Proksimuma verkojaro: 1958
Kreis la Esperantan tekston: Edmond Privat
Tiu ĉi versio de “Federala Sperto” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.egalite.hu/konstitucio/federala%5Fsperto.pdf.
En 1942 aperis versio de tiu ĉi teksto en la Franca (Trois expériences fédéralistes: États-Unis d’Amérique — Confédération suisse — Société des Nations, Neuchâtel, Baconnière, 1942). La esperanta versio de 1958 estas tamen tute reverkita kaj ĝisdatigita, kaj devas esti rigardata kiel originala Esperanta verko.
Ke la homaro estas ankoraŭ tre infana, tion pruvas la fakto, ke en ĝia vivo nur malgrandan rolon ludas la sperto. Anstataŭ lerni el la pasintaj malfeliĉoj por eviti la samajn erarojn centfoje ripetitajn, ĝi emas forgesi tion, kion la prauloj suferis, aŭ nur heredi la timojn kaj la blindan rifuzon ekprovi pli taŭgan vojon.
El la malsukcesoj oni ĝenerale konkludas al senutila pesimismo, dum ili havigas la plej efikan instruilon pri eraroj faritaj kaj eviteblaj. Tio estas antaŭ ĉio konstatebla, kiam temas pri konstruo de paco inter nacioj.
Tiu ekzameno de eraroj, kiun konas kaj aplikas teknikistoj, kiam ili konstruas novajn maŝinojn, plej ofte mankas en la arto de la homaj rilatoj kaj speciale de la interpopolaj klopodoj je komuna organizo por eviti militojn. La tekniko de paca kunvivado ŝajnas ne posedi la saman valoron, kiel la ceteraj teknikaj.
Multe pli da homoj science klopodas observi maltaŭgaĵojn kaj serĉi plibonigojn al iloj mortigaj, ol fari la saman laboron sur la kampo de homa kunvivado, malgraŭ la fakto, ke historio, sociologio kaj psikologio tamen posedas metodojn por ekstudi la temon laŭ diversaj aspektoj.
Ke la registaroj elspezas sumojn ne centoble, sed miloble pli grandajn por la tekniko mortiga, ol por la alia, tio estas ja banalaĵo, kiun oni konsideras kvazaŭ normala.
En helpa mondlingvo, tute male, mi juĝas normala kaj necesa proveton, eĉ modestan, por interesigi la publikon al tiu alia tekniko. Jen la kaŭzo, kial mi decidis verki en Esperanto ĉi tiun studon, kiun mi jam prezentis en franca lingvo sub alia formo, kaj povas nun pliriĉigi per pluaj observaĵoj.
Malgraŭ la nuna rivaleco inter la grandaj potencoj, la mondo serĉas unuecon. Eĉ interne de kontraŭaj grupoj la tendenco al unuiĝo sur bazo federala pli kaj pli disvastiĝas. La malnova kredo, ke nacioj povas vivi aparte kaj sole kun absoluta suvereneco, ŝajnas hodiaŭ plena iluzio.
Hieraŭ ŝajnis ankoraŭ utopia ĉiu klopoda por krei mondregistaron. Hodiaŭ la revuloj estas tiuj, kiuj imagas la daŭron de suverenaj ŝtatoj ebla longe aŭ eterne. Du mondmilitoj jam montris, al kia teruro kondukas la ekzisto de sendependaj militaj potencoj, havantaj la eblon uzi teknikon detrui unu la alian, kaj havantaj la povon decidi amasajn buĉadojn, dum la homaro posedas nek aŭtoritaton, nek eblecon ilin haltigi.
Ke la civila paca loĝantaro ne ĝuos trankvilecon, ĝis kiam malaperos la plena milita suvereneco de apartaj ŝtatoj, tio fariĝas pli kaj pli ĝenerala konvinko.
El tiu konvinko devenis la unua provo je interŝtata organizo, la Ligo de Nacioj, kaj poste la dua, la Unuiĝintaj Nacioj, sed nek unu, nek la alia kuraĝis forigi la danĝeran suverenecon de la membroŝtatoj, kaj fariĝi vera unuiĝo federala. Pro tio la unua provo malsukcesis, kaj la dua riskas la saman sorton, se ĝi ne decidos la necesan paŝon kaj ne preparas sian evoluon aŭ reformon en la ĝusta direkto.
Ĉar multaj personoj ankoraŭ ne komprenas klare la diferencon inter nura ligo de suverenaj ŝtatoj kaj efektiva unuiĝo federala, ekzameno de la spertoj faritaj, ĉu negativaj, ĉu pozitivaj, estas la plej bona klarigo kaj gvidilo.
Pozitivajn spertojn de sukceso montras ekzemple la historio de la nord-amerikaj anglaj kolonioj, kiuj fondis la usonan federacion en la jaro 1787 post dekunujara anarkio kiel sendependaj ŝtatoj post sia liberiĝo el brita regado.
Similan sukceson atingis la svisaj ŝtatoj, kiuj fondis konfederacion en 1848 post plurcentjara interbatalo ekonomia kaj religia.
Kontraŭe, malsukceson spertis la Ligo de Nacioj, kiu naskis tiom da espero ĉe la homoj. Komparante du sukcesojn kaj unu malsukceson oni tre klare vidas la kaŭzon de la diferenco, kaj tiel la vojo al kompreno ricevas lumon. Tion celas la jena studo.
Tre malsamaj estis en siaj moroj kaj devenoj la anglaj kolonioj sur la atlantika marbordo de Nord-Ameriko dum la dekoka jarcento. Avoj estis preskaŭ ĉiam rifuĝintoj pro kaŭzo de religia politiko.
En la Bostona regiono vivis puritanoj, demokrataj ĉe alveno, sed baldaŭ ekskludemaj. Unuaj pioniroj en 1620 elŝipiĝis el “Mayflower” kun jam preta konstitucio surŝipe redaktita. Ili forkuris el la tiama Anglujo de la reĝoj Stuart, for el persekuto kontraŭ neanglikanoj. En Rhode-Island vivis postaj alvenintoj, ili protestis kontraŭ la posedemo kaj maltolero de la unuaj.
En Virginio loĝis aristokratoj, forkurintaj el la Cromwell-a Respubliko. En nova lando ili daŭrigis la morojn komfortajn, kun elegantaj domegoj, multegaj servistoj, plejparte sklavoj. Al anglikanaj episkopoj ili restis fidelaj. Inter ili kaj la Nordo restos ankoraŭ sentebla la diferenco grava je tempo de Lincoln en 1860. Ĝin pentris romano fama de Margaret Mitchell “Forportas la vento”.
Inter la Nordo kaj la Sudo vivis katolikoj en Maryland, kaj nederlandanoj en Nova Amsterdamo, fariĝinta Novjorko. En Pensilvanio la kvakeroj gvidis modelan ŝtaton laŭ ideoj de William Penn, sen armeo, sen bataloj, amikaj al la indianoj, toleremaj pacifistoj, kontraŭaj al komerco de sklavoj.
Tre malproksime staris tiuj kolonioj, unuj de la aliaj. Por vojaĝi de ĉefurbo al ĉefurbo necesis rajdadi dum semajnoj, kaj transpasi riverojn kaj arbarojn sovaĝajn.
La sistemoj politikaj estis tre diversaj kaj akre malsamaj, kiel la partioj, en kiuj batalis la praavoj, unuj kontraŭ la aliaj. Imagu koloniojn de faŝistoj, de naciistoj, de katolikoj aŭ komunistoj, kaj vi komprenos la tiamajn diferencojn.
Kelkaj kolonioj apartenis al la brita reĝo, kelkaj al akciaj kompanioj, kelkaj al personaj posedantoj, Ĉiu tamen havis ian specon de parlamento, kunvenon de elektitoj. Ĉiu fariĝis iom post iom ŝtato por si mem. Kiam Anglujo militis kontraŭ Francujo, tiuj regnoj kunligiĝis. Ili kaptis terojn de la francoj ĝis la rivero Mississippi. Tiam kunvenis en Albany la unua kongreso de iliaj delegitoj en la jaro 1754.
Ĉar ili kunbatalis aliance por gajni teritorion, la anglaj kolonioj en Nord-Ameriko havis jam en 1754 la okazon formi potencan kaj efikan federacion. Tion ja proponis Franklin, la fama saĝulo, presisto, ĵurnalisto kaj delegito el Filadelfio.
Al la kongreso en Albany li montris, kiel utila estus tia unuiĝo federala, kies prezidanton povus elekti la brita reĝo mem. Sed lia ideo estis tro nova. Ĝin oni rifuzis, kaj ĉiu preferis konservi plenan liberecon.
Kiam la brita parlamento en Londono volis trudi novajn impostojn al la angloj de Nord-Ameriko por pagi la elspezojn de la milito kontraŭ la francoj, ĉiuj koloniaj kunvenoj protestis. Pago sen propra decido kontraŭas la anglan tradicion.
El tiu konflikto naskiĝis ribelo, punoj, persekutoj kaj fine la deklaro de sendependeco en 1776. Por venki la reĝan armeon, la kolonioj denove kunbatalis aliance. Ilia kontinenta kongreso kunvenis en Filadelfio kaj elektis la solan kompetentan spertulon, George Washington, por gvidi la militon.
Ses jaroj necesis por devigi la reĝon akcepti la sendependecon de la nordamerikaj ŝtatoj. Post la sukceso la kongresoj perdis vivon kaj intereson. Ne alvenis la delegitoj. Tro longaj estis la vojaĝoj. La dektri novaj regnoj estis nun anglaj respublikoj kun vastegaj landoj sen ia serioza ligo aŭ centra povo. Ekzistis nur vaganta oficejo, iuj komisionoj por dividi la elspezojn, kaj kelkaj “artikoloj de konfederacio”. Plene mankis vera federala registaro; unuvorte estis simila situacio, kian havis la svisaj kantonoj en la tempo de la Dietoj aŭ la Unuiĝintaj Nacioj post la dua mondmilito.
Malĝojis Franklin kaj Washington pro tia malordo. Ĉu valoris tiom da oferoj por atingi nur anarkion? Jam devis la generalo inviti al sia hejmo furiozajn delegitojn el du najbaraj ŝtatoj por provi pacigon en disputo pri landlimoj. Sendependeco sen unuiĝo montriĝis iluzio, kaj malkaŝis danĝerojn.
En 1786 la nordamerika malordo kaj anarkio impresis Eŭropon kaj vekis eĉ mokon. Tiun senton esprimis angla ekonomiisto tiam fama, kies verkojn tradukis Turgot francen: Josiah Tucker, dekano de la ĉefpreĝejo en Gloucester. Jen lia profetaĵo:
“Pri la estonta grandeco de Nordameriko kaj pri la ideo, ke iam ĝi povus fariĝi potenca imperio sub ia kapo, ĉu monarkia, ĉu respublika, jen unu el la plej frenezaj kaj fantaziaj utopioj iam eltrovitaj de novelaj verkistoj.
La reciprokaj antipatioj kaj kontraŭaj interesoj de la amerikanoj, la diferencoj inter iliaj registaroj, iliaj moroj kaj kutimoj pruvas klare, ke neniam ili havos centron de unuiĝo aŭ komunaj interesoj.
Neniam ili kapablos unuiĝi en unu regnon sub ia ajn formo de administrado: homoj, inter si malamikaj ĝis fino de la tempoj, plenaj je suspekto kaj malfido reciprokaj, ili restos dividitaj kaj subdividitaj en etaj komunumoj aŭ princlandoj laŭ siaj naturaj limoj, la grandaj margolfoj aŭ vastaj riveroj, la lagoj kaj montaroj.”*
Tia teksto estas vivanta instruo al tiaj personoj, kiuj tro facile uzas la vorton “utopio”, kiam ili parolas pri la ideoj de aliaj homoj. La historio ja montris ofte, ke hieraŭa utopio estas hodiaŭa realaĵo.
Pasis unu jaro, kaj tiam kunsidis en Filadelfio konvencio kunvokita de la kontinenta kongreso por revizio de la mizeraj “artikoloj de konfederacio”. En 1787 ĝi jam voĉdonis la nunan konstitucion ankoraŭ validan kaj aplikatan de la prezidanto de Usono.
Ĝi kreis vastan kaj solidan unuiĝon, kiu baldaŭ fariĝis granda potenco en la mondo.
Kiu nun ankoraŭ memoras la malpravan antaŭdiron de Josiah Tucker, se ne kiel instruon je prudento al tiuj korvoj kun la vido tro mallonga kaj la funebra voĉo tro rapida? Utopioj staras antaŭ ni en la stato de ideoj, kaj malantaŭ ni kiel faktoj, kiam ni marŝis antaŭen kaj donis korpon al la ideoj.
La nuna usona konstitucio, redaktita en 1787, rezultas el pacienca klopodo por atingi konsenton inter du kontraŭaj emoj: centralista kaj malcentralista.
Ne facila ĝi estis, Granda federalisto kiel Hamilton devis batali en gazetoj kaj en kunvenoj por sukcesi, ke lia ŝtato Novjorko akceptu la tekston.
Kiu legas nun liajn artikolojn en lia ĵurnalo “The Federalist”, tiu konstatos, kiel aktualaj ili ankoraŭ estas, ekzemple pri la problemo de suvereneco.
