Proksimuma tradukojaro: 1905
Kreis la Esperantan tekston: Kabe
Prilaboris la tekston Simon Davies laŭ skanaĵo de la 3-a eldono kiu korektis plurajn preserarojn kaj lingvajn malglataĵojn en la 1-a eldono, tamen sen esti plene rekompostita. Ni aldone korektis “ekster” al “krom” en du lokoj kaj “pinto” al “punto” en kvar lokoj, laŭ la modelo de pluraj aliaj okazoj de tiuj ŝanĝoj inter la 1-a kaj 3-a eldonoj.
Ĝi estis unu el tiuj dometoj, kiuj ŝajnas rideto de l’ kamparo, aŭ ĝia eĥo, falinta inter la urbajn stratojn kaj domojn. Malgranda, blanka, kun balkoneto sur du kolonoj, ĝi staris en nezorgata ĝardeno, kiu ĝuste pro la nezorgado ŝajnis verda kaj freŝa densejo. Ĝi tute ne posedis korton; de l’ strato apartigis ĝin parto de l’ ĝardeno kaj tabula ĉirkaŭbaro tiel alta, ke oni povis vidi nek de l’ strato la dometon, nek de l’ fenestroj de l’ dometo la straton. De malproksime — angulo kvieta kaj bela; de proksime — preskaŭ ruino, kies muroj kurbaj de maljuneco, nezorge blankigitaj per kalko, duone kaŝiĝis en la verdaĵo de rampanta supren fazeolo. Krom la fazeolo iom da floroj kreskis antaŭ la balkoneto, sur kiu staris du mallarĝaj kaj malnovaj benkoj.
La ĉambroj de l’ dometo estis malgrandaj kaj malaltaj, la plankoj maldelikataj, la kamenoj malgraciaj, el verdaj kaheloj.
Tra la pordo de l’ kuirejo enkuris en unu el la ĉambroj Klaro Wygrycz kantante, ĉar ŝi kantis ĉiam, kiam ŝi estis kontenta.
Ŝi havis perkalan veston kun ruĝaj kaj grizaj strioj, tolan antaŭtukon; ŝiaj manikoj estis falditaj ĝis la kubutoj.
Per la manoj ĵus lavitaj, ankoraŭ ruĝaj de l’ malvarma akvo, ŝi rapide demetis la antaŭtukon, kunvolvis ĝin kaj metis en tirkeston de l’ malnova komodo, pensante: “Mi jam devas ĝin lavi, ĝi estas tre malpura”. Poste ŝi malfaldis la manikojn kaj metis en sian korbon pecojn de tondita perkalo, tondilojn, fadenojn, fingringon. Ŝi ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj de l’ bretaro ŝi prenis libron, kiun ŝi ankaŭ metis en la korbon kune kun peceto da pano, alportita el la kuirejo. Tiam ŝi ekkantis valsan melodion: La, la, la! la, la, la! kaj kuris sur la balkonon. Tie ŝi haltis, rigardis la fazeolon kaj la florbedon. La fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj, sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj. Klaro deŝiris unu kaj enŝovis ĝin inter siajn harojn nigrajn, kiuj friziĝis sur la frunto kaj falis en liberaj bukloj sur la nukon kaj ŝultrojn. La ruĝa floro ŝajnis inter ili malgranda flameto.
La knabino ne estis perfekte bela, sed ŝi posedis la freŝecon de dek naŭ jaroj kaj la ĉarmon de siaj vivaj movoj, rigardoj kaj ridetoj. Ŝi ridetis ankaŭ nun rigardante la ĝardenon. Ŝi sentis sin gaja. Ŝi jam plenumis ĉiujn devojn kaj estis tute libera du horojn. La patro estis en la oficejo, la frato en la lernejo, la fratino en la kudrejo; la tagmanĝo, jam tute preta, atendis ilian revenon en la forno.
Ordiginte la loĝejon kaj kuirinte la tagmanĝon, ŝi estis iom malsata. Tial ŝi prenis en la korbon peceton da pano.
Ŝi manĝos en la siringa laŭbo — la plej amata loko, en la fino de l’ ĝardeno, ĉe la krado, kiu ĉirkaŭas la princan parkon.
Ĉiufoje, kiam ŝi pasigis tie unu horon aŭ du tute sola, nur kun sia laboro kaj kun siaj pensoj, ŝi fariĝis gaja.
La viva kiel fajrero knabino amis la solecon. La juna kapo havis siajn zorgojn. Kaj nenie ŝi sentis sin tiel sola, nenie ŝi povis pensi tiel senĝene, kiel en la siringa laŭbo. Tie, post la malalta krado estis ombra aleo de maljunaj arboj, kiuj disiĝis kontraŭ la laŭbo, montrante post vasta herbaro malgrandan, sed belan palacon, kun du turoj kaj kun tri vicoj de altaj, mallarĝaj fenestroj. Pro la silento, kiu ĉiam regis ĉirkaŭe, la griza, grandioza palaco ŝajnis io mistera. La fenestroj ĉiam estis fermitaj, la ĝardenon vizitis neniu, krom la ĝardenistoj, kiuj ordigis la vojojn kaj herbarojn. Proksime de la laŭbo estis malgranda pordego, ĉiam fermita. Parko bela kaj zorge konservata, sed sen promenantoj.
Klaro sciis, ke la posedanto, princo Oskaro, neniam loĝas tie. Cetere, tute ne interesis ŝin, ĉu la palaco havas, aŭ ne havas loĝantojn, sed pro la instinkta komprenado de la beleco, ŝi ĉiam plezure rigardis la luksan konstruaĵon.
Nun, sidante sur mallarĝa benko, inter du siringaj arbetoj, ŝi ne rigardis la palacon, ne admiris ĝian belecon. Ŝi diligente kudris. Antaŭ ŝi sur malgranda tablo unupieda, staris la korbo kun pecetoj de perkalo kaj kun libro inter ili. Ne venis ankoraŭ la tempo legi kaj admiri. La laboro estis urĝa. Ŝi aĉetis antaŭ nelonge perkalon por ses ĉemizoj por la malgranda frato, kaj la kvara ne estis ankoraŭ finita. Kiam la ses estos pretaj, ŝi komencos rebonigi la tolaĵon de l’ patro kaj poste ŝi devos kudri veston por si, ĉar la du, kiujn ŝi posedis, estis jam eluzitaj.
Tiom da elspezoj! Eĉ plej malkara vesto kostas multe. La malgranda salajro de l’ patro devas sufiĉi por ĉio. Ĝis nun ŝi sukcese gardis la egalpezon de l’ budĝeto, sed la patro ne ĉiam havas ĉion, kion li bezonas pro sia aĝo kaj malsanemo: nutran manĝaĵon, fruktojn ...
La penso pri la manĝo rememorigis al ŝi la peceton da pano, kiun ŝi havis en la korbo; ŝi demordis iom, metis la panon sur la tablon kaj daŭrigis la kudradon.
En la sama momento en la aleo, kiu ĉirkaŭis la parkon, iris de l’ palaco viro alta kaj tre gracia, en hejma sed eleganta vesto, en malgranda felta ĉapelo sur siaj malhele blondaj haroj. La ovalo de lia vizaĝo estis delikata kaj pala, la vangoj glate razitaj; la malgrandaj lipharoj ombris la maldikajn lipojn, iom ironiajn, iom enuajn. Li estis tridekkelkjara, liaj movoj estis junaj, lertaj, iom malzorgetaj.
Li iris en la komenco kun klinita kapo, sed poste li levis ĝin por rigardi kaj admiri la arbojn de l’ parko. Ili staris senmovaj en la kvieta aero kaj en la oro de l’ suno. La aŭtuno jam flavigis la foliojn. De l’ tempo al tempo la sekaj folioj kun kraketo dispeciĝis sub la piedoj de l’ iranto, kiu, malrapidigante la paŝojn, direktis la rigardon al la du verdaj muroj de l’ aleo: de l’ pintoj, oraj kaj ruĝaj de l’ suno, ĝis la dikaj trunkoj, kovritaj de muskoj, kvazaŭ de verdaj ĉifitaj puntoj.
Ĉarma anguleto, li pensis, kvankam malgranda kaj en malgranda urbo. Sed eble ĝi estas ĉarma ĝuste tial, ke ĝin plenigas tia silento, kian ne eble estas trovi en la grandaj urboj, eĉ en la plimulto da grandaj princaj kamparoj.
Longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla. Tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi. Inter ĉi tiuj arboj oni dezirus vidi idilion. Ĉu nur vidi? Eble ankaŭ ludi rolon en idilio same naiva kiel la fabeloj pri l’ amo de l’ paŝtistoj, same sekreta kiel la nestoj, kaŝitaj en la verdaĵo.
Tiaj revoj ne estas tre saĝaj, la loko naskigas ilin, ili malaperos kiel vantaj sonĝoj, lasante malĝojon sur la fundo de l’ koro dum kelke da horoj. Cetere, kio estas saĝa en la mondo?
En la brua vivo de l’ homoj oni trovas tiom da saĝo kiom da malsaĝo; tia opinio estas eĉ tro optimista. La procento da saĝo estas tre malgranda; la vero same rilatas la malveron. Montru al mi en la mondo homon — miraklon, kiu ne konas la ŝajnigon, kaŝemon, koketecon, flatemon! La viroj estas flatemaj, la virinoj koketaj, oni eĉ povas iafoje trovi ambaŭ bonajn ecojn ĉe unu persono. La amikeco de l’ viroj, la amo de l’ virinoj estas ŝerco de l’ naturo, montranta al la homoj idealojn, por ke ili restu dum la tuta vivo infanoj, persekutantaj papiliojn.
Sed oni ne povas ĉiun trompadi senfine. La sperto, eĉ ne tre longa, konvinkas, ke la kaptita papilio fariĝas baldaŭ abomena kadavreto. Tiam oni eksopiras al kvieta soleco, odoranta idilion — la blagon de l’ poetoj. Ĉar en la realo la idilia paŝtistino havas grandajn ruĝajn manojn kaj magnetan inklinon al la monujo de sia paŝtisto.
Tie ĉi, malproksime de l’ mondo, bone estus legi Rochefoucauld’on. Kia malhela kaj preciza pentro de l’ malhela vivo! Oni nepre devas veni ĉi tien kun Rochefoucauld kaj legi sub la arboj ... Sed ĉu estas tie ĉi benkoj?
Por vidi, ĉu en la maljuna ombra aleo estas loko, kie li povus sidiĝi kun Rochefoucauld, li levis la kapon kaj ekmiregis.
Kelke da paŝoj antaŭ li, tuj post la krado, knabino en perkala vesto kun ruĝaj kaj grizaj strioj sidis sur mallarĝa benko sub siringa arbeto kaj diligente kudris. Ruĝa floro flamis en ŝiaj nigraj haroj, nigraj bukloj volviĝis sur la klinita nuko kaj sur la kolumo de l’ korsaĵo. De meza kresko, delikata kaj gracia, kun pala vizaĝo kaj ruĝega buŝo ŝi estis plena de freŝeco kaj ĉarmo.
La rapideco de ŝia kudrado ne malhelpis ŝin preni de l’ tempo al tempo la pecon da pano, kuŝantan sur la tableto el du dikaj, fendiĝintaj tabuloj. Ŝi demordis peceton kaj maĉante ĝin reprenis la laboron. La pano estis bruna, la dentoj, kiuj profundiĝis en ĝin, egalaj kaj blankaj, kiel perloj. Du, tri minutojn ŝi kudras, kaj ree la mano kun brilanta fingringo etendiĝas al la peco, pli kaj pli malgranda, sed la laboro progresas. La kunkudrado de du pecoj de perkalo estos baldaŭ finita. Ankoraŭ unu mordo, ankoraŭ kelke da steboj kaj fine la blankaj dentoj tratranĉas ne la panon, sed la fadenon: la knabino rektiĝas, rigardas la laboraĵon kaj sendube ŝi trovas, ke ĝi estas bona, ke la pano estis bongusta, ke la vetero estas bela, ĉar el ŝia buŝo elflugas gaja valsa melodio.
— La, la, la! la, la! la, la, la!
La junulo iris antaŭen kelkajn paŝojn de l’ arboj, tra kies branĉoj li observis la knabinon. La sekaj folioj ekkraketis sub liaj piedoj.
La knabino sin turnis al la sono, kaj la timo larĝigis ŝiajn brilantajn pupilojn. Du, tri jarojn ŝi jam venas ĉi tien, sed neniam ŝi vidis promenanton en la parko. Sed la timo daŭris ne longe.
La eksteraĵo de la juna homo faris bonan impreson. Li estis ĝentila homo, ĉar kiam liaj okuloj renkontis la rigardon de l’ knabino, li levis la ĉapelon kaj malkovris belan frunton kun profunda sulko inter la brovoj. Ĉi tiu sulko sur juna frunto estis rimarkinda, same kiel la longforma blanka mano, levanta la ĉapelon.
Kelke da sekundoj li ŝajne ŝanceliĝis aŭ konsideris, poste li rapide proksimiĝis al la krado kun la ĉapelo en la mano kaj demandis tre ĝentile:
— Permesu demandi vin, fraŭlino, kiu loĝas en ĉi tiu bela dometo?
Lia rigardo montris la duonruinon, dronantan en la fazeola verdaĵo.
Klaro, iom konfuziĝinte, respondis:
— Ni loĝas tie ...
Sed tuj ŝi korektis:
— Mia patro, Teofilo Wygrycz, mi, mia frato kaj mia fratino.
La maniero de ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto.
— Agrabla loko, — rimarkis la juna homo.
— Oh, tre! — jesis ŝi kun la okuloj plenaj de ravo; — tiom da verdaĵo kaj kvieto!
— Nesto trankvila, — diris li kaj aldonis: — Kiu plantis antaŭ la domo la belajn kreskaĵojn, kiuj tiel pentrinde ĝin ombras?
Kontenta de la laŭdo, ŝi respondis kun brilantaj okuloj:
— Ĉu ne belege kreskas en ĉi tiu jaro la fazeolo? Mi plantas ĝin kun mia fratino ĉiun printempon, sed neniam ankoraŭ ĝi estis tiel alta kaj densa ...
— Vere, ĝi estas mirinde alta kaj densa. Sed mi vidas florbedon. Ĉu ankaŭ la florojn vi plantis aŭ semis?
— Iom da levkojo kaj rezedo ... nur malmulte, mi kaj mia fratino ne havas tempon kulturi pli multe.
— La fratino estas pli maljuna?
— Kontraŭe, kvar jarojn pli juna ...
— Ŝi do estas? ...
— Dekkvinjara ...
Ili eksilentis; ŝi ree konfuziĝis, mallevis la vizaĝon al la laboraĵo kaj komencis kudri; li apogis sin al la krado, rigardis ŝin kaj restis. Ŝia konfuzo devenis ĝuste de la maniero, per kiu li ŝin rigardis.
Li ĵus demetis la ĉapelon, kaj sub la frunto kun la profunda sulko liaj bluaj okuloj ŝerce ridetis. La teniĝo, la maniero de l’ parolado iom malrapideta kaj skandanta la silabojn, la rideto de l’ okuloj de l’ nekonato tute ne estis neĝentilaj, sed lia memfido kaj aristokrata ŝajno konfuzis la knabinon. Krom tio ŝi sciis, ke juna fraŭlino ne devas longe paroli kun nekonataj homoj, sed bruligis ŝin la scivolo: kiu li estas? De kie kaj kiel li aperis en ĉi tiu loko, ordinare senhoma? Ŝi pensis: kiamaniere demandi? — sed ŝi trovis nenian konvenan esprimon. Ŝi do kudris, kaj amaso da pensoj rapidis en ŝia cerbo unu post alia: Eble li foriros? Eble mi devas leviĝi kaj foriri? Ne, tio estus malĝentila. Kial forkuri? Mi ja estas en mia propra laŭbo. Li reiru, de kie li venis! Kiu li estas? Li estas beleta ... Lia voĉo estas tre agrabla ...
Li, post kelke da silentaj minutoj, reparolis per voĉo vere tre agrabla, mola kiel veluro:
— Kion vi laboras?
Ne levante la kapon kaj okulojn, ŝi respondis:
— Ĉemizon por mia frato ...
Ŝi ne vidis la rideton de l’ nekonato.
— Ĉu via frato estas plenaĝa?
— Oh ne, dek jarojn pli juna, ol mi ...
— Vi do estas la plej maljuna?
— Jes.
— Sed mi rimarkis en viaj respondoj mankon ... Vi parolis pri via patro, pri viaj gefratoj ... sed la panjo?
Ŝi silentis momenton kaj respondis mallaŭte:
— De kvar jaroj ni ne havas plu la patrinon ... ŝi mortis ...
— Kaj vi anstataŭas ŝin ...
Ne levante la kapon, ŝi respondis:
— Mi penas tion fari ... mi tre deziras ... laŭ eblo ...
La ŝerca rideto malaperis de l’ buŝo kaj okuloj de l’ nekonato. Li apogis pli forte la brakon al la krado kaj diris post momento:
— Mi vidas libron en via korbo ... ĉu vi amas la legadon?
— Jes, mi tre amas legi.
— Kion vi legas?
Li etendis la manon super la krado; post momenta ŝanceliĝo ŝi donis al li la libron.
— Vere, stranga homo! Li staras kaj tute ne intencas foriri! Li parolas kun mi kaj ... li ne prezentas sin! Tio ne estas konvena, kvankam aliflanke ... li esta tre ĝentila!
La libro havis dikan, eluzitan bindaĵon; ĝi kredeble estis legata multfoje kaj de multe da personoj. La nekonato malfermis ĝin, trarigardis la paĝojn kaj haltis ĉe la versoj, apud kiuj li trovis krajonan signon.
— Ĉu vi faris la signon?
— Jes, — respondis ŝi tute mallaŭte.
— Ĉu ili tiel plaĉas al vi? ...
Duonlaŭte li komencis legi la versojn:
Tiel vi nin mirakle portos hejman limon!
Dume transportu mian sopiran animon
Al la arbar’ — montetoj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj* ...
Kvankam nur duonlaŭte, li legis tre bone. La knabino estis strange impresita: Ŝi neniam aŭdis versojn, legatajn voĉe, kaj nun ili estis legataj per voĉo velura, plena de karesoj kaj iom malĝoja.
Li interrompis la legadon kaj ekpensis: — Jen mi estas tre malproksime de Rochefoucauld ... en tute alia regiono ... — Kaj li daŭrigis:
Kiujn la neĝe-blanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo timiano flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
La kampa, kun maldensaj pirarboj, limrando.
La okuloj de Klaro, ŝi ne sciis kial, pleniĝis de larmoj. Tio okazis ĉiam, kiam ŝi aŭdis muzikon. Ŝi ekhontis kaj iom koleris: li ne nur parolas kun ŝi, sed eĉ legas ŝian libron, kvazaŭ ili jam de longe konus unu la alian! kaj li tute ne diris sian nomon.
Ŝi kuraĝiĝis kaj, metinte la laboraĵon sur la genuojn, demandis kun serioza, eĉ severa mieno:
— Ĉu vi loĝas malproksime de ĉi tie?
Ŝi mem rimarkis, ke ŝi demandis pli laŭte, ol ŝi volis, kaj ke ŝi tro sulkigis la brovojn. Sed tio ĉiam okazas tiamaniere: kiam oni devas montri grandan kuraĝon, oni ĉiam troas!
Li levis la okulojn de la libro kaj respondis:
— Tre proksime ...
Li legis ankoraŭ du versojn:
Inter tiaj kampoj, apud rivereto
En betula arbaro, sur eta monteto ...
Kvazaŭ pripensinte dum la legado, li fermis la libron kaj diris kun saluto:
— Mi ankoraŭ ne prezentis min al vi. Mi ne supozis, ke nia interparolado daŭros tiel longe. Sed nun mi sentas, ke mi deziros ripetadi ĝin ...
Momenton li konsideris, mallevinte la okulojn, poste li diris:
— Mi estas Julio Przyjemski, mi loĝas en ĉi tiu granda domo.
Li montris la princan parkon. La knabino gajiĝis: la reguloj de l’ konveneco estis plenumitaj, sed la sciigo iom mirigis ŝin.
— Mi pensis, ke en la palaco neniu loĝas ...
— Ĝis nun, ekster la servistoj, neniu loĝis en ĝi, sed hieraŭ venis ĝia posedanto por pasigi ĉi tie iom da tempo.
