Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Homoj sur la tero

Proksimuma verkojaro: 1932

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

Feliĉa homo

i.

En bela dimanĉa antaŭtagmezo staris la maljuna Kristoforo sur la korto kaj ĉirkaŭrigardis. La manoj estis en la pantalonpoŝoj, kaj la blankaj ĉemizmanikoj kontrastis kiel neĝo kontraŭ la malhelaj pantalono kaj veŝto kaj la freŝa verdaĵo ĉirkaŭe.

Tiel li staris longe kaj eĉ ne movis la piedojn, rekta kaj streĉita kiel maljuna soldato. Tiam kaj tiam li turnetis la kapon kaj ekrigardis al la ŝoseo, kvazaŭ atendante iun. Eble li duone faris tion. Ne malofte vizitis lin dimanĉe iu aŭ alia najbaro por forbabili iom da tempo.

Se estis tiel, li ne tute trompiĝis. Post kvaronhora palpebrumado kaj observado, dum la vento hirtigis liajn maldensajn harojn kaj igis la grizan kaprobarbon ondi kiel grenkampon en blovego, li fine ekvidis figuron malproksime sur la ŝoseo.

Kristoforo kuntiris la palpebrojn, tiel ke la tuta vizaĝo fariĝis reto el sulketoj, kaj eĉ ne por momento lia rigardo forlasis la alvenanton. Iom post iom li distingis altkreskan viron en ĉaskostumo kaj kun altaj botoj, kiuj briletis en la suno.

Ŝajne estis la arbarĉefo de Grandtorento. Kion li volas tie ĉi meze en dimanĉa antaŭtagmezo? Sed la intereso de Kristoforo baldaŭ malgrandiĝis. Lia tasko estu la lia, kaj ĉiuokaze li certe ne venas por renkonti Kristoforon. Cetere tio estis al li tute indiferenta. Se Kristoforo deziris babili, li emis renkonti homon, kun kiu li povis paroli sen pripensi konvenajn vortojn.

Pro manko de aliaj atentindaj aferoj li tamen sekvis lin per la rigardo, kaj je sia miro li baldaŭ vidis, ke la ĉefo deflankiĝis de la ŝoseo kaj iris supren al la domo. Liaj altaj alkokruroj faris gigantajn paŝojn, sed sufiĉe malrapide, ĉar dum la irado li kun intereso okulumis tien kaj reen tra la kampoj, kaj duonvoje de la domo li haltetis, turnis sin kaj rigardis suden por ĝui la belan panoramon.

Fine li tamen alvenis al Kristoforo.

Li salutis, rigardis ree la elvidon kaj diris fine:

— Mi promenas...

— Tion mi vidas, — eligis Kristoforo sen pripenso.

La ĉefo ridis bonhumore.

— Mi promenas kaj rigardas la ĉirkaŭaĵojn. Se oni ĉiam kuradas en la arbaro, oni bezonas iom da ŝanĝo.

Vorto donis vorton, kaj baldaŭ la arbarĉefo kaj Kristoforo vigle interbabilis. La ĉefo parolis pri la vetero kaj aliaj similaj aferoj kiel iu ajn kamparano, laŭdis la kampojn kaj drenfosojn kaj la bonan alsudan situon, kaj lin interesis eĉ la malnova domo, la bovinstalo kaj la provizejoj.

Sed tie ĉi Kristoforo iom retiriĝis. La granda domo kun verando kaj vico de fenestroj verdire aspektis pompa de malproksime, sed de proksime oni facile rimarkis la mankojn. Dum multaj jaroj Kristoforo pripensis riparon aŭ novkonstruadon, sed tio ne realiĝis. La provizejoj povus taŭgi. Ili estis tiom malnovaj, kaj pro tio interesaj, ke iliaj mankoj preskaŭ estis meritoj. Sed la bovinstalo ... Ĝi povus taŭgi por kamparano, tamen Kristoforo ne volis, ke la arbarĉefo observu ĝin tro proksime.

— Mi ĝuste volis fari promenadon tra la kampoj, — diris Kristoforo. — Tiam kaj tiam mi kutimas fari tion en la dimanĉoj. En la semajnoj oni laboras jen tie, jen tie, kaj ne bone superrigardas la tuton. Sed kiam oni ĉirkaŭpromenas dimanĉe kaj ne devas rapidi, oni pli bone vidas la farindaĵojn. Rideto ekludis sur la vizaĝo de la ĉefo. Li jam aŭdis pri tiuj dimanĉaj promenoj de Kristoforo kaj ankaŭ sciis, ke Kristoforo ne malŝatas akompanon.

— Mi ne volas reteni vin, — li diris. Sed subite li ŝajnis kapti novan penson. — Eble ne malplaĉos al vi, se mi kuniros? Mi nur promenadas, kaj havas tempon.

Kristoforo rigardis lin palpebrume kaj kun ŝtela demando en la okuloj. Sed en la posta momento, li ekridis larĝe kaj diris:

— Bonege! Povas esti interese por arbarĉefo vidi kampojn, tio estas, vidi ilin pli proksime ol de la ŝoseo.

Ili foriris laŭ la randoj de la kampoj, kaj Kristoforo baldaŭ tre vigliĝis. La ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento. Ordinare administranto prizorgis la tuton, sed la ĉefo ne estis tute fremda rilate agrikulturon.

La tero de Kristoforo estis en sufiĉe bona stato. La drenfosoj estis plejparte refositaj, kaj la abundaj grenkampoj atestis pri sindona laboro. Tiam kaj tiam la ĉefo diris laŭdan vorton por vigligi Kristoforon. Estis bone konate, ke Kristoforo ne kaŝis sian lumon. kiam li faris siajn promenadojn kaj iu akompanis lin. Kaj la laŭdo de la ĉefo plie inspiris lin.

Nun li benis la ĉefon per tuta prelego pri drenado, humspecoj, sterko, kulturado, grenspecoj kaj terfruktoj. Li eĉ ŝajnis koni iom da kemio. Plie li prezentis sian paroladon kun granda varmo, kvazaŭ tiuj aferoj estus lia plej granda feliĉo. La ĉefo estis preskaŭ imponita, kaj deziris, ke lia administranto havu same bonajn teoriajn konojn pri agrikulturo. Sed samtempe li devis rideti. Ĉiu sciis, ke tiuj dimanĉaj promenoj de Kristoforo estas lia ĉefa laboro sur la kampoj. Dum aliaj tagoj oni malofte vidis lin tie.

— Sed kiamaniere vi tiel bone konatiĝis kun tiuj ĉi aferoj? — li miris.

— Ekzistas ja libroj. La terkulturistoj ankoraŭ kredas, ke libroscio pri agrikulturo estas nura koto, sed ili profunde eraras. Se oni volas sukcesi estonte, oni devas esti prudenta kaj ne kredi nur sian propran saĝon. Kaj estas interese, treege. La tero kvazaŭ ekhavas novan vivon, kiam oni lernis iom pri la interrilato de la aferoj.

— Sed kiel vi trovas tempon por tio? — demandis la ĉefo, dum ŝercemo ludis ĉirkaŭ liaj buŝanguloj.

Sed Kristoforo ne konsterniĝis.

— Estas terure malfacile. Kaj oni tute ne havas tempon por tio, kion oni devus fari. Tamen la servisto kaj la servistino estas taŭgaj, mia filo estas diligenta, kaj mia edzino estas akra ilo, kiu superas nin ĉiujn. Tiamaniere la afero funkcias.

Ili jam faris larĝan cirklon malsupren al la rivero kaj poste supren, kaj nun ili estis supre de la domo, preskaŭ ĉe la rando de l’ arbaro.

— Via arbaro estas belega, — la ĉefo diris kvazaŭ pretere. — Nu jes. Sed ne estas io speciala por la okuloj.

— Ne estu tro modesta! Tian arbaron oni ne trovas en la najbaraĵo.

Kaj kiam ili malrapide reiris al la domo, ili la tutan tempon diskutis pri arbaro kaj arbarkulturo, kaj la ĉefo donis bonajn konsilojn al Kristoforo.

— Estas plej perfekta ligno, li diris, sed se la arboj staros ankoraŭ iom da tempo, ili fariĝos tromaturaj. Vi devas haki en ĝusta tempo. Sed tion mi apenaŭ bezonas diri. Vi tiel bone komprenas la teron kaj certe vi komprenas ankaŭ la arbaron. — Estas tiom da aferoj rilate arbarhakadon! Kaj ankaŭ mi komencas fariĝi tromatura. Mia filo povos prizorgi la arbaron, kiam lia tempo venos.

Nun ili ree estis sur la korto. Subite Kristoforo ekhavis kaprican penson.

— Estis tre agrable paroli kun vi, — li diris. — Ĉu mi kuraĝu proponi tason da kafo? Estas simple kaj malriĉe, sed eble vi ne rifuzas? La ĉefo danke akceptis, kaj ili eniris en la grandĉambron. Kristoforo ŝovis la kapon tra la pordo de la kuirejo kaj petis pri kafo. Poste ili eksidis sur la sofo kaj daŭrigis la paroladon kvankam iom malvigle.

Estis malnovtempa ĉambro, kiu ŝajnis morta, malgaja kaj senaera. Almenaŭ fremdulo ne sentis sin hejme tie. La tapetoj havis malfreŝajn kolorojn, kelkloke ili estis ĉifonaj kaj kovritaj de araneaj retoj. La mebloj estis pratempaj kaj vermotruitaj, la planko eluzita, griza kaj kun grandaj branĉtuberoj. Ŝajnis al Kristoforo, ke la ĉefo ĉirkaŭrigardas iom kritike, kaj li provis senkulpigi sin pro la ne tute bona stato de la domo.

— Tiu ĉi domo ne estas multe por la okuloj, — li diris. Ankoraŭ ĝi estis en preskaŭ sama stato kiel antaŭ tridek jaroj, kiam li transprenis ĝin de sia patro. Li ofte pensis pri riparo aŭ novkonstruado, kiel li jam diris, kaj ne forpasis unu jaro sen parolo pri tio. Sed mono mankis. Konstruado estis multekosta, kaj cetere oni devis unue pensi pri la tero.

Kafo venis, kaj kiam Kristoforo alportis botelon da konjako, la humoro iom pliboniĝis. Posedanto de tia arbaro ne rajtas paroli pri manko de mono, diris la ĉefo ŝerce. Kial ne forhaki iom de la arbaro kaj poste starigi novan, laŭtempan domon per la mono? Sed Kristoforo parolis pri sia aĝo.

— Babilaĉo! — diris la ĉefo. — Se estas tro multe da laboro por vi mem, vi povas vendi la arbaron surradike. Multaj gratulus sin, se ili povus ĝin aĉeti kia ĝi estas.

— Tio estus ja facila maniero, — kunsentis Kristoforo kaj ŝajnis interesita.

— Certe, — respondis la ĉefo kaj rapide kaptis krajonon kaj kajereton el la poŝo. Montriĝis, ke li mirige bone konas la arbaron de Kristoforo. Tio tamen ne estis tro mirakla, ĉar ordinare li pasis la tagojn en la arbaroj, kaj dume tiam kaj tiam kompreneble transiris ankaŭ fremdajn terojn.

Li parolis kvazaŭ li estus preĝinta por sia eterna feliĉo. La malgrandaj paĝoj pleniĝis de longaj vicoj da ciferoj. Kristoforo klinis sin super lian ŝultron, rigardis la ciferojn kaj ridetis multsignife.

La prikalkulo de la ĉefo vere amuzis lin, precipe kiam li ekvidis, je kia grado la ĉefo sukcesas malaltigi la valoron de l’ arbaro.

— Kaj vi diras, ke vi ne havas monon — gruntis la ĉefo kun ŝajna kolereto. — Vi devus honti! — Sed ĉu la arbaro vere estas tiom valora? — miris Kristoforo kaj kuntiris la palpebrojn.

— Certe, absolute! Kaj se vi volas vendi parton, jam vi ricevos sufiĉe da mono por konstruado.

Kaj post momenta silento:

— Venu al la kontoro iun tagon, kaj ni skribos kontrakton. Monon vi ricevos tuj.

— Kion vi volas diri per tio? — demandis Kristoforo kaj ŝajnis mirigita. — Ke mi vendu arbaron? Ne, ne. Mi tre ĝojas, ke mia arbaro havas tian valoron, sed mi estas multe tro maljuna por fari komercon, multe tro maljuna.

La arbarĉefo provis paroli racie kun li, sed Kristoforo estis kontraŭstara kiel roko. Lia persvado ne helpis al li, kaj fine li devis foriri por atendi ĝis pli konvena tempo.

ii.

Tiu interparolo revivigis la konstruplanojn de Kristoforo. Kiam Kristoforo ekhavis novan ideon — kaj tio okazis tre ofte — li ĉirkaŭiris kiel en febro kaj nek vidis, nek aŭdis. Ordinare li unue eksidis ĉe la skribotablo en la grandĉambro. La frunto profunde sulkiĝis, lia rigardo rigidiĝis, kaj li sidis senmova kiel mondfremda meditanto. Ofte li prenis krajonon kaj paperon kaj plenigis folion post folio per desegnoj kaj kalkuloj por tiamaniere pli facile solvi siajn problemojn. Tiuj tamen ne estis ĉiam facile solveblaj. Post iom da vana kaj senrezulta cerbumado li ĝenerale incitiĝis. Tiam li ekstaris kaj vigle promenadis tien kaj reen en la ĉambro, aŭ prenis la violonon de la muro kaj ludadis freneze, ĝis la pensoj iom ordiĝis. Trovinte novan inspiron li kuris al la lignaĵejo, al la forĝejo aŭ aliloken, por pli konkrete prilabori siajn ideojn. Ofte ankaŭ tio ne donis tujan rezulton, li devis plurfoje reiri al la granda ĉambro por plie meditadi. Cetere li ordinare ne atingis difinitan rezulton, kaj se li kelkafoje sukcesis, tio preskaŭ neniam havis praktikan valoron.

Kiam li troviĝis en tia periodo, li ne ŝatis interparolon. Se la edzino, la filo aŭ alia tiam petis konsilon pri io, li faris amikan sed forigan signon per la mano kaj diris enpense:

— Agu laŭ bontrovo, tion vi komprenas same bone kiel mi. Mi meditas nun.

Estis preskaŭ ekster imago, ke li je tiaj okazoj partoprenu la laboron en la bieno. Kiam li estis pli juna, la edzino ne ŝparis vortojn, nek mildajn nek akrajn. Sed tio estis verŝi akvon sur anason. Dirinte, ke li meditas, li tuj fariĝis surda kaj muta, kaj la vortoj de la edzino estis kiel aero al li. Iom post iom oni kutimiĝis al lia maniero, kaj fine ĝi fariĝis memkomprenebla afero. Nun oni cetere povis pardoni lin, ĉar li ja estis maljuna kaj bezonis iom da ripozo.

Estis tuj antaŭ la fojnrikolto. Ju pli proksimiĝis la unua rikoltotago, des pli firmiĝis liaj revoj pri konstruado. Kiam li fine staris en la lignaĵejo kaj riparis malnovajn rastilojn kaj falĉiltenilojn, li jam komencis spirite distingi la trajtojn de sia kreaĵo.

La postan matenon li ellitiĝis jam duonon antaŭ la kvara, enbuŝigis guteton da brando kaj peceton da manĝaĵo kaj poste tuj eliris.

La mateno estis kvieta kaj bela. La matena malseko pendis kiel maldensa, sunvibranta nebulaĵo super la spegule trankvila surfaco de la rivero, roso kuŝis kiel mola arĝenta koloro sur herboj kaj floroj, kaj rosa perlaro brilis kiel multkoloraj steloj en la araneaj retoj de la arbustoj. Estis vetero por laboro. Mole kaj kun sono de kvieta arbara susuro glitis la falĉiloj tra rospeza herbo, kiu baldaŭ kuŝis por sekiĝo en larĝaj strioj kaj plenigis la tutan aeron per sia forta, profunda odoro.

Kristoforo laboris viglege. Ĉar se li eliris kun tia intenco, li neniel malsuperis la aliajn, malgraŭ siajn sesdek kvin jarojn. Eble li estus daŭriginta ankaŭ nun, sed, kiel ordinare, oni komencis la falĉadon supre de la kampoj. De tie estis belega elvido al la domo kaj cetere al la tuta valo en la sudo. Vole nevole Kristoforo ekvidis la domon, tuj kiam li rektiĝis por akrigi la falĉilon aŭ por viŝi la ŝviton de la vizaĝo.

Iom post iom liaj paŭzoj fariĝis pli longaj, kaj eĉ dum la laboro li strabe rigardis al la domo kaj dume kapskuis kaj murmuris kvazaŭ li estus en plena rezonado kun iu. La aliaj rigardis lin kaj subridetis unu al la alia. Dum tia konduto la meditado en la grandĉambro ne estis tre malproksima.

Li tamen eltenis ĝis la oka, kiam oni iris hejmen por matenmanĝi. Kiam la aliaj post la manĝo ree volis eliri, Kristoforo restis staranta meze en la kuirejo, gratante sian kapon kaj kun mieno de multaj pensoj.

— Mi kredas, ke mi ne povos partopreni dum la antaŭtagmezo, — li diris iom retire. — Mi ekhavis malgrandan ideon. Estas plej bone, ke mi ellaboros ĝin, dum la emo restas.

La edzino mezuris lin per rigardo, kiu ne esprimis simpation. Sed ankaŭ abomenon, koleron aŭ malestimon ĝi ne esprimis. Ĝi pleje similis al indiferenta ŝultrolevo antaŭ afero, kiu ne koncernas nin. Ŝiaj mieno kaj teniĝo diris proksimume la samon. Ŝi estis fortika virino, malgraŭ siajn jarojn, kaj ŝia vizaĝo kaj solida nazo atestis pri mastrino, kiu scias, kion ŝi volas.

Sed pro tiu rigardo malaperis la penspeza mieno de Kristoforo, gaja rideto lumigis lian vizaĝon, kaj liaj okuloj briletis kiel ĉe bubeto. Kvankam li ne diris tion, estis klare skribite en lia tuta aspekto: “Ĝuste tiel devas esti. Vi faras la vian, mi la mian, kaj unu ne miksas sin en la aferojn de la alia. Tiam oni povas vivi feliĉe sur la tero.”

— Mi cerbumadis pri la novkonstruado, de kiam la arbarĉefo babilis siajn stultaĵojn. Ĝuste nun eklumiĝis en mia kapo, kaj mi rapidas fari desegnon, dum mia spirito estas en konvena stato.

— Tiel, — diris Kajsa ne ŝanĝante la mienon. — Faru laŭplaĉe. Ĉu vi volas rekonstrui ankaŭ la bovinstalon? Ĝi pli bezonas riparon ol ĉio alia.

— Mi ne pensis precipe pri ĝi, sed se mi nur eklaboros, ankaŭ ĝi estos farata, kaj funde farata.

Per tio la interparolo finiĝis. La aliaj iris al laboro, Kristoforo restis hejme.

Li iris en la grandĉambron, retrovis malnovan desegnobreton, metis paperon sur ĝin kaj eksidis apud la tablo. Tamen li baldaŭ trovis, ke li devas fari kelkajn antaŭajn prikalkulojn. Pro tio li rapidis al la lignaĵejo kaj tuj revenis kun hakilo kaj najlotirilo.

Li malfiksis la bretojn tie kaj tie sur la muroj por esplori la kvaliton de la trunkoj, cetere senpena laboro, ĉar la bretoj tiom sekiĝis, ke multloke estis grandaj fendoj inter ili.

La trunkoj estis tute freŝaj ankoraŭ, kaj Kristoforo ridetis kontente. Ili taŭgos ankaŭ por la nova domo. Poste li mezuris fenestrojn kaj pordojn, notis kaj prikalkulis kaj fine reiris. Post kelkaj pliaj preparoj li ree prenis la desegnobreton por doni decidan formon al sia plano. Nun li laboris lude facile, kaj eĉ ne unu fojon io haltigis lin. Li estis en brila humoro, kiel ĉiam, kiam li povis labori laŭ propra deziro kaj la sukceso ŝajnis atingebla.

Kiam la laborantoj revenis por tagmanĝi, la desegno jam estis preta kaj ankaŭ proksimuma kostokalkulo pri la konstruado. Bonhumore kaj babileme li venis en la kuirejon kaj metis la desegnojn sur la tablon. La aliaj kolektiĝis por rigardi, kaj li montris, klarigis kaj plurfoje rimarkis, ke la nova domo nepre devos havi akvokondukilon kaj elfluilon.

Kontraŭkutime Kajsa tiun ĉi fojon montris intereson pri liaj planoj. Ŝi ekzamenis la desegnojn, aŭskultis atente liajn klarigojn kaj devis konfesi, ke li tre bone elpensis tion.

— Sed kompreneble fariĝos nenio el la planoj, — ŝi diris. — Kiam vi havus tempon kaj emon por tio? Sed ĉar vi povas tiel bone desegni kaj kalkuli, vi povas fari desegnon por nova bovin-stalo, kiam vi ankoraŭ estas en tia humoro. Bovin-stalon ni devas havi, eĉ se mi devos konstrui ĝin mem, kaj estus bone havi ian planon.

Kristoforo tuj konsentis, ĉar la labora humoro ankoraŭ restis. Post tagmeza ripozo li iris al la bovinejo por rigardi kaj iomete mezuri. Alveninte li prenis la mezurilon el la poŝo kaj malfaldis ĝin, sed kiam li staris antaŭ la domaĉo kaj rigardis la malnovajn, putrajn murojn, li subite eksentis strangan malgajon. Verdire la malnova bovinejo ne aspektis gajiga. Sed li sentis saman malgajon eĉ je la penso pri konstruado de nova stalo.

Li prokrastis la mezuradon kaj anstataŭe eniris la dometon. La interno tamen ne estis pli inspira. Laŭ la aspekto de la muroj oni povus fari truon en ili per nura piedfrapo. Tie kaj tie pendis arbustaro el araneaj retoj, kaj muŝoj zumadis kiel abeloj dum svarmado.

Li ĉirkaŭrigardis, suspiregis kaj ne sciis kiel komenci. Tie ĉi li vere ne ricevis konsilojn pri aspekto de nova bovinejo. Tamen, se oni komencus konstrui, oni unuavice devus havi bonan plankon el cemento kaj ne el malnova sterko kiel tie ĉi. Devus esti bonaj defluejoj kaj urinputo apud la sterkejo. Plie devus esti larĝa furaĝotablo meze de la ejo kaj super ĝi plafona pordeto al la fojnejo. Grandaj fenestroj kaj kalkitaj muroj. Kaj plie, kompreneble, akvokondukilo kun forta pumpilo apud la furaĝotablo... Li tiom interesiĝis, ke li povis imagi la aspekton de la konstruota bovin-stalo, kaj li eĉ trovis ĝin bela en ĝia revata stato. Sed tie ĉio ekhaltis. Revenis la malgajo, malvarmiĝis la intereso. Post longa kaj malfeliĉa rigardo ĉirkaŭ la mizeran ejon li eliris kaj malrapide revenis al la domo.

Li haltis en la korto kaj ne povis decidi kion fari. Reiri al la falĉado ne tre plaĉis al li. Cetere ili certe laboras same bone sen li. Por momento la mondo ŝajnis iom trista al li.

Sed Kristoforo estis homo, kiu konis la arton forigi malplaĉajn sentojn kaj pensojn kaj lasi al ĉiu horo ĝian propran penon. Li staradis tie, kvazaŭ en silenta preĝado, kaj kiam la sunhela kaj somere bela kamparo karesis liajn okulojn, liaj zorgoj iom post iom vaporiĝis kaj fariĝis malrealaj kiel forgesitaj sonĝoj. La desegnoj, la konstruplanoj kaj la mizera bovinejo preskaŭ senspure foriĝis el lia konscio, kaj lian vizaĝon tralumis kvieta kaj milda ĝojo, kiel ĉe bele sonĝanta infano. La aero estis varma, odorplena kaj tute senventa. Super la sundormigita kamparo kun verdaj kampoj, ruĝaj domoj kaj malhelaj, koniferkronitaj altaĵoj levis sin la lumvibranta ĉielo kiel kvieta kaj ĉion ĉirkaŭanta ĝojo pro la belego de la somero.

Buteo velis en vastaj rondoj alte sub la bluo. Kristoforo ekvidis ĝin, kaj lia rigardo sekvis ĝin en senspira trankvilo. Malrapide kaj mole ĝi glitis antaŭen, mem senmova, kvazaŭ ĝi estus portata antaŭen kaj supren nur de sia propra ĝojo pro la sunsaturitaj spacoj kaj de sia propra sopiro al la altoj. Kviete kaj sen urĝo ĝi leviĝis pli kaj pli alten, glitante foren al la senfino kiel silenta revo el ĝojoplena koro.

La okuloj de Kristoforo estis plenaj de larmoj, kaj nekonscie li kunplektis siajn manojn. Kun lasta rigardo al la punkto, kie la birdo malaperis, li flustris por si mem: “Dio mia...” Kaj kiam tiuj sentoj komencis foriĝi, ĉiu lia malgajo estis for, kaj tio, kion li ĵus pripensis, estis plene forgesita. Ankoraŭ estas longe ĝis la vespero, li pensis, kaj la vetero estas kiel dono de Dio. Mi pensas, ke la perkoj jam estas kaptemaj.

Post tio li eniris la kuirejon, metis kelkajn buterpanojn kaj kvaronbotelon da brando en sian fiŝistan sakon kaj diris al la servknabino, ke li nun iras al la lago, kaj se li ne baldaŭ revenos, ili ne bezonos zorgi pri tio.

iii.

La rikolto estis finita. Per helpo de kelkaj personoj, kiujn Kajsa dungis por kelke da tagoj, oni sufiĉe rapide faris la laboron. La tutan tempon la vetero estis kvazaŭ laŭ mendo, kaj nun la fojno kuŝis sub tegmento.

Kristoforo laboris pli multe ol iu estus supozinta. Pretiginte la desegnon por la nova domo kaj forŝovinte la pensojn pri la bovin-stalo, li ŝajnis forgesi la konstruplanojn kaj esti kontenta pri tio, kion li jam faris. Escepte kelkajn paŭzojn, li partoprenis preskaŭ la tutan rikolton, kaj, kiel Kajsa diris, “preskaŭ meritis la manĝon.” Sed en unu el la lastaj tagoj kaptis lin nova intereso. Iun vesperon li iris al la lago por fiŝkapti kaj tiam renkontis profesian fiŝiston, kiu okaze parolis iom pri fiŝkulturado. Preskaŭ tuj li komprenis, ke la rivereto, kiu fluas en valeto okcidente de la kampoj kaj poste enfluas la riveron, estas bonega loko por trutkulturado. Post tio li ree havis sian propran okupon, kaj oni vidis lin preskaŭ nur dum la manĝopaŭzoj. Tutajn tagojn li fosis en ŝlimo kaj koto, kaj revenante hejmen li estis malseka kaj malpura ĝis super la femuroj, sed la tutan tempon li estis en brilega humoro.

Vespere li sidis en la kuirejo kaj rakontis historiojn aŭ ludis violonon. Vole nevole la aliaj infektiĝis de lia bona humoro, kaj vole nevole ili pensis, ke li estas agrabla homo kaj mastro. Sian trutkulturadon li preskaŭ ne menciis, same kiel li tre malofte parolis al ili pri siaj privataj okupoj, se tiuj ne havis rektan intereson por ili.

En unu vespero vizitis lin najbaro, kiu estis aŭdinta pri la novaĵo, kaj scivole li demandis pri ĝi.

— Ĉu vere havus sencon konstrui tian digon? — li demandis. — Ĉu Kristoforo povus vendi tiom da fiŝo — en la urbo troviĝus ja aĉetantoj — ke li havus profiton de la entrepreno? Kristoforo sendis al li strangan rigardon, kaj laŭaspekte li ne emis respondi.

— Ĉu vi kredas, ke mi intencas fariĝi fiŝvendisto,? — li diris post momento kaj iom ironie. — Certe mi ne bezonas okupi min pri fiŝkulturado pro la profito. Kaj ne estas pli interese preni trutojn el digo per retsako ol sidi sur la lago, kiam la fiŝoj estas kaptemaj, kaj esplori la hokarfadenon. Sed estus tre interese havi tian aferon kaj vidi, kiel la fiŝetoj saltas kaj sagumas.

Sed Kajsa pensis pri pli gravaj aferoj ol fiŝdigoj kaj similaj aĵoj. Tiel estis nun, tiel estis dum pli ol tridek jaroj.

Ŝi estis same laborema kaj ordema jam antaŭ sia dudeka jaro. Kiel ŝi post la edziniĝo laboris sur la propra bieno, tiel ŝi antaŭe laboris sur la pli malgranda kaj malpli fruktodona bieno de sia patro. Ŝi ja intencis edziniĝi, se la sorto ne kontraŭos, kaj Kristoforo ŝajnis esti bona homo. Pensojn pri amo kaj feliĉo kaj aliaj tiaj aferoj ŝi neniam havis. Edziniĝi signifis por ŝi veni al alia bieno por labori tie, babili kun edzo anstataŭ kun gepatroj, prizorgi infanojn anstataŭ helpi patron kaj patrinon.

Proksimume tiel okazis. Kristoforo esta bona kaj afabla laŭ la promeso de sia aspekto kaj eble eĉ iom pli. Pri tio ŝi ne povis plendi. Sed kiam ŝi rimarkis liajn strangaĵojn kaj lian malmultan intereson pri efektiva laboro, ŝi dum kelka tempo duone bedaŭris la edziniĝon. Ne pro tio, ke ŝi devis pli multe labori kaj anstataŭi mastron, tio ne estis grava. Sed pro tio, ke estis al ŝi memkomprenebla afero, ke homo devas orde labori kaj ne ludi kiel infaneto, kiel faris Kristoforo. Ŝi provis per konvenaj vortoj prudentigi Kristoforon, sed antaŭ liaj trankvila rideto kaj amike foriga gesto ŝi fine devis rezigni.

Tiel Kristoforo restis la sama kiel antaŭe kaj same ŝi, sed krome kaj per si mem ŝi fariĝis mastro de la bieno. Estis ŝia merito, ke la kampoj estis en sufiĉe bona stato, kaj ke la drenfosoj ne estis plenaj de tero kaj herboj, ke ekzistis iom da mono en la kaso, kaj ŝparita sumeto en la banko, ke estis tiom da ordo en la hejmo, ke servantoj povis resti tie kaj najbaroj fari vizitojn. Se ŝi estus havinta forton laŭ emo kaj volo, aŭ se ŝi nur estus havinta la komprenon de Kristoforo, la bieno estus modela bieno, en ĉiu detalo.

La rilato inter patro, patrino kaj filo estis la plej bona koncerne pacon. Escepte la provojn de Kajsa konverti Kristoforon, malmilda vorto verŝajne neniam estis dirita en la hejmo. Sed eksterulo tamen trovus la familian vivon iom stranga. Kiel dirite, familia malpaciĝo kaj ĉiutaga riproĉado tute forestis, sed aliflanke mankis ankaŭ ĉio, kio povus indiki pli proksiman interrilaton. Kajsa ridis kaj gajis, kiam Kristoforo rakontis siajn historiojn, sed kvazaŭ tute fremda persono rakontus ilin. Sama estis la intereso de Kristoforo pri ŝi, kiam ŝi parolis pri la mastrumado de la bieno. Ŝajnis, ke ili sufiĉe bone ŝatis unu la alian, sed cetere havas nenian interrilaton. Kaj sama estis la rilato de la filo al la gepatroj.

Kiam naskiĝis la juna Kristoforo, Kajsa unufoje eltiriĝis el la sufiĉe sennuanca sentomondo, en kiu ŝi pasigis sian tutan ceteran vivon. Kvankam ĉefe praktika laborhomo, ŝi ne estis tute fremda al patrinaj revoj kaj rigardoj al la estonto, ĉe la lulilo de sia infano. Sed laŭ la kresko de la knabo tiuj revoj paliĝis kaj la juna Kristoforo nenion faris por revivigi ilin.

Ŝia interno tamen ne estis tute senhava. Ŝia origina laborĝojo iom post iom fariĝis io alia kaj pli granda ol ĝi unue estis. Kio edzo kaj infanoj estas al aliaj kaj pli feliĉaj virinoj, tio la bieno fariĝis al ŝi. Ŝi fariĝis mastro kaj estis kontenta pri ĉio, kiam ŝi povis mastrumi sian teron. Eble ŝi iom fieris pro sia laboro, sed eĉ se estis tiel, ŝi tamen ne montris tion.

* * *

Kaj nun ŝi pensis pri konstruo de bovin-stalo. En la vespero de la lasta rikoltotago ŝi parolis kun Kristoforo pri tio.

— Estas plej bone komenci tuj. Prokrasto ne donas rezulton.

— Sed kara mia, — Kristoforo diris en timo, — pri kio vi pensas! Ne estas eble, absolute ne. Ni atendu ĝis venonta printempo.

— Kial ne estas eble?

— Ni ne havas lignon. Kaj oni ne aĉetas lignon, kiam oni havas tian arbaron.

— Ordiĝos. Mi jam parolis kun la segejposedanto. Ni ricevos lignon de la segejo, se ni kontrakte promesas liveri al li samvaloran kvanton da trunkoj en la venonta vintro. Verŝajne la ligno taŭgas, kvankam ĝi ne kreskis sur nia tero.

— Povus esti. Tamen ne estas eble. La tuta fojno jam estas sub tegmento. Ĉu ni forportu ĝin de la fojnejo super la bovinejo? Kaj kien meti ĝin tiam?

— Tiu fojnejo ja ne estas pli granda ol valizo. Ĉiam ni metis preskaŭ ĉion en la apudan fojnejon kaj de tie laŭbezone portis ĝin supren sur la subtegmentejon. Pli saĝe oni povus uzi sian forton. — Kaj ĝuste pro tio ni nun metis ĉiun fojnon en la apudan provizejon, kun iom da bona volo ni sukcesis. — Tiel. Sed ni bezonas materialon de multaj specoj, bezonas helpantojn, se ni volas fini en ĝusta tempo. Ni komencas tion tro malfrue.

— Mi jam parolis kun Sandro, la ĉarpentisto. Li faris planon por la konstruado, kaj ĝi taŭgas. Li kunprenos kelkajn virojn, kaj la tempo certe sufiĉos.

— Kara mia, ne pensu pri tio! Vi scias, kiel malrapidaj la ĉarpentistoj estas. Se ili konstruos, la bovinoj devos iri en la arbaro la tutan vintron.

— Ne timu! Mi jam igos ilin fini en ĝusta tempo. Mi nur volis paroli al vi, por ke vi sciu pri la afero. Kaj la mono. Se vi volas, vi povas prizorgi tion — cetere certe sufiĉas tio, kion mi havas sur mia konto.

Kvankam Kristoforo iom timis, kiam Kajsa parolis pri sia plano, ili interparolis kiel du bonaj amikoj, kiuj duonlaŭte pridiskutas interesan temon. Kaj kiam li iom post iom komprenis, kiel bone Kajsa jam ordigis ĉion, la sulkoj de la frunto glatiĝis, kaj fine li kun ĝojo akceptis ŝian planon.

— Vi tamen estas diable akra ilo, Kajsa, — li diris ŝerce kaj kontente. — Estu laŭ via volo. Cetere, ni ja treege bezonas novan stalon. Kaj kompreneble, mi zorgos pri la mono.

* * *

Kristoforo subite ekmontris grandegan intereson por la stalkonstruado. Eble la trutodigo jam kontentigis lin kaj li pro manko de novaj ideoj trovis tiun ĉi entreprenon akcelinda.

Unue li okulumis la malnovan bovinejon por ricevi ideon pri la nova, kaj tiun ĉi fojon li pli bone sukcesis. Poste li intertraktis kun Sandro. Tiu kaj Kajsa estis pensintaj, ke oni rekonstruu sur la malnova fundamento, iom pligrandigita. Sed Kristoforo havis alian projekton, nome ke oni lasu la malnovan stalon kaj konstruu tute novan, angule al la apuda fojnejo.

Sandro ne tute konsentis pri tio. Prenus tempon fari novan fundamenton, li diris, kaj li ne povus garantii baldaŭan pretigon tiuokaze. Sed nun Kristoforo ne zorgis pri tio. Oni ja ne konstruos stalon por grandbieno. La tero estas facile fosebla, dinamiton oni ne bezonas, duonan metron sub la tersurfaco estas roko, ebena kiel planko. La fosado baldaŭ estos farita, poste oni faros bonan cementan fundamenton. Tio ja kostos iom kaj estos tute nova por la tuta regiono, sed oni ne povas ĉiam veturi en la malnovaj radsulkoj. Dume la ĉarpentistoj povos ĉarpenti la trunkojn. Sufiĉe da trunkoj por fostoj kaj traboj li havas hejme kaj krome iom da alia necesa ligno. Kelkfoje ideoj tuŝis lin, kaj tiam li faris provizojn el diversaj objektoj, kvankam li ĝis nun ne uzis ilin.

Fine Sandro konsentis, dungis kelkajn helpantojn kaj komencis. Oni laboris energie, kvazaŭ Kajsa mem estrus la konstruadon. Kristoforo ne permesis al si ripozon, nek tage nek nokte. Li veturis al la urbo por aĉeti cementon, transportis sablon kaj lignon kaj dum la paŭzoj helpis la virojn fosi kaj pretigi la fundamenton. Kaj la akvokondukilon li ne forgesis. Li trovis tre efikan metodon akceli la laboron. Matene li fiksis al la viroj sufiĉan laboron por la tago. Kiam ili estis preta, ili estis liberaj, kaj en la grandĉambro trovis litron da brando meze sur la kafotablo... Tio pli forte impresis ol ĉia parolo pri labordevo... Krome Kristoforo mem havis grandan plezuron de tiuj aranĝoj. Li ne estis drinkulo sed tre ŝatis kafotablon konvenan al lia koncepto kaj gajan rondon ĉirkaŭ ĝi. Kaj ĉiuj atestis, ke la stalkonstruado de Kristoforo estas la plej agrabla laboro, kiun ili iam partoprenis. Ili laboris kiel sklavoj de frua mateno ĝis ĉirkaŭ la kvara vespere, kaj kiam ili poste eksidis ĉirkaŭ la kafotablo, ili tamen estis freŝhumoraj, kvazaŭ ili ĵus ellitiĝus. Kristoforo ŝercis, rakontis historiojn kaj kelkfoje ludis violonon, kaj al ili ŝajnis, ke la tuta vivo, alitempe tiel zorgoplena kaj ĉiutage griza, estas kiel gaja festo.

— Vidu, diris Kristoforo, ne sufiĉas al la homo nur labori kaj ricevi la tintantan moneron por tio. Devas esti ankaŭ iom da refreŝigo, por ke la vivo estu konvena.

iv.

Super la kuirejo estis ĉambreto kun malnova ligna sofo, komodo, lavmeblo kaj malgranda tablo. Ĝi ŝajnis neprizorgita kaj en bezono de renovigo, same kiel multo en la domo.

Sur la muro pendis librobreto per paliĝintaj kaj polvaj ŝnuroj. Tie kuŝis amaseto da malnovaj gazetoj, kaj kelkaj dikaj volumoj en ruĝaj kaj uzitaj kovriloj klinis sin unu al la alia: Sovaĝa Okcidento, La tri muskedistoj, La grafo de Monte Cristo, Buffalo Bill kaj kelkaj pli malpli konataj spiritparencoj de tiuj.

Estis la ĉambro de la juna Kristoforo. Tien ĉi li ordinare iris ĉiuvespere, tuj post la manĝo kaj cetere ĉiam kiam li havis iom da libera tempo. Enveninte, li tuj ekkuŝis sur la sofo, kiu ekĝemis sub lia sufiĉe granda pezo, kaj poste pasigis la tempon per iu libro, fumadis aŭ restis en duondormo.

La juna Kristoforo tre diferencis de sia patro. Se kelkaj komunaj trajtoj ekzistis, ili estis troveblaj nur ĉe personoj, kiuj tre bone konis la du homojn.

Li estis iom pli alta ol la patro kaj preskaŭ duoble pli dika. Li estis en si mem fortika homo, kaj povis doni pruvon pri terura forto, kaj tiu masiva strukturo estis eĉ pligrandigita de sufiĉa graseco.

La maljuna Kristoforo ĉirkaŭflugis kiel juna birdo, ĉiam vigla kaj kun vivema brilo en la okuloj. La filo, kontraŭe, paŝis sian vojon malvigle kiel maljuna bovo, kun kurba dorso kaj kun ŝultroj larĝaj kiel kabano. Komencante laboron, li neniam havis urĝon, sed komencinte li obstine daŭrigis.