Por trankviligi la timojn de la kontraŭuloj, la Filadelfia Konvencio kreis la senaton, en kiu ĉiuj ŝtatoj sidas egale kun po du delegitoj. Laŭ tiu modelo kreiĝis poste la Svisa Konsilantaro de la Ŝtatoj. Ili defendas apartajn interesojn de siaj regionoĵ. Por progresigi la komunajn aferojn kaj favori la ĝeneralan intereson, oni kreis la Ĉambron de Reprezentantoj, elektataj proporcie laŭ la nombro de la loĝantoj. Same faris la Svisaj Respublikoj en 1848 por sia dua centra ĉambro, la Nacia Konsilantaro.
Inter la ekzekutivoj de la du konfederacioj estas granda diferenco: en Usono unu homo portas la tutan respondecon: la prezidanto. En Svislando sep homoj: federalaj konsilantoj, fakte ministroj.
La nordamerika sistemo posedas kelkajn avantaĝojn de diktatora povo sen la malavantaĝoj. Ĝi konfirmas la opinion de J. J. Rousseau en sia verko “Socia Kontrakto”, ĉar li ja diris tie, ke ju pli vasta estas la respubliko, des pli malvasta devas esti la registaro.
Tiamaniere la regon oni konfidas al fama persono, preta gvidi la nacion. Sed, se li trouzas la povon, tiam la popolo rajtas lin forigi post kvar jaroj, rifuzante lin elekti denove. Eĉ pli frue la “Kongreso” (usona duĉambra parlamento) povas lin senpovigi, rifuzante la monon, ĉar la Ĉambron de Reprezentantoj kaj trionon de la Senato elektas la nacio en ĉiu dua jaro. Tiamaniere la plimulto povas renversi la situacion de la partioj kaj forpreni de la prezidanto la eblecon daŭrigi sian ĝistiaman agmanieron.
Tiel la ŝajna diktatoro fakte dependas de la parlamenta konsento aŭ malaprobo, kaj la kvardekok ŝtatoj konservas la rajton de kontrolo egala al tiu de la tuta loĝantaro de Usono.
Por eĉ plifortigi la jam fortajn garantiojn al la ŝtatoj, la usona konstitucio donas plie al la Supera Tribunalo la rajton nuligi ĉiun leĝon, kiu preterpasus fiksitan limon de permesataj povoj.
Tiel la jura aŭtoritato disponas kontrolan potencon por malebligi, ke la Unuiĝo ekmarŝu sur la kampojn rezervitajn al la ŝtatoj. Tio estas dua kaj tre grava cedo al la timoj de la kontraŭuloj al centralismo.
La konstitucio entenas laŭvortan liston de la temoj konfiditaj al la Kongreso: konservi ŝiparon, varbi armeon, stampi monon, fiksi ĝian valoron, reguligi la komercon kun la eksterlando, kun indianoj kaj inter la ŝtatoj de la Unuiĝo.
Kiam prezidanto Franklin Roosevelt akceptigis en la Kongreso leĝon pri laborkondiĉoj, unu industriestro dungis advokatojn por ĝin ataki ĉe la Supera Tribunalo. Malgranda plimulto de la juĝistoj decidis, ke problemo pri laborhoroj aŭ laboristaj sindikatoj ne apartenas al la temoj fiksitaj en la konstitucio “por reguligi la komercon inter la ŝtatoj”.
Kontraŭe la malplimulto montris, ke apenaŭ ekzistis industrio en 1787, kaj asertis, ke komerca konkurenco rekte dependas de horaj aŭ salajraj diferencoj.
Pluraj federalaj leĝoj estis do nuligataj por rezervi la kampon al apartaj ŝtatoj. Kiam mortis kelkaj el la plej maljunaj juĝistoj, ilin anstataŭis pli modernaj juristoj, kiuj ne plu kontraŭstaris tian socian leĝaron.
En la tempo de George Washington la centralistojn subtenis bankoj kaj industrio naskiĝanta, dum la demokrataj kontraŭuloj de centralismo estis plejparte la malgrandaj farmistoj.
Post unu jarcento kaj duono la situacio renversiĝis. Ofte la financaj interesoj nun defendas la malkreskantan aŭtonomion de la ŝtatoj, por haltigi la federalan kontrolon super iliaj aferoj, dum la malriĉaj homoj vokas al la federala kongreso por ricevi protekton kontraŭ la potenco de la privata kapitalo.
Tiamaniere Franklin Roosevelt estis demokrato kiel Jefferson, sed li faris la centralistan politikon same kiel Hamilton.
La Filadelfia Konvencio preterpasis sian taskon en 1787. Laŭjure ĝi devis fari nur revizion de la “Konfederaciaj Artikoloj” kaj rekomendi al la Kontinenta Kongreso kaj al la ŝtataj parlamentoj tiajn ŝanĝojn, kiaj povus faciligi la komercon kaj ĝeneralan prosperon de la Unuiĝo.
Laŭ tiuj artikoloj “ĉiu ŝtato konservas sian suverenecon, sian liberecon, sian sendependecon, siajn povojn kaj sian juĝorajton”. Nur “Ligon de Amikeco” ili antaŭvidis.
Sed Franklin kaj Washington ja sciis tre bone, ke tio ne sufiĉos. Post la paco kun Anglujo en 1784 la generalo skribis: “Necesos trovi lokon por supera povo pri ĝeneralaj interesoj de la federala respubliko. Sen tio la Unuiĝo ne kapablos daŭri.”
Jam anarkio minacis. Kontraŭ najbara ŝtato New York amasigis armeon ĉe sia limo kaj altigis la doganan barilon kontraŭ ligno el Connecticut kaj butero el New Jersey. Siaflanke Massachusetts bojkotis grenon el Rhode-Island kaj Pensilvanio rifuzis akcepti pagojn en moneroj de New Jersey.
Kiam la konvencio, prezidita de la generalo, fine proponis la grandan interkonsenton en solena formo de vera konstitucio, la kongreso ĝin submetis al la dektri ŝtatoj. Siavice iliaj parlamentoj elektis konvenciojn por ĝin ekzameni. Dudek monatoj necesis por ricevi la dektri aprobojn. Ofte tre malgrandaj estis la plimultoj en la voĉdono, kaj Rhode-Island cedis malfrue kaj malvolonte.
Ĉie aŭdiĝis plendoj kaj protestoj. Kial perdi la liberecon? Ĉu valoris militi kontraŭ la angla reĝo por kroni en Filadelfio novan tiranon kun timinda kaj tro kosta burokratio?
Ĉe la konvencio en Bostono elektito Nasan ekkriis:
— Ho, libereco, ho vi, plej supra bono, ho vi, plej nobla beno, kun vi mi volas vivi, kun vi mi volas morti! Pardonu min, se mi ploras larmon, vidante la minacon al la kara trezoro.*
Multa saĝo necesis kaj multa pacienco por venki tian kontraŭstaron. Ribelis ja la sentoj patriotaj en ĉiu ŝtato kontraŭ tiu perdo de suvereneco.
Se Hamilton estus trudinta sian pli forte centralistan projekton, ĝi neniam estus ricevinta la konsenton de la diversaj ŝtatoj.
Nur por savi sian propran liberecon oni akceptus oferi parton de sia suvereneco por gajni garantion de protekto kaj interhelpo en konsentita disciplino.
Sendependeco ja signifas la rajton vivi libere laŭ propra genio, dum plena suvereneco signifas la rajton fari ĉion voleblan, eĉ ataki najbaron.
Estas klare, ke la dua minacas la unuan, se ŝtatoj vivas apude. Tio pravigas justan limigon.
La sperto montras, kian forton donis al la nordamerikaj ŝtatoj ilia federala unuiĝo. Siatempe Thomas Paine en sia verko “Common Sense” proponis, ke ili fondu anglan respublikon en la Nova Mondo. Fakte granda potenco baldaŭ elkreskis.
Jam en 1835 Tocqueville atestis ĝin en fama libro: “La Démocratie en Amérique”. El tiuj ŝtatoj, kiuj hezitis akcepti la konstitucion en 1787, neniu volis poste reiri malantaŭen, ĉar ili ĉiuj profitis el tiu komuna potenco kaj prospero.
Unufoje tamen la sudaj ŝtatoj bedaŭris kaj protestis, kiam la norda plimulto volis trudi al ili la forigon de la nigrula sklaveco. Kiam Lincoln estis elektita kiel prezidanto, ili fondis apartan ligon por rezisti, kaj nur post kvarjara milito la federala registaro sukcesis venki la disiĝon. Sendube Lincoln celis home liberigi la sklavojn, sed antaŭ ĉio li volis savi la unuiĝon:
— Domo dividita kontraŭ si mem ne kapablas stari. Mi kredas, ke nia registaro ne povos elteni, se ĝi restos duone kun kaj duone kontraŭ la sklaveco.*
Se Lincoln estus fine malsukcesinta, Nordameriko similus eble al Sudameriko kun vasta Brazilo kaj granda Argentino, foje rivalaj. La problemo pri la negroj nun fariĝis rasa malfacilaĵo, sed Usono restis unu.
Ties civitanoj vojaĝas de unu oceano al la alia sen pasporto, sen doganoj. Ili ridas pri la maljuna, malgranda Eŭropo kun tridek limoj kaj ĉikanoj. Ili plendas pri tia vesponesto, kie rivalaj ŝtatoj senĉese kverelas.
La usona patriotismo kovras unu vastan kontinenton. Apenaŭ estis proklamita la sendependiĝo, jam kudris entuziasma virino la flagon kun steloj, kiu fariĝis simbolo de la nova unueco. La federalaj koloroj tre baldaŭ aperis ĉie sur fenestroj kaj la “usona” sento aldoniĝis al la virginia aŭ pensilvania tradicio, tute same, kiel la svisa patriotismo nun aldoniĝis al la multcentjara patrujamo de la Basela aŭ Ĝeneva respublikoj.
Kredi, ke la nova sento detruis la malnovan, estus eraro. Memoru la fidelecon de generalo Lee al sia patrujo. Lincoln volis elekti lin por gvidi la federalan armeon, sed Virginio aliĝis al la suda disiĝo kaj Lee restis fidela, eĉ akceptis direkti la ribelan militon.*
En plua centjaro la usona sento kreskis, sed ĉiu ŝtato konservas ankoraŭ sian propran parlamenton, elektas sian guberniestron kaj decidas pri leĝoj en ĉiuj kampoj, ne ceditaj al la federala Kongreso.
La svisa federala sperto estas parte pli malnova, kaj parte pli nova, ol la nordamerika: pli malnova, ĉar la unua konata ligo jam ekzistis en 1291, kaj pli nova, ĉar en 1848 la svisaj respublikoj imitis Usonon per nova konstitucio, kreanta veran federacian ŝtaton.
La malnova svisa ligo similis la Ligon de Nacioj (1920-1939). Ĉe la kunvenoj la diversajn registarojn reprezentis ambasadoroj kun la tasko defendi la honoron kaj intereson de apartaj ŝtatoj. La ĝeneralan savon oni plej ofte prizorgis nur tiam, kiam komuna danĝero minacis ĉiujn kune. Tuj, kiam forpasis la danĝero, la disputoj revekiĝis.
Ankoraŭ nun la svisaj infanoj lernas pri Sankta Nikolao de Flüe, kiu eliris el sia ermitejo por repacigi la delegitojn ĉe la Dieto post la venkoj kontraŭ la Burgunda duko ĉe la fino de la 15-a jarcento. Pli poste la polemikoj inter protestantaj kaj katolikaj ŝtatoj, inter urbaj kaj kamparaj respublikoj, dividis ilin tragedie. La svisa historio rakontas pri multaj interkantonaj militoj ĝis 1847.
Antaŭ la eltrovo de la fervojo kaj flugado Svislando estis siamaniere pli vasta, ol la nuna kontinento, se oni kalkulas la distancojn laŭ tempo necesa por ilin traveturi. Pli longa estis la vojaĝo de Ĝeneva delegito al la svisa Dieto en Lucerno, ol tiu de franca ŝtatisto de Parizo al Novjorko en 1957!
Same kiel la Unuigita Naciaro, la malnova svisa ligo enhavis grandajn kaj malgrandajn ŝtatojn. Ekzemple la Berna Respubliko estis konata militpotenco, kies aliancon eĉ reĝoj deziris. Ankaŭ koloniojn ĝi havis: la landojn de Vaud kaj Argovio, regatajn kiel posedaĵojn.
La svisaj respublikoj havis apartajn aliancojn inter kelkaj el si, aŭ kun eksteraj princoj. Berno kaj Friburgo apogis la sendependan Ĝenevon kontraŭ la Savoja duko en la komenco de la 16-a jarcento. Post la reformacio la katolika Friburgo ĉesigis sian subtenon, kaj la protestanta Zuriko tiam protektis la kalvinistan respublikon, kiu deziris aliĝi al la svisa ligo.
La savoja duko subskribis aliancojn kun aliaj kantonoj, kaj tre longe malfruigis la akcepton de Ĝenevo. Li ofte ridis pri la fido ĝeneva je la Dieto, “kiu neniam kapablas ion ajn decidi”.
