis-Anglo Cesare Rossetti (1902-1950), Kredu min, Sinjorino!, aŭtobiografia romano pri lerta vaganta potvendisto, skribita en tre vigla kaj vivanta lingvo.

En 1946 venis faciltona, sed interesa novelkolekto de Mason Stuttard, La Virineto en Bluo, en simpla sed ĉarma lingvo.

John Islay Francis, unu el la Kvaropanoj, aperigis en 1960 la novelaron Vitralo. Francis havas talentan rakontkapablon. Lia ĉeftrajto estas ironio, per kiu li objektive analizas ekstremajn ekzemplojn de homaj kutimoj kaj sintenoj. En la noveloj, kie ironio ne estas la ĉeftrajto, li verkas realisme, kun forta, kvankam ne ĉiam bone perceptebla sento de kompato.

Reto Mario Rossetti aperigis novelkolekton: El la Maniko, 1955, kie li prezentas skizojn en vigla kaj riĉe esprimpova familiara stilo, ŝuldata al lia speciala lingvotalento. Liaj noveloj estas plejofte skizoj, momentaj okulkaptoj de okazaĵoj, sen granda malvolviĝo de la temo: la tuta surpriza faktoro en ili estas la lingvo.

La poetino Marjorie Boulton aktivas ankaŭ sur proza kampo. Ŝiaj prozaĵoj aperis en Dekdu Piedetoj, 1964, kaj en la novelkolekto Okuloj, 1967. Ŝi estas plenmatura verkistino, kun akra analiztalento, kiun mildigas la kompata sento kaj ia simpatiplena — aŭ humura — aŭtorpartopreno.

Premiita por noveloj estis la angla ŝtatoficisto Richard John French (1883-1959), kiu lernis Esperanton en 1939. Liaj noveloj estas mildaj rakontoj, kiuj analizas la homan kondiĉon amrigarde.

Aperis ankaŭ noveloj de Tom Frazer kaj de Victor Sadler, kies eksperimenta prozo vekis multe da atento en la esperantistaj kulturaj revuoj.

6.8.2.3 Noveloj kaj Skizoj. — La norvega filologo Johan Hammond Rosbach (1921-), esperantisto ekde 1938 kaj kunlaboranto de Norda Prismo, elpaŝis en 1951 per la novelaro Bagatelaro, post kiu sekvis Homoj kaj Riveroj, 1957; La Mirinda Eliksiro, 1968; kaj Disko, 1970. La novelojn de Rosbach kunligas plejofte komuna rakontfadeno, kiu servas kiel preteksto por la fikcia rakonto. Kelkfoje tamen la manko de preciza tema malvolviĝo malutilas al la strukturo de la rakonto: tial estiĝas ne tiel sukcesaj libroj, kiel lia lasta. Lia lingvo estas simpla, familiara, neniam patosa aŭ iel perforta.

De la pola verkistino Julia Pióro aperis novelkolekto El Tero kaj Etero, 1964, kun simbolaj noveletoj, kies temaro neniam realisme konkretiĝas, sed trovas prezenton, disvolviĝon kaj formon en metafora kaj simbola atmosfero.

En 1965 aperis la amuz-satira novelaro Tiaj ni Estas de la Hungaro Sándor Bakó, kiu loĝas en Usono. Citinda estas ankaŭ la novelkolekto de la Finno Eija Salovaara, Kie Boacoj Vagadas, 1967; ĝi pritraktas okazaĵojn fikcie lokitajn en la lapona parto de Finnlando.

Kelkajn, parte ankaŭ valorajn novelojn sociverismajn aperigis la Italo Sen Rodin, ĉefe en Monda Kulturo. Rimarkindaj estas la noveloj de la ĉeĥa poeto Ŝtefo Urban: li estas verkisto plurgama, kun talentaj observo- kaj priskribokapabloj. Liaj noveloj estas ofte delikataj lirikaj teksaĵoj sur forte sugestia rakontframo. De la Belgo Albert Samyn, kiu aktivis ankaŭ traduke, aperis kelkaj originalaĵoj. Kun intereso oni legas la novelojn de la Aŭstrino Jolanthe Leser (1910-), kies persontonaj, homecaj noveloj aperis plurrevue.

De alia Aŭstro, Stefan Zodel (1898-1963), industrioficisto, aperis valoraj noveloj, rakontoj kaj eseoj. Li verkis ankaŭ romanon, Senkonsila Amo, 1956, kiu tamen neniam aperis. Liaj noveloj estas kamparetosaj kaj montarpritraktaj. Riĉa estis la rakontfantazio de hungara mezlerneja instruisto László Böti (1914-1962), kiu aperigis sian prozon ĉefe en periodaĵoj. En la lastaj jaroj ekaperis originalaĵoj de alia Hungaro: A. Szabó. Ankaŭ de la talenta polo Jerzy Grum (1933-), kunlaboranto de La Suda Stelo kaj Norda Prismo, aperis kelkaj noveloj, kiuj promesas pli maturan daŭrigon en definitiviĝinta stilo.

Supre maldekstre: Per Vojaĝo al Kazohinio Sándor Szathmári radioskopiis la nunan homan socion.


Supre: Ueyama masao alportis viglan prozan vervon el la Oriento.


Kiel Akvo de l’ Rivero estas sukcesa provo de Raymond Schwartz — al la Esperanta prozo doni grandan romanon.


Novelojn kaj rakontojn publikigis la Ĉeĥo Vladimír Váňa (1932-), kiu ankaŭ multe tradukis, la Uzbeko Petro Poliŝĉuk kaj la hispanlingva Sudamerikano Carlos Wappers (en La Paperoj de Wappers, 1969). Eksperimentajn novelojn, stile ne tute maturajn, verkis la Hindo Aŝvinikumar, i.a. en Monda Kulturo. Menciinda estas la debuta novelo de Geraldo Mattos, La Nigra Spartako, 1955, kie li priskribas historie okazintan liberiĝan ribelon de grupo da negraj sklavoj. Plej lastatempe aperis, de Bertram Potts, la valora novelkolekto Nokto da Timo, 1971, kun verkoj maturaj kaj elegantaj. Suno kaj Pluvo, kolekto el 15 relative simplaj noveloj kaj skizoj de Gudrun Riis, aperis en 1972. Samjare aperis ankaŭ la skizaro de F. Faulhaber, Faulhaber Rakontas...

6.8.2.4 Romanoj kaj Rakontoj. — La plej granda hungara romanisto estas sendube la maŝininĝeniero Sándor Szathmári (1897-). Liaj noveloj aperis i.a. en Belarto, Monda Kulturo, La Nica Literatura Revuo kaj en la novelkolekto Maŝinmondo. En 1958 venis lia granda romano Vojaĝo al Kazohinio (jam preta en 1938), kie li satire skizas la problemojn de socio, kiu superis ĉiun psikologian alieniĝon, sed perdis la homan naturon. En la sino de tiu socio, tamen, troviĝas ankoraŭ aro da “malnovaj” homoj, kiujn la socio devas segregacii por mem ne perei. Tiuj “malnovaj” homoj satire simbolas la hodiaŭan homaron, sed ili akceptas ridindajn kaj nenormalajn tabuojn, dum la senalieniĝa socio estas la satira simbolo de la rezulto de scienco por si mem, kaj ne por la homo. Alia grava verkisto estis Jean Ribillard (1904-1962), franca majoro, kiu lernis Esperanton en 1948. Li verkis novelon (Vagado sub Palmoj, 1956), kaj la filozofian romaneton Vivo kaj Opinioj de Majstro M’Saud, 1963. Ĉi tiu ekzotika romaneto, bedaŭrinde nefinita, vigle kaj ironie priskribas la vivon de azeno en aŭtobiografia formo. La azeno, inter tiel multe da instinkte kaj neracie agantaj homoj, estas la sola reprezentanto de la vera homeca saĝo. Ribillard sciis elegante kaj vigle ĉerpi el la lingvaj latentoj de Esperanto, kreante tute personan, riĉegan stilon.

La Ĉeĥo Frantíšek Omelka (1904-1960) postlasis La Alaska Stafeto, 1952, kiu enhavas samvolume la literature pli gravan Kaptitoj de Glacirokoj. De la dana kuracisto H. L. Egerrup aperis la romano D-ro Dorner, 1945, kiu priskribas la problemojn de artefarita fekundigo, plektita kun historio sufiĉe nekredebla, plena de hazardoj. De Margid Thoraeus-Ekström venis en 1967 Brilo de Fantomo, rakontkolekto kun komuna fadeno pri la kampara bienvivo en Svedio. De la Svedo Karl Lundqvist aperis la amuza, literature senpretenda kriminalromaneto Ferio kun la Morto (2-a eld. 1962), kaj de lia samlandano Ernst Olsson romanecaj biografioj pri Sankta Birgitta, von Linné kaj Nobel en Kredo, Floroj, Dinamito, 1961. Alia Svedo, F. T. Lundqvist (1882-1965) publikigis la rakontkolekton Ŝipestro Rakontas, 1962. Aŭtobiografiajn verkojn sen literaturaj pretendoj aperigis Jo van Hemert-Remmers: Sur Insulo Malproksima, 1957 (pri la vivo en indonezia koncentrejo sub la japana regado), kaj la Finno E. Rasku: Iu Finna Infanaĝo, 1969. Aperis ankaŭ Vojaĝimpresoj de Egipto tra Eŭropo kaj Azio per Esperanto, de D-ro Nassif Isaac, 1967.

6.8.2.5 Itala Skolo. — La ĝis nun plej konata prozistino estas la torina instruistino Clelia Conterno-Guglielminetti (1915-), kiu kunlaboris al pluraj kulturaj gazetoj. Ŝiaj noveloj estas verve verkitaj, kaj ŝia sugestia talento, al kiu ŝi ofte kunigas piketan ironion, igas ilin tre personstilaj. Ŝi verkis ankaŭ multnombrajn kaj valorajn eseojn kaj studojn.

De la itala verkistino Lina Gabrielli aperis la prikongresa romaneto, romantikeca, La Kombilo, 1962, kaj kunlabore kun A. Goldoni, la porjunula rakonto Bill kaj la Lazuraj Okuloj, 1964. Inter la ĵus aperintaj “patrolanoj”, interesaj estas la originalaĵoj de Giorgio Silfer, kiun distingigas atenta realisma observokapablo. Ili aperis en Literatura Foiro.

6.8.2.6 Japana Skolo. — En 1967 aperis la romanecaj biografioj de japanaj artistoj en Pri Arto kaj Morto, de la klera japana literaturisto Miyamoto masao (1913-). Du interesaj novelaroj de la novgeneracia verkisto Ueyama masao malkaŝas al ni la ekziston de tiu vigla, verva, skizema aŭtoro: liaj novelkolektoj estas Ne Grimacu!, 1967, kaj Pardonon!, 1970.

Sporade aperintaj estas la literature valoraj noveloj de Konisi gaku (1934-), kiu en 1971 eldonis kolekton el 5 noveloj sciencfantaziaj La Kosmoŝipo “Edeno n-ro 5”. Prinotinda estas la virinmovada aktivulino Kita satori (1923-), kiu ekverkis en Esperanto antaŭ proks. 20 jaroj, kaj menciinda ankaŭ la beletristika laboro de Hukuta masao.

6.8.2.7 Jugoslavia Skolo. — De Ante Grgurina aperis amuzaj, spritaj noveloj, parte aŭtobiografiaj, en Ĉe Doktoro, 1958. La jugoslavdevena Danino Zora Heide aperigis la novelaron Ni Homoj en 1970. Ŝi ĉerpas sian rakontmaterialon el siaj rememoroj pri la jugoslaviaj nacia etoso kaj tradicia spiritvivo. Ankaŭ Tibor Sekelj iĝis konata kiel sporada rakontverkisto. Du Noveloj de Branko Radakovic aperis en 1955, samjare ankaŭ la novelo de Božidar Trudić, Provinca Gastejo. Noveloj lertastilaj kaj observoriĉaj aperis el la plumo de la jugoslavia ĵurnalisto Željko Takač (1927-), kiu lernis Esperanton en 1947. Kelkajn prozaĵojn, sufiĉe interesajn, verkis la poetino Margarethe (Greta) Stoll.

6.8.3 Teatro

6.8.3.1 Hodiaŭa Situacio. — La situacio de la Esperanta teatro estas multflanke malkontentiga. Se ni nuntempe posedas plurajn valorajn verkojn, kiuj tamen ne estas ankoraŭ kompareblaj al la nacilingvaj ĉefverkoj, se pluraj trupoj el profesiaj aktoroj nun programas ankaŭ en Esperanto kaj, se en la lastaj jaroj aperis multaj elstaraj teatraj tradukaĵoj (el Sartre, Shakespeare, Vildrac, Sofoklo, Molière, Pagnol, Machado de Assis, ktp.), tiam la originala teatra verkado sen videblaj kialoj lamas.

6.8.3.2 Verkoj aperintaj. — El la aŭtoroj de la dua periodo, verkis porteatre ankaŭ Julio Baghy kaj Jakob D. Applebaum. Pri iliaj verkoj ni jam parolis.

En la moderna Skota Skolo por la teatro laboris William Auld, kiu en sia volumo Unufingraj Melodioj, 1960, aperigis la versdramon Kvazaŭ Birdoj Konstruas. Temas pri teatraĵo interesa, en trafa kaj konciza, eleganta kaj klasika lingvo, sed eble ne sufiĉe drameca por la scenejo. Ankaŭ de la brazila verkisto Geraldo Mattos aperis la 4-akta versdramo Ivan VI, 1953, en tre romantika, jam tiutempe interesa, kvankam nematura lingvo.

Elstaraj estas ankaŭ la teatraj verkoj de Marjorie Boulton, kiu kolektis ilin en Virino ĉe la Landlimo, 1959. Ŝiaj multgamaj verkoj iras de la humura ŝerco, farso aŭ amuza unuaktaĵo, tra la ĉefe hodiaŭ valoraj radiodramoj, ĝis pli ambiciaj kaj ampleksaj versdramoj. El tiu kolekto 3 verkoj estis surscenigitaj. Unu (Maneken-Parado) eniris la repertuaron de IAT.

Amuzajn komedietojn verkis multaj aliaj aŭtoroj. De kiam ekzistas la drampremio de la Belartaj Konkursoj, ankaŭ radiodramoj estas pli ofte verkataj, kaj la nivelo de la unuaktaĵo plialtiĝis. Ni rimarkas i.a. la verkojn de Emilija Lapenna kaj de Albert Samyn.

Teatraĵeton verkis ankaŭ la Franco Pierre Delaire, L’ Edelvejso kaj la tri Vagabondinoj, 1963, kaj la Meksikano Francisco Azorín, Adamo kaj Eva, 1954, ambician dramon en tri aktoj. Dum 1971 en Danio aperis kvar verketoj diversgrade interesaj: la psikologia dramo de Bukar, La Reto (prezentita en Parizo dum novembro 1971), la simplaj skeĉoj de Zora Heide, Ni Komedietas..., la 4 unuaktaĵoj de E. V. Tvarožek, Ni Ludas Teatraĵojn kaj la tri komedietoj de Marjorie Boulton, Ni Aktoras... Tiuj eldonoj celas plialtigi la nivelon de programoj en la grupoj, kaj fakte sukcesas provizi aktoremulojn per interesaj originalaĵoj.

6.8.4 Satiraj Verkistoj

Aro da aŭtoroj verkis proze kaj poezie, parte por tutsimple amuzi la legantojn, parte por satiri pri homaj febloj, en kelkaj kazoj por elvivigi siajn kompleksojn. Estas fakto, ke multo, kio ekzistas en la Esperanto-Movado, same kiel en la mondo ĝenerale, povas inspiri ŝercemulojn. Satiraj verkoj povas rilati al homaj malfortoj ĝenerale, aŭ celi ekskluzive difinitan socian grupon, en nia kazo la Esperanto-Movadon, pli precize: kelkajn ĝiajn objektive negativajn aspektojn, aŭ fenomenojn, kiujn la aŭtoro mem, pro sia propra subjektiva starpunkto, emas kritiki.

Al la unua grupo apartenas la epigramecaj verketoj de la Germano Stefan Maul, aperintaj en Po-emoj, 1968, kaj en Germana Esperanto-Revuo. Ankaŭ Adolf Sproeck, kies satiroj aperis en La Skurila Libro, 1968, estas tiaspeca verkisto. En landaj gazetoj la Argentinano Ruben Feldman-González aperigis humurajn noveletojn. Sporade verkis tiukampe ankaŭ la Italo Ademaro Barbiellini-Amidei kelkajn bonajn noveletojn, kiuj aperis en L’Esperanto.

Povas okazi, ke la lingvo mem prezentas amuzajn, ĉar dusignifajn, kunmetaĵojn. La serĉo de tiaj vortoj, kaj ties kunligo en preskaŭ superrealisma teksto, kie ĉefis tamen ne ia ideo, sed nur lingva esprimvolo, estis la fako de Mefi(s)tofilo, kiu aperigis siajn elpensaĵojn en Germana Esperanto-Revuo. Tiaspecaj verkistoj troviĝas en ĉiuj landoj. Literaturajn pastiĉojn satircele verkis iu franca verkisto, kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Henri Baupierre (1918-), laŭdire ĝardenisto. Li publikigis siajn pastiĉojn en Specimene, 1962, kie li serĉimite aperigis poemetojn kaj noveletojn en la stilo kaj kun la kutimaj temoj de pluraj verkistoj, tamen laŭ alekstreme tiritaj apartaĵoj, por efikigi la satiron. Li aperigis ankaŭ novelojn. Tute alispeca estas la germana aŭtoro Kanguruo, kiu en 1967 aperigis en Germana Esperanto-Revuo serion da satiroj pri apartaj ecoj de la Esperanto-Movado. Libroforme, aperis kelkaj pecoj en la broŝuro Kiel (Mal)venkigi Esperanton, 1968. Iom analoge verkas, kvankam ne tiel morde, kaj ĝenerale preskaŭ ĉiam pri lokaj kaj landaj movadaj problemoj, la Italo Ermigi Rodari (ps. Ermes), kies paĝoj aperas regule en L’Esperanto. En 1970 aperis la ilustrita kolekto el maldecaj anekdotoj kaj spritaĵoj de Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo.

6.8.5 Kulture Gravaj Verkistoj

Estas praktike neeble listigi ĉiujn, kiuj verkis prilingve aŭ priscience en Esperanto. Kelkaj tamen estis rimarkindaj stilistoj, kaj riĉe kontribuis al la evoluo kaj firmigo de la lingvo.

Multaj, kiuj ankoraŭ nun verkas, komencis jam antaŭ la Dua Mondmilito. Inter ili la unuan lokon okupas Kalocsay, kiu ankoraŭ nuntempe abunde tradukas kaj prilingve verkas. La samon oni povas diri pri Gaston Waringhien. Pri li, tamen, konvenas aldoni, ke liaj plej gravaj verkoj prilingvaj kaj tradukaj aperis ĝuste post la Dua Mondmilito. Pri ambaŭ vidu antaŭe. Rimarkinda figuro restis ankaŭ post la Dua Mondmilito Edmond Privat, bona oratoro kaj verkisto de internaci-politikaj libroj. Sur la ĵurnalisma kampo aktivadis dum jardekoj Teo Jung, la fondinto de Heroldo de Esperanto.

En la lastaj 25 jaroj kiel aparta figuro elstaris Ivo Lapenna per sia multflanke influa agado. Li ne nur verkis centojn da artikoloj kaj grandan nombron da studoj, aperintaj en pluraj E-periodaĵoj, sed ankaŭ libroforme publikigis plurajn verkojn, el kiuj unu, lia ĉefverko, Retoriko, havis inter 1950 kaj 1971 tri eldonojn kun entute 6.200 ekzempleroj. Liaj kongresaj festparoladoj kaj oftaj prelegoj grave kontribuis al la evoluigo de la parola lingvo, donante tiamaniere al la Esperanta kulturo novan, ekster-kabinetan dimension.

Sed ankaŭ novaj fortoj ekaperis. El la lingvoanaliza kaj literaturhistoria vidpunkto elstaraj estas la studoj de W. Auld pri la lingvo kaj la literaturo Esperantaj. Auld havas seriozan analizan sintenon rilate la lingvon kaj la literaturon, al kiu li tiel multe kontribuis. Liaj studoj aperis kiel dokumentoj de CED kaj en pluraj revuoj, i.a. en Esperanto, La Nica Literatura Revuo, ktp.

Marjorie Boulton kaj John Francis verkis valorajn studojn pri la literaturo de Esperanto, ĉefe pri la verkoj de Zamenhof. La biografia verko Zamenhof, pretigita anglalingve de Marjorie Boulton, kaj adaptita en Esperanto-versio, estas monumento de konscienca esplora laboro. Gravaj estas ankaŭ la lingvaj kaj literaturaj kontribuaĵoj de Vilho Setälä (1892-), kies sciencaj artikoloj aperis en Fortoj de l’ Vivo, 1967. Prilingve abunde verkis ankaŭ la japanaj stilmajstroj Matuba kikunobu, kies traduka aktiveco kaj lingva esearo estas imponaj, kaj Nakamura tazuo, kiu kunlaboris per aparta studo en la Simpozio pri -ata/-ita, 1961, per tradukaĵo en Rakontoj de Oogai, 1962; li verkis originalan Enciklopedieto Japana, 1964, kaj kunredaktis Japana Kvodlibeto, 1965. Grava estas ankaŭ Miyamoto masao, kiu amplekse laboris traduke kaj sur lingva kampo kaj verkis ankaŭ originale.


La tradicio de stilistoj-sciencistoj tute ne perdiĝis. Male, krom la cititaj verkoj, aperis valoraj originalaĵoj de Ivo Lapenna: Retoriko, 1950 (2-a eld. 1958; 3-a eld. 1971), Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952, kaj Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj, 1966. De Tibor Sekelj, esploristo kaj verkisto, aperis noveloj, poemoj, geografiaj artikoloj, kaj originala libro: Nepalo Malfermas la Pordon, 1959. De la dana doktoro pri agronomio Paul Neergaard aperis multaj prilingvaj (esperantologiaj kaj interlingvistikaj) artikoloj. Li estis ĉefredaktoro de Esperantologio kaj de Sciencaj Studoj, 1958. Li publikigis tri gravajn popularsciencajn verkojn en Esperanto (Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, 1937; Atakoj Kontraŭ Ĝardenplantoj, 1954; La Vivo de la Plantoj, 1957), kiuj aperis poste ankaŭ en pluraj tradukoj. Notindas ankaŭ la artikolaro (kun poemoj) de Manuel Fernández-Menéndez, aperinta en La Homo sur Sia Vojo, 1965.

Ne forgesenda estas la Hispano Juan Régulo-Pérez, katedra profesoro pri Esperanto en la Universitato de La Laguna, kiu verkis multnombrajn studojn pri lingvaj kaj esperantologiaj problemoj kaj kiu iniciatis kaj gvidas la eldonejon Stafeto (ekde 1952).

La literaturkritika diligenteco de la skotaj poetoj kaj la entreprenemo de la eldonejo de Régulo-Pérez faciligis la aperon de du mejloŝtonaj verkoj.

La unua estas Esperanta Antologio 1887-1957, redaktita de William Auld, kiu prizorgis ankaŭ ĝian enkondukon. Ĝi aperis en 1958, kaj prezentis poemojn de naŭdeko da poetoj el ĉiuj tri periodoj. Ĝi estas ege valora trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo, kaj verko nepre profunde studenda de ĉiuj interesatoj.

La dua estas 33 Rakontoj (La Esperanta Novelarto), antologia verko redaktita de Szilágyi kaj Rossetti, kaj kun enkonduko de Ivo Rotkvić. Ĝi prezentas 33 novelojn de 29 aŭtoroj el 17 landoj.

6.9 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Auld, William (red.), Esperanta Antologio 1887-1957. La Laguna 1958.

Boulton, Marjorie, “L. L. Zamenhof, pionira poeto”. Lapenna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 46-49.

Dalmau, Delfí, Aclariments lingüístics. Barcelona 1962. Drezen, Ernest, Historio de la mondolingvo. Oosaka 1967.

Francis, John, “Integro kaj latentoj en la verko de Zamenhof”. Lapenna, Ivo (red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 50-53.

Hagler, Margaret, The Esperanto language as a literary medium. A historical discussion of Esperanto literature, 1887-1970, and a stylistic analysis of translated and original Esperanto poetry. Bloomington, Ind. 1971.

Kralj, Drago, Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo. Ljubljana 1960.

Middelkoop, A. J., Humoristische trekken in de Esperanto-literatuur. Amsterdam 1969.

Pechan, Alfonso (red.), Gvidlibro por supera ekzameno. Vol. 2. Budapest 1966.

Rossetti, Reto; Szilágyi Ferenc (red.), 33 rakontoj (La Esperanta novelarto). La Laguna 1964. Totsche, Ludoviko, De paĝo al paĝo. Budapest 1932.

Waringhien, Gaston, Eseoj. La Laguna 1956.

ĈAPITRO 7

TRADUKA BELETRO

7.1 ENKONDUKO

En la lingva kaj tradicikrea kadro de la kultura signifo de Esperanto elstaras la tradukliteraturo.

Jam en la Unua Libro (1887) L. L. Zamenhof aperigis tradukitajn poemojn de Heine; la unua Esperanta revuo, La Esperantisto, havis ĉiunumere literaturan rubrikon. Verŝajne ĉe la unuaj Esperantaj poetoj eminentis la neceso provi la esprimkapablojn de la nova lingvo, trovi ĝiajn latentojn kaj testi la proprajn fortojn. Pro tio ni ne miras, kiam ni konstatas, ke Grabowski (poezie) kaj Kabe (proze) laboris preskaŭ ekskluzive traduke. Ankaŭ la poezia, teatra kaj proza verkaro de L. L. Zamenhof enhavas preskaŭ nur tradukitajn verkojn (kun la escepto de la leteroj kaj de la paroladoj).

Estas fakto, ke, kiam originala verkisto troviĝas antaŭ stila aŭ esprima malfacilaĵo, li povas ĝin eviti, simpligante aŭ eĉ forlasante la dirotaĵon. Sed la samon ne povas fari tradukisto, kiun ligas ne nur la senco, sed grandparte ankaŭ la formo de la tradukenda originalo.

Tiamaniere, dank’ al la tradukliteraturo, formiĝis literatura faklingvo. La ĉefaj latentaj apartaĵoj de Esperanto estis malkovritaj, stilo fiksiĝis, diferencaj lingvo-efektiloj kaj stilrimedoj tradiciiĝis, kvankam ĉio ĉi estis formulita resume — almenaŭ koncerne poetikon — nur post 1920.

Tiu procezo daŭris fakte ĝis post la Unua Mondmilito. Tiam, la literaturaj lingvoj kaj la baza tradicio estis pretaj. Kaj ĝuste tiam komenciĝis la ekfloro de la originala literaturo.

Sed ne pro tio la tradukliteraturo malaperis: ĝi nur fariĝis pli celkonscia. Krome ĝi havis ekde tiu momento “konkurencanton” rilate la lingvo-modlon: la originalan literaturon, kun kiu cetere ĝi rilatas tra reciprokaj influoj.

Estiĝis tiam la konscio, ke internacia lingvo devas kaj povas peri fremdlingvajn literaturajn trezorojn en akurataj tradukoj, kiujn ebligas la fakto, ke la tradukanto ĝenerale parolas denaske la lingvon, el kiu li tradukas.

Cetere, pluraj bonegaj lingvo-artistoj ne kapablas memstare verki originale, kaj krome multaj talentaj aŭtoroj preferas sin elprovi traduke antaŭ ol verki originale, aŭ de tempo al tempo dediĉi sian lerton al la tradukado. Ne ĉiuj: W. Auld, G. Mattos, E. de Kock, M. Boulton, J. Baghy, R. Schwartz neniam tradukis, aŭ nur hazarde kaj pro momenta neceso.

Se ni komparas la nivelon de la Esperantaj tradukoj (konsiderante ĉefe tiujn, kiuj aperis post 1925) kun la tradukoj, kiuj aperas nacilingve, ni facile konstatas, ke fiere ni povas aserti, ke la meza kvalito de niaj tradukoj nepre superas la mezan kvaliton de la nacilingvaj tradukoj.

Kiam oni parolas pri tradukliteraturo, oni tre ofte renkontas la demandon: ĉu la traduko de literaturaĵoj estas entute ebla?

Se la lerno de lingvo signifas lernon de nova pensmaniero (t.e. de apliko de novaj penskategorioj), tiam lerno de Esperanto signifas lernon de kategorioj propraj al la lingvosistemo Esperanto. Do la traduko de esprimaĵoj el unu pensokategoria al alia pensokategoria sistemo ŝajnas ebla, se ni supozas, ke ambaŭ kategori-sistemoj estas perfekte konataj: fakte, ankaŭ se ambaŭ kategorio-sistemoj ege malsimilas inter si strukture, ili tamen respegulas esence saman mondon, kaj esence saman primaran mondpercepton.

Teknike, sencfidelan tradukon en Esperanton ebligas la lerto de la tradukanto kaj la avantaĝoj de la Esperanta lingvosistemo: unue, oni tradukas el la propra nacia lingvo; due, Esperanto havas elvokivajn kapablojn, trie, la nuanchavan esprimon ebligas la facila kaj analogiriĉa lingvostrukturo; kvare, la lingvo estas preciza kaj prezentas grandan flekseblecon en la frazkonstruo; kvine, ĝi estas rim-riĉa (laŭ W. Auld).

La rezulto de la traduka aktivado el la kvanta vidpunkto estas impresa, kaj havas nekontesteblan signifon. Laŭ Index Translationum de Unesko, inter 1957 kaj 1966 aperis tradukoj en la tuta mondo, el kiuj 70% venas de nur 4 lingvoj (la angla, la rusa, la franca kaj la germana). En la sama periodo aperis 344 tradukaĵoj Esperantaj el 28 lingvoj (el kiuj 207 estis libroj kun minimume 50 paĝoj). La plej gravaj fontolingvoj de la Esperantaj tradukoj estis la ĉina (103), la vjetnama (33), la nederlanda (23) kaj la japana (22), kiuj ampleksas sume tamen apenaŭ pli ol 50% de la tuto.

7.2 ĈEFAJ VERKOJ
7.2.1 El la Albana Literaturo

El la albana aperis nur du verkoj, ambaŭ biografiaj. La unua, de Cuk Simoni, titoliĝas Skanderbeg, Heroo de Albanujo (1929). La dua, de Kristo Frashëri, estas Gjergj Kastrioti-Skanderbeg (1405-1468), tradukita en Esperanton de Gafur Muço kaj Vasil Pistoli (1967).

7.2.2 El la Anglaj Literaturoj

El la angla literaturo 1887-1914: Unu el la plej malnovaj verkoj estas sendube la tragedio de Shakespeare Hamleto, aperinta en 1894 en traduko de L. L. Zamenhof. Temas pri verko, kiun la Francoj nomus “la belle infidèle”, poezie kaj literature valora, sed kiu kelkfoje ne ĝuste redonas la originalan sencon. Tiu traduko havis grandan kaj daŭran sukceson: ĝia 8-a eldono aperis en 1964. De Shakespeare aperis ankoraŭ La Ventego (tr. A. Motteau), 1904, Julio Cezaro (tr. Lambert), 1906, kaj Makbeto (tr. Lambert), 1908: ĉi tiuj lastaj impresas iom prozecaj. Kiel Plaĉas al Vi aperis en 1910 en traduko de Ivy Kellerman. Siatempe tre laŭdata kaj ŝatata estis ankaŭ La Venecia Komercisto (tr. A. E. Wackrill), 1914. De Byron, jam tre frue, en 1896, aperis la poemo Kain (tr. A. Kofman), de la sama aŭtoro poste Ĉielo kaj Tero (tr. E. Noël), 1906, Parizina (tr. V. da Silva), 1912, kaj Manfred (tr. V. da Silva), 1914, drampoemo. Tamen, nur post 1904 komenciĝis iom regula eldonado de elangligitaj tradukaĵoj. La komedieto de Goldsmith (tr. A. Motteau) Ŝi Kliniĝas por Venki aperis en 1904, kaj en 1905 Kristnaska Sonorado de Ch. Dickens (tr. M. Westcott). De la sama aŭtoro aperis elĉerpaĵoj el la romano Pickwick Papers, dramigitaj kaj tradukitaj de W. Morrison (1907), kaj La Batalo de l’ Vivo (tr. L. L. Zamenhof: libroforma eldono de traduko aperinta en La Esperantisto en 1891), 1910. Gvinevero kaj aliaj poemoj de Tennyson (tr. Cl. Bicknell) eldoniĝis en 1906, kaj en 1914 In Memoriam (tr. A. Styler). De T. Macaulay aperis la poezia verko Horacio (tr. Cl. Bicknell), 1906. En 1909 venis la verko, iom mallongigita, Gulliver en Liliputlando, de J. Swift (tr. Inman), kaj la postan jaron (1910) aperis La Aventuroj de Alicio en Mirlando, de Lewis Carroll (tr. Kearney). Bone tradukita estas la rakonto de Stevenson D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde (tr. Morrison kaj Mann) en 1910. Samjare traduke debutis H. J. Bulthuis per Salome, komedio de Oscar Wilde. En 1911 aperis la historia romano de Wiseman, Fabiola (tr. Milsom; 2-a eld. reviz. 1928). 1908 alportis krome Robinsono Kruso de Daniel Defoe. De J. Ruskin aperis la rakonto (tr. Ivy Kellerman) La Reĝo de la Ora Rivero, 1911 (2-a eld. 1926). La postan jaron venis de T. Gallon la verko Tatterley (tr. A. Wilson). De H. T. Craven aperis la familia dramo La Kamena Angulo (tr. Gordon), 1913.

El la angla literaturo 1915-1939: Dummilite aperis (1915) la teatraĵo de la humuristo Jerome K. Jerome Barbra (tr. Flora Hardcastle). En 1919 eldoniĝis Ok Noveloj de A. Bennett (tr. A. Wackrill). La postan jaron (1920) E. Payson aperigis la tradukon de du romanoj de Mabel Wagnalls: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Miserere. De la sama aŭtorino aperis en 1926 ankaŭ la romano Palaco de Danĝero (historia rakonto pri la Pompadour-epoko, tr. Payson). 1921 alportis novan tradukon el Shakespeare: Sonĝo de Someromeza Nokto. La tradukintino Louise Briggs sciis rekapti la originalan blankversan muzikon. De la sama aŭtoro aperis en 1924 Reĝo Lear (tr. Curry kaj Ashley), sed la valoro de la traduko ne estas elstara. 1928 donis refojan tradukon el Defoe: Robinsono Kruso (tr. H. Bulthuis): temas tamen nur pri traduko adaptita al infanoj kaj junuloj. El la verkaro de A. Cunningham aperis rakonto La Hantataj Ŝipoj (tr. Newell kaj Sturmer), 1928. Samjare aperis la antikvetosa romano de Rider Haggard Luno de Izrael (tr. Payson kaj Butler). De la sama aŭtoro aperis ankaŭ la romano Ŝi. H. G. Wells estis prezentita per tradukoj de tri romanoj: La Dormanto Vekiĝas (tr. F. Milward), 1929, kaj La Tempo-Maŝino kaj La Lando de Blinduloj (tr. E. W. Amos), samlibre, 1938. La romano de M. Saunders Bela Joe (tr. Blaikie kaj Hohlov) aperis en 1929. De Erica Maxwell (alias L. M. Pyke) aperis la romano La Anstataŭa Edzino (tr. Sampson), 1930. Jane Eyre, fama romano de Charlotte Brontë (tr. H. J. Bulthuis) eldoniĝis en 1931. En 1933 aperis nova traduko de Gulivero en Liliputlando de Swift (tr. Roos). En 1934 aperis verko de Ch. Dickens, La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo (tr. M. C. Butler). La saman aŭtoron prezentis ankoraŭ 3 noveloj el la Londona Skizlibro (tr. Wadham), 1938. De la humuristo Jerome K. Jerome aperis Tri Homoj en Boato (tr. G. Badash), amuza rakonto, 1935. La Romano de San Michele de Axel Munthe (tr. J. Weleminsky) eldoniĝis samjare. En 1936 aperis La Aventuroj de Marteno Drake, porjunulara verko de G. Norway (tr. W. Severn). La postan jaron (1937) aperis la rakontaro de Chesterton La Naiveco de Pastro Brown (tr. C. Bean), krimromano de Agatha Christie Murdo en la Orienta Ekspreso, kaj romano de Wodehouse La Princo kaj Betty (tr. G. Badash). Fine, en 1938, venis la futurologia romano de E. R. Burroughs Princino de Marso (tr. K. R. C. Sturmer).

En la traduka beletro Shakespeare estas unu el la plej bone reprezentitaj klasikuloj de la monda literaturo.


Angla literaturo 1939-1971: Post la Dua Mondmilito ree estis eldonitaj tradukoj el Shakespeare. Unu el la plej senlacaj tradukantoj estis St. Andrew. De li fontas Romeo kaj Julieto (1945), Antonio kaj Kleopatro (1947), La Gajaj Edzinoj de Windsor (1948), Trojlo kaj Kresida (1952). Malfeliĉe li tradukis proze, kaj krome cenzuris parton de la enhavo. La rezulto estas literature etnivela. Sed en 1960 aperis Otelo (tr. Reto Rossetti), brila ekzemplo de poezitraduka talento kaj forma kaj enhava fidelo. Ĉefverko estas ankaŭ la nova traduko de Hamleto (tr. L. N. M. Newell), 1964, kiu demonstras la intertempan moderniĝon kaj riĉiĝon de la Esperantaj lingvo kaj poezia arto. En mirige fidela kaj poezieca traduko de K. Kalocsay aperis en 1966 la tragedio de Shakespeare Reĝo Lear. De la sama tradukinto aperis ankaŭ Somermeznokta Sonĝo (1967), kaj, en 1971, La Tempesto, ambaŭ brile verkitaj.

Aperis cetere ankaŭ la romano de Freeman Wills Crofts Morto de Trajno (tr. M. Stuttard), 1948; la verketo de Stevenson Diablet’ en la Botel’ same estis publikigita en 1948. En 1970 oni eldonis la gravan politiksatiran romanon de G. Orwell, La Bestofarmo (tr. Gerald Tucker). Samjare aperis la kolekto de Philippa Galloway, Skota Legendaro (tr. Guy B. Tordoff).

Usona literaturo 1887-1972: De N. Hawthorne aperis La Serĉado por Ora Ŝaflano (tr. O’Connor kaj Hayes), 1906; La Granda Vizaĝo el Ŝtono (tr. Yelland), alegoria novelo, 1920. De W. Irving estis eldonitaj La Abatejo de Westminster (tr. O’Connor), 1906, kaj La Legendo de Dorma Kavo (tr. H. M. Scott), 1916. Postmilite aperis La Legendo pri la Postlasaĵo de la Maŭro (tr. L. Allen), 1923, kaj El la Skizlibro (tr. H. L. Elvin), kun i.a. Rip van Winkle, 1924. E. Allan Poe estas reprezentata per La Puto kaj la Pendolo (tr. Alex Pride), 1907; kaj Ses Noveloj (tr. Milward), 1924. De Mark Twain aperis novelo La £ 1.000.000 Banka Bileto (tr. Muschamp), 1907. De Jack London venis rakonto La Forto de la Fortaj (tr. K. Fröding), 1914; novelo Ĥinago (tr. Kalisky), 1924; La Fera Kalkanumo (tr. G. Saville), 1930: romaneca porsocialista pledo, kaj post la Dua Mondmilito la verko La Balenodento (tr. W. Auld). De Upton Sinclair aperis la romano Jimmie Higgins (tr. K. Fröding), 1934, kaj alia romano, Petrolo (tr. W. Bailey), 1936. Ankaŭ la mondfama rakonto pri la urso Winnie-la-Pu estis tradukita en la Internacian Lingvon, de Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin; eldonis ĝin en 1972 E. P. Dutton, la eldonejo de la originalo de A. A. Milne.

El la sudafrika (anglalingva) literaturo 1887-1971: St. Andrew tradukis du klasikajn romanojn de Olive Schreiner: Romano pri Afrika Bieno, 1934, kaj Undino, 1938.

Verkoj antologiaj: Kromaj literaturaĵoj troviĝas traduke ne nur en multaj revuoj, sed ankaŭ en Eterna Bukedo (de K. Kalocsay), 1931. Antologiforman verkon skribis Clark: Kien la Poezio?, kun multaj ekzemploj el la angla literaturo. Elstara estas la Angla Antologio, 1957 (1-a volumo: anglaj aŭtoroj 1000-1800; sekvos volumo por la modernaj kaj por la skotaj aŭtoroj). Ĝin redaktis W. Auld (poezio) kaj R. Rossetti (prozo). Multaj kleraj tradukantoj aktive kunlaboris.

7.2.3 El la Antikva Greka Literaturo (Helena Literaturo)

La unua provo traduki el la helena estis farita de A. Kofman, kiu eldonis en 1895-97 la unuajn 4 kantojn de la Iliado (la 1-a kanto aperis ankaŭ en Fundamenta Krestomatio). La dua provo traduki Homeron estis farita de D-ro W. J. A. Manders, kies proza traduko de Odusseias aperis en 1933. La herokomika poemo de aŭtoro nekonata, Ranratbatalo (tr. Deligny), estis eldonita en 1907.

El la filozofoj, nur Platono ekzistas en Esperanta traduko: lia majstra dialogo Simpozio (tr. Sokratis Sakellaropoulos) aperis en 1960 (2-a eld. 1967).

El la tragediistoj, ni posedas verkojn de Sofoklo. La unua sceno de Reĝo Edipo (tr. E. Préaubert) aperis en 1907, sed nur en 1960 oni publikigis la tutajn Reĝo Edipo kaj Antigona (tr. D. B. Gregor), samvolume.