Lia vizaĝo estis ronda kaj bonhumora kaj al supraĵa rigardo ĝi ŝajnis preskaŭ senesprima, tute en harmonio kun lia cetera naturo. Sed se oni pli bone kaj en ĝustaj momentoj atentis ĝin, oni vidis, kiel la pezaj trajtoj preskaŭ nerimarkeble pleniĝas de vivo, vivo kaŝita sub la senmova ekstero same kiel liaj fortikaj muskoloj estis kaŝitaj sub tavolo de graso. La iom dikaj lipoj kurbiĝis, kvankam preskaŭ nevideble, kvazaŭ li vidus ion dezirindan, kaj la nazaloj ekvibretis, kvazaŭ li ekflarus allogan odoron. La malgrandajn okulojn, pli malhelajn ol tiuj de la patro, vivigis dum kelkaj sekundoj ia interna, kaŝita brilo, malrapide kaj senflame kiel venteto ruĝigas ardojn sub cindro.

Pretervide la pezon en movoj kaj manieroj, lia aspekto estis iom parenca al tiu de la muskedistoj en la romanoj, kaj liaj nigraj lipharoj estus sufiĉe bona ornamo por la vizaĝo de iu d’Artagnan.

* * *

Kiel dirite, la pli intimaj interrilatoj inter la tri membroj de la familio preskaŭ forestis. Ĉiu prizorgis la sian kaj laŭŝajne havis sufiĉe de si mem. Ĉiu entreprenis, kion li trovis bezonata aŭ interesa, neniu postulis ion de la alia, neniu laŭdis aŭ mallaŭdis la farojn de la alia kaj eĉ ne montris rimarkeblan intereson pri ili.

Al Kajsa kelkafoje trudis sin pensoj pri la estonto de la bieno. Ĝi funkcios ja bone dum ŝia vivo, kaj ŝajne la filo povas labori, kvankam li estas iom malvigla. Sed poste? Kaj en momento de malforto ŝi demandis la filon, ĉu ne estus baldaŭ tempo por edziĝo.

— Edziĝi? — diris Kristoforo mire kun sia malrapida kaj profunda voĉo, kaj la tono deklaris, ke eĉ la penso estas al li nekomprenebla. Pliaj vortoj ne estis dirataj pri tio.

* * *

Spite al siaj ermitaj manieroj li ne estis tute sen amikoj. En Grandtorento estis juna forĝisto, Montan, kun kiu li iamaniere konatiĝis kaj sufiĉe multe interrilatis. Kutime Montan alvenis al la bieno sabatvespere, malrapide kaj timeme kvazaŭ li venus por fianĉaj entreprenoj, demandis en tono simila al pardonpeto, ĉu Kristoforo estas hejme, kaj ne atendante respondon, li elpaŝis el la kuirejo kaj iris supren sur la knaranta ŝtuparo al la ĉambreto.

Tie li ĉiam renkontis koran bonvenon. La alitempe tiel si lenta kaj senmova Kristoforo ekbrilis kiel matena suno kaj nekutime rapide levis sin de sia loko sur la sofo. Post saluto li rapidis al la kuirejo kaj revenis kun kafpoto kaj aliaj necesaĵoj, faris fajron en la fera kameneto kaj kuiris fortegan kafon, pretigis la tablon kaj prenis el tirkesto belegan brandujon, kiu ŝajnis posedi la netakseblan kvaliton repleniĝi laŭ trinkado.

Post kelkaj glutoj Kristoforo fariĝis alia homo, almenaŭ parte. La pezo restis en la ekstero, sed li kvazaŭ ricevis novan vivon. Li fariĝis gaja kaj eĉ babilema, laŭ siaj kapablo kaj maniero. Li maĉadis la vortojn, kiel sendentulo manĝas malmolan panon, kaj la frazoj venis el lia larĝa brusto kiel peze ŝarĝitaj ĉaroj, sed tamen li sukcesis. La vortoj ne ĉiam estus konvenaj por ĝentila societo, eĉ ne por la kuirejo, sed al Montan ili ŝajne estis nur bonfartigaj.

Cetere la konversacio ne estis unuflanka. La erotika klaĉo kun apartena komento havis sian lokon, sed ne okupis la plej longan tempon. Kristoforo konis librojn, kaj post kelkaj tasoj da brandokafo lia intereso por la vantaj aferoj de la mondo tre malvarmiĝis. Tiam liaj pensoj kaj fantazio estis logataj de pli heroaj kaj grandaspektaj flankoj de la vivo.

Li ekrakontis pri la herooj de siaj libroj, skizis la ĉefajn trajtojn de ruze elpensitaj situacioj, kiuj ankoraŭ restis en lia memoro, kaj provis trovi pli brilajn solvojn de la problemaj ol tiujn de la verkinto. Se Montan respondis, estiĝis kelkafoje longaj diskutoj pri diversaj okazoj, kaj dume ili kompilis tutajn romanojn.

Bedaŭrinde Montan havis alian opinion pri tiuj aferoj. Al Kristoforo ĉio estis vero, aŭ almenaŭ farita laŭ modelo, sed Montan opiniis, ke tiaj rakontoj estas nur liberaj fantazioj, lerte elpensitaj mensogoj, kiel li diris, kunmetitaj de kelkaj sentaŭguloj, kiuj vivas senzorgan vivon je la kosto de la stulta kaj trokredema publiko.

Kiam Kristoforo menciis la muskedistojn, li tuj trovis baron. Stultaj mensogoj de komenco ĝis fino, deklaris Montan kaj silentigis Kristoforon per rakontoj pri sia propra soldata tempo kaj serenmiene pentris la plej nekredeblajn situaciojn. Estis strange. Tiam Kristoforo kredis apenaŭ unu vorton de la rakonto, eĉ se temis pri tre ĉiutagaj aferoj. Ke tio kaj tio okazis al unu Portos, Buffalo Bill aŭ alia grandulo, tio estis nur natura kaj tute kredinda, sed ke Montan aŭ alia konato povus esti partoprenanto de simila aventuro, tio restis ekster la limo de eblaj okazoj.

Sed se Montan estis tro inversa, Kristoforo kondukis la parolon al Jules Verne, t. e. al okazoj kaj inventorakontoj en liaj libroj. Tiam Montan tuj akordiĝis, ĉar li havis konojn pri mekaniko kaj kapablon fariĝi granda inventisto. Al Kristoforo tiuj libroj ne estis tiom ĉarmaj. La troigoj kaj fantazioj estis ja tuj rekoneblaj de ĉiu normala homo. Sed Montan vidis la aferon alie. Estas ja fantazioj, li konsentis, sed fantazioj kun celo kaj senco. La libroj de Jules Verne estas verdire gvidlibroj por inventistoj multe pli interesaj kaj facilaj ol ĉiuj aliaj libroj pri tiaj aferoj. Ili donas la veran kaj necesan inspiron, kaj se tio ĉeestas, venas ĉio alia per si mem.

Tiamaniere pasis la plej multaj vesperoj, kiam Kristoforo havis viziton.

Montan ne ĉiam venis sola. Kelkafoje akompanis lin iu aŭ alia konato el Grandtorento, kaj kelkafoje juna bienulo aŭ filo de bienulo trovis la vojon al la stranga societo en la mallarĝa mansardo de Kristoforo.

* * *

La bovinejo pretiĝis pli rapide ol iu atendis. Poste Kristoforo dungis maljunulon por ruĝkolori la konstruaĵon kaj forigi la malpuraĵon, kiu restis ĉirkaŭ la stalo.

Kiam oni ankoraŭ estis meze en urĝa laboro, Kristoforo ĉiam partoprenis, kaj liaj fervoro kaj intereso ŝajnis senlimaj. Sed kiam la tegmenta trabaro estis starigita kaj la plej postula laboro finita, li malstreĉiĝis kaj ne estis plu tiel rapida.

Unue li iom postiĝis je la manĝopaŭzoj kaj restis iom da tempo ĉe sia labortablo en la grandĉambro. Neniu atentis pri tio, estis nur atendita afero. Pli strange estis, ke li efektive eltenis dum tiel longa tempo.

Kiam la tegmento estis en ordo kaj la muroj pretaj, la intereso de Kristoforo por tiu laboro estis tute elĉerpita. Lia preskaŭ sola ago estis, ke li ankoraŭ ĉiumatene eliris por fiksi taglaboron al la viroj. Poste ili apenaŭ vidis lin antaŭ la posttagmezo, kiam li regule alvenis al la kafotablo.

Cetere ĉiuj manoj estis plenaj de laboro: sekalfalĉo, transporto, draŝo kaj avenrikolto. Sed Kristoforo zorgis malmulte pri tio. Kelkafoje li kunestis, sed ordinare Kajsa tenis la sceptron. Kajsa ne montris malemon al tio, nek malgajon pro la malviglo de sia edzo. Laŭ la malvarmigo de la intereso de Kristoforo, pligrandiĝis ŝia ĝojo pro la baldaŭa pretiĝo de la bovinejo, kaj ne ĉesis, eĉ kiam ĉio estis preta. Ĉiun fojon ŝi iris tien kun siaj laktujoj, ŝi brilis kiel suno kaj estis fiera kiel reĝino, kaj se ŝi nur estus vivinta tiom longe, ŝi certe estus same ĝoja dum dekoj da jaroj.

— Ke vi fine povis fari ion! — ŝi diris al Kristoforo. — Montriĝas, ke vi povas, se vi volas.

Tio estis plej alta laŭdo de ŝi, sed Kristoforo rigardis ĝin kvazaŭ kun infana miro pri la senco de la vortoj.

— La bovinejo? — li diris seninterese. — Estas ja nenio. Ĝi ja estas preta, cetere. Sed se estas plezuro al vi — bonvolu! Tamen liaj dimanĉaj promenoj nuntempe ampleksis ankaŭ la bovin-stalon kaj, se li nur havis fremdan akompanon, li sciis ankaŭ klarigi ĝiajn multajn avantaĝojn.

Cetere li, kiel ordinare, faris desegnojn kaj kalkulojn aŭ estis en la forĝejo aŭ lignaĵejo kaj okupis sin pri diversaj aferoj, kiujn neniu bone komprenis. Iun tagon li ricevis sendaĵon de fiŝistoj, kaj poste li fidele restis apud la fiŝdigo de mateno ĝis vespero.

Ĝuste post la pretiĝo de la bovinejo estis tempo por la granda aŭtuna festeno. Ĉiun jaron en la kankrotempo Kristoforo faris festenon pli pompan ol iu alia en la tuta regiono. Najbaroj kaj malproksimanoj kolektiĝis en la grandĉambro, la tabloj tremis sub la pezo de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tiuj aranĝoj revenis jaron post jaro, de kiam Kristoforo transprenis la bienon, kaj iom post iom ili fariĝis tradicia festo, kvazaŭ vintromezo aŭ somermezo.

Tiuj festenoj certe kostis iom da mono, sed Kristoforo kelkafoje ŝatis vidi gajajn homojn kaj cetere ne kalkulis la monerojn. Kajsa ne ŝatis la elspezojn, sed aliflanke tiaj okazoj povis montri la kapablon de la bieno, kaj tio certe iom varmigis ŝian koron.

Cetere Kristoforo tiam kaj tiam aranĝis festenojn, kvankam li mem nomis ilin nur “buterpano kun guteto” aŭ “trinki tason da kafo”. Li mem ŝatis vigligajn trinkaĵojn, sed neniam trinkis supermezure, kaj neniam oni vidis lin ebria.

Iam ŝi diris ŝerce al Kristoforo, ke li elspezas tro multe da mono por gajigi sin mem kaj aliajn, kaj ke nenio restos por la filo. Sed Kristoforo ridetis bonhumore kaj diris:

— Mi devis zorgi por mi mem dum mia tuta vivo, kaj same faru mia filo. Se li ne povos fari tion, li ne meritas ricevi ion, kaj se li povos, li ne bezonos ion.

Oni povus facile kredi, ke la homoj rigardis Kristoforon kiel sensenculon, almenaŭ ĝis certa grado. Tiel tamen ne estis. Plej vere, oni estimis lin kaj rigardis lin kun certa respekto. Cetere, li tute ne aspektis sensenca. Eĉ kiam li pasigis la tagojn apud la skribotablo, en la forĝejo aŭ lignaĵejo kaj faris nenion praktike valoran, estis io en liaj maniero kaj rigardo, kio nepre donis imagon pri profundaj pensoj kaj gravaj motivoj. Eble oni kelkafoje rigardis lin kiel maldiligentulon, sed samtempe oni trovis lin pli inteligenta ol aliajn. Estis ja lia afero, se li ne volis labori, kaj li havis sufiĉe da mono por vivi tiel.

Estas malfacile aŭ neeble en malmultaj vortoj klarigi la rilaton inter Kristoforo kaj liaj konatoj. Se iu renkontis Kristoforon je la unua fojo, tiu traktis lin kvazaŭ ili estus amikoj dum la tuta vivo, kaj li tute gajnis la simpation de la fremdulo. Strange estis tamen, ke dum daŭra interrilato, ĉiu nova renkonto similis al la unua. La amikeco ne pliprofundiĝis. Estis tiam same plezure kunesti kun li, sed ĉiam estis, kvazaŭ oni renkontus lin je la unua fojo, kaj ankoraŭ ne komprenus bone lian veran rilaton al oni. Sed la plej multaj ne pensis pri tio.

Post la aŭtuna festo, oni ree troviĝis en semajnoj de laboro. Kajsa, la filo kaj la servantoj laboris kaj kolektis por la provizejoj. Kristoforo prizorgis siajn fiŝojn. La betuloj flaviĝis kaj nudiĝis, kaj la senmova, nebula aero de l’ aŭtuno kuŝis kiel malgaja krepusko super la nudaj kampoj. Iom post iom sereniĝis, fariĝis malvarme kaj ree nuboplene, post kio venis neĝo. Tiam Kristoforo kunprenis la filon al la arbaro por haki arbojn.

Kristoforo estis en festa humoro dum tiuj tagoj. Li laboris kiel du, kaj tamen trovis tempon por ŝerci kaj rakonti historiojn al la filo, kiu neatente aŭskultis kaj kelkafoje gruntis ion responde. Ŝajne la maljunulo tute ne atentis pri la intereso de la filo, sed rakontis nur pro sia propra plezuro. Kvankam la vojo al la hejmo ne estis longa, li nepre kunportis manĝaĵon kaj kafpoton. Kiam liaj dentoj ekmordis la frostajn buterpanojn kaj la fulgokovrita poto ŝaŭmis kaj vaporis super la flamanta kenfajro, li estis en la ĝusta loko, kaj lia vizaĝo brilis kvazaŭ ĉe bubo, kiu senpermese iras por trovi aventuron.

— Mirige, ke homo povas esti tiel feliĉa kaj libera! — li diris al la filo. — Mi vivis feliĉe dum mia tuta vivo, sed se mi nun bone pripensas, mi trovas, ke mi verŝajne estis ŝafkapa. Ĉar por kio oni bezonas bienon kaj hejmon? Estas iom tro malfrue nun, sed mi klare sentas, ke se miaj edziĝo kaj patriĝo ne estus okazintaj, miaj vojoj sur la tero estus tute aliaj.

Pri la rekonstruo de la domo li ne estis parolinta, de kiam li faris la desegnon, sed nun la projekto reviviĝis. Eble nur pro tio, ke li fartis tiel bone en la arbaro kaj volis resti tie ankoraŭ kelkajn tagojn. Ĉiuokaze li subite decidis, ke oni haku sufiĉe da trunkoj ne nur por pagi la ŝuldon, sed ankaŭ por la novkonstruo.

Okazis tiel, kaj poste ili transportis la trunkojn al la segejo. Dum la lastaj tagoj de la veturigo li fariĝis iom malsana. Li provis kuraci sin mem kaj sukcesis resti sur la piedoj ĝis la lasta transporto estis farita. Tiam li tamen estis tiel malsana, ke li nur pene povis eniri kaj enlitiĝi, kiam li venis al la hejmo.

Kajsa preparis ŝvitigajn rimedojn de diversaj specoj, sed ili malmulte helpis. Fine oni venigis kuraciston. Tiu venis, kaj la juna Kristoforo devis rapide kuri al la apoteko por alporti medicinon. Tamen tiu ne havis pli grandan efikon ol la hejme farita, kaj post unu semajno en la lito, li fermis siajn okulojn por ĉiam.

Heredanto

i.

La juna Kristoforo staris apud la kuireja fenestro kaj rigardis la ludon de la neĝeroj en la trankvila decembra krepusko. Kelkajn paŝojn de li sidis la patrino kaj trikis ŝtrumpon. Li estis staranta tie sufiĉe longe, kaj same longe la patrino estis sidanta, sed eĉ unu vorton ili ne interŝanĝis.

La pensoj laboris peze kaj malvigle en la kapo de Kristoforo. Li havis la senton, ke estas io, kion li devas klarigi al si mem, sed kio, tion li ne povis ekkapti.

Pasis dek tagoj post la enterigo de la patro. Nek li, nek Kajsa montris pli rimarkeblan suferon pro la foriro de la maljunulo. Li estis ja aĝa, kaj laŭnature li devis iam morti.

Tamen li estis mia patro, pensis Kristoforo, kaj sendis ŝtelan rigardon al la patrino. Ĉu mi ne devus suferi pro la foriro de mia patro aŭ almenaŭ havi iajn neordinarajn sentojn? Li provis esplori sian internon, sed ne trovis spuron de tiaj filaj sentoj, kiaj laŭ lia opinio devas en li esti. Lia patro, nu jes. Kiamaniere li do estis, lia patro, kiamaniere li kiel lia patro diferencis de aliaj homoj? Li revokis la bildon de la patro, sed ne povis trovi, ke lia konduto al li iel diferencis de lia konduto al la servisto aŭ servistino. Vere li kelkafoje nomis lin sia filo, sed tio okazis sammaniere kiel li diris pri la servisto: Tio estas mia servisto. Stranga maljunulo. Ĉu li entute havis sentojn por la siaj, aŭ eĉ havis sentojn por io alia ol siaj propraj eltrovoj kaj cerbumado?

Sed iel restis malplena loko post li. Estis tiel silente en la domo post lia foriro. Tiam kaj tiam Kristoforo rimarkis, ke li senvole ekaŭskultas, en atendo de bena rido kaj gaja voĉo aŭ zumado de la violono en la grandĉambro. Tio estis for, ne multe pli. Tamen estis solece. Nun ŝajnis al li, ke tiuj aferoj estis donintaj iom da agordo kaj enhavo al la ĉiamaĵo de la labortagoj.

Ree la pensoj kvietiĝis, kaj en manko de aliaj okupoj li rigarde sekvis la dancon de la neĝeroj kaj provis antaŭkalkuli, kie ili falos. Kaj tiun fojon li erare kalkulis. Ĝuste kiam floko devus fali sur la deciditan lokon, la vento levis ĝin kaj portis ĝin en tute alian direkton, kaj alia, kiun li ĝis nun ne rimarkis, prenis ĝian lokon.

Sed baldaŭ li trovis tiun rigardadon tro stulta, kaj la pensoj ree eklaboris. — Kaj nun vi mem estas Kristoforo, li pensis. Antaŭe vi estis servanto. Kion vi nun faru? Kaj interne li ekvidis senfine longan tenon de somere helaj kaj vintre krepuskaj tagoj, ĉiuj plenaj de laboro kaj de multaj ĉiutagaj prizorgoj. Ĉu tio estos ĉio? Eĉ la gaja rido, la amuzaj historioj kaj la zumo de la violono ne kunestos. Kaj iun tagon la patrino foriros, same kiel nun la patro, foriros kvazaŭ fremdulo aŭ servanto, kiu nur hazarde restis en la domo dum sia tuta vivo — same kiel la neĝeroj ekkuŝis tie aŭ tie nur laŭ hazardo. Kaj poste? Ĉu ĉiam estos tiel, ĝis kiam li mem forlasos ĉion, same kiel patro kaj patrino? Kristoforo fariĝis malgaja pro tiuj pensoj. Ĉio ne estis laŭ dezire. Estis tiel senenhave kaj unuforme. Devus iamaniere esti pli gaje kaj agrable. Sed kiamaniere? Kio povus ŝanĝi la vivon? Sorto de terkulturisto estas klini sian dorson kaj ĉiam senti, kiel la kampa tero algluiĝas al la plandoj. Kion fari?

La maljunulo verŝajne ne estis ĝenata de tio. Li solvis la problemon en sia propra maniero. Sed Kristoforo mem ne havis tiajn interesojn.

Kun hezita demando en la okuloj li ree rigardis al la patrino, sed ŝi kurbiĝis super sia laboro kaj eĉ ne rimarkis lin. Fine li turnis sin kaj malrapide kaj per pezaj paŝoj iris en la grandĉambron.

Tiu ĉambro ĉiam ŝajnis al li malgaja kaj morta, escepte dum la festoj de la patro, kiam ĝi en mirakla maniero ŝanĝis sian karakteron kaj ekhavis vivon kaj brilon. Nun ĝi ŝajnis pli trista kaj malplena ol iam antaŭe.

En disaj pensoj li eksidis apud la skribotablo, eltiris keston kaj sencele rigardis foliojn kaj slipojn. kiuj kuŝis tie. Estis strangaj kaj por li mem nekompreneblaj kalkuloj, ĉiuspecaj geometriaj figuroj kaj desegnoj pri strangaj iloj kaj aparatoj, kies uzon aŭ celon li eĉ ne komprenis.

Jen estis do, kio en ia mistera maniero kontentigis la patron. Nu jes, ĉiu havas sian opinion. Tio ja ne estis malbona, kaj eble havis sian sencon, kvankam li ne povis percepti ĝin. Sed por li mem tio estis nenio.

Pli volonte li forlasus la tutan bienon kaj fariĝu servisto, ol li provus enkapigi tiun strangan kalkuladon.

Li kolektis la slipojn kaj remetis ilin. Poste li ekstaris kaj malbonhumore komencis promeni tra la ĉambro. Fine li haltis antaŭ la violono, kiu pendis sur la muro, prenis ĝin de la najlo kaj mallerte ekpinĉis la kordojn.

Kiel infano li iam komencis lerni ludadon. Li lernis kelkajn gamojn kaj malmultajn tre simplajn dancmelodiojn, sed baldaŭ li laciĝis kaj eĉ ne rigardis al la instrumento.

La dikaj fingroj mallerte vagis sur la kordoj, sed je sia miro, li trovis, ke li ankoraŭ povas aperigi la duonforgesitajn melodiojn. La malviglaj okuloj ekbrilis kvazaŭ je granda eltrovo, kaj venis esprimo de streĉita scivolo en lian vizaĝon. Fervore li prenis la arĉon kaj metis la violonon sub la mentonon. Sed li sukcesis aperigi nur raŭkajn, siblajn tonojn, kiuj trapenetris ĝis la ostoj. Li provis tuŝi la kordojn pli singarde kaj metode, sed la rezulto estis proksimume la sama. Post kvaronhoro de vanaj provoj li remetis la violonon kaj kun pezaj paŝoj kaj kurba dorso iris al sia ĉambreto, kie li ekbruligis sian pipon kaj ekkuŝis sur la knaranta sofo.

Do tiu unua tempo post la morto de la patro estis sufiĉe unuforma por Kristoforo. Deviga laboro ne estis, kaj li ankaŭ ne deziris labori. Malgaje li iris tien kaj reen en la ĉambroj aŭ restis en la mansardo kaj serĉis distron en siaj romanoj, dum la pipfumo estis densa ĉirkaŭ li kiel fumo de fajro el malsekaj branĉoj.

Por la unua fojo en sia vivo li sentis veran bezonon de interparolo, eĉ de interparolo pri iom pli gravaj aferoj. Sed al la patrino li ne povis sin turni. Ofte li portis en si frazojn, kiujn li deziris diri al ŝi, kaj interne ripetis ilin horon post horo. Sed kiam li venis proksime al ŝi kaj rigardis ŝin, li tuj sentis, ke ne estus eble paroli al ŝi pri aliaj aferoj ol mastrumado kaj laboro.

Kelkafoje li pripensis promenadon en la ĉirkaŭaĵon aŭ al Grandtorento por renkonti konatojn kaj tiel malpezigi sian menson, sed ial li ne faris tion. Li havis la senton, ke tio ne estus konvena. Li apartenas al la bieno Novponto. Se iu venas viziti lin — bone. Sed malplaĉis al li viziti iun.

Sed ankaŭ tio havis finon. Post iom da tempo Montan, kiel antaŭe, per molaj paŝoj glitis tra la kuirejo kaj supren sur la ŝtuparo. Kiam li envenis kaj tra la fumnuboj distingis la masivan kapon de Kristoforo, lia vizaĝo ekbrilis de suna ridego. — Mi vidas, ke vi bonfartas kiel ordinare, — li klukis. — Pasis tempo ekde la lasta fojo, sed vin trafis doloro kaj sufero, kaj pro tio mi kredis plej dece ne alveni. Sed nun mi ne povis reteni min plu, kaj espereble vi tion ne malŝatos.

Preskaŭ du monatoj pasis de kiam li plej laste renkontis iun el siaj kamaradoj. Kiam nun Montan fine alvenis, li ekradiis kiel aprila tago post neĝovento, gaje premis lian manon pli forte ol ordinare kaj ankaŭ vorte montris sian ĝojon. Sed tuj post tiu ĝojeksplodo li sentis, kvazaŭ tuŝus malvarmiga vento lian internon. Kvazaŭ tiu subita, ŝaŭmanta ĝojo forflugus de li kaj nenion postlasus.

Nun li tuj eksentis, ke li ne sopiris je Montan kaj lia babilado. Montan estis sensenculo kaj ne multe pli. Li povus taŭgi en rondo de trinkantoj, sed ne estis manko de tiaj kamaradoj, kio malgajigis Kristoforon. Estis io alia, li mem ne povis diri kio. Estis, kvazaŭ li subite vekiĝus el duonkonscia stato, kaj nun povus ekvidi kaj observi multon, kio antaŭe ne ekzistis al li. Lia kapo fariĝis neordinare klara. Pensoj venis kaj pasis kaj ŝanĝiĝis pli rapide ol iam antaŭe, sed tamen tute orde kaj sence.

Unue frapis lin, ke li rigardas Montan en tute nova maniero. Montan estas sensenculo. Tion li neniam antaŭe vidis. Kaj liaj konatoj unu post la alia preterpasis en liaj pensoj. Ĉiu havis sian propran kvaliton kaj manieron. Ili estas taŭgaj por trinkanta rondo. Sed kion li cetere havas komunan kun ili? Li ekhavis strangan senton, ke li mem staras pli alte ol Montan kaj rigardas lin kvazaŭ de supre. Kion li havas komunan kun tiu homo? Nenion. Same kun la aliaj. Li mem staras super aŭ almenaŭ ekster ilia rondo, kaj li tute ne havas deziron fariĝi unu el ili. Li preskaŭ ĝojis pro sia eltrovo, sed samtempe sentis maldolĉon kaj malplenon en la interno.

Sed lia bonhumora kaj preskaŭ senmova vizaĝo tute ne montris signon pri la interna ŝanĝo. Li babilis kiel antaŭe kaj ŝajnis same gaja kaj kontenta. Samtempe li rimarkis kun miro, ke li aŭskultas siajn proprajn vortojn kaj provas diri ilin en konvena maniero. Liaj okuloj kvazaŭ kovris sin per ŝirma vualo kaj enprofundiĝis en siaj kavernoj, por ke ili povu mem bone observi sen esti observataj.

Kristoforo estis tute konscia pri la ŝanĝo, kaj subite lia interno estis lumigita de nova sento. Kvazaŭ voĉo flustrus al li: Nun vi estas plenaĝa. Nun vi devas estis Kristoforo en la bieno Novponto.

Montan kaptis cigaredon per la fingropintoj kaj enŝovis ĝin sub siajn nigrajn, pendantajn lipharojn. Poste li prenis kiel eble plej komfortan pozicion sur la malmola sofo, metis la piedojn sur seĝon kaj komencis gustumeti la kafon. Liaj akvecaj okuloj brilis kontente, kaj la longa, nigreta vizaĝo havis esprimon de granda bonestado.

— Mi komprenas, ke estis malĝoje por vi, — li diris, klinis sin malantaŭen kaj duone fermis la okulojn, dum la cigaredfumo kiel delikata strio elglitis tra la nazo. — Mi memoras la morton de mia patro. Terure, tute simple....Tamen vi nun estas en plej bona situacio. Mi ne envias vin, sed mi bone scias, kion mi farus, se mi estus en via loko.

— Ĉu ŝajnas al vi tiel? Kiamaniere mi do estas en tiel bona situacio?

— Ne hipokritu! Tia bieno kaj tia arbaro, t. e. tiom da mono, kaj vi mem estas en la plej bona aĝo. Mi volas diri, ke vi povas vivi kiel homo, se vi deziras.

— Kion vi farus? — demandis Kristoforo scivole.

— Kion mi farus? Certe vi kredas, ke mi drinkadus, ĝis nenio restus. Nu, verŝajne mi prenus guteton tiam kaj tiam, sed antaŭ ĉio mi konstruus metiejon. Riparmetiejon por bicikloj kaj ĉaroj kaj diversaj aferoj. Tiel mi gajnus necesan monon kaj krome havus tempon ellabori miajn ideojn. Sed verŝajne pasos multaj jaroj ĝis tiam, — li finis rezigne kaj rigardis Kristoforon per demanda rigardo, kvazaŭ tiu decidus pri lia sorto.

Menciinte siajn “ideojn”, li ree troviĝis sur konata vojo kaj Kristoforo volonte akompanis lin, kvankam li tiam kaj tiam provis havigi iom da loko ankaŭ al Portos kaj d’Artagnan. Sed tion Montan ne permesis.

— Vi estas bonsituacia viro, pro diablo, kaj tute via propra. Ne decas al vi pensi pri tiaj infanaj fabeloj.

Verdire Kristoforo mem ne sentis la malnovan entuziasmon por la mirigaj aventuroj. Lia koncepto pri tiaj aferoj jam ŝanĝiĝis senrimarke. Antaŭe li estis unu animo kun siaj herooj, sed nun li rigardis ilin kvazaŭ de ekstere, kritike kaj skeptike. Sed tion li ne montris. Anstataŭe li babiladis kiel ordinare, kaj je lia miro tio iel kontentigis lin. Komenti la rabistajn historiojn subite ŝajnis al li kiel interesa ludo, sensenca per si mem sed tamen alloga.

Tiel ili daŭrigis en ordinara maniero ĝis malfrua nokto.

ii.

Iom post iom venis ankaŭ la aliaj konatoj de Kristoforo, novaj aliĝis, kaj post la unua vizito la postaj renkontoj fariĝis pli oftaj. Kristoforo ankoraŭ plej ŝatis sian mansardon, sed ĝi estis tro malgranda por tiom da vizitantoj, kaj tiam li vole nevole devis okazigi la kunvenojn en la grandĉambro.

Tion li ne ŝatis. Sed kiam ses, sep fortikaj viroj sidis ĉirkaŭ la granda tablo kun vaporantaj kafotasoj antaŭ si kaj Kristoforo mem alportis la malnovan brandujon kaj metis ĝin meze sur la tablon, li tamen faris tion kun sufiĉe da digno kaj interna fiero.

Kajsa diris nenion, kaj verŝajne eĉ ne pensis pri la afero. Cetere ŝi alkutimiĝis al festenoj jam dum la tempo de maljuna Kristoforo.

Sed tiuj kunvenoj pli kaj pli oftiĝis kaj samtempe tute foriĝis la brilo kaj festa agordo, kiuj ekzistis en la tempo de maljuna Kristoforo. Tiu tiam ŝatis moderan ĝuon kaj briditan ĝojon. Sed la juna Kristoforo ne komprenis tiajn aferojn. Kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis ĝentile malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris:

— Kiaj infanaĵoj! Se oni volas trinki, oni devas daŭrigi, ĝis kiam oni ne povas plu. Tiel faris Portos, kaj tia estas ankaŭ mia opinio.

La viroj tamen ne sciis pri Portos kaj demandis pri li. Kristoforo ne prokrastis klarigi la aferon. Estis nun tute klare al li, ke tiuj aventuroj estas nuraj fantazioj. Tamen treege amuzis lin rakonti ilin al la kamaradoj, kiuj antaŭe, krom Montan, tute ne sciis pri ili. Unue li tre zorge diris tempon kaj lokon por ĉiu okazo kaj metis ĝin en certa historia interrilato, laŭ lia sufiĉe nebula kono pri historio, kaj kiam li poste rakontis, neniu povis dubi pri la historia fakteco de ĉiu afero.

Gape kaj kun grandaj okuloj la viroj aŭskultis, kaj en la buŝanguloj de Kristoforo ludis nerimarkebla rideto.

— Ke tio vere okazis! — eligis Kampe, bienulo de vikinga staturo kaj kun ruĝa barbego, kiu atingis la ventron. Ke tio vere okazis, kaj oni samtempe fabrikas tiajn sensukajn historilibrojn por la infanoj en la lernejoj! Iom post iom Kajsa rimarkis la direkton. Tamen ŝi ne diris eĉ unu riproĉan vorton al Kristoforo, ŝi nur prizorgis sian laboron. Sed kiam li molkrure venis en la kuirejon por alporti novan kafon, li kelkafoje ricevis strangan rigardon de ŝi. Ŝi ne aspektis kolera, nek riproĉa, plie ŝajnis, ke ŝi tute ne konsentas pri ilia konduta maniero.

Tio tuŝis Kristoforon iom malagrable. Verdire ili neniam donis iujn ajn provojn de amikeco, sed aliflanke ili ankaŭ ne diris eĉ unu solan malafablan vorton. Por kontentigi ŝin li provis enkonduki pli decan konduton, kaj per saĝa gvidado de la interparoladoj li vere sukcesis tion.

Kaj post tio Kajsa aspektis tute kontenta.

* * *

Kompreneble la festenado ne estis seninterrompa. Unu- aŭ dufoje en la semajno ili kunvenis, sed tio ja estis sufiĉa. Cetere Kristoforo faris siajn devojn kiel ordinare. Ĉar li havis transportojn kaj alian kromlaboron, kvankam li ne estis tre okupita nun, dum la vintro.

Tiel pasis la vintraj monatoj sen rimarkinda interrompo. Unu tagon en frua printempo Kajsa falis en la bovin-stalo kaj rompis la dekstran brakon. Ĉar la printempaj laboroj devis komenciĝi kaj urĝa okupo atendis ĉiuflanke, la akcidento estis kiel eble plej malkonvena. Kajsa obstine provis uzi sian maldekstran brakon por fari sian devon, sed ne estis same kiel antaŭe.

Kristoforo malmulte pensis pri la pretigo de la printempaj laboroj, sed des pli Kajsa cerbumadis pri tio. Tiam kaj tiam oni subite vidis ŝin kuretanta tra la kampoj kun la difektita brako kiel granda pakaĵo en mantuko ĉirkaŭ la kolo. Kiam ŝi atingis la aliajn, ŝi komencis plendi kaj lamenti, io, kion Kajsa antaŭe neniam faris. Estas tiom multege da laboro? Kiamaniere oni sukcesu pretigi ĉion, se ŝi forestas? Ĉiam ŝi mastrumis ĉion, kaj ŝi sola scias, kiel oni devas fari tion kaj tion.

Tiel ŝi kondutis tagon post tago. Kristoforo komencis kompati ŝin, kaj cetere lacigis lin la ĉiama plendado. Tial li proponis al ŝi, ke oni dungu taŭgan virinon por la mastrumado, ĝis ŝi ree estos sana.

Ŝajne la propono teruris Kajsan. Ĉu oni venigu tute fremdan homon, kiu poste montros sin plene sentaŭga kaj ĉiuokaze nenion scias pri la aferoj? Neniam.

Sed je la penso pri tro malfrua kaj eble fuŝa pretigo de la kampoj, ŝia koro iom post iom moliĝis. Cetere ŝi konsolis sin per la penso, ke tamen estos ŝi, kiu superrigardos kaj decidos pri ĉio.

— Provu eble tamen — ŝi fine diris. — Estas malbone havi fremdan homon en la domo, kvazaŭ konfidi infanon al fremdaj manoj. Sed kion fari? Kristoforo do iris por serĉi konvenan servistinon, kaj post iom da tempo trovis filinon de farmisto, ĉirkaŭ dudekjaran, kiu volonte akceptis la oficon.

Tiamaniere Selma venis al Novponto. La postan tagon ŝi alvenis en frua mateno. Kajsa genuis antaŭ la forno por fari fajron. Selma salutis mallonge kaj amikece, kvazaŭ renkonto kun Kajsa estus al ŝi ĉiuhora afero, kaj sen pliaj vortoj ŝi formetis mantelon kaj ĉapon kaj milde sed decide forŝovis la maljunulinon de la forno.

— Ne suferigu vin tie ĉi, patrino. Ripozu iomete, kaj baldaŭ la kafo estos preta! La subita atako konfuzis Kajsan, kaj ŝi eĉ ne pensis pri respondo, sed nur faris kiel la knabino ordonis. Ŝi retiris sin, eksidis sur la sofo kaj rigardis Selman per miroplenaj okuloj. Ŝi estis alta, fortika knabino, preskaŭ parenca al Kristoforo, kvankam ne tiom grasa. La vizaĝo vervorte brilis de juneco kaj sano, la bluaj okuloj estis serenaj kaj radiaj kiel ĉe infano, kaj ŝiaj movoj aspektis kiel gaja ludo. Estis nenio riproĉinda ĉe ŝi, almenaŭ ne laŭ la unua impreso. Kaj samtempe si ŝajnis komprena kaj laborema.

Dume Selma faris fajron kaj surmetis la kafpoton. Kaj subite Kajsa vekiĝis.

— Kiel mi sidas, stulta estaĵo, — ŝi krietis. — Iu devas alporti la bezonatan, ĉar vi ne povas scii, kie ĝi estas.

Sed Selma nur ridis, tiel ke la tuta vizaĝo radiis kiel rosfreŝa somermateno, kaj faris trankviligan geston. Ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj. Baldaŭ ŝi komencis kanti.

Kajsa ne povis trovi ion riproĉindan ĉe la knabino, sed tamen ŝi ne estis kontenta. Tiu brilo de juneco kaj sano kaj tiu freŝa humoro ŝajnis al Kajsa kiel moko. Kiam ŝi rigardis la rozajn vangojn de Selma, ŝi eksentis, ke ŝi mem komencas fariĝi maljuna. Kiam ŝi trovis, ke Selma pretigas la kafon sen ŝia helpo, ŝi sentis sin iom flankenmetita. Ne estis tute korekte, ke Selma povis fari tiujn aferetojn sen ŝia konsilo.

Dum Kajsa suferis de tiuj sentoj, Selma alportis tasojn, panon kaj ceterajn aferojn kaj pretigis la tablon. La maljunulino ekmiris. Selma faris tion tute ĝuste kaj sendemande. Al Kajsa, kiu estis bone pripensinta la instruadon al Selma, tio ŝajnis sorĉo.

Kiam Kristoforo kaj la servantoj post iom venis en la kuirejon, ĉio estis preta. Selma salutis ilin, kiel ŝi antaŭe salutis Kajsan, enverŝis kafon kaj daŭrigis sian kantadon. La domanoj rigardis unu la alian kaj sendis momentan, ŝtelan rigardon al Selma, kiu tamen restis same senzorge gaja kiel antaŭe.

Gajo kaj tonoj, kiuj estis for de la bieno post la morto de maljuna Kristoforo, subite ŝajnis reveni kaj tuj havis liberigan efikon. La vizaĝoj de la servantoj heliĝis, kaj eĉ la humoro de Kristoforo, kvankam lia kapo estis peza post la lasta vespero, iom altiĝis. Eĉ Kajsa estis altirata de la juneca kaj printempofreŝa agordo.

Selma prenis tason kaj mem eksidis ĉe la tablo. Dum la trinkado ŝi ja ne povis kanti, sed anstataŭe ŝi komencis paroli, babilis pri io ajn kaj disŝutis senpikajn ŝercojn. Estis viglo kaj kerno en ĉiuj ŝiaj vortoj, kaj vole nevole ili aŭskultis. Estis kvazaŭ freŝa kaj viviga vento forbalaus la mucidan kaj senmovan aeron de la malnova domo.

Kiel ŝi komencis, tiel ŝi daŭrigis. Vere ŝi kelkafoje demandis al Kajsa pri io kaj permesis al ŝi fari kelkajn simplajn laborojn, sed ordinare ŝi ne demandis kaj mem prizorgis la tutan mastrumadon. Kaj ne nur tio, Kajsa eĉ devis permesi diversajn ŝanĝojn. Selma baldaŭ estis tute hejme en aranĝoj kaj provizejoj, kaj kie io ne estis laŭ ŝia opinio, ŝi tuj ŝanĝis.