Same kiel ĉe la Ligo de Nacioj, unuanimeco necesis por ĉiu rezolucio de la Dietoj, ĉar iu ŝtato rajtis poste konfirmi aŭ rifuzi ĝin. Nur komuna danĝero sukcesis kaŭzi provizoran unuiĝon. Tiam revekiĝis la spirito de la malnova kontrakto de 1291: “En ĉiu ajn okazo de bezono ĉiu el la popoloj promesas al la ceteraj tuj alveni kun helpo je propra kosto kaj daŭrigi la helpon tiel longe, kiel necesos por rezisti al atako de malbonuloj kaj trudi justan riparon de la domaĝoj.”
En la mezepoko la ligo de la svisaj ŝtatoj provis arbitracion, eĉ perfortan devigon al ĝi. La kontrakto de 1291 entenis paragrafon tre klaran pri tio:
“Se aliflanke okazas konflikto inter kelkaj, la plej saĝaj federacianoj devas interveni kiel perantoj por pacigi la disputon en la maniero laŭ ili plej efika; la ceteraj federacianoj devas turniĝi kontraŭ tiu, kiu malakceptus tiun arbitracian juĝon”.
En 1438 okazis disputo inter la urba respubliko de Zürich kaj la kamparaj ŝtatoj Schwytz kaj Glarus pri la heredaĵo de la grafoj de Toggenburg. Ties landoj aliĝis al la du nomitaj kantonoj, kiuj kuŝas ĉe la Lago de Zürich, oriente. Zürich protestis. Ĝi punis la du najbarojn, fermante al ili sian merkaton kaj malpermesante la importon de iliaj komercaĵoj, kiuj kutime alvenis per ŝipo sur la lago. Estis ekonomia venĝo.
La svisa Dieto proponis arbitracian aranĝon, ja pacigan, sed pli kontentigan al Schwytz kaj Glarus ol la Zürich. Ĝi eĉ aldonis averton solenan:
“Ni opinias, ke tiu, kiu ne akceptos tiun juĝon, montros per tio malamikan intencon al tiu, kiu ĝin akceptas kaj ni protektos tiun, kiu ĝin akceptos, kontraŭ la alia per ĉiuj niaj fortoj” oferante niajn vivojn kaj havaĵojn”.
Zürich kompreneble rifuzis submetiĝi, kaj tiam oni proponis uzi la metodon antaŭviditan en 1351, t. e. konferencon inter la du kontraŭaj partioj sub prezido de neŭtralulo.
Rimarkinde estas, ke la respubliko Basel, aliĝante al la svisa ligo en la XIV-a jarcento, decidis konservi neŭtralecon en interkantonaj disputoj, kaj uzis tiun sintenon ĝuste kiel paciganto en kelkaj okazoj.
Tamen Zürich daŭre malakceptis la juĝon kaj daŭre fermis sian pordon al la komercaĵoj de Schwytz kaj Glarus, kiuj nepre bezonis ilin vendi por vivi. Ili do ekmilitis kaj alvokis la ceterajn kantonojn al helpo. Same faris Zürich plendante pri atako. Uri, Unterwald, Berno, Lucerno kaj Zugo apogis la du ŝtatojn, kiuj akceptis la juĝon, kaj kontraŭbatalis tiun, kiu rifuzis. Zürich alvokis la helpon de Aŭstrio kaj poste de Francujo, sed ne sukcesis venki. Tiam ĝi konsentis arbitracion en 1450.
La Berna ŝtatisto Bubenberg redaktis saĝan juĝon, kiu lasis la disputitajn landojn al Schwytz kaj Glarus, sed nek punis, nek humiligis Zurikon per devigo al riparo aŭ pago. Tiamaniere tiu respubliko restis en la svisa ligo, kies intelekta centro ĝi fariĝis.
Malgraŭ interkantonaj militoj la svisaj ŝtatoj konservis kaj defendis sian liberecon dum jarcentoj kontraŭ eksteraj potencoj ĝis la franca revolucio. Ties armeoj okupis Svislandon kaj ĝin starigis kiel unuigitan “helvetan respublikon, unu kaj nedivideblan”. Malaperis la diversaj ŝtatoj kaj regis unu centra povo, sed la popoloj poste reagis kontraŭ sistemo trudita el ekstero. Napoleono Bonaparte restarigis la kantonojn, sed aldonis al ili la kantonojn Vaud, Argovio kaj Tiĉino, kiuj fariĝis tiam respublikoj anstataŭ posedaĵoj. La viena packontrakto en 1815 devigis Bernon akcepti la novan egalecon kaj Svislando refariĝis nura ligo de suverenaj ŝtatoj, havantaj apartajn landlimojn, doganojn, poŝtojn kaj monojn. Iliaj ambasadoroj kunvenis en Dietoj, kiel antaŭe.
Dum unu generacio la konservativaj elementoj regis en la svisaj ĉefurboj post la venko de la monarkioj en Eŭropo, sed en 1830, post la pariza julia revolucio, pluraj kantonoj renversis sian malnovan aristokratan registaron kaj enkondukis la ĝeneralan voĉdonrajton de la viroj por elekti la estrarojn.
Samtempe disvastiĝis nova sento, la tutsvisa, kiu ekaldoniĝis al la malnova patrujamo kantona, la tradicia fideleco al la aparta ŝtato. Malrapide, jaron post jaro, kreskis tiu dua patriotismo, kiun florigis interkantonaj kongresoj, studentaj kunvenoj, festoj kaj bankedoj, dum kiuj oni honoris aŭ kantis la svisan ideon.
Sed ankaŭ viglaj kontraŭstaroj aŭdiĝis. Multaj patriotoj konsideris kvazaŭ blasfema tian transpason de unu sento al alia. Dek jaroj necesis por akceptigi unu novan flagon, ruĝan kun blanka kruco, por ĉiuj kantonaj armeoj. La “helvetismon” oni timis tiam same kiel la internaciismon unu jarcenton pli poste.
Demandu hodiaŭ iujn svisajn infanojn, kian patrujon ili havas, kaj ili verŝajne respondos: Svislandon. Antaŭ unu jarcento ili respondis: Ĝenevon, Bernon aŭ Tiĉinon. La patrujo tiam estis la malgranda loka ŝtato, kaj preskaŭ antipatriotaj ŝajnis esti ankoraŭ tiuj homoj, kiuj predikis helvetismon.
Ĉiu el tiuj apartaj respublikoj ankoraŭ nun konservas siajn proprajn flagon, himnon kaj festotagon, sed dum ceremonioj oni ĝenerale pendigas ambaŭ standardojn, la kantonan kaj la federalan. Neniu ofendiĝas nun, kaj oni konstatas, ke unu sento ne detruas la alian. Kial ne povus okazi simile pri tria flago, simbolo de la tuta homaro? Tiu de la Ruĝa Kruco aŭ de Esperanto jam naskas respekton apud la ceteraj.
Same kiel la tutsvisa flago simbolis la finon de la interkantonaj militoj kaj la federalan unuiĝon de la sendependaj respublikoj, tiel same tutmonda flago povas simboli la homaran esperon al paco, kaj ne ofendi iun ajn. La usona sperto kaj la svisa pruvas egale, ke du popolaj sentoj, iam konsiderataj kiel rivalaj aŭ kontraŭaj, fine kunloĝis tute harmonie en la koroj kaj eĉ kompletigis unu la alian. Al tio havis influon kutimo, lernejo, poezio, komunaj entreprenoj, kunaj fervoroj, entuziasmoj aŭ funebroj.
Kiu ŝajnis en 1830 malbona patrioto en la okuloj de siaj samŝtatanoj bernaj aŭ ĝenevaj kun vido malpli vasta ol la sia, tiu sama homo, jarcenton poste jam fariĝis honorata pioniro nacia, konstruinto de la komuna patrujo. Ĉiu nun konstatas, ke la pli vasta ne detruis la malpli vastan, sed male, donis al ĝi pacon kaj trankvilecon.
Sendube ĵaluzoj, preferoj, simpatioj kaj malŝatoj ne mortis inter la svisaj respublikoj, sed malaperis apartaj armeoj kaj tial, anstataŭ militoj, nuraj ŝercoj aŭ karikaturoj esprimas la negativajn sentojn. Tie kuŝas malpli grava danĝero. Ĝenerala bonhumoro, eĉ foje ridema, glatigis per familia kamaradeco la malnovajn akrajn angulojn.
En 1832 la nova emo al helvetismo instigis al klopodo por plifirmigi la ligon inter la svisaj ŝtatoj. La komuna Dieto elektis komisionon por ekzameni la eblecon krei tutsvisan konstitucion. Oni tiamaniere fondus veran federalan registaron, kiu tamen respektus la memregon de la dudekdu apartaj ŝtatoj. La komisiono preparis projekton, sed ĝin oni rifuzis. La publika opinio tiam estis ankoraŭ ne sufiĉe preta por tiel granda paŝo antaŭen.
Necesis al la svisoj unu plia kaj lasta interkantona milito, por ilin konvinki. Post tiu sanga malfeliĉo ili ekkomprenis, ke la sankta suvereneco de la diversaj ŝtatoj endanĝerigas ilian sendependecon, ĉar atakoj, eĉ defendoj, altiras eksterajn intervenojn kaj riskas engluti ĉiujn sub ondegoj de fremdaj maroj.
Inter 1830 kaj 1848 demokrataj ideoj progresas en tuta Svislando, sed ne mankas akra rezistado de la pli riĉaj klasoj. Ankaŭ batalas la radikala partio kontraŭ eklezia regado de la lernejoj. Argovio forpelas la monakojn. Male Lucerno alvokas jezuitojn por gvidi la ŝtatajn lernejojn.
En tiu katolika ŝtato, Lucerno, la radikaluloj protestas, kaj iliaj sampartianoj el Argovio alkuras por helpo kun armitaj bandoj. La tutsvisa Dieto ekzamenas la eblecojn de pacigo. Unuflanke ĝi forpelas la jezuitojn el Svislando, aliflanke ĝi diskutas rezolucion por malpermesi ĉiajn armitajn societojn.
Sed jam sep katolikaj kantonoj formis apartan ligon (Sonderbund) kun milita kaj politika interkonsento. Ilin apogas Aŭstrio, Francujo kaj Sardujo, dum Anglujo male protestas kontraŭ eksteraj intervenoj en la svisaj aferoj.
Antaŭ ol tiuj intervenoj havas tempon efektiviĝi, la Dieto formas federalan armeon, kaj generalo Dufour okupas rapide Zugon, Friburgon kaj Lucernon.
Malvenkinte, la Sonderbund estas devigata dissolviĝi, kaj ĉie demokrataj registaroj anstataŭas la malnovajn. Saĝa kaj homama sintenado de la venkinta generalo ebligas repaciĝon inter la batalintoj.
Tiam la publika opinio fine komprenas la danĝeron de apartaj militaj suverenecoj, kaj la Dieto akceptas finfine federalan konstitucion laŭ la nordamerika modelo de 1787.
Tion, kion oni rifuzis en 1832, oni bonvenigas en 1848 post kruela sperto.
De tiam Svislando ne estas plu nura ligo, sed fariĝis vera federacio kun forta, centra registaro, unu armeo, unu poŝto, unu mono kaj komuna dogano nur ĉe la eksteraj landlimoj.
Federala unueco superpasas kantonajn suverenecojn. Ĉiuj dudekdu ŝtatoj havas po du delegitoj en la federala ĉefurbo Berno, sed la tuta popolo elektas sian Nacian Konsilantaron laŭ la nombro de loĝantoj, por esprimi sian ĝeneralan volon.
Estas la sama sistemo, kiel la usona Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj. Sed la registaro malsamas. Anstataŭ unu prezidanto respondeca, sidas kvin (nun sep) ministroj en tiel nomata “Federala Konsilantaro”, kiun elektas la centra Parlamento (ambaŭ ĉambroj kune). Kutime la samaj homoj el diversaj partioj estas reelektataj ĝis morto aŭ maljuniĝo.
La Federala Tribunalo similas al la usona Supera Kortumo, sed ĝi ne rajtas nuligi iun federalan leĝon. Nur la Parlamento povas decidi, ĉu leĝo estas laŭkonstitucia aŭ ne, kaj la svisa popolo antaŭ nelonge en referendumo rifuzis doni al la Federala Tribunalo tiun kompetentecon.
Kiu volas atente studi la federalismon inter ŝtatoj, tiu trovas en la nordamerika “Federalist” de Hamilton kaj en la raportoj pri la diskutoj en Filadelfio (1787) tre valoran dokumentaron. Similan valoraĵon havas la studanto en la protokolitaj diskutoj de la Svisa Dieto kaj de ĝiaj komisionoj en 1832 kaj 1848.
La usonan modelon oni jam de longe konis en Svislando, sed dum la unua periodo, en 1830, oni preskaŭ evitis ĝin citi, ĉar kiel ruĝa flago minaca ĝi aperis al la konservativuloj, fervoraj partianoj de absoluta suvereneco de ĉiu kantono.
En la parlamento de la ĝeneva respubliko la 27-an de junio 1832 la fama naturalisto de Candolle, universitata rektoro, protestis kontraŭ ideo, laŭ li blasfema:
— Kion emas la proponantoj de nova pakto? Ili volas tion, kion ni ne povas akcepti, nome federalan respublikon anstataŭ kunveno de suverenaj ŝtatoj... ...Kun geografia situacio, moroj, tradicioj kaj lingvo malsamaj de tiuj de aliaj kantonoj ni ne povas deziri sistemon, kiu signifus pli malpli oferi nian propran naciecon.*
Do por fama scienculo, en 1830 lia nacieco ne estis la svisa, sed la ĝeneva. Dum tiu sama diskuto parlamentano Lafontaine nomis “utopia” la proponon fondi tutsvisan unuiĝon.