— La princo? — ekkriis ŝi.
— Jes; la princo, kiu pro monaj aferoj restos ĉi tie ...
Ŝi meditis momenton kaj demandis:
— Kaj vi venis kun la princo?
— Jes, — respondis li — mi venis kun princo Oskaro.
— Vi gastas, verŝajne, ĉe la princo?
— Tute ne, fraŭlino. Mi loĝas ĉe la princo, mi akompanas lin ĉie kaj ĉiam ...
Post momenta medito li aldonis:
— Mi estas kunulo kaj plej intima amiko de l’ princo.
Ŝi ekpensis: kredeble li estas sekretario aŭ rajtigito de l’ princo! Ŝi sciis, ke la grandaj sinjoroj havas sekretariojn kaj rajtigitojn. Cetere, kion ŝi povis scii pri la oficistoj de l’ princaj kortegoj! Ili sendube estas multaj kaj diversaj. Sed ŝi estis kontenta, ke la juna homo, kun kiu ŝi ĵus koniĝis, ne estis gasto de l’ princo. Ŝi ne sciis kial, sed ŝi estis tre kontenta, eksciinte pri tio.
— Ĉu la princo estas juna? — demandis ŝi.
Przyjemski momenton ŝanceliĝis kaj poste respondis kun rideto, kiu ŝajnis stranga al ŝi:
— Jes kaj ne; li vivis ne longe, sed li travivis multon ...
Ŝi jese balancis la kapon.
— Ho jes! Mi imagas, kiom da feliĉo kaj plezuro enhavis lia sorto!
— Vi tiel opinias?
— Kompreneble. Mia Dio! Tiel riĉa, li povas ĉiam fari, kion li volas!
Li turnis distrite per siaj maldikaj fingroj la paĝojn de l’ libro kaj respondis:
— Sed malfeliĉe por li ... multaj aferoj ĉesis al li plaĉi.
— Sendube, — respondis ŝi post momento ... multaj aferoj, kiuj ŝajnis en la komenco aŭ de malproksime bonaj, estas efektive tute aliaj ...
— Vi jam tion komprenas? — demandis li iom mire.
Ŝi respondis kun gaja rideto:
— Mi vivas ne longe, sed mi travivis multon ...
— Ekzemple? — demandis li ŝerce.
— Pli ol unu fojon mi tre deziris ion, mi revis ĝin, kaj poste mi konvinkiĝis, ke ĝi ne indis revojn kaj dezirojn ...
— Ekzemple? — ripetis li.
— Ekzemple, mi deziris havi amikinon, sed intiman, koran, kun kiu mi povus vivi komunan vivon.
— Kion signifas: vivi komunan vivon?
— Tio signifas: havi ĉion komunan. Havi komunajn pensojn pri ĉio, helpi unu la alian, havi la samajn ĝojojn kaj ĉagrenojn ...
— Bela programo! Ĉu vi efektivigis ĝin?
Ŝi mallevis la okulojn.
— Mi neniam sukcesis. Jam du fojojn mi estis certa, ke mi havas tian amikinon kaj mi estis ekstreme feliĉa, kaj poste ...
— Ĉu vi permesas al mi fini anstataŭ vi? ... Poste vi konvinkiĝis, ke unue: la amikinoj estis multe malpli saĝaj ol vi, oni do ne povis havi komunajn pensojn; due: ke ili ne amis vin sincere ... Ĉu jes?
Ne ĉesante kudri, ŝi jese balancis la kapon.
— Mi ne scias, ĉu la amikinoj estis malpli saĝaj ol mi, sed mi estas certa, ke ili ne amis min sincere.
Li daŭrigis malrapide:
— Ili kalumniis vin, insidis kontraŭ vi ... pro bagatelo sentis sin ofenditaj, kaj ili mem senĉese vin ofendis ...
Ŝi ekstreme ekmiris kaj levis la kapon:
— De kie vi tion scias?
Li ekridis.
— La princo travivis la samon, sed laŭ pli vasta skalo. En la komenco li estis ekstreme sentema kaj naiva, li kredis la amikecon, amon, feliĉon ... un tas des choses de tia speco; sed poste li rimarkis, ke unuj enuigas lin, ke li enuigas la aliajn; ke sur la fundo de ĉiu koro kuŝas egoismo, ke ĉiu amikeco kaŝas en si perfidon ... Jen kial li estas samtempe juna kaj maljuna ...
Ŝi aŭskultis lin atente kaj poste murmuretis kun kompato:
— Malfeliĉa! Tiel riĉa kaj tiel mizera!
Przyjemski ekmeditis. Apogante sin al la krado, li mallevis la rigardon; la sulko inter liaj brovoj profundiĝis, la vizaĝo ŝajnis laca kaj dolora. Ŝi momenton rigardis lin, kaj poste kun viva ekbrilo en la okuloj ŝi ekkriis:
— Tamen ekzistas aferoj ĉiam bonaj, belaj kaj agrablaj, kaj la princo, kvankam li tiom travivis, devas esti tre feliĉa ...
Levante la palpebrojn, li demandis:
— Kiuj aferoj?
Per rapida gesto ŝi montris la ĝardenon post la krado.
— Ekzemple, tia ĝardeno! Ho Dio, kiom da fojoj sidante ĉi tie mi pensis pri la feliĉo povi ĉiam, kiam oni ĝin deziras, promeni kaj sidi sub tiaj arboj, rigardi la belajn florojn, loĝi en domo de tiel bela arĥitekturo ... Mi estas jam feliĉa, kiam mi sidas ĉi tie kaj nur rigardas la silueton de ĉi tiu palaco kun linioj tiel harmoniaj kaj elegantaj, la arbojn, la herbaron ... En aprilo tiom da violoj ornamas la herbaron, ke la verdaĵo malaperas sub ili, ĉio estas violkolora, kaj la bonodoro atingas eĉ nian dometon ...
— Vi estas tre sentema al la beleco ...
Kun vivaj gestoj ŝi komencis gaje rakonti:
— Kiel mi laboris kaj penis antaŭ ol ni povis ekloĝi en ĉi tiu dometo! ... Mi ekvidis ĝin okaze. Mi iris sur la strato, la pordego de la ĉirkaŭbaro estis malfermita kaj apud ĝi oni vendis fruktojn. Mi eniris por aĉeti kelke da ili por mia patro kaj mi ekvidis la ĉarman dometon en la ĝardeneto, tuj apud alia, pli vasta kaj pli bela ĝardeno. Mi varmege ekdeziris posedi la dometon, por ke la patro kun la infanoj loĝu en la verdaĵo, en tiel agrabla kvieto ... kaj mi kun ili ... Malfacila estis la afero. Mi devis trovi la posedanton; persone paroli kun li; li estas riĉa homo, loĝas en la centro de l’ urbo, en grandega domo. Mi estis tie kelke da fojoj, antaŭ kiam li konsentis trakti kun mi la aferon. La prezo estis tro alta por ni, ni devis prokrasti la aĉeton, la transloĝiĝo kostis multe ... unuvorte, mil da malfacilaĵoj kaj malhelpoj. Mi venkis ĉion, kaj dank’ al Dio ni loĝas ĉi tie ... Jam de tri jaroj ...
— Vi do estis deksesjara, kiam vi plenumis ĉi tiujn heroaĵojn?
Ŝi ekridis.
— Heroaĵo, certe, ĝi ne estas, sed forta decidemo estis necesa. Mi estas certa, ke la sanon de mia patro subtenas nur la ĉi tiea pura aero kaj kvieto. Se ni restus en nia antaŭa loĝejo, en malpura kaj brua kvartalo, kiu povas scii, kio okazus! Kaj ĉi tie la stato de mia patro almenaŭ ne plimalboniĝas kaj ni ĉiuj fartas bone.
— Bone! — ripetis Przyjemski, — vi do estas tute feliĉa, de kiam vi loĝas ĉi tie?
Daŭrigante la kudradon, ŝi malĝoje ekskuis la kapon.
— Tute? ne, ĉar la farto de l’ patro kaj la estonteco de l’ infanoj maltrankviligas min ...
— Kaj la via?
Ŝi levis al li siajn okulojn, plenajn de mirego:
— Mia estonteco? Kio povas okazi? Mi jam estas plenaĝa kaj sendependa ...
— Vi estas pli feliĉa ol la princo ...
— Kial?
— Ĉar seniluzia, multfoje vundita estas lia koro, sencelaj la horoj kaj tagoj ...
— Kompatinda! — murmuretis ŝi kaj post momento ekparolis vive:
— Tamen ŝajnas al mi, ke la princo povus esti feliĉa, se li nur volus, aŭ scius kion fari. Eble mi estas tromemfida, sed se mi estus li, mi scius direkti mian koron kaj vivon.
— Kion vi farus?
— Mi suprenirus jen ĉi tiun turon ... Kaj mi rigardus atente la tutan urbon. Mi vidus ĉiujn, kiuj suferas aŭ bezonas ion kaj ...
Ŝi haltis kaj neatendate demandis:
— Ĉu vi iam vidis medaleton de Pariza Dipatrino?
— Ŝajnas al mi ... eble ... mi ne memoras bone ...
— Sankta Virgulino staras, kaj el ambaŭ ŝiaj manoj fluas amase radioj, kiuj konsolas, lumigas kaj defendas kontraŭ la malbono ... Se mi estus princo, mi surirus la turon kaj etendinte la brakojn mi verŝus riverojn da radioj ... Ho Dio, kiel feliĉa mi estus! ...
La vortojn ŝi akompanis per gestoj: ŝi montris la pinton de l’ turo, poste ŝi mallevis la brakojn kaj skuis ilin, kvazaŭ ŝutante ion teren.
Przyjemski aŭskultis; liaj okuloj sub la profunda sulko fariĝis dolĉaj kaj brilaj.
— Bele, tre bele! — murmuretis li al si mem.
Sed tuj, kun ironia nuanco li ekparolis:
— Sankta kredo al la savanta efiko de l’ filantropio! Mi ĝin ne deprenos. Oni devas nenion aldoni al vi ... nenion depreni ... Mi ne scias ... pri la princo, sed mi mem ...
Iom levante la ĉapelon, kiun li ĵus remetis sur la kapon, li aldonis:
— Mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi koniĝi kun vi ...
Karmina ruĝo kovris la vizaĝon de Klaro. Ŝi komencis rapide, rapide meti la laboraĵon en la korbon.
— Jam estas tempo reveni hejmen ...
— Jam? — li demandis bedaŭre.
Li ekrigardis ŝian libron:
— Ĉu vi afable konsentos prunti al mi ĉi tiun libron ĝis morgaŭ?
— Tre volonte, kun plezuro, — respondis ŝi ĝentile.
— Mi redonos ĝin al vi morgaŭ ... Kiam vi en la sama horo venos en la laŭbon. Ĉu vi konsentas?
— Jes, sinjoro — respondis ŝi senŝanceliĝe, — mi venas ĉi tien ĉiutage, se la vetero estas bela ...
— Ĝi estu bela morgaŭ! ...
Infana voĉo eksonis de la domo:
— Klaro, Klaro!
Sur la balkono aperis knabeto dekjara en gimnazia vesto kaj svingante la manojn al la laŭbo vokis kaj kriis:
— Klaro, Klaro! Jen mi revenis! La patro ankaŭ venas, Franjo tuj alkuros el la kudrejo. Venu rapide kaj donu la tagmanĝon! Mi mortas de malsato! ...
— Mi venas, mi venas! — ekkriis Klaro kaj salutinte la novan konaton estis forkuronta, kiam li haltigis ŝin per la vortoj:
— Vian manon, mi petas, por la adiaŭo ...
Ne ŝanceliĝante, kun ĝentila saluto ŝi etendis la manon; nur kiam ĉi tiu mano gracia, sed iom malglata, troviĝis en la blanka mola mano, kiu delikate sed longe premis ĝin, karmina ruĝo kovris la tutan ŝian vizaĝon, de l’ nigraj bukloj sur la frunto, ĝis la kolumo de l’ korsaĵo.
Longe antaŭ la tagmezo, Julio Przyjemski, sidante sur benko en la parko kun la libro en la mano, rigardis ofte la dometon, starantan en la fazeola verdaĵo meze de la najbara ĝardeno. La malalta krado kaj la disiĝo de l’ arbaj branĉoj permesis vidi klare ĉion, kio okazas ĉirkaŭ la dometo.
Unue li ekvidis viron altan, malgrasan, kun griziĝantaj haroj, kiu iris sur la balkonon, en eluzita palto, en ĉapo kun steleto, kun malgranda paperujo sub la brako. Post li kuris Klaro kaj, metinte ambaŭ manojn sur liajn ŝultrojn, parolis kun li, proksimigis sian frunton por kiso kaj revenis internen.
La malgrasa, griza homo ekiris malrapide al la pordeto de l’ ĉirkaŭbaro. Li ankoraŭ ne trairis la duonon de l’ vojo, kiam haltigis lin laŭta vokado el la domo:
— Paĉjo, paĉjo!
Knabineto en mallonga vesto, en blua tuko sur la kapo, alkroĉiĝis al lia brako kaj kune ili eliris el la ĝardeno.
Przyjemski ridetis.
— La paĉjo iras en la oficejon, la fratineto en la kudrejon ... Benedikto estas lertulo! ... Hieraŭ mi diris al li: “Eksciu!” — kaj hodiaŭ matene li jam sciis ĉion. Tridek rubloj monate ... ĝi estas mizero. Kompreneble. La idilioj ja ekzistas por malsataj poemamantoj! Ŝi manĝas nigran panon kaj ... portas poemojn en la korbo.
Li rigardis la libron, kiun li havis en la mano. Ĝi ne estis La Rochefoucauld, sed la malnova libro en eluzita bindaĵo, kiun li pruntis hieraŭ de Klaro. Jen ree kelke da versoj signitaj per krajono. Ni legu:
Malmultaj nubetoj sur ĉiel’ grandioza,
Blua supre alte, okcidente roza ...
Li medite levis la okulojn.
— Antaŭ multaj, multaj jaroj mi legis ĉi tion, mi estis tiam ankoraŭ infano. Bela poemo! Precipe ĉi tie, sub ĉi tiuj arboj ĝi estas tre konforma legaĵo ... Mi ne redonos al ŝi la libron hodiaŭ kaj mi tralegos ĝin de la komenco ĝis la fino ... Mi tre volus scii, kion ŝi faras en ĉi tiu momento, post la fazeola verdaĵo?
Li tuj ĝin eksciis. Klaro aperis sur la balkoneto, portante ion pezan en la disetenditaj manoj. Przyjemski kliniĝis antaŭen por pli bone vidi kaj konstatis, ke la juna knabino, kun la manikoj falditaj ĝis la kubutoj, portis kuveton plenan de malpura akvo, kiun ŝi elverŝis malproksime de la domo, post la branĉoriĉa pomarbo kaj ribaj arbetoj. Kiam ŝi reiris kun malplena kuveto, li rimarkis, ke ŝia vesto estis kovrita per tola antaŭtuko.
— Nedubeble ŝi lavas la tolaĵon, ŝi ja portas la kuveton. Ŝi, tiel delikata kaj inteligenta ... Kiel ŝi parolis hieraŭ pri Sankta Virgulino ... tre bele ... tre bele!
Li legis, meditis, foriris, revenis, foriris por kelke da horoj kaj post la tagmezo li ree estis en la parko preskaŭ en la sama horo, en kiu li hieraŭ renkontis Klaron.
Li sidiĝis sur la benko kun la sama libro en la malnova bindaĵo kaj ĉiumomente levis la okulojn, rigardante la najbaran ĝardenon. Fine li kliniĝis rapide antaŭen por pli bone vidi tra la branĉoj.
Du personoj venis sur la balkonon. Unu estis maljunulino en nigra vesto, kun nigra tuko sur la tute grizaj haroj; la alia, Klaro, en vesto kiel por iri en la urbon, en malpala manteleto kaj pajla ĉapelo, ornamita per rubando. Ili malsupreniris de l’ balkono, rapide trairis la ĝardenon kaj malaperis post la ĉirkaŭbaro.
— Basta! — diris Przyjemski kun rideto, — ŝi foriris kaj ne venos plu ĉi tien. Mi fortimigis la birdeton. Domaĝe estas, ĉar ĝi estas ĉarma! ...
Li fermis nerve la libron kaj iris al la palaco; la sulko pliprofundiĝis sur lia frunto.
Klaro de l’ frua mateno meditis: ĉu iri, aŭ ne iri? Preparante la matenmanĝon por la patro kaj infanoj, reordigante la loĝejon, kuirante la tagmanĝon, lavante sian antaŭtukon, ĉiumomente ŝi demandis sin: ĉu iri, aŭ ne iri en la siringan laŭbon, kie sinjoro Przyjemski tuj aperos trans la krado. Ŝi ne povis labori kiel ordinare, ĉar ĉiumomente ŝi pensis pri la hieraŭa renkonto.
Stranga okazo! Renkonti homon fremdan, tiel longe paroli kun li, eĉ prunti al li libron! Mi neniam aŭdis iun tiel belege legantan. Kiel ĉarma li estas! Stranga estas la sulko sur lia frunto, tiel profunda, kaj sub ĝi la okuloj tiel bluaj, tiel bluaj, jen maltimaj kaj ridantaj, jen malĝojaj! Kiel ĉarma li estas! Unufoje li tiamaniere ekrigardis min, ke mi estis forkuronta ... Mi sentis min kvazaŭ ofendita de li, sed poste li komencis rakonti pri la princo tiel interesajn aferojn ... Kiel ĉarma li estas. Kiel li diris: “Oni devas nenion aldoni al vi, nenion depreni!” Kiel ĉarma li estas.
La flamo de l’ fajrujo kovris ŝian vizaĝon per varmega purpuro; ŝi ofte stariĝis antaŭ la malfermita fenestro, tra kiu la vento karesis ŝiajn vangojn. Ju pli proksima estis la tempo, kiam ŝi ordinare iris en la laŭbon, des pli grandiĝis ŝia maltrankvileco. Fininte ĉion, ŝi demetis la antaŭtukon, prenis el la ŝranko la korbon kun la laboraĵo kaj demandis sin lastfoje: ĉu iri, aŭ ne iri?
Ekrigardinte la korbon, ŝi rememoris la pruntedonitan libron.
Ĉu ŝi ne devas iri por repreni la libron? Kompreneble; kion alie farus la nova najbaro? Li devus resendi ĝin, tio ĉi estus embarasa por li.
Ŝi do iros.
La laŭbo apartenas al ŝi, ŝi havas la rajton sidadi tie, kaj la sinjoro povas veni, aŭ ne veni, — tio estas por ŝi indiferenta!
Kiel ĉarma li estas! Se ŝi ree parolus iom kun li, kial tio estus ne konvena?
La decido tiel ĝojigis ŝin, ke kurante al la pordo, ŝi kantis:
— La, la, la! la, la, la!
Sed antaŭ kiam ŝi venis al la pordo, en ĝi aperis maljunulino, dikkorpa kaj peza, en nigra vesto. Ŝia vizaĝo estis rondforma kaj ankoraŭ freŝa, ŝiaj arĝentaj haroj estis kovritaj per nigra lana tuko.
Klaro ĝoje kisis ŝian manon en lana duonganto.
— Sidiĝu, kara sinjorino ... — invitis ŝi.
— Mi ne havas tempon — respondis la maljunulino malfacile spiregante, dum ŝi pene tiris ion el sia poŝo. Fine aperis el ĝi du ruĝaj pomoj kaj manpleno da bombonoj.
— La pomoj por la paĉjo, la bombonoj por la infanoj, — diris ŝi, metante sur la tablon la alportitajn donacojn.
Ŝiaj grandaj bluaj okuloj ridis sub la grizaj brovoj kaj bonkora rideto ornamis ŝiajn dikajn lipojn. Klaro ree kisis ŝian manon.
— Kial vi ne volas sidiĝi?
— Mi rapidas, mi venis peti, ke vi iru kun mi. Vi estas nun libera kaj povas akompani min en la butikojn. Mi devas aĉeti novajn ŝuojn; rigardu la miajn ...
Ŝi iom levis la nigran jupon kaj montris al Klaro grandan, platan piedon, en blanka ŝtrumpo kaj eluzita ŝuo.