Ezopo altiris la atenton de Esperantaj tradukistoj: jam en 1891 venis 50 Elektitaj Fabloj de Ezopo (tr. Iv. Lojko). Ilin rerakontis Esperante Ossaka kenĵi (Fabloj laŭ Ezopo, 1932). Alia Japano aperigis Ezopan tradukaĵon: 50 Fabloj de Ezopo (tr. Nakagaki koĵiro), 1954. Poezie rekreis ilin ankaŭ Kolomano Kalocsay: Ezopa Saĝo, 1955.

La komediistoj estas reprezentataj per unu sola komedio: Ploutos, de Aristofano (tr. E. Noël), 1906.

Interesa estas la verko de J. Penndorf Grekaj Papirusoj Trovitaj en la Nila Valo, 1927. La Nova Testamento, en traduko de komisiono de anglaj pastoroj, aperis la unuan fojon en 1912, kaj poste havis multajn eldonojn.

Dise, en la Esperanta gazetaro, oni povas trovi fragmentojn de multaj helenaj literaturaj verkoj. I.a. ni rimarkas verkojn de Alkeo, Anakreono, Eŭripido, Platono, Sapfo, k.a. Plej grandan rikolton liveras Literatura Mondo kaj La Nica Literatura Revuo. Ankaŭ la internaciaj antologioj, El Parnaso de Popoloj (Grabowski), 1913, kaj Eterna Bukedo (Kalocsay), 1931, prezentas abundan kolekton el lirikaĵoj elhelenigitaj.

7.2.4 El la Araba Literaturo

El Lokman la Saĝa aperis novelkolekto Arabaj Fabloj (tr. A. Tellini), 1912. Sekvis elektitaj rakontoj el la araba versio de Mil kaj Unu Noktoj, 1927. Verko moralfilozofia estas Arabaj Maksimoj de la 7-a Jarcento (atribuataj al la Imamo Ali), tradukita de Husen Al-Amili, 1967. Sed la ĉefverko estas la plena traduko de La Nobla Korano (tr. Italo Chiussi), aperinta kun la originala araba teksto en apuda kolono en 1969. Poeziajn prozaĵojn kaj prozformajn poeziaĵojn de la monde konata libana verkisto Ĝ. Ĥalil’ Ĝibran’, Rakontoj kaj Poemoj, tradukis Georgo Abraĥam, 1972.

7.2.5 El la Armena Literaturo

V. Papazjan estas reprezentita per Morituri Vos Salutant (tr. G. Davidov), 1908, kaj Rondaj Dioj (tr. V. Sirunjan), 1910. La rakonto de A. Agaronjan Guteton da Lakto (tr. G. Davidov) aperis en 1907. La postan jaron (1908) aperis la verketo de Ajcatur Armena Fabelo (tr. G. Davidov). Rakonto de Avetis Aĥaronjan, La Patrinoj (tr. A. Fiŝer) eldoniĝis en 1912. Proksimume samepoke aperis en Saratov (Ruslando) antologiforma verketo Armena Poezio, tradukita de iu Narciso.

7.2.6 El la Bulgara Literaturo

La bibliografia verko Bulgara Artliteraturo en Fremdaj Lingvoj 1823-1962 atentigas, ke la Internacia Lingvo estas, egale kun la franca, la tria plej grava lingvo por tradukado el la bulgara. Nur la rusa kaj la angla havas pli da tradukoj el la bulgara. Post Esperanto kaj la franca sekvas, laŭ tiu verko, 62 aliaj lingvoj malpli ofte uzitaj.

1887-1918: Libroforme en tiu ĉi periodo aperis nur Bulgaraj Rakontoj de Ivan Vazov (tr. Atanas D. Atanasov), 1910 (3-a eld. 1923). Pluraj literaturaĵoj aperis tamen en revuoj (el Daskalov, Stamatov, Vazov), tradukitaj ĉefe de Ivan Krestanov kaj A. D. Atanasov (ps. ADA).

1919-1939: Intermilite la bulgara literaturo en Esperanto konsiderinde pliriĉiĝis malgraŭ la tiama malfavora politika situacio. Aperis verkoj de la klasikuloj P. Slavejkov, Iv. Vazov, Ĥr. Botev, J. Jovkov, sed ankaŭ de modernuloj: i.a. G. Karaslavov, Ĥr. Smirnenski, Geo Milev. Pleje tradukis Asen Grigorov, Atanas Lakov, Ĥrima, Iv. Dobrov kaj D. Sasonov.

La Nobla Korano digne reprezentas la araban literaturon, samkiel Reĝo Edipo kaj Antigona la helenan. A.D. Atanasov (supre) kompetente tradukis el la bulgara, kaj T. Pumpr (sube) el la ĉeĥa.


La plej reprezentaj verkoj estas Nuntempaj Rakontoj de G. Stamatov, 1922, kaj, de la sama aŭtoro, Vilao apud la Maro, 1934, ambaŭ tradukitaj de Iv. Krestanov. De Elin-Pelin aperis la novelo La Familio Gerak (tr. A. D. Atanasov), 1924. Novaj Bulgaraj Rakontoj de Ivan Vazov (tr. G. Atanasov) aperis en 1928. De Ĥristo Smirnenski (tr. A. Grigorov, Lakov, Ĥrima) aperis la poemaro Tra la Ventego en 1931 (2-a eld. 1950); de Geo Milev (tr. Ĥrima, D. Sasonov) la poemo Septembro, 1931 (2-a eld. 1946); de G. Karaslavov la novelkolekto Ĉe Posteno (tr. Grigorov k.a.), 1932; fine de Jordan Jovkov (tr. Ĥr. Iskrov, Sasonov, k.a.) Elektitaj Rakontoj, 1938.

Bulgara Antologio, redaktita de Iv. Krestanov, aperis en la jaro 1925. La poezian parton de la antologio tradukis K. Kalocsay.

1940-1971: Post la Dua Mondmilito, la eldonado tute ne lamis: De Elin-Pelin (tr. Ĥesapĉiev) aperis Elektitaj Rakontoj, 1948. La rakonto Vagabondoj de Ivan Vazov (tr. Iv. Kovaĉev) aperis en 1949. En 1959 venis la granda, grava historia eposa romano de Ivan Vazov, Sub la Jugo, lerte tradukita de grupo beletrista sub la ĉefredakto de S. kaj A. Simeonov. De G. Karaslavov aperis la realisma historia rakonto Bofilino (tr. A. kaj S. Simeonov), 1959. La moderna poeto N. Vapcarov prezentiĝis per Versaĵoj (tr. Grigorov, S. Simeonov k.a.), 1960. Fine, de Ĥristo Botev aperis verko antologiforma (kun poemoj kaj prozaĵoj) Elektita Verkaro (tr. Iv. Dobrev, Iv. Sarafov, Gorov), 1969.

Enrevue, plej riĉan rikolton ni trovas i.a. en Literatura Mondo, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo, Danubo, Nuntempa Bulgario, Bulgara Esperantisto. Menciindas volumo antologikaraktera: Bulgara Prozo, 1960.

7.2.7 El la Ĉeĥa kaj Slovaka Literaturoj

1887-1920: La unua grava libroforma verko estas Rakontoj de J. Arbes (tr. Josef Grňa), 1908. Kolekton de poemoj tradukitaj oni eldonis post la morto de St. Schulhof: Bohemaj Grenatoj, 1920.

1920-1939: Nur intermilite povis libere floradi la literatura tradukado en Ĉeĥoslovakio. En 1921 aperis la triakta komedio de J. Vrchlický Nokto en Karlův Týn (tr. Miloš Lukáš). La verko de Jiří Mahen La Koboldo Ondra (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj) aperis en la sama jaro (1921). De Karel Čapek aperis la dramo RUR (Rossumaj Universal Robotoj) (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj), 1926, kaj en 1938 la dramo La Blanka Malsano (tr. Kilian). De Petr Bezruč aperis Sileziaj Poemoj (tr. Vl. Adamík), 1927. Verkoj de J. Herben (1930), J. Welzl (1931), I. Herrmann (1932) aperis en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. La samaj tradukis ankaŭ la novelojn Genutrantoj de Jiří Sumín kaj Maryčka Danculino de Růžena Svobodová, 1933. La romano de Ladisl. Vladyka Mi en Li (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj) aperis en 1933. De K. M. Čapek-Chod aperis tri Noveloj (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj), 1934. Samjare venis eltiraĵoj el la romano de J. Hašek La Travivaĵoj de la Brava Soldato Ŝvejk dum la Mondmilito (tr. J. Štádler), kaj la postan jaron (1935) aperis la satira verko de Petro Den Kiel Fariĝi Kreanto Facile kaj Rapide (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj). En 1937 aperis la socikritika tragikomedio de Vilém Werner Homoj sur Flosglacio (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj). Interesa estas la verko de K. J. Erben Bukedo el Ĉeĥaj Naciaj Mitoj, poemaro, tradukita de Tomáš Pumpr, 1938.

1940-1971: La nazia okupado kaj la milito unue, kaj poste la Stalin-a malpermeso multe influis lamige la eldonkapablon de la ĉeĥoslovakaj tradukemuloj. Ekster Ĉeĥoslovakio aperis en 1948 Skizoj pri Nederlando (tr. Degenkamp), bonhumoraj priskriboj de Karel Čapek. De la sama aŭtoro, en la brila traduko de Josef Vondroušek, aperis Libro de Apokrifoj, 1970: 29 novelminiaturoj kun mita temo. De K. H. Borovský aperis la longa, nefinita poemo satira La Bapto de Caro Vladimir (en brila traduko de Tomáš Pumpr), 1953. De Jaroslav Seifert aperis la versaĵkolekto Panjo (tr. Jiří Kořínek), 1960. Ĉeĥajn Fabelojn porinfanajn (tr. Valda Vinař) oni eldonis en Japanio (1962). La slovaka teatraĵo Meteoro (tr. V. Gazda) aperis en 1963: aŭtoro estas Peter Karvaš. La romano de Jan Otčenašek Romeo, Julieta kaj la Tenebro (en aparte bona traduko de V. Váňa), aperis en 1965. En 1968 aperis la traduko de la slovaka groteska teatraĵo de Ján Kákoš Mohajra Plejdo (tr. Ed. V. Tvarožek), kaj en 1970 Sileziaj Kantoj, poemaro de Petro Bezruč, en traduko de Pumpr, Kořínek kaj Hromada.

Multaj aliaj tradukaĵoj aperis en revuoj: i.a. en Literatura Mondo, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo. La plej novajn tradukojn pretigis ĉefe Josef Vondroušek, Karel Píč, Jana Cíchová, Eva Seemannová-Suchardová, k.a. En 1935 aperis cetere Ĉeĥoslovaka Antologio (ĉefredaktoroj estis O. Ginz kaj St. Kamarýt), kun elstare reprezenta elekto de literaturaĵoj. Interesa el literatura vidpunkto estas ankaŭ la verketo de A. Novák (tr. V. Kroužil) Ĉeĥa Literaturo laŭ la Birdperspektivo, 1921.

7.2.8 El la Ĉerkesa Literaturo

Aperis malgranda antologieto de rakontoj en 1908, redaktita kaj tradukita de G. Davidov.

7.2.9 El la Ĉina Literaturo

1887-1949: En 1913 aperis la unuaj tradukaĵoj de K. Ĉ. Ŝan en Orienta Almanako. Tamen, nur post la Unua Mondmilito la tradukaĵoj el la ĉina komencis plimultiĝi.

Antologian formon havas la verko Perloj el la Oriento, 1921, de Ossaka kenĵi, kun klasikaj poemoj ĉinaj. La samo validas ankaŭ por Verda Parnaso 1932, de I.U. (pseŭdonimo de Ito saburo), kun ĉinaj poemoj el diversaj epokoj. El la klasika literaturo aperis komence La Vortoj de Konfucio (tr. Ossaka kenĵi), 1923. Pli poste eldoniĝis konfuciaj ĉefverkoj: Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco (tr. unubroŝure de Nohara kiuiĉi), 1932. En 1933 aperis etika libro el proks. 420 a.K.: Librokonstantaĵo de Fila Pieco (tr. Nohara). De la budhana sektofondinto K’uoan (12-a jarcento) aperis La Dek Bildoj de Bovpaŝtado (tr. Ŝibajama kei), 1930.

El la modernuloj, aperis la duakta historia dramo Ribelemaj Virinoj de Guo moĵuo (1892-), tradukita de Ŝ. M. Chun, 1927. En 1933 O. Erdberg aperigis Ĉinajn Novelojn, kiuj temas pri la revolucia kaj naciliberiga batalo.

1949-1971: Post la naciliberiga batalo, ĉefe El Popola Ĉinio aperigis klasikajn kaj modernajn tradukaĵojn. Kelkaj klasikaĵoj aperis ankaŭ en El Orienta Florbedo, de Ossaka kenĵi, 1956. Rakontojn de la 220-a p.K. ĝis 1911 kunigas Rakontoj pri Fantomspitantoj (1961). Rakontojn de la 13-a jarcento enhavas la verko de Vang ŝifu La Okcidenta Ĉambro (tr. Laŭlum), 1961.

Pli modernaj verkoj estas Fajrolumo en la Fronto, de Liu bejü (tr. S. J. Zee), 1951, kaj Nova Tasko (tr. Cicio Mar), 1950, noveloj primilitaj. La novelaro Por Nova Afero Nova Maniero (tr. Zee k.a.) aperis en 1952 (2-a eld. 1959), La Feliĉo (tr. Honfan kaj Zee) en 1953, kaj la poemaro La Plej Forta Voĉo de la Paco (tr. Zee), aperis en 1952. En 1960 estis eldonita rimarkinda moderna antologio Ĉina Antologio 1949-1955 (tr. Zee, Laŭlum, Honfan, k.a.).

Bonaj estas ankaŭ la verkoj de Liu ĝaŭlin Knabino kaj Garolo, versa popolrakonto tradukita de Laŭlum (1962), kaj la verkoj de Ging fan Kiel Lu Ban Majstriĝis, 1963, kaj de Hie kiguj La Varma Sudo kaj la Frosta Nordo, 1966.

La versa popolrakonto de la Sani-a naciminoritato Aŝma aperis en bela traduko de Laŭlum (1964).

Sed la plej atentinda eldonaĵo estas la preskaŭ kompleta kolekto de Noveloj de Lusin, brile tradukitaj de Elpin, S. J. Zee, k.a. (1963). Lusin-tradukaĵoj cetere aperis jam en 1930, 1934, 1939, 1941 kaj 1951.

7.2.10 El la Dana Literaturo

1887-1918: Antaŭ la Unua Mondmilito la tradukoj estis nur sporadaj kaj impresis nemature. Tiam, la plej gravaj tradukantoj estis sendube F. Skeel-Giørling, H. Th. Thomsen (Norvego) kaj Kaj Bendix. La unua libroforma eldono estis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj, 1908, verko kunmetita de Thomsen. Samjare aperis la teatraĵo de H. Hertz Jolanto, la Filino de l’ Reĝo René (tr. Hj. Runeberg). En 1909 aperis Fabeloj de Andersen (tr. Skeel-Giørling), 2-a eld. 1923. Tiu traduko signas la unuan manifestiĝon de la ŝato de la tradukistoj rilate Andersen, kiu igis ties verkaron en Esperanto tiel reprezentata.

1919-1941: Libroforme aperis jam frue Fabeloj de Andersen, tradukitaj de L. L. Zamenhof inter 1888 kaj 1914. La unua volumo aperis en 1923 (3-a eld. 1965), la dua en 1926, la tria en 1932 kaj la kvara en 1963. Krome aperis la rakonto de Steen Steensen Blicher Taglibro de Vilaĝpedelo (tr. H. J. Bulthuis), 1922, kaj la romano de Hans Kirk Taglaboristoj (tr. L. Friis kaj W. Jensen), 1941 (2-a eld. 1968). Estas rimarkinde, ke post 1930 venis renesanco en la dana tradukarto. Anonciĝis novaj, kleraj tradukantoj: H. P. Frodelund, P. Th. Justesen, H. E. Jensen, Kristian Langgaard, kiuj aktive kunlaboris en ĉiuj tiamaj gravaj literaturaj gazetoj.

1942-1971: Al tiuj tradukantoj aldoniĝis novaj rekrutoj: i.a. Aage Hunderup Petersen, E. Egerrup, E. Windeballe, Ib Schleicher, C. Graversen, kaj precipe Poul Thorsen, kiu kontribuis per 20% el ĉio tradukita (ĉefe verse).

Libroforme prezentiĝis pliaj tradukaĵoj el Andersen: Noveloj (tr. Frodelund), 1946, (tr. Hugo Sirk) 1953, kaj ĉefe La Marvirineto, 1962, kaj La Novaj Vestoj de la Imperiestro, 1964, ambaŭ tradukitaj de Ib Schleicher. Aperis alia verko de Steen Steensen Blicher: La Pastro en Vejlbye (tr. Aage Hunderup Petersen), 1945, Misteroj de l’ Vivo, novelaro de Agnes Bøgh-Høgsted (tr. C. Graversen), 1950, kaj Pli ol Fantazio, de la sama aŭtorino, 1946 (2-a eld. 1967). P. Thorsen tradukis en 1956 la karikaturajn, epigramecajn aforismojn de Piet Hein, Gruk, kaj grupo sub la ĉefredaktoreco de Svend Dragsted tradukis la romanon de Willy Risør Tiel Profunda Estas la Nokto, 1959.

Parto de la volumoj de Poul Thorsen Rozoj kaj Urtikoj, 1954, kaj Sen Paraŝuto, 1963, konsistas el tradukitaj poemoj.

Grandan signifon havas la publikigo en 1961 de la Dana Antologio. Multaj tradukoj el la dana aperis en Norda Prismo aŭ estis prezentitaj dum la Belartaj Konkursoj.

Bibliografion pri la dana literaturo en Esperanto verkis P. Thorsen en 1952 (kun 355 titoloj de 94 aŭtoroj) kaj danlingve ankaŭ Svend Dragsted en 1962 (kun 471 titoloj).

7.2.11 El la Estona Literaturo

De la reprezentanto de la literatura skolo novestona Fr. Tuglas aperis Kvin Noveloj, 1924, tradukitaj de Seppik.

Verko de la moderna revolucia poeto Johannes Barbarus Horizontoj (tr. Hilda Dresen) aperis en 1931. 1929 alportis poemaron Elektitaj Versaĵoj de Marie Under, en tre bona Esperanta versio pretigita de Hilda Dresen. Post la Dua Mondmilito aperis du verkoj: Ŝippereo, novelo kaj versaĵoj de Juhan Smuul (tr. H. Tulve), 1968, kaj 14 noveletoj de Lilli Promet, Kuŝanta Tigro (tr. Alma Lekko), 1971. En la ĉefaj postmilitaj literaturaj gazetoj aperis, dank’ al la nelacigebla aktivo de H. Dresen, tradukaĵoj el Vaarandi, M. Rand, J. Smuul, V. Beekman.

En 1931 aperis ankaŭ kolekto Ekskursa Kantaro, kaj en 1932 Estona Antologio, kiun ĉefredaktis Hilda Dresen, kunlabore kun 16 aliaj kleraj tradukantoj.

7.2.12 El la Finna Literaturo

Inde reprezentas la finnan literaturon jenaj verkoj de Aleksis Kivi: La Fianĉiĝo kaj Lea, ambaŭ drametoj (tr. Hilma Hall), 1920; La Botistoj, kvinakta komedia dramo (tr. H. Hall), 1919, Sep Fratoj (tr. Ilmari Ekstrom), prozforma eposo prikampara, 1947.

De Linnankoski aperis Batalo pri la Domo Heikkilä (tr. V. Setälä), 1919. V. Setälä aperigis en 1950 la fotografaĵ-kolekton Burĝonoj, kun tradukitaj poemoj. Sed la plej elstara verko, forme kaj enhave eksterordinare fidela, estas sendube la traduko de la nacia eposo Kalevala, 1964. Temas pri la vivo-verko de J. E. Leppäkoski, kiu tiamaniere testamentis la eposon al la poezia trezoro de la Esperanta kulturo. La poemaro de J. H. Erkko Spegulo Homarana aperis en 1946 en traduko de Vilho Setälä. La sama tradukinto aperigis tradukaĵojn ankaŭ en Fortoj de l’ Vivo, 1967.

7.2.13 El la Flandra Literaturo

Belgio estas, kiel konate, lando dulingva. Ni pritraktas ĉi tie la flandran literaturon, dum la valonan ni pritraktas en la ĉapitro pri la franca literaturo.

1887-1914: Antaŭ la Unua Mondmilito la flandraj beletristoj estis tre aktivaj: jam en 1904 aperis plene reprezenta antologia volumo Paĝoj el la Flandra Literaturo, redaktita kaj tradukita de M. Seynaeve kaj R. van Melckebeke, kun la verkoj de 21 aŭtoroj. Du rakontoj de Hendrik Conscience Blinda Rozo (tr. v. Melckebeke kaj v. Hove), 1906, kaj Rikke-Tikke-Tak (tr. M. Posenaer), 1912, aperis libroforme. De René Vermandere aperis Formortinta Delsuno (tr. O. van Schoor), 1910. P. H. Spaak prezentiĝis per la teatraĵo Kaatje (tr. W. v. d. Biest), 1911, kaj de Maurits Sabbe aperis ankaŭ teatraĵo, Bietje (tr. W. v. d. Biest), 1914. Aliaj tradukoj aperis en revuoj. Ilin pretigis ĉefe Fr. Schoofs, Maria Posenaer, A. kaj W. van der Biest, Oscar van Schoor, k.a.

1915-1939: Post la Unua Mondmilito aperis alia grava reprezenta verko: la Belga Antologio (flandra parto, 1928), kiun tradukis grupo el la pioniraj tradukantoj, al kiuj aliĝis novaj aktivuloj: H. Vermuyten, Jan van Schoor, Fr. Schoofs, L. Cogen, k.a. La gravan romanon de H. Conscience La Leono de Flandrujo tradukis la Nederlandano H. Bulthuis (1929). En 1931 aperis Elektitaj Noveloj de Lode Baekelmans (tr. J. van Schoor). Ankaŭ la romano de F. Timmermans Pallieter, 1933, estis tradukita de J. van Schoor. Fine, en 1939, aperis en traduko de H. Vermuyten bona versio de poemaro de Guido Gezelle Se Aŭskultas la Animo...

1940-1971: Post la Dua Mondmilito la literatura libroeldonado en Flandrio iom lamis; tamen aperis ĉefe en revuoj kaj en belartaj konkursoj kelkaj novaĵoj. La plej interesa moderna tradukisto estas Albert Samyn, dum la plej fertila estas frato Arni Decorte, kiu tamen limiĝas preskaŭ komplete al la literaturo religia.

7.2.14 El la Franclingva Literaturo

1887-1914: La unua libroforma verko estas la kvinakta komedio de Beaumarchais La Edziĝo de Figaro (tr. A. Kofman), 1898. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Barbiro de Sevilla (tr. S. Meyer), 1909. En 1902 aperis la fabelo de Pierre Louÿs La Rozo Supernatura. 1904 alportis la verkon de X. de Maistre Vojaĝo Interne de Mia Ĉambro (tr. S. Meyer). De la sama aŭtoro aperis la rakonto La Leprulo de Aosto (tr. Assis Moura), 1908. En 1904 venis ankaŭ la triakta farso Advokato Patelin, de Brueys kaj Palaprat (tr. J. Evrot). Samjare aperis Elektitaj Fabloj de La Fontaine (2-a eld. 1907), tradukitaj de G. Vaillant. De Sam Meyer estas la traduko de L’ Avarulo de Molière (1904). De la sama aŭtoro, en la sama jaro, aperis La Edziĝo Kontraŭvola (tr. V. Dufeutrel). En 1906 aperis Don Juan (tr. Boirac), kaj en 1908 Georgo Dandin (tr. L. L. Zamenhof), 2-a eldono 1924. En 1911 eldoniĝis la traduko de La Malsanulo pro Imago (tr. Velten).

J.P. Leppäkoski riĉigis la tradukan beletron per la grandioza finna eposo Kalevala.


Kalocsay-Waringhien, la genia duopo, kiu en la Internacia Lingvo brile redonis la majstroverkojn de Heine kaj Baudelaire.


La jaro 1904 alportis ankaŭ la volumon Rakontoj pri Feinoj de Perrault (tr. Sarpy), 4-a eld. 1908. De Maupassant aperis la rakonto Gastejo (tr. Gogitidze), 1911. En 1905 aperis la romano de Bernardin de St. Pierre Paŭlo kaj Virginio (tr. H. Hodler). Komedieto de d’Hervilly La Supujo (tr. S. Meyer), aperis en 1905. En 1906 venis la ampleksa poezia traduko de la Rolandkanto, pretigita de D-ro Noël. Samjare aperis du tragedioj de Racine: Atalia kaj Ester (2-a eld. 1907), tradukitaj de E. Noël. En 1907 eldoniĝis Aventuroj de l’ Lasta Abenceraĝo de Chateaubriand (tr. R. Deshays). De Flaubert aperis La Legendo de S. Juliano Helpema (tr. H. Hodler), 1907. Samjare aperis ankaŭ: la verketo de Octave Mirbeau Ili Estis Frenezaj (tr. Segrétinat), la romano de J. Renard Karotharulo (tr. Muffang), la verko de Courteline Sinjoro Badin (tr. R. Beck kaj R. Jean), la teatraĵeto Angla Lingvo sen Profesoro (tr. G. Moch) de Tristan Bernard, La Vivo de Jesuo de Renan (tr. E. Gasse), kaj Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo de Paul de Musset (tr. Champion). De lia frato, Alfred de Musset, aperis Kaprico (tr. Flourens), 1908, la duakta komedio Fantasio (tr. P. Berthelot), 1911, kaj Ne Ludetu kun la Amo (triakta komedieto, tr. Stroele), 1911. Tre ŝatata estis la romaneto de J.J. Porchat Sub la Neĝo (tr. J. Borel), 1908 (2-a eld. 1923). Samjare (1908) aperis la verko de Houssaye La Reĝlando de l’ Rozoj (tr. Champion), la unuakta komedio de A. Dreyfus La Vangofrapo (tr. S. Sar), la verko de Abbé Prevost Manon Lescaut (tr. Vallienne) kaj La Kaprino de S-ro Seguin, de A. Daudet (tr. Yersin). Oni publikigis en 1909 la verkon de A. Dumas La Kolomba Premio (tr. B. Papot). En 1909 aperis rakonto de Honoré de Balzac: Eŭgenino Grandet (tr. E. Gasse). De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Vendetta (tr. M. Merckens), 1911. La verko de Fénelon La Aventuroj de Telemako (tr. Vallienne) eldoniĝis inter 1909 kaj 1910. En 1910 aperis la teozofi-fona romano de L. Dalsace Fatala Ŝuldo (tr. E. Ferter-Cense) kaj de Maeterlinck oni eldonis Monna Vanna (tr. A. Behrendt). De la sama aŭtoro aperis Morto de Hundeto (tr. G. Stroele), 1912, kaj Aladino kaj Palomido (tr. Eliot) 1913.

En 1911 aperis la Funebra Parolado pri Louis de Bourbon (tr. L. Bastien), de Bossuet. De la sama aŭtoro venis ankaŭ la Unua Katekismo (tr. P. Deschamps), 1913. En 1911 aperis la rakonto Karmen de Prosper Mérimée (tr. S. Meyer) kaj la romano de la Sviso Ramuz Aline (tr. de Saussure). Elĉerpaĵoj el Gil Blas de Santillana, romano de Lesage, aperis en 1912 (tr. Busquet). En 1914 publikiĝis la Intervidiĝo kaj la Nekonita Dialogo, de De Vigny, ambaŭ tradukitaj de S. Meyer (2-a eld. 1924). 1914 alportis la romanon de Paul Seippel Adèle Kamm (tr. R. de Saussure, 2-a eld. 1915). Samjare aperis la tragedio Sokrato de Ch. Richet (tr. J. Couteaux). De M. Zamacoïs aperis la kvarakta versa teatraĵo La Amuzistoj (tr. W. v. d. Biest), 1913, kaj la traduko de la unua parto de la romano La Mizeruloj de Victor Hugo venis en 1914-1915.

1915-1939: Kvankam postmilite Francio ne plu estis la centro de la Esperanta Movado, aperis tamen multaj verkoj tradukaj. Antologiforme aperis nenio, sed en 1928 la franclingva (valona) parto de Belga Antologio (red. M. Jaumotte) kaj en 1939 la velŝa (romanda) parto de la Svisa Antologio (red. A. Baur) sciis valorigi la franclingvan literaturon ekster Francio. Ankaŭ en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931, troviĝas 37 poemoj elfrancigitaj. En 1921 aperis La Pensoj de Riquet (tr. G. Moch) kaj Thais (tr. S. Payson) de Anatole France. En 1922 venis retraduko de la farso Majstro Pierre Pathelin (tr. Balliman). Samjare aperis Francaj Poezioj (tr. Balliman). En 1922 Henri Legrand tradukis Amfitriono, komedio de Molière. De la sama aŭtoro aperis La Mizantropo (tr. H. Boucon), 1930, kaj La Nobela Burĝo (tr. R. Levin), 1936. La Jaro 1923 alportis la romanon de H. Barbusse Eklumo en la Abismo (tr. Else). La novelo de H. Balzac La Firmao de la Kato kiu Pilkludas (tr. P. Benoit) aperis en 1924. De P. Mérimée aperis Mateo Falcone (tr. J. Borel), 1926, kaj Colomba (tr. J. Beau), 1939. El la socikritika tendaro tradukis Léon Bergiers novelon de Jean Tousseul Morto de Blanjo (1926), kaj en 1927 du novelojn de Eekhoud: Servokapabla kaj Marcus Tybout. La romano de M. Catalany Klari (tr. E. Robert) aperis en 1928. De Voltaire aperis Kandid (tr. Adam) 1929. A. de Musset reprezentiĝis per la verkoj (tr. J. v. Schoor): La du Amatinoj kaj La Kapricoj de Mariano en 1930, kaj Mimi Pinson (tr. Rethel), 1934. Tri Rakontoj el Impresoj de Vojaĝo de A. Dumas tradukis Deligny (1932). La faman komedion Knock de Jules Romains tradukis Corret (1932), kaj la modernan satirfabelon de André Maurois Bareluloj kaj Fadenuloj tradukis Fabo (1933). Inter la unuaj libroformaj tradukaĵoj de G. Waringhien estis Pripensoj aŭ Sentencoj Primoraj de La Rochefoucauld, 1935. Du novelkolektoj de G. Duhamel aperis: Rakontoj pri Nederlando (1938) kaj Norda Kanto (1939), ambaŭ tradukitaj de R. Dupuis.

1940-1971: Post la Dua Mondmilito la elfranca tradukarto reviviĝis kvalite altega. En 1949 aperis Fabloj de La Fontaine, verse tradukitaj de L. Thèvenin. Samjare aperis la elfrancigo de Leteroj el Mia Muelejo, de A. Daudet (tr. Mijake ŝihej). De la sama aŭtoro aperis la romano Tartarin de Taraskono (tr. Delor kaj Lebrun), 1955. Guy de Maupassant estas reprezentata per Normandaj Rakontoj (tr. R. Dupuis), 1953. De Voltaire aperis 3 verkoj: Zadig, Kandid kaj Senartifikulo (tr. E. Adam), 1957. Teamo konsistanta el G. Waringhien, K. Kalocsay, R. Bernard, M. Carlsson, L. Tárkony kaj H. Vatré tradukis la tutan Floroj de l’ Malbono de Baudelaire, 1957. Ankaŭ de Baudelaire aperis La Spleno de Parizo (tr. P. Lobut), 1967. Komedio de Molière La Mokindaj Preciozulinoj (tr. Ribot) eldoniĝis en 1957. De A. de Saint-Exupéry aperis La Eta Princo (tr. A. Delaire), 1960. De Marcel Pagnol la komedio Topaze kaj de Ch. Vildrac la komedio La Ŝipego Tenacity aperis en 1960 en traduko de R. Bernard. La romano de J. P. Sartre La Naŭzo (tr. R. Bernard) aperis en 1963. De la sama aŭtoro aperis ankaŭ La Respektema P... kaj Sen Eliro, ambaŭ en 1964, en traduko de R. Bernard. La sama tradukinto eldonis la antologieton Apenaŭ Bukedeto... (1971).

El la literaturscienca vidpunkto estas interesaj la verkoj de A. da Silva Vivo de Zola (tr. Manuel de Freitas), 1946, kaj la tezo de Colette Llech-Walter Ekzistencialistaj Herooj en la Literatura Verkaro de J. P. Sartre, 1959.

7.2.15 El la Frisa Literaturo

El la frisa literaturo aperis libroformaj literaturaĵoj nur en la lastaj jaroj. Frisaj Rakontoj, kun 20 prozaĵoj, aperis en traduko de grupo da tradukistoj, en la redakto de S. S. de Jong en 1964, kaj la novelaro de P. Wybenga, Dorse kontraŭ la Muro (tr. S. Stuit), pri la nazia okupado de Frisio, aperis en 1966.

7.2.16 El la Germanlingva Literaturo

1887-1918: Inter la unuaj verkoj esperantlingve aperintaj estas la komedio de J. W. Goethe La Gefratoj (tr. A. Grabowski), 1889 (2-a eld. 1909; represita en 1967). De Goethe, krome, aperis la tragedio Ifigenio en Taŭrido, en la majstra traduko de L. L. Zamenhof, 1908 (3-a eld. 1929), la poezia romano Hermano kaj Doroteo (tr. Küster), 1911 (2-a eld. 1922), kaj La Suferoj de Juna Werther (tr. P. Usinger), 1911 (nekompleta libroforma eldono).

Ankaŭ el H. Heine oni multe tradukis: aperis Pentraĵoj el Vojaĝo (tr. Vl. Gernet kaj A. Kofman), 1897, Libro de Kantoj (tr. L. L. Zamenhof, Leo Belmont, k.a.), 1911 (2-a eld. 1912), Elektitaj Poemoj (tr. Pillath; ps. Zanoni), 1914 (2-a eld. 1920).

De Bolsche aperis unu ĉapitro el La Ama Vivo en la Naturo (tr. L. E. Meier), 1906. Abundas ankaŭ tradukaĵoj el Schiller: aperis la poezia dramo Wilhelm Tell (tr. L. E. Meier), 1906, la triakta komedio La Nevo kiel Onklo (tr. Stewart), 1907, la dramo La Rabistoj (tr. L. L. Zamenhof), 1908. Fine, aperis Poeziaĵoj (tr. F. Zwach), 1913 (2-a eld. 1928).

Elektitajn Fabelojn el la kolekto de la fratoj Grimm tradukis Bein (1906). La rakonto de Grillparzer La Monaĥejo ĉe Sendomir (tr. L. E. Meier) aperis en 1907. De P. Heyse aperis novelo, Edziĝa Festo en Capri (tr. L. E. Meier), 1907. Samjare aperis verketo de E. T. A. Hoffmann, Sabla Homo (tr. H. Hodler). En 1909 aperis tradukaĵo el L. Tieck: La Blonda Ekberto (tr. W. Fischer), 2-a eld. 1911. La dramo de Th. Korner Toni (tr. F. Stephan) aperis en 1909, dum la burĝa komedio de Lessing Minna de Barnhelm (tr. A. Reinking) aperis postan jaron (1910). De W. Hauff estas publikigita novelo La Karavano (tr. Eggleton), 1910 (2-a eld. 1921) kaj rakonto Fantaziaĵoj (tr. G. Hillebrecht), 1912. De Schnitzler aperis en 1912 la unuakta groteskaĵo La Verda Kakatuo (tr. Schröder). Friedrich Hebbel reprezentiĝis per du gravaj verkoj: la 5-akta tragedio Judith (tr. Lederer), 1912, kaj la 5-akta tragedio Gyges kaj Lia Ringo (tr. Bennemann), 1916. La novelo de W. Raabe La Nigra Galero (tr. F. Wicke) aperis en 1912 (2-a eld. 1922). La kontraŭmilita romano de Bertha von Suttner, For la Batalilojn! (tr. A. Caumont) aperis ĝuste en 1914. Fine, en 1918, aperis la Vintro-Fabeloj de H. Seidel (tr. Bücker).

En ĉi tiu periodo L. E. Meier kunmetis la verketon Kvin Noveloj (de Grillparzer, Th. Körner, Seidl), 1912. Aperis krome Nordgermanaj Rakontoj de Bandlow (tr. Scheerpeltz), 1912 (2-a 1924). Svisaj Rakontoj de E. Zahn aperis en 1913 (tr. Ch. Puivers). De ĉi tiu verkisto aperis ankaŭ la novelo La Patrino (tr. J. Schmid), 1913 (2-a eld. 1923). Noveletoj el la Nigra Arbaro kompilis H. Christaller, 1913 (2-a eld. 1923), dum Elzasaj Legendoj tradukis Ch. Pulvers, 1914 (2-a eld. 1924).

Aperis ankaŭ kelkaj kantolibroj. La plej interesa estas Germanaj Popolkantoj, 1912 (2-a eld. 1913), kiun kunmetis kaj tradukis teamo.

1919-1939: Post la Unua Mondmilito la eldona agado en Germanio daŭris nur ĝis 1933, en Aŭstrio ĝis 1938.

Jam en 1921 aperis Fabloj de Lessing (tr. L. E. Meier); de la sama aŭtoro la dramo Natan la Saĝulo (tr. K. Minor) venis en 1923. En 1921 aperis La Struvelpetro, de H. Hoffmann (tr. J. Applebaum; reeldonita en 1971). Samjare aperis novelo de W. Hauff, La Kantistino (tr. E. Wüster). Alia novelo de Hauff aperis en 1923: La Almozulino de la Pont des Arts (tr. Brüggemann).

De J. W. Goethe aperis la plena versa traduko de ia unua parto de Faŭsto (tr. Barthelmess), 1923, (2-a eld. 1949); krome, Romaj Elegioj kaj La Taglibro, 1932, en tre taŭga traduko de K. Kalocsay. Novelo de Zschokke aperis en 1923 (tr. Brüggemann). De H. Heine estis publikigitaj La Rabeno de Baĥaraĥ (tr. L. L. Zamenhof), 1924, Atta Troll (tr. F. Pillath), 1925, kaj Elektitaj Prozaĵoj (tr. F. Pillath), 1928. La 5-akta tragedio de Hebbel Maria Magdalena (tr. Bischitzky) aperis en 1922, dum la rakonto de A. de Chamisso, La Mirinda Historio de Petro Schlemihl (tr. E. Wüster), estis publikigita samjare. En 1927 aperis la traduko el la tradicia Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono de Münchhausen (tr. J. D. Applebaum). Samjare aperis Vienaj Legendoj, kolektitaj de A. Mair.

La socikritika verko de Ernst Toller La Hirundlibro (tr. H. Wolff) estis eldonita en 1929. Aperis du ĉefverkoj de Erich Maria Remarque: En Okcidento Nenio Nova (tr. J. F. Berger), 1929, kaj La Vojo Returne (tr. Berger), 1931. Kelkaj noveloj de Th. Storm aperis: tr. H. Heitmüller (1929), kaj tr. Bader (1934). De W. Kloepffer aperis Vagabondo kaj Sinjorino (tr. Goppel), 1931. De Rainer Maria Rilke aperis Leteroj al Juna Poeto (tr. A. Münz), 1934. En 1937 aperis la verko de J. Nestroy Antaŭaj Cirkonstancoj (tr. H. Steiner) kaj en 1932 novelo de Stefan Zweig La Okuloj de la Eterna Frato (tr. H. Wolff).

En 1931 aperis dudek elgermanigitaj poemoj en la verko de K. Kalocsay Eterna Bukedo. Germanajn Kantojn aperigis traduke F. Pillath en 1921 (2-a eld. 1922). En 1939 venis Svisa Antologio (red. A. Baur) kun literaturhistoria enkonduko kaj valora kolekto de tradukoj el verkoj de svisaj germanlingvaj (alemanaj) verkistoj.

1940-1971: Post la Dua Mondmilito aperis pluraj verkoj, tamen la eldonado ne plu estis tiel vigla, parte pro la profundaj frapoj, kiujn la Esperanto-Movado suferis dum la nazia regado kaj pro la milito.

Jam en 1947 aperis libro kun noveloj de Kleist, Stifter kaj Th. Storm, tradukitaj de Pebe (ĉu Bennemann?). Samjare, A. Bader aperigis 2 novelojn de Storm kaj de M. Escherich, kaj aperis romano de la svisa verkisto J. C. Heer, Ĉe la Sanktaj Akvoj (tr. A. Bader). Novelkolekto el la verkoj de Stefan Zweig (Brulanta Sekreto, tr. K. kaj P. Schwerin) aperis en 1949. L. Goppel tradukis la novelon de R. C. Muschler La Nekonatino (1951). La verko de K. L. Immermann, La Karnavalo kaj la Somnambulino (tr. A. E. Wohlthat) aperis en 1952. Kelkajn jarojn poste (1957) aperis verko de Eichendorff El la Vivo de Netaŭgulo (tr. Bennemann). Lasta evento, 1969, estas Kantoj kaj Romancoj, de Heinrich Heine, en la genia traduko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien.

Ĝis nun ne aperis germana antologio, kvankam partoj el ĝi pretas, kaj estis publikigitaj en Okcidentgermana Revuo. En 1953 aperis tamen Aŭstria Antologio, kaj multnombraj verkoj troveblas en multege da Esperantaj revuoj ekde La Esperantisto.

7.2.17 El la Hebrea Literaturo

La plej fama hebrea verko, La Malnova Testamento, aperis en 1926, parte el la hebrea, parte el la aramea lingvoj. Ĝin tradukis, kaj parte jam antaŭmilite aperigis, L. L. Zamenhof. La definitivan redakton kaj korekton pretigis grupo de anglikanaj pastoroj. La unua provo traduki el la Biblio estis farita de E. Neumark: Libro de Ruth, 1893. El la Miŝnao tradukis J. Rabinovic la libron Patroj 1930. De Naum Jeruŝalmi aperis Eksiĝo kaj Merkado la Azenpelisto (tr. Levi Wiener), 1933. Modernan romanon tradukis Ota Ginz: Freŝa Mateno, de Reuven Kritz, 1967.

