La bazan tekston origine enkomputiligis Sten Johansson
Proksimuma verkojaro: 1996
Kreis la Esperantan tekston: Johansson
Mi naskiĝis en eta fiŝista haveno de sudorienta Svedio. Antaŭ nia ligna dometo — verda, kompreneble — troviĝis gruza strateto, trans kiu etendiĝis retsekiga kampo, kaj ankoraŭ transe situis kajo kun fiŝistaj budoj, pontetoj kaj barkoj. El la Balta Maro oni ĉerpis haringojn, pleŭronektojn, angilojn kaj foje iom da moruoj. Pluraj parencoj ĉirkaŭe estis fiŝistoj, sed miaj gepatroj ne. Paĉjo estis mekanlaboristo, kaj Panjo — nu, en la kvindekaj jaroj, dum mia knabaĝo, ŝi estis simple panjo!
Mi tamen devas retroiri el tiuj idiliaj kvindekaj jaroj en sveda urbeto ĝis la tridekaj jaroj en Germanio, pri kiuj la vorto idiliaj eble ne estus la plej trafaj. Tie vivis juna viro, esperantisto, kies familia nomo estis Levi. Ĝuste en mil naŭcent tridek tri, kiam certa ekskaporalo suriris iom tro grandan podion, tiu junulo ial ekhavis la ideon forlasi sian patrolandon kaj migri norden al Svedio. Sama ideo trafis multajn aliajn homojn kun similaj familiaj nomoj. Kiel lia plano povis efektiviĝi, mi ne scias, ĉar tiuepoke la naciaj aŭtoritatoj kaj la edukitaj, altmoralaj intelektuloj de mia lando ne emis “enlasi fremdajn elementojn en la nordan popolan korpon”. Mi ankaŭ ne scias, ĉu helpis aŭ malhelpis al nia junulo, ke li enamiĝis kaj edziĝis al knabino el la sudsveda provinco Skanio. Ĉiuokaze, fine de la tridekaj jaroj ni retrovas lin en la provinco Smolando, kie li instruas al mirantaj smolandanoj artefaritan internacian lingvon. Lia instruado dum kelka tempo tre prosperis, kvankam pro internaciaj eventoj, kiujn mi ne mencios tie ĉi, dum kelkaj jaroj ne plu eblis korespondi k.ĉ.l. p.ĉ.t. aŭ interŝanĝi b.k. k.t.p.
Inter la lernantoj de nia “fremda elemento” troviĝis juna laboristo el la urbo Kalmar kaj junulino el la apuda kamparo. Ili ambaŭ estis de malriĉa familio, kio en tiu epoko signifis, ke la publika lerneja sistemo neniam instruis al ili fremdan lingvon. Nur en la liceoj oni donis al infanoj el “bonaj familioj” sciojn de la plej grava fremda lingvo — la germana. Por la du gejunuloj la esperantolecionoj de sinjoro Levi do promesis malfermi fenestron al la mondo. Amaso da svedoj tiuepoke kolektiĝis ĉirkaŭ tiu bela revo. Por multaj ĝi fariĝis nur efemera kaprico, sed niaj du gejunuloj estis seriozaj, studemaj homoj, kiuj efektive realigis sian revon post la fino de tiuj internaciaj eventoj, kiujn mi jam aludis. Ili renkontiĝis en la esperanto-kurso, kaj krom ebligi internaciajn kontaktojn, la kurso havis ankaŭ kelkajn kromefikojn, el kiuj mi estas unu. Tial, eĉ se tio povas aŭdiĝi frivole, mi atribuas al ekskaporalo Hitler la respondecon pri tio, ke mi naskiĝis en esperantista hejmo, kaj eĉ pri tio, ke mi entute naskiĝis!
