Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Fundamenta Krestomatio

(zamenhofaj partoj)

La bazan tekston origine enkomputiligis Project Gutenberg

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Ĉi tiu elektronika versio de la Fundamenta Krestomatio ne enhavas ĉiujn partojn de la libro. Mankas ĉi tie ĉiuj ne-zamenhofaj partoj kaj ankaŭ “Ekzercoj”, “Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo internacia” kaj la tuta parto “Poezio”. Forestas ankaŭ la “Tabelo de Enhavo”. La plejparto de la zamenhofaj tekstoj estas en “Fundamenta Krestomatio - zamenhofaj partoj“. La zamenhofa parto “Ekzercoj” aperas en “Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto”, kiu enhavas la samajn ekzercojn. Aperas aparte ankaŭ la zamenhofa “Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo internacia”.

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 1905

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

ANTAŬPAROLO

Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale; kaj por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros; sed ĉar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiĉe kritike, tial estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

L. ZAMENHOF, Aŭtoro de la lingvo Esperanto.

FUNDAMENTA KRESTOMATIO

II

FABELOJ KAJ LEGENDOJ

LA NOVAJ VESTOJ DE LA REĜO

(El Anderson.)

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: “li estas en la konsilanejo”, oni tie ĉi ĉiam diradis: “la reĝo estas en la vestejo”.

En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.

— Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj! pensis la reĝo; havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

— Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

— Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la reĝo, li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. “Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!” Sed li tion ĉi ne eldiris.

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

— Mia Dio! li pensis, ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!

— Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.

— Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!

— Tre agrable al ni! diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

— Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

— Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ĝi estas rava! li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

— Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

— Kio tio ĉi estas! pensis la reĝo, mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela, diris tiam la reĝo laŭte, ĝi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: ho, ĝi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: “nun la vestoj estas pretaj!”

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: “Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!”

— Jes! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

— Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

— Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! ĉiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!

— Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado! raportis la ĉefa ceremoniestro.

— Nu, mi estas en ordo! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne bone sidas? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: “Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!” Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

— Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano. — Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.

— Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio! Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

LA VIRINETO DE MARO

Fabelo de Andersen.

Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.

Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.

La reĝo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. Ŝi estis saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reĝidinoj, ŝiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, ŝiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto.

La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis al ili, tute kiel ĉe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj reĝidinoj, manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.

Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super ĉio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur ĉielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo ĉirkaŭen.

Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. Ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de ŝipoj, venintaj al la fundo, ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de la ŝipo. Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn super la statuo, ĝis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin senĉese, kiel la branĉoj. Ĝi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.

Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino, ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj, kiujn oni vidas tie inter la branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.

— Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn! Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon de dekkvin jaroj, sed la aliaj.... ĉiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio la plej multe plaĉis al ŝi en la unua tago; ĉar ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.

Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto ŝi staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi; ili ŝajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo.

Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la maro. Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en la lumo de la luno sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi la multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti la sonadon de la preĝejaj sonoriloj. Ĝuste ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite sin levi, ŝi la plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.

Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj la nuboj — ha, ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj.

En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj: Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.

La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.

Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda, kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron.

Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, ĉiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun ŝi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo, ĝi fariĝis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.

Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennaĝadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn voĉojn, pli belajn ol la voĉo de homo, kaj kiam ventego komenciĝis kaj ili povis supozi, ke rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la ŝipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj ĉi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke ĝi estas la ventego; kaj ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre, ĉar se la ŝipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la reĝo de la maro.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al ŝi, kiel ŝi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial ŝi suferas multe pli multe.

— Ho, se mi jam havus la aĝon de dekkvin jaroj! ŝi diris. Mi scias, ke ĝuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie loĝas kaj konstruas!

Fine ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj.

— Jen vi elkreskis, diris ŝia avino, la maljuna reĝino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Ŝi metis al ŝi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed ĉiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordiĝi al la vosto de la reĝidino ok grandajn ostrojn, por montri ŝian altan staton.

— Tio ĉi doloras! diris la virineto de maro.

— Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino.

Ho, ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon kaj deĵetus la multepezan kronon! Ŝiaj ruĝaj ĝardenaj floroj staris al ŝi multe pli bone, sed nenio helpis. “Adiaŭ!” ŝi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo.

Antaŭ momento subiris la suno, kiam ŝi levis la kapon super la supraĵo de la maro; sed ĉiuj nuboj brilis ankoraŭ kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ĝi elrigardis, kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero. La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro de la kajuto, kaj ĉiufoje, kiam la akvo ŝin levis, ŝi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reĝido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aĝon de dekses jaroj, lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata, kaj pro tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La ŝipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reĝido al ili eliris, pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon. Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi. Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon. Grandaj sunoj muĝante sin turnadis, belegaj fajraj fiŝoj sin levadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la ŝipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reĝido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.

Jam fariĝis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido. La koloraj lanternoj estingiĝis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la ŝipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis la velojn. La granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj, sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro, sed la ŝipanoj tute alie tion ĉi rigardis; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo. Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe ŝi observadis la junan reĝidon kaj ŝi vidis, kiam la ŝipo rompiĝis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento ŝi estis tre ĝoja, ĉar nun li ja venos al ŝi, sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la reĝo de la maro.

Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran danĝeron, subnaĝis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine ŝi atingis la junan reĝidon, kiu jam apenaŭ sin tenis sur la supraĵo de la sovaĝa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus. Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.

Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. De la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto. Ruĝa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj ŝajnis, ke per tio ĉi la vangoj de la reĝido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Ŝajnis al ŝi, ke li estas simila je la marmora statuo en ŝia malgranda ĝardeno. Ŝi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva.

Jen montriĝis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka neĝo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo, estis ankoraŭ malfacile bone ĝin diferencigi, sed konstruo ĝi estis. Citronaj kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno kaj antaŭ la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj ŝtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno.

Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ĝardeno. Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi ŝian belan vizaĝon, kaj ŝi nun observadis, kiu venos al la malfeliĉa reĝido.

Ne longe daŭris kaj alvenis juna knabino. Ŝi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaŭ ŝi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja eĉ ne sciis, ke al ŝi li devas danki la vivon. Ŝi sentis sin tiel malĝoja, ke ŝi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnaĝis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.

Ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa, sed nun ĝi fariĝis ankoraŭ pli multe. La fratinoj ŝin demandis, kion ŝi vidis la unuan fojon tie supre, sed ŝi nenion al ili rakontis.

Ofte en vespero kaj mateno ŝi levadis sin al la loko, kie ŝi forlasis la reĝidon. Ŝi vidis, kiel la fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis deŝiritaj, ŝi vidis, kiel la neĝo fluidiĝis sur la altaj montoj, sed la reĝidon ŝi ne vidis, kaj ĉiam pli malĝoja ŝi tial revenadis hejmen. Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto kaj ĉirkaŭpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la reĝido; sed siajn florojn ŝi ne flegis, kaj sovaĝe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la branĉoj de la arboj tiel, ke tie fariĝis tute mallume.

Fine ŝi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaŭ tiam sciiĝis ĉiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis ĝin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido, ŝi ankaŭ vidis la feston naskotagan sur la ŝipo, sciis, de kie la reĝido estas kaj kie sin trovas lia regno.

“Venu, fratineto!” diris la aliaj reĝidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la reĝido.

Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono, kun grandaj marmoraj ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj ĉirkaŭis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistaĵoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis efektiva plezuro ĉion tion ĉi vidi.

En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.

Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj tie ŝi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus ia alia, ŝi eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo, ĝis sub la belega marmora balkono. Tie ŝi sidadis kaj rigardis la junan reĝidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno.

Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per flagoj; ŝi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis, li pensis, ke ĝi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.

Ofte en la nokto, kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj, ŝi aŭdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna reĝido, kaj ŝi ĝojadis, ke ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj ŝi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj kiel kore ŝi lin kisis. Pri tio ĉi li nenion sciis, li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi.

Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj, ĉiam pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia. Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.

— Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?

— Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.

— Kial ni ne ricevis senmortan animon? malĝoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!

— Pri tio ĉi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!

— Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?

— Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!

La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.

— Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!

Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.

En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno penetrantan al ŝi tra la akvo, kaj ŝi ekpensis: “nun li kredeble ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon”.

La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapaŝi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi alligis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.

Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj de homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto.

— Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorĉistino, tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloros, ĝi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi volas ĉion ĉi elteni, tiam mi al vi helpos!

— Jes! diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.

— Sed memoru, diris la sorĉistino, se vi unu fojon fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fariĝu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.

— Mi ĝin volas! diris la virineto de maro kaj ŝi estis pala kiel la morto.

— Sed vi devas ankaŭ pagi al mi! diris la sorĉistino, kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo! Mian propran sangon mi ja devas doni por ĝi, por ke la trinkaĵo fariĝu akra, kiel glavo ambaŭflanke tranĉanta!

— Sed se vi prenos de mi mian voĉon, diris la virineto de maro, kio do tiam restos al mi?

— Via bela eksteraĵo, diris la sorĉistino, via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaĝigi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la kuraĝon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranĉos ĝin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon!

— Ĝi fariĝu! diris la virineto de maro, kaj la sorĉistino metis la kaldronon, por kuiri la sorĉan trinkaĵon. Pureco estas duono de vivo! ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon. Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn figurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkaĵo estis preta; ŝi elrigardis kiel la plej klara akvo.

— Jen ricevu ĝin! diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.

— Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro, diris la sorĉistino, ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion ĉi la reĝidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon.

Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume-blua maro supren.

La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi, kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin volonte. Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.

Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi, en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de maro fariĝis malĝoja, ŝi sciis, ke ŝi mem kantus multe pli bele. Ho! ŝi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti ĉe li, mi fordonis je eterne mian voĉon!

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraŭ neniu dancis. Ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis, kaj ŝiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino, kaj ŝi dancis senhalte, kvankam ĉiufoje, kiam ŝia piedo tuŝis la plankon, ŝajnis al ŝi, kiel ŝi ekpaŝus sur akran tranĉilon. La reĝido diris, ke ŝi estu ĉiam apud li, kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaŭ lia pordo.

Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freŝaj folioj. Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn, kaj kvankam ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen ridadis je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ĝi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.

En domo, en la palaco de la reĝido, ŝi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la larĝan marmoran ŝtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam ŝi pensadis pri siaj parencoj en la profundaĵo.

En unu nokto ŝiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, naĝante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Ŝi faris al ili signon, kaj ili ŝin rekonis kaj rakontis, kiel profunde ŝi ilin ĉiujn malĝojigis. De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton, kaj en unu nokto ŝi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la maro, kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al ŝi la manojn, sed ambaŭ ne kuraĝis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.

De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis, li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino, ĉar alie ŝi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la maro.

Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun? kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li ŝin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton.

— Jes, vin mi amas la plej multe! diris la reĝido, ĉar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur ŝipo, kiu rompiĝis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preĝejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi ŝin vidis. Ŝi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu ĉi mondo, sed vi estas simila je ŝi, vi preskaŭ forpremas ŝian figuron en mia animo. Ŝi apartenas al la sankta preĝejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona feliĉo; neniam ni disiĝos unu de la alia!

— Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la reĝidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la preĝejo; mi rigardis lin post la ŝaŭmo kaj atendis, ĉu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! La virineto de maro profunde ĝemis, plori ŝi ne povis. La knabino apartenas al la sankta preĝejo, li diris, neniam ŝi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin ĉiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!

Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara reĝo; tial oni pretigis tian belan ŝipon. La reĝido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara reĝo, sed efektive ĝi estas farata por rigardi la filinon de la najbara reĝo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj aliaj. “Mi devas veturi! li diris al ŝi, mi devas rigardi la belan reĝidinon; miaj gepatroj ĝin postulas, sed por preni ĝin kiel fianĉino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas ŝin ami! Ŝi ne estas simila je la bela knabino en la preĝejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!” Ĉe tio li ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo, ludis kun ŝiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro, kaj pli vive ŝi ekrevis pri homa feliĉo kaj pri senmorta animo.

— Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili staris sur la belega ŝipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara reĝo, kaj li rakontis al ŝi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis, kaj ŝi ridis ĉe lia rakontado, ĉar ŝi sciis ja pli bone ol ĉiu alia pri la fundo de la maro.

En luna nokto, kiam ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al ŝi kaj la fratinoj subakviĝis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.

Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino ankoraŭ ne estis, ŝi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn. Fine ŝi alveturis.

La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam ankoraŭ vidis. Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.

— Vi ĝi estas! ĝoje ekkriis la reĝido, vi, kiu min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro feliĉa, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti al ĝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro.

Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon de la vesto de la fianĉino, sed ŝia orelo ne aŭdis la festan muzikon, ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri ĉio, kion ĝi perdis en tiu ĉi mondo.

Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la ŝipon; la pafilegoj tondris, ĉiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto.

La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la klara maro. Kiam fariĝis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ĝojon, kaj nun ŝi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam ĝi estas persekutata, kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis, ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la ŝipa estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.

Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.

— Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto! Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas, kiel akra ĝi estas? Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno. Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorĉistino. Mortigu la reĝidon kaj revenu! Rapidu! ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili strange kaj profunde ekĝemis kaj malleviĝis en la akvon.

La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ la tendo kaj vidis, kiel la bela fianĉino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la reĝido, kaj ŝi kliniĝis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la ĉielo, kie la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reĝidon, kiu en la sonĝo elparoladis la nomon de sia fianĉino, — ŝi sola vivis en liaj pensoj — kaj la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de maro... sed jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn, kiuj ruĝe eklumis, kie falis la tranĉilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango ŝprucus supren el la akvo.

Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo duone estingita, ĵetis sin de la ŝipo en la maron kaj sentis, kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon.

Nun la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro kaj la reĝidineto de maro sentis nenion de la morto. Ŝi ekvidis la sunon kaj proksime super ŝi flugetis centoj da travideblaj belegaj estaĵoj; ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo. Ilia voĉo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili, kiu ĉiam pli kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo.

— Al kiu mi venis? ŝi demandis, kaj ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti.

— Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ĝin ricevi, se ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas ŝia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreŝiĝon kaj saniĝon. Se ni en la daŭro de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna feliĉo de la homoj. Vi, malfeliĉa virineto de maro, el la tuta koro ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj!

La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn. Sur la ŝipo denove regis bruo kaj vivo; ŝi rimarkis, kiel la reĝido kun sia bela fianĉino ŝin serĉas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon, kiel se ili scius, ke ŝi ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en la aero.

— Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan!

— Eĉ pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon!

IV

RAKONTOJ

LA HEJMO DE LA METIISTO

(De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshäuser).

Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn diferencigojn inter “homo”, “sinjoro” kaj “persono”. La homo staris en la antaŭĉambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel “sinjoro”. Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj ŝtofoj. Lia supra ĉemizo, tiu ĉi signo de pli delikata stato, estis blanka, en plena ordo kaj preskaŭ eleganta. Ĉio en li montris certan solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la vivo. Laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo. Lia parolado estis simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni ĉe simpla homo ordinare tre malofte trovas.

— Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano; ni timas, ke al ĝi minacas atako de krupo.

Mi prenis mian ĉapelon kaj premis lin antaŭen, ĉar, se lia supozo estus ĝusta, oni tie ĉi ne devis perdi tempon. Ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto — Post minuto ni estis sur la strato kaj paŝis rapide tra unu el niaj larĝaj aleoj. La infano, li diris, ludis antaŭ la pordo, manĝis kun apetito sian vespermanĝon, iris poste dormi, kaj antaŭ mallonge ĝi vekiĝis tre raŭka kaj kun sufoka tusado. Tiu ĉi okazo prezentis preskaŭ nenian dubon, kaj mi rapidigis miajn paŝojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin ĉiam pli kaj pli alte ĝis la kvara etaĝo. La lasta etaĝo de la ŝtuparo estis kovrita per tapiŝoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaŭ la pordo kuŝis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi turnas atenton sur tiujn ĉi malgrandajn detalaĵojn. — Mi eniris en la malfermitan pordon kaj estis salutita de sufiĉe bela, pure kaj orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia akompananto.

— Mi ĝojas, ke vi tiel baldaŭ venis, ŝi salutis min kun mola, pura akcento. Vilĉjo, kiel ŝajnas, estas tiel elturmentita, ke li apenaŭ povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi aŭdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo la korojn de la gepatroj.

— Ĉu tio ĉi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun ekscitita voĉo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran knabon.

— Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta?

— Antaŭ ĉirkaŭ unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Ŝi estis tre pala, sed ne kuraĝis paroli.

— En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da danĝero, mi diris, sed ni devas tamen ion fari. Ĉu vi havas akvon en la domo?

La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio ĉi estis pli, ol mi kuraĝis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri. La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kuŝis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro verŝi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis tiel longe, ĝis la tuta korpo fariĝis flame ruĝa. Poste mi eltordis grandan viŝilon, trempitan en malvarman akvon, metis ĝin ĉirkaŭ lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo ĉion trankvile elportis, kvazaŭ li komprenus, ke en apudestado de lia patro povus fariĝi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis riĉa ŝvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri. La danĝero pasis; tiel rapide pasas tiu ĉi malsano kaj tiel facile ĝi estas kuracata.

La zorgoplena vizaĝo de la patro beliĝis, kaj super la vizaĝon de la patrino kuris radio da feliĉo. Mi direktadis miajn rigardojn de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aŭ pli alta eduko ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj falis en malriĉecon. Pli ĝuste ŝajnis, ke ni havas tie ĉi okazon kontraŭan: ŝajnis pli ĝuste, ke ili de pli malalta ŝtupo de la vivo levis sin al pli alta. Mi rigardis ĉirkaŭen en la ĉambro, kiu okaze estis la dormoĉambro. Ĉio estis en plej bona ordo. La litoj estis puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 ŝilingojn, sed kiel bele ĝi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaŭ ili estus el damasko — kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj. La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentraĵoj sur la muro estis bone koloritaj litografaĵoj — pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj pentraĵoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj: ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis kovrita per belaj tapiŝoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu vorto, la ĉambro estis tuta ornamujeto — en ĉiuj partoj tiel en ordo, kvazaŭ artisto ĝin aranĝis.

Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn klarigojn pri la bano post lia vekiĝo, mi iris kun la gemastroj en la duan ĉambron, kiu posedis alian, sed egale belan aranĝon. Oni povus ĝin preni por gastoĉambro, por laborejo de artisto aŭ por manĝoĉambro. La muroj estis kovritaj per pentraĵoj — portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaĝoj — ĉio pentraĵoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto ĉe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj ĉi lastaj, mi devas tie ĉi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu ĉe la unua rigardo montris al mi, ke ĝi enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo.

La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon. — Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante prete la monon.

Levante min sur la ŝtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia honorario, aŭ ke mi ĝin neniam ricevos, sed nun ĉio ŝanĝiĝis. Mi ne bezonis nun, kiel ĝi ofte okazas, sciiĝi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri laŭ tio ĉi mian postulon. La homo staris antaŭ mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini al li nur la plej malaltan sumon.

— Unu dolaro ŝajnas al mi ne sufiĉa, li respondis. Vi havis pli grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto.

— Ĉu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris kun la intenco sciiĝi pli multe.

— Prenu tion ĉi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, ĉar vi ja ne povas kaŝi, ke vi estas iom scivola.

En ĉio tio ĉi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por mi apartan ĉarmon. Mi metis la banknoton en la poŝon, dum la mastro iris al la pordo, malfermis ĝin kaj montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto.

— Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris, ĉirkaŭrigardante la ĉambron, kiu ŝajnis al mi preskaŭ lukse meblita, dum ĉe pli proksima observado de ĉiu objekto fariĝis al mi klare, ke ĝi ne povas multe kosti.

— Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la infano ŝi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi vidas.

Tiu ĉi komforto, tiu ĉi konvena aranĝo, kiu prezentis preskaŭ lukson, ĉio tio ĉi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon.

— Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni kun tio ĉi ne sole vivis ĝis nun, sed ni havas ankaŭ jam ion en la ŝpara banko. — Ĉu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi tion ĉi faras? mi demandis, ĉar mi efektive forte volis sciiĝi, kiel botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraŭ kolekti monon.

— Kun plezuro, li respondis, ĉar eble vi aliajn, kiuj ne estas en pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion kiel eble plej oportuna.

Mi prenis la donitan al mi seĝon, kaj ni sidiĝis, dum lia edzino, aŭskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidiĝis, por kudri.

— Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam mi estis ankoraŭ juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado, kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatiĝadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe plaĉis al mi la plenaj je saĝo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia kleriĝo, kaj mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo daŭras la tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas ankoraŭ lerni.

Mi estis ankoraŭ de nelonge submajstro, kiam mi enamiĝis en mian Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre bonan.

Mario ekrigardis kun tia gaja, ĉarma rideto, ke la opinio de multaj ŝajnis al mi tute prava.

— Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj ŝparinte kelkajn dolarojn (mi havis gravan kaŭzon por ŝpari), mi edziĝis kun mia Mario. Mi loĝis ĉe ŝia patro, kaj ŝi ĉirkaŭkudradis ŝuojn por la magazeno, por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de ŝiaj gepatroj, sed tio ĉi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni decidis aranĝi propran mastraĵon. Ni povis pensi nur pri modesta loĝejo, kaj mi tutan semajnon serĉis tian, ĉar jen loĝejo estis por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun ĉi loĝejon. Ĝi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke estus oportune loĝi en ĝi. Mi luis ĝin por kvindek dolaroj por jaro, ĉar kvankam la loĝejoj ĉirkaŭ ni ĉiuj estas pli karaj, nia mastro kontentiĝas je tiu ĉi sumo, ĉar li estas kontenta je ni kiel luantoj. La loĝejo tiel jam estis, sed ĝi estis malplena, kaj krom ni mem ni havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni ŝparis, kiom ni povis, — kaj vi vidas, kion ni atingis.

— Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco aŭdi ion pri la mastrumado de tiu ĉi modesta kaj bela hejmo.

— Nu, tio ĉi estas sufiĉe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie ĉi enloĝiĝis kaj ni okupis nian loĝejon kun unu tablo, du seĝoj, unu forno por kuirado, unu aŭ du patoj kaj unu mallarĝa lito kun pajla matraco, ni faris konsiliĝon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni estas tie ĉi; dume ni havas ankoraŭ nenion kaj devas ĉion ankoraŭ akiri, kaj por tio ĉi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj.

— Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, ŝpari, kiom ni nur povos, kaj kiom eble — ĉion fari mem. Nia pago por la loĝejo prezentis la sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de akvo kaj aliaj bagateloj ankoraŭ unu dolaron. Tian saman sumon ni difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni aĉetas la plej bonajn ŝtofojn kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas ĉiam esti bone vestitaj. Eĉ mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj trovas, ke kruda silko po 6 ŝilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 ŝilingo. Tio ĉi faras 3 dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraŭ la manĝaĵoj. Por tio ĉi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne. — Tio estas unu dolaron por ĉiu persono? — Ne, unu dolaron por ni ĉiuj. Ŝajnas, ke vi estas surprizita, sed la kalkulo estas ĝusta.

— En la komenco ni elspezadis por tio ĉi pli multe, sed kun la tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado de ĉiuj elspezoj por loĝejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj manĝaĵo restas ankoraŭ pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la teatron aŭ koncerton, aŭ havas gastojn ĉe ni.

Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li daŭrigis: — Jes, ni akceptas ankaŭ gastojn kaj amuzas nin ĉe tio ĉi tre bone. Iafoje ni havas dekon da gastoj, kaj ilia regalado per ĉokolado, kukoj k. t. p. kostas al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio ĉi ankaŭ ne tro ofte okazas. Tiel al ni en ĉia okazo restas ankoraŭ 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin aranĝis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la ŝpara banko.

— Mi vidas ĉion tion ĉi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj metiistoj elspezas pli ol tion ĉi por cigaroj, ne parolante jam pri drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas. — Kun plezuro. Mi ne fumas cigarojn, ankaŭ ne maĉas tabakon kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon.

La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, ĉar ŝi pensis, kiel ŝajnas, ke ŝia edzo ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli.

De la tago de mia edziĝo mi uzis nenian alkoholaĵon, nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome: en la festo de Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio* kaj en la naskotago de nia filo. Tiu ĉi tago estas por ni aparta festo. Mi legis sufiĉe da higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkaĵoj sen nutra enhavo, kaj mi sufiĉe longe esploris la manĝon kreskaĵan kaj mi lernis dece estimi ĝin; mi ekkonis ĝian pli grandan indon en komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke ĝi pli bone servas al mi, ol tiu ĉi lasta, kaj ĉar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia edzino pensas tiel same, kiel mi.

* La jartago de la sendependiĝo de la Nord-Amerikaj Ŝtatoj.

— Sed kion do vi manĝas kaj trinkas? mi demandis scivole, por sciiĝi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la leĝoj de higieno.

— Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaŭ ĉio muelilon, kiu kostas al mi 10 ŝilingojn. Ĝi muelas mian tutan grenon, donas al mi la plej freŝan kaj belan farunon kaj ŝparas al mi la monon por muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi aĉetas la plej bonan, kaj mi estas certa, ke ĝi estas pura kaj bona. Ĝi kostas malpli ol 3 cendoj por funto, kaj funto da tritiko estas sufiĉa, kiel mi scias, por la taga nutrado de homo. Ni preparas el ĝi panon, kukon kaj kaĉon. Jen estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas ĉiutage kvarton da vilaĝa lakto, kaj niajn ceterajn manĝaĵojn mi aĉetas tie, kie mi ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas sufiĉa, sed ke al ni estas permesita ĉe tio ĉi sana kaj preskaŭ luksa malsameco. Ekster tio ĉi ni manĝas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo. En la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.

Mi aŭdis sufiĉe. Tie ĉi mi trovis komforton, prudentecon, guston kaj modestan lukson ĉe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj, kiom da ĉagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se ĉiuj laboristoj vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris “bonan nokton” al tiu ĉi feliĉa paro, kiu en tiu ĉi kara urbo kun 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj riĉiĝas kaj levas la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de praktika filozofo.

Leganto, se vi volas profiti de tiu ĉi malgranda historio, sekvu nur la vortojn de la Biblio: “iru kaj faru tion saman.”

LA KARAJ BRACELETOJ

Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.

La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N.

— Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?

En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.

La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita.

La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto.

Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.

Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj.

Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.

— Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi.

— Kio! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li.

La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.

Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon.

— Mi ĉion komprenas! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua.

Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.

V

EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ

FINGRA KALENDARO

Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto.

Rigardu tiun ĉi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano,

[FORIGITA!: Figuro prezentanta la montran fingron de la maldekstra mano, kun literoj A, B, C, D, E, F, G, kiuj signas la fleksojn kaj la finetojn de la fingro]

sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj ĉi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn en penso per tiuj ĉi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro.

Antaŭ ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron:

Alta Dia Dono,
Granda Ben’, Espero!
Gvidu Ĉion Firme
Al Dezira Fino.

Tiu ĉi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj montras al ni, de kiu punkto sur la fingro ĉiu monato komencas kalkuli siajn tagojn.

Jen estas la sistemo monata:

  • 1a monato (Januaro) komencas de la punkto A (Alta)
  • 2a — (Februaro) — D (Dia)
  • 3a — (Marto) — D (dono)
  • 4a — (Aprilo) — G (granda)
  • 5a — (Majo) — B (ben’)
  • 6a — (Junio) — E (Espero)
  • 7a — (Julio) — G (gvidu)
  • 8a — (Aŭgusto) — C (ĉion)
  • 9a — (Septembro) — F (firme)
  • 10a — (Oktobro) — A (al)
  • 11a — (Novembro) — D (dezira)
  • 12a — (Decembro) — F (fino)

Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la monato Januaro, havanta 31 tagojn, komenciĝas de la punkto A (Alta), ĝi finiĝas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn (en jaro simpla) komenciĝas de la punkto D (ĉar la 31a de Januaro estis c) kaj finiĝas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga ni parolos poste.)

Rimarko. Ĉe kalkulado ĉirkaŭ la fingro oni povas facile vidi, ke la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de ĉiu monato ĉiam falas sur tiun saman punkton, de kiu la monato komenciĝas.

Ekzemplo 1. De kiu punkto komenciĝas Aprilo? — Solvo: Aprilo, la kvara monato, komenciĝas de la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la frazo (G).

Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro?

— Solvo: Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro.

Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio? — Solvo: Al Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la monato Junio.

Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna ĉiu punkto de la fingro devas havi:

Ekzemplo 4. Ni elserĉu la punkton de la hodiaŭa tago, supozante, ke hodiaŭ estas ĵaŭdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas tiun ĉi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro kaj monato, ĉar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo). — Solvo: Al Majo, la kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben’), kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj ĉar ni scias, ke tiu ĉi tago estas ĵaŭdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas ĵaŭdo, C — vendredo, D — sabato, E — dimanĉo, F — lundo, G — mardo kaj A — merkredo. Tiuj ĉi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu ĉi tuta jaro 1890.

Rimarko. Por ne ŝarĝi la memoron, estas sufiĉe nur memori la punkton de dimanĉo, kaj el la antaŭiranta solvo ni vidas, ke por tiu ĉi jaro (1890) la punkto E estas la dimanĉo.

