Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
Proksimuma verkojaro: 1974
Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).
La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.
Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.
La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.
Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.
La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.
Dum la unuaj jaroj de ĝia ekzistado, la adeptoj de Esperanto klopodis enpenetri la socion sub ne tre favoraj cirkonstancoj. La ideo de Internacia Lingvo, kiun verŝajne plimulto principe apogis, estis tro kompromitita per la sensacia disvastiĝo kaj abrupta pereo de Volapük por povi atendi entuziasman aklamon, kiam D-ro Zamenhof submetis unu el multaj projektoj, kiuj aperis ĉiujare kaj kutime ne transpaŝis la stadion de unusola broŝuro. Seniluziiĝo en la publiko, skeptiko inter sciencistoj, indiferenteco aŭ mokoj ĉe la establita lingvistiko estis la ĉefaj malamikoj de la optimismaj disĉiploj de Zamenhof. Tiun ĉi grandparte pasivan sintenon kontraŭ Esperanto akompanis opozicio nur tiam, kiam la lingvo efektive eniris pli vastajn tavolojn, fariĝante socia fenomeno kaj ofte kunligiĝante kun emancipaj fluoj, kiuj koliziis kun fortaj interesgrupoj en la socio.
Ĉar la esperantistoj esperis, ke registaroj subtenos kaj poste oficialigos la lingvon, la plimulto el ili zorge evitis ĉiujn paŝojn, kiuj povus ĝin suspektigi en la okuloj de la aŭtoritatoj. Sed tia taktiko entenis kontraŭdiron en si mem; eĉ plej emfazaj diroj, ke Esperanto estas nur lingvo, ne sukcesis forviŝi la dekomencan asociiĝon kun la idealo de interpopola kompreniĝo, kiun Esperanto volis akceli, spitante la kontrolon kaj ofte eĉ volon de konservativaj kaj naciismaj reĝimoj.
La unuan lecionon pri ŝtata potenco la esperantistoj lernis jam en 1895, kiam la cara cenzuro pro la aperigo de du artikoloj de Tolstoj en La Esperantisto malpermesis la eniron de tiu revuo en Ruslandon. Sekve de tiu grava bato kontraŭ la juna Movado perdiĝis la influo de la rusaj idealistoj, kaj dum pli ol dek jaroj dominis la Francoj sub De Beaufront, kiu klopodis rigore sekvi pure porlingvan strategion.
Same kiel en tiu rusa incidento, kie Esperanto ludis nur akcesoran rolon, ankaŭ en postaj kazoj de persekuto, la atakoj de iu reĝimo direktiĝis malpli kontraŭ la lingvo ol kontraŭ politika agado pere de ĝi resp. kontraŭ ĝia supozata revolucia enhavo. Sed la limoj inter persekuto kontraŭ Esperanto kaj kontraŭ difinita apliko kutime restas neklare fikseblaj, ĉar, kiel la pozicio de registaro aŭ politika movado al Esperanto liveras ne malofte perfektan indikilon pri la grado de demokrateco, kiun havas tia institucio, tiel ankaŭ la politika konvinko, kiu submetis esperantiston al persekuto, ĝenerale fontis en Esperanto aŭ kombiniĝis kun ĝi kaj estis la plej konsekvenca realigo de la Esperanta idealismo: La nazioj persekutis centojn da marksistaj esperantistoj — unuavice pro ilia kontraŭfaŝisma aktiveco, sed la aldona scio de Esperanto plisuspektigis ilin kiel danĝerajn malamikojn de la ŝtato, ĉar pere de tiu lingvo ili ŝajnis disponi privilegian pozicion por internacia “konspirado”.
Se multaj esperantistoj, celante konservi la bonvolon de nedemokrataj reĝimoj, distancigis sin de politika “misuzo” de Esperanto, ili per tio ignoris sian propran tradicion kaj proksimiĝis al perfido de siaj proklamitaj idealoj: servi al internacia kompreniĝo, al faciligo de interhomaj rilatoj kaj al tutmonda paco. Kontraŭe, la naziismo, komprenante la paradokson de utiligo de Esperanto por pure naciecaj celoj, nete rifuzis distingi inter la porlingva propagando kaj la “juda origino” (aŭ kiel ajn ili parafrazis la idean fonon de la Internacia Lingvo).
La efiko de ŝovinisme motivitaj atakoj kontraŭ Esperanto (en 1905 germana gazeto nomis ĝin “internacia anarkista lingvo”) sentiĝis jam komence de tiu ĉi jarcento, lige kun la diskutoj pri la organiza formo de la Esperanto-Movado. Unu partio argumentis i.a., “ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni”. Tian vidpunkton Kazimierz Bein (Kabe) citis refutcele dum la Bulonja Kongreso; laŭ lia opinio, registaroj kapablas distingi inter la koloroj verda kaj ruĝa. Efektive, post kiam en 1911 la prezidanto de Ruslanda Ligo Esperantista, A. Postnikov, estis arestita pro spiona agado, sekve de kio pluraj Esperanto-grupoj estis fermitaj, informiĝo de Edmond Privat en Peterburgo rezultigis oficialan deklaron de la Ministerio pri Internaj Aferoj, ke oni ne konkludas surbaze de tiu incidento pri danĝeraj celadoj de Esperanto.
Tamen, ĝuste en Ruslando okazis, antaŭ la Unua Mondmilito, la plej multaj incidentoj. Post kiam longe ne eblis eldoni gazetojn kaj librojn en Esperanto, ĉar la ŝtata aparato ne sufiĉe rapide edukis lingvokapablajn cenzuristojn, ankaŭ en la jaroj inter 1905 kaj 1914 la aŭtoritatuloj plurfoje ĉikanis simpatiantojn de la Internacia Lingvo. Unu Esperanto-kurso en Popola Domo devis esti ĉesigita, kiam la posedanta grafino eksciis pri la instruado de tiu lingvo de “diablaj framasonoj”; en 1911, rusa policestro ordonis, ke oni detruu afiŝojn en Esperanto, ĉar “la loĝantoj ne komprenas ilin”, kaj la delegito de UEA en Kronstadt estis arestita pro propagando de la lingvo; komence de 1913, moskvaj esperantistoj dum preskaŭ tuta jaro, sensukcese, petadis permeson por organizi kongreson; al kunveno en Vladivostoko polica oficiro malpermesis paroli publike pri Esperanto; en 1912, eĉ rusa diplomato en Parizo estis komisiita kolekti informojn pri tie rezidanta organizaĵo, la SAT-antaŭulo “Liberiga Stelo”, laŭ kies programo ŝajne tiel multaj Rusoj entuziasmiĝis por Esperanto.
Ankaŭ en la hungara urbo Székesfehérvár polic-kapitano malpermesis al laboristoj lerni “tiun ŝtelistan lingvon” — pri kio poste oni diskutis en la parlamento. Kaj fine de 1911, la gvidanto de grupo en Mukden (Ĉinio), kulpigita “revoluciano, ĉar li adoras Tolstoj kaj Esperanton”, nur per fuĝo povis elsaviĝi. Alia ĉina societestro estis mortigita de nekonato, post publika deklaro de la urbestro: “Esperanto eble kaŭzos revolucion!”
Sed la impreso, kiu povus altrudi sin pro tiuj ekzemploj, nome ke jam tiutempe Esperanto nerevokeble ligis sin aŭ estis asociata kun “maldekstrismo”, nepre bezonus ĝustigon. Kontraŭ simpliga prezento, ke estis klara divido-linio inter progresemaj esperantistoj, unuflanke, kaj reakciaj kontraŭuloj, aliflanke, parolas precipe du faktoj. Unue, la lingvon lernis, unuavice, homoj nepolitikemaj, kaj la Movado en tiu tempo estis fakte kontrolata de homoj, kiujn konscia socialisto kalkulus al la “klas-malamikoj”. Due, la establitaj laboristaj asocioj kaj partioj ignoris, hezite subtenis aŭ eĉ malfavoris la adeptojn de Esperanto. Tiel, ekz., la gvidantoj de la Socialdemokrata Partio de Germanio malpermesis al la partia gazetaro, speciale al sia centra organo, publikigi kion ajn pri Esperanto, kaj la nederlanda socialisto W. van Ravensteyn nomis la propagandon de la lingvo inter laboristoj “danĝera ludeto” kaj la Esperanto-Movadon “burĝa malsaĝaĵo”.
Pli klarvida estis Jean Jaurès, laŭ kiu Esperanto estas “la latino de la demokratio”, sed se la polico kaj aliaj institucioj, flarante danĝeron eliranta de “artefarita” lingvo, obstrukcis la disvastigon de Esperanto, kredeble iliaj viktimoj estis pro tio plej multe surprizitaj, ne povante kompreni, kial okupiĝo pri tia laŭmoda afero alprenas tian karakteron preskaŭ ŝtatrenversan. Restas esplorota tereno, ĝis kia grado tiuj frutempaj, subjektive kiel objektive apenaŭ pravigeblaj, persekutoj kontribuis al la posta venkiro de Esperanto. Ial tiu lingvo ne restis afero neglektebla, kiel Volapük kaj multaj aliaj projektoj, sed — aŭ entuziasmigis aŭ teruris homojn. Ĝi vekis, pli ol efemeran scivolon, la emociojn, ne ĉiam nur en la direkton al la amata Majstro, la “kara” lingvo aŭ “rondo familia”, sed — apenaŭ du jardekojn post sia surmondiĝo — ankaŭ en tute kontraŭan direkton, kiel spertis ekz. la pioniroj en la ĉefurbo de la insulo Samos, komence de la jaro 1907.
Malklera vilaĝano, kiu estis (ŝerce?) persvadita de du advokatoj, ke Esperanto estas nur unu formo de framasonismo, kun sendube kontraŭreligia celo, sukcesis konvinki kelkajn konatojn en najbara vilaĝo, ke necesas puni la malpiajn esperantistojn. Tridek kamparanoj, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kaprompiloj kaj hakiloj, marŝis en la kunvenejon de la Esperanto-societo kaj, trovinte neniun tie, disrompis la kadron de Zamenhof-portreto, dispecigis librojn kaj difektis ĉiujn meblojn. Kriante ili minacis mortigi la esperantistojn. Fine, cedante al la premo de l’ plebo, la Princo ordonis dissolvi la societon, ĉar “la publika ordo estas malhelpita”.
Se jam la modesta disvastiĝo de Esperanto antaŭ la milito sekvigis ĉikanadon flanke de unuopaj aŭtoritatuloj aŭ okazajn erupciojn de popola kolero, en la postmilita ekonomia kaj socia maltrankvilo, kun la antaŭenmarŝo de revoluciaj movadoj, Esperanto des pli altiris la suspekton de tiuj, kiuj timis internaciismon, aparte ties plej konkretan formon: la internacian solidarecon de la laboruloj, ĉar nun la lingvo ĉiam pli trovis lokon en la socio, nelaste dank’ al la fondiĝo de SAT kaj la amaskursoj por laboristoj en tuta Eŭropo, kaj definitive ĉesis esti ignorebla ludaĵo.
“Venos tempo, kiam oni timos Esperanton, oni ĝin malamos pro la forte ligitaj kun ĝi ideoj de la frateco”, diris la franca verkisto Henri Barbusse, kaj baldaŭ pruviĝis la vero de lia profetaĵo, ke la burĝaj esperantistoj mem ektimos la talismanan valoron, kiun Esperanto posedas en la manoj de laboristoj: La industriisto Albert Steche, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, alarmis en 1922 kontraŭ “influoj malamikaj al popolo kaj ŝtato” en la Esperanto-Movado, alvokante la registarojn kaj komunumojn “zorgi pri tio, ke naciece pensantaj popolanoj trovu ĉie okazon senpage lerni Esperanton, por ke en socialdemokrataj kursoj ili ne estu edukitaj ne nur al esperantistoj, sed ankaŭ al socialdemokratoj. Ni estas devigitaj defendi la naciece kaj monarkiste pensantajn membrojn de nia popolo. Ĉiam pli urĝa iĝas la voko: Defendu nin, ni ne volas esti pelataj en la socialdemokratan tendaron!”
Tiaj avertoj estis akvo al la mueliloj de kontraŭsocialismaj registaroj, sed ili estis malproksimaj de ia emo plenumi la deziron mem servigi al si Esperanton. Sub influo de la onidira enkonduko de la lingvo en sovetajn lernejojn kaj de la sennaciiga celado de SAT, la franca edukministro Bérard entute malpermesis la instruadon de Esperanto (pro la implicitaj “danĝeroj”)* kaj faris eĉ pli por malutili ankaŭ la ĝeneralan Esperanto-Movadon: Laŭ liaj instrukcioj, la franca delegito en Ligo de Nacioj, la filozofo Henri Bergson, kiu pli frue simpatiis al Esperanto, devis interveni, por ke la Komisiono por Intelekta Kooperado rifuzu studi la “demandon de artefarita lingvo”. Antaŭ la sama forumo, brazila ministro akre atakis Esperanton kiel “lingvon de mizeruloj kaj komunistoj”.
Hungaraj aŭtoritatoj disponis konkretan sperton pri la “danĝero” de esperantistoj, ĉar la lingvo estis preskaŭ oficialigita dum la Hungara Konsilantara Respubliko (1919). Dum la 21-a UK en Budapeŝto (1929) la polico malpermesis deklamadon de poemoj de Petöfi, kaj en 1934 Hungara Esperantista Societo Laborista estis dissolvita pro agado “kontraŭ sociklaso, religio kaj nacio”. Dank’ al adaptiĝo al la cirkonstancoj, la samjare reorganizita “neŭtrala” Movado sukcesis ĝui iom da subteno, sed ĝi neniam tiagrade malleviĝis kiel la germana asocio, rifuzante ekz. eksigi siajn judajn membrojn. Ĝenerale dum la 1920’aj jaroj, la Esperanto-Movadon ne trafis vastskalaj persekutoj, krom se temis pri apliko de la lingvo por socialismaj celoj. Fervore certigante sian lojalecon al la reĝimo, la neŭtralaj esperantistoj tiuokaze sukcesis sin ŝirmi kontraŭ malutilaj postefikoj.
Tiu stato ŝanĝiĝis en 1933, kiam Hitler transprenis la potencon en Germanio, kaj la ekzemplo de la germana faŝismo, kiu unua sisteme batalis kontraŭ la Esperanto-Movado, instigis plurajn aliajn reĝimojn pli atente observi la esperantistojn kaj, laŭbezone, persekuti ilin.
La radikoj de la persekutoj dum la Tria Regno troviĝas ĉe Hitler mem. En sia verko Mein Kampf (1925) li skribis:
Tiel longe, kiel la Judo ne fariĝis la mastro super la aliaj popoloj, li vole-nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la Judaro povus regi ilin pli facile!
Jam en 1922, en parolado en Munkeno, li agitis samsence:
La marksismo fariĝis la alpelanto de la laboristoj, la framasonismo servis kiel fermentilo por la “spiritaj” tavoloj, “Esperanto” estis faciligonta la “interkompreniĝon”.
Fakte, Hitler nur redonis, en demagogia formo, vaste regantan opinion, resumante popularajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto inter konservativuloj kaj faŝistoj de tuta Eŭropo. Jam dum, kaj daŭre post la Unua Mondmilito, influaj organizaĵoj kaj personoj en Germanio ne preterlasis okazon por ataki Esperanton, ĉu ĉar ĝi estas konkurenco al hegemoniemo de la germana lingvo, subfosas la kulturan influon de Germanio eksterlande, servas kiel ponto por miloj da senutilaj fremdvortoj aŭ, kio fine montriĝis decida, estas ilo en la manoj de Judoj kaj komunistoj. Karl Vossler, profesoro pri latinidaj lingvoj, skribis en 1925, ke “en la gramatikon kaj vortaron de Esperanto penetris la internacia bolŝevismo kaj komunismo”. Dekstra semajnrevuo faris plian paŝon, en 1926: “Tiu bastarda lingvo, sen radiko en la vivo de la popolo kaj sen ia literaturo estiĝinta el tiu vivo, estas efektive akironta tiun mondan pozicion, kiun atribuas al ĝi cionisma plano, kaj helponta ekstermi patriotismon en la estontaj laborsklavoj de Ciono!” Kaj komence de 1928 nazia deputito precizigis en la bavara parlamento: “Ne hazarde ekzistas simileco inter la verda stelo kiel simbolo de Esperanto kun la soveta insigno. Malantaŭ ĝi staras la postuloj de l’ internacia socialismo aŭ komunismo, kiuj iras direkte al malspirita niveligo de ĉiuj, al malvarm-racia politiko de utilismo, al ŝablonigo de la homaro, al kontraŭbatalo de ĉio spirite elstara, al sennaciigo.”
Jam en marto 1933 estis disbatitaj Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) kaj Socialista Esperanto-Asocio (SEA), per kio preskaŭ tri kvaronoj de la esperantistoj en Germanio perdis sian organizan bazon. Germana Esperanto-Asocio (GEA) klopodis transvivi per retiriĝo de sia internaciisma linio kaj ĉiam pli forta adaptiĝo al la postuloj de la reĝimo, fuĝante al tiaj argumentoj: ke Esperanto estas rimedo por garantii la purecon de la germana lingvo, ĉar ĝi englutas la fremdvortojn, kaj “por plifirmigi la germannacian konscion, pliprofundigi la konon kaj la komprenon de la germana lingvo, plifortigi kaj konservadi la germanecon eksterlande, komuniki al la eksterlandanoj komprenemon kaj estimon pri germana ecaro”. En 1935 GEA elpelis eĉ siajn judajn membrojn kaj aldonis kiel celon: disvastigi la nacisocialisman mondkoncepton. Dume, ĝi devis batali kontraŭ akuzoj de la radikale naziema “Nova Germana Esperanto-Movado” (NDEB), kiu kontestis la sinceron de la “samdirektiĝo” de GEA, turnis sin kontraŭ la “senlima glorigo de D-ro Zamenhof”, propagandis ne plu Esperanton, sed per ĝi faŝisman ideologion kaj eĉ fanfaronis pri siaj intimaj rilatoj kun Gestapo.
La etapoj de tiu morala descendo estis priskribitaj kaj abunde dokumentitaj jam antaŭ kelkaj jaroj. Intertempe, konsulto de la aktoj de la nazia Sekureca Polico, konservataj hodiaŭ en la Federacia Arkivo de Koblenz, permesas kompletigan kaj pli klaran bildon pri la taktiko, kiun la hitleranoj sekvis en sia kontraŭesperanta politiko, kaj ankaŭ pri iliaj reagoj je la klopodoj konstrui ian simbiozon inter Esperanto kaj faŝismo. La rezulto povas surprizi nur tiun, kiu havis aŭ havas iluziojn pri la naturo de la nazia barbareco.
La unuan gravan baton kontraŭ la restinta Movado donis dekreto de la edukministro Bernhard Rust, la 17-an de majo 1935:
Flegado de artefaritaj mondhelplingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en nacisocialista ŝtato. Ilia uzado kondukas al malfortigo de esencaj valoroj de nacia ecaro. Sekve oni evitu ĉian akceladon de instruado pri tiaj lingvoj, porinstruaj klasoj ne estu disponigataj por tiu celo.
Nelonge post tio, la 26-an de junio 1935, Reinhard Heydrich, anstataŭanto de Der Politische Polizeikommandeur der Länder Heinrich Himmler, atentigis la Ministron pri Internaj Aferoj, ke “la Esperanto-Movado lastatempe disvolvas tre viglan aktivecon”, menciante kiel ekzemplon, ke inter 36 personoj, arestitaj en marto 1935 en Düsseldorf pro preparoj al perfido, troviĝis ne malpli ol 29 esperantistoj. Ĉar ne eblas kontroli la korespondadon de la — ĝenerale suspektindaj — esperantistoj, Heydrich rekomendis dissolvi kaj malpermesi la Esperanto-unuiĝojn kaj konfiski ilian havaĵon.
Tiu ĉi cirkulero (febr. 1936) de Martin Bormann malpermesis al nazianoj membrecon en Esperanto-organizaĵoj. Kvar monatojn poste, Himmler dekretis la dissolviĝon de la Esperanto-Movado en Germanio.
“Rejnlanda Vespero” dum la 25-a UK en Kolonjo, 1933: Tiutempe malmultaj pensis pri la fundamenta malakordo inter la verda stelo kaj svastiko.
Skrupulojn kontraŭ ago en tiutempa stadio havis ĝuste la propagandministro Goebbels; en letero de la 23-a de oktobro li esprimis jenajn atentindajn argumentojn:
Inter la milionoj da adeptoj de Esperanto en eksterlando certe troviĝas tre granda nombro, kiu estas nepolitika kaj vidas nur la idean flankon de la strebadoj de Esperanto. Pro agado iliaopinie tute sendanĝera, kia ja estas la lernado de nova lingvo, ĉiuj ĉi homoj havos la impreson, ke en Germanio eĉ tiaj asocioj estas persekutataj. Tiun opinion kompreneble montros sennombraj skribaĵoj, kiujn la Esperanto-unuiĝoj disvastigas en la tuta mondo. Ankaŭ la eksterlanda gazetaro utiligos tiun okazon por propagandi kontraŭ Germanio.
Sekve, anstataŭ oficiala malpermeso, Goebbels rekomendis (“kun iom da premo”) libervolan dissolviĝon de Esperanto-asocioj. Ĉar tio ne tuj okazis, Heydrich insistis, per letero al Rudolf Hess, la 21-an de januaro 1936, ke esperantistoj plue aktivas kontraŭ la ŝtato: en Münster 44 membroj de komunista grupo estis arestitaj, kaj loka grupo de GEA en Bottrop estis dissolvita pro distribuo de flugfolioj fare de iamaj laboristaj aktivuloj. Kvankam dissolvo de GEA “nuntempe ankoraŭ ne estas intencata”, Heydrich petis partian ordonon kontraŭ membreco de partianoj en Esperanto-organizaĵoj kaj (al Goebbels) “propagandon” kontraŭ GEA. Efektive, baldaŭ plioftiĝis la atakoj kontraŭ Esperanto en la nazia gazetaro, kaj la 18-an de februaro 1936 la stabestro de la anstataŭanto de la Führer, Martin Bormann, eldonis jenan dekreton (n-ro 29/36):
Ĉar la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas servi nur al supernaciaj potencoj, la anstataŭanto de la Führer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiuspecaj unuiĝoj de artefarita lingvo.
Interna cirkulero de la Politika Polico de la 24-a de aprilo rekonfirmis, ke “pro ŝtatpolitikaj kaŭzoj” oni tiutempe ne intencis ĝeneralan malpermeson de Esperanto-organizaĵoj, rajtigante tamen la lokajn Gestapo-oficejojn dissolvi unuopajn grupojn, kies membroj agis aŭ ankoraŭ agas kontraŭ la ŝtato. Sed ĉar, laŭ Heydrich, daŭris la nekontrolebla nelaŭleĝa aktiveco de membroj de Esperanto-asocioj, li decidis doni al la jam mortanta Movado la lastan baton: la 20-an de junio 1936 li dekretis, nome de Himmler, ke ĉiuj unuiĝoj de artefaritaj lingvoj kaj iliaj subgrupoj devas esti likviditaj (proprainiciate) ĝis la 15-a de julio 1936.
Heydrich triumfis ne nur kontraŭ Esperanto, sed ankaŭ kontraŭ Goebbels, kies atendeman taktikon li malpravigis per atentigo pri tio, ke okazis nur unusola “enmiksiĝo de la eksterlanda gazetaro”...
Kiam Aŭstrio estis aneksita, ordono el Berlino de la 1-a de aŭgusto 1938 sufokis ankaŭ la tiean Esperantan vivon. Notinde estas, ke la dekstra Aŭstria Esperanto-Asocio (sub Hugo Steiner) estis “petita” mem likvidi sin, sed ke la iom pli maldekstra Aŭstria Esperantista Federacio estis perforte dissolvita (ĝi kolektis i.a. iamajn membrojn de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, kies detruon estis jam prizorginta en 1934 la reĝimo de Dollfuss). SS-anoj fermis, la 20-an de aprilo 1938, la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno. Pli malfrue, verŝajne sekve de denunco, gestapanoj arestis kelkajn esperantistojn, kiuj kunvenis en la hejmo de la iama ĉefdelegito de Internacia Esperanto-Ligo, Gustav Weber; ĉiuj estis transportitaj en koncentrejon. Weber mem mortis, post teruraj suferoj kaj en mensa perturbiĝo, nur 14 tagojn antaŭ la liberiĝo — unu el tiuj, kiuj nur pro Esperanto fariĝis viktimoj de la Tria Regno.
Nelonge post la okupo de Sudetlando, la Gestapo-ĉefoficejo informiĝis pri tie ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj; evidentiĝis, ke Germana Esperanto-Ligo estis tiutempe jam dissolvita per surloka iniciato, la 16-an de decembro 1938. Preskaŭ du jarojn poste, la 13-an de novembro 1940, likvida dekreto trafis ankaŭ Ĉeĥan Esperanto-Asocion.
Kiel videblas el cirkulero de la Departemento de Internaj Aferoj en Hago (21/22-7-1941), Nederlanda Esperanto-Asocio (“LEEN”) estis dissolvita per dekreto de la Komandanto de la Sekureca Polico kaj Sekureca Servo por la Okupitaj Nederlandaj Teritorioj (20-3-1941). La havaĵo de Esperanto-organizaĵoj estis aŭ detruita aŭ, nome parto de la libraro de LEEN, sendita al Berlino (11-8-1942), kie oni destinis ĝin por la biblioteko de Hohe Schule der NSDAP. Pri la plenumo de la dekreto respondecis la “referatestro” Werner Schwier; laŭ la raporto de Andreo Cseh pri la fermo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago (“apudorganizaĵo de la framasonaj loĝioj”), Schwier fanfarone deklaris, “ke li jam neniigis la Esperanto-Movadon en Germanujo kaj Polujo, kaj li minacis nin per aresto kaj koncentracia kampo, se ni pledas por Esperanto”. Meze de 1941 ankaŭ Flandra Ligo Esperantista estis malpermesita, ĝuste kiam ĝi finpretigis la sesan nelaŭleĝan numeron de sia organo; tamen, ekde decembro 1941 la grupo en Bruĝo kaŝeldonis la bultenon Paco kaj Justeco.
Ankaŭ en Bulgario, formale sendependa ŝtato malgraŭ alianciĝo kun Hitlera Germanio, la nazioj demonstraciis sian potencon por elimini eĉ tiun restaĵon de Esperanta vivo, kiun toleris la bulgara reĝimo: en februaro 1942 Radio Sofia estis vizitita de la germana kultura ataŝeo, kiu urĝe konsilis ĉesigi la esperantlingvajn disaŭdigojn. Jam la saman vesperon ilia prizorganto estis sciigita pri la ĉesigo de la elsendoj pro “sugesto de altaj aŭtoritatoj”.
Apartan atenton meritas la evoluo en Italio, ĉar dum la unuaj jaroj de faŝisma regado la Esperanto-Movado multe prosperis, organizante kursojn en gazetoj kaj radio kaj rikoltante plurajn oficialajn rekonojn. Sed, por daŭrigi sur tiu vojo, jam komence de 1936 Itala Esperantista Federacio kredis sin devigita mem propagandi por la reĝimo kaj peti simpation de la tutmonda esperantistaro al la konkera milito en Etiopio. En 1936 kaj 1937 ne okazis naciaj kongresoj, kaj la planitan 21-an Kongreson en Torino malokazigis burokrataj ĉikanoj, en 1939. Evidente en ligo kun la kreskanta influo de Germanio, atakoj kontraŭ Esperanto eniris la kolumnojn de italaj gazetoj: Il Popolo d’Italia subite eltrovis, ke la ekzisto de Zamenhof-strato en Milano “insultas Romon, kiu por la rilatoj kun aliaj popoloj posedas aliajn pontojn”. La fino venis rapide: IEF devis eksigi siajn judajn membrojn, ministeria dekreto “interrompis” en 1939 la eldonadon de l’esperanto, ĉesis la ĉiusemajnaj radio-elsendoj de Romo, kaj dum la milito oficiala movado tute malaperis.
Kion instruas studo de la aktoj de la Sekureca Polico? Unuavice oni povas dedukti, ke la kontraŭfaŝisma rezistado de esperantistoj estis multe pli ampleksa ol estis ĝis nun konate. Avangardan rolon ludis sendube la iamaj aktivuloj de GLEA kaj SEA, el kiuj verŝajne nur malplimulto sin kaŝis en GEA aŭ NDEB; pli multaj utiligis la malpermesitajn, sed pluekzistantajn ĉelojn por la subtera batalo. Ekz. el grupo de berlinaj GLEA-funkciuloj evoluis rezista organizaĵo, kiu daŭrigis sian laboron ĝis 1942/43. Aliaj konservis inter si kontakton per sekretaj renkontiĝoj en privataj loĝejoj, eĉ en banejoj kaj arbaroj; tre utilaj montriĝis la internaciaj rilatoj: politikajn persekutatojn oni direktis helpe de Esperanto al eksterlando, kaj en Hamburgo maristoj kontrabandis al lokaj esperantistoj kontraŭleĝajn broŝurojn. Sekve longa estas la listo de tiuj, kiuj estis arestitaj kaj suferis en malliberejoj kaj koncentrejoj; granda nombro ne transvivis la “Miljaran Regnon”. Plurfoje tiaj viktimoj spertis, ke Gestapo nomis Esperanton “sekreta lingvo de komunistoj”, tiel ke ili ofte ricevis pli severan trakton ol iliaj neesperantistaj kamaradoj.
Kontraŭ la konkludo, ke GEA estis malpermesita, ĉar ĝi ne sukcesis liberigi sin de membroj malamikaj al la reĝimo, tamen altrudas sin alia konsidero, nome ke Heydrich intence trogravigis la ekziston de marksistaj elementoj en la germana Esperanto-Movado — por povi tiel pli rapide atingi sian ĉefan celon, al kiu la konservativa burokratio ankoraŭ malinklinis: komplete frakasi la tutan Movadon. Kontraŭ grandskala infiltriĝo de GEA per socialistoj, simple parolas la fakto, ke la sennaciisto Lanti — pro sia nova teorio, ke flegado de Esperanto pli gravas ol klasbatalo — eksplicite rekomendis al SAT-anoj ja membriĝi, sed ne agi politike en neŭtralaj Esperanto-grupoj, kaj ke, pro singardemo, GEA (kiu cetere konstante perdis membrojn) apenaŭ emis allasi amasan aliĝadon de personoj pli frue konataj kiel anoj de GLEA, SEA aŭ SAT. La statuto de GEA de 1935 klare malebligis membrecon de “marksistoj”, kaj kiam multjara aŭstra ano de GEA proteste eksiĝis el la asocio, ĝia gvidanto respondis al li germanlingve: “Mi tre bedaŭras, ke mi ne havas la eblon transdoni vin al la germana polico!”
Heydrich, kiun obsedis la imago pri kontraŭgermana konspiro de la tutmonda Judaro, estis per siaj agentoj certe pli bone informita pri la interna strukturo de GEA kaj pri la mentaleco de ĝiaj ĝenerale etburĝaj membroj. Ĉu agas en ĝi manpleno da marksistoj aŭ ne, apenaŭ povis esence influi lian bazan konvinkon, ke Esperanto estas eltrovaĵo de Judo, subtenata de Judoj kaj sekve ekstermenda. Por li ĉiuj aktivaj esperantistoj estis malamikoj de la ŝtato, ĉar nur tiaj povas interesiĝi “pri la propagando, tute superflua kaj akre rifuzenda laŭ nacieca starpunkto, de universala lingvo por la homoj de ĉiuj popoloj kaj rasoj” (1935). Lia insistado pri detruo de la Esperanto-Movado okazis paralele kun lukto por plifortigita pozicio de Gestapo kaj SS en la ŝtato: tiun celon Himmler kaj Heydrich atingis, la 17-an de junio 1936, per starigo de la institucio Reichsführer SS und Chef der Deutschen Polizei. Tri tagojn poste estis dekretita la definitiva malapero de GEA.
En interna retrospektiva raporto de 11 tajpitaj paĝoj pri Esperanto Reichssicherheitshauptamt (ekde septembro 1939 centro de Sekureca Polico kaj Sekureca Servo) notis, la 8-an de junio 1940, ke estis “tute erara opinio” de naciemaj esperantistoj akceli Esperanton “en ŝtatutila senco” kaj ke la membraro laborista, ne sciante uzi la lingvon profesie, “utiligis ĝin por sia ilegala politika agado”. La raporto montras detalan konon de Zamenhof kaj lia homaranismo kaj ekz. relative trafe difinas UEA kiel “internacian unuiĝon de burĝa-liberalisma karaktero por neŭtrala apliko de Esperanto sur la kampo de turismo ktp.”.
Restas la demando, ĉu la nazioj pretis toleri Esperanton kiel nurnuran lingvon. La 27-an de aŭgusto 1936, Heydrich komunikis: “La uzo de Esperanto en privata korespondado ne estas kontraŭstarebla, kondiĉe ke tio ne okazas kun kontraŭŝtata intenco aŭ por akceli la kuniĝon de la esperantistoj.” Kaj la 1-an de julio 1937, Gestapo refoje deklaris, ke “malpermeso de la apliko de Esperanto ĝis nun ne okazis kaj kredeble ankaŭ ne okazos”. Sed tiaj “permesoj” apenaŭ havis praktikan valoron: ili nek iĝis vaste konataj nek malhelpis individuajn ĝenojn de lokaj gestapanoj. Tial ni scias kaj pri esperantistoj, kies korespondado ne spertis malhelpojn, kaj pri iuj, kiuj estis vokitaj al Gestapo pro abonado al eksterlandaj Esperanto-revuoj aŭ kiuj ricevis skriban ordonon ĉesigi ĉian privatan okupiĝon pri Esperanto, kaj eĉ pri unu, al kies nederlanda korespondanto la germana ambasadoro rekomendis daŭrigi la interŝanĝon de leteroj en germana lingvo.
La faktan staton resumis en dokumento de la 3-a de junio 1939 la oficejo de Reichsführer SS: “Disvastigo de Esperanto en Germanio estas malpermesita.” Kaj la raporto de 1940 nete konstatis:
Konsideri “Esperanton” nur kiel helplingvon por la internacia trafiko estas malĝuste. La artefarita lingvo Esperanto estas parto de la esperantismo, de la armilo de la Judoj.