— Ĉiu kantono, — li diris, — tro ŝatas sian suverenecon kaj rigardas ĝin kiel tro karan trezoron por deziri sistemon, kiu ĝin grave malfortigas.*
Kontraŭe la reformistoj insistis pri la malavantaĝoj de absolutaj suverenecoj:
— La Dieto nun kapablas havi nenian opinion, nenian volon; ĝi estas nura parolejo de dudekdu suverenaj voloj.*
Ĉe la komisiono de la svisa Dieto, kiu sidis en 1832 en Lucerno, profesoro Rossi notis, kiel malfacile kapablis la diversaj respublikoj eĉ imagi devigon de interhelpo aŭtomatan kaj ĝeneralan:
— Ili volas ja ricevi garantion de helpo, sed kondiĉe, ke ĉiu rajtu ne helpi tiun aŭ alian neŝatatan kantonon... ...Vi do volas, ke Vaud portu helpon al Neuchâtel kaj Valiso, ĉu ne? Nu, tiam necesas, ke la tutsvisa kontrakto devigu la kantonon Vaud helpi ankaŭ al Bern en danĝero!*
Unu jarcenton poste neniu civitano-soldato plu dubas, ke necesas defendi Zurikon, Ĝenevon aŭ Tiĉinon sendiskute laŭ la loko de atako. Ekzistas nur unu federala armeo kun unu centra stabo. Nur la diverseco de lingvoj dividas la taĉmentojn, sed la ordonoj, uniformoj kaj materialo estas unusamaj.
Dum la diskuto de eventuala konstitucio federala por Svislando, unu el la plej interesaj argumentoj kontraŭ ĝi estis la timo, ke plimulto de ŝtatoj povus ion trudi al la malplimulto. Tiam oni riskus reziston de la malkontentaj ŝtatoj, kaj iliaj anoj defendus unu patrujon kontraŭ la alia, la malgrandan kontraŭ la pli granda. La civitanoj povus esti disŝirataj inter du devoj, ambaŭ laŭleĝaj siamaniere.
Efektive okazis tiel dum la Sonderbund-a milito, kaj ankaŭ en Nord-Ameriko dum la milito pri sklaveco, inter la sudaj eksiĝintaj ŝtatoj kaj la nordaj, fidelaj al la federacio.
Por eviti tian danĝeron, necesas konstrui la federacion ne nur sur bazo de aliĝantaj ŝtatoj, sed samtempe sur bazo de aliĝantaj individuoj. La svisoj devas senti fidelecon ne nur al sia kantono, sed ankaŭ al la tuta unuiĝo, kaj havi rektan kontakton kaj rilaton kun ĝi. Krom kantonaj leĝoj, necesas havi ĝeneralajn leĝojn, kaj oni devas malebligi, ke ili kontraŭstaros unu la aliajn.
La komisiono de la svisa Dieto, kiu preparis la konstitucion de 1848, proponis: “Federalan sistemon, kiu respektos la du elementojn de la svisa vivo (krom la urbaj kaj vilaĝaj komunumoj), nome la ĝeneralan aŭ tutnacian elementon kaj la kantonan aŭ apartan elementon. La nova sistemo donu al ĉiu el tiuj elementoj tion, kio apartenas al ĝi por la bono de la tuto de la diversaj partoj. Ĝi akordigu ilin harmonie, submetante la membrojn al la korpo, subigante la kantonan elementon al la tutnacia.”*
Oni antaŭvidis, ke la konsilantaro de la ŝtatoj protektos la kantonajn rajtojn kaj la Nacia Konsilantaro prizorgos la komunajn interesojn.
En la tutnacia ĉambro de la federala parlamento la elektitoj prezentas plej ofte ideojn aŭ tendencojn de personoj loĝantaj en multaj kantonoj. Katolikoj aŭ socialistoj grupiĝas laŭ siaj partioj, ne laŭ sia kantono, escepte en okazoj, kiam grava loka intereso estas tuŝata. La plimulto ĉe la voĉdonoj do reprezentas opinion de la pli granda parto de la popolo en la tuta federacio. Ĝi esprimas la volon de la individuoj kaj ne ĉiam la deziron de la plimulto de la kantonaj registaroj.
Mankis tia ĉambro al la Ligo de Nacioj kaj ankaŭ al la Unuiĝintaj Nacioj. Aldono de popola parlamento al kunveno de nuraj registaroj estas neevitebla, se oni volas krei veran unuiĝon kun centra aŭtoritato tuŝanta la homojn mem.
En Svislando eĉ la Ĉambro de la Ŝtatoj iom post iom evoluis, kaj en multaj kantonoj la popolo mem elektas la du delegitojn al ĝi. Same en Usono por la Senato.
Same kiel la usona, la svisa federalismo estas ceda kompromiso inter du suverenecoj. Artikolo 3 de la konstitucio (1848) diras:
“La kantonoj estas suverenaj ĉiam, kiam la federala konstitucio ne limigas ilian suverenecon. Estante tiaj, ili rajtas ĉiujn povojn, kiuj ne estas konfidataj al la federala aŭtoritato.”
La usona konstitucio (1787) ne entenas teorian principon en la samtema artikolo (sekcio 8). Ĝi donas nur liston de la kampoj, en kiuj kompetentas la Kongreso, kaj ĝi lasas la reston al la ŝtatoj. Artikoloj 9 kaj 10 malpermesas al unu kaj al la aliaj tiujn kampojn, en kiuj la povoj konfliktus.
Ekvilibro inter la duspecaj aŭtoritatoj ebligis al la svisaj respublikoj grandan ekonomian prosperon, kaj la kantonaj memregoj tute ne malebligis tre solidan centran registaron, kiu ĉefe zorgis pri novaj kampoj de la vivo, malfermitaj de la modernaj tempoj kaj de la internaciaj rilatoj.
La sep svisaj ministroj, nomataj “Federalaj Konsilistoj”, estas preskaŭ ĉiam reelektataj, eĉ de siaj politikaj kontraŭuloj. Same kiel la usonaj superaj juĝistoj, ili plej ofte restas ĉe sia tasko ĝis la morto. Fakte, se oni volus kritiki la svisan kutimon, oni povus eĉ bedaŭri tro pezan daŭrecon. Ekzemple ĝi ne faciligas ŝanĝon de socia tradicio.
Sub la tria kaj kvara francaj respublikoj la registaro ĉiumomente falis, kaj tial suferis iom la fido je parlamenta demokratio. Male, en Svislando la Federala Konsilantaro neniam eksiĝas, sed simple obeas, se la parlamento per voĉdono, aŭ la popolo per referendumo, rifuzas leĝon, kiun ĝi proponis.
Ke Svislando ne sekvis plene la skandinavajn landojn en ilia socia progreso, tion klarigas parte la fakto, ke ĝiaj laboristoj kaj kamparanoj ne sukcesis akordiĝi. Ni ankaŭ notu la obstinon de ĝiaj viroj por rifuzi al la virinoj la rajton je voĉdono.
Sed la federala sistemo certe sukcesis garantii al la svisaj respublikoj ilian sendependecon. Ĝin protektas are ilia unuiĝo kun neŭtraleco, rekonata de la grandaj potencoj eksteraj, kaj ere iliaj kantonaj registaroj, kiuj fidele konservas la lingvojn, kutimojn kaj religiajn apartaĵojn de tiuj diversaj popoloj.
Svisa ŝtato presas sur sia leterpapero “Respubliko kaj Kantono de Ĝenevo”, ekzemple. Ĝi mem elektas sian kantonan parlamenton kaj propran registaron. En la plej malnovaj svisaj respublikoj de la montvaloj ankoraŭ kunvenas la tuta vira popolo en ĉiujara “Landsgemeinde” (landkomunumo), antikva formo de rekta demokratio, laŭdata de Rousseau kaj eĉ de Bonaparte.
Ĉar la dudekdu svisaj respublikoj konservas siajn proprajn parlamentojn kaj registarojn, ili memfakte konservas siajn lingvojn kaj apartajn kulturojn. Kvankam tri kvaronoj de la tuta loĝantaro parolas germanajn dialektojn kaj skribas germane, la franclingvaj kantonoj restas plene franckulturaj, kaj same Tiĉino restas itallingva kaj Grizono parte romanĉa.
En la centra registaro la germanlingva plimulto emas lasi al la latinaj svisoj eĉ pli grandan lokon, ol ili rajtus laŭ nura proporcio nombra. Tia tolero kaj kutimo esprimas la volon akcenti la federalan unuecon en diverseco.
Tiu fakto pruvas, ke eĉ energia gento, kiel la germana, kapablas edukiĝi demokrate al respekto por alia kulturo ĉe malplimulto, anstataŭ trudi la sian. La federala sistemo faciligas tian edukadon.
Kiam germanlingvaj hotelistoj kaj komercistoj el la nordo tro multigis germanlingvajn surskribaĵojn en la suda respubliko Tiĉino, kie kuŝas Lugano kaj Lokarno, tiam la kantona registaro decidis diversajn paŝojn por protekti la itallingvan karakteron de sia lando. En fama proceso ĉe la Federala Tribunalo la superaj svisaj juĝistoj pravigis tiun defendon de la propra landkulturo.
Ankaŭ la protestantoj formas en Svislando la plimulton, sed la plej malnovaj respublikoj estas katolikaj. Multaj aliaj havas miksan loĝantaron. En Glarus la du eklezioj uzas la saman ĉefpreĝejon dimanĉe je malsamaj horoj por sia diservo. Post religiaj militoj kaj post polemikoj tre akraj en la fino de la deknaŭa jarcento, nun fine la interkreda paco montriĝas al ĉiuj kiel granda feliĉo. Tiel malgraŭ multaj malperfektaĵoj kaj eĉ malfruiĝo en sociaj kampoj, Svislando vivigis, kiel Usono, federalan civilizon, kies sperto povas utili ne nur al ĝi mem. Al Eŭropo ĝi havigas eksperimentan materialon kun interesaj rezultatoj.
Ĝi pruvas, ke federala sistemo ebligas konservi apartajn liberecojn kulturajn, politikajn aŭ religiajn, kaj akceli samtempe komunan ekonomian progreson kaj pacan kunlaboradon. Kiom la svisaj respublikoj perdis je suvereneco, tiom ili gajnis je sendependeco, trankvileco kaj profitigaj interŝanĝoj.
La federala sento radikiĝas kaj profundiĝas pro komunaj institucioj. En Svislando ĝin favoras la lernejoj, sed ĉiam kun atenta zorgo pri la du flankoj: unueco kaj diverseco. La infanoj lernas ami la “personecon” de ĉiu cetera svisa respubliko, ne nur de la centra unuiĝo. Ili devas koni iliajn flagojn, kolorojn, kostumojn, pejzaĝojn kaj famulojn. En svisaj lernejoj la blazonŝildoj de la dudekdu kantonoj ornamas plej ofte la murojn de la klasoj aŭ koridoroj.
Tiamaniere la geknaboj lernas kompreni la elementon de reciprokeco, kio estas fundamenta por iu ajn federacio. Ankaŭ la nomo de la tuta lando helpas al tio. Hejme sin sentis nek la slovakoj en la tiel nomita Hungarujo, lando de hungaroj, nek la hungaroj en Ĉeĥoslovakujo, lando de ĉeĥoj kaj slovakoj. La nomo mem estis malhelpo. Ukrajnoj kaj litovoj de la malnova Polujo preferis la nomon “Serenissima Respublica”, ĉar ĝi entenis la tri popolojn.
Ankaŭ la moderna Belgujo kaj Svislando havas senpartiajn nomojn. Imagu tion, kio okazus, se tiuj regnoj estus nomataj Flandrujo aŭ Valonujo por difini la tutan landon anstataŭ nur parton de ĝi! Centmiloj da homoj sentus ofendon pro nura vorto. Ĉar li bone komprenis tion, Zamenhof proponis neŭtralajn landnomojn en sia fama “Letero al la Diplomatoj” en la jaro 1915, kaj pro la sama kaŭzo disvastiĝis novaj nomoj imititaj laŭ la modelo Bolivio, Kolombio, Aŭstralio, kiuj ebligas nomi la homojn per sufikso “ano” anstataŭ per genta substantivo. Mahometano bengala preferas enskribiĝi kiel Indiano ol kiel Hindo, ĉar tiu ĉi lasta vorto por li signifas genton kaj religion, ne lian.
Civitano el Ĝenevo sentas sin romando kaj sviso, civitano el Zürich sentas sin alemano kaj sviso, tute simile, kiel franco en Quebec kaj anglo en Toronto sentas sin kanadanoj, eĉ parolante malsamajn lingvojn.
Tute prave insistis Zamenhof pri la graveco de neŭtralaj nomoj. Ili certe faciligas unuiĝojn de popoloj diverslingvaj kaj diversreligiaj. Pro tio li tre bonvenigis la vortojn Usono kaj usonano, kiuj ankaŭ ebligas eviti la malprecizajn nomojn Ameriko kaj amerikano.