— Sen vi mi ne aĉetos. Oni trompos min, vendos Dio scias kian sentaŭgaĵon, mi vane elspezos mian monon. Mi bezonas ankaŭ garnaĵon por miaj kufoj, ili jam estas tute ĉifitaj. Sen vi mi nenion aĉetos. Vian mantelon, rapide, kaj ni iru!
Klaro aŭskultis ŝin, mallevinte la kapon. Ŝi tre malĝojiĝis, sed tuj ŝi levis la okulojn kaj diris:
— Bone, mi iras, mi prenos nur mian mantelon kaj ĉapelon.
Post momento ili forlasis la loĝejon. Klaro ŝlosis la pordon kaj metis la ŝlosilon en la poŝon de sia vesto. La patro havis ankaŭ ŝlosilon. Kiam ili iris tra la ĝardeno, la maljunulino diris:
— Ni ŝanĝos la monon en la magazenoj kaj mi donos al vi por la lernejpago de Staĉjo. Oni jam devas pagi?
— Mi dankas vin, sinjorino — murmuretis Klaro. — Sen via helpo, ĉu ni povus eduki Staĉjon en la gimnazio?! ...
— Ne parolu pri tio. Oni devas helpi unu la alian. Ĉu vi ornamos miajn kufojn per la nova garnaĵo, diru?
— Kun plej granda plezuro!
Ĉe la pordo de la ĉirkaŭbaro Klaro rigardis posten al la siringa laŭbo, apogita al la altaj branĉoriĉaj arboj.
— Adiaŭ! — pensis ŝi kaj subite sentis sin tre malfeliĉa.
Aĉetinte ĉion necesan por la maljuna amikino kaj bonfarantino, Klaro rapidis hejmen. En la pordo de l’ ĝardeno ŝi renkontis unu el la amikinoj, pri kiuj ŝi hieraŭ rakontis al Przyjemski kaj kiuj seniluziigis ŝin.
Ŝi tiam ploris iom, sed ne koleris kontraŭ la knabino, kiu ŝajnigante amikecon, ridis ŝin kun siaj konatoj, nomante ŝin lavistino, malpurulino k.t.p.
La intimeco ĉesis, sed Klaro pardonis ŝin kaj de l’ tempo al tempo ili kunvenis unu kun la alia.
La blondulino, freŝa kaj rozkolora kiel printempo, en eleganta vesto, en belega ĉapelo, ornamita per floroj, ĉirkaŭprenis ŝin kaj kisis.
La kisoj malagrable impresis Klaron, ĉar ŝi sciis, ke ili estas falsaj, sed ŝi afable akceptis ilin.
Paŭlino ĵus venis kaj, trovinte la pordon fermita, estis forironta.
Invitite de Klaro resti, ŝi respondis, ke ŝi ne havas tempon, ke ŝi venis nur por unu momento, ĉar post unu horo ŝi faros eksterurban ekskurson kun multenombra societo. Ili iros arbaron, kunprenos manĝaĵon en korboj, amuziĝos tre bone. Domaĝo estas, ke Klaro ne konas la societon, eble ŝi volus partopreni la ekskurson ...
— Ho ne! — interrompis ŝin Klaro, rigardante la helan kaj elegantan tualeton de sia samaĝulino, — mi ne povas forlasi la domon por tiel longe.
— Kaj la patro?
— La patro dormas post la tagmanĝo kaj mi helpas Staĉjon en liaj lernekzercoj.
Klaro tre dezirus adiaŭi la amikinon, sed ne trovas pretekston. Paŭlino rakontas, ke ŝi pasigis la hieraŭan tagon en la najbaraĵo, ĉe la intendanto de la princa palaco. Ŝia panjo estas amikino de l’ edzino de la intendanto.
— Mi ĉiam konsilis al vi koniĝi kun familio Perkowski, ili loĝas tiel proksime ... sed vi ne volis. Estis tre gaje hieraŭ, ni eĉ dancis iom, oni nur bedaŭris, ke sinjoro Przyjemski ne venis.
Klaro eksentis kvazaŭ baton en la bruston, sed ŝi tuj ekregis sian kortuŝiĝon. Paŭlino daŭrigis la babiladon:
— Princo Oskaro venis antaŭ kelke da tagoj kun sia sekretario, Julio Przyjemski, granda favorato de l’ princo. Ĉe Perkowski sinjoro Przyjemski estis kelke da fojoj pro negocaj aferoj; kompreneble li ja devis paroli kun la intendanto de l’ palaco. La geedzoj Perkowski invitis lin al la hieraŭa vespero kaj, ni diru la veron, ili eĉ aranĝis la vesperkunvenon por honori la sekretarion de l’ princo. Kaj li ne venis! Domaĝo estas, ĉar mi tre deziris vidi sinjoron Przyjemski! Oni diras, ke li estas juna nigrharulo, beleta kaj tre gaja ...
— Nigrharulo! — ripetis Klaro.
Sed Paŭlino devis rapidi kaj rakontinte ĉion plej gravan, adiaŭis Klaron per ĉirkaŭprenoj kaj kisoj.
— Vere, domaĝe estas, ke vi ĉiam restas hejme ... Ĝis revido, ĝis revido! Mi devas tagmanĝi antaŭ la ekskurso!
Klaro, enirante hejmon, ripetis: “Nigrharulo?” — kaj ridis: Li tute ne estas nigrahara, sed malpale blonda. Gaja? Tute ne; kontraŭe, iom melankolia. Paŭlino, kiel ĉiam, babilas pri ĉio, eĉ se ŝi nenion scias. Iu diris al ŝi: gaja nigrharulo, kaj ŝi ripetas tion al ĉiuj ...
Sendube gesinjoroj Perkowski invitis lin al la ekskurso, same kiel hieraŭ al la vesper-kunveno, kaj li akompanos ilin. Kiu rifuzus? ... Kiel gaje estos ekster la urbo, en arbaro! Mi dezirus esti kun ili.
Varmega estis, certe, la deziro, ĉar ŝi apogis ambaŭ kubutojn sur la malnova komodo kaj premis la manplatojn al la okuloj, plenaj de larmoj. Du minutoj pasis tiamaniere. Ekvidinte la patron, revenantan el la urbo, Klaro viŝis la okulojn kaj kuris renkonte al li.
Pasis la tago, finiĝis la vespero. En la dometo, kovrita de fazeoloj, la malgrandaj fenestroj estingiĝis; la lumo brilis nur en la ĉambreto de Klaro.
Ŝi kudris ankoraŭ, sed post la deka horo ŝi lasis la laboraĵon sur la tablo, intencante baldaŭ reveni, kaj elkuris sur la balkoneton.
Allogis ŝin el la ĉambro la mallaŭtaj murmuretoj de la fazeolaj folioj, balancataj de la vento, kaj la steloj, kiuj briletis antaŭ ŝiaj fenestroj.
La balkono havis du ŝtupojn, truplenajn kaj ŝanceliĝantajn. Klaro eksidis sur unu el ili, apogis la mentonon sur la manplato kaj rigardadis la belan, kvietan vesperon. Regis plena silento. Neniu veturis en tiel malfrua horo sur la strato izola, preskaŭ eksterurba. De l’ centro de la urbo flugis malklara bruo, mutigata de la interspaco kaj unutona. La arboj grandeguloj en la princa parko jen skuiĝis, jen silentis senmovaj kaj staris, kvazaŭ nigra muro. La aŭgusta ĉielo estis plena de steloj, — la nokta mallumo similis vesperan krepuskon, kaj oni povis distingi la konturojn eĉ de malproksimaj objektoj.
Klaro ekvidis la amatan laŭbon, la interrompon en la granda aleo de l’ parko kaj tra la interrompo, en la fundo de l’ perspektivo la murojn de l’ palaco same mallumajn, kiel la apudaj arboj. Sed sur la nigra fono brilis vico da lumoj, kiuj en la komenco ŝajnis al Klaro steloj, briletantaj post la arboj, sed tuj ŝi rimarkis, ke tio estis lumigitaj fenestroj.
De kiam Klaro loĝis en la najbaraĵo de l’ palaco, la lumo aperis unuan fojon en la fenestroj. Tio estis tute natura, ĉar nun la posedanto estis tie.
Ĉu la princo estas tie sola post la lumigitaj fenestroj, aŭ eble la sekretario estas kun li? Sendube li ofte, eble ĉiam akompanas la princon. Eble sinjoro Przyjemski ne revenis ankoraŭ de l’ ekskurso, kiun aranĝis gesinjoroj Perkowski. Eble la societo estas ankoraŭ en la arbaro. Ili ja ne bezonas rapidi. Belega estas la vetero kaj ĉiuj kredeble estas gajaj. Ili promenas en la arbaro, en kiu nun la filikoj estas tiel grandaj kaj la eriko floras ...
Jam antaŭ kelke da minutoj Klaro apogis la kubutojn sur la genuoj kaj kaŝis la vizaĝon en la manplatoj. Sidante tiamaniere, ŝi revis pri la apudurba arbaro, en kiu ŝi estis kelkfoje. Nun ŝi vidis ĝin tre klare kun ĉiuj detaloj: la verdan densejon, en kiu serpentas vojeto, ĉe ambaŭ flankoj maldikaj betuloj kun arĝenta ŝelo, lilikolora eriko, griza musko, folioriĉaj filikoj ... Du personoj iras sur la vojeto: sinjoro Przyjemski kaj Paŭlinjo ... Ili paŝas flanko ĉe flanko kaj senĉese parolas unu kun la alia ... Li rigardas ŝin per siaj bluaj okuloj sub la stranga sulko sur la frunto kaj diras: “Oni devas nenion aldoni al vi ... nenion depreni.”
Ĉion tion, la arbaron kaj la paron, irantan en la arbaro, ŝi vidis sub la mallevitaj palpebroj klare, kvazaŭ en hela tago, sed nokto fariĝis en ŝia koro.
Subite ŝi ekaŭdis veluran voĉon, kiu tuj super ŝi skandis la silabojn:
— Bonan vesperon, fraŭlino!
Ne eble estas diri, kio en ĉi tiu momento estis pli forta en ŝi: la miro aŭ la ĝojo. Ĉion ŝi povis atendi, sed ne ekaŭdi ĉi tiun voĉon kaj ekvidi la homon, kiu staris nun antaŭ ŝi, la ĉapelo en la mallevita mano. Malgraŭ la krepusko ŝi rimarkis sur lia vizaĝo amikan kaj iom ŝerceman rideton.
— Mi promenis en la ĝardeno, mi ekvidis vin sur la balkono kaj mi ne povis kontraŭbatali la tenton diri al vi: “Bonan vesperon”. Bela vespero, ĉu ne vere? Precipe nun ĝi fariĝas tre bela. Pri kio vi tiel meditas?
En la komenco ŝi ne aŭdis, kion li diris, tiel forte batis ŝia koro. Post momento ŝi ankoraŭ ne sufiĉe rekonsciiĝis por respondi lian demandon.
Starante sur la ŝtupo de l’ balkono, ŝi montris al li per gesto la mallarĝan benkon.
— Sidiĝu, sinjoro, mi petas vin.
— Ĉu ne pli bone estos ĉi tie ... sub la steloj?
Per la mano kun la ĉapelo li montris la ĉielon kaj eksidis sur la ŝtupo de l’ balkono, kiu ekŝanceliĝis sub lia pezo. Klaro ankaŭ sidiĝis iom pli malproksime. Baldaŭ ŝi retrovis sian maltimon kaj ĉeeston de l’ spirito. La sento, kiu nun ekregis ŝin, estis grandega ĝojo, kiu sonis en ŝia voĉo, kiam ŝi demandis:
— Kiamaniere vi eniris en nian ĝardenon?
— Tra la pordeto de l’ ĉirkaŭbaro — tute ordinara vojo.
— Mi neniam vidis ĝin malfermita kaj mi tute forgesis pri ĝia ekzistado.
— La pordhokoj kaj la seruro estis rustiĝintaj kaj funkciis malbone, sed mi venkis la malfacilon ... pri kio vi pensis?
Ŝia ordinara malkaŝemo kaj ŝia pli kaj pli granda ĝojo diktis al ŝi jenan respondon, kiun ŝi gaje diris:
— Mi demandis min, ĉu via societo jam revenis de l’ ekskurso aŭ estas revenanta ...
Kun miro li levis la kapon.
— Kiu societo?
— Gesinjoroj Perkowski kaj vi. Mia amikino rakontis al mi, ke ili invitis vin al bela eksterurba ekskurso ... Sed kial vi ne ĉeestis ilian hieraŭan vesperkunvenon? Oni malpacience atendis vin.
Przyjemski longe nenion respondis, kaj kiam li komencis paroli, rido iom eksonis en lia voĉo.
— Mi estis nek en la vesperkunveno, nek en la ekskurso. Sed se vi permesos, ni parolos pri io alia kaj pli interesa, ol ... gesinjoroj Perkowski. Mi tre dankas vin por la libro, kiun vi pruntis al mi, sed mi ankoraŭ ne redonas ĝin. Mi legos ĝin ankoraŭ kelke da tagoj. Belega poemo! Mi konis ĝin, sed nur supraĵe. Dank’ al vi mi pli intime konatiĝos kun ĝi. Kaj nun, diru al mi, kiel vi pasigis la hodiaŭan tagon kaj ĉu ĝi ne ŝajnis al vi longa. Kion vi faris hodiaŭ?
— Kion mi faras ĉiutage; por kio rakonti pri tio!
— Tute kontraŭe; rakontu, mi tre, tre petas vin ...
Ŝi gaje ekridis.
— Tre volonte, tre volonte mi ĝin rakontos. Mi reordigis la loĝejon, kuiris la tagmanĝon, lavis mian antaŭtukon, vizitis butikojn kun amikino ... Kion ankoraŭ? Mi helpis mian fraton en la lernado, verŝis teon, kudris ...
Ŝi parolis senĝene, eĉ kun plezuro. Li demandis:
— Vi do nenion legis hodiaŭ?
— Mi legis iom, kiam la patro dormis ankoraŭ, kaj Staĉjo jam ellernis la lecionojn. Franjo okupiĝis pri la temaŝino, kaj mi iom legis. Mi ricevas librojn de sinjorino, kiu estis mia instruistino en la edukejo.
— Vi estis en edukejo?
Klaro rakontis, ke ŝia patrino, kiu estis instruistino, mem lernigis ŝin ĝis la dekdujara aĝo. Poste ŝi sendis ŝin en edukejon, kie ŝi ne povis fini la kursojn, ĉar post la morto de sia patrino ŝi devis restadi hejme pro la patro kaj infanoj, ankoraŭ tute junaj tiam. Ŝi forlasis la edukejon tre ĉagrenita, sed nun ŝi tute, tute ne bedaŭras tion, ĉar ŝi konvinkiĝis, ke ŝi estas nepre necesa hejme, ke oni ne povas lasi la patron kaj la infanojn sen protektado ...
— Tiel serioza! — ekridetis Przyjemski.
— Serioza! — ridis ŝi; — tute ne! Mi scias mem, kio mankas al mi ... sed mi faras, kion mi povas ...
— Por esti anĝelo gardanto — finis li duonvoĉe.
Ĉi tiuj dolĉaj vortoj atingis ŝian koron; ŝi mallevis la kapon kaj eksilentis.
Sed lin la rekomenco de l’ interrompita interparolado tute ne embarasis. Iom kliniĝinte al ŝi, li demandis:
— Kiu estas la maljunulino, kun kiu vi hodiaŭ eliris?
— Kiel vi scias tion?
— Mi vidis vin de la aleo, kie mi sidis, tenante la libron en la mano kaj pensante pri vi.
La eta maljunulino estis sinjorino Dutkiewicz, vidvino de veterinaro kaj baptopatrino de la patrino de Klaro, ŝi estas tre estiminda persono, tre bona kaj komplezema, ilia vera amikino kaj bonfarantino, multfoje ŝi helpis ilin dum malfacilaj tempoj kaj nun ŝi pagas por la edukado de Staĉjo.
— Ŝi do estas riĉa persono? — demandis Przyjemski.
— Jes, riĉa! — fervore jesis Klaro; — ŝi sola loĝas en tri ĉambroj, havas servantinon ...
— Luksa vivo — rimarkis li, kaj ŝi daŭrigis:
— Ŝia edzo havis grandajn enspezojn kaj lasis al ŝi grandan havon. Ŝi mem rakontis al mia patro, ke ŝi posedas kapitalon da dek kvin mil rubloj ...
— Granda riĉaĵo, — jesis Przyjemski.
— Tre granda, — diris Klaro, — sed ŝi bone uzas ĝin. Ŝi helpas nin, ŝi helpas multajn aliajn personojn ...
— Kial ne?
— Jes; kaj tio estas granda feliĉo por ŝi; alie, sola, sen infanoj, ŝi havus nenian celon en la vivo.
Li interrompis Klaron:
— Sed ĉar ŝi posedas dek kvin milojn, grandan riĉaĵon, ŝi povas imiti Sanktan Virgulinon Parizan!
Li apogis la kubuton sur la supra ŝtupo, klinis la kapon kaj profunde ekmeditis. Klaro rimarkis kaj komprenis liajn sentojn. Ŝi eksilentis, ne kuraĝante plu paroli. Tio daŭris du, tri minutojn. Przyjemski rektiĝis kaj kun levita kapo rigardis la stelojn. En ilia lumo Klaro ekvidis, ke lia sulko inter la brovoj estis tre profunda. Post momento li diris mallaŭte:
— La steloj falas.
Klaro, ankaŭ mallaŭtigante senvole la voĉon, respondis:
— En aŭgusto ĉiam falas multe da steloj.
Kaj post momento ŝi aldonis:
— Oni diras, ke kiam stelo falas, oni devas antaŭ ĝia estingiĝo esprimi deziron kaj ĉi tiu deziro plenumiĝos ... Jen sinjoro, ankoraŭ unu falis! ... Kaj tie! Kaj tie! Ili falas, kvazaŭ pluvo.
Rigardante la ĉielon, de kiu tie ĉi kaj tie falis oraj fajreroj kaj tuj estingiĝis en la subĉiela krepusko, li diris malrapide:
— Esprimu do deziron ... la steloj falas amase kaj vi sukcesos eldiri ĝin, antaŭ kiam ĉiuj estingiĝos.
Klaro silentis; li turnis la kapon al ŝi. Ili sidis nun tiel proksime unu de l’ alia, ke ŝi vidis klare la brilon de liaj okuloj.
— Pri kio vi petus la falantan stelon?
Penante paroli libere, ŝi respondis:
— Mi estas terura egoistino. Se mi kredus, ke la falantaj steloj plenumas la homajn dezirojn, mi petus senĉese: resaniĝu la patro, lernu diligente la infanoj kaj estu bonaj! ...
— Kaj por vi? — demandis li.
Granda estis la miro de Klaro.
— Por mi? Mia peto esprimus ja ĝuste mian varmegan deziron ... mi do petus tiamaniere por mi mem.
— Abomena egoismo! — diris li — sed ĉu efektive vi ne dezirus, ke la ora steleto sendu al vi iam ... ian feliĉon grandan, senliman, kiu aliformigas la koron en flaman stelon, vivantan alte, alte super la tero?
Ŝi sentis, ke ŝia koro jam fariĝas flama stelo, kaj ĝuste tial ŝi respondis ŝerce:
— Se mi devus nepre peti pri io por mi mem, mi komunikus al la steloj mian deziron fari ekskurson kaj pasigi tutan duontagon en la arbaro. Mi adoras la arbaron.
Poste ŝi aldonis:
— Kaj pri kio vi petus la falantan stelon?
— Mi?
Li komencis paroli meditplena:
— Mi petus la oran stelon pri la kredo, ke ekzistas sur la tero koroj bonaj, puraj kaj fidelaj; mi petus la stelon, ke tia koro apartenu al mi ...
Post mallonga silento li daŭrigis:
— Mi dirus: Hela stelo, helpu min forgesi la mallumajn sonĝojn, kiuj tiel ofte turmentis min ...
Ŝi aŭskultis la voĉon, ŝi ensorbis la vortojn, plenajn de maldolĉa melankolio. Ĉarma estis la voĉo, malĝojaj la vortoj, nekompreneblaj sed timigaj ...
Li ekstaris kaj diris, ŝanĝante la tonon:
— Ni promenu iom en la ĝardeno, mi petas vin ...