Kiom intertempe severiĝis la sinteno de Heydrich, tion povis persone sperti la svisa ĵurnalisto D-ro Hans Unger. Kiam post renkontiĝo kun dekduo da esperantistoj en berlina kafejo li estis vokita al la ĉefoficejo de Gestapo, Heydrich kulpigis lin pri provoj organizi “internacian reton” kontraŭ la Tria Regno. La vortojn de Unger, ke frapus la konsciencon de la tuta homaro, se nur pro uzado de Esperanto oni sendus homon en koncentrejon, Heydrich akre interrompis: “Nia konscienco estas germana, kaj nur laŭ ĝi ni agas. La ‘homara konscienco’ estas juda kreitaĵo kaj ne interesas nin!” Similajn insultojn Unger poste aŭdis de Rudolf Hess, kiu krom tio sciigis al la Sviso fantazian planon pri simpligita germana lingvo altrudota al tuteŭropa ŝtata federacio sub nazigermana hegemonio.
Heydrich ekpaŝis al fina solvo de la “monda danĝero Esperanto”. Kelkajn tagojn post la okupo de Varsovio, SS-anoj vizitis la Judan Hospitalon, demandante pri D-ro Adam Zamenhof. La filo de la aŭtoro de Esperanto estis arestita, la saman tagon ankaŭ liaj edzino Wanda kaj fratinoj Zofia kaj Lidja. Escepte de Wanda kaj ŝia filo Ludoviko, ĉiuj pereis en germanaj koncentrejoj, kaj kune kun ili miloj da judaj esperantistoj en Pollando. Ke la aresto de la familio Zamenhof ne fontis en ia hazardo, sed estis zorge planita, oni eksciis nur post la milito de unu el la ĉeflikvidistoj: La estinta SS-kolonelo Joseph Meisinger, kiu de oktobro 1939 fiservis kiel komandanto de la Sekureca Polico en Varsovio, konfesis al la pola prokuroro Siewierski, ke la malliberigo de la familio okazis laŭ speciala ordono el Berlino — kredeble, do, el la oficejo de la ĉefo de la Sekureca Polico kaj Sekureca Servo, Reinhard Heydrich.
Rigardo al ideologiaj parencoj aŭ politikaj aliancanoj de Hitlera Germanio montras, se ne grandskalajn persekutojn, almenaŭ tre suspekteman rilaton al Esperanto. Dum la Civila Milito en Hispanio, kiun partoprenis, sur respublikana flanko, i.a. la prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio, Julio Mangada-Rosenörn, kaj multaj eksterlandaj esperantistoj, la falangistoj mortpafis la tutan membraron de la Esperanto-grupo en Cordoba. La ekscitiĝon en eksterlando klopodis trankviligi oficiala informo, ke Franco “sentas nenian antaŭjuĝon”, sed eĉ simpatias kun Esperanto. Tamen, la lingvo restis suspektata ĝis 1947, kiam laŭleĝe fondiĝis Hispana Esperanto-Federacio, kaj post 14-jara paŭzo, en 1951 denove okazis kursoj en la ĉefurbo Madrid. Aliflanke, ankoraŭ en 1949 la Universitato de La Laguna (kie nun funkcias oficiala katedro de Esperanto) malpermesis Esperantan kurson, ligante al la lingvo nebulajn ideojn pri “internaciismo kaj maldekstrismo politika”.
Same en Portugalio, en aŭtuno 1936, ĉiuj esperantistaj societoj estis fermitaj, la ejoj sigelitaj, kaj policistoj tage kaj nokte gardostaris antaŭ la pordoj. Malgraŭ dumtempa malseveriĝo, ĝis la morto de Salazar regis la ideo, ke Esperanto estas en si mem politike tendenca; ĉio, kio nur aspektis esperantlingva, estis konfiskita. Dekreto de la Ministro de Internaj Aferoj de la 11-a de aŭgusto 1948 turnis sin kontraŭ “iuj ajn aktivaĵoj aŭ presaĵoj esperantistaj”, kaj du monatojn poste la Ministerio de Edukado malpermesis la instruadon de Esperanto en Portugalio. Agentoj de la sekreta polico traserĉis la loĝejojn de esperantistoj, transprenis ĉiujn esperantaĵojn kaj konfiskis, en aŭgusto 1949, la arkivon, bibliotekon kaj ceteran dokumentaron de Portugala Esperanto-Ligo. Eĉ leteroj el eksterlando, surhavantaj glumarkojn aŭ aliajn indikojn en Esperanto, neniam atingis siajn adresatojn.
Komence de la 1930’aj jaroj, en la periodo de la reĝa diktaturo en la politika sistemo en Jugoslavio kaj, poste, de duonfaŝisma reĝimo, ankaŭ la Esperanto-Movado en Jugoslavio estis submetita al diversaj malhelpoj, precipe sur la loka nivelo. Tio estis la periodo de interna reorganiziĝo de la Esperanto-Movado en tiu lando. Esperanto-legaĵoj estis konfiskataj ĉe esperantistoj el demokrataj, liberalaj kaj laboristaj rondoj. En diversaj regionoj de la lando la polico ofte traesploris la hejmojn de personoj, kiuj gvidis Esperanto-societojn aŭ intencis fondi tiajn. Ricevinte peton aprobi la statuton de unu novfondita grupo, en 1932, la Banuslanda Administracio* en Zagreb motivis sian malpermeson jene:
... ekzistas nek naci-kultura nek socia bezono fondi tian klubon el kamparanoj kaj metiistoj en Djelekovec, ĉar ekzistas diversaj naciaj, kulturaj, ekonomiaj kaj sociaj aspiroj, pri kiuj devas esti interesigita nia ethomo. Li devas esti instruata pri klerigo kaj kulturo, sed ne per la instruado de iu malviva artefarita lingvo (Esperanto), por kiu estas postulata antaŭa instruiteco kaj kono de almenaŭ unu reganta viva mondlingvo.
Ĉi tie frape montriĝas la tendenco de reakciaj aŭtoritatoj bremsi la emancipiĝon de homoj el neprivilegiitaj tavoloj, mem dikti al ili sian vojon al klerigo kaj subfosi ĉion, kio kondukas al proprainiciata larĝigo de intelekta nivelo kaj al internaciaj kontaktoj.
Tamen, Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL) — spitante la malpermesojn kaj persekutojn fare de la duonfaŝisma reĝimo, kaj apogante sin nur sur siaj propraj fortoj, sur la bonvolo kaj kuraĝo de siaj membroj — disvolvis tre sukcesan laboron kaj fariĝis unu el la plej fortaj, certe la plej progresema landa asocio. Ĝiaj funkciuloj kaj aliaj gvidantoj (D-ro Lapenna, Inĝ. Borjan, D-ro Škatariĉ, Turkoviĉ, Grandja k.a.) avertis en La Suda Stelo kontraŭ la kliniĝo de la gvidantoj de la Esperanto-Movado en la faŝismaj landoj kaj kontraŭ la pasiveco de UEA kaj IEL antaŭ faŝismo. Ili postulis revizion de la tiama komprenado de neŭtraleco, kiu fakte identis kun senprotesta akcepto de la persekutoj, en kelkaj kazoj eĉ kun laŭdado de la persekutaj reĝimoj. En La Suda Stelo de junio 1937 Lapenna skribis, ke “la esperantistoj estas persekutataj kaj eĉ mortigataj nur tial, ĉar ili en alinacianoj rigardas homojn kaj ne malsuperajn estaĵojn, homojn, kun kiuj ili deziras interŝanĝi ideojn, kontaktiĝi, amikiĝi kaj kunlabori anstataŭ reciproke detruiĝi”. La Suda Stelo de marto 1938 forte kritikis iun Esperanto-gazeton, kiu flatis diktatorajn reĝimojn, ĉar “ili havas pli grandan aŭtoritaton kaj ĝenerale ankaŭ pli grandan konstantecon, ol la registaroj demokrataj”, kaj tial “sukceso por nia afero ĉe tiuj registaroj havas esence pli gravan signifon, ol sukceso ĉe iu demokrata ŝtato”. Analizinte la karakteron de la tiamaj persekutoj, La Suda Stelo konkludis: “Se ni ne povas redoni la ricevitan vangofrapon, ni almenaŭ ne humiliĝu antaŭ tiuj, kiuj nin batis. Kontraŭe, ni fieru, ke ili — ne konsentas kun ni.”
Tiu demokrata, kontraŭfaŝisma kaj ĝenerale kontraŭdiktatoreca tendenco ne restis kaŝita antaŭ la Ministerio pri Internaj Aferoj, kiu konstatis dum polica konferenco de la 2-a kaj 3-a de julio 1938:
Lastatempe estas rimarkita ankaŭ aparta fenomeno de maldekstrula propagando pere de unuopaj Esperanto-societoj... En konkretaj kazoj oni devis apliki eĉ la lastan rimedon — disigon de unuopaj Esperanto-societoj. La Ministerio por Internaj Aferoj per siatempa cirkulero atentigis la regionajn aŭtoritatojn pri ĉi tiu fenomeno, postulante la plej konsciencan kontrolon de la agado de la unuopaj Esperanto-societoj kaj de iliaj funkciuloj, kaj ankaŭ ĉi-okaze substrekas la neceson de tia kontrolo.
Sekvis pluraj malpermesoj de Esperanto-organizaĵoj, dum aliaj, ekzemple la Laborista Esperanto-Societo en Osijek, estis malpermesitaj jam pli frue. Spitante la plimultiĝantajn malpermesojn, JEL fondadis novajn societojn. Ĝi ne cedis, sed postulis de siaj membroj kontraŭbatali “tiujn, kiuj persekutas nian Movadon”. La Rezolucio de la 12-a Jugoslavia Esperanto-Kongreso en Karlovac (majo 1939), unuanime akceptita, firme esprimis la volon de la jugoslaviaj esperantistoj “klare diferencigi amikojn disde malamikoj, kaj defendi Esperanton”. En la Rezolucio estis konstatite, ke jam pli frue Esperanto estis malpermesita en pluraj landoj kaj ke, jen, denove aliaj landoj estis perditaj por la Movado, sed ke IEL neniam protestis. La Rezolucio, kiu estis prezentota al la Universala Kongreso en Bern (1939) postulis, ke oni klare difinu la pozicion de la Esperanto-Movado kaj ke oni kontraŭbatalu tiujn, kiuj persekutas ĝin. La Suda Stelo de julio 1939 eĥis: “Estas necese jam foje kuraĝe kaj senhezite diri, ke ni konscias pri la proksimiga socia rolo de nia lingvo, kaj ke ni ne nur ne hontas, sed kontraŭe, ke ni fieras pro ĝi! Ni ĉesu jam esti senvertebruloj, ĉar alie ni ne nur ne sukcesos pligrandigi kaj plifortigi la Movadon, sed eĉ ni mem perdos la kredon je ĝi”.
La Suda Stelo mem estis viktimo de persekutoj. La polico en Slavonski Brod, kie la revuo estis presata, proponis al la Banuslanda Administracio en Zagreb, Departemento pri Internaj Aferoj, ke La Suda Stelo estu malpermesita. Laŭ la tiama presleĝo tio tamen ne estis ebla, ĉar ĝi antaŭvidis, ke oni povas komplete malpermesi nur tiun gazeton, kiu dum unu monato estis tri fojojn konfiskita. Kaj La Suda Stelo estis monata periodaĵo, do ne povis estis konfiskita tri fojojn en unu monato. Tial la Departemento en Zagreb konsilis al la polico en Slavonski Brod, ke ĝi trovu ian pretekston por konfiski unuopajn numerojn. La polico sekvis tiun konsilon kaj per sia Dekreto n-ro 7740 de la 7-a de septembro 1938 konfiskis la n-ron 9 de septembro 1938. Poste sekvis konfiskoj de aliaj unuopaj numeroj.
Grandaj estis la perdoj post la germana invado en aprilo de 1941. Unu tagon post la eniro de la naziaj trupoj en Zagreb, la 11-an de aprilo 1941 la kroataj faŝistoj (ustaŝoj) frumatene sigelis la ejojn de JEL kaj de Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb. Tamen, du funkciuloj de JEL, spitante la danĝeron, la saman tagon lerte formovis la sigelojn, eniris en la ejojn, forprenis la liston de la tuta membraro kaj ĉiujn protokolojn, por ke ili ne venu en la manojn de la faŝista polico, kaj same lerte resigelis la pordojn. Tio al multaj membroj donis tempon por eviti areston kaj malaperi. Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj estis malpermesitaj, kaj ilia havaĵo konfiskita kaj grandparte detruita. Tre multaj esperantistoj estis arestitaj, deportitaj aŭ ekzekutitaj. Inter la unuaj viktimoj de la nazia-ustaŝa teroro troviĝis Inĝ. B. Borjan, Ŝ. Turkoviĉ, Nada Heiligstein, D-ro A. Škatariĉ kaj tuta aro da aliaj esperantistoj. La grandega plimulto de la jugoslavia esperantistaro aliĝis al la Naciliberiga Movado kaj ĝiaj partizanaj taĉmentoj. Almenaŭ 300 falis en la batalo aŭ estis mortigitaj en karceroj kaj koncentrejoj.
Eĉ en la tre malfacilaj kondiĉoj de la partizana milito en Jugoslavio, ne tute ĉesis la laboro por Esperanto. En 1943, je distanco de kelkdeko da kilometroj for de la batallinio, en Livno okazis en 1943 Esperanto-konferenco, kiun partoprenis dudeko da esperantistoj, troviĝantaj en tiu urbeto aŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo. Inter ili troviĝis la prezidanto de JEL kaj la prezidantoj de kvar Esperanto-societoj, ĉiuj, kiel dirite, disigitaj kaj malpermesitaj de la ustaŝa reĝimo. En alia kazo, jugoslavia esperantisto (J. Kozlevčar, la prezidanto de la disigita klubo en Ljubljana) eĉ instruis la lingvon en nazia koncentrejo en Germanio.
La senkompromisa kaj firma sinteno de la Jugoslavia Esperanto-Movado estas honorinda ekzemplo de rezisto en la tiama pasiveco de la neŭtrala Esperanto-Movado. Laŭ siaj kompreno kaj agoj, la ĝenerala Esperanto-Movado ja devas baziĝi sur la principo de neŭtraleco, sed la neŭtraleco finiĝas tie, kie komenciĝas la rektaj atakoj kontraŭ Esperanto kaj persekutoj kontraŭ la Esperanto-Movado*.
Aparta ĉapitro estas, krom la inerteco de la “neŭtralaj” esperantistoj ekster Germanio — la supre cititaj zorgoj de Goebbels pri la potenco de “milionoj da adeptoj de Esperanto” supozigas, ke per forta protesto ili estus povintaj mildigi almenaŭ la ĝenojn al nepolitika apliko de la lingvo —, tiuj sociaj faktoroj, kiuj sendepende de registara premo kontraŭstaris disvastiĝon de la Internacia Lingvo. Temas unuavice pri la antisemitismo, pli-malpli latente reganta en multaj, ankaŭ demokratiaj landoj de Eŭropo, kiu nutris inter larĝaj tavoloj antipation kontraŭ Esperanto kaj sekve servis kiel forta bazo por influi la oficialan sintenon ankaŭ de “esperantema” registaro.
Spertis tion la pola registaro, kiun dekstraj gazetoj akre atakis pro tio, ke ĝi permesis organizi “jud-komunistan” kongreson, t.e. la Oran Jubilean Kongreson en Varsovio (1937). Pli frue, en majo 1934, enketo de la Esperanto-instruisto en gimnazio en Bydgoszcz inter lernantoj, kiuj ne volis preni Esperanton kiel instruobjekton, havis konsternan rezulton. Motivante sian decidon, la gimnazianoj montriĝis jam nekuraceble infektitaj de kontraŭjudaj sentoj:
... ĉar ĝi estas juda ĵargono, kiun ni devas malŝati.
Esperanto servas al kontraŭreligia propagando. Esperantistoj estas plej ofte Judoj aŭ ateistoj. Esperanton oni devas ĝisgrunde detrui.
... mi estas granda antisemito, mi ne ŝatas pro tio Esperanton.
ĉar ĝi estas laŭ mia opinio cionisma eltrovaĵo por pli facila disvastigo de komunismo, framasoneco kaj aliaj malutilaĵoj.
Ĉinio kaj Japanio estas la solaj ekstereŭropaj landoj kun lingvoj nehindeŭropaj, kie Esperanto-Movado funkciis, sen tro longaj periodoj de stagnado, ekde la komenco de tiu ĉi jarcento. Ke la lingvo ne restis nur bela ludaĵo por okcidentemaj intelektuloj, plej evidente montriĝas en la intensa atento, per kiu la aŭtoritatoj ankaŭ en orienta Azio sekvis la aktivecon de esperantistoj kaj precipe ilian efektivan aŭ supozatan ligitecon kun revoluciaj strebadoj.
Kiel ni vidis, ĉinaj esperantistoj estis suspektataj kaj fojfoje sange persekutataj en reakcia ondo post la falo de la imperiestra dinastio. La lingvo per si mem estis suspektinda, ĉar ĝiaj unuaj pioniroj en Ĉinio preskaŭ senescepte estis anarkistoj kaj socialistoj, kaj ankaŭ en la 1920’aj kaj 1930’aj jaroj la influo de maldekstruloj restis tiel superrega, ke pri ekzisto de “burĝa” resp. neŭtrala Esperanto-Movado apenaŭ eblis paroli. Sekve, ĉiufoje, kiam la reĝimo de Ĉiang kaj-ŝek rompis unu taktikan aliancon kun la komunistoj, ankaŭ esperantistoj iĝis viktimoj de la severiĝo de la enlanda klimato.
La sekreta polico de Guomindang (Nacia Partio) ofte aperis en Esperanto-grupoj aŭ en novaj kursoj, vizitis esperantistojn en iliaj hejmoj, sekvis ilin tra la stratoj, kontrolis poŝtaĵojn, malpermesis kaj arestis... Tiu sorto trafis eĉ esperantistojn, simpatiantajn al Guomindang. Multaj el la arestitoj neniam reaperis. Unu el la plej viglaj centroj, Ŝanhaja Esperantista Ligo, eskapis persekutojn nur dank’ al tio, ke ĝia sidejo troviĝis en la angla koncesio. En 1941 la Militafera Komitato en Congking organizis eĉ Esperantan kurson por anoj de la sekreta polico.
Sed la progreson de Esperanto en Ĉinio plej multe bremsis ĝeneralaj faktoroj kiel la politika nestabileco, la ekonomia mizero de la amasoj, la militoj. Dume, en Japanio, kun ĝia almenaŭ surface pli stabila sistemo enlanda, regis pli favoraj antaŭkondiĉoj por disvolviĝo de la Movado, ne pro tio ke mankis en ĝi revoluciemaj elementoj — tute kontraŭe —, sed ĉar apud ili plej malsamaj grupoj malkovris la utilon de Esperanto por siaj celoj: ekz. liberaluloj entuziasme akceptis ĝin kiel unu admirindan rezulton de okcidenta inventemo, naciistoj prenis ĝin por kontraŭbatali la lingvan imperiismon de Eŭropo, unuavice la “venenan” anglan lingvon (“opio por la japana spirito”), kaj medicinistoj, sopirante al pli facila scienca interŝanĝo, ofte aperigis studojn aŭ resumojn en la Internacia Lingvo.
En 1914 disvastiĝis en Eŭropo onidiro, ke 17 japanaj esperantistoj estis pendumitaj pro kontraŭregistara ribelo. Kvankam tiu informo baziĝis sur miskompreno (la ekzekutitoj estis “kamaradoj”, ne ankaŭ “samideanoj”), tamen restas la fakto, ke inter socialistoj, komunistoj kaj anarkistoj, kiujn observis aŭ arestis la polico japana dum trideko da jaroj, multaj parolis Esperanton aŭ simpatiis al ĝi; la plej eminenta el ili, Osugi sakae, estis kruele mortigita en 1923. Sed diference de Ĉinio, en Japanio establiĝis potenca kaj prestiĝa burĝa Movado, kiu, ŝanceliĝante inter nebula homaranismo kaj ĝisosta neŭtralismo, sukcesis sin protekti se ne kontraŭ popularaj antaŭjuĝoj (“Esperantistoj similas akvomelonojn: ekstere verdaj, sed interne ruĝaj”), almenaŭ kontraŭ registaraj persekutoj.
Inter la pli ideologiemaj esperantistoj, ĉu dekstraj aŭ maldekstraj, Japana Esperanto-Instituto (JEI) tamen ne estis tre populara. Proletoj plej forte atakis la “hipokritan” formon de la homaranismo de JEI kaj fine fondis, en 1931, Japanan Prolet-Esperantistan Union (JPEU), kiu baldaŭ poste iĝis suborganizaĵo de Federacio de Proletaj Kultur-Organizoj (KOPF). Severaj persekutoj kaŭzis jam en 1934 la pereon de JPEU; ĝin akcelis internaj eraroj, precipe la neglekto de disvastigo de Esperanto favore al troa emfazo de aktuala politiko. Tiajn aventurecajn trajtojn forpuŝis restintaj aktivuloj, kolektiĝante ĉirkaŭ lokaj centroj kaj koncentriĝante al lingva ekzercado, sed la registara premo jam ne plu lasis lokon eĉ al tio: per persekuta ondo inter decembro 1936 kaj majo 1937 la organizita maldekstra Esperanto-Movado estis definitive frakasita. Nelonge antaŭ tio, sur alia flanko de la politika spektro, la japana Movado ricevis plian baton per la dissolvo de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto kune kun la tuta religia societo.
Pri tiuj persekutoj ekzistas abundaj dokumentoj de la polico kaj justico. Ekz., la monata raporto de la Justic-Ministerio pri (danĝeraj) pensoj regule listigis konfiskitajn Esperanto-revuojn kaj -librojn, precipe el eksterlando, indikante la kialon de malpermeso kaj kelkfoje eĉ pertraduke citante el la koncerna artikolo. Sed la plej grava dokumento estas la unika, 284-paĝa verko (“strikte sekreta”) de la prokuroro Takeuĉi ĵiro, Pri la Proleta Esperanto-Movado (1939), kiu per la represitaj enket-protokoloj permesas detale sekvi la etapojn de agado kaj detruo de JPEU.
Multaj arestitoj estis per psikologia premo aŭ torturoj devigitaj promesi ĉesigon de ĉia kontraŭreĝima agado kaj kelkfoje ŝajnigis konvertiĝon al la ortodoksaj mitoj de Japanio por reakiri sian liberecon. Sed pluraj mortis en la karcero aŭ tuj post liberiĝo. Eble la plej tragika kazo estas tiu de Saito hidekacu, samtempe proletesperantisto kaj radikala protagonisto de latinigo de la japana skribo, kiu obstine rifuzis deklari sian konvertiĝon kaj eĉ malkonsentis aliĝi al JEI, ĉar “ĝi estas neŭtrala kaj mi maldekstra”. Li pagis por sia kuraĝo per tuberkulozo; kiel solan, lastan “favoron” liaj persekutantoj donis al li liberecon, por ke li mortu en sia hejmo.
Tamen, multaj eksmembroj de JPEU submergiĝis en JEI — ĉu por lingve perfektiĝi aŭ daŭre informiĝi pri la en- kaj eksterlanda Movado aŭ, kiel avertis Takeuĉi, “por kamufli sian politikan koloron”. Sekve, ankaŭ JEI kaj lokaj grupoj devis toleri vizitojn de policanoj, kiuj postulis membro-listojn, traserĉis bibliotekojn kaj kontrolis aliĝintojn al nova kurso. En la provinco ofte okazis, ke homoj estis almenaŭ vokitaj al la policejo pro tio, ke ili enskribiĝis por Esperanta kurso. Foje unu ĝendarmejo donis al libro-brokantejo Esperanto-vortaron — ne por vendigi ĝin, sed por ekscii pri aĉetemaj klientoj. Kien ne penetris la observemaj okuloj de la polico, tie ofte sufiĉis la suspektema rigardo de poŝtistoj kaj najbaroj por sufoki entuziasmon por Esperanto. En la provinco ricevo de eksterlandaj korespondaĵoj, egale el kiu lando kaj en kiu lingvo, per si mem entenis por la adresato la riskon de socia premo. Aliflanke, JEI mem kaj aro da grupoj, precipe en la grandaj urboj, ne povis multe plendi pri fortaj ĝenoj al sia laboro; neniam, laŭ nia scio, Esperanto estis oficiale stampita “danĝera lingvo”. La teroro restis laŭokaza kaj nekunordigita, malatingante la stadion de tiaj sistemaj persekutoj, kiaj okazis, ekzemple, en Germanio.
Artikolo de Saito hidekacu en la revuo La Mondo (Ŝanhajo, 1936): Pro siaj kontaktoj kun ĉinaj esperantistoj kaj latinigistoj li estis arestita de la japana polico kaj mortis sekve de karceraj suferoj.
Kalumnia kampanjo pro “komunista enfiltrado” en UEA: Amerika Esperantisto (1956).
Faŝismo minacis la sorton de la Movado: Kontraŭfaŝisma afiŝo el la hispana civila milito.
Neskuebla fido pri la estonteco de Esperanto radias tra la protokoloj, kiujn devis subskribi la idealistaj viktimoj de senskrupula ŝtata aparato. Unu prizonulo, Nakacuka kiĉiĵi, kiu neniam plu estis reprenonta sian aktivecon, konfesis, ke por li Esperanto unuavice servis al klasbatalo; sed eĉ se la lingvo nun ne plu povas servi al tio, “la esperantistoj laŭ sia naturo amas demokration kaj estas por internaciismo” kaj sekve iom post iom redonos al ĝi tiun rolon. “La Esperanto-Movado ekzistos tiel longe, kiel vivas homoj kaj ekzistas socio...” Eĉ ioma emfazo de la idea flanko de Esperanto sekve tuj maltrankviligis la aŭtoritatojn: en septembro 1939 tri esperantistoj en Kumamoto estis arestitaj, ĉar — kiel notis la monata raporto de la Sekreta Polico — ili lerte “uzis la legalan Esperanto-Movadon”, varbante inter neŭtralaj esperantistoj “por la kontraŭmilitaj kaj kontraŭfaŝismaj principoj de Zamenhof”. En Osaka iamaj anoj de JPEU, kiuj kune studis la lingvon per Fundamenta Krestomatio, estis akuzitaj post komuna ekskurso al monto; tia ekzercado, memkomprenebla por fervoraj esperantistoj, evidente servis, laŭ la aŭtoritatoj, por reorganizi komunistan ĉelon.
JEI venkis provon de skismo de interne, kiam en decembro 1937 kelkaj oportunistaj kaj dekstremaj membroj klopodis starigi — mallongvivan — Esperantistan Patriotan Ligon, ĉar JEI rifuzis propagandi al eksterlando la “porpacajn celojn de la nuna milito en orienta Azio”. Sed fine, dum la Pacifika Milito, JEI tamen sentis sin devigita aperigi deklarojn de la registaro pri la “sankta misio” de Japanio aŭ patriotisme heroajn poemojn — ĝis la milita evoluo necesigis la aperofinon de La Revuo Orienta en marto 1944.
Ke la ŝajne ĉionpova kaj ĉieesta polico malgraŭ energiaj klopodoj ne sukcesis estingi la fajron de poresperanta fervoro, montriĝis tuj en la fina konvulsio de la japana imperio. Kelkajn tagojn post la kapitulaco, ĵus antaŭ la eniro de usonaj trupoj, la polic-agentoj zorgoplene raportis pri revigliĝo de la “komunistema Esperanto-Movado”.
La ĝisnuna pritrakto povus kredigi, ke la Esperanto-Movado devis dum sia historio unuavice batali kontraŭ atakoj de ekstreme konservativaj kaj faŝismaj reĝimoj. Bedaŭrinde, ne estas tute tiel, ĉar, aldone al pasiveco per si mem negativa, troviĝis sporade eĉ en la Esperanto-Movado mem individuoj aŭ grupetoj, kiuj helpis la persekutojn kaj kunlaboris en diversaj formoj kun la ekstreme reakciaj reĝimoj aŭ fortoj.
Unu el la kazoj estis tiu de tute sensignifa 13-homa grupeto da personoj, sciantaj Esperanton, el kelkaj slovenaj urboj, kiun gvidis Damjan Vahen. Tiu reakcia grupeto ludis negativan rolon en la antaŭmilita jugoslavia Esperanto-Movado, precipe post la landa kongreso en Zagreb (1937). Ĝi kunlaboris kun la tiama reĝimo kaj ne hezitis eĉ false denunci unuopajn gvidantojn de JEL. Kompreneble, same kiel en aliaj kazoj, tia sinteno ne helpis ĝin: ankaŭ ĝi estis likvidita de la nazioj.
Alia, multe pli grava, kazo estis tiu de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), ĉar ĝi kaŭzis malfacilaĵojn ne nur en Usono, sed ankaŭ internacie. Ekde 1949, dum la periodo de makartismo en Usono, precipe inter 1954 kaj 1956, EANA lanĉis kampanjon de falsaĵoj pro la kvazaŭa “komunista enfiltrado en la Esperanto-Movadon”. La kampanjo estis direktita ĉefe kontraŭ Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) kaj kontraŭ la pozicio de UEA, nun neŭtrala en pli pozitiva senco. ELNA kaj UEA estis sisteme atakataj kaj kalumniataj en Amerika Esperantisto, organo de EANA. Multaj el tiuj kalumniaj atakoj estis verkitaj en la angla lingvo kaj vaste diskonigitaj ankaŭ ekster la Esperanto-Movado. Gvidantoj de ELNA kaj de UEA estis grave kalumniataj, kaj la tiama ĝenerala sekretario de UEA estis eĉ false denuncita ĉe alilandaj sekurecaj servoj. La rezulto estis, ke la Komitato de UEA eksigis el la Asocio la ĝeneralan sekretarion de EANA, G. A. Connor, la animon de tiuj kalumniaj atakoj, kaj iom poste, konsiderinte la apelacion de G. A. Connor, konfirmis la eksigon per grandega plimulto de ĉiuj voĉoj kontraŭ 2. Samtempe la Komitato iniciatis la proceduron por eksigi EANA-n el UEA, sed tiu eksigo ne okazis, ĉar EANA mem eksiĝis. Paralele kun la formorto de makartismo en Usono, formortis ankaŭ la kampanjo de EANA*, dum ELNA fortikiĝis kaj agas ĉiam pli pozitive en Usono. La Universala Kongreso de Esperanto en Portland (1972) okazis je la invito de ELNA.
La agitado de kelkaj usonaj esperantistoj, adeptoj de ekstrema kontraŭkomunismo, tempe koincidis kun tre malrapida revekiĝo de Esperanto en Soveta Unio — post preskaŭ dudekjara silentado. Per tio ni venas al dua variaĵo de persekutoj kontraŭ Esperanto, flanke de reĝimo, kiu konsideris sin la avangardo de tutmonda socialismo.
Esplori la kialojn kaj detalojn de la stalinisma subpremado de la Internacia Lingvo montriĝas senkompare pli komplike ol analizi la persekutojn sub Hitler. La konsulteblaj dokumentoj estas ĉi-kaze minimumaj. Nek la soveta registaro nek la sovetaj esperantistoj publike eĉ konfesis la anatemon al Esperanto dum la periodo de “personkulto” — krom okazaj aludoj, ke la Movado “longe stagnadis” aŭ ke difinitaj personoj “tragike mortis”, tiel ke ni preskaŭ komplete dependas de personaj memoroj, de supozoj kaj de aŭdacaj hipotezoj.
Al ĉi-lasta kategorio apartenas la klarigo de A. Malík, prezidanto de Esperanto-Asocio en ĈSR, en 1950: “Estas ja konate, ke Sovetunio multe favoris Esperanton, ĝis kiam montriĝis reakcio en la rondoj de sovetaj esperantistoj, kiam oni konstatis, ke esperantistoj en Sovetunio — ne ĉiuj — helpis al spionada servo kontraŭ la ŝtato. Kie estas do la kulpo, ke en Sovetunio Esperanto-Movado velkis kaj mortis? La kulpo estas en la vicoj de la sovetaj esperantistoj, kiuj stariĝis kontraŭ la reĝimo.”
Kun la faktoj respondas, ĝis certa grado, nur la unua duonfrazo: La rusaj esperantistoj, tradicie tre progresema elemento en la adeptaro de la Internacia Lingvo, bonvenigis la Oktobran Revolucion kiel plenumiĝon de unu kondiĉo por efektivigo de la slogano “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!”, esperante ke la nun liberigita laborularo plenumos ankaŭ la alian kondiĉon: havigon de unu komuna lingvo. Krome, ili kredis, ke Esperanto, se la juna Soveta Unio akcelas kaj aplikas ĝin, povos efike kontribui al la venko de socialismo en tutmonda kadro. Tiuj iluzioj, kiujn portempe nutris kelkaj favoraj decidoj de lokaj aŭtoritatoj, baldaŭ cedis al pli realismaj konsideroj. Kiam la partio kaj registaro proklamis la bezonon intensigi la internaciajn kulturajn rilatojn de laboristoj, Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), fondita en 1921, rekrutis novajn esperantistojn en ĉiam pli multaj kursoj tra la tuta landego, alvokis siajn membrojn larĝe utiligi Esperanton por korespondado kun alilandaj proletoj kaj efektive ĝuis dum kelkaj jaroj oficialan apogon. Ankaŭ en la internacia Movado, en la kadro de SAT, kaj per pliriĉigo de la Esperanta literaturo SEU-anoj ludis elstaran rolon.
La angla lingvisto A. Thorburn konstatis komence de la 1930’aj jaroj, ke Esperanto estas en Soveta Unio same disvastigita kiel la germana lingvo. En 1931, statistiko pri 3.657 membroj de SEU en 587 lokoj indikis jenajn procentaĵojn: laŭ nacia deveno, 50% estas Rusoj, 22% Ukrajnanoj, 11% Judoj, 4% Kartveloj; la cetero estas anoj de 38 aliaj nacioj. Laŭ profesio, 33% estis laboristoj kaj 53% oficistoj. 74% estas viroj, 26% virinoj. Partianoj estas reprezentitaj en SEU per 17%, komsomolanoj per 23%.
Fine de 1934 SEU havis preskaŭ 9.000 registritajn membrojn. Ke ĝian laboron ĝenis gravaj malhelpoj, la Unio tiutempe nur ete aludis: “Dum la lastaj jaroj streĉo de la ekonomiaj fortoj de la lando efektiviginta sian unuan kvinjarplanon kaj efektiviganta la duan kvinjarplanon, kaŭzis, ke Esperanto estis atentata kaj subtenata nur en tiuj lokoj kaj fakoj, kie ĝi povis praktike servi al la celoj starigitaj antaŭ la lando.”
La fino venis abrupte: Unua fulmobato okazis jam en 1935, kiam membro de la Centra Komitato de SEU, D. S. Sneĵko el Minsk, estis subite malliberigita kaj kondamnita al kvinjara punlaboro.
