Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kastelo de Prelongo

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO DEKSEPA

Obeante nur sian deziron, la markizino estus elirinta el Parizo dum la morgaŭa tago mem. Sed antaŭ kiam ŝi revenos Prelongon, ŝi volis scii ĉu la malnoblega konduto de Viktoro pri lia edzino grave tuŝis la farton de Matildo. Do dum la tagmezo, ŝi akompanita de la grafino aliris al la doktoro Trousseau.

Post atenta ekzameno:

— La sinjorino havas neniun malsanon, respondis la fama klinikisto. Sed vidante ŝin, kiam ŝi eniris en mian lernoĉambron, mi estis mirigita de ŝia stranga paleco. Nevole mi pensis al tiuj senkoloraj kreskaĵoj, kiujn, por eksperimenta celo, la botanikistoj kulturas funde de keloj en lumado de lampoj. Aero, suno, spaco, jen estas la solaj kuraciloj, kiujn ŝi bezonas.

La markizino kuraĝigita okupis la restaĵon de la post tagmezo per iaj necesegaj vizitoj kaj aĉetadoj. La morgaŭan tagon la grafino kaj ŝia patrino supreniris, en la Sankta-Lazara stacidomo, en la vagonaron al Normandujo.

Estis iu, kiu kun kortuŝeco atentis tiujn okazantaĵojn: tiu iu estis Josefino.

Ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo. Dank’ al la vintro la rigardo vastiĝis tra la arboj senigitaj da ĝiaj folioj. Ŝi rimarkis la strangan konstruaĵon elpensitan de Viktoro; ĉar ĝi malbeligis la palacon, similante monstran verukon gluitan sur ĝia fronto.

— Estas tie, ŝi pensis, ke kredeble ludiĝas la dramo, kiun mi suspektas.

Kiel eble malplej ofte la junulino forlasis sian observejon. Do granda estis ŝia gojo, kiam ŝi vidis ke la servistoj eltiras el la veturilejo la omnibuseton de l’ hotelo kaj ĝin plenigas per vojaĝkestoj. La grafino eliris; tio ne estis duba. Ĉar la komandanto vojaĝante sola ne estus kunportinta tiom da pakaĵoj.

Ŝi malsupreniris sur la straton, dungis fiakron, ĝin haltigis en la Grenela strato, antaŭ la pordo de la Prelonga loĝejo, kaj atendis. Unue eliris la omnibuso, kaj poste kaleŝo fermita.

— Ĝin sekvu, diris Josefino al la veturigisto. Alveninte al la stacidomo, ŝi salutis la markizinon kaj Matildon, ĉi tiu feliĉa, ĉar ŝi retrovis sian sindoneman servamikinon, deziris ke ŝi revenu kun ŝi al la kastelo.

— Sinjorino, respondis la junulino, donu al mi ankoraŭ unu monaton da libertempo, por ke mi povu observi la agojn de sinjoro Linŝardo: fidu al mi kaj al mia sindonemo. Post tiu tempo, mi vin realiros en Prelongon.

Ŝi helpis la du sinjorinojn, por ke ili facile supreniru en la vagonon, kaj spiris libere nur kiam la fajfo de la lokomotivo al ŝi sciigis, ke ŝia juna mastrino fine alkuras al la ripozo kaj al la libereco.

Elirinte ŝi estis ĉirkaŭata de plena aro da klopodantaj homoj, kiuj, ŝarĝitaj de pakaĵoj kaj de valizoj, kriadis kaj gestadis. La vagonaro el Havro ekalvenis, kaj verŝis sur la trotuaron sian enhavon da vojaĝantoj. Ŝi flankeniris por ebligi la fluadon de tiu anaro, kiam ŝi nevole frapiĝis kontraŭ virinon junan, maldiktalian, elegante kvankam funebrege vestitan. Malgraŭ la dika vualo, kiu kovris ŝian vizaĝon, oni sentis, ke ŝi estas beleta.

— Pardonu min, sinjorino, diris Josefino, levante la kapon.

— Vi faris al mi neniun malbonon, respondis la vojaĝantino.

Kaj ŝi paŝis. Fraŭlino Brantino ektremetis.

— Tio estas neebla, ŝi murmuris. Tamen mi kredas, ke mi rekonis tiun voĉon.

Ŝi volis realiri al la nekonita sinjorino. Sed ŝi estis malhelpita de tuta provinca familio, kiu plenigis la ĉambregon ne rapidante. Fine post kelkaj kubutpuŝadoj, Josefino alvenis al la korto sufiĉe frue por vidi ke la juna virino, kiu tiel forte ŝin mirigis, supreniras en omnibuson, sur kiu ŝi legis: Hotel du Louvre (Hotelo de la Luvro).

Resuprenirinte en la fiakron, kiu ŝin alkondukis, fraŭlino Brantino sin kondukigis al la Rivolia strato.

Sed enironte en la hotelon, la junulino subite haltis.

— Kaj se mi eraras, ŝi diris; se tiu virino ne estas tiu, kiun mi kredas. Antaŭ kiam mi alparolos al ŝi, mi volas esti certa.

Estis malfrue, Josefino decidis, ke ŝi vespermanĝos en restoracio ia, kaj revenis hejmen, remetante siajn serĉadojn al la morgaŭa tago.

Ellitiĝinte frumatene, ŝi alkuris al la Rivolia strato, kaj restis sub la arkaĵaro de la trotuaro, pasadante laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la pordo de l’ hotelo, rigardadante ĉiujn vojaĝantojn, kiuj eliras el ĝi.

Fine je la dua posttagmeze, ŝi sentis ke ŝia koro batas rekonante sian antaŭtagan vojaĝantinon. La sinjorino ne delasis la trotuaron, kaj sin direktis al la magazenego, kiu portas la saman nomon ol la hotelo.

Josefino alpaŝis malantaŭ ŝi. La nekonata sinjorino havis multajn aĉetadojn farotajn. La multkosteco de ŝiaj aĉetajoj pruvis, ke ŝi estas riĉa. Aliparte la tempo perdita de ŝi al la ekzameno tre atenta de ĉiu objekto, kaj la malrapideco de ŝiaj movadoj pruvis, ke ŝin atendas neniu familiano. Tiu vizito al la Luvraj magazenoj, ebligante, ke ŝi sin provizu de aĵoj, kiujn ŝi bezonas, estis do por ŝi ne nur neceseco sed samtempe plezuro kaj distraĵo.

Ŝin sekvante kiel ombro el kontoro al kontoro, Josefino ŝin kaŝe ekzamenis. Ju pli ŝi ŝin rigardis, des pli ŝia unua impreso ŝajnis rajtigita.

Fine post du horoj da al- kaj elpaŝoj, la juna virino remetis en sian poŝon la notlibreton, kiun ŝi ĉiumomente demandis. Antaŭirite de oficisto, ŝi sin direktis al la kaso.

— Sendu tiujn aĉetaĵojn hejmen, ŝi diris al la kasisto.

— Tre bone, sinjorino; kian nomon? kian adreson?

Miss Johnson, hotelo de la Luvro.

Miss Johnson, murmuris Josefino. Vere mi eraris: ŝi ne estas la junulino, kiun mi kredis.

Ŝi eliris el la magazeno.

— Nu, ŝi diris, mi riskas. Almenaŭ mi estos sciigita. Kaj ŝi revenis.

Miss Johnson, ŝi petis, enirinte en la hotelan oficejon.

La oficistino okule demandis tabelon, kaj respondis: — Sur la unua etaĝo, dekstra koridoro, numero oka.

La junulino frapis sur la pordon portantan la montritan numeron. Ĉambristino ĝin malfermis.

— Ĉu miss Johnson estas videbla? petis fraŭlino Brantino.

— No, no, sinjorino, respondis la servistino, kun angla elparoleco tre forta.

— Mi tute bezonus paroli kun ŝi, pro tre grava komunikaĵo.

Aoh! tre bone. Atendu unu minuton. La servistino penetris en la apudan ĉambron, lasante la pordon duonmalfermita. Josefino aŭdis voĉon, kiun ŝi kredis rekoni. La juna virino parolis per tono akra kaj senpacienca. Evidente ŝi riproĉis sian ĉambristinon, ĉar ŝi permesis, ke fremdulino eniru en ŝian hejmon. La servistino respondis per kelkaj mallongaj frazoj. Ŝi ŝajnis sin senkulpigi. Ĉar la interparolado fariĝis angle, kompreneble Josefino ne komprenis eĉ unu vorton. Tamen io ŝin mirigis. La voĉsono de la sinjorino iom aliformiĝis, kiam ŝi uzis la fremdan lingvon. La duboj de la junulino reaperis.