Obeeme ŝi sekvis lin al la siringa laŭbo sur la herbo malseka de roso, inter du vicoj de ribaj arbustoj.
— Vi petus la falantan stelon pri la sano por via patro ... Ĉu li estas ne tute sana?
— Jes! jam de longe ...
— Kiun malsanon li suferas?
— Brustan ...
— Tio estas tre malĝoja; ĉu li kuracigas sin? ...
— Antaŭ kelke da jaroj li tion faris, sed nun li neniam venigas kuraciston. La kuracado kostas multe kaj malmulte efikas, kredeble pro lia malfacila kaj laciga ofica laboro. La plej grava afero estas konformiĝi al la higienaj postuloj: frue kuŝiĝi por la dormo, trinki lakton, manĝi multe da fruktoj.
Przyjemski diris:
— La lasta postulo estas facile plenumebla. Loĝante en sufiĉe granda ĝardeno apud alia ankoraŭ pli granda ... En la princa ĝardeno estas bonegaj fruktoj ...
Klaro ekridetis en la krepusko. Stranga homo! Ŝia patro bezonas fruktojn; la ĝardeno de l’ princo posedas multe da ili ... sed kia estas la rilato de ĉi tiuj du faktoj?
Li silente rigardis ŝin, kvazaŭ atendante ion. Poste li komencis paroli per indiferenta tono:
— Hodiaŭ mi vizitis kun la princo la persikejon, ananasejon, varmigejon, kiuj estas plenaj de bonaj fruktoj, kaj la princo diris al mi, ke mi sendadu la superfluon al gesinjoroj Perkowski kaj al ĉiuj miaj konatoj en la urbo ...
Ree li ĉesis paroli kaj rigardis ŝin.
Ŝi diris:
— La princo estas tre afabla homo.
Kaj tuj ŝi montris la palacon.
— Kiel bela estas nun la palaco kun la lumigitaj fenestroj! Hodiaŭ vespere, kiam mi turnis la unuan fojon la okulojn al la palaco, la fenestroj ŝajnis al mi steloj, brilantaj tra la foliaĵo.
Ili staris ĉe la krado, apud la laŭbo. En la kvieta aero delikate ekmurmuris la arboj, kaj poste, kvazaŭ respondante la akordon de l’ naturo, muziko eksonis de la palaco, de la lumigitaj fenestroj. Iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano kaj tuj interrompis.
— Iu ludas en la palaco? — murmuretis Klaro.
Przyjemski respondis:
— La princo. Li tre amas la muzikon kaj ni ofte ludas kune.
— Vi ankaŭ ludas?
— Violonĉelon; li akompanas fortepiane kaj reciproke. Ĉu vi amas la muzikon?
En la palaco ree eksonis la akordoj kaj tiuĉifoje daŭris pli longe, kuniĝante kun la murmuro de l’ arboj. Baldaŭ ĉesis la muziko de la naturo, sed la fortepiano daŭrigis la kanton.
— Mi ne povas aŭskulti la muzikon sen kortuŝeco, — diris Klaro.
— Ĉu vi ofte aŭdas ĝin?
— Post la morto de mia patrino, kiu ofte ludis vespere por la patro, mi aŭdis la muzikon ĉe konatoj du, tri fojojn ...
Przyjemski ekkriis kun miro:
— Ĉu tio estas ebla? Aŭdi la muzikon du aŭ tri fojojn dum kvar jaroj! Kiel vi povas vivi sen muziko? ...
Ŝi respondis kun rideto:
— Ĝi ne estas grava afero, ĝi estas nur plezuro ...
— Kompreneble, — jesis li — ne grava estas la afero vivi sen plezuroj ... precipe en via aĝo ...
— Vi estas prava, — konsentis ŝi — jam de longe mi ĉesis esti infano.
Li rigardis supren.
— Ĉu la steloj falas ankoraŭ?
Ŝi respondis, turninte la okulojn al la ĉielo:
— Oh jes! Ili falas ankoraŭ! Jen unu, super la granda arbo ... jen nun alia, ĝuste super la palaco. Ĉu vi vidis ĝin?
— Mi vidis ... Nun diru: mi deziras aŭdi belan muzikon.
Ŝi komencis ridi, sed li insistis.
— Diru, mi petas vin: “Ora stelo, faru, ke via tera fratino aŭdu hodiaŭ belan muzikon!” Ripetu ĝin, se plaĉas al vi ...
Nekapabla kontraŭbatali lian volon, kun rideto sur la tremantaj lipoj ŝi komencis ripeti:
— Ora stelo, faru, ke via fratino ...
Sed ŝi haltis, ĉar en la aero ekflugis muziko. Tio ne estis plu apartaj akordoj, sed harmoniaj, seninterrompaj tonoj. Admiro aperis sur ŝia vizaĝo, turnita al la steloj. Rideto malfermetis ŝian buŝon, ora brilo plenigis ŝiajn okulojn, malgraŭ la krepusko. Ŝi staris kvazaŭ najlita al la tero, aŭdante ekstaze la muzikon. Lia parolado fariĝis murmureto:
— Vi vidas, kiel rapide la steloj plenumas la dezirojn de siaj teraj fratinoj! Sed rilate al vi mia komparo ne estis bona. Oni ekstreme trouzis ĉi tiun komparon, kiu nun rememorigas ion tute alian ... Jen nova penso! ... Ĉu vi scias, kiu estis Heine?
— Germana poeto, — murmuretis ŝi.
— Jes; mi rememoris nun versaĵon de Heine, per kiu mi adiaŭos vin ...
Li mallevis la kapon, kvazaŭ por ĝuste rememori la versaĵon.
La muziko fariĝis pli kaj pli melodia kaj klara; la arboj mallaŭte ekmurmuris. Kun la muziko de l’ fortepiano kaj naturo kuniĝis velura, karesema voĉo:
Vi estas kiel la flor’
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma! ...
Mi rigardas vin ... kaj mia kor’
Konsumiĝas per tremo malvarma ...
Al ĉielo etendus mi for
Miajn manojn ... petegus mi larma,
Ke Di’ lasu vin por sia glor’
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma!* ...
Elparolante la lastajn vortojn, li prenis ŝian manon, kliniĝis kaj delikate kisis ĝin, apenaŭ tuŝetante per la lipoj. Post momento li diris:
— Atendu iom. Mi tuj ludos por vi kun mia amiko ...
Li metis la ĉapelon kaj rapide foriris.
Tra la pordeto de l’ krado li eniris en la ombroplenan ĝardenon kaj malaperis inter la arboj. Ĉirkaŭ Klaro dum kelke da minutoj regis plena silento, ĝis ree eksonis la muziko, tiuĉifoje de du instrumentoj. Post la lumigitaj fenestroj de l’ palaco fortepiano kaj violono ludis harmonie grandan verkon, kies tonoj plenigis la ombrojn de l’ parko, miksiĝis kun la mallaŭta murmuro de l’ arboj, kaj ĉirkaŭis per ebriiganta ĉarmo la knabinon, apogitan al la krado kaj kaŝantan la vizaĝon en la manoj.
Klaro ekdormis tre malfrue kaj tre frue vekiĝis. Ordinare ŝi tuj saltis el la lito al la lavvazo kaj longe baraktis en la akvo, kvazaŭ birdo en la sablo. Hodiaŭ ŝi sidiĝis sur la lito kaj aŭskultis. Ŝia kapo, tuta ŝia estaĵo estis plena de melodiaj tonoj kaj de ritmaj vortoj, kiuj karesis ŝiajn orelojn kaj koron.
Vi estas kiel la flor’
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma ...
La fortepiano kaj la violonĉelo daŭrigis:
Al ĉielo etendus mi for
Miajn manojn ... petegus mi larma ...
Ŝi venkis la revemon, saltis el la lito kaj post duonhoro ŝi jam estis vestita. Dum ŝi lavis sin, purigis la vestojn, la venko daŭris ankoraŭ, sed kiam butonumante la korsaĵon, ŝi ekstaris antaŭ la fenestro, ŝi ree aŭdis la kanton:
Ke Di’ lasu vin por sia glor’
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma! ...
Dio, Dio! Kio okazis? Kiel feliĉa ŝi estas! Ŝia koro ensorbis dolĉan feliĉon, pri kiu ŝi eĉ ne imagis ĝis nun ... “Mi ludos por vi kun mia amiko ...” Ili ludis ĝis malfrua vespero, ŝi aŭskultis. Kia nokto! Oni ludis por ŝi! Neniam ankoraŭ okazis io simila. Li ludis por ŝi ... por ŝi! ... Kiel bona li estas!
Ŝi forte kunpremis la manojn kaj diris decide:
— Sufiĉe!
Ŝi ĵetis sur siajn ŝultrojn manteleton, sur sian kapon lanan tukon, kaptis de la kuireja tablo korbon kun tenilo kaj kovrilo, pli grandan ol la korbo por la kudraĵo. Ŝi devis kuri bazaron por aĉeti kuirejan provizon. La patro kaj frato dormos ankoraŭ unu horon; Franjon ŝi vekos, por ke ŝi kuiru la lakton kaj gardu la fornon, sed antaŭe ŝi kuros en la ĝardenon kaj alportos la kruĉon, kiun ŝi forgese lasis ĉe la malgranda florbedo. Eble Franjo bezonos ĝin kaj ne povos ĝin trovi. Klaro kuris sur la balkonon kaj subite haltis. De kie ĝi venis? Korbo plena de belegaj fruktoj! Neniam ŝi vidis tiajn!
Sur la mallarĝa benko de l’ balkono staris korbo, plena de freŝaj fruktoj, arte dismetitaj de lerta ĝardenista mano. En la mezo inter folioj kronis la fruktan piramidon ananaso, tute ora sub la radioj de l’ leviĝanta suno; ĉirkaŭis ĝin rozaj persikoj, flavaj abrikotoj, verdaj renklodoj, sub kiuj ruĝaj pomoj kaj grandaj piroj sin apogis al melono, kovrita de delikataj vejnetoj.
La tuton pentrinde ornamis folioj, kovrantaj ankaŭ la korbon. Alloge odoris la ananaso kaj melono. Freŝa roso brilis sur la folioj.
Klaro staris kun mallevitaj kaj forte kunpremitaj manoj. En la unua momento de l’ admiro ŝi demandis: “De kie?” sed tuj ŝi respondis al si: “De li!” Antaŭ ŝia vekiĝo iu venis, laŭ lia ordono, en la ĝardenon kaj metis la korbon. Li ja diris, ke la princo permesis al li disdonadi la fruktojn de sia ĝardeno al liaj konatoj.
Fajra ruĝo kovris ŝian vizaĝon.
— Li disdonu ilin ... sed ne al ni! ne al mi — ripetis ŝi, — ho ne! Neniam! Donaco de tute nekonata homo, — neniam!
Ŝi klare eksentis nun, ke li estas fremda por ŝi, kaj samtempe doloriga sago trapikis ŝian koron. Sed ĉu ĝi doloras ŝin aŭ ne, tamen li estas fremda por ŝi. Li ne konas eĉ ŝian patron! Kiel la patro povus akcepti la fruktojn, donacitajn de nekonata homo. Oni devas redoni ilin al li, sed kiamaniere? Kiu reportos? Eble Staĉjo? Oh ne, ne! Ŝi ektremis pensante, ke Franjo aŭ Staĉjo povas vekiĝi kaj veni sur la balkonon. Kion ŝi dirus al ili?
Poste ŝi decidos, kion fari; nun ŝi kaŝos plej rapide la korbon, por ke neniu vidu ĝin. Ŝi tuj kaŝis ĝin en la kuireja ŝranko, kiun ŝi zorge ŝlosis. Feliĉe ĉiuj dormis ankoraŭ. Nun ŝi vekos Franjon kaj kuros bazaron.
Dum la sekvintaj horoj ŝi sentis sin jen trankvila kaj indiferenta, jen tiel kortuŝita, ke ŝi apenaŭ povis deteni la larmojn. Ŝi decidis porti la korbon en la laŭbon kaj peti sinjoron Przyjemski, se li venos, repreni ĝin ... Jen ŝi estis certa, ke li venos; jen ŝi dubis ... Se li ne venos, ŝi metos la korbon trans la krado. Li aŭ iu alia baldaŭ rimarkos ĝin, kaj ĉio estos finita. Verŝajne sinjoro Przyjemski ofendiĝos kaj ne volos plu vidi ŝin; ĉio finiĝos por ĉiam ... Estis momentoj, kiam ŝi pensis pri tio sen bedaŭro; se li opinias, ke ŝi deziras liajn donacojn, li ne venu plu. Ĉio estos, kia ĝi estis antaŭ tri tagoj, kiam ŝi ankoraŭ ne konis lin.
Por la patro, Franjo kaj Staĉjo tio ja estas indiferenta, kial do ĉagreniĝi?
Sed post duonhoro ŝian decidemon anstataŭis tia malĝojo, ke ŝi ne sciis plu, kion ŝi faras. Ŝi forlasis la laboron, apogis la kubutojn sur la malnova komodo kaj premis la palpebrojn per la manoj por ne plori.
Unu horon antaŭ la tagmanĝo ŝi sidiĝis en la siringa laŭbo kaj komencis kudri rapide, diligente, kun mallevita kapo. Apud ŝi staris sur la benko la fruktoplena korbo. La velkintaj folioj ekkrakis sub ies piedoj. Klaro klinis la kapon ankoraŭ pli malalte kaj komencis kudri ankoraŭ pli rapide. Brulis ŝia vizaĝo, ŝvelis la palpebroj, kaj ŝi tion sentis. Tra la densa nebulo, kiu kovris ŝiajn okulojn, ŝi ne vidis plu la kudraĵon. Bone konata voĉo diris post la krado:
— Bonan tagon, fraŭlino!
Ŝi levis la kapon, sed ŝia rigardo ne renkontis la rigardon de Przyjemski, kiu estis fiksita sur la fruktoj, formantaj piramidon apud ŝia vesto kun rozaj kaj grizaj strioj. Tenante ankoraŭ la ĉapelon super la kapo, Przyjemski senmoviĝis. La sulko sur lia frunto pliprofundiĝis kaj la lipoj kolere kuntiriĝis. Sed ĉi tio daŭris nur kelke da sekundoj, post kiuj la bela vizaĝo ree fariĝis serena, eĉ ekradiis de plezuro. Klaro neniam vidis lin tia. Sur ŝia vizaĝo paleco forigis nun la purpuron. Ŝiaj fingroj, tenantaj fadenon malsekan de ŝiaj larmoj, iom tremis. Przyjemski etendis la manon super la krado kaj diris ridetante:
— Antaŭ ĉio, vian manon, mi, petas ...
Ŝi etendis ĝin al li. Ŝia malgranda mano, malglata, iom ruĝa kaj iom tremanta, restis momenton en la blanka kaj mola mano, kiu premis ĝin.
— Nun klarigu al mi, kial la korbo venis ĉi tien?
Ŝi levis la kapon kaj, kuraĝe rigardante lin, respondis:
— Mi alportis ĝin, esperante renkonti vin ĉi tie. Volu meti la korbon trans la krado kaj sendi iun, por ke li prenu ĝin.
Kaj ŝi pene etendis al li la pezan korbon.
Silente, kun perfekta malvarma sango, malrapide Przyjemski faris ĉion laŭ ŝia diro: li prenis la korbon, metis ĝin sur la herbon trans la krado kaj rigardante ŝin per okuloj plenaj de stranga brilo diris:
— Bone. Nun kiam la ekzekuto jam estas finita, mi dezirus ekkoni la motivojn de l’ dekreto.
Ŝi vidis, ke li ne sentas sin ofendita, ke kontraŭe, malgraŭ la ŝajna ŝercemo, lia voĉo sonis pli amika, ol ordinare. Ŝi do respondis sen embaraso.
— Vere, mi ne scias klarigi tion al vi ... Sed ne eble estas ... ni neniam, nek mia patro nek mi ... Oni povas ne esti riĉa, tamen ...
— Sufiĉi al si, — li finis.
Longe li staris meditante, sed senkolera; kontraŭe, la sulko sur lia frunto estis multe malpli profunda, ol ordinare. Ĝi preskaŭ malaperis.
— Kial do vi akceptas diversajn aferojn de l’ sinjorino ... de l’ vidvino de la bestkuracisto?
— Tio estas tute alia afero! — diris vive Klaro. — Sinjorino Dutkiewicz amas nin, kaj ni ŝin amas! De tiuj, kiuj nin amas kaj kiujn ni amas, oni povas akcepti ĉion ...
Post sekunda konsidero ŝi aldonis kun serioza mieno:
— Oni eĉ devas, ĉar alie tio signifus, ke ni opinias ilin fremdaj ...
Przyjemski rigardis ŝin admire, kiel ĉielarkon; poste li demandis:
— Kaj de l’ fremdaj oni akceptas nenion?
— Ne! respondis ŝi, sentime lin rigardante.
— Kaj mi estas fremda por vi, diru?
— Jes, — murmuretis ŝi.
Momenton ankoraŭ li staris, apoginte sin al la krado, rigardante jam ne ŝin, sed ien malproksimen. Poste li rektiĝis, posteniĝis unu paŝon kaj levante la ĉapelon diris:
— Mi havos la honoron fari hodiaŭ vespere viziton al via patro!
Paŝante malrapide en la ombra aleo, li pensis:
— Voilà, où la fierté va se nicher! “De tiuj, kiujn ni amas kaj kiuj nin amas, oni devas ĉion akcepti, ĉar ne akceptante ni montrus, ke ni opinias ilin fremdaj ...” Tre delikata sento, tre delikata! Kaj kia sankta kredo al la amo! Ni amas, ili amas! Voilà, où la foi se niche! Foi de bûcheron! Sed kia feliĉo estas diri ne ridante: “Ni amas, ili amas ...” Se mi povus nur unu fojon ankoraŭ en mia vivo diri: “mi amas, ŝi amas min” kaj ne ekridi, mi kisus, mia feino, viajn piedetojn ... en truaj ŝuoj.
Tre bone estis, ke Klaro ankoraŭ en la ĉeesto de Przyjemski ne batis la manplatojn de la ĝojo kaj ne eksaltis. Veninte en la domon, ŝi faris tion radianta, ruĝa, spireganta.
Li do ne ofendiĝis; kontraŭe, li promesis viziti ŝian patron hodiaŭ ... hodiaŭ! Kiel bona li estas, kiel bona! Ŝi komprenis la motivon de lia neatendita promeso ... Kiam li koniĝos kun ŝia familio kaj komencos viziti ilin, li ĉesos esti fremda por ŝi. Li fariĝos intima konato; eble amiko. Ŝia koro estis plena de dankemo. Ŝi rememoris ĉiun vorton, kiun li diris, ĉiun movon, kiun li faris. Ekstreme amuzis ŝin la silenta kaj serioza maniero, per kiu, plenumante ŝian deziron, li prenis la korbon el ŝiaj manoj kaj metis ĝin sur la herbon trans la krado.
Ĉi tio estis tre ridinda: liaj movoj kaj gestoj, kvazaŭ li estus farinta ion solenan, kaj samtempe preskaŭ nevidebla rideto, eraranta sur liaj maldikaj, iom ŝercemaj lipoj. Belega estas lia buŝo, la okuloj kaj la frunto ... Vere, ŝi ne sciis, kio estis plej bela. Eble la delikata profilo kun malkavaj brovoj, apartigitaj de la sulko plena de melankolio kaj saĝo ... Ne, nek la profilo, nek la buŝo, nek la okuloj! Lia animo, ĝi sendube estis plej granda lia belaĵo! Lia nobla, alta kaj tiel malĝoja animo ... Ankaŭ lia koro, kiu ne ekkoleris, ke ŝi ne akceptis la donacon, kiu, kontraŭe, ekdeziris proksimiĝi pli multe al ŝi ...
Pensante pri ĉi tio, ŝi alkudris al la rando de l’ korsaĵo blankan kiel neĝo punteton kaj prenis el la komodo ledan zonon kun ŝtala buko.
Oni estis finantaj la tagmanĝon en la malgranda salono, kiu estis samtempe manĝoĉambro.
La plej grandan parton de la ĉambro okupis kameno el verdaj kaheloj; kelke da dikaj traboj subtenis malaltan plafonon; de la ruĝe kolorigita planko en multaj lokoj malaperis la koloraĵo; blua papero ruĝe punktita tapetis la murojn.