Sed tiu unua rimarkinda aresto ankoraŭ ne maltrankviligis la plej multajn sovetajn esperantistojn. Plene fidante la justecon de la reĝimo, ili konkludis, ke verŝajne Sneĵko iel ŝarĝis sin per kulpo. Kaj eĉ kiam E. K. Drezen, la prezidanto de SEU, kaj Herbert Muravkin estis arestitaj, pluraj trankviligis sian konsciencon, memorante ke la Latvo Drezen parolis la rusan kun fremda akcento, ke Muravkin longe studis en Germanio kaj portis iom tro kvalitajn vestaĵojn kaj ke ili do eble fakte havis rilatojn kun “kontraŭsovetaj elementoj”. Entute, ĉu la aresto de Drezen okazis pro lia gvida rolo en la Esperanto-Movado, ne estas certe; kiel ne-Ruso, iama cara oficiro, postenulo en la Ruĝa Armeo (1918-21), sekretario de Kalinin (1921-24), direktoro de Instituto de Komunikado (1926-30), estrarano de Societo por Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando ktp., ofte vojaĝinta eksterlanden, li liveris tutan bukedon da kialoj por suspektiĝo kiel “spiono”.
Sed atribui al la postaj okazaĵoj ankoraŭ ian racian bazon fariĝis pli kaj pli ne eble, ĉar la malliberigo de la gvidantoj trenis post si ĉiam pli multajn viktimojn: ne nur funkciulojn sur la loka nivelo, sed fine ankaŭ la grandegan nombron de ordinaraj membroj. La giganta aresta maŝino silente, sed nehaltigeble englutis la sovetajn esperantistojn. Malaperis kaj neniam plu revenis la CK-membroj N. Nekrasov, N. Incertov, la gvidanto de la ekspedejo de SEU, Petr Gavrilov, kune kun siaj teknikaj helpantoj, la desegnisto Jevgenij Gurov, kiu projektis en 1936 glumarkon kun la teksto “Subtenu la eldonon de Lenin-Verkaro!”, la elstara poeto E. Miĥalski kaj multaj aliaj; ankaŭ elmigrintaj esperantistoj ne eskapis: la Hungaroj Jozsef Batta kaj Ferenc Robicsek, filo de vic-popolkomisaro en la Hungara Konsilantara Respubliko de 1919.
Kiuj restis liberaj, ĉesis okupiĝi pri Esperanto, antaŭtimante la tagon, kiam la vico estos ankaŭ ĉe ili, sed aliaj naive plu praktikis la lingvon, korespondis, aŭ akceptis, ankoraŭ fine de 1937, eksterlandajn amikojn. Ĝis marto 1937 Drezen mem estis senzorge korespondinta kun Eugen Wüster pri terminologiaj demandoj; ĝuste tiutempe oni konfidis al li la ĉefan redaktadon de plurlingvaj teknikaj vortaroj. Krome dum la jaro 1937 aperis Esperantaj tradukoj de la nova Konstitucio de 1936 kaj de kelkaj verkoj de Stalin.
Ĉio ĉi montras, ke la arestojn tute ne akompanis rektaj atakoj kontraŭ Esperanto en la amaskomunikiloj (kiuj, tamen, estis plenaj de informoj pri popolaj malamikoj, eksterlandaj spionoj, publikaj procesoj kaj aliaj teruraĵoj) kaj ke apenaŭ regis klara konscio, ke nur la kono de Esperanto jam estas danĝera. Kiam Nikolaj Rytjkov estis arestita en marto 1938, li serioze kredis, ke oni venigas lin al Lubjanka por traduklaboroj. Sed, alveninte en tiun fifaman turmentejon, li eksciis la veran kialon. Kiel ĉiu arestita esperantisto, li aŭskultis la jenan stereotipan akuzon: “Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio.” La absurdecon de tia kulpigo ne necesas substreki.
Drezen estis mortpafita en 1937, same kelkdeko da gvidantoj. En Ĥarkov pereis en la sama jaro du bone konataj esperantistoj, V. Kolĉinskij (“Elsudo”) kaj V. Kuzmiĉ. Esperantistojn, kiuj estis membroj de KPSU, trafis almenaŭ eksigo el la partio, kio estis puno tre dolore sentata de multjara fidela komunisto: ĝi signifis perdon de posteno, de amikoj aŭ eĉ de parencoj. Ordinaraj membroj de SEU suferis dum deko aŭ pli da jaroj pezan punlaboron en siberiaj koncentrejoj, dividante tiun sorton kun multegaj aliaj viktimoj de la stalina teroro; el ili nur tre malmultaj revenis, el la pli konataj nur G. Demidjuk kaj P. Ŝumilov. Inter la funkciuloj de la postmilite renaskiĝinta Movado en Soveta Unio troviĝis nur tri iamaj ĉefaktivuloj de SEU: S. N. Podkaminer, Gurgen Sevak kaj E. A. Bokarev.
Rytjkov, nur 24-jara, kiam li estis arestita, estis liberigita en novembro 1955; li aŭdis ke li estis senkulpa, ricevis dumonatan salajron kaj senpagan unumonatan restadon en kaŭkaza sanatorio. Post jaroj da sufero aŭ timo, ne ĉiuj plene fidis la degelan veteron: Kiam eksterlandanoj malkovris en 1961 la esperantistecon de Stepan Titov, patro de la kosmonaŭto German Titov, kaj la UK en Harrogate sendis al li gratultelegramon pro la sukceso de la filo, li komence estis grave ŝokita kaj nur iom post iom konvinkiĝis, ke fine ĉesis la periodo, kiam oni persekutas homojn pro la scio kaj uzo de Esperanto.
Rilate la nombron de la viktimoj tre diverĝas la taksoj: laŭ Rytjkov, 30.000 estis arestitaj, el kiuj la plej multaj pereis; esperantistoj en GDR foje parolis pri 2.000 mortintoj. Por ricevi bildon pri la proksimuma nombro de la perdoj, eble sufiĉas citi la lastan konatan statistikon pri la membraro de SEU. En 1935 estis 5.111 aktivaj membroj, 3.172 gejunuloj kaj 5.954 “amikoj de peresperanta korespondado”.
La evoluon, kiu kondukis al la ekstermo de la Esperanto-Movado en Soveta Unio, oni povas analizi nur en la tuto de la Grandaj Purigoj resp. de la “personkulta deformiĝo” sub Stalin.
Kiam post la unuaj pezaj jaroj, post interna milito, malsato kaj eksterlanda minaco, oni povis sin plenforte dediĉi al la rekonstruo de la ekonomio, la internaciaj revoluciuloj, ligitaj kun Lenin kaj ofte devenantaj el la intelektularo, kaj la ruĝarmeaj veteranoj ŝajnis nekapablaj helpi rapidan industriigon de la lando kaj sekve estis iom post iom forpuŝitaj. Anstataŭis ilin teknokratoj, al kiuj revolucia entuziasmo kaj internaciismo estis fremdaj, kiuj malŝatis teorian diskuton, kies horizonto ne etendiĝis ekster Soveta Unio kaj kiuj konsideris Stalin sia promotoro.
Rezulte, jam fine de la 1920’aj jaroj, la interesoj de la soveta ŝtato superpezis tiujn de monda revolucio. Stalin proklamis la novan tezon “konstruo de socialismo en unu lando”, donante novan interpreton ankaŭ al la nocio “monda revolucio”. Se Lenin atendis tian revolucion kiel sekvon de proleta leviĝo en diversaj landoj, ĝia sorto, laŭ Stalin, dependis unuavice de la forteco de Soveta Unio, kaj la demando, ĉu iu estas internaciisto kaj revoluciulo, nun dependis de lia preteco submeti sin senkondiĉe al la gvidlinioj de Soveta Unio kaj batali senŝancele por ilia realigo; kiu pretendis defendi la internacian revolucian movadon, ne defendante Sovetan Union, tiu neeviteble transiris en la tendaron de la malamikoj de la revolucio.
En la kazo de SEU tiu nova situacio unue influis ĝiajn rilatojn kun SAT. Al tiu ĉi organizaĵo, kiu dankas sian komencan disfloron grandparte al sovetaj esperantistoj, sed ĉiam insistis pri la pluralismo de socialismaj skoloj, kun utiligo de Esperanto por la klasbatalo kiel unuiga elemento, SEU ne plu povis aparteni, se SAT ne cedis al la postuloj de Komintern kaj de aliaj internaciaj laboristaj unuiĝoj, fariĝintaj instrumento de la soveta eksterlanda politiko. En tiaj cirkonstancoj la eksiĝo de SEU el SAT iĝis neevitebla, kaj la rompon plirapidigis Lanti mem per sia ĉiam pli forta pledo por sennaciismo, kiu estas, laŭ lia propra konfeso, ne harmoniigebla kun marksismo.
Sed kiam la soveta Esperanto-Movado subite malaperis en 1937/38, SEU jam estis likvidinta ĉiujn rilatojn kun SAT kaj aliaj nekomunistaj organizaĵoj, kaj oni do ne povas facile atribui la kialojn de ĝia pereo al nesufiĉa adapto al stalinismo nek al la “propra kulpo” de la gvidantoj, pri kies fideleco, eĉ troa, al la reĝimo ne ekzistas dubo. Kio, sekve, estis la teoria bazo por la subpremo?
Kiam post la milito la dissolvo de Esperanto-asocioj en la novaj socialistaj landoj de orienta Eŭropo koincidis kun la publikigo de la lingvistikaj leteroj de Stalin, multaj observantoj emis konjekti, ke simila ligiteco inter lingva politiko kaj pozicio de Esperanto havis decidan influon ankaŭ ĉe la multe pli frua silentigo de la Movado en Soveta Unio. Sed antaŭ ol ekzameni la validon de tiu supozo, necesas mallonge skizi la evoluon de la oficiala soveta doktrino pri la lingva problemo en socialismo kaj komunismo. Ni esploru ĝin laŭ la eldiroj de Stalin.
Unuafoje ektuŝante la nacian problemon, en 1913, Stalin kategorie neis, ke regas tendenco al nacieca diferenciĝo. Male, laŭ li, estas procezo de sennaciiĝo, ĉar sub socialismo falas kaj plue falos la limoj inter nacioj kaj lingvoj.
Aliflanke, kiam li mem respondecis pri la minoritata problemo, Stalin ne deviis de la lenina gvidlinio: doni al naciaj malplimultoj kiel eble plej grandan aŭtonomion. Turnante sin kontraŭ la ideoj de Kautsky pri estonta universala lingvo, li asertis en 1925, ke en la kazo de Soveta Unio montriĝas senĉesa diferenciĝo laŭ lingvoj kaj nacioj.
La kontraŭdiro inter liaj unua kaj dua deklaroj ne restis ignorata, kaj kredeble responde al kritikantoj de tiu kontraŭdiro Stalin klopodis pravigi sian politikon, lanĉante — en 1929 — la sloganon “per multeco al uniformeco”. Kiel diris Stalin, Lenin ne implicis, ke la unuiĝo de nacioj kaj lingvoj okazos antaŭ la sukcesa establiĝo de socialismo tutmonda. Fakte, nur en tiu estonta stato estos bezono de unu ĝenerala internacia lingvo apud la naciaj lingvoj, ĝis fine, en tutmonda komunisma socio, restos nur tiu komuna, “venkinta” lingvo. Se do floras minoritataj lingvoj en Soveta Unio en la nuna stadio, tio respegulas la specialajn kondiĉojn de la “konstruo de socialismo en unu lando”.
Jam unu jaron poste Stalin revenis al la temo, verŝajne lige kun la pliakriĝo de naciecaj problemoj en Soveta Unio kaj eble ankaŭ por trankviligi la pli internaciistajn partianojn. Dum la 16-a Kongreso de KPSU Stalin deklaris, ke la estonta lingvo ne estos simple unu venkinta lingvo, sed iu tute nova, kiu estiĝas per la kunfandiĝo de naciaj lingvoj. Sed li denove emfazis, kio aktuale plej gravas: “Ni, adeptoj de estonta kunfandiĝo de naciaj kulturoj en unu komunan (laŭforme kaj laŭenhave) kulturon, kun unu komuna lingvo, samtempe estas adeptoj de florado de naciaj kulturoj en nuna momento, en la periodo de proleta diktatoreco.”
Per tiu ĉi elpaŝo Stalin alprenis pozicion preskaŭ identan kun tiu de la lingvisto Nikolaj Jakovleviĉ Marr (1865-1934). La originaleco de la “jafetida teorio” de Marr troviĝas en tio, ke ĝi neas evoluon de unu pralingvo al la nuna multlingveco, asertante ke efektive okazas asimiliĝo de amaso da primitivaj familiaj kaj tribaj dialektoj al ĉiam pli grandaj lingvounuoj. Tiun asimiliĝon akcelas la kreo de ekonomiaj kaj politikaj centroj, kaj je la fino, en mondo komunisma, estos nur unu sola lingvo. Kvankam la teorioj de Marr apenaŭ estas marksismaj, li sukcesis pro la ĝenerala deziro forigi la burĝan lingvosciencon. Ĉar Marr akcentis la artefaritan originon de ĉiu lingvo kaj asertis, ke la “estonta sola universala lingvo estos lingvo de nova sistemo, aparta, ĝis nun ne ekzistinta”, komprenante ĝin nepre kiel “artefarite kreotan lingvon”, kelkaj sovetaj esperantologoj kredis, ke “al neniu pli multe ol al la esperantistoj povas utili la jafetida teorio” (Andreev). Tiun optimismon akcelis Marr mem, kiam li skribis antaŭparolon por la kvara ruslingva eldono de la verko de Drezen, Historio de la Mondlingvo (1928); lingvoj, kiel Esperanto, “akcelas amasigon de materialo por vera kreado de la sola tuthomara lingvo”. Sed preskaŭ samtempe alia esperantologo, E. F. Spiridoviĉ, plendis, ke la “helpa lingvo internacia” restas ignorata de la reganta lingvoscienco, citante eldiron de Marr, ke Esperanto estas ne pli ol “surogato”; similan juĝon poste menciis ankaŭ N. V. Nekrasov.
Efektive, Marr neniam konkretigis kiel atingi tiun universalan lingvon de la futuro, radikale diferencan de ĉiuj ĝisnunaj lingvoj, kiun eĉ postrestos la buŝa lingvo, “kiu finfine estas ligita kun naturaj normoj.”
Ĉiuokaze, la esperantistoj konsciis, ke nek lingvistoj nek politikistoj fervoris identigi la nunan Esperanton kun la estonta mondlingvo de senklasa socio. Sed ili senlace varbis por sia tezo, ke necesas subteni Esperanton kiel la kernon de tiu formiĝonta internacia lingvo, kvankam ili komprenis, ke tian oficialan apogon por la Esperanto-Movado malhelpas “la nunaj politikaj cirkonstancoj, kiuj ne ebligas libere okupiĝi pri niaj ideologiaj ‘superkonstruaĵoj’”. Aldone al tio, tiu parto de la deklaro de Stalin, en kiu li tiel forte substrekis la nuntempajn prioritatojn en la lingva politiko, klare indikis al la esperantistoj, ke tro energia disvastigo kaj uzo de Esperanto interne de Soveta Unio povus esti konsiderata kiel provo anticipe rapidigi ion, kio, laŭ Stalin kaj kredeble ankaŭ Marr, estis efektive rezervota al malproksima estonteco.
Drezen pro tio avertis, ke “pretendi, ke jam nun Esperanto, en siaj nunaj formoj, estas la estonta universala lingvo — estas nek saĝe nek konforme al la sociologio”, dume esprimante la esperon, ke Esperanto, konstante “pliriĉiĝante kaj ensorbante ĉiujn valorajn elementojn el la pluen evoluintaj lingvoj naciaj”, iom post iom fariĝos la internacia lingvo de la homaro. Sed ankaŭ Drezen ne precizigis, kiamaniere tiu revo realiĝu. Jam pli frue akirinte la kapablon lerte akomodiĝi al la aktuala ŝtata-partia politiko, Drezen substrekis, ke nuntempe “ni ne rajtas esti malamikaj al la plua disvolvo kaj kreskado de la lingvoj naciaj”.
Ĉar Drezen rimarkis kontraŭdirojn inter la lingvistika teorio de Marr kaj la praktika formiĝo de tutsoveta patriotismo kaj eble ankaŭ ĉar lin seniluziigis la nesufiĉa komprenemo de Marr por internacia helplingvo, li volonte kaptis ŝancon por distanciĝi de la jafetida skolo. En 1930/31 li aliĝis al grupo de “marks-leninistaj lingvistoj” (Jazykfront = Lingva Fronto), kiu, kontraŭbatalante la disiĝon de revolucia praktiko kaj “mekanikisma jafetida teorio”, vidis en la teorioj de Marr baron kontraŭ vera marks-leninisma lingvistiko.
“Tezoj pri Internacia Lingvo” de la Lingvoscienca Instituto en Moskvo, aperigitaj en 1931, ŝajnis al SEU notinda provo de lingvistika flanko starigi la problemon ne nur de lingvo universala, sed ankaŭ tiun de helpa lingvo internacia. La Tezoj atakis la provojn de iuj lingvistoj (Marr?) “prezenti Esperanton kiel mortenaskitan produkton, ekskluzive kiel etburĝan utopion, kiu elvaporiĝos kune kun la likvido de la ĝin naskintaj kontraŭdikciaj kondiĉoj de la burĝa socio”, sed aliflanke inkluzivis en sian kritikon kontraŭ Marr ankaŭ gravan reprezentanton de la soveta esperantologio: Spiridoviĉ, riproĉante al ambaŭ, mekanikistoj kaj formalistoj, ke ili neglektas la problemojn de la transira epoko, “kiam ĉiuj niaj fortoj devas esti uzitaj por helpo al ‘plena ekfloro de naciaj lingvoj, naciaj laŭ-forme kaj socialismaj laŭ-enhave’”. La uzadon de Esperanto kiel nuran ilon de interkomunikado la Tezoj kondamnis kiel “senprincipan sekan aferistecon”, ĉar ĝi neas la superstrukturan karakteron de la lingvo. La sovetaj esperantistoj devas “pliintensigi la laboron en la klasa diferencigo de esperantista movado, kiel ekstere, tiel same ankaŭ interne de USSR” kaj utiligi Esperanton “por intensigo kaj firmigo de internaciaj rilatoj de la revolucia proletaro”, tamen nepre atentante, ke la proleta Esperanto-Movado estu subordigita al la taskoj de la internacia laborista movado. Kvankam la ekzisto de unu helpa internacia lingvo ne estas utopio, “ĉiuj provoj, starigi la demandon pri la komun-universala lingvo nunmomente kiel vican aktualan taskon, estas antaŭtempaj kaj tial utopiaj”, kaj pro tio, same kiel la aserto de Marr, ke la “baza problemo de lingvistiko — estas problemo de lingvo-deveno”, kritikenda estas la “maldekstruma” formulo de Spiridoviĉ, ke la “baza problemo de lingvistiko estas la konstruo de la estonta lingvo.”
Drezen mem subtenis tiujn Tezojn, kiujn eble li eĉ helpis kompili, kaj la Centra Komitato de SEU konstatis, ke ili koincidas kun la agadprincipoj de la soveta Movado. Probable Drezen celis per kunlaboro kun tiu grupo de kontraŭuloj de Marr krei novan teorian bazon por Esperanto sub la kondiĉoj de socialismo en unu lando. Ĝis kia grado li povis kalkuli pri la subteno de siaj kolegoj, estas neklare, sed almenaŭ Spiridoviĉ rifuzis kunkanti la ĥoron de aprobo. Kvankam ankaŭ li ne tute samopiniis kun Marr, li tamen nomis kiel ties meriton, ke li montris la vojon de konscia lingvokreado. Al la aŭtoroj de la Tezoj, kontraŭe, li riproĉis, ke ili “forĵetas flanken la koncepton pri la fundamenta tasko, de marks-leninisma lingvoscienco — batalo por konstruado de unueca lingvo de komunisma socio”, konsideras la transiran periodon “ne kiel etapon dum konstruado de komunismo sed kvazaŭ ion memsufiĉan” kaj forgesas, ke la epoko de “plena ekfloro de naciaj lingvoj” estas “necesa ŝtupo por konstruado de la estonta mondlingvo”: “Forgesi pri tio — signifas nutri la naciismon!” Estante skeptika pri la tendenco, reprezenta por Drezen, ĉiam pli minimumigi la aktualan rolon de Esperanto, Spridoviĉ timis, ke pro la bezonoj de la nuntempo oni malzorgos labori por la celata por estonteco internacia solvo de la lingva problemo, kaj insiste rememorigis pri tiu definitiva celo. Esperanto, laŭ li, ne kontraŭas la floradon de nacioj, sed ĝuste per kreado de naciaj literaturaj lingvoj kaj de helpa lingvo internacia en la transira epoko oni helpu krei tutmondan lingvon por komunisma socio.
Spiridoviĉ, do, kritikis tiun formon de “socialismo en unu lando”, kiu manifestiĝis sur la kampo lingvistika. Ĉu sekve ni vidu en lia kuraĝa defendo de la proleta internaciismo unu faktoron, kiu ekigis la persekutojn? Tio estas dubinda: ĉar post ioma tempo de vigla diskutado pri la jafetida teorio Stalin decidiĝis — por Marr. La “revoluciaj lingvistoj” devis silenti, kaj Marr estis konfirmita mallonge antaŭ sia morto (en 1934) kiel nekontestata papo de la oficiala soveta lingvistiko.
Prezentiĝis paradoksa situacio: Drezen, la malnova adepto de Marr, estis malpravigita, vane, ĉar tro frue, klopodante akordigi la interlingvistikan teorion kun la nepretervidebla prefero de la oficialaj instancoj fortikigi la sovetan ŝtaton, kaj Spiridoviĉ, kiu avertis kontraŭ tia troa “aktualismo”, kontentis, almenaŭ en tiu stadio, ĉar Stalin ankoraŭ ne decidis, ke estas tempo por denove adapti la oficialan pensadon al la establita praktiko.
Plue validis la stalina interpreto de la lingva problemo de 1930, kiu teorie restis por la esperantistoj la plej avantaĝa el ĉiuj deklaroj de Stalin pri tiu temaro. Ke malgraŭ tio ili implikiĝis en ardaj diskutoj pri la aplikeblo de la eldiroj de Stalin, indikas ilian konscion pri la forta malharmonio inter la oficiala teorio, kiu estis heredaĵo de la internaciisma fazo de Soveta Unio, kaj la praktika linio rezigni la revon pri baldaŭa mondrevolucio kaj sin tute koncentri al la transira periodo.
Ne estas pruveble, ĉu la persekutoj originis en tiuj viglaj lingvistikaj diskutoj. Partianeco por Marr evidente ne montriĝis danĝera, sed ankaŭ la dumtempa alianciĝo de Drezen kun la disbatita grupo almenaŭ ne tuj sekvigis paŝojn kontraŭ la soveta Esperanto-Movado. Pri atakoj kontraŭ devia sinteno de SEU flanke de la aŭtoritatoj nenio estas konata, dum la sola kritiko kontraŭ certaj aspektoj de la Movado venis ĝuste de tiuj, kiuj estis purigitaj pli frue ol la esperantistoj: jam antaŭ ol aktiviĝis Jazykfront, en junio 1930 la ukrajna Popolkomisaro de Popolklerigo, N. A. Skrypnik, akuzis la esperantistojn “pri la celado krei apartan sennacian popolon kun aparta sennacia kulturo kaj ideologio, substituante per ĉio ĉi la celadon de apartaj nacioj konstrui siajn proprajn naciajn kulturojn”* — kion oni povus interpreti kiel implicitan atakon kontraŭ la grandrusa naciismo, ĉar tri jarojn poste Skrypnik mortigis sin proteste kontraŭ la subpremo de nerusaj nacioj en USSR.
Kaj argumento, kiu povus esti poste elfosita por raciigi la persekutojn, ne estis la produkto de la stalina terorismo, sed naskiĝis inter la esperantistoj mem. Aplaŭdante al la postulo de la Tezoj uzi Esperanton por internaciaj kontaktoj de proletoj, la redakcio de La Nova Etapo komentis, ke tiu celdifino “devigas tamen nin elmontri precipan singardemon ĉe utiligo de la lingva heredaĵo de Esperanto, kiomgrade Esperanto estas tamen produkto de la eŭropa burĝa kapitalisma kulturo”. De tia aserto ne estis longa vojo por veni al la konkludo, ke ĉiuj uzantoj de la Internacia Lingvo estas danĝeraj burĝaj kaj kosmopolitaj elementoj.
La persona opinio de Stalin pri Esperanto, kontraŭe, ne estas konata. Se sovetaj esperantistoj de tempo al tempo asertis, ke li subtenas ilian Movadon, tio almenaŭ supozigas, ke ili ne konsciis pri ia negativa sinteno de Stalin. Laŭ ne tute fidindaj informoj, li, estante prizonulo de la cara reĝimo, senemocie studis lernolibron de Esperanto, dum liaj samsortanoj estis mortpafataj kaj Trockij foje malŝate notis, ke Stalin ne kapablas lerni lingvojn kaj estas diligenta nur en la facile lernebla Esperanto.
Same, ni ne povas konstati, ĝis kia grado la pozicio, ĉu pozitiva aŭ negativa, de Marr rilate al Esperanto influis la reĝimon. Sed ŝajnas, ke liaj disĉiploj, post la morto de Marr, ignoris Esperanton kaj preterlasis atribui al ĝi ian lingvorevolucian signifon. Sciante malantaŭ si la plenan apogon de la reĝimo, la marristoj denuncis ĉiun, kiu kontestis ilian monopolon en la soveta lingvistiko; kiuj ne akordiĝis, al tiuj restis nur unu alternativo: aŭ silento aŭ persekutoj. La brila lingvisto E. D. Polivanov, ekz., kiu delonge forte kritikis la teoriojn de Marr, estis arestita en marto 1937 kaj mortis en januaro 1938, kaj ankaŭ iamaj membroj de Jazykfront estis akuzitaj kiel spionoj kaj trockistoj. Sed ĉu Drezen troviĝis inter ili — ankaŭ tio restas nura supozo.
Ne estas kontesteble, ke la persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo kaj kontraŭ naciaj minoritatoj okazis en periodo, kiam absolute regis tiu lingvistika skolo, kies patro estis Marr. Sed konsideri lin teoriisto kaj apologiisto de tiu subprema politiko, al kiu transiris Stalin malgraŭ siaj internaciismaj deklaroj de 1930, certe estus distordo de lia pozicio. Marr ĉiam forte oponis imperiismon, inkl. la rusan; la rolon de naciaj malplimultoj en la monda historio li kelkfoje eĉ emis troige prezenti, kaj, ne forgesende, li emfaze diris, ke la universala lingvo de l’ estonteco ne povos esti iu nacia lingvo, tiom malpli “unu el la multe disvastigitaj mondlingvoj”.
Tuja sekvo de la lingvistika disputo por la soveta Esperanto-Movado estis eble nur, ke de tiam la esperantistoj komprenis, sur kia varmega tereno ili moviĝas, partoprenante en diskutoj pri la formo kaj enhavo de estonta universala lingvo. Post 1932 aperis neniu signifa esperantologia studo en Soveta Unio*; Drezen dediĉis sin unuavice al studoj pri la internaciiĝo de la terminologio en naciaj lingvoj, kaj Esperanto efektive estis reduktita al tiu tre modesta rolo, kiun Drezen avizis jam en 1931: “Ni ne intencas konsideri la nunan Esperanton, kiel plej perfektan lingvon. Ni volonte lasas al Esperanto modestan servan rolon por internaciaj rilatoj.”
La perado kaj kontrolado de korespondo inter sovetaj kaj alilandaj proletoj, krom la individua pli kaj pli kolektiva, estis la ĉefa aktiveco, per kiu SEU vivtenis sin. Laŭ ĝiaj direktivoj, sovetaj esperantistoj skribis stereotipajn leterojn al eksterlando por informi siajn samklasanojn en kapitalismaj landoj pri la konstruado de socialismo en Soveta Unio, sed difinita elemento de spontano ĉiam konserviĝis en tiu korespondado, ĉar la leteramikoj ne limigis sin al reciproka entuziasmigado: Sovetunianoj menciis la krudajn neperfektaĵojn de sia prolet-kamparana ŝtato, dum eksterlandanoj donis nefiltritan priskribon de la vivkondiĉoj en siaj landoj, kiu ne multe taŭgis por apogi la propagandan tezon, ke kapitalismo staras sur la sojlo de kolapso. Kelkaj sovetaj esperantistoj eĉ tute senkaŝe skribis pri la stalinismaj ekscesoj en leteroj al siaj korespondantoj en eksterlando. Kiam tiaj sciigoj atingis konvinkitajn komunistojn, ili — opiniante, ke tiele nur povas skribi “kontraŭrevoluciuloj” — resendis la leteron “informcele” al SEU, kiu siavice transdonis ĝin, laŭdire, al la ŝtata polico.
Ĉiuokaze, ĝuste tiu fakto, ke Esperanto servis ne nur kiel unudirekta kanalo de informoj el Soveta Unio, plej kredeble kaŭzis la subpremon de la lingvo en la uragano de la Granda Purigo.
En unu el la kategorioj, kiujn disbati celis la Granda Purigo vastskale lanĉita en marto 1937, troviĝis la esperantistoj. Speciala departemento de la Ministerio pri Internaj Aferoj, la misfama NKVD, havis listojn, en kiuj suspektindaj personoj estis grupigitaj laŭ la jenaj kategorioj:
AS = kontraŭsovetaj elementoj.
Ts = aktivaj membroj de eklezio.
S = membroj de religia sekto.
P = ribeluloj — ĉiu, kiu en pasinteco estis iel implikita en kontraŭsoveta agado.
SI = civitanoj kun kontaktoj al eksterlando.
Ke la esperantistoj troviĝis en tiu lasta kategorio, supozigas la aserto de la aŭstra komunisto Alex Weissberg, viktimo de la Purigo:
Estis Stalin mem, kiu donis al Jeĵov (ĉefo de NKVD) siajn instrukciojn por la Granda Purigo. Estis Stalin mem, kiu indikis la grupojn, kiujn necesas detrui: ......
(5) Ĉiuj, kiuj vivis en eksterlando kaj konis proprasperte la antaŭmilitan periodon, kaj ĉiuj, kiuj havis amikojn kaj parencojn en eksterlando kaj korespondis kun ili; la poŝtmark-kolektantoj kaj la esperantistoj.
Weissberg ne indikis sian fonton, sed tre simila kategoriigo aperas en la solaj dokumentoj de NKVD, kiujn ni disponas. Ili estis kaptitaj de germanaj trupoj dum la okupo de Litovio, poste falis en la manojn de usonanoj kaj estas nun konsulteblaj sur mikrofilmo en Public Library de Novjorko. Temas pri sekretaj instrukcioj en ligo kun la apartenigo de la baltaj ŝtatoj al USSR en 1939.
La plejado de sovetaj esperantistoj, kiun voris la Granda Purigo de Stalin (de maldekstre): Demidjuk, Drezen, Sneĵko (en la supra vico), Nekrasov, Varankin kaj Spiridoviĉ (en la suba vico).
Reklamilo pri 16-voluma verkaro de Lenin: Pro la persekutoj unue en Germanio, kaj poste en Soveta Unio, la plano neniam efektiviĝis.
Plenumante Ordonon n-ro 001223 de NKVD de USSR de la 11-a de oktobro 1939, la Popola Komisaro pri Internaj Aferoj de Litova SSR, Guzevičius, postulis, per “strikte sekreta” Ordono n-ro 0054 de la 28-a de novembro 1940, registri — pro la “granda infektiĝo” de Litovio per ili — ĉiujn “kontraŭsovetajn kaj socie fremdajn elementojn”. Li nomis entute 14 kategoriojn, i.a.
j) Personoj, kiuj havas personajn kontaktojn kaj korespondadon kun eksterlando, kun eksterlandaj legacioj kaj konsulejoj, esperantistoj kaj filatelistoj.
Tiu registrado devis esti finita sur provinca nivelo ĝis la 10-a de februaro 1941 — kiel vidiĝas el instrukcio de la NKVD-ĉefo en Biržai de la 30-a de januaro, cetere relistiganta la diversajn kategoriojn.
La taskon forigi la “kontraŭsovetajn elementojn” el la baltaj respublikoj al malproksimaj regionoj de Soveta Unio ricevis la vicĉefo de la soveta NKVD, Ivan Serov. La deportado komenciĝis la 6-an de junio 1941, atingis sian kulminon en la nokto inter la 13-a kaj 14-a de junio kaj estis interrompita pro la germana invado, la 21-an de junio. Poste la nazioj daŭrigis la laboron laŭ sia maniero, kaŭzante grandajn perdojn precipe al la estona Movado; mortigitaj estis i.a. Helmi Dresen, la ŝatata poetino, kaj Neeme Ruus, Ministro pri Sociaj Aferoj de Estona SSR*.
Ĉar “socie fremdajn elementojn” ne toleratajn en la baltaj landoj oni evidente ne toleris, kaj pli frue forigis, en Soveta Unio mem, la grupigo de Weissberg verŝajne posedas altgradan aŭtentikecon, ne nur pro la simileco kun la litovaj dokumentoj, sed ankaŭ pro du aliaj kongruaĵoj. La nomo de Jeĵov menciiĝis lige kun Esperanto ankaŭ en alia loko; ĉ. 1934/35 Incertov skribis al sia japana kamarado Kurisu, ke Jeĵov komencis esplori la situacion de Esperanto en Soveta Unio, — sed Incertov esperis evidente, ke post la interveno de Jeĵov malaperos malfacilaĵoj, ekz. manko de papero por Esperantaj eldonaĵoj, kaj ke eble li rehavigos al SEU tiun oficialan apogon, kiun ĝi longe ĝuis. Jen tio denove montras, kiom la esperantistoj fidis al la reĝimo, kia terura ŝoko estis por ili la aresta ordono. Kaj, kiel memoras Rytjkov, kiam SEU estis disbatata, la sama sorto trafis ankaŭ la filatelistojn.
