Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kastelo de Prelongo

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO DEKKVINA

La aliformigo de la Prelonga bieno en maĵoraton, la redono de riĉaĵoj iam ŝtelitaj de la patro Linŝardo, la heredaĵo de la duko de Blasano, faris Matildon unu el plej riĉaj heredantinoj de Francujo. La komandanto vivis meze de lukso preskaŭ reĝa, kaj povis efektivigi ĉiujn multekostajn fantaziaĵojn, kiuj naskiĝis en lia cerbo. Tamen li ne estis feliĉa: ĉar la falseco de lia situacio erarigis neniun. Por ĉiuj homoj eĉ por la servistaro li estis nur la edzo de la grafino. Ĉiu sciis, ke en la komunecon lia alporto estis nula, ĉar pro la sendiskutebla volo de Andreo la doto al li donita de lia patro estis rekonita en lia edziĝkontrakto kiel devenantaĵo de Matildo. La tuta mono elspezita de Viktoro por ĉevalkuradoj, kartludado, aĉetado de artistaĵoj, devenis do de la malavareco de lia edzino. Certe li havis propre sian komandantan soldon; sed por pagi lian luksan vivmanieron, la kelkaj miloj da frankoj de li enkasitaj estis konsiderotaj kiel tute senvalora kvanto.

Tia situacio pezis sur lin. Ofte li pensis maldolĉe:

— Ludoviko estis prava; mi sekvis malveran vojon. Ne estis bezone amasigi tiom da krimoj unuj sur la aliajn por alveni al tia rezultato.

Ja portante la titolon kaj posedante la riĉaĵaron Matildo estis ĉio, Viktoro nenio. Sen la konsento de la grafino neniu ago estis plenumebla en la administrado de tiu vastega posedaĵo. La gemarkizoj mem provizitaj de dumviva rento estis nur la gegastoj de sia filino. Certe ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento; sed tio okazis nur ĉar la grafino de Prolongo postulis, ke ŝajne nenio estu ŝanĝita. Ŝi donis al sia patro ĝeneralan rajtigon. Do Raŭlo daŭrigis kiel en la pasinta tempo sian metion de kampara nobelulo, ne tro rimarkante, ke li estas nur la registo de bieno, kies li estis posedanto.

Tio precipe kolerigis la filon Linŝardon. Li troviĝis en la antikva domego de Prelongoj kiel uzurpulo, kiel sen utila meblo, havante neniun motivon por esti. Li esperis, ke rebrilo de tiu nobela titolo ŝprucos sur lin; ke li estos konsiderita de la landanoj kiel la vera kastelmastro. Kvankam ne estante rajtigita al la porto de tiu nomo li farigis novajn vizitkartojn:

VIKTORO LINŜARDO

Grafo de Prelongo

Sed iaj personoj, al kiuj li ilin sendis, ilin resendis kun tiuj vortoj;

— Nekonita en la Gotha almanako.

Viktoro silente englutis tiun kruelan insultegon. Feliĉe lia komandanta rango iom savis la situacion. Sen ĝi, kiam li akompanis Matildon en siaj vizitoj al la najbaraj nobeluloj, li estus havinta la humilaĵon aŭdi lakeon anoncantan per sonora voĉo:

— Ŝia grafina Prelonga Moŝto kaj sinjoro Linŝardo.

Sed se Viktoro ne realigis sian ambician revon, kiel pli dolora estis por Heleno la elreviĝo. Iam, kiam dum multaj horoj ŝi direktis siajn okulojn al la kastelo, esperante, ke se en la estonta tempo ŝia filo edziĝos kun la heredantino de tiu belega bieno, estos ŝi, kiu en ĝi ĉefos estrine, ŝi ne divenis tion, kion al ŝi rezervas la estonteco. Hodiaŭ kiam ŝi vizitis la komandanton, ŝi estis akceptita per tiu protekta bonvoleco, ĵetita kiel almozo al humiluloj. Se ŝi kuraĝis ian pripenson, la servistoj respondis malafable:

— Ŝia grafina Moŝto ne donis ordonojn pri tio. Ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe. Kolerega pri tiu bankroto de la fatalo, kiu ruinigis ŝiajn plej karajn esperojn, nun sinjorino Linŝardo metis intertempojn pli kaj pli longedaŭrajn inter siaj vizitoj al la sinjorega domego.

Tiu situacio netolerebla por la edzo de Matildo ne povis longatempe daŭri. Tiel longe kiam la grafino ne estos doninta al li la tutecon aŭ almenaŭ grandan parton de siaj posedaĵoj, li komprenis, ke li estos ĉiam konsiderata kiel senvaloraĵo.

Du farmanieroj prezentiĝis al li, la perforto aŭ la konvinko. Li tiel uzis kaj eĉ trouzis la unuan rimedon, ke nun ĝi lin kore tedegis. Aliparte la konsekvencoj ricevitaj enhavis rezultatojn neniel kuraĝigajn. Do restis la konvinko apogiganta sur amon. Ha! ĉi tiu rimedo estis tute alloga, tiel pli alloga, ke la senĉesa apudesto de la juna virino apud li vekis lian malnovan pasion.

Nun ĉar la leĝo donas al li nediskuteblajn rajtojn, li tre intencis ilin valorigi. Sed li sciis, ke la entrepreno estas multe ŝancebla; multfoje jam li povis konstati la vivegan malamon al li sentatan de Matildo; kaj li ne povis ne tre meti, memorante la ĵuron de ŝi faritan, ke li ĉiam estos al ŝi nur fremdulo. Sed li opiniis, ke nenio kontraŭstaras senŝancele la tempon kaj la persiston. La komandanto esperis, ke per sennombraj ammontroj, per senĉesaj ĝentilaĵoj, li forgesigos al la grafino la maldelikatajn kaj eĉ sovaĝajn rimedojn uzitajn de li, per kiuj li sin devigis kunligi sian estontecon kun la sia. Li apogis sian deziron sur unu bonegan rezonon:

— La amo senkulpigas ĉion. La krimojn, kiujn ŝi farigas, vin ne pardonas facile, kiam ŝi estas la kaŭzo kaj la motivo de tiuj malbonaĵoj. Fine feliĉe la bona Naturo kuŝas funde de tio ĉi; kaj mi fidas al ĝi kiel al potenca helpanto. Ĉar nun Matildo povas sin doni al neniu viro krom al mi; ĉar la leĝo kaj la religio al ŝi trudas kiel devon la amon al ŝia edzo, pli-malpli frue ŝi falos fatale en miajn brakojn.

Pro tio dum la unuaj tagoj, kiuj fluis post lia edziĝo, Viktoro ne faris la malprudentaĵon postuli edzinajn komplezojn; ĉar tiaj postuloj povis nur malbonigi la situacion. Li ŝajne akceptis kiel naturan la malintiman vivmanieron al li truditan de la grafino. Li ne volis rimarki la malvarman kaj arogantan tonon de ŝi prenitan, kiam ŝi parolis al li. Li ŝajnis antaŭ ŝi submetita, respektema, amema, esperante ke Matildo fine estos kortuŝita de tiu konstanta penado por plaĉi al ŝi. Certe por viro tiel ordonema kiel la komandanto tia konduto konjektigis neordinaran forton de voleco, kies pli bone ol iu ajn la grafino devis ŝati valoron.