— Sed kara Selma, tiel ne devas esti, — diris Kajsa milde kaj montris, kiel estis antaŭe.

— Mi vidis, — diris Selma kun gaja rido, — sed laŭ mia kapo estas pli bone tiel ĉi. Vidu ... Kaj ŝi montris al la maljunulino, ke la porcelano estis iom malpraktike metita en la ŝranko kaj ke ĝi nun staras pli bone, ke viando kaj aliaj manĝaĵoj estis kapteblaj al la musoj, ke oni ne rajtas enlasi la muŝojn en la provizejon ktp. Malagrable estis, ke Kajsa tiam devis konsenti, ke Selma pravas. Unue ŝi iomete ofendiĝis pro la memstareco de Selma, sed baldaŭ ŝi kutimiĝis kaj ne provis plu bari la agemon de la knabino.

Krom la mastrumado ŝi trovis tempon ankaŭ por la bovinejo kaj la kampoj. Ŝi estis forta kiel viro, laboris rapide kaj facile, kvazaŭ lude, kaj ŝia laborĝojo infektis ankaŭ la servantojn. Sed Kristoforo kondutis kiel ordinare.

Ankaŭ eksterdome ŝi faris plibonigojn, kaj la malfortaj kontraŭstaroj de Kajsa estis tute senrezultaj. Tamen Selma tute ne montris regemon aŭ troan memstarecon. Ŝi nur faris sian devon, kaj ĝin ŝi faris bone.

La brako de Kajsa resaniĝis malrapide, sed fine ĝi estis bona. Nek Kajsa nek Kristoforo diris al Selma, ke oni ne bezonas ŝin plu. Ŝi mem ŝatis la domon, sed ŝi ne volis resti nur pro tio, ke la aliaj ne volas paroli pri maldungo. Do ŝi mem demandis, ĉu ne estas tempo por ŝi forlasi la lokon, ĉar laŭvide ili ne bezonas ŝin plu.

Kajsa ŝajnis nedecidema, sed post momento ŝi diris:

— Estas ja vere. Sed mi komencas fariĝi maljuna, kaj miaj fortoj forlasas min pli kaj pli. Kaj da laboro estas sufiĉe. Ili ĝojas, se vi volas resti, certe ni bezonos vin.

Same diris Kristoforo, do ŝi restis en Novponto.

iii.

Tiel ankaŭ Selma estis entirata en la sorĉan cirklon de kaŝitaj pensoj kaj sentoj, kiuj regis la kunvivon en Novponto. Selma estis juna kaj gaja, vivis en la nuno kaj malmulte cerbumis pri pensoj, sentoj kaj homaj interrilatoj. Sed iom post iom pli kaj pli el tiu indiferento kaj izoleco filtriĝis en ŝian animon. Ŝi ekhavis senton de malgajo kaj soleco, rimarkis, ke la bieno estas kvazaŭ sortligita de ia forto, kiun ŝi ne komprenas, sed kiu malproksimigas la homojn unu de la alia, fremdigas ilin unu al la alia eĉ se ili ŝajnas plej bonaj amikoj. Ŝi kantis kaj ŝercis kiel antaŭe, kaj same la aliaj partoprenis ŝian gajon. Sed subite venis al ŝi la sento, ke ilia gajo estas malreala kaj ŝajna. Interne de ili estas ŝtone malmola muro, kiun neniaj fremdaj pensoj kaj sentoj povas trapenetri, kaj kiu ankaŭ ne tralasas ion el tio, kio estas kaŝita en ilia propra interno. Ili estas amikoj, sed la amikeco estas amikeco de fremduloj.

Unuflanke tio estis tre bona. Ĉio estis tiel paca kaj trankvila, vera kontrasto al ŝia propra hejmo. Ili estis multaj gefratoj, kaj la gepatroj havis tre moviĝeman humoron. Ofte estis plendado kaj riproĉoj, kaj kelkafoje ili tiel kunpuŝis, ke ŝajnis danĝere por vivo kaj prudento. Sed kiam ili estis amikoj, ili estis amikoj plenplene. Ĉiu tute klare sentis, kiel bonvole ĉiu alia pensas pri li, kaj en tiuj momentoj estis, kvazaŭ la tuta familio havus unu kaj saman animon.

Selma, pli ekvilibra ol la aliaj, malĝojis pro la malpaco, kiu faris la hejmon pli simila al frenezulejo ol al loko por pru dentaj estaĵoj. Sed nun ŝi kelkafoje eksopiris al tiuj drametoj. Tamen estis vivo kaj moviĝo tiam, malgraŭ la frenezaĵojn, kaj post ĉiu fulmotondro la suno tiel bele brilis. En Novponto estas nek unu nek la alia. Estas pace kaj kviete sed samtempe malgaje kaj morte kiel en malnova, senhoma domo.

Tamen tio ne premis ŝian animon tro forte. Ŝi estis juna kaj gaja kaj havis obstinan karakteron. Kaj certe mi ne restos por ĉiam tie ĉi, ŝi pensis.

* * *

Kiam Kajsa proponis, ke Selma restu, Kristoforo fariĝis pli ĝoja kaj kontenta ol iam antaŭe en sia tuta vivo. Kompreneble ankaŭ li estis havinta siajn deziretojn kaj etajn ĝojigaĵojn, sed ĉiam de tia ĉiutaga karaktero, ke ili neniam vekis pli fortajn sentojn.

Jam de la komenco Selma interesis lin, kaj la intereso kreskis. Ŝi kunportis ion novan, kion li antaŭe ne renkontis aŭ almenaŭ ne rimarkis. Ŝia tuta esto efikis al li kiel suda vento en frua printempo, kiel voko de iu mondo, kiun li ne povis bone imagi, sed kies ekziston li subsentis.

Li prizorgis siajn devon kaj trinkadon kiel ordinare, aspektis same seninteresa por la bieno kaj same interesita por la diskutoj kun la trinkfratoj. Liajn sentojn neniu rimarkis, komence eĉ ne Selma. Tiam kaj tiam li sendis al ŝi ŝtelan rigardeton, tiel rapidan ke neniu ĝin rimarkis. La knabino estis problemo al li. Ŝi ne similis al lia patrino nek al la patro, nek al iu alia, almenaŭ laŭ lia koncepto pri ili. Sed kio do estas tio propreca de ŝi? Kion ŝi sentas, kion ŝi pensas? Tion li scivole provis esplori, kaj, kiam lia rigardo tuŝetis ŝin, ĝi estis penetra, kvazaŭ ĝi volus eniĝi ĝis ŝia interno.

Li kredis, ke li komprenas la aliajn, kaj ankoraŭ restis la instigo ludi ilian similulon kaj interne senti, ke li estas ilia superulo. Rilate al Selma estis alie. La aliaj estis malgrandaj, vivomalriĉaj iamaniere. Sed en ŝi, li kredis, li trovis tion alian, kion nek li mem nek la liaj posedas. Kaj verŝajne la manko de tiu al ŝi fremda vivenhavo kaŭzis la malgajon kaj senton de malpleno, kiuj regis en lia interno.

Tio ne signifas, ke li komprenis sin mem, ke li povus dismeti kaj klarigi siajn sentojn. Li nur havis certan percepton pri la rilato de la aferoj. Pro tio liaj sentoj por Selma neniel estis romantikaj. Pensoj pri feliĉo kaj beligo de la vivo pere de tiu knabino estis same malproksimaj de li, kiel la romanaj aventuroj antaŭe estis proksimaj. Ŝi altiris lin same kiel la homo ĝenerale estas tirata kaj logata de nekonataĵo, pri kies ekzisto li ĵus eksciis.

Printempo venis kun suno kaj verdaĵo. La betuloj enteksis sian helan somerkoloron en la seriozan kaj malbelan koniferarbaron, kaj la aero estis peza de la forta odoro de junaj, rezinsaturitaj folioj. La kreko kantis sian knaran krepuskmelodion sur la kampoj, la kukolo plenigis la arbarojn per siaj fortaj tonoj, kaj la plotoj kaj alburnoj saltadis en la sunbrila akvo de la rivero.

Kristoforo malrapide paŝis tra siaj abundaj kampoj kaj bonfartis en la sunvarmo. Se krom tio Selma estis proksime, tio estis laŭ lia deziro. Liaj rigardoj ne estis plu tiel rapidaj kaj penetraj. Venis mola brileto en la okulojn, kaj pli kaj pli longe ili restis ĉe la knabino kaj fine komencis postuli atenton.

Tamen, Selma jam estis rimarkinta la vualitajn ekrigardojn de Kristoforo. Per siaj pli moviĝema sentovivo kaj pli forta intuicio ŝi pli facile ekkaptis ideon pri Kristoforo ol li pri ŝi. Li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon.

Tio estas io, ŝi pensis, kio de lia interno trabreĉas la malmolan muron, kvankam li tiel bone ĝin majstras, ke ĝi estas preskaŭ nekaptebla. Do estas io interne. Sed kio? Tion ŝi ne sciis. Instinkte ŝi sentis lian preterflugantan rigardon kaj tuj ekpensis: Li observas, li pensas kaj pritaksas. Sed kion li pensas? Kaj kiam la esploranta, penetra rigardo moliĝis laŭ la varmiĝo de la printempo kaj la vekiĝo de la tera vivo, ŝi rimarkis ankaŭ tion kaj eĉ pli frue ol li mem konsciiĝis pri sia celado.

Se Selma nur estus en alia medio aŭ havus kelkajn aliajn virojn ĉirkaŭ si, ŝi eble restus sen tuŝo de tio, ĉar ŝi havis nenian inklinon por li. Sed la homo plej ofte vivas nur en la nuno kaj rigardas nur la proksimaĵon.

Cetere Kristoforo estis sufiĉe bela viro. Vere li aspektis iom bova, sed Selma pli kaj pli sentis, ke li povas esti kiel surmetita vesto, kiun li povas forĵeti kiam ajn, por poste aperi kiel tute alia homo.

Se la interna mondo de Kristoforo estus iom pli vasta ol la tero de Novponto, li eble estus gajninta ion per proksimiĝo al la knabino. Sed tiu mondo, kiun li momente ekvidis aŭ kredis ekvidi en Selma estis tro fremda al li. Kiam li restis duope kun ŝi, li fariĝis primitiva. Vere kelkafoje aperis palaj memoroj pri sentoj kaj pensoj, kiujn li dum la vintro kaj printempo portis en sia interno, kaj li duonkonscie sentis, ke parolo kun ŝi eble donus respondon al liaj malklaraj demandoj, almenaŭ donus respondon al liaj sentoj.

Sed tuj li ekhontis. Ŝi estis fremda homo, kaj kiom koncernis ŝin liaj pensoj kaj sentoj? Kaj kion li dirus al ŝi? Ĉu li malsaĝigu sin mem antaŭ virino? Duope kun virino, kiu ne malaprobas, tamen estus freneze pasigi la tempon per babilo pri sentoj de solecaj horoj.

— Ne senkaŭze la virino estas kreita, kia ŝi estas, kaj la naturo estas pli saĝa ol ĉiuj saĝuloj kune, estis diraĵo de la maljuna Kristoforo.

Rilate al Selma: ŝi atendis la proksimiĝon de Kristoforo kun certa scivolo. Ŝi duone atendis, ke li ekparolos pri si mem, almenaŭ alude. Kaj pli malpli ŝi atendis tiam trovi viron laŭ sia propra opinio. Sed el tio fariĝis nenio. Kaj kiam Kristoforo metis siajn fortajn brakojn ĉirkaŭ ŝin, ŝi baldaŭ forgesis tiujn pripensojn, almenaŭ momente.

Sed tio okazis nerimarkeble kaj silente, simile al la kritike esplora brileto sub liaj pezaj palpebroj, kaj la aliaj en la bieno eĉ ne konjektis lian rilaton al Selma. Ili vidis lin malvigle labori kiel antaŭe kaj aŭskultis lian ŝercon kaj babilon, nenion pli. Post la morto de la patro li nome fariĝis pli parolema kaj eĉ ŝajnis similiĝi al la maljunulo tiurilate, kvankam lia ŝerco estis pli maldelikata kaj lia maniero pli mallerta.

iv.

En la fruo de la vintro Selma sciigis al Kristoforo, ke ŝi atendas infanon.

— Tiel, — diris Kristoforo kaj rigardis ŝin iom scivoleme, sed sen montri iun ajn malĝojon, ĝojon aŭ incitiĝon pro tiu komuniko. Selma atendis pliajn vortojn, sed kiam ili ne venis, ŝi devis malpezigi sian koron.

— Jes, estas tiel, kaj mi nun pripensas, kiel estos.

— Jes, — diris Kristoforo iom penseme, — certe, estos bone, ni esperu. Vi estas ja fortika kaj juna kaj certe trapasos tion sen malfacilaĵoj. Kaj kiam la tago venos, ni preparos ĉion kaj venigos la akuŝistinon en bona tempo. Certe iros bone, vi vidos.

Kvankam tiu respondo ne tuŝis Selman tute agrable, ŝi tamen ekridetis. Tiel plenserioze li diris la aferon.

— Vi do volas diri, ke mi tamen restu? — ŝi pliklarigis la demandon.

— Ke vi restu? — li diris kaj aspektis konsternita. — Se vi restis antaŭe, vi kompreneble restos nun, kiam vi bezonos iom da flego kaj kvazaŭ hejmon por vi kaj la infano. Certe ni bezonos vin.

— Ĉu vi pensis pri geedziĝo, — ŝi daŭrigis balbute kaj ruĝiĝis.

Kristoforo ekrigardis ŝin konfuzite kaj pripense, kvazaŭ li ekmemorus ion neprizorgitan.

— Ĉu vi pensis, ke ni faru tion?

— En tia situacio oni nature komencas pensi tion, — ŝi diris kaj provis ridi. — Sed antaŭe ... mi verŝajne ne pensis multe pri ĝi.

— Precize same estis ĉe mi. Domaĝe, ke ni ne priparolis tion ĉi pli frue. Miaflanke mi neniam pensis pri edziĝo, kaj ankaŭ nun mi ne sentas inklinon. Por kio tio estus bona? Sed mi komprenas, ke povos ĝeni vin. Se estos tro peze al vi, mi ne metos malhelpon sur vian vojon, ĉar mi estas ja kulpa. Sed kion vi diras mem? Ĉu vi nepre volas fariĝi mia edzino? Selma mallevis la palpebrojn, kaj nur post iom da tempo ŝi respondis. Ŝia rigardo kvazaŭ direktiĝis internen, fariĝis mallume ĉirkaŭ ŝi, suferige mallume, kaj ŝi sentis kvazaŭ ŝi sufokiĝus.

Sed eklumiĝis, kaj subite ŝi perceptis sin mem, Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ objektojn vidatajn en plena taglumo. Nun vi tamen puŝis la kapon kontraŭ la ŝtone malmolan muron, voĉo flustris en ŝi. Kaj kio estas interne? Nur malpleno. Kaj eĉ se estus io, vi neniam rajtus alproksimiĝi, kaj cetere tio ne valorus la penon. Kion vi do havas komunan kun tiu viro, kial ligi vin al li? Pli bone esti libera kaj sekvi sian propran volon. Kaj nun vi devas fidi al vi mem, daŭrigis la flustra voĉo en ŝia interno.

Tio ne daŭris multajn momentojn, sed tamen ŝi travivis ĉion tiel intense kaj klare, kiel ŝi ne povus eĉ dum semajna kaj monata cerbumado. Kaj kiam ŝi ree levis la okulojn, la viro antaŭ ŝi estis fremda al ŝi, kaj povis doni plu al ŝi nek ĝojon nek doloron. Stranga laco premis ŝin, sed samtempe ŝi sentis sin facilanima kaj dankema, kvazaŭ ŝi ĵus estus evitinta grandan danĝeron kaj nun klare konscius pri tio.

— Tion mi ne volas, ŝi diris. — Certe estos bone sen tio.

* * *

Vintro venis, kaj Kristoforo estis senokupa. La festenoj de la pasinta vintro estis daŭrigataj kvazaŭ laŭplane.

La kantoj kaj ŝercoj de Selma silentiĝis. Neniu rimarkis tion, estis tiel mallume kaj malvarme, ke oni estus pli mirinta, se ŝi estus estinta same gaja kantobirdo nun, kiel printempe kaj somere. Mem ŝi bone konsciis pri tio. Tamen ŝiaj pensoj ne estis tro maldolĉaj, ĉar ŝi fidis al si mem, kiel en la decida momento ŝi sentis, ke ŝi devos. Post la deklaro inter ŝi kaj li, ili tute ne interparolis pri sia interrilato. Li estis mastro, ŝi dommastrino. Tio estis ĉio. Ĉu li parolis kun la patrino, ŝi ne sciis. Sed verŝajne ne. Kion diros Kajsa, kiam ŝi ne povos plu kaŝi sian staton al ŝi? Ĉu ŝi estos same bonhumora kaj indiferenta kiel Kristoforo? Tempo pasis, kaj fine Selma malkaŝis ĉion. Unu tagon, kiam ili estis solaj en la kuirejo, ŝi utiligis la okazon.

— Mi devas diri al vi, ke mi estas graveda kaj atendas la infanon en fruprintempo, ŝi simple diris. — Estas ĝene diri tian aferon al tiel bona mastrino, sed ankaŭ ne utilas silenti ĝis la lasta minuto. Nun mi volas scii, ĉu vi trovas plej bone, ke mi forlasu la domon aŭ...

Dum tiu sola jaro post la morto de maljuna Kristoforo Kajsa fariĝis maljuna, kaj ŝia korpo kvazaŭ malgrandiĝis. Je la vortoj de Selma la osteca vizaĝo ekhavis esprimon de grandega konsterniĝo, la manoj ektremis kiel en konvulsio, kaj la rigardo sencele vagadis tien kaj reen. Fine ŝi trankviliĝis kaj fiksis la rigardon sur Selman. Ŝi ne aspektis kolera, plie kompata.

— Kompatinda etulino, — ŝi diris en patrina tono. Ŝi iom turnis la kapon al la fenestro, kaj ŝia rigardo ŝajnis vagi en malproksimaj lokoj. Ŝia vizaĝo montris esprimon de serĉado kaj profunda pensado pri io neklara. Kaj kiam ŝi ree turnis sin al Selma, ŝi diris iom hezite:

— Ĉu tio iel koncernas min ... mi volas diri, kiu estas la patro? Ne pensu malprave. Se koncernas min kaj vi volas diri, estas bone, alie same estas bone.

— Ne, — diris Selma kaj provis laŭeble konservi trankvilon, — ne koncernas vin. Temas nur pri mi mem.

La okuloj de la maljunulino ŝajnis rigardi rekte tra ŝi kaj legi ŝiajn plej sekretajn pensojn, kaj estis, kvazaŭ ŝi flarus subsencon en la lastaj vortoj de Selma. Ŝi kunmetis siajn ostajn, pro reŭmatismo kurbajn fingrojn kaj rigardis Selman per rigardo tiel malĝoja kaj samtempe bonvola, kian Selma antaŭe neniam vidis. Kelkaj larmoj ekbriletis en ŝiaj okuloj, kaj ŝi diris kviete:

— Kompreneble restu. Kien iri alie? Kaj ni bezonos vin, ĉar mi malfortiĝas. Mi rapide glitas malsupren.

Ŝajnis, kvazaŭ ŝi volus diri ion pli, kaj Selma klare sentis, kion ŝi pensas kaj volas diri. Sed ŝi klinetis la kapon kaj diris nur:

— Do estas bone tiel. Ne maltrankviliĝu pro tiu ĉi afero. Ni ordigos ĉion kiel eble plej bone.

* * *

En la printempo ŝia infano naskiĝis, kaj la por Novponto neordinara okazo pasis same trankvile kiel ĉio alia en tiu domo. Post iom pli ol unu semajno ŝi ree komencis labori, kaj escepte la kelktempan prizorgon pri la knabeto, ĉio estis kiel antaŭe.

Kiam Kajsa diris al Kristoforo, ke estas knabo, kaj provis diveni la efikon de la komuniko, li ŝajne tute ne atentis ŝiajn vortojn. Sed poste li ekridis kaj diris:

— Tre konvene. Tiam mi eble povos havi bonan servanton, kiam mi estos pli aĝa.

La kunuloj antaŭe diris nenian vorton pri Selma, kvankam ili, kiel aliaj, konis la malfeliĉan aferon. Estis ĉiutaga bagatelo, kiu ne havis intereson, kiam plenaj glasoj staris sur la tablo. Iamaniere naskiĝis diraĵo, ke Kristoforo estas la patro de la knabo. Neniu sciis, de kie ĝi venis, sed subite ĝi restis tie. Se antaŭe iu estus dirinta, ke Kristoforo estas la patro de la infano, li estus priridita kaj mokita de ĉiuj, ĉar io tia estus tute nekredebla. Ankaŭ nun ne ekzistis la plej eta pruvo pri la vero de tio, sed en ia mistera maniero klariĝis al tiuj, ke ne povas esti alie.

La solaj, kiuj ne tute kredis, estis la trinkfratoj. Ili opiniis, ke ili konas Kristoforon pli bone ol iu ajn, kaj homo kiel li ne falas antaŭ tiaj tentoj. Tamen ili volis utiligi la diraĵon por amuziĝo.

— Oni diras, — ili deklaris al Kristoforo, — ke vi venigis la knabeton en la mondon. Ne estas malbone farite, kaj ni gratulus vin kaj trinkus je via sano, se ni nur scius, ĉu la diro estas vera. Ĉu vi estas la patro de la knabo? La demando tute ne konfuzis Kristoforon, sed li ŝajnis pripensi.

— Ĉu oni diras tiel? Nu, tio ne gravas. Sed en tiu ĉi bieno estas nur du viroj, mi kaj la servisto. Do la servisto devas esti la patro, se Selma ne trafis viron aliloke.

La stranga konkludo de Kristoforo ŝajnis al ili tute logika, ĉar ĝi tute konformis al ilia koncepto pri li. Sed ial ili iom post iom aliĝis al la ĝenerala opinio. Kristoforo tamen ne donis klaran respondon.

Nun la temo komencis fariĝi interesa kaj la scivolemo ekflamis. Fine ili turnis sin al Selma mem, sed tio ankaŭ ne helpis. Selma montris rozan rideton, metis la kafopleton sur la tablon kaj kuraĝe rigardis ilin.

— Tia knabineto, kiel mi, ne povas facile scii tion. Kristoforo diras, ke estas la servisto.

Pli ili ne eksciis. Sed la kompatinda servisto, kiu tute senkulpe subite trovis sin en tia situacio, fariĝis kolerega, kaj je la unua fojo la ĉiama trankvilo de Novponto rompiĝis. Kristoforo provis trankviligi lin, sed sensukcese. Tute kontraŭe li promesis bati Kristoforon, ĝis li fariĝos blua kaj flava kaj poste preni lian vivon. Post dusemajna senĉesa disputado li tamen rezignis tion kaj anstataŭe forlasis la bienon.

v.

Kiam la filo de Selma estis naskiĝinta kaj ricevinta la unuan flegon, Kajsa eliris al la provizejo kaj alportis la malnovan lulilon en la kuirejon. Tie ŝi forlavis de ĝi la malpuraĵon kaj polvon, tiel ke la ruĝaj rozoj brilis same rosfreŝe junaj kontraŭ la blua fono kiel iam antaŭ tridek jaroj. La postajn tagojn ŝi pretigis tolaĵon por la lulilo, kaj kiam Selma definitive forlasis la liton, tio estis preta. Tiam ŝi prenis la etulon, metis lin en la lulilon kaj mem eksidis apude por zorgi pri lia bonfarto.

Nek Kristoforo nek Selma atendis tion de ŝi. Kiu konis Kajsan, laborintan kiel viro sur kampoj kaj herbejoj kaj tiel fiksitan al la bieno, ke ŝi ne havis pensojn eĉ por sia propra filo, tiu apenaŭ povis imagi, ke ŝi subite ekhavos intereson por infaneto. Sed Selma ĝojis pro tio. La kortuŝe fidela prizorgo de la maljunulino varmigis ŝian internon, kaj iel ŝajnis al ŝi, ke Novponto komencas ŝanĝi karakteron.

Post sia resaniĝo Kajsa sentrankvile kuradis tien kaj reen tra la tuta bieno kaj tie ektrovis farendajn laboretojn, por kiuj neniu alia havis tempon. Selma faris ĉiujn pezajn laborojn, kaj Kajsa estus povinta havi bonajn tagojn, sed tion ŝi ne ŝatis. Ŝajne kaptis ŝin la maljunaĝa timo, ke ĉio ne estos orde prizorgata kaj ne iros bone, se ne ŝi mem superrigardos ĉion. Tiom pli frape estis, kiam ŝi nun tute subite transdonis ĉion al la sorto kaj eĉ ne ŝajnis havi penson pri ĝi. La lignoprovizejo, la bovinejo, la kelo kaj la provizejo kaj la cent aliaj aferoj, kiuj tage kaj nokte okupis ŝiajn pensojn, kvazaŭ mirakle malaperis el ŝia konscio, kaj ŝi vidis nur la senfortan etulon en la lulilo.

Ĉu li dormis aŭ ne, ŝi same fidele restis. Kiam li ne dormis ŝi paroletis kun li, kvazaŭ ŝi mem denove estus infano. Kiam li estis dormonta, ŝi lule dormigis lin, sed tre gardeme, kvazaŭ ŝi timus lin timigi. Revekiĝis malnovaj lulkantoj, kiuj dum pli ol tridek jaroj dormis en la anguloj de ŝia memoro kaj ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis kaj la trikiloj senĉese zigzagis inter ŝiaj ostaj kaj ŝrumpintaj fingroj.

Komence oni kredis, ke bovinejo, kelo kaj ĉio alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson. Sed tio ne okazis. Ŝi fidele restis sur sia elektita posteno kaj ĉio alia, eĉ la plej proksimaj okupoj kaj objektoj, tiel komplete malaperis el ŝia konscio, ke ŝi ŝajnis tute nescianta pri ili.

Kiam Selma venis por nutri la knabon, ŝi sidis en trankvila meditado. Ŝia rigardo, nun amikeca kaj mola kiel ĉe infano, senĉese vagadis inter la vizaĝo de Selma kaj la etulo ĉe ŝia brusto. Ŝi diris preskaŭ nenion, sed Selma bezonis nur vidi ŝian vizaĝon por kompreni ŝian bonvolon. Ŝi tute ŝanĝiĝis post la alveno de tiu infano. La sentoj de bono kaj amo, kiuj dum ŝia tuta vivo estis kaŝitaj en ŝia interno, kaj pri kiuj ŝi mem eble ne konsciis antaŭe, subite ekfloris kiel bela ĝardeno meze de la malriĉa aŭtuno de la vivo.

Kaj tiel silenta amikeco kunligis la du virinojn, pli forte ol povus la plej belaj vortoj kaj agoj.

Tiel pasis semajnoj kaj monatoj. Printempo venis kun varmiga suno, ĝermanta vivo kaj longaj, laborplenaj tagoj. Kajsa kiel antaŭe sidis apud la lulilo, kaj la odoranta humo de la kampoj kaj la printempa beleco estis nenio al ŝi. Du fojojn ŝi parolis al Selma, kiam ili kune sidis apud la kuŝejo de la etulo. — Estas strange al mi, — ŝi diris la unuan fojon, dum ŝi sidis revanta kaj la rigardo malrapide sed senĉese ĉirkaŭvagadis. — Estas, kvazaŭ mi estus vivinta en stranga dormo dum mia tuta vivo kaj nur nun mi vekiĝis kaj tiam trovis, ke la mondo aspektas tute alia ol mi antaŭe kredis.

— Mi ne komprenas la rilaton de la aferoj tre bone, sed ŝajnas al mi, ke mi estis fremda al mi mem ĝis nun. Mi faris mian devon, kaj mi ne deziras ĝin neplenumita. Sed estas al mi, kvazaŭ mi ne estus ĝin plenuminta en la ĝusta maniero. Kvankam mi cetere nenion bedaŭras ... Kaj nun mi estas tiel kontenta, tiel kontenta... Ŝi ne rigardis al Selma, kaj tiu eĉ ne povus diri, ĉu Kajsa parolis al ŝi aŭ eĉ mem estis konscia pri siaj vortoj.

Sed la duan fojon ŝi turnis sin rekte al ŝi, kaj tiam ŝiaj vortoj estis pli ordaj kaj klaraj.

— Mi pensis pri la bieno. Certe ne estas bone nun, sed mi ne povas ion fari, kaj pri la estonto neniu povas decidi. Vi scias, ke mi vivis por tiu ĉi bieno kaj por nenio alia. Eble ne estis tute ĝuste, la homo ne devas doni sian koron al eksteraĵoj, sed estas tro malfrue pensi pri tio nun. Kaj eĉ nun mi ne povas tute forlasi tiujn pensojn.

Mi tenis ĝin en bona stato dum multaj jaroj, sed nun mia tempo estas for. La maljuniĝo estas stranga afero. Tio, por kio oni antaŭe tute vivis, perdas siajn logon kaj valoron. Oni demandas sin mem pri la estonto de diversaj aferoj, sed samtempe oni estas tute kontenta forturni la okulojn kaj ekripozi. Estas, kvazaŭ oni perdus nenion, kaj la estinto estus nura sonĝo. Sed kiel mi diris, mi pensas pri la bieno. Restu tie ĉi kaj faru, kion vi povos. Mi konjektas la interrilaton, sed ni ne malŝparu vortojn por tio. Se Kristoforo volos edziniĝi kun vi, tio povos esti. Se ne, eble estas same bone, eble eĉ pli bone. Verŝajne li restos sentaŭga, kaj tial vi prizorgu la aferojn. Certe estos malfacile, sed vi tamen povos teni la direktilon ĝis helpo alvenos. Tiu ĉi knabeto estas mia vera infano, tiel mi sentas. Kompreneble ankaŭ la via, tamen li estas parto de ni ambaŭ. Li prizorgos ĉion, kiam tiu tempo venos. Mi ne scias, kia la estonto estos, sed tiel devos esti. Kaj, kiel mi diris, vi prenu la direktilon. Certe vi komprenas, kaj mi ne bezonas diri pli. Mia tempo baldaŭ pasis.

* * *

Verdire Kajsa tre rapide malfortiĝis post la morto de la maljuna Kristoforo. Kiam oni konstruis la bovinstalon, ŝi ankoraŭ estis sana kaj laborkapabla virino, kiu laŭŝajne havos jardekon antaŭ si, ĝis la maljuneco alvenos. Sed kvankam ŝi ne suferis rimarkeble pro lia foriro, tamen kvazaŭ io rompiĝis en ŝi tiutempe. Poste ŝi ne estis plu la sama Kajsa kiel antaŭe. Nun oni povis rimarki semajnon post semajno, kiel ŝi fariĝas pli kaj pli maljuna kaj malforta.

Kvankam Kristoforo kredis, ke li estas akrevida, li fakte ne estis rimarkinta la grandan ŝanĝiĝon de la patrino. Sed unu tagon en la malfrua somero, li subite rimarkis ĝin. Vere liaj sentoj por la patrino ne estis pli fortaj ol por iu ajn homo, sed tio tamen iamaniere doloris lin.

Li tuj komprenis, ke tio ne estas efiko nur de maljuniĝo, sed ke la patrino estas malsana en ia aŭ alia maniero.

Li volis kunpreni ŝin al kuracisto. Kajsa ne ŝatis tion, kuracisto ne povos rejunigi kaj refortigi ŝin, kaj fino baldaŭ venos. Sed Kristoforo estis persista, kaj fine ŝi cedis.

Kompreneble ŝi estas malsana, diris la kuracisto. Ĉu vere ili ne rimarkis tion antaŭe? Ili estus devintaj veni al li multe pli frue, nun ... Tamen ili ricevis kelkajn medicinboteletojn, kaj dum kelkaj tagoj Kajsa laŭdeve plenumis la ordonojn de la kuracisto. Sed baldaŭ tio tedis ŝin, kaj ŝi lasis la boteletojn netuŝitaj.

Aŭtune ŝi devis enlitiĝi. Poste ŝiaj fortoj foriĝis samgrade kiel antaŭe, kaj du jarojn post la morto de Kristoforo ŝi silente endormiĝis, same trankvile kaj kviete kiel dum la tuta tempo apud la lulilo de la malgranda knabo.

Sia propra mastro

i.

Kaj ree Kristoforo sidis en la mansardo kaj faris bilancon pri sia vivo, dum la fumnuboj ŝvebis tien kaj reen, ĝis ili fariĝis densaj kaj pezaj kiel aŭtuna nebulo.

Nun li sola estis mastro en la bieno. Sed tio ne tre ĝojiĝis lin. Kian plezuron donos al li la kampoj kaj la arbaro? Prilabori la teron tute ne ŝajnis al li gaja afero. Li ja povus vendi ĉion kaj ekloĝi aliloke, sed tio ankaŭ ne plaĉis al li. Hejmsenton li ne havis, sed samtempe ĉio ekster la limoj de Novponto ŝajnis al li netolereble fremda.

Por kio li do vivu tie ĉi? Liaj pensoj ne estis profundaj nek precizaj, sed pri tio li tamen iel cerbumis. Tiel kaj tiel estis dum la gepatra tempo, kaj tiam estis malmulte da ĝojo. Nun ili foriris — kaj ree estas tute same kiel antaŭe. Li estas mastro kiel lia patro antaŭ li. Selma penadas kaj laboras kiel Kajsa dum antaŭa tempo. Kaj en la kuirejo la knabeto ĉirkaŭrampas same kiel li mem verŝajne faris antaŭ multaj jaroj.

Tiu absoluta simileco al la pasinto tiel frapis lin, ke li brue ekridis, kvankam li estis tute sola. Sed tuj poste sekvis kolera blasfemo. Tiu ĉi vivo verdire similas al nenio.

La malgajo kaj neklara malkontento, kiuj regis lian internon post la morto de la patro, ankoraŭ restis, eble eĉ pli fortaj ol tiam. Sed nun li ne rimarkis tion plu. Ĝi estis jam parto de li mem, kaj ŝajnis al li, ke la tuta vivo estas tia. Kaj tial li pensis pri vojo al pli agrabla kaj gaja estado.

Kristoforo tute ne estis sola rilate al tiaj pensoj. Kampe, ekzemple, kiu estis fraŭlo kaj pli ol kvindekjara, antaŭ ne longe vendis sian bienon kun arbaro al Grandtorento kaj nun loĝis en malgranda domo apud la ŝoseo inter Grandtorento kaj Novponto. Li neniel laboris, kaj ankaŭ ne bezonis, ĉar li havis ĉirkaŭ kvardek mil kronojn en banko. Ordinare li estis hejme, fumis kaj legis gazetojn. Kelkafoje li faris festenetojn en sia kabano same kiel Kristoforo en Novponto. Se fariĝis tede, li foriris kaj vizitis la najbarojn por babili. En Novponto li jam antaŭe estis ofta gasto, kaj li venis tien preskaŭ ĉiutage.

Pri la vendo de la bieno li diris:

— Kial, pro diablo, mi portu tian ŝarĝon dum la tuta vivo? Agrikulturo ne donas profiton, fakte. Eble en Novponto, kiu estas bela bieno, sed ne sur miaj ŝtonplenaj pecetoj. Cetere mi staras kiel Kristoforo: la lasta verda branĉeto sur seka arbo. Sed nun mi fartas kiel princo. Se miaj fortoj kaj jaroj egalos al mia mono, mi neniam plendos pri la vivo.

Aliaj agis similmaniere. Se ili havis familion, ili ne povis sekvi la ekzemplon de la enviinda Kampe, sed unu vendis sian arbaran teron, aŭ la plejmulton de la arbaro mem, la tria mem hakis sian arbaron kaj tiamaniere havigis al si iom da ĝuo en la vivo. Kaj aliaj faris same, sed pro amo al mono.

Tiujn faktojn kovis Kristoforo por trovi similan solvon por si mem, tamen sen urĝo.

La bienon li ne volis vendi, ĉar tiam li ne havos lokon por loĝi. La arbaron li povus vendi, sed tiam li tamen havus la teron. La problemo ne estis facila.

* * *

La arbarĉefo de Grandtorento ne forgesis la belan arbaron de Kristoforo, sed ĉar estis plenplene da proponoj dum tiuj jaroj, li ne rapidis. En la fino de la somero de tiu ĉi jaro, li okaze preteriris Novponton, kaj tiam eniris por aŭdi la opinion de la nova posedanto.

Kristoforo kuraĝe trinkis dum la lastaj jaroj kaj cetere ankaŭ manĝis, kaj dum la lasta tempo li ankaŭ forlasis la pli pezajn laborojn. Tial li estis sufiĉe grasa, kaj se li nur aspektus pli gaja, li estus bonega specimeno de bonvivanto.

— Bonege, ke vi venas, — li diris. — Eble vi povas doni konsilon pri malfacila demando.

— Dependas de la demando, — respondis la estro, kaj liaj grizaj, malvarmaj okuloj esplore kaj iom scivole rigardis la apatian figuron.

Estis du tute malsimilaj tipoj. La estro estis tendena kaj malgrasa. La rigardo kaj la malmolaj, kvankam ne malafablaj trajtoj atestis pri konscia menso kaj alceliga volo, pri homo, kiu ne mezuras la valoron de la vivo per grogoj kaj gajaj horoj, sed per laborrezultoj kaj bonaj ciferoj en kaslibroj.

— Temas pri la bieno kaj la arbaro, — daŭrigis Kristoforo. — Tio tedas min, kaj mi volas liberiĝi de ili. Sed kiamaniere? — Ni volonte akceptos la arbaron. Ne cerbumu pri tio.

— Tion mi komprenas. Sed la bieno?

— Ekzistas aĉetantoj. Ni ne bezonas ĝin, malkaŝe dirite. Verdire ni aĉetis, antaŭe, sed pli malgrandajn. Tie ni lokis farmistojn, kiuj parte vivtenas sin per la tero, parte per hakado, karbigado ktp. Sed niaj bienoj sufiĉas. Cetere estus malfacile havigi farmiston por tiel granda bieno. Li bezonus multe da mono, kaj ni ne havus utilon de li, ĉar li bezonus la tutan tempon por prizorgi la teron. Estus por ni plus minus nul, do pura malgajno. Sed vendu al iu alia.

— Tion vi diras. Sed, pro diablo, kie mi mem do loĝu? — gruntis Kristoforo.

— Ĉu vi ne diris, ke vi volas liberiĝi de la arbaro kaj de la bieno? — demandis la estro iom malpacience.

— Kompreneble. Sed mi devas havi loĝolokon, kaj mi neniam loĝos aliloke ol tie ĉi. Tiel estas. La domo restos ĉe mi, la alian vi povos preni. Iom moka rido ludetis sur la lipoj de la ĉefo. Tian tipon li ne renkontis antaŭe. Sed Kristoforo tuj daŭrigis:

— Se vi aĉetos ĉion kaj lasos la domon al mi, ni povas tuj kontrakti.

— Fareble, se vi iom malaltigos la prezon de l’ arbaro, ĉar la bieno ne donos profiton. Tio estas, vi volas fariĝi farmisto? Sed tiam vi ja tamen devas prizorgi la bienon. Kia senco en tio? Kaj ekonomie estas ja pura stulto de vi, por uzi mildajn vortojn.

— Tiel pensas vi, — diris Kristoforo preskaŭ malice. — Sed ni kalkulas en diversaj manieroj, dependas de tio. Societuloj kaj aliaj modernuloj vivas por gajni monon kaj fari kapitalon. Laŭ mi, tio ne valoras la penon. Due mi ne havas heredanton. Do mi provos foruzi tion tiel precize, ke la resto sufiĉos por bona enterigo. Tia estas mia kalkulo. Ĝi bonege konvenas al mi mem.

La ĉefo ekridis kaj pripensis.

— Do vi ne vendos nur la arbaron?

— Neniam.

— Ni provos ordigi. Kvankam mi devas diri, ke tiu afero estas la plej idiota, kiun mi iam kontraktis. Venu al la kontoro iun tagon. Kiam estos konvene?

— Miaparte tuj. Mi sufiĉe longe pripensis, estas tempo por efektivigo.

* * *

Kelkajn tagojn poste ĉio estis preta. Kristoforo vendis al la akcia societo de Grandtorento sian bienon kun apartena arbaro, sub kondiĉo, ke li mem kontraŭ sufiĉe malalta lupago rajtos loĝi tie dum sia tuta vivo. Li bone komprenis, ke oni iom trompis lin, sed la sumo sufiĉos por li, kaj tial li sendiskute subskribis.