Inter du fenestroj, rigardantaj la verdan fazeolan kurtenon, Teofilo Wygrycz sidis sur mallarĝa kanapo kun fraksenaj brakoj, ĉe tablo kovrita per vakstolo, anstataŭanta tukon. Kelke da teleroj kun la restoj de l’ manĝaĵo, karafo da akvo, salujo, vitra krenujo okupis la tablon. Apud la kontraŭa muro, sur la malnova komodo, flanke de malgranda lampo staris granda rezeda tufo en glaso. La du infanoj sidis ĉe ambaŭ flankoj de l’ patro; Klaro alportis el la kuirejo kelke da piroj sur telero kaj starante komencis senŝeligi unu.
— Paĉjo, mi aĉetis por vi hodiaŭ bonegajn pirojn ... Franjo kaj Staĉjo ankaŭ ricevos po unu.
— Ĉu ili estas karaj? — demandis Wygrycz.
La vizaĝo de la maljuna oficisto estis longa kaj osta, ĝia koloro estis flava. La duone acida, duone apatia mieno montris homon ĥronike malsanan kaj plenumantan neamatan oficon. Nur la okuloj, same bierkoloraj kiel la okuloj de Klaro, kun longaj okulharoj, rigardis iafoje sub la sulkoplena frunto inteligente kaj malsevere.
La dekkvinjara knabineto, maldika, anemia blondulino, kies trajtoj similis la longan vizaĝon de l’ patro, ekkriis vive:
— Kial vi tiel elegante vestis vin, Klaro?
Klaro havis la ĉiutagan perkalan striitan veston; ŝi nur metis freŝan punton ĉirkaŭ la kolo kaj la zonon kun ŝtala buko. Ŝi eĉ ne estis korekte kombita, ĉar ŝiaj malobeemaj haroj ne volis glate kuŝi kaj liberiĝis el la katenoj de la duoblaj pingloj. La nigraj bukloj flirtis senĝene sur la frunto kaj nuko. Roza levkojo ornamis la malobeulojn.
Aŭdinte la demandon de l’ fratino, Klaro kliniĝis por levi de l’ planko piran ŝelon, kaj rektiĝinte respondis trankvile:
— Elegante? Tute ne, mi nur metis freŝan punton, ĉar la antaŭa estis jam malpura.
— Vi metis ankaŭ vian novan zonon! — daŭrigis Franjo incitete.
Ne respondante al la malpacema fratino, Klaro metis antaŭ la patro senŝeligitan piron kaj tranĉilon kun ligna tenilo.
— Ni hodiaŭ havos gaston, paĉjo, — diris ŝi.
— Gaston? — ekmiris la maljunulo, — kiun? Eble sinjorino Dutkiewicz? ... sed ŝi ne estas gasto.
Klaro, senŝeligante duan piron, daŭrigis kviete:
— Kelke da fojoj mi renkontis en la ĝardeno sinjoron Przyjemski, la sekretarion de princo Oskaro, kaj ni longe interparolis. Hodiaŭ li diris al mi, ke li vizitos vin.
Wygrycz faris grimacon.
— Tre bezonas mi la viziton! ... Li malhelpos min dormi post la tagmanĝo ... mi estas laca, mi ne povas paroli ...
Li parolis per malĝentila tono; efektive, li sentis sin ĉiam laca kaj malkutimis la fremdajn vizaĝojn.
Franjo, spirito atakema, ekparolis vive per akra voĉo:
— Vi do, Klaro, koniĝas en la ĝardeno kun junaj homoj? Kiamaniere? ...
— Silentu kaj ne ĉikanu la fratinon! — riproĉis Wygrycz Franjon, kiu tuj eksilentis.
Tiam la juna knabo en kiteleto kun leda zono, komencis rapide babili.
— Mi, mi scias, kiu estas sinjoro Przyjemski. Mia kolego, la filo de la ĝardenisto de la princo, rakontis al mi, ke kun la princo venis lia sekretario, kiun li tre amas, kun kiu li ludas fortepianon kaj ian alian instrumenton ... La nomo de la sekretario estas Przyjemski, li estas tre gaja, ĉiufoje kiam li estis en la ĝardeno, li ludis kun la infanoj.
— Silentu, Staĉjo! — diris Franjo, — la kavaliro de Klaro venas.
Oni aŭdis malrapidajn, egalajn paŝojn malantaŭ la fazeolo; baldaŭ malfermiĝis la vestibla pordo, tiel malalta, ke la venanto devis klini la kapon. Przyjemski aperis kaj per unu rigardo ĉirkaŭprenis ĉion: la malaltan plafonon, la verdan kamenon, la ruĝajn punktojn sur la blue tapetitaj muroj, la restaĵojn de la kaĉo sur la teleroj, la kvar personojn ĉe la tablo, kovrita per vakstolo, la siringan tufon sur la komodo.
Klaro kun roza nebulo sur la vangoj diris sufiĉe maltime al la patro:
— Paĉjo, sinjoro Julio Przyjemski, mia konato.
Kaj al la gasto:
— Mia patro ...
Wygrycz leviĝis kaj, etendante al la vizitanto sian longan, ostan manon, diris:
— Tio estas honoro por mi ... Sidiĝu, mi tre petas vin ...
La ruĝo jam forlasis la vizaĝon de Klaro. Trankvile, kun delikata rideto, ŝi deprenis la telerojn de la tablo kaj portante la piramidon en la kuirejon faris al la fratino signon per la rigardo, por ke ŝi forprenu la karafon kaj la vakstolon.
Kiam la vakstolo estis forigita, oni ekvidis fraksenan tablon, kovritan per kotona retotuko. Staĉjo metis sur ĝin la glason kun rezedo.
Post kelke da minutoj Klaro revenis el la kuirejo. Ĝoje ŝi rimarkis, ke ŝia patro vive parolas kun la gasto. Li estas vera sorĉisto, se li sukcesis tiel rapide forigi de l’ vizaĝo de la laca maljunulo maldolĉon kaj apation!
Przyjemski demandis lin pri la urbo, kie la maljuna oficisto pasigis la tutan vivon, kaj tiamaniere tuj trovis aferon bone al li konatan kaj ne indiferentan. Wygrycz parolis detale pri la loĝantaro de l’ urbo, pri ĝiaj klasoj, pri la materiala stato de ĉiu el ili. En la komenco li parolis malrapide kaj malfacile, kiel homo kiu malkutimis interparoli, sed post kelke da minutoj la vortoj ekfluis pli libere; en liaj malhelaj okuloj ekbrilis inteligenteco kaj la ostaj manoj akompanis la frazojn per energiaj gestoj. Klariginte al la gasto la interrilatojn de la loĝantoj, li diris:
— Malfeliĉo supre, malfeliĉo malsupre, malfeliĉo en la mezo. Multo mankas ĉie kaj al ĉiu. Sed vi pardonu min, se mi diras al vi, ke iom kulpaj pri ĉi tio estas la homoj riĉaj kaj kredeble inteligentaj, kiel princo Oskaro ...
Li interrompis, ekŝanceliĝis.
— Pardonu, sinjoro, eble mi ne devus diri tion al la sekretario kaj amiko de l’ princo ...
— Kontraŭe — interrompis lin vive Przyjemski, — kontraŭe! Mi estas amiko de la princo kaj tial tre interesas min la ĝenerala opinio pri li. Volu do klarigi al mi, pri kio li estas kulpa?
Wygrycz vive ekmoviĝis sur la mallarĝa kanapo.
— Pri kio? — ekkriis li — sinjoro, tio estas klara, kiel la tago! La plej granda parto da posedaĵoj de l’ princo estas ĉi tie; en la urbo li havas palacon, konstruitan de lia avo aŭ praavo ... Li estas tiel multepova, li havas tian nomon, ke se li vivus inter ni, se li konus nin, se li studus ĉitieajn aferojn kaj — homojn, ĉiu lia vorto estus helpo, lumo, ĉiu faro estus beno ... Mi petas vian pardonon, sinjoro, sed vi mem postulis, ke mi parolu ... La princo senĉese vojaĝas ...
Przyjemski mallaŭte kontraŭparolis:
— Nur de kvin jaroj li ne estis ĉi tie. Antaŭe li loĝis sufiĉe longe en ĉitieaj bienoj, en la palaco ...
Wygrycz, disetendante la manojn, ekkriis ...
— Kvazaŭ li tute ne estus ... nenia diferenco! ...
Liaj okuloj brilis, sur la mallarĝaj lipoj ironio anstataŭis la maldolĉan grimacon. En liaj vortoj estis sentebla ia protesto kontraŭ ĉio suferita, eble longe kaŝata malamo kontraŭ la aristokrataro, kiu fine eksplodis, — malamo bazita sur seriozaj konsideroj.
Przyjemski sidis sur fraksena seĝo, la kapo iom klinita, la ĉapelo en la mallevita mano. Lia eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj ombritaj de ore blondaj lipharoj mirinde kontrastis la bluan ĉambron kun la verda kameno. Mallevinte la okulojn li komencis malrapide paroli:
— Permesu al mi, sinjoro, iom defendi la princon ... nur iom, ĉar ankaŭ mi apartenas al tiuj, kiuj tute ne kredas la perfektecon de iu ajn homo ... Mi nur volus diri, ke la princo ne estas escepto. Se li havas mankojn, se li ne plenumas iajn devojn, k.t.p. li ne estas escepto. Ĉiu homo estas kreaĵo malnobla, egoista, ŝanĝema, — li flirtas sur diversaj specoj de la malbono, kiel papilio sur la floroj.
Wygrycz malpacience moviĝis sur la kanapo.
— Mi petas vian pardonon — eksplodis li fine, — ne ĉiu! ne ĉiu! Ekzistas en la mondo honestaj homoj, kiuj ne flirtas sur la pekoj, kiel papilio sur la floroj. Ni ne bezonas, sinjoro, papiliojn! La tuta malbono sur la tero devenas de tiaj papilioj! ... Multon oni postulas de personoj, kiuj ricevis multon! La princo multon ricevis de Dio, la homoj do kaj Dio havas rajton postuli multon de li ... Pardonu, sinjoro, ke mi parolas tiamaniere pri via estro kaj amiko ... Sed kiam homo longe silentis, li fine ne povas sin deteni kaj diras ĉion, kio amasiĝis en li. Mi ne volas kalumnii la princon ... eble li estas la plej bona homo, sed mi demandas vin: kion li faras?
Li disetendis la ostajn, iom tremantajn manojn kaj kun brilantaj okuloj daŭrigis:
— Por kio la princo uzas sian riĉaĵon, saĝon, multepovon? Por kiu? Kiel? Kion li faras, kion?
Kaj li demande, insiste rigardis Przyjemski’n.
La lasta levis la okulojn kaj respondis malrapide:
— Nenion, tute nenion!
Aŭdinte la konfirmon de sia praveco, Wygrycz kvietiĝis. Li levis sian longan flavan fingron.
— Tamen la princo estas kristano, li naskiĝis en tiu ĉi lando kaj havas ĉi tie bienojn ...
Klaro, kiu sidis ĉe la fenestro kaj ornamis blankan kufon per punto, levis la kapon kaj duonvoĉe interrompis la patron:
— Kara patro, ŝajnas al mi, ke ni ne devas tiel severe juĝi homojn tiel diferencajn de ni, tute diferencajn ...
— Diferencajn? Kial diferencajn? Ĉu vi perdis la saĝon? La sama Dio kreis ilin, la sama tero nin portas ... ni ĉiuj pekas, suferas kaj mortas ... Jen estas granda, plena egaleco ...
— Vi estas prava, sinjoro ... — konsentis Przyjemski — vi diris profundan veron ... Erari, suferi kaj morti ĉiuj devas kaj ĉi tio estas granda egaleco ... sed mi estus tre danka al fraŭlino Klaro, se ŝi daŭrigus la defendon de mia amiko.
Li rigardis ŝin per tiel radiantaj okuloj, ke ŝi ridetante, tute libere finis:
— Ŝajnas al mi, ke la personoj tiel riĉaj, tiel multepovaj, kiel la princo, vivantaj tute alie ol ni, havas aliajn opiniojn, bezonojn kaj kutimojn; tio, kion ni scias bone, estas ne konata de ili; tio, kio estas por ni devo, al ili ŝajnas superflua, aŭ tro malfacila. Eble la princo estas tre bona, sed ne scias vivi, kiel li devus laŭ nia opinio ... Eble la homoj seniluziigis lin aŭ malbonigis, flatante kaj ŝajnigante diversajn aferojn pro profitemo ...
La vizaĝo de Przyjemski fariĝis pli kaj pli ravoplena; li rigardis la knabinon, kiel ĉielarkon. Wygrycz, kontraŭe, aŭskultis la filinon malpacience. Kiam ŝi finis, li levis la ŝultrojn:
— Virina rezonado, sinjoro! La virinoj ĉion scias klarigi: “ĉi tio kaj tio, tiel kaj alie!” Kutiminte dozi la kaĉon, ili ĉie vidas kaĉerojn. Mi komprenas nur unu leĝon kaj juĝon: aŭ reĝo aŭ vagulo! Aŭ la homo obeas la dian leĝon, servas al sia proksimulo kaj al ĉiu bona afero, aŭ li ne faras tion. En la unua okazo, eĉ se li estas pekulo, li ion valoras; en la dua li ne valoras eĉ la ŝnuron por lin pendigi ... Mi finis.
Przyjemski respondis post momento:
— Via juĝo estas severa kaj absoluta, sed fraŭlino Klaro stariĝis inter ni, kiel anĝelo dolĉa kaj paciga, ĉar ŝi estas anĝelo.
Kaj tuj, lasinte al neniu tempon por respondo, li demandis Wygrycz’on:
— Ĉu vi ĉiam plenumis la nunan oficon, aŭ eble, kiel ŝajnas al mi, vi havis alian okupon?
Wygrycz faris maldolĉan grimacon.
— Ĉiam, sinjoro, ĉiam, de mia dekoka jaro mi laboras en oficejoj. Mi estas filo de metiisto, mia patro posedis ĉi tie dometon, kie li laboris. Li edukis min en lernejo, mi finis kvinklasan kurson kaj fariĝis oficisto. Sed kial vi demandas min pri ĉi tio?
Przyjemski pripensis momenton kaj diris kun delikata saluto:
— Mi malkaŝe konfesos al vi, ke mi trovis pensojn kaj parolmanieron ... pli altajn ...
— Ol vi esperis! — finis Wygrycz kun ironia rideto. — Supozeble en la domo de via estro kaj amiko vi ne ofte renkontis malriĉajn homojn. La malriĉeco, sinjoro, ne ĉiam estas sinonimo de malsaĝeco ... Ha, ha, ha! ...
Wygrycz ŝajnigis sarkasman ridon, sed oni povis rimarki, ke la opinio de l’ gasto flatis kaj ĝojigis lin.
— Tamen, — daŭrigis li, — koncerne min, en mia vivo ekzistis favoraj cirkonstancoj. Mi edziĝis kun virino instruita kaj plej bona, plej bona! Ŝi estis instruistino, kiam ni ekamis unu la alian. Ŝi elektis min, kvankam ŝi povis edziniĝi kun pli riĉa homo. Sed ŝi ne bedaŭris tion. Ni estis feliĉaj. Ŝi estis pli instruita ol mi, sed mi estis sufiĉe prudenta por profiti ŝian spiritan superecon. Post la ofica laboro, dum la liberaj horoj ni legis kune, aŭ ŝi ludis por mi fortepianon, ĉar ŝi havis muzikan talenton ... Mi posedas, sinjoro, bonajn, sanktajn rememoraĵojn de mia vivo, kaj en la alia mondo min atendas mia sanktulino, kun kiu mi dezirus ree esti kiel eble plej baldaŭ, se ŝi ne estus lasinta al mi la infanojn. Nur por ili mi vivas. Mi ŝuldas multon, sinjoro, al ĉi tiu virino, kun kiu mi vivis kune dudek tri jarojn kiel dudek tri tagojn ... Ankaŭ ŝi, sur sia morta lito, tute konscia, dankis min, antaŭ kiam ŝi spiris la lastan spiron ... Ni disiĝis en paco kaj amo, same ni renkontos unu la alian antaŭ Dio ...
Per la fino de sia osta fingro li viŝis la malsekajn palpebrojn kaj eksilentis.
Przyjemski ankaŭ silentis, mallevinte la kapon. Post momento li diris medite:
— Ekzistas do sur la tero tiaj poemoj — tiaj unuiĝoj kaj rememoraĵoj ...
Wygrycz kuntiris ironie la lipojn.
— Se vi ne scias tion de via propra sperto, se vi eĉ ne vidis tiajn poemojn, tiam ... pardonu mian malkaŝemon, vi estas tre kompatinda ...
Przyjemski levis la kapon per subita movo kaj ekrigardis la oficiston kun mirego, kiu tuj malaperis.
— Jes, jes ... — diris li, — la malriĉeco kaj la riĉeco havas tute malsaman signifon ... tute malsaman ...
Li turnis sin al Klaro, kliniĝinta al la muslino, kuŝanta sur ŝiaj genuoj.
— Mi ankoraŭ ne redonas al vi la libron, kiun vi pruntis al mi, mi eĉ petas alian de la sama speco, se vi posedas ian ...
— Vi deziras poezion? — demandis ŝi, levante la kapon.
— Jes, ĉar mi konas ĝin malmulte kaj supraĵe ...
Wygrycz intermetis:
— Mia edzino lasis al la filinoj malgrandan bibliotekon, kiu enhavas ankaŭ verkojn de poezio.
Kaj li aldonis afable:
— Klaro, montru al la sinjoro nian bibliotekon, eble li elektos ion ...
— Ĝi estas en mia ĉambro — diris Klaro leviĝante.
Dio! ĉu eble estas nomi ĉambro ĉi tiun kaĝeton! Ree verda kameno, unu fenestro, du dikaj traboj super la kapo, lito, tablo, du seĝoj kaj ruĝa ŝranko vitrita! Kia ĉambro, tia biblioteko. Kelke da bretoj, ducent volumoj en grizaj, malnovaj bindaĵoj. Przyjemski staris tuj post Klaro, kiu tuŝante ĉiun libron per la fingro, diris la nomon de la aŭtoro kaj titolon de l’ verko.
— “En Svisujo.” Ĉu vi deziras ĝin?
— Bone. Kiom da fojoj mi estis en ĉi tiu lando! ... Mi konas la poemon; ŝajnas al mi, ke mi ĝin konas, sed eble ne ...
Kiam ŝi etendis al li la libron en eluzita bindaĵo, kredeble legitan multe, multe da fojoj, li momenton tenis ŝian manon en la sia kaj murmuretis:
— Dankon, ke vi defendis mian amikon ... Dankon, ke vi ekzistas ...
Ili revenis en la manĝoĉambron. Przyjemski ekstaris kun la ĉapelo en la mano antaŭ la oficisto. Ŝajnis, ke li volas diri ion, sed li ŝanceliĝas kaj pripensas.
— Mi dezirus — diris li post momento, — demandi kaj peti vin pri io kaj mi antaŭe petas vian pardonon, se mi estas maldiskreta ...
— Mi petas vin — diris Wygrycz, — parolu malkaŝe. Ni ja estas najbaroj, kaj se mi povas esti utila al vi ...
— Kontraŭe — interrompis Przyjemski, — mi volis proponi al vi miajn servojn ...
Li apogis pli forte la manon al la tablo kaj daŭrigis per pli mola, velura voĉo:
— Jena estas la afero: vi ne fartas bone, vi havas du junajn infanojn, kiuj bezonas ankoraŭ multon, multon, kaj viaj rimedoj por ekzistado estas iom ... nesufiĉaj. Aliflanke mi havas influon, grandan influon al princo Oskaro, tre multepova, tre riĉa homo ... Mi estas certa, ke kiam mi klarigos al li la aferon, la princo volonte, plezure faros por vi ĉion eblan ... Li povos faciligi la edukadon de ĉi tiu juna knabo kaj zorgi pri lia estonteco ... En siaj bienoj li facile trovos por vi oficon, malpli lacigan ol la via kaj pli profitan ... Se vi permesus al mi paroli pri ĉi tio kun la princo ...