En 1941, en Palestino, aperis Kantaro Hebrea, pretigita de J. J. Kohen-Cedek.

7.2.18 El la Hindaj Literaturoj

La ĉefa tradukisto, kiu verkis ankaŭ originale, estas la Bengalo Lakshmiswar Sinha. Li rekreis traduke la dramrakonton Sivaĝi, sur la historia fono de la hinda 17-a jarcento (1929). En 1930 aperis lia Tri Bengalaj Fabeloj, kaj en 1961 la novelkolekto de Rabindranath Thakur (Tagore) Malsata Ŝtono.

Krome, jam en 1912 tradukis elsanskrite Antoni Lange verketon Nalo kaj Damayanti. Rakontforme aperis Sakuntala, la fama dramo de Kalidasa, 1927, kaj pluraj klasikaĵoj, ĉefe religiaj: Samanta-Mukha-Parivarto (tr. Nohara kiuiĉi), 1933), la sepa ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), 1936, la grava Bhagavad Gita (tr. F. V. Lorenz), 1942, kaj la Sutroj unua ĝis dektria el Digha Nikajo (tr. H. Yoxon), 1949. En 1972 aperis Rakontoj el Panĉatantra (tr. C. H. Dharmatilake).

7.2.19 El la Hispanlingva Literaturo

Hispanaj aŭtoroj 1887-1918: En ĉi tiu periodo hispanlingvaj tradukaĵoj aperis ĉefe dank’ al la aktivo de kelkaj aparte kleraj pioniroj, kiel Vicente Inglada-Ors, kiuj ĉefe interesiĝis pri la teatro. De la granda Jacinto Benavente (1866-1954) aperis la jenaj teatraĵoj, ĉiuj tradukitaj de V. Inglada: La Manĝaĵo de la Sovaĝbestoj (1907), Kruela Adiaŭo (1907), La Angora Katino (1907), La Triumfanta Animo (1907), La Malbonfarantoj de la Bono (1907), Princino Bebe (1907), La Maleleganteco (1906), La Nesia Hejmo (1909), Perlabori Sian Vivon (1909), Hispanaj Dramoj (1910), Sabata Vespero (1910), La Domo de la Feliĉo (1910), Pli Forta ol Amo (1910), La Servanto de Don Juan (1913), La Paperujo (1913), La Gefavoratoj (1914). Krome: La Unuhora Revfeliĉo (tr. Novejarque kaj Benet), dialogo, 1914. Samepoke aperis ankaŭ la kvarakta komedio de S. kaj J. Alvárez-Quintero (tr. V. Inglada) La Galeotoj. De Vicente Blasco-Ibáñez (1867-1928) aperis en 1894 la verketo La Barako (tr. Rafael Duyós). Al la sama tradukisto ni dankas Inter Oranĝarboj de Blasco-Ibáñez, 1900. La Kuracisto per Batoj kaj la triakta komedio La Jeso de Knabinoj de Leandro Moratín (1760-1828) estis tradukitaj de Vicente Inglada resp. Norman Maclean, 1906 kaj 1907. De Fray Luis de León, religitendenca verkisto de la 16-a jarcento, aperis la etika verko La Perfekta Edzino (tr. A. Jiménez-Loira), 1909. Fine, Vicente Inglada tradukis du verketojn de Ramón de Campoamor (1817-1901): en 1911 kaj 1918.

Hispanaj aŭtoroj 1918-1938: La traduka aktivo daŭris senhalte ĝis la civila milito. De Cervantes-Saavedra (1547-1616) aperis pluraj ĉapitroj, tamen neniam la tuta Don Kiĥoto: la unuan provon (3 ĉapitrojn) faris Bourlet, Inglada kaj Law en 1905. La duan Fr. Pujulà-i-Vallès en 1909 (2-a eld. 1924): 5 ĉapitrojn; la trian Julio Mangada-Rosenörn en 1927. La lastan faris Luis Hernández en 1955. Ankoraŭ de Cervantes aperis la traduko (pretigita de Mangada) de du bonekzemplaj noveloj: Du Junaj Fraŭlinoj kaj Korneliino, 1927. De Pedro Calderón-de-la-Barca (1600-1681) aperis La Urbestro de Zalamea (tr. Enrique Legrand), 1925. Antologian karakteron havas la verko El Moderna Hispana Parnaso (tr. Julio Mangada-Rosenörn), 1927. La fikcia romano de Coronel Ignotus (ps. de José de Elola), La Amo en la Jaro Dekmil (tr. J. F. Berenguer), aperis en 1932. La pulĉinela komedio de J. Benavente La Kreitaj Profitoj (tr. V. Inglada) aperis en 1932. En 1935 aperis alia verko de Vicente Blasco-Ibáñez: la romano Sango kaj Sablo (tr. R. de Salas-Bonal). Fine, en 1937, aperis la rakonto La Ĵusnaskito de Ricardo Becerro-de-Bengoa (tr. J. F. Berenguer).

Hispanaj aŭtoroj 1929-1971: La revigliĝo de la Esperanta Movado post la civila milito postulis iom da tempo. Do nur en 1952 aperis la Spiritaj Ekzercadoj de Ignacio de Loyola (1491-1550) (tr. E. Maynar). En 1964 Alvaro de Orriols tradukis La Amo de Don Perlimplin, de Federico García-Lorca. Oni ĝin sukcese recitis, sed neniam aperigis libroforme. En 1965 aperis la traduko, de Diego Selso, de la verko La Buĉejo, de Stefano Echeverria. Epokfara verko estas la traduko, pretigita de la Ruso K. Gusev, de la ĉefaj poeziaj verkoj de Federico García-Lorca (1898-1936): Liriko, 1968, el Romancero Gitano, El Poema del Cante Jondo, k.a. De José Maria Escrivá-de-Balaguer (1902-) aperis en 1968 la verko Vojo (tr. Nicolás López-Escartín). Samjare aperis funebr-humura verko de Wenceslao Fernández-Flórez (1886-1964), Filozofio de Fantomo (tr. L. Hernández). Fine, en 1969, aperis la fama rapsodia poemo de Antonio Machado (1875-1939), La Lando de Alvargonzález, tradukita kun granda enhava kaj ritma fideleco de F. de Diego.

La Tragedio de l’ Homo estis nur la unua inter la tradukaj ĉefverkoj de Kalocsay, kies kontribuo al la traduka beletro estas ankoraŭ pli grandioza ol lia kontribuo al la originala literaturo en Esperanto.


Kvankam la unuaj provoj traduki el La Biblio okazis jam en 1893 (E. Neumark: Libro de Ruth) kaj ankaŭ D-ro Zamenhof tradukis el La Malnova Testamento, la kompleta verko aperis nur en la jaro 1926.


L. Somlai (antaŭ la Dua Mondmilito: L. Spierer) apartenis al la plej aktivaj tradukistoj en la ora epoko de la Budapeŝta Skolo.


Dank’ al la tradukemo de F. de Diego aperis en 1971 rimarkinda verko de Federico García-Lorca: la tuta Cigana Romancaro.

Multaj verkoj aperis traduke ankaŭ en pluraj revuoj: i.a. verkoj de José Zorrilla, Pedro Antonio Alarcón, Rubén Darío, Marqués de Santillana, k.a. Tradukis ĉefe Amalia Núñez-Dubús, Fernando Redondo, Julio Mangada-Rosenörn, k.a.

Interesa estas la verketo Pri Cervantes kaj Lia Famkonata Verko “El Quijote, 1915, kaj la verko de J. Mangada Pri Hispanujo kaj Ĝiaj Popolkantoj (Popolkantaro de Murcia), 1926.

Latinamerikaj aŭtoroj: De la meksika verkisto Amado Nervo (1870-1919) aperis dulingve Kvin Poemoj el Pleno, 1941. De la urugvaja verkisto José Enrique Rodó (1871-1917) aperis la filozofia rakonto Ariel (tr. M. Fernández-Menéndez), 1950. La popolan eposon argentinan Martin Fierro, de José Hernández prezentis en mirinda traduko Ernesto Sonnenfeld en 1965.

Multon tradukis lastatempe la argentina poeto Diego Selso (pseŭdonimo de Adán Hrynkiewicz): Mozaiko de Lumo kaj Ombro de M. E. Brisigelo, 1966; Alvoko de l’ Silento de Leandra Recareo, 1966, kaj En la Flamoj Voluptaj de l’ Amo, propra poemaro, 1966.

D. Selso aperigis ankaŭ Kanzonojn: 1965, en du volumoj.

7.2.20 El la Hungara Literaturo

1887-1920: Unua antologiforma verko estas la ne tre granda, stile nematura, tamen interese ambicia verko duvoluma, Hungara Poemaro (tr. Fiedler, Marich, Altenburger kaj Rajczy), 1908, kun poemoj de Arany, Szabolcska, Berzsenyi, Petöfi kaj kun kantaro.

En 1906 aperis la verko de A. Abonyi, Mallumaĵoj (tr. P. de Lengyel), 2-a eld. 1907. Du Noveloj de Maŭro Jókai (tr. Luczenbacher) aperis en 1911. Elektitaj Poemoj de A. Petöfi (tr. Fuchs) aperis en 1911 (2-a eld. 1923). La rakonto de Mikszáth Fantomo en Lubló (tr. E. Forster) venis en 1912. Aperis krome du verkoj de Herczeg: Hungaraj Rakontoj (tr. Panajott), 1912, 2-a eld. 1923, kaj Marĉfloro (tr. A. Göltl), 1913.

1921-1939: Tuj post la Unua Mondmilito estiĝis en Hungario literatura florado. La unuan antologian verkon pretigis Fr. Szilágyi (Poemaro el Hungarlando), 1929, kiun sekvis unu el la plej gravaj antologiaj verkoj iam aperintaj: Hungara Antologio, 1933, kies ĉefredaktoro estis Kalocsay, kun la kunlaboro de Baghy, Szilágyi, Bodó, Halka kaj Tárkony.

En 1922 aperis du noveloj de Géza Gárdonyi: Du Kokcineloj kaj La Montro (tr. K. Kalocsay). Samjare aperis la komedio de Heltai kaj Makai La Paĝio de la Reĝino (tr. K. Kalocsay). La postan jaron, 1923, aperis la poezia verko de A. Petöfi Johano la Brava (tr. Kalocsay). Samjare venis la triakta dramo de Fr. Karinthy (1888-1938, mem esperantisto) Morgaŭ Matene (tr. Kalocsay). En 1924 aperis la drampoema ĉefverko de Imre Madách La Tragedio de l’ Homo (tr. K. Kalocsay), 2-a eld. rev. 1965, kaj 1926 alportis novelkolekton de Karinthy, Norda Vento (tr. K. Bodó). La romano de Babits La Cikoni-Kalifo aperis en 1929, en brilstila traduko de K. Bodó. L. Tárkony tradukis la rakonton de Fr. Karinthy Vojaĝo en Faremidon (1934). En 1937 aperis la romano de Jolanta Földes La Strato de Fiŝanta Kato (tr. Halka kaj Spierer). La fama romano de Ferenc Molnár La Knaboj de Paŭlo-Strato (tr. L. Spierer) aperis en 1937. Samepoke L. Spierer* tradukis la novelon de A. Petöfi La Avo. En 1938 aperis la novelo Rozinjo de Gyula Török (tr. K. Kalocsay). Socikritika romano de L. Kassák, La Vojoj Estas Nekonataj, estis eldonita en 1940 (tr. L. Spierer).

* L. Spierer (1906-71) post la milito alinomiĝis L. Somlai.

1940-1971: Pro la politika situacio, dummilite kaj de 1950 ĝis 1956, nenio povis aperi en Hungario mem. Tiel, 1943, aperis en Anglio la sprita romano de K. Aszlányi Sep Vangofrapoj (tr. L. Spierer). La romano pri la dekadenco de la hungaraj nobela kaj burĝa klasoj Printempo de Morto de Lajos Zilahy (tr. L. Somlai) aperis en 1947. Nur en 1957 povis aperi la romano pri malriĉaj kamparanoj Amara Pano de J. Darvas (tr. L. Somlai). La romaneto Vuk de István Fekete (tr. M. Leszkó) aperis en 1966. Samjare oni publikigis la raportromanon de la moderna verkisto Ferenc Sánta Dudek Horoj (tr. de grupo). En la traduko de K. Kalocsay aperis en 1970 la elektita poemaro de Sándor Petöfi Libero kaj Amo.

Multaj literaturaĵoj aperis ne libroforme, sed en revuoj: Literatura Mondo, Norda Prismo, La Suda Stelo, Monda Kulturo, Belarto, Hungara Vivo, k.a. Multaj poemoj aperis krome en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931.

Ankaŭ la kantaroj estas bone reprezentataj: Kalocsay kolektis kaj tradukis Kantanta Kamparo (101 tekstojn), 1923, kaj Gemoj de la Hungara Popolmuziko, 1929. Aperis krome kolekto el popolkantoj kaj laboristaj kantoj: Ni Kantu! (108 hungaraj tekstoj), 1928.

Valora estas la bibliografia verko de S. Tiborc, Esperanto en Hungarlando, 1959.

7.2.21 El la Indianaj Literaturoj

El la indiana kolekto Legendoj de Vancouver, de la princino Tekahionwake, aperis esperantlingve kelkaj paĝoj, tradukitaj, verŝajne el la angla versio, de W. H. Fenton.

7.2.22 El la Indonezia Literaturo

En 1924 Liem Tjong Hie aperigis verketon: Javaj Legendoj kaj Fabloj. P. W. Broek publikigis en unu libro du javajn rakontojn: Devi Angreni kaj Mak Miah (1927).

7.2.23 El la Islanda Literaturo

El la islanda tradukis ĉefe Baldur Ragnarsson (konata ankaŭ kiel originala verkisto). Aperis la poemaro Sub Stelo Rigida de Thorsteinn frá Hamri, 1963, kaj poemkolekto Islandaj Pravoĉoj, 1964, kiu tre bone redonas esperantlingve la arkaan etoson de la originalaĵoj. Krome aperis tradukoj, ĉefe poeziaj, en Voĉo de Islando (1949-50 kaj 1959-60) kaj en Norda Prismo (1955 ĝis nun).

7.2.24 El la Itala Literaturo

La itallingvaj beletristoj Esperantaj neniam estis tre aktivaj koncerne tradukadon. La konsekvenco estas, ke la itala literaturo ne estas sufiĉe reprezentata.

1887-1939: En 1906 aperis la unua libroforma tradukaĵo: la unuakta drameto de E. de Amicis La Floro de l’ Pasinto (tr. Rosa Junck). En 1910 aperis el verko de Ippolito Nievo ĉapitro La Idilio ĉe la Fonto (tr. A. Tellini). En 1912 aperis la dramo de Giovanni Bovio Kristo ĉe la Festo de Purim (tr. Tellini), La Urbo, kiu Dormas (tr. Tellini), kaj la Kompararo de Giuseppe Giusti (tr. Tellini).

En 1920 aperis la Pia Versaro de S. Alfonso de Ligorio (tr. A. H. M. Kools). La postan jaron (1921) aperis la versa komedio de G. Giacosa Ŝakludado (tr. de la fratoj Padulli: la sama komedio estis jam aperinta en 1915 en traduko de Cl. Bicknell). Samjare aperis elektitaj ĉapitroj el la itala romano ĉefverka La Gefianĉoj de A. Manzoni: La Pesto en Milano dum 1630 (tr. P. C. Monti). En 1922 aperis traduko de etika verko de G. Mazzini La Devoj de la Homo (tr. Arabeno) kaj Italaj Rakontoj (tr. P. C. Monti). 1923 alportis la dramon de Giovanni Verga Kamparana Kavalireco (Cavalleria rusticana, tr. R. Castagnino) kaj la prietikan verkon de Silvio Pellico Pri la Devoj de l’ Homoj (tr. A. Tellini). En 1926 aperis La Floretoj de St. Francisko el mezepoko (tr. Fr. Pizzi), kaj 1930 la fama porinfana verko de Carlo Lorenzini (ps. Carlo Collodi) Pinokjo (tr. M. Marchesi). En 1931 aperis la Historio de Kristo, de Giovanni Papini (tr. E. Fasce). En 1933 venis vervoŝpruca komedio de Carlo Goldoni Kurioza Okazaĵo (tr. Mevo, ps. de R. Orengo). Ĉefverko aperis en 1933: la tuta Infero (unua parto de la Dia Komedio) de Dante Alighieri, tercine tradukita de K. Kalocsay. Temas pri entrepreno kolosa, kiu mirigas onin pro la kuraĝo — kaj pro la senprecedence bela sukceso. Estis cetere multaj, kiuj provis traduki Dante inter 1905 kaj 1956: E. Wüster, R. Bagnulo, A. Mazzolini, D. Rivoir, P. C. Monti, E. Dondi, A. Grabowski. En 1935 aperis verko de Mussolini: Vivo de Arnaldo. En 1936, en bona traduko de E. Fasce, venis la konata porjunula libro Koro, de E. de Amicis. Provoj aperigi partojn estis faritaj de A. Tellini (1912) kaj de R. Castagnino (1924). Fine, en 1939, aperis en Nederlando la socikritika romano de la kontraŭfaŝista rifuĝinto Ignazio Silone: Fontamara.

1940-1971: Post la Dua Mondmilito aperis bona traduko de poemkolekto el Giovanni Pascoli: Poemoj (tr. G. Azzi), 1952. Verko de Pirandello estis bele tradukita de Srdjan Flego kaj recitita de IAT, sed neniam publikigita (La Homo kun la Flor’ Enbuŝe). En 1963 aperis luksa volumo kun maloftaj ilustraĵoj de Botticelli: Dia Komedio, de Dante Alighieri, dulingva volumo, tradukita de Giovanni Peterlongo, senrime, kaj reviziita de Conterno kaj Waringhien. En 1970 aperis lerta traduko de L. Minnaja: temas pri la poemo de Ugo Foscolo Pri la Tomboj. La sama tradukinto aperigis ankaŭ kelkajn poemojn de la minortona poetino moderna Lydia Senes: Eta Bukedo, 1970.

Alispecaj verkoj: Itala antologio ne aperis, kvankam oni periode ripetas ke “ĝi estas jam preta”. Tamen en la Svisa Antologio, 1939, troviĝas bona elekto el svisaj itallingvaj (tiĉinaj) prozistoj kaj poetoj kaj literaturhistoria enkonduko.

Interesa estas la legolibro de Bruno kaj Elio Migliorini Anekdotoj pri Dante (1921).

Multaj literaturaĵoj aperis en antologioj internaciaj, kiel en El Parnaso de Popoloj, 1913, kaj Postrikolto, 1921 (tr. A. Grabowski) kaj en Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931. Multaj krome aperis en revuoj: i.a. en Itala Esperanto-Revuo, L’Esperanto, Literatura Mondo, Esperanto, Literatura Foiro (1970-). Tiamaniere aperis en Esperanto verkoj de Giovanni Boccaccio, Petrarca, Cecco Angiolieri, Dante Alighieri, Franco Sacchetti, S. Francisko, Lodovico Ariosto, Raffaello Sanzio, Michelangelo Buonarroti, Vittoria Colonna, Gaspara Stampa, Baldassar Castiglioni, Pietro Metastasio, Gaspare Gozzi, Gabriello Chiabrera, Torquato Tasso, Carlo Goldoni, Giuseppe Parini, Niccolò Tommaseo, Giacomo Leopardi, Alessandro Manzoni, Fogazzaro, G. Verga, Giacosa, Matilde Serao, A. Graf, Giosuè Carducci, D’Annunzio, Giovanni Pascoli, Ungaretti, k.a.

Cezaro de M. Jelušić ne estas aparte grava verko, sed ĝia traduko de Ivo Rotkvić estis epokfara.


Post multaj provoj de fragmentaj tradukoj — inter kiuj ankaŭ tiu genia de Kalocsay (Infero, 1933) — La Dia Komedio aperis en 1963, en luksa dulingva volumo kun ravaj ilustraĵoj de Botticelli.


Miyamoto masao: Talentaj originalaĵoj kaj kompetentaj tradukoj el la japana.


7.2.25 El la Japana Literaturo

1887-1920: Antaŭ la Unua Mondmilito, parte pro politikaj kaŭzoj, parte pro la malgrandeco de la japana Esperanta Movado, nur malmulto povis aperi. En Okcidento aperis Japanaj Rakontoj (tr. Ĉif toŝio), antologieto, 1910 (3-a eld. 1923).

1920-1941: Post la Mondmilito, la situacio de Esperanto pliboniĝis, kaj komencis aperi multe da verkoj, kiuj signas literaturan floradon ankoraŭ nun daŭrantan. En tiu epoko aperis du ĉefaj antologispecaj verkoj: la unua, aperinta en 1921, enhavis klasikajn poemojn ĉinajn kaj japanajn: Perloj el la Oriento (tr. Ossaka kenĵi). La dua estis Verda Parnaso (tr. Ito saburo), 1932. Eterna Bukedo (tr. Kalocsay), 1931, enhavis ankaŭ 44 eljapanigitajn poemojn.

En 1924 aperis la novelo de Ariŝima takeo Deklaracio (tr. Tooguu tojosato), en 1932 de la sama aŭtoro la moraltendenca rakonto Senbedaŭre Amo Rabas (tr. Tooguu). Ankaŭ en 1924 aperis teatraĵo de Huĝii mazumi Nova Satano (tr. Sakrada iĉiro). De Kikuĉi kan aperis dramo La Patro Revenas (tr. Kaĵi hirokazu), 1927, kaj alia verko Amo de Tooĵuuroo (kun du aliaj teatraĵoj), 1934 (tr. Ŝimomura joŝiŝi). Tri teatraĵojn de Akita uĵaku, Fonto de Sudroj, Danco de Skeletoj kaj Nokto ĉe Landlimo, kunigis libreto tradukita de Ŝuzui haĵime kaj Susuki kaname, 1924. En 1927 sekvis teatraĵo de Kaneko joobun Lavisto kaj Poeto (tr. Tooguu). La postan jaron, 1928, aperis la verko de Nacume sooseki La Turo de Londono (tr. Nishi seiho), 3-a eld. 1960. De Edogaŭa rampo aperis Ruĝa Ĉambro (tr. Kaĵi) en 1928 kaj Ora Masko (tr. Ŝimomura) en 1931. La teatraĵo de Jamamoto juzo Infanmurdo (tr. Ŝimomura) aperis en 1930. Klasikan drameton Gracia, de Fuĵisaŭa kosecu, tradukis Hata masajo kaj Murakami tomojuki (1930). Kortuŝa rakonto pri karceruloj estis aperigita traduke de grupo (sub gvido de Hattori tôru) en 1937: Karcero, de Simaki kensaku. Al Nohara kiuiĉi, merita literatura pioniro, ni dankas tradukojn de du gravaj mitologi-historiaj verkoj: Kroniko Japana, kvinvoluma traduko de Nihonŝoki (720 p.K.), 1935-39; kaj Zinnoo Sjootoo Ki, historio de la japana imperiestra trono verkita de Kitabatake ĉikafusa (1339), 1941.

1942-1971: La Dua Mondmilito lasis en Japanio multe da ruinoj, sed post ĝi la situacio por Esperanto fariĝis pli favora. Du gravaj antologi-specaj verkoj aperis: la unua, en 1956, estis tradukita de Ossaka kenĵi, El Orienta Florbedo (kun poemoj); la dua, en 1965, estas El Japana Literaturo 1868-1945.

En 1954 aperis La Kapao (kaj aliaj rakontoj) de Akutagawa ryûnosuke (tr. Nozima yasutarô). En 1958 Ossaka aperigis tradukon de 505 Elektitaj Poemoj el Mannjoo-Ŝuu, la klasika japana poemkolekto (8-a jc. p.K.). La filmscenario Mil Papergruoj de Moroi zyozi (tr. Tanaka sadami) aperis en 1959. Sub la ĉefredakto de Nakamura tazuo aperis (kvar) Rakontoj de Oogai (Mori oogai), 1962. La Obstino, rakonto de Nakazima atusi, estis tradukita de Miyamoto masao, 1963. Kolektivo de KLEG, sub la gvido de Miyamoto, kompiltradukis la libron Japanaj Malnovaj Rakontoj (1965). Samjare aperis ekstraktoj el verkoj de Deguĉi nao, onisaburo, sumiko, hidemaru kaj nachi: Kvinteto (tr. Nakamura). De Ihara saikaku, verkisto vivinta dum la Tokugaŭa-epoko: 1642-93, aperis kolekto de kvin noveloj, Kvin Virinoj de Amoro (tr. Miyamoto), 1966. El la Vivo de Syunkin de Tanizaki zyun’itirô (tr. Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko), kun 2 teatraĵoj kaj 2 noveloj, aperis en 1968. Modernajn hajkojn tradukis la hajkista grupo en Oosaka: Etudo ’68. Rakonto Kristo el Bronzo de Nagayo yosio (tr. Ueyama masao) aperis en 1970. En 1971 aperis Neĝa Lando, verko de la nobel-premiito Kawabata yasunari (tr. Konisi gaku). Samjare Miyamoto pretigis tradukantologion El Manjoo.

Kompreneble la tradukaĵoj el la japana aperis ne nur libroforme. Ili aperis ankaŭ en revuoj, kiel en La Revuo Orienta, Oomoto, Literatura Mondo, Prometeo, Kajero, L’ Omnibuso, kaj aliloke.

Aperis pluraj kantaroj: el la plej modernaj elstaras Japana Kantaro, 1957, pretigita de Isobe syôsaku, 60 Tradiciaj Japanaj Kantoj, en redakto kaj traduko de Matuba kikunobu, 1967, Kien Floroj? (modernaj popolkantoj) de Konisi gaku, 1967, kaj Venu Amikoj, parte originala, de Konisi gaku, 1970. En la periodaĵo La Movado ĉiunumere aperas nova kaj malnova japanaj kantoj.

En 1952 aperis la originala verko de Hasegaŭa teru Historieto de la Japana Literaturo. Alia originala verko aperis en 1964: Enciklopedieto Japana de Nakamura tazuo, majstra enkonduko en la japanajn vivmorojn kaj kulturon. Citindas ankaŭ El Japana Literaturo (1868-1945), red. Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko, 1965. Bibliografioj de japana literaturo en Esperanto aperis en 1956 kaj en 1970.

7.2.26 El la Jida (Judgermana) Literaturo

Aperis pluraj verkoj de Ŝalom-Aleĥem: Hebreaj Rakontoj (tr. Muĉnik), 1923, La Gimnazio (tr. L. L. Zamenhof), 1924, la monologo Ĉe Doktoro, 1931, Al Ĉiuj Egale (Mia Utopio) (tr. M. Salzmann), 1948. Jam en 1912 estis provo traduki el Ŝalom-Aleĥem: la monologo La Poto (tr. S. Binder). De aliaj verkistoj aperis ankaŭ tradukaĵoj. Ni rimarkas la dramon de S. Rappoport Dibuk (tr. Lejzerowicz), 1927, kaj la kontraŭrasisman teatraĵon de Lejb Malaĥ Misisipi (tr. I. Jurysta), 1939. I. Lejzerowicz tradukis la historifonan rakonton de Ŝalom Asch La Sorĉistino el Kastilio, 1933.

El la jida kaj el la hebrea aperis novelaro: Hebreaj Rakontoj (tr. D. J. Rabinovic-Tajc), antaŭ la Dua Mondmilito, kun verkoj de J. L. Perec, A. G. Frug.

7.2.27 El la Jugoslaviaj Literaturoj

1887-1920: Antaŭ la Unua Mondmilito ne aperis multaj verkoj libroformaj. En 1911 estis publikigita la interesa romano de August Senoa La Trezoro de l’ Oraĵisto (tr. Fran Kolar-Krom). En 1912 aperis antologi-karaktera verko, redaktita kaj tradukita de Mavro Špicer: Kroataj Poeziaĵoj. La postan jaron, 1913, oni publikigis la verketon de Milka Pogačić Konfeso (tr. A. Jozić).

1921-1939: La intermilita epoko estis, kontraŭe, multe pli fruktodona. En 1924 aperis la teatraĵo de Milan Ogrizoviĉ, Aŭtuna Vespero, elkroatigita de Ivo Rotkvić. En 1926 venis rakonto de Dinko Šimunović Ano de l’ Ringludo (tr. Fran Janjić). En 1933 aperis unu el la plej gravaj kroataj verkoj, la nacia eposo de Ivan Mažuranić (tr. Mavro Špicer) La Morto de Smail-Aga Čengijić. Novelo de Ivan Cankar aperis en poezia prilaboro pretigita de J. Stefančić: La Servulo Jernej kaj Lia Rajto, 1933. Tradukĉefverko estas la romaneca biografio de Mirko Jelušić, Cezaro, elkroatigita en fajroŝprucan Esperanton fare de Ivo Rotkvić, 1934. La verketo de Ferdo Delak, laŭ la samnoma rakonto de la fama slovena verkisto Cankar, Servisto Jernej kaj Lia Rajto, aperis en traduko de F. Modrijan en 1936. La poemaro de Dragutin Tadijanović Kanto al Mia Koro, 1936, aperis en kompetenta traduko de J. Velebit.

1940-1971: La jugoslavia Movado rapide reorganiziĝis post la milito. Tion demonstras la nivelo, kiun kvalite la tradukaĵoj atingis. En 1954 aperis la elslovenigita verketo de Fran Levstik Martin Krpan (tr. J. Kozlevčar). Samjare Demetrović, Mamužić kaj Takač tradukis el la kroata Elektitajn Poemojn de Boro Pavlović. Komedio de Br. Nušić, Suspektinda Persono (elserbigita de A. Sekelj) aperis en 1957. Aliaj verkoj de Nušić ekzistas en Esperanto: i.a. Analfabeto kaj Butono. En 1959 aperis Tri Satiroj de Domanović, Milčinski kaj Ćopić. J. Kozlevčar elslovenigis la rakonton de Venčeslav Winkler La Ŝtelita Lampo (1960). Samjare, ankaŭ elslovene, aperis la verketo de Erna Starovasnik La Varma Rivereto. El la kroata estis tradukita de B. Vančik la verko de Iv. Goran Kovačić Kavo (1960). La popularsciencan romanon de la junaj astronomoj-esperantistoj Tragedio en la Universo tradukis elkroate I. Rotkvić, 1961. La Fabeloj de F. Škrljac (tr. J. Velebit) estis publikigitaj en 1962. En 1965 kelkajn Kantoj de l’ Amo kaj de l’ Patriotismo tradukis B. Miličević. En 1972 du pliaj gravegaj verkoj en jugoslaviaj literaturoj estis publikigitaj en Esperanta traduko. Svetislav S. Petroviĉ tradukis la faman draman poemon de la Montenegrano Petro Petroviĉ Njegoŝ La Montara Krono; Josip Velebit redonis en altnivela poezia Esperanto la klasikan eposon de la kroata literaturo La Morto de Smail-Agao Ĉengiĉ de la granda poeto Ivan Mažuranić.

Multaj aliaj tradukoj aperis en revuoj, ekz. en La Suda Stelo, La Progreso, Monda Kulturo, Literatura Mondo, Internacia Kulturo, La Nica Literatura Revuo, k.a. El la ĉefaj jugoslaviaj verkistoj, kies verkoj aperis ekskluzive enrevue, ni rimarkas Cesarić, Krleža, Domjanić, Dučić, Gundulić, Rakić, Andrić, k.a.

Grava estas Bibliografio de Internacia Lingvo en Jugoslavio de Marinko Gjivoje, 1954 kaj 1967. Li, krome, kompilis bibliografion de la beletraj tradukoj de jugoslaviaj verkistoj en la Esperanto-gazetaro (1964).

7.2.28 El la Kartvela Literaturo

Pluraj verkoj aperis en revuoj internaciaj aŭ en kelkaj efemeraj landaj organoj. Libroforme, la plejmulto aperis antaŭ la Unua Mondmilito: la rakonto de Ninoŝvili Ordono (tr. Tabukaŝvili), 1911, la verketo Gogja Uiŝvili (tr. Aĥvlediani), 1912. La verketo de Kazbek Nino (tr. Gogitidze) aperis en 1910.

7.2.29 El la Kataluna Literaturo

Antaŭ la Unua Mondmilito aperis libroforme pluraj verkoj de Santiago de Rossinyol: dramoj kiel Folio de la Vivo (1909), La Patrino (1908), La Ĉiama Kantaĵo (1910), La Blua Korto (1911), Cikadoj kaj Formikoj (1912), ĉiuj tradukitaj de Alfonso Sabadell; Vicente Inglada tradukis La Griza Vilaĝo (1911) kaj Bonaj Personoj. En 1909 aperis ankaŭ la triakta dramo de la teatra majstro Adrià Gual: Mistero de Doloro (tr. F. Pujulà-i-Vallès).

Post la Unua Mondmilito aperis du ĉefaj antologiformaj verkoj. Unu estis Kataluna Antologio, 1925, ĉefredaktata da Jaume Grau-Casas kun la helpo de aliaj 14 beletristoj. Ĝi dividiĝas en tri partojn (krom enkonduko): verkoj antikvaj, popolkantoj kaj moderna literaturo. Temas pri verko majstra, kun mejloŝtona signifo por la postaj tiaspecaj aperaĵoj. La alia verko estis la pli modesta Hejma Prozo, 1925 (tr. J. Bremón-Masgrau). En 1926 aperis grava verko de Prudenci Bertrana: Barbaraj Prozaĵoj (tr. Jaume Grau-Casas).

Post multjara interrompo, kaŭzita de la civila milito kaj de la malfavora situacio, aperis en 1967 la romano de Victor Català (ps. de Caterina Albert-i-Paradis, 1869-1966) Soleco, en eleganta traduko de Josep Ventura-i-Freixas.

7.2.30 El la Keltaj Literaturoj

Aperis nur du lingvo- kaj literatursciencaj verketoj: la unua pri la bretona lingvo, verkita en 1929 de Roparz Hemon: Esploro pri la Situacio de la Bretona Lingvo, la alia pri la kornvala, aperigita originale en Esperanto de Geoffrey A. Sutton en 1969: Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj Ĝia Literaturo.

7.2.31 El la Kirgiza Literaturo

Aperis la popoltradicia verko Kozu Kurpeĉ kaj Bajan Slu (tr. K. Boguŝeviĉ), 1901.

7.2.32 El la Laosa Literaturo

Nur antaŭ kvino da jaroj ekaperis en Esperanto la unuaj laosaj literaturaĵoj, kiujn ĝenerale publikigas Neo Lao Haksat en Hanojo. Aperis ĝis nun tri novelkolektoj: Indaj Gefiloj de Lao-popolo, 1966, Pluvas sur la Arbaron, 1967, kaj La Sovaĝa Kokino, 1968.

7.2.33 El la Latina Literaturo

La unua kaj la dua kantoj de la Eneido de Virgilio (tr. Vallienne) aperis en 1904. En 1906 (2-a eld. 1910) aperis la tuta Eneido, heksametre tradukita, same de Vallienne. Temas pri verko impona, kvankam ĝi estas forme mallerte redonita kaj kun kelkaj makuloj, ĉefe koncerne la tradukon de latinaj esprimformoj. De Lucius Apuleius aperis Amoro kaj Psiĥe (tr. E. Pfeffer), el Ora Azeno, 1910 (2-a eld. 1924). De Marcus Tullius Cicero aperis Sonĝo de Scipio (tr. Hj. Runeberg), 1910. El la verkaro de la latinaj komediistoj oni publikigis nur Rudens de Plautus (tr. E. Noël), 1906.

Poemoj ellatinigitaj aperis en Parnaso de Popoloj (de Catullus, Horatius, Seneca), 1913, en Eterna Bukedo (9 poemoj), 1931, kaj dise en Literatura Mondo, Hungara Vivo, Norda Prismo, La Nica Literatura Revuo. Verŝajne la plej multajn tradukis K. Kalocsay. La verko de Giovanni Pascoli, Italo, kiu poetis ankaŭ latine, Thallusa, aperis en traduko de L. Minnaja en 1969.

7.2.34 El la Latva Literaturo

Novelo de J. Poruks, Vakciniuja Krono (tr. P. Kikau) aperis en 1909. Intermilite aperis literaturaĵoj ĉefe en Literatura Mondo kaj en la antologioj Literatura Observo kaj Norda Literaturo.

Libroforme, en la intermilita periodo aperis Latvaj Kantoj (tr. Ed. Jaunvalks), 1927.

Post la milito, ekde 1964 Pola Esperantisto aperigis kelkajn tradukaĵojn. Krome: Norda Prismo, Paco kaj Monda Kulturo.

Libroforme aperis la verko de la granda poeto Jānis Rainis Amo Estas pli Forta ol Morto (tr. Ints Čače), 1933. Postmilite aperis la verko Jānis Rainis, Latva Popola Poeto, 1965, kaj Latva Poezio 1945-1966 (tr. Elvira Lippe kaj Milda Jakubcova), 1968, kun reprezentaj verkoj de 22 nuntempaj latvaj poetoj.

7.2.35 El la Litova Literaturo

En 1923 aperis Litova Almanako, pretigita de Dambrauskas, Klimas, Tijunaitis, Mačernis, Blažys, Bartoševičius, Šaulys kaj Koch. Iom pli poste, en 1938, aperis antologieto El Litova Poezio (tr. P. Lăpiene). Samjare aperis la verskolekto Violetoj, de B. Giedra, kun, krom originalaĵoj, ankaŭ kelkaj ellitovaj tradukoj. Hodiaŭ, verkoj de la litova literaturo estas troveblaj en la periodaĵo Horizonto de Soveta Litovio.

7.2.36 El la Nederlanda Literaturo

1887-1919: Antaŭ la Unua Mondmilito ne multe aperis. La novelo de J. J. Cremer Frato Jaupik (tr. J. Holst) aperis en 1908. En 1909 aperis la verketo de Multatuli (ps. de E. D. Dekker) Naŭ Historioj pri l’ Aŭtoritato (tr. J. L. Bruin). Ostlorn, privilaĝa skizaro de S. Ulfers (tr. M. J. Wessel) aperis en 1911. Samjare aperis la unuakta komedieto de Van Driessche Por Kvietaj Personoj (tr. Amatus van der Biest). En 1913 aperis la dramo La Ŝipeto de J. Devos (tr. A. van de Velde).

1920-1941: En 1923 aperis la historia rakonto de Van Limburg Brouwer Akbar (tr. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker). Samjare aperis El la “Camera Obscura de Hildebrand (tr. Mees). En 1925 aperis la verketo de Luiscius Stipriaan Karaktero (tr. H. Bulthuis), 2-a eld. 1928. La aforismostila verko estis jam tradukita de J. Bruijn en 1912 (2-a eld. 1920). En 1926 H. J. Bulthuis tradukis la rakonton de Fr. van Eeden La Malgranda Johano. La Indoneziano Liem Tjong Hie tradukis el la fama kontraŭkoloniisma verko Max Havelaar de Multatuli la rakonton Historio de Saidjah kaj Adinda, 1927. En 1932 aperis la klasika verstragedio de J. van den Vondel Gysbreght van Aemstel (tr. J. R. G. Isbrücker). De la sama aŭtoro aperis en 1937 la biblia dramo Josef en Dotan (tradukita de grupo). En 1936 aperis la verketo Surprizoj de Ina Boudier-Bakker (tr. T. Flint). La socikritika romano de M. H. Székely-Lulofs Kulio (tr. P. J. Makkinje) aperis en 1939. Samjare aperis la rakontaro de Jef Last La Hispana Tragedio (tr. G. J. Degenkamp). Dummilite, en 1941, aperis la romano de A. M. de Jong La Perfido (tr. W. F. Kruit). Pli frue, en 1933 aperis la rakonto de W. G. v. d. Hulst Jaĉjo Holm kaj Liaj Amikoj (tr. H. C. van Leeuwen).

1942-1971: Postmilite ne mankis libro-eldonoj: la romano de Th. Thijssen La Nevenkebla Ĝeno (tr. F. Faulhaber) aperis en 1947. En 1951 aperis unu el la plej aktualaj kaj sukcesaj verkoj de Maurits Dekker, La Mondo ne Havas Atendejon (tr. F. Faulhaber): temas pri teatraĵo pri la atommilita danĝero. La psikologia romano de la filo de H. J. Bulthuis, la nederlandlingva verkisto Rico Bulthuis, La Alia Pasinteco, (tr. J. C. Isbrücker), aperis en 1952. La Taglibro, verkita dum dujara sinenfermiĝa eskapo el la nazioj far’ de la juda knabino Anne Frank, aperis en 1959 laŭ traduko de G. J. Degenkamp. Satira verketo pri nia civilizo de E. Scheurmann, La Papalagoj (tr. Faulhaber), aperis en 1963*.

* Post la redakta fino ni aŭdis pri apero de Nederlanda Bibliografio, 1902-1972, kompilita de P. de Smedt (1972).
7.2.37 El la Norvega Literaturo

La unua verko aperinta libroforme estis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj (tr. Thomsen), 1908. De la internacistatura verkisto H. Ibsen aperis La Reaperantoj (tr. O. Bünemann), 1910 (2-a eld. 1925), Imperiestro kaj Galileano (tr. H. J. Bulthuis), 1930, kaj la drampoemo Peer Gynt (tr. E. A. Haugen), 1951. Tiu lasta estas verŝajne la plej bona traduko el la norvega, sence kaj forme eleganta kaj fidela.

