Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Fabeloj

Unua Parto

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

La bazan tekston Wolfram Diestel entajpis laŭ la indikita 2-a eldono de Esperantista Centra Librejo. Bertilo Wennergren tamen iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990. Tiu ludovikita versio tamen baziĝas sur la eldono “Fabeloj, Unua Volumo”, Heroldo de Esperanto, Bruselo, 1965.

Proksimuma tradukojaro: 1909

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

Reĝidino sur pizo

Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.

“Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.

Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

“Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; “preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”.

Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!

Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.

Vidu, tio estis vera historio.