En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la antaŭirantajn punktojn, kaj ĝi fariĝas pro jena kaŭzo: se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn, ĝi komenciĝus de la punkto A (en nia jaro — merkredo) kaj finiĝus sur la punkto G (mardo), kaj la estonta jaro komenciĝus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus tiuj samaj sen ŝanĝo; sed bedaŭrinde la jaro ekster 52 plenaj semajnoj havas ankoraŭ unu superfluan tagon, sekve ĝi ne povas finiĝi sur la punkto G (mardo), sed ĝia fino estos A (merkredo) kaj la estonta jaro devas komenciĝi de la sekvanta tago (ĵaŭdo), sed ne de la sekvanta punkto B, ĉar la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn ĉi du postulojn (ke la estonta jaro komenciĝu de la punkto A kaj de ĵaŭdo), oni devas diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro ĉesiĝas kaj komenciĝas nova ordo, tio estas: la punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B ĝis tiu tempo havis. Sekve, vidante ke en tiu ĉi jaro 1890 B estas ĵaŭdo, ni scias, ke kun la komenco de la estonta jaro A estos ĵaŭdo kaj la punkto dimanĉa anstataŭ E en la estonta jaro estos D.

Nun estas ankaŭ facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro en superjaro devas veni tia sama ŝanĝo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel, komenciĝante sur la punkto D, tiu ĉi monato finiĝas sur C kaj la sekvanta monato Marto komenciĝas de la punkto D. Sed ĉar en superjaro Februaro havas ankoraŭ unu tagon, sekve ĝi ne povas finiĝi sur C, sed devas finiĝi sur D kaj la sekvanta monato devas komenciĝi de la sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, ĉar la sistemo monata postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por konsentigi tiujn ĉi 2 postulojn (ke la monato Marto komenciĝu de la punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de Marto la antaŭa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro ĉesiĝas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto E ĝis tiu tempo havis. Sekve, transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 ŝanĝojn de la nomoj de tagoj por la punktoj: unu fojon por Januaro kaj Februaro kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu ĉi jaro 1890 la dimanĉo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 ĝi estos sur D kaj en la superjaro 1892 la dimanĉo estos sur C por la unuaj du monatoj kaj sur B por la lastaj dek; tio estas: la nomoj de tagoj sin ŝovas posten en returnita ordo de la alfabeto.

Rimarko. El tiu ĉi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas serĉi ian tagon en pasinta tempo, oni devas ŝovi la nomojn de tagoj por ĉiu jaro en rekta alfabeta ordo: tio estas, se en tiu ĉi jaro 1890 la punkto dimanĉa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 ĝi estis F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimanĉa estis G por la lastaj dek monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c.

Ĉiuj ĝis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon, se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple: hodiaŭ estas vendredo en Oktobro, — kian daton ni donos al tiu ĉi vendredo, sciante, ke ĉiu tago ripetiĝas kvar aŭ kvin fojojn en la monato?

Tiel sciu: se iu en la daŭro de longa tempo ne rigardis la daton, tiu ankaŭ el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago, ĉar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro ĝi estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple la naŭan de Oktobro, tiam al li estos facile reserĉi tiun ĉi daton sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo ni diras: Oktobro, la deka monato, komenciĝas sur la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e.: A estas la 1 kaj 8, B — la 9 de Oktobro; kaj ĉar E en tiu ĉi jaro 1890 estas dimanĉo, tial B aŭ la 9 de Oktobro estos ĵaŭdo kaj la sekvanta vendredo estos la 10.

Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimanĉo estas ne facile kaj eĉ lacige. En tia okazo (konsiderante, ke ĉiu simpla jaro havas unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas ilin du) ni devas la nombron de ĉiuj tiuj ĉi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serĉata, dividi je sep, t. e. tiujn ĉi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto al ni montros, je kiom punktoj ni devas ŝovi la punkton dimanĉan (laŭ ordo alfabeta). Se la divido fariĝis sen resto, tiam la punkto dimanĉa en la serĉata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro.

Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en malproksima jaro (ĉe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serĉata) ni devas fari la rimarkon, ke se ni troviĝas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, ĉe la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraŭ unu tagon por la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la serĉata dato troviĝas en Januaro aŭ Februaro de ia superjaro.

Rimarko 2-a. Serĉante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgraŭ ke la nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, ĉar la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4.

Ĉiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto de dimanĉo falas ĉiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimanĉon; se tiel laŭ la kalendaro Gregoria D signifas la dimanĉon por la kuranta jaro 1891, la dimanĉo laŭ la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj de centjaroj) tie ĉi ne povas havi lokon.

Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas ĉiujn regulojn de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du temojn:

1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de Februaro de la jaro 1473.

2-a Trovu, en kiu tago naskiĝis Kristo?

Rimarko. Ĉe la ambaŭ temoj devas esti uzata la kalendaro Julia, ĉar la Gregoria komenciĝis de la jaro 1583.

EL LA POŜTO

La Bremena vaporŝipo “Lloyd” staras en la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la ŝipon. La kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la ŝipo, la amerika havena komisio ĵus per la transĵetita ponto forlasas la ŝipon, trovinte ĉiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno.

Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankoraŭ kelkaj kaleŝoj. Sakoj de diversa grandeco estas rapide ĵetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la ŝipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la ŝipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko.

Tiu lasta pakaĵo, kiu venis ankoraŭ en la lasta minuto sur la ŝipon, estis la poŝto. La vaporŝipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-ruĝan, sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno, blanka-ruĝan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan ŝlosilon kruciĝantajn sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto, tute similan al la standardo de la milita ŝiparo, nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de poŝto.

Se ni sekvos post la poŝta pakaĵo, kiu tra la malfermoj estis transportita en la malsupran parton de la ŝipo, ni venos en sufiĉe grandan salonon, kiu estas aranĝita tiel same elegante, kiel la unua kaj dua kajutoj de ĉiuj Lloyd’aj vaporŝipoj. Granda, per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba plataĵo, apud kiu oportune povas labori kvar homoj, prezentas la ĉefan meblon de tiu ĉi salono, almenaŭ la moveblan. Unu el la muroj laŭlongaj estas okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies fundoj ĉiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo, fadenoj, ŝnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu ĉi naĝanta poŝta oficejo. Ŝova pordo kondukas en grandegan ĉambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de paketoj; tiuj ĉi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili ĉe ĉiu movo de la ŝipo ne ruliĝas tien kaj reen, sed eĉ en granda ventego, kiam la ŝipo saltas kaj batas, ili ne tre multe disŝutiĝas; en alia okazo ne multaj el ili venus Eŭropon.

Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante aranĝitan ĉambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso. La ĉambro estas difinita por la du poŝtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed tre praktike meblita apudĉambro estas difinita por la du suboficistoj, la germana kaj amerika.

De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke ĉiu vaporŝipo devas esti akompanata de amerika kaj germana poŝta oficisto kaj po unu helpanto pro ĉiu el ili, por ke oni povu ankoraŭ en la daŭro de la septaga transveturo tiel prepari la poŝton, ke ĝi, veninte Bremenon aŭ Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago aŭ de tuta tago por la specigado. Antaŭe la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton; sub lia observo ĝi estis enportata de la amerikanoj, poste la ĉambroj estis ŝlosataj kaj la ŝipestro prenadis la ŝlosilon, kiun li transdonadis poste nur al la germana poŝta estraro en Bremeno aŭ en Nov-Jorko al la amerikaj poŝtaj oficistoj.

Per tiu ĉi plej nova poŝta progreso, la aranĝo de naĝantaj poŝtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en la dissendado de la poŝtaĵoj plifruigon de preskaŭ tuta tago. La oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaŭ la germanaj, estas “borduloj”, t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn, faris marajn veturojn kaj estas sufiĉe harditaj kontraŭ la mara malsano. Tiu ĉi cirkonstanco estas tre grava, ĉar en aŭtuno kaj vintro la transveturo de la vaporŝipo estas ofte tiel malkvieta, ke kredeble la tuta poŝto restus nepreparita, se la poŝtaj oficistoj estus atakitaj de mara malsano.

La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de Germanujo kaj de la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj manĝas kune kun certa grupo da ŝipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj manĝado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj starantaj en rango inter ŝipsoldatoj kaj ŝipoficiroj.

En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La poŝto, kiu estas transveturigata, estas ja amerika propraĵo ĝis la momento, en kiu ĝi en Bremeno estas transdonata al la germana regna poŝto; kontraŭe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo.

Ni rigardu iom pli proksime la poŝton, kiu estas transportata de Nov-Jorko al Bremeno. Ĝi enhavas antaŭ ĉio la tutan poŝton, kiu kolektiĝis en Nov-Jorko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj tio ĉi estas ne malgranda, ĉar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikiĝoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj ĉiujare. Al tio ĉi venas la tuta poŝto de la okcidentaj Unuigitaj Ŝtatoj ĝis San-Francisko kaj plu ankoraŭ parto de la poŝto Azia kaj Aŭstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per ŝipoj al San-Francisko, de tie ĉi iras en la daŭro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov-Jorko kaj tie estas ŝarĝata sur la vaporŝipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikiĝo de Germanujo kun la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, restante ja ĉiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega kaj ke ĝi konstante kreskas.

Sed tiu ĉi poŝto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankaŭ transire por Polujo, Rusujo, Aŭstro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, eĉ por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Eŭropon, ne alportante grandan ĝojon al la germanaj poŝtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn ĉi gazetajn sendaĵojn “bastonoj”. La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la eŭropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste ĉirkaŭigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj ĉi rulitaj, rondaj, bastonformaj poŝtaĵoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas legataj ĉe la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da “bastonoj”, t. e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn eĉ kun sufiĉe malklaraj adresoj.

Krom leteroj, banderoloj kaj ĵus nomitaj poŝtaj paketoj, oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj leterojn ŝarĝitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostaĵojn. Ĉiuj pecoj kune, kiujn unu sola naĝanta poŝto transportas, prezentas la nombron de ĉirkaŭ 400 000 poŝtaĵoj de diversaj specoj; sed ofte tiu ĉi nombro altiĝas ĝis pli ol miliono da pecoj. La devo de la poŝtaj oficistoj, kiuj veturas kun la ŝipo, estas dividi la poŝtaĵojn laŭ la apartaj poŝtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj kiam la ŝipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la fundo estus plata, tiam ĉe ĉiu leviĝo de la ŝipo ĉiuj poŝtaĵoj elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksiĝus inter si, kaj la tuta laboro estus vana.