De la alia internacistatura verkisto norvega Bjørnstjerne Bjørnson aperis du rakontoj: Gaja Knabo (tr. L. Sandberg kaj D. Johansen), 1934, kaj Synnøve Solbakken (tr. E. kaj A. Weide), 1939. De la tria grava verkisto norvega, Knut Hamsun, aperis la verko Victoria (tr. O. Rygg), en 1938. Norvega Kantareto, pretigita de Liv Sandberg, aperis en 1936. Pluraj tradukaĵoj aperis dise en la Esperanta gazetaro, ĉefe tamen en Norda Prismo (1955-). Utila estas la Norvega Bibliografio, de L. K. Hunnes, 1964.

7.2.38 El la Persa Literaturo

En 1908-09 la Anglo George Cox publikigis elektitajn novelojn el la Mil kaj Unu Noktoj (Aladin, Ali Baba, La Aventuroj de la Kalifo Harun Alraŝid). De Omar Kajam aperis du tradukoj. La unua, aperinta en 1952, estis farita de C. M. Bean surbaze de la traduko anglalingva pretigita de Edward Fitzgerald. La dua, aperinta en 1953 (Poemoj), estis farita de G. Waringhien surbaze de la originala irana prateksto. Ĝi estas tamen ne nur filologie supera al la unua, sed ankaŭ poezie kaj stile.

7.2.39 El la Pola Literaturo

1887-1918: La unuaj esperantistoj estis Poloj kaj Rusoj. Pro tio, ĉefe en la unuaj tempoj de Esperanto, la tradukoj el la pola abundas. La unua verko libroforme aperinta estas du rakontoj, tradukitaj de A. Grabowski, 1891: unu de Prus (La Nova Jaro), la alia de Sienkiewicz (Janko-Muzikanto).

En 1904 aperis la poemaro de Słowacki En Svisujo (tr. Grabowski), kaj la verko La Patro de Pestuloj (tr. Grabowski), 1905. De Mickiewicz aperis la verketo Sinjorino Twardowska (tr. Grabowski), 1904 kaj la dramo Improvizacio de Konrad (tr. I. Dobrzański), 1910 (2-a eld. 1924). De Wacław Sieroszewski aperis la novelo La Fundo de l’ Mizero (tr. K. Bein), 1904 (2-a eld. 1907, 3-a eld. 1926). Tre ŝatata estis la verkistino romantika kaj progresema Eliza Orzeszkowa (ps. Orzeszko). El ŝiaj verkoj aperis la amrakonto La Interrompita Kanto (tr. K. Bein), 1905 (4-a eld. 1928), Bona Sinjorino (tr. K. Bein), 1909 (2-a eld. 1924), la novelo A... B... C... (tr. Ender), 1909 (2-a eld. 1957), la romano Marta (tr. L. L. Zamenhof), 1910 (4-a eld. 1968), kaj noveleto La Ĝemo de la Vivo (tr. M. Czerwiński), 1912. En 1907 aperis la traduko de la trivoluma romano de Bolesław Prus La Faraono, ĉefverko de la tradukarto de K. Bein: tion pruvas la fakto, ke ties 4-a eldono aperis en 1957. De Prus aperis ankoraŭ rakonto: Pekoj de l’ Infaneco (tr. Grabowski), 1913 (2-a eld. 1963). Du tragediojn klasiktemajn tradukis Leono Zamenhof: Aspazio de Świętochowski (1908) kaj Protesilas kaj Laodamia de Wyspiański (1908). De Wł. Reymont aperis pluraj noveloj kaj rakontoj (tr. Bein) en 1908 kaj 1910, novelaro Ave Patria (tr. Leono Zamenhof), 1909, kaj El la Konstituciaj Tagoj (tr. Zetel), 1910. Pluraj estis ankaŭ la tradukaĵoj el Sienkiewicz. Krom Janko-Muzikanto (1891) aperis La Juĝo de Oziris (tr. Grabowski), 1908, Ni Sekvu Lin (tr. Br. Kuhl), 1909, la drambildo Kiu Estas Kulpa? (tr. Br. Kuhl), 1912, kaj la humura rakonto Ŝi la Tria (tr. A. Grabowski), 1913.

Antoni Grabowski (dekstre): Lia grandioza kontribuo al la maturiĝo de la lingvo (ĉefe per multnombraj tradukoj el pluraj lingvoj) ankoraŭ restas en la ombro de la Zamenhofa genio.


Kazimierz Bein (Kabe), la unua stilisto de la Internacia Lingvo, kune kun Zamenhof kaj Grabowski — la plej brila nomo de la Unua Periodo en la Esperanta beletro.


De J. A. Fredro aperis la komedio Consilium Facultatis (tr. A. Grabowski), 1909, kaj de Bałucki aperis la rakonteto Ama Bileto (tr. Ender), 1909. La Legendoj de Niemojewski estis eldonitaj en 1911 (tr. Br. Kuhl), kaj la postan jaron 1912 aperis Rakontoj de Maria Konopnicka, 2-a eld. 1964. Halka, la kvarakta opero de Wolski (muziko de Moniuszko, kantita dum la Krakova Kongreso en 1912), aperis en 1912 en traduko de Grabowski. La tragedio de Słowacki Mazeppa (tr. A. Grabowski) aperis en 1912. Samjare aperis verketo de Żuławski (tr. Grabowski) kaj verketoj de Gasiorowski. La kvarakta dramo de Przybyszewski La Neĝo (tr. T. Ficowski) aperis samjare. En 1912 aperis krome 6 poemoj el la Libro de Profetoj de Lange (tr. A. Grabowski). La postan jaron aperis la verketo de Dygasiński Lupo, Hundoj kaj Homoj (tr. Br. Kuhl). En 1918 aperis la eposo de A. Mickiewicz Sinjoro Tadeo, en la klasika traduko de A. Grabowski, kiu sciis redoni elegante kaj precize la originalon (2-a eld. 1955).

En ĉi tiu periodo aperis la unua esperantlingva antologio, la modesta, nur prova Pola Antologio, pretigita de K. Bein, 1906. Kolekto el tradukpoemoj ĉefe elpolaj estas Sonoj Esperantaj, de Leo Belmont (ps. de Blumenthal), 1908.

1920-1939: En 1923 aperis El la Lando de Ruino de Wyslouch (tr. S. Kornfeld). De Sienkiewicz aperis pluraj verkoj intermilite: i.a. Noveloj (tr. Lidja Zamenhof), 1925, Quo Vadis? (tr. Lidja Zamenhof), romano pri antikva Romo, 1933 (2-a eld. 1958), la rakonto Orso (tr. A. Oberrotman), 1933, kaj scenoj el Tra la Dezerto (tr. W. van Zon), 1936. De St. Baliński aperis La Lasta Kravato de Aleksy (tr. Karolczyk), 1925. En 1927 aperis Bonhumoraj Rakontoj de Korczak (tr. A. Weinstein). Porsceneja verketo de Bałucki Kuzeto (tr. S. Kornfeld) aperis en 1928. Du noveloj de B. Prus, tradukitaj de Lidja Zamenhof, aperis en 1932. La romano de J. Wolski, Ĉu Ĝi Estas nur Fabelo? (tr. R. Dąbrowski) aperis en 1935.

1940-1971: Pro la milito unue, pro la malfavoraj politikaj cirkonstancoj poste, libroj en Esperanto povis aperi en Polio nur ekde 1957. En 1957 aperis Medalionoj de Zofia Nałkowska (tr. Hodakowski), rakontaro pri suferoj sub la nazia regado. Aperis, krome, poemaro de Julian Tuwim en Esperanta traduko (1956), kaj Kiel Esti Amata, de K. Brandys (tr. Jerzy Grum), 1964. Samjare aperis Sur la Nobla Ĉevalo de Andrzej Szczypiorski (tr. W. Więcko). Krome, venis multaj reeldonoj, tre bonvenaj, de malnovaj verkoj.

En 1955 aperis interesa literaturhistoria verko: Adam Mickiewicz, de Mieczysław Jastrun.

7.2.40 El la Portugallingva Literaturo

El la portugalaj literaturoj aperis 2 antologioj: Antologio de Brazilaj Rakontoj (kun verkoj de 3 aŭtoroj), redaktita de A. Caetano Coutinho, 1953, kaj Antologio de Portugalaj Rakontoj, redaktita de Manuel de Seabra, 1959.

Ĉefe en Brazilo estas aktiva, forta spiritista literatura grupo. Ĝi eldonis multajn beletraĵojn. I.a. aperis la tradukverko de F. V. Lorenz Voĉoj de Poetoj en la Spirita Mondo, 1944, la romanoj de Francisco Cândido Xavier Antaŭ 2.000 Jaroj (1951), Nia Hejmo (1959), Ago kaj Reago (1963), Paŭlo kaj Stefano (1966), ĉiuj tradukitaj de L. C. Porto Carreiro-Neto. En 1970 aperis ankaŭ la spiritisma romano de Almerindo Martins de Castro La Turmentego de la Memmortigintoj.

Ne mankas kompreneble ankaŭ alispecaj verkoj. Tiel, aperis la porinfana komedieto de Coelho-Netto La Korvo kaj la Vulpo (tr. Nuno Baena), 1922. La komedio de Arthur Azevedo Amo per Proverboj (tr. A. Couto Fernandes) aperis en 1920 (2-a eldono 1932). En 1931 la verko tradukita de Kalocsay Eterna Bukedo prezentis fragmenton el La Luziadoj de Camões. La verketo de Alencar La Vidvineto (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto) aperis en 1946. La biografio de la fama politikisto Rui Barbosa, de Fernando Nery (tr. J. Joels) aperis en 1949. De la fama verkisto Castro Alves aperis la poemo La Negrista Ŝipo (tr. F. V. Lorenz), 1947, kaj Elektitaj Poemoj, 1959, en la valora poezia traduko de la poeto L. H. Knoedt. De la mondfama verkisto Machado de Assis aperis Teatro (kun 4 komedioj) en 1958. La komedio de Joracy Camargo Dio Rekompencu Vin (tr. Sylvio Peixoto) aperis en 1959, kaj traduko de filozofia verko de Huberto Rohden, Imperativoj de la Vivo, en 1963.

Mallonga, sed por nefakuloj utila verketo estas Historio de la Portugala Literaturo de Agostinho da Silva (tr. Manuel de Freitas), 1948.

7.2.41 El la Provenca Literaturo

Verŝajne sola libroforme aperinta verko estas la grava poemo Mirejo de Mistral, poezie tradukita de Paul Champion kaj E. Noël, 1909.

7.2.42 El la Retoromanĉa Literaturo

En Svisa Antologio, 1939, troviĝas bonega poemkolekto (en traduko de K. Kalocsay) kaj enkonduko de Arthur Baur (redaktoro de la antologio kaj samtempe tre konata romanĉ-lingvisto). Verketo de la ladina (t.e. engadindialekta) poeto Peider Lansel La Retoromanĉoj (tr. de Agricola, ps. de Hans Jakob), 1938, donas historiajn kaj etnologiajn informojn pri la retoromanĉaj valoj.

7.2.43 El la Rumana Literaturo

La ĉefa tradukisto elrumana estis Tiberiu Morariu. En lia traduko aperis en 1927 novelaro de Brătescu-Voineşti Niĉjo Mensogulo (kaj aliaj noveloj), en 1929 la rakonto de Mihail Sadoveanu Nobela Peko kaj en 1930 la poemaro en prozo de Emil Isac Sonorilo kaj Kanono.

Rumana Bonhumoro en Elektitaj Rakontoj tradukis kaj aperigis en 1932 P. Firu kaj Sigismundo Pragano.

En la ĉefaj literaturaj gazetoj en Esperanto, precipe post la Unua Mondmilito, aperis dise multaj tradukoj el la rumana. En la kadro de la pupteatra movado aperis pupteatraĵoj de A. Popescu (tr. J. Petrin, 1970), kaj de Aleko Popoviĉi (tr. Petrin kaj Sigmund, 1971).

7.2.44 El la Rusa Literaturo

1887-1914: La unuaj esperantistoj estis Poloj aŭ Rusoj. Tio eksplikas la fakton, ke tre multaj el la plej fruaj tradukaĵoj estis faritaj el la pola kaj el la rusa. Jam en 1889 aperis Princino Mary, rakonto de Lermontov (tr. E. de Wahl): ĝia dua eldono, aperinta kun la mankanta parto, eliris sub la titolo Princidino Mary en 1896. En 1894 aperis la orienta rakonto Demono (tr. N. Devjatnin), la turka novelo Aŝik Kerib, 1895 (tr. N. Kuŝnir) kaj en 1912 Novaj Versaĵoj (tr. Boris Mirski), ĉiuj verkoj de Lermontov.

De Romanov (sub la pseŭdonimo K.R.) aperis la 3-akta dramo Renaskita Manfred (tr. Majnov), 1891, kaj en 1914 (2-a eld. 1923) la kvarakta dramo La Reĝo Judea (tr. N. Devjatnin).

De A. S. Puŝkin aperis verkoj tre frue: La Neĝa Blovado (tr. Grabowski) (1888); ĝi estis retradukita fare de A. Fiŝer en 1923: Neĝblovado. En 1894-95 aperis la dramo Boris Godunov (tr. A. Grabowski), 2-a eld. 1906. Ankaŭ la teatra ĉefverko Ŝtona Gasto (tr. N. Borovko) aperis en 1895. Poste aperis la dramaj scenoj Mocart kaj Saljeri (tr. Vs. Lojko), 2-a eld. 1907; en 1906 la verko Poltavo (tr. Devjatnin); kaj en 1913 la novelo La Pafo (en progresema lingva traduko de A. Fiŝer), 2-a eld. 1923.

De Vl. Korolenko aperis du verkoj: Fantomoj (tr. Vl. Gernet), 1896, kaj Arbaro Bruas (tr. M. Ŝidlovskaja), 1914.

Sed la verkisto, el kies verkaro oni plej multe tradukis dum la unuaj tempoj, estis certe Lev Tolstoj. Oni aperigis rakontojn, filozofiajn verkojn, religi-etikajn traktaĵojn. El la rakontoj, ni rimarkas la aperon de Dio Ĉiam Veron Vidas, 1895, tradukita de Lojko (refoje tradukita de Kabanov en 1912); en 1912 aperis pluraj tradukoj faritaj de N. Kabanov: Kie Estas Amo Tie Estas Dio, Per Kio Homoj Estas Vivaj, Du Maljunuloj, Sieĝo de Sebastopolo. Lingve kaj enhave interesa estas la komedieto Unua Brandfaristo (tr. A. Burenkov), 1896; la rakonto La Konfeso (tr. M. S. Tenner) aperis en 1911. Samjare aperis Mia Onklino Tatiana Aleksandrovna (tr. J. Flourens). Multon tradukis ankaŭ Anna Ŝarapova: Unu Animo en Ĉiuj (rakonto), 1912, Dio — Unu por Ĉiuj (rakonto), 1912, La Morto de Ivano Iljiĉ (romano), 1913.

De Vs. Garŝin aperis 2 rakontoj (tr. N. Kazi-Girej) en 1896: Kvar Tagoj kaj Attalea Princeps, krome, la rakonto Ruĝa Floro (tr. Boguŝeviĉ), 1905, Legendo pri Fiera Ageo (tr. N. Kabanov), 1916, kaj la rakonto Signalo (intermilite).

De Maksim Gorkij bedaŭrinde la rikolto ne estas riĉa. Aperis en 1906 la verko Bolesĉjo (tr. Iv. Seleznjov) kaj, en la verko Du Slavaj Rakontoj, La Rakonto de Filip Vasiliĉ (tr. V. Dufeutrel), 1908.

Rakontoj de L. Andrejev aperis en 1906: Ruĝa Rido (tr. F. Avilov) kaj en 1909: Rakonto pri Sep Pendigitoj (tr. I. Ostrovski). En 1906 aperis verketo de Nemiroviĉ-Danĉenko Reviviĝinta Kanto (tr. W. Erdmann). Pli abunda estas la rikolto el verkoj de N. V. Gogol: la kvinakta komedio La Revizoro aperis en 1907 en bona traduko de L. L. Zamenhof. La rakonto Maja Nokto (tr. R. Frenkel) aperis en 1912. En 1911 aperis la verko Portreto (tr. A. Fiŝer), samjare la verketo La Mateno de Aferisto (tr. A. Arumov). Proksimume en la sama periodo aperis ankaŭ la monologo La Frenezulo.

Ankaŭ el la verkoj de Iv. Turgenev la rikolto estas abunda. En 1908 aperis Kanto de Triumfanta Amo (tr. A. Fiŝer). La verko Patroj kaj Filoj aperis en 1909, en nekutime misflegita traduko de K. Bein. Samjare aperis la prozlirika verko Versaĵoj en Prozo (tr. K.

Bein). La postan jaron aperis la verko Anjo (tr. A. Fiŝer kaj V. Zamjatin). En 1912 aperis la fantaziaĵo Fantomoj (tr. A. Fiŝer). La postan jaron oni publikigis Stranga Historio (tr. M. Ŝidlovskaja). Fine, en 1914, aperis La Faktoro (tr. A. Jodko).

De Ĉirikov aperis la rakonto En Malliberejo (tr. K. Bein), 1909. De Dmitrij N. Mamin-Sibirjak aperis Rusaj Rakontoj (tr. N. Kabanov), 1909 (2-a eld. 1924); Fabloj de Krilov (tr. Devjatnin) en 1910. La postan jaron aperis Du Rakontoj de Ĉeĥov (tr. B. Kotzin). De Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aperis la historia romano Princo Serebrjanij (tr. M. Ŝidlovskaja), 1912; samjare la verko de Naĵivin Kion Parolas la Steloj (tr. M. Fetisov), retradukita de N. Kabanov en 1915. La rakonto de Timkovskij Salajro (tr. T. Ŝĉavinskij) aperis en 1914, la postan jaron la verko de F. Dostoevskij Blankaj Noktoj (tr. S. Belorukov).

En 1914 aperis interesa verketo en Odeso: Intima Parolad’, poezio de rusaj ego-futuristoj (tr. Ilarij of Robis, ps. de Nikolaj Borisov).

Interesa kolekto el verkoj elrusigitaj estas la Plena Verkaro de N. Devjatnin (kvar volumoj aperintaj inter 1906 kaj 1911).

1915-1949: La milito unue, poste la rusa revolucio kaj la rusa civila milito signifis paŭzon en la apero de literaturaĵoj. Sed tuj post la malapero de la “militkomunismo” montriĝis, ke la kultura vivo en Esperanto estis vigla kaj talentriĉa. Pluraj verkoj aperis en Sovetio, sed granda parto, ĉefe la prisocialismaj, aperis en Leipzig (SAT, Ekrelo). La soveta Esperanta literatura “plejado” estis perforte haltigita de la stalina malpermeso.

De V. G. Avsejenko aperis la verketo Fraŭlino Suzano (tr. P. Medem), 1919. En 1921 aperis la poemo Monna Liza de Miĥail Gerasimov (tr. N. Nekrasov). Du verkoj de Blok aperis en 1922 resp. 1924: Dekdu kaj Najtingala Ĝardeno (ambaŭ tr. de Nekrasov). La verko de Korolenko La Senlingvulo (tr. M. Ŝidlovskaja) aperis en 1922, la prirevolucia rakonto de Aleksandr Drozdov Krucumo (tr. N. Hohlov) en 1922, la poemo de K. D. Balmont Blanka Cigno (tr. Nekrasov) en 1923. De la sama aŭtoro aperis en 1921 ankaŭ Elektitaj Versaĵoj (tr. Nekrasov).

Abundas ankaŭ rikolto el verkoj de Puŝkin: En 1923 Tri Noveloj: Pikreĝino, Neĝblovado, Pafo (tr. A. Fiŝer), en 1927 la grava romano La Kapitanfilino (tr. M. Ŝidlovskaja), kaj en 1931 la versromano Eŭgeno Onegin (tr. N. Nekrasov).

De Turgenev aperis Elektitaj Noveloj (tr. A. Mexin), 1923. De Vas. Doroŝeviĉ aperis la satiraj Orientaj Fabeloj (tr. N. Hohlov), 1924. Samjare aperis rakonto de V. Garŝin: Signalo. En 1924 aperis ankaŭ Rakontoj de Ĉeĥov (tr. P. Hitrov), kaj en 1925, de la sama aŭtoro, la komedieto La Urso (tr. N. Devjatnin).

La kristnaska rakonto de V. Korolenko La Sonĝo de Makaro (tr. M. Ŝidlovskaja) aperis en 1927. En 1929 sekvis la priestonteca romano de A. Bogdanov Ruĝa Stelo (tr. Nekrasov kaj S. Rublov). La romano de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj Aelita (tr. E. Pill) aperis en 1928, samjare, de la sama aŭtoro, ankaŭ la tragedio La Morto de Danton (tr. N. Hohlov).

La socialista dramo de S. K. Lalikov Versala Kaptito (tr. Ŝ. Goldfeder) aperis en 1929; samjare aperis ankaŭ la verko de Lev Tolstoj Ĥodinka. La poemon de Vl. Majakovskij Per Voĉo Plena (1930) aparte bone tradukis Hohlov, Nekrasov kaj Rublov. La moderna kvarakta dramo de B. Lavrenev Disrompo (tr. H. Sazonova) aperis en 1931, la socitendenca verko de F. Svjatenko Nova kaj Malnova Uzinmajstro (tr. Ŝvedova) aperis samjare. La teatraĵo de O. Demenskij Nigra Pano (tr. A. Jürgensen) aperis en 1932. Samjare venis ankaŭ la revolucia rakonto La Submarinistoj, de Novikov-Priboj (tr. E. Blinov). La verko de D. Furmanov Ĉapajev (tr. de grupo, en kiu Devjatnin) aperis en 1933.

En la sama periodo en Leipzig estis eldonita la verketo de Maksim Gorkij Kiel Mi Lernis, 1931.

En 1937 aperis noveloj de Mamin-Sibirjak kaj de Lermontov (tr. Filatov).

El la literaturhistoria vidpunkto valora estas la originala studo de N. Nekrasov Patri-Ideo en Nuna Rusa Literaturo, en La Nova Epoko.

1950-1971: En 1950, cetere en Okcidento, aperis la rakonto de Naĵivin Kiso de la Reĝino (tr. D. Staritsky). De la sama tradukinto aperis ankaŭ Kaŭkazaj Rakontoj, de Lermontov, 1964.

Ree komenciĝis la esperantista vivo en Sovetunio: unue singarda kaj modesta, poste kvalite ĉiam pli alta. En 1964 aperis Elektitaj Versaĵoj de Lermontov, en 1965 Versoj Elektitaj de S. Jesenin, samjare La Sorto de Homo de Miĥail Ŝoloĥov, en 1967 Bone! Poemo de l’ Oktobro de Vl. Majakovskij. Ilin tradukis ĝenerale grupo, en kiu elstaras la poeto K. Gusev.

En 1969 aperis ankaŭ la porjunulaj Du Noveloj de Arkadij Gajdar (tr. V. Samodaj kaj E. Ostroĵnikova).

En 1966 aperis Kantoj de 15 Sovetaj Respublikoj. En 1967 estis la vico de la kantaro Kantoj de Niaj Patroj. En ĝis nun 3 kajeroj aperis Kantoj de Sovetaj Komponistoj.

7.2.45 El la Sveda Literaturo

Bonan superrigardon pri la moderna sveda literaturo donas la unua volumo de Sveda Antologio (1934). En 1950 aperis la Sveda Novelaro (tr. F. Szilágyi), kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj. Ankaŭ antologiecan karakteron havas la verko de Magda Carlsson Sveda Poemaro (1954) kun verkoj de 29 svedaj poetoj.

Kaŭkazaj Rakontoj: Ĉefverkoj de la rusa literaturo ankoraŭ atendas sian aperon en Esperanto.


Stellan Engholm: Grava nomo en la originala kaj traduka beletroj de la Internacia Lingvo.


Per pluraj volumoj la sveda verkistino Selma Lagerlöf estas bone reprezentita en la traduka beletro de la Internacia Lingvo.


De la nobelpremiita (en 1909) verkistino Selma Lagerlöf ekzistas en Esperanto reprezenta rikolto: en 1908 aperis la rakontoj Reĝino de l’ Arbaro kaj Sur la Fundo de l’ Granda Kungahella (tr. Bäckström), en 1930 la romano La Junulino el Stormyr (tr. O. Frode), en 1933 la rakonto La Infanoj de Betlehem (tr. O. Frode), en 1933 la romano La Mono de Sinjoro Arne (tr. Stellan Engholm), la postan jaron la romano Gösta Berling (tr. S. Engholm), kaj en 1938 aperis la romano La Ringo de la Generalo (tr. S. Engholm).

De la mondsignifa dramverkisto August Strindberg aperis ankaŭ tre valoraj verkoj: La naturalisma dramo Fraŭlino Julie (tr. P. Nylén kaj S. E. Krikortz) en 1908, samjare la unuaktaĵo Pario (tr. B. Ström), en 1926 la verko Insulo de la Feliĉuloj (tr. Oskar Frode), en 1928 la verko La Konscienco Riproĉas (tr. G. H. Backmann), kaj en 1935 la dramo Pasko (tr. St. Engholm).

De aliaj verkistoj libroforme aperis malmulto. De E. Flygare-Carlén aperis la verketo La Literaturisto kaj Lia Fianĉino (tr. Otto Zeidtlitz), 1895, en 1946 aperis la romano de D. Flood Mi Serĉis Oron kaj Oleon, sed Trovis... (tr. K. Gustafsson).

Multaj literaturaĵoj aperis en la ĉefaj revuoj de la Esperanta Movado: multaj precipe en Literatura Mondo kaj en Norda Prismo. Tre aktivis sur traduka kampo Stellan Engholm, F. Szilágyi, Magda Carlsson, O. Frode, k.a.

Aperis 2 kantaroj: unu pretigita de G. Löfvenmark (1908), kaj la dua de Malmgren (1931, 4-a eld. 1934).

7.2.46 El la Ukrajna Literaturo

En 1909 aperis la verko Pjatizlotniko, de Kocjubinski (tr. M. Korotkij). En 1912 aperis la poemo de la fama verkisto Taras Ŝevĉenko Katerino (tr. N. Devjatnin). La novelo de S. Martos, Deziro de Diakono (tr. Anatol Koĥ), aperis samjare. En 1936 aperis la novelo de S. Marŝak Mr. Twister (tr. R. Estont). Nur en 1971 ekaperis novaj literaturaĵoj libroforme: valora estas la verko Liriko de Lesja Ukrainka, redaktita de Nadja Andrianova, kun tradukaĵoj pretigitaj de Andrianova, Gusev, Kobo, Logvin, Dresen.

7.2.47 El la Uzbeka Literaturo

En la lerta traduko de Petro Poliŝĉuk aperis la legendo de Ŝaraf Raŝidov La Kaŝmira Kanto, 1967, kaj la socipriskriba lirika verko de Ĥamid Alimĝan Zejnab’ kaj Aman’, 1968.

7.2.48 El la Vjetnama Literaturo

La eldono de esperantlingvaj literaturaĵoj komenciĝis en Norda Vjetnamo antaŭ proks. 12 jaroj. Ilin tradukas ĝenerale la Hanoja Esperanto-Grupo, kaj ilin eldonas la Fremdlingva Eldonejo en Hanojo.

La debuto estis la legendkolekto Monto de l’ Virino, Kiu Atendas Sian Edzon, 1959. Baldaŭ sekvis la rakontaro de la Taj-naciminoritato La Geedzoj A Fu, de To hoai, 1960. Samjare aperis la novelkolekto pri la kontraŭfranca rezistado Pro Unu Bovino. En 1961 aperis la romano samtema de Bui duc ai Franjo Tu Hau. En 1962 aperis la novelkolekto de Tran do Djen Bjen Fu. La verko de To hoai La Aventuroj de Zemen aperis en 1963. Ankoraŭ pri la kontraŭfranca gerilo temas la romano de Huu mai La Lasta Altaĵo, 1963. Pri la kontraŭusona gerilo temas la novelaro La Morto de Jankio, 1964. La socirealisma romano de Nguyen kong hoan (el 1938), Senelirejo, aperis en 1963.

De nun, preskaŭ ĉiuj eldonaĵoj pritraktas la kontraŭusonan rezistadon aŭ la sudvjetnaman naciliberigan batalon: la novelaro Meze de l’ Flamoj, 1965; La Ebura Kombilo, 1967; la romano de Anh duk Hon Dat, 1968. Lastaj eldonaĵoj estas la novelaro de Nguyen sang La Drinkejo de l’ Mutulo kaj la romano de Ho phuong Kan Lik, 1969. En 1971 aperis la novelkolekto de 19 aŭtoroj La Horloĝisto de Djen Bjen Fu.

Tagkajero en Prizono de Ho chi minh, 1966, kaj Elektitaj Poemoj de To huu, 1964, kompetente tradukis Dao anh kha. Aperis krome politikaj kaj prisociaj eldonaĵoj.

7.3 ANTOLOGIOJ DE TRADUKOJ
7.3.1 Enkonduko

Ni jam aludis pri la antologioj en la ĉapitroj dediĉitaj al la naciaj literaturoj en Esperanto. Tamen, la fakto, ke en Esperanto aperis pluraj antologioj internaciaj kaj ke tiuj antologioj havas apartan signifon por la Esperanta kulturo, ĉu literaturhistorie, ĉu pure lingve, devigas nin pritrakti ilin iom pli detale, ankaŭ pro nura informa celo.

7.3.2 La Unua Periodo

La unua traduka poemkolekto estas La Liro de l’ Esperantistoj, de A. Grabowski (1893), kiu enhavis versaĵojn jam aperintajn en Lingvo Internacia. Tiu libreto estas unu el la fontoj, el kiuj ĉerpis la poezia parto de Fundamenta Krestomatio. En 1902 aperis la unua eldono de Esperantaj Prozaĵoj, kolekto el originalaj kaj tradukitaj noveloj, eseoj, rakontoj, prilingvaj artikoloj el L’Espérantiste. Fine, en 1903 (17-a eld. en 1954) aperis Fundamenta Krestomatio, kolekto el modelaj, stile “klasikaj” verkoj, poemoj, prozaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. La stilon glatigis L. L. Zamenhof.

La signifo de tiuj verkoj estas ĉefe lingva kaj tradicikrea: ili estas belstilaj ekzemploj, pli-malpli pure zamenhofaj, tiuj de FK kontrolitaj de Zamenhof mem, tiuj de EP kontrolitaj de L. de Beaufront. Ili vekis imitemon kaj ŝaton por la klasika stilo — sed ankaŭ malhelpis, iel bremsis pluan, originalan ellaboron.

La vera momento de la antologioj naskiĝis en 1906, kiam aperis la klasikstila, Pola Antologio (nur prozaĵoj), redaktita kaj tradukita de K. Bein, kiu troviĝis en la ascendo-branĉo de sia literatura kariero. En 1907 la sama aŭtoro eldonis Internacia Krestomatio, verketon el 7 lingvoj. Inter 1907 kaj 1908 aperis duvoluma Hungara Poemaro, iom malmatura provo traduki el 4 poetoj, kaj el la hungara kantaro, tradukita de Fiedler, Marich, Altenburger kaj Rajczy. Nur la plena liberiĝo de la latentaj lingvoesprimaĵoj igos tiujn provojn sukcesaj. Citendas ankoraŭ Hungaraj Popolkantoj (unua volumo 1908, dua volumo 1917).

En 1908 aperis Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj de Thomsen, kaj Sonoj Esperantaj de Leo Belmont (Leo Blumenthal), kun tradukaĵoj el la pola kaj el aliaj lingvoj. Nova Antologio el la pola, en 1909 (represo en 1965), estis tradukita de A. Grabowski. Japanaj Rakontoj, en traduko de Ĉif toŝio, aperis en 1910, kaj estis sukcese reeldonita dufoje. Kroataj Poeziaĵoj estas antologiforma libro redaktita kaj pli-malpli interese tradukita de la jugoslavo Mavro Špicer (1912).

Sed la tiama tradukpoezia ĉefverko estas sendube El Parnaso de Popoloj, de Antoni Grabowski, kun verkoj tradukitaj el 30 lingvoj (nome el la angla, bohema, bulgara, dana-norvega, finna, flandra-nederlanda, franca, germana, greka antikva kaj moderna, hispana, hungara, itala, japana, kartvela, kataluna, kaŝuba, kroata, latina, litova, luzica, pola, portugala, provenca, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, ukrajna). Multaj famaj poetoj troviĝas en ĉi tiu antologio, verkita en lingvo jam matura (1913!), esprimriĉa, belritma kaj rim-abunda. Eble la tradukaĵoj el nepolaj aŭtoroj aspektas iom unutonaj, sed la pola parto estas elstara. En ĝi ni trovas la mezurilon por la estontaj tradukistoj.

En 1913 aperis en Moskvo Orienta Almanako, kun tradukaĵoj el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hindia, ĉina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara lingvoj. Verkon hodiaŭ nekonatan aperigis iu “Narciso” en Saratov: Armena Poezio, malgranda poemkolekto. Saĥarov, en 1915, aperigis verkon, pri kiu oni ne plu multe parolas, eble maljuste: Esperanta Krestomatio, kun literaturaj provoj el 42 popoloj.

Fine, en 1921, aperis alia grava, kvankam negranda verko de Grabowski: Postrikolto, kiu, krom tradukaĵojn, prezentis ankaŭ originalajn verkojn.

7.3.3 La Dua Periodo

Bona, kvankam malgranda antologieto el bohema poezio aperis en 1920: Bohemaj Grenatoj, de St. Schulhof. El la ĉina kaj japana klasikaj literaturoj tradukis Ossaka kenĵi en libro aperinta en 1921: Perloj el la Oriento. En 1923 aperis Litova Almanako, al kiu kunlaboris traduke multaj esperantistaj beletristoj. Sed jam estis ia tempo de la influa Budapeŝta Skolo: Kalocsay debutis traduke en la poezia kampo per la libro Kantanta Kamparo (1923), antologio el popolkanzonoj de Hungario. Aliaj kanzonoj hungaraj aperis en 1928, kaj, en traduko de Kalocsay, ankaŭ en 1929.

En 1925 aperis unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta tradukliteraturo: Kataluna Antologio, redaktita de Jaume Grau-Casas, kun la kunlaboro de aliaj 14 kuntradukintoj. La abundo de filologiaj notoj, la lingvoscienca enkonduko, la prezento kaj la amplekso, kaj la literatura valoro de la tradukaĵoj fiksis la nivelon, kun kiu poste ĉiu antologio estis komparata. Samjare, la pli modesta Hejma Prozo de J. Bremón-Masgrau konatigis prozaĵojn ĉefe el la kataluna. En 1925 aperis ankaŭ la Bulgara Antologio, ĉefredaktita de Iv. Krestanov (la poeziajn tradukojn pretigis tamen K. Kalocsay). En 1927 aperis, en traduko de Ed. Jaunvalks, Latvaj Kantoj en Esperanto, kaj samjare Julio Mangada-Rosenörn aperigis antologiforman libron El Moderna Hispana Parnaso, kun poeziaj tradukoj el la hispana. Belga Antologio, kun du partoj, la flandra kaj la valona (1928), en la respektiva ĉefredakto de H. Vermuyten kaj de M. Jaumotte, prezentas valoran elekton el la plej reprezentaj verkistoj belgo-devenaj.

Poemaro el Hungarlando (1929), estis lerte pretigita de F. Szilágyi, kiu tiam ankoraŭ laboris ĉefe sur la poezia kampo. K. Kalocsay aperigis en 1931 gigante pensitan kaj finportitan poezian tradukantologion Eterna Bukedo, kun verkoj de 115 aŭtoroj, el 22 lingvoj, kie lumture brilas la genia kapablo de la aŭtoro modli la lingvon flekseble kaj esprimive, pere de la esprimrimedoj latente ekzistantaj en la lingvo. Sub la ĉefredakto de Hilda Dresen aperis en 1932 Estona Antologio, je kies nasko helpis 16 kromaj tradukintoj. Temas pri alia, altnivela produktaĵo de tiu riĉa epoko.


El la ĉina, japana kaj korea tradukis Ito saburo en verko aperinta en 1932: Verda Parnaso. En 1933, alia traduka ĉefverko: Hungara Antologio, kies ĉefredaktoroj estis K. Kalocsay kaj J. Baghy kaj kies redaktoroj estis, krome, Bodó, Halka, Szilágyi kaj Totsche (Tárkony), atestis la lingvan maturecon kaj la stilan homogenecon, kiujn tiu skolo sukcesis atingi.

Malpli ambicia estis la verko de T. Indra Norda Literaturo, 1934, kun 4 latvaj kaj unu estona rakontoj. Samjare (1934) aperis la unua volumo de Sveda Antologio (1880-1910), redaktita de S. Jansson, B. Backmann, A. Lenner. La postan jaron (1935) aperis, en la ĉefredakto de Ota Ginz kaj S. Kamarýt, Ĉeĥoslovaka Antologio, dika verko atestanta la kulturan laboron, kiu tiel valorrezulte fervoris en Ĉeĥoslovakio. Iom pli modestas la verko El Litova Poezio, antologieca poemkolekto aperinta en 1938. En 1939 aperis Svisa Antologio, kiun ĉefredaktoris A. Baur, kun literatura enkonduko pri la kvar svisaj literaturoj: la alemana, la velŝa (romanda), la tiĉina kaj la retoromanĉa, kaj kun abunda, reprezenta, lingve eleganta prezento de reprezentaj elektitaj prozaj kaj poemaj verkoj.

7.3.4 La Tria Periodo

La Dua Mondmilito trafis profunde la Esperantan movadon, kaj la postmilitan tempon venenis longjare la Stalin-a malpermeso en multaj landoj. Tamen, la nivelo atingita antaŭmilite estis zorge konservita.

Jam dummilite, en Brazilo, Fr. Valdomiro Lorenz, unu el la plej malnovaj esperantistoj, kompilis Diverskolora Bukedeto, kun poemtradukaĵoj el 40 lingvoj (1941). La sama aŭtoro tradukis ankaŭ spiritismajn verkojn. El ili, unu, sub la titolo Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo (1947), enhavas poemojn mediume diktitajn de pluraj mortintaj poetoj, i.a. de L. L. Zamenhof, Grabowski, St. Schulhof, kaj de nacilingvaj verkistoj.

En 1950 aperis traduko de Szilágyi: Sveda Novelaro, kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj, lerte tradukitaj de ĉi tiu brila verkisto. En 1953 aperis Aŭstria Antologio, kaj, en la redakto de A. Caetano Coutinho, Antologio de Brazilaj Rakontoj (kun verkoj de 33 aŭtoroj), valora kontribuaĵo al la disvastigo de nemulte konataj literaturoj. En 1954, iel kompletigis verkojn antaŭmilitajn Sveda Poemaro, kun verkoj de 29 poetoj, en redakto kaj senmakula traduko de la konata sveda poetino Magda Carlsson. En 1956 aperis traduko el antikvaj japanaj kaj ĉinaj poetoj: El Orienta Florbedo, redaktita kaj tradukita de la stilmatura Ossaka kenĵi.

Ankaŭ la nova Skota Skolo laboris sur la antologia kampo: ĝi pretigis la unuan volumon de Angla Antologio (1957), kun literaturscienca antaŭparolo de M. Boulton kaj sub la redaktoreco de W. Auld (por la poezio) kaj de R. Rossetti (por la prozo). La verko estas ekzemplo de la daŭra lingva pliriĉigo de Esperanto. En 1958 traduko de Ossaka kenĵi prezentis rimarkindan elekton el la japana klasika poemlibro de la 8-a jarcento p.K.: 505 Elektitaj Poemoj el Mannjoo-Ŝuu. Antologio de Portugalaj Rakontoj, en redakto de Manuel de Seabra, aperis en 1959; Ĉina Antologio 1949-1959, do nur kun postrevoluciaj verkoj, en 1960 en traduko de Zee, Laŭlum, Honfan, k.a.

Dana Antologio, kun reprezentaj verkoj poeziaj (preskaŭ ĉiuj tradukitaj de P. Thorsen) kaj prozaj, estis eldonita en 1961. Trarigardon pri la modernaj japanaj verkistoj permesas El Japana Literaturo 1868-1945, en redakto kaj traduko de Miyamoto masao kaj Isiguro teruhiko, 1965, kun verkoj de 20 aŭtoroj. Alia antologio, sed kun japanaj klasikaĵoj, aperis samjare: Japanaj Malnovaj Rakontoj, kolektitaj de Yanagita kunio kaj kompil-tradukitaj de Miyamoto masao k.a. En 1968 aperis, post multjara silento, en traduko kaj redakto de E. Lippe kaj Milda Jakubcova, Latva Poezio 1945-1966, kun bone tradukitaj verkoj de 22 nuntempaj latvaj poetoj. Samjare venis el Japanio modesta, sed interesa libreto Etudo ’68, kolekto de hajkoj tradukitaj el modernaj japanaj hajkistoj.

7.4 ESPERANTO KIEL FONTO-LINGVO

Sporade, sed konstante, aperas nacilingvaj tradukoj de Esperantaj originalaĵoj. Ĝis 1973 ekzistis en nacilingva traduko 64 originalaj Esperantaj volumoj, el kiuj 35 romanoj aŭ rakontoj, en 35 lingvojn, ĉefe orientajn. Plej ŝatata aŭtoro estis J. Baghy (9 verkoj tradukitaj), sekvata de J. Forge (ps. de Jan Fethke) (2 romanoj en 6 lingvojn). Rimarkindas la traduko de sciencaj verkoj: plej tradukitaj estas E. Aisberg, E. Privat, P. Neergaard, T. Sekelj kaj I. Lapenna.

Multaj tradukoj aperis dise ankaŭ en nacilingvaj revuoj.

7.4.1 Scienca Literaturo

De Zamenhof aperis Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia ĉine, japane, nederlande, portugale kaj serbokroate; Lingvaj Respondoj kaj Paroladoj japane.

E. Aisberg: Mi Komprenas Fine la Radion! aperis bulgare, ĉeĥe, estone, france, germane, greke, hebree, hungare, itale, latve, litove, portugale, rumane, ruse, slovene, angle, hispane, nederlande, norvege, pole, ĉine.