Li klinis la kapon, li atendis. Wygrycz aŭskultis en la komenco scivole, poste li mallevis la kapon. Kiam Przyjemski ĉesis paroli, li levis la okulojn, ektusetis kaj respondis:
— Mi tre dankas vin por viaj bonaj intencoj, sed mi ne volas profiti la favoron de l’ princo ... ne, mi ne volas ...
— Kial? — demandis Przyjemski.
— Ĉar oni devas kutimi akcepti favorojn de multepovuloj ... Mi ne kutimis. Ĉu mia ofico estis profita, ĉu ne profita, mi ĉiam estis mia servisto kaj mia estro.
Przyjemski levis la kapon. Kolera flamo ekbrilis en liaj bluaj okuloj. Li komencis paroli, pli forte ol ordinare skandante la vortojn:
— Vi vidas! ... Vi mem vidas! ... Vi riproĉas al la princo, ke li estas senutila por la aliaj, kaj kiam aperas okazo esti utila, oni ne akceptas liajn servojn ...
— Certe, sinjoro, certe! — respondis Wygrycz, kies okuloj ankaŭ brilis. — Se mi scius, ke la princo helpas min kiel frato fraton, kiel homo pli favorata de Dio alian malpli favoratan sed egalan al li, mi akceptus, sendube mi akceptus kaj estus danka ... Sed la princo ĵetus al mi sian bonfaron kiel oston al hundo kaj mi, kvankam ne riĉa, mi ne levas la ostojn de l’ tero ...
Delikata ruĝo aperis sur la vangoj de Przyjemski.
— Tio estas antaŭjuĝo — diris li, — fanatismo ... la princo ne estas tia, kia vi lin opinias ...
Wygrycz ree disetendis la manojn.
— Mi ne scias, sinjoro, mi ne scias! Neniu ĉi tie povas tion scii, ĉar neniu konas la princon!
— Ĉi tio estas la kerno de nia disputo — konkludis Przyjemski kaj etendis al la maljunulo sian blankan, longan manon.
— Mi petas vian permeson iam reveni ...
— Mi petas, mi petas vin — konsentis tre afable Wygrycz. — Ĉu vi intencas longe resti ĉi tie kun la princo?
— Ne longe. Ni baldaŭ forveturos en la bienojn de l’ princo, sed ni eble revenos kaj pasigos ĉi tie la tutan vintron ...
Dirante la lastajn vortojn, li rigardis Klaron; ŝiaj okuloj estis turnitaj ne al li, sed al la patro.
Tuj kiam la pordo fermiĝis post la gasto, ŝi ĵetis sin al la kolo de l’ maljunulo.
— Paĉjo mia amata, mia kara, mia ora, kiel bone vi faris!
Ŝi kisis liajn manojn kaj vangojn. Wygrycz turnis for la kapon, grimacante.
— Sufiĉe ... Donu al mi la noktan surtuton kaj la pantoflojn. Mi kuŝiĝos ... la vizito lacigis min ...
Klaro kuris por la postulitaj aferoj kaj en la pordo ŝi aŭdis la akran voĉon de la fratino:
— Vi scias paĉjo, ke sinjoro Przyjemski enamiĝis? Ĉu vi rimarkis, kiamaniere li diris: “Ĉar fraŭlino Klaro estas anĝelo!” Kaj kiel li ŝin rigardis!
— En via aĝo oni ne konkludas pri tiaj aferoj ... — diris severe la patro ...
— Mi ne estas plu infano — respondis fiere Franjo, — kaj se Klaro amindumas junajn homojn, mi povas almenaŭ scii, ke ŝi faras tion ...
Klaro donis al la patro la surtuton per tremantaj manoj. Wygrycz sin turnis al Franjo:
— Haltigu vian langon kaj ĉesu turmenti vian fratinon. Petu Dion, ke vi ŝin similu. Prava estis la sinjoro, kiam li nomis ŝin anĝelo.
Li eliris, frapante per la pantofloj.
Franjo metis tukon sur la kapon kaj kuris en la kudrejon. Klaro alvokis la fraton.
— Alportu la kajeron, ni ripetos vian aritmetikan lecionon.
La knabo, bela kaj rondvanga, kun vivplenaj okuloj, ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis kolerete:
— Malbona estas Franjo! Ŝi ĉiam incitetas kaj ĉikanas vin!
Klaro, karesante la frunton kaj la harojn de l’ knabo, respondis:
— Ne diru ĉi tion, ŝi havas bonan koron kaj amas nin ĉiujn; ŝi nur estas tro viva, ni devas pardoni tion al ŝi ...
Premante ŝin en siaj brakoj, la knabo daŭrigis:
— Vi estas pli bona, pli bona ... vi estas patrinjo de mi, de Franjo, de paĉjo, de ni ĉiuj! ...
Klaro ekridetis kaj dufoje kisis la ruĝvangan knabon.
En la sekvinta tago, kiam Wygrycz en la nokta surtuto kaj pantofloj faris sian sieston, Franjo estis en la kudrejo kaj Klaro kun la frato sidis ĉe libroj kaj kajeroj, iu frapis delikate la pordon. Staĉjo salte leviĝis de l’ seĝo kaj malfermis la pordon; Klaro, levante la okulojn de l’ kajero, ruĝiĝis purpure.
— Eĉ se mi estus trudema, ĉi tiu rolo estas malagrabla kaj ridinda — komencis Przyjemski jam en la pordo, — mi venas ion proponi al vi. Sed antaŭe: bonan tagon! aŭ pli ĝuste: bonan vesperon! kaj demando: kial vi ne estis hodiaŭ en via laŭbo?
— Mi ne havis tempon; mi estis ĉe sinjorino Dutkiewicz, prenis de ŝi kufojn kaj petis ŝian konsilon pri mastruma afero.
— Ah! ĉi tiu sinjorino Dutkiewicz! ... Kiom da tempo ŝi al vi okupas, kiom da ĉagreno ŝi kaŭzas al mi! ...
— Al vi? ĉagrenon?
— Jes, jam duan fojon mi malesperis, ne trovinte vin en la laŭbo en la kutima horo.
Ili interŝanĝis vortojn kaj senĉese rigardis sin reciproke, kvazaŭ iliaj rigardoj ne povus forlasi unu la alian.
— Sidiĝu, sinjoro, mi petas vin.
— Mi tute ne intencas sidiĝi kaj mi venis, por ke vi ankaŭ ne sidu ĉi tie. Rigardu.
Li montris la libron pruntitan hieraŭ, kiun li ĵetis en la ĉapelon, kiam li venis en la ĉambron.
— Jen estas mia propono: Ni iru en la laŭbon kaj ni
legu kune “En Svisujo”. Prenu vian laboraĵon, vi kudros kiam mi voĉe legos. Ĉu vi konsentas?
— Ah, tio estus rava!
Sed ŝi ekrigardis Staĉjon.
— Mi devas ripeti la lecionojn kun li ...
La knabo, kiu scivole aŭskultis la interparoladon, ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis peti:
— Iru, Klaro, mia kara, mia ora, iru, se vi volas ... Mi ellernos ĉion. Granda afero la geografio! Mi lernos parkere kaj vespere mi ripetos al vi ĉion. Vi vidos, mi scios ĝin, kiel Patro nia ...
— Certe, Staĉjo?
— Certe! Kiel mi amas paĉjon! Kiel mi amas vin!
Ĝojo ekbrilis sur ŝia vizaĝo, tamen ŝi murmuretis ŝanceliĝante:
— Sed la temaŝino?
— Mi boligos! Granda afero la temaŝino! — kriis Staĉjo kun fervoro.
— Kaj kiam la patro vekiĝos, vi alvokos min?
— Mi alvokos! Granda afero alvoki! Kaj kiam Franjo revenos, mi ankaŭ vokos, por ke ŝi ne vidu vin kun la sinjoro, ĉar se ŝi vidos, ŝi ree ridos vin.
Klaro fermis al li la buŝon per kiso. Post du minutoj ŝi iris kun Przyjemski tra la ĝardeno, tenante en la mano la korbon plena de muslino kaj puntoj.
— Vi havas ĉarman fraton — diris Przyjemski. — Mi volis kisi lin pro tio, ke li liberigis vin de la ... servado. Ĉar vi estas servistino de via tuta familio ... sed kion diris la kara infano? Se via fratino vidos vin kun mi, ŝi vin ridos?
Granda estis la konfuzo de Klaro. Feliĉe, en la sama momento ŝi rimarkis en la najbara parko tiel belan ludon de koloroj, ke ŝi ekkriis kun entuziasmo.
— Rigardu, sinjoro, tie en la angulo de l’ parko, kiel belege la suno sternas radiojn siajn en la malluma aleo ... kvazaŭ tapiŝon el oraj moviĝantaj fadenoj ...
— Ĉu vi estis iam en la parko?
— Ne, neniam, mi ja ne povis ...
— Jen bona ideo ... kial mi antaŭe ne pensis pri ĝi? Ni vizitu kune la parkon de l’ princo!
La propono timigis ŝin.
— Oh, ne! — ekkriis ŝi; — malpermesite estas ...
Li ekridis preskaŭ laŭte.
— Se mi enkondukos vin ...
Li estas prava; lia permeso egalvaloras la permeson de l’ princo mem.
Granda estis la tento. Kiom da fojoj, rigardante la majestajn aleojn, ŝi revis trairi ilian tutan longon, nur unu fojon en la vivo, sidi unu momenton en ĉi tiu maro de verdaĵo, kies supraĵon sulkigas ombroj kaj lumoj! Sed ŝia maltrankvilo daŭris. Ŝanceliĝante ŝi haltis antaŭ la laŭbo.
— Kaj se ni renkontos ...
— Kiun?
— La princon!
Przyjemski ekridis ree tiel laŭte, kiel ŝi neniam aŭdis lin ridi.
— Li ne estas hejme; li foriris samtempe kun mi ... — certigis li.
— Eble pli bone estos en la laŭbo? ...
Sed li diris:
— Mi petas vin: kredeble jam de longe vi deziras viziti la parkon, kaj plenumo de via deziro estos feliĉo por mi. Vi petis la falantan stelon pri ekskurso en ĉi tiu somero en la arbaron ... Eble promeno en la parko anstataŭos la revatan ... Ne rifuzu al mi ...
Ŝi estus povinta kontraŭbatali la tenton viziti la parkon mistere allogan, sed ŝi cedis al lia peto.
— Bone, ni iru, — diris ŝi obee.
— Bravo! — ekkriis Przyjemski.
Ili ambaŭ havis mienojn de petolantaj infanoj, tiel ili estis gajaj kaj ridemaj.
Per rapidaj paŝoj, preskaŭ kurante, ili trairis la spacon, kiu disigis ilin de la parka pordo, kaj eniris la grandan aleon, sur kies ambaŭ flankoj staris jarcentaj arboj. La dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn. La sunaj radioj traboris la verdaĵon kaj oris la foliojn. Nigra strio de tero ĉe la malsuproj de la dikaj trunkoj estis kovrita de reto, kies maŝoj estis oraj, neegalaj kaj moviĝemaj.
Klaro eksilentis, malrapidigis la paŝojn. La rideto malaperis de ŝiaj lipoj. Przyjemski rigardis kun plezuro ŝian vizaĝon.
— Kiel impresebla vi estas! ... — diris li mallaŭte. Ŝi ne respondis, paŝante kvazaŭ en preĝejo, delikate, preskaŭ sur la fingroj, apenaŭ tuŝetante la teron.
Silente ili trairis aleon paralelan al la ĝardeno, kie staris la dometo kovrita de fazeolo. Sed kiam ili venis al alia aleo, same majesta kiel la ĉefa, nur malpli longa, Klaro kvazaŭ vekiĝis:
— Ni ne iru pli malproksimen, — murmuretis ŝi.
— Kontraŭe, ni iru! — insistis li. — Se ĉi tiu aleo kondukus ĝis la fino de l’ mondo, mi irus kun vi kaj mi ne demandus, kiam ĝi finiĝos.
— Sed ĉar ĝi ne kondukas al la fino de l’ mondo, sed rekte ĝis la palaco ... — diris Klaro, provante ŝerci.
— Tute ne — interrompis Przyjemski, — de ĝia fino ĝis la palaco estas ankoraŭ kelke da centoj da paŝoj, kiujn okupas florĝardeno. Ni iru al la floroj ...
Klaro haltis. Ŝi ne komprenis la motivon de l’ maltrankvilo, kiun ŝi sentis, sed influata de ĝi, ŝi diris decideme:
— Mi eksidos ĉi tie ... sur ĉi tiu herbaĵa benko ... Bela benko, belega loko!
La herbaĵa benko estis tre malalta kaj tiel mallarĝa, ke apenaŭ du personoj povis sidi tie. Branĉoriĉa arbo ombris ĝin, kaj antaŭ ĝi kuŝis herba, velura tapiŝo.
Izolita estis la loko. La alta muro de verdaĵo kaŝis de la rigardoj la palacon kaj ĝardenon. Inter du trunkoj oni vidis herbaron, sur kiun la subiranta suno verŝis siajn oblikvajn radiojn. Malproksime, ĉe la fino de l’ aleo, la florĝardeno kontrastis la verdan fonon, kiel hela multkolora makulo. Silento regis ĉirkaŭe. Nur la birdetoj pepis inter la branĉoj kaj de l’ tempo al tempo flava folio falis teren.
La silenton interrompis ekkrio de Klaro. Sidiĝante sur la benkon, ŝi ekvidis la florĝardenon; ŝi ekkriis, brubatante la manojn:
— Dio! kiom da floroj! kiel belegaj ili estas!
Przyjemski prenis el ŝia mano la korbon kaj metis ĝin apude sur la benkon. Ĝojo ekbrilis sur lia vizaĝo, kiam li petis:
— Restu momenton sola ĉi tie. Mi tuj revenos. Mi nur petas vin: timu nenion kaj ne forkuru ... Mi tuj revenos!
Li foriris al la palaco per rapidaj paŝoj.
Klaro sekvis lin per sia rigardo. Renkonte al li kuris juna knabo en livreo kun metalaj butonoj, supozeble ĝardenisto aŭ lakeeto. Przyjemski ion diris al li kun ordona gesto. Kiam la knabo rapide forkuris, Przyjemski ankoraŭ unu fojon sin turnis al li, kriante tiel laŭte, ke ŝi klare aŭdis:
— Plej rapide!
Li revenis al ŝi kaj staris, tenante en la mano la ĉapelon kaj libron. Klaro sulkigis sur fadeno dikan punton por ornami kufon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj.
— Ĉu ĝi estas kufo de l’ sinjorino ... vidvino de la veterinaro?
— De sinjorino Dutkiewicz, — korektis ŝi, — jes, de kelke da jaroj nur mi liveras ilin al ŝi ...
— Ĉu vi nenion diros al mi pri la persekuto minacanta vin de via fratineto? Staĉjo ja promesis gardi vin ...
Konfuziĝinte, ŝi ne levis la kapon.
— Franjo ne estas tre laborema en la kudrejo — diris ŝi kvazaŭ devigite, — oni ne estas tie kontentaj. En la urbo ŝi koniĝis kun personoj, kiuj malbone ŝin influas ...
— Ŝiaj buŝo kaj rigardo montras personon kaprican kaj malpaceman ... Ŝi kredeble kaŭzas al vi multajn suferojn ...
— Tute ne, mi certigas vin! — ekkriis vive Klaro, — ŝi estas tre bona, ora koro. Nur unu afero ĉagrenas min, ke ŝi ne amas kudradon. Tamen ŝi nepre devas ellerni metion, por havi poste pecon da pano. Ni decidis, la patro kaj mi, ke ŝi estu modistino. Kion ni povus plu? Sed kiel forigi la malbonajn influojn, jen estas demando, kiu nin tre ĉagrenas.
Ŝi parolis, ne ĉesante kudri, ne levante la kapon. Li aŭskultis atente, sed ne sidiĝis kaj ĉiumomente rigardis al la florĝardeno, kvazaŭ ion atendante. Fine li ekvidis la knabon en livreo kurantan kun granda bukedo. Przyjemski rapidis al li.
Klaro levis la kapon kaj vidis, ke Przyjemski prenas el la manoj de l’ knabo la florojn. Metinte la manon kun la bukedo post la dorson, li rapide revenis. Diveninte, ke la floroj estas por ŝi, Klaro faris vivan movon; la kufo kaj la puntoj falis de ŝiaj genuoj teren.
Przyjemski, kiu jam estis kelke da paŝoj de ŝi, rapide proksimiĝis, fleksis unu genuon kaj, levante per unu mano la falintajn objektojn, per la alia etendis al ŝi la bukedon.
Unu momento, unu movo, unu rigardo en ŝiajn okulojn, kaj ree li staris antaŭ la knabino, kiu kaŝis la purpuran vizaĝon en la bukedo.
La floroj, rapide deŝiritaj, senarte kunigitaj, belegaj, variaj kaj bonodoraj.
Ilia ebriiga odoro, iliaj brilaj koloroj konfuzis la imagon, koron kaj sentojn de Klaro en momento, kiam la bela homo genuis antaŭ ŝi kaj rigardis en la profundon de ŝiaj okuloj.
Li, ankaŭ tre kortuŝita, rapide trankviliĝis.
— Kaj nun — diris li sidiĝante ĉe ŝia flanko, — ni forgesu ĉiujn hejmajn zorgojn, ĉion malbonan, malgrandan, ĉion doloran kaj ni transiru en pli bonan mondon! ...
Per tonoriĉa kaj lerta voĉo li komencis legi:
De kiam ŝi flugis per sonĝo la ora,
Mi svenas, sopire sekiĝas, dolora;
Ne scias mi, kial l’ anim’ al ĉieloj
Ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj?
Pro kio ne flugas al mondo alia,
Al tiu savita, amata la mia!*
Flugis la momentoj. Flavaj kaj rozaj folioj falis de la arboj. La oblikvaj sunaj radioj fariĝis pli kaj pli mallongaj, la malgrandaj oraj rondoj sur la nigra tero — malpli larĝaj kaj malpli multenombraj. Klaro ĉesis kudri. Metinte la manojn sur la genuojn, ŝi aŭskultis, kaj ŝiaj pupiloj ore brilis.
Li legis:
Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, —
Ke mem ŝi ne scias pri flam’, estis vida;
Profunda fariĝis l’ okula safiro,
Kaj l’ ond’ de l’ blankeco sur brust’ pli rapida ...
Pli rapida fariĝis ŝia spirado. Ĉu tio estas sonĝo? Ĉu ŝi jam mortis kaj estas en la paradizo?
El ŝia bukedo flugas ebriiga odoro kaj proksime de ŝi la bela voĉo legas:
Moment’ estas, antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar’ eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov’ bruetanta,
Kaj fontoj herbejaj mallaŭte pli spiras ...
Sen murmureto falis de l’ arboj la folioj, ĉie regis kvieto, la krepusko jam komencis sterni sian kovrilon. Li legis:
En tia momento ah! ploras du koroj!
Se ion pardoni nur havas — pardonas,
Se ion forgesi — forgesas memoroj!
Pasis la minutoj; proksimiĝis la fino de l’ poemo.
La delogita amatino “flugis per sonĝo la ora”, la amato, konvinkita ke ŝi “venis el ĉielarko”, ploras ŝian perdon.
Kaj fluas fontan’, najtingala ar’ ĝemas,
Pri ŝi ili diras — mi kore ektremas
Kaj preĝas pri morto en fru’, malespere ...
Li levis la rigardon de la libro kaj direktis ĝin al la vizaĝo de la kunulino. Du grandaj larmoj brilis sur la okulharoj de Klaro.
La juna homo etendis delikate la brakon kaj kovris ŝian manon per sia. Klaro ne forigis sian manon; la du grandaj larmoj defluis de la okulharoj sur la rozajn vangojn.
— Ĉu ĝi estas larmoj de bedaŭro, aŭ de feliĉo? — demandis li tre mallaŭte.
Post momenta silento ŝi respondis apenaŭ aŭdeble:
— De feliĉo!
Ŝi estis plena de feliĉo kaj samtempe de stranga doloro. Subite ŝi eksentis, ke brako delikate ĉirkaŭprenas ŝian talion. Malaperis la sonĝo. Kun sento de feliĉo kaj doloro kuniĝis konfuzo. Timigite, Klaro ŝovis sin ĝis la fino de l’ benko kaj ne levante la palpebrojn, rapide, senorde ŝi ĵetis en la korbon la muslinon kaj la puntojn.
