Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

TRIA PARTO

EN SERVO DE KULTURAJ INTERŜANĜOJ, PRAKTIKAJ CELOJ KAJ INTERNACIA SOLIDARECO

ĈAPITRO 11

FORMOJ DE KULTURAJ APLIKOJ

11.1 VASTECO DE LA KULTURA KAMPO

Lingvo estas parto de kulturo. Tamen, kiam oni starigas la demandon, ĉu iu lingvo estas kultura aŭ ne, oni pensas pri io tute alia, nome pri ĝia kultura enhavo. Al tia demando oni povas nur respondi, ke lingvo per si mem estas nek kultura, nek nekultura. Nur la kulturaj valoroj, kiujn ĝi entenas, kaj la kulturaj celoj, por kiuj ĝi estas utiligata, donas al la lingvo kulturan karakteron. Aliflanke, ampleksiĝanta uzo de iu lingvo sur kultura kampo necese riĉigas kaj nuancigas ĝin. Sole en tiu senco oni povas paroli pri kultura lingvo.

Pro la kulturaj verkoj kreitaj en ĝi kaj pere de ĝi, Esperanto jam delonge transformiĝis en kulturan lingvon. La Esperanta literaturo, detale pritraktita en la Dua Parto de tiu ĉi libro, estas sendube ĝia plej granda kultura trezoro. Tamen, ĝi ne estas la sola. Ĉirkaŭ ĝi ariĝas tre multnombraj aliaj aplikoj de la lingvo por kulturaj celoj. La spektro estas preskaŭ tiel larĝa, kiel vasta estas la kampo de kulturo.

Efektive, la tuta agado de la organizita Esperanto-Movado, prizorgata unuavice de UEA kaj de la organizaĵoj aŭ unuopuloj apartenantaj al ĝi, estas esence kultura. La laboro direktita al disvastigo de la lingvo, la eldonado de lernolibroj kaj vortaroj, la instruado de Esperanto ĝenerale, la interna vivo de multaj el la Esperanto-organizaĵoj ktp. — ĉio ĉi per si mem signifas grandan kulturan aktivadon en mondaj kadroj. Ekzistas, tamen, kelkaj kulturaj manifestiĝoj, kiuj pro sia elstara signifo, eĉ unikeco en kelkaj aspektoj, meritas apartan konsideron. La plej gravaj el ili estas prezentitaj en la sekvaj sekcioj.

11.2 BELARTAJ KONKURSOJ
11.2.1 Origino kaj Nuna Organizo

Ekde la komenco estis farataj klopodoj riĉigi Esperanto-renkontiĝojn per kultura enhavo, ĉefe per prezentado de teatraĵoj (v. 11.4). Dum la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono (1909) estis organizitaj la t.n. “Floraj Ludoj”, nome konkursoj en diversaj branĉoj de poezio. La iniciatinto estis Prof. Delfí Dalmau en Barcelono. Entute alvenis 42 konkursaĵoj. Interese estas, ke inter la unuaj konkursintoj troviĝis Marie Hankel el Dresdeno, Edmond Privat el Ĝenevo kaj Clarence Bicknell el Bordighera. Iliaj nomoj troviĝas inter la gajnintoj. Post tio sporade okazadis diversaj literaturaj aranĝoj dum la universalaj kongresoj. Tio ĉefe dependis de iniciatoj en la sino de lokaj organizaj komitatoj. Ne ekzistis iaj reguloj, nek kontinueco.

Dum la UK en Bournemouth (1949) la Komitato pritraktis la proponon de Reto Rossetti revivigi la iaman aranĝon de “Floraj Ludoj” kaj decidis principe akcepti ĝin. La Estraro estis komisiita ellabori apartan regularon kaj estrarano I. Lapenna ricevis la taskon plenumi la decidon en kunlaboro kun Reto Rossetti. Dum la printempa kunsido de la Estraro en 1950 la projekto estis akceptita. Tiel ekestis la Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun la Komitato siavice aprobis kaj poste ankaŭ iom amendis.

Laŭ la nun valida Regularo, la belartaj konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la diversajn artobranĉojn en la Internacia Lingvo aŭ pere de ĝi. La konkursoj okazas sub aŭspicio de UEA dum la universalaj kongresoj de Esperanto.

La konkursoj enhavas jenajn branĉojn: (i) poezio originala, (ii) poezia traduka, (iii) prozo originala, (iv) prozo traduka, (v) teatraĵo originala, (vi) teatraĵo traduka. Krome, la Estraro de UEA povas decidi, ke la konkurso rilatu ankaŭ al aliaj artaj branĉoj, ekzemple kantoj, humoraĵoj, desegnaĵoj, amatoraj filmoj aŭ fotografaĵoj, hejmaj artlaboroj, folkloraj dancoj kaj simile, sed konforme al la ĝeneralaj principoj de la Regularo. Efektive, okaze de la artaj festivaloj, estis aranĝitaj ankaŭ konkursoj pri aliaj artobranĉoj. En 1959 estis enkondukita ankaŭ aparta premio por “Nova Talento” (pokalo Harabagiu).

Nevalidaj por la konkurso estas verkoj jam aperintaj en presa formo. Ĉiu konkursanto konsentas per sia partopreno en la konkurso, ke la rajto pri unua presigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la presigon. La aŭtora rajto restas, kompreneble, proprieto de la aŭtoro.

La prijuĝa Komisiono konsistas el prezidanto, sekretario kaj minimume 6 pliaj membroj, do el minimume 8 personoj apartenantaj al almenaŭ 4 nacioj. La Estraro de UEA nomas la prezidanton kaj la sekretarion, dum la ceteraj membroj estas nomataj de la Estraro laŭ la propono de la prezidanto kaj sekretario de la Komisiono. La membroj de la Komisiono ne rajtas konkursi en tiuj branĉoj, kiujn ili mem prijuĝas. Cetere, la anonimeco de la konkursantoj estas garantiita de la Regularo. La Komisiono prijuĝas la artan valoron de la konkursaĵoj ne sciante la nomojn de iliaj aŭtoroj. Nur post la decido pri la premiitaj verkoj, la Komisiono malfermas la aldonitajn kovertojn, kiuj entenas la nomojn de la aŭtoroj.

Se la juĝa tasko en iu branĉo estas tro malfacila, la prezidanto rajtas dividi la prijuĝon de la unuopaj branĉoj inter la komisionanoj; tamen, malpli ol tri membroj apartenantaj al minimume du nacioj ne rajtas decidi pri la konkursaĵoj en kiu ajn branĉo aŭ grupo de branĉoj.

Mag. Reto Rossetti, tiam docento en la Arta Kolegio en Birmingham (Britio), estis konstanta sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 ĝis aprilo 1953, kiam tiun funkcion transprenis F. Szilágyi (Svedio).

La nuna prezidanto de la Komisiono estas Prof. G. Waringhien (Francio), la sekretariino estas Emilija Lapenna (Jugoslavio), kaj la membroj estas W. Auld, R. Bernard, C. Conterno, J. H. Rosbach, I. Rotkvić kaj A. Venture. Do, la Komisiono konsistas entute el 8 personoj apartenantaj al 6 nacioj. La Komisiono nuntempe prijuĝas la konkursaĵojn en du subkomisionoj: unu por poezio, la alia por prozo. La kriterioj estas sufiĉe severaj, tiel ke ne malofte la unua aŭ dua premio ne estas aljuĝita en unuopa branĉo. Okazis ankaŭ, ke en iu branĉo neniu premio estis aljuĝita.

11.2.2 Ĉefaj atingoj

La unua belarta konkurso laŭ tiu ĉi nova principaro okazis en Parizo dum la 35-a UK de Esperanto en 1950. La dua konkurso estis en Munkeno dum la UK de 1951, la tria en Oslo en 1952, la kvara en Zagreb en 1953, ktp. dum ĉiuj postaj universalaj kongresoj inkluzive tiun de Beograd en 1973. Entute, do, ĝis la fino de 1973 la belartaj konkursoj okazis 24 fojojn.

La partopreno en la konkursoj estas granda. Ekzemple, en 1952 partoprenis 43 aŭtoroj el 18 landoj per 109 konkursaĵoj. En 1953 la konkurson partoprenis 53 verkistoj el 16 landoj per 96 konkursaĵoj, el kiuj 33 estis originalaj poemoj, 23 originalaj prozaĵoj, 7 originalaj teatraĵoj kaj 33 tradukitaj poemoj. La nombro de konkursantoj kaj la nombro de prezentitaj konkursaĵoj iom varias de jaro al jaro sed la proporcioj estas proksimume samaj, kiel en la komencaj jaroj Ekzemple, en 1969 la nombro de aŭtoroj estis 44 el 16 landoj, kaj la nombro de konkursaĵoj estis 95; en 1970 entute 38 aŭtoroj el 19 landoj kontribuis 88 konkursaĵojn; en 1971 estis 44 aŭtoroj el 19 landoj kun 87 konkursaĵoj; en 1972 entute 43 aŭtoroj el 18 landoj prezentis 45 konkursaĵojn.

Statistiko pri premiitoj ekde 1950 ĝis inkluzive 1960 (11 jaroj) montras, ke 53 aŭtoroj el 20 landoj ricevis la unuan, duan, trian premion, aŭ premion “Nova Talento”, en la diversaj branĉoj. Pli detala analizo de la rezultoj donas jenajn informojn: 27 diversaj aŭtoroj ricevis unuajn premiojn; 28 ricevis duajn premiojn, 24 ricevis triajn premiojn. El la 53 premiitoj, 27 unufoje ricevis premion; 16 estis dufoje premiitaj; 4 estis trifoje premiitaj; 2 ricevis premiojn kvar fojojn; 4 estis premiitaj pli ol kvarfoje. Ankaŭ tiu konciza statistiko montras la larĝan, internacian bazon de la Esperanta kulturo*.

* En Esperanto, 1962, oktobro, p. 181 aperis kompleta listo de ĉiuj premiitoj en la periodo 1950 ĝis 1962. Entute estis 60 diversaj premiitoj el 20 landoj.

Entute, ekde 1950 estis prezentitaj preskaŭ 2.000 konkursaĵoj en diversaj branĉoj. Plej forte estis reprezentita poezio (originala kaj traduka); kompare kun la aliaj konkursaĵoj, la nombro de originalaj kaj tradukaj teatraĵoj (ludodaŭro maksimume 25 min.) estis malgranda. Laŭ la raporto de la sekretariino E. Lapenna (marto 1973) la nombro de ĉiuj premiitoj ekde 1950 ĝis inkluzive 1972 estis precize 100 el 26 landoj. Estas enkalkulitaj ankaŭ la ricevintoj de la subpremiaj distingoj “Nova Talento” kaj “Laŭda Mencio”. Britaj aŭtoroj (Angloj kaj Skotoj) ricevis 19 premiojn, italaj aŭtoroj gajnis 9 premiojn; sekvas Ĉeĥoslovakio kun 7 premioj kaj Francio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando kun Ned. Antiloj kun 6 premioj por ĉiu el la menciitaj landoj. Entute estis donitaj 288 premioj: 79 en la branĉo originala poezio, 85 por tradukita poezio, 53 por originala prozo, 26 por originala dramo, 43 por nedifinita branĉo kaj 2 por “Kongreslanda Branĉo”, kiu en la lastaj jaroj ĉesis esti konkursa ero. Plej multajn premiojn (entute 21) ricevis Marjorie Boulton. Multaj el la premiitaj verkoj estis poste publikigitaj en la revuo Esperanto kaj en aliaj periodaĵoj.

La belartaj konkursoj de UEA kontribuis kaj plu kontribuas al evoluigo kaj riĉigo de la Esperanta Literaturo. Ili helpas al diskonigo de literaturaj verkoj, precipe de malgrandaj nacioj, al larĝa publiko. Krome, la belartaj konkursoj internacie proksimigas la poetojn kaj aliajn verkistojn. Pro ĉio ĉi ili estas faktoro de pli bona internacia kompreniĝo.

11.3 ORATORAJ KONKURSOJ
11.3.1 Origino kaj Nuna Organizo

Esperanto unue formiĝis kiel skriba lingvo. Nur poste, iom post iom, ĝi komencis esti uzata ankaŭ parole. Tial ne estas surprize, ke ankaŭ la arta kreado per la Internacia Lingvo sekvis la saman vojon: poezio kaj literatura prozo, ĉu traduka ĉu originala, konsiderinde antaŭiris la parolarton.

La unuaj paroladoj en Esperanto estis eldiritaj de Zamenhof mem. Kvankam profundaj laŭ enhavo, ofte tre belaj laŭ strukturo kaj nepre gravegaj por la juna lingvo, tamen ili apenaŭ povas esti rigardataj kiel paroladoj en la kutima senco de la vorto. Liaj ok oficialaj kongresaj paroladoj, kaj la kelkaj aliaj, eldiritaj en diversaj okazoj, estis fakte detale antaŭpreparitaj, komplete verkitaj skribe kaj poste legitaj publike. La vera Esperanta parolarto komenciĝas nur kun la apero de E. Privat sur la kongresaj podioj kaj aliloke. En simpla kaj bela lingvo, ofte uzante trafajn bildojn kaj direktante sin ĉefe al la sentoj, li sciis per kortuŝaj vortoj emociigi kaj entuziasmigi la aŭskultantaron. Jam en tia unua periodo de la Esperanta parolarto, dum la universalaj kongresoj kaj aliloke, ĉiam pli aŭdiĝis voĉoj ankaŭ de pluraj aliaj talentaj oratoroj aŭ prelegantoj. Okazis eĉ “oratoraj konkursoj”, ekzemple dum la 13-a UK en Krakovo (1931), kiam la konkurson partoprenis 8 kandidatoj.

Malgraŭ tiuj progresoj, la fakte grandaj esperantlingvaj oratoroj estis kaj restis nur kelkaj; ankaŭ la nombro de elstare bonaj, kompare kun la impona nombro de Esperantaj poetoj kaj prozistoj, estas ankoraŭ tro malalta. Ŝajnas, ke la Esperanta parolarto — kaj tre verŝajne la parolarto en kiu ajn alia lingvo — estas la plej malfacila kaj postulema el ĉiuj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon kiel instrumenton de esprimiĝo.

Por plibonigi tiun staton la Estraro de UEA decidis en 1949 enkonduki oratorajn konkursojn dum la universalaj kongresoj. La unua provo estis farita en Bournemouth (1949). La relative kontentiga rezulto — neniu, laŭ la opinio de la juĝantaro, meritis la unuan premion — kaŭzis, ke la Komitato aprobis la ideon de regulaj oratoraj konkursoj kaj transdonis al la Estraro la taskon organizi ilin. Laŭ la komisio de la Estraro, I. Lapenna ellaboris projekton de Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, kiun la Estraro unuanime akceptis dum la printempa kunsido en 1950. Samtempe la Estraro decidis, ke la temo por la unua regula oratora konkurso, okazonta dum la UK en Parizo (1950), estu “Mondpaco kaj Esperanto”. Estas vere emfazinde, ke la Estraro elektis ĝuste tiun temon, kiu spegulas la strebadojn de la Esperanto-Movado al internacia kompreniĝo, toleremo kaj monda paco.

Laŭ la Regularo pri la Oratora Konkurso por la Junularo, la celo de la konkurso estas evoluigi la parolarton en la Internacia Lingvo, sed la konkursoj, kompreneble, ankaŭ fortikigas la senton de internacia solidareco. La konkursoj regule okazas dum la universalaj kongresoj, sed ili povas okazi ankaŭ aliloke laŭ la decido de la Estraro.

En la oratora konkurso de UEA rajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la koncerna UK. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas sin skribe anonci al la LKK aŭ al la prezidanto de la Komisiono minimume unu tagon antaŭ la dato de la konkurso. Kompreneble, la oratora konkurso okazas en la Internacia Lingvo. La kandidatoj ne rajtas transpasi la fiksitan tempolimon. Ili devas paroli pri la temo libere, sen antaŭe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn.

La Estraro de UEA decidas pri la temo aŭ temoj de la konkurso, pri kio devas aperi anonco minimume unu monaton antaŭ la konkurso en la oficiala organo de la Asocio. La Estraro nomas la konkursan Komisionon kun internacia karaktero, konsistantan el prezidanto, 2 membroj kaj 2 anstataŭantoj. Same kiel rilate la belartajn konkursojn, la Estraro ankaŭ decidas pri la premioj.

La konkurso okazas publike, sub gvido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la 2 membroj aŭ de iliaj anstataŭantoj. La Komisiono decidas per plimulto de voĉoj pri la unua, dua kaj tria gajnintoj tuj post la konkurso. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj parolarta tekniko.

La nomoj de la gajnintoj estas solene proklamataj dum la fermaj kunsidoj de la kongresoj. Ĉiu gajninto ricevas diplomon de UEA, diversajn premiojn de UEA aŭ de neesperantaj organizaĵoj aŭ de privataj personoj.

En 1960 la tiama ĝenerala sekretario de UEA donacis arĝentan pokalon, kiun, aldone al la premio de UEA, ricevas la gajninto. La pokalo “Ivo Lapenna” estas transira, t.e. ĝi estas tenata de la gajninto ĝis la sekva konkurso, kiam ĝi pasas en posedon de la nova gajninto. La nomo de ĉiu gajninto estas engravurita. La unua engravurita nomo estas tiu de Carlo Minnaja, la gajninto de la unua premio en la konkurso dum la UK en Bruselo (1960).

11.3.2 Rezultoj

La unua oratora konkurso laŭ la nova Regularo okazis en 1950 dum la 35-a UK en Parizo. Ekde tiam la oratoraj konkursoj preskaŭ senescepte okazadis dum la universalaj kongresoj. La lasta estis en Beograd (1973), dum la sekva okazos en Hamburgo (1974).

Ekde 1950 ĝis 1960 la Estraro de UEA ĉiam donis nur unu temon por la koncerna oratora konkurso. La temoj rilatis ĉefe al internacia kompreniĝo, monda paco, idea signifo de la Internacia Lingvo, k.s. Ekzemple, en 1951 (UK en Munkeno) la temo estis “La Idea Signifo de Esperanto”; en 1952 (Oslo) la priparolata demando estis “Kial mi Batalas por Esperanto?”; en 1954 (Haarlem) la elektita temo estis “La Rolo de la Internacia Lingvo por la Spirita Unueco de la Homaro”; en 1958 (Mainz) la konkursantoj estis invititaj paroli pri “Juna kaj Pli Aĝa Generacioj”; en 1959 (Varsovio) — la Zamenhof-Jaro — la temo estis “La Personeco de D-ro L. L. Zamenhof”.

Por ebligi pli vastan partoprenon en la oratoraj konkursoj, la Estraro decidis en 1960, ke ekde tiu jaro la temoj estos pluraj. Krome, oni decidis ligi la temojn ne nur al aktualaj demandoj en la Esperanto-Movado, sed ankaŭ al pli vastaj problemoj kun internacia karaktero, kiuj interesas la nuntempan junularon. Ekzemple, jam por la oratora konkurso por 1960 (Bruselo) estis 4 temoj: “Internaciismo, Naciismo kaj Patriotismo”, “Sporto — ĉu Rimedo de Internacia Amikiĝo?”, “Virinaj Rajtoj”, “Aspiroj de la Junularo en Mia Lando”. Simile variaj temoj estis donitaj ankaŭ por ĉiuj postaj konkursoj. Plurfoje la temoj, aŭ almenaŭ unu el ili, rilatis al mondaj kampanjoj lanĉitaj de UN aŭ Unesko, en kiuj partoprenis UEA. Ekzemple, en 1967, pro la Internacia Jaro de Turismo, unu el la temoj estis “Turismo kaj Internacia Kompreniĝo”, dum alia temo rilatis al “La Rolo de Esperanto en la Progresigo de Evoluantaj Landoj”. En la Jaro de Homaj Rajtoj (1968), dum la UK en Madrid du temoj rekte rilatis al la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj: “Ĉiuj Homoj estas Denaske Liberaj kaj Egalaj laŭ Digno kaj Rajtoj”, “Egaleco de Seksoj en la Universala Deklaracio”, dum plia temo estis “La Fenomeno de Florinfanoj”. Tre aktuala estis la temo “Kosma Veturado — Ĉu Valoras?”, kiu allogis ĉiujn konkursantojn dum la UK en Helsinki (1969). En 1970 (Vieno), pro la ĉiam pli insistaj postuloj de la studentaro kaj mezgradaj gelernantoj rilate modernigon de la instrusistemoj, la temoj estis: “Aŭtoritatismo, Demokratio aŭ Anarkio en la Lernejoj”, “Ĉu la Lernejoj Edukas la Junularon por la Estonteco?”, “Kion Volas Nia Generacio?”. Du el la temoj dum la UK en Londono (1971) rilatis al grava demando de kulturaj interŝanĝoj: “Ĉu jam Ekzistas Bazaj Elementoj de Tutmonda Kulturo?” kaj “Nacia Lingvo Vaste Uzata Internacie kaj Kultura Imperiismo”.

La nombro de konkursantoj variis, sed bedaŭrinde ĝi neniam estis tre granda (maksimume 9). Male, la interesiĝo de la publiko ĉiam estis rimarkinda. Ne malofte ĉeestis 500-700 personoj. Ankaŭ okazis, ke eĉ tre grandaj salonegoj montriĝis tro malgrandaj, tiel ke multaj ne povis eniri.

La gajninto de la unua premio en la unua konkurso (1950) estis A. Albault (Francio). En la dua konkurso (1951) N. Minnaja (Italio) kaj A. Albault estis tiel bonaj, ke ili ambaŭ ricevis la unuan premion. Inter la gajnintoj de la unuaj premioj tri fojojn troviĝas la nomo de N. Minnaja kaj tri fojojn tiu de lia frato Carlo Minnaja. La aliaj gajnintoj de la unua premio estis H. Tonkin (Anglio, nun Usono), J. Wells (Anglio), S. Świstak (Pollando), Aŝvini-Kumar (Hindio) du fojojn, K. Kordylewski (Pollando), F. Simonnet (Francio), Svetomir Budimir (Jugoslavio), H. M. Maitzen (Aŭstrio), H. Eichhorn (Germana DR), D. Charters (Anglio, nun Usono), Iva Aberg (Svedio). En Portland (1972) la unua premio ne estis aljuĝita, sed la dua, kiun gajnis C. Power (Usono).

La oratoraj konkursoj ebligis malkovri nombron da novaj elstaraj talentoj inter la junularo. Kiel oni vidas el la supra listo de la gajnintoj de unuaj premioj, la plimulto el ili ekokupis respondecajn funkciojn en la Esperanto-Movado. Ankaŭ aliaj konkursintoj, eĉ tiuj, kiuj ne sukcesis gajni premiojn, per sia nura partopreno sendube kontribuis al la evoluigo de la Esperanta parolarto kaj tial ankaŭ al la esperantlingva kulturo. Siavice, multaj el la ideoj esprimitaj dum la konkursoj helpis la prilumon de aktualaj problemoj ĉu en la nuntempa mondo ĝenerale, ĉu, aparte, en la Esperanto-Movado. La oratoraj konkursoj estas taŭga forumo, en kiu gejunuloj de diversaj nacioj kaj alispecaj apartenoj povas libere interŝanĝi ideojn kaj aŭdigi siajn voĉojn, kio certe progresigas internacian kompreniĝon. La oratoraj konkursoj en la nuna formo respondas al la fundamenta celo de UEA: evoluigi kaj fortikigi la sentojn de internacia solidareco.

11.4 TEATRO
11.4.1 Unua Periodo (1896-1957)

Estas preskaŭ certe, ke la unua teatra prezentado en la Internacia Lingvo okazis la 27-an de septembro 1896 en la urbo Smolensk (Ruslando). Tiun vesperon junaj amatoraj geaktoroj ludis la komedion Unua Brandfaristo de L. Tolstoj, tradukitan de V. Burenkov. Verŝajne ankaŭ en aliaj lokoj amatoraj grupetoj ludis diversajn teatraĵojn por kuraĝigi la lernadon kaj por vivigi la parolan lingvon. Cetere, ankaŭ nuntempe en unuopaj lokaj Esperanto-societoj funkcias amatoraj grupoj, kelkfoje sub gvido de profesiaj reĝisoroj, kiuj prezentas teatraĵojn en la koncernaj lokoj.

Ĝenevo 1925: Rolintoj en la dua surscenigo de Ginevra pozas kun Edmond Privat, la aŭtoro de la lirika dramo.


Bulgara Esperanto-Teatro: Profesiaj aktoroj kaj profesinivelaj spektakloj.


Serioza prezentado de teatraj verkoj sur pli alta nivelo komenciĝis nur en 1905, kiam dum la 1-a UK de Esperanto en Bulonjo sep diversnaciaj amatoraj geaktoroj ludis la komedion de Molière La Edziĝo Kontraŭvola. La alia teatraĵo prezentita tiuokaze en Bulonjo estis la komedieto de E. Labiche Mensogo pro Amo (originala titolo Le Misanthrope et l’Auvergnat).

Dum multaj jaroj — fakte, kun kelkaj esceptoj, ĝis la hodiaŭa tago — preskaŭ la sola ebleco prezenti internacilingve dramojn kaj aliajn verkojn en teatroj estis kaj restis la grandaj internaciaj renkontiĝoj, unuavice la Universalaj kongresoj de Esperanto. Pro diversaj kaŭzoj, ĉefe pro neekzisto de konstantaj trupoj, ankaŭ tiajn okazojn ne estis eble ĉiam utiligi. Nur la fondo de Internacia Arta Teatro en 1957 (sub aŭspicio de UEA), kiun sekvis la Bulgara Esperanto-Teatro en 1958 kaj aliaj profesiaj grupoj, ebligis konstantecon kaj entute donis freŝan impeton al krea teatra laboro.

Inter 1905 kaj 1957 en diversaj lokoj estis prezentitaj sufiĉe multaj konataj kaj malpli konataj dramoj aŭ komedioj al internacia publiko. Ne malofte ludis profesiaj geaktoroj aŭ, pli kutime, profesiuloj kaj amatoroj miksite.

La ĉefaj prezentoj en tiu periodo estis La Floro de l’ Pasinto de E. de Amicis, kaj Agrabla Surprizo de W. Frerking, ambaŭ en 1906 en Ĝenevo; Boks kaj Koks de M. Morton, kaj Bardell kontraŭ Pickwick de Ch. Dickens, ambaŭ en Cambridge en 1907; Ŝi Kliniĝas por Venki de O. Goldsmith en 1907 en Londono; Ifigenio en Taŭrido de Goethe en 1908 en Dresdeno; Mistero de Doloro de Gual en 1909 en Barcelono; Kiel Plaĉas al Vi de W. Shakespeare en 1910 en Vaŝingtono; Kaatje de P. Spaak en 1911 en Antverpeno; Mazepa de J. Słowacki, La Urso de A. P. Ĉeĥov kaj la opero Halka de S. Moniuszko, ĉiuj en 1912 en Krakovo; Ginevra, originale verkita de E. Privat, en 1913 en Bern; Natan la Saĝulo de G. E. Lessing en 1923 en Nürnberg; Hamleto de Shakespeare en 1928 en Antverpeno; La Onklino de Karlo de Brandon Thomas en 1930 en Oxford; D-ro Knock de Jules Romains en 1932 en Parizo; la opereto La Blanka Ĉevaleto de R. Benatzky en 1936 en Vieno; Angla Lingvo sen Profesoro de Tristan Bernard en 1950 en Parizo; La Revizoro de N. Gogolj en 1955 en Bolonjo; Georgo Dandin de Molière en 1957 en Marseille.

Necesas aldoni, ke en la jaroj antaŭ la Dua Mondmilito Radio Brno (Ĉeĥoslovakio) prezentis tutan aron da verkoj adaptitaj por teatra prezentado. La membroj de tiu grupo — Teatro kaj Radio Aktoroj (TRAKT) — konsistis nur el profesiaj artistoj, kantistoj, verkistoj kaj aktoroj de la Landa Teatro. La prezentoj, kiel entute la elsendoj de Radio Brno, estis sur tre alta nivelo. La dismembrigo de Ĉeĥoslovakio kaj la posta invado de tiu lando fare de nazia Germanio ĉesigis ankaŭ tiun gravan atingon en la sfero de perradia teatro.

11.4.2 Dua Periodo (ekde 1957)

Tiun ĉi periodon markas la fondo de du gravaj teatraj trupoj, konsistantaj unuavice el profesiaj geaktoroj: Internacia Arta Teatro (IAT) kaj Bulgara Esperanto-Teatro (BET).

Fondita en 1957, Internacia Arta Teatro estas unika klopodo starigi laŭgrade, en internacia kadro, sendependan, normalan, artan teatron, konsistantan el profesiaj kaj talentaj diversnaciaj geaktoroj kaj teatraj teknikistoj. La celoj estas prezenti internacilingve teatrajn spektaklojn dum internaciaj kaj landaj Esperanto-kongresoj aŭ aliaj renkontiĝoj, partopreni en internaciaj artaj festivaloj; organizi teatrajn somerajn kursojn, teatrajn turneojn kaj interŝanĝojn inter diversnaciaj profesiaj Esperantaj teatraj grupoj. La fondon de IAT aŭspiciis Universala Esperanto-Asocio, kiu donis al la laboro de IAT maksimuman apogon. La fondinto kaj direktoro estas Srdjan Flego.

La unua prezento de IAT okazis en Mainz (1958), kiam ĝi ludis la konatan dramon Reaperantoj (Fantomoj) de H. Ibsen. Friponaĵoj de Skapeno de Molière estis prezentita en Varsovio en 1959. En la sama jaro la ĵus fondita Bulgara Esperanta Teatro prezentis en Varsovio la komedion Ĉasantoj de Oficoj de la bulgara klasikulo Ivan Vazov, dum trupo el Prago ludis samloke Pigmaliono de B. Shaw. Tio estis vera evento: en la sama loko tri trupoj prezentis unuarangajn teatrajn verkojn en la Internacia Lingvo.

El aliaj realigoj de IAT aparte menciindaj estas La Homa Voĉo de J. Cocteau kaj La Respektema P... de J. P. Sartre en 1961, unue en Gent (Belgio) kaj poste en Harrogate (Anglio); Advokato Patleno de nekonata aŭtoro same en Harrogate en 1961; Onklo Maroje, la klasika kroata komedio de Marin Držić, kaj la originala Maneken-parado de M. Boulton, ambaŭ en Kopenhago en 1962; Pri la Malutilo de la Tabako de A. P. Ĉeĥov; Sen Eliro de J. P. Sartre kaj Hanibalo de la jugoslavia verkisto V. Kljakovič, ĉiuj en Sofio en 1963; La Amo de Don Perlimplino de F. Garcia-Lorca, La Leciono de E. Ionesco, La Morto de Lia Ekscelenco de M. Matković, ĉiuj en Hago en 1964; La Unua Paŝo de la hungara verkisto F. Molnár, kaj La Holanda Pupo, originale verkita de J. Baghy, ambaŭ en Budapeŝto en 1966; Bela Indiferentulo de J. Cocteau, Analfabeto de la serba verkisto B. Nušić, tre populara en Jugoslavio, Taso da Kafo, monologo de la granda slovena verkisto Ivan Cankar, Homo kun la Floro Enbuŝe de L. Pirandello kaj Maskerado de la konata kroata verkisto M. Krleža, ĉiuj en 1968 en Madrid; Vilhelmo la Konkeranto de la jugoslavia verkisto V. Kljaković, Aparta Ĉambro de la franca verkisto Claude Santelli, Hotelo de Pepo Bandić, unuakta sceno de alia jugoslavia verkisto, Branko Čopić, Sonoriloj de plia jugoslavia aŭtoro, S. Rozman, ĉiuj en 1969 en Helsinki. Pluraj el la menciitaj teatraĵoj estis prezentitaj du aŭ eĉ tri fojojn. IAT evoluigis en nur kelkaj jaroj la teatran arton en la Internacia Lingvo kaj atingis rimarkindajn rezultojn, des pli grandajn, se oni konsideras la malfacilaĵojn kaj obstaklojn, kiujn necese frontas tia trupo kun internacia karaktero. Bedaŭrinde, post 1969 IAT ne aperis sur teatra podio antaŭ internacia publiko, sed espereble ĝi renovigos sian utilan kaj fruktodonan laboron.

Kataki de la usona verkisto Shimon Wincelberg, prezentita de polaj aktoroj el Łódź, gajnis aplaŭdojn en la Universalaj Kongresoj de Tokio kaj Budapeŝto.


Srdjan Flego (supre): La plej atentindaj rezultoj sur la teatra kampo. Malsupre: Nikolaj Rytjkov (1913-1973) komplete disponigis sian teatran talenton al la Internacia Lingvo.


En IAT ludis tre multaj geaktoroj. Ĉiu el ili havas siajn meritojn por evoluigo de la trupo, sed verŝajne, aldone al S. Flego, pleje elstaras la nomoj de M. Šerment, Eta Bertolazzi, Mira Župan, Jana Ravšelj, Liljana Genez, D. Milivojević, I. Rogulja, Silva Fulgosi, Zdenka Heršak, M. Ergović, Bozena Dermit, Marija Dragović kaj Jure Lipovac.