Ĉiutage la filo Linŝardo neniam forgesis alportigi en la apartamenton de sia edzino la florojn, kiujn ŝi obstine rifuzis dum sia fianĉiniĝo. Regule tuj kiam Matildo ekvidis la bukedojn, rapide ŝi ilin ekkaptis kaj ĵetis ekster la fenestro. Sed ian tagon pro malatento ŝi forgesis plenumi tiun ĉiutagan kaj malestiman detruadon. La morgaŭan tagon Viktoro havis la ĝojon ĵeti mem la velkintajn rozojn kaj ilin anstataŭigi per freŝaj. La sama afero rekomencis kelkajn fojojn. Fine laca pro tiu batalo per florbatoj, la grafino ĉesis zorgi pri tio. La bukedoj, senditaj de ŝia edzo, seninterrompe ornamis ŝian saloneton; kaj la juna virino tiel kutimis al ili, ke fine ŝi ilin konsideris kiel meblojn de l’ apartamento.

Vidante ĉiujn tiujn ampruvojn, kiujn la komandanto senpaŭze donis al Matildo, la markizo sin turnis definitive al sia bofilo. Eĉ li sentis al li komencantan amikecon: — Por ĉiu peko, kompatemo, li diris, Linŝardo faris grandan kulpon, mi eĉ dirus krimon. Sed oni estas devigata konfesi, ke li faras ĉion, kion li povas, por sin pardonigi.

Sola la markizino avertita de sia patrina instinkto ne kredis al la pento de Viktoro. Ŝi sen interpaco montris al li glacian malvarmecon. Tiu antipatio eĉ ŝprucis al Valento. Sinjorino de Prelongo sin kulpigis mallaŭte, ke ŝi sentas malamon al tiu senkulpulo, senvola kaŭzo de ĉiuj iliaj malfeliĉaĵoj.

— Kion venis fari ĉi tien tiu uzurpulo, ŝi pensis ofte. Li ne estas mia nepo: mi tion sentas, mi estas certa pri tio; alie io neklarigebla min altirus al li. Aliparte kvankam Matildo envolvas sian etan protektiton de ĉiuj imageblaj vartoj, tamen nur vidante la manieron per kiu ŝi karesas lin, ŝi kisas lin, oni divenas, ke li ne estas ŝia ido. Patrino ne eraras pri tiuj aferoj. Sed tiam de kie do li devenas? Instigite de tiu malbona sento, la markizino petis de sia filino, ke neniam ŝi alkonduku al ŝi la knabeton, kies rajte Matildo estas patrino. Komprenanie la motivon, kiu instigis sinjorinon de Prelongo, la grafino respektis siajn tedojn, evitis ke Valento troviĝu en ŝia ĉeesto, kaj neniam al ŝi parolis pri li.

Tiel agante Suzano faris gravan malsaĝaĵon. Ĉar se ŝi estus sekvinta, paŝon post paŝo, la kreskadon de tiu estaĵeto tiel mistere enirinta en la vivon, ŝin estus miriginta lia simileco kun fraŭlino de Savinako: kaj ĉiuj ŝiaj duboj estus rapide klarigitaj.

Tiu simileco estis tiel videbla, ke ĝin rimarkis la lakeoj kaj eĉ la vilaĝanoj.

Ian dimanĉon, Matildo revenis al la kastelo en nefermita kaleŝo, havante apud si sian filigitan knabeton. Ŝi pasis antaŭ la Krepona trinkejo, la plej bela kafejo de l’ urbeto. Antaŭ la pordo la tablojn korekte liniigitajn okupis multaj trinkantoj. Estis la sesa vespere: ĉiu venis ĉi tien, englutonte sian antaŭmanĝan trinkaĵon kaj petonte novaĵojn. Kompreneble la luksa veturilo de la grafino fariĝis la celo de ĉiuj rigardoj. Kiam ĝi estis elirinta:

— Strange, diris kamparano: la malgranda vicgrafo de Prelongo tute ne similas sian patron.

— Kaj sian patrinon?

— La grafinon? Ho ankaŭ pli malmulte.

— Mi ne scias, ĉu mi eraras; sed tiu pupa vizaĝo al mi memorigas la fizionomion de fraŭlino Valentino.

— Tio ne estas miriga, diris la mastrino de la kafejo; tiuj junulinoj estis sendisigaj.

— Je Diablo! Ĉu ekzistas, en la reciproka amikeco de du junulinoj kaj la vizaĝo de etulo, ia rilato ebla?

— Jes, kaj eĉ tre granda, respondis la kafejmastrino per tono malkontenta: kiam ŝi estis graveda la patrino de Valento ricevis rigardon de sia iama amikino. Pro tio la etulo estas la viva portreto de tiu ĉi lasta.

Grandega ekridego akceptis tiujn parolojn.

— Vi do kredas al tiuj sensencaĵoj, sinjorino Krepono?

— Certe, tiel fervore kiel al la Kredo. Kiam ido similas najbarinon, tio pruvas, ke ŝia patrino ricevis rigardon dum sia gravedeco.

— Kaj kiam tiu najbarino estas najbaro?

— Tiam, respondis Blagardo, tio pruvas, ke la najbaro rigardis la najbarinon ... tro proksime.

— Silentu do, langmalbonulo. Ĉu vi intencas kredigi, ke fraŭlino de Savinako iom rilatas kun la nasko de tiu infano?

— Nu, nu, eble.

— He! petolanto, rimarkigis Grosklaŭdo, memoru ke antaŭ du jaroj vi parolis alimaniere.

Nun, ĉar la opinio iam proponita de Blagardo estis partoprenita de la tuta lando, ĉi tiu ne ĝin ŝatis plu. Eĉ li ĝin kontraŭbatalis, nur por ne partopreni la opinion de ĉiuj aliaj.

— Malgrandulo mia, li respondis al Grosklaŭdo, iam mi eble eraris. Sed nur la malsprituloj persistas en malvera opinio.

— Ĉu vi eksciis novaĵojn?

— Ne, sed tio altrudiĝas al la okuloj. Fraŭlino Valentino forlasis la kastelon ses monatojn antaŭ la naskiĝo de l’ etulo; ili ambaŭ similiĝas kiel du akvaj gutoj; la grafino ĉiam neis, ke ŝi estas lia patrino. Kion vi respondos al tio? Ĉar la horo de la vespermanĝo sonoris por ĉiuj stomakoj, ĉiuj vilaĝanoj sin direktis al sia hejmo, dirante ke tiu Blagardo, kvankam petolante havas tamen tre fortan kapon. Eble li estas prava.

Tio, kio certigis la konjektojn de la spritulo, estis la babiladoj de la servistaro mirigita pro la senameco de Viktoro al lia filo. Tiu patreco leĝa kaj deviga estis por la komandanto vera Sizifa ŝtonego. Li deziregis, ke alvenu la momento, en kiu li estos vere patro. Pro tio li sentis grandegan ĝojon, konstatante, ke Matildo ne ĵetas plu la florojn al ŝi senditajn. Ĉar la grafino akceptis la donacon, eble alvenas la tempo, en kiu ŝi ne rifuzos la donacanton. La revo, kiun li karesis, tio estas havi infanon vere naskitan de li, kredeble efektiviĝos baldaŭ.

Ĉar ĉiu estis konvinkita, ke li estas la feliĉa edzo de sia edzino; kaj tio lin kolerigis. La farton de Matildo iom malfortigis la sinsekvaj batoj, de kiuj la malfeliĉa virino estis premegita. Negravaj malsanetoj ŝin tre ofte devigis al la enlitiĝo. Kompreneble ĉiuj homoj klarigis tiujn simptomojn per la konsekvencoj neeviteblaj de l’ edziniĝo: sinjorino de Prelongo mem ŝajnis partopreni tiun opinion.

Ian iagon la markizino kaj ŝia filino ripozadis en la vintroĝardeno. Kaŝita malantaŭ la larĝaj folioj de bananarbo, la komandanto aŭdis Suzanon dirantan al la grafino:

— Certe mi estas tre ĉagrena, mia kara infanino, vidante, ke via farto ĉiam ŝanceliĝas. Tamen mi konfesas, ke mi estas nek mirigita nek eĉ maltrankvila pri tio. Ĉar la kaŭzo facile diveniĝas.

