Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Esperanto en Perspektivo

Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo

Proksimuma verkojaro: 1974

Kreis la Esperantan tekston: Ivo Lapenna (ĉap. 1, 2, 4, 11-13, 18, 20.2, 20.4, 20.5-20.8, 22 kaj 23), Tazio Carlevaro (ĉap. 3 kaj 5-10) kaj Ulrich Lins (ĉap. 14-17, 19, 20.1, 20.3 kaj 21).

La teksto de “Esperanto en Perspektivo” aperas en la Tekstaro de Esperanto kun afabla permeso de la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiuj posedas la kopirajton.

Tiu ĉi versio de “Esperanto en Perspektivo” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.ivolapenna.org/verkoj/books/persp.pdf.

La baza skanaĵo de la teksto kaj la rezulta teksto kreita per aŭtomata tekstorekonado origine enhavis tre multajn erarojn, sed pro afabla helpo de Simon Davies ili nun estas plejparte korektitaj.

Mi konservis ĉiujn bildojn kaj bildotekstojn, sed la bildoj aperas en iom alia grafika aranĝo.

La Enhavtabelo estas konservita, sed anstataŭ paĝonumeroj estas ligiloj al la koncernaj lokoj en la teksto. La finaj indeksoj de temoj kaj personoj estas tute ellasitaj.

SESA PARTO

PERSPEKTIVOJ POR LA ESTONTECO

ĈAPITRO 23

ESENCAJ ANTAŬKONDIĈOJ POR RAPIDIGI LA PROGRESON

23.1 MADRIDAJ TEZOJ

La tempo daŭre, senhalte fluas. Tial nuntempo, eĉ frakcio de sekundo, fakte ne ekzistas. Sole pasinteco kaj estonteco estas realaj, dum nuntempo povas esti konceptata nur kiel sintezo de la du kontraŭaĵoj, nome kiel samtempa kunekzistado de la pasinteco kaj estonteco. En la ĉiutaga vivo la esprimo “nuntempo” povas esti kaj ja estas uzata por praktikaj bezonoj, sed kondiĉe kaj relative: tiel relative, ke ĝi povas rilati, depende de la kunteksto, al momenteto aŭ al jarmiloj.

La estontecon kondiĉas la pasinteco. “Inter ili” troviĝas la konstante ŝanĝiĝanta “nuntempo”, kiun eblas ĝuste taksi nur kiel rezulton de la pasinteco kaj kiel funkcion de la estonteco. En tiu senco pravas la malnova diro, ke “historio estas instruistino de la vivo”.

En la antaŭaj ĉapitroj de tiu ĉi verko Esperanto kaj la kompleksa lingva demando ĝenerale estis prezentitaj en historia perspektivo, kio ebligis pli reliefe analizi la aktualan lingvan situacion en la mondo kaj la pozicion de la Internacia Lingvo en la nuntempo. Pro la metodo aplikita tio ankaŭ ebligis ne profeti, sed ĵeti ekrigardon en la estontecon rilate la probablan pluan evoluon de tiu aŭ alia aspekto de la tuta problemaro.

Tiu ĉi lasta, konkluda parteto de la verko estu resume dediĉita al perspektivoj por la estonteco kaj al la rolo de la Esperanto-organizaĵoj por rapidigi la procezon de progresiva disvastiĝo de la Internacia Lingvo. Kiel bazo estas prenitaj la Madridaj Tezoj (v. Ĉap. 18.4.2.2), ĉar ilin ĉiuvoĉe akceptis la Komitato de UEA kaj tial ili devas esti rigardataj kiel kolektiva starpunkto de la supera organo de la neŭtrala Esperanto-Movado.

23.2 SPONTANECO KAJ SIGNIFO DE ORGANIZITA LABORO
23.2.1 Neceso Difini la Rolon

La lingva situacio en la mondo kaj la evolutendencoj, kiujn ĝi entenas, unuflanke, la aktuala pozicio de la Internacia Lingvo kaj ĝiaj perspektivoj por la estonteco, aliflanke, postulas klaran difinon de la rolo de la Esperanto-organizaĵoj, kiel ankaŭ de la laborprincipoj de iliaj gvidaj instancoj. Ili estas formulitaj en la sekvantaj fundamentaj tezoj.