— Mi jam iros hejmen, — murmuretis ŝi.
Li sidis kliniĝinta kun la kubuto sur la genuo kaj apogis sur la manplato la frunton, same ruĝiĝintan, kiel ŝiaj vangoj. Liaj delikataj naztruoj jen larĝiĝis, jen kuntiriĝis, lia mano ĉifis nerve la muslinon.
Tio ĉi daŭris ne longe. Li trankviliĝis, ree metis sian manon sur la ŝian kaj diris preskaŭ ordone:
— Vi ne iros ankoraŭ, ĉar ni ankoraŭ ne finis la poemon.
Unuan fojon, de l’ tempo kiam ŝi konis lin, despota tono eksonis en lia voĉo. Tenante ŝian manon en la sia, kaj rigardante teren, li ekmeditis kaj mordetis la malsupran lipon. Post momento li lasis ŝian manon kaj ekparolis pli delikate:
— Mi rememoris ion, kio post la belega poemo “En Svisujo” sonos kvazaŭ grinco post anĝela kanto. Kion fari? Mi devas ĝin komuniki al vi. Ni kune aŭskultis la anĝelan kanton, ni kune aŭdos la grincon. Kial mi sola devus aŭdi ĝin?
Ironia fariĝis la esprimo de liaj lipoj, la sulko inter la brovoj pli profundiĝis. Post momenta silento li daŭrigis.
— Antaŭ kelke da tagoj mi trovis en la ĉambro de mia amiko polan tradukon de l’ ama poezio de Heine. Mi neniam antaŭe legis ĝin en traduko. Mi trarigardis la libron, mi komencis legi. La traduko estas tre bela, tre bela. Mi havas tre bonan memoron; hieraŭ mi diris al vi parkere unu strofon, nun mi diros alian. Aŭskultu atente.
Kliniĝinta al ŝi, apogante la vizaĝon sur la manplato kaj rigardante en la profundon de ŝiaj okuloj, li deklamis malrapide la kanton de Heine:
Junul’ junulinon ekamis,
Lin ŝia ekamis anim’,
Sed la reciprokan konfeson,
Haltigis ilia estim’, ...Kaj kiam for ili disiris,
Funebro en ambaŭ la kor’,
Ne sciis eĉ unu pri dua
En lasta de l’ vivo la hor’ ...
— Rimarku bone ... ili amis unu la alian, sed “ne sciis eĉ unu pri dua en lasta de l’ vivo la hor’” ĉar “la reciprokan konfeson haltigis ilia estim’”. Ĝi estas grinco kaj disonanco. Nobla amo estas bazita sur la estimo, sed la estimo estas haltigilo de l’ amo. Nenio en la mondo estas simpla kaj facila, ĉio estas komplikita kaj ĉirkaŭita de malhelpoj. Vi ne volas plu forkuri? Ĉu ni finos legi “En Svisujo”? Mi estas danka al vi, ke vi konigis al mi la poemon! La pli grandan parton de mia vivo mi pasigis en eksterlando, mi legis nur fremdajn verkojn. Sed nia literaturo ankaŭ estas belega! ... Mi multon lernis de vi ...
Malgraŭ la kortuŝeco ŝi ekridis kore.
— Vi? de mi? Granda Dio! Kion mi povas instrui al iu ajn? Nur Staĉjon mi instruis legi kaj skribi ...
— Mi eble klarigos al vi poste, kion vi instruis al mi ... nun ni finu la poemon. Kaj ree li legis:
La pens’, revenante pasinton sen fino,
Ne scias, en kia pentradi sin formo ...
Flugis la momentoj; aŭskultante Klaro kudris, sed malrapide kaj malrekte.
La leganta voĉo eksilentis. Sur la herbaro post la arboj ne estis plu la oraj strioj, la ora reto malaperis de la nigra tero. Nun la okcidentaj lumoj brilis sur la pintoj de l’ arboj kvazaŭ rozaj torĉoj kaj kandeloj. Malsupre jam noktiĝis; la bela florĝardeno ŝajnis nun griza; nur la blankaj floroj estis ankoraŭ klare videblaj.
Klaro rigardis la kufon jam ornamitan per puntoj.
— Mia Dio! — ekkriis ŝi, — kion mi faris?
— Ĝi estas malrekte kudrita! — diris Przyjemski ridetante.
— Tute malrekte! Ĉu vi vidas? Tie ĉi estas tre multe da faldoj kaj tie ili mankas; tie ĉi ili proksimiĝas al la rando, tie supreniras ...
— Katastrofo! Vi ĝin malkudros?
— Kompreneble, sed la malfeliĉo ne estas granda. Post duonhoro ĉio estos en ordo.
— Ne eble estas servi al du sinjoroj ... Vi volis servi al la prozo kaj al la poezio; la prozo venĝis sin.
Ŝi levis al li la okulojn.
— Alia estas mia opinio. Ŝajnas al mi, ke ĉiu laboro, eĉ la plej proza, enhavas iom da poezio. Tio ĉi dependas de niaj intencoj.
— De la motivoj — korektis li. — Vi estas prava. Sed pro kia motivo vi ornamas la kufojn de sinjorino Dutkiewicz?
— Ĉar mi ŝin amas, mi estas danka al ŝi; krome, en tia kufo ŝi estas ĉarma, aminda maljunulino.
— Granda feliĉo estas ami sinjorinon Dutkiewicz! — diris li kun ĝemo.
— Kial? — demandis ŝi.
— Ĉar oni povas estimi sinjorinon Dutkiewicz kaj diri, ke oni ŝin amas, dum en aliaj okazoj oni devas estimi kaj silenti, aŭ paroli malŝatante la estimon ... “Sed la reciprokan konfeson haltigis ilia estim’ ...”
Li ne finis, ĉar de malproksime, el la najbara ĝardeno eksonis la vokoj de Staĉjo:
— Klaro! Klaro!
Ne trovinte la fratinon en la laŭbo kaj ne sciante, kie ŝi estas, li kriis pli kaj pli laŭte. Klaro prenis la korbon kaj salte leviĝis de l’ benko.
— Kaj miaj floroj? — rememorigis Przyjemski, — vi ne prenos ilin?
— Mi prenos, dankon — respondis ŝi, prenante la bukedon, kiun li momenton tenis kun ŝia mano en la sia.
Fulmoj ekbrilis en liaj okuloj, la moviĝemaj naztruoj ree larĝiĝis; post kelke da sekundoj li mallevis la manon kaj iris en la aleo kelke da paŝoj malantaŭ la knabino. Sur la vojturniĝo li demandis:
— En kia horo vespere vi finas la hejman laboron?
— En la deka — respondis ŝi; — la patro kaj Staĉjo tiam jam dormas, ankaŭ Franjo preskaŭ ĉiam.
— Kiam ili ekdormos kaj vi estos libera de la ... servado, venu en la ĝardenon aŭskulti muzikon. En la deka horo mi komencos kun mia amiko ludi por vi. Ĉu vi tion deziras?
— Mi dankas vin! — respondis ŝi kaj ekstaris ĉe la pordeto de l’ krado, en la malluma ombro de l’ arboj.
— Bonan al vi nokton, sinjoro.
Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn kaj momenton rigardis ŝin, mallevinte la kapon.
— Ludante, — murmuretis li, — mi pensos pri vi, mi vidos en mia imago vin starantan ĉe la krado kaj aŭskultantan la muzikon. Tiamaniere niaj animoj estos kune ...
Li rapide levis ambaŭ ŝiajn manojn kaj kisis unu post la alia.
Pasis unu horo. Wygrycz, sidante sur la mallarĝa kanapo kaj trinkante teon, admiris kun videbla plezuro la belajn florojn en argila vazo, sur la retotuko. Li senĉese flaris kaj karesis ilin. Precipe plaĉis al li la verbenoj. “Kvazaŭ steletoj!” — diris li kun rideto, kiu nun perdis sian tutan maldolĉecon.
Klaro lumigis la lampon, preparis teon por la patro, verŝis lakton al Staĉjo, zorgis pri ĉio babilante, preskaŭ pepante.
Ŝi rakontis, ke ŝi estis en la princa parko, ke ŝi legis tie kun sinjoro Przyjemski “En Svisujo”, ke li donis al ŝi la florojn, ke ŝi vidis de malproksime la florĝardenon antaŭ la palaco, sur la fono de la verdaĵo de l’ parko.
Ŝia tuta persono radiis de ĝojo; ŝiaj movoj fariĝis graciaj, nervaj. Ŝi ne povis resti sur sama loko, ŝi sentis bezonon iri, kuri, paroli, eligi la troon da vivo, kiu bolis en ĝi. Iafoje ŝi eksilentis en la mezo de l’ frazo kaj staris senmova, mutiĝinta; ŝia rigardo kaj animo estis aliloke.
Wygrycz ne rigardis ŝin atente, li jen aŭskultis ŝiajn vortojn, jen meditis; lia vizaĝo estis nek malgaja, nek maldolĉa: kontraŭe, petola rideto eraris sur liaj sensangaj lipoj.
Franjo, kiu ĵus revenis kaj aŭskultis la rakonton de l’ fratino, diris per sia akra voĉo:
— Atendu nenion, ĉar estos nenio! Sinjoro Przyjemski enamiĝis, jes, sed mi dubas, ĉu li edziĝos kun Klaro. Li estas por ŝi tro granda sinjoro ... Tiaj sinjoroj nur delogas malriĉajn knabinojn kaj poste forlasas ilin.
Wygrycz tuta ektremis.
— Silentu! malgranda vipero! — li kriis; — vi ĉiam pikas la fratinon! kiu parolis al vi pri amo aŭ edziĝo?
Li forte ektusis. Ambaŭ fratinoj rapidis al li, alportis akvon, teon, pastelojn, sed kvankam la atako ne longe daŭris kaj Franjo, riproĉata de sia konscienco, fariĝis tre karesema por la patro kaj fratino, la gajeco de Klaro malaperis, kiel la flamo de kandelo sub blovo.
Certe, ŝi sciis; ke la junaj knabinoj, se ili amas kaj estas amataj, edziniĝas. Sed ŝi pensis tre malofte pri tio kaj en la nuna okazo ŝi pri tio ne pensis eĉ unu momenton. Vidi sinjoron Przyjemski kaj paroli kun li estis la superlativo de ŝiaj deziroj. La fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovrantan la revojn de ŝia koro. En ŝia cerbo, kiel muŝo en aranea reto, skuiĝis la vortoj de Franjo: “Li estas tro granda sinjoro por ŝi.” Klaro ĉiam sentis lian superecon en la instruiteco kaj eleganteco. Krome, kvankam li estis nur la unua el la princaj servistoj, kompare kun ŝi li estis granda sinjoro. Li nomis la princon sia amiko, li mastrumis en la princa domo, kvazaŭ en la sia. Kiu scias, eble li estas riĉa! La lasta supozo plej multe ĉagrenis ŝin.
Sur la fundo de sia koro ŝi sentis, ke kvankam kompare kun li ŝi estas malriĉa, modesta knabino, nenio nevenkebla apartigis ilin.
— Se nur li amas min ... — pensis ŝi. En ŝia koro kantis la magia vorto: “Li amas! li amas!” Kiam ŝia patro foriris en sian ĉambron legi ĵurnalon, pruntitan de oficeja kolego, kiam Staĉjo jam ekdormis kaj Franjo sin senvestigis, Klara kuris sur la balkonon.
La vespero estis varma, sed nuba. Neniu stelo brilis sur la ĉielo; des pli helaj ŝajnis la fenestroj de l’ palaco. La vento jen blovis de la nuboj, jen tute ĉesis. Subite ĝi ekblovis pli forte kaj disportis en la du ĝardenoj ondon de muzikaj tonoj.
Post la altaj, mallarĝaj lumaj fenestroj la fortepiano kaj violonĉelo ludis muzikon solenan kaj seriozan.
Klaro trakuris la ĝardenon kaj haltis ĉe la krado, apud la siringa laŭbo. Apogita al la krado ŝi aŭskultis kaj ĉesis pensi pri io ajn. Neesprimebla plezurego plenigis ŝian animon. La nuba nokto, la fenestroj brilantaj alte en la mallumo, la ĝemoj de l’ vento, la fluo de solenaj tonoj formis unu estetikan tuton. Sed ĉiujn sentojn superregis en ŝi kortuŝeco, dankemo, pasia celado de ŝia animo al ĉi tiuj brilaj fenestroj, similaj al la pordoj de l’ paradizo, tra kiuj venis lumo kaj anĝela harmonio.
Kun la okuloj levitaj al la helaj punktoj, ŝi rigardis kaj aŭskultis, rememorante la vortojn: “Niaj animoj estos kune!” Kiel prava li estis! La muziko estis lia animo, kiu malleviĝis al ŝi kaj karesis ŝin per dolĉa, bruliga ĉirkaŭpreno.
Ŝi kovris la vizaĝon per la manoj kaj rapide spirante ensorbis la muzikajn tonojn, pensante, ke ŝi ensorbas lian animon.
La kvaronhoroj pasis. Subite ĉio silentiĝis. En la palaco oni ĉesis ludi, sed post kelke da minutoj eksonis muziko pli mallaŭta, kvazaŭ pli malproksima, ĉar la violonĉelo eksilentis, la fortepiano kantis sola. Ĝia kanto daŭris sufiĉe longe, la violonĉelo silentis. Subite en aleo ĉe la krado eksonis mallaŭta paŝado. Klaro rektiĝis, ektremis. Trans la krado, kontraŭ ŝi staris alta viro, eleganta kaj gracia eĉ en la mallumo. Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn en siajn kaj murmuretis:
— Mi nepre devis vidi vin hodiaŭ ankoraŭ unu fojon. Ludante, mi pensis senĉese: “Mi iros al ŝi!” Mi lasis la violonĉelon kaj diris al li: “Ludu, ludu seninterrompe!” ĉar mi volis kun ci paroli, akompanata de la muziko. Kia nuba nokto! kiel siblas la vento! La tonoj de la muziko kune kun la bruo de l’ vento formas iajn aerajn arabeskojn. Ni aŭskultu.
Li premis ŝiajn manojn pli kaj pli forte, li proksimigis sian kapon al la ŝia. Momenton ili staris tiamaniere, aŭskultante. La melankolia kaj pasia kanto kuniĝis kun la bruo de l’ vento, kiu blovis de la nuboj kaj kune kun ĝi revenis al la nuboj. La muziko fluis en la silentan mallumon de la parko.
— Ĉu mi bone faris, ke mi venis? Mi devis vin vidi kaj adiaŭi por la tuta morgaŭa tago. Hodiaŭ, tuj, venos mia onklo kaj ni forveturos al li por tuta tago ... Mi revidos vin nur postmorgaŭ. Ĉu mi bone faris, ke mi venis, hodiaŭ por unu momento? Ĉu mi bone faris?
Preskaŭ senkonscia, ŝi murmuretis:
— Oh, bone!
Li altiris ŝin, tiel, ke ŝi tuta kliniĝis al li, kaj murmuretis:
— Iru al la pordeto en la krado, mi ankaŭ iros tien, ni renkontos unu la alian, ni promenos en nia aleo, ni eksidos sur nia benko ...
Ŝi nee skuis la kapon kaj murmuretis petege:
— Ne ... Ne petu min ... oh, ne petu min ... ĉar ... mi iros ...
Per kolera movo li forpuŝis ŝin, sed post sekundo li ree altiris ŝin al sia brusto.
— Vi estas prava, ne iru! Mi dankas vin, ke vi ne iris! Apartigu nin la ĉirkaŭbaro ... Sed ne fortiru la kapon ... proksimigu ĝin ... klinu ĝin ... Jes, tiamaniere, mia kara!
Ŝia kapo kuŝis sur lia brusto. En mallumo jen silenta, jen brua de la venta siblado, la fortepiano kantis, sopiris, amis ... La vizaĝo ĉe ŝia vizaĝo, la rigardo en ŝiaj okuloj, li demandis:
— Ĉu ci amas min?
Kelke da sekundoj ŝi silentis; poste, kvazaŭ plej mallaŭta blovo, el ŝia ekstaze malfermita buŝo eliĝis murmureto:
— Mi amas!
— Oh, mia plej amata!
En la sama momento okazis io eksterordinara. Jam de kelke da minutoj homa figuro aperis el la mallumo kaj kelkfoje jen proksimiĝis mallaŭte al la parolanta paro, jen time foriris. Ĝi estis homo en vesto kun metalaj butonoj, kiuj brilis sur lia brusto kaj manikoj ĉiufoje, kiam li estis en malpli densa ombro. Li ne povis aŭdi la murmureton de la paro, eble li eĉ ne vidis la virinan silueton post la alta vira figuro, sed la lastan li rekonis bone kaj kelke da minutoj li rondiris ĉirkaŭ ĝi, ne sciante, kion fari.
Ĉe la krado la viro kliniĝinta al la virina kapo kuŝanta sur lia brusto, flustris:
— Rigardu min! ne kaŝu vian buŝon ... Vane, vane! ... Mi ĝin trovos, mi havos ĝin ...
En ĉi tiuj vortoj, kvankam ili estis diritaj tre mallaŭte, sonis paroksismo pasia de homo, kutiminta venkadi.
Kelke da paŝoj post li voĉo timema kaj respektoplena, sed klara, diris:
— Via princa moŝto! ...
La viro ektremis de la kapo ĝis la piedoj, mallevis la manojn kaj turninte sin al la voĉo, demandis:
— Kion?
— La onklo de via princa moŝto venis kaj ordonis serĉi ĉie vian princan moŝton ...
Nur nun tiu, al kiu oni diris ĉi tiujn vortojn, komprenis ĉion. Kun kolera gesto kaj per voĉo tremanta de ekscito li ekkriis:
— For!
En la aleo ekkraketis rapide forkurantaj paŝoj. Li ree turnis sin al la knabino, kiu post la krado staris rigida, ŝtoniĝinta.
Provante ekrideti, li komencis paroli.
— Ĉio malkovriĝis! Malbenita lakeo! ... Ne koleru, mi agis tiamaniere por ne timigi vin ...
Kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi ekmurmuretis:
— Vi ... la princo?
En ŝia murmureto estis io preskaŭ freneza.
— Jes, sed ĉu tial ...
Li provis ree kapti ŝiajn manojn. Sed ŝi levis ilin al la kapo, dronigis en la haroj. Ŝia laŭta, malespera ekkrio plenigis la du ĝardenojn. Ŝi forkuris terurita kaj malaperis en la mallumo.
Post tri tagoj la princo revenis vespere de sia onklo. Unu horon post la reveno, li iris en la aleo de l’ parko. Lia vizaĝo estis malgaja, malĝoja ... Antaŭ la herbaĵa benko li haltis, rigardis ĝin kaj ĉion ĉirkaŭe. Estis la momento, kiu antaŭiras la krepuskon. Sur la herbo post la dikaj trunkoj brilis la oraj strioj de l’ sunaj radioj; sur la tero en la aleo tremis oraj rondoj kaj rondetoj. Inter la herboj de l’ benko velkis kelke da forgesitaj floroj.
Ĉio restis sama, kia ĝi estis en la sama horo antaŭ tri tagoj.
Per rapida movo la princo sidiĝis sur la benkon, demetis la ĉapelon, apogis la frunton sur la manplaton kaj murmuretis:
— Malfeliĉo!
Antaŭ unu horo, tuj post la reveno, kiam li estis sola kun la ĉambristo Benedikto, li demandis mallonge:
— Kiaj novaĵoj?
— Malbonaj, via princa moŝto! ... Ili transloĝiĝis ...
— Kiu? ekkriis la princo.
— Wygrycz’oj.
— De kie ili transloĝigis?
— De sia dometo en la ĝardeno.
— Kiam?
— Hodiaŭ, frumatene.
— Kien?
— Mi ankoraŭ ne scias; sed se via princa moŝto ordonas ...
Li volis diri: “mi ekscios”, sed li preferis ne fini la frazon. Li atendis. La princo silentis. Li rigardis tra la fenestro kaj ne turnante sin demandis ankoraŭ:
— Vi ne vidis ŝin?