Memoru, ke en la provinco Galicio de la aŭstro-hungara imperio homoj sin ĵetis iam sub lokomotivon, ĉar la surskriboj de la vagonoj estis presitaj pole kaj ne ukrajne. La svisaj fervojistoj uzas la vortojn Basel kaj Genève, evitante kiom eble “Bâle” kaj “Genf”, kiuj kaŭzus pli ofte ridon ol koleron.
La provo de 1920 ĝis 1939 estis la unua oficiala klopodo por funkciigi ĝeneralan ligon de nacioj. Ĝis tiam la ideo restis nur teoria kaj eĉ kimera en la okuloj de la homoj.
Kelkaj pioniroj ja presis projektojn pli frue. La fama ŝtatisto Sully, ministro de la franca reĝo Henriko Kvara, verkis planon. Pli poste William Penn, la kvakera fondinto de Pennsilvanio, eldonis proponon por Eŭropa Federacio en 1692. Al la konferenco en Utrecht en 1713 abato Saint-Pierre sendis similan projekton, kiun Jean-Jacques Rausseau kaj eĉ Kant pli malfrue laŭdis kaj rekomendis.
Tiam temis pri restarigo kaj plilarĝigo de la malnova roma imperio sub nova formo de federacio kun laŭvicaj prezidoj. Efektive la imperio iam formis komencon de unuiĝo. En la mezepoko la aŭtoritato de la papo favoris tion ĉefe dum la tempo, kiam li ankoraŭ disponis sankcion, kiun timis la tiamaj princoj, nome la povon ekskomuniki.
Dum la dektria kaj dekkvara jarcentoj la granda itala poeto Dante revis pri la homara unueco, kaj en sia latina verko “De monarchia” (I.8.) li eĉ skribis, ke “la homa familio pli proksimiĝas al Dio, kiam ĝi estas unuigita ... kaj tial la faktoj pli konformiĝas al la Dia volo, se ĝin regas unu princo”.
La unua mondmilito de 1914 montris al la homoj interalie du faktojn: unue, ke la mondo fariĝis tre malgranda, ĉar Azio kaj Ameriko envolviĝis en la disputojn de la malvasta kaj batalema Eŭropo; due, ke ne nur armeoj, sed tutaj popoloj suferis en tiu nova infero kruela kaj barbara. En 1860 kompato por vunditaj soldatoj inspiris Henrikon Dunant fondi la Ruĝan Krucon. En 1916 la kompato je la civilaj loĝantaroj instigis Lordon Cecil submeti al la brita registaro, en kiu li sidis, memorandumon pri “la rimedoj por maloftigi la okazojn de milito en la estonteco”.
Li proponis fiksi novajn landlimojn nur por kvin jaroj kaj poste ekzameni la plendojn kaj kritikojn en dua packonferenco, malpli influata de la militaj pasioj. Sed ĉiuj ŝtatoj devus antaŭe promesi, ke ili submetos sin al arbitracio kaj partoprenos en ekonomia blokado kontraŭ ĉiu ajn, kiu rifuzus obei tian juĝon senpartian.
Antaŭ la mondmilito la franca ŝtatisto Léon Bourgeois jam proponis, en libro nomita “Societo de Nacioj”, similan sistemon de materiaj sankcioj por trudi disciplinon inter la nacioj. El diversaj flankoj esprimiĝis la deziro, kiam prezidanto Wilson decidis agi mem.
La proponon de Lord Cecil ekzamenis prezidanto Wilson kaj deklaris sian aprobon al kreo de ligo de nacioj en sia fama parolado de la 8-a de januaro 1918. Tri tagojn antaŭe ĉefministro Lloyd George akceptis publike la ideon de mondsistemo por interŝtata justeco, kiel unu el la militceloj de Britujo.
La dekkvara punkto de la Wilson-a deklaro anoncis ligon ĝeneralan kun reciprokaj sindevigoj por “garantii sendependecon kaj teritorian netuŝeblecon al ĉiuj regnoj, grandaj kaj malgrandaj”. El tio devenis la Liga Kontrakto.
Ĝin redaktis aparta komisiono, kiu sidis en Parizo sub la prezido de Woodrow Wilson mem. Partoprenis Lord Cecil, Léon Bourgeois, generalo Smuts, senatano Scialoja kaj aliaj reprezentantoj de la venkintaj nacioj. Neŭtraluloj estis invitataj pli poste. La packonferenco akceptis la tekston verkitan de tiuj spertuloj kaj ĝin enmetis en
la kontrakton de Versailles kiel unuan ĉapitron. Tolerema je nobla ideo, sed trovanta ĝin nebula, Clémenceau ne kaŝis sian dubon de skeptikulo.
Malgraŭ ĉiuj klopodoj de Lord Cecil la venkitoj ne ricevis inviton al partopreno, kaj tial la germanoj konsideris la kreaĵon kiel ligon de la venkintoj. Kiam Germanujo envenis en 1926, estis jam tro malfrue por ripari la impreson.
Eĉ pli gravan baton suferis la Ligo pro la usona malakcepto. Laŭ la nordamerika konstitucio necesas du trionoj de la voĉoj en la Senato por konfirmi kontrakton kun fremdaj regnoj. La plimulto favora ne atingis tiun altan proporcion, ĉar la respublikana partio forte kontraŭstaris al Wilson kaj al ĉia devigo je interveno eksterlanda.
Tiamaniere la sama potenco, kiu fondis la Ligon kaj povus doni al ĝi la plej fortan apogon, forestis dekomence. Ankaŭ la garantion promesitan de Wilson al Francujo malkonfirmis la usona Senato. Ĝin ne volis doni Britujo sola kaj tiel falis la tuta sistemo kune kun la francaj esperoj.
Nur tio sufiĉas por klarigi la malsukceson de la unua provo por organizi la tutmondon. Tamen la Ligo sukcesis almenaŭ eviti plurfoje militon inter malgrandaj landoj kaj ilin devigi al arbitracio. Tion oni ne rajtas forgesi, kaj ankaŭ ne la konatan fakton, ke la disputoj inter malgrandaj ŝtatoj ofte kaŭzas militojn inter la grandaj, ĉar la disputantoj havas amikojn aŭ protektantojn kaj tial la konfliktoj, ŝajne lokaj, facile fariĝas pli vastaj.
Kiu povus imagi, ke unua provo sukcesus tuj liberigi la mondon de la batalkutimo daŭrinta jarmilojn? La dudekjara eksperimento de la Ligo havigas riĉan dokumentaron de faktoj kaj spertoj por studi erarojn kaj ĉerpi instruon al pli taŭga klopodo.
Same kiel la Dietoj en la mezepoko, la kunvenoj de la Ligo de Nacioj kunigis ambasadorojn aŭ ministrojn de suverenaj regnoj. La membroj ne estis personoj, sed registaroj. Neniun decidon oni povis fari, escepte unuanime, kaj eĉ tiam ĝi devis esti poste konfirmata en la diversaj naciaj parlamentoj.
Simile okazis ĉe la konsilantaro de la Ligo, pli malvasta kaj pli ofte kunvenanta. En ĝi sidis laŭrajte la grandaj potencoj kaj ses aliaj ŝtatoj, elektitaj de la ĝenerala kunveno laŭvice. Kompreneble la reprezentantoj de malfortaj landoj estis devigataj al ega prudento dum la diskutoj, por ne riski venĝon de la fortaj, ĉiam sentemaj.
Delegito de Belgujo aŭ Grekujo bone sciis, ke li ne povas endanĝerigi la ekonomian aŭ diplomatan trankvilecon de sia lando per interveno aŭ eĉ opinio, kiu malplaĉus aŭ eĉ ofendus Italujon aŭ Francujon.
Kiam disputis granda ŝtato kun malgranda, la delegito de neŭtrala regno kutime ricevis ĉiam la saman ordonon de sia registaro: “Subtenu la malgrandan laŭeble, sed ne malamikigu nin kun la granda, ĉar ni baldaŭ devos diskuti novan komercan kontrakton kun ĝi...”. Alie dirite: Tenu vin sur unu kruro dum la tuta kunsido, sed ne falu!
Multe pli libere povis agi la senpartiaj organoj aŭ teknikaj komisionoj konsistantaj ne el registaroj, sed el personoj sendependaj, elektitaj kiel individuoj! Kiam ili reprezentis nur sian propran kompetentecon kaj ne sian registaron, la spertuloj rajtis esti justaj.
Tiaj estis ekzemple la juĝistoj en Hago kaj ankaŭ la membroj de la komisiono pri koloniaj mandatoj, kiuj povis paroli kaj voĉdoni sen risko por sia lando. Similan povon havis ekzemple la direktoro de la Internacia Laboroficejo, kiu tiam estis fama franco, Albert Thomas. Li eĉ pledis en Hago kontraŭ la registaro de sia patrujo por defendi la rajton de sia oficejo protekti ankaŭ la kamplaboristojn, ne nur la fabrikajn.
Tiam okazis tre vigla polemiko en la pariza gazetaro inter du kontraŭaj emoj: Laŭ iuj verkistoj ĉiu oficisto de la Ligo restu naciano obeanta unualoke al sia patrujo, laŭ aliaj li fariĝu homarano senpartia, kiu servu justecon eĉ kontraŭ eventuala premo kaj antaŭjuĝo de la registaro de sia propra patrujo. Tiu ĉi dua vidpunkto certe gajnis komprenon, ĉar oni pli kaj pli volonte preferis elekti skandinavojn aŭ aliajn neŭtralulojn por malfacilaj postenoj.
En federacioj de ŝtatoj, kiel Usono aŭ Svislando, necesas, ke la ministroj aŭ oficistoj donu la unuan lokon al la komuna kaj ĝenerala intereso, antaŭ ol zorgi pri aparta avantaĝo de sia propra ŝtato. Se ili ne farus tion, ili kaŭzus grandan indignon ĉie ekster sia kantono.
Tian sintenon faciligas la ekzisto de federala patriotismo, kiu plene mankis en la Ligo de Nacioj kaj ankoraŭ bezoniĝas en la Unuiĝintaj Nacioj. Pri tio ni pli poste parolos denove.
Malgraŭ ĉiaj mankoj la Konsilantaro de la Ligo sukcesis solvi rimarkindan nombron da konfliktoj per paciga interveno. Eĉ sen eŭropa aŭ tutmonda patriotismo la nura intereso de la grandaj potencoj por eviti militon ludis utilan rolon tiam.
Ofte ludis rolon ankaŭ la publika mondopinio, kiel Wilson mem esperis. En Ĝenevo ĉeestis amaso da ĵurnalistoj kaj pioniroj el porpacaj movadoj. Ili formis aŭdantaron kaj iomete kreis atmosferon en la koridoroj, renkontante delegitojn.
Ĉar la kunsidoj estis publikaj, la plej senpartia vidpunkto ĝenerale gajnis la favoron de tiu internacia medio. Ĝin esprimis plej ofte la senditoj de malgrandaj landoj kaj ili foje fariĝis herooj en la plej gravaj diskutoj. Ekzemple Nansen, la norvega esploristo, ricevis aklamon, kiam li malkaŝe kaj sentime pledis.
Kelkfoje la grandpotencoj provis forkaŝi la diskutojn antaŭ la oreloj de la publiko, sed la mondgazetaro reagis tiel severe kontraŭ la partoprenantaj ŝtatistoj, ke ili pli kaj pli hezitis proponi sekretajn kunsidojn.
Cetere la konsilantaro povis ĉiam “savi la vizaĝon” en malfacilaj aferoj. La itala registaro ne perdis prestiĝon en la solvo pri Korfu. Ĝi ricevis domaĝpagon kaj forlasis la grekan insulon sen humiliĝo.
En kelkaj landoj, kiel Britujo aŭ Danujo, kreiĝis ia popola kontrolo pri la sinteno de la nacia registaro dum la Ligaj kunsidoj. La Brita Asocio por la Ligo de Nacioj havis duonmilionon da membroj, kaj unu plebiscito, kiun ĝi private organizis en la tuta lando, ricevis dekdu milionojn da respondoj memvolaj. En ĉiu skota, kimra kaj angla urbo kunsidis loka sekcio de tiu societo por ekzameni la konduton de la britaj oficialuloj en Ĝenevo.
En Francujo la simila asocio restis kompare malforta, kaj la publiko sufiĉe skeptika. Briand, kiu favoris la Ligon, estis ofte mokata kiel revulo.
Artikolo X de la Kontrakto de la Ligo de Nacioj tekstis: “La membroj de la Ligo promesas respekti kaj protekti kontraŭ ĉia ekstera atako la teritorian netuŝeblecon kaj politikan sendependecon de ĉiuj membroj de la Ligo. Se okazas atakoj, la Konsilantaro zorgas pri la rimedoj por efektivigi aplikon de tiu promeso.”
Ĉe la Pariza Konferenco en 1919 Léon Bourgeois proponis, ke oni kreu internacian armeon aŭ almenaŭ centran stabon por ebligi realigon de la promeso. Tion oni rifuzis kiel praktike nefareblan.