Lia interno malpeziĝis, kaj kiam li iris hejmen, li havis la senton, ke li ĵus forĵetis premegan ŝarĝon.

Li iris supren al la domo. Sub provizora tegmento kuŝis granda amaso da tabuloj, tabulegoj, kaj traboj. Estis la ligno, kiun maljuna Kristoforo rezervis por la novkonstruado. Kiel Kristoforo metis ĝin post la morto de la patro, tiel ĝi ankoraŭ kuŝis. La tegmento ne povis ŝirmi ĝin kontraŭ vintra neĝego kaj somera pluvego, kaj ĝi aspektis griza kaj malnova. Kristoforo preterpasis la lokon preskaŭ ĉiutage, sed ordinare eĉ ne vidis la lignon. Sed nun li rimarkis ĝin, kaj ĝi iom pikis lian internon. Sed li restis trankvila.

— Verŝajne mi tute ne konstruos — li pensis. — Kaj se mi konstruus, la domo ne fariĝus mia. Kaj povas esti tute indiferente.

Dum kelkaj momentoj li havis la senton, ke li ne troviĝas plu sur sia propra tero, sed la sento ne estis tre forta aŭ prema. Kaj ĉu li ververe ne ĉiam estis same fremda tie? Li iris en la kuirejon, kie Selma tiris la separatoron, dum Eskil, la knabo, sidis sub la tablo kaj ludis per iaj objektetoj. Li ĵetis la ĉapelon en la sofangulon, batis la manplatojn kontraŭ la genuojn kaj liberiĝe elspiris, kvazaŭ li estus farinta pezan laboron kaj nun ĝojus pro la pretiĝo.

— Jes, nun mi faris komercon — li diris.

— Tiel. Kian komercon? — ŝi diris indiferente, sen rigardi lin.

— Mi vendis la bienon, kaj do tiu plago finiĝis. — Vendis la bienon? Vi ŝercas? — Kial ŝerci? Grandtorento aĉetis ĝin, tute simpla afero. Ŝi malfacile komprenis, ke tio estas vero, sed por ion diri ŝi demandis:

— Kaj vi do forlasos la bienon?

— Ne. Ĝuste tio estas la bela en la afero, ke mi tamen restos. Tio estas, ke mi estos kvazaŭ farmisto sub la societo. Sed estu certa, ke mi ne rompos mian spinon pro iliaj terpecoj.

Kaj poste li pli detale klarigis la aferon. Ondaro de strangaj kaj diversaj sentoj eklevis sin en ŝia interno, kaj ŝi sentis sin malforta kvazaŭ post subita sortobato.

Verdire tiu ĉi afero tute ne koncernis ŝin. Kajsa petis ŝin prizorgi la bienon, kaj tion ŝi faris laŭpove, sed ŝi ja ne pensis pri avantaĝoj por si kaj sia filo. Sed ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estus atestanto de brutala perfortaĵo. Vere Kristoforo havis sian plenan rajton, kaj ne havis heredanton, ĉar li ja ne volis rekoni sian propran filon, sed tamen, tamen ... Vendi bienon tiamaniere estis terure kaj timige, kvazaŭ herezo.

— Ŝajnas, ke mi timigis kaj eĉ malĝojigis vin, — li diris. — Ne maltrankviliĝu pro tio ĉi! Nek vi, nek via bubo estos en mizero. Mi ne volas forpeli vin, kaj mi prizorgos, ke vi ambaŭ havu iom en la banko, kiam vi bezonos. Nun mi volas vivi laŭ mia kapo, sed pro tio ne kredu, ke mi deziras malbonon al aliaj.

ii.

Same kiel Kajsa, Selma respektis kulturitan teron preskaŭ kiel ion sanktan. Peco da kulturita tero estis al ŝi peco da historio, estis peno kaj zorgo de la prapatroj pro pano al si mem kaj la infanoj, ilia lukto por sendependeco de fremdaj homoj, por libero sur propra tero.

Konscie ŝi malmulte pensis pri tio, sed des pli forte ŝi kaptis ĝin per sia sento. Sur la kampoj ŝi kelkafoje fantaziis pri tie okazintaj aferoj, de kiam la unua kulturanto ekhakis la arbojn, bruligis la branĉaron kaj eklaboris per pioĉo kaj levilo. Spirite ŝi vidis ilin preterpasi, generacion post generacio, en suna somero, kaj nebula aŭtuno. Trankvile kaj sen multaj vortoj ili faris sian devon. Ilia vivo estis penoplena, tamen ili ŝajnis posedi grandan feliĉon.

Ili ne apartenis al ŝia familio, tamen iel apartenis al ŝi. Ili plenumis sian devon laŭpove. Nun estis la vico de ŝi kaj aliaj daŭrigi la laboron, prizorgi, ke la faritaĵo ne perdiĝu. Ĉu ekzistas io pli grava kaj respektinda, ŝi pensis, ol la lukto por pano, kaj sendependeco, jaron post jaro, jardekon post jardeko? Ne prizorgi ilian laboron estus neniigi ilian tutan penadon, estus krimo kontraŭ la tero, kiu estis ilia hejmo, kaj enhavis la sencon de iliaj vivo kaj celado.

Unuflanke tiel. Sed aliflanke, kial labori plimulte ol necese? Tio estus indiferenta al Kristoforo, li eĉ ne atentus pri tio.

La sinjoroj en la societo ankaŭ ne profitus, kaj neniu homo komprenus ŝin.

Krome ŝi devas pensi pri si mem kaj sia filo. Ili ne povos resti en Novponto por ĉiam. Kaj espereble Eskil post kelkaj jaroj faros vojon al si.

Do Selma sekvis sian prudenton, kaj ne tre zorgis pri la stato de la bieno. Sed samtempe ŝia vivo fariĝis pli malriĉa kaj senenhava. Por kio oni havas forton kaj prudenton, se oni ne uzas ilin en plej bona maniero? Kia estas la senco de tero, se oni ne prizorgas ĝin bone? Tamen ŝi havis sufiĉe da forto kaj vivkuraĝo por bone elteni malgraŭ tio. Ŝi ŝatis la vivon, eme, akceptis la ĝojon, kiun ĝi proponis, kaj lasis al ĉiu tago ĝian propran zorgon. Tial ŝi ankoraŭ povis kanti kaj ŝerci kiel antaŭe, kaj al la vizitantoj ŝi ŝajnis same gaja knabino kiel ĉe ŝia alveno al Novponto.

* * *

Alie pensis Kristoforo.

Kiam la bieno estis vendita kaj la mono deponita, li faris ion, kion li ne faris de kiam li sidis sur la lerneja benko. Li nome prenis paperon kaj krajonon, iris en la mansardon, kie li ankoraŭ loĝis, kaj tie eksidis por kalkuli.

Sed la juna Kristoforo okupis sin pri tute aliaj kalkuloj kaj problemoj ol lia patro. Li kalkulis sian havon kaj provis eltrovi, kiom li povos elspezi ĉiujare por bone vivi ĝis sia okdeko proksimume, pli longe li verŝajne ne vivos, li pensis.

Li ne rapidis, ĉar li trovis grandan plezuron en tia aranĝo por la estonto. Krome liaj matematikaj konoj kelkafoje perfidis lin, kaj li devis longe cerbumi pri diversaj kalkulmanieroj.

Fine li tamen sukcesis, kvankam li tute ne kalkulis laŭ ordinara maniero, La rezulto kontentigis lin. Ĉiujare li disponos tute sufiĉan monon por laŭdezira uzo. Kaj li vidis antaŭ si longan ĉenon da jaroj kun multaj sunbrilaj tagoj kaj gajaj kunvenoj, ĉar la sumo estis pli granda, ol li iam antaŭe foruzis pojare, li provis trovi alian manieron forfluigi la monon. Sed tiam lia fantazio tute rezistis. Li absolute ne povis trovi ion alian dezirindan apud la ordinaraj trinkokunvenoj. Pri vojaĝoj, li eĉ ne pensis. Li ja vidis, ke kelkaj homoj plibeligas sian vivon per vestoj, mebloj ktp, sed tio estis nenio al li. La sola prudenta maniero altigi la elspezojn, li opiniis, estas aĉeti pli karan konjakon ol antaŭe kaj havigi bonan vinon de diversaj specoj.

Por Selma kaj Eskil li dekalkulis kelkmil kronojn, kiujn ili povos ricevi laŭbezone aŭ kiam li mortos.

* * *

Tiel nova tempo komenciĝis en Novponto. Kristoforo preskaŭ ĉesis labori. Tamen li havis tiom da kamparana sango, ke li provis konservi la ŝajnon de laboranta homo. Tial li ĉiam portis laborveston, ankaŭ kiam li ne bezonis kaj ofte eĉ dimanĉe. Li donis akvon kaj nutraĵon al la ĉevalo kaj purigis ĝin, kaj tio postulis sufiĉe da tempo. Li hakis lignon, kion la servisto ĉiam faris antaŭe, kaj eltrovis multajn aliajn laboretojn, kiuj per bona mastrumado daŭris mirige longe. Tamen Kristoforo ne estis tiel kontenta, kiel li unue atendis. Baldaŭ li trovis, ke estas tre monotone vivi tiamaniere sen laboro. Se fariĝis tro malgaje kaj mankis ĉia agemo, li iris al la mansardo por fumadi kaj dormeti. Sed iom post iom ankaŭ tio perdis la logon, kiun ĝi havis dum la tempo de la patro.

La enuo igis lin sekvi la ekzemplon de Kampe. Oni ĉiam abonis lokan gazeton, kiu venis dufoje en la semajno, sed Kristoforo ne oferis multajn minutojn por legado, se ne estis ia interesa rakonto aŭ felietono. Nun ĉio tiom tedis lin, ke eĉ la gazetoj ŝajnis interesaj al li. Unue li legis nur tre facilajn aferojn. Poste li atakis la novaĵojn. Brulakcidentoj kaj fulmobatoj, rompitaj kruroj, dronakcidentoj kaj serpentmorditaj infanoj, kiuj antaŭe tute ne interesis lin, nun movis lian fantazion tiom, ke li por kelke da horoj forgesis sin mem kaj la monotonecon de la vivo.

Povas ŝajni troigo, ke Kristoforo enuis. La trinkkunvenoj ja plibeligis lian vivon. Estas vere, tamen, tiuj kunvenoj okazis nur dimanĉe kaj kelkafoje dum labortagoj, sed tiam nur vespere. Kaj ĉiu semajno havas ses labortagojn kaj ĉiu labortago dek ĝis dek du horojn. Do restis sufiĉe da tempo por enuo. Cetere li ne tiom ŝatis la kunvenojn kiom antaŭe. Li jam sciis ĉion parkere. Estis kvazaŭ manĝado, kiam oni ne malsatas. Oni manĝas pro kutimo aŭ ĝentilo, ne pro bezono.

Dum kelka tempo li trovis plezuron en observado de siaj kamaradoj, farante konkludojn pri ili. Sed ankaŭ tio perdis sian unuan freŝon. Iom post iom tiu intereso forglitis el lia konscio, kaj fine li rigardis sin mem kiel unu el ili, nek pli bona, nek pli aĉa, nek pli saĝa, nek pli stulta.

Sed kiam la brando jam komencis perdi sian guston, Kristoforo kaptis bonan ideon. Li alportis ludkartojn, kaj la malviglo de la kamaradoj tuj malaperis. Fine oni trovis daŭran intereson. Neniu estis vera ludanto, kaj komence oni ludis simplajn ludojn, kiujn ĉiu bubeto konas, kaj la monrisko estis malgrava. Sed ekzerco donas kapablon. La relativa indiferento de la unuaj horoj baldaŭ malaperis, kaj oni ludis pie kaj intense. La kupraj moneroj donis lokon al brilantaj kronoj, kiuj baldaŭ trovis akompanon de kvin- kaj dek-kronaj monbiletoj kaj tempo venis kiam biletoj de kvindek kaj cent kronoj gaje velis tien kaj reen sur la tablo dum longaj vintrovesperoj.

Kristoforo preskaŭ ĉiam malgajnis, sed tio ne estis tre grava, laŭ lia opinio. Ĉefe estis, ke la ludo estas interesa. La malgajnoj nur igis lin renovigi sian senrezultan penadon.

Kampe, kontraŭe, ĉiam ŝajnis estis io tiel montfirma en sia fortika staturo kaj tuta aperaĵo, ke oni de la unua momento tuj sentis: jen homo kiu neniam povas malsukcesi. Li ludis malvigle kaj seninterese, kvazaŭ la afero tute ne koncernus lin, tamen li gajnis. Kiam Kristoforo sidis kvazaŭ sur pingloj kaj nur atendis la feliĉan momenton, Kampe ĉiam intervenis, memfida kaj firma kiel granita bloko. Kiam Kristoforo nervoze preĝis siajn litaniojn al la estro de la mallumo, Kampe kvazaŭ elradiis indiferentan malicon. Kaj la gajno ne venis en la poŝon de Kristoforo. Estis, kvazaŭ devus esti tiel.

Kaj same en tio alia. Kampe ĉiam ŝajnis plenkontenta je si mem kaj la tuta mondo. Kristoforo ne povis kompreni lian ĉiaman bonhumoron kaj kelkafoje eĉ sentis iom da envio kontraŭ la ruĝbarba vikingo.

* * *

Kelkafoje venis al Novponto kurioza gajulo, kiu tamen ne apartenis al la ordinara rondo. Li nomiĝis Nikolao Torel kaj estis bankoficisto en la urbo. Estis malalta sed kugloforma kaj fortika viro, kiu sur siaj mallongaj kruroj alvenis kiel glitanta globo. Lia patro iam posedis bieneton proksime al Novponto, kaj lia infanaĝo pasis dum sufiĉe severaj kondiĉoj. Sed li havis bonan kapon, precipe rilate matematikon. Li forlasis la hejmon frue, havis oficojn en diversaj lokoj kaj rapide avancis, ĝis li nun restis kiel bankoficisto en la hejmregiona urbo. Li estis kolektinta iom da mono, laŭvide tre ŝatis la vivon kaj ne zorgis plu pri la estonto.

Je tiu ĉi tempo li estis kvardekjara sed ŝajnis pliaĝa bonhumorulo. Li multe vojaĝis. En preskaŭ ĉiu sveda urba hotelo li estis partopreninta iun gajan vesperon, kaj kelkafoje li faris vizitojn al Danio kaj Norvegio. Estis io polurita kaj monduma en li, kio tute apartigis lin de la hejmlokanoj. Oni tuj vidis, ke tiu homo estas tre hejme inter direktoroj dum plibona festa tagmanĝo.

Ŝajne li devus esti iom fremda en la societo en Novponto, sed ne estis tiel. Estis sufiĉe da filozofo en la gaja epikurano, kaj se li sentis sin kiel fiŝo en akvo kun distingita societo en bona restoracio, li tamen samtempe opiniis, ke kampara festeno aŭ babilo, ĉe taso da kafo en kamparana kuirejo povas egali al tio.

Kiam li sidis inter la aliaj en la grandĉambro, li ofte subite ekstaris kaj kun cigaro inter la fingropintoj iris en la kuirejon. Kiam Kajsa vivis, li interparolis kun ŝi. Li babilis pri bovinoj, kampoj, malnovaj memoroj kaj similaj aferoj, kiuj povus interesi ŝin, kaj dume lia ruĝa vizaĝo kun helaj, stoplaj lipharoj brilis de bonfarto kaj bonvolo. Ankaŭ Selma ne estis forgesata. Ĉu ŝi ne trovis ĉarman fianĉon ankoraŭ? Ĉu ŝi jam vidis la belajn mantelojn en la urba vendejo? Ĉu ŝi ne volas veni al la urbo por akompani lin al la teatro iun vesperon?

Kiam Eskil venis en la mondon, li okupis grandan parton de liaj vizitoj. Kiam li ankoraŭ kuŝis en la lulilo, Niko pinĉis liajn vangojn kaj mentonon, babilis kun li kvazaŭ li estus kelkjara, faris grimacojn kaj tiel ridis, ke lia ronda ventro saltetis. Kiam li komencis iri, Niko havis same grandan intereson por liaj unuaj paŝoj kiel Selma, kaj baldaŭ ili vetkuris sur la vasta kuireja planko. De tiu tempo li neniam venis al Novponto sen kunporti saketon da karameloj aŭ alian bongustaĵon, kaj kiam li foriris, li ĉiam donacis kelkajn monerojn al la knabo kun admono, ke li bone konservu ilin.

Sed kelkafoje li trankvile eksidis, suĉis sian cigaron, rigardis Selman per siaj grizaj, inteligentaj okuloj kaj dume babiletis kaj ridetis nelaŭte, memorigante pri kontente zumanta kato.

— Kaj vi ankoraŭ restas tie ĉi? — li diris kelkafoje.

— Kion mi faru? Cetere mi ne fartas malbone ĉi tie.

— Estas vere. Sed por via estonto la loko verŝajne ne estas tiel bona. Kristoforo estas homo kun speciala kapo kaj mi timas, ke li ne pensos multe pri vi, nek pri la bubo.

— Tio restas ekster miaj pensoj. Estas plej bone, se ni povos zorgi pri ni mem, kaj se la sorto ne malfavoras, ni espereble povos. Sed ankoraŭ mi restos. Mi ne manĝas panon de mizerikordo.

— Jes, jes. Certe vi estas prudenta. Sed sincere dirite, tiu ĉi loko ne estas tre bona por via knabo dum lia junaĝo. Sed iom post iom oni ja vidos lian karakteron.

Kaj kelkafoje li aldonis:

— Se la vivo tie ĉi lacigos vin, diru vorteton al mi. Iamaniere oni ĉiam trovas vojon.

Selma ŝatis Nikon jam de la unua momento, kaj iom post iom ŝi ekrigardis lin kiel patrecan amikon. Li komprenis multe, pri kio aliaj eĉ ne pensis, kaj li bezonis diri nur kelkajn vortojn, kaj tuj ŝi sentis sin konsolita kaj ĝoja.

iii.

Montan havis kruelan malfeliĉon en ludado same kiel Kristoforo. Sed por li la problemo ne estis same simpla, ĉar li havis tre malmulte da mono. Baldaŭ li firme konvinkiĝis, ke li neniam regajnos la perditan monon. Tamen li daŭrigis, “ĉar ĝi tiel vibrigas la animon, kaj tio estas sufiĉa rekompenco por la malmultaj kronoj, kiajn mi povas perdi.” Kiam li senmoniĝis, oni proponis prunton al li, sed li ĉiam malakceptis, ĉar li havis fortan antaŭsenton, ke li neniam povos redoni, kaj tiam ne povus senti sin libera homo en la rondo.

Cetere li finfine ricevis sufiĉan rekompencon por la malgajno.

Iun vesperon li venis en la mansardon de Kristoforo same kiel en pli frua tempo.

Ili sidis duope apud la kafotablo kiel antaŭ kelkaj jaroj. Memoroj ekvivis, la tri muskedistoj reviviĝis kaj la mirigaj inventoj, kiuj dormis en la cerbo de Montan ree imagis kaj postulis realigon.

Kaj fine Montan diris la esencan motivon de la vizito. — Vi scias, ke mi estas aĉa malriĉulo, laboristo kaj sklavo, li diris al Kristoforo. Kaj kvankam vi mem estas riĉulo, kaj ne bezonas movi unu fingron se vi ne volas, vi certe komprenas la situacion. Kaj precipe, kiam oni povus fari ion valoran por si mem kaj la homaro, se oni nur havas okazon. Sed tiu okazo ne volas veni, kaj tial mi devas mem fari ion por atingi mian celon. Vi estas honesta homo, kaj ankaŭ vi scias, ke mi ne havas mankon tiurilate. Ĉu vi volas prunti al mi trimil kronojn, tiam mi almenaŭ povus komenci. Tiam mi konstruus riparmetiejon kaj provus stari sur propraj piedoj. Sed ne kredu, ke mi petas pri almozo, pro tio ke ni kune drinkis kaj havis multan gajon. Mi estas libera kaj respondeca homo.

— Aha, tiel, vi volas konstrui forĝejon, interese! — diris Kristoforo.

La peto de Montan ne surprizis lin, ĉar li jam rimarkis la celadon. Li demandis pri diversaj aferoj rilate la konstruotan metiejon, kaj longa interparolo estiĝis, dum kiu nenia vorto estis dirata pri la prunto.

Sed dume Kristoforo pripensis kion li faru, ĉar certe li ne rericevos la monon, ne pro la malbono de Montan, sed pro lia sentaŭgeco. Sed aliflanke, li mem havis sufiĉe da mono, kaj kiamaniere fari pretekston? Ili longe rezonadis, ĝis Kristoforo fine diris:

— Estas tre interese, kaj certe vi bone sukcesos. Vi ricevos la monon, tuj kiam mi venos al la urbo.

Tio estis tute neatendita al Montan. Li eksplodis pro ĝojo, eksaltis kaj ĉirkaŭbrakis Kristoforon.

— Vi estas la plej bona homo, kiun mi renkontis, — li diris preskaŭ plore. — Sed pagpromeson ni skribu.

— Tiaj formalaĵoj ne estas bezonataj. Ĉu vi kredas, ke mi ne konas vin? Vespere kelkajn tagojn poste, Montan sidis en sia kuirejo kaj helpis sian plejaĝan filineton pri lernejaj taskoj. Li havis pli da flankoj en sia karaktero ol estis videble ekster la hejmo, sed tion malmultaj konis, kaj eĉ li mem preskaŭ ne. Interalie li estis tre forte ligita al siaj infanoj kaj same al la edzino. Malpaciĝo ne ekzistis en la familio, kaj la solaj drametoj okazis nur kiam Montan venis hejmen kun malekvilibra kapo kaj malplena monujo. Tiam li akuzis sin kaj diris, ke li forgesas la siajn kaj estas malbona edzo kaj patro, kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino kaj infanoj.

Veninte de la laboro li en la vesperoj ĉiam helpis la edzinon en diversaj laboroj, pro kio tiuj najbaroj, la virinoj eble pleje, rigardis lin kiel virinulon. Sed lia plej bona tempo venis, kiam li poste trankvile sidis en la rondo de la infanoj. La plejaĝan filinon li helpis pri lernejaj taskoj kaj cetere babiletis kun ili kaj faris diversajn gajigaĵojn.

Ĉio ĉi estis tre bona, laŭ lia opinio, kaj li ne estus tion fordoninta kontraŭ ĉiuj trezoroj de la mondo, sed tiam kaj tiam li subite eksentis, ke li devas renkonti homojn, gajiĝi kaj konstrui planojn por la estonto. Li eme fantaziis pri la estonto, sed hejme li ne havis okazon, ĉar tie li forgesis tion pro la edzino kaj la infanoj.

Kiam li nun sidis tie, Kristoforo subite envenis. La ekvido de la duopo kvazaŭ repuŝis lin. Montan sidis apud la knabineto, sur la ligna sofo, la knabino kun libro sur la genuoj kaj Montan kun unu brako ĉirkaŭ ŝiaj ŝultroj, kun kurbita dorso kaj la stopla vango kaj pendantaj lipharoj ĉe ŝia flavbukla kapo. Kaj samtempe li aspektis treege feliĉa, kvazaŭ tio estus vere vira okupo.

Kristoforo lakone salutis kaj donis koverton.

— Mi estis en la urbo, tie ĉi estas la mono. Kaj mi deziras grandan sukceson al via entrepreno.

Kiam Montan aŭdis la vortojn kaj vidis la brunan koverton, granda emocio kaptis lin. Estis kirlo en lia kapo, kaj li estis proksima al sveno. La manoj tremis kiel ĉe maljunulo, kaj longa tempo pasis antaŭ ol li tiom konsciiĝis, ke li povis preni la manon de Kristoforo kaj danki. Sed fine li ekregis sin mem, turnis sin al la edzino kaj petis, ke ŝi preparu kafon.

Sed nun Kristoforo ne havis emon resti, pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj foriris.

Tuj post la foriro de Kristoforo Montan iris en la ĉambron. Li malfermis la koverton per ankoraŭ tremantaj manoj kaj kalkulis la grandajn monbiletojn kaj dum la tuta tempo havis la senton, ke tio estas nur perfida sonĝo. Tiom da mono li neniam vidis je unu fojo. Sed iom post iom la pensoj ordiĝis kaj li komprenis, ke estas realaĵo. Kaj samtempe li ankaŭ komprenis, ke la pruntopeto kaj la planoj pri metiejo estis nur senbazaj fantazioj, pri kies realiĝo li neniam vere kredis. Li kaŝis la monon en tirkesto kaj eksidis apud la tablo kun la vizaĝo en la manoj. Sentoj ondis kaj luktis en li, kaj estis al li, kvazaŭ li subite vekiĝus en tute fremda mondo. Tia riĉaĵo en lia posedo! Kaj kian respondecon li havas, ne nur rekte pro la mono, sed ankaŭ pro la eblo fari ion. Pro la infanoj kaj la edzino li devas vire konduti kaj bone fini tiun ĉi strangan historion.

Kaj samtempe la memoroj hontigis lin. Sentaŭgulo li ĉiam estis kaj ĉiam babilis kaj fanfaronis, ho ve! Sub la premo de tiuj tri mil kronoj liaj fanfaronemo kaj memkonfido treege ŝrumpis. Kiamaniere ĝuste uzi tiun monon? Se li ne estus tiom fanfarona antaŭe, li povus redoni la sumon. Kaj se li ne bezonus ĝin por la infanoj kaj Maria, li ja devus redoni ĝin. Sed estas necese, ke ili havu iom da ĝojo de ĝi, kaj ĉar li nun havas okazon rebonigi kion de multaj jaroj li ŝuldas al ili, do ... verdire, kiamaniere ili povis toleri tian sentaŭgulon? Kaj iom post iom liberiga humilo prenis lokon en lia animo.

Kiam li revenis en la kuirejon, li aspektis tiel reve feliĉa kiel junulo, kiu venas de la unua amrenkonto. Maria demandis, kio okazis kaj pri la mono.

Li pripensis momenton kaj poste diris:

— Estas nenio grava, Kristoforo pruntis sumeton al mi. Eble vi memoras, ke mi parolis pri konstruo de malgranda forĝejo, se okazo venos. Mi ricevis kelkajn centojn de li. Estas ja nur provo, kaj povas esti, ke mi malsukcesos. Sed ĉar mi ricevis la monon, mi tamen provos.

iv.

Kiam Selma du, tri monatojn post la morto de Kajsa petis Kristoforon pri iom da mono por la mastrumado, tiu subite ekmemoris, ke Selma ne ricevis salajron dum la lastaj monatoj.

— Malbenita afero, sed kiu havas tempon pensi pri tio! Cetere ŝajnas al mi hontige, ke vi ricevu salajron kiel ordinara servistino, ĉar vi estas ja mastro de la tuta bieno. Estas mono en la komodo. Prenu kiom vi bezonas por vi kaj la knabo, kaj ne estu avara.

Selma ne kontraŭdiris, kvankam estis iom malagrable al ŝi uzi monon, kiun ŝi ne ricevis salajre. Sed ŝi alkutimiĝis. Cetere Kristoforo ŝajnis rigardi ŝin kiel anon de la domo.

Sed post tiu tago li laŭvide pli bone memoris, ke ankaŭ ŝi povas bezoni monon. Kelkafoje li fikse rigardis ŝin kaj deklaris, ke estas granda honto, ke ŝi estas tiel ĉifone vestita aŭ havas tiel malbonajn ŝuojn, kaj ke ŝi nepre kiel eble plej baldaŭ devas iri al la urbo por havigi ion pli bonan.

Selma respondis, ke tio estus nur lukso. Ĉu oni havas neceson de bonaj vestoj en Novponto?

— Povas esti vero, — li konsentis. Tamen ŝi devus esti iom belaspekta, kiam gastoj venas, ŝi estas ja mastrino. Cetere li tute ne volas, ke ŝi vivu kiel ermito. Ŝi ja povas inviti amikinojn kelkafoje, certe la mono sufiĉas por kelkaj kafofestenoj.

Selma ŝatis esti inter homoj, kaj sufiĉe longe vivis en Novponto kvazaŭ ekzile. Sed bedaŭrinde ŝi ne sciis, kiun ŝi povas inviti. Amikinojn de la junaĝo ŝi havis, sed ne estus konvene inviti tiujn knabinojn, kaj ŝi ankaŭ ne deziris tion.

Pripensinte, ŝi diris al Kristoforo, ke li petu siajn kamaradojn kunpreni la edzinojn, kiam ili venos alian fojon. Tio ŝajnis al Kristoforo bona ideo, kaj baldaŭ Selma preparis veran festenon. Homoj venis, kaj ŝi fariĝis bona amikino kun la virinoj, kiuj estis multe pli agrablaj ol oni povus supozi, kiam oni konis nur iliajn edzojn. Tio vigligis ŝin, ŝi ridis kaj brilis kiel ruĝa rozo kaj estis pli gaja ol dum longa tempo.

Kaj Kristoforo estis ravita.

— Tion ni refaru kiel eble plej baldaŭ, — li diris, kiam la gastoj estis for. — Oni devas havigi iom da gajo en la vivo, alie ĝi ne havas sencon.

La invitojn sekvis invitoj de la najbaroj. Komence Selma estis iom ĝenita de sia pozicio. Ŝi ne estas mastrino, nek servistino, sed ŝi havas filon kune kun la mastro kaj kiam ili iras al festeno, neniu eksterulo povus kredi ion alian, ol ke ili estas edzo kaj edzino. Kion homoj diros pri tio? Kion ili diris, pri tio ŝi ne eksciis, kaj baldaŭ ŝi forgesis tiajn pensojn.

Tiam kaj tiam Kristoforo metis kvindekkronon en ŝian manon.

— Vi tute ne pensas pri vi mem, li diris, sed mi ne volas, ke vi sklavu tie ĉi por nenio.

Post la morto de Kajsa Selma dum longa tempo sentis sin sola kaj senhejma. Tiam ŝi serĉis konsolon ĉe sia filo. Kiam ŝi estis sola kun li, ŝi prenis lin sur siajn genuojn kaj emocie karesis kaj kisis lin, kio cetere estis tute fremda al ŝi, kantis por li kaj babilis, kvazaŭ li estus almenaŭ dek- aŭ dekdujara.

Tiam ŝi sentis la izolecon kaj la spiriton de la malnova bieno pli forte ol iam antaŭe, sed samtempe plenigis ŝin maldolĉa ĝojo pro tio, ke ŝi ne apartenas al ĝi kaj povas kontraŭstari tiun spiriton. Ŝi estas kvazaŭ en fremda lando kun sia filo, sed tio ne tre gravas, se ŝi nur povas esti ŝi mem, se ŝi nur sentas, ke ŝi vivas, kaj ŝia interno ne sekiĝis kaj senviviĝis kiel al Kristoforo.

La okazaj interparoletoj kun Niko Torel de kelka tempo fortigis tiun senton. Estis tamen unu homo, kiu komprenis ŝin. Sed poste venis alia penso. Kiom ŝia sorto povas koncerni Nikon? Per kiu rajto li tuŝas ŝiajn pensojn kaj sentojn? Se ŝi volas fidi al si mem kaj stari sur propraj piedoj, ŝi ne devas serĉi konsolajn vortojn aŭ eĉ ne akcepti tiajn.

Kaj iom strange, poste Niko tute ne tuŝis tiun temon. Li venis en la kuirejon kiel antaŭe, parolis afable kaj ludis kun Eskil, eĉ faris paroletojn al ŝi, kiam li okaze partoprenis iujn el la festenoj. Sed estis, kvazaŭ li tute ne memorus tion alian.

Kaj iom post iom tiu vivmaniero fariĝis kutimo al ŝi. La ĉiutaga laboro prenis la plej longan tempon, kaj kvankam ŝi ŝatis laboron kaj amis la teron, tio sufiĉe rapide fariĝis afero de kutimo. Same, kvankam ne tiel rapide, okazis en ŝia interna vivo. Tio, kio estis iam nova kaj stranga, loga aŭ timiga, tagon post tago perdis sian imprespovon, kunfandiĝis kun la ĉiutaga vivo kaj fine preskaŭ forglitis el ŝia konscio.

Ŝi komencis diri al si mem, ke ŝia situacio tamen estas sufiĉe bona. Ŝi havas hejmon por si kaj la filo, povas labori laŭ emo kaj vesti sin laŭ deziro, inviti amikinojn kaj ne devas tre zorgi pri io ajn. Ĉu ne multaj virinoj, eĉ edzinoj, troviĝas en pli malbona situacio? Venis tago, kiam ŝi mem rimarkis la ŝanĝiĝon en si mem. — Ĉu dependas nur de alkutimiĝo, ke mi nun vidas ĉion alie ol antaŭe? — ŝi demandis sin mem. Aŭ ĉu la vivo en Novponto aliformis ŝin? Ŝi ne povis respondi al tio, nur rimarkis kun miro, ke ĉio, kio antaŭe tremigis ŝian internon per ĝojo aŭ doloro, nun estas indiferenta al ŝi.

Kristoforo estis la sama homo kiel antaŭe, seka kaj senviva interne. Sed kiom tio koncernas ŝin? Kaj eble ŝi mem estis kulpa, eble ŝi estis tro juna kaj tro plena de fantazioj, kiam ŝi donis sin al li? Jam de longa tempo Kristoforo rigardis ŝin ano de la domo. Nun venis tempo, kiam ŝi rigardis sin mem en la sama maniero, eĉ sen pensi pri tio.

Kristoforo estis absolute indiferenta al ŝi. Tamen venis tago, kiam ŝiaj pensoj ree komencis cirkli ĉirkaŭ li. Ŝi tamen apartenas al la hejmo kaj verŝajne restos tio dum sia tuta vivo. Kompreneble ŝi povus vivi ankaŭ en tiu ĉi maniero. Sed nun tio ekŝajnis al ŝi iom stulta.

Verdire Kristoforo trinkis pli ol necese. Sed eble li povus forigi tiun kutimon. Post la komenco de la familiaj festenoj li cetere trinkis pli malmulte kaj fariĝis pli civilizita en sia konduto. Li ja estis iom pli aĝa ol ŝi, tamen kvardek jaroj ne estas tre alta aĝo.

Tiel iris ŝiaj pensoj. Komence ŝi mem miris, kiamaniere ŝi povas pensi tiel, sed baldaŭ ankaŭ tio fariĝis kutimo. Kaj ankoraŭ ŝi estis juna, kaj ŝia sango fluis printempe varme en ŝiaj angioj. Kaj ĉar ŝi jam apartenis al la bieno... Eble Kristoforo konjektis ŝiajn pensojn. Iun vesperon, kiam la servisto kaj servistino iris al danco kaj Selma sidis en sia ĉambro, Kristoforo eniris al ŝi. Eskil jam dormis, sed ŝi mem ankoraŭ restis ĉe ia laboro.

Ŝia vizaĝo fariĝis ruĝe varma, kaj ŝi mallevis la okulojn, kiam Kristoforo envenis, sed ŝi diris nenion. Ŝi sidis apud la malgranda tablo, kaj Kristoforo eksidis sur la alia flanko kaj silente rigardis ŝian vizaĝon, dum petola rideto ludis sur liaj lipoj. Fine ŝi levis la okulojn kaj ekridetis ankaŭ ŝi, dum varma brilo eklumis en ŝiaj okuloj.

— Jes, kiel vi vidas, — diris Kristoforo kvazaŭ respondante al demando. — Estas stulte fariĝi maljuna en tia maniero, ni ja povas havi iom de gajo, kiel aliaj, se vi ne malaprobas. Kaj pro la ordo ni povas ja ankaŭ iri al la pastro, alekstere aspektas iom pli stabile tiam...

v.

Post kiam Montan ricevis la prunton, oni ne vidis lin plu en Novponto. Kristoforo ne sopiris al renkonto kun li, sed kiam pasis semajno post semajno kaj fine monatoj, li komencis fariĝi sciema. Homoj diris, ke li konstruis forĝejon, sed tio ne donis klarigon pri lia foresto.

Komence de aprilo Montan ricevis la monon. Kiam fine someriĝis kaj li ankoraŭ ne venis, Kristoforo unu tagon faris promenadon al Grandtorento por esplori la aferon.

Jam de malproksime li ekvidis novkonstruitan domon, el kies fumtubo eliĝis dika, flavgriza karbonubo. Laŭvide la ĝusta loko. Kaj subite Kristoforo eksentis kolereton. De kie Montan kaptis tiun frenezan ideon? Kaj verdire la forĝejo apartenis ja al li, Kristoforo, kvankam li neniam havos utilon de ĝi. Certe li estus povinta pli bone uzi la monon.

La fumo daŭre nubumis, kaj li aŭdis la klaran sonon de martelo kontraŭ amboso. Laŭ tio jam plena laboro. Li proksimiĝis kaj vidis kelkajn novajn laborĉarojn kaj malnovan veturilon ekstere. Kontraŭ la muro staris du malnovaj bicikloj.

Li ne havis urĝon, do haltis kaj ĉirkaŭrigardis dum momento. Dume tre strangaj sentoj atakis lin. Montan ĉiam havis tian superfluon da fantazio, ke Kristoforo neniam povis imagi, ke li vidos lian konstruotan metiejon alie ol reve. Sed tiu forĝejo, kies muroj ankoraŭ brilis flavblanke, kvazaŭ la tabuloj estus venintaj de la segejo en la sama tago, tamen estis palpebla realaĵo.

Li eniris. En la sama momento li vidis, kiel Montan kaj alta, forfortika junulo per preniloj kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la fajro, kaj poste kun granda urĝo komencas meti ĝin sur radon sur la planko. Tiu laboro postulis rapidecon kaj atenton, kaj la du viroj eĉ ne rigardis al Kristoforo, kiu trankvile rigardis ilian penadon. Ŝvito fluis el la malhele ruĝaj vizaĝoj, kie ĉiu muskolo streĉiĝis kaj malmoliĝis, kvazaŭ ili luktas pro la vivo. Komplikiĝis iomete, kaj iliaj manoj nervoze ektremis, dum ili per rapidaj movoj provis teni la ringon en la ĝusta loko. Montan blasfemis sur sia flanko de la rado, kaj apenaŭ li estis savinta la situacion, kiam la junulo komencis grunti. Sed tio postulis nur kelkajn sekundojn, poste la ringo fiksiĝis kaj ili surbatis ĝin.

Kiam tio estis preta, Montan formetis la radon, forviŝis per la brako la ŝviton sur la frunto kaj fine paŝis al Kristoforo.

— Hej, — li gaje diris. — Ni estas okupitaj, kiel vi vidas. Bone, ke vi venis. Verŝajne vi miris pri mia malapero, sed fakte mi ne havis liberan momenton dum la tuta printempo.

— Mirige, ke vi jam faris tiom multe, — diris Kristoforo por ion diri. — Ĉu ŝajnas al vi, ke tio ĉi estas plaĉa afero? — Kompreneble, — diris Montan kaj lia tuta vizaĝo brilis de kontento. — Estas tute alia afero ol sklavi al la societo por hora salajro.

Sed subite li fariĝis serioza.

— Sed mi devas konfesi, ke mi komence iom timis. Kiel vi verŝajne komprenas, mi neniam prenis la aferon serioze. Via mono estis kvazaŭ malvarma duŝo al mi. Vi fiaskos, mi pensis. Sed poste mi diris al mi mem: ĉar la diablo jam estas en la boato, estas plej bone remi kun li al la bordo. Mi aĉetis tiun terpecon de la posedanto, luis dometon proksime kaj transloĝiĝis kun la familio. Kaj ĉio sufiĉe bone akordiĝis. Poste mi havigis necesajn ilojn, skribis al ciklofirmoj pri katalogoj ktp. Kaj laboron mi ricevis. Uloj venis kaj petis pri anoncoj. Mi ridegis al ili. Sed ili estis trudemaj, kaj finfine ili kaptis min. Kaj ĉu vi vidis? La anoncoj faris vojon, kaj dank’ al ili, ni nun havas sufiĉe kaj pli ol sufiĉe da laboro.

Pli kaj pli strangaj sentoj estiĝis en Kristoforo. Tian rezulton de sia helpo al Montan li ne atendis. Unuflanke estis ja tre bone, sed aliflanke li iel fariĝis tre fremda al li. Li ŝajnis tiel kontenta kaj agema, ke Kristoforo trovis tion iom malagrabla. Sed samtempe li preskaŭ enviis lin, li ne povis diri kial.

— Se funkcios same bone, vi baldaŭ povos rericevi vian monon, — Montan daŭrigis. — Kaj per tiu prunto vi faris al mi servon, kies valoron vi mem ne povas kompreni.