Bulgara Esperanto-Teatro (BET) estis fondita en 1958. La kerno de BET estas malgranda rondo de entuziasmaj artistoj, parolantaj la Internacian Lingvon, en la antaŭa teatro “Trudov Front” en Sofio. Inter ili troviĝas Anani Anev, Belka Beleva, Gerasim Mladenov, Kostadinka Nedeva, Georgij Kerelezov, k.a. La grupon daŭre subtenis reĝisorino Stefka Prohaskova, dum la tradukanto kaj lingva gvidanto estas Kiril Draĵev.

La unua spektaklo, konsistanta el 13 unuaktaj komedioj, poemoj kaj monologoj, okazis la 19-an de majo 1958. La sama programo estis prezentita en la sama jaro dum la 33-a Kongreso de BEA en Varna. Kiel jam menciite, en 1959 BET prezentis la komedion Ĉasantoj de Oficoj en Varsovio. Tiun komedion BET ludis poste en la Tria Kultura Festivalo de Jugoslaviaj Esperantistoj en Split. Sekvis la prezentoj de Komedio de Eraroj de Shakespeare unue en Veliko Tarnovo kaj poste ankaŭ en Sofio dum la 48-a UK de Esperanto (1963). En 1964 du geaktoroj de BETBelka Beleva kaj Anani Anev — estis invititaj partopreni la aranĝojn de IAT en Hago kaj en Amsterdam. Tie ili prezentis Propono de A. P. Ĉeĥov kaj atingis grandan sukceson. BET denove ludis antaŭ internacia publiko dum la UK en Budapeŝto (1966), kie ĝi prezentis la dramigitan Tago de Mortintoj laŭ Elin Pelin kaj la komediojn La Urso de A. P. Ĉeĥov, La Du Ŝtelistoj de B. Nušić kaj Familiaj Problemoj de May Thalvest.

Komence de 1968 BET renovigis sian konsiston. Unu el ĝiaj lastatempaj atingoj estis la komedio Akridoj de St. L. Kostov, kiun ĝi prezentis dum la 20-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj la 37-a Kongreso de Bulgaraj Esperantistoj en Varna. En 1970 BET prezentis en Vieno la komedion La Virina Regno de la bulgara aŭtoro St. L. Kostov. En 1971, dum la UK en Londono, tiu eminenta teatra trupo, nun konsistanta ĉefe el profesiaj geaktoroj de la Ŝtata Teatro en Sofio, rikoltis entuziasman akcepton per sia prezento de la kvinakta komedio Mandragoro de N. Machiavelli. BET plu aktivas kaj oni atendas de ĝi pliajn spektaklojn sur la plej alta arta nivelo.

El aliaj grupoj aparte menciinda estas la Silezia Teatro, kiu en 1968 partoprenis en la Festivalo de Esperanto-teatroj en Pula (Jugoslavio). Ĝi tie prezentis la unuan fojon Manon Lescaut, teatraĵon en ses bildoj laŭ la romano de Abbé Prévost. En 1964 profesiaj polaj aktoroj prezentis en Łódź, Pollando, la dramon Kataki de la usona verkisto Shimon Wincelberg. Kun grandega sukceso ili ludis la saman dramon ankaŭ en Tokio en 1965 kaj en Budapeŝto en 1966.

11.5 INTERNACIAJ ARTAJ FESTIVALOJ

Impona kultura evento kaj samtempe manifestacio pri la atingoj de la Internacia Lingvo sur la arta kampo estas la Internaciaj Artaj Festvaloj (IAF), pionira iniciato de D-ro I. Lapenna, kiu ankaŭ estis la ĉefa organizinto de la Unua IAF kaj kompilinto de ĝia programo.

Ĝis la fino de 1972 estis aranĝitaj entute kvar IAF en diversaj lokoj: Harrogate (1961), Sofio (1963), Budapeŝto (1966) kaj Madrid (1968).

11.5.1 Unua Internacia Arta Festivalo

Ĝi okazis en Harrogate (Britio) de la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1961. La programo konsistis el teatraj prezentadoj, kantoj, dancoj, belartaj kaj oratoraj konkursoj, deklamado de poezio, ekspozicioj, filmoj kaj prelegoj en Internacia Somera Universitato pri artaj temoj.

La festivalo komenciĝis la 6-an de aŭgusto, kiam la ensemblo “Branko Cvetković” el Beograd prezentis jugoslaviajn folklorajn dancojn. La programo konsistis el 16 dancoj el diversaj partoj de Jugoslavio, interalie el la regionoj de Banat, Niŝ, Bunjevci, Homolje, Rugovo kaj Vranje, el Makedonio, Slovenio kaj Dalmatio, akompanataj de kantado, popolaj instrumentoj aŭ tamburado. La movoj, jen graciaj, jen batalemaj kaj fulmorapidaj, seninterrompe katenis la streĉan atenton de la publiko.

La ĉefa evento de la festivalo estis la teatraj prezentadoj. Partoprenis Internacia Arta Teatro (IAT) kaj du amatoraj trupoj: unu el Londono, la alia el Bristolo (Anglio). Tiu branĉo de la festivalo komenciĝis per Advokato Patleno, triakta teatraĵo de nekonata mezepoka franca aŭtoro. Ludis IAT sub reĝisorado de S. Flego. Sekvis Okuni kaj Gohei, unuakta dramo de Tanizaki juniĉiro, el la Tokugawa-epoko (1603-1868), prezentita de amatora trupo el Londono kaj La Urso, unuakta komedio de A. Ĉeĥov, prezentita de amatora grupo el Bristolo kun la helpo de la konata profesia aktoro Mladen Šerment. Du pliaj teatraĵoj — La Homa Voĉo de Jean Cocteau kaj La Respektema P... de J. P. Sartre, ambaŭ en brila traduko de Roger Bernard, estis prezentitaj de IAT.

Sub la titolo Arto kaj Vivo okazis tre interesa programo, en kiu partoprenis 29 amatoroj el 9 nacioj kaj granda ĥoro. La ĉefa ero de tiu aranĝo estis dediĉita al la komponisto F. Liszt memore al la 150-jara datreveno de lia naskiĝo: granda internacia rolantaro prezentis scenojn el lia vivo kun muzika akompano. Tiun tutan parton de la programo prizorgis la pianisto Roland Dupuis el Svedio.

Mediteraneo Kantas konsistis el vera bukedo de hispanaj, francaj, italaj, israelaj kaj libanaj kantoj, kiujn prezentis Junulara Kantĥoro el Ljubljana (Jugoslavio), sub la gvido de ĥorestro Vili Sčuka.

En la kadro de la festivalo estis montritaj pluraj filmoj kun sonkomentoj en Esperanto. En la programo Ĥoreto de Poezio estis deklamitaj elĉerpaĵoj de “Paolo kaj Francesca” el la Infero de Dante kaj partoj el la fama originalo verko La Infana Raso de W. Auld. Krome la poetoj J. Baghy, Marjorie Boulton, V. Sadler kaj W. Auld deklamis po unu el siaj originalaj poemoj. Unu el la temoj de la Oratora Konkurso estis “En kiu Senco Arto estas Internacia?”. La gajnintoj de la dua kaj tria premioj — Eliza Weide (Germanio) kaj G. Turone (Italio) — faris siajn konkursajn paroladojn pri tiu temo. La regulaj, ĉiujaraj belartaj konkursoj troviĝis en la kadro de la festivalo.

Nombro da prelegoj en Internacia Somera Universitato rilatis al artaj temoj. Prof. G. Waringhien prelegis pri la temo “Kien la Arto?”; Prof. I. Lapenna prelegis pri “La Parolarto en la Internacia Lingvo”; Mag. W. Auld parolis pri “La Evoluo de la Esperanta Poezio”; Lic. T. Sekelj pritraktis la temon “Artoj en Afriko”; Prof. Yagi hideo prelegis pri “Esenco de Japana Arto”.

La aliaj festivalaj aranĝoj konsistis el konkurso pri la plej bona afiŝo rilatanta al Esperanto (preskaŭ 100 projektoj alvenis); fotokonkurso “La Homaro”; ekspozicioj de la itala pentristo Eupremio Lo Martire, fotoj pri la vivo kaj popolo de Japanio, kaj kolekto de klasikaj japanaj lignogravuraĵoj; fine, lumbilda prelego kun fortepiana akompano pri Beethoven. Ankaŭ tiun programon prezentis R. Dupuis.

11.5.2 Dua Internacia Arta Festivalo

La festivalo komenciĝis la 4-an de aŭgusto per la Bulgara Arta Vespero kaj finiĝis la 9-an de aŭgusto (1963) per la Internacia Distra Vespero. En la programo partoprenis Internacia Arta Teatro kaj Bulgara Esperanto-Teatro, artistoj de diversaj landoj, kantĥoroj kaj pluraj amatoraj trupoj.

Ankaŭ dum tiu ĉi festivalo la ĉefa evento estis la teatraj prezentadoj. El teatra vidpunkto la Dua Festivalo nete superis la Unuan per la nombro de prezentitaj verkoj. Pri la arta nivelo la komparo estas malpli facila: ne ĉiujn mankojn oni sukcesis venki, kvankam la granda plimulto de la prezentoj impresis harmonie kaj mature.

Jen, plej koncize, la ĉefaj programoj de la festivalo.

Entute estis prezentitaj sep teatraĵoj: Pri la Malutilo de la Tabako, monologa unuakta sceno de A. P. Ĉeĥov, prezentita de S. Flego; La Homa Voĉo de J. Cocteau, prezentita de IAT; La Respektema P... de J. P. Sartre, prezentita de IAT; Komedio de Eraroj de W. Shakespeare, prezentita de Bulgara Esperanto-Teatro; Hanibalo de V. Kljaković, prezentita de IAT; Sen Eliro de J. P. Sartre, prezentita de IAT; Vilhelmo la Konkeranto de V. Kljaković, ankaŭ ĝi en la prezento de IAT.

Bulgara Arta Vespero konsistis el du partoj; la koncerta kaj la folklora. En la unua parto konataj bulgaraj operkantistoj kaj aliaj artistoj, ĉiu el ili laŭreato de tiu aŭ alia internacia konkurso. Kantis Blagovesta Karnobatlova (soprano), Todor Bonev (tenoro), Sonja Hamernik (mezosoprano), Katja Popova (lirika soprano) kaj Stefan Ciganĉev (baso). Partoprenis la konata violonisto Emil Kamilarov, Margarita Trajanova (solodancistino) kaj Nenĉo Smilov (dancisto), ambaŭ membroj de la Nacia Opera Teatro. La dua parto konsistis el folkloraj dancoj kaj kantoj. En la fino la ensemblo “Majakovskij” prezentis plurajn popolajn dancojn el diversaj regionoj de Bulgario.

Ankaŭ la Internacia Arta Vespero konsistis el du partoj. En la unua partoprenis la kantĥoro “Luigi Gazotti” el Modena (Italio), kiu kantis klasikajn komponaĵojn kaj operajn ariojn; Deguĉi kjotaro kaj Umeda joŝimi (Japanio) prezentis japanajn melodiojn en “noo-stilo”; Stanislava Dabek (Pollando), opera kantistino, kantis plurajn klasikajn ariojn kaj folklorajn melodiojn; Nikolaj Rytjkov, aktoro el Moskvo (poste Londono), deklamis kelkajn tekstojn; R. Jordanova, opera kantistino el Bulgario, kantis ariojn el klasikaj operoj; La Studenta Okteto el Ljubljana (Jugoslavio) prezentis programon “Kantoj de Popoloj el ambaŭ Duonsferoj”. En la dua parto de la programo partoprenis la membroj de Internacia Arta Teatro, junulara kantĥoro el Pollando, dancensemblo “Ivo Lola Ribar” el Jugoslavio kaj pluraj unuopaj artistoj. Dum la programo estis aŭdigitaj ankaŭ melodioj el Madagaskaro.

En la kadro de la festivalo okazis oratora konkurso, kiun partoprenis 9 gejunuloj el 9 malsamaj landoj. La unuan premion gajnis S. Świstak (Pollando), kiu parolis pri la temo “Kiel Reciproka Aprezado de Kulturaj Valoroj Povas Kontribui al Kompreniĝo Inter la Popoloj?” La duan premion gajnis Deguĉi kjotaro (Japanio) pro sia parolado pri “Kia Estu la Enhavo de Kultura Agado de la Junularo?” Ankaŭ la belartaj konkursoj estis parto de la festivalo. La aliaj eventoj estis deklama konkurso (deko da diversnaciaj deklamantoj), fotokonkurso (82 fotoj de 19 konkursantoj), ekspozicioj de fotografaĵoj, grafikaĵoj kaj pentraĵoj. En Internacia Somera Universitato pluraj temoj rilatis al literaturo kaj artoj ĝenerale. D-ro V. Sadler parolis pri “Ĉu Kulturoj aŭ Kulturo?”; Prof. P. Dinekov prelegis pri “Evoluo de la Bulgara Literaturo”; Prof. D-ro Stojan Ĝuĝev pritraktis la temon “La Muziko de la Lingvo”; Mag. Marjorie Boulton prelegis pri “Metaforoj, Kliŝoj kaj Slango”.

11.5.3 Tria Internacia Arta Festivalo

Ĝi okazis en Budapeŝto de la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1966. En la programo partoprenis tri teatraj trupoj, artistoj de diversaj landoj, dancgrupo kaj kantistoj.

La nombro de teatraj spektakloj estis pli granda ol en la du antaŭaj festivaloj. Ankaŭ la arta kvalito de la prezentoj superis la antaŭajn. Internacia Arta Teatro prezentis tri teatraĵojn: La Unua Paŝo de F. Molnar, tradukita el la hungara de K. Bodó; La Morto de Lia Ekscelenco de M. Matković, tradukita el la kroata de S. Flego; La Holanda Pupo, verkita originale en Esperanto de J. Baghy. La Bulgara Esperanto-Teatro ludis kvar unuaktajn komediojn: Familia Miskompreno de May Thalvest; Dio Absolvu de Elin Pelin; La Urso de A. P. Ĉeĥov; Du Ŝtelistoj de B. Nušić. La Pola Ŝtata Teatro Populara el Łódź ludis Kataki-Malamiko de Shimon Wincelberg en la traduko de T. Markowsky kaj J. Uśpieński. Karina Waśkiewicz, aktorino de la Ŝtata Dramteatro en Bjalistoko, prezentis la tragedion La Morto sur la Marbordo de Artemido de Roman Brandstaetter en la traduko de Lech Piotrowski (tiu ĉi dramo prezentas novan, originalan version de la mito pri Ifigenia); Jadwiga Gibczyńska, aktorino el Pollando, deklamis la monologojn Eta Princo de A. de Saint-Exupery en la traduko de P. Delaire, kaj Vojaĝo al Verdaj Ombroj de Finn Methling. Internacia Arta Teatro prezentis ankaŭ nombron da unuaktaĵoj kaj monologoj dum unu vespero.

Hungara Folklora Vespero konsistis el hungaraj muziko kaj dancoj el diversaj regionoj de Hungario. En la programo partoprenis Junulara Popoldanca Ensemblo kaj Ĥoro, ciganorkestro kaj pluraj gekantistoj. Literatura Matineo sukcese prezentis iom el la spirito, etoso kaj nivelo de la hungara literaturo. Eminentaj junaj artistoj deklamis poemojn, legis partojn de noveloj, prezentis popolkantojn, muzikigitajn poemojn kaj dramajn scenojn. Hungara Ŝtata Pupteatro partoprenis en la festivalo per Sorĉa Fajrilo de H. C. Andersen, en la traduko de L. Somlai. Ĉu Esti aŭ Ne Esti?, unuakta dramo de Marjorie Boulton, originale verkita en la Internacia Lingvo, havis apartan prezenton en la Kulturdomo de Budapeŝto. Angoroj, la unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo, havis plurajn prezentojn dum la tuta semajno de la festivalo. Alia filmo — Oomoto-Festivalo, ankaŭ en Esperanto — estis same tiel plurfoje prezentita. Koncerto de modernaj kantoj kaj bulgaraj naciaj kantoj estis donita de Veselin Damjanov kaj Valentina Despotova, du bulgaraj geartistoj. Dum Japana Aranĝo kelkaj membroj de la japana delegacio prezentis interesajn aspektojn de japana hejma arto, precipe pri ĉanojo (te-ceremonio), ikebano (floraranĝo), sorobano (kalkulilo), paperfalda arto kaj belskribado. F. Chopin Animo de L’ Piano, prelego de R. Dupuis ilustrita per diapozitivoj kaj muzikaj ekstraktoj, kompletigis tiun ĉi parton de la ampleksa programo.

Ankaŭ ĉi-foje la Oratora kaj Belartaj Konkursoj troviĝis en la kadro de la festivalo. En Internacia Somera Universitato denove kelkaj prelegoj rilatis al literaturo kaj artoj. Prof. J. Vrančić prelegis pri la temo “Sur la Fonto de la Moderna Pentroarto”; Prof. S. Ĝuĝev parolis pri “Sur la Spuroj de Orfeo”; Prof. Imre Ungar parolis pri “Béla Bartók kaj la Hungara Popolmuziko”; Prof. G. Waringhien pritraktis la temon “La Budapeŝta Literatura Skolo”; Prof. I. Lapenna prelegis pri “Protekto de Aŭtoraj Rajtoj kun Aparta Konsidero al la Universala Konvencio de Unesko”.

11.5.4 Kvara Internacia Arta Festivalo

La festivalo daŭris de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1968. En Madrid plian fojon kolektiĝis geartistoj de diversaj landoj por prezenti interesan programon, kvankam iom malpli ampleksan ol dum la budapeŝta festivalo.

En la teatraj prezentadoj ĉi-foje povis partopreni nur Internacia Arta Teatro. Ĝi prezentis sep teatraĵojn: Malfacila Elekto, antaŭkurtena ŝerco; Bela Indiferentulo, unuakta tragikomedio de Jean Cocteau, tradukita el la franca de R. Bernard; Suspektinda Persono, duakta komedio de B. Nušić, tradukita el la serba de A. Sekelj; Taso da Kafo, monologo de Ivan Cankar; Homo kun la Floro Enbuŝe, unuakta dramo de L. Pirandello, tradukita el la itala de S. Flego; Maskerado, unuakta karnavala amludo de M. Krleža, tradukita el la kroata de S. Flego; Maneken-parado, originale verkita en Esperanto de Marjorie Boulton.

Koncerto de popolaj kantoj estis prezentita de la fama Coral Zaragoza, kiu brile kantis sub la direkto de José Borobia. La programo konsistis el 15 kantoj. Varia arta vespero estis dividita en du partoj. En la muzika parto estis prezentitaj verkoj de Ĉajkovskij, Beethoven, Sinding, Chopin, Sibelius, Mascagni, Liszt, Granados, Debussy, kiel ankaŭ finnaj popolkantoj en Esperanto-traduko. La poezia parto konsistis el poemoj de Maksim Gorkij kaj Aleksandr Solĵenicin. Partoprenis la pianisto Roland Dupuis, la rusa aktoro Nikolaj Rytjkov, la nederlanda kantistino Ramona van Dalsem kaj la finna Sirkka Lehtivaara. Festa Tago en Parizo estis la titolo de prelego-koncerto prezentita de R. Dupuis.

En la kadro de la festivalo okazis la oratora kaj belartaj konkursoj. En Internacia Somera Universitato D-ro H. Tonkin prelegis pri “La Angla Renesanco kaj Ĝia Poezio”, dum Prof. G. Waringhien parolis pri “Hispanujo en la Spegulo de la Franca Teatro”.

11.6 FILMO

Kelkaj grandaj filmfakuloj, ekzemple Laemmle kaj Chaplin, rekonis la valoron de Esperanto por la parolfilmo, precipe pro la granda klareco de la lingvo. Tamen, ĝis nun okazis nur kelkaj provoj. Kinematografio certe ne estas la plej vaste plugita kampo de aplikado de la Internacia Lingvo por specifaj kulturaj celoj.

En 1929 la filmkompanio “Paramount” produktis tute mallongan Esperantan filmon, kiu estis prezentita dum la Esperanto-kongreso de Norda Ameriko. En 1930 la sama kompanio produktis alian filmeton okaze de la UK de Esperanto en Oxford. En 1933, en ligo kun la Skolta Mondtendaro en Gödöllö (Hungario), estis produktita granda ĵamborea sonfilmo, en kiu troviĝis ankaŭ sceneto en Esperanto.

La unua plena sonfilmo en Esperanto estis Morgaŭ ni Komencos la Vivon. Ĝi estis produktita originale en la germana lingvo kaj poste oni aldonis esperantlingvan parolon, sub la direktado de la konata verkisto kaj reĝisoro Jean Forge. La filmo estis unue prezentita en 1934 dum la UK de Esperanto en Stockholm kaj rikoltis tre bonan akcepton.

Estas menciinde, ke en la mondfama filmo de Chaplin La Granda Diktatoro ĉiuj surskriboj de la butikoj en la juda kvartalo estas en Esperanto. Alia iom grava usona filmo, kiu uzis la Internacian Lingvon, estas Idiot’s Delight (Ĝuo de Idioto).

Post la dua Mondmilito, laŭ komisio de Brita Esperantista Asocio, komerca filmentrepreno produktis filmon, en kiu oni prezentas la lingvajn malfacilaĵojn kaj la solvon, kiun donas Esperanto. En 1951 la jugoslavia filmentrepreno “Triglav” produktis kulturan filmon Ni Obeigos la Akvojn kun klarigoj en Esperanto. Tiu filmo estis prezentita ankaŭ en eksterlando kaj elvokis konsiderindan atenton. En 1953 Aŭstralia Novaĵa kaj Informa Servo pretigis sonfilmon Aŭstralio Hodiaŭ kun teksto en Esperanto. Tiu filmo estis dum pluraj jaroj vaste prezentata en diversaj landoj. En 1954 aperis la filmo Danlando, produktita de la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. En 1955 estis produktita en Beograd mallonga filmo por “Filmske Novosti” (Filmaj Novaĵoj), kiu estis prezentita poste en la jugoslaviaj kinejoj. Kultura filmo pri Novzelando estis produktita en 1957. En 1958 Vojaĝtrafika Asocio por Oslo kaj Ĉirkaŭaĵo produktis 15-minutan koloran filmon Bonvenon al Oslo. En 1959 aperis sur la kinomerkato la granda japana filmo La Sturmo de Johano Arima, farita de Itoo daisuke, unu el la plej konataj reĝisoroj. En la filmo pluraj dialogoj estas parolataj en Esperanto. En 1972 estis produktita plia filmo pri Aŭstralio, jam la kvara laŭvice, en kiu estas prezentitaj la ekonomia evoluo kaj eblecoj de tiu lando en la 70-aj jaroj.

La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis Angoroj, produktita de J. L. Mahé en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en kiu la ĉefajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Ravšelj. La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966).

En 1966 la konata “Paramount” produktis la filmon Incubus, en kiu la dialogoj estas en Esperanto. Bedaŭrinde la geaktoroj tute ne regas la lingvon, tiel ke la filmo ne povas esti rigardata kiel sukcesa el tiu vidpunkto.

En la lastaj jaroj estis produktitaj ankaŭ pluraj aliaj kulturaj filmoj. Menciindaj estas la unuhora Brila Festotago, produktita en 1965 okaze de la 15-a datreveno de Ĉina Popola Respubliko; Esperanto-Fonto, produktita de “Hungarofilm” en Budapeŝto (1966); Gotenburgo, kolora filmo pri tiu sveda urbo; Oomoto-Festivalo, duonhora filmo pri internacia festivalo en Kameoka (Japanio)) en 1965, produktita de Oomoto; Spuroj de la Historio, en kiu estas prezentita la urbo Mainz (F.R. Germanio); 48-a Universala Kongreso de Esperanto, dokumenta filmo produktita en 1963; Mi estis Tie, kolora turisma filmo pri vojaĝo en Suda Norvegio, produktita de Norvega Ŝtata Fervojo en 1970; Varsovio Matene kaj dokumenta filmo Vidindaĵoj de Wrocław.

Sur la filma kampo oni ankoraŭ restis ĉe pli aŭ malpli sukcesaj provoj: Jana Flego-Ravšelj en la filmo Angoroj, kiun produktis J.L. Mahé.


La Pupteatro el Ruse (Bulgario): Ekde 1968, en Zagreb kaj kelkaj apudaj jugoslaviaj urboj, ĉiujare okazas Pupteatraj Internaciaj Festivaloj, kies sola laborlingvo estas Esperanto; PIF jam altiris dekojn da pupteatroj el pluraj landoj kaj multajn dekmilojn da spektantoj.


Mondfamaj kompanioj produktis reklamajn filmojn, el kiuj kelkaj sendube havas ankaŭ edukan valoron. Al tiuj apartenas Eŭropa Rapsodio, duonhora, produktita de Philips; Ĝermoj de Lumo, iom pli ol duonhora, produktita de Gevaert (nun Agfa-Gevaert); pluraj filmoj de Fiat, inter kiuj la 40-minuta Fiat-Aŭtomobiloj, Fiat 850, Renkonto kun Fiat.

11.7 PUPTEATROJ

Kiel menciite, en la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966) partoprenis ankaŭ Hungara Ŝtata Pupteatro, kiu atingis ĝeneralan aplaŭdon per sia elstara prezento de Sorĉa Fajrilo laŭ H.C. Andersen (v. supre 11.5.3). Ĝi montris la grandajn eblecojn pri plua, multe pli vasta utiligo de la Internacia Lingvo kiel rimedo de komunikado ankaŭ en tiu aparta sfero de sceneja arto.

La ideo trovis fekundan grundon en Zagreb, kie Studenta Esperanto-Klubo sub la gvido de Zlatko Tiŝljar iniciatis okazigon de internaciaj festivaloj de profesiaj pupteatroj, en la komenco ankaŭ de duonprofesiaj. En tiu agado la iniciatintoj renkontis ne nur komprenemon, sed ankaŭ apogon kaj financan subtenon de la edukaj kaj ĝenerale kulturaj instancoj en Jugoslavio kaj en aliaj landoj, kies trupoj partoprenis. Ekde 1968 ĝis la fino de 1972 entute okazis kvin Pupteatraj Internaciaj Festivaloj (PIF), ĉiuj en Jugoslavio.

La Unua PIF okazis en Zagreb de la 6-a ĝis la 8-a de julio 1968. Partoprenis kvin pupensembloj: Hungara Ŝtata Pupteatro kaj Pupteatro de Regöci-Szabo el Budapeŝto, Rumana Ŝtata Pupteatro de Cluj, Centra Pupteatro de Sofio kaj Zagreba Pupteatro. Ili prezentis en la Internacia Lingvo ses scenludojn por infanoj. La evento elvokis grandan interesiĝon de la gazetaro, radio kaj televido. Unu el la plej popularaj jugoslaviaj semajnaj gazetoj, Arena, publikigis longan raporton, en kiu, interalie, estis dirite: “Ses scenfabelojn skribitajn en kvar naciaj lingvoj Esperanto tiamaniere kunligis je unika festivala teatra travivaĵo kaj — kio estas multe pli grava — je komuna espero, ke la malgranda publiko de ĉiuj landoj de la mondo iam, kvankam eble nur en fora estonteco, ne bezonos tradukistojn kaj klarigantojn por kompreni la parolon de pupoj kaj pupistoj de ĉiuj naciecoj”.

La jugoslavia televido raportis kvin fojojn kaj la radio disaŭdigis dek elsendojn, el kiuj tri estis pli ol kvaronhoraj. La festivalon rigardis ĉ. 700 personoj, sed pere de la televidaj elsendoj verŝajne pluraj dekmiloj. La pupteatro el Cluj faris du kromajn prezentadojn: en Beograd kun 100 spektantoj kaj en Medulin, internacia kolonio de infanoj, kie 800 infanoj rigardis la spektaklon.

Tiu ĉi festivalo, same kiel la postaj, okazis sub la patroneco de Unuiĝo Internacia de Marionetistoj (UNIMA).

En la Dua PIF, okazinta de la 3-a ĝis la 9-a de oktobro 1969 en Zagreb, partoprenis ses profesiaj pupteatroj el kvin landoj: Rumanio (2), Ĉeĥoslovakio, Pollando, Hungario kaj Jugoslavio. Entute estis prezentitaj ses scenludoj 11 fojojn antaŭ 3.000 spektantoj.

La Tria PIF okazis en Zagreb kaj en la apuda urbo Sisak de la 5-a ĝis la 11-a de oktobro 1970. Partoprenis sep pupteatroj el sep landoj per sep scenludoj. Entute estis 26 prezentoj antaŭ ĉ. 8.000 spektantoj.

La Kvara PIF okazis en Zagreb, Sisak kaj Varaždin de la 2-a ĝis la 9-a de oktobro 1971. Sep pupteatroj el ses landoj donis 42 prezentojn antaŭ 15.000 spektantoj.

La Kvina PIF okazis plian fojon en Zagreb kaj Sisak. Ĝi daŭris de la 30-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro 1972. En la festivalo partoprenis 11 pupteatroj el ok landoj: Soveta Unio, Hindio, Britio, Rumanio, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Bulgario kaj Jugoslavio. Entute estis 62 prezentoj, kiujn rigardis ĉ. 17.000 spektantoj.

El la supraj koncizaj informoj klare vidiĝas la granda progreso de la pupteatraj festivaloj kaj el vidpunkto de la partoprenantaj ensembloj kaj el tiu de la nombro de spektantoj. Ĝi estas unika siaspeca evento en la mondo de kulturo.

En la kadro de la festivaloj okazis simpozioj, dum kiuj la partoprenantoj diskutis pri aktualaj problemoj de la pupteatra arto. Ekzemple, dum la Kvara PIF estis pridiskutita la demando pri la krea apliko de modernaj teknikaj rimedoj en pupprezentaĵoj. Montriĝis, ke la ĉiam pli fantazia, sed en multaj kazoj ankaŭ ĉiam pli altruda uzo de tiaj rimedoj alproksimigas la puparton al iuj aliaj nuntempaj medioj (filmo, radiofonio kaj eĉ televido), sed samtempe malproksimigas ĝin de ĝi mem kaj de ĝia krea naturo.

La sukceso de la festivaloj kuraĝigis la organizadon de turneoj de unuopaj teatraj trupoj en aliaj landoj. Ekzemple, la Zagreba Pupteatro gastis en majo 1970 en Danlando kaj donis kvar teatrajn prezentojn; la Pupteatro de Cluj kaj la Pupteatro de Ploieşti, Rumanio, gastis en Jugoslavio en septembro 1971 kaj aprilo 1972 kun entute 20 teatraj prezentoj; la Pupteatro de Košice, Ĉeĥoslovakio, gastis en novembro 1971 en Danlando kaj ludis tie ok fojojn.

La signifo de pupteatraj prezentadoj en la Internacia Lingvo, precipe en la kadro de internaciaj festivaloj, estas plurobla. Por partopreni la artistoj devas havi kontentigan posedon de Esperanto. La uzo de unusola lingvo ebligas kontaktojn kaj interŝanĝon de pensoj. Al infanoj kun scio de Esperanto la pupteatraj prezentadoj havigas unikan okazon ĝui internaciajn artajn spektaklojn, speciale dediĉitajn ĝuste al ili. Ĉio ĉi sendube estas plia kontribuo al internacia kompreniĝo.

11.8 KURSOJ KAJ SEMINARIOJ SUR UNIVERSITATA NIVELO
11.8.1 Internacia Somera Universitato (ISU)

En la sfero de kulturaj interŝanĝoj sur universitata nivelo gvidan pozicion okupas Internacia Somera Universitato. Inter 1948 kaj 1972 inkluzive lekciis 91 profesoroj, docentoj kaj aliaj kvalifikitaj scienculoj en 25 sesioj pri 230 temoj apartenantaj al tri ĉefaj branĉoj: sociaj sciencoj kaj filozofio, naturaj sciencoj, literaturo kaj arto.

La historio, organiza strukturo kaj laboro de ISU estas pritraktitaj en Ĉap. 20.4.

11.8.2 Kursoj kaj Seminarioj

Granda nombro da kursoj kaj seminarioj kun prelegoj aŭ raportoj sur scienca nivelo okazas ĉiujare en diversaj landoj. Kelkaj el ili ricevis konstantan karakteron kaj pro sia aparta graveco meritas eksplicitan mencion.

Konataj estas la seminarioj sub la ĝenerala titolo Sveda Somera Semajno, okazintaj en Frostavallen (Höör), proksime de Malmö, Svedio, ses fojojn. Tiujn kulturajn aranĝojn ĉiam organizas Sveda Esperanto-Instituto, sub gvido de Jan Strönne, kaj Sveda Instituto por Kulturaj Interŝanĝoj kun Eksterlando (ŝtata institucio), kelkfoje ankaŭ en kunlaboro kun Sveda Nacia Unesko-Komisiono. La seminarioj okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto kaj kutime daŭras unu semajnon. Ĉiufoje estas traktata unu ĉeftemo, kiun pluraj lekciistoj, kompetentaj pri siaj respektivaj fakoj, prilumas el diversaj vidpunktoj. La prelegojn sekvas diskutoj, kaj la lasta kunveno estas dediĉita al ĝenerala debato pri la temaro.