Spite ĉiujn teoriajn eldirojn pri la proleta internaciismo, la stalina reĝimo decidis malebligi la rektan interŝanĝon de ideoj inter sovetaj kaj alilandaj laboristoj. La internacia ideologio de la bolŝevika revolucio, tiu “ekstreme favora bazo por progresigo de la Esperanto-Movado” (Drezen), kiu same favoris egalrajtan disfloron de naciaj lingvoj kaj kulturoj, devis cedi sian lokon al hegemonia pozicio de la rusa lingvo kaj de perrusa soveta kulturo. Stalin nun ĉesis toleri liberan evoluon de lingvoj kaj nacioj dum la transira periodo, forĝante la karakterizaĵojn de tutsoveta patriotismo, kaj “forgesis” la ĉefan postulon de Lenin, ke la kunfandiĝo de la nacioj devas okazi libervole, ke estas nepacigebla konflikto inter socialismo kaj nacia subpremo kaj ke neniu lingvo havu ian privilegion. La gvidlinion de Lenin, ke la rusa ŝovinismo plej multe minacas la venkon de komunismo, Stalin renversis en la dua duono de la 1930’aj jaroj, traktante la naciajn malplimultojn kiel ĉefan danĝeron. Stalin altrudis la rusan al la minoritatoj kaj malpermesis kulturan kunfandiĝon de parencaj popoloj: la eksperimento de artefarita ĥalka-burjata lingvo estis ĉesigita, aliaj lingvoj devis transiri al cirila alfabeto aŭ pleniĝadis de rusaj vortoj, la parolantoj de Esperanto malaperis, kaj la kulmino de tiu evoluo estis registara dekreto, kiu deklaris la rusan lingvon deviga fako en la lernejoj de naciaj minoritatoj — la 13-an de marto 1938, la saman tagon, kiam Buĥarin kaj Rykov estis kondamnitaj al morto. Okazis precize tio, kion Spiridoviĉ jam en 1930 time antaŭsentis: se la Esperanto-Movado ne povas progresi sur la bazo de la plej larĝa disvolviĝo de naciaj kulturoj kaj lingvoj, tiam minacus “asimiliĝo de la nacioj kaj sekve ankaŭ de iliaj lingvoj el la flanko de pli potencaj nacioj” kaj “tiam malnecesiĝus la bezono pri internacia helpa lingvo”.
La esperantistoj, kiuj fieris esti avangarda trupo en la formiĝprocezo de tutmonda komunismo, kiuj nelacigeble penadis varbi por la modelaj akiraĵoj de Soveta Unio, kiuj fidoplene registris la profetaĵojn de Stalin pri kunfandiĝo de nacioj, kiuj ankoraŭ salutis Jeĵov, kvazaŭ savanton: ili fine estis senprepare, sendiskute, silente forbalaitaj, sen ia jura bazo kaj sen la povo defendi sin kontraŭ konkretaj akuzoj simple deportitaj al neniigejoj, se ne tuj mortigitaj, kune kun senideologiaj “etburĝoj”, kiuj korespondis kun eksterlando, parencoj de elmigrintoj aŭ ŝatantoj de tia sendanĝera hobio, kia estas la kolektado de poŝtmarkoj. La grandaj cerbostreĉoj, per kiuj Drezen kaj aliaj provis meti Esperanton en la servon de proleta internaciismo, ne alportis al la esperantistoj ian privilegian traktadon, kiam Stalin decidis entrepreni la Grandan Purigon kontraŭ ĉiuj “malamikoj de la ŝtato”.
Dum dudek jaroj aperis nenia Esperanta presaĵo en Soveta Unio; nur en 1954-55 paŝon post paŝo restariĝis la Movado. Sed ne pli frue ol en 1963, en Sofio, sekve de insista peto de la Bulgaroj al la CK de KPSU, delegacio de sovetaj esperantistoj denove partoprenis internacian Esperanto-kongreson — por la unua fojo post 1931.
Drezen estis verŝajne rehonorigita dum la epoko de Ĥruŝĉov — dokumento de Instituto pri Marksismo-Leninismo en Moskvo parolis pri “kamarado Drezen”, sed publika deklaro, ke la detruo de SEU kaj la persekutoj kontraŭ miloj da esperantistoj baziĝis sur falsaj akuzoj, ne estis ĝis nun disvastigita.
La Esperanta printempo en la orienteŭropaj ŝtatoj, liberigitaj el sub faŝisma jugo, daŭris nur dum malmultaj jaroj. La unuarangeco de socialisma konstruado, la Malvarma Milito, la kreskanta influo de la soveta personkulto, la histeria ĉasado de “titoistaj agentoj” kaj, ne malplej grave, la kampanjo kontraŭ kosmopolitismo kaj cionismo (!) — ĉio kaŭzis, ke ankaŭ la Esperanto-Movado devis unue submetiĝi kaj fine silenti.
Kiel unua, la soveta zono de Germanio entreprenis paŝojn por malhelpi reorganiziĝon de la Esperanto-Movado. La malpermeso venis en formo de dekreto de la Administracio pri Internaj Aferoj, la 12-an de januaro 1949; en la direktivoj por plenumo de la dekreto, la artikoloj 7 kaj 8 ordonis malfondon de Esperanto-grupoj kaj tujan ĉesigon de la Esperanto-rubrikoj en la gazetaro. Per letero de la 24-a de januaro 1949 la saksa Ministerio pri Popolklerigo motivis la decidon jene:
Ĉar Esperanto ne estas natura lingvo, kreskinta kun iu popolo, oni ne povas konsideri tiun artefaritan lingvon taŭga rimedo por interproksimigi la kulturajn valorojn de la popoloj, des malpli ĉar la koncerna literaturo estas multe trapenetrita per reakciaj tendencoj. Ni rekomendas al vi meti vian grupon en la servon al la dujara plano kaj direkti viajn filologiajn interesojn al mondlingvo, kiu akcelas nian konstrulaboron multe pli ol la eksperimentoj de lingva sintezo.
Ne necesas fantazio por kompreni, ke la pli grava mondlingvo estas la rusa.
La situacio ne ŝanĝiĝis per la fondo de Germana Demokratia Respubliko. Male, la nova registaro precizigis en letero de la 4-a de novembro 1949 al Unuiĝo de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo: “Estas fakto, ke kontraŭuloj de nia demokratio provas ĝeni niajn laborojn per helpo de Esperanto-grupoj. Per gazetoj aperantaj eksterlande kaj per tiel nomata internacia societo kun sidejo en München (= Germana Esperanto-Asocio) oni provas sub preteksto de kultura neceso gajni anojn, per kies helpo oni volas malbonfamigi nian demokratan ordon.” Aliaj oficialaj instancoj asertis: “Esperanto ja ne havas propran gramatikon, pro tio ĝi ja ne estas lingvo.”
Dume, ankaŭ en Pollando, kies ĉefministro Cyrankiewicz antaŭ nelonge estis subskribinta peticion al UN favore al Esperanto, la atmosfero fariĝis ĉiam pli malfavora. La 4-a postmilita Pola Esperanto-Kongreso, okazonta en aŭtuno 1949 en Varsovio, lastmomente ne povis okazi, kaj la jam kompostita numero de Pola Esperantisto ne povis aperi. Kvankam Asocio de Esperantistoj en Pollando neniam estis formale malpermesita, tamen ĉiam pli estis limigita ĝia agado; el tridek filioj restis nur du, kiuj kune kun kelkaj individuoj grupiĝis ĉirkaŭ la Ĉefa Estraro. Multobligitaj informiloj povis, sen permeso, aperi, sed eĉ presigi pagitajn anoncetojn por koresponda kurso ne estis eble.
Tamen, la Hungaroj havis kialojn por envii la Polojn. Ankoraŭ en printempo 1948 pli ol cent parlamentanoj subtenis pli vastan instruadon de Esperanto — nur du jarojn poste jam neniu Esperanta gazeto plu aperis en Hungario. La tradiciriĉa Literatura Mondo ĉesis ekzisti post sia julia/aŭgusta numero en 1949, oficiale “pro financaj malhelpoj”. Kaj la 6-an de aprilo 1950 komitatkunsido de Hungarlanda Esperanto-Societo voĉdonis, ke “la Esperanto-Societo provizore interrompu sian agadon.”
Plej longe rezistis subpremon la Ĉeĥoslovakoj. Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko (EAĈSR) havis komence de 1949 3.020 membrojn. Ĝia prezidanto Malík partoprenis la UK en Bournemouth kiel oficiala delegito de la Ministerio de Informado, kiam Bulgaroj, Hungaroj kaj Rumanoj jam ne plu estis reprezentitaj — pro “tro severaj reguloj” de siaj registaroj, kiel plendis la organo de EAĈSR. La Ministerio ankaŭ subtenis la eldonadon de informa bulteno, Esperanto-Servo, dissendita en kelkmil ekzempleroj al eksterlando; gazetoj ofte presis artikolojn tradukitajn el Esperanto; aperadis la altnivelaj revuoj Esperantista kaj Esperantisto Slovaka; aŭtoritatuloj salutis la 8-an Kongreson de EAĈSR fine de majo 1950 (kun preskaŭ 1.000 partoprenantoj); kaj la nombro de lokaj grupoj eĉ kreskis — de ĉ. 80 en 1949 al 94 en 1950. Sed en la lastaj monatoj de 1950 multiĝis malfacilaĵoj ankaŭ por la ĉeĥoslovakaj esperantistoj. Dum la UK en Parizo mankis delegacio el ĈSR, la populara “Verda Stacio” ĉesis elsendi meze de septembro, kaj fine de la jaro EAĈSR sentis sin devigita eksiĝi el UEA, ĉar ĝi estis “tro videble influata de reakcia politiko imperiista kaj de Tito-ismo”. Serĉante liberigi la Asocion “el sub la suspekto, ke en nia ekzistanta popoldemokrata sistemo ĝi volas resti movado kosmopolita”, Malík proponis, sub la devizo “Sur novan vojon!”, fondi “internacian Ligon de progresemaj esperantistoj, kiuj laborus en spirito de proleta internaciismo”.
Sed jam en junio 1951 EAĈSR konfesis, ke tiu “ILPE” estas mortnaskita infano, ĉar eksterlandaj “progresemaj” esperantistoj aŭ ne plu povis aŭdigi sin aŭ estis nombre tro malfortaj por certigi realigon de la plano. Dume, oni esperis, ke eble tia Ligo estos starigita — en Ĉinio, kie en marto 1951 naskiĝis Ĉina Esperanto-Ligo.
Raporto pri la Asocia Tago en Prago (17-6-1951) montris regreson de la Movado, sed ankoraŭ ne senesperan situacion. Pluraj lokaj grupoj jam dissolviĝis kaj aliĝis al la Kulturaj Kluboj de Revolucia Sindikata Movado, artikoloj de la Gazetara Servo ne estis presataj, okazis malpermesoj vendi lernolibrojn; sed aliflanke oni menciis leteron de la Komunista Partio, en kiu estis rekomendite “ke ni daŭrigu nian sukcesan laboron laŭ la ĝisnuna maniero”.
Tamen, en decembro 1951 ĉesis aperi la du organoj, ĉar la Ministerio de Informado “reorganizis planon de eldonado de gazetoj”, kaj fine, laŭ konsilo de la Ministerio de Internaj Aferoj, EAĈSR likvidiĝis “libervole”, la 6-an de septembro 1952, per decido de la Asocia Komitato.
Sed kelkaj kuraĝuloj zorgis, ke, malgraŭ gravaj obstakloj, la Movado en Ĉeĥoslovakio povis sekurigi iom da kontinueco. Agema junularo en la regiono de Ostrava regule organizis somerajn tendarojn por junaj esperantistoj; aliaj organizis ekspoziciojn de materialoj akiritaj per Esperanto, ekz. pri strikoj en okcidento, aŭ monkolektojn por “pacdefendantoj en kapitalistaj landoj”. La revuo El Popola Ĉinio havis inter ĉeĥoslovakaj esperantistoj ankoraŭ en 1953 ĉ. 1.000 abonantojn, kiuj restis fidelaj, eĉ kiam duobliĝis la abonprezo post transpreno de ĝia distribuo fare de ŝtata entrepreno. Sed baldaŭ “ia miopa interveno kaŭzis la ĉesigon de la sendado al nia lando”. Fine de tiu jaro ĉesis aperi EPĈ, verŝajne malpli pro adaptiĝemo al la politika linio en orienta Eŭropo, ol pro tiu subita perdo de milo da legantoj. Intertempe Rudolf Burda en Plzeň lanĉis stencilitan bultenon La Pacdefendanto, kiu rapide akiris pli ol 1.000 legantojn kaj baldaŭ, same kiel la ĉeĥoslovakaj numeroj de Paco, plenumis gravan funkcion por rompi la glacion en la popoldemokratioj rilate al Esperanto.
En la plej multaj orienteŭropaj ŝtatoj, tamen, eĉ tiaj modestaj aktivadoj ne estis eblaj. Tion spertis ekz. Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu ne plu povis kunlabori kun siaj multaj tre agemaj membroj tie. En raporto pri la laborjaro 1951/52 la estraro menciis, ke “ĵurnalistoj, al kiuj ni sendis TEĴA-Informilon kaj membrokarton tuj estis arestitaj”.
La silentigo de la Internacia Lingvo en la popoldemokratioj ŝajnis al multaj eksterlandaj esperantistoj kaj aliaj observantoj pli facile interpretebla ol la subpremo de la Movado en Soveta Unio en 1937/38, ĉar ĉirkaŭ la sama tempo Stalin elpaŝis sur la kampo lingvistika.
De junio ĝis aŭgusto 1950 Pravda kaj Bolŝevik aperigis respondojn de Stalin al kelkaj demandoj pri la rilato inter marksismo kaj lingvoscienco. En tiuj “Lingvistikaj Leteroj” li denove akcentis, ke internacia lingvo povos estiĝi nur post la venko de socialismo en monda kadro, sed ne plu, kiel en 1930, li konsideris ĝian formiĝon rezulto de nura kunfandiĝo. Nun Stalin, revenante al siaj diroj de 1929, asertis, ke venkinta, ĉar servanta al progreso, lingvo efikas unuecige sur lingva kampo kaj kontribuos al la estonta unulingveco.
En sia letero al A. Ĥolopov, Stalin klare diferencigis inter la lingva situacio antaŭ kaj post la venko de socialismo. Sub la nunaj kondiĉoj, laŭ li, povas okazi nur lingvokruciĝoj, kiuj ne kondukas al formiĝo de unu nova lingvo, sed al la venko de unu kaj la malvenko de la alia. Poste, sub tutmonda socialismo, el centoj da naciaj lingvoj unue elstaros unuecaj “zonaj lingvoj”, kiuj fine kunfandiĝos al unu komuna internacia lingvo ensorbinta “la plej bonajn elementojn de la naciaj kaj zonaj lingvoj”.
Analoge al la precipeco de la konstruo de socialismo en unu lando, Soveta Unio, kaj la fortikigo de la ŝtato formortonta nur post tutmonda revolucio, sekve ankaŭ okupiĝo pri internacia lingvo nun estas antaŭtempa kaj neakceptebla. Por la nuntempo Stalin opiniis, ke necesas evoluigi tiun lingvon, kiu jam estas la plej progresinta, — ne lasante dubon pri tio, ke temas pri la rusa.
La Leteroj de Stalin tiutempe elvokis sensacion unuavice pro lia forta kondamno de la teorioj de N. Ja. Marr, kiuj ĝis tiam okupis unuarangan pozicion en la soveta lingvistiko. En tiu ĉi kunteksto aparte notinde estas, ke la lingvisto A. S. Ĉikobava, kiu interkonsente kun Stalin lanĉis la diskuton, nete asertis, ke la opinio de Marr “favoranta artefaritan akceladon de la kreiĝ-procezo de unu sola komuna lingvo ne povas esti rekonita kiel marks-leninista”.
Observantoj en okcidento supozis, do, rektan rilaton inter la Lingvistikaj Leteroj de Stalin kaj la anatemo kontraŭ Esperanto en la landoj sub soveta influo. La deturniĝo de la internaciisma skolo de Marr malebligis, laŭ tiu vidpunkto, la pluan disvastigadon de Esperanto. Lasante flanken la fakton, ke tia argumentado (implicanta, ke Esperanto nur tiumomente iĝis neakordigebla kun la oficiala lingva politiko) evidente ne klarigas la multe pli fruajn eventojn en Soveta Unio kaj iliajn kialojn, ni esploru, ĉu ĝi kapablas adekvate komprenigi la postmilitan evoluon.
Kronologio de la eventoj montras, ke malakceptiĝo de la teorioj de Marr sekvis, kaj ne antaŭis, la malpermeson de la Esperanto-Movado en la popoldemokratioj. La orienteŭropaj esperantistoj estis jam malorganiziĝintaj aŭ antaŭsentis, ke tia sorto atendas ilin, longe antaŭ ol Stalin surprizis la publikon per sia reapero, unuafoje post 1938, sur la scenejo kiel teoriisto. Ĝenerala gvidlinio, ke Esperanto ne plu estu tolerata, estis konkrete decidita verŝajne plej malfrue en aŭtuno 1949 — pli ol duonan jaron, antaŭ ol komenciĝis la diskuto en la kolumnoj de Pravda. Kiam la 2-an de oktobro 1949 L. Kökény kiel kutime iris al la studio de Radio Budapeŝto, li aŭdis, ke “de hodiaŭ estas la linio” ne plu disaŭdigi Esperantajn elsendojn. Per tio komenciĝis la Granda Silento en Hungario. Kaj same subite, ankaŭ en oktobro, mutiĝis la radio-elsendoj en Pollando.
Tamen, ĉu tio okazis en la kadro de malrapida procezo celanta subpremi la marristojn kaj ĉiujn iliajn supozatajn aliancanojn? Dubinde: ĉar ĝuste tiam ĉesis mallonga periodo de iom pli libera diskutado en la soveta lingvistiko kaj de timemaj provoj eliri la rigidiĝintan framon de la jafetida teorio. Jam en oktobro 1948 la adeptoj de Marr refirmigis sian pozicion, lanĉante vastskalan atakon kontraŭ ĉiuj deviantoj, kontraŭ ĉiuj lingvistoj, kiuj estas sub influo de “reakciaj kaj idealistaj fluoj de la eksterlanda burĝa lingvistiko”, kaj la 21-an de julio 1949 la Akademio de Sciencoj per oficiala deklaro konfirmis la pluan validon ekskluzivan de la teorioj de Marr. Ĉu estas nura hazardo, ke Esperanto iĝis nefavorata en la orienteŭropaj landoj ĝuste, kiam la marristoj troviĝis en simile zenita pozicio kiel en la mezo de la 1930’aj jaroj, plene ĝuante oficialan gracon kaj ĵus venkinte siajn kritikintojn? Estis unu el la gvidaj marristoj, Prof. T. Lomtev, kiu deklaris komence de 1949:
La nuntempaj apologiistoj de la imperiismo faras vastan propagandon por la kosmopolitismo, reakcia ideologio de la imperiista burĝaro. Ili utiligas kiel ideologian armilon la ideojn de la renegato Kautsky, koncerne ultra-imperiismon, kunfandiĝon de la nacioj kaj iliaj lingvoj en la epoko de kapitalismo kaj imperiismo, kreon, en la nuna epoko, de unu sola lingvo universala.
Precize sur la sama linio moviĝis la bulgara esperantisto Atanas Lakov:
Provo trudi Esperanton en la nuna tempo kiel universalan mondlingvon, en ĝia nuna precipe eŭropa formo, signifas perfortan likvidon de kulturoj kaj lingvoj de ekstereŭropaj popoloj, signifas starigon de Esperanto kiel ilo de imperiisma ekspluatado.
Kio efektive validas por la nuna tempo, tion esprimis la sovetaj lingvistoj kaj antaŭ kaj post la elpaŝo de Stalin. Ekz., en sia novjara numero de 1949 Literaturnaja Gazeta jene karakterizis la diversajn epokojn de la historio en rilato kun ĝiaj “mondlingvoj”: la rolo de mondlingvo estas asignita al la latina en la periodo de klasika historio, al la franca en la feŭda periodo, al la angla en la epoko de kapitalismo, kaj al la rusa en la granda erao de socialismo; sed ne nur en la estonta socialismo tutmonda, sed jam nun, kiel klarigis en novembro 1949 la akademiano N. T. Jakovlev: la rusa lingvo “ne estas nur la lingvo de USSR, sed ankaŭ la internacia lingvo en la popolaj demokratioj”.
Vidi la problemon de Esperanto nur en la kadro de la disputo inter lingvistikaj skoloj facile kondukas al konfuzo kaj nebuligo de la vera politika fono, kiu kaŭzis la persekutojn kontraŭ la Internacia Lingvo. Se la Movado estis sufokita en USSR mem, evidente ĝia pluekzisto en landoj sub ties influo ne povis estis permesata, kaj ju pli klare rimarkiĝis la soveta influo en tiuj landoj, des pli baldaŭ la reĝimoj sentis la bezonon elimini ĉion, kion ili konsideris kontraŭa al la soveta modelo.
Tio klarigas, kial, ekz., en orienta Germanio, kiu tiutempe estis ankoraŭ rekte regata de la soveta milita administracio, malpermesa dekreto estis publikigita jam komence de 1949, aŭ kial Ĉinio aliĝis al tiu evoluo plej laste, nome en la fino de 1953, kiam ĉesis aperi El Popola Ĉinio. Kaj la orientgermana klarigo montras, ke unuaranga faktoro estis la timo de nekontroleblaj kontaktoj kun eksterlando — same kiel en 1937/38 en USSR aŭ en 1940 en la baltaj ŝtatoj. Ne fideleco al oficiala lingva doktrino, sed politikaj konsideroj, la zorgo pri interna sekureco, instigis la reĝimojn kontroli aŭ malpermesi la “kosmopolitan” movadon de la esperantistoj.
La rapidecon kaj gradon de la subpremo oni, plue, devas rilatigi al la malsamaj internaj kondiĉoj en la popoldemokratioj. En Bulgario kaj Ĉeĥoslovakio, kie estis forta antaŭmilita Movado, la esperantistoj, el kiuj pluraj troviĝis en altaj ŝtataj kaj partiaj pozicioj, plej longe kontraŭstaris la tendencon esti subite identigitaj, nur pro sia scio de Esperanto, kun cionistoj kaj kosmopolitoj, ĉar ili povis facile dokumenti sian kontraŭfaŝisman aktivadon. Similaj antaŭkondiĉoj ekzistis en Hungario, sed tie la gvidaj esperantistoj jam frue decidis dissolvi sian organizaĵon. Fine, ankaŭ la Bulgaroj kaj Ĉeĥoslovakoj devis cedi al la oficiala klarigo, ke necesas nun dediĉi sin al pli urĝaj taskoj ol flegado de internacia lingvo, ke dum konstruado de socialismo simple ne estas loko por Esperanto.
Tia argumentado troviĝas en unu tre rivela dokumento pri la situacio de Esperanto en orienta Eŭropo komence de la 50’aj jaroj: en letero de tri paĝoj, anglalingva, de la ĉeĥoslovaka Ministerio de Kulturo (22-9-1953) responde al la konsternita demando de japana komunista esperantisto pri la kialoj de la likvido de Esperanto-rondoj en ĈSR. La letero eksplicite senkulpigas la ĉeĥoslovakajn esperantistojn de akuzo kutima en Soveta Unio kaj orienta Germanio:
Estas vere, ke esperantistoj en Ĉeĥoslovakio pruviĝis kiel patriotoj, kiuj uzis Esperanton en progresema maniero. Ne estas unu kazo, kiam ĝi estis uzata kontraŭ la interesoj de la popolo kaj ŝtato. Tio ŝuldiĝis al la konscia patriota gvidado de la esperantistoj, kiuj montris kiel uzi Esperanton por la bono de la ŝtato. Nia popolo suferis grandegan malĝojon en sia nacia tragedio dum la hitlera okupo. La esperantistoj ne seniluziigis la nacion kaj metis sian scion de Esperanto en la servojn de la lando. Iliaj aktivadoj estis favore juĝitaj de la registaro. Iliaj modestaj klopodoj naskis bonan frukton.
Post tia laŭdo ne estas facile pravigi, kial nuntempe Esperanto ne plu povas servi al la popolo, sed per pensakrobataĵoj la Ministerio venas al la konkludo, ke nuntempe tiuj modestaj, kvankam sukcesaj, klopodoj de la esperantistoj ne povas kontentigi la grandajn taskojn difinitajn de partio kaj registaro. En 1950 estis publikigita nova leĝo pri asocioj, laŭ kiu ili devus aliĝi al unu el la grandaj amasorganizaĵoj. EAĈSR klopodis aliĝi al unu el ili, sed ĉar neniu volis ĝin akcepti, ĝi transpaŝis la fiksitan tempolimon kaj dissolviĝis. “Ne estas la kulpo de la ŝtata administracio, ke la Esperanto-Asocio haltigis siajn aktivadojn, sed la fakto, ke oni ne obeis la leĝon por nova registrado de asocioj.”
Substrekinte, ke “Esperanto ne estas bezonata en la pli alta fazo de la evoluo de internaciaj rilatoj”, la dokumento fine rimarkigas:
En la kapitalistaj landoj, en la manoj de progresemaj homoj, ĝi (Esperanto) ankoraŭ havas gravan funkcion kaj devus labori man-en-mane kun la pacdefendantoj. Se tio ne okazas, tiam ĝi iĝas “kosmopolitismo por eksporto”, kaj tial la ĉeĥoslovaka popolo kaj ŝtato devas sin protekti pro kialoj de sia propra ekzistado.
Ke la uzado de Esperanto en kapitalistaj landoj por progresemaj celoj ne povas esti tre efika, se mankas ebleco por interkomunikiĝi kun pacdefendantoj en la socialismaj landoj, evidente estis ekster la imagopovo de la Ministerio.
Kion signifas “pli alta fazo de la evoluo de internaciaj rilatoj”? Tion la aŭtoritatoj preferis detaligi nur en la enlanda uzo, al kiu apartenis pli sincera lingvaĵo. Unu tagon antaŭ la “memlikvidiĝo” de EAĈSR, Rudolf Burda sendis protestan leteron al la ĉefministro Antonin Zápotocký, petante klarigon, kial Esperanto — lingvo, kiun, laŭ la opinio de Burda, subtenis eĉ Lenin — nun ne plu estas tolerata. Al la respondo de la oficejo de Zápotocký (24-10-1952) oni ne povas riproĉi nesufiĉan konkretecon:
De la tempo, kiam kamarado Lenin akcentis la signifon de Esperanto por la laborista klaso, pasis tre multa tempo. Intertempe estis konstruita la granda patrujo de socialismo, Soveta Unio, kaj la konstruado de socialismo disvastiĝis al ĉiam pli da landoj, kiuj vidas en Soveta Unio sian modelon kaj abunde ĉerpas el ĝiaj spertoj. El tiu motivo centmiloj da laboristoj en tiuj landoj, eĉ ekster ili, lernas la gepatran lingvon de la pioniroj de socialismo, la rusan. Ĉe tia amasa disvastiĝo de la rusa lingvo, malantaŭen iras nature en la fonon la signifo de Esperanto, kiu ĉiuokaze estas lingvo artefarita kaj tial eĉ ne estas lingvo en la vera senco de la vorto...
Ni opinias, ke en la nuna tempo efektive multe pli utilas meti tiujn fortojn, organizajn rimedojn kaj energion, kiuj estas dediĉataj al Esperanto, en la servon al plia disvastigo de la scio de la rusa lingvo. Ne temas pri ia oficiala malpermeso de Esperanto, kiel vi aludas en via letero. Temas nur pri tio, ke ĉiuj kamaradoj ekkonsciu la ŝanĝiĝintan situacion kaj el ĝi rezultantan malaltiĝon de la signifo de Esperanto.
Por reveni al la Lingvistikaj Leteroj de Stalin: Ni vidis, ke en la plej multaj landoj la Esperanto-asocioj jam ĉesis funkcii, kiam komenciĝis la diskuto pri problemoj de la lingvistiko, en kies daŭro Stalin, tute neatendite, kondamnis la teoriojn de Marr. Tiu doktrina ŝanĝo ne videble rapidigis la kontraŭesperantan politikon de la orienteŭropaj partioj. Eble la esperantistoj en Bulgario kaj ĈSR dum iom da tempo eĉ supozis, ke la nova teorio alportos al Esperanto novan ekzisto-rajton; iliaj revuoj represis partojn de la lingvistika diskuto. Se SEU pereis en tempo, kiam senkonteste validis la teorioj de Marr, ne estis tute absurda la kredo, ke oni povos elsaviĝi deklarante sin viktimoj de la skolo de Marr. Baldaŭ, tamen, oni komprenis, ke la Leteroj ne signifis ion novan, sed klopodis reharmoniigi — malfrue — teorion kaj praktikon en la lingva politiko de Soveta Unio, ke Esperanto restis malŝatata kaj praktike malpermesita, ne pro la dominado de tiu aŭ alia lingvoscienco, sed pro politikaj konsideroj. Ĉiuj esperantistoj en orienta Eŭropo devis submetiĝi al la postuloj dediĉi ĉiujn siajn fortojn al konstruado de socialismo, vidante ke la aŭtoritatoj nun disponis pri pli taŭga raciigo de la verdikto kontraŭ Esperanto ol estis nebulaj avertoj kontraŭ “internacia societo en Munkeno” — eĉ se nur per la argumento, ke ja mankas mencio de artefarita lingvo en la Leteroj de Stalin.
La kernon de la problemaro rilata al la subpremo de Esperanto en USSR kaj en la landoj de ĝiaj aliancanoj trafis la Estraro de UEA kaj la Plenumkomitato de SAT, kiuj per komuna Nefermita Letero al Stalin (majo 1952) nete atribuis la kontraŭesperantan politikon de Soveta Unio al lingva imperiismo. Citante eldirojn de sovetaj lingvistoj, la Letero trafe atentigis pri la kontraŭdiro inter la profetaĵoj pri kunfandiĝo de lingvoj kaj nacioj, unuflanke, kaj la praktika utiligo de la rusa kiel sola internacia lingvo, aliflanke, kaj, krome, inter la neo de klasa karaktero de la lingvo kaj la implicita postulo, ke internacia lingvo devas atendi novan bazon aŭ superstrukturon por formiĝi kaj ekesti.
Ne subtaksenda estas ankaŭ la precedenca karaktero de tiu ĉi dokumento, per kiu la internacia Movado por la unua fojo oficiale forlasis la pozicion de neŭtralismo kaj senhelpa spektado, tiel ofte spertitaj, kiam Esperanto kaj ĝiaj parolantoj suferis persekutojn. Sed, se temas pri la elpaŝo de Stalin, granda signifo por Esperanto troviĝis en ankoraŭ io alia, kion tiutempe la aŭtoroj de la Letero de UEA kaj SAT apenaŭ povis antaŭvidi.
Hodiaŭ studantoj de la moderna soveta historio interkonsentas, ke eble la sola vere grava kaj sekvoriĉa eldiro en la longa, teda diskuto pri lingvistiko estas la konkludo de Stalin: ke “marksismo estas la malamiko de ĉia dogmismo”. Eĉ se Stalin sin esprimis tiamaniere por havigi al si plenan liberecon de agado kaj por trovi eliron el la ĉiamaj kontraŭdiroj inter la internaciisma tradicio de socialismo kaj la praktika prefero senĉese sin apogi je la interesoj de la soveta ŝtato, tamen restas nedubeble, ke kun la deturniĝo de Marr finiĝis danĝera izoliteco de la soveta lingvistiko kaj ke la elstarigo de kontraŭdogma marksismo malrapide ebligis “senstalinismiĝon” ankaŭ sur aliaj kampoj, precipe post la morto de Stalin. Kiam la novaj gvidantoj de USSR proklamis la celon de paca kunekzistado, fine ankaŭ kontaktoj kun eksterlando, interhomaj, ne nur interŝtataj, iom post iom perdis sian tabuan karakteron.
En tiu ĉi ŝanĝo de la klimato, la esperantistoj komencis ĉerpi novan esperon. Kvankam la sinteno de la oficialaj instancoj restis nefavora, ekde 1954/55 superregis ne plu ideologiaj akuzoj kontraŭ la nefidindaj esperantistoj, sed “pragmatisma” dubo pri la kvalitoj de la lingvo. La argumentoj tre similis la rezon-manieron de ekstreme konservativaj kontraŭuloj de Esperanto, sed restas kiel kuraĝiga elemento, ke oni ne plu simple prisilentis Esperanton aŭ ke la esperantistoj ne plu estis denuncataj kiel burĝaj kosmopolitoj (akuzo, kontraŭ kiu ne eblis efike sin defendi).
En aŭgusto 1954, oficiala soveta institucio rompis la silenton, rekte tuŝante la problemon de Esperanto — por la unua fojo, ŝajne, post multegaj jaroj. Responde al demando el Kanado, la vicprezidanto de la Sekcio de Pedagogiaj Sciencoj de Societo de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landaj, V. Esipov, difinis la starpunkton de USSR pri “artefaritaj lingvoj”. Ĝi, ne mirige, estis tute negativa, sed lia esprimmaniero tamen donis “iom luman perspektivon”, kiel sagace vidis Mijake ŝihej en La Revuo Orienta. Esipov skribis:
La ĉefa refuto de sovetaj sciencistoj estas la jeno: Esperanto kaj similaj lingvoj baziĝas sole sur la lingvoj de malgranda parto de la homaro, kaj komplete ignoras la lingvojn de la granda plimulto de la popolo — la popoloj de orienta Eŭropo, Azio, Afriko kaj Oceanio, ktp.
Malgraŭ tre vasta propagando dum 50 jaroj, Esperanto estas uzata de ekstreme malgranda malplimulto eĉ de la homoj parolantaj eŭropajn lingvojn.
Laŭ la informo de Esipov, la lernado de Esperanto ne estas malpermesita en USSR, nek la sovetaj sciencistoj asertas, ke “mondlingvo” ne povas disvolviĝi; sed ili opinias, ke ĝi povus disvolviĝi nur en la malproksima estonteco, kiel sekvo de longa kaj vasta komunikiĝo inter la popoloj*.
Ĉirkaŭ tiu tempo, unue apenaŭ rimarkite de la esperantistoj en okcidento, reviviĝis la Esperanto-Movado en Soveta Unio. Kiel tio okazis, apartenas al la plej interesaj ĉapitroj en la historio de la Internacia Lingvo. Estas ekster la kadro de tiu ĉi priskribo detale analizi tiun modelkazon de esperantista celkonscio, kontraŭaŭtoritata obstino kaj saĝa kaj prudenta agado ĉe la “bazo”: sed evidente la unua iniciato ŝuldiĝas al kelkaj kuraĝaj unuopuloj en la popoldemokratioj, i.a. Pál Balkányi en Hungario kaj precipe Rudolf Burda en Ĉeĥoslovakio, kiuj klopodis unue reakiri permeson por la Movado ĉe sialandaj instancoj, sed, vidinte ke la ĉefa obstaklo estas la mankanta modelo de floranta Esperanto en Soveta Unio, decidis reveki la delonge mortintan Movadon tie*. Per iliaj leteroj Bokarev k.a. unuafoje eksciis en 1954/55, ke ankoraŭ ekzistas Esperanto-Movado en okcidentaj kaj orientaj landoj. La bulteno La Pacdefendanto kaj la organo de MEM, Paco, estis grandkvante liveritaj al Soveta Unio, aperigis la unuajn korespond-anoncojn de Sovet-unianoj kaj koordinis la lokan aktivadon de esperantistoj (en “pac-rondoj”) en landoj sen organizita Movado. Paco daŭre kuraĝigis la esperantistojn, el kiuj multe preferis atendi decidon de supre, atentigante ke utiligo de Esperanto por la paco ja kongruas kun la rezolucioj de Mondpaca Konsilantaro, ke “ne eblas vin persekuti pro la plenumo de ties decidoj” kaj ke necesas “ne lasi sin puŝi en ilegalecon”.