P. Neergaard: La Vivo de la Plantoj aperis dane, svede, finne, bulgare, pole, portugale, norvege kaj ĉine.

T. Sekelj: Nepalo Malfermas la Pordon aperis angle, hispane, serbokroate, slovene (alia verko de ĉi tiu aŭtoro, Tra la Brazila Praarbaro aperis pole).

E. Privat: Vivo de Zamenhof aperis angle, nederlande, japane, norvege kaj ĉine.

E. Drezen: Zamenhof kaj Analiza Historio de Esperanto-Movado aperis japane.

I. Lapenna: Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj, estis tradukita hispane, france, itale, germane, hungare, angle (tra la angla en la ĉinan).

E. Privat: Historio de Esperanto aperis japane kaj ĉine.

P. Bovet: Psikanalizo kaj Edukado aperis pole.

E. Adam (Lanti): La Laborista Esperantismo aperis angle, france, germane, ĉeĥe, nederlande kaj svede.

I. Lapenna: La Homaj Rajtoj en la Universala Deklaracio kaj Eŭropa Konvencio aperis en la itala kaj en la germana.

A. Fernández: Senĝenaj Dialogoj aperis france.

Atentinda estas la fakto, ke ĉiuj CED-dokumentoj aperas en la originala lingvo (Esperanto) kaj en angla traduko (kelkfoje ankaŭ en franca, hispana aŭ aliaj tradukoj).

7.4.2 Beletro

J. Baghy: Hura! (romano) aperis france kaj germane (tr. Mair 1933).

J. Baghy: Printempo en la Aŭtuno aperis france, hungare kaj ĉine (trad. Bakin, kiu siavice verkis “respondan” libron ĉinlingvan: Aŭtuno en la Printempo).

J. Baghy: Viktimoj (romano) aperis ĉine.

J. Baghy: Nur Homo, aperis ĉine.

Pluraj noveloj de J. Baghy aperis en la sveda, en la estona, en la finna kaj en la ĉina.

J. Forge: Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn aperis finne, germane, japane(?), pole, svede; Abismoj ĉine kaj finne.

E. Privat: Aventuroj de Pioniro aperis islande en la traduko de Kristofer Grimsson.

Vallienne: Ĉu Li? (romano) aperis en franca traduko.

Ellersiek: Pro Kio? (romaneto) aperis finne.

Eŭgeno Aisberg, kies popularscienca verko Mi Komprenas Fine la Radion! aperis en pli ol dudek naciaj lingvoj, surbaze de la originalo, verkita en la Internacia Lingvo en la jaroj 1925-26.


Inter la verkistoj de la Tria Periodo en naciajn lingvojn oni plej ofte tradukadis popularsciencajn verkojn de T. Sekelj kaj P. Neergaard.


Abesgus: Kraljeviĉ Marko (rakonto) aperis ruse.

B. Benetka: Sankta Venceslao aperis litove.

Eroŝenko: liaj rakontoj (i.a. Rakontoj de Velkinta Folio kaj Turo por Fali) aperis ĉine, japane, ruse kaj ukrajne. Lian tutan verkaron kaj biografion entenas tri japanlingvaj volumoj, eldonitaj en 1959.

Hasegaŭa teru: En Ĉinio Batalanta kaj Flustr’ el Uragano aperis japane.

Szilágyi: Mistero Minora aperis pole.

Cezaro Rossetti: Kredu Min, Sinjorino! (romano) aperis hungare.

Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio (romano) aperis hungare.

Sayers: Invito al Ĉielo (romano) aperis finne.

Du romanoj de Bulthuis aperis hebree.

Ribillard: Vivo kaj Opinioj de Majstro M’Saud aperis estone (1968, tr. H. Sepamaa).

En la itala aperis la poemoj de L. L. Zamenhof, 1951, en traduko de A. Schmucker.

La romano de Egerrup, D-ro Dorner, aperis dane.

Goodall: La Rakontoj de Sciuro, aperis angle.

Miyamoto: Pri Arto kaj Morto aperis portugale.

Interesa estas la fakto, ke originala Esperanta verko povas aperi en nacilingva traduko, eĉ se la originalo restas neeldonita. Ekz. la verko de T. Sekelj Kumeŭaŭa, la Filo de la Ĝangalo aperis en la turka, en la ĉina kaj en ses hindaj lingvoj. El la rememoroj de Victor Lebrun, la lasta sekretario de L. Tolstoj, kies Esperanta originalo ĝis nun ne aperis, estis farita, pere de franca manuskripto, itala traduko. Du librojn, La Sama Suno Lumigas la Mondon kaj Voĉo de l’ Mondo (ambaŭ 1949), Kurisu kei plenigis per japanlingvaj tradukoj de leteroj de siaj korespond-amikoj el 19 landoj.

7.4.3 Resume

El la originale esperantlingva verkaro aperis japane 17 volumoj, ĉine 16, france 9, svede 8, angle kaj pole po 7, finne kaj portugale po 5, germane, itale, nederlande, serbokroate po 4, dane, estone, hebree, hispane, hungare, litove po 3, bulgare, ĉeĥe, norvege, rumane, ruse, slovene po 2, greke, islande, latve, turke, ukrajne kaj en ses hindaj lingvoj po 1.

7.5 ESPERANTO KIEL PONTO-LINGVO

Ĝis 1969 aperis “pontolingve” pli ol 100 verkoj, tradukitaj el 26 lingvoj en 25 lingvojn. Ĉinio profitis per ĉ. 50 tradukoj; Japanio profitis per ĉ. 40 tradukoj; Vjetnamo profitis per 2 tradukoj; Mongolio profitis per 1 traduko.

Ni povas unuavide konstati, ke la slavaj lingvoj elstaras kiel donantoj, dum la ricevantoj estas ĉefe la ekstremorientaj landoj.

La Okcidento ricevis nur 8 verkojn (en 13 lingvojn), el kiuj 6 venis de Japanio, kaj 2 de Ĉinio.

Japanoj kaj Vjetnamanoj interŝanĝis tradukojn. 1/5 de la tuta verkaro ne konsistas el beletro, sed el politikaj, sciencaj verkoj, ktp. Ĉi tie ni emfazu, kiel diligente Japanoj kutimas traduki mallongajn literaturajn pecojn, ĉefe poemojn, el Esperanto en sian lingvon. Distingiĝis ĉi-kampe Kurisu kei, Matuba kikunobu, Miyamoto masao, Nakagaki kozirô, Nozima yasutarô kaj Sakai matutarô.

Ni deduktas la jenon:

1) La malpli konataj lingvoj diskonigas siajn verkojn pere de Esperanto.

2) Sed koncerne la fakton, ke plejmulte profitis la orientanoj, ni povas demandi nin, ĉu la orientanoj pli multe interesiĝas pri okcidentaj literaturoj, ol la okcidentanoj pri orientaj.

3) Aŭ eble mankas en oriento kompetentaj tradukistoj, kiuj bone scipovas la okcidentajn lingvojn (pro tio oni tradukas tra la Esperanta).

4) Aŭ eble mankas en Okcidento talentaj el-Esperantaj tradukistoj (aŭ ekzistas sufiĉe da tradukistoj, kiuj scipovas la orientajn lingvojn).

Kiel ajn, valoras la penon pritrakti iom detale tiun kulturan interŝanĝon, kiun ebligas Esperanto, almenaŭ koncerne ĝiajn plej gravajn produktaĵojn.

El la Oriento

a) El la japana:

“Japanaj Rakontoj”, kompilitaj de Ĉif toŝio, en la rusan (jam en 1913). “Danco de Skeletoj” kaj “Nokto ĉe Landlimo”, dramoj de Akita uĵaku, en la ĉinan.

“Kun la Kadavro de l’ Edzino” de Ogura toyofumi, en la germanan, litovan, polan, bulgaran, hungaran kaj vjetnaman. “Ni ne Povas Silenti!” en la germanan.

“La Belan Pacon” (Yamaguti senzi) en la anglan kaj germanan. “Infanoj de l’ Atombombo” aperis ukrajne, svede, germane, ĉeĥe.

b) El la vjetnama:

“Senelirejo”, en la japanan. “Meze de l’ Flamoj”, en la japanan. “Franjo Tu Haŭ”, en la japanan. “La Lasta Altaĵo”, en la japanan.

c) El la ĉina:

“Mi volis Viziti Lernejon”, en la italan kaj germanan. “Karpetoj Transsaltis la Drakpordon”, en la litovan. El la Okcidento

a) El la slavaj lingvoj

El la rusa:

en la ĉinan: poemoj de Majakovskij;

“Eŭgeno Onegin”, “La Kapitanfilino” de Puŝkin;

verkoj de Gogol, L. kaj A. Tolstoj, Mamin-Sibirjak, Gorkij, Radek.

en la japanan: “Kie Estas Amo, Tie Estas Dio” de L. Tolstoj, “Versaĵoj en Prozo” de Turgenev, “La Submarinistoj” de Novikov-Priboj,

“Historio de la Mondolingvo” de Drezen.

El la ukrajna:

en la ĉinan: “La Morto de Janulans” de Panĉ.

El la jugoslaviaj:

en la ĉinan: verkoj de Pogačić, Šimunović.

en la islandan: “Tragedio en la Universo”.

El la bulgara:

en la ĉinan: poemoj, rakontoj, noveloj de Geo Milev, Ĥristo Botev, Iv. Vazov, Stamatov, Elin-Pelin, Konstantinov, Smirnenski, k.a. en la japanan: G. Stamatov.

El la ĉeĥoslovakaj:

en la ĉinan: novelaro de J. Drda, poemoj de Sv. Čech, M. Pujmanová, P. Bezruč, noveloj kaj poemoj el “Ĉeĥoslovaka Antologio”.

en la japanan: verkoj de Božena Němcová, Langer, Bezruč, Neruda, Dyk, Drda, Welzl.

en la finnan: kontribuaĵoj al ĉeĥoslovaka numero de la finna kultura revuo Otavainen (1925).

en la hispanan: poemo de A. Recka. en la maltan: poemo de Bezruč.

El la pola:

en la japanan: “Marta” de E. Orzeszko, ankaŭ filmigita; rakontoj de W. Reymont, W. Sieroszewski, H. Sienkiewicz.

en la ĉinan: “Marta”, verkoj de Sienkiewicz (“Quo Vadis?”), Sieroszewski, Korczak, Prus (“La Faraono”).

en la vjetnaman: Mickiewicz: “Pan Tadeusz” (Sinjoro Tadeo).

en la francan: “Doktoro Esperanto” de M. Ziółkowska.

b) El la latinidaj lingvoj

El la franca:

en la ĉinan: “La Sonorilo” de J. Lemaitre.

en la japanan: “Mateo Falcone” de P. Mérimée, “Angla Lingvo sen Profesoro” de T. Bernard.

El la rumana:

en la nederlandan: 2 noveloj de Sadoveanu kaj Brătescu-Voineşti (por novelkolekto).

en la ĉinan: novelo de Brătescu-Voineşti. El la itala:

en la ĉinan: noveloj de De Amicis. El la hispana:

en la ĉinan: “Sango kaj Sablo” de Vicente Blasco-Ibáñez.

c) El la ĝermanaj lingvoj

El la germana:

en la ĉinan: novelo de Th. Storm, du fabeloj de Grimm.

en la italan: psikologia verko de M. Kojc.

en la japanan: poemoj de Heine, fabeloj de Grimm kaj Seidel.

El la jida:

en la ĉinan kaj en la japanan: verkoj de Ŝalom-Aleĥem.

El la dana:

en la anglan: traktaĵoj de Martinus.

en la mongolan: fabeloj de Andersen.

El la norvega:

en la slovakan: “Kon Tiki” de Heyerdahl.

en la ĉeĥan: “Per Aerŝipo al la Norda Poluso” de O. Arnesen.

El la nederlanda:

la teatraĵo de M. Dekker “La Mondo ne Havas Atendejon” aperis japane, ĉine, ĉeĥe kaj france.

La verketo de Luiscius “Karaktero” aperis en la finna, en la ĉeĥa, en la franca, en la kataluna kaj en la itala.

El la islanda:

en la ĉeĥan: malnovaj islandaj sagaoj.

El la sveda:

en la japanan: “Tra sovaĝa Kamĉatko” de St. Bergman.

ĉ) El aliaj lingvoj

El la hungara:

en la ĉinan: verkoj de Heltai, Jókai, Mikszáth, noveloj de Herczeg, “Johano la Brava” de Petöfi.

El la estona:

en la ĉinan: elektitaj poemoj.

en la japanan: poemo de Marie Under en traduko de Matuba (1963), “la unua estona poemo en japana vesto”.

7.6 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Auld, William, Pri la traduko de poezio (CED-Dok. D/I/4). Londono 1965.

Boulton, Marjorie, Zamenhof. La Laguna 1962.

Courtinat, Léon, Historio de Esperanto, vol. 1 (1964), vol. 2 (1965), vol. 3 (1966). Bellerive-sur-Allier.

Haupenthal, Reinhard, Enkonduko en la librosciencon de Esperanto. Nürnberg 1968.

Lapenna, Ivo (red.), La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto). Londono 1954.

Marini, Bruno, Bibliografia essenziale della lingua internazionale Esperanto. Torino 1954.

Mounin, Georges, Teoria e storia della traduzione. Torino 1965.

Privat, Edmond, Esprimo de sentoj en Esperanto. 3-a eld. Hago 1957.

ĈAPITRO 8

SCIENCA, POPULARSCIENCA KAJ FAKA LITERATURO

8.1 ESPERANTO KAJ SCIENCO
8.1.1 La Lingva Problemo en la Scienco

Kun la definitiva malapero de la latina kiel komuna scienca lingvo, iom post iom enkondukiĝis la uzo de la naciaj lingvoj por la popularigo kaj la traktado de sciencaj problemoj kaj rezultoj.

Ekzistas ŝtatoj, kiuj estas tiel grandaj, kaj kies ekonomio estas tiel forta kaj tiel riĉa, ke ili permesas vastan sciencan esploron, la aperigon de valoraj verkoj en granda nombro kaj la rapidan tradukon de fremdlingvaj studoj. Tial kreiĝis la fenomeno de la “gravaj” lingvoj por la scienco, kia siatempe estis la franca, kaj kia hodiaŭ estas la angla.

Tamen, depende de la politika, ekonomia, geografia, kaj eĉ “prestiĝa” situacio, elstaras pluraj aliaj “gravaj” sciencaj lingvoj.

En medicino, ekzemple, proksimume la duono de la tuta literaturo aperas anglalingve: la ceteraj kontribuaĵoj, ofte rimarkinde valoraj, aperas ruse, france, germane, japane (kaj en aliaj lingvoj malpli uzataj). Pro tio kuracisto, kiu hejme parolas “malgrandan” lingvon, devas nepre scii almenaŭ unu el la grandaj, por ke li povu sekvi la aperon de la novaj eltrovoj. Sed se li volas fari esplorojn pri iu ajn medicina branĉo, li nepre devas scii 3-4 fremdajn lingvojn, se li ne volas preteratenti en sia laboro gravajn kontribuaĵojn.

La fakto, ke la plejmulto de la sciencistoj scias tamen nur sian propran lingvon, aŭ maksimume unu fremdan (tiuj, kiuj scias du aŭ pli, estas talentaj esceptoj), senteble malhelpas la cirkuladon kaj pro tio la efikon de la scienca informado: ĝi disvastiĝas nur iom post iom per tradukoj, per malrapida legado, kun la vortaro en la mano, (ofte miskompreniga!) aŭ tra absolute nesufiĉaj resumoj.

Profundiĝi en la studon de la propra sciencobranĉo kaj samtempe lerni 5-6 lingvojn kapablas nur malgranda elito de lingvotalentaj sciencistoj: tio prezentas ĉiuokaze tamen rimarkindan malŝparon de tempo kaj forto.

Tiu malavantaĝa situacio brile evidentiĝas dum sciencaj kongresoj, kie plej senĝene povas esprimiĝi nur tiuj, kies hejmlingvo estas unu el la oficialaj lingvoj. La multekostaj traduksistemoj (samtempa, resuma, postprelega) ne helpas: ili bremsas la naturan rapidon de la parolo kaj la efikon de la lingve senperaj diskutoj, kaj ne utilas al tiuj, kies hejmlingvo ne estas unu el la oficialaj idiomoj.

8.1.2 Valoro de Esperanto por la Scienco

Jam en 1889 la fama ĝeneva filozofo Ernest Naville submetis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikon pri la signifo de internacia lingvo.

En 1901 la spertulo pri balistiko, Generalo Sebert, membro de la Franca Akademio de Sciencoj, prezentis al ĝi propran komunikon Scienca Utileco de Internacia Helplingvo. Samtempe li iniciatis leteron, favorantan Esperanton, por la Internacia Asocio de Akademioj, kiu ricevis 20 subskribojn. Ĝi invitis la Internacian Asocion de Akademioj entrepreni la studon por la solvo de la internacilingva problemo.

Tuj poste Ch. Méray, korespondanta membro de la Franca Akademio de Sciencoj, sendis al ĝi leteron, kiu raportis pri la servoj, kiujn povas havigi al la scienco la internacia lingvo de D-ro Zamenhof.

Intertempe la Esperanto-Movado kreske organiziĝis, kaj la bezonon krei propran organizaĵon sentis ankaŭ la esperantoparolantaj sciencistoj. Dum la UK en Ĝenevo (1906) okazis kunsido de Esperantaj sciencistoj. Ĝin prezidis Generalo Sebert kaj ĝin sekretariis Prof. Carlo Bourlet. Oni decidis subteni la enkondukon de Esperanto en la sciencon kaj la eldonon de Scienca Revuo (kiu aperis ĉe Hachette jam ekde 1903 sub la redakto de P. Fruictier).

Fine, en 1908 estis fondita ISAE: ĝia oficiala organo iĝis Scienca Revuo. La celo de ISAE estis agadi en sciencaj medioj por Esperanto, kaj riĉigi la Esperantan sciencan terminologion. Fakte, unu el ĝiaj unuaj eldonaĵoj estis Vocabulaire Technique et Technologique Français Esperanto de Ch. Verax.

Post la Unua Mondmilito la disvastiĝo de Esperanto en la sciencaj medioj fariĝis atentinda. Jam en 1924 oni diskutis pri la internacilingva problemo en la Franca Akademio de Sciencoj. La rezulto estis rezolucio, subskribita de 40 membroj, i.a. de E. Borel, A. Cotton kaj Sebert (mem esperantistoj), en kiu estis akcentita la konvinko, ke la Internacia Lingvo, praktike akceptita en la internaciaj rilatoj, “havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj de ĝia aplikado”. Tial la subskribintoj esprimis la deziron, ke tiu ĉi lingvo — “majstroverko de logikeco kaj simpleco”, estu enkondukita en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj, almenaŭ kiel nedeviga objekto.

En 1937 okazis en Parizo granda konferenco “Esperanto en la Moderna Vivo”. Sekcio, prezidata de Prof. A. Cotton, tiama prezidanto de la Franca Akademio de Sciencoj, okupiĝis pri la rolo de Esperanto en la scienco, kaj montriĝis favora al la enkonduko de Lingvo Internacia, kaj aparte de Esperanto.

En 1938 atentinda rezulto estis la enkonduko de Esperanto kiel radiko-normiga lingvo en la laboroj de Internacia Elektroteknika Terminologia Centro: tio, tamen, postmilite, ne plu havis sekvojn.

En 1950 la Japana Scienca Konsilantaro akceptis rezolucion, en kiu oni skribis i.a. ke “la sciencistoj deziras, ke iliaj studoj estu konataj egale en ĉiuj partoj de la mondo, kaj, same tiel, ke la studoj faritaj en ĉiuj partoj de la mondo estu konigataj al ili. Sen tio ni ne povas atendi veran evoluon de la scienco”.

Samjare 85 japanaj sciencistoj (el kiuj 68 estis universitataj profesoroj) subskribis specialan promeson, laŭ kiu ili devigas sin publikigi en Esperanto almenaŭ unu el la disertacioj, kiujn ili verkos en ĉiu jaro, kaj aldoni esperantlingvan resumon al ĉiu traktato verkata en alia lingvo. En la “promeso” la subskribintoj akcentas:

La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo “homo sapiens”... La subskribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la internacia kunlaboro de la sciencistoj.

Pri la ĝisnunaj spertoj de la japanaj sciencistoj, kiuj publikigis siajn verkojn en Esperanto, la dokumento diras:

Kelkaj el ni jam delonge tion... praktikas; kaj kvankam niaj verkoj en Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj hazarde, tamen eĥoj el eksterlando ne estis malgrandaj. Estas antaŭvideble, ke ni vekos multe pli grandan eĥon, se ni agos sisteme kaj kolektive. Al la eŭropaj kaj amerikaj sciencistoj estas preskaŭ nebezone speciale lerni Esperanton por legi Esperantajn traktatojn... Ni estas certaj, ke niajn ekzemplojn baldaŭ sekvos alilandaj kolegoj, kaj tio malfermos la vojon al plifaciligo de la internacia kunlaborado de la sciencistoj.

En 1951 analogan rezolucion prenis ankaŭ 20 ĉinaj universitataj profesoroj. I.a. ili skribas, ke “la sciencistoj, kiuj malfeliĉe parolas aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia vivtempo por ellerni 4 aŭ 5 fremdajn lingvojn, ĉar alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn, des malpli fari ian indan kontribuon. Tia tro-konsumo de tempo kaj energio estas vere nekompensebla perdego de la scienco. Ni volas adopti la simplan, facile lerneblan Lingvon Internacian, Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado kaj por publikigi niajn verkojn en ĝi.”

Ankaŭ en Eŭropo sciencistoj-esperantistoj kunvenis en du gravaj konferencoj, en Parizo (1950) kaj en Munkeno (1951), por esplori la teknikan flankon kaj la spiritan-moralan aspekton de la lingva problemo en la scienco. Tiuj konferencoj, kiujn partoprenis pli ol 100 sciencistoj el diversaj landoj, akceptis plurajn decidojn koncerne la pluan utiligon de Esperanto por sciencaj celoj. En la alvoko de la munkena konferenco estas, i.a., dirite, ke “ni povas konstati, verkante mem en tiu lingvo, ĝian plenan taŭgecon tute aparte por sciencaj celoj... Ni opinias, ke la Internacia Lingvo, pruvita praktike en sia pli ol 60-jara ekzistado, meritas seriozan konsideron fare de la scienco”.

En 1952 analoga rezolucio estis voĉdonita dum sciencista kunveno en Oslo.

En 1962 okazis en Kopenhago la unua Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Scienco, por kiu estis prezentitaj 25 raportoj kaj unu rezolucio (de la Geografia Instituto de la Akademio de Scienco de Sovetunio). La raportoj kaj la konkludoj estis favoraj al internacia lingvo, kaj aparte al Esperanto.

Intertempe ISAE pliampleksigis sian agadon, kaj artikigis ĝin laŭ faksekcioj. En 1950 formiĝas Terminologia Centro, kiun la Akademio komisias ellabori provizorajn fakvortarojn por la ĉiam pli rapide evoluantaj tekniko kaj scienco. La medicina sekcio, UMEA, havas propran Terminologian Centron.

8.2 ESPERANTO KIEL RESUMLINGVO EN SCIENCAJ ELDONAĴOJ

Ekde 1887 proksimume 205 periodaĵoj (fakaj kaj sciencaj) aperigis artikolojn aŭ resumojn de artikoloj en Esperanto. En la lastaj dudek jaroj ili estis pli ol 86. La geografia distribuo de la periodaĵoj estas la jena:

El Japanio venis 49 periodaĵoj, el Nederlando venis 12 periodaĵoj, el Jugoslavio venis 5 periodaĵoj, el Francio venis 3 periodaĵoj, el Tajvano, Danio, Norvegio, Finnlando, po 2 periodaĵoj, el Usono, Brazilo, Italio, Germanio, Portugalio, Alĝerio, Maroko, po 1 periodaĵo.

La faka konsisto de tiuj periodaĵoj estas la jena: Botaniko kaj zoologio:

12 revuoj (Svedio, Norvegio, Francio, Nederlando, Japanio).

Medicino kaj farmakologio:

11 revuoj (Francio kaj Japanio).

Geofiziko, geologio, sismologio:

6 revuoj (Usono, Finnlando, Jugoslavio, Japanio).

Fiziko kaj kemio:

8 revuoj (Japanio kaj Nederlando). Matematiko:

4 revuoj (Italio, Portugalio, Germanio, Japanio). Astronomio:

2 revuoj (Finnlando, Japanio). Agrokultivo kaj agronomio:

9 revuoj (Danio, Svedio, Francio, Nederlando, Japanio).

Preterlasante la fakton, ke ĉi tiuj informoj ne estas kompletaj, ili demonstras, ke la bezono por scienca helplingvo (Esperanto) estas multe pli sentata en landoj, kies lingvo ne estas grandskale uzata.

El la multaj revuoj fakaj kaj sciencaj, kiuj aperigas resumojn en Esperanto, la ĉefaj estas La Monda Lingvo-Problemo (sociolingvistiko), Journal de Médecine de Lyon (medicino), Medicamundi (pri radiologio kaj medicina elektroniko), Puig Castellan (kataluna historia bulteno), Der Chemischreiniger und Färber (pri kemia lavado kaj farbado), k.a.

Ni diris, ke multaj sciencistoj publikigis verkojn aŭ artikolojn en ekstermovadaj fakgazetoj — en Esperanto aŭ nacilingve kun Esperanta resumo. Prof. D-ro B. Popović (astronomio), ekz., aperigis 29 sciencajn kontribuaĵojn, el kiuj 13 en Esperanto. Multajn studojn kaj artikolojn verkis ankaŭ Prof. Ivo Lapenna (internacia juro), Marinko Gjivoje (arkeologio, historio, speleologio), Prof. O. Pancer (agronomio), Leander Tell (speleologio), P. Makkink (botaniko), Prof. P. Neergaard (botaniko) kaj Prof. Kawamura sin’itirô (agrokemio).

El esperantlingvaj doktoriĝaj disertacioj ni notu tiun de la Hindo Aŝvinikumar’ (Universitato de Amsterdam), Hilbertaj Spacoj en Intuiciismo, 1966 (kun angla traduko pro la universitata regularo), kaj la disertacion de la Japano Tada ryuji (Universitato de Kagawa), Studoj pri Ŝanĝo de Oligosakaridoj Ekstraktitaj el Sengrasigita Sojo per la Bakterio Escherichia Coli, 1967.

Menciindaj estas ankaŭ nacilingvaj doktoriĝaj tezoj sur la kampo de esperantologio, i.a. El Problema de una Lengua Auxiliar Internacional y Solución: El Esperanto de Elías J. Johns, en la hispana (Kubo), 1928; Vijf Kunsttalen de W. J. A. Manders, en la nederlanda, 1947; The Esperanto Language as a Literary Medium de Margaret Hagler, en la angla (Usono), 1971.

8.3 VERKOJ LAŬ FAKOJ
8.3.1 Filozofio

En 1902 (2-a eld. 1904) aperis la verko de Leibniz Monadologio (tr. Boirac). En 1904 aperis la verko de la Franco Xavier de Maistre Vojaĝo Interne de Mia Ĉambro (tr. S. Meyer). En 1906 oni eldonis la faman traktaĵon de Descartes (Cartesius) Parolado pri la Metodo (tr. E. Noël). K. Aars verkis Eco de la Logika Pensado (1907). En 1908 aperis alia originalaĵo filozofia: la verko de la Litovo Dambrauskas (Dombrovski) Malgrandaj Pensoj pri Grandaj Demandoj. Teorio pri la Evolucio de Kono estas originalaĵo de N. Kolowrat (1909). De la ĝeneva filozofo E. Naville aperis La Devo (tr. R. de Saussure), 1910. La postan jaron aperis de L. Tolstoj La Konfeso (tr. Tenner). En 1912 aperis alia filozofia verko de Tolstoj: Unua Ŝtupo (tr. A. Ŝarapova). La originalaĵo de Salo Kornfeld (ps. Grenkamp) Penseroj aperis duvolume 1922-1923. En 1924 aperis la verko de Kant Al Eterna Paco (tr. P. Christaller). Filozofi-lirikajn fragmentojn publikigis originale E. Izgur en 1926: Je l’ Nomo de l’ Vivo. La dika verko de la urugvaja filozofo Carlos Vaz-Ferreira, Fermentario (tr. M. Fernández-Menéndez) aperis en 1959. En 1961 aperis libro de B. C. Chaudhuri Pri du Filozofoj (Tagore kaj Whitman). En 1963 aperis religi-filozofia verko de la Brazilano Huberto Rohden, Imperativoj de la Vivo. En 1972 aperis la grava verko de Maŭ zedong Kvin Filozofiaj Verkoj.

Pri sciencfilozofio aperis la verko de F. Reiche El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko (tr. Muravkin), 1924, la verko de la Ruso A. Fersman La Vojo al Scienco de Estonto (tr. S. Rublov), 1928, kaj la libro de Jean Rostand Tio, Kion Mi Kredas (tr. Berlot), 1962.

Abundas la rikolto el moralfilozofiaj verkoj. Jam en 1912 aperis la verko Estu Homo! de Charles Wagner (tr. S. Meyer). La postan jaron la Hispano Julio Mangada-Rosenörn prezentis originalan verkon Homaro. Ne forgesendaj estas la religi-etikaj verkoj de L. L. Zamenhof pri Hilelismo (1901) kaj Homaranismo (1906), kaj la Deklaracio pri Homaranismo (1913). En 1922 aperis en Italio du moralfilozofiaj verkoj: Pri la Devoj de l’ Homoj de Silvio Pellico (tr. A. Tellini) kaj Devoj de la Homo de Giuseppe Mazzini (tr. M. Arabeno). En 1950 estis publikigita la moraltema verko de Enrique Rodó (Urugvajano) Ariel (tr. F. Fernández-Menéndez). Interesa traktato de delonge mortinta katolika teologo (Hirsch) estas Sintrompoj (tr. Flammer), 1963. Pri seksmoralaj problemoj traktas la leterforma libro de W. Trobisch (protestanta teologo) Mi Amis Junulinon, 1966, elfrancigita de pastoro Burkhardt. La ĝeneralfilozofia verko de J. M. Escrivá-de-Balaguer (tr. N. López-Escartin), Vojo, aperis en 1968.

Ekzistas verkoj ankaŭ de modernaj orientaj pensuloj. De J. Krishnamurti aperis la verko Ĉe la Piedoj de la Majstro (tr. W. Mann), 1913 (2-a eld. 1928). De la sama hinda filozofo aperis Sperto kaj Konduto (tr. Stojan), 1932, kaj La Problemoj de la Vivo (tr. K. Fröding), 1935. Pri la japana filozofia penso aperis la verko de Akegarasu haya La Japana Spirito, 1936. De Kahlil Gibran, arabdevena lirik-mistika filozofo, aperis La Profeto (tr. R. Orloff-Stone), 1962.

Depost la fino de la milito aperas en Danio lingve bonaj verkoj de la dana religi-fona filozofo (forte influata de la orienta saĝo) Martinus. Liaj plej gravaj verkoj estas Homaro kaj Mondbildo (tr. C. Graversen), 1953, Pasko (tr. C. Graversen), 1954, Internacia Mondregno Kreiĝanta (tr. P. Zacho), 1962, Logiko (tr. Ib Schleicher), 1962, La Sorto de la Homaro (tr. Ib Schleicher), 1964.

8.3.2 Teologio kaj Religio

Pri religio ni disponas pri kelkaj pure sciencaj verkoj, kiel la Hebrea Kalendaro de J. Bianchini, 1907; Henri Vallienne, Evolucio de la Religia Ideo, 1907; La Difino de la Dattago en la Kristana Epoko de Fleischer, 1914; Karl Brüggemann, El la Mitologio de Antikvaj Popoloj, 1923; Kling-Klang (pseŭdonimo de Z. Marenĉin), Latentaj Nombrofenomenoj en la Sankta Skribo, 1962. Ĉiuj cititaj verkoj estas originalaj. Aparte interesa estas la kritika studo de D. B. Gregor, La Esperanta Traduko de la Malnova Testamento, kiu aperis en 1958.

Ĝeneralaj verkoj pri Dio kaj religio estas Dio Unu por Ĉiuj (tr. Anna Ŝarapova), 1912, kaj Kristanismo kaj Patriotismo (tr. I. Maĉernis), 1931, ambaŭ de Lev Tolstoj. De Monsinjoro de Ségur aperis Respondoj al Kontraŭreligiaj Paroloj (tr. A. Halbedl), 1925. En 1927 la katolika pensulo J. Reinke aperigis en esperantlingva traduko de E. Brenken la verkon Naturscienco, Mondkoncepto, Religio. Alia katolika pensulo, Josef Schmidt, prezentis la verkon La Origino de la Religio, 1927. Pli malfrue, en 1965, aperis la religi-favora libro de Gustav Lundberg Kredo al Dio en la Atomepoko (tr. E. Carlén). Interesan interreligian verkon eldonis Oomoto en 1969: La Hombildo de Diversaj Religioj.

Religi-esplora verko estas La Vivo de Jesuo de E. Renan (tr. E. Gasse), 1907. En 1914 aperis verketo de W. Winsch Pri la Kredo al Mirakloj (tr. P. William), kun provo de natura klarigo de la bibliaj mirakloj. En 1912 aperis la verko de Barrio-y-Moraita Kritika Ekzameno de la Proceso kontraŭ Kristo (tr. J. Garzón-Ruiz). En 1965 aperis la originala verketo de E. Gasse Monoteismo kaj Pozitiva Moralo.

El la socialista-komunista tendaro ne povis manki kontraŭreligiaj verkoj. SAT aperigis en 1925 Kontraŭ Dio! (ateista krestomatio). En 1930 aperis pamfleto de N. Buĥarin Financa Kapitalo en la Papa Mantelo. Alia pamfleto, de la germana anarkisto Johann Most, aperis en 1932: La Dia Pesto (tr. Seman Tarano). Samjare E. Jaroslavskij aperigis Respondoj al Ekstersovetiaj Ateistoj, kaj L. Kapustin tradukis la verkon de M. Ŝejnman Nuntempa Socialdemokratio, Religio kaj Ateismo. Fine, en 1933, A. T. Lukaĉevskij aperigis la verkon Marks kaj Engels pri Religio.

8.3.3 Religia Literaturo

Baza verko por la studo de la religia literaturo en Esperanto estas Religia Literaturo en Esperanto (bibliografio), de Karl-Olof Sandgren, 1970.

La baza verko de la kristana kaj juda religioj, La Malnova Testamento, tradukita de L.L. Zamenhof inter 1907 kaj lia morto, reviziita de komitato de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926. La Nova Testamento, tradukita el la helena originalo de anglikana komitato sub la gvido de pastoro Rust, aperis en 1912.

Jam en 1893 estis traduko de la Libro de Ruth. Plej modernaj tradukprovoj aperis en Espero Katolika kaj en Biblia Revuo (ekde 1969 provoj de Donald Broadribb por traduko taŭga por bibliistoj kaj orientalistoj). Kelkaj kajeroj de la katolika novtestamenta traduko jam aperis: 3 kajeroj kun enkonduko, Evangelio laŭ Mateo kaj la du leteroj al la Korintanoj. Ne mankas unu el la tradiciaj reellaboroj por religiaj celoj, tamen sen scienca valoro: La 4 Evangelioj Kunigitaj en Unu Rakonto, de R. Laisney, 1908.

El la dogma literaturo interesaj estas La Hipotezoj pri Lourdes, de J. Serre (tr. Zabilon-d’Her), 1912, La Unua Kateĥismo de Bossuet (tr. P. Deschamps), 1912, la verko de la katoliko P. van Dorp Biblio aŭ Instru-Aŭtoritato, 1946. Originalan katekismon verkis ankaŭ J. Bianchini: Malgranda Katolika Kateĥismo, 1937 kaj 1949. Interesa estas la verko de J. Tanuma-Tosio La Origino de l’ Protestantismo (el la katolika vidpunkto), 1938. De pluraj jaroj aktivas sur la eldona kampo Internacia Katolika Informejo, kun du libroserioj: Dokumentoj el Romo, kaj Serio Studoj kaj Klarigoj. Sennombraj estas la katolikaj prisanktulaj kaj instrucelaj verketoj kaj broŝuroj. En 1920 estis publikigita la parolado de Papo Benedikto XV, Kristo kaj la Ligo de Nacioj; en 1926, de Papo Pio XI, La Universala Reĝeco de Kristo (tr. J. Schmidt); en 1963 la encikliko de Papo Johano XXIII La Surtera Paco; kaj en 1965 la encikliko de Papo Paŭlo VI La Vojoj de la Eklezio (tr. Perrenoud kaj Flammer). Aperis krome multaj protestantaj kaj katolikaj bibliokursoj, kaj la traduko de la Lutera Katekismo (tr. R. Hoppe), 1961. En 1967 aperis la encikliko de Paŭlo VI Populorum Progressio (tr. J. A. Tuinder), samjare ankaŭ la konata Heidelberga Katekismo (tr. W. J. Downes), de Ursinus kaj Olevianus. Fine, en 1971, en la serio Dokumentoj el Romo, aperis Dogma Konstitucio pri la Eklezio en la Nuntempa Mondo.

Aperis ankaŭ interesaj verkoj de la kristana mistika literaturo. En 1907 aperis La Progresado de la Pilgrimanto de J. Bunyan (tr. J. Rhodes); en 1926 la valora La Floretoj de Sankta Francisko (tr. F. Pizzi), ekzemplo de la populara mezepoka naiva mistikismo; en 1952 Spiritaj Ekzercadoj de Ignacio de Loyola (tr. E. Maynar), fondinto de la jezuita ordeno. En 1954 oni eldonis plenan tradukon de La Imitado de Kristo de Th. a Kempis (tr. Wigbertus van Zon). Unua provo traduki tiun verkon estis farita de Champion en 1909.

Propagandaj, klarigaj, instigaj kaj instruaj broŝuretoj kaj verketoj estis eldonitaj de multege da kristanaj eklezioj kaj grupoj: i.a. de katolikoj, kalvinanoj, luteranoj, anglikanoj, mariavitanoj, unitaristoj, kvakeroj, liberekleziuloj, ktp. Jen malgranda, kaj ege malkompleta elekto.

La “Blanka Frataro”, religia grupo estiĝinta en Bulgario, eldonis inter 1925 kaj 1938 plurajn religi-etikajn verketojn de la fondinto, P. Danov. Plej interesaj kaj signifaj estas Religio-Filozofia Vivkoncepto (tr. A. Tomov), 1930, kaj La Parolo de la Granda Universala Frataro, 1938.

De la Swedenborg-a eklezio aperis kelkaj verketoj: La Dogmaro, de Swedenborg, 1908, Kio la Homo Estas post la Morto, 1911, kaj kelkaj aliaj verketoj. De unu el la fondintoj de la atestantoj de Jehovo, J. F. Rutherford, aperis Milionoj, Kiuj nun Vivas, Neniam Mortos, 1920, kaj Kie Estas la Mortintoj?, 1927. Fine, ankaŭ la kvakeroj multe eldonis en Esperanto. Plej interesaj estas: Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephen (tr. M. C. Butler), 1916, kaj La Esenco de la Kvakerismo de Gerald K. Hibbert (tr. M. Wajsblum), 1962.

Aperis multaj preĝaroj, evangelie edifaj libroj, kantaroj, diservolibroj. La unua tiaspeca verko estis Preĝareto por Katolikoj de L. de Beaufront, 1893. Sed plej konata estas La Preĝareto, de M. Carolfi, 1913 (3-a eld. 1948). Aperis ankaŭ preĝlibro en la spirito de la liturgio de S-ta Ĥrisostomo (1962): Neelmezurebla Ni Laŭdegas Vin. Ordo de Diservo laŭ la preĝlibro de la anglikana eklezio (tr. J. C. Rust) aperis en 1907, kaj havis multajn posteulojn. Broŝureto por sekvi la katolikan meson (Sankta Meso) aperis en 1966 kun originala muziko de Kurt Schweizer; sed jam antaŭe ekzistis aliaj. Ekde 1968 plej granda parto de la katolika meso estas legebla en Esperanto.

Signo de la novaj tempoj estas Ekumenaj Preĝoj, 1966.

Ekzistas ankaŭ himnaroj: katolika himnaro tradukita de Felix Ney aperis en 1958: Laŭdkanto al Sinjora Nom’. Evangeliaj himnaroj estas Himnaro Esperanta, kunmetita de Montagu C. Butler (5-a eld. 1966) kaj Adoru Kantante (de KELI), 1971.

Ankaŭ pri la islama religio aperis verkoj. En 1967 aperis la filozofi-religiaj maksimoj de Imamo Ali Arabaj Maksimoj (tr. Husen Al-Amili). Sed la plej grava verko estas la dulingva (araba-Esperanto) eldono de La Nobla Korano de Muhamad, en traduko de Prof. D-ro Italo Chiussi, 1969. Antaŭaj provoj traduki la islaman sanktan libron estis faritaj de Colin Evans (en Esperanto Internacia), 1942. Krome, estas kelkaj informaj broŝuroj: i.a. Islamo Ĉies Religio de Mohammad Taufiek Ahmad, 1929, Islamo Esperantiste Rigardata, originalaĵo de Colin Evans, 1946, kaj Kial mi Kredas je l’ Islamo, 1969.

El la skizitaj grupoj de la islama religio sendependiĝis kaj disvastiĝis la religio instruita de Baha’u’llah, sub la nomo bahaismo. De la fondintoj aperis prelego Kaŝitaj Vortoj de la Superega Plumo (de Baha’u’llah, tr. Eroŝenko kaj Alexander, 1915), kaj la Parizaj Paroladoj (de Abdúl Bahá, tr. Lidja Zamenhof, 1932). Pluraj verketoj, originalaj kaj tradukaj, fontas de Lidja Zamenhof. Bona verko estas Baha’u’llah kaj la Nova Epoko de J. E. Esslemont (tr. Lidja Zamenhof), 1930. Aperis, krome, kelkaj paroladoj de Shoghi Effendi, kaj multaj mallongaj broŝuroj pure informaj, ekz. Kio Estas la Bahaa Religio?, 1969.