En la unuaj du jaroj (1953 kaj 1954) la ĉeftemo estis “Internaciaj Kulturaj Interŝanĝoj”; en 1956 ĝi estis “Ĉefaj Obstakloj al Internacia Kompreniĝo kaj Kooperado”; en 1959 la seminario diskutis pri “Landoj kaj Popoloj kun Speciala Atento al Orienta kaj Okcidenta Kulturaj Valoroj”; en 1962 la semajno estis dediĉita al Unesko kaj tri bazaj temoj estis pritraktitaj: “La Laboro de Unesko”, “La Granda Projekto Oriento-Okcidento” kaj “Ĉefverkoj de la Monda Literaturo en la Internacia Lingvo”; fine, en 1972, la ĉefa temo estis “La Problemo de Komunikado en la Moderna Mondo kun Speciala Atento al la Situacio en Eŭropo”.

La nombro de partoprenantoj kutime estas ĉ. 100 el ĉ. 15 ĝis 20 landoj, sed unuopajn prelegojn kaj diskutojn ofte ĉeestas gastoj el ĉirkaŭaj lokoj, kelkfoje kvindeko da ili.

Similajn seminariojn, ofte sur universitata nivelo, organizas Germana Esperanto-Junularo (GEJ) sub la ĝenerala titolo Internacia Seminario de GEJ. Tiuj seminarioj kutime okazas en junularaj gastejoj, ĉiam fine de la kalendara jaro kaj komence de la nova. Partoprenas ĝis cento da gejunuloj, multaj el ili gestudentoj, el diversaj landoj (10-15). Prelegas aŭ rekonitaj pli aĝaj fakuloj aŭ gestudentoj. La temaro estas varia kaj rilatas al aktualaj internaciaj demandoj, ekzemple “Usono kaj Soveta Unio — Ĉu eblas Kunekzistado de la Du Kontraŭaj Sistemoj?” (1961-62), aŭ “Ĉu Naciismon Sekvos Internaciismo?” (1962-63), k.s. En Hamburgo (1971-72) oni iom ŝanĝis la sistemon de la laboro: la du ĉefaj temoj — “Komputera Kalkulado” kaj “Solvo de Konfliktoj pere de Pacesplorado” — estis pritraktitaj, post la enkondukaj prelegoj, en du grupoj dum la semajno; tri pliaj grupoj pridiskutis aliajn demandojn. La lasta, 16-a seminario okazis fine de decembro 1972 kaj komence de januaro 1973 en junular-gastejo de Darmstadt. La ĉefa temo estis “La Manipulita Homo”.

Iom alian karakteron havas Somera Esperanto-Universitato (SEU) en Gyula (Hungario), kies iniciatinto kaj ĉefa organizanto estas Prof. Imré Kádár. Ankaŭ tie parolas kvalifikitaj lekciistoj de diversaj landoj, sed la prelegaro kutime ne estas centrita je unu ĉeftemo. La varieco de la temoj, ofte popularscience prezentitaj, la foresto de limigoj rilate aĝon, kiel ankaŭ diversaj distraj kulturaj programoj ebligas pli amasan partoprenon. Ĝis inkluzive 1972 entute okazis 10 sesioj, la lasta de la 9-a ĝis la 15-a de julio 1972. Al tiu jubilea sesio aliĝis 404 personoj el 13 landoj, kaj partoprenis 387 kursanoj el 12 landoj. Ĝi estis unu el la plej sukcesaj.

Someraj Universitataj Kursoj estas tute nova iniciato. La unua kurso okazis en la kampuso de la universitato de Lieĝo (Liège) en Belgio de la 30-a de julio ĝis la 27-a de aŭgusto 1972. La Organiza Komitato estis gvidata de Prof. E. Natalis, emerita profesoro de la Universitato de Lieĝo, kaj A. Heck, asistento en la sama universitato. En la honora komitato troviĝis 22 personoj, inter kiuj Prof. M. Welsch, Rektoro de la Universitato de Lieĝo, la prezidantoj de ambaŭ Ĉambroj de la Belga Parlamento, la Vicĉefministro, pluraj ministroj kaj aliaj figuroj de la publika vivo. La studprogramo konsistis el du partoj: lingvistiko kaj medicinaj sciencoj; en ĉiu el ili lekciis profesoroj kaj aliaj universitataj prelegistoj pri temoj el siaj fakoj. La lekcioj okazis en la matenoj kaj la praktikaj ekzercoj posttagmeze. La praktikajn ekzercojn kompletigis studvizitoj de la gestudentoj en institucioj, laboratorioj, fabrikoj kaj muzeoj. Kolokvoj okazis en formo de diskuto sub la direkto de la prezidanta lekciisto. Biblioteko kun libroj pri ĉiuj instruataj fakoj estis je dispono de la kursoj. Partoprenis 67 gekursanoj el 16 landoj.

11.8.3 Gravaj Sporadaj Konferencoj

Aliaj internaciaj konferencoj kaj seminarioj sur universitata nivelo okazas sporade, kutime en ligo kun la bezono pritrakti iun aktualan demandon. Almenaŭ tri el ili elstaras pro sia aparta graveco.

La unua estis Internacia Seminario pri la Kulturoj kaj Civilizoj de la Mondo, okazinta de la 14-a ĝis la 16-a de julio 1954 en la Kultur-domo de la Franca Esperantista Kooperativo, iama kastelo Grésillon, Baugé, Francio. La seminario, organizita de la Kooperativo, troviĝis sub aŭspicio de UEA. Ĝia celo estis doni ĝeneralan superrigardon pri la laboro de Unesko por reciproka interkonigo de la kulturoj kaj civilizoj, kaj pri la rolo de la Internacia Lingvo kaj agadoj de la Esperanto-organizaĵoj en tiu sama direkto. Kvin fakuloj prezentis la temaron en 15 lekcioj, kiujn sekvis diskutoj. Partoprenis sesdeko da seminarianoj el 13 nacioj.

Rimarkindajn rezultojn atingis Seminario Oriento-Okcidento, okazinta en la Universitato de Londono de la 2-a ĝis la 5-a de aŭgusto 1961. Dek specialistoj pri specifaj aspektoj de okcidentaj kaj orientaj kulturoj faris entute 20 lekciojn. Inter la sesdek partoprenantoj el 15 landoj, pluraj estis el Azio, dum aliaj pasigis longajn periodojn en diversaj landoj de Azio kaj Afriko. Tio ebligis diskutojn sur tre alta nivelo surbaze de bona kono de faktoj. La materialoj de la seminario helpis plibonigi la laboron de UEA por la progresigo de kulturaj interŝanĝoj inter Oriento kaj Okcidento pere de la Internacia Lingvo.

Plia grava renkontiĝo estis Unua Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la Scienco. Ĝi okazis en la Teknika Altlernejo en Kopenhago de la 5-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1962. La konferenco estis kunvokita de grupo da sciencistoj sub prezido de D-ro Paul Neergaard, sekciestro de la Ŝtata Plantpatologia Servo en Kopenhago, antaŭe profesoro pri plantpatologio en la Amerika Universitato de Beirut. La organiza komitato direktis inviton al sciencistoj-specialistoj de diversaj landoj partopreni. Fakte, 61 sciencistoj kaj observantoj el 13 landoj ĉeestis persone, dum aliaj sendis skribe siajn raportojn kaj rimarkojn. Entute 18 sciencistoj prezentis al la konferenco 22 raportojn. La enkondukan raporton pri “La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj” faris Prof. D-ro I. Lapenna*. La aliaj raportoj rilatis al tuta aro da demandoj, inter ili al uzo de lingvoj en medicinaj periodaĵoj en la mondo (D-ro A. Albault), aŭtomata tradukado (D-ro V. Sadler), la lingva problemo en geografio (Prof. D. L. Armand), la lingva problemo en biologio kaj agronomio (D-ro P. Neergaard), lingvaj malsamecoj rilate anatomiajn priskribojn (D-ro Pablo Santamaria-Arnaiz), lingvaj obstakloj en matematiko kaj fizikaj sciencoj (Prof. B. Popović) kaj uzo de Esperanto en astronomio (Prof. Y. Väisälä).

* Tiu raporto estis poste publikigita kiel dokumento de CED A/II/5 en Esperanto, en la angla (du eldonoj) kaj en aliaj lingvoj.

Aparte menciinda estas la Rezolucio, kiun la Scienca Konsilantaro de la Geografia Instituto de la Soveta Akademio de Sciencoj prezentis al la konferenco. La Rezolucio emfazas la valoron de Esperanto por interŝanĝo de informoj inter sciencistoj-geografoj. En la Instituto grupo da sciencistoj esploras la praktikan uzon de la Internacia Lingvo en geografio.

En la diskuto la konferenco esploris la faktan nuntempan aplikadon de la naciaj lingvoj en la scienco, la ĝisnunan uzon de Esperanto en geografio, biologio, medicino, matematiko, fiziko, psikologio, juro kaj aliaj branĉoj. La ĉefaj raportoj estis poste publikigitaj en diversaj sciencaj periodaĵoj, interalie en Scienca Revuo.

Ĉi tie necesas aldoni, ke kelkaj el la multaj internaciaj renkontiĝoj de TEJO, la junulara sekcio de UEA, havis karakteron de seminarioj sur universitata nivelo. Tia, ekzemple, estis la seminario Lingvo kaj Kulturo, okazinta en Strasburgo (Francio) de la 4-a ĝis la 9-a de septembro 1971. Partoprenis dudeko da reprezentantoj de diversaj junularaj Esperanto-organizaĵoj kaj de neesperantistaj unuiĝoj. La seminario detale pridiskutis 15 raportojn kaj studojn. La laborlingvoj estis la angla, Esperanto kaj la franca. Raportaro de proksimume 140 paĝoj poste estis publikigita en Esperanto kaj en kvar naciaj lingvoj: la angla, franca, germana kaj nederlanda, en la eldono de Stichting voor Internationale Kommunikatie, Amsterdam. La seminario Lingvo kaj Politiko okazis en Parizo de la 10-a ĝis la 16-a de julio 1972. Kvankam partoprenis nur 15 personoj, tamen ankaŭ ĝi estis sukcesa pro la kompetentaj lekciistoj kaj altnivela diskuto. Ambaŭ seminarioj estis organizitaj de la Komisiono por Eksteraj Rilatoj de TEJO, kies animo estis Hans Bakker.

11.9 ALIAJ FORMOJ
11.9.1 Ĝeneralaj Kulturaj Aranĝoj

Milojn da diversspecaj kulturaj aranĝoj organizas la lokaj Esperanto-societoj tra la tuta jaro: prelegoj, literaturaj vesperoj, kantĥoroj, kelkloke parolataj gazetoj, k.s. Aliaj kulturaj programoj estas realigataj sur landa nivelo, precipe okaze de landaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kiuj ĉiam pli ricevas internacian karakteron pro la partopreno, kelkfoje multnombra, de eksterlandaj gastoj. Siavice, ne nur la universalaj kongresoj, organizataj de UEA, kaj la junularaj Esperanto-kongresoj, prizorgataj de TEJO, sed ankaŭ la kongresoj de SAT kaj de diversaj internaciaj fakaj Esperanto-organizaĵoj kutime havas apartajn kulturajn aranĝojn en la kadro de siaj respektivaj programoj.

Tute specialan lokon okupas la konstantaj, ĉiujaraj kulturaj programoj en la Kulturdomo Grésillon, Baugé, Francio, en granda proksimeco de la mondfamaj kasteloj en la valo de Loire. Ekde 1952, kiam la Kultura Asocio de la kastelo Grésillon sukcesis akiri tiun imponan konstruaĵon kaj komenci la laboron, regule okazas tie diversaj kulturaj aranĝoj, dividitaj en pluraj periodoj. La sezono kutime komenciĝas en aprilo kaj daŭras ĝis la fino de septembro. Dum tiu tempo okazas diversaj studaj, edukaj kaj ĝenerale kulturaj semajnoj aŭ pli longdaŭraj renkontiĝoj, tiel ke la partoprenantaro ŝanĝiĝas de unu periodo al alia. Aldone, estas organizataj diversgradaj kursoj de la Internacia Lingvo, aŭ kursoj de la franca lingvo instruata en Esperanto. Ĉiu laborsezono konsistas meze el ĉ. 5-6 periodoj, kio signifas, ke en 21 jaroj da aktivado en Grésillon entute okazis pli ol 100 internaciaj instruaj, edukaj kaj kulturaj kursoj, seminarioj, kolokvoj kaj similaj aranĝoj, kiujn partoprenis ĉ. 6.000-7.000 personoj.

Koncizaj informoj pri la organiza strukturo kaj laboro de tiu ĉi institucio troviĝas en Ĉap. 20.7.

11.9.2 Prelegvojaĝoj

La unuaj prelegvojaĝoj per Esperanto okazis jam antaŭ la Unua Mondmilito. La plej notindaj estas tiuj de I. Krestanov (Bulgaro), A. Pitlik (Ĉeĥo), Prof. D-ro E. Privat (Sviso) kaj D. Parrish (Usonano). Tiu lasta ricevis apartan komision de la Komerca Ĉambro en Los Angeles travojaĝi Eŭropon kaj diskonigi ĉie per prelegoj en la Internacia Lingvo kaj lumbildoj la belaĵojn de Usono. Li vizitis 25 landojn, parolis ĉie en Esperanto, kaj havis grandan sukceson.

Post la jaro 1930 okazis multaj prelegvojaĝoj, kiuj havis similan celon: diskonigi la kulturon, tradiciojn kaj naturajn belaĵojn de la koncernaj landoj. La plej gravaj el tiuj vojaĝoj estas: la prelegvojaĝoj de H. Steiner, R. Frey, R. Cech (Aŭstroj); D-ro J. Lukács, D-ro S. Puskás, J. Baghy, D-ro F. Szilágyi kaj T. Czitrom (Hungaroj); T. Morariu (Rumano); L. Sinha (Hindo); K. Ajayi (Nigeriano); M. Raden (Javano, Indonezio). La plej grava prelegvojaĝo, iam entreprenita per Esperanto kaj tre verŝajne entute, estis tiu de J. Scherer (Usonano). Lia vojaĝo daŭris de 1930 ĝis 1932. Li ĉirkaŭiris la tutan mondon kaj vizitis 41 landojn. Dum la vojaĝo li faris entute 322 prelegojn kaj paroladojn, kiujn aŭskultis pluraj dekmiloj da personoj.

Post la Dua Mondmilito la plej grava prelegvojaĝo estis tiu de Prof. D-ro Ivo Lapenna (Kroato, Jugoslavio, nun en Londono), kiu en la jaroj 1949-1951 vizitis ĉ. 150 urbojn de Italio, Francio, Belgio, Nederlando, Britio kaj Islando. Li faris pli ol 300 prelegojn ĉu por la larĝa publiko pri Jugoslavio, ĉu en universitatoj pri sia fako, nome pri internaciaj rilatoj kaj internacia juro. La prelegojn entute ĉeestis ĉ. 30.000 personoj. Aldone al tiuj publikaj prelegoj, ĉiam en Esperanto kun tradukoj en la respektivajn naciajn lingvojn, Prof. Lapenna faris ankaŭ prelegojn en la lokaj societoj kaj havis multnombrajn kontaktojn kun la funkciuloj de la Esperanto-organizaĵoj, kio helpis la konstruadon de la nuntempa moderna UEA (v. ankaŭ Ĉap. 18, precipe 18.5.3). Lia vojaĝo estis organizita de UEA.

Aliaj notindaj prelegvojaĝoj estis tiu de B. Potts (ĵurnalisto, Novzelandano) en 1956-57, organizita de J. Strönne laŭ komisio de UEA, dum kiu li vizitis 11 landojn de Eŭropo kaj prelegis pri la prahistorio de Novzelando; tiu de Kaĵino joŝiko (Japanino), organizita de UEA, kiu en 1959-60 prelegis en eŭropaj landoj pri Japanio. Aparte sukcesa estis la prelegvojaĝo de Itoo eizo (Japano) en 1959-60. Li faris 156 prelegojn en 106 urboj de 18 eŭropaj landoj. La ĉeftemo estis “Japanio Malnova kaj Nuntempa”. Entute ĉeestis ĉ. 11.000 personoj. En 1963 du junaj Japanoj, Kjotaro Deguĉi kaj Joŝimi Umeda, prelegis en 60 urboj de 13 landoj: Hongkongo, Egiptio, Usono, pluraj en orienta kaj okcidenta Eŭropo. Ili prelegis ĉefe pri noo-dramo kaj japana kulturo ĝenerale. Ili ankaŭ prezentis filmon kaj lumbildojn. Deguĉi kaj Umeda faris entute 54 prelegojn, kiujn ĉeestis ĉ. 14.000 personoj.

Laŭ la invito de la universitatoj en Turku, Tampere kaj Jyväskylä (Finnlando), en printempo 1971 Prof. D-ro I. Lapenna (Universitato de Londono) prelegis en Esperanto kun sinsekva finnlingva traduko por la studentaro kaj profesoroj de tiuj universitatoj pri kvin fakaj temoj rilatantaj al internacia juro kaj kompara orient-eŭropa juro. En la historio de la Internacia Lingvo verŝajne ĝi estas la unua tiaspeca prelegaro en la Internacia Lingvo kun interpreto en la nacia, farita laŭ oficiala invito de la universitataj instancoj.

Krom la menciitaj grandaj prelegvojaĝoj, anticipe planitaj kaj organizitaj, en la lokaj Esperanto-societoj, precipe en la grandaj centroj, ĉiujare okazas multaj prelegoj de eksterlandanoj pri kulturaj temoj. Tiucele estas utiligataj la okazaj vizitoj de kompetentaj prelegantoj el aliaj landoj.

La rolo de esperantlingvaj prelegoj por reciproka aprezado de kulturoj kaj civilizoj abunde transpasas la kadrojn de la ĉeestantaro. Tio unuavice rilatas al la grandaj prelegvojaĝoj. Raportoj pri la prelegoj, informoj kaj intervjuoj kun la prelegantoj en la nacilingva gazetaro, radio kaj televido atingas la plej vastajn popoltavolojn kaj donas plian valoron al tiu formo de kulturaj interŝanĝoj. Se dum unusola prelegvojaĝo ĉ. 10.000 personoj fakte aŭskultis la koncernajn prelegojn, oni povas sen troigo taksi, ke milionoj ricevis pli aŭ malpli detalajn informojn pri la temo tra la rimedoj de amaskomunikado.

11.9.3 Sonbendaj Programoj kaj Personaj Kontaktoj

La populariĝo de magnetofono ebligis plian interesan aplikon de Esperanto por kulturaj celoj. En la komenco nur unuopaj posedantoj de magnetofonoj kutimis interŝanĝi sonbendojn, entenantajn ĉefe personajn mesaĝojn. Tiu formo de internacia komunikado daŭre evoluis kaj oni ekuzis la magnetofonon ankaŭ por interŝanĝoj de tutaj programoj kun kultura enhavo.

En 1957, laŭ la iniciato de Rüdiger Eichholz el Kanado, estis fondita Magnetofona Servo de UEA kun la celo organizi la kolektadon kaj distribuadon de sonbende registritaj prelegoj, radioelsendoj, kantoj, teatraĵoj, humoraĵoj, kursoj kaj ĝenerale interesaj sondokumentoj en la Internacia Lingvo aŭ, parte, pri ĝi. R. Eichholz estis nomita komisiito de tiu servo kaj li plu tre sukcese gvidas ĝin.

Ĝis la fino de 1972 estis kolektitaj precize 292 sonbendoj, el kiuj tre multaj havas nete kulturan enhavon. Jen nur kelkaj ekzemploj, kiuj montras la variecon de la programoj: “Knud Rasmussen kaj la Eskima Poezio” (P. Thorsen); “Ses Literaturaj Programoj” (Pola Radio); “Maoriaj Kantoj” (prezentitaj de Wiki Puketapu); “Brita Vespero” kun folkloraj kantoj el Anglio kaj Irlando, kimraj kantoj (Kimra Virvoĉa Ĥoro), pluraj kantoj originale verkitaj en Esperanto, eroj el la poezio de Shakespeare (deklamoj de N. Rytjkov), poemo de R. Burns (deklamo de W. Auld); “Estonio Salutas Vin” (rakontoj kaj muziko el SSR Estonio); “La Popola Respubliko Makedonio” (J. Ŝlat); “Renkontiĝo kun Varsovio” kaj “Historio kaj Deveno de la Krakova Trumpetvoko” (Pola Radio); “La Unua Amo”, komedio de B. Nušić (Radio Zagreb); “La Malbone Edukita Papago” kaj “La Fantomo” (humoraĵoj de P. Ĝunio); “La Rido de la Mondo” (A. Starke); “Pacaj Metodoj de Interŝtata Kunvivado” (A. Baur); “La Grandeco de L. L. Zamenhof”, “Internacia Juro kaj Mondpolitiko”, pluraj aliaj prelegoj (I. Lapenna); granda repertuaro de kompletaj teatraĵoj prezentitaj de Internacia Arta Teatro; inaŭguraj paroladoj okaze de universalaj kongresoj; prelegoj en Internacia Somera Universitato, belartaj kaj oratoraj konkursoj de UEA; kaj multaj aliaj programoj.

Kopiojn de ĉiuj sonbendoj oni facile havigas de la Magnetofona Servo laŭ tarifo, intence tre malalta por ebligi kiel eble plej vastajn internaciajn interŝanĝojn de surbendigitaj kulturaj programoj. Kvankam la Servo havas ĝeneralan valoron por ĉiuj, tamen ĝia funkciado, bonege organizita, havas speciale grandan valoron por la lokaj Esperanto-societoj, kiuj povas per sonbendaj kulturaj programoj riĉigi la enhavon de siaj kunvenoj.

Fortaj kaj multnombraj fadenoj ligas la personojn, kiuj parolas la Internacian Lingvon, ankaŭ per vasta internacia korespondado. Miloj da personoj tra la mondo ĉiutage korespondas en Esperanto, kreante ankaŭ tiamaniere reton de internacia komprenemo kaj amikeco. La korespondado, kompreneble, koncernas plej diversajn temojn, ne malofte kun kultura enhavo. De la infanoj en diversaj lernejoj, kiuj interŝanĝas eĉ nur ilustritajn poŝtkartojn, ĝis sciencistoj, utiligantaj Esperanton por sia faka laboro. Estas maleble eĉ partete doni ekzemplojn pri la multflankeco de la utiligo de Esperanto por tiuj celoj. Sufiĉos nur mencii, ke internaciaj ekspozicioj de infandesegnaĵoj povis esti aranĝitaj dank’ al la Internacia Lingvo; ke scienca materialo por doktoraj tezoj povis esti kolektita dank’ al Esperanto; ke studoj, artikoloj kaj prelegoj povis esti verkitaj dank’ al informoj ricevitaj per Esperanto; ke eĉ retrovado de parencoj kaj amikoj ofte okazis tra la ligoj, kiujn kreas la Internacia Lingvo. Sed tio jam kondukas al pure pragmataj aplikoj.

11.10 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Albault, A., “Angoroj”. Esperanto, 1964, n-ro 7-8, p. 124.

Bernard, R., “Nia Teatro”. La Praktiko, 1965, n-ro 3, p. 35-38.

Lapenna, I. (red.), La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto). Londono 1954.

Tiŝljar, Z., “La Pupoj Parolas Esperanton”. La Suda Stelo, 1968, n-ro 3, p. 64.

Tortel, D-ro, “La Teatro en la 49-a UK”. Monda Kulturo, 1964, aŭtuno, p. 275-277.

Periodaĵoj kaj Dokumentoj:

Dokumentoj de CED, precipe en la Serio G, Sekcioj (II), (III) kaj (VI); Serioj I/III kaj J/II.

Esperanto, ĉiuj septembraj kaj oktobraj numeroj ekde 1950; 1971, n-ro 6, p. 103.

Kongresa Libro de la 54-a UK de Esperanto en Helsinki, 1969.

Regularoj pri Internacia Somera Universitato, Belartaj Konkursoj, Oratora Konkurso por la Junularo.

Atentigo: Vidu ankaŭ la noton en la fino de la Tria Parto pri la ĉefaj fontoj por verkado de Ĉapitroj 11, 12 kaj 13.

ĈAPITRO 12

UZO POR PRAKTIKAJ CELOJ

12.1 IOM PRI PRAGMATISMO

Ne malofte aŭdiĝas demando, ĉu la scio de Esperanto donas praktikan utilon.

Antaŭ ol respondi necesas diri kelkajn vortojn pri la senco de la demando, kiun tre verŝajne ĉiu individuo rigardas el malsama vidpunkto. En la plej ĝenerala senco de la vorto ĉia ajn uzo de Esperanto por kia ajn formo de komunikado, ekde la plej ordinara konversacio ĝis interŝanĝo de pensoj sur scienca nivelo, signifas fakte praktikan utiligon de la lingvo. La alia ekstremo estas kompreni la praktikan utilecon nur el vidpunkto de pure materiaj gajnoj, esprimeblaj en monaj ekvivalentoj, kiujn prezentas la scio de la lingvo. Inter la plej simpla komunika rolo, unuflanke, kaj la “mona valoro” de la lingvoscio, aliflanke, troviĝas longa, seninterrompa ĉeno da ĉiaspecaj praktikaj aplikoj. De la personaj preferoj multe dependas, ĉu kaj ĝis kiu grado tiu aŭ alia aspekto de praktika utiligo estas aprezata.

“Pragmatismo”, ofte tro unuflanke komprenata, en tiu ĉi kunteksto estas fakte nenio alia ol rigardado al la lingvo el vidpunkto de ĝia praktika valoro. Se tiel, pragmatismo por iu unuavice signifas gajni monon per Esperanto, ricevi turisman informon aŭ legi menuon en la Internacia Lingvo — kio ja sendube estas utila —, sed por alia ĝi povas antaŭ ĉio signifi la eblecon legi bonan originalaĵon, aŭ literaturan tradukon, aŭ fakan verkon. Eĉ propagandado de siaj propraj sociaj kaj politikaj idealoj, aŭ disvastigado de religiaj kredoj, estas fakte siaspeca pragmatismo. En tiu ĉi senco ankaŭ la utiligo de Esperanto por kulturaj celoj efektive egalas al praktika apliko de la lingvo por ĉiu klera, kultura homo.

Evidente, la du sferoj de aplikoj — kulturaj kaj praktikaj — estas tiom interplektitaj, ke tre vasta zono havas samtempe kaj kulturan kaj praktikan valoron, kio malebligas fiksi klaran dividlinion inter ili. Aliflanke, ekzistas tuta aro da sferoj, en kiuj aŭ la praktika flanko en la strikta senco de la vorto esprimiĝas pli forte ol la kultura, aŭ la pure pragmata aspekto estas preskaŭ ekskluziva. Montriĝis, do, oportune prezenti la ĉefajn trajtojn de tiu grupo en aparta ĉapitro.

12.2 DELEGITA RETO
12.2.1 Origino

Post la Unua Universala Kongreso de Esperanto (1905) sentiĝis ĉiam pli, ke Esperanto sen reala internacia praktikado ne havos altirpovon por la reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906). Tiu propono tekstis:

Estus oportune havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj oni povus ricevi ĉiajn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sin prezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun ajn.

La Kongreso rekomendis al la societoj kaj grupoj realigi la proponon kie ajn tio estas ebla. Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la lokaj Esperanto-grupoj malatentis la neceson de speciala organizo kaj de aparta centro. Tiamaniere la propono estis fakte entombigita, almenaŭ provizore.

Nur poste, kiam estis fondita UEA en 1908, la ideo estis realigita, sed la nomo “konsulo” ne estis akceptita, ĉar ĝi estis konfuza kaj neoportuna pro la sama titolo, kiun havas la ŝtataj konsuloj; anstataŭ tiu netaŭga nomo, estis elektita alia, nome “delegito” de UEA. Ĝi restis senŝanĝa ĝis hodiaŭ. Nur kvar monatojn post la fondiĝo, en aŭgusto 1908, UEA jam havis 200 delegitojn, 80 vicdelegitojn kaj 100 subdelegitojn.

12.2.2 Organiza Strukturo

La delegita sistemo estis plurfoje ŝanĝita kaj plibonigita. Nuntempe la delegita reto de UEA funkcias konforme al la principoj entenataj en la Ĝenerala Regularo de UEA kaj en la Regularo pri la Servo de Informpeto al UEA-delegitoj.

Delegito estas persono, kiu parolas la Internacian Lingvon, estas individua membro-abonanto de UEA (sekve ricevas la Jarlibron kaj la oficialan organon de la Asocio) kaj deklaras sin preta plenumi senpage diversajn servojn, fiksitajn en la Statuto kaj en la du Regularoj. La delegitoj estas elektataj aŭ nomataj ĉiun trian jaron. En la landoj, kies Esperanto-asocioj estas membroj de UEA, la koncerna landa asocio nomas aŭ nomigas la delegitojn, interkonsente kun la ĉefdelegito. En okazo de malkonsento, decidas la Estraro de UEA. En la aliaj landoj la delegitoj estas nomataj de la ĉefdelegito, de la peranto aŭ de la direktoro de la CO de UEA, se en la loko loĝas malpli ol 10 individuaj membroj. En regionoj, kie ekzistas minimume 10 individuaj membroj, ili rajtas okazigi kunvenon kaj mem elekti la delegiton.

Ĉefdelegitoj prizorgas la administradon en siaj respektivaj regionoj, se la koncernaj landaj asocioj mem ne faras tion. En lando, kies Esperanto-organizaĵo aliĝis al UEA, la ĉefdelegito estas nomata de la landa asocio interkonsente kun la ĝenerala sekretario. En lando, kies asocio ne aliĝis, la direktoro de la CO nomas, se necese, ĉefdelegiton aŭ peranton. Peranto, kies devoj ĝenerale egalas al tiuj de ĉefdelegito, kutime estas nomata en lando kun malpli ol dek kvin delegitoj.

En unu loko estas ĉiam nomata nur unu delegito (D) kaj, se necese, pluraj vicdelegitoj (VD), fakdelegitoj (FD) aŭ alispecaj delegitoj. Se ne necesas fari distingon inter la diversaj specoj, ili ĉiuj estas rigardataj kiel delegitoj (D) de UEA.

Delegito estas la ĉefa reprezentanto de UEA en sia loko aŭ regiono. Li respondecas pri la funkciado de la servoj. Vicdelegito helpas kaj anstataŭas la delegiton, kaj la reguloj starigitaj por la delegitoj validas laŭsence ankaŭ por la vicdelegitoj. Fakaj delegitoj estas elektataj pro siaj spertoj, kaj respondas al tiurilataj informpetoj.

La nomoj de ĉiuj ĉefdelegitoj, perantoj, delegitoj, vicdelegitoj kaj fakdelegitoj aperas ĉiujare en la oficiala Jarlibro de UEA. Ili estas ordigitaj laŭ la alfabeta ordo de la landoj kaj, en la kadro de ĉiu lando, de la lokoj. Krome, aparta listo de fakoj indikas en kiu loko troviĝas fakdelegito por la koncerna fako. Tiamaniere, la adreso de kiu ajn delegito estas facile trovebla.

En la jaro 1952 UEA havis en 61 landoj 1.025 delegitojn, 182 vicdelegitojn kaj 811 fakdelegitojn, do entute 2.018 diversajn delegitojn. Laŭ la Jarlibro de UEA por 1973, en 1972 funkciis 1.318 delegitoj, 195 vicdelegitoj, 62 junularaj delegitoj kaj 1.981 fakdelegitoj, entute 3.556 delegitoj en 65 landoj. La progreso estas tre kontentiga, vere rimarkinda rilate la nombron de FD. Ankaŭ la nombro de reprezentitaj fakoj altiĝis. Ĉiuj, kompreneble, estas gravaj el tiu aŭ alia vidpunkto, sed elstaras la jenaj: arkitekturo, astronomio, bankaj aferoj, edukado, ekonomio, elektrotekniko, fervojo, filatelo, filozofio, fiziko, geografio, historio, industrio, junularaj aferoj, juro, ĵurnalismo, kemio, komerco, konstruado, lingvistiko, medicino, muziko, PTT (poŝto-telefono-telegrafo), radio, religio, skoltismo, sociologio, SOS-aŭto-servo, sporto, turismo.

12.2.3 Servoj

Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegita reto. La servoj mem estas senpagaj, sed la uzanto devas kompensi la elspezojn de la delegito. Oni rajtas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungo, salajroj, turismo, instruado, junulaj kaj studentaj aferoj, ktp. Informojn pri fakaj demandoj donas la koncernaj fakaj delegitoj. Oni ne rajtas peti informojn pri komerca pagokapablo, morala indeco de persono (konfidencaj informoj), sed tiukaze la delegito povas interrilati kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tiaj aferoj. La delegitoj rajtas rifuzi servojn, kies plenumon ili rigardas kiel kontraŭan al siaj honoro kaj konscienco.

Principe, la servoj estas farataj nur al la membroj aŭ pere de la membroj. Ĉefe tiucele la membroj de UEA ricevas plurajn t.n. membromarkojn: la petanto gluas la marketon sur la leteron kaj tiamaniere atestas sian membrecon. Kvankam la delegita reto unuavice servas la membraron, tamen nenio malhelpas delegiton fari servojn ankaŭ al aliaj personoj, tute egale ĉu ili parolas Esperanton aŭ ne. En ĉiu okazo la peto devas esti farita en la Internacia Lingvo, kiu estas la sola oficiala lingvo de UEA.