Tiun strategion sendube akcelis la surpriza sinteno de Soveta Unio kaj ĝiaj aliancanoj dum la Konferenco de Unesko en Montevideo en decembro 1954, kiam la delegacioj voĉdonis nek por nek kontraŭ la rezolucio agnoskanta la kulturan valoron de Esperanto. Tiutempe Paco aperigis leteron de dana leganto, kiu klare komprenigas, ke Soveta Unio ne favoras Esperanton, ĉar oni volas, ke la rusa iĝu mondlingvo. Krome, la revuo ridindigis tiujn, kiuj “volas atendi la evoluon kaj kunfandiĝon de la lingvoj, por uzi ilin kiel ‘ponton’” al internacia kompreniĝo, kaj rebatis argumentojn de ĉeĥa lingvisto kontraŭ Esperanto uzante citaĵojn ĝuste de la “lingvisto” Stalin (pri “talmudistoj”, kiuj “lernas parkere konkludojn kaj formulojn, kaj citadas ilin blinde”).
La plua evoluo estas konata: En 1955 la pola Asocio denove aliĝis al UEA, en la sekvantaj jaroj ankaŭ la bulgara, hungara kaj ĉeĥa, en 1957 ekaperis Nuntempa Bulgario amase distribuata al Soveta Unio, kaj de tiam la progreso de la Internacia Lingvo en tuta orienta Eŭropo iĝis ne plu haltigebla*.
Persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo estas unu aspekto de lingva diskriminacio, kaj ili ofte fontis, kiel ni vidis, en lingva imperiismo: laŭ la opinioj de kaj faŝistoj kaj stalinistoj, Esperanto minacis al la pozicio de la germana aŭ rusa lingvo. Sed, eble pli grave, multaj reĝimoj unuavice timis la sekvojn de Esperanto kiel rimedo en la manoj de tiuj, kiuj — fakte aŭ ŝajne — kontraŭbatalis la sociordon aŭ kiuj serĉis internaciajn kontaktojn sen kontrolo fare de potenchavantoj.
Esperanto rezistis la ŝtormojn kaj sangan elprovon sub faŝismo kaj stalinismo. Ne estas tie ĉi loko por esplori, sub kiu politika reĝimo la Movado plej multe suferis. Neniu povas pretervidi, ke la faŝismo entenis en si ĉion, kio estas mala al Esperanto kaj ĝiaj internaciismaj kaj pacigaj trajtoj, kaj estis sekve apenaŭ mirige, ke faŝisma registaro celkonscie klopodis neniigi ne nur Esperanton, sed la tutan homaranecan grundon, sur kiu sola ĝi povas prosperi. Aliflanke, preskaŭ samtempe, en la kontraŭa tendaro, kies reganta ideologio origine havis multon komunan kun la socireformaj celadoj de la esperantistoj, furiozaj persekutoj malaperigis milojn da parolantoj de la Internacia Lingvo, eĉ plurajn, kiuj pli frue fuĝis antaŭ la faŝisma teroro.
UEA, kiu per sia Letero al Stalin la unuan fojon post multaj jaroj montriĝis en la mondo kiel atentinda kultura faktoro kaj socia forto, de tiam aplikas du rimedojn por reestabli la rajton uzi Esperanton tie, kie ĝi renkontas subpremon: unue, forigi miskomprenojn pri Esperanto, precipe tiun, ke la lingvo en si mem estas politike tendenca (kvankam tia atentigo kutime ne detenas registarojn uzi utilan pretekston por senkreditigi la ideon de internacia lingvo), kaj, due, publike kaj internacie akuzi tiujn registarojn kaj aliajn instancojn, kiuj malhelpas aŭ persekutas la uzon de Esperanto por kiu ajn celo.
En speciala agadplano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), esploroj pri malobservoj de la lingvaj rajtoj de la homo okupis gravan rolon. Antaŭjuĝoj, diskriminacio kaj rektaj persekutoj bazitaj sur lingvaj diferencoj, lingva imperiismo kaj ŝovinismo, kultura genocido kaj rasismo — ĉiuj ricevis kaj nun daŭre ricevas apartan atenton en la organo de UEA, en dokumentoj de CED, en la revuoj La Monda Lingvo-Problemo kaj Kontakto kaj estas ankaŭ la temo de apartaj seminarioj, organizitaj de TEJO.
Se nuntempe, kiam rekta subpremo de la Esperanto-Movado ŝajnas nur esti nigra ĉapitro de la historio, ni bezonas instruon por la estonteco, tiam ĝi ne povas esti alia ol tiu ĉi: silenta pasiveco, kiel praktikata ekz. dum la nazia militdeklaro al Esperanto, neniam forigos diskriminacion kontraŭ la Internacia Lingvo.
Andreev, A. P., Revolucio en la lingvoscienco, Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Leipzig 1929.
Bálint, Ferenc, Elektitaj dokumentoj de laborista esperantista Movado en departemento Békés 1925-1934 (hungarlingva). Gyula 1969.
Boulton, Marjorie, “Nigra svastiko, verda stelo”. Zamenhof. La Laguna 1962, p. 243-253.
Conquest, Robert, The Great Terror, Toronto 1968.
Cseh, Andreo, “Dum la uragano”. La Praktiko, 1946, n-ro 1/5, p. 15-16.
Dokumentoj de la persekutoj kontraŭ proleta Esperanto-Movado (japanlingva). Oosaka 1950.
Dratwer, Isaj, “Kiel pereis la familio de D-ro Zamenhof”. Germana Esperanto-Revuo, vol. 17, 1964, p. 57.
“Ernest Drezen”. The British Esperantist, vol. 66, 1970, p. 344.
“Komunista enfiltrado en la Esperanto-Movadon”. Amerika Esperantisto, vol. 73, 1960, n-ro 1, p. 3-13.
Engholm, S., “Kie oni malhelpas Esperanton”. Malgranda Revuo, vol. 8, 1950, n-ro 1, p. 28-30.
Ĝivoje, Marinko, Historio de Esperanto-Movado en Jugoslavio. Zagreb 1965.
Hitler, Adolf, Mein Kampf. 603-607-a eld. München 1941.
Ĥvorostin, S. K., “Cara cenzuro kaj Esperanto”. Scienca Revuo, vol. 23, 1972, n-ro 1/2, p. 37-46; n-ro 3, p. 79-88.
Kamarýt, St., “Esperanto en Ĉeĥoslovakujo dum la germana okupado”. Esperanto Internacia, vol. 10, 1946, n-ro 1, p. 3-4.
“Kial la Movado ne vivas en Rumanujo”. Esperanto, vol. 57, 1964, n-ro 5, 82-83.
Lapenna, Ivo, “Kelkaj lingvistikaj demandoj”. Belarto, 1958, p. 51-63.
—, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.
Laurat, Lucien, Staline, la linguistique et l’impérialisme russe. Paris 1951.
“Nefermita letero: Al J. V. Stalin, Moskvo”. Esperanto, vol. 45, 1952, n-ro 6, p. 163-165.
L’Hermitte, René, La linguistique en U.R.S.S. Paris 1969.
Lins, Ulrich, “Esperanto dum la Tria Regno”. Germana Esperanto-Revuo, vol. 19, 1966, p. 76-78, 99-101; vol. 20, 1967, p. 5-8. (Iom mallongigita en Sennacieca Revuo, 1968, n-ro 96, p. 1-19.)
—, “La plej sekreta libro pri Esperanto”. Esperanto, vol. 65, 1972, n-ro 2, p. 28-29.
Miyamoto masao, Historio de la japana Esperanto-Movado. Kioto 1969.
Sadler, Victor, “Persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo”. Esperanto, vol. 61, 1968, p. 14-15, 34-35, 84-85.
— kaj Ulrich Lins, “Regardless of frontiers: A case study in linguistic persecution”. Samir K. Ghosh (red.), Man, Language and Society. The Hague-Paris 1972, p. 206-215.
Siebarth, Werner, Hitlers Wollen. 3-a eld. München 1936.
Spiridoviĉ, E., “La ‘vera devizo por batalo’ en la marks-leninisma lingvoscienco”. La Nova Etapo, vol. 1, 1932, n-ro 4, p. 157-160.
Springer, George P., Early Soviet theories in communication. Cambridge, Mass. 1956.
Stalin, J., Marxismus und Fragen der Sprachwissenschaft. N. Marr, Über die Entstehung der Sprache. München 1968.
Streicher, Oskar, “Weltsprache”. Muttersprache, vol. 41, 1926, kol. 133-139.
Sygnarski, Mieczysław, “Kion opinias la junularo pri Esperanto?” Internacia Pedagogia Revuo, vol. 17, 1938, n-ro 1, p. 6-14.
Takeuti zirô, Puroretaria esuperanto undô ni tuite. Tôkyô 1939.
“Tezoj pri Internacia Lingvo”. La Nova Etapo, vol. 1, 1932, n-ro 3, p. 116-118.
Theobald, H., Dokumentoj de la rezistado. Hamburg 1948.
Thomas, L. L., The linguistic theories of N. Ja. Marr. Berkeley-Los Angeles 1957.
Trögel, Robert, Esperanto kaj kulturo. Köln 1929.
Vossler, Karl, Geist und Kultur in der Sprache. Heidelberg 1925.
Wagner, Hermann, Ni devas diri ĝin. Stuttgart 1947.
Weissberg, Alex, Conspiracy of silence. London 1952.
Vidu ankaŭ la bibliografiojn de Ĉapitroj 14 kaj 19.
Plurfoje diversaj internaciaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj okupiĝis pri la demando de komuna lingvo en internaciaj rilatoj, tute speciale pri la Internacia Lingvo (Esperanto). Tri el ili meritas apartan atenton: la diskutoj en la sino de la Ligo de Nacioj en la periodo 1920-1925; la Peticio al Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1950, kiu estis poste transdonita al Unesko kaj kiu kondukis al la Rezolucio de 1954; la Propono al Unuiĝintaj Nacioj, prezentita al la Sekretariato de UN en New York en oktobro 1966.
Por doni kiel eble plej objektivan bildon pri la traktado de tiu demando en la menciitaj institucioj, en la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro estos unuavice reproduktitaj esencaj partoj de originalaj dokumentoj en Esperanta traduko, dum la cetera teksto estos limigita al la plej necesaj klarigoj, korektoj de eraroj pri faktoj kaj kelkaj komentoj.
Post la Unua Mondmilito, en la tempo de fondiĝo kaj ekfunkcio de la Ligo de Nacioj, la Internacia Lingvo jam estis disvastiĝinta preskaŭ en ĉiuj partoj de la mondo. Ĝia traduka kaj originala literaturo estis rimarkinda, la nombro de diversaj periodaĵoj konsiderinda, kaj la praktika parola uzo dum kongresoj kaj ĉiaspecaj aliaj internaciaj renkontiĝoj ĉiam pli vasta. Ĝi jam estis fariĝinta nekontestebla socia fakto.
La ĉefa celo de la Ligo de Nacioj estis konservi la mondan pacon kaj akceli amikajn rilatojn inter la nacioj. Multaj rigardis ĝin taŭga instrumento por la realigo de jarcentaj revoj pri paca kunvivado de la popoloj; inter ili troviĝis ankaŭ klarvidaj personoj, kiuj komprenadis, ke la lingvaj malfacilaĵoj grave obstaklas la progreson en tiu direkto.
En tiaj kondiĉoj ekaktivis D-ro E. Privat, kiu en la unuaj jaroj de la Ligo de Nacioj estis honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito, Princo Arfa, kaj poste fariĝis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo. Laŭ lia iniciato dek unu delegitoj prezentis al la Asembleo la 9-an de decembro 1920 projekton de Rezolucio, kiu tekstis:
La Ligo de Nacioj, konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj, kiuj obstaklas rektan komunikadon inter la popoloj, kaj pri la urĝa bezono trovi ian praktikan rimedon por forigi tiun ĉi obstaklon kaj helpi al bona interkompreniĝo inter la nacioj, sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj el la membroj de la Liro; esperas, ke tiu instruado fariĝos pli ĝenerala en la tuta mondo, tiel ke la infanoj de ĉiuj landoj povus scii almenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado; (kaj) petas la Ĝeneralan Sekretarion prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato*.
La projekto elvokis fortan kontraŭstaron precipe de Francio, kiu en tiu tempo, minacata de la kreskanta prestiĝo de la angla lingvo, vidis en la propono novan danĝeron por la pozicio de la franca. Laŭ artikolo de E. Privat en Esperanto de aprilo 1958, la franca delegito kolere intervenis kontraŭ tiu rekomendo, ĉar ĝi tuŝis la sendependecon de la publika instruado en lia lando kaj “minacis la patrujaman edukadon de la infanoj per internaciismo”. Konforme al tiu politiko, la tiama franca Ministro de Instruado, Léon Bérard, malpermesis kian ajn kurson de Esperanto ne nur en la lernejoj, sed eĉ en la konstruaĵoj de lernejoj.
La proponon unue ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo. En sia Raporto al la Asembleo, entenata en la Dokumento 253: 20/48/253, la Komitato faris jenajn konstatojn:
La Komitato konsentas kun la subskribintoj rilate la seriozecon de la lingvaj malfacilaĵoj, kiuj obstaklas rektajn rilatojn inter la popoloj, kiel ankaŭ rilate la deziron, ke internacia lingvo devus esti instruata en ĉiuj lernejoj: simpla kaj facila lingvo, kiun la infanoj lernus paralele kun sia gepatra lingvo, kaj kiu devus servi la estontajn generaciojn kiel ĝenerala rimedo de internacia komunikado. La Komitato tamen opiniis, ke estus dezirinde komenci per enketo surbaze de la ekzistantaj faktoj... Fine, la Komitato estis informita, ke tiu ĉi internacia helpa lingvo estis utiligata kun sukceso en pluraj konsiderinde universalaj kongresoj, en kiuj la parolantoj apartenantaj al ĉiuj landoj povis facile kompreni unu la alian, kaj en kiuj la debatoj okazis en unusola lingvo, tiel ke la parolantoj ĝuis la plej kompletan egalecon.
La Komitato, tamen, opiniis, ke la Asembleo devus ne akcepti respondecojn ekster sia kompetenteco. Tial ĝi forigis la alvokon por ĝenerala instruado de la Internacia Lingvo. Laŭ la menciita dokumento, la fina propono de la Komitato al la Asembleo tekstis:
La Ligo de Nacioj, konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj kiuj obstaklas rektan komunikadon inter la popoloj, kaj pri la urĝa bezono trovi ian praktikan rimedon por forigi tiun ĉi obstaklon kaj helpi al bona interkompreniĝo inter la nacioj, sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj el la membroj de la Ligo; (kaj) rekomendas al la Ĝenerala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato.
La raportisto, la belga senatano Lafontaine, prezentis la rekomendon al la lasta plena sesio de la Asembleo, sed la prezidanto — Hymans, ankaŭ li Belgo — tuj interrompis lin kun pririda ŝerco. La franca delegito Gabriel Hanotaux, tiutempe bone konata diplomato, proponis ke oni entute ne diskutu la aferon, ĉar “jam ekzistas internacia lingvo: la franca, universale instruata ĉie en la mondo de la penso”. La prezidanto tuj voĉdonigis la proponon, ke la diskuto estu prokrastita; post iom da konfuzo li deklaris, ke la demando estas forŝovita. Sekve, la Raporto de la Dua Komitato ne estis akceptita de la Unua Asembleo en 1920.
La 9-an de septembro 1921, okaze de la Dua Asembleo de la Ligo de Nacioj, la propono de 1920 estis renovigita en identa formo. Ĉi-foje ĝi estis prezentita de la delegitoj de Sudafriko, Rumanio, Persio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Kolombio, Ĉinio, Finnlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio. La proponon subskribis ankaŭ la delegito de Pollando, sed kun rezervo, karakteriza por la tiama starpunkto de Pollando rilate la francan lingvon, ke “praktika helpa lingvo neniel atencu la rajtojn kaj jarcentan prestiĝon de la franca lingvo kiel lingvo de internacia diplomatio”.
La subskribintoj samtempe petis la Prezidanton de la Asembleo, ke la menciita Raporto de la Dua Komitato kun la titolo Internacia Lingvo (Dokumento 253 de la 17-a de decembro 1920) kaj la Raporto de D-ro Nitobe inazo, la tiama Ĝenerala Subsekretario de la Ligo, pri lia komisio en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago, estu komunikitaj al ĉiuj delegacioj. La du dokumentoj estis efektive distribuitaj al la delegacioj kaj la Propono eniris en la tagordon de la Dua Asembleo.
La Raporto de D-ro Nitobe rilatis al la rezultoj de lia oficiala partopreno kiel observanto de la Ligo en la 21-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en aŭgusto 1921 en Prago. Tiun kongreson ĉeestis 2.561 delegitoj el 40 landoj kaj oficialaj reprezentantoj de 10 registaroj.
La originala Raporto de D-ro Nitobe konsistis el tri partoj, el kiuj la unua entenis faktojn pri la menciita Esperanto-Kongreso kaj la dua enhavis rimarkojn pri la Esperanto-Movado. Nur la tria parto estis komunikita al Konsilo de la Ligo, al la Ŝtatoj-Membroj kaj al la delegacioj sub la titolo La Lingva Demando kaj la Ligo de Nacioj*.
Tiu ĉi objektiva analizo de la tiama lingva situacio kaj de la diversaj avantaĝoj, kiujn prezentas neŭtrala lingvo, verkita de unu el la plej altrangaj internaciaj funkciuloj surbaze de personaj esploroj kaj spertoj, devus esti konata de ĉiu studanto de la lingva problemo. Des pli, ke multaj konstatoj estas hodiaŭ same aŭ eĉ pli aktualaj, ol ili estis en 1921.
Pri la bezono de facila komuna lingvo en la Ligo de Nacioj por adekvata reprezentiĝo D-ro Nitobe skribis:
En multaj landoj la elekto de delegitoj por la Konsilo aŭ por la Asembleo estas limigita al la tre mallarĝa cirklo de tiuj, kiuj povas regi la anglan aŭ francan almenaŭ kun relativa facileco, kaj kutime — ĉar tiu ĉi cirklo konsistas el diplomatoj, profesiaj lingvistoj, lernejaj instruistoj kaj komercistoj — multaj el la plej kompetentaj por la laboro de la Ligo de Nacioj estas preterpasitaj. Kiam la paroladoj estas farataj en kunvenoj en lingvo ne komprenata de ĉiuj, iuj membroj emas forlasi la salonon aŭ fariĝi senpaciencaj... (p. 2 de la angla versio).
D-ro Nitobe kritike rilatas al antaŭjuĝoj de politikistoj kaj aliaj koncerne la eblecon de internacia lingvo. En la Raporto estas akcentita la kultura graveco de internacia lingvo kaj la konstrua rolo de tia lingvo por la realigo de la idealoj de la Pakto de la Ligo.
La Raporto konstatas la kreskantan nombron de naciaj lingvoj kaj koncize resumas la staton per la sekvantaj vortoj:
Nur en Eŭropo 49 lingvoj estas nuntempe uzataj. Inter la 48 Membroj de la Ligo funkcias ne malpli ol 48 apartaj lingvaj sistemoj, se oni ekskludas iujn gravajn dialektojn. Plue, kiam la angla kaj franca estis akceptitaj kiel praktike la solaj oficialaj lingvoj pro kaŭzoj de ekonomio, kiel diras la Raporto de la Komitato, tiu decido signifis ŝajnan ekonomion el mallarĝa vidpunkto rilate ŝparadon de tempo kaj mono por traduko. Mondvasta vidpunkto de ekonomio rezultigos tute alian juĝon... El vidpunkto de monda ekonomio neniu rimedo estas pli racia kaj pli malmultekosta ol la adopto de komuna lingvo (p. 3 de la angla versio).
En la sekvaj partoj D-ro Nitobe prezentas la bezonon de komuna lingvo sur la kampoj de komerco kaj scienco, kaj mencias diversajn rezoluciojn kaj decidojn de kompetentaj instancoj favore al la solvo de la lingvaj malfacilaĵoj per neŭtrala internacia lingvo. Aparte interesaj estas la pensoj pri la bezono de internacia lingvo por la laboristaro. La Raporto konstatas, ke Esperanto jam estas tre disvastiĝinta inter la laboristoj kaj ke tiamaniere ĝi fariĝas “motoro de internacia demokratio”.
En la konkluda parto de la Raporto estas dirite, ke multaj potencaj organizaĵoj kun tre malsamaj celoj kaj agantaj sur vastaj kampoj de homaj aktivadoj deziras praktikan solvon de la lingva demando. La progreson de la mondo obstaklas la lingvaj baroj kaj tio — diras D-ro Nitobe — prezentas seriozan minacon al la afero de paco.
La Dua Asembleo akceptis la konkludojn de la Dua Komitato de la 17-a de decembro 1920, instrukciis la Sekretariaton entrepreni la proponitan enketon, kaj decidis meti la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj en la tagordon de la Tria Asembleo. La koncerna Rezolucio estis akceptita la 15-an de septembro 1921.
Plenumante la decidon de la Asembleo, la Sekretariato senprokraste dissendis demandaron al ĉiuj Ŝtatoj-Membroj de la Ligo kaj al diversaj kompetentaj organizaĵoj. Ĝi ankaŭ disponigis la necesajn salonojn en la Palaco de la Ligo en Ĝenevo por okazigo de Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en Lernejoj en aprilo 1922. Partoprenis reprezentantoj de komunumaj kaj lernejaj aŭtoritatoj, kiel ankaŭ de edukaj asocioj el 28 landoj. Registaroj de 16 ŝtatoj sendis siajn oficialajn observantojn. Tiu ĉi teknika konferenco, kunvokita de la Lernejo pri Eduka Scienco (Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo), pritraktis la tutan demandon en scienca kaj senpartia spirito. Ĝi liveris al la Sekretariato de la Ligo la plej grandan parton de informoj rilate la instruadon de Esperanto en lernejoj. En la teksto de la konkludo, kiu estis sendita al la Sekretariato, troviĝis ankaŭ jena grava propono:
La Ligo de Nacioj rekomendas, ke tiu ĉi instruado fariĝu ĝenerala en la publikaj lernejoj de la tuta mondo kiel praktika kaj populara rimedo por internacia rilatado, neniel celanta prejudici la epoklongan prestiĝon de la civilizitaj naciaj lingvoj.
La Sekretariato ricevis ankaŭ konsiderindan nombron da dokumentoj kaj proponoj koncerne la lingvan problemon ĝenerale kaj la eblajn solvojn. Ekzemple, influaj skandinaviaj asocioj proponis, ke la angla estu adoptita kiel monda helpa lingvo. Kelkaj amerikaj rondoj sugestis la revivigon de la latina.
Surbaze de la kolektitaj informoj la Sekretariato verkis ampleksan raporton Esperanto kiel Internacia Helpa Lingvo*, kiu originale konsistis el kvin partoj. En la fino troviĝis kvar aldonoj kun diversaj dokumentoj. La raporto, datita la 28-an de junio 1922, estis prezentita al la Tria Asembleo.
En la enkonduka parto de la raporto estas koncize prezentita la evoluo de la afero antaŭ la Ligo de Nacioj ekde la unua propono en 1920. Estas akcentite, ke la Sekretariato ricevis instrukcion studi la demandon unuavice el praktika vidpunkto. Agante konforme, ĝi povis konstati, ke Esperanto estas vaste uzata en internaciaj kongresoj kaj ĉiaspecaj renkontiĝoj, dum vojaĝoj, en internaciaj oficejoj kaj eĉ por teatraj prezentadoj. Rilate tiun aspekton de la demando la raporto konkludas:
Tio faras ĝin vivanta lingvo — karakterizo, kiun ne posedas kiu ajn el la sistemoj nur skribaj kaj ne parolataj. Fariĝis eble esprimi sentojn en ĝi. Post 35 jaroj (de funkciado) la lingvo komencis akiri stilon. Ekzistas verkistoj kaj oratoroj, kiuj uzas ĝin kun veraj forto kaj eleganto. Pro la fakto, ke la akcento troviĝas sur la antaŭlasta silabo kaj ke la finaĵoj estas vokaloj, ĝiaj sonoraj kvalitoj memorigas pri iu el la romanidaj lingvoj de la sudo.
En la dua ĉapitro estas prezentita la stato de instruado de Esperanto en diversaj lernejoj de Albanio, Bulgario, Brazilo, Belgio, Ĉinio, Finnlando, Francio (ne en la ŝtataj), Britio, Italio, Japanio, Nederlando, Portugalio, Svislando kaj Ĉeĥoslovakio. Rilate la ŝtatojn, kiuj en tiu tempo ne estis membroj de la Ligo, la raporto koncize prezentas la situacion en Germanio, Hungario, Ruslando kaj Usono.
La tria ĉapitro prezentas la ĉefajn rezultojn de la Esperanto-instruado en la lernejoj. La plej gravaj dokumentoj estas presitaj en la aldonoj al la raporto. Rilate tiun aspekton la raporto emfazas la grandan moralan efikon je la infanoj, kiuj, korespondante kun infanoj de aliaj landoj en Esperanto, evoluigas interesiĝon pri aliaj nacioj, pri geografio kaj historio. Ofte evidentiĝas spirito de tuthoma solidareco. Multaj geinstruistoj utiligas la Esperanto-lecionojn por interesigi al la infanoj la Ligon de Nacioj kaj ĝian grandan idealon de universala paco kaj kunlaborado.
Koncize estas menciitaj la spertoj en la lernejoj de Skotlando, Italio, Ĉeĥoslovakio kaj aliaj landoj. Reprezentantoj de landoj el Malproksima Oriento akcentis la facilecon de Esperanto kompare kun fremdaj naciaj lingvoj. Pri la facileco de Esperanto la raporto konkludas:
Oni povas aserti kun absoluta certeco, ke Esperanto estas ok ĝis dek fojojn pli facila ol kiu ajn fremda lingvo, kaj ke estas eble ellerni perfektan parolkapablon sen forlasi sian propran landon. Tio per si mem estas tre aprezinda rezulto.
La kvara ĉapitro traktas la uzadon de la Internacia Lingvo en la praktiko. Estas menciitaj multnombraj foiroj, kiuj uzas tiun lingvon, katalogoj kaj prospektoj de komercaj entreprenoj, gvidlibroj, fakaj periodaĵoj, beletristiko, scienca kaj faka literaturo, la uzo de Esperanto por internaciaj kontaktoj de blinduloj kaj aliaj aspektoj. La raporto finiĝas per jenaj vortoj:
Lingvo estas potenca forto, kaj la Ligo de Nacioj havas ĉian kaŭzon por observi kun aparta intereso la progreson de la Esperanto-Movado, kiu, se ĝi fariĝos pli disvastiĝinta, povos iam konduki al grandaj rezultoj el la vidpunkto de morala unueco de la mondo.
Dum la tria Asembleo, en aŭtuno 1922, la raporton pritraktis la Kvina Komitato. La konkludojn de la raporto forte subtenis Prof. Gilbert Murray, la fama helenisto el Oxford, kiu reprezentis Sudafrikon. La ĉefaj oponantoj estis f-ino Forchhammer (Danlando) kaj s-ro Rio Branco, ambasadoro de Brazilo, kiu atakis Esperanton kiel “lingvon de mizeruloj kaj komunistoj”, eĉ private presigis kaj disdonis sian paroladon. La franca delegito, samtempe raportisto en la Komitato, senatano G. Reynald, deklaris, ke li ricevis instrukciojn malaprobi kian ajn “mondlingvon” kun la escepto de la franca. Li proponis, ke la tuta afero estu transdonita al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado. Delegitoj de Finnlando, Persio, Ĉinio, Bulgario, Japanio esprimis timon, ke la celo de la propono de senatano Reynald estas enterigi la aferon. Post tritaga diskutado, ofte pasia, la Kvina Komitato akceptis kompromisan solvon: unuflanke aprobi kun malgrandaj modifoj la Raporton de la Sekretariato, kaj aliflanke sendi la lernejan demandon por pritrakto al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado. Estis ankaŭ decidite aldoni la kompletan tekston de la Raporto de la Pariza Komerca Ĉambro, tre favora al la Internacia Lingvo.
La teksto, kiun la Kvina Komitato prezentis al la Asembleo, estis akceptita per plimulto de voĉoj. Jen ĝia traduko:
1. Ke la Raporto de la Sekretariato pri Esperanto kiel Helpa Internacia Lingvo estu adoptita, sed kun la sekvantaj amendoj:
(a) Ke la korektoj komunikitaj de la Brita Delegacio estu faritaj kaj ke Ĉapitro V de la Raporto estu ellasita.
(b) Ke al la Raporto estu aldonita anekso konsistanta el la tuta mallonga kaj senpartieca Raporto de la Pariza Komerca Ĉambro de la 9-a de februaro 1921, el kiu nur kelkaj partoj estis cititaj.
(c) Ke la rezolucioj akceptitaj de la Komitato estu aldonitaj al la Raporto.
2. Ke la demandoj rilatantaj al instruado de Esperanto estu transdonitaj al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, por ke tiu Komisiono povu doni sian opinion pri la diversaj aspektoj de la problemo de helpa internacia lingvo.
Dum sia kunveno de la 21-a de septembro 1922 la Tria Asembleo akceptis la Raporton de la Kvina Komitato. Tiamaniere ĝi oficialigis la Raporton de la Sekretariato de la 28-a de junio, sen la kvina ĉapitro, sed kun ĉiuj supre menciitaj aldonoj.
Konforme al la decido de la Tria Asembleo, la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado (angle: Committee on Intellectual Co-operation) okupiĝis pri la demando dum tri kunsidoj de la 31-a de julio kaj 1-a de aŭgusto 1923*.
Komence de la matena kunsido de la 31-a de julio la prezidanto memorigis, ke la Asembleo komisiis la Komisionon pritrakti la instruadon de Esperanto kaj entute doni sian opinion pri la demando de “helpa internacia lingvo”.
Tuj manifestiĝis du kontraŭaj starpunktoj. S-ro Torres de Quevedo (Hispanio) rigardis la demandon grava kaj proponis, ke estu nomita subkomitato por studi, kun la helpo de spertuloj, la eblajn solvojn de la lingva problemo. La ĉefa kontraŭulo de tiu propono kaj precipe de Esperanto estis Prof. Gonzague de Reynold. La aliaj membroj prenis diversajn poziciojn, sed la plimulto apogis la starpunkton de s-ro de Reynold, kiu tamen estis fine devigita iom reformuli la tekstojn de siaj rezolucioj, proponitaj en la komenco.
La legado de la protokoloj pri tiu preskaŭ dutaga diskuto evidentigas, ke la plimulto de la membroj de la Komisiono havis neniajn aŭ nur tre limigitajn sciojn pri la traktata demando. Ignorado de bazaj faktoj, aŭ gravaj misprezentoj kaj misjuĝoj pri faktoj, intermiksiĝis kun ia supereca, pseŭdo-intelekta malŝato al la popolaj amasoj. Ne eblas ne fari almenaŭ kelkajn kritikajn rimarkojn.
S-ro de Reynold, ekzemple, unue deklaris, ke li studis la problemon de “helpa lingvo” el ĉiuj flankoj kaj havigis al si kompetentajn opiniojn. Kun tiuj akiritaj scioj li asertis, ke Esperanto havas malfacilan skribon, bazitan sur fonetika sistemo, kaj ke ĝia alfabeto estas komplikita, ĉar ĝi enhavas ankaŭ “akcentitajn konsonantojn laŭ la slava maniero” (“consonnes accentuées à la manière slave”). Fakte, kiel bone scias ĉiu uzanto de Esperanto, la alfabeto de la Internacia Lingvo estas la plej simpla, kiun oni povas imagi ĝuste tial, ĉar ĝi estas fonetika kaj sekve devas havi kelkajn supersignitajn literojn. En la slavaj landoj ĉiu infano povas legi kiun ajn Esperanto-tekston preskaŭ sen kia ajn antaŭlernado; en aliaj landoj ne necesas pli ol 1-2 horoj por atingi tion, depende de la nacilingva aparteno kaj persona talento.
S-ro Destrée (Belgio) rimarkigis, ke intelektuloj uzas 6.000 ĝis 8.000 vortojn. Por tiuj, kiuj ne bezonas pli ol 600 vortojn, Esperanto estas utila, sed por “intelektuloj” estos pli bone, ke ili studu la “vivantajn lingvojn”. Fakte, jam en la tempo de tiu diskuto la ĝenerala vortprovizo de la Internacia Lingvo (sen la teknikaj vortaroj) estis preskaŭ 8.000 vortradikoj, el kiuj, pro la aglutina karaktero de la lingvo, oni povis derivi ĉ. 80.000 vortojn. Eĉ la plej malgrandaj vortaretoj, la t.n. ŝlosiloj de Esperanto, enhavis ĉ. 1.200 radikojn, do multe pli ol bezonis la membroj de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, kiuj verŝajne ne uzis pli ol 600 vortojn por la tuta debato pri la lingva problemo kaj Esperanto.
S-ro Luchaire esprimis la opinion, ke eĉ “ne-intelektuloj” apenaŭ bezonas internacian komunikilon, ĉar la popolaj amasoj de diversaj landoj eniras en reciprokajn kontaktojn pere de siaj “gvidantoj” kaj pere de tradukoj. Denove manifestiĝis fundamente erara starpunkto, laŭ kiu la internaciaj kontaktoj devus esti monopolo de elektitoj, dum por la amasoj la pordo devus resti fermita por ĉiam. Li ankaŭ diris, ke por la “intelektuloj” de Oriento, se ili deziras ekkoni la okcidentajn mediojn, estas utile lerni unu aŭ du eŭropajn “grandajn lingvojn”. Kvazaŭ la tuta okcidenta kulturo estus kreita per 1-2 “grandaj lingvoj” de Eŭropo kaj kvazaŭ la scio de tiuj 1-2 eŭropaj lingvoj fakte ebligus la konatiĝon kun la tuta okcidenta kulturo. Cetere, s-ro Luchaire eĉ ne venis al la ideo diri, ke, se la “intelektuloj” de Eŭropo deziras ekkoni la kulturojn de Oriento, ili devus lerni unu aŭ du grandajn lingvojn de Azio.