El la hinda religio elstaras la traduko de la grava Bhagavad-Gîtâ, kiun pretigis Francisco Valdomiro Lorenz en 1942.

De konfuciismo aperis la verkoj de Konfucio mem, Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco (tr. Nohara kiuiĉi), 1932, kaj klasikaĵo (etika verko), La Librokonstantaĵo de Fila Pieco (tr. Nohara), 1933. La Vortoj de Konfucio (tr. Ossaka kenĵi) aperis jam en 1923.

Ankaŭ el budhismaj klasikaĵoj la rikolto estas atentinda. En 1933 aperis Samanta-Mukha-Parivarto (tr. Nohara), en 1936 la 7-a ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), kaj en 1949 la unuaj 13 ĉapitroj de Digha Nikajo (tr. G. H. Yoxon). Pri la fondinto de la japana Zyôdo-sekto aperis verko de Isii mamine: La Vivo de Sankta Hônen (tr. Nisida ryôya), 1937, kun terminaro pri budhismo kaj pri propraj nomoj. De la ĉina sektofondinto K’uoan aperis la zen-a verko La Dek Bildoj de Bovpaŝtado (tr. Ŝibajama kei), 1930, 2-a eld. Pri la antikva reĝo Aŝoko, budhisma apostolo en Hindio, aperis La Admono kaj Vivo de Reĝo Aŝoko (tr. Okazaki reimu), 1937. Moderna verketo pri budhismo, eldonita okaze de la 2.500-a datreveno de la naskiĝo de Budho, estas Ekrigardo al Budhismo de R. L. Soni, 1956. Krome, estas menciindaj Budhisma Katekismo de Subhandro Bikŝuo (tr. F. Morawetz) kaj Tiel Parolis la Budho kaj Liaj Disĉiploj de T. T. Anuruddha, ambaŭ 1971. Fine, en 1972, aperis komentita traduko (de H.P.B.) La Voĉo de l’ Silento el la tibeta “Libro de la Oraj Preskriboj”.

El Japanio venas multaj verkoj pri la religia movado Oomoto, kiu adoptis Esperanton por siaj internaciaj rilatoj. De Deguĉi onisaburo aperis pluraj verkoj, ĉefe en la traduko de Niŝimura koogecu. Grava estas: Fundamento de Animo, 1926 (2-a eld. 1931). De Niŝimura aperis originala verketo en 1925: Origino de Oomoto. En 1964 estis eldonita tre interesa verko de Haga hideo (tr. Nakamura tazuo), Filoj de Dio, Adorantoj de Dio, kun fotografaĵoj pri Oomoto.

De Japanio venis krome multaj aliaj religi-enhavaj verkoj: en 1933 naŭ broŝuroj, nomitaj Evangelioj de Belismo, t.e. de religia grupo fondita de la Japano Okamoto rikiĉi, kaj en 1968 du informaj broŝuroj pri la religia grupo japana Tenshô Kôtai Jingû Kyô, la t.n. “danc-religio”.

Aparte valora por la kompreno de la japana tradicia pensmaniero estas la verko de Okakura kakuzo La Libro de Teo (tr. Nakamura tazuo), 1965.

Jam antaŭ la Unua Mondmilito ekzistis en Francio kaj en Belgio esperantistaj spiritistoj (kiuj nomis sin Esperantista Psikistaro). Ili aperigis revueton kaj broŝurojn. El tiuj medioj venas la libro de J. Thiébault La Formortinta Amiko (tr. Grosjean-Maupin), 1921.

Sed la spiritista kredo havas siajn plej gravajn reprezentantojn en Brazilo, de kie venas tradukoj de verkoj de la fondinto de la spiritisma movado, Allan Kardec: La Libro de la Spiritoj (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto), 1946, La Evangelio laŭ Spiritismo (tr. Gomes Braga), 1948, Enkonduko en la Studadon de la Spiritisma Doktrino, 1952, La Libro de la Mediumoj (tr. L. C. Porto Carreiro-Neto kaj Gomes Braga), 1964. La klariga filozofi-religia verko de Francisco Cândido Xavier Kristana Agendo (tr. A. Afonso Costa) estis publikigita en 1962.

Kelkaj verkoj de okultistaj grupoj aperis ankaŭ en Esperanto. Ekzistas broŝuroj de framasonoj, sed interesa ĉi-rilate estas Ĉu Vi Scias Tion pri la Framasonismo? de W. Randag (tr. Ostubo), 1937. Aperis krome kelkaj rozkrucanaj broŝuroj kaj verketoj pri teozofio. I.a. aperis Resumo de la Teozofia Doktrino, 1912, kaj la verketo de M. Collins Lumo sur la Vojon kaj Karmo (tr. Collyn), 1922.

8.3.4 Pacismo

En 1905 aperis la originala verko de Gaston Moch Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta; en 1907 de la sama aŭtoro, Pri Malarmo. En 1906 de la franca pacisto Elie Ducommun (tr. V. Dufeutrel) aperis Fundamentoj de l’ Pacifismo. En 1907 aperis la verko Estonta Milito de Joh. de Bloch (tr. C. Royer, F. Schuck kaj Alesiano); samjare komento al la suprenomita verko, verkita de F. Passay, B. von Suttner kaj Nattan-Larrier: Estonta Milito laŭ la Instruoj de J. de Bloch (tr. la samaj). La verko de Andrew Carnegie Por Arbitracio (tr. W. W. Padfield kaj H. Maresquelle) estis eldonita en 1907. En 1911 aperis la grava verko de la svisa pacisto-psikiatro A. Forel Kulturceladoj de la Nuntempo (tr. Uhlmann). Aparte valora verko estas la originalaĵo de Hector Hodler, aperinta en 1915-1917 en Esperanto: La Pacproblemo.

Tuj post la Unua Mondmilito (1920) aperis la dummilite skribita verko de Romain Rolland Al la Forbuĉataj Popoloj (tr. G. Mahn). En la intermilita tempo sekvis verko pretigita de V. Bulgakov kaj tradukita de Z. Zahariev: Pensoj pri Perforto, Milito kaj Revolucio, de Lev Tolstoj (1928). Verko de G. F. Wates De Tutmonda Perforto al Tutmonda Frateco (tr. W. Bailey) aperis en 1938.

Sciencaj Studoj: Prestiĝa volumo kun 37 sciencaj studoj, verkitaj originale en la Internacia Lingvo.


Malsupre: Politiko apartenas al la plej riĉaj branĉoj de la faka literaturo, kvankam tiun riĉecon ne akompanas ekvilibro en la origino de la eldonaĵoj.


Post la Dua Mondmilito ne plu estis multe da pacismaj verkoj: eble multaj idealoj kaj iluzioj forflugis. Rimarkindas tamen la verko de H. Thirring La Mondopaco kiel Psikologia Problemo (tr. Hugo Sirk), 1946, kaj La Belan Pacon de Yamaguti senzi (tr. Isiguro, 3-a eld. 1962). El Japanio, postmilite, venas multaj verkoj kontraŭmilitaj. I.a. Infanoj de l’ Atombombo de Osada arata (1952, 2-a eld. 1959), Hiroŝima, 1952, Viktimoj de la Atombombo (de pluraj aŭtoroj, tr. Jui ĉunoŝin, 1968, 2-a eld. 1970), la militrakonto de Cubota ĵoĵi La Infanoj en Vento (tr. Ito kiuzo), 1966, k.a.

Pri la Historia kaj Filozofia Fono de la Moderna Pacifismo verkis Harold Bing, 1971.

8.3.5 Socialismo

Jam en 1908 oni komencis rimarki la organizan kaj ideologian dividon inter la burĝa kaj proleta esperantista Movado. Sed tiu dividiĝo pligrandiĝis ĉefe post la rusa revolucio, kiu unuflanke esperigis la tutmondan proletaron por baldaŭa venko, kaj aliflanke sukcesis, almenaŭ unuamomente, kunigi multajn direktojn de la revolucia laborista movado.

Anarkistaj aŭtoroj estas reprezentitaj per Domela Nieuwenhuis (La Piramido de l’ Tiranio, 1913), de P. Kropotkin (La Salajro, 1914; Etiko, 1926; Al la Junuloj, kun biografio, 1938). Aperis ankaŭ nihilismaj verkoj: Nihilismo, de Zamfir C. Arbure (tr. Ionesku).

De la marksistaj klasikuloj de la Unua Internacio aperis la Manifesto de K. Marx kaj F. Engels (tr. A. Baker), 1908. Poste tradukis ĝin E. Pfeffer, 1923. Komentoj al la Komunista Manifesto estis eldonitaj de SAT en 1933. Krome aperis Karl Marx, Vivo kaj Verko (tr. Elsudo), 1926, kaj La Instruo de Karl Marx (tr. de pluraj), 1933. De la germana ŝtatsocialisto F. Lassalle aperis Pri la Esenco de Konstitucio, 1912.

De la gravuloj de la Dua Internacio aperis Antipatriotismo de G. Hervé (tr. Blangarin kaj Ludoviko), 1907, Kio Estas Socialismo, de Enrico Ferri, Laborista Klaso kaj Socialismo, de M. Cachin (tr. Berland kaj Vergnaud), 1912, Por Ataki kaj por Defendi, de W. Liebknecht, 1913, kaj samjare la originalaĵo de Mees La Kaŭzo de la Senlaboreco, 1913.

Pri la unuaj jaroj de la rusa revolucio, kaj pri la Lenin-aj tezoj, aperis Ŝtato kaj Revolucio de V. Iljiĉ Lenin (tr. Demidjuk), 1926 (represita en Japanio en 1967). Aperis multaj broŝuroj pri la kulturaj, ekonomiaj kaj sociaj atingoj fruepokaj. Krome aperis ankaŭ ideologiaj verkoj: ekz. Kio Estas Marksismo kaj Leninismo de Adoratskij (tr. Robicsek), 1932, Jarkvino de la Oktobra Revolucio, de L. Sosnovski, 1923.

Samepoke aperis verkoj pri la aliaj — fiaskintaj — proletaj revolucioj en la okcidentaj landoj: Bildoj el la Germana Revolucio, 1925; 133 Tagoj de Sovet-Hungario (artikolaro), 1930, kaj la politika broŝuro de Béla Kun Kion Volas la Komunistoj?, 1919.

Pri la komunista movado raportas Dokumentoj de Komunismo, de SAT, 1923, Komunista Movado, de Demidjuk, 1924, kaj Programo de Komunista Internacio, 1930.

Post la morto de V. I. Lenin, J. V. Stalin iĝis ĉiopova reganto en tiama Sovetio. Ne povis manki tradukoj el liaj verkoj: Kulturo Nacia kaj Internacia (tr. G. Demidjuk), 1930, Fundamentoj de Leninismo (tr. Stellih), 1931, Skizoj pri Lenin, 1931, Oktobra Revolucio kaj Taktiko de Rusaj Komunistoj, 1932, k.a.

En 1928 la sveda komunista ĵurnalisto E. Adamson aperigis originalan libron kun skizoj kaj impresoj pri Sovetio: Sub Ruĝaj Standardoj.

La kvinjara plano faciligis la aperon de multaj broŝuroj. Interesaj estas tiuj de Molotov (1932) kaj de Stalin (1933). Samtempe komenciĝis la procesoj: Akuza Konkludo en la Proceso de Industria Partio aperis en 1930. Pri internaj sovetaj problemoj informas nin Apud Landlimoj: skizoj pri naciminoritatoj en Sovetio kaj socialisma konstruado, 1932, kaj Pri Reorganizo de Laboro de la Sindikatoj en USSR, de N. Ŝvernik (tr. P. Gavrilov), 1934. Intertempe la milito alproksimiĝis, kaj la faŝismo iĝis ĉiam pli danĝera. Pri tio atentigis verko de G. Dimitrov: La Laborista Klaso kontraŭ la Faŝismo, 1926. Kaj estis jam la fino: Stalin malpermesis ĉian laboron por internacia lingvo. Ernest Drezen estis mortpafita en 1937. Lian sorton sekvis multaj aliaj esperantistoj, kaj la ceteraj devis silenti.

Post la Dua Mondmilito kaj post la morto de Stalin la Movado en la komunistaj landoj reviviĝis nur malrapide, plej malrapide en Sovetunio, kie la unuaj verketoj aperis nur en 1964. Pripolitikaj estas Direktivoj de la XXIII Kongreso de KPSU, 1966, Tezoj de KPSU por la 50-a Datreveno de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, 1967, kaj la parolado de Leonid Breĵnev 50 Jaroj de la Grandaj Venkoj de Socialismo, 1968. Plej aktuala estas broŝuro Tezoj de CK de KP de SU por la Centa Datreveno de la Naskiĝo de V. I. Lenin, 1971.

Ankaŭ el aliaj socialismaj landoj venas pripolitikaj verkoj. El Bulgario venas 9-a Kongreso de la Bulgara Komunista Partio, de Todor Ĵivkov, 1967; el Ĉeĥoslovakio Agadprogramo de Komunista Partio de ĈSSR, 1968; el Laoso politikaj verkoj de la partio Neo Lao Haksat (ekde 1968); el Nordvjetnamo verkoj pri kaj de Ho chi minh, de Le duan, de Vo nguyen giap. Ankaŭ la Vjetkongoj eldonis verkojn en Esperanto: Leteroj el Suda Vjetnamio, du volumoj, 1964, kaj La Fajra Elprovo, 1965, pri la socia situacio en Sudvjetnamo. El Ĉinio multegaj verkoj pripolitikaj de Maŭ zedong, Lin biaŭ, Peng ĝen, ĉefartikoloj de Ĵenmin Ĵibaŭ, verkoj pri ekonomio, politika geografio, pri marksismo-leninismo, pri interŝtataj problemoj, ktp. Ekz. estas eble sekvi la tutan landliman demandon inter Ĉinio kaj Hindio dank’ al la dokumentoj aperigitaj en Pekino. La famaj Vortoj de Prezidanto Maŭ zedong aperis en 1967 (2-a eld. 1972). La unua volumo de la Elektitaj Verkoj de Maŭ zedong aperis en 1971: la tri ceteraj volumoj sekvos. Oni kalkulas, ke ĝis 1969 la verkoj de Maŭ zedong tradukitaj en Esperanton konsistas el 68 libroj kaj broŝuroj kun entute pli ol 2.100 paĝoj. Plej konataj estas Pri la Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne de la Popolo, 1963; Paroladoj ĉe Literatura kaj Arta Kunsido en Jan-an (2-a eld. 1966); Strategiaj Problemoj en la Ĉina Revolucia Milito, 1969.

Ankaŭ neregantaj socialistaj partioj aperigis verkojn en Esperanto.

Aperis Deklaroj de la Usona Socialista Laborista Partio en 1950 kaj en 1953. Originale aperis ankaŭ artikolaro de “Verdiro”, unue aperinta en angla trockista revuo: Elingita Glavo, 1962.

El la socialdemokrata aŭ utopiista kampo aperis la fama Leteroj al Brigito (instruoj por la socialista partio), de J. B. Séverac (tr. Solsona), 1933, kaj la verko de L. Tolstoj Kristanismo kaj Patriotismo (tr. Maĉernis), 1931.

De la aŭstromarksisto K. Renner aperis la broŝuro De la Liberala al la Sociala Ŝtato, 1950.

Pri ĝeneralaj laborproblemoj aperis La Internacia Labor-Oficejo, 1932, Sveda Laborista Movado, de Tage Lindbom (tr. M. Johansson), 1947, kaj La Konsumkooperada Movado en Svedujo, de Odhe kaj Lundberg, 1963. Mallongan informilon eldonis la Liberaj Sindikatoj: Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj, 1968.

Socikritika rakonto verkita en 1931, kiu siatempe furoris en Novzelando, estis prezentita al la esperantlingva publiko nur en 1972: Infanoj de la Malriĉuloj de John A. Lee (tr. Bertram Potts).

Pri ĝeneralaj problemoj etik-filozofiaj de socialismo informas Skizo pri Filozofio de la Homa Digno, de Gille (tr. Lanti), 1934. En 1924 (2-a eld. 1927) aperis la originala verko de E. Izgur Nur Volu!; de la sama aŭtoro, ankaŭ originale, en 1926 Je la Nomo de l’ Vivo.

La movado liberecana, nomita sennaciismo, fondita de Eŭgeno Adam (ps. Eŭgeno Lanti) unue kunfandiĝis kun la ĵuskreita komunista movado, sed oni ne povis eviti skismon, kiam la porsoveta alo (SEU) forlasis SAT. De tiu sennaciisma ideologio venas pluraj verkoj. Lanti mem verkis For la Neŭtralismon!, 1922 (3-a eld. 1928), Manifesto de la Sennaciistoj (lasta eldono 1951), La Laborista Esperantismo, 1928, Naciismo: studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj, 1930, Vortoj de K-do Lanti (artikolaro el Sennaciulo kaj el Le Travailleur Espérantiste), 1931, Absolutismo, 1934, Herezaĵo, 1934, Ĉu Socialismo Konstruiĝas en Sovetio?, 1935, Leteroj, 1940. De V. Elsudo (ps. de V. Kolĉinskij) aperis A.B.C. de Sennaciismo, 1926, kaj de Georges Bastien politika verko kun baza ideologio analoga al tiu de Lanti: La Liberecana Socio (tr. Ozre), 1932.

Ne povis manki marksisma kritiko: Ejdelmann kaj Nekrasov originale verkis libron sub la titolo Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.

Fine, aperis kelkaj verkoj pri la signifo de lingvo internacia por la proleta movado: De A. R. Jodko Laborista Klaso kaj la LI (ruslingva), 2-a eld. 1925; de E. Izgur Organizo de Internacia Solidareco — IL je la Servo al Proletaro, 1928; kaj de St. Ĝuĝev Lingvo kaj Socio (rolo de la esperantistaj organizaĵoj), 1946.

8.3.6 Ekzaktaj Sciencoj kaj Naturaj Sciencoj

8.3.6.1 Komunaj Verkoj; Verkoj Ĝeneralaj. — En 1911 aperis la verko de Bührer kaj Saager (tr. J. Schmid) La Organizado de la Intelekta Laboro. Komuna verko, kun 11 originalaj sciencaj artikoloj, aperis jam en 1921: La Vendreda Klubo. En 1928 estis eldonita grava verko de la Sovetiano Fersman: La Vojo al Scienco de Estonto (tr. Rublov). Sed komunaj verkoj nur post la Dua Mondmilito iom oftiĝis. La prelegoj de la Somera Universitato en Malmö (1948) aperis en 1949, la prelegoj de la Somera Universitato de la 38-a Japana Kongreso en 1951, kaj Elektitaj Prelegoj de ISU 1949-1954 en 1955. Sed la plej rimarkinda tiaspeca verko estas Sciencaj Studoj, volumo kun 37 originalaj studoj pri natursciencoj, ekzaktaj sciencoj, biologio, lingvistiko, ktp., eldonita de ISAE en 1958.

Laŭdinda estas prelegokolekto (el GEJ-seminario): La Mondpercepto de la Modernaj Natursciencoj, 1967 (red. H. Behrmann).

8.3.6.2 Matematiko, Fiziko, Astronomio. — Jam en 1906 aperis la originala verko de Dambrauskas (Dombrovski) Pri Unu Speco de Kurbaj Linioj Koncernantaj la Kvinan Eŭklidan Postulaton; samjare alia originala verko de la sama aŭtoro: Pri Novaj Trigonometriaj Sistemoj. De Edw. V. Huntington aperis Elementa Teorio de la Kontinuo (tr. Bricard), 1907. R. de Saussure verkis la originalan verkon Geometrio Folietara, 1908. Al la hungara matematikisto Cyrillo Vörös ni dankas du verkojn: Analitika Geometrio Absoluta, du volumoj, 1910-11, kaj Elementoj de Geometrio Absoluta, 1911.

Ch. Laisant, mem esperantisto, skribis originale kelkajn broŝurojn, multajn artikolojn primatematikajn kaj, en traduko de Camescasse, Inicado Matematika, 1914. Du italaj matematikistoj submetis studojn ankaŭ en Esperanto: P. Cattaneo: Determino de Iaj Lokoj Geometriaj Planaj, 1923, kaj A. Barbacetto: Nova Nombrado, 1932. O. Reiersøl aperigis ekde 1950 multnombrajn matematikajn studojn, ĉefe pri aplikita matematiko, en revuoj, kaj libroforme. Ne forgesendas ankaŭ la granda matematikisto Fréchet, kiu aperigis multajn matematikajn verkojn ankaŭ nacilingve; en Esperanto li verkis artikolojn en nacilingvaj revuoj kaj en Esperantaj periodaĵoj. De li aperis i.a. Determinado de la plej Ĝeneralaj Planoj, 1953, kaj Paraanalitikaj Funkcioj. De F. E. Andrews aperis, en 1959, mallonga verketo pri la dekuma kalkulsistemo: Ekskurso en Nombroj. Bona enkonduko por laikoj estas la originalaĵo de H. D. Maas, Matematikaj Metodoj en Lingvistiko, 1972.

Pri astronomio kaj fiziko aperis Sunhorloĝa Konstruo de S. Poljanskij, 1903 (3-a eld. 1909), en 1907 La Kalendaro, scienca studo de P. de Lengyel, en 1910 la verketo de S. Blaĵko La Kometo de Halley (tr. W. Szmurlo). Samjare estis eldonita la verko de Nordmann Metamorfozoj de la Steloj (tr. Mannevy). Popularsciencan verkon pretigis M. Finot: Vidaĵoj de Senlimo, 1911. Post la unua Mondmilito, E. Wüster ekkonatiĝis per originala verko Fizikaj Grandoj kaj Iliaj Unuoj, 1921. De Sovetiano Fersman aperis en 1925 la verko La Kemio de l’ Universo (tr. Rublov). Pri astrofiziko verkis L. Korinna, 1931. En Verkoj de Nakamura, kolekto el artikoloj kaj prelegoj de Nakamura kijoo, 1932, troviĝas pluraj artikoloj pri matematiko, fiziko kaj meteologio. En 1950 aperis valora Historio de Yukawa-Teorio; en 1953 la originalaĵo de Tomonaga sin’itirô Fotono ĉe Juĝejo. Popularscienca verko estas la Totala Suneklipso 15.2.1961, originalaĵo de Ljubić kaj Divjanović, 1960. En 1968 aperis originalaĵo de M. Halvelik pri la problemo de la Kŭasaroj. En 1970 aperis fakverko de Liisi Oterma: Pri la Kometo 1939 IV P/Väisälä (serĉefemerido por 1971-72). En 1971 aperis la valora popularscienca originalaĵo de Alberto Fernández Senĝenaj Dialogoj, kiu celas popularigi la fundamentajn demandojn de fiziko kaj astronomio; ĝi jam ekzistas en franca traduko.

8.3.6.3 Aplikitaj Natursciencoj. — En 1904 aperis Rezisteco de la Ferkolonoj de F. Villareal. De Mendelejev aperis Provo de Kemia Kompreno de l’ Monda Etero (tr. I. Ĉetverikov), 1904. Samjare aperis la verko de Helte Pri la Teorio de l’ Jonoj. En 1906 aperis Elementa Fotografa Optiko, originalaĵo de Ch. Verax (ps. Karlo Verks). En 1928 aperis grava originala studo de inĝ. Isbrücker: La Evoluo de la Telefonio.

Sed nur post la Dua Mondmilito grandiĝas la kvanto de studoj aperantaj en Esperanto. Tiel, aperis Tuboj por Mezuri Premojn de Fluaj Mediumoj, 1963; Kvanta Mezuro de Gasoj el Nuklefendiĝo per Gamaspektrometrio (multaj aŭtoroj, tr.), 1964; Aktiveca Mezuro de la 14-Karbone Markita Barikarbonato per Scintilaj Ĝeloj (Gilli kaj Bisci), 1964. Interesa estas ankaŭ la junulara verko Amuzo per Scienco, de Charles Vivian (tr. Duncan), 1962. Lastatempe aperis La Fundamentoj de Elektrokemio kaj Elektrodeponado de Samuel Glasstone (tr. J. McCarthy), 1968. McCarthy verkis en 1964 ankaŭ serion de interesaj originalaj studoj: Galvanizado de Bismuto sur Ŝtalon el Alkalaj Elektrolitoj, Taksado pri Modifita Fericianida Provo Kiel Indikilo pri la Poraro en Stanita Ferlado, kaj Metodo pri la Produktiĝo de Belaspektaj Brunaj Oksidaj Kovraĵoj sur Ŝtalo.

Pri inĝenierkemio cetere verkis antaŭ la Dua Mondmilito ankaŭ Japanoj, i.a. Maeda en 1926, 1928, 1934 kaj Yamane en 1931 kaj 1932.

Pri hidrologio temas verko de G. Makkink Kvin Jaroj de Lizimetro-Esplorado. Pri radiofonio verkis Eugène Aisberg la faman Mi Komprenas Fine la Radion!, 1934.

Meteologiaj verkoj kaj raportoj de observantoj kaj observejoj aperis en Esperanto ĉefe intermilite (1923, 1931, 1932, 1933, 1934). La aerologia observejo de Tateno (Japanio) eldonis esperantlingvajn raportojn en 1926, 1928, 1929, 1930, 1931, 1933, 1934 kaj 1935. Pri speleologio aperis en 1921 verketo de K. Absolon Moravia Karsto. En 1959 aperis la originala popularscienca verko de Leander Tell La Bela Subtera Mondo. En 1965 aperis Elementoj de Geologio en ses lingvoj (inkl. de Esperanto).

Pri oceanografio aperis la raporto de J. Richard Scienca Krozado de la Ŝipo “Princesse Alice, 1904.

Pri kristalografio aperis Kristalaj Proprecoj... de I. M. Saenz kaj A. Amit, 1962.

8.3.6.4 Biologio. — Pri ĝeneralaj problemoj aperis verko de Takase toyokiti (tr. Hattori tôru) Pri Rilatoj inter Kemiaj Strukturoj kaj Fiziologiaj Agoj, 1938. En 1971 aperis la verko de Egami fuĵio La Serĉado de la Vivo (tr. Matuba kikunobu), pri la biokemiaj problemoj de la vivo.

Pri evolu-teorio kaj homologio (kaj heredoscienco): Aperis en 1909 la verko de Le Monnier Evolucio de la Evoluciismo (tr. E. Noël). Pri heredproblemoj, ĉefe familiaj, aperis La Mistero de l’ Sango, de Forst de Battaglia (tr. T. Jung), 1933. La moderna verko de J. Rostand La Nuna Stato de l’ Evoluismo (tr. J. kaj M. de la Court) aperis en 1950. Pri la heredoscienco kaj homo verkis R. Nordenstreng, La Homaj Rasoj de la Mondo: Scienco kontraŭ Superstiĉo, 1935, kaj P. Neergaard, Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, 1937. Fine, pri la homiĝo, aperis la verko de A. Keith Pri la Origino de l’ Homo, (tr. McCormick), 1928. Interesa popularscienca originalaĵo tre aktuala estas Estiĝo de la Tero kaj de la Homo, de Leander Tell, 1971.

Pri botaniko aperis tre multe da verkoj. La plej interesaj estas Studadoj de la Ĉerizfloro sub la Fenologia Vidpunkto de Taguĉi tacuo, 1935, la originalaĵo de A. L. Malmanche Botanika Klasifiko, 1938, kaj la verko de Frank Booth Arboj de la Arbaro kaj Kampo, 1947. Sed la plej reprezente modernajn verkis P. Neergaard: Atakoj kontraŭ Ĝardenplantoj, 1954, kaj La Vivo de la Plantoj, 1957. Kiamaniere Distingi la Fungojn estas verko de Mario Simondetti, 1961. En 1963 aperis Indekso de Semoj, Bulboj kaj Vivaj Plantoj. La verko de Hori ŝoiĉi, La Volvotigo de Amikeco, 1965, enhavas skizojn pri botaniko kaj pri zoologio. Post la Dua Mondmilito aperis en Danio multaj artikoloj pribotanikaj kun Esperantaj resumoj.

Ankaŭ zoologion traktas verkoj. En 1912 aperis Kvin Prelegoj pri Bakterioj de Odo Bujwid (tr. E. Pfeffer). En Japanio, intermilite, aperis pluraj verkoj pri eksperimenta zoologia biologio: Eksperimentoj per Skizostomiazo, de Fukutani, 1926; du artikoloj de Oshima pri Piknogonoj en 1927; en 1929 artikolo de Oshima hiroshi pri Hermafrodita Marstelo Asterina Batheri Goto, kaj en 1935, de la sama aŭtoro, Pri la Maturiĝo, Fekundiĝo ĉe la Ovo de l’ Markukumoj.

Postmilite aperis la bela porinfana Bildlibro pri Bestoj, 1961, la prifiŝa Sekretoj de la Marestaĵoj, de Petar Giunio, redaktita de Marinko Gjivoje, 1960. De Kawamura sin’itirô citindas Studoj pri Ameloj de Legumenoj, 1963. De Ebbe Skjerninge aperis en 1967 La Migrantaj Cirkonstancoj de la Danaj Migrantaj Birdoj. En 1969 aperis Enkonduko en la Grundosciencon: El la Polvo de la Tero, de W. F. Rolt. Pri la biologia aspekto de la insuloj Tajvano kaj Jaejama aperis la verko de Hori ŝoiĉi La Vojaĝo al Sudaj Insuloj, 1971.

8.3.6.5 Medicino. — Libroforme aperis la konsilaro de E. Javal Inter Blinduloj: Konsiloj por Ĵusblindiĝintoj (tr. s-ino Javal), 1907. La verko de O. Burwinkel, La Kormalsanoj (tr. Kunschert) aperis en 1909. De W. Winsch aperis Pri Varmokulturo (tr. William), 1913, kaj Pri la Elektra Aktiveco de Nia Korpo, 1918. R. Stolle verkis Konsiloj pri Higieno, 1911 (2-a eld. 1923). Intermilite aperis multaj esperantlingvaj studoj ĉefe en japanaj medicinistaj ĵurnaloj, aŭ japanlingvaj, kun Esperanta resumo. Pri anatomio verkis plurajn Nishi seiho, Itabasi koh (1928), Okuda (1953), Sekido, Takahasi (1953). Pri patologio verkis Nisikawa (1925), Nisi ken’itiro (1926), Shinoda hideo (1932), A. Babadagly (1926), Kubo (1925). El la iom ampleksaj traktaĵoj esperantlingvaj citindas la verko de Tamura kaj Hayashi Farmakologia Praktiko por Studentoj (tr. Eskulapida Klubo) kaj la Medicina Bildaro Fotografa: Atlaso pri Elefantiazo kaj Filariazo, ambaŭ aperintaj antaŭ la Dua Mondmilito. La Eskulapida klubo eldonis ankaŭ Medicina Krestomatio de Esperanto, 1924. Alia krestomatio, pretigita de Yagi hideo, Medicina Krestomatio, aperis en 1935.

Aperis en la lastaj jaroj La Arto Fariĝi Centjara, de L. Wegener, 1953; Miologio de la Japano, de Nishi seiho, 1953; Okabayashi-a Operacio Plenumita de... Yamagata, de Shinoda, 1955; Kiel Kuracas la Naturista Medicino, de J. Scolnik, 1961; Lernolibro de Oftalmologio de Kato seiiĉi, 1961 (2-a eld. plibonigita: 1963); Quaestionarium Medicum en 17 lingvoj de F. Meyboom, 1961; Nia Korpo de Nishi seiho, 1961 (2-a eld. 1964), kun informoj por laikoj.

Faktoj pri Atombomba Malsano, science korektaj, por laikoj, aperis en 1970. Nishi seiho redaktis Tagiĝo de la Eŭropa Medicino en Japanio kaj F. Faulhaber tradukis la utilan verkon de Schreuder kaj Diatlowicki-Tobi Geriatrio kaj la Ĝenerala Zorgo por Gemultjaruloj, ambaŭ 1971. En la posta jaro sekvis: Katalogo de Philips pri radio-aparatoj en medicino; la seks-instrua ABZ de Amo de Inge kaj Sten Hegeler; Farmakologio por Malbonuzoj de Medikamentoj de Todokoro sakutaro; kaj Ĝenerala kaj Homa Histologio de W. M. A. de Smet.

Aparte specialigitaj estas la jenaj verkoj: Provo por Akiro de 1-Tiroksino Markita per I-131, de J. L. Servian, 1963, kaj Limfografio de la Testika Limfunuo (klinikaj aplikoj) de M. Ángel Sica kaj R. Rodríguez Sica, 1963. Valora libreto venas el Ĉinio: Akupunkturo kaj Kaŭterizo de Ĉinio, 1964, kaj alia el Suda Vjetnamo: Esenco de la Problemo pri la Maljuniĝo, originalaĵo de Dza trang (tr. Dinh van van), 1968 kaj 1970.

Intermilite rimarkindas sinsekvo da artikoloj, ĉefe el Japanio, pri A-, B- kaj C-avitaminozoj; pri patologio, hematologio, dietologio, beriberio, parazitologio kaj serologio dum tiuj avitaminozoj. Utila estas la Bibliografio de Medicina Literaturo Esperanta en Japanujo, 1956.

8.3.7 Sociaj Sciencoj

8.3.7.1 Psikologio kaj Pedagogio. — La Principoj de Psiĥologio de St. Brzozowski (tr. M. Kaus) aperis en 1910. En 1924 aperis la verko de E. Coué La Regado de Si mem per Konscia Aŭtosugestio (tr. J. Borel). En 1925 aperis la originalaĵo de P. Bovet Psikanalizo kaj Edukado. Samjare aperis Penspotenco de A. Mills (tr. W. Bailey). En 1926 aperis la originalaĵo de S. Ziegler Sekspsikologio. Samjare aperis grava originalaĵo de la fama Ch. Baudouin, La Arto de Memdisciplino. Estonta Eduko, de la renoma pedagogo A. Ferrière (tr. Danneil), sekvis en 1929. Enkonduko en la Pedagogion, originalaĵo de Hillar Sakaria, aperis en 1932 (temas pri enkonduka historia skizo). Alia verko de A. Ferrière aperis en 1939: Kiel Eduki Niajn Infanojn? (tr. H. Ith). En 1938 aperis valora libro de Dorothy Canfield Fisher: Infanoj kaj Patrinoj (tr. Guéritte). Postmilite originale verkis Kl. Wieczorek: Kiel Aŭtodidakto al la Pedagogia Scienco, 1957. Popularscienca verko de Martin Kojc, La Lernolibro de la Vivo (tr. elgermane de Isbrücker) aperis en 1962. Valora verko estas ankaŭ la libro de H. Thirring La Mondopaco kiel Psikologia Problemo (tr. H. Sirk), 1946. Lastatempe aperis la verko pri GDR, Klereco por Hodiaŭ kaj Morgaŭ, kaj du verkoj el Norda Vjetnamo: La Vjetnama kaj Ĝia Utiligo por la Supera Instruado en VDR, 1969, kaj La Ĝenerala Instruado en VDR, 1971 (pri la lukto kontraŭ analfabetismo). En 1970 aperis sufiĉe ampleksa verko de Rudolf Rakuŝa: Metodiko de la Esperanta Instruado. Verko kun tre originala tezo estas la libro de S. Sakellaropoulos La Telepatio kaj Ĝia Socia Signifo, 1968.

8.3.7.2 Juro. — En 1919 aperis la teksto de la Kontrakto de la Ligo de Nacioj. Kriminologio, verko de Rustem Vámbéry, estis tradukita de V. Tóth (1924). En 1930 aperis la studo de la Ĉeĥo J. Vavrovský Krimuloj Profesiaj. Internacia Jura Revuo aperigis la valoran artikolaron “La Pozicio de Advokato en Diversaj Landoj” (1960). Gravan internacijuran studon originale verkis Prof. I. Lapenna: Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo (1952). Fine, estas menciindaj Esperantaj tradukoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (unuafoje en 1963) kaj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, ambaŭ en unu broŝuro (1970).

8.3.7.3 Lingvistiko. — Bukedo estas la titolo de ampleksa kolekto de eseoj, kiujn originale verkis la franca lingvisto Ch. Lambert. Th. Cart estis la aŭtoro de la broŝureto Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto (1910). Bonan popularsciencan enkondukon pretigis Prof. Collinson, La Homa Lingvo (1927). La teoriojn de N. Ja. Marr prezentis A. P. Andreev en Revolucio en la Lingvoscienco (1929). Post la milito aperis la monumenta verko de Ivo Lapenna, Retoriko (1950, 3-a eld. 1971) kaj, krome, Lingva Esprimkapablo kiel Funkcio de la Vorttrezoro, studo de V. Setälä el la revuo Esperantologio (1949), represita en lia Fortoj de l’ Vivo (1967), Dialekto, Dialektiko de Delfí Dalmau (1956) kaj Universala Skribo de Manuel Halvelik (1966). Ankaŭ naciaj lingvoj estis konatigitaj per Esperanto: ni menciu Franca Gramatiko por Esperantistoj de Boulet (1907), Gramatiketo de Friulana Lingvo de J. Bianchini (1909), Trezoro de l’ Lingvo Friula de Tellini (du volumoj, 1919-20) kaj Japana Gramatiko por Esperantistoj de Miyatake seidô (1939). Enkondukon en la ĉinan lingvon aperigis la revuo El Popola Ĉinio. Notindaj estas, fine, multnombraj esperantologiaj studoj de Kawasaki naokazu, Okamoto joŝicugu kaj Ossaka kenĵi, el kiuj la plimulto tamen estis verkita japanlingve.

Referaĵoj pri lingvaj, kulturaj kaj lingvopolitikaj problemoj, faritaj dum Seminario “Lingvo kaj Kulturo” de TEJO, estis publikigitaj en 1971.

8.3.7.4 Papirologio. — Aperis en 1927 Grekaj Papirusoj el la Nila Valo, de Julius Penndorf.

8.3.7.5 Historio. — La fama verko de Henri Dunant Rememoroj pri Solferino (tr. Vaillant kaj Fruictier) aperis en 1906. Resumo de Ukraina Historio, de Myĥajlo Hruŝevskyj (tr. Kuzjma) aperis en 1922. La libro de Benito Mussolini, La Antikva Romo Surmare (tr. Paolet) estis eldonita en 1928. Originala verko prihistoria estas Jarmiloj Pasas, de H. Haefker, 1930. La verko de G. F. Wates, Progresado kaj la Pasinteco (tr. W. Bailey) aperis en 1936. La Historio de la Japana Imperiestra Trono aperis en 1941, en kompleta traduko de Nohara kiuiĉi. H. Theobald redaktis Dokumentoj de la Rezistado, pri la germana interna rezistado (1948). En 1947 aperis la verko de la antifaŝisto Hermann Wagner, Ni Devas Diri Ĝin, ankaŭ kun dokumentoj. Historio de Usono, populara verko de A. da Silva (tr. M. de Freitas) aperis en 1947, kaj Historio de Nederlando, de la sama aŭtoro (tr. J. de Freitas) en 1948. Raporto pri koncentrejo aperis en 1967; Auschwitz 1940-45 (tr. A. Turek), verko de Kazimierz Smolen. Pri la historio de l’ antikva Vjetnamo informas La Tradicia Vjetnamio (red. Nguyen khac vien), 1970. Pri la vjetnama historio de 1847 ĝis 1945 informas Unu Jarcento de Naciaj Luktoj (1970), kaj pri modernaj momentoj de la vjetnama historio informas Neforgeseblaj Tagoj (pri la ĝenerala ribelo 1945-46) de Vo nguyen giap, 1971, La Kampanjo Kao Lang (pri 1950), de Nguyen huy tuong, 1962, kaj Djen Bjen Fu, 1962, de Tran do. Pri la ĉina revolucio temas la libro de Hanna Kobylinski (tr. Graversen): La Revolucio de Ĉinio 1800-1949, 1956.

8.3.7.6 Ekonomiko. — En 1912 aperis la verko de J. B. Marchlewski Ekonomio Socia (tr. E. Pfeffer). De la ekonomikisto Silvio Gesell aperis La Reforma Mono (tr. P. Stanišić), 1913, kaj Oro kaj Paco (tr. de la sama), 1926. En 1923 aperis la verko de L. Ekstrand kaj M. Kovero La Ekonomiaj Fortoj en Finnlando, kaj proks. en la sama epoko aperis la verko pri la socikredita teorio Maŝinoj, Mono kaj Mondpaco, de M. C. Hattersley. Interesa el la historia vidpunkto estas la verko de la konata ekonomikisto Tugan-Baranovskij La Komunumo de Duĥoboroj (tr. M. Ŝidlovskaja), 1922. Edward Bellamy verkis la socian romanon, kiu inspiris ekonomi-utopian movadon, Rigardante Malantaŭen en la Jaro 2.000 (tr. Hamaker), 1937. De Horrabin aperis Skizo de Ekonomia Geografio (tr. B. Ross), 1938, kaj en 1962 pri la bulgara nacia ekonomio informis En Konkurado kun la Tempo, de S. Rusinov.

8.3.7.7 Kulturetnologio. — Pri kulturetnologio aperis tri interesaj verkoj: Tutmondaj Fajrokutimoj de H. W. Southcombe, 1905; Pri la Origino de la Homo (precipe pri paleontologio) de A. Keith (tr. McCormick), 1928; kaj La Prahistoria Arto de A. da Silva (tr. J.F.M.), 1947.