La fiŝista haveneto de mia frua infanaĝo situas sur duoninsulo en la Balta Maro. La nomo de tiu terpinto estas Ŝtoninsulo, kaj sekve oni baptis min Ŝtono — aŭ ĉu male la loko estas nomita laŭ mi? Mi fakte ne scias. Ĉiuokaze, jam frue en mia vivo nia verda dometo estis vizitata de esperantistoj diverslandaj, sed — ĉu domaĝe, ĉu feliĉe — mi preskaŭ nenion memoras de tio. Restis en mia konscio nur la vizito de onklino Andrée el Francio, kaj eĉ de ŝi mi memoras ĉefe Ĉevalon. La onklino donacis al mi molan beston, ĉevaleton faritan el pecoj da flava vakstolo, kunkudrita per ruĝaj L-formaj steboj kaj plenigita per vato. Ŝi prezentis ĝin al mi dirante, ke ĝi estas ĉevalo, kaj sekve ĝia nomo fariĝis Ĉevalo — stranga, ekzotika, fabela nomo. Krom tiu materia memoraĵo ŝi lasis ĉe mi ankaŭ unu spiritan: francan lulkanton, de kiu mi nenion komprenis, tamen mi ŝatis ĝian ripetan formulon “et ron ron ron, petit patapon”, kun la strangaj nazaj sonoj. Poste, kiel adolto, mi konstatis ke ĝia teksto prezentas paŝtistineton, kies kato forlekas la lakton, pro kio ŝi ĝin mortigas. Strangan koncepton havas tiuj francoj pri lulkanto!
Somere mia fratino kaj mi ofte estis ekzilitaj kamparen al la geavoj, dum la gepatroj vizitis Kongreson — subkomprenite Universalan. Por mi tio signifis kelksemajnan atendadon, ke ili revenu hejmen, espereble kun ia donaceto el eksterlando. Neniam mi pardonis al ili la germanan ledan ŝorton alportitan el Mainz, kien ili por ŝpari monon iris bicikle mil kilometrojn. Alifoje ili tamen donacis plastan ludilon, per kiu mi tirante ŝnuron povis ŝvebigi helikopteran rotoron aeren, kutime ĝis la pinto de unu el la pomarboj de mia avo. Poste mia fratino devis per rastilo helpi min alterigi ĝin. La ludilo estis el vera plasto, kio en tiu ora kaj fora epoko signifis apartan valoron.
Mi jam frue sciis diri en esperanto “bonan nokton” al la fremdaj gastoj (eble mi devus lanĉi la terminon “denaska bonan-nokton-esperantisto”?), sed super tiu nivelo mi nur kiel dek-sesjarulo lernis la lingvon, aŭtodidakte. Tio okazis kiam la gepatroj decidis viziti Universalan Kongreson en Budapeŝto, kaj por la unua fojo venigi kun si la infanojn. Tio povus ŝajni konvena momento por junulo eluzi la okazon por iom da junula libereco; mi tamen ne estis tiel matura, sed anstataŭe prenis tion kiel kaŭzon eklerni esperanton.
Dum kelkaj jaroj mi poste aktivis en la junulara esperanto-movado. Mia ĉefa merito — kvankam iuj eble trovus tiun vorton malĝuste elektita — estis redaktado de la revueto Kvinpinto dum mallonga sed intensa periodo. Mi tiam studis en la sveda universitata urbo Lund, la jaro estis 1969, kaj mi plonĝis en kirlaĵon el politiko, diskutoj kaj junulara ribelo. La redakta komitato kutime renkontiĝis ĉe Andreo, studento pri medicino, por krei numeron, kaj ni lasis lian ĉambron nur por akiri pli da biero kaj kolbasoj, ĝis la numero estis preta post meze 36 horoj. Unu el niaj numeroj eĉ estis recenzita — nur buŝe, sed tamen! — de neniu malpli ol la profesoro-doktoro Ivo Lapenna, kiu skuante sian montrofingron elsputis la historiajn vortojn: “Neta pornografiaĵo!!”Tio, parenteze dirite, almenaŭ indikas, ke la profesoro-doktoro-aktoro pli bone konis internacian juron ol pornografion.
Kredeble liaj recenzoj ne estus pli favoraj, se li ekvidus la sekvajn numerojn de Kvinpinto, kiuj fariĝis ĉiam pli politikaj kaj umbilikaj. Oni perceptis sur ĝiaj paĝoj ombron de prezidanto Maŭ, kies saĝajn konsilojn mi strebis ensorbi el lia “ruĝa libreto”. Ili ŝajnis al mi tre facile akcepteblaj; efektive ili pli-malpli identis kun skolta moralo kaj edifaĵoj el biblia lernejo. La leganto eble komentas, ke la praktikado de liaj ideoj ne estis tiel edifa. Prave, kaj tio prezentas alian koincidon kun la skoltaj-bibliaj ideoj...