— Kion vi volas diri!

— Simila al ĉiuj junaj edziniĝintoj ...

— Ne estas tio, ekkriis vivege Matildo kompreninte.

— Tamen mia konjekto estas tre verŝajna.

— Ne, patrino mia; ĝi estas kontraŭe tute tute neverŝajna. Mi havas gravajn motivojn por certigi, ke vi eraras. Kiaj ajn estos la suferoj, kiujn mi eble toleros en la venonta tempo, neniam tiu kaŭzo estos akceptebla.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de la grafino per sovaĝa energio, Viktoro sentis, ke lia koro kuntiriĝas.

Sed samtempe estis reveninta lia malnova maltimo. Jam de tempo tro longa li ludis tiun rolon de timema kolegiano, por kiu li ne taŭgis. Li ĵuris al ŝi mem, ke per ia ajn rimedo antaŭ ok tagoj lia edzino al li apartenos.

— Dum tiu vespero mem, li pensis, mi parolos al Josefino pri tio.

De la edziĝo de la komandanto, la situacio de la junulino en la kastelo estis tute ŝanĝita. Ian tagon la markizino diris al Matildo:

— Kion vi intencas fari pri Josefino?

— Sed ŝin konservi.

— Neeble. Pripensu ke ŝi estas la kuzino de sinjoro Linŝardo: do per via edzinigo ŝi fariĝis la via. Vi ne povas esti parencino kun via ĉambristino.

— Vi estas prava. Tamen mi sentus veran ĉagrenon, min senigante da ŝi. Ŝi estas bona knabino, tre sindonema al mi. Kaj mi ne certigus tion, se mi ne havus gravajn motivojn por tiel paroli.

— Neniam mi dubis pri tio. Sed tio neniamaniere ŝanĝas vian reciprokan situacion. Vin kombante, ŝi povus vin nomi: “Mia kuzino”; kaj ŝi estus rajtigita al tio.

La markizino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono de neesprimebla kolerego.

La grafino de Prelongo pripensis dum kelka momento, kaj proponis al sia patrino projekton, kiun ĉi tiu aprobis tuje.

Josefino estis altigita al la rango de dommastrino. Pro vizita de nedisputebla potenco, ŝi ĉefis la tutan servistaron de la kastelo, donante ordonojn kaj zorgante pri ilia plenumado.

De la unuaj tagoj la junulino montriĝis bonega servestrino. La markizino sin kore gratulis pro la decido el prenita de ŝi. Ŝia malfortiĝanta farto ne ebligis, ke ŝi zorgadu sufiĉe bone la sennombrajn detalojn, al kiuj dommastrino estas devigata atenti. Matildo tro artista ĉiam montriĝis malema por tiaj funkcioj. Sinjorino de Prelongo estis do tre feliĉa, trovinte fraŭlinon inteligentan, sindoneman, ageman, tute fidindan, kiu dank’ al sia parenceco kun la gemastroj estis respektata de la servistaro.

Ja sen ŝanceliĝo la lakearo tuje montriĝis tre respektema al la kuzino de la grafino, sinnomante nur fraŭlino Brantino aŭ eĉ Fraŭlino sen aldono.

La malfeliĉa Josefino, kiu ne povis eviti sian fatalecon, retrovis do en la kastelo la malprecizan situacion jam havitan de ŝi en la Linŝarda farmodomo: nek mastrino, nek servistino, balanciĝanta inter la du ekstremaĵoj.

Do, dum la vespero, Viktoro vizitis la novan dommastrinon. Ŝin preminte kontraŭ sian koron, kiel li kutimis fari, kiam li bezonis ŝian kunkulpecon:

— Vi scias, li diris, ke mi ne amas la grafinon. Mi edzigis kun ŝi nur pro ambicio. Ŝi min malamas, Por trafi la celon, al kiu mi volas atingi, necese estas, ke mi tute ŝin superu, kaj pro tio ke mi havu idon de ŝi. Nur en la patrina amo mi trovos la levilon, kiu min mankas. Sed ŝi rifuzas ni mi la eniron en sian dormoĉambron. Eĉ ŝi sin enfermas per triobla riglilo. Mi fidas al vi, por ke vi lasu malfermata la pordon de ŝia tualetejo, kaj eĉ ke vi min enkonduku en ĝin, se estas bezone. Nu, vi ne devas esti ĵaluza; ĉar tio estas por mi vera servuto: sed vi komprenas, ke ĝi estas necesega. Fine, li aldonis mallaŭte, eble mia edzino mortos pro sia akuŝo: tiam mi edziĝos kun vi, kaj vi estos kastelmastrino; ĉar estante la patro leĝa de Valento, mi, kiel zorgamo de la heredanto, ĉefus estre en la kastelo.

Aŭdinte tiujn malnoblecajn parolojn, Josefino preskaŭ eksplodis pro indigno. Sed ŝi memoris la obeotajn rekomendojn de la grafino, kaj respondis simple:

— Mi vin komprenas tiel bone, ke vi povas fidi al mi.

— Nu, vi estas inteligenta virino. Vi ne pentos pri la servo al mi farita de vi.

Poste ŝin preninte en siajn brakojn, li ŝin kisadis pasie kaj eliris dirante:

— Mi estas pli ŝancema ol mi kredis. Mi timis riproĉojn; sed ŝi cedis senbatale. Ŝi esperas, ke la grafino mortos post sia unua nasko, kaj ke ŝi povos ŝin anstataŭi. Nu, ŝi estas pli ambiciema ol mi kredis. Kuŝas ĉi tie potenca levilo, kiun mi scios utiligi.

Dum tiu tempo la junulino ankoraŭ tremetanta pro la paroloj aŭditaj, alkuris al Matildo, kaj al ŝi rakontis la hontindan proponon faritan de la komandanto.

— La krimulo! ekkriis la grafino, mi bone sciis, ke lia dolĉeco kaj lia submetiĝo estis nur ŝajnaj. Nu, mi pli amas tion. Jen estas la vera batalo, kiu komencas. Mi preferas al la serpento, kiu sin kaŝas, la tigron, kiun oni vidas. Josefino, volu fari tion, kion petas mia edzo.

— Sed, via Moŝto, ĉu vi ne timas?

— Nun, ĉar mi estas avertita, mi timas nenion. Cetere vi povus ĉeesti ĉe nia intervidiĝo, kaŝite malantaŭ tiu kurteno. Vi vidos, ke mi scias respekti mian promeson.

Dum la vespero la grafino de Prelongo vestis riĉan tualeton, kaj atendis ne sen ia maltrankvileco la viziton de sia edzo. Kio alvenos? Ĉu ŝi eliros triumfanta el tiu neegala batalo, en kiu ŝia kontraŭulo havos kiel helpilojn la leĝon kaj la religion.

Ŝi estis priokupata de tiuj pripensoj, kiam pro la pargeto ekkrianta ŝi levis la kapon. La komandanto staris antaŭ ŝi.

— Vi ĉi tie, sinjoro, ne min avertiginte pri via vizito. La procedo estas iom maldelikata. En nia societo oni uzas ĝenerale pli ĝentilajn farmanierojn.

— Mi sciis, ke via pordo estas ŝlosita per rigliloj. Por eniri tien mi havis nur unu rimedon, trairi tra via tualetejo: kaj tion mi faris.

— Vi estis malprava, uzante tian ruzon. Se vi estus proponinta al mi interparoladon, mi ne estus ĝin rifuzinta.

— Nu, Matildo, ĉu vi fine konsentas ....