Krom la transira komunikiĝo, kiu iras tra Berlino, se la afero ne tuŝas Holandon aŭ Svedo-Norvegujon, devas ja antaŭe jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Ĉefa diskruciĝejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hanovero. La transoceana poŝto venas el Bremeno Hanoveron, kaj tie ĉi en la daŭro de kelkaj minutoj, dum la kruciĝo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj poŝtaĵoj devas esti disdividitaj en la poŝtajn vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu specigi ilin laŭ la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas scii preskaŭ pri ĉiu loko en Germanujo, kie ĝi sin trovas kaj al kiu poŝta kurso ĝi apartenas. Sako post sako el la amerikaj poŝtaĵoj estas malfermata, la enhavo estas ŝutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aŭ duone plena, tiam oni pakas la leterojn, poŝtajn kartojn, poŝtajn asignojn, banderolojn k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendaĵojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaŭ portas sur si la surskribojn de la respondaj poŝtaj kursoj.

Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron, dum ni ĝin skribas ordinare sub la nomo de la urbo. Al tio ĉi ĝuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la deĉifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaŭ la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego.

Se la vetero estas bona kaj la preparado de la poŝto iras bone, tiam la poŝtaj oficistoj ofte havas ankaŭ tempon, por iri sur la ferdekon kaj ĝui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur por la manĝado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aŭ en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni alproksimiĝas al la kanalo, tiam parto de la poŝto devas esti tute preta, ĉar ja ankaŭ anglaj poŝtaĵoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko.

En la lastaj horoj komenciĝas la fermado de la sakoj da leteroj. Ĉiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Ĉiu sako estas fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu ĉi sufiĉe dika ŝnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu ĉi pladeto staras la surskribo “U. S. Mail”, t. e. poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj. La finojn de la ŝnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la ŝnuron, kaj poste oni premas sur ĝin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon: “U. S. German Sea Post” (Mara poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj al Germanujo).

Nun la poŝtaĵoj estas kvankam jam specigitaj laŭ la germanaj kursoj, sed ili ĉiam ankoraŭ estas amerika propraĵo kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj ĉi objektoj.

La fajra ŝipo en la Weser fariĝas videbla. La vaporŝipo alproksimiĝas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas ĉiuj sakoj, ankaŭ la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin laŭ la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporŝipo laŭ la Weser, ĝis ĝi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur la ŝipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia poŝto, kiuj tuj iras en la ŝipan oficejon, kaj tie ĉi en la apudesto de la ambaŭ germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendaĵon. La diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poŝtajn sakojn el la ŝipo sur la bordon, kie jam staras la grandaj flavaj kaleŝoj por la akceptado de la sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aŭ al la poŝta oficejo en Nordenham, aŭ al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas enaranĝitaj apartaj poŝtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran poŝton portas al Bremeno. Tie ĉi oni disapartigas la poŝtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aliĝas en Bremeno, pluen al Hanovero, kie ĉe la alveno de la transmara poŝto denove disvolviĝas viva poŝta movado. El la Bremenaj poŝtaj vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj, ili estas ŝarĝataj en la poŝtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaŭ laŭ ĉiuj direktoj la poŝtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran poŝton por Germanujo kaj la alilando.

La Berlina poŝto sendas ĉiutage Hanoveron specigistojn, por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laŭ la poŝtaj oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara poŝto — kaj tio ĉi nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno — tiuj ĉi specigistoj ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hanovero Berlinon, ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la poŝtaĵojn, ke ili en Berlino jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kaleŝetoj al la apartaj poŝtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komenciĝas la disportado de la poŝtaĵoj. La poŝtaĵoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel ankaŭ la poŝtaĵoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj kaleŝoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina ĉefa urba poŝtejo en la Reĝa Strato, tie ĉi ili estas specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta kaj suda Germanujo.

En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita sur la poŝton en la tago de forveturo de Lloyda vaporŝipo, la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato eĉ en la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio ĉi konsideros la malkaran poŝtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la poŝtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, ke ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaŭ letero el Nov-Jorko ĝis ĉia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis ĉirkaŭ unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris poŝto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj.

La komunikiĝoj inter la Unuigitaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko kaj Eŭropo, precipe Germanujo, kreskas kun ĉiu tago, tiel ke jam nun fariĝas malfacile pretiĝi kun la poŝta komunikiĝo. Baldaŭ oni devos pensi enporti ankoraŭ plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Ĉikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la poŝtaĵoj inter Ameriko kaj Eŭropo. [El “Das Buch für Alle”.]

LA LOĜEJOJ DE LA TERMITOJ

La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de alteco iom pli ol 50 centimetroj, ĉirkaŭitan de elstaranta konusa tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin trovas multego da ĉeloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan grandecon, de la grandeco de ĉapelo ĝis la grandeco de barelo de sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno — en branĉoj de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej rimarkindaj loĝejoj estas tiuj, kiujn konstruas la “Termes fatalis”, speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la “Phisos. Transactions”. Tiuj ĉi nestoj estas farataj tute el tero, havas ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan larĝecon, tiel ke, se amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas ĝin preni por vilaĝo de la sovaĝuloj; kaj efektive tiuj ĉi nestoj ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco ili konstruas du aŭ tri turetojn el tero, havantajn la altecon de preskaŭ 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj ĉi prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldaŭ fariĝas pli multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli larĝigas, supre ligas en kupolon, ĉirkaŭe fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel ili prezentas loĝejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovriĝas per herbo, kio baldaŭ fariĝas. Kiam la konstruo ricevis tiun ĉi lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj en diversaj lokoj elstaras kiel ĉambretoj, estas forigataj kaj la tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo estas okupata de la loĝantoj. La supra parto aŭ la kupolo, kiu estas tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo kontraŭ la ŝanĝoj de la vetero kaj kontraŭ la atakoj de naturaj kaj okazaj malamikoj, kiel ankaŭ por konservi al la malsupra parto la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolviĝo de la ovoj kaj por la flegado de la idoj. La parto loĝata enhavas la palacon reĝan aŭ la loĝejon de la reĝo kaj reĝino, la nutrejon por la idoj, la provizejon aŭ konservejon de la manĝaĵo kaj sennombrajn irojn, pasojn kaj malplenajn lokojn, aranĝitajn laŭ la sekvanta plano. En la mezo de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun la tero, sin trovas la reĝa ĉambro, arkaĵo de duone ovala formo aŭ simila je forno de bakado. Ĝi estas ne pli longa, ol du centimetroj, sed oni ĝin pligrandigas ĝis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam la reĝino fariĝas pli dika. En tiu ĉi ĉambro loĝas la reĝo kaj la reĝino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaŭ sufiĉas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, la gereĝoj neniel povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas por la reĝado per la perdo de la libereco. Tuj apud la ĉambro de la gereĝoj, ĉirkaŭe de ĉiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj aŭ pli multe, sin trovas la ĉambroj de la reĝa kortego, konfuzita labirinto da sennombraj ĉambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj ĉiu sin malfermas en alian kaj estas aranĝita por oportuneco de la soldatoj kaj servantoj, de kiuj ĉiam kelkaj miloj atendas la ordonojn de sia reĝo kaj reĝino. Post la ĉambroj de la reĝa kortego iras nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj ĉiam estas plenaj de ovoj kaj idoj, kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la reĝa ĉambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la reĝino postulas pli grandan ĉambron kaj la apudaj ĉambroj por la pligrandigita nombro da servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj ĉambroj de nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj aliaj, iom pli grandaj kaj ankaŭ en pli granda nombro. Per sia ŝtofo ili diferencas de ĉiuj aliaj ĉambroj: ili estas konstruitaj el pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj ĉambretoj, el kiuj neniu atingas la larĝecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita en komuna tera ĉambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas ĉiam terajn ĉambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskaĵoj. Tiuj ĉi provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj ĉambretoj kaj pasoj, kiuj komunikiĝas inter si aŭ iras ĉirkaŭe, apartigitaj unuj de la aliaj, havas de ĉiuj flankoj sian daŭraĵon en la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie ĝis du trionoj aŭ tri kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco de malnova preĝejo; ĝia tegmento sin apogas sur tri aŭ kvar grandaj gotaj arkaĵoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo, ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de ĉiu flanko estas ĉiam pli malataj, kiel serio da arkaĵoj en perspektivo. La ĉambroj, nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera kampo, kiu estas iom pli alta, ol la ĉambro de la reĝo, havas ankaŭ netraflueblan plankon kaj estas tiel aranĝita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, ĝi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj ĉi iroj estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo, kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia loĝejo. Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la profundecon de ĉirkaŭ unu metro, branĉiĝas poste en ĉiun flankon kaj tiras sin sub la supraĵo de la tero tre malproksime. Ĉe ilia eniro en la internaĵon ili komunikiĝas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde ĉirkaŭ la loĝejo ĝis la supro, ĉe kio ili tratranĉas unu la alian sur diversaj vojoj, kaj ĉiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aŭ komunikiĝas kun ĉiu parto de tiu ĉi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj aŭ ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj ĉefaj iroj devas esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj traveturejoj, per kiuj la loĝantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon aŭ provizojn, kaj ilia spirala aŭ ŝtupara leviĝo estas necesa por oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas sin levadi vertikale. Por eviti tiun ĉi malfacilecon en la internaj vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro de larĝeco, kiu sin levas ŝtupare, kiel monta vojo, kaj per tio ĉi ili tre facile sin levas sur altaĵojn, kiujn ili sen tio ne povus atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel ŝajnas, ankoraŭ pli eksterordinaran elpenson. Tio ĉi estas speco de ponto kun grandega arkaĵo, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj ĉambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de ŝtuparo kaj mallongigas la interspacon ĉe la forportado de la ovoj el la reĝaj ĉambroj al la supraj teraj ĉambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas unuj de la aliaj en malproksimeco de 1 – 1 1/2 metroj, kalkulante la vojon plej rektan, kaj ankoraŭ multe pli malproksime, se ni kalkulos per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj ĉambroj. Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; ĝi havis la larĝecon de unu centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda grandeco, tiel ke oni devas miri, ke ĝi ne rompiĝis per sia propra pezo, antaŭ ol ĝi estis ligita kun la supre staranta kolono. Ĉe la fundamento ĝi estis fortigita per malgranda arko kaj havis laŭlonge de sia supra plataĵo sulkon, aŭ aranĝitan intence por pli granda sendanĝereco de la irantoj, aŭ per si mem elbatitan per la tro ofta irado. Rilate tiun ĉi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco, ke la gotajn arkaĵojn kaj entute ĉiujn arkaĵojn de la diversaj iroj kaj ĉambroj la termitoj ne kavernigas, sed disŝiras. Por krei tiujn ĉi efektive gigantajn konstruojn, tiuj ĉi malgrandaj bestetoj devas uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej senĉesan laboradon kaj la plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaŭ la longecon de duono da centimetro, povas en tri aŭ kvar jaroj pretigi konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per multego da turetoj, kun miriadoj da ĉambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj, konstruitaj sub ĝiaj grandegaj arkaĵoj; ke ili en diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro, aŭ disŝiras arkaĵon el ŝtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de la ĉefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili aranĝas en la ĉirkaŭaĵo kaj en la internaĵo grandegajn ŝtuparojn aŭ pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj herkulesaj laboroj kaj senĉese iras kaj reiras en diversaj direktoj, neniam malhelpas unu al la alia, — estas mirindaĵo de la naturo, aŭ pli ĝuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn kreitaĵojn kaj konstruojn de la homo; ĉar se tiuj ĉi bestetoj estus egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de Romo perdus sian tutan gloron kaj fariĝus nuloj. La plej alta piramido ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaŭ kvar metroj kaj tiuj ĉi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da centimetro, la loĝejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol ĝiaj konstruantoj.

KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO

(el la libro de profesoro E. FUCHS).

Simptomoj. Ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera ruĝeco de la konjunktivo, aŭ nur super la tarso, aŭ ankaŭ en la parto transira. La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa ŝaŭmo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidaĵo kun la eligaĵo de la Meibomaj glandetoj per batiĝado fariĝas speco de ŝaŭma emulsio. La konstanta malsekiĝado de la haŭto en la anguloj de la palpebroj kondukas al la formiĝado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo. Ĉe la sensignifeco de la simptomoj objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento. Efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaŭ rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaŭ ili volus dormi. Per la nemulta eligaĵo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako, naskiĝas teda sento de fremda korpo, kvazaŭ en la okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metiĝas sur la korneon, tiam la vidado malklariĝas aŭ tiam ĉirkaŭ la flamo de kandelo montriĝas ĉielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri blinduliĝado per lumo, rapida laciĝado de la okuloj ĉe la laborado, ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aŭ iom da flava sekiĝinta eligaĵo trovas sin en la interna angulo de la okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la senton kvazaŭ la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo (kataro seka). — Tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Ĉe multaj homoj oni vidas la konjunktivon sufiĉe forte ruĝiĝinta kaj tamen ili plendas pri nenio eĉ plej malgranda, dum ĉe aliaj, kiuj la kuraciston simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaŭ rimarkas iajn ŝanĝetojn en la konjunktivo.

Irado de la malsano. La kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe ĉe personoj grandaĝaj kaj nome pli maljunaj. Ĉe maljunuloj ĝi estas preskaŭ regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito, kiun oni nomas kataro maljunula. La daŭrado de la konjunktivito estas ordinare longa; multaj homoj suferas je ĝi grandan parton de sia vivo. La malsano povas konduki al komplikaĵoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn ŝanĝojn. Al la plej oftaj komplikaĵoj apartenas la brulumo de la palpebra rando — blefarito — sekve de la ofta malsekiĝado de la randoj de la palpebroj per la pli riĉe eligataj larmoj. Ankaŭ sekve de la malsekiĝado per la larmoj la haŭto de la malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aŭ ĝi fariĝas rigida kaj mallongiĝas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetiĝas al la okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempiĝas en la larman lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio ĉi denove efikas malutile sur la staton de la haŭto. Tiamaniere formiĝas rondo da eraroj, kiu kondukas al ĉiam plua malleviĝo de la malsupra palpebro, al la ektropio. Tiu ĉi eliro estas ankoraŭ akcelata per tio, ke la pacientoj ofte deviŝas la defluantajn larmojn kaj ĉe tio pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas tirata malsupren. Se la mallongiĝo de la palpebra haŭto, malsekigata de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskiĝas blefarofimozo. Fine la kataro ofte kaŭzas ulceretojn de la korneo.

Etiologio. La kaŭzoj de la kronika kataro estas: 1. Antaŭirinta kataro akra, kiu, anstataŭ plene saniĝi, transiris en la stadion kronikan. 2. Komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj. Al ili apartenas antaŭ ĉio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p., suferas tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaŭ malfrua irado dormi, nokta maldormado, troa ĝuado de alkoholaj trinkaĵoj. Ĉe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, ĝi multe malboniĝas post ĉia tiaspeca malutilaĵo, ekzemple post vespero pasigita en teatro aŭ en fumoplenaj ĉambroj. La daŭra efikado de vento kaj malbona vetero kaŭzas ĉe la vilaĝanoj, veturilistoj k. s. tiel oftan kataron. Pro tiu sama kaŭzo ankaŭ okuloj forte elstarantaj, aŭ kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj de kataro, ĉar ili tro malmulte estas defenditaj kontraŭ la aero. La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntuŝiĝado kun la aero, montriĝas la plej bone ĉe la ektropio, ĉe kiu la nekaŝita konjunktivo de la tarso fariĝas forte ruĝa kaj dika, velursimila aŭ eĉ tuberplena. Tiom same malbone kiel longedaŭran kuntuŝiĝadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta, tial ĉe longe daŭranta ĉirkaŭligo de la okulo ankaŭ aperas kronika kataro. 3. Troa streĉado de la okuloj, precipe ĉe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kaŭzi kronikan kataron. 4. Lokaj malutilaĵoj. Al ili apartenas incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako; al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankaŭ okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraŭ la okulpomo. En la plimulto da okazoj la loka malutilaĵo konsistas en ia alia malsano de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel ekzemple blefarito aŭ infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Reteniĝo de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aŭ de nesufiĉa trempiĝado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kaŭzo de la kataro, tial oni neniam devas forgesi ĉe unuflanka kataro esplori, ĉu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj distingiĝas de la kataroj kaŭzitaj de malutilaĵoj komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo laŭ la naturo de la afero pleje suferas ambaŭ okuloj.

Terapio. Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi permesas la profesio de la paciento, per forigo de ekzistantaj lokaj kaŭzoj de la kataro k. t. p. Por la kuracado de la konjunktivo mem ni antaŭ ĉio, kiel ĉe la kataro akra, havas por nia dispono la nitran arĝenton, kiun oni uzas por ŝmirado per peniko (en solvo 2 p. 100) aŭ por engutado (en solvo 1/4 – 1/2 p. 100). Oni uzas ĝin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo, ĉar tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro, kaj ankaŭ tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la konjunktivo. En la ceteraj okazoj sufiĉas adstringaj gutoj (okulakvoj), kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj ĉi okulakvoj estas: flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens luteum), aŭ safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaŭ ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaŭ en 1/2-1 p. 100 solvo; plue aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantaĵoj.

La vica ordo, en kiu tiuj ĉi okulakvoj estas cititaj, respondas proksimume al ilia laŭgradeco, de la plej fortaj ĝis la plej delikataj. Ili devas esti engutataj ĉiutage unu aŭ du fojojn, sed ne vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, ĉar estas bone havi pli grandan elekton el ili, ĉar ĉe la longa daŭrado de la kataro oni ofte devas ŝanĝi la rimedojn. Ĉiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon, ĉar la konjunktivo al ĝi alkutimiĝas. Kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj, kiel ankaŭ kontraŭ ekzistantaj ekskoriacioj oni igas vespere antaŭ la endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100).

[Piednoto: Tiu ĉi okulakvo, nomata ankaŭ okulakvo de Horst, nun en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen ĝi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas ĝin anstataŭigi per neniu alia] rimedo. Laŭ la nova Aŭstruja farmakopeo ĝi devas esti preparata en la sekvanta maniero:

Rp. Amonio klora... 0,5

Zinko sulfura... 1,25

Solvu en:

Akvo distilita... 200,0

Aldonu:

Kamforo... 0,4

Solvita en:

Spirito vina dissolvita... 20,0

Aldonu:

Safrano... 0,1

Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru.

La okulakvo de Romershausen, kiu ankaŭ estas multe uzata ĉe kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksaĵo de fenkola tinkturo kaj fenkola akvo.]

VI

ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO

EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO ESPERANTO

La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.

Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino ĉiu el ni povas per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ĝi. Falus la ĥinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece fordoni nin eĉ al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon, kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaboriĝi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aŭ preni vortojn kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aŭ esprimi nin neprecize kaj eĉ pensi lame dank’ al la nesufiĉeco de la lingvo. Alia afero estus, se ĉiu el ni havus nur du lingvojn, — tiam ni pli bone ilin posedus kaj tiuj ĉi lingvoj mem povus pli ellaboriĝadi kaj perfektiĝadi kaj starus multe pli alte, ol ĉiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio: dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. Renkontiĝante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskiĝis, kie loĝis iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj: sed tiuj ĉi homoj ekparolas, kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu logas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco — per unu vorto, sur ĉiu paŝo — pri tio mi ne bezonas vaste paroli. Kiu almenaŭ unu fojon serioze ekmeditis pri tiu ĉi demando, tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial ĉiu eĉ la plej malforta provo en tiu ĉi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas, ke ankaŭ la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al ĝi iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan broŝuron ĝis la fino.