Nu, post malmultaj jaroj da movadaj spertoj esperanto staris al mi en la gorĝo. Pli grave tiam ŝajnis al mi ŝanĝi la mondon ol interkompreniĝi kun ĝi. Do, en la nomo de Maŭ, mi kviete kaj silente kabeis. Malfeliĉe — aŭ ĉu feliĉe? — ne daŭris longe ĝis mi sentis saman naŭzon pri la politika ondo!
Pasis kelkaj jaroj. Kiel junulo mi iam havis multajn plumamikojn en dudeko da landoj, sed mi ilin perdis, unu post la alia. Tamen en 1982 mi reakiris kontakton kun mia plej bona korespondamiko, Paŭlo el Brazilo. Dum kelka tempo mi uzis esperanton por kontakti tiun solan personon — iom ekskluziva lingvo! En unu letero Paŭlo demandis pri la fama sveda aŭtoro Strindberg: ĉu io de li troviĝas en esperanto? Mi sendis al li ĉion eldonitan, sed ĉar tio ŝajnis al mi ne bone speguli la vastan verkaron de nia aŭtora titano, mi aldonis kelkajn pecetojn, kiujn mi mem provizore esperantigis. Inter tiuj estis novelo nomita “Duona paperfolio”, kiun mia amiko plusendis al la literatura revuo Fonto, kie ĝi efektive aperis. Per tiu duona folio de Strindberg mi do — malkabeis!
Vidinte en presita formo ion, kion mi tradukis, ambicio min kaptis, kaj iom post iom mi kutimiĝis al tradukado de prozo el la sveda lingvo al esperanto. Okaze mi esperantigis eĉ ion el la dana, norvega kaj angla. Mi spertis, ke laborante pri la traduko de literatura teksto oni akiras tre intiman rilaton al tiu verko, kaj mi komencis ege ĝui tian rilaton. Kaj kiel en aliaj intimaj rilatoj mi foje sukcesas, foje fiaskas, sed ĉiufoje tamen strebas kaj ŝvitas laŭ kapablo por samtempe kontentigi min mem kaj aliajn!
En la revuo Fonto mi povis legi ankaŭ originalaĵojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA. La nivelo de tiuj verkoj laŭ mia rigora juĝo ne estis grandioza, kaj mi tial ekhavis la ideon, ke eble eĉ mi povus konkuri kun ili. Ja neniu ekscios, se mi malsukcesos! En 1987, la jubilea jaro, mi verkis kaj alsendis du gravajn, profundajn majstraĵojn, kaj aldonis krome trian leĝeran rakonton. Kompreneble oni premiis tiun lastan, dum neniu atentis pri la du altkvalitaj noveloj! La samo ripetiĝis en la sekva jaro, sed tiam mi kreis nur unu seriozaĵon plus du amuzajn noveletojn. Ne necesas diri, kiujn oni premiis... Iom post iom mi devis adaptiĝi al la amara konkludo, ke la grandaj amasoj — nu, ĉio estas relativa; en tiu ĉi kazo temas pri la kvindeko da esperantistoj sur nia terglobo kiuj legas literaturon — do, tiu kvindekpersona amaso ne komprenas veran literaturan valoron, sed nur deziras leĝeran amuzaĵon, kiu legeblas dum la televidaj reklamoj.
La supre menciita amiko Paŭlo baldaŭ ekrolis ankaŭ kiel mia koresponda psikanalizisto. Li vere estas kuracisto, pli precize gastrenterologo, kaj de stomakaj malsanoj estas nur eta paŝo al psikaj perturboj kaj ties manifestiĝoj, kiel ekzemple esperantaj noveloj. Unu el miaj nepremiitaj ĉefverkoj, La viro kiu restos, laŭ mia propra supozo prezentis vojeton en arbaro kaj maljunulon kiu atendas aŭtobuson. Sed per koresponda psikanalizo mia doktoro pruvis al mi, ke ĝi efektive temas pri mi mem, same kiel ĉio alia kion mi iam verkis, ekde Renkontiĝo kun boaco (la boaco estas mi) tra Mia amata (ankaŭ ŝi estas mi) ĝis La heliko (divenu kiu estas tiu heliko!).
Post tia rivelo mi por ĉiam rezignis pri ĉia serioza verkado, kaj tiu konkludo estas la plej esenca, kiun mi ĝis nun sukcesis elgajni el tiu ĉi vivo. Tamen, kiu vivos, tiu vidos, kaj en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. Mi ankoraŭ ne iĝis malesperanto, eble ĉar mi estas la viro kiu restos!