23.2.1.1 Evoluo Kondukas al Solvo per Esperanto. — Kiel ĉiuj observantoj antaŭvidis jam antaŭ multaj jaroj, la lingva problemo en la mondo devis necese komplikiĝi pro la antagonismo inter la kreskantaj bezonoj de komunikado kaj la lingvodiverseco, kiu obstaklas la kontentigon de la bezonoj. Tio kondukis al la nuna absurde neracia stato, karakterizita de tensioj kaj diversformaj prilingvaj luktoj sur internacia kaj nacia niveloj. En ĉiuj siaj aspektoj la lingvoproblemo konstante akriĝas kaj tial ĉiam pli impete postulas radikalan solvon.

Science analizi sociajn fenomenojn, inkluzive la abunde pritraktitan en tiu ĉi verko, signifas rigardi ilin ne statike, sed dinamike; ne en formo de senmovaj statoj, sed en tiu de evoluprocezoj. La dinamismo sur la lingva kampo klare indikas, ke la evoluprocezo direktiĝos pli aŭ malpli frue al la solvo, por kiu pledas la Esperanto-Movado, ĉar tiu solvo prezentiĝas kiel sintezo de la konfliktaj interesoj de naciismo kaj universalismo: de la firma volo de la popoloj kaj etnaj grupoj konservi siajn respektivajn lingvojn kiel ĉefajn elementojn de siaj identecoj, unuflanke, kaj la postulatoj de mondvasta komunikado sur ĉiuj niveloj, aliflanke. Tio estas spontana procezo, sed ĉiun spontanan procezon eblas rapidigi per konscia, organizita laboro, se tiu laboro respondas al la evolutendencoj.

23.2.1.2 Konvinko el Objektiva Analizo. — La ekzisto mem de la Esperanto-organizaĵoj, kaj entute la laboro por la Internacia Lingvo en kia ajn formo, havas sencon, nur se la du supraj premisoj estas ĝustaj. Ili estas ĝustaj, kiel evidentigas la faktoj kaj analizoj en tiu ĉi libro. Se ili ne estus ĝustaj, la sola prudenta ago estus nuligi tuj ĉiujn organizaĵojn kaj senprokraste ĉesigi ĉian ajn agadon por Esperanto, ĉar la organizaĵoj povus nenion atingi kaj la laboro estus komplete sensenca. La solvo de la lingvoproblemo per Esperanto, kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj, devas esti afero ne de espero aŭ de naiva fido, sed de firma konvinko bazita sur objektiva analizo de faktoj. Foresto de tia konvinko estas fonto de duboj kaj ne malofte eĉ de defetismo. Evidente, en la gvidaj instancoj de la Esperanto-organizaĵoj, unuavice de UEA, devas troviĝi personoj, kiuj, pro sia konvinko aŭ, se ili ne havis la eblecon mem studi la demandon, pro sia senŝancela fido al la konkludoj atingitaj de la studintoj, estas kapablaj mem firme agi kaj disradii ĉirkaŭ si senkompromisan firmecon. Defetismo ne estas allasebla sur kiu ajn nivelo de batalanta movado.

23.2.1.3 Konservo kaj Fortikigo de la Lingva Unueco. — Por rapidigi la solvon necesas, ke la rimedo estu kiel eble plej ellaborita, maksimume perfekta, tiel ke en ĉiu momento ĝi plene taŭgu por la samtempaj bezonoj de internacia komunikado en ĉiuj sferoj de la vivo. Ĉar ĉio evoluas kaj lingvo reflektas tiun evoluon, ĝi signifas, ke necesas daŭre plu evoluigadi la Internacian Lingvon, praktike ĝin uzadi, riĉigadi ĝin per nova kultura enhavo, sed samtempe konservi ĝian absolutan unuecon. Tiun rolon plenumas la kreskanta literaturo kaj la vastiĝanta uzo de la lingvo sur diversaj kampoj. Siavice, la ampleksiĝo de la praktikaj aplikoj de la lingvo entenas danĝerojn por la lingvounueco. En tiaj kondiĉoj la rolo de la Akademio de Esperanto, ekde la komenco rekonita de ĉiuj kiel la supera lingva instanco, fariĝas eĉ pli grava, ol antaŭe. Tial, rigora observado de la decidoj kaj rekomendoj de la Akademio estas antaŭkondiĉo por ĉia ajn plua sukcesa laboro por la Internacia Lingvo.