Ĉiu volis resti absoluta mastro de sia ŝiparo aŭ armeo, kaj ilin disponigi nur laŭplaĉe. Tute same okazis dum jarcentoj en la ligo de la svisaj ŝtatoj antaŭ ilia unuiĝo en veran federacion. Jam de la unua kunveno de la Ligo la ĉefaj delegitoj ripetis, ke la membro-ŝtatoj restas absolute suverenaj, kaj ke oni ne volas krei superŝtaton.
Oni provis eĉ plie malfortigi la artikolon X per interpreta decido, kiu proklamis, ke ĉiu restas nepre libera sekvi aŭ ne sekvi militajn rekomendojn de la Konsilantaro por savi teritorion aŭ ekziston de minacata ŝtato.
Kiam oni voĉdonis pri tiu rezolucio, la grandpotencoj jesis, sed male deksep malgrandaj ŝtatoj sin detenis, kaj Persujo sola kuraĝis respondi ne. Ĉar necesis unuanimeco por oficialigi decidon, la voĉo de Persujo faligis tiun aferon, kaj la deksep ministroj el la malgrandaj ŝtatoj venis gratuli Princon Arfa el Irano. Ke ili ne povis agi same kiel li, sufiĉe klare montris la fortan premon de la grandpotencoj por influi voĉdonojn en internaciaj kunvenoj.
Tamen la tuta disputo restis nur teoria, ĉar la praktiko montriĝis en la faktoj eĉ pli negativa ol la plej malfortiga interpretado de la artikolo X. Neniam la grandpotencoj disponigis siajn armeojn por protekti atakitan landon dum tiu epoko de la Ligo.
La sola memorebla ekzemplo de simila disponigo estis la sendo de diverslandaj taĉmentoj por teni la polican ordon kaj senpartian gvidon de plebiscito en Saarlando. Ĝi almenaŭ pruvis la eblecon de efektiva servo por la paco en unu historia okazo. Certe la britaj kaj italaj soldatoj pli ŝatis tiun pacigan taskon, ol buĉi unu la alian en afrikaj dezertoj kelkajn jarojn poste en la dua mondmilito eksterliga.
La Unuiĝintaj Nacioj agis same, kreante internacian provizoran policon en 1957 por faciligi la forigon de francaj, britaj kaj izraelaj armeoj el Egipta teritorio. Pri milita helpo al Sud-Koreo vidu ĉapitron XXXV.
Kiam Francujo kaj Britujo momente kaj samtempe havis registarojn pli favorajn al la Ligo de Nacioj, ĝia firmeco kreskis iomete. En 1924 la Ĝenerala Kunveno voĉdonis tiel nomitan “Protokolon” por klare difini tion, kion oni konsideru kiel atakon, kaj por devigi sendiskutan helpon al tiu, kiu estus atakata.
La tekston oni bazis sur kontrakta promeso akcepti arbitracion kaj limigi armilojn, interŝanĝe kun serioza garantio de sekureco per organizota helpo milita. Neniam tiu Protokolo estis subskribata, ĉar intertempe la konservativa partio venkis ĉe la balotoj en Britujo, kaj la nova registaro ne konsentis pri tia kontrakto. Sen usona helpo ĝi ne volis ligi “blinde” sian ŝtaton.
Sekve Francujo kaj ties aliancanoj en Orient-Eŭropo rifuzis haltigi sian rearmadon kaj la konferenco pri malarmado malsukcesis kelkajn jarojn poste. Ankaŭ ili ne volis riski surprizon.
La unua manko al la Liga devo je reciproka helpo okazis pri Ĉinujo. Kiam ĝin invadis la japanaj armeoj, la ĝenerala kunveno ja nomis klare la ŝtaton atakantan, sed neniu volis mem helpi la viktimon, malgraŭ la tutmonda publika opinio.
La du ĉefaj ŝtatmembroj de la Konsilantaro, Britujo kaj Francujo, ja posedis en Azio koloniojn kiel Hongkong, Malajo kaj Indoĉinujo. Timante japanan venĝon, ili ne volis riski tian perdon kaj malpermesis, ke la Ligo decidu pozitivan agon.
Eĉ plendis ilia gazetaro pri la insisto de la malgrandaj landoj, kiuj ne riskis tiom en Eŭropo aŭ Sudameriko. Al ĉiuj estis klare, kial Siamo, pli danĝere proksime, ne montriĝis tiel urĝema.
En 1932 Ĉinujon oni do lasis defendi sin sole. Nur akvoplenan rezolucion oni voĉdonis kun rekomendo, ke ĉiu ekzamenu tion, kion ili povus eltrovi por helpi iel ajn.
Dek jarojn poste Japanujo tamen kaptis Hongkongon, Indoĉinujon kaj Malajon. Ne nur tiujn koloniojn oni tiam perdis, sed ankaŭ la tutmondan pacon kune. Historia sperto montras tion, kio okazas, kiam oni timas pagi la prezon de promeso. Pli malfrue ne nur la prezon, sed la centoblon oni devas pagi. Francujo spertis invadan en 1940 kaj Britujo troviĝis mem sola en morta danĝero, ĉar oni lasis malrespekti la devojn de la Ligo, unu post alia.
Kiu rajtas kun pura konscienco juĝi la mankojn ĉe la unua Ligo? Malgranda lando, kiel la svisa konfederacio, timis eĉ la partoprenon en la ekonomiaj sankcioj, la sola pozitiva puno iam provita de la Ligo kontraŭ atako de unu membro al alia.
Granda ŝtato, tiam regata de Mussolini, najbaris la etan Svislandon, kiu estis devigata, pro membreco de la Ligo, apliki la ekonomian bojkoton deciditan kontraŭ tiu potenca najbaro, kiu invadis Etiopion. Kompreneble fortan timon havis la svisa registaro kaj ĝi petis permeson de la Ligo liberiĝi ankaŭ el similaj komercaj devoj. El la militaj devigoj ĝi jam estis liberigata en 1920 pro sia neŭtraleco, kaj bonvenigata en la Ligon kun escepta permeso. Do ne decas, ke sviso juĝu tro severe la timojn de la aliaj, eĉ se pli potencaj.
Laŭ la kontrakto de la Ligo la ekonomia bojkoto estis deviga kontraŭ ŝtato kondamnita kiel atakanto. Artikolo 16 tekstis: “Se membro de la Ligo komencas militon kontraŭe al siaj promesoj per artikoloj 12, 13 aŭ 15, ĝi estas ipso facto konsiderata kiel kulpa je batalo kontraŭ ĉiuj ceteraj membroj de la Ligo. Ili promesas ĉesigi ĉiajn komercajn aŭ financajn rilatojn kun tiu ŝtato...” ktp.
Kiam Italujo invadis Etiopion malgraŭ la urĝaj petoj kaj avertoj de la Ligo, ĝi fidis, ke oni aplikos al ĝi la saman justecon, kiel al Japanujo, t.e. ke oni lasos ĝin agi. Sufiĉe kompreneble la itala popolo sentis ofendan, diferencon inter la ĝentila forgeso de sankcioj kontraŭ unu kaj la neatendita decido ilin apliki kontraŭ alia.
Ĉia manko al fiksita regulo entenas du malavantaĝojn: la juran “antaŭaĵon” aŭ escepton tiamaniere kreitan, kaj la malegalecon aŭ maljustecon, se poste oni revenas al apliko de la leĝo en alia okazo.
Praktike la sankcioj estis malserioze aplikataj. La franca registaro de Laval sekrete promesis al Mussolini, ke ĝi nenion konsentos, kio povus efektive malutili al Italujo. Nur ian simbolan decidon ĝi voĉdonus ĉe la Ligo. Tiel oni vundis italan fierecon sen ia helpa profito al Etiopio, kaj la anglo-franca ŝiparo trankvile lasis la italajn ŝipojn transporti armeojn al Afriko. La Ligon oni permesis ludi nur la rolon de pacjuĝisto sen polico.
Kiel ni jam diris, Lord Cecil proponis post la unua mondmilito, ke la novaj landlimoj estu fiksataj nur por la daŭro de kvin jaroj. Dua konferenco tiam okazus por ekzameni eblajn ŝanĝojn. Intertempe batalemo kaj venĝemo trankviliĝus kaj oni povus pli facile apliki la konsilon de Prezidanto Wilson, kiu deklaris la 27-an de septembro 1918, ke senpartia sinteno devas “fari nenian diferencon inter tiuj, al kiuj ni emas agi juste kaj tiuj, kontraŭ kiuj ni ne tiel emas”.
Ĉar la ideo ne ŝajnis al kolegoj sufiĉe praktika, Lord Cecil pledis por alia maniero lasi la pordon malfermita al eblaj ŝanĝoj pacaj kun severaj sankcioj kontraŭ ĉiu ŝtato, kiu provus trudi ŝanĝon per atako.
Kun tiu celo li submetis al la Pariza Konferenco en 1920 projekton de artikolo laŭ la jena teksto: “La altaj kontraktantoj intencas respekti la teritorian netuŝeblecon de ĉiuj membro-ŝtatoj de la Ligo kaj ilin defendi kontraŭ ĉia ekstera atako. Tial ili kundecidas antaŭvidi rimedojn por malebligi ĉian provon de aliaj ŝtatoj perforte ŝanĝi la teritorian aranĝon ekzistantan je la tempo de ĉi tiu kontrakto.” (Ĉapitro I, art. 2).
Post tiu promeso kune rezisti al perforto, la projekto malfermis fenestron al paca aerŝanĝo: “Se montriĝos iam ajn, ke landlimoj de iu ŝtato, tiel garantiataj laŭ la ĉi supra artikolo, ne plu konformiĝas al la postuloj de la situacio, la Ligo ekzamenos la problemon kaj rajtos rekomendi al la koncernaj ŝtatoj iajn ŝanĝojn, kiujn ĝi juĝos necesaj. Se tia rekomendo estas malakceptata de la koncernatoj, tiam estos por la membro-ŝtatoj de la Ligo la devigo konsentita en la ĉi supra artikolo protekti tiun teritorion kontraŭ atako.” (Ĉap. II. art 1.)*
Tiamaniere la Ligo rajtus submeti al la Tribunalo en Hago peton por ŝanĝo de landlimo kaj poste rekomendi la juĝon senpartian al la disputantaj landoj. Se ili rifuzus akcepti la juĝon, la Ligo tiam ĉesigus sian garantion al tiu teritorio, kaj lasus iliajn kanonojn paroli. Oni tiam havus negativan sankcion kun la celo devigi tiun, kiu ne ŝatas cedi.
Samtempe tio povus kaŭzi danĝeron de loka milito, kaj tial la Pariza Konferenco ne konsentis kun tiu projekto, sed la rezultato estis eĉ pli malbona, ĉar la pordon oni tiam plene ŝlosis kontraŭ ĉia paca kaj trankvila reekzameno de situacioj, kaj fine oni ne plu protektis iun ajn kontraŭ perfortaj ŝanĝoj.
Ioman restaĵon el la ideo de Lord Cecil oni ja lasis en artikolo 19 de la Liga Kontrakto, sed en formo mortlitera: “La ĝenerala kunveno rajtas de tempo al tempo inviti la ŝtatmembrojn al reekzameno de kontraktoj, iĝintaj neaplikeblaj, kaj de internaciaj situacioj, kies daŭro povus endanĝerigi la pacon de la mondo.”
Eĉ tiel malgrasa artikolo estus povinta servi por ekzameni ekzemple la plendojn de Germanujo post Versailles, se la politika genio egalus la teknikan, sed, malfeliĉe, nur dormis artikolo 19 en sia glacia beleco kvazaŭ mumio en vitra kesto.
Unufoje oni ĝin citis en Ĝenevo, kiam Bolivio petis ekzamenon de sia landlimo kun Ĉilio, sed la Ligo rifuzis eĉ diskuti la peton, timante, ke ĝi kaŭzus tro multajn similajn, kaj nenio plu ĝenis la dormon de la bela artikolo, ĝis kiam la dua mondmilito saltigis en pecojn la vitron de ĝia ĉerko, samtempe kun la vitraĵoj de la plej belaj ĉefpreĝejoj en Eŭropo.
Fakte la Ligo de Nacioj ja sukcesis solvi multajn konfliktojn lokajn kaj eĉ mezgravajn, sed ĝi malsukcesis en la gravaj, kiam ĝiaj ĉefaj membroj estis rekte koncernataj. Ĉiu el tiuj grandpotencoj disponis mem pri materia forto supera al la malgrandaj rimedoj, kiujn la ceteraj modestaj ŝtatoj povis kune havigi al la Ligo. Finance ĝia jarbudĝeto kune kun tiuj de la Haga Tribunalo kaj Internacia Laboroficejo sumis apenaŭ dek milionojn da dolaroj.
Tio egalis la spezon por unu horo de milito aŭ unu batalŝipo. Por asekuro kontraŭ la plej terura katastrofo, la membroj ne pagis eĉ unu centonon de dolaro por ĉiu loĝanto. Tamen en ĉiu ĝenerala kunveno famaj ŝtatistoj insistis por ŝparo de elektra lumo aŭ de hejtado de la ĉambroj en la sekretariejo. Tio montris, kiel malmulte ili ŝatis la novan institucion, dum la popoloj multon atendis de ĝi. Ĉar mankis al ili la volo apliki la pacajn artikolojn de la Liga Kontrakto (pri reekzameno de situacioj kaj senarmiĝo), kaj ĉar ili ne kuraĝis plenumi la promesojn pri kuna rezisto al perforto, ili uzis la Ligon nek por certigi pacon, nek por haltigi atakojn, ĝis kiam la dua mondmilito surprizis ilin. Nur tiam la kuraĝo venkis hezitojn.