— Mi ne parolas pri tio. Sed ĉar la interparolado, kiun ni havos post unu momento, estis neevitebla, de nia geedzigo mi vin atendis ĉiuvespere. Sed laŭ via kutimo vi pli amas penetri ĉe virinon kiel ŝtelisto ....

— Aŭ kiel amanto, respondis Viktoro prenante ŝian manon.

Per gesto rapida la grafino ĝin eligis, kaj respondis malvarmatone:

— Mi ne scias, sinjoro, ĉu en la venonta tempo vi meritos la unuan epiteton; sed mi al vi certigas, ke neniam la dua taŭgos por vi.

— Kial, Matildo, kial rifuzi al mi tiun esperon? Ĉu de nia geedziĝo io estis al mi riproĉebla de vi? Ĉu kontraŭe mi ne estis submetita, respektplena, zorganta nur pri unu afero, ne malplaĉi al vi? Mi povis paroli estre: la leĝo min rajtigas. Sed tiun rajton mi ne volis uzi; ĉar mi nutras en mia koro nur unu revon, vin ricevi de vi mem; ĉar mi sentas, ke iam vi bonvolos ĉesigi vian koleron, ke vi memvole konsentos la donon de via persono.

— Via memoro estas malvigla, sinjoro: vi ŝajnas forgesi, ke mi diris: “Neniam.”

— Tio estas ĵuro, kiun la virino elparolas estante fraŭlino, sed kiun ŝi forgesas fariĝinte edzino.

— Forgesi, sinjoro, ekkriis la grafino kolerante; sed por tio mi devus forgesi samtempe viajn kalumniojn kaj viajn malkuraĝaĵojn. Mi vivis feliĉa, envolvita de la amikeco de miaj familianoj. Subite vi rabe eniras en mian vivon; senlace vi min turmentegas kun rafinaĵoj indaj de sovaĝulo; apogante vian tranĉilon sur la gorĝon de miaj amatoj, vi min devigas meti mian manon en la vian; kaj ĉar vi ripozis momente en via laboro de turmentisto, vi kredas, ke vi akiris rajtojn sufiĉajn por postuli mian obeon kaj mian amon. Ha! viro tiel krima kiel vi malhonorus la militistaron, se la malnobleco de unu el ĝiaj anoj povus malpurigi ĝian nemalpurigeblan indecon.

La komandanto palegiĝis.

— Nu, vi estas prava, Matildo. Vian malamon mi meritas; ĉar por vin posedi mi provis ĉion. Estante certa, ke mi ne povos vin havi per la honestaj rimedoj, mi estis devigita uzi la malhonestajn. Sed kiu en tio estas la ĉefa kulpulo? Kial vi montriĝas tiel bela kaj tiel dezirinda? Vi diras, ke vi vivis feliĉa; mi same. En tiu militistaro, kiun vi rajte glorigas, mi rapide suprenflugadis ĝia la plej altaj sidejoj. La gloro, la patrujo, la honoro al la standardo, tiaj estis miaj amaĵoj: kaj kiam mi rapidis al la batalo, ĉefante mian skadron, mi sentis en mia koro nur unu deziron, glore morti por la imperiestro kaj por Francujo. En tiu epoko mi estis fidela, senartifika soldato, kaj, similante Bayard’on, senlima kaj ne riproĉinda. Ian tagon, mi vin vidis; tiun tagon, mi estis pereigita. La amo eniris en mian koron fulmorapide. Ĉiuj noblecoj, ĉiuj heroecoj en mi vibrantaj estis sufokitaj de la venkanta pasio. Mi vin amas, Matildo; mi vin amegas per la tutaj potencoj de mia estaĵo. Kiam mi vin apudestas, ne estas sango, kiu fluas en miaj vejnoj, sed fajro. De ĉiuj krimoj de mi faritaj, de ĉiuj krimoj de la privatulo, — ĉar la oficiro ĉiam povas marŝi, alte starigante la kapon, — estas vi la sola kaŭzo, la sola motivo. Vi diras, ke mi rabe eniris en vian vivon; estas vi, kiu kontraŭe inside penetris en la mian. Estas viaj malestimaĵoj, viaj malŝataĵoj, kiu aliformigis la militiston, ĉiam estimatan kaj ĉiam estimindan, en la malamindan amanton, kiu sin trenas ĉe viaj piedoj.

Efektive, genufleksinte antaŭ la grafino, Viktoro sukcese prenis ŝian manon, kaj ĝin prenante en la siaj ĝin kovris de pasiaj kisadoj.

Malgraŭvole kortuŝita de la varmegaj paroloj de sia edzo, vane Matildo serĉis respondon. Ha! la komandanto estis prava. La krimojn, kiujn ŝi inspiras, virino pardonas facile; ĉar ŝi sentas, ke ŝia respondeco estas grava en la plenumo de ili kaj preskaŭ similas kunkulpecon. Certe la grafino ne povis tiel rapide forgesi la malamindajn agadojn de la viro, al kiu la religio ordonis, ke ŝi donu sian koron kaj sian korpon; sed fine ŝi sentis sin ŝancelita. Lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon.

— Nu, Matildo, li diris amene, ekzamenu miajn ambaŭ ekzistadojn paralelajn; la unuan neriproĉinda, la duan krima, se pro via kulpo. Pardonu al la lasta. La Societo kaj Dio vin donis al mi: kial vi volas kontraŭstari la ne eviteblecon? Mi havu nur vian simpation, kaj tuj mi refariĝas la honestega viro, kiu mi estis. Se mi ne povas alporti al vi nobelecan titolon, mi ĵuras, ke mi ĝin anstataŭigos per tiom da laŭroj, ke mi faros vin ĵaluzinda inter la virinoj la plej feliĉaj.

Iom post iom kaj nesenteble li prenis la junan virinon inter siaj brakoj, kaj ŝin kovris per kisadoj. La grafino simila al ino hipnotizita kredis, ke ŝi estas la ludilo de ia revo. Neniam sinjoro de Blasano al ŝi parolis per tiel varmega kaj konvinka tono. Kun okuloj duonfermitaj ŝi aŭskultis Viktoron, kiu diris:

— Mi ne petas, ke vi min amu: ve! mi tro komprenas ke estas neefektivigebla tia deziro. Sed lasu min vin ami; permesu, ke mi tion al vi diru humile, genufleksante kiel antaŭ diinaĵo. Kaj kiam la kompato estos penetrinta en vian animon, post ĝi venos la simpatio kaj kun ĝi la pardono.

Parolante la komandanto manovris per tia lerteco, ke li sukcese ĉirkaŭis per sia brako la talion de la grafino. Jam li ŝin eksublevis el la apogseĝo, sur kiu ŝi troviĝis duonkuŝanta, kiam la juna virino malfermis la okulojn, kaj ekvidis, ke la pordkurteno antaŭ ŝi pendanta estas movita de malforta tremeto. Tiu vidiĝo subite rompis la ensorĉon, kaj ŝin revenigis al la realeco. Ŝi stariĝis, kaj montrante la horloĝon al sia edzo mirigita, diris:

— Estas malfrue, sinjoro. Mi estas fiera, vidante ke vi forgesas en mia societo la fluon de horoj. Sed via amantino vin atendas! kredeble ŝi malpacienciĝas.

— Mia amantino! Vi bone scias, ke mi havas neniun amantinon, ke mi amas neniun virinon krom vi.

— Kiel? sinjoro Linŝardo, ĉu vi neniam amrilatis kun fraŭlino Brantino?

— Kiu al vi diris?

— Tio estas negrava: sed vi vidas, ke mi ĉion konas. Ha! vi miras, vidante ke malgraŭ tiu kono mi tamen konservas vian ĉarman kuzinon. Kion vi volas? Oni estas ĵaluza, nur kiam oni amas.