Aliflanke, s-ro Lowes Dickinson emfazis, ke la utileco kaj avantaĝoj de komuna lingvo estas nekontesteblaj. Li atentigis pri la malfacilaĵoj, kiujn kaŭzas la uzo de du “oficialaj lingvoj” en la Ligo de Nacioj. Preskaŭ antaŭvidante la nunan lingvan situacion en UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, li rimarkigis, ke tiuj malfacilaĵoj estos eĉ pli grandaj, se oni aldonos al la franca kaj angla aliajn oficialajn lingvojn. Tial li subtenis la proponon de s-ro Torres de Quevedo, ke aparta subkomitato daŭrigu la studon de la demando. Tio des pli, ĉar — li sincere rekonis — ne ĉiuj membroj de la Komisiono havis la okazon studi la aferon.
Aŭdiĝis ankaŭ la kutimaj sugestoj, ke oni devus unuavice rekomendi la studon de naciaj lingvoj kaj de nacilingvaj literaturoj por ebligi la komprenon de aliaj nacioj kaj por ekŝati ilin. Tamen, neniu kuraĝis fronti la realaĵon kaj rekoni, ke ĉie en la mondo milionoj da junaj homoj ja lernis kaj lernas fremdajn naciajn lingvojn kun la rezulto, ke post multjara studado malofte iu kapablas skribi simplan leteron sen gramatikaj kaj aliaj eraroj, dum la grandega plimulto apenaŭ scias diri en la “ellernita lingvo”, ke ili ne scias ĝin. Neniu atentigis, ke la vera problemo ne estas “ekkompreni kaj ekŝati” unu aŭ du naciojn, sed trovi la rimedon por komunikadi kun ĉiuj, ekkoni kaj kompreni la mondon en ĝia tuteco, kun ĉiuj ĝiaj kulturaj apartaĵoj. Cetere, la personoj, kiuj donas al aliaj konsilojn studi fremdajn lingvojn, kutime esprimas sin nur en sia propra gepatra, ĉar ili mem ne scias aŭ ne regas kontentige kiun ajn alian.
En tia atmosfero de antaŭjuĝoj kaj foresto de elementaj scioj la Komisiono decidis per ses voĉoj, unu kontraŭ kaj tri sindetenoj, ne studi la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj, nek rekomendi “artefaritan lingvon”* al atento de la Ligo.
Antaŭ ol la decido estis farita, D-ro Nitobe intervenis kaj klarvide esprimis la timon, ke post dudeko da jaroj, kiam la nombro da personoj parolantaj Esperanton fariĝos pli granda, “ili povus rigardi ĉian kontraŭan aŭ malfavoran rezolucion de tiu ĉi Komisiono kiel signon, ke mankis al ĝi saĝo”.
Fakte, ne necesis atendi dudek jarojn. La legado de tiu decido en Esperanto-traduko tri tagojn poste dum la UK de Esperanto en Nürnberg (aŭgusto 1923), kiun ĉeestis preskaŭ 5.000 personoj el ĉiuj partoj de la mondo, elvokis ridegon de la tuta aŭdantaro. Kaj post dudek jaroj la Ligo de Nacioj, fiaskinte rilate sian ĉefan taskon, ne plu funkciis, dum hodiaŭ apenaŭ troviĝas unuopuloj, kiuj rememoras, ke iam ekzistis ia Komisiono pri Intelekta Kunlaborado.
Dum la Kvara Asembleo de la Ligo (1923) Prof. Jacques Bardoux (Francio) alvenis kun la instrukcio ekspluati la negativan respondon de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado por “definitive elpuŝi Esperanton”. Li do prezentis sian proponon al la Kvina Komitato sub formo de rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj anstataŭ la lernado de artefarita helplingvo”. Sed en tiu ĉi kazo alinaciaj delegacioj malkonsentis. Pluraj klarigis al Prof. Bardoux, ke ili ne volas insisti pri Esperanto por ne malplaĉi al lia registaro, sed ke ili ankaŭ ne deziras akcepti ion, kio povus ŝajni en kiu ajn senco kontraŭ Esperanto. Prof. Bardoux fine retiris sian proponon kaj la Rezolucio de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado estis neniam akceptita aŭ aprobita en kiu ajn formo fare de la Ligo. Restis, do, nur la oficialigita Raporto de la Sekretariato de la 28-a de junio 1922, kiel prezentite supre.
En 1924 okazis ŝanĝoj en la franca registaro. La nova ĉefministro Herriot decidis nuligi la cirkuleron de Léon Bérard, per kiu estis malpermesita la instruado de Esperanto en la francaj lernejoj. S-ro Herriot eĉ donis subtenon al la propono de la persa, ĉina, japana, nederlanda kaj aŭstralia delegitoj, ke Esperanto estu rekonita kiel “klara lingvo” en telegrafio. La propono estis prezentita al la Dua Komitato de la Kvina Asembleo en 1924, kiu akceptis ĝin per 13 voĉoj kontraŭ 9. La 20-an de septembro 1924 la decido de la Dua Komitato estis unuanime konfirmita de la Plena Kunsido de la Asembleo.
Dum la Konferenco de Universala Telegrafa Unio (ekde 1932 Unio Internacia de Telekomunikado), okazinta en Parizo en septembro 1925, estis pritraktita ankaŭ la rekomendo de la Ligo. La Konferenco akceptis la rekomendon kaj sekve amendis paragrafon 3 de Art. VII de sia Statuto por aldoni la Internacian Lingvon al la lingvoj, kies uzo estas permesita. Tiu decido restis senŝanĝa kaj plu validas.
Edmond Privat (supre): Persista kaj aŭtoritata pledo ĉe la Ligo de Nacioj.
D-ro Nitobe inazo (supre dekstre), ĝenerala subsekretario de la Ligo de Nacioj, juĝis Esperanton “motoro de internacia demokratio”.
Dekstre: la raporto de la Ligo de Nacioj Esperanto kiel internacia helplingvo.
Post la Dua Mondmilito Universala Esperanto-Asocio organizis mondan kampanjon favore al la Internacia Lingvo. Tiucele estis presita mallonga deklaracio en 25 ĉefaj lingvoj de la mondo. La teksto de la Deklaracio estas:
Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo — la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson — mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiuj disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en la turismo, internacia komerco kaj korespondado.
En la tuta mondo estis kolektataj subskriboj de gravaj organizaĵoj kaj unuopaj personoj. Ĝis la fino de 1949 ia Petskribon (Deklaracion) subskribis 492 internaciaj kaj naciaj organizaĵoj kun entute 15,454.730 membroj kaj, krome, 895.432 individuaj personoj. La subskriboj estis kolektitaj en 76 landoj. Laŭ la nombro de subskriboj ili estas vicigitaj jene: Germanio, Japanio, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Britio, Aŭstrio, Pollando, Norvegio, Italio, Finnlando, Francio, Brazilo, Svedio, Belgio, Hungario, Islando, Bulgario, Jugoslavio, Danlando, Usono, Argentino, Urugvajo, Portugalio, Aŭstralio, Svislando, Novzelando, Egiptio, Grekio, Maroko, Palestino, Ĉinio, Kanado, Ĉilio, Irlando, Hindio, Sudafriko, Hispanio, Portoriko, Irako, Malajo, Kubo, Alĝerio, Kenjo, Filipinoj, Luksemburgo, Madagaskaro, Tunizio, Ora Bordo, Nigerio, Rodezio, Siamo, Kongo, Siera Leono, Angolo, Malto, Brita Centra Afriko, Libano, Indonezio, Bolivio, Cejlono, Irano, Kostariko, Rumanio, Soveta Unio, Etiopio, Hongkongo, Kanariaj Insuloj, Monako, Panamo, Paragvajo, Peruo, Sirio, Sudano, Turkio kaj Venezuelo.
Inter la individuaj subskribintoj troviĝis unu prezidento de respubliko (Vincent Auriol, antaŭa Prezidento de Francio), 4 ĉefministroj (de Nederlando, Aŭstrio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio), 405 membroj de parlamentoj, 1.607 lingvistoj, 5.262 universitataj profesoroj kaj aliaj scienculoj, 40.000 geinstruistoj de mezgradaj kaj elementaj lernejoj, 1.228 edukaj fakuloj, 1.519 ĵurnalistoj, 5.113 kuracistoj, 211.734 juristoj, inĝenieroj, farmaciistoj kaj konstruistoj, 284.512 komercistoj, pli ol 200.000 diversaj metiistoj, pluraj dekmiloj da diversfakaj laboristoj.
Inter la organizaĵoj, kiuj subskribis la Deklaracion, troviĝis ankaŭ Sindikata Asocio de Okcidenta Germanio, Aŭstria Popola Partio, Federacio de Fervojaj Laboristoj de Japanio, Norvega Federacio de Laboro, Japana Unio de PTT-Laboristoj, Japana Unio de Ministoj. En Norvegio la Deklaracion entute subskribis 53 organizaĵoj, en Brazilo 16 organizaĵoj, en Japanio 140 organizaĵoj.
La 2-an de aŭgusto 1950 delegacio de UEA, sub la gvido de D-ro W. Solzbacher, transdonis la Deklaracion al Unuiĝintaj Nacioj en Lake Success. En la nomo de Unuiĝintaj Nacioj la Deklaracion akceptis Benjamin A. Cohen, la tiama Helpa Ĝenerala Sekretario. Kelkajn tagojn poste, la 8-an de aŭgusto, la Sekretariato de UN transdonis ĝin al la Sekretariato de Unesko en Parizo kiel kompetenta internacia specialigita organizaĵo por pritrakti tiun ĉi demandon.
En la komenco la Sekretariato de Unesko entreprenis nenion. Okazis korespondado inter la reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Sekretariato; poste ankaŭ personaj renkontiĝoj. Pro la formo, en kiu la Peticio (Deklaracio) estis sendita de unu Sekretariato al la alia — preskaŭ privata letero de la tiama Helpa Ĝenerala Sekretario de UN al L. Elvin, tiam Ĉefo de la Departemento pri Edukado — ekestis duboj ĉu Unesko efektive estas ŝarĝita pri la afero en la senco de Regulo 10(c) de la Procedura Regularo de la Ĝenerala Konferenco, kiu preskribas, ke la provizora tagordo de iu sesio devas inkluzivi, interalie, ankaŭ punktojn proponitajn de UN konforme al Art. IV de la Interkonsento inter la du organizaĵoj. La Sekretariato de Unesko asertis en la komenco, ke la Peticio ne estis oficiale transdonita al Unesko kaj ke, sekve, Unesko ne estas ŝarĝita pri la afero. UEA insistis, ke la Peticio estis oficiale transdonita al la Sekretariato de UN, kiu siavice transdonis ĝin al Unesko kun la celo, ke Unesko pritraktu la aferon kaj certe ne por ke la Peticio estu konservita en la arkivo de tiu organizaĵo. UEA ankaŭ atentigis, ke, eĉ se oni akceptus la interpreton, laŭ kiu UN ne faris konkretan proponon en la senco de la menciita regulo, aŭ la Ĝenerala Direktoro aŭ la Ekzekutiva Komitato de Unesko povas facile enmeti la Peticion en la tagordon de la Ĝenerala Konferenco konforme al Reguloj 10(f) kaj (g). Post longaj traktadoj la Sekretariato enmetis en la Provizoran Projekton de Programo por 1953 kaj 1954 la sekvan rezolucion (Rezolucio 4.124):
La Ĝenerala Direktoro estas rajtigita entrepreni studon de la problemoj, kiujn starigas la diverseco de lingvoj por la intelektaj kaj moralaj rilatoj inter la popoloj, kaj de la rimedoj por faciligi la solvon de tiaj problemoj.
La Ekzekutiva Komitato pritraktis tiun punkton la 27-an de marto 1952. Ĝi decidis, ke ne estis ĝia tasko meti tian rezolucion en la provizoran programon de Unesko antaŭ ol la Ĝenerala Konferenco faris principan decidon pri traktado de tia kategorio de problemoj. Tial la Ekzekutiva Komitato instrukciis la Ĝeneralan Direktoron “prepari specialan raporton por prezenti tiun ĉi principan demandon al la Sepa Sesio de la Ĝenerala Konferenco”.
Konforme al tiu decido, la reviziita tagordo de la Sepa Sesio enhavis la punkton 8.4.3.7 Raporto pri la Problemo de Universalaj Lingvoj en la Programo de Unesko. Kiel oni vidas, la Ekzekutiva Komitato ne faris el la Petskribo apartan punkton de la tagordo de la Ĝenerala Konferenco. Male, ĝi starigis al la Ĝenerala Konferenco la demandon ĉu entute Unesko okupiĝu pri “la problemoj, kiujn starigas la diverseco de lingvoj por la intelektaj kaj moralaj rilatoj inter la popoloj, kaj de la rimedoj por faciligi la solvon de tiaj problemoj”. En la Dok. 7C/PRG/11 de la 22-a de aŭgusto 1952, rilatanta al la punkto 8.4.3.7 de la tagordo, en kiu estis prezentita la graveco de la problemoj, kiuj obstaklas la vojon al pli bona internacia kompreniĝo pro la multnombreco de lingvoj parolataj de diversaj popoloj”, la Peticio estis menciita nur per kelkaj linioj, kvankam, efektive, ĝuste la Peticio estis la kaŭzo, ke tiu punkto entute troviĝis en la tagordo.
Tiamaniere la Peticio eniris nur kiel ereto en tiun tre larĝan ĝeneralan lingvan problemon. Tial, en la komenco, la Peticio estis nerimarkita, ĉar iel kaŝita inter multaj linioj de unu dokumento, kiu, siavice, prezentis nur ereton en la amaso da dokumentoj troviĝantaj antaŭ la Ĝenerala Konferenco okaze de ĝia Sepa Sesio.
Necesas aldoni, ke por la studo de tiu ĉi vasta problemo ne estis antaŭviditaj en la projekto de la buĝeto la necesaj financaj rimedoj kaj ke, laŭ la asertoj en la menciita dokumento, la Sekretariato de Unesko havis “nek rimedojn nek specialistojn, necesajn por iniciati ampleksan studon de la problemo”.
El tiuj faktoj klare sekvas, ke la Ekzekutiva Komitato deziris ricevi negativan respondon de la Ĝenerala Konferenco, kio samtempe signifus silentan likvidon de la Peticio. Sendube, kaj en la Sekretariato kaj en la Ekzekutiva Komitato troviĝis klarvidaj personoj, kiuj komprenis la gravecon de la lingva obstaklo al internacia kompreniĝo, sed, same kiel siatempe en la Ligo de Nacioj, troviĝis ankaŭ signifaj fortoj, kiuj — ĉu pro miopeco, ĉu pro antaŭjuĝoj aŭ aliaj kaŭzoj — rilatis negative al serioza pritrakto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj al racia solvo, kiun prezentas la politike neŭtrala Internacia Lingvo. Aliflanke, eĉ la membroj de la Ekzekutiva Komitato, kiuj havis negativan sintenon al la Peticio, ne povis neglekti ĝin, se ne pro aliaj kaŭzoj, do pro la fakto, ke ĝin subskribis preskaŭ 900.000 unuopuloj kaj reprezentantoj de 492 organizaĵoj, kiel rekonite en Dok. 7C/PRG/11 de Unesko mem.
La Sepa Sesio de la Ĝenerala Konferenco okazis en Parizo de la 12-a de novembro ĝis la 10-a de decembro 1952. Pro la fakto, ke UEA iniciatis la Peticion kaj tial reprezentis en tiu ĉi afero ĉiujn subskribintojn, la Ĝenerala Konferenco ĉiuvoĉe decidis la 19-an de novembro, ke du observantoj de UEA estu allasitaj. En tiu funkcio Prof. D-ro I. Lapenna ĉeestis la Ĝeneralan Konferencon ekde ĝia komenciĝo ĝis la 2-a de decembro, dum la alia observanto, E. Durrant, estis tie de la 19-a de novembro ĝis la 3-a de decembro.
La unua tasko de la observanto de UEA estis klarigi al la Sekretariato, ke en la menciita dokumento 7C/PRG/11 troviĝas pluraj gravaj eraroj pri faktoj, precipe rilate la demandon de komuna lingvo antaŭ la Ligo de Nacioj. Dank’ al tiu interveno la Sekretariato korektis la erarojn en la dokumento 8C/PRG/11/Corr. de la 22-a de novembro 1952.
Okaze de la Pariza Sesio, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) eldonis apartan dokumenton RDC/3 en 600 ekzempleroj, en kiu estis plej koncize prezentitaj la ĉefaj atingoj de Esperanto. Tiun dokumenton ricevis ĉiuj delegitoj. Dum personaj kontaktoj inter la reprezentantoj de diversaj delegacioj kaj la observantoj de UEA estis donitaj pliaj informoj kaj rilate la tiaman pozicion de Esperanto en la mondo kaj koncerne la Peticion. La 18-an de novembro okazis publika debatvespero en granda salono proksime al la tiama sidejo de Unesko. La celo de tiu aranĝo estis montri al la delegitoj la funkciadon de Esperanto kiel lingvo de debatoj. La temo estis: La Problemo de la Lingvo en Intelektaj Internaciaj Rilatoj. Prezidis Generalo L. Bastien (Francio). La diskuton partoprenis ses personoj apartenantaj al ses nacioj kun malsamaj naciaj lingvoj. La debatvesperon ĉeestis ĉ. 70 delegitoj, inter kiuj la reprezentantoj de la delegacioj de Aŭstrio, Svislando, F.R. Germanio, Hindio, Usono, Nederlando. Ĉeestis ankaŭ kelkaj altrangaj oficistoj de la Sekretariato. La debatvespero lasis profundan impreson: ĝi klare montris la plenan taŭgecon de la Internacia Lingvo ankaŭ por debatoj similaj al tiuj, kiujn spertas la Ĝenerala Konferenco.
La dokumento 7C/PRG/11 ne entenis proponon de rezolucio, kiel tio okazis rilate aliajn punktojn de la tagordo. Tio signifis, ke iu el la delegacioj devis fari konkretan proponon. La 27-an de novembro Prof. I. Lapenna faris mallongan paroladon en la Programkomisiono, en kiu li prezentis la starpunkton de UEA kaj de la subskribintoj de la Peticio koncerne tiun ĉi demandon. En tiu parolado la observanto de UEA sugestis ankaŭ koncizan tekston de rezolucio, kiel vidiĝas el dokumento 7C/PRG/SR.9(Prov.) de la 1-a de decembro 1952.
Kompreneble, observantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj) sendube rajtas sugesti solvojn, sed tiuj sugestoj ne egalas al proponoj de delegacioj, surbaze de kiuj la Ĝenerala Konferenco faras decidojn. La 1-an de decembro la svisa delegacio prezentis al la Ĝenerala Konferenco la sekvantan projekton de rezolucio:
La Ĝenerala Konferenco de Unesko
Konsiderante,
(a) ke Internacia Peticio favore al Esperanto, subskribita de 492 organizaĵoj kun entute 15,454.780 membroj kaj de 895.432 individuaj personoj, estis prezentita al Unuiĝintaj Nacioj kaj transdonita fare de la Sekretariato de tiu organizaĵo al la Sekretariato de Unesko;
(b) ke Unesko havas ĉian kaŭzon atenti al la rezultoj atingitaj per Esperanto por la evoluigo de la intelektaj kaj moralaj rilatoj inter la popoloj, invitas la Ĝeneralan Direktoron komuniki la Petskribon al la Ŝtatoj-Membroj kaj entrepreni, en la kadro de la regulaj aktivadoj de la Sekretariato, la necesajn preparlaborojn por ebligi al la Ĝenerala Konferenco decidi, dum sia Oka Sesio, pri la sekvoj donotaj al tiu ĉi Peticio.
La voĉdono pri la supra projekto de rezolucio okazis unue en la Laborgrupo pri Kulturaj Aktivadoj, kiu konsistis el 20 ŝtatoj, inter kiuj Britio, Francio, Usono, Hindio, Norvegio, Svedio. Tie ĝi estis unuanime akceptita la 3-an de decembro. Poste ĝin akceptis la Program-komisiono kaj, fine, la 11-an de decembro la Pleno de la Ĝenerala Konferenco. Inter la 3-a kaj 11-a de decembro la Sekretariato faris en la Svisa Rezolucio redaktajn ŝanĝojn, tiel ke la fina teksto, adoptita la 11-an de decembro 1952, estas:
4.16 La Ĝenerala Direktoro estas rajtigita komuniki al Ŝtatoj-Membroj la Internacian Peticion favore al Esperanto, kiu estis prezentita al Unuiĝintaj Nacioj kaj transdonita de tiu Organizaĵo al Unesko, kaj entrepreni, konforme al komentoj ricevotaj, la necesan preparlaboron por ebligi al la Ĝenerala Konferenco decidi, dum la Oka Sesio, pri la agoj entreprenotaj je tiu ĉi Peticio.
Se oni komparas la originalan svisan proponon kun la fine akceptita teksto, oni facile rimarkas, ke estas ellasitaj la konsideroj kun la koncizaj informoj pri la impona nombro da subskribintoj. Tiu ellaso, tamen, neniel tuŝis la esencan celon, nome ke Unesko fine estis devigita okupiĝi pri la afero.
Plenumante la Rezolucion 4.16 de la Ĝenerala Konferenco, la Aganta Ĝenerala Direktoro, en cirkulera letero CL/720 de la 9-a de februaro 1953, komunikis la tekston de la Peticio al la Ŝtatoj-Membroj, samtempe petante ilin doni al li informojn kaj esprimi opiniojn pri la sekvoj donotaj al la Peticio. La Aganta Ĝenerala Direktoro speciale deziris informiĝi pri la instruado kaj uzo de Esperanto en diversaj landoj, pri la rezultoj atingitaj kaj pri la agadoj, kiuj, laŭ la opinio de la Ŝtatoj-Membroj, devus esti entreprenitaj.
La sekvan tagon, la 10-an de februaro 1953, CED siavice dissendis al ĉiuj landaj asocioj kaj al ĉiuj kunlaborantoj en la t.n. Unesko-Afero la dokumenton CED/INT./1 kun la titolo “Sugestoj Koncerne Kunmetadon de Raportoj pri Esperanto”. En la dokumento estis mallonge prezentita la signifo de la Pariza Rezolucio kaj estis donitaj detalaj konsiloj pri la maniero, laŭ kiu devus esti kunmetitaj la raportoj pri Esperanto al la landaj kompetentaj instancoj. Surbaze de tiu dokumento, kiel ankaŭ de rekta korespondado inter CED kaj la kunlaborantoj en diversaj landoj, estis kunmetitaj multaj raportoj pri la Esperanto-Movado el vidpunkto de la koncernaj landoj. Entute 18 kunlaborantoj faris tiajn raportojn pri siaj respektivaj landoj. La raportoj, kiuj kune ampleksis plurajn centojn da paĝoj, estis transdonitaj al la landaj Unesko-Komisionoj, al ministerioj pri edukado kaj al aliaj instancoj. Po unu ekzemplero de la raportoj estis sendita ankaŭ al la Sekretariato de Unesko kune kun la respondoj de la Ŝtatoj-Membroj.
Siaflanke la Centro de Esploro kaj Dokumentado faris specialan raporton pri la Esperanto-Movado en la tuta mondo. La raporto donis koncizan bildon pri ĉio, kio estis kreita en la Internacia Lingvo aŭ pere de ĝi dum ĝia 66-jara ekzistado. Ĝi havis 50 dense tajpitajn paĝojn kaj pli ol 200 paĝojn da aldonaj dokumentoj kaj statistikaj tabeloj. La 21-an de novembro 1953 la raporto estis sendita al la Sekretariato de Unesko, laŭ ĝia peto.
Konscia, ke la plej impona kaj plej efika dokumento pri la kultura signifo de Esperanto estas la Esperanta literaturo, CED ekde la komenco planis organizon de granda ekspozicio en Montevideo dum la Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco. Interkonsente kun la Urugvaja Esperanto-Societo, CED prizorgis la necesajn preparlaborojn, skizis la planon de la estonta ekspozicio kun precizaj indikoj pri la fakoj, kiujn ĝi havos. En Montevideo mem estis formita Organiza Komitato sub la gvido de Prof. M. Fernández-Menéndez kaj la kasisto Rodolfo Garcia.
Alia grava paŝo estis la letero de la 27-a de junio 1953, per kiu UEA petis de Unesko la pozicion de organizaĵo en konsultaj rilatoj kaj tiucele aldonis la necesan dokumentaron.
Fine, estas menciinde, ke la Fako pri Eksteraj Rilatoj de UEA invitis la Sekretariaton de Unesko sendi observanton al la 38-a UK de Esperanto en Zagreb. Fakte, alta funkciulo de Unesko, Pierre Lebar, ĉeestis tiun kongreson en la nomo de Unesko.
Paralele kun la menciitaj ĉefagadoj evoluis la aktivado sur la kampo de informado al la larĝa publiko. Pere de la Bulteno de Internacia Gazetara Servo (IGS) kaj precipe per sendado de modelaj artikoloj al la kunlaborantoj en diversaj landoj, la Informa Fako de UEA sukcesis aperigi en gazetoj kaj revuoj de la mondo pli ol 1.500 artikolojn kaj informojn nur pri la pritrakto de Esperanto fare de Unesko.
La 1-an de junio 1954 la Sekretariato de Unesko publikigis dokumenton 8C/PRG/3 kun la titolo Raporto pri la Internacia Peticio Favore al Esperanto en la lingvoj angla, franca kaj hispana. Tiu dokumento entenas, interalie, resumon de la respondoj, kiujn donis 45 Ŝtatoj-Membroj al la peto de la Sekretariato. Kelkaj el la respondoj estis simplaj konfirmoj de ricevo, dum ia aliaj povas esti dividitaj en tri grupoj: naŭ ŝtatoj deklaris, ke ili ne povas esprimi kian ajn opinion pro manko de spertoj kaj scioj; dek naŭ ŝtatoj esprimis sin kontraŭ kian ajn favoran sekvon al la Peticio, kaj naŭ el ili opiniis nedezirinda ĉian ajn kuraĝigon de “artefarita lingvo”; sed dek aliaj ŝtatoj respondis, ke agadoj favore al la Peticio devus esti entreprenitaj. La naŭ plej negativaj respondoj estis tiuj de Germanio, Cejlono, Danlando, Nederlando, Filipinoj, Svedio, Siamo, Sudafriko kaj Vjetnamo. Plej favore esprimis sin Aŭstrio, Kamboĝo, Kubo, Hispanio, Gvatemalo, Honduraso, Libano, Meksikio kaj Jugoslavio. Aŭstrio, Norvegio kaj Honduraso eĉ deklaris sin pretaj enkonduki la lingvon en la lernejojn sub difinitaj kondiĉoj. Tre malfavora estis la respondo de Usono. La Raporto de la Sekretariato enhavas, plue, tripaĝan aldonon pri la Internacia Lingvo kaj la Esperanto-Movado, kiel ankaŭ partojn de la Rezolucio akceptita de la 38-a UK de Esperanto en Zagreb.
Jam antaŭ tio estis decidite, ke la 39-a UK de Esperanto en Haarlem pritraktos en du ĝeneralaj kunsidoj la temon “La Internacia Lingvo antaŭ Unesko”. Por ke la diskutoj estu fruktodonaj, necesis fari ampleksajn preparojn kun la celo kolekti opiniojn de edukaj kaj sciencaj institucioj, kiel ankaŭ de elstaraj personoj de la publika vivo en diversaj landoj, pri la kultura kaj politika aspektoj de la diskutota temo. CED sendis al la landaj asocioj en marto 1954 cirkuleron kun konsiloj pri la maniero fari la enketon kaj kun precizaj demandoj al la enketotaj institucioj kaj unuopaj personoj. La enketo, sukcese farita en Nederlando, Italio, Jugoslavio, Sarlando kaj Francio, montris la pozicion de Esperanto en la publika opinio de kelkaj landoj. La informoj, havigitaj pere de la enketo, ebligis al la Kongreso en Haarlem pritrakti pli profunde la temon kaj speciale la karakteron de la dokumento 8C/PRG/3. Montriĝis, ke la dokumento postulas plurajn korektojn kaj kompletigojn. Tial la kongreso ĉiuvoĉe akceptis Memorandon, kiu poste estis transdonita al la Ĝenerala Direktoro de Unesko. La Memorando estis publikigita de la Sekretariato de Unesko kiel dokumento 8C/PRG/3Add. en la angla, franca kaj hispana. Tiamaniere la antaŭa dokumento de Unesko (8C/PRG/3) estis korektita kaj kompletigita.
Kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la Oka Sesio en Montevideo estis finpretigita la dokumento CED/4 (en naciaj lingvoj RDC/4) kun la titolo La Internacia Lingvo kaj la Kontribuo de la Esperanto-Movado al la Celoj de Unesko. Al la dokumento estis aldonita la Rezolucio de la 39-a UK. Ĉiu ĉapitro komenciĝas per citaĵo el la Konstitucio de Unesko aŭ el ĝia Baza Programo, kaj poste sekvas la kontribuo de la Esperanto-Movado al ĉiu el tiuj specialaj taskoj. CED/4 estis eldonita en la franca lingvo en 400 ekzempleroj, en la angla en 500 ekzempleroj, en la hispana en 5.000 ekzempleroj. Ĝi estis poste distribuita al ĉiuj delegitoj en la Konferenco en Montevideo.
Ĉiuj menciitaj preparlaboroj estis finitaj antaŭ novembro 1954, kiam komenciĝis en Montevideo la Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco. Necesas aldoni, ke, konforme al decido de la Ekzekutiva Komitato, la Ĝenerala Direktoro invitis UEA sendi observanton al la Oka Sesio. Tiun taskon ricevis Prof. D-ro I. Lapenna.
La Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco okazis en Montevideo (Urugvajo) en Palacio Legislativo de la 12-a de novembro ĝis la 10-a de decembro 1954. La Ekzekutiva Komitato (Plenuma Komitato) kunvenis pli frue. Ĉiuj sepdek du Ŝtatoj-Membroj estis reprezentitaj. Estas utile mencii, ke ekde la Sepa Sesio (1952) la nombro de Ŝtatoj-Membroj konsiderinde altiĝis. Inter la aliaj, Soveta Unio kaj pluraj orienteŭropaj landoj aliĝis al Unesko.
Antaŭ la Ĝenerala Konferenco troviĝis du sendependaj demandoj en ligo kun Esperanto. Unu estis la peto de UEA koncerne la konsultajn aranĝojn; la alia rilatis al la Peticio.
En siaj respondoj al la letero de la Sekretariato de la 27-a de aprilo 1954 (CL/915) rilate la petskribojn de 17 NROj por establo de konsultaj rilatoj, Svedio kaj Britio apogis la peton de UEA, dum la aliaj Ŝtatoj-Membroj informis la Ĝeneralan Direktoron, ke ili ne havas komentojn. La Ekzekutiva Komitato pritraktis tiun ĉi demandon la 5-an de novembro. Prof. J. Nielsen (Danlando) kontraŭis la peton de UEA kaj B. Barbey (Svislando) apogis lin, dum Prof. H. Laugier (Francio), D-ro V. Veronese (Italio), poste Ĝenerala Direktoro de Unesko, kaj D-ro G. A. Raadi esprimis sin favore. Post mallonga diskuto la Ekzekutiva Komitato decidis per 8 voĉoj kontraŭ 2 rekomendi la Asocion por konsultaj aranĝoj. La Komisiono pri Administrado — unu el la du grandaj komisionoj, en kiuj estas reprezentitaj ĉiuj Ŝtatoj-Membroj — diskutis pri la demando la 25-an de novembro kaj ĉiuvoĉe decidis konsenti al UEA la konsultajn aranĝojn. La 8-an de decembro la Pleno de la Ĝenerala Konferenco, aprobante ĉiuvoĉe la Raporton de la Komisiono pri Administrado, samtempe aprobis ĝian decidon koncerne la konsultojn rilatojn. Tiamaniere establiĝis daŭraj, firmaj rilatoj inter Unesko kaj UEA. Pri la signifo de tiu decido v. sube en 22.3.5.
La situacio rilate la Peticion estis tute alia. La afero ja troviĝis en la tagordo kiel punkto 8.4.4.1 en Sekcio III (Komisiono pri la Programo kaj Buĝeto, nome la alia granda komisiono, en kiu estas reprezentitaj ĉiuj Ŝtatoj-Membroj), sed nek la Ĝenerala Direktoro, nek kiu ajn Ŝtato-Membro estis proponinta projekton de rezolucio antaŭ la komenciĝo de la Konferenco. Kiel jam dirite, neniu decido povas esti farita sen propono de rezolucio, prezentita ĝustatempe. Konsiderante la fakton, ke dek ŝtatoj estis prenintaj pozitivan starpunkton en siaj skribaj respondoj al la Sekretariato, kaj ke en Montevideo mem pluraj aliaj delegacioj esprimis sin favore pri la Internacia Lingvo en konversacioj kun la observanto de UEA, oni povis atendi ke iu el la delegacioj pretos iniciati la aferon dum la Konferenco mem.
Je la dispono de la Konferenco troviĝis la menciitaj dokumentoj 8C/PRG/3 kaj 8C/PRG/3Add. (kun korektoj de 8C/PRG/3), eldonitaj de la Sekretariato. Aliflanke, la delegitoj ricevis diversajn dokumentojn, publikigitajn de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, inter kiuj aparte grava estis la dokumento RDC/4 kun koncizaj informoj pri la Internacia Lingvo kaj pri la kontribuo de la Esperanto-Movado al la celoj kaj idealoj de Unesko. Siavice, la observanto de UEA, kiu ĉeestis la Konferencon de la komenco ĝis la fino, povis doni multajn aldonajn informojn rilate detalojn al preskaŭ ĉiuj delegacioj. Aparte gravan rolon havis la Universala Ekspozicio de Esperanto en la Instituto J. Batle y Ordónes en la tuja proksimeco de Palacio Legislativo. Prof. M. Fernández-Menéndez malfermis la Ekspozicion la 17-an de novembro en la ĉeesto de pli ol 200 invititaj gastoj, inter kiuj troviĝis la reprezentantoj de la Prezidanto de la Nacia Konsilantaro de Urugvajo Don Andrés Martinez-Trueba, la Ministro de Edukado, la Urbestro de Montevideo, pluraj konataj edukistoj de Urugvajo, verkistoj kaj artistoj. Prof. Jean Thomas, tiam Ĉefo de la Departemento pri Kulturaj Agadoj, kaj L. Elvin, tiam Ĉefo de la Departemento pri Edukado, partoprenis en la nomo de la Sekretariato. Pluraj delegacioj sendis reprezentantojn al la inaŭgura ceremonio, kaj ankaŭ poste unuopaj delegitoj vizitis la Ekspozicion, kiu restis malfermita por la delegitoj kaj por la publiko ĝis la 12-a de decembro. Pri ĝi aperis longaj raportoj en la urugvaja gazetaro. Ĉ. 400-500 personoj ĉiutage vizitis ĝin, kio superis la nombron de vizitantoj de ĉiuj 8 ekspozicioj pri diversaj temoj, organizitaj de Unesko mem.