Kiel prave rimarkigis Einstein, vizitante Ĝenevon, ke ne kompetenteco mankis tie, sed karaktero kaj la volo sukcesi. Certe la Liga Kontrakto suferis je komenca difekto, ĉar ĝi baziĝis sur absolutaj naciaj suverenecoj, sed ĝi tamen entenis la rimedon ilin bremsi per komuna disciplino. La praktiko montriĝis eĉ pli difekta ol la teksto, kaj la spirito malsuper la litero. Tian sperton oni ne rajtas forgesi por estonta konstruo.
Dum mankis la fido je la ĉefaj taskoj, iom da fervoro regis por la flankaj. En la dua periodo, post 1930, nur tiuj efektive daŭris. Kutime la publiko ne scias pri la granda kaj pacienca laborado por haltigi la vendadon de opio kaj la trafikon de sklavoj kaj sklavinoj, ĉu nigraj aŭ blankaj, por rehejmigi rifuĝintojn, por egaligi laborkondiĉojn en fabrikoj per internaciaj konvencioj de la Laboroficejo, kaj ankaŭ por iom protekti la popolojn afrikajn en la kolonioj “sub mandato”.
En mondo, kie oni ne havas militon en ĉiu generacio, tiaj agadoj havas unuan rangon. Necesas do ne forgesi la sperton pli pozitivan sur tiuj kampoj, eĉ se la ĉefa tasko bezonas novan kaj plenan rekonstruon.
Sur la kampo kolonia la Ligo de Nacioj efektive kreis novaĵon. Antaŭe, afrika popolo, regata de eŭropa potenco, havis nenian plendejon. Nur okaze ĝi trovis amikon en la konscienco de kompata misiisto aŭ de indignanta parlamentano, kiu kuraĝis presigi broŝuron aŭ protesti parole kontraŭ maljustaĵoj. Necesis por tio vera kuraĝo, ĉar tian personon oni tuj kulpigis kiel perfidulon kontraŭ la bonfamo de la patrujo.
En 1919 Prezidanto Wilson ne konsentis, ke la venkintoj simple aneksu la koloniojn de Germanujo, ankaŭ ne la teritoriojn de la turka imperio en arabaj landoj. Li postulis, ke ili estu administrataj de la okupantoj (Francujo, Belgujo, Britujo, Sud-Afriko, k.t.p.) sub “mandato” kaj sub kontrolo de la Ligo de Nacioj.
La Konsilantaro de la Ligo elektis apartan komisionon por ekzameni la raportojn de la mandataj potencoj ĉiujare, kaj la plendojn de la loĝantaro kune kun la oficialaj respondoj.
Artikolo 22 de la Liga Kontrakto diris: “La bonfarto kaj prospero de tiuj popoloj estas sankta tasko de la civilizo kaj tial necesas enmeti en tiun ĉi kontrakton taŭgajn garantiojn por plenumi tiun taskon”.
Unu scenon mi ĉeestis kaj povas rakonti por ilustri la novecon de la sistemo. Antaŭ la komisiono sin prezentis iam la guberniestro mem de tia kolonio. Surloke en Afriko Lia Moŝto kutimis je la humilegaj salutoj de nigraj oficistoj kaj servistoj sur la ŝtuparo de sia blanka palaco. En Ĝenevo li devis sidi ĉe la fino de longa tablo kiel studento por ekzameno.
Kontraŭ li sidis la juĝanto, sveda parlamentanino kun blankaj haroj, konata en Stockholm kiel prezidantino de kontraŭalkohola ligo. En la nomo de la komisiono ŝi demandadis lin pri fakto post fakto laŭ zorge preparita dokumentaro: kial oni kondamnis negron je dujara malliberigo pro malĝentilaĵo, dum blankulo devis nur pagi monpunon pro ĝismorta batado de mallaborema laboristo. Ŝi volis ankaŭ scii, kial certa fabriko pagis la salajrojn per boteloj da drinkaĵo anstataŭ per mono, k.t.p.
Lia kompatinda Moŝto pli kaj pli ŝvitis, promesis informiĝi, embarase foliumis paperojn kaj malfacile konservis la paciencon, La prezidanto estis italo. Ĉar lia lando ne ricevis eĉ parton de la dividitaj kolonioj, li malice kuraĝigis la demandojn, videble ĝenajn por najbaro pli favorita, ĵaluzo inter potencoj ofte helpis ekkoni la veron.
La unuan fojon en la homa historio, koloniaj registaroj estis devigataj respondi pri siaj agoj al supera mondaŭtoritato. Tiu sola fakto enkondukis ja gravan ŝanĝiĝon en homaj rilatoj. Reiri malantaŭen estus granda malprogreso. Jam la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj entenas paŝon malantaŭen, ĉar laŭ ĝi la membroj de la komisiono pri kontrolataj kolonioj estas ne plu sendependaj personoj elektitaj pro sia individua sperto, sed ŝtatoj, kiuj sendas oficialajn delegitojn. Tiamaniere la juĝantoj ne estas plu liberaj esprimi plene senpartian opinion, ĉar ili dependas de sia registaro.
La diferenco inter individuoj kaj ŝtatoj, elektitaj por juĝi plendojn, estas fundamenta. Ĝi aperis en plena lumo inter la komisiono pri kolonioj sub mandato kaj la Konsilantaro de la Ligo, kiu tenis la povon findecidi pri la rekomendoj de la komisiono.
Nenio pli klare montras la malsamecon inter vera federacio kaj nura ligo de ŝtatoj, kiel la mortinta Ligo de Nacioj aŭ la posta Unuiĝintaj Nacioj. En vera federacio la supraj aŭtoritatoj konsistas el sendependaj personoj, kiel la juĝistoj en Hago. Ili reprezentas ne sian apartan ŝtaton, sed la tutan naciaron, kies ĝenerala kunveno elektis ilin.
Por juĝi aŭ decidi ion, ili ne ricevas ordonon de sia registaro, sed agas laŭ sia sperto kaj konscienco. Male, Konsilantaro, laŭ la ĝeneva aŭ novjorka formo, konsistas el ŝtatoj, ne personoj, kaj ties ambasadoroj aŭ ministroj devas pri ĉio sekvi la instrukciojn de sia registaro. Ĉu sviso povus imagi la membrojn de la federala ekzekutivo en Bern, devigataj submeti siajn decidojn al la volo de la aŭtoritatoj de sia kantono?
Ĉu nordamerikano povus imagi la juĝantojn de la Supera Federala Tribunalo en Washington devigataj atendi la opinion de loka ŝtatpolico anstataŭ ordoni male, ke tiu polico apliku la juĝon? Nek por ekzekutivo, nek por tribunalo taŭgas la sistemo de ŝtato-membroj anstataŭ individuoj. Cetere, ĉu oni povas eĉ konsideri kiel veran aŭtoritaton tian konsilantaron, kiu devas peti siajn membrojn — aŭ la plej potencajn inter ili — ke ili pruntedonu siajn ĝendarmojn por ĉia komuna policaĵo?
La Haga Tribunalo kaj la estinta Liga Komisiono pri Koloniaj Mandatoj reprezentas la ĝustan kaj justan sistemon. Malgraŭ la fakto, ke ili ne disponis pri forto por apliki siajn juĝojn, ili tamen efikis, ĉar la mondopinio subtenis ilin. Pri kolonioj plendis la registaro de Sud-Afriko eĉ pri la influo de la ĵus nomita komisiono, ĉar ĝi naskis esperojn ĉe la nigraj popoloj en la tuta kontinento.
Ankaŭ la nova komisiono pri kontrolaj kolonioj “sub kuratoreco”, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, ne plaĉis al la sud-afrika registaro, kvankam ĝi estas malpli sendependa ol la malnova. Politikaj aliancoj aŭ diplomata singardemo fermas ja la buŝon de pluraj delegitoj, sed la partopreno de membro-ŝtatoj kun kolorhaŭta loĝantaro tamen aŭdigas voĉon por defendi la nigrulojn. Azio fariĝas advokato por Afriko, kiel esperis tion Gandhi.
La reganta fideleco al nacia suvereneco ĉiam tenis la spiriton multe malantaŭ la litero ĉe la Konsilantaro de la Ligo kaj preskaŭ same ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Estis iom pli bone ĉe la ĝeneralaj kunvenoj de ambaŭ institucioj, la malnova kaj la nova, ĉar la granda nombro de malgrandaj ŝtatoj kreas atmosferon, ian tutmondan opinion.
En la subinstitucioj, kie sidis personoj respondecaj al la ĝenerala kunveno kaj ne al apartaj registaroj, sufiĉe rapide kreskis la kunlaboremo internacia. Ĉe la sekretariejo kaj en teknikaj komisionoj sidis foje veraj apostoloj, agemaj por serĉi solvojn justajn kaj pacigajn. Pli multaj ili estus, se la salajroj de la plej altaj oficistoj ne tiom transpaŝus la limon kompare kun tiuj de la plej malaltaj, ĉar ne la mono, sed la spirito kapablas havigi la verajn sindonulojn.
La diplomata superkontrolado kaj la senĉesaj seniluziiĝoj pro la sinteno de la Konsilantaro baldaŭ malkuraĝigis multajn el la plej bonaj fervoruloj. Unu post la alia forlasis Ĝenevon post kelkaj jaroj. Tamen, eĉ en la Konsilantaro, iom da homara sento kreskis en la ĝardeno de kutimo kaj amika renkontiĝo. Kompare kun sia kontrakto, la Ligo montriĝis ege malsuper sia tasko, sed kompare kun anarkio kaj milito, ĝiaj kunsidoj alportis grandan progreson.
Eĉ se la statuto transpaŝis la naciajn volojn, ne sufiĉe preparitajn, estis jam tuŝebla rezultato la sola fakto, ke oni nun havis centron por ekzameni komunajn malfacilaĵojn kun la deziro eviti militon.
Neniu bezonis esti profeto por aserti, ke tiu kutimo fariĝis definitiva kaj necesa en la mondo, La kreo de la nova organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj post la morto de la malnova Ligo tion pruvis klare.
La Internacia Ruĝa Kruco en Ĝenevo, la Universala Poŝta Unuiĝo en Berno, la Internacia Agrikultura Instituto en Romo, k.t.p. sukcesis ja vivigi en siaj organizoj spiriton de tutmonda kunlaborado super malsamaj vidpunktoj, Estas eĉ ankoraŭ pli normale, ke simila centro ekzistas por la fundamenta celo de la interŝanĝoj kaj de la paco kune kun la komunaj zorgoj pri sano aŭ interhelpo en okazoj de naturaj katastrofoj, Pri tiu ĉi lasta punkto la itala senatano Ciraolo montris la avantaĝojn de antaŭtempa preparo kaj preteco.
Ĉu por plibonigi nesufiĉan organon, ĉu por alporti pli da oleo al radoj ekzistantaj, sed tro avare uzataj, por ambaŭ celoj necesas la varmo de publika sento aldoninda al la amo je nacia patrujo. Nek la eta Konfederacio de svisaj ŝtatoj, nek la vasta Unuiĝo de nord-amerikaj ŝtatoj estus eblaj kaj vivaj sen federala patriotismo, siatempe amo nova, kiu kreskis kiel amika aldonaĵo al la ĝistiamaj patrujamoj.
Granda eraro ĉe la publiko estas la kredo, ke nacia patrujamo kaj internacia patriotismo ne povas kunvivi. Kio okazis en interŝtataj federacioj, pruvas la malon. Vidu la sperton usonan, svisan aŭ jugoslavan ekzemple.
Ekzistas ankoraŭ homoj timantaj la vorton “internacia”, kiun ilia koro igas samsignifa kiel “kontraŭnacia”. Nu, la poŝto estas internacia, ankaŭ pano, komerco, scienco, religio. La plej vasta eklezio kristana nomas sin “katolika”; en la greka lingvo tio signifas “universala”.
Nomu ĝin universala, homara, tutmonda aŭ internacia, nenia institucio super landlimoj povas kreski sen ia sento aŭ amo por ĝin varmigi. Ofte la sento kreskas kun la institucio mem same kiel floroj sur arbo. Usono kaj Svislando spertis tiun fenomenon, Sovjetio simile. Kompreneble la publikaj lernejoj en tiuj federacioj kulturis tiun senton.
En svisaj respublikoj, kiel Baselo, Ĝenevo aŭ Tiĉino, la infanoj stariĝas por ekkanti la kantonan kaj poste la federacian himnon en ĉiu ceremonio. La du flagoj flirtas ĉe la fenestroj. Kiu rajtas profeti, ke neniam ekflirtos tria standardo kaj eksonos tria kanto? Tia homara simbolo, kiel la esperantista, nur pliriĉigus la ĝisnunan tradicion.
Se nia libereco kaj aparta nacia genio estas savataj kaj protektataj de la nova institucio pli vasta, ĉu ni ne konstatos gajnon en la nova kompletiga sento?