Kristoforo iris hejmen. La renkonto pli malgajigis ol ĝojigis lin. — Mi havas multe da mono, — li pensis, — tamen ĉio estas tiel unutona kaj enua, ke oni kelkafoje preskaŭ povus pendigi sin. Kaj tiu sensenculo Montan kaptas ideon pri konstruo de forĝejo, kaj kiam tiu forĝejo elsuĉas la tutan forton el lia korpo, li preskaŭ krevas pro kontento, kaj ne povas imagi ion pli bonan. La frenezulo!

* * *

La konscio pri la nova, hela vivrigardo de Montan longe pikis la internon de Kristoforo. Lia plej varma deziro estis vivi la vivon same freŝhumore kiel nun Montan, li nur ne povis eltrovi la manieron. Fari ion utilan, same kiel Montan, ne plaĉis al li, cetere li tute dubis pri la efiko.

Sed poste venis la feliĉa ideo pri la familiaj festenoj. Tio iom revigligis lin kaj iom post iom lia malbona humoro malaperis. Kiam li poste komencis sendi ŝtelajn rigardojn al Selma, li ree trovis ion alcelindan, kaj kiam li fine la duan fojon iris por fianĉa entrepreno en sia propra domo kaj ili interkonsentis pri geedziĝo, li komencis kredi, ke la vivo tamen povas esti sufiĉe agrabla.

La nepo

i.

Dum siaj unuaj jaroj Eskil ne havis alian ludkamaradon ol la grizan katinon. Se li kelkafoje trenis ĝin je la vosto, portis ĝin per preno ĉirkaŭ la ventro kvazaŭ ŝi estus pakaĵo, aŭ provis piki ŝiajn okulojn per la fingroj, ŝi ne fariĝis malafabla pro tio. Ili preskaŭ ĉiam estis kune, kaj kiom ajn li malbontraktis ŝin, li tamen fariĝis senkonsola, kiam ŝi forestis.

Sed baldaŭ kaptis lian intereson la homoj. Viroj venis al la hejmo, kaj ĉiu estis stranga kaj interesa en sia maniero. Unu portis brilan horloĝoĉenon, alia havis mirigan bastonon, Kampe sian ruĝan barbon kaj Montan siajn pendantajn lipharojn. Dimanĉe Selma malfacile tenis lin en la kuirejo, kaj malgraŭ ŝia gardemo, li tiam kaj tiam sukcesis atingi la grandĉambron. La viroj karesis lin en sia mallerta maniero, kaj provis paroli al li, sed trovinte ke tio estas senrezulta, ili ree turnis sian atenton al la kafo kaj la kartoj.

Nur Niko Torel gajnis lian plenan konfidon. Tion kaŭzis ne nur la karameloj kaj ludiloj. Instinkte li tiriĝis al tiu homo kaj ŝatis esti kun li. Kristoforo ne montris pli grandan intereson por li ol iu alia faris. Oficiale li ja ankaŭ ne estis patro de la knabo, kaj do ne havis kaŭzon montri patrajn sentojn. Tio iom ŝanĝiĝis, kiam Eskil estis kvar-, kvinjara. Tiam Kristoforo komencis paroli kaj ŝerci kun li sed en maniero kvazaŭ li estus plenkreska homo kaj tute ne lia filo. Li instruis al li malbelajn vortojn, donis al li vingutetojn kaj instruis al li kartludon. Selma faris admonojn, sed Kristoforo respondis, ke se la knabo volas iĝi brava viro, li devas komenci en bona tempo.

Ŝajnis, ke li fariĝos nova Kristoforo. Li komencis agi tute laŭkaprice, kaj la konsiloj kaj admonoj de Selma tute ne havis efikon. Kelkafoje ŝi ricevis respondojn, kiuj estus ŝin terurintaj, se ŝi jam ne estus tiom alkutimiĝinta al la parolmaniero de la grandĉambro.

Se ŝia amo por li estus sama kiel dum la unua tempo, ŝi certe provus ĉiajn rimedojn por savi lin de la pereo, sed same kiel ĉio alia, ankaŭ ŝia rilato al la filo fariĝis pli malpli kutimeca. En ŝia plej profunda interno certe restis brileto de la origina patrinamo, sed en la ĉiutaga monujo ŝi ne povis trabreĉi la barojn. Escepte ŝiajn flegadon kaj admonojn ne estis granda diferenco inter ŝia konduto al li kaj tiu de Kristoforo. Karesoj kaj kisoj jam delonge ĉesis. Tio apartenis al liaj plej fruaj jaroj, kaj kiam li fariĝis pli aĝa, li eĉ ne memoris pri ŝi.

Sed kune kun liaj penskapablo kaj kapablo por aĝaĵoj kreskis lia amo por Niko. Tiu ŝajnis pli kaj pli interesita de la knabo. Kelkafoje li preskaŭ forgesis manĝon, trinkadon kaj kartludon kaj anstataŭe ludis kun la knabo aŭ seriozmiene faris gravan interparolon kun li.

Kaj la vortojn de Niko Eskil provis restigi en sia memoro kaj konduti laŭ ili. Iom post iom la malbelaj vortoj malaperis el lia parolo, li ne kontraŭdiris la patrinon plu, kaj kiam Kristoforo provis logi lin per la kartoj, li tuj turnis la dorson al li kaj foriris.

Kristoforo kaj Selma geedziĝis, kiam Eskil estis ĉirkaŭ sesjara. Eskil tute ne sciis pri la rimarkinda afero, ĉar ĝi okazis tute senceremonie kaj senpompe. Iun tagon Kristoforo kaj Selma veturis al la urbo kaj revenis vespere, kaj tio estis, se ne tre ofta, tamen tute natura afero. Nelonge post tio estis granda festeno en Novponto, sed ankaŭ tio estis ordinaraĵo. Sed iom poste li rimarkis, ke iu nomas lian patrinon sinjorino. Tion li antaŭe ne aŭdis kaj demandis ŝin pri la signifo. Selma provis klarigi kiel eble plej bone sen tuŝi la veron. Eskil akceptis la klarigon kaj ne pensis plu pri la afero.

Tiatempe li trovis kamaradon. Kampe estis dunginta dommastrinon, kaj tiu havis filon kiu estis samaĝa kun Eskil. La mastrino alportis lakton de Novponto, kaj tiam la knabo akompanis ŝin. Baldaŭ la knaboj konatiĝis, post iom da tempo Arne mem povis porti la lakton kaj ankaŭ ricevis permeson viziti Novponton dum la tagoj.

De tiu tempo la du knaboj trovis novan mondon. La tero estis plena de interesaj kaj multmaniere utilaj aferoj, plena de nekonataj lokoj kaj grandiozaj ebloj, kiuj donis senĉesan okupon al iliaj manoj kaj pensoj. Sur la trutodigo de la maljuna Kristoforo ili naĝigis boatetojn el arboŝelo kaj bretopecoj, de ĝia ŝlima fundo ili kaptis arojn da ranidoj, kiuj estas interesaj kaj povas servi kiel pasaĝeroj. En la valeto ĉirkaŭ la digo kaj rivereto kreskas aroj da tubtrunkaj kreskaĵoj, el kiuj oni povas fari muzikilojn, ŝprucilojn, akvokondukilojn. kaj aliajn belajn aferojn. Ili konstruas akvoradon, martelon kaj tutan aron da radetoj, kiujn funkciigas la turbineto. Ĉe la elfluo de la rivereto ili kaptas fiŝidojn, kiujn ili metas en la digon kaj tiamaniere ricevas ilian propran fiŝlageton, por kiu ili havas intereson, kiu certe ne estas pli malgranda ol tiu de maljuna Kristoforo.

Dum la vintro la tuta valeto pleniĝas de dika tavolo da glacio, kiu estas bonega loko por sledeto kaj glitumiloj, kaj se venas multe da neĝo, la deklivetoj estas la plej bonaj skiadejoj. Ili migras al la randoj de la bieno kaj ĝis la granda koniferarbaro, kiu sufiĉe maldensiĝis dum la lastaj jaroj. Tie ili trovas sciurojn kaj diversspecajn birdojn kaj, se estas neĝo, spurojn de multaj aliaj arbaranoj. Tio vekas la ĉasinstinktojn. Ili konstruas amase sagpafilojn kaj sagojn kaj singarde embuskas en la densejoj. En la riveron ili metas hokojn por la fiŝoj. Malproksime en la arbaro ili konstruas kabanojn el branĉoj, surgrimpas la altajn piceojn por trovi nestojn de sciuroj aŭ birdoj kaj scias majstre malsuprengliti sur la molaj, elastaj picebranĉoj. Tie estas ankaŭ krutega monto kun amasoj da ŝtonegoj, kiujn oni povas facile ruligi malsupren, kaj kiuj tiam faras tondron kvazaŭ de kanonoj.

Baldaŭ la rivero komencas sorĉe logi ilin. Komence ili banis sin en la fiŝdigo, fiŝkaptis ĉe la elfluo kaj respektis la nigran, profundan riveron. Post nelonge ili tamen trovis, ke estas pli interese fiŝkapti en la rivero, kaj ke oni kun iom da singardo povas bani sin en la elfluejo. Tie ili faras siajn naĝekzercojn, nur kelkajn futojn flanke de la profunda rivero, kaj kiam la akvo fine portas ilin kaj ili spirege kaj kun intensa ĝojo transnaĝas la elfluon, ili rigardas sin mem kiel heroojn. Kian efikon la admonoj kaj malpermesoj de Selma povas havi, kompare kun la logoj kaj inspiroj, kiuj renkontas lin en lia propra mondo, kiu tamen al li estas multe pli reala ol ĉiuj zorgaj pensoj de la patrino? Kian signifon havas ŝiaj avertoj kontraŭ la akvo, kompare kun la sorĉa kaj loga rivero, kiu kvazaŭ amika, viva estaĵo invitas lin por provi la kapablon en manoj kaj kruroj? Kiamaniere li povas konsideri ŝiajn vortojn, kiam altegaj piceoj etendas siajn branĉojn al li, por ke li grimpu al iliaj suproj kaj por momento sentu sin kamarado de birdoj kaj sciuroj? Nun li ne kunestis tiom multe kun onklo Niko. Verdire li memoras liajn konsilojn kaj provas sekvi ilin laŭeble, sed kiam ili tute malas al ĉio interesa, kion li mem eltrovis, li tamen sekvas sian propran opinion. Verŝajne Niko neniam provis transnaĝi la riveron aŭ grimpi al la supro de la piceoj. Do li ne povas kompreni la danĝeron aŭ nedanĝeron de tio. Li ne havas klaran komprenon ankaŭ pri la kapabloj de Eskil. Do estas plej saĝe silenti, fidi sin mem kaj sian propran forton.

Tiamaniere tagoj, semajnoj, monatoj kaj tutaj jaroj glitis for, estado sentempa, sed tamen plenplena de grandaj okazoj kaj spertoj, de pensoj kaj sentoj kiuj naskiĝis, kreskis kaj ŝanĝis formon kiel iliaj propraj ludoj. La ventoj ludis kun ili, naĝigis iliajn boatojn, portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de la arbokronoj. La akvo estis bona amiko, kiu instruis al ili novajn ludojn, freŝigis ilin kiam varmo premis kaj ĉirkaŭbrakis ilin same bonkore kaj molmane kiel kiu ajn patrino. Tero kaj ŝtonoj, glacio kaj neĝo, kreskaĵoj kaj arboj, ĉio parolis al ili en tute alia, kaj pli konvinka maniero ol la homoj povis fari.

* * *

Sed ankaŭ la vivo en la bieno estas interesa. La ĉevalejo kaj bovinejo ĉiam altiras ilin, kaj kiam oni kondukas la brutojn al la paŝtejo aŭ hejmen, ili volonte partoprenas. Plej interesa estas tamen la ĉevalo. Eksidi sur la sledo aŭ ĉaro kaj akompani al arbaro aŭ aliloken estas preskaŭ pli interesa ol ludi apud la digo. Irigi la ĉevalon laŭvole, manumi fosilon kaj meti lignon en ĝusta maniero tamen estas pli grava afero ol konstrui bonan akvoradon.

Kun streĉa intereso ili observas la laborojn de la granduloj. Post bona observo ili eble povos fari la samon. Ili akompanas la serviston kaj la servistinon al la kampoj kaj neniam laciĝas demandi pri diversaj aferoj. Samtempe ili sentas okazon por montri, kion ili mem povas fari. Estas tiel ĝoje, kiam oni sentas, ke oni povas fari la saman laboron kiel la granduloj. Kiam ili ricevas laŭdon, ili ĝojas, sed ne pro la laŭdo mem, sed pro tio, ke la laŭdo montras, ke ili efektive estas taŭgaj por fari tion aŭ tion.

* * *

En frostaj aŭtunmatenoj, kiam la tero kantas sub la plandoj, tra la neĝamasoj de la vintro kaj tra koto kaj ŝlimo de printempa degelo la du bravaj viretoj marŝas la kvarkilometran vojon al la lernejo en Grandtorento. Tie ili ree renkontas novan mondon, kiu same estis interesa kaj loga, kvankam komence iom respektiga.

Estas amasoj da infanoj kiuj svarme venas el la laboristaj domoj de la paperuzino. La du etuloj de Novponto sentas sin tute perditaj en la tumulto kaj bruo de la ducent uzinaj infanoj sur la malgranda korto. Sed baldaŭ la sciemo kaj aliĝemo vekiĝas, kaj post nelonge ili sentas sin tute hejme.

Estas multaj temperamentoj en la granda aro, kaj la vivo preskaŭ ĉiam estas plena de streĉigo kaj nervotiklaj revoj pri tio, kio okazos, kiam la sonorilo tintos kaj oni ree elkuras al la libero. Ne estas paco tiam, kaj ofte larmoj de doloro kaj kolero fluas torente sur malpuraj kaj batalsignitaj vangoj. Sed tre baldaŭ oni forgesas ĉion, kaj tuj plej pura amikeco ekfloras post la fervoraj bataloj.

Post finita labortago la du knaboj ofte faras ekskursojn al la uzino aŭ eĉ ĝis la segejo. Kaj ne mankas inter la kamaradoj bonvolaj kondukantoj, kiuj kondukas ilin sur ĉiujn paseblajn vojojn, ĉu permesitajn ĉu malpermesitajn. Se ili ne emas rigardi la fabrikojn, ili estas kore bonvenigataj de la kriegantaj infanaroj sur la malpuraj bienoj inter la laboristaj domoj. Novaj ludoj estas lernataj, novaj scioj pri la vivo kaj la mondo estas tie proponataj. Ĉiu, kiu scias ion novan, malavare disdonas sian scion kaj sian sperton. La vivo fluas renkonte al ili, riĉa, dolĉa kaj grandega, kiel rapide ekfloranta printempo.

ii.

Per la unuaj kristnaskaj gazetoj la revokazoj venas en lian mondon. La legado komenciĝas kiel gaja ludo. Estas kvazaŭ ia sporto kunmeti literojn kaj vortojn kaj ekkapti la sencon de la nigraj signoj. Sed baldaŭ la enhavo mem tiom kaptas lin, ke li tute forgesas tion.

En Novponto ne ekzistas multe da konvena legaĵo por tia etulo, tamen iom, kaj post kelkaj jaroj li estas tute hejme en la malgranda libraro de Kristoforo. La fantazia mondo de la libroj fariĝas al li mondo tute memstara, kiun li sola posedas, kaj en kiu li ankaŭ ne deziras alian akompanon. Arne ne komprenas tiajn aferojn. Ili estas same bonaj amikoj kiel antaŭe kaj ankoraŭ faras siajn ekskursojn kune, tamen ne tiom ofte. Kiam Eskil restas hejme kun la malnovaj volumoj, Arne iras al Grandtorento por renkonti la uzinajn bubojn. Cetere li pro speciala kaŭzo baldaŭ forlasis la lernejon en Grandtorento.

Li vivas en siaj libroj per sia tuta animo, kaj kion li tiamaniere travivas, estas al li same reala kiel la ĉirkaŭa mondo, eble pli, ĉar ĝi povas forteni lin eĉ de la plej gajaj ludoj. Li komprenas, ke fantazio kreis tiun mondon, ke ĝi ne estas laŭvorte vera, tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera kaj viva.

Kaj Kristoforo, kiu cetere tute ne interesiĝis pri la legado de Eskil, kelkafoje diris en pripensa tono:

— Kiel bone estas por la infanoj nuntempe. Se tiaj avantaĝoj ekzistus en mia infanaĝo, mi nun estus tute alia homo.

* * *

Tio iom forigis lin de la kamaradoj, sed samtempe li ree proksimiĝis al Niko. Niko estis admirinda homo, ŝajne li ĉion komprenis. Kiam Eskil volis ludi kaj esti sovaĝa, tiam li komprenis tion kaj diris, ke bravaj knaboj devas esti tiaj, kvankam li iom timis la riveron kaj aliajn danĝerojn. Kaj nun aŭdinte nur kelkajn vortojn de Eskil pri libroj kaj legado, li tuj eksidis apud li kiel antaŭe.

— Vi ĉiam legadas, — li diris. — Kion vi do legas?

Kaj Eskil nomis kelkajn librojn.

— Nu ja, — Niko diris kaj tuj ekbrilis, — tiun libron ankaŭ mi legis.

La mieno kaj tono diris, ke li mem trovis ĝin same amuza kiel Eskil, kaj tio tute sufiĉis por restarigi la malnovan amikecon.

Post iom da tempo Niko demandis, ĉu Eskil ŝatus iam viziti lin. Estas ja nur dekduminuta fervojvojaĝo inter Grandtorento kaj la urbo. Eskil nun sciis, ke Niko havas amason da libroj, kaj jam antaŭe li ĝojis pri la renkonto kaj pro interparolo pri diversaj aferoj, kiuj plenigis liajn pensojn, sed pri kiuj li ne povis paroli al iu alia. Ordinare li sentis sin fremda antaŭ pli aĝaj homoj, sed Niko estis kvazaŭ bona kamarado kaj samtempe tiel komprenema. Do li tiam kaj tiam vizitis Nikon en la urbo, interparolis kun li pri multaj aferoj kaj ĉiufoje portis hejmen grandan pakon da libroj. Kaj ne estis nur aventuraj libroj, ĉe Niko li trovis multajn aliajn, kiuj baldaŭ kaptis lian intereson.

Jaroj pasis kaj li finis la lernejon. Niko havis violonon, kvankam li preskaŭ neniam ludis. Iun fojon Eskil prenis ĝin el la ujo, komencis pinĉi la kordojn kaj devigis Nikon ludi kelkajn melodiojn. Ne sonis tre bele, sed la intereso de Eskil vekiĝis, kaj Niko devis instrui lin kiamaniere oni ludas. Li facile lernis kaj baldaŭ komprenis la sekreton kaj eĉ sukcesis, kvankam iom palpe, aperigi kelkajn sufiĉe klarajn tonojn.

Li tuj memoris pri la violono sur la muro en la grandĉambro. Kiel ĝi venis tien, kaj kiu iam uzis ĝin, li ne sciis, sed certe li povos uzi ĝin. Ĝi havas nur unu solan kordon, li memoris. sed tion oni povos rebonigi. Kaj tuj li parolis al Niko pri tio.

— Kompreneble mi povas fari tion, diris Niko. — Mi kuniros kun vi al la librovendejo, tie ni aĉetos kordojn kaj pecon da arĉrezino, la reston vi povos mem fari.

— Tiu violono longe silentis, — li poste diris, kvazaŭ pretere. Eskil tuj kaptis la hoketon kaj demandis, kiu ludis per ĝi.

— Ĉu vi ne scias? — Niko demandis kun ŝajna miro. — Estis via avo.

— Mia avo? Tio estis la patro de Kristoforo, — diris Eskil iom pripense.

Dum la unuaj jaroj Eskil ĉiam nomis sian patron vi aŭ Kristoforo. Nun li bone sciis, kiel li devas esprimi sin, sed la malnova kutimo restis, kaj hejme li neniam nomis lin patro, io en li obstinis kontraŭ tiu vorto.

— Jes, estis, — daŭrigis Niko. — Kaj vi devas scii, ke li estis tre agrabla maljunulo.

Eskil estis aŭdinta nur, ke liaj geavoj iam loĝis en la bieno, kaj okaze li aŭdis kelkajn vortojn pri la maljunulo. Tio estis ĉio. Volonte li ekscius pli multe, sed li ne volis demandi la gepatrojn. Sed kiam Niko nun komencis paroli pri la maljunulo, li ne hezitis plu demandi pri la geavoj kaj la malnova tempo.

Niko bone konis tiujn aferojn kaj havis bonan memoron. Li komencis rakonti, kaj poste ili ne parolis pri io alia tiun vesperon. Niko kiel neniu alia povis doni vivon kaj koloron al siaj rakontoj, kaj Eskil posedis fantazion, kiu bone agordiĝis kun la rakontopovo de la alia.

El sia memoro Niko alportis okazon post okazo el la malnova tempo kaj prezentis la geavojn tute kiel li iam vidis ilin. Eskil eniĝis en tiujn historiojn same kiel li eniĝis en la vivon de la libroj. Lia penso kaj fantazio kunligis la disajn epizodojn, kaj spirite li vidis la gajan Kristoforon kaj la laboreman Kajsan tute klare, kvazaŭ li mem estus vivinta kun ili. Iliaj kvalitoj kaj proprecoj estis tute klaraj al li, kaj li preskaŭ perceptis, kion pensis kaj sentis Kristoforo, kiam li ludis siajn melodiojn kaj faris la desegnojn kaj kalkulojn. Rilate al Kajsa, ŝi certe estis tre bona homo, li pensis, kvankam ŝi havis tempon nur por la tero kaj la bovinejo. Verdire oni devas kompati ŝin, certe ŝi ne havis multan ĝojon en la vivo. Sed Kristoforon ŝi certe ne komprenis.

Verŝajne Eskil iom maltrafis, kiam li per helpo de la rakontoj konstruis al si bildon pri la geavoj. Ĉiuokaze ili tiom kaptis lian tutan menson, ke li dume forgesis ĉion alian, kaj se Niko ne estus memorinta pri la kordoj, ili certe ne estus aĉetitaj tiun ĉi fojon. Kaj kiam li en malfrua vespero sidis en la vagono, tiuj pensoj ankoraŭ tute okupis lin, kaj li tute forgesis rigardi la pasaĝerojn kaj la pejzaĝon, kiu rapide preterpasis ekstere.

Li sentis grandan simpation por la maljunulo. Se tiu homo nur vivus! Kiel bone ili komprenus unu la alian! Kun tiu li povus paroli pri ĉio, same kiel kun Niko, al li, sia avo, li povus konfidi la plej sekretajn pensojn kaj zorgojn, kiun li neniam diris eĉ al Niko. La avo estus tute alia homo ol Kristoforo aŭ Selma, kun kiuj li povas paroli nur pri la plej ĉiutagaj aferoj. Kaj kiam li en la kvieta maja vespero iris hejmen de Grandtorento, venis al li forta sento de soleco. La lernejon li finis antaŭ unu jaro, kaj malofte li renkontis la kamaradojn, ankaŭ ne sopiris al renkonto. Hejme estis nur Kristoforo kaj Selma kaj la servantoj, kaj neniu el ili ŝajnis havi iom da kompreno por li. Tiel estis ĉiam, kaj ankoraŭ pli, de kiam li ricevis fratineton. Ili ne estis malafablaj al li, kaj li ricevis ĉion bezonatan, tamen iamaniere io mankis.

En la libroj li legis pri homoj, kiuj tiel bone komprenis unu la alian kaj tial vivis tre feliĉe. Kiam li legis tion, li sentis preman sopiron mem travivi ion tian. Kial Selma kaj Kristoforo ne komprenas lin, same kiel la homoj en la libroj komprenas unu la alian? Kaj certe Selma kaj Kristoforo eĉ ne komprenas sin reciproke.

Se la avo vivus, estus tute alie. Kaj ĉu la avo ne estis en la sama situacio kiel li mem? Neniu tre bone komprenis lin. Li estis gaja, sed interne li certe sentis solecon.

Subite li ekpensis pri onklo Niko kaj preskaŭ ekhontis. Kiamaniere li povis forgesi Nikon, kiu tamen estas tiel proksima al lia koro? Ĉu ne estas maljuste pensi tiel? Tamen li ne povis forigi la senton de soleco. Spite ĉion, Niko iel estas eksterulo.

Kaj ree liaj pensoj vagis al la avo, kaj li sentis kvazaŭ tiu, kiel li image vidis lin, estas lia sola amiko. Estis tiel bone kaj trankvilige pensi, ke ili kune paŝas trans la kampojn aŭ sidas babilante en la grandĉambro. Sed samtempe estis maldolĉe kaj dolore. La avo delonge estis for, kaj tio estis nur revo.

Li atingis la ponton trans la riveron. La plaŭdo de akvo en fluetoj kaj drenfosoj kaj la bruo de la malgrandaj torentoj supre en la rivero atingis lin kiel malforta, sonĝosimila susuro. Kelkaj turdoj ankoraŭ babilis freŝvoĉe malproksime en la pinarbaro, cetere ĉio estis silenta. La printempofreŝaj betuloj, la mola, juna herbo kaj la dormantaj sekalkampoj — tio kaj ĉio alia ŝajnis dormeti en kvieta, revoplena atendo. Alte super la tero kun ĝia mola krepuskolumo volbis sin vasta, nubostriita spaco kiel lando kun multaj vojoj al malproksimaj regionoj.

Kaj antaŭ li, supre de la rivero, kuŝis la bieno en printempa verdo kaj kun florkovritaj ĉerizarboj, bela kiel bela sonĝo sed tamen kun trajto de malpleno kaj malriĉo.

iii.

Kiam li en la posta tago prenis de la muro la malnovan kaj polvokovritan violonon, li sentis kvazaŭ li starus antaŭ Kristoforo mem kaj el liaj manoj, prenus tiun donacon, kiu nun ŝajnis al li pli kara ol ĉio alia. Li demandis al Kristoforo, ĉu li rajtas uzi ĝin, kaj tiu respondis, ke tiun bruilon li povas uzi laŭplaĉe, se li ne faros tro grandan tumulton kaj ne kriigos la knabineton.

Li prenis ĝin kaj forviŝis la polvon tiel delikate, kvazaŭ ĝi estus eta birdido. Ho, tiun ĉi instrumenton la avo tenis same kiel li mem nun tenas ĝin, el ĝi li logis melodiojn pli belajn ol iu alia en la tuta regiono. Per ĝi li eble konsolis sin, kiam li estis sola, same kiel Eskil nun, kaj per ĝi li samtempe igis la homojn tremi pro ĝojo, kaj vivemo.

Li rezinis la malnovan arĉon, metis la violonon sub la mentonon kaj dum interna tremo ektuŝis la kordojn. Kiam la kordoj kaj la ligno ekkantis sub liaj mallertaj tuŝoj, li ektremis pro ĝojo. Sonis tute alie ol la violono de Niko. Tiu estis ĝeminta kvazaŭ infano sub punanta mano kaj persiste kontraŭstaris liajn provojn eligi molajn kaj mildajn sonojn. Sed tie ĉi la tonoj venis tiel molaj kaj sune klaraj, kvazaŭ la violono mem kreus ilin kaj ne la maldikaj fingroj de Eskil.

Li ludis la du, tri gamojn, kiujn li lernis de Niko. La fingroj glitis tien kaj reen sur la kordoj, tien kaj reen, kvazaŭ li estus trovinta tiel belan melodion, ke li nepre devas reludi ĝin fojon post fojo. La memfido kreskis, la fingroj lertiĝis. La tonoj fariĝis pli belsonaj kaj klaraj, kaj ŝajnis al li, ke ili kantas pri tiu fabeleca kaj suna tempo, kiam la maljuna Kristoforo ankoraŭ vivis, kvazaŭ la maljunulo mem parolus al li, tiel milde kaj komprene, kiel neniu alia povis.

En sia memoro li sentis melodiojn kaj trovis simplan kaj belan kanton de la lerneja tempo. Li kantetis ĝin kaj samtempe provis trovi la samajn tonojn kaj tonarojn sur la kordoj. Kelkafoje li sukcesis, kelkafoje eraris kaj devis komenci denove. Tamen tio estis kiel gaja ludo. Kvazaŭ nevidebla mano gvidus liajn fingrojn aŭ la violono mem helpus lin. Baldaŭ li trovis la tutan melodion kaj komencis ludi ĝin orde, kaj tiam li sentis tremigan ĝojon, kvazaŭ li volis ridi kaj plori samtempe. Se la avo nur kunestus kaj aŭdus lian ludadon! La pordo malfermiĝis, kaj Kristoforo envenis per peze sonantaj paŝoj. Li aspektis bonvola kaj iom sciema.

— Pro diablo, vi povas fari sonon! — li diris pli afable ol iam antaŭe. — Komence verdire sonis kiel ĝemo de katoj, sed iom post iom boniĝis. Se vi daŭrigos sammaniere, vi certe fariĝos lerta kiel la maljunulo.

La ora tempo de ludo kaj libero jam pasis. La libroj kaj violono estis nur por paŭzoj kaj vesperoj.

Okazis same al Eskil kiel iam al lia patro. Kiel etulo li el propra emo sekvis la grandulojn al laboro kaj mem serĉis ian okupon por si. Neniu petis lin pri tio, kaj neniu atentis, ĉu li faras ion aŭ ne. La malnova kutimo, ke ĉiu faras la sian kaj lasas al alia laŭdezire fari la samon, ankoraŭ regis en Novponto. Iom post iom li kunkreskis kun la vivo de la bieno, trinkis sian matenkafon kun la aliaj kaj faris siajn memelektitajn laborojn, ĝis la vespero venis.

Iel estis bone. Li estis libera, neniu devigis lin. Multaj kamaradoj troviĝis en malpli bona situacio. Malgrandbienuloj kaj farmistoj atentis pri siaj knaboj, kaj ili vole nevole devis labori kiel plenkreskaj viroj. La industrilaboristoj provis kiel eble plej baldaŭ okupigi siajn filojn, kaj tuj post la fino de la lernejo ĉesis iliaj libero kaj memstaro. Certe estis pli bone al li. Tamen ne estis, kiel devus esti. Io mankis. La senintereso de la homoj unu pri la alia faris la vivon grize ĉiutageca, la laboron enuiga.

Kiel alie li nun rigardis la laboron ol antaŭ kelkaj jaroj! Tiam ĝi estis gaja ludo, kaj sen laciĝo kaj enuo li tiam daŭrigis ĝis elĉerpiĝo de siaj fortoj. Kial ĝi nun estis enua aŭ almenaŭ seninteresa? Kio estis la diferenco? Kaj li provis respondi. Tiam li ĝojis pro la kresko de sia propra kapablo, pro tio ke li lernas kaj jam povas majstri la objektojn ĉirkaŭ si. Li ĝojis pro la rezulto, eĉ se ĝi estis sensignifa, ĉar ĝi montris, ke li estas kapabla fari ion. Kaj nun? Nun li volus vidi ian sencon ankaŭ en la laboro mem. Li jam sciis, ke li povas manumi fosilon kaj pioĉon, plugi sulkon kaj svingi falĉilon. Tial tio ne kontentigis same kiel antaŭe. Io devus esti aldonata. Estus tute alie, se li laborus al si mem, tiam li havus intereson pri la rezulto. Certe ankaŭ estus alie, se ĉiuj en la bieno laborus por komuna intereso, se ĉiu havus la senton, ke li alportas sian peceton al la komuna konstruado kaj estas bezonata por la tuto.

Tiel klare kaj skeme li ne rezonadis, sed liaj silentaj demandoj kaj respondoj enhavis proksimume tiujn pensojn.

Sed kiam li laboris sola sur la kampoj kaj dum longaj, nebulaj aŭtuntagoj sekvis la ĉevalon sulkon post sulko, li iom post iom trovis ion, kio donis okupon al liaj pensoj kaj ankaŭ faciligis la laboron.

Post kiam Niko parolis pri la maljuna Kristoforo, la pensoj pri la avo prenis pli kaj pli grandan lokon en lia interno. La imagoj kaj sentoj kunligitaj kun tiuj pensoj preskaŭ fariĝis parto de lia propra memo kaj grandparte decidis lian koncepton pri si mem, pri la homoj en la bieno kaj pri la cetera vivo.

Li ne sentis fortan ligon al la gepatroj, kaj plej volonte restis sola, se la okupoj ne kunigis lin kun la aliaj. Li maleme interparolis, kun iu, silentis dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia propra interna mondo. Vivigaj impulsoj de ekstere, de aliaj homoj, tute mankis. Vere Niko ekzistis, sed lin li malofte renkontis. La avo estis lia sola amiko. Tiu penso aŭ sento ree kaj ree venis al li en la soleco. Per la rakontoj pri li, la nepo kreis al si idealbildon pri la maljunulo, kaj tiu idealbildo ĝis pli poste estis lia sola konsolo, kiam ĉio ŝajnis al li senluma kaj enua.

Ĉiu vespero kaj ĉiu paŭzo, kiam li prenis la violonon kaj fermis la pordon malantaŭ si, aŭ eliris al iu konvena loko, se estis bela vetero, estis al li sekreta renkonto kun la maljunulo. Tiam li montris sian korpremon al la avo, kiu tiel bone komprenis kaj sciis konsoli kaj konsili. Tiam ili parolis pri pasinto, nuno kaj estonto. Eskil ludis al li, kaj liaj okuloj briletis klare kaj amike, li glatigis sian grizan barbon kaj kapklinis instige: Tio estas ja bona. Nur daŭrigu, estas ĝojo al mi aŭskulti la malnovan violonon, ĝojo ke ĝi ankoraŭ restas kaj ke estas iu, kiu ĝin komprenas.

Tiuj revoj kaj imagoj sekvis lin ankaŭ dum laboro. Li imagis al si, ke la maljuna, griza figuro paŝadas laŭ la drenfosoj kaj randoj de la kampoj, observante kaj pripensante, kaj lia imago estis tiel forta, ke li ofte preskaŭ atendis, ke eluzita ĉapelo kaj griza kapo kun amikeca vizaĝo subite aperos post la plej proksima altaĵeto.

Niko diris, kaj tion li aŭdis ankaŭ hejme, ke la maljunulo ne zorgis pri la bieno, nur rigardis ĝin dimanĉe kaj parolis al siaj konatoj pri ili. Sed post iom da tia fantaziado kaj kiam li estis kunliginta la avon kun preskaŭ ĉiu peco de la bieno, li komencis dubi pri la vero de tio. Certe la avo similis al li mem. Li estis sola en sia laboro, kaj la laboro ne havis celon. Tial li malmulte atentis pri la bieno. Sed kiam li en sunaj dimanĉoj ĉirkaŭiris kaj rigardis siajn posedojn, li vidis tion en rivela lumo, vidis kion oni povus fari el tiu tero, komprenis kiom da ĝojo la kulturantoj povus ĝui, se ili nur komprenus, kiel ili devas vivi. Tiel li certe vidis la aferon, kaj certe li ĉiun pecon de tiu tero same forte, kiom Eskil iam ŝatis siajn unu ajn ludlokojn. Sed tion Kajsa ne komprenis, kvankam ŝi estis pli fervora ol iu alia.

Kaj kiam Eskil plugis siajn sulkojn, la maljunulo iris apud li kaj parolis al li pri aferoj, pri kiuj li silentis dum sia tuta vivo. Eskil aŭskultis, kaj kiam ŝajnis al li, ke li komprenas, li ektremis pro ĝojo, same kiel li ektremis kiam li aŭdis la tonojn elflui el la violono de la avo.

La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin, nutras la grandan multmilionan homaron, bestojn kaj kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj de la vivo. Suno, kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas vivon.

Se vi bone komprenas tion, vi ankaŭ komprenas, ke laboro estas granda afero. Se oni ne pensas pli profunde, la terpomoj en la kelo, panoj en provizejo kaj fojno en fojnejo povas ŝajni negravaj aferoj. Sed kio fariĝus el ni, se tio mankus? Kaj tion la tero donis al ni.

Vi diras, ke tio ne sufiĉas, daŭrigis la maljunulo en la pensoj de Eskil, ke tio ne donas plenan feliĉon al ni. Vere. Ni mem estas io alia. Ni penadas kaj celadas, kien eĉ ni mem ne scias bone. Sed kiel ajn ni sopiras, kiel ajn niaj pensoj penadas — la tero nutras nin. Tial la laboro estas sankta. Al tio ĉiuj rilatas. Ni ĉiuj estas infanoj de suno kaj tero, de ili ni komune dependas.

Tial ni devas kuniĝi kaj kompreni la teron kaj unu la alian. Tiam la laboro ricevos novan sencon.

Vi do vidas la interrilaton. Sed la homoj ŝatas iri ĉiu sian propran vojon. Ili ne priatentas unu la alian, ne komprenas, kion unu signifas al la alia. Tial ne estas facile vivi. Sed povus esti alie.

Ĉar tamen la vivo estas admirinda kaj bela. Se ni nur vivus en la ĝusta maniero, eĉ la laboro fariĝus kvazaŭ ludo, kvazaŭ gaja festo al ni ĉiuj.

Tial plugu vian sulkon profunda kaj rekta. Neniu komprenas vin nun, sed estu ĝoja pro tio, ke vi mem komprenas tion. Kaj se vi restos fidela al tio, eble venos tago, kiam vi renkontos iun, kiu sentas kaj pensas same kiel vi mem.

Tiel li revis kaj fantaziis en la soleco. Kaj vicoj da kriantaj gruoj ŝvebis suden, la tagoj malheliĝis, kaj super la dormanta tero fortaj ventoj balais kirlatan neĝon kaj malvarman aeron ĝis kiam la suno ree ekbriletis en la sudo, kaj tremantaj triladoj de alaŭdoj denove sonoris super la brunaj kaj nudaj kampoj de la printempo.

Sed pri tiuj siaj revoj li parolis al neniu, eĉ ne al Niko. Tio apartenis nur al li mem, estis sekreto, kiu donis al li forton elteni solecon kaj animan doloron kaj malgraŭ ĉion vidi la vivon en helaj kaj molaj koloroj.

iv.

La printempo fariĝas somero, kaj la padusaj densejoj sur la deklivetoj apud la rivero brilas kiel amasoj da blanka neĝo, kiu ĵus falis en la mezon de la juna, plenviva verdaĵo. En tiu tempo novalveninta laborista familio ekloĝis en dometo, proksime al tiu de Kampe. Ili aĉetis lakton de Novponto kaj knabino en la aĝo de Eskil ordinare venis por ĝin preni. Eskil havis intereson por ĉiuj novaj vizaĝoj. Li havis emon observi homojn por trovi iliajn pensojn kaj karakterajn trajtojn, kaj cetere havis fortan senton pri parenceco al homoj aŭ manko de tio. Parte estis denaska afero, parte la libroj movis lian fantazion kaj igis lin tiamaniere observi la homojn.

Kiam li la unuan fojon vidis la knabinon, li ne sentis simpation al ŝi. Ŝi estis iom pala kaj ŝajnis malforta, kaj tion li ne ŝatis. Vera homo devas esti sana kaj forta, li opiniis.

Kompreneble ne estis nur la nova vizaĝo, kiu interesis lin tiuokaze. Vira intereso por virino kaj virina por viro ne vekiĝas nur en la aĝo de geedziĝo. Same kiel aliaj, li havis siajn revojn kaj fantaziojn pri knabinoj jam antaŭ tia aĝo. La knaboj el Grandtorento kaj aliaj estis veraj ekspertoj rilate al knabinoj kaj iliaj rilatoj al knaboj. Ilia opinio pri tiaj aferoj, ofte estis kiel eble plej primitiva; kaj iliaj diraĵoj ne ĉiam estis konvenaj por oreloj de plenkreskuloj. Larĝvide oni ne povas kulpigi ilin. Ili estis tro junaj por kribri kaj elekti la diraĵojn de la plenkreskuloj, kaj ankaŭ pri iliaj propraj vivinstinktoj ili ne estis kulpaj.

Kaj la mondo de la infanoj estas mondo por si mem. Kiu forlasis ĝin, baldaŭ forgesas ĝin kaj vidas nur la mondon de la kreskintoj. Sed ĉirkaŭ li floras tia timida kaj riĉa mondo, riĉa je belo kiel je malbelo. Li ne vidas ĝin, eĉ ne konjektas ĝian ekziston, ĉar al li ĝi malaperis kaj neniiĝis, kiam li mem eliris el ĝi. Sed nevidita ĝi daŭre ekzistas, same bela kaj same malbela kiel kiam li mem apartenis al ĝi, sentradicia kaj tamen ĉiameca, eterne la sama, tamen eterne nova.