Aperis multe da verkoj pri apartaj popoloj: jam en 1898 la verko La Slavoj de P. Milukov (tr. Laskin). Kulturhistorian problemaron prezentas la verko de E. Privat Ĉe l’ Koro de Eŭropo, 1909. Etnologian signifon havas la verkoj Brazilio de Ev. Backheuser, 1909, kaj La Bulgara Lando kaj Popolo de Iv. Krestanov, 1919. Originalan verketon pri Albanio eldonis Hj. Unger en 1923. J. Mangada-Rosenörn skribis libron Pri Hispanio kaj Ĝiaj Popolkantoj, 1926, kaj Delsudo (ps. de Arthur M. Hyde) kaj Lauri Laiho aperigis la originalan verkon Aŭstralio, Lando kaj Popolo, 1927. En 1930 aperis Traktato pri la Origino de Japana Popolo, de Tokieda motojuki (tr. Hiraoka). Kulturgeografia verko pri Islando estas Islando (lando, vivo, literaturo) de Olafur Kristjansson (1930). Ŝtala Biblio de Samurajismo, originala verko de Cujuki kijo, aperis en 1932. De P. A. Smirnov aperis La Kirgizoj (tr. Averin), 1934. C. C. Cowling verkis Pri la Iamaj Tasmanianoj, 1935. La originala verko de Lakshmiswar Sinha Hindo Rigardas Svedlandon aperis en 1936, kaj la verketo de Peider Lansel La Retoromanĉoj (tr. Agricola, ps. de Hans Jakob) aperis en 1938.

Post la Dua Mondmilito venis ankoraŭ pluraj tiaj verkoj. I.a. ni rimarkas Tipoj kaj Aspektoj de Brazilo, 1946; la verkon de Thor Heyerdahl Ekspedicio Kon-Tiki (tr. Brynildsen), 1951; Jugoslavio kaj Ĝiaj Popoloj, 1953; la originalaĵon de Kenneth G. Linton Kanako el Kananam, pri novgvineaj kutimoj kaj moroj, 1960. La ĝeneralajn trajtojn de la kulturaj interŝanĝoj de oriento-okcidento pritraktas G. Fradier en Oriento kaj Okcidento al Reciproka Kompreno? (tr. C. D. A. Capp), 1962. Eseeton originalan pri (speco de japana tradicia teatro) verkis Nakamura tazuo, 1963. La postan jaron, 1964, aperis la eleganta originalaĵo Enciklopedieto Japana, de la sama aŭtoro, altvalora trezorejo de informoj pri la kultura, historia kaj etnologia aspektoj de Japanio. Verko pri la ĉina gimnastiko Tajĝiĉjuan aperis en 1964. En 1965 La Libro de Teo de Okakura kakuzo (tr. Nakamura t.) informis pri la japanaj tradiciaj penso kaj moroj. Komence de la kvindekaj jaroj aperis ankaŭ la tekstoj de pluraj filmoj kun etnologia temo. Ili pritraktas i.a. la Indianojn, la Eskimojn, la Laponojn, la Arabojn, la Buŝmanojn, la Tibetanojn, ktp. Lastatempe aperis verko de Tibor Sekelj Nepalo Malfermas la Pordon, 1959. De la sama aŭtoro, en traduko elhispana de Sonnenfeld, aperis en 1970 la verko Tra Lando de Indianoj. Samjare aperis la artikolaro de la japana ĵurnalisto Honda katuiti Vilaĝo en Batalkampo (tr. Konisi gaku) pri la liberiga milito de Vjetnamo. Fine en 1971, aperis libro de U. J. Moritz pri la hispana etnia problemo: Problemoj de Etnaj Minoritatoj en Hispanio, originale verkita en Esperanto. Alian originalaĵon, La Vojaĝo al Novzelando, publikigis Hori s. en 1972.

8.3.7.8 Geografio. — Antaŭ la Unua Mondmilito aperis, en 1906, la verketo de Ch. Lemaire Tra Mezafriko. En 1918 aperis la priesplora klasikaĵo de H. B. de Saussure Ascendo al Monto Blanka (1787) (tr. R. de Saussure). En 1919 venis originala verko de Iv. Krestanov, El la Proksima Oriento. Aperis ankaŭ Aktoj de la 9-a Internacia Geografia Kongreso en Ĝenevo.

Postmilite Nekrasov verkis Tra USSR per Esperanto, 1926. En 1930 aperis raporto de A. Strindberg kaj Fraenkel Per Balono al Norda Poluso (tr. Stellan Engholm). La moraviaj pioniroj tradukis la postan jaron (1931) la raporton de Jan Welzl 30 Jaroj en la Ora Nordo. La raporto de Sten Bergman Tra Sovaĝa Kamĉatko (tr. Gerdman) aperis en 1932. En 1935 kaj 1936 aperis la originalaj memoraĵoj de Stjepan Misak, Slavo loĝanta en Turkio: Tra Mistera Oriento. La verko de van Loon Rigardu la Teron (tr. G. Saville) aperis en 1937. En 1942 aperis libro de A. da Silva: Lasta Vojaĝo de Scott (tr. M. de Freitas), kaj la postan jaron (1943), de la sama aŭtoro, Piccard en la Stratosfero (tr. J. B. A.).

Post la Dua Mondmilito aperis pluraj interesaj verkoj. En 1955 aperis la geografia fotolibro de van Wijk Nederlando. Tibor Sekelj tradukis la raporton Tempesto super Akonkagvo, el la hispana originalo. De G. Gorov aperis Nigramara Bordregiono de Burgas, 1962. Samjare aperis la verko de J. Bacquer La Kun-princlando Andoro (tr. Ribot). Konciza Geografio de Ĉinio, de Ĵen ĵudi, sekvis en 1964. Samjare aperis la libro Nederlando de Jaap Romijn kaj Kees Scherer, kun multaj ilustraĵoj. De “Julieta” aperis en 1965 Gvidlibro tra Paris. De Gyula Németh aperis la verko Vojaĝlibro de Hungario, 1965. De Ernö Mihályfi aperis Hungario sur Bildoj, 1965, kaj, la postan jaron, 1966, aperis la verko de Wisnovszky kaj Almássy La Akvo kaj la Homo en Hungarlando. La originala verko de M. Haudebine Utila Manlibro pri Hindujo aperis en 1967. En 1968 aperis esperantlingva Mondmapo. Poŝatlaso de la Mondo (kun mapoj kaj geografiaj resumoj) aperis en 1971. Enhavon geografian, kulturan kaj politikan havas Resumo pri Vjetnamio, 1971. Turisma estas Jen Londono!, gvidilo de John Lewesdon (tr. J. C. Wells), 1971. La Dolĉa Franclando, originalaĵo de Pierre Delaire, aperis en 1972.

8.3.7.9 Politiko. — Aperis esperantlingve la konstitucio de pluraj ŝtatoj, i.a. de USSR (1937), de la Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948), de la Popola Respubliko Bulgario (1950), kaj la Japana Regno (1964).

Esperanto estas lingvo, kiu, dum politikaj krizoj, aŭ dum militoj, estas ofte uzata de unu el la partioj, aŭ de ambaŭ, por popularigi internaciskale la propran starpunkton. Tial oni ne miras, kiam oni konstatas, ke dum la Unua Mondmilito aperis italaj, francaj kaj germanaj propagandiloj: i.a. la Blanka Libro de la Imperiestra Germana registaro (1915/16). Post la milito venis ankoraŭ tiaspecaj verkoj, ĉefe el la venkitaj ŝtatoj, i.a. Por la Rajto de German-Aŭstrujo, 1919, kaj La Kartludo pro Supera Silezio, de W. Stahlberg, 1921. Pli poste aperis la verko de Smogorzewski: Pol-Pomeranio (tr. S. Kornfeld), 1932, kaj la litovdevena Nia Batalado por Vilnius, 1933. En 1934 aperis Mia Vojaĝo en Sovetio, de A. Słonimski (tr. Kornfeld). Intertempe el Ĉinio la kontraŭjapanaj verkoj, verketoj kaj revuoj atingis Eŭropon — ĝis la definitiva venko de Maŭ zedong. La samo ripetiĝis post la Dua Mondmilito. Ekz. aperis Volo kaj Vojo de Saarlando, de J. Hoffmann, 1951; la slovendevena Triesto, al Kiu?, 1953; multe da libroj, propagandiloj, broŝuroj okcidentgermanaj kontraŭ la Germana Demokratia Respubliko, kontraŭ la divido de Germanio, kontraŭ la situacio en Orient-Berlino, kontraŭ la pola administro en la iamaj regnaj teritorioj (ekz. La Germanaj Orientaj Teritorioj, 1960), ktp. Ilin respondis orientgermanaj informiloj kaj polaj broŝuroj, i.a. Polaj Okcidentaj kaj Nordaj Teritorioj, de T. Derlatka kaj J. Lubojański, 1966. Pri la vjetnama milito informas la verko de Quang loi, Sude de la 17-a Paralelo, 1960, kaj la libro de Luu quy ky, La Vjetnama Problemo, 1967.

Aperis cetere ankaŭ verkoj ĝeneraltemaj pri politiko. Plej interesa afero estas, ke unu el la unuaj originalaj politikaj verkistoj estis L. L. Zamenhof. Ni menciu tie ĉi nur: Hilelismo: Projekto pri Solvo de la Hebrea Demando, ruslingva, 1901 (represo, kun traduko de A. Holzhaus, 1972), Memuaro Verkita por la Kongreso de Rasoj, 1911, kaj Alvoko al la Diplomatoj, 1915. De T. W. Wilson aperis La Fina Batalilo, 1916. E. Privat verkis Ĉe l’ Koro de Eŭropo, 1909. En 1924 aperis la Paneŭropa Manifesto de Coudenhove-Kalergi (tr. E. Sós) kaj la verko de F. S. Nitti Eŭropo ĉe la Abismo (tr. R. Kreuz). En 1928 la tiama itala faŝista registaro eldonis La Laborĉarto. La Tri Principoj de Popolo, de Sun jatsen, aperis en 1930 (tr. Sinpak). La konata cionista verko de Th. Herzl, La Juda Ŝtato (tr. B. Selzer) estis publikigita en 1934. Originalan verkon pri interŝtataj problemoj verkis E. Privat: Interpopola Konduto, 1935. Post la milito aperis en traduko de Stellan Engholm la verko de Grafo Bernadotte La Fino, 1945. Valora estas la originalaĵo de Ivo Lapenna: Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, 1952. Alia grava originalaĵo estas la verko de E. Privat Federala Sperto, 1958: komparo inter la Ligo de Nacioj, Svisio kaj Usono. En 1967 aperis en Germana Demokratia Respubliko La Germana Popolo kaj la Unuiĝintaj Nacioj.

Post la mondmilito aperis, dank’ al la financa subteno de la koncernaj registaroj, aro da bonaj informiloj pri geografio, politiko, ekonomio pri unuopaj ŝtatoj. Kelkaj cetere aperis ankaŭ antaŭ la Dua Mondmilito: i.a. Gvidlibreto por Japanlando, 1927.

La postmilitan serion komencis Faktoj pri Danlando, 1948. En 1950 aperis Aspekto de Islando, de Ingimar Óskarsson. Faktoj pri Norvegujo aperis en 1953, Bulgario en 1959. Samjare aperis Pollando. Juĝu mem! (Faktoj pri Ĉeĥoslovakio) havis duan eldonon en 1960. Faktoj pri Islando aperis en 1961. En 1964 aperis Pollando 1944/1964, Faktoj pri Nederlando; en 1966 la 3-a eldono de Faktoj pri Germanujo (FRG), samjare 25 Jaroj de Soveta Litovio, en 1967 La Disfloro de Nacia Vivmaniero en Soveta Uzbekistano, La Latvia SSR kaj Nederlando, Nacio en Okcidenta Eŭropo. En 1968 aperis Bulgario, de S. Rusinov, kaj en 1969 Germana Demokratia Respubliko (bildoj kaj faktoj). En 1970 aperis Soveta Estonio, de G. Olevsoo, kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.

8.3.8 Arto

8.3.8.1 Arthistorio kaj fotografio. — En 1913 aperis la interesa libro de Simon La Vitraĵoj de la Katedralo de Reims (tr. Laigner). Tamen nur post la Unua Mondmilito la belartaj aperaĵoj iom oftiĝis. Aperis i.a. la verko de István Genthon La Pentroarto en la Malnova Hungario (tr. Szilágyi), 1932. En 1933 aperis la valora originalaĵo de Kornfeld kaj Brzekowski: Pri l’ Moderna Arto. La Arthistorio de Antono Hekler (tr. K. Kalocsay) aperis en 1934.

Post la Dua Mondmilito tiu priarta eldonado pludaŭris. Aperis La Prahistoria Arto de A. da Silva (tr. J. F. M.), 1947. En 1950 aperis fotolibro: Helsinki: Lumo kaj Ombro. En 1952 aperis la bela fotolibro Skulptaĵoj sur la Vigelandponto, de Karl Skaer. En 1955 sekvis alia fotolibro de Van Wijk, kun teksto de E. Elias: Nederlando, Miraklo el la Akvo. La fotolibro de Sam Waagenaar Infanoj ne Konas Limojn aperis en 1961. En 1962 aperis la fotolibro Varsovio Rekonstruita. En 1963 aperis la fotolibroj Moderna Pekino kaj El Ĉina Fotografia Arto. De Tran van can aperis Nordvjetnamaj Krokizoj, 1966, kaj en Ĉinio aperis Argila Statuaro, 1968.

8.3.8.2 Muziko. — Ekzistas multnombraj internaciaj kaj naciaj kantlibroj, pri kiuj oni trovas mencion en la koncernaj ĉapitroj. Pri la muzikskribo ekzistas du teknikaj verkoj: Principoj de la Racia Muzikskribo de Wójcik kaj Zalewski, 1963, kaj Lernolibro de Muzilo (nova muzikskribsistemo), de H. Paruzel, 1964.

8.3.9 Kuirarto

En 1971 aperis la verko de J. Shorter-Eyck La Internacia Kuirlibro.

8.3.10 Filatelo

Katalogo pri Esperanto-Poŝtmarkoj estis kunmetita de Vladimír Váňa en 1967.

Sed senkompare pli impona estas luksa katalogo Poŝtmarkoj de la Ĉina Popola Respubliko, 1959.

8.3.11 Stenografio

La unua provo de Esperanta stenografio estis la lernolibro laŭ la sistemo Brauns, aperigita de Per Ahlberg en 1899. La plej gravaj sistemoj naciaj kaj internaciaj estas reprezentataj. I.a. aperis lernolibroj laŭ la sistemoj:

Pitman: lernolibro de Butler (2-a eld. 1914). Duployé: 1914, 1924, 1933, 1936 (plej grava: la lernolibro de Flageul).

Intersteno: lernolibro de F. de Kunovski: 1927. Aliaj lernolibroj en 1930 kaj en 1954.

Stolze-Schrey: 1904, 1906, 1926, 1932 (gravaj estas la lernolibroj de Schneeberger kaj Stark).

Gabelsberger: 1907, 1910, 1922 (gravaj lernolibroj de Christoffel kaj de Schramm).

Aimé-Paris: lernolibro de A. Schild en 1933. En 1921 lernolibro de Lefebvre.

Unesteno: Lernolibro de Sturzenegger-Matzinger en 1965. Aperis ankaŭ lernolibroj de sistemoj malpli konataj aŭ rekte elpensitaj por Esperanto: L’ Espero (de Ch. Barit, 1908); de Roller; de Scheithauer; Aoro (de Surotte, 1911); Ispografio (de Hamann); Mondografio (de Mayr); Rapido (de Wallon, 1927); Radnai (de Kökény, 1928).

8.3.12 Biografioj

8.3.12.1 Biografiaj Verkoj pri Esperantistoj. — L. L. Zamenhof estas priskribita en pluraj libroj. La unua, kaj unu el la plej legataj, estas Vivo de Zamenhof de E. Privat, 1920. El klasa vidpunkto aperis ankaŭ la verko de E. Drezen Zamenhof, 1929 (represoj en 1968 kaj en 1970). Pli nova estas Doktoro Esperanto, de Maria Ziółkowska (tr. Isaj Dratwer), 1959. La plej nova, kaj verŝajne ankaŭ la plej kompleta, estas Zamenhof, de Marjorie Boulton, 1963.

El gravuloj de la Esperanto-Movado kaj verkistoj, aperis Carlo Bourlet, 1914. En 1947 venis monografio de Ismael Gomes Braga Monumento al Carlo Bourlet. De John Merchant aperis Joseph Rhodes (tr. Louise Briggs), 1925. Pri Kalocsay kaj Baghy aperis artikoloj en Arĝenta Duopo, 1937, kaj en Ora Duopo, 1966. Pri Grabowski kaj Kabe (Kazimierz Bein) troviĝas notoj en la verko de Julius Glück El la Klasika Periodo de Esperanto, 1937. Eduard Stettler verkis pri Hector Hodler, 1928; J. Strönne pri Duona Jarcento kune kun Paul Nylén (kun biografio kaj ikonografio), 1942; Fr. Christaller pri Paul Gottfried Christaller, 1951; N. G. Hoen pri Emile Peltier, 1963. De M. Blicher aperis El Mia Esperantista Vivo, 1967. Hukuta masao kompilis Pioniroj de Japana Esperanto-Movado, 1967. En 1971 aperis biografio pri preskaŭ forgesita pioniro: Wilhelm Heinrich Trompeter, de Adolf Holzhaus.

8.3.12.2 Biografiaj Verkoj pri Filozofoj kaj Pensuloj. — De Jan Novák aperis Jan Amos Komenský, 1921. De Agostinho da Silva aperis Vivo kaj Morto de Sokrato (tr. M.F.), 1946. De A. Grigorov aperis Lev Tolstoj kaj la Universala Vero, 1927. B. C. Chaudhuri verkis Tagore kaj Whitman, 1961.

8.3.12.3 Biografiaj Verkoj pri Beletristoj kaj Artistoj. — G. Chavet verkis pri Domeniko Theotokopuli (El Greco), 1910; V. Dufeutrel pri Velázquez, samjare. La vivon de A. Dürer pritraktas du verkoj, de F. Nüchter (1911) kaj de H. Koch (1924). Aliaj biografioj sur tiu kampo estas: Giovanni Segantini de Ernest Marriott (tr. R. Marriott), 1932; Rembrandt de M. Müller, 1936; Vivo de Pissarro de Ludovic Rodó, 1948; Vivo kaj Arto de Goya de A. da Silva (tr. V. Mendes), 1947; Vivo de Zola de A. da Silva (tr. M. de Freitas), 1946; Adam Mickiewicz de Mieczysław Jastrun, 1955; kaj Jānis Rainis, Latva Poeto, 1965.

8.3.12.4 Biografiaj Verkoj pri Muzikistoj. — Bennemann verkis pri Richard Wagner, 1913, kaj Biernacki pri Verko de Chopin (tr. Medrkiewicz), 1936.

8.3.12.5 Biografiaj Verkoj pri Politikistoj. — Ekzistas du biografioj, kiuj priskribas la vivon de Skanderbeg, la “heroo de Albanio”: de Cuk Simoni, 1929, kaj de Kristo Frashëri (tr. G. Muço kaj V. Pistoli), 1967. Malriĉa Knabo Kiu Gloriĝis estas la titolo de biografio pri Masaryk, 1930. W. Sieroszewski verkis pri Marŝalo Józef Piłsudski (tr. Strelczyk), 1934. Biografia skizo pri Kropotkin aperis en 1938. Fernando Nery estas la aŭtoro de la biografio Rui Barbosa (tr. J. Joels), pri brazila politikisto. Intiman konon de la portretita personeco montras la originalaĵo de Edmond Privat, Vivo de Gandhi, 1967. La personecon de la hinda gvidanto kompetente traktas ankaŭ la libro Mahatmo Gandhi de la Brazilano H. Rohden aperinta en 1972. Pri marksistaj politikistoj, aperis i.a. biografio tradukita de Elsudo: Karl Marx, Vivo kaj Verko, 1926. Pri Lenin la rikolto estas pli abunda: Biografio de V. I. Lenin (tr. Sudano), 2-a eld. 1922; Nia Gvidanto (Skizoj pri Lenin) de Stalin kaj Jaroslavskij, 1931; V. I. Lenin de Maksim Gorkij, 1969; Lenin kaj la Revolucia Movado en Latvio de A. Drizulis, 1969, k.a. Henriëtte Roland-Holst verkis pri Roza Luksemburg (tr. Bas Wels), 1949. Biografio de Tito, de Vladimir Dedijer, estis tradukita de M. Stuttard, 1954. Pluraj verkoj priskribis la vivon de Ho: Anekdotoj pri la Vivo de Prezidanto Ho Chi Minh (de Tram dan tien), 1960; Memoraĵoj pri Ho Chi Minh, 1962; Prezidanto Ho Chi Minh (de Truong chinh), 1966; Prezidento Ho Chi Minh, 1970; kaj Kun Onklo Ho, 1972. En 1965 aperis libro pri la vjetnama heroo Nguyen van troi: Tiel Li Vivis, de Tran dinh van.

8.3.12.6 Biografiaj Verkoj pri Sciencistoj kaj Esploristoj. — De A. Brigole aperis la monografio Santos-Dumont (tr. Malheiro), 1945. De A. da Silva aperis Vivo de Nansen, 1948. De Jesus Caraça aperis Galileo Galilei (tr. M. de Freitas), 1948, kaj de Yardley aperis Funebra Biografio de Henry George (tr. J. Reynold), 1952.

8.3.12.7 Biografiaj Verkoj pri Religie Gravaj Homoj. — Pri Jesuo Kristo aperis pluraj verkoj. Elstaraj estas tamen la kritika biografio de E. Renan Vivo de Jesuo (tr. E. Gasse), 1907, kaj la katolikdevena, artisma Historio de Kristo de Giovanni Papini, 1931. De la greka kristan-komunista batalantino Marika Dragona aperis La Reala Vivo de... Jesuo Kristo, 1947. De J. F. Khun aperis Majstro Jan Hus, 1904. De Löwe aperis Vivo de Luther (kun la Malgranda Kateĥismo), 1932. De J. Vezey Strong aperis Civitano W. Penn (tr. Bailey), 1911. De Henry van Etten aperis George Fox, 1924 (2-a eld. 1948). De Modesto Carolfi aperis du biografioj de Francisko el Assisi, 1923 kaj 1927, kaj unu de Antonio de Padova: La Padova Lilio, 1926. A. Halbedl verkis pri Papo Pio la Deka, 1951.

Sur la kampo de nekristanaj religioj aperis la verko de P. Lakŝmi Narasu: Budao (tr. Takeuĉi tookiĉi), 1933. La Admono kaj Vivo de Reĝo Aŝoko, 1937, estis tradukita de Okazaki reimu. Samjare aperis la biografio de budhana sanktulo, fondinto de la Zyôdo-sekto: La Vivo de Sankta Hônen de Isii mamine (tr. Nisida ryôya). Fine pri la fondinto de bahaismo aperis verko de J. E. Esslemont: Baha’u’llah kaj la Nova Epoko (tr. Lidja Zamenhof), 1930.

8.3.12.8 Sportistoj. — Aperis la membiografio de Edson Arantes do Nascimiento, fama brazila futbalisto: Mi estas Pelé (tr. Fr. Almada), 1971.

8.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Apliko de Esperanto en sciencaj kaj fakaj periodaĵoj (CED-Dok. E/IV/3). Londono 1965.

Privat, Edmond, Historio de la lingvo Esperanto. 2 partoj. Leipzig 1923-27.

Roelofs, W. P., “Enketo pri la uzo de Esperanto en sciencaj kaj teknikaj periodaĵoj”. Scienca Revuo, vol. 7, 1955, p. 144-151; vol. 10, 1959, p. 105-111.

Steiner, Hugo, Katalogo... de IEMW. Vol. I. Wien 1957.

Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Genève 1929.

ĈAPITRO 9

FAKAJ TERMINAROJ

9.1 ĜENERALA PRISKRIBO
9.1.1 La Fakterminologia Lingvoproblemo

Lingvo, kiu povas esprimi ĉion, posedas la rimedojn, necesajn por la esprimo de sciencaj tezoj. Ĉiuj grandaj lingvoj havas fakterminologiajn vortarojn. Ili unuflanke helpas la uzantojn, senpere paroli pri sciencaj problemoj, aliflanke ili utilas ankaŭ al la lingvo mem, riĉigante kaj ampleksigante ĝian komuniko-povon. Cetere, la problemo de fakterminologio ampleksas ankaŭ aliajn aktivaĵojn, kiel la sporton, la hejmajn laborojn, la infanludojn, k.m.a.

9.1.2 Tutmonda Fakterminologia Situacio

Oni kalkulas, ke en 1951 ekzistis proksimume 1.044 internaciaj fakterminaroj, uzantaj 45 lingvojn, i.a. ankaŭ Esperanton.

La Bibliografio de Terminaroj de Unesko, kiu konsideras nur la fakterminarojn aperintajn ekde 1949 (fakte la pli fruaj estas nur parte ankoraŭ valoraj, pro la rapida evoluo de la scienco) indikas 2.491 verkojn pri 263 temoj en 75 lingvoj. 8 fakterminaroj estas esperantlingvaj (ankaŭ 8 estas en la kimra, dum la kroata prezentas nur 6, la urdua 5 kaj la tamila 3).

9.1.3 Historia Skizo de la Fakterminologio en Esperanto

La unuaj fakterminologiaj provoj aperis inter 1904 kaj 1907. La tiama ISAE transprenis la taskon pretigi ilin, kvankam kompreneble jam tiam, kaj ankaŭ poste, multaj aperis ekster ISAE mem, kiel verkoj de fak-asocioj, fak-grupoj aŭ de individuoj. Post la Dua Mondmilito, en la kadro de la preparlaboroj por la Suplemento al Plena Vortaro de G. Waringhien, D-ro K. Dellian iniciatis en 1949 kompletigon de la scienca kaj teknika terminologioj. La Suplemento aperis en 1954, ne esence priatentinte tiujn preparlaborojn, kiuj estis siavice eldonitaj memstare kun pluaj prilaboroj pretigitaj de inĝ. Haferkorn kaj D-ro Belinfante en 1956.

En 1950 la Akademio de Esperanto prenis sur sin la taskon prepari provizorajn terminologiojn por novaj sciencoj aŭ por kompletigo de la jam aperintaj terminaroj. En 1958 tiu tasko estis transdonita al la Terminologia Centro de ISAE. Rimarkindas, ke ekzistas pure medicinista terminologia centro, en la kadro de UMEA.

9.1.4 Strukturo de la Terminaroj

Ekzistas tri specoj de terminaroj. Tiuj tri formoj ne estas ekvivalentaj: laŭ la kunmet-maniero, ili celas ion malsaman.

(a) Ekzistas aboco-terminaroj, unu-, du-, aŭ plurlingvaj: Temas pri la plej komuna kunmetsistemo.

(b) Ekzistas aboco-terminaroj kun ofte nur unu ĉeflingvo (en kiu aperas la difino de la terminoj) kaj kun traduko en unu, du aŭ en pluraj aliaj lingvoj.

(c) Ekzistas plurlingvaj terminaroj sistemaj, t.e. ordigitaj laŭ fakoj kaj subfakoj.

9.1.5 Scienca Signifo de la Fakterminologio

La scienca signifo de la terminaroj kuŝas en la fakto, ke termino (koncepto) nova, kun difino trafa, estas la necesa instrumento por la plulaboro en la scienca kampo. Teorie, la riĉigo de la fakvortaro de Esperanto estas tre simpla: ĉar la 15-a regulo de la Fundamento permesas la adopton de la necesaj fremdaj — kaj internaciaj — vortoj kun la aldono de Esperantaj finaĵoj gramatikaj. Malfeliĉe, ne estas tiel simple. En matematiko, ekz., la internaciformaj vortoj biliono kaj triliono ne havas la saman signifon en ĉiuj lingvoj, eĉ ne en la brita kaj amerika branĉoj de la angla lingvo. En Novjorko kaj Parizo unu biliono estas mil milionoj, sed en Londono, Berlino, Stokholmo, Moskvo, Romo kaj Buenos Aires, ĝi estas miliono da milionoj.

En anatomio la oficiala terminologio estas latina, sed multaj popoloj uzas propran nacilingvan, kiu ofte fontas el malnova, nun eksteruza latina terminologio. En farmakologio povas ekzisti pluraj latinaj nomoj por la sama substanco, ĉefe se ĝin oni konas de multaj jaroj (laŭ E. Wüster, oni uzas sep diversajn latinajn nomojn por la hidratoj de etila alkoholo). La samo, kvankam ne tiel grandskala, ekzistas en kemio: por kelkaj kemiaj komponaĵoj la angla kaj la germana sufiksoj estas -ide (resp. -id), dum la franca, resp. itala ekvivalento estas -ure (resp. -uro). Tiel: germ. Chlorid, Cyanid, Jodid estas tradukataj italen per cloruro, cianuro, ioduro.

Tasko de la Esperantaj terminaroj do ne povas esti tutsimple kaj senelekte enkonduki novajn radikojn. Ili male celas la normigon de la formo kaj de la semantika enhavo de la terminoj. En tiu maniero Esperanto povos utili kiel scienca pontolingvo por terminologio. Pri la problemoj de scienca terminologia normigo plej bone informas la verko de E. Drezen Pri Problemo de Internaciigo de Science-Teknika Terminaro, tr. Samojlenko, 1935, kaj la verko de Eugen Wüster Konturoj de la Lingvonormigo en la Tekniko, tr. E. Pfeffer, 1936.

Terminaroj ekzistas por la jenaj fakoj:

Aeronaŭtiko, aktuaristiko, alpinismo, anatomio, arkitekturo, astronomio, aŭtomobilismo, brulŝirmado, botaniko, elektrotekniko (pluraj), etimologio, farmacio, fervojaj aferoj, filatelo, filozofio, fitopatologio, fiziko, fotografado, gastronomio, geografio, geologio, grundoscienco, hortikulturo, juro, kemio, komerco, kongresorganizado, konstruado, kudro kaj triko, logiko, ludoj, lumigoscienco, mekaniko, matematiko, medicino, meteologio, metalurgio, metioj, mikologio, mikroskopio, militistaj aferoj (armeo), muziko, navigado (maristaj aferoj), ornitologio, pacismo, pedagogio, poŝto kaj telegrafio, peltkomercaj problemoj, psikologio, radiofonio, religio, scienco kaj tekniko, skoltismo, sporto, statistiko, ŝuindustriaj aferoj, taŭrobatalo, teknologio, turismo, zoologio.

Fakvortara situacio en Esperanto ĝis 1964 (interkrampe: ĝis 1949):

Ĝis 1964 (1949) ekzistis 127 (106) fakvortaroj por 50 (43) sciencaj branĉoj, kiuj uzas Esperanton. El ili, 5 havas pli ol 300 paĝojn, 10 (8) havas inter 200 kaj 300 pĝ., 13 (12) havas inter 100 kaj 200 pĝ., 8 (7) havas inter 75 kaj 100 pĝ.

La ceteraj havas malpli ol 75 paĝojn.

La superrigardo ne estus kompleta, se ni ne aldonus, ke multaj, ankaŭ gravaj, terminologiaj provoj aperis en revuoj, precipe en Scienca Revuo.

9.2 KATALOGO DE ĈEFAJ TERMINAROJ

Ĝenerala Fakterminologio

Enciklopedia Vortareto Esperanta (Ch. Verax), 1910: Eo F

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, A-Kor (E. Wüster), 1923: Eo D

Plena Vortaro de Esperanto (E. Grosjean-Maupin k.a.), 1930; 2-a eld. 1934, 8-a eld. 1971

Enciklopedieto de Kulturaj Vortoj (Kawasaki n.), 2 vol., 1948: Eo Ja

Suplemento al Plena Vortaro (G. Waringhien), 1954

Slipara Vortaro (R. Eichholz k.a.), 1968- : Eo En F D

Plena Ilustrita Vortaro (G. Waringhien), 1970

Laŭtema Vortaro (A. Hrynkiewicz), 1971: Eo En F Sp

Inversa Vortaro (K. Schlüter), 1972

Aeronaŭtiko

Lexique Aéronautique (R. d’Armon), 1913: En F D Sp It Eo

Aeronaŭtika Terminaro (E. D. Durrant), 1941

Aeronaŭtika Terminaro (E. D. Durrant, F. Turner), 1948: Sv Eo

Aktuaristiko

Dictionnaire Actuariel (E. Sós), 1931: Eo D En F

Alpinismo

Alpinisma fakterminaro kvinlingva, en: Léon Huot-Sordot, En la Lando de la Blanka Monto (tr. Noël), 1913: Eo F En D It

Arkitekturo

Universala Terminologio de la Arkitekturo (F. Azorin), 1933: Eo En F D Sp It Pt

Armeo kaj Militista Fako

Armea Terminaro (E. D. Durrant), 1940

Militista Vortareto (L. Bastien), 1955: Eo F En D It

Astronomio

Astronomia Terminaro (Sekiguĉi n.), 1956: Eo Ja En D F

Aŭtomobilismo

Aŭta Terminaro (Eyama t.), 1967; 2-a eld. 1969: Eo Ja En / Ja Eo En


Botaniko kaj Parencaj Sciencoj

Botanika Klasifiko (L. L. Malmanche), 1935

Hortikultura Terminaro (P. Neergaard), 1938

Fitopatologia kaj Mikologia Terminaro (P. Neergaard), 1946: Eo En Da

Arboj de la Arbaro kaj Kampo (F. Booth), 1947

Plantpatologiaj kaj Mikologiaj Vortradikoj (P. Neergaard), 1951: Eo En

Terminaro pri la Ekstera Morfologio de la Florhavaj Plantoj (J. W. Moll), en Scienca Revuo, 1958: Eo L

Brulŝirma Fako

Fajrobrigada Teknika Vortaro (Brulŝirm-Vortaro), 1963: En D F Eo Nl No Sv It Sp Ru Pl Cs Tu

Elektrotekniko

Elektrotechnische Ausdrücke in Esperanto (E. Wüster), 1923: D Eo

Elektroteknika Vortaro (Takagi kaj Ooki), 1933: En Eo Ja

International Electrotechnical Vocabulary. Fundamental Difinitions, 1935: F En D It Sp Eo

Meĵdunarodnij Elektrotekniĉeskij Slovar’, 1936: F Ru En D It Sp Eo

International Electrotechnical Vocabulary, 1938: F En D It Sp Eo

Vocabulario Electrotécnico Internacional, 1939: Sp F En D It Eo

La kvar supraj vortaroj estis eldonitaj de Internacia Elektroteknika Komisiono (IEC).

Kiel aneksoj al la 2-a eld. (1954, sen Eo) de la IEC-Vortaro de 1938 aperis:

Grupo 05 = Fundamentaj nocioj (ISAE), 1962 (K. Siwicki), 1963: Eo Pl / Pl Eo

Grupoj 07 kaj 08 = Elektroniko kaj elektroakustiko (Siwicki), 1965: Pl Eo / Eo Pl En F D It Sv

Grupo 10 = Maŝinoj kaj transformiloj (ISAE), 1962 (Siwicki), 1963: Eo Pl / Pl Eo

Grupo 12 = Magnetaj transduktoroj (ISAE), 1961

Elektroteknika Terminaro (S. Alexandersson), 1953: Eo Sv

Etimologio

Naŭlingva Etimologia Leksikono (L. Bastien), 1907; 2-a eld. 1951: Eo L F It Sp Pt D En Ru

Fervoja Fako

Eisenbahn-Wörterbuch (G. Habellok), 1923: D Eo

Prinomado de Vagonoj kaj Vagonpartoj (J. Pollhammer), 1929

Terminaro de Fervojaj Veturiloj (Nemoto k.), 1939: Ja Eo

Fervoja Terminaro (E. M. Rosher), 1953

Fervojteknika Leksikono (Blin kaj Blondeaux), 1955

Fakvortaro Fervojista, 1954: Eo D / D Eo

Railway Technical Terms (E. M. Rosher), 1958: En Eo

Priruĉnik za Konverzaciju, 1965: 6-lingva

Fervoja Terminareto (G. Ritterspach), 1966: D Eo / Eo D

Fervoja Terminareto (I. Bácskai), 1968: Eo Hu / Hu Eo

Fervoja Terminaro (P. Engen, P. J. Krogstie), 1968: No Eo / Eo No

Fervoja Terminareto, 1971: Eo Sh / Sh Eo

Spoorwegvakwoordenboek, 1972: Eo Nl / Nl Eo

Filatelo

Vocabulaire Français-Esperanto, contenant les mots spéciaux à la philatélie (R. Lemaire), 1903: F Eo

Tausch-Code (P. A. Artemjew), 1913: D F En Ru Eo

Alfabeta Tabelo de Filateliaj Fakesprimoj, 1914: D F Sp Eo

Filatela Terminaro (H. M. Scott), 1928; 2-a eld. 1945: Eo En F D

Cizojazyčná Korespondence pro Filatelisty (Kucharsky), 1962: Eo Cs Ru D F En It Sp Hu

Filozofio

Filozofia Vortaro (St. Kamarýt), 1934: Eo En Cs F D

Fiziko

Vortaro de Fiziko (ISAE), en Scienca Gazeto, 1913: Eo F En D It

Mekanikaj Terminoj (Ossaka kaj Takata), 1962: Ja En Eo

Fotografado kaj Optiko

Elementa Fotografa Optiko (Ch. Verax), 1906

Vocabulaire Français-Esperanto technologique des termes les plus employés en photographie (Ch. Verax), 1907: F Eo

Gastronomio

Manĝokarto (I. Tejchfeld), 1911: Eo En F D Pl Ru

Gastronomia Terminaro (E. Urban), 1958: Eo En Cs F

Geografio

Mondmapo (IOE), 1968

Nia Geografia Terminaro (A. Albault), en Scienca Revuo, 1968

Poŝatlaso de la Mondo (Kartografie, Praha), 1971

Kontribuo al Geografia Nomenklaturo en Esperanto (J. Kavka, T. Pumpr), en Scienca Revuo, 1972

Geologio

Éléments de Géologie en six Langues (A. Cailleux k.a.), 1965: D Ru Sp Eo F En

Grundoscienco

Terminaro, en El la Polvo de la Tero (W. F. Rolt), 1969 Infanaj Ludoj

Terminaro por Infanludoj, 1942; repr. 1961 Juro

Juristisches Wörterbuch (S. Liebeck), 1931: D Eo

Leĝa Terminaro (A. Mildwurf), 1946

Kemio kaj Farmacio

Provo de Khemia Nomigado (P. Berthelot), 1904

Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmacio (C. Rousseau), 1911: L En F D Sp Nl It Ru Sv Eo

Esperanta Nomenklaturo de Kemio (ISAE), 1913: Eo F En D It Sp

Nomenclature Pharmaceutique, 1922: L Eo F

Leksikono de Ĥemio kaj Farmacio (Hermesa Rondeto), 3 vol., 1927-29: Ja Eo

Koloidkemia Terminaro (Maeda t.), 1929: Eo D En F

Seslingva Vortareto de Medikamentoj (Hermesa Rondeto), 1930: Eo La Ja D En F

Kemia Terminaro (K. Dellian), 1948: D Eo

English-Esperanto Chemical Dictionary (D. R. Duncan), 1956: En Eo

Kemiaj Afiksoj Internaciaj (J. Pióro), 1966

Neorganikaj kaj Organikaj Kombinaĵoj (J. Pióro), 1970

Fermentoj (J. Pióro), 1970

Komerco

Terminoj uzataj en komerco pri peltoj, 1921

Handelstermen (J. Eiselin), 1925: Nl Eo

Common Commercial Terms, 1926: En Eo

Komerca Vortaro Seslingva (R. Kreuz), 1927: D En F It Sp Eo

Komerca Vortaro en Esperanto (R. Kreuz, A. Mazzolini), 1927

Varolisto en Esperanto (R. Kreuz, O. Schutkowski); 1927: Eo D F En Sp It

Internacia Komerc-Ekonomika Vortaro (F. Munniksma), 1974: En Eo D Sp F It Nl Pt Sv

Komunikado

Provo de Teknika Vortaro por Poŝto kaj Telegrafo (A. Behrendt), 1911: D F En Eo

Code International Lugagne (G. Lugagne), 1914: F En Pt Sp D It Eo

A Polyglot Collection of Postal Terms (J. Wirkberg), 1924

Poŝt-Telekomunika Vortaro (R. Filliâtre), 1934

Kongresa Fako

Glossario dei Congressi: Eo En F D It

Konstrutekniko

Sägenwörterbuch (H. J. Plehn), 1934: D En F It Eo

Ĉarpentiloj (E. M. Rosher), 1950

Lignaj Juntoj Ilustritaj (Rosher), 1952; 2-a eld. 1959

Konstruteknika Terminaro (K. J. Moberg), 1958: Sv Eo

Ĉarpentiloj Ilustritaj (Rosher), 1959

Teknika Terminaro pri Ŝoseoj kaj Pontoj (A. Broise), 1959 Kudra kaj Trika Fakoj

Kudra kaj Trika Terminaro (M. kaj V. Verda), 1947; 2-a eld. 1961 Lumigado

Glühlampen und Bogenlampen (W. Velten), 1907: D Eo

Benamingen op het Gebied der Verlichtingskunde, 1938; 2-a eld. 1941: Nl D En F Eo

Marista Fako

Provo de Marista Terminaro (M. Rollet-de-l’Isle), 1908: Eo En D F Sp It Nl

Marista Terminaro (P. Clissold), 1950: Eo En F D Sp Matematiko

Matematika Terminaro kaj Krestomatio (R. Bricard), 1905

Vortaro de Matematiko (ISAE), en Scienca Gazeto, 1913: Eo F En D It

Matematika Terminaro (C. M. Bean), 1954

Kelkaj Konsideroj pri Matematikaj Terminoj en Esperanto (O. Reiersøl), 1963

Plurlingva Matematika Terminaro (O. Reiersøl), 1963: Eo En D F Sp It

Medicino kaj Parencaj Sciencoj

Anatomia Vortaro Kvarlingva (Ch. Bouchard k.a.), 1906: L F En Eo

Latino-Esperanta-Japana Anatomia Terminaro (Oŝida kaj Sata), 1922; 2-a eld. 1924

Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo (Hermesa Rondeto), 1930: Eo L Ja D En F

Esperanta Teknika Medicina Vortaro (M. Briquet), 1932: Eo L En F D It Sp

Quaestionarium Medicum (F. Meyboom), 1961: 17-lingva

Vortoj Uzataj en Medicino (Kato s.), 1962

Terminaro oftalmologia, en Lernolibro de Oftalmologio (Kato s.) 2-a eld. 1963

Metalologio

Terminaro pri la Kovrado de Metaloj (J. A. McCarthy), 1964: Eo En / En Eo

Meteologio

Lexique Météorologique en 12 Langues (E. Delcambre, M. Rollet-de-l’Isle), 1931: F Cs D Sp En Eo It Pt Ru Pl Ro ?