Kontraŭe, Benedikto ŝin vidis. Por observi la najbaran dometon, hieraŭ vespere post la deka horo li iris en la aleon ĉe la limo de l’ parko. Subite li ekaŭdis ploron. Li singarde proksimiĝis kaj kaŝinte sin post arbo li vidis ŝin post la krado. Ŝi genuis, apogante la manojn kaj frunton al la krado. Larmoj fluis de ŝiaj okuloj. Ŝi levis unu fojon la kapon kaj rigardis la palacon. Poste ŝi ree ekploris kaj tiel kliniĝis al la tero, ke ŝiaj manoj kaj frunto malaperis en la herbo. Sed kiam sinjoro Przyjemski komencis ludi en la palaco, ŝi salte leviĝis kaj kuris en la dometon. Tio ĉi estis hieraŭ inter la deka kaj dek unua horo. Hodiaŭ matene en la sepa horo Benedikto iris al sia konato, kiu loĝas kontraŭ la domo de Wygrycz, kaj li eksciis, ke Wygrycz’oj transloĝiĝis tuj post la leviĝo de l’ suno kaj ke en ilia domo ekloĝis maljunulino kun servistino kaj kato.
Ĉion ĉi Benedikto diris unutone, kvazaŭ raporton. La princo, ne turnante sin de l’ fenestro, diris:
— Vi povas foriri.
Al la ĉambristo ŝajnis, ke la voĉo de l’ princo estis tute ŝanĝita.
Post momento la princo sidis sur la herbaĵa benko kaj malĝoje meditis.
— “De kiam ŝi flugis per sonĝo la ora ...” Ŝi forflugis. Sed tio estas bagatelo. Nenio estas pli facila, ol trovi ŝin. Li diros unu vorton al Benedikto, kaj morgaŭ aŭ post du tagoj li ekscios, kien ŝi transloĝiĝis.
Sed ĉu li devas serĉi? Ŝi forkuris. Ŝia virina instinkto puŝis ŝin al forkuro. Tia estas la natura leĝo. La ino forkuras, se ŝi ne volas meti neston kun la persekutanto. Klaro, tiel prudenta kaj tiel noble fiera, komprenis, ke ŝia feliĉo daŭrus ne longe, ke la malfeliĉo estus granda. Ŝi forkuris plorante, sed ŝi forkuris.
En ĉi tiu infano, kia forto de l’ volo! Tamen por li ŝi estis cedema; ankaŭ li — en similaj cirkonstancoj — estas tre malforta; kiu scias, kio estus okazinta? Feliĉe tio ne okazis. Neniam li pardonus al si.
Ĉu do li devas serĉi kaj rekomenci? ... ree meti ŝin en danĝeron? Ŝin, ĉar por li ... ah, en ŝi li vidis sian savon, revivigitan kredon pri multaj aferoj, kies ekzistadon li neis. Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj li sentis sin renaskita ... Posedi ĉi tiun estaĵon tiel puran, tiel allogan, tian korpon kaj tian animon! ... Nur vidi ŝin nun estus grandega feliĉo! ... Se li revidus ŝin, li petus ŝian pardonon, ke li rompis ŝian trankvilecon, ke li forpelis ŝin el ŝia modesta loĝejo, ke li estis kaŭzo de ŝiaj larmoj! Jes, sed post la peto pri pardono kio okazus? “Di’ lasu vin por sia glor’ tiel bela kaj pura kaj ĉarma!” Sed li ne lasus ŝin tia. Se ili ree renkontus unu la alian, certe Dio ne povus gardi ŝin! Domaĝe estus, se velkus tia floro, tamen ...
Li leviĝis kaj daŭrigis la promenon. En la aleo, najbara al la ĝardeno de Wygrycz, li haltis. Li rigardis la dometon, precipe la balkonon, sur kiu iu estis.
Sur la mallarĝa benko sidis maljunulino en nigra vesto kaj blanka kufo. Ŝi trikis ŝtrumpon, kaj la ŝtalaj trikiloj brilis en la radioj de l’ suno, kvazaŭ fajreroj.
— Sendube sinjorino Dut... kiewicz.
Li konsideris momenton, malfermis la pordeton en la krado kaj eniris en la najbaran ĝardenon. La maljunulino, ekvidinte la vizitanton, forlasis la seĝon kaj kiam li salutis ŝin per la ĉapelo, ŝi ekparolis kun bonkora rideto sur la larĝa buŝo.
— Se via princa moŝto volus sidiĝi sur mia malgranda balkono, ĝi estus por mi granda honoro ... Mi petas vian princan moŝton! ...
Ŝi akompanis la vortojn per multe da riverencoj, kiuj ne estis facilaj sur la malgranda balkono, kies parton okupis grasa kato, kuŝanta sur granda kuseno. Malgraŭ manko de spaco la maljunulino faris profundajn riverencojn, balanciĝante kaj sidetiĝante. Ŝia jupo leviĝis kaj oni vidis blankajn ŝtrumpojn kaj tolajn ŝuojn.
— Via princa moŝto faru la honoron al mia malriĉa dometo kaj volu sidiĝi ... Mi aŭskultas vian princan moŝton ...
Ŝi ankoraŭ unufoje riverencis, montrante la blankajn ŝtrumpojn, kaj sidiĝis sur la antaŭa loko, metante sur la genuojn la trikilojn kaj la laboraĵon.
La princo ne sidiĝis, li suriris la balkonon, malkovris la kapon kaj demandis:
— Ĉu sinjoro Wygrycz kaj lia familio ne loĝas plu ĉi tie?
— Ili ne loĝas plu, ne loĝas ... — jesis la maljunulino, balancante la kapon, — hodiaŭ matene ili transloĝiĝis, kaj nun mi estas najbarino de via princa moŝto ... he, he, he! ...
La princo demandis per velura voĉo:
— Ĉu mi havas la honoron paroli kun sinjorino Dutkiewicz ...
— Jes, via princa moŝto, Dutkiewicz, preta servi vian princan moŝton.
— Ĉu oni povus ekscii, kien transloĝiĝis la Wygrycz’oj?
La afabla kaj bonkora rideto malaperis de l’ vizaĝo de la maljunulino; ŝia mieno fariĝis malĝoja kaj serioza. Ŝi levis la bluajn okulojn kaj diris, skuante la kapon:
— Ne, tio estas sekreto.
Ŝi levis sian sulkiĝintan fingron al la buŝo kaj ripetis:
— Ne, tio estas sekreto.
Sed la gesto faligis la volvaĵon, kiu ruliĝis de la genuoj sur la truplenan plankon. Ŝi provis altiri ĝin per la fadeno, sed vane.
La princo levis ĝin kaj donis al ŝi. La maljunulino salte leviĝis de l’ benko kaj refaris profundan riverencon.
— Mi dankas vian princan moŝton ... Via princa moŝto penis por mi ... mi dankas ...
La princo staris apogita al la balkona kolono. La sulko sur lia frunto pli profundiĝis, la vangoj ruĝiĝis. Li demandis:
— Ĉu vi opinias, ke estos malfacile al mi trovi la novan loĝejon de Wygrycz ... se mi serĉus?
Ŝi kunmetis siajn mallongajn, dikajn fingrojn kaj diris:
— Al via princa moŝto ĉio estas facila ... Kiam oni posedas tiajn rimedojn kaj povon! Via princa moŝto tuj trovus la loĝejon, sed ...
Ŝi malice ridetis.
— Sed via princa moŝto ne serĉos.
La princo sendube estis observema homo, ĉar eĉ la maljunulinon li rigardis atente. Krome, ŝia kufo ornamita per puntoj rememorigis al li multon. Dufoje li vidis ĝin en la manoj de Klaro.
Li krucigis la manojn sur la brusto kaj demandis:
— Kio donas al vi la certecon, ke mi ne serĉos?
La maljunulino ekpalpebrumis por siaj senharaj palpebroj kaj respondis:
— Ĉar via princa moŝto estas bona ... mi tion vidas. Eh, eh, mi manĝis panon ne el unu forno, mi vidis multajn princojn kaj grafojn dum mia juneco, kiam mi estis ĉambristino en riĉaj domoj. Mi ĉion divenos per plej malgranda bagatelo. Ekzistas diversaj princoj, kiel ekzistas diversaj simplaj homoj. Sed via princa moŝto estas bona. Bagatelo montris tion al mi: via princa moŝto levis de l’ tero mian volvaĵon, via princa moŝto estimas la maljunecon. Ekzistas multe da princoj kaj simplaj homoj, nur imagantaj, ke ili estas princoj, kiuj neniam farus ĉi tion por simpla maljunulino. Via princa moŝto havas bonan koron kaj scias respekti, kion ordonis respekti Dio kaj la homoj. Tion montras al mi via nobla vizaĝo, via agrabla parolado kaj ... la volvaĵo.
Ŝi amike, bonkore ekridis.
La princo staris kun mallevita kapo:
— Via opinio tre flatas min ... sed mi tre dezirus scii, kiamaniere fariĝis la chassé-croisé? kiu estis la kaŭzo? Kiu postulis?
La maljunulino rapide skuis la kapon.
— Mi komprenas, mi komprenas! Ŝi postulis tion, ŝi mem ... Ŝi alkuris al mi hieraŭ el la preĝejo, kie ŝi preĝis la tutan matenon, kaj ŝin ĵetinte al miaj piedoj, rakontis al mi ĉion ... Al kiu ŝi povus konfesi tion krom mi? Mi lulis ŝian patrinon kaj ŝin mem sur miaj brakoj. Ĉirkaŭprenante miajn genuojn, ŝi petis: “Ekloĝu tie, avinjo, kaj ni transloĝiĝos en vian loĝejon ... ĝis ...” Via princa moŝto komprenas? “Sed, — aldonis ŝi — mi ne parolos pri ĉi tio kun la patro, ĉar oni devas paroli kun li malvarmasange, kaj mi ne povus fari tion ...” Mi do iris mem kaj mi ĉion rakontis al sinjoro Teofilo, klarigis, proponis: Li estas prudenta homo. Li komprenis kaj konsentis, li eĉ dankis min. Kiam Klaro revenis hejmen, li kisis ŝin kaj iom riproĉis ... nur iom ... Nokte li multe tusis, sed la tuso pasos, pasos. Hodiaŭ frumatene mi transportigis ĉiujn miajn vestaĵojn kaj meblojn ĉi tien kaj la iliajn en mian loĝejon. Kaj jen mi estas. Mi diris ĉion al via princa moŝto, ĉar mi devis tion fari. Oni ne ĉiam estas estro de l’ propra koro, ĉu oni estas princo, ĉu vilaĝano. Kiam la koro doloras, ĝi doloras, ... kruele do estus lasi doloran en malcerteco. Mi ĉion diris al via princa moŝto.
La princo longe silentis. Lia vizaĝo estis nun severa, pala. Fine, levinte la kapon, li demandis:
— Ĉu vi konsentus, ke mi vidu ĉi tie lastfoje fraŭlinon Klaron en via ĉeesto?
Larmoj aperis en la bluaj okuloj de l’ maljunulino. Levante al li sian sulkiĝintan, rozan vizaĝon, ŝi murmuretis:
— Via princa moŝto, ŝi estas orfino kaj zorgas pri orfoj ... kvankam tre malriĉa ...
Subite, la kato en sia blanka kaj flava vesto, kiu ĵus vekiĝis kaj oscedis post la dolĉa dormo, saltis sur la genuojn de sia sinjorino. Ĝia petolo faligis teren la volvaĵon kaj la kato mem implikiĝis en la fadenoj.
— For! — ekkriis sinjorino Dutkiewicz, — for! sur la kusenon! Sur la kusenon!
Per la naztuko, per kiu ŝi estis viŝonta la okulojn, ŝi ekbatis la katon, kiu desaltis de ŝiaj genuoj kaj tiris post si la ŝtrumpon, trikilon kaj fadenojn. Sed neniu interesiĝis pri la sorto de l’ ŝtrumpo kaj de l’ piedoj de l’ kompatinda kato. La princo staris nun tute proksime de la maljunulino, kiu volis fini la interrompitan frazon:
— Kvankam tre malriĉa ...
— Ne finu, sinjorino! Ĉion, kion vi povus diri pri fraŭlino Klaro, mi scias, kaj eble eĉ pli multe, ol vi. Ĉu vi konsentos diri kelke da vortoj de mi al fraŭlino Klaro?
Sinjorino Dutkiewicz momenton rigardis lin per siaj palpebrumantaj okuloj.
— Ĉu via princa moŝto serĉos ŝin?
Li silentis, mallevinte la kapon. Post momento li diris:
— Mi ne serĉos ŝin.
— Honora vorto princa? — demandis ŝi.
Li tre paliĝis. Li terure suferis, li ja bruligis post si la pontojn. Post mallonga silento, li respondis:
— Honora vorto de honesta homo.
La vizaĝo de la maljunulino ekbrilis de ĝojo.
— Nun mi aŭskultas vian princan moŝton. Oni ne ĉiam estas estro de l’ propra koro, kaj kiam ĝi doloras, ĝi doloras ... Se oni povas verŝi sur ĝin guton da balzamo, kial ne fari ĉi tion? Kion via princa moŝto ordonos diri al ŝi?
— Diru al fraŭlino Klaro, ke miaj agoj estis nek ŝerco, nek kaprico ... En la komenco tio estis simpatio, kaj poste amo kaj respekto, — respekto al ŝia senmakula pureco kaj nobla animo ... Diru al ŝi, ke pro ĉi tiu respekto mi rezignas mian amon, ke neniu disiĝo, — kaj nur Dio scias, kiom da ili mi travivis! — tiel malfeliĉigis min, ke mi deziras, ke la memoro pri mi ...
La voĉo mankis al li, en liaj okuloj ekbrilis larmoj.
— Mi havas la honoron saluti vin, — diris li kaj rapide foriris.
La maljunulino rapide leviĝis kaj faris du riverencojn, ree montrante la blankajn ŝtrumpojn. Poste ŝi eksidis sur la benko, almetis tukon al la okuloj kaj ekploris.
La kato en la blanka kaj flava vesto, ne povante liberigi la piedojn el la fadenoj, sidis kune kun la ŝtrumpo, trikiloj kaj volvaĵo sur la alia fino de l’ balkono kaj petege rigardante sian sinjorinon, miaŭis.
En la palaco la vicon da salonoj jam lumigis lampoj kaj kandelaroj.
Princo Oskaro, enirante en sian luksan kabineton, sin turnis al Benedikto, kiu sekvis lin.
— Ĉu Jozefo, la ĉambristo, jam estas eksigita?
Benedikto konfuziĝis.
— Ankoraŭ ne, via princa moŝto ... La knabo ploras kaj petegas ...
— Li restu.
Li pensis: “Ĉu tio estis lia kulpo?”
— Petu sinjoron Przyjemski, ke li venu.
Per rapidaj paŝoj li promenis en la granda ĉambro, en, kiun post kelkaj minutoj enkuris viro tridekjara, nigrahara, malalta, kun saĝaj okuloj, vivaj movoj, kun maltima, gaja mieno.
— Vi alvokis min. Ĉu ni ludos, aŭ skribos?
La princo haltis antaŭ li.
— Bona ideo, mia kara! Freneziga doloro turmentas min de la piedoj ĝis la kapo, kaj vi proponas al mi ludadon aŭ skribadon! ... Jen kial mi alvokis vin ... morgaŭ ni veturos en la kamparon ... volu hodiaŭ aranĝi ĉiujn aferojn kun intendantoj, advokatoj k.t.p. Se ili volos paroli kun mi, ili venu tien. Ĉi tie mi ne povas resti, mi ne povas! Mi bezonas aeron, ŝanĝon, forgeson. Mi volas ankaŭ, ke ŝi povu reveni en la lokon, kiun ŝi amas ... Faru do por mi oferon, lasu la fraŭlinojn Perkowski kaj veturu kun mi ... Se vi ne volas forlasi la urbon, restu, sed tute sola tie mi freneziĝus de malespero ...
Przyjemski eksidis sur apogseĝo kaj iom ŝerce diris:
— Ĉu efektive via malespero estas tiel granda?
La princo ree haltis antaŭ li kaj respondis:
— Ne ŝercu, Julio. Mi estas trafita pli profunde, ol mi mem pensis. Mi suferas, kiel kondamnito.
Przyjemski fariĝis serioza.
— En tia okazo, tio tre ĉagrenas min. La fraŭlinoj Perkowski estas malsaĝaj kaj afektemaj kreaĵoj, kiujn mi forlasos kun plezuro, kaj mi estas preta veturi morgaŭ kun vi. Sed mi neniam supozus, ke la momentoj, kiujn vi pasigis sub mia nomo, tiel tragedie finiĝos.
La princo eksplodis.
— Mia Julio, sola vi scias, kion mi pensas pri la homoj. Ili estas aŭ flatuloj, aŭ ventoflagoj, aŭ sendankaj ...
— Mi multfoje aŭdis tion, — interrompis Przyjemski.
— Ankaŭ la virinoj: ili estas aŭ malsaĝaj kaj enuigaj, aŭ amuzaj kaj malĉastaj: aŭ en ilia korpo loĝas samtempe du spiritoj: ĉiela kaj infera.
— Ankaŭ ĉi tion mi aŭdis.
— La vivo estas unu granda sensencaĵo. Dum la homo kredas, li estas feliĉa, sed li estas infano. Ekzistas homoj kiuj restas infanoj la tutan vivon. Sed tiuj, kiuj perdis iluziojn? ... Se ĉio estas mensogo, erariga ombro, efemero ...
— Mi aŭdas pri tio tre ofte.
— Sed ĉi tie mi trovis, kion mi ĉesis kredi. Mi trovis tion en ŝi kaj en la ŝiaj ... Eĉ en la vidvino de l’ veterinaro estas io, io tia ...!
— Kia vidvino? de kiu veterinaro? — ekmiris Przyjemski.
— Vi ne konas ŝin, tio estas indiferenta! Sed en ili estas io tia! ... Kaj ŝi, ŝi ...
Kun nova eksplodo li ekkriis:
— Julio, ŝi ŝutis perlojn en mian animon! Kaj kiel ĉarma ŝi estas! ... Ŝi ne estas perfekte bela, sed mi ne donus cent belulinojn por ŝia simpla, modesta ĉarmo ... por ŝiaj oraj okuloj! ... por ŝia dolĉa rideto! ...
Li mallevis la brakojn kaj sin ĵetis sur apogseĝon.
— Sed, sed “ŝi flugis per sonĝo la ora!”
Li kovris la okulojn per la manoj kaj eksilentis. Przyjemski, la gaja Przyjemski, serioze ekmeditis.
— Serioza do estas la afero! — diris li mallaŭte kaj fariĝis pli kaj pli malgaja.
Post momenta konsidero li leviĝis, proksimiĝis al sia nobla amiko kaj komencis paroli per konsola voĉo:
— Retrovu ŝin! La afero estas facila ... en tiel malgranda urbo.
La princo levis la kapon kaj fikse lin rigardis.
— Por kio? — diris li, — ŝin eĉ por miliono vi ne aĉetos, eĉ miliono ne konsolos ŝin ...
— Pardonu min, princo: Mia konsilo estis malbona. Ĝi estis diktita de mia kompato al vi pro viaj suferoj.
Nun Przyjemski komencis kuri en la ĉambro; li ŝiris siajn nigrajn lipharojn, pensis, fine haltis antaŭ la amiko.
— Kio do? — komencis li ŝanceliĝante. — Kion fari? Vi vane serĉis ĝis nun veran amon, feliĉon, celon k.t.p. Vi kredas, ke vi trovis ĉion ĉi en la knabino, kiun ni serĉos unu, du tagojn ... Mi tion prenas sur min. Mi trovos ŝian novan loĝejon, kaj edziĝu kun ŝi?
Princo Oskaro levis la kapon kaj rigardis la amikon, kvazaŭ ne kredante al la propraj oreloj.
— Kion vi diris?
— Vi edziĝu kun ŝi! — ripetis maltime Przyjemski.
La vizaĝo de l’ princo komencis rapide ŝanĝiĝi, ĝis subite rido eksplodis en la luksa ĉambro.
— Ha, ha, ha, ha! Ha, ha, ha, ha!
Per voĉo, interrompata de la rido, la princo diris:
— Bonega vi estas, kara Julio, bonega! Mi pensis, ke mi mortos de ĉagreno, sed vi, ha, ha, ha! vi ridigus mortinton, ha, ha, ha!
Li eltiris naztukon el la poŝo, levis ĝin al la okuloj kaj ridis tiel forte, ke la rido similis ploregon.
— Ha, ha, ha! Ha, ha!