Post kvin minutoj la ĉambristino revenis.

Miss Johnson volas, ke mi donu tion al vi, ŝi diris, prezentante paperfolion al Josefino.

Ĉi tiu ĝin prenis kaj legis:

Miss Johnson konas neniun en Parizo. Ŝi elvenas senpere el Ameriko, farinte la lastajn honorojn al sia patro mortigita de Ruĝhaŭtuloj. Pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn.

Fraŭlino Brantino sin sentis tute ŝancelita, sed ŝi tro antaŭeniris por returneniri. Ŝi do sidiĝis sur seĝon, kaj respondis al la servistino:

— Diru al via mastrino, ke mi ne eliros el tiu loko, tiel longe kiam ŝi ne estos doninta al mi la interparoladon, kiun mi petas.

Denove Josefino aŭdis tra la mureto la voĉon koleriĝantan de la juna Amerikanino. Post unu minuto la ĉambristino revenis kaj diris:

— Vi povas eniri, sinjorino. Fraŭlino Brantino penetris en la ĉambron, en kiu la fremdulino ŝin atendis: kaj la pordo fermiĝis malantaŭ ŝi.

Dume Matildo, kiu retrovis en Prelongo ne nur la puran aeron, la sunon kaj la spacon, sed ankaŭ la amikecon de siaj amatoj, sentis ke ŝiaj fortoj revenas de tago al tago. Ŝi dormis dek horojn ĉiunokte, por regajni la tempon perditan. Ĉiumatene la ĉefkuiristo elpensis novan manĝaĵon, kiun englutis la juna virino per sia bela iama malsato. Dank’ al tiu dieto, ruĝeteco unue malforta, sed kiu rapide pli kaj pli malpaliĝis anstataŭis sur ŝiaj vangoj tiun vaksan palegecon, kiu tiel dolore teruris la markizinon. Unuvorte ĉiuj kastelloĝantoj tiel penis satigi ŝiajn plej etajn kapricojn, ke la plendinda infanino estus estinta tute feliĉa, se de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, kiu similis al ŝi malbelega inkubsonĝo, ne ĵetis funebran vualon sur ŝiajn novajn ĝojojn.

Subite tiuj ombroj de malgajeco vaporiĝis kiel ensorĉe: kaj la rebrilo de radianta feliĉeco senĉese lumigis al la vizaĝo de la grafino. Ŝi ŝajnis forgesinta, ke ŝi estas edzino, ke ekzistas ie komandanto nomita Linŝardo, kiu havas sur ŝi absolutajn rajtojn. Ŝi parolis pri la estonteco kiel virino, kiu estus sia propra estrino, ne devigata toleri aliulan voladon. Kiam ŝi troviĝis sola kun siaj gepatroj, ŝi faris antaŭ ili projektojn tiel ĥimerajn, ke sentante ilian neefektivigeblecon la gemarkizoj sentis la larmojn, kiuj supreniris al iliaj okuloj. Ŝi vojaĝos sur sia plezurŝipo kun tiuj, kiujn ŝi amas. Sinjoro de Prelongo ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri. Li same ne volis rememorigi al ŝi, ke de tago al tago oni atendas la revenon de la komandanto. Se ĉi tiu ne estis ankoraŭ alveninta, tio fariĝis ĉar iaj deĵoraj detaloj lin detenis en Parizo pli longatempe ol li tion deziris.

Tiuj simptomoj de feliĉeco tiel malrilatanta kun la malgaja realeco tiel maltrankviligis sinjorinon de Prelongo, ke fine ŝi parolis pri tio al la maljuna doktoro. Ĉi tiu skuetis la kapon, dirante ke certe li ne kuraĝas dubi pri la diagnozo de sia fama Pariza kolego: sed fine oni scias, ke tuberuklozuloj, ĉe kiuj la malmulto de tagoj vivotaj estas proksimume kalkulebla, estas eble la homoj, kiuj konstruas plej multe da revoj sur estontecon, kia bedaŭrinde neniam al ili apartenos.

Aŭdinte tiujn malesperigajn parolojn, la markizino estis terurita. Pro tio ŝi observis sian filinon tre atentege. Unue unu afero ŝin mirigis. Ĉiumatene antaŭ la tagmanĝo Matildo sin enfermis dum unu aŭ du horoj en la iama ĉambro de Valentino. Kaj estis kiam ŝi eliris el tiu loĝejo, ke ŝia fizionomio ŝajnis plej ĝojplena. En ĝi kion ŝi faris? Kian motivon de tia kontento ŝi povis trovi? Fraŭlino de Savinako lasis en tiu loko neniun memoraĵon; kaj la ĉambraro iam loĝita de ŝi estis nun meblita laŭ la plej seninteresa maniero.

Ian matenon sinjorino de Prelongo pasis antaŭ la pordo de tiu apartamento, kiam bruado de voĉoj, kiun ŝi aŭdis elirantan el la ĉambro, ŝin haltigis tuje instinkte, ne rimarkante, ke ŝi malnobligas ĝis la metio de spionulino, ŝi aŭskultis: la plaŭdo de kisado alvenis malkonfuze ĝis ŝiaj oreloj. Instigite de scivolo malebliganta, ke ŝi sin detenu, ŝi, forgesinte ĉian konvenecon, rigardis tra la truo de la seruro, Tio, kion ŝi vidis, ŝin sufokis. Matildo, ŝia amata filino, pri kies honoro neniam ŝi dubis, troviĝis sola kun viro. Ĉar ĉi tiu prezentis sian dorson al la pordo, ŝi ne povis distingi liajn trajtojn: sed dank’ al flanka ekmovo farita de li, ŝi rimarkis, ke la nekonatulo havas dikan barbon kaj bronzkoloran haŭton. Plie (detalo, kiu jam ŝin atentigis), lia kostumo estus tiu de riĉa kamparano de la lando.

Inter la grafino kaj li la interparolado ŝajnis amema sed samtempe interesplena. La markizino tion divenis dank’ al iliaj gestoj. Ĉar se la bruo de voĉoj alvenis ĝis ŝiaj oreloj tra la dikeco de la pordo, tamen ŝi ne povis distingi ian silabon. Subite la mistera vizitanto altiris al ŝi Matildon ridetantan, ŝin premis kontraŭ sian koron, ŝin longe kaj pasie kisadis, dum la juna virino ruĝiĝante kaj sufokiĝante ĝoje akceptis liajn karesojn, kaj faris nenion por ilin repuŝi.

Sinjorino de Prelongo ne povis vidi plion. Ŝi rapidis al la lernoĉambro en kiu Raŭlo troviĝis, ekzamenante novan lukontrakton, kiun li estis subskribonta, je la nomo de sia filino, kun farmisto.

— Kio denove okazas? li diris, rimarkante la mienon teruritan de la markizino.

— Nia filino havas amanton.

— Kiu diris al vi tion?

— Neniu; mi lin vidis.

Suzano rakontis al sia edzo laŭ ĝiaj plej etaj detaloj la scenon de ŝi viditan antaŭ ne longe.

— Do, ekkriis sinjoro de Prelongo, jen estas la klarigo de tiu senĉesa ĝojado, kiu nin forte mirigis.

— Kion fari? ĝemis la malfeliĉa patrino.

— Jes, kion fari? ripetis Raŭlo kiel eĥo. Matildo estas plenaĝa kaj edzino. Nun tio ne koncernas nin, sed la komandanton.

Pro tiuj vortoj la markizino tremetis.

— Mi supozas, daŭrigis la markizo, ke vi ne intencas sciigi pri tio tiun monstron. Vi scias, ke li estas haltigebla de neniu krimo. Li ŝin mortigus; kaj tiufoje ankoraŭ la leĝo lin senkulpigus.

— Mi pli amus vidi mian filinon malvivan ol malhonoritan, ekkriis la markizino per voĉtono, en kiu eksplodis la ribeliĝo de ĉiuj ŝiaj hontemaj kaj honestecaj sentoj.

— Sendube, sendube, ripetis Raŭlo per tono malpli konvinka. Sed tamen oni ne devas ĉiam kredi tion, kion oni vidas: ni estas pagitaj por certigi la verecon de tiu proverbo. Ĉu vi rekonis tiun viron?

— Ne.

— Ĉu vi havas ian divenigaĵon?

— Nenian.

— Strange, murmuris la markizo, kvazaŭ parolante kun si mem. Ĉar fine tiu kamparano vera aŭ malvera ne falis el la ĉielo. Por alveni ĉi tien, devige li trairis la korton aŭ la ĝardenon, supreniris per la ŝtuparoj, transiris la koridorojn. Ĉu estas eble, ke li estis renkontita de neniu servisto, ke neniu lakeo petis de li tion, kion li deziras?

— Kiel vi, mi absolute nenion komprenas en tio.

— Nu, amikino mia, ni atendu kaj observu. Se la afero ne estas neriparebla, ni penos haltigi Matildon sur la bordo de la profundegaĵo. Se ne, ĉar en tiu domo ni loĝas ĉe nia filino, ĉar restante ni ŝajnus aprobi tian skandalon, necese estos ke ni delasu la kastelon.

Sed la maljuna markizo ne povis elparoli tiujn vortojn, kaj samtempe ne senti sian voĉon sufokitan de plorego.

— Preni de nun tiun ekstreman decidon, li daŭrigis, estus laŭ mia opinio grava malprudentaĵo. Tio avertas la komandanton, kaj naskus katastrofon, kiun eble ni povos malhelpi.

La markizino eliris el ia lernoĉambro, iom rekuraĝigita. Dum ŝi fermis la pordon, ŝi ne aŭdis sian edzon, kiu murmuris mallaŭte:

— Nu, se tio estas vera, mi opinias, ke tiu krima Viktoro juste ricevis tion, kion li meritas.

Estis konsentite inter la gepatroj de Matildo, ke neniu aludo estos farita pri tio, tiel longe kiam la certeco ne apogiĝos sur nerefuteblajn pruvojn. Ne sin gardante, la juna virino sin perfidos pli rapide. La markizino esperis, ke ŝi konservis patrinan aŭtoritaton sufiĉe grandan, por facile rekonduki sian filinon en la virtan vojon.

Sed vane Raŭlo kaj Suzano observis ambaŭ plej atentege, ili povis malkovri neniun kulpigaĵon.

Ĉiumatene Matildo eniris en la apartamenton de fraŭlino de Savinako; ĉiutage ŝi eliris el ĝi pli ĝoja. Ne povante silenti, ŝia patrino petis de ŝi la motivon de tiu nova kaprico.

— Tiu ĉambro al mi memorigas mian amikinon, respondis la grafino. Ĉe la fenestro de la turo, la vidaĵo estas mirinda. Fine por revadi mi troviĝas en ĝi pli agrable ol en ĉiu ajn loko.

Kelkajn fojojn, pro ia preteksto, sinjorino de Prelongo frapis sur la pordon. Sed ĉiufoje Matildo ĝin malfermis tiel nature, ke Suzano estis devigita konfesi, ke ŝia filino troviĝas tute sola.

La servistoj lerte demanditaj por scii ĉu ili ne estus renkontintaj okaze viron similan al la portreto farita de la markizo, unuvoĉe certigis, ke la viro priskribita estas tute nekonita de ili. Tamen tuj kiam Raŭlo turnis la dorson, ili ne povis deteni rideton; ĉar ili faris la samajn rimarkojn ol sinjorino de Prelongo; imitinte sian mastrinon, la ĉambristino rigardis tra la truo de la seruro: fine en la kastelo same kiel en la vilaĝo, tio estis sekreto por neniu: la juna grafino havis amanton.

Laca, ĉar li nenion trovis vane serĉinte, Raŭlo sin demandis ĉu la markizino ne estis la ludo de senteraro: esperante ke ŝi malbone vidis, sinjorino de Prelongo preskaŭ partoprenis la opinion de sia edzo, kiam ĉi tiu ricevis dikan leteron stampitan en Parizo.

Ĉar al li ŝajnis, ke li rekonas la skribaĵon, li tuj serĉis la subskribon. Tio, kion li vidis, lin tiel kortuŝis, ke li sin demandis ĉu ŝerculo ne amuziĝas de lia naiveco. Sed kiam li estis studinta, laŭ la atento kiun ili meritis, la dudek paĝojn de la letero, li ĝin ellasis sur sian skribotablon, dum du dikaj larmoj ruliĝis sur liaj vangoj.

— Malfeliĉa Matildo, li ĝemis; malfeliĉa suferantino! Ve! estas tro malfrue.

En tiu mistera letero oni petis de sinjoro de Prelongo, ke li bonvolu fari grandan feston, en kiu li invitos kiel eble plej multe da homoj: sed la celo de tiu festo ne estis tre precize montrita. Plie oni petegis la markizon, ke li ne sciigu Matildon pri la ricevo de tiu letero.

— Ni faros tion, kion oni konsilas al ni, diris la markizino.

— Kiun pretekston liveri?

— Nian arĝentan geedziĝon. Ja post kelkaj tagoj gesinjoroj de Prelongo estis plenigontaj siajn dudekkvinajn jarojn de geedziĝo. Pro la malĝojeco en kiu ili troviĝis, ili ne intencis festi per ia plezuraĵo tiun datrevenon, kiun la kutimo apartigis el la aliaj. Sed ĉar ili serĉis okazon, kiu ebligus la altiron de multaj personoj al la kastelo, ili ne povis elpensi pli bonan pretekston.

Invitoj estis senditaj ĉiuloken. La markizo zorgis tre atente pri tiu, kiun li skribis al sia bofilo: ĝi estis tre ĝentila. Pro tio la komandanto respondis senprokraste, ke por li estos ne nur devo sed ankaŭ plezuro prezenti al siaj bogepatroj siajn bondezirojn pri iliaj longvivado kaj prosperado.

— Vi scias, Matildo, diris al ŝi la markizino, ke via edzo ĉeestos ĉe tiu festo.

— Ha! respondis la grafino, per tono plena da indiferenteco.

— Kiel? post; tio, kio okazis inter vi, ĉu vi ne estas kortuŝita, revidonte vian turmentiston?

— Ĉu tiu viro povas min interesi? Por mi li nun estas nulaĵo.

La festo okazis laŭ la programo anoncita. Nenio konfuzis la ceremonion. Dum la vespero la vasta manĝoĉambro brilega pro trinkvitraĵoj kaj arĝentilaro ŝajnis gastigi nur feliĉajn homojn. La gemarkizoj ŝajnigis gajecon, kiun de longa tempo ili ne kutimis prezenti. Tamen pro iaj malatentaĵoj, kiujn ili preterlasis, oni sentis, ke ili estas malkvietaj kaj priokupataj.

La komandanto montriĝis bonsocieta viro, kaj lerte adresis al ĉiu ĉeestanto ĝentilan aŭ spritan vorton. Pri Matildo interna ĝojo, kies ĉiu kredis suspekti kaŭzon briligis sian vizaĝon. Ne ŝin lasis la okuloj de ŝia blindigita, ensorĉita edzo. La kunmanĝantoj lin montris al si per malgrandaj skuetoj de siaj kapoj. Tiuj gestetoj estis tre elokventaj, sed Viktoro ne povis diveni ilian veran signifon.

Dum la deserto, la ĉambristo de sinjoro de Prelongo montriĝis en la duonmalfermaĵo de la pordo. Raŭlo faris signon; la ĉambristo alpaŝis.

— La persono, kiun via Moŝto atendas, estas ekalveninta.

— Ĉu vi estas certa, ke ĝin vidis neniu en la kastelo?

— Absolute certa. Mi iris mem ĝin serĉi en la stacidomo, kaj ĝin alkondukis ĉi tien per fervoja veturilo. Mi ĝin enirigis en la saloneton, kiu troviĝas apud la salonego.

— Ĉu vi malfermis la komunikan pordon? Kaj ĉu vi kaŝis tiun malfermaĵon, mallevante la pordkurtenojn?

— Jes, via Moŝto.

— Tre bone. La ĉambristo eliris. Post la vespermanĝo oni aliris al la vasta festsalono lumigita al giorno. Kiam ĉesis la bruaro, la pordo, kiu enirigas en la vestiblon, malfermiĝis, kaj tra ĝi trairis virino tute nigre vestita, kaj havanta la vizaĝon kovritan de dika vualo. Meze de klaraj roboj, de diamantoj kaj de nudaj ŝultroj, tiu funebra kostumo produktis tragedian impreson, kiu tremetigis ĉiujn ĉeestantojn.

La markizino rapidis al la nekonita virino, premis ŝiajn manojn kaj ŝin sidigis apud sin, dirante:

— Nun, ĉar ni ĉiuj estas kunestantaj; vi povas eligi vian vualon.

La stranga vizitantino obeis. Ŝi estis Josefino.

Ŝin vidante, Viktoro sentis kortuŝecon miksitan kun maltrankvileco. Lia iama kunkulpulino estis akceptita sur la sama sociala rango ol la aliaj invititoj. Kion tio signifas? Kion oni konspiras kontraŭ li? Pro tio ne povante kaŝi sian malbonan humoron, li ekkriis:

— Kion signifas tiu maskigado? Pri Matildo ŝia miro fariĝis mirego, kiam ŝi aŭdis sian patrinon dirantan al sia iama ĉambristino:

— Infano mia, permesu, ke mi dankas vin, ĉar vi venis.

— Mi faris nur mian devon, sinjorino: mi esperas, ke mi havos la kuraĝon necesan por iri ĝis la fino.

Dume la kunmanĝantoj de la markizo mallaŭte murmuris. Inter ili multaj rekonis la iaman servistinon de Matildo. Por ke la malhumila markizino montru tian sintenadon al virino tiel humila, laŭ la sociala rango, necese estis, ke ŝi havas por fari tion potencajn motivojn. Mutaj pro miro, ĉiuj ĉeestantoj tion komprenis, kaj atendis emocie la klarigon de tiu stranga sceno. Viktoro sentis, ke glacia varmo lin penetras ĝis ostoj. Instinkte li serĉis okule pordon, per kiu li povus eliri. Sed dank’ al lerta manovro, pri kiu la komandanto ne atentis, Raŭlo zorgis, ke li estu enmetita en angulon de la salono. Li ne povis eliri ne rimarkite.

Tiam sinjoro de Prelongo sin levas. Ĉiuj interbabiladoj haltas: kaj meze de la granda silento, kiu plenigis la vastan ĉambron, li diras per grava voĉo:

— Sendube vin mirigis la akcepto de ni farita al tiu junulino. Antaŭ kelkaj tagoj, ŝi partoprenis nian servistaron; tamen ni ŝin akceptas kvazaŭ ŝi estus anino de nia societo. Ĉar ŝi alportas kun ŝi aĵon pli ŝatindan ol la vivon; tio estas la rehonorigo de la grafino Matildo de Prelongo.

Ĉiuj brustoj sufokiĝis; ĉiuj rigardoj direktiĝis al Josefino. La markizo daŭrigis:

— La arĝenta geedziĝo, al kiu vi estis invititaj, estis nur preteksto. Mi ĝin elektis, ĉar ĝi estis la sola rimedo prezentiĝanta al mi, por kolekti en tiun ĉambregon la tutan nobelaron kaj la tutan burĝaron de la lando. Mi volis, ke vi ĉiuj aŭskultu la sekretaĵojn, kiujn estas malkovronta fraŭlino Brantino.

La filo Linŝardo estis palega. Liaj sangoplenaj okuloj ĵetis al lia bopatro kaj al lia iama amantino rigardojn ŝarĝitajn de minacoj kaj de malamo.

En tiu momento, Matildo, kiu ne delasis sian senĉesan rideton, sin intermetis:

— Mi malpermesas, Josefino, ŝi diris, ke vi rakontu al la ĉeestantoj ĉion, kion vi scias. Estas sekretoj al kies malkovro nek vi nek mi estas rajtigitaj.

— Senkulpigu min, sinjorino, respondis la junulino, sed mi estas alligata de neniu promeso. Mi ne ĵuris kiel vi sur la animojn de Prelongoj. Do, kun la permeso de lia markiza Moŝto, mi parolos.

— Iru, infanino mia, respondis Raŭlo. Tiam Josefino rakontis ĉion; la kulpan amon de Valentino kaj de Frederiko, ĝiajn neeviteblajn konsekvencojn, la ĵuron elparolitan de Matildo, per kiu ŝi promesis, ke neniam ŝi konigos tian sekreton. Ŝi klarigis la motivojn, pro kiuj fraŭlino de Savinako estis instigita ŝajnigi novicecon, kaj ŝia amikino religian enfermiĝon.

Poste ŝi priskribis la loĝigon de Valentino en la Kamuŝa domo: ŝi pravigis la strangajn promenadojn de fraŭlino de Prelongo. Kaj ĉiu komprenis pro kiu motivo ŝi volis, ke neniu ŝin akompanu. Tiam alvenis la elfalego de la gardista domo, la intermeto de Viktoro, la formeto de l’ infano per Duponto, ĝia transporto en Parizon, ĝia meto en la konfesejon de Saint-Germain-des Pres, ĝia enskribo en la urbodomo de la sesa kvartalo, fine la maniero per kiu la infano de Valentino, rekonebla per la ruĝa makulo, estis metita de la sama Duponto sur la apogseĝon de l’ edziĝanto.

Dum fraŭlino Brantino antaŭeniris en sia rakonto, ĉiuj rigardoj direktiĝis jen al la grafino jen al la komandanto. La unuaj estis plenaj da admiro kaj da kompato; la duaj ŝarĝitaj de malestimo kaj de naŭzo.

Viktoro ilin subportis ne premegite. Ĉu tia historio rakontita de iama ĉambristino havas valoron ian? Ne, ĉar la pruvoj mankas.

— Nu, li pensis, alvenis la momento, en kiu necese estas montri maltimecon.

Sin levante siavice, li ekkriis:

— Tiu ino mensogas. Nun, ĉar ŝia pasio estas satigita, mia edzino hontas, ke ŝi estis la amantino de malnobelulo. Ŝi larĝe pagis sian iaman servistinon, kaj ŝin devigis rakonti tiun fantaziegan historion. Tiu krima grafino senŝancele difektas la honoron de sia amikino, kiu mortis por ŝi, pereigita de sia sindonemo; ĉar ŝi scias, ke la marondoj ne ŝin redonos por konfuzi la trompantinon. En tiu sama momento, la kurteno maskanta flankan pordon subleviĝis; kaj la ĉambristo de la markizo anoncis per sonora voĉo:

— Fraŭlino Valentino de Savinako! La invititoj ne havis tempon rekonsciiĝi pro tiu nova surprizo, kiam Valentino, transirante la spacon, kiu ŝin disigis el la grafino, sin ĵetis antaŭ ŝiajn genuojn:

— Pardonu, Matildo, pardonu, ŝi ekkriis, plektante la manojn, kaj rigardante sian amikinon per okuloj, en kiuj legiĝis la pento kaj la admiro.

— Valentino! ripetis la grafino, estas vi! Mi vin revidas. Ha! miaj antaŭsentoj ne min erarigis: mi estis certa, ke vi ne mortis. Sed relevu vin, mi vin petegas.

— Mi restos antaŭ viaj piedoj tiel longe kiam vi ne estos doninta al mi mian pardonon.

— Mi neniam dubis pri vi, respondis ŝia amikino, ŝin relevante kaj ŝin kisante, ĉar mi konis vian koron. Mi havas neniun plendmotivon riproĉotan sekve pardonotan al vi.

— Ha! Matildo, superega animo, mi troviĝis malantaŭ tiu pordokurteno; mi ĉion aŭdis. Vi estis kulpigita, kalumniita, premegita pro la kulpo de aliulino; senplende vi suferis ĉiujn turmentegojn. Antaŭ momento vi malpermesis, ke Josefino perfidu mian sekreton. Sed Dio ne povis toleri, ke tia maljusteco senfine daŭru: por via rehonorigo li faris miraklon. Ĉio, kion tiu junulino al vi konigis, ŝi daŭrigis, sin turnante al la aŭskultantoj, tiu plorinda rakonto de senĉesa maljustaĵo, estas absolute vera ĝis siaj plej etaj detaloj. Mi estas la patrino de l’ infano ŝtelita kaj konjektita al la grafino; kaj la marondoj min redonis al la vivo, por konfuzi la trompanton.

Tiuj lastaj vortoj direktiĝis al Viktoro. Kun haroj starigitaj, kun ŝaŭmo sur la lipoj, kun manoj agititaj de konvulsia tremado, la edzo de Matildo rulis ĉirkaŭ si furiozajn okulojn.

Ĉiuj ĉeestantoj sentis sin kortuŝitaj pro la rakonto aŭdita. Multaj inter ili naŭzitaj, ĉar ili kontaktiĝis kun estaĵo kapabla de tiaj malnoblaĵoj, premis siajn pugnojn, kaj ĵetis al la filo Linŝardo kolerajn kaj indignajn rigardojn. Eĉ malsonoraj minacoj estis maĉadataj de la plej perfortuloj. Ĉu la komandanto komprenis la danĝeron de li riskatan? Estas eble. Ĉar subite li streĉis siajn krurojn, saltegis kun kapo antaŭa al la minacantaj grupoj, kiuj alpaŝis al li, kaj, simila al furioza bovviro, li rapidis ekster la salono, farinte truon inter la mebloj kaj la homoj, kiujn li renversis pasante.

Tio fariĝis fulmorapide. La puŝegitoj ne havis la tempon sin relevi, kaj jam oni aŭdis la kradon de la kastelo fermiĝantan malantaŭ li.

Tamen ĉiuj invititoj de la markizo alproksimiĝis al fraŭlino de Savinako. La juna virino, konfuzita de mil demandoj, ne sciis al kiu respondi.

— Sed kiamaniere vi estis savita?

— Kial vi ne donis novaĵojn pri vi?

— Kion vi faris dum tiuj du jaroj?

— Kie vi troviĝis?

— Kiu al vi konigis tiun kortuŝantan historion? Feliĉe la markizino liberigis Valentinon el tiuj trudemuloj, dirante laŭte:

— Vi vidas, infanino mia, kian scivolon vi naskas meze de ni. Mi esperas, ke mi ne estas maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin satigu.

— Tiu scivolo estas pravigata, sinjorino. Vi havas rajton peti de mi klarigojn, kaj mi devon ilin liveri.

Ĉiuj ĉeestantoj alproksimigis siajn seĝojn. Meze de profunda silento, fraŭlino de Savinako komencis sian rakonton:

— En la momento kiam la tero elŝutiĝis, mi min alkroĉis al miaj littukoj. Mi sentis min falantan en grandan nigran truon, kiam mi estis tuje haltigita en mia falo kaj eĉ sublevita alten per io mola kaj elasta. Tio estis, kiel mi tion eksciis pli poste, la barko de Duponto, sublevita sur dorso de grandega ondego, kiu min renkontis kaj laŭ litere min kolektis pasante.

La matraco, kies ĝia fundo estis provizita, moligis ankaŭ la maldolĉecon de la renkonto. Se mi ne estus nove akuŝinta, mi estus elirinta tute sana kaj savita el tiu terurega katastrofo. Subite mi sentis min malsuprenirantan laŭ kapturniga rapideco: tio okazis pro la marefluo, kiu forportis la boaton tie metitan de la Providenco por min eligi el neevitebla morto. Ekkaptite de rapidega fluo, la ŝipeto estis altirita al la maralto: kaj kiam ĝi estis trafinta la plenmaron, ĝi flosiĝis sendirekte, puŝita de ondoj kaj de ventoj.

Malsana, terurita de la katastrofo, plie glaciigita de la malvarmo kaj de la malsekeco, mi kuŝis funde de la barko, rigida, nekapabla provi ian ekmovon, elparoli ian vorton, sed aŭdante ĉion kaj neniel perdinte miajn inteligentajn ecojn. Mi estis certa ke Matildo, mia infano, ge-Kamuŝoj pereis ĉiuj dum la elfalego. Mi enviis tiun sorton, kiu al ili indulgis la malrapidajn turmentegojn de l’ agonio, kiam mi aŭdis supre de mia kapo tiujn vortojn elparolitajn angle:

“Nu, barko kun malvivulo en ĝi.” “Se oni ĝin prenus, ĵetinte la kadavron en la maron.” “Bona ideo! La boato ŝajnas nedifektita.” Mi aŭdis ĉion tion. Mi volis min levi, gestigi, krii; ne eble. La paralizo min najlis sur mia matraco, ne ebligante ke mi sublevu eĉ mian malgrandan fingron. Mi aŭdis la bruon de barko malsuprenirigita de la maristoj sur la maron. Post la ventego, Oceano kvietiĝis kvazaŭ ensorĉe: la luno brilis helege. Du viroj saltis en mian boaton, prenis la remilojn kaj ĝin alkondukis al la ŝipo. Tiam la interparolado rekomencis.

“Antaŭ kiam ni suprentiros la ŝipeton, estus prefere nin liberigi el tiu kadavro, kiu pezas.” “Kompreneble. Senutile estas ĝin porti supren.” Mi sentis min sublevitan per la ŝultroj kaj per la kruroj. La du maristoj jam ekbalancis mian korpon per ritma movado, por ke fariĝu pli facila la ĵeto de ĝi ekster la rando de la barko, kiam tria voĉo diris laŭtege:

“Ĉu vi estas certa, ke ĝi estas malviva?” “Sendiskuteble: sen tio, ĝi moviĝus, ĝi ribeliĝus.” “Tio pruvas nenion. Alportu ĝin tien, por ke oni estu certa pri tio. Mi bonvolas nutri la skvalojn per kadavroj sed ne per vivantoj.” Ĉar la viro parolinta estis la ŝipestro, lin oni tuje obeis. Mi sentis min sublevitan, eligitan el la barko, kuŝigitan sur la plankon, dum orelo apogiĝis sur mian bruston.

“Nu, ĉu mi estis prava?” ekkriis la ŝipestro per triumfa tono. “Ekzistas ankoraŭ ero da vivo.” “Sed kion ni faros de tiu ano?” “Tiu ano estas ino.” “Ho! tio ŝajnas miriga. Kion ŝi faris en tiu barko?” “Ĉu mi scias? Mi donos al ŝi mian ĉambron, kaj ŝin flegos kiel eble plej bone. Ni penos scii, kia estas tiu virino; kaj se ni povas ŝin konduki en ŝian patrujon, ni tion faros.” Denove mi sentis min forportitan kaj kuŝigitan en varman liton. Dum multaj horoj mi restis en ĝi nekon scia. De tempo al tempo mi sentis orelon apogiĝantan sur mian bruston. Oni venis certiĝi ĉu mia koro batas ĉiam.

“Ĉu oni ekzamenis la barkon?” petis la ŝipestro. “Jes.” “Kion oni trovis en ĝi?” “Provizojn kaj matracon.” “Kaj poste?” “Nenion plu.” “Sed la nomo de la boato, ĝia haveno kutima?” “Tiuj montroj estis skrapitaj.” “Diablo! Kion mi faros de tiu virino? Ŝi ne povas paroli. Mi trovas ŝin vestitan nur de noktovesto, sen ia papero, kiu povas montri kia ŝi estas, de kie ŝi venas. La boato mem enhavas neniun sciigon. Mi vidas nur unu aferon ebla: konduki kun ni Nov-Jorkon tiun nekonatan virinon. Sinjoro Johnson mem decidos.” Tiuj vortoj al mi konigis, ke la ŝipo min savinta estas amerika.

La paralizo, kiu min senmovigis, daŭris dum kelka tempo. Sed ĉar ĝi estis kaŭzita de la teruro kaj de la malvarmo, ĝi cedis iom, dank’ al la certeco en kiu mi troviĝis, ke mi estas savita, kaj dank’ al la varmeco de la lito konservita per boteloj plenaj da varma akvo.

Post tri tagoj mi povis fari signon per la mano. Oni enkondukis inter miaj dentoj kelkajn gutojn da brando. Tiu trinkaĵo min tute revivigis. Baldaŭ mi troviĝis sufiĉe fortika por engluti iom da nutraĵo: poste mi faris kelkajn paŝojn interne de la kajuto. Fine ian tagon, min apogante sur la brakon de la ŝipestro, mi povis supreniri sur la ferdekon. Sed estis ĉiam neebla la elparolo de unu vorto. La paralizo de la lango estis la plej longedaŭra el la simptomoj de mia malsano, kaj malaperis nur post la aliaj.

Alveninte en Nov-Jorkon, mi estis prezentita al la posedanto de la ŝipo. Li estis unu el tiuj riĉegaj Amerikanoj, kies multaj ŝipoj sulkas ĉiujn marojn de la terglobo. Li gratulis la ŝipestron kaj liajn maristojn pro la humana ago farita de ili, ĉar ili min savis kaj flegis; kaj li donis al ili pro tio gravan rekompenson.

Ekvidante sinjoron Johnson’on, mi estis mirigita de lia boneca ŝajno, de la profunda malĝojeco pentrita sur lia vizaĝo kaj precipe de la speciala atento, per kiu li min rigardadis. Baldaŭ mi konis la kaŭzon de tio. Antaŭ ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon kaj sian ununuran filinon samaĝan kiel min; kaj li trovis, ke iaj detaloj de mia personeco al li memorigis lian karan Mabelon, ĉiam ploritan de li.

“Pro tio,” li diris ian tagon al unu el siaj amikoj, “mi volas fari, por tiu malfeliĉa infanino mirakle savita, tion, kion mi estus feliĉa, ke oni faru por la mia, se ŝi estus troviĝinta en simila situacio.” La malfacileco de la parolo, kiun la kuracistoj nomis afazio, cedis fine dank’ al ĉiuspecaj flegoj kaj kuracadoj elpensitaj por min resanigi. Ian tagon mi povis paroli sufiĉe facile, kaj fari al mia bonfaranto la konfeson de mia kulpo, kaj la rakonton de ĉiuj fariĝoj ĝin antaŭ- kaj postirintaj.

“Kion vi intencas fari nun?” li demandis. “Mi petas vin, donu al mi konsilon.” “Unue necese estas, ke vi konu la veron tutan pri la katastrofo de la krutaĵo, kaj sciu ĉu via infano kaj via amikino estas ankoraŭ vivantaj aŭ ne.”

Sinjoro Johnson sin turnis tuje al agentejo por sciigoj. Post unu monato, li ricevis la jenan respondon:

“La elfalego de la Kamuŝa domo estis tute plena. Ĉiuj, kiuj en ĝi troviĝis, pereis. Oni retrovis iliajn kadavrojn.” Do la agento, kiun mia protektanto komisiis pri tiuj serĉadoj, erarigite de falsaj ŝajnoj, al ni liveris malverajn sciigojn. Sed tiu rakonto estis tiel verŝajna, ke mi ne dubis eĉ unu minuton.

Mi kredis vin malviva, Matildo, aldonis Valentino sin turnante al la grafino: mi ne kuraĝis skribi al gesinjoroj de Prelongo, ĉar mi sentis, ke mi estis la nevola kaŭzo de la malespero, en kiun mi vidis ilin ĵetitajn pro via pereo: kaj estis neebla la antaŭvido de teruraj konsekvencoj. kiujn okazigis mia malapero. Certe tio ne senkulpigas mian silenton, sed tamen tio ĝin klarigas. Hodiaŭ, sed nur hodiaŭ, mi komprenas kun grandega ĉagreno la gravecon de mia kulpo. Do unu fojon plie, mia plendinda amikino, mi petas de vi la donon de via pardono.

La grafino ne respondis parole, sed ŝi altiris al sia brusto sian amikinon, kiu ploregis multajn larmojn. Viŝinte siajn okulojn, Valentino daŭrigis:

— Sinjoro Johnson mem al mi konsilis, ke mi kredigu al mia morto. Ian tagon, li diris:

“Vi perdis ĉiujn viajn amitojn: vi troviĝas tute sola en la mondo; mi same. Nu, jen estas propono, kiun mi faros al vi! Neniam lasu min: ni unuigu niajn ambaŭ malfeliĉojn. Eble per tiu kunligo ni faros feliĉon.” Unue mi kredis, ke li deziris edziĝi kun mi. Jam mi suferis, estante devigata respondi per rifuzo kaj pagi per ŝajna maldankeco la bonfarojn da kiuj li min plenigis, kiam li daŭrigis:

“Se mi estus pli juna, mi estus petinta vian manon; sed mi tro bone komprenas, ke mi farus tre netaŭgan edzon kun mia griza barbo. Sed ĉar aliparte ĉeesto tro longedaŭra sub mia tegmento malutilus vian bonfamon, ĉu vi volas anstataŭi la filinon, kiun mi perdis? Ĉu vi volas, ke dank’ al filinigo, mi fariĝu via patro?” Aŭdante tiun proponon tiel delikatan kaj tiel grandkoran, mi sentis unu el plej grandaj emocioj de mia vivo. Do mi respondis ĝoje:

“Estu certa pri mia filinamo, patro mia.” La formalaĵoj estis rapide plenumitaj, kiel ĉio, kion oni faras en la Unuigitaj Ŝtatoj. De tiu tempo Valentino de Savinako ne ekzistas plu; ŝi estis anstataŭita de miss Johnson.

Mi ŝajne estis tute feliĉa. Bedaŭrinde la memoro de miaj pasintaj malfeliĉaĵoj ĉiam venenigis mian vivon. Mi ne diros, ke mia nova patro min amis; tiu vorto estas tro malforta; ĉar la amemo de li sentita al mi estis vera amego. Li montriĝis reale ĝoja nur kiam mi ĉerpis plenmane en lian neelĉerpeblan kason: li senĉese serĉis per kia maniero li kontentigos miajn plej etajn fantaziojn, ĉiam plendante, ke mi estas tro diskretema.

Ian tagon li anoncis, ke li estas veturonta pro longa vojaĝo. Li estis vizitonta siajn petrolputojn en Pensilvanio kaj siajn arĝentminejojn en Kolorado.

“Sed,” mi diris, “ĉu vi ne estas traveturonta tra landoj ankoraŭ neregitaj de Eŭropanoj kaj loĝataj de Siuksoj (Sioux)?” “Sendube.” “Nu, ne veturu tiam; mi petas vin. Via posedaĵo estas grandega, ĉu taŭgas ke la direktado de viaj ekspluataĵoj estu pli-malpli perfekta; ĉar malgraŭ la malŝparadoj al kiuj vi min devigas, vi ne povas elspezi vian renton. Via vivo estas por mi pli grandvalora ol kelkaj miloj da dolaroj.” “Mia kara filino,” li respondis, “vi rezonas infanine. Kiam eĉ lia riĉeco estus nekalkulebla, tamen, tiel longe kiam li posedas inteligentecon kaj sanon, viro devas laboradi. Li estus kulpa, lasante difektigi per sia mallaboremo la entreprenojn de li komencitajn. Pri la Ruĝhaŭtuloj, kiuj vin tiel teruras, ili estas multe pli danĝeraj en la romanoj ol en la Herbejo. Ilin timas nur imagoj de junulinoj, sed tute ne vojaĝantoj bone armitaj.” Kaj li eliris.

Ve! miaj antaŭsentoj ne min trompis. Post kelkaj semajnoj mi eksciis, ke la publika veturilo, en kiu sinjoro Johnson vojaĝis, estis atakita de Apaŝa bando. Ĉiuj homoj en ĝi troviĝantaj estis mortigitaj, sen ia escepto.

“Sed mi estas do markita de la Fatalo,” mi ekkriis. “Mi alportas la malfeliĉecon al tiuj, kiuj min alproksimiĝas. Tuj kiam iu kuniĝas kun mi, li estas senkompate frapita de Morto.” Mi eĉ ne havis la konsolon ploradi sur la tombon de mia filiniginta patro, ĉar lia korpo kuŝis sentomba sur la herbejoj de la Far-Uesto. Mi estis devigita plenumi funebran ceremonion, kiu fariĝis antaŭ malplena katafalko. Ĉiuj Nov-Jorkaj gravaj personoj konsideris kiel devon sian ĉeeston al tiu piaĵo. Sed post kiam mi estis sendita tra la spaco lastan adiaŭon al mia bonfaranto malviva, nenio min detenis en Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos Eŭropon; ĉar mi forte deziris revidi Parizon en kiu finis miaj infanjaroj. Doninte al mia notario ĉiujn rajtigojn, kiujn li bezonis por ordigi la heredaĵon, mi rapide faris miajn preparojn por la eliro. En la momento kiam mi enŝipiĝis, mi ricevis de mia intendanto kalkulon montrantan proksimume la ciferon de la posedaĵo lasita de sinjoro Johnson. Sur tiu papero ĝi estis minimume estimata po dudek milionoj da dolaroj.

— Ha! ekkriis tiam la rakontantino per kortuŝanta tono, se iam mi estus posedinta kapitaleton eĉ tute malgrandan, mi edziniĝis kun sinjoro de Ruvezo; mi petis de li ke li eksiĝu; fine li ne estus elirinta: kaj tiuj malfeliĉaĵoj, kies mi estis nevola kaŭzo, ne estus okazintaj. Dum hodiaŭ mi estas premegata de tiu supermezura riĉaĵaro, kiu ne povas min utili: ĝi alvenas en la momento kiam mi ne ĝin bezonas plu. Mia kara Matildo, se vi mem ne estus tiel riĉa, mi ĝin donus al vi ĝojege, petante de vi interŝanĝe nur la forgeson de l’ estinteco kaj samtempe malgrandan lokon en via domo kaj en via koro.

Ĉiuj ĉeestantoj estis kortuŝitaj. La grafino premis silente la manon de Valentino. Redoninte al ŝi sian kareson, fraŭlino de Savinako daŭrigis:

— Nun restas dirotaj malmulte da vortoj. Elvagoniĝinte en la Sankta-Lazara, stacidomo, mi estis rekonita de Josefino. Kvankam ŝin erarigis la nomo Johnson, kiu hodiaŭ estas la mia, tamen ŝi obstine sieĝis mian pordon: kaj mi benas ŝin pro ŝia persisteco. Per ŝi mi konis plendetale la nekredeblajn turmentojn, kiujn mia malfeliĉa amikino suferis pro mi. Tiam mi konsilis al sinjoro de Prelongo, ke li faru grandan feston en la kastelo. Ĉar mi intencis ne nur rehonorigi Matildon, sed plie mi volis premegi sub la publika malestimo la krimulon, kiu per hontindaj manovroj trudis al ŝi la edziniĝon kun li.

Valentino silentis, Kortuŝegite ĉiuj aŭskultintoj same ne kuraĝis paroli laŭte: nur kelkaj pripensoj estis mallaŭte interŝanĝitaj. Fine unu post la alia ĉiuj invititoj sin levis. Ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al la gemastroj, kiam, kvankam estis malfrue, la malgranda Valento akompanita de sia guvernistino eniris en la salonon. Lin vidante, ĉiuj, kiuj eble estus ankoraŭ nekredemaj, fariĝis subite konvinkitaj. Li estis la viva portreto de sia patrino.

Valentino ektremetis. Rapidante al sia filo, ŝi lin prenis en siajn brakojn kaj lin kovris per kisadoj. Sed la infano, terurita de la pasiaj elmontroj de tiu nekonita virino, ekploregis. Al Matildo li prezentis siajn malgrandajn brakojn, ekkriante:

— Mama, mama! La juna patrino sentis ke ŝia koro kuntiriĝas. Sed farinte ekpenon de volado, ŝi ridetis; kaj sin turnante al la infaneto:

— Amu ŝin kore, ŝi diris. Neniam vi estos sufiĉe dankema por pagi konvene ŝian sindonemon kaj ŝiajn suferojn.

Dume la infano, grimpinte sur la genuojn de la grafino, ŝin rigardis per siaj friponaj okuloj de troamita knabeto. Dum li balbutis nekompreneblajn parolojn, li batetis ŝiajn vangojn per siaj malfortaj manetoj. Tiam Matildo, dum ŝi redonis al sia filigito la karesojn, kiujn ĉi tiu malŝparis, diris al fraŭlino de Savinako:

— Mi petos de vi favoron. Neniam elprenu el mi tiun infanon. Mi tro suferis pro li por ne lin amegi.

— Li havos du patrinojn, respondis simple Valentino.

— Vi estas prava, fraŭlino, rimarkigis sinjoro Benojto kun sia kutima delikateco: la vera patrino ne estas tiu, kiu naskas, sed tiu, kiu vartas infanon, kaj ĝin vindas en sian amecon.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis tiun scenon kortuŝe. Kiam la invititoj eliris, ili salutis la grafinon per respektplenaj elmontroj, al kiuj de longa tempo ŝi ne estis plu kutimigita.

— Kiam mi pensas, diris la grafo de Roŝbrulo al Raŭlo, premante lian manon, kiam mi pensas, ke eble mi estis, pro la konsilo al vi donita de mi, unu el malfeliĉiloj, kiuj suferigis la grafinon, mi hontas min mem. Fine post tio, kio okazis, mi esperas ke via fripona bofilo ne kuraĝos revenĝi sin. Vi estas liberigita el li por longa tempo.

— Bedaŭrinde, respondis Raŭlo malĝoje, tiu krimulo restas ĉiam la edzo de mia filino. Tiu Valentina revivigo, kiu ŝin rehonorigas, alvenas, ve! kiam ĉio estas perdita.

— Krom la honoro, markizo. Tiu devizo de fama reĝo estu samtempe la via.

Dum tiu interparolado la salono malpleniĝis. Estis la maljuna grafo, kiu eliris laste, klinante sin antaŭ Matildo kaj al ŝi malŝparinte ĉiujn elmontrojn de la plej profunda respektego.

Kiam ĉiu estis elirinta:

— Valentino, diris ŝia amikino, malfruiĝas. Kredeble vi estas laca. Permesu, ke mi mem vin konduku al la ĉambro, kiun mi difinis al vi.

— Sed mi esperas, ke mi reokupos mian iaman apartamenton, tiun kiu memorigas la solajn horojn de feliĉeco vere sentita de mi en mia vivo.

— Karulino mia, ne min riproĉu, se tiun vesperon mi ne povas vin kontentigi. Sed en tiu momento, tio kion vi petas, estas neebla. Sekreto, kiu ne estas la mia, malhelpas ke mi parolu pli klare. Sed, mi vin petegas, ne insistu.

Fraŭlino de Savinako nenion kontraŭdiris. Ŝi akompanis Matildon ĝis la ĉambro okupota de ŝi: ĝi estis unu el plej luksaj de la kastelo. Sed funde de sia animo ŝi bedaŭris la alian; tiun en kiu Frederiko kaj ŝi ambaŭ amis sin reciproke; kaj ŝi sin demandis:

— Kia motivo instigas Matildon al la malpermeso de tiu apartamento? Post unu horo, ĉiuj dormis: kaj la vasta sinjorega loĝejo estis okupata de sola silento.

Kiam Viktoro senmaskigita, konfuzita, premegita de tiu neatendita malkovro, estis transirinta per unu saltego la enirejan kradon, li daŭrigis sian kuradon, kaj sin direktis al la farmodomo. Li sentis sin persekutitan de venĝaj paroloj de fraŭlino de Savinako:

— La marondoj min redonis al la vivo por konfuzi la trompanton.

Ĉu hazarde la dia justeco ekzistus? Sed tiam li estas malsavita, kaj por li sonoris la horo de la puno.

Li rapidis en la manĝoĉambron kaj falis en la brakojn de sia patrino.

— Kion vi havas, Viktoro mia? ekkriis sinjorino Linŝardo, vidante la palegan vizaĝon de sia filo.

— Josefino min perfidis: ŝi malkovris ĉiujn miajn manovrojn.

— Vi ĉiam povas nei, ĉar la pruvoj mankas.

— Valentino, kiun oni kredis malviva, revenis. Ŝi ĉion certigis.

Post tiuj vortoj, Heleno rigardis fikse sian filon, por certiĝi, ĉu li ne freneziĝas. Sed kiam la komandanto estis mallonge rakontinta ĉiujn fariĝojn:

— Ha! mia plendinda knabo, ekkriis lia patrino per tono ironie kompatema; mi konfesas, ke vi ne estas ŝancema. Esti perfidita de sia amantino, post kiam oni estis trompita de sia edzino; vere tio estas tro doloriga.

— Kion vi volas diri? Vi scias ke Matildo estas tro honesta por perfidi sian devon.

— Malfeliĉa naivegulo! Mi kredis vin pli sagaca. Nu, vi similas ĉiujn edzojn. Dum en Parizo vi faras konscience vian devon de militisto, via ĉasta edzino al vi donas kunlaboranton, antaŭ via nazo kaj via barbo; kaj tion vi ne eĉ suspektas.

— Mensogo! kalumnio! ekkriis Viktoro freneza. Mi volas pruvojn, vi aŭdas. Oni ne rakontas fakton tiel monstran, ne estante certa pri la realeco de ĝia ekzisto.

— Sed, amiko mia, tio estas fabelo konita en la tuta lando. Ĉiu scias, ke via respektinda edzino akceptas ĉiumatene sian amanton en la iama ĉambro de fraŭlino de Savinako.

— Kaj kiu li estas? balbutis la komandanto, penante sin deteni.

— Ha! pri tio mi kredas, ke neniu estas pli bone sciigita ol mi. Tiu viro ŝajnas diable forta; ĉar ĝis nun li trovis rimedon por senutiligi ĉiujn plej lertajn serĉadojn! Sed se tiu deziro kuŝas en via koro, vi povos iri tien morgaŭ: certe vi surprizos la geamantojn dum ilia ama interbabilado. Per tiu rimedo vi estos la unua, kiu ekvidos la kapon de via anstataŭanto.

— Mi iros, tondris Viktoro: kaj se tio estas vera, malfeliĉo al ĉiuj. Mi vidigos, ke mi estas ĉiam la edzo de la grafino. Ha! vi min trompas, malhontema virino; post kiam vi vin rifuzis al miaj karesoj, post kiam vi donis al mi nur korpon, kies forestis animo, vi senŝancele vin li veras al aliulo; kulpigu vin, ĉar vi volis tion, kio okazos. Sed morgaŭ, la ŝtonplatoj estos ruĝaj en la kastelo de Prelongo! La komandanto sin levis kun malama kaj sovaĝa mieno: hommortiga febro brilis en liaj okuloj. Heleno lin rigardadis, dum sur ŝia vizaĝo pentriĝis la teruro sed samtempe la ravo. Per liaj kruelaj paroloj ŝia filo ekvekis la ŝanĝemajn instinktojn de ŝia antikva Korsa sango. Ŝi kredis ke stariĝas antaŭ ŝi Pietro Boldino, ŝia onklo, revante venĝadon.

Kiam Viktoro edziĝis kun Matildo, sinjorino Linŝardo kredis, ke ŝi ordonos en la kastelo kaj regos, sub la nomo de sia filo, kiel konsentita estrino. Tamen ne nur la estontaĵoj ne rajtigis ŝiajn esperojn, ne nur oni komprenigis al ŝi pli-malpli ĝentile, ke ŝia povo estas tute nula, sed plie estis la malriĉa parencino, la almozulino, kompate akceptita, unuvorte Josefino, kiu prenis ŝian lokon kaj donis ordonojn, kiujn la servistaro sendiskute obeis.

Pro tio semo de sovaĝa malamo ĝermigis en la koro de la maljunulino bezonon de terura venĝo: kaj estis la filo, kiun ŝi puŝis antaŭen, por ke li fariĝu la plenumanto de ŝiaj plej kruelaj koleraĵoj.

La morgaŭan tagon, dum la tagiĝo, la komandanto aliris al la kastelo kaj penetris en sian privatan apartamenton. La servistaro ne konis ankoraŭ la dramon intiman kiu okazis dum la antaŭtago en la salonego: al sia sola ĉambristo Raŭlo ĉion rakontis konfidencie. Sed, ĉar lia mastro al li rekomendis absolutan sekreton, tiu servisto timante, ke ia maldiskretaĵo al li perdigos lian oficon, ne ankoraŭ parolis. Do la ĉeesto de la grafinedzo povis mirigi neniun. Ĉio estis kvieta en la kastelo; kaj la ordinara movado de la vivo ĉiutaga rekomencis kiel antaŭe. Je la deka, Matildo eliris el sia ĉambro, kaj sin direktis al la iama apartamento de Valentino, kiel ŝi kutimis fari ĉiumatene. Ŝia edzo, kiu ŝin spionadis, vidis ŝin enirantan kaj fermantan la pordon malantaŭ ŝi: poste li aŭdis la bruon, kiun ŝi faris ŝlosante la seruron per duobla turno de la ŝlosilo.

— Nu, li pensis, mia patrino estis prava. Oni ne prenas tiajn antaŭzorgojn, kiam oni intencas resti sola.

Sed tiam lia konkuranto estis do jam alveninta? Sen tio ŝi ne sin enfermus tiel zorgeme. Tamen de du horoj li observis, kaj li estis certa, ke neniu eniris.

Luppaŝe li alproksimiĝis al la pordo, kaj sur ĝin almetis sian orelon. Subite li portis sian manon al sia koro: akra doloro premegis lian bruston; la sango fortege alfluis al lia vizaĝo. Klare li aŭdis la bruon de du voĉoj, tiun de la grafino kaj alian, viran, basan, sonoran, kiu povis aparteni nur al viro.

Li sin relevis. Viŝinte sian ŝvitplenan frunton, li rigardis ĉirkaŭ ŝi, ĉu neniu lin spionas. La koridoro estis sen homa. Tiam li trakuris tra la kastelo, dirante al ĉiuj servistoj, kiujn li renkontis, kaj kiuj lin rigardis, miran pro lia stranga sintenado:

— Iru kaj min atendu antaŭ la dekkvina pordo, bezonas atestantojn.

Poste li malsupreniris en la parkon, eniris en ilejon, prenis hakilon kaj resupreniris.

Revenante li renkontis la gemarkizojn, kiuj sin preparis al la faro de sia kutima matenpromenado:

— Kiel? sinjoro, ekkriis Raŭlo kun malestima tono, post tio, kio okazis hieraŭ, vi kuraĝas ....

— Tio, kio okazis hieraŭ, respondis Viktoro dentgrincante, estis nur komedio. Hodiaŭ estas dramo, kiun mi prezentos al vi.

— Kion signifas tiuj paroloj? diris sinjoro de Prelongo kiun ekokupis maltrankvileco, vidante la koleregan sintenadon de sia bofilo.

— Via filino estas adultino. Malgraŭ la romano elpensita hieraŭ de Josefino kaj de ŝia kunkulpulino, mi restas ĉiam ŝia edzo; kaj mi scias lavi en la sango de la malfidela edzino la insultegon faritan al mia honoro.

— Sed vi eraras, sinjoro, ekkriis Suzano siavice; mi ĵuras ke Matildo ne estas kapabla ....

— Sinjorino, mi aŭdis. Ve! tiun saman respondon faris la markizino al sia edzo kelkajn tagojn antaŭe. Ŝi same aŭdis; plie ŝi vidis. Ĉu estis ebla ia protesto, kiam ŝi sciis, ke tiu viro estas prava; kiam ŝi devige rekonis, ke, malgraŭ liaj malnoblaĵoj, malgraŭ liaj kruelaĵoj, lia kolerego estas rajtigita.

Parolante Viktoro sin direktis rapide al la pordo, apud kiu lin atendis la tuta servistaro. Senkonscie gesinjoroj de Prelongo lin sekvis.

La komandanto ekkaptis sian hakilon. Manumita de fortika brako, la ilo falis perforte sur la kverkaĵan tabulon en kiun ĝi kavigis profundan tranĉaĵon. Dum tiu tempo en la interno de la ĉambro, oni aŭdis nur timegan kriadon:

— Forkuru, forkuru. Li vin mortigos. La markizino rekonis la voĉon de sia filino. Tiufoje, antaŭ ĉiuj atestantoj alkondukitaj de sia edzo, Matildo troviĝis neripareble perdita. Kiam eĉ oni povus ŝin elpreni el la manoj de tiu frenezulo, tamen ŝi fariĝis malrespektita kaj malhonorita por ĉiam.

Subite la rigliloj estis tiritaj, kaj la pordo tute larĝe malfermiĝis.

Sur la sojlo aperis viro kun bronzkolora vizaĝo, kun barbo dika.

Per komanda gesto li montris al la komandanto la ŝtuparon kondukantan al la vestiblo, kaj diris simple:

— Eliru. Aŭdinte tiun voĉon, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.

— Sinjoro de Blasano! balbutis Viktoro per sufokita voĉo.

— Gastono! ekkriis la markizino, levante la brakojn al la ĉielo.

— La duko! la duko! murmuris ĉiuj servistoj teruritaj.

— Jes, demono vomita de l’ Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo, por elpreni el viaj manoj la malfeliĉulinon, kiun vi turmentegas.

La kolerego de Viktoro subite kvietiĝis. Li ellasis teren sian senutilan hakilon. Kun okuloj malklaraj, kun haroj gluitaj sur liaj tempioj, li penis repuŝi per siaj ambaŭ manoj etenditaj la supernaturan aperaĵon starigantan antaŭ li.

— Ĉu vi min aŭdis, krimulo? Mi estas la rajta edzo de la grafino. Kun ŝia permeso, ĉi tie mi troviĝas ĉe mi: sola mi havas rajton paroli estre.

Sed la filo Liŝardo daŭre restis sur la sama loko, ŝtonigita, kun oreloj zumantaj, ne komprenante.

— Ĉu mi estos devigata vin ĵetigi eksteren per miaj brakoj, ekkriis la duko, kiun ekokupis la malpacienco.

Sed tiu insulto, kiu lin verŝis kiel vipbato, la komandanto ŝajnis vekiĝi. Lia vizaĝo ruĝkoloriĝis de purpura masko; liaj kruroj balanciĝis dum unu sekundo; kaj de sia tuta alteco li falegis sur la ŝtonplatojn, fulmofrapite de apopleksio.

— Oni metu la korpon de tiu fripono sur portilon, ordonis la duko; kaj oni ĝin tuje realportu al la loĝejo de lia patro, al la Linŝarda farmodomo.