Post tiuj vortoj. Matildo malfermis la pordon, ĝin montrante per la mano.

— Mi petas, ke vi eliru, sinjoro. Estas la unua matene kaj mi bezonas ripozon.

Nevole Viktoro obeis tiun geston. Kiam la pordo estis fermita malantaŭ lia dorso, li aŭdis la bruon faritan de la grafino puŝanta la riglilojn.

Ok tagoj fluis, Matildo ne vidis plu sian edzon, eĉ dum la horo de manĝoj. Viktoro pasigis ekstere siajn tutajn tagojn, penante lacigi siajn muskolojn per senĉesaj kuradoj. Li volis ĉesigi la pasian febron, kiu lin reprenis, kaj kiun li ne povis trankviligi. Sed kiam alvenis la vespero, la rezultato ricevita estis nur lacego, kiu lin rompis sed ne kvietigis.

Sed kia demono nun moviĝas interne de li? Se li ne povas plu ĉefi sian voladon, ĉu li estos sufiĉe potenca por ĉefi la voladon de aliulino? Li estas edzo. Ĉiuj homoj kredas, ke Matildo fariĝis lia edzino: kaj li estis tiel malkuraĝa, ke li lasis sin komandi al li estrine, ke li ne prenis ŝin en siajn brakojn, ke kontraŭe li ŝin obeis, kiam ŝi lin elirigis el sia ĉambro. Kion do ŝi volas? Ĉu ŝi esperas, ke ĉiam ŝi restos venkanta? Tamen ŝi devus kompreni, ke estas neebla la senĉesa rifuzo de ŝia persono.

Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, la komandanto eksentis subitan inspiron. Instigite de la kolero, de la sento de sia malpotenco, la grafino diris: “Neniam”. Nun la malhumileco malhelpas, ke ŝi ŝanĝu sian decidon. Sed eble ŝi bedaŭras tiun tro neripareblan decidon; eble ŝi ne estus malkontenta, se ŝia edzo uzus pri ŝi rimedon tian, ke ŝi estus devigata cedi, kvankam ne ŝajninte konsenti. Viktoro kredis, ke ŝi estis kortuŝita de liaj pasiaj kaj vibrantaj paroloj. Kiam, fermante la okulojn, li revidis pense la duonsvenan sintenadon de sia edzino, li ne dubis plu: eĉ li estis certa.

— Kaj mi ne komprenis, li diris kolere. Mi estis sufiĉe malsprita por ne ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentigis al mi. Ha! Matildo, virino samtempe malamata kaj amegata, vi volas, ke mi uzu perforton. Vi perdos nenion atendinte: tiuvespere vi estos kontentigita. Ĉefite de tiu ideo, la komandanto galopigis sian ĉevalon. Alveninte en la kastelon, li rapide ĵetis al la ĉevalgardisto la bridon de sia rajdito, certigis ĉu la grafino troviĝas en la salono, kaj supreniris kvarŝtupe al sia ĉambro. En skatolo, en kiun li enfermis lignaĵistilojn, li prenis borileton kaj ŝraŭbturnilon. Provizite de tiuj du iloj, li sin direktis al la ĉambraro de la grafino.

En ĝi troviĝis Josefino ordiganta tirkestojn.

— La lastan fojon, li diris, mi ne sukcesis. Tiuvespere mi volas refari novan provon. Mi esperas, ke vi ne min perfidos.

Benante mallaŭte la hazardon, kiu ebligis, ke ŝi konu la novan projekton elpensitan de sia amanto, la junulino respondis:

— Ĉu vi ne diris al mi, ke vi laboras tiel same por mia profito kiel por la via?

— Certe.

— Tiam, kion vi timus?

— Vi estas prava.

— Nu, pensis la filo Linŝardo, la ambicio konfuzas ŝiajn pensojn. Mi lasu al ŝi ŝiajn iluziojn. Helpite de la ŝraŭbturnilo, Viktoro demetis la seruron kaj la riglilojn; poste per la borileto li plilarĝigis la truojn lasitajn en la ligno post la eliro de ŝraŭboj; fine li remetis la tutecon laŭ ĝia unua stato. Por rigardanto malatenta nenio ŝajnis ŝanĝita: sed la firmeco de la feraĵoj estis nur ŝajna. Sola puŝo per ŝultro sufiĉis por ĉion alĵeti teren.

Kompreneble Josefino, kiu ekzamenis tre atente la laboron de la komandanto, senprokraste avertis pri tio la grafinon.

Dum la vespero Viktoro aliris luppaŝe al la apartamento de Matildo. Alveninte antaŭ la enirejon, li puŝegis la pordon, kiu cedis tuj kun malsonora bruo de rigliloj falantaj sur la tapiŝon.

La komandanto kredis, ke lia edzino dormas. Li jam estis eksaltonta al la lito, kiam bruo de mokema rido lin haltigis sur la sojlo de la ĉambro.

Vestita de eleganta noktkostumo, la grafino sidis apud brila fajro gaje kraketanta. Flanke de ŝi, sur tableto, lampo provizita de netravidebla vitroglobo lumigis al libro, kiun ŝi legis, kaj samtempe al strangforma ponardeto, kiun kredeble ŝi uzis kiel papertranĉilon. Ĝi estis la Malajsa kriso retrovita de ŝi funde de la skatolelo aparteninta al fraŭlino de Savinako.

— Kiel? Sinjoro Linŝardo, estas vi ankoraŭ! ŝi diris ĉiam ridema. Nun vi ne pasas plu tra la tualetejoj; vi preferas rompi la serurojn. Mi opinias, ke apud vi oni ne estas senriska. Morgaŭ mi venigos seruriston, por ke li almetu sur mian pordon fermilon sufiĉe fortikan por ĝin kontraŭstarigi kontraŭ la amo.

Ŝtonigite de miro Viktoro restis senmova en la loko, en kiu li troviĝis, havante unu piedon en la ĉambro kaj la alian en la koridoro.

— Nu, sinjoro, daŭrigis la juna virino, necese estas, ke pordo estu fermita aŭ malfermita. Ĉar la noktoj iom malvarmetiĝas, eniru aŭ eliru; sed decidiĝu.

La komandanto eniris, kaj repuŝis la pordon, kiu ne ŝlosiĝis plu: poste alproksimiĝante al la grafino:

— Nu, li diris, estas mi, kiu venas, vidonta ĉu vi estos ĉiam senkompatema. Matildo, amatino mia, mi suferas ĉiujn inferanajn turmentegojn. Se dum la pasinta tempo, por vin posedi mi vin doloris, hodiaŭ vi devas senti vin kontenta; ĉar mi al vi certigas, ke vi estas kruele venĝita. Kompatu, mi petegas, kaj ĉesigu mian suferegon.

— Sinjoro Linŝardo, ĉu vi konas la sukon de l’ upaso?

— Ĉu mi konas ... kion? respondis la komandanto mireganta.

— La sukon de l’ upaso?

— Sed ĉu tiu alilanda kreskaĵo rilatas kun mia amo?

— Jes, kaj eĉ laŭ maniero tute mallarĝa. En la momento kiam vi rompis mian pordon, mi ĵus legis tre interesan artikolon pri la fulmosimilaj efikoj produktitaj de tiu venenaĵo, Oni rakontas, ke la enlandanoj de la Sondaj insuloj venenigas per ĝi siajn armilojn ...

— Ha! sinjorino, ekkriis Viktoro kolerega, ĉesu lian mokegon, mi vin petas. Ĝis tiu vespero min tedis uzi rajtojn, kiujn donas al mi la leĝo. Sed ĉar vi rifuzas fariĝi mia adorata amantino, mi parolos estre, kaj vi obeos.