La delegitoj ĉiujare plenumas centojn, eĉ milojn da plej diversaj servoj. Ili multe helpas al vojaĝantoj, donante al ili konsilojn koncerne la restadon, vidindaĵojn de la urbo, konatiĝon kun la lokaj kulturaj institucioj, k.s. Ili donas informojn pri laborkondiĉoj, studeblecoj, vivkutimoj. Ili havigas sciigojn pri juraj demandoj, pri novaj akiraĵoj de la scienco en diversaj branĉoj. Doktoraj disertacioj kaj sciencaj verkoj estis ellaboritaj ne malofte dank’ al havigo de konvena materialo fare de la fakaj delegitoj. Personoj perditaj en la vasta mondo estis retrovitaj pere de la delegitoj de UEA. Malfacile akireblaj medikamentoj estis havigitaj el aliaj landoj pere de la delegitoj. Komplikaj procesoj estis kontentige solvitaj dank’ al la helpo de fakaj delegitoj pri juro. Nepriskribebla estas la varieco de la servoj farataj per la potenca delegita reto de Universala Esperanto-Asocio. Tiuj sindonaj, servopretaj homoj ĉiutage solvas problemojn por personoj, kiujn plej ofte ili eĉ ne konas, kaj donas ne nur helpon kaj multe da ĝojo, sed kelkfoje eĉ savas homajn vivojn. La delegita reto estas vere unika institucio en la mondo. Neniu alia organizaĵo, nacia aŭ internacia, registara aŭ neregistara, plenumas tiel akurate, tiel rapide, tiel sindone tiom da plej diversaj praktikaj servoj.

En la komenco en la CO de UEA troviĝis ampleksa sliparo, en kiu estis notita ĉiu unuopa servo. Tiu laboro estis farata ĝis la jaro 1939; ĝi montras, ke jam en tiu periodo la delegitoj ĉiujare plenumis de 12.000 ĝis 15.000 diversajn servojn, pruvitajn per dokumentoj. La ĉiam pli granda amplekso de la servoj kaj la fakto, ke la tuta maŝinaro jam rutine glate funkciadis, igis la gvidan instancon de UEA ĉesigi la pluan statistikadon. Estas tre verŝajne, ke nuntempe la delegita reto plenumas ĉiujare ĉ. 25.000 ĝis 30.000 servojn.

12.3 RADIO
12.3.1 Komenciĝoj

Disaŭdigoj en la Internacia Lingvo komenciĝis en 1922. En tiu jaro estis faritaj la unuaj provoj en Newark XYZ (Usono) kaj en Londono. En 1923 pluraj radio-stacioj elsendis la unuan fojon programojn en Esperanto: Moskvo (la 12-an de aprilo), Montreal kaj Rio de Janeiro. En 1924 aliaj stacioj disaŭdigis en Esperanto por la unua fojo: Praha la 31-an de januaro, Ĝenevo la 18-an de marto, Helsinki la 6-an de aprilo kaj Parizo la 7-an de aprilo.

Baldaŭ sekvis ĉiam pli oftaj kaj pli longaj elsendoj de diversaj radio-stacioj. Laŭ statistiko el 1934, ne tre fidinda, la antaŭan jaron (1933) entute 83 radio-stacioj en 14 landoj havis 1.774 elsendojn en Esperanto aŭ pri Esperanto. En tiu nombro plej kredeble estas inkluzivitaj ĉefe paroladetoj aŭ informoj en naciaj lingvoj pri Esperanto.

Antaŭ la Dua Mondmilito elstare altnivelajn kulturajn programojn disaŭdigis Radio Praha. Ĝi elsendis en Esperanto eĉ tutajn operojn, ekzemple la konatan Vendita Fianĉino de Smetana, kaj tutajn dramojn, ekzemple la dramon de K. Ĉapek La Blanka Malsano. La nazia invado de Ĉeĥoslovakio kaj la posta milito detruis tiujn promesplenajn komenciĝojn.

12.3.2 Postmilita Periodo

En la unuaj jaroj post la Dua Mondmilito Esperanto komencis pli vaste penetradi en la radion. Jam en 1945 ok radio-stacioj en sep landoj komencis la disaŭdigojn. Inter ili troviĝis Sofio, Praha, Ostrava kaj Varsovio. En 1946 12 radio-stacioj en 10 landoj havis programojn en Esperanto. En la listo aperas Bern por la unua fojo. Ekde tiu jaro ĝis la momento, kiam tiuj ĉi linioj estas skribataj, Bern daŭrigis la elsendojn en la Internacia Lingvo.

En la unuaj postmilitaj jaroj pluraj radio-stacioj en Orienta Eŭropo havis ĉiutagajn elsendojn en Esperanto. Aldone al Sofio, Ostrava, Praha kaj Varsovio, kiuj komencis disaŭdigi regulajn programojn en Esperanto jam en 1945, en la postaj du jaroj aldoniĝis Hradec Kr. en 1946 kaj Budapeŝto en 1947. Praha eĉ havis du fojojn ĉiutage elsendojn en Esperanto kaj, krome, daŭrigante la antaŭmilitan tradicion, ĝi prezentis unufoje en la monato grandan kulturan programon en la Internacia Lingvo, dum kiu estis prezentataj dramoj kaj operoj.

Ankaŭ Radio Parizo havis ĉiutagajn elsendojn en Esperanto ekde 1948 ĝis aprilo 1950. Kvankam miloj da leteroj el ĉiuj partoj de la mondo, speciale el la landoj de Orienta Eŭropo, evidente montris la grandan interesiĝon por la elsendoj de Radio Parizo en Esperanto, tamen, pro manko de financaj rimedoj kaj verŝajne ankaŭ pro aliaj kaŭzoj, la direkcio ĉesigis tiujn ĉiutagajn elsendojn, samtempe kun la ĉesigo de la elsendoj en kelkaj aliaj lingvoj. La ĉesigo de la elsendoj de Radio Praha (septembro 1950), Ostrava (januaro 1950), Varsovio (junio 1950) kaj Sofio (en 1952) estas atribuenda al politikaj kaŭzoj, nome ĉefe al la t.n. “malvarma milito” kaj al tiutempa starpunkto de Soveta Unio rilate la Internacian Lingvon (v. Ĉap. 21.4).

Aliflanke, aliaj radio-stacioj enkondukis elsendojn en Esperanto. Komence de 1952 regule disaŭdigis esperantlingvajn programojn jenaj radio-stacioj: Bern (Svislando); Rabat (Maroko); Hilversum-Vara, Hilversum-KRO kaj Hilversum-NCRV (Nederlando); Lille kaj Parizo (Francio); Vieno kaj Graz (Aŭstrio); Gvatemalo (Gvatemalo); Romo (Italio); Madrid (Hispanio); Rio de Janeiro (Brazilo). En 1952 Radio Parizo elsendis ĉiusemajne nur kurson de Esperanto kaj daŭrigis tiun elsendon dum pluraj jaroj. Estas menciinde, ke Hilversum-Vara anoncis regule en Esperanto ankaŭ sian artan programon.

En 1952 CED komencis sekvi, pere de sia kunlaboranto por radio G. Larglantier, la evoluon ankaŭ sur tiu kampo. De jaro al jaro estas regule farataj statistikoj kun precizaj indikoj pri la radiostacioj, kiuj disaŭdigas en Esperanto, nombro de programoj, ilia daŭro por ĉiu unuopa stacio. La statistikoj prezentas interesajn bildojn ne nur pri la nombro de esperantlingvaj elsendoj, sed ankaŭ pri la fluktuadoj, tre ofte dependaj de la ĝenerala politika situacio en unuopaj landoj aŭ en internaciaj rilatoj. Montriĝas ankaŭ, ke kelkaj radio-stacioj konstante elsendas en la Internacia Lingvo, dum aliaj komencas la elsendojn, sed pro diversaj kaŭzoj ĉesigas ilin post kelka tempo.

La ŝanĝita politika atmosfero ebligis enkondukon aŭ reenkondukon de esperantlingvaj programoj en plurajn gravajn radio-staciojn. Ekzemple, Sofio, kiu malaperis en 1952, reaperis en 1957 kaj ekde tiam havas seninterrompe regulajn programojn en Esperanto. Zagreb en Jugoslavio komencis disaŭdigi en Esperanto jam en 1953 kaj neniam ĉesigis siajn regulajn semajnajn elsendojn. Ljubljana, same en Jugoslavio, komencis la elsendojn en 1953, sed ĉesigis ilin en 1958; aliflanke, Beograd komencis en 1964, sed ne daŭrigis post 1968. En 1959 reaperis Varsovio; ĝi ĉiam pli vastigis siajn esperantlingvajn programojn, kiujn nuntempe ĉiutage aŭskultas tre granda nombro da personoj en multaj landoj. Radio Praha reaperis en 1963 kaj daŭrigis siajn programojn ĝis 1968, sed la voĉo de Ĉeĥoslovakio en Esperanto plu aŭdiĝas, ĉar en 1968 Bratislava komencis disaŭdigi kaj plu daŭrigas. En 1965 komenciĝis la radio-elsendoj de Pekino; ankaŭ ili plu okazas. La elsendoj de Radio Budapeŝto komenciĝis en 1966, ĉefe en ligo kun la UK de Esperanto en tiu urbo, kaj ĉesis la 28-an de februaro 1969. Fine, ankaŭ Soveta Unio komencis apliki la Internacian Lingvon en la radio: en 1970 komenciĝis la elsendoj de Radio Tallinn, kiuj bedaŭrinde malaperis en 1973.

Aldone al Radio Bern, aparte menciindaj pro la konstanteco de la regulaj elsendoj estas la radio-stacioj de Vieno (ekde 1947), Romo (1950), Valencia (1952), Zagreb (1953), Sofio (1957) kaj Varsovio (1959), kiuj ekde la menciitaj jaroj seninterrompe havis kaj plu havas programojn en Esperanto. Aliaj gravaj stacioj, kiuj dum longaj periodoj havis regulajn esperantlingvajn programojn estas: Hilversum (1951-1967), Rio de Janeiro (1945-1966), Stockholm (1956-1960).

Ne necesas prezenti la detalojn pri la esperantlingvaj elsendoj por ĉiu unuopa jaro. Sufiĉas doni iom pli da informoj pri la elsendoj en 1972, nome la lasta jaro antaŭ la finredakto de tiu ĉi libro:

En 1972 la nombro de stacioj estis 17 en 14 landoj, nome Vieno (Aŭstrio); Muritiba kaj Sorocaba (Brazilo); Sofio (Bulgario); Bratislava (Ĉeĥoslovakio); Pekino (Ĉinio); Clermont-Ferrand (Francio); Sabadell kaj Valencia (Hispanio); Romo (Italio); Zagreb (Jugoslavio); Tananarive (Malgaŝa Respubliko); Gdańsk kaj Varsovio (Pollando); Tallinn (Soveta Unio); Bern (Svislando); Columbus (Ohio, Usono).

Plej multajn elsendojn (732) havis Radio Varsovio, kiu, krome, prezentis 233 Esperantajn elsendojn en la t.n. “anguletoj dum nacilingvaj programoj”. Radio Pekino estas la dua laŭ la nombro de elsendoj (312); Columbus (Usono) havis 300 elsendojn kaj Bern (Svislando) 208 en tiu jaro. Muritiba kaj Sorocaba, Clermont-Ferrand, Sabadell kaj Valencia, Romo, Zagreb kaj Gdańsk havis 52 elsendojn ĉiu.

Necesas aldoni la televidan kurson de Esperanto, kiun faris kaj prezentis en 1972 la nederlanda televida institucio Teleac. La kurso konsistis el 52 elsendoj dum 30 minutoj ĉiu, du fojojn semajne. La kurso, do, entute daŭris 26 horojn.

El la radio-stacioj, kiuj disaŭdigis en 1971 programojn en Esperanto, Rosario (Argentino), Stoke-on-Trent (Britio) kaj Sherbrooke (Kanado) ĉesigis la elsendojn en 1972.

Jen, fine, resuma tabelo, kiu donas la plej koncizajn informojn pri la Esperanto-programoj en la radio dum la lastaj 20 jaroj:

STATISTIKA TRARIGARDO PRI LA ESPERANTO-ELSENDOJ EN LA PERIODO 1953-1972

Nombro de
Jaro Stacioj Landoj Programoj Daŭro en horoj
1953 18 12 844 189
1954 14 11 1.012 231
1955 17 11 1.168 266
1956 22 12 1.428 346
1957 18 12 1.250 317
1958 19 11 1.560 460
1959 22 13 1.959 660
1960 22 13 1.668 525
1961 15 12 1.485 480
1962 20 13 1.677 542
1963 20 13 1.701 534
1964 22 11 1.622 518
1965 25 13 1.807 662
1966 23 15 2.290 796
1967 20 13 2.014 715
1968 18 14 2.416 853
1969 16 14 3.133 1.089
1970 19 16 2.837 967
1971 19 16 2.817 960
1972 17 14 2.354 875

(Postredakta noto: Por 1973 la respektivaj ciferoj estas 22, 12, 3.259 kaj 1.110. Komento en Esperanto, aprilo, 1974.)

Kiel oni vidas, la nombro de programoj kaj la daŭro en horoj ne ĉiam dependas de la nombro de radio-stacioj, kiuj disaŭdigas esperantlingvajn programojn en iu jaro. Ekzemple, en la lastaj 20 jaroj plej multe da radio-stacioj (25) havis Esperanto-elsendojn en 1965, sed en tiu jaro la nombro de programoj estis 1.807 en la daŭro de 662,50 horoj; aliflanke, en 1969 estis nur 16 radio-stacioj, sed ili kune, ĉefe dank’ al Radio Varsovio, havis 3.133 programojn en la daŭro de 1.089 horoj. Rilate la nombron de stacioj la jaro 1965 estis rekorda, sed rilate la nombron de programoj kaj daŭron la jaro 1969 troviĝas sur la pinto.

Antaŭ la mikrofonoj de Radio Zagreb (maldekstre) kaj Radio Varsovio (dekstre) Esperanto estas jam delonge hejma lingvo. Zagreb elsendas en la Internacia Lingvo seninterrompe depost 1953, kaj Varsovio, kiu rekomencis esperantlingvajn elsendojn en 1958, fariĝis la ĉefa elsendanto en la Internacia Lingvo, kun plurfojaj programoj ĉiutage.


Esperanto jam delonge estas sukcese uzata en la internacia turismo.


La tabelo rilatas nur al regulaj esperantlingvaj elsendoj. Necesas preni en konsideron, ke ĉiujare multaj radio-stacioj havas okazajn programojn en Esperanto, kaj eĉ pli multaj disaŭdigas informojn, prelegojn, intervjuojn kaj diskutojn pri la Internacia Lingvo, precipe en ligo kun la universalaj kongresoj, diversaj internaciaj konferencoj, seminarioj kaj similaj renkontiĝoj, en kiuj Esperanto estas la sola oficiala lingvo.

12.4 KOMERCO KAJ INDUSTRIO
12.4.1 Konciza Historia Trarigardo

Estas klare, ke komuna lingvo, vaste uzata, signifus grandan faciligon por la internacia komerco, precipe por eldonado de prospektoj kaj reklamoj, komerca korespondado kaj intertraktado. Aldone al simpligo kaj raciigo de la komunikado, grandegaj financaj rimedoj estus ŝparitaj.

La komerca mondo iom post iom ekuzis la Internacian Lingvon por diversaj celoj, ĉefe por reklamado en Esperanto-periodaĵoj, por prospektoj kaj prezaroj precipe pri varoj, kiuj interesas la larĝajn tavolojn.

Universala Esperanto-Asocio komprenis la gravecon de la uzo de Esperanto en komerco kaj industrio, kaj klopodis krei praktikajn servojn ankaŭ en tiu sfero. Inter la delegitoj de UEA, jam en 1914 troviĝis 285 personoj apartenantaj al komerco, industrio kaj bankaferoj. El ili, 166 estis komercistoj, 15 agentoj, 47 komercoficistoj, 41 bankoficistoj kaj 16 industriistoj. En la oficiala organo de UEA troviĝis aparta rubriko, kiu enhavis ofertojn kaj proponojn pri vendotaj kaj aĉetotaj varoj. Poste la titolo de tiu rubriko estis ŝanĝita al “Internacia Komerco”.

La komercaj servoj per Esperanto fariĝis ĉiam pli ampleksaj, kiel vidiĝas el statistiko, kunmetita laŭ la informoj, kiujn la komercaj delegitoj sendadis al la CO de UEA. La nombro de komercaj servoj kreskis de 1.120 en la jaro 1909 al 3.713 en la jaro 1913. La eksplodo de la milito en 1914 interrompis ankaŭ tiun utilan laboron.

Tre frue formiĝis apartaj komercaj fakaj grupoj. Jam en 1914 funkciis 10 komercaj fakgrupoj en 7 landoj. En tiu jaro 968 komercaj firmoj en 38 landoj havis inter la oficistaro almenaŭ po unu persono, kiu sciis la Internacian Lingvon. Post la Unua Mondmilito Esperanto plu vastiĝis en komercaj medioj, kaj la nombro da personoj sciantaj la lingvon en diversaj entreprenoj tutcerte konsiderinde kreskis.

Ankaŭ kelkaj komercaj ĉambroj interesiĝis pri la afero. La Londona Komerca Ĉambro estis la unua, kiu apogis Esperanton. Ĝi deklaris sin favora en 1905 kaj jam en 1906 okazigis publikajn ekzamenojn pri la scio de la lingvo. Ĝi daŭrigis tiujn ekzamenojn ĝis 1930, kiam la Royal Society of Arts (Reĝa Societo pri Artoj) enkondukis ekzamenojn pri la scio de Esperanto kaj regule okazigas ilin ankaŭ nuntempe. Ĝis la jaro 1914 entute 63 komercaj ĉambroj esprimis sin favore al Esperanto. El ili, 51 estis francaj, 3 anglaj, 7 germanaj, 1 hispana kaj 1 usona. La kongreso de komercaj ĉambroj en Madrid rekomendis la instruadon de la lingvo. En 1917 la Londona Komerca Ĉambro presigis la broŝuron A Common Commercial Language (Komuna Komerca Lingvo). En la sama jaro estis fondita Brita Komitato pri Komuna Komerca Lingvo; ĝi eldonis pliajn 9.000 ekzemplerojn de la menciita broŝuro.

Post la Unua Mondmilito la Pariza Komerca Ĉambro studis la lingvan problemon en komerco. La 9-an de februaro 1921 André Baudet prezentis al la Pariza Komerca Ĉambro ampleksan raporton pri Esperanto kaj pri ĝia disvastigiteco. Surbaze de tiu raporto la Ĉambro akceptis rezolucion, en kiu ĝi rekonis la gravecon de la Internacia Lingvo, enkondukis ĝian instruadon kiel fakultativan objekton en sian propran komercan lernejon, kaj rekomendis ĝin al la komercaj ĉambroj de la mondo. Tiu rezolucio, kune kun la tuta raporto, estis poste sendita al la Ligo de Nacioj, kiu tiutempe okupiĝis pri la demando de komuna lingvo (pri tio v. ankaŭ Ĉap. 22).

En 1923, laŭ la invito de la Itala-Svisa Komerca Ĉambro en Ĝenevo, kaj sub patroneco de la Itala Ministro pri Industrio kaj Komerco, en Venecio okazis Internacia Konferenco por Komerca Helplingvo. La sama raporto de A. Baudet, prezentita pli frue al la Pariza Komerca Ĉambro, servis kiel bazo por la diskutoj. Laŭ la verko Enciklopedio de Esperanto (Budapest, 1934-1935), la Konferenco, en kiu sin reprezentigis (per personoj kun bona scio de Esperanto) 90 komercaj ĉambroj, 8 ministerioj pri komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institutoj, entute el 27 landoj de 5 kontinentoj, uzis la Internacian Lingvon kaj akceptis kelkajn rezoluciojn rilate la utiligon de Esperanto en komerco, foiroj, radio kaj turismo. Unu el la rezolucioj estis simila al tiu akceptita de la Pariza Komerca Ĉambro.

Paralele kun tiuj rezolucioj favoraj al Esperanto, kaj aliaj apogoj fare de diversaj komercaj instancoj, vastiĝis la praktika aplikado de la lingvo en komerco kaj industrio. Al tio helpis ankaŭ aparta Komerca Terminaro, kiu unue aperis en 1923 en la maja numero de la revuo Internacia Komerco. Poste, en 1926, aperis Common Commercial Terms in Trade and Commerce (Kutimaj Komercaj Terminoj en Metioj kaj Komerco), en 1927 Komerca Vortaro Seslingva, en la sama jaro Komerca Vortaro en Esperanto kaj Varolisto en Esperanto.

Frue diversaj firmoj komencis eldonadi prospektojn, prezarojn kaj katalogojn en Esperanto. En la jaro 1911 ekzistis 11 tiaj katalogoj. Ilia nombro relative rapide altiĝadis. Antaŭ la Unua Mondmilito ekzistis jam pluraj centoj da reklamoj, katalogoj kaj prezaroj en Esperanto, inter kiuj estas menciindaj tiuj de la farmacia firmo kaj fabriko Burroughs, Wellcome & Co., de la entrepreno Consett-Ferofabriko (36-paĝa), de la fotofabriko Hüttig A.S. en Dresdeno (48-paĝa), kiel ankaŭ “Prezaro de Novzelandaj Produktaĵoj de Carswell”. La tiamaj konataj fabrikoj de skribmaŝinoj Ideal, Yost, Hammond kaj Oliver eldonis ilustritajn katalogojn. En 1910 aperis la unua prospekto pri aŭtomobiloj, eldonita de Clement Bayard en Parizo. Verŝajne la plej grandan sukceson antaŭ la Unua Mondmilito havis la prospekto de la Porcelan-Fabriko en Meissen (Germanio), kiu, pro reklamo en Esperanto-gazeto, ricevis konsiderindan mendon el Anglio. Alia germana firmo — Reiner el Berlino — publikigis en 1914, ke, post reklamoj en Esperanto-gazetoj, ĝi ricevis dum du monatoj 439 mendojn el 32 landoj. Tiuj kelkaj ekzemploj montras, ke prospektoj kaj reklamoj en Esperanto-gazetoj havis jam en tiu tempo bonan efikon.

Inter la du militoj la plimulto de la grandaj internaciaj foiroj unu post la alia ekuzis Esperanton ne nur por reklamado, sed ankaŭ por negoca korespondado. Kelkaj foiroj, ekzemple tiuj de Leipzig, Frankfurt, Budapeŝto, Lyon, Reichenberg, ktp. regule eldonadis afiŝojn, prospektojn, cirkulerojn, reklamajn glumarkojn ankaŭ en Esperanto.

En Esperanto aperadis ankaŭ komercaj periodaĵoj. Inter ili estas citindaj Internacia Komerca Revuo, kiun eldonadis D-ro H. Unger en Zürich (Svislando) de 1919-1922; Internacia Komerco, kiun redaktis H. Unger kaj R. Kreuz, kaj kiu aperadis de marto 1923 ĝis oktobro 1924 kiel aldono de Esperanto Triumfonta; kaj aliaj malpli grandaj. Dum iom da tempo en la organo de UEA Esperanto aperadis rubriko sub la titolo “Ekonomia Kuriero”, kiun redaktis R. Kreuz (1925).

La politikaj eventoj en Eŭropo kaj la Dua Mondmilito interrompis tiun kontentigan disvastiĝon de Esperanto en la medioj de komerco kaj industrio, kio preskaŭ komplete ĉesigis la praktikan aplikadon de la lingvo sur tiu kampo dum pluraj jaroj.

12.4.2 Nuna Situacio

Post la Dua Mondmilito denove komenciĝis iom pli ampleksa utiligado de Esperanto por diversaj celoj en internacia komerco. La unuaj eblecoj por reestabli komercajn kontaktojn ankoraŭfoje ŝuldiĝas al UEA (IEL), kies Jarlibro enhavis nombron da fakdelegitoj por komerco kaj industrio jam en la eldono de 1945.

Paralele kun la ĝenerala disvastiĝado de la lingvo, grandiĝadis ankaŭ ĝia valoro por komerca reklamado kaj aliaj formoj de praktikaj aplikoj. Tio kaŭzis, ke kreskanta nombro da industriaj kaj komercaj firmoj denove ekuzis la lingvon por eldonado de prospektoj kaj por reklamado en la Esperanto-periodaĵoj. La nombro ne estas, nek povas esti precizigita, sed ĝi certe transpasas plurajn milojn entute. El la mondkonataj entreprenoj, kiuj tiucele utiligis aŭ plu utiligas la Internacian Lingvon, estu nur menciitaj la flugkompanioj KLM, SAS, BEA, BOAC, SABENA, TWA, LOT, Swissair, Air France, Iberia; la filmfabrikoj Gevaert (nun Agfa-Gevaert) kaj Kodak; la granda aŭtomobilfabriko Fiat (pluraj riĉe ilustritaj prospektoj kaj kelkaj koloraj sonfilmoj); la multflanka potenca Philips (katalogoj, broŝuro “Modernaj Tendencoj”, plurjara daŭra reklamado en Esperanto-periodaĵoj), kiel ankaŭ tuta aro da aliaj, malpli konataj, inter kiuj Whitcombe & Tombs en Novzelando, Ytong en Svedio, Nederlanda Laktaĵoficejo, Companhia Brasileira de Investimentos, Aŭtopramŝipo Danio-Norvegio, Larvik-Friedrikshavn-Ferien, Kemia Fabriko Bruno Vogelmann, Schildknecht Teknikaj kaj Sciencaj Mezurinstrumentoj en Svislando, Unua Aŭstria Ŝparkaso, Glass Export en Ĉeĥoslovakio, Germanaj Fervojoj, Norvegaj Fervojoj, Plumrose Ltd. en Danlando, ktp. Centoj da komercaj reklamoj daŭre aperas ĉie tra la mondo en diversaj Esperanto-periodaĵoj.

En la postmilita periodo kelkaj industriaj-komercaj foiroj reestablis siajn antaŭmilitajn tradiciojn rilate la uzon de Esperanto, dum aliaj aldoniĝis. La unua grava utiligo okazis en 1951, kiam en la Festo de Britio (Londono) oficis nombro da interpretistoj ankaŭ por Esperanto. La plej konataj aliaj foiroj utiligantaj la Internacian Lingvon estas tiuj de Padova, Verona, Lyon, Marseille, Bologna, Paris, Barcelona, Poznan, Budapest, Brno kaj Liberec.

Ne estas eble ekscii precize la nombron de industriaj entreprenoj kaj komercaj firmoj, kiuj nuntempe utiligas la lingvon por internacia komerca korespondado. Ĉie tra la mondo troviĝas delegitoj de UEA, interalie por la fako komerco. La delegitoj daŭre havigas diversajn komercajn informojn kaj plenumas komercajn servojn.

En 1959 aperis la broŝuro de M. Rétot Esperanto Parolata kun adresoj de entreprenoj, kiuj uzas Esperanton. Malgranda aldono estis publikigita en 1961. La broŝuro entenas adresojn de diversspecaj komercaj entreprenoj en 20 landoj.

En 1958 estis fondita Centro por Esperanto en Komerco, Industrio kaj Turismo (CEKIT) en Milano. En 1960 CEKIT eldonis 38-paĝan broŝuron Adresaro de Firmoj Kiuj Uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj. La broŝuro, tre bone sistemigita, konsistas el adresoj de firmoj en 70 fakoj, kiuj uzas Esperanton por internacia korespondado en 29 landoj.

En 1962, en la Dua Parto de la Jarlibro de UEA por tiu jaro, estis publikigita ampleksa Adresaro de Firmaoj kaj Entreprenoj, en kiuj oficas personoj parolantaj la Internacian Lingvon. La listo, ellaborita de la kunlaboranto de CED D-ro J. Tensen, enhavas sur 62 dense presitaj paĝoj la adresojn de firmoj kaj entreprenoj, al kiuj oni povas sin turni en Esperanto. La listo rilatas al diversspecaj industriaj kaj komercaj entreprenoj en 43 landoj. En la libro Esperanto en Komerco, kompilita de Bruno Vogelmann kaj eldonita, same tiel, en 1962, la kompilinto taksas la nombron de entreprenoj uzantaj Esperanton je 5.000. En la libro troviĝas eltiraĵoj el raportoj kaj leteroj, kiujn la kompilinto ricevis de diversaj entreprenoj rilate la praktikajn servojn, kiujn donas la uzo de Esperanto en internaciaj komercaj rilatoj. El ĉiuj raportoj sekvas, ke Esperanto estas tre klara lingvo, taŭge uzebla kaj uzata en komerco. Eraroj kaj miskomprenoj ne okazas.

En Nederlando estis fondita en 1963 Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI) kun la celo disvastigi la uzon de la Internacia Lingvo en internaciaj ekonomiaj rilatoj. Kvankam la laboro de CEKIT kaj ĝia adresaro de 1960, la verko Esperanto en Komerco de Vogelmann kaj la tre grava Adresaro de Tensen prezentis solidan bazon por grandskala evoluigo de EKI, tamen ĝi ankoraŭ ne plenumis la rolon, por kiu ĝi estis establita. La publikigo de la moderna naŭlingva Komerca-Ekonomia Vortaro, redaktita de F. Munniksma (Nederlando), publikigita komence de 1974, certe donos gravan helpon al ĉiuj uzantoj de Esperanto por komercaj celoj. Pliaj detaloj pri EKI troviĝas en Ĉap. 20.6.

12.5 MONDAJ EKSPOZICIOJ

Mondaj Ekspozicioj en la strikta senco konforme al la internacia interkonsento farita en 1929, ĝis nun estis nur tiuj de Parizo en 1931, Ĉikago en 1933-34, Bruselo en 1935, Parizo en 1937, Novjorko en 1964-65, Montrealo en 1967 kaj Oosaka en 1970. Sed la tradicion, sur kiu baziĝas la interkonsento de 1929, konsistigas jam la pli fruaj ekspozicioj en Philadelphia en 1926, Wembley en 1924-25, San Francisko en 1915, Bruselo en 1910, Londono en 1908, Lieĝo en 1905, St. Louis en 1904, Buffalo kaj Glasgovo en 1901, Parizo en 1900, ktp.

En pluraj el la menciitaj ekspozicioj la Internacia Lingvo estis diversmaniere uzata:

Parizo (1900): En la Palaco de Eduko kaj Instruo la Esperanto-societo “Espero” de S. Peterburgo okupis apartan ĉambron en la rusa parto de la ekspozicio.

St. Louis (1904): La franca sekcio de Sociala Ekonomio, Grupo 138 (ĝenerala progresado de la sociala movado) inkluzivis ekspozicion de Esperantaj libroj, broŝuroj kaj periodaĵoj.

Bruselo (1910): En la sekcio de Belgio la stando de Centra Oficejo de Internaciaj Asocioj havis ekspozicion pri Esperanto, dum la stando de Internacia Instituto de Bibliografio havis informejon pri la lingvo.

San Francisko (1915): La direkcio de la ekspozicio eldonis broŝuron La Ekspozicia Fakt-Libro (30-p.), deklaris la 28-an de aŭgusto “Esperanto Day” (Esperanto-Tago) kaj eldonis la oficialan serion de ekspoziciaj poŝtkartoj kun Esperanta teksto.

Wembley (1924-25): La inaŭguran paroladon de la Reĝo (Georgo la Kvina) oni elsendis per radio en Esperanto. Aŭskultintoj el 14 landoj reagis per korespondaĵoj.

Philadelphia (1926): En la kadro de la ekspozicio okazis Esperanto-kunveno aranĝita en kunlaboro kun la ekspoziciaj aŭtoritatoj.

Bruselo (1935): La direkcio de la ekspozicio eldonis ilustritan prospekton en Esperanto.

Novjorko (1939-40): La ekspoziciaj aŭtoritatoj oficiale deklaris la 3-an de julio “Esperanto Day” (Esperanto-Tago).

Bruselo (1958): Kvardek personoj ricevis oficialan ateston pri kapablo funkcii kiel libervolaj interpretistoj por Esperanto; ili portis oficialan insignon de la ekspozicio kaj faris multajn servojn.

Novjorko (1964-65): Okaze de la ekspozicio, New York Convention & Visitors Bureau, Inc. (Novjorka Buroo por Kongresoj kaj Vizitantoj), financita de la Departemento de Komerco kaj Industria Disvolviĝo de la Urbo Novjorko, eldonis en Esperanto faldfolion Gvidilo kaj Mapo por Vizitantoj al New York kun informoj pri la ekspozicio.

Montrealo (1967): La direkcio de la ekspozicio aperigis tutpaĝan reklamon en la revuo Esperanto, en tiu jaro abonata en 83 landoj.

12.6 TURISMO
12.6.1 Enkonduka Rimarko

En 1900 la franca Touring Club donis fortan apogon al la Internacia Lingvo. En ĝia organo aperis pluraj artikoloj pri Esperanto, kaj tio sendube multe kontribuis al la disvastiĝo de la lingvo inter la membroj de tiu organizaĵo. La apogo estis des pli grava, ĉar ĝi venis en la tempo, kiam ankoraŭ povis ekzisti duboj ĉu la lingvoprojekto de Zamenhof jam tiom evoluis, ke ĝi povos funkcii en la praktiko. En tiu tempo Esperanto estis ankoraŭ tute juna, ne elprovita kiel parola lingvo dum kiu ajn iom grava internacia renkontiĝo. Post la Unua UK de Esperanto en 1905, la lingvo firmiĝis kaj ĉiam pli disvastiĝis tra la mondo. Ekde tiam daŭre vastiĝadis ĝia utiligo por turismaj celoj.