Meteologia Terminaro (M. Lewin), 1961

Mikroskopio

Terminaro pri Mikroskopio kun Krestomatio (E. Balech), 1966: Eo En D F Sp

Muziko

Muzika Terminaro (F. de Ménil), 1908

Muzika Terminaro (M. C. Butler kaj F. Merrick), 1944; 2-a eld. 1961: Eo (En D F)

Esperanto-lingva Muzika Leksikono (J. B. Briano), 1972: Eo It / It Eo Pacifismo

Teknika pacisma terminaro, en Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta (G. Moch), 1905

Pedagogio kaj Psikologio

Teknika Vortareto de Pedagogio, Logiko kaj Psikologio (P. Trarbach), 1925: Eo D F En

Terminaro Pedagogia kaj Psikologia (P. Bennemann), 1934: Eo D En F

Lerneja Esprimaro Esperanta (I. Nagy), 1966: Eo Hu

Radio

English-Esperanto Radio Dictionary (H. Epton), 1924: En Eo

Radiotechnisches Wörterbuch, 1924: En F D Sp It Eo

Radio-Vortaro (P. Christaller), 1924: Eo D

A Short Dictionary of Radio Terms (H. Epton), en International Radio-Manual, 1925: Eo En

Radio-Lexic (G. Malgorn), 1925: F En D It Sp Eo

Radio Ordbok (R. Bugge-Paulsen), 1926: No Eo En

Radio-Esperanto (G. Demidjuk), 1926: Ru Eo

Radio-Terminaro (W. Schattat), 1926: D Eo

Radio Amaterský Slovnik (O. Ginz), 1927: Cs Eo D F En

Vocabulaire de Radiotechnique en 6 langues (M. Adam), 1940

Radio-Terminaro (A. Venture), 1943; 2-a eld. 1960

Ham’s Interpreter (radio-amatora terminaro), 1966: 10-lingva

Religio, Teologio

Religioj, Ordenoj kaj Sektoj. Provo de Internacilingva Nomigado kaj Difino (H. Jakob), 1928

Budhisma Fakvortareto laŭ la Vortaro de Palilingvo (Takeuĉi t.), 1933

Cursus Completus Esperanti (J. Bianchini), 1934: Eo L

Propraj Nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj (katolika), 1962: L Eo

Budhisma Terminaro (V. Sadler), 1962

Katolika Terminaro (W. Flammer), 1963: D Eo

Kristana-Evangelia Terminaro (E. Quentin), 1963

Propraj Nomoj en la Nova Testamento (H. G. Wannemakers), 1963: L Eo

Katolika Terminaro (H. G. Wannemakers kaj Huberteno), 1963: Eo L

Katolika Terminaro (J. M. Claramunt), 1964: Eo Sp

Katolika Terminaro (H. Roosen), 1965: Eo Nl

Katolika Terminaro por Japanoj (A. Matubara), 1966

Katolika Terminaro (Roosen kaj Wannemakers), 1972: Nl Eo

Rotario

A Rotary Phrasebook, 1970: En F D Sp It Nl Pt Eo

Ruĝa Kruco

Esperanto et Croix-Rouge (Bayol), 1906: F Eo (aperis ankaŭ eldonoj por Germanoj, 1908, kaj Rusoj, 1909)

Esperanto-Gvidilo por la Ruĝa Kruco, 1908-10: aperis po unu broŝuro por la lingvoj En F D Ru Da Sp It Pt Sv

Wörterbuch für das Rote Kreuz (F. Uhlmann), 1913: D Eo

Scienco (ĝenerala), Teknika kaj Teknologia Terminologio

Tabelo da Vortoj Fakaj, Sciencaj kaj Teknikaj (P. Fruictier), 1904: Eo F En D

Vocabulaire Technique et Technologique (Ch. Verax), 1907: F Eo

Maŝinfaka Esperanto-Vortaro Prielementa (E. Wüster), 1923: Eo D / D Eo

Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro (M. Rollet-de-l’Isle), 1931: Eo F

Scienca kaj Teknika Terminaro (K. Dellian, R. Haferkorn, F. J. Belinfante), 1956: Eo D En F

Ĝustigoj al STT (R. Haferkorn), 1961

Technisches Wörterbuch (R. Haferkorn), 1967: D Eo (Eo D)

Il-maŝina Nomenklaturo en ses Lingvoj (E. M. Rosher), 1968

Skoltismo kaj Tendumado

Skolta kaj Tenduma Terminaro (J. K. Hammer), 1963 Sporto

La Sporta Lingvo en Esperanto (T. Ujlaky-Nagy), 1972

Esperanto: Lingvo de la Sporto (R. Harry), 1972: D Eo En

Statistiko

Terminaro, en Sinopse Estatística do Brasil, 1947: Pt Eo

Ŝuindustrio

Vortaro pri Botoj kaj Ŝuoj (E. E. Yelland), 1951: 6-lingva

The Shoeman’s Foreign Terms (Wright), 3-a eld. 1962: En F D Sp It Sv Nl Eo

Taŭrobatalo

Teknika Leksikono de Toromakio (L. Carles), 1909 Turismo

Esperanta Frazlibro de l’ Turisto (Merckens, Cart, Fruictier), 1903-04: En F D Sp It Eo

Turista Vortaro (A. Pechan), 1968: Eo Hu / Hu Eo

Zoologio

Provo de Esperanta Nomigado por la Zoologio (De Givry, Ch. Verax), en Internacia Scienca Revuo, 1908: L Eo

Ornitologia Vortaro Oklingva de Birdoj Eŭropaj (P. E. Stojan), 1911: L D En Eo F It Pl Ru

Tiernamen (A. Macho), 1931: D Eo / Eo D

Nomaro de Svedaj Birdoj (B. Gerdman), 1953: Sv L Eo

Bildlibro pri Bestoj (W. A. Gething), 1961

Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj (ORE), 1971: L Eo

9.3 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Bibliografio de matematikaj kaj natursciencaj terminaroj en Esperanto (CED-Dok. E/V/4). Rotterdam 1972.

Drezen, E., Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Trad. A. Samojlenko. Moskvo-Amsterdam 1935.

Haferkorn, R., Sciencaj, teknikaj kaj aliaj fakvortaroj en Esperanto (CED-Dok. E/V/1). Londono 1962.

—, ... Aldono (CED-Dok. E/V/2). Londono 1964.

ISAE, “Kion niaj fakvortaristoj devas atenti? Laborplano...” Scienca Revuo, vol. 15, 1965, n-ro 1/2, p. 7-22; vol. 16, 1966, n-ro 3/4, p. 73-74.

Neergaard, Paul, “Rimarkoj pri kelkaj terminologiaj principoj”. Scienca Revuo, vol. 7, 1955, n-ro 26, p. 43-57.

Solzbacher, William, “Technical vocabularies in Esperanto”. Amerika Esperantisto, vol. 63, 1949, n-ro 7/8, p. 97-120.

UNESCO, Bibliography of interlingual scientific and technical dictionaries. 5-a eld. Paris 1970.

Werner, Fritz Cl., “Das Sprachenproblem in der biologischen Terminologie”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 3, 1971, n-ro 8, p. 101-109.

Wüster, Eugen, Internationale Sprachnormung in der Technik, besonders in der Elektrotechnik. Berlin 1931. 3-a eld. Bonn 1970. — Rusa traduko: Moskva 1935.

—, Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko. Trad. E. Pfeffer. Budapest 1936.

—, “Die internationale Terminologie im Dienste der Informatik”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 2, 1971, n-ro 6, p. 138-144.

ĈAPITRO 10

PERIODAĴOJ

10.1 PERIODAĴOJ KUN ĜENERALINFORMA ENHAVO
10.1.1 Komenciĝo de la Movado

La unua revuo esperantlingva estis La Esperantisto, sub redakto de L. L. Zamenhof, publikigita en Nürnberg inter 1889 kaj 1895 dank’ al la financa subteno de L. L. Zamenhof mem, poste al tiu de Trompeter. En 1895 ĝi malaperis pro la cenzura malpermeso eniri la tiaman Rusion (kie loĝis tri kvaronoj de la tuta abonantaro). La dua revuo, mallongviva, nomiĝis La Mondlingvisto. Ĝi aperis 1889-1890 en Sofio (Bulgario), sub la redakto de M. S. Bogdanov.

Feliĉe jam en 1895 la torĉo estis relevita de novaperaĵo: la revuo Lingvo Internacia (LI). Inter 1895 kaj 1898 ĝin redaktis Paul Nylén, en Svedio, dank’ al la financa subteno de la Odesa Ruso Vl. Gernet, kaj post 1898 dank’ al la subteno de la Svedo Bäckström. En 1902 la redaktejo migris al Hungario (Budapeŝto), kie la revuo estis eldonata de Paul de Lengyel, kiu en 1904 siavice migris al Parizo. Tie, kun P. Fruictier kaj Th. Cart, li fondis la eldonfirmon Presa Esperantista Societo. Redaktoro de LI inter 1907 kaj 1914 estis Prof. Th. Cart. La revuo LI ne havis nur propagandan kaj ĝeneralinteresajn flankojn: ĝi flegis ankaŭ literaturon. Aperis originalaj poemoj de Devjatnin, Langlet, Zeidtlitz, Kofman, Lojko, Boguŝeviĉ; kaj tradukoj de L. L. Zamenhof, Seleznev, Dombrovski, Goldberg, Naumann, Solovjev, Postnikov; originalaĵoj de Waśniewski, Ŝirjaev, De Lengyel, Ahlberg, Langlet, Nylén, Abesgus, Boguŝeviĉ, Vl. Gernet, k.m.a. Parto el la poemoj aperintaj en LI estis kolektitaj en Fundamenta Krestomatio (1903).

La titolo de la unua numero de La Esperantisto el 1889: La Movado ne kreis la gazetaron, sed la gazetaro kunkreis la Movadon.


Teo Jung: La unua nomo en la eldonado de la esperantlingvaj periodaĵoj.


La revuo Esperanto de UEA: Preskaŭ sep jardekojn inter la plej vaste legataj periodaĵoj en la Internacia Lingvo.


En 1898 ekaperis la revuo de L. de Beaufront L’Espérantiste, dulingva (Esperanto kaj franca), dediĉita al la disvastigo kaj defendo de Esperanto. Kunlaboris per tradukoj (Fantomoj de Korolenko) Vl. Gernet, aperis novelo de Kofman, kaj kontribuaĵoj de L. de Makay, Postnikov, René Lemaire, Evidino (pseŭdonimo de Jeanne Ranfaing Zabilon-d’Her), P. de Lengyel, k.a. L’Espérantiste malaperis en 1908, kiam De Beaufront forlasis la Movadon.

10.1.2 Ĝis la Unua Mondmilito

En 1905 ekaperis la revuo Esperanto, kiun baldaŭ aĉetis Hector Hodler kaj kiu en 1908 iĝis oficiala organo de UEA (en Ĝenevo). Por la informado pri la eventoj en la LK, en la Akademio, en la tiama Centra Oficejo de Generalo Sebert (Parizo), en la KKK, aperis inter 1908 kaj 1922 la Oficiala Gazeto Esperantista (Parizo).

La junularan revuon Juna Esperantisto redaktis Privat kaj Hodler (1903-09) kaj poste De Lengyel kaj Royer (1910-14).

10.1.3 La Intermilita Epoko

Pluaperis kompreneble la UEA-revuo Esperanto (en Ĝenevo), kiu daŭris ĝis 1942, sed postmilite tuj reviviĝis. Inter 1936 kaj 1947 aperis ankaŭ Esperanto Internacia, organo de IEL (Londono).

Inter 1920 kaj 1925, en Horrem apud Kolonjo (Germanio), aperis Esperanto Triumfonta, sendependa, neŭtrala informilo por la Esperanto-Movado, eldonata kaj redaktata de Teo Jung. La revuo, tuj tre sukcesa, ricevis en 1925 la titolon Heroldo de Esperanto, kaj aperis dum kelkaj jaroj eĉ semajne. En 1936 la redaktejo migris al Scheveningen (Nederlando), sed la gazeto devis ĉesi aperi en 1940. En 1932 naskiĝis alia tre ŝatata revuo: La Praktiko, unue eldonaĵo de Cseh-Instituto en Hago (Nederlando), postmilite de Universala Ligo kaj laste de UEA. Por gejunuloj aperis inter 1920 kaj 1924 Esperantista Junularo (red. A. Robin), daŭrigita de Neupert inter 1924 kaj 1928. Alia periodaĵo, La Juna Vivo, aperis ekde 1934.

10.1.4 Post la Dua Mondmilito

Hodiaŭ ĝenerale primovadaj estas sep revuoj. I.a. Esperanto de UEA (Rotterdam), Heroldo de Esperanto (kiu ree aperas ekde 1946, kaj nun kun redaktejo en Bruselo). Ĝi estas dusemajna varienhava, sed ĉefe primovada periodaĵo. Mortintaj estas La Praktiko (1932-70), kiu havis ilustritan, popularan enhavon, kaj la organo de la efemera Instituto por Oficialigo de Esperanto en Beograd, Esperanto-Gazeto (antaŭe IOE-Gazeto, 1966-72).


Aparte altira estas la junulara, sprita kaj modernaspekta revuo Kontakto, fondita en 1963 kaj eldonata de la junulara sekcio de UEA, TEJO.

10.2 ĈEFAJ LANDAJ ORGANOJ
10.2.1 Historia Skizo

Unu el la unuaj landaj organoj estis Holanda Pioniro (1902-1921). Sekvis multaj aliaj: Belga Sonorilo (1902-1908, kiun ekde 1908 anstataŭis la ĝisnuna Sonorilo); Svisa Espero ekaperis en Svisio jam en 1903 kaj daŭras ĝis hodiaŭ. En Hispanio en 1903-1927 aperis Suno Hispana, sed ekzistis aliaj, i.a. Hispana Revuo (1908-1913) kaj Hispana Esperantisto (1917-1923).

En 1905 aperis du gravaj organoj: The British Esperantist, kiu iĝis interesa kaj valora, ĝis nun ekzistanta revuo, kaj Germana Esperantisto, altnivela revuo, kiu malfeliĉe malaperis en 1935 pro la Hitlera malpermeso.

En 1906 estis fondita la sveda La Espero, kiu ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Brazila Esperantisto aperis la unuan fojon en 1907, kaj vivas ĝis nun. Ankaŭ American Esperanto Magazine naskiĝis en 1906 kaj vivis ĝis 1965. En 1908 aperis la unua numero de Pola Esperantisto, kiu, kun kelkaj intervaloj, aperas ĝis hodiaŭ. Samjare venis la unua numero de alia ĝis hodiaŭ regule aperanta revuo. Temas pri Franca Esperantisto, kiu anstataŭis la iaman L’Espérantiste. Ĝi ĉesis post 1912, reaperis en 1920/21, sed denove paŭzis ĝis 1933. Dume la organo de la francaj esperantistoj estis La Movado. Kun escepto de la militaj jaroj, poste regule aperadis Franca Esperantisto.

Hungara Esperantisto debutis en 1909. Kataluna Esperantisto aperis inter 1910 kaj 1928. La itala L’Esperanto, tiam sub alia nomo, ekaperis en 1913. La tri naciaj organoj, ĉiuj ankoraŭ ekzistantaj, Argentina Esperantisto, Esperanta Finnlando kaj Bulgara Esperantisto naskiĝis respektive en 1917, 1920 kaj 1919. En 1919 ekaperis ankaŭ ekstremorienta revuo: la japana La Revuo Orienta, kiu aperas ĝis hodiaŭ.

Post la Unua Mondmilito, krom la menciitaj, aperis kelkaj pliaj: post la malapero de Holanda Pioniro en 1921, aperis Holanda Esperantisto (1922-1924 kaj 1926-1931), Esperanto-Pioniro (1925-1928) kaj Nederlanda Esperantisto (iom pli longviva: 1932-1968). Dansk Esperanto-Blad, organo de CDEL, ekaperis en 1928; The New Zealand Esperantist, en 1929; The Australian Esperantist, en 1940; kaj Norvega Esperantisto, en 1932; ĉiuj ĝis nun.

10.2.2 Hodiaŭa Situacio

Krom la menciitaj periodaĵoj, kiuj ankoraŭ aperas, kelkaj novaj landaj organoj povis intertempe starti. Hodiaŭ la landaj organoj, nenecese oficialaj revuoj de nacia asocio, estas 39. La kalkulo pri la stato de la jaro 1969 indikas, ke ili estas ĝenerale parte nacilingvaj, parte en Esperanto. Elstaras la brita (de 1905), la bulgara (de 1919), la skota (de 1947) kaj la okcidentgermana (de 1948).

Tuj post la Mondmilito ekaperis Aŭstria Esperanto-Revuo (1946 ĝis nun). La postan jaron, 1947, aperis la unua numero de la ĝis nun aperanta Esperanto en Skotlando, kiu ĝuas pli-malpli regulan kunlaboradon flanke de la verkistoj de la t.n. Skota Skolo. En 1948 ekaperis Esperanto-Post, nun nomata Germana Esperanto-Revuo, signo de renaskiĝo de la Esperanta vivo en Federacia Respubliko Germanio. En Hispanio povis fine starti en 1949 la ĝis nun aperanta Boletín. The North American Esperanto Review (organo de ELNA) ekaperis en 1953, sed estis anstataŭata de Lumo (ekde 1962), organo de la kanada landa asocio, kaj de Newsletter (ekde 1964), organo de ELNA.

Anstataŭante la tradici-riĉan La Suda Stelo, de 1957 ĝis 1963 aperis Jugoslavia Esperantisto. Nun denove La Suda Stelo estas la organo de la jugoslavia Movado. La esperantistoj en Sudafriko disponas pri Bona Espero, ekde 1964. Der Esperantist estas la ĉefa Esperanto-revuo en Germana Demokratia Respubliko (1965 ĝis nun). La Nederlandanoj decidis, en 1969, kunigi la fortojn por organo de ĉiuj tendencoj en la nederlanda Movado: Komuna Esperanto-Gazeto.

Pluraj landaj junularaj revuetoj ofte aspektas iom modeste, sed prezentis kelkfoje tre altiran enhavon, i.a. Kial Ne? (brita, ekde 1959), Kvinpinto (sveda, ekde 1960), Tamen (pola, 1959-65), Jen (usona, ekde 1962), Impulso (brazila, ekde 1967), Koncize (pluraj l.s., ekde 1967).

10.3 KULTURAJ REVUOJ
10.3.1 Ĝis la Unua Mondmilito

La unua vere grava kultura gazeto estis La Revuo, aperinta en Parizo inter 1906 kaj 1914, kaj eldonata de Hachette. Ĉefkunlaborantoj estis L. L. Zamenhof, Carlo Bourlet, kaj multaj aliaj tiutempaj eminentuloj: i.a. K. Bein, C. Aymonier, A. Grabowski. E. Privat, H. Hodler, M. Śidlovskaja, D-ro Vallienne, Ch. Lambert, Cl. Bicknell, Rektoro Boirac, M. Hankel, F. de Ménil, V. Inglada, Rust, F. Pillath (pseŭdonime: Zanoni), D. Dalmau. La Revuo organizis ĉiujare literaturan premi-konkurson.


En Germanio, iom poste, aperis serio de kulture kaj literature altkvalitaj revuoj, kiuj tamen povis ekzisti nur mallonge: La Bela Mondo (1908-1909), Universo (1909-1912) kaj La Duonmonata (1909-1910).

Literature gravaj estis ankaŭ Danubo (1910-1912) kaj La Ondo de Esperanto, rusa periodaĵo, aperinta inter 1909 kaj 1917. Iom forgesita estas la revuo Marto, kiu dum sia ekzisto (1910-14, 1922-33) publikigis multajn gravajn originalajn kontribuaĵojn.

10.3.2 Intermilite

La Revuo Orienta, kies unua numero aperis en 1919, eldonata de Japana Esperanto-Instituto, rolas ĝis nun ankaŭ kiel kultura revuo.

Inter 1919 kaj 1925 aperis la revuo Literaturo en Anglio, redaktata de Butler kaj Edmonds.

Sed sendube en tiu periodo la plej influa kaj plej ŝatata kultur-literatura periodaĵo, ankaŭ ligilo inter la membroj de la Budapeŝta Skolo, estis Literatura Mondo, kies ĉefredaktoroj estis K. Kalocsay kaj J. Baghy. Kiel multaj el la elstaraj revuoj esperantistaj, ĝi havis malfacilan vivon. La unua serio aperis inter 1922 kaj 1926. La dua inter 1931 kaj 1938. Ĉi tiu lingve, stile kaj kritike eminenta revuo estis dum longaj jaroj la publika debatejo pri literaturaj problemoj, kaj la instiga areno por tradukaj aŭ originalaj verkistoj.

Alia literatura revuo estis Ondo de Daŭgava, valora revuo redaktata de la Latvo A. Kažoks (1925-31). En 1925 aperis la unua numero de Oomoto (je kiu flankiĝis en 1926-1932 la pariza Oomoto Internacia). Fakte, Oomoto estas japana religia movado, sed la kultura signifo de tiu revuo, kiu aperas ĝis nun, estas vere atentinda. Interesa estis ankaŭ La Suda Stelo (1932-), kun valora kultura enhavo.

10.3.3 Post la Dua Mondmilito

1942-1952, aperis en la neŭtrala Svedio revueto, aspekte modesta, sed signife grava, redaktata de Stellan Engholm: Malgranda Revuo.

Reaperis kelkaj antaŭmilitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj: i.a. la japana La Revuo Orienta, la japana Oomoto (ekde 1950) kaj la budapeŝta Literatura Mondo (1947 ĝis 1949). La Suda Stelo, jugoslavia, reaperis en 1948. En 1961 ĝi kunfandiĝis kun la japana literatura revuo Prometeo (1956-1960).

El la novaj revuoj ni rimarkas Internacia Kulturo, danublanda literatura revuo (1945-52). Sed la ĝis nun plej sukcesa estas sendube Norda Prismo (1955 ĝis nun), unue sub la redakto de F. Szilágyi, nun sub la redakto de W. Auld; ĝi iĝis unu el la plej prestiĝaj literaturaj revuoj, digna posteulo de Literatura Mondo.

Inter 1955 kaj 1962 vivis La Nica Literatura Revuo, sub la redakto de la Franco G. Waringhien, kun kontribuaĵoj originalaj kaj tradukaj, beletraj kaj literaturkritikaj de preskaŭ ĉiuj plej gravaj verkistoj esperantlingvaj. En 1963 ekaperis Kajero, literatura revuo de la japana KLEG (ĝis 1967), kaj la postan jaron, kiel signo de aktivo de la Japana Skolo, ekaperis la revueto l’ Omnibuso. Hungara Vivo, ekde 1961, rolas kiel rimarkinda literatura kaj kultura revuo esperantlingva.

Ankaŭ UEA provis eldoni propran literaturan gazeton: en 1958, sub la redakto de W. Auld, eliris la unua kajero de Belarto, kultura suplemento al Esperanto (de UEA, Rotterdam). La dua kajero sekvis en 1961: kunlaboris i.a. W. Auld, J. Francis, P. Thorsen, K. Kalocsay, B. Ragnarsson, J. Kořínek, J. Leser, E. de Kock, J. Grum, R. Bernard, M. Carlsson, I. Lapenna. Poste UEA faris ambician provon: eldoni literaturan gazeton nur por originalaĵoj. En 1962 aperis la unua numero de Monda Kulturo. La unuaj 5 numeroj, sub la redakto de W. Auld, proponis nur originalajn verkojn, sed la ceteraj, sub la redakto de A. Albault, malfermis siajn paĝojn ankaŭ al literaturaj tradukaĵoj. Kunlaboris multaj gravaj verkistoj: Albert Samyn, Jana Cíchová, H. Vatré, J. Velebit, Jan Filip, S. Szathmári, L. Newell, H. Dresen, C. Conterno, A. Su, Miyamoto masao, I. Calabresi, S. Pragano, F. Szilágyi, H. Rosbach, Willy Smit, Dinwoodie, H. Baupierre, k.a. Malfeliĉe Monda Kulturo malaperis en 1966.

En 1958 aperis la unua numero de ankoraŭ nun ekzistanta revuo ĝeneralkleriga: Kulturaj Kajeroj, de la franca kultura centro esperantista en Grésillon (Baugé). Plej nova aperaĵo estas Literatura Foiro, kies unua numero, aperinta en 1970, sin proponis kiel organon de la itala literatura skolo “La Patrolo”. Ĝin redaktas en Milano G. Silfer.

10.4 POLITIKAJ PERIODAĴOJ
10.4.1 Historia Trarigardo

La unuaj signoj de klasa diferenciĝo interne de la Esperanta Movado montriĝis en 1908. Cetere, jam dum la Dua Kongreso kunvenis la “ruĝuloj”, sed nur post la Unua Mondmilito, dank’ al la granda skuo, kiun donis la rusa revolucio, ili trovis konvenan organizoformon.

Inter 1907 kaj 1920 aperis sinsekve en Parizo, Hago kaj Amsterdamo Internacia Socia Revuo, redaktata de Fiblango (ps. de Blangarin), Bruijn kaj Nutters. Estis ankaŭ landaj revuoj: Arbeiter-Esperantist, ekde 1910 en Germanio, kaj Le Travailleur Espérantiste (Esperantista Laboristo) en Parizo, redaktata 1912-1914 de R. Louis, kaj 1919-1921 de E. Adam. En 1911 ekaperis en Ĉeĥio la decide revoluciema-klasbatala revuo La Kulturo.

La fondo de SAT alportis restrukturiĝon de la laborista movado. Sub la redakto de E. Adam (Lanti), en 1921 ekaperis Sennacieca Revuo. En 1923 ĝi kuniĝis kun la soveta La Nova Epoko, kies unua numero estis elirinta en 1922. Inter 1928 kaj 1933 la revuo aperis sub la nomo La Nova Epoko, sed poste, ĝis 1939, denove kiel Sennacieca Revuo. Aliaj proletaj periodaĵoj estis la organoj de la SAT-opozicio (IPE): Internaciisto (ekde 1930) kaj Sur Posteno (ekde 1933), kaj la organoj de IAREV: La Nova Etapo (1932-33) kaj Proleta Literaturo (1934). Neesperantista organizaĵo, Internacio de Socialista Kunbatalo, eldonis de 1929 ĝis 1933 sian organon ISK, kies daŭriganto estis La Kritika Observanto, 1934-1940.

Ekde 1924 aperas, kun kelkaj intervaloj, ankaŭ alia SAT-periodaĵo: Sennaciulo. En 1952 oni komencis la aperigon de ĉiujaraj kajeroj de Sennacieca Revuo kun kultura enhavo. Estas ja rimarkinde, ke nek Sennacieca Revuo nek La Nova Epoko estis nur klasbatalaj periodaĵoj: ili estis ankaŭ kulturaj kaj literaturaj revuoj.

Landaj klasbatalaj organoj en Esperanto aperis en Germanio, Francio, Hungario, Aŭstrio, Svedio, Nederlando, Sovetio kaj aliloke. Parto el ili ekzistas ankoraŭ nun.

Signo de la socia radikiĝo de Esperanto en la nuntempa mondo estas la fakto, ke, dum periodo de socia revolucio aŭ de soci-baza civila milito, aperas ankaŭ esperantlingvaj gazetoj, plej ofte, sed ne ĉiam, efemeraj. Tiun fenomenon ni komencas vidi dum la rusa revolucio, sed ĝi plej bone montriĝas dum la hispana civila milito (1936-1939): multaj lokaj, plejparte mallongvivaj publikigaĵoj respublikanaj aperis. La plej longvivaj estis Popola Fronto (Valencia, 1936-1939) kaj Proleta Voĉo (Barcelona, 1932-1938). La samon ni konstatas en Ĉinio. Jam en 1913, en Ŝanhajo, centro de la revolucia movado, aperis bulteno Ĥina Socialisto. Poste, dum la krizaj momentoj de la klasbatalo kaj dum la plej akutaj fazoj de la civila kaj kontraŭjapana militoj, ĉiam unu-du aŭ eĉ pli multaj periodaĵoj prezentis revolucian mesaĝon, ekz. La Verda Lumo (1922-33) kaj La Mondo (1932-36), ambaŭ en Ŝanhajo, kaj la dummilitaj Orienta Kuriero (1938-39), Voĉoj el Oriento (1938-40) kaj Heroldo de Ĉinio (1939-44). Pluraj maldekstraj revuoj aperis ankaŭ en Japanio, kelkaj el ili neesperantistaj, sed kun esperantlingvaj subtitolo kaj resumo, ekz. Laborista Movado kaj La Scienco Proleta. Aparte atentinda estis Verda Utopio (1920-23).


10.4.2 Hodiaŭa Situacio

Krom la bultenoj de la landaj sekcioj de SAT kaj ĝiaj revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo aperas pluraj aliaj periodaĵoj, kiuj venas grandparte el la t.n. socialismaj landoj.

El Popola Ĉinio aperis regule inter 1950 kaj 1953, kaj ekde 1957. Paco, pacisma organo porsocialista de MEM, estis fondita en 1953. Nuntempa Bulgario aperis de 1957 ĝis 1970 (en 1964/65 sub la nomo Bulgario). En 1959 aperis la unua numero de Vjetnamio Antaŭenmarŝas (ĝis 1963); sekvis ĝin, en 1965, Informado de VPEA. Ekde 1961 aperadas la kulture bonega Hungara Vivo, kiu cetere malmulte pritraktas politikajn problemojn. El Japanio estis la titolo de politika revuo, de kiu eliris 27 numeroj inter 1952 kaj 1954. Krome, menciindas la bulteno Pacon en Vjetnamio (1966-70), same el Japanio.

Pri la politiko, kulturo, ekonomio de Federacia Respubliko Germanio informis de 1961 ĝis 1968 Okcidentgermana Revuo.

Kontraŭkomunista estas Lanterno (en Munkeno 1965-1971). Dum la periodo de la malvarma milito aktivis ĉikampe ankaŭ la usona American Esperanto Magazine (1907-1965), organo de EANA.

10.5 FAKAJ PERIODAĴOJ
10.5.1 Ĝeneralaj Trajtoj

En 1969 aperis 34 fakaj esperantlingvaj periodaĵoj, ĉu naciaj, ĉu internaciaj. Ili koncernis pacifismon, virinajn problemojn, gepatrajn problemojn, fervojistojn, ĵurnalistojn, medicinon, sciencon, astronomion, stenografojn, muzikon, turismon, aŭtomobilismon, bibliologion, juron, studentajn aferojn, ktp.

10.5.2 Scienco kaj Tekniko

Inter 1904 kaj 1911 aperis Internacia Scienca Revuo, unue eldonata rekte de Hachette, poste de la ĵus fondita ISAE. Inter 1912 kaj 1914 aperis Scienca Gazeto, kiu anstataŭis, kiel oficiala organo de ISAE, sub la redakto de Ch. Verax, la malaperintan ISR. Al ISR kunlaboris multaj famaj homoj: i.a. B. de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Förster, H. Poincaré, Sebert, Brouardel, R. de Saussure.

En 1918-19 R. de Saussure, svisa matematikisto, provis lanĉi La Teknika Revuo, sed ne sukcesis. En 1922-1923 ree provis starti Internacia Scienca Revuo. Ĝin anstataŭis kiel oficiala organo de ISAE Bulteno de ISAE, redaktata M. Rollet-de-l’Isle, kiu daŭris de 1926 ĝis la militeksplodo. Fine, post la Dua Mondmilito (ekde 1949) regule aperas la dumonata revuo Scienca Revuo.

10.5.3 Fotografia Optiko

Aperis Foto-Revuo de Ch. Verax en Parizo, inter 1906 kaj 1909.

10.5.4 Kemio

De 1965 ĝis 1968 en Montevideo aperis la kvalifikite altnivela revuo Kemio Internacia (en Montevideo).

10.5.5 Bibliologio

1964-1966, kaj ekde 1968 aperas, unue en Melbourne, poste en Rimini (Italio), la elstara fakrevuo Biblia Revuo, por orientalistoj kaj bibliistoj (lingvistoj, filologoj, arkeologoj, religisciencistoj).

10.5.6 Geografio

De 1956 ĝis 1964 aperis la ĝeneralinteresa Geografia Revuo (Beograd).

10.5.7 Astronomio kaj Natursciencoj

Ekde 1963 aperas la instruriĉa, popularscienca revuo Homo kaj Kosmo, eldonaĵo de la Astronomia Observatorio de Zagreb.

10.5.8 Fervojistaj Aferoj

Ekde 1949 aperas Internacia Fervojisto, organo de IFEF, en Löten, Norvegio. Ekzistas krome pluraj landaj fakrevuoj esperantlingvaj pri fervojistaj aferoj.

10.5.9 Juro

Internacia Jura Revuo, en Budapeŝto, estas la organo de IEAJ, ekde 1966.

10.5.10 Ĵurnalismaj Aferoj

La ĵurnalisma fakrevuo Internacia Ĵurnalisto aperis la unuan fojon en 1958. Redaktejo troviĝas en Sofio (Bulgario).

10.5.11 Pedagogio

Internacia Pedagogia Revuo aperis unuafoje 1908-1922. Nova serio aperis 1927-1939. Post la Dua Mondmilito, nova serio aperis inter 1956 kaj 1959. Ĝi restartis en 1970.

10.5.12 Medicino

1910-1911 okazis la unua provo eldoni medicinan revuon: Internacia Medicino. Post la Unua Mondmilito aperis Internacia Medicina Revuo (1923-1925 kaj 1926-1936). Postmilite ekaperis Medicina Revuo en 1952, kiu en 1964 ŝanĝis sian titolon al Medicina Internacia Revuo. MIR, organo de UMEA (eksa TEKA) estas eldonata en Japanio sub la aŭspicioj de la Instituto de Fiziologio de la Universitato de Ĉiba.

10.5.13 Gepatroj kaj Infanoj

Gepatra Bulteno estas la revuo por la gepatroj, kiuj uzas Esperanton hejme. Por la plej junaj infanoj ekzistas Kalejdoskopo (antaŭe Nia Voĉeto, ekde 1962) kaj Planteto (1963-1969).

10.5.14 Turismo kaj Aŭtomobilismo

Jam en 1951 aperis la unua numero de la internacia naturamika organizo: La Migranto (Antwerpen, Belgio). De 1964 ĝis 1970 aperis la bele ilustrita bulgara turisma revuo Ripozoj. Internacia turisma revuo ekaperis en 1969 en Zürich (Svisio): Turista Mondo. La aŭtomobilistoj havis ekde 1965 propran revuon: Aŭto-revuo. Ambaŭ intertempe ĉesis ekzisti.


10.5.15 Studentaj Aferoj

Ekaperis en 1959 la organo Studento.

10.5.16 Kolektantoj

Ekde 1961 aperas La Kolektanto Internacia.

10.5.17 Esperantologio, Lingvistiko, Bibliografio

Esperantologia revuo aperis jam inter 1932 kaj 1935: Lingva Kritiko, kies ĉefredaktoro estis Stefano La Colla. Sed nur post la Dua Mondmilito la tiukampa eldonado aktiviĝis. 1949-1955 kaj 1959-1961 aperis Esperantologio, sub la redakto de P. Neergaard (Danio), kun gravaj kontribuaĵoj de multaj interlingvistoj kaj esperantologoj. Ekde 1950 aperas Informilo de IEMW, pri bibliografio. Tre valoraj estas la dokumentoj eldonataj regule ekde 1952 de CED en angla, Esperanto kaj aliaj lingvoj pri demandoj statistikaj, bibliografiaj, organizaj, lingvistikaj koncernantaj Esperanton.

Ekde 1957 aperas en FR Germanio (unue en Flensburg, poste en Reinbek) Interlingvistika Informa Servo, redaktata de A. Bormann, kun valoraj kontribuaĵoj pri lingvistikaj kaj interlingvistikaj problemoj. Interesa entrepreno estas ankaŭ la bulteno Fokuso, kiun eldonas en Svedio Ebbe Vilborg ekde 1967. Ĝi prezentas laŭpove kompletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Fine, ekde 1968, aperas en Nederlando altnivela, faka revuo La Monda Lingvo-Problemo, redaktata de D-ro V. Sadler, fakte verkita en pluraj etnaj lingvoj, sed kun ampleksaj esperantlingvaj resumoj. La revuo pritraktas la ekonomiajn, sociologiajn kaj lingvistikajn problemojn de la interlingvaj rilatoj. IUEF eldonas de kelkaj jaroj cirkulerojn por filologoj.

10.5.18 Religio kaj Teologio

La du ĉefaj kristanaj revuoj estas Espero Katolika (fondita en 1903), organo de IKUE, kaj Dia Regno (fondita en 1908), organo de KELI (do evangelia). Protestantoj kaj katolikoj havas multajn aliajn landajn aŭ regionajn Esperantajn organojn: la plej longvivaj estas la nederlandaj: Nederlanda Katoliko aperis la unuan fojon en 1910, dum Kristana Gazeto (protestanta) en 1931. El la kristanaj periodaĵoj citindas ankoraŭ la bela Nova Civito el Romo (1961-1968) kaj la malgranda Kvakera Esperantisto (aperinta unuafoje en 1954, nun redaktata en Bristol, Britio).

El la orientaj religioj elstaras la kulture influa japana Oomoto (redaktejo en Kameoka): 1925-32, kaj ekde 1950. La Budha Lumo (ekde 1925) fariĝis Budhana Kuriero en 1962. Plej nova estas la bulteno Kosmo, kiu disvastigas la religian filozofion de la dana Martinus (ekde 1969). El la intermilitaj, nun malaperintaj religiaj periodaĵoj nekristanaj ni rimarkas Teozofia Espero (1913-1930).

10.6 RESUMAJ STATISTIKOJ
10.6.1 Historio kaj Ĝeneralaj Faktoj

Laŭ la statistiko en Bibliografio de Internacia Lingvo, ĝis 1929 aperis entute 985 periodaĵoj, el kiuj tamen nur 715 havis numero-sinsekvon, eĉ nur minimuman.

Laŭ la studo de J. Takács, Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, ĝis 1934 estis 1.276 Esperantaj periodaĵoj en 459 urboj de 59 landoj.

El ili, 45 havis nur unu kajeron, 448 havis 2-8 kajerojn, 167 havis unu jarkolekton, 330 havis 2-5 jarkolektojn, 152 havis pli ol 5 jarkolektojn.

(Por 134 mankas precizaj informoj pri la nombro de la jarkolektoj.)

10.6.2 Hodiaŭa Situacio

En 1971 la adeptoj de Esperanto povis elekti inter proksimume 110 revuoj kaj periodaĵoj. El ili, nur parto estas tute esperantlingva. Kelkaj periodaĵoj, ĉ. la duono, ne estas presitaj, sed multobligitaj per plej malsamaj teknikoj. La ofteco de aperado varias inter ĉiujaraj kajeroj (Jarlibroj, Sennacieca Revuo) kaj duonmonata apero (Heroldo de Esperanto). La plej multaj revuoj aperas monate, dumonate kaj kvaronjare.

Se mankas periodaĵoj kun semajna aŭ eĉ taga ofteco, tio ŝuldiĝas al la aparta rolo de Esperanto kiel lingvo de tutmonda kolektivo.*

* Tamen, ekde 1971 aperadas ĉiusemajne la Internacia Inform-Servo Pilo-Press, prizorgata de Ludwig Pickel, Nürnberg (FRG).

UEA elstaras kiel eldonanto de la plej multaj periodaĵoj, samtempe plej gravaj el vidpunkto de la Movado: Esperanto, Kontakto, La Monda Lingvo-Problemo, Dokumentoj de CED, Informfolio kaj Novaĵoj de TEJO kaj aliaj informaj bultenoj, ekz. Unesko-Novaĵoj.

10.7 JARLIBROJ KAJ ADRESAROJ

La Adresaroj listigis la esperantistojn de la frutempo de la Movado. La unua estis publikigita en 1888 en Varsovio, la lasta aperis en 1908 en Parizo, ĉe Hachette. Poste, estas notindaj pluraj naciskalaj adresaroj kaj biografiaj gvidiloj, i.a. Albumo de Bulgaraj Esperantistoj.

La Jarlibroj estas tre utilaj helpiloj por orientiĝi en la organiza strukturo de la Esperanto-Movado kaj por studi ĝian historion. Unualoke menciindas la Jarlibroj de UEA (ekde 1908), unue en Ĝenevo, nun en Rotterdam. Dum la skismo de la neŭtrala Movado, IEL eldonis sian propran Jarlibron en Londono. Ankaŭ la membraro de SAT, KELI, IKUE k.a. povas, tamen ne ĉiun jaron, konsulti Jarlibron de sia organizaĵo. Kelkfoje naciaj societoj publikigis Kalendarojn.

Ekde la komenco de tiu ĉi jarcento aperadis tre multaj Kongresaj Libroj, de la Universalaj Kongresoj, de SAT-Kongresoj, de landaj kaj fakaj kongresoj. Antaŭ kaj tuj post la Dua Mondmilito fojfoje eliris Kongresaj Gazetoj.

10.8 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Stojan, P. E., Bibliografio de Internacia Lingvo. Genève 1929.

Takács, Jozefo, Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonné n.Orl. 1934.