Ne estas eble neglekti la rolon de la publika opinio. La urugvaja gazetaro multe skribis pri la Peticio kaj publikigis plurajn artikolojn pri la Internacia Lingvo. La radio de Montevideo faris la samon. Amaso da informoj kaj artikoloj en ligo kun la Peticio aperis ankaŭ en gazetoj kaj periodaĵoj de aliaj landoj. Gazeteltranĉaĵoj alvenadis ĉiutage el ĉiuj partoj de la mondo. Spaco de ĉ. 20-25 kvadrataj metroj estis rezervita por ili en la ekspozicia halo, kaj fine de la Konferenco tiun spacon kovris ĉ. 1.500 eltranĉaĵoj en plej diversaj lingvoj.
Inter la delegitoj, kiuj vizitis la Ekspozicion, troviĝis ankaŭ s-ino Vallarta, membro de la Delegacio de Meksikio. Ŝia entuziasmo kreskis de unu fako al la alia. Jam antaŭ la vizito ŝi estis trastudinta la dokumenton RDC/4 en la hispana. En la Ekspozicio ŝi povis vidi grandan parton de tio, kion ŝi legis en la dokumento. Rezulte de tiu vizito la Meksikia Delegacio, post mallonga kunsido de la 2-a de decembro, decidis proponi tre objektivan kaj realecan Projekton de Rezolucio.
La Komisiono pri Programo kaj Buĝeto (en plua teksto Programkomisiono) pritraktis la aferon la 4-an de decembro, tre malfrue en la vespero. La Sekretario de la Komisiono anoncis la punkton pri la Peticio. Estus normale, ke post tio la parolon ricevu aŭ la delegito de Meksikio, aŭ la observanto de UEA, kiu en tiu ĉi kazo reprezentis la subskribintojn de la Peticio. Kvankam la observanto de UEA tuj levis la manon kaj, fakte, estis informinta la prezidanton de la Komisiono pri sia deziro paroli kaj kelkajn tagojn antaŭe kaj tuj antaŭ la komenciĝo de tiu kunsido, la prezidanto donis la parolon al Prof. Blinkenberg (Danlando). Prof. Blinkenberg lanĉis senrespondecan atakon kontraŭ Esperanton. Interalie li diris, ke Esperanto havas malriĉan vortaron kaj primitivan sintakson, ke en tiu lingvo oni eble povas esprimi la urugvajajn menuojn, sed ke ĝi ne povas servi por la literaturo, nek entute por kulturaj celoj. Sian intervenon li faris en tre neserioza tono kun la celo provoki ridojn. Li spicis ĝin per kelkaj “spritaĵoj”, je kiuj povis reagi per ridoj nur kompletaj ignorantoj, kies konoj pri la afero ne estis pli larĝaj, nek pli profundaj, ol tiuj de la profesoro. Ŝajnas ke Prof. Blinkenberg estas unu el la maloftaj, kiuj legis la protokolojn de la siatempa Komisiono pri Intelekta Kunlaborado (v. supre en 22.2.5), ĉar li montris esence identan “konon de faktoj” kaj similan “sciencan objektivecon”. Prof. Blinkenberg, do, eĉ ne estis originala.
En atmosfero de neseriozeco, kreita de Prof. Blinkenberg, la prezidanto donis la parolon al observanto de UEA kaj permesis al li paroli nur dum tri minutoj. Tio apenaŭ sufiĉis por diri, ke nenion oni povas diri. Pro la nekultura atako de Prof. Blinkenberg, la observanto de UEA devis en la lasta momento ŝanĝi la enhavon de la planita paroladeto. Li sukcesis restarigi atmosferon de kulturo kaj digno. Prof. Don Clemente Estable, delegito de Urugvajo, forte protestis pro la nedigna kaj malserioza interveno de Prof. Blinkenberg kaj donis plenan apogon al la Meksikia Projekto de Rezolucio. Prof. Sommerfeld (Norvegio) rekonis la valoron de Esperanto kaj ĝian disvastigitecon en la mondo. Li deklaris, ke li povus voĉdoni pri ĉiuj punktoj de la Projekto de Rezolucio rilatantaj al faktoj, sed li preferus ellasi la punkton (4), kiu tekstis: “La Ĝenerala Konferenco... rekomendas al Ŝtatoj-Membroj kuraĝigi la uzon de Esperanto en maniero, kiun ili konsideras la plej taŭga”. Tial, li diris, li voĉdonos kontraŭ la Rezolucion en ĝia nuna formo. Post tio la prezidanto voĉdonigis la Rezolucion. La rezulto estis: 3 delegacioj (Meksikio, Urugvajo kaj Ĉinio) voĉdonis por, 23 estis kontraŭ, 19 sin detenis. La propono de Meksikio, do, estis rifuzita. Tutcerte voĉdonis kontraŭ: Svedio, Norvegio, Francio, Belgio, Danlando, Nederlando, Svislando, Usono, Britio, Egiptio, Kubo, Grekio. Certe sin detenis Soveta Unio, Pollando, Belorusio, Ukrajno, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio. Ne estas eble diri kiel voĉdonis la aliaj delegacioj. La kontrolo estas malfacila, ĉar oni voĉdonas per levado de la manoj kaj tio daŭras nur kelkajn sekundojn. Nenie estas eksplicite notataj la delegacioj, kiuj voĉdonas por aŭ kontraŭ iu propono, aŭ sin detenas, krom en kazoj de laŭnoma voĉdonado.
En la fino de tiu kunsido la observanto de UEA parolis ankoraŭfoje kaj insistis pri tio, ke la Komisiono almenaŭ akceptu la Raporton 8C/PRG/3 de la Sekretariato. Kontraŭis Prof. Nielsen (Danlando), sed apogis D-ro Beeby (Novzelando). La Komisiono akceptis la starpunkton de la observanto de UEA kaj “prenis noton” pri tiu Raporto.
Vendredon, la 10-an de decembro, la Pleno de la Ĝenerala Konferenco en la matena kunsido ĉiuvoĉe akceptis la Raporton de la Programkomisiono. La raportisto tute ne menciis la malakcepton de la Meksikia Rezolucio, sed nur sciigis, ke la Programkomisiono “prenis noton” de la Raporto 8C/PRG/3.
Pluraj faktoroj kontribuis al la rifuzo de la Meksikia Projekto de Rezolucio en la kunsido de la Programkomisiono la 4-an de decembro. Unu el ili sendube estis la atmosfero de neseriozeco intence provokita de la dana delegito, verŝajne unika evento en la historio de Unesko. La publika opinio de Urugvajo estis profunde ŝokita. Ĉiuj gazetoj raportis pri la nekredebla incidento kaj forte kritikis la manieron, laŭ kiu la Programkomisiono traktis la aferon. Unu el la plej fortaj kaj longaj kritikoj aperis en El Debate de la 7-a de decembro. Simile agis ankaŭ alia granda gazeto, Tribuna Popular. Unu post la alia la gazetoj informis la publikon pri la nekultura kaj kontraŭscienca interveno de Prof. Blinkenberg. Grandan indignon elvokis ankaŭ liaj rimarkoj pri la “urugvajaj menuoj”. La observanto de UEA estis plurfoje intervjuita. Li ankaŭ faris paroladeton al la vasta publiko pere de unu el la radio-stacioj de Montevideo. Li esprimis kontenton pro la decido koncerne la konsultajn aranĝojn, sed kritike parolis pri la senrespondeca decido de la Programkomisiono. La publika opinio de Urugvajo kaj precipe de Montevideo ekondiĝis. Ĉiuj simpatioj estis je la flanko de kulturo, de justeco, de Esperanto.
Kompreneble, la dana delegito ne estus povinta atingi sian celon, se la nekutimaj cirkonstancoj ne estus helpintaj lin. El 72 delegacioj nur 45 ĉeestis la kunsidon de tiu varmega malfrua sabata posttagmezo, kiam ĉiuj, lacaj pro tuttagaj kunsidoj, senpacience sopiris al semajnfina ripozo. Plue, kun kelkaj esceptoj, eĉ la ĉeestantaj delegacioj ne estis reprezentitaj de siaj ĉefoj aŭ aliaj delegitoj kun la necesaj konoj pri la afero, sed de malpli altrangaj oficialuloj, kiuj apenaŭ komprenis pri kio fakte temas kaj, almenaŭ en kelkaj kazoj, eĉ ne konis la oficialan starpunkton de siaj propraj registaroj. Nur tio povas ekspliki, ke, ekzemple, la delegito de Kubo voĉdonis kontraŭ, aŭ ke la delegito de Jugoslavio sin detenis, kvankam Kubo estis oficiale informinta la Sekretariaton, ke “... nia Registaro ĉiam rekomendis la adopton de Esperanto kiel helpa lingvo”, dum la Jugoslavia Nacia Unesko-Komisiono estis espriminta la opinion, ke Esperanto “povas faciligi komunikadon inter la popoloj, kiel ankaŭ internacian kompreniĝon”, kaj tial sugestis akcepton de rezolucio “laŭ kiu Unesko helpos la estontan progresigon de la Esperanto-Movado”.
En tia situacio ne estis tre malfacile por la dana delegito diri kion ajn kaj kredigi kian ajn sensencaĵon.
Fine, kiel en la posta korespondado atentigis la observanto de UEA, estis faritaj du gravaj proceduraj eraroj: (i) la prezidanto ne invitis paroli la proponinton de la Projekto de Rezolucio, nek la observanton de UEA kiel reprezentanton de la subskribintoj, sed donis unue la parolon al la kontraŭanto de la Projekto de Rezolucio; (ii) la deklaro de la norvega delegito, ke li povus voĉdoni jese pri ĉiu punkto kun la escepto de la punkto (4), estis fakte amendo, kiu devis esti prenita en konsideron, sed tio ne okazis.
La subjektiva kaj nescienca traktado de la afero kaŭzis konsterniĝon en ĉiuj respondecaj rondoj ne nur en Unesko mem, sed ankaŭ vaste ekster ĝia kadro. Al tiu situacio kontribuis ankaŭ multnombraj personaj intervenoj kaj dokumentitaj leteroj de la observanto de UEA, de la prezidanto kaj sekretario de la Urugvaja Esperanto-Societo (Prof. M. Fernández-Menéndez kaj Prof. Victor Luis Cao), kiel ankaŭ de aliaj kunlaborantoj en Montevideo.
En la ŝanĝita atmosfero la delegacio de Meksikio, apogita de Urugvajo kaj de kelkaj aliaj, decidis postuli rekonsideron de la Projekto de Rezolucio en la Pleno. La Projekto de Rezolucio estis amendita per ellaso de la punkto (4) konforme al la sugesto de la norvega delegito en la Programkomisiono (v. supre). En la nova teksto la punkto (5) fariĝis punkto (3) kaj punkto (3) fariĝis punkto (4).
La amendita Projekto de Rezolucio estis prezentita en la lasta kunsido de la Pleno, kiu okazis vendredon, la 10-an de decembro, posttagmeze. La granda salonego de Palacio Legislativo estis plenŝtopita. Ankaŭ en la galerioj ne troviĝis unusola libera loko. Eminentaj figuroj de la urugvaja publika vivo, el kiuj multaj estis subskribintaj la Peticion, ĉeestis. Ĉiuj Ŝtatoj-Membroj estis reprezentitaj kaj la delegacioj estis kompletaj. Don Justino Zavala-Muniz, la urugvaja Ministro de Edukado, prezidis. La ĉefo de la delegacio de Meksikio, Prof. Vallarta, legis la amenditan tekston kun profunda graveco kaj digno, eksplikis la amendon kaj prezentis siajn argumentojn. La ĉefo de la delegacio de Svislando, s-ro Bourgeois, kaj la brita delegito, Sir Ben Bowen Thomas, nun apogis la Projekton de Rezolucio. La Prezidanto voĉdonigis la novan tekston kaj la rezulto estis: 30 delegacioj voĉdonis jese, 5 nee, 17 sin detenis. La aliaj ne voĉdonis. Favore al la rezolucio certe voĉdonis Meksikio, Urugvajo, Svedio, Norvegio, Svislando, Nederlando, Luksemburgo, Francio, Brazilo, Britio, Italio, Grekio, Jugoslavio, Ĉinio, Aŭstrio, Honduraso, Israelo, Novzelando... Kontraŭ la rezolucio certe voĉdonis Danlando, Egiptio kaj Kubo. Certe sin detenis Soveta Unio, Belorusio, Ukrajno, Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario. Ankaŭ tiu ĉi voĉdono okazis per levo de manoj kaj tial ne estis eble establi kun plena certeco kiel voĉdonis la aliaj delegacioj.
La Rezolucio, akceptita de la Pleno de la Ĝenerala Konferenco la 10-an de decembro 1954, kiel ĝi aperas en la dokumento Rezolucioj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, Montevideo, 1954*, tekstas:
Rezolucio
IV. 1.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto; IV. 1.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
IV. 1.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
IV. 1.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
IV. 1.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.
La rezulton de la voĉdono salutis varma aplaŭdo de la granda plimulto de la delegacioj kaj, eĉ pli, de la ĉeestantoj en la galerioj. La urugvaja gazetaro kaj radio alportis la novaĵon jam la morgaŭan matenon. La taggazeto Tribuna Popular amplekse informis sub la titolo “Triunfo de Esperanto”. En la postaj tagoj praktike ĉiuj radiostacioj de la mondo kaj ĉ. 2.000 gazetoj kaj periodaĵoj sciigis pri tiu historia decido de la Ĝenerala Konferenco.
22.3.5.1 Konsultaj Rilatoj. — En la tempo, kiam estis establitaj la konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA, nome ekde la 8-a de decembro 1954 ĝis 1961, tiuj rilatoj estis nomataj “konsultaj aranĝoj”. Organizaĵo kun tiaj aranĝoj rajtis sendi, sen speciala invito, observanto(j)n al ĉiu sesio de la Ĝenerala Konferenco. Tia organizaĵo povis esti invitita sendi siajn specialistojn al kunvenoj, teknikaj konferencoj aŭ seminarioj rilatantaj al demandoj, kiuj ĝin interesas. Laŭ la cirkonstancoj, organizaĵo kun konsultaj aranĝoj povis sendi al tiaj kunvenoj kaj konferencoj sian opinion ankaŭ skribe. La aliaj rajtoj de organizaĵoj kun tiaj aranĝoj estis: la rajto ricevi ĉiujn dokumentojn kaj nekonfidencajn informojn de Unesko; la rajto sendi skribajn raportojn kaj sugestojn pri la programo de Unesko, kion la Ĝenerala Direktoro devis diskonigi al la membroj de la Ekzekutiva Komitato, al la Ŝtatoj-Membroj kaj al la Ĝenerala Konferenco. Ĉiuj menciitaj rajtoj kaj privilegioj povis esti resumitaj je la fundamenta rajto esti konsultita en ĉiuj aferoj koncernantaj la kompetentecon kaj sferon de agado de la koncerna organizaĵo. En la kazo de UEA tio praktike signifis la rajton doni sian opinion pri ĉio, kio koncernas la lingvan demandon en internaciaj rilatoj.
Siavice, asocio kun konsultaj aranĝoj devis helpi, laŭ siaj eblecoj, la efektivigon de la programo de Unesko; inviti tiun organizaĵon sendi sian observanton al la kongresoj kaj konferencoj de la asocio; liveri al Unesko informojn pri siaj agadoj kaj sendi al ĝi siajn publikaĵojn kaj periodaĵojn; doni informojn al Unesko pri ĉiuj ŝanĝoj en la nombro de la membraro kaj pri la diversaj funkciuloj; sendi al Unesko ĉiujare raporton pri la menciitaj punktoj.
Kiel vidiĝas el la Raportoj de la Estraro, regule publikigataj en la Jarlibro de la Asocio, UEA ĉiam rigore observis siajn devojn kaj, se necese, energie postulis siajn rajtojn.
En 1960 la Ĝenerala Konferenco akceptis novan principaron pri la rilatoj kun neregistaraj organizaĵoj. Laŭ tiu principaro, entenata en la Direktivoj Koncerne la Rilatojn kun Internaciaj Neregistaraj Organizaĵoj (poste iom amenditaj de la 14-a Sesio en 1966), ĉiuj organizaĵoj, kiuj pli frue havis konsultajn aranĝojn, estis dividitaj je tri kategorioj de konsultaj rilatoj: A, B kaj C. Nur tre limigita nombro da organizaĵoj, ĉefe tiuj kun duonŝtata karaktero aŭ fonditaj de Unesko mem, eniris la kategorion A. La plej gravaj internaciaj organizaĵoj troviĝas nun en la kategorio B, dum la malpli gravaj estas en la kategorio C. La grandega plimulto de internaciaj organizaĵoj troviĝas ekster kia ajn kategorio. Dank’ al la efika kunlaborado de UEA kun Unesko ekde 1954, la Ekzekutiva Komitato de Unesko proponis al la Estraro de UEA la kategorion B, kaj la Estraro akceptis la proponon. Tio okazis en 1961 kaj, ekde tiam, UEA plu konservas tiun prestiĝan pozicion en la rilatoj kun Unesko. La kategorio A nun nomiĝas “konsultaj kaj asociiĝintaj rilatoj”; la kategorio B estas tiu de “informaj kaj konsultaj rilatoj”; la kategorio C estas nomata kategorio de “reciproka informado”.
Konforme al la novaj Direktivoj, la organizaĵoj en kategorio B (informaj kaj konsultaj rilatoj) ricevas ĉiujn dokumentojn de Unesko; devas esti konsultitaj rilate la Programon kaj Buĝeton de Unesko; povas esti invititaj partopreni pere de siaj observantoj en la laboroj de diversaj kunvenoj organizitaj de Unesko; devas esti invititaj partopreni en la konferencoj de neregistaraj organizaĵoj; devas esti invititaj sendi observantojn al la Ĝenerala Konferenco kaj ĝiaj komisionoj; rajtas, kun la konsento de la koncerna prezidanto, fari deklarojn en la komisionoj, komitatoj kaj aliaj organoj de la Ĝenerala Konferenco; povas, kun la aprobo de la Ĝenerala Komitato, alparoli la plenajn kunsidojn de la Ĝenerala Konferenco pri demandoj apartenantaj al ilia kompetenteco; povas ricevi subvenciojn por siaj publikaĵoj kaj konferencoj; rajtas prezenti skribajn deklarojn al la Ĝenerala Direktoro rilate tiujn punktojn de la programo, pri kiuj ili kompetentas, kaj la Ĝenerala Direktoro devas komuniki la esencon de tiuj deklaroj al la Ekzekutiva Komitato kaj, se necese, al la Ĝenerala Konferenco. Tiuj organizaĵoj havas ankaŭ aliajn rajtojn, sed same tiel adekvatajn devojn. Ekzemple, ili devas kontribui al la realigo de la programo de Unesko, inviti la reprezentantojn de Unesko al siaj kongresoj kaj konferencoj; raporti de tempo al tempo al la Ĝenerala Direktoro pri siaj agadoj.
Laŭ la plej lasta dokumento de Unesko (RMO/WS/87) de majo 1973, en kategorio A troviĝas 35 internaciaj organizaĵoj; en kategorio B estas 167 organizaĵoj; ĉiuj aliaj estas en kategorio C (144) aŭ tute ekster kategorio.
La nuna pozicio de UEA estas tre kontentiga kaj ĝi montras ankoraŭfoje, ke la Asocio ĝuas altan prestiĝon kaj ke ĝia laboro estas aprezata de la kompetentaj instancoj de Unesko.
22.3.5.2 Rezolucio de 1954. — Por bone kompreni la signifon de la Rezolucio, estas necese memori, ke Unesko estas interŝtata organizaĵo. Sekve, neniu organo de Unesko povas en kiu ajn formo altrudi siajn decidojn al la ŝtatoj, kiuj ankaŭ sur tiu ĉi kampo de edukado, scienco kaj kulturo estas suverenaj. Tial, se iu ajn iam ajn flegis eĉ nur reveton, ke Unesko povus, ekzemple, devige enkonduki la Internacian Lingvon en la lernejojn, tiu espero estis absolute nereala, ĉar Unesko tute simple ne havas tian povon. La Rezolucion, do, oni devas rigardi en tiu ĉi kadro de konstituciaj kaj faktaj eblecoj de Unesko.
Ĝuste tial la Rezolucio havas unuarangan principan karakteron. Ĝi ne parolas pri la eventualaj eblecoj por la estonteco, nek ĝi teoriumas pri la strukturo, kiun devus aŭ ne devus havi instrumento de internacia komunikado, sed ĝi tutsimple rilatas al Esperanto kiel socia fako. Ĝi rekonas, ke la rezultoj jam atingitaj sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Kaj tiuj celoj kaj idealoj, difinitaj en la Konstitucio kaj Baza Programo de Unesko, estas: defendo de la paco; pli bona kompreniĝo inter la popoloj; respektado de la Homaj Rajtoj; disvastigo de la kulturo kaj edukado; intelekta kaj morala solidareco de la homaro; interŝanĝo de ideoj, scioj kaj personoj; internacia kunlaborado sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo; venkado de malfacilaĵoj, kiujn kreas la diverseco de lingvoj; edukado al monda civitaneco; diskonigo de klasikaj kaj nuntempaj verkoj per tradukoj; diskonigo de sciencaj scioj; faciligo de libera disvastigo de ideoj skribe, parole kaj bilde...
En la unuaj du punktoj la Rezolucio, do, oficiale rekonas, ke la rezultoj atingitaj per Esperanto kontribuis kaj kontribuas al la realigo de ĉiuj menciitaj esencaj kondiĉoj kondukantaj al pli granda unueco de la homaro kun samtempa respekto de la diferencoj. La lastaj du punktoj de la Rezolucio estas nur logika sekvo de la principa rekono, entenata en la unuaj du punktoj.
Per la Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 estas por la unua fojo oficiale agnoskita la eduka, scienca kaj kultura valoro de la Internacia Lingvo. Tial, per si mem, ĝi signifas fortan rekomendon. En tio konsistas ĝiaj graveco kaj principa signifo.
22.3.5.3 Kelkaj Sekvoj. — La Rezolucio kaj la decido pri la konsultaj rilatoj, per si mem tre valoraj, havis ankaŭ multajn flankefikojn kaj postajn sekvojn.
La ĉefa flankefiko de ambaŭ decidoj, kiel ankaŭ de la tuta agado en ligo kun la Peticio, estis la amasa informado pri la Internacia Lingvo. Oni konsideru, ke ne nur preskaŭ 900.000 unuopuloj, inkluzive elstarajn personecojn de la publika vivo, kaj kvincento da organizaĵoj kun multmiliona membraro estis rekte kontaktitaj, sed ankaŭ la fakton, ke inter 1950 kaj 1955 miloj da artikoloj kaj sciigoj aperis en la monda gazetaro, dum aliajn centojn da informoj disaŭdigis diversaj radio-stacioj. Ankaŭ en la postaj jaroj la Rezolucio estis kaj plu estas ofte menciata en artikoloj, prelegoj kaj aliaj kuntekstoj. Dank’ al la Peticio kaj la du decidoj, multaj milionoj da personoj ricevis informojn pri la Internacia Lingvo.
La Rezolucio sendube estis unu el la faktoroj, kiuj helpis la restarigon de la Esperanto-Movado en kelkaj landoj, en kiuj ĝis 1955 agado por Esperanto estis aŭ malebla aŭ grave malhelpata.
Unu el la rektaj rezultoj de la Rezolucio estis la decido de la Ekzekutiva Komitato de Unesko de la 15-a de novembro 1959, per kiu D-ro L. L. Zamenhof estis deklarita unu el la “grandaj personecoj de la Homaro”. Efektive, en 1959 la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estis solene memorigita en ĉiuj partoj de la mondo sub aŭspicio de multnombra kaj tre eminenta Internacia Patrona Komitato.
Pro la konsultaj rilatoj kun Unesko la Asocio povis akiri la pozicion de “konsultiĝoj” kun UN. En New York la lokaj reprezentantoj ĉe la Sekretariato de UN faris kaj plu faras ne nur grandan, sed ankaŭ tre utilan laboron. Preskaŭ ĉiusemajne ili ĉeestas la kunsidojn de NROj en la Sekretariato kaj ofte intervenas en ligo kun demandoj rekte aŭ nerekte tuŝantaj la lingvan demandon. Aliflanke, en Parizo la lokaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko havas rektajn kontaktojn kun la Sekretariato, partoprenas la sesiojn de la Ĝenerala Konferenco, la kunvenojn de NROj kaj de iliaj laborgrupoj, donas abundan helpon al evoluigo de la eksteraj rilatoj de UEA. En Londono la reprezentanto de UEA kontaktas kun trideko da NROj situantaj tie. Rezulte de tiuj multjaraj agadoj, pri kiuj regule aperas informoj en la Estraraj Raportoj de UEA, establiĝis diversaspektaj rilatoj ankaŭ kun multaj NROj. CED sendas al la Sekretariatoj de Unesko kaj UN, kiel ankaŭ al la Naciaj Unesko-Komisionoj, siajn dokumentojn, dum UEA regule komentas pri la programoj kaj buĝetoj de Unesko, kaj ofte intervenas en aferoj rilatantaj al lingvaj demandoj kaj aliaj celoj de la Asocio.
Estas menciinde, ke en 1957 kaj Unesko kaj UN eldonis siajn afiŝojn kun teksto en Esperanto. En la kadro de la konsultaj rilatoj estis lanĉita la Serio Oriento-Okcidento, kiu riĉigis la tradukan literaturon en Esperanto per rimarkindaj verkoj. En 1962 UEA eldonis, kun la financa helpo de Unesko, la verketon Oriento kaj Okcidento al reciproka kompreno? de Georges Fradier en traduko de C. D. A. Capp.
UEA partoprenis en ĉiuj grandaj kampanjoj de UN kaj Unesko, kiuj rilatis al tiu aŭ alia aspekto de ĝiaj celoj, ĉiufoje laŭ propra speciala laborplano kun emfazo je la lingva obstaklo kaj la rolo de Esperanto. Ekzemple, en 1965, okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK), la baza ideo estis, ke por realigi amasan internacian kunlaboradon necesas solvi la lingvan problemon per ĝeneraligo de la uzo de Esperanto en internaciaj rilatoj. La granda, tutmonda kampanjo de UEA rezultigis la Proponon al UN, pri kio aperas kelkaj detaloj en la sekvanta sekcio. En 1968 UEA grave kontribuis al la Jaro de Homaj Rajtoj (JHR). En sia agado ĝi dediĉis apartan atenton al la rekonita, sed neglektata rajto je lingva egaleco kaj, kunlige, al multnombraj formoj de lingva diskriminacio. Ĝia starpunkto vaste penetris en la mondon kaj fariĝis parto de la ĝenerala lukto kontraŭ kiun ajn formon de diskriminacio. En la Internacia Jaro de Edukado (1970) UEA diskonigis la edukan signifon de la Internacia Lingvo ĝenerale, sed kun emfazo je la eduka valoro de Esperanto-instruado en lernejoj. Jam en 1971, okaze de la Internacia Jaro de la Libro (1972), UEA intensigis la propagandon de la Esperanta literaturo kaj atingis kontentigajn rezultojn: en 1971 la aĉetado de Esperantaj libroj kreskis je ĉ. 50% kompare kun 1970, kaj en 1972 je pliaj 5% kompare kun la antaŭa jaro.
En 1971 UEA atingis plian principan sukceson. Jam en 1968 la reprezentantoj de UEA forlasis la Konferencon de NROj por montri sian proteston pro la malobservo de homaj rajtoj sur la lingva kampo. Ankaŭ post la forlaso de la Konferenco, UEA insistis pri sia starpunkto kaj ĝia protesta dokumento estis distribuita al ĉiuj NROj en konsultaj rilatoj. Fine, la Konferenco de NROj, okazinta en oktobro 1971 en Parizo, ĉiuvoĉe akceptis la starpunkton de UEA. Laŭ la amendita Interna Regularo de la Konferenco, la franca kaj angla ja restas la du laboraj lingvoj, sed la delegitoj nun rajtas uzi ankaŭ kiun ajn alian lingvon, kondiĉe ke ili mem prizorgu la interpretadon en unu el la du laboraj lingvoj. Precize tiun rajton postulis UEA. Ekde nun nenio malhelpas, ke la reprezentantoj de UEA alparolu la Konferencon en la Internacia Lingvo konforme al la nova regulo.
La Rezolucio kaj la konsultaj rilatoj ĉiuflanke altigis la prestiĝon de la Internacia Lingvo kaj fortikigis la pozicion de UEA. Ambaŭ decidoj sendube plu helpos al disvastigo de Esperanto.
Per sia Rezolucio A/RES/1844 (XVII) de la 19-a de decembro 1962 (distribuita la 11-an de januaro 1963) la Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la jaron 1965, okaze de la 20-a datreveno de la fondiĝo de UN, Jaro de Internacia Kunlaboro (JIK). UEA akceptis la inviton de la Sekretariato de UN, poste ankaŭ de Unesko, kunlabori en la realigo de diversaj agadoj antaŭviditaj de UN por tiu jaro.
UEA tuj komencis la preparlaborojn. En aŭgusto 1964, dum la Universala Kongreso de Esperanto en Hago, la Komitato de la Asocio ĉiuvoĉe akceptis specialan Laborplanon por agadoj okaze de JIK. La Laborplano estis tuj sendita al ĉiuj landaj, fakaj kaj specialigitaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝi estis ankaŭ publikigita en Esperanto, januaro 1965.
La kvarpaĝa dokumento konsistas el multaj punktoj, sistemigitaj en la Enkondukaj Rimarkoj kaj en la du ĉefaj partoj: Subteno al Agado de UN kaj La Lingva Problemo. En la enkonduko estis mallonge prezentitaj la celoj de JIK, la preparlaboroj de la Asocio, la Rezolucio de la UK en Hago kaj la decidoj de la Komitato. La unua parto rilatis al la taskoj de UEA, de ĉiuj ĝiaj organizaĵoj kaj individuaj membroj por kontribui al la ĉefa celo de JIK, nome al progresigo de kunlaboro inter ĉiuj popoloj, al internacia interkompreniĝo, al forigo de tensioj kaj al fortikigo de la monda paco. En la dua parto estis antaŭviditaj pluraj agadoj favore al la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kiel unu el la esencaj antaŭkondiĉoj por atingi internacian kompreniĝon. Konforme al punkto (v) de la dua parto, aparta plano estis ellaborita por agado en parlamentoj de diversaj landoj kun la celo interesigi al ili kaj, pere de ili, al la respektivaj registaroj la lingvan problemon.
La tuta multflanka agado evoluis laŭplane dum 1965 kaj, rilate la Proponon, parte ankaŭ en 1966, sur ĉiuj niveloj: internacia, landa, loka kaj faka-speciala. Centoj da Esperanto-organizaĵoj kaj pluraj miloj da unuopuloj en ĉiuj partoj de la mondo aktive kunlaboris. La ĉefaj rezultoj, vere imponaj, estas koncize prezentitaj en Ĉap. 18.3.3.4 de tiu ĉi libro*.
La Universala Kongreso de Esperanto en Hago, kiun partoprenis 2.512 reprezentantoj de Esperanto-organizaĵoj kaj individuaj membroj el ĉiuj partoj de la mondo, per aklamo akceptis en la ferma kunsido de la 8-a de aŭgusto 1964 Rezolucion, per kiu ĝi decidis doni sian plenan apogon al la klopodoj de UN en JIK kaj samtempe atentigi pri la lingvodiverseco kiel unu el la plej gravaj obstakloj al plua intensigo kaj vastigo de internacia kunlaborado. La 12-an de aŭgusto 1964 la Rezolucio estis sendita al la Ĝenerala Sekretario de UN, kiu konfirmis la ricevon per la letero de la 21-a de aŭgusto.
La kompleta Kongresa Rezolucio, sed, kompreneble, kun ellaso de la enkonduka parteto, fariĝis la teksto de la Propono prezentota al UN. La Propono estis la kerno de la kampanjo sub la devizo: Jaro de Internacia Kunlaboro — Jaro de la Internacia Lingvo Esperanto. Interalie, ankaŭ glumarko kun la sama devizo estis eldonita en kelkaj dekmiloj da ekzempleroj kaj uzata dum 1965 sur la korespondaĵoj de UEA.
En la fina redakto la Propono al UN okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro tekstas:
Donante plenan apogon al la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj progresigi la kunlaboron inter la popoloj kun la celo dispeli internaciajn tensiojn kaj firmigi la mondan pacon; sed profunde konvinkitaj, ke la lingvodiverseco prezentas unu el la plej gravaj obstakloj al plua intensigo kaj vastigo de internacia kooperado sur ĉiuj niveloj; prenante en konsideron la Rezolucion de la 10-a de decembro 1954, per kiu la Ĝenerala Konferenco de Unesko rekonis “la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo”;
Ni nun proponas, ke Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj-Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj.
UEA eldonis en 205.000 ekzempleroj la folion kun la teksto de la Propono en Esperanto kaj en tri el la kvin oficialaj lingvoj de UN, nome en la angla, franca kaj hispana, krome nur kun Esperanta teksto kaj libera spaco por presigo de aliaj nacilingvaj tekstoj, tiel ke baldaŭ la Propono aperis ankaŭ en la rusa, nederlanda, sveda, dana, greka, germana, hungara, itala, japana, serba-kroata kaj multaj aliaj lingvoj. Ĉiu folio havis spacojn por 21 subskriboj kun precizaj indikoj pri la nomo, profesio aŭ okupo (por organizaĵoj: nombro da membroj) kaj adreso.
Laŭ la stato je la 25-a de januaro 1967 la nombro de individuaj subskribintoj estis 925.034 el 74 landoj, kaj tiu de organizaĵoj estis 3.846 kun entute 72,892.000 membroj*.
Jen la nombro de individuaj subskribintoj laŭ la diversaj kategorioj: 114 Ŝtatestroj kaj Membroj de Registaroj de suverenaj ŝtatoj; 1.359 parlamentanoj; 1.008 lingvistoj kaj filologoj; 6.963 aliaj membroj de sciencaj akademioj, institutoj, esplorcentroj, profesoroj, docentoj kaj asistentoj en universitatoj; 52.363 instruistoj en mezgradaj, teknikaj, elementaj kaj aliaj lernejoj; 6.902 verkistoj, artistoj kaj ĵurnalistoj; 59.398 aliaj liberaj profesioj (kuracistoj, advokatoj, komercistoj, industriistoj, ktp.); 276.338 studentoj kaj lernantoj; 373.192 oficistoj (ŝtataj kaj privataj) kaj laboristoj; 27.546 farmistoj, farmlaborantoj kaj kamparanoj; 59.273 dommastrinoj; 60.578 aliaj okupoj; entute, do, 925.034 personoj.