La malfeliĉulo rapidis al Matildo, kaj penis ŝin ĉirkaŭi per sia fortika brako. Sed la juna virino lin observis. Rapida kiel fulmofajro, ŝi ekkaptis la ponardon kuŝantan sur la tablo.

— Se vi neniam vidis la sukon de l’ upaso, ŝi ekkriis, rigardu la pinton de tiu armilo: ĝi estas ŝmirita de ĝi.

Ĉar la komandanto, neniel atentante tiujn parolojn, daŭrigis sian sovaĝan atakon, la grafino piketis lian frunton per la pinto de la kriso, dirante per voĉo malrapida: — Atentu, sinjoro: la plej eta pikvundo estas mortiga post du horoj.

La komandanto eksaltegis malantaŭen. Profitante tiun liberigan ekmovon, Matildo sin levis; kaj svingante la ponardon, diris al sia edzo:

— Mi elparolis la vorton: “Neniam”. Tiu armilo ebligos, ke mi respektu mian promeson.

Apenaŭ la komandanto estis transirinta la sojlon de ŝia apartamento, la grafino rapidis al sia tualetejo. En ĝi troviĝis Josefino sufokiĝanta, ĉion aŭdanta, preta por helpi Matildon, se okaze ŝi estus venkita en la batalo.

— Josefino, diris la grafino, ĉar la pordo ne ŝlosiĝas plu, vi metos matracon sur la plankon; kaj tiun nokton vi dormos en mia ĉambro.

La morgaŭan tagon, firmiginte la pordon per ŝtala stango laŭlarĝe metita, la seruristo kuraĝiĝis Maltildon per tiuj vortoj:

— Nun la ŝtelistoj ne estas plu timindaj, via grafina Moŝto. Por detrui tion, necesa estus pafilega kuglego.

Tia estis same la opinio de Viktoro. Ĉar la amindumeco kaj la perforto ne sukcesis, restis nur unu rimedo: la ruzo.

Ian matenon li diris al sia kuzino:

— Mi ne scias ĉu la grafino suspektis ion, aŭ ĉu tio estas efiko de sola hazardo, sed fine mia dua provo ne sukcesis pli bone ol la unua. Sed bedaŭrinde nun mia edzino sin gardas: en tiaj kondiĉoj nova surprizo estas neebla.

— Lasu min pripensi; morgaŭ mi respondos al vi. Dum la vespero, dum Josefino helpis sian mastrinon al la vestiĝo de ŝia noktualeto, ŝi rimarkis, ke Matildo havas palan kaj malsanan mienon.

— Vi ŝajnas tre laca, via Moŝto, ŝi diris.

— Ha! knabino mia, de kiam mi estas edzino, mi vivas en senĉesaj timadoj. Apenaŭ mi dormas dum du horoj ĉiunokte.

— Ĉu vi volas, ke mi kuŝigu en via ĉambro, kiel mi faris antaŭ kelkaj tagoj?

— Neutile; de kiam mia pordo estas bone riglita, mi sentas min pli kvieta.

La morgaŭan tagon Josefino diris al la komandanto: — Alportu al mi botelelon de kloroformo. Mi ĝin trinkigos al mia mastrino. Kiam ŝi dormegos pugnoferme, vi povos agi kun ŝi kiel vi volos.

— Bonega ideo! ekkriis Viktoro entuziasmigita. Mi ŝuldas al vi kison pro via elpenso. Ĝin vere vi gajnis.

— Ja, li pensis, en la nunaj cirkonstancoj nur tiu rimedo estas uzebla de mi. Certe ne tiamaniere mi revis pasigi mian unuan edziĝan nokton. Sed, nu! en tiaj aferoj nur la unua paŝo estas doloranta. Kiam Matildo ekvekiĝante ekscios, ke nun ŝi fariĝis mia edzino neripareble, necese estos, ke ŝi akceptu la fakton plenumitan. Kaj poste ŝi havos neniun motivon por malkonsenti.

Dum la vespero mem, li metis en la manon de la dommastrino la boteleton petitan. Post kelkaj tagoj la grafino diris al Josefino:

— Mi estas tre tedita. Mi devige havos baldaŭ kun mia edzo interparoladon pro monaj aferoj. Mi timas, ke fariĝoj similaj al la pasintaj okazintaĵoj renoviĝos.

— Ĉu vi bonvolas permesi al mi, via Moŝto, ke mi efektivigu projekton elpensitan de mi?

— Kiun?

— Ĝi estas malfacile rakontebla. Troviĝas projektoj tiel strangaj, ke ili ne toleras la diskuton. Nur la sukceso ilin aprobigas.

— Mi tute fidas al via inteligenteco kaj al via fideleco. Kio estas farota de mi?

— Kiam sinjoro Linŝardo ĉeestos tie ĉi, montriĝu tre afabla. Proponu al li la trinkon de iu ajn likvoro en via kunesto. Mi prenas sur min la plenumon de la restaĵo.

En la posedaĵo testamentita de la duko de Blasano troviĝis obligacioj elirintaj el la lotrado. Kiam Raŭlo sin prezentis, je la nomo de sia filino, por enkasigi la monsumon, oni respondis ke, ĉar la montitoloj estas nomaj, kaj apartenas al virino edziniĝinta, oni povis fari nenion sen la edza permeso. La grafino estis fortege ĉagrena, eksciante ke en iaj okazoj ŝi devos peti la bonvolon de sia edzo. Tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo.

La markizo estis devigita ŝin kvietigi, dirante:

— Sed, mia kara infanino, vi ne povas vin eliĝi el la leĝo. Cetere mi konfesas, ke via kolereto ne ŝajnas klarigebla. Petu de Viktoro la necesan subskribon; mi estas certa, ke li ne ĝin rifuzos.

Sentante ke ĉiu plendo estas senutila, Matildo komprenis, ke ŝi malobeus sian devon, oferante la utilojn de Valento al la malamo de ŝi sentita al sia edzo. Pro tio, en tiu vespero mem, post sia interparolado kun Josefino, ŝi petis de la komandanto, ĉu li bonvolus alveni al ŝia ĉambraro.

Ne perdinte unu minuton, Viktoro, kiun tia invito mirigis kaj samtempe ĝojigis, sin prezentis al sia edzino. De la sojlo, li sentis sin kontenta. Neniam la grafino estis tiel aminda. Ridetante ŝi diris al li:

— Bonvolu sidiĝi, komandanto: mi havas malgrandan servon petotan de via komplezo. Pro tio mi kuraĝis vin eligi el viaj okupoj.

— Unu servon! sinjorino, ekkriis Viktoro mireganta: ĉu mi estas tiel feliĉa, ke vi bezonus min. Parolu, mi vin petegas: kio estas farota de mi? Kion ajn vi deziras mi plezurege plenumos.

— Tia ĝentileco ne min mirigas; kaj tute mi fidis al via afableco.

Kaj sciiginte rapide la komandanton pri la situacio, la grafino aldonis ironie:

— Mi povas fari nenion sen via konsento; ĉar oni rakontas, ke mi estas sub potenco de edzo.

La junulo sulkis siajn brovojn; sed kvazaŭ li ne estus aŭdinta tiun mokan frazon, li respondis:

— Nu, tio estas ĉio! Estas tiu negravaĵo, kiun vi nomas servo. Ha! Matildo, mi multe bedaŭras, ke tiu ago, kiu vin utilas, estas al mi tiel nepeniga.

Kiam la filo Linŝardo estis parafinta sian subskribon malsupre de la paperfolio al li prezentita de la juna virino:

— Ĉiu laboro meritas salajron, ŝi diris, remetinte en tirkeston la akton regule subskribitan. Mi sentus konsciencriproĉon vin veniginte, kaj ne doninte al vi kompensaĵon pro translokiĝo.