23.2.1.4 Daŭra Modernigado de UEA. — En 65 jaroj de sia ekzistado, venkinte multajn malfacilaĵojn, UEA evoluis al forta internacia asocio, apartenanta sendube al la cento de la plej gravaj el inter ĉ. 3.000 nun ekzistantaj en la mondo. Ĝi estas rekonita de internaciaj kaj landaj instancoj kiel reprezenta organizaĵo de la Esperanto-Movado. Ĝia reputacio kreskas de jaro al jaro. La tasko de ĉiuj personoj parolantaj la lingvon, precipe de la aktivuloj, estas fortikigi la Asocion ĝis maksimumo, por ke ĝi povu kiel eble plej efike plenumi sian rolon. Eĉ simplaj parolantoj, ne povantaj aktive agadi, povus kaj devus apogi la Asocion almenaŭ per membriĝo aŭ modesta financa helpo. Ju pli sukcese agas UEA kaj la organizaĵoj apartenantaj al ĝi, des pli da personoj ellernas la lingvon kaj des pli granda la utilo, kiun donas la lingvoscio por ĉiuj.

Kreado aŭ apogado de paralelaj organizaĵoj aŭ instancoj kun esence samaj celoj kaj idealoj — sed sen realecaj perspektivoj, sen la bezonataj homaj fortoj, materialaj rimedoj, reprezenta karaktero kaj adekvata prestiĝo — kompromitas la aferon, disrompas la fortojn, kreas konfuzon kaj, en la fina linio, malutilas al la pozicioj de la Internacia Lingvo, kiel tion klare montras la historio de la Esperanto-Movado.

Asocio reprezentanta mondan movadon kaj pretendanta universalecon en horizontala (teritoria) kaj vertikala (faka) sencoj ne povas kontentige funkcii, se ĝi ne kunligas en sia organiza strukturo internaciecon kaj demokratecon kun la plej alta grado de efikeco. UEA, kiu sukcese adaptis sin al la modernaj cirkonstancoj, lerte kombinas en sia Statuto la tri elementojn en tiel modela maniero, ke pli taŭga strukturo apenaŭ estas imagebla en la nunaj kondiĉoj. Neniu alia internacia organizaĵo atingis la samon. Malgraŭ sia aĝo, UEA restas juna kaj freŝa. Ankaŭ en la estonteco ĝi devos adapti sin al la samtempaj kondiĉoj kaj konceptoj por konservi la necesajn junecon kaj dinamikecon. UEA estas kaj plu estos pli ol ampleksa por ebligi al ĉiu Esperanto-organizaĵo kaj al ĉiu aganto por la Internacia Lingvo esprimiĝi kaj kunlabori.

Aliflanke, UEA devos ankaŭ en la estonteco, eĉ pli ol en la pasinteco, subtenadi ĉiujn iniciatojn kaj agadojn favore al la Internacia Lingvo, kuraĝigadi la Esperanto-instruadon en kiu ajn formo, apogadi ĉiaspecajn utiligojn de la lingvo por praktikaj aŭ aliaj celoj ekster siaj kadroj. UEA devas esti rigardata ne kiel memsufiĉa, sed kiel instiga kerno de vasta moviĝo direktita al ĝeneraliĝo de Esperanto. Ĝia ekzisto estas nepre necesa, por ke iam ĝi fariĝu tute superflua.

23.2.1.5 Neŭtraleco. — Necesas ankoraŭfoje emfazi, ke UEA kiel tia estas politike neŭtrala, sed tio neniel implicas, ke ĝiaj membroj estus en kiu ajn senco senigitaj de sia rajto havi proprajn politikajn aŭ aliajn konvinkojn. UEA ne estas, nek laŭ sia Statuto povas esti, neŭtrala koncerne kiun ajn aspekton de la lingva problemo, inkluzive la politikan, aŭ rilate kiun ajn formon de diskriminacio kaj persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo aŭ la Esperanto-organizaĵoj. Strikta observado de tiel difinita principo de neŭtraleco estas unu el la bazaj kondiĉoj de la universaleco de UEA kaj tial ankaŭ de ĝia sukcesa laboro.