12.6.2 Faldfolioj kaj Prospektoj

La uzo de Esperanto en turismo instigis la turismajn instancojn de multaj urboj kaj landoj eldoni prospektojn kaj gvidlibrojn en Esperanto. Ĝis 1935 entute aperis ĉ. 400 tiaspecaj publikaĵoj; inter 1935 kaj 1945 estis publikigitaj ĉ. 200 pliaj. Ekde 1945 ĝis 1959 estis publikigitaj ankoraŭ 300 turismaj prospektoj kaj broŝuroj, tiel ke entute ĝis la fino de 1959 aperis ĉ. 900. Laŭ la statistiko farita de CED en 1972, ekde la fino de 1959 aperis entute 186 pliaj prospektoj, faldfolioj kaj broŝuroj pri diversaj urboj, regionoj kaj landoj. Tio altigas la suman nombron al ĉ. 1.100 ĝis la fino de 1971. Tre verŝajne estis publikigitaj ankaŭ aliaj, kiujn CED ne registris, tiel ke la menciita nombro devas esti rigardata kiel minimuma.

Jen kelkaj el la urboj, regionoj kaj landoj, kiuj publikigis faldfoliojn aŭ prospektojn inter 1960 kaj la fino de 1971:

Aŭstrio, Supra Aŭstrio, Graz, Linz, Salzburg, Wien; Danlando, Danlando en Bildoj, Kopenhago; Germanio (Ilustrita broŝuro), Hamburg, Bingen, Bonn, Karlsruhe, Insulo Sylt, Saarbrücken, Wiesbaden, Westerland, Aachen, München-Willer, Hannover, Stuttgart, Homburg, Lindau, Düsseldorf; Sofia, Varna, Rila-Montaro, Monaĥejo Ivan Rilski, Bulgara Suna Marbordo; Faktoj pri Nederlando, Arnhem, Rotterdam, Delta-Plano; Faktoj pri Svedujo, Malmö, Landkarto pri Svedio, Höör, Jönköping, Skövde, Lund; Milano, Como, Ravenna, Marina di Massa, Sicilio, Varese, Cremona, Montecatini, La Valo de Aosta; Varsovio, Krakovo, Zakopane, Tieskowa Skała; Miskolc, Szeged; Bruselo, Gent; Lugano, Svisaj Fervojoj, Rouen, Nancy, Vienne, Vichy, Grésillon, Arles; La Britaj Insuloj, Oslo, Norvegaj Fervojoj; Valencia, Valladolid; Mallonge pri Ĉeĥoslovakio, Roznov, Liptov; Amika Finnlando, Helsinki, Turku; Niŝ, Niŝka Banja, Bela Palanka, Primoŝten; Ekkonu Israelon, San Diego (Kalifornio).

Multaj el tiuj publikaĵoj estas kolore ilustritaj, kaj ĉiuj havas utilajn informojn por turistoj. Ili estas eldonitaj de urbaj, regionaj aŭ landaj turismaj instancoj.

12.6.3 Gvidlibroj

Aperis ankaŭ pluraj gvidlibroj, pli ol 24-paĝaj. Pluraj estas tre ampleksaj kaj enhavas mapojn, ilustraĵojn, detalajn indikojn kaj informojn pri la muzeoj, artaj galerioj, monumentoj, ktp. El la gvidlibroj, publikigitaj en la periodo inter la du grandaj militoj, aparte menciindaj estas la eldonaĵoj de la itala Touring Club pri Milano kaj la Lagoj de Lombardio kaj pri Romo; la libro Ĉeĥoslovakio; Gvidlibreto por Japanlando, eldonita de la Ministrejo de Ŝtat-Fervojoj (1927); Aŭstralio — Lando kaj Popolo (1927).

Jen kelkaj pliaj, publikigitaj en la postmilita periodo. La jaro de eldono estas menciita en parentezoj.

La Kunprinclando Andoro, 73 p. (1962); Bulgario, 282 p. (1959); Bulgario — Mallonga Skizo, 118 p. (1968); Juĝu Mem! Faktoj pri Ĉeĥoslovakio, 110 p. (1961), Praha Gvidlibro, 186 p. (1961); Pejzaĝoj de Ĉinio, 50 p. (1962), Konciza Geografio de Ĉinio, 240 p. (1964); La Dolĉa Franclando de P. Delaire, 124 p. (1972), Gvidlibro tra Paris de Julieta, 249 p. (1965); Faktoj pri Germanujo, 94 p. (3-a eld. 1966); Germana Demokratia Respubliko — Bildoj kaj Faktoj, 256 p. (1969); Utila Manlibro pri Hindujo de M. Haudebine, 76 p. (1967); Hispanio por Vi, 71 p. (1965); Hungario sur Bildoj, 147 p. (1965); Faktoj pri Islando, 72 p. (1961); Faktoj pri Israelo, 24 p.; Japanujo Hieraŭ kaj Hodiaŭ, 35 p. (1965); Jugoslavio kaj Ĝiaj Popoloj, 312 p. (1953); Nederlando, 104 p.; Pollando 1944-1964, 259 p. (1964); Resumo pri Vjetnamio, 128 p. (1971).

12.6.4 Periodaĵoj

Menciindaj estas la sekvantaj periodaĵoj el la postmilita periodo: Esperanto-Turismo aperis en 1967 okaze de la Jaro de la Monda Turismo. Ĝi estis eldonata en Belgio. Turista Mondo, kvaronjara, riĉe ilustrita, ekaperis en Zürich en 1969, sub la redakto de D-ro H. J. Unger, en 10.000 ekzempleroj, sed ĉesis aperadi en 1972. Ripozoj, dumonata, riĉe ilustrita, estis eldonata en Bulgario de 1964 ĝis 1970. Ekde 1972 aperas en la sama lando Bulgario — Turisma Informo. En 1973 komencis aperadi en Bulgario Turismo per Esperanto, bulteno de Asocio Monda Turismo, ankoraŭ ne plene formiĝinta.

12.6.5 Perspektivoj por la Estonteco

Estas tute klare, ke turismo estas vasta kampo por amasa utiligo de la Internacia Lingvo. Plia evoluigo precipe de kultura turismo por la larĝaj popoltavoloj ne estas realigebla sen la helpo de simpla kaj neŭtrala lingvo kiel instrumento de komunikado.

Kultura turismo ricevas ĉiam pli grandan signifon. La Projekto de Mallonga Skiza Plano por 1973 ĝis 1978 de Unesko antaŭvidas vastigon de la agado sur la kampo de internacia vojaĝado de personoj interesitaj pri scienco kaj teknologio, edukado, kulturo kaj informado. La Plano antaŭvidas, ke en 1975 estos entreprenita aparta studo, en kunlaboro kun internaciaj vojaĝaj organizaĵoj, pri la eduka, scienca kaj kultura efikoj de eksterlandaj vojaĝoj. Kiel organizaĵo en konsultaj rilatoj kun Unesko, UEA prezentos siajn proponojn al la Sekretariato de Unesko rilate la utiligon de la Internacia Lingvo por tiuj celoj.

Intertempe, Universala Esperanto-Asocio jam praktike agas en tiu direkto. Unu membro de la Estraro de la Asocio estas aparte ŝarĝita pri turismo kaj aŭtomobilismo. La jaraj universalaj kongresoj de Esperanto entenas en siaj programoj partojn rilatantajn al kultura turismo. Al tio apartenas la kulturaj festivaloj, organizataj de tempo al tempo (v. Ĉap. 11.5); la regulaj, ĉiujaraj programoj pri artoj kaj folkloro de la kongresa lando; organizitaj vizitoj al kulturaj vidindaĵoj; prelegoj pri kutimoj kaj vivmaniero; ekskursoj kun kultura enhavo. La UK de Esperanto en Portland (1972) dediĉis apartan atenton al turismo: en unu el la ĝeneralaj kunvenoj estis pridiskutita la demando “Monda Turismo kaj Lingva Diverseco”. Estis pritraktitaj la historia evoluo kaj la ekonomia aspekto de la nuntempa moderna turismo, unuflanke, kaj la atingoj de la Esperanto-Movado sur la kampo de turismo, aliflanke. La Kongresa Rezolucio resumas la ĉefajn konkludojn.

Ankaŭ aliaj internaciaj konferencoj, seminarioj kaj similaj renkontiĝoj, uzantaj Esperanton kiel oficialan lingvon, regule enhavas en siaj programoj partojn rilatantajn al kultura turismo. En julio, 1972, en Budapeŝto okazis Hungara Kultura Festivalo, en kiu estis prezentitaj diversaj aspektoj de la kultura vivo de tiu lando. Komence de aŭgusto 1973, post la UK en Beograd, okazis en Ateno la Oficiala Postkongreso, por la unua fojo plene dediĉita al kultura turismo.

Fine, necesas mencii la rolon de la Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista, kiu internacie kunligas ĉiujn aŭtomobilistojn sciantajn la lingvon. La Klubo prezentas servojn al sia membraro kaj, pere de la membraro, al aliaj aŭtomobilistoj dum iliaj vojaĝoj.

Internacia turismo estas nuntempe unu el la plej vastaj kampoj, sur kiuj la scio de la Internacia Lingvo donas multnombrajn praktikajn servojn. Turismo estas ankaŭ la sfero, kiu, pro la evolutendencoj de la lastaj jaroj, prezentas plej multe da eblecoj por plua, multe pli amasa praktika utiligo de Esperanto.

12.7 POŜTO-TELEGRAFO-TELEFONO (PTT)
12.7.1 Ĉefaj Historiaj Datoj

Iom post iom la Internacia Lingvo penetris ankaŭ en la medion de poŝto, telegrafo kaj telefono. Jam tre frue, en 1892-93, en Ruslando oni sendadis telegramojn en Esperanto sen malhelpo. La 30-an de decembro 1904 la poŝta administracio donis oficialan permeson sendi telegramojn en tiu lingvo, sub la kondiĉo, ke samtempe estu prezentita ankaŭ traduko en la nacia lingvo.

La 30-an de novembro 1906 la gazeto Boletim Telegráfico de Brazilo entenis dekreton, laŭ kiu Esperanto estis akceptita kiel klara lingvo por telegramoj en la enlanda servo.

En 1913 la poŝta administracio de Nederlando permesis, ke oficistoj de PTT, parolantaj la Internacian Lingvon, surportu dum sia deĵorado la Esperantan insignon kiel indikon, ke ili parolas la lingvon. En la sama jaro oni povis vidi en Belgio, en la poŝtoficejo de Charleroi, ŝildeton kun la indiko “Oni Parolas Esperanton”. Verŝajne ĝi estis la unua tiaspeca ŝildo en poŝtoficejoj.

Post la Unua Mondmilito — en la epoko, kiam Soveta Unio ankoraŭ rilatis favore al Esperanto — aperis diversspecaj poŝtkartoj kaj kovertoj en kelkmilionaj eldonoj kun surskriboj en la nacia lingvo kaj en Esperanto: “Poŝta Karto”, “Por Respondo”, “Poŝto”, “Fermita Letero” ktp. Eĉ pli, en la jaro 1925 USSR eldonis la unuan poŝtmarkon kun teksto en Esperanto. La sekvintajn jarojn aperis pluaj poŝtmarkoj kun teksto en la Internacia Lingvo. En 1930 estis publikigita en USSR la lasta oficiala eldono de poŝtmarkoj kun teksto en Esperanto. Post la Dua Mondmilito Bulgario, Brazilo, Aŭstrio kaj aliaj landoj eldonis poŝtmarkojn kun Esperanto-teksto, pri kio iom pli en la sekvanta sekcio de tiu ĉi subĉapitro.

En ligo kun la diskutoj pri la Internacia Lingvo en la kadro de la Ligo de Nacioj, nombro da delegacioj proponis en 1924 rezolucion, laŭ kiu Esperanto estis rekomendita kiel “klara lingvo” en la telegrafado. La rezolucio estis ĉiuvoĉe akceptita la 20-an de septembro 1924, kaj ĝi, do, estas la unua oficiala rekono de Esperanto, kiel funkcianta lingvo. En 1925 Universala Telegrafa Unio (Union Télégraphique Internationale), en sia tutmonda konferenco en Parizo, realigis la rekomendon de la Ligo de Nacioj kaj ŝanĝis sian regularon, tiel ke Esperanto estis allasita kiel “klara lingvo” en telegrafado. En tiu senco Esperanto estis oficiale rekonita ankaŭ de Universala Telegrafa Unio, kaj tiun pozicion ĝi konservis ĝis la hodiaŭa tago. V. ankaŭ 22.2.6.

En Nederlando, en ĉiuj telefonĉeloj nun troviĝas instrukcioj ankaŭ en Esperanto. Nenio malhelpas, ke ankaŭ en aliaj landoj, precipe en tiuj de granda turismo, oni imitu tiun utilan ekzemplon.

Esperanto estas relative bone disvastigita inter la oficistaro de PTT en diversaj landoj. Jam en 1911 estis fondita Internacia Ligo de PTT-Esperantistoj, kiu ĉiam pli disvastigis sian agadon ĝis la Dua Mondmilito. Post la Dua Mondmilito tiu organizaĵo denove ekfunkciis sub la nomo Internacia Ligo por Esperanto en Poŝtoj, Telekomunikoj kaj Transportoj (ILEPTT). La aktivigo de tiu organizaĵo povus doni fortan antaŭenpuŝon al la praktika utiligo de Esperanto en la poŝtaj, telegrafaj kaj telefonaj servoj.

12.7.2 Poŝtmarkoj kaj Poŝtaj Stampoj

En pluraj okazoj la poŝtaj aŭtoritatoj de diversaj landoj eldonis poŝtmarkojn kun teksto en la Internacia Lingvo aŭ kun la mencio de la vorto Esperanto. En aliaj kazoj estis uzataj poŝtaj stampoj kun teksto en la Internacia Lingvo.

Kompleta listo de poŝtmarkoj kun Esperanta teksto aperis en 1969 kiel dokumento de CED H/V/3. El la resuma statistiko vidiĝas, ke entute 10 landoj en diversaj okazoj eldonis poŝtmarkojn kun Esperanta teksto: Aŭstrio, Bavario, Brazilo, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Jugoslavio, Pollando, Soveta Unio kaj Triesto B. Entute, inter 1911 kaj 1969, estis publikigitaj 53 diversvaloraj poŝtmarkoj. Plej multajn publikigis Soveta Unio: 19; sekvas Brazilo kun 7 eldonoj kaj Hungario kun 6.

La dokumento de CED H/V/4 enhavas la liston de ĉiuj oficialaj poŝtaj stampoj kun teksto en Esperanto. Inter 1912, kiam aperis en Argentino la unua poŝta stampo, kaj la 31-a de decembro 1968, entute 24 landoj havis tiajn stampojn. La nombro de stampoj estas 447. Plej multajn (102) havis Pollando; sekvas Germanio kun 42 kaj Francio kun 33.

Fine necesas mencii la t.n. tutaĵojn. Esperanto-tutaĵoj estas kutime kovertoj aŭ poŝtkartoj rilatantaj al Esperanto, ĉu tiel, ke la teksto sur la poŝtkarto aŭ koverto estas presita en Esperanto, ĉu tiel, ke la enpresita poŝtmarko havas tekston en tiu lingvo. Temas pri oficialaj poŝtaj dokumentoj. Laŭ la dokumento de CED H/V/5, entute 10 landoj eldonis 639 tutaĵojn inter 1926 kaj 1969.

12.8 INTERNACIAJ FAKAJ INTERŜANĜOJ

Aldone al la utiligado de Esperanto por praktikaj fakaj celoj pere de la fakdelegitoj (v. supre en 12.2), grandajn kaj multflankajn avantaĝojn donas la internaciaj fakaj Esperanto-asocioj. Temas pri internaciaj organizaĵoj, kies membraro konsistas el samfakuloj sciantaj la Internacian Lingvon. Tiaj fakaj societoj formiĝis jam en la fruaj jaroj de Esperanto, tuj kiam ekzistis sufiĉe granda nombro da samfakuloj kun kontentiga kono de la lingvo.

Por ĉiu racie pensanta homo estis evidenta la granda praktika utileco de unusola, neŭtrala lingvo por internacia komunikado de samfakuloj, sed estis ankaŭ same klare, ke neniel eblas utiligi la lingvon por fakaj, profesiaj celoj, se en la koncerna fako neniu parolas ĝin. Tial ekde la komenco, la ĝusta formulo estis kaj restas: organizi la samfakulojn, kiuj sub diversaj influoj ellernis la lingvon kaj parolas ĝin; organizite plu disvastigi la lingvon en la koncernaj fakoj kaj, paralele, konscie faciligi ĝian uzon por fakaj celoj; utiligante la vastiĝon de praktikaj aplikoj, samtempe instigadi al lernado aliajn personojn en la samaj fakoj, kio aŭtomate kreas novajn eblecojn por praktika aplikado.

Tiu ideo estas entenata, en tiu aŭ alia formo, en ĉiuj statutoj de la nuntempaj internaciaj fakaj aŭ specialigitaj Esperanto-organizaĵoj. Pere de siaj periodaĵoj, internaciaj konferencoj, rektaj interŝanĝoj de fakaj spertoj, ili donas multajn praktikajn avantaĝojn al la membraro kaj, ne malofte, kun la helpo de la membraro ankaŭ al aliaj personoj.

Koncizaj informoj pri ĉiuj fakaj organizaĵoj, inkluzive la ĉefajn aspektojn de ilia laboro, troviĝas en Ĉap. 16.

12.9 PRAKTIKA HUMANECA LABORO
12.9.1 Unua Mondmilito

Kiam eksplodis la Unua Mondmilito en 1914, miloj da homoj troviĝis en eksterlando ĉu por ferii, ĉu por studi, ĉu kiel laboristoj, oficistoj, entreprenistoj. De unu tago al la alia, tiuj “gastoj” subite fariĝis “malamikoj”.

En tiaj kondiĉoj UEA kreis novan servon, kiu post kelka tempo fariĝis tre ampleksa. La iniciato venis de la tiama delegito de UEA en Nürnberg, D-ro Orthal, kiu skribis al la Centra Oficejo en Ĝenevo petante sciigojn pri personoj troviĝantaj tiam en la “malamikaj landoj” kaj ne plu donantaj vivosignojn. Inspirita de tiu ĉi servopeto, la fondinto de UEA, Hector Hodler, venis al la ideo ĝeneraligi la servadon de UEA al pli vasta publiko. Tuj estis preparita cirkulero, kiu estis sendita al ĉiuj delegitoj de UEA tra la tuta mondo. La delegitoj tradukis la tekston kaj ĝi aperis en centoj da gazetoj en la plej diversaj naciaj lingvoj. Jen la kompleta teksto de tiu unika dokumento:

Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝis surprizitaj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la militantaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, de kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj havantaj absolute nenian politikan aŭ militan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun ĉi servon, nun en plena funkciado, estas petataj sendi ĉiujn leterojn kun du internaciaj respondkuponoj al Universala Esperanto-Asocio, 10, Rue de la Bourse, Genève.

La rezulto de tiu ĉi mallonga teksto estis preskaŭ timiga. En la komenco venadis 10-15 petoj tage. Poste tiu nombro kreskis al kvindeko, al cento da petoj, ĝis, fine, ĝi estis meze 400 informpetoj en la tago. Oni devas ĉi tie rimarkigi, ke la Internacia Ruĝa Kruco okupis sin nur pri soldatoj, poste ankaŭ pri ekzilitoj, sed lasis la prizorgon de civiluloj plene al UEA.

Necesis sin adapti al la nova situacio. La CO organizis la laboron, kiun helpis deko da personoj libervole: la tuta materialo estis dividita en 8 fakoj: perado de korespondaĵoj, serĉado de personoj, sendado de objektoj, civiluloj en koncentrejoj, rehejmigo de junuloj kaj infanoj, militkaptitoj kaj rilatoj kun la koncernaj armeaj estraroj, rilatoj kun la Ruĝa Kruco, diversaĵoj.

La plej ampleksa estis la fako “perado de korespondaĵoj”. Estis necese starigi sliparojn kun la nomoj de la sendintoj kaj de la adresitoj, kun ĉiuj necesaj indikoj, por ke ĉio funkciu glate. Oni serĉadis kaj trovadis ĉiam novajn vojojn por ĉiurilate helpi al la petintoj. Nur kiel ekzemplo estu citita la kazo de la ĉefdelegito de UEA en Moskvo. Kiam la rusa armeo okupis Galicion, la rilatoj inter la okupita parto kaj la neokupita estis tranĉitaj. Tuj alvenis al Ĝenevo miloj da korespondaĵoj, por ke ili estu plusenditaj al la personoj en la okupita parto de Galicio. La CO en Ĝenevo ĉiutage sendis la korespondaĵojn en unu pakaĵo al la ĉefdelegito de UEA en Moskvo. Ĉar la adreso de la ricevonto estis skribita sur la letero mem, la ĉefdelegito en Moskvo enkovertigis ĉiun unuopan leteron, skribis la adreson kaj sendis ĝin al la adresito aŭ pere de la Rusa Armea Poŝto, aŭ laŭ la kutima vojo, depende de la momenta situacio. En la sama maniero oni sendadis leterojn el la okupita parto de Galicio al la neokupita.

Multaj delegitoj faris grandegajn servojn, kiuj postulis sindonon kaj multan tempon. Aparte menciindaj estas la delegitoj de UEA en Bordeaux, Dresdeno, Rennes kaj Berlino.

Pere de tiu servo miloj da personoj povis korespondi kun siaj parencoj, aliaj miloj retrovis siajn proksimulojn, kaj pliaj miloj estis helpataj per nutraĵoj, vestaĵoj kaj medikamentoj.

La nombro de servoj, plenumitaj tiamaniere de UEA, estis pli ol 100.000 en unu jaro. Tiu grandega laboro povis esti kontentige plenumita dank’ al la perfekta funkciado de la delegita reto, dank’ al la spirito de humaneco, kiu inspiras la Asocion, dank’ al sinoferemo de centoj da delegitoj kaj aliaj libervolaj helpantoj, kiuj faris tiun tutan laboron absolute senpage, pro pura idealismo kaj amo al la Homo.

12.9.2 Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito UEA starigis similan servon, sed en multe malpli granda skalo. La malpermeso de Esperanto kaj de Esperanto-organizaĵoj en Germanio kaj en la landoj sub la nazia jugo senigis la Asocion de kunlaborantoj ĝuste en landoj, kie koncentriĝis plej multe da mizero kaj samtempe da espero. Krome, la dueco de la tiama neŭtrala Esperanto-Movado ankaŭ malhelpis pli efikan laboron.

Jam en 1936 estis kreita servo sub la nomo “Esperantista Interhelpo”. Ĝia celo estis helpi al la viktimoj de la nazia teroro, precipe al judaj esperantistoj el Germanio, Ĉeĥoslovakio, Aŭstrio, Pollando kaj aliaj landoj, kiuj iom post iom estis okupitaj de la naziaj trupoj. La servo helpis al multaj viktimoj, devigitaj forlasi siajn hejmojn, retrovi trankvilon en liberaj landoj.

Dum la milito mem la servo peradis sendon ne nur de korespondaĵoj, sed ankaŭ de nutraĵoj al internigitaj personoj. Tio okazis laŭ sistemo aprobita de la Svisa Registaro. La servo ankaŭ ebligis transsendon de mono el Usono al viktimoj de la reĝimo en Rumanio. Atentindan helpon donis la servo al internigitoj en Francio: unue al la ekzilitoj el Hispanio kaj poste al la forpelitaj Judoj el Germanio kaj Pollando.

La poŝta kontrolo fare de la nazia reĝimo, la fakta izoligo de Svislando kaj la negativa pozicio de la nazioj rilate la Internacian Lingvon kaj la Esperanto-organizaĵojn, haltigis tiun servon en 1942. Post tio UEA povis nur sporade helpi. Estas menciinde, ke Esperantista Interhelpo havigis seninterrompe vivbezonaĵojn al la membroj de la familio Zamenhof. Unu post la alia ili estis brute mortigitaj de la nazioj, tiel ke el tiu granda familio post la milito restis vivaj nur kelkaj membroj en Pollando aŭ en la landoj de okcidenta Eŭropo.

Post la finiĝo de la milito IEL/UEA organizis helpon al siaj membroj, iliaj familianoj kaj aliaj personoj en la landoj, kiuj pleje suferis pro la nazia teroro kaj militaj operacioj.

Ampleksa dokumentaro pri tiu ĉi humaneca aktivado de UEA dum la du grandaj mondmilitoj estas konservita en la arkivo de la Asocio.

12.10 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Lapenna, I. (red.), La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto). Londono 1954.

Ŝirjaev, I. (ĉefred.), Enciklopedio de Esperanto, Vol. I-II. Budapest 1933-34 kaj 1934-35.

Dokumentoj de CED, precipe en la Serioj G/V kaj H/II-H/V.

Atentigo: Vidu ankaŭ la noton en la fino de la Tria Parto pri la ĉefaj fontoj por verkado de la Ĉapitroj 11, 12 kaj 13.

ĈAPITRO 13

INSTRUMENTO DE INTERNACIA KOMPRENIĜO

13.1 MEMEFIKO KAJ LAŬCELAJ AGADOJ

Sendube, la lingvaj malfacilaĵoj troviĝas en la radikoj mem de la ideo de komuna supernacia lingvo. Sed tiuj malfacilaĵoj fariĝas objektivaj obstakloj kaj sentiĝas kiel tiaj ĝuste tial, ĉar oni ekkonceptas la homaron kiel principe unuecan kaj la mondon kiel principe tutecan. Zamenhof ne nur komprenis, sed ankaŭ emocie sentis tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plurnacia, saturita de reciprokaj intergentaj antagonismoj.

Kiel analizite aliloke*, en la menso de Zamenhof la ideo mem de komuna internacia lingvo estis nedisigeble ligita al humaneca internaciismo, kiun li nomis, eble ne tute adekvate, “interna ideo”. En sia parolado, eldirita dum la UK de Esperanto en Ĝenevo, li emfazis: “Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo”. Aliloke, en la sama parolado, li diris:

* Vidu Ĉap. 2.3, precipe 2.3.3.

Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco — ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.

Ankaŭ tiurilate la subjektiva penso de Zamenhof reflektis la evoluon de la materiaj fortoj en la realo de la monda socio, kaj harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj por ekesto kaj fakta funkciado de la lingvo. Efektive, ĉiu lingvo per si mem efikas kuntene — kaj tiusence solidarige — rilate la socian grupon en kiu ĝi formiĝis kaj en kiu ĝi rolas kiel instrumento de komunikado, sed, aliflanke, ĝi samtempe fremdigas la koncernan lingvan komunaĵon disde ĉiuj aliaj. La sola escepto estas la Internacia Lingvo. Pro sia karaktero de lingva komunikilo por monde internacia komunaĵo, Esperanto povas manifesti sole kuntenan aspekton, neniel la disigan. En la Antaŭparolo al la Unua Libro Zamenhof skribis:

La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. Renkontiĝante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskiĝis, kie loĝis iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj: sed tiuj ĉi homoj ekparolas, kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremdaj por ni.

H. Barbusse, la granda franca verkisto, preskaŭ eĥis la pensojn de Zamenhof skribante en la Antaŭparolo al sia verko Eklumo en Abismo:

La parolmodoj intime ligiĝas al pensomodoj. Ni ne plu povas apartigi, en la stato nun atingita de nia kulturo kaj spiritostato nuntempa, la esprimon de la ideo. Jen kial la vere profunda fratiĝo devenos de la komuna uzado de la samaj vortoj; la samaj spiritformoj, la samaj korinklinoj ne sufiĉas.

Restante plene en la kadro de scienca analizo, en tiu senco — sole en tiu senco — oni povas paroli pri la spontana, aŭtomata aŭ memefika solidariga funkcio de la Internacia Lingvo. Zamenhof, esence, ne transiris tiujn limojn, kiel ofte neinformitaj personoj klopodas kredigi. En Ĝenevo, en 1906, li precizigis:

La Internacia Lingvo sukcesis venki ankaŭ plurajn nelingvajn obstaklojn, kiuj malhelpas la unuecon de la homaro kaj tutecon de la mondo.


Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj: ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

Similan ideon esprimis alia granda franca verkisto, Romain Rolland, kiam li diris: “Por ke la popoloj povu interkonsenti, ili devas antaŭ ĉio kompreni unu la alian”; aŭ, por citi ankoraŭfoje H. Barbusse:

Necesas, ke la homoj, se ili deziras liberiĝi de siaj jarcentaj ĉenoj, interkompreniĝu. Por ke ili interkompreniĝu, necesas, ke ili parolu la saman lingvon.

Per tio, aldone al memefiko en la prezentitaj limoj, oni atingas plian ŝtupon, jam kun vola elemento, nome utiligon de la lingvo por internacia kompreniĝo. Ankaŭ tiurilate ne estu miskompreno: por personoj alkroĉitaj ekskluzive al siaj naciaj medioj kaj kun horizontoj tiel mallarĝaj, ke ili tutsimple ne volas scii kion ajn pri “fremdaj” popoloj kun la escepto de informoj aŭ nuraj fantaziaj rakontoj, firmigantaj ilin en la erara konvinko pri la supereco de la propra, la scio de la Internacia Lingvo, eĉ se ili hazarde ellernas ĝin, ne havas tre grandan valoron. Aliflanke, jam tre ofte okazis, kaj tutcerte plu okazados, ke eĉ personoj altiritaj al Esperanto pro la pure praktika utileco, kiun prezentas la scio de tiu lingvo, tamen, ĝuste pro ĝia pozitiva memefika influo, kun la tempo lernis pli bone kompreni alinacianojn kaj aprezi alies vivkonceptojn. Kompreneble, tian mensan transformiĝon el regiona aŭ nacia ekskluziveco en mondan vastecon abunde helpis kaj ĉiam pli efike plu apogos la tuta esperantlingva kulturo, necese internacia kaj enhave kaj forme.

Mallonge, se, unuflanke, la Internacia Lingvo certe per si mem ne povas solvi ĉiujn aktualajn problemojn de la internacia komunaĵo — kaj neniam kiu ajn pretendis, ke ĝi povus havi tian miraklan potencon —, aliflanke estas same certe, ke la fortoj celantaj internacian kompreniĝon kaj interpopolan pacon ne povos fari pli atentindajn progresojn sen la helpo de la Internacia Lingvo, nome sen ĝia ĝeneraliĝo.

Por Zamenhof komuna tuthoma lingvo neniam estis celo al si mem, sed unu el la plej gravaj rimedoj por forigi la miskomprenojn, suspektojn kaj malamon inter la popoloj, por krei kondiĉojn de interkompreniĝo kaj reciproka respektado. Jam en 1878, kiam Lazaro Ludoviko estis ankoraŭ lernanto en gimnazio, li kaj liaj junaj diversgentaj kolegoj kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj “malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo”. Tiuj vortoj troviĝis en la unua projekto, ankoraŭ tute ne ellaborita, kiu post multaj ŝanĝoj kaj plibonigoj fariĝis Esperanto.

La esenco de tiu ideo estas koncize esprimita en unusola simpla frazo, kiun Zamenhof eldiris en sia admirinda parolado en Bulonjo-sur-Maro tiun historian tagon en 1905, kiam la unuan fojon homoj de multaj diversaj nacioj parole interkompreniĝis per komuna supernacia lingvo:

Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.

Tia konceptado de la rolo de Esperanto, tute konforma al ĝia internacia karaktero, kondukis al plia kaj lasta ŝtupo, nome al organizitaj agadoj, kies rektaj aŭ nerektaj celoj estas evoluigi amikajn rilatojn inter la popoloj, kontribui al pli bona internacia kompreniĝo kaj, rezulte, al monda paco. Temas pri planitaj laŭcelaj agadoj, inter kiuj la universalaj kongresoj de Esperanto, diversaj internaciaj konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj, tutmondaj kampanjoj por disvastigado de humanecaj ideoj okupas aparte elstaran pozicion.

13.2 UNIVERSALAJ KONGRESOJ
13.2.1 Enkonduka Rimarko

La universalaj kongresoj de Esperanto (UK) estas la plej grandaj kaj plej imponaj manifestacioj de la Esperanto-Movado, unikaj en la tuta mondo ne nur pro la uzo de unusola neŭtrala lingvo, sed ankaŭ pro la konstanta progresigado de porpacaj ideoj kaj evoluigado de humaneca internaciismo. Laŭ la nuna Kongresa Regularo de UEA, la UK “celas fortikigi la solidarecon inter la esperantistoj, progresigi la Movadon kaj studi ĝiajn problemojn”. Kvankam la solidariga rolo estas la plej grava aspekto kaj tial menciita sur la unua loko, tamen studado de problemoj, kiujn daŭre frontas la Esperanto-Movado, kaj serĉado de vojoj por plua progresigo de la Internacia Lingvo, estas neniel neglekteblaj. Efektive, sen tiuj ĉiujaraj amasaj renkontiĝoj de la reprezentantoj de multnombraj landaj, regionaj, lokaj, fakaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiel ankaŭ de unuopuloj sciantaj la lingvon, apenaŭ estas imagebla kia ajn organizita laboro por la plua progresigo de la Internacia Lingvo. Tial, por bone kompreni kaj ĝuste taksi la signifon de la universalaj kongresoj, necesas preni en konsideron ĉiujn aspektojn, inkluzive la evoluon de la organizaj formoj, kondukintaj al la nuntempa karaktero de tiuj mondaj manifestacioj de la neŭtrala Esperanto-Movado.