— Ha! kara adoratino, se vi volus konsenti, mi trovus min grande pagita ...

— Tro pagita eĉ; tion konfesu. Antaŭ momento vi mem certigis, ke via klopodo estis negrava. La pago estas rilatonta kun la laboro plenumita.

— Vi estas prava, mia kara Matildo, respondis Viktoro, kiu vidante sian edzinon tiel afabla ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri.

— Ĉu vi jam trinkis mangustanon?

— Mi multe aŭdis pri tiu likvoro; sed neniam mi ĝin gustumis.

— Mia baptopatro, kiu estis insulestro de Guadelupo, sendis al mi kelkajn botelojn tute verajn. Ĉu plaĉus al vi trinketi iom da ĝi?

— Certe; estus tute malkonvena rifuzo, kiu tiel malĝentile pagus afablecon, al kiu bedaŭrinde vi ne min kutimigis.

— Estas komenco por ĉio, respondis la juna virino. Ŝi sonorigis Josefinon.

— Alportu du glasojn, ŝi ordonis, kaj mangustanan botelon.

La komandanto preskaŭ sufokiĝis pro miro. Cetere de la komenco de la vespero li iris el miro en miron. Kiel? Tiu fierega knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj lin minacis per sia venenigita ponardo al li hodiaŭ prezentas likvorojn. Se Josefino estas sufiĉe lerta por profiti la okazon, en tiu vespero mem li realigos sian revon.

Ĉar la junulino pasis apud Viktoro, ĉi tiu blovis en ŝian orelon:

— Ne forgesu la kloroformon; estas la momento. Josefino palpebrumis, montrante ke ŝi komprenas, kaj revenis post kelkaj minutoj portante sur pleto du glasojn, funde de kiuj aperis la mangustano kun ĝiaj rebriloj el bruniĝanta oro.

Ĉiu prenis sian glason. Dum la komandanto trinketis la sian, gustumante malrapide la likvoron, la grafino, kiu apenaŭ tuŝetis la trinkaĵon per la rando de siaj lipoj, trovinte ke tiu alkoholaĵo estas tro maldolĉa, remetis sur la tablon sian glason tute plenan.

— Nu, komandanto, kion vi opinias pri tiu sovaĝula likvoro?

— En ĝi troviĝas duobla gusto nedifinebla, kiu difektas ĝian aromon. Sen tio ĝi estus tute bongusta. Kredeble por ĝin dece juĝi, longa kutimo estas necesa.

— Vi certe estas prava, ĉar oni rakontas, ke la enlandanoj estas fanatikaj pri ĝi.

La interparolado daŭris, sin turnante nur al neinteresaĵoj.

Sed post kelkaj minutoj Viktoro silentis. Starante sen mova sur sia seĝo, havante okulojn fiksitajn kaj rigardante rekten antaŭ ŝi, li faris vanajn penadojn por teni malfermitaj siajn palpebrojn, kiuj malgraŭvole fermiĝis. Li eĉ ne respondis plu al la demandoj de la grafino, kiu fine diris malpacience:

— Vi ne estas afabla, komandanto, sed tute ne. La junulo volis paroli, protesti, sed li povis respondi nur per malsonora bleko.

— Sed li estas ebria, ekkriis Matildo kolera. Kredeble vi drinkis antaŭ kiam vi venos ĉi tien; ĉar la manĝustano de vi englutita ne sufiĉas por vin meti en tian staton.

La komandanto aŭdigis duan bleketon pli malsonoran ol la unuan. Lia kapo falis sur la tablon.

— Kia soldateja procedo! Vi do opinias, ke mia saloneto estas drinkejo? ripetis la juna virino kolerega.

Sed nun ŝia edzo ne estis kapabla ion aŭdi. Duonkuŝante sur la tableto, kun okuloj fermitaj kaj buŝo malfermata, li ronkadis.

Matildo volis lin veki, kaj peti de li, ke li eliru. Pro tio ŝi tusetis lian ŝultron. Kvankam tiu premo estis tre malforta, tamen ĝi sufiĉis por malstarigi la ekvilibron. La korpo de la komandanto ruliĝis sur la tapiŝon kun malsonora bruo de lia kapo frapiĝanta kontraŭ meblon.

— Ĉu, pensis la grafino, tio lin plenigas. Mi jam sciis, ke li estas malnoblulo; sed neniam mi estus kredinta, ke li estas drinkulo.

Kaj ŝi sentis sian malnovan malamon, kiu estis ankoraŭ animosento, anstataŭita de simpla nervosento: la naŭzo. Tiam ŝi vokis:

— Josefino. Vidante kuŝanta sur la planko la amanton, kiu ŝin trompis, la junulino havis triumfan rideton.

— Li abomene drinkis, al ŝi diris ŝia mastrino. Nun li estas ebriega.

— Permesu, via Moŝto, ke unufoje kaj escepte mi lin defendu. Pri tio, kio al li okazas li estas neniel kulpa; kvankam li ricevis nur tion, kion li juste meritis. Hieraŭ vespere mi vidis vin tiel laca, tiel malsaneta, ke por ebligi vian ripozon, mi donis al li la trinkaĵon al vi rezervitan de li.

La junulino rakontis al la grafino, montrante al ŝi la malplenan boteleton, la novan elpenson per kiu li esperis triumfi la obstinecon de sia edzino.

— Ha! murmuris Matildo, mi estis certa ke, funde de via koro vi estas bona. Vi min savis de vera danĝero. Kiam sonoros la horo, mi ne estos forgesema. Atendante, mi volas vin kisi.

Kaj la nobela sinjorino dankema altiris al sia brusto la humilan knabinon tute kortuŝitan.

La ĉambristo de la komandanto estis venigita. Helpite de alia servisto, li realportis en lian ĉambron sian mastron ĉiam dormantan. Kiam la pordo estis fermita, la grafino ekkriis en ekmovo de nedirebla ĝojeco:

— Ha! ĉi tiun nokton, mi do povos dormi!

La morgaŭan matenon kiam Viktoro ekvekiĝis post dekduhora rigida dormego, li frotis siajn okulojn, sidiĝis kaj murmuris:

— Kio do okazis? Li vane laborigis sian cerbon, penante revenigi sian memoron forestantan, tiu cerbo ankoraŭ duondormanta malbone obeis lian voladon. Li memoris tre malprecize sian antaŭtagan interparoladon kun la grafino. Li trinkis nekonitan likvoron; dormigilo estis anestezionta lian edzinon; poste ĉio konfuziĝis. Anstataŭ vekiĝi en la ĉambro de Matildo, li troviĝis en la sia, ne sciante kiamaniere.

Sed tuje la lumo eliris el la nebuloj, kiuj ankoraŭ noktigis lian spiriton:

— Tondro de Dio! li ekkriis; mi estis mokita. Estas mi, kiu trinkis la kloroformon. Jen estas do kial tiu mangustano havis tiel strangan guston.

Sed tiam Josefino lin trompis. Anstataŭ lin helpi, kiel li tion kredis, ŝi fariĝis la kunkulpantino de la grafino por pli bone lin perfidi. Nun li klarigis kial lia triobla provo estis kronita de triobla malsukceso.

— Ho! virinoj, virinoj! li ekkriis. Se ekzistas en la tuta mondo unu ino, kiu vere min amis, ĉi tiu ino estas certe Josefino: kaj ŝi min perfidas. Nun, al kiu do mi povas fidi? Sin vestinte rapide, Viktoro alpaŝis febre en sia ĉambro, murmurante;

— Amaso da friponinoj! Mi vin pentigos, ke vi amuziĝis per miaj malfeliĉaĵoj. En la kastelo mi ne havas mian kampon libera. La gemarkizoj ordonas estre: la tuta servistaro nur obeas tiujn maljunajn geperukulojn. Sed kiam mi estos en Parizo, mi scios fariĝi estro ĉe mi. Tiam oni vidos.