23.2.1.6 “Suvereneco” Neaplikebla. — UEA estas nek ŝtato, nek federacio aŭ konfederacio de ŝtatoj. Tial, apliki al ĝi, aŭ al la organizaĵoj, el kiuj ĝi konsistas, la ideon de suvereneco, aŭ kiun ajn alian principon de ŝtata organizo, kiel kelkaj klopodis fari, estas esence erara kaj misgvida. Same erare estas identigi ĝin al industria entrepreno aŭ komerca kompanio. UEA estas socia-kultura organizaĵo, libervole formita por progresigi la celojn formulitajn en la Statuto. Ĝusta kompreno de ĝia karaktero faciligas glatan funkciadon de la servoj kaj plenumadon de konkretaj taskoj.

23.2.1.7 Evoluigo kaj Vastigo de la Agadoj. — En Ĉap. 18.5 estas prezentitaj kaj analizitaj la agadoj de UEA en la tri ĉefaj branĉoj, sistemigitaj en sep grupoj. Konservi kaj evoluigi ĉiujn nunajn agadojn, krei novajn en la bazaj branĉoj kaj agadgrupoj signifas progresigadi la lingvon; malatenti aŭ ĉesigi ilin, aŭ unusolan el ili, signifas stagnon aŭ eĉ regreson.

23.2.1.8 Kunlaboro inter Egaluloj. — Pro la tuta karaktero de UEA, kaj por ke ĝi povu efike plenumi sian rolon, ĉiuj ĝiaj partoj, ĉiuj instancoj, funkciuloj kaj unuopaj membroj devas esti rigardataj kiel same gravaj por la progresigo de la tuto. Ĉio, kio rezultigas unusolan plian uzanton de la lingvo, estas pozitiva kaj tial subteninda. La rilato “superulo-subulo” ne estas akceptebla. Ankaŭ la rilato inter la komitatanoj kaj estraranoj de diversaj organizaĵoj, unuavice de UEA, unuflanke, kaj la oficejoj aŭ la unuopaj geoficistoj, aliflanke, devas esti rigardata pli kiel rilato inter kunlaborantoj, ol kiel tiu de labordonantoj kaj dungitoj. Tio signifas, ke la profesiaj laborantoj en niaj organizaĵoj devas rilati al sia laboro kun entuziasmo kaj amo, kiujn postulas la grandeco de la afero kaj la grava funkcio, kiun ili plenumas. Observo de tiu principo malebligos burokratismon aŭ malkonkordojn, aŭ ambaŭ, kio multe helpos al pli efika laboro de la oficejoj.

23.2.1.9 Observado de Decidoj. — Kiel montrite en Ĉap. 18.2.4, la demokrata maŝinaro de UEA ebligas ĝisfundajn diskutojn, sed ĝi ankaŭ postulas konsciencan plenumon de la faritaj decidoj. Pro la ofta malatentado de la kompetentecoj laŭ la Statuto kaj pro la neplenumado de diversaj decidoj (kelkfoje eĉ intence en la nomo de ia imagita “suvereneco”), miloj da horoj, kiujn oni povus utiligi por pozitiva laboro, estas ĉiujare vane malŝparataj por superfluaj korespondado, admonoj, instigoj kaj petoj pri plenumo de io, kion oni estus devintaj jam delonge realigi. La plenumado de ĉiuj decidoj estas ne nur postulato konforma al la celoj, pro kiuj UEA ekzistas kiel organizaĵo, sed ankaŭ afero de elementa lojaleco ŝuldata al la kunlaborantoj en la sama aŭ aliaj instancoj.