13.2.2 Evoluo de la Organizaj Formoj

La unua internacia renkontiĝo, dum kiu Esperanto estis parolata, okazis en Calais (1904), kiam kunvenis kelkaj francaj kaj anglaj lernintoj de la lingvo. La sukceso estis tiel granda, ke oni decidis organizi internacian kongreson en la sekvinta jaro.

La Unua Kongreso estis organizita de grupo da francaj esperantistoj. La sekretario de la organiza komitato estis Paul Boulet. La kongreso okazis en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-sur-Maro), Francio, en 1905. Partoprenis 688 personoj de diversaj landoj, inter kiuj troviĝis la iniciatinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof mem. La kongreso kaŭzis nepriskribeblan entuziasmon inter la kongresanoj kaj veran sensacion en la ekstera mondo. La unuan fojon en la historio de la homaro oni tie parolis unusolan lingvon, komunan al ĉiuj partoprenantoj, vere internacian laŭ sia strukturo, same proksiman al ĉiuj, lingvon, kiu ofendis nenies sentojn.

Dum la Dua Universala Kongreso, okazinta en Ĝenevo en 1906, estis formita Konstanta Komitato de la Kongresoj (KKK), kiu konsistis el Internacia Organiza Komitato (OK), elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvan; el Loka Komitato, kies tasko estis helpi al ĝi por difinitaj lokaj taskoj; kaj Konstanta Ĝenerala Sekretariejo de la Kongresoj, je dispono de la OK.

En la kongreso de Cambridge (1907) estis akceptita la unua Kongresa Regularo (KR). Ĝi difinis la personojn, kiuj rajtas partopreni la kongresojn, la celon de la UK, la temojn priparolatajn, la konsiston de KKK, kaj la estrarojn de la kongresoj.

Dum la 4-a UK en Dresdeno (1908), la KKK estis reorganizita. Ekde tiam la KKK konsistis el du membroj de la OK de la antaŭa kongreso, du membroj de la aktuala, du anoj de la venonta, unu prezidanto kaj unu ĝenerala sekretario, ambaŭ elektitaj de la kongreso mem. La reorganizo evidente celis faciligi la organizajn spertojn de unu kongreso al la alia. Estis ankaŭ aprobita la fondo de Kongresa Kaso, kies celo estis centrigi ĉiujn elspezojn rilate la kongreson, enspezi la kotizojn, donacojn, subvenciojn, ktp. La Loka Komitato povis esti rajtigita de la KKK fari mem difinitajn elspezojn. La profitoj de la antaŭaj kongresoj povis esti, laŭ la decido de la LKK, uzataj por pagi eventualajn deficitojn aŭ konservitaj por helpi venontajn kongresojn.

En 1911, laŭ la propono de Zamenhof, la kongreso en Antverpeno decidis, ke ĉiu persono, kiu pagis la kongresan kotizon kaj submetiĝas al la Kongresa Regularo, havas la rajton partopreni en la kongreso kaj en la diskutoj, sed voĉdonan rajton havas nur la regule elektitaj delegitoj de Esperanto-societoj. Tiuj rajtigitaj delegitoj estis fakte elektitaj ankaŭ en 1912 kaj 1913.

Bulonjo en 1905 (supre) kaj Tokio en 1965 (sube): La universalaj kongresoj ŝanĝis sian fizionomion, sed ilia graveco ne malkreskis.


Laŭ la Kontrakto de Helsinki (1922), la Internacia Centra Komitato (ICK) transprenis la taskon okazigi la UK (v. ankaŭ Ĉap. 14.3.3.). Ĝi tamen komisiis ilian organizon al Konstanta Kongresa Komisiono, kiu konsistis el du reprezentantoj de ICK, du membroj de la Loka Komitato de la estinta kongreso, du de la estonta, kaj du kuratoroj de la Kongresa Kaso. En la Kontrakto estis difinita ankaŭ la konsisto de la kongresa komitato.

Laŭ la Interkonsento de Kolonjo de 1933 (v. ankaŭ Ĉap. 14.3.4), UEA transprenis la taskon organizadi la kongresojn, kaj tiun taskon ĝi plenumas ankaŭ nuntempe.

La Kongresa Regularo estis plurfoje ŝanĝita, ĉiam kun la celo plibonigi la organizon kaj adapti la kongresojn al la postulatoj de la moderna vivo. La unua grava ŝanĝo okazis tuj post la Dua Mondmilito, kiam estis enkondukita la ofico de “kongresoficisto”, kiu poste ricevis la titolon Konstanta Kongresa Sekretario (KKS). Tiu oficisto ekfunkciis dum la UK en Bern (1947). Okaze de la kunfandiĝo surbaze de la Kontrakto de 1947 (v. Ĉap. 14.4 kaj 18.1) estis akceptita ne nur la nova Statuto de UEA, sed ankaŭ nova Kongresa Regularo (KR). La bazaj principoj estis fiksitaj en Art. 32-34 de la Statuto, dum la KR reguligis kelkajn detalojn. La laboro kaj respondecoj estis dividitaj inter la Estraro de UEA, kiu aprobis la buĝeton kaj programon, kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK), kies tasko estis prizorgi surloke ĉiujn detalojn. La “kongresoficisto” estis nomata de UEA, sed salajrata de la LKK, kiu devis akcepti lin plej malfrue ekde la 1-a de oktobro de la jaro antaŭ la kongreso ĝis la fino de la postkongresa semajno. Li rajtis ĉeesti la kunsidojn de la LKK kaj esprimi sian opinion, sed ne havis voĉdonan rajton. La enkonduko de la funkcio de “kongresoficisto” havis la celon ebligi kontinuecon de la kongresaj spertoj, al kiuj la LKK kontribuis la siajn depende de la landaj kaj lokaj cirkonstancoj.

Dum la UK en Haarlem (1954) estis akceptita tute nova Kongresa Regularo, multe pli detala precipe rilate organizajn demandojn, la prezidantaron de la kongreso, la oficialajn aranĝojn, la rolojn de la Estraro, LKK kaj KKS.

En 1955, okaze de la akcepto de la nova Statuto de UEA (v. precipe Ĉap. 18.3.1), ankaŭ la KR estis reviziita. Grava ŝanĝo rilatis al la t.n. licencpago. Laŭ la antaŭa KR, la LKK devis pagi al la kaso de UEA 15% de ĉiu ricevita kotizo, kaj tiu sumo (licencpago) devis esti apartigita “por la tutmonda propagando kaj precipe por la eldono de ŝlosiloj, lernolibroj kaj vortaroj en malgrandaj landoj, kie oni ne povas mem eldoni ilin”. Laŭ la KR de 1955, la depreno el la kongresaj kotizoj estis altigita al 25%: 15% de ĉiu kotizo plu restis licencpago por la sama celo, dum la ceteraj 10% estis utiligataj por kovri la elspezojn de la KKS, kiu fariĝis salajrata oficisto de UEA, tiel ke la LKK ne plu devis zorgi pri tiu elspezo. La reformo montriĝis utila.

Pliaj amendoj en la KR estis faritaj dum la UK en Kopenhago (1956). Unu el la grandaj ŝanĝoj rilatis al la pozicio de la KKS, kiu plu restis salajrata oficisto de UEA, sed fariĝis ankaŭ laŭofica membro de la LKK. La kontribuo el la kongresaj kotizoj estis altigita al 30%, el kio duono estis la tradicia licencpago, nun utiligata por esploroj, dokumentado kaj monda informado pri la Internacia Lingvo, dum la alia duono estis uzata por kovri la elspezojn de la KKS. La lastaj ŝanĝoj estis enkondukitaj dum la UK en Londono (1971), kiam la Komitato decidis, ke la licencpago de 15% estu malaltigita al 10%, tiel ke nun restas 20% por la ĝenerala kaso, el kiu sumo estas kovrataj la salajro de la KKS, liaj vojaĝoj kaj vivtenaj kostoj en la kongresa urbo, kaj aliaj elspezoj de la Asocio en ligo kun la kongreso.

13.2.3 Nuntempa Strukturo

En la postmilita periodo la universalaj kongresoj tre multe evoluis kaj el vidpunkto de la interna teknika organizo, kaj el tiu de la ekstera prestiĝo, kaj laŭ la kvalito de la programo, kio, cetere, estas reciproke kunligita. La baza ideo, kiu diktas la nunan modernan strukturon, estas ekvilibra kombino de du principoj: la tutmonda karaktero de la kongreso ne nur pro la konsisto de la partoprenantoj, sed ankaŭ laŭ la enhavo, unuflanke, kaj la lokaj-regionaj elementoj, aliflanke. La unua garantias kontinuecon kaj donas al la UK stampon de maksimuma internacieco; la dua aldonas lokajn spertojn kaj koloron.

Laŭ la nun valida Kongresa Regularo (KR), laste reviziita en aŭgusto 1971, UK estas internacia manifestacio de la Esperanto-Movado, organizita de UEA pere de du organoj: la Estraro de la Asocio kaj la Loka Kongresa Komitato. Unu membro de la Estraro estas aparte ŝarĝita pri la kongresoj, se tiun taskon ne plenumas la ĝenerala sekretario de la Asocio. La kunliga elemento estas la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), kiu nun, kiel dirite, estas samtempe oficisto de UEA kaj membro de la LKK.

La Estraro de UEA decidas pri la loko kaj tempo de la UK, surbaze de la ricevitaj invitoj, post interkonsiliĝo kun la koncerna landa asocio (LA). Ordinare okazas unu UK en ĉiu jaro. Nuntempe la kongresoj kutime okazas en la unua semajno de aŭgusto, aŭ fine de julio kaj komence de aŭgusto. Ili daŭras ok tagojn: de sabato ĝis sabato, kiam finiĝas la kongreso per la ferma kunsido. La inviton kutime faras la loka Esperanto-societo, laŭ ebleco kun la konsento kaj morala apogo de la koncerna LA, aŭ la landa asocio mem. Nuntempe la inviton devas oficiale subteni ŝtata aŭ urba instanco, aŭ grava organizaĵo, ekzemple scienca akademio, universitato, komerca ĉambro, k.s. Al la oficiala invito devas esti aldonita ekzemplero de la Kongresa Regularo, subskribita de la invitanta instanco kiel pruvo, ke ĝi akceptas la principojn kaj regulojn de la KR. La Estraro de UEA devas fari sian decidon almenaŭ unu jaron antaŭ la okazigo, sed lastatempe la elekto de la kongresurbo ofte okazis du aŭ eĉ plurajn jarojn antaŭe, kio donis pli da tempo por bonaj antaŭpreparoj.

La Estraro de la Asocio ankaŭ decidas pri la tagordo de ĉiuj oficialaj aranĝoj dum la kongreso. La ĉefaj oficialaj aranĝoj estas la inaŭguro, la ĝeneralaj kunvenoj kaj sekcioj, la programo de ISU, la oratoraj kaj belartaj konkursoj, la kunsidoj de la Komitato kaj Estraro, nuntempe ankaŭ la publikaj debatoj, la ferma kunsido, kiel ankaŭ aliaj aranĝoj depende de la cirkonstancoj. La Estraro difinas la specialajn temojn traktotajn dum la oficialaj aranĝoj, kaj tiujn detalojn kiel eble plej baldaŭ post la farita decido komunikas al la LKK. Pli frue tiuj decidoj estis kutime farataj dum la printempa kunsido de la Estraro, sed nun la plimulton de la decidoj rilate la oficialajn aranĝojn la Estraro faras jam en decembro antaŭ la kongresa jaro. Ankaŭ tio donas pli da tempo por antaŭpreparoj.

Grava rajto de la Estraro estas fiksi la kongresajn kotizojn, ĉiam interkonsente kun la LKK, kaj aprobi la buĝeton.

En la LKK troviĝas la plej elstaraj lokaj esperantistoj, ofte helpataj de personoj el la apudaj urboj. La LKK kutime konsistas el prezidanto, unu aŭ du vicprezidantoj, sekretario, protokolsekretario, kasisto kaj komisiitoj por loĝado, ekskursoj, artaj aranĝoj, junularaj aferoj, infana kongreseto, eksterlanda (Esperanta) informado kaj eventuale aliaj demandoj, depende de la bezonoj. Samtempe estas elektitaj ankaŭ du revizoroj por kontroli la financojn en la kongresa urbo. Post la kongreso la revizoroj, kune kun la kasisto kaj la KKS, faras la finan financan raporton pri la kongreso. La konsisto de la LKK kaj revizoroj devas esti aprobita de la Estraro de UEA. Necesas aldoni, ke nun la ĉefa administrado de la kongreso estas farata en la CO de UEA, kio liberigis la LKK-on de tiu malfacila kaj respondeca laboro.

La LKK difinas la programon de ĉiuj aliaj aranĝoj kaj kunvenoj, pri kiuj ne respondecas la Estraro. Temas ĉefe pri landaj artaj kaj ĝenerale kulturaj programoj, diversaj ekskursoj dum la kongresa semajno, postkongresaj vojaĝoj, k.s. Tiun programon la LKK submetas al la Estraro por aprobo.

La KKS estas komisiita ĉefe pri la UK kaj aliaj internaciaj konferencoj, sed la direktoro de la CO povas doni al li ankaŭ aliajn taskojn, se necese kaj se lia tempo permesas tion. Kiel membro de la LKK, li reprezentas tie la direktoron de la CO, kiu siavice respondecas al la Estraro. Kiel menciite supre, pli frue la KKS laboris en la kongresa urbo ekde oktobro ĝis la fino de la postkongresa semajno. Ĉar nuntempe la ĉefa administrado okazas en la CO, la KKS troviĝas en la kongresa urbo dum tiom da tempo, kiom la direktoro de la CO, interkonsente kun la estrarano pri kongresoj kaj interkonsiliĝe kun la prezidanto de la LKK, opinias oportuna. La KKS devas atenti, ke la preparlaboroj disvolviĝu en la kadroj de la Statuto de UEA, de la KR, de la gvidaj principoj de la Asocio kaj de la aprobita buĝeto. La KKS povas eĉ provizore haltigi iun decidon de la LKK, se li rimarkas gravajn deflankiĝojn, sed la fina decido apartenas aŭ al la estrarano pri kongresoj, aŭ al la tuta Estraro, depende de la graveco. La aliaj ĉefaj taskoj de la KKS estas prizorgi kaj redakti la du bultenojn, el kiuj la unua nun aperas pli ol unu jaron antaŭ la tempo de la kongreso; la oficialajn komunikojn por la gazetaro; la kongresan libron; ĉiujn teknikajn detalojn rilate la programon. Dum la kongresa semajno mem la KKS estas la ĉefa respondeculo pri la glata funkciado de ĉiuj aranĝoj kaj teknikaj servoj.

Al UK rajtas aliĝi ĉiu persono, kiu scias la Internacian Lingvon, kondiĉe ke li rekonu la Kongresan Regularon, submetiĝu al la leĝoj de la kongresa lando, kaj faru nenion, kio povas malutili al la kongreso. La fakaj organizaĵoj, aliĝintaj al UEA aŭ en kontraktaj rilatoj kun ĝi, havas siajn kunvenojn dum la UK kaj povas prezenti raportojn al la kongreso. Ĉiuj kongresanoj rajtas ĉeesti ĉiujn aranĝojn de la kongreso. Ili rajtas paroli en la ĝeneralaj kunvenoj, kongresaj sekcioj, debatoj kaj aliaj eventualaj laboraj kunvenoj de la tuta kongreso. Se necese, la kongreso voĉdonas pri demandoj submetitaj al ĝi. Tiuj decidoj havas karakteron de deziresprimoj, kiuj poste estas traktataj de la Komitato de UEA, de la Estraro aŭ de aliaj instancoj, depende de ilia kompetenteco.

La nuna KR difinas klare la Prezidantaron de la kongreso. Ĝi konsistas el prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario de UEA; el prezidantoj de la kongresaj sekcioj, rektoro de ISU, prezidanto de la LA invitinta la kongreson kaj prezidanto de la LKK.

La kongreskotizon fiksas la Estraro de UEA, sed ĝi tion faras nur post la interkonsiliĝo kun la LKK. Individuaj membroj de la Asocio, gejunuloj en la aĝo de ne pli ol 20 jaroj, gestudentoj, kaj blindaj personoj ricevas apartajn rabatojn. Ekzistas ankaŭ kelkaj “kasoj” — blindula, literatura kaj adopta — al kiuj oni povas fari donacojn. El tiuj kasoj oni subtenas blindajn partoprenantojn, aldonas premiojn por la gajnintoj de belartaj konkursoj, helpas al kongresanoj el landoj, de kie transsendo de valutoj estas malfacila aŭ malebla. En la komenco de la kongresa laboro la LKK starigas “Garantian Kapitalon” por kovri eventualan deficiton. La Garantia Kapitalo devas esti minimume 5.000 ned. gld. La KR entenas plurajn aliajn detalojn rilate la financan administradon de la UK kaj la respondecojn.

El teknika vidpunkto la nuntempaj universalaj kongresoj de Esperanto povas esti konsiderataj kiel veraj modeloj de bona funkciado. Ĉiuj kongresanoj ricevas jam antaŭ la kongreso la necesajn dokumentojn, inter kiuj la unuan lokon okupas la Kongresa Libro. La aliajn dokumentojn ili ricevas tuj post sia alveno. La kongresanoj estas akceptataj ĉe la stacidomoj, flughavenoj kaj aliaj alvenlokoj. Ili ricevas precizajn informojn pri siaj hoteloj aŭ aliaj loĝlokoj. En la kongresejo mem konstante funkcias oficejo kun plej diversaj servoj: poŝta, banka, loĝiga, ekskursa, libroservo k.a. Ekde la pariza kongreso (1950) ĉiu UK havas ankaŭ Gazetaran Servon. Ĝi prizorgas gazetarajn konferencojn kaj intervjuojn, ĉiutage eldonas bultenon en Esperanto kaj en la lingvo de la kongresa lando. La nacilingva bulteno estas sendata al la landa gazetaro kaj radio-stacioj, kiel ankaŭ al diversaj presagentejoj; la Esperanto-versio estas senpage distribuata al ĉiuj raportistoj de Esperanto-gazetoj. Dank’ al la bona funkciado de la Kongresa Gazetara Servo (KGS), antaŭ, dum kaj post la kongresa semajno aperas granda nombro da artikoloj, informoj kaj intervjuoj en la gazetaro; abunde raportas ankaŭ la radiostacioj kaj televido. Ne malofte partoj de la inaŭguro aŭ de diversaj kulturaj spektakloj estis prezentitaj en la televido.

La universalaj kongresoj de Esperanto estas ĉiam pli atentataj de la vasta publiko, de la aŭtoritatoj kaj kulturaj instancoj kiel rimarkinde gravaj eventoj.

13.2.4 Celoj kaj Laboro

En la komenco la universalaj kongresoj havis unuavice manifestacian karakteron, kvankam la labora flanko ne estis neglektata. La fakto, ke personoj apartenantaj al multaj nacioj povis interkompreniĝi dank’ al komuna neŭtrala lingvo, kontentigadis la kongresanojn kaj iusence estis per si mem celo de la kongreso. Eĉ hodiaŭ ne malmultaj kredas, erare kompreneble, ke la sola celo de UK estas ne pli ol “pruvi, ke Esperanto funkcias”. Poste la universalaj kongresoj fariĝis taŭgaj kadroj, en kiuj estis solvataj ankaŭ internaj problemoj de la Esperanto-Movado kaj organizaj demandoj de UEA, sed por la granda plimulto de la kongresanoj ili plu restis agrablaj internaciaj renkontiĝoj kun fortaj turismaj nuancoj. Ne estas surprize, ke en tiaj kondiĉoj personaj strangaĵoj de unuopuloj, tiom kompromitaj por la seriozeco de la kongreso kaj ĝenerale por la afero de la Internacia Lingvo, povis manifestiĝi almenaŭ certagrade.

En la postmilita periodo UEA, konscie aldonante novajn erojn al la kongresaj programoj kaj forigante la kadukiĝintajn, iom post iom ŝanĝis la karakteron de la kongresoj kaj sukcesis doni al ili novan multfacetan fizionomion de laboro, kulturo kaj digno. Samtempe ĝi klopodis maksimume aktivigi la partoprenantojn. Tiu transformiĝo pli-malpli aŭtomate eliminis la eblecojn de kiaj ajn ekscesoj fare de senrespondecaj unuopuloj.

Nuntempe la universalaj kongresoj, konservante sian manifestacian funkcion, havas jenajn kvar ĝeneralajn celojn: (i) fortikigi internacian solidarecon inter la uzantoj de la Internacia Lingvo; (ii) studi ĉiujn aspektojn de la lingva problemo en internaciaj rilatoj; (iii) kontribui al pli bona internacia interkompreniĝo per disvastigado de kulturaj valoroj senkonsidere al ilia nacia kaj socia origino; (iv) solvadi internajn organizajn problemojn de la Esperanto-Movado. La programo de ĉiu unuopa UK estas konforma al tiuj ĝeneralaj celoj, sed adaptita al la konkretaj cirkonstancoj kaj bezonoj.

Kvankam la nuntempaj kongresoj formale komenciĝas per la Inaŭgura Kunsido, kutime dimanĉon matene, tamen la ampleksaj programoj postulas, ke kelkaj eroj okazu pli frue. Ekzemple, la Estraro de UEA nun regule kunsidas jam la vendredon antaŭ la kongresa semajno por solvi la lastajn organizajn demandojn kaj por fari eventualajn ŝanĝojn en la programo; la saman tagon kutime okazas gazetara konferenco, kiun nuntempe ĉeestas granda nombro da enlandaj kaj eksterlandaj raportistoj. Jam sabaton kunsidas la Komitato de UEA, ofte dum la tuta tago, por komenci la pritrakton de sia longa tagordo; sabate okazas ankaŭ la t.n. interkona vespero, kiu ebligas al la kongresanoj neformale renkontiĝi, interŝanĝi pensojn kaj ankaŭ iom distriĝi.

La kongreson malfermas la prezidanto, en unu kazo (Vieno, 1970) la alta Protektanto mem de la kongreso, dum la Inaŭgura Kunsido, vere impona, solena kaj por multaj eĉ emocia. Se iun kunvenon nepre deziras ĉeesti absolute ĉiu kongresano, ĝi estas la inaŭgura. Konsiderante la nombran grandecon de la kongresoj, precipe de kelkaj, ofte estas vera problemo trovi taŭgan salonegon por komforte lokigi ĉiujn. Aldone al la kongresanaro, la nuntempajn inaŭgurajn solenaĵojn ĉeestas la reprezentantoj, ofte la plej altaj funkciuloj, de la enlandaj ŝtataj, provincaj kaj urbaj aŭtoritatoj; oficialaj reprezentantoj, nun jam tre multnombraj (ĝis 21), de diversaj ŝtatoj: en la lasta tempo kutime ambasadoroj, kulturaj ataŝeoj, ambasadaj sekretarioj, konsuloj aŭ rektaj senditoj de registaroj*; reprezentantoj de internaciaj neregistaraj organizaĵoj; membroj de la kongresa Honora Komitato; ĵurnalistoj kaj radio-televidaj raportistoj.

* En la unuaj postmilitaj jaroj preskaŭ komplete forestis la oficialaj ŝtataj reprezentantoj, sed unuopaj eminentaj kongresanoj estis kelkfoje komisiitaj transdoni la salutojn de siaj respektivaj registaroj aŭ eĉ de unuopaj ministroj; en la lasta jardeko diversaj ŝtatoj kaj registaroj ĉiam pli reprezentis sin per ambasadoroj aŭ altrangaj ambasadaj oficialuloj, aŭ per rektaj senditoj.

La kreskanta nombro de oficialaj reprezentantoj de ŝtatoj kaj registaroj ŝuldiĝas parte al la altnivelaj programoj de la kongresoj kaj al la ĝenerala prestiĝaltiĝo de UEA, parte al la fakto, ke la Altaj Protektantoj estas plej ofte ŝtatestroj aŭ ĉefministroj*.

* En la lastaj 20 jaroj la Altaj Protektantoj de la UK estis (parenteze, post ĉiu nomo de Alta Protektanto, troviĝas indiko pri la nombro de ŝtatoj oficiale reprezentitaj en la koncerna UK): en 1953 J. B. Tito, Prezidento de Jugoslavio (8); en 1954 D-ro W. Drees, Ĉefministro de Nederlando (12); en 1955 D-ro L. Einaudi, Prezidento de Italio (16); en 1956 H. C. Hansen, Ĉefministro de Danlando (8); en 1957 René Coty, Prezidento de Francio (13); en 1958 D-ro P. Altmeier, Ĉefministro de Rejnlando-Palatinato (8); en 1959 J. Cyrankiewicz, Ĉefministro de Pollando (10); en 1960 Baudouin, Reĝo de Belgio (8); en 1961 Lordo Boyd-Orr, Nobel-Premiito (9); en 1962 Viggo Kampmann, Ĉefministro de Danlando (11); en 1963 Georgi Trajkov, Unua Vicĉefministro de Bulgario (9); en 1964 Juliana, Reĝino de Nederlando (10); en 1965 Prof. D-ro Shibata yuji, Prezidanto de la Japana Akademio (10); en 1966 Ödön Kisházi, Vicprezidento de Hungario (9); en 1967 Zalman Shazar, Prezidento de Israelo (17), kvankam pro la milito la kongreso ne povis okazi en Tel-Aviv, sed en Rotterdam; en 1968 F. Franco, Ŝtatestro de Hispanio (10); en 1969 D-ro Urho Kekkonen, Prezidento de Finnlando (11); en 1970 D-ro F. Jonas, Prezidento de Aŭstrio, kiu mem malfermis la kongreson per memorinda parolado en la Internacia Lingvo (17); en 1971 Kavaliro Peter Studd, Lordurbestro de Londono (15); en 1972 Tom McCall, Guberniestro de Oregon (7). La prezidento de Jugoslavio estis la Alta Protektanto de la UK en Beograd, okazinta en 1973 (21).

La tagordo de la Inaŭgura Kunsido konsistas el formala malfermo de la kongreso, bondeziroj de la reprezentantoj de la kongreslandaj aŭtoritatoj kaj de la LKK, alparoloj de la oficialaj ŝtataj reprezentantoj (pli frue en naciaj lingvoj, nuntempe ĉiam pli en Esperanto), unuminutaj salutoj de la komisiitoj de la landaj Esperanto-asocioj reprezentitaj en la kongreso kaj de grupoj sen landa organizaĵo, kiel ankaŭ el 2-3 muzikaj punktoj: antaŭ la komenciĝo kaj inter la ĉefaj grupoj de paroladoj. Ekde la Unua Kongreso (1905) elstara evento ĉiam estis kaj restas la t.n. festparolado. Iam ĝi estis farata de Zamenhof mem, poste de aliaj eminentaj oratoroj, kutime la plej konataj funkciuloj de la Esperanto-Movado*. La fina punkto de la tagordo estas la himno, ludata de orkestro aŭ kantata de la kongresanoj.

* Ĉiuj paroladoj de D-ro L. L. Zamenhof troviĝas, interalie, en la Originala Verkaro (D-ro J. Dietterle); unu el la paroladoj de E. Privat estas presita en la libro Retoriko (de I. Lapenna); kelkaj el la inaŭguraj paroladoj de I. Lapenna troviĝas en lia verko Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj.

La nuntempa UK estas fakte iaspeca kongreso de kongresoj kaj konferencoj, ĉar en ĝia kadro okazas tuta aro da jaraj kunsidoj kaj publikaj kunvenoj de internaciaj fakaj kaj specialigitaj Esperanto-organizaĵoj, la kongreso de blindaj esperantistoj, la infana kongreseto, kelkfoje apartaj konferencoj, ĉio ĉi kunligita en unu granda tuto per nombro da komunaj aranĝoj. La multflankeco de la UK speguliĝas en la programo, kiun oni povus nomi programaro konsistanta el multaj unuopaj programoj, nuntempe inter 100 kaj 130, el kiuj ĉiu unuopa siavice konsistas el pluraj eroj aŭ punktoj de tagordo.

Tiu tuta programa materialo estas dividebla en tri ĉefajn grupojn: labora parto, kulturaj aranĝoj kaj distraĵoj.

13.2.4.1 Labora Parto. — La laboro de la tuta kongreso nun efektiviĝas en la kunvenoj de la pleno, en sekcioj aŭ en apartaj laborkunsidoj, depende de la karaktero de la traktotaj demandoj. Almenaŭ unu kunsido de la pleno, nomata ĝenerala kunveno, pritraktas la jaran Estraran Raporton pri la agado de UEA. Ofte estas du ĝeneralaj kunvenoj, el kiuj la dua kutime pridiskutas iun aktualan demandon en ligo kun la lingva problemo en la mondo (ekzemple dum la UK en Londono en 1971). Unu el la ĝeneralaj kunvenoj aŭdas koncizajn raportojn pri la laboro de la fakaj kaj specialigitaj organizaĵoj. La kunsidoj de la pleno, unuavice la ferma kunsido, aprobas la decidojn de la sekcioj, se la kongreso laboris en formo de sekcioj, aŭ de apartaj laborkunsidoj. Antaŭ la pleno estas proklamataj la gajnintoj de diversaj konkursoj. La ferma kunsido de la kongreso aŭdas plej esencan resumon de la laboro farita dum la kongreso kaj de la plej gravaj konkludoj. Ĝi ankaŭ decidas pri la kongresa rezolucio.

La sekcioj aŭ specialaj laborkunsidoj estas la veraj labororganoj. Ili pritraktas diversajn problemojn de internaciaj rilatoj en ligo kun la lingva demando. Dependas de la cirkonstancoj kaj eblecoj, ĉu la kongreso laboros en formo de sekcioj, aŭ en tiu de specialaj laborkunsidoj, aŭ nur en la kadro de unu aŭ du ĝeneralaj kunvenoj, aŭ en kombino de la tri formoj. La ĉefa diferenco inter sekcioj kaj aliaj laboraj kunvenoj estas, ke la sekcioj kutime laboras paralele kaj ĉiu el ili povas havi plurajn kunsidojn, dum la ceteraj laboraj kunvenoj neniam okazas samtempe.

La solena inaŭguro de la 44-a UK en Varsovio dum la jubilea jaro 1959.


Ankaŭ la nombro de sekcioj aŭ specialaj laborkunsidoj ne estas difinita. En la kongresoj de Parizo (1950), Munkeno (1951) kaj Oslo (1952) la kongresa laboro estis dividita en kvar sekcioj: (i) Esperanto kaj la Instruado, (ii) Esperanto en Scienco kaj Tekniko, (iii) Esperanto en Internaciaj Intelektaj Interŝanĝoj, (iv) Esperanto en Internacia Trafiko kaj Komerco; en Bolonjo (1955) estis nur du sekcioj; en Majenco (1958) tute ne estis sekcioj, sed du laborkunsidoj. Kompreneble, ĉiam funkciis ankaŭ unu aŭ du ĝeneralaj kunvenoj.

En 1969 (Helsinki) estis enkondukita la t.n. “debato” kiel plia formo de plenkunsidoj, ĉefe por pritrakti internajn demandojn, pri kiuj ekzistas sufiĉe forta malsameco de opinioj.

La varieco de la traktata temaro vidiĝas el la suba tabelo, en kiu la mallongigoj signifas: s = sekcioj, lk = laborkunsidoj, ĝk = ĝeneralaj kunvenoj, d = debato; en la rubriko “ĉefaj temoj” la originalaj titoloj estas koncizigitaj.

ĈEFTEMOJ DE UK DE 1953-1973

Jaro Urbo Formo Ĉefaj Temoj
1953 Zagreb 3 s, ĝk orig. kaj trad. lit.; radio; disvastigo de sciencaj konoj
1954 Haarlem 1 lk, 2 ĝk la Internacia Lingvo antaŭ Unesko
1955 Bolonjo 2 s, 1 ĝk Rezolucio de Unesko (1954); la lingva problemo en Eŭropo
1956 Kopenhago 3 s, 2 ĝk Esp. en edukado; lingva problemo en int. organizaĵoj; Esp. kaj junularo
1957 Marseille 3 s, 2 ĝk Esp. en edukado; scienco kaj tekniko; komerco kaj turismo
1958 Majenco 2 lk, 2 ĝk reciproka aprezado de kulturaj valoroj; la lokaj E-societoj
1959 Varsovio 2 s, 2 ĝk rolo de la E-Movado en la realigado de la projekto de Unesko Oriento-Okcidento; la funkcio de la lokaj E-grupoj en la E-Movado
1960 Bruselo 2 s, 2 ĝk E. en lernejoj; kontribuo de E. al projekto Oriento-Okcidento
1961 Harrogate 2 ĝk atingoj de la E-Movado
1962 Kopenhago 2 ĝk rolo de la lokaj E-grupoj en la nova Laborplano de UEA
1963 Sofio 2 ĝk Esp. kaj la nuntempa junularo
1964 Hago 2 ĝk rezultoj de la junulara jaro (1963)
1965 Tokio 2 s, 2 ĝk aspektoj de internacia kunlaboro; la lingva problemo en int. ekonomiaj rilatoj
1966 Budapeŝto 2 ĝk Esperanto en fakoj
1967 Tel-Aviv/Rotterdam 3 s, ĝk Esp. en profesioj; lerneja kaj eksterlerneja instruado de E.; E. en turismo
1968 Madrid 2 ĝk kulturaj rajtoj kaj lingva diskriminacio
1969 Helsinki 2 ĝk, d taskoj de E-organizaĵoj en la nuna monda lingva situacio; E — ĉu ideologia aŭ praktika instrumento?
1970 Vieno 2 ĝk, d E. kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo; generacia konflikto — ĉu realaĵo aŭ preteksto?
1971 Londono 2 ĝk, d problemo de lingva komunikado en la mondo; neŭtraleco de UEA
1972 Portland 2 ĝk, d monda turismo kaj lingva diverseco; valoro de fremdlingva instruado en la lernejoj
1973 Beograd 2 ĝk, d lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko; Ĉu E. povas sukcesi sen lokaj grupoj?