Kiel dirite, li ne ŝatis la knabinon. Tia palulino ne povis plaĉi al li. Kaj poste ŝia nomo estis Ester, malplaĉa nomo. Cetere ŝi estis trankvila kaj silentema, kaj tiuokaze ankaŭ tion li ne ŝatis.

Li vidis ŝin tagon post tago, kaj ĉar ŝi estis fremda al li, li tamen kelkafoje sendis al ŝi ŝtelan kaj esploran rigardon por trovi, kia ŝi estas, ĉu bona aŭ malafabla, ĉu stulta aŭ inteligenta. Tiam li kun miro rimarkis, ke la vizaĝo ne estas tute tia, kia li unue kredis ĝin. La nazo estas delikata kaj preskaŭ rekta, ĉirkaŭ la forte fermita buŝo estas bela esprimo, kiun li antaŭe ne rimarkis. La okuloj brilas grize kaj verde, kaj kelkafoje aperas en ili klara, varma lumo kiun li ne vidis ĉe aliaj homoj. Tiel li komencis toleri ŝin, eĉ se ŝi ne plaĉis al li, ŝi tamen estis pli interesa ol la aliaj homoj en Novponto.

Iun vesperon Selma staris apud la kuireja tablo, enverŝante lakton en la ujon de Ester. Apude staris Ester atendante la pretigon, kaj kelkajn paŝojn de ili Eskil atendis sian vicon ĉe la separatoro. Li pensis pri nenio, kaj lia rigardo sencele vagis tien kaj reen. Momente ĝi restis ĉe la duone forturnita vizaĝo de la knabino.

Estis, kvazaŭ ŝi estus eksentinta tion, ĉar en la posta momento ŝi turnis sian kapon en sia timema maniero kaj rigardis lin. Ŝi iom levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis la lian, kvieta kaj senmova.

En la sama momento li ektremis de stranga sento. La pensoj paliĝis, la konscio pri la ĉirkaŭo subite glitis for, sed samtempe vekiĝis en li alia konscio, kiu plenigis lin per tia sento de ĝojo kaj intensa vivo, kian li antaŭe neniam spertis.

Estis senfina profundo en tiu grizverda, briletanta vivo antaŭ li. Estis, kvazaŭ li en tiu profundo subite vidus la tutan mondon en lumo de rivelo kaj tie renkontus sian propran internon kun ĉiuj ĝiaj revoj kaj kaŝema sopiro. Ĉio, ĉio estis tie, ĉirkaŭfluita de lumo, kiu faris tion tiel hela kaj pura kaj pli reala ol ĝi estis alifoje. Kaj nekontraŭstareble tiu mondo de suno kaj briletanta vivo tiris lin al si, pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi fine tute ĉirkaŭis lin. Ĝi kunfandiĝis kun lia propra konscio, ĝis ne restis limo plu inter li kaj ĝi. Bela revaĵo kaj tamen pli reala ol ĉio alia, nun paliĝinta kaj fora...

Ĝi malaperis. Ree la knabino staris apud la patrino kun duone forturnita vizaĝo. Selma transdonis la laktujon al la knabino, kiu duonlaŭte kiel ordinare diris sian ĝisrevidon kaj foriris. Kiom longe li tiamaniere rigardis en ŝiajn okulojn? Eble nur momenton. Tamen ŝajnis al li kiel tuta longa vivo, vivo kie tempo kaj tempaj ŝanĝoj ne ekzistas.

Ĉu ŝi do estis for, tiu bela bildo? Ne, ŝi restis interne de li, ankoraŭ same miriga kaj nekompreneble grandega, plenigis lian tutan internon per plora ĝojo, kiu preskaŭ krevigis lian bruston.

Maŝine kaj rapide li faris siajn lastajn okupojn, kaj poste vespermanĝis kun la aliaj. Dume li ankoraŭ troviĝis meze en la stranga travivaĵo. Ankoraŭ ĝi efikis je li per la forto de la unua momento.

Ekstarinte de la tablo, li tuj prenis la violonon kaj rapidis al la fiŝdigo, kie li ofte sidis kaj ludis sub kelkaj betuloj sur la dekliveto. Tie li eksidis sur la mola herbo kun la violono sur la genuoj. Por ludo li tamen ne havis emon, kaj la instrumenton li kunprenis nur pretekste.

Li sidis senmova, enprofundiĝis en sin mem kaj ree travivis la pasintaĵon. Kion do signifas tio? Kio tiamaniere kaptis lian animon? Kaj estis al li, kvazaŭ vualo foriĝus de tiu unue nekomprenebla afero. Ĉu tio estas amo, li flustris al si mem kaj ree ektremis kiel je la renkonto de ŝia rigardo. Jes, kio povas esti, se ne amo? li respondis al si mem, kaj ree li sentis la ploran ĝojegon.

Do estis tio, kion li longe atendis, kvankam li nur malklare konjektis ĝin. Kaj subite tio fariĝis klara kaj facilkomprenebla. Nun li atingis veran vivon, soleco kaj doloro estas for kaj neniam revenos. Kiamaniere ĝi povus reveni, kiam li jam vidis tiun mondon kaj donis sin mem al ĝi? Kaj en tiu mondo li havas sian hejmon, sed ne aliloke.

Kaj dum la suno naĝis malsupren post la bluajn montodorsojn, lia interno fariĝis trankvila kaj kvieta, purigita de ĉio malluma kaj malbona, liberigita de ĉiu maldolĉo kaj turmento.

Kaj ke tio okazis ĝuste al li! li ekpensis. Ĉu ne estis donaco de la ĉielo? Io tia ne povas deveni de la tero kaj aparteni al vivo de la homoj. Io tia estas donacata nur al malmultaj, al aliaj ĝi restas sekreto kaj vorto sen signifo.

Nekonscie li kvazaŭ preĝe faldis siajn manojn ĉirkaŭ la violonon, kaj la rigardoj vagis foren al la altaj, helaj spacoj.

Kaj se li ne bone sciis, kie la granda patro loĝas aŭ kiamaniere diri la dankon, la himno de lia tremanta koro ne estis malpli sincera pro tio.

La suno subiris. Ombroj sterniĝis en la valo, ĉiu trankvile endormiĝis por la nokta ripozo. Kaj subite li ree ekvidis la maljunan, grizan figuron, kun kiu li tiel ofte kuniris tra tiuj kampoj, kaj kiu dum longaj tagoj estis lia sola amiko kaj akompananto.

Li ekridetis kaj flustretis kvazaŭ parolante al ili nevidebla: Nun ĉio estas bona. Vi foriros kaj neniam revenos. Sed neniam mi forgesos vin, kaj eĉ kiam vi estos for, ni ĉiam estos kune. Vi gvidis min tien ĉi, vi sola komprenis min. Nun alia komprenas min, kaj nun venos nova vivo.

Kaj image li vidis, kiel la okuloj de la maljunulo briletas kvazaŭ larme, kaj kiel li silente kapklinas al li, kvazaŭ vortoj ne estus bezonataj. Poste la bildo paliĝis, kaj ree li vidis antaŭ si sian novan mondon de suno kaj lumvibra vivo.

* * *

En tiu mondo li nun vivis tagon post tago. Al ŝi iris la unuaj pensoj kiam li vekiĝis, kaj ĉe ŝi ili restis je la endormiĝo. Lia vivo entenis aliajn aferojn, sed kompare kun tio ili estis sensignifaj.

Kiam ŝi revenis la unuan fojon post tiu vespero, lia koro batis pro atendo. Se ĉio estus nur revo, se ŝi venus kiel ordinare, eĉ sen rigardo al li, sen iel montri, ke ŝi komprenas lin! Kiel ofte ŝi venis iom frue, kaj kiel kutime ŝi iris al la stalo por rigardi bovinojn kaj bovidojn. Selma kaj la servistino melkis, kaj Eskil estis okupita de aliaj aferoj. Ŝi iris ĉirkaŭ la furaĝotablon, diris kelkajn vortojn al la aliaj, karesis la bovinojn kaj igis la bovidojn leki ŝiajn manojn.

Ili venis pli proksime unu al la alia, kaj lia rigardo serĉis ŝian. Ŝajnis al li, ke ŝia vizaĝo eklumas kvazaŭ pro interna rideto, kaj en konfida, rekona maniero ŝi ree renkontis lian rigardon. Poste ŝi iris plu, kvazaŭ nenio estus okazinta. Sed sufiĉis al li. Li trovis, kion li serĉis, kaj la miriga mondo de hieraŭ ree ekfloris en sia freŝa, printempa helo.

La tagoj fluis for. La suno flamis sur ĉiam sennuba ĉielo, sunlumo pendis kiel nebulo super montoj kaj altaĵoj, kaj tiam kaj tiam la aeron plenigis pika odoro, kiu portis sciigon pri arbarbrulo ie post la nebulaĵa horizonto.

La homoj plendis pro la seko, sed Eskil interne ridis, kiam li aŭdis la plendojn. Ĉu gravas, ke la tero estas seka kaj la vojoj plenaj de polvo? Ne, tia vetero plaĉis al li. Ĉiamaj suno kaj varmo, ĉiam sennuba ĉielo — tia estis lia interno. Kial do ne estu same ekstere.

Ili renkontiĝis nur kiam ŝi venis por preni lakton, kaj ilia renkonto estis nur rapide pasanta momento. Sed kion pli li povus deziri? Ili diris apenaŭ unu vorton unu al la alia, kaj li ne sentis deziron paroli kun ŝi. Kiaj vortoj povus esprimi tion, kion animo komunikis al animo kiam ili dum kelkaj mallongaj sekundoj renkontis sin en mondo tute apartigita de ĉio alia? Kelkafoje li sopiris al pli ofta renkonto, al kunesto, kun ŝi fore de ĉiuj homoj, kies nura ĉeesto ŝajnis al li kiel entrudo en ilian propran mondon. Sed ankaŭ tiu tempo venos. Kaj mem la atendo por ĉiu nova revido ŝajnis al li kiel kviete printempa vojeto, sur kiu li reve iras renkonte al la riĉaj kaj sun-plenaj spacoj de la somero.

v.

En kvieta vespero de frua aŭtuniĝo la obtuza sono de preĝejaj sonoriloj ruliĝis tra la aero kiel malhelaj, minacaj ondegoj. Senĉese la pezaj frapiloj martelis la kantantan metalon, kaj kun ĉiam nova forto la tonaro ŝvebis trans montojn kaj valojn ĝis la plej malproksimaj kaŝejoj de la grandaj arbaroj.

Oni scias la signifon, kaj kvankam la suno brilis same klare kiel dum la tuta hela somero, estis kvazaŭ tero kaj ĉielo malheliĝus kaj fulmotondra ventego alproksimiĝus.

La gazetoj raportis pri la okazoj pli sude en Eŭropo. En tiu ĉi angulo de la mondo ĉiu trankvile faris sian laboron, kaj la tero estis same paca kaj somere hela kiel antaŭe, sed en ĉiuj homoj brulis atendaj kaj timaj demandoj, kaj ĉe renkontiĝo la parolo tiam estis la sama: Kio okazos? Kio sekvos tiun incendion en la mezo de la grandaj popoloj? Sonoriloj kantis, telefonoj tintis, tintigaj kaj teruraj diraĵoj ventege pelis unu la alian de loko al loko.

En Novponto Kristoforo iris en febra scivolo. Li estis preskaŭ gaja kaj ankaŭ ne kaŝis siajn sentojn. Fine okazis io, kio povas iom vigligi. Ĝuste nun valoras vivi, li opiniis, ĉar ŝajne estos sufiĉe interese dum kelka tempo. Kaj dankon al dio pri tio. La gazetoj estis seninteresaj, kaj la vivo similis al nenio dum multaj jaroj.

Malmultaj homoj preteriris Novponton tiutempe, kvankam la ŝoseo preterpasis. Sed ĉiun venanton Kristoforo tuj kaptis kaj sensalute kaj kun antaŭe neniam vidita vigleco demandis, kiel la afero progresis. Laste li parolis kun la leterportisto, sed tio estis frue posttagmeze, longe antaŭ la sonorado. Kiel nun statas? Ĉu la ruso jam albordiĝis? Aŭ ĉu la germanoj kundevigis la svedojn? Ho, estas tempo por vivi, tiaĵo ne okazas ĉiutage! Kristoforo ne povis regi sian scivolon kaj ĉar baldaŭ estos vespero, li forlasis ĉion kaj sen manĝo kaj kafo per rapidaj paŝoj prenis la vojon al Grandtorento.

Eskil rapide faris la sian, transdonis la stalajn okupojn al la aliaj, kiuj restos hejme, kaj sekvis lin.

Grandtorento aspektis kiel la urbo dum la aŭtuna foiro. Homoj iris tien kaj reen, staris babilante kaj diskutante sur kortoj kaj vojrandoj, tremantaj pro ekscito kaj streĉiĝo. Li iris al la stacio kaj poŝtejo. Tie estis kafejo, kie ordinare multaj babiluloj kaj novaĵportantoj kolektiĝis.

Estis sama svarmado tie kiel alie. Sed kiel febre oni parolis kaj rezonadis — ĉie iu retena forto mallaŭtigis la vortojn kaj bridis la voĉojn.

Eskil demandis, kio okazis. Mobilizo, estis la respondo. Tion li jam komprenis, sed kio pli? Neniu bone sciis. Laŭdire la rusoj jam atakis, ili atakos post kelkaj horoj, la germanoj kundevigis la svedojn, morgaŭ eksplodos.

La forveturontoj ŝajnis pripensaj kaj seriozaj. Neniu scias, kia estos la situacio post kelkaj tagoj. Timo premis virinojn kaj infanojn, kelkaj ĝemis kaj ploris, kaj de la dudekjaruloj pikemo kaj incitemo kvazaŭ mirakle estis malaperintaj.

Sed meze en tiu ĝemo kaj konfuzo staris grupo, ĉe kiu ne estis eĉ signo de la ĝenerala malagordo. Estis la malnova drinkrondo de Novponto, ĉiuj homoj kiuj povos trankvile resti apud la forno, eĉ se fariĝos iom varme inter la ŝeroj kaj en la marbordaj provincoj. La sola iom sinretena estis Montan, kiu nun solfoje aliĝis al la malnovaj konatuloj. Li ne estis en Novponto pli ol du fojojn en la jaro, de kiam li ricevis sian forĝejon, kiu cetere en tiu ĉi tempo jam estis sufiĉe granda entrepreno. Sed ĉe la aliaj la grandaj okazoj flamigis la muskedistan humoron de antaŭe. Ili komencis laŭte desegni grandiozajn defend- kaj atakplanojn, kiuj nepre pereigos la malamikon. Kaj tie ĉi ili vere havis materialon, tutan mondparton en flamoj.

Virino, kiu staris apude, plorante kaj tordante la manojn, aŭdis ĉiun vorton kaj fine petis ilin silenti. Se ili mem aŭ iliaj filoj devus foriri, ilia tono certe estus alia.

Sed Kristoforo ŝovis la kapon iom oblikven, kaj bonhumora rido ruliĝis el lia gorĝo:

— Tiajn aferojn virinoj ne komprenas, — li diris amikece kaj preskaŭ konsole, — tio ĉi estas vira laboro. Kaj ne estu malgaja, ĉar tio ne taŭgas en milito. Se mi estus juna, mi tuj irus en la ludon. Paco estas bona, sed se ĝi daŭras tro longe, ĝi fariĝas enuiga. Oni bezonas ankaŭ iom da vivo.

Montan provis prudentigi lin.

— Vi ne parolas serioze, — li diris. — Se via filo devus iri en militon, via buŝo estus malpli larĝa.

— Stultulo, — diris Kristoforo kun ŝajna kolereto. — Vi fariĝis stranga, de kiam vi ricevis vian metiejon, kaj ju pli bone vi sukcesis, des pli stranga vi fariĝis. Vi baldaŭ estas pli riĉa ol ni ĉiuj, tamen timas sidi inter viroj. Ĉu vi timas, ke la ruso prenos vian fabrikon? Vi devus surgenue danki vian kreinton pro tia bela perspektivo. Ŝanĝu la produktadon, fabriku aferojn por la milito, kaj vi fariĝos milionulo.

Eskil aŭskultis, sed ne ŝatis la babilon kaj volis foriri tuj, sed subita intereso por Montan restigis lin. Li estis malgranda tiutempe, tamen ŝajnis al li, ke li tute klare memoras tiun homon de la malnova tempo en Novponto. Sed tiu ĉi Montan estas alia homo, kvankam la ekstera simileco restis.

Sed fine li forlasis ilin kaj iris hejmen en la hela aŭgusta krepusko. Lia streĉiĝo antaŭ la granda aventuro kaj ĝia rezulto estis same granda kiel ĉe Kristoforo. Tamen li vidis la aferon alimaniere.

Se la milito venus al la propra lando kaj malamikaro detrue trapaŝus tiujn ĉi regionojn? li pensis. Li povis bone imagi tion. En sonĝoj li kelkafoje travivis tion, kaj sentis grandan ĝojon kiam li vekiĝis kaj la realo forprenis lian timon. Se nun tiuj sonĝoj subite fariĝus vero — kio tiam fariĝus el ili du? Kaj estis loko ankaŭ por alia penso. En la libroj de Niko kaj en iliaj interparoloj li ekvidis la konturojn de nova lando, kiu iom post iom levis sin el nebula malproksimo, kaj kie kelkaj montpintoj jam brilis en la lumo de frua mateno. Li ekvidis homajn kulturon kaj celadon, tute alibazan ol tiun de lia propra angulo. Dum jarcentoj kaj epokoj la homoj en diversaj landoj provis fari la vivon pli riĉa kaj feliĉa. Ili kreis belajn bildojn kaj konstruaĵojn, kreis belajn librojn kaj formis belajn instruojn pri la homo kaj la vivo. Aliaj provis realigi la belajn pensojn en diversaj manieroj. Sed ĉiam estis same. Subite ĉio forpaliĝis kiel bela revo, kaj pri ĉiu espero, kaj pri ĉiu grandioza vivo en penso kaj ago atestis nur kelkaj ruinoj kaj kelkaj libroj savitaj el la pereo.

Ĉu estos same nun? Dum jardekoj oni provis krei ordon kaj juston. Oni laboris, faris eltrovojn kaj inventojn, pentris kaj verkis. Ĉu la homoj detruos ĉion kaj samtempe ekstermos sin mem. Ĉu do ne ekzistas homoj, kiuj povas malhelpi ion tian? Eskil estis leginta la mondhistorion same kiel siajn romanojn. Li ne cerbumis pri la aferoj, sed kion li legis tie kaj kion gazetoj kaj aliaj libroj sciigis al li pri la pli vasta vivo, tio forte logis lin. Li volis ekkoni tion pli bone, vivi en tiu alibaza mondo, kaj se eble mem fariĝi ano de tiu, cele vivanta homaro.

Sed se oni nun detruus ĉion? Li sentis melankolion kaj samtempe intensan sciemon pri la rezulto.

Kaj ree li image renkontis la rigardon de Ester, klare, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li, kaj li tuj sentis, ke ilia komuna mondo tamen estas pli valora ol tio, kion oni nun rubigas en la mezo de Eŭropo. Kion signifas libroj, scioj kaj inventoj kompare kun la kunliga sento, kompare kun tiu, al aliaj nevidebla mondo en kiu ili vivas? Se tio pereos kaj ili restos solaj kaj senhejmaj — tamen ne velkos eĉ la plej eta folio en la ĝardeno de ilia ĝojo. Se ili devos serĉi hejmon en arbaroj kaj vivteni sin kiel birdoj kaj bestoj sur la tero — ĉu gravos, se ili nur estos duope? Meze en dezerto ilia mondo floros same bela kaj plena de ĝojo kiel en la plej riĉa kamparo, kiel en la plej bela urbo.

vi.

Post la edziĝo Kristoforo fariĝis pli malpli kiel ordinaraj homoj, almenaŭ se oni juĝas laŭ liaj vivo kaj kutimo. La drinkkunvenoj maloftiĝis jam antaŭ tio, kaj poste ili preskaŭ ĉesis. Se konato venis, li kompreneble invitis al “taso da kafo”, sed konatoj venis malofte. Ŝajnis, ke ili ricevis sufiĉe kaj de drinkado kaj de kartludo. Cetere ne ĉiuj havis tre bonan situacion, kaj pro tio vole nevole devis prudentiĝi.

Ankoraŭ festenoj okazis, kaj tiam oni ŝparis nek manĝon nek drinkaĵon, sed nun la festenoj ne okazis pli ofte ol en aliaj bienoj.

Eĉ Kampe, kiu antaŭe estis taga gasto en Novponto, interrompis siajn vizitojn post iom da tempo kaj ne montris sin pli ofte ol ĉe invitoj. Sed tio havis specialan kaŭzon.

Post la ekloĝo en la malgranda domo apud la ŝoseo, li dum kvar, kvin jaroj estis la plej feliĉa homo sur la tero, kiel li diris, kaj kiu konis lin volonte kredis tion. Li estis kontenta pri si mem, pri la tuta mondo kaj la senŝanĝaj kutimoj, kiujn li alproprigis al si, kaj oni atendis, ke li same vivos ĝis fino.

Kiel tiu stranga ideo venis en lian kapon, estas malfacile diri, sed kelkajn jarojn post la geedziĝo de Kristoforo kaj Selma li surprizis ĉiujn per absolute neatendita afero. Li nome edziĝis kun sia dommastrino. Eble ŝajnis al li, ke li povas esti same brava homo kiel Kristoforo. Iom aĝa li estis, sed ankoraŭ en plena forto, kaj la mastrino estis same juna kiel Selma.

Sed tio estis jam fakto kaj neniu atendis, ke la edzeco alportos iujn rimarkindajn ŝanĝojn en liaj vivo kaj kutimoj. Li tre ŝatis la virinon antaŭe kaj ofte laŭdis ŝin kiel modelan mastrinon. Sed apenaŭ ili fariĝis geedzoj, la situacio fariĝis alia. Nun Kampe subite ekvidis tutan amason de mankoj kaj eraroj, kies ekziston li antaŭe eĉ ne suspektis, kaj kiujn cetere neniu alia povus rimarki eĉ nun. Ŝi aĉetis malsaĝe kaj kare, pretigis la manĝaĵon en malbona maniero, metis la gazetojn sur neĝustan lokon, kaj post purigo de la ĉambro la mebloj staris tute senorde. Ŝi havis malplaĉajn manierojn, kaj kompreneble ŝi edziniĝis kun li nur pro la mono.

Tion li ne diris en Novponto kaj ankaŭ ne aliloke, sed tiom pli li sciigis ĝin al la edzino. Lia forta voĉo tondris bone, kaj se ŝi kuraĝis interveni per unu vorto, tuj la vikingo fariĝis furiozulo. Tiam li blekis kiel incitita bovo, ekprenis sian colodikan bastonon kaj deklaris, ke se ŝi ne atentas liajn vortojn, li ja instruos ŝin.

— Sed mia kara, — ŝi diris plore kaj treme, — mi estas ja tute sama homo nun kiel antaŭe. Kiam mi estis nur dommastrino, vi ĉiam laŭdis min.

— Estis tiam, — diris Kampe, — sed nun vi estas mia edzino, kaj tio estas alia afero. Silentu. kaj aŭskultu! Tiel pasis kelka tempo, ĝis kiam Kampe iun tagon trovis sin sola en la domo. Post iom da tempo oni eksciis, ke ŝi havas oficon en iu najbara paroĥo. Kampe, ne provis revenigi ŝin, kaj propravole ŝi ne venis. Tamen ili restis geedzoj, kvankam ili loĝis en malsamaj lokoj kaj neniam renkontiĝis plu. Sed post tio Kampe fariĝis alia homo. Li fariĝis acida kaj gruntema, restis preskaŭ ĉiam endome, legis gazetojn kaj fumis sian nigran tabakon. Purigo iom post iom fariĝis superflua afero al li, kaj same preparo de manĝaĵo. Kiam oni invitis lin al Novponto aŭ li okaze renkontis la malnovajn kamaradojn, li tamen provis montri la malnovan humoron.

Kristoforo do restis sola kun la siaj, kaj ŝajne ne tre sopiris je rekolektiĝo de la disigita societo. Certe li estis laŭpove peninta por iom ori la vivon, sed li ne sukcesis laŭespere. Malgraŭ la drinkado li ne estis drinkulo. La brando estis al li nur rimedo forigi la enuon. Se li nur trovus pli bonan rimedon, li certe povus fariĝi abstinenculo pro tio.

Sed li trapasis tion pli rapide ol li atendis, kaj certe tio estis parta kaŭzo de lia edziĝo. Ian distron li devis havi.

Poste venis trankvila periodo, kiu daŭris ĝis la milito. Ŝajnis, ke li malsukcesis en sia mallerta palpado por trovi vivofeliĉon, malkuraĝiĝis kaj fine rezignis. Gazetojn li ankoraŭ legis, sed ili jam estis enuigaj. Fine li ne trovis alian rimedon por pasigi la tempon ol ree komenci labori, ne nur ŝajne, sed serioze. Li ne bezonis kaj ne ŝatis tion, sed kion fari? Kaj iom post iom li alkutimiĝis al sia sorto, flegis la teron, kaj lasis ĉion ceteran al la destino. Kiel dirite, li ricevis filinon kelkajn jarojn post la edziĝo. Tio ne tre vibrigis liajn sentojn, tamen faris la vivon iom pli interesa. Li tamen estis patro kaj respektinda viro, kaj kiam li montris la knabineton al la konatoj, li sentis iom da fiero, pleniĝis de certa solena digno kiel kiam li la unuan fojon alportis la brandujon de la patro.

Kelkafoje li diris al Selma:

— Kiu povis kredi, ke estos tiel? Se ni nun tamen devas vivi en tia ĉi maniero, estus multe pli bone, se mi mem posedus la bienon.

* * *

Kun la elpaŝo el la junaĝo la sufiĉe viglaj sentoj de Selma iom malakriĝis. La vivo fariĝis pli malpli kiel legado de parkere lernita libro. Sed cetere ŝi tute ne estis ŝtoniĝinta interne. Se la kapricaj ventoj de la vivo nur alportus kelkajn vivposedajn semojn al ŝia animo, ili certe trovus ĝermlokon. Tio ne okazis, sed feliĉe ŝi posedis econ, kiu preskaŭ tute mankis al Kristoforo: esti kontenta pri la mondo kia ĝi estas kaj ĝis certa grado eĉ ĝoji pro ĝi.

Ŝi ŝatis la infanojn, tamen sen pli profundaj sentoj. Je la naskiĝo de la knabino la patrinamo ja ekflamis. Tamen ĝi ne ampleksis ambaŭ infanojn. La knabino estis ĉio. Ke la knabo ankaŭ estas ŝia infano, ŝi ŝajne preskaŭ forgesis. Sed la eklumanta flamo baldaŭ estingiĝis. La infanoj fariĝis io, kio apartenas al la mastrumado kaj la domo, ili devis havi flegon kaj prizorgon same kiel ĉio alia. Konscie ŝi ne pensis tiel kaj certe ankaŭ ne sentus tiel, se oni provas ŝiajn sentojn, sed praktike fariĝis tiel. Ankaŭ la infanoj fariĝis parkeraĵo de la vivolibro.

Dume ŝi kantis siajn melodiojn kaj babilis kiel antaŭe, kaj ŝiaj vangoj brilis same freŝkolore kiel en pli fruaj tagoj. Dum la festenoj ŝi prenis sian glaseton kun la aliaj patrinoj kaj kiam la antaŭa ekskluziva kartludo fariĝis societa ludo, ŝi manumis siajn kartojn same lerte kiel plezure. Ŝi havis bonan ŝancon kaj iom post iom regajnis preskaŭ same multe, kiom Kristoforo antaŭe perdis.

La diferenco inter ŝia nuna situacio kaj la antaŭa ne estis granda. Tamen estis grava ŝanĝo rilate al la mono. Nun la mono apartenis same al ŝi kiel al li, kaj ŝi ne bezonis cerbumi pri tio ĉu ŝi ŝtelas aŭ ne, kiam ŝi metis la manon en la kasokeston.

Ŝi estis de malriĉa hejmo kaj denature ŝparema. Al ŝi monero prezentis tiom aŭ tiom da pena kaj senĝoja laboro en arbaro kaj sur kampoj, akiraĵon pagitan per ŝvito kaj parteto de la propra vivo, indiferente kiu ajn unue faris tiun paŝon. La maniero en kiu Kristoforo mastrumis la monon ŝajnis al ŝi kvazaŭ peko, kaj ŝi ankaŭ timis la rezulton.

Nun li ja estis trankvila kaj pli firma tiurilate, tamen ŝi ne fidis lin tute. Kaj tial ŝi komencis formeti iom da mono por si mem. Unue ŝi faris tion preskaŭ senintence, eble ĉar plaĉis al ŝi havi propran konton en la banko. Sed iom post iom tiu ŝtelado de la propra domo ŝin tre interesis, kaj fine ŝi tute sistemigis ĝin... Kristoforo ne pensis pri mono, kaj post kiam li faris la budĝeton de sia vivo, li neniam zorgis pri la vojo de la mono, kaj pri la efektivaj kostoj por mastrumado, vestoj kaj aliaj tiaj aferoj li ne havis ian ajn imagon. Kelkafoje li rigardis la banklibron kaj trovis, ke la elprenoj estas iom altaj, kaj ke la cifero de lia havo sufiĉe malaltiĝis. Sed aliflanke li ja fariĝis kelkajn jarojn pli aĝa. Verŝajne unu bone korespondas al la alia. Sed neniam li provis trovi, ĉu liaj jaroj estas sufiĉe multaj por bilanci liajn aktivon kaj pasivon.

Kaj pri la manipuletoj de Selma li tute ne havis imagon.

* * *

La militeksplodo vekis Kristoforon. Same kiel la plej multaj, li havis tre nebulan imagon pri moderna milito, kaj li atendis, ke la plej fabelaj aferoj aperos en gazetoj, sed samtempe li timis, ke la afero tro baldaŭ estos finita. Kaj oni diru kion ajn, la germanoj estas diablaj herooj.

La ekhalto de la germanoj antaŭ Liège estis al li kvazaŭ glacie malvarma duŝo. Ili devus esti en Parizo je tiu tempo. Pri kio ili do pensas? Por kio do taŭgas la tiom priparolita moderna tekniko? Kaj tie ili restis dum tiom da tagoj, ke li fine komprenis, ke ne la germanoj sed la belgoj estas diablaj herooj. Antaŭe li preskaŭ nenion konis pri tiu popolo, sed nun li iamaniere eksciis, ke ili estas parencoj de la francoj. Sekve parencoj de d’Artagnan. Estas klare, ke liaj homoj venkos kaj ne la germanoj! Liège falis, la germanoj marŝis plue, kaj Kristoforo ree ŝanĝis opinion. Ĉar la germanoj povis bati la parencojn de d’Artagnan, ili tamen estas diablaj herooj, kaj ree la vojo estas libera al Parizo.

Sed la grandaj mirakloj ne venis. La germanoj marŝis antaŭen, sed ree haltis. La milito daŭris kaj samtempe prenis pli naturajn proporciojn en lia fantazio. Li iom seniluziiĝis pro la simpleco de la aferoj, sed rekompence li trovis pli kaj pli da interesaj detaloj en la granda militmaŝinaro, kiu fariĝis ia granda kaj komplika ludo al li, pli interesa ol pokero. Li havigis grandan murkarton pri meza Eŭropo, markis ĉiutage la pozicion de la diversaj militfortoj, legis la gazetajn superrigardojn pri la milito kaj faris siajn proprajn kalkulojn pri venontaj okazoj.

Tamen tiu intereso ne ŝtelis multe el lia labortempo kaj ne metis la domon en danĝeron. Se la milito ne havis pli malbonajn efikojn je Kristoforo, Selma povis esti trankvila.

vii.

Anstataŭ forkuri al la grandaj arbaroj, pri kio Eskil en la unua momento revis, li falĉis sekalon kaj avenon, partoprenis la draŝadon, rikoltis terpomojn kaj komencis la aŭtunan plugadon. La fianĉinon de liaj revoj, kiu estis akompanonta lin tra pluvmalsekaj arbaroj kaj rosplenaj densejoj, li ne vidis dum la tutaj tagoj, sed ĉiuvespere ŝi venis kun sia laktujo.

Dum la unuaj feliĉaj tagoj li vidis preskaŭ nur ŝiajn okulojn. Ili entenis la respondon al ĉiuj liaj demandoj kaj la tutan mondon de liaj revoj, kaj tio sufiĉis al li. Sed tiu plenumo de la printempe timemaj kaj graciaj revoj donis flugilojn al lia sopiro, kaj la mallongaj momentoj de iliaj renkontoj baldaŭ ŝajnis al li kiel disaj kaj maloftaj radioj el hela kaj feliĉa mondo, kiun li ankoraŭ ne atingis.

Liaj rigardoj sekvis ŝin. Li rekonis ŝiajn diversajn antaŭtukojn kaj robojn, kaj la aspekton de ŝiaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj li konis pli bone ol ŝi mem. Ŝiaj vestoj ne estis belaj, tamen ili iamaniere estis pli belaj ol ĉiuj aliaj en la mondo. Ili tiel bone konvenis al ŝi, ili aspektis tiel puraj kaj molaj, kaj li kredis, ke ili devas havi ankaŭ certan odoron, odoron kiel tiun de aero en frua printempo.

Li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo, kaj la delikataj manoj kaj fingroj donis al li pensojn pri feinoj kaj graciaj floroj. Kiel volonte li karesus tiujn maldikajn manetojn kaj tiun sunoran hararon! Liaj revoj plifirmiĝis. Manon en mano ili paŝas sur solecaj vojetoj en la freŝa kaj atendoplena printempa krepusko. En la hela kaj vivoplena kvieto de malfruaj somervesperoj ili sidas kune sub silente revantaj betuloj, fore de la homoj.

Ŝia nomo, unue malbela kaj malmola, fariĝis gracia kaj molsona kiel venta susuro inter herboj. Interne li kantetis ĝin kiel helan kanton sen komenco kaj fino, kaj en la soleco li flustris ĝin duonlaŭte al si mem, kvazaŭ ĝi estus preĝo de preĝoj, kiu entenus ĉiun lian sopiron kaj lian tutan sindonon al la supera kaj nekomprenebla en la vivo.

Sed griza kaj peza ĉielo etendis sin super la frosta tero, kaj nordokcidenta vento venis kun vintra malvarmo kaj kirlata neĝo. Ne estis tempo por tiaj amopromenetoj, pri kiuj li revis, kaj eĉ se estus, li ne havus kuraĝon proponi.

Do li daŭrigis la revadon, kaj lia sopiro fariĝis arda kaj trema kiel retenita ploro. La libroj kaj la violono kuŝis netuŝitaj, kaj vespere, kiam li estis sola en sia ĉambro, li sidis senmove kaj fore de ĉio proksima.

Iam li estis en ŝia hejmo, kaj spirite li ree iris tien. Ŝi sidas kun laboro antaŭ si. Estas silente kaj nokte trankvile, la patro laboras, la patrino kaj la gefratoj jam enlitiĝis. Se li nun pensas tre forte — ĉu ŝi tiam eksentos, ke li estas apud ŝi, aŭdos la vortojn, kiujn li flustras en ŝian orelon, sentas lian timeman kareson sur ŝiaj graciaj manoj kaj mola hararo? Ho, malgraŭ ĉion li estas ĉe ŝi, li ne bezonas sopiri al ŝi, nek ŝi al li. Kaj neniu, neniu alia scias, ke li estas tie.

La vidaĵo foriĝas, konfuzige li vekiĝas el sia animforesto.

Ĉu li vere estis tie en ia nekomprenebla maniero? Aŭ — ĉu ĉio estis nur lia propra imago? Kiam ili renkontiĝis, li observe rigardis ŝin, por trovi, ĉu ŝi iel eksentis lian ĉeeston. Se jes, ŝiaj okuloj devus komuniki tion al li. Sed ŝiaj rigardoj diris nenion pri tio. Kelkafoje ŝi rigardis lin, kiam ili renkontiĝis, kelkafoje ne, kaj tiuj renkontoj ŝajnis al li pli kaj pli malriĉaj, kvankam ili samtempe estis lia sola ĝojo.

* * *

Apud la rivero sude de Novponto estis vasta, malprofunda golfeto. Frue en aŭtuno glacio kovris ĝin, kaj ĝi estis la sola proksima loko, kie oni povis sendanĝere glitumi.

Al tiu golfeto iris la infanoj kaj la gejunuloj de la proksimaj domoj por glitumi aŭ gliti. Tie li povus renkonti ŝin, sen ke iu rimarku, kial li venis. Do li prenis siajn glitumilojn kaj iris tien preskaŭ ĉiuvespere, kiam estis bona glacio. Kelkafoje li renkontis ŝin, sed neniam li proksimiĝis al ŝi.

Ofte estis nur kelkaj infanoj tie, kiuj ludis kaj ŝajne neniam laciĝis gliti aŭ ĉirkaŭrampi sur siaj neakrigitaj glitumŝuoj. Kelkfoje li estis tute sola. Ne estis granda loko por li, sed pri tio li preskaŭ ne pensis, li ja ne venis pro glitumado. Malrapide li zigzagis tien kaj reen kaj pro manko de aliaj interesaj aferoj rigardis la pejzaĝon.

Ĉio estis rigida kaj malvarma kaj la vastoj kovritaj de neĝo, tamen ĉio ŝajnis al li tiel vivplena, kiam li en tiuj froste serenaj vintrovesperoj ĉirkaŭglitis sur la malvasta glacio. La glacia branĉaro de la betuloj kontraŭ la frostverda okcidenta ĉielo, la malhela peza amaso de koniferarbaro, kiu kvazaŭ gigantaj ondoj etendiĝis sur la serpentaj montodorsoj kaj la rondkapaj montoj plej norde, la brilaj fajroj, de la matena suno en la fenestroj de la kabanetoj malproksime sur la deklivoj, la bluhelaj kamentubaj fumoj, kiuj levis sin rektlinie en la trankvilan aeron kaj super ĉio la travideble serena ĉielo, kie la akraj kaj malvarmaj koloroj de vintro subite ekflamis je sunsubiro, kaj ree rapide paliĝis — ĉio fariĝis tiel viva al li, kiel ĝi ne estis eĉ dum plej riĉa florado de la somero. Li sentis sin tiel proksima al ĝi, kvazaŭ lia interno estus parenca al ĝi, aŭ ĝi rebrilus liajn proprajn pensojn. Ĉio estis tiel hela, tiel pura kaj mola en la linioj kaj ĝiaj malmultaj koloroj, kvazaŭ ĝi havus ŝiajn trajtojn kaj la molan brileton de ŝiaj okuloj.

Kaj tia ĉi estas ja nia tero, li ekpensis. Tie ĉi ni kune vivos. Kiel bela la amo, tiel bela estas ankaŭ la tero, se oni nur povas vidi ĝian belon.

Iun vesperon, kiam li estis sola sur la glacio, ŝi alvenis kun kelkaj gefratoj. Kiam li ekvidis ŝin, li ektremis pro ĝojo. Sed samtempe li kvazaŭ forgesis sian amon al ŝi kaj ĝojis pro la renkonto kiel oni ĝojas pro renkonto kun bona amiko.

Li glitumis al ili kaj komencis babileti. Ŝiaj vangoj estis ruĝaj pro la frosto, kaj ŝiaj okuloj brilis sune kaj amikece kiel neniam antaŭe. Estis al li kiel sonĝo kaj realo en unu. Ĉiuj vortoj, kiujn li dum horoj de sopiro elpensis, estis forflugintaj kiel timemaj birdetoj. Li ne estis plu la ardanta junulo, ŝi ne estis plu la junulino al kiu li tiel sopiris. Ili estis du infanoj, kiuj renkontiĝis tie ĉi por ludi, kun la bela mondo ĉirkaŭ si. Li mem estis konscia pri la stranga sento, sed ne povis liberiĝi de ĝi. Kvazaŭ li vivus en bela sonĝo, el kiu li samtempe volas kaj ne volas vekiĝi.

Li helpis ŝin buki la glitumilojn, kaj ili komencis ĉirkaŭgliti. Pri la gefratoj li ne bezonis pensi, ili prizorgis sin mem.

— Mi glitumas tiel mallerte, — ŝi diris kaj ridetis kvazaŭ honte.