23.2.1.10 Plenumo de Taskoj. — En la nuna evolustadio kaj kun la nun disponeblaj materiaj rimedoj, kiuj malebligas konsiderindan altigon de la nombro de geoficistoj kun adekvataj kvalifikoj, la membreco en komitatoj, estraroj aŭ aliaj organoj postulas ne nur aktivan partoprenon en la farado de decidoj, sed ankaŭ multe da laboro por realigi ilin. Se oni akceptas iun funkcion aŭ taskon, oni samtempe akceptas la moralan devon plenumi ĝin. En la pasinteco, bedaŭrinde, tro ofte oni neglektis tiun devon, kio kaŭzis seriozajn obstaklojn al normala disvolviĝo de la laboroj, grandan tempoperdon, plendojn kaj eĉ superfluajn elspezojn. Sen radikala forigo de tiu manko ne estas imagebla pli grandskala progresado laŭ la principo: komuna decidado; individua, sendependa plenumado de la decidoj. La koncepto de ia “direktoraro”, kiu nur decidus kaj ordonus, sed lasus la faktan laboron plene en la manoj de granda salajrata oficista aparato, ne estas aplikebla al Esperanto-organizaĵoj, ĉar tia aparataro tutsimple ne ekzistas.

23.2.1.11 Rolo de la C.O. — Se la CO ne funkcias glate, ĉiuj aliaj agadoj devas lami. Tial la tuta CO, kiel kolektivo, kaj ĉiu unuopa oficisto-kunlaboranto havas apartan respondecon, kiu postulas sindonan rilaton al la laboro kaj aktivan partoprenon en la realigo de la agadprogramoj de la Asocio. Nur sub tiuj kondiĉoj la CO povos, eĉ pli sukcese ol en la pasinteco, plenumi sian funkcion per la disponeblaj rimedoj por la salajroj kaj por aliaj materiaj elspezoj. La samo rilatas al geoficistoj de la aliaj Esperanto-organizaĵoj, se ili sukcesas establi oficejon.

23.2.1.12 Aldonaj Devoj de Funkciuloj. — La laboro por la Internacia Lingvo estas nek simpla, nek facila, kiel montras la tuta historio de la Esperanto-Movado. Ĝi postulas de ĉiuj aktivuloj libervolan disponigon de tempo kaj energio. La personoj en gvidaj pozicioj, inkluzive la profesiajn kunlaborantojn, havas aldonajn devojn, kiuj, interalie, ofte necesigas pliajn temporabajn oferojn de intelektaj kaj fizikaj fortoj. De la karaktero de ilia laboro grandparte dependas ne nur la atingoj aŭ malsukcesoj, sed ankaŭ la pozitiva, indiferenta aŭ negativa imago pri Esperanto en la publika opinio. Tio eksplikas, kial en kelkaj regionoj aŭ medioj la Esperanto-organizaĵoj estas respektataj kaj la agado por la Internacia Lingvo apogata, dum en aliaj ili estas bagateligataj. Feliĉe, ekde Zamenhof kaj la unuaj pioniroj ĝis la hodiaŭa tago, ne mankis personoj, kiuj sur diversaj kampoj dediĉis kaj certe plu dediĉos siajn talentojn kaj laborfortojn al ĉiuflanka progresigo de ideo, objektive apartenanta al grupeto da decide gravaj por la estonteco de la homaro. Atenta leginto de tiu ĉi verko ne povas ne enpensiĝi almenaŭ dum momento pri la miloj da personoj, kiuj devis oferi multajn milionojn da labortagoj por produkti tion, kion la titolo de la libro seke nomas “faktoj pri la Internacia Lingvo”, dum aliaj centmiloj eklernis kaj ekuzis la lingvon, en la komenco eĉ ne atendante ian “praktikan utilecon”. Rezulte — malgraŭ ĉiuspecaj obstakloj, ekde antaŭjuĝoj ĝis militoj kaj konsciaj kontraŭstaroj pro motivoj de kultura imperiismo, aŭ eĉ rektaj persekutoj — la lingvo sukcese disvastiĝis tra la mondo kaj socie enradikiĝis.

Malfeliĉe, ĉiam troviĝis ankaŭ individuoj, kiuj pro personaj ambicioj, envioj kaj similaj homaj malfortoj, aŭ pro pli kompleksaj psikologiaj kaj aliaj motivoj, klopodis detrui tion, kio jam estis pene konstruita. Ofte la plej aktivaj kaj sukcesaj laborantoj fariĝis viktimoj de insidaj intrigoj kaj sengustaj insultoj, kio kutime tiel lacigis kaj amarigis ilin, ke ili finfine komplete rezignis pri plua laboro. Tiuj valoraj perdoj kaŭzis stagnojn aŭ regresojn, dum primitivismo provizore jubilis, ĝis troviĝis novaj pozitivaj fortoj, kiuj komencis rekonstruadi por fronti la saman sorton post kelka tempo. La stranga irado en formo de du paŝoj antaŭen kaj unu paŝo malantaŭen estas unu el la pliaj kaŭzoj, kiuj obstaklas pli kontentigan progresadon. Sen elimino de tiu negativa fenomeno ne estas eble atendi multe pli grandajn sukcesojn. La homo estas nia plej granda valoro. Necesas multe pli da respekto kaj por li kaj por lia laboro.