Mi ne analizos tie ĉi la diversajn provojn, faritajn kun la celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj al tio, ke ĉiuj tiuj ĉi provoj aŭ prezentis per si sistemon da signoj por mallonga interkomunikiĝo en okazo de granda bezono, aŭ kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstataŭigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝo; la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si lingvojn, sed da internacia ili havis en si nenion. La aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn “tutmondaj”, eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj! Se por la tutmondeco de ia lingvo estas sufiĉe, ke unu persono ĝin nomu tia, en tia okazo ĉiu el la ekzistantaj lingvoj povas fariĝi tutmonda laŭ la deziro de ĉiu aparta persono. Ĉar tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu ĉi unuanima konsento ĝuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al ĝi senkondiĉan utilon, sed kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon, — tial estas kompreneble, kial tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon; ĉar la plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj ĉi provoj, kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la aŭtoro; “antaŭe la mondo”, ili diris, “aŭ kelkaj milionoj da homoj ellernu tiun ĉi lingvon, tiam mi ankaŭ ĝin lernos”. Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al ĉiu aparta adepto nur tiam, se antaŭe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montriĝis malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, “Volapük”, akiris, kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo “tutmonda” estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj, — kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon.*

* Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam Volapük havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaŭ montris, ke la antaŭdiro de la aŭtoro de Esperanto ne estis erara.

La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero. Sed kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi, ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia.

Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun ĉi frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijuĝo de la leganta mondo.

La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj:

I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.

II) Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, — t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.

III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.

El ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de “lingvo tutmonda”, neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj, kaj eĉ tiun ĉi nur parte. Krom la supre montritaj tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi. Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por ĉiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima malŝato, dum ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de ĉiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskiĝis, al la formoj plej facilaj — prezentis la plej malfacilan parton de la laboro.

I

La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero:

a) Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke ĝi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko — neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo. La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko, estas klara por ĉiu.

b) Mi kreis regulojn por vortofarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon — dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso — pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj. Tion ĉi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple:

1) La prefikso “mal” signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo; sekve, sciante la vorton “bona”, ni jam mem povas formi la vorton “malbona”, kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo “malbona” estas jam superflua; alta — malalta; estimi — malestimi k. t. p. Sekve, ellerninte unu vorton “mal”, ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da vortoj, kiel ekzemple “malmola” (sciante “mola”), malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p.

2) La sufikso “in” signifas la virinan sekson: sekve, sciante “frato”, ni jam mem povas formi “fratino”, patro — patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj “avino, filino, fianĉino, knabino, kokino, bovino” k. t. p.

3) La sufikso “il” signifas instrumenton por la donita farado. Ekzemple tranĉi — tranĉilo; superfluaj estas: “kombilo, hakilo, sonorilo, plugilo, glitilo” k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj.

Krom tio mi donis komunan regulon, ke ĉiuj vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj (la tiel nomataj “fremdaj vortoj”), restas en la lingvo internacia neŝanĝataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado; ekzemple: lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p.

Dank’ al la supre montritaj reguloj kaj ankoraŭ al kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie ĉi detale paroli, la lingvo fariĝas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de ĝia ellernado konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el kiuj laŭ difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj streĉado de la kapo, oni povas formi ĉiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj. Cetere eĉ tiu ĉi malgranda nombro da vortoj, kiel oni vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu ĉi lingvo sonora, riĉa kaj por ĉiuj komprenebla (la kaŭzojn vidu malsupre) postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel ĉe la aliaj lingvoj, — por ĝia ellernado sufiĉas kelke da tagoj. Pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi, ĉar al la nuna broŝuro estas aldonita plena lernolibro.*

* En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el ĉirkaŭ mil vortoj.
II

La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero:

a) Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto “fratino”, kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (— kio estas frato-virino = fratino), — la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero: frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per “o” — sekve frat’o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton “in”; sekve fratino — frat’in’o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia, ke ĉion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado.

Mi klarigos tion ĉi per ekzemplo:

Mi troviĝis en Rusujo, ne sciante eĉ unu vorton rusan; mi bezonas turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo internacia ekzemple la jenon:

“Mi ne sci’as, kie mi las’is mi’a’n baston’o’n; ĉu vi ĝi’n ne vid’is?”

Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la sekvanta frazo: Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per signeto; tiel ekzemple la vorto frat’in’o, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.

Se mia interparolanto neniam aŭdis pri la lingvo internacia, li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, serĉos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon:

Mi Ja ja
ne nje, njet nje
sci znatj znaju
as oznaĉajet nastojaŝĉeje vremja glagola
kie gdje gdje
mi ja ja
las ostavljatj ostavil
is oznaĉajet proŝedŝeje vremja
mi ja (moj) moju
a oznaĉajet prilagatelnoje
n oznaĉajet vinitelnij padeĵ
baston palka palku
o oznaĉajet suŝĉestvitelnoje
n oznaĉajet vinitelnij padeĵ
ĉu li li
vi vi, ti vi
ĝi ono (jego) jejo
n oznaĉajet vinitelnij padeĵ
ne nje nje
vid vidjetj vidjel (i)
is oznaĉajet proŝedŝeje vremja

En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en kies komenco estas presite: Se vi deziras esprimi ion en la lingvo internacia, uzu tiun ĉi vortaron, serĉante la vortojn en la vortaro mem kaj la finiĝojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda parto de parolo. Ĉar en tiu aldono, kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de ĉiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finiĝo por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la trovado de vorto en la vortaro.

Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu ŝajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun ĉi lingvon, ne havas la eblon kompreniĝadi eĉ per la helpo de la plej bona vortaro, ĉar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj, oni devas antaŭe pli aŭ malpli scii tiun ĉi lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas scii ĝian fundamentan formon, dum en la interligita parolado ĉiu vorto ordinare estas uzita en ia gramatika ŝanĝo, kiu ofte estas neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antaŭe ne konas la lingvon, vi preskaŭ neniun vorton trovos en la vortaro, kaj eĉ tiuj vortoj, kiujn vi trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon:

“Mi — blanka — ne — kie — mi — pensi — bastono aŭ etaĝo — kvieta — havo — havi — ŝi — ? — ne — ? — ”.

Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de ĉiu el la ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj serĉi en ĝi 2-3 vortojn unu post alia jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank’ al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaŭ pri tio, ke en ĉiu lingvo ĉiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la ĝustan. Kaj se vi eĉ imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun konstanta difinita signifo por ĉiu vorto, — en ĉiu okazo, por ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese, ke li antaŭe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaŭ akiru en ĝi sufiĉan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan de vorto gramatike ŝanĝita, devena aŭ kunmetita k. t. p., — t. e. la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj ĉe manko de la lastaj ĝi prezentus nulon. Ĉar, sidante ekzemple en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron, “kiel longe ni atendos en N.”, vi ja ne proponos al li antaŭe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de ĉia nacio, se li ne sole ne posedas tiun ĉi lingvon, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝi. Ĉiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi ĉiu, sen ia antaŭprepariĝo kaj eĉ sen bezono antaŭe tralegi ian antaŭparolon, klarigantan la uzadon de la vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, eĉ la vortaron devas uzi tre malmulte.

Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, ĉu li scias la lingvon internacian aŭ ĉu li eĉ aŭdis pri ĝi, — vi povas tamen kuraĝe skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Ĉar, dank’ al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da centimoj en kia ajn lingvo, — tial vi bezonas nur skribi leteron en la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la vortareto, — kaj la adresito vin jam komprenos, ĉar tiu ĉi vortareto ne sole prezentas oportunan plenan ŝlosilon por la letero, sed ĝi mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank’ al la plej vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu ĉi malgranda vortaro esprimi ĉion, kio estas necesa en la ordinara vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj teĥnikaj (kaj ankaŭ vortoj “fremdaj”, supozeble konataj al ĉiuj, ekzemple “tabako”, “teatro”, “fabriko” k. t. p.) en ĝi ne estas troveblaj; tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstataŭigi ilin per aliaj vortoj aŭ tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi vortaron plenan, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato: vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en la lingvon de la adresato.

b). Sekve, dank’ al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas kompreniĝadi per ĝi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (ĝis la komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos ĉiufoje atendi, ĝis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi kiom eble ankaŭ tiun ĉi maloportunecon (almenaŭ ĉe komunikiĝado kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero: la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn “fremdajn” kaj “teĥnikajn”), mi lasis tute sen ia ŝanĝo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej ĉefaj Eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en ĉiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aŭ uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej ĉefaj nacioj (ekzemple la vorto “proksima” en ĉiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan “plej proksima” (proximus), tiam ni vidos, ke ĝi, en diversaj ŝanĝoj, estas uzata en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj; sekve se mi la vorton “proksima” nomos proksim, mi estos pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia. (Mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere ĉe korespondado kun meze-klera Eŭropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed eĉ sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro, kiun li uzos nur ĉe vortoj dubaj.

PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO

A. Alfabeto.

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B. Reguloj.

1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

2) La substantivoj havas la finiĝon “o”. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon “j”. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo “n”. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per “de”, la dativo per “al”, la ablativo per “per” aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

3) La adjektivo finiĝas per “a”. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto “pli”, la superlativo per “plej”; ĉe la komparativo oni uzas la prepozicion “ol”.

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson “obl”, por la nombronaj — “on”, por la kolektaj — “op”, por la disdividaj — la vorton “po”. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

5) Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.

6) La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon “-as”; la tempo estinta “-is”; la tempo estonta “-os”; la modo kondiĉa “-us”; la modo ordona “-u”; la modo sendifina “-i”. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta “-ant”; aktiva estinta “-int”; aktiva estonta “-ont”; pasiva estanta “-at”; pasiva estinta “-it”; pasiva estonta “-ot”. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo “esti” kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas “de”.

7) La adverboj finiĝas per “e”; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.

8) Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.

9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

12) Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.

13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.

14) Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion “je”, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio “je” oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.

15) La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.

AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ ĜIS LA NUNA TEMPO

Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la 11 de Novembro 1884 de L. EINSTEIN. (El la “Bayerische Lehrer- Zeitung” No. 11 kaj 12 1885.)

Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por ĉiuj homoj estis esprimita eĉ jam antaŭ pli ol 2000 jaroj de la profeto Zefaniah. Tiu ĉi deziro havas ankaŭ tre gravan fundamenton; ĉar de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikiĝo de la popoloj per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita, ankaŭ la ellernado de la lingvoj de ĉiuj tiuj ĉi popoloj fariĝis bezono de la bone edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke ĝi pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de ĉiuj edukitaj homoj, anstataŭanta ĉiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti, kontraŭe, ni renkontas, eĉ en sferoj, kie ni devus ĝin atendi la plej malmulte, antaŭ ĉio la antaŭjuĝon, ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ tio ĉi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan “elekton de la plej bona”. Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu ĉi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.

Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj ĉi ĉirkaŭ 60 provoj; estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi. Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj montriĝas la instruo, kiu ankaŭ en aliaj aferoj pruviĝas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel “mirinde simpla”, oni proksimiĝis ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj paŝo post paŝo.

Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la “ideo de lingvo tutmonda”; tiu ĉi publikigis sian ideon pri la “Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn ĉi komunajn signojn” la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu ĉi ideo ankaŭ okupis la grandan pensanton ĝis la fino de lia vivo, kvankam li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraŭ iliaj preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj. Ĉar tiu ĉi idea skribado, konsistanta el ĉirkaŭ 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aŭ komprenaĵo, kiu, estante elparolata, en ĉiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en ĉiu lingvo, kaj la Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj ĉi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio.*

* V. D-ro Albert Wild: “Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit”. München 1861. (Aparta represo el la “Chronik der Gegenwart”.)

Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Müller en la 2a volumo de siaj “Lekcioj pri la scienco de la lingvo”, el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie ĉi per ĉiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero.*

* John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1898.

Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Müller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaŭ kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al “lingvo vorta”, kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu, por ŝpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.

Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; ĉar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la ĉefa afero, kiu tie ĉi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo, al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj laŭ lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj ŝajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio ĉi jam pensis “fonetikan lingvon vortan”.*

* D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. 28. — En aparta traktato: “Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache” (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol II p. 615-653). Leibnitz eĉ klare komprenigas, ke por ĉiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.

Jam antaŭ Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu ĉi celo, kaj ankoraŭ en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.

Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaŭ Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aŭ Joh. Upperdorf (1679-80), ankaŭ Andreas Müller (1681), kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankaŭ al lia antaŭiranto la jezuito Besuier (1684), aŭ al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj komunaj, ĉe kio li uzis skribajn signojn de ĉiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu ĉi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon “pazigrafio”, estis tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis ĝin tute ekposedi.

Post tiu ĉi verko sekvis ankoraŭ multaj, kiel ekzemple de Chr. G. BergerPlan zu einer allgemeinen Rede — und Schriftsprache für alle Nationen” (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu ankaŭ estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaŭ en tiu sama tempo M. Budet kaj M. Chambry.

Ĉiuj tiuj ĉi havis nenian sukceson, ĝis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antaŭanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post ĝia antaŭanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn “gamoj”, li tamen uzis da ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj poste ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraŭ bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al ĉiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas — ĉar nenia havis tian difinitecon — , ankaŭ tie ĉi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.

Post tio ĉi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke, profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro 1797 en Dessaŭ sian propran elpenson de interkomunikiĝa skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke ĉiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi ĉiun vorton kun ĝiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur ĉiu paĝo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al ĉiuj sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la paĝoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataŭ per literoj skribi per nombroj de paĝoj kaj numeroj de la vortoj, tiam ĉiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis serĉi la enhavon en la vortaroj de tiu aŭ alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio ĉi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Ĉar se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu ĉi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio ĉi li eĉ ne pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la “Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften”, kiel ankaŭ de Grotenfeld en Göttingen, la verko “Pasigraphie und Antipasigraphie” de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; ĉar la aŭtoro jam esprimas en ĝi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikiĝo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio ĉi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi.*

* C. H. Wolke, Erklärung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Völkern des Erdkreises oder die Pasigraphie möglich und ausüblich sei, ohne Erlernung irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort — oder Zeichensprache. Dessau 1797.

En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaŭ ĉio Näther’on en Gorlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la naturo. Sed ĉar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu ĉi simbola skribado, tute malegala je la ĝistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas kontraŭ tiu ĉi, kiel ankaŭ kontraŭ ĉiuj aliaj ĝistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika polemiko, la tiama reĝa Bavara centra konsilano de instruado ĉe la sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno, Friedr. Immanuel Niethammer*, kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, ĉu ĝi estos signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forĵeti la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj “fonetika vorta lingvo” povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaŭ pli: tiu ĉi natura iro de ideoj alkondukas lin eĉ al la penso, ke devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, “pensadi sur la papero”, t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado, — sekve “tempoŝparantan ideoskribadon aŭ pensodesegnadon”, kiun li nomis “Ideografiko”. Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu ĉi ideografiko devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio ĉi tuj fariĝi ideolaliko, tamen ankaŭ lia idealo ŝajnas iri pli malproksimen, ol nia nuna stenografio kaj la Volapük de Schleyer; sed estas sendube, ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni batalas.*

* F. J. Niethammer: Über Pasigraphik und Ideographik, Nürnberg, bei Karl Felssonecker, 1808.
* J. Zach. Näther, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Görlitz 1805.

Ĉiuj tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) ĝis la nuna (esceptinte: “Le polyglotte improvise ou l’art d’ecrire les langues sans les apprendre” de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo kaj la “New universal cipher language” 1874 de unu ne nomita aŭtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome: barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaŭ Albert Walter — staras pli alte, ol iliaj antaŭirantoj, aŭ en rilato de la konstruo, aŭ en rilato de facileco de la metodo.

La konstruo de la “Gablenzographia kaj Gablenzolalia” de barono de Gablenz estas grandioza. Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn. Al tio ĉi li tamen ne turnis atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la eŭropajn konsonantojn, nome, la “r”, kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne taŭgas, li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaŭ estas iom parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Müller; ĝi aperis samtempe en Londono, Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio: “L’ideographie est l’art d’ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des mots (sons) d’une langue quelconque” ankoraŭ unu fojon montras, ke oni ĉiam ankoraŭ sin movadis sur la malvera vojo, kiu ĝis nun ne kondukis al la celo kaj ankaŭ neniam al ĝi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Koĥinĥinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas ĝin ĉiutage. Kaj kio ĝi estas alia, ol signoj ideografiaj? Ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la eblecon de tiu ĉi sistemo? Ĉu ni estus nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol ili? — La eblecon de la uzado ankaŭ ni ne dubas, sed ni ankaŭ ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj — ni okcidentuloj jam de antaŭe havas nian hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenaĵoj). Sed el tio ĉi almenaŭ sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli riĉajn kaj pli praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj ĉiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraŭ sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo! — Don Sinibaldo de Mas prenas por ĉiu “ideo” unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en ĉiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj laŭ tio, ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia linio, ĝi ŝanĝas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj ĉiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu ĉi sistemo ŝajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaŭ montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.

Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas ĉiam esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis 999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenaĵoj de komuna ideo, la vortaj aliformaĵoj kaj devenaĵoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aŭ deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan ideon de aĉetado, kaj tiam 3243 + 10 = aĉetanto, 3243 + 13 = la aĉetanto, 3243 + 101 = la aĉetantoj k. c. El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj nombroj metas literojn kaj por “+” = “m”, por “ — ” = “n”; ekzemple: 3243 + 10 = aĉetanto = “fegimanos”, 3243 + 20 = aĉetantino = “fegimenos” , 3243 + 40 = aĉeto = “fegimonos” k. c. k. c.

Oni tiel vidas, ke ankaŭ Paic fine en simila maniero kiel Wilkins venus al la ĝusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaŭ pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas sufiĉa la ellernado de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaŭ, ke se la pazigrafio estus enkondukebla ĉe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Eŭropajn, sed ni devus por tio ĉi krei pazigrafion multe pli facilan, ol eĉ la ĥina; kaj, apogante sin sur tiun ĉi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton Bachmaier en Munĥeno, ĉefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la antaŭe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco.

Bachmaier ankaŭ fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, ĉar ĉiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj eĉ estas malegalaj. Ankaŭ tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj, sed ankaŭ de dekstre al maldekstre, kiel ĉe la Mahometanoj, aŭ de supre al malsupre, kiel ĉe la Orientazianoj, kaj al tio ĉi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio ĉi formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaŭ la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ĝi.

Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj eĉ jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdiĝis sen rezultato. Kaj kial? — Se ĝin ankaŭ sonoraj kaŭzoj, la elsekiĝo de materialaj fontoj, antaŭ ĉio pereigis, tamen la veran kaŭzon oni devas serĉi pli profunde, ĝi kuŝas en la sistemo mem. Ĝi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistemoj de ĉiuj antaŭirantoj de 200 jaroj, ĉar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas.

Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ĝi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antaŭparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj: “Estas kompreneble, ke tiu ĉi skriba maniero de komunikiĝo neniam estos egala al la bonaĵoj de lingvo; tamen por la komunikiĝo kun tiuj, kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas ĉiujn lingvojn!) ĝi estas ekstreme grava helpo”. Efektive tiu ĉi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la mondo montriĝis uzebla. La “Sistemo ĉifrada kaj telegrafada de A. Walter en Winterthur”, kiu en trimembraj kunigoj de literoj de “aaa” ĝis “zzz” kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en ĉiu okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis 40 0/0 en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado tiel ankaŭ por skribado, ankaŭ al ĝi mankas la natura fundamento, ĉar eĉ Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj, kiuj ankaŭ tie ĉi devas servi anstataŭ vortoj. Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj. Ankaŭ la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilaĵoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj.

(Tie ĉi la aŭtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapük, de kiu li en tiu tempo estis ankoraŭ varmega partiano, trovante ĝin la plej bona el ĉiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de “La Esperantisto” 1890], kiel post la apero de la sistemo “Esperanto” la aŭtoro forlasis Volapükon kaj transiris kun plena entuziasmo al “Esperanto”, de kiu ĝis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto. — Ni devas ankoraŭ aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de ĉiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la aŭtoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankaŭ pri ĉiuj el tiuj ĉi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150).