Ne gravas, li helpos ŝin. Li kaptis ŝiajn manojn kaj apogis ŝin, dum ili malrapide forglitis sur la glacio. Samtempe li sentis ion marteli la memoron. Tiuj molaj kaj graciaj manoj, pri ili li ja revis, ilin li ame kaj milde volis karesi. Sed kial fari tion, kian sencon havus tio? Ili glitumis kaj babiletis kiel infanoj babilas, serioze, sed per vortoj kaj frazoj kiuj apartenas al la momento. La krepusko falis, ili disiĝis kiel ili renkontiĝis, kaj ĉiu prenis sian vojon.

Iom post iom li vekiĝis el tiuj strangaj sentoj, kaj provis revoki la pasintaĵon. Ĉio estis tiel klara kaj simpla, tiel ĉiutage simpla. Ili renkontiĝis, li glitumis kun ŝi, ili babiletis, ŝi ridis kaj estis gaja. Plio ne estis. Sed kien do forflugis tio alia? Kial li ne diris ion el tio, kion li volis diri, kial ŝi ne? Kaj tamen tio estis tiel bela en la memoro, kvazaŭ ĝi estas io alia kaj io pli, ol nur tiu simpla kaj ĉiutaga afero.

Disaj vojoj

i.

Post kiam li renkontis Ester, la sento de soleco kaj fremdeco iom post iom estis forpuŝata de tio nova, kio venis al li. Cetere lia situacio estis la sama. Li estis konscia pri tio, sed tio ne doloris lin plu. La homoj ĉirkaŭ li estis kiel ombrofiguroj, ili donis al li nek ĝojon nek doloron kaj estis nun tute indiferentaj al li. Antaŭe doloris lin, ke la gepatroj ne pensis kaj sentis kiel li mem. Tiam li bezonis ilin — sed nun ne. Ilia unuforma kaj sennuanca vivo entenis nenion el tio, al kio li sopiris.

Ili bone zorgis pri li, ilia afablo eĉ tuŝis lin. Tamen ne estis rilato laŭ lia koncepto. Ilia afablo estis kiel vortoj en lingvo, kiun oni ne komprenas. La afablo tuŝas la aŭdanton, sed la vortoj ne iras rekte al la koro kiel kelkaj simplaj, ĉiutagaj vortoj en ies propra lingvo.

Li tro diferencis de ili. Tio ne estis ilia kulpo, sed aliflanke li ne povis helpi, ke li sentas sin fremda antaŭ ili. Lia tuta animo sopiris al io alia, kaj reve li planis tiun mondon, kiu iam estos lia kaj tute laŭ lia deziro.

Samtempe li ekpensis pri sia estonta okupo. Iel li tamen devos sin vivteni. Kaj en la vintro li havis sufiĉe da tempo por pripensado.

Resti en Novponto dum multaj longaj jaroj sen kuneco kun la homoj ŝajnis al li senespera kaj timiga. Pli bone iri aliloken por plugi novajn kampojn. La libroj fantomis en lia kapo. Multaj profesioj estus bonaj, tamen li ne povis decidi. Unuflanke li volis foriri, aliflanke li volis resti sufiĉe proksime, pro Ester. Fine la vizaĝo de Montan aperis en lia memoro. Li povus paroli kun li.

Longe li pensis tien kaj reen pri tio kaj fine turnis sin al Kristoforo. Tiu ne kontraŭstaris.

— Provu nur! — li diris. — Ne restu pro ni, ja rompi la spinon sur tiuj kampoj estas freneze. Estas ja nur farmeto. Se vi bone kondutas kaj havos iom da bonŝanco, vi devas fariĝi almenaŭ iom pli ol farmisto. Iri al Montan ne estas malsaĝe. Kaj li havas kelkajn knabinojn. Se vi bone kondutos en unu rilato kiel en alia, vi povos edziĝi kun unu el ili kaj fariĝi lia kompaniano.

Li iris al Grandtorento kaj parolis kun Montan. La peto de Eskil iom mirigis lin. Eble li ne memoris unuamomente, ke Kristoforo luas la bienon, kaj ke Eskil ne heredos teron de sia patro. Novponto estis ĉiurilate kiel en antaŭaj tempoj, kaj neniu homo pensis pri tio, ke Kristoforo estas nur farmisto. Li promesis fari lokon por li, se estos eble. Nun ne estis, sed li sciigos, kiam estos laboro.

Tempo pasis, kaj Eskil preskaŭ kredis, ke Montan forgesis sian promeson. Sed komence de februaro li ricevis leteron de li, en kiu li petis lin veni, se li ankoraŭ havas emon. Tiel li duone apartiĝis de la hejmo. Frumatene li foriris al Grandtorento kaj revenis nur en malfrua vespero. Li ŝatis la novan laboron, kiu prenis lian intereson kaj vivigis liajn pensojn en tute alia maniero ol la terkulturado.

La mondo, kiun li antaŭe vidis nur en la lumo de siaj revoj, iom post iom kaj por li mem, nerimarkeble fariĝis io reala, proksima. Certe ĝi diferencis de liaj antaŭaj imagoj pri ĝi, sed tion li ankoraŭ ne vidis. Dum vesperaj horoj li revadis, legis aŭ ludis. Tamen liaj revoj estis aliaj ol antaŭe. La mondo de la kreskinta homo komencis fariĝi lia, la imagoj de la infano pri vivo kaj mondo prenis novan formon kaj enhavon aŭ foriĝis kaj donis lokon al novaj.

Sed lia delikata printemporevo pri amo kaj feliĉo longe vivis meze en tio nova, kiel malrapide paliĝanta brilo de riĉa aŭroro. Kelkafoje li renkontis ŝin, tamen ne venis pli proksimen al ŝi ol antaŭe. En la printempo ili translokiĝis al alia loko, kaj li ne vidis ŝin plu.

Post unu plia jaro li laŭanonce serĉis laboron en malgranda specialfabriko en unu el la urboj apud Mälaren, ricevis jesan respondon kaj tuj forveturis.

— Nu ja, estas bone, ke vi havos praktikon kaj rigardos la mondon antaŭ ol vi fiksiĝos kiel muŝo sur kaptilo, — Kristoforo diris kaj cetere tute ne priatentis lian foriron.

Sed je Selma lia forveturo efikis tute alie. Se Eskil dum la pasintaj jaroj signifis ion al ŝi, ŝi tiaokaze ne konsciis pri tio. Sed kiam li nun staris preta transpaŝi la sojlon de la hejmo, la pasinto subite trabreĉis la multjaran tavolon de labortage grizaj pensoj kaj sentoj. En ŝia interno ree ekvivis la maljuna Kajsa kaj ŝia kortuŝa amo al la etulo, kaj ŝiaj vortoj pri la bieno resonis same klare kiel en tiu de longe pasinta tago. Ŝia propra ĝojo apud la lulilo de la fileto kaj ŝiaj esperoj kaj revoj subite staris tute vivaj antaŭ ŝi, kaj ŝi memoris pri sia provo plenumi la dezirojn de la maljunulino.

Estis, kvazaŭ ĉio ĉi subite fariĝus viva realo, kvazaŭ la interaj jaroj estus nur revo sen signifo kaj intereso. Kaj mem ŝi ne estas plu la sama Selma, kiu dum tiom da jaroj estis sinjorino en la bieno. Ankaŭ tio estis nur revo. Ĉu ŝi ne estas ankoraŭ la sama, kiu finparolis kun Kristoforo kaj decidis fidi sin mem, kiu sidis kun la etulo sur siaj genuoj, dum ŝiaj pensoj kunteksis ilian komunan estonton? Sed kiam ŝi rigardis la filon, ŝi sentis pikon en sia interno. Li staris preta etendi sian manon por ĝisrevido, fortika kaj altkreska kiel Kristoforo kaj cetere kiel reaperanto de sia avo. Kaj ŝi komprenis. Preskaŭ kiel fremdulo li staras antaŭ ŝi. Li neniam eksciis pri ŝiaj kaŝitaj pensoj, neniam ekkonis ŝin, kia ŝi estis. Kaj ŝi mem, kiom ŝi scias pri li? Ili vivis sur la sama bieno — jen ĉio.

Ŝi sentis ektremon interne kiel antaŭ ploro, kaj ŝi volis revoki siajn pasintajn jarojn.

— Do, vi foriros, — ŝi diris. — Eble vi ne revenos. En la tono estis io, kio igis lin observi ŝiajn vizaĝon kaj okulojn. Kaj li ekmiris pro tiu nova esprimo, kiun li neniam antaŭe vidis ĉe ŝi.

— Patrino ... — li diris iom palpe, — patrino ... ĉu mia foriro doloras vin? Mi vizitos vin.

— Ne pri tio mi pensas, — ŝi diris, dum ŝia revanta kaj serĉanta rigardo ripozis en liaj okuloj. — Ne pri tio ...

Kaj la rigardo firmiĝis, kvazaŭ ŝi jam trovis, kion ŝi serĉis.

Eskil, — ŝi diris fervore kaj flustre, — mi nun vidas, ke ni ne komprenis unu la alian, kiel ni devus ... kaj la kulpo estas mia. Estas tro malfrue paroli nun ... sed ne ĉio estas tro malfrua. La bieno ... ĉu vi komprenas? Li vidis ŝiajn pensojn. Stranga sento plenigis lin, kaj li nur kapklinis.

— Kaj vi revenos? Ree li kapklinis, meditante pri la signifo de tiu silenta promeso.

— Vi povas veturi, ne gravas ĝuste nun. Ĉio povas ŝajni sen espero, tamen neniu scias, kio okazos, kaj ni helpos unu la alian, mi kaj vi. Ne estas tempo por parolo, sed mi skribos kaj klarigos, kaj ankaŭ vi skribu ... Ŝi eksilentis, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj. Per subita movo ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj premis sin kontraŭ lia vango. Li staris tremanta kaj plena de sentoj, kiujn li preskaŭ ne povis kapti.

Subite ŝi rektigis sin kaj staris fortika kaj junaspekta kiel ĉiam kaj kun brileto en la okuloj, kiun Eskil ne konis, tamen li konjektis, ke iam antaŭ longe ĝi estis tie.

— Bone, — ŝi diris. — Vi devas foriri. Atentu pri vi mem, kaj skribu kiel eble plej baldaŭ.

ii.

Post la longa trankvilo kaj la simplaj distroj ĉe la landkartoj dum la du unuaj militjaroj, Kristoforo komencis sopiri al pli da suno en sia unuforma estado. Tiu sopiro, eble ne estis sufiĉe forta por igi lin propraeme fari ion por sia feliĉo. Sed la evoluo kondukis la vivofluon al multaj novaj fluejoj kaj proponis multajn novajn eblojn. Kristoforo eksentis la forton de la novaj fluoj, kaj ĉar estis io nova kaj neprovita, li volonte naĝis kun la rivero.

Post la foriro de Eskil la laboro kaj la kampoj ne estis tute samaj al li kiel antaŭe. Li ne pensis pri tiu foriro, nek malĝojis pro ĝi. Tamen la filo estis al li ia kunligo kun la estonto, kvankam nekonscia al li mem kaj parte iluzia. Kiel la objektoj kaj homoj influas nin kaj donas al ni certan manieron rigardi la vivon, sen ke ni mem rimarkas tion, same estis koncerne Kristoforon rilate al Eskil. Li vidis la filon kreski kaj viriĝi, kaj kvankam li ne havis pli profundajn sentojn por li, lia vivo tamen parte agordiĝis al tiu evoluo. Ankaŭ nun li ne rimarkis tion. Ŝajnis al li nur, ke li retrovis la vivrigardon, kiun li posedis antaŭ la edziĝo.

Estas sensence labori kaj lacigi sin sur tiu ĉi bieno, li ree ekopiniis. Nenion oni gajnas, kaj neniu daŭrigos poste.

Dekutime li tamen daŭrigis kiel ordinare, sed iom post iom la forto de la kutimo malgrandiĝis, kaj li transpasis al io alia.

Nutraĵoj kaj diversaj necesaĵoj komencis maloftiĝi, kaj multspecaj limigoj venis. Kiel terkulturisto li fartis pli bone ol multaj aliaj, tamen la situacio incitis lin, kaj se ne mankis al li pano, butero kaj terpomoj, tamen estis aliaj aferoj, kiujn li rigardis eĉ pli gravaj. Lia pipo nubumis kiel antaŭe, sed nun la tabako neniam sufiĉis. Se li restis sen tabako dum kelkaj tagoj, li aspektis kiel stomakmalsana. Same rilate al kafo. Oni devis miksi ĝin kun greno aŭ kun forte rostita pano, kaj la nova trinkaĵo tute ne plaĉis al li. Kaj la brando! Dum multaj jaroj li ne aĉetis pli da brando dum unu kvaronjaro, ol kiom li nun rajtis ricevi en unu monato. Tamen li trovis la novan staton de la aferoj tute neeltenebla, konscience aĉetis ĉiun riceveblan litron, kies enhavo malaperis same rapide kiel sitelo da akvo sub buŝo de ĉevalo. Estis egale ĉu li estis sola, aŭ ne. Cetere, li malofte estis sola. Ekestis multaj soifantoj nuntempe, kaj ĉiuj havis bonan flarpovon.

Li sentis sin kvazaŭ en kaĝo de leĝoj kaj dekretoj. Sed se oni vivas tiel modele unurilate, li pensis, oni devas havi rajton esti iom libera alirilate.

Kaj kiam tabako kaj brando finiĝis, li veturis al la urbo por renkonti Nikon. Tiu estis en la sama mizero, sed en loko kun tiom da butikoj kaj tiom da homoj, oni tamen povos kapti kelkajn cigaredskatolojn kaj iom por trinki. Per peco da butero aŭ kelkaj kilogramoj da faruno oni povis fari miraklojn tiutempe. Kaj se nenio alia restis, ekzistis tamen la urba hotelo.

Kaj tiu baldaŭ fariĝis kvazaŭ dua hejmo por li. Niko ne ĉiam akompanis lin, ĉar kvankam ankaŭ li ŝatis iom “ori la vivon”, li tamen havis certajn principojn. Sed tio ne tre gravis. En la hotelo renkontiĝis multaj homoj de diversaj specoj, kaj Kristoforo ne restis sola, se Niko forestis. Estis metiistoj, oficistoj kaj laboristoj, el kiuj plej multaj horloĝe akurate promenis la straton al la hotelo, same fidele kiel kredanto al sia preĝejo. Kaj tio faligis ĉiujn sociajn barojn, kaj cetere gravaj opinidiferencoj vaporiĝis kiel neĝo sub maja suno. Antaŭ la altaro de Bakĥo ĉiuj estis egalaj... Mono ne mankis al ili. Oni jam atingis la lastan jaron de la milito, kaj se nutraĵoj kaj aliaj necesaĵoj mankis, oni havis des pli da mono. Li baldaŭ pri proksime konatiĝis kun ili, kaj post la fermo li kelkafoje akompanis kelkajn hejmen por pasigi la reston de la nokto per hazardludo.

Dum la brila tempo en Novponto la monbiletoj kelkafoje gaje susuris sur la tablo, sed tiajn monatojn, kiajn tiuj konstrulaboristoj kaj kelkaj aliaj kun bona salajro povis formi per kelkminuta ludado, li neniam antaŭe vidis. Ŝajnis al li, ke li mem estis mastruminta monon kiel vere libera homo, sed kion li tie ĉi vidis, tio superis ĉiun lian imagon. Tiuj homoj verdire vivis la vivon same lude facile kiel la malnovtempaj muskedistoj. Nebulaj pensoj kaj imagoj glitis tra lia interno, kaj li pensis iom fiere: Bone, kial mi postrestu? Ankaŭ mi havas monon.

Lia ŝanco ne pliboniĝis, de kiam li lastfoje okupis sin je tia plezuro, kaj la ludado kaj la bakĥofestoj faris profundajn truojn en lia monujo. Kaj ne nur tio. Kiam li unue palpsimile proksimiĝis al la urbo, li ankoraŭ portis vestojn de tiaj ŝtofo kaj modelo, kiaj tre bone kontentigis lin dum lia tuta vivo. Sed nun li baldaŭ trovis, ke tiuj vestoj ne bone korespondas al la nova medio. Tio ĉi ne estis kamparana festeno, kaj la loko havas siajn kutimojn.

Tial li ekipis sin per la plej belaj kaj bonaj vestaĵoj de la urbo, kaj kiam li iom alkutimiĝis al sia nova rolo, li fariĝis persono, kiu vere ne havis kaŭzon honti pro sia ekstero. Sentojn de vera kamparano li verŝajne neniam havis, tamen estas mirige, kiel li adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj.

Ankaŭ tiu ŝanĝo kostis iom da mono. Bedaŭrinde li havis la senton, ke tia ŝanĝo ne multe utilas. Gaja vespero valoras la monon, sed la efiko de la drinkaĵo estas tute sama, se oni estas vestita per ĉifonoj aŭ ŝtofo de reĝoj. Sed kutimo postulis ja, cetere li ne malŝatis la belajn vestojn.

Instalo de elektra lumo, kion li trovis necesa kiam petrolo mankis kaj la unua ĝojo pro la karbidlampoj jam malfortiĝis, same kostis sufiĉe da mono.

La novaj cirkonstancoj postulis ne nur novajn vestojn, sed ankaŭ novajn kutimojn en aliaj rilatoj. En la printempo post la paco unu el la bonaj amikoj de la urba hotelo persvadis lin aĉeti aŭton. Longe li kontraŭstaris, kvankam li sentis grandan bezonon de laŭtempa trafikilo. Forlasi la hotelon kaj iri hejmen per la malfruvespera trajno estis mizere, kaj tranokti ĉe konatoj kaj poste reveturi antaŭtagmeze same malplaĉis al li. Kaj tiam li cetere devis atenti pri la ĝusta tempo.

Mallonge, en la daŭro de tri jaroj li elspezis multoble pli da mono ol dum la tuta antaŭa tempo. Ankaŭ li mem ekvidis la direkton kaj komprenis, ke io estas farenda por replenigi la grandajn truojn. Li de komence intencis amuzi sin, sed fini kiel farmisto ŝvitanta pro panpeco ne estis en lia plano. Li estus povinta ricevi belan profiton de la bienaj produktoj. Selma, kiu havis pli bonan koncepton pri ekonomio, diris al li, ke tiom kaj tiom oni pagas por butero, porkaĵo, lakto ktp. La prezoj, kiujn Kristoforo decidis, estas pura malgajno. Kiom ili mem devas pagi por la varoj? Kiom kostas liaj kostumoj, kiom la elektra lumo, kiom artefarita sterko? Kaj kiamaniere terkulturisto povas pagi tiujn pli altajn prezojn, se li mem ne altigas la prezojn de siaj varoj? Sed en tiu punkto Kristoforo estis firma.

— Sekvu la malnovajn prezojn, mi ne volas aŭdi pri io alia. Verŝajne mi neniam profitis de tiu ĉi bieno, kial do fari tion nun? Se ni bonpage donas lakton kaj buteron, kiel vi diras — ne gravas. Eble iu malriĉa diablo, kiu ne gajnis ion de tiu bona tempo, povas havi iom da utilo de tio. Ili estas kompatindaj. Pripensu, kiel bone kaj agrable ni mem vivas! Kristoforo neniam cerbumis pri mongajno, nur pri la maniero foruzi la monon, kiun li havas. Tamen la gazetlegado kaj la kelkafoje ekonomie akcentitaj interparoloj en la urba hotelo donis al li almenaŭ teorian komprenon pri la mongajna arto. Kaj kiam li post maturiĝinta pripenso aĉetis feruzinajn akciojn por dek kvin mil kronoj, li estis montfirme konvinkita, ke tio estas la plej bona komerco, kiun homo povas fari. Cetere li ne estis sola rilate al tiu konvinko. La feraj uzinoj havis altkonjunkturon jam komence de la milito. Se oni bezonis tiom da fero por detrui la jam estantajn aferojn, kiom oni do bezonos, por rekonstrui la detruitaĵon, kiam la milito finos! La akcioj altiĝis, kaj Kristoforo estis kontenta.

Ke li aĉetis germanajn markojn por kelkmilo da kronoj, tio pli similis al interesa ludo, pli rafinita ol la ordinara hazardludo. Tamen li interne estis konvinkita, ke li almenaŭ ne perdos monon.

iii.

Ankaŭ Selma vekiĝis el la longa dormo, sed ŝajne tiu vekiĝo donis al ŝi pli da doloro ol ĝojo. Ricevinte la unuan leteron de Eskil, ŝi komencis respondi, por laŭpove rebonigi tion, kion dum la pasintaj jaroj ŝi preterlasis.

Dum multaj jaroj ŝi preskaŭ neniam tenis plumon inter siaj fingroj, kaj komence ŝajnis fremde al ŝi esprimi siajn pensojn skribe, kaj krome esprimi ilin tiel, ke la filo komprenu. Sed tio estis ŝia sola vojo, kaj ŝi devis diri ĝin nun, poste eble estos tro malfrue.

Komencinte ŝi tamen trovis, ke la malfacilaĵo estas venkebla. Kaj ne nur tio, la ĝusta dismetado de la pensoj donis al ŝi pli klaran koncepton pri si mem kaj multajn aliajn aferojn ŝi subite ekvidis en pli klara lumo ol antaŭe. La rerigardo al la pasinto kaj la sentima observo de si mem doloris ŝin pli multe ol ŝia iama finparolo kun Kristoforo. Kiom malmulte tiu malfeliĉo tamen signifis! Tiam la tuta vivo estis antaŭ ŝi. Nun tiu longa ĉeno da jaroj estas malantaŭ ŝi, senenhavaj jaroj ne nur por ŝi, sed eble ankaŭ por la filo.

Samtempe ŝi tamen ĝojis pro la retrovo de si mem, kaj de nun ŝi ne perdos sin mem plu. Nun tamen ekzistis celo por ŝi, eble ŝi sukcesos repagi sian ŝuldon.

Sendante la leteron ŝi demandis al si, ĉu li povos plene kompreni ŝin. La respondo montris, ke li komprenis, kaj kion ŝi ne povis esprimi tute laŭsente, tion ŝi retrovis en liaj vortoj al ŝi. Li skribis pri siaj infanaj jaroj kaj pri la junaĝo, tamen sen paroli pri Ester ... Tiel kaj tiel estis. Jes, kompreneble devis esti tiel, ŝi pensis, kiamaniere povus esti alie. Sed kiel mi estis tiel blinda, kial mi ne komprenis tion pli frue, ŝi pensis plu kaj apenaŭ povis reteni la ploron.

Sed ni forgesu tion, li skribis plue. Kion signifas tio, kompare al ektrovo de tia patrino, pri kiu mi dum tiom da jaroj revis. Nun ni komprenas unu la alian, kaj tio sufiĉas.

Kaj li skribis ankaŭ pri la bieno, pri la knabjaraj revoj, pri la maljuna Kristoforo. Strange, ŝi pensis. Preskaŭ la samon ŝi ja mem eksentis tre klare iam en pasinto. Ŝi do volas diri, ke oni rehavigu la bienon, li daŭrigis, kaj ke li helpu ŝin. Li jam iom foriĝis de la tero kaj adaptiĝis al alia profesio, tamen li ankoraŭ ne klare scias, kion li volas. Eble ili iam povos reaĉeti Novponton, eble li tiam estos ema gajni sian vivtenon sur la tero de sia infanaĝo. Sed se ne estos tiel — tamen ne ĉio estis vana. La homoj mem tamen estas pli gravaj ol la peco da tero, sur kiu ili serĉas sian vivtenon.

Ĉu li do jam bedaŭras sian promeson? Estas ja bone scii, ke li komprenas, kaj ke li havas senton por ŝi, pri kio li antaŭe ne povis eĉ imagi. Sed kiel estos, se li ne revenos, kaj se la bieno ne estos ilia propraĵo? La vivo fluos en la malnova fluejo, senenhave kaj senespere, jaron post jaro! Oni ne povas atendi, ke Kristoforo ŝanĝiĝos.

Vere li pravas, la terpeco ne estas ĉefaĵo. Sed la homan kunecon sur la tero oni ne povas malhavi. Ŝi povos prizorgi la bienon sufiĉe bone ankoraŭ dum dudek jaroj, se sano ne mankos. Sed por kio? Nur por vidi abundajn grenkampojn ondi en somera vento kaj por scii, ke fojnejoj kaj provizejoj estas plenaj? Ne, ne. Eĉ se la bieno estus ŝia, tio ne sufiĉus.

Sed se Eskil nun estus hejme, ilia vivo fariĝus tutaĵo, fariĝus bona kaj feliĉa, eĉ se la bieno ankoraŭ restus luata tero.

Sed ŝi pensis ankaŭ, ke tio estas nur ŝia propra egoisma vidmaniero. Ĉu ŝi rajtas postuli tian oferon de li, se li ne volas reveni al la tero? Kaj se li devigus sin veni — ĉu la kuneco ne samtempe forflugus? Sed se ĉio venas tro malfrue, la kulpo estas nur mia, ŝi pensis. Kial ŝi ne parolis pli frue? Severa puno, tamen justa. Sed kial nomi tion puno? Kia la ago, tia la rezulto. Sufiĉe simpla afero. Kaj la pasintaj jaroj, longe forgesitaj kaj for, revenis kiel nuboj, kiujn la vento revenigas al loko, kie ili jam estis.

La postan kristnaskon li vizitis la hejmon por kelkaj tagoj. La revido tamen ne fariĝis tute laŭ ŝia atendo. Ili iom parolis pri diversaj aferoj kaj ĉio estis bona, sed la sentoj de la adiaŭa momento kaj de la unuaj leteroj estis for, aŭ almenaŭ ne montris sin. Ŝi komprenis, ke devas esti tiel. La trabreĉo de tiuj sentoj estis rezulto de multjara anima malriĉeco kaj malpli subita kaj forta reago kontraŭ tuta vivo de kutimeco. Ili apartenis al momento, al ili mankis kunligo kun la ĉiutaga kaj reala vivo, kaj tial ili ne povis daŭri en ilia origina formo. Kaj fine ŝi nun komprenis ankaŭ tion, ke kuneca sento, sur kiu oni volas konstrui vivon en komuno kun aliaj, ne estas kreata dum kelkaj momentoj, sed devas kreski dum jaroj, kaj fariĝi komuna vivpercepto.

Jaroj pasis. Li vizitis la hejmon ankoraŭ kelkajn fojojn, sed poste ŝajnis, ke li restos for por ĉiam. Ankoraŭ li skribis al ŝi, sed malpli ofte, kaj la leteroj fariĝis pli kaj pli senpersonecaj. Ordinare li komunikis nur, ke li fartas bone, ŝatas sian laboron kaj ricevas sufiĉe altan salajron.

Sed ŝi komprenis. La vivo jam kaptis lin, novaj aferoj forigis la malnovajn. Liaj revoj kaj sopiroj jam estis ligitaj al aferoj kaj travivaĵoj de ĉiutaga vivo. Kaj kiarajte ŝi povas postuli de li, ke li elektu tiujn vojojn, kiuj ŝajnas bonaj al ŝi? Tamen liaj leteroj estis konsolo al ŝi. — Liaj travivaĵoj kaj pensoj apartenas al li mem, tion mi ne rajtas tuŝi, — ŝi pensis. — Tamen li ne forgesas min.

Sed ŝi malmulte esperis. Li povos reveni, sed same aŭ pli kredeble li ne revenos. — Tamen mi faros la mian, — ŝi pensis plue. — Se li venos, li trovos, ke mi pensis pri li kaj atendis lin. Se li ne venos, mi tamen faris mian devon.

Kaj ŝi komencis labori kun sama nelacigebla energio kiel iam Kajsa. Ofte tio ŝajnis al ŝi senespera, sed samtempe la laboro ŝajnis al ŝi kiel depago de granda ŝuldo, kiu peze premis ŝian konscion.

Sed apenaŭ ŝi konsciiĝis pri si mem kaj pri la rilato inter si mem kaj la filo, kiam Kristoforo komencis vivi liberan vivon. Liaj elspezoj prenis fantaziajn proporciojn, almenaŭ en ŝiaj okuloj. La mono forfluis kiel akvo inter fingroj. Kien ĝi iris, ŝi ne sciis, sed for ĝi estas, tion montris la banklibroj. Pri la akcioj li parolis kun ŝi. Tian aferon ŝi ne komprenis, tamen maldolĉaj antaŭsentoj plenigis ŝin.

Ĉio okazis tiel rapide. Kun tia rapido ili baldaŭ povos esti tute skrapitaj. Se haltos tio, tamen estas bone, la bieno sufiĉas por vivteno. Sed se Kristoforo nur venis en la kirlon, li certe ne eliros, antaŭ ol ĉio estos for. Kian sencon do havas ŝia silenta lukto por savi la saveblan? Tamen ŝi ne povis fari ion alian.

iv.

La feruzinaj akcioj de Kristoforo tiom senvaloriĝis, ke neniu akceptus, se li volus donaci ilin, kaj la amaso de markoj en lia komodo fariĝis senvalora papersliparo. kaj ne estis nur tio. Li estis partopreninta diversajn spekulaciajn aferojn, ne tre grandajn unuope, sed des pli perfidajn, kaj lia luda malbonŝanco ĉiam akompanis lin. Plie li sufiĉe ofte pruntis sian nomon al amikoj en momenta embaraso de mono. Kial ne helpi per tia malgrandaĵo? En tempo, kiam homoj manumis monbiletojn kiel monerojn, neniu eĉ pensis pri malhonesto.

Sed tiu tempo rapide finiĝis. La bruo de la feruzinoj eksilentis, la minejaj liftoj haltis, kaj la abundaj fluantaj monamasoj malaperis kiel roso en sunplena mateno. Sed la subskribitaj kambioj kaj aliaj garantipaperoj ankoraŭ restis, kaj tiam kaj tiam oni subite memorigis lin pri la signifo de lia subskribo. En silento li atendis la pagtagojn, pagis kaj ne diris eĉ unu vorton pri tiuj aferoj. Li fortenis sin de siaj amikoj, eĉ de la plezuroj. Nun li tamen havis jam sufiĉe el la plezuro. sed li ne malesperis pro la perdoj, pli prave li estis incitita, kaj forta kolero kontraŭ la malagrablaĵoj de la vivo komencis fermenti en li post la elpago de pli kaj pli da mono, kiun ne li mem foruzis. Sed se li jam havas la diablon en la boato, li ankaŭ remos kun li al la bordo! Fine scivolemo miksis sin kun la kolero. Ĉu la mono sufiĉos ĝis la fino, aŭ ĉu li devos vendi ankaŭ la bovinojn antaŭ la fino de tiu bela tempo? Sed ĝi sufiĉis, kaj tre, tre malgranda monsumo restis, nur tiom, ke oni ne bezonis mortigi la lastan banklibron.

Tiam li fine povis elspiri kaj senti sin kiel libera homo, li restis en novponto kaj lasis la pensojn ripozi de monzorgoj. Sed meze en tiu eta ĝojo li sentis ankaŭ malbonhumoron. ne pro la perdita mono, sed pro lia estinta stulto. Neniam li pensis pri tio antaŭe, sed nun li ektrovis, ke li estis stulta, nepardoneble stulta. Li eĉ komparis sin kun kampe, kiu ĵus finis siajn tagojn. Verdire estis granda diferenco inter ili, tamen ekzistis io komuna.

* * *

Kampe rapide malfortiĝis dum la lastaj jaroj. Kiam la mobilizvoko sonis kaj li staris en la malnova rondo ekster la poŝtejo, li ankoraŭ konservis sian kuraĝon, kaj oni ne povis rimarki grandan ŝanĝon. Sed poste li rapide maljuniĝis.

La malpuraĵo kreskis en la ĉambro, kaj li mem aspektis kiel viva ĉifonamaso. Li malgrasiĝis kaj kliniĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis kaj la antaŭe tiel bela barbo fariĝis simila al sekiĝinta junipero. Antaŭe li neniam parolis pri la edzino, sed ŝajne li nun perdis la kontrolon pri si mem. tuj kiam iu provis paroli kun li, li komencis eligi senfinan litanion pri ŝi. Ŝi estas malbenita simio, ĝuste tio, kaj pro mono ŝi edziniĝis al li. Kial ŝi alie edziniĝu al viro, kiu estas preskaŭ maljunulo? se ne estus pro tio, li antaŭ longe estus forgesinta la tutan aferon, tamen ŝi ankoraŭ vivas, kaj mono ankoraŭ restas. Kaj eksedziĝo estas peko kaj honto. Certe la diablo estis libera, kiam li faris tian agon, ĉar dum sia tuta antaŭa vivo li ne havis eĉ unu solan malagrablaĵon, sed nun li trovas ripozon nek tage nek nokte. Nun ŝi atendas lian lastan elspiron kaj dume lekas sian larĝan buŝon, la hirta pavianino.

Iom post iom li komencis resti en la lito la plej longan tempon. kelkatempe li ree estis sufiĉe forta. Kristoforo kaj Selma laŭvice iris al li kelkafoje en ĉiu semajno, kaj preskaŭ ĉiutage la knabino kuris al li kun iom da lakto kaj manĝaĵo, por ke li ne mortu de malsato. mem li ne pretigis manĝaĵon, eĉ se li kelkafoje povis.

Tiam ili proponis, ke ili dungu virinon por prizorgi lin. Sed li per ambaŭ manoj faris forigan geston kaj rigardis ilin, kvazaŭ ili estus liaj plej teruraj malamikoj.

— Ne, ne, tio ne estos, — li firme deklaris. — La simio, kiu estis tie ĉi tute kontentigis min. Certe mi povos prizorgi min mem, kaj se venos tago, kiam mi ne havos forton ekstari, mi tamen povos etendi la brakon kaj preni la pafilon super la lito.

Venis tago kiam li ne povis ellitiĝi, kaj ĉu li ne povis etendi la brakon kaj preni la pafilon, aŭ ĉu liaj vortoj estis nur fanfarono — Tamen li vivis, kvankam la fino ŝajnis veni rapide. Iun aŭtunan vesperon Kristoforo venis al li, faris fajron en la forneto kaj varmigis lakton al li. Sed li nur malsekigis la lipojn per la lakto kaj poste ekkuŝis, malforta, febra kaj animforesta. Post iom da tempo li faris signon al Kristoforo, ke li venu pli proksimen.

— Kristoforo, — li siblis, — dankon pro boneco al mi, portu mian dankon al Selma kaj la knabino. Ho, kiel agrable iam estis en nia rondo — sed la tempo pasis kaj ni kun ĝi. Sed mi pensis pri unu afero. Ĉu vi volas fari servon al mi, Kristoforo? jen, vidu, en la dekstra tablokesto kuŝas kelkaj leteroj. Mi volas, ke neniu vidu ilin post mia morto. povus esti egale, sed aliflanke ili ja neniun koncernas. Mi metis ĉiujn en pli grandan, brunan koverton, kiun mi ĉirkaŭvindis per ŝnuro, kaj tie ĝi kuŝas. Mi volis bruligi ilin mem, sed dio scias, ĉu mi staros sur la piedoj plu. Se vi bonvolus ĵeti ilin en la fornon, vi farus grandan servon al mi.

Liaj palpebroj preskaŭ fermiĝis, kaj li apenaŭ povis sekvi Kristoforon per la rigardo, kiam tiu iris al la tablo por plenumi la deziron. En la kesto troviĝis la menciata koverto kaj krome monujo kaj kelkaj aferetoj sen intereso kaj valoro.

Li prenis la dikan koverton, tenis ĝin antaŭ la okuloj de kampe kaj demandis, ĉu ĝi estas la ĝusta.

— Jes, jes, nur ĵetu en la fornon, — li diris kaj eĉ ne havis forton por levi la kapon.

Kristoforo miris pri la leteroj. Laŭ lia scio kampe neniam korespondis. Sed eble estis leteroj de la edzino. nu ja, tio ne koncernis lin.

Li malfermis la lukon kaj eksvingis la manojn por ĵeto, sed en la sama momento nova penso ekfulmis en lia kapo: Anstataŭ lasi la koverton, liaj fingroj ekprenis ĝin pli firme, kaj en la posta momento ĝi kuŝis en lia poŝo. samtempe li brue fermis la lukon kaj poste reiris al kampe. Tiu iom turnis la kapon por esplori, ĉu Kristoforo bone plenumis la promeson, sed ĉar Kristoforo estis larĝa kiel pordo kaj krome ekkaŭris antaŭ la forno, li vidis nur la eklumon de la fajro kaj aŭdis la fermiĝon kaj malfermiĝon de la luko.

— Vi enĵetis ilin? — li demandis, kaj Kristoforo jesis kapkline. Palpe li etendis sian manon.

— Koran dankon, — li diris, — nun mi povas esti trankvila, kiam mi ekvojaĝos.

Kristoforo, kiu vidis lian malforton, jam en la sama vespero sendis kelkajn virinojn al li por flegi lin.

Prizorginte tion, li tuj iris en sian mansardon, kie li ankoraŭ kelkafoje nestis, ŝlosis la pordon kaj malfermis la koverton. En ĝi estis kelkaj paperoj kaj inter ili dika paketo da monbiletoj. Li kalkulis ... dekdu mil kronoj. verŝajna resto de la riĉo de kampe. Li ree enmetis la monon, ĉirkaŭligis la ŝnuron kaj enŝlosis la koverton en sia propra tablokesto. Post la morto de kampe li remetis la monon tien, kie li trovis ĝin.

* * *

Kompreneble kampe estis frenezulo, pensis Kristoforo kiam li ĉirkaŭiris en la bieno kaj vole nevole pensis pri sia propra sorto kaj kompariis ĝin kun tiuj de aliaj homoj. Sed ĉu li mem ne estis preskaŭ same freneza? La mono ne gravis, sed kiel li povis esti tiel stulta, tiel senkape stulta! kaj de kampe liaj pensoj facile trovis vojon al alia el la malnovaj rondanoj, montan.

Kio do direktis la agojn de tiu viro, ke li tiel sukcesis? ĉu li ne havis la saman ŝancon kiel Kristoforo perdi monon post la milito? Sed tio ne okazis. Kaj kiam ĉio alia komencis malfortiĝi kaj velki, tiam la industrio de montan ekfloris kiel neniam antaŭe. Li establis aŭtostacion, kaj nun liaj domograndaj aŭtobusoj disfosis la vojojn en kvin paroĥoj. La malgranda veturilfabriko, kiu jam antaŭe estis apud la unua metiejo, rapide fariĝis moderna fabriko por konstruado de aŭtobusoj. La mendoj superis la konstrukapablon, kaj li kolektis monon kiel herbojn.

Kaj same okazis al liaj infanoj. Liaj filinoj ne bezonis rasti herbon kaj melki bovinojn. La plej juna restis hejme, sed la aliaj vizitis lernejon kaj poste ricevis oficon en kontoroj kaj kolektis monon kiel herbojn ankaŭ ili, kvazaŭ la gajno de la patro ne estus sufiĉa. La filo ankaŭ iom studis, vojaĝis eksterlande, fariĝis preskaŭ inĝeniero kaj kredeble iam transprenos la tuton.

Kaj tamen Kristoforo neniam trovis, ke montan estas tre forta en la kapo. Kiel stulta mi do devas esti, li pensis kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.

Sed al Selma li diris: Kiel vi vidas, mi fariĝis preta pli rapide ol mi atendis. kaj mi estas kiel la administranto en la biblio: Mi estas tro maldiligenta por labori, kaj mi hontas almozpeti. Sed mi ja bezonas preskaŭ nur la ĉiutagan manĝaĵon. vi prizorgu kaj mastrumu laŭvole, ĉar tiajn aferojn mi ne komprenas. Kaj mi provos helpi laŭpove, ĉar la malriĉulejo verŝajne ne estus agrabla loko.

Kuniĝo

i.

Eskil restis en sia dua laborloko iom pli ol unu jaron. Poste li veturis suden kaj laboris kelkatempe en diversaj lokoj. Sufiĉe regule, kvankam ne ofte, Selma ricevis leterojn de li, kaj se tiuj leteroj ne diris multe pri li mem, ŝi tamen eksciis, ke li vivas kaj ke li bonfartas.

Ŝi mem estis vivinta en unu loko dum la tuta vivo, kaj kvankam ŝi bone komprenis, ke juna homo deziras iomete rigardi la mondon, tiu migrado de urbo al urbo ŝajnis al ŝi iom stranga. Pli kaj pli malproksimen ... kvazaŭ forkuro de la hejmregiono. Kaj kiam tiu forkuro ĉesos? Fine li troviĝis en Malmö. Ĉu li restos tie, aŭ ĉu li daŭrigos sian migradon trans la limojn? Tiel ŝi cerbumis. Mem li skribis nenion pri siaj planoj por la estonto.