Al la labora parto de la kongreso apartenas la kunsidoj de la Komitato kaj Estraro de UEA: ĉiu el la du organoj kunsidas 3 ĝis 4 fojojn dum la kongresa semajno. En la kadro de la kongreso dudeko da fakaj kaj specialigitaj organizaĵoj havas siajn apartajn kunvenojn kun propraj tagordoj. Kelkaj el ili okazigas ankaŭ publikajn kunvenojn, en kiuj partoprenas kongresanoj kaj enlandaj samfakuloj por pritrakti fakajn demandojn de komuna intereso. Kunvenas membroj de la Akademio de Esperanto por studi lingvajn demandojn kaj pritrakti internajn organizajn aferojn. Aparte kunsidas TEJO, la junulara sekcio de UEA. Sporade okazas ankaŭ aliaj kunvenoj, ekzemple de la reprezentantoj de la landaj informaj fakoj; aŭ de la delegitoj de UEA; aŭ kunvenoj por pritrakti regionajn lingvajn problemojn.

13.2.4.2 Kulturaj Aranĝoj. — Multnombraj estas la kulturaj eventoj en la nuntempaj UK. Tiu parto de la programo konsistas el prelegoj de ISU, belartaj kaj oratoraj konkursoj, teatraj kaj filmaj prezentadoj, koncertoj kaj folkloraj dancoj, kongreslandaj artaj vesperoj, ekspozicioj, variaj vesperoj, de tempo al tempo ankaŭ internaciaj artaj festivaloj. Detaloj pri tiuj eroj troviĝas en aliaj partoj de tiu ĉi verko*.

* Vidu precipe Ĉap. 11.

13.2.4.3 Distraj kaj Aliaj Eventoj. — El la distraj, festaj kaj alispecaj aranĝoj menciindaj estas la interkona vespero, la oficiala bankedo, la internacia balo, aparta junulara dancvespero, vizitoj al la kongresa urbo, k.s. Kutime okazas akcepto de la kongresanoj en la urbodomo, kaj de unuopaj grupoj en diversaj ambasadoj. La postkongresaj ekskursoj apartenas al la kategorio de kultura turismo.

La Kongresa Libro, riĉe ilustrita, enhavas multajn utilajn informojn, resumojn de raportoj, detalan programon de ĉiuj aranĝoj, artikolojn pri la kongresa lando, frazaron Esperanto-nacilingvan kaj liston de ĉiuj kongresanoj. Pro la grandeco de la nuntempaj kongresoj kaj la amplekso de la programo, la Kongresa Libro atingas eĉ 200 paĝojn.

Raportoj pri la kongreso aperas en la organo de UEA Esperanto, en la bultenoj de la Kongresa Gazetara Servo kaj en aliaj Esperanto-periodaĵoj. Ekde sia fondiĝo CED sekvas la evoluon de la universalaj kongresoj kaj regule publikigas dokumentojn.

13.2.5 Deklaracioj kaj Rezolucioj

Ĉiu universala kongreso faras diversajn decidojn aŭ akceptas rezoluciojn. Du kongresoj — tiu de Bulonjo-sur-Maro (1905) kaj tiu de Munkeno (1951) — faris ankaŭ gravajn deklaraciojn.

13.2.5.1 Deklaracioj. — La Deklaracio de Bulonjo, akceptita la 7-an de aŭgusto 1905, oficiale difinis en kvin punktoj la esencon kaj celojn de la Esperanto-Movado. En p-to 1 estis dirite, ke “la Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”, kaj ke “ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas”. P-to 2 akcentis, ke el ĉiuj provoj nur Esperanto montriĝis “perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga”, kaj ke tial ĉiuj “amikoj de la ideo de lingvo internacia” jam delonge grupiĝis ĉirkaŭ Esperanto “kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo”. Aparte signifaj pro sia scienca ĝusteco estas p-toj 3 kaj 4, laŭ kiuj Esperanto estas “nenies propraĵo”, “havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo”, sed “en rilato materiala” apartenas al la tuta homaro. Nur la Fundamento de Esperanto, “en kiu neniu rajtas fari ŝanĝon”, estas “unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj”. Laŭ p-to 5, “esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas”.

La kompleta teksto de tiu ĉi Deklaracio kaj analizo de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estis akceptita, troviĝas en Ĉap. 14.2.3.

La Bulonja Deklaracio ludis decidan rolon en la interna firmigo de Esperanto kiel lingvo, kaj donis solidan bazon por la plua disvastigado de la Internacia Lingvo tra la mondo. Ĝi estas valida ankaŭ hodiaŭ.

Tamen, p-to 1 de la Bulonja Deklaracio estis iom tro “neŭtrala”, ĉar ĝi komplete malatentis la aŭtomatan, memefikan solidarigan rolon, entenatan en la karaktero kaj socia funkcio de la lingvo, kiel prezentite supre en 13.1. Tial ĝi estis kompletigita de la Munkena Deklaracio. Ĝi estas rezulto de esploroj kaj studoj pri la sociaj kaj psikologiaj efikoj, kiujn kaŭzas la uzado de Esperanto en la internacia praktiko.

La Munkena Deklaracio tekstas:

La reprezentantoj de la Esperanto-Movado el 40 landoj, kunvenintaj en la 36-a Universala Kongreso de Esperanto en Munkeno, en aŭgusto 1951, akceptas la jenan Deklaracion:

La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj. El tia vasta uzado de la Internacia Lingvo logike rezultos:

(1) altiro de pli larĝaj popoltavoloj al aktiva partopreno en la internacia vivo;

(2) progresigo de la scienco kaj plimultiĝo de la intelektaj interŝanĝoj en internacia kadro;

(3) plifirmigo de tuthoma solidareco kaj rapidiĝo de la procezo de unueciĝo de la homaro.

Tiu ĉi Deklaracio estis ĉiuvoĉe akceptita de la pleno de la kongreso.

13.2.5.2 Rezolucioj. — El la multnombraj rezolucioj, ĉiuj gravaj el tiu aŭ alia vidpunkto en la konkretaj cirkonstancoj, almenaŭ kelkaj estas aparte menciindaj.

La rezolucio de la Dua Sekcio (Scienco kaj Tekniko), aprobita de la 37-a UK en Oslo (1952), estis direktita al Unesko. Ĝi alvokis tiun organizaĵon, “kies celo estas progresigi la internacian kunlaboradon per edukado, scienco kaj kulturo, kaj kies baza programo plurfoje akcentas la lingvajn malfacilaĵojn, objektive esplori la rezultojn, kiuj ĝis nun estis atingitaj sur tiuj kampoj per la uzo de Esperanto, kaj la eblecojn pri plua, multe pli ampleksa utiligo de tiu lingvo por la celoj de Unesko”. Tiu Rezolucio estis prezentita al Unesko en ligo kun la Peticio favore al Esperanto*.

* Vidu Ĉap. 22.

La Rezolucio de la 49-a UK en Hago (1964) estis ligita al la Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK) kaj adresita al Unuiĝintaj Nacioj. La 21-an de aŭgusto 1964 la Sekretariato de UN esprimis sian dankon al UEA kaj informis, ke la Rezolucio estos transdonita al la Komitato por la JIK. Tiu ĉi Rezolucio fariĝis la teksto de la Propono al UN, apogita poste de milionaj amasoj*.

* Vidu poste en Ĉap. 13.4 kaj Ĉap. 22.

La UK de 1967, kiu pro la milito ne okazis en Tel-Aviv, sed en Rotterdam, akceptis plurajn rezoluciojn, el kiuj Rezolucio 2 rekte rilatis al monda paco. Ĝi tekstas:

La 52-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Rotterdam de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto, esprimas sian konvinkon, ke la vastigo kaj profundigo de la amikaj rilatoj inter la nacioj kaj popoloj estas unu el la esencaj antaŭkondiĉoj por la monda paco, kaj tial en la intereso de la tuta homaro kaj de ĉiu unuopa nacio. Ĝi altiras la atenton de ĉiuj respondecaj publikaj agantoj kaj de la vastaj popoltavoloj al la Internacia Lingvo Esperanto kiel potenca instrumento por atingo de tiu celo.

Akcentitan humanecan kaj porpacan signifon havas ankaŭ la Rezolucio 1 “Por la Homaj Rajtoj”, per kiu la 53-a UK en Madrid (1968) alvokis la Esperanto-organizaĵojn instigi siajn registarojn akcepti ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj kaj ratifi la koncernajn paktojn, por kiuj ili voĉdonis. La Rezolucio aparte atentigis pri la neceso kontraŭbatali, kaj sur internacia nivelo kaj en kadroj de diversaj ŝtatoj, lingvan diskriminacion, kiu “en kelkaj kazoj atingas la formojn de kultura genocido”. En la Rezolucio estas esprimita la konvinko, ke “la lingva problemo en la hodiaŭa mondo, inkluzive la traktitan aspekton de tiu problemo, povas esti efike kaj juste solvita nur per adekvata adopto de la Internacia Lingvo (Esperanto)”.

La Rezolucio de la UK en Helsinki (1969) rilatas esence al vastigo de Esperanto-instruado en lernejoj, ĉefe en ligo kun la Tria Lerneja Konferenco (v. Ĉap. 4.6.1.2), dum la Rezolucio de la UK en Vieno (1970) koncize analizas la procezon de materia integriĝo de la homaro, malantaŭ kiu postrestis la morala-intelekta. La Viena Rezolucio, donante sian plenan apogon al la Internacia Jaro de Edukado, samtempe atentigas, “ke necesas urĝe kaj konscie rapidigi la procezon de morala-intelekta integriĝo de la homaro sur pli alta ŝtupo por adapti ĝian subjektivan sintenon al la objektivaj kondiĉoj, nome al la materiaj fortoj, kiujn ĝi kreis, sed kiujn ĝi ankoraŭ ne lernis regi”. La Rezolucio emfazas, ke “ĉiuj ajn metodoj aplikataj en edukado al internacia kompreniĝo devas aŭ resti senefikaj aŭ doni nur minimumajn rezultojn, se oni ne venkas la lingvan obstaklon kiel fundamentan baron al interhoma komunikado de la popolaj amasoj”.

La Rezolucio de la UK en Londono (1971) notis kun kontento la grandan interesiĝon, kiun ĉie elvokis la ĉeftemo de la kongreso “La Problemo de Lingva Komunikado en la Moderna Mondo”, kaj konstatis, ke la diskutoj “ankoraŭfoje” evidentigis la eksterordinaran gravecon de la problemo de interkomunikado per lingvo en internaciaj rilatoj en mondaj kadroj”; ke tiu problemo “postulas urĝan solvon, por kiu, pro la konfliktaj interesoj de la naciaj lingvoj, la neŭtrala Internacia Lingvo prezentiĝas kiel la plej racia solvo”. Tiu ĉi Rezolucio estis komunikita al la Sekretariato de UN, al Unesko, al institucioj reprezentitaj en la debato kaj al aliaj interesitaj internaciaj kaj naciaj instancoj.

La Rezolucio de la 57-a UK en Portland (1972) rilatas al monda turismo. La Rezolucio konstatas, ke la lingvaj baroj malhelpas veran konon de vizitataj landoj kaj ties popoloj; proponas adopton de unusola lingvo por turismo kaj vojaĝa sekureco; kaj invitas la registarojn kaj internaciajn turismajn organizaĵojn kunvoki tutmondan konferencon por pritrakti la lingvan problemon en turismo.

Fine, la Rezolucio de la 58-a UK en Beograd (1973) atentigas, ke Esperanto povas decide kontribui al realigo de la kultura programo priparolita dum la Eŭropa Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro (Helsinki, junio 1973).

13.2.6 Nombro

Ekde 1905 ĝis 1973 inkluzive, entute okazis 58 universalaj kongresoj de Esperanto. La suba tabelo donas precizajn informojn pri la jaro, loko, lando kaj nombro de kongresanoj por ĉiu unuopa UK.

LISTO DE UNIVERSALAJ KONGRESOJ

Jaro Kongresloko Anoj
1. 1905 Boulogne-sur-Mer, Francio 688
2. 1906 Genève, Svislando 1200
3. 1907 Cambridge, Britio 1317
4. 1908 Dresden, Germanio 1500
5. 1909 Barcelona, Hispanio 1500
6. 1910 Washington, Usono 357
7. 1911 Antwerpen, Belgio 1800
8. 1912 Kraków, Pollando 1000
9. 1913 Bern, Svislando 1203
10. 1914 Paris, Francio. Ne okazis pro la militdeklaro. Aliĝis 3739
11. 1915 San Francisco, Usono 163
12. 1920 Den Haag, Nederlando 408
13. 1921 Praha, Ĉeĥoslovakio 2561
14. 1922 Helsinki, Finnlando 850
15. 1923 Nürnberg, Germanio 4963
16. 1924 Wien, Aŭstrio 3400
17. 1925 Genève, Svislando 953
18. 1926 Edinburgh, Skotlando 960
19. 1927 Danzig 905
20. 1928 Antwerpen, Belgio 1494
21. 1929 Budapest, Hungario 1200
22. 1930 Oxford, Britio 1211
23. 1931 Kraków, Pollando 900
24. 1932 Paris, Francio 1650
25. 1933 Köln, Germanio 950
26. 1934 Stockholm, Svedio 2042
27. 1935 Roma, Italio 1442
28. 1936 Wien, Aŭstrio 854
29. 1937 Warszawa, Pollando 1120
30. 1938 London, Britio 1602
31. 1939 Bern, Svislando 765
32. 1947 Bern, Svislando 1370
33. 1948 Malmö, Svedio 1761
34. 1949 Bournemouth, Britio 1534
35. 1950 Paris, Francio 2325
36. 1951 München, F.R.Germanio 2040
37. 1952 Oslo, Norvegio 1614
38. 1953 Zagreb, Jugoslavio 1760
39. 1954 Haarlem, Nederlando 2353
40. 1955 Bologna, Italio 1687
41. 1956 København, Danlando 2200
42. 1957 Marseille, Francio 1468
43. 1958 Mainz, F.R.Germanio 2021
44. 1959 Warszawa, Pollando 3256
45. 1960 Brussel, Belgio 1930
46. 1961 Harrogate, Britio 1646
47. 1962 København, Danlando 1550
48. 1963 Sofio, Bulgario 3472
49. 1964 Den Haag, Nederlando 2512
50. 1965 Tokio, Japanio 1710
51. 1966 Budapest, Hungario 3975
52. 1967 (Tel-Aviv)-Rotterdam, Nederlando 1265
53. 1968 Madrid, Hispanio 1769
54. 1969 Helsinki, Finnlando 1857
55. 1970 Wien, Aŭstrio 1987
56. 1971 London, Britio 2071
57. 1972 Portland, Oregon, Usono 923
58. 1973 Beograd, Jugoslavio 1638

Kiel oni vidas, nur unu UK okazis en azia lando (Tokio en 1965); la alia estis okazonta en Tel-Aviv en 1967, sed bedaŭrinde, pro la militaj operacioj en tiu regiono, en la lasta momento la kongresa urbo estis ŝanĝita, kaj la kongreso okazis en Rotterdam. Tri el la UK okazis en Usono: Washington en 1910, San Francisco en 1915 kaj Portland en 1972. Ĉiuj aliaj kongresoj estis en diversaj urboj de eŭropaj landoj.

La plej malgrandan nombron da kongresanoj havis la UK de San Francisco (163), kio ŝuldiĝas al la fakto, ke ĝi okazis dum la Unua Mondmilito. Laŭ la nombro de aliĝintoj, la plej granda UK en la periodo antaŭ la Unua Mondmilito, estis tiu de Parizo (3.739), sed tiu kongreso, pro la militdeklaro, bedaŭrinde ne povis okazi. La plej granda kongreso inter la du mondmilitoj estis tiu de Nürnberg (4.963) dank’ al esceptaj valutaj cirkonstancoj, kiuj en tiu tempo kaŭzis, ke restado en Germanio estis bagatele malmultekosta. En la periodo post la Dua Mondmilito plej multe da kongresanoj havis la UK en Budapeŝto (3.975) en 1966. Laŭnombre sekvas la kongreso en Sofio (3.472) en 1963, tiu de Warszawa (3.256) en 1959 kaj tiu de Haarlem (2.353) en 1954. En la lastaj 10 jaroj la nombro de ĉiuj kongresanoj estis entute 19.707, kio signifas, ke la nuntempajn universalajn kongresojn partoprenas meze ĉ. 2.000 personoj.

La UK de 1974 okazis en Hamburg, FR Germanio.

13.2.7 Signifo

La universalaj kongresoj de Esperanto plifirmigas la senton de amikeco kaj internacia solidareco ne nur inter la partoprenantoj, sed, pere de ili, ankaŭ inter la aliaj sciantoj de la Internacia Lingvo. Per sia tuta karaktero la universalaj kongresoj forte kontribuas al pli bona kompreniĝo inter la popoloj. La kongresanoj, reveninte al siaj hejmoj, faras prelegojn, skribas artikolojn kaj alimaniere diskonigas la diversajn aranĝojn kaj la spiriton de internacieco kaj tuthomeco, kiu inspiras tiun grandan mondan manifestacion. Tial la universalaj kongresoj signas ne nur ĉiam plian ŝtupon en la progresado kaj evoluado de la Internacia Lingvo, sed ili estas samtempe gravaj kontribuaĵoj al la ideo de interpopola amikeco.


13.3 ALIAJ INTERNACIAJ KONGRESOJ, KONFERENCOJ KAJ RENKONTIĜOJ

Krom la universalaj kongresoj de Esperanto, regule okazas ankaŭ aliaj internaciaj kongresoj, konferencoj, seminarioj, kursoj, turismaj aŭ sportaj aranĝoj kaj alispecaj renkontiĝoj, organizataj aŭ de UEA mem, aŭ de asocioj el kiuj ĝi konsistas, aŭ de aliaj Esperanto-organizaĵoj. El tiuj lastaj, precipe grava estas la ĉiujara kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝis inkluzive 1973 SAT organizis 46 kongresojn, el kiuj la lasta okazis en Toronto (Kanado) en julio 1973.

Ĉi tie necesas antaŭ ĉio mencii la internaciajn kongresojn aŭ kunvenojn de diversaj fakaj organizaĵoj, ekster la kadroj de la universalaj kongresoj. Ekzemple, la kongresoj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, entute 25 ĝis la fino de 1973, ĉiam okazas aparte en diversaj landoj. Same tiel la kongresoj de KELI kaj IKUE aŭ, en la lasta tempo, kelkfoje la komunaj kongresoj de la kristana kaj katolika internaciaj Esperanto-organizaĵoj. Ankaŭ la junulara sekcio de UEA, TEJO, okazigas, aldone al la junularaj kunvenoj dum la UK, ankaŭ siajn proprajn kongresojn, ĉiujare en alia lando. La 28-a Internacia Junulara Kongreso estis en julio 1972 en Toruń (Pollando), kaj la 29-a okazis en Sarajevo (Jugoslavio) fine de julio 1973.

Diversaj internaciaj seminarioj, kulturaj aranĝoj, kursoj aŭ turismaj renkontiĝoj estas organizataj aŭ ĉiujare aŭ kun intervaloj. Menciindaj estas la ĉiujaraj kursoj kaj kulturaj aranĝoj en la Esperantista Kulturdomo en Grésillon (Francio), kiujn en 1972 partoprenis pli ol 500 personoj el 20 landoj; Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj en Helsingør (Danlando); Internaciaj Seminarioj de GEJ; la internaciaj renkontiĝoj, kutime kun karaktero de kultura turismo, antaŭ kaj post la universalaj kongresoj. Sporade, kun intervaloj de unu aŭ kelkaj jaroj, okazas multaj aliaj renkontiĝoj, inter kiuj elstaras Sveda Somera Semajno, altnivela kultura aranĝo kun prelegoj, diskutoj kaj studrondoj, ĉiam organizata de Sveda Esperanto-Instituto en kunlaboro kun Sveda Instituto por Kulturaj Interŝanĝoj kun Eksterlando.

En la lastaj jaroj manifestiĝis salutinda tendenco okazigi komunajn internaciajn kongresojn aŭ konferencojn de apudaj landaj Esperanto-organizaĵoj, apartenantaj al pli vastaj regionoj kun difinitaj specifaj komunaj trajtoj aŭ interesoj, ekzemple la eŭropaj konferencoj, la trilandaj renkontiĝoj (Francio-Germanio-Italio, aŭ alia kombino), la t.n. “markolaj kongresoj” de distriktoj situantaj ĉirkaŭ la markolo inter Britio kaj la kontinenta Eŭropo. En 1972 la trilandaj renkontiĝoj kaj markolaj kongresoj kuniĝis en Internacia Esperanto-Kongreso en Antverpeno, Belgio. Ĝi altiris 462 kongresanojn el 12 landoj. En 1973 la ideo konkretiĝis eĉ pli vaste, ĉar en junio en Luksemburgo okazis Eŭropa Kongreso de Esperanto kiel komuna aranĝo de la belga, franca, germana, itala, luksemburga kaj nederlanda Esperanto-asocioj. La ĉefa celo de la kongreso estis pritrakti la lingvan problemon en Eŭropo, tute speciale en la institucioj de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo. Ĝi altiris multajn kongresanojn ankaŭ el aliaj eŭropaj landoj.

Fine, ankaŭ la kongresoj de landaj Esperanto-asocioj, kelkfoje eĉ la jaraj kunvenoj de distriktaj aŭ interdistriktaj Esperanto-organizaĵoj, ricevas ĉiam pli internacian karakteron pro la partopreno de eksterlandaj gastoj.

Superflue diri, ke en ĉiuj kategorioj de kunvenoj la sola uzata lingvo estas Esperanto.

Laŭ enketo de CED, en 1972 entute okazis, aldone al la UK en Portland, minimume 93 aliaj kongresoj kaj alispecaj kunvenoj*. La plej granda el la turismaj aranĝoj estis Internacia Turisma Festivalo en Szeged (Hungario) de la 24-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto, en kiu partoprenis 1.994 personoj el 14 landoj. La plej grava faka kongreso en 1972 estis tiu de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, okazinta en Lugano (Svislando) de la 6-a ĝis la 12-a de majo: partoprenis 548 kongresanoj el 18 landoj. El la kulturaj aranĝoj (inkluzive kursojn) plej multe da partoprenantoj, entute pli ol 500 el 20 landoj, havis la Esperantista Kulturdomo en Grésillon (Francio). Sekvas, laŭ la nombro de partoprenantoj, la Kultura Festivalo en Budapeŝto kun 433 anoj el 20 landoj; Internacia Esperanto-Kongreso en Antverpeno kun 462 kongresanoj el 12 landoj; la kongreso de SAT en Kuopio kun 430 kongresanoj el 17 landoj; Somera Esperanto-Universitato en Gyula (Hungario) kun 387 partoprenantoj el 12 landoj.

* La ciferoj rilate la aranĝojn en 1972 estas aŭ minimumaj aŭ proksimumaj, ĉar pluraj organizintoj de kunvenoj en tiu jaro ankoraŭ ne respondis al la koncerna demandaro de CED.

Plej multe da landoj — entute 26 — estis reprezentitaj en la 28-a Internacia Junulara Kongreso. Sekvas la Kultura Festivalo en Budapeŝto kaj la aranĝoj en Grésillon (20 landoj), la fervojista kongreso en Lugano (18 landoj) kaj la kongreso en SAT en Kuopio (17 landoj).

El la landaj kongresoj kun internacia karaktero la plej granda estis la 38-a Bulgara Esperanto-kongreso kun pli ol 1.000 kongresanoj kaj gastoj el 10 landoj.

La kongresoj kaj aliaj kunvenoj kun nete internacia karaktero okazis en 23 landoj: Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Finnlando, Francio, FR Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kanado, Italio, Japanio, Jugoslavio, Nederlando, Novzelando, Pollando, Svedio, Svislando, Usono. La teritoria etendiĝo tutcerte estas konsiderinda, multe pli vasta ol antaŭ dudeko da jaroj.

Laŭ la menciita enketo de CED, ankoraŭ nekompleta, la nombro de partoprenantoj en tiuj kongresoj kaj kunvenoj estis minimume 10.500. Oni povas kalkuli, ke almenaŭ 1.500 pliaj partoprenis en internaciaj aranĝoj, pri kiuj ankoraŭ (en marto 1973) mankas informoj, do ĉ. 12.000. Se oni aldonas la mezan nombron de partoprenantoj en la universalaj kongresoj, t.e. minimume 2.000 (v. supre, en la fino de 13.2.6), oni povas taksi, ke nuntempe ĉiujare inter 12.000 kaj 14.000 personoj diversmaniere aktive partoprenas en la laboroj de ĉiuj internaciaj kunvenoj, en kiuj Esperanto estas ne nur la sola oficiala lingvo, sed ankaŭ la lingvo de komunikado ekster la programoj kaj tagordoj.

Centoj da internaciaj kongresoj kaj konferencoj, en kiuj oni uzas diversajn naciajn lingvojn, ĉiujare okazas ĉie tra la mondo. Ĉiu, kiu partoprenis tiajn kongresojn kaj iom atentis ilian funkciadon, scias tre bone, ke la personaj kontaktoj estas minimumaj, kelkfoje vere nulaj, ĝuste pro la nekono aŭ nesufiĉa kono de la naciaj lingvoj uzataj kiel oficialaj aŭ laboraj. Diference de tiuj kunvenoj, la internaciajn kunvenojn kun Esperanto kiel la sola labora lingvo karakterizas senĝena, glata funkciado kaj tre viglaj personaj kontaktoj, kio necese rezultigas pli bonan interkompreniĝon, internaciecan agordon kaj efikecon.

13.4 POR HOMAJ RAJTOJ KAJ INTERNACIA KUNLABORO
13.4.1 Konstantaj Agadoj

Jam antaŭ ol ekzistis la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, UEA deklaris en sia Statuto, ke la “respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo”. Tiu principo inkluzivas la ideon de sendiskriminacia egaleco de ĉiuj homoj en maksimumo de ekonomia prospero, socia progreso kaj libereco*. UEA ne limigis sin al nura proklamado de la principo, sed klopodas per ĉiuj disponeblaj rimedoj disvastigi ĉiujn humanecajn ideojn kaj apogi ĉiujn fortojn, kiuj celas influi eduke en la direkto de reciproka respektado de la popoloj kaj mildigo aŭ eĉ forigo de antagonismoj.

* V. ankaŭ Ĉap. 18.2, precipe 18.2.4.

Tial UEA kaj la aliĝintaj organizaĵoj daŭre dediĉas atenton al diskonigo de tiuj agadoj de UN, Unesko, ILO kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj, kiuj konformas al la celoj kaj idealoj de la Esperanto-Movado. Kelkaj ekzemploj sufiĉos por ilustri la karakteron de la laboro, farata rekte por tiu celo:

En la Esperanto-gazetaro regule aperadas artikoloj kaj informoj pri tiuj organizaĵoj kaj pri ilia aktivado koncerne edukadon, sciencon, kulturon, internacian kompreniĝon kaj mondan pacon. Tiele, en la revuo Esperanto estis publikigitaj studoj aŭ serioj da artikoloj pri la Universala Deklaracio, internaciaj konvencioj pri la homaj rajtoj, genocido, ĉefprojekto Oriento-Okcidento, lukto kontraŭ analfabetecon, esploroj de Unesko en la marbordaj regionoj de Norda Afriko sub la titolo “Homoj kontraŭ Dezerto”, tradukoj, lingva situacio en UN kaj Unesko, la ĉefprojekto “Asociiĝintaj Lernejoj”, lukto kontraŭ rasan diskriminacion, celebrado de elstaraj personecoj de la homaro (inter ili ankaŭ D-ro L. L. Zamenhof), savado de nubiaj monumentoj, diversaj ekspozicioj organizitaj de Unesko, kaj multaj aliaj. Preskaŭ ĉiuj Esperanto-periodaĵoj daŭre publikigas similajn artikolojn kaj sciigojn. Multe helpas la bulteno Unesko-Novaĵoj, eldonata de UEA kaj sendata senpage al la redakcioj de ĉiuj Esperanto-periodaĵoj. Ĝis marto 1973 en la Esperanto-gazetaro aperis pli ol 1.000 informoj ĉerpitaj ekskluzive el tiu bulteno. Ofte artikoloj, publikigitaj originale en Esperanto, aperas poste en nacilingvaj tradukoj (en unu kazo eĉ en 13 naciaj lingvoj), tiel ke ankaŭ tra tiu vojo diskoniĝas la pozitivaj agadoj de la interŝtataj organizaĵoj.

UEA partoprenis, kompreneble laŭ propraj programoj kaj emfazante sian starpunkton, en la memorigoj de diversaj datrevenoj, ekzemple la 25-jara datreveno de UN en 1970 aŭ la 25-jara de Unesko en 1971, aŭ en mondskalaj kampanjoj de UN, Unesko aŭ ambaŭ, interalie la Jaro de Internacia Kunlaboro (1965), Jaro de Homaj Rajtoj (1968), Internacia Jaro de Edukado (1970), Internacia Jaro de la Libro (1972), k.a.*. Specialan signifon havis la ĉefprojekto pri Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj. La plej rimarkinda kontribuo de UEA estas la literatura Serio Oriento-Okcidento, kiu riĉigis kaj plu riĉigas la esperantlingvan kulturon per valoraj verkoj, kaj kiu fortikigis la pozicion de UEA en la konsultaj rilatoj kun Unesko.

* V. ankaŭ Ĉap. 18.3.3.

En ISU* estas faritaj multaj prelegoj pri Unesko, UN, homaj rajtoj, internacia krimo, genocido kaj kultura genocido, jura reĝimo de Antarkto, metodoj aplikataj por solvado de internaciaj malkonsentoj, rolo de la Internacia Kortumo, kaŭzoj de malsamecoj inter la popoloj, pluraj edukaj demandoj, evolufazoj de monda ekonomio, k.a. Prelegoj pri tia temaro estas farataj ankaŭ en diversaj internaciaj seminarioj, konferencoj, studrondoj kaj similaj kunvenoj. Multaj lokaj Esperanto-societoj okazigas iom solenajn kunsidojn por memorigi samtempe la datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof (15-a de decembro) kaj tiun de la Universala Deklaracio (10-a de decembro). En la kadro de tia aranĝo, ofte kun arta programo, kompetentaj personoj prelegas pri la Universala Deklaracio aŭ pri unuopaj homaj rajtoj. Se eble, vizitoj de kompetentaj eksterlandanoj estas utiligataj por la sama celo. Ekzemple, dum la granda prelegvojaĝo de Prof. I. Lapenna en 1949-1951, organizita de UEA, la preleganto faris ankaŭ 52 prelegojn pri demandoj rilatantaj al UN, la rolo de Unesko kaj, tute speciale, pri la signifo de la Universala Deklaracio.

* Detaloj pri ISU troviĝas precipe en Ĉap. 20.4.
13.4.2 Mondaj Kampanjoj por Homaj Rajtoj

Tri fojojn UEA organizis mondvastajn kampanjojn kun la celo diskonigi la enhavon de la Universala Deklaracio (UD), analizi ĝian juran valoron kaj moralan-politikan signifon, kuraĝigi la observadon de la homrajtoj, aparte atentigi pri la kulturaj rajtoj de la moderna homo kaj reliefigi la principon de lingva egaleco. Paralele estis traktataj la intertempe akceptitaj rezolucioj, konvencioj kaj paktoj fontantaj el la Universala Deklaracio, aŭ iel rilatantaj al ĝi.

En ĉiuj tri kazoj UEA agis en la kadro de siaj konsultaj rilatoj kun Unesko kaj de siaj oficialaj ligoj kun UN, laŭ la invitoj kaj ĝeneralaj programoj de tiuj organizaĵoj, sed konforme al siaj propraj laborplanoj.

13.4.2.1 Dekjara Datreveno. — La unua kampanjo estis organizita okaze de la dekjara datreveno de la Universala Deklaracio en 1958. La preparlaboroj komenciĝis jam fine de 1956, kiam UEA informis la Sekretariaton de UN, ke UEA akceptas ĝian proponon pri celebrado de tiu datreveno.