La trimonata libertempo ricevita de la komandanto pro lia edziĝo finis post kelkaj tagoj. Li do estis devigata returni al sia soldatejo.

Kiam li parolis al la grafino pri la proksimeco de sia eliro,

— Mi konjektas, ŝi respondis, ke vi ne pretendas min dekonduki kun vi.

— Vi tute eraras, mia kara amikino. Edzino devas sekvi sian edzon en iun ajn lokon, kien plaĉas al li ŝin konduki. Jen la teksto mem de la leĝo; kaj ĝi estas neprotestebla.

— Sinjoro, respondis Matildo treege malkvieta, iru, kien vi bonvolos, neniel mi detenos vin. Pri mi, mi restos tie ĉi.

— Tion ni vidos, respondis glacitone la komandanto. Sed li eliris, ne aldoninte unu vorton plie.

Post la tagmanĝo, la markizo kaj Viktoro trinkis la kafon en la fumejo, kiam Raŭlo diris al sia bofilo:

— Ĉu vi ricevis malbonan novaĵon? Vi ne malfermas la buŝon, kaj via mieno ŝajnas ĉagrena.

— Ho! ne; se mi malpli amegus mian edzinon, mi estus tute feliĉa.

— Klarigu vian penson pli malkonfuze.

— Vi scias, ke la devoj de mia profesio min realvokas Parizon. Sed Matildo preferus ne min kunveni. La motivoj prezentitaj de ŝi estas tiel ŝatindaj, ke mi kredus min kulpa insistante.

— Ĉu mi povas ilin koni?

— Ili ŝin honoras tiel grande, ke troviĝas en tiu konigo neniu maldiskreteco. Ĉar ŝi scias, ke vi same kiel la markizino ambaŭ malsanetiĝas, ŝi ne volas vin forlasi.

— Ha! kara ulino, ekkriis Raŭlo, kontentega funde de sia koro pro tiu pruvo de sindonemo, mi bone rekonas ŝian grandkorecon.

— Mi unua ŝin aprobis: eĉ mi antaŭbatalis la kontraŭ parolojn, kiujn ŝia amo al mi eble naskigus. Sed, daŭrigis la komandanto kun sopiro, la antaŭvido de mia disiĝo el ŝi post tri monatoj de geedziĝo, kaŭzas en mia koro veran senton de disŝiro.

— Mia kara infano, ekkriis la markizo, ekkaptinte la manojn de sia bofilo, tia ofero estas grandanima; sed mi ne ĝin akceptas. Tiuvespere mi parolos al Matildo pri tio.

— Ne, ne, silentu, mi vin petegas. Rakonti al la grafino nian interparoladon estus vera perfido. Mi sentus min ĉagrenega, se mia edzino kredus min tiel maldelikata, ke mi plendas al vi. Ĉar tia sento, kredu min, kuŝas tre malproksime de mia penso.

— Mi ne dubas pri tio. Sed fine mi ne volas esti la kaŭzo eĉ nevola de disiĝo inter geedzoj. Tion neniam mi toleros.

La markizo elparolis tiujn vortojn per tiel energia tono, ke Viktoro diris al si mem:

— Se ŝi ne volas min obei, ŝi ne kuraĝos malobei sian patron.

De kelka tempo la farto de Raŭlo malplifortiĝis: lin doloris oftaj krizoj de astmo. Ĉar la kuracistoj diris ke la malpura Pariza aero ne taŭgas por tia malsano, li decidis, ke li restos en Prelongo dum la tuta jaro. Sed por ke la markizino ne suferu pro la malvarmo, kiel dum la antaŭaj vintroj, li starigis en la keloj de la kastelo hejtaparaton, kiu vastigis tra la tuta domego temperaturon de varma florejo.

Ĵus tiun novan perfektaĵon utiligis sinjoro de Prelongo por komenci la atakon.

— Mi estas certa, mia kara infanino, li diris al Matildo, ke vi pli suferos pro la malvarmo en via Pariza hotelo, ol ni en la Prelonga kastelo.

— Ho! la Parizaj apartamentoj min indiferentigas.

— Kiel? ekkriis la markizo per mirtono perfekte imitita, mi kredis, ke via edzo estas devigata reveni al sia reĝimento.

— Estas eble. Sed ĉar mi ne apartenas al la militistaro, nenio min devigas kuniri kun li. Pro tio mi restas.

— Jen estas decido, kiun mi tute malpermesas.

— Sed, patro mia ...

La grafino subite silentis; ĉar ŝi ne povis diri:

— Okupu vin pri viaj aferoj, sed ne pri la miaj.

Tamen ne mankis la deziro.

— Ĉu vi kredas, daŭrigis Raŭlo, ke mi ne komprenis la noblecon de la sento, kiun vi obeas. Vi scias, ke ni ambaŭ estas malsanaj, via patrino kaj mi; pro tio vi ne volas nin forlasi.

— Kiu povis al vi kredigi ...?

— Estus blindulo tiu, kiu ne vidus. Pro kia motivo vi restus en la kamparo dum la tuta vintro, kaj vole senigus vin da la brila ekzistado, kiu vin atendas en Parizo, Vi estas juna, bela, riĉega, portanta unu el plej gloraj nomoj de Francujo, edzino de viro jam fama, fine amegata de li. Ĉar tio estas nediskutebla: de tri monatoj mi lin observas tre atente. En mia vivado jam longa mi vidis multajn edzojn; sed mi konas neniun, kiu montriĝis al sia juna edzino pli ĝentila, pli respektema kaj samtempe pli pasiema. Vi ne kuraĝas konfesi la motivojn, kiuj vin instigas; ĉar vi komprenas, ke ilin mi ne akceptus: sed vi bone vidas ke mi divenis.

Aŭdante tiujn amikemajn parolojn, la malfeliĉa Matildo suferis veran turmentegon. Ĉu ŝi povis diri al sia patro:

— Vi eraras: ne estas por vi, ke mi tiel agas. Tia respondo formetus el lia koro liajn piej karajn iluziojn. Konigante al li la veron, ŝi venenigus la lastajn tagojn de tiu maljunulo, al kiu ŝi oferis sian vivon.

Pro tio ŝi nur respondis:

— Kiaj ajn estu la motivoj min agigantaj, mia nerevokebla decido estas resti ĉi tie.

Sed ŝi estis terurita, aŭdinte sian patron, kiu diris: — Se la aferoj tiel okazas, Matildo, malgraŭ la konsilo de l’ kuracistoj, mi estos devigata forlasi Prelongon. Mi forgesis, ke mi ne troviĝas ĉe mi, sed ĉe vi; vi tion rememorigas. Restante via gasto, mi ŝajnis aprobi per mia ĉeesto konduton, kiun mi tute malaprobas; kaj oni ne volas, ke oni tion kredu.

Unufojon plie la gralino estis venkita, sed tiufojon de ŝia patro mem, kiu pro tro granda amikeco fariĝis ŝia turmentisto. Pro tio ŝi respondis per malsonora voĉo:

— Restu en Prelongo, patro mia; ĉar via farto tion devigas. Mi vin obeos; kaj mi akompanos mian edzon.

Post du tagoj kaleŝo veturigis al la stacidomo la komandanton ĝojegan, ĉar li sukcesis. Flanke de li sidis la grafino terurita de tiu ideo, ke de nun ŝi estas liverita sendefende al la atakoj de sia persekutanto.

Tiuj, kiuj rigardis la luksegan veturilon, ĝin sekvis malproksimen per ĵaluzplenaj okuloj, murmurante mallaŭte:

— Kiel estas feliĉaj tiuj riĉuloj!