Inter la individuaj subskribintoj troviĝas Franz Jonas, Federacia Prezidento de Aŭstrio; Georgij Kuliŝev, Vicprezidanto de la Prezidio de la Bulgara Nacia Asembleo; Prof. D-ro Gyula Ortutay, membro de la Prezidio de Hungara Popola Respubliko, akademiano; Sándor Barcs, membro de la Prezidio de Hungara Popola Respubliko, Prezidanto de la Asocio de Hungaraj Ĵurnalistoj, Vic-Prezidanto de la Eŭropa Futbala Asocio (UEFA); Victor Leemans, Prezidanto de la Eŭropa Parlamento; Jacques Vendroux, Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento; Prof. D-ro Hans Furler, Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento; Achille Van Acker, Prezidanto de la Belga Ĉambro de Deputitoj; André Méric, Vicprezidanto de la Franca Senato; Generalo Kyoungsoon Chang, Vicprezidanto de la Korea Parlamento; D-ro Alberto M. Rosselli, Vicprezidanto de la Urugvaja Ĉambro de Deputitoj; J. O. Krag, Ĉefministro de Danlando; Bjarni Benediktsson, Ĉefministro de Islando; Per Borten, Ĉefministro de Norvegio; Guy Mollet, antaŭa Ĉefministro de Francio; D-ro W. Drees, antaŭa Ĉefministro de Nederlando; Prof. Walter Hallstein, Prezidanto de la Komisiono de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo; François Mitterrand, Prezidanto de la franca Unuiĝo Demokrata kaj Socialista de la Rezisto; Suehiro Niŝio, Prezidanto de la japana Demokrata Socialista Partio; Prof. D-ro Jaroslav Heyrovsky, Nobel-Premiito kaj Membro de Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj; Prof. Jukaŭa hideki, Nobel-Premiito pri fiziko, Japanio; Prof. Paavo Ravila, membro de la Akademio de Finnlando; Jean Rostand, membro de la Franca Akademio; Prof. D-ro Rinĉen, membro de la Scienca Akademio de Mongolio; Upton Sinclair, verkisto, Usono; Kiril, Patriarko de la Bulgara Ortodoksa Eklezio; Kardinalo Barbieri, Ĉefepiskopo de Montevideo, Urugvajo... (Kompreneble, ĉiuj menciitaj funkcioj de la subskribintoj rilatas al la tempo kiam ili subskribis la Proponon).
Inter la organizaĵoj, kiuj per siaj subskriboj apogis la Proponon, estu menciitaj nur kelkaj (parenteze estas indikita la membronombro de ĉiu el la organizaĵoj): Internacia Federacio de Kristanaj Sindikatoj de Teksaj kaj Vestaĵaj Laboristoj, Belgio (460.000); Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj, Belgio (286.000); Internacia Unuiĝo de Nutraĵ- kaj Hotel-Industriaj Laboristoj, Bulgario (12 milionoj); Internacia Federacio de Artistaj kaj Intelektaj Societoj de Fervojistoj, Francio (500.000); Universala Homama Asocio, Japanio (300.000); Monda Federacio por Protekto de Bestoj, Belgio (1,500.000); Internacio de Naturamikoj, Svislando (300.000); Socialdemokrata Partio de Germanio (700.000); Socialista Unuiĝo de la Laborpopolo de Makedonio, Jugoslavio (620.000); Partio de Laboro, Nederlando (150.000); Sindikato de Fervojistoj de Aŭstrio (120.000); Ĝenerala Sindikato Force Ouvrière, Francio (unu miliono); Industria Sindikato Metalo, Germanio (du milionoj); Urugvaja Federacio de Instruistoj (6.000); Unuiĝo de Ligoj por Edukado de Infanoj en Jugoslavio (400.000); Religia Organizaĵo Oomoto, Japanio (275.000); Laborista Federacio de Junularaj Organizaĵoj de la Meksikia Respubliko (200.000); Dana Sporta Unuiĝo (unu miliono); Turisma Klubo de Francio (500.000); Argentina Federacio de Elektro-Kooperativoj (530.000)...
Pliaj ampleksaj preparlaboroj estis necesaj en ligo kun la transdono de la Propono al la Sekretariato de UN en New York. Ili rilatis al verkado de aparta Memorando kaj ĝia traduko en kvar naciajn lingvojn; ordigo de aldonotaj dokumentoj; fotokopiado de la ĉefaj subskriboj; finnombrado de la subskriboj de unuopuloj kaj de organizaĵoj; kunordigo de la laboro inter la centraj organoj de la Asocio kaj la Esperanta Informcentro en New York; artikoloj kaj komunikoj por la gazetaro.
La tuta materialo rilate la Proponon estis ordigita kaj klasigita en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, tiel ke oni povis kaj plu povas facile kontroli ĉiun unuopan subskribon ĉu de individuo ĉu de organizaĵo. Pro la amplekso kaj pezo de la materialo la Sekretariato de UN esprimis la deziron akcepti la Proponon nur kun preciza resumo de ĉiuj subskriboj laŭ la 12 kategorioj (v. supre en 22.4.2) kaj kun apartaj listoj de la plej elstaraj individuaj subskribintoj kaj de la plej gravaj organizaĵoj.
Delegacio de UEA, aganta en tiu ĉi kazo en la nomo de ĉiuj subskribintoj, transdonis la Proponon al la Sekretariato de UN la 6-an de oktobro 1966. La delegacio konsistis el jenaj 7 personoj: Prof. D-ro Ivo Lapenna, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio; f-ino Marianne Vermaas, direktorino de la C.O. de UEA en Rotterdam; Eskil Svane, sekretario en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Danlando, kaj membro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado en Londono; Francis E. Helmuth, inĝeniero, prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko; Mark Starr, eksperto pri laborista edukado, kunlaborinto en usonaj ŝtataj komitatoj pri laborista edukado kaj en la Internacia Organizaĵo de Laboro, prezidanto de la Esperanta Informcentro en New York; John Lewine, membro de la Konsulta Komitato por Fremdaj Lingvoj en la Departemento de Edukado de New York, prezidanto de la Esperanto-societo en New York; Alexander Schwartz, tradukisto en la traduka servo de la Sekretariato de UN, prezidanto de la Esperanto-Klubo en la Sekretariato de UN kaj reprezentanto de la junularo sekcio de UEA. Laŭ sia konsisto la delegacio reflektis ĉiujn tavolojn de la vasta strukturo de UEA: ekde la centraj organoj de la Asocio ĝis la Esperanto-Klubo en la Sekretariato de UN.
La delegacion akceptis s-ro Chakravarthi V. Narasimhan, Vicsekretario kaj Ĉefo de Kabineto de la Ĝenerala Sekretario U Thant. La prezidanto de la delegacio eksplikis parole la kontribuon de UEA al la Jaro de Internacia Kunlaboro, la lingvan situacion en la mondo kaj la esencan celon de la Propono. Samtempe al s-ro Narasimhan estis transdonitaj la sekvantaj dokumentoj: listo de la membroj de la delegacio; listo de ĉiuj transdonitaj dokumentoj; 300 fotokopioj, lukse binditaj en formo de du grandaj ledaj dosieroj, entenantaj ĉ. 1.500 subskribojn de la plej eminentaj unuopuloj kaj de la plej gravaj organizaĵoj; listo de la menciitaj individuaj kaj kolektivaj subskribintoj; statistika resumo pri ĉiuj subskribintoj laŭ la stato komence de oktobro; presita Memorando en la lingvoj angla, franca, hispana, rusa kaj Esperanto, inkluzive la tekston de la Propono; dokumentoj de CED I/VII/4, I/VII/5, C/III/9, C/III/10, en kiuj troviĝas la Laborplano de UEA por JIK, la Raporto pri la kontribuo de la Esperanto-Movado al JIK, Raportoj pri la Rilatoj inter UEA kaj Unesko en la periodoj 1958-1963 kaj 1964-1965; Rezolucio pri Edukado al Internacia Kompreniĝo kaj Kunlaboro, akceptita de la Dua Lerneja Konferenco en Graz, en julio 1966. Al la Memorando mem estis aldonitaj la dokumentoj de CED A/II/1 La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj, CED/7 Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo Esperanto, B/I/2 La Eduka Valoro de la Esperanto-Instruado en la Lernejoj, ĉio aŭ en la angla, franca kaj hispana, aŭ nur en la angla.
Nov-Jorko la 6an de oktobro 1966: Prof. D-ro Ivo Lapenna transdonas la Proponon al Unuiĝintaj Nacioj al la Vicsekretario de UN s-ro C.V. Narasimhan (maldekstre). Dekstre staras f-ino M.H. Vermaas, kaj en la fono s-ro M. Starr.
La delegacio prezentis al s-ro Narasimhan persone, ĉar li estas Hindo, la verkon Malsata Ŝtono de R. Tagore, kiu aperis kiel la unua publikaĵo en la Serio de UEA Oriento-Okcidento. Plue, la delegacio transdonis en du ekzempleroj la verkojn Dia Komedio de Dante, Zamenhof — Creator of Esperanto de M. Boulton kaj Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro. Unu kompleto de la tri verkoj estis por s-ro Narasimhan kaj la alia por U Thant.
La prezidanto de la delegacio atentigis la Vicsekretarion, ke tre verŝajne tio ĉi estas la plej amasa kaj rimarkinda propono iam ajn prezentita al internacia instanco surbaze de privata iniciato, kaj esprimis la esperon, ke Unuiĝintaj Nacioj plej atente konsideros la Proponon. La Vicsekretario konsentis pri la graveco de la lingva problemo, promesis publikigi koncizan komunikon por la gazetaro kaj, se iel eble, informi jam dum tiu Sesio de la Ĝenerala Asembleo la delegaciojn de la Ŝtatoj-Membroj pri la transdono de la Propono. Efektive, la Sekretariato publikigis la informon por la gazetaro, kaj tiu informo aperis en diversaj gazetoj, sed ĝi ne informis la delegaciojn pri la transdono de la Propono.
La saman tagon de la transdono, nome la 6-an de oktobro, la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam sendis la Memorandon kun la aldonoj al ĉiuj Ŝtatoj-Membroj pere de iliaj respektivaj ambasadoj en Hago, Londono, Parizo, Bruselo aŭ Bonn, kun akompana letero en la lingvoj angla, franca, nederlanda kaj germana. Krome, UEA sendis la saman Memorandon ankaŭ al ĉiuj delegacioj de la Ŝtatoj-Membroj en New York. Tiamaniere UEA mem faris tion, kion konforme al la Ĉarto de UN kaj al la Interna Regularo de la Ĝenerala Asembleo, povis kaj devis fari la Ĝenerala Sekretario de UN, respektive la aparato de lia Sekretariato, sed kion li fakte ne faris.
La Memorando, menciita en la antaŭa sekcio, estis adresita al Unuiĝintaj Nacioj kaj al Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj. Por ĝi Universala Esperanto-Asocio celis “prezenti kelkajn esencajn faktojn, interpreti la dezirojn de la subskribintoj kaj formuli sian starpunkton” rilate la Proponon kaj entute koncerne la lingvan problemon en la mondo. Pro la aktualeco de sia enhavo la Memorando meritas apartan konsideron.
La Memorando konsistas el ses mallongaj partoj. La unuaj du partoj koncernas la kontribuon de UEA al JIK kaj kelkajn teknikajn detalojn pri la Propono, jam prezentitajn en la antaŭaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro. En la tria parto estas pritraktita la kvintesenco de la lingva problemo. Ĝi tekstas laŭvorte:
En la nuna epoko de giganta teknika progreso kaj ĉiurilata interdependeco de la mondo, la internaciaj kontaktoj ĉesis esti privilegio de malmultaj kaj fariĝis rajto de la vastaj popolamasoj. La lingvodiverseco transformiĝis el simpla ĝeno por kelkaj en gravan internacian problemon por ĉiuj. En tiaj kondiĉoj la lingvaj baroj prezentiĝas kiel la ĉefa obstaklo al adekvata internacia komunikado sur ĉiuj kampoj, inkluzive la personajn rilatojn de ordinaraj homoj, kio siavice malhelpas aŭ ofte eĉ malebligas la plenan utiligon de sciencaj atingoj, la ampleksigon de kulturaj interŝanĝoj kaj la pluan evoluigon de internacia kompreniĝo.
Estas konata la fakto, ke la lernado de diversaj fremdaj naciaj lingvoj — malgraŭ la grandaj fortostreĉoj, tempo kaj materiaj rimedoj dediĉitaj al tiu celo — donas nur tre modestajn rezultojn (kutime eĉ ne pasivan lingvoscion) kaj en ĉiu okazo neniel sukcesis solvi la kompleksan kaj daŭre akriĝantan lingvan problemon en ĝia tuteco, nome en ĉiuj sferoj de la nuntempa internacia vivo en mondaj kadroj. La sistemo de oficialaj kaj t.n. laboraj lingvoj — ĉiam pli multnombraj kaj ne ĉiam la samaj — en diversaj registaraj kaj neregistaraj internaciaj organizaĵoj ne nur ne solvas kontentige la demandon eĉ por la limigitaj bezonoj de la koncernaj organizaĵoj, sed ankaŭ kontraŭas la principon de egaleco de ĉiuj nacioj, grandaj kaj malgrandaj. Tial la adopto de la neŭtrala Internacia Lingvo (Esperanto) konforme al la Propono respondas al la bezonoj de la moderna homo en la kosma erao kaj prezentas la sole racian, justan kaj radikalan solvon de tiu ĉi problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj: pure teknike-lingva, socia, psikologia, politika kaj ekonomia. Informoj pri la lingva problemo en la nuntempaj internaciaj rilatoj troviĝas en la Dok. A/II/1 aldonita sub B.
En la kvara parto estas prezentitaj bazaj faktoj pri Esperanto. Tiun parton apogis plia dokumento de CED, aldonita al la Memorando (CED/7), kiu entenas faktojn pri la formiĝo, strukturo, literaturo kaj ĉefaj aplikoj de la lingvo. La dokumento estis eldonita en la lingvoj angla, franca kaj hispana. Poste ĝi aperis en multaj aliaj lingvoj: ĝis aprilo 1973 entute 17 eldonoj en Esperanto kaj en 12 naciaj lingvoj, en pluraj dekmiloj da ekzempleroj.
La kvina parto rilatas al naciaj lingvoj kaj Esperanto. Jen ĝia teksto:
La proponita solvo de la lingva problemo en la mondo per la neŭtrala Esperanto neniel celas malgravigi la scion de fremdaj naciaj lingvoj, nek ĝi estas direktita kontraŭ la libervolan lernadon de tiuj lingvoj en kiu ajn senco. La ĝeneraliĝo de la Internacia Lingvo en la internaciaj rilatoj ne malhelpus, ke ĉiu nacio, depende de sia geopolitika pozicio kaj de siaj konkretaj bezonoj, dediĉu laŭ sia bontrovo al tiu aŭ alia fremda nacia lingvo apartan atenton en siaj lernejoj kaj ebligu al personoj kun speciala talento por lingvoj ellerni laŭdezire kiun ajn alian lingvon. Eĉ tiurilate la scio de Esperanto povas nur helpi, kiel evidentigis la enketo farita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado en 1964.
La enketo havis la celon establi la kulturan kaj edukan valoron de instruado de Esperanto en la lernejoj. Ĝi montris, ke la lernado de la Internacia Lingvo donas multe pli kontentigajn rezultojn ol la lernado de la fremdaj naciaj lingvoj kaj ke, krome, la lernado de Esperanto (a) helpas al pli bona kompreno de la propra nacia lingvo, (b) faciligas la lernadon de fremdaj naciaj lingvoj, (c) kontribuas al pli efika lernado de pluraj aliaj objektoj, precipe de geografio kaj historio, (d) havas grandan valoron por kiu ajn formo de edukado al internacia kompreniĝo. Detaloj pri la enketo kaj analizo de ĝiaj rezultoj troviĝas en Dok.B/I/2 aldonita sub D/. Pli vasta enketo kaj pli profunda studo de tiu demando povus esti entreprenita de UN aŭ sub ĝiaj aŭspicioj. Ĝenerala enkonduko de Esperanto en la lernejojn ne nur ne signifus plian ŝarĝon de la instruprogramoj, sed, male, liberigus kaj tempon kaj energiojn por la urĝe necesa vastigo de instruado de aliaj objektoj por ĉiuj, inkluzive la fremdajn naciajn lingvojn por tiuj, kiuj efektive havas kaj talenton kaj inklinon por la lingvolernado.
La Memorando finiĝas per jena konkluda rimarko:
En la nomo de ĉiuj subskribintoj kaj en sia propra UEA petas la Ĝeneralan Sekretarion de UN entrepreni la necesajn paŝojn por doni sekvon al la Propono, kaj la Registarojn de Ŝtatoj-Membroj apogi ĝian progresivan realigon. UEA deklaras sin preta liveri ĉiujn aldonajn informojn, kiuj povas helpi al plia klarigo de kiu ajn aspekto de la lingva problemo kaj de la solvo, kiun prezentas la Internacia Lingvo. Se montriĝos, ke estas necese studi la tutan problemon en aparta komisiono antaŭ ol fari la finan decidon, UEA insistas, ke en tiu komisiono troviĝu kiel egalrajtaj membroj almenaŭ kelkaj alte kvalifikitaj specialistoj pri lingvoscienco, pedagogio, internaciaj rilatoj, eventuale aliaj branĉoj, kiuj krom tio plene regas la Internacian Lingvon. Iliajn nomojn UEA komunikos en kiu ajn momento.
La radikala kaj definitiva solvo de la lingva problemo en la senco de la Propono — la plej impona iam prezentita al internacia instanco — estos unu el la plej gravaj kaj plej signifaj pozitivaj eventoj en la tuta kultura historio de la homaro kaj malfermos novajn perspektivojn por multe pli vasta kaj pli profunda interpopola kunlaborado sur ĉiuj kampoj, internacia kompreniĝo, progreso kaj paco. Ne malutilante al kiu ajn, ĝi prezentas senfinajn avantaĝojn por ĉiuj individuoj, ĉiuj nacioj, ĉiuj rasoj, por la homaro kiel tuto.
En 1973 la starpunkto de UEA estas sama, kiel en 1966, kiam la Estraro subskribis la Memorandon. Pro la plua komplikiĝo de la lingva problemo, la argumentoj de la Memorando validas eĉ pli ol en 1966.
Per sia komuniko al la gazetaro de la 7-a de oktobro 1966, n-ro 3312, la Sekretariato mallonge informis pri la transdono de la Propono. Responde al la letero de la delegacio de UEA de la 10-a de oktobro rilate la promeson, faritan dum la ceremonio de la transdono, ke la Propono estos komunikita al la delegacioj, s-ro C. V. Narasimhan, en sia funkcio de Ĉefo de Kabineto, skribis la 13-an de oktobro: “Post atenta konsidero mi trovas, ke tio ne estas ebla. La Raporto de la Komitato por JIK estis cirkuligita al la Registaroj antaŭ 6 monatoj (Dok. A/6627 de la 31-a de marto 1966). Ĉar tio ĉi estas Raporto de la Komitato por JIK, ĉia ajn aldono devus esti aprobita de la Komitato, kiu, praktike, ne plu ekzistas. La sola materialo, kiun ni eldonas kiel aldonojn, estas la respondoj de la Ŝtatoj-Membroj”. En la letero li plu asertas, ke “ĉia ajn propono por la studo de la ebleco uzi Esperanton kiel internacian lingvon devos veni de iu Membro-Registaro”.
La letero de la Ĉefo de Kabineto enhavas malĝustaĵojn eĉ senkonsidere al la fakto, ke la Propono rilatas al io alia ol li asertis, kiel ankaŭ al la erara formulo “Membro-Registaro” anstataŭ Registaro de Ŝtato-Membro, kio al Ĉefo de Kabineto de la Ĝenerala Sekretario de UN devus ne okazi. En longa letero de la 22-a de oktobro 1966 al s-ro C. V. Narasimhan, la prezidanto de UEA skribis interalie:
Mi ne povas kaŝi mian grandan surprizon kaj seniluziiĝon pri la enhavo de via letero koncerne la eblecon informi la Ŝtatojn-Membrojn pri la Propono. Laŭ mia scio, punkto 24 “Raporto de la Komitato por la Jaro de Internacia Kunlaboro” ankoraŭ ne estas pritraktita en la Pleno de la Ĝenerala Asembleo. Tial, nenio fakte malhelpas aldonon pri la Propono al la Raporto koncerne tiun punkton, precipe se oni konsideras la fakton, ke nia organizaĵo tre aktive partoprenis en JIK je la invito de la Sekretariato mem. Mi estas eĉ pli surprizita, ĉar mi scias ke ordinaraj leteroj kaj rezolucioj de aliaj NROj estis komunikitaj al la Ĝenerala Asembleo (vidu, ekzemple, A/INF/117 de la 15-a de oktobro 1966). En nia kazo ne temas pri nura letero aŭ rezolucio, sed pri Propono subskribita de preskaŭ unu miliono da individuoj kaj iom malpli ol 4.000 organizaĵoj. Tial la rifuzo informi la Ĝeneralan Asembleon pri tiu ĉi Propono — la plej impresa iam ajn prezentita al internacia instanco surbaze de privata iniciato — ne povas esti komprenata alimaniere ol kiel klara diskriminacio, kaj tial plene nekomprenebla...
En la fino de via letero vi asertas, ke “ĉia ajn propono por la studo de la ebleco uzi Esperanton kiel internacian lingvon devos veni de iu Membro-Registaro”. Mi ne opinias, ke, konforme al la Ĉarto kaj la Procedura Regularo de la Ĝenerala Asembleo, ĉiuj proponoj necese devas esti faritaj de la Registaroj de Ŝtatoj-Membroj, ĉar la Ĝenerala Sekretario havas tiurilate tre vastajn povojn. Tamen, en la nuna momento mi ne petas, ke la Sekretariato metu la demandon en la tagordon de la Ĝenerala Asembleo, sed mi devas insisti ne nur en la nomo de UEA, sed ankaŭ en tiu de ĉiuj subskribintoj de la Propono, ke la Sekretariato informu la Registarojn de la Ŝtatoj-Membroj pri la Propono, kiu estis oficiale prezentita al vi kaj akceptita de vi. Pretere dirite, kiel povas kiu ajn el la Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj proponi la enmeton de tiu ĉi punkto en la tagordon de iu estonta Sesio de la Ĝenerala Asembleo, se la Ŝtatoj-Membroj eĉ ne scias kion ajn pri la prezento de la Propono?
La Ĉefo de Kabineto respondis per sia letero de la 27-a de oktobro. Li restis je sia starpunkto kaj diris, ke li havas “nenion por aldoni al sia antaŭa letero”. Tamen, li ne donis unusolan kontraŭargumenton. Sekve, la prezidanto de la Asocio skribis plian leteron la 20-an de decembro 1966, al kiu, aldone, estis koncize prezentita la evoluo de la rilatoj inter UEA kaj UN. Koncerne la aserton, ke la Komitato por JIK ne plu ekzistis, en la letero estis dirite:
Ni deziras, tamen, emfazi, ke, kvankam la Propono estis farita “okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro”, ĝi ne estas adresita al la Komitato por JIK, sed al Unuiĝintaj Nacioj. La sugesto, ke la Propono povus esti komunikita per aldono al la Raporto de la Komitato por JIK estis via propra kaj, okaze de la transdono, nia delegacio akceptis ĝin kiel unu el la eblaj vojoj, kvankam ne la plej taŭga, por informi la Ŝtatojn-Membrojn.
En la sama letero de la 20-a de decembro estis proponitaj pluraj eblaj solvoj: (i) ke la Ĝenerala Sekretario, konforme al la Regulo 13 (g) de la Procedura Regularo de la Ĝenerala Asembleo, metu la Proponon en la tagordon en unu el la sekvaj sesioj de la Ĝenerala Asembleo; (ii) ke la Sekretariato de UN transdonu la Proponon al Unesko, se la Ĝenerala Sekretario opinias, ke tiu organizaĵo estas pli taŭga por trakti la aferon; (iii) ke la Sekretariato informu la Ŝtatojn-Membrojn pri la fakto, ke ĝi formale akceptis la Proponon, kio ebligus al la Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj iniciati plian agon; (iv) se neniu el la supraj sugestoj estas akceptebla por la Sekretariato, ke ĝi informu kian alian solvon ĝi proponas.
Per sia letero de la 28-a de decembro la Ĉefo de Kabineto sciigis, ke li respondos al la diversaj sugestoj “post kiam mi estos diskutinta tiujn sugestojn kun miaj kolegoj, el kiuj nuntempe multaj libertempas”. En la letero de la 20-a de januaro 1967 s-ro C. V. Narisimhan informis: “Mi nun ricevis la opiniojn de miaj kolegoj kaj mi bedaŭras diri, ke, pro nombro da diversaj kaŭzoj, ne estas eble realigi kiun ajn el viaj diversaj sugestoj”.
La plua korespondado inter UEA kaj la Sekretariato, kiel ankaŭ multnombraj leteroj de subskribintoj al UN, ne donis pli pozitivan rezulton. El la letero de s-ro Narasimhan de la 20-a de januaro 1967 klare sekvas, ke grupo da “kolegoj” en la Sekretariato mem blokis la Proponon kontraŭe al la Ĉarto kaj al la Procedura Regularo de UN en ligo kun la senduba fakto, ke la Propono ne estis adresita al la Sekretariato, en kiu kazo ĝi eble rajtus agi tiel, sed al Unuiĝintaj Nacioj pere de la Sekretariato.
La sinteno de la Sekretariato kaŭzis grandan malkontenton inter multaj subskribintoj kaj profundan indignon en la tuta Esperanto-Movado.
En tiaj cirkonstancoj la 52-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Rotterdam de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1967, ĉiuvoĉe akceptis Rezolucion pri la sinteno de la Sekretariato. En la Rezolucio la Kongreso esprimis dankon al la Estraro de UEA pro la laboro farita en ligo kun la Propono kaj al la delegacio de la Asocio, kiu transdonis ĝin al la Sekretariato de UN. La Kongreso ankaŭ plene aprobis la sugestojn de la prezidanto de UEA, faritajn en pluraj leteroj al la Sekretariato de UN. En la cetera parto de la Rezolucio troviĝas jenaj partoj:
La Kongreso konsideras la neklarigitan rifuzon de la Sekretariato komuniki la Proponon al la Ŝtatoj-Membroj, aŭ meti ĝin en la tagordon de la Ĝenerala Asembleo, aŭ transdoni ĝin al Unesko, aŭ fari kiun ajn alian paŝon, kiel kontraŭan al la spirito de la Ĉarto kaj kiel maloportunan por la interesoj kaj prestiĝo de UN. Ĝi opinias, ke la Sekretariato ne estas kompetenta decidi pri la sorto de Propono direktita ne al la Sekretariato mem, sed al UN.
La fakto, ke la Propono ne estas menciita en kiu ajn oficiala publikaĵo de UN, povas esti interpretita nur kiel intenca prisilentado de ĉi tiu amaspropono, kiu... prezentiĝas kiel unika laŭ sia enhavo kaj plej granda laŭ la nombro de subskriboj iam ajn adresita en la kultura historio de la homaro al internacia instanco surbaze de privata iniciato.
La Kongreso esprimas sian firman konvinkon, ke unu el la fundamentaj Homaj Rajtoj, rekonita de ĉiuj civilizitaj nacioj, estas la rajto proponi/peticii, kio inkluzivas la rajton ricevi respondon.
Laŭ la komisio de la Kongreso, la Estraro komunikis la kompletan tekston de la Rezolucio al la Ĝenerala Sekretario de UN, dum CED eldonis ĝin kiel Dok. A/VI/14 kaj sendis ankaŭ al Unesko, al Naciaj Unesko-Komisionoj kaj aliaj instancoj. Ĝiaj ĉefaj punktoj aperis en la plej gravaj nederlandaj taggazetoj. Pri ĝi raportis la telegrafagentejoj AP kaj ANP. Artikoloj kaj informoj estis publikigitaj en multaj gazetoj kaj periodaĵoj de aliaj landoj.
Necesas aldoni, ke la Estraro de UEA intencis entrepreni novan grandan kampanjon en ligo kun la sinteno de la Sekretariato de UN kaj surbaze de la Rezolucio de la UK en Rotterdam. En tiu tempo ankoraŭ ne estis findecidita la t.n. Skandinavia Propono al Unesko. Temas pri tio, ke Danlando, Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio estis prezentintaj al la Ĝenerala Konferenco de Unesko proponon, ke la “Ĝenerala Direktoro antaŭvidu la necesajn financajn rimedojn en la Projekto de la Programo kaj Buĝeto por 1969-70 kun la celo establi internacian Komisionon, konsistantan el pedagogiaj, lingvosciencaj kaj teknikaj ekspertoj, por objektive konsideri en kiuj sferoj ekzistas bezono por internacia lingvo kaj por esplori la eblecojn havigi rimedojn de komunikado por kontentigi tiujn bezonojn”. Tiu propono kaj pluraj aliaj rilatantaj al la estonta programo de Unesko ne povis esti pritraktitaj de la 14-a Sesio de Unesko fine de 1966. Oni do atendis, ke la sekva Sesio, okazonta en 1968, okupiĝos pri la afero. Por ne ĝeni en kiu ajn senco la pritrakton de tiu oficiala propono de kvin ŝtatoj en la Ĝenerala Konferenco de Unesko, UEA decidis, laŭ la insista peto de alta funkciulo en unu el la proponintaj registaroj, rezigni pri la intencita monda kampanjo. Tiu rezigno, tamen, neniel helpis, ĉar bedaŭrinde la Skandinavia Propono ne estis renovigita kaj tial ĝi estis forigita el la tagordo.
La fakto, ke la Sekretariato de UN blokis la Proponon neniel signifas, ke ĝi en kiu ajn senco sukcesis malaperigi ĝin. Nenio malhelpas, ke kiu ajn Ŝtato-Membro aŭ klarvida Ĝenerala Sekretario levu la demandon pri la lingva problemo surbaze de la Propono, aŭ eĉ senkonsidere al la Propono. Ĉio dependas de tio ĉu Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj interŝtataj aŭ supernaciaj institucioj fakte deziras ebligi amasan komunikadon inter ordinaraj homoj kaj efike kontribui ne al subskribado de formalaj interŝtataj traktatoj, sed al vera interkompreniĝo de la popoloj kaj unuopuloj.
En ĉiu okazo unu el la celoj — atentigi denove pri la lingva problemo en la mondo kaj pri la solvo, kiun prezentas la Internacia Lingvo — estas atingita tre kontentige. Preskaŭ unu miliono da unuopuloj kaj 4.000 organizaĵoj kun multmiliona membraro estis objektive informitaj pri Esperanto. Denove aperis centoj da artikoloj kaj informoj en la gazetaro de multaj landoj, okazis radio-disaŭdigoj, intervjuoj kaj televidaj programoj. Ĉio ĉi estas konsiderindaj pozitivaj atingoj, kiuj per si mem abunde pravigas tiun grandskalan mondan agadon, en kiu sindone partoprenis multaj Esperanto-organizaĵoj kaj unuopuloj. La Propono kaj la amasa apogo, kiun ĝi ĝuis, estas kaj plu estos efike utiligataj por plua disvastigo de la Internacia Lingvo.
Lapenna, Ivo, “La signifo de la Unesko-Rezolucio”; “Demonstracia debatvespero en Parizo”. Esperanto, vol. 46, 1953, n-ro 566 (1), p. 3-11. (En la sama n-ro de Esperanto troviĝas la originala teksto de la Rezolucio de Unesko de 1952 kaj la parolado de la observanto de UEA en la Ĝenerala Konferenco.)
—, “La signifo de la decidoj de Unesko”; “Unesko rekonis la valoron de Esperanto por la edukado, scienco kaj kulturo”; “La Universala Esperanto-Ekspozicio en Montevideo”. Esperanto, vol. 48, 1955, n-ro 591 (2), p. 35-67. (En la sama numero troviĝas la parolado de la observanto de UEA en la Programkomisiono, la originalaj tekstoj de la Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 en la hispana, angla kaj franca; listo de la ĉefaj dokumentoj de Unesko; leteroj de la observanto de UEA al funkciuloj de Unesko k.a. dokumentoj.)
—, “Transdono de la Propono al UN”. Esperanto, vol. 59, 1966, n-ro 733 (12), p. 185-186. (En la sama numero troviĝas la kompleta teksto de la Memorando al UN kaj Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj.)
—, “The common language question before international organisations”. La Monda Lingvo-Problemo, vol. 2, 1970, n-ro 5, p. 83-102; kaj vol. 3, 1971, n-ro 7, p. 11-30. (Ampleksaj resumoj en Esperanto. Multnombraj dokumentoj de la Ligo de Nacioj kaj Unesko cititaj en la piednotoj.)
Malmgren, E., “Novjara saluto de la Prezidanto”. Esperanto, vol. 46, 1953, n-ro 566 (1), p. 1.
—, “La venko en Montevideo”. Esperanto, vol. 48, 1955, n-ro 591 (2), p. 33.
Privat, Edmond, “Esperantistaj legendoj”. Esperanto, vol. 47, 1954, n-ro 580 (3), p. 71.
—, “Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj”. Esperanto, vol. 51, 1958, n-ro 629 (4), p. 57-59.
Vermaas, M. H., “Montevideo kaj ĝiaj sekvoj”. Esperanto, vol. 51, 1958, n-ro 629 (4), p. 65-66.
—, “Okazaĵoj ĉirkaŭ la transdono”. Esperanto, vol. 59, 1966, n-ro 733 (12), p. 178-192.
Periodaĵoj kaj Dokumentoj:
Dokumentoj de CED, precipe A/VI/5-A/VI/7, A/VI/11-A/VI/15; C/III/6, C/III/8, C/III/10; I/VII/4 kaj I/VII/5.
Esperanto, precipe por 1951-1955 kaj 1964-1967.
Raportoj de la Estraro, Jarlibro de UEA, Dua Parto, precipe 1951-1956 kaj 1964-1969.
Noto: Por la verkado de tiu ĉi ĉapitro estas utiligitaj ankaŭ multnombraj dokumentoj en la arkivo de CED, precipe n-roj 124, 233, 274, 283-284, 2.126 (fotokopioj de la kompleta dokumentaro rilate al Esperanto en la diskutoj de 1922 en la Ligo de Nacioj); 217 (kompleta dokumentaro pri la Pariza Sesio de la Ĝenerala Konferenco en 1952); 631-638 (kompleta dokumentaro pri la Montevidea Sesio de la Ĝenerala Konferenco en 1954, inkluzive sonbendon pri la tuta diskuto de la 10-a de decembro en la Pleno); 2.596 (kompleta dokumentaro pri la Propono al UN, inkluzive la tutan korespondadon inter UEA kaj UN pri tiu afero).