La centraj organoj de la Asocio informis ĉiujn landajn kaj fakajn organizaĵojn pri la datreveno, donis detalajn konsilojn, liveris materialojn por prelegoj kaj artikoloj. Siavice la landaj asocioj kaj fakaj organizaĵoj informis pri la afero la lokajn Esperanto-societojn, respektive la landajn sekciojn de fakaj organizaĵoj. Tiele, jam dum la preparlaboroj la datreveno estis vaste diskonigita. Al la organizantoj de la aranĝoj sur landa kaj loka niveloj estis donita ĝenerala konsilo, ke ili apogu la naciajn kaj lokajn komitatojn por memorigo de la datreveno, se tiaj komitatoj efektive formiĝos kaj ekagos, aŭ ke la Esperanto-organizaĵoj mem okazigu la celebradon, se neniu tia komitato estos kreita en ilia lando aŭ loko.

Okaze de la datreveno Unesko publikigis fotoafiŝojn kun teksto en la Internacia Lingvo. La Esperantan tradukon kaj la distribuon de la du serioj, ĉiu po 500 ekzempleroj, prizorgis UEA. En kelkaj tagoj la tuta kvanto estis distribuita kaj multaj mendoj ne povis esti plenumitaj, ĉar la eldonkvanto estis tro malgranda. Okaze de la UK de Esperanto en Mainz (1958) unu prelego estis dediĉita al la Universala Deklaracio; ĉeestis pli ol 1.000 personoj. La datreveno esti aparte memorigita en la Komitato de UEA.

Laŭ la enketo farita de CED, en 62 landoj la Esperanto-organizaĵoj memorigis la datrevenon. En 22 landoj la lokaj Esperanto-societoj okazigis 243 prelegojn pri la Universala Deklaracio; ĉeestis pli ol 19.000 personoj. En 43 lokoj estis aranĝitaj publikaj kunvenoj kun paroladoj pri la Universala Deklaracio, recitaĵoj, muzikaj punktoj kaj ekspozicioj. Nur en Jugoslavio tiajn kunvenojn ĉeestis pli ol 5.000 personoj.

En 87 Esperanto-periodaĵoj aperis 108 artikoloj, informoj aŭ sciigoj pri la UD. Surbaze de la materialoj, liveritaj de la Esperanto-organizaĵoj, aperis 120 artikoloj en la naciaj lingvoj de diversaj landoj.

Ĉiuj radio-stacioj, kiuj tiutempe havis elsendojn en Esperanto, memorigis la datrevenon. Pli longajn prelegojn en Esperanto disaŭdigis la radio-stacioj Roma, Zagreb, Bern, Rio de Janeiro, Venezuelo.

En pluraj landoj kaj en multaj lokoj la Esperanto-organizaĵoj estis la solaj, kiuj memorigis en tiu aŭ alia formo la eventon. Tio speciale rilatas al multaj lokoj de Brazilo, Britio, Germanio, Hispanio, Jugoslavio, Pollando, Hungario kaj Venezuelo.

13.4.2.2 Dekkvinjara Datreveno. — La dua okazo estis la celebrado de la 15-jara datreveno de la Universala Deklaracio (UD) la 10-an de decembro 1963.

Jam komence de 1963 la Sekretariato de UN, kaj poste ankaŭ la Sekretariato de Unesko, turnis sin al ĉiuj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kontribui al la celebrado per diskonigo de la enhavo de la UD kaj per klarigoj pri la signifo de tiu grava dokumento. En julio 1963 la Estraro de UEA informis la Sekretariaton de Unesko, ke UEA volonte kunlaboros kaj maksimume kontribuos al la celebrado.

Efektive, jam en oktobro 1963 UEA atentigis ĉiujn landajn kaj fakajn asociojn, la redakciojn de la esperantlingvaj revuoj, gazetoj kaj bultenoj, kiel ankaŭ la direkciojn de la Esperanto-fakoj de radiostacioj, pri la datreveno. Samtempe estis komunikita la laborplano de UEA por tiu okazo kaj donitaj sugestoj rilate ĝian realigon.

Por faciligi la taskon de la Esperanto-organizaĵoj, speciale de la lokaj Esperanto-societoj, la Estraro de UEA donis la necesajn informojn pri havigo de taŭgaj materialoj por la celebrado, kaj aparte atentigis pri esperantlingvaj verkoj kaj studoj, kiuj pritraktas la enhavon de UD. Tio helpis la verkadon de artikoloj kaj prelegoj. Kun la sama celo, jam en la novembra numero de la revuo Esperanto aperis la kompleta teksto de la Universala Deklaracio en la Internacia Lingvo kaj konciza artikolo pri ĝia signifo. La teksto mem de la Deklaracio estis eldonita kiel aparta broŝuro kaj ĝustatempe distribuita.

Laŭ plia enketo farita de CED, la alvoko de la Estraro de UEA havis bonan eĥon. En novembro kaj decembro la Esperanto-periodaĵoj publikigis artikolojn aŭ longajn informojn pri la UD. La radio-stacioj, kiuj disaŭdigas en la Internacia Lingvo, dediĉis apartajn programojn al la UD. Tre granda nombro da lokaj grupoj okazigis specialajn kunvenojn. Ĉie oni distribuis la tekston de la Deklaracio. La kunvenojn meze ĉeestis inter 30 kaj 100 personoj, sed en pluraj kazoj konsiderinde pli, ekzemple en Munkeno ĉ. 300.

Ne estas konata la nombro de prelegoj aŭ memorigoj, kiujn, laŭ la konsiloj en la laborplano, faris profesoroj kaj instruistoj en universitatoj kaj lernejoj. Konsiderante la fakton, ke tiutempe Esperanto estis instruata en preskaŭ 600 lernejoj de 32 landoj, oni povas kalkuli ke, se ne en ĉiuj, do almenaŭ en la plimulto el ili la UD estis memorigita. Rezulte de la agado de la Esperanto-organizaĵoj, unuavice de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj de ĝiaj membroj, aperis minimume 147 artikoloj aŭ informoj pri la UD en nacilingvaj taggazetoj kaj revuoj. En pluraj kazoj oni publikigis en nacilingvaj tradukoj la artikolon pri la signifo de la UD, publikigita en la revuo Esperanto (v. supre). Rimarkinda estas la fakto, ke la Esperanto-organizaĵoj sukcesis diskonigi la UD eĉ en regionoj tre malfacile atingeblaj per aliaj vojoj. Karakteriza estas la publikigo de la menciita artikolo pri la signifo de la UD en la plej granda gazeto de Mozambiko A Tribuna precize la 10-an de decembro.

13.4.2.3 Jaro de Homaj Rajtoj. — La tria kaj plej impona kampanjo estis realigita en 1968 okaze de la Internacia Jaro de Homaj Rajtoj (IJHR).

La 22-an de julio 1964 la Departemento pri Homaj Rajtoj de UN komunikis al ĉiuj neregistaraj organizaĵoj en konsultaj rilatoj, inkluzive UEA, la Rezolucion 1961 (XVIII) sub la titolo “Proklamo de 1968 kiel Internacia Jaro de Homaj Rajtoj”, akceptitan de la Ĝenerala Asembleo la 12-an de decembro 1963. Samtempe la Ĝenerala Sekretario de UN invitis ĉiujn organizaĵojn prezenti siajn sugestojn kaj proponojn por la programo de entreprenotaj agadoj en ligo kun la IJHR. La Estraro de UEA akceptis la inviton kaj prezentis nombron da sugestoj kaj proponoj al la Sekretariato de UN. En pluraj postaj okazoj UEA informis la kompetentajn instancojn de UN, de Unesko, kiel ankaŭ la Internacian Komitaton de Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-j) en Ĝenevo pri la preparlaboroj de UEA sur tiu ĉi kampo.

Meze de 1966 la laborplano de UEA por la IJHR, verkita de la Estraro, estis aprobita de la Komitato de UEA. En septembro ĝi estis sendita al la Internacia Komitato en Ĝenevo. La plano konsistis el pluraj punktoj kun emfazo je kulturaj rajtoj. La prezidanto de UEA estis komisiita organizi ĉiujn agadojn de la Asocio por la IJHR. La plano estis plenumata dum la tuta jaro kaj komplete realigita fine de 1968.

La Esperanto-traduko de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UD), kiu estis unue publikigita en 1963, aperis en la dua eldono en 1967; la tria eldono aperis en februaro, 1968, kaj la kvara en aprilo de la sama jaro, entute en 20.000 ekzempleroj. El leteroj adresitaj al la centraj organoj de UEA sekvas, ke multaj personoj en diversaj landoj, speciale en Azio kaj Afriko, havis la okazon legi la tekston de la UD por la unua fojo ekde kiam ĝi estis akceptita en 1948.

Kvarkolora glumarko, speciale dediĉita al tiu ĉi evento, estis publikigita komence de 1968 en pluraj miloj da ekzempleroj; ĝi estis uzata en 1968 sur kovertoj kaj poŝtkartoj. La glumarkoj havis la emblemon de IJHR kaj la tekston: “Por la Internacia Lingvo — Kontraŭ Lingva Diskriminacio — 1968 Jaro de Homaj Rajtoj”.

La ĉefaj periodaĵoj de la Asocio kaj de ĝia junulara sekcio Esperanto, La Praktiko kaj Kontakto publikigis 56 artikolojn kaj informojn pri la UD aŭ pri la unuopaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Pli ol 400 artikoloj kaj mallongaj informoj pri la homaj rajtoj aŭ pri la IJHR estis publikigitaj en la aliaj Esperanto-periodaĵoj. Kelkaj el la artikoloj estis poste tradukitaj en naciajn lingvojn, kaj ili aperis ankaŭ en nacilingvaj gazetoj kaj revuoj. Ekzemple, la artikolo “Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj”, publikigita en la decembra Esperanto, aperis poste en pluraj nacilingvaj tradukoj, inter kiuj en la hispana, franca, itala, germana, angla kaj hungara.

La UK en Madrid (1968) estis fakte dediĉita al IJHR. Unu el la ĉefaj temoj estis “La Universala Deklaracio kaj Lingva Diskriminacio”. En unu prelego en ISU estis pritraktita la demando pri la jura signifo kaj morala forto de la UD. Inter la temoj de la oratora konkurso por la junularo, du rilatis al la UD: “Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj” (Art. 1 de la UD);

“La egaleco de seksoj en la UD”. La konferenco organizita de ia Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj diskutis pri la libereco de asociiĝo kaj kunvenado laŭ la juro de diversaj landoj: estis prezentitaj raportoj pri la jura situacio sur tiu ĉi kampo en 9 landoj. La Kongreso formulis siajn konkludojn en Rezolucio pri la kulturaj rajtoj kaj lingva diskriminacio.

Internacia Seminario pri Fundamentaj Homaj Rajtoj kaj Liberecoj okazis en Sonnenberg (F.R. Germanio) de la 20-a ĝis la 29-a de septembro 1968. La Seminarion partoprenis 80 pedagogoj el 18 landoj. Kompetentaj fakuloj faris 14 prelegojn pri la unuopaj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj rajtoj entenataj en la Universala Deklaracio kaj en la du Paktoj pri Homaj Rajtoj. Unu el la prelegoj estis dediĉita al la antaŭvidita maŝinaro por la protekto de la homaj rajtoj. La germana gazetaro, radio kaj televido dediĉis grandan atenton al la laboro de la Seminario.

Dudeko da radio-stacioj havis entute almenaŭ 100 erojn en Esperanto, dediĉitajn al la UD, aŭ alimaniere ligitajn al la IJHR. Observantoj de UEA partoprenis en la Seminario de UN pri la Homaj Rajtoj en Multnaciaj Socioj, okazinta en Beograd jam en 1965, kaj en la Seminario de UN pri la Libereco de Asociiĝo, okazinta en Londono meze de 1968. UEA estis ankaŭ reprezentita en la Konferenco de NRO-j pri la Homaj Rajtoj, okazinta en la Sekretariato de Unesko en Parizo en septembro 1968. La delegacio de UEA estis devigita proteste forlasi la Konferencon, ĉar la principo de egaleco de lingvoj kiel establita en la Ĉarto de UN kaj en la lingvaj reguloj de interŝtataj organizaĵoj, ne estis respektata en tiu ĉi Konferenco pri la Homaj Rajtoj. Le Figaro, Combat kaj aliaj francaj gazetoj raportis. Same la ĉefaj presagentejoj. Rezulte de tiu firma starpunkto de UEA kaj de ĝia posta insistado, en 1971 estis fine ŝanĝita la Procedura Regularo de la Konferencoj de NRO-j, konforme al la postuloj de UEA.

Per la Rezolucio 1 de la UK en Madrid ĉiuj landaj Esperanto-organizaĵoj estis invititaj “instigi siajn registarojn akcepti, konforme al la respektivaj konstituciaj proceduroj, ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj, por kiuj ili voĉdonis, precipe la Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, la Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Fakultativan Protokolon al tiu Pakto”. Similan rezolucion akceptis ankaŭ la Seminario en Sonnenberg.

CED plenumis sian parton de la laborplano, speciale koncerne la kostojn de multlingveco kaj diversajn formojn de lingva diskriminacio sur landa kaj internacia niveloj. Konforme al la plano, la 10-an de decembro 1968 aperis la unua numero de la altnivela scienca periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo kun artikoloj en diversaj naciaj lingvoj kaj ampleksaj resumoj en Esperanto.

La IJHR estis kontentige plenumita ankaŭ sur la landa kaj loka niveloj. Artikoloj kaj informoj aperis en la organoj de la Esperanto-organizaĵoj. Ĉ. 600 artikoloj kaj informoj estis publikigitaj en nacilingvaj gazetoj kaj revuoj dank’ al la klopodoj de la Esperanto-organizaĵoj, aŭ rezulte de la UK en Madrid, de konferencoj, seminarioj kaj aliaj renkontiĝoj rilatantaj al homaj rajtoj, kaj organizitaj de la landaj asocioj aŭ lokaj Esperanto-societoj. Landaj kaj regionaj Esperanto-kongresoj, okazintaj en printempo kaj aŭtuno, 1968, en 22 landoj, memorigis la IJHR diversmaniere, kelkfoje per prelegoj rilatantaj al enlandaj aŭ lokaj problemoj en ligo kun la homaj rajtoj. En decembro okazis kunvenoj en la lokaj Esperanto-societoj, kiujn verŝajne ĉeestis ĉ. 20.000 personoj. Instruistoj de Esperanto en lernejoj de 32 landoj, en kiuj Esperanto estas instruata, estis kuraĝigitaj fari prelegojn pri la UD, unuavice pri la kulturaj kaj lingvaj rajtoj ligitaj al lokaj cirkonstancoj. La plimulto sendube observis la rekomendon.

Kelkaj landaj asocioj entreprenis ankaŭ aliajn agadojn. Ekzemple, la dana kaj sveda Esperanto-asocioj eldonis specialajn memorigajn poŝtkartojn en kelkaj miloj da ekzempleroj; la nederlanda, germana kaj argentina Esperanto-organizaĵoj eldonis flugfoliojn kaj broŝurojn pri la homaj rajtoj; multaj lokaj societoj okazigis diskutojn pri enlandaj problemoj ligitaj al homaj rajtoj kaj diversaj formoj de diskriminacio.

Estas tre malfacile taksi la rezultojn de ĉiuj-ĉi klopodoj, sed oni povas diri kun granda verŝajno, ke ne troviĝas unusola persono scianta Esperanton, kiu ne estus aŭdinta almenaŭ ion pri la IJHR aŭ pri la UD aŭ pri unuopaj homaj rajtoj dum tiu granda kampanja jaro.

13.4.3 Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK)

13.4.3.1 Origino. — Konforme al la Rezolucio de la 19-a de decembro 1962, la Ĝenerala Asembleo proklamis per sia Rezolucio 1907 (XVIII) la jaron 1965, okaze de la 20-a datreveno de la fondiĝo de UN, “Jaro de Internacia Kunlaboro”. Por harmoniigi la agadon, UN fondis apartan Preparkomitaton, kies prezidanto turnis sin al neregistaraj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun UN aŭ Unesko, interalie ankaŭ al UEA, kun la peto kontribui al la celoj difinitaj por JIK. Ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de Unesko sendis inviton en la sama senco, kaj atentigis pri la ebleco kunligi la agadon okaze de la JIK kun la celebrado de la 20-jara datreveno de Unesko en 1965.

En majo 1963, per letero direktita al la Sekretariato de UN, UEA akceptis la inviton kaj tuj komencis la preparlaborojn. La Estraro de la Asocio informis pri la afero ĉiujn aliĝintajn kaj kunlaborantajn Esperanto-organizaĵojn, kaj petis sugestojn rilate la formon kaj metodojn, kiuj ebligos al UEA kaj ĝiaj organizaĵoj plej efike helpi al la realigo de la celoj de JIK.

Rezulte de multnombraj respondoj ricevitaj de la landaj asocioj kaj fakaj organizaĵoj, la Estraro ellaboris la unuan projekton de la agadplano, kiun ĝi prezentis al la Komitato dum la UK en Hago (1964). Aparta komisiono de la Komitato studis la projekton, faris kelkajn utilajn amendojn kaj prezentis la tuton al plena kunsido de la Komitato, kiu ĉiuvoĉe akceptis ĝin la 7-an de aŭgusto. Siavice, la tuta kongreso, per sia rezolucio de la 8-a de aŭgusto, akceptita ĉiuvoĉe, decidis doni sian plenan apogon al la klopodoj de UN en la JIK, kaj samtempe atentigi pri la lingvodiverseco kiel unu el la plej gravaj obstakloj al plua intensigo kaj vastigo de internacia kunlaboro.

La Laborplano de UEA okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK) estis la plej ampleksa el ĉiuj specialaj laborplanoj*. Ĝi konsistis el enkonduko kaj du ĉefaj partoj; en kvar sekcioj kaj 42 punktoj, ĉiu kun pluraj eroj, la plano formulis la taskojn de la centraj organoj de UEA, kaj tiujn de la landaj asocioj, lokaj societoj kaj fakaj organizaĵoj.*

* Pri la okazaj laborplanoj de UEA v. Ĉap. 18.3.4.
* La teksto de la laborplano estis poste publikigita en la Jarlibro de UEA (1965), en la januara numero de Esperanto (1965), kaj ankaŭ aparte sendita al ĉiuj Esperanto-organizaĵoj. Ĝi aperis kiel dokumento de CED I/VII/4 en Esperanto kaj en la angla. La angla teksto estis komunikita al la Sekretariato de UN, al la Ĝenerala Direktoro de Unesko, al nombro da aliaj interŝtataj organizaĵoj kaj al ĉiuj NRO-j en konsultaj rilatoj kun Unesko. Pri la plenumo de la plano okupiĝis la Estraro sub la gvido de la prezidanto. La ampleksan teknikan laboron faris la CO de UEA.

Konforme al la sugestoj entenataj en la rezolucioj de UN kaj komunikitaj fare de la Sekretariato al ĉiuj NRO-j, la unua parto de la laborplano de UEA rilatis al diskonigo de la JIK, al progresigo de kunlaborado inter la popoloj, al internacia interkompreniĝo, al forigo de tensioj kaj fortikigo de la monda paco. La dua grupo de agadoj, firme ligita al la unua, koncernis la solvon de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, sen kio ne estas imagebla pli profunda kaj pli vasta internacia kompreniĝo. Ankaŭ por tiu dua celo estis utiligotaj ĉiuj disponeblaj rimedoj de dokumentado kaj informado.

Koncizaj informoj pri la atingitaj rezultoj troviĝas en la sekvantaj du punktoj.

La prestiĝa literatura Serio Oriento-Okcidento, eldonata sub aŭspicio de UEA, estas signifa kontribuo ne nur al la Esperanta traduka literaturo, sed ankaŭ al la realigo de la ĉefprojekto de Unesko.


13.4.3.2 Agadoj sur Internacia Nivelo. — En la revuo Esperanto aperis 18 artikoloj aŭ informoj pri la JIK, 8 pri UN kaj 3 pri Unesko. Menciindaj estas la artikoloj “Antaŭ Dudek Jaroj”, “La Homaj Rajtoj”, “Dudek Jaroj de UN” kaj “Lukto kontraŭ Malsato”. En la aliaj revuoj de la Asocio kaj de ĝia junulara sekcio — Monda Kulturo, La Praktiko, Kontakto — aperis tuta aro da kontribuaĵoj pri JIK mem, UN, homrajtoj kaj diskriminacio, inkluzive la lingvan diskriminacion.

La 50-a UK de Esperanto en Tokio pritraktis la ĉeftemon “Aspektoj de Internacia Kunlaboro”. D-ro V. Sadler raportis pri la Ĉefprojekto Oriento-Okcidento, dum Prof. I. Lapenna preparis raporton pri Jaro de Internacia Kunlaboro. En ISU unu el la prelegoj rilatis al Dudekjara Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj. La preleginto prezentis la formiĝon kaj ekeston de UN, la strukturan diferencon inter UN kaj Ligo de Nacioj, la ĉefajn organojn de UN kaj la plej gravajn aspektojn de laboro de la monda organizaĵo. Por la Oratora Konkurso por la junularo en 1965 estis difinitaj 7 temoj, el kiuj 5 rilatis al UN kaj Internacia Kunlaboro: la signifo de UN hodiaŭ kaj morgaŭ; reciproka influado de Orienta kaj Okcidenta Civilizoj; helpo al evoluantaj landoj; diferencoj inter riĉaj kaj malriĉaj landoj; la rolo de la esperantista junularo en la intensigo de kunlaboro inter la tutmonda junularo.

La centraj organoj de la Asocio sendis al la aliĝintaj kaj kunlaborantaj organizaĵoj, al la Esperanto-sekcioj de la radio-stacioj kaj al aliaj instancoj multajn informojn pri la evoluo de tiu ĉi kampanjo de UN, pri UN mem kaj Unesko, parte per cirkuleroj, parte per la Bulteno de Internacia Gazetara Servo kaj parte per la bulteno Unesko-Novaĵoj.

En la serio Oriento-Okcidento aperis du pliaj gravaj verkoj: la fama Kalevala, tradukita el la finna, kaj la tragedio Reĝo Lear de Shakespeare, tradukita el la angla.

En 1965 konsiderinde vastiĝis la internacia individua kaj kolektiva korespondado, precipe inter la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata. La fakaj Esperanto-organizaĵoj — unuavice la instruista, jurista kaj ĵurnalista — plenumis siajn partojn de la programo per prelegoj, artikoloj kaj alimaniere.

Ankaŭ la junulara sekcio de UEA estis tre aktiva. Aldone al la menciitaj altnivelaj artikoloj en Kontakto, ĝi organizis lingvan seminarion en Podvin, apud Ljubljana (Jugoslavio). En la seminario partoprenis la reprezentantoj de Internacia Instituto por la Paco kaj de la Anne Frank Fondaĵo (Nederlando), kiel ankaŭ la reprezentantoj de 10 junularaj neregistaraj organizaĵoj, inter kiuj Studenta Movado por UN, Mondfederalista Junularo, Monda Universitata Servo.

CED publikigis du specialajn dokumentojn. La unua estis La Eduka Valoro de la Instruado de Esperanto en la Lernejoj, studo verkita de Raif Markarian, en Esperanto kaj en la angla; la dua estis Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto). Ĝi aperis unue en la Internacia Lingvo kaj poste, en la sama jaro, en la angla, hispana, pola, japana, franca kaj nederlanda tradukoj. En la sekvaj jaroj aperis tradukoj ankaŭ en aliaj lingvoj kaj ĝisdatigitaj pliaj eldonoj en la menciitaj naciaj lingvoj.

Por memorigi la JIK kaj atentigi pri Esperanto, la Asocio eldonis belaspektan glumarkon en 30.000 ekzempleroj, sur kiu troviĝis jena teksto: “Jaro de Internacia Kunlaboro — 1965 — Jaro de la Internacia Lingvo Esperanto”. Ĝi estis uzata sur korespondaĵoj de la Asocio, de aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj de la membraro.

La 49-a UK de Esperanto en Hago (1964) akceptis en la ferma kunsido de la 8-a de aŭgusto Rezolucion, kiu servis kiel bazo de la Propono, poste prezentita al UN*.

* La tekston de la Rezolucio kaj detalojn pri la Propono v. en Ĉap. 22.

13.4.3.3 Agadoj sur Landa kaj Loka Niveloj. — Laŭ la informoj ricevitaj en CED el diversaj landoj, la Laborplano de UEA por la JIK estis sukcese plenumita ankaŭ sur la landa kaj loka niveloj. Unu el la sugestoj estis, ke la landaj Esperanto-organizaĵoj donu sian apogon al la naciaj komitatoj por agadoj okaze de JIK, se tiaj komitatoj fakte formiĝis. Montriĝis, ke en relative malmultaj landoj efike funkciis tiaj komitatoj. Tamen, en kelkaj landoj, ekzemple en Belgio, Britio, Hispanio, Nederlando kaj Novzelando, la Esperanto-organizaĵoj estis reprezentitaj en la naciaj komitatoj, dum en aliaj landoj la Esperanto-organizaĵoj havis kontakton kun la naciaj asocioj por UN. En tiuj kaj en ĉiuj aliaj kazoj la Esperanto-organizaĵoj klopodis kiel eble plej efike plenumi la agadprogramon de UEA sur nacia nivelo. La ĉefaj rezultoj estas:

Entute aperis 264 artikoloj kaj informoj pri JIK, UN, Unesko kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj en la organoj publikigataj de Esperanto-unuiĝoj. Dank’ al la agado de la Esperanto-organizaĵoj, en la nacilingvaj gazetoj kaj revuoj estis publikigitaj 1.560 artikoloj en ligo kun JIK, inkluzive artikolojn tradukitajn el la Esperanto-periodaĵoj. La eldonnombro de ĉiuj gazetoj kaj revuoj, en kiuj aperis la menciitaj artikoloj, estas pli ol 40 milionoj.

Entute 19 radio-stacioj en 13 landoj havis 46 programojn rilatantajn al JIK. Kompreneble, temas pri programoj en la Internacia Lingvo. Krome, dank’ al la agado de la Esperanto-organizaĵoj, estis disaŭdigitaj 121 mallongaj programoj aŭ informoj en diversaj naciaj lingvoj.

Precize 46 landaj aŭ regionaj Esperanto-kongresoj en 22 landoj memorigis diversmaniere tiun jaron. La aranĝojn ĉeestis ĉ. 5.300 personoj. Aliflanke, en la lokaj Esperanto-organizaĵoj okazis 606 prelegoj aŭ solenaĵoj pri JIK aŭ en ligo kun ĝi; ĉeestis ĉ. 16.000 personoj.

En nombro da universitatoj kaj lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata, la profesoroj aŭ instruistoj faris 126 prelegojn pri UNJIK al ĉ. 8.000 gelernantoj.

Necesas rimarkigi, ke ĉiuj supraj ciferoj devas esti rigardataj kiel minimumaj, ĉar ili baziĝas ekskluzive sur raportoj ricevitaj en CED ĝis aprilo 1966. El multaj aliaj landoj, en kiuj la Esperanto-organizaĵoj certe agis konforme al la laborplano, ne venis informoj tiom precizaj, ke ili povus esti prenitaj en konsideron.

13.4.4 Konkludo

Sen troigo oni povas taksi, ke dank’ al la grandaj kampanjoj de UEA sur la internacia, landa kaj loka niveloj multaj milionoj da homoj sciiĝis pri la Universala Deklaracio kaj pri la vojoj, kiujn necesus sekvi por pli efike protekti la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn; pri la klopodoj direktitaj al internacia kunlaborado, kaj pri la baroj, kiuj obstaklas la klopodojn. Ĉirkaŭ 50 milionoj da personoj estis informitaj en tiu aŭ alia maniero sole pri JIK kaj pri la ĉefaj aspektoj de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj.

Aliflanke, ĉiuj kampanjoj donis bonegajn rezultojn ankaŭ el vidpunkto de serioza kaj trafa informado pri la Internacia Lingvo. La fakto, ke tiu tuta enorma laboro, kiu postulis precizan planadon, firman organizitecon kaj multe da persona sindediĉo, povis esti realigita dank’ al Esperanto, per si mem plifortigis la poziciojn de UEA kaj altigis la prestiĝon de la lingvo. Siavice, la kampanjoj ebligis amase atentigi pri la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj, pri la pozitiva rolo de Esperanto en la nuntempa socio kaj pri ĝiaj perspektivoj en la estonteco.

13.5 UEA KANDIDATO POR LA NOBEL-PACPREMIO

La laboro de UEA por internacia kompreniĝo kaj monda paco akiris al la Asocio la simpatiojn de multaj elstaraj personoj, sincere dediĉitaj al amikaj rilatoj inter la popoloj. Jam en januaro 1954 la norvega parlamentano Carl Henry prezentis proponon al la Nobel-Komitato de la Norvega Parlamento, ke UEA ricevu la Nobel-Premion por la Paco. Post kelkjara intervalo, en 1960, estis ellaborita pli detala propono, konforma al la Statuto de la Nobel-Fondaĵo, per kiu UEA estis kandidatigita por la Pacpremio en 1961. Ĉi-foje la proponon faris 65 kvalifikitaj personoj* el 17 landoj, inter kiuj la Ĉefministro de Danlando, pluraj ministroj, deputitoj, senatanoj kaj profesoroj de universitatoj.

* Laŭ la Statuto de la Nobel-Fondaĵo, nur difinitaj kategorioj de personoj rajtas fari proponojn pri kandidatoj. Tiuj “kvalifikitaj” personoj estas: membroj kaj estintaj membroj de la Nobel-Komitato kaj konsilistoj nomitaj de la Norvega Nobel-Instituto; parlamentanoj kaj membroj de registaroj, kiel ankaŭ membroj de la Interparlamenta Unio; membroj de la Internacia Arbitracia Kortumo en Hago; membroj de la Konsilantaro de la Internacia Paca Buroo; membroj de la Instituto de Internacia Juro; universitataj profesoroj de politika scienco, aŭ de juro, aŭ de historio, aŭ de filozofio (ne de aliaj objektoj); personoj, kiuj jam ricevis la Nobel-Pacpremion.

Ekde 1961 ĝis 1973 preskaŭ ĉiujare UEA estis kandidato. Entute estis faritaj precize 723 proponoj favore al UEA. Kompreneble, la nombro de proponoj estas pli alta ol la nombro de proponintoj, ĉar sufiĉe multaj el ili kandidatigis la Asocion du aŭ plurajn fojojn, ĉu en sinsekvaj jaroj, ĉu kun intervaloj.

La plej granda nombro da proponoj estis farita en la Jaro de Internacia Kunlaboro (1965). En tiu jaro 253 kvalifikitaj personoj kandidatigis UEA por la Pacpremio. Inter la proponintoj troviĝis 72 svedaj parlamentanoj, 60 nederlandaj parlamentanoj (preskaŭ duono de la Nederlanda Parlamento), 28 finnaj parlamentanoj kaj pluraj membroj de parlamentoj de aliaj landoj. Inter la proponintoj troviĝis, plue, membroj de sciencaj akademioj, rektoroj kaj profesoroj de universitatoj, ĉefministro, ministroj kaj estintaj ministroj, k.a., ĉiuj elstaraj, ofte mondfamaj personecoj en la sferoj de politiko, juro, filozofio, artoj kaj sciencoj.

UEA ĝis nun ne ricevis la Pacpremion. Ankaŭ aliaj meritplenaj personoj kaj organizaĵoj ne ricevis ĝin, kvankam ili estis kandidatoj. Tre verŝajne UEA denove estos kandidato kaj povas okazi, ke ĝia porpaca laboro estos rekonita ankaŭ tiamaniere, ke ĝi ricevos la Nobel-Pacpremion. Aliflanke, la nura fakto, ke UEA estis kandidato de kelkcentoj da alte kvalifikitaj personoj en la lastaj jaroj, per si mem estas pozitiva. Pri la kandidatigoj de UEA aperis centoj da mallongaj informoj en la monda gazetaro, kio helpis la diskonigon inter la amasoj de ĝia laboro por la monda paco. Superflue diri, ke per tio estis donita apogo ankaŭ al la disvastigado de la lingvo. Tute egale ĉu UEA ricevos la Pacpremion aŭ ne, ĝi daŭrigos la laboron, el kiu granda parto estas rekte dediĉita al internacia kompreniĝo kaj paco inter la popoloj.

13.6 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Lapenna, I. (red.), Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro. Londono 1960.

Ŝirjaev, I. (ĉefred.), Enciklopedio de Esperanto. Vol. II. Budapest 1934-35.

Zamenhof, L. L., Originala Verkaro (Antaŭparoloj — Gazetartikoloj — Traktaĵoj — Paroladoj — Leteroj — Poemoj, kolektitaj kaj ordigitaj de D-ro Joh. Dietterle). Leipzig 1929.

Dokumentoj:

Dokumentoj de CED en la Serioj CED/INT./12, A/VI, I/II. Kongresaj Regularoj de 1948, 1954, 1955 kaj 1956, laste reviziita en aŭgusto 1971. Statuto kaj Regularoj de UEA. Rotterdam 1968.

Noto: Aldone al esenca bibliografio, entenata en la lastaj sekcioj de Ĉap. 11, 12 kaj 13, por la verkado de tiu ĉi parto de la libro estas utiligitaj multnombraj dokumentoj en la arkivo de CED. Tio precipe rilatas al statistikaj informoj kaj diversaj enketoj.