23.2.2 Konkludo

La supraj tezoj, kvankam formulitaj abstrakte, estas bazitaj sur la studo de historiaj eventoj en la Esperanto-Movado aldone al la multjaraj personaj spertoj de la aŭtoro ekde 1928. Ili montras aron da pozitivaj kaj negativaj faktoroj, efikantaj rapidige aŭ bremse je la ritmo, laŭ kiu progresas la disvastiĝo de Esperanto. Diference de la eksteraj faktoroj — nekontroleblaj, kvankam iugrade influeblaj en kelkaj kazoj — la internaj troviĝas plene en la povosfero de la Esperanto-Movado kaj estas ĝia respondeco. La celo estis nek laŭdi, nek riproĉi, sed nur konstati por maksimume faciligi kaj efikigi la laboron en la estonteco. La konkludo altrudiĝas per si mem: flegi kaj evoluigi ĉion pozitivan, firme kaj senkompromise liberiĝi de ĉiuj negativaĵoj. Ju pli baldaŭ, des pli bone. En la rapide maturiĝantaj kondiĉoj por la solvo de la lingva problemo ne estas tempo por prokrasti kaj rezignacie observadi.

Eble iuj pensas, ke organizita laboro ne estas necesa, se estas ĝusta la analizo, ke la evolutendencoj en la sino de la socio necese altrudas neŭtralan lingvon kiel solvon de la lingva problemo. Tia rezonado ne estas ĝusta. Historia determinismo, aŭ eĉ determinismo entute, ne estas fatalismo. La Internacia Lingvo, kiel montrite precipe en la unuaj du ĉapitroj, estas produkto de konkretaj historiaj kondiĉoj; sed, foje formiĝinta, ĝi mem fariĝas reala parto en la plua evoluprocezo. Se Esperanto ne ekzistus kiel plene funkcianta lingvo, solvo per neŭtrala lingvo ne estus eĉ imagebla. Ankaŭ la Esperanto-Movado kiel organizita socia korpo, kaj eĉ ĉiu el la uzantoj unuope, estas, same tiel, infanoj de la leĝeco reganta la evoluon; sed, samtempe, ambaŭ estas konsistaj elementoj de tiuj materiaj kaj sociaj fortoj, kiuj puŝas la homaron en la direkton de integriĝo en diverseco, t.e. kun unu tuthomara kaj multaj naciaj, etnaj kaj aliaj lingvoj. Tio eksplikas la eksterordinare gravan rolon de la Esperanto-organizaĵoj, unuavice de UEA. Ju pli forta ĝi estas, des pli granda ĝia influo kiel socia premgrupo kaj des pli sukcese ĝi kontribuas al rapidigo de la solvo. Cetere, eĉ por adeptoj de nedeterminismaj skoloj la konkludo rilate la rolon de organizita laboro estas fakte identa: se efektive la realo ekskluzive aŭ unuavice dependas de nia libera volo, tiam ni povas, per nia vola premo, direkti la evoluon de la realo al la celo diktata de nia racio.

Sur la sojlo de la sekva periodo UEA staras pli forta ol iam antaŭe kaj ĝi povas eĉ konsiderinde plifortiĝi. Inspirita de la vere imponaj ĝisnunaj atingoj de la Internacia Lingvo, UEA mobilizu ĉiujn fortojn por ekspluati la favorajn kondiĉojn de la nuna historia epoko kaj amase disvastigi la lingvon. Oni memoru, ke konvenaj historiaj okazoj ne kutimas ripetiĝi. La pluaj perspektivoj por Esperanto estas pli ol kuraĝigaj. La signifo de UEA kaj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj por realigi ilin kiel eble plej baldaŭ estas decide grava.