Ami blinde kantonan aŭ nacian patrujon kiel absolutan plafonon, tio kondukas rekte al katastrofo, ĉar fatale okazas iam interfrapo kun alia grupo, same blinda, kiu kredas sian patrujon sola en la mondo. Nu, patriotismo nacia en la realo ekzistas ĉiam en la multenombro, neniam en soleco.
Troviĝas ne nur tragedia, sed ankaŭ ridiga elemento en tia gusto por veroj falsigitaj per amo al unu sola parto de la mondo kaj pro malkapableco vidi objektive la faktojn de la ceteraj partoj. Tiel oni falas en la fantaziojn de sovaĝaj gentoj, kiuj nomas sin “la veraj homoj” aŭ “la filoj de la suno” aŭ “la plej nobla nacio en la tuta mondo”, k.t.p.
En la mezepoko la eŭropaj familioj ankoraŭ agadis laŭ venĝo kaj revenĝo kiel la Kapuletoj kaj Montaguoj en Verono, kies dramon eternigis Shakespeare. La sento pri honoro kaj “vendetta” regis. Longe daŭris la kutimo pri dueloj.
Nun tiu kutimo preskaŭ mortis kaj sento supera disvastiĝis. Ĝi ne detruis la amon de la gepatroj al siaj infanoj. Male, la patrinoj ĝojas, ke la filoj ne plu riskas sian vivon pro tiuj bataloj pri familia honoro. En nia tempo bedaŭrinde la nacia honoro kaj prestiĝo fariĝis tragedia preteksto por submeti la junulojn kaj tutajn popolojn al la mortdanĝero. Urĝas aldoni novan senton al tiu blinda fideleco.
Disvastigi mondsenton por malgrandigi la danĝeron de blinda patrujamo, tio necesas kune kun la pliperfektigo de mondorganizo. La Ligo de Nacioj ja starigis Internacian Instituton de Intelekta Kunlaborado, sed oni devigis ĝin severe limigi sian agadon kaj zorgi nur pri universitataj kaj bibliotekaj interrilatoj, Oni timis pli homaran kampon.
Kiam iu proponis enkonduki en la lernejojn instruadon pri la celoj de la Ligo aŭ konsili senpartiecon en la lernolibroj pri historio, tuj aŭdiĝis protestoj en la nomo de la sankta nacia suvereneco. La nuna UNESCO ĝuas pli favoran atmosferon, sed ankaŭ ne povas tro kuraĝi.
La ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj ordonis enketon pri la rezultatoj de Esperanto-kursoj en lernejoj kaj voĉdonis oficialigon de simpatia raporto la 21-an de septembro 1922. Ĝi konstatis, ke “la potenco de lingvo estas granda forto kaj la Ligo de Nacioj havas bonajn kaŭzojn por sekvi kun speciala intereso la progreson de la Esperanto-movado, kiu povus iam havi grandan influon por akceli la spiritan unuiĝon de la homaro, se ĝia disvastiĝo ĝeneraliĝus”.
En la sekvinta jaro la kunveno petis la Interŝtatan Telegrafan Mondunuiĝon doni al Esperanto la staton de rekonata lingvo por internaciaj rilatoj kun normala tarifo. Poste la Unuiĝo decidis tion per statuta artikolo.
La 10-an de decembro 1954 la ĝenerala kunveno de UNESCO konstatis oficiale, ke “la rezultatoj atingitaj per Esperanto por internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por amikiĝo de la popoloj kunrespondas al la celoj kaj idealoj de UNESCO”, kaj komisiis la Direktoron kunlabori kun Universala EsperantoAsocio sur la komunaj kampoj.
Estas certe, ke lingvo, eĉ nur helpa kaj neŭtrala, potence favoras unuecon. Neniu povas dubi, ke la angla lingvo fariĝis elemento de kuna kompreno kaj kultura parenceco inter la nacioj de la Brita Ŝtataro, eĉ se kelkaj estas alilingvaj. La komuna uzo de unu lingvo tenas ilin pli solide ligataj ol ia nura tre malfirma Statuto de Westminster, kiu proklamas ilian plenan suverenecon kaj eĉ ilian rajton eksiĝi el la familio laŭvole, se ilia parlamento tion decidus.
Tiu brita “Commonwealth” estas ekzemplo de ligo, kies spirito superas la “literon”, dum ĝuste la malo montriĝis ĉe la Ligo de Nacioj, kie mondsento mankis kaj la praktiko videble malsuperis la statuton.
Sed neniu el la grandaj nacilingvoj povas krei komunan homaran senton, ĉar ili ankoraŭ entenas tro da unuflanka tradicio. Nek la angla, nek la rusa lingvoj estas rigardataj ĉie kun egala simpatio. Pozitiva sento ekzistas interne de grupo de nacioj influitaj de angla aŭ slava kulturoj, sed negativa sento kaj malfido ekzistas ĉe la cetera grupo. Nur neŭtrala lingvo kapablas eviti tiun baron kaj unuigi mondsenton super ĉiuj landlimoj.
Ke la homaro nepre bezonas interŝtatan organizon por eviti militon, tion pruvas la fakto, ke post la malsukceso de la unua provo (Ligo de Nacioj) oni faris duan provon (Unuiĝintaj Nacioj). Tiu dua mondorganizo tamen havis, jam de la komenco, la samajn mankojn, kiel la unua, kaj riskas la saman danĝeron. Neniu bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ĝi devos ŝanĝi sian statuton por sukcesi, aŭ ke tria provo ĝin anstataŭos, se ĝi detruiĝos kiel la unua.
Ĉu ĝi korektiĝos, ĉu ĝi cedos lokon al pli taŭga formaĵo, la spertoj jam faritaj ambaŭokaze utilos por konstrui pli bone. Kompare kun la Ligo la nova organizo, Unuiĝintaj Nacioj, havas unu tre gravan avantaĝon: la partoprenon de Usono kaj Sovjetio, kio mankis antaŭe. Usono neniam aliĝis al la Ligo, Sovjetio venis malfrue en ĝin kaj, male, partoprenis de la komenco en la kreo de la nova mondorganizo.
Bedaŭrinde baldaŭ kreskis forta malfido inter la du plej grandaj membro-ŝtatoj, kaj tio nur akrigis la situacion, jam negativan pro la samaj eraroj ripetitaj. Kiel la Ligo, la Unuiĝintaj Nacioj ne estas kunveno elektita de la popoloj mem kun ekzekutivo reprezentanta la tuton: ĝi denove estas kunveno de registaroj kun konsilantaro de naciaj potencoj, reprezentantaj sin mem aparte, kaj ne la tuton. La bazo estas divido, ne unuigo. Pro tio la kunsidoj ilustras rivalecon, ne pacemon.
Por krei veran konsilantaron kapablan certigi la pacon, la kunveno devas elekti personojn, ne ŝtatojn, kaj tiuj homoj, simile kiel la juĝistoj en Hago, devus dependi ne de siaj naciaj registaroj, sed de la ĝenerala kunveno kun unu klara tasko: malebligi militon. Tio estas tute alia afero ol defendi la intereson aŭ prestiĝon de tiu aŭ alia ŝtato.
Tia ekzekutivo povus esti elektata kune de du ĉambroj, se oni volas konservi ion de la malnova sistemo kaj ne ŝanĝi radikale ĉion: la ĝisnuna kunveno de ŝtatoj kaj dua kunveno elektota de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. En la unua ĉambro ĉiuj ŝtatoj estas egalaj, en la dua la grandaj havus pli da delegitoj ol la malgrandaj.
Tio estas la sistemo ekzistanta inter la du ĉambroj de la usona aŭ de la svisa parlamento. Tiu ĉi lasta elektas mem la sep homojn de la centra aŭtoritato ekzekutiva: la federalan konsilantaron de ministroj. Ili reprezentas la tutan popolaron kaj ne apartajn ŝtatojn.
En vera federacio la centra aŭtoritato devas disponi pri propra polico por teni ordon kaj ne almozpeti ĝendarmojn de tiu aŭ alia membroŝtato ĉiufoje, kiam ĝi devas agi por respektigi decidon pri plebiscito, landlimo, k.t.p. Ĉiu observanto ja scias, ke la ĝendarmoj de aparta ŝtato dependas de ĝia registaro kaj portas ĝian koloron politikan. Kompreneble, tio naskas tuj suspekton ĉe aliaj nacioj.
Nur senpartia polico sub aŭtoritato de senpartia ekzekutivo povas eviti tiajn suspektojn kaj ne kaŭzi malamikajn reagojn ĉe nacioj kun malsamaj politikaj tendencoj. Ke tiaj suspektoj kaj reagoj povas fariĝi ege danĝeraj, tion pruvis la korea milito, kaj sufiĉe klaran lecionon ĝi donis al la tuta mondo. Se la danĝero estas sentebla ĉe la suspektantoj, ĝi estas same sentebla ĉe la suspektato. Kio estus justa laŭ senpartia sistemo, fariĝas maljusta por ĉiuj, eĉ la oferantoj. Veneno penetras la tutan aferon.
Similaj okazoj ilustras ankaŭ la delikatan situacion de la malfortaj ŝtatoj rilate al la pli fortaj en la diskutoj ĉe Kunveno aŭ Konsilantaro. Premo aŭ timo malhelpas liberecon en diskuto. Estas danĝere kontraŭstari la volon de potenca najbaro aŭ de bezonata protektanto. Necesas voĉdoni kiel “satelito” aŭ kiel protektato.
Neŭtrala malgranda ŝtato, kiel Svislando, ne povas riski similan danĝeron. Pro tio ĝi neniam akceptis sidi en la Konsilantaro de la Ligo kaj ne volis aliĝi al la Unuiĝintaj Nacioj. Male, svisa juĝisto povas libere sidi en la Haga Tribunalo sen ia respondeco por sia registaro kaj por ĝia neŭtraleco, Tie li voĉdonas kiel persono sperta, ne kiel ŝtatdelegito.
Necesas insisti pri tiaj diferencoj, ĉar ili tuŝas ne nuancon, sed fundamenton. Protekti la civilan paceman loĝantaron de la mondo kontraŭ militoj kaj samtempe ĝin defendi kontraŭ invadoj de unu najbaro ĉe alia, estas afero ne realigebla sur bazo de divido kaj de rivalaj suverenecoj. La kreo de aliancoj aŭ blokoj estas neevitebla sekvo de tia sistemo, ĉar se mankas unu supera senpartia protekto, la diversaj ŝtatoj emas serĉi alian protekton, pli partian, malpli perfektan, laŭ sia geografia situacio aŭ ideologia prefero. El tio rezultas, ke unu danĝero anstataŭas alian, kaj la konfuzo kreskas.
Kion pruvas la spertoj pozitivaj de interŝtataj federacioj, kiel la usona aŭ la svisa, kaj la spertoj negativaj de interŝtataj organizoj, kiel la Ligo de Nacioj? Ili pruvas, ke unuiĝo kun vera aŭtoritato kapablas certigi pacon kaj prosperon kondiĉe, ke la decidan potencon en komunaj aferoj tenu la centraj organoj, kaj ne la diversaj ŝtatoj. Sur tiu kampo ili devas rezigni sian absolutan suverenecon. Sen tio la organizo malsukcesas kaj tion montras ĝuste la negativa Liga sperto.
La centraj organoj devas rilati ne nur al la membro-ŝtatoj, sed ankaŭ rekte al ĉiuj homoj de iliaj popoloj. Devas ekzisti duobla civitaneco, unu aparta kaj unu komuna. Tial Kunveno de ŝtatdelegitoj ne sufiĉas. Krom ĝi devas ekzisti federacia parlamento elektata de la tuta loĝantaro kaj esprimanta la ĝeneralan popolan deziron al paco kaj normala vivo.
Same kiel la usonanoj aŭ svisoj elektas Ĉambron de Reprezentantoj aŭ Nacian Konsilantaron por sidi apud la Senato aŭ Konsilantaro de Ŝtatoj, tiel same la homaranoj devos iam elekti mondparlamenton por sidi apud la ĝisnuna kunveno de naciaj registaroj. Tiamaniere la du principoj estos egale reprezentataj: unuflanke la naciaj interesoj kaj aliflanke la komunaj bezonoj.
Tiun sistemon aplikas ekzemple la hinda federacio, kiu posedas unu interŝtatan kaj unu popolan tuthindan ĉambron. La du mondĉambroj kune devos elekti la centran ekzekutivan aŭtoritaton, kies anoj kaj estro neniel dependos de nacia registaro, sed estos respondecaj al la komuna ĝenerala popolaro.
En 1950 Tennessee, unu el la usonaj ŝtatoj, decidis organizi popolan voĉdonon por elekti tri mondparlamentanojn, unu po milione, esperante, ke aliaj nacioj en la mondo faros same. Ili venis al Ĝenevo por partopreni kongreson celantan rekomendi tion al la tuta mondo. De tiam en diversaj landoj oni proponis leĝojn por similaj elektoj, sed ili restis ankoraŭ nuraj projektoj. En Londono en 1951 kaj 1952 kunvenis membroj de pluraj naciaj parlamentoj por disvastigi la saman ideon kaj ekzameni, kiamaniere ĝin realigi, ekzemple per ŝanĝoj kaj aldonoj al la Statuto de la Unuiĝintaj Nacioj. Malrapide progresas ideoj, eĉ se bezonoj urĝas.