Sed post iom da tempo li ree havis novan adreson, nun en la sudokcidento, kaj post kelkaj monatoj li troviĝis ankoraŭ pli norde. Ĉu la hejmo fine altiras lin? Ŝi ne povis respondi al tio kaj ne faris al si esperojn, tamen sentis sin iom pli gaja. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la suno post malluma vintro ree turnas sin al la nordo.

Iom post iom venis nova vorto en liajn mallongajn leterojn: senlabora. Sed li havas iom da mono kaj ne bezonas zorgi pri tio, sed veturas plue por esplori. Poste sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de senlaboreco kaj longaj vojaĝoj de loko al loko.

Ŝi sekvis lian vojon sur la karto kaj per krajono, faris strekojn de unu loko al la alia. Komence la linioj havis decidan direkton, kvazaŭ ili havus certan sencon — pli kaj pli malproksimen. Poste ili revenis en ŝajne decidita direkto. Estis nova celo, tamen celo ekzistis.

Tiel ŝi post finita labortago sidis kaj revis apud la malnova lerneja karto de Eskil. Ŝi bone sciis, ke tio estas nur revoj. Eble lia migrado estis same sencela kiel tiu de la nuboj sur la ĉielo. Sed tiuj krajonaj streketoj, kiuj unue kondukis foren, sed poste komencis celi al la hejmo, tiel kaptis ŝian fantazion, ke ŝi ne povis forlasi ilin. Eble ili fine kunligiĝos kun la elirpunkto ... Sed post kiam la vorto senlabora venis en lian vortprovizon, ŝia karto ŝanĝis aspekton, kaj la senco, kiun ŝi donis al tiuj linioj, tute dissolviĝis. Ili moviĝis sin tien kaj reen sen ordo kaj senco. Tie kuŝis mallonga streketo, preskaŭ nerimarkebla sur la karto, kaj poste sekvis longa, rekta linio de Sudsvedlando ĝis la suda parto de Nordlando, kaj de tie lia vojo, paŝon post paŝo, kondukis sudokcidenten. Jam markitaj punktoj estis markataj denove, malnovaj linioj estis retirataj, kaj ĉio fariĝis kaoso, kiun ŝi preskaŭ ne povis majstri plu.

Sed ŝi ne formetis la karton. Ŝi ekhavis novan kaj strangan intereson. Ĝi aspektis tiel sensenca kaj malesperiga, ke la nura alrigardo doloris ŝin, sed samtempe tiu doloro tiel forte ligis ŝin al la linia reto, ke ŝi ne povis liberigi sin de ĝi.

La multaj strekoj ne reprezentis plu nur la vojon de loko al loko. En ŝia fantazio ili iom post iom fariĝis bildo, strangspeca diagramo pri la vivovojo de homo. Jen kaj jen oni vidas celon, konscian celadon al iu direkto, sed fine ĉio konfuziĝas kaj fariĝas tute nekomprenebla. Kaj de tiu stranga bildo de homa vivo dependis ŝia propra sorto, la sorto de la hejmo.

Pripense ŝi komparis tiun longan, rompitan kaj sencelan linion kun la malgranda punkto en la bieno, kiu reprezentis ŝian propran vivon. Kio forpelis la filon sur tiujn strangajn vojojn? Certe ne la lukto pro la pano. Same kiel ŝia vivo, lia povus esti reprezentata de malgranda punkto, kaj tamen la necesaĵoj de la vivo certe ne mankus al li. En la bieno li ne volis resti, kaj tion ŝi komprenis. Sed kial li ne restis aliloke? Sed tiuj demandoj estis sensencaj. Ŝi apenaŭ povis imagi la fortojn, kiuj antaŭdecidis tiun strangan vojon, kaj tute ne komprenis ilin. Eble la migrinto mem ne komprenis pli bone ol ŝi?

ii.

Printempan tagon, dum la glacidegelo, Eskil forlasis la trajnon en Grandtorento, kaj kun malgranda valizo en la mano, lia sola pakaĵo, li senurĝe iris la vojon al Novponto. Granda aŭtobuso brue preterpasis lin, sed li ne provis haltigi ĝin. Dum pli ol kvar jaroj li ne estis tie ĉi, kaj post ĉiuj ŝanĝoj fore kaj hejme li sentis sin iom fremda sur la hejma vojo. Tial li volis paŝon post paŝo proksimiĝi al sia malnova mondo, kiu dum multaj jaroj estis tiel malproksima de li.

Dum la tempo li vidis homojn kaj kutimojn ŝanĝiĝi rapide, sed en lia fantazio la hejmloko ankoraŭ estis sama.

Kompreneble multe ŝanĝiĝis kiel aliloke, li pensis, tamen li iom konfuziĝis, kiam la aŭtoj susure preterglitis lin kiel en aliaj lokoj, kaj kiam la aŭtobuso ŝanceliĝante kaj spiregante kiel prabestego direktis sin al Novponto.

Infanoj kriis kaj tumultis sur la lerneja bieno same kiel en lia junaĝo. Sed iliaj maniero kaj aspekto estis iom aliaj. Meze en labortago ili portis tiajn vestojn, kiajn li kaj liaj kamaradoj portis nur dimanĉe kaj eĉ ne tiam. Junulinoj kaj junaj virinoj iris por alporti lakton kaj poŝton same kiel antaŭe. Sed estis alia generacio, tute samaj knabintipoj kiel ĉiuloke, kaj kiuj laŭvide pensas nur pri siaj vestoj, aspekto, kaj plezuroj. Tute klare, ke devas esti tiel, li daŭrigis siajn pensojn. Tamen ŝajnis iom strange al li, ke la angulo de la mondo tiom similas al la ceteraj lokoj.

La domoj maldensiĝis, arbaro venis, kaj fine li transpasis la riveron kaj supreniris al la hejmo. Ĉio estis kiel antaŭe. La sola novaĵo, kiun li povis rimarki, estis radia drato super la domo, kaj nova dometo apud la stalo, verŝajne la aŭtejo de Kristoforo.

La patrino estis skribinta pri la postmilita furiozo de Kristoforo, kaj Eskil atendis, ke la kampoj aspektos kiel paŝtejoj. Sed ili ne aspektis tiel. Post siaj unuaj leteroj Selma skribis nenion pri sia propra laboro, sed kion li nun vidis, kvankam oni ne povis multe vidi dum tia fruprintempa tago, kortuŝe parolis pri silenta kaj fidela laboro dum pezaj kaj senesperaj jaroj.

Oni ĝuste tagmanĝis, kaj neniu-rimarkis lin antaŭ lia eniro. Dum multaj monatoj li ne skribis kaj neniu atendis tiel subitan revenon. Tamen la renkontiĝo estis preskaŭ tute senbrua. Kvar paroj de okuloj direktis sin al li en miro kaj sciemo, kaj Ingrid, la fratino, bonvenigis lin per krieto kaj eksaltis por saluti lin. Sed tio estis ĉio. Iom hezite li aliris kaj salute prenis la manon de la patro, de la patrino kaj fine de la servisto. Dume Ingrid kiel kirlovento kuris al la ŝranko kaj antaŭ ol li eĉ trovis tempon por depreni la surtuton, ŝi jam faris lokon al li apud la tablo.

Do ili ree kunsidis kiel antaŭe, li iom fremda al la gepatroj kaj ili iom fremdaj al li. La sola escepto estis Ingrid. Ŝia roza vizaĝo brilis de sciemo kaj senkaŝa ĝojo pri la neatendita vizito, kaj dum ŝi lude skuis la kapon tiel ke la bukloj staris kiel sunhela nubeto ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj demandoj falis kiel hajlo kaj eĉ sen doni tempon por respondo. Ŝia fervoro kaj gajo fine ridigis ĉiujn, kaj tiam la kunestado fariĝis iom pli facila kaj natura.

Kristoforo estis perdinta sian grason dum la tagoj de la granda maltrankvilo, la harlimo jam iom posteniĝis, kaj en la lipharoj troviĝis kelkaj grizaj strioj. Sed cetere li ŝajnis la sama.

— Estas tre bone, ke vi vizitas nin — li diris, kvazaŭ li parolus al amiko, kiun li ne vidis dum iom da tempo. — Ĉiuokaze estas iom da distro, kaj tion oni bezonas, ĉar cetere la vivo similas al nenio nuntempe.

Li miris pri la malgranda ŝanĝo dum lia foresto, kiu al li mem ŝajnis preskaŭ same longa kiel duona vivo. Li preskaŭ atendis trovi la gepatrojn grizaj kaj maljunaj.

La tempo aŭ eble la zorgoj jam donis kelkajn sulketojn al la frunto de la patrino, sed cetere ŝi estis fortika kaj ruĝvanga kiel antaŭe. Tamen ŝi iamaniere aspektis pli aĝa. La trajtoj estis pli malmolaj, kaj la antaŭa gajo ŝajnis forfluginta. Eskil observis ŝian vizaĝon kaj renkontis ŝian rigardon, sed ne povis kompreni, ĉu lia vizito ĝojigas ŝin aŭ ne. Sen ia ajn tremo ŝia mano estis renkontinta lian, kaj ŝi rigardis lin afable, sed sen brileto de ekĝojo. Ĉu la multaj zorgoj jam faris ŝin sensenta kaj pri doloro kaj pri ĝojo? Ingrid kompreneble iom ŝanĝiĝis de lia lasta vizito, nun ŝi estis granda knabino. Li neniam pensis multe pri ŝi, sed nun ŝi subite kaptis lian intereson. Se ŝi surprenus sian mantelon, ŝi povus eliri rekte sur grandurban straton, kaj neniu povus diveni, ke ŝi venas el kamparana kuirejo. Estis ja iom strange, tamen ŝi plaĉis al li.

La gepatroj siaflanke observis lin. La demandoj de Ingrid jam havigis sciigon, ke li estas senlabora kaj pri multaj aliaj aferoj, kiuj tamen pli interesis ŝin ol ilin. Tamen li estis bone vestita, kaj lia aspekto diris, ke li ankoraŭ ne petis pri pano.

Li fariĝis pli vira kaj pli matura, de kiam ili lastfoje vidis lin. Kiel li vivis en la disiĝo, pri tio ili tute ne sciis, sed lia vizaĝo estis bona kaj senkaŝa, kaj kiam Selma estis rigardinta lin dum tempeto, ŝia frosta mieno iom degelis.

Kiam ili fine komencis rekoni unu la alian, li diris, ke li okaze trapasis la hejmregionon kaj trovis oportune viziti la hejmon, ĉar li forestis dum tiel longa tempo. Por la estonto li ne havis fiksitajn planojn.

— Tamen vi posedas panodonan metion? — interigis Kristoforo. — Tiam vi ankaŭ povos trovi laboron.

Eskil ridis bonhumore.

— Mi posedas multajn panodonajn metiojn. Cetere mi ankaŭ havas sufiĉe bonajn paperojn. Sed kiam oni lasas forgliti unu okazon post la alia, tiam ne estas facile poste fiksiĝi en la nuna tempo.

— Kaj vi ne scias kien iri? — Kristoforo daŭrigis post pripenseto. Kaj post nea respondo de Eskil li aldonis:

— Do, laŭ mia opinio, restu tie ĉi ĝis vi ekflaros ion alian. Du virinoj kaj servbubo ne estas societo por homo kiel mi. Kaj se vi enuos, vi trovos eblecon labori. Dio scias ke laboro ekzistas.

Selma, Kristoforo kaj la servisto eliris al ia laboro, kaj Eskil restis sola kun la fratino, kiu rapide forprenis la manĝilaron kaj komencis purigi ĝin.

Finfine li do ree estis hejme. Li ekbruligis sian pipon, prenis komfortan pozicion sur la sofo kaj deziris doni liberon al siaj pensoj, sed tiam kaj tiam li devis sendi rigardon al sia fratino. Kaj ŝi ankoraŭ observis lin per rapidaj briletoj, pasis plue en sia demandaro kaj ne donis tempon al li por propra pensado.

Fininte kaj formetinte sian kitelon, ŝi dancopaŝe venis al la sofo kaj eksidis apud li. Ŝi skuis la tranĉitan hararon kaj klinis la kapon flanken, pliproksimiĝis kaj observis ankoraŭ pli esplore, ridetis kaj ŝajnis tre kontenta. Li ekridis, kaj tuj ŝi faris la samon, kvazaŭ estus ia gaja ludo.

Sed subite ŝi serioziĝis, metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardis en liajn okulojn.

— Ke vi tamen venis hejmen finfine! — ŝi diris.

— Ĉu vi estas tiel kontenta pro tio?

— Kompreneble. Ĉu vi ne ŝatas renkonti min? Kvankam kompreneble estas alia afero al vi. Vi estas granda kaj vidis la mondon, kaj eble vi forgesis, ke vi havas fratinon. Sed al mi estas alimaniere.

Ŝiaj okuloj briletis kaj la tre serioza vizaĝo eklumis kvazaŭ rivele.

— Sed al mi estas alimaniere, — ŝi rediris kaj kapklinis certige. — Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi kaj sopiris al via reveno. Sed estas fakto. Kiam oni ne havas ion alian, estas tamen bone havi fraton, pri kiu oni povu pensi kaj al kiu oni povas sopiri.

Li iom konfuziĝis, kiam li rigardis ŝin kaj aŭskultis ŝiajn vortojn. Ĉio estis tiel simpla kaj natura ĉe ŝi. Samtempe frapis lin la kontrasto inter tiu simpleco kaj la sentimentplenaj vortoj.

— Ĉu vi estis tre sola tie ĉi? Patrino tamen kunestis kun vi! Ŝi kapklinis rapide kaj daŭrigis:

— Jes. Patrino estas bona. Sed vi ja komprenas, ke ne ĉio estas, kiel devas esti. Vi scias pri la frenezaĵoj de patro, patrino skribis al vi. Nun ĉio finiĝis, kaj dankon al Dio, ke nenio restis. Patrino laboris kiel sklavo, kaj mi helpis ŝin laŭpove.

Ŝi diras ĉiam, ke ni devas pensi pri la bieno. Eble Eskil ne revenos, tamen ni devas labori laŭpove. Estas ja bone, ke ŝi pensas kaj agas tiel. Se ŝi ne kunestus, patro certe estus tute sub la akvo je tiu ĉi tempo. Sed ŝi ankaŭ ne havas tempon por io alia. Ŝi ja babilas kun mi, kaj mi provas gajigi kaj konsoli ŝin laŭeble. Estas bone inter ni, tamen ne estas, kiel devus esti. Tion vi ja povas kompreni. Se vi nur scius kiel malgaje estas kelkafoje, hu, kiel malgaje! Malgraŭ la patrino, mi ofte sentis min tiel sola kaj senamika, ke mi estus ploranta, se mi ne estus tiel brava. Mi devis gajigi ilin tiam kaj tiam, alie ĉio similus al funebro. Kaj intertempe mi pensis pri vi. Jes, ne miru, vi ne povas imagi, kiom mi sopiris al vi. Kelkafoje mi eĉ ploris dum la noktoj, vidu! Tiaĵon oni ne devus diri, sed aliflanke oni ankaŭ ne bezonas honti pro tio.

Ŝi eksilentis kaj rigardis lin kvazaŭ demande. La atako de la fratino unue konfuzis lin. Ŝia neatendita kaj senkaŝa konfeso pri si mem sonis kiel kuriozaĵo en liaj oreloj. Pensu, ke li mem en siaj knabjaroj estus veninta al iu tiamaniere! Sed ŝia seriozo forigis ĉiun penson pri ŝerco.

Ŝi silentis dum tempeto, kaj kiam li ne diris ion, ŝi demandis:

— Nu, kial vi ne diras ion? Ĉu vi komprenas, aŭ ĉu ŝajnas al vi, ke mi estas stulta? Samtempe ŝi energie skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi volus diri, ke nun li devas respondi.

Eskil ne sciis kion respondi al la kurioza fratino. Li etendis la manon, karesis la senordajn buklojn kaj diris:

— Mi komprenas, kompatinda...

— Ĉu vi diris kompatinda? Mi ne estas kompatinda. Oni povas paroli senkaŝe pri aferoj sen senti sin kompatinda pro tio! Ŝi rigardis lin esplore kaj subite ankoraŭ pliproksimiĝis al li, metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj la vizaĝon dense al la lia.

— Kaj aŭskultu! De nun vi restos hejme, ĉu ne?

— Mi ne pensis pri tio ankoraŭ.

— Ne gravas, ke vi ne pensis. Sed vi restos. Kaj ni estos duope, vi kaj mi, kaj ĉio estos bona. Tiam ankaŭ estos pli facile al patrino.

Subite ŝi forte premis la brakojn kontraŭ lia kolo kaj preskaŭ tiris ilin ambaŭ sur la plankon.

— Nun mi estas gaja, — ŝi elkriis. — En la posta momento ŝi eksaltis, staris antaŭ li kaj preskaŭ glutis lin per la okuloj.

— Aŭskultu, nun vi ludu! Vi ne forgesis ludi? Ŝi ne atendis respondon sed forkuris kaj tuj revenis kun la malnova violono.

— Mi provis ludi mem, ĉar Niko instruis ankaŭ al mi, tial mi scias iomete. Sed nun estas via vico.

Ŝi donis la violonon kun gesto, kiu ne akceptis kontraŭdiron. Ride li prenis ĝin kaj metis ĝin sub la mentonon. Dum sep jaroj li ne tuŝis violonon, escepte kiam li okaze trovis instrumenton ĉe iu konato kaj tiam estis tentata esplori, ĉu la malnovaj melodioj ankoraŭ restas en lia memoro. Verŝajne la plejmulto estis forgesita kaj la fingroj rigidaj kaj mallertaj.

Sed kiam la molaj tonoj ekplaŭdis je lia palpa tuŝo, la nuno subite malaperis, kaj ree li staris kiel kiam li unuafoje komencis pinĉi la kordojn de la malnova instrumento. Tiam li ludis lernejan kanton, jes ... tia ĝi estas. Kaj la melodioj revenis unu post la alia kiel infantempaj memoroj, kiuj en nekomprenebla maniero reaperas post longaj jaroj de forgeso. Tion kaj tion Niko ludis aŭ fajfis al li, melodiojn kiujn li siavice lernis de la maljuna Kristoforo, aliajn melodiojn li lernis de la patrino, kelkajn laŭ notoj, kiujn Niko donacis al li. Ĉiuj ili reviviĝis kaj kun ili la tuta infanaĝo kaj la jaroj de la junulo, la fantazioj pri la avo, lia infana amo kaj multaj aliaj aferoj. Fine li atingis la tempon de sia foriro, kaj tie liaj melodioj finiĝis. Li vekiĝis kiel el sonĝo. Antaŭ li sidis Ingrid tute senmova kaj kun brilaj okuloj.

— Dankon, ŝi diris. Vi ne ludas tre klare, sed tio ne gravas. Baldaŭ vi relertiĝos.

Sed subite ŝi ekstaris.

— Nun mi ne povas sidi tiel, nun mi devas teksi. Sed ĉar vi finfine revenis, paŭzeto povas esti pardonebla, ĉu ne? Akompanu, kaj vidu mian ĉambron! Ŝi kuntiris lin en la ĉambron, kie li loĝis, kiam li estis hejme. Duono de la ĉambro estis okupita de teksilo kun mantuka teksaĵo, cetere ĝi estis tute sama, kiel dum lia tempo. Ŝi eksidis apud la teksilo kaj diris samtempe:

— Tie ĉi mi loĝas. Kaj tie ĉi ankaŭ vi iam loĝis. Vidu, mi memoras! Sed ree ŝi serioziĝis, ree metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj esplore rigardis lin.

— Sed aŭskultu! Ĉu estas tute vere, ke vi restos?

— Jes, estas, — li respondis senhezite. La vortoj konfuzis lin mem. Dum la tuta tempo li ne pensis pri tio, sed nun la afero iamaniere ŝajnis memkomprenebla, kvankam li ne certe sciis, ĉu li mensogas, aŭ diras la veron.

— Bone, dankon. Kiel agrable estos! Kaj se vi volos edziĝi, vi povos, tio ne gravas, se vi nur trovos agrablan knabinon, kiu ne detruos nian kuneston.

Li ekridis kaj karese tuŝis la vangojn de tiu stranga fratineto. Vole nevole ŝia gaja kaj sencerbuma vivrigardo altiris lin. Li ekbruligis sian pipon kaj eksidis apud ŝi, babiletis iom pli sence kun ŝi kaj alrigardis la movojn de la batilo kaj la bobenon, kiu rapide dancis tien kaj reen inter ŝiaj lertaj fingroj.

iii.

La printempaj fajroj flamis en la blua nebulaĵo de la lasta aprila vespero, kaj majo venis kun sunaj tagoj kaj urĝaj okupoj.

Post kiam Kristoforo ricevis viran akompanon, kiel li esprimis sin, li fariĝis kiel alia homo. Antaŭe li nur “helpis laŭpove” sed nun li komencis montri energion, kvazaŭ li ne estus kontenta, se li ne estas la unua. Vere, li iam prizorgis sian bienon kiel aliaj kulturistoj, sed ĉiam estis apatia kaj mallaborema, kvazaŭ li estus sklavo de la tero kaj ne posedanto da granda bieno. La aliaj vidis kun miro tiun subite ekflamantan energion, kaj Selma, kies malnova humoro iom post iom revenis, ŝerce demandis, ĉu li intencas fariĝi kulturisto en sia maljunaĝo.

— Mi kredas, ke mi ankoraŭ povas, li diris, dum la rido elruliĝis el lia larĝa brusto. Se mi estus sciinta, ke laboro estas tiel agrabla afero, mi estus doninta mian monon al la vento jam antaŭ dudek kvin jaroj. Nun mi ne posedas unu solan milon, kaj krome mi havas bonan akompanon. Antaŭe mi tute ne povis kompreni la sencon de laboro. Kaj la diablo povas preni min, se mi komprenas tion eĉ nun, tamen estas agrable. Vere la vivo nun komencas simili al io.

Ili ne estis parolintaj pri la estonto kaj la bieno, sed iun vesperon, kiam Selma kaj Eskil restis solaj, ŝi tuŝis la problemon. Ŝi diris, ke la societo komencis revendi la iam aĉetitajn bienojn. Eble oni povus iamaniere reakiri la bienon.

— Kiamaniere? li demandis. Eble en estonto, sed nun? Li mem ne havas pli ol monon por tabako kaj same Kristoforo. Tiam Selma unuafoje aludis, ke ŝi mem havas iom da mono, kaj ankaŭ ne kaŝis la manieron en kiu ŝi kolektis ĝin. Nun estis ĉirkaŭ ok mil, ne granda sumo, se oni volas aĉeti bienon, tamen iom por komenco.

Eskil ekmiris kiam li aŭdis la sumon, sed ne pensis en la unua momento pri mono kaj aĉeto sed pri la patrino. Jaron post jaro ŝi restis tie kiel fidela gardistino kaj silente provis rekonstrui, kion alia detruis. Li komprenis, ke ŝi ne faris tion unualoke pro la tero sed pro ilia kuneco.

La knabjaraj romantikaj revoj pri la amikeca rilato inter patrino kaj infano antaŭ longe vaporiĝis. La virino, kiu nun sidis apud li, estas kvazaŭ bona laborkamarado, ne apartenis al la revoj sed al la realo. Liaj sentoj por ŝi ne estis sopirulaj kaj revaj, sed apartenis al realo. Sed ili ne estis malpli profundaj kaj veraj pro tio.

— Vi similas al Kajsa, li diris por iamaniere esprimi siajn sentojn. Sed vi estas pli bona. Ŝi vidis nur la terbulojn kaj la spikojn, sed via vido estas pli vasta.

Selma komprenis lin, sed trovis lian prijuĝon tro severa kaj por momento preterlasis la temon por paroli pri la lasta tempo de Kajsa.

— Tia Kajsa estis en sia interno, — ŝi finis, — kvankam tuta vivo de peno kaj zorgoj metis ŝiajn plej bonajn kvalitojn en ombron. Kiam vi estis infano, mi estis multe pli malbona ol Kajsa, ĉar mi pensis pri nenio. Kaj eble mi ankoraŭ restus en la sama stato, se la bildo de Kajsa ne estus tiel viva al mi. —

Sed nun ni parolu pri la bieno. Montan certe pruntos aŭ garantios kelkajn milojn al vi, kaj tiamaniere vi ricevos la duonon de la aĉetosumo, la alian duonon vi povos pagi per hipoteko, certe ili akceptos tion.

Eskil estis iom konfuzita de la nova perspektivo, sed ili decidis paroli kun Kristoforo. Kiam li envenis, Selma klarigis la proponon al li, kaj ankaŭ malkaŝis siajn monajn manipulojn.

— Kaj verŝajne estas plej bone, ke Eskil estos atestanto, por ke vi ne havu pliajn zorgojn pro tiu ĉi bieno, ŝi finis.

Kristoforo konsterniĝis sed fine eligis laŭtan ekridon.

— Estas tre bona historio. Al vi certe ŝajnas ke mi estis frenezulo, kaj kompreneble mi estis. Ĉiu vivas laŭ sia koncepto, kaj oni ne povas ŝanĝi tion per saĝaj vortoj. Sed mi kredas, ke mi nun havas bonan estonton. Kompreneble ni aĉetu la bienon, kaj samkompreneble Eskil prizorgu la aferon. Poste mi estos tute kiel fiŝo en akvo. Iru jam morgaŭ paroli kun la arbarĉefo kaj Montan.

Oni do interkonsentis pri tiu afero. Kiam Ingrid post kelkaj minutoj dance envenis kaj eksciis pri la novaĵo, ŝi komencis tumulti kiel neniam antaŭe.

— Kaj se vi fariĝos vera kulturisto, vi ankaŭ devos edziĝi, ŝi diris al Eskil, kaj tion vi povas fari. Vi ricevas leteron preskaŭ ĉiun duan tagon nuntempe. Kia ŝi estas? Sed Eskil subite enpensiĝis. Kiam fariĝis pli trankvile, li diris, ke oni devas plie pripensi tion. En tiu ĉi bieno oni dum longaj tempoj vivis je providenco kaj ŝparmono de la prapatroj. Kiom la tero donas oni tute ne scias.

Li prenis paperon kaj krajonon kaj komencis prikalkuli la produkteblon de la bieno. Kiom da sekalo oni ricevas? Kiom da aveno? Kiom da lakto? Kiom oni vendas? Tiajn kaj aliajn similajn demandojn li faris, notis kaj kalkulis. Kristoforo sciis nenion. Selma sciis iom, sed ŝiaj ciferoj estis tre proksimumaj, kaj pri multaj aferoj ŝi tute ne sciis.

La tempo rapide pasis, kaj kiam iu okaze rigardis la horloĝon, jam estis noktomezo. Sed tiam Eskil ankaŭ estis preta.

— Ne aspektas tre promese, li diris. Ŝpareme ni povos vivteni nin en la bieno, laŭ miaj ciferoj, sed ne pli. Sed aliflanke la bovinoj verŝajne donos iom pli da lakto, se ni parolos bone al ili. Se ne, ni povos ŝanĝi aŭ fari alion. Kaj per kelkaj manipuletoj la rikolto certe fariĝos pli granda. Se necese, ni povos havi kelkajn porkojn pli kaj konstrui laŭtempan kokinejon. Mi kredas, ke ni sukcesos.

— Estas tre interese, — diris Kristoforo. — Pensu, ke ni tiom longe vivis tie ĉi kaj tute, ne sciis, ĉu ni povas vivteni nin aŭ ne de nia laboro.

* * *

La postan tagon Eskil iris por paroli kun la ĉefo. Tiu ĝoje akceptis la proponon, kaj la kondiĉoj ŝajnis fariĝi proksimume laŭ la antaŭkalkulo de Selma. Poste li iris al Montan.

— Mi ĝojas, ke vi havis la prudenton veni al mi, — diris Montan, kiam Eskil estis dirinta sian deziron. — Mi multe pripensis kiel fari ian reservon al Kristoforo, mi ne povis trovi manieron. Ĉar estas Kristoforo, kiu donis la fundon por mia nuna situacio. Vi povos pagi kiam estos konvene al vi, kaj pri rento vi ne pensu. Tio ne estas ia bonfaro, mi faras nur kiel Kristoforo.

Do ĉio estis en ordo, kaj kelkajn tagojn poste Eskil kaj Kristoforo iris al la kontoro de Grandtorento, Kristoforo por nuligi sian lukontrakton, Eskil por aĉeti la bienon.

La malnova arbarĉefo ankoraŭ restis, nun iom griza sed ankoraŭ same altkreska kaj kun la sama mieno de vivanta kalkulmaŝino. Kiam Kristoforo envenis, rideto tamen donis iom da vivo al liaj rigidaj lipoj.

— Ja, Kristoforo, la tempo pasas. Kelkaj jaroj pasis, de kiam ni lastfoje intertraktis. Ĉu vi memoras, kion mi tiam diris? — Mi memoras. Kaj verŝajne vi memoras, kion mi diris? Mi ŝatus scii, kiu pasigis la tempon pli agrable, mi aŭ vi.

— Nu ja, tio povas esti. Sed agrablaĵo ankaŭ kostas iom. Kion vi nun faros?

— Mi restos kun la filo en la bieno.

— Tiel. Sed se vi estus sekvinta mian konsilon, via filo ne bezonus aĉeti la bienon nun. Ĉu mi ne pravis, kiam mi diris, ke vi faras frenezan komercon?

— Vi volas diri, ke mi estis stulta. Kompreneble mi estis, tion neniu povas helpi. Kaj nun mi cetere estas savita, ĉar nun mi havas nenion por perdi.

La mono estis pagita, la paperoj subskribataj kaj atestataj, kaj la bieno ree apartenis al la familio.

iv.

Ĉio iris bone.

Ili fidele tenis sin unu al la alia, kaj ŝajne ĉiu subite sentis sin pli kontenta ol iam antaŭe.

Dum tiuj laborplenaj tagoj Eskil havis malmultan tempon pensi pri si mem, sed kiam la vespero venis, li baldaŭ iris en sian ĉambron por legi aŭ skribi leterojn, aŭ li faris promenadon tra la kampoj same kiel iam maljuna Kristoforo. Se iu vidis lin, li certe pensis, ke li prikalkulas kaj faras planojn pri plibonigo de la bieno. Kelkafoje liaj pensoj prenis tiun direkton, sed ordinare li meditis pri tute aliaj aferoj dum tiuj silentaj vesperhoroj.

Plej ofte la knabino de la leteroj estis en liaj pensoj. Nun mankis nur ŝi. Cetere la revoj de la junaj jaroj pli malpli realiĝis. Post multaj jaroj kaj longaj vojoj li ree estis sur la kampoj de la maljunulo, kaj la vortoj, kiujn li en siaj revoj aŭdis de li, fine fariĝis realo. Tiu realo ne estis tute laŭimaga, ĝi estis multe pli ĉiutaga sed ne malpli bona pro tio.

La vivo iom post iom komencis simili al la vivo de liaj plej fruaj jaroj, kiam li kaj Arne naĝigis siajn boatojn sur la rivereto, konstruis sagpafilojn kaj grimpis sur la piceojn. Dum la migrojaroj la vivo ofte ŝajnis al li tiel senluma, ke oni bezonus la saĝon de la tuta mondo por ordigi la senordan reton. Nun tiuj turmentaj pensoj estis for. Ĉio ŝajnis al li same simpla, kiel kiam li kaj Arne estis la tuta homaro kaj ilia malgranda loko la tuta mondo.

Li sopiris al la knabino de la leteroj, sed ankaŭ la rilato al ŝi, kiu antaŭe ŝajnis al li problemo, kies solvo povos doni al li ĉielan feliĉon sed ankaŭ la plej nigrajn turmentojn, ankaŭ tiu rilato ŝajnis nun pli simpla.

Iun tagon ŝi venos kaj restos. Ili ne ŝvebos kiel anĝeloj inter rozaj nubetoj sed ankaŭ ne enfermos unu la alian en senlumaj turmentoĉambroj. Kial ili faru tion? Ilia vojo tamen estas sur la tero, nek pli alte nek pli malalte. La vaste ŝvebantaj revoj portas onin ĉielen kaj inferen, tamen oni restas sur la sama malnova tero, kie oni iam ludis kiel infano. Kaj la tero taŭgas. Se oni ne atingas la stelojn, oni aliflanke ankaŭ ne falas en abismon.

Kelkafoje li ekpensis pri Ester. De kiam ŝi fariĝis memoro al li, li amis multajn aliajn knabinojn, kelkafoje pure kaj altsente, kelkafoje malpli pure kaj altsente. Sed meze en tio ŝia bildo tiam kaj tiam ekaperis antaŭ li, same printempe freŝa kaj junece bela kiel antaŭ multaj jaroj, kaj la fortaj sentoj el la jaroj de la vekiĝo revenis. En noktaj sonĝoj li kelkafoje iris sur la tero de sia infanaĝo, kaj subite li vidis ŝin kaj en la posta momento staris vizaĝon al vizaĝo antaŭ ŝi. Iliaj okuloj renkontiĝis kiel antaŭ longe, ree li revidis la brilan, vivoplenan mondon de siaj feliĉaj knaborevoj. Kiam li vekiĝis, li estis delikathumora kaj kviete ĝoja. Tiu sonĝo iel ŝanĝis la tutan mondon faris ĝin pli pura kaj bela ol ordinare, kaj kelkafoje ŝajnis al li, ke tio ne estas nur revoj sed viva realo.

Kaj tamen li ne sopiris al ŝi, ne deziris renkonti ŝin. Antaŭ du jaroj li okaze aŭdis ke ŝi edziniĝis. La novaĵo ne tuŝis lin pli ol geedziĝa anonceto de nekonataj homoj, tamen la sentomondo de lia junaĝo samtempe reekvivis en li.

Ankoraŭ kiam li en trankvilaj vesperoj paŝis laŭ la kampoj kun la fianĉino en siaj pensoj, la memoro pri Ester subite kaj senmotive aperis al li. Tio preskaŭ incitis lin. Tiu knabino de la infanaj jaroj signifas al li absolute nenion, signifis nenion dum multaj jaroj. Kial ŝi do ankoraŭ fantomas en liaj pensoj? Homo kun tiaj pensoj ne iras sur la tero.

Sed iom post iom plenigis lin kvieta trankvilo, ankoraŭ pli impresa kaj viva ol tiu de la dormanta tero. La tuta vivo subite ŝajnis al li travideble klara, kaj sammaniere li vidis sin mem de la plej fruaj jaroj kaj ĝis nun.

Kaj estis, kvazaŭ voĉo flustrus en lia interno: La revoj de via fruaĝo kaj la amo de viaj junaj jaroj — tio estas nur via propra sopiro. Vi etendis viajn manojn al la vivo kaj volis ĉirkaŭbraki ĉion bonan en ĝi, kaj vi ĉirkaŭbrakis ĝin per tiu bela revo. Tio estis vi mem — estas vi mem. Vizioj kaj revoj ŝanĝiĝas, sed ankoraŭ vi apartenas al la sama vivo, ankoraŭ paŝas sur la sama tero, kie vi faris la unuajn paŝojn kaj lernis la unuajn ludojn. Nun vi renkontas la vivon alimaniere, sed la senco estas la sama. Kaj la tero estas riĉa, pli riĉa ol iu scias.

* * *

Eskil loĝis en la malnova mansardo de Kristoforo. Li ŝatis esti sola vespere, sed ofte Ingrid envenis al li, kaj tiam ne estis tempo por meditado.

— Aŭskultu, ŝi diris unu vesperon. Vi estas hejme de longe, vi estas bienulo kaj tute plenkreska. Kaj leteron vi ricevas preskaŭ ĉiun duan tagon. Tio similas al nenio, kiel patro kutimis diri antaŭe. Venigu ŝin tien ĉi kaj ne infanumu tiamaniere!

— Ĉu vi do estas certa, ke ŝi plaĉos al vi?

— Tion ni vidos. Sed ĉiu serĉus sian similulon.

— Sed kion diros patro kaj patrino?

— Vi povas demandi! Ĉu estas ili, kiuj geedziĝos? Ĉu estas kaĉo en via kapo? Nun mi iros al la gepatroj kaj ordigos tiun ĉi aferon.

Ŝi forsaltis kaj rapidis al la kuirejo. Eskil opiniis, ke ankaŭ li devas havi voĉon en tiu rondo, kaj post tempeto li sekvis ŝin.

Tie sidis la tri en tre agrabla kunveno, kaj tuj kiam li eniris, Ingrid laŭte ekridis, kio vekis la ridon ankaŭ de la aliaj. Post trankviliĝo Kristoforo demandis.

— Kia estas ŝi, ĉu ŝi scias melki bovinojn? Ree ili ridis, kaj Eskil deklaris, ke tio ne estas tute certa.

— Nu ja, mi nur demandas, — daŭrigis Kristoforo. — Se ŝi ne scias, tio verŝajne ne tre gravas. Se mi povis fariĝi kulturisto je aĝo de preskaŭ sesdek jaroj, juna bubino ankaŭ povas lerni melkadon kaj rasti fojnon. Venigu ŝin, laŭvide estos multe da laboro en la somero.

* * *

En la tago antaŭ la somera festo Ingrid sendis Eskilon kaj Elsan, la knabinon de la leteroj, por rigardi la kampojn, ĉar nun ŝi volis esti sola kaj purigi kaj ornami por la festo. Poste ŝi purigis plankojn kaj meblojn, balais la korton, hakis betulojn kaj alportis florojn kaj foliojn.

En la festotago Montan kun edzino kaj Niko venis al Novponto. La malnova grandĉambro estis tiel ornamita kaj pura kaj tiel plena de odoro de floroj kaj folioj, ke neniu rimarkis, kiel kaduka kaj malnova ĝi envere estas. Meze en la ĉambro staris la manĝotablo kiel en pasintaj tempoj, kaj post kiam oni pasigis la antaŭtagmezon rigardante porkojn en la porkejo kaj grenon sur la kampoj kaj cetere per ripozo sur la freŝa herbo, Ingrid vokis por manĝo.

Niko estis griza sed cetere ronda kaj brila kiel antaŭe, kaj liajn gajajn ŝercojn kaj viglan babiladon nek la malsatojaroj nek la maljuneco povis silentigi. Ankaŭ Montan estis iom aĝa, sed la respondeco da gvidanto kaj la bona manĝaĵo de Maria estis doninta al li aspekton de modesta digno, kiu bone anstataŭis la stangecan kaj senteniĝan figuron de pli fruaj jaroj. Sed malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj, tamen ekzistis io, je kio la tempo kaj ĉiuj novaj aferoj ne povis efiki, nome liaj sentoj por Maria kaj la infanoj. La uzineto estis bona, sed kio estis ĝi kompare kun Maria kaj la infanoj! Sidante kun forko survoje al la buŝo, li tiam kaj tiam sendis al ŝi karese observantan rigardon, kiu estis same humila kaj plena de amo kiel antaŭ dudek kvin jaroj, kiam li petis pardonon por siaj malbonaj kutimoj.

Kristoforo havis kelkajn grizajn striojn, kaj la haroj estis iom maldensaj, sed rekompence li aspektis pli juneca kaj vigla ol iam antaŭe en sia tuta vivo, kaj de la suno lia vizaĝo estis bruna kiel ĉe cigano. Rilate al Selma oni povus kredi, ke ŝi estis repasinta dudek jarojn en la tempo por rekomenci, kie ŝi tiam finis.

Kaj ĉiuj tre ofte turnis sin al Eskil kaj Elsa, kiuj silente ridetis, iom ĝenitaj pro la forta brilo de la novaj ringoj, kiuj ŝajnis faritaj sole por kapti la rigardon de aliaj homoj.

Ingrid babilis kiel kutime kaj kapskue dancigis siajn buklojn, sed meze en sia brilhumoro ŝi tiam kaj tiam sendis rigardon al Eskil kaj Elsa, eksilentis kaj pripense rigardis sian teleron.

Tiel la tago pasis en gajo kaj bonhumoro, kaj Niko bone esprimis la sentojn de ĉiuj, kiam li inter du kuleroj da supo facile kaj lerte eltornis la sekvantan paroleton:

— Je tia okazo la gastoj ordinare faras paroladojn, sed paroli nun estus detrui la tutan belan tagon. Paroladoj konvenas en societoj, kie estas necese demonstracii siajn ŝaton kaj estimon, por ke estu harmonio, sed tie ĉi ni estas unu koro kaj unu animo kiel en la tagoj de la apostoloj, kaj tial tia beligaĵo estas superflua. Ĉie mi estas hejme, sed la nunan hejmecon de Novponto mi neniam antaŭe sentis, eĉ ne en Novponto.

— Vi pravas, — intervenis Kristoforo, — miaparte mi diras la samon. Verŝajne Eskil kaj Elsa havas feliĉon, sed kia estas